Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2012 10

Malferme

Nova laborperiodo en la Esperanto-komunumo

Septembro kaj oktobro tradicie inaŭguras en la Esperanto-komunumo novan laboretapon en la postkongresa periodo. La raportoj pri la jarmezaj eventoj, krom individuaj impresoj, spegulas ankaŭ la laboran parton de la Universala Kongreso kaj aliaj Esperanto-aranĝoj, el kiuj eblas tiri inspiron por la rekomenciĝanta laboro. Ĉi-jare la ĉirkaŭ kongresa periodo estis labor intensa lige kun la diversloke organizataj eventoj por omaĝi la 125-jariĝon de Esperanto. La 26-a de julio pasis, sed la jaro de la 125-jariĝo daŭras. Tio ebligas referenci al ĝi en aranĝoj planataj ĝis la jarfino kiel fundamento, permesanta al ni paroli pri daŭripova sperto de Esperanto kiel lingvo, movado kaj komunumo.

UEA tradicie de kelkaj jaroj komence de la postkongresa periodo memorigas pri datoj inform taŭgaj en kontaktoj kun la ekstera publiko. Ĝis nun temis — en septembro — pri Internacia Tago de Paco (21.09), Eŭropa Tago de Lingvoj (26.09) kaj la Ago-Tago okazanta la unuan sabaton de oktobro. Atendas nin aparta — pro la 125-jariĝo de Esperanto — Zamenhof-Tago. Tiujn datojn UEA rekomendas aparte kaj vaste utiligi en la ekstera laboro, kvankam ni ĉiuj konscias, ke la ekstera informado de esperantistoj okazas ankaŭ alimaniere. Per partopreno en publikaj eventoj, kiel librofoiroj, bibliotekaj ekspozicioj, informbudoj en aranĝoj organizataj de lokaj socioj aŭ neregistaraj organizoj, al kiuj esperantistoj aliĝas.

Ĉiujare UEA atentigas kiel utiligi konkretajn dokumentojn aŭ atingaĵojn de la Asocio kaj la tuta komunumo. En 2012 daŭre estas utiligebla la ĉi-jara Kongresa Rezolucio, kiu fruktis el la traktado de la temo “Esperanto — ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo”. La rezolucio estis tre rapide plurlingvigita kaj ĉe la adreso: www.uea.org/vikio/Kongresoj troviĝas ĝia teksto en 18 lingvoj. Ne temas pri la disdonado de la rezoluci teksto, sed pri referenco al ĝiaj vortumoj en la nacilingva, aktualigata inform materialo. Nia mesaĝo atingu laŭeble plej vastajn rondojn en la medioj, en kiuj ni vivas kaj aktivas. “Esperanto estas lingvo konstruita sur la idealoj de paco, amikeco kaj respekto, ĝi proponas kulturon de paco, kiun kunkonstruas en egaleca etoso homoj de ĉiuj kontinentoj. Esperantistoj proponas praktikan kaj potencan rimedon por rekta kontakto, reciproka interkonatiĝo kaj profunda amikiĝo”.

La informa faceto de la esperantista laboro gravas ĉiukampe. En kontaktoj de UEA-komisiitoj kun UN, Unesko kaj neregistaraj organizoj, sed ankaŭ en la tiurilataj kontaktoj de la Landaj Asocioj kaj Regionaj Komisionoj, de la Fakaj Asocioj. Celojn kaj rimedojn por tiu laboro vortumas “Gvidlinioj por informado” legeblaj en la Jarlibro (p. 9) aŭ konsulteblaj ĉe la adreso: http://uea.org/dokumentoj/gvidlinioj.html. Tamen, por ke la informa laboro, aparte tiu celita al la ekstera publiko, estu efika, ĝi devas esti pli profesieca. Tio signifas, ke ĝi ne povas dependi sole de la bontrovo, emo aŭ malemo de individuaj personoj deklarantaj sian engaĝiĝon. Tial estas bonvena la decido de la Komitato alprenita en la Hanoja UK por efektive profesiigi tiun ĉi sferon de nia agado. Nome la plej supera organo de UEA subtenas la deziron de la estraro trovi rimedojn por havi profesian respondeculon pri informado kaj publikaj rilatoj en la oficeja strukturo de UEA.

Ne eraras tiuj, kiuj asertas, ke la plej baza laboro okazas sur la grupa, kluba, landa niveloj. Multo estas farenda sur ĉi tiuj ŝtupoj por instrui novajn lingvo adeptojn, por altigi la nivelon de la ĝisnunaj membroj, por rilati kun eksteraj instancoj. Sur la landa nivelo samtempe okazas la ĉiujara elektado de aparte talentaj personoj por laboro en la supera, tegmenta asocio de nia movado, en UEA. La ĉi-rilata suvereno estas ĝia Komitato, sed ne sufiĉas delegi al ĝi sialandan reprezentanton. Ankaŭ Komitatanojn ŝarĝas la tasko raporti al sialandaj medioj pri la laboroj efektivigataj de UEA, pri la agadoj je kies kunlaboro kalkulas UEA.

