Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2011 3

Malferme

Ni pioniras la simetriemon

Nia movado laboras por la fortigo de specife tia internacia, interloka, intertipa amikeco, kiu insistas pri la demokratia duflankeco de la rilato. Ni ne diras, suben: “Vi estas mia amiko, ĉar mi faris personan kliniĝon por vin akcepti”. Nek, supren, “Mi aŭdacas esti via amiko, ĉar vi gracis enpreni min en vian amikaron”. Ni diras, vizaĝen: “Ni estas senhierarkie simetriemaj amikoj, kaj ni kune fosas diversajn komune homajn sulkojn.” Jen nia aparta vivstilo. Kiamaniere ĝian revolucian simetriemon ni praktiku kaj prezentu ne nur en la prilingva sfero sed ankaŭ pli vaste?

La sporto — kunpraktikata (ne nur junaĝe) kiel esprimilo de multaj amikecoj — estas areno videble egaliga. Multaj prave strebas ligi Esperanton al la sportistoj, kaj certe havas niajn bondezirojn. Sed troviĝas io sporta jam en la praktikado de Esperanto mem. Tion ni ofte elitisme malatentas, preferante emfazi aspirojn artajn kaj sciencajn. La tabeleco de nia tabelvorta lingvo invitas komencantojn kunsporti kun korifeoj, kiuj neniam rifuzas.

La internacian gastigadon kaj la memkonscian gastadon, ni esperantistoj ĉiugeneracie re- kaj relanĉas kiel unikan entreprenon. Ankaŭ ĝi, same kiel la sporto, estas universale fosata sulko. La esperantistado — ni ne faru la eraron ĉiam nomi ĝin eco — faras el la neŭtrala lingvo kulturan gastejon, kaj el la priEsperanta sinengaĝo konstantan elementon de feriecado eĉ en niaj plej feroce-sendorme strebaj tagnoktoj. Dum ni simetrie lernas la streĉojn kaj ĝojojn de la respondecaj gastado kaj gastigado, ni pionire fondas la planedan respublikon.

Laste, sed ĉu balaste?, ni venas al la artoj. Tre longe ankaŭ la Esperantaj artistoj restis metilernantoj en la atelieroj de la unulingvaj ŝtatoj, neneŭtrale iesaj, radikismaj, al kiuj la gasta specio aspektas fakultativa kaj forsendebla. Sed hodiaŭ ni finfine fortu kuraĝe prediki al tiu grego.

Ni rajtu rakonti, kiamaniere nia magie ĉiesa podio, surscenigante la militidajn realaĵojn de la ŝtatoj kaj kronoj de iesaj landoj, forsorĉas per nia arto iliajn pekojn kaj reliefigas ilian sportigan, gastigan kapablon. Ni proponu, ne tiom al interŝtataj instancoj la tujan uzon de nia lingvo, kiom al specifaj landoj tiun nian surscenigan magion, per kiu ankaŭ senEsperantaj homoj kaj institucioj lernos permagii el la glavoj kaj lancoj rikoltilojn kaj plugilojn.

Sporto, gastado, artoj — ĉie, estimataj legantoj, ni traktas pri intervizaĝeco. Sporte kaj gaste, ni funkcias inter specifaj unuopuloj, vidalvide. Arte, ni reliefigas la vizaĝojn, kiujn ni spertas dum nia vivado, per tiu aparta magio; ju pli malglavige ni surscenigas la vizaĝojn, des pli Esperanta estas nia podia sukceso. Se vi ne notas ĉi tie reklamon por mia “projekto vizaĝoj”, kara leganto, permesu al mi dubi pri via kapablo flari miajn publicajn intencojn.

Se ĉio ĉi estus dirata en la februara numero, vi pensus al la semajno de internacia amikeco. Dirate en la marta, la vortoj invitu vin al la kongresa temo. Kiel Johano la baptisto diris pri la savonto, mi nur balaas iom da tereno por la reĝisoro pri la kopenhaga temo. Se vi ne konas ĝian vortumon, mi ĝin ripetu: dialogo kaj interkompreno. Se vi havas nian trian virton* (post la espero kaj la obstino), vi atendos anoncojn pri la intencoj de tiu reĝisoro, kies sandalojn mi ne rajtas lavi. La estraro de la asocio sin distancigas de la neŭtrale kristanaj elvokoj de miaj vortoj, tamen notante, ke mi ne estas kristano kaj do povas neŭtrale fari tiajn aludojn sen tro da risko de miskompreno.

* Aludo al la rekantaĵo de “La Vojo”
Probal Dasgupta

[FORIGITA!: bildo]

Fotoj el la projekto “Vizaĝoj”: http://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Vizaĝoj

Kongresa temo

Mojose en Kopenhago!

Kun la junularo, en ĝia Internacia Jaro...

Je kioma aĝo vi, hazarda leganto, interesiĝis pri Esperanto kaj lernis ĝin?

Por granda parto el ni, tiu ĉi fascina afero trovis sian vojon al niaj respektivaj cerboj kaj koroj tre frue en la unuopaj vivitineroj, pli-malpli samepoke kiel la ekfloriĝo de aliaj intensaj emocioj, kiel amo kaj erotiko. Temas pri vivetapo dum kiu ĉiu homo, tra la malfacila procezo ne plu resti infano sed kreski, varme karesas en sia profunda interno esperojn por la estonteco, t.e. por la propra kaj foje eĉ por ĉies estonteco. Ĉu vi povas ankoraŭ memori aŭ eĉ denove senti la tiamajn ekscitiĝon kaj ĝojon, jen pro la beleco de la Zamenhofa revo, jen pro la ŝancoj senpere kontakti alilandajn homojn, jen pro la mirinda strukturo de la lingvo, kiu permesis al vi tiom rapide lerni?

Bonŝance, la vibranta energio, vasta imagopovo kaj krea iniciatemo de junaj homoj daŭre alvenantaj en ĉiu generacio signife pliriĉigis la vivon de Esperanto. Jes ja, ni pensu pri homo ankoraŭ ne 28-jaraĝa ĉe la publikigo de ĝia Unua Libro en 1887, aŭ pri la fondintoj de UEA en 1908 (Hector Hodler 21-jara, Edmond Privat 19-jara), aŭ pri la unua prezidanto de la iama Sovetrespublikara Esperantista Unio en 1921 (Ernst Drezen, 29-jara), inter centoj da similaj kazoj sur ĉiuj niveloj kaj sferoj de nia fenomeno. Ĉu nur pasinttempaj? Nu, hodiaŭ pensu ekz. pri la ĉefaj motoroj de E@I kaj lernu.net.

Tiu lasta ekzemplo permesas atenti la fakton ke en la nuna, rapide ŝanĝiĝanta mondo, Esperanto kerne bezonas siajn junulojn por pluvivantigi sin kaj adaptiĝi al la novaj kondiĉoj kiel kunlabora, eduka, socie engaĝiĝinta iniciato, samkiel la homaro bezonas sian junularon por alfronti la diversajn defiojn kaj krizojn de la nuna realo (sociekonomiajn, ekologiajn, politikajn ktp), cele al nia komuna estonteco. Esperantujo kaj la mondo el kiu ĝi estas konscia ero, nepre kreu taŭgajn spacojn por vera, fruktodona kaj respektoplena dialogo inter la generacioj.

Ĝuste tial, la temon de la Kopenhaga UK konsistigos la Internacia Jaro de la Junularo: Dialogo kaj interkompreniĝo, lanĉita de UN por la periodo inter la 12-a de aŭgusto 2010 kaj la 11-a de aŭgusto 2011. Per tio UEA plian fojon daŭrigas sian persistan, respondecan subtenon al la regulaj alvokoj de Unesko aŭ la tuta UN-sistemo elstarigi kernajn aspektojn de la vivo de la homaro, gravajn por komune alstrebindaj celoj kiel paco, homaj rajtoj, daŭropova evoluo kaj interkultura solidareco.

