Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2011 2

Malferme

Amikeco trans limoj

Nur malmultaj tagoj dividas nin de du jam tradiciaj februaraj eventoj, kiuj gravas en la vivo de nia E-komunumo por la interna agado kaj ekstera laboro, por la informado. Jam la 42-an fojon la Semajno de Internacia Amikeco, okazanta dum la lasta plena semajno de februaro, ĉi-jare en la tagoj 20-26.02.2011, donas okazon al esperantistoj tra la mondo organiziĝi por plifortigi la reciprokajn kontaktojn kaj la senton de komuneco kun ĉiu, eĉ plej fore kaj izolite loĝanta esperantisto. La devizo “Amikeco trans limoj”, kiun emfazas la amike interpremiĝantaj manoj, ĉiam celis samtempe atentigi pri limoj naciaj, rasaj, lingvaj, kulturaj, politikaj kaj religiaj. Dum jardekoj okaze de la Semajno cirkulis poŝtkartaj salutoj inter E-kluboj kaj esperantistaj individuoj, oni pridonacadis sin per libroj, ĉokoladskatoloj kaj floroj.

En la interreta epoko oni ne plu amaskvante utiligas tradiciajn poŝtkartojn kun la slogano de la Semajno kaj du interpremiĝantaj manoj, sed eble ekde nun la Interreto kaj ĝiaj sociaj portaloj en Esperanto kaj en aliaj naciaj lingvoj devus kaj povus esti pli intense utiligataj por vivigi kaj memorigi tiun pli ol 40-jaran tradicion de la E-komunumo. Ja ekde la komenco la Semajno ne volis limiĝi al la esperantista medio. Estas pluraj ebloj al la malnova tradicio aldoni novajn agadelementojn. Siatempe mi proponis, ke lige kun la Semajno kaj Tago de la Gepatra Lingvo, okazanta de 12 jaroj en la semajno, ni kontaktu en niaj loĝlokoj asociojn de la malplimultoj, kiuj nuntempe pro politikaj kaj ekonomiaj motivoj fariĝis firma karakterizaĵo de niaj socioj.

Tre belan konfirmon pri tio ke la ideo falis sur fekundan grundon mi trovis en la rete publikigita informo de Ingvar Enghardt, prezidanto de la Esperanto-Klubo de Stokholmo, kiu i.a. informis: “En Stokholmo ni dum la pasinta jaro alproksimiĝis al la grupoj de minoritataj lingvoj, kiuj dum jarcentoj vivas en la sama teritorio. La romaa popolo, la samea, la finna kaj jidparola. Honte ni devis konfesi, ke esperantistaj organizaĵoj ĝis hodiaŭ ignoris tiujn popolojn. Trankvile ni legis, ke antaŭ 15 jaroj en Prago ni proklamis manifeston, kiu promesas, ke la esperantistoj defendas kaj favoras la minoritatojn. Sed nenion de tio ni praktikis ĝis nun. Agnoskinte kion ni perdis pro nia egocentrismo, ni decidis organizi en la venonto renkontiĝojn kun aliaj lingvaj grupoj minoritataj en nia socio, kiel hispanparolantaj, arabkulturaj, turkdevenaj, somalianoj ktp. Certe ne mankos kaŭzoj, ĉar pli ol 100 diversaj lingvaj grupoj ekzistas en Svedio. Ni esperas gajni multe da kompreno kaj feliĉaj momentoj”.

Sendube ĉiuj kiuj ŝatos imiti la ekzemplon de la stokholmaj esperantistoj, gajnos multe da komprenemo kaj feliĉaj momentoj. Sed krome ili ĉiuj firmigos la pravecon de la argumento, ke Esperanto, kvankam ĝi dume ne estas ankoraŭ la lingvo de profesia kariero, sendube estas delonge lingvo de amikeco.

Jam la 12-an fojon kadre de nia Semajno okazas la Tago de la Gepatra Lingvo, tradicie la 21-a de februaro. Preskaŭ ekde la komenco la E-komunumo utiligas ĉi tiun daton en la kalendaro de UN kaj Unesko por atentigi pri la Homaj Lingvaj Rajtoj. Kvankam la ĉi-rilata konscio daŭre estas tro malalta, temas pri la homa kaj civitana rajto, individua kaj kolektiva, elekti lingvon/lingvojn por komunikiĝi en la privata aŭ publika sfero sendepende de la etno, nacieco aŭ multeco de lingvoparolantoj sur konkreta teritorio. Esperantistoj firme subtenas tiun ideon kaj komencis entrepreni konkretajn paŝojn tiucelajn, pri kio i.a. eblas legi ĉe la adreso: www.lingvaj-rajtoj.org/eo/.

Esperantistoj konscias, ke 80 procentoj de la loĝantoj de la terglobo uzas 84 lingvojn. La transdaŭro de 3 500 plej malofte uzataj dependas de nur de dekonoj de la loĝantaro. La plej minacataj estas lingvoj utiligataj nur parole, ĉar ili formortas samtempe kun la lastaj homoj, kiuj uzas ilin. UN delonge alarmas, ke ĉiun duan semajnon malaperas iu lingvo. Laŭ lingvistoj lingvoj pereas multe pli rapide ol endanĝerigitaj specioj de flaŭro kaj faŭno. Nun la ĉefa kaŭzo de la formortado de la lingvoj estas la forpuŝado de unuj lingvoj fare de la aliaj, kiam la utiligantoj de malpli oftaj lingvoj komencas uzi la dominantajn lingvojn, kiuj vekas asociaciojn kun prestiĝo kaj riĉeco. Grava ĉi-rilate estas la t.n. Barcelona Deklaracio el 1996, subskribita de PEN Club kaj kelkaj neregistaraj organizoj i.a. pri la subteno de la lingvaj rajtoj, aperinta en la Internacia Lingvo en 2001.

La popularigado de la gepatraj, naciaj lingvoj estas esenca elemento de la interkultura edukado, sen kiu entute ne eblas ĝin imagi. Tial en la epoko de la formortado de lingvoj la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo celas turni la atenton de la mondo al tiu ĉi problemo. La nigra scenaro antaŭvidas, ke ĝis la fino de la 21-a jarcento transdaŭros nur unu dekono el la ekzistantaj ĉ. 6 500 lingvoj. Laŭ optimistoj oni uzos ankoraŭ la duonon de ili.

Nia tasko kiel esperantistoj estas atentigi pri tio la mondon kaj prezenti la avantaĝojn de E-o en la realigado de la ideoj de lingva paco kaj dialogo, interkultura amikeco per la neŭtrala lingvo E-o kun preskaŭ 125-jara historio. Por tiuj celoj ni intense utiligu same la tradician Semajnon, kiel ankaŭ la Tagon de la Gepatra Lingvo, kiun ekde la komenco esperantistoj traktas kiel la propran solenendan tagon. Pri ĉiu ĉi-rilata aktivado nepre informu min, kiel estraranon pri informado, ne forgesante transdoni viajn informojn i.a. en tiaj diskutlistoj, kiel Landa Agado kaj UEA-membroj.

Barbara Pietrzak, Ĝenerala Sekretario de UEA

Niaj jarŝanĝaj eventoj

Kio allogis ilin al Nördlingen?

Kio logis ĵurnaliston el Dagestano, profesoron de la Universitato de Jerusalemo, tutan grupon da japanoj kaj amaseton da aliaj (fam)konataj esperantistoj al neĝa kaj frosta urbeto, Nördlingen, ĉe la rando de Bavario, en la fino de la jaro 2010? Evidente la fama Internacia Festivalo, kiu okazis jam la 27-an fojon, daŭre reĝisorata de HDP, alivorte Hans-Dieter Platz.

Pluŝa ursego, Steiff, ĉe la enirejo de la moderna kaj komforta gastejo bonvenigis centon da partoprenantoj, kiuj poste ĝuis interkonan vesperon, sekvatan de babilado kaj trinkado (drinkado) en la fama IF-Knajpo*, kiun nelacigeble prizorgis Harald kaj Grazina. Tuj en la etoson! Oni retrovas malnovajn konatojn, kaj ekbabilas kun novalvenintoj.

* Etosplena gastejo, laŭ la germana “Kneipe

IF elstaris ĉi-foje per la riĉeco kaj alta nivelo de la prelegoj. Okazis la 4-a Internacia Vintra Universitato, agnoskita kiel AIS-studsesio, kun 10 prezentoj enkadre de ĝi (eĉ multe pli ol dum UK, konsidere, ke en IF ĉiu prelego daŭras 90 minutojn), kaj ankaŭ aliaj brilaj paroladoj ekster tiu kadro. La prelegantoj talente prelegis, la kursoj estis gajaj, kaj la ĉeestantoj tute feliĉaj. Ĉu la ĉielo falos sur niajn kapojn ? Ni lernis pri meteoritoj per du prelegoj de Bernard-Régis Larue, aparte trafa temo en loko kreita de meteoritoj antaŭ 15 milionoj da jaroj, kaj per vizito de interesa muzeo pri regiona kratero. La vivon de Aleksandro Dumas kaj ties prauloj tre atentokapte prezentis Daniel Moirand, la tradukinto de la ĵus aperinta Grafo de Monte-Kristo. Same atentokapta estis lia prezento pri Antoine Galland, kiu venigis Eŭropen la “Mil kaj Unu Noktoj”. Tre gaja estis la kurso pri la hebrea lingvo gvidata de Josef Shemer. Ĉu la nederlanda estas monda lingvo? surprize demandis Kristin Tytgat. Ĉar la oficiala kadra temo estis “lingvoj”, ni gustumis iom da dana prepare al la UK, kaj eksciis kelkajn bazaĵojn pri la armena, la jida, la latva, la luksemburga, la rusa, pri kelkaj dagestanaj lingvoj, kaj ankaŭ pri la franca gesta lingvo.

Mi ne povas citi ĉi tie ĉiujn interesajn temojn, pri kiuj eblis kleriĝi dum tiu semajno: pri astronomio, pri vojaĝoj tra operoj, Siberio, Kubo aŭ Maroko, pri reta Esperanta proverbaro, pri pripensado laŭ mandalisma formo (kiu traktis ĝuste pri la estonteco de IF). Pri la 26-a IF (ankaŭ en la sama ejo) ni spektis profesinivelan filmon de Liba kaj Floreal Gabalda.

Kelkaj programeroj celis plibonigon de nia sano: prezentoj pri la korea ginsengo, pri kuracado laŭ pastro Kneipp (sen rilato al Knajpo...) kaj ne laste la saŭno, kiun ĝuis multaj partoprenantoj.

Eblis ekzameniĝi pri iuj AIS-kursoj kaj por la 3-a fojo okazis KER-ekzameno.

La libroservo de FEL proponis abundan sortimenton da novaj kaj malpli novaj libroj.

Mikaelo Bronŝtejn, kiu ankaŭ reĝisoris grandan parton de la vesperaj programoj, prezentis sian novan libron Urbo Goblinsk, kaj Dmitrij Ŝevĉenko kun Anna Striganova prezentis du siajn bildfabelojn Ŝipeto Narklo kaj Gargoĉjo.

