Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2011 5

Malferme

Kopenhago signifu reagordon

Ni, kiuj volas esti aŭdataj de ĉiuj, iom paŭzu por aŭskulti iun. Ni, kiuj aspiras ŝanĝi la prilingvajn agordojn de ĉies pensado, kongresos ĉi-jare en tiu Kopenhago, kies apartan, glosematikan skolon de la lingvistiko iam gvidis Louis Hjelmslev. Kian mesaĝon li postlasis?

Li emfaze pledis por pensmaniero, kiu egalvalorigas la parolan kaj la skriban substancojn de unu sama lingva formo. La metodojn de Ferdinand de Saussure li trovis tro tendence parolpartiaj. La parolismo miskondukas nin en la ideon, ke la parola lingvo havus esencon naturan, al kiu fuŝemaj homaj manoj alportus skriban suplementon “nur” kulturan kaj do eksterteman al la vera scienco. Bone, sed ĉu tio aparte gravu al ni?

Se ni celas homarskale kompreni la evoluon de la kulturaj kapabloj, ni finfine devas forlasi la aksojn oriento/okcidento aŭ nordo/sudo. La plej frua civiliza modelo, kies egiptan efektivigon ĉiuj ikonigas sed kiu ampleksis ĉiujn pracivilizojn, starigis ŝtaton bazitan sur la skribarto. La reĝon helpis pastroj, kiuj monopole scipovis skribi. Iliaj oficialaj kajeroj regis ĉies vivojn kaj mortojn. Ili funkciigis tutlandan adoradon de dioj, sub kies pastrare administrata egido la reĝo unike rajtis regi.

Ĉu ni en postaj ondoj de la civiliza aventuro draste malmuntas la hierarkian skribismon de tiu falsdia strukturo favore al la horizontala parolismo de iu aŭtenta demokratio? Tro facile ni saltas al tiaj naivaj kontrastigoj. Niajn parlamentojn ja ne egidas pli sanktaj dioj (nomu ilin “voĉo de la popolo” aŭ kio ajn), ol iam animis la legitimecon de reĝa trono. La tuta bunto de niaj aventuroj aperas en la diversaj historioj, per kiuj ni prisekvis la duoblan aventuron de la homara pluiro.

La popoloj bezonas ian ŝtatan aparaton por ke la socioj funkciu organizite kaj efike. Sed la homaran aventuron igas “duobla” la fakto, ke ni kaj bezonas la aparaton, kaj bezonas ĝin bridi; alie ĝi formanĝas nin anstataŭ permesi, ke ni rajdu sur tiu leono. La parlamenta demokratio estas komenca ŝtupo en tiu procezo de malsovaĝigado de la ŝtato. Ĉi tiu ŝtupo baziĝas sur la ĉiesigo de la skribarto — ne sur ĝia malmunto favore al ia parolismo.

Esperanto reprezentas duan ŝtupon. En ĝia skribiteco kuŝas nia sekreto. Nome, la laŭlandaj elitoj malvere propagandis la skribajn lingvojn de la landaj lernejaj sistemoj kiel “naturajn” lingvojn; sed fakte nia lingvo, pli konscie skriba ol la gentaj skribaj lingvoj, donas al ĉiuj la povon transiri al popole posedata historia aventuro efektive ĉiesa. Esperanto estas lingva ŝlosilo al pli serioza demokratio.

Kiel tio rilatas al Kopenhago? La grava sed neglektata postlasaĵo de la kopenhaga skolo de Louis Hjelmslev ankoraŭ ne superis la hegemonion de tiu parolisma aŭ senperisma iluzio, kiu plue katenas la aktuale praktikatajn skolojn de lingvistiko. Estas malfacile en la nuna situacio entute interveni sur tiu tereno kaj provi modifi la regantajn opiniojn. Kial?

Ĉefe ĉar, ekde la okdekaj jaroj, la diversaj tendencoj fasonis pragmatikan kunvivan strategion. Oni aranĝas liveron de karieraj niĉoj al ĉiuj tendaroj, kondiĉe ke ĉiu skolo ĝentilule ĉesu demandosigni la premisojn de aliulaj skoloj. En la nomo de batalĉeso, ĉi tiu evoluo fakte sufokas la pluiron de la lingvistiko kiel intelekta kaj morala entrepreno. Tia stagno senigas la popolojn de la mondo — precipe la marĝenigitajn — je la rajto fasoni propran, transliman, homaran historion, kiun ne tenos ostaĝe iuj naciaj elitoj.

En Kopenhago, ni povas fasoni novan aliancon, en kiu rolos ankaŭ simpatiantoj al la hieraŭaj elitoj nun senpovigitaj, ekzemple ŝatantoj de la heredaĵo de Louis Hjelmslev. Eble eksaj fortularoj nun senvoĉigitaj sub la hegemonia reĝimo propagandanta parolisman amaskulturon kaj diversaj jam delonge senvoĉaj batalantaroj povos lanĉi novan konversacion pri la komune homa aventuro. Eventuale ni povos kune serioziĝi pri la komuneco de la homa historia aventuro, kiun ni ĉiuj heredas, anstataŭ pri disduigoj sub la standardoj de ia nordo aŭ sudo, oriento aŭ okcidento. Se jes, ni povos lerni ne nur de la danoj, kiuj partoprenis la kopenhagan skolon de la lingvistiko, sed ankaŭ de la diverslandaj partoprenintoj en la kopenhaga pintkunveno pri la planedo tero en 2009. Kopenhago signifu kaj la danojn, kaj la eksterlan-danojn, kiel ĉiam diras Kimo*, nia ikona kantanta dano. Li ne estas viktimo de la nurbuŝisma ideologio; lian voĉon regule suplementas la akordiono, kiel nian voĉon la skribiloj. La ideo, kiun praktikas Kimo, ne povas ne esti nia ĉefa standardo, ĉu ne, gejunaj ŝatantoj de lia muziko? Mi esperas ankaŭ pri koalicio inter la generacioj en Kopenhago!

Probal Dasgupta
* Kim J. Henriksen, kantisto kaj akordionisto i.a. en la grupoj Esperanto Desperado kaj Amplifiki.

[FORIGITA!: bildo]

Louis Hjelmslev (1899 – 1965) Profesoro de Universitato de Kopenhago

Japanio kaj japanaj esperantistoj venkos la katastrofon

Kun dankemo pro viaj kondolencoj kaj kuraĝigoj

Tertremo kaj cunamo

Kiam okazis la tertremo la 11-an de marto 2011 je la 14-a horo kaj 46 minutoj, mi estis en la najbara poŝtoficejo, 300 kilometrojn fore de la epicentro. Subite venis grandaj kaj malrapidaj tremoj, kvazaŭ mi estus sur granda ondo. Ĝi daŭris longe. Ni kutimas sperti ordinarajn tertremojn, sed tiu tremado estis tute alia. “Ie okazis grandega tertremo!” Tio estis mia unua opinio. Mi hastis hejmen. Pupoj sur la breto falis sur la plankon, sed bonŝance nenie estis io nenormala.

Sed jam en televido aperis teruraj bildoj de cunamo, proksimiĝanta al la marbordo de la regiono Toohoku. Grandega cunamo supreniris la riveron kaj englutis belajn kampojn kaj la flughavenon. Ĝi facile ŝovis domojn, grandajn ŝipojn kaj aŭtomobilojn supren, kaj tuj post la kulmino la ondo revenis al la maro, kunprenante ĉiujn kune. Sekvis en televido teruraj bildoj post bildoj en aliaj lokoj. Vere katastrofo!

Tiun longan marbordon laŭ la Pacifika Oceano antaŭe atakis cunamo trifoje post la japana moderniĝo en 1868, tial oni “bone” preparis sin kontraŭ la eventuala cunamo, konstruante grandegajn kontraŭcunamajn digojn, kaj trejnis sin pri la evakuado, sed tiu ĉi tertremo superis ĉiujn antaŭsupozojn. La ondego facile transiris la 10-metran digon kaj englutis eĉ rifuĝejojn garantiitajn kiel sekurajn. En iuj havenoj okazis fajrego pro benzino el la ŝipoj, kiu bruligis domojn kaj ŝipojn. Poste restis nur montoj da detruaĵoj. Tiu pejzaĝo similis al tiuj de Hiroŝima kaj Nagasaki post la eksplodintaj atombomboj en 1945.

Akcidento de la nukleaj centraloj

En la gubernio Hukuŝima estas du nukleaj centraloj, n-ro 1 kun kvar reaktoroj kaj n-ro 2 kun du, apartenantaj al la Elektro-Kompanio Tokio. Multaj jam proponis al la kompanio plibonigon de la kontraŭcunama rimedo, sed tiu ĉiam ignoris la proponojn, insistante pri la sekureco de la centraloj. Tamen tiu cunamo estis multe pli granda ol ĝia antaŭsupozo, kaj detruis la malvarmigan sistemon de la nukleaj brulaĵstangoj en kaj ekster la reaktoroj. Pro tio la reaktoroj fariĝas varmegaj kaj ekestis hidrogena gaso, kiu eksplodigis la kovrilajn domojn. La belaj konstruaĵoj de la reaktoroj fariĝis skeletaj. Oni vivriske pumpis grandan kvanton da marakvo en la konstruaĵojn, sed ankoraŭ nun oni ne sukcesis kvietigi la reaktorojn, male granda kvanto da radioaktiveco eliĝis kaj malpurigis la ĉirkaŭaĵon kaj la maron.

La registaro ordonis al la loĝantoj en la radiuso de 20 kilometroj evakuiĝi, kaj rekomendis al tiuj en la radiusoj de 20-30 kilometroj resti hejme. En tiuj zonoj troviĝas kelkaj urboj, kiuj devis transloki sian urban funkcion al alia urbo, kunprenante plejparton de la loĝantoj.

Kvin grandaj landoj rilate al la nombro de nukleaj reaktoroj estas Usono (102), Francio (59), Japanio (54), Rusio (29) kaj Germanio (27). La nombro 54 de Japanio estas eksterordinara. Ĝi ja estas malgranda lando kun multaj loĝantoj. La lando estas montara kaj vulkana, kun oftaj erupcioj, tertremoj kaj cunamoj. Estas stultege konstrui tiom multe da reaktoroj en tia lando, tamen la ĝisnunaj regantaj partioj (eble duone sub trudo de Usono) antaŭenpuŝis konstruadon, insistante aŭ mensogante pri sekureco de la nukleaj centraloj. Nun la trompita kaj bonkora japana popolo devas akcepti la frukton de ilia monavideco kaj sia naiveco.

Radioaktiveco disvastiĝas

Radioaktiveco el la reaktoroj disvastiĝis kaj eĉ en Tokio oni trovis la akvon malpurigita pli ol la normo por beboj, do homoj panike aĉetis botelojn da akvo. Oni detektis radioaktivecon legomoj, en spinaco kaj aliaj produktitaj en kelkaj gubernioj, kaj la registaro ordonis, ke tiuj legomoj ne iru en la merkaton. Ĝi ja konstatas, ke aliaj legomoj estas sekuraj, sed homoj ne volas aĉeti produktojn el tiuj gubernioj. Pro tio terkulturistoj havas grandan malfacilon sen enspezo. Kaj nun fiŝistoj eksuferis pro malpurigo de la maro.

Mortintoj, malaperintoj kaj rifuĝintoj

La nombro de mortoj kaj malaperoj superos 30 mil, kaj la nombro de rifuĝintoj estas 180 mil. Tiuj rifuĝintoj loĝas en lernejoj kaj similaj konstruaĵoj, kaj ricevas manĝaĵojn kaj aliajn necesaĵojn donacitajn de homoj en aliaj regionoj kaj de la registaro. la konstruadon de Oni komencis provizoraj domoj, sed bezonos longan tempon por provizi ĉiujn. Kaj same serioze estas kiel vivteni suferantojn, kiuj perdis siajn familianojn, sian domon, sian laborejon, sian urbon kaj sian esperon.

