Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2011 12

Malferme

UEA kaj TEJO aktivaj ĉe UN kaj Unesko

Unu el la lastatempaj pozitivaj evoluoj en UEA estas la reaktiviĝo de la agado ĉe UN kaj Unesko. Kun ambaŭ UEA havas oficialajn rilatojn tiel longe, ke ili ŝajnas memkompreneblaj. Tiel tamen ne estas, sed ilia pludaŭro postulas, ke UEA regule ĉeestu en iliaj aranĝoj kaj per sia propra agado kontribuu al iliaj agadoj kaj celoj. Al UEA la rajto ĉeesti en iliaj forumoj donas la eblon aŭdigi nian voĉon pri Esperanto kaj lingvaj rajtoj. Jen kaj jen ni atingas ankaŭ konkretajn sukcesojn, ekz. en la UN-konferenco en Bonn (sube), kaj niaj aktivuloj ricevas prestiĝajn funkciojn, kiel d-ro Hans Michael Maitzen, kiu gvidas la packomitaton de Neregistaraj Organizaĵoj (NRO-j) ĉe la Viena oficejo de UN.

NRO-konferenco

De la 3-a ĝis la 5-a de septembro la Departemento pri Publika Informado de UN okazigis en Bonn sian 64-an Konferencon de NRO-j. Partoprenis estrarano Stefano Keller kun Marcos Cramer, Mélanie Maradan, Julia Noe kaj Manfred Westermayer. Tuj komence ili esprimis malkontenton, ke nur la angla estas laborlingvo. Al la demando pri la kialo, Keller ricevis la respondon, ke temas pri manko de mono. Dum diskuto pri civitana partopreno, Maradan demandis, kiel oni imagas, ke ekz. delegitoj de indiĝenaj popoloj povus partopreni en la diskuto, se oni uzas nur la anglan. Ŝi rimarkigis, ke ĝuste la koncernatoj ne povas interveni pro nesufiĉa kono de la angla. Ŝi ne ricevis respondon.

Ankaŭ la proponoj de UEA pri la fina deklaro ŝajnis renkonti ignoron. UEA proponis aldoni frazojn pri lingva diverseco kaj lingvaj rajtoj, pri kiuj la tekstoprojekto silentis. La lastan tagon aperis nova versio, en kiu la mencioj plu mankis. Post protesto de UEA oni komisiis laborgrupon finredakti la deklaron post la konferenco. Je ĉies surprizo ĝi akceptis ĉiujn proponojn de UEA al la fina deklaro. “Neniam mi vidis tiom da mencioj pri lingvo, lingvaj rajtoj kaj diverseco en UN-dokumento”, komentis Keller. Eĉ du novaj alineoj estis aldonitaj laŭ propono de UEA. La plej grava estas jena rekomendo al “Rio + 20”, Konferenco de UN pri Daŭripova Evoluo en Rio-de-Ĵanejro junie 2012:

“Ni alvokas por respekto al kaj inkludigo de etnaj lingvoj en la eduka sistemo, ĉar tiaj lingvoj entenas la kompleksecon de siaj respektivaj medioj, kaj ankaŭ por konsidero de la potencialo de neŭtrala internacia lingvo kombinanta klarecon kaj facilecon de lernado kun sia neŭtraleco, kaj tiel povanta esti rigardata kiel esence daŭripova.”

Laŭ iniciato de UEA la deklaro rekonas, ke biodiverseco kaj lingva diverseco estas nedisigeblaj, kaj alarmas pri la perdo de tradiciaj scioj pro la perdo de lingva diverseco. Ĝi alvokas la ŝtatojn por lingva politiko, kiu atentas la bezonojn de la nuna kaj estontaj generacioj, kaj plurloke mencias la gravecon de lingva politiko por daŭripova evoluo kaj la valoron de kultura, lingva kaj etna diverseco.

Kvankam la deklaro ne reprezentas oficialan sintenon de UN, ĝi aperos en la dokumentaro de UN kaj havas valoron kiel morala premo de la civila socio al UN. La konferenco direktis ĝin precipe al “Rio + 20”, en kiu ĉeestos ankaŭ UEA. (UEA jam faris al ĝi proponojn, pri kiuj ni raportos poste.)

Junulara Forumo de Unesko

De la 17-a ĝis la 20-a de oktobro okazis en Parizo la 7-a Junulara Forumo de Unesko, kies temo estis “Kiel junularo kondukas ŝanĝon”. UEA delegis al la Forumo du aktivulojn de TEJO, Veronika Poór kaj Nico Huurman, kiuj vigle partoprenis en ĝiaj diskutoj. Iliaj atentigoj pri la neceso gardi lingvan diversecon kiel esencan parton de kultura diverseco ricevis apogon de pluraj reprezentantoj. Mencio pri tio tamen ne eniris la finan raporton. Ĝi tamen rekomendas al la membroŝtatoj kreskigi la konscion de la junularo pri la bezono konservi la palpeblan kaj nepalpeblan kulturan heredaĵon, kaj enhavas plurajn aliajn rekomendojn, kiujn UEA kaj TEJO dividas.

Ĝenerala Konferenco de Unesko

La 36-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko kunvenis en Parizo de la 25-a de oktobro ĝis la 10-a de novembro. Nome de UEA partoprenis kiel observantoj Renée Triolle, Barbara Despiney kaj François Lo Jacomo. Kvankam voĉdoni rajtis nur ŝtatoj, nia delegacio ne nur observis sed havis utilajn kontaktojn kun delegitoj de ŝtatoj kaj de aliaj NRO-j.

Kulmino estis la plenkunsido dediĉita al la 10-a datreveno de la Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco (vd. www.esperanto-un.org/dokumentoj/unesko-kultura-diverseco.html). La ekstera mondo plej multe atentis la akcepton de Palestino kiel membro de Unesko. Rezulte Usono, la ĉefa financanto, frostigis sian kontribuon, kio devigas Uneskon al drastaj ŝparoj. Pro manko de mono stumblis ekz. la iniciato pri Internacia Jardeko de Interproksimigo de Kulturoj, sed ne la aŭspicioj por la Monda Centro de Lingvoj en Rejkjaviko, la urbo de la UK en 2013.

Por UEA grava estis la aprobo de novaj gvidlinioj pri la rilatoj de Unesko kun NRO-j. Ĝis nun por tiuj rilatoj estis tri kategorioj (asociaj, konsultaj kaj operaciaj), sed estonte nur du, asociaj kaj konsultaj. UEA havis ĝis nun operacian statuson kaj devus kvalifikiĝi por konsulta statuso. Oni ankoraŭ ne anoncis, ĉu Unesko indikos al la NRO-j rekte unu el la du novaj kategorioj aŭ ĉu ĝi procedos kiel en 1996, kiam ankaŭ UEA unue perdis sian antaŭan statuson kaj devis peti reakcepton. Se ni plu same aktivos kiel ĝis nun, ni povos rigardi la estontecon kun fido.

Osmo Buller

Kongresa komuniko 1

97-a Universala Kongreso de Esperanto

Hanojo, Vjetnamio, 28 julio — 4 aŭgusto 2012

Konstanta adreso

Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Tel.: +31 (0)10 436 1044; fakso: +31 (0)10 436 1751. Retadreso: k...@co.uea.org

TTT: http://www.uea.org/kongresoj/uk2012.html

Kongresa temo

La temo de la 96-a UK estas “Esperanto — ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo”.

Informoj

La retejo de LKK havas multe da interesaj kaj praktikaj informoj pri Hanojo kaj Vjetnamio. Ĝia adreso: www.97uk-hanojo.com/index.aspx. Por aliĝoj kaj mendoj servas la ĝenerala kongresa retejo de UEA (vd. supre).

Kongresejo

La kongreso okazos en du lokoj, ĉ. 8 minutojn piede unu disde la alia. La solena Inaŭguro, Nacia Vespero, teatra kaj koncerta vesperoj, Internacia Arta Vespero kaj Solena Fermo okazos en la Kultura Palaco de Hanojo. La giĉetoj, budoj kaj ceteraj programeroj havos lokon en la kongresejo de hotelo Meliã Hanoi. Ambaŭ troviĝas en la turisma regiono urbocentre.

Vojaĝado

Hanojo havas rektan flugokonekton kun pluraj urboj en Azio kaj Eŭropo. Kun unu aŭ pli da haltoj ĝi konektiĝas al la tuta mondo pere de diversaj flugkompanioj. Ĝi atingeblas ankaŭ trajne kaj buse.

Loĝado

Detalaj informoj aperos en la Dua Bulteno. La oferto varios de modestaj ĝis luksaj hoteloj kaj loĝejoj, ĉiuj je promena distanco de la kongresejoj kaj kun favoraj prezoj.

Ekskursoj

La antaŭkongresa ekskurso vizitos la nordon de Vjetnamio. La postkongresa ekskurso iros al la centro kaj sudo de la lando kaj al la fama templo Angkor Wat en Kamboĝo. Priskriboj pri la ekskursoj aperos en la Dua Bulteno.

Internacia Kongresa Universitato

La 64-a IKU akceptos prelegproponojn ĝis 2012-01-31 (vd. novembro, p. 285).

Infana Kongreseto

Lige kun la 97-a UK okazos la 43-a Internacia Infana Kongreseto. Informoj aperos ĉe: bertosch.free.fr/iik2012.

Internacia Junulara Kongreso

La 68-a IJK okazos en Tenri, Japanio, de la 5-a ĝis 12-a de aŭgusto 2012. Informoj ĉe: www.ijk2012.org.

Reklamiloj

La Unua Bulteno estas senpage havebla ĉe UEA, ankaŭ grandkvante. Glumarkoj mendeblas ĉe la Libroservo de UEA. Folio kun 10 markoj kostas € 1,20 (rabato de 1/3 ekde 3 ekz.; aldoniĝas la sendokostoj kaj, en EU, imposto 19%).

Aliĝilo

Papera aliĝilo estas ricevebla ĉe la perantoj kaj ĉe UEA, kiu volonte liveros ĝin grandkvante por distribuado kun E-gazetoj kaj en E-aranĝoj. Eblas ankaŭ elŝuti ĝin ĉe la kongresa TTT-ejo aŭ uzi la retan aliĝilon tie.

Kotizoj

Ĝis la 31-a de decembro 2011 validas jenaj kotizoj (interkrampe tiuj por la landoj de tarifo B): Individuaj Membroj de UEA (sed ne MG) € 160,00 (120,00); MG-membro aŭ ne-IM de UEA, € 200,00 (150,00); Komitatano/kunulo/junulo/handikapulo, IM de UEA, € 80,00 (60,00); Kunulo/junulo/handikapulo, ne-IM de UEA, € 120,00 (90,00). Infanoj kaj junuloj naskiĝintaj post la 31-a de decembro 1991 aliĝas senpage (bv. sendi kopion de identigilo). Pagmanieroj troviĝas en la aliĝilo, Jarlibro 2011 (p.36-37) kaj en la TTT-ejo.

Statistiko

Ĝis la 15-a de novembro estis registritaj 176 aliĝintoj el 37 landoj.

