Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2011 4

Malferme

Al intergeneracia dialogo, por diverseca Esperantujo!

Estas dezirinde ke la ĉi-jara kongresa temo stimulu veran, sinceran kaj strategie utilan diskutadon tra nia movado pri la ideoj, sentoj, problemoj kaj rolo de la junularo en Esperantujo. Ni bonvenigos la pluralan voĉon pri ĉio ĉi de diversaj homoj, TEJO-anoj ktp. Jen mallonga intervjuo al juna kunreĝisoro, prepare kun la Kopenhagaj debatoj.

Rakontu ion pri vi mem.

Mi nomiĝas Paweł Fischer-Kotowski kaj naskiĝis antaŭ 21 jaroj en Bydgoszcz, Pollando. Nun mi studas en Varsovio. Mi estas forte deklarita egalisto, aktiva en homrajta kaj GLAT-a* movadoj, ĉefe en la kampo kontraŭdiskriminacia. Pri Esperanto mi eksciis per ZEO proksima al la hejmo de miaj geavoj. Ĝi tuj plaĉis al mi — mi estis ŝokita, ke la homaro ankoraŭ ne uzas jam elpensitan kuracilon!

* GLAT: gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj.

Iam mi pensis, ĉu manko de tiu ZEO malhelpus al mi ekkoni la ideon. Mi supozas ke ne. Ĝi tiom kongruas kun mia mondkoncepto, ke iel ajn mi trovus ĝin!

Foje oni renkontas opiniojn ke, male al antaŭaj generacioj, la nuntempa junularo tute ne interesiĝas pri socipolitikaj idealoj, sed oftas nur hedonisma aŭ individuisma sinteno ĉe ili. Tamen vi mem estas aktivulo pri homaj rajtoj, kaj ie-tie daŭre rimarkeblas solidaraj iniciatoj de junuloj: ĉu tio estas ofta ĉe viaj samgeneracianoj? Ĉu vi trovas ian ligon inter viaj socia engaĝiĝo kaj esperantisteco?

Nu, en Pollando — laŭ miaj observoj — la malpli juna generacio ne fidas NRO-jn kaj ne komprenas kiom grandajn eblojn donas tiu agado. Ekzistas tro multaj alkutimiĝoj kaj pensmanieroj ligitaj kun la komunisma periodo. Ne ĉiuj ekkomprenis ke nun la socio rajtas mem organiziĝi kaj mem elekti agadcelojn kaj rimedojn por sia realigo.

La nova generacio devas nun preni ĉion en siajn manojn, sed demando estas ĉu ĝi volos kaj scipovos.

Kaj la granda eraro, kiun mi timas, estas divida apartiĝo generacia — junuloj disde maljunuloj. Tiamaniere oni perdus multon da kreiva potencialo, spertoj, kapabloj ktp. Kiel kontraŭdiskriminacia aktivulo mi emus atentigi, ke diverseco ne povas esti malĝojiga devigo, sed kaptinda ŝanco — ju pli da diversaj homoj, des pli da vidpunktoj, des pli da eblaj vojoj al solvo.

Mi pensas ke mia socia engaĝiĝo iel ligiĝas kun mia esperantisteco. La celoj estas ja similaj, grandparte eĉ samaj. Mi bedaŭras nur ke tro ofte mi havas dilemon ĉu dediĉi miajn tempon kaj fortojn al kontraŭagado de diskriminacio, ĉu al Esperanto. Plej bone mi sentas min kiam mi povas kunigi ambaŭ agadkampojn.

Ĝis 1989, la respektivaj trajtoj de la E-movado en Orienta kaj Okcidenta Eŭropo estis sufiĉe malsimilaj inter si, pro konataj kialoj. Ĉu vi tamen kiel hodiaŭa juna esperantisto orienteŭropa, membro de PEJ kaj kunorganizinto de JES, povas rimarki ajnan diferencon inter la junularoj de ambaŭ regionoj, laŭ ĝenerala kaj Esperantuja perspektivoj?

Fakte mi malkontentas ke la ŝancoj de (ne nur) junaj homoj estas limigataj aŭ plialtigataj aŭtomate laŭ ilia deveno, kiun ili ja tute ne povas influi. Se vi estas germano, filo de riĉaj gepatroj, via situacio estas neniel komparebla kun la situacio de polino de averaĝa familio... En Esperantujo la problemo estas ĉefe ekonomia — ĉar pro religio aŭ nacieco oni ne estas malpli bone traktata, ja ĝi estas tolerema, malferma medio. Sed mono decidas ĉu vi aĉetos libron, abonos revuon, partoprenos aranĝon ktp.

Indus foje ekpensi pri la situacio de handikapaj samideanoj — ĉu ni ebligas al ili partoprenon en aranĝoj, en la movado? Mi emus ke esperantistoj daŭre strebu, ke Esperantujo estu plej diverseca, vasta movado en kiu homoj de diversaj generacioj rajtas paroli el diversaj pozicioj, diversaj vidpunktoj, sed — kaj laŭvorte, kaj metafore — en unu lingvo.

Intervjuis: José Antonio Vergara

41-a Konferenco de ILEI

Pri lingva politiko en edukado kaj scienca komunikado

Konferenco de ILEI Kopenhago 17-23 julio 2011

En sia 44-a konferenco okazanta en la Internacia Jaro de la Junularo, ILEI debatos pri lingvopolitikaj aspektoj de la edukado, kiu okupas plejan tempoparton de la junaĝo. La konferenco okazos la semajnon antaŭ la UK en Kopenhago, en moderne ekipitaj prelegejoj de la Humanistika Fakultato, Departemento pri Komunikiloj, Kognado kaj Komunikado, de la Universitato de Kopenhago.

Enkadre de la konferenco okazos la 6-a ILEI-simpozio, ĉi-foje pri la temo Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado, kiu enfokusigas specifajn aspektojn de la pli ĝenerala konferenca temo: Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado. Kunorganizantoj, krom ILEI, estas la Universitato de Kopenhago kaj Centro por Esplorado kaj Dokumentado (CED) de UEA, kun financa subteno de ESF kaj UEA. Prelegos, inter aliaj: Frans Gregersen (la plej elstara dana lingvisto hodiaŭ), Robert Phillipson (lingvisto konata al esperantistoj pro sia subtena rilato al Esperanto, aŭtoro de la famaj libroj Lingva imperiismo kaj Ĉu nur-angla Eŭropo), Humphrey Tonkin, Sabine Fiedler, Detlev Blanke kaj Davide Astori. Prelegproponoj estas ankoraŭ akceptataj. Ĉiuj prelegoj kaj simpoziaj konkludoj estos publikigitaj kiel Simpoziaj aktoj en la serio Sciencaj kajeroj de ILEI, elektronike kaj, se sufiĉos mono, ankaŭ papere.

La konferenco komenciĝos per la tradicia Interkona manĝvespero dimanĉon vespere, la 17-an de julio, en kiun la konferencanoj alportos tipajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn el siaj landoj, spicitajn per la E-instruista entuziasmo, ĉiuj gustumos la frandaĵojn, prezentos sin kaj siajn kulturojn, kaj ĉiuj kune refoje kreos la intiman etoson de ILEI-konferencoj, kiu daŭros la tutan semajnon, kaj plu vivos en la koroj kaj memoroj.

Post la solena malfermo kaj enkonduka prelego pri la konferenca temo, okazontaj lundon antaŭtagmeze, startos la faka, kleriga kaj organiza programoj de la konferenco en tri paralelaj programstrioj, kiuj daŭros marde kaj ĵaŭde kaj finiĝos per la simpozio vendrede kaj sabate. Fakuloj de ILEI kaj invititaj gastoj prelegos kaj seminarios pri diversaj aspektoj de la konferenca temo. Dum la semajno kunsidos la Komitato de ILEI. Konferencaj laborgrupoj debatos pri diversaj temoj el la vivo kaj agado de la esperantista instruistaro. ILEI-estraranoj mem kontribuos per siaj klerigaj kaj organizaj programeroj, ĉiu el sia taskofako.

La kulturan programon plenigos lunde Dana vespero, marde Internacia vespero, merkrede Interkultura vespero, ĵaŭde Konferenca bankedo kaj vendrede Adiaŭa vespero. La ekskursa programo estas antaŭvidita en merkredo por ĉiuj konferencanoj, kaj en vendredo kiel alternativa programo por tiuj kiuj ne deziros ĉeesti la simpozion. La ĵaŭdan posttagmezon okupos la Lingva festivalo, kiu en ILEI-konferencoj okazas regule ekde 2004. Ĝi estas siaspeca donaco de la konferencanoj unuj al la aliaj, kaj ĉiuj al la loka publiko.

Ĉe www.ilei.info/agado/Kopenhago2011.php atingeblas pliaj detaloj pri la konferenca propono, kun reta aliĝilo/mendilo ĉe http://ilei.info/konferenco/alighilo2011.php. Ĉiu 10-a aliĝinto gajnas 10%-an rabaton de la kotizo, la 50-a 50%-an kaj la 100-a 100%-an. La rabatsumoj estos repagitaj dum la konferenco mem.

Se vi deziras prelegi en la simpozio kaj havi publikigitan artikolon en la Simpoziaj aktoj, sendu vian prelegproponon al la ILEI-estrarano pri konferencoj (ĉi-suba subskribinto), de kiu vi ricevos pliajn informojn pri la partoprenkondiĉoj.

Radojica Petrović, r...@gmail.com

Projekto “esperanto125”

Aŭguste 2010, la direktoro de la CO de UEA dissendis tra la komitata listo, ideon de Stanislaw Rynduch, polo vivanta en Germanio. ILEI konstatis la utilon de tia projekto kaj la rolon, kiun ĝi ludu en ĝi. La estraro de ILEI akceptis pluigi la projekton, serĉante por tio pliajn partnerojn.

La celo de “esperanto125” estas organizi en 2012 en komunaj datoj tra multaj landoj serion da diversspecaj kursoj de Esperanto. La kursofino estos 26 julio 2012, la 125-a datreveno de la lanĉo de la Unua Libro de Esperanto. Tio ŝajnas esti la plej signifa jubileo de la sekvaj kvin jaroj, do gravas uzi ĝin konkrete. La kurskomenco diverslande estu 23 marto 2012, kiu estas la printempa/aŭtuna ekvinoksa tago, ĝuste 125 tagojn antaŭ la kursfino. La mezkursa tago estos 25 majo 2010, kiu konvene koincidas kun feria semajnfino en multaj eŭropaj kaj aliaj landoj. La kursoformo estos plejparte sed ne ekskluzive reta, laŭeble kun unu aŭ pliaj fizikaj renkontiĝebloj por kursanoj (ekzemple en tiu mez-kursa longa semajnfino). Ekzamenoj estu proponataj kursofine (ekzemple, en la tiam okazanta UK, kaj aliloke). Evidente, en diversaj landoj eblas variigi la kursoskemon, pro ferioj, pro lernejaj kalendaroj ks. La esenco tamen estas, ke estu 125-parta ret-kurso, kiun novuloj povus plenumi en la donita tempo, tralaborante unu parton ĉiutage.

La projekto altiros atenton al Esperanto kaj ĝia jubileo, ĉefe pro unueciga simbolo, samtempa lanĉo multlande, kune kun la nepra eblo ke kursanoj tra la reto (skribe, parole, bilde) komunikiĝu unu kun la alia dum la studado. La ĉefa celo de la kursoj estas la evoluigo de lingva kaj komunika kapabloj, sed pro la omaĝata jubileo, iom da atento dediĉiĝu al la historio de la lingvo, specife al Zamenhof, la Unua Libro kaj la socia/komunika medio de tiu tempo el kiu naskiĝis la lingvo. Ĉu la oficiala kurso estu pagenda restas malferma demando; registriĝo estu deviga.

Kursospecoj

Estu unu oficiala kurso, kiu estu ĉefe reta, kun renkontiĝebloj proponataj diverslande. Tiu kurso baziĝu sur ekzistantaj rimedoj. Konvena gramatika bazo venos de Detala Gramatiko de Esperanto de Bertil Wennergren, kiun ILEI kuneldonis. Aliaj kursoj ĉe lernu.net prezentas modelojn. La kurso ne nepre estu tro videble gramatike-bazita, sed klare ellaborita didaktika ŝtuparo devos kuŝi malantaŭ ĝi. La defio, kiun ILEI akceptas, estas pretigi 125-partan kurson, bazante ĝin sur la unikaj bezonoj kaj trajtoj de Esperanto, kaj ne sklave sur alilingvaj skemoj, kio implicas, ke la kurso estu forte verbobazita. Kun tiom multaj partoj, ĉiu enhavos modestan kvanton da nova materialo.

La projekto tamen estu pli vasta ol unu kurso. La organizantoj pretigu liston da kriterioj, normoj kaj rekomendoj, kontraŭ kiu oni povas kontroli pliajn kursojn aŭ skemojn. Kiu havas aŭ kreas propran kurson (retan, ĉeestan...) rajtas proponi ĝin al la organizantoj, por ke ĝi rajtu uzi la ŝildon “esperanto125”.

