Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2011 11

Malferme

Esperanto: nova jarcento kaj nova ponto inter Azio kaj la cetera mondo

Esperanto ĉiam pontis

Kiam la juna Zamenhof vagadis en la stratoj de Bjalistoko li havis la ideon krei ponton inter la lokaj komunumoj: poloj, germanoj, judoj kaj rusoj. Li klare diras tion en siaj verkoj: li pensis, ke se la malsamlingvaj komunumoj interkomprenus sin, ili ne plu interbatalus.

Poste venis aliaj pontoj. La unua estis inter la meza Eŭropo kaj la okcidenta Eŭropo. Ĉiu el ni memoras pri tiuj teruraj francoj, kiuj en Bulonjo ĉe maro rifuzis kompreni la religian aliron kaj insistis pri la nur-lingva aspekto de Esperanto. En tiu epoko, do, jam ekzistis pere de Esperanto ponto inter du malsamaj mondoj, kiuj komencis kompreni, ke ne ĉie oni pensas same.

Sekvis la unua mondmilito kaj Esperanto estis ponto inter homoj de la batalantaj regnoj. Poste la dua monda milito, kaj la divido de la mondo en konkurencajn imperiojn. Ankaŭ en tiu epoko Esperanto ludis gravegan pontan rolon. Homoj kiel mi en Italio povis kompreni ion pri la realo de Bulgario aŭ Pollando nur pere de rilatoj tra Esperanto.

La mondo ŝanĝiĝis

Nun la mondo ŝanĝiĝis kaj ni ŝanĝiĝas kun ĝi. Esperanto potenciale havas novan rolon: ponto inter la leviĝanta Azio kaj la cetera mondo. Ne temas pri tute nova rolo, sed nun ĝi devas intensiĝi. La unua okazo estos baldaŭ.

La tiel nomata Esperanto-insulo en la suda Ĉinio (Hai Nan en la baldaŭa internacia lingvo) lanĉas post pasintjara provo la unuan grandan sesion de sia universitato en Esperanto. La kursoj estas tre longdaŭraj, tutmonataj, inter la 11-a de januaro kaj la 12-a de februaro 2012.

Estos plurspecaj universitatnivelaj kursoj fare de homoj, kiuj profesie instruas en universitatoj tiujn fakojn. La kurso pri Paco kaj Milito, “Alfronti militon”, de profesoro Ron Glossop rekte tuŝas la koron de Esperanto mem. Estas kurso kiun eble Zamenhof mem ŝatus ĉeesti por poste utiligi la konceptojn en siaj verkoj. La kurso pri Historio kaj Filozofio de la Informadiko de profesoro Federico Gobbo estos elstara lanĉo de la nocio Krea Komuno en Esperantujo.

La kurso pri Metodiko de Katalin Kováts malfermos la ĝis nun fermitan pordon inter aziaj kaj eŭropaj instrumetodoj. Unu monato estos bona, longa tempo por interlerni. Katalin povos utiligi la tempon por fari ankaŭ eksperimentojn, montri la novan retan instruistan trejnadon ktp.

La kurso de Esperanto de Dennis Keefe estas maloftaĵo en Esperantujo. Tre tre intensa, ok horojn ĉiutage krom dimanĉe. Multe da ekzamenoj. Multe da libera parolado post la unua semajno. Ĝi ne similas aliajn kursojn, kaj fakte permesas la instruadon per multaj metodoj, ĉar la emfazo estas la praktikado, plejparte SENDEPENDE de la instruisto.

La espero estas ke la Esperanto-insulo iĝos servo-centro ne nur por ĉinoj sed ankaŭ por aliaj aziaj landoj, kiuj volas seriozajn, tre intensajn kursojn por esperantigi junulojn en la ĉeesto de eŭropanoj, kun kiuj ili povas interparoli. La espero estas instrui Esperanton al azianoj kaj Azion al eŭropanoj. Meritplenaj ĉinaj studentoj ricevos stipendiojn por partopreni, sed samtempe ili kunlaboros, donante la servojn por funkciigi la kursaron.

Diligente kaj amuze en la Esperanto-insulo

La emfazo en varbado de partoprenontoj estas sur tutmonata, kompleta kaj diligenta (vi ja rekonas unu el la ĉinaj ŝlosilaj vortoj) partoprenado, sed ĉefe por neazianoj oni pretas al partatempa partoprenado. Ĝis nun 61 plentempuloj kaj 4 parttempuloj anonciĝis el 15 landoj. Do, vi konstatas, ke la ponto jam serioze konstruiĝas. Mankas nur vi. Klaku sur www.esperanto-insulo.info por havi ĉiujn detalojn, aŭ sendu mesaĝon al Dennis Keefe de la Universitato de Nankino, k...@gmail.com.

Turismado ne estos parto de la universitata diligenta monato, sed la instruado mem estos distra kaj amuza, kaj certe en la posttagmezo vi povos viziti la insulon kaj eventuale resti ankaŭ post la kurso por viaj ekskursoj.

Unuvorte ne preterlasu la okazon esti parto de la novo, kiu naskiĝas. Se Esperanto sukcesos akapari al si la rolon de rilatiganto inter Azio kaj la cetera mondo, ĝia funkcio en la nuna jarcento estos tre pli certa.

Renato Corsetti

[FORIGITA!: bildo]

Universitato de Hajnano nokte

Vjetnamio, la venontjara kongreslando

Hanojo, la miljara urbo

Ne ekzistas en la mondo multaj ĉefurboj tiel antikvaj kiel Hanojo, kie ĉiu stratangulo, ĉiu vesto rememorigas ĝian miljaran historion.

Situanta en la koro de la delto de la Ruĝa Riverego, Hanojo kun siaj favora geografio kaj inteligentaj urbanoj jam trapasis sian miljariĝon (1010-2010). Tri dinastioj (Ly, Tran kaj Le) ĉi tie reĝis dum pli ol ok jarcentoj, kiel tion pruvas elfosaĵoj en la antikva Citadelo.

La malnovaj pagodoj en orienta arkitekturo, la grandaj ĉefverkoj de konstruado kaj la vilaoj novklasikaj de la kolonia periodo kun novaj kaj luksegaj konstruaĵoj, kiuj staras unu ĉe la alia, faras el Hanojo urbon kaj malnovan kaj modernan. Kiel vera arkitektura Babelo!

Hanojo allogas per siaj ombritaj stratoj kaj multaj lagoj. Ĉiu sezono havas sian ĉarmon. En printempo la dekliva irejo de Ngoc Ha sin kovras per blankaj floroj el laktoarboj. En somero la flamarboj ruĝiĝas sur la bulvardo Ly Thuong Kiet. En aŭtuno flavaj folioj de arboj tapiŝas la straton Hoang Dieu. En vintro la senfoliigitaj bang-arboj de la antikva kvartalo estas tre romantikaj.

Estas plezuro vagi sur la promenejo surborde de la lago Hoan Kiem (Lago de la Redonita Glavo), kie la kliniĝantaj branĉoj de la plorsalikoj sin respegulas en akvo. La ponto The Huc kiel giganta ruĝa kombilo vin kondukas al la Templo Ngoc Son (Templo de la Jada Monto), konstruita sur insuleto.

La antikva kvartalo de Hanojo estis tre aktiva komerca kaj metia centro ekde la dua duono de la 9-a jarcento. Ĝiaj loĝantoj laboris en korporacio kaj dispartiĝis en stratoj portantaj la nomon de la koncerna metio: Strato de Forĝistoj, Strato de Ladistoj, Strato de Korboj, Strato de Silko, Strato de Sukero...

Kvaronhora veturado sufiĉas al vi por iri al la ceramika vilaĝo Bat Trang, kie vi havos nur embarason ĉe elektado de komercaĵoj.

Sude de la antikva Citadelo, ĉirkaŭita de muroj malpli altaj, troviĝas Van Mieu (Templo de la Literaturo) konsekrita al Konfuceo antaŭ unu jarmilo, kiu estis la unua universitato de Vjetnamio kaj ankaŭ centro de formado de kleruloj.

La vizitantoj veturas ankaŭ al la Pagodo kun Unika Kolono, kies formo rememorigas la floron de lotuso. Tiu ĉi originala arkitekturo inspiriĝis de sonĝo de la reĝo Ly Thai Tong (1020-1084), kiu sin trovis kondukita de la diino Kyan Yin sur sian tronon. La turistoj ŝatas iri plu por vidi en la antikva Citadelo vestojn de la reĝoj Ly, Tran kaj Le.

Thang Long, Hanojo, disponis antaŭe pri 24 enirejaj pordegoj, el kiuj granda nombro jam malaperis kun la tempo. Hodiaŭ pluekzistas nur la pordegoj Cau Den sude en la urbo, Dong Mac, situanta tre apude, Quan Chuong oriente, Yen Phu norde, Cho Dua sudokcidente kaj Cau Giay okcidente. Tra tiuj pordegoj estas enportataj en Hanojon la antaŭurbaj produktoj: floroj de la vilaĝo Nhat Tan, fruktoj de Lang, aromplena rizo de Me Tri, porkaj buljonoj de Thanh Tri kaj mil aliaj lokaj specialaĵoj.

Ĉio ĉi kontribuas al la ĉarmo de la miljara urbo Thang Long, Hanojo.

