Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2011 7-8

Malferme

UEA ĉiam pli en la reta mondo

La ĉeesto de UEA en la virtuala mondo daŭre pliampleksiĝas. Eĉ ne ĉiuj funkciuloj de la Asocio plu konscias pri ĉiuj niĉoj de Interreto, kie UEA troviĝas, nek pri ĉiuj retaj servoj, kiujn ĝi disponigas. Ni do provu fari kronologian superrigardon pri la kresko de nia virtuala pejzaĝo, kvankam ĝi fariĝis jam tiom riĉa, ke la spaco ne sufiĉas por fari tion elĉerpe.

UEA faris la unuan paŝon en la elektronika mondo aprile 1992, kiam la Centra Oficejo ekuzis retpoŝton. Komence oni sendis kaj prenis retpoŝtaĵojn nur unufoje semajne. Ili estis malmultaj kaj la uzo de tiu nova kanalo, disponigita de la Erasma Universitato, estis peza, sed baldaŭ la uzo komencis rapide kreski. Ĝis 2002 la CO havis unu retadreson, sed en tiu jaro ĉiu oficisto kaj multaj unuopaj servoj kaj fakoj de la CO ricevis apartajn adresojn.

En 1997 UEA rezervis la domajnon uea.org kaj Kalle Kniivilä kiel komisiito kaj poste kiel estrarano pri informado ekkonstruis kun kelkaj volontuloj la ĉefan UEA-retejon www.uea.org, kies adreso plu restas sama. Intertempe ĝia aspekto ŝanĝiĝis kaj baldaŭ ŝanĝiĝos denove, ĉar la ĉefa volontulo pri ĝi, Andrej Grigorjevskij, nun okupiĝas pri ĝia funda renovigo. Propran retejon havas TEJO, www.tejo.org, kies unua versio estis kreita en 2001.

En 1998 ekaperis Gazetaraj Komunikoj de UEA, redaktataj en la CO kaj celitaj al movadaj gazetoj kaj aktivuloj. Komence volontuloj adaptis al kelkaj naciaj lingvoj la informojn, kiuj povis esti interesaj ankaŭ ekstermovade, sed nun tio bedaŭrinde okazas tro sporade. Ĉiu ajn povas senpage ekaboni tiun servon ĉe: www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/index.html.

Por la ekstera informado UEA havas alian retejon, www.esperanto.net, kiun Torben Kehlet starigis en 1996. Post lia forpaso UEA transprenis ĝian administradon en 2002. Nun ĝi proponas informilojn pri Esperanto en 62 lingvoj. Ralph Schmeits en la CO lastatempe okupiĝis pri ĝia ĝisdatigo, sed la nombro de lingvoj povus esti ankoraŭ pli granda kaj la informoj en iuj lingvoj pli aktualaj. (Bv. kontroli la situacion pri via lingvo kaj laŭbezone kontakti la CO!)

Kiam Andrej Grigorjevskij fariĝis estrarano pri informado, en 2001, li tuj komencis okupiĝi pri la evoluigo de retaj servoj. Li ekkonstruis “retan oficejon”, t.e. retejon, kiun ĉefe uzas la CO sed ankaŭ estraranoj, ĉefdelegitoj kaj perantoj por plej diversaj administraj bezonoj. Meze de 2002 ankaŭ membroj ricevis la eblon fari rete tiajn bazajn aferojn kiel ekz. (re)membriĝi en UEA/TEJO aŭ aliĝi al UK. La Gotenburga UK en 2003 estis la unua, kies kongresanoj povis ankaŭ mendi loĝigon kaj ekskursojn per reta mendilo en la UK-sekcio de la retejo.

La ĉefa avantaĝo de la retaj servoj certe estas la rapideco. Tion spertas ankaŭ la klientoj de la Libroservo de UEA. En 2000 ili ricevis la eblecon konsulti rete la plenan katalogon. Mendon oni devis ankoraŭ sendi kiel apartan retmesaĝon, sed ekde marto 2004 katalogo.uea.org funkcias kiel vendejo, kie la kliento kompilas mendon per klakoj ĉe dezirataj varoj.

Ekde 2005 la ĉefaj servoj de UEA estas atingeblaj en Interreto. Ĉiu individua membro rajtas uzi la “retan Jarlibron”, reto.uea.org, kiu fakte estas pli ol la nomo supozigas. Krom la informoj pri delegitoj, estraranoj, komitatanoj k.a. funkciuloj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, kaj krom la eblo rekte kontakti plej multajn el ili, ĝi donas aliron ankaŭ al la revuoj Esperanto, Kontakto kaj TEJO tutmonde. Ĉiu membro rajtas legi iliajn jarkolektojn ekde 2004; la numerojn de la kuranta jaro povas legi nur la aktualaj membroj. Simile al la Delegita Reto ankaŭ la reto de gastigantoj de TEJO, Pasporta Servo, havas interaktivan retejon, www.pasportaservo.org. Ŝatantoj de paperaj eldonoj tamen ne maltrankvilu: Jarlibro, Pasporta Servo kaj la revuoj de UEA kaj TEJO plu aperos ankaŭ presforme.

En 2009 UEA ekhavis paĝon en la socia retejo Facebook. En junio 2011 www.facebook.com/Universala.Esperanto.Asocio havis jam 2300 “ŝatantojn”, kiuj povas ankaŭ mem afiŝi tie komentojn, fotojn, filmojn k.a. apud la afiŝoj de UEA. Proprajn paĝojn havas ankaŭ TEJO, Kontakto, Pasporta Servo kaj kreskanta nombro da aliaj servoj kaj agadoj de UEA/TEJO. Malpli populara (120 anoj) restas la UEA-paĝo http://vk.com/club13861884 en la Facebook-simila VKontakte, kun uzantoj ĉefe en Rusio.

Iom antaŭ ol eniri Facebook, UEA malfermis “retan kinejon”. En uea.ipernity.com eblas jam spekti dekojn da dokumentaj filmoj ekde la unua IJK en 1938 ĝis la plej lasta Malferma Tago de la CO. La filmĵurnalo UEAviva en YouTube, www.youtube.com/ueaviva, proponas 10-minutajn filmetojn pri aktualaĵoj de UEA. Novaj filmoj aldoniĝas laŭ la tempa disponeblo de la volontulo Francisco L. Veuthey, sed tute regulan ritmon (ĉiun unuan kaj trian merkredon de la monato) celas la nova retradio de UEA, kiu funkcias kunlabore kaj kadre de Pola Retradio en Esperanto, retradio.posterous.com.

Fine ni ne forgesu la retlistojn. Ankaŭ tiuj ligitaj al UEA jam tiom — verŝajne tro! — multas, ke ne plu eblas nombri ilin. Ekzemple, la Yahoo-listo de la Komitato de UEA estis kreita en 1999. Ĝi estas libere legebla por ĉiu, sed nur la komitatanoj rajtas afiŝi en ĝi. Ĉiu membro de UEA rajtas tamen skribi en la Yahoo-listo “uea-membroj”, lanĉita en 2000. Kun ĉ. 400 anoj ĝi tamen estas malpli populara ol la diversaj retejoj, verŝajne pro tio, ke ĝiaj diskutoj tro facile turniĝas en ĝenajn disputojn. Pli utilaj povas esti diskutlistoj kaj retejoj pri konkretaj agadoj, ekz. la retejo por kunordigi la gazetaran agadon ĉirkaŭ la ĉi-jara UK, esperanto.com/gazetara-kampanjo2011, prizorgata de Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova.

Osmo Buller

Esperantomuzeo en Vieno iras interreten!

La valoro de muzeoj konsistas ne nur en la objektoj elmontrataj, sed ankaŭ en la objektoj, kiuj troviĝas en iliaj stokejoj. Tiel en la Esperantomuzeo en Vieno oni povas vidi nur etan parton: 2 500 objektoj troviĝas ne en vitrinoj, sed en stokejoj. Tamen la Esperantomuzeo trovis solvon: Post ciferecigo, granda parto de la objektoj estas nun videbla en interreto!

La Esperantomuzeo ne devas honti: en la jaro 2010 vizitis ĝin 7 523 interesiĝantoj, inter ili multaj lernantoj kaj junuloj. Aldone al tiu sukceso ĝi strebas eĉ pli grandigi la kontakton kun la publiko kaj tiel en giganta fortostreĉo fotis aŭ skanis ĉiujn siajn muzeajn objektojn por meti ilin en la bilddatumbankon “Bildarchiv Austria”. La celata publiko estas interalie ankaŭ la esplorantoj kaj sciencistoj, ĉar objektoj havas sian historion kaj ofte komunikas eĉ pli konkretan informon ol vortoj.

Kolektado, konservado, esplorado kaj disponigo de objektoj estas la bazaj funkcioj de ĉiu muzeo. Tiajn taskojn la Esperantomuzeo plenumas jam de pli ol 80 jaroj. Pro tio la kolekto kontinue kreskis tiel, ke ĝi nuntempe gardas pli ol 2 500 diversspecajn objektojn el tri jarcentoj. Ĉiu objekto havas sian propran historion, kiu estas dokumentinda. Objektoj ne ekzistas sen signifo, ili ne ekzistas per si mem, sed nur per sia signifo kaj per la funkcio el la tempo de sia estiĝo. Se oni ne ĝustatempe kolektas kaj konservas objektojn, ili perdiĝas kune kun la signifoj, kiujn ili transdonas.