Organizado

La diskoniga dokumento el septembro 2010 prezentis detalan temposkemon, kies komencajn partojn ni jam malfruas plenumi, unuflanke pro modesta reagaro, aliflanke pro la inundo de konkurencaj agadoj kaj devoj ene de ILEI. Refoja varbado de partneroj okazas, ni fidas je engaĝiĝo de UEA, kies diskonigaj rimedoj kaj enlandaj agantoj esencas por sukcesa plenumo. ILEI prezentis projektan buĝeton, kiu tenas la kostojn minimumaj, tiel ke la ŝarĝo al UEA kaj aliaj partneroj restu modera. ILEI en sia propra buĝeto por 2011 (videbla ĉe www.ilei.info) inkluzivigas 500 eŭrojn por la antaŭenpuŝo de la projekto. Klare la ĉefaj kostoj okazos en la jaro 2012. Jam malfruas lanĉi la projekton, ĉar almenaŭ unu jaro da preparlaboro necesas — ILEI liveris skemon por skizi ĝiajn ĉefajn trajtojn.

Retkursaj fakuloj

Reta livero de la kursoj ludos ŝlosilan rolon; feliĉe en la movado abundas fakuloj. Necesas baldaŭ starigi retejon por enteni la verkatan kurson, kun eventuale alia retejo por la publika aliro. Necesas decidi ĉu la kursoj havos signifan aŭ limigitan prizorgadon flanke de mentoroj/gvidantoj. Ili ĉiuokaze enhavu interagajn memtestajn partojn, kun iuspeca monitorado, por ke ni mezuru la kvanton da interesiĝo kaj diligenteco. Necesas konvinki la retaktivulojn, ne vidi ĉi tiun tempe limigitan projekton konkurenca al ekzistantaj retofertoj. Materialo en “esperanto125” referencu la pliajn ekzistantajn rimedojn por retlerni, kaj plie por kontaktiĝi kun la parolkomunumo.

Ekzamenoj

La ekzamenoj de UEA/ITK estas oferteblaj. Ni imagas ke komencanto post 125 lecionoj atingos la KER-nivelon B1 kaj je la duona punkto A2. Tamen ni konsciu, ke kapabloj el retkursoj estos ĉefe latentaj. La tradiciaj ekzamenoj de ILEI/UEA estas proponeblaj, prefere ne samloke kun KER-ekzamenoj. Ekzemple ili povos okazi en la ILEI-konferenco en 2012 en la semajno antaŭ la UK. Ekzamenoj estu ofertataj en almenaŭ du kontinentoj: prioritatas Eŭropo kaj Azio (pro la UK-loko), sed aliaj kontinentoj estas konsidereblaj.

La emocia mesaĝo de “125”

La ciferoj de “125” prezentas fortan pozitivan lingve-sendependan signalon. La ciferoj ascendas preskaŭ eksponente; ilia mesaĝo estas de “kreskanta kresko”. Tial taŭgas projekta nomo “esperanto125”, kun ebloj por paralelaj projektoj, ekz. “lingvoj125”, “komunikado125”. Tiun 1-2-5 ŝtuparon oni povas eĉ melodiigi al ascenda sonskalo, uzebla retkurse kaj en ĝiaj retinformiloj.

Eblas protesti, ke kurso kun 125 partoj prezentas la lingvon pli komplika ol ĝi fakte estas. Nia mesaĝado povas referenci naivajn sloganojn kiel “Lernu la anglan en 30 tagoj” kun ĝia korolario “Kaj forgesu ĝin en 20”. Ni mesaĝu, ke Esperanto ja estas serioza lingvo; decas lerni ĝin bone kaj profunde, ke ĝi tamen havas nefacilajn partojn, eĉ estante sendube relative facila. Ni emfazu, ke la nombro da ŝtupoj estas alta, ĉar ili estas etaj.

Alispecaj jubileaj projektoj

Malavantaĝo de ĉi tiu kursa programo estas ĝia limigita kapablo altiri eksterajn subvenciojn. Kunlaborantoj aliaj ol ILEI povos redifini konsistigajn partojn de ĝi, por fari ĝin pli subvenci-altira. Eblas lanĉi paralelajn projektojn kun tiaj celoj, kiuj konformos al la postuloj de instancoj kun disponebla mono, ekzemple programoj pri translima lingvo-konsciigo, en kiu Esperanto ludas helpan rolon aŭ figuras kiel nur unu lingvo inter pluraj.

Enplektiĝo de ILEI

ILEI prenas gvidan rolon por antaŭenpuŝi la ideon kaj liveri la kursmaterialon, sed ĝia kapablo liveri organizajn fortojn estas limigita — eĉ se oni kalkulas la intencon ekde nun starigi programon de modeste kompensataj volontuloj. Ni fidas, ke aliaj partneroj alportos rimedojn kaj fortojn por prizorgi multajn el la nepedagogiaj partoj de la projekto. Nia celo estas starigi laborgrupon el 7-8 personoj, kiuj reprezentos la diversajn projektpartnerojn. Aldone al tio, gravas en la sekvaj monatoj pretigi gvidilon por aliaj agantoj, en ILEI-sekcioj, en Landaj Asocioj de UEA, en lernejoj, por klare indiki, kiel ili povos aligi sin al la projekto kaj kontribui al ĝia sukceso.

Stefan MacGill
Prezidanto de ILEI, s...@gmail.com
Aprilaj aktualaĵoj pri la E-radiofonio

Povus ŝajni, ke post la marta artikolo pri “1247 E-podkastoj de Pola Radio kaj...?” la pritrakto de la E-radiofoniaj aferoj en la nuna numero estas iel superflua. Tiel ne estas, ĉar kvankam venas neniuj komunikendaj novaĵoj pri la E-programoj de Pola Radio, kiuj la 4-an de aprilo komencus la 53-an ekzistojaron en la pola publika radio, ja daŭre la E-komunumo disponas pri programoj en publikaj radiostacioj.

Temas pri la E-programoj de Ĉina Radio Internacia: http://esperanto.cri.cn, kiu krom tradiciaj elsendoj en sia paĝo prezentas ankaŭ videaĵojn. Ne ĉiuj informoj en la esperantlingvaj paĝoj estas aktualigataj, sed evidente la ĉina radiostacio ne dubas pri la efiko kaj signifo de siaj programoj en la Internacia Lingvo. Simile estas pri la E-elsendoj de Radio Havano Kubo, kiu malsame al la ĉinaj kolegoj, pretigantaj ĉiutage unuhoran programon, liveras nur unufojan E-programon semajne, aŭdeblan per la adreso: www.ameriko.org/radiokubo.

Al la religiema E-aŭskultantaro servas ankaŭ la E-programo ligita kun alia oficiala ŝtata radiostacio. Temas pri la E-elsendoj de Radio Vatikana: www.radiovaticana.org/it1/on﹍demand.asp?gr=esp. Longan tradicion havas la primovadaj elsendoj en la melburna 3ZZZ: http://melburno.org.au/3ZZZradio/.

De kelkaj jaroj la E-publiko familiariĝis kun la vorto podkasto, kiu difinas novan manieron aŭskulti kaj ricevi interretajn radioprogramojn. Ne ĉiujn E-podkastojn eblas tiel difini laŭ la kompreno de la tradicia vorto radio programo, pretigata de profesiaj ĵurnalistoj, redaktoroj, parolistoj kaj sonteknikistoj. Ili ĉiuj tamen produktas sonprogramon distribuatan interrete.

Por faciligi la orientiĝon pri E-podkastoj juna brita esperantisto kreis la paĝon “Podkastaro — Esperantaj podkastoj por la mondo”: www.podkastaro.org/. Lia celo estis, kiel li mem klarigas “uzi siajn komputikajn povojn por helpi esperantistojn”.

Kvankam Podkastaro listigas multajn programojn kaj elsendantojn, inkluzive de ĉiuj menciitaj pli frue, iuj estas tute efemeraj, kiel ekzemple Panama Radio, produktinta nur kelkajn E-programojn lastaŭtune. Kelkaj ŝajnas esti menciitaj nur pro historiaj konsideroj, kiel la pola, kiu sian lastan programon elsendis en marto 2007.

La paĝo tamen ne notas ankoraŭ la plej lastajn novaĵojn. Al ili apartenas Radio Ĉerizo el la suda Japanio, kiu sian unuan programon prezentis la 16-an de januaro: http://feeds.feedburner.com/radiocxerizo.

Notinda estas la adreso: http://retradio.posterous.com/. Ĉe ĝi laŭ la iniciato de la plej aktivaj aŭskultantoj de la E-Redakcio de Pola Radio kreiĝas platformo, ebligonta al la redaktoroj de la ĉesinta PR produktadon de novaj programoj, kaj daŭrigi en maniero iom modifita, sed daŭre profesia, afiŝi ŝatatajn E-elsendojn el Varsovio. Per subteno de tiu ideo kaj Pola Retradio en Esperanto ĉiu povas kontribui al la konservo de altkvalita lingva medio tiom bezonata en la E-komunumo, ankaŭ en la nuna interreta epoko. Ĉiu bonfara kontribuo, eĉ plej malalta, al la UEA-konto vars-t, subtenos la programon, kiu akiris firman pozicion en informado pri Pollando, la lulilo de Esperanto kaj pri la E-movado ĝenerale. Ĉiu donaco subtenos la programon, kiu por multaj signifis kaj signifas lingvoinstruejon por kreskigi kaj perfektigi, fine konservi la altan nivelon de sia lingvokono. La preskaŭ 53-jara tradicio de la varsoviaj E-elsendoj do ne malaperu! Ankaŭ vi povas helpi al tio.

Gabi Kosiarska

IFEF deziras tutmondiĝi

IFEF estas mallongigo por Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, monda organizo de la fervojistoj-esperantistoj. Ĝi estas faka, kultura organizo, neŭtrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio, politiko kaj sociaj problemoj, kun escepto de la lingva problemo en internaciaj rilatoj.

Fondita en la 5-a UK en 1909 en Barcelono, kun interrompo de la evoluo kaj agado dum ambaŭ mondmilitoj, ĝi do kunligas la fervojfakajn (kaj alitrafikfakajn) esperantistojn jam pli ol jarcenton.

La nuna IFEF refondiĝis post la dua mondmilito en la jaro 1948 en Amsterdamo, kun 250 registritaj membroj, kaj en la sama jaro ĝi sukcesis ekaperigi sian revuon. Ekde la jaro 1949 IFEF aranĝas ĉiujare sian kongreson, kiu okazas laŭ la invito de iu landa asocio, post aprobo de la Komitato. La lasta, 62-a IFEF-kongreso, okazis de la 8-a ĝis la 15-a de majo 2010 en Sofio, Bulgario, kaj partoprenis ĝin 136 delegitoj el 16 landoj.

La venonta, 63-a IFEF kongreso, okazos de la 7-a ĝis la 14-a de majo 2011 en la urbo Liberec, Ĉeĥio, kaj la postkongreso de la 14-a ĝis la 18-a de majo 2011 en Prago. La organizantoj, en kunlaboro kun la ĉeĥa landa asocio FISAIC ČD, preparas riĉan fakan kaj kulturan programon kun interesaj ekskursoj.

Konstanta evoluo post la dua mondmilito karakterizas la IFEF-movadon, kaj ĝi fariĝas la plej forta kaj la plej aktiva faka organizo de UEA.

IFEF havas gravan fakan Teknikan komisionon, kiu konsistas el Terminara kaj Fake Aplika Sekcioj.

La Terminara Sekcio funkcias ekde 1950. Ĝi konsistas el fakuloj de la landaj asocioj, pluraj el kiuj eldonis fervojfakajn terminarojn. La plej granda laboro kaj rezulto de tiu sekcio estis traduko de la seslingva surpapera faka terminaro de UIC (Internacia Fervojunio), enhavanta pli ol 15 000 pure fervojfakajn terminojn. La lasta eldono de la terminaro estas akirebla en 20 lingvoj sur kompakta disko. UIC prilaboras la difin-vortaron kaj paralele al tiu IFEF preparas Esperanto-varianton. De tempo al tempo la Terminara Sekcio eldonas periodaĵon por la kunlaborantoj sub la titolo Terminara Kuriero (TeKu), redaktatan de d-ro Heinz Hoffmann (DE).

La Fake Aplika Sekcio komencis funkcii en la jaro 1959, kaj nuntempe estas gvidata de inĝ. Ladislav Kovář (CZ). Ĉiujare en la IFEF-kongresoj la plej grava programero estas la ĉefa prelego, kiun ĝenerale la organizanta lando preparas kaj prezentas. Ekde la jaro 1981 tiu ĉi sekcio kompletigas la programon per la tielnomata programero “fakprelegetoj”. La nombro de diversnaciaj prelegantoj ĉiujare varias inter 6 kaj 12. Tiuj prelegetoj informas pri la plej freŝaj fakaj novaĵoj en la koncernaj landoj. Krom tiuj ĉi kongresaj programeroj daŭre aperadas fakaj artikoloj en la ilustrita revuo Internacia Fervojisto, kiu aperas sesfoje jare, krome ankaŭ en fervojfakaj revuoj de la landaj asocioj. Per tiuj fakaj artikoloj oni kontribuas al la plimultigo kaj interŝanĝo de la fakaj konoj.

