Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2011 9

Malferme

Intervjuo kun H. Tonkin

La 96-a Universala Kongreso en Kopenhago preskaŭ finiĝis. Kian impreson vi havas?

Ĝenerale pozitivan. Ĉi-jare mi havis kiel ĉiam miajn diversajn devojn (mi prezidas la komisionon de la Belartaj Konkursoj; kiel kutime mi gvidis la aŭkcion; okazis du kunsidoj pri Unuiĝintaj Nacioj; mi prezidis kunsidon de CED). Tamen, temis pri trankvila kongreso: mi eĉ sukcesis dormi plenajn noktojn.

Ĉu ne ĉiam estas tiel?

Apenaŭ. Kiam la kongreso lastfoje okazis en Kopenhago, mi estis novelektita prezidanto de UEA. La kongreso estis haste aranĝita, ĉar en la antaŭa kongreso, en Hamburgo, oni ne faris decidon pri kongresurbo, pro troa okupateco pri elektoj kaj la subita demisio de la antaŭa prezidanto, profesoro Lapenna, kiu decidis ne kandidati kontraŭ mi. Feliĉe, dank’ al la tre efika laboro de la nova estraro kaj la ondo de subteno, kiun mi ricevis, tiu antaŭa kopenhaga kongreso estis signifa sukceso. Ni povis bone konstrui sur tiun sukceson. Sed mi malmulte dormis...

Vi ĉeestis multajn Universalajn Kongresojn tra la jaroj, ĉu ne?

Jes. Je mia miro, mi kalkulis pasintjare en Havano, ke mi fakte ĉeestis pli ol duonon el ĉiuj Universalaj Kongresoj: la ĉi-jara estas mia 49-a. Mi scivolas ĉu estas aliaj kun simila historio.

Kiuj kongresoj plej plaĉis?

Rejkjaviko 1977, interalie ĉar ĝi tiel glate iris en tiel bela etoso; Stokholmo 1980, kiu enkondukis plurajn ŝanĝojn en la pritrakto de la kongresaj aranĝoj kaj estis brile organizita; Varsovio 1987, kiu kunvenigis pli da esperantistoj en unu lokon ol iam ajn antaŭe. Mia unua kongreso estis Kopenhago 1956, sed mi estis tute novbakita esperantisto kaj ne facile orientiĝis en la Esperanto-movado. Aliflanke, Varsovio 1959 estis vera travivaĵo por juna impresiĝema kongresano el okcidento.

Kaj la ĉi-jara?

Mi ne tiel ŝatas kongresojn en izolitaj lokoj. Tie ĉi ni estas for de la urba vivo, fakte en ia antaŭurba duondezerto. Belaj kongresaj palacoj faciligas la laboron de la kongresorganizantoj, sed ili estas multekostaj kaj ofte iom aparte lokitaj. Mi preferas senpretendajn kongresojn kiuj estas facile alireblaj de ordinaraj esperantistoj. En UEA ni foje ne donas sufiĉan atenton al la simplaj esperantistoj, kiuj formas tiel grandan parton de la tutmonda movado. Ju pli multe ni povas malfermi niajn kongresojn al la esperantista publiko, des pli energie ni povas doni al tiuj homoj senton de direkto kaj vervo. Hodiaŭ, ekzemple, la movado transiras en elektronikan epokon, por kiu nia Asocio ne estas tute preta. Kial oni ne povas sekvi la tutan laboron de la kongreso en interreto? Se ni uzas belan kongresejon, ni ekspluatu ĝiajn rimedojn.

Vi do opinias, ke Universalaj Kongresoj devas esti okazoj por doni novan entuziasmon al la membroj de la Asocio?

Fakte, de ĉiuj esperantistoj. Se ni volas pli grandan Esperanto-movadon, aŭ eĉ same grandan, ni devas konstante prizorgi la esperantistan publikon — doni al ĝi okazon resti kun ni kaj komune konstrui nian komunumon. Esperantistoj estas kiel plantoj (mi nur duonŝercas...): ili bezonas akvumon kaj sunlumon aŭ ili velkas kaj malaperas. Se ni povus malhelpi la senentuziasmiĝon kaj sekvan malaperon de iam aktivaj esperantistoj, ni havus multe pli grandan movadon. Foje ŝajnas, ke, kontraŭ ĉiu esperantisto kiun ni nove envagonigas, unu elfalas el la kontraŭa pordo.

Sed ĉu en la nuna kongreso vi ne trovas rezultojn de tiu entuziasmigo?

Jen kaj jen mi trovas: mi ne ŝajnu pli pesimisma ol mi estas. Mi ĝojis rimarki la abundajn junularajn aranĝojn, ekzemple. Kaj mi ankaŭ notis, ke en certaj sektoroj — la scienca ekzemple — pli junaj fortoj iom post iom transprenas la gvidadon, ekzemple en la Esperantologia Konferenco kaj en la Terminologia Forumo. Sed ni bezonas novan generacion ankaŭ inter la gvidantoj de la Asocio. Nia generacio estas tro aĝa: elĉerpiĝis ĝiaj ideoj, kaj, en periodo de grandaj ŝanĝoj, ĝi simple ne estas en la fluo de la nova elektronika epoko. Mi estis 36-jara kiam mi fariĝis prezidanto de UEA, kaj 49-jara kiam mi finis mian lastan prezidantan mandaton. Post certa punkto juna entuziasmo emas fariĝi oldula rutino.

Oni foje kritikas la Universalajn Kongresojn ĉar ili fariĝis tro rutinaj.

Prave. Ekzemple, la kongresoj devus roli kiel artaj festivaloj, sed la artaj aranĝoj ne ricevas sufiĉan atenton. Kie, ekzemple, estas la Esperanto-teatro? Mi daŭre insistas, ke ni bezonas pli da malgrandaj teatraj prezentoj, en malgrandaj ejoj — ne tiujn grandajn spektaklojn en aŭditorioj maltaŭgaj. Aliflanke, la Movada Forumo estas brila eltrovaĵo; same la Kleriga Lundo, kiu ebligas al seriozaj homoj dividi kun la kongresanoj seriozajn temojn; same la Aŭtoraj Duonhoroj, kiuj levas la profilon de la Esperanto-literaturo. Nun indus repripensi kaj plivastigi la Internacian Kongresan Universitaton, kaj malfermi la Belartajn Konkursojn al pli aktiva partopreno de la Esperanto-publiko, tiel ke ili fariĝu aferoj ne de kelkaj juĝantoj kaj kelkaj verkistoj, sed ankaŭ publikaj spektakloj.

Ĉu vi timas, ke ankaŭ Hanojo montriĝos rutina?

Verŝajne ne. Nova lando kun novaj perspektivoj. Mi entuziasmas pri tiu kuraĝa decido de UEA eniri novan landon en nova regiono. Mi intencas plene ĝui mian kvindekan Universalan Kongreson!

Solena Inaŭguro

Por dialogi kaj reciproke sin kompreni

La Solena Inaŭguro de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto komenciĝis dimanĉe matene je la 10-a horo en la salono Zamenhof, en la impona kopenhaga kongresa centro Bella Center.

Komence la kongresanoj omaĝis per silenta minuto la viktimojn de la ĵus okazinta terorisma atako en la najbara Norvegio. La solenan malfermon gvidis la prezidanto de UEA Probal Dasgupta, kiu bonvenigis la kongresanojn kaj prezentis la podianojn: prezidanton de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj Stefan MacGill, reprezentanton de TEJO Nico Huurman, vicprezidanton de Akademio de Esperanto Brian Moon, estraranon Loes Demmendaal, ĝeneralan sekretarion Barbara Pietrzak, ĝeneralan direktoron Osmo Buller, vicprezidanton Claude Nourmont, prezidanton de Loka Kongresa Komitato Ileana Schrøder, estraranojn de UEA Amri Wandel, Stefano Keller, Maritza Gutiérrez kaj rektoron de Internacia Kongresa Universitato Christer Kiselman. Aparte li bonvenigis la honorajn gastojn, la belgan ambasadoron Jean-François Branders, kuban ambasadoron Gonzáles Vázquez Moreno, francan ataŝeon Arnaud Sgambato, slovakan vicambasadoron Magda Pospíšilová kun la konsilisto Jozef Reinvart, germanan ambasadan konsiliston Marko Lins kaj honorkonsulon de Bosnio-Hercegovino Karsten Fledelius.

Salutmesaĝon de Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko, legis Stefano Keller (sur la apuda paĝo). Sekvis nacilingva parolado de Pernille Fenger, direktoro de la Kopenhaga oficejo de la Loĝantara Fonduso de UN, pri la agado por la Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN. La paroladon tradukis Ileana Schrøder, kiu sekve salutis la kongresanojn nome de Loka Kongresa Komitato kaj Dana Esperanto-Asocio. Loes Demmendaal laŭtlegis la tradician mesaĝon de d-ro Louis Christophe Zaleski-Zamenhof (sur la apuda paĝo) kaj Claude Nourmont mesaĝon de la urbestro de la Esperanto-urbo Herzberg Gerhard Walter.

Barbara Pietrzak anoncis tri novajn Honorajn Membrojn de UEA: Detlev Blanke, Renato Corsetti kaj Rob Moerbeek (detaloj venontnumere).

Post muzika paŭzo fare de dana junula instrumenta kvarteto Probal Dasgupta prezentis sian Festparoladon (venontnumere) kaj la ĉi-jaran Kongresan Temon enkondukis la reĝisoro José Antonio Vergara. Invite al la kongrestemaj sesioj, li diris ke Esperantujo estas konscia ero de tiu ĉi maljusta mondo, kapabla kontribui al ĝia transformado. Kiel respondecaj civitanoj, ni kune serĉu manierojn malfermi vojojn al la junularo.

La kongreson alparolis la TEJO-estrarano Nico Huurman. Li transdonis salutojn de la 67-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kiu finiĝis antaŭ tri tagoj en la ukraina ĉefurbo Kievo, kaj klarigis ke tiu ĉi kongreso estas tre interesa por junaj esperantistoj, ĝi ja okazas en la Jaro de la Junularo deklarita de Unesko.

Stefan MacGill en la nomo de ILEI raportis pri la ĵus finiĝinta 44-a ILEI-konferenco (legu sur la p. 176) kaj Brian Moon salutis nome de nia Akademio, kiu “volas esti videbla al la uzantoj de la lingvo”. Li substrekis, ke AdE ne estas elita klubo por plezurigi siajn membrojn, sed ke ĝi havas sencon nur se ĝi utilas al la lingva komunumo, al la uzantoj de la lingvo Esperanto, por helpi ilin bone evoluigi kaj apliki sian lingvon.

Sian salutmesaĝon sendis ankaŭ la prezidanto de la plenumkomitato de SAT Jakvo Schramm. Legis ĝin José Maria Salguero, kiu invitis al la baldaŭa SAT-Kongreso en Sarajevo.

Sub gvido de la estraranoj Guttiérrez kaj Wandel la kongreson salutis reprezentantoj de la ĉeestantaj landoj. Komuna kantado de la himno estis la lasta punkto de la Inaŭguro, post kio la UEA-prezidanto proklamis la 96-an Universalan Kongreson de Esperanto malfermita.

Stano Marček

[FORIGITA!: bildo]

Dasgupta bonvenigas la kongresanojn

[FORIGITA!: bildo]

La kongresejo Bella Center

[FORIGITA!: bildo]

La inaŭguro en la salono Zamenhof

[FORIGITA!: bildo]

La kongresa libroservo

[FORIGITA!: bildo]

La podianoj

[FORIGITA!: bildo]

La ceteraj podianoj

[FORIGITA!: bildo]

Ileana Schrøder

Salutmesaĝo de Louis C. Zaleski-Zamenhof

Estimataj Gekongresanoj, Geamikoj karaj, saluton!

Vi alvenis kongresi en la bela urbo Kopenhago por debati pri dialogo kaj pri interkompreno.

Fakte ĉiu esperantista kunveno estas la ĝusta loko kaj la ĝusta okazo por dialogi kaj por interkompreni; nia lingvo estis ja tiucele elpensita. En tiu ĉi jaro, la Internacia Jaro de la Junularo, estas memorinda la fakto, ke nia lingvo estis elpensita de junulo, ĝuste por servi kiel rimedo de dialogo kaj interkompreno. Sekve, iniciatita de junulo, la lingvo kaj la ideoj kiujn ĝi portas, daŭre restos junaj.

La latindevena vorto dialogo signifas diskuton inter du aŭ pluraj individuoj; diskuton celantan ebligi la interkonsenton. Tamen ne eblus dialogi, se la dialogantoj ne komprenus unu la alian. La interkonsento ne povus esti realigata, se mankus interkompreno.