Se temas pri la vesperoj, la tradiciaj eroj fariĝas puraj rutinaĵoj por tiuj, kiuj jam de jardekoj partoprenas en la IF. Silvestra bufedo laŭorda: foti, sidi, saluti, manĝi... kaj poste la silvestra balo. La nova jaro laŭ la horzonoj, ĉi-foje ekde Japanio ĝis Britio. Plej imponis la prezento de la magiisto kun la blua ŝtono Triksini, kiu kapablas ridigi eĉ tiujn, kiuj jam dekon da fojoj vidis lian spektaklon.

Plurfoje estis organizita ekskurso en la ĉarma urbeto, kun impona mezepoka ĉirkaŭmurego (la sola komplete konservita en Germanio), bone zorgataj pordeg-turoj, granda kirko Sankta Georgo, urbodomo, trabfakaj domoj kaj muzeoj. La tuttaga ekskurso kondukis al Munkeno, la ĉefurbo de Bavario, pri kiu en tiom mallonga tempo eblis gustumi nur iom de la etoso, almenaŭ en la fama Hofbraühaus, kie la ekskursantoj abunde tagmanĝis kaj trinkis. Mi enketis ĉe partoprenintoj. Pri la demando, kio estis plej malbona? venis la respondo: la foriro en la lasta tago.

Entute tre ĉeestinda renkontiĝo. La aranĝon salutis el Moskvo la nuna ambasadoro de Germanio en Rusio Ulrich Brandenburg, kiu ĉi-foje pro laboraj devoj ne povis partopreni en IF; li promesis ke li klopodos veni al la 28-a IF en Xanten. Ĉu ankaŭ vi?

Claude Nourmont

[FORIGITA!: bildo]

Specialaĵo de IF: la ĥoro de barbuloj.

Meditado-Renkontiĝo en Koreio

De la 9-a ĝis la 12-a de januaro 2011 okazis la 6-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado, aranĝita de Esperantista Asocio de Ŭonbulanoj en la urbo Iksan, Koreio.

En la kunveno partoprenis kvindeko da esperantistoj el Irano, Japanio, Koreio, Rusio, Tajlando kaj Tajvano. La renkontiĝoj komenciĝis antaŭ ses jaroj, por trejnadi pri meditado kaj por interkompreniĝi trans la religiaj kredoj, kaj nun jam sufiĉe sukcese rikoltas sur la meditado-kampo helpe de Esperanto.

En la kunveno la partoprenantoj diskutas ne nur pri meditado, sed ankaŭ pri aliaj temoj, kiujn ili mem elektas. Jen estas la titoloj kaj la prezentantoj; Meditada gimnastiko (Kim Inso el Koreio), Mensostudo (Park Younghoon el Koreio), Kio estas piedomasaĝo? (Kevin el Tajvano), Kio estas Ŭonbulismo? (Hong Sungcho), Irano, lando de mirindaĵoj (Reza Kheirkhah el Irano), La vizitinda Insulo Jeju en Koreio (Cho Hyangsook el Koreio), Koreaj patkukoj (Han Sook-hee el Koreio), Paperpupo (Oh Soon-mo el Koreio), Interŝanĝo inter Ŭonbulismo kaj Oomoto (Okuwaki Toŝiomi el Japanio), Vidindaĵoj el Tajvano (Ingrid el Tajvano).

La 7-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado okazos de la 9-a ĝis la 12-a de januaro 2012 en Koreio. Interesitoj kontaktu la aŭtoron (e...@saluton.net).

Lee Jungkee

[FORIGITA!: bildo]

Komuna foto de la partoprenantoj.

JES — rememorinda intensa semajno

Ĉiam post partopreno en E-renkontiĝo mi restas pensema dum kelkaj tagoj, provante eltiri konkludon pri ĝi. Kiel aktivulino mi bone konscias pri la malfacilaĵoj kiujn la organizantoj povas sperti, kaj konscias kiom da laboro estas malantaŭ la sukceso de iu aranĝo. Des pli kiam temas pri granda evento kiel la Junulara Esperanto-Semajno, okazinta ĉi-vintre duafoje, kiu kunigis pli ol 250 partoprenantojn en la brandenburgia urbeto Burg, de la 27-a de decembro ĝis la 2-a de januaro.

Apartaĵo de JES estas la internacia organiza teamo: ĝi naskiĝis fakte el la unuigo de la iamaj Ago-Semajno kaj Internacia-Semajno, laŭ interkonsento de Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj. Miaopinie, tio en si mem donas plusvaloron al la aranĝo, montrante la volon labori kune, kaj eĉ alfronti la komplikaĵojn kaj miskomprenojn kiuj foje okazas en tiaj cirkonstancoj. Ankaŭ por tio ja devus utili nia internacia lingvo!

Kvankam malfacilas priskribi ĝian etoson kaj ĝiajn multajn nuancojn, jen eta resumo de la aranĝo, laŭ diversaj rilatoj:

Dumtage

La taga programo estis abunda kaj interesa. Dank’ al la kunordigado de la respondeculoj, Paweł kaj Karina, kaj al la kontribuoj de multaj partoprenantoj, ĉiuj povis elekti la plej taŭgajn programerojn por si mem. Lingvemuloj povis sekvi multajn lingvajn kursojn, ricevi valorajn konsilojn dum la prelegoj pri lingvolernado, kaj praktiki siajn kapablojn en la aligatorejo. Novuloj ne restis forlasitaj: Dorota kaj ŝia grupo de “anĝeloj” aparte zorgis pri ili, kaj helpis ilin orientiĝi en la nekonata medio. E@I gvidis seminarion pri moderna ĵurnalismo, kaj multaj aliaj prelegoj kaj diskutoj okazis: certe ne mankis ŝanco por lerni kaj pliriĉigi siajn spertojn pri diversaj temoj. Kompreneble, estis organizitaj samtempe multaj aktivaĵoj por amuziĝi kaj malstreĉiĝi: danckursoj, ĵonglado, jogo, masaĝoj ktp. Dum la tuttaga vizito al Cottbus, la ekskursantoj malkovris la lokajn vidindaĵojn kaj ekhavis interesajn informojn pri nacia minoritato, la slava popolo soraba.

Vespere kaj nokte

La riĉa vespera programo komenciĝis per solena malfermo, kun partopreno de urbaj aŭtoritatoj, koncerto de Kimo kaj interkonaj ludoj. La sekvan vesperon oni amuziĝis spektante la kvizon de Rolf, kaj plenĝue ridante pri la respondoj de la frenezaj konkursantoj.

Dum la semajno ludis pluraj el la plej konataj artistoj en Esperantujo: La Perdita Generacio, Platano, Gijom kaj kelkaj germanaj bandoj. Koncertis gufuje La Kuracistoj kaj Inicialoj DC; Shenja kaj Lena emociis la publikon per siaj melodioj dum la lasta nokto. Grupo de muzikemuloj havis la eblon ludi kune dum la Jam-sesio, kaj la diskejo funkciis ĝis la noktofin’ por ĉiuj dancemuloj. Estis ankaŭ filmejo, (homlup)ludejo, karaokeo, kaj eĉ okazis... karesejo!

TEJO-rilate

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ne maltrafis la okazon renkontiĝi kun siaj membroj, aktivuloj, subtenantoj kaj ĝenerale kun la junuloj interesataj pri ĝia agado. Interalie, ĉe la TEJO-budo, eblis (re)membriĝi, aliĝi al IJK, legi la renovigitan revuon Kontakto, ricevi informojn, kaj simple afable babili kun la TEJO-volontulino.

Krome, aparta programero estis aranĝita por malfermi konfronton kaj diskuton: dum la “TEJO-agoro” oni proponis kelkajn tiklajn demandojn pri la agado de TEJO, kaj homoj havis la eblon aŭdigi siajn opiniojn kaj sugestojn.

Antaŭe, poste kaj cetere

El Francio, Nederlando, Ukrainio ktp. multaj alvenis karavane: ili veturis longe kaj ofte malkomforte (des pli pro la neĝa vetero), sed certe ne nur por ŝpari iom da mono... — vojaĝi kune ĉiam provizas homojn per belaj momentoj, kaj dum la irado oni pli bone interkonatiĝas, subtenas sin reciproke, kunpartigas spertojn kaj emociojn.

Tiuj kiuj ne devis tuj forveturi hejmen, povis iom daŭrigi la festan etoson, partoprenante en la “post-JES-a” renkontiĝo en Berlino.

Pretere dirite, pluraj homoj (antaŭ, dum aŭ post la aranĝo) estis trafitaj de iu malsano, kiu ŝajne propagiĝis ĉefe pro malvarmo, kaj pro la multaj kisoj dum la novjara balo. La simptomoj estis kutime febro, tuso, diversspecaj doloroj, sed ankaŭ granda melankolio!

Por konkludi, eĉ se mia rakonteto ne enhavas ĉion, mi certas ke multe pli oni povos aŭdi en la rakontoj de ĉiuj ĉeestintoj, kiuj longe ŝatos rememori tiun ĉi intensan semajnon!

Manuela Ronco

[FORIGITA!: bildo]

La vespera kvizo de Rolf.

[FORIGITA!: bildo]

Bando de la fratinoj Hanne kaj Helen

La 26-a Komuna en Hanojo

Vjetnamaj junaj esperantistoj kuraĝe kandidatiĝis por gastigi la 29-an Komunan Seminarion, okazinta de la 18-a ĝis la 20-a de decembro 2010 en Hanojo. Ĝia ĉeftemo estis “Komunikiloj inter junaj esperantistoj”. Partoprenis junuloj el 5 landoj: Ĉinio, Indonezio, Japanio, Koreio kaj Vjetnamio.

El la riĉa programo, kiu okazis en la kunvenejo de Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj, menciindas prezento de Yumeiho-metodo, kurso de la vjetnama lingvo, vigla interkona vespero kun komunaj ludoj, prezento de diverskoloraj naciaj kostumoj kaj tradiciaj popolaj kantoj kaj dancoj.

La delegitoj parolis pri la junulara movado en sia lando. La japana veterano Hori Jasuo faris sugestojn al la junaj esperantistoj pri tio, kiel agadi por la movado. Li emfazis: “Nur ni esperantistoj havas du fortajn armilojn, nome la Interreton kaj Esperanton, per kiuj ni povas libere komunikiĝi kun alilandanoj. Do ni pripensu, kiel ni uzu tiujn du armilojn. La plej bona estas la amo, la amikeco kaj ĝeneralaj kontaktoj, kiel vojaĝoj, opiniinterŝanĝoj ktp. La partoprenantoj uzu ilin tiucele kaj disvastigu nian aman kaj amikecan reton”. Post la diskuto s-ro Hori prezentis diversajn muzikilojn. Fuĵimori Koohei el Japanio prezentis ses unikajn vestojn, kiujn li mem desegnis kaj kudris.

La partoprenantoj vizitis Bat Trang, ceramika-artan vilaon en Hanojo, kie troviĝas bazaro kun ceramikaj varoj. La 29-a Komuna Seminario lasis ili neforgeseblajn impresojn pri tiom da originalaj aktivadoj en la varme gastema lando Koreio.

Infanoj kaj junuloj el deko da landoj

De la 27-a de decembro 2010 ĝis la 3-a de januaro 2011 la asocio EsperantoLand organizis en Saarbrücken la 9-an Novjaran Renkontiĝon (NR).