Unu el la plej gravaj taskoj, kiujn en la lastaj jaroj frontas UEA, estas ĝia nova Strategia plano, traktata en la Komisiono por la Strategiaj Demandoj sub la gvido de Mark Fettes. Prezentante dum la komitata kunsido la rezultojn de la ĝisnunaj laboroj kaj “Strategian Vizion por UEA”, prilaboritan printempe 2012, li alvokis ĉiujn individuajn membrojn, landajn kaj fakajn asociojn kunlabori en la diskonigo kaj pridiskuto de tiu dokumento tiel, ke ĝi povu esti akceptita de la Komitato de UEA en la Universala Kongreso en Rejkjaviko en 2013.

En tiu laboro gravas ĉies kontribua voĉo.

Barbara Pietrzak, Ĝenerala Sekretario de UEA

[FORIGITA!: bildo]

La Komitato voĉdonas en Hanojo pri la kongresa rezolucio

Retrorigarde al la 97-a UK

Inaŭgura parolado de la Prezidanto

En la Solena Inaŭguro de la Hanoja UK Probal Dasgupta esprimis la kontenton kongresi en lando, kiun karakterizas plejparte junulara movado.

Ni ĉiuj niamaniere klopodas inde festi ĉi-jare la 125-jaran jubileon de Esperanto. Sed Zamenhof mem, kiam li iniciatis la lingvon, estis nur 28-jara junulo. Ni tial estas ege kontentaj povi kongresi en la jubilea jaro en lando, kiun karakterizas plejparte gejunula movado.

Multaj el vi scias, ke TEJO jam okazigis ĉi tie sukcesan IJK. Parolante antaŭ tiom juna movadanaro, mi sendube aspektas arkaikule, ĉar mi komencas mian paroladon per cito el la revuo Esperanto de januaro 1968! Tamen komprenu, mi aparte klare memoras mian UEA-membreco-inaŭguran numeron, kaj do indulgu min, mi petas. Aperis en tiu revunumero oficiala komunikaĵo de la Akademio de Esperanto. El ĝia teksto mi citos nur unu gramatikan ekzemplofrazon, pri kiu mi petas vin pensi. La frazo tekstis “La domoj detruitaj dum la milito estos rekonstruataj en 1970”.

Pensu, mi petas. En la jaro 1968, miaj antaŭuloj en la Akademio de Esperanto konstruis gramatikan ekzemplofrazon ĉirkaŭ la esprimo “la milito” kun la unika kompreno, ke temus pri la dua mondmilito. Ĉu la membroj de la Vjetnama Pacdefenda Esperanto-Asocio pretis en 1968 diri “la milito” por signi alian militon ol tiun, kiu brulis ĉirkaŭ ili en Vjetnamujo kaj ĝiaj apudlandoj? Ĉu ili pretis revi, ke la domoj detruitaj dum tiu katastrofa milito estos rekonstruataj jam post du jaroj? Ĉu io doma aŭ homa efektive estis rekonstruata en la Vjetnamujo de 1970?

La gvidantoj de la Akademio de Esperanto en novembro 1967, definitivigante tiun oficialan komunikaĵon, neniel povus rimarki, ke la supozo pri la unika atentindeco de ilia eŭrope lanĉita militego jam cedas antaŭ novaj atentadoj en nova mondo. Eĉ la gejunuloj en Esperantujo neniel konsciis en 1967, ke jam en 1969 ili subskribos Deklaracion de Tyresö, kaj ke el ĝi sekvos drasta remuldo de Universala Esperanto-Asocio mem. Tamen, ĝuste la 30-an de januaro 1968 — senrilate al la akademia teksto en la revuo Esperanto — la respektivaj gravecoj de la diversaj militoj de la dudeka jarcento estis draste reviziataj.

Mi aludas al tiu turnopunkta kampanjo en la vjetnama milito, kiu miakomprene portas la oficialan nomon Cuộc Tổng tiến công và nổi dậy, “ĝenerala ofensivo kaj sturmo”, bonvolu pardoni mian fremdulan elparolon. La okcidenta gazetaro baptis ĝin la Ofensivo de Tet, ĉar ĝi komenciĝis en la novjara festo, en Tet. Se mi bone komprenas, ankaŭ la vjetnama toleras la neformalan priskribon Tết Mậu Thân, “Tet en la jaro de la simio”, apud la oficiala nomo de tiu kampanjo. Ekde Tết Mậu Thân, ne nur evidentiĝis, ke la eksterlandaj agresantoj ne povos triumfi. Okazis io pli grava: la vjetnama popolo sinofere batalanta por sia libereco trafis la tutmondan atenton.

La tiutempa atentemo en la mondo estis juna; la gejunuloj plej angore kaj energie atentis la brulantajn temojn de tiu epoko. Iuj el tiuj atentaj gejunuloj, ekde la Deklaracio de Tyresö en 1969, transformis UEA en asocion konscian interalie pri la bezonoj kaj aspiroj de la longe ekspluatataj homoj en la sudaj landoj. Sen la ekzemplo de Vjetnamujo por veki la konsciencon de la monda junularo, eble UEA ne sukcesus jam ekde 1969 remobiliziĝi kiel asocio celanta ŝanĝi la mondon.