Potenciale, la diskutado de tiel gravaj temoj, kadre de la plej granda E-evento, povus esti tre interesa kaj riĉiga, fakte modela kaj senprecedenca, se ni trafe profitus de la tute aparta trajto de nia lingvokomunumo esti tiom kulture kaj geografie diverseca. Ekz. ĉu per Esperanto iuj okcidenteŭropaj junuloj povus rekte informiĝi pri la malfacilaj vivkondiĉoj de siaj samgeneracianoj en subevoluintaj landoj? En postaj artikoloj mi (aŭ iu alia!) tuŝos la ĉefajn aksojn de la temaro.

Kiel ĉe ĉiu vivanta homkomunumo, la junularaj kulturo kaj lingvaĵo helpas movi la tutan aferon en Esperantujo. Tial mi invitas ĉiujn kontribui ekde nun, por ke okazu kiel eble plej mojosa (t.e. modernjunstila), instiga kaj utila dialogo inter la generacioj, pri la diversaj aspektoj de la junularo. Tio povas esti ŝanco por spirita rejuniĝo...

José Antonio Vergara

1247 E-podkastoj de Pola Radio kaj... ?

La 2-an de februaro la vasta komunumo de la E-aŭskultantoj de Pola Radio ricevis afliktan informon pri ne plu novaj E-elsendoj. La komunikita decido estis samtage afiŝita sur la muro de Amikaro de Pola Radio en Esperanto, kiu dum sia unujara ekzisto arigis en la socia portalo Facebook ĉ. 1115 membrojn.

La informo disvastiĝis fulmrapide, kaj sur la muro de la Amikaro kaj ekster ĝi komenciĝis vigla opiniinterŝanĝo pri tio, ĉu eblas kaj sub kiuj kondiĉoj, ke la teamo laboranta pri la E-programo de Pola Radio daŭrigu sian agadon en alia portalo, eĉ sen la nomo de tiu ĉi institucio.

Ne eblas kaŝi, ke en la lastaj jaroj ĝi kelkfoje sukcesis malagrable surprizi per siaj decidoj la mondan esperantistaron. Ne eblas tamen kaŝi ankaŭ, ke kun la nomo de Pola Radio en la daŭro de preskaŭ 52 jaroj ligiĝas multaj belegaj momentoj en la historio de la E-komunumo. De tie dum tiu tuta tempo estis al la mondo komunikataj informoj pri E-eventoj, kongresoj, aktivaĵoj. De tie aŭdiĝadis la voĉoj de elstaraj esperantistoj, interparoloj, intervjuoj kun polaj kaj eksterlandaj agantoj de la E-movado. Altnivelaj elsendoj pri la pola literaturo en E-traduko kaj originala E-kreado atestis, ke la esperantistaro vaste dismetiĝinta tra la mondo formas veran socion, kiu ĝuas la ĉiutagan lingvan medion de la Varsoviaj E-elsendoj. Kaj formis ĝin krome temoj el la tuta programa oferto de la E-Redakcio de Pola Radio, kies origina celo estis proksimigi al la esperantlingva aŭskultanto Pollandon, ja proksiman al ĉiu esperantisto laŭ sia aktuala politika, ekonomia, scienca, kultura kaj turisma spektroj.

Estis periodoj kiam temis sole pri la duonhora — tamen ĉiutaga E-elsendo, estis periodoj kiam ĉiutage aŭdiĝadis kelkelsenda, eĉ trihora E-programo.

En la fino de 2006, post 48-jara ekzisto, la Redakcio de PR kaj la tuta E-komunumo spertis streĉajn kaj dramecajn semajnojn, kiam decidiĝis la estonteco de la E-lingvaj programoj el Varsovio. La tiama esperantista aktiviĝo superis ĉies atendojn, pri kio detale raportis la februara numero de Esperanto en 2007. Dank’ al la vasta enlanda kaj eksterlanda kampanjo la E-elsendoj — minacitaj de forigo — restis, kvankam ne en la formo de ĉiu el ni esperita.

Dum iom pli ol kvar jaroj la E-komunumo kutimiĝis al la nova formulo de la E-programoj de PR.

Senigitaj de la mallongonda kaj satelita emisiado, limigitaj al la reta ŝutabono, elkondukitaj el la strukturo de la Poreksterlanda Programo de Pola Radio, kie ilian lokon kaj pozicion prenis la Hebrea Redakcio, ili ja funkciis. Sciis pri ili bonege esperantistoj en la mondo, kiuj adaptiĝis al la sole reta emisiado, al reta aŭskultado, elŝutado. Al la ŝanĝoj tamen ne ĉiuj povis adaptiĝi. Multajn aŭskultantojn ni perdis. Ĉefe tiujn, kiuj aŭskultis nin per mallongaj ondoj aŭ per satelito, kaj kiuj trovis baron ne nur financan, sed ankaŭ psikan, aŭskulti la elsendojn per komputilo. Ĝenerale aŭskultantoj kun ĝojo akceptis la decidon pri daŭrigo de la E-lingvaj elsendoj de PR, kiuj, kvankam novstilaj, ne facile troveblaj per la oficiala retejo de Pola Radio, tamen multrilate referencis al la plej bona tradicio kaj de la iamaj programoj. Baldaŭ montriĝis, ke en la interreta epoko la Varsovia E-programo senĉese logas novajn aŭskultantojn. Junajn, mezaĝajn, grizharaĝajn! Ilin ĉiujn karakterizis la sama trajto: la sopiro aŭdi la lingvon en la ĉiutaga uzo rilate al aferoj politikaj, sociaj, kulturaj kaj evidente movadaj.

En la Interreta Fako de Pola Radio la respondecon pri la novformulaj E-programoj transprenis Gabi Kosiarska. Sed ŝi ja ne solis, ĉar per ĉiutaga helpo, asisto, estis kun ŝi la malnovaj gekolegoj: Barbara Pietrzak kaj Maciek Jaskot. Dum kelka periodo kunlaboris Łukasz Żebrowski. Ĉiam helpoprete, eĉ se iom ombre, atendis Wojtek Usakiewicz. Tiu kunlaboro kun la tempofluo en ĉiam pli signifa grado ekhavis trajtojn de distanca laboro.

La Interreta Fako de PR neniam aparte interesiĝis pri sia E-podkasto, sed malgraŭ modestaj financaj kondiĉoj la E-sekcio funkciis sen grandaj obstakloj, bedaŭrinde ne tre longe. Nome post la ŝanĝo de la direktoraro administranta la Informadikan Fakon de PR komenciĝis programlimigoj en la E-elsendoj.

La unuaj surprizis la tutan E-komunumon antaŭtage de la Jubilea UK en Bjalistoko, kiam per arbitra decido estis forigitaj la semajnfinaj programoj. Dumsemajne aŭdiĝis ekde tiam nur kvin elsendoj. Sekvaj limigoj okazis fine de majo 2010. Tiam Gabi ricevis apartajn taskojn en la Informadika Fako, ligitajn kun la alifarado de la portalo de PR. La E-elsendoj ne estis ĉesigitaj, sed ili estis limigitaj ĝis tri premieroj semajne kun la premiso, ke ili konsistu sole el ripetataj eroj. Tio estis rekte vegeta stato rilate al la atendoj de la aŭskultantoj, kio emfaziĝis en iliaj leteroj kaj ankaŭ estis klare vortumita dum diversaj personaj renkontiĝoj kun la aŭskultantoj, inkluzive de AERA-kunveno dum la Havana UK. Do postkongrese ni komencis singarde revenigi elementojn de la originala programenhavo. Tio estis ĉesigita per decido de la 2-a de februaro 2011. Ĝis tiam entute la aŭskultantoj de la E-elsendoj en Pola Radio ricevis 1247 programojn, elŝuteblajn el la radiopaĝoj aŭ riceveblajn ŝutabone.