Influoj al diversaj kampoj

La katastrofo atakis ne nur unu urbon aŭ unu gubernion, sed multajn urbojn kaj multajn guberniojn, kiuj ludis gravan rolon en agrikulturo, fiŝado, fabrikado ktp, kaj kies produktaĵoj iris en la tutan Japanion, kaj eĉ al la tuta mondo, do la influo de tiu tertremo estas tre granda.

Feliĉe neniuj esperantistoj en tiu regiono vundiĝis, nek mortis, sed certe iliaj familianoj kaj parencoj suferas. Dum tiuj tagoj venis multaj kondolencoj kaj kuraĝigoj el la tuta esperantistaro en la mondo. Ni estas multe kuraĝigitaj.

Eble estas ne malmulte da malbona influo al la japana Esperanto-movado, sed mi estas certa, ke ni revigligos nin mem kaj la movadon, kaj partoprenos en la tutmonda movado pli energie ol antaŭe.

Hori Jasuo

Kongresa temo

La Esperanto-junulo kiel konscia vojaĝanto transsocia

Marcos Cramer

Daŭre progresas la preparado de la kongres-temaj diskutoj en Kopenhago. Jen intervjuo al alia kunreĝisoro, kiu cetere estas la plej juna membro de la Akademio de Esperanto. La legantoj estas invitataj reagi, sin proponi por la diskutado ktp.

Rakontu ion pri vi mem (aĝo, okupiĝo, esperantistiĝo ktp).

Mi estas 26-jara. Naskiĝinte en Argentino, mi loĝis kiel tri-ĝis-kvar-jaraĝulo en Brazilo, kaj ekde la kvinjariĝo ĝis la 16-jariĝo en Germanio. Miaj gepatroj estas germandevenaj argentinanoj. La lastajn du jarojn de la lernejo mi estis en internula lernejo en Britio. Inter la lernejo kaj universitato mi faris naŭmonatan volontulan laboron en Tanzanio (ĉefe konsciigado pri aidoso kaj la aidoskaŭza viruso). Poste mi studis matematikon kaj filozofion en Britio. Nun mi loĝas denove en Germanio, kie mi doktoriĝos pri temo kiu ligas matematikan logikon kaj komputan lingvosciencon. Mi edziĝis 23-jaraĝa en 2007, kaj en 2009 je mia 25-a naskiĝtago naskiĝis mia filino. Mi esperantistiĝis antaŭ dek jaroj, kaj relative baldaŭ post tio komencis aktivi en la movado. Miaj ĉefaj postenoj en la movado estis unue interreta respondeculo de la Germana Esperanto-Junularo (2002 ĝis 2006), poste redaktisto de TEJO Tutmonde (2007 ĝis 2009) kaj ekde 2010 Akademiano. Krome, mi jam ekde 2003 aktivas en la Esperanta Vikipedio, ekde 2007 en la diskutgrupo bona-lingvo, kaj ekde 2008 laboras pri projekto por Bonlingva Vortaro.

Notinde, oni elektis vin ano de la Akademio de Esperanto en tre frua aĝo, kaj krome vi jam fariĝis patro! Kion vi opinias pri la ŝancoj aŭ emo de junaj homoj alpreni tiomajn, tiaspecajn respondecojn en la nuna socio kaj ene de Esperantujo?

Mi opinias, ke tiuj junuloj, kiuj emas fari tion, povas relative frue alpreni gravajn respondecojn. Kompreneble ekzistas multaj junuloj, kiuj tute ne emas al tio. Ekzistas ankaŭ diversaj specoj de alpreneblaj respondecoj: ekzemple mi konas mia-aĝulojn kiuj jam fondis propran entreprenon; ankaŭ tio kompreneble postulas multan respondecon, sed tute alispecan ol tiun de homo kiu aktivas en socia movado kaj frue patriĝas. Certe en la nuna mondo estas kelkaj malfacilaĵoj por alpreni tiajn ne-enspezigajn respondecojn. Ja la nuntempaj junaj homoj estas daŭre instigataj pensi ĉefe pri sia kariero. Kaj la socia agado kaj la patreco kompreneble forprenas energion kaj tempon, kiun oni aliokaze eble povus investi en sian karieron. Por alpreni tiom da ne-enspezigaj respondecoj oni do devas sufiĉe klare distanciĝi de la nuna tendenco daŭre strebadi al persona riĉeco. Oni sekve devas lerni kontentiĝi per malpli da materiaj havaĵoj ol multaj homoj en onia ĉirkaŭaĵo. Rimarkeblas ke ne multaj junuloj pretas sin tiel limigi. (Ĉiuokaze, se oni alprenas nur soci-movadajn respondecojn aŭ nur gepatrajn respondecojn, kaj ne ambaŭ paralele kiel mi, oni povas tion pli facile kombini kun daŭra strebado al sukcesa kariero.)

Unu el la tri ĉefaj celoj de la Internacia Jaro de la Junularo proklamita de UN estas “konektado kaj pontokonstruado, por kreskigi interkulturan komprenon ĉe la junularo”. Tial ke jam en 1895 startis la internaciaj vojaĝoj de junaj esperantistoj (la tiam 23-jara svedo Valdemar Langlet) por neniam plu halti tra la sinsekvaj generacioj de E-junuloj, ĉu vi kredas ke Esperanto ankoraŭ povas ludi iun rolon en tiu dezirata interkompreno aŭ restas nur milda ŝatokupo? Laŭ via propra sperto kun junaj tanzanianoj, ĉu vi dirus ke la junaj esperantuloj povus esti pli sentemaj, pli konsciaj vojaĝantoj transsociaj (jen fizike, jen spirite per korespondado, sociaj retoj ktp)?

Mi certe opinias, ankaŭ pro propraj spertoj, ke Esperanto daŭre ludas rolon por plifaciligi interpopolan komprenon. Mi apenaŭ konas ne-esperantistojn kiuj tiel facile kiel ni esperantistoj persone ekkonas homojn loĝantajn en fremdaj landoj kiujn oni vizitas. La nuna teĥniko ebligas al oni daŭre resti en kontakto kun alilandanoj; mi persone ekzemple ĉiutage rilatas per Esperanto kun homoj el plej diversaj landoj kaj kontinentoj, foje eĉ ne sciante kie la komunikpartnero loĝas. Se oni malinkluzivigas profesiaj kontaktoj kiel la internaciajn kontaktojn de sciencistoj kaj komercistoj, mi ne konas ne-esperantistojn kiuj tiel multe komunikadas kun alilandanoj. Kaj tia daŭra kaj senpera komunikado sur amikeca nivelo certe helpas al oni pli bone kompreni aliajn kulturojn kaj kompreni kion entute signifas “kultura diverseco”. Dum mia volontula laboro en Tanzanio mi amikiĝis kun tanzaniaj junuloj. En la amikiĝo mem neniel rolis Esperanto: Ankaŭ la plej multaj aliaj okcidentanoj kiuj laboris tie por la sama organizaĵo kiel mi, facile amikiĝis kun tanzanianoj. Sed estas rimarkinde ke jam post kelkaj jaroj el la 19 okcidentanoj volontulintaj samjare kiel mi por la sama organizaĵo, nur du daŭre flegis la akirintajn amikecojn en Tanzanio, kaj mi estas unu el tiuj du. En mia kazo, mi ja opinias ke Esperanto pozitive influis mian kapablon teni amikecon malgraŭ la malfacilaĵoj de fizika, kultura kaj financa distancoj. Pro miaj diversaj interkulturaj spertoj rilate al Esperanto, per kiuj mi lernis kiel kontentige povas esti transpasi la malfacilaĵojn de interkultura amikeco, mi iĝis ankaŭ pli persista en mia provado teni la amikecon kun miaj tanzaniaj amikoj malgraŭ fojaj malfacilaĵoj.

Intervjuis: José Antonio Vergara

Eŭropa Esperanto-Unio: La plej grava atingo ĝis nun

Ne temas pri la fina venko, sed eble pri la fino de la komenco! Iun rolon por Esperanto, tute modestan, kiel lernfaciligon en la servo de eŭropa multlingveco, akceptis 29 tuteŭropaj organizaĵoj, el kiuj 28 estas ne-esperantistaj.

Vi rimarkos ke la vorto “Esperanto” ne estas tuj menciita, sed kiam oni legas la sekciojn 4.2 kaj 6.4.1 de la raporto, oni trovos detalojn pri la brita programo “Springboard to Languages” (www.springboard2languages.org). La “lernfaciliga” rekomendo estas la dua en la sekcio pri edukado kaj troviĝas en la 6-paĝa “administra resumo” de la raporto.

Somere 2009 oni decidis ke EEU plenumas la diversajn kondiĉojn por esti akceptita fare de Eŭropa Komisiono, por partopreni la laboron de la nova “Eŭropa Civitansocia Platformo pri Multlingveco”, kiu eklaboris en Bruselo la 1-an de oktobro 2009. La 22-an de februaro kaj la 30-an de marto 2011 okazis la lastaj du kunsidoj por finpretigi la raporton, menditan de Eŭropa Komisiono. La 30-an de marto la fina oficiala kunveno de la Platformo akceptis la raporton, kiu entenas ĉiujn proponojn kaj kontribuojn de EEU. Ĝi estas frukto de unu- kaj duonjara laboro, dum kiu estis kolektataj kaj analizataj informoj, traktataj diversaj spertoj kaj verkataj rekomendoj por pluraj niveloj (de la loka ĝis la nivelo de EU). Tio ofte ne estis facila laboro, ĉar necesis kongruigi opiniojn de 29 tre diversaj organizaĵoj.

La Platformo ellaboris 200-paĝan dokumenton, kiu traktas 4 kampojn: lingvoplanado, multlingveco kaj socia inkluziveco, edukado kaj tradukado. La mallongigita 6-paĝa resumo kaj 30-paĝa raporto estos verŝajne la plej ofte legataj partoj de la dokumento, kaj ili estos publikigitaj kune kun la longa versio en la retejo de Eŭropa Komisiono kaj prezentataj al la membroŝtatoj. EEU daŭrigos la kunlaboron kun la aliaj 28 organizaĵoj de la Platformo kadre de la projekto “Poliglotti4.eu”, kiu daŭros ĝis la fino de 2012. Kadre de tiu projekto estos konstruata trilingva retejo por promocii multlingvecon, diskonigi bonajn praktikojn kaj projektojn kaj publikigi interesajn rezultojn. Kiel parto de tiu kunlaboro ankaŭ detaloj pri EEU estos publikigitaj en la retejo. Krome la Ĝenerala direktoraro pri Edukado kaj Kulturo de Eŭropa Komisiono promesis trakti la starigon de konstanta civitanorganiza platformo por multlingveco en en ĉi jaro.

Dum la laboro ekde 2009 rimarkiĝis iom-post-ioma ŝanĝo en la sinteno de la 28 aliaj organizaĵoj al Esperanto. Unue estis nescio kaj eble suspekto ke EEU celas trovi vojon por nerealisme trudi Esperanton al EU. Sed post intensa laboro por kune verki detalan 200-paĝan raporton, ni rimarkas kreskantan respekton por la realisma sinteno de EEU kaj por la fakto ke ni trovis praktikan kaj realigeblan rolon por Esperanto en la antaŭenigo de lingvolernado en EU.