Ni, esperantistoj, ni dialogas kaj ni interkomprenas, tamen ofte ni malinterkonsentas. Tial la senco de miaj hodiaŭaj bondeziroj estas ke via dialogo dum la Kopenhaga kongreso konduku nin al la interkonsento pri la ĝusta vojo al la fina venko.

Mesaĝo de Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko

Estas por mi granda plezuro sendi miajn salutojn al ĉiuj partoprenantoj de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto.

Koncentriĝante al “dialogo kaj reciproka kompreno”, la elektita temo de la nuna Internacia Jaro de la Junularo de UN, vi kontribuas al la antaŭenigo de la idealoj de paco, libereco, progreso kaj solidareco, kiuj esencas por kapabligi la junularon kaj atingi la Jarmilajn Evolucelojn.

En tiuj noblaj celoj partoprenas ankaŭ Unesko, kies membro-ŝtatoj — se citi el nia konstitucio — “firme intencas evoluigi kaj kreskigi la rimedojn de komunikado inter siaj popoloj kaj uzi tiujn rimedojn cele al reciproka kompreno kaj pli vereca kaj perfekta konado de la vivo de aliaj.” Estante distinga karakterizaĵo de la homa ekzisto kaj kovrante la tutan gamon de homaj emocioj, opinioj kaj valoroj, lingvoj funkcias kiel nemalhaveblaj portiloj de dialogo, toleremo, kompreno kaj respekto inter popoloj, sociaj grupoj kaj generacioj.

La Esperanto-movado, fondita antaŭ pli ol cent jaroj, persiste promocias egalecon inter la lingvoj, kulturoj kaj popoloj de la mondo. Simile Unesko estas konvinkita, ke multlingveco iĝis esenca por konservi la mirindan diversecon, kiu karakterizas la homaron, precipe en la nuna epoko de ĉiam kreskanta tutmondiĝo. Plie, estante integra parto de niaj identecoj, multlingveco iĝis vaste agnoskata kiel strategia faktoro por paco kaj daŭripova evoluo.

Unesko do aplaŭdas la grandegajn klopodojn de esperantistoj ĉie en la mondo dum la lastaj jardekoj. Tiurilate la 96-a Universala Kongreso de Esperanto formas valoran kontribuon al la lukto por antaŭenigi lingvan diversecon kaj reciprokan komprenon. Al Universala Esperanto-Asocio kaj al ĉiuj partoprenantoj en tiu ĉi 96-a Universala Kongreso de Esperanto mi volas esprimi miajn plej varmajn bondezirojn por fruktodonaj kaj stimulaj laboroj.

[FORIGITA!: bildo]

Latifou Gbadamassi, Benino

[FORIGITA!: bildo]

Muzika interludo, la dana kvarteto

[FORIGITA!: bildo]

Pernille Fenger, UN-direktorino

[FORIGITA!: bildo]

Movada Foiro, Edistudio

[FORIGITA!: bildo]

Movada Foiro, eldonejo Impeto

[FORIGITA!: bildo]

Movada Foiro, UK Hanojo

[FORIGITA!: bildo]

La banderolo en la urbo

Strategia Forumo

Fronte al grandaj ŝanĝoj

La Esperanto-movado trovas sin meze de generacia kaj kultura transformiĝo, pelata grandparte per la novaj komunikaj ebloj de la reta epoko. Tio estas konstato ofte eldirita en Kopenhago — ne ĉiam tiel klare, tamen en multaj diversaj intervenoj en kaj ekster la strategiaj diskutoj.

Tradiciaj asocioj perdas membrojn. Samtempe alfluas novaj lernantoj per la retaj kursoj, unuavice tiuj de lernu.net, kaj kreskas la retoj de neformalaj amikecoj kaj kunagadoj. La homoj el tiuj medioj havas aliajn atendojn kaj imagojn pri la movado, ol tiuj kiuj fundamentis niajn organizojn dum la lastaj cent jaroj.

Samtempe Esperanto trovas pli kaj pli sekuran bazon en diversaj landoj de la Sudo, kie la ekonomiaj kaj sociaj kondiĉoj radikale malsimilas al tiuj de la industria mondo. Voĉoj el tiuj landoj restas relative malmultaj en la kongresoj, sed konscio pri la divido Nordo-Sudo malrapide enfiltriĝas en la diskutojn.

Kiel do aspektu tutmondaj movado kaj asocio, en epoko de rapida kaj malmultekosta komunikado trans landlimojn? Kio povas kunligi kaj inspiri homojn el tiom da diversaj landoj? Kiuj kadroj por kunlaboro taŭgas al la nuntempo? Tiaj demandoj ŝvebis tra la kopenhagaj salonoj, en tre diversaj formoj.

Ekzemple, viglan diskuton vekis kunsido pri fondaĵoj organizita de UEA-komitatano Martin Schäffer. Antaŭ multnombra publiko, li (kune kun Humphrey Tonkin) argumentis ke fondaĵoj povas pli libere kaj efike uzi siajn rimedojn por subteni konkretajn agadojn kaj projektojn sur la kampoj de informado, instruado, scienca kaj kultura agado. Sed ĉu oni pli bone ligu tiajn fondaĵojn al la tradiciaj organizoj — kiel UEA, ekzemple, kiu jam de jardekoj vaste uzas ilin por financi sian regionan agadon? Aŭ ĉu estas avantaĝoj en la starigo de sendependaj fondaĵoj, kiel ESF, kies kunlaboro kun diversaj individuoj kaj novaj grupoj kiel E@I ebligis novspecajn iniciatojn kiel lernu.net? Aŭdiĝis timo pri konkurenco inter tiuj diversaj agadoj. Por Tonkin, tamen, la celo estas alia: “Ne pensu, kvazaŭ ESF (aŭ aliaj fondaĵoj) volus preni pli grandan pecon de la kuko. Ni ĉiuj kunlaboru por baki pli grandan kukon!”

De filozofio al faroj

Kiel aspektu tiu pli granda kuko: jen la ĉefa temo de la Strategia Forumo, kiu okazis jam frue en la kongresa semajno, lundon posttagmeze. La aranĝo komenciĝis per enkondukaj prezentoj de Mark Fettes, gvidanto de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj de UEA, kaj UEA-prezidanto Probal Dasgupta. Ambaŭ emfazis la bezonon de ĝenerala koncepto pri tio, kion Esperanto proponas en la nuntempa mondo. Fettes skizis la ideon de lingva justeco, kiun ellaboris la Komisiono; Dasgupta tezis, ke Esperanto helpas individuojn liberigi sin de la mensogoj de ŝtatoj kaj aŭtoritatoj.

Dum iom da tempo la publiko diskutis pri la rilato de tiaj ĝeneralaj filozofiaj ideoj al la konkretaj farendaĵoj, kiujn devas identigi strategio. Ĝenerale oni konsentis, ke ambaŭ necesas, kaj ke oni ne lasu unu aŭ la alian superregi ekskluzive. Fettes proponis, ke oni pensu pri ili dialektike — t.e. ke necesas certa streĉiteco inter la ĝeneralaj kaj la konkretaj celoj, kiu povas stimuli la pensadon kaj helpi la komprenon.

En la postaj diskutoj, unue en malgrandaj grupoj kaj sekve en la pleno, la ĉeestantoj identigis plurajn kernajn prioritatojn por la strategia planado. Estis klare por ĉiuj, ke informado kaj instruado restas ege gravaj, kaj pluraj ĉeestantoj substrekis la daŭran gravecon de la landaj asocioj — rekonante tamen, ke multaj ne modele funkcias kaj ke necesas konscia flegado kaj interligado de la ĉefaj aktivuloj. En la analiza kadro de la Komisiono, tiuj prioritatoj kundifinas la tri ĉefajn agadkampojn de UEA: konsciigo, kapabligo kaj kunordigo-kunlaboro.

El la forumo, kvar emfazoj

Sur tiuj diversaj agadkampoj, la forumanoj elstarigis jenajn fokuspunktojn:

1. Personaj, interkulturaj spertoj estas la plej konvinka pruvo pri la valoro de Esperanto. Necesas serioze esplori, kiel plifaciligi kaj pliprofundigi tiujn spertojn, kaj integri ilin en niajn metodojn instrui, informi kaj kunlabori.

2. Produktado de kulturaj valoroj (libroj, revuoj, muziko, artaj tradicioj k.a.) estas tre grava por nutri la komunumon kaj plivalorigi la lingvon. Necesas krei publikojn kaj merkatojn por niaj kulturaj agantoj — kaj, denove, enkonstrui tiun principon en niaj plej bazaj agadoj kaj strukturoj.

3. La disvastiĝon de Esperanto en la reto devas akompani iniciatoj por ligi novajn lernantojn al la eksterreta movado. Tio signifas, unuflanke, plibonigi la retan ĉeeston de la tradiciaj organizaĵoj, kaj aliflanke, krei novajn aranĝojn (kiel la Somera Esperanto-Studado de E@I), kiuj estu allogaj por la reta generacio. Necesas ankaŭ strukturaj ŝanĝoj por plirapidigi la fluon de informoj, decidoj, kaj kunlaboro laŭ la pli rapidaj ritmoj de la nuntempa mondo.

4. La esperantista idearo devus prezentiĝi pli okulfrape al la publiko. Konkreta propono estis starigi indekson pri lingva justeco, per kiu oni kritike pritaksu la agadon de landoj kaj internaciaj organizaĵoj laŭ difinitaj kriterioj. Pro tio, ke tiuspeca agado postulas lingvosciencan kaj lingvopolitikan klerecon, necesas strategio por konstrui sur la ĝisnunaj atingoj de CED, la Nitobe-simpozioj, la ĵusa lingvopolitika konferenco de ILEI kaj simile.

“Strategio estas ne nur teksto”

En la forumaj diskutoj, sed ankaŭ en multaj aliaj intervenoj dum la kongreso, evidentiĝis granda sopiro al konkreta vizio pri alcelinda reformita UEA. La Komisiono pri Strategiaj Demandoj konstatis tion en sia raporto al la Komitato de UEA, vendredon matene:

“La Komisiono plu emfazas la gravecon de kohera strategio por gvidi la evoluon de UEA en la venontaj dek jaroj, kaj konfirmas sian intencon plu labori por la pretigo de tia strategio. Ni substrekas, ke bona strategio konsistas ne nur el teksto kun klaraj celoj kaj rimedoj, sed ankaŭ el procezo kiu inspiras kaj engaĝas la aktivularon.”

Ĉar tiu procezo postulas tempon, la Komisiono konstatis ke dume “necesas strategiaj decidoj flanke de la Estraro, unuavice, pri tio kio estas plej grava kaj farebla” surbaze de la ekzistantaj strategiaj planoj — nome tiu, kiu gvidis la Asocion dum la periodo 2001-2010, kaj la nova plano proponita en Havano.

Multrilate, la nuna epoko similas al tiu, en kiu fondiĝis UEA antaŭ cent jaroj. Amaso da sociaj transformiĝoj malfermas novajn ŝancojn por Esperanto, sed ankaŭ prezentas grandan defion al longe establitaj konceptoj pri komunikado kaj organizado. Se UEA ne adaptiĝos al la novaj cirkonstancoj, sendube aliaj movadaj instancoj kaj grupiĝoj aperos por plenigi la breĉon. La diskutoj en Kopenhago helpis difini la ĉefajn direktojn de tiu adaptiĝo, kies malfacilecon neniu devus subtaksi. Ĝi sendube estos temo por ardaj diskutoj kaj ŝlosilaj decidoj en la venontaj du-tri jaroj.

Mark Fettes

Kongresa Temo

Glata kaj idee stimula etoso

de intergeneracia dialogo estiĝis dum la diskutkunsidoj pri la kongresa temo (Internacia Jaro de la Junularo: dialogo kaj interkompreno).

Unue, danke al la lertoj de la faciligantoj (Ruth Di Ponti, Manuela Ronco, Paweł Fischer-Kotowski, Francesco Maurelli, Marcos Cramer), la diversaĝaj ĉeestantoj povis priparoli siajn impresojn kiel anoj de unuopaj socioj kaj branĉoj de Esperantujo, pri la ĉefaj trajtoj de la rilatoj inter homoj de diversaj aĝogrupoj.

Ja estas tuj rimarkeblaj malsimiloj, ekz. laŭ la manieroj esperantumi: komparu la tradician lokan klubon kun la Esperanto-retumado ĉe junuloj, kio siaflanke malfaciligas la kontakton kaj interagon laŭ la aĝo kaj generacia apartenkulturo de la homoj. Oni tamen emfazis ke la t.n. intergeneraciaj konfliktoj ofte ne estas vere tiaj sed interpersonaj. Gravas malferme kaj dialogeme alfronti la antaŭjuĝojn kiuj estiĝas inter junaj kaj nejunaj homoj.