Kiam ni skribas ĉi tiujn vortojn, estas neniuj pliaj decidoj. La situacio ne aŭguras renverson. Restas la konscio pri tio, kiom multe la E-komunumo dankŝuldas al Pola Radio, kvankam la nunaj radioaŭtoritatoj en Pollando ne volas agnoski kiom multe ili profitas de siaj E-programoj, pro kiuj la nomo de PR fariĝis rekonebla marko pri fidindaj informoj el kaj pri Pollando en la landoj, kiujn la iama kaj la aktuala programpropono de PR ne atingas.

Kvankam ne aŭdiĝis definitivaj decidoj pri la estonteco de la E-sekcio en la Informadika Fako de PR, al la redakciaj adresoj venas ĉiam pli da petoj, insistoj, ke la ĝisnuna ĵurnalista teamo en Varsovio ne rezignu, sed eĉ sen la ŝildo de publika institucio daŭrigu sian laboron por la bono de la E-Komunumo.

Se la kondiĉoj necesaj por tio estos por tio trovitaj, nia teamo estas preta, kun malnovaj/novaj kolegoj tian provon entrepreni. La baza demando estas, ĉu la E-komunumo daŭre bezonas oferton, ĝis nun disponigatan de la E-Redakcio, sekve la E-fako de Pola Radio.

Gabi Kosiarska, Barbara Pietrzak

[FORIGITA!: bildo]

La malnova “antaŭpodkasta” teamo

[FORIGITA!: bildo]

La redakcia teamo, printempo 2003

[FORIGITA!: bildo]

La redakcia teamo en la somero 2006

[FORIGITA!: bildo]

Barbara Pietrzak kaj Gabi Kosiarska

[FORIGITA!: bildo]

La redaktisto Łukasz Żebrowski

[FORIGITA!: bildo]

La varsovia studio

Trejnseminario de TEJO kaj SEL maje 2011 en Varsovio

Kadre de la kampanjo “SEL-Reaktivigo” Skolta Esperanto-Ligo kune kun TEJO organizas trejnseminarion por junaj aktivuloj kun la ĉefa temo: Konstruante surbaze de diverseco — kiel ricevi la plejbonon el interorganiza junulara kunlaboro?

La seminario okazos en Varsovio, Pollando, inter la 24-a kaj 30-a de majo 2011 (la 24-a kaj la 30-a estos la vojaĝtagoj).

La programo enhavas interaktivajn laborsesiojn pri teknikoj kaj metodoj de moderna laboro de junulaj asocioj kaj pri efikaj manieroj organizi junularon, uzante la temon diverseco kaj egalrajteco en internacia agado. La partoprenantoj lernos praktikajn metodojn de interkulturaj aktivaĵoj kaj la uzon de variaj iloj de la Konsilio de Eŭropo. Krome ili plibonigos siajn gvidadajn lertojn. Okazos vizito al la centra sidejo de ZHP (Pola Skolta Asocio) por diskuti pri spertoj en internacia kunlaboro kaj la potenciala uzado de la internacia lingvo. Krome oni vizitos la lokan grupon de esperantistoj.

Ni invitas junajn aktivulojn en la skolta movado kaj esperantistojn kiuj simpatias kun la skolta movado. La ĉefa kriterio estas klara intereso pri la temo diverseco kaj egalrajteco en internacia kunlaboro kaj ebla kontribuo al la programo. Danke al subvencio de la Eŭropa Junulara Fonduso ni povas inviti 30 partoprenontojn, pagante la restadkostojn kaj kontribuante al la vojaĝkostoj. La aliĝkotizo estas nur 70 eŭroj (por eŭropanoj) aŭ 100 eŭroj (por ne-eŭropanoj) por la 5-taga programo. Pro la limigita nombro de lokoj ni devos elekti partoprenontojn uzante kriteriojn sur la aliĝilo, kiuj certigas la ekvilibron de nacieco kaj sekso, kaj la eblan kontribuon al la programo. La limdato por aliĝi estas la 15-a de marto 2011. Frua aliĝo estas rekomendata. Pliaj informoj inkluzive de la programo, la kriterioj kaj la aliĝilo haveblas ĉe: www.esperanto.org/skolta aŭ ĉe la Organiza Teamo: S...@gmail.com. Se vi konas skoltojn en via urbo, tio estus granda oportuno por prezenti Esperanton kaj inviti lokajn skoltojn por partopreni la trejnseminarion. Al tiuj, kiuj deziras aliĝi, ni proponos Esperanto-fulmkurson (retan/per Skajpo), por provizi ilin per la bazaj Esperanto-komprenkapabloj kaj ebligi senperan komunikadon.

Internacia Universitato prosperas vintre kaj somere

Jam la kvaran jaron sinsekve okazis en la Internacia Festivalo en Germanio la Internacia Vintra Universitato (IVU), sed laste kun duoble pli da prelegoj ol en la antaŭaj fojoj, preskaŭ samnombre kiel en la Internacia Kongresa Universitato (IKU), kiu nun estas en la procezo de prijuĝado de la proponoj por la UK.

Kvankam la lasta rikolto de IKU-proponoj estis iom malpli abunda laŭkvante (18 anstataŭ proksimume tridek en la lastaj jaroj), ĝi estas tre altnivela kaj varia laŭteme, kio starigas malfacilan taskon antaŭ la IKU-komisiono, sed promesas riĉan oferton en Kopenhago.

“Somera Universitato” unuafoje okazis en la 17-a UK en Ĝenevo en 1925, laŭ instigo de Edmond Privat. La serio de sciencaj prelegoj en UK fariĝis Internacia Somera Universitato (ISU). La nomon oni ŝanĝis al “Internacia Kongresa Universitato” en 1981, kiam la UK unuafoje okazis en la suda hemisfero, en Brazilo. Ekde la UK en Tampereo, 1995, IKU kunlaboras kun Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), tiel ke inter la naŭ IKU-prelegoj tri estas efektive daŭrigataj kiel AIS-kursoj.

Se okazas Somera Universitato en la UK, kial ne estu Vintra Universitato, ekzemple en la jarfinaj Esperanto-renkontiĝoj? En 2007 mi iniciatis la Internacian Vintran Universitaton (IVU), kadre de la 24-a Internacia Festivalo (IF) en Düsseldorf. La formato estis simila al IKU: studsesio de AIS konsistanta el tri kursoj. La aŭspicio de la du bone konataj institucioj — science AIS kaj organize IF — ebligis al la nova aranĝo fariĝi tradicia vintra kursaro, same kiel IKU somere. Kiel dirite, ĉi-jare la prelegoj abundis, duoble ol antaŭe, atingante preskaŭ la nombron de IKU-prelegoj. Dum la tri pasintaj IVU-sesioj havis po tri kursojn kaj 5-6 prelegojn, la ĉi-jara sesio konsistis el sep kursoj kaj 12 prelegoj. Tiu kvanto proksimigas IVU al la amplekso de ĝia pli aĝa parenco — IKU — kiu kutime havas naŭ prelegojn (el kiuj tri estas AIS-kursoj kun po tri prelegoj, do entute 15 prelegoj). Kvankam la plimulto de la IVU-kursoj ĉijaraj temis pri lingvoj (la IF-ĉeftemo), ili estis sufiĉe variaj. Mi prelegis pri la evoluo de astronomio — de Genezo tra Koperniko ĝis Einstein kaj Hubble. Daniel Moirand faris literaturan kurson pri Aleksandro Dumas. Ugo de Riu prelegis pri geografio: “Longitudo — de Stonehenge ĝis GPS”. Kristin Tytgat provokis la aŭskultantojn per la demando “Ĉu la nederlanda estas monda lingvo?” kaj Tatjana Loskutova prelegis pri “Lingva diverseco kaj lingva politiko en Rusio”. Ankaŭ la du ceteraj kursoj temis pri lingvo: Tacuo Huĝimoto prelegis pri “Idiolekto, dialekto, idiomo”, kaj verŝajne la plej populara preleganto, Josef Ŝemer, lerte prezentis kaj instruetis la hebrean lingvon. En tri el la sep kursoj okazis finekzamenoj, kaj la sukcesintoj ricevis oficialajn AIS-atestojn en solena ceremonio dum la silvestra balo, okazanta en la lastaj minutoj de la jaro 2010, en la ĉeesto de AIS-senatano Prof. H.D. Quednau.

