Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2011 6

Malferme

Jam 100 000 registriĝoj ĉe lernu.net

Ŝajne malfacilus trovi alian, inter esperantistoj tiom vaste konatan projekton, kiel la retejo www.lernu.net, realigata de la organizo E@I. Ĉiumonate ĝi estas vizitata de pli ol 150 000 unuopaj vizitantoj, kiuj trarigardas ĉ. 3 milionojn da paĝoj (entute en 36 lingvoj). Svarmas ankaŭ la komunikado inter la uzantoj: monate estas sendataj averaĝe 7 000 privataj mesaĝoj kaj aperas ĉ. 3 500 mesaĝoj en forumoj de la retejo. Kaj nun lernu.net proksimiĝis al nova grava mejlŝtono — en majo registriĝos la 100 000-a uzanto de la paĝaro! Okaze de tiu ĉi evento la lernu-teamo okazigas konkurson kun valoraj premioj.

Kio estas la sekreto de tiu sukceso de lernu.net? Plej verŝajne ĝiaj multflankeco kaj allogeco al tre diversaj uzant-grupoj: ĝi ofte iĝas la unua pordo, tra kiu freŝa scivolemulo eniras en la Esperantan mondon, sed same ĝi estas unu el la plej gravaj retaj medioj, en kiuj aktivaj kaj spertaj esperantistoj povas diversmaniere agi. Tiel en la retejo oni povas trovi ne nur plurajn kursojn, diversnivelajn gramatikojn, interagajn ekzercojn, legaĵojn, sed ankaŭ informojn kaj novaĵojn pri la kulturo kaj movado de Esperanto. Verŝajne unu el la gravaj kontribuoj al la sukceso de lernu.net estis... manko de simila projekto en la reto. Tio igis la teamon de la paĝaro ĉiam gvidi proksiman dialogon kun la uzantoj kaj senteme reagi al iliaj deziroj, komentoj kaj postuloj.

Ĝuste reage al la bezonoj de la uzantoj la projekto lernu.net transpaŝis de la reta al la reala mondo. Ĉi-somere en la urbo Nitra, Slovakio, okazos Somera Esperanto-Studado kaj jam la 4-a renkontiĝo de lernu!-uzantoj. La aranĝo ĉiujare kunigas diversanivelajn lernemulojn, kiuj aŭ volas ekvidi kiel Esperanto funkcias vive kaj provi ĝin apliki en la praktiko, aŭ signife plibonigi siajn sciojn de la lingvo. Por ĉ. duono de la ĉeestantoj tio estas la unuaj Esperanta aranĝo kaj paŝo de la reta al la reala Esperantujo. La internacia etoso (kutime homoj el pli ol 20 landoj, ekde Ĉinio ĝis Usono/Kanado) kaj partopreno de pli ol 150 homoj helpas enmovadigi ĝistiamajn “virtualajn” esperantistojn.

Lernu.net ne povus ekzisti kaj evolui sen sindonema teamo, kiu prizorgas la teknikan kaj enhavan parton de la paĝaro. Sed la teamo certe ne povus realigi siajn ideojn sen helpo de armeo (pli ol 200!) de entuziasmaj helpantoj, kiuj tradukas la paĝaron, komunikas kun lernantoj, komentas, testas kaj alimaniere helpas. Granda danko (rilate la konstruon kaj plufunkciadon de lernu.net) apartenas al ESF (la usona esplorfondaĵo “Esperantic Studies Foundation” — www.esperantic.org), kiu plej multe financis/as la projekton, kaj same al individuaj subtenantoj.

Ni forte esperas, ke la projekto lernu.net plu evoluos, ke pli kaj pli da homoj pretos ĝin ankaŭ finance subteni, kaj tiel helpos ĝian pluan ekziston. Kaj ni antaŭĝojas la tagon, kiam ni povos fiere anonci la registriĝon de la 200 000-a uzanto :)

Jevgenij Gaus kaj Peter Baláž
E@I-estraranoj

[FORIGITA!: bildo]

Somera Esperanto-Studado kaj la 3-a renkontiĝo de lernu!-uzantoj en 2010

Tibor Sekelj: elstara esperantisto, ĵurnalisto, esploristo kaj verkisto, membro de Akademio de Esperanto kaj Honora Membro de UEA.

Tibor Sekelj naskiĝis la 14-an de februaro 1912 en Spišská Sobota en Slovakio de hungaraj gepatroj, vivis kaj lernis ĝis sia studentiĝo en Rumanio, Montenegro kaj Serbio, studis juron en Kroatio en Zagrebo, kie li ankaŭ esperantistiĝis. Poste li vojaĝis tra la mondo, trairante centon da landoj sur ĉiuj kontinentoj. Li mortis en septembro 1988 en Jugoslavio.

Diference de aliaj mondvojaĝantoj kaj esploristoj lia esplorcelo esence ne estis la materiaj aspektoj de la mondo, sed li volis kompreni kaj malkovri la esencon de la homa animo. La kampoj sur kiuj li agis ege sukcese, estas multegaj, kaj mi mencios nur dekon, kaj ĉiu meritus apartan detalan priesploron.

Geografio

Vojaĝante li ja estis geografo per si mem, sed la vivo devigis lin iĝi vera kvalifikita geografo, kaj li tiusence esploris kaj desegnis mapojn de pluraj ĝis tiam neesploritaj partoj de Sudameriko, aparte en Bolivio kaj Brazilo. Pro tio iu rivereto en Brazilo eĉ havas lian nomon, Rio Tibor. Li aperigis Mondmapon en Esperanto kaj redaktoris dum 15 jaroj la fakan Geografian Revuon. Pro meritoj tiukampe la Reĝa geografia societo de Britio akceptis lin kiel membron.

Ĵurnalismo

Li lernis pri ĵurnalismo dum siaj studjaroj en Zagrebo, kaj tie iĝis korespondanto de kroataj gazetoj. Iu el ili sendis lin kiel sian korespondanton al Argentino, kaj tiel li iĝis vojaĝanto en 1939. Tie li eklaboris kiel ĵurnalisto por iu argentina ĵurnalo, kaj por verki apartan raportaĵon li decidis aliĝi al tiam planata ekspedicio al Akonkagvo, la plej alta Sudamerika monto (pli ol 7 000 m). En la posta vivo li plejparte vivtenis sin per ĵurnalisma laboro, kontribuante al multaj gazetoj, ĉefe en Sudameriko kaj Jugoslavio. En Jugoslavio li verkis por multaj porinfanaj gazetoj, tiel ke ankaŭ mi eksciis pri Esperanto ĝuste per iu lia artikolo en infana gazeto. En la 60-aj jaroj li iĝis ankaŭ televida ĵurnalisto, kiu filmis serion da raportaĵoj por la Beograda Televido pri la Karavano de amikeco (vojaĝado tra Afriko), por la Zagreba Televido pri esplorado de nekonataj triboj en Aŭstralio kaj Novgvineo, kaj por la Novisada Televido pri Bolivio, Ekvadoro kaj Peruo. Ankaŭ en Esperanto li estis elstara ĵurnalisto. Krom kontribuo al multaj E-gazetoj kaj revuoj li ĉefredaktis dum 15 jaroj Geografian Revuon (4 numeroj jare), Esperanto-Gazeton (komence IOE-Gazeto) dum dek jaroj (monata revuo), kaj Velo dum tri jaroj (vojvodina E-gazeto).

Alpismo

En Argentino li lernis pri alpismo, preparante sin kaj partoprenante en la ekspedicio al Akonkagvo, kaj li iris ankoraŭ unu fojon sur tiun danĝeran monton. Poste li grimpis sur multajn altajn montegojn sur ĉiuj kontinentoj, inter kiuj elstaras montoj en Nepalo, Meksiko kaj Kilimanĝaro en Afriko. Lia detala priskribo de la ekspedicio al Akonkagvo en hispanlingva libro iĝis lernolibro pri alpismo en Meksiko, kaj oni tiusence uzas ĝin ankaŭ en kelkaj aliaj sudamerikaj landoj.

Etnologio

Dum siaj vojaĝoj li specialiĝis pri kolektado de indiĝenaj maskoj, ĉapoj kaj instrumentoj, kaj la neskribita indiĝena poezio. Pri ĉi-lasta li aperigis la libron Elpafu la sagon, kiu aperis en la serbokroata kaj Esperanto. La materiajn kolektaĵojn de maskoj, instrumentoj kaj ĉapoj li donacis al la Etnografia muzeo en Zagrebo kaj al la Urba muzeo de Subotica, el kiu plejparto poste estis transdonita al la muzeo de Senta (Serbio).

Muzeologio

Jam en la malfrua vivaĝo en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento li postdiplome studis muzeologion en la Zagreba Universitato kaj doktoriĝis pri tio. Tial li iĝis direktoro de la Urba muzeo en Subotica (Serbio — Vojvodinio), kaj profesie gvidis la muzeon dum 4 jaroj. Tiutempe li iĝis ankaŭ sekretario de Internacia Muzeologia Asocio, kie li faris aron da iniciatoj interalie pri novtipaj muzeoj kun dioramoj*.

* Faktermino por novtipa etnologia muzeo en kiu oni prezentas la homan vivon en formo de veraj figuroj en realaj vivcirkonstancoj.
Politika aktiveco

Inter aliaj talentoj li posedis kapablon rapide amikiĝi kaj povi konvinke rilati kun politikistoj. Dum siaj vojaĝoj li estis akceptita de dudeko da ŝtatestroj kaj ofte donis utilajn sugestojn al ili, studinte kaj vidinte detalojn de iliaj landoj. Li renkontis multajn diplomatojn, ambasadorojn kaj ministrojn. Sed la pinto de lia politika aktivado estis en 1985, kiam li komisiiĝis de UEA prepari la duan rezolucion de Unesko pri Esperanto. Dum unu jaro li unue sukcesis persvadi la jugoslavian registaron proponi tiun rezolucion al la Asembleo de Unesko en Sofio; poste li agis dum kelkaj monatoj, vizitante ambasadojn de 7 aliaj landoj kaj sukcesis konvinki ilin, ke ili proponu al siaj registaroj kaj ke tiuj akceptu subteni la rezolucion, kaj fine en Sofio li mem varbis inter delegacioj de plurdek landoj por voĉdoni pri la rezolucio, kiu efektive estis akceptita. Al tiuspeca lia agado ni povas aldoni ankaŭ lian kelkmonatan kunvivon kun la hinda filozofo kaj politika aganto Bhave kaj multajn rilatojn kun tribestroj kaj estroj en urboj kaj regionoj.

Artisto

Tibor estis krom verkisto, do literaturartisto, ankaŭ pentristo kaj skulptisto, kion li lernis same en Zagrebo dum sia studotempo. En sia komenca vivperiodo en Argentino li vivtenis sin interalie per desegnado de portretoj kaj poste li ofte mem ilustris siajn librojn.

Verkisto

Laŭ mi Tibor estis la plej granda originala E-verkisto el la vidpunkto de sia konateco en neesperantista mondo, sekve laŭ la nombro de liaj tradukitaj verkoj el Esperanto. Lia plej sukcesa literaturaĵo Kumeŭaŭa — la filo de la ĝangalo estas tradukita al trideko la lingvoj de preskaŭ ĉiuj kontinentoj, kaj pluraj aliaj verkoj al du ĝis dek lingvoj. Li verkis originale en tri lingvoj: Esperanto, la hispana kaj serbokroata. El lia plumo naskiĝis trideko da diversaj volumoj, ĉefe vojaĝpriskribaj eseoj, romanoj, rakontaroj kaj poezio, eĉ kelkaj kuriozaĵoj. Kaj ili ĉiuj havis centon da eldonoj en diversaj lingvoj. Kumeŭaŭa estas certe la plej sukcesa, fariĝinte eĉ rekomendita literaturaĵo por elementlernejanoj en Japanio. Tempesto super Akonkagvo estas lernolibro pri alpismo en kelkaj Sudamerikaj landoj. Kumeŭaŭa estas unika libro. Laŭ ĝia disvastigiteco videblas ke ĝi estas libro kiu plaĉas al ĉiuj generacioj en ĉiuj partoj de la mondo. Bedaŭrinde la E-literaturaj fakuloj maljuste evitas meti lin inter la plej gravajn E-verkistojn. Aro da liaj noveloj gajnis premiojn de Belartaj konkursoj kaj lia poezio, kvankam malmulta, estas ege valora kaj studinda.

Poligloto

Tibor Sekelj estis konata kiel poligloto. Li lernis ĝis bona uzgrado kaj povis paroli en diversaj periodoj entute tridekon da lingvoj. Dek el ili li konservis vivaj kaj aktivaj ĝis la vivofino kaj nur en tri li verkis — eĉ ne en la gepatra hungara, ĉar li ne konis ĝin sufiĉe por verkaj bezonoj. Li ofte ankaŭ interpretis inter diversaj lingvoj dum siaj vojaĝoj, kaj ankaŭ poste dum sia agado por Pupteatra Internacia Festivalo (PIF) dum akceptoj, aranĝoj ktp.