Nia intervjuo

Prezidanto de TEĴA Audrys Antanaitis: Demandoj al mi mem

Radiostaciaj ĵurnalistoj ordinare pridemandas aliajn. Ili malofte parolas mem. Kaj eĉ pli malofte ili parolas kun si mem. Post la ĝenerala kunveno en Kopenhago, dum kiu estis elektita nova Estraro de TEĴA, mi faris kelkajn demandojn al mi mem:

Ĉu esperantista ĵurnalistumo* kaj TEĴA estas la samo?

* ĵurnalista komunumo

Kompreneble, ne! E-ĵurnalistumo estas arbo, TEĴA — estas ties branĉo. Aŭ aŭditorio en la granda E-palaco. Ja ĵurnalista organizaĵo, samkiel kia ajn alia, povas reprezenti nur siajn membrojn. Tial ni, kvankam ni unuigas 115 membrojn el ĉiuj kontinentoj, povas priparoli kaj pripensi nur proprajn aferojn. Alikonsidere, TEĴA estas organizaĵo de esperantistoj-ĵurnalistoj, havanta grandan kaj profundan historion.

Se TEĴA estas ne hejmo, sed nur ĉambrego en tiu hejmo, kiun sencon ĝi havas?

Eĉ ununura ĉambro povas estis bela kaj alloga, tia kiun estas agrable eniri por kontakti siajn kolegojn. TEĴA estas la loko kie esperantisto-ĵurnalisto, amatoro aŭ profesiulo, povas trovi areon por sia agado aŭ subtenon al liaj iniciatoj. Kompreneble pli moralan ol financan. Tamen ankoraŭ mankas strebo kaj emo eluzi ĉi tiun areon. Mi emfazu, ke sukcesa funkciado de TEĴA dependas ne nur de la Estraro, sed de nia tuta membraro.

Ĉu vi povus prezenti al la legantoj la novan Estraron de TEĴA?

Volonte! En la kopenhaga membrokunveno estis elektita estraro kun jena konsisto: prezidanto — Audrys Antanaitis, ĝenerala sekretario — Vytautas Šilas (ambaŭ el Litovio), membroj — Stano Marček (Slovakio), Bengt Nordlöf (Svedio), Dieter Rooke (Svislando), Alfred Schubert (Germanio) kaj Dima Ŝevĉenko (Ruslando). El la malnova estraro do restis nur tri: A.Antanaitis, D.Rooke kaj V.Šilas. Por la estrarana seĝo ne plu kandidatiĝis la antaŭaj estraranoj — Mariana Evlogieva (Bulgario), Aleksander Korĵenkov (Ruslando), Kalle Kniivilä (Svedio) kaj Gabriela Kosiarska (Pollando).

Nia moskva kolego D. Ŝevĉenko iĝis ĉefredaktoro de la asocia interreta organo www.tejha.org.

Kio obstaklas al TEĴA por disvolvi la agadon?

La membroj loĝas en diversaj landoj de la mondo. Kolekti ilin en unu sama aranĝo estas komplike kaj multekoste. Ni eluzas la Universalajn Kongresojn de Esperanto. Tamen dum UK-oj, okazintaj aŭ okazontaj ekster Eŭropo (Havano kaj Hanojo), niaj kunvenoj ne okazis aŭ ne okazos. Due, nia asocio ne plenumas la rolon de profesia sindikato, ĉar ja tiel funkciadas naciaj ĵurnalistaj organizaĵoj. Trie, la esperantista ĵurnalistumo plejparte estas amatora, niaj membroj aŭ ne plenumas profesian ĵurnalistan laboron en sia lando, aŭ laboras en nacia redakcio — tiel por la plejmulto el ili Esperanto restas nur hobio. La tuto de ĉi tiuj cirkonstancoj decidas, ke ni restas areo, kiu dependas de individuaj iniciatoj, bonvolo de subtenantoj kaj membra aktivado. Tamen, kaj tio tre gravas, ni povas defendi la rajtojn de niaj membroj, se tiuj en iu lando estus rompataj. Feliĉe tio dume ne necesis.

Kio estas la prezidanto de TEĴA?

Mi estas profesia filologo, lituanisto kaj ĵurnalisto. Mi jam dum dek du jaroj okupiĝas nur pri ĵurnalistumo. En Litovio mi gvidas televido- kaj radio-dissendojn pri politika kaj socia temaro. Nune mi estas gvidanto de radio-dissendoj ĉe la populara litova radio-stacio “Žinių radijas”.

Ĉu do en Hanojo forestos kunveno de TEĴA-anoj?

Ho ve, jes! Ĉiuj niaj estraranoj estas eŭropanoj. Mi dubas ke iuj el ili trovos la monon por iri al tiu malproksima lando. Cetere, en Vjetnamio ni havas eĉ ne unu membron! Tamen nia esperantista-ĵurnalista rondo restas aperta por pliaj aliĝoj el kiu ajn lando. La plej proksiman TEĴA-kunvenon ni intencas okazigi en Irlando kadre de la Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio en junio 2012.

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenantoj de la kopenhaga membrokunveno

Esperanta libromerkato 2001-2010

Vojaĝo en Esperanto-lando ĉampiono de la jardeko

Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker okupis la unuan lokon en la furorlistoj de la Libroservo de UEA dum pluraj jaroj ekde la apero de ĝia reviziita kaj abunde ilustrita dua eldono en 2002. Ne mirinde, ke kun 3127 ekzempleroj tiu “perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanto-kulturo” fariĝis la ĉampiono de la tuta jardeko 2001-2010.

La jaraj furorlistoj de la Libroservo estas longa tradicio en nia revuo. Antaŭ 10 jaroj oni faris la unuan paŝon por komenci ankaŭ tradicion de jardekaj furorlistoj, kiam en la julia-aŭgusta numero 2001 aperis listo de 100 plej multe venditaj libroj kaj 20 ne-libroj en la periodo 1989-2000. La unua periodo estis 12-jara por inkluzivi ankaŭ la unuajn du jarojn ekde la komenco (en 1989) de la komputila administrado de la stokoj kaj vendoj de la Libroservo. Survoje al tradicio, jen la listo pri la unua jardeko de tiu ĉi jarmilo.

Same kiel nun, ankaŭ en la listo de 2001 la unuan lokon gajnis lernolibro, Saluton! de Audrey Childs-Mee, de kiu dum 12 jaroj vendiĝis 3 233 ekz. Apero de aliaj lerniloj kaj de retaj kursoj duonigis ĝiajn vendojn (1 488 ekz.), sed ĝia nuna tria loko montras, ke ĝi plu estas ŝatata. Sur la dua loko en 2001 estis la adresaro de Pasporta Servo de TEJO, kiu konservis ĝin ankaŭ ĉi-foje (resp. 3 138 kaj 2 960 ekz.).

Lerniloj, legolibroj, vortaroj k.a. prilingvaj libroj tute nature estas la ĉefa grupo inter la plej furoraj titoloj. La plej vendita beletraĵo, ne verkita kun lingvoinstrua celo, estas la rakontaro Patrina koro de N. Nedelĉeva sur la 22-a loko (417 ekz.) — krom se estas fikcia ankaŭ La libro de la mirindaĵoj de Marko Polo (20-a kun 427 ekz.). La plej furora ne-prilingva scienca libro estas La kosmo kaj ni de D. Galadi-Enríquez kaj A. Wandel (84-a kun 190 ekz.).

Oni atentu, ke temas pri furorlisto de la Libroservo de UEA kaj ne de la tuta Esperanta libromerkato. Por la titoloj eldonitaj de UEA/TEJO (indikitaj per *) la nombroj indikas iliajn totalajn vendojn, sed por la titoloj de aliaj eldonejoj nur tiujn vendojn, kiuj okazis tra UEA. La efektivaj vendokvantoj de ĉi-lastaj estas pli grandaj, ĉar iliaj eldonejoj vendis siajn varojn ankaŭ al aliaj libroservoj kaj individuaj klientoj. Tamen, nuntempe verŝajne tuta duono de la Esperanta libromerkato realiĝas tra UEA. Ankaŭ la nombro de UEA-eldonaĵoj en la jardeka listo kreskis: 38 en 2001; ĉi-foje 51.

La mona vendosumo dum 2001-2010 estis € 1 253 530; dum 1991-2000 ĝi estis € 1 222 850. La sumo do kreskis 2,5%, kvankam malkreskis la ĉefa merkato de la Libroservo, la membraro de UEA. La averaĝa jara nombro de individuaj membroj estis 7280 dum 1991-2010 kaj 5860 dum 2001-2010, t.e. falo de 19,5%. Aliflanke, A. Korĵenkov kalkulis en La Ondo de Esperanto, ke la averaĝa prezo de novaj libroj plialtiĝis 38% (de € 8,22 al € 11,40). Ke la vendosumo de la Libroservo ne falis, nur parte dankindas al pli altaj prezoj. La ĉefa porcio konsistis el eldonaĵoj de UEA, kies prezoj estas regule reduktataj en postaj jaroj. Krome, multaj libroj, ĉu de UEA ĉu de aliaj, estis eldonitaj antaŭ longe — la plej malnovaj du en 1919 — kaj dum la lastaj 20 jaroj iliaj prezoj restis senŝanĝaj aŭ malplialtiĝis. Kiel ajn, lastatempe la vendiĝo de libroj ja malkreskas kaj tiu de DVD-oj k.a. ne kompensas tion. Kiel montras la listeto pri diskoj, en konkurso kun libroj nur tri el ili enirus la grandan liston.

Osmo Buller

Nova erao en la gvidorganoj de TEJO

La novelektita estraro de TEJO okazigis sian inaŭguran kunsidon komence de septembro en la Centra Oficejo en Roterdamo.

Tiu ĉi estraro, konsistanta el 8 membroj, tri el kiuj jam oficis en la antaŭa estraro, estis elektita kadre de la ĉi-somera IJK en Ukrainio, kaj ĝi gvidos TEJO-n en la proksimaj du jaroj (2011–2013). Ĝi fizike renkontiĝis por la unua fojo dum la unua semajnfino de septembro por laborplena sesio; kelkaj el la estraranoj pluveturis al Bruselo post la fino de la kunsido por reprezenti TEJO-n en la granda foiro pri volontulado (“Volontula Vilaĝo”), organizita de la Forumo Junulara Eŭropa. Jen la plej gravaj diskutpunktoj kaj decidoj faritaj dum tiu sesio.

Revuo Kontakto

La redaktoro de Kontakto Rogener Pavinski entreprenas multajn paŝojn por reklami la refreŝigitan revuon kaj konsciigi la iaman legantaron pri la pluraj plibonigoj okazintaj lastatempe. Okaze de la kunsido li sendis kelkajn proponojn pri tio, kiel informi novajn kaj jamajn legantojn. La estraro do decidis lanĉi abonkampanjon kun premioj. Krome, ekzempleron de Kontakto, kiel oficialan revuon de TEJO (interalie pro la rubriko TEJO-Tutmonde, enhavanta movadajn novaĵojn kaj transprenanta la rolon de samnoma organo), ekde nun ricevos ĉiuj landaj sekcioj de TEJO. Laŭidee ĝi povus esti uzata por lokaj varbo-celoj.