La teknika komisiono de IFEF ĉiujare aperigas kajeron Fervojfakaj Kajeroj, eldonante la plej valorajn fakajn prelegojn kaj aliajn fakajn tekstojn. Ĝis nun aperis 18 numeroj.

Grava atingo estas ankaŭ, ke pluraj landaj asocioj aperigas la klarigan tekston de la fervoja horarlibro en Esperanto.

La estraro eldonis Historio de IFEF en tri volumoj, pri la periodoj 1909-1968 (60-a fonddatreveno), 1909-1984 (75-jara jubileo) kaj suplemento pri la jaroj 1984-1999 (90-jara datreveno). Estas preparata nova kompletigita eldono de Historio pri centjara agado de IFEF, eldonota ĉi-jare.

La 9-an de oktobro 2009 estis solene inaŭgurita en la Esperanta Muzeo en la urbo Svitavy, Ĉeĥio, granda ekspozicio, organizita en kunlaboro kun la ĉeĥa landa asocio de IFEF kaj dediĉita al la centjariĝo de la fervojista E-movado. Sur tabloj, en vitrinoj kaj ŝrankoj estas prezentitaj dokumentoj, libroj, vortaroj, fotoj, insignoj kaj aliaj memoraĵoj, prezentantaj la centjaran historion de la fervojista E-movado kaj IFEF. La ekspozicio estas vizitebla ĝis la somero ĉi-jare.

La membraro de IFEF konsistas el aliĝintaj membroj de laŭstatute organizitaj landaj asocioj, individuaj membroj el landoj, kie ne ekzistas landa asocio, kaj honoraj membroj. Krom en eŭropaj landoj, ekzistas landaj asocioj en Ĉinio kaj Japanio, kaj individuaj membroj en kelkaj aliaj landoj kiel Britio, Nederlando, Hindio, Svislando.

Mi invitas fervojfakajn kaj alitrafikfakajn esperantistojn aliĝi al nia fervojista E-movado, fariĝi asociaj aŭ individuaj membroj de IFEF. Pluajn informojn vi povas peti de vialanda kontaktulo aŭ rekte de la ĉefkomitatano:

Jindřich Tomíšek, CZ-751 18 Říkovice n-ro 33, Ĉeĥio, t...@seznam.cz, aŭ de la IFEF-kasisto Laurent Vignaud, 3 Allée du Haras, App 132, FR-49100 Angers, Francio, l...@free.fr.

Jindřich Tomíšek, ĉefkomitatano de IFEF

Dakaro: kvintaga informkampanjo

La Monda Socia Forumo okazis en Dakaro, Senegalo, de la 6-a ĝis la 11-a de februaro 2011. Proksimume 100 000 vizitantoj el 140 landoj venis al tiu evento. Oni muntis multajn tendojn en la parkoj de la Universitato Cheikh Anta Diop. La plimulto de la vizitantoj kaj partoprenantoj estis el Afriko.

UEA kaj Senegala Esperanto-Asocio havis standon apud la restoracioj en tre favora loko. Flagoj kaj granda banderolo anoncis nian lingvon per grandegaj literoj. Dum la sekundoj, kiam ni malfaldis kaj pendigis la banderolon, jam alkuris junulo franca: “Saluton! Mi iom parolas Esperanton!”. Poste li venis plurfoje kun samlernejanoj. Mi alparolis japanon, kiu surhavis la insignon de Attac. La 12-an de februaro, kiam mi povis iom ripozi kaj retumi en Thiès (70 km de Dakaro), mi ricevis mesaĝon de amiko el Japanio: “Kolego mia de Attac vidis vin en Dakaro!”. Du afrikajn kolegojn el Ĝenevo (UN) mi sukcesis vidi en la Forumo.

Mirinde regule ĉeestis kaj efike kunlaboris kvar samideanoj el Senegalo: Alphonse Diatta, Fidel Bassene, Antoine Gomis kaj Assane Faye. Komence de la Forumo plie estis belgino kun ni en la teamo: Yola Steyaert. En tre agrabla kaj pozitiva etoso nia skipeto organizis la budon, la laboron, la deĵoradon, la disdonadon. Ni elkore danku al ili!

Mi apartigis la kvanton de alportitaj informiloj laŭ la tagoj kaj alportis parton ĉiun matenon. Multaj homoj vizitis nian standon. Plie ni migris tra la homamaso, havante stoketon da informiloj en la manoj. Aŭskultante la lingvojn ni povis alparoli la homojn kaj doni informilojn en la koncerna lingvo. La franclingvaj informiloj rapidege “malaperis”, estis fordonitaj, ĉar la plimulto de la vizitantoj kaj partoprenantoj estis el la Franclingva Afriko.

Afrikanoj soifas pri kontaktoj kun la tuta mondo; ili montris grandan intereson pri nia lingvo. La spertoj de niaj senegalaj kolegoj, la rakontoj de Alphonse pri liaj amikecoj tra la mondo (li partoprenis eŭropan restadon en 1987) mirigis ilin. Pluraj anoncis sian decidon eklerni la lingvon. Aliaj membroj de Senegala Esperanto-Asocio vizitis nian standon, aŭdis nian interparoladon en Esperanto, kaj ricevis freŝan viglan motiviĝon por pli kaj plu lertiĝi en nia lingvo.

Se Senegala Esperanto-Asocio sufiĉe kreskos, ĉu foje UEA decidos okazigi la unuan afrikan Universalan Kongreson en Dakaro ? Neniu scias nun. Certe la urbo ofertas altkvalitajn hotelojn, modernajn busojn kaj multajn vidindaĵojn. Ni devas konsciiĝi, ke por niaj afrikaj gesamideanoj atingi UK-ojn en Eŭropo aŭ en aliaj kontinentoj estas preskaŭ neebla entrepreno pro vizoproblemoj, flugkostoj kaj restadkostoj. Pro tio ni devas iri al Afriko por renkonti ilin. ILEI faris tian paŝon organizante sian konferencon en 2008 en Porto Novo, Benino. En tiu ĉefurbo la Centro Songhai saltis de 120 litoj al 250. En ĝia parko kreskas “La Arbo de Esperanto”. — Ĉu foje IJK en Porto Novo? Pripensinda afero. Iom pli sude la movadanoj en Burundo ekpripensas pri tiaj eventoj. Pri tio mi scios pli en aprilo, kiam mi estos en Bujumbura.

Mireille Grosjean
http://mirejo3.blogspot.com/2011/02/dakar.html

[FORIGITA!: bildo]

La skipo ĉe la stando

[FORIGITA!: bildo]

Homoj ĉe la standoj

[FORIGITA!: bildo]

Mireille Grosjean kun senegalaj esperantistoj

Leterkesto

Pri la enhavo de la leteroj respondecas ekskluzive la skribintoj.

Pri la UK en Kopenhago 2011

En Esperanto, decembro 2010, troviĝas artikolo de Jens S. Larsen kun la titolo Danio, la venontjara kongreslando II. En ĝi estas kelkaj — kompreneble neintencaj — misprezentoj kaj eraroj. J.S.L. skribas, ke Poul Thorsen kaj d-ro Paul Neergaard estis membroj de Dana Laborista Esperanto-Asocio (DLEA), kio estas ĝusta. Sed la fakto estas, ke ambaŭ vizitis tiun klubon nur de tempo al tempo, dum ili — kune kun ges-roj Kirsten kaj Peter Zacho kaj H.V. Rasmussen — estis kunfondintoj de Komuna Konversacia Klubo (KKK) kaj venadis ĉiufoje al ĝiaj kunvenoj — eble kun 1-2 esceptoj, kompreneble.

Sur p. 245 estas skribite: “... samjare kelkaj, kiuj ne kontentis pri la kultura nivelo en KEK, fondis en Kopenhago Komunan Klerigan Klubon (KKK). ...dividon inter intelektuloj kaj neintelektuloj ...”. KKK ne estis klubo nur por intelektuloj, sed por ĉiuj esperantistoj. Ĝi estis fondita, ĉar en la aliaj kluboj oni parolis nur dane. En KKK oni rajtis paroli nur en Esperanto, kaj oni havis ĉiam tre interesajn kaj kulturajn programojn. Ofte konataj eksterlandanoj venis por prelegi. La klubo famiĝis en la tuta Esperanto-Movado.

“La interna malkonkordo...” ne estis en KKK, kie oni ĉiam laboris kun entuziasmo, dinamismo kaj en harmonio. Kiel konate ĵaluzeco regis en Danio ekster tiu klubo ĝuste kaj sole pro ĝia granda nacia kaj internacia sukceso. Pri tio oni povas legi en la historio de Esperanto. — En 1974 ne nur la dana, sed la tuta Esperanto-Movado komencis regresi.

La teksto sub la foto: S-ino Kirsten Zacho, Prof. d-ro Ivo Lapenna kaj la Ambasadoro de Meksiko. La Ministro pri Internaj Aferoj, Søren Olesen, staras tute maldekstre, sed oni fortranĉis lin (v. la fotojn sur la hejmpaĝo de Fondaĵo Ivo Lapenna: www.ivolapenna.org).

En Esperanto, januaro 2011, denove estas artikolo de Jens S. Larsen, Danio, la ĉi-jara kongreslando. Eldonaĵoj kaj eldonejoj en Danio. Sur p. 4 estas skribite: “La Komuna Kleriga Klubo en Kopenhago eldonis ... ĝi fondis efektivan eldonejon kun la nomo KOKO.” La nomo estis Komuna Konversacia Klubo (KKK), kaj nur poste oni ŝanĝis la nomon al Kleriga Konversacia Klubo (KKK). La prez. de tiu klubo estis s-ino Kirsten Zacho (poste redaktoro de la revuo Esperanto). La Estraro de KKK fondis la Eldonejon KOKO, kies prezidanto estis Kirsten Zacho. Ŝia plej proksima kunlaboranto en la eldonejo estis Poul Thorsen. La sidejo estis la domo de Kirsten kaj Peter Zacho, Randbølvej 4, Kopenhago F., Danio.

“Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj pli-malpli la samaj homoj funkciigis la eldonejon Perspektivo, kiu eldonis interalie la revuon Horizonto kaj kelkajn gravajn broŝurojn de Ivo Lapenna.” La fakto estas, ke s-ro Peter Zacho (kvankam ne presisto, sed mezgrada instruisto) mem establis sian Eldonejon Perspektivo (poste la nomo ŝanĝiĝis al Eldonejo Horizonto). Li eĉ mem pagis la multekostajn presmaŝinojn por povi presi multajn gravajn dokumentojn kaj broŝurojn por la nuna kaj estontaj generacioj. Li presis la informan kaj kulturan revuon Horizonto kun la gravega rubriko Edukado kaj Dokumentado (ED) (aŭtoro: Ivo Lapenna). Poste Peter Zacho publikigis la plej gravan socipolitikan verkon de la Esperanto-Movado: Hamburgo en Retrospektivo — Dokumentoj kaj Materialoj pri la Kontraŭneŭtraleca Politika Konspiro en Universala Esperanto-Asocio, dua eldono 1977 (aŭtoro: Ivo Lapenna). Multaj eminentaj esperantistoj, inkluzive de Ivo Lapenna mem, ofte diris kaj skribis, ke la nepre bezonata kaj mondkonata monumenta verko Esperanto en Perspektivo, 1974 (iniciatinto, ĉefaŭtoro kaj ĉefredaktoro: Prof. d-ro Ivo Lapenna) ne estas kompleta sen ED de Horizonto kaj Hamburgo en Retrospektivo.

Birthe Lapenna
Por nunepoke taŭga devizo

Stefan MacGill ĵus proponis anstataŭigi la tradician sloganon Esperanto — dua lingvo por ĉiu per pli realisma kaj netruda varianto: Esperanto — valora lingvo je ĉies dispono (Esperanto, feb. 2011, p. 35). Tiel li brile resumis komprenon kaj strategian sintenon pri nia afero, kiujn mi plene kundividas. Dum la lastaj jaroj mi defendis apud aliaj kolegoj ideojn iom similajn, en diversaj retaj aŭ ĉeestaj forumoj kaj periodaĵoj de Esperantujo. Jen kelkaj komentoj.