Esperantisto

La tutan vivon de post sia esperantistiĝo en Zagrebo en 1929 li estis fidela al Esperanto. Liaj poresperantaj agadoj estas enormaj. Li fondis 15 landajn Esperanto-asociojn en Sudameriko kaj Azio, kaj kvindekon da E-societoj ĉie tra la mondo. Li estis pli ol 20 jarojn komitatano de UEA kaj ĉefmerita por la dua rezolucio de Unesko, pozitive traktanta Esperanton en 1985. Li verkis trionon de siaj verkoj originale en Esperanto kaj multegajn artikolojn por tre diversaj E-gazetoj kaj revuoj, kaj redaktis Geografian Revuon, E-Gazeton kaj Velon. Sed lia revolucia poresperanta agado rilatis al lia fondo kaj gvido de Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto, kiu lanĉis la sloganon “Pli bona praktiko ol 100-hora prediko”, tiel postulante pli malferman agadon de esperantistoj. Kadre de tio li aparte engaĝiĝis en la sfero de turismo kaj organizis aron da aranĝoj kaj aŭtobusaj karavanoj tra la mondo. Sed ŝajnas al mi ke tiu agado havis kiel la plej valoran konsekvencon la starigon de Pupteatra Internacia Festivalo en Zagrebo kaj iom pli poste la fondon de Internacia Kultura Servo. PIF ekzistas ankoraŭ nuntempe post 44 jaroj kaj donas ĉiujare premion Tibor Sekelj por la plej homama mesaĝo. Lia tre intensa agado kadre de Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto (IOE) influis grave sur la ŝanĝo de la klasika neŭtrala E-movado unuflanke al praktika apliko (kiel en kulturo kaj turismo) kaj aliflanke sur pli elasta koncepto de neŭtraleco, kiun sekvis TEJO.

Li ankaŭ influis sur E-pedagogio. Liamerite oni lanĉis la unuan televidan kurson de Esperanto en Ĉinio en la sepdekaj jaroj, li verkis kelkajn lernolibrojn, mem gvidis amason da kursoj kaj interalie ankaŭ partoprenis en la plibonigo de la Zagrebmetoda lernolibro.

Aventuristo

Kvankam tio neniam estis lia celo, la plej alloga aspekto de lia vivo por la publiko, aparte la neesperantista, estas la aventureca karaktero. Serĉante la esencon de la homa animo li devis renkontiĝi kun ĉiuspecaj homoj en la plej malfacile atingeblaj mondopartoj. Li renkontis kaj studis aron da triboj en praarbaroj de Brazilo kaj Novgvineo, kutimojn kaj vivmanierojn kaj filozofiojn de tiam nekonataj popoloj kaj popolgrupoj en Azio kaj Afriko, kaj en multaj okazoj klopodante proksimiĝi al homoj nefidantaj blankulojn li troviĝis en vivdanĝero. En Esperanto pri tio rakontas ĉefe la libro Mondo de travivaĵoj, kaj tio certe estas bonega bazo por produkti streĉan filmon pri la vivovojo ofte aventuroza, pli ol la intrigoj de filmoj pri Indiana Jones. Bedaŭrinde ke esperantistoj ne klopodis instigi grandajn televidajn kompaniojn tiusence.

Aliaĵoj

Tibor Sekelj kiel edukisto efektivigis inter 7 000 kaj 8 000 prelegojn, plej ofte kun diapozitivoj pri siaj vojaĝoj, verkis sennombrajn artikolojn en la nacilingva gazetaro, inter kiuj tre ofte pri Esperanto, estis intervjuata plurcentfoje por radioj, gazetoj kaj televidoj, kaj ĉiam li informadis ankaŭ pri Esperanto. Ĉie kie li estis, li klopodis dum siaj prelegoj kaj agadoj influi la homojn kompreni lian simplan vivofilozofion: Homo kiel individuo estas la plej valora estaĵo en sia ĉirkaŭaĵo, kiun li plej bone konas, senkonsidere pri sia deveno aŭ instruiteco (tion plej evidente esprimas lia verko Kumeŭaŭa), kaj homo kiel kulturestaĵo socia estas produkto de la tuta homaro, ĉar en ĉiuj liaj ĉiutagaj funkcioj partoprenas produktoj, kiujn inventis tre diversaj popoloj (li tion kutimis ilustri per manĝotablo, klarigante ke ĉiun el la manĝilaroj inventis iu alia popolo, ke ĉiun el la manĝaĵoj unue evoluigis kaj plantis iu alia popolo kaj ke nur jam ĉe la tablo partoprenas plurdeko da kulturoj). Tial por li ĉiu homo estis estiminda unuopulo, ĉio kion ni havas estas rezulto de la klopodoj de ĉiuj popoloj, kaj sekve apartenas al ĉiuj. Tiu humanisma filozofio evidente ankoraŭ ne estas komprenata kaj estas ege necesa en la nuna profitema kaj posedobsedita socio.

Multaj liaj aktivaĵoj kaj verkoj, kiuj meritas prinotadon — kio estus grava tasko de la nuna generacio de esperantistoj — verŝajne ne estis ĉi tie menciitaj, kaj indus pli detale esplori la vivon de Tibor Sekelj kaj aperigi libron pri tio. Mi eĉ proponus proklami la jaron 2012, pro la centjariĝo de lia naskiĝo, “La jaro de Tibor Sekelj”. Tio instigus esperantistojn tra la mondo dediĉi agadojn rilatajn al tiu granda postzamenhofa esperantisto, kaj eventuale lanĉi kunordigan agadon por verki ampleksan monografion pri lia vivo.

Zlatko Tiŝljar

[FORIGITA!: bildo]

E-verkistoj en Antverpeno en 1982 dum la UK: Georges Lagrange, Tibor Sekelj, Aldo de’ Giorgi, William Auld kaj eldonisto Bruĉjo Casini.

Kongresa temo

Ree pri la Internacia Jaro de la Junularo: Ĉu dissaltos la obstinaj baroj inter la aĝogrupoj?

Estante homa, plene enmonda iniciato, la Esperanto-fenomeno estas ĉiam trafebla de la kulturaj, politikaj aŭ alispecaj ŝanĝofluoj de la medioj en kiuj ĝi evoluas. Tiel eblas diri ke la intergeneraciaj rilatoj, aparte la ŝanĝiĝantaj spaco, rolo kaj idea etoso de la junularo, iĝis jam de longe unu el la ĉefaj aspektoj de la socia vivo kun rimarkebla, diversefika influo en Esperantujo. Mi mencios nur du historiajn ekzemplojn:

  • post la Stalin-reĝimaj persekutoj kontraŭ la esperantistoj, la okazigo en Moskvo de la 6-a Tutmonda Festivalo de la Junularo kaj Studentaro (1957), malgraŭ ties ŝtatoficiala, politikpropaganda karaktero, estis trafe utiligita de iuj junaj aktivuloj por akceli la revigliĝon de la Esperanto-movado en Sovetunio kaj restarigi ĝiajn internaciajn kontaktojn. Fakte, la junularo iĝis tie la ĉefa Esperanta motoro dum la postaj jardekoj, ekz. per la SEJM-tendaroj.
  • laŭ la vortoj de la tiam elektota TEJO-prezidanto Humphrey Tonkin, la junuloj kunvenintaj por la 25-a IJK en Tyresö (1969) sciigis ke ili “sentas kunligon al la idealoj de nia generacio, kaj dividas simpation kun la tempesta junularo, kun la strebado por socia justeco, kaj por agnosko de nia komuna homeco”, kaj ke ĉar “nia lingvo servas la homaron en paco, ne la homaron en milito (...), ni devas krei kondiĉojn, en kiuj nia lingvo prosperas”. En momento kiam tra la mondo svarmis studenta ribelado kaj protestoj kontraŭ la Usona milito en Vjetnamio, la kongresa Deklaracio skuis la E-movadon kritikante la lingvan imperiismon kaj agnoskante ke “la mobilizo de la junularo estas subtenenda kaj partoprenenda batalo por la digno de la homaro”. Verŝajne temis pri idea kaj aga mejloŝtono en la sinteno de la Esperanto-movado al la socia realo en kiu ĝi disvolviĝas.

Retrorigarde al tiuj pasintaj faktoj, oni ja rajtas miri kiom multege la mondo ŝanĝiĝis, kaj ni kun ĝi. Ĉu aŭ kiel la nuna Esperantujo spegulas la trajtojn de la socia rilato inter la junularo kaj la ceteraj aĝogrupoj? Pro la procezo de tutmondiĝo, ĉu iom drasta generacia divido konstateblas ĉie kie ekzistas Esperantaj movado kaj komunumo, aŭ aparte en iuj kulturregionoj pli ol aliaj, ekz. ĉefe en Eŭropo sed ne en Azio aŭ Afriko?

Jam antaŭ preskaŭ 30 jaroj, UK-temo tuŝis la generaciajn aspektojn de nia fenomeno, kun eksplicita aludo al la tiam estonta Internacia Jaro de la Junularo, deklarita de UN por 1985. Dum multaj tiamaj diskutantoj opiniis necesa la memstaran junularan agadon, emfazante tamen la bezonon je intima kunlaboro inter homoj el ĉiuj aĝogrupoj, iĝis videble ke la tradicia esperantumado tute ne altiras la junulojn. Iu maljuna esperantulo ĉagrene demandis “ĉu nia klubo kaj laboro nepre devas formorti kun ni?” (Esperanto-Dokumento 17 E, UEA 1982, p. 9).

Verŝajne, intertempe tiuj tensioj de la Esperanta vivo serioze pliprofundiĝis kaj ĝeneraliĝis, pro diversaj kaŭzoj. Unue, grava demografia maljuniĝo restas rimarkebla tendenco tiel de la organizita movado kiel de la ekonomie evoluintaj socioj kie Esperanto ankoraŭ estas iom pli “forta”. Sed eventuale ne ĉe la supozeble multe pli ampleksa uzantaro de la lingvo (pro la indikoj sugestantaj grandnombran perretan lernadon lastatempan), dum la loĝantaroj de malpli riĉaj aŭ tute malriĉaj landoj ankoraŭ ne maljuniĝis tiugrade, el demografia vidpunkto. Kiel sciate, Esperanto forte tutmondiĝis dum la lastaj jardekoj, do endas analizi la diversajn sociajn realaĵojn en kiuj ĝi enradikiĝis.

Due, en multaj landoj, aparte en la okcidentaj, ĉe la plej junaj generacioj oftas diversioma regado de la angla lingvo, dum la homoj emas starigi kaj flegi siajn sociajn kontaktojn ĉefe per interreto. Do, la motivoj por okupiĝi pri Esperanto kaj la manieroj fari tion estas tre malsimilaj al tiuj de antaŭaj generacioj, kaj do ne nur la kunlaboro sed eĉ la ĉeesta koincido inter la junuloj kaj aligeneracianoj iĝis malpli probablaj aŭ facilaj.

Trie, la tradicia sociumado en iuj lokaj kluboj (ĉu ankaŭ en iuj landaj asocioj?) foje restis ligita al ideo pri Esperanto kiel iu fora idealo pri kiu oni entuziasme babilas per la propra gentolingvo, dum ofte ĉe la nunaj junuloj Esperanto estas interesa lingvo valora en si mem, kiun do ili emas aktive uzi kaj flue regi, ekz. per la t.n. sociaj retoj kiel Facebook.

La nuna Internacia Jaro de la Junularo konsistigos la kongresan temon de la Kopenhaga UK, kun la vortumo “dialogo kaj interkompreno”. La UN-sistemo elstarigis ĉi-koncerne tri ŝlosilajn agadterenojn:

  1. konsciigi pri la neceso devontigi sin kaj investi favore al la junularo, agnoskante ĝiajn kontribuojn al la socio kaj la malegalecojn ene de ĝi;
  2. mobilizi kaj engaĝi cele al kreskigo de la partoprenado de la junularo en decidoprocezoj, subtenante junularajn organizaĵojn kaj iniciatojn;
  3. konekti kaj starigi pontojn por kreskigi la interkulturan komprenadon ĉe la tutmonda junularo, stimulante krei transkulturajn retojn kaj interagojn, subtenante la junulojn kiel agantojn por paco kaj socia inkludemo.

Ĉu ni kapablas utile, kun reciproka respekto kaj agnosko de ĉies indeco, diskuti laŭ tiuj aksoj, por plu konstrui nian komunan domon Esperantujo? Mi esperas ke jes.

José Antonio Vergara

Estrara raporto

UEA en la jaro 2010

ENKONDUKE

Teatro de kultura interproksimigo

Estimataj,

Kiagrade nia lingvo antaŭeniris dum la jaro priraportata? Jen la kerna demando, kiu staras antaŭ nia tegmenta asocio, ĝia membraro kaj la landaj kaj fakaj asocioj kunagantaj sub tiu tegmento.

Niaj fervoruloj pensos: hura, inter niaj sezonoj troviĝas ankaŭ ĉi tiu altrikolta jubilea sezono; kiel trankvilige, ke ni sane reagas al tiaj stimuloj, kaj ke la ekstera publiko rekonas nin kiel veran parton de sia mondo. Ni bezonas ambaŭajn legantojn kaj bonvenigas viajn reagojn (reagu ankaŭ al mia kredo, ke ambaŭa estas ebla daŭrigo de la tabelvorta kia-serio!).

Laŭ mia percepto, la plej grava momento de antaŭeniro aperis en Havano, kiam “la nepo nin benis”. Kvankam li ne trafis mem ĉeesti, li sendis mesaĝon, en kiu enestis definitive percepto-ŝanĝa parolfiguro. Inĝ. Ludoviko Zaleski-Zamenhof skribis: “Kontraŭe al la iama bjalistoka vendoplaco, nia Kongreso Universala estas teatro de kultura interproksimigo kaj ni, esperantistoj, ni de tiu interproksimigo estas la aktoroj”.

Kial tiu beno estas ege grava? Vi scias, ke ni tro ofte konceptas la bataleskajn manovrojn inter esperantistoj — okazantajn ĉefe ĉar la malmulteco de agnoskiĝoj en la ekstera mondo kreas ĉe la plej energiaj esperantistoj iomete ferocan individuismon — kvazaŭ serioze dividajn diferencojn inter ni. Se ni rigardas nin kiel batalantojn kontraŭ ia minaca ekstera mondo, tiam ĉi tiaj koliziecaj fenomenoj forte ĝenas nin. Sed nun ni lernas de la nepa beno spekti nin teatre. La tuton tiu beno metas nun inter citosignojn.