Regularo kaj Reglamentoj de TEJO

Tiuj ĉi oficialaj difinaj dokumentoj de la organizo jam sufiĉe kadukiĝis kaj bezonis refreŝigon (ekz, ĉu TEJO daŭre bezonas elektran skribmaŝinon en la CO?). Dum la kunveno de la Komitato de TEJO en Kievo okazis tiucela laborgrupo kaj estis prezentita unua malneto de la proponata ŝanĝaro. Kun la helpo de Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro, certaj proponoj — ekzemple mallongigo de oficperiodo al 1 jaro, aldono de membra kategorio por ideaj subtenantoj (sen kotizo), sumlimo por financaj kontraktoj — dum la estrara kunsido estis pliprecizigitaj kaj ilia senco analizita. Reviziita malneto estis prezentita al la Komitato, kiu nuntempe diskutas ĉiujn proponojn; post reta voĉdono de la komitatanoj, la aprobitan tekston oni prezentos al UEA kaj fine al la Komitato de UEA, kiu aprobu ĝin en sia kunsido en la venonta UK.

Dungo de oficisto

TEJO jam delonge entreprenas paŝojn por akiro de propra oficisto, kiu salajrate helpos antaŭenigi plurajn agadojn de la organizo (samkiel en UEA, la laboro abundas). Dum la kunsido estis findifinitaj ĉiuj restantaj demandoj pri la laboro de dungito. Endas rimarkigi ke temas pri senprecedenca okazo, ĉar temas pri eksteroficeja laboranto. Sekve estis subskribita la kontrakto kun Manuela Ronco (antaŭa volontulo de TEJO), kiu eklaboris la 3-an de oktobro. Indas gratuli al TEJO, kies plurjaraj streboj finfine efektiviĝis!

Retpaĝaro de TEJO

La nuntempa retejo iom-post-iom kaosiĝis, ne plu havas optimuman aranĝon, do necesas restrukturi ĝin. Krome, la siatempe laŭdata multlingveco de la retejo estis perdita pro ŝanĝo de la infrastrukturo. Tiun laboron komencis Saŝa Kovjazina, antaŭa estrarano pri informado, kaj ĝi estos daŭrigata helpe de profesia persono nun serĉata. Aldone al tio, estas sentata manko de unu loko, kie oni povu konsulti ĉiujn aranĝojn okazantajn en la junulara movado: nune la informoj estas disĵetitaj en la kiberspaco... Gvide de Petra Smidéliusz, estrarano pri landa agado, okazos kunlaboro kun landaj sekcioj de TEJO por helpi al ili aperigi siajn aranĝojn en komuna kalendaro, kiu estos konsultebla ĉe tejo.org kaj por kiu la infrastrukturon prezentos esperanto.com.

Kunlaboro kun ILEI

Unu el la streboj de TEJO estas okazigi IJK-on en Afriko, kaj la celo-jaro por ĝi estas 2014. ILEI proponis okazigon de sia konferenco en 2014 apud la IJK, en iu afrika lando. Diskutante pri tiu ĉi bonvena propono — la apudaj kongreso kaj konferenco en la pasinteco estis tre bona sperto por ambaŭ organizoj — la estraro atentis ankaŭ la temon de trejnado de instruistoj dum junularaj aranĝoj kaj interrete per edukado.net. Oni plutraktos kun ILEI ambaŭ aferojn. Ĉi-kuntekste oni interkonsentis ke TEJO subvenciu rabaton de 15 € al junuloj prenantaj KER-ekzamenon sur la nivelo C1.

Informado kaj kulturo

La estraranoj priparolis ankaŭ kolektadon de filmmaterialoj kaj kvalitaj fotoj el diversaj aranĝoj, por posta uzo informcele; estis decidita interalie fotokonkurso kadre de Kontakto (menciindas ke bezono de varba filmo pli kaj pli senteblas pro la tre aktiva agado de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj lastatempe). Aparta paŝo estos refreŝigi la Artistan datumbazon, kreitan siatempe de David-Emil Wickström, kiun povos profiti organizantoj de ĉiuspecaj aranĝoj en Esperantujo. Estis priparolita ankaŭ kunlaboro kun Muzaiko — projekto de tuttempa interreta radio Esperantlingva — kaj la estraranoj tuj registris sonan kontribuon por ĝi.

Pasporta Servo

Post kiam la servo estis plejparte movita al la interreto, tiel ke ĝia administrado estu multe pli facila kaj ĝia uzado estu pli taŭga por la moderna epoko, la projekto daŭre spertis plurajn neatenditajn problemojn, ĉefe teknikajn. La Komitato dum sia somera kunveno analizis la problemojn kaj starigis planon de paŝoj necesaj por plibonigi la (iasence mizeran) situacion. Sekve de tio estis publikigita alvoko aliĝi al la teamo de PS, al kiu venis jam kandidatiĝoj (legantoj de Esperanto estas bonvenaj; plej gravaj taskoj bezonantaj asiston estas libro-kompilado kaj aranĝo de mapoj, ankaŭ grafikisto por modernigi la aspekton de la PS-libro). Laŭplane ĝis la fino de la jaro estos reebligita la propra regado de personaj profiloj, kio igos la retejon denove plene uzebla. Dume la estraro prezentos tempoplanon kiel evoluigi la servon, kaj la Komitato diskutos kio estu la estonta formo de PS.

Estrara laborplano

Nemalgrava eco de prudenta singvido estas starigo de realismaj celoj kaj plenumhorizontoj. Por la proksima jaro la nova estraro jam prezentis sian laborplanon al la Komitato, kaj ĝiaj ĉefpunktoj estas: pli efika kunordigo de la organiza laboro; propraj iniciatoj kaj pli aktiva subteno al konkretaj projektoj en la sfero de kulturo; regula informado far la estraro; porekstera informado; pli forta ĉeesto en la Forumo Junulara Eŭropa; konigo de TEJO en aliaj gravaj internaciaj kadroj; komunaj trejnseminarioj kun aliaj organizoj; subteno al ekstereŭropaj landaj sekcioj, kie mankas spertoj.

Resume, ne mankas agado en TEJO! Ĝiaj aktivuloj estas energiplenaj kaj rezultojn oni aŭdu laŭlonge de la jaro.

Sergej-Meir Tyırin

Leterkesto

Kio estas “decido” de la Komitato?

Jam ekde septembro 2009 estas diskutado en la Komitata retdiskutlisto pri la urĝeco enkonduki la eblecon de perinterreta voĉdonado fare de la Komitato de UEA.

Tiu ĝenerale subtenata deziro kondukis al decido de la Komitato en Havano “ebligi retan voĉdonadon de la Komitato”. Unu jaron poste ankoraŭ nenio el tio estas realigita. Sur la sojlo de la komitata kunveno ĝi produktas cirkuleron en kiu ĝi “post la profunda reanalizo de ĉiuj facetoj de la reta voĉdonado en la Komitato rekonfirmas” kaj tiam sekvas elmencio de pasigendaj proceduraj stumbloj kun la konkludo ke la efektivigado de perinterreta voĉdonado devos atendi plurajn jarojn.

En la tuta traktado de la propono akceptita en Havano la Komitato havis neniun voĉon. En Kopenhago eĉ la temo, kvankam entagordigita, “pro tempomanko” ne estis priparolata. Verŝajne la decido estos efektivigita plej frue fine de 2014. ILEI kaj TEJO bezonis ne pli ol unu jaron por enfunkciigi perretan voĉdonadon.

Oni demandas sin, kiuj internaj fortoj en UEA ludis rolon prokrastante seriozan traktadon. Mankas la spaco al mi por mencii ĉiujn faktorojn, kiujn cetere mi bone konas. Unu el ili mi volas speciale substreki, tio estas la subordigita rolo, kiun ludas la komitatanoj en la (manko je) diskuto.

La statuto estas tre klara pri tio, ke la plej alta organo de la asocio estas la Komitato.

Artikolo 29 preskribas “Al la Komitato apartenas ĉiuj kompetentecoj en la Asocio, kiuj ne estas rezervitaj, laŭ la leĝoj aŭ la Statuto, al aliaj instancoj.” kaj en artikolo 33 estas:

La Estraro estas respondeca al la Komitato. Ĝi (a) respondecas, sub gvido de la Komitato, pri la ĝenerala evoluigo de la Asocio; (b) plenumas la decidojn de la Komitato.

Oni bezonas neniun alian tekstlinion por pruvi la superordigon de la Komitato al la Estraro.

Atentu nun la tekston de mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro (ĜD) de UEA en la Komitata retdiskutlisto, je 12-4-’10:

... Pri la ĉiutaga funkciado de UEA respondecas kaj decidas la Estraro, dum la Komitato (Statuto, art. 29.c) “difinas la ĝeneralan agadon de UEA”. La ĝeneralan agadon oni difinas per strategiaj k.a. planoj. ... krom elekti la Estraron k.a. organojn kaj decidi pri financaj dokumentoj, la Komitato estas taskita pri tiel ĝeneralaj demandoj, ke por ili reta voĉdonado ne necesas. ...

La sekvoj estus fatalaj. La Estraro havas tre konkretajn taskojn kaj ĝi ofte devas rapide fari decidojn, pro kio ĝi jam de longe voĉdonas ankaŭ rete.

Prave la ĜD citas artikolmembron 29.c kaj konkludas ke la Estraro respondecas pri la ĉiutaga funkciado de UEA. Tie li tamen prenu “ĉiutage” laŭ la vorto: rutinaj, ĉiutagaj aferoj.

Li ankaŭ ŝajnas ne kompreni ke la elmenciado de ok specialaj taskoj de la Komitato sub artikolo 29 estas farita por certigi ke neniam la Estraro akaparu la diron pri tiuj taskoj.

Kiel ĜD povas publike aserti ke la Komitato estas taskita nur pri ĝeneralaj demandoj, pri kiuj reta voĉdonado ne necesas ?

La demando pri plirajteco de la ĜD (kaj komplementa eventuala malplirajto de la Komitato) havas alian strukturan kaŭzon, nome la rilato inter Estraro kaj CO.

En scienco pri organizaĵoj ekzistas iuj principoj pri tio, kiuj ne estas plenumitaj ene de UEA:

  1. Certigu ke ekzistas bone funkcianta “centra bredejo”, interkonsiliĝado inter prezidanto kaj Direktoro; ĝi estu parte fermita, parte malfermita.
  2. Kreu travideblan rilaton inter Estraro kaj Direktoro, fiksu ĝin en Direktorada Statuto kaj apliku ĝin kohere kaj singarde.
  3. Elektu formon en kiu Estraro kaj Direktoro kiel malmulte eble enpaŝu la aliulan terenon kaj en kiu la Direktoro havas kiel eble multe da libereco kaj respondeco.