Mi ŝatus elkore danki al ĉiuj membroj de la landaj asocioj de UEA en la 27 EU-landoj, kiuj multe helpis nin atingi tiun rezulton. Dankegon al Angela Tellier de la programo “Springboard” pro ŝiaj konstantaj helpo kaj konsiloj, kaj ŝiaj tujaj kaj detalaj respondoj al ĉiuj demandoj. Kaj dankegon al la tuta estraro de EEU pro konstanta subteno, kaj aparte al miaj du kolegoj kiuj reprezentis EEU kun mi en la Platformo, Maja Tišljar kaj Jozef Reinvart. Ili ĉeestis kaj valore kontribuis en ĉiuj kunvenoj de la Platformo dum la lastaj jaro kaj duono.

Kiel ni daŭrigos la laboron? Unue, kun la 28 ne-Esperantaj organizaĵoj en la supre-menciita projekto “Poliglotti4.eu”. Due, ni faru ion, kio altigos la konscion pri Esperanto de la averaĝa civitano, sed sen ĝeni ŝin/lin. Ekzemple, la nova “civitana iniciato” de EU, kiu ekde la 1-a de aprilo 2012 ebligos al milionoj da EU-civitanoj per siaj subskriboj fari proponon, pri kiu devos okupiĝi Eŭropa Komisiono, kondiĉe ke la propono troviĝos ene de ĝiaj kompetentoj. Estu klare ke la Komisiono ne devos akcepti la proponon, eĉ se unu miliono subskribos ĝin, sed en tiu kazo la Komisiono estos devigata publikigi la kialojn pro kiuj ĝi ne akceptis la proponon. Jam ekis diskuto ene de EEU kaj la landaj asocioj de UEA en la EU-landoj pri tio, kiu propono estus pli taŭga. Estus bone se EEU povus decidi pri la propono ĝis la kunveno dum la UK en Kopenhago, ĉar tio donus al ni tempon organizi la tutan kampanjon — ni memoru ke temas pri arigado de miliono da subskriboj en almenaŭ 7 EU-membroŝtatoj ene de 12 monatoj ekde aprilo 2012. Por fari tian decidon, ni devus sekvi kelkajn klarajn kriteriojn, lerninte lecionojn de nia sperto kiel partoprenanto de la Platformo: 1. La propono estu ene de la kompetento de Eŭropa Komisiono. 2. Ĝi rilatu al eŭropa integriĝo. Fakte ĝi devas “inviti la Komisionon, ene de la kadro de ĝiaj povoj, submeti iun ajn taŭgan proponon pri aferoj kie la civitanoj konsideras ke leĝa akto de la Unio estas bezonata cele al efektivigo de la Traktatoj” (laŭ artikolo 2 de la oficiala teksto de la regulo. 3. Ĝi plialtigu Esperanton en la konscio de la averaĝa civitano, sed sen ĝeni ŝin/lin. Do, civitanoj povu subskribi libere, sen devontigi sin al iu konkreta agado. 4. Ĝi antaŭenigu Esperanton, sed nerekte kaj iom flankefike, t.e. ĝi havu alian kernan celon, kiu interesos civitanojn nelingvemajn. 5. Ĝi havu ŝancon arigi milionon da subskriboj ene de 1 jaro en almenaŭ 7 membroŝtatoj.

Seán Ó Riain
Rekomendoj de la Civitansocia Platformo de EU pri Multlingveco (29 tuteŭropaj organizaĵoj), fina raporto, 30 marto 2011

“Esplori la lernfaciligajn ecojn de pluraj lingvoj por ekscii kiu dua lingvo plej verŝajne kuraĝigos la postan lingvolernadon. Noviga brita programo estas testanta alternativan lernfaciligan aliron ekde septembro 2006 (sekcioj 4.2 kaj 6.4.1), kaj tio povos havi implicojn por la ordo en kiu oni lernos lingvojn.”

TAKE 8 en Brazilo: regiona integriĝo kaj la rolo de Esperanto

Kun la celo disvastigi Esperanton en latinamerikaj landoj, jam de la fruaj 20-aj jaroj de la pasinta jarcento oni proponis fondi latinamerikan esperantistan unuiĝon, kiu pro nematureco restis seneĥa, tamen ĝi produktis semon por la posta okazigo de la unua Sudamerika Kongreso de Esperanto en Urugvajo en 1926, kie partoprenis esperantistoj el Ĉilio, Paragvajo, Argentino kaj Brazilo.

Post tiu periodo venis granda silento, malgraŭ klopodoj de unuopaj esperantistoj, inter kiuj menciindas Tibor Sekelj. Nur fine de la 70-aj jaroj la situacio iom post iom transformiĝis kaj organiziĝis agadoj. Kiel rezulto elstaras la okazigo de la Unua Latinamerika Kongreso de Esperanto en julio 1978 (vera fundamento de la nunaj TutAmerikaj Kongresoj). La gastiganta lando estis ĝuste Brazilo, Mariljo, nordokcidente de San-Paŭlo. Partoprenis ĝin ĉirkaŭ 500 kongresanoj el 12 landoj.

Krom aŭspicio de UEA la kongreson forte subtenis la brazila ŝtato, per sia ministerio pri edukado kaj kulturo, kiu disponigis senpagan restadejon kaj eldonis turisman broŝuron, dum la brazila poŝto lanĉis porokazan stampon, kaj tiel estiĝis nova etapo por Esperanto en Ameriko.

La dua amerika kongreso okazis en 1980 en Argentino, kies honora gasto estis profesoro Humphrey Tonkin, tiama UEA-prezidanto. Sekvis denove iom longa periodo senkongresa, kvankam la agado por Esperanto neniel ĉesis en la kontinento.

Per fondo de la Amerika Komisiono de UEA en julio 1994 kadre de la UK en Koreio, ĝi transprenis la kunordigan laboron kaj revigligis la ideon okazigi regulajn kongresojn, kiuj pro konkretaj kondiĉoj, ĉefe financaj, okazas nur ĉiun trian jaron, alternante la regionojn sinsekve, tio estas, Sudo, Centro, Nordo. La nomo de la kongresoj estis decidita dum la 3-a Amerika Kongreso, kiu okazis en 1996 en Kostariko, la sekvaj estis nomataj Tutamerikaj Kongresoj.

La Amerika Komisiono de UEA konsideras siajn regionajn kongresojn kiel gravan momenton kie kunfluas ne nur homoj, sed ankaŭ animoj, spertoj kaj alispecaj kulturklerigaj elementoj dise okazantaj en la kontinento, kaj tial ĝi estas la plej taŭga por fizika kunsentema kontakto, por informado al la ekstera publiko, kovado de novaj ideoj kaj iniciatoj en tiom vasta kaj malsimila regiono, kie nuntempe ĝermas plej diversaj socikulturaj projektoj, pli inkluzivaj, ĉiam esperigaj kaj kun grandaj potencialoj por Esperanto.

Ĝuste en tiu socia dimensio la kongresa temo elektita por la 8-a TAKE, okazonta en la brazila urbego San-Paŭlo de la 9-a ĝis la 14-a de julio, invitas esperantistojn el la tuta Ameriko kunsidi kun brazilanoj kaj junuloj en unu sola granda kongreso, kie samtempe okazos la 46-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj la 31-a Kongreso de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO). La temo: “Procezoj de regiona integriĝo en la amerika kontinento: la rolo de Esperanto”, kiun reĝisoros José Antonio Vergara, donas la okazon prezenti al la mondo plurnaciajn instituciojn kaj strukturojn formiĝantajn en la kontinento kie lingva problemo realas. Ameriko ne estas kontinento nur de anglalingvaj kaj hispanlingvaj homoj, sed ankaŭ kun fortaj indianaj lingvaj trezoroj ege minacataj. Kiel solvi la lingvan problemon? Kiel kontribuu Esperanto? Venu kundiskuti kaj proponi agadojn!

Bonegan kongresejon disponos la esperantistoj dum tiu grava evento, kiu sesios en la ĉambroj de la Fakultato de Santa Marcelina (FASM) kun ĉiuj bezonaĵoj. Por pliaj informoj kaj aliĝoj vizitu: www.easp.org.br/kongreso.

La granda, moderna kaj vigla urbo San-Paŭlo meritas vian ĉeeston. Temas pri unu el la plej mirindaj metropoloj en la mondo, riĉa je kulturaj allogaĵoj, turismaj vidindaĵoj, multnombraj loĝebloj kaj bolanta komerca aktivado. Venu kaj spertu la buntecon de la amerika movado en unu el la plej fortaj pilieroj de nia regiono. Monkontribuoj por helpi partoprenon de latinamerikanoj estas bonvenaj tra la Fondaĵo Ameriko ĉe UEA.

Maritza Gutiérrez González

Leterkesto

Pri la enhavo de la leteroj respondecas ekskluzive la skribintoj.

Zamenhof sen artifiko

Ĉar mi neniel scipovas la germanan lingvon, mi neniam povos legi la germanan version de la biografio de Zamenhof verkitan de Andreas Künzli. Mi do legis kun intereso la recenzon de Ulrich Lins en la revuo Esperanto de aprilo 2011. Nek pri la verko de Künzli nek pri la recenzo de Lins mi volas enviciĝi, sed pri kelkaj faktoj eble preteratentitaj aŭ nekonataj, kaj antaŭ nelonge de mi trovitaj, mi volas profitigi interesiĝantojn pri nia historio.

La 15-an de oktobro 1905 Javal skribis en la franca al Zamenhof: “Mi legigis al mi pli ol sepcent gazetartikolojn rilatajn al Esperanto, aperintajn ekde Bulonjo. Unu sola diris, ke doktoro Zamenhof estas judo” (Leteroj de L.-L. Zamenhof, prezentado kaj komentado de G. Waringhien — 1948 — unua volumo, paĝo 210). Unu sola ja, sed tamen unu!

Akompanata de E. Archdeacon, multe pli signifa estas la intervjuo de Zamenhof, kiu aperis en Le Petit Parisien de la 29-a de aŭgusto 1911. Fakte temas pri adapto en la franca de la fama letero de Zamenhof al Borovko (1895). Klara estas la frazo: “A Bjelostok, la population se compose de quatre éléments divers: Russes, Polonais, Allemands et juifs (tiel); chacun de ces éléments parle une langue qui lui est propre, et ses rapports avec les trois autres n’ont rien de sympathique.” (“En Bjalistoko la loĝantaro konsistas el kvar elementoj diversaj: Rusoj, Poloj, Germanoj kaj judoj (tiel); ĉiu el tiuj elementoj parolas lingvon, propran al ĝi, kaj la rilatoj kun la tri aliaj havas nenion simpatian”).

Je la morto de Javal, laŭ lia propra volo, neniu invitilo estis sendita, sed en la civila, lasta adiaŭo antaŭ kremacio, multnombra estis la ĉeestantaro (Annales d’Oculistiquel — mars 1907). Ĉeestis Sebert, membro de la francia Akademio de sciencoj kaj Carlo Bourlet, prezidanto de la pariza esperantista grupo, “diris al Javal, en la nomo de ĉiuj samideanoj, elokventan adiaŭon, kiun li finis per belega alvoko en Esperanto” (Internacia Scienca Revuo — marto 1907).

En la seanco de la 22-a de januaro 1907 de la francia Akademio de medicino kaj publikigo en ĝia bulteno dissendita la 28-an, la prezidanto tiel salutis la memoron de Javal (el la franca): “Li, kiu legis kaj flue parolis la francan, germanan, anglan, italan, li, kiu scipovis legi la hispanan, portugalan, nederlandan, latinan, volis ankaŭ lerni Esperanton por ĝin disvastigi, ĝin plibonigi kaj se eble ĝin igi ilo de universalaj interkompreno, edukado, pacigo.