La temoj de la ĉi-jaraj IKU-proponoj inkluzivas Esperantologion, etnologion, biologion, ekonomikon, fizikon, lingvojn, astronomion, historion, filozofion, medicinon, kemion kaj ekologion. Ankaŭ la proponintoj estas inter la plej elstaraj fakuloj en la movado kaj eĉ ekster ĝi. Fine, ĉi-jare senprecedence alta nombro de IKU-proponoj prezentas ankaŭ AIS-kurson: dum en antaŭaj jaroj estis inter 2-4 AIS-proponoj, ĉi-jare estas ok. Tial ankaŭ nun la IKU-komisiono kaj la estraro de UEA havas tre malfacilan taskon, elekti la naŭ prelegojn kaj tri kursojn inter duobla nombro da altnivelaj proponoj. La rezultoj aperos fine de aprilo en la IKU-retpaĝo de UEA: http://uea.org/dokumentoj/IKU. La rigora prijuĝa procedo aplikata al la proponitaj prelegoj far la IKU-komisiono garantias sciencan karakteron, zorge elektitajn temojn kaj altan nivelon de la prelegoj. Profitas la kongresanoj, kiuj povas sperti profesiajn prelegojn, aŭskulti bonan lingvaĵon kaj lerni pri variaj temoj, ofte komplikaj aŭ ne facile atingeblaj por laika publiko. Dum interne de la movado IKU kaj lastatempe ankaŭ IVU popularigas profesiajn kaj sciencajn temojn, al la ekstero ili demonstras ke scienca esploro kaj altnivela edukado povas esti farataj per Esperanto. IKU produktas ĉiun jaron kolekton de la prelegoj en skriba formo, la IKU-libron, kiu servas kiel presita kaj reta dokumento, ebligas formale informi pri la scienca kaj alt-edukada aplikoj de Esperanto, kaj prezenti Esperanton en scienc-rilataj internaciaj forumoj — Unesko kaj Neregistaraj Organizaĵoj kiel Internacia Asocio de Universitatoj.

Pliaj informoj pri IKU aperas en la artikolo “Du jardekoj de Internacia Kongresa Universitato” en la festlibro de Tonkin.

Amri Wandel
estrarano pri Scienca kaj Faka Agado kaj sekretario de la IKU-komisiono

[FORIGITA!: bildo]

Amri Wandel, Floreal Gabalda kaj Dieter Quednau

El nia historio

Semajno de Internacia Amikeco

En 1874, la 9-an de oktobro, estis fondita en Berno “Universala Poŝta Unuiĝo” (UPU), al kiu aliĝas preskaŭ ĉiuj memstaraj landoj. En 1957 estis decidite en Otavo saluti ĉiujare la kulturan fakton, ke ĉiu homo troviĝanta ie ajn en la mondo, kie ekzistas perpoŝta eblo por interrilati, povas ricevi respondon de homo troviĝanta ankaŭ ie ajn en la mondo.

En ligo kun Esperanto la lando, kiu oficiale konkretigis la rekomendon, estas Pollando, kaj en la 1960-aj jaroj abundis polaj poŝtaj stampoj kun la teksto en Esperanto: “Internacia semajno de korespondado”. Presita slogano sur eldonitaj kovertoj krome diris, dulingve: “Se ricevo de letero faras al vi plezuron, skribu ankaŭ vi”.

Surbaze de tiu ĉi ideo Erik Carlén (1908-1986) sugestis enkarnigi la internan ideon de esperantismo dum Semajno, kies gvidmotivo estos: “Amikeco trans limoj”.

Stariĝis internacia komitato, kiu ligis landajn kaj lokajn komitatojn kun la celo informi ĵurnalistojn, oficialulojn, la publikon, instigi unuopulojn intersaluti sin ekzemple per poŝtkartoj plej ofte eldonitaj tiucele kaj tiel plu.

La Semajno, kies simbolo estis du sinpremantaj manoj sub la slogano, okazis unuan fojon de la 16-a ĝis la 22-a de februaro 1969. Poste ĝi datiĝis senvarie ĉiun lastan plenan semajnon de februaro.

Tiel naskiĝis “Semajno de Internacia Amikeco” (SIA). Iom post iom SIA iĝis tradicio de nia kulturo pli kaj pli enradikiĝanta precipe de kiam speciala kunveno de la 54-a Universala Kongreso de Esperanto en Helsinki (1969) agnoskis la eventon.

Tiam Erik Carlén estis vicprezidanto de UEA kaj du pliaj svedoj, s-ino Sandgren kaj s-ro K. Gustafsson, alportis sian ŝtonon al la konstruo.

Kiam mi rimarkis, ke la CO de UEA komencis uzi, eksterevente por oficejaj bezonoj, restantajn poŝtkartojn, kiujn ĝi eldonis jarojn antaŭe por disvendo cele al SIA, mi komprenis, ke io ŝanĝiĝis.

Fakte tiel ŝanĝiĝis la interhomaj komunikiloj, ke por nuntempaj generacioj estas apenaŭ imageble, ke homo sidu ĉe skribotablo kun leterpapero kaj skribilo en la mano!

Tamen, por multaj el ni ne mortis la SIA. La grupo kiu kutime plej solenas ĝin, estas la belga “Esperanto 3000” el Loveno.

La 28-an de februaro 2004, kadre de SIA, la grupo festis 25 jarojn de sia ekzisto. Tiukaze la urbestro de Loveno subskribis oficialan deklaron kaj invitis la urbestrojn de la kvar ĝemelaj urboj fari same. La lasta paragrafo de lia deklaro tekstas jene: “Mi, L. Tobback, urbestro de la urbo Loveno, per ĉi tio nun deklaras la semajnon de la 22-a ĝis la 28-a de februaro 2004 Semajnon de Internacia Amikeco en la urbo Loveno. Tio ĉi kongruas kun la mondvasta kampanjo sub aŭspicioj de la Universala Esperanto-Komunumo, kies celo estas transponti la fendon en la komunikado kaj la reciproka kompreno de la popoloj”.

Rapide evoluas la komunikaj teknologioj kaj pravas Barbara Pietrzak: “En la interreta epoko oni ne plu amaskvante utiligas tradiciajn poŝtkartojn kun la slogano de la Semajno kun du interpremiĝantaj manoj, sed eble ekde nun la Interreto kaj ĝiaj sociaj portaloj en Esperanto kaj en aliaj naciaj lingvoj devus kaj povus esti pli intense utiligataj por vivigi kaj memorigi tiun pli ol 40-jaran tradicion de la Esperanto-komunumo”. (Revuo Esperanto de februaro 2011.) Jean Amouroux

[FORIGITA!: bildo]

En la retejo de UEA troviĝas nun subpaĝo pri la Semajno de Internacia Amikeco, www.uea.org/informado/sia.html.

Novaĵoj el la Esperantomuzeo

La komuna memoro de nia historio: fotoj en Interreto

Tute nerimarkite de la esperantistaro kreiĝis en la lastaj jaroj la plej granda datumbanko kun Esperanto-bildoj en la interreto: En “Bildarchiv Austria” (Bildarkivo Aŭstria, BA) troviĝas 11 000 fotoj kaj aliaj bildobjektoj kun Esperantaj temoj.