En la dua kunsido, la publiko lernis pri la spertoj de antaŭaj ondoj de la Esperanto-junularo, laŭ la konstato ke ni ĉiuj iam estis junaj. H. Tonkin prezentis siajn interesajn pripensojn koncerne la tiaman Tyresö-generacion, unu el kies ĉefaj gvidantoj li estis, kiam fine de la 1960-aj jaroj TEJO aktive engaĝis sin socie, prenante parton en “la mobilizo de la junularo [ĉar] subtenenda kaj partoprenenda batalo por la digno de la homaro”. La nuna Tonkin tamen emfazis ke neniu avangardo daŭras por ĉiam, do ke la nunaj maljunuloj ne komprenas ke ili fakte devus aliĝi al la junularo, el kiu venas la interesaj aferoj en la movado kaj kiu cetere povus vivi sian vivon sen ajna interveno de pli aĝaj homoj. Vladimir Samodaj, akompanate en la salono de kelkaj iamaj SEJM-anoj, saĝe rakontis pri la gravega rolo kiun la reekestiĝanta Esperanto-junularo ludis ekde 1957 por revigligi la tutan movadon en la post-Stalina Sovetunio, kreeme, aŭdace, kunlaboreme, preter la malfacilaĵoj pro nelibera socio kaj ŝtate altrudita ideologio. Oni spektis filmon speciale faritan en Burundo far Mirejo Grosjean, pri la sentoj kaj opinioj de membroj de la rimarkinde juneca Afrika esperantistaro, pri la ĉefaj problemoj de la junularo en tiu socia realo.

La gvidanto de la Strategia Komisiono de UEA Mark Fettes, anoncante ke li ne timas la ekziston de breĉo inter la generacioj, faris kelkajn rimarkojn pri la graveco de la junularo por la estonteco de Esperanto, i.a. danke al ĝiaj serĉo kaj malfermo de novaj vojoj por ĉiuj. Nico Huurman, ĵus elektita estrarano de TEJO pri aktivula trejnado, kvankam agnoskinte la malplian emon de la nuna junularo en Okcidento engaĝi sin politike aŭ socie kompare kun antaŭaj generacioj, substrekis ke tamen la novaj teknologioj donis kernan antaŭkondiĉon al procezoj kiel la araba printempo, en kiu ĉefe rolis la junularo. Laŭ li, indas esplori manierojn por permesi la kunlaboradon inter la diversaj sekcioj de la E-junularo, kiel la afrika kaj la eŭropa. Ĉu eventuale iu foja Internacia Junulara Karavano anstataŭ la IJK?

En la fina sesio la ĉeestantoj klopodis elpensi kaj kunkonstrui konkretajn proponojn por kunlabore ligi inter si la esperantistojn de diversaj aĝogrupoj.

José Antonio Vergara

Rezolucio de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto

Ni, la partoprenantoj en la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj al Kopenhago el 66 landoj por komune dialogi pri la iniciato kiun UN lanĉis per la proklamo de Internacia Jaro de la Junularo, efektiviginte multvidpunktan diskutadon pri tiu temo, en etoso de interkomprenemo kaj efika komunikado,

ĉerpinte el niaj unuopaj kaj kolektivaj spertoj kiel anoj de diversaj socioj, aĝogrupoj, etnoj, seksoj, mondbildoj, politikaj sintenoj kaj religiaj konvinkoj,

agnoskinte la kontribuojn de la junularo al la socio kaj la neceson malfermi ŝancojn por ĝia partopreno en la kolektivaj decidoprocezoj, por taŭge alfronti la diversajn defiojn kaj ŝancojn de la nuna realo — sociekonomiajn, ekologiajn, politikajn, teknologiajn ktp — cele al la estonteco de la homaro kaj la planedo,

konstatinte ke tra la epokoj kaj kulturoj, la diversaj generacioj rilatis inter si laŭ variaj modeloj kaj strategioj, kun foja estiĝo de aparta junulara kulturo, kaj ke en la Esperanto-movado mem tio esprimiĝis ekz. per la efike avangarda rolo plenumita de ties junulara branĉo en apartaj historiaj turnopunktoj,

rekomendas ke la unuopaj organizaj instancoj kaj sociaj medioj de la Esperantaj movado kaj komunumo aktive strebu al la kreado de taŭgaj kondiĉoj por kontakto, alproksimiĝo kaj kunlaborado inter junuloj kaj aliaĝuloj, ke la anoj de la malsimilaj aĝogrupoj en Esperantujo iĝu pli konsciaj pri la potencialo kiun por intergeneracie kontentigaj rilatoj liveras la esperantisma ideo mem de reciproka respekto kaj ambaŭdirekta bona volo,

alvokas al UEA, TEJO kaj iliaj respektivaj landaj organizoj pliproksimigi tempe kaj geografie siajn kongresojn, same internaciajn kiel landajn kaj regionajn, per kunordigita decidado, al konkretaj paŝoj ĉiunivele por kunagigi esperantistojn rete kaj eksterrete agantajn, same por enmovadigi perretajn lernintojn de la lingvo, kiel por helpi la tradician movadon adaptiĝi al la nuna epoko.

44-a Konferenco de ILEI

Instruistoj ĉe renoma universitato

Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado — jen la kadra temo de 44-a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) en la Universitato de Kopenhago.

Enkondukis tiun temon en la 19-a de julio 2011 la vic-prezidanto de ILEI Duncan Charters, skizante la historion de aranĝoj, kie esperantistoj kaj ne-esperantistoj kunlaboris tra la lastaj jaroj por esplori diskriminaciajn praktikojn en transnaciaj kontaktoj. Al tiu vico sendube aldoniĝas la simpozio, okazinta tra la lastaj du konferencaj tagoj, organizita de ILEI, kunlabore kun Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-Problemoj (CED) kaj la humanistika fakultato de la Universitato de Kopenhago. Pri ĝi vidu apartan raporton kaj pliajn detalojn ĉe http://ilei.info/konferenco/2011/simpozio.php kaj http://ilei.info/novajxoj/simpozio2011raporto.php

La vic-prezidanto parolis pri kontraŭaj evoluoj ĉe lingvoelektoj en edukado — lastatempaj iniciatoj portas novajn interlingvojn al la mikso, sed tiujn ekzemplojn kontraŭpezas tendencoj al kreskanta limigo de elektebloj. Li donis serion da konkretaj ekzemploj pri malkontentiga funkciado de tradukservoj kaj komunikado en sciencaj konferencoj laŭ la nunaj modeloj. La traktado daŭris merkrede per publika debato pri la konferenca temo.

Al la konferenco kaj simpozio aliĝis 103 personoj, do temas pri la plej granda konferenco de la lastaj 24 jaroj. Festparole, la prezidanto de ILEI, Stefan MacGill, skizis la evoluon de la konferencoj; el la ses inter 2007 kaj 2012, kvar okazis aŭ okazos ekstereŭrope, du el ili partopren-rekordaj por ekstereŭropaj aranĝoj de ILEI. La ĵusa konferenco, kvankam en Eŭropo, havis rekorde internacian karakteron, kun partoprenantoj el 35 landoj, i.a. Brazilo, Meksiko, Ĉilio, Kubo, Benino, Ganao, Indonezio, Nepalo, Japanio, Korea Respubliko, Ĉinio, Kanado, Usono, Aŭstralio kaj 21 eŭropaj landoj. La daŭrigo resumis la tri pilierojn de ILEI-konferencoj: faka, labora kaj distra program-fadenoj, kun pretendo, ke tiu vicordigo spegulas ilian relativan gravecon.

La bunteco kaj denseco de la fakaj kaj laboraj programoj konfirmas ilian unuavican rolon — en kvar tagoj 35 prelegoj, prezentaĵoj aŭ diskutrondoj, kiuj inkluzivis erojn kiel Flugiloj de interkultura vento (Julian Hernández el Kubo), Pri la lingvoekzamenoj (Zsófia Kóródy el Germanio), La dana eksprese (J.S. Larsen), Afrikaj perspektivoj (Latifou Gbadamassi el Benino), La indonezia movado: historio kaj estonto (Heidi Goes el Belgio). Pliaj eroj temis pri lingvo kaj kulturo en pedagogiaj programoj, pri subvenciserĉado kaj apogataj projektoj, E-kursoj en Korea Respubliko kaj en meksikaj universitatoj, Ĉinio kiel fekunda kampo por Esperanto, teknologio je la servo de lingvo-instruado, interkulturaj lingvaj ludoj, kaj aliaj. Legu la plenan programon ĉe www.ilei.info.

Apartan raporton meritas la tradicia ILEI-konferenca festivalo, okazinta la 21-an de julio por la konferenca publiko kaj kelkaj lokaj neesperantistoj. Estis prezentitaj 20 lingvoj de ĉiuj kontinentoj (2 el Afriko, 5 el Azio) inkluzive de diversaj skribsistemoj kaj elementoj de la koncernaj kulturoj.

Kunvenis komisionoj pri lerneja kaj universitata agadoj, laborrondo por sekciestroj de ILEI kaj diskutsesio pri la perspektivoj por niaj estontaj konferencoj, dum kiu s-ro Trezoro (Ĉinio) montris lumbildojn pri la venontjara konferencejo en Kunming, kaj diskutigis kelkajn organizajn detalojn. Okazis sep horoj da komitat-kunsidado tra tri tagoj; la 32 komitatanoj akceptis la jarraporton por 2010, kune kun la financaj rezultoj kaj revizora raporto, sekve la estraro estas senŝarĝigita pri la agado en 2010. La komitato nomumis du novajn honorajn membrojn (nia multjara kasisto Bertil Andreasson el Svedio kaj nia antaŭa prezidanto Mauro la Torre el Italio) kaj novan ligan sekretarion, s-ron Huang Yinbao (Trezoro) el Ĉinio. Ĝi nuligis tri nefunkciantajn sekciojn, sed akceptis novan en Meksiko — rikolto de la semado dum la pasintjara konferenco. Aldoniĝis reprezentanto en Ganao kaj kontaktpersonoj en Indonezio kaj Nepalo. La elekto-komisiono estis reelektita kun la sama konsisto por la sekvaj tri jaroj. La komitato altigis modeste la membro-kotizojn kaj abonojn por Juna amiko, sed ILEI akceptos ĝis la jarfino kotizojn por 2012 kaj 2013 laŭ la nunaj tarifoj. La ĉefa komitata tasko, efike kaj harmonie plenumita, estis la trakto de trideko da modifproponoj al la ligaj Statuto kaj Interna Regularo. La granda plimulto estis aprobita, sed kelkaj defiaj alineoj estis transsenditaj al la regulara komisiono kaj al plua reta diskutado inter komitatanoj.

La tuja bona etoso de la interkona frandvespero establis la tonon por la sinsekvaj dana, internacia, danca kaj adiaŭa vesperoj. Je tiu punkto, konferencanoj preparis sin por la Simpozio kaj por la aktiva partopreno de la Ligo en la Universala Kongreso, pri kiuj vi legos aliloke.

Stefan MacGill kaj Radojica Petrović

[FORIGITA!: bildo]

Komuna foto de la malfermo.

Laboro de la Komitato

La supera organo trankvile laboris

Dum la 96-a UK la Komitato de UEA kolektiĝis en du plenkunsidoj, kiuj laŭ la bela tradicio okazis en la salono Hodler.

Malsame ol pasintjare en Havano, kie la elektoj plivarmigis la diskutojn, en Kopenhago la kunsidoj pasis en pli trankvila etoso. En la unua kunsido sabaton, la 23-an de julio, partoprenis 45 el 64 komitatanoj A, B aŭ C. En la dua kunsido vendredon, la 29-an de julio, la ĉeestantaro kreskis al 54 el 65. Inter la kunsidoj la Komitato ricevis novan membron, ĉar Internacia Scienca Asocio Esperantista elektis kiel komitatanon A sian junan estraranon Francesco Maurelli, kiu krome funkciis kiel protokolanto kun sia pola kolego Paweł Fischer-Kotowski. En la kunsidoj ĉeestis ankaŭ 3 el 9 parolrajtaj observantoj de landaj asocioj kun malpli ol 100 membroj.

En la unua kunsido la Komitato rekonis la agadon de tri elstaraj movadanoj: Detlev Blanke, Renato Corsetti kaj Rob Moerbeek fariĝis Honoraj Membroj de UEA. (Iliaj biografietoj aperos en la oktobra numero.) Sekve la Asocio havas nun 56 Honorajn Membrojn.