Vjetnamio, Promesita Tero

La flirtantaj baskoj de “ao dai” (roboj), la konusaj ĉapeloj, la simpatiaj akceptemaj ridetoj de la vjetnamaj junaj fraŭlinoj kaj la lando, kie konverĝas diversaj etnaj kulturoj, vojkruciĝo de multaj civilizacioj, devas altiri eksterlandajn turistojn. Hanojo havas pli ol milon da historiaj klasifikitaj vestoj, kiuj rilatas al la kulturo kaj la historio de la lando. Unutaga vizito ne sufiĉas por bone ekkoni ĝiajn kulturon kaj historion tra antikvaj temploj kaj pagodoj, la novajn arkeologiajn prifosaĵojn de la antikva Citadelo, la originalan arkitekturon de ĝia malnova kvartalo, ĝian kuirarton, ĝiajn homojn.

En la Nordo la turisto vizitas la Templon de Literaturo de Hanojo, la unuan universitaton de Vjetnamio.

Direktiĝante nordorienten li malkovras maron sursemitan per milo da insuloj kaj insuletoj, ŝirmantaj multajn grotojn kun elvokivaj nomoj: Groto de Mirindaĵoj, Groto de Surprizoj, Groto de la Virgulino. Tio estas la Golfo Halong, monda heredaĵo.

En la Sudo oni povas veturi al la flora urbo Da Lat, trapasante eks-Sajgonon (la nuna Ho Chi Minh-urbo), viziti la fruktoĝardenojn de Dong Thap, la birdajn parkojn, loĝatajn de gruoj kun ruĝa kapo, aŭ sin malstreĉi sur la insulo Phu Quoc kaj tie gustumi marajn fruktojn.

Veturante laŭlonge de la vojo de heredaĵoj de la Centro, oni haltas ĉe la groto Phong Nha, unu el la plej longaj en la mondo, situanta en gardata naturo, kontemplas la Cham-ajn turojn, vestojn de forpasinta civilizacio, aŭskultas la kortegan muzikon en la antikva imperia urbo Hue, vizitas la antikvan urbon Hoi An, sunbaniĝas sur la strando de Nha Trang.

Hanojo, malnovaj kvartaloj kaj tradicia komerco

Hanojo havas malnovan kvartalon de 36 stratoj, ĉiu proksime ligita al tradicia komerco, kiu estas klare montrita per sia nomo, kiel Hang Muoi (salo): strato vendanta salon, Hang Manh (kurteno): strato vendanta bambuokurtenojn, Hang Bac (arĝento): strato vendanta arĝentaĵojn ktp.

Kelkaj stratoj estas nomitaj laŭ legendo aŭ speciala ano, kiel Hang Chao (rizkaĉo): strato kie estis vendata rizkaĉo al kandidatoj kiuj venis al la ĉefurbo por trapasi “Thi Hoi” (Nacia Ekzameno) kaj “Thi Dinh” (Kortega Ekzameno), aŭ Trang Tien proksime de la lago Hoan Kiem, kie iam ekzistis monera ateliero de la Nguyen-Dinastio (la 19-a jarcento).

En la pasinteco homoj de ĉiuj regionoj pilgrimis al la ĉefurbo por starigi en ĝi propran komercon.

Pro tiu unika trajto hanojanoj kutime pensas pri unu strato kie ili povas aĉeti kion ili deziras. Ili kutime iras al la stratoj Hang Manh por aĉeti bambukurtenojn, Thuoc Bac por aĉeti kuracherbojn, Hang Chieu por aĉeti matojn ktp. Hanojo spertas drastajn ŝanĝojn, kaj ankaŭ la malnova kvartalo kun “Hang”-stratoj estas influita de la evoluado. Hoteloj, restoracioj, kafejoj ktp. eksplodis sur tiuj lokoj, tiel ke restas nur kelkaj stratoj kun la tradiciaj komercoj.

Multaj novaj stratoj kun novaj komercoj estis establitaj en Hanojo, kiel ekzemple Hai Ba Trung, vendanta elektronikaĵojn, Ly Nam De, vendanta komputilojn, Luong Van Can, vendanta infanludilojn, Hoang Hoa Tham, vendanta ornamajn arbojn, kaj Dang Dung, vendanta uzitajn poŝtelefonojn.

Promenante tra la malnova kvartalo aŭ “36 stratoj” de Hanojo oni povas konstati la belecon, same kiel tipan etoson de tiuj stratoj, kiuj devus esti konservitaj fare de ne nur la aŭtoritatoj sed ankaŭ la tieuloj.

Trung Kien, Vu Duc Tan kaj Thanh Hoa,
esperantigis Verda Petalo kaj Alta

[FORIGITA!: bildo]

Templo de la Literaturo

[FORIGITA!: bildo]

La hanoja operejo.

[FORIGITA!: bildo]

La Pagodo kun Unika kolono.

[FORIGITA!: bildo]

Vjetnamaj tradiciaj kantoj

[FORIGITA!: bildo]

Tombo de la reĝo Kha Dinh.

[FORIGITA!: bildo]

Foto de Hanojo el aviadilo

Landa kaj Regiona Agado: Eĥoj de niaj kongresaj laboroj

(1-a parto)

La pasinta UK en Kopenhago estis nova okazo por arigi la esperantistojn dum tuta semajno por plenumi en la praktiko diversajn celojn de UEA vidalvide de sia membraro.

En ĉiu kongreso kiel kutime ĉiu plenumas sian rolon, pli aŭ malpli laboran, cerbo-streĉan, ĝuoplenan kaj stimulan, ĉar iel alie ni rolas kiel aktivuloj, agantoj, organizantoj, instruantoj, resume, utiligantoj de la lingvo.

Parto de la tradicio estas la raportoj fine de la kongreso, kaj ĉi-okaze mi aparte deziras referenci al tiuj eroj kiuj ankaŭ konsistigas gravajn elementojn en la cel-plenumado de niaj renkontiĝoj, tial ke kongresanoj grandparte reprezentas klubojn, landojn, organizojn enlandajn kaj regionajn, eĉ se ofte ne tute formale, ĉar dum la kongresaj kunsidoj ili prezentas siajn spertojn ene de konkretaj rondoj.

En Kopenhago okazis tri kunsidoj kiuj koncentriĝis al landa kaj regiona agado, nome, Landa Agado, Reprezentantoj de Landaj Asocioj kaj Subkomitato pri Landa kaj Regiona Agado; lige al ili oni diskutis pri Ĝemelaj Urboj kaj Indiĝenaj Popoloj. Pri ĉiuj indas raporti.

Se temas pri regionoj, sinsekvis tiuj pri Afriko, Ameriko, Azio, Oceanio, Eŭropo kaj Meza Oriento kaj Norda Afriko (MONA). Ĉiu havis oficialajn reprezentantojn de la regionoj, kio ja estis bona komenco, kaj la rezultoj estis tre promesplenaj, eĉ se foje ne tiel multenombra estis la aŭskultantaro.

En ĉiu kunsido oni aranĝis simplan tagordon, resuman, rilate esencajn problemojn de la regionoj, kaj aŭdis raportojn pri faritaj kaj farotaj taskoj.

Menciindas, ekzemple, la konstato, danke al enketo entreprenita kaj pozitive respondita de pli ol 23 landaj asocioj: pri tio kion ili pli postulas de UEA, aparte en la kampo de informado kaj instruado, respektive pri modeloj, gvidiloj por pli efika informa laboro sur la loka nivelo, kaj aliflanke, lernomaterialoj.

Pri la unua tamen direndas, ke en tiu agadkampo ankoraŭ tre validas la Gvidlinioj pri Informado de UEA, kiujn multaj landaj asocioj tradicie uzas, sed aparte pozitiva estis la konstato pri la modela laboro tiucela de la francaj esperantistoj.

Aliflanke, por Afriko kaj aliaj regionoj, kie nepagipovaj esperantistoj estas plimulto, lernomaterialoj estas tre bezonataj. Ĝuste tial ni instigas la regionajn komisionojn al plia kunlaboro por plenumi pli efike ambaŭ celojn inter si, ĉar tiun taskon ne povas plenumi nur unu estrarano, do, tiel kuŝas esenca rolo sur la regionaj komisionoj por pli aktiva kunlaboro laŭ la ebloj kaj bezonoj reciprokaj.

Pri la rezultoj de la menciitaj enketiloj, ni denove instigas la komisionojn plu peti siajn landajn asociojn en la teritorioj, disvastigi, interŝanĝi tiujn informojn, afiŝante la enketilojn en la koncernajn retpaĝojn tiel ke ili estu utilaj al ĉiuj.

Ni bezonas ke tiuj ankoraŭ ne sendintaj siajn respondojn tion faru, ĉar ĝi estas bona laborinstrumento por ĉiuj. Tiujn kontribuintojn kaj agantojn, komisionanojn, komisiitojn, aktivulojn kaj individuojn ni petas daŭre persisti kaj ankaŭ min instigi reciproke. Mi revenos pri la temo!

Maritza Gutiérrez
Estrarano pri Landa kaj Regiona Agado

Aliĝado al Hanojo komencita

Ĝis la 15-a de oktobro 154 personoj el 37 landoj aliĝis al la 97-a UK en Hanojo (28 julio — 4 aŭgusto 2012). Granda parto aliĝis dum la Kopenhaga UK. La sekva ondo estas atendata fine de la unua kotizperiodo en decembro. Aliĝilo estis sendita kun la oktobra numero de nia revuo. Eblas aliĝi ankaŭ rete ĉe http://www.uea.org/kongresoj/ukalighilo.php

Sukcesa postkongreso de la 67-a IJK

La 22-an de julio venis al Jalto el Kievo, kie ĉi-jare okazis la 67-a IJK, 33-persona karavano. La postkongreso okazis kadre de la arta E-festivalo “Velura sezono-16”, kiun ĉiujare organizas la jalta E-klubo “Tero”. Kune kun jaltanoj ĝin partoprenis pli ol 50 esperantistoj el 13 landoj.