1. Esperanto jam nun estas valora en si mem kiel alternativa, kunkrea praktiko kolektiva.

Dum verŝajne iuj aktivuloj reduktisme rigardas Esperanton nur kiel ankoraŭ neplenumitan promeson de iam alprenota “neŭtrala internacia lingvo”, kiu nur tiam/tiel plenumos sian ekzistokialon, ĝi fakte iĝis vivanta, pluraspekta homa praktiko por aktive funkciigi interhomajn fluojn de komunikado en la nuna, neideala mondo. Fakte, nia kolektiva, plurgeneracia eksperimento kiel lingvokomunumo kiu ekestigis kaj pluvivigas sin mem, povas esti komprenata kiel esprimo de la homa strebado al libereco kaj transforma kreemo, ĉar kerna trajto de la homa kondiĉo estas la emo ŝanĝi la realon cele al io konsiderata pli bona kaj por tio kunlabore interagi kun aliaj homoj. Tiu ĉi kolektiva, kunkonstrua iniciato estas do ne nur intelekte interesa kaj emocie instiga, sed eble povas utili kontraŭ la pasivigo kaj vivomalpleneco kiuj amase esprimiĝas en pluraj socioj. Esperanto estas konkreta praktiko de homoj kiuj libervole kaj memstare emas partopreni komunikajn kaj kulturajn retojn, pruvante tiel ke eblas (kaj indas) alternativa vojo por renkonti aliajn homojn, per egaleca, regebla kaj efika lingvo.

2. Ne estas ununura motivo lerni Esperanton; ĝia uzantaro estas plurala.

La rigida insisto pri “dua lingvo por ĉiu” kiel la sola alstrebinda celo riskas kaŝi la fakton ke tra sia konkreta historio Esperanto altiris la atenton de homoj tre diversaj, kies motivoj lerni kaj uzi ĝin estis kaj daŭre estas sufiĉe malsimilaj. Interesiĝas pri ĝi i.a. lingvemuloj (ĝi estas aparta lingvo, konstruita, sen indiĝenaj parolantoj, pli-malpli logika ktp); idealistoj (ofte en rilato al iuj aliaj idearoj, kiel paco, diversaj politikaj sintenoj, religiaj konvinkoj ktp); hobiemuloj; vojaĝemuloj; komputilfakaj logikemuloj; subtenantoj de multlingvismo kaj lingvaj rajtoj ktp.

Fakte, Esperanto funkcias kiel mikroskala modelo de io malgraŭ ĉio daŭre prisopirata, nome la iom nebula konjekto ke la homoj povas regi sin mem, libere, ke ili povas decidi plene posedi fremdan lingvon mem elektitan por la celoj kiujn ili mem decidas. Esperanto estas lingvo de libereco, ĉiu rajtas uzi ĝin laŭvole, kaj tiu diverseco fakte estas utila, ĉar ju pli plurmedie kaj plurcele oni uzos ĝin, des pli riĉa ĝi fariĝos. Ni havos ŝancojn alvenigi novulojn nur per la bunteco, vigleco, altkvaliteco, alternativeco kaj konkreta tutmondeco de nia fenomeno kaj ĝiaj kulturaj produktoj.

3. Esperanto jam nun potenciale riĉigas niajn unuopajn vivojn.

La slogano “dua lingvo por ĉiu” povus paradokse efiki kontraŭ la celata disvastigo, ĉar nebule orientita al iu malpreciza, malfacile atingebla estonteco. Sed fakte Esperanto jam nun riĉigas la vivon de tiuj lernintaj ĝin, per tre diversaj, foje neatenditaj ĝuoj (spiritaj, intelektaj, praktikservaj, lingvolernofaciligaj ktp). Kaj en tio radikas la forto de nia ege minoritata movadeto. Esperanto kapablas transformi niajn unuopajn ordinarajn vivojn, kiuj danke al ĝi fariĝas iom pli feliĉaj, vasthorizontaj kaj sencohavaj. La interamikiĝo per Esperanto ja estas inda kaj valora en si mem, kaj eble tio estis decida en la vivantigo de la lingvo. Mi kredas ke la homoj afekcie ligiĝis al la lingvo ĉar ĝi montriĝis vere homa kaj homiga. Ofte mi rimarkas ke iuj aktivuloj kies misiisma, reduktisma bildo pri la Esperanto-agado respondas al la tradicia slogano, tondre malaprobas kaj mallegitimigas ĉion krom la rektan varbadon, ĉar ĉio cetera estus aŭ duaranga aŭ superflua aŭ balasta aŭ parazita. Mi tute malsamopinias pri tio.

4. Anstataŭ vane revi pri iu desupra altrudado, nia morala respondeco estas disponigi Esperanton al tiuj kiuj povus interesiĝi pri ĝi.

Havinte la bonan ŝancon trovi Esperanton, ni havas la moralan devon labori por videbligi ĝin kaj kreskigi ĝian ĉeeston en diversaj vivosferoj kiel komplete normala kaj samtempe tute speciala lingvo, vere atentinda kaj alloga, tial ke profitos aliaj homoj kies apartaj trajtoj, interesoj aŭ bezonoj povus igi ilin rimarki ĝin, interesiĝi pri ĝi, eventuale ĝis la punkto lerni kaj ekuzi ĝin.

Esperanto verŝajne neniam interesos ĉiujn homojn, sed ja la potenciala publiko por nia afero sendube estas multe pli vasta ol tiu atingita ĝis nun. Certe la nombro de la homoj kun trajtoj tiaj kiaj ampleksa menslarĝeco, idea malfermiteco, noviĝemo, interesiĝo pri la cetera mondo, lingvolernemo, emo al socia justeco kaj racie egalecaj solvoj por realaj situacioj, logika konstruado de sistemoj (kiel lingvoj) ktp. estas pli granda ol la nuna mizero de niaj vicoj.

Mi havas la impreson ke, fronte al la fakta, kreskanta regado de la angla lingvo en la monda lingva sistemo, akceligita dum la lastaj tri jardekoj, la esperantularo falis en paralizan staton de stuporo kaj minuskomplekso. La reagoj al tiu situacio estas diversaj: iuj ridindigas nin ĉiujn per krudaj atakoj kontraŭ la angla kiel lingvo, aliaj imagas konspirajn teoriojn por “klarigi” kial Esperanto malaperis el la publika sfero preskaŭ ĉie, kelkaj serĉas rifuĝejon ĉe malnovaj certecoj kiam la mondo estis pli facile komprenebla, aliaj sin satigas per distre bonetosaj renkontiĝoj ktp.

Mi estas konvinkita ke, eĉ en la nunaj cirkonstancoj, nia lingvo restas tre valora, lerninda kaj uzinda ilo, kiel libere elektebla vojo al plena komunikado. Por la revuo de UEA (aprilo 2010, p. 76-77) mi verkis modestan alegorion, en kiu mi ja agnoskas la aplomban grandecon kaj la utilecon de la aŭtoŝoseo angla lingvo, sed substrekas la pluan alternativan valoron de nia tervojo Esperanto. Male al la primitiva finvenkismo de la tradicia slogano, mi defendas pragisman sintenon al nia strebado (t.e., laŭ la Manifesto de Prago), kaj do mi kredas ke ne estas kontraŭdiro inter la originalaj ideoj de la Manifesto de Raŭmo realigi la pozitivajn valorojn de Esperanto kaj samtempe pledi kaj vere aktive sin engaĝi por pli justa lingva ordo en la mondo. Tial mi gaje subtenas la novan sloganon elpensitan de Stefan, ĉar ĝi povas utili por kreskigi la ĝuantaron de la lingva regosento kaj libereco kiujn Esperanto donacas.

José Antonio Vergara
Ni bezonas modernan pacismon

Por preventi militajn konfliktojn kiel nun en Libio, la mondo bezonas modernan pacismon. Ni ĉiuj scias, ke en la praktiko malfacilas solvi konfliktojn tutsimple per senperforto. Sed indas pensi pri moderna pacismo, kiu ne postulas kompletan senperforton, sed cedas la finan decidorajton pri perforto al tutmondaj institucioj. Tiaj institucioj povus esti Monda Parlamento, Monda Plenuma Povo (eventuale eĉ Mondregistaro) kaj Monda Kortumo. Necesus, ke ili estu vere agokapablaj (jen grava manko de la nunaj UN kun siaj vetoaj rajtoj) kaj bazitaj sur demokratiaj principoj.

La Monda Plenuma Povo devus i.a. malpliigi la komercadon de armiloj. Ĝi malhelpu, ke diktatoroj povu importi armilojn, kaj zorgu pri tio, ke registaroj precipe de malriĉaj landoj elspezu siajn monrimedojn anstataŭ por armado pli por la bono de siaj loĝantoj — do precipe por edukado, nutrado, sano, familia planado kaj mediprotektado.

Modernaj homoj jam akceptis, ke unuopaj homoj klopodu solvi konfliktojn neniam mem per venĝo aŭ perforto, sed nur pere de polico kaj justico. Simile, ankaŭ konfliktoj inter ŝtatoj devus esti solvataj ne per agoj de tiuj ŝtatoj, sed pere de monda polico kaj monda tribunalo, do fine per Tutmonda Plenuma Povo.

Necesas malpliigi la timon pri tiaj institucioj. Kompreneble la homaro akceptos Tutmondan Plenuman Povon nur se ĝi bazas sin sur demokratiaj principoj kaj sur monda konstitucio, kiu firme garantias la homajn rajtojn. Sub tiaj kondiĉoj, la kontrolo fare de la tuta homaro igas tutmondajn instituciojn eĉ multe malpli danĝeraj ol nuntempe estas la naciaj ŝtatoj, kiujn pli facile influas fundamentalismoj aŭ demagogoj.

Postulante tian modernan pacismon, mi kompreneble iras paŝon pli ol UEA, kiu kunlaboras kun UN kaj Unesko pri lingvaj demandoj kaj klopodas disvastigi la ideojn de tiuj organizoj, kiuj favoras homajn rajtojn kaj tutmondan pensadon. Tamen pro sia neŭtraleco UEA verŝajne ne povus decide subteni la Kampanjon por Parlamento ĉe UN, kiun subskribis i.a. multaj unuopaj esperantistoj kaj la esperantista partio Unu Mondo. Mondfederalismaj ideoj fakte jam havas longan tradicion en la Esperanto-movado. La “modernan pacismon”, pri kiu mi parolas, efektive jam de 1942 reprezentis Universala Ligo, en kies estraro aktivis famaj esperantistoj kiel Andreo Cseh, Julia Isbrucker, Luigi Minnaja kaj Edmond Privat. Ĉi lasta konkludis fine de sia libro Aventuroj de Pioniro pri sia laboro por pli bona mondo: “La bataloj multe suferigis, multe lacigis, sed ĉiuj utopioj, unu post la alia, realiĝis kaj alportis ĝojon. Restas ankoraŭ inter la aferoj, kiuj okupis mian tempon, la ĝeneraligo de mondlingvo kaj la kreo de vera federala mondregistaro.”

Ulrich Matthias

Rimarko: En la Libroservo de UEA ankoraŭ haveblas malmultekoste la bonega libro Federala sperto de Edmond Privat kaj — pli multekoste — la libro Monda Federacio? de Ronald Glossop.

Ĉu eblas uzi Esperanton perfekte?

Tiutitole Rob Moerbeek skribas sub la rubriko “Leterkesto” en Esperanto 2/2011, p.35.

Pri la “rekcio” (pli bone “postulado” aŭ eventuale “regado”) de verboj li skribas, ke Zamenhofe oni “demandas iun pri io”, ne “ion al iu”, kaj ke oni “petas iun fari ion”, “petas ion de iu”, sed ne “al iu”.

Antaŭ nelonge iu faris al la Konsultejo de la Akademio de Esperanto demandon ĝuste pri la konstruo de “peti”. Mi mem kontribuis al la diskuto pri tiu demando en la retlisto de la Konsultejo, kaj mi permesas al mi citi el la respondo, kiun ni donis al la demandinto (la respondoj de la Konsultejo cetere de nun estas konsulteblaj de la ĝenerala publiko):

“En Esperanto, malkiel en lingvoj gentaj, la prepozicioj uzataj por verba regado ne estas rigide (kaj ofte arbitre) fiksitaj. La Esperantaj prepozicioj havas multe pli klaran bazan signifon, tiel ke la elekto de sintaksa formo atribuas certan semantikan interpreton al la esprimo. Tiurilate Esperanto estas pli elasta ol la gentaj lingvoj, ebligante specon de nuancado ne kreeblan same facile en etnolingvoj. En unu Lingva Respondo Zamenhof deklaris, ke ‘instrui iun pri io’ kaj ‘instrui ion al iu’ estas same ĝustaj esprimmanieroj.

En petado rolas, krom la subjekto, la persono, al kiu la peto estas direktata, kaj la petaĵo. Oni povas doni al la persono la rolon de rekta komplemento, kaj al la petaĵo la rolon de ‘pri’-komplemento: peti iun pri io. Sed egale oni povas doni al la petaĵo la rolon de rekta komplemento, kaj al la persono la rolon de ‘al’-komplemento: peti ion al iu. Se ni komparas ‘peti’ kun verbo, kiu esprimas ion pli fortan ol peto, nome ‘postuli’, ni trovas, ke ĝia plej normala konstruo estas ‘postuli ion DE iu’; alivorte, la postulaĵo estas esprimata kiel io, kio ‘de-iru’ de la plenumonto. Tiel eblas konstrui ankaŭ ‘peti’: peti ion de iu. Eĉ eblas peti informon ĈE persono aŭ instanco.