Ĉi-jare entute 73 infanoj kaj junuloj ĝis-14-jaraj partoprenis — bela pruvo pri la ĉiujara allogeco de la infana kaj junulara programo de NR, kiun lerte kunmetis Christoph Frank kun Betti Maul-Propadović, Nicky Janssen kaj deko da helpantoj. La porinfana ĉeftemo estis “la maro”, kaj eblis ekzemple partopreni en granda pirata festo, ekzerci pupteatradon, manlabori kaj ludi diversmaniere.

La infanoj venis kun siaj gepatroj kaj aldoniĝis pliaj paroj kaj unuopuloj — ĉefe el la meza generacio — kaj pli aĝaj junuloj, tiel ke entute 194 homoj ĉeestis en Saarbrücken, el 14 landoj — hazarde la samaj nombroj kiel pasintjare. Duono de la infanoj ankaŭ ĉi-foje havas Esperanton kiel denaskan lingvon, kio multe helpis zorgi pri Esperantlingva etoso ankaŭ inter ili. Ĉe la plenkreskuloj jam la internacieco subtenis la malkrokodiladon: Triono de la partoprenantoj venis el Germanio, kvarono el Francio, la aliaj el deko da eŭropaj landoj, el Kanado kaj el Urugvajo.

La pli aĝaj junuloj kaj junaj plenkreskuloj bone amuziĝis, organizante sian propran programon kadre de la dua “Novjara Internacia Semajno” (NIS) — kelkfoje aparte, ekzemple per ludoj, babilado, ekskurso aŭ en la diskoteko, kelkfoje elektante erojn el la cetera propono.

Novaĵo en la vespera programo ĉi-jara estis kabareto de Christoph Frank, “La konsilantaro — sensaciaj edukmetodoj”, multe aprezata premiero. Krome prezentiĝis du belaj koncertoj, de Kim Henriksen kaj de Xavier Rodon Morera (de la grupo “Kaj Tiel Plu”), konataj kaj delonge ŝatataj spertuloj de la Esperanto-muziko.

En la prelega programo kun kvardeko da prezentoj la ĉeftemo estis “estonteco” kaj eblis ĝui ekzemple prezentojn pri energiŝparaj domoj, rekta demokratio, prognozomodelo aŭ la estontecoj de literaturo kaj lingvo. Oni povis krome lerni interalie pri la hinda Ramajana-rakonto, tradukado, lingvopolitiko, prezentoteknikoj, manĝokutimoj, infanaj fakaj bildlibroj kaj la objektfunkcia programlingvo Scala.

Kiel kutime estis kvar diversaj lingvokursoj kaj denove Esperanto-ekzamenoj, organizitaj de Katalin Kováts.

Plaĉa estis ankaŭ la silvestra festo, kies diskoteko longe daŭris kaj permesis al kelkaj junuloj almenaŭ unufoje dum la semajno ĝui la matenmanĝon de la domo...

Lu Wunsch-Rolshoven

[FORIGITA!: bildo]

La familio de Roman Ĉerjomin dum la silvestra vespero atendas ĉe la komputilo interrete la bondezirojn de sia prezidento Medvedev.

Grezijono: ekde nun ne nur somere!

Finfine ankaŭ en Grezijono okazis jarfina renkontiĝo (30 decembro — 2 januaro). Jam de du jaroj oni planis tian aranĝon, sed dufoje ĝin nuligis.

Kvankam nur duono de la kastelo estis hejtata — hejtado de la tuto estas grava plano por la venontaj monatoj, tio sufiĉis por dudeko da homoj, 8- ĝis 88-jaraj, kiuj ĝuis maskitaj la silvestran festenon. Aldoniĝis programeroj — jogo, simbola lingvo Bliss, EDE, memoraĵoj pri Grezijono, lingvaj respondoj, kantoj, ekskurso... -, kiu plenigis la tritagan restadon.

François Lo Jacomo (la blanka fantomo en la mezo)

George Soros vizitis E-simpozion en Novjorko

“De Zamenhof al Soros” estis la titolo de la ĉi-jara simpozio organizita de la Novjorka Oficejo de UEA. Tiu oficejo, kies ĉefa tasko estas prizorgi la rilatojn de UEA kun la ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj, ĉiujare organizas publikan aranĝon okaze de la Z-tago, la 15-a de decembro.

Temis pri historia trarigardo de la komenca periodo de Esperanto, organizita por rekoni du novajn librojn: anglalingvan biografieton de Zamenhof — mallongigitan version de la granda biografio verkita de A. Korĵenkov antaŭ du jaroj — kaj nove tradukitan libreton de Tivadar Soros, kiu unue aperis en la jaro 1923.

La konata fakulino Esther Schor, profesoro ĉe la Universitato Princeton, rekonis la ligon kun Zamenhof per sia prelego pri “Zamenhof kaj Estonteco”, en kiu ŝi ekzamenis la koncepton de la kreinto de Esperanto pri la estonteco de la homaro kaj la rolo de Esperanto en tiu kunteksto.

La finan punkton en la periodo 1887-1923 traktis Humphrey Tonkin, la tradukinto de la verko de Soros, Modernaj Robinzonoj, kiu estis lanĉita en la simpozio. Tiu verko, nomata Crusoes in Siberia en sia angla versio, pritraktas la spertojn de la juna armea oficiro Tivadar Soros en militkaptitejo en Siberio dum la Unua Mondmilito, kaj lian postan eskapon. Eldonis ĝin la eldonejo Mondial, kun notoj kaj enkonduko de la tradukinto. Tonkin ankaŭ tradukis la libron de Soros pri la Dua Mondmilito, Maskerado. Li mem renkontis Tivadar Soros en kunveno en la aŭditorio de la UN-biblioteko en 1966, okaze de prelego de Ivo Lapenna. “Sed je tiu stadio mi ankoraŭ ne legis la libron”, li konfesis, nek li povis prognozi, ke la filo de Tivadar tiel famiĝos. Alikaze, li ŝerce sugestis, “la konversacio estus tute alia”.

La mezan parton de la simpozio okupis du programeroj. La historiisto Ralph Dumain ekzamenis la grandan gazetaran reagon okaze de la vizito de Zamenhof al la Universala Kongreso en Vaŝingtono en 1910, kaj la filmisto Sam Green montris malnetan version de sia dokumenta filmo pri Esperanto. Sam Green estas jam konata inter esperantistoj pro sia filmo Utopio en Kvar Movimentoj. La nova 25-minuta filmo rilatas ekskluzive al Esperanto kaj estas ĉefe produkto de la filmado, kiun Green faris en kelkaj lastatempaj Universalaj Kongresoj.

Sed la plej granda surprizo estis parolado, kiu ne troviĝis en la antaŭvidita simpozia programo, nome tiu de la konata financisto George Soros, kiu, kune kun pluraj stabanoj (kaj ankaŭ sia filo Jonathan), venis al la fina parto de la simpozio por kune festi la lanĉon de la anglalingva traduko de la libro de sia patro Tivadar. George, kiu ne estas en si mem subtenanto de Esperanto, sed kiu pasie emfazas la patran influon en la propra edukado, parolis dum deko da minutoj pri Tivadar Soros kaj ankaŭ pri la rolo, kiun Esperanto ludis en lia propra vivo. Kiam li venis al Britio en 1947, Soros tuj kontaktis la lokajn esperantistojn, kiuj multe helpis al li. Li ankaŭ memoras renkontiĝojn kun Esperanto-literaturistoj en la frua infanaĝo.

George Soros kaj la frato Paul kontribuis antaŭparolojn al la nova eldono de la libro de la patro. Por la eldonejo, Ulrich Becker prezentis la libron al Soros; kaj Tonkin laŭtlegis parton de ĉapitro el Maskerado en la angla traduko.

Fakte la nova libro jam aperis antaŭ kelkaj monatoj, en itala traduko de Margherita Denti, sub la titolo Robinson in Siberia. Ankaŭ tiu volumo enhavas la antaŭparolojn de la fratoj Soros kaj la enkondukon kaj notojn de Tonkin.

Sepdeko da homoj partoprenis la simpozion — esperantistoj, reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj, UN-oficistoj, diplomatoj, ĵurnalistoj kaj universitatanoj. Ĉeestis ankaŭ skipo de studentaj televidistoj. Raportisto de New York Times poste publikigis favoran raporton en blogo de la ĵurnalo — kun foto de Soros ĉe la podio, akompanata de portreto de Zamenhof.

Ĵus antaŭ la simpozio okazis kunsido de organizantoj de la simpozio en la kunsidejo de la fako pri neregistaraj organizaĵoj en la UN-domo.

Post la simpozio, ĵurnalisto demandis s-ron Soros ĉu frazoj de Esperanto ankoraŭ restas en lia memoro. Senhezite li citis: “Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.” Nu, jes ja!

[FORIGITA!: bildo]

De maldekstre: Sam Green, film-dokumentisto; Ralph Dumain, bibliotekisto; Humphrey Tonkin, emerita prezidanto, Universitato de Hartford; George Soros, financisto, miliardulo; Françoise Cestac, iama estrino de traduk-servoj de UNO; Esther Schor, profesorino de la angla ĉe Princeton-Universitato; Nijl Blonstein, UEA-reprezentanto; Jonathan Soros, financisto, nepo de Tivadar, filo de George.

El nia historio

Louis Couturat kaj Esperanto

Oni neniam scios precize kiom da homoj alveturis, vizitis, partoprenis en la unua Universala Kongreso en Bulonjo dum ankoraŭ nuntempe gurdaĵe revenas la nombro: “688 aliĝintoj”.

En Dogmoj de Hilelismo Zamenhof skribis: “Pli ol mil homoj, kiuj alveturis el la plej diversaj landoj de la tuta mondo kaj apartenis al 22 diversaj popoloj ...” (Originala Verkaro de L.L. Zamenhof de Dietterle (1929), p. 314).

Se bezono estus, tion ĉi konfirmas la kongresa karto kun numero 1027 de la konata sveda pioniro Paul Nylén, kiu efektive kongresis en Bulonjo (50 jarojn kun Paul Nylén, 1942, p. 13).

Mi mem havis enmane kongresajn kartojn numerojn 919 kaj 920 de Célestin Rousseau kaj lia fratino Jeanne, kun aldonita stampita fervojista dokumento, kiu pruvas, ke ilia vojaĝo efektiviĝis al kaj de Bulonjo.

En neniu dokumento kaj protokolo mi legis, ke inter la ĉeestantoj estis tiu, kiu poste iĝis la aŭtoro de Ido: Louis Couturat.

Li havis rolon neintervenan, por ne diri inkognitan, kiel observanto de la Delegacio por alpreno de internacia helpa lingvo, kies sekretario li estis kun Léopold Leau. Ĝis nun estis nur konata foto de li farita kun la de li permane skribita teksto: Memoraĵo pri la Boulon’a Kongreso, Dro Zamenhof ĉe l’ bordo de la turbenŝipo “Onward” forveturonta Anglujon, la 10an Aŭgusto 1905. Prezentata al la artisto de neartista samideano Louis Couturat (revuo Esperanto (UEA) de decembro 1959, p. 212).

Tiu ĉi foto havas almenaŭ la meriton igi pensi, ke Couturat kaj Zamenhof renkontiĝis en Bulonjo ne nur por fotiĝi.

Ja ili korespondis pri la lingvo kaj Couturat, al kiu estis familiara la nomo “samideano”, nomis Zamenhof “Majstro”.