Du komisionoj estis elektitaj. Post ŝanĝo en la regularo la komisiono pri Internacia Kongresa Universitato ricevis unu membron pli ol ĝis nun. Dum la tri venontaj jaroj la kandidatiĝojn por IKU-prelegoj prijuĝos Sabine Fiedler, Hans Michael Maitzen, Humphrey Tonkin, José Antonio Vergara (nova), Amri Wandel kaj Wen Jingen. Ilia elekto iris rapide, sed pli da diskuto kaj sekreta voĉdono necesis, antaŭ ol la Komitato ekhavis novan Elektan Komisionon, kies ĉefa tasko estos prepari la elekton de la Estraro en 2013. El kvar kandidatoj elektiĝis Ulrich Lins (45 voĉoj), Lee Young-kee (44) kaj Nico Huurman (43). Krome, Eran Vodevoz ricevis 26 voĉojn.

Pasintjare en Havano la komitatanoj Stefan MacGill kaj Amri Wandel proponis ŝanĝojn en la Elekta Regularo, per kiuj ili celas plifortigi la rolon de la Komitato je la kosto de la Elekta Komisiono en la elekto de la Estraro. Precipe estis kritikata la regulo, ke la komisiono proponas nur unu teamon por la Estraro, kiun la Komitato akceptas kvazaŭ kun ligitaj manoj sen reala ŝanco proponi aliajn kandidatojn. Post iom konfuza diskuto la proponoj de MacGill kaj Wandel estis principe akceptitaj (29 voĉoj por, 9 kontraŭ, 9 sindetenoj), sed oni elektis laborgrupon el Brian Moon kaj Mark Fettes por prepari, kunlabore kun la proponintoj, kohere redaktitan proponon pri la Elekta Regularo por aprobo en Hanojo.

Fine de la unua kunsido estis akceptitaj la Estrara Raporto pri la agado en 2010 kaj kun ĝi la Spezokonto kaj la Bilanco de 2011, ĉiuj aperintaj en la junia numero de tiu ĉi revuo. Kvankam la diskuto estis malferma ankaŭ al la publiko, parolis nur komitatanoj. La malmulta atento, kiun jam de longe la Estrara Raporto ricevas en la Komitato, estas bedaŭrinda. Kvankam pri la akcepto de la raporto kaj sekve pri la senŝarĝigo de la Estraro rajtas decidi nur la Komitato, indus revivigi la iaman Ĝeneralan Kunvenon de UEA, kiu jam per sia nomo allogis ankaŭ nekomitatanojn partopreni kaj elpaŝi.

Krom la du plenkunsidoj, kiuj daŭris entute 6,5 horojn, la komitatanoj laboris en ok subkomitatoj, kies kunsidoj daŭris po 45-90 minutojn. En ili rajtis ĉeesti kaj paroli ankaŭ nekomitatanoj. El la rekomendoj de la subkomitatoj eblas ĉi tie mencii nur kelkajn. Ĉiuj estis traktitaj en la dua plenkunsido, kiu akceptis ankaŭ la kongresan rezolucion (vd. p.175), preparitan de komisiono el José Antonio Vergara (reĝisoro de la kongresa temo), Mark Fettes, Paweł Fischer-Kotowski kaj Francesco Maurelli. La rezolucio estis kritikita pri tio, ke ĝi ne estas direktita al la ekstera mondo sed al esperantistoj. Vergara klarigis, ke tio estis intenca elekto, ĉar per la Internacia Jaro de la Junularo, al kiu la kongresa temo estis ligita, UN kaj Unesko ĝuste celis, ke en ĉiu medio oni reflektu ĝian temaron al si mem.

Laŭ la rekomendo de la subkomitato pri financo kaj administrado la Komitato decidis teni la bazan membrokotizon (MA por Nederlando) en 2012 sama kiel ĉi-jare. Ĝi ankaŭ aprobis ekvilibran buĝeton kun duoble da rimedoj por edukado, informado kaj eksteraj rilatoj ol ĉi-jare (19 800 anstataŭ 9 800 eŭroj), dank’ al la antaŭvidata kresko de rento pro heredaĵoj. La subkomitato pri eksteraj rilatoj denove alvokis al la landaj asocioj ekrilati kun landaj UN-asocioj kaj Unesko-komisionoj anstataŭ pensi, ke la agado ĉe UN kaj Unesko estus tasko sole por la centra UEA. Laŭ rekomendo de la subkomitato pri edukado UEA plu subtenos per stipendioj la trijaran universitatan interlingvistikan kurson en Poznano. La Komitato ankaŭ atendas, ke UEA kaj ILEI evoluigu siajn Internaciajn Ekzamenojn sur la kampoj, kie ili diferencas de la Ekzamenoj laŭ la Eŭropa Referenckadro. Komitatan aprobon ricevis la Projekto 125, speciala instruprojekto por marki la 125-jariĝon de Esperanto en 2012 (vd. aprilo 2011, p.76).

La subkomitato pri informado instigis landajn asociojn sisteme utiligi por informaj aktivaĵoj pri Esperanto kelkajn konstantajn datojn (vd. januaro 2011, p.6) kaj tra la tuta jaro 2012 marki la 100-an datrevenon de la naskiĝo de Tibor Sekelj (vd. junio 2011, p.124-125). Ĝi atentigis ankaŭ pri la daŭra valoro de la Gvidlinioj pri Informado (komence de la Jarlibro) kiel la baza dokumento por la informado pri Esperanto. Ankaŭ la subkomitato pri kulturo kaj kongresoj rekomendis utiligi la Sekelj-jubileon. Ĝi krome subtenis, kun aprobo de la Komitato, la proponon de la komisiono pri la Belartaj Konkursoj, ke la branĉoj Filmo kaj Kanto, kiuj apenaŭ allogas konkursantojn, estu “endormigitaj” kaj alia, espereble pli populara formo estu eltrovita por anstataŭi ilin. La subkomitato notis, ke ofte aperas proponoj pri evoluigo de la UK-oj, kaj proponis refondi komisionon pri kongresoj por prijuĝi ilin. Tion la Komitato akceptis, same kiel la ideon okazigi trejnseminarion por aktivuloj lige kun UK.

La subkomitato pri landa kaj regiona agado renovigis proponon, kiu ŝajnas simpla sed laŭ la ĝisnunaj spertoj malfacile realigebla, nome ke apud la aliaj, jam solide funkciantaj regionaj komisionoj estu ankaŭ komisiono por Eŭropo. La subkomitato pri faka agado rekomendis pristudi, per kiuj retaj servoj UEA povus helpi al fakaj asocioj, ekz. pri membroadministrado kaj depono de jarraportoj kaj informiloj. La subkomitato pri junularo traktis ampleksan dokumenton de TEJO kun ideoj kaj proponoj por plimultigi la partoprenon de gejunuloj en UK-oj kaj por pli videbla junulara ĉeesto ankaŭ en la kongresa programo. Ĉar la proponoj ne postulas ŝanĝojn en la Kongresa Regularo, la subkomitato kaj poste la dua plenkunsido de la Komitato povis facile akcepti ilin — tute konvene ĝuste en la Internacia Jaro de la Junularo.

Dum la kongresa semajno dufoje kunsidis ankaŭ la Komisiono pri Strategiaj Demandoj, elektita en Havano. Krome en lundo, la 25-a de julio, okazis la tradicia Strategia Forumo de la Esperanto-Movado, ĉi-foje dediĉita al la strategia diskuto en UEA. La Komitato notis la raporton de Mark Fettes pri la ĝisnuna laboro de la komisiono kaj pri la Forumo (vd. p.174).

Osmo Buller

[FORIGITA!: bildo]

Disdonado de paperaj balotiloj

[FORIGITA!: bildo]

Probal Dasgupta (meze) kalkulas la voĉojn. Maldekstre Stefano Keller, dekstre Claude Nourmont

Nova am-rakonto inter la publiko kaj la Akademio

“Kial la Akademio ne malpermesas skribi la ĉapelitajn literojn per la x-oj?” Ĉi tiu demando, kiu jam venis dum la lastaj dek jaroj regule ĉiufoje, kiam la Akademio de Esperanto aranĝis la publikan kunvenon “La akademio respondas”, ĉi-jare ne venis. Venis, male, enhavoriĉaj demandoj, kiujn la 15 akademianoj sur la podio provis respondi sub la lerta reĝisorado de la vicprezidanto Brian Moon.

La unua demando temis pri tio, ĉu “enua instruisto” signifas “enuo-plena” instruisto aŭ “instruisto, kiu enuigas/tedas la lernantojn”. Tio portis al la kerna demando pri la graveco de la signifo de la radikoj en Esperanto, alivorte pri la tiel nomata karaktero de la radikoj, kiu nuntempe emas esti egala al la signifokampo de la radiko mem. Praktike, ĉar “enu-” signifas “senti enuon” kaj ne “kaŭzi enuon”, “enua instruisto” povas nur ne esti instruisto, kiu mem estas enua.

Lavangeto de aliaj demandoj sinsekvis, ekzemple ĉu la literoj v, x, i, kiujn oni trovas por numeri la paĝojn aŭ la paragrafojn en kelkaj libroj, apartenas al Esperanto aŭ al la latina? La respondo kaŭzis iom da debato inter la akademianoj mem, ĉar iu defendis la uzon de tiuj literoj, dum multaj aliaj konsilis redoni al la latinoj tion, kio apartenas al la latina.

Dum la tuta tempo la vera evidentaĵo estis, tamen, la nova amo naskiĝanta inter la publiko kaj la Akademio. La publiko, fakte, ŝatas esti gvidata, aŭ almenaŭ scii tion, kion opinias la akademianoj pri lingvaj demandoj. La Akademio post la periodo de la priskribisma ebriiĝo ŝajnas retrovi la vojon al pli aktiva rilato al la lingvo kaj al la parolantoj. Ĝi utiligis la kunvenon ankaŭ por informi pri sia servo “Konsultejo”. Kiu ajn havas problemon pri vorto, pri faka termino, pri nova radiko por nova aĵo aŭ ideo, rajtas iri al la paĝaro de la Akademio, http://www.akademio-de-esperanto.org/konsultejo/index.html kaj registri tie sian demandon. Alia vojo estas sendi mesaĝon al la k...@akademio-de-esperanto.org, ankoraŭ alia vojo estas skribi al la direktoro de la Sekcio paperan leteron: Alexander Shlafer, 1017 Northoak Dr, Walnut Creek, CA 94598, Usono.

La respondo certe venas kaj relative rapide venas. Proksimume 20 akademianoj provas en la daŭro de du semajnoj redakti lingvan respondon rete kaj sendi ĝin rete, laŭ la prestiĝa ekzemplo de la lingvaj respondoj de Zamenhof.

Bedaŭrinde unu horo kaj duono ne sufiĉis ĉi-foje por estingi la demandemon de la publiko, sed la afero daŭros dum la jaro.

Renato Corsetti

Internacia Kongresa Universitato

Elstara Kongresa Universitato, abunda Faka Agado

La 64-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato estis unu el la plej elstaraj IKU/AIS-sesioj, kaj laŭ la nivelo de la prelegoj kaj prelegantoj (ekz. la mondkonata dana astronomo Erik Høg) kaj laŭ la nombro de aŭskultantoj (averaĝe ĉ. 100) kaj ekzamenitoj.

Okazis naŭ IKU-prelegoj pri tre varia temaro: astronomio, kemio, medicino, lingvistiko, maŝintradukado kaj Esperantologio. Aparte popularaj estis la tri IKU-AIS-kursoj, pri “SETI kaj Astrobiologio” (Wandel), “Oksigeno — utila kaj danĝera” (Boyadjieva) kaj “Reviviĝo de la Hebrea sen mitoj” (Sadan), en kiuj okazis finekzamenoj (respektive 22, 8 kaj 7 ekzamenitoj ricevis AIS-atestojn). Kiel ĉiam, la IKU-libro (137 paĝoj, red. A. Wandel) furoris en la Libroservo kaj la cent ekzempleroj anticipe printitaj en la CO elĉerpiĝis jam ĵaŭde. La IKU-libro estas tamen plue mendebla ĉe UEA. Ankaŭ la Kopenhaga vicurbestrino pri kulturo, kiu salutis la kongresanojn dum la akcepto en la urbodomo, ricevis ekzempleron de la IKU-libro, kaj ĝojis vidi en ĝi la prelegresumojn en la dana lingvo.

Pli ol 30 reprezentantoj de Fakaj Asocioj kunvenis en la Faka Forumo, kiu okazis marde, por diskuti sian agadon. La estrarano pri Scienca kaj Faka Agado prezentis la lastatempan enketon pri Fakaj Asocioj kaj detalis la servojn de UEA por Fakaj Asocioj. Pluraj reprezentantoj prezentis siajn asociojn, agadon, kunlaboron kun aliaj Fakaj Asocioj kaj eksterajn kontaktojn.