La varia programo estis riĉa: prelegoj, koncertoj, ekskursoj, turistaj marŝoj. La ekskursoj estis planitaj tiel, ke fine de ĉiu okazis plaĝumado en lokoj, kie la marakvo estas pura, ĉar dum la ripoza sezono la plaĝoj en Jalto estas plenŝtopitaj de turistoj kaj ripozantoj. En Sebastopolo la ekskursantoj eĉ naĝis en la maro desur motorboato, kies kapitano estas esperantisto. La gvidantoj de la turismaj marŝoj estis anoj de la turista E-sekcio ĉe la urba montara klubo.

En la solena malfermo sonis la “ora voĉo” de Pavel Moĵajev. Okazis prezento de spektakloj de la jalta teatra E-studio “Improvizo” kaj tradicia renkontiĝo kun la fondinto de la fama orgena halo Vladimir Ĥromĉenko, kiu koncertis por la festivalanoj.

Okazis prelegoj kaj “ronda tablo” pri la temo “esperantistoj-mondvojaĝantoj”. Studentino de la Krimea ŝtata humanistika universitato, Anna Mikitin, prelegis pri sia volontula laboro en la Esperanto-centro de Tuluzo.

Oficiale la postkongreso finiĝis la 30-an de julio, sed en Jalto longe restis pluraj partoprenintoj. La aranĝon ĝuis kaj la gastoj kaj la gastigantoj.

Jefim Zajdman

[FORIGITA!: bildo]

Gejunuloj agitas al partopreno en la sekvaj festivaloj en Jalto

Grezijono, ĝis la jarfino, plu kaj pli

Konstruita nur kvin jarojn antaŭ 1887, la kastelo Grezijono servis dum 70 jaroj kiel nobela domo. En 1952 esperantista kooperativo akiris ĝin, instalis elektron, akvon, higienaĵojn. En 2010 aldoniĝis hejtiloj en ĉiuj dormoĉambroj kaj 2 novaj duŝejoj.

Por 2011 planatas aldoni eksteran savŝtuparon por rajti parte uzi la duan etaĝon. En 2052 alkonstruiĝos tri kromaj etaĝoj kun onda naĝejo kaj tropikaj forcejoj kaj en 2087.... ni ĉesu revi.

Pli reale: La Esperanto-Kulturdomo funkciis en la somero 2011 senhalte dum 66 tagoj. Tricent esperantistoj el 15 landoj ĉeestis dum kvin semajnoj (pedagogia, alternativa, turisma, famili-festa kaj muzika FESTO) kaj unu semajnfino (EDE-politika). Aldone la kulturdomo daŭrigas sian politikon de malfermo kaj gastigis 70 junajn neesperantistojn dum tri semajnoj (matematika kaj artismaj). Eblas lui la kastelon ankaŭ por viaj privataj aranĝoj.

Plu reale: La publikaj aranĝoj de 2012 okazos en aprilo (intensaj kursoj kun KER-ekzamenoj; FRINGOJ por lernantoj) kaj en julio kaj aŭgusto (tradicia somera programo, www.gresillon.org/agendo).

Plej baldaŭ: La noktoj nun iĝas pli longaj kaj malvarmaj, tial la abeloj en la parko baldaŭ vintrodormos, dume el sia somera dormo vekiĝos la kastelaj fantomoj. Nokte eblas renkonti vespertojn en la alta subtegmentejo. Decembrofine renkontiĝos dekoj da verdaj fantomoj por longa festeno kaj balo (www.gresillon.org/jarfino).

Bert Schumann

[FORIGITA!: bildo]

Baldaŭ el sia somera dormo vekiĝos la kastelaj fantomoj.

Somera Esperanto-Studado 2011

La okcidentslovakia historia urbo Nitra iĝis gastiganto de preskaŭ 200 esperantistoj, partoprenantoj de Somera Esperanto-Studado 2011. La internacia E-kurso okazis inter la 30-a de julio kaj la 7-a de aŭgusto en agrabla ĉirkaŭaĵo, en la studenta hejmo Zobor. La aranĝo estis kunigita kun la kvara persona renkontiĝo de lernu!-uzantoj. Organizis ĝin E@I kune kun Slovakia Esperanta Junularo.

El entute 208 aliĝintoj venis al la aranĝo 191 personoj el 28 landoj, ne nur el Eŭropo, sed ankaŭ el Ĉinio, Rusio, Indonezio kaj Kubo. La etoso estis do vere internacia, instiganta komencantojn provi paroli en Esperanto jam ekde la unua momento.

La programo konsistis antaŭtagmeze el rektmetoda instruado, posttagmeze okazis diversaj prezentoj, kreivaj metiejoj, kursetoj de lingvoj (la slovaka, ĉina, franca k.a.), instruado de E-kantoj, sportaj konkursoj, vespere filmprezentado, koncertoj, diskotekoj. En la Nacia vespero oni konatiĝis kun popola muziko de Slovakio, kaj gustumis bonkvalitajn slovakajn vinojn; en la Internacia vespero la partoprenantoj mem konigis sian propran landon kaj kulturon. Preskaŭ ĉiuvespere okazis koncerto; prezentiĝis Johannes Mueller el Germanio, Julián Hernandéz Angulo el Kubo, la litova grupo Asorti kaj la fama La Perdita Generacio. Grandan sukceson havis ankaŭ Vento el Montaro, grupo de polaj junaj kantistinoj.

Viglan intereson vekis la ekskursoj: duontaga promeno tra la plej malnova slovakia urbo Nitra (kun vizito de sinagogo kaj te-gustumado en Teejo de Bonaj Homoj), promeno al la monto Zobor, tuttagaj ekskursoj al la ĉefurbo Bratislava kaj la urbeto Topoľčianky, kun vizito al la Nacia ĉevalbredejo, kastelo, unika bizon-bredejo kaj vinproduktejo.

La lernontoj estis dividitaj al kvin grupoj laŭ siaj lingvokonoj. La unuan grupon, verajn komencantojn, instruis Stano Marček (SK), komencintojn instruis Nina Pietuchowska (PL). Trian grupon gvidis Dalia Pileckienė (LT), pri la grupo de spertuloj zorgis Petra Smidéliusz (HU) kaj la plej superan grupon gvidis Márta Kovács (HU). Paralele okazis, kunlabore kun ILEI, la metodika seminario Flugiloj de interkultura vento, kiun gvidis la ILEI-spertuloj Radojica Petrović (RS) kun la helpo de Juliano Hernandéz (CU) kaj Xosé Conde (ES). Fine de la semajno ĉiuj ricevis atestilojn pri la 26-hora kurso por la koncerna nivelo laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (ekde A1 ĝis C1).

Kion diri konklude? Danke al la altkvalitaj instruistoj ĉiuj povis plibonigi siajn lingvokonojn, el la riĉa programo ĉiu elektis “sian” programeron kaj ankaŭ multaj volontuloj (t.n. “anĝeloj”), pretaj ĉiam helpi al aliaj, kontribuis al la agrabla etoso, pro kio ni sincere dankas ilin. La loko evidentiĝis esti taŭga por organizado de granda E-evento, kaj ĝi eĉ tiom ekplaĉis, ke estas plano organizi tie SES ankaŭ la venontan jaron.

Peter Baláž

[FORIGITA!: bildo]

La instruistoj, de dekstre: Juliano Hernandéz, Petra Smideliusz, Stano Marček, Márta Kovács, Radojica Petrović, Dalia Pileckienė, Nina Pietuchowska kaj Xosé Conde.

Leterkesto

Ĉu ni mortu aŭ prosperu?

Prof. Geremek, EU-eksvicprezidanto kaj eksa ministro pri Eksterlandaj Aferoj de Pollando, asertis, ke:

  1. Granda plimulto en Eŭropa Parlamento kontraŭas la anglan dominadon;
  2. Estas profunda manko de scio pri Esperanto;
  3. Ekzistas fortaj antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto.

Se ni klare konigos la avantaĝojn de Esperanto, EU-anoj certe repensos pri lingva malegaleco.

Aliflanke, UEA kaj la UK-partoprenantaro malkreskas draste ĉiujare. Alarmo por repripensi la tuton antaŭ ol ni mortu! Feliĉe UEA havas kelkajn milionojn da eŭroj. Tio sufiĉas por samtage reklami en 27 landoj ĉiumonate dum unu jaro. Jen investo por la estonto! Granda kampanjo certe vekos EU-anojn.

Mezeŭropanoj devige lernadis la rusan kaj nun la anglan. Ĉu ni akceptu la ĉinan por niaj genepoj?

Mi proponis tion al la partoprenantoj de Venku Fejsbuke* (VFBe) dum la UK. Nun mi petas la esperantistaron ekdiskuti pri tio. Se UEA akceptas kaj decidas investi en informadon, ni havos enorman ŝancon, aŭ restos nur mono.

* “Vizaĝlibro” interreta

Ĉio sukcesa estas bazita en la elekto kaj koncentriĝo. Per ĵurnala reklamado la avantaĝoj de Esperanto pli restas ĉe la koro de la legantoj ol per televido.

Ni respektu la deziron de tiu, kiu donacis ion por nia prospero. Konigi la testamenton de Geremek renversos Eŭropon. Se ni ne reagos, Ludoviko ploros en la ĉielo.

Etsuo Miyoshi

Impresoj pri la 96-a Universala Kongreso

Enkonduko

Kvankam mi esperantistiĝis jam en 1986, t.e. unu jaron antaŭ la centjariĝo de Esperanto, mi ne havis okazon partopreni en la Universala Kongreso ĝis 2009. Ĉar somere mi ofte partoprenas en internaciaj konferencoj pri la hebrea kaj la jida, pri kiuj mi okupiĝas profesie, mi devis havi tre specialan kialon por partopreni en la UK, kaj la fakto, ke ĝi okazis en Bjalistoko, finfine decidigis min “gustumi” tiun ĉi unikan kongreson.