Ni do dancas bataleske, por kredinde ŝajnigi interbataladon, kaj tiamaniere kreas retorikan ilaron por kapabli prezenti en niaj tradukoj rakontojn pri la sangaj bataloj de hieraŭ, en la milita historio de la homaro, kiun ni helpas eksigi. Se ni ne foje aktoras kiel esperantistaj batalantoj, kiel do evoluos la batala Esperanto?

Prezidanto de UEA, P. Dasgupta

LA ORGANIZA STATO

Novaj Komitato kaj Estraro

Ĝenerala Sekretario B. Pietrzak

En la jaro 2010 UEA havis 70 Landajn Asociojn. Estis kun ĝi ligitaj 6 aliĝintaj kaj 33 kunlaborantaj Fakaj Asocioj. Samjare UEA havis 5 288 individuajn membrojn, kio signifas malkreskon je 425 membroj kompare kun 2009.

La Komitato en 2010 renovigis sian konsiston post la trijara oficperiodo (2007-2010). Novaj Komitatanoj A estis nomumitaj aŭ renomumitaj de la Landaj Asocioj. Individuaj membroj de UEA elektis 6 komitatanojn B kaj dum la Havana UK estis elektitaj 8 Komitatanoj C. Fine de 2010 la Komitato konsistis el 64 membroj (50 A, 6 B, 8 C) kaj 9 observantoj. En Havano okazis ankaŭ la elekto de la nova Estraro en la konsisto de Probal Dasgupta — prezidanto, Claude Nourmont — vicprezidanto (kulturo, kongresoj, edukado), Barbara Pietrzak — ĝenerala sekretario (informado), Stefan Keller (eksteraj rilatoj), Loes Demmendaal (financo, administrado, TEJO), Maritza Gutiérrez (landa kaj regiona agado), Amri Wandel (scienca kaj faka agado). En la konsiston de la Revizia Komisiono estis elektitaj Paulo Branco kaj Marcel Delforge. La Komisiono pri Financo elektita en Havano konsistas el Flory Witdoeckt, Gianfranco Polerani kaj Josep Franquesa Solé.

Ĉiuj komitatanoj estas ligitaj kun la interreta Diskutlisto kaj la reta laboro de la Komitata notas daŭran vigliĝon.

Ankaŭ la Estraro tradicie dum la jaro laboras pere de retaj diskutoj. Fizikaj kunvenoj okazis dum la estrara kunsido en la Centra Oficejo (januaro 2010), kaj en neplena konsisto lige kun la Malfermaj Tagoj en la CO. La fizikaj kunvenoj okazis dum la Havana UK.

ADMINISTRADO

Pliaj servoj

Raportas la respondeca estrarano L. Demmendaal
Personaro

La stabon de la Centra Oficejo en 2010 konstituis 9 oficistoj (Osmo Buller, Tobiasz Kaźmierski, Clay Magalhães, Katarzyna Marciniak, Roy McCoy, Ionel Oneţ, Ralph Schmeits, Stanka Starčević kaj Pasquale Zapelli). Aldone s-ino Linda Silva Miranda okupiĝis pri la purigado de la oficejo. Ekster la CO laboris la redaktoro de la revuo Esperanto, Stano Marček, kaj la laboranto de la Afrika Oficejo, t.e. volontulo Gbénoukpo André Gokan.

Aldone al la oficistoj laboris en kaj ekster la CO diversaj volontuloj, nome Andrej Grigorjevskij (TTT-ejo), Rob Moerbeek (provlegado, biblioteko k.a.), Atie van Zeist (sekretariado), Bertus Demmendaal (poŝtmarkvendado). La TEJO-volontuloj en 2010 estis Alexandre Baudry kaj Manuela Ronco.

Oficejoj

La Afrika Oficejo prizorgis informpetojn el afrikaj landoj kaj sendis lernilojn al petintoj. Ĝi ankaŭ liveris materialon pri agadoj kaj aranĝoj en Afriko por la bulteno Esperanto en Afriko, kies eldonadon kaj dissendadon prizorgis la Centra Oficejo.

Retaj kaj paperaj servoj

La Jarlibro 2010, kun 1679 delegitoj en 101 landoj, aperis en papera kaj reta formoj. La reta Jarlibro fine de 2010 havis 2 560 registritajn uzantojn.

La 11 numeroj de la revuo Esperanto regule sin sekvis dum la jaro. En 2010 malkreskis je 257 la nombro de pagitaj abonoj, kiuj entute estis 3508.

En 2010 aperis 6 numeroj de Kontakto, el kiuj la numero 5-6 estis duobla. La abonoj de Kontakto malkreskis je 138 kaj egalis al 597. La libroservo vendis sume por € 101 632,48 liverante 12 510 librojn k.s. al 679 klientoj. La plej furoraj libroj estis la indonezia ŝlosilo Kunci Esperanto de H. Goes kaj B. Mulyadi, kaj la festlibro por Humphrey Tonkin La arto labori kune, redaktita de D. Blanke kaj U. Lins, venditaj je resp. 255 kaj 254 ekzempleroj.

La Malferma Tago de la Centra Oficejo okazis tradicie dufoje en 2010. En aprilo ĝi havis 75 kaj en novembro 90 vizitantojn. Ankaŭ en 2010 UEA transdonis aŭ sendis honordiplomojn al tiuj membroj, kiuj dum pli ol 40 jaroj seninterrompe membris al la asocio.

Retaj servoj estis: konsultebla Jarlibro, elŝutebla revuo Esperanto, eblo mendi librojn k.s., pagi kotizon, dum la aŭtomata reta konfirmo estis (kiom eble) sendita al kongresanoj, kiuj aliĝis aŭ mendis servojn.

Ekde 2010 ekestis reta legebleco de Esperanto por MJ kaj reta konsultebleco de la Jarlibro kaj nova servo por MG, ĉiumonata novaĵbulteno. Ankaŭ en 2010 la eblon butikumi en la Libroservo de UEA kun 10-procenta rabato ricevis membroj en la kategorioj MA, DM, HM.

En 2010 aperis 52 numeroj de la senpagaj Gazetaraj Komunikoj.

Retaj filmoj estis spekteblaj en UEA-viva en YouTube (3 filmoj en 2010) kaj en la Reta Kinejo en Ipernity (27 filmoj). Al la 95-a Universala Kongreso en Havano aliĝis 1 002 esperantistoj el 59 landoj.

[FORIGITA!: bildo]

Osmo Buller prezentas dum la UK la festlibron por Humphrey Tonkin La arto labori kune.

FINANCO

Mono, mono, mono

Raportas la respondeca estrarano L. Demmendaal

En 2010 UEA havis 5 288 individuajn membrojn, el kiuj 324 junaj membroj. La landaj asocioj aligis 10 527 membrojn.

La enspezoj, € 468 022 de la membrokotizoj, de la libroservo, de la kapitalo kaj de la UK permesas al UEA daŭre prizorgi la bazajn servojn al sia membraro.

Menciindas tiucele la 142 mecenatoj, kiuj pagis en 2010 la aldonan kotizon por Societo Zamenhof. Ili aparte subtenis nian komunan laboron per la aldonaj enspezoj, same kiel la donacintoj por la diversaj specifaj celoj. Al ili ni sendis la bultenon Danke.

Ni danke notis la jenajn donacojn: Kapitalo Afriko € 370,00; Konto Afriko € 1 627,49; Fondaĵo Ameriko € 1 334,47; Fondaĵo Azio € 3 332,96; Fondaĵo Canuto € 2 449,10; Fondaĵo Junularo € 60,00; Triamonda Kongresa Fondaĵo € 1 787,20; Volontula Fondaĵo: € 1 040,19; Konto Espero € 5 317,75; Konto Novjorka Oficejo € 488,18; Ĝenerala kaso € 2 365,74. La valoro de la donacoj egalis sume al € 20 173,08.

Krome la Ĝenerala Kapitalo ricevis legacojn kun la valoro de € 374,89 kaj la vendado de uzitaj poŝtmarkoj alportis € 360,10.

KONGRESOJ

Bela, (sun)brila, bunta!

Raportas la respondeca estrarano C. Nourmont

Kiel kvalifiki la 95-an Universalan Kongreson, kiu okazis de la 17-a ĝis la 24-a de julio 2010 en Havano, dudek jarojn post la mejloŝtona UK en la kariba insulo Kubo? Aliĝis 1002 kongresanoj el 59 landoj. En ne ĉiam facilaj kondiĉoj, streĉe, sed tre sukcese laboris Loka Kongresa Komitato, sub gvido de Julián Hernández Angulo kaj la kongresa fako de UEA. Pri la tuta UK abunde raportis la revuo Esperanto speciale en la septembra kaj oktobra numeroj, kaj en tiu ĉi raporto aperas nur resumegaj eroj el la tuto.

Kiel kutime la kongresanoj multnombre partoprenis riĉan kulturan kaj klerigan programon. La Movada Foiro okazis kiel parto de la interkona vespero; partoprenis sesdeko da fakaj kaj landaj asocioj.

Unuiĝintaj Nacioj proklamis la jaron 2010 “Internacia Jaro de Proksimigo de Kulturoj” kaj la kongresa temo “Interproksimigo de kulturoj” trafe enkadriĝis en tiu jaro. La preparlaborojn gvidis Duncan Charters, la tri dumkongresajn kunsidojn reĝisoris Geoffrey Greatrex.

Kadre de la 63-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato, sub la rektorado de Humphrey Tonkin, estis prezentitaj 9 prelegoj, kompletigitaj de 2 AIS-kursoj. Christer Kiselman kunordigis la 32-an Esperantologian Konferencon, kiu traktis diversajn aspektojn de la nuntempa esperantologio. En la publika kunveno de la Akademio partoprenis 11 akademianoj, kiuj vigle respondis demandojn de la publiko. En la kleriga lundo, sub la reĝisorado de Claude Nourmont, okazis 12 seminarietoj kaj partoprenigaj kunvenoj pri diversaj temoj ĉu movadaj, ĉu pli ĝenerale klerigaj. Plezuran lernejan tagon ĝuis instruistoj kaj instruantoj traktante la temon “La plezuro de lernado kaj instruado”. Okazis dufoje la metiejo de edukado.net kaj 16 paroligaj lecionoj.

Aldone al la proklamo de la rezultoj de la Belartaj Konkursoj en 2010 estis solene transdonitaj dum la Fermo la ĵus kreitaj diplomoj pro elstara arta agado al ses eminentaj kontribuantoj al la Esperanta kulturo. En la libroservo oni prezentis la ĉefajn librojn de la jaro, kaj okazis dek aŭtoraj duonhoroj kaj speciala kunveno memore al prof. Lee Chong-Yeong. Ĉar estis elekto-jaro, la komitato kunsidis trifoje en la pleno, kaj aldone en multaj subkomisionoj fakaj kaj regionaj. La estraro de UEA kunsidis preskaŭ ĉiutage. Okazis 28 kunvenoj de fakaj asocioj kaj ankaŭ Faka Forumo. Kiel kutime la UK proponis vastan gamon da diskutebloj pri diversaj gravaj terenoj de la movado. Por konatiĝi kun la kulturo de Kubo kaj de Mezameriko prezentiĝis 10 rilataj prelegoj, kurso pri la (kuba) hispana lingvo kaj ekskursoj. Sed plej memorinde kaj partoprenige: dumtage okazantaj danckurso (salsa kaj aliaj dancoj), kabaredo, kuba mozaiko, allogis al vigla, viva praktiko de la loka kulturo. Estis konstanta scenejo, kie artistoj el Kubo kaj el aliaj mondopartoj prezentis plej diversajn kontribuojn. La vesperaj programoj estis buntaj kaj allogaj, kaj entuziasmigis la publikon.

Lige kun la Universala Kongreso okazis same en Kubo pluraj kongresoj. Internacia Infana Kongreseto estis en Havano mem, je kelkaj kilometroj de la UK-ejo, kun partopreno de 35 infanoj kaj 9 plenkreskuloj, inter ili 17 kubanoj. La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj havis sian konferencon en Matanzas, kaj la 65-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis ĉe la maro apud Santa Cruz del Norte.

[FORIGITA!: bildo]

Loka Kongresa Komitato, sub la gvido de Julián Hernández Angulo kaj la kongresa fako de UEA, adiaŭas la kongresanojn.

INFORMADO

Progreso precipe en la reto

Raportas la respondeca estrarano B. Pietrzak

La bunteco de la dumjara informa laboro ne ebligas elĉerpe raporti pri ĉiuj tiurilataj aktivadoj. Nome la informado estas realigata kaj de la CO kaj de LA-oj kaj lokaj grupoj. En 2010 la CO eldonis 52 GK-ojn, plejparte plurtemajn, la TTT-ejo estis ne sole renovigata, sed krome estis entreprenitaj laboroj por konduki al ĝia signifa modernigo. En la Jarlibro 2010 denove aperis la Gvidlinioj pri Informado, kiel baza helpa dokumento pri diversŝtupa informa laboro. Multaj dokumentoj pri la agado de UEA aldoniĝis en la dokumentejo de la asocio en Ipernity, en la filmejo de UEA ĉe YouTube. La profilo de UEA en la socia portalo Facebook servis ne nur al la asocio mem, sed ankaŭ por diskonigi la informojn pri diversaj E-aktivadoj de aliaj asocioj kaj individuoj.