BA apartenas al la Aŭstria Nacia Biblioteko kaj estas unu el la plej grandaj interretaj bilddatumbankoj en Eŭropo. Ekde 2006 la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo enigas siajn fotojn kaj muzeajn objektojn en tiun datumbankon. Pro tio estas videblaj plej diversaj aferoj rilatantaj Esperanton, ekz. monumentoj, insignoj, medaloj, statuoj, poŝtaĵoj.

Tiuj 11 000 fotoj atestas la historion de Esperanto, kiu baldaŭ havos 125 jarojn. Ili kvazaŭ savas por nia memoro gravajn eventojn el la pasinteco kaj ofte pli intense kaj pli rekte peras informojn kaj impresojn ol skribaj fontoj. La esperantistoj certe aprezos vojaĝi tra la tempo ekde la komenco de nia lingvo ĝis la hodiaŭa tempo.

La impona fotomaterialo saviĝis, ĉar ekde la fondo de la Esperantomuzeo en 1927 multaj esperantistoj sendis siajn fotojn kaj tiel savis ilin de pereo. Per la utiligo de modernaj teknologioj ili nun estas je la dispono de ĉiu esperantisto. Kaj ankoraŭ alian avantaĝon havas tiu procedo: la fotoj restas bone protektataj en la arkivo, tamen oni povas rigardi ilin senkoste en la interreto, ĉar ili estas ĉiuj skanitaj.

Tute nova estas speciale facila aliro al tiuj bilddokumentoj pere de la tiel nomata “Digitale Sammlung Esperanto” (“bitigita kolekto Esperanto”), kiu prezentas la bildelementojn laŭtempe kaj laŭteme. Eblas agrabla vojaĝo tra la tempo laŭ diversaj temoj. Ekzistas 9 ĉeftemoj:

  • aranĝoj (Veranstaltungen)
  • privataj kaj oficialaj organizoj (Private und öffentliche Einrichtungen)
  • trafikejoj, monumentoj, publikeco (Verkehrsflächen, Denkmäler, öffentliche Präsenz)
  • personoj (Personen)
  • kulturo (Kultur)
  • objektoj (Objekte)
  • ekonomio (Wirtschaft)
  • aliaj planlingvoj (Andere Plansprachen)
  • pordo al la mondo (Tor zur Welt)

Post elekto de temo eblas la serĉado tra la tempo. Skribante al la Kolekto por Planlingvoj oni ricevas folion, kiu enhavas klarigojn pri serĉ-strategioj kaj la tradukon de la plej gravaj serĉvortoj.

Herbert Mayer

[FORIGITA!: bildo]

La rusa Esperanto-pioniro Innokentij Seriŝev en Pekino, 1924

[FORIGITA!: bildo]

Varbado por Esperanto: Ornamita tramo en Hago, 1910

Recenzoj

Malmulte da fojno en tiu ĉi trogo

Saĝo kiel terapio — Išmintis kaip terapija. Jūratė Baranova. Trad. Gediminas Degėsys. Vilnius, Litovio: Trys Žvaigždutės, 2008. 341p. 18cm. ISBN 9789955641759. Prezo: € 10,50

Jūratė Baranova estas profesoro pri filozofio ĉe la Pedagogia Universitato en Vilnius. Inter la jaroj 2000 kaj 2007 ŝi publikigis ses librojn kies esperantigitaj titoloj komprenigas ŝian interesokampon. Jen ili: Filozofio de historio, Etiko — filozofio kiel praktiko, Morala filozofio de la 20a jarcento — interparolo kun Kant, Meditoj: tekstoj kaj bildoj, Filozofio kaj literaturo: kontraŭdiroj, paraleloj, kruciĝoj, Nietzsche kaj postmodernismo. Profesoro Baranova interesiĝas pri la praktika efiko de la filozofio. Ŝi esperas, kiel jam esperis epikuranoj kaj stoikuloj, ke “filozofo estas kuracisto de la animo” (p. 87). Tiele, ni komprenas la iom misgvidan titolon de ŝia libro: Saĝo kiel terapio. Misgvida, ĉar la aŭtoro laŭlonge de tiu ĉi libro parolas pri tio, kion oni kutime nomas “filozofio”. Ŝi, cetere, ne konfuzas saĝon kun filozofio, ŝi eĉ citas Platonon: “Kaj filozofo — diras Diotima — troviĝas en la mezo inter saĝuloj kaj stultuloj” (p. 28). Veras, aliflanke, ke, en Saĝo kiel terapio, ŝi serĉadas la doktrinojn havantajn psikologiajn kuracefikojn nur ĉe antaŭkristanismaj filozofoj, kaj ĉe tiuj ĉi la konfuzo inter sophia kaj philosophia, “saĝo” kaj “saĝemo”, estis kutima. Filozofio vere disiĝas de la saĝo, tio estas, ke filozofoj ĉesas esti saĝuloj, nur post Kartezio, en la 17-a jarcento.

Jūratė Baranova provas do trovi “praktikan saĝon” en filozofiaj doktrinoj. Ŝia libro dividiĝas en du partojn: “Antikva etiko” kaj “Orienta etiko”. La unua parto, “Antikva etiko”, entenas ses ĉapitrojn, kies titoloj fidele anoncas la temojn: 1. Saĝo kaj povo: Trasimaĥo; 2. Saĝo kiel transcenda idealo: Sokrato; 3. Saĝo kiel akrevido de la vero: Platono; 4. Praktika (phronesis) kaj teoria (sophia) saĝoj: Aristotelo; 5. Saĝo kiel ataraksio: Epikuro; 6. Saĝo kiel apatio: stoikistoj.

Mi ne scias kion signifas la litova esprimo tiesos įžvalga, sed temante pri Platono, la titolo de la ĉapitro I.3 devus esti “Saĝo kiel kontemplado de la vero: Platono”, “akrevido”, laŭ Zamenhofa uzado, ne taŭgas en la kunteksto. La terminoj “transcenda”, “ataraksio” kaj “apatio” estas en PIV, ni nur atentu la filozofian sencon de “apatio”. La enhavo de la ĉapitroj estas bonaloja universitata produktaĵo, tia kian ni trovas en multaj libretoj franclingvaj kaj germanlingvaj por kandidatoj al universitataj enirekzamenoj. Mi ne diras tion ĉi malestime, ĉar tiajn librojn, ĝis la recenzata, mi ne renkontis en nia lingvo. Ĝi bezonatis probable ankaŭ en la litova kaj ebligas akiri kelkajn bazajn konojn pri la antikva etiko. Pleje plaĉis al mi la sesa ĉapitro, la plej longa. Ĝi min instigis al relego de Leteroj al Lukilio (“Lucilio” en la teksto), esenca fonto de tiu ĉi ĉapitro. Sed ve, mi havas en mia libraro nur kvar el la 124 leteroj de Seneko al Lukilio, do mi ne povis pritaksi la ĝustecon de la senekaj citaĵoj tradukitaj senpere el la litova Laiškai Lucilijui kaj ne el la latina Ad Lucilium epistolarum moralium libri XX, kiel postulus la kutima universitata metodo. Tion mi bedaŭras, ĉar troviĝas en tiu ĉi sesa ĉapitro vera antologieto, 79 citaĵoj sur 26 paĝoj, el Leteroj al Lukilio. Kelkaj el ili estas korĝojigaj, ekzemple: “filozofio, proponante sin mem al ĉiuj kvazaŭ stratulino, estas damaĝa” (p. 86); sed ĉu precize tion diris Seneko en la latina, mi ne scias. Tiu antologieto estas certe leginda eĉ por tiuj kiuj jam akiris mezlernejajn konojn pri la eŭropa filozofio. Ĉio kion diras profesoro Baranova pri Sokrato, Platono, Aristotelo, Epikuro kaj Seneko, estas aŭdinda. Sed post Platono kaj Aristotelo, kial ŝi ne parolis pri Plotino kaj pri la novplatonismo? La novplatonismo, sintezo originala de platonismo akademia kaj aristotelismo licea, estis, laŭ ĉiuj filozofi-historiistoj, unu el la plej gravaj pensofluoj de la romia imperio. Plotino mem estis konscienco-direktanto same kiel Seneko. La mistikismo de Plotino havis pli da praktikaj efikoj ĉe imperiestro Galieno, ol la stoikismo de Seneko ĉe imperiestro Nerono. Kial do la stranga silento pri li, en libro kies celo estas trovi tekstojn pri resanigo de malsanaj animoj? Kial profesoro Baranova silentas ankaŭ pri cinikuloj: ili ja ĉiuj estis “animodirektantoj”?