Ĉi-tiu mallonga ekzerco pri organiza sociologio tuŝas nur unu faceton de la ne-povo de la Estraro ageme efektivigi decidojn de la Komitato. Kaj mi ne volas kulpigi pri tio unu personon kiu ĉiam montras plejeble grandan respondecon pri la funkciado de la Centra Oficejo. Alia faceto estas la pasiveco de multaj komitatanoj mem en la historio de UEA kaj (konsekvence ?) la manko je respekto flanke de estraranoj, kiuj mise parolas pri “rekomendoj” de la Komitato al la Estraro anstataŭ “decidoj”, kiujn la Estraro devas plenumi ene de klare indikita periodo.

Johan Derks, eks-komitatano
Komento de la Ĝenerala Sekretario

Ĉiu iniciato, kies celo estas plibonigi la laboron de UEA kaj de ĝiaj organoj, estas ĉiel bonvena. Tial la malnova estraro de UEA kun atento sekvis i.a. la komitatan opiniinterŝanĝon iniciatitan de Komitatano B Johan Derks pri reta voĉdonado, kiu ekviglis en la antaŭkongresa periodo 2010. La estraro — ektraktinta samperiode la aŭtoran projekton de la prezidanto Probal Dasgupta pri la Strategia Plano — ekde la komenco havis principe pozitivan sintenon al la ideo.

Malgraŭ tio, ke Johan Derks ne estis reelektita kiel Komitatano B, pri kio informis Gazetara Komuniko de UEA 382 (01.06.2010), la estraro akceptis lian proponon pri reta voĉdonado.

Dum sia lasta — en la malnova konsisto — kunsido en Havano la estraro (2007-2010) decidis pri la establo de dumkongresa Komisiono pri la Strategia Plano. Por ĝiaj laboroj krom la dissendita aŭtora projekto de la Plano de la prezidanto Dasgupta estis transdonita la propono de komitatano Mark Fettes pri starigo de la Strategia Komisiono, kaj ankaŭ la propono de eksa komitatano, Johan Derks. La kongresa Komisiono konsideris ilin, sed ne havis la tempon trakti la trian. Ĉiuj estis direktitaj por laboro de la Komisiono pri la Strategiaj Demandoj.

Malgraŭ tio la nova estraro revenis al la demando pri la reta voĉdonado en aŭtuno 2010 kaj jarkomenco 2011. La traktado estis ĉesigita pro subita plurmonata malsano de la Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller. La reanalizo de ĉiuj faktoroj ebligantaj la enkondukon de la reta voĉdonado prepare al la kopenhaga komitat kunsido reliefigis la neceson ŝanĝi ne sole la Ĝeneralan Regularon, sed ankaŭ la Statuton. Ĉiuj komitatanoj ricevis koncernan dokumenton. La diskuto kaj decidoj de la Komitata Kunsido en Kopenhago koncentriĝis tamen nur pri ŝanĝoj en la Elekta Regularo.

Estas afero evidenta, ke ĉiu ideodoninto de plibonigoj kaj lertigoj en la laboro de la Asocio interesiĝas pri la sorto de siaj ideoj kaj proponoj. De ĉiu membro UEA atendas danke komunan konsideradon de plibonigoj kaj lertigoj en maniero konstruema kaj ebliganta dialogon.

Barbara Pietrzak

Esperantigo de propraj nomoj

Mi komencis lerni Esperanton fine de 2005, mia edzino Gisèle iom pli poste. Komence de 2007 ni jam ofte interparolis Esperante. Kelkfoje mi diris ekzemple “Mi tuj veturos al Vernuzo”, sed ŝi protestis: “Vi ŝiras miajn orelojn! Vernoux estas Vernoux (franca prononco Vernu’), ne Vernuzo. Ne esperantigu la proprajn nomojn!” Mi decidis studi la aferon kaj foliumis PIV-on. Mi trovis sep kategoriojn:

  1. Esperanta nomo = origina nomo, ekz. Milano, Torino, Oslo.
  2. Esperanta ortografio, origina prononco, ekz. Pikaso, Tiĉino, Vinĉi.
  3. Facilaj kaj evidentaj: Amsterdamo, Berlino, Londono, Madrido, Rabato, kvankam la lasta povas okazigi ŝercon: Se vi bone marĉandas, vi povas aĉeti tapiŝon en Rabato kun rabato.
  4. Kontraŭdiraj ortografioj: Aikso Provenca sed Boĵolezo, Koŝio kaj Bordozo sed Ĉaŭdefono kaj Laŭzano, Marsejlo sed Marseljezo. Malbelaĵo: Mozarto (eble arto de la Mozo-valo aŭ mozaraba arto?), kvankam la germana z (prononco [ts]) tradukiĝas per c ekzemple en Salcburgo kaj Ŝvarcvaldo.
  5. Propraj nomoj entenantaj komunajn vortojn, ekz. Bulonjo ĉe Maro. Oni rajtas do traduki la komunajn vortojn. Tamen, la angla vorto Town aperas en almenaŭ tri diversaj tradukoj: Briĝurbo (Bridgetown), Fritaŭno (Freetown) kaj Kapstado (Cape Town).
  6. Du nomoj por la sama loko, ekz. Kalkato/Kalkuto, Pado/Poo, Pajno/Pano, Graŭbindo/Grizono.
  7. Neesperantigitaj nomoj, ekz. Heine, Kalevala, eĉ de Zamenhof (!!!)

Mia konkludo estis, ke la esperantigo de la propraj nomoj fiaskis. En PIV mi trovis ĥaoson. Mirinda verko, sed ne rilate al la propraj nomoj. La kialo estas simple, ke ne eblas esperantigi la proprajn nomojn. Multaj propraj nomoj en PIV estas nekompreneblaj aŭ malbelsonaj por nacilingvanoj kaj tute senutilaj por fremdlandanoj. Supozu, ke ĉinaj turistoj volas viziti la Luarajn kastelojn. Ili havas gvidlibron en Esperanto kaj decidas komenci la viziton en Blois. Ili veturas suden de Parizo sed atingas la Pireneojn netrovinte la urbon Blezo!

Kompreneble, tiu analizo senrevigis min. Sed mi prenis la aferon humure kaj skribis mokan vojaĝrakonton:

Ni ekveturis de Bofrezo je la oka matene kaj atingis Podon je la deka. Post vizito de tiu interesa urbo, ni veturis sud-orienten ĝis Valso-Banurbo kaj Aŭbenaso. Poste, ekde Valo-Ponto-d’Arko ni sekvis la panoraman vojon de la Ardeŝa Kanjono, kies fina punkto estas proksima al Ponto-Sankta-Spirito. Dek kilometrojn pli sude, en Aŭtoj-sur-Sezo, ni transiris Rodanon kaj veturis norden ĝis San-Paŭlo-Tri-Kasteloj, kie ni eniris la Sudan Dromon. En Dioĝinfariso ni vizitis la potistojn. Fine ni revenis hejmen tra Montelimaron, Privason kaj Vernuzon.

Nur Podo (Le Puy) kaj Rodano (Le Rhône), estas oficialaj nomoj. La ceterajn mi inventis laŭ la modeloj de PIV. Eble du nomoj necesigas klarigon. En la nomo Aŭtoj-sur-Sezo (Bagnols-sur-Cèze) mi iom troigis la humuron (en franca slango bagnole = aŭto). Dieulefit entenas nur komunajn vortojn, do la traduko estas Dioĝinfaris, kaj konscience mi aldonis la finan o. La aliajn lokojn la leganto povas diveni: Boffres, Vals-les-Bains, Aubenas, Vallon-Pont-d’Arc, Ardèche, Pont-Saint-Esprit, Saint-Paul-Trois-Châteaux, Drome, Montélimar, Privas kaj Vernoux.

Poste mi legis la verkon de Bertilo Wennergren, PMEG. Bertilo skribas, ke oni ne estas devigata esperantigi ĉiujn proprajn nomojn. Tio dependas de la kunteksto. Kompreneble, kelkaj nomoj kiel Parizo, Tuluzo, Bordozo estas jam delonge konataj en la tuta mondo. Mia edzino pravis.

En septembro 2008 mi hazarde trovis la lastan numeron de la revuo La Sago. Ĝi entenas artikolon de Andreo Andrio (verŝajne kaŝnomo) “Kiel esperantigi proprajn nomojn?”. Temas pri la oka artikolo de la serio, kaj ĝi entenas proponojn por la esperantigo de francaj propraj nomoj entenantaj la grupon -ill. La proponitaj “reguloj” ŝajnas komplikaj. Kiu komprenas, kio estas Miljaŭo (=Millau)? Kiam francoj parolas kun francoj, ili komprenas sin pli bone uzante la francajn nomojn. Kiam ili parolas kun eksterlandanoj, la franca prononco povas esti malfacila, sed eblas precizigi: “en la urbo Milly: m-i-l-l-y”. La nomon Milio (esperantigo de Andrio) eksterlandanoj ne komprenus, nek la francoj! La germanoj eĉ rifuzis la esperantigon de la nomo de la poeto Heine. Kial do la francoj devus pene labori por esperantigi ĉiujn francajn proprajn nomojn? En humuro, tio ja taŭgas: ekzemple Trifouilly-les-Oies estas franca humura nomo de iu vilaĝo situanta, kiel diras la finnoj, “malantaŭ la dorso de Dio”, kaj al ĝi respondas eble “Aĉaĵejo-la-Anseroj”.

La esperantigo de propraj nomoj interesas la esperantistojn de ĉiuj landoj. Eble ne-eŭropanoj estas eĉ pli koncernataj ol eŭropanoj. Kion pensus ekzemple japanoj aŭ ĉinoj, se francoj aŭ aliaj eŭropanoj komencus amase esperantigi siajn proprajn nomojn? Mi esperas, ke la revuo Esperanto ricevos lavangon da reagoj similajn al tiuj okazigitaj de Anna Löwenstein per sia artikolo “Poetoj detruas nian lingvon”.

Hannes Larsson
h...@wanadoo.fr

Nova grupo ĉe la Interlingvistikaj Studoj de UAM kaj ekzamenoj pri instruista trejnado

La 5-an fojon komencis siajn 3-jarajn studojn nova grupo ĉe la Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) la 17-an de septembro.

La partoprenantojn el 10 landoj salutis la vicdekano de la Novfilologia Fakultato, prof. Jerzy Kaliszan. Li emfazis la unikecon de la interlingvistikaj studoj, jam bone instalitaj en la Novfilologia Fakultato, kaj la ĝojon, ke ĝi altiras partoprenantojn el diversaj landoj. La gvidantino de la Studoj prof. Ilona Koutny bonvenigis la partoprenantojn, skizante la 13-jaran historion de la Studoj kaj la sekvantajn kursojn kaj taskojn. La studoj povis starti dank’ al la stipendioj de ESF kaj de ILEI-UEA, kaj al la entuziasmo de la partoprenantoj, speciale de la brazila grupo.