En mia unua UK, en la naskiĝurbo de Zamenhof, ĉio estis nova kaj freŝa por mi, kaj mi tre ĝojis konatiĝi persone kun dekoj da famaj esperantistoj, pri kiuj mi aŭdis kaj/aŭ kies verkojn mi legis, ĉefe danke al tio, ke mi faris kelkajn prelegojn dum la kongreso. Tiu ĉi unua UK estis kaj restas por mi neforgesebla travivaĵo, kaj mi estas tre kontenta, ke mi fariĝis kaj restas esperantisto. Ankaŭ la fakto, ke ĝi havis judan “guston”, plaĉis al mi.

Ĉi-jare, du jarojn post Bjalistoko, mi denove partoprenis en la UK, kiu okazis en Kopenhago. En multaj kampoj de la vivo oni emas kompari sekvantajn travivaĵojn de la sama speco kun la unua, kaj ofte la sekvantaj spertoj diferencas (ofte seniluziige) de la unua. Simile, la Universalan Kongreson en Kopenhago mi ne povis ne kompari kun tiu en Bjalistoko. Mi sentis kaj pensis sufiĉe alie kaj rimarkis tiujn aferojn, kiujn mi ne rimarkis pasintfoje, pri la tutmonda Esperanto-komunumo ĝenerale kaj pri la UK speciale, t.e., mi trovis vole-nevole, ke ne ĉio estas “rozkolora”.

La tri plej fortaj impresoj pri mia dua UK, kiujn mi havis dum kaj/aŭ post mia restado en Kopenhago, estas konatiĝo kun aliaj kongresanoj dum la UK, internacia komunikado kun komuna lingvo sed sen komuna kulturo, kaj la fenomeno de krokodilado eĉ dum la UK.

Konatiĝo kun aliaj kongresanoj dum la UK

Mi ne estas homo kiu facile “vendas” sin en kunvenoj, kie li konas neniun alian, prezentante kaj reklamante sin al nekonatuloj. Prelegi helpas min konatiĝi kun aliaj partoprenantoj en kongresoj, ĉar post mia prelego almenaŭ kelkaj el ili alproksimiĝas por paroli kun mi. Tiamaniere mi sufiĉe longe interparolis kun multaj partoprenantoj en la UK en Bjalistoko. Kvankam same kiel en Bjalistoko ankaŭ ĉi-foje mi prelegis en IKU-AIS, mi parolis kun malpli da kongresanoj kaj dum malpli da tempo, kaj mi ne havis okazon paroli kun eĉ unu loka, t.e. dana partoprenanto!

Mi demandis kaj demandadas min, kion faras tiuj, kiuj ĉeestas en la UK la unuan fojon, konas neniun alian, kaj ne prelegas. Kiamaniere ili iniciatas konversaciojn kun alilandaj kongresanoj? Por tio ili venis speciale al la kongreso! Mi vidis sufiĉe multajn, kiuj verŝajne partoprenis en la UK la unuan fojon, kaj ĉiam restis solaj en la kongresejo. La “interkona vespero” kaj la kunveno por unuafojaj kongresanoj certe ne sufiĉas por ili! Devas esti ankaŭ aliaj solvoj por helpi novajn kongresanojn interkonatiĝi.

Internacia komunikado kun komuna lingvo sed sen komuna kulturo

Eĉ post kiam vi finfine konatiĝas kun alilandaj kongresanoj, atendas vin alia, pli grava problemo, pri kiu ne sufiĉe multaj esperantistoj konscias — internacia komunikado kun komuna lingvo sed sen komuna kulturo. Ĉi-foje mi alvenis al firma konkludo, ke komuna lingvo sola ne estas sufiĉa por signifohava kaj interesa dialogo preter la nivelo de supraĵa konversacio. Oni devas havi ankaŭ komunan kulturon, aŭ oni devas almenaŭ koni la kulturon de la persono, kun kiu oni interparolas.

Per “kulturo” mi intencas precipe pragmatikon, t.e. kiel oni uzas lingvon. Ekzemple, diversaj kulturoj havas diversajn kaj ofte tute malsimilajn strategiojn por peti pardonon (aŭ eĉ por eviti pardonpeton), humuro diferencas de kulturo al kulturo, kaj tiel plu.

Mi ne konstatas, kompreneble, ke mia juda pragmatiko konstante demandi (ofte retorike kaj ironie) kaj ŝerci spontane estas la plej bona, tamen mi ne ŝanĝas ĝin eĉ kiam mi interparolas kun iu el alia kulturo en alia lando. Mi devas konfesi, ke estis por mi malfacile kaj eĉ frustre prelegi publike kaj interparoli persone kun personoj, kiuj ne havas pli-malpli saman pragmatikon kiel mia.

Mi eĉ trovis, ke kvankam mi interesiĝas pri aliaj kulturoj, mi ĝenerale ne povas ĝui dialogon kun alikulturanoj en iu ajn lingvo, inkluzive de Esperanto, kiel kun judoj, kiuj konas la judan kulturon aŭ almenaŭ konscias pri ĝi, en la hebrea, la jida aŭ la juda angla.

Tiu ĉi nova eltrovo neeviteble kondukis min al la “danĝera” demando, kial do mi devas resti esperantisto kaj partoprenadi en la UK. Mi certe plu partoprenos, eĉ se ne ĉiun jaron, por konatigi aliajn kongresanojn kun aspektoj de la tradicia juda kulturo, kiun mi tre amas, speciale vidinte, ke multaj el ili interesiĝas pri tiu ĉi kulturo kaj eĉ admiras ĝin.

La fenomeno de krokodilado eĉ dum la UK

Kiam mi ankoraŭ loĝis en Japanio, mi provis partopreni en lokaj Esperanto-kunvenoj, tamen mi preskaŭ ĉiam seniluziiĝis, ĉar multaj homoj krokodilis en la japana pli ofte ol parolis en Esperanto! Mi devis ripeti konstante, ke se esperantistoj ne parolos Esperanton, neniu parolos ĝin, sed mi timas, ke tia peto ne plaĉis al ili. Do kiam mi vidis dum la Universalaj Kongresoj en Bjalistoko kaj Kopenhago multajn japanajn kongresanojn, kiuj krokodilis en la japana, tio nek estis novaĵo por mi nek ŝokis min. Tamen mi surpriziĝis vidi ankaŭ alianaciajn kongresanojn, kaj en Bjalistoko kaj en Kopenhago, kiuj restis en naciaj grupoj kaj parolis la nacian lingvon. Mi ne povas kompreni ilian motivon pagi grandan sumon da mono por veturado al la kongreslando kaj restado en la kongresurbo, sed ĉiam resti kun la samlandanoj kaj konstante krokodili en la kongresejo.

Ĉi-rilate ni, israelaj esperantistoj, povas fieri, ke ni malofte krokodilas, ne nur dum la UK sed ankaŭ en Israelo, eĉ kiam ne troviĝas alilandaj esperantistoj inter ni. Tiu ĉi diferenco devenas verŝajne de la diferenco en la koncepto pri la rilato inter lingvo kaj nacieco. Por certaj nacianoj iliaj nacia lingvo kaj nacieco estas neapartigeble ligitaj unu kun la alia, tiel ke ili havas psikologian obstaklon por paroli kun siaj samlandanoj en alia lingvo, tamen tiuj, kiuj ne uzas Esperanton en sia lando, ne povas ekuzi ĝin subite dum la UK. Por ni israelanoj (kaj judoj) ne ekzistas tia neapartigebla ligo inter lingvo kaj nacieco, ĉar ni havas diversajn denaskajn lingvojn.

Konkludo

Kiam oni skribas pri siaj impresoj pri la UK, oni ofte emas skribi nur pri pozitivaj aferoj, laŭdante ĝin. En tiu ĉi artikolo mi pritraktis tri ne tiel pozitivajn aspektojn de la tutmonda Esperanto-komunumo ĝenerale kaj pri la UK speciale, ĉefe ĉar oni ne ĉiam konscias pri ili kaj ne pensas objektive pri ili kaj iliaj kialoj. Tamen tiuj, kiuj pensus, ke mi nur grumblas, tute erarus. La tutmonda Esperanto-komunumo kaj la UK ne ĉie estas “rozkoloraj”, sed ju pli da spertoj pri ili mi akumulas, des pli forte mi (ad)miras tiujn unikajn komunumon kaj kongreson. Mi eĉ dirus, ke tiuj, kiuj ankoraŭ ne travivis ilin, ne scias, kion ili perdas. Vortoj (miaj) ne sufiĉas por esprimi ilian unikecon.

Tsvi Sadan (Tsuguya Sasaki)

La E-radiofonio, podkastaj sondokumentoj

Jam de preskaŭ 90 jaroj la E-lingvaj elsendoj servas al esperantistoj tra la mondo por informiĝi pri eventoj ne nur movadaj. Samtempe al dekoj da miloj ili servis kiel medio ebliganta perfektiĝi pri la parola kulturo de Esperanto. En la lastaj jaroj grave malkreskis la nombro de publikaj radiostacioj, emisiantaj en Esperanto.