Multaj poreksteraj aktivadoj estis organizitaj lige kun apartaj tagoj, kiel Tago de la Gepatra Lingvo (21.02), Semajno de Internacia Amikeco (dum la lasta plena semajno de februaro), Internacia Tago de Paco (21.09), Eŭropa Tago de Lingvoj (26.09), Ago-Tago (la unua sabato de oktobro), Zamenhof-Tago (15.12). Ĉiu el tiuj tagoj alportis raportojn pri aktiva partopreno de diversaj E-medioj, kaj ankaŭ pri klopodoj aktivi lige kun ili en la ekstera medio. Estis entreprenitaj preparoj por vastskale kaj informriĉe soleni la 125-an datrevenon de la lanĉo de la Unua Libro en la jaro 2012.

Aŭtune okazis renovigo de la komisionoj, ligitaj kun la informado. Ekde tiam pri la Gazetara Kampanjo ĉe UK respondecas Komisiono en la konsisto de Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. Daŭre la komisiito pri la E-radiofonio kaj podkastoj estas Gabi Kosiarska. En la postkongresa periodo komenciĝis la interparoloj pri la Komisiono pri Informado, kiun formis Marek Blahuš, Andrej Grigorjevskij kaj Francesco Maurelli. En 2010 okazis pliaj nacilingvaj tradukoj de la teksto “Ĝisdate pri Esperanto” kaj de la nacilingvaj paĝoj en la paĝo esperanto.org. Dank’ al la laboro de Ralph Schmeits el la CO signife progresis la aktualigado de esperanto.net. Grave antaŭeniris la laboroj por aktuale.info.

Preskaŭ ĉiu landa E-kongreso aŭ internacia E-renkonto estas utiligata por kontakti lokajn ĵurnalistojn kaj amaskomunikilojn. Krom tio esperantistoj mem aliĝadis al eksteraj eventoj kiel la menciitaj tagoj, sed ankaŭ apartaj okazoj, kiel ekz. Diversity Day en Varsovio. Dum tiu bunta tago kontraŭ la socia diskriminacio okazis ne nur konkurso dediĉita al konoj pri Esperanto, sed ankaŭ enkonduko al la lingvo mem.

EKSTERAJ RILATOJ

De Novjorko ĝis Parizo

Estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj S. Keller

Dudek unu komisiitoj de Universala Esperanto-Asocio laboris en 2010 ĉe kelkaj el la plej signifaj mondorganizaĵoj reprezentante nian asocion, agante por lingva kaj kultura diverseco, por defendi lingvajn rajtojn. Daŭre kunlaboras ankaŭ volontuloj ĉu konstantaj ĉu laŭokazaj, surlokaj aŭ perretaj, alportante sian kontribuon al nia agado direktita al la ne-Esperanta mondo.

UEA havas specialan konsultan rilaton kun Unuiĝintaj Nacioj. En la oficejoj de tiu tutmonda organizaĵo, en Ĝenevo, Novjorko kaj Vieno, deĵoris kaj agis dum la pasinta jaro 13 UEA-komisiitoj.

UEA oficiale ligiĝas ankaŭ al Unesko, en la kategorio de operaciaj rilatoj. Tie nia Asocio reprezentiĝis dum 2010 en kunsidoj helpe de kvar komisiitoj.

Ĉe la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizaĵo de UN (FAO) ĉeestis ankaŭ pasintjare du esperantistoj-reprezentantoj.

Ni havis du reprezentantojn ĉe Eŭropa Unio, unu en la Eŭropa Lingva Konsilio kaj alian ĉe la Konsilio de Europo.

Jen resumo de la ĉefaj okazaĵoj el niaj aktivaĵoj por eksteraj rilatoj en 2010:

Unuiĝintaj Nacioj, Novjorko

Laborgrupo de ses aktivuloj prizorgas la rilatojn de UEA kun Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. La ĉefa rolanto estas Neil Blonstein, emerita instruisto, kiu, kiel volontulo, dediĉas grandan parton de sia tempo al reprezentado de UEA en laborkunvenoj kaj konferencoj de UN kaj neregistaraj organizaĵoj. Liaj oftaj intervenoj kaj kontaktoj kun oficistoj, delegitoj, igis Esperanton kaj UEA konataj en la koridoroj kaj salonoj de la UN-ĉefsidejo. La ceteraj membroj de la laborgrupo, kiun gvidas Humphrey Tonkin, estas Ulrich Becker, Ria Boemi, Thomas Eccardt kaj Scott Page. La grupo uzas malgrandan oficejon en la tuja proksimeco de la UN-domaro. Ĝi lanĉis retpaĝaron por informi la Esperanto-komunumon pri la laboro de Unuiĝintaj Nacioj (www.esperanto-un.org). En la Havana UK okazis du kunsidoj pri UN organizitaj de la Novjorka oficejo kaj oni lanĉis la organizaĵon “Esperanto por UN”, kiu celas klerigi la esperantistojn pri UN kaj informi UN-n pri Esperanto. La landa asocio Esperanto-USA respondecas pri la UEA-oficejo en Novjorko, kiun ĝi financas per speciala konto, al kiu oni povas fari donacojn por ebligi la daŭrigon de la tiea laboro. Nuntempe, la tuto funkcias per ege limigita buĝeto, kio limigas ankaŭ la agadon.

La 15-an de decembro UEA organizis en Novjorko anglalingvan simpozion “De Zamenhof al Soros”, en kiu oni festis la centjaran datrevenon de la Universala Kongreso en Vaŝingtono (kiun Zamenhof mem partoprenis) kaj ankaŭ la lanĉon de anglalingva traduko de libro de Tivadar Soros, Modernaj Robinzonoj (1923). Ĉeestis gastoj el pluraj neregistaraj organizaĵoj, sekcioj de UN kaj diplomatiaj misioj. Parolis prof. Esther Schor pri Zamenhof, la historiisto Ralph Dumain pri la vaŝingtona UK, prof. Humphrey Tonkin, la tradukinto de la libro de Soros, kaj financisto George Soros, kiu rakontis kelkajn siajn rememorojn pri la patro. George Soros ne estas subtenanto de Esperanto, sed agnoskas la gravan rolon, kiun la lingvo ludis en la vivo ne nur de lia patro sed de la tuta familio. Tiu estis la dua sinsekva Zamenhoftaga simpozio en la revivigita agado ĉe UN. Oni planas trian simpozion en decembro 2012 pri “Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj.”

Unuiĝintaj Nacioj, Ĝenevo

La ĝeneva teamo ĉe UN partoprenis kaj intervenis en pluraj UN-kunsidoj, aktive ĉeestis paralelajn eventojn de NRO-j kaj kontribuis al skribaj deklaroj de similcelaj organizaĵoj. Ĉe tiu UN-oficejo la laborgrupon konsistigis dum 2010 Charmian Common, Mireille Grosjean, Nicole Margot kaj Francesco Reale, gvidate de Stefano Keller.

La plej oftaj okazoj por partopreno kaj elpaŝo de UEA ĉe UN en Ĝenevo estas la kunsidoj de la Konsilio pri Homaj Rajtoj (HRC). En 2010 niaj teamanoj plurtage ĉeestis sesiojn de HRC, profitante konvenajn temojn por interveni pri la situacio koncerne lingvajn rajtojn de minoritatoj, pri lingvouzo ĉe UN dum kunsidoj kaj en diversaj retejoj de la tutmonda organizaĵo.

Aliaj signifaj okazoj partopreni kaj alparoli estis la forumoj de la Konsilio pri Homaj Rajtoj. En la 3-a sesio de la Forumo pri Minoritatoj intervenis reprezentanto de UEA, atentigante pri malrespekto de lingvaj rajtoj en Eŭropa Unio. Samokaze UEA submetis skriban prezentadon pri praktikaj spertoj en la edukado de minoritatoj (projekto www.mondeto.com).

Partopreno en pluraj NRO-eventoj, kunsidoj, kontribuo al skribaj deklaroj (ekz. pri Homa Rajto je Paco) submetitaj al la Konsilio pri la Homaj Rajtoj, kontaktoj kun reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj ebligis al la teamo de UEA ĉe UN en Ĝenevo vaste informi pri Esperanto kaj konatigi UEA-n kaj la movadon al la UN-delegitaro kaj oficistaro, kiel organizaĵon defendantan lingvajn rajtojn. Intervenoj de la teamo ĉiam substrekis la avantaĝojn kaj demokratecon de la uzo de neŭtrala pontolingvo en interetna komunikado.

La ĝeneva UEA-teamo pretigas videointervjuojn kun delegitoj ĉe UN kaj videoraportojn pri siaj intervenoj. Tiuj videoj estas publikigitaj en la kanaloj: www.youtube.com/LinguisticRights kaj www.youtube.com/EsperantoTv. Artikoloj, dokumentoj, informoj kaj raportoj pri lingvorajtaj temoj kun listo de pli signifaj eventoj estas publikigitaj plurlingve en la retejo de nia laborgrupo: www.lingvaj-rajtoj.org.

Unuiĝintaj Nacioj, Vieno

Ĉe la oficejo de UN en Vieno Hans Michael Maitzen (ĉefkomisiito), Gregor Hinker, Olga kaj Stella Maitzen reprezentis UEA-n en kunsidoj kaj konferencoj.

UEA alpaŝis per aktiva partopreno de aŭstraliaj kaj novzelandaj esperantistoj ankaŭ en la jarkonferenco de neregistaraj organizaĵoj, kiu en 2010 okazis en Melburno, Aŭstralio.

Unesko, Parizo

Kun Unesko UEA havas oficialan ligon en la kategorio de operaciaj rilatoj. UEA estas reprezentata en kunsidoj de Unesko kaj ofte povas konsili aŭ kunlabori pri komune interesaj demandoj. Komisiitoj de UEA en 2010 ĉe Unesko estis: Renée Triolle (ĉefreprezentanto), Emmanuel Debanne, Barbara Despiney, Aleks Kadar. Ilia aktiveco plenumita en 2010 etendiĝas al tre variaj taskoj: aliĝo al diversaj kolokvoj, kunsidoj; interveno dum debatoj, tiel certigante, ke UEA kaj Esperanto aperu inter la ĉeestantoj, alparolantoj kaj temoj. Distribuo de informiloj ĉiaokaze aŭ ĉiaokazaj. Kontaktoj kun NRO-j, partopreno en diversaj komisionoj. Kontribuoj al diversaj aranĝoj per prelego, traduko, kontaktoj kun oficistoj kaj respondeculoj de diversaj fakoj ĉe Unesko.

Verko de dokumentoj en rilato kun la decidoj de Unesko, traduko al Esperanto de la bazaj fundamentaj dokumentoj de Unesko. Sendo de jara agadraporto de UEA al la fakoj Edukado, Komunikado, Kulturo kaj Scienco; kontaktoj kaj raportoj en ĉiuj landoj al la Landaj Komisionoj de Unesko. Raportoj pri niaj agadoj. Flegado de kontaktoj kun ambasadoroj, ŝtatestroj.

Granda agado en 2010 estis la klopodoj pri la “Jardeko de lingvoj”. Post vana plurmonata laborego por trovi realajn subtenantojn de la propono inter la naciaj Unesko-komisionoj, ni alvenis al la konkludo, ke ni devas rezigni pri tiu projekto portempe, ĉar la kondiĉoj aktuale ne estas favoraj.

Eŭropa Unio

Eŭropa Lingva Konsilio: komisiito de UEA estas Wim Jansen, havanta rektan kontakton kun la ŝlosila persono en ELK, prof. Wolfgang Mackiewicz. Tiel li sukcesas teni aktuala la rilaton inter UEA kaj Eŭropa Lingva Konsilio, tra la kanaloj de la berlina sekretariejo kaj de la brusela centra oficejo.

Konsilio de Eŭropo: Nia komisiito, kiu observis la laboron de la Konsilio de Eŭropo dum 2010, estis Gilbert Stammbach.

Nutraĵa kaj Agrikultura Organizaĵo de UN (FAO): Niaj komisiitoj estis Ranieri Clerici kaj Renato Corsetti. Tie la eblo de aktiveco estas limigita al ĉeesto de ĝeneralaj kunvenoj, kion plenumis niaj komisiitoj.

Konklude

Laŭ ĝenerala konsidero ni povas paroli pri progreso en nia ekstera agado dum la lasta jaro. Tion montras la kreskanta nombro de okazoj de niaj ĉeestoj, kontaktoj, intervenoj en eventoj, ĉu ĉe iu el la mondorganizaĵoj, ĉu en kunsidoj de aliaj neregistaraj organizaĵoj. Montriĝas progreso ankaŭ en la kvalito de la reago, rilato al nia asocio kaj movado, observebla ĉe la reprezentantoj de tiuj NRO-j kaj mondorganizaĵoj.

La plej granda parto de tiu laboro realiĝas dank’ al la sindonemo de agemaj volontuloj. Ni povus esti pli efikaj kaj fari multon pli, se tiuj agadoj kaj projektoj disponus pri pli da monrimedoj. Oferemaj apogantoj de la Esperantaj projektoj konsideru tion ke la kvalito kaj reguleco de rilatado kun la ne-Esperantaj publiko, instancoj, organizaĵoj estas prioritataj en niaj agadoj, kaj tio kostas tempon, laborfortojn, monon. Mi rigardas kun optimismo al la futuro kaj dankas ĉiujn aktivulojn kaj subtenantojn.