Tiel estas, ke tiu praktika idealisto, tiu sincera amiko de progreso, dum sia tuta vivo pasiiĝis por la grandaj demandoj, kiuj koncernas la plibonigon de la sorto de la homoj.” La prezidanto de la Akademio de medicino ne povis ignori, ke la verko de Javal, Entre aveugles, aperinta en 1903, tradukita al pluraj lingvoj, aperis ankaŭ en Esperanto laŭ traduko de lia bofilino sub la titolo Inter blinduloj, kun prezenta letero de la aŭtoro (novembro 1906). La prezidanto de la Akademio de medicino ankaŭ ne povis ignori, ke en 1906 aperis dua eldono (ĉe Félix Alcan) de Physiologie de la lecture et de l’écriture (Fiziologio de la legado kaj skribado), kiun Emile Javal, aŭtoro, membro de la francia Akademio de medicino kaj emerita direktoro de la laboratorio pri oftalmologio ĉe Sorbono, dediĉis franclingve “Al Doktoro Zamenhof, mia kunfrato pri oftalmologio, aŭtoro de la internacia helpa lingvo Esperanto, kiel atesto de admiro kaj estimo”. Okaze de la reeldono malaperis la dediĉo al Zamenhof!

Por paroli nur pri la tempo kiam vivis Zamenhof, ankaŭ menciindas Histoire illustrée de Yonne (1913), ilustrita historio de la departemento Yonne, kies deputito kaj departementa konsiliano dum jaroj estis Javal, jen el la biografio en ĝi aperinta en la franca: “Javal estis de izraelida familio devenanta el Alzaco ... Li estis fervora adepto de Esperanto...”.

Ĉio ĉi signifas, ke, dum vivis Zamenhof, male al ofta diro, ne estis tiom kaŝita por la ekstera publiko kaj sciencista mondo, tabuo pri lia juda deveno kun influo de judaj adeptoj.

Jean Amouroux

PS: La ĉi-jara UK en Kopenhago okazos en la sama urbo kiel ĝuste 55 jarojn antaŭe, sed ŝajnas al mi interesa mencii, ke kadre de la koncerna kongreso sukcese okazis la unua internacia infankongreseto. Sube videblas artista reproduktaĵo de la glumarko tiam eldonita en Barcelono de la presisto E. Moreno Medrano, fakdelegito de UEA.

Kial ne en Esperanto?

Kun granda intereso mi legis la alparolon de Cesco Reale al la Forumo pri Minoritatoj de UN, okazinta en Ĝenevo en decembro (la februara revuo, p. 46). Mi notis ke la reprezentanto de nia Asocio parolis en la franca, sed kial ne en Esperanto? Mi klarigu: Laŭ la internaj proceduraj reguloj de preskaŭ ĉiuj UN-organoj ĉiu oficiala reprezentanto, ĉu ŝtata, ĉu observa, rajtas paroli en iu ajn lingvo, kondiĉe ke tiu reprezentanto antaŭe transdonos al la interpretistoj tradukon de sia interveno en almenaŭ unu el la ses oficialaj lingvoj de la mondorganizaĵo (araba, angla, ĉina, franca, hispana, rusa). Kiam mi ankoraŭ aktivis en nia asocio, mi plurajn fojojn pledis por tiu procedo, sed vane. Ĉu la reprezentantoj de UEA timas mokadon, uzante “ne-ekzistantan lingvon”? Male, aplikante Esperanton en publika internacia organizaĵo ili pruvas ke la internacia lingvo estas vivanta lingvo de vivanta popolo.

Eskil Svane
Piednoto danĝera

Ĉe unu el la novaperaĵoj piednoto de la tradukinto avertas ke PO estas uzata ne-tradicie. Fakte temas pri paŭsaĵo de nacilingva prepozicio “per”, “zu”. Se ĉiuj verkantoj kaj tradukantoj trudos al Esperanto nacilingvajn idiomaĵojn, nia internacia lingvo disfalos en dialektojn. Do ni avertu kontraŭ tia arbitreco: “ne imitinda!”

Pri PO mem aperis sprita verketo de André Cherpillod, kiun mi forte rekomendas. Por lecionoj mi klarigas, ke PO enkondukas la variablon aŭ “interesan novan nombran informon”, kontraste kun la rutina mezurunuo: “Mi perlaboras (provizore) po mil eŭroj(n) monate/en monato.” En la elekto de la akuzativo Plena Analiza Gramatiko rekomendas trakti PO kiel adverbon (simile al “Mi havas ĉirkaŭ mil librojn”), sed lasas la eblon rezigni la akuzativon, kiel Zamenhof plej ofte (obligende PER, laŭnivele DE). Mi aldonus nur, ke la elektanto estu samsistema.

Kompreneble ekzistas ankaŭ tiaj nacilingvaj esprimoj, kies laŭvorta traduko ĝuste riĉigas Esperanton: “Muŝo zumas en lia kapo”. Foje eĉ vortoj estas pruntindaj, prefere tamen nur se necese kaj malpli el la plej potence-danĝeraj lingvoj. En scienca studo pri la disvastigo de nederlandaj vortoj en aliaj lingvoj Wim Jansen, profesoro pri interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Amsterdama Universitato, kontribuis per pli ol ducent leksikeroj en Esperanto kaj pli ol cent en la eŭska. Sed li ne dirus ke li trovis averaĝe pli ol 150 “pruntaĵojn po lingvo”.

Rob Moerbeek
En tempo rekorda!

Estis merkrede matene je la oka horo, 2011-01-19. Mi skribis al Martin Schäffer en Meksiko: “Marde vespere ni vidis, ke estus avantaĝe, se vi estus en IRE, Internacia Rajtigita Ekzamenantaro. Mi petis de vi vivrakonton, vi tuj sendis ĝin al mi. Tuj mi sendis vian vivrakonton al IEK, Internacia Ekzamena Komisiono. Venis dum la nokto (mia nokto) jesaj respondoj el Barato (Giridhar Rao), Ĉinio (Han Zuwu), Burundo (Jeremie Sabijumva) kaj Irano (Reza Torabi). Mi jesas same kompreneble. Do ĉar IEK konsistas el 7 personoj, mi jam povas anonci al vi vian elektiĝon. Brave!”

La du mankantaj nomoj estas tiuj de normalaj homoj, kiuj simple dormis aŭ feriis aliloke for de iu komputilo.

Kiam du efikaj personoj klopodas, kiam lerta kaj aktiva komisiono kunlaboras, oni atingas pintojn! Mi skribis al li: “Esperanto kaj la Reto estas la du mamoj de efika tutmonda laboro. Via elekto bezonis nur 12 horojn!”

Dum la mateno mi subite pensis, ke tiu esprimo “La du mamoj” rilatas al la franca lingvo kaj la franca kulturo. Do ĝi bezonas klarigon: Duko Sully, ministro de Henriko la kvara (unua duono de la deksesa jarcento), diris: “Plugado kaj paŝtado estas la du mamoj de Francio.” (Le labourage et le pâturage sont les deux mamelles de la France.)

Konsekvence okazas, ke franclingvanoj reprenas tian formulon. Tamen en la tuta mondo virinoj havas du mamojn, mamo estas utila ilo, pozitiva, nutra, do oni povas tamen kompreni.

Alia ekzemplo pri Esperanto kaj Reto: je la naŭa matene, iam antaŭ tri jaroj eble, mi eksentis la deziron legi la konstitucion de Kostariko, lando sen armeo (kompare kun la artikolo 9 de la japana konstitucio). Mi skribis al samideano en San José. Je la deka horo (60 minutojn poste) mi havis antaŭ miaj okuloj kaj en mia komputilo la konstitucion de Kostariko en la hispana, angla kaj Esperanto. Mirinde!

Mireille Grosjean
Ponto Azia, Ponto Eŭropa

Pli kaj pli da eŭropanoj kaj alilandanoj scivolemas pri Ĉinio, kaj simile, por iom da ĉinoj (ĉina-skale, dekoj da milionoj) iri al Eŭropo, lerni pri Eŭropo, studi en la kontinento de Ŝekspiro, Goethe kaj Cervantes estas realiginda revo. Kreante Esperantajn pontojn inter la du mondopartoj, ni povas realigi tiun revon de venontaj, verdkoraj ĉinoj (ĉina-skale, multe pli ol vi kaj mi povas imagi).

De tempo al tempo vidiĝas malgranda ponto, ponteto, inter tiuj du kontinentoj. La 10-an de aprilo al la Universitato de Nankino venis Edvige Tantin Ackermann kaj Elda Doerfler el Triesto en Italio, kiuj ne nur paroligis kaj plezurigis la lokajn esperantistojn, sed ankaŭ helpis min Esperante partoprenigi mian malgrandan grupon en la universitata kurso de Esperanto.

Samtage vidiĝis ankaŭ la ponteto de Skajpo kun trilanda interdiskutado pri eŭropaj projektoj de KOSMO, kun Francesco Maurelli en Skotlando, Brunetto Casini en Italio, Cui Jianhua kaj Dennis Keefe el Ĉinio. Dum tiu konversacio ni parolis pri la starigo de ponto inter la eŭropa junularo kaj Ĉinio, kaj ankaŭ pri la kreado de magistra programo, tute en Esperanto, inter la Universitato de Pisa en Italio kaj la Universitato de Nankino. Do, aliaj eventualaj pontoj.

Ni pensu pri la diferenco inter ponto kaj ponteto. Starigi nur etajn pontetojn, fakte multe da pontetoj, estas iel la sama, longdaŭra, multjara, iomete enuiga provado de samideanoj kaj similideanoj realigi la utiligadan parton de la Esperanto-strategio. Tiaj pontetoj eble servas por kontentigi la scivolemon de esperantistoj, eble turismigas ilin, eble kontribuetas al la antaŭenigo de Esperanto, sed ili tute ne sufiĉas por krei seriozan, fundamentan infrastrukturon kiun ni bezonas por efika posta laboro.

“Ponto Azio, Ponto Eŭropo” estas eble bona maniero koncepti parton de la defio. Sed ne eta ponteto. Ne tri-taga staĝo. Nek unusemajna turismado. Nek vizito al Universala Kongreso. Bezonatas longdaŭraj programoj, efikaj programoj, profundaj programoj.

SES (Somera Esperanto-Studado) de lernu.net en Eŭropo estas bona ekpaŝo kvankam ankoraŭ tro mallonga, laŭ mi, kun siaj dek tagoj. Lastjare du el niaj lokaj esperantistoj iris tien. Ĉi-jare ni esperas sendi kelkajn nankinanojn, kaj post du jaroj ni esperas eĉ pli. Ĉio ĉi danke al la laboro de la esperantisto Jano Klark, usonano loĝanta en Nankino.

En Ĉinio estas du promesplenaj konkretaj projektoj: Esperanto-Insulo, kiu jam komenciĝis antaŭ 15 monatoj, kaj kiu nun enkadriĝas en Vintra Esperanto-Kursaro de ILEI, Ĉinio, lerte kaj efike organizita de la ĉina esperantistino Arko, kaj la Universitato de Esperanto, ĉies propraĵo en kaj ekster Esperantujo, espereble komenciĝonta en januaro 2012, kun longaj (40 horoj), universitatnivelaj kursoj C, filmataj por virtualigo de la Universitato, ne pri la lingvo Esperanto, sed pri historio, filozofio, psikologio, sociologio, paco kaj milito, pri Unuiĝintaj Nacioj. Kaj kiel kuko por aldona gustumado, kurso pri la ĉina lingvo en Esperanto.