Aparte sekvis prezentado de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), kaj okazis speciala kunveno de aktivuloj por trakti la daŭran kadukiĝon de AIS en la lastaj jaroj kaj eventualajn solvojn. Interalie oni diskutis proponojn revigligi AIS-n kunlabore kun UEA per plivastigo de la komunaj IKU-AIS kongresaj sesioj, konstruado de universitataj retaj kursoj kadre de edukado.net kaj kunlaboro kun ILEI kaj ISAE.

Bonan okazon prezenti sin al la kongresanoj donis al la Fakaj Asocioj la Movada Foiro, kie multaj Fakaj Asocioj havis viglajn budojn. Aldone, ses Fakaj Asocioj utiligis la Fakan Giĉeton, novan-malnovan servon de UEA, por prezenti sin al la kongresanoj.

En la Subkomitato pri Scienca kaj faka agado, kiu okazis ĵaŭde, partoprenis pli ol dudek kongresanoj, ĉ. duono el ili komitatanoj. Ili preparis rezolucion, kiun la Komitato aprobis en sia vendreda kunsido:

  • UEA pristudu eblojn por disponigi komunan pretan ilaron al siaj Fakaj Asocioj, kiel programoj por membromastrumado, reta deponejo, ŝablono pri retejo kaj aliaj. La koncerna respondeculo raportu al la komitato ene de ses monatoj;
  • UEA disponigu retan ejon ligitan al ĝia paĝaro por la jarraportoj kaj aliaj informoj de la fakaj asocioj laŭeble ĝis la fino de la jaro 2011;
  • UEA kontaktu la Landajn Asociojn por aparte rekomendi al ili kunlaboron de fakuloj kun Fakaj Asocioj kaj por helpi ilin varbi membrojn;
  • UEA rekomendu al la Fakaj Asocioj pli konscie uzi la dumkongresajn kaj aliajn servojn, kiel Faka Giĉeto, Faka Forumo kaj la retlisto Scienca kaj Faka Agado.
Amri Wandel

[FORIGITA!: bildo]

La dana astronomo Høg prelegas dum IKU

KONGRESA KALEJDOSKOPO

Internacia Arta Vespero

La kutima lasta vespero, nomata Internacia Arta Vespero, konsistis el tri partoj. La unua estis belega, trankvila; ni povis aŭdi mirindajn voĉojn ĉu litovan, ĉu brazilan, ĉu danan, ĉu francan, ĉu italan.

La dua estis azia. Fakte ĉar ni iros al Azio venontjare por la IJK, ILEI-konferenco kaj UK, Azio prezentiĝis en Kopenhago jam en 2011. Indonezia danco, ĉinaj kantistinoj, japana fluto kaj fine nepala danco (bildo 1).

De Fan Qiu Ju, Rozo, jen belega poemo pri ŝia amo al nia komunumo; ŝi mem kantis sian poemon en ĉina stilo.

Brakumu la mondon!

Se vi estus rozo
Mi volus esti roso
Se vi estus herbeto
Mi volus esti la suno
Se vi estus anĝelo
Mi ŝatus esti la ĉielo
Se vi estus koralo
Mi volus esti la maro.

La tria parto estis juna, moderna, vigla, laŭta, gaja, moviĝema.

Grupoj, pariza pianisto kaj kantisto, junulo sperta pri buŝ-ritmo kaj fina parto kun Kimo (bildo 2) kaj la koruso: bunta parto.

Prezentis la vesperon Kimo el Danio, Ite el Belgio kaj Mirejo el Svislando. Abundis pozitivaj kaj laŭdaj komentoj post tiu agrabla momento, kiu plenigis la salonon Zamenhof ĝis la lasta vico.

Mirejo
Nacia Vespero

sekvis dimanĉe post la Solena Inaŭguro kaj la Ekumena Diservo en la koncertejo de Tivoli — la mondkonata plezurejo. La programo estis mallonga vojaĝo tra la dana kaj gronlanda kulturoj: unue Ingemar Fridell ludis muzikaĵon de la dana komponisto Carl Nielsen, poste ni aŭskultis danajn kantojn kun la kantistino Ulla-Mir Renöfält. La gronlanda koruso Aavat distris nin vestita en ĉarmaj, kolorbrilaj popolkostumoj kun molaj gronlandaj kantoj kaj tambura danco. La vespera finalo estis bonkvalitaj baletoj de la Pantomima Teatro de Tivoli (bildoj 3, 7). Bela vespero endoma — sed tre, tre malsekega eksterdoma.

Arne Casper
ILEI aktive multlokis

En la inaŭguro de la 96-a Universala Kongreso ILEI ricevis tri minutojn por saluti; zorge skulptita teksto pakis en tiun tempeton maksimumajn informojn pri la nuna stato de la Ligo kaj pri la ĵusaj ILEI-konferenco (etosplena) kaj simpozio (fake valora). Liga tablo en la Movada Foiro daŭrigis tiun informadon je interpersona nivelo. Tion kontinuigis tra la semajno la ILEI-budo, kie ariĝis pluraj aliĝoj kaj abonoj, kaj kie edukaj eldonaĵoj estis montrataj, kune kun la informilo kiun preparis ILEI pri la postdiploma kursaro en Poznano, Pollando (UAM). Atentinda kaj atentita estis la marde okazinta sephora Tago de la Lernejo, kun 19 prezentaĵoj pri instruado el ĉiuj kontinentoj kune kun valoraj fakaj prelegoj kaj diskutoj (bildo 4: Julián Hernández Angulo: Tra la spuroj de E-leciono). Ĝis 140 personoj partoprenis la tagon. ILEI aktive intervenis en pluraj aspektoj de la laboro de la komitato de UEA, precipe pri la graveco de pli bona instruado kaj instruista trejnado, kaj en reliefigo de kelkaj strukturaj reformoj realigataj en ILEI, kiuj formas proponeblan bazon por similaj reformoj en UEA. ILEI aperis en la Esperantologia Konferenco (postefikoj de nia simpozio) kaj en la Tago de la Libro (kuneldono de Detala Gramatiko de Esperanto). La KER-ekzamenoj ricevis abundan atenton, nelaste pro la 47 dumkongresaj sukcesintoj, pere de kio la suma nombro de sukcesintoj preterpasis 500. Evoluigo de la ekzameno por blinduloj okazis dum la kongreso. La retejo lernu.net reklamis sin kaj la grupo kune vojaĝis de la UK al SES, la renkontiĝo en Slovakio por la lernantoj de tiu retejo.

Ĵaŭde pli ol 50 personoj kunvenis por la kunsido de ILEI, kie prezentis sin la estraro, inkluzive de la nova sekretario, kiu samtempe konigis detalojn pri nia sekva konferenco en Kunming, Ĉinio, nelaste pri la stato de planoj por la vojaĝo de la konferenco ĝis la UK en Hanojo. Pliaj informoj kaj aliĝilo estas tuj aperontaj. Krom la kutimaj informoj, la kunsido aŭdis ideojn pri vizio por ILEI, ke ĝi estu pli travidebla kun kreskanta informfluo, pli demokrata perreta voĉdonado, pli tutmonda, pli eksterenrigarda kaj ĉiam pli kunlaborema kun partneraj organizoj, kun kiuj ni havas komunajn celojn. Kontaktoj kun IFEF estis starigitaj kaj kun ISAE kaj AIS fortigitaj kadre de la UK. Fine de la kunsido, la Ligo esprimis dankon al ĉiu, kiu kontribuis al la sukceso de la konferenco kaj nia tiom aktiva partopreno en la Universala Kongreso.

SMG
Dank’ al la aŭkcio!

Tre populara programero dum ĉiu Universala Kongreso estas la aŭkcio sub la gvido de Humphrey Tonkin. Ĉi-foje preskaŭ 60 libroj, gazetoj kaj diversaĵoj iris al nova posedanto. Poŝtkarto de L. L. Zamenhof al Paul Nylén / E-societo de Upsalo (bildo 5) atingis la plej altan aŭkcian prezon (DK 1 100 = € 148,50). Sume la aŭkcio havis rezulton de € 1 480. Tiu mono tradicie iras al la volontula fondaĵo, per kiu UEA povas pagi volontulojn en kaj ekster la Centra Oficejo. Koran dankon al tiuj kiuj disponigis la diversajn aŭkciaĵojn kaj al tiuj kiuj aĉetis ilin.

Loes Demmendaal
Libroj por Vjetnamio

Monkolekto por “Libroj por Vjetnamio” okazis post la Solena Fermo en Kopenhago. Pasintjare UEA faris la kampanjon “Libroj por Kubo”. Per la kolektita mono ĉiuj kubaj kongresanoj ricevis kuponon per kiu ili povis aĉeti librojn, KD-ojn ktp. en la libroservo. Por la kongreso en Hanojo UEA denove kampanjas tiel. Tial UEA post la fermo de la Kopenhaga UK kolektis monon ĉe la elirejo de salono Zamenhof. Per tiu kolekto ni atingis sumon de ĉirkaŭ € 1 600. Tre koran dankon al ĉiuj donacintoj! La kampanjo daŭros ĝis la kongreso en Hanojo. (Sur la bildo 6: VEA-stando en la Movada Foiro.)

Loes Demmendaal
Estraro Respondas

Marde matene en la salono Lapenna la UEA-estraranoj respondis demandojn de la kongresanoj. Ĉeestis sesdeko da kongresanoj kaj ĉiuj sep estraranoj.

Kelkaj demandantoj substrekis, ke estus grave ebligi al la komitatanoj la kontroladon kaj voĉdonadon pere de interreto inter UK-oj. Tio apartenas al la demokratia funkciado de UEA. UEA devus pli bone eluzi la eblojn de interreto por demonstri sian laboron al la ekstera mondo. En sia respondo Barbara Pietrzak menciis, ke dum la tuta jaro estas tasko de komitatanoj kunlabori inter si kaj kun membroj de UEA. Ekzistas interretlistoj por fari tion. La interreta voĉdonado tamen estas alia temo. La teknikaĵoj estas jam prilaboritaj, sed oni devas zorgi pri la sekureco. Dum la havana UK estis decidite pri tiu temo, kaj estis starigita komisiono por prizorgi tion.

Iu demandis, kial UEA ne subtenas jaron de Tibor Sekelj. Claude Nourmont diris, ke UEA rekonas la laboron de Tibor Sekelj, sed ne povas deklari jaron de iu persono.

Temis ankoraŭ pri elektado de komitatanoj A. La proceduro de elektado malsimilas en diversaj landoj. Barbara Pietrzak klarigis, ke por demokratie decidi oni devas priparoli la temojn kun multaj koncernatoj, kio malrapidigas la findecidojn.

Claude Nourmont emfazis, ke organizi UK-on estas pli kaj pli malfacile. Ne estas multaj invitoj de landoj. Por elekti la lokon de UK oni devas studi amason da parametroj. Oni devas studi la konvenajn kondiĉojn.

Iu demandanto interesiĝis pri la ŝanĝo de la Statuto de UEA, ĉar laŭ lia scio jam ekzistas proponoj. Probal Dasgupta respondis, ke ŝanĝi la Statuton estas multekoste, pro tio oni atendas la proponojn kaj nur en la fino oni decidos pri la ŝanĝo. Tio povas daŭri 2-3 jarojn. Temis ankaŭ pri la redaktado de la revuo Esperanto. Barbara Pietrzak sciigis, ke en la Estraro oni pridiskutos la nivelon de la revuo kaj revizion de la kontrakto kun la redaktoro, kiu laŭ la nuna kontrakto funkcios ĝis la jarfino.

Ferenc Harnyos

Belartaj konkursoj 2011

Raporto de la Prezidanto

La Belartaj Konkursoj de UEA havas la celon evoluigi la artojn en kaj pere de la internacia lingvo. Ili okazas ekde 1950 sub aŭspicio de UEA dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto.

Branĉo Poezio.