Ankaŭ instrua estas la karto kiun la edzino de Couturat skribis al la edzino de Carlo Bourlet (el la franca):

Bulonjo 7-an de aŭgusto 1905 Kara sinjorino. Mi ege bedaŭras, ke vi ne estas kun ni dum tiuj ĉi kelkaj tagoj: kune ni estus povintaj alpreni la bonan decidon lerni “Esperanton”.

(En Esperanto): Mi sendas al vi bonan koran saluton de Boulogno. J. Couturat

Tiu ĉi ĝis nun nekonata korespondaĵo klare montras, kiom sufiĉe intimaj tiam estis la rilatoj inter Couturat kaj Bourlet. Estis en 1905. La ĉielo estis blua antaŭ la tertrema krizo de 1907-1908.

Ofta demando estas: ĉu Couturat bone scipovis Esperanton? Miascie jes, ne nur ellerne.

Se oni esceptas Bourlet kaj kelkajn aliajn nemultajn, la tiutempaj francaj tenoroj de la movado kutimis paroli kaj skribi inter si en la franca lingvo. Malgraŭ nekontesteblaj kapabloj kaj meritoj de Beaufront ne estis escepto kaj multon por la Esperanta parto — kaj la ekonomio — de l’Espérantiste li ŝuldis al la ĉiurimeda abnegacia helpo de René Lemaire.

Rilate al Couturat jen letero de li permane skribita en Esperanto al Paul Fruictier, aŭtoro de Esperanta Sintakso (1903), kiu kutimis rilati en Esperanto ankaŭ kun francoj.

Tiam (4 oktobro 1906) Couturat jam estis kovanta la recepton, kiu kondukis al Ido, kaj de Beaufront havis la necesajn kvalitojn por esti la pajlohomo, kiun bezonis Ido.

Jean Amouroux

[FORIGITA!: bildo]

Louis Couturat: d-ro, profesoro pri filozofio kaj logistiko, aŭtoro de la fama Histoire de la Langue Universelle, esperantisto kaj poste gvidanto de la Ido-movado.

Jam 284 kandidatoj el 38 landoj trapasis la KER-ekzamenojn

Fine de la jaro, dum la Novjara Renkontiĝo (NR) kaj Internacia Festivalo (IF) — ambaŭ festaj aranĝoj en Germanio — estis organizata sesio de la KER-ekzamenoj.

La du paralelajn ekzamenojn partoprenis 9 personoj, 6 sur nivelo B2 kaj 3 sur nivelo C1. La kandidatoj venis el 5 landoj: el Francio (1+2), el Germanio (2+1) kaj el Danio, Nederlando kaj Belgio po 1 persono sur la B2-nivelo. La ekzamenojn gvidis Katalin Kováts, kunekzamenis Cyrille Hurstel kaj helpis Kristin Tytgat.

Per tiu ĉi 14-a sesio finiĝis la unuaj du jaroj en kiuj okazis entute 284 ekzameniĝoj, kun la partopreno de kandidatoj el 38 landoj. Se ni komparas la unuajn du jarojn ni konstatas, ke la kvanto de la ekzamenokazoj kreskis kaj duajare precipa intereso montriĝas pri la niveloj B1 kaj B2.

Sesioj okazis ekster Eŭropo en San-Diego (Usono) kaj en Kubo, en Eŭropo en Italio, Slovakio kaj pluraj en Germanio. En la ranglisto de la plej diligentaj landoj momente staras Brazilo, kiun sekvas Francio, Germanio kaj Pollando.

En la jaro 2011 certas jam, ke okazos ekzamenoj en Sète (FR) kaj en la paska aranĝo PSI (DE), krome en Kopenhago dum UK, en Torino dum la Itala Kongreso. Nun estas traktadoj pri pliaj sesioj dum la Tutamerika Kongreso de Esperanto en San-Paŭlo (BR), dum la Hispana Kongreso en Madrido kaj eble ankaŭ dum la Somera Esperanto-Semajno en Slovakio. Ni serĉas eblojn organizi ekzamenojn krome en Azio kaj espereble iam ankaŭ en Afriko.

Pliajn informojn pri la sesioj, kondiĉoj kaj specimenoj bonvolu serĉi en la ekzamena parto de www.edukado.net. Interesiĝantoj pri organizado de eventuala ekzamensesio aŭ pri la ekzameniĝo mem, bv. turni sin al

Katalin Kováts (k...@ikso.net)

Navige tra TTT-paĝoj

Skrablo

http://skrablo.ikso.net/

Scrabble” ludeblas rete en Esperanto kontraŭ komputilo aŭ alia retano.

Samopiniuloj

http://samopiniuloj.esperanto-jeunes.org/

Ĉiutaga reta defio trovi samajn sinonimojn kiel viaj retaj kunludantoj.

Ri-li

http://ri-li.sourceforge.net/

Libera esperantigita ludo pri ligna ludtrajneto kaj homaj rajtoj.

Marek Blahuš

Leterkesto

Slogano por nia epoko

Tra jardekoj vivis la slogano: Esperanto — dua lingvo por ĉiu. Ni komencas enterigi ĝin — milionoj da homoj jam havas duan denaskan lingvon, aliaj posedas kvar aŭ kvin lingvojn antaŭ ol malkovri nian idiomon. Aliflanke, por eble milo da ni, Esperanto jam estas unua lingvo (kune tamen kun almenaŭ unu alia) — kaj ni ne akceptas duarangigi ĝin. Pli serioze, tiu slogano implicas devigon al lingvo-elekto. Ni ja vidas rolon por Esperanto kiel vaste uzata lingvo por translima, tutmonda komunikado, sed la sola maniero efektivigi la sloganon estus per kruda devigo tra la eduk-sistemoj de la mondo, kio estas ne nur naiva sed malakcepteble truda. Ĉio tio bone konatas, sed kie estas la slogano por la nova epoko, kiu pli realisme kaj malagrese lokas nin? Mia modesta propono — revortumoj, plibonigoj, trafaj nacilingvaj ekvivalentoj bonvenaj:

Esperanto — valora lingvo je ĉies dispono

Tiu slogano lasas al ni vastajn perspektivojn klarigi ĝuste kial ni opinias ĝin valora, kaj jam pretersaltas debaton pri la nepre universaligenda sinteno, ke Esperanto ja estas aŭtentika lingvo. Tion ni atingu per praktika aplikado, pli ol per dekretoj aŭ decidoj de registaroj aŭ akademioj, kiuj tre eble travivas nur ĝis la sekva elekto aŭ potencrenverso. Krome, ni per tiu mesaĝo respektas la decidorajtojn de la slogancelatoj.

Stefan MacGill, ILEI
La eldonejo tk

Al la januarnumera artikolo pri danaj E-eldonejoj: interesa resumo — sed per simpla telefonvoko evitiĝintus eraro pri la eldonejo tk. Ni translokiĝis al Belgio ne “ĉ. 1971”, sed precize en 1977. Cetere, Torben ne nur estris, sed ankaŭ posedis la eldonejon, kaj mem faris la plej grandan parton de la fizika laboro de libroproduktado.

Amike salutas

Eliza Kehlet
Martinus: Mistikisto? Ne!

En la artikolo “Eldonaĵoj kaj eldonejoj de Danio” la mondsaĝulo Martinus, kiu naskiĝis en Danio, estas priparolata kiel mistikisto; sed homo, por kiu eblas sekve kompreni la vivanalizojn de Martinus, iĝas liberigita de ĉia mistiko koncerne la vivon. Tial titolon kiel mistikisto oni ne donu al Martinus, almenaŭ ne se oni emas rakonti la veron.

Martinus laboris por helpi la homaron leviĝi el la pensoj kaj agoj de milito kaj malamo en la pensojn kaj agojn necesajn por la kreado de nova humaneca mondkulturo, kaj kiel helpilon al tiu procedo li elektis en 1961 Esperanton kiel internacian lingvon koncerne sian laboron.

Martinus parolis al mi pri tiu elekto, kiun li faris pro la logikeco de Esperanto kaj pro tio, ke lia laboro kaj Esperanto havas la saman kernan celon. La lingvon Esperanto li rekte agnoskas kiel treege signifan ilon por helpi la homaron al la kreado de pli justa kaj pli humaneca mondo. Kiam oni bezonas doni titolon al Martinus Thomsen, oni povus uzi la vorton vivanalizisto.

Kirsten Thuro
Ĉu eblas uzi Esperanton perfekte?

Teorie mi emas jesi, sed praktike ni ofte suspektas ke la nacilingva influo nin mistifikas, malhelpante “pensi” internacie. Parole ni trovu la ĝustan ekvilibron inter praktika toleremo kaj necesa klareco, postulebla de ĉiuj partoprenantoj. Skribe ni nin helpas per aŭtoritataj normverkoj kiel PIV kaj PAG, kies pleneco en evoluanta kulturo ne estas absoluta. Jam plurfoje recenzantoj rekomendis, ke eldonotajn verkojn kontrolu nesamlingvanoj. Se tamen samlingvano, tiu disponu pri konkreta kolekto de la tipaj naciismoj: gramatikaj devioj (eĉ nederlandano, samkiel slavlingvano, pretervidus “ĉu vi sin dolorigis?”* Simile “proponu al li sian helpon!”), falsaj amikoj, preskaŭ-idiotaĵoj.

Kaj, ideale, verkantoj kaj tradukantoj sed ne malpli korektantoj regu la jaman Esperantan idiomaron, esprimaron, frazeologion.

Mia listo enhavas interalie kun-/dis-skribadon (“interalie”: unuvorte. Same “delonge”), la “rekcion” de verboj (Zamenhofe oni demandas iun pri io, ne: ion al iu; same oni petas iun fari ion, petas ion de iu sed ne “al iu”) kaj verbojn nacilingve transitivajn kaj netransitivajn, sed Esperante unudirektajn; verbojn refleksivajn nacilingve, ne-refleksivajn en Esperanto.

Ekzemple terugkeren estas “reiri”, ne “returni” (nur transitiva), zich gedragen estas “konduti” (sen “sin”).

El la tr./netr. naciaj verboj la plimulto estas nur transitiva en Esperanto. La ĉ. 16 “deviajn” mi facile parkerigis, samkiel la ĉ. 16 ne-refleksivajn E-verbojn.

Nu, mi konscias ke tiaj serioj ne estas fiksitaj: daŭre eblas trovi pliajn, bela sporto.

Kaj kun Nora Caragea mi kolektis substantivojn, kies nombro diferencas inter la nacia kaj internacia. Do vakantie sed ferioj (ferio estas nur unu libera tago) — kaj statuten sed statuto.

Se ĉiu lingva grupo farus siajn (evoluigeblajn) normlistojn, tio eble senigos nin de dolorpikoj aŭ ajajadoj dum agrabla legado.

Rob Moerbeek
* Heeft u zich bezeerd! Tiu “u” devenas el “via nobleco”, do tria persono.

Recenzoj

Birdoj parodiaj kaj aliaj

Marvirinstrato. Tim Westover. Lawrenceville: Literaturo.net, 2009. 209p. 21cm. ISBN 1439236348. Prezo: € 10,80

“... la Parodibirdo, kiel kameleono, povas ŝanĝi sian koloron.”