Ĉu mi volas lasi la impreson, ke nur per la milito mem, markita per mejloŝtonoj kiel la kampanjo Tết Mậu Thân en 1968 — aŭ la pli frua decida venko kontraŭ la franca armeo en Điện Biên Phủ en 1954 — la vjetnamoj gravuris sian memorindecon en la homa historio? En la historio de la nacioj, eventuale jes. Sed la Esperanto-kongresoj ne kunvenigas naciojn; en niaj kongresoj renkontiĝas “homoj kun homoj”.

Por tion tute klare ilustri, mi nun legos por vi teksteron pri unu vjetnamino, kies kuraĝo kaptis la atenton de la korifea inisto Dorothy Dinnerstein kaj estas menciita en la verko The Mermaid and the Minotaur (La marvirineto kaj la minotaŭro) de Dinnerstein. En tiu klasikaĵo de tutmonde konata usona inisto, ni legas sur p. 164 jenan teksteron — kaj mi citas:

“Vidu la memorindan scenon en la verko La vilaĝo Ben Suc de Jonathan Schell. [Temas pri vilaĝo, kiun la usona armeo detruis en januaro 1967 dum la operaco Cedar Falls.] Laŭ Schell, unu malgranda, tute senhelpa dommastrino de kamparana familio en Ben Suc sukcesis timigi, hontigi kaj dum momento tute haltigi la altan soldaton, kiu kun vira aplombo, reprezentante arogantan nacion certan pri sia historia rolo, venis por neniigi ŝian hejmon. Tio, kio teruris lin, estis ŝia kolera diraĵo ‘Kion diable vi faraĉas en mia kuirejo!’ — diraĵo klare komprenita malgraŭ la lingva baro. La leganto de Schell kaptas, ke tiu arketipa asertego de la sankteco de la hejma kuirforno portis por la soldato tonon de neignorebla virina aŭtoritato. Ĝi draste efikis sur lin kvankam li estis armita kaj senkompare pli forta, kaj kvankam tiu kuirejo estis laŭ liaj normoj nekredeble, patose senrimeda, eĉ forblovebla.” Mi finas la citon el Dorothy Dinnerstein.

Mi reliefigas tiun mencion de vjetnama kamparanina kuraĝo ĉar ĝi revizitas kun vi tiujn sesdekajn jarojn, kiam la tuta mondo ekatentis Vjetnamujon. Sed la heroino de la rakonto de Jonathan Schell, rerakontita de Dorothy Dinnerstein, ne estas la sola vjetnamino, kiun ni atentu en tiu ĉi renkontiĝo de “homoj kun homoj”. Mi altiru vian rigardon sur virinon prezentitan de Nguyễn Du en sia epopeo Truyện Kiều (La Rakonto pri Kjeŭ). Kvankam tiu ĉefrolulino Vương Thúy Kiều estis figuro pekina unue prikantita en la ĉina literaturo, tamen ĝuste la vjetnama rebildigo de ŝia tragedia sed heroa vivo delonge inspiras tutan nacion — kulture dirite, Kjeŭ fariĝis adopta vjetnamino. La epopeo nun, en esperantigita vesto, eniris la libroserion Oriento-Okcidento kaj fariĝas tutmonde disponebla ekde ĉi tiu kongreso en Hanojo. Al la grandioza tradukinto Lê Cao Phan kaj al la diligenta kolegaro, kiu kunlaboris kun li por inde aperigi tiun amatan vjetnaman klasikaĵon en Esperanta redono, mian aplaŭdon — kaj ankaŭ la vian, mi petas!

Post epopea suferado kaj heroa kontraŭstarado kontraŭ la agreso kaj la maljustoj, fine tamen necesas rekonstrui la domojn detruitajn dum la milito. Kaj ankaŭ se ni konsentos ignori la nerealisman jarindikon 1970, nia Akademio prave decidis jam en 1967 emfazi, ke ili estos rekonstruataj. La rekonstruado de bona, sana, feliĉa vivo estas senfina tasko; oni neniam finas ĝin. Kaj ĉiam restas atentinda en tiu vojaĝo al la vera paco la rolo de la virinoj, kiuj, vole-nevole, restas niaj ĉefaj gvidantoj, kiuj “en laboro paca ne laciĝos”. Ege gravas la fakto, ke la ĉefrolulo en La Rakonto pri Kjeŭ estas virino.

En Vjetnamujo, ni povas esti certaj, ekzemple, ke la virinoj, kiuj transvivis la elpelon de la tuta loĝantaro el la vilaĝo Ben Suc, ludis kaj plue ludas la ĉefan rolon en la rekonstruado de kolektiva vivo. Sed, sinjorinoj kaj sinjoroj, ne nur soldatoj en militoj detruas la normalan vivon kaj neniigas vilaĝojn. Ankaŭ la malsaĝa konstruado de grandaj digoj en mia respubliko okazigis tiun katastrofon al sennombraj komunumoj; ankaŭ tie la gvidan rolon en la rekonstruado de homa vivo post tia homfarita katastrofo transprenis la virinoj.

Mi nun petas vian permeson reveni de la virina temo al tiu gejunula temo, ĉe kiu mi komencis ĉi tiun paroladon. Ĉar ankaŭ de la juna generacio ni prave atendas konsilojn kaj eĉ gvidadon.