La objektoj en la Esperantomuzeo estas tiel diversspecaj, kiel ilia historio. La listo estus tro longa por nomi ĉiujn specojn. Inter ili estas granda nombro da insignoj kaj glumarkoj de diversaj kongresoj kaj renkontiĝoj, flagoj, pentraĵoj, ŝildoj, kalendaroj, moneroj, medaloj, bustoj kaj diversaj memoraĵoj. La objektoj estas gardataj en speciala ejo klimatizata kaj alirebla nur por personoj kun speciala permeso. La temperaturo kaj la aera humido estas idealaj por daŭra konservado kaj kongruas kun la plej aktualaj normoj preskribitaj de specialistoj por garantii la savadon de la materialo.

Esperanto-insignoj

Granda parto de la objektoj estas insignoj. La plej malnova insigno estas el la jaro 1908 — de la 4-a Universala Kongreso en Dresdeno, la plej nova insigno estas el 2008 — de la 93-a Universala Kongreso en Roterdamo. La kolektado de la insignoj sekvas certan sistemon kaj celas la plej kompletan kolekton de ĉiu speco de Esperanto-insignoj. Insignoj ne nur estas belaspektaj ornamaĵoj, sed ili estas ankaŭ reprezentad-formoj de la koncernata renkontiĝo, kiuj ofte permesas ekzaktan datadon de historiaj kunvenoj.

La renaskiĝo de Esperanto-monumento

Laŭ iniciato de Johann Geroldinger inaŭguriĝis en 1965, proksime de la stacidomo en Linco, tre impona Esperanto-monumento de la artisto Adolf Kloska (1930-1964). En 2001 oni renovigis la areon — kaj detruis la monumenton, laŭ-dire erare. La lincaj esperantistoj tamen atingis la restarigon. La skulptisto Herbert Egger sukcese povis rekonstrui la monumenton laŭ la modelo, kiu troviĝas en la Esperantomuzeo. La solena reinaŭguro okazis en 2006. Jen tre drasta ekzemplo por la fakto, ke gravas, ke ie en la mondo ekzistas institucio, kiu konservas kaj gardas ankaŭ Esperanto-objektojn.

La Esperantomuzeo ne nur gardas malnovajn objektojn, sed ĝi ankaŭ aktive kolektas la nuntempajn por montri kaj rakonti al estontaj generacioj la historian signifon, kiun peros la kolektitaj objektoj pri la nunaj Esperanto-vivmedioj.

Pere de la katalogo de la “Bildarchiv Austria” oni povas serĉi kaj trovi la objektojn de la Esperantomuzeo. La ligilo estas la jena: www.bildarchivaustria.at.

Bernhard Tuider

[FORIGITA!: bildo]

La modelo de la Esperanto-monumento en Linz

[FORIGITA!: bildo]

Insigno de la 4-a UK, Dresden

[FORIGITA!: bildo]

Insigno de la 93-a UK, Rotterdamo

Lernadi, lernadi, lernadi...

Sendube lernado estas esenca bazo de la homa evoluo. Ĝi rilatas ankaŭ al niaj lingvo kaj movado, des pli ke ĉe la plimulto de la lingvouzantoj Esperanto estas lingvo lernita kaj ne denaske alproprigita.

Manke de Esperanto-ŝtato kaj ties kultura infrastrukturo, edukado kaj lernado ne estas alcentrigitaj kaj unuecigitaj. Esperantujo ne povas ebligi al ĉiuj siaj membroj aliron al kleriĝo kaj pluperfektiĝo, ne disponigas lernejsistemon kun studebloj pri la lingvo, pri kulturo, pri aliaj studfakoj akireblaj en tiu ĉi lingvo.

La membroj kaj asocioj provas kompensi tiujn mankojn divers-maniere kaj -nivele, ofte amatore. Ekzistas movadaj kaj klubaj kursoj, fakrondoj en lernejoj kaj kelkaj universitatnivelaj kursoj. Tiuj ĉi lastaj, eĉ se “internaciaj”, tamen atingeblas nur por homoj geografie proksimaj. Disponeblan solvon por ĉiuj signifas nur la retaj kursoj, inter ili la plej sukcesa lernu!, kiu funkcias jam kun 100 mil aliĝintoj, sed sen ajna oficiala agnosko aŭ ekzamen- kaj diplomsistemo.

Ĉu la manko de centreca eduksistemo estas rezulto de ĝenerala malemo lerni Esperanton, lerni pri kaj per Esperanto? Aŭ inverse: ĉu la malmultaj ebloj kaj manko de rekono malinstigas esperantistojn lerni? Eble ambaŭ veras, sekve urĝas ekagi sur ambaŭ kampoj.

Bona kaj kontentiga solvo, pro la geografia diseco, devus esti tamen la distanclernado aŭ distance kunordigata loka lernado, kun unuecaj kaj normaj studprogramoj, ekzamenoj kaj diplomado. Necesus investi kaj pli atenti pri la potenco kaj teknikaj ebloj de ekz. lernu! kaj aliaj retaj kursoj, edukado.net, RITE (Reta Instruista Trejnado ĉe edukado.net) kaj de la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), ekstermovade agnoskataj. Ili povus garantii bazan edukprogramon por ĉiuj niveloj, kunlabore kun la lokaj kaj diasporaj klerigcentroj kaj movadaj kursejoj (Poznań, San Diego, Herzberg, universitatoj en Ĉinio, Esperanto-centroj en Afriko ktp), laŭ kune ellaboritaj kaj akceptitaj normoj. Aliaj kursoj kaj movadaj aranĝoj estus nur aldonaj koloroj kaj specialiĝoj, kiuj pliriĉigus la paletron kaj farus la komunumon pli bunta.

Por ke la gvidantaj respondeculoj agnosku la neceson ellabori tian universalan eduksistemon ene de Esperantujo, ke ili zorgu pri klerigado kaj trejnado de sufiĉaj instruistoj kaj kursgvidantoj, necesas ke la membroj esprimu sian studemon per legado, partopreno en kursoj, aranĝoj, jamaj programoj kaj funkciigataj ekzamensistemoj, ĉu landnivelaj ĉu internaciaj. Necesus ke esperantistoj sentu internan bezonon flegi sian lingvon, altigi sian lingvonivelon kaj ekkoni siajn historion kaj kulturon.

En la norda hemisfero venos la someraj ferioj kaj aranĝoj, ekde septembro nova lernojaro, kaj en la suda mondparto la longaj vintraj vesperoj ... do, ĉiuj taŭgaj por trovi eblon je lernado, kleriĝo, pluperfektiĝo.

Jen nur kelkaj el la ebloj:

  • klerigaj kaj lingvolernigaj programeroj dum UK,
  • Nord-Amerika Kursaro Somera (NASK) en Kalifornio,
  • bunta programaro en la kulturaj centroj de Grezijono, Kvinpetalo, Herzberg,
  • ĉeesta kursaro de lernu! en Slovakio,
  • pluraj ekzamensesioj de KER kadre de la Tutamerika Kongreso en San-Paŭlo,
  • hispana kaj itala kongresoj kaj dum UK,
  • interlingvistikaj kursoj en Poznań (Pollando) komenciĝontaj en septembro,
  • projekto Universitato de Esperanto sur la ĉina insulo Hajnano.

Por trovi pliajn kursinformojn rigardu la kursejon ĉe www.edukado.net. Ĉiuokaze ne forgesu, ĉar tre gravas: lernadi, lernadi, lernadi...

Katalin Kováts

[FORIGITA!: bildo]

K. Kováts, F. Lo Jacomo kun la gastobservanto Renée Triolle ekzamenas la hispanan kandidaton Amador Angel Garcias Santos ĉe la ekzamensesio en Greziljono en majo 2011.

[FORIGITA!: bildo]

Trejnado de la refleksivo dum NASK

Niaj solenaj kunvenoj

Interasocie ĉe Mediteraneo

Inter la 22-a kaj la 26-a de aprilo 2011 okazis interasocia renkontiĝo ĉe Mediteraneo en Sète, en la suda Francio.

La renkontiĝo estis kune organizita de pluraj franclandaj asocioj: Espéranto-France, SAT-Amikaro, Franca Fervojista Esperanto-Asocio, Franca Katolika Esperanto-Asocio, Groupe des Enseignants Espérantophones (grupo de Esperantaj instruistoj), Eurokka kaj Langvedoka-Rusiljona Esperanto-Federacio. Aliĝis al la renkontiĝo 390 homoj, el ĉiuj regionoj de Francio kaj el dudeko da aliaj landoj.

La agrabla ĉemara fericentro Le Lazaret, kie okazis la plej multaj programeroj, estis aparte taŭga pro la eblo loĝi kaj manĝi surloke.

La programo estis abundega. Dum apenaŭ iom pli ol tri tagoj la organizantoj sukcesis kunpaki dek kvin prelegojn, sep spektaklojn, kelkajn atelierojn, forumojn, plenkunsidojn, komitatkunsidojn kaj specialajn laborgrupojn de la invitantaj asocioj kaj de kelkaj aliaj partoprenantaj asocioj, sesiojn de ekzamenoj en la kadro de Franca Esperanto-Instituto kaj en la kadro de KER. Aldoniĝis dek unu ekskursoj en kaj apud Sète.