Nun la nombro de la podkastaj E-sondokumentoj signife superas la E-programojn de publikaj radiostacioj, kvankam ĉi-lastaj ne malaperas. Daŭre per mallongaj ondoj eblas aŭskulti la E-programojn de Ĉina Radio Internacia, Radio Havano Kubo, Radio Vatikana. Sed iliaj elsendoj estas aŭdeblaj ankaŭ en la Interreto, eblas ilin elŝuti aŭ aboni. Simile estas, se temas pri la E-programo de la Melburna radiostacio por malplimultoj 3ZZZ. Informoj pri iliaj ondolongoj estas troveblaj i.a. en la paĝo “Radio en Esperanto” de la japana esperantisto YAMANO Toshio: http://www.bongo.ne.jp/~teg/radio/esperanto.htm. Tiu ĉi paĝo entenas ankaŭ referencojn al sondokumentoj de la jam delonge neaŭdiĝantaj E-programoj, kiel Radio Tallin, Itala Radio Internacia, Radio Vesteroes — el inter kiuj kelkaj estas aŭdeblaj specimene. La paĝo krome prezentas informojn pri kelkaj regulaj E-sondokumentoj, disponigataj kiel podkastoj. Inter ili troviĝas la E-elsendoj de Pola retRadio, kiuj evoluis el la jarkomence suspenditaj E-elsendoj de la publika Pola Radio (http://retradio.posterous.com).

Krom la ĵus menciita paĝo “Radio en Esperanto” nepre konsultinda estas la adreso http://esperanto-radio.com/radio, prezentanta la 16 E-emisiantojn. Eblas pere de ĝi rekte aŭskulti ĉiujn E-programojn aktuale emisiatajn, sed du el la menciitaj elsendantoj silentiĝis jam antaŭlonge kaj tri ne reaktiviĝis post la ĉi-jara somero. Inter la tiupaĝe prezentataj elsendantoj aparte menciinda estas Anton Oberndorfer, kiu de multaj monatoj ĉiutage kiel peranto prezentas mallongajn unutemajn minifelietonojn, kelkfoje invitante al kunlabora kontribuo aliajn aŭtorojn. La paĝo krome ebligas konatiĝi kun du novaj radioprojektoj, Verda Stacio el Ĉeĥio, kaj Muzaiko, kreata de multnombra internacia teamo, pri kio ni interparolis en Pola retRadio la 20-an de junio.

Kvankam ne ĉiun podkastan sondokumenton eblas konsideri kiel radioprogramon, veras, ke ĉiu povas esti konsiderata laŭ la vidpunkto de la parola kulturo de Esperanto, en kiu gravas komprenebleco, norma lingvouzo kaj foresto de bazaj eraroj.

Komprenebleco cetere rilatas ne nur al la rekomendita prononcnormo, sed ankaŭ al la perfektiĝo pri la aŭdokapablo kompreni la prononcon influitan de la denaska lingvomelodio de diverslandaj esperantistoj.

Ĉiuj regulaj E-radioelsendoj kaj sondokumentoj do estas daŭre gravaj instrumentoj ne nur por informiĝi pere de Esperanto, sed ankaŭ por progresi pri la parola lingvorego.

Aŭskultu, sed ne forgesu: la redakcioj kaj aŭtoroj bezonas kaj atendas viajn reagojn kaj opiniojn.

Gabi Kosiarska

Evidente vivu: vidi-x

Antaŭ nelonge forpasis la iniciatinto de “Evidente”, Jacques Tuinder.

Laca li revenis de elĉerpa vidmezurada misio en Tanzanio. Jam antaŭe malsano malebligis al li akompani optikistojn al Kongo. Nun la streĉa agado en Mwanze forprenis lian energion. Saĝe li jam transdonis la prezidon de sia fondaĵo “Zienderogen” (Evidente), kiun li komencis en 1966, kiam li legis ke per bagatela sumo eblas preventi blindiĝon al afrikanoj. Tiam li alvokis nin esperantistojn: “Esperantistoj, esperigu esperantojn!” Zamenhof ja mem dediĉis unu tagon semajne al la plej malriĉaj pacientoj, etpage-senpage.

Tiu E3 financis veturantajn okulklinikojn, instalis optikajn centrojn aŭ ekipis malsanulejojn per optika fako. Sed ankaŭ por blinduloj mem Jacques fondis lernejojn, aŭ havigis brajlilojn kaj aliajn helpilojn, ĝuste en la plej malriĉaj regionoj en Afriko, Azio, Orienta Eŭropo, Mez-Ameriko. Kaj ofte li sponsoris vidhandikapitajn esperantistojn por partoprenigi ilin en kongresoj. Kostojn li pagadis el la propra poŝo.

Plurajn blindajn infanojn li “adoptis”. Plej impresis kaj konsciigis liajn kunlaborantojn lia larĝanimeco: prizonulojn (eble “krimulojn”) kaj ciganojn li traktis samrajte.

Tuj post la emocia informo atakis la timo, ke perdiĝos tiel esenca agado. “Tiu Tuinder ne estas anstataŭebla”, rimarkigis mia najbaro. Mi konsentis. Tamen... retkorespondo kun la nova estraro de “Zienderogen” evidentigis la gravecon de Esperanto-kontaktoj kaj rego de la brajla skribo.

Kaj ĵus UEA malfermis novan konton de “Evidente”: vidi-x. Kvankam ne mankas bonaj celoj en nia Esperanto-movado mem (Fondaĵo Canuto ktp), la Zamenhofa ekzemplo memorigu nin pri niaj malpli bonŝancaj gefratoj.

Jam la Z-estraro publikigis sian unuan bultenon Één Ogenblik (unu momento/ekrigardo) kun multaj memoroj pri Jacques Tuinder, la ĉi-jaraj misioj en Ukrainio kaj Tanzanio, sed pluse plano pri nova misio en oktobro: al Gambio.

Rob Moerbeek

Recenzoj

Esperantista arabesko

Esperanto kaj vivo. Vladimir Samodaj. Moskvo: Impeto, 2010. 247p. 20cm. ISBN 9785716102125. Prezo: € 18,90

La libro Esperanto kaj vivo de la rusa esperantisto Vladimir Samodaj, kiun la moskva eldonejo Impeto prezentis en 2010 al la publiko, estas grandparte ripeto de verko, kiu aperis jam en 1999 de la sama aŭtoro kaj en la sama eldonejo kun la titolo Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM. La nova eldono riĉiĝis per la aldono de novaj ĉapitroj, kiujn la interesata leganto renkontos kun scivolemo kaj ravo. Principe, la vivo de Samodaj estis ligita kun almenaŭ tri kernaj temoj: malfacila persona ekzisto, araba mondo kaj Esperanto. Ĉar temas pri unika temokombinaĵo kaj sufiĉe atentokapta biografio, la travivaĵoj de la 75-jara ekssovetiano estas memorindaj kaj adekvate rakontindaj.

Samodaj naskiĝis en 1935 en Odeso, lia patro pereis 27-jara en 1940, lia patrino ne povis vivteni du filojn, sekve Samodaj estis sendita al iu vilaĝo ĉe la lago Ladoga, proksima al la limo kun Finnlando, kie vivis lia onklino, kiu ne havis infanojn. En 1941, kiam la germana armeo invadis kaj okupis Sovetunion, Samodaj kaj lia avino estis evakuitaj al pli profunda Rusio. Ilia trajno estis bombatakita, feliĉe Samodaj kaj la avino pluvivis. Almozpetante ili vagadis tra la vastega lando, ĝis ili alvenis en la urbon Vjatka; poste Samodaj retrovis sin ĉe la onklino, kiu laboris en iu apudvolga vilaĝo inter Stalingrado kaj Astraĥano. Homoj mortis pro malsato, oni devis esti rabisto por akiri manĝaĵojn, ankaŭ Samodaj, kiu ŝtelis karotojn. En tiu vilaĝo, la sepjara knabo ekvizitis la lernejon. Post la liberigo (aŭ okupo) de Odeso far la sovetia armeo en aprilo 1944 Samodaj revenis ĉi-havenurben, kie li revidis la patrinon. Denove la patrino ne kapablis vivteni la filojn, do Samodaj estis transdonita al iu internulejo de orfoj kaj duonorfoj. Kurioze estas, ke en tiu internulejo Samodaj lernis la anglan lingvon. Post tiu evidente iom sovaĝa edukejo Samodaj vizitis ordinaran ukrainan lernejon, kie oni instruis la francan lingvon. Hejme la familio vivis sen kuranta akvo kaj sen elektro. Samodaj estis malbona lernanto, kaj li deziris fariĝi maristo, sed ne sukcesis. Tamen li havis kelkajn fortojn kaj talentojn rilate al sporto, pafado kaj desegno — fakoj en kiuj li eĉ atingis majstrajn rezultojn. Post kvarjara studado (1950-54) Samodaj akiris la diplomon kiel teknikisto-mekanikisto-konstruisto pri levaj kaj fosaj maŝinoj. Sian unuan laborlokon Samodaj ricevis en la nafta industrio de Azerbajĝano. Post la armea deĵorado sekvis 30-monata infera laboro kiel ŝiphejtisto en Odeso, ĉar alia posteno ne troviĝis. Venis iom pli bonaj tempoj. En aprilo 1958 Samodaj malkovris anoncon pri Esperanto-kurso, al kiu li aliĝis. Tie li konatiĝis kun la veterano Aleksej Verŝinin kaj kun Anatolo Gonĉarov, kiu same trovis la vojon al Esperanto. Ĉe Verŝinin Samodaj karieris kiel ̔scienca sekretario. Kiam Samodaj promenadis en Moskvo, li ekvidis anoncon pri la Moskva Ŝtata Universitato kaj ĝia Instituto pri orientaj lingvoj. Samodaj enskribiĝis, trapasis la ekzamenojn kaj estis akceptita kiel studento por la fako araba. En Moskvo li partoprenis ankaŭ la Esperanto-agadon, konatiĝis kun la tiamaj korifeoj kaj ne maltrafis, en 1963, la bonŝancon veturi kun la sovetia delegacio al la 48-a Universala Kongreso de Esperanto en Sofio, Bulgario. Tie li aŭdis paroladi Gaston Waringhien, kiun li malbone komprenis pro lia franca prononco. Ĉi tiu epizodo finas la unuan parton de la libro. Post la kongreso Samodaj estis sendita kiel arablingva tradukisto al Alĝerio, sed tie oni uzadis la francan. Tial li pluvojaĝis al Norda Jemeno, kie oni vere parolis nur arabe. Liaj talente verkitaj raportoj pri vojaĝoj kaj restadoj en la arabaj landoj, ankaŭ Irako, Sirio kaj Jordanio, nun prezentiĝas ĝustatempe kiam la araba mondo bolas. Al la publiko Samodaj iĝis konata kiel kunlaboranto de la arablingva redakcio de Moskvaj Novaĵoj, al la esperantistoj kiel aktivulo en SEJM, SSOD, ASE, MEM* kaj UEA.