Ni ĉiuj rimarkis, ke la vjetnamoj brile ekzemplis la arton konstrui pontojn kun eksaj malamikoj por povi efike kunlabori en “laboro paca”. Praktiki tiun arton eble ne prezentas emociajn malfacilegojn por la juna generacio, kiu ne mem spertis la militon. Eble. Neniu el ni kuraĝu juĝi la spertojn kaj sentojn de aliaj. Ni ĉiam devadas multon lerni unu de la alia. Jen la ĉefa leciono de la Esperanta pedagogio.

Nun mi kaj vi lernos de la aliaj prelegantoj sur tiu ĉi kongresa podio. Koran dankon pro via atento.

UEA honorigis, premiis kaj diplomis

En la 97-a UK estis solene anoncitaj novaj Honoraj Membroj kaj ricevantoj de movadaj diplomoj kaj premioj pro meritplenaj aktivaĵoj.

Du novaj Honoraj Membroj

Hori Jasuo naskiĝis en 1941. Li diplomiĝis en la Ŝtata Universitato de Kioto en 1965, laboris kiel instruisto de la angla lingvo kaj emeritiĝis en 2005. Esperantisto ekde 1960, li estas membro de Japana Esperanto-Instituto kaj ekde 2005 ĝia vicprezidanto. Li estis ĉefredaktoro de la organo de JEI, La Revuo Orienta, de 1995 ĝis 2008, kaj li plu estas redakciano. De 2001 ĝis 2008 li estis prezidanto de la Komisiono pri la Azia Esperanto-Movado, kies bultenon Esperanto en Azio li redaktas ekde 2001. En LKK de la 92-a UK en Jokohamo (2007) li respondecis pri la gazetara servo. De 2007 ĝis 2010 li estis estrarano de UEA pri landa kaj regiona agado. Ekde 1996 Hori estas loka delegito de UEA kaj fakdelegito pri edukado. Li multe vojaĝis en Azio por instrui Esperanton kaj helpi lokajn klubojn.

En 2011 Hori ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi pro la diskonigado de la japana kulturo per prelegoj, artikoloj kaj libroj, inter kiuj elstaras la libroserio Raportoj el Japanio, en kiu aperis jam 14 volumoj ekde 1997. En 2004 li ricevis la Premion Ossaka de JEI. Li ankaŭ multe raportis en Interreto pri la vivo post la tertremo, cunamo kaj atomcentrala katastrofo en Japanio en marto 2011. Pri tiu temo li publikigis la libron Tertrema katastrofo de Japanio 2011. En 2009 kaj 2011 li ricevis la unuan premion en la literatura konkurso de JEI.

György (Georgo) Nanovfszky naskiĝis en 1942 kaj lernis Esperanton en kursoj de Julio Baghy kaj Alfonz Pechan. Ekzameniĝis pri lingva kapableco en 1958. Ekde tiam li aktivas movade kaj publikigas verkojn, artikolojn kaj tradukojn. Li estis prezidanto de Studenta E-Klubo en Budapeŝto 1958-1960 kaj kunorganizanto de la 14-a IFEF-kongreso en 1962 en Budapeŝto. De 1963 ĝis 1968 li aktivis en la Moskva E-klubo “Fajrero”, vizitante la renaskiĝintajn klubojn en Siberio, Kaŭkazio, Leningrado kaj Irkutsk. Nanovfszky doktoriĝis pri ĝenerala lingvistiko en la Budapeŝta Universitato ELTE en 1973. Li estis funkciulo de UNCTAD en Ĝenevo 1982-85, ankaŭ reprezentante UEA ĉe UN en Ĝenevo. De 1983 ĝis 1988 li estis ĉefredaktoro de la revuo Planlingvistiko.

Kiel hungara ambasadoro en Moskvo 1992-98 Nanovfszky helpis reaktivigi la movadon en Moskvo kaj tutlande. Li estis profesoro de la Moskva internacia universitato Justo 1994-2011. En 1996 li doktoriĝis pri politologio en la Rusia Akademio de Sciencoj. Membro kaj profesoro de AIS li estas ekde 1998. De 1998 ĝis 2006 li estis prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio kaj komitatano A ĉe UEA. Kiel ambasadoro en Singapuro 2002-2005 li aktivigis lokajn esperantistojn organizante regulajn renkontiĝojn. Ekde 2007 li estas honora prezidanto de HEA.

Premio Deguĉi al Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia

Ges-roj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia ricevis la ĉi-jaran Premion Onisaburo Deguĉi. La Estraro de UEA aljuĝas tiun “esperantistan pacpremion” pro agado, kiu per Esperanto antaŭenigis internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de D-ro L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. La Premio estis starigita en 1987 per donaco de Oomoto; ĝi konsistas el diplomo, monsumo de 2000 eŭroj kaj donaceto de Oomoto.

Ges-roj Grattapaglia laboras ekde 1974 volontule en Brazilo en la bieno-lernejo Bona Espero, esperantista eduka institucio por infanoj en socia risko. De multaj jaroj ili agas en la internacia Rotaria movado favore al Esperanto. Ili aktive kontribuis por la videbligo de Esperanto en Rio+20, la konferenco de UN pri daŭripova evoluo, kiu okazis en Rio-de-Ĵanejro en junio ĉi-jare, 20 jarojn post la unua tia konferenco en 1992, en kiu ili ankaŭ aktive partoprenis.