La juĝantoj estis Carmel Mallia (Malto), Anja Karkiainen (Finnlando) kaj Gerrit Berveling (Nederlando). Partoprenis 49 verkoj de 18 aŭtoroj el 14 landoj — konsiderinde pli ol en 2010 (29 verkoj de 16 aŭtoroj el 13 landoj) kaj pli ol en 2009 (34-17-16). Unu el niaj juĝantoj estis nova, sed la du aliaj rimarkis, ke la ĉi-jara rikolto estis konsiderinda pli altkvalita ol pasintjare. Tamen “ne ĉiuj poemoj en ĉi tiu konkurso pagis sian doganon por eniri en la poezian regnon,” laŭ unu juĝanto. Eble ĉiam devus esti tiel: la konkursaĵoj konsistas el verkoj de spertaj kaj alttalentaj poetoj, kaj ankaŭ de komencantoj foje de limigita talento. Pli granda problemo estis tio, ke nur malfacile la juĝantoj povis decidi inter si, kiel aljuĝi la premiojn, tiel ke necesis duetapa voĉdonado. Tiu manko de unuanimeco eble estas en tiu ĉi kazo signo, ke la Esperanto-poezio estas en bona stato. Tamen, kiel en antaŭaj jaroj, leviĝis demando pri la kompareblo de la verkoj. Ĝis kiu grado oni povas konsideri grupon da poemoj kiel unu konkursaĵon — kaj, precipe, kiel oni povas juste kompari tre longan poemon kun simpla lirikaĵo? Tiu problemo leviĝis aparte forte pasintan jaron, kaj jam de kelkaj jaroj perturbas la juĝantojn. Ni do decidis proponi modifon de la regularo de la Konkursoj por limigi la nombron de vortoj permeseblan por unu konkursaĵo. Ni petos la opiniojn de la juĝantoj (kaj ankaŭ de la ĝenerala publiko), kiel fiksi limon. Supozeble ni permesos, ke el longa verko oni rajtu proponi ĉerpaĵon kiel konkursaĵon..

Branĉo Eseo.

La juĝantoj estis Detlev Blanke (Germanio), Gian Carlo Fighiera (Italio) kaj Gotoo Hitoshi (Japanio). Ĉi-jare venis nur tre limigita nombro de konkursaĵoj: nur 4, de 4 aŭtoroj el 3 landoj (kompare kun 9 verkoj pasintjare kaj 7 la antaŭan jaron). Aliflanke, ili havis ĝenerale bonan kvaliton, tiel ke la juĝantoj ne hezitis aljuĝi ĉiujn tri premiojn. Oni do povas diri, ke ĉi-jare mankis la malaltnivelaj konkursaĵoj, kiuj kutime kreskigas la statistikon, sed restis la bonaj.

Branĉo Prozo.

La juĝantoj estis Donald Broadribb (Aŭstralio), Jacques Le Puil (Francio) kaj Syôzi Keiko (Japanio). Post la eksploda pasintjara konkursado, kiam venis 50 verkoj de 30 aŭtoroj el 14 landoj, ĉi-jare ni reiris al pli kutima nombro: 20 verkoj de 13 aŭtoroj el 10 landoj (en 2009 venis 24 verkoj de 15 aŭtoroj). Fakte, la pasintjara kresko estis kaŭzita de subita alfluo de ne tre altkvalitaj verkoj ŝajne produktitaj de la sama Esperanto-grupo aŭ kurso. Aliflanke, ĉi-jare mankis vere elstaraj verkoj, tiel ke la juĝantoj decidis ne aljuĝi unuan premion. Ni bedaŭru tiun ĉi mankon en la nuna jaro, kaj esperu pri pli intensa konkursado en la venonta jaro.

Branĉo Teatraĵo.

Juĝis Wera Blanke (Germanio), Paul Gubbins (Britio) kaj Giuliano Turone (Italio). Ĉi-jare venis 8 verkoj de 8 aŭtoroj el 6 landoj (pasintjare: 5-5-4). “Tro da konkursantoj pensas,” laŭ unu el la juĝantoj, “ke teatro ne estas bona teatro se ĝi ne turmentas, torturas kaj mortigas la spektantaron per terura enuo.” Tiun duonŝercan rimarkon konfirmis la komentoj de la du aliaj juĝantoj, kiuj, kiel en antaŭaj jaroj, renkontis plurajn verkojn sen aŭtentikaj teatraj valoroj. Teatraĵo ja ne estas novelo sen priskriboj — same kiel novelo ne estas dialogo kun aldonaĵoj. Unu juĝanto rimarkigis: “Evidente la pasinteco liveras abundan materialon por teatraĵoj — sed ne en skeĉa formo. En historia dramo oni eniru la mensojn de la koncernatoj: oni esploru la dilemojn, la rilatojn, la konfliktojn kun aliaj homoj (kaj tiujn en la propra menso). Nenion similan mi malkovras en la tielnomataj historiaj dramoj ĉi tie prezentitaj. Mi trovas nur ŝablonajn, egoismajn karakterojn...” Ne surprize, do, ke oni decidis aljuĝi nur unu premion — plus du honorajn menciojn.

Branĉo Infanlibro de la Jaro.

La juĝantoj estis Jouko Lindstedt (Finnlando), Kitagawa Hisasi (Japanio) kaj James Rezende Piton (Brazilo). Venis 5 verkoj de 5 aŭtoroj el 5 landoj — malpli ol en 2010 (9) kaj 2009 (6) — sed pli ol en 2008. El la ĉi-jaraj konkursaĵoj du-tri estis elstaraj — kvankam leviĝas demando ĉu oni povas rigardi represojn kiel aŭtentike novajn verkojn. Pri la gajninta verko, unu juĝanto komentis: “grava temo, pensiga, instrua, delikate pritraktata, flua legaĵo. Plian fojon germana iniciato estigas infanlibron kun la oportuna avantaĝo de plurlingva eldono, kiu tiel reklamas Esperanton inter lernejanoj.”

Branĉo Kanto.

Juĝis Alan Bishop (Aŭstralio), Gianfranco Molle (Italio) kaj Flavio Fonseca (Brazilo). Ili aljuĝis nur unu premion. Tiu ĉi branĉo jam en antaŭaj jaroj spertis problemojn, interalie ĉar oni ne plu scias, el kio konsistas konkursaĵo. Iam, en pli facilaj tempoj, konkursaĵo konsistis el teksto kaj muziknotoj, sed hodiaŭ la kantoj kutime venas en elektronike registrita formo. Ĝis kiu grado gravu la nivelo de prezento — la kvalito de la kantado, la instrumenta fono? Kaj ĉu sufiĉas kelkaj nekoheraj Esperanto-vortoj ene de atence forta akompana muziko? Kvankam eksperimenta modifo de la regularo pasintjare produktis 9 verkojn de 5 grupoj aŭ unuopuloj, kaj ni komencis kredi, ke la branĉo denove stabiliĝas, ĉi-jare la nombro falis al kvar kaj la kvalito ŝajne ankaŭ falis. La juĝantoj sin demandas pro kio oni daŭrigas tiun ĉi branĉon. Mi samopinias. Se la branĉo ne helpas altigi la uzon de Esperanto kaj se oni devas tordi la brakojn de la konkursantoj por ke entute ili konkursu, oni prefere trovu iun alian manieron rekoni la superajn talentojn de niaj muzikistoj — ekzemple per dumkongresa konkurso kun voĉdonado de la publiko, aŭ per simila tia konkurso ĉe la reto. La tempo de tiu ĉi branĉo de la Belartaj Konkursoj ŝajne pasis — kaj indas fronti tiun problemon firme kaj definitive.

Branĉo Filmo.

Juĝis Choe Taesok (Koreio/Litovio), Ghuzal Badamshina (Usono) kaj Floreal Gabalda (Francio). Malgraŭ tio, ke ni instigis la juĝantojn elserĉi mem konkursaĵojn, fine venis nur du verkoj el du landoj. La ĉi-jara sperto estas neniel escepta: jam de pluraj jaroj tiu ĉi konkursa branĉo spertas problemojn. Eĉ oni povas diri, ke ĝi neniam estis aparte efika. Ni opinias, ke filma konkurso en Esperantujo entute havas sencon, sed ni ne estas konvinkitaj, ke la ĝusta kunteksto estas la Belartaj Konkursoj de UEA. Ĉu filma festivalo dum Universalaj Kongresoj estus pensebla alternativo? Resume. Denove en la diversaj branĉoj de la Konkursoj — precipe poezio, prozo, eseo, teatraĵo kaj Infanlibro — la juĝantoj modele faris sian laboron, kaj ni ŝuldas al ili nian grandan dankon. Ni estas tre feliĉaj, ke ni havas ilian helpon. Denove la plej grandan laboron faris nia sekretario, Michela Lipari, kies eksterordinara sindediĉo al la tasko garantiis la senobstaklan kaj akuratan dissendon de la konkursaĵoj, korespondadon kun la konkursantoj kaj juĝantoj, kaj kolektadon kaj analizon de la rezultoj. Al ŝi niajn apartajn dankojn.

Retrorigarde al la ĉi-jaraj rezultoj, oni povas unuavice konkludi, ke literatura talento en Esperanto ne mankas, eĉ se teatra talento (ekzemple) estas pli malfacile trovebla; sed duavice konstati, ke tro ofte niaj jam firme establitaj aŭtoroj gajnas la premiojn. Mankas inter la konkursaĵoj nova talento. Mi do direktas mian finan rimarkon al niaj junaj, malpli spertaj aŭtoroj. Mi estas konvinkita, ke inter ili troviĝas talento, kaj ke indas, ke ili partoprenu niajn Belartajn Konkursojn. Ni bonvenigu ilin kaj trovu por ili lokon. Eĉ mi kuraĝas diri, ke niaj pli establitaj aŭtoroj havas respondecon instigi la novulojn, iliajn sekvantojn, partopreni. Kiel mi skribis pasintjare, konservi kaj fortigi nian literaturan kulturon restas nia ĉefa kolektiva devo kaj devigo.

Humphrey Tonkin

Oratora Konkurso

Partoprenis du kandidatoj:

Brandon Sowers el Usono parolis pri la temo La sociaj retoj: ĉu pli bona komunikado aŭ nur iluzio? kaj ricevis la trian premion.

Okabe Akiumi el Japanio traktis: Ĉu Esperanto estas facila lingvo? kaj ricevis honoran mencion.

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2011

POEZIO: Unua premio: Jorge Camacho Cordón (Hispanio) pro Sezonoj. Dua premio: Ulrich Becker (Usono) pro Adiaŭa festo. Tria premio: Jorge Camacho Cordón pro Lokoj. Partoprenis 34 verkoj de 17 aŭtoroj el 16 landoj. Honora mencio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro Vivhorloĝo.

PROZO: Unua premio: ne aljuĝita. Dua premio: Sten Johansson (Svedio) pro Brokante. Tria premio: Sten Johansson pro Nova amiko de Sinjoro Brunner. Honora mencio: Ulrich Becker pro Malapero de knabo.

ESEO: Premio “Luigi Minnaja”: Davide Astori (Italio) pro La Zamenhofa revo inter lingvistika kaj religia planado. Dua premio: Jan Werner (Slovakio) pro Konfuzigaj faktoroj en lingva komunikado. Tria premio: Filippo Franceschi (Italio) pro Post legado de “La mava lingvo”. Honora mencio: Adrienne Pásztor (Hungario) pro Tutmondaj defioj de la klimatŝanĝiĝo.

TEATRAĴOJ: Unua kaj dua premioj: ne aljuĝitaj. Tria premio: Doron Modan (Israelo) pro Justa juĝo. Honoraj mencioj: João José Mendes Quiterno dos Santos (Portugalio) pro Aŭtodafeo; Georgo Handzlik (Pollando) pro Kompleta (preskaŭ) historio de Universalaj Kongresoj de Esperanto.

KANTO: Premio “An-okin pri Kanto”: ne aljuĝita. Dua premio: Rogerio Borges kaj Eric Languillat (resp. muziko kaj teksto; Francio) pro Tatua Papili’. Tria premio: ne aljuĝita.

FILMO: Unua premio: Roman Dobrzyński (Pollando) pro Japana printempo — Oomoto 2009. Dua premio: ne aljuĝita. Tria premio: ne aljuĝita.

INFANLIBRO DE LA JARO: Avo Paŭlo, verkita kaj eldonita de Margrit Vollertsen-Diewerge, trad. Pit Hauge (Germanio).

Gazetara kampanjo ĉirkaŭ la UK

Nova virtuala informcentro Esperanto.com

Informado ĉirkaŭ la gravaj eventoj estas unu el la plej ĉefaj prioritatoj de la Esperanto-movado. La Universala Kongreso ĝis nun estas la plej amasa Esperanto-evento, kiu okazas ĉiujare. Informado pri ĝi gravas ne nur por UEA, sed ankaŭ por la disvastigo de Esperanto.

Ĉi-jare ni decidis eksperimenti, kreante virtualan informcentron ĉirkaŭ la UK kadre de la reta komunumo de esperantistoj Esperanto.com.