Konsiderinda por la Esperanto-historiografio estas la tuta granda parto pri la komplika evoluo de la Esperanto-movado en Sovetunio, kiu konsistas el multegaj kuriozaĵoj, kiujn oni prefere legu rekte en lia libro mem. Malgraŭ malagrablaj epizodoj, temas do pri ĝuindaj rememoroj originale verkitaj, en kiuj ne forestas delikata humuro, ĉar multaj spertoj en la vivo de Samodaj estis iom strangaj. La ĉefaj mankoj de la eldonaĵo estas la forgesita indekso de enhavo, la ne tro bonkvalitaj fotoj kaj la iom kruda bindo.

Andreas Künzli
* SEJM — Sovetia Esperantista Junulara Movado. SSOD — Unio de Sovetiaj Amikec-asocioj kun eksterlandoj. ASE — Asocio de Sovetiaj Esperantistoj. MEM — Mondpaca Esperantista Movado.

La agemaj najbaroj de Probal Dasgupta

Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo. Probal Dasgupta. Novjorko: Mondial, 2011. 243p. 22cm. ISBN 9781595692146. Prezo: € 15,00

Interesa tradicio de Universala Esperanto-Asocio estas ke preskaŭ ĉiuj ĝiaj prezidantoj estis intelektuloj. Ili ne nur stiris mezgrandan, multfacetan internacian asocion, sed preskaŭ ĉiuj ankaŭ verkis librojn, kaj pensis pri gravaj intelektaj demandoj de la movado kaj de la internacia vivo. Multaj profesie estis universitataj profesoroj, multaj havis ankaŭ literaturajn intereson kaj ambicion.

La nuna prezidanto, Probal Dasgupta, firme staras en tiu tradicio. Li studis lingvistikon en Usono, kaj jam de multaj jaroj estas profesoro en tiu fako en sia hejmlando Barato. Li aktivis en la Esperanto-movado kiel tradukanto, pensanto, politikisto, kaj en multaj aliaj roloj. Kaj nun li jam de kelkaj jaroj prezidas la plej grandan Esperanto-organizaĵon en la mondo.

Neŭtrala formo

En sia Loĝi en homaj lingvoj. La substancisma perspektivo Dasgupta prezentas pli-malpli koheran argumenton pri siaj lingvistikaj kaj aliaj prilingvaj ideoj en longa, libroforma eseo. La argumento estas “pli-mapli” kohera ĝuste ĉar ĝi estas eseo: verkante la aŭtoro pripensadas siajn eldiraĵojn, por tiel diri en diskuto kun la leganto.

Por Dasgupta lingvo estas ĉiam intime ligita kun literatura tradicio — kio inkluzivas la buŝajn tradiciojn de senskribaj popoloj. Ĉiu vorto kiun mi elparolas, ligiĝas kun miloj da ligiloj al aliaj vortoj, kaj al aliaj ideoj ie esprimitaj en la literaturo de mia lingvo. Neniu vorto estas neŭtrala aŭ memstara; ĉiu frazo estas kontribuaĵo al la literaturaĵaro.

Mi trovas tiun ideon originala kaj tre interesa. Ĝi ankaŭ estas unika en la lingvistiko, almenaŭ en la influa formala skolo de Noam ChomskyDasgupta siatempe verkis disertacion en tiu skolo kaj ankoraŭ ĉiam montras simpation por ĝi. Sed li ankaŭ kredas ke ĝi estas tro simplisma, ĉar ĝi asertas ke oni povas pristudi lingvon ekster ĝia literaturo, ke ekzistas iu “neŭtrala” formo de lingvo kiu prezentas “neŭtralan” vidpunkton sur la mondo — tro ofte tiu “neŭtrala” vidpunkto estas tiu de la imperiismaj fortoj.

Ekzemplo-starige

Alia diferenco inter Dasgupta kaj liaj lingvistaj gekolegoj estas ke Dasgupta multe pli serioze traktas Esperanton. Laŭ li, la lingvo, kaj pli specife la lingvo-komunumo prezentas al la homaro modelon de intertraktado inter lingvoj kaj, tial, inter literaturoj. Esperantistoj havas pli ol jarcentan tradicion diskutade krei ponton inter unu literaturo kaj alia.

Unu celo de Dasgupta kun la Esperanta versio de tiu ĉi libro — Dasgupta ankaŭ publikigis anglalingvan version en kiu tiuj partoj bedaŭrinde mankas — estas denove difini la signifon de Esperanto kaj de tio, esti esperantisto. Tiuj partoj de la libro estas tre interesaj. Li ekzemple parolas pri la maniero kiun elektis tradicie la esperantistaro konvinki la eksteran mondon, montrante kiel funkcius kaj funkcias alternativo. Dasgupta nomas tion “agema najbarado”:

“Ekzemplo-starige, vi diras al unuj najbaroj: ‘Mi havas la impreson, ke pri tiu ĉi punkto mi povas fari ion, kio helpos vin. Bonvolu permesi, ke mi proponu al vi tiun helpon’, kaj viajn vortojn vi konkretigas per efektive helpaj faroj se tiu najbaro permesas [...]. Kaj ekzemplo-konatige, al aliaj najbaroj, kiuj eble malnajbarece kondutas al vi aŭ eble almenaŭ ne kredas je via modelo, vi laŭeble videbligas ĉi-tiun pozitivan dinamiko-skemon kun la espero, ke ili finfine notos ĝian dezirindecon kaj komencos sekvi vian ekzemplon.” Dasgupta ankaŭ notas la similecon inter tiu esperantista sinteno kaj la ideoj de Robindronath Tagor kaj Mahatma Gandhi.

Feliĉa

Tiu citaĵo donas reprezentan ideon de la stilo de Dasgupta en tiu ĉi libro. Kelkaj esperantistoj timas la aŭtoron pro la denseco de lia lingvaĵo. Certe, tiu ĉi libro ne estas por komencantoj, sed ankaŭ la ideoj pri kiuj parolas Dasgupta ne estas simplaj. Estus interese kompari la koncepton de lingvo en Loĝi en homaj lingvoj kun tiu de alia granda libro pri lingvo de prezidanto de UEA: Retoriko de Ivo Lapenna. Por la juristo Lapenna, lingvo estis ĉefe ilo por konvinki la aliulon; lia stilo estas tial klara kaj konvinkiva. Por la lingvisto Dasgupta, lingvo estas ilo por literature krei pontojn; lia lingvaĵo estas literaturema kaj kreiva. Por la leganto kiu sekvas lin, ankaŭ li tamen estas tute klara.

Kiel Dasgupta, mi estas profesia lingvisto. Por mi, Loĝi en homaj lingvoj estas la prilingva libro de la jaro 2011. Ĝi estas tiom riĉa de novaj ideoj, la leganto tiom intime konatiĝas kun nova maniero pensi pri lingvoj kaj lingvo, kaj estas tiom da ĝuendaj frazoj kaj ideoj en ĝi, ke mi sentas feliĉa ke mi povas legi Esperanton. Feliĉa estas ankaŭ UEA ke en siaj rondoj ĝi ankoraŭ ĉiam havas intelektulojn de tia kvalito.

Marc van Oostendorp

Danke al Esperanto, subtene por la movado kaj ĝia tegmenta UEA

Kiam en 1934 en loka gazeto en la norda Norvegio la 16-jara Torvid Moe Edvardsen de sia tiam ne tro granda naskiĝurbo Mosjøen eksciis pri Esperanto, li certe ne pensis pri tio, ke en la vivaŭtuno Esperanton kaj la E-movadon li plenkonvinke taksos kiel vojon al la persona feliĉo.

Tiam la aŭtoritataj artikoloj de O. T. Nicolaisen instigis la junulon akiri E-lernolibron kaj aŭtodidakte lerni la lingvon. Kiam do la aŭtoro de la artikoloj unu jaron poste venis al Mosjøen por gvidi tie E-kurson, Torvid jam bone konis la lingvon. Sed la renkontiĝo inter la du gravis ankaŭ por la estonteco kaj enmovadiĝo de la juna adepto de Esperanto. De Nicolaisen li ricevis bonajn konsilojn, kiel praktiki la ellernitan lingvon. Li do fariĝis abonanto de La Praktiko, poste de aliaj E-gazetoj. Viglis lia korespondado kun esperantistaj leteramikoj. Kaj fine, kiel iam Nicolaisen, nun li mem en loka gazeto aperigis artikoletojn pri Esperanto.