Kaj SES kaj Esperanto-Insulo kaj la Universitato de Esperanto estas pontoj. Kaj ĝuste ĉi tiaj pontoj estas pontoj kiuj kreas fundamentan infrastrukturon por poste krei pliajn projektojn kiuj malmulte kostas, kaj projektojn kiuj allogas neesperantistojn. Tio estas unu el la ŝlosiloj: la projektoj devas esti kapablaj altiri novajn lernantojn al niaj kursoj, unue, kaj poste al diversspecaj Esperantaj eventoj. Ili devas esti kapablaj altiri la nuntempajn virtualajn lernantojn. SES faras tion pere de www.lernu.net. Esperanto-Insulo ankoraŭ serĉas sian vojon varbi, sed jam en la dua jaro alvenis eksterlandano kiu neniam lernis Esperanton antaŭe, ekzemple Rakel el Vjetnamio (Augusto Casquero povas konstati ŝian nunan nivelon de Esperanto), kaj ŝi, kiel la aliaj homoj en la kurso, studis Esperanton ok horojn ĉiutage dum la kurso kiu daŭris proksimume unu monaton.

Por la tria jaro Penny Vos el Aŭstralio esperas partoprenigi multajn ne-esperantistajn instruistojn, kiuj iros de sia lando al la Esperanto-Insulo por tutmonata, intensa kurso de Esperanto.

SES kaj eventuale, mi esperas, SES-idoj, Esperanto-Insulo, la Universitato de Esperanto estos pontoj inter la kontinentoj, kaj pro tio kaj pro aliaj kialoj mi esperas, ke ni serioze pridiskutos tiajn seriozajn, strategiajn temojn.

Dennis Keefe

Navige tra TTT-paĝoj

Dmoz

http://www.dmoz.org/World/Esperanto

Malferma listo de retejoj, kunverkata de volontuloj, kun 4390 en Esperanto.

Esperanto tra la Mondo

http://www.esperanto-tra-lamondo.net/

Portalo al 350 Esperantaj retejoj zorge elektitaj.

Google en Esperanto

http://www.google.com/webhp?hl=eo

Esperanta interfaco de la plej konata interreta serĉilo.

Home redaktataj listoj de retejoj organizitaj en kategoriojn (ĉi tie la unuaj du) estis la plej popularaj en la komenca tempo de la interreto. Hodiaŭ ili plu utilas precipe pro la ordo kaj elektado farebla de homo, sed iliaj malavantaĝoj estas ofta malaktualeco kaj nesufiĉa amplekso. Kontraste, plentekstaj serĉiloj estas programoj kiuj sen homa interveno trairas la interreton kaj konstruas grandan datumbazon de ĉio trovita. Tial Google, la plej sukcesa el ili, hodiaŭ konas pli ol 70 milionojn da retpaĝoj kun la vorto “Esperanto”. Ĉi-kaze la plej granda defio estas ordigi la serĉrezultojn por kontentigi la serĉanton, kiu kutime atentas nur kelkajn paĝojn en la komenco. Por ekvilibrigi la serĉojn, Google preferas en siaj rezultoj paĝojn el la adresaro Dmoz.

Por serĉi nur paĝojn skribitajn en Esperanto uzeblas la malnova truko aldoni la oftajn kaj tipe Esperantajn vortojn kaj kaj la al la serĉesprimo, prefere kun plussignoj por certigi ilian aperon. Ekzemple: Michael Jackson +kaj +estas. Alternative eblas en Google klaki la ligilon “Altnivela serĉo” (aŭ nacilingva ekvivalento) kaj peti filtradon de la rezultoj laŭ lingvo — sed la lingvodiveno de Google ne ĉiam bone funkcias.

Por faciligi serĉadon en Esperanto servas Kukolo http://tekstoj.nl/kukolo, kiu preparas Google-serĉojn kun atento al malsamaj literumo (ĉ, cx, ch, Latin 3) kaj fleksio (nombra, kaza, tempa).

Marek Blahuš

TEJO-paĝo

Gejunuloj renkontiĝis en Hungario

Inter la 12-a kaj 14-a de marto 2011 Hungara Esperanto-Junularo (HEJ) okazigis sian printempan kunvenon JER (Junulara E-Renkontiĝo). La loĝloko de la esperantistoj estis proksime al Aŭstrio, en la vilaĝeto Velem, ĉe arbaro.

Al la bona etoso kaj sukceso de la aranĝo kontribuis pluraj aferoj: unue, la agrabla kaj sunbrila vetero; due, la juna kaj entuziasma organizantaro; kaj fine tiuj, sen kiuj la evento estintus tute sencela: la partoprenantoj (trideko da homoj el kvin landoj).

Por JER tradicie karakteriza estas bunta programo, kaj tio okazis ankaŭ ĉi-jare. La ĉeestantoj povis ekkoni unu la alian kadre de nekutima kaj amuza interkona vespero. Dum la evento ili havis la eblon ĝui ekskurson al la Preĝejo de Sankta Vito sur la proksima monteto, senstreĉe babiladi kaj ludi, kunkanti akompanate per gitarmuziko, konatiĝi kun franca globludo kaj rigardi filmon kun Esperantaj subtekstoj. Malgraŭ ĉi tiuj interesaĵoj la plej gravaj eventoj de la kunveno estis eble la diskuto pri ebloj de Esperanto en Hungario kaj la jarĉefkunveno.

Dum ĉi tiu estis priparolitaj la okazaĵoj de la jaro 2010, publikigitaj la detaloj pri financaĵoj kaj pri la agado de HEJ (inter aliaj pri la monataj programoj). Krom tio elektiĝis nova estraro de HEJ — kies eble plej grava kaj plej urĝa tasko en la proksima estonto estos organizi la IJS-n (Internacia Junulara Semajno). Ĉi tiu aranĝo okazos meze de aŭgusto, en la proksimo de nia ĉefurbo Budapeŝto. Laŭ la planoj kaj esperoj ĝi estos almenaŭ tiom ĝuebla kaj bonetosa, kiel la pasintjara, kun la kutima kaj ŝatata akvobatalo kaj kun multaj novaj programeroj, kiel ekzemple kazino, aŭkcio kaj pluraj ebloj por ripozi kaj kune amuziĝi.

Por kiel eble plej bone resumi la renkontiĝon JER, jen citaĵo el rakonto de nova hungara esperantisto: “Mi ĉiujn hungarojn instigas lerni Esperanton, [...] ĉar ĉi tiu lingvo havas sian ravon kaj veninte al tiuj renkontiĝoj oni ja povas sperti similajn aferojn kaj ekhavi novajn amikojn kiel al mi okazis.”

Se vi ŝatus scii pli multe pri la kunveno, pri la agado de HEJ aŭ pri la nova estraro, vizitu nian novan retpaĝon ĉe http://www.esperanto-junularo.hu/. Pri la IJS troviĝas la informoj ĉe: http://ijs.hu/eo/.

Ni esperas, ke vi ĝuis legi ĉi tiun artikoleton, kaj eble ankaŭ ekemis ekkoni nin kaj partopreni iun aranĝon de HEJ. :-)

Sarolta Bagó kaj la teamo de HEJ

[FORIGITA!: bildo]

Unu el la JER-ludoj, kiu ebligis ekzerci la konon de nia lingvo: la ĉeestantoj devis priskribi la homan korpon kaj alglui paperetojn kun la priskribo al la koncerna parto de la korpo. Vít G. Mišurec el Ĉeĥio estis “la demonstrilo”, sur kiun oni surgluis la paperetojn.

Junularo aktivas en Hanojo, urbo de la UK en 2012

Nuntempe mi troviĝas en Hanojo, Vjetnamio, post mia 4-jara instruado en Kantono, Ĉinio. Ekde la komenco mi ege surpriziĝis pro la alta nivelo de Esperanto ĉi tie. Multaj homoj entuziasme lernas nian lingvon, kaj ankoraŭ estas multaj kandidatoj por lerni ĝin.

Mi instruas Esperanton al du grupoj de universitataj studentoj, al alia grupo kiu konsistas el instruistinoj de infanĝardeno, kie okazos la Infana Kongreseto, al du grupoj de miksitaj aĝoj, kaj baldaŭ mi komencos instrui Esperanton al tria grupo de universitataj lernantoj.

Kion mi vidis ĉi tie estas ke homoj ne nur ŝatas lerni la lingvon, sed, diference de aliaj lokoj, ili havas Esperanton en la koro, ekde la komenco. Oni ne bezonas konvinki ilin. Ili entuziasme kaj tre rapide lernas, kaj volas tuj esti parto de la movado, helpi ĝin kaj kunlabori kiel volontuloj en la organizado de la UK, kiu okazos en Hanojo en la jaro 2012.

Diference de aliaj mondopartoj ili ŝatas paroli Esperanton. Ili tute ne emas krokodili. Ĉiuj volas tuj komenci uzi la lingvon. Tio multe faciligas mian laboron kaj kortuŝas min.

Kompreneble por mi tio estas granda plezuro. Ĝenerale kiam mi instruas Esperanton la lernantoj ofte diras al mi: “Bonvolu iri malrapide”. Sed ĉi tie okazas io alia. Ili diras: “Rapide, rapide, ni devas fini la libron tuj”. Granda plezuro estas instrui en ĉi tiuj kondiĉoj.

Kaj interesa fenomeno estas ankaŭ ke vjetnamoj detruas pedagogiajn teoriojn, kiuj diras ke post la 50-jara aĝo homoj malfacile lernas novan lingvon. Unu el la grupoj kiuj lernas kun mi, konsistas el maljunuloj aĝaj inter 65 kaj 93 jarojn. Kiom ĝentilaj ili estas, kiel entuziasmaj, kiel diligentaj! Ili ĉiuj post mallonga tempo paroletas en Esperanto. Kompreneble, mi ne devas tion kaŝi, ili havas altan kulturan kaj profesian nivelon (armea kuracisto, kolonelo, universitataj profesoroj, inĝenieroj ktp). Certe ili estos granda helpo en la organizado de la UK.

Kaj kion diri pri la vjetnama junularo? Ĝi estas mirinda. Ĝi ne estas la estonteco de la movado, sed la realaĵo. De ĉiuj miaj junaj gelernantoj mi mem multe lernas. Ili rapidege lernas, estas talentaj kaj havas Esperanton en la koro. En mia laboro kun ili ankaŭ mia koro plijuniĝas. Kelkaj el ili jam multe aktivis ĉi tie en la organizado de naciaj kaj internaciaj E-aranĝoj kiel IJK, Tutazia Kongreso, Komuna Seminario. Ilia helpo estos tre valora por la UK. En tio multe helpis la prezidanto de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO) Nguyen Hoang Yen (Belinda), kaj Nguyen Thi Phuong (Flamfloro), komitatano de tiu organizo, entuziasmaj kaj kapablaj junulinoj.

Speciale mi volus mencii Raquel. Meze de januaro, okaze de la lerneja vintra feriado, ŝi decidis partopreni rapidkurson en Ĉinio, en la urbo Kantono, gvidatan de la usona profesoro Dennis Keefe. La rezulto estis mirinda, nekredebla. La kurso daŭris unu monaton (ok horoj tage). En tiu tempo Raquel (ŝi havas hispanan nomon, ĉar ŝi estas studentino de la hispana lingvo en la Universitato de Hanojo, kiun ŝi perfekte parolas) akiris tre altan nivelon en la kono de Esperanto. Fakte kiam mi konatiĝis kun ŝi, ĉiam ŝi parolis kun mi en la hispana lingvo, sed nun, kiam ni renkontiĝas, el ŝia buŝo venas nur Esperantaj frazoj.

Baldaŭ ŝi komencos instrui Esperanton, kaj multe helpas en la organizado de la kursoj de Esperanto.

Sur la supra foto videblas kvin junaj esperantistinoj. De maldekstre: Trang, Animo, Flamfloro, Raquel kaj Majo.