Esperanto, ĉu solidareca lingvo? Pluraj prelegoj temis pri tiu demando: solidara turismo en Centra Ameriko, peresperanta solidareco en Bosnio, kiel Esperanto povas helpi al eksterleĝaj migrantoj en Eŭropo. Tre kortuŝe rakontis sian sperton Jozefo, kiu venis el Afriko kaj sukcesis dank’ al helpo de esperantistoj havi nun restadpermeson en Francio. Aliaj prelegoj ebligis konatiĝi kun la foraj kulturoj el Kubo, Nepalo kaj Japanio, kaj kun iliaj nunaj problemoj; eĉ ĉeestis japanino el la damaĝita urbo Sendai. La abundo da programeroj ĉagrenis multajn, ĉar ne eblis ĉion ĉeesti. Necesis elekti inter amaso da interesaj temoj: Ĉu Esperanto estas facila lingvo?, La humuro ĉe Lorjak kaj Beaucaire, Edukado ĉe Interreto, Esperanto en politiko, Jules Verne kaj Esperanto, Vagonara signalado, prelegoj pri la regiono kie okazis la renkontiĝo..., sen forgesi la forumon pri la okcitana lingvo.

La dokumentaristo Dominique Gautier premiere prezentis la novan (franclingvan) filmon “Espéranto”. FAMo vigligis la interkonan vesperon, kaj akompanis Jacques Yvart dum la elstara koncerto pri Georges Brassens, unu el la plej famaj “infanoj” de Sète. Dimanĉe sinsekve koncertis la kataluna muzikgrupo “Kaj Tiel Plu” kaj la frisa ensemblo “Kapriol’” por ĝoje dancigi la publikon; apoteozo estis ĉe la fino de la koncerto kiam ambaŭ ensembloj kuniĝis por muziki kaj kantigi. En la lasta vespero la Teatra Trupo de Tuluzo ludis la teatraĵeton Grandioza Kongreso. Sekvis Patric, kiu bele prezentis kanzonojn en la okcitana lingvo; jOmO kantis Esperantan version de kelkaj el ili, antaŭ ol prezenti propran spektaklon kun la dancensemblo Solniŝka, brile kaj slavetose. Tiu belega koncerto fermis kunlaborecan kaj memorindan renkontiĝon. Grandioze!

Claude Nourmont

La tutlanda en Rumanio

Inter la 6-a kaj la 8-a de majo 2011, en Sfântu-Gheorghe, distrikto Covasna, Rumanio, okazis la 14-a tutlanda kongreso de Esperanto.

Partoprenis 51 esperantistoj, inter kiuj Imre Szabó, la prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio, kaj Klara Szabó, esperantistino el Hungario. Ne mankis esperantistoj de la aliaj E-asocioj de Rumanio, t.e. asocioj de Oradea kaj la fervojistoj.

Krom la estrarkunsido kaj la kongreso mem okazis E-simpozio kun la temo “Esperanto — ponto inter popoloj kaj kulturoj”, ILEI-kunveno kaj ekskurso.

La solena malfermo okazis en la Liceo “Mihai Viteazul”, kie la direktorinoj estas tre favoraj al Esperanto. Ĉeestis ankaŭ liceanoj, al kiuj oni prezentis la Manifeston de Prago kaj mallongan historion de la E-agado en Rumanio. Oni laŭtlegis gratulmesaĝojn el Bulgario, Hungario, Italio, Meksiko kaj Nederlando, kaj la direktorinoj entuziasme parolis pri la edukagado en la liceo. Sinjoro Imre Szabó prelegis pri la poeto Attila József (kies patro estis rumandevena) kaj Jozefo Nagy prezentis al ni prelegon pri Sándor Kőrösi Csoma — grava filologo, sikulo* el Transilvanio. Prelegojn prezentis ankaŭ Aurora Bute, Mihai Trifoi, Emil Crâncău, Marian Vochin, Petronela Birta, Adriana Dolca kaj Mariana Berariu.

* 1) Orient-transilvania hungaro

Sabate matene okazis E-kurso, dum kiu Jozefo Nagy parolis pri sia traduklaboro. Kun surpaperaj ekzemploj ni analizis versaĵojn, variantojn, tradukmetodojn, esprimojn, nuancojn, vortojn, vorterojn ktp, kio konsciigis nin, ke tradukado postulas ne nur profundajn lingvosciojn, talenton, sed ankaŭ penan laboron, veran arton.

Ni ekskursis al la proksima vilaĝo Catalina, kie naskiĝis d-ro Gábor Bálint, la unua esperantisto kaj (poste) idisto en Transilvanio. La du prezidantoj, Aurora Bute kaj Imre Szabó, metis florojn ĉe la statuo de d-ro Gábor Bálint, kaj okazis komuna fotado.

Sabaton posttagmeze la membroj de EAR kongresis. Post estrarkunveno oni diskutis pri la agadraporto, pri farendaĵoj, oni elektis novan estraron, kies nova prezidanto estas Mihai Trifoi.

Inter EAR kaj HEA oni subskribis dokumenton, kiu atestas la estontan kunlaboron inter la du E-asocioj. Imre Szabó prezentis la etapojn de la E-ekzamenoj en Hungario. Li montris kiel oni ekzamenas la gelernantojn kiuj elektis Esperanton por ekzameniĝi. Vespere ĉiuj iris en la urbon kaj ĝuis koncertojn, kadre de la Tagoj de la urbo Sfântu-Gheorghe, kiu festis sian 550-jariĝon. La tuta urbo sonoris pro muziko kaj ĉie odoris bonaj tradiciaj manĝaĵoj.

La aranĝo estis vere sukcesa kaj tial ni kore gratulas nian kolegon, nun nian prezidanton Mihai Trifoi.

Aurora Bute

Pri Morariu dum la sveda

Rumana esperantisto, kiu vivis longe en Svedio, estis la temo de libro verkita de Katalin Kováts kaj prezentita okaze de la Sveda Esperanto-Kongreso en Stockholm 13-15 majo 2011.

Kováts faris esploron pri la vivo de Tiberio Morariu, 1901-1987, kaj la libro estis la elirpunkto de ŝia prelego en la sveda kongreso (sur la foto). Ankaŭ la filino de Morariu gastis en la kongreso, kiu kolektis 67 partoprenantojn el 7 landoj.

Alia prelego estis prezentita svedlingve de la lingvisto Mikael Parkvall, kiu faris studon pri komparo de strukturoj de pluraj lingvoj, interalie Esperanto. Wim Posthuma montris filmon pri sia vizito en Togolando. En la sabata vespero kantis Nataŝa kaj Andreo Bertse. Sveda Esperanto-Federacio, kiu aranĝis la kongreson, elektis novan prezidanton Roland Lindblom, kiu jam en pli frua periodo plenumis tiun taskon, post Bengt Olof Åradsson, kiu nun estos ordinara estrarano. La jarkunveno akceptis prilaboritan statuton, kaj decidis starigi laborgrupon pri libroservo. Krome okazis kunvenoj de la Esperanto-Domo, Eldona Societo Esperanto, sveda sekcio de KELI, kaj ILEI-se.

Ulla Luin

La brita

Eastbourne (Istburno), estas marborda urbo en la suda Anglio, kie pli ol 80 partoprenantoj ĉeestis la 93-an britan kongreson de la 8-a ĝis la 10-a de aprilo en “Eastbourne College”, konata privata lernejo.

En la ferma bankedo John Wells, prezidanto de Brita Esperanto-Asocio, priskribis la britan kongreson “bela”. Bela vetero en bela marborda loko. Belaj kongresejo kaj etoso. Laŭdojn la organizantoj ricevis ne nur pro la prelegaro, sed ankaŭ pro la aranĝoj.

La temo “lumturoj, lumuloj, lumaĵoj” fontis el la lumturoj de Eastbourne, kiel Sally Phillips klarigis en sia prelego. Pri “lumaĵoj” kaj pri lumo mem kontribuis du tre lertaj prelegantoj, John Wells kaj Terry Page, kun fascinaj informoj el vidpunktoj lingva kaj scienca. Ĉu vi scias ke la koloro “bluo” havas por rusoj malsaman signifon ol por angloj? Aŭ ke la tuta spektro de videbla lumo okupas spacon apenaŭ rimarkeblan, kompare kun la spektroj de, ekzemple, ikso-radioj aŭ la ondoj uzataj por televizio kaj radiofonio?

Tim Owen enlumigis al la kongresanoj la nunan komputilan Esperantan mondon kaj Paul Gubbins klarigis pri sia redakta laboro por “lumiga antologio” de anglaj tradukoj de Esperantaj verkoj, eldonota, espereble, en 2012. Sabaton vespere estis la vico de Paul la aŭtoro, kiam Peter Bolwell kaj Sally Phillips rolis en lia rimarkinda teatraĵo Voĉoj.

Komencantojn prizorgis Jack Warren kaj kelkaj voluntuloj, kaj Kimie Markarian instruis ilin pri la mirinda arto de “sorobaneca mensa kalkulado”.

Pri raraj registraĵoj de “lumuloj”, kiuj inkluzivis Lapenna, Auld, Goodheir kaj Zamenhof mem, parolis Ivor Hueting, kiu promesis fari KD-ojn kaj poste distribui informojn por interesatoj.