Pri la dua parto, “Orienta etiko”, ne utilas multe paroli. Jam en la enkonduko profesoro Baranova konfesas sian distancon de la “orienta” filozofio: “Kio estas komuna inter litova kaj orientaj kulturoj? Doniĝas la respondo: nenio.” (p. 105) La longaj citaĵoj el Hegel pri ĉinoj, sen kunteksto, ŝajnas rasismaj, kalumniaj kaj... stultaj. Pri tio ĉi ankaŭ la aŭtoro konsentas. Kial do enmeti ilin en libron tute aliteman? Kial paroli pri Erich Fromm, kiu estas psikanalizisto kaj neniel specialisto pri “orienta” filozofio, se tio estas por diri, ke “E. Fromm ankaŭ komparas zenbudhismon kun la psikanalizo de S. Freud. Kaj li rimarkas gravajn diferencojn inter ili” (p. 107). Ĉu iu iam supozis, ke ne ekzistas “gravaj diferencoj” inter psikanalizo kaj zeno? Se oni vere volas paroli pri E. Fromm en libro en kiu temas pri “orienta etiko”, kial ne eliri el la dialektiko inter “esto” kaj “havo”, pri kiu Fromm tiel multe insistas? Kial Shankara kaj la vedanta-a etiko ne havas ĉapitreton inter, aŭ post, la ĉapitroj “Konfucea etiko”, “Taoisma etiko”, “Budhismo” kaj “Zenbudhismo”? Ĉu pro siaj multaj similecoj kun la novplatonisma etiko jam evitita en la unua parto? Tio kio estas dirita en la dua parto de la libro troviĝas ankaŭ en iu ajn enciklopedio. Tamen estus multo direnda.

Ĉiujn ĉapitrojn sekvas, laŭ universitataj kutimoj, bibliografio, kiun la tradukinto baptis “literaturo”, verŝajne pro la altiro de la litova vorto literatūra. Cetere, enhavtabelo, bibliografioj kaj piednotoj okupas 48 paĝojn el la 175 paĝoj de la libro. Plibeligaj ilustraĵoj (fotoj nigra-blankaj pri famaj pentraĵoj kaj statuoj) okupas pliajn 11 paĝojn. Leganto de la Esperanta unua duono de tiu ĉi dulingva libro legos do 116 paĝojn. Kion ni povas ekscii el la ekstertekstaj paĝoj? Nu, tion, ke profesoro Baranova legas en la litova, angla, rusa kaj pola. Francaj kaj germanaj aŭtoroj estas citataj el siaj anglaj tradukaĵoj. Profesoro Baranova verŝajne scipovas, kiel ĉiuj universitataj instruistoj pri filozofio, ankaŭ la latinan kaj la helenan, sed tialingvaj verkoj ne estas menciitaj en la bibliografioj kaj piednotoj. Mi miras pri la malmulteco de originalaj tekstoj uzitaj de la aŭtoro. Krom la jam menciita libro de Seneko, mi trovis unu libron de Ksenofono (kiu ne estas saĝulo nek filozofo), unu de Aristotelo, unu de Popper kaj unu de Cicero, ĉiuj en litovaj tradukaĵoj. En la bibliografio pri la dua parto, nur la libro de Konfucio (Konfucijus. Apmąstymai ir pašnekesiai) estas originala teksto. La aliaj libroj estas verkaĵoj de universitatuloj pri filozofoj aŭ pri aliaj universitatuloj. Esperanta azeno trovos malmulte da fojno en tiu ĉi trogo.

La tradukaĵo de Gediminas Degėsys estas komprenebla. Tamen la tradukinto ne konas la filozofian lingvaĵon jam ekzistantan (ekzemple, li tradukas la platonan Tò sympósion, per “Festeno”, anstataŭ la jam tradicia “Simpozio” ktp.) kaj transskribas fremdajn vortojn senpere el la litova (“Kungdzi” anstataŭ “Kongzi”, “ĵen” anstataŭ “jenktp.). Neprus utiligi en tiaj tradukaĵoj la transskribsistemojn oficialajn. Estas kelkaj lingvaj eraroj kaj svarmo da tajperaroj. Pri ĉio ĉi kompreneble la aŭtoro ne respondecas.

Gravas, ke la eŭropa intelektularo alkutimiĝu al la disvastigo de siaj verkoj en nia lingvo. Do, tiuj kiuj volas precize ekscii kiel fartas la universitata filozofio en Litovio, nepre legu tiun ĉi dulingvan libreton.

Eŭgeno de Zilah

Auld majstre verkis kaj majstre deklamis

La infana raso. William Auld. Deklamas la aŭtoro. La Chaux-de-Fonds: LF-koop. 2007. 12cm. ISBN 3906595196. Du kompaktdiskoj kaj libreto kun la teksto de la fama poemego. Prezo: € 35,40

Iu kritikisto iam asertis, ke poeto neniam devas publike deklami siajn proprajn versaĵojn. Ĝis nun mi emis konsenti pri tiu opinio, ĉar en pluraj okazoj mi aŭdis tiajn recitaĵojn fare de poetoj, kaj tiu sperto difektis por mi la plezuron, kiun mi antaŭe sentis kiam mi silente legis la koncernajn poemojn. Tamen poezio estas verkita precipe por deklami, do mi aŭskultis kun intereso ĉi tiun duoblan diskan registraĵon, kaj poste devis modifi mian negativan sintenon.

William Auld ne nur majstre verkis; li ankaŭ majstre deklamis. Lia agrabla sudskota voĉo tre klare kaj esprime vivigas por ni la mutan presitan tekston de lia plej longa poezia verko La infana raso. Ĉiuj silaboj estas klare elparolataj kaj Auld ne provas histrioni, kiel (laŭ mia sperto) ofte faras aliaj verkistoj.

Ju pli oni legas aŭ aŭskultas tiun eposan verkon, oni pli kaj pli konvinkiĝas, ke ĝi estas gravega kontribuo al la monda literaturo. La temo estas universala, nome la situacio de la homaro en la tempo kaj en la kosmo. Ĝi estis parte inspirita de la verko Cantos de la usona poeto Ezra Pound, kaj ĝi memorigas min pri Canto General de la ĉiliano Pablo Neruda. Ofte grandaj mensoj simile pensas.