[FORIGITA!: bildo]

Stefano Keller en Forumo pri Minoritatoj, UN en Ĝenevo

[FORIGITA!: bildo]

Stefano Keller kun papuo

KULTURO

Havano, la kultura ĉefurbo

Raportas la respondeca estrarano C. Nourmont
Eldonado

Eldonado de Esperanta literaturo en vasta senco (originala kaj tradukita beletro, faka literaturo kaj lernomaterialo kune kun vortaroj) okazis tra la tuta mondo per 204 titoloj, ĉe 94 eldonantoj. Pri la eldonaĵoj aperis la kutima dokumenta listo en la revuo Esperanto en Laste aperis. La libroservo de UEA estas atingebla ankaŭ pere de sia interreta paĝaro, kaj daŭre donas eblon mendi pli-malpli ĉiujn el la nuntempe haveblaj libroj en Esperanto. Pri la nombro da aperintaj eroj la duan fojon unuarangas Monda Asembleo Socia (Francio) per eldono de 18 libroj politikaj kaj sociaj. Sekvas Mondial (Usono), kun eldono de 13 libroj, kaj kiu unuarangas per la nombro da eldonitaj paĝoj (2748). Pri la nombro de libroj la trian lokon okupas Iltis (Germanio), kiu eldonis 10 titolojn, sed pri la nombro de paĝoj (1638) triarangas Flandra Esperanto-Ligo (Belgio). En 2010 plej multis eldono de traduka beletro (50) kaj de libroj pri Esperanto (38). En 2010 UEA eldonis 6 librojn, kun entute 1485 p.

Okaze de lia 70-a datreveno UEA eldonis festlibron por Humphrey Tonkin, La arto labori kune, impona libro pli-ol-900-paĝa, redaktita de Detlev Blanke kaj Ulrich Lins, kun kontribuoj de 106 aŭtoroj. Alia grava eldonaĵo estis Lingvo kaj Menso de Noam Chomsky, dua volumo de la novkreita serio Scienca Penso. El la angla ĝin tradukis Edmund Grimley Evans. Sub la titolo Religiaj kaj filozofiaj ideoj de Zamenhof: kultura kaj socia fono aperis la aktoj de la 32-a Esperantologia Konferenco, kiu okazis en la 94-a UK en Bjalistoko. La volumon redaktis Christer Kiselman. UEA reeldonis unu el siaj plej furoraj eldonaĵoj, Baza Esperanta radikaro de Wouter F. Pilger. Kiel kutime aperis la IKU-libro: Internacia Kongresa Universitato 2010, redaktita de J.A. Vergara.

Malofte iuj libroj verkitaj en Esperanto estas tradukitaj al multe da lingvoj. Escepta estas la kazo de Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo, de Tibor Sekelj, ĵus aperinta en la malta, kio estas ĝia 26-a traduko. Stano Marĉek daŭrigante sian serion de lernolibroj Esperanto per rekta metodo nun atingas la saman nombron da tradukoj.

Kulturaj okazaĵoj, belartaj kaj aliaj konkursoj

Kiel kutime la Universala Kongreso rolis kiel la kultura ĉefurbo de Esperantujo, kun ĉi-jare aparta abundo da allogaj koncertoj. Regis dum la tuta kongreso varma muzika kaj danca etoso. Rimarkindaj estis la koruso Interkant’, kiu prezentis Canto General, Jacques Yvart kaj FaMo, kaj multaj muzikaj grupoj el la kongreslando, i.a. Amindaj. Se temas pri teatro, ĉefrolis Georgina Almanza en Esperanto por ĉiam, Giuliano Turone kaj Katja Ignatieva en La Leciono de Ionesco, kaj Saša Pilipović en Rememoro de unu aktoro.

La kvaran fojon sub aŭspicio de UEA okazis la tradiciaj Artaj Konfrontoj en Esperanto (ARKONES) en Poznań (Pollando), en sia 26-a efektiviĝo. Same sub aŭspicio de UEA okazis en Visaginas (Litovio) Baltiaj Esperanto-Tagoj, kun riĉa kleriga kaj arta programo.

Ne eblas citi en la raporto centon da tiaj renkontiĝoj kiuj okazas ekster la formalaj kadroj de UEA, do jen nur kelkaj ekzemploj: la junulara festivalo Festo (Tuluzo, Francio), la kultura programo en la german-franca kongreso en Kaiserslautern (Germanio), la internacia vespero en la 6-a Azia Kongreso en Ulanbatoro (Mongolio), la tri jarfinaj aranĝoj en Germanio. Plurfoje la konata aktoro Saša Pilipović kun sia trupo prezentis la teatraĵon Dek tagoj de kapitano Postnikov dum landaj kongresoj.

La rezultoj de la Belartaj Konkursoj estis prezentitaj okaze de speciala kunsido en la UK. Tekstoj de la premiitaj verkoj aperis en Beletra Almanako. Aliajn konkursojn organizas interalie Sezonoj kaj OSIEK.

Interesan iniciaton lanĉis Hori Jasuo: Sumooj por altigi la legkapablon de esperantistoj.

Dum la UK okazis ankaŭ Oratora konkurso. Pri tiuj aferoj raportis la revuo Esperanto.

Interrete

Tiu ĉi maniero partopreni en kaj informiĝi pri la Esperanto-kulturo pli kaj pli disvastiĝas. Nuntempe eblas spekti en la Interreto amason da filmetoj ĉe podkastaj radioelsendoj, ĉe Youtube kaj Ipernity kaj ĉe aliaj retejoj (ekz. www.esperanto.com).

La eldonejo Vinilkosmo, kiu daŭre aktivas produktante kompaktdiskojn, nun proponas ankaŭ virtualajn albumojn en sia elŝutretejo.

La interreta enciklopedio konstante kreskas en la paĝoj de Vikipedio.

Multiĝas ankaŭ retaj kontaktoj inter individuaj E-parolantoj per skribaj mesaĝoj kaj skajpado. Tial maloftiĝas la tradicia perletera korespondado. Koresponda Servo Mondskala en 2010 ricevis nur 67 korespondopetojn.

Kulturaj centroj, bibliotekoj kaj muzeoj

Kulturaj centroj ligitaj al Esperanto estas diversaj laŭ la celoj, funkciado, aktivaĵoj. Temas ne nur pri instruado de la lingvo sur diversaj niveloj, sed ankaŭ pri per-Esperantaj kulturaj agadoj. La listo aperas en la Jarlibro, kie estas ankaŭ registritaj la lokoj kun la plej signifaj kolektoj de dokumentoj en Esperanto.

Jam la 14-an fojon UEA subtenis Esperanto-bibliotekojn pere de la Biblioteka Apogo Thorsen. Daŭras la kampanjo “Esperanto en la Bibliotekojn”, kiun prizorgas Aloísio Sartorato. En novembro 2010 estis ekspedita la 113-a libropakaĵo de la kampanjo.

[FORIGITA!: bildo]

Miĉo Vrhovac kiel Zamenhof kaj Saša Pilipović kiel Postnikov en la spektaklo “Dek tagoj de kapitano Postnikov”.

INSTRUADO

Intensigo de informfluoj

Raportas la respondeca estrarano C. Nourmont

Laŭ interkonsento (renovigita en Havano) UEA kunlaboras kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) pri la fako instruado. La reprezentanto de UEA ĉe la ILEI-estraro estas Claude Nourmont. La reprezentanto de ILEI ĉe la UEA-estraro estas ĝia prezidanto Stefan MacGill.

ILEI

Tra 2010 ILEI signife intensigis sian informfluon — kaj interne kaj al la ekstero; ĉiusemajne, foje ĉiutage, aperis novaĵoj aŭ aldonoj en ĝia retejo. La revuoj Internacia Pedagogia Revuo (IPR) kaj Juna Amiko aperadis akurate kaj bonkvalite. La estraro ne sukcesis kunsidi kvorume, sed praktikaj kunsidoj okazis en Hago (januare), Antverpeno (maje) kaj Herzberg (oktobre). La pinto de la jaro estis sendube la 43-a Konferenco de ILEI en Matanzas, Kubo, kun pli ol 60 partoprenantoj, kie elstaris la trejnseminario por 23 junaj entuziasmaj instruistoj el plejparte latinamerikaj landoj. Temis pri la dua plej granda ekstereŭropa konferenco en la 51-jara historio de la ligo. Samtempe ILEI demonstris sian kreskantan tutmondecon — aldoniĝis sukcesaj aranĝoj en Taiyuan, Ĉinio, kaj Bubanza, Burundo, ambaŭ kun financa apogo de UEA kaj ILEI; ene de tri semajnoj — tri eventoj, tri kontinentoj.

Instruista trejnado kontinue ricevas atenton. En la universitato de Poznano sukcese finiĝis la kurso de 2009-2010, kaj lanĉiĝis la kurso por 2010-2011, ambaŭ kun kvar stipendioj, atribuitaj kunlabore de UEA kaj ILEI. La ĉefa eldona projekto estis kuneldono de Detala Gramatiko de Esperanto de Bertil Wennergren ĉefe por ret-lernantoj ĉe la partnera projekto lernu.net. Tiu kune kun la Manlibro pri la Instruado de Esperanto donas solidan bazon por aspirantaj instruistoj. La simpozia kajero el Krakovo atingis la prelegintojn kaj partnerojn en bele bindita versio jarkomence, kiun sekvis retaperigo por la publiko. Ekde oktobro intensa redakta laboro ebligis la retaperigon de la kajero el Parma komence de 2011. Okazis transnaciaj projektoj pri klasinterŝanĝo; mezvojas trijara projekto inter Bulgario, Francio (gastiganto aprile), Hungario (oktobre) kaj Pollando. Alia projekto kun pli junaj infanoj inter Britio, Germanio kaj Hungario venis al sukcesa fino komence de 2010, post tri renkontiĝoj. Por rikolti la spertojn el tiuj kaj tiaj aranĝoj, ILEI organizis unuafoje seminarion pri subvencipetado, paralele kun la jarkunveno de la germana ILEI-sekcio. Rimarkindas ankaŭ elana agado de la releviĝinta sekcio en Korea Respubliko. La Ligo reprezentiĝis en la Azia Kongreso en Mongolio, lingvo-instruista konferenco de la litova filio de FIPLV en Kaunas, ĉe Unesko en Parizo, en la german-franca kaj la beneluksa kongresoj. Februare la konferenca komisiito pasigis tri semajnojn en Kubo por prepari la konferencon; alia estrarano vizitis tra la jaro dufoje Danion por cementi la kunlaboron pri la sekva konferenco kaj simpozio okazonta en la Universitato de Kopenhago.

Tra la jaro progresis planoj akiri modeste honorariatajn laborfortojn, kune kun konvena laborloko. La jarfine pretigita buĝeto por 2011 enkondukas signifajn ŝanĝojn por ebligi tion kaj aliajn reformojn. Paralele okazis laboroj efikigi kaj plidemokratiigi la komitaton de ILEI per enkonduko de reta voĉdonado. Konkreta signo de la progreso estas — spite la ekonomian klimaton — 11-procenta kresko de la membronombro en 2010 kompare kun 2009 kaj 45-procenta kompare kun 2006.

Ekzamenoj

Nun ekzistas du paralelaj ekzamensistemoj: la Internaciaj Ekzamenoj (IE) de ILEI-UEA kaj la KER-ITK ekzamenoj de UEA.

La Internacia Ekzamenkomisiono en 2010 — laŭ raporto de M. Grosjean: La konsisto de IEK restis senŝanĝa, kun prezidanto M. Grosjean (Svislando), vicprezidanto Monika Molnár (Hungario-Svislando), sekretario Reza Torabi (Irano) kaj membroj Jérémie Sabiyumva (Burundo), Han Zuwu (Ĉinio), Karine Arakeljan (Armenio), Giridhar Rao (Barato). La Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE) nombras 111 personojn.

En 2010 okazis nur unu sesio de la Internaciaj Ekzamenoj de UEA-ILEI, en Lomé, Togolando, kun du sukcesaj kandidatoj.

Naskiĝis nova regularo pri ekzamenoj por blinduloj. La unua sesio estas antaŭvidita por UK Kopenhago en 2011.

La KER-ekzamenoj en 2010, laŭ raporto de K. Kováts por la KER-komisiono:

La KER-ekzamenoj pli kaj pli populariĝas. En la unuaj du jarojn de la KER-ekzamenoj okazis entute 284 ekzameniĝoj, kun la partopreno de kandidatoj el 38 landoj. En 2010 estis sesioj en Germanio, Slovakio, Usono, Kubo, Italio kaj Brazilo. Aparte menciindas tri sesioj, kie la interesiĝantoj estis pli ol 30. Dum la Somera Esperanto-Semajno (SES) en Slovakio ekzameniĝis multaj junuloj kaj partoprenintoj de la pola-germana kaj slovaka Grundtvig-projekto. En la sesio de UK en Kubo sukcesis ekzameniĝi 10 kubanoj. La tria plej multnombra sesio okazis dum la brazila kongreso, en Pirasikabo (ŝtato San-Paŭlo), kie 32 kandidatoj trapasis la skribajn ekzamenojn. En tiu lasta loko en julio 2011 okazos daŭrigo de la sesioj, kiam atendeblas eĉ pli granda kvanto da kandidatoj. Grava menciindaĵo estas la kunlaboro kun la Itala Instituto de Esperanto, kiu instigis siajn membrojn (la enlandajn ekzamenantojn) trapasi la KER-ekzamenojn por spertiĝi kaj esti testataj. La ekzamenon, financatan de la instituto, trapasis 15 italaj kolegoj, inter ili akademiano Carlo Minnaja, lia frato Nicola Minnaja, ambaŭ eminentaj kaj denaskaj esperantistoj, Fabrizio Pennacchietti, profesoro el Torino, kaj ankaŭ pluraj gravuloj de la movado.

La ekzamena komisiono reprezentiĝas regule dum la plej gravaj aranĝoj de ALTE (Asocio de Lingvotestistoj de Eŭropo) kaj per tio pli stabiligas la situacion de Esperanto ene de tiu prestiĝa faka platformo.

Rete

Lernu.net funkcias jam pli ol 8 jarojn kaj konstante kreskas kaj pliboniĝas. En ĝia paĝaro oni povas trovi ĉiujn informojn pri Esperanto kaj la movado en 36 lingvoj. La paĝaro kreskis kaj multo ŝanĝiĝis, sed la bazaj celo kaj ideo restis samaj — senpage helpi al ĉiuj retuzantoj en la mondo lerni kaj ekuzi Esperanton laŭeble facile kaj rapide.