Similan elekteblecon principe prezentas pluraj aliaj verboj: demandi iun pri io / demandi ion de/al iu; respondi demandon / respondi personon / respondi al demando / respondi al persono; danki iun pro io / danki iun por io / danki ion al iu.

Kaj, efektive, multaj el tiaj malpli kutimaj formoj aperas jam en la verkoj de Zamenhof (‘peti ion de iu’, ‘demandi de iu ion’, ‘danki al iu’) kaj eĉ en la Fundamento de Esperanto (‘peti de iu’). La nuancado tiel atingebla en Esperanto ebligas nuanco-riĉecon malgraŭ la relativa malmulteco de radikoj en Esperanto. Laŭ ĉi tiu vidpunkto, la eblo elekti inter diversaj frazkonstruoj ne estas signo de ne-firmeco de la lingvo, sed de ĝiaj fleksebleco, elasteco kaj esprimpovo.

Kompreneble, ekzistas multaj faktoroj, kiuj influas tian kombineblon kaj la sencon de la kombinaĵoj. Jen, ekzemple, zamenhofaj ekzemploj, kiuj montras, ke ‘peti al iu’ povas havi signifon tute alian ol ‘peti iun’:

‘Se li jam venis, petu lin al mi.’ (Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto)

‘Mi petas vin sinjoroj, se vi estos en Peterburgo, mi petas, mi petas al mi.’ (La Revizoro)

‘Iru, petu al vi vazojn ekstere, de ĉiuj viaj najbaroj’ (Malnova Testamento)

Tiaj ekzemploj ilustras, ke ‘peti al iu’, depende de la kunteksto, povas havi almenaŭ tri malsamajn signifojn! Tio estas unu el la eblaj klarigoj, kial ‘peti ion al iu’ estas relative malofte uzata: ne temas pri apriora tabuo, tamen ‘bonaj aŭtoroj’ senkonscie elektas formon, kiu subtenas klaran esprimadon de la intencita senco kaj malebligas misinterpreton.

Konklude: oni estu tre singardaj rilate pedantan insistadon pri la ĝusteco de nur unu frazkonstruo, anatemante ĉiujn aliajn eblajn konstruojn; tamen oni memoru, ke la libero de elekto ne estas absoluta: por klare esprimi sin oni devas eviti konfuzajn, misinterpreteblajn formojn.”

Rob Moerbeek mencias du ekzemplojn de malsama nombro ĉe substantivo en Esperanto kaj en iu alia lingvo (li uzas la nederlandan por komparo). Unu estas “ferioj”, singulara en la nederlanda, sed en Esperanto “ferio” en singularo estas unu libera tago. La alia estas “statuto”, plurala en la nederlanda — kaj en multaj aliaj lingvoj. Pri tiuj du ekzemploj mi samopinias kun Rob Moerbeek, sed ĝenerale mi opinias, ke ankaŭ pri ĉi tio ni ne estu tro pedantaj.

Ĉi-rilate mi memoras detalon el prelego de John Wells pri la laboro de vortaristo. Li atentigis, ke substantivoj estas klaseblaj laŭ tio, ĉu ili esprimas ion nombreblan aŭ ne. Tiuj, kiuj esprimas ion ne-nombreblan, normale aperas nur en singularo. Temas pri vortoj por substanco: “vino”, “fero”, sed ankaŭ pri vortoj por kolektivo: “publiko” (en singularo), konsistanta el pluraj homoj (en pluralo). Sed notu, ke “ne-nombrebleco” ne estas absoluta: unu lando povas produkti plurajn bonaJn vinoJn, kaj la publikoJ de diversaj landoj povas konduti diversmaniere. John Wells menciis, ke verŝajne Zamenhof konsideris “varo”n kiel ion nenombreblan. Mi trovas tion tute kredebla, ĉar la responda rusa vorto “tovar” estas uzata kolektive, do singulare (kaj eble ankaŭ la anglaj “hardware” kaj “software” estas same uzataj). Tamen en la nuna uzo “varo” ŝajnas samsignifa kun “artiklo”, kaj en PIV mi malkovris neniun spuron de kolektiva signifo de tiu vorto.

Ni kompreneble strebu al gramatika ĝusteco kaj klara esprimado, sed nia normo estu tiel vasta, ke ĝi permesu variecon, kaj ke ĝi toleru neatenditajn esprimojn. Toleremon vi povas lerni el Lingvaj Respondoj de Zamenhof. Instruadon de varieco praktikis — laŭ raportoj en la Esperantaj disaŭdigoj de la Svisa Radio — i.a. Claude Gacond en kursoj, kiujn li donis en La Chaux-de-Fonds. FLORU LA MIL FLOROJ!

Otto Prytz, Akademiano

Rasmus Rask kaj la ideala lingvo

La plej elstara dana lingvisto iam ajn, Rasmus Rask (1787-1832), traktis la problemon de ideala lingvo. En la reĝa biblioteko en Kopenhago troviĝas manuskripto, datita 1823, en kiu li menciis la principojn por ideala internacia lingvo aŭ “ĝenerala lingvo”, kiel li esprimis tion.

Li do faris tion 64 jarojn antaŭ ol Zamenhof eldonis Esperanton. La ideoj de Rask estas preskaŭ samaj kiel tiuj de Zamenhof. En iom arkaika dana lingvo Rasmus Rask priskribis la principojn de “ĝenerala lingvo”:

“Pluraj erudiciuloj okupiĝis jam pri proponoj por ĝenerala lingvo kaj rigardis tion kiel tre gravan aferon por la homaro. Ŝajnas ankaŭ en si mem esti granda kaj bela penso skribi por nia tuta homa gento, almenaŭ por la erudiciuloj de ĉiuj landoj kaj de ĉiuj estontaj tempoj, kaj povi senpere ekscii pri deziroj kaj sentoj de la fremdulo, kaj same kontentigi lian bezonon kaj rekte partopreni en sociaj plezuroj sur malproksimaj marbordoj, kaj kion ceteran oni povas imagi kiel frukton de tia belega inventaĵo. [...]

Por indiki ties eblon kaj motivi la deziron de ties realigo oni argumentis: Ĉar la homa racio estas [nur] unu, la naturo estas unu kaj la vero estas unu, tial ankaŭ devus esti nur unu esprimmaniero de la racio por la tuta homaro. La lingvo devus esti unu kaj sama ĉie sur la tuta terglobo.

Estas nekontesteble, ke la multaj diversaj vortoj, kiel en si mem indiferentaj signoj, per kiuj oni markas en diversaj lingvoj la samajn nociojn, plej ofte estas tute senutilaj kaj sekve ĝenaj. Ekz. estas tute sensignife, ĉu oni la ‘domo’n nomas oikos, domus, casa, maison, Haus, bait (arabe), uy (tatare), kota (finne), iglo (gronlande) aŭ ankoraŭ alimaniere. Tiuj multaj plene samsignifaj vortoj kaŭzas nur tempoperdon al la junularo, ŝarĝon al la memoro, malhelpon al la disvastiĝo de utilaj scioj, al societemo kaj al aliaj entreprenoj en la vivo, kaj malhelpas la liberan interŝanĝon de pensoj inter personoj el malproksimaj landoj kaj nacioj.

Kiom da penoj necesas al junulo, ekz. en Ruslando, por ellerni la germanan aŭ la francan lingvon tiagrade, ke li povu kompreni profesoron aŭ dominstruiston kaj sur tiu pena vojo esti enkondukata de li en la regnon de la sciencoj? Kaj kiel forte la diverseco de lingvoj kaj skriboj malhelpas al la rusa simpla popolo lerni de la fremduloj, loĝantaj ĉe ĝi. Pro tio oni apenaŭ povas dubi pri la utilo kaj la merito de tiaspeca inventaĵo kiel la ĝenerala lingvo, sed ĝia ebleco estas alia afero.

Tial, se kun almenaŭ pli malgranda problemo oni volas havi esperon atingi la celon, devas esti la unua ĉefa postulo elekti la ŝtofon por la universala lingvo el ĝenerale konataj, alte kulturitaj kaj multe disvastiĝintaj lingvoj. La lingvoj greka, latina, hispana kaj portugala, franca kaj angla havas ĉi-rilate la plej pravigeblajn pretendojn. Ili enhavas ja senfinan amason da vortoj kaj derivaĵoj, kiuj jam konataj [...] kaj tial per si mem survojas al la formado de ĝenerala lingvo kaj ŝajne nur postulas kaj atendas ‘ordigantan manon’.

Vera ekzemplo de ĝenerala komunikilo estas la latina, kiu dum longa tempo estis taŭga. Do, nun ĝi perdis tiun rangon, kaj ĝi estas tro nenatura en la fleksio, aŭ tro komplika en la vortkunmetado, aŭ tro neregula en la derivado, aŭ tro miksa en la leksiko, aŭ tro deflanka en la prononcado kaj kontraŭracia en la ortografio. Kaj tiuj fenomenoj igas ĝin malkonvena iam ajn denove servi al la universaleco. Poste la franca lingvo anstataŭis la latinan, sed ĝi estis precipe limigita al nobelaro kaj kortego. La angla havas grandajn postulaĵojn. La franca kaj la angla ne sukcesis anstataŭi la latinan.

Oni povus elekti iun alian nacian lingvon kiel internacian lingvon, sed tio povus parte ofendi la sentojn de aliaj naciuloj, kaj parte neniu el tiaj lingvoj taŭgas tiel, kiel ili estas. Oni ne povas imagi alian solvon ol krei novan lingvon.”

Kaj jen kelkaj ĝeneralaj principoj de Rask:

Unua skizo de ĝenerala lingvo
  1. La lingvoj latina kaj greka estu la bazo, ĉar ili estas la plej [vaste] konataj bazlingvoj en la mondo.
  2. El ili oni elektu tiujn vortojn, kiuj en la pli novaj lingvoj estas la plej kutimaj ... el kiuj oni eltiru la radikformojn ...
  3. El aliaj lingvoj oni prenu tiajn vortojn, kiuj fariĝis ĝeneralaj ...
  4. El la tiel kolektitaj, jam en aliaj lingvoj komplete formiĝintaj vortoj, oni prenu derivelementojn, ekz. -an.
  5. La fleksio-formojn oni modifu laŭeble sekvante la latinidajn lingvojn kaj oni reduktu ilin, simpligu kaj harmoniigu.
  6. La vortradiko neniam ŝanĝiĝu, nek per vokalŝanĝo, nek per radikmallongigo.
  7. Ĝeneralaj nocioj estu derivataj per prefiksoj, utiligeblaj ĉe tiuj vortklasoj, specialaj nocioj per sufiksoj.
  8. Substantivoj havas nur la naturan genron (ne la t.n. gramatikan).
  9. La adjektivoj estas tute neflekseblaj.
  10. Ĝenerale la akcento falas sur la antaŭlastan silabon.
  11. La prononcon oni igu belsona kaj la ortografion simpla kaj regula, tiel ke ĉiu litero konservu ĉie la saman sonvaloron; neniu muta litero estu skribata.

La “ordiganta mano” venis 64 jarojn poste, kiam Zamenhof kreis Esperanton. Tion li faris preskaŭ laŭvorte de tiaj supre menciitaj reguloj. Li ne konis ilin, ĉar la laboro de Rasmus Rask neniam estis eldonita. Tio ke du geniuloj de lingvo, sendepende unu de la alia, atingis la saman rezulton, donas al ni garantion de la kvalito kaj vivoforto de Esperanto.

Ejnar Hjorth

Esperanto kiel terapio

Terapio estas la arto kuraci, aŭ difinita kuracmetodo. Ĝi estas rimedo por atingi reekvilibron de la sano, aŭ por superi malsanon, fizikan aŭ spiritan.

Kiam okazas malharmonio en la fizika parto de la homo, aŭ en lia menso, estas necese ke oni serĉu la helpon de iu terapiisto (profesiulo, ĝenerale medicinisto, kiu praktikas unu aŭ plurajn terapiajn metodojn). Li kapablas mildigi aŭ kuraci la malekvilibron de la sano.

Ekzistas diversaj tipoj de terapioj: lumo aŭ fototerapio, fito- aŭ plantoterapio; fizikoterapio (per varmo, frido, ripozo, masaĝo, gimnastiko ktp).