Dum la malfermo en la urbodomo la loka parlamentano, antaŭnelonge elektita, tiel entuziasme subtenis la kongreson, ke li faris prelegeton tute en Esperanto. Kun la helpo de la du kongres-organizantoj — unu tradukis lian verkitan tekston, la alia trejnis lian prononcadon — liaj vortoj estis bone kompreneblaj. Post la fino de la kongreso oni transdonis la standardon al la estonta kongreso en Edinburgo. Do en tri jaroj la kongreso estas en la tri britaj landoj: Kimrio, Anglio kaj Skotlando!

Ivor Hueting

La tutpollanda en Nowy Sącz

Tutpollanda Esperanto-Kongreso okazis en la intermontara urbo Nowy Sącz, 100 km de Krakovo, de la 30-a de aprilo ĝis la 7-a de majo 2011.

La Kongreso, en kiu partoprenis 169 personoj, estis okazo por festi tri lokajn jubileojn: 105 jarojn de Esperanto en la urbo, 105 jarojn de la asocia gazeto Pola Esperantisto, kiu estas redaktata kaj presata en Nowy Sącz, kaj 55 jarojn de la revivigo de la tiea Esperanto-klubo post la dua monda milito.

La programojn gvidis la plej meritaj personoj de la pola Esperanto-movado: Ilona Koutny, Zbigniew Galor, Lidia Ligęza, Roman Dobrzyński, Tomasz Chmielik, kaj eksterlandaj gastoj Zsófia Kóródy, Zlatko Tišljar kaj Petro Baláž, kiuj traktis temojn pri edukado, instruado, informado, monakirado, partnereca kunlaboro kaj propagando. Marian Zdankowski gvidis kvizojn pri Esperanto kaj pri la gastiganta regiono. Pri la rolo de filmo por Esperanto prelegis Roman Dobrzyński, Przemek Wierzbowski kaj Andrzej Sochacki, la uzadon de modernaj iloj por informado, varbado, instruado kaj en la Esperanto-agado proksimigis Petro Baláž. Pri Esperantaj kursoj kaj verkado de gazetartikoloj parolis Stano Marček. Zlatko Tišljar rakontis pri novaj partneraj projektoj de financado por niaj organizaĵoj. Antaŭ granda enurba manifestacio kun kantado de la Eŭropa Himno li prelegis pri la ideo de himno en nia lingvo, kaj el la granda ekrano salutis kaj deziris sukceson (en la pola kaj Esperanto) la pola eŭropparlamentanino Margareta Handzlik.

Okazis manifestacio sur la centra urba placo ĉe la urbodomo, kien venis korusoj kaj soldata orkestro, reprezentanta karpatan grupon de landlimaj gardistoj. La ĉeestantojn salutis la urbestrino Bożena Jawor kaj en la nomo de EEU Zlatko Tišljar. Junularo el liceoj kun flagoj de EU-landoj montris dum la spektaklo la naskiĝon de la 12 oraj eŭropaj steloj. Korusoj kantis la himnon de Eŭropo en Esperanto kaj en la pola.Tia estis la festado de la Tago de Eŭropo kaj la premiero de la publika prezento de la Eŭropa Himno en la neŭtrala lingvo.

La Kongreso allogis eksterlandajn artistojn Manŭel el Italio, kiu prezentis sian diskon Duonvoĉe... tutkore, kaj jOmO, kiu dum sia koncerto dancigis la publikon. Polajn artistojn reprezentis Joanna A. Clifford, Anna Buda, Leokadia Rózik, Jeremiasz Ratajczak, Lidia Ligęza kaj Krystyna Dulak-Kulej. Sian spektaklon Ludoviko Lazaro majstre bildigis Jerzy Handzlik. Helena Biskup prezentis la monodramon de Carlo Migliucci Doktoro Esperanto.

La plej grava arta atingo de TEK estis la premiera spektaklo de Roma Triptiko, de la teatro ĉe la urba kulturcentro.

Por la kongresanoj ludis granda simfonia orkestro kaj la urbestro invitis la kongresanojn al koncerto kadre de Festivalo de Eltrovita muziko, kaj regalis ilin per grandega torto por 200 personoj.

La lasta tago estis dediĉita al la ĝenerala kunsido de PEA, kiun partoprenis 27 delegitoj. Ili liberigis la antaŭan estraron kaj elektis la novan, kiu gvidos la asocion en la jaroj 2011-2014. La nova prezidanto fariĝis Arkadiusz Zychewicz, la sekretario Pawel Fischer Kotowski, Anna Magier zorgos pri kulturaj aranĝoj kaj Agnieszka Mozer pri la kaso.

La kongresa temo estis “Civitana aktiveco de esperantistoj”, kaj la kongreso konfirmis kiom grava estas la ekstera agado de la esperantistoj, ilia partopreno en la socia vivo de la loka loĝantaro, kaj “la arto labori kune”. En Nowy Sącz oni ricevas komprenon kaj subtenon de la loka registaro, tial dum la tuta semajno kaj ankaŭ poste oni pri la kongreso skribis, parolis, fotis kaj filmis.

Halina Komar

[FORIGITA!: bildo]

La soldata orkestro, reprezentanta karpatan grupon de landlimaj gardistoj

[FORIGITA!: bildo]

Parto de la partoprenantoj antaŭ la urbodomo

La 63-a fervojista en Liberec

Ĉeĥaj esperantistoj preparis por fervojistoj eksterordinare bonan IFEF-kongreson en la bela nordbohemia urbo Liberec. Partoprenis ĝin 173 esperantistoj el 18 landoj.

La dimanĉa solena inaŭguro komenc iĝis per dancoj kaj kantoj fare de la lernejana infangrupo “Jizerka”. Sur la podio, ornamita per la slogano “La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn”, eksidis gravuloj, kiuj salutis kaj bonvenigis la ĉeestantojn. Sekvis salutoj de landaj sekcioj de IFEF, kaj oni legis salutmesaĝojn kaj bondezirojn. Pro siaj meritplenaj agadoj por IFEF estis honorigitaj s-ino Anna Abelovská, kiu zorgis pri bona disvolviĝo de la kongreso, la prezidanto de LKK s-ro Ladislav Kovář kaj s-ro Jindřich Tomíšek, kiu konstante kontribuas al diversaj revuoj per novaĵoj el la fervoja mondo.

Post kantado de la Esperanta himno la prezidantino de IFEF Rodica Todor el Rumanio malfermis la kongreson. Antaŭ la komuna fotado kelkaj partoprenantoj prezentiĝis en siaj fervojistaj uniformoj.

Vespere koncertis la ĥoro “Bendl” el Česká Třebová, kies du membroj Marie kaj Alois Klumpar kongresis kun ni. El Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, venis kvarpersona delegacio kun la urbestro Gerhard Walter, por prezenti la urbon kaj varbi por la venontjara IFEF-kongreso, kiu okazos tie de la 19-a ĝis la 25-a de majo. Ĉe la fino de la kongreso estis transdonita la banderolo kun la listo de la okazintaj kongresoj.

La bela kaj bunte ilustrita invitbroŝuro konatigis nin kun la vidindaĵoj de Liberec, ĝia ĉirkaŭaĵo, kaj prezentis al ni la ekskursan programon. La kongresa libro enhavis ĉiujn necesajn informojn. En la kongresa teko troviĝis dokumentoj kaj donacetoj de la fervoja kompanio. La urba administracio de Liberec donacis al ĉiuj partoprenantoj senpagan veturadon per publikaj transportiloj dum la kongresa semajno.

La fervojistoj havis okazon en siaj kunsidoj trakti diversajn aktualaĵojn kaj movadajn aferojn. Dum la prelegoj kaj fakaj kunvenoj oni eksciis i.a. pri sekurecsistemoj kaj instalaĵoj, pri trajntrafikregado kaj pri eŭropaj fervojkoridoroj. Estis menciita nova moderna kaj multfunkcia trafikterminalo en la urbo Česká Třebová, inaŭgurita pasintjare en septembro. Ĝi daŭre ricevas diversajn premiojn.

Bone funkciis la kongresa libroservo, estis eldonitaj E-bildkartoj kaj glumarkoj pri la kongreso. Porokazan stampadon prizorgis oficistinoj de la Ĉeĥa Poŝto. Ĉiutage aperis Kongresa Bulteno, el kiu oni eksciis pri okazintaj eventoj. Ankaŭ la ĉeĥa ĵurnalo Mladá fronta Dnes raportis pri la kongreso. Radioamatoroj povis radie kontakti siajn kolegojn.

Dum la tri duontagaj ekskursoj la partoprenantoj konatiĝis kun kelkaj historiaj vidindaĵoj de Liberec, pri kiuj parolis la loka esperantisto Miroslav Kazdera en sia prelego kaj la promeno tra la urbo de li gvidata. Ni vizitis belan botanikan ĝardenon kaj unikan zooĝardenon kun blankaj tigroj kaj aliaj ekzotikaj bestoj. Krome allogis ekskurso al la Valo de Kristoforo. Tie oni admiris astronomian horloĝon kaj romantikan trajnponton. Ne pretervidebla estas la monto “Ještěd” kun sia dominanta telekomunika blank-arĝenta turo kun hotelo. Tuttaga ekskurso gvidis iujn partoprenantojn al Prago, alia celis viziton de du regionaj kasteloj.

El la vesperaj programeroj elstaris la internacia balo kun tombolo kaj abunda bufedo. Ne mankis la tipa ĉeĥa (saniga) likvoro “Becherovka”, kiun ĉiuj povis laŭplaĉe konsumi. Per siaj kantoj ĝojigis nin la famkonata kaj ŝatata jOmO el Tuluzo. Krom li koncertis simfonia orkestro, la ĵaza grupo “Big Band” kaj la popola muzikgrupo “Dudáček”, kiu uzis, krom aliaj instrumentoj, ankaŭ tipan sakfluton.