Ĉiumonate la paĝaron vizitas pli ol 150 000 unikaj vizitantoj, kiuj dum monato trarigardas pli ol 3 milionojn da paĝoj. La nombro de registritaj uzantoj alproksimiĝas al 100 000. La evoluon de la paĝaro sekvas kaj al ĝi diversmaniere kontribuas ĉ. 200 helpantoj, kiuj tradukas la paĝaron, lingve helpas uzantojn, plibonigas vortarojn, kontribuas al la enhavo, testas, programas, komentas kaj en multaj aliaj manieroj certigas, ke la projekto floru kaj evoluu. Krom kursoj kaj pure instrua materialo, kiel diversnivelaj gramatikoj, ekzercoj, testoj kaj ekzamenoj, ĉe lernu! ekzistas pluraj iloj por praktika uzo de la lingvo kaj komunikado: la eblo interŝanĝi privatajn mesaĝojn kun aliaj uzantoj, sendi bildkartojn, skribi en la tujmesaĝilo kaj uzi multlingvajn forumojn.

Ekzistas jam multaj planoj pri la estonto de la paĝaro. Unu el la deziroj estas kunligi la paĝaron kun pluraj aliaj interesaj kreataj projektoj, ekz. “lingvohelpilo” kaj “Esperanto-aktuale”. La unua estas altnivela gramatikkontrolilo, kiu ne nur atentigas komencantojn pri verŝajnaj eraroj, sed ankaŭ donas ŝanĝoproponojn, ordigitajn laŭ verŝajneco, kaj helpas ankaŭ al spertaj esperantistoj per kontrollegado de longaj dokumentoj. Krome ĝi donas pedagogiajn komentojn pri la eraroj, kun ligiloj al pli detalaj klarigoj kaj lernomaterialo. La kontrolilo jam funkcias, konstante pliboniĝas kaj estas testebla ĉe la paĝo http://lingvohelpilo.ikso.net. La dua menciita projekto estas multlingva inform-retejo pri la internacia lingvo Esperanto kaj ĝia kulturo: gramatiko, historio, movado k.s. Grava parto de la paĝaro konsistas el novaĵoj pri Esperanto, lingva politiko kaj rilataj aferoj, kiuj estos verkataj kunlabore kun multaj esperantistoj tra la mondo.

La paĝaro jam estas konstruita. Pri la projekto eblas pli ekscii ĉe http://aktuale.info.

Instruado de Esperanto okazas ne nur en la reto. Jam la tria fizika lernu!-renkontiĝo Somera Esperanto-Studado (SES-2010) okazis en la slovaka urbeto Piešťany, kien venis 190 personoj. Raporto pri ĝi aperis en la oktobra numero de la revuo.

La projekton lernu! kaj la ceterajn menciitajn realigas la internacia organizo Edukado@Interreto (http://ikso.net) kun la financa subteno de la usona esplorfondaĵo “Esperantic Studies Foundation” (http://esperantic.org).

Edukado.net

La jaro 2010 estis mejloŝtono en la vivo de la paĝaro www.edukado.net. En oktobro de tiu jaro lanĉiĝis ĝia tria, komplete rekonstruita versio. Tio eblis danke al la komunumo (deko da grandaj sponsoroj kaj 220 individuaj donacintoj), kiu en rekorda tempo kunmetis la necesan sumon por la rekonstruo kaj tiel savis la riĉegan kolekton de la retejo. Estis kreita Fondaĵo edukado.net, kiu prizorgas la kolektitan monon kaj respondecas pri ĝia laŭcela uzo kaj mastrumado. La funkciadon de la retejo mem daŭre financis ESF.

Katalin Kováts, la direktoro de la fondaĵo kaj redaktoro de la retejo, jam de 9 jaroj konstruas kaj plenigas la paĝaron je ekzercoj, artikoloj, utilaj helpiloj por la instruistoj de la internacia lingvo.

Pli ol 2000 esperantistoj uzas la materialon de la retejo kaj cento aktive kunlaboras. Lastatempaj novaĵoj estis la sekcioj Diplomlaboraĵoj kaj Panteono. En la unua kolektiĝas la lernejfinaj laboraĵoj en aŭ pri Esperanto, la dua prezentas kaj starigas memoron al meritplenaj instruistoj de Esperanto, forpasintaj aŭ ankoraŭ vivaj. La populara eldonaĵo Poŝamiko vendiĝis en 6000 ekzempleroj kaj daŭre furoras tra la mondo.

Krom la reta trejnlaboro kaj subteno de instruistoj, edukado.net okazigas ĉeestajn kursojn kaj seminariojn. Ĝi ne nur trejnas kaj instruas, sed aktive partoprenas ankaŭ en la ekzamenado. La redaktoro, respondecante pri la novtipaj KER-ekzamenoj, ankaŭ sur la paĝoj de edukado.net provas doni ĉiun subtenon por la kunorganizantoj kaj kandidatoj de tiuj gravaj ekzamenoj.

[FORIGITA!: bildo]

La estraro de ILEI: Julija Batrakova, Duncan Charters, Stefan MacGill, Malgosia Komarnicka, Zsófia Kóródy kaj Radojica Petrović, kun estrara komisiito por la Kuba konferenco Ana Montesinos De Gomis.

TEJO

Vigligo de la ekstera agado

Raportas Ĝenerala Sekretario de TEJO P. Kožuchová kaj M. Ronco, TEJO-volontulo

La jaron 2010 karakterizis laŭŝtupa intensiĝo de la KER*-agado. La estraro dum sia lasta fizika kunveno decidis emfazi kaj revigligi la eksteran agadon de TEJO, nomumante novan komisiiton pri eksteraj rilatoj, Michael Boris Mandirola el Italio. En la novembra Ĝenerala Asembleo de la Eŭropa Junulara Forumo en Kievo partoprenis tri delegitoj de TEJO. Pli frue en septembro 2010 TEJO-reprezentanto partoprenis informtagon pri subvencipetado kaj financado en Bruselo. TEJO sukcesis akiri subvencion de ESF por trejnado, preparata kune kun Skolta E-Ligo por majo 2011.

* Komisiono pri Eksteraj Rilatoj

La IJK 2010 kun la temo “Proksimiĝo de kulturoj” okazis en Santa Cruz del Norte, Kubo. Partoprenis ĝin 181 esperantistoj el 35 landoj. Dank’ al la konkurso “Partopreni IJK-on”, por kiu TEJO disponigis 1500 eŭrojn, la kongreson partoprenis ankaŭ du junuloj el Brazilo kaj unu el Kroatio. TEJO kontribuis programe kaj finance al la seminario por instruistoj de ILEI kaj la Amerika Komisiono de UEA, disponigante 1500 eŭrojn por stipendiitoj el la Suda Ameriko.

En la Centra Oficejo de UEA volontule oficis en 2010 Alexandre Baudry el Francio (ĝis la fino de septembro), sekvate de Manuela Ronco el Italio. Post la fino de sia volontulado Alexandre Baudry transprenis la rolon de la ĉefa kompilanto de Pasporta Servo. En 2010 aperis ĝia nova eldono kun la adresaro de 1450 gastigantoj. Ekde majo 2010 en la prizorgado de la retpaĝo de PS partoprenas nova programisto, Daniel Bebelacqua el Urugvajo.

En 2010 aperis 3 numeroj de TEJO Tutmonde, redaktitaj de Nicola Ruggiero el Italio. Paŭlo Moĵajev daŭrigis laboron kiel redaktoro de Kontakto, sed printempe 2010 estis lanĉita konkurso por la posteno de nova redaktoro. Tiu fariĝis Rogener Pavinski kiu prilaboris novan koncepton de la revuo kaj starigis la retpaĝon: www.kontakto.tejo.org. La lasta numero de Kontakto en 2010 estis jam de li redaktita.

Dum la aŭtuna estrarkunsido Derk Ederveen, longjara kompilanto de PS, estis nomumita honora membro de TEJO, Marek Blahuš oficialiĝis kiel komitatano A de TEJO ĉe la Komitato de UEA, Adenjo Charrière estis nomumita gvidanto de nova komisiono pri Adoleska Agado, kies celo estas pripensi strategion, por ke esperantistoj en adoleska aĝo ne restu flankenmetitaj de la movado.

[FORIGITA!: bildo]

La nuna TEJO-estraro

LANDA KAJ REGIONA AGADO

Superrigardo pri la faritaĵoj

Raportas la respondeca estrarano M. Gutierrez

La laboro de UEA estas bazita sur iniciatoj de membroj kaj organizoj en diversaj landoj kaj regionoj, kaj signife dependas de la kapablo kaj entuziasmo de individuoj kaj grupoj. La raporto prezentas nur superrigardon pri la E-laboro en la regionoj kaj landoj, kie aktivas organizoj, kluboj kaj individuoj ligitaj al movadaj taskoj. Ĉiam pli la kontaktoj inter ili okazas per la Interreto aŭ diskutlistoj, speciale kiam temas pri disvastigo de informoj kaj agadoj, kongresoj, kunvenoj kaj kursoj.

Tiu laboro ankaŭ en 2010 estis kompletigita per agado pri ĝemelaj urboj sub la gvido de Wu Guonjang. Ĝi koncentriĝis al kvar aspektoj: Atingi aktivan kaj klaran konsideron kaj agadon por la projekto flanke de regionaj kaj lokaj Esperanto-organizaĵoj; instigi vizitojn inter esperantistoj por tiel influi la ĝeneralan agadon de ĝemelaj urboj; akiri subtenon de la movadaj gravuloj por plivalorigi la projekton; pliigi la rolon kaj influon de la projekto kaj de ĝia bulteno Informilo de Ĝemelaj Urboj.

Afriko

La jaro 2010 estis plena de signifaj laboroj por kaj en Afriko. Rilate al informado la Afrika Komisiono adaptis flugfoliojn por liveri ilin al interesiĝantoj.

Sur la instrua kaj eduka agadkampoj notindaj estas la lingvokursoj en Burundo, Benino, Togolando, Kenjo, Niĝerio, Kongolando kaj ankaŭ en diversaj lernejaj kaj eksterlernejaj E-kluboj. Apartan mencion tiurilate meritas Bubanza (Burundo), kie okazis seminario kun 60 partoprenantoj el najbaraj landoj. Perkorespondan kurson por deko da gelernantoj gvidis Adjé Adjévi.

La bulteno de la Afrika Komisiono Esperanto en Afriko, redaktata de Jean Codjo, aperis regule tri fojojn jare en la Interreto kaj en papera formo. Pluiris la kreado kaj prizorgado de retpaĝoj fare de la Afrika Oficejo (Benino) por landoj, kiuj tion deziras, kaj ligo al kelkaj eblas ĉe www.esperanto-afriko.org/retpagxojafrikaj.htm.

Ĉe Afrika Oficejo deĵoras partatempe (ĉirkaŭ 20 horojn semajne) André Gokan. Al liaj taskoj apartenas i.a. liverado de lernomaterialo al petintoj, prizorgado de la oficejo, aktualigado de listo de afrikaj esperantistoj, respondado al informpetantoj. Kunlabore kun la CO, AO pristudis subvencipetojn, kaj en 2010 donis subvenciojn al tri landaj asocioj: ABeE (Benino), ANEB (Burundo) kaj UTE (Togolando). Iom da monhelpo ricevis ankaŭ Zego E-klubo en Niĝerio, CIE en Madagaskaro, Paca E-klubo en Tanzanio, EKM en Kongolando kaj iu klubo de Kenjo.

Sub la gvido de J.P. Lungikisa revigliĝis Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio (DKEA). Loka muzika grupo Espero kunlabore kun Vinilkosmo produktis KD-on. Jean Codjo kaj Adjé Adjévi per siaj verkoj Aventuro en mondo de ŝajnigado kaj El togolanda saĝosako, eldonitaj de Flandra Esperanto-Ligo respektive Monda Asembleo Socia, pliriĉigas la E-kulturon.

Dank’ al la subteno el la fondaĵo Thorsen, SAT-amikaro, de Gilles kaj Nicole Wallez, Ronald Glossop kaj Jeanne-Marie Cash, la klubo Sankta Harmonio en Benino kolektis kaj donacis franclingvajn librojn kaj esperantaĵojn al la ŝtata mezgrada lernejo de Ayahohoué. Estis aktualigita kontakto kun la nacia komisiono de Unesko en Buĵumbura. Lerno-jarfinaj festoj kaj Zamenhofa festo-tago estis diversmaniere solenitaj. En Togolando Zamenhof-festo okazis jarfine, kadre de la 18-a nacia kongreso, kiun partoprenis 79 togolandaj esperantistoj. Pri E-aranĝoj en DR Kongo kaj Togolando dank’ al lokaj iniciatoj raportis televido kaj radiostacioj.

Dum la jaro en Afriko okazis vizitoj de esperantistoj el Belgio, Francio, Svedio unuflanke kaj aliflanke de afrikanoj mem. Menciinda estas la vizito de Jérémie Sabiyumva en Kenjo kaj Ugando por starigi Orientan Afrikan Esperanto-Federacion, kaj tiu de Costantine Mashauri en Najrobo. Tio estas la solaj okazoj por lokaj fortoj pli vigle praktiki la lingvon kaj akiri internacian prononcon.

[FORIGITA!: bildo]

Latifou Gbadamassi, prezidanto de Asocio de Beninaj Esperantistoj.