La trankvilan vivon en Mosjøen, en kiu Torvid Moe Edvardsen pasigis sian junaĝon, ĉesigis la eksplodo de la 2-a mondmilito. En ĝia komenco, post kiam Norvegio estis okupaciita de la invadantoj, li fuĝis eksterlanden. Komence li laboris kiel maristo. Post kursoj en Londono li eklaboris kiel radiotelegrafisto sur norvegaj ŝipoj, ĉefe en transatlantika konvoja navigado. La profesion de ŝipa radiotelegrafisto li daŭrigis en la paca tempo eĉ ĝis sia emeritiĝo, servante ankaŭ sur svedaj ŝipoj.

Evidente la transmaraj kaj kontinentaj vojaĝoj estis por la esperantisto Torvid okazo viziti E-klubojn kaj individuajn esperantistojn en diversaj landoj de la mondo. Vizito en la pola Szczecin havis tamen apartan, vivgravan signifon. Tie ĉi li konatiĝis kun simpatia, novbakita esperantistino, kiu poste fariĝis lia edzino. Ankaŭ Mirosława Kasprzak spertis dum la milito mornan sorton, kiam la tuta familio estis forpelita el ŝia naskiĝurbo Wronki en la okcidenta Pollando al Sandomierz en la sudorienta parto de la lando, kie ĉiuj vivis en mizeraj cirkonstancoj. Postmilite la familio, kvankam ĝi revenis al Wronki, ne longe restis tie, translokiĝante al Szczecin. Kaj por Mirosława tio havis same vivgravan signifon.

La paro kiel loĝlandon elektis Pollandon. Post la emeritiĝo de sinjoro Edvardsen venis la eblo komune viziti la mondon kaj partopreni diversajn esperantistajn aranĝojn. Oftis preskaŭ ĉiusomeraj vizitoj en Norvegio por renkontiĝi kun familianoj aŭ por refreŝiĝi en norvegaj sanatorioj kaj ripozejoj. Eblis komune, kvankam ne ĉiam kune, partopreni E-renkontiĝojn kaj kongresojn, i.a. la memorindan UK-on en Pekino 1986.

Esperanto en la vivo de la geedza paro Torvid Moe Edvardsen kaj Mirosława Kasprzak-Edvardsen fariĝis pli ol simpla edzperanto. Ĝi pridonacis ilin per komuna, feliĉa kaj harmonia vivo, per komuna lingvo kaj per ĝojo, kiun ili spertis dank’ al la E-movado.

Nun, atinginte la vivaŭtunon, s-ro Torvid, jam 93-jaraĝa, kune kun la edzino decidis ne plu atendi kaj grandanime donacis al UEA — kies membro li fariĝis en 1964 — senavaran donacon de 120 mil eŭroj.

Tio estas ilia kontribuo al la movado, dank’ al kiu ili kun ĝojo kaj kontento rigardas sian komunan geedzan vivon; komprenante ankaŭ, ke aparte nun la Asocio bezonas apogon de la membroj, kiuj fidas kaj fidelas al UEA; kiuj komprenas, ke la movado bezonas fortan, ankaŭ finance, Asocion por sukcese realigi siajn statutajn celojn. Kaj tiuj celoj senĉese ligiĝas kun agadoj por solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj utiligo de Esperanto por faciligi la internacian komunikadon inter homoj, sendepende de iliaj naciaj, rasaj, seksaj, religiaj, politikaj aŭ lingvaj diferencoj.

Barbara Pietrzak

[FORIGITA!: bildo]

Torvid Moe Edvardsen kun sia edzino Mirosława.

Se vi volas lasi spuron en la estonto...

Kiel esperantisto vi certe laboras kaj agas por Esperanto kaj ĝia disvastigo. Kiel membro de UEA vi ankaŭ finance kontribuas al la bonfarto de nia internacia agado. Se vi deziras ke Esperanto ankaŭ agade kaj finance bonfartu post via forpaso, vi povas pensi pri legaco aŭ heredaĵo al UEA. Pri la uzo de tia legaco aŭ heredaĵo vi kompreneble mem decidas per instrukcioj al UEA, kiel administri kaj elspezi la monon. Vi povas decidi ke la mono estu uzata por specifa celo, ekzemple eldono de vortaro en lando kie vortaro ankoraŭ ne ekzistas, por la biblioteko aŭ por agado ĉe UN. Vi ankaŭ povas lasi la monon al fondaĵo, tiel ke ĝi generu renton ĉiujare. Tiun renton eblas uzi ĉiujare denove por la celo de la fondaĵo. UEA havas diversajn fondaĵojn kiel la Fondaĵoj por Ameriko, Azio, Afriko, Eŭropo, Hodler ktp. Kompreneble vi povas ankaŭ starigi fondaĵon kun specifa celo, al kiu vi povas lasi vian monon kaj nomon. UEA plenumos viajn dezirojn tiurilate. Se vi ne indikas celon por via donaco, la mono iras al la asocia kapitalo. Demandojn pri ĉi tiu temo volonte respondos la Ĝenerala Direktoro (Osmo Buller) de UEA.

Loes Demmendaal

Pri Tibor Sekelj kaj Vikipedio en la Malferma Tago

La 35-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro atentos la 100-an datrevenon de Tibor Sekelj (1912-1988), pri kies multfaceta vivo prelegos la Esperanto-verkistino Spomenka Ŝtimec.

La datreveno de Sekelj fakte estos en februaro, tiel ke la novembra Malferma Tago fariĝos enkonduko al la jaro, dum kiu okazos ankoraŭ multaj aliaj aranĝoj omaĝe al tiu fama mondvojaĝanto, ĵurnalisto, verkisto kaj movada aganto.

Alia temo de la Malferma Tago estos Vikipedio, pri kies evoluigo kaj utiligeblo parolos d-ro Ziko van Dijk. Ekde majo ĉi-jare li estas prezidanto de Wikimedia Nederland, la nederlanda filio de Fondaĵo Vikimedio, kiu estras tiun ĉi liberan retan enciklopedion. En la posta tago en la CO okazos ankaŭ seminario por esperantistoj-vikipediistoj.

En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, same senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

UEA invitas prelegi en la Hanoja IKU-sesio

Dum la 97-a UK en Hanojo okazos la 64-a sesio de Internacia Kongresa Universitato

UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Modiin, Israelo; rete: a...@huji.ac.il, ĝis 2012-01-31.

Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de la IKU, kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto (kune ne pli ol unu paĝo).

Aŭstralio celebris

Inter la 9-a kaj la 17-a de julio okazis en la sudaŭstralia urbo Adelajdo jubilea kongreso de AEA. La unua kongreso de aŭstralianoj okazis en 1911 en la sama urbo kaj en la sama loko: la Universitato de Adelajdo, kiu ĉi-foje senpage disponigis al la kongresanoj plurajn siajn ejojn.

La tutsemajna programo konsistis krom la oficialaj kunsidoj el diversaj edukaj-kulturaj-distraj eroj, inter kiuj elstaris la kvar prelegoj de Humphrey Tonkin kaj la koncertoj de JoMo.

La pasinton revokis ne nur la rememoroj pri la E-pioniroj, sed ankaŭ la malnovstilaj kostumoj, portataj de esperantistoj alvenintaj el Melburno “malnovstile” — trajne. Pliaj aldoniĝis al ili dum la malferma tago kaj fotado en la memorlokoj de la 1-a kongreso.

Katja Steele

[FORIGITA!: bildo]

La ĉi-jaraj kongresanoj en malnovstilaj kostumoj.

[FORIGITA!: bildo]

La kongresanoj en 1911

Triopa esperantista kongreso en Brazilo

De la 9-a ĝis la 14-a de julio 2011 tri eventoj samtempe okazis en la urbo São Paulo. La 8-a Tutamerika, la 46-a Brazila kaj la 31-a Junulara kongresoj de Esperanto. La aranĝojn organizis la Amerika Komisiono de UEA, Brazila Esperanto-Ligo kaj Brazila Esperantista Junulara Organizo.

Ne malprave la partoprenantoj nomis la renkontiĝojn Kongresego 2011. La programo enhavis sesdekon da eroj, ĉiutage de la 9-a ĝis la 22-a horo.

Pli ol 450 homoj aliĝis: krom esperantistoj el preskaŭ ĉiuj brazilaj ŝtatoj, 54 personoj el 9 eŭropaj kaj 9 amerikaj landoj. Laŭ la partoprenintoj la plej alloga programero estis la Unua Esperantista Kinofestivalo, kies slogano estis “Filmo sen limoj”. Ĝin kunordigis la ruso Aleksander Osincev (legu pli sur la apuda paĝo). Du KD-oj estis lanĉitaj kaj okazis kelkaj muzikprezentadoj. Kultura Kooperativo de Esperantistoj organizis prelegon pri la postmorta disko de la kantistino Vera Jordan Esperanto Mia pasio. Dirce Salles dancigis la homojn, kiuj ĉeestis la lanĉoprezentadon de la KD Jen Mi. La kantisto Tone kantis kaj instruis capoeira (brazila militarto).

La eldona agado estis fruktodona ĉi-jare. Eldonejo Lorenz publikigis Almanakon Lorenz 2011. La kolombia muzikestro Alfredo Aragón prelegis pri la ĵus aperinta Muzika Terminaro. Paulo Sergio Viana kaj Francisco Wechsler kuntradukis kaj eldonis la libron La sekreta kaŭzo kaj aliaj rakontoj, kiu enhavas tekstojn de la famkonata brazila verkisto Machado de Assis. Sebastião Pimentel prelegis pri la antaŭ nelonge publikigita libro Jes, sinjoro! Vikto Vivas. José Dias Pinto lanĉis Partikularaĵoj de Blonda Knabino. Katalin Kováts prezentis la verkon Stelsemantoj en la ora nordo. Legio de Bona Volo aranĝis prelegon por diskonigi la libron Meditadoj el la Animo de José de Paiva Neto.