Tre utila estas la okupoterapio. Ĝi sin referencas al diversaj agadoj kiel pentrado, desegnado, skulptado, lignaĵoarto, manlaborado, gravurado, muziko, kanto, aŭ aliaj okupiĝoj aŭ ŝatokupoj al kiuj oni dediĉas iom da tempo, kaj tiel forgesas, almenaŭ dum kelkaj horoj, siajn proprajn problemojn, kiuj kaŭzas malekvilibrojn aŭ mankon de harmonio kiel streso (akuta mensa reago al transformiĝanta medio), soleco, deprimo, senkuraĝeco, sento de senceleco, senutileco, kun manko de memestimo kaj memfido. Ankaŭ sin dediĉi al ia lernado oni konsideras “utila okupiĝo” aŭ “okupoterapio”. Se iu junulo aŭ maljunulo decidas partopreni en elektita kurso, aŭ sin dediĉi al determinita lernobjekto, tio estas bona okupo por la spirito, pligrandigo de la kono kaj plivastigo de la kulturo. Estas ankaŭ tre bona eblo por gajni novajn amikojn kaj eskapi el sia izoleco. Tiaj agadoj kondukas al memkontento kaj ĝojo por la homo, kiu tiel sentas sin pli feliĉa. Ĝi estas utila ankaŭ por la sano, fizika kaj mensa, kaj por la harmonio kun la vivado.

Kiam iu faras sian eblon por lerni eksterlandan lingvon, sed ne sukcesas ĝin bone lerni, tiu persono eble sentas sin frustrita. Lerni fremdajn lingvojn ĝenerale estas malfacile, ĉar ili estas plenaj je malregulaĵoj kaj esceptoj. Ĉio tio malfaciligas la lernadon. La lernado de iu lingvo postulas grandan kvanton da tempo, mono kaj sindediĉo, sed la rezultoj preskaŭ ĉiam ne estas kontentigaj. Tial la lernintoj sentas frustriĝon: oni sentas sin nekapabla, malforta je inteligento, kaj malfeliĉa, malsupera, ĉar oni ne sukcesis lerni la alilandan lingvon, almenaŭ ĝis akceptebla grado.

En tiaj cirkonstancoj estas taŭga la tiel nomata “Esperanto-terapio”: por redoni al la kompatinda ekslernanto novan elanon, memfidon kaj memestimon. Tiel li superas sian komplekson de malsupereco! La lingvo Esperanto, pro siaj simpleco, klareco kaj reguleco, ebligas ke iu ajn persono estu kapabla vere lerni ĝin: por legi, skribi, paroli kaj komuniki en ĝi. De tio rezultas ke la persono denove sin sentas memfida, valorigita, feliĉa kaj gaja: kaj li ne plu sentas sin nekapabla kaj neinteligenta. Ĉi tiun fenomenon oni nomas la Esperanto-terapio, ĉar gi redonas al la personoj fidon pri sia kapablo lerni alian lingvon. Jen la avantaĝo por lerni Esperanton! Ĝia lernado estas tiel plezuriga ke oni ne devas flankenlasi ĝin!

La 20-an de oktobro 2010 finiĝis, kun plena sukceso, la 12-a Baza Esperanto-kurso, okazinta dum ses monatoj kaj gvidita de la UEA-delegito inĝ. Alberto Flores, en la urbo Volta Redonda (RJ), Brazilo. La kurso okazis en la bela sidejo de Centro de Malsanprevento por maljunuloj, fako de la Asocio de Emeritoj kaj Pensiuloj de Volta Redonda. Ĉiu kursano ricevis ateston pri la partopreno kaj unu ekzempleron de Almanako Lorenz. En tiu Asocio oni konsideras ke la lernado de Esperanto estas valora helpo por ekzerci la menson kaj aktivigi la neŭronojn, kaj ankaŭ tre utila okupa terapio. En la Esperanto-kurso oni reliefigas la gravan valoron de la lingvo kaj la belan idealon de frateco, paco kaj amikeco de la Esperanto-movado. La granda kultura valoro de Esperanto estas rekonata de edukistoj, psikologoj kaj kuracistoj, kiuj, sen kontraŭstaroj, rekomendas ĝian lernadon al la junuloj kaj maljunuloj, ĉar oni konstatis la utilecon de la lernado de Esperanto por la konservado de la korpa kaj de la anima sano.

Alberto Flores

[FORIGITA!: bildo]

La lernantoj de la 12-a Esperanto-kurso ĉe Asocio de emeritoj kaj pensiuloj en la urbo Volta Redonda (RJ), Brazilo. La unua de dekstre, staranta, estas la kursestro inĝ. Alberto Flores.

Recenzoj

Germanlingve pri Zamenhof

L.L. Zamenhof (1859–1917): Esperanto, Hillelismus (Homaranismus) und die “jüdische Frage” in Ost- und Westeuropa. Andreas Künzli. Wiesbaden: Harrassowitz, 2010. 538 + 24 p. 24cm. ISBN 9783447062329. Prezo: € 99,90

Ĝis nun ne ekzistis germanlingva biografio pri Zamenhof. Tial ni volonte malfermas la libron de Andreas Künzli. Laŭ propra klarigo, li ne celis verki unu plian Zamenhof-biografion, sed koncentri sin sur la estiĝo-fono de Esperanto. Por pravigi sian tem-elekton — Esperanto kaj la “juda demando” en orienta kaj okcidenta Eŭropo — Künzli asertas, ke en la movado eĉ nuntempe estas tendenco kaŝi la judecon de Zamenhof. La vero estas, ke Edmond Privat jam en 1920 demonstris, kiom Zamenhof estis ligita al siaj judaj deveno kaj ĉirkaŭaĵo. Post la Dua Mondmilito precipe Gaston Waringhien, N.Z. Maimon kaj Ludovikito larĝigis nian scion pri la temo. Dumtempe aperis ankaŭ biografioj, kiuj nesufiĉe emfazas la judajn aspektojn de la kreaĵo de Zamenhof, sed sole la fakto, ke dekmiloj da esperantistoj legis la verkon Vivo de Zamenhof de Privat jam malvalidigas la pretendon de Künzli, ke per sia libro li rompas tabuon.

Künzli ja, eĉ detalege, traktas la historion de la judoj en orienta Eŭropo, sed malmulte rilatigas ĝin al la frua Esperanto-movado. La leganto ofte sentas, ke al la libro mankas kohero. Eksterproporcian atenton la aŭtoro donas al la verko de Zamenhof pri hilelismo (1901), dediĉante al ĝi 70 paĝojn, kvankam tiu ruslingva broŝuro estis apenaŭ disvastigita kaj Zamenhof mem (kion Künzli mencias) baldaŭ distancigis sin de ĝi favore al homaranismo. Poste, Künzli tro negative prezentas la sintenon de Zamenhof al cionismo, preteratentante lian distingon, jam konigitan de Privat, inter la naciismo de subpremantoj kaj tiu de malfortaj, subpremataj gentoj. Ĉi lastan Zamenhof trovis pli pardoninda, samtempe tamen neprudenta.

De libro kun la indikita temo oni atendus adekvatan trakton ankaŭ de la rolo, kiun judoj ludis inter la pioniroj de Esperanto. Anstataŭe Künzli, saltante de temo al temo, prezentas amason da detal(et)oj, ankaŭ banalaj, el la movada historio, kiuj kutime malhavas rilaton al judeco.

Post tiu detalemo surprizas, ke la konkluda ĉapitro limigas sin al magraj du paĝoj, ĉe kies fino ni legas la aŭtoran konfeson, ke pri intelekta parenceco de Zamenhof kun judaj kaj nejudaj filozofoj kaj aktivistoj eblas nur spekulativi. Multo alia en la — certe bonintence verkita — libro estas nekontentiga. Ke ties vendoprezo estas alta, ne mirigas ĉe verko aperinta en scienca eldonejo. Fakte, ni povus ĝin toleri, se la libro estus enhave konvinka. Sed ne estas tiel. Konstateblas ankaŭ ripetoj (ni legas trifoje, ke Ferdinand Hodler estas la patro de Hector), tradukaj misoj, stilaj nelertaĵoj, nekompletaj fontindikoj, malorde aranĝita bibliografio — kaj multnombraj komposteraroj.

Ni tamen esperu, ke la libro iom kreskigos inter germanlingvaj legantoj la konon kaj scivolon pri Zamenhof.

Ulrich Lins

La lingvo de bonkoreco kaj amikeco

Avo Paŭlo / Opa Pablo / Grandpa Paul / Dziadek Paweł. Margrit Vollertsen-Diewerge. En Esperanton trad. Sabine kaj Pit Hauge. Ilustrita de lernejanoj en Erlangen kaj Białystok. Erlangen: La aŭtoro, 2010. 29p. 21cm. ISBN 3925978828. Prezo: € 5,10

Tiu ĉi infanlibro aperis kadre de laŭdinda edukprogramo pri internacia kunlaboro de lernejoj. Pli ol dek libroj jam publikiĝis danke al tiu ĉi edukprogramo, kaj ĉiu el ili prezentas paralelajn tekstojn en tri aŭ kvar lingvoj.

Avo Paŭlo estas originale verkita en la germana de Margrit Vollertsen-Diewerge, la sama aŭtorino kiu en 2009 publikigis la infanlibron Tri nigraj ŝipoj (vidu recenzon en Esperanto, februaro 2011) kadre de la sama edukprogramo (kaj ankaŭ tiuokaze Esperanto estis unu el la lingvoj, kiujn oni elektis por prezentado). La Esperanta traduko, tre flua kaj agrabla, estas farita de Sabine Hauge (la sama tradukinto kiu esperantigis la libron Tri nigraj ŝipoj) kune kun Pit Hauge. La pola traduko ŝuldiĝas al la elstara tradukisto Tomasz Chmielik (kiu i.a. esperantigis la infanlibron Reĝo Maĉjo la Unua de Janusz Korczak — grava evento por la evoluo de la porinfana literaturo en Esperanto). La anglan tradukon prizorgis teamo de naŭ gimnazianoj en la urbo Erlangen.

La kvina lingvo en kiu aperas la rakonto, estas la universala lingvo de desegnado: la ilustraĵoj, faritaj de 14 infanoj vizitantaj lernejojn en la germana urbo Erlangen kaj la pola urbo Bjalistoko.

La rakonto ŝajnis al mi kortuŝa kaj edukvalora. Malsimile al la rakonto Tri nigraj ŝipoj, ĉi-foje ne temas pri fabelo sed pri realisma vivosperto. Ĝi estas tiom realisma, ke oni eĉ povas miri pri tio, ke la aŭtorino kuraĝis prezenti tian vivaspekton al infanoj. Ofte, en infanlibroj oni preferas eviti malĝojigajn eventojn, sed Avo Paŭlo estas rakonto pri grava malsano, kiu definitive aliformis la aspekton kaj la tutan vivon de la maljuna Paŭlo. Parte paralizita kaj devigata sidi en rulseĝo, Paŭlo ricevas la viziton de sia nepo Marko, kiu komence tute ne kapablas rekoni lin. Sed iom post iom, Marko komprenas, ke lia avo bezonas helpon samkiel eta infano. Kaj la nepo spontane faras la plej simplajn gestojn de amo: li helpas sian avon trinki kaj manĝi, li promesas alporti al li fungojn el la arbaro kaj promenigi lin per la rulseĝo ne nur dum la tago, sed ankaŭ dum la nokto (ĉar ĝis antaŭ nelonge, la maljunulo kutimis montri al li stelojn per sia teleskopo). En neniu lingvo diras Marko “avo, mi amas vin”, sed la klara lingvo de liaj gestoj estas tiom esprimiva, ke la maljunulo jam fariĝas malpli malfeliĉa. Tiu ĉi libro, kiu povas helpi al la instruado pri diversaj lingvoj, fakte prezentas precipe la lingvon de bonkoreco — la sesan lingvon en la libro kaj la plej gravan. Fakte, la tuta edukprogramo pri internacia kunlaboro inter lernejoj ŝajnas eduki unuavice pri la lingvo de bonkoreco kaj amikeco trans la aĝ- kaj landlimoj.

Mi aparte aprezis la ilustraĵon, kiu troviĝas sur la kovrilo: ĝi prezentas la avon kaj la nepon promenantaj kune sur la Lakta Vojo, kiu ŝajnas veni el nenie kaj iri nenien. La nepo fingromontras la teron, dum ambaŭflanke de la Lakta Vojo ŝvebas en la kosmo kelkaj fungoj, teleskopo kaj cikoniforma kajto... Jen fantazia pentraĵo, bonege kongruanta kun la realisma teksto, aldonanta al ĝi apartan nuancon de poemeco.

Dankon al ĉiuj plenkreskuloj kaj infanoj, kiuj kunlaboris por krei tiun ĉi belan libron.

Luiza Carol

Bopatrino — bofilino: rilato japanstile

La edzino de Kuracisto Hanaoka Seisyû. Ariyosi Sawako. El la japana trad. Konisi Gaku. Serio Oriento-Okcidento n-ro 45. Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 2008. 161p. 21cm. ISBN 9784888870566. Prezo: € 11,40

Ofta temo en beletro, filmoj kaj aliaj artaĵoj estas konflikto inter bopatrino kaj bofilino. Tiu universalaĵo ĉi tie aperas en romano kun situo japana, en la ŝanĝiĝo de la jarcento 18-a al la 19-a. La titola protagonisto estas Imose Kae, juna virino kiu edziniĝas al la kuracisto Hanaoka Seisyû. (En la japana nomordo, la familia antaŭas la individuan.) Li fakte estis vera homo, fama en medicinaj medioj pro tio, ke li la unua en la mondo faris operaciojn uzante ĝeneralan anestezon. Ĉi tie temas pri mamkancero.