La decido pri la premio estis anoncita en la Solena Fermo de la 97-a UK en Hanojo. Ĉar ges-roj Grattapaglia ne povis veni al tiu UK, la Premio estis transdonita al ili en la Itala Esperanto-Kongreso, kiu okazis de la 18-a ĝis la 25-a de aŭgusto en Mazaradelvalo, Sicilio.

Diplomo de UEA al 12 elstaraj agantoj

En la Solena Fermo de la 97-a UK en Hanojo oni anoncis la nomojn de 12 Esperanto-aktivuloj, kiujn la Estraro de UEA honorigis per Diplomo pri Elstara Agado aŭ per Diplomo pri Elstara Arta Agado.

Diplomo pri Elstara Agado: Huang Yinbao (Trezoro) el Ĉinio pro agado en la instruista Esperanto-movado; Dennis Keefe el Ĉinio pro la iniciato de lingvaj festivaloj kaj evoluigo de metodoj de Esperanto-instruado, kaj de universitata uzado de Esperanto; Potturu V. Ranganayakulu el Hinda Unio pro agado sur loka kaj monda niveloj kaj pro verkado de Esperanto-lerniloj; Boĵidar Leonov el Bulgario pro Esperanto-agado en sia lando kaj aparte en universitataj medioj; Barbara Despiney kaj Renée Triolle el Francio pro longtempa reprezentado de UEA ĉe Unesko; Halina Gorecka el Rusio pro prizorgado de la eldonejo Sezonoj kaj la revuo La Ondo de Esperanto; Alvaro Motta kaj Rafael Henrique Zerbetto el Brazilo pro agado ĉe Rio+20, la konferenco de UN pri daŭripova evoluigo en Rio-de-Ĵanejro en junio ĉi-jare.

Diplomo pri Elstara Arta Agado: Mikaelo Bronŝtejn el Rusio pro longtempa kontribuo al la Esperanta literaturo kaj muzika kulturo; Julián Hernández Angulo el Kubo pro longtempa kontribuo al la Esperanta muzika kulturo; Ulrich Becker el Usono pro la gvidado de la eldonejo Mondial kaj la eldonado de la revuo Beletra Almanako.

La unua premio Diana Aitai al Zhao Wenqi

La ĉina junulo Zhao Wenqi fariĝis la unua ricevanto de la Premio Diana Aitai, kiun UEA starigis per donaco de la estona esperantisto Peeter Aitai por omaĝi la memoron de lia filino Diana, kiu forpasis nur 22-jara en tragika akcidento en januaro 2011. La premio celas rekoni kaj kuraĝigi la plej junan aktivan anon de la Internacia Koruso de Universala Kongreso. Diana Aitai mem estis korusano en la UK-oj de Roterdamo (2008) kaj Bjalistoko (2009).

La premio sendube faris al la 22-jara Zhao Wenqi, studento de filozofio el la urbo Harbin, lian unuan Universalan Kongreson eĉ pli memorinda. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 100 eŭroj.

Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski

Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG), starigita antaŭ pli ol dudek jaroj dank’ al donaco de s-ro Adam Goralski, celas subteni la Esperantan kulturon. Ĝi aljuĝas premiojn kaj subvenciojn meze ĉiun duan aŭ trian jaron. En la Hanoja UK estis anoncitaj la ĉi-jaraj premioj.

Premion de 650 usonaj dolaroj ricevis la elstara figuro de la Esperanta kulturo, specife beletro, la nederlanda intelektulo Gerrit Berveling. Jen la pravigo de la komisiono de FAG, kiu konsistas el Ulrich Lins, István Ertl kaj Shi Chengtai:

Impone sonas eĉ simpla listigo de la postenoj de Gerrit Berveling en Esperantujo: prezidanto de la landa Esperanto-asocio en Nederlando, membro de la Akademio, redaktoro de la literatura revuo Fonto kaj de la rubriko “Spirita vivo” en Monato. Sed vere konsterne estas konsideri la amplekson de lia verkaro originala kaj beletra: ĉe la Libroservo de UEA haveblas 17 titoloj liaj kiel aŭtoro kaj 51 kiel tradukisto. Ĉe la aŭtoro Berveling vicas abunda manpleno da poemaroj; studoj beletraj, bibliaj, religiaj; la romano Fadenoj de l’ amo; skizoj el lia vivo de pastoro, pluraj kajeroj da rememoroj, vojaĝimpresoj...

Kiel tradukisto, li plugis ĉiujn kampojn klasikajn, hebrean, helenan kaj precipe la latinan, ekde Cicerono, Horacio, Katulo kaj Marcialo ĝis Johano Hus kaj Erasmo de Roterdamo. Eble plej imponas lia grandioza projekto, ekzistanta en neniu alia lingvo, multvoluma Antologio Latina, kiu prezentas verkojn latinlingvajn ekde la komenco ĝis la nuntempo. La premio de Fondaĵo Antoni Grabowski rekompencas kleron kaj diligenton, arton kaj fekundon en la persono de Gerrit Berveling.