La 20 kursanoj (5 el Brazilo, po 3 el Hungario, Pollando kaj Svislando, po unu el Francio, Germanio, Italio, Hispanio, Rusio kaj Usono) konsistas plejparte el junuloj, sed ne mankas spertaj esperantistoj (eĉ unu estrarano de UEA kaj la gvidantino de la Ekzamena Komisiono de ILEI). Ili povis partopreni dum la sekvaj 4 tagoj en 4 intensaj kursoj: prof. John Wells prezentis kun vervo diversajn sonsistemojn en la mondo kaj pli detale la fonetikon de Esperanto; prof. Vera Barandovská-Frank traktis interlingvistikon: de la tereno de interlingvistiko kaj la internacia lingvosituacio tra la etnaj interlingvoj kaj piĝinoj ĝis planlingvoj; prof. Aleksander Melnikov analizis la nocion de kulturo kaj speciale la terenojn de la E-kulturo kaj la fonajn sciojn de tipa esperantisto; Lidia Ligęza pliproksimigis al la ĉeestantoj la poezion kaj Tomasz Chmielik la prozon de la unua periodo de la Esperanta literaturo. Ne mankis diskutoj kaj reagoj.

Paralele al la sesio okazis ekzamenoj de 4 studentoj finintaj la 3-jaran studadon kaj de 10 partoprenantoj de la unujara instruista trejnado (komuna entrepreno de la Interlingvistikaj Studoj de UAM kaj de ILEI kun la kontribuo de edukado.net). En la unua grupo defendis sian laboraĵon kaj respondis al la demandoj de la ekzamenkomisiono: Marija Jerkovič (kroataj lernolibroj de Esperanto kaj iliaj verkintoj), Tea Radovanovič (kroata literaturo tradukita al Esperanto), Sean Healy (maŝina tradukado kaj Esperanto), Petro Baláž (moderna informado kaj DVD kreita ĉe E@I) — ĉiuj stipendiitoj de ESF. La alia grupo (Magdalena Feifičová, Ildikó Joóné Ladányi, Gisela Macioszek, Arlette kaj Edmond Plutniak, Gizela Sklorz, Svetlana Smetanina, Petra Smidéliusz, Margaretha Symoens, Szabolcs Szilva) krom sia pli mallonga kaj praktika laboraĵo devis ekzameniĝi pri gramatiko, literaturo kaj movado de Esperanto por akiri la instrurajtigon de ILEI. Pluraj analizis lernmaterialojn kun la gvido de d-rino Katalin Kováts. Flanke de ILEI partoprenis la ekzamenojn Zsófia Kóródy. La laboraĵoj estas konsulteblaj ĉe edukado.net.

[FORIGITA!: bildo]

La interlingvistika grupo sidas en la salono.

Dua Interlingvistika Simpozio

La interlingvistikan sesion sekvis Interlingvistika Simpozio (22-23.09.2011) “Interlingvistiko kaj esperantologio antaŭ la defioj de la 21-a jarcento” same en la Novfilologia Fakultato, organizita la 2-an fojon (la antaŭa okazis kadre de la dekjariĝo de la Studoj en 2008).

Partoprenis ĝin kvindeko da homoj el 15 landoj: novaj kaj malnovaj gestudentoj, la alvenintaj instruistoj kaj kelkaj aliaj aliĝintoj. Dum la malfermo kaj la vicdekano de la Novfilologia Fakultato kaj la vicdirektoro de la Lingvistika Instituto emfazis la gravan kaj prestiĝan rolon de interlingvistiko en la scienca vivo de la fakultato, dankis la organizan laboron de la iniciatinto kaj gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, prof. Ilona Koutny.

La dudeko da prelegoj okazis en 4 sekcioj: lingvistiko, metodiko, movado kaj literaturo. Fine de ĉiuj sekcioj okazis diskutoj pri la defioj al la donita tereno. Kelkaj ekzemploj el la programo: translingvigi kulturaĵojn en Esperanton (A. Melnikov), Globish (M. Farris), ekstermovadaj kunlaborebloj (Zs. Kóródy), RITE: Reta Instruista Trejnado ĉe edukado.net (K. Kováts), lingvopolitiko de UEA ĉe UN (S. Keller), atendoj de la esperantistaro rilate al UEA (Z. Galor), la Esperanta literaturo sojle de la 21-a jarcento — kien, kiel kaj por kiu? (T. Chmielik). Programo ĉe http://edukado.net/upload/enhavo/dosieroj/anoncoj/Interlingvistika%20Simpozio-1.pdf.

La ĵaŭda bankedo pasis en tre bona etoso. La dekanino de la Novfilologia Fakultato ĉeestis kaj diris kelkajn favorajn vortojn pri la Interlingvistikaj fako kaj simpozio.

Kiel kutime — la tuton semajnfine kompletigis la kultura aranĝo Arkones kun aldonaj prelegoj, spektakloj kaj koncertoj. Tiel la gestudentoj povis ekkoni ankaŭ la polan esperantistan medion kaj agrable malstreĉiĝi.

Ilona Koutny

[FORIGITA!: bildo]

Malfermo de la Interlingvistika Simpozio: vicdirektoro de la Lingvistika Instituto, vicdekano de la Novfilologia Fakultato, prof. Ilona Koutny kaj prof. John Wells.

Irlanda Ministro pri EU-Aferoj malfermos la EEU-Kongreson

Kiam okazas sukcesa UK aŭ alia Esperanto-Kongreso, oni foje aŭdas postajn plendojn pri tre malgranda, aŭ eĉ nula efiko al la granda neesperantista komunumo en la kongresa loko. Do, interna movada sukceso samtempe iĝas malsukceso por la disvastiĝo de Esperanto.

Ni tre konscias tiun fakton, preparante la 9-an Kongreson de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu okazos en Galivo, ĉe la okcidenta marbordo de Irlando julie 2012. Jam vidiĝis sukcesoj de tiu aliro: akceptis malfermi la kongreson la juna irlanda ministrino pri EU-aferoj, Lucinda Creighton. Verŝajne la novelektita Prezidento de Irlando, Michael D. Higgins, loĝanto de Galivo, estos la alta protektanto de la kongreso — ni tuj invitis lin la tagon de lia elekto, la 29-an de oktobro 2011. Parolos la Komisionano pri Oficialaj Lingvoj, Seán Ó Cuirreáin, kiu jare raportas al la irlanda parlamento pri la efektivigo de la Leĝo pri Oficialaj Lingvoj, 2003. Ĉar la kongresa temo, “Lingvolernado en EU: lerni pli, kosti malpli” aparte taŭgas dum la nuna ekonomia krizo kaj en la specifa lingva situacio de Irlando, parolos aro da ne-esperantistaj fakuloj, ekzemple d-ro Eugene McKendry, direktoro de la informcentro pri lingvolernado de la universitato de Belfasto, kaj d-ro Nollaig Ó Muraíle, fakulo pri la irlanda lingvo de la universitato de Galivo. Kaj ne mankos esperantistaj interlingvistaj fakuloj, kiel Profesoro Wim Jansen de la universitato de Amsterdamo. S-ino Angela Tellier, ĉefmotoro de la brila brita programo, S2L/Springboard to Languages, efike kunlaboras kun la juna instruistino Louise Bhreathnach, kiu instruas Esperanton laŭ la S2L-programo en la baza lernejo Scoil Iognáid.

La kongresa temo aparte taŭgas por Irlando, antaŭ ĉio pro la situacio de lingvolernado en la lando. Tre malmultaj sukcese lernas fremdajn, kaj du trionoj de la infanoj eĉ ne sukcesas ellerni la propran nacian lingvon, la irlandan, kiu estas deviga por ĉiuj infanoj en bazaj kaj mezaj lernejoj. La ĉefa kialo estas la anglalingveco de Irlando, kiu igas ne necesa la lingvolernadon, laŭ la disvastigita opinio. Samkiale similas la lingvolernado en Britio, sed tiu fakto ne klaras al sekcioj de la loĝantaro, kiuj emas kulpigi la lernadon de la malfacila irlanda, kelta lingvo kiu ege malsimilas la anglan, pri la malsukceso lerni aliajn lingvojn.

Aparte bone funkcias la antaŭkongresa reklamado: lastatempe publikiĝis multaj pozitivaj artikoloj pri Esperanto en la plej popularaj galivaj gazetoj, la Connacht Tribune kaj la Galway City Tribune, kaj okazis intervjuoj kun lokaj radio-stacioj. Estis intervjuo kun juna loka esperantisto, Somhairle MacAodha, filo de la konata verkisto kaj tradukisto Garbhan Mac Aoidh. Iam helpas la fortaj galivaj ligoj de la nuna prezidanto de EEU, kiu studis 6 jarojn tie kaj prelegas ĉiujare en la universitato de Galivo: kuzo lia, d-ro James Browne, estas prezidanto de la universitato, onklo lia, d-ro Michael Leahy, estis 3-foje urbestro de Galivo, kaj kuzino lia, Mary Leahy, organizis ke la urbestro de Galivo invitis EEU kongresi tie.

La 9-a EEU-Kongreso okazos 16-20 julio 2012, kaj finiĝos pli ol semajnon antaŭ la Hanoja UK. Eblas rekte aliĝi rete al la Kongreso ĉe http://eeu-kongreso.webnode.com

Seán Ó Riain
Prezidanto de EEU

Ĉu la nepoj nin benos?

Nia movada juvelo trankvile kaj modeste kaŝiĝas inter la muroj de la Centra Oficejo en Roterdamo. La laboro kiun ĝi postulas estas benediktana kaj temporaba, ne tiom spektakleca kaj certe ĝi ne donas tujajn rezultojn pri kiuj oni povus fanfaroni, ekz. en la asocia organo. Sed tio absolute ne signifas, ke ĝi estas malpli bezonata aŭ malpli grava! Ŝajnas al mi, ke multaj ne konscias pri la valoro de nia asocia biblioteko, kies historio estas same longa kiel tiu de UEA mem.

Dum ses someraj semajnoj mi ĝuis la eblon volontuli en Biblioteko Hector Hodler, kies mirindecon mi malkovris certe ne kiel la unua, same ne kiel la lasta esperantisto. En diversgrandaj skatoloj mi trovis periodaĵojn kiuj montras la historion de la Esperanto-movado kaj atestas pri la sinteno de la esperantistaro al la mondo kaj gravaj historiaj okazaĵoj de la 20-a jarcento. Tiu kolekto vere impresas per sia abundo kaj relativa kompleteco.

Bedaŭrinde, ĝis nun ĝia prizorgado ne ricevis tiom da atento kaj financaj rimedoj, kiom ĝi meritus; ekz. mankas kompleta katalogo kaj parto de la kolekto estas damaĝita pro manko de protekto kontraŭ sunlumo, humideco, polvo ktp. Feliĉe en la CO kaj en la Estraro estas homoj kiuj komprenas la gravecon de la problemo kaj la biblioteko ĝuas pli kaj pli grandan atenton.