Ameriko

La Amerika Komisiono aparte klopodis per kelkaj iniciatoj kaj konkreta projekto antaŭenpuŝi agadojn sojle de la UK kaj aliaj internaciaj eventoj dum 2010. Oni donis gravan stimulon al la projekto Esperanto al Ameriko, kiu inkluzivas konkretajn erojn, kiel instruado de Esperanto. Dank’ al stipendioj pluraj latinamerikanoj povis partopreni trejnseminarion kadre de la ILEI-konferenco en Kubo kaj la 95-an UK-on, aparte pro la subteno de Fondaĵo Mondo el Germanio, ILEI, TEJO.

Inter multaj aliaj aktivaĵoj aparte raportindaj, estas krome: instru- kaj informvojaĝo de la belga esperantistino Anneleen Nys tra diversaj latinamerikaj landoj. Martin Schäffer kun Mallely Martínez Mateos, la prezidantino de Meksika E-Federacio, efektivigis instru- kaj informvojaĝon al Nikaragvo. Aliflanke, en Meksiko Esperanto fariĝis oficiala kaj libere elektebla fako en la universitato UABC (du studlokoj: Mexicali kaj Tijuana).

En Usono NASK 2010 festis sian 40-an datrevenon, daŭrigante la tradicion kiel grava centro de plurnivela lernado kaj internacia uzado de Esperanto.

Okaze de la UK, ILEI-konferenco, IJK kaj IIK en Kubo, KEA aktive partoprenis la 19-an Internacian Librofoiron de Havano per stando, kiun vizitis pluraj miloj da havananoj, kaj dum kiu estis disdonitaj pluraj miloj da faldfolioj. Oni reklamis la kongreson logante pli ol 50 interesatojn, okazis gazetaraj konferencoj, televidaj elsendoj kaj vasta informa kampanjo tra la tuta lando; estis lanĉita nova retpaĝo ĉe: www.esperanto.cult.cu; okazis regulaj kontaktoj kun la naciaj Unesko-komisiono kaj UN-asocio por pritrakti la unuajn demarŝojn cele al la projekto Jardeko de la Lingvoj.

En Brazilo grava atingo estis la aprobo de leĝprojekto por subteni la instruadon de Esperanto en brazilaj mezlernejoj, pri kiu la federacia deputito Andreia Zito el la ŝtato Rio-de-Ĵanejro denove prezentis sian favoran raporton. Rezulte, la leĝprojekto de la senatano Cristovam Buarque estas en la eduk-komisiono de la deputita ĉambro.

Aliaj gravaj eventoj estis la 45-a kongreso de BEL; komenciĝis la preparlaboroj por la 8-a Tutamerika Kongreso de Esperanto en San-Paŭlo en julio 2011 kune kun la jaraj BEL-kongreso kaj junulara kongreso.

Grava manko, kiun la Amerika Komisiono ne sukcesis superi, rilatas al la klopodoj proksimigi la nordamerikan movadon al regula kunlaboro regiona, kio tamen restas la esenca celo, kaj tial oni planas daŭrigi kaj konkretigi kunlaborajn projektojn.

Dum la jaro daŭre okazis retaj kontaktoj kun esperantistoj en diversaj landoj, kiel Salvadoro, Honduro, Kostariko, Nikaragvo, Haitio, Gvatemalo kaj Venezuelo. La celo estas aktivigi lokajn izolulojn kaj grupojn kaj diskonigi la agadojn de la komisiono, aparte ĝian projekton Esperanto al Ameriko.

La retpaĝo de AK ne estis regule aktualigata, tamen ĝi daŭre peras ligon al la landaj asocioj de la regiono kaj gastigas la sonarkivojn de Radio Aktiva en Urugvajo kaj Radio Havano Kubo (www.ameriko.org).

Arabaj Landoj

En 2010 la Komisiono pri agado en la landoj de Meza Oriento kaj Norda Afriko daŭrigis sian informan agadon kaj liveradon de lernomaterialo al petantoj. La plej konkreta rezulto estis atingita en Turkio, kie en Eskiŝehiro oni organizis la 3-an Mezorientan Kunvenon kun internacia partoprenantaro. La kunveno estis tre sukcesa el la turka vidpunkto, ĉar la partoprenintaj lernantoj restis entuziasmaj kaj plu agadis en sia istanbula klubo.

Dum la jaro okazis multaj provoj kontakti kelkajn esperantistojn en Tunizio, por aranĝi tie la 4-an Mezorientan Kunvenon, kio malsukcesis.

Daŭras retaj kursoj en la araba, ankaŭ de lernu.net, kaj evoluas la paĝaro de la komisiono www.arabujo.net. De tempo al tempo aperas junaj parolantoj, ekzemple en Sirio, kiuj lernis per la reto.

La elĉerpiĝinta libro de Husajn Al-Amili La trezoro de la araba kulturo estis reeldonita. Alia verko de Al-Amili estas en preparo.

La komisiono restas tre malforta kaj atendas kunlaboron de esperantistoj, kiuj havas ligojn kun arabaj landoj: a...@gmail.com.

Azio

En Azio UEA havas firman agadbazon en la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM), organizanta sian agadon per diversaj projektoj, komencante de la regionaj kongresoj, edukado, kunlaboro inter landaj asocioj, membrigo de azianoj en UEA kaj ILEI-agado. KAEM sukcesis eldoni sian informilon Esperanto en Azio kun 32 paĝoj laŭplane kaj sendis ĝin al 350 abonantoj kaj 150 financaj subtenantoj ĉefe en Koreio kaj Japanio. Por subteni la eldonon de Esperanto en Azio oni kolektis 150 mondonacojn por la Fondaĵo Azio de UEA. Estis eldonita la “Jarlibro de KAEM 2010”.

KAEM membrigis 154 aziajn aktivulojn en UEA per la Fondaĵo Azio. Estis subvenciitaj du indonezianoj por partopreni en la 29-a Komuna Seminario decembre en Vjetnamio. Laŭ diversaj projektoj oni laboris pri edukado en Indonezio, kie Heidi Goes el Belgio sukcese organizis kursojn, parte subvenciitajn de KAEM, en diversaj lokoj. Oni subvenciis krome la lernolibron de Firdaŭs Ŝukurov en Taĝikio. En Birmo la movado ĝermas.

La 6-a Azia Kongreso okazinta en Mongolio havis 254 aliĝintojn el 33 landoj kaj partoprenis ĝin 215 el 27 landoj. Ĝi estis granda sukceso pro la nombro de la partoprenantoj kaj la enhavo. La financan deficiton parte kovris KAEM kaj parte Mongola Esperanto-Asocio. Dum la Azia Kongreso la estraran kunsidon de KAEM partoprenis KAEM-anoj el Japanio, Koreio, Ĉinio, Mongolio, Vjetnamio, Israelo, kaj Hori Jasuo (UEA-estrarano). En ĝi elektiĝis nova estraro de KAEM, kun Sasaki Teruhiro el Japanio kiel la nova prezidanto.

Dum la jaro okazis ankaŭ aliaj landaj kongresoj kaj samnivelaj aranĝoj, inter kiuj menciindas la 4-a jarkunveno de Ĉinaj Esperanto-komercistoj en Huangshi, provinco Hubei, en septembro; la Jarkunveno de Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio en la urbo Dandong (najbare al la norda Koreio); la 6-a Esperanto-Kongreso de Nordoriento kaj Interna Mongolio de Ĉinio en aŭgusto en la plej granda landlima urbo Dandong, en la Liaodong-a Universitato, kun temo “Instruado kaj Aplikado de Esperanto”. La kongreson ĉeestis 155 partoprenantoj el 11 provincoj, 3 municipoj kaj 1 aŭtonoma regiono kaj el la suda Koreio, Japanio kaj Usono. Esperantaj aktivaĵoj okazis en Kantono por memorfesti la 123-an datrevenon de la unua libro de Esperanto; en Indonezio en oktobro 2010 estis starigita Esperiga Suno — Esperanto-klubo de Ĝakarto. En Israelo okazis Somerfina Kunveno de la Tel-avivaj esperantistoj, kiun partoprenis esperantistoj el la tuta lando. Ĝi kunvenigis preskaŭ 40 partoprenantojn; en Japanio okazis la 97-a Japana Esperanto-Kongreso en Nagasako. Al ĝi aliĝis 396 homoj, el kiuj efektive partoprenis 191. La kongresa temo estis “Esperanto ŝanĝas la mondon, ankaŭ vin”. En Koreio okazis la 42-a Koreia Esperanto-Kongreso en Daegu. En Pakistano kunvenis la 33-a Jara Kongreso de PakEsA en la urbo Multan; en Uzbekio okazis letervespero en la 2750-jara Samarkando en la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro kunlabore kun la urba departemento pri kulturo kaj la regiona filio de la Unuiĝo de Verkistoj de Uzbekio; en Vjetnamio okazis la 29-a Komuna Seminario inter junularoj de Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Vjetnamio en Hanojo.

Resume, KAEM laŭ siaj projektoj konstante antaŭenpaŝas kaj plenumas sian taskon, kolektante informojn kaj eldonante la organon Esperanto en Azio por 500 aziaj aktivuloj, organizante regule Aziajn Kongresojn, subtenante la eldonadon de libroj kaj vortaroj. Pro la progreso de la Interreto kaj pere de KAEM aziaj esperantistoj multfoje renkontiĝas reciproke, kio kontribuas al plifirmigo de la esperantista movado en la tuta regiono.

Eŭropo

Malgraŭ klopodoj ne eblis kunlaborigi tie la LA-ojn por establi apartan komisionon de UEA por Eŭropa Agado. Tiuregione tradicie aktivas kiel aparta organizo Eŭropa E-Unio membrigante esperantistojn el LA-oj kaj kluboj en la uniaj landoj. Tamen realiĝis multaj kunlaboraj rilatoj kaj aktivadoj pri konkretaj eventoj kaj celoj.

I.a. okazis la germana-franca kongreso en Kaiserslautern en Germanio, en kiu en majo 2010 EEU organizis kunsidon de sia asembleo. Itala E-Federacio kune kun EEU organizis en Lignano en aŭgusto 2010 Eŭropan seminarion pri Lingvaj rajtoj en multkultura Eŭropo. Aldone al la Comenius- kaj Grundtvig-projektoj de pluraj lernejoj kaj landaj asocioj en 2010 aldoniĝis la projekto de Itala E-Federacio organizi en 2011 eŭropan laborejon pri eŭropaj temoj en Torino.

EEU denove partoprenis en la Ekonomia Forumo en Krynica (Pollando), grava evento kunveniganta politikistojn kaj ekonomiistojn el la centra-orienta Eŭropo. En ĝia organizo grave rolis Pola E-Asocio kaj finance subvenciis ĝin UEA kaj ESF. Kadre de la foruma temo “Eŭropo sen konfliktoj” la podian prezenton partoprenis Seán Ó Riain, Zbignew Galor, Ilona Koutny kaj Barbara Despiney.

Menciinda estas la partopreno de esperantistoj en la eŭropunia Grundtvig, programo “Dumviva Lernado”. Ekzemple Pola E-Asocio akiris du ĝiajn premiojn, i.a. la duan lokon en la kategorio de plej bonaj organizaĵoj pro grupa subiĝo al KER-ekzamenoj. Gravis esperantista partopreno en la Forumo de Tria Aĝo en Nowy Sącz.

Pluraj publikaj aranĝoj kaj kunfestado okazis lige kun la Eŭropa Tago de Lingvoj (21.09). Elstaris la pagita anonco de Etsuo Miyoshi en Le Monde kaj ekspozicio de libroj pri malpli konataj lingvoj en la Brusela Eŭropa Komisiono (DGT) kun unu tablo dediĉita ankaŭ al Esperanto. Kelkaj LA-oj havis apartajn publikajn aranĝojn i.a. la ĉeĥa, slovena kaj slovaka.

Multaj informoj pri E-agado aperis en neesperantistaj mediatoj kaj la televidaj elsendoj pri asocioj kiuj festis siajn 100-jariĝojn, kiel la slovena kaj la bosnia. Kroata E-Ligo kongresis en Velika Gorica, la 8-an de septembro. Lige kun la 100-jariĝo de E-Ligo en Bosnio kaj Hercegovino en Sarajevo (29-31.10) okazis Ronda Tablo “EU — hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj”, kun partopreno de esperantistoj i.a. el ĉiuj uniaj landoj.

Inaŭguro de Esperanto-memormuro en la Esperanto-Parko en la urbo Pécs, Hungario, estis nekutima evento kun ĉeesto de ĉirkaŭ 60 hungaraj kaj eksterlandaj esperantistoj. Sur la muro estis pendigitaj granitaj memortabuloj pri 11 konataj hungaraj esperantistoj kaj Zamenhof.

Oceanio

Dum la jaro la Oceania komisiono ne sukcesis regule nek vigle agadi, tamen oni klopodis subteni iniciatojn de lokaj aktivuloj kaj landoj per kelkaj funkcipovaj projektoj. Aŭstralia E-Asocio (AEA) kaj NZEA (Nov-Zelando) daŭrigis sian stabilan laboron kun relative bonaj atingoj. La projekto “Talking to the whole wide world” de Penny Vos kunlabore kun AEA enkondukas Esperanton en la kadron de deviga instruado/lernado de lingvo alia ol la angla al infanoj kaj gejunuloj en Aŭstralio. Edukaj instancoj kaj instruistoj en bazaj lernejoj povas nun konsulti la materialojn ĉe www.mondeto.com

Unu el la daŭraj malfortoj estas manko de homfortoj por entrepreni esencajn taskojn en tiom vasta regiono; oni klopodis plu teni kontaktojn por subteni agadojn en la plej malfortaj landoj.