Premion je la sumo de 500 usonaj dolaroj ricevis la Esperanto-aranĝo ARKONES. La komisiono pravigis sian elekton jene:

Ĝis nun la subteno de FAG koncentriĝis al individuoj kaj institucioj. Ĉi-jare unu el la du premioj iras unuafoje al renkontiĝo, kultura aranĝo, kiu iusence jam iĝis “institucio”, kreante tradicion kaj allogante lojalan, engaĝitan partoprenantaron: ARtaj KONfrontoj en ESperanto (Arkones) en Poznano, Pollando. Ĝi estis iniciatita de artemaj kaj lingvemaj polaj (eks)studentoj en 1985, kiam ankoraŭ regis komunisma reĝimo. Tra la jaroj la aranĝo kreskis kaj internaciiĝis; ĝi celas publikon ne nur junularan, sed plue estas ĉefe organizata de gejunuloj. Arkones distingiĝas per tre varia programo, kovranta preskaŭ la tutan spektron de la Esperanta kulturo: estas kutime trideko da prelegoj, koncertoj, spektakloj, laborgrupoj, diskutoj kaj konkursoj.

La aranĝo vivas pro la laboro de volontuloj. Kelkaj konataj nomoj aperas, sed estas ĉiam altirataj ankaŭ novaj talentuloj. En Arkones, kiun aŭspicias UEA kaj TEJO, nun kutime partoprenas pli ol 200 homoj el pli ol 20 landoj. Notindas, ke ĝi estas tempe kaj organize ligita al la studprogramo “Interlingvistikaj studoj” de Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano. La partoprenantoj entuziasme raportas, ke Arkones donas al ili ne nur intelektan riĉigon, sed ankaŭ plezuron. Ne estas mirige, ke ĝi apartenas al la plej viglaj kaj popularaj manifestacioj de la Esperanta kulturo. Tion FAG per sia premio celas rekoni.

Premio Cigno 2012

La Estraro de Fondaĵo Cigno decidis aljuĝi la Premion Cigno 2012 al Esperanto-Asocio de Britio (EAB), pro ĝia modela informa agado, kiu instigis, interalie, la aperigon de artikoloj en gravaj ĵurnaloj kiel The Telegraph kaj The Economist, kaj pro la informa kampanjo kadre de la Internacia Festivalo de Lingvoj ĉe la Universitato de Sheffield, kaj en la vaste spektata televida programo “BBC-Matenmanĝo”, kiu atingis pli ol milionon da homoj.

La decido ne estis facile farebla, ĉar ankaŭ aliaj landaj asocioj, kiuj partoprenis la konkurson, montris seriozajn klopodojn por konigi la publikon pri nia lingvo. Tio montras valoran engaĝiĝon ene de la landaj asocioj prioritatigi la informan agadon. Gratulon al ĉiuj!

Fondaĵo Cigno estis starigita en decembro 2011 por premii la agadon de landa asocio ene de Eŭropa Unio, kiu plej bone informis la eksteran publikon pri Esperanto dum la periodo de unu jaro.

Ayako Kawakita

AERA-renkontiĝo dum la Hanoja UK

La 2-an de aŭgusto 2012 je la 11-a horo en la plenŝtopita salono Urbanová renkontiĝis interesiĝantoj pri la esperantlingvaj elsendoj kun reprezentantoj de Pola RetRadio, Radio Havano-Kubo, la melburna 3ZZZ kaj Muzaiko. Estis peritaj salutoj en la nomo de Ĉina Radio Internacia, kies reprezentanto devis pli frue forlasi la kongresurbon, kaj en la nomo de Radio Vatikana.

Post mallonga prezento de la programoj fare de la ĉeestantaj reprezentantoj de la unuopaj emisiantoj, la aktuala stato de la apartaj skipoj kaj problemoj, kiujn ili frontas, sekvis vigla opiniinterŝanĝo kun la venintaj radioamikoj. Oni parolis pri la daŭra graveco de la radioprogramoj por novaj lingvoadeptoj kompreni la esperantlingvan parolon kaj pri la signifo de la E-elsendoj por spertaj esperantoparolantoj, kiel ĉiutaga lingvomedio. Krom la eduka kaj lingvoaltiga rolo estis reliefigita la kultura aspekto de la kreataj E-programoj.

Se temas pri la E-radiofonio senĉese gravas la aktualeco de la perataj informoj kaj tiel Pola Retradio informis pri la jam elsenditaj kaj planataj prikongresaj raportoj en siaj E-elsendoj rekte el la kongresurbo. Ankaŭ la kunsido de AERA estis sonregistrita kaj post prilaboro estos prezentita en la aŭtunaj elsendoj de Pola Retradio (http://retradio.posterous.com).

Barbara Pietrzak

TEJO tutmonde

Muzaiko: moderna, junstila retradio

Aŭskultu, kunkreu kaj subtenu la tutvolontulan retradion

Muzaiko, la kunvolontula, tutesperanta kaj tutmojosa* retradio-kanalo, kiu senĉese elsendas muzikon, novaĵojn, babilajn programerojn kaj reklamojn el kaj al Esperantujo, ekde oktobro 2012 havos eĉ pli por proponi al la aŭskultantoj. Estas plano por pluraj novaj programoj, inter ili regula elsendo kun Esperantaj muzikistoj pri apartaj muzikpecoj, kun aktiva partopreno de la aŭskultantoj.

* Mojosa: modernjunstila (junulara slango).