Augusto Casquero

[FORIGITA!: bildo]

Unu el la grupoj de universitataj studentoj en Vietnamio, lernantaj Esperanton.

Recenzoj

La ŝanco ekzerci sian cerbon

100 zamenhofaj proverboj. Nora Caragea. Frankfurt am Main: La aŭtoro, 2005. 52p. 15×21cm. Prezo: € 10,80.

Ĉe la libroservo dum la kongreso en Vilno, multaj esperantistoj rimarkis kun intereso la supran libreton. Trafoliumante ĝin ili trovis paĝojn da misteraj simboloj; bedaŭrinde multaj homoj ne komprenis pri kio temas, kaj tuj remetis la libron sen pliaj esploroj. Tiel ili maltrafis la ŝancon ekzerci sian cerbon per aparte postulaj kaj lerte elpensitaj enigmoj.

La enigmoj de Nora Caragea aperas jam delonge en la revuo La gazeto, kaj nun ŝi kolektis kvindekon da ili en ĉi tiu libreto. Sur ĉiu paĝo aperas paro da zamenhofaj proverboj, en kiuj ĉiu litero estas anstataŭigata per simbolo: la sama simbolo reprezentas la saman literon. Por solvi ilin ne necesas koni parkere la tutan proverbaron; sufiĉas logika pensado kaj bona kono de Esperanto.

Tipa paĝo en la libreto estas jena:

Granda helpo en la supra enigmo (kiu estas inter la pli facilaj), estas la vortetoj ∞Ŏ kaj Ŏ∞.

En Esperanto ekzistas laŭ mia scio nur du aŭ tri paroj da duliteraj vortoj, kiuj havas sencon eĉ se la literoj estas inversigitaj — sed pli mi ne malkaŝos.

Surpriza manko en la libro estas listo de solvoj. La verkinto ne permesas, ke oni tro facile cedu al la tento serĉi helpilon ĉe la fino de la libro. Atinginte la ĝustan rezulton, oni tuj konstatas tion; tamen mi mem, kiel sendube multaj aliaj enigmemuloj, preferus kontroli la ĝustecon de miaj solvoj. Eblas fari tion rigardante en la Proverbaro, trovebla nun en Interreto por tiuj, kiuj mem ne posedas la libron.

Kaj se vi ege scivolas pri la ĝusta solvo de la supra enigmo, necesos atendi unu monaton, por trovi ĝin en la venonta numero de Esperanto.

Anna Lowenstein

Glacio ekmoviĝis! La paradon komandos mi!

Dek du seĝoj. Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov. Trad. A. Kerbel. Hajfo: La tradukinto, 2006. 250p. 21cm. Prezo: € 8,70. Ora bovido. Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov. Trad. A. Kerbel. Hajfo: La tradukinto, 2006. 265p. 21cm. Prezo: € 8,70

La romanoj Dek du seĝoj kaj Ora bovido de Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov estas tre famaj kaj tre ŝatataj en Rusio. Verŝajne, multaj ruslingvanoj, demandite pri tiel nomataj “kultaj” beletraĵoj, nomos ilin tuj post La majstro kaj Margarita de M. A. Bulgakov. Do, la verkoj impresis generaciojn de sovetianoj per siaj enhavo kaj beletra elstareco. Se diri pli simple, tiuj ĉi romanoj estas tre gajaj kaj bril-lingvaj. Ĉu ankaŭ la antaŭ nelonge aperintaj Esperantaj tradukoj gajnos la saman popularecon? Ilf kaj Petrov verkis la romanon Dek du seĝoj en 1927 kaj la duan romanon en 1929-30. Laŭĝenre ambaŭ prozaĵoj estas aventuraj romanoj, en ambaŭ ĉefrolas “la granda kombinanto” Ostap Bender. Li estas fripono, sed oni ne antipatias lin. Ostap estas gaja, energia, inĝenia homo, konstante inventanta diversajn planojn, kie kaj kiel akiri monon, kaj konanta “kvarcenton da relative honestaj manieroj” de forpreno de mono. Malgraŭ la komuna protagonisto, la du libroj estas tute sendependaj.

En ambaŭ romanoj la eventoj disvolviĝas en Sovetio en la 1920-aj jaroj. En Dek du seĝoj Bender kaj Ipolit Matveeviĉ Vorobjaninov, eksa nobelar-gvidanto kaj nun sovetia oficisto, penas trovi briliantojn, kiujn post la revolucio la bopatrino de Vorobjaninov kaŝis en unu el la seĝoj de familia mebla kompleto. Kompreneble, kapti (?) ĉiujn dek du estas malfacila afero, ja pro la naciigo kaj aliaj kaŭzoj la kompleto disiĝis kaj la seĝoj nun apartenas al diversaj homoj, loĝantaj en diversaj urboj. Fakte, la romano pli temas ĝuste pri tiuj posedantoj, kaj la aŭtoroj havas bonegan eblon konatigi nin kun diversaj sociaj tipoj. Ekzemple, estas prezentita ŝtelisto, kiu konstante ŝtelas kaj konstante hontas pro tio. Li konfuzas kaj ĝenas sin, sed forvendadas la havaĵon de ŝtata organizaĵo estrata de li, vivtenanta maljunulinojn. Alia amuza persono estas virino, kiu scipovas konversacii, uzante nur tridek vortojn. Per tiuj vortoj ŝi kapablas esprimi ĉiujn emociojn, kaj Ilf kaj Petrovper-r-fekte” demonstras tion. Ankaŭ la poeto Lapis-Trubeckoj havas neordinaran kapablon: li verkas “rimarkindajn” versaĵojn pri multflanka specialisto Gavrilo por ĉiu ajn gazeto. Jen Gavrilo servas en poŝtejo, jen laboras en vendejo, jen simple hakas bambuon en arbaro. La seĝ-serĉadon konkurence partoprenas pastro Fjodor Vostrikov, aŭdinta la sekreton dum la konfeso de la mortanta bopatrino de Vorobjaninov, kaj la leganto ekscias pri mirindaj aferoj de la pastro kaj pri lia revo pri kandel-fabriko.

La fantazio de Ostap Bender ne havas limojn. Li senlace elpensas novajn manierojn, kiel senigi la seĝ-posedantojn je ilia propraĵo kaj akiri monon por plua serĉado. Li sukcesas edziĝi, organizi monarkistan “Aliancon de glavo kaj plugilo”, promesi aranĝi interplanedan ŝakan kongreson en la urbeto Vasjuki, dungiĝi por farado de artaj afiŝoj, surskriboj, reklamoj, tute ne scipovante pentri, ktp. Ne ĉiam la aventuroj finiĝas bone, sed Ostap tuj inventas ion por plibonigi la situacion.

Dek du seĝoj tute malsimilas al la multnombraj sovetiaj literaturaĵoj pri sukcesoj de laboristoj en la konstruado de la komunismo aŭ pri venkoj de kamparanoj en la batalado por bona rikolto. Male, la verko ŝajnas iusence eĉ kontraŭ-sovetia. Sed komentariistoj nun opinias, ke la romano respondis al la tiutempa situacio en la lukto enpartia. Ĉirkaŭ 1927 I. V. Stalin, por pravigi novan ekonomian politikon (NEP), aranĝis kampanjon kontraŭ kamarado L. D. Trockij, kiu defendis la ideojn pri la “tutmonda revolucio” kaj “milita komunismo”. Kadre de tiu kampanjo la verko de Ilf kaj Petrov pruvis, ke la socialisma reĝimo estas stabila, nobeloj sukcese iĝas sovetiaj oficistoj, komercistoj okupiĝas pri siaj enspezoj, monarkistoj estas tro timemaj por komploti, kaj nek ekstera, nek interna danĝero ekzistas. Tial la cenzuro ne malhelpis la aperon de la romano, komence en literatura gazeto kaj poste libroforme.

En Ora bovido nova aventuro de Ostap Bender estas ligita kun “honesta” mon-forpreno de la kaŝ-milionulo Aleksandr Ivanoviĉ Korejko (nun laboranta kiel nesignifa oficisto). En tiu afero al Ostap helpas du falsaj “filoj” de la fama revolucia leŭtenanto Ŝmit (Bender uzis tiun “parencecon” ankaŭ por akiri monon ĉe urbestro) kaj verva aŭtomobilisto Adam Kozleviĉ. Ostap inĝenie uzas la kadukan aŭton de Kozleviĉ por “partopreno” en ralio. Poste li fondas kontoron pri ŝtat-provizo per kornoj kaj hufoj, sed lia ĉefa okupo estas la kolektado de dokumentoj kaj atestoj pri la kaŝa vivo de Korejko.

Ankaŭ en Ora bovido abundas interesaj hom-tipoj kaj estas brile priskribitaj realaĵoj de la sovetia tempo. Ekzemple, la leganto konatiĝas kun la ĉiutaga vivo de komuna loĝejo, nomita “Korvejo”, informiĝas, kiel science simuli frenezon en malsanulejo por eviti personar-purigon en laborejo, kaj ekscias, kiel agas ruzaj katolikaj pastroj, kiam ili tre deziras ricevi aŭton kun ŝoforo. Gaja estas la historio de germana specialisto, inĝeniero, veninta en Sovetion por helpi per siaj scioj. Burokratoj tute ne bezonas lin, kaj la inĝeniero estas fordonata de unu fako al alia, faras nenion, sed estas pagata, kio tre maltrankviligas lin. Finfine oni “punas” lin, sendante lin al produktejo. Dum Bender vojaĝas orienten en trajno kun korespondantoj de sovetia kaj eksterlanda gazetaro, verkontaj pri la relkuniĝo de la Orienta Ĉefvojo, oni kaptas multajn detalojn pri la labor- kaj skrib-manieroj de la ĵurnalistoj. Ne eblas ne rideti, legante pri rapide de Ostap farita “solena kompleto, neanstataŭebla helpilo por verki jubileajn artikolojn, felietonojn kaj ankaŭ paradajn versaĵojn, odojn kaj glorigajn kantojn”. La aŭtoroj ankaŭ trafe rimarkas specojn de oficistoj, kiuj “ĵus estis ĉi tie” aŭ “eliris antaŭ minuto”, kaj tute alian specialecon de la naŭdekjaraĝa sid-prezidanto Funt, kiu sian tutan vivon sidis en prizono anstataŭ veraj firma-estroj. Neforgeseblaj estas la stampiloj de la oficejestro Brulegov por ĉiuj vivokazoj: “Konsentas. Brulegov”, “Kio, ĉu ili freneziĝis tie? Brulegov” kaj la plej multsignifa kaj plej ofte uzata “Ju malpli rapide, des pli certe. Brulegov”. La leganto certe kompatos la malfeliĉan Vasisualij Loĥankin, kiu, afliktiĝinte pro la foriro de la edzino, parolas kvinjambe (en la traduko fojfoje sesjambe): “Lupino estas vi. Mi malestimas vin. Foriras vi de mi al la konkubo. Al Ptiburdukov iras vi de mi. Al aĉa Ptiburdukov vi foriras.”