SCIENCA KAJ FAKA AGADO

Libroj,Vikipedio, ISAE, IKU

Raportas la respondeca estrarano A. Wandel

UEA eldonis la duan volumon el la serio Scienca Penso publikigante la verkon Lingvo kaj Menso de la mondkonata sciencisto Noam Chomsky en la kompetenta traduko de Edmund Grimley Evans kun antaŭparoloj de Probal Dasgupta kaj la psikolingvisto Hiroshi Nagata.

La Esperanta Vikipedio daŭre kreskas kvante kaj kvalite. E@I organizis kaj sponsoris la konkurson “Monato de Vikipedio” dum aprilo 2010. Ĝiaj partoprenantoj plibonigis kelkajn el la 1000 plej gravaj artikoloj. Sekve la Esperanta Vikipedio gajnis la unuan lokon laŭ kresko de tiuj artikoloj dum tiu monato.

Estis fondita grupo por revigligi Internacian Sciencan Asocion Esperantistan (ISAE). Ĝia prezidanto, d-ro Rüdiger Sachs, estis premiita en la UK en Havano pro sia elstara laboro kiel gvidanto de ISAE kaj eldonanto de ĝia Scienca Revuo.

Dum la UK en Havano du IKU-prelegantoj lastmomente ne povis veni. Iliaj prelegoj tamen okazis laŭplane dank’ al kunlaboro de kolegoj. Kiel kutime furoris la IKU-libro. Kadre de la Konferenco por Apliko de Esperanto en la Scienco kaj Tekniko (KAEST) en novembro 2010 okazis publika kunsido de la ISAE-iniciatgrupo.

La estraro nomumis du fakajn komisionojn de UEA: IKU-komisionon (konfirmotan de la Komitato en Kopenhago) kaj la komisionon pri Rondo Familia.

La listo Scienca kaj Faka agado de UEA plivastiĝis kaj fine de 2010 havis preskaŭ 200 membrojn.

[FORIGITA!: bildo]

Kadre de la Konferenco por Apliko de Esperanto en la Scienco kaj Tekniko en novembro 2010 okazis publika kunsido de la ISAE-iniciatgrupo.

ESPLORO KAJ DOKUMENTADO

CED estas esplora fako de UEA

La respondeca estrarano A. Wandel, raportas H. Tonkin

CED, Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, estas la esplora fako de UEA. Ĝi laboras per estraro kiu konsistas el: Detlev Blanke, Mark Fettes, Sabine Fiedler, Federico Gobbo, Kimura Goro, Wim Jansen, Giridhar Rao kaj Humphrey Tonkin (direktoro). La Centro aperigis regule la sciencan revuon Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado, LPLP), eldonatan en kunlaboro kun la granda nederlanda eldonejo Benjamins (www.benjamins.com) sub la redakto de prof. Probal Dasgupta kaj prof. Humphrey Tonkin. Aperis ankaŭ la tria volumo en ĝia (anglalingva) libroserio Studies in World Language Problems (Studoj pri Mondaj Lingvaj Problemoj), libro pri tradukado (La tradukanto kiel peranto de kulturoj), redaktita de Humphrey Tonkin kaj Maria Esposito Frank. Tiu volumo enhavas i.a. artikolon de Humphrey Tonkin pri tradukado en Esperanton. Kvara volumo, pri lingvopolitiko en Orienta Azio, estas en preparo.

LPLP estis fondita kiel multlingva revuo. Kvankam ĝi daŭre aperigas ampleksan resumon de ĉiu artikolo en Esperanto, kaj ankaŭ en unu plia lingvo, preskaŭ ĉiuj manuskriptoj, kiujn ĝi ricevas, estas en la angla lingvo — simptomo de la fortiĝanta situacio de la angla kiel la norma lingvo por scienca interŝanĝo. Rezulte, ĉiuj 13 artikoloj, kiuj aperis en la jarkolekto 2010, estis anglalingvaj. La revuo havas redaktan komitaton de 28 eminentaj lingvistoj el la tuta mondo, el kiuj naŭ scipovas Esperanton, kaj ĝi daŭre aperigas artikolojn pri interlingvistiko. Tri aperis en 2010, sub la redakto de Mark Fettes: tipologia studo pri la eŭropeco de Esperanto de Mikael Parkvall, studo pri Zamenhof de Esther Schor, kaj historia studo pri la esperantisto Lakshmiswar Sinha de Probal Dasgupta. Aperis ankaŭ tri recenzoj pri interlingvistikaj kaj esperantologiaj temoj. Aliaj artikoloj aparte interesaj traktis la problemon de personaj nomoj en kunligo kun oficiala registrado de nomoj, la rolon de lingvopolitiko en la sveda televido, lingvoekonomikon en Afriko, kaj lingvoplanadon en la organizado de sanservoj. La jarkolekto de 2010 estis la 34-a. Aperis kvar recenzoj de verkoj en aŭ pri Esperanto.

La unutaga Esperantologia Konferenco, tradicie organizata de CED kadre de la Universalaj Kongresoj, okazis en 2010 en Havano sub la gvido de prof. Christer Kiselman. La aktoj de tiu konferenco aperos ĉe UEA.

Aperis regule ĉe la centro Informilo por Interlingvistoj (IpI, red. Detlev Blanke). La informilo IpI celas teni interlingvistojn informitaj pri novaj eldonaĵoj, konferencoj ktp, kaj ĝi estas senpage abonebla por ĉiu interesiĝanto per peto al la CO de UEA aŭ legebla en interreto ĉe http://www.esperantic.org/en/communications/ipi. La germana interlingvistika asocio GIL aperigas germanlingvan version. D-ro Tonkin, kunlabore kun d-ro Blanke, respondecis ankaŭ pri kompilado de sekcio de la ĉiujara Internacia Bibliografio de la Asocio pri Modernaj Lingvoj (Usono). Tiu bibliografio ne plu aperas en la iamaj dikaj ĉiujaraj volumoj, sed en reta formo (kutime abonata de la grandaj esplorbibliotekoj tra la mondo). Aldoniĝas inter 300 kaj 400 novaj bibliografiaj eroj ĉiujare, tiel ke nun sidas en la datenobazo dekmiloj da eroj, kiuj iel rilatas al Esperanto kaj interlingvistiko.

Inter la sciencaj eldonaĵoj de UEA menciindas ankaŭ tekstoj el la Internacia Kongresa Universitato 2010, sub la redakto de d-ro José Antonio Vergara.

Per subteno de la usona-kanada fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF), kiu proksime kunlaboras kun CED, la retejo edukado.net antaŭenigas unu el la celoj de UEA, la lernadon kaj instruadon de Esperanto. Sub la gvido de Katalin Kováts, edukado.net liveras informojn ĉefe por instruistoj, pri lerniloj kaj instruiloj kaj aliaj helpiloj rilate Esperanto-pedagogion. La retejo lernu.net donas helpon al lernantoj de la lingvo per unu el la plej popularaj retaj kursoj kaj ankaŭ funkcias kiel renkontiĝejo de Esperanto-lernantoj. La Nordamerikaj Someraj Kursoj (NASK) ĉe la Universitato de Kalifornio Sandiego same faciligas la lernadon de Esperanto. Ĉiuj tiuj programoj ricevas subtenon de ESF. Subvencioj de ESF ebligis kompletigon aŭ daŭrigon, ekster la kadro de CED, de esplorprojektoj de unuopaj esploristoj en diversaj lokoj de la mondo (vidu ĝian retejon: www.esperantic.org).

La fonduso de CED subtenas malgrandajn esplorprojektojn pri Esperanto, interlingvistiko kaj rilata lingvopolitiko. Ĉiu fakulo pri tiuj temoj estas libera peti subvenciojn por subteni specifan esplorprojekton, inkluzive de vojaĝoj al esplorbibliotekoj, partopreno en fakaj konferencoj, publikigo de materialoj, k.s. La fonduso estas gvidata de d-ro Blanke, kune kun d-ro Christer Kiselman (Svedio) kaj s-ro Osmo Buller (Nederlando). Proponojn oni sendu unuavice al d-ro Blanke. En 2010 ESF subvenciis la fonduson per la sumo de USD 7000.

[FORIGITA!: bildo]

Parto de la kursanoj en Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK 2010) en la Universitato de Kalifornio en San Diego.

FINAJ VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Kunludu sur la podio

Kion vi konkludas el la agadaro videbligita en nia raporto? Bonvolu esprimi viajn konkludojn en la asocia retlisto uea-membroj, kie ni aŭskultas vin kaj reagas, aŭ en viaj landaj retlistoj, kie vi povas kunmeti viajn komprenojn cele al modifo de la laŭlandaj strategiaj planoj. La Asocio ĉimomente renovigas sian strategian planon kaj aparte bonvenigas vian partoprenon en tiu procezo — sur niveloj internacia kaj laŭlanda.

La metaforo, laŭ kiu la tuta Esperanta kulturo estus teatro, instigu vin ludi rolon sur tiu vasta podio, aŭ plivastigi ĝin per “alternativaj fieroj” (pri kiuj estis parolite en Havano), aŭ draste kritiki la metaforon mem. “Tamen, ne haltu.”

Amike kaj estime,

Probal Dasgupta

[FORIGITA!: bildo]

Estraro de UEA

Terminologia forumo

Ankaŭ ĉi-jare estas planata kadre de la UK okazigo de la tradicia programero.

En la kongresa programo ĝi ricevos lokon vendrede la 29-an de julio ekde 13:00 ĝis 16:00. Malsame ol en la antaŭaj jaroj, en kiuj la forumon organizis Detlev kaj Wera Blanke, la organizo E@I transprenas la gvidadon.

La noveco speguliĝas ankaŭ en la kadra temo de la kunveno “La faka lingvo en la interreto”. La forumo havas la celon prezenti novajn ekkonojn, aspektojn kaj atingojn en la kampo de la faklingva agado rilate al Esperanto (faklingvaj vortaroj, problemoj de la terminologio kaj terminografio, apliko de ISO-normoj, de la Interreto kaj de aliaj elektronikaj instrumentoj ktp.). Estas antaŭvidataj kvin prelegoj de po 30 minutoj (el tio 10 minutoj por diskuto). Sekvos ĝenerala diskuto, pri la nuna stato de la terminologia agado en Esperanto kaj planoj por estonta agado. La diskuton gvidos Mélanie Maradan, nove nomumita komisiito de UEA pri la rilatoj kun Infoterm kaj ISO. Pri kunordigo kadre de E@I respondecas Marek Blahuš, m...@ikso.net. Fakuloj, sciencistoj, terminologoj kaj antaŭenigantoj de faka uzo de Esperanto estas elkore invitataj partopreni. Aktualaj informoj ĉe: www.facebook.com/event.php?eid=197761123601210.

Festotago honore al Claude Gacond

Sabate la 27-an de aŭgusto 2011 en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds, Svislando, okazos festo honore kaj omaĝe al la 80-jara Claude Gacond.

Claude Gacond estas fama svisa esperantisto, instruisto kaj pedagogo. Li fondis en 1967 la arkivejon Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) kaj en 1968 Kulturan Centron Esperantistan (KCE).

Ekde 1994 li dediĉas siajn fortojn al CDELI en la Urba Biblioteko. Inter 1962 kaj 1992 li estis parolisto ĉe la Esperantofako de Svisa Radio Internacia en Berno. Li estas Honora Membro de UEA, de SES kaj de ILEI, redaktoro de SESinformas, la bulteno de Svisa Esperanto-Societo. Festolibro aperos kaj estos solene transdonita al Claude en la festotago. Por ĉeesti, alparoli la festantojn, kanti, deklami, aŭ partopreni la tagmanĝon, oni anoncu sin al Mireille Grosjean m...@gmail.com, telefone +41 79 69 709 66. Pliaj detaloj ĉe www.esperantogacond.ch/claude80jara/.

Al infanoj, gepatroj kaj ĉiuj eksinfanoj

De la 41-a UK al la 42-a IIK: Prezento kaj historio de la Internacia Infana Kongreseto. Sabate la 23-an de julio de la 16-a ĝis la 17-a 30, en la kongresejo.

En 1956 okazis la 41-a UK en Kopenhago, kaj samtempe la 1-a IIK. Ĝin iniciatis la tiama KKS Gian Carlo Fighiera. En 2011 okazos la 96-a UK en Kopenhago, kaj samtempe la 42-a IIK.

De la 41-a UK al la 42-a IIK, ni esperas je via partopreno por tiu energi-plena kunveno.

Tie vi havos la okazon aŭskulti gvidantojn de pasintaj IIK, historion pri la renkonto mem, kun ĉeesto de la infanoj de la aktuala IIK. Venu kaj rakontu/kundividu viajn spertojn pri infanaj renkontoj.

Por kontribui al tiu programo, bonvolu antaŭsendi mesaĝon al Adenjo (a...@gmail.com). Intervenoj daŭros maksimume 15 minutojn, kaj estu laŭeble plej ludemaj kaj viglaj. La organiza teamo tre aprezos ricevi viajn malnovajn fotojn (prefere en elektronika versio), kaj antaŭĝojas aŭskulti viajn anekdotojn.

Aktualaj informoj ĉe: www.facebook.com/event.php?eid=197761123601210

Oratora Konkurso en Kopenhago

En la 96-a UK en Kopenhago denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro.

Rajtos partopreni gejunuloj ĝis-30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo Claude Nourmont, m...@pt.lu.

La junaj oratoroj povos elekti unu el jenaj temoj:

  • Dialogo kaj interkompreno inter generacioj
  • La sociaj retoj: ĉu pli bona komunikado aŭ nur iluzio?
  • Ĉu Esperanto estas facila lingvo?

Oni devos paroli pri la elektita temo libere, sen antaŭpreparita teksto, sed oni tamen rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de la parolado estos 10 minutoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. Kompleta regularo ĉe: http://uea.org/dokumentoj/regularooratorakonkurso.html.