Dum la iomete pli ol unujara historio, la teamo de Muzaiko kreskis de kelkopa grupeto al tutmonda volontularo kun kontribuoj el ĉiuj mondopartoj, kaj entute el pli ol 30 landoj. La pliriĉiĝon de Muzaiko montris ne nur la ĉiutage freŝaj elsendoj inter oktobro 2011 kaj aprilo 2012, sed ankaŭ ke dume kvinobliĝis la muzikpecoj ludataj en Muzaiko. Por atingi tion la teamo de Muzaiko ricevis sindonan helpon de pluraj eldonejoj, artistoj, podkastantoj, asocioj kaj retejoj (legu pri ili ĉe http://muzaiko.info/partneroj). La rapidan evoluon kaj la gravecon de Muzaiko la komitato de UEA rekonis en la ĉi-jara UK per la sekvaj vortoj: “[La komitato] rekonas la kulturan agadon de Muzaiko kaj instigas subtenon kaj kunlaboron”.

Kiel vi povus partopreni en tiu tutmonda Esperanta retradio? Vi povas legi multon ĉe http://muzaiko.info/partoprenu, nun koncize kelkaj ideoj:

Se vi havas taŭgan voĉregistrilon (eĉ kelkaj poŝtelefonoj sufiĉe altkvalitas):

  • kreu elsendon pri temo, kiu interesas vin,
  • laŭtlegu la novaĵojn por Muzaiko.

Se ne, vi tamen povas helpi Muzaikon:

  • muntante registritajn elsendojn por Muzaiko,
  • komputilumante,
  • kunordigante,
  • disponigante viajn konojn kaj spertojn pri Esperanta muziko kaj voĉregistroj,
  • mondonacante al Muzaiko (ekzemple por aĉeti al nepagipovaj volontulemuloj registrilon),
  • aĉetante varojn de Muzaiko (http://muzaiko.info/subtenu/aĉetante),
  • varbante por Muzaiko spertulojn, novulojn kaj eĉ neesperantistojn per prelegoj, artikoloj,
  • sendante subtenleteron al Muzaiko
  • kaj certe multe pli!

Trovu Muzaikon interrete: muzaiko.info kaj serĉu Muzaikon ĉe sociaj retejoj kiel Facebook kaj Twitter!

Aŭskultu Muzaikon tuj (per komputilo aŭ poŝtelefono), aŭ serĉu malnovajn programerojn en la podkasta arkivejo. Legu detalajn klarigojn pri aŭskultebloj ĉe: http://muzaiko.info/aŭskultu.

Invitu ankaŭ komencantojn aŭ neesperantistojn kunaŭskulti — Muzaiko taŭgas por ĉiuj!

La teamo de Muzaiko
Ĉu vi sciis?

La nomo Muzaiko estas kombino de la vortoj muziko kaj mozaiko, ne nur ĉar dum la elsendoj de Muzaiko alternas muziko kaj parola enhavo, sed ankaŭ pro la bunteco de la temoj kovritaj: de la filozofia parolado de Probal Dasgupta ĝis kredo al la eltrajna raporto de karavanoj — do mallonge: pri ĉio, pri kio temas en Esperantujo! Kaj se vi kredas ke estas temoj ankoraŭ ne tuŝitaj, aldonu ilin mem!

La teamo de Muzaiko deziras al vi ĝuplenan aŭskultadon! Demandoj aŭ konsiloj: http://groups.google.com/group/retradio-projekto?hl=eo kaj i...@muzaiko.info

Strategia bazo por UEA

Konciza diskutdokumento de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj (aŭgusto 2012)

En aprilo 2012 la Komisiono pri Strategiaj Demandoj publikigis 15-paĝan analizon pri la strategiaj bezonoj de UEA. Intertempe venis diversaj reagoj al la dokumento, interalie en la Strategia Forumo ĉe la 97-a UK en Hanojo. La nuna, pli konciza kaj reviziita dokumento, celas antaŭenigi la diskuton, dum la Komisiono plulaboras pri konkretigo de la strategiaj prioritatoj sur diversaj laborkampoj.

1. Celo de la dokumento

1.1. UEA estas baze volontula organizaĵo. Tial ĝia strategio devas eduki, inspiri kaj gvidi, sed ne povas devigi. Efika strategio devas inkluzivi vizion, strukturon kaj programon kiuj allogas kunlaborantojn, kaj oni devas investi pli da tempo kaj atento en komunikadon kaj kundiskutadon, ol necesas en hierarkia kunteksto.

1.2. Tiu ĉi dokumento do celas prezenti ĝeneralan kadron por la strategio de UEA, kun la celo stimuli tian kundiskutadon. Por resti konciza kaj facile trarigardebla, ĝi ne multe traktas la praktikajn detalojn; tiujn oni povos trovi en strategia laborplano pretigota antaŭ la 98-a UK en Rejkjaviko.

2. Celaro

2.1. La kultura, komunika, interhoma potenco de Esperanto estas tre multfaceta kaj plurnivela. Ne eblas ĝin komplete resumi en kelkaj frazoj. Tamen ni devas provi fari tion, unuflanke por klarigi nian agadon al homoj, kiuj scias malmulte pri Esperanto, aliflanke por kontribui al pli fokusita strategio kaj memkompreno inter la esperantistoj mem.