IFEF-kongreso okazis en Ĉeĥio jam la trian fojon. Grandan dankon al la organizantoj de la ĉi-jara brila kongreso! La impresoj estas bonegaj! Ĉiuj estis ravitaj kaj ege kontentaj hejmenirante kun belaj kaj neforgeseblaj travivaĵoj. Espereble ankaŭ la venontjara IFEF allogos multajn esperantistojn al Herzberg.

Liba Gabalda

Recenzoj

Ruseska realismo

Urbo Goblinsk. Mikaelo Bronŝtejn. Moskvo: Impeto, 2010. 304p. 24cm. Bind. ISBN 9785716102187. Prezo: € 25,80

Se stilekzerci resume, do mi ellegis novan romanon de konata rushebrea verkisto, Urbo Goblinsk. Ekde unuaj paĝoj sentiĝas febla aromo de loka dialekto de Esperanto, nome deficito de artikoloj. Eĉ titolo de libro pli prosperus kun tia apendico. Tamen disloke forbalaitaj kvazaŭ per veniko, artikoloj estas hazarde elŝutitaj en lokoj la plej neatenditaj kaj la absurdaj.

Randurben altelefonas esperantista ambasadoro, fizike aperas sameksterlanda, dike kalva verkisto. Rusigado de liaj paroloj postulas ŝviton, kaj vodkon sen postmanĝo. Sentineloj de azilo afablas, sed spiningaj fiŝkaptistoj trafitaj de centprocenta alkoholo apenaŭ ne falas kaj tute ne memorfiksas gravaĵojn.

Iuj vaste viras, en mikrorajonoj okazas batadoj kaj interpafado pro posedo de uzino. Tamen naiva, ĝenema svedo savas junvidvinon de ordinara provinca bandito, kiu alikaze jam devus mallozigi zonon. Fine esperantista eksdirektoro de uzino eklaboras vaĉe en Siberio.

Se seriozi propraproze, eblus miri, ke la revoluciaj ŝanĝoj, dum la lastaj dudek jaroj renversintaj la kernan landon de Esperanto, la Orientan Eŭropon, ĝis nun apenaŭ reflektiĝis en nia literaturo. Jes, en 1997 aperis la novelaro Falantaj muroj de Trevor Steele, sed spite ĉiujn siajn meritojn, Steele tamen restas ekstera observanto de la orienteŭropaj revoluciaj realaĵoj.

El la maleksteruloj ĝis nun ŝajne nur Mikaelo Bronŝtejn prilaboris la renversiĝon de la ĉirkaŭa socio en romana formo. Jam malpli ol du jarojn post la disfalo de Sovetio aperis lia romaneto Oni ne pafas en Jamburg, en kiu rolas sovetiaj esperantistoj dum la Breĵneva regado de la degeneranta imperio. “Inter beletraj verkoj kiuj parte aŭ tute traktas la vivon en esperantistaj rondoj, Oni ne pafas en Jamburg estas unu el la plej sukcesaj, plezure legindaj kaj pensigaj, interalie ankaŭ ĉar ĝi prezentas tiun vivon ne izolita, sed kunligita kun la ekstere sociaj kondiĉoj”, skribis Sten Johansson tiam en recenzo, kiu kun kelkaj modifoj same bone povus temi ankaŭ pri la nova romano de Bronŝtejn.

Same kiel la imagata Jamburg, ankaŭ la urbo Goblinsk situas ie en la nordokcidenta Rusio. Efektive la urbo havas alian nomon. La vorto Goblinsk estas elpensita de sakrantaj, drinkintaj huliganoj, kiuj ripete refaras la nomŝildon ĉe la enveturo al la urbo. La ŝildoŝanĝo ŝajnas simboli la novan, riskoplenan epokon, kiu trafas la loĝantojn en la formo de ekonomia katastrofo, bandita privatigo kaj ĝenerala disfalo de la malnova socia ordo.

Same kiel en Jamburg, ankaŭ en Goblinsk la ĉefa protagonisto estas esperantista inĝeniero en la granda fabriko kiu regas la malgrandan urbon. Ne malfacilas vidi ligon al la fakto, ke ankaŭ la aŭtoro mem longe laboris kiel inĝeniero en granda fabriko, en negranda urbo, ie en la nordokcidenta Rusio. Tamen, neniel temas pri membiografia verko. Anstataŭe, en la maniero de ĉiuj bonaj verkistoj, la aŭtoro teksis kredeblan ŝtofon el fadenoj rekte spertitaj, el veraj rakontoj de konatoj kaj nekonatoj, kiel li mem klarigas en la enkonduko.

Estas granda merito de Mikaelo Bronŝtejn, ke male ol tro multaj esperantistaj aŭtoroj, li ne elpensas tute novan, neŭtrale sterilan kaj komplete fikcian medion, sed verkas pri realaĵoj kiujn li bone konas. Kiel ĉiam, la faktoj ankaŭ ĉi tie superas la fantaziojn. La ŝanĝoj okazintaj kaj okazantaj en la orienta Eŭropo dum la vivo de la nuna generacio povus doni indan intrigon al pli ol unu beletra verko, en ĝenroj plej diversaj. En Urbo Goblinsk Mikaelo Bronŝtejn lerte reflektas la sekvojn de la disfalo de la imperio en la ĉiutaga vivo de provinca urbeto, en la funkciado de fabriko produktanta plastajn sitelojn kaj kombilojn, en la privatigo kaj disipado de la fabrika posedaĵo. Unue ĉiuj ricevas akciojn, poste subite mankas mono por pagi salajrojn. Anstataŭ mono la fabriko ekuzas siajn sitelojn kiel pagilojn por aĉeti krudmaterialon, kaj eĉ por subaĉeti vojpolicanojn taŭgas paro da siteloj. Sed aliurbaj banditoj postulas kontantan monon, kaj nur fuĝo savas la fabrikajn kamionistojn.

La lerte teksita intrigo kun diversaj homaj sortoj logas al legado, eĉ se multaj el la karakteroj restas iom surface esploritaj. La rusa kutimo uzi multajn diversajn nomformojn por la sama persono tamen povas konfuzi alilandan leganton, dum la nuancoj de la noma kalejdoskopo restos enigmo por nerusoj.

Ne nur la multeco de la nomformoj transdonas la rusecan etoson. Kiel montras la ja troigita stilekzerco komence de ĉi tiu teksto, la lingvaĵo de Bronŝtejn havas siajn specifaĵojn. Loka koloro povas esti pozitivaĵo, sed necesus, ke la aŭtoro pli klare konsciu pri tio, kio konsistigas specifaĵon de la rusa manifestiĝo de Esperanto.

Nun kelkaj trajtoj en la lingvaĵo de Bronŝtejn povas esti iritaj aŭ foje amuzaj por scianto de la rusa, kiu ofte povas laŭvorte retraduki al la rusa, dum por nescianto de la rusa vortoj kaj parolturnoj similaj al “postmanĝi”, “veniko”, “spiningo” aŭ “apenaŭ ne falis” restas galimatio. (“Postmanĝi” estas “zakusit”, manĝi ion kun drinkaĵo, “veniko” estas “venik”, banfasko uzata en saŭno, kaj “spiningo” estas “fiŝkano kun bobeno”, dum “apenaŭ ne falis” estas laŭvorta traduko de la rusa “ĉut ne upal”, en normala Esperanto “preskaŭ falis”.)

Tamen la ruseca lingvaĵo estas pardonebla iritaĵo. Pli bedaŭrindas, ke aliaj orienteŭropaj esperantistaj aŭtoroj ĝis nun ne prilaboris siajn vivspertojn de la lastaj jardekoj en literatura formo, helpante nin kompreni, kio finfine okazis en la orienta Eŭropo, en kaj ekster la Esperanto-movado. Ja rigardante malantaŭen ni povas kompreni kien ni survojas.

Kalle Kniivilä

Kion vi scias pri la Esperanto-mondo?

Bonvenon en nia mondo. Bent Jensenius. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2009. 126 paĝoj. 20cm. Ilus. ISBN 9788087169117. Prezo: €11,40

Tiu ĉi libro estas trezoro por komencintoj kaj progresantoj. Ĝi estas uzebla kiel perfektiga lernolibro de Esperanto kaj kiel legolibro pri la movado. Kaj ĝi estas tre fidinda. La aŭtoro Bent Jensenius estas profesia instruisto pri fremdaj lingvoj kaj aŭtoro de du lernolibroj (por la angla kaj la germana). Li lernis Esperanton en la matura aĝo de 55 jaroj kaj tuj plonĝis en la Esperanto-mondon. Al sia tasko li rilatis kiel serioza profesiulo kaj li sukcesis.

La libro konsistas el trideko da mallongaj kaj facilaj tekstoj — ĉiuj kun taŭgaj ilustraĵoj — pri movadaj temoj: la Universalaj Kongresoj, la Akademio de Esperanto, La Centra Oficejo de UEA, La Jarlibro de UEA kaj Delegita Reto, Esperanto-literaturo, Kastelo Grezijono, Esperanto en la interreto, Pasporta Servo, Vikipedio, la gazeto Monato, kluba vivo, Esperanto-muzeoj, Internacia Junulara Kongreso, vojaĝoj, internacia korespondado ktp.