“Kiel mimbirdeto, la Parodibirdo povas imiti kantojn de aliaj birdoj, kaj kiel papago, la Parodibirdo povas eĉ imiti aliajn sonojn — akvofluon de necesejo, fajfadon de trajno aŭ tekaldrono, eĉ homajn voĉojn. Sed malkiel mimbirdeto aŭ papago, la Parodibirdo povas spontane krei sonojn, ...”

“La Parodibirdo povas kreskigi aŭ malgrandigi iun ajn parton de sia korpo laŭplaĉe, ...”

“Ĝi ne faras propran neston, sed transformiĝas por pariĝi kun aliaj birdospecioj.”

La suprajn citaĵojn mi ĉerpis el la novelo Parodibirdo, troviĝanta en la novelaro Marvirinstrato de Tim Westover. Tiu ĉarma novelaro estas plen-plena de “parodibirdoj” kaj ankaŭ “mimbirdetoj”, kiuj enŝovis siajn nestojn en rakontojn, fablojn, fabelojn kaj eĉ en recenzon pri imaga libro. Laŭ mi, unu el la plej fascinaj trajtoj de la novelaro estas la fakto, ke la aŭtoro preskaŭ ĉiam ŝajnas “laŭtlegi” siajn prozaĵojn antaŭ aŭskultantaro de diversaj aĝoj. Ekzemple, la rakonton Pigopago (en kies paĝoj troveblas nesto de sprita “mimbirdeto” el Fabeloj de la verda pigo de Louis Beaucaire) oni povus laŭtlegi en ajna familio kun ĉeestantaj infanoj 5-6-jaraj aŭ pli aĝaj. La infanojn amuzus la kortuŝa rakonto pri la infaneca pigo “aĉetanta” falintajn dentojn de iu ĉarma knabino, dum tiu ĉi opinias, ke la pigo estas “la dentofeino”. La plenkreskulojn emocius la varma nostalgio pri infanaĝo, kiu disradiiĝas el la ĝenerala etoso de tiu fabelo. Dum la infanoj kunsentus kun la pigo kaj la knabino (inkluzive de ties ĉi intereso pri alumetlibretoj), la plenkreskuloj kunsentus kun la zorgema patrino, kiu malpermesas al sia knabino ludi per alumetoj. Mi mem rakontis tiun fabelon al mia nepino (6-jara) iun vesperon antaŭ ol ŝi ekdormis. La sekvan matenon, ŝi faris komentojn pri tio, ke feinoj ne ekzistas sed rakontoj pri ili estas plej agrablaj. Mi konsentis.

En la novelo Spektaklo (prozo precipe por plenkreskuloj, en kies paĝoj nestas diskreta “parodibirdo”, primokanta kliŝajn romantismajn amrakontojn) la fina paragrafo ŝajnas konvinki nin ke temas nur pri infanrakonto:

“Per tiaj vortoj mi finis mian rakonton al la enuigita aŭskultantaro — miaj genepoj.

‘Avĉjo, vi tion rakontas tro ofte’, diris la malgranda Mateko.

‘Ne estas interese. Kaj Avinjo Greta jam diris, ke la rakonto ne plaĉas al ŝi.’

Anja aldonis, ‘Jes ja, ne plu rakontu tiun enuigan historion. Rakontu pri la elefanto kaj la zumanta balailo.’”

Tiu ĉi finaĵo pliigas la humuron de la rakonto, pensigante la plenkreskajn aŭskultantojn pri tio, ke kelkfoje plenkreskuloj agas eĉ pli infanece ol infanoj. Oni komprenas ke la rakonto priskribas veran antaŭlongan okazaĵon pri Avinjo Greta, kiam ŝi estis la fianĉino de Avo. La rememoro pri tio embarasas nun la maljunan Avinjon Greta... kaj eble ankaŭ kelkajn legantojn de la novelo, kiuj emas iluzii sin per romantismaj nerealecaj revoj. La surprizo kuŝas en tio, ke malgraŭ la “parodibirdo”, la historio pri la seniluziiĝo de Greta (antaŭ tre longe, kiam ŝi enamiĝis al fama filmaktoro, kiun ŝi neniam renkontis) iĝas vere romantisma je la fino, ĝuste pro tio ke la reala amo inter la bakisto kaj la kelnerino (t.e. Avo kaj Avinjo) ja supervivis ĝis maljunaĝo.

En la noveloj Marvirinstrato, Ruĝvela ŝipo, Tri ruĝaj knabinoj la aĝo de la roluloj estas sur la sojlo inter infaneco kaj adolesko. Ili taŭgas por legantoj (aŭ aŭskultantoj) en la aĝo de la roluloj (allogataj de la fantazia etoso kun misteroj kaj surprizoj en la rakontoj) kaj ankaŭ por plenkreskuloj (allogataj de la delikataj psikologiaj priskriboj pri la infaneca kaj adoleska imagpovo). La rakonto Tri ruĝaj knabinoj havas moton el la biografio Zamenhof, aŭtoro de Esperanto de Marjorie Boulton. En tiun ĉi moton (kiu priskribas sonĝon de la juna Zamenhof pri tri ruĝaj knabinoj), Tim Westover enmetis neston de ege inteligenta kaj kreiva parodibirdo, kies voĉo aŭdiĝas tra la tuta rakonto. Se oni legus la rakonton sen ĝia moto, ĝi tamen ŝajnus atentokapta kaj interesa, plena de delikata fantazio. Sed kiam oni aldonas tiun moton, rilatantan al la artikolo “la” (ĉar la Zamenhofa sonĝo rilatis al la difina artikolo en Esperanto), tiam la “parodibirdo” igas nin eksplodi je ridoj tra la tuta legado. Jen kiel aspektas la humura finaĵo de la rakonto:

“La knabinoj malfermis siajn buŝojn, el kiuj devus veni flamo kaj vento. Flamo, kiu bruligas korojn. Vento, kiu skuas la mondon.

Sed ili kantis! ‘La la la la la, la la, la, la!’ Kiam mi vekiĝis, la sono daŭre ripetiĝis.

Kiujn problemojn mia sonĝanta menso provis solvi per tiuj silaboj?”

Laŭ mi, sentiĝas en tiu rakonto iom da ironio pri la troiga fadensplitado de la zamenhofaj esploristoj. Sed temas pri malmalica, gaja “parodibirdo”.

La lasta prozaĵo, Antaŭparolo al la “Plena Verkaro de Yvette Swithmoor, estas verŝajne la sola prozaĵo en la libro kiu ne taŭgus por infanoj. Ĝi estas imaga antaŭparolo pri imaga libro verkita de imaga aŭtorino. Tiu teksto estas plen-plena de ridindaj ŝablonoj plukitaj el recenzoj kaj antaŭparoloj, historioj pri literaturo k.s. Jen la fina paragrafo de tiu ironia kaj humura prozaĵo:

“Mi esperas, ke Yvette mortis fidela je la sentoj, kiuj plenigas la rakontojn, poemojn, leterojn, limerikojn kaj solvitajn krucenigmojn de ŝia ‘Plena Verkaro’. Ŝi estu simbolo de tiuj, kiuj restas nekomprenataj de la popolo, kies nura celo estas interkompreniĝo.

Esperanto bezonas tian verkiston, kiel Yvette Swithmoor ene prezentita. Ĉu fakte ŝi estis tia, estas demando por historio, ne por literaturo. Ŝajnas al mi ke en tiu imaga antaŭparolo, nestas tuta familio de “parodibirdoj”. Oni povas trovi tie diversajn speciojn de “parodibirdoj”: lingvajn parodibirdojn, situaciajn parodibirdojn, karakterajn parodibirdojn, pensmanierajn parodibirdojn...”

Pardonu min karaj legantoj, sed tiu ĉi “recenzobirdo” komencas maltrankviliĝi sur la ekrano de mia komputilo, kaj mi suspektas, ke iu “parodibirdo” ĝuste provas proksimiĝi al ĝi. Do, mi preferas fini tiujn ĉi komentojn pri la novelaro Marvirinstrato, varmege rekomendante ĝin por viaj legado kaj pripensado.

Luiza Carol

Kortuŝa omaĝo al elstara lingvisto, esperantisto kaj patro

Sciencisto, esperantisto, patro: Eŭgeno Bokarjov. Antonina Bokarjova. Moskvo: Impeto, 2010. 143p. 20cm. Ilus. ISBN 9785716102071. Prezo: € 6,00

Eŭgeno Bokarjov estis eminenta figuro en la sovetia Esperanto-movado de la jaroj 1950-60-aj dum la reviviĝo de la Esperanto-vivo en Sovetio post pli-malpli 20-jara hiato, kiun kaŭzis agoj de la tiutempa politika reĝimo: neniigo de SEU, aresto kaj ekzekuto de multaj sovetiaj esperantistoj en la 1930-aj jaroj. Ekster Esperantujo, Bokarjov estis konata lingvisto, fakulo pri kaŭkazaj lingvoj.

La libro konsistas el rememoroj de Antonina Bokarjova, la filino de Eŭgeno Bokarjov, kelkaj verkoj de Bokarjov verkitaj unuope aŭ kun la tre notindaj kunaŭtoroj Olga Aĥmanova, Aksel Berg, David Armand, la artikolo pri la rusa-Esperanta vortaro de Bokarjov (siatempe eldonita grandkvante en ŝtata eldonejo kaj vaste konata kaj uzata), Esperanta traduko de verketo de Vsevolod Garŝin Attalea Princeps, kiun Bokarjov elrusigis junaĝe, du nekrologoj (unu fare de Nina Sulje, alia de Aleksandr Duliĉenko) kaj poemo de Aleksandro Logvin verkita memore al la omaĝato.

Antonina Bokarjova rakontas pri sia patro “ne nur fone de la familia kroniko, sed ankaŭ kuntekste de gravaj historiaj eventoj, precipe en la lingvoscienca medio kaj en la Esperanto-movado”. Mi aldonu, ke la homojn, kiuj ne intimiĝis kun la historio de Rusio kaj Sovetio, la libro konatigos ankaŭ kun la socia teksaĵo de la tiama soveta socio — per detala kaj senaplomba rakonto pri la vivo en la medio de la sovetia intelektularo. Mi kun aparta intereso legis detalojn, kiujn mi antaŭe ne konis, pri la Instituto de Lingvo kaj Pensado, pri la akademiano Nikolaj Marr kaj pri la eventoj, kiuj sekvis la publikigon de la “studo” Marksismo kaj problemoj de lingvoscienco de Stalin.

La aŭtorino sincere kaj senkaŝe rakontas pri sia familio kaj homaj rilatoj. Ŝi rekte diras: “Inter mia patro kaj mi estis granda proksimeco. Mi amis lin pli ol la patrinon” — konfeso evidente nefacila, kaj ĝi sendube atestas pri la intelekta honesteco de la verko.

La inkluzivigitaj interlingvistikaj kaj esperantologiaj artikoloj estas ankoraŭ tre interesaj kaj verkitaj en la kadro de ĝenerala lingvoscienco, sen paroĥeca propaganda kromgusto de izolita lingva movado. Iuj el la artikoloj estas nekonataj al la internacia publiko, ĉar ili estis originale publikigitaj ruslingve. Nun ili aperas en Esperanto en la kompetenta traduko de Viktor Aroloviĉ, kiu kontribuis al tiu ĉi bonkvalita libro ankaŭ kiel redaktoro.