Ekumena etoso regis en la kongresejo. La monaĥinoj, kiuj zorgas pri la objekto, deklaris, ke ili deziras eklerni la Internacian Lingvon kaj ĝin enkonduki en la kadron de la lernobjektoj de tiu edukejo. Katolikismo kaj Esperanto estis la temoj de la prelego farita de Vitor Rigotti dos Anjos. Anoj de Oomoto kunvenis. Unuafoje en Brazilo ateistoj renkontiĝis en tiuspecaj eventoj dum aranĝo estigita de Tulio Flores. Luis Jorge Santos Morales, prezidanto de Kolombia Esperanto-Asocio, paroladis pri “La daŭra surtera feliĉo je ĉies atingo”. Spiritismaj esperantistoj festis la 120-an naskiĝjaron de Ismael Gomes Braga. Okazis la tradicia kunveno de amikoj de Eldonejo Lorenz. Osmar da Silva Alves prelegis pri la vivo de la mediumo Chico Xavier.

Radio Rio de Janeiro elsendis rekte el la kongresejo. Fabiano Henrique prelegis kaj omaĝis la radioparoliston Givanildo Costa pro la 25-jariĝo de la programo “Esperanto, la Lingvo de Frateco” la 21-an de novembro. Speciala kunveno festis la 60-an datrevenon de Kultura Kooperativo de Esperantistoj. La kuban E-movadon pritraktis Alberto Calienes, prezidanto de la Amerika Komisiono de UEA. La instruisto Marcio Santos estigis forumon pri la temo “Kiel marŝas nia disvastigo?” James Piton kunordigis la kunvenon de Delegita Reto de UEA.

La venonta Brazila Kongreso de Esperanto okazos en la urbo Taguatinga, en la ĉirkaŭaĵoj de Braziljo, de la 15-a ĝis la 19-a de januaro 2012.

Fabiano Henrique

[FORIGITA!: bildo]

Televido raportas pri Legio de Bona Volo.

Granda premiero sur granda ekrano

La partoprenantoj de la Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE) povis ĝui la historian eventon, kiu okazis de la 10-a ĝis la 13-a de julio 2011 en San-Paŭlo, Brazilo. Laŭ la opinioj de atestantoj, ili eĉ ne povis imagi, ke en Esperantujo povas okazi tiaspeca evento kaj ke por ĝi troviĝos sufiĉa kvanto da materialo. Certe vi jam aŭdis pri la unua Esperanta Kinofestivalo.

Sekvante la vortojn de Mahatmo Gandhio “Estu la ŝanĝo, kiun vi volas vidi en la mondo”, la krea unuiĝo “Filmoj sen limoj” lanĉis novan projekton kun la celo riĉigi la Esperantan kulturon per novaj kaj freŝaj aŭdvidaj verkoj. La Esperanta Kinofestivalo iĝis logika kaj natura daŭrigo de la laboro de tiu krea unuiĝo.

La fervoraj spektantoj de la unua Esperanta Kinofestivalo, tiuj, kiuj partoprenis ĉiujn filmoprezentojn, nun povas diri, ke minimume 15 filmoj el 7 landoj trafis ilian atenton. La plej freŝaj filmoj de la lastaj jaroj trovis sian lokon en la tre varia programo de la kinofestivalo.

En la nekonkursa programo partoprenis filmoj pri Esperanto per okuloj de eksteraj filmoproduktantoj: The Universal Language (La universala lingvo) de Sam Green (Usono) kaj Esperanto de Dominique Gautier (Francio) kiel malferma kaj ferma filmoj. Ni havis ŝancon aŭdi, vidi kaj kompari tion, kion opinias neesperantistoj pri nia kara lingvo kaj pri la komunumo de esperantistoj, kaj tre interese diskuti poste.

En la programo de mallongaj filmoj estis prezentitaj la filmoj Conlang (Planlingvo) de Marta Masferrer (Usono), Senmova de Tuğçe Madayanti Sen (Turkio), Que sera, sera de Geir Greni (Norvegio) kaj la originala animacia* filmo Ĉapeloj de Simmon Keith Barney (Usono).

* bildstrieca

Rogener Pavinski prezentis sian novan dokumentan filmon Polaj Spuroj, kiu kune kun la filmo Vojaĝo en Palestino formis programon de dokumentaj filmoj pri naciaj temoj. Grandan atenton ricevis la programo de artaj filmoj, konsistanta el Atako de lunaj zombioj de Christopher R. Minh (Usono) kun dublado en Esperanto, kolekto de mallongaj filmoj de la germana komencanta reĝisoro Martin Schreier kaj la danca filmo The Cost of Living (La kosto de vivado) de Lloyd Newson (Britio).

Dum la tuta festivalo funkciis fotoekspozicio pri la temo “Kio estas libero?”, kunordigita de Rafael Henrique Zerbetto. Du fotistoj el Brazilo (Rafael Zerbetto kaj Milene Rinaldi) kaj unu fotisto el Meksiko, Joaquin Vega Acosta, prezentis siajn verkojn.

Kadre de la kinofestivalo okazis speciala evento. Dum du horoj la spektantoj povis ĝui vivan renkonton kun la kinofamulo Cavalheiro, kiu havas familian entreprenon “SET Cavalheiro”, dum kiu specialaj gastoj rakontis pri siaj profesiaj spertoj kiel aktoro (Olavo Cavalheiro), fakulo pri specialaj fizikaj efektoj por filmoj (Heitor Cavalheiro), kaj filma fakulo kaj multtalenta homo (Pedro Cavalheiro). Heitor kaj Olavo interalie estas denaskaj esperantistoj.

Krom distrajn programerojn la partoprenantoj povis viziti kadre de la programoj de TAKE kaj BEJK prezenton de Verda Filmejo, metiejon pri subtekstigado, prelegon pri problemoj de kopirajto kaj libera kulturo kaj la interagan metiejon “Esperanta kinarto. La plej kreema arto”.

Alia grava parto de la kinofestivalo iĝis konkursa programo, kiun partoprenis 21 videoj kun daŭro de 5, 15 kaj 30 sekundoj, faritaj de esperantistoj el 13 landoj. Ĉiuj filmetoj meritis aplaŭdon de la publiko. La unuan lokon en la kategorio de 5-sekundaj videoj okupis Rogener Pavinski (Brazilo), en la kategorio de 15-sekundaj videoj Luana Araujo (Brazilo) kaj en la kategorio de 30-sekundaj videoj Carlos Devizia (Argentino). Ĉiuj gajnintoj jam ricevis sian premion: iPod Touch 4gen. Ĉiujn filmetojn eblas spekti en la oficiala retejo de la kinofestivalo: http://kinofestivalo.org.

La tuta organiza teamo dankas siajn helpantojn kaj subtenantojn. Ne eblus imagi la kinofestivalon sen helpo de TEJO kaj E@I, kiuj garantiis la konkursan programon, sen helpo de la germana fondaĵo FAME kaj kelkaj privataj personoj, inter kiuj estas Jader Rodrigues da Silva (Brazilo), pro la subteno al la nekonkursa programo. Dum la tuta periodo de la festivalo nin informade subtenis la podkasto Varsovia Vento kaj la revuo Kontakto. Dum la 96-a Universala Kongreso en Danio al Esperanta Kinofestivalo estis aljuĝita la subvencio “Cigno”. Pro tio ni ŝatus kore danki UEA.

La praktiko montras, ke ĉiu el ni povas partopreni la kreadon de moderna kulturo pere de unu komuna internacia lingvo. Ĉu la Esperanta Kinofestivalo vivos kaj prosperos, tion montros la estonto kaj la kuraĝo de ĝiaj organizantoj. Sed jam nun ni povas diri, ke tiu agado havas rezultojn kaj ke ĉiu esperantisto povas subteni ĝin diversmaniere.

Aleksander Osincev,
Direktoro de Esperanta Kinofestivalo
www.kinofestivalo.org

UEA finance subtenas kulturon

Ĉiujare UEA buĝetas 3 000 eŭrojn el la Belarta Fondaĵo por premii tiujn personojn kiuj gajnas premion en la konkursoj.

UEA tiel substrekas la fakton ke la Esperanta Kulturo estas esenca parto de nia movado. En 2011 UEA ankaŭ asignis 1000 eŭrojn el la premio Cigno por la kina festivalo en Rio-de-Ĵanejro.

Belartaj Konkursoj de UEA en 2012

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 63-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 97-a Universala Kongreso en Hanojo. Partopreno estas libera al ĉiuj, kaj ne ligita al partopreno en la UK, nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo infanlibroj. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome la jenaj kondiĉoj:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita.

Prozo: maksimuma longo 200 × 65 karaktroj (kvino da paĝoj).

Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita.

Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 × 65 karaktroj (deko da paĝoj); la unua premio nomiĝas “Luigi Minnaja”.

Infanlibro de la jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2011. Unu premio.

Ĉiujn konkursaĵojn — en unu ekzemplero escepte de tiuj por la branĉo infanlibro kiujn oni devas havigi en kvar ekzempleroj — oni devas sendi al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio, aŭ prefere rete al la adreso: m...@tiscali.it, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2012.

Premioj: unua premio 250 eŭroj, dua premio 175 eŭroj, tria premio 100 eŭroj; nova talento 175 eŭroj; infanlibro de la jaro 525 eŭroj. Laŭ decido de la Komitato de UEA la branĉoj Kanto kaj Filmo estas suspenditaj dum oni decidos pri ilia estonteco.

Detala regularo haveblas ĉe UEA, kaj legeblas ankaŭ ĉe http://uea.org/dokumentoj/belartajkonkursojregularo.html.