La tekstojn sekvas mallongaj kaj facilaj ekzercigaj dialogoj, kiuj plivastigas la samtemajn informojn. Kaj la leciono finiĝas per pensigaj demandaroj. Sed tio ne estas ĉio — ĉiun lecionon ilustras kelkaj fotoj, rekte rilatantaj al la pritraktata temo.

La libro finiĝas per unikaj rol-ludoj, tio estas, taskoj por libera konversacio de lernantoj pri 14 temoj el la libro, kiuj celas ekzerci pri libera rego de la lingvo.

Konklude mi ne povas deteni min citi la duonŝercon en la 13-a ĉapitro: “Se vi volas enspezi monon: lernu la anglan. Se vi volas havi amikojn: lernu Esperanton. Kaj se vi estas saĝa: lernu ambaŭ.” Mi emas enmeti tiun sloganon en la antaŭparolon de la estonta nova eldono de mia Plena lernolibro de Esperanto por ruslingvanoj. Dankon, Bent, en la nomo de viaj lernantoj kaj de mi persone, kiu ĝuis la libron.

Boris Kolker

De paradizo al infero kaj/aŭ inverse

La transilvania nupto. Stephan Lang. El la nederlanda trad. Gerrit Berveling. Zwolle: VoKo, 2010. 156p. 20cm. Prezo: € 19,50. La Talpoĉasisto. Stephan Lang. El la nederlanda trad. Gerrit Berveling. Antverpeno: FEL, 2007. 127p. 21cm. ISBN 9789077066353. Prezo: € 18,60.

Stephan LANG naskiĝis kiel LANG István en la hungaria vilaĝo Kálmánd en 1945. Sen translokiĝi eĉ metron, baldaŭ post sia naskiĝo, István ekloĝis en nova vilaĝo, situanta en nova lando, kun nova oficiala lingvo. Kálmánd revenis al Rumanio kaj ricevis la rumanan nomon Cămin. La denaska lingvo de István fariĝis lingvo de “kunloĝanta minoritato”, lingvo eventuale tolerata sed certe ne ŝatata de la majoritato rumanlingva. (Post pli ol 60 jaroj, la situacio ne multe ŝanĝiĝis!)

Tiuj ŝanĝoj — ekster lia volo — estis omenaj por István: 30-jara li fuĝos el la komunisma paradizo (laŭ la loka propagando) al la putra, dekadenca Okcidento (laŭ la sama propagando). Nederlando fariĝos lia adoptlando kaj la nederlanda lia verklingvo. En tiu ĉi lingvo li verkos la du membiografiajn romanojn, kiuj igos lin konata: La transilvania nupto (1997) kaj La Talpoĉasisto (2001). Iliaj E-lingvaj versioj, ambaŭ en la traduko de Gerrit Berveling, aperis en inversa ordo: La Talpoĉasisto (2007) kaj La transilvania nupto (2010).

Malgraŭ la aperordo de la Esperantaj versioj, estas prefere legi ilin en la sama ordo en kiu ili aperis origine. Ne por sekvi ilian aperordon, sed pro kialo pli grava: la kronologia ordo de la eventoj.

La atentokapta kaj streĉa La transilvania nupto okupiĝas pri la lastmomentaj preparoj por “vizito” al Hungario, la “forgeso” de la aŭtoro reveni al Rumanio, liaj fuĝo al Jugoslavio kaj alveno en Nederlandon, kaj la komenco de nova vivo en nova lando.

La Talpoĉasisto, same atentokapta sed multe pli trista, portas nin, kune kun la aŭtoro, al la “nova” Rumanio, tuj post la falo de la diktaturo de Ceauşescu. Tie, kune kun li, ni ekscias kiel la ŝanĝoj okazis en vilaĝo rande de la lando, kaj — esence — ni malkovras sekreton pri la deveno de la aŭtoro, nun fremda en sia naskiĝvilaĝo. La stato de la mortanta patrino aldonas pli da tristo al etoso, cetere, morna.

La aŭtoro ne kaŝas sian antikomunismon kaj ne hezitas piki tiujn okcidentanojn simpatiantajn tiun politikan sistemon. Feliĉe — por ili — ili ne vivas en tia sistemo. Kaj, refoje feliĉe kaj refoje por ili, al ili ne estas malpermesate esprimi sian politikan opinion, malpermeso kiu en la orient-eŭropa “paradizo” estis la regulo. Kun tia regulo, István/Stephan Lang ne povis konsenti. Li forlasis sian denaskan paradizon por alia vivo en la okcidenta “infero”, kie li ja povis libere esprimi sin. En siaj romanoj, eseoj, artikoloj li faris ĝuste tion, kaj tiu (esprim)libero certe ne plaĉas al multaj. Ĉu al vi? Legu kaj decidu mem.

Ionel Oneţ

Skoltoj kaj esperantistoj en Pollando

Inter la 24-a kaj la 30-a de majo okazis la seminario pri interorganiza kunlaboro, organizita de Skolta Esperanto-Ligo kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en la sidejo de Pola Skolta Asocio (ZHP) en Varsovio. La aranĝon partoprenis 25 homoj el 15 landoj, de Venezuelo kaj Meksiko ĝis Ukrainio. Ĉiuj partoprenantoj kune skizis planon por aplikado de Esperanto en la skolta movado.

Skolta Esperanto-Ligo, fondita en 1918, estas la plej malnova internacia skolta organizo. La seminario estis parto de ĝia reaktiviga kampanjo, entreprenita por plivigligi la agadon de SEL, popularigi Esperanton en la skolta movado kaj la skoltan movadon inter esperantistoj. “Ni bezonas novajn aktivulojn”, diras Guido Ricci, Ĝenerala Sekretario de SEL. “Nia kampanjo konsistas el tri etapoj: informado, trejnado kaj aplikado. Ŝajnas, ke la varsovia seminario permesis plenumi la duan parton.” Ankaŭ por Łukasz Żebrowski, kiu en la Organiza Teamo reprezentis TEJO-n, la popularigado de Esperanto inter geskoltoj el diversaj skoltaj organizoj aperis tre interesa.

Malgraŭ tio, ke ambaŭ organizoj komence ne bone konis unu la alian, dum kelkaj tagoj ili efike kunlaboris. La partoprenantoj prezentis la agadon de TEJO kaj de SEL, ekkonis diversajn stilojn de la interkultura komunikado, prezentis siajn landan kaj internacian agadon en skoltismo kaj en la Esperanto-movado. Tamen la plej grava estis praktika, grupa kunlaboro pri diversaj temoj, kiuj ligas skoltismon kaj Esperanton. Oni multe diskutis pri tio, kiel ambaŭ movadoj povu kunlabori dum la sekva jaro, ekzemple por organizi internacian skoltan tendaron (projekto Ĵamboreo) kun uzo de Esperanto kiel pontlingvo. Fine de la aranĝo la partoprenantoj dividis la unuajn taskojn kaj decidis plulabori uzante diversajn taŭgajn retilojn.

Grava evento dum la seminario estis akcepto de Rafał Bednarczyk, la internacia komisiito de ZHP, kiu rakontis al la partoprenantoj pri la centjara historio de la pola skoltismo, eksplikis kial post la dua mondmilito oni iel toleris la agadon de skoltismo en Pollando, dum oni ne faris tion en ĉiuj aliaj socialismaj landoj de la Orienta Eŭropo. Oni priparolis kun li la ideon de sekvonta renkontiĝo de skoltoj kaj esperantistoj, ekzemple somera tendaro en Pollando.

Dum la aranĝo la seminarianoj vizitis anojn de la klubo Varsovia Vento kaj ankaŭ Esperanto-budon, organizitan kadre de Scienca Pikniko en Varsovio, kie lokaj esperantistoj popularigis la internacian lingvon inter varsovianoj. La gastoj el 15 landoj estis do bonegaj vivaj ekzemploj de tio, kion pri utileco rakontis la anoj de Pola Esperanto-Asocio.

La partoprenantoj havis ankaŭ la okazon ekkoni Skoltan Asocion de Pola Respubliko (ZHR), kiu speciale por ili laŭ la skolta metodo preparis grandan urban ludon pri Esperanto. Dum tri horoj kelkpersonaj patroloj ekkonis multajn lokojn en Varsovio, ligitajn kun konataj, ne nur polaj esperantistoj kaj aliaj famaj homoj. Ili uzis historian mapon, kovertojn kun diversaj taskoj, kaj poŝtelefonojn por mesaĝi la solvojn. Gajnis la patrolo “Fenikso”, konsistanta el du polinoj, du italoj kaj ukrainino.

La trejnseminarion kun partoprenantoj el la tuta mondo ebligis subvencio de Eŭropa Junulara Fonduso de Konsilio de Eŭropo.

Kinga Nemere-Czachowska
Skolta Esperanto-Ligo,
www.esperanto.org/skolta,
www.facebook.com/skoltismo

[FORIGITA!: bildo]

La partoprenantoj antaŭ la sidejo de Pola Skolta Asocio (ZHP) en Varsovio. Dekstre Guido Ricci (kun skolta ĉapelo) kaj Rafał Bednarczyk el ZHP.

Renesanco de kroataj kongresoj

Ankoraŭ dum la preparoj, unu el la aliĝintoj taksis la 9-an kongreson de kroataj esperantistoj “renesanca”, ĉar ĝi realigis tute novajn ideojn kaj manierojn en la laboro de la organizantoj.