La eksperimento eĉ laŭ la provizoraj taksoj evidentiĝis sukcesa. La virtuala informcentro enhavas du partojn. La unua parto konsistas el la esperantlingvaj informoj pri la kongreso, kiujn aldonas la kongresanoj mem, uzante facile regeblajn teknikajn eblecojn de Esperanto.com. Nuntempe tie oni povas trovi plurajn fotojn, vidbendojn, raportojn, novaĵojn k.a., rilatajn al la Kopenhaga UK. Ili estas libere alireblaj en la reto. Nur por aldoni la proprajn informojn necesas ensaluti aŭ registriĝi. Tiun ĉi parton vizitas amaso da esperantistoj, precipe tiuj, kiuj ne havis la eblon ĉi-jare ĝui la partoprenon en la Universala Kongreso. La dua parto celas informi kaj multe plisimpligi la agadon, rilatan al la Gazetara kampanjo ĉirkaŭ la Kopenhaga UK, kiun ĉi-jare al ni komisiis la estraro de UEA. La celo de la kampanjo estas helpi disvastigi informojn pri la Universala Kongreso kaj Esperanto al la nacilingvaj amaskomunikiloj. Krome tie estas kolektataj ĉiuj mencioj pri la 96-a UK. Ĉi-jare la Gazetara kampanjo ankaŭ celas la nacilingvajn blogaĵojn, kiujn povas krei la partoprenantoj de la kongreso (kaj ne nur) mem. Tiu ĉi relative nova speco de amaskomunikilo nuntempe povas facile konkurenci kun la tradiciaj gazetoj, radio, televido ktp. Centoj da blogaĵoj favoraj al Esperanto povas havi pli da efiko, ol unu artikolo en populara paperforma amaskomunikilo.

Gravas, ke ankaŭ vi partoprenu tiun ĉi agadon, eĉ se vi ne ĉeestis ĉi-jare la Universalan Kongreson. Nur la kunlaboro de pluraj esperantistoj montros al la neesperantista mondo, ke nia lingvo vivas kaj ke nia movado aktivas. Se vi havas propran nacilingvan blogon, nepre menciu en ĝi per la blogaĵo la Universalan Kongreson. Tio ne nepre devas esti iu granda raporto, eblas verki nur kelkajn liniojn. Se vi havas iujn impresojn post via propra partopreno de la aranĝo, ne timu sendi tion al la lokaj amaskomunikiloj de via urbo aŭ lando. Kaj kompreneble, se vi publikigis blogaĵon aŭ hazarde trovis mencion pri la Universala Kongreso en iu nacilingva amaskomunikilo, nepre sendu tion al la virtuala informcentro. Tio informos milojn da esperantistoj tra la mondo kaj donos por ili bonan ekzemplon. Por informi vi povas uzi la eblecojn de la informcentro http://esperanto.com/uk2011 aŭ simple sendu la retmesaĝon al r...@gmail.com

Dima Ŝevĉenko, Anna Striganova

IJK kaj JUK

La 67-a Internacia Junulara Kongreso

La ĉi-jara IJK okazis en Kievo ĵus antaŭ la UK. Oni jam multe povis legi en la reto ke la organizo de ĝi estis fuŝega. Pluraj artikoloj tion pritraktas en liberafolio.org. Kaj jes, ili pravas, eblas kaj indas aŭ eble eĉ endas multe pli bone organizi tiel gravan aranĝon. Tamen mi ne volas aliĝi al la kritikantaro, ĉar kiel mi jam diris, tio estas jam pritraktita aliloke.

Malgraŭ ĉiuj ĉi fuŝaĵoj la IJK en Kievo estis partopreninda kaj la bona etoso ne rompiĝis. Okazis bonegaj koncertoj de Martin Wiese, jOmO, Ĵomart kaj Nataŝa, Paŭlo Moĵajev kaj Paŭlo Grebenjuk, Helena Melnikova kun amikino, Mikael Bronŝtejn kaj aliaj, koncertoj, kiuj montris la grandan buntecon de la Esperanto-kulturo.

Unu vesperon sur apuda sportejo loka fajroartisto montris tre impresan fajrospektaklon. Ankaŭ flanke de la programo okazis mojosaĵoj*. Ekzemple sur la ŝtuparo antaŭ la enirejo okazis komuna kantado de klasikaj Esperantaj kantoj fare de Martin Wiese, Gunnar Fischer kaj aliaj.

* Mojosa: modernjunstila (junulara slango).

Vere estis bedaŭrinde ke la apuda lernejo, en kiu okazis la taga programo, fermiĝis jam je la 21-a horo. Tiel ne eblis tie okazigi la vesperan kaj noktan programojn. Por tiuj mankis spaco kaj individuaj ĉambroj.

Aro da ekskursoj estis proponita, do ĉiu povis elekti ekskurson laŭ sia plaĉo. Tiel oni malkovris Kievon, ties ĉirkaŭaĵon kaj historiajn fontojn, ĝian novan historion kaj multon pli. Ĉiĉeronis spertaj lokuloj, kiuj montris ne nur la turismajn allogaĵojn.

Antaŭenrigardante al venontaj IJK-oj oni konsideru la spertecon de la loka organiza teamo. El la lastjaraj oni facile rimarkis, kiu estis organizita fare de sperta teamo kaj kiun organizis komencantoj.

Johannes Mueller

[FORIGITA!: bildo]

Antaŭ la enirejo de la 67-a Internacia Junulara Kongreso

Junulara Universala Kongreso (JUK)

“Ĉu indas partopreni en UK por junulo kiel mi, kiu ne interesiĝas pri tiaj fakaj diskutoj, sed nur volas festumi?” Tiajn demandojn oni foje aŭdas. Kaj ne estas klara respondo por tio. Tio forte dependas ĉu, kaj se jes, kia junulara programo estas organizata por la koncerna UK, kaj tio forte varias kaj ĉefe dependas de la loka esperantista junularo.

Ĉi-jare en Kopenhago ekzistis tia junulara programo por la UK, nome JUK (Junulara Universala Kongreso). Ĝi estis organizita de la dana Esperanto-junularo kaj ĝia programo estis tiel riĉa, ke mi povis partopreni nur kelkajn programerojn, ĉar mi ĉefe venis por la nejunulareca programo de la UK. Inter pluraj ekskursoj al ekologia vilaĝo kaj al la alternativa Kopenhaga urbokvartalo “Christiania” kun vizito al bonega vegetara restoracio okazis diskutrondoj pri multaj temoj. Ili estis organizataj laŭ la principo de “malferma spaco”, t.e. ke la partoprenantoj anoncis mem la pridiskutindaĵojn kiujn ili deziris pridiskuti aŭ prirakonti. Unu tago estis dediĉata al la sporto. Post diversaj sportaj ludoj la JUK-futbalteamo gaje malvenkis 7:3 kontraŭ loka kluba teamo. La pinto de JUK estis la vespera subĉiela koncerto ĉe la haveno. Koncertis tie jOmO, La Perdita Generacio, Hotel Desperado kaj kelkaj aliaj. Estis bonega etoso kaj la klasika UK-partoprenantaro observis la junularan dancadon de distanco.

Ĉar en UK tute mankas ajna nokta programo, la JUK-partoprenantoj mem organizis tion en la tranoktejo de JUK. Tiu tranoktejo estis lerneja sportejo, do klasika amasloĝejo, konata el multaj Esperanto-renkontiĝoj. La loĝkostoj estis ridinde malaltaj kompare kun la hotelaj aŭ gastejaj kostoj en Kopenhago. Mi vere demandas min, kial UEA ne mem organizas tiajn loĝeblojn por partoprenantoj kiuj ne povas pagi tiom multe por la vojaĝo, la partopreno kaj la loĝado. Resume dirindas ke se ĉiu UK havus tian junularan programon, oni respondu la supran demandon per klara “Jes!”

Johannes Mueller

[FORIGITA!: bildo]

Koncerto de La Perdita Generacio

Solena fermo

Fermi pluvplenan kongreson en suna mateno

Sabate la 30-an de julio, en escepte suna mateno post plejparte pluva semajno, la prezidanto de UEA Probal Dasgupta bonvenigis la ĉeestantojn en la granda salono Zamenhof por la solena fermo de la 96-a Universala Kongreso.

Li prezentis la podianojn: José Antonio Vergara, reĝisoron de la kongresa temo, la UEA-estraranojn Maritza Gutiérrez, Barbara Pietrzak, Claude Nourmont, Amri Wandel, Loes Demmendaal, Stefano Keller kaj sin mem, Osmo Buller, la Ĝeneralan Direktoron, Ileana Schrøder, la prezidanton de la Loka Kongresa Komitato.

Per minuto da silento la kongresanaro omaĝis al la forpasintaj Honora Membro A. Baur kaj aliaj membroj kaj aktivuloj. Barbara Pietrzak raportis pri la kongreso, kaj diris, aludante pri la malbona vetero, ke “niaj koroj kapablis forigi la nubojn”, kaj ke almenaŭ dum la ekskursotago oni povis ĝui varman kaj sunoplenan veteron. Sekvis ciferoj, inter kiuj plej frapis la malgranda kongresannombro de 1458 aliĝintoj. Okazis 123 programeroj, kiel kutime kaj laboraj kaj kulturaj. Ŝi atentigis ke jam por la kvara fojo la Universala Kongreso realiĝis en Kopenhago, kaj ke la Internacia Infana Kongreseto okazis unuan fojon tie en 1956. Plie rimarkindis ke oni dum ĉi tiu Universala Kongreso superis la nombron de 500 KER-ekzamenitoj. En la libroservo aĉeteblis ĉ. 1000 titoloj, al kiuj dum la kongreso aldoniĝis ĉ. 50 novaj titoloj. Okazis pluraj duontagaj kaj plentagaj ekskursoj. Tiu turisma aspekto havis varban efikon, kune kun la Esperanto-banderoloj en la urbo. Sekvis aplaŭdo post la anonco de la urbo de la UK en 2013, Rejkjaviko, Islando, kien ni revenos post 36 jaroj. La temo de la 97-a kongreso en Hanojo estas “paco, amikeco kaj disvolviĝo”.

Claude Nourmont listigis la rezultojn de la Belarta kaj Oratora Konkursoj (legu sur la p. 183) kaj Maritza Gutiérrez diris ke estas por ŝi honoro anonci la ricevantojn de la subvencioj kaj premioj (legu venontnumere). Amri Wandel memorigis ke pasintjare, por la unua fojo oni disdonis diplomojn, kiel alispecan rekonon por elstara agado por Esperanto, kaj ke plejparto el ili estis pro arta agado. Ĉi-foje estis inverse: 8 homojn oni honorigis pro elstara agado, kaj 4 pro elstara arta agado. Loes Demmendaal disdonis kvar diplomojn pri 50- kaj 40-jara seninterrompa kaj fidela membreco en UEA, post kio ŝi anoncis monkolekton por ke vjetnamoj povu aĉeti librojn dum la venonta Universala Kongreso.

José Antonio Vergara raportis pri la kongresa temo. Li dankis al la junaj faciligintoj de la diskutoj, al Ileana Schrøder pro la venigo de Pernille Fenger, gravega UN-fakulino kiu dum la malfermo trafe lekciis pri la kongresa temo, kaj al Humphrey Tonkin kaj Vladimir Samodaj, kiuj rakontis pri siaj respektivaj spertoj en antaŭaj ondoj de la E-junularo. Post tio li legis la rezolucion.

Post la ferma festparolado de la prezidanto Dasgupta la partoprenintoj de la Internacia Infana Kongreseto aplaŭdigis kaj emociis la publikon per du kantoj. La malgrandajn infanojn, kiuj ne povis atingi la mikrofonon, oni levis por ke ankaŭ ili aŭdiĝu. Poste la trideko da helpantoj kaj LKK-anoj estis invititaj sur la podion de Ileana Schrøder kaj Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães, de kiu ili ricevis rozon kaj manpremon kiel dankon pro la volontula laboro.

Antaŭ ol kanti la himnon, sub la gvido de la Internacia Koruso kaj ĝia estro Alan Bishop, s-ino Schrøder transdonis la kongresan flagon al la prezidanto de LKK de la 97-a UK, s-ro Nguyen Van Loi, kiu ĝojis ke por la unua fojo plenumiĝis la deziro akcepti la Universalan Kongreson en Vjetnamio, nun ne plu milita, sed paca lando.

La prezidanto de UEA, kiu jam malfermis la kongreson per krajono, kantis pri malhavo de martelo (kvankam en apuda interna korto la laboristoj abunde uzis martelojn pretigante la kongresejon por la sekva aranĝo) kaj deklaris la kongreson fermita per ekstaro.