La lingvaĵo de la libro estas flua, simpla kaj ĝenerale bonstila, kvankam kelkajn gramatikajn konstruojn pruntitajn el la rusa lingvo mi trovas tro pezaj (kaj do evitindaj) en Esperanto. Mi rimarkis kelkajn “internaciajn” vortojn, kiuj ne apartenas al la norma Esperanto, ekzemple “kolorito” [p. 7]. Iuj (nemultaj!) esprimoj estas konfuzaj: “elstara rusa pentristo kaj grafikisto E. Lansere kaj F. Ĉernousenko” [p. 16], “la lingvistika fakultato de la pedagogia fakultato” [p. 7.]. Eble temas simple pri preseraroj aŭ misskriboj. Tamen trivialaj preseraroj, kiel “e[s]ploristo” [p. 23] estas malmultaj.

Kelkaj rusaj realaĵoj verŝajne bezonas klarigon: ekzemple, la vorto “doktoranturo” [p. 24] (ruse “докторантура”) estas programo por finprepari jam spertegajn fakulojn por la scienca grado “doktoro de la sciencoj”. Samkampa estas la vorto “aspiranto” [p. 32] — partoprenanto en malpli ambicia doktoriga programo de postdiploma studado.

Resume, mi — ja, koincide, same sciencisto, esperantisto kaj patro — opinias, ke tiu ĉi zorge kompilita kaj redaktita libro estas plej inda kaj kortuŝa omaĝo al la elstara lingvisto, esperantisto kaj patro.

Alexander Shlafer

Ses artoj en unu libro

Tri nigraj ŝipoj / Drei schwarze Schiffe / Tri ĉernyh korablja. Margrit Vollertsen-Diewerge. En Esperanton trad. Sabine Hauge. En la rusan trad. Elena Wedel, Natalia Trockmann. Erlangen: La aŭtoro, 2009. 32p. 21cm. ISBN 9783000294976. Kun akompana KD de la tri voĉlegitaj versioj. Prezo: € 19,20

Tiu ĉi porinfana libro, originale verkita en la germana kaj tradukita en la rusan kaj Esperanton, estas la rezulto de kunlaboro inter du ĝemeliĝintaj urboj: Erlangen (en Germanio) kaj Vladimir (en Rusio). La aŭtorino kaj eldoninto loĝas en Germanio, la grafikistoj estas la lernantoj de artlernejo en Rusio, la personoj kiuj artece laŭtlegis la tekston en la germana, la rusa kaj Esperanto loĝas ĉu en Germanio, ĉu en Rusio.

En tiu ĉi libro harmonie kongruas ses artoj: literaturverkado, literatur-tradukado, deklamado, desegno, eldonarto kaj... pedagogio.

Precipe la pedagogian arton mi admiras, ĉar la libro ne nur helpas al la lernado de tri lingvoj per paralelaj legeblo kaj aŭdeblo, ne nur stimulis la grafikan kreopovon de la lernantoj de artlernejo (fakte ĝi kapablas stimuli same la kreemon de ajnaj infanaj legantoj), sed ankaŭ edukas la infanojn pri mediprotektado, bonkoreco, gastamo, pacemo. Lastvice sed ne lastgrave, ĝi kapablas influi pozitive ankaŭ la gepatrojn, kiuj helpos siajn infanojn konatiĝi kun la rakonto.

Pro tiuj ĉi valoraj edukaj aspektoj la libro ŝajnas aparte taŭga por la esperantista medio.

Tri nigraj ŝipoj havas apartajn antaŭparolojn en la germana, la rusa kaj Esperanto. Mi citos el la Esperanta antaŭparolo, verkita de Probal Dasgupta: “La infanoj, kiujn tuŝos ĉi tiu rakonto, komprenos, en siaj urboj ĝemeliĝintaj, ke ni ĉiuj estas gastoj kaj gastigantoj. Ili lernos gastigi kaj — same malfacile en la komenco — lernos bele gasti. Tion ili lernos ne nur lige kun malfeliĉaj infanoj de aliaj landoj, sed ankaŭ rilate al la sorto de marbirdoj, kiujn la nafto de la nunaj plenkreskuloj mortigas. Bele gasti estas afero ne nur de moroj — sed ankaŭ de savtenado de nia planedo!

La ĝemeliĝo de urboj faciligas al la infanoj tian lernadon, ĉar ili vidas, ke lernas kun ili ankaŭ la plenkreskuloj.”

Mi aldonu ke, krom la infanoj de la du urboj, kiu ajn infano povas profiti el tia bele eldonita libro, pensiga ankaŭ por plenkreskuloj.

Luiza Carol

Pli da profesieco bonvenus

Doktoro Esperanto. Mario Migliucci. Reĝisoro: Giancarlo Fares. Pisa: Edistudio, 2009. DVD. Prezo: € 18,00

Kiamaniere turmentis sin Zamenhof, planante sian lingvon? Ĉu adapti la latinan, modifi la anglan, reformi la francan? Aŭ ĉu, koheron notinte en la sufiksoj de aliaj lingvoj, alimaniere procedi por realigi sian projekton?

Jen, miaopinie, la plej riĉa sceno, kaj drame la plej sukcesa, en iom pli ol unuhora monodramo pri la vivo de la kreinto de Esperanto. Lerte kaj talente rolas juna itala aktoro, Mario Migliucci, kiu kreis la monologon unue en la itala. La Esperanta versio devenas de la plumo aŭ, pli verŝajne, la komputilo de Michela Lipari.

Notindas la menciita sceno, en kiu klare senteblas la dilemoj, la konfliktoj, la luktoj afliktantaj la menson de Zamenhof, ĉar en ĝi — maloftaĵo en tiu ĉi monodramo — moviĝas la aktoro. Alivorte spekteblas, ne simple aŭdeblas, la turmentiĝo. En preskaŭ ĉiuj aliaj scenoj, kiuj pritraktas la junaĝon, familiajn rilatojn, karieron, eĉ la strukturon de la lingvo, Migluicci staras, ĉu antaŭ verdaĵo, ĉu spegulo, ĉu muro, ĉu sunsubira ĉielo, aŭ sidas. Cetere la diversaj lokoj, la diversaj fonoj, miaopinie malmulton kontribuas al la rakonto: restas la impreso — tamen eble subtilaĵojn mi mistrafas — ke okazis ŝanĝoj simple por ne tro enuigi la spektantojn.

Ne multon novan lernas esperantistoj, krom eble ion pri la rolo de onklo Jozefo, frato de Marko, en la vivo de la juna Zamenhof. Male neesperantistoj, per la originala itala versio, sendube vaste informiĝos. Kredeble, do, esperantistoj aĉetos la DVD-on por sin distri kaj por aŭdi bone parolatan lingvon. Tiurilate ili ne malkontentiĝos — tamen nepras diri, ke ĝenas la fakto, ke la monologo estas dublita (foje iom mise). Kaj, kiam oni iomete alkutimiĝas al la dublado, aŭdeblas (almenaŭ en la DVD, kiun mi recenzocele ricevis) ĉefe en la dua duono kelkaj son-interrompoj, kelkaj por tiel diri sontruetoj, kie supozeble la dublisto iom tranĉis, iom redaktis, por akordigi sonojn kaj lipojn.

Do, pro la dublado, certagrade fremdas la rezulto: ne tute naturas la monologo, kiel en la orginala itala versio. Plie bedaŭrindas la manko de laŭvolaj subtitoloj: la valoro de la DVD kiel lernilo tial limiĝas.

Koincide, mi unue konatiĝis kun la monodramo kaj kun la aktoro pro prezentado en la itala en Pisa en 2007. Malgraŭ tio, ke mi — hontinde — ne parolas la italan, mi ĝuis la monologon kaj, danke al Esperanto kaj al la kunteksto, pli-malpli sekvis la enhavon. Pro tio, ke Migliucci aktoris antaŭ nigra kurteno, kaj parolis sialingve (kontraste al fonoj diversaj kaj al la dublado de la DVD), estiĝis fokuso, koncentriĝo, energio. Eble ĉe la DVD ili mankas.

Tamen verŝajne mi tro protestas. Tiuj, kiuj posedas la DVD-on, sendube ĝin ĝuos, kaj preteratentos la malglataĵojn, la etajn riproĉojn, notitajn de nura recenzanto. Krome nepras gratuli al Migliucci kaj al Edistudio pro la artista kaj teĥnika entreprenemo. Unusola plendeto — kaj tiuj, kiujn mi konas, tion atendos: kiam esperantistoj eliros el sia tradukita monodrameco memtrudata kaj dediĉos tiom da talento, tiom da financaj kaj aliaj rimedoj, kiel en la nuna DVD, al originala Esperanta dramarto?

Paul Gubbins

Zamenhofa tago 2010

Nepalo

Nepala Esperanto-Asocio festis Zamenhof-tagon kiel kutime la 15-an de decembro. Partoprenis 16 membroj. La programo komenciĝis per lumigado de kandeloj. La prezidantino Indu Devi Thapaliya, konsilanto s-ro Philip Pierce, KAEM-ano s-ro Mukunda Raj Pathik, vic-prezidanto Posh Raj Subedi kaj membro s-ro Navin Lal Shrestha lumigis po unu kandelon antaŭ bildo de Zamenhof. Gastoj el Francio, gesinjoroj Jean-Pierre kaj Mathé Fedak, favoris la festenon per sia neatendita ĉeesto. La ĉeestantoj faris laŭvicajn festajn paroladojn.

Bharat Ghimire
Ĉinio

La 18-an de decembro oni festis en la sidejo de Kantona Esperanto-Asocio la Zamenhofan Tagon. Nome de la lokaj esperantistoj salutis s-ro Liang. Prelegis la hispanaj esperantistoj Rafael Mateos kaj Augusto Casquero, kaj la irana samideano Hamzeh. Nome de la lernantaro salutis la juna lernantino Corazón el lernejo en la urbo Foshan, kie oni instruas Esperanton. Post la paroladoj oni disdonis al la lernantoj diplomojn de Esperanto kaj de la hispana lingvo. Sekve okazis komuna fotado kaj solena manĝado.

Augusto Casquero

[FORIGITA!: bildo]

La 18-an de decembro oni festis en la sidejo de Kantona Esperanto-Asocio la Zamenhofan Tagon.

Ĉeĥio

Laŭ instigo de Jarmila Rýznarová la ĉiutaga komuna nokta programo de la Ĉeĥa radio, la radioforumo “Nokta linio”, dum du horoj ĉirkaŭ la noktomezo de la 15-a al la 16-a de decembro havis kiel sian temon “Esperanto kaj lernado de fremdaj lingvoj ĝenerale”. Dum 74 minutoj (plus muzikpaŭzoj) oni akceptadis kontribuojn de aŭskultantoj, kiuj telefonis al la studio aŭ skribis retpoŝte. Oni aparte invitis kontribui personojn kiuj scipovas Esperanton. Enkonduke menciiĝis la naskiĝtago de Zamenhof kiel motivo de la temo. Estas pozitive ke ne aperis negativa opinio pri Esperanto. Kelkfoje kontribuis esperantistoj, sed ankaŭ neesperantistoj plurfoje menciis sian renkontiĝon kun la lingvo, aŭ almenaŭ montris simpation por ĝi.