La biblioteko unue troviĝis en la dua etaĝo de la roterdama domo, sed tie ĝi fariĝis jam danĝera pro sia pezo. Okaze de la renovigado de la Centra Oficejo ĝi estis translokita en 2006 al la Salono Zamenhof en la teretaĝo, la ĝistiama kunsidejo. Nun la libroj kaj periodaĵoj havas tie decajn kondiĉojn: ili ripozas en modernaj — belaj kaj utilaj — rulbretaroj, kiujn UEA aĉetis dank’ al la donacoj de malavaraj esperantistoj. Okazis ankaŭ aliaj plibonigoj, ekz. malpliheligitaj fenestroj kaj malpli alta temperaturo.

La oficisto Ralph Schmeits kunordigas la realigadon de diversaj necesaj ŝanĝoj. Helpas Rob Moerbeek, jam de multaj jaroj la ĉefa prizorganto de la biblioteko, kaj aliaj volontuloj kiel Wim Baris kaj Heidi Goes. La prioritato estas ordigi la kolekton kaj savi la dokumentojn, kiuj estas en malbona stato. La periodaĵoj estas enmetataj en skatolojn el neacida kartono (la samo atendas poste la librojn), produktitajn laŭ la samaj striktaj normoj kiuj validas en la Reĝa Biblioteko en Hago, la nacia biblioteko de Nederlando. La skatoloj estis faritaj laŭ aparta mendo, tiel, ke ilia grandeco kongruas kun la dimensioj de la bretaroj. Tio ebligas ŝpari lokon por novaj, alvenontaj libroj kaj periodaĵoj.

Kelkaj povus demandi, ĉu ni vere bezonas tiujn penon kaj elspezojn. Ĉu ne estus pli bone streĉi fortojn nur por informado, instruado? La respondo estas mallonga: ne. Taŭgas pensi pri la celoj kaj bone plani ilian realigon. Se ni atingos per informado tion, kion ni volas — por diri tion idealisme kaj elvoke — la finan venkon, trezoron similan al BHH posedos nur la Aŭstria Nacia Biblioteko kaj ĝia Internacia Esperanto-muzeo kaj Kolekto por Planlingvoj, kiuj tamen ne estas regataj de esperantista organizo, sed de la aŭstria ŝtato. Cetere, eĉ kaze de malsukceso gravas kolekti la fruktojn de la kulturo kiun ni kreas.

La gravecon de la biblioteko kaj ĝian utilecon povas pruvi ankaŭ gravaj movadanoj — la aŭtoroj de libroj kaj artikoloj, kiuj iel baziĝas sur la dokumentoj trovitaj en BHH, kiel ekz. d-ro Ulrich Lins (La danĝera lingvo) aŭ d-ro Ziko van Dijk (La Asocio). Ni ankaŭ ne povas antaŭvidi, por kiu utilos Biblioteko Hector Hodler en la estonteco...

“La nepoj vin benos, se vi pacience eltenos”, skribis Zamenhof en la konata poemo La vojo. Efektive, la laboron, kiun oni nun faras en la biblioteko, povos aprezi precipe ontaj generacioj. Por ili ni konservu niajn hodiaŭajn kulturaĵojn. Sed ĉu ni eltenos? Multo dependas ankaŭ de vi, kara leganto! Helpu, laŭ viaj ebloj, donacante eĉ etan sumon al la fondaĵo Biblioteko.

Paweł Fischer-Kotowski

[FORIGITA!: bildo]

Belaj kaj utilaj rulbretaroj de Biblioteko Hector Hodler

Recenzoj

SEJM: Legendoj pri legendo

Legendoj pri SEJM. Mikaelo Bronŝtejn. Moskvo: Impeto, 2006 (3-a eld). 231p. 20cm. Ilus. ISBN 5716101526. Prezo: € 15,00

La libro ne estas sistema historio pri SEJM, Sovetia Esperantista Junulara Movado, ekzistinta en Sovetunio inter 1966 kaj 1979, sed konsistas el sinsekvo de ĉapitroj pri unuopaj gravaj temoj kiel la genezo de SEJM, diskuto pri statutoj kaj oficialigo, neforgeseblaj Esperanto-renkontiĝoj kaj -tendaroj en Sovetio kaj brigadoj en eksterlando, konflikto inter generacioj, agadoj en lokaj kluboj, vizito de Lapenna en Moskvo, poezia produktado en Esperanto.

La unua eldono de la libro aperis en 1992, la dua en 1998, kaj ĉi tie temas pri la tria korektita kaj kompletigita el la jaro 2006. Eldonita ĝi estis de REU kaj Impeto en Moskvo. SEJM — tio estis kolektumo de junaj sovetiaj esperantistoj, inter kiuj troviĝis komsomolanoj, sindikatistoj kaj membroj de KPSU, do aktivaj sociaj agantoj kaj seriozaj profesikarieruloj. Ili celis efike apliki kaj progresigi Esperanton en la stagna politika kaj socia vivo sub Breĵnevo, do en novstalinisma etoso de multaj malpermesoj kaj persekutoj. Al la grupo de reprezentaj nomoj de SEJM, ankaŭ internacie konataj, kiuj formis la ĉefan motoron de tiu organizaĵo, esence apartenis Anatolo Gonĉarov (Siberio), Vladimir Samodaj (Moskvo), Boris Kolker (Baŝkirio), Dmitrij Cibulevskij kaj Miĥail Lineckij (Ukrainio), Ivan Lisiĉnyj (Kazaĥio), Jefim Zajdman (Krimeo), Vytautas Šilas (Litovio), Aristids Mediņš (Latvio), August Kilk (Estonio), Eŭgeno Perevertajlo (Uzbekio), Viktor Aroloviĉ (Moskvo), Vladimir Bespalov (Soĉi), Valerija Cvetkova (Leningrado), Dina Lukjanec (Siberio) kaj nature Mikaelo Bronŝtejn mem, kiu tiam vivis en Ĥmelnickij (Ukrainio), poste en Vorkuta (Komi).

SEJM, kies starigo laŭdire estis sugestita de Humphrey Tonkin, neniam fariĝis amasmovado, sed la membraro en ĝiaj kluboj tamen kreskis de 150 personoj en 1965 al 1200 en 1975 (laŭ Cibulevskij, SEJM, historia skizo, 1994, p. 17). Bronŝtejn, la aŭtoro, kiu ne plu ĉion klare memoras, nomas siajn memuarojn “legendoj”. Ĉar ili permesas iom fantazii. SEJM intencis aliĝi al TEJO kaj lanĉi vastan agadon organizan, korespondan, studentan, redaktan, kontaktan, tradukan, kulturan, eĉ aŭtostopan kaj historiografian. Kaj: Grava celo de la sovetia esperantistaro estis akiri gvidan rolon en la tutmonda Esperanto-movado, kiel Vladimir Samodaj fanfaronis en Juna Esperantisto 1/1966. Do, temis pri altaj ambicioj, pri kiuj la izolitaj sovetianoj revis kaj en Okcidento preskaŭ neniu (kon)sciis. Sed en la lukto por oficiala agnosko li avertis ankaŭ: “Se ni ne montros utilon de nia agado, oni neniam agnoskos nin oficiale kaj ĉiam konsideros nin bagateluloj. Por venki ni devas esti organizitaj.” Paradoksa estis la situacio, ĉar SEJM fariĝis organizaĵo, kiu oficiale ne ekzistis, aŭ ne rajtis ekzisti: “Kontraŭdira estis SEJM, ĝis absurdo”, skribas Bronŝtejn, ĉar “nia, esence disidenta movado, subfosanta monopolon de la ŝtato por eksterlandaj kontaktoj, regule raportadis al la oficialaj instancoj pri niaj sociutilaj agoj” (p. 6). Kvankam SEJM ne malkonformis al la proklamata celaro de la ŝtata propagando kiel porpaca batalo, plifortigo de internacia amikeco, eĉ disvastigo de kontraŭfaŝismaj kaj komunismaj ideoj, ĝi ŝajne ne ricevis la ŝancon esti oficiale registrita. Simple tiel fondi kaj funkciigi organizaĵon sur tutsovetia nivelo estis miloble pli malfacile ol ricevi la permeson por iu loka klubo, kies beno dependis de la kapricoj de lokaj oficialuloj kaj de ties ambivalenta sinteno al Esperanto, kiel Bronŝtejn klarigas en la sepa ĉapitro de siaj legendoj. Aliflanke, ekzemple la filatelistoj ja ricevis sian tutlandan asocion, ĉar evidente ili kapablis pruvi la neceson de sia organizaĵo. Sed ĉu Esperanto estas komparebla kun filatelo, kaj kiel oni povas pruvi al la ŝtato la neceson de sia organizaĵo?

Kiel ajn, la historio de SEJM montras, ke eblis ekzisti ankaŭ sen formala agnosko. Nature, la “filistra” burokrataro ĉiam scipovis malhelpi kaj ĉikani kiam eblis, kaj tion la esperantistoj devis elteni. Ŝajnas, ke inter sovetiaj oficialuloj regis iom alia logiko, kiel montras jena atentinda letero el Komsomolo de aŭgusto 1966 al k-do Gonĉarov: “Ni dankas vin pro la letero kaj proponoj pri la propagando de Esperanto. Ni pensas, ke ne estas neceso fondi la junularajn Esperanto-organizaĵojn, kiel ni ne fondas organizaĵojn por la gejunuloj, studantaj aliajn lingvojn de la mondo. La laboro devas esti farata en la kadroj de rondetoj kaj kluboj de Esperanto, kiuj rajtas kalkuli je praktika helpo de la lokaj komsomolaj organizaĵoj kaj siavice helpi al Komsomolo en la internaciisma edukado de la junularo.” El tiu ĉi rimarkinda letero oni povas konkludi, ke la sovetia reĝimo tute ne estis interesata de la propagando de Esperanto, sed inverse, ĝi estis interesata, ke esperantistoj disvastigu la ideojn de la sovetia politiko. Ĉu do temis pri baza miskompreno, ambaŭflanke, aŭ pri intenca, konscia ludo? Bronŝtejn opinias, ke similaj respondoj el la ŝtata aparato servis por averti la esperantistojn, ke ili prefere ne plendu, ĉar ili ja havas ĉion: vortarojn, lernolibrojn, klubejojn... Bronŝtejn riproĉas al la aŭtoritatuloj hipokritecon, verŝajne prave.

En 1979, kiam SEJM, sen rajto ekzisti kaj de la komenco suspektata de la olda generacio kaj de la oficialuloj, elĉerpiĝis, profesoro Isaev fariĝis la ĉefo de la ŝtate kontrolata ASE, asocio kiun Bronŝtejn nomas hontinda (p. 218). En sia tekstaro Bronŝtejn publikigas leteron de Isaev de la 9-a de oktobro 1979, kiu klare pruvas lian kontraŭstaron precipe kontraŭ SEJM-tendaroj, kiuj laŭ lia rigora opinio “pasis en ne sufiĉe alta politika kaj organiza nivelo.” Sekve: “Tian praktikon ne eblas aprobi plu.” Punkto.