Heidi Goes

[FORIGITA!: bildo]

Probal Dasgupta ĉe la fermo

[FORIGITA!: bildo]

La venontjara LKK

[FORIGITA!: bildo]

La banderolo ĉe la fermo

[FORIGITA!: bildo]

Dankoj kaj floroj por la LKK-anoj

[FORIGITA!: bildo]

La publiko en la salono Zamenhof

[FORIGITA!: bildo]

La diplomita Hori Jasuo

[FORIGITA!: bildo]

Transdono de la kongresa flago

Kongresfina resumo

Al la laŭvice jam 4-a Universala Kongreso de Esperanto en Danio (tiel Danio apartenas al la rekordaj landoj laŭ la nombro de la gastigitaj UK-oj) aliĝis 1458 kongresanoj el 66 landoj. Por ili la ĉi-jara kongreso proponis entute 123 programerojn kun strikte labora, sed ankaŭ kleriga kaj kultura karaktero. Ĝuis ilin ankaŭ la t.n. unutagaj kongresanoj, diverstage vizitantaj la kongreson, ne konsiderataj kongresstatistike.

Jam antaŭ la Solena Inaŭguro komenciĝis la intensa labora parto de la kongreso. Dum la antaŭkongresa sabato ekaktivis la Komitato de UEA por trakti la aferkernan laboron faritan post la Havana UK. Ĉiuj raportoj de la estraro kaj de la Centra Oficejo estis aprobitaj. Dum la sama kunsido estis planita la laboro de la subkomitatoj, difinontaj dum la Kongresa Semajno taskojn por la venonta laborjaro de la Asocio. Ili estis detale diskutitaj kaj akceptitaj dum la 2-a vendreda kunsido de la Komitato. Por la estonteco de UEA grave rolis opiniinterŝanĝoj dum la Strategia Forumo gvidata de Mark Fettes, estro de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj, establita post la Havana UK. En la daŭro de la semajno okazis pluraj kunsidoj dediĉitaj al Landa kaj Regiona Agado, sur kiu nivelo okazas multaj laboroj decidaj por la asocia evoluo. Kunsidis multaj fakaj asocioj. Demandojn ligitajn kun ilia laboro oni kromdiskutis dum la Faka Forumo.

Kvankam sabate nur laborcele kunsidis la teamo reĝisoronta la Kongresan Temon, notindas, ke sub la gvido de la kongrestema reĝisoro José Antonio Vergara la kongresan temon “Dialogo kaj interkompreno” — en la kunteksto de la Internacia Jaro de la Junularo — kunreĝisoris multaj junulaj aktivuloj, i.a. Paweł Fischer-Kotowski, Manuela Ronco, Francesco Maurelli kaj Mark Cramer. La rezultojn de ilia laboro entenas la Kongresa Rezolucio. Al la junula kontribuo al la kongresa temo, eĉ sen anticipa interkonsento, rilatigis sin en la kongressaluta mesaĝo Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof, memorigante, ke “nia lingvo E-o estis elpensita de junulo, por servi kiel rimedo de dialogo kaj interkompreno”. Realan konfirmon de la internacia dialogo kaj interkompreno intergeneracia en la E-komunumo konsistigis i.a. kvar plurhoraj junularaj programeroj.

El la antaŭkongresa sabata programo estas menciinda la rendevuo de la iamaj infankongresanoj, kiuj ĉi tie en Kopenhago fiksis etan solenaĵon por omaĝi la pli ol 50-jaran tradicion de la Infanaj Kongresetoj. IIJ la unuan fojon okazis en Kopenhago dum la Universala Kongreso 1956. Multe pli novan tradicion havas la Movada Foiro, kiu ĉi-jare, okazinta jam la 6-an fojon, konfirmis sian firman lokon en la kongresa programo kun kelkdeko da diversaj E-organizaj standoj.

La sabataj laboroj anticipis la senĉese emocivekan Solenan Inaŭguron, kiu ĉi-jare ricevis apartan atenton flanke de Unesko, kun kiu UEA estas en la oficialaj rilatoj ekde 1954. Ĝia Ĝenerala Direktoro Irina Bokova en sia salutmesaĝo i.a. reliefigis la fakton, ke la E-movado, fondita antaŭ pli ol 100 jaroj, persiste promocias egalecon inter la lingvoj, kulturoj kaj popoloj de la mondo. Unesko do aplaŭdas la grandegajn klopodojn de esperantistoj ĉie en la mondo dum la lastaj jardekoj kaj tiurilate la 96-a UK de Esperanto formas valoran kontribuon al la lukto por antaŭenigi lingvan diversecon kaj reciprokan komprenon. La Solena Inaŭguro estis la okazo por i.a. prezenti tri novajn Honorajn Membrojn de UEA: Detlev Blanke, Renato Corsetti kaj Rob Moerbeek, kiuj alportis diverskampe tiun kontribuon en sia vivo, meritplena por nia komunumo.

Alia kongresprogramero krom la Movada Foiro, enirinta de kelkaj jaroj firme la tradicion de UK-oj, liveris al kleriĝemaj kongresanoj la 45-horan programon de la Kleriga Lundo per tri sesioj, traktantaj entute 15 diversajn temojn. Krom tiu ĉi ĝeneralkleriga programo apartan lokon en la kongresa programo tradicie okupis la Internacia Kongresa Universitato kun la rektoro Christer Kiselman, dum kiu estis prezentitaj 6 lekcioj. Tri kromaj prelegaroj de Ewa Boyaĝieva, Tsvi Sadan kaj Amri Wandel rolis samtempe kiel AIS-kursaro. La sesio estis unu el la plej elstaraj IKU/AIS-sesioj laŭ la nivelo de la prelegoj, kiel ankaŭ la nombro de la aŭskultantoj kaj ekzamenitoj. La universitataj sesioj logis inter 50 kaj 150 aŭskultantojn.

Tre riĉenhavan programon prezentis la kongresa Tago de Lernejo, disvolviĝanta dum 7-hora sesio kun 19 prelegoj sub la tegmenta temo “Edukado per kaj por Esperanto”. Klerigan karakteron havis ankaŭ la 34-a Esperantologia Konferenco kun 5 kontribuoj kaj diskutoj, el inter kiuj du aparte ligiĝis kun la kongreslando: “Rasmus Rask kaj Otto Jespersen — du danaj lingvistoj kun interlingvistika signifo” kaj “Paul Neergaard — sempatologo kaj esperantologo”. La Esperantologian Konferencon en la Kopenhaga UK gvidis d-ro Detlev Blanke, alian klerige gravan plurhoran programon konsistigis la Terminologia Forumo sub la gvido de Marek Blahuš kaj Melanie Maradan. Multnombre frekventita estis la publika renkonto kun Akademio de Esperanto, kiu, gvidata de la vicprezidanto Brian Moon, ebligis pli proksime konatiĝi kun la ĉeestantaj akademianoj, sed ankaŭ aŭdi kelkajn lingvajn respondojn al demandoj de la publiko.

La kongresaj tagoj ebligis ne nur kleriĝi, sed ankaŭ konfirmi siajn lingvokonojn. Kun granda sukceso en Kopenhago finiĝis la 22-a sesio de la KER-ekzamenoj. Partoprenis ĝin 47 personoj el 24 landoj. Sur la nivelo B1 9 personoj, 22 sur la nivelo B2 kaj 16 sur la nivelo C1. La Kopenhaga sesio superis la magian nombron de 500 KER-ekzamenitoj. Lige kun tio unu el la dumkongresaj ekzameniĝontoj lotumvoje rericevas sian aliĝkotizon, la ekzamenito Didier Cornuet el Francio. Jam tradicie la portalo edukado.net realigis kun granda sukceso paroligajn kursojn. 16 lecionojn, okazintajn dum 4 tagoj, partoprenis ĉiufoje ĉ. 200-250 personoj, lernemuloj kaj observantaj instruistoj. La porprogresanta grupo vigle amuziĝis per paroligaj ekzercoj de Sylvain Lelarge. En la grupo de komencantoj ofte la observemuloj estis pli nombraj ol la veraj lernantoj, tamen Katalin Kováts sukcesis paroligi ankaŭ timemulojn. Dumkongrese okazis ankaŭ porinstruista seminario kadre de la Grundtvig-projekto, financata de Eŭropa Unio. Tiun stipendion sukcesis akiri du personoj, kiuj fruktodone partoprenis en la pedagogiaj programoj de la kongreso.

La arta programo de la ĉi-jara UK ebligis ĝui la talentobunton de niaj artistoj. Sed ne nur ili prezentiĝis en la kongresaj tagoj. Dank’ al la grandanima donaco de la LKK-ano Arne Casper dum la kongresa balo ludis dana muzika bando. Ses prelegoj pri Danio riĉigis diversfacete la konojn pri la kongreslando.

La kongresantaj esperantistoj estis ne nur kulturkonsumantoj, sed ankaŭ prezentiĝis kiel kulturkreantoj, i.a. dum la solena prezento de la rezultoj de la Belarta Konkurso kaj kadre de 15 aŭtoraj duonhoroj kun esperantistaj verkistoj. Ĉi-lastaj havis sian rendevuejon en la kongresa libroservo. Ĝi estis frekventita multe pli bone ol pasintjare kaj al Kopenhago la Libroservo disponigis 120 skatolojn da libroj kun ĉirkaŭ mil titoloj. Jam surloke en Kopenhago ĝi riĉigis per 50 novaj titoloj.

Kun Danio kaj Kopenhago kiel alloga turisma celloko dum 9 tuttagaj kaj 9 duontagaj ekskursoj konatiĝis 1 114 kongresanoj. La danan antaŭkongresan ekskurson “Fabela Danio” ĝuis 38 partoprenantoj, la postkongreson, kiu kondukas al “Nobela Oslo”, elektis 25 kongresanoj. La turisma aspekto de la kongreso havis nerekte informan efikon pro la ĉeesto de esperantistoj en publikaj vizitlokoj. Krome la ekstera publiko informiĝis pri la kongreso dank’ al la Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la UK kaj informbanderoloj en la centro de Kopenhago. Interne la prikongresa informado estis ne malpli sukcesa, i.a. dank’ al informoj en la profilo de UEA en la socia portalo Facebook, du rektaj sonraportoj de Pola retRadio el la kongresejo kaj multaj aliaj raportoj, fotoj k.s. aperintaj en retejoj kaj portaloj. La kongresa laboro riĉe speguliĝis sur la paĝoj de ses numeroj de la kongresa kuriero Vikinga Voĉo.

Unu el la plej lastaj programeroj, ĉiam amase vizitata ankaŭ en Kopenhago, estis aŭkcio gvidata de Humphrey Tonkin. Dank’ al ĝiaj rezultoj denove riĉiĝis la Volontula Fondaĵo de UEA.

La kongresa semajno ebligis plursesian laboron de la estraro, kiu i.a. decidis pri la kongresurbo 2013. Ĝi estos Rejkjaviko, Islando. Tie UK okazos denove post la paso de 36 jaroj.

La Kongresa Raporto sendube ne spegulas la tutan riĉon de la komune travivitaj tagoj, la komunuman identecon, kiuj firmigis ebligis ligi novajn kontaktojn, rerenkonti amikojn, intergeneracie dialogi. Nun, starante sojle de la adiaŭo, ni kunportas el Kopenhago konkretajn labortaskojn, sed ja ankaŭ entuziasmon, kiu ebligos ilin realigi kaj sekve raporti pri tio venontjare en Hanojo. Tie nia 97-a Universala Kongreso debatos pri la temo “Esperanto — ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo”.

Barbara Pietrzak
Ĝenerala Sekretario de UEA

[FORIGITA!: bildo]

La podianoj dum la fermo

[FORIGITA!: bildo]

Belartaj konkursoj, Michela Lipari

[FORIGITA!: bildo]

Brian Moon, Akademio de Esperanto

[FORIGITA!: bildo]

CO respondas, McCoy kaj Magalhães

[FORIGITA!: bildo]

Akcepto ĉe la urbestro

[FORIGITA!: bildo]

Teatraĵo pri kapitano Postnikov

[FORIGITA!: bildo]

La amika futbalmatĉo

[FORIGITA!: bildo]

Koncerto de Kimo

[FORIGITA!: bildo]

Kleriga Lundo, E@I

[FORIGITA!: bildo]

Libroj de la jaro, Ionel Oneț

[FORIGITA!: bildo]

Internacia koruso

[FORIGITA!: bildo]

Prezento de la venonta UK

[FORIGITA!: bildo]

KER-ekzamenoj

[FORIGITA!: bildo]

La infanoj dum la fermo

Kongresa Panoramo

[FORIGITA!: bildo]

Sur la fotoj: 1. Koncerto de jOmO en la urbo. 2. Solena fermo, infanoj el la IIK sur la podio. 3. Gronlanda koruso Aavaat, la Nacia Vespero en la Tivoli-koncertejo. 4. Solena inaŭguro en la salono Zamenhof. 5. Koncerto de La Perdita Generacio. 6. Koncerto de Internacia Koruso. 7. Internacia Arta Vespero. 8. Koncerto de Kimo (Kim Henriksen). 9. Amika kunsido de muzikistoj.