Oni povas demandi sin, ĉu bona poezio bezonas muzikan akompanon. Certe la antikvaj bardoj ofte ludis muzikinstrumentojn dum recitado. Ni scias ke la vorto liriko originale signifis (vidu PIV-on) “Poezio, kiun oni kantis kun akompano de liro”. Ĉe ĉi tiu registraĵo, la muzika akompanaĵo estas ĝenerale bela, sed laŭ mi (kaj tio estas nur mia persona opinio), la melodioj elektitaj ne ĉiam estas en akordo kun la koncerna kanto (aŭ ĉapitro kiel Auld preferis nomi la sekciojn). Ekzemple, kvankam la Arioso de J. S. Bach estas belega melodio, ĉu ĝi vere taŭgas por akompani la Duan Kanton, kiu estas severa kritiko de la religio? Aŭ ĉu la Pathétique de Beethoven harmonias kun Kanto (la 17-a), kiu komenciĝas: “Mi estas l’ araneo kaj la muŝo”? Tion mi dubas. Plie, mi sentis, ke la erotika Kvina Kanto elvokas ion pli pasian ol la dolĉa, iom sentimentala muziko, kiu akompanas ĝin. Aliflanke, la cetera elekto estas pli kontentiga, kaj plurfoje sufiĉe inspira. Ne ĉiam estis elektitaj klasikaj melodioj. Aliaj akompanaĵoj devenas de film-muziko, ekzemple la temo de La listo de Ŝindler, kiam koncentrejoj estas menciitaj (Kanto 16). Tre taŭga sonas Also sprach Zarathustra de Richard Strauss (tem-muziko de la filmo 2001), kiel akompano de la Kvara Kanto: “Ni pioniraj homoj de la spacvojoj”.

La libreto kiu akompanas la diskojn enhavas la tutan tekston kaj notojn de La infana raso. Ĝi estas ilustrita per allogaj grafikoj. Mi trovis nur unu eblan etan komposteraron, nome reĝo anstataŭ rego sur la paĝo 35 (kiu ne ŝanĝas la sencon).

Mi iom amuziĝis pri la fakto, ke Auld decidis en sia deklamado de la Copa de Vergilio (Kanto 190) reveni al la pruda, kaj — kiel li konfesis en sia tria eldono — erara traduko de la latinaĵo inguen — kiel “ventro”. Oni neniam povus rigardi lin kiel prudulon!

Oni devas varme gratuli la respondeculojn pri tiu iniciato, kiu certe estos bonvenigita de la esperantistaro. Ĝi certe valoras.

Garbhan MacAoidh

Navige tra TTT-paĝoj

Reta Vortaro

http://www.reta-vortaro.de/

La plej rekomendinda reta vortaro, almenaŭ ĝis la apero de Reta PIV.

Rata Vortaro

http://esperanto-jeunes.org/ravo/ravo.html

Listo de rimoj ellaborita el la Reta Vortaro.

Traperko

http://www.traperko.net/

Tradukilo inter 30 lingvoj kun Esperanto kiel pontlingvo.

Marek Blahuš

Interlingvistika sesio kaj instruista trejnado en Poznań pasis en bona etoso

La kuna okazigo de la unujara instruista trejnado de UAM kaj ILEI kunlabore kun edukado.net kaj de la tradiciaj interlingvistikaj sesioj en la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano (Pollando) pruviĝas bona solvo.

La 11 personoj (po 3 el Pollando kaj Hungario, 2 el Francio, po unu el Slovakio, Belgio kaj Germanio), kiuj komencis la trejnadon en septembro, ĉiuj renkontiĝis en februaro dum la dua sesio post diligenta semestra laboro hejme. Inter ili estas 4 stipendiatoj de ILEI-UEA kaj 2 polaj gejunuloj de PEA.

La metodikan programon gvidis Katalin Kováts, motoro de edukado.net, trejnante la kursanojn pri taktikoj de praktika instruado. La partoprenantoj jam antaŭe hejme entuziasme pretiĝis al la konsultiĝo; kreis ekzercojn, horplanojn kaj recenzojn. Surloke ili spektis kaj analizis filmitajn lecionojn, trapasis ekzamenon, prezentis siajn “instruistajn kofrojn” kaj kvaronhoran provinstruadon, fine estis testataj pri instruado de tiklaj gramatikaĵoj. Zsófia Kóródy, ILEI-estrarano, enkondukis ilin al internaciaj kunlaborebloj en Eŭropo, Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, traktis la lernfaciligan rolon de Esperanto . Literaturan minikurson gvidis Tomasz Chmielik.

La aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj kompletigis la studprogramon: Ziko van Dijk prelegis pri nuntempaj problemoj de la E-movado, ankaŭ pri la rolo de Zamenhof en la frua movado. La partoprenantoj de la universitata programo sekvis la okupojn de la traduka specialiĝo: teorion kaj praktikon de tradukado kaj interpretado kun Ilona Koutny; beletran tradukadon kun Tomasz Chmielik; tradukadon de novaĵoj kun Barbara Pietrzak, kies nomo ligiĝis al la Pola Radio. La novaĵo pri la ĉesigo eĉ de podkasto de la Esperantaj elsendoj alvenis kiel ŝoko.

Merkrede du partoprenantoj el la pasintjara grupo, Christophe Chazarein el Francio kaj Przemysław Wierzbowski el Pollando, prezentis sian finlaboraĵon (pri lernmotivoj en lernu.net: http://edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=120, resp. pri elstaraj personecoj de E-instruado: http://edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=11), kaj sukcese trapasis la finan ekzamenon. Gratulojn kaj sukcesojn en la instruista laboro!

La merkreda komuna vespero denove kunigis la partoprenantojn, instruistojn kaj lokajn esperantistojn en bona etoso. Ni kune festis la novdiplomitojn kaj Katalin, kiu merite iĝis “Esperantisto de la jaro 2010” laŭ La Ondo de Esperanto (http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/196-lode.htm#196-01). Semajnfine la restintaj partoprenintoj vizitis la renesancan kastelon de Kórnik (proksime al Poznano). Bedaŭrinde, la spertinterŝanĝojn kompletigis ankaŭ interŝanĝo de diversnaciaj grip-virusoj — kio en si mem unuigis la grupon kaj lasis en la membroj profundajn memoraĵojn.

Septembre sekvos la finekzamenoj por la instruista grupo kaj ankaŭ por la universitata grupo. Denove finiĝos 3-jara kursaro kun malmultaj persistuloj. ESF daŭre subtenas la studojn per stipendioj.

Unua sesio: 17-21.09.2011. Dum la sama semajno okazos denove Interlingvistika Simpozio (22-23.09) ĵus antaŭ Arkones.

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html
Katalin Kováts, edukado.net
http://www.edukado.net/novajhoj

Rotarianoj kaj la interkompreniĝo

La 1-an de februaro 2011 okazis oficiala lanĉo de la nova retpaĝaro de la esperantistaj rotarianoj www.radesperanto.org.

La grupo RADE, Rotaria Amikaro De Esperanto, konsistas el rotarianoj, kiuj apogas kaj aktive uzas la internacian lingvon. Ĝi celas realigi la idealojn de Rotario Internacia por interkompreno, amikeco kaj paco inter la nacioj, faciligi la personajn kontaktojn inter rotarianoj de malsama lingvo-deveno kaj kunlabori en la internaciaj servoj de Rotario Internacia. Nuntempe granda parto de la rotarianoj loĝas ekster la regionoj de la angla lingvo, la oficiala lingvo de Rotario Internacia, kiu havas siajn klubojn en 168 landoj de la mondo.

Februaro estas en Rotario la monato, dediĉita al tutmonda interkompreniĝo. Tial oni elektis ĉi tiun monaton por aperigi la plej novajn (kaj taŭgajn) informojn pri la internacia komunikado en Rotario, kaj pri ĝia solvo pere de Esperanto.

La retpaĝaro estas rezulto de la kunlaboro inter rotarianoj, rotaraktanoj* kaj apogantoj de ambaŭ idealoj el malsamaj landoj, kiuj ankaŭ pere de Interreto uzas Esperanton kiel pontolingvon por la traduko de la informoj al pluraj naciaj lingvoj. Oni celas daŭre pligrandigi la nombron de la lingvoj.

* Junulara movado de Rotario.

La grupo esperas, ke la retpaĝaro estos utila por la analizado de la lingvaj problemoj, kiujn Rotario alfrontas, ke tie la Esperanto-parolantoj povos ricevi informojn pri Rotario Internacia, kaj precipe ke la rotarianaro ricevos informojn pri la internacia lingvo Esperanto kaj ĝiaj agadoj ene de la rotaria mondo.