En la verko abundas vivece la detaloj pri la medicinaj aferoj (faktoj), sed la ĉefa emfazo estas sur la ŝanĝiĝantaj rilatoj inter du virinoj (fikcio). En la komenco, Kae ege admiras la estontan bopatrinon Otugi, parte pro ŝia fama beleco. Sed iom post iom evoluas la konfliktoj. La vidpunkto estas ĉefe tiu de Kae mem, kvankam iugrade ni eniras la menson ankaŭ de la bopatrino aŭ alia rolanto.

Iuj studantoj de interhomaj rilatoj diras, ke en konflikto inter bovirinoj, estas plejparte la pli juna kiu instigas tion, ĉar ŝi estas la pli nememfida. La romano ne rekte prezentas tiun ideon. Eble la aŭtorino pro siaj propraj travivaĵoj ne pensis pri tiu eblo. La precipa ideo ŝajnas esti, ke la bopatrino ligiĝas kun ekstermodaj pensoj kaj propra egoismo, kiuj malhelpas la ĝustan pritraktadon de la juna bofilino.

La tempodaŭro de la romano estas 7 jardekoj. Kiam la leganto moviĝas de unu ĉapitro al alia, necesas atenti, kiom da jaroj ĵus pasis. Oni povus facile maltrafi tiun detalon, kio eventuale ĝenus la komprenon de la rakontofluado.

La aŭtorino ŝajne havas sufiĉe bonan komprenon de la kuracarto. Kaj la sciencisteco de la tradukinto estas evidenta. D-ro Konisi Gaku ne estas mem praktikanta kuracisto, sed doktoro pri naturscienco kaj ankaŭ profesoro pri teoria fiziko. Ŝajne do li estas sufiĉe kapabla pritrakti la temon de tiu alia scienco. Ĉu d-ro Konisi kapablas ankaŭ ĝuste kapti kaj traduki la virinan pensmanieron, aŭ japanlande aŭ pli universale? Ni invitu japanan esperantiston pritrakti tiun demandon.

Mi mem ne havas sufiĉan legkapablon de la japana por detale kompari la Esperantan tradukon kun la originalo. Tamen eblis al mi kompari la Esperantan tradukon kun la angla. Ĉi lastan ellaboris du virinoj: unu japana kaj la alia brita. La detaletoj en la Esperanta kaj angla tradukoj multe varias. Sed la baza rakonto restas la sama.

Tamen foje enŝteliĝas esprimoj anglismaj. En siaj propraj komentoj fine de la libro, la tradukinto senvarie nomas la libron “novelo” anstataŭ “romano”. En la angla lingvo, novelon oni nomas “short story”, kaj romanon “novel”. Aliaj anglismoj: “Vi vokas min patrino” (p. 70, “You call me mother”), “Post kelka tempo” (p. 73, “After some time”). Tamen esploro montras, ke ĉi lasta ekzemplo ofte aperas kaj estas eĉ zamenhofa.

Kontraste, jen ekzemplo de esprimo vere esperanteca: p. 12, “ŝi... ekemis viziti la ĉambron de la avo.”

La tradukinto prezentas al ni proprajn nomojn laŭ du malsamaj manieroj. Nomojn de gravaj lokoj li esperantigis: Tokio (ne Tôkyô), Osako (ne Ôsaka). Por aliaj nomoj li ĉiufoje prezentas la skribon en tipo kursiva kaj utiligas la literuman sistemon Nihon-siki (japan-stila). Pro tio necesas lerni la internan logikon de tiu latinida skribado por ĝuste prononci. Ekzemple, la nomon Otugi fakte oni prononcas “Ocugi”. Ne ekzistas en la japana lingvo silabo prononcata laŭ la internacia [tu]. La sistemo estas kohera, al japanoj, kvankam eble ne al aliaj. Fine de la libro estas duonpaĝo Pri la skribo de ne-Esperantaj vortoj, kun sufiĉe komprenebla klarigo. Sed eventuala leganto profitus lerni la sistemon pere de pli detala ekspliko skriba aŭ parola. Originale la romano aperis en la japana en 1966. Ĝi estas la plej fama verko de s-ino Ariyosi Sawako (prononcu “arijoŝi saŭako”) (1931-84). En la sekva jaro oni ĝin filmigis. Kaj poste ĝi aperis multfoje en dramoj televidaj aŭ teatraj.

La verko portas la n-ron 45 en la serio Oriento-Okcidento, kiun oni kreis antaŭ 50 jaroj en 1961. Mankas la kutima enkonduka eseo de unu aŭ alia Esperanto-gravulo. Sed ĉe la fino troviĝas Notoj kaj Glosaro, kiel ankaŭ la menciitaj klarigo pri literumo kaj komentoj. Tiujn artikolojn prezentas la tradukinto mem, kaj ili estas en si mem instruaj. Alipersonajn komentariojn pri ĉi tiu grava kaj konata libro oni povas trovi aliloke en iu aŭ alia lingvo.

Kiel statas la kuracistedzino Kae en la japana historio? Legu la lastan alineon en la verko kaj pripensu.

R. Jaderstrom

“Etiketa gimnastiko” al la “granda homo” Cseh

Konversacia vortaro. Verkita de Cseh-kursanoj. Red. Ed Borsboom. Den Haag: IEI, 2010 (6-a eld.). 111p. 18cm. ISBN 9789080565135. Prezo: € 13,20

Internacia Esperanto-Instituto aperigis la faman konversacian vortareton de Andreo Cseh en reredaktita eldono. La originala materialo apartenas al la baza pakaĵo, uzita en la Cseh-kursoj, furorantaj ĉefe en la 1930-aj jaroj. La rektmetoda kursgvidado necesigis cellingvan klarigon pri la novaj vortoj, kion faris ne nur la gvidanto, sed ankaŭ la kursanoj kiuj kontribuis al la difino de la novaj konceptoj. Iliajn, plej ofte tre simplajn, kulturdependajn, por la nuntempa leganto ofte ridindajn klarigojn notis kaj publikigis Andreo Cseh, unue en la tridekaj jaroj. La vortareto havis 3 eldonojn en la “pra”-tempo kaj en la 1970-aj jaroj la instituto reproduktadis la lastan eldonon en simpla formo. La nuna eldono, aperinta en 2010, ne estas simpla reproduktaĵo. La belaspekta libro liveras reredaktitan vortoliston, en la prizorgado de Ed Borsboom.

La redaktoro ne nur revortumis kelkajn difinojn (markitajn per asterisko en la vortaro) pro ilia eksmodeco, neklareco aŭ politike mallarĝpensaj difinoj, kelkfoje eĉ rekte ofendaj vortumoj (Eŭropo: malnova, malriĉa, malfeliĉa mondparto), sed li zorgis ankaŭ pri la lingva unuecigo, nome pri la sistema uzo de la artikolo la en la difinoj. Se konsideri ankaŭ la nuntempan uzon de la metodo estis neeviteble kompletigi la vortaron per modernaj, bazaj vortoj kaj aldoni kelkajn mankantajn elementojn.

Freŝan kaj amuzan aspekton donas al la simpla vortolisto la plurdeko da desegnaĵoj de Jesse van Dijl, kiuj sur la maldekstraj paĝoj ĉiam rilatas al unu el la vortodifinoj dekstrapaĝaj; kelkfoje klare kaj tuj retroveblaj, kelkfoje iom enigmaj. La puraj, humurplenaj ilustraĵoj ofte karikaturece emfazas ankaŭ kelkajn gravajn trajtojn de la Cseh-metodo aŭ rekte de la majstro mem (cinciminciĉurmur: nomo de la kato de Andreo Cseh).

Sur la frontkovrilo videblas unu el la famaj Cseh-instruistoj, Aŭgust Weide, dumlecione ĉirkaŭate de siaj Cseh-ekipaĵoj, plastaj bloveblaj bestoj. Borsboom en la enkonduko mallonge prezentas la iaman Cseh-instruiston, sed fakte restas tamen mistero kial ĝuste li aperas sur la kovrilpaĝo el inter la same forgesitaj centoj da aliaj samfakanoj. Dorskovrile legeblas mallonga resumo pri la libro (bedaŭrinde kun tajperaroj) kun eta, ne tre konata portreto de la majstro, Andreo Cseh.

Por kursanoj de nivelo inter A1 kaj B1 ni plej ofte konsilas la uzon de la malaltkosta, relative ampleksa kaj serioza Ilustrita oficiala radikaro Esperanta por lernanto de Luiz Portella aŭ de la dufoje eldonita Baza Esperanta Radikaro de Wouter F. Pilger.

La movadhistorie valora kaj enhave amuza Konversacia vortaro de Andreo Cseh nuntempe apenaŭ uzeblas laŭ sia originala destino. Ĝiaj legantoj trovas en ĝi ne rektan plifaciligon, sed kaprompilojn kaj amuzaĵojn, historiajn indikojn pri la pensmaniero de la personoj vivintaj antaŭ 80 jaroj. Pro tiuj historiaj valoroj de la alloga libreto ĝi povas utili al interesiĝantoj, studantoj kaj aplikantoj de la Cseh-metodo. Verŝajne — ankaŭ pro sia prezo — la libro eble ne vere popularos inter aŭtodidaktoj aŭ “vivuloj”, kiuj “malforte volas meti en sian kapon” la “ŝlosilon de la tuta mondo kaj de koroj” kun la helpo de “granda homo en lernejo kun pedagogia meblo en sia mano” por “lasi iri lampon en sian kapon” kaj doni lumon al ties “sona esprimo de pensoj” kaj “moderna labirinto, el kiu homoj ne povas eliri (kaj kiun Esperanto ne havas)”.

Se vi “ne havas en via kapo” tion, kio ĉi-supra frazo “estas en alia lingvo”, “prenu frazojn el aliaj homoj”. Povas helpi ankaŭ tiu “ŝi-homo” kiu “metis tiujn ĉi frazojn sur paperon”.

Katalin Kováts

Navige tra TTT-paĝoj

Cecilia

http://esperantokajcecilia.wordpress.com/

Originalaj bildstrioj de brazila knabino, kun plurlingvaj tradukoj.

Fropjo kaj ko.

http://fsu.ch/frogley/eo/

Tradukitaj bildrakontoj pri rano loĝanta en Larĉo (eta lageto-marĉo).

Komiksoj Blogo

http://komiksoj.wordpress.com/

Esperantaj tradukaĵoj naskitaj en la germana forumo de “lernu!”.

Marek Blahuš

Anoncetoj

Unu vorto = 1 €. Ni ne respondecas pri la enhavo. Ripeto ne rajtigas rabaton. Pri korespondpetoj zorgas ankaŭ Koresponda Servo Mondskala, B.P. 6, FR-55000 Longeville-en-Barrois, Francio, www.multimania.com/kosomo.

Serĉata preleganto/instruanto por kongreso: Nov-Zelanda Esperanto-Asocio volas pagi por venigi eksterlandan esperantiston por prelegi/instrui dum la kongreso en Nov-Zelando en januaro 2012. Por pliaj informoj: www.esperanto.org.nz.

Esperanto-grupo Berlin-Lietzensee festos sian 30-an jubileon kaj ĝojus ricevi salutkartojn el la Esperanto-mondo. Ni dankas anticipe: Klubestro Hans Moser, Gasteiner Str. 31, DE-10717 Berlin, Germanio.

Literatura konkurso: Bulgara Esperanto-Asocio anoncas internacian Esperantan literaturan konkurson “Hristo Gorov — Hrima”. Ĝi havos la branĉojn poezio, prozo kaj artikolo. Pliaj informoj en la marta n-ro de Esperanto, p. 70. La kontribuojn bv. sendi ĝis la 1-a de septembro 2012 al Georgi Mihalkov, “NadeĵdaV, bl. 529 vh. A et. 9 ap. 33, BG-1229 Sofia, Bulgario. m...@abv.bg.

Mediteranea Esperanto-Semajno 2011

De la 26-a de februaro ĝis la 5-a de marto 2011 okazis en Agay (departemento Var, en suda Francio) la jam bone konata Mediteranea Esperanto-Semajno.

Danke al la sindonemo de Monique Prezioso kaj Christine Graissaguel, kiuj plian fojon majstre zorgis pri tiu jam klasikiĝinta semajno, sufiĉe granda nombro da staĝanoj (pli ol okdek — ne eblas akcepti pli, pro sekurecaj problemoj, kaj multaj dezirantoj restis ĉe la pordo) estis akceptitaj en tiu iom paradiza loko. Kiel kutime la renkontejo estis vasta hotelo Renouveau-La Baumette. Tri salonoj akceptis la kursanojn dufoje tage.

Ĉar la hotelo situas tuj apud la maro kaj ĝia roka bordo, ni havis la eblon ĉiutage ĝui la apudecon de tiu belega mediteranea regiono, kaj la florantaj mimozoj donis al la pejzaĝo varman flavan bonodoran etoson, dum la ruĝaj rokoj de la monto Esterel pliintensigis ilian flavecon.