La lingvaĵo de la romanoj estas tre riĉa. La aŭtoroj brile ĵonglas per la lingvo, imitas diversajn verkistojn, parodias burokrataĵojn, elegante uzas fremdajn vortojn, inĝenie miksas stilojn. La paroloj de la protagonisto estas tre emociaj, spritaj, facile memorigeblaj. Pro ĉio ĉi pluraj dekoj da citaĵoj el Ilf kaj Petrov iĝis “flugilhavaj vortoj” kaj proverboj. Ruslingvanoj konas kaj ofte uzas, ekzemple, la jenajn: “Ĉu eble mi donu al vi ankaŭ ŝlosilon de la loĝejo, kie la mono kuŝas?”, “Tutan kontrabandon oni produktas en Odeso, sur Malaja Arnautskaja strato”, “Manikoj de veŝto, interno de ringa kuko kaj oreloj de morta azeno”, “Afero de helpo al dronantoj troviĝas en manoj de la dronantoj mem”, “Museto! Ĉu pretas la ansereto?!”, “Sorto ludas pri homo, kaj homo ludas trumpeton”. La frazoj plej ŝatataj de Ostap Bender “Glacio ekmoviĝis” kaj “La paradon komandos mi” signifas, ke la afero komenciĝis sukcese kaj restos sub rego.

Traduki vortludon ĉiam estas malfacile. En multaj okazoj la tradukinto A. Kerbel sukcesis. Ekzemple, la “turkan akĉenton” de rus-tipara skribmaŝino sen la litero “e” li transformis en “nazkataran akĉenton”, anstataŭigante en skribaĵoj la literon “k” per “g”. Sed kelkloke la traduko perdis la brilecon de la originalo. Ekzemple, la norma Esperanta “vole-nevole” ne transdonas la ŝercan karakteron de la “rus-latina” volens-nevolens. Kiam en Ora bovido oni verkas ŝaradon, la tradukanto elektis por si la plej simplan eliron: li dispecigas la rusan vorton industrializacija el la originalo anstataŭ elpensi novan ŝaradon pri iu Esperanta vorto.

A. Kerbel bone transdonis la interesan kaj atentokaptan enhavon de la du romanoj. Tamen eĉ por ruslingvanoj multaj realaĵoj de la 1920-aj jaroj iĝis jam tute nekonataj. Al la nuna leganto familinomoj de tiutempaj politikistoj, mallongigoj de sovetiaj organizaĵoj, detaloj pri vestoj kaj aĵoj diras preskaŭ nenion. Sed dum la lastaj dek jaroj aperis kelkaj ruslingvaj eldonoj kun komentarioj. La Esperanta traduko gajnus multon, se al ĝi estus aldonitaj informoj pri forgesitaĵoj. Dum la tradukado preskaŭ perdiĝis aludoj al versaĵoj kaj kantoj, tiutemaj komentarioj estus utilaj. Bedaŭrinde, en kelkaj lokoj pro manko de komentarioj eĉ la tradukanto mem eraris. Ekzemple, li nomis la adeptojn de Kirill Vladimiroviĉ, pretendanto al la rusa trono, “kirilovanoj” anstataŭ “kirilanoj”.

En la romanoj agas multaj herooj, kaj multokaze iliaj familinomoj estas sencohavaj. Verŝajne, estus pli klare, se la tradukisto farus ĉie simile: aŭ “tradukus” familinomon, aŭ transliterus ĝin. Sed A. Kerbel uzis ambaŭ metodojn, kaj nun, ne vidante la rusan originalon, la leganto ne scias, ĉu li devas serĉi en la nomo Esperantan radikon. En la Esperanta traduko la alinomo de VorobjaninovKisa” restis nur transliterita, kvankam kisa en la rusa lingvo estas karesa nomo por kato, ofte uzata kiel tenera aŭ familiara alparolo al virino aŭ infano. En angla traduko oni transdonis ĝin kiel Pussy. Iom ĝenas la maniero elektita de A. Kerbel uzi transliteradon ankaŭ por neruslingvaj nomoj (ekzemple, “Ĥoze Raul Kapablanka”, “Lui-Sez” kaj “Hargantua” anstataŭ “José Raúl Capablanca”, “Ludoviko la 16-a” kaj “Gargantua”). Feliĉe, tuj post tiaj fuŝaj nomoj la tradukinto preskaŭ ĉie donas ankaŭ la originalajn.

En ambaŭ libroj A. Kerbel uzas regulareton, klarigitan en kelkaj paĝoj en la fino de ĉiu libro. La reguloj koncernas la eksperimentan prefikson pe-, ŝajne inventitan de li mem, la prepozicion na, proponitan de G. F. Makkink, kaj la uzadon de la artikolo. Verŝajne, oni povas konsenti, ke estas racie uzi na anstataŭ aldoni la n-finaĵon al neesperantigitaj nomoj. Tamen la neceso de la prefikso pe- (por indiki “kompletan plenumon” de ago) estas dubinda. Laŭ ni, plejofte ĝi simple superfluas. Kaj kial “peis lernejon”, sed ne la tradicia “finis lernejon”? La artikolon A. Kerbel decidis uzi nur en tri difinitaj okazoj, kaj eĉ tie li penas “eviti uzadon de konkretiga vorto la se la konkreteco estas memevidenta”. Do, se iu havas alian opinion pri la uzado de la artikolo, la ofta manko de la ĝenas. Ekzemplojn vi jam vidis supre en citaĵoj. Eble tia evitado de la artikolo estas kaŭzita de la influo de la rusa lingvo. Ankaŭ aliaj malglataĵoj montras al atenta leganto, ke temas pri traduko el la rusa, ekzemple “Ĉe la leŭtenanto estis tri filoj, — rimarkis Bender, — unuaj du estis saĝaj, sed tria — stultulo”.

Kompreneble, la tradukado de tiel furoraj libroj, kiel Dek du seĝoj kaj Ora bovido, estas tre malfacila tasko. A. Kerbel plenumis ĝin, kaj la rezulto estas bona. Ĉu brila — tion decidu la leganto.

Anna kaj Mati Pentus

Tri titoloj ne faras libron (pli) bona

Desegnu la parkon / Desegnante la parkon / Desegnante en parko. Teksto: Miriam Rodríguez (Hernández). Desegnaĵoj: Danny Daniel Perera Gutiérrez (ALVERA). Tradukis (el la hispana) Jozefo de Jesús Campos Pacheco. Monda Asembleo Socia, 2010. 52p. 15cm. ISBN 9782918300236. Prezo: € 3,90

En la lastaj jaroj unu el la plej produktemaj eldonantoj de E-lingvaj libroj estas Monda Asembleo Socia (MAS). Ĝenerale ĝiaj eldonaĵoj estas teĥnike altkvalitaj kaj, sekve, allogaj. Bedaŭrinde, la ĉi recenzata broŝuro ne facile eniros la liston de “kvalitaj” libroj. Por bibliotekistoj kaj bibliografoj ĝi estas fakte koŝmaro. Ni vidu:

La titolo sur la frontkovrilo estas Desegnu la parkon. Interne (titolpaĝe kaj sur la du (!) kolofonpaĝoj) la titolo estas Desegnante la parkon.

Laŭ la frontkovrilo, la bildoj (fakte desegnaĵoj) venas el la plumo de Danny Daniel Perera Gutiérrez, kiu interne ricevas la aldonan (krom)nomon ALVERA.

Laŭ la informo sur la frontkovrilo “Jozefo de Jesús Campos Pacheco (teksto laŭ) Miriam Rodríguez Hernández” oni povas kompreni ke temas pri reverko farita de Campos Pacheco laŭ originala teksto de Rodríguez Hernández. Nur interne ni ekscias ke fakte Jozefo de Jesús Campos Pacheco estas la tradukinto (el la hispana) de teksto verkita de Miriam Rodríguez. Kial ŝi perdis unu nomon restas enigmo. Aŭ eble, ĉar la desegninto ricevis unu.

La libro mem konsistas el desegnaĵoj, foje akompanataj de kvazaŭpoemaj tekstoj en bona Esperanto. La tekstoj estas, preskaŭ senescepte, facile kompreneblaj. Tamen ne nepre por ĉiuj infanoj. La radiko “koliz” probable devas esti “kolizi”. Aliloke alude al ursino oni uzas ĝi.

Ĝenerale la aspekto de la libro estas subnorma por infanlibro. Kaj la desegnaĵoj kaj la tekstoj akompanantaj ilin aperas kvazaŭ faksitaj aŭ skanitaj de nespertulo. Ĉu tio plaĉos al infanoj? Dubinde.

En la fino de la 52-paĝa broŝuro (la paĝoj ne surhavas numeron) oni trovas surprizon — ĝian trian titolon: Desegnante en la parko.

Se mi estus patro, ĉu mi aĉetus ĉi tiun libreton? Probable ne. Ĉu aliaj gepatroj aĉetos ĝin? Probable jes — ĝi ja estas taŭga kiel libro por kolorigi, ĉar, kiel invitas la dorskovrilo, “la bildoj en tiu ĉi libro atendas viajn kolorajn krajonojn!”.

Ionel Oneţ

Loke — fake — persone

VENEZUELO: En februaro 2011 eldoniĝis en la Lernejo de Modernaj Lingvoj (EIM, Escuela de Idiomas Modernos) ĉe la Centra Venezuela Universitato (UCV, Universidad Central de Venezuela) en Karakaso la 10-a numero de la studenta revuo El Archifonema, kun dupaĝa hispanlingva raporto kun fotoj pri la jubilea 20-a konferenco de la germanlingva Gesellschaft für Interlinguistik (Societo por interlingvistiko; estrata de d-ro Detlev Blanke), origine aperinta en la revuo Esperanto (jan 2011), kiun verkis Marek Blahuš kaj tradukis la venezuela studento Ramón Morales Castel. La numero legeblas ankaŭ rete: http://elarchifonema.blogspot.com/ (p. 16 kaj 17). La aŭtoro de la artikolo dankas al Ramón Morales Castel pro la entuziasma propono de la traduko kaj ties brila realigo, kaj al UEA pro la afabla permeso de republikigo.

Marek Blahuš

HISPANIO: En marto kaj aprilo kulminis bona rikolto en la pritraktado de Esperanto en amaskomunikiloj de Hispanio. Ĝin inaŭguris en februaro la dua plej legata enlanda ĵurnalo El Mundo kun tutpaĝa intervjuo al José Antonio del Barrio, kiel direktoro de la Fondumo Esperanto. La ŝtata radio intervjuis s-ron Del Barrio pri la eksterlanda servo kaj la prezidanton de HEF, Pedro Hernández, pri la vespera programo de la ĉefa radioĉeno Radio1. La ĉefan eĥon ricevis aperigo (28 mar) de la raporto en grupo de regionaj ĵurnaloj, inter ili El Correo de Bilbao kaj Vitorio, Diario Vasco de Donostio (San Sebastián), Las Provincias de Valencio, Sur de Malago, El Norte de Castilla de Valadolido. La kvarpaĝa informo sub la titolo “Ĉu vi parolas Esperanton?” (tiel en la originala lingvo), enhavis du ĉefajn artikolojn, plus bildojn kaj fotojn. La unua aludis al la historio de la lingvo, kaj montris la eblojn de la novaj rimedoj, kun mencio pri la uzo en sociaj retoj kaj en blogoj, per deklaroj de José Antonio del Barrio. La dua enfokusigas Pasporta Servo, kaj enhavis intervjuon al Manuel Pancorbo, gastiganto de tiu servo. La artikoloj havis grandan eĥon en diversaj medioj. Iliaj retaj versioj estis ligitaj al pluraj retejoj, i.a. la socia rekomendilo Meneame.net, la plej vizitata en Hispanio kaj aliaj hispanlingvaj landoj, kie la kvanto da pozitivaj voĉdonoj montrigis ĝin en la ĉefpaĝo, kio estas unu el la ĉefaj signaloj de sukceso inter junaj retumantoj. Alia menciinda ligo estas kopio de la unua artikolo en la plej grava retejo de la islama komunumo en Hispanio, webislam.com. La artikolo pri Pasporta Servo spronis novan radian intervjuon en la plej aŭskultata vespera programo en la hispania radio La ventana (La fenestro). Krom nova apero de Manuel Pancorbo, la programo konektis kun Enrike Ellemberg en Kalifornio. Komence de aprilo aperis novaj programoj en radioj, i.a. en la publika stacio de la eŭska registaro kaj en universitata radio de Madrido. Tio montras ke nia lingvo ne estas vidata kiel strangaĵo, sed kiel interesa temo, kiu povas altiri la atenton de konsumantoj.