Ankaŭ la dua parto de la libro de Bronŝtejn estas leginda, ĉar tie la ofte bizaraj legendoj subite transformiĝas en specife sovetian humuron. Por studi tiun “humuron”, kiu aspektas preskaŭ jam kiel sarkasmo aŭ eĉ ciniko, necesas kaj bonvenas la malkaŝaj memoroj de sovetiaj esperantistoj kiel Bronŝtejn, Samodaj, Cibulevskij, Ĥarkovskij kaj Stepanov, kiuj jam signife kontribuis per propraj verkoj. Tiel indus, necesus kaj eblus reskribi la apenaŭ kredeblan historion de la sovetia esperantismo post la morto de Stalino.

Andreas Künzli

Fino bona, ĉio bona... ĉu?

Proverbaro tutmonda. André Cherpillod. Courgenard: La Blanchetière, 2010. 157p. 21cm. ISBN 2906134899. Prezo € 13,50

La libron verkis kaj eldonis André Cherpillod, konata pro pluraj pli fruaj broŝuroj, pli aŭ malpli dikaj, pri plej diversaj temoj lingvaj. Tiu ĉi eldonaĵo el lia komputilo estas de la konataj stilo kaj aspekto. Kaj ankaŭ en tiu ĉi kazo aperas tekstoj en pluraj skribsistemoj. La libro enhavas Esperantajn proverbojn (kaj kelkajn aliajn frazeologiaĵojn). La proverboj aperas kun tradukoj en diversaj aliaj lingvoj. Ilin antaŭas kelkpaĝa enkonduko pri la temo “proverbo”.

La Esperantaj proverboj estas ĉirkaŭ 900, kaj ili estas alfabete ordigitaj. Iuj el ili referencas al alia similtema proverbo en la libro (kaj ĝenerale tiam ne havas proprajn tradukojn — ja ne necesas ripeti la samajn tradukojn en pluraj lokoj en la libro...). Tiuj proverboj estas denove menciitaj ĉe la proverboj, al kiuj ili referencas. Tiel ĉiuj similtemaj Esperantaj proverboj troviĝas en unu loko. Ĉe la proverboj estas ofte menciita(j) unu aŭ eĉ du fontindikoj. Ja indas scii ĉu proverbon publikigis Zamenhof, WaringhienBoulton. (Sed tamen en mia Proverbaro Esperanta de Zamenhof mi ĝis nun ne trovis la vortojn centimo aŭ eŭro...)

La tradukoj aperas en ĉirkaŭ 90 lingvoj. Post ĉiu “traduko” (simil-tema proverbo en alia lingvo) sekvas ankaŭ laŭvorta re-traduko en Esperanton de tiu alilingva proverbo. Oni povas do kompari la “bildon” de la Esperanta proverbo kun la bildoj de la alilingvaj. Ke oni re-tradukas alilingvajn “tradukojn” al la baza lingvo de proverbaro ne estas malkutime. Tio plaĉas al mi pro la alikulturaj bildoj kiujn tiuj povas transigi; ja mi ne tiel bone regas aliajn lingvojn. La franca, la germana kaj la angla estas la plej bone reprezentataj lingvoj inter la tradukoj. En la franca aperas tradukoj de preskaŭ ĉiuj proverboj, kaj pli ol duono estas tradukita ankaŭ en la anglan kaj germanan. Kelkaj aliaj lingvoj atingas eble kvinonon ĝis kvaronon de la Esperantaj proverboj. Kaj la plej multaj lingvoj estas multe malpli ofte troveblaj en la libro. Pri la nederlanda mi povis konstati ke mankas pluraj proverboj kiuj estas preskaŭ ekvivalentoj de la Esperantaj. Ĉu la kontribuinto pri la nederlanda tiujn ne sciis, aŭ ĉu simple la dato por eldono alvenis, tiel ke tiuj proverboj ne sukcesis atingi la paperan version?

La paĝoj estas sufiĉe dense plenigitaj per teksto, ja la ĉirkaŭ kvin mil proverboj plenigas nur 157 paĝojn. Oni povas rekoneti la “ĉefajn” Esperantajn proverbojn laŭ simbolo, sed cetere la amaso da literoj konsistigas tre densan vorto-maron. Por romano tio ne gravas, sed konsultlibro kia tiu ĉi iom suferas pro tio. Bedaŭrinde mankas en la libro indeksoj kiuj ebligus trovi proverbon laŭ certaj kriterioj. Sen tiaj indeksoj necesas koni la proverbojn por povi trovi ilin en la ĝusta (alfabeta) loko en la libro. Aŭ havi la fontajn verkojn, por povi trovi ilin tie.

Konklude mi povas diri, ke ĝi estas interesa libro por ŝatantoj de proverboj. Kaj se vi bezonas francan (aŭ germanan, anglan) tradukon, vi povas bone kombini ĝin kun la Zamenhofa verko. Sed vera studlibro ĝi ne estas, ĉar ne eblas laŭcele serĉi kaj trovi proverbojn. Krome, la aŭtoro indikas neniujn bibliografiajn fontojn.

Rob Keetlaer

Konatiĝu kun Dokumenta Esperanto-Centro

Unu el la ricevintoj de la ĉi-jara Subvencio Cigno estis Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) en Kroatio, kies diversaj aktivaĵoj estas nesufiĉe konataj al la ĝenerala publiko. Jen okazo por prezenti ilin.

La kolekto de esperantaĵoj titolita Dokumenta Esperanto-Centro komencis formiĝi antaŭ pli ol tridek jaroj per sistema laboro de Josip Pleadin el Đurđevac kaj per multegaj donacoj de maljunaj esperantistoj. Tiel formiĝis la plej ampleksa kaj laŭdire la sola uzebla Esperanto-kolekto en Kroatio. Ĝi ankoraŭ ne estas honorigita per la titolo de “nacia kolekto”, kvankam ĝi oficialiĝis en junio 2010 per fondo de samnoma civitana societo kiu zorgas pri la kolekto, kaj kvankam ĝi fariĝis interesa temo ankaŭ por la landa asocio Kroata Esperanto-Ligo.

DEC kiel specifa Esperanto-societo fondiĝis por progresigi la konservadon kaj uzadon de la Esperanta kulturheredaĵo, kaj kiel sian finan celon ĝi difinis atingi la statuson de ŝtate aŭ regione protektata kolekto, kiu estus konsiderata nacia heredaĵo. Per tio estus garantiata ankaŭ la socia zorgo pri la kolekto en la estonteco. La unua reago flanke de fakuloj venis pasintjare per respondo de kroata Ministerio pri kulturo, en kiu ĝi konsilas starigi kontaktojn kun la konservista fako de la Ŝtata arkivo en Bjelovar kaj konkursi por subvencioj kadre de la Ministerio pri kulturo. Ekzistas pluraj antaŭkondiĉoj plenumendaj, kiuj garantius la socian protekton de la kolekto en la estonteco, kaj DEC kiel societo klopodas atingi la necesan nivelon postulatan de arkivistaj fakuloj.

En 2010 la kolekto estis premiita de UEA per la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, kaj ĉi-jare UEA daŭrigis sian subtenon per la Subvencio Cigno. La subteno havis fortan reeĥon en la loka kaj regiona gazetaro, kaj pri DEC estis elsendita filmo en la regiona televida kanalo Srce TV.

Menciindas, ke ekde sia oficiala enskribiĝo en la registro de civitanaj societoj de Kroatio, DEC komencis intensan kunlaboron kun diversaj institucioj. Pasintjare tiu kunlaboro estis turnita al Bjelovar, la urbo de la sukcesa “renesanca”, landa kongreso. Per pruntoj de Esperantaj eldonoj de Andersenaj verkoj, DEC partoprenis la grandan ekspozicion organizitan de la Urba muzeo de Bjelovar sub la titolo “Bonan vesperon, sinjoro Andersen”, kiu gastis ankaŭ en Pakrac, kaj kiun malfermis la dana ambasadoro en Kroatio, s-ro Bo Eric Weber, kiu kun intereso informiĝis pri Esperanto, renkonte al la UK okazonta en Danlando. Aparte gravan atenton de la gazetaro kaj televido havis la ampleksa ekspozicio “100 jaroj de Esperanto en Kroatio”, organizita de DEC enkadre de la 9-a landa kongreso. La ekspozicion en la prestiĝa salono de la Urba muzeo malfermis Antun Korušec, la urbestro de Bjelovar. Speciala ekspozicio de Esperantaj antologioj, organizita de DEC, estis prezentita antaŭkongrese en la Popola biblioteko de Bjelovar. DEC eldonis 5 000 kolorajn informprospektojn pri Esperanto kaj distribuis ilin en ĉiuj lernejoj de Bjelovar. En majo ĉi-jare DEC kandidatigis la urbon Koprivnica kiel gastiganton por la jubilea 10-a kongreso de kroataj esperantistoj, kun la subteno de la Urbo Koprivnica kaj la Departemento Koprivnica-Križevci. La kandidatigon akceptis Kroata Esperanto-Ligo kaj la organizadon de la kongreso ĝi komisiis al DEC. La kongreso okazos inter la 22-a kaj 24-a de junio 2012. Kunlabore kun la Komunumo Bregi DEC organizas starigon de dulingva memortabulo (nova ZEO en Kroatio) al la fama fervojisto-esperantisto Ilija Puhalo (1899-1937) en lia vilaĝo Bregi apud Koprivnica, okaze de la 75-a datreveno de lia morto. Ilija Puhalo estis proksima amiko de Edmond Privat, kiu en 1926 vizitis la vilaĝon kaj la tiean tre aktivan Esperanto-klubon.

En DEC aktuale okazas kelkaj gravaj historiaj esploroj: bibliografiado de artikoloj de kaj pri Tibor Sekelj, renkonte al 2012, la jaro de Tibor Sekelj, preparoj por la festado de la 50-jariĝo de la fondo de la Esperanto-kampadejo en Primošten, kaj la apero de la Esperanta eldono de Tragedio en la Universo. Ĉio ĉi estas kombinita kun la 20-a datreveno de la morto de Gabrijel Divjanović, kiu instigis tiujn du projektojn, redaktis la revuon Homo kaj Kosmo kaj popularigis astronomion inter la esperantistoj en la Zagreba Observatorio dum sia direktorado. La festo de tiuj jubileoj okazos en decembro 2011, antaŭ la Zamenhofa tago en Zagrebo, kunorganizate de Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj kaj DEC.

DEC havas sian retpaĝaron en Ipernity, kaj turnas sin al esperantistoj tutmonde, kiuj posedas nebezonatajn Esperantajn materialojn, kun la peto donaci ilin al la DEC-kolekto. Aparta invito iras al eldonistoj, verkistoj kaj redaktoroj, kiuj estas petataj donaci al DEC senpagajn ekzemplerojn de siaj eldonaĵoj, kaj al tiuj kiuj povas komenti la enhavon de la retpaĝaro de DEC kaj kompletigi la tie troviĝantajn informojn.

La prezidanto de DEC estas prof. Zdravko Seleš kaj la sekretariajn taskojn plenumas Josip Pleadin, estrarano de Kroata Esperanto-Ligo pri arkivado. Poŝtadreso: DEC, p.p. 79, HR-48350 Đurđevac, Kroatio. Potencialaj vizitantoj kontaktu nin rete: d...@gmail.com. DEC disponigas ankaŭ loĝadon por vojaĝantaj esperantistoj kaj surlokaj esplorantoj.