Dum la renkontiĝo okazis la kutima Komitat-Kunveno de la Provenca Esperanto-Federacio. Oni komencis plani agadon por 2013 (kiam Marsejlo fariĝos Kultura Ĉefurbo), por promocii Esperanton danke al diversaj lokaj agadoj.

Ĉi-jare, pri la unua kurso zorgis Stano Marĉek (el Slovakio, kiu uzis sian rektan metodon kaj kantigis ĉiujn kun gitaro), pri la dua Marek Blahuŝ (el Ĉeĥio), kaj pri la tria Spomenka Štimec (el Kroatio). La kursoj okazis matene de la 9-a kaj kvarono ĝis la 12-a, kun teo/kafo-paŭzo post la deka. La labora etoso en ĉiu grupo estis tre agrabla sed serioza. Mi partoprenis la laboron kun Spomenka Ŝtimec, kio ebligis al mi pli profunde konatiĝi kun la islamaj verkistoj-esperantistoj, kaj la virinoj-aŭtorinoj en nia literaturo.

Se taksi laŭ la mieno de la partoprenantoj, eblas diri, ke ĉiuj ĝuis siajn kursojn kaj restadon. La vesperaj renkontiĝoj kunigis ĉiujn en agrabla etoso, kiu favoris la paroladon inter diversaj etnoj (italoj, hispanoj, angloj, belgoj, svisino, kroatino, rusino, litovino, slovako, ĉeĥo kaj... francoj). Dum la lasta vespero, ni ĉiuj kuniĝis en la granda salono: tie okazis skeĉoj, deklamadoj, teatraĵoj... kaj la ceteron de la vespero, oni uzis por kanti, danci, amuziĝi ĝis noktomezo...

Merkrede okazis komuna aŭtobusa ekskurso al la urbeto Grasse (ĉefurbo de la parfumo). Ni tie vizitis la faman parfumejon Fragonard. La saman tagon matene venis al ni ĵurnalisto de la plej grava loka gazeto Var-Matin. Li fotis nian tutan grupon kaj aperigis longan artikolon pri ni kaj Esperanto.

La manĝaj periodoj okazis en la bela manĝo-ĉambro de la supra etaĝo: tie vastaj fenestroj ebligis al ni ĝui la magion de tiu mara bordo. Ĉiuj abunde profitis la preparaĵojn de la loka ĉef-kuiristo matene, tagmeze kaj vespere. Miakone, neniu plendis pri la abundeco kaj varieco de la manĝaĵoj. Ofte mevoj kaj laroj venis por rigardi nin de ekstere.

Mallonge, ĉio disvolviĝis en la plej agrabla kaj simpatia Esperanta etoso. Multaj jam konis unu la aliajn de antaŭaj jaroj, kaj la novuloj rapide integriĝis.

Pri la libro-servo zorgis niaj amikoj el la Avinjona grupo (Réinsertion et Espéranto).

Bedaŭrinde la vetero iomete perfidis nin. Se sensunaj tagoj kun pluveto devigis kelkajn preferi la ĉambran laboron, tamen multaj promenadis tra la ruĝa montaro Esterel. Feliĉe, la ĉeesto de la florantaj mimozoj aldonis mirinde gajan etoson.

Pli grava afero: niaj du amikinoj surprenintaj la ŝarĝon de la semajno anoncis al ni, ke nian gastigantan hotelon oni vendos en la venonta oktobro. Tio signifas, ke ĝi ne plu povos akcepti nin. Pro tio, Monique kaj Christine jam laboras por trovi ion similan, sed kie? kiam? Ili informos nin prie. Ni ĉiuj varme dankis ilin por la jam antaŭe farita laborego, kun la espero, ke ni baldaŭ retroviĝos venontjare en tiom agrabla etoso.

Daniel Moirand

[FORIGITA!: bildo]

La ĉiutaga komuna kantado kun gitaro

Monda Pupekspozicio Esperante

Inter la 13a- kaj la 17-a de oktobro 2010 la organizantoj de la unika “Monda Pupekspozicio Esperante” teste eksponis en Izucuja (tradicia domo) en la urbo Higaŝikagaŭa (insulo Ŝikoku kun 4 miliona loĝantaro) oriente de Oosaka. Ĝi provcelis publikan prezentadon en oktobro ĉi-jare.

La pli ol 1 500 ĉeestantoj povis plenigi enketilon, el kio evidentiĝis, ke ili sentis vivan korplezuron, profunde emociiĝis kaj surpriziĝis; al aliaj plaĉis la litova panelo kun pejzaĝo, rakontoj pri pupistoj kaj la historiaj rilatoj inter Litovio kaj Japanio; kelkdeko volis frandi tradiciajn manĝaĵojn. Multaj konsentis, ke vigligi la urbon per Esperanto estas ege bona ideo.

Ĉi-aŭtune okazos la Monda Pupekspozicio Esperante. Tiam estos eksponataj ĉ. 300 pupoj el 21 landoj (10 eŭropaj, 6 afrikaj kaj 5 sudamerikaj) kune kun paneloj pri historio, rilatoj inter Japanio kaj la landoj de la pupoj, pupistoj, mapoj, poŝtkartoj, libroj, ekzotikaj bongustaĵoj kaj ilia landa muziko. La plano estas ene de 5 jaroj montri entute 1 500 pupojn el 100 landoj.

La kolekto riĉiĝis per la kontribuo de esperantistoj el 21 landoj, ekzemple: Petr Chrdle (Ĉeĥa Respubliko), Vlaďka Chvátalová (Belgio), Aida Čižikaitė (Litovio), Horst Grunner (Kamerunio) kaj Georgo Handzlik (Pollando). Kelkaj pupoj faris longan vojaĝon al Japanio, ekz. la kamerunaj flugis al la kuba UK kaj Atilio Orellana Rojas portis ilin ĉi tien; Vlaďka Chvátalová venigis 36 pupojn de Benino, Ganao kaj Togolando tra Belgio. Niaj kunlaborantoj plejparte aperigis informojn en siaj lokaj amaskomunikiloj, nerekte reklamante tiel pri Esperanto kaj interesante novulojn. Ambaŭflanke inda profito.

Etsuo Miyoshi

Ukraina karavano al JES kaj E-teatro

Novjare el Ukrainio karavanis tra Berlino al Junulara Esperanto-Seminario en Germanio 26 esperantistoj, precipe el Jalto. Jaltanoj delonge planis tion kaj interkonsentis, ke en Berlino ili ekskursos, prezentos E-spektaklojn kaj sekvatage impetos al JES en Burg.

Pri la vizito okupiĝis nia samurbanino Irina Gerasimova, loĝanta nun en Berlino. Pri tio eĉ aperis ŝia artikolo en la gazeto Esperanto aktuell. Ni dubetis, ĉu oni vere sukcesos senpage gastigi en Berlino tiom da homoj, sed la 26-an de decembro frumatene Irina jam atendis en la busa stacio kaj akompanis nin al domo, kie Johano Pachter trovis ĉambrojn por ni ĉiuj.

Sekvis bonega ekskurso tra la urbo kaj al la Esperanto-domo. La spektaklojn oni proponis organizi dum nia reveno hejmen tra Berlino. Por la neforgeseblaj tagoj, kiujn ni pasigis en Berlino kaj Potsdam, ni estas dankoplenaj al Johano Pachter, Irina kaj Alexander Wenzel. Sekvamatene la berlinano Felix sukcese liveris nian karavanon al Burg.

Kion mi povus aldoni al la artikolo pri JES de Manuela Ronco, aperinta en la februara numero de Esperanto? Ekzemple la prezenton de IJK-67 fare de kievanoj, la krimean vesperon, dum kiu estis prezento de la postkongreso kaj du spektakloj, la teatran vesperon de la jalta E-teatro “Improvizo”, gvidatan de la profesia reĝisorino Svetlana Kravcova, kiu, cetere, gvidis dum la aranĝo staĝojn de aktora majstreco. La jaltanoj prezentis entute 5 spektaklojn. Ni estis la sola teatra grupo en JES-2, ankaŭ en la antaŭaj JES-1 kaj Ago-semajnoj.

Ne multas teatraj grupoj nun en Esperantujo. Kaj tio ĉagrenas, ĉar ĝuste la teatra arto estas tre grava por Esperanta medio. Ĝi ne nur edukas per sencoplenaj temoj de spektakloj laŭ klasikaĵoj, sed postulas de la aktoroj posedi bonan internacian prononcon.

Artikolo pri la neceso de E-teatro aperis jam en 1891 en la unua E-gazeto La esperantisto, kaj ĝin adoptis Zamenhof. La artikolon verkis la E-pioniro Nikolao Borovko, kies nomo estas konata dank’ al la fama letero de Zamenhof pri la deveno de Esperanto, verkita responde al Borovko. Sed malmultaj scias, ke li estis la “patro” de la originala Esperanta novelo.

Jaltanoj fieras, ke Borovko loĝis en Jalto, fondis tie en 1902 urban bibliotekon, kaj estis ĝia unua direktoro. Do eble ne hazarde ĝuste en Jalto aperis la E-teatro.

Jefim Zajdman

[FORIGITA!: bildo]

Sceno el la spektaklo Masko

Finfine oficiala E-kurso en Berlino!

Post pluraj jardekoj esperantistoj de la germana ĉefurbo sukcesis lanĉi Esperanto-kurson en la tradicia vespera popola altlernejo, institucio tre ŝatata de la urbanoj.

Kutime tie oni havas la eblecon favorpreze lerni lingvojn: la germanan por eksterlandanoj, la anglan, la hispanan, la rusan ktp. La fakto, ke en la oficiala programo de tia lernejo (en la berlina distrikto Lichtenberg) komune kaj samrajte kun la ceteraj 14 lingvoj staras Esperanto, estas grava kaj fierinda atingo. Des pli se oni konsideras, ke la lasta popolaltlerneja kurso de Esperanto en Berlino okazis ankoraŭ en la GDR-aj tempoj.

La negativa sinteno, kiun la respondeculoj montris dum la unuaj kontaktoj, tute ŝanĝiĝis. Nun ili eĉ iom fieras, ke ili kvazaŭ pionire kiel solaj povas oferti tian lingvokurson. Jam nun estas planataj novaj kursoj — por komencantoj kaj progresintoj, — kio postulas plian varban kaj informan laboron de la berlinaj esperantistoj.

Gerd Bussing

[FORIGITA!: bildo]

E-kurso kun la kursestrino Lena Karpunina (dua de maldekstre).

Sepdekjaruloj marŝas en Himalajo

Kio povus instigi sepdekjarulojn piedmarŝi diligente 22 kilometrojn sur la deklivoj de la himalajaj montoj en unu tago, se ĝi ne estus Esperanto? Ĝuste tiel okazis en Nepalo, dum la 9-a Internacia Himalaja Renkontiĝo (IHR), kiu finiĝis la 8-an de marto.

Ĉiu havis apartan kialon por partopreni en ĝi, sed por ĉiuj nepre estis Esperanto la sola ponto por atingi la montaron de Nepalo.

Jean Claude Dubois el Francio estis feliĉa ke ankaŭ en Nepalo lingvoj de popoloj estas konservataj, dank’ al la laboroj de parolantoj de siaj gepatraj lingvoj. Itou Ĵunko planis veni kun sia filo, sed la filo intertempe forpasis kaj ŝi venis kun la foto de la filo kaj marŝis kvazaŭ kun li. Hori Jasuo, eks-estrarano de UEA, ne laciĝis post la 8-foja partopreno kaj ne nur venas ĉiufoje, sed ankaŭ kuraĝigas aliajn japanojn viziti denove Nepalon.

La 26-an de februaro, post la alveno, la esperantistoj promenis ĉirkaŭ la historiaj kaj religiaj lokoj de Katmando, Patano kaj Bhaktapuro. Poste komenciĝis kvartaga marŝado: De Sundarijal al Chisopani, Nagarkot, Dhulikhel kaj al Namobuddha, lokoj de kie rigardeblas la belaj montopintoj de la pitoreska panoramo de Himalajo. Ni kune manĝis, kantis, dormis, ĝuis kaj ankaŭ toleris la malfacilon de montgrimpado. Vizito al la sanktejo budhisma “Namobudha” estis la lasta celo de la marŝado. Poste okazis busa veturo al Lumbino, kie naskiĝis Budho antaŭ 2500 jaroj, kaj kiun Unesko agnoskis kiel unu el la mondheredaĵoj.

Partoprenis 16 francoj, 9 japanoj, 2 svedoj, 2 mongoloj kaj unu dano. Inter ili kvar havis pli ol 70 jarojn. Deko da nepalanoj akompanis ilin.

Nepala Esperanto-Asocio okazigas IHR-ojn ĉiujare ekde 1995. La evento ebligas al eksterlandanoj gustumi la nepalan etoson per Esperanto, kaj al nepalaj komencantoj paroli en Esperanto kun samideanoj el diversaj landoj.

Razen Manandhar