Indonezio

Ekde sia fondiĝo la 3-an de oktobro 2010 la klubo “Esperiga suno” jam faris kelkajn agadojn. Unu el ili estas festado de la Z-tago, kiu okazis vespere la 15-an de decembro en butika centro en Ĝakarto. Abdul Haris, la klubestro, komencis ĝin per laŭtlegado de retmesaĝo de Heidi Goes, en kiu ŝi esprimas sian ĝojon pri la Zamenhof-tago en Ĝakarto kaj kuraĝigas plulerni Esperanton.

Tajvano

Zamenhof-feston 2010 okazigis la Pingtung-a Esperanto-grupo sabate la 18-an de decembro en la kongresa halo de la Pingtung-gubernio. Kvindeko da homoj venis al la festo. Inter la elstaraj gastoj estis Grego Kay kaj David Bell el Usono, Sean Ravenscroft el Sudafriko, prof. You Manlai kaj prof. Cho Chaoming (Abengo). Oni povis ĝui riĉan programon kun kantoj, kurso de signolingvo, korpa ekzercado kaj prelegoj.

Pollando

Zamenhofaj Tagoj kun Internacia Pedagogia Esperanto-Kurso en Bydgoszcz okazis de la 13-a ĝis la 19-a de decembro. AIS-kursojn gvidis Regina Grzębowska, Miroslawa Korniluk, Alojzy Szulc, Cezar y Koscielak kaj Aleksandra Welna. La kursoj finiĝis per bakalaŭra seminario, gvidata de Aleksandra Kowalczyk.

Lunde (13 dec) la E-klubo ĉe Pola Asocio de Nevidantoj en Bydgoszcz aranĝis Zamenhofan Feston, en kiu pri Zamenhof kaj E-literaturo prelegis Urszula Tupajka. Ĵaŭde (16 dec) ĉiuj ISTK-studentoj veturis al Toruń, kie AIS-kurson pri Esperanto gvidis Teresa Nemere. Okazis vizito al la Domo de Kopernik, kun bakado de spicaj mielkukoj, vizito de la urbo kaj de la Etnografia Muzeo kun ekspozicio de Betlehemaj staletoj en la mondo, kiun gvidis en Esperanto Maria Pokrzywnicka.

Hispanio

Andaluzio, situanta sude en la Ibera duoninsulo, unu el la dek sep aŭtonomaj komunumoj en Hispanio, estas tiel vasta (87 600 km2), ke ne eblas veturi de okcidente orienten por partopreni nur unutagan eventon. Pro tio esperantistoj en la ok provincoj de Andaluzio aranĝas surloke siajn respektivajn E-eventojn. Tamen, por akompani granadanojn kaj kune festi la Zamenhofan Tagon 2010, esperantistoj el du urboj (Malago kaj Ĥaeno), plej proksimaj al Granado, renkontiĝis en ĉi tiu urbo la 12-an de decembro, profitante la okazon por debati pri la organizado de la 16-a Andaluzia Kongreso de Esperanto okazonta en Granado. Post matena vizito de la urbo, kun speciala atento al la mondfama Alhambro, maŭra palaco konstruita en la dektria jarcento kaj ĉirkaŭita de Sierra Nevada (Neĝa Montaro), okazis kunsido kun komuna tagmanĝo ĉe la Junulara Gastejo de Granado, kie en tre bona etoso oni pasigis ankaŭ agrablan vesperon.

Angel Arquillos
Japanio

La 12-an de decembro en Tokio okazis Zamenhofa Vespero, organizita de lokaj grupoj, kunlabore kun Tiba E-Klubo kaj Japana Esperanto-Junularo. Usui Hiroyuki raportis pri la 32-a Renkontiĝo de E-Familioj en Kroatio, Iwama Kyo parolis pri la Internacia Junulara Kongreso en Kubo, kaj Saito Yoshinori raportis pri “Global Festa”, en kiu Japana E-Instituto ĉi-jare unuafoje partoprenis. S-ro Nakamura Daishin kaj s-ino Syôzi Keiko prezentis la Komunan Kongreson de Japanio kaj Koreio, kiun kunorganizos Korea Esperanto-Asocio kaj JEI oktobre en 2011. La speciala gasto Ulrich Lins omaĝe parolis pri la karmemora Kobayasi Tukasa. La novaĵo, ke IJK 2012 okazos en Japanio, akcelis la viglan atmosferon de la festo, kiun prezidis Klivo Lendon kaj Isino Masayo, kaj ĉeestis 70 homoj.

Pliaj Zamenhofaj festoj okazis en la japanaj urboj Maebaŝi (5 dec, 16 ĉeestantoj), Okajama (11 dec, 18), Tojama (5 dec, 11), Ehime (12 dec, 18), Sendai (12 dec, 15), Nagojo (4 dec, 13), Fukui (15 dec, 20), Jokohamo (11 dec, 51) kaj Osako (12 dec, 30 homoj).

Syôzi Keiko

[FORIGITA!: bildo]

La japana mecenato Etsuo Miyoshi jam plurfoje reklamis Esperanton pere de tutpaĝaj gazetanoncoj. La plej lasta aperis la 15-an de decembro 2010 en la fama franca gazeto Le Monde.

Irano

Pro la samtempeco kun ŝijaismaj kondolencaj ferioj, en Tehrano oni festis la Zamenhof-tagon kun unusemajna malfruo, la 24-an de decembro. Venis nur 12 esperantistoj, pro la ferioj. Sed la etoso estis tre varma, kun babilado pri Zamenhof, la movado kaj estontaj projektoj. La loko estis, kiel en la lastaj jaroj, la pentrarta ateliero de s-ro Habibpur.

Keyhan Sayadpour
Vjetnamio

Nguyen Van Loi, prezidanto de Vjetnama Esperanto-Asocio, malfermis la Zamenhof-Tagon 2010 la 12-an de decembro en la sidejo de Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj. Alvenis reprezentanto de Unio de Amikecaj Organizoj, de Hanoja Esperanto-Asocio, kaj de novaj Esperanto-simpatiantoj, kiuj kontribuis per belaj artaj prezentadoj; flanke de la gastiganto, krom la bone konataj esperantistoj, menciindas komencantoj de la Malferma Universitato, de la Fremdlingva Universitato kaj de la VSK-infanlernejo. Nguyen Van Loi diris: “La plej bona maniero festi la datrevenon de la naskiĝtago de Zamenhof estas, ke ni aktive preparas nin por la venonta UK 97, okazonta en 2012 en nia lando”. Oni prezentis la Vjetnaman Knaban Infanlernejon, kie 18 instruistinoj lernas Esperanton por poste alkutimigi infanojn al Esperanto, kaj por povi servi kiel volontuloj-helpantoj dum la Internacia Infana Kongreseto ene de la 97-a UK.

xml:id="dl7846">Nguyen Xuan Thu
Brazilo

Sur la lumpanelo de la ponto Rio-Niteró en Rio de Ĵanejro, Brazilo, aperis la 15-an de decembro atentigo pri la Esperanto-tago.

Ĉu guto traboros la monton granitan?

Dum mia vizito de la redakcio de Le Monde en junio 2010 respondeculo de la franca revuo diris, ke ne sufiĉas reagoj pri Esperanto por aperigi novaĵojn. Mi do ekplanis prelegturneon en Francio. Mi kontaktis 10 Esperanto-grupojn, kaj 16 proponis viziti ilin. Mi akceptis 9.

Semajnon antaŭ la vojaĝo min trafis serioza malsano. Mi tro memfidis mian sanstaton, tial mi kuraĝis ekiri al la prelegturneo la 17-an de novembro.

Sekvatage mi renkontiĝis kun Marc Rousset, eksa Ĝenerala Direktoro de la magazenĉeno Carrefour. Li planas kolokvon de la Fondaĵo Charles De Gaulle en 2012 ĉe Unesko kun pintaj partoprenantoj el Francio, Germanio kaj Rusio pri religio, scienco, kulturo, ekonomio kaj la eŭropa lingva situacio. Li petis mian partoprenon.

En Parizo mian prelegon organizis IFEF-Francio. Estis plena salono kun i.a. estraranoj de Esperanto-France kaj Isabel Castro de Konsilio de Eŭropo. Mi emociplene parolis.

La Esperanto-mondon mi ekkonis per la “Rondvojaĝo en E-lando” de Kyotaro Deguchi de Oomoto. 30 jarojn poste, en 1995, mi eklernis Esperanton kun novzelanda instruisto, ĉiuvespere po 3 horoj, eĉ dumferie.

Mi deziras kontribui al la Oomoto-devizo: Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo, kaj tial koncentriĝas al unu komuna lingvo. Mi estas dankema al la Majstro Hidemaru Deguchi, patro de la verkisto, revanto pri la fina venko de Esperanto, pro lia libro. Bonŝance mi inventis la baston-valizon Wakin’Bag, kies vendado helpas diskonigi Esperanton. Ĝingis-Ĥano amasigis 200 mil soldatojn, breĉis la Grandan Muron kaj venkis Ĉinion. Imitante tion, mi koncentriĝis al Le Monde. Mi celas atentigi francojn pri la lingvaj problemoj en Eŭropo kaj kiel solvi tion per Esperanto.

Prof. Geremek estis vic-prezidanto de la Eŭropa Parlamento, kiu havas 23 oficialajn lingvojn, kiuj ne funkcias, ĉar la angla dominadas sendiskute. Leginte mian anoncon en Le Monde en 2008, li ekinteresiĝis pri Esperanto kaj invitis 784 parlamentanojn debati ĉu Esperanto estas malamiko aŭ amiko.

En Parizo kaj Vannes graviĝis mia malsano. Ne kapablante eĉ sidi, antaŭ- kaj postprelege mi devis kuŝi. En tia stato, la flugkompanio rifuzis enaviadiligi min sen kuracisto. Atilio devis marĉandi plurhore por sukcesi. Atinginte Osaka mi estis senmova. Deĵorantoj helpis min sidiĝi rulseĝe kaj taksie.

Anstataŭ mi Atilio prelegis en Nantes, Lyon, Avignon, Marseille, Mulhouse, kaj disdonis la tekston dum Malferma Tago de UEA. 324 personoj konatiĝis kun miaj vivoceloj. Post semajna traktado mia sanstato stabiliĝis, sed miaj bona gambo kaj brakoj malfortiĝis. Kiam Atilio revenis, ni eklaboris hejme por plivastigi la agadon al la Zamenhof-Taga Le Monde. Henri Masson kaj aliaj multe subtenis. Ni kreis paĝon en “Facebook” kaj per la amikara reto de Atilio informoj trakuris Francion.

Mi ne havas taŭgajn dankvortojn por Atilio pro la turnearanĝado kaj lia alta lingva kapablo, kaj ĉar li sendorme prizorgis min kaj puŝis ĉien mian rulseĝon.

Etsuo Miyoshi

[FORIGITA!: bildo]

Etsuo Miyoshi la 18-an de novembro 2010 dum prelego en Parizo pri la temo “Ĉu guto traboras la monton granitan?”

[FORIGITA!: bildo]

Etsuo Miyoshi kaj Atilio Rojas kun esperantistoj en la stacidomo de Vannes.