Financan subtenon DEC bonvenigas al siaj kontoj: deoc-f (ĉe Universala Esperanto-Asocio) kaj HR5023600001102158381 ZABAHR2X (en Kroatio). Listoj de mon- kaj aliaj donacintoj aperas en la DEC-retpaĝaro: www.ipernity.com/home/dokumenta.esperanto.centro

Davor Grgat

Esperanto en prestiĝa libro

Impona! Pro siaj preskaŭ 450 paĝoj, senriproĉaj bildoj kaj fizika aspekto, Planet Word (Planedo Vorto), kies antaŭparolon verkis la erudicia Stephen Fry, estas certe libro kiun oni povas sentime kaj senhonte donaci.

Ne nepre al fakuloj pri lingvoj, sed precipe al la granda publiko. La libro, kies aŭtoro estas J. P. Davidson, portas la leganton de la origino de la lingvo ĝis la nuno, kun aldona rigardo al la estonteco.

Al nia lingvo la aŭtoro dediĉas plenan subĉapitron, titolitan “Esperanto: Language and Utopia” (Esperanto: lingvo kaj utopio) (pp. 135-142). La sobran, objektivan tekston akompanas portreto de L. L. Zamenhof kaj bildo de la kovrilo de la Esperanta versio de La tragedio de Reĝo Lear (William Shakespeare; trad. K. Kalocsay). Aldone, nia lingvo kaj ĝia iniciatinto menciiĝas plurloke tra la libro. Mencion ricevas ankaŭ aliaj membroj de la familio Zamenhof kaj, krome, Volapük.

La libro aperis ĉi-jare ĉe Michael Joseph, eldonejo sub la egido de la prestiĝa Penguin Group. Ĝi estas akompanaĵo al la samtitola televidserio de BBC.

io

Forpasoj

Jack (John) Casey (1931-2011), inĝeniero kaj em. universitata lektoro, forpasis la 11-an de aŭgusto en Glasgovo, kie li estis delegito. Dum multaj jaroj li estis kasisto de E-Asocio de Skotlando kaj sekretario de Glasgova E-Societo.

Miroslav Havránek (1918-2011), em. konstruinĝeniero, mortis la 30-an de aŭgusto en Stupava (Slovakio), kie li estis longe delegito kaj fakdelegito pri skoltismo.

Rie van der Kooij-Waal (1920-2011) forpasis la 23-an de oktobro en Hago. Ŝi estis dumviva membro de UEA kaj longe delegito kaj fakdelegito pri oficeja administrado. Dum multaj jaroj ŝi instruis E-on kaj ŝi aparte fieris, ke ŝi esperantigis sian bofilon Gerrit Berveling.

Brian W.G. Phillips (1924-2011), radiografiisto, iama delegito kaj fakdelegito pri kvakerismo, mortis en Hastings (Britio).

Jan Soeteman (1916-2011), em. instruisto, mortis la 18-an de septembro en Twello (Nederlando). Li estis multjara vicdelegito kaj regula Patrono de TEJO.

Gvozden Sredić (1935-2011), trafikekonomiisto kaj multjara fakdelegito pri fervojoj, mortis la 9-an de oktobro en Novi Beograd (Serbio). Li estis sekretario de E-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, prezidanto de Jugoslavia E-Ligo kaj de Jugoslavia Asocio de Fervojistaj Esperantistoj, kies organon Jugoslavia Fervojisto li redaktis. Krom esti honora membro de Internacia Fervojista E-Federacio, li ricevis oran medalon de FISAIC kaj la medalon “Pro meritoj” de JEL. Li multe verkis kaj prelegis pri fervojfakaj temoj kaj publikigis i.a. lernolibron por fervojistoj (1965; 6 eldonoj), Interfrigo (1986), 5-lingvan fervojan terminaron (1988) kaj Fervojfaka terminologio serba-Eo kaj Eo-serba (1995).

Tadokoro Sakutaro (1927-2011), medicinisto kaj em. rektoro de Gunma-Universitato, mortis la 25-an de septembro en Maebasi (Japanio). Li estis kasisto de Universala Medicina E-Asocio 1999-2008.

Kongresu kvintage en Edinburgo

La skota ĉefurbo gastigos Kongreson kunorganizatan de Esperanto-Asocioj de Britio kaj de Skotlando de vendredo la 20-a ĝis dimanĉo la 22-a de aprilo 2012 en la histoririĉa urbo. Lundon la 23-an kaj mardon la 24-an okazos postkongresaj ekskursoj al Rosslyn Chapel, La Radego de Falkirk, Glasgovo, Lago Lomond kaj Distilejo Glengoyne. La kongresejo situas apud la ĉefstrato Princes Street. La programo inkluzivas kontribuojn de la ĉefparolanto István Ertl kaj viziton al la Skota Parlamentejo, gvidatan de esperantista dungito. Kontraŭ kotizo de 60€ oni ricevos la programon, bufedon, leĝerajn lunĉojn kaj trinkpaŭzojn kun kukoj. La postkongreso kostas 70€ (se pagita antaŭ 2012-01-31). Ĝi ebligos vojaĝi en Skotlando ene de kelkaj tagoj sen devi aranĝi mem veturadon kaj liston de vizitindaĵoj. Edinburgo atingeblas de loka flughaveno nur 5 km for de la kongresejo. Ne maltrafu la okazon! Plenaj detaloj kaj aliĝilo haveblas ĉe britakongreso.org.

Esperanto denove en Ekonomia Forumo

Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) sukcese partoprenis jam la sesan fojon en la 21-a Ekonomia Forumo en Krynica, Pollando.

Ĉi-jare ĝi allogis ĉ. 2 600 partoprenantojn, inter kiuj estis pintaj ŝtataj kaj politikaj reprezentantoj, estroj de entreprenoj, asocioj, akademiaj rondoj ktp. Aliĝis ĉ. 500 ĵurnalistoj. La ĉeftemo estis “Eŭropa dilemo: partnereco aŭ rivalado?” Okazis 7 plenkunsidoj kaj 150 diskutpaneloj. Dum la vizito de Donald Tusk, ĉefministro de Pollando, Halina Komar sukcesis paroli kun li kaj informi lin pri Esperanto. Li sciis pri la ekzisto de Esperanto en Sopot (lia loĝloko) kaj eĉ menciis tiean E-monumenton.

En Krynica reprezentis EEU Halina Komar (PL), Arkadiusz Zychewicz (PL), Peter Baláž kaj Jozef Reinvart (SK). Agnieszka Mozer kaj Dorota Rodzianko (PL) okupiĝis pri la informa stando de EEU. Danke al personaj kontaktoj de Halina Komar kun la ĉeforganizanto de la forumo, Esperanto kaj EEU estis bone videblaj, ĉar ĝia stando estis en la ĉefa konstruaĵo, kie okazis plenkunsidoj, kaj partoprenantoj ne povis preteriri nevidante grandan afiŝon de Esperanto kaj informojn pri ĝi. La membroj de la EEU-teamo informis preterirantojn ĉe la stando, dum diskutpaneloj kaj personaj debatoj, disdonis informmaterialojn pri Esperanto kaj diskutis pri la antaŭenigo de plurlingveco kaj la eblo solvi lingvajn problemojn. La tuta ĉeesto de EEU estis kunfinancita de EEU kaj UEA, sen kies subteno malfacilus la ĉeesto.

Jozef Reinvart partoprenis en la diskutpanelo “Demokratio en Eŭropo”, en kiu li prezentis la temon “Civitana socia platformo de EU: civitanoj kontribuas al lingva demokratio”. Enkonduke li akcentis, ke lingva egalrajteco estas la fundamento de demokratio, kaj informis pri la rekomendoj de 29 neregistaraj organizaĵoj (inter kiuj estis EEU), elirantaj de la Traktato de Lisbono kaj la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj. Peter Baláž aktive partoprenis en la diskutpanelo “Forto de homoj, interreto kaj la ŝanĝiĝanta mapo de la mondo”, en kiu oni diskutis pri la forto kaj influo de interretaj informoj al la homoj.

La membroj de la EEU-teamo partoprenis la Forumon de la Tria Aĝo, jam la trian fojon organizitan kadre de la Ekonomia Forumo en Nowy Sącz. Tie Jozef Reinvart informis la ĉeestantojn pri la rekomendoj de la Civitana Socia Platformo por Plurlingvismo kun akcento al la lernfaciliga rolo de Esperanto en lingvo-instruado kaj pri la projekto Lingvolanċilo.

En la kultura parto de la foruma programo la grupo de junaj kantistinoj de Nowy Sącz prezentis kun granda sukceso la koncerton “Vento el Montaro”, kiu en la unua parto prezentis en Esperanto polajn popolkantojn kaj en la dua parto montris, ke esperantistoj subtenas la vastan plurlingvecon de Eŭropo, kantante famajn kantojn en pluraj lingvoj. La spektantaro estis informita, ke tiamaniere estas prezentata la riĉa multkultureco de Eŭropo, kiun ĝuste Esperanto povas savi kiel neŭtrala pontolingvo.

La ĉi-jara partopreno en la Ekonomia Forumo estis sukcesa kaj rekomendindas ĉeesti ankaŭ venontjare. Tiu ĉi aranĝo estas eminenta eblo por prezenti al ekstermovadanoj la ideojn kaj rekomendojn de EEU, stimuli tuteŭropan diskuton pri subteno al vasta plurlingvismo, prezenti la rolon de Esperanto en la egalrajtigo de ĉiuj lingvoj kaj demokratiigo de la lingva kaj kultura politiko en Eŭropo.

Jozef Reinvart kaj Peter Baláž
EEU-aktivuloj, partoprenintoj de la Ekonomia Forumo

La 11-a de septembro en Adelajdo

Tiu ĉi monde memorata tago iĝis por la aŭstraliaj esperantistoj tago de sukceso. Post du jaroj da preparoj estis oficiale malfermita ekspozicio pri Esperanto en la Migra Muzeo de Adelajdo. Ĝi donas larĝan vidon al la temo “Esperanto: antaŭenigo de ĉies lingvo” per prezento de la monda kaj aŭstralia historioj de Esperanto, la atingoj, uzado, argumentoj kontraŭ kaj por mallonga gramatiko ĝis la elstaraj personecoj de la kontinento mem. Kongrue al la celoj de la muzeo unu afiŝo estas dediĉita al la sudaŭstraliaj enmigrintoj-esperantistoj. Konstante prezentata estas la nova dokumenta filmo de Sam Green: The Universal Language. La ekspozicion, viziteblan dum 3 monatoj, malfermis Ghil’ad Zuckermann, profesoro pri lingvistiko kaj endanĝerigitaj lingvoj de la Universitato de Adelajdo.

Katja Steele

[FORIGITA!: bildo]

Trevor Steele en la malferma ceremonio en Adelajdo. Vidu ankaŭ http://zomobo.net/play.php?id=4MVIcEOh3a4