La kongreso okazis en Bjelovar, urbo en kiu ne funkcias Esperanto-societo, sed kie la ideo pri Esperanto enradikiĝis jam en 1909. La societo malfondiĝis en 1992, sed restis en la urbo multaj esperantistoj, kiuj bezonis nur impulson por reaktiviĝi. Post kiam antaŭ sep monatoj Kroata Esperanto-Ligo akceptis la proponon por kongresi en Bjelovar, nur 90 kilometrojn de Zagrebo, la 10-membra LKK tre baldaŭ montris, ke tiu kongreso estos multflanke escepta. Aŭspiciita de la Urbo Bjelovar kaj Departemento Bjelovar-Bilogora, kaj subtenata de multaj sponsoroj, la kongreso ofertis tre riĉan kaj tre malmultekostan kongresumadon. En la antaŭkongresa tempo estis organizita ekspozicio pri Esperanto en la Popola biblioteko “Petar Preradović”, distribuitaj 5000 ekzempleroj de kolora informprospekto pri Esperanto al ĉiuj mezlernejanoj en la urbo kaj gvidita Esperanto-kurso.

La kongreso okazis en la loka Kulturdomo la 14-an kaj 15-an de majo 2011, omaĝe al la 100-jariĝo de la aperigo de la unua literatura libroforma traduko el la kroata, respektive de La trezoro de l’ oraĵisto, tradukita de bjelovarano Fran Kolar-Krom (1877-1927), cetere fondinto de la Esperanto-societo en 1909. Tiuokaze, la kongreson partoprenis ankaŭ lia nepino Mirjana Hnilička el Beogrado (Serbio).

La 13-an de majo en la prestiĝa Urba muzeo, la historian (kaj parte filatelan) ekspozicion “Esperanto en Kroatio”, organizitan plejparte el materialoj de Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac, malfermis la urbestro Antun Korušec. Li malfermis ankaŭ la kongreson la 14-an de majo, antaŭ ducento da kongresanoj kaj gastoj, kiuj reprezentis 10 landojn kaj 34 kroatiajn urbojn. La kongreson vizitis organizitaj grupoj el Rijeka, Osijek, Zagrebo (por kiuj estis organizita speciala buso) kaj Budapeŝto.

En la labora parto de la kongreso la prezidantoj de Kroata Esperanto-Ligo (Judita Rey Hudeček) kaj Hungaria Esperanto-Asocio (Imre Szabó) subskribis la Interkonsenton pri partnera kunlaboro, kaj pri “La celoj de EEU en Eŭropa Unio” prelegis Zlatko Tišljar. La kulturan parton karakterizis riĉa programo, en kiu partoprenis la lokaj kultur-artaj societo “Golub” (per kroataj kantoj en Esperanto) kaj “Češka obec” (asocio de ĉeĥa minoritato). Teatran adapton de ĉapitro el La trezoro de l’ oraĵisto preparis lernejanoj de la Ekonomia kaj buroteknika lernejo el Bjelovar, trejnitaj de sia instruisto Marko Dragičević, kaj per ĉapitro el Dek tagoj de kapitano Postnikov (de Mikaelo Bronŝtejn) prezentiĝis Saša Pilipović kaj Mićo Vrhovac. Recitis poezion la aktorino Vida Jerman kaj la lernantino Dijana Ramljak, muzikis kaj kantis Neven Mrzlečki kaj lernantoj de la loka muziklernejo Fran Đerđ kaj Eugen Pranjić. Prezentitaj estis tri novaj libroj: traduko de Sklavoj de dio de la hungara verkisto Géza Gárdonyi, pere de Esperanto kroatigita far Aleksandar Kocian el Osijek, la porinfana romano La kapreolido Pirgo de la kroata verkistino Anđelka Martić (kiu mem partoprenis la kongreson), tradukita de Josipa Katunar el Rijeka, kaj La vivo de Damoru (tradukita el la bengala de Malasree Dasgupta). La librojn prezentis Imre Szabó, Zdravko Seleš kaj Spomenka Štimec. La programon gvidis Vida Jerman el Zagrebo kaj Etel Zavadlav el Split.

Post la kultura programo estis organizitaj vizito al la ekspozicio “Esperanto en Kroatio” kaj komuna fotado en la urba parko, kaj sekvis festa tagmanĝo kun dancmuziko ĝis noktaj horoj.

La 15-an de majo por 100 kongresanoj estis organizita senpaga tuttaga ekskurso al Daruvar kaj Veliki Grđevac. Kultura programeto okazis ankaŭ en la Distra centro Kukavica, kie la kongresanoj tagmanĝis.

Okaze de la kongreso estis eldonitaj specialaj filatelaj koverto kaj poŝtkarto. La 14-an de majo en la poŝtoficejo de Bjelovar riceveblis speciala stampo (uzebla ankaŭ en la kongresejo ĉe speciala giĉeto de la kroata poŝto). La neesperantista eldonejo “Čvor” eldonis dulingvan “Bjelovaran gvidilon” kaj la Turisma asocio bildkartojn kun la kongresa simbolo. La tuta kongreso estis profesie filmita kaj ankoraŭ mendeblas fotoj kaj kongresa filmo.

Reprezentantoj de la LKK ankaŭ metis florkronon sur la tombon de Vilim Polašek (1910-1994), la plej grava loka esperantisto, kiu dum pli ol 40 jaroj gvidis la lokan societon.

El multaj aspektoj la 9-a kongreso en Bjelovar estis modele organizita, kaj ĝi altigis la intereson pri tiu tradicia aranĝo de Kroata Esperanto-Ligo. Pri la kongreso raportis plurfoje diversaj gazetoj, kaj dufoje estis elsendita ankaŭ televida raporto.

Josip Pleadin

Kurso kaj ekzamensesio en Burundo

Inter la 13-a kaj la 28-a de aprilo 2011 Mirejo Grosjean el Svislando, prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono (IEK), restadis en Burundo.

La unuajn kvar tagojn Mirejo pasigis en la ĉefurbo Buĵumburo, kie ŝi faris serion da televidaj kaj radiaj intervjuoj, vizitis porjunularan ministerion kaj renkontiĝis kun la prezidanto de la nacia parlamento.

Mirejo instruis en Rumonge dum 5 tagoj 43 gejunulojn. Gramatiko, didaktiko, ĝeneralaj scioj pri la lingvo kaj la movado, prelegoj kaj debatoj plenigis ĉiutage ok horojn. Venis multaj demandoj, rimarkoj, komentoj, diskutoj el la vicoj de la gestudentoj.

Sekvis la ekzamensesio kun 41 kandidatoj. Kvarhora skriba parto lacigis la junulojn, tamen por obteni internacian diplomon, ili travivis tion kuraĝe. La Loka Ekzamena Komisiono konsistis el tri membroj de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE): Japhet Bayori Ntunswenimana, Jérémie Sabiyumva kaj Mirejo Grosjean. Longaj korektlaboroj okupis ilin dum plena tago. Sekvis la parola parto, en kiu ĉiu kandidato devas paroli dum 20 minutoj. Sume tio daŭris 13 horojn, dum kiuj la kandidatoj montris elstarajn kapablojn. Fine 13 kandidatoj obtenis la elementnivelan diplomon kaj 12 la meznivelan diplomon. Fiere ili ricevis la verdan atestilon de ILEI/UEA.

La kurso kaj ekzamenoj povis okazi pro forta subteno de Fondaĵo Hans el Nederlando. Asocioj kaj privatuloj donacis materialon, Mirejo atingis Burundon kun du plenaj kaj pezaj valizoj. Mirinda estas la nivelo de la burundaj esperantistoj, kiuj ofte lernas en tre malfacilaj kondiĉoj, sen libroj, retaliro, sen vojaĝebloj. Por sendi lernmaterialon: ANEB, pf 170, Rumonge, Burundo.

Mirejo Grosjean

Florbukedoj memore al la Holokaŭsto

Lunde la 2-an de majo, en la holokaŭsta tago, okazis memorceremonio en Jad Vashem, Jerusalemo. Kiel en la lastaj kvin jaroj, inter la cent bukedoj (i.a. de la prezidento Peres, ĉefministro Netanjahu, vicestro de la Kneset, ĉefo de la Sohhnut Natan Sharanski kaj urbestro de Jerusalemo Nir Barkat) estis la bukedo de Esperanto-Ligo en Israelo kaj de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi estis metita de Malka Zemeli kaj Amri Wandel. Estis interesa koincido ke la sekva en la buked-vico estis la bukedo de judoj el Bjalistoko, kaj la antaŭa estis prezentita de Cvi Sefet, de la urbo Slonim, kies parenco estis Josef Kohen Cedek, unu el la pioniroj de Esperanto en Jerusalemo. Post la anoncado de la bukedo de ELI, alparolis nin profesoro de la universitato Ben Gurion, kiu metis la bukedon nome de la libiaj judoj, kaj rakontis ke de la infanaĝo li interesiĝas pri Esperanto, sed ne sciis ke troviĝas esperantistoj en Israelo. Siavice en la ceremonio en la palaco de nomoj Malka legis la nomojn de la familianoj de Zamenhof murditaj en la Holokaŭsto.

Amri Wandel
Prezidanto de ELI

Forpasoj

Mauri Ahlstedt (1934-2010) mortis la 27-an de decembro en Vantaa (Finnlando). Dum kelkaj jaroj li estis delegito kaj fakdelegito pri biciklado.