RADE-teamo

Alispeca vojaĝo en Israelo

En la februara n-ro de la prestiĝa kultura kaj mondvojaĝa magazino Masa Ahher (hebree “Alispeca vojaĝo”), aperis 5-paĝa, tre favora artikolo pri Esperanto el la plumo de israela ĵurnalisto loĝanta en Svedio.

La artikolo estas riĉe ilustrita, i.a. per fotoj de la UK-oj en Havano kaj Bjalistoko. Aldone al abundo da faktoj pri la lingvo, ĝi intervjuas esperantistojn el Svedio, Kanado, Israelo kaj Aŭstralio.

La artikolo konstatas ke “Esperanto ekzistas pli ol cent jarojn kaj ĝi daŭre evoluas. Ĝiaj parolantoj estas disigitaj en ĉiuj anguloj de la terglobo, ili estas ege aktivaj kaj produktas gazetojn, muzikon kaj teatraĵojn. Ili havas naciajn kaj internaciajn organizaĵojn kaj ili renkontiĝas en sennombraj renkontiĝoj tutmonde”.

Ĝia konkluda alineo diras: “Esperanto estas kiel lingva manpremo: du personoj etendas siajn manojn je duono de la distanco inter si, farante egalan penon kompreni unu la alian. Esence Esperanto estas reala ilo por egaleco kaj kunekzisto, precize kiel Zamenhof mem priskribis la unuan E-kongreson: ‘ne renkontiĝis ĉi tie francoj kun angloj, rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj’.”

La artikolo aperis en bona koincido kun la baldaŭa Internacia Libro-foiro de Jerusalemo (20-25.2), kie ELI havos budon pri E-libroj kaj muziko, kaj prezentos i.a. la novan duoblan KD-on de ELI Kanti gefratoj kune.

Amri Wandel, Prezidanto de ELI

Loke — fake — persone

NEDERLANDO: de la 3-a ĝis la 30-a de aprilo 2011 okazos en “Marisdomo”, la ateliermuzeo de Heumen (10 km sude de Nijmegen, tuj apud la aŭtoŝoseo A73) arta ekspozicio de Alise Medina, fama latva artistino 27-jara, denaska esperantistino, filino de la konata esperantisto Aristīds Mediņš. Sub la titolo “Fabeloj por plenkreskuloj” ŝi en siaj pentraĵoj akcentas detaletojn de la ĉiutaga vivo kiel naturajn ripozlokojn por la homo. Ŝi gajnis la 1-an premion de “Gallery Global Art 2010”, la konkurso por junaj artistoj el la baltaj ŝtatoj, kaj estas “la plej bona junartisto de la Balto de 2010”! La muzeo estas malferma merkrede 14:00 – 17:00, sabate kaj dimanĉe 13:00 – 17:00, krome laŭ interkonsento: ☎ 024-3580320, k...@hotmail.nl. La retejoj de Alise kaj la muzeo: www.alisemedina.blogspot.com kaj www.marishuis.nl. Venu, renkontu la artistinon persone, kaj kuntrinku glaseton je ŝia sukceso en Nederlando kaj Esperantujo!

Kees Ruig

BULGARIO: Bulgara Esperanto-Asocio anoncas internacian Esperantan literaturan konkurson “Hristo Gorov — Hrima”, en kiu povas partopreni verkistoj, poetoj kaj ĵurnalistoj el ĉiuj landoj. La konkurso havos la branĉojn poezio, prozo kaj artikolo. Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per du poemoj, originale verkitaj en Esperanto. La noveloj ampleksu ĝis 4 paĝojn, aŭtoro rajtas partopreni per unu novelo, originale verkita en Esperanto. La poemoj, noveloj kaj la artikoloj devas esti komputile kompostitaj. La konkurso ne havas apartan temon. La artikoloj estu dediĉitaj al signifa Esperanta aranĝo. La gajnintoj ricevos premiojn. La kontribuojn bv. sendi ĝis la 1-a de septembro 2012 al Georgi Mihalkov, “NadeĵdaV, bl. 529 vh. A et. 9 ap. 33 BG-1229 Sofia, Bulgario. m...@abv.bg. La rezultoj estos anoncitaj en oktobro 2012.

BRAZILO (Bel-Horizonto): Instigitaj de pli fruaj diskutoj kaj gazetaraj atakoj al Esperanto, 14 homoj el 7 brazilaj urboj vojaĝis al la provinco Minas Gerais (samgranda kiel Francio) por partopreni sendependan E-Renkontiĝon. Kelkaj vojaĝis pli ol mil kilometrojn, pro la grandeco de la lando. La 7-an kaj 8-an de januaro ili prezentis proponojn kaj diskutis laborplanon por antaŭenigi E-on kaj provi bremsi la konstantan malkreskon de esperantistoj en la lando. La kunveno okazis en la sama ĉambro kie kelkaj el ili eklernis la lingvon antaŭ 40 jaroj. La ĉefaj diskutoj kaj la fina laborplano koncentriĝis al 3 niveloj: 1. (Re)organizado de la esperantista movado; 2. Instruado de E-o kaj trejnado de E-instruistoj (prefere per distanca instruado); 3. Formoj disvastigi Esperanton (informado). Tre bedaŭrinde, kiel ĉiam en Brazilo, montriĝis ke kelkaj ne povas klare distingi inter E-o kaj religia movado. Surbaze de la diversaj proponoj, la partoprenantoj skizis laborplanon, kaj ĉiuj prenis sur sin la respondecon plenumi eron de tiu landa agadplano. Túlio Flores kunordigis la tutan aranĝon kaj redaktadon de la fina dokumento.

Roberto Resende

MOZAIKO: Clelia, juna franca poetino kaj pentristino, iam aŭdis pri Esperanto. Ĉar ŝi estas tre idealisma, ŝi verkis romanon pri la infanaĝo kaj deziras konigi ĝin al homoj ne scipovantaj la francan. Ŝi vidas en nia lingvo taŭgan rimedon por konigi sian romaneton al multaj homoj diverslandaj. Clelia lernis Esperanton tiucele ĉe Daniel Luez, kaj presigis (proprakoste) tiun ĉarman verketon. La romano Mozaiko prezentas junan knabon Forbub’, kiu vivas sub la influo de du virinoj: la patrino, kiu tute ne komprenas lin, kaj ĉarma junulino Luna, kiu estas por li kvazaŭ feino kaj helpas lin. La influo de Luna helpas lin pasi de la infanaĝo al la adolta vivo. Pliaj informoj ĉe d...@orange.fr

DASGUPTA: la librofoiro de Kolkato estas unu el la plej grandaj librovendejaroj en la mondo. Kolkato estas ege legema aŭ almenaŭ libroaĉetema urbo. Probal Dasgupta aperis tie ĉi-jare (25 jan – 04 feb), ĉar tiam aperis lia libro en la bengala “Ornaminte la boaton per ŝiritaj vortoj”. Tiu 290-paĝa kolekto de 16 eseoj, kun kursivtipara konekta fadenteksto tra la tuta verko, estas duone lingvistika, duone filozofia-literatura-socia, kaj forte montrofenestras Esperanton, s-ron Sinha, la esperantologion, la uzendecon de Esperanto por seriozaj lingvistoj almenaŭ kiel laborilo, la ligon inter Esperanto kaj la pontofaraj laboriloj de la substancisma lingvistika skolo kiun li reliefigadas, kaj tiel plu. Dasgupta estis ĉe la stando de la eldonejo Gangchil, kiu aperigis la libron kaj volas konatigi lin kun la legantaro. Temas pri prestiĝa eldonejo, kiu iĝis konata pro siaj seriozaj titoloj en la lastaj jaroj.