Toño del Barrio

KNÍCHAL: Okaze de la hungara nacia festo (15 mar) la ministro Miklós Réthenyi transdonis al Oldřich Kníchal la ŝtatan Premion Mihály Táncsics kiel rekonon por lia publicista kaj tradukista agadoj. Perletere gratulis lin ankaŭ la estro de la parlamenta kultura komitato L. László Simon. Dum la lastaj jardekoj Oldřich Kníchal (E-verkisto, tradukisto kaj eksredaktoro i.a. de Starto, Juna amiko) laboris en Budapeŝto kiel redaktoro de kelkaj slovakaj minoritataj periodaĵoj, eldonis slovaklingve kelkdek titolojn de prozaĵoj, esearoj, priliteraturaj studoj kaj tradukoj, plejparte el la hungara poezio. Multaj liaj tekstoj, inkluzive de la Esperantaj, aperis en pli ol dudek antologioj. Lia plej nova, jam prespreta verko, estas dulingva antologio de la hungara religia poezio de la 20-a jarcento. Li estas membro de la slovaka kaj hungara verkistaj asocioj kaj lektoro de la Fremdlingva Plueduka Centro ĉe la universitato ELTE en Budapeŝto.

UMBERTO ECO: 20-25 feb 2011 okazis la 25-a Internacia Libro-Foiro de Jerusalemo, prestiĝa aranĝo, kiu okazas ĉiun duan jaron en la plej granda kongresa centro de Jerusalemo, Binjane Hauma. Jam la trian fojon ELI havis tie budon kun Esperanto-libroj kaj revuoj. Pli ol 40 personoj enskribiĝis por la Esperanto-kurso, malfermita en Jerusalemo post la foiro, kaj centoj interesiĝis kaj ricevis flugfoliojn pri Esperanto. En la solena malfermo salutis la prezidento Shimon Peres, la ministrino pri edukado Limor Livnat kaj la urbestro de Jerusalemo Nir Barkat. Partoprenis ankaŭ la famaj israelaj verkistoj Meir Shalev kaj David Grosman. Dum la Foiro Amri Wandel renkontiĝis kun la fama itala verkisto Umberto Eco (kiu verkis i.a. pri Esperanto) kaj donacis al li la kompaktdiskon lastatempe eldonitan de ELI Kanti Gefratoj Kune kaj la lastan n-ron de la bulteno Israela Esperantisto. La Esperanto-budon vizitis eminentaj gastoj kiel la fama israela verkisto A.B. Jehoshua, Salaj Meridor, eksa ĉefo de la Juda Sohhnut kaj ambasadoro en Usono. Dum la tuta semajno deĵoris en la budo 13 aktivuloj de ELI. Pliaj fotoj videblas ĉe https://picasaweb.google.com/Amri.nivut/JerusalemaLibroFoiro.

Amri Wandel

GACOND: Claude Gacond, honora membro de UEA, fariĝos 80-jara en aŭgusto 2011. Okaze de tiu jubileo, la eldonejo Iltis, subvenciate de Svisa Esperanto-Societo, aperigos festlibron redaktitan de Reinhard Haupenthal. UEA estas inter la formalaj gratulantoj; eseoj de du estraranoj, Stefano Keller kaj Probal Dasgupta, aperos en la festa volumo. Oni povas ankoraŭ enskribiĝi en la liston de gratulantoj (“Tabula Gratulatoria”) kaj fariĝi sponsoro de la libro skribante al la eldonejo: e...@aol.com.

GORECKA: Halina Gorecka, fama ruslanda esperantistino, eldonanto de Ruslanda Esperantisto kaj de La Ondo de Esperanto, kiu eldonis kun la edzo Aleksander Korĵenkov pli ol 70 librojn (legu pri la premio FAME, Esperanto, dec. 2011, p. 254), estas serioze malsana kaj bezonas urĝan helpon. Pliaj detaloj troveblas ĉe http://sezonoj.ru/2011/03/savi-la-vivon/, kaj ĉe http://sezonoj.ru/2011/03/grava-sango-en-nia-vivo/.

Havana Librofoiro 2011: informado kaj varbado

La ĉi-jara 20-a Internacia Librofoiro de Havano estis okazo ne nur informi pri Esperanto, sed ankaŭ varbi interesatojn.

Laŭ oficialaj statistikoj dum dek tagoj, de la 10-a ĝis la 20-a de februaro, vizitis ĝin nur en Havano pli ol 360 mil personoj kaj tial KEA eldonis informilojn kaj varbilojn per kiuj veraj interesatoj, tre aparte gejunuloj, petis aliĝon al KEA kaj estis informitaj pri diversaj E-kursoj, jen ĉeestaj jen perkorespondaj.

La Junulara Sekcio de KEA (JSK) estis aparte taskita de la KEA-estraro por deĵori kaj varbi kadre de la plej amasa kultura evento de la jaro. Estis disdonitaj pli ol 3000 flugfolioj kaj pli ol 280 personoj enskribiĝis por novaj E-kursoj. Rezulte, nuntempe partoprenas en tri novaj ĉeestaj kursoj entute ĉirkaŭ 100 personoj; aliaj interesiĝas pri perkorespondaj kursoj.

Sendube, sukcesa rezulto, kiu impulsas niajn instruantojn kaj gvidantojn por efektivigo de esenca tasko por kiu ajn landa asocio tra la mondo: instrui kaj baki novajn esperantistojn.

Maritza Gutiérrez

Ekspozicio pri Esperanto en la brazila parlamentejo

La ĉambro de deputitoj en la brazila ĉefurbo promociis inter la 4-a kaj la 15-a de aprilo 2011 ekspozicion pri Esperanto en koridoro inter la parlamentejo kaj la 500 oficejoj de la deputitoj.

La nomo de la ekspozicio “Esperanto estas....” altiris dum du semajnoj per grandaj paneloj kaj senhalte projekciataj filmoj la atenton de miloj da pasantaj vizitantoj, deputitoj kaj oficistoj de la Parlamento.

Dum la inaŭguro, organizita de Maria Barcellos, esperantistino kaj funkciulino de la deputitara ĉambro, Paŭlo Nascentes kaj Ursula Grattapaglia, krom la prezidanto de la Brazila-Esperanto Ligo d-ro Licio de Castro, prezentis la konceptojn de la Internacia Lingvo al pli ol cent gastoj. Sekvis riĉa akcepto por ĉiuj, rekte antaŭ la parlamenta biblioteko. La radiostacio de la deputitara ĉambro elsendis informojn pri la ekspozicio jam la 31-an de marto.

La celo de la ekspozicio estis konsciigi kiel eble plej multajn personojn pri la baldaŭa voĉdonado de la leĝpropono de la senatano Cristovam Buarque por la libervola enkonduko de Esperanto-instruado en la publikaj duagradaj lernejoj de la tuta Brazilo.

La propono jam estas sukcese voĉdonita en la senata komisiono kaj iros baldaŭ al la deputitara komisiono por edukado.

Ursula Grattapaglia

Israelaj esperantistoj kongresis en Cezareo

Jam la 12-an fojon renkontiĝis la esperantistoj en Israelo en aranĝo, kiu antaŭe nomiĝis KIES, kaj poste ŝanĝis sian nomon al Israela Kongreso.

La kongreso okazis en la antikva urbo Cezareo 7-9 apr 2011. Plue okazis postkongresa ekskurso por la eksterlandaj gastoj (10-13 apr).

Partoprenis pli ol 42 personoj, la plej juna estis 2-jara (Omer, la denaska filo de Eran), kaj la plej aĝa 90-jara (Rolf Bergh el Norvegio). La kleriga programo enhavis i.a. prelegojn pri “Kulturaj aspektoj en interhoma komunikado” (Kristin Tytgat el Belgio), “La analiza skolo” de Herman Behrmann (Germanio) kaj “Esperanto en Svislando, de Privat ĝis Piron” de Bruno Graf el Svislando. Okazis ankaŭ diversaj distraj programeroj, kiel debato pri “Esperanto en la ombro de la angla” gvidata de Amri Wandel, kvizo de Josi Shemer, logika socia ludo de Gian Piero, sinprezento de la pentristo Joni kaj deklamado de Aleks Kerbel. La ĉefaj ekskursoj okazis vendrede al la muzeo de neleĝa enmigrado, al la rivero de la krokodiloj, kaj sabate al la antikva romi-tempa restaŭrita urbo Cezareo, kiu revenigis nin al la tempo de la reĝo Herodo. La tradicia resuma forumo okazis per fotoj, en kiuj la kongresanoj povis resperti la okazintaĵojn dum la kongreso. La kongreson kunorganizis Nava, Esti, Amri kaj Josi, kiuj dankas al ĉiuj helpintoj kaj kontribuintoj.

Dum la kvartaga postkongresa ekskurso la eksterlandaj gastoj vizitis la Mortan Maron (Kumran, la oazo Ein Gedi, Masado, la lasta ribelejo kontraŭ la romianoj, kaj sin banis flosante en la plej sala maro de la mondo), la aventuran dezertan kanjonon Barak, la Ruĝan Maron kaj Eilat, la ravan ruĝan kanjonon kaj la klifegojn de la dezerta montara urbeto Micpe Ramon. En la lasta tago oni kun Esti vizitis Jerusalemon — aparte la malnovan urbon, kaj povis fermi la ciklon spektante la rulaĵojn de la Morta Maro, trovitajn en Kumran en la novigita muzeo de Israelo. La aranĝojn organizis kaj ĉiĉeronis

Amri Wandel

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenantoj de la 12-a Kongreso de esperantistoj en Cezareo

Pliaj fotoj pri la kongreso videblas ĉe: https://picasaweb.google.com/104206151883892331911/IsraelaKongreso2011, kaj pri la postkongreso ĉe http://picasaweb.google.com/104206151883892331911/IsraelaPostKongreso2011.

Internacia karnavala parado en Kroatio

Ĉi-jare jam la kvinan fojon la Esperanto-Maskerada Kompanio “Paždroć” el Rijeka partoprenis en Internacia karnavala parado, unu unu el la plej konataj en Kroatio kaj Eŭropo.

En la karnavala parado, kiu daŭris pli ol sep horojn, ĉeestis 110 grupoj kun 7 mil partoprenantoj, kaj ĝin spektis 100 mil personoj.

Per sia maskerada kompanio Esperanto-Societo Rijeka prezentis sin al la vasta publiko. Ĝi nombris 40 maskitojn kaj havis alegorian veturilon. Sur la ĉaro oni faris imitaĵon de granda kaĝo kun kaptitaj personoj ene. La nomo de la grupo estis klare videbla sur la malantaŭa flanko de la veturilo, kaj la grupo per Esperanta anonco estis menciata ĉe kontrol-punktoj por la publiko. La karnavala grupo konsistis el esperantistoj, membroj de la loka itala minoritato, kaj esperantistinoj el Zagreb kaj Karlovac. Al la karnavalo de Rijeka estas akceptataj ankaŭ grupoj el aliaj urboj kaj el eksterlando. Interesiĝantoj kiuj volas partopreni la paradon sekvontjare, kontaktu Esperanto-Societon Rijeka, Blaža Polića 2, HR-51000 Rijeka, Kroatio, rete e...@ri.htnet.hr. Pliaj fotoj ĉe: www.esperanto-rijeka.hr.

Vjekoslav Morankić