Diana Aitai (1988-2011) perdis sian vivon en tragika akcidento la 26-an de januaro en Pärnu (Estonio). Ŝi lernis E-on denaske kaj partoprenis kun sia patro Peeter la UK-ojn en Roterdamo (2008) kaj Bjalistoko (2009).

Eva Bork (1926-2010) forpasis la 28-an de decembro en Berlino. Ŝi estis regula membro de Societo Zamenhof kaj iam fakdelegito pri sociala laboro.

Edmond Brent (1936-2011) mortis la 19-an de januaro en Montrealo (Kanado). Li elmigris el Germanio al Kanado en 1957 por labori ĉe la eldonejo Esperanto Press de ges-roj Eichholz. Li estis fakulo pri socilingvistiko, pedagogia lingvistiko kaj terminologio. En 1973 li kunorganizis SAT-kongreson en Toronto. Tie li kolektis sonregistraĵojn por esploro pri la variado de la E-prononcado, pri kiu temo li prelegis en la Asocio de Modernaj Lingvoj MLA samjare. En 2008 li kunorganizis la 7-an Tutamerikan Kongreson de E-o en Montrealo.

Rodolfo G. Calógero (1923-2011) forpasis la 15-an de februaro en Neuquén (Argentino). Liaj avo kaj patro estis e-istoj kaj li mem lernis la lingvon en 1937. Dum ilia restado en Argentino li konatiĝis i.a. kun E. Lanti kaj T. Sekelj. En 1941 li kunfondis Argentinan E-Ligon. En 1980 li kunorganizis la 2-an Tutamerikan Kongreson de E-o en San Luis. Calógero estis dumviva membro de UEA kaj SAT, ĉefdelegitoperanto de UEA (1996-2002), fakdelegito pri krimologio, regula membro de Societo Zamenhof kaj Patrono de TEJO.

Josef Cink (1933-2011) mortis la 11-an de februaro 2011 en Červená Voda (Ĉeĥio). Li verkis lernolibrojn, ekzercaron kaj korespondan kurson por ĉeĥoj, kaj aktivis en la ekzamena komisiono de Ĉeĥa E-Asocio. Li ankaŭ tradukis kaj kompilis tri kajerojn de Junulara kantareto (1960, 1968, 1980).

Manashi Dasgupta (1928-2010), renoma verkisto, edukisto kaj kantisto, forpasis la 15-an de decembro en Kolkato (Hinda Unio). Ŝi scipovis Esperanton, sed ŝiajn du esperantigitajn verkojn, Mi juna (1989) kaj Dormanta hejmaro (2007), tradukis la filo Probal Dasgupta.

Norman H. Divall (1914-2010) mortis en Plymouth (Britio). Li estis membro de UEA ekde 1944 kaj longtempe delegito.

Mogen Groth Jørgensen (1913-2011) forpasis la 24-an de decembro en Hvidovre (Danio). Li eklernis E-on post hazarda vizito ĉe Zamenhof-vespero en decembro 1942. Li aktivis en la SAT-medio, en la landa ekzamenkomisiono kaj grave helpis en la redaktado kaj administrado de Norda Prismo, precipe dum la periodo de W. Auld 1967-1974.

Jacobus >K. (Ko) Hammer (1928-2011), em. instruisto, forpasis la 4-an de junio en Zaandam (Nederlando). Pli frue fakdelegito pri skoltismo, li estis delegito de UEA ekde 1993. Li verkis Skolta kaj tenduma terminaro (1963; 2-a eld. 1974) kaj la popularan lernolibron Ĵamborea lingvo (1969; 3-a eld. 1994). Ekde 1992 li redaktis la revuon Fen-X de Esperanto Nederland.

Kido Fusacugu (1934-2011), dumviva membro de UEA, mortis la 26-an de marto en Kosigaya (Japanio).

Daniel Kolker (1935-2010) mortis la 23-an de decembro en Tel-Avivo (Israelo). Esperantisto ekde 1957, li aktivis en Sovetia E-Junularo, prezidis E-klubon en Zaporoĵje kaj gvidis amasan korespondan E-kurson en Sovet-Unio. Ekde 1992 li vivis en Israelo, kie li estis vicredaktoro de Israela Esperantisto. Li verkis kaj tradukis poezion kaj estis dumviva membro de UEA.

Dies Krombeen (1923-2011) forpasis la 13-an de majo en Kapelle (Nederlando), kie li estis delegito. Li estis dumviva membro de UEA.

Karin Lencki (1935-2011) mortis la 12-an de februaro en Buchholz (Germanio). Ŝi estis delegito kaj en la 90-aj jaroj prezidanto de E-Ligo de Malsupra Saksio.

Nelly Kálmánné Máthé (1926-2010) mortis en Pécs (Hungario), kie ŝi estis vicdelegito.

Ronilson Menezes Mota (1957-2011) mortis la 26-an de januaro en Salvador (Brazilo). Li kunfondis E-Societon de Salvador kaj tradukis en la portugalan la lernilon de la Zagreba metodo, Aprenda Esperanto (1993).

Carlo Nicolodi (1940-2011) mortis la 7-an de februaro en Allschwil (Svislando). Li estis dumviva membro de UEA kaj aktiva en Komunista E-ista Kolektivo.

Nishimura Nachiko (1930-2011) mortis la 13-an de marto en Uĵi (Japanio). Ŝi estis dumviva membro de UEA kaj dum kelkaj jaroj prezidanto de la E-Rondo de Uĵi/Ĵoojoo.

Erkki Rasku (1922-2011) mortis la 22-an de januaro en Lempäälä (Finnlando). Li estis multjara delegito kaj verkis la rememorojn La frato (1990) kaj Iu finna infanaĝo (1995).

Mustafa Resulović (1924-2011) forpasis la 19-an de majo en Sarajevo. Dumviva membro de UEA, li estis fakdelegito pri ĵurnalismo kaj komitatano A por Jugoslavia E-Ligo (1983-1986). Li estis prezidanto de JEL kaj de E-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino. De 1994 ĝis 1995 li redaktis la radioelsendojn Esperanto el Sarajevo. En Spite al ĉio, Bosnio (1997) aperis liaj artikoloj verkitaj por la elsendoj.

Asta Schaedel (1927-2011) mortis la 21-an de februaro en Malmö (Svedio). Ŝi estis multjara delegito kaj fakdelegito pri jogo.

Ib Schleicher (1924-2010) forpasis la 21-an de novembro en Brønshøj (Danio). Li lernis E-on en 1950. En la 60-aj jaroj li modele kunorganizis en Danio la nomkolektadon por la peticio de UEA al UN. Li estis prezidanto de la landa E-asocio 1969-1979 kaj Komitatano A de UEA 1971-1977. En 1974 aperis lia E-lernilo Systematikken i Esperanto. Li tradukis la belajn eldonojn de La marvirineto (1962) kaj La novaj vestoj de la imperiestro (1964) de H.C. Andersen kaj la enciklopedion pri la seksa vivo ABZ de amo... (kun A. Weide; 1972). La ĉefa traduka kontribuo de Schleicher konsistis el multaj verkoj de Martinus, i.a. Logiko (1962) kaj La tria testamento (3 vol.; 1998-2005). Mem li verkis enkondukon al la ideoj de Martinus, Objektiva vivkoncepto (1963).

Hermann Schmid (1922-2011) mortis la 25-an de februaro en Aŭgsburgo (Germanio). Li estis prezidanto de la loka grupo en Aŭgsburgo 1968-1980 kaj kunfondinto kaj honora prezidanto de Bavara E-Ligo. Li estis ĝenerala sekretario de Germana E-Asocio kaj Ĉefdelegito de UEA, delegito de UEA 1961-2010, ekzamenanto de Germana E-Instituto kaj honora membro de Germana E-Asocio. Schmid estis sekretario de LKK de la 70-a UK en Aŭgsburgo (1985), kie li organizis ankaŭ tri Germanajn E-Kongresojn kaj tri kongresojn de SAT. Li aŭtoris la humuran poemaron La gaja forĝisto (1976).

Karl-Hermann Simon (1930-2011), specialisto pri la forsta terminologio, forpasis la 28-an de marto. Li estis estrarano de E-Asocio de Germana Dem. Respubliko GDREA antaŭ 1990 kaj gvidanto de Internacia Forstista Rondo E-lingva. Li precipe konatiĝis pro la multlingva forstfaka vortaro Lexicon silvestre. En 2010 aperis liaj metodologiaj eseoj, Lexicon silvestre. Kontribuoj pri la multlingva vortaro de la forstfako (red. D. Blanke kaj S. Panka). Henry E. Studer (1935-2011) forpasis la 10-an de februaro en Davis (Kalifornio, Usono), kie li estis delegito kaj fakdelegito pri agrikultura maŝinaro.

Ulpiano Villanueva (1917-2010) mortis la 12-an de decembro 2010 en Lima (Peruo). Li lernis E-on en 1955 kaj estis prezidanto de Perua E-Asocio de 1976 ĝis sia morto. Li partoprenis multajn UK-ojn kaj instruis E-on al plimulto de la nunaj peruaj e-istoj.

Rosalind Walters (1930-2011) forpasis la 9-an de marto en Londono. Ŝi aktivis en Londona E-Klubo kaj kiel korektisto de korespondaj kursoj, kaj multe helpis afrikajn e-istojn.