Jubileo de Ĥarkova E-societo

La 10-an de decembro 2010 esperantistoj en la urbo Ĥarkov (Ukrainio) solene festis la 100-jaran jubileon de la fondiĝo de Ĥarkova Esperanto-societo (1910-2010).

La unuaj esperantistoj aperis en Ĥarkov baldaŭ post la publikigo de la unua lernolibro de Doktoro Esperanto. Tamen, la fonda konferenco de la societo datiĝas de la 10-a de decembro 1910.

La jubilea festo okazis en la fako de fremdlingva literaturo de la urba scienca biblioteko. La partoprenantoj povis konatiĝi kun la internacia Esperanto-movado kaj kun la historio de nia lingvo en Ĥarkov. Samloke oni povis trarigardi ekspozicion de E-literaturo kaj de aliaj esperantaĵoj, kaj aŭskulti poemojn kaj kantojn en prezento de ĥarkovaj esperantistoj.

S. Zamorij
Letero al Zamenhof de ĥarkovaj esperantistoj.

Saluton, kara Majstro! Donu manon!
Sincere Vin salutas ĥarkovanoj.
Ĉi-jare kune festis ni solene
100-jaran Verdan nian Jubileon!
Antaŭ 100 jaroj nia stel’ ekbrilis,
Kaj, dank’ al Dio, ĝi ne estingiĝis.
Malgraŭ militoj kaj reprezalioj,
La stelo verda estis kun ni ĉiam!
Nia ĥarkova famili’ Vin dankas,
Ĉar Esperanto al homaro mankis.
Vi kreis ĝin. Kaj en la koroj niaj
Fajreroj verdaj arde brilas ĉiam!

V. Ĥodin, prez. de la klubo Ardo

Japanio: Ekspozicio en “Tergloba Festivalo”

La 2-an kaj 3-an de oktobro 2010 Japana Esperanto-Instituto ekspoziciis en la “Tergloba Festivalo” en Tokio, la plej granda tiuspeca evento en Japanio, kie ĉiujare ekspozicias multaj NRO-oj por internacia kunlaboro inter progresintaj kaj progresantaj landoj. Ĝi havis pli ol 100 000 vizitantojn.

Multaj neesperantistoj vizitis nian budon, ĉar partoprenantoj de tiu festivalo ĝenerale interesiĝas pri internaciaj agadoj.

Ni informis ilin i.a. ankaŭ pri lokaj Esperantaj rondoj. Kelkaj venis poste al la enkonduka kurso de Esperanto.

Notinde estas ke la budon planis kaj en la programo kunlaboris ĉefe junaj esperantistoj. Tio rememorigas pri la UK en Jokohamo en 2007, kie aktivis junuloj por junularaj programeroj, kio sugestas, ke tia evento donas ŝancon kaj por informado al neesperantistoj, kaj por kunlaboro de diversaĝaj esperantistoj.

En la festivalo s-ro Kimura Goro Christoph gvidis kunsidon kongrue kun la kadra temo de la festivalo “Jarmilaj evoluigaj celoj”, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj. En la kunsido titolita “Ni internacie kunlaboru! Sed en kiu lingvo?” li atentigis, prezentante konkretajn ekzemplojn, ke lingvaj problemoj tute ne estas flankaj aferoj en internacia kunlaboro.

Kimura Goro preparis kelkajn demandojn por la ĉeestantoj, kaj laŭ la respondoj montris avantaĝojn kaj malavantaĝojn kaj de la angla kaj de naciaj lingvoj, de la kunlaborantaj flankoj.

Esperanto havas oportunajn antaŭkondiĉojn por fariĝi justa kaj efika ponto, sed la realiĝo dependas de nia konkreta klopodo.

Nakamura Daishin (Informa Fako de JEI)

[FORIGITA!: bildo]

La kunsido, gvidata de s-ro Kimura Goro Christoph.

Solenaĵo en Bosnio kaj Hercegovino

La urba Esperanto-societo “La Mondo” en Banja Luka (Bosnio kaj Hercegovino) la 18-an de decembro solene festis la centjariĝon de Esperanto en Bosnio kaj Hercegovino, en la koncerta salono de la Artakademio de Respubliko Serba.

La unuaj esperantistoj en Bosnio kaj Hercegovino aperis en la urbeto Mrkonjic Grad nur 5 jarojn post la apero de la unua gramatiko de Esperanto (1887). La unua E-societo “La Stelo Bosnia” estis fondita en Sarajevo, kaj havis 120 membrojn: 80 el Sarajevo kaj 40 el aliaj lokoj.

Banjalukaj esperantistoj havis ankoraŭ unu gravan jubileon. Ilia prezidanto Mico Vrhovac festis la tridekjariĝon de sia aktiveco en la Esperanto-movado. Kaŭze de tiu jubileo li ricevis arĝentan plakaĵon, kaj pri lia aktiveco parolis la konata esperantisto d-ro Ljubiŝa Preradoviĉ.

S-ro Vrhovac en sia longa aktivado estis tri-foje prezidanto de la E-societo en Banja Luka, membro de la estraro de E-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, LKK-ano de la 22-a kongreso de jugoslaviaj esperantistoj, du-foje prezidanto de E-Ligo de Respubliko Serba, membro de AIS, membro de la Balkana komisiono de UEA, instruisto laŭ la Ĉe-metodo. Li gvidis 30 kursojn, redaktis kelkajn librojn, ludis la rolon de d-ro Zamenhof en la teatraĵo Dek tagoj de kapitano Postnikov, prezentata en Bjalistoko, Sankt-Peterburgo, Kragujevac, Banja Luka ktp.

“Mi multe laboris por la disvastigo de Esperanto en mia urbo kaj lando, sed mi ankaŭ ricevis multe de Esperanto. Miaj amikoj estas en la tuta mondo kaj mian domon vizitis esperantistoj el Koreio, Japanio, Rumanio, Bulgario, Pollando, Ĉeĥio, Hispanio, Slovakio, Belgio ktp. Mi dankas al miaj geamikoj el la societo, al vi miaj geamikoj neesperantistoj, kiuj subtenadis mian laboron, kaj aparte mi dankas al miaj familianoj, ĉar ili estis kun mi en diversaj miaj E-projektoj”, diris s-ro Vrhovac, ricevante la arĝentan plakaĵon.

En la arta parto de la solenaĵo okazis koncerto de Svetlana Ĉutiĉ-Ŝtula (violono) kaj Svetlana Panteliĉ (piano) el Serbio, kaj Bojana Obradoviĉ (violono) kaj Marija Ŝestiĉ (piano) el Respubliko Serba. Kvindeko da vizitantoj ĝuis muzikon de konataj mondaj komponistoj kaj post la koncerto tre vigle babilis dum la koktel-solenaĵo.

Pri la evento raportis lokaj kaj tutlandaj televidaj kaj radiaj stacioj.

Nova pledo de UEA ĉe UN por lingvaj rajtoj

Universala Esperanto-Asocio intervenis en la 3-a sesio de la Forumo pri Minoritatoj de Unuiĝintaj Nacioj, kiu okazis en la Palaco de Nacioj en Ĝenevo la 14-an kaj 15-an de decembro.

Nome de UEA parolis Cesco Reale, unu el la konstantaj reprezentantoj de la Asocio ĉe UN en Ĝenevo. La Forumo pri Minoritatoj estis starigita de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN en 2007 kaj UEA kontribuas al ĝiaj laboroj ekde la komenco.

Jen Esperanta traduko de la alparolo, kiu estis farita en la franca lingvo.

Sinjorino Prezidantino, Gesinjoroj,

Mi parolas nome de Universala Esperanto-Asocio, kies membroj, parolantoj de la internacia lingvo Esperanto, troviĝas en pli ol 120 landoj.

En la projekto de rekomendoj traktata hodiaŭ, specife en la ĉapitro 32, plurloke aperas mencio pri bezono de tradukado. Fakte, por povi esti aktiva en la ekonomia vivo, oni devas povi kompreni la leĝojn kaj la dokumentojn rilatajn al tiu medio en sia propra lingvo.

Hodiaŭ ni deziras altiri vian atenton al la klopodoj de Eŭropa Unio pri malrespekto de la egaleco de ĉiuj lingvoj de la membroŝtatoj, malgrau tio ke tiu egaleco estas solene deklarita en ĉiu fundamenta dokumento de EU. Koncerne patentojn, temas pri klopodo malebligi la utiligon de aliaj lingvoj ol la germana, la angla kaj la franca dum la depono, ekzameno kaj publikigado de patentoj. Tiu maniero procedi kreus maljustan avantaĝon por firmaoj kaj civitanoj de landoj, kie tiuj ĉi lingvoj estas uzataj.

La utiligo de nur tri lingvoj koncerne patentojn en Eŭropa Unio, kie estas 23 oficialaj lingvoj, kaŭzus malavantaĝojn maljustajn al firmaoj kaj civitanoj en landoj, kie tiuj ĉi lingvoj ne estas oficialaj, kaj tia decido estus sendube kontraŭa al la principo de reala partopreno de ĉiuj en la ekonomia vivo. Tia decido malvalorigus lingvojn, kiuj hodiaŭ ankoraŭ estas prestiĝaj, kaj donus avantaĝon al kelkaj privilegiataj lingvoj. Estas evidente, ke lingvoj kiel ekzemple la itala aŭ la pola, kies utiligo estus ekskludita de la administra proceduro, kaj en kiuj oni ne plu uzus aŭ kreus vortojn rilatajn al teknikaj malkovroj kaj uzadoj, estus destinataj al dialektiĝo kaj la parolantoj de tiuj lingvoj iĝus duarangaj civitanoj.

Ni protestas forte kontraŭ tiuj klopodoj malaperigi la lingvajn rajtojn de granda nombro de la civitanoj de Eŭropa Unio, kaj kontraŭ la malracia rifuzo pri ekplanado de la uzo de neŭtrala lingvo por la interkomunikado, kiel ekzemple la latina, aŭ pli bone: la internacia lingvo Esperanto. Tiu ilo de interetna komunikado, kies uzo permesas respekti ĉiujn lingvajn kaj kulturajn minoritatojn, estas tre vivanta hodiaŭ. Pri tio atestas multaj libroj, konferencoj kaj eventoj pri sciencaj kaj teknikaj temoj, diplomlaboraĵoj, kaj la ekzisto de sciencaj, fakaj asocioj utiligantaj Esperanton.

Dankon pro via atento.

Sonregistraĵo: www.linguistic-rights.org/sonoj/3a﹍Forumo﹍pri﹍Minoritatoj﹍UN﹍Ghenevo﹍alparolo﹍de﹍UEA﹍14﹍15﹍dec﹍2010.mp3

Kongresa statistiko: Franca-germana duelo

884 aliĝoj al la 96-a UK en Kopenhago (23-30 julio 2011) estis registritaj ĝis la 15-a de januaro.

Fine de la unua kotizperiodo okazis grava ŝanĝo en la statistiko: pri la unua loko konkurencas Francio kaj Germanio, dum Danio troviĝas nun sur la kvara loko, ĉar ankaŭ Japanio liveris pli da aliĝoj ol la gastigonta lando. La landoj kun pli ol 20 aliĝintoj estas: Francio (125), Germanio (118), Japanio (73), Danio (70), Pollando (56), Nederlando (48), Brazilo (34), Svedio (33), Rusio (31) kaj Belgio (27).