2.2. Por tiu celdifina flanko de la strategio, la Manifesto de Prago restas fundamenta. Neniu alia celdeklaro de la lastaj jardekoj rikoltis tiel vastan reeĥon de la membroj, nek ampleksas tiel vastan gamon de temoj. Eble oni povus resumi tiun ĝeneralan direkton kiel agadon por “lingva justeco” aŭ por “justa, paca kaj daŭripova komunikado en multlingva mondo.”

2.3. Necesas tamen pli tuje komprenebla celdeklaro, kiun oni povus kompari kun la celdeklaroj de aliaj konataj internaciaj asocioj, kiel Amnestio Internacia pri homaj rajtoj aŭ Monda Fonduso por la Naturo pri ekologia politiko. En tiu kunteksto, ni proponas jenan vortumon, kiu atentas la individuan, socian kaj kulturan dimensiojn de la agado de UEA:

(a) Ni laboras por ebligi al ĉiuj homoj tutmonde komuniki, kunlabori kaj kleriĝi facile, efike kaj libere.

(b) Ni laboras por la evoluigo de socioj, kie ĉiuj homoj ĝuas samajn rajtojn, respekton kaj ŝancojn sendepende de siaj denaskaj lingvoj.

(c) Ni laboras por konstrui inkluzivan tutmondan kulturon de paco, homaj rajtoj kaj daŭripova evoluo, gardante kaj protektante la plenan diversecon de lingvoj kaj kulturoj.

(ĉ) Ni kredas ke mondvasta uzado de la internacia lingvo Esperanto grave kontribuas al tiuj homaraj celoj.

3. La kernaj agadkampoj

3.1. Strategio devas baziĝi sur klara bildo pri la amplekso de la programo de UEA. La Komisiono venis al nova, kvaropa etikedaro por la ĉefaj agadkampoj de la Asocio: konsciigo, kapabligo, komunumo kaj kunordigo.

3.2. Konsciigo aludas al ĉiuj manieroj prezenti la realaĵojn kaj la valorojn de la Esperanto-komunumo al homoj, kiuj ankoraŭ ne kapablas sperti ilin persone. Veki intereson aŭ simpation pri Esperanto, ĝiaj historio kaj idearo; pensigi pri la realeco de lingvaj baroj kaj malegalecoj en la nuntempa mondo: prezenti ion interesan el nekonata kulturo (menciante la rolon de Esperanto en la perado); inviti al partopreno en difinita kurso aŭ aranĝo — tiuj estas ekzemploj de praktika konsciiga laboro. Nepras trovi novajn manierojn ĝenerale altigi la nivelon de la konsciiga laboro, tiel ke la malfortaj landaj kaj lokaj movadoj lernu de la fortaj (kaj inverse), kaj la novaj aktivuloj lernu de la malnovaj (kaj inverse). En tia tutmonda kunagado, UEA devas ludi kernan rolon.

3.3. Kapabligo kovras ĉiujn agadojn, kiuj celas helpi la homojn partopreni pli aktive kaj profunde en la vivo de la komunumo. Temas ne nur pri instruado de la lingvo je diversaj niveloj, sed ankaŭ pri kultura kaj interkultura klerigado, kaj pri aktivula trejnado diversspeca kaj diverscela. Grandparte tiu kapabligado okazas en neformalaj kadroj, ekster la sistemoj de ŝtataj lernejoj, universitatoj, profesiaj kursaroj ktp. Pli kaj pli ofte ĝi okazas almenaŭ parte per Interreto. Historie tiu agado ne okupis centran lokon en la strategio de la Asocio; estonte, ĝi devos.

3.4. Komunumo konsistas el la kompleksa reto de interhomaj rilatoj, kulturaj tradicioj, organizoj, aranĝoj, komunikiloj kaj tiel plu, kiuj donas al Esperanto ĝian vivon. UEA ne estas identa kun tiu komunumo, sed kiel la plej granda kaj inkluziva tutmonda asocio de esperantistoj ĝi ludas tre gravan rolon en ĝi, praktike kaj simbole. La graveco de UEA fontas el ĝia kapablo arigi grandan nombron da homoj el multaj landoj kaj el ĝia atingo de alta nivelo organiza, lingva, kultura kaj intelekta. Ĉiuj strategiaj prioritatoj devus mezuriĝi laŭ sia kontribuo al tiuj kapabloj.

3.5. Per tio ni venas al la kvara agadkampo, kunordigo. En la diverseco de la Esperanto-movado kuŝas granda forto, sed ankaŭ signifaj baroj al komunikado kaj kunlaboro. Certagrade la sukceso de UEA kuŝas en ĝia kapablo enteni diversajn konkurencajn vidpunktojn kaj tendencojn. Tial tre gravas la komunikaj fluoj en la Asocio, la travidebleco de la decidoj, la efikeco de la strukturoj kaj la reputacio de la gvidantoj. Tiurilate la publikaj postuloj multe kreskis en la lastaj jaroj. Venis tempo por funda repripensado de niaj organizaj formoj kaj tradicioj, cele al asocio pli malfermita, inkluziva kaj efika.

3.6. Ĉiu agadkampo konsistas el pluraj specoj de agado, kiujn oni povas organizi per diversaj rimedoj. Tiel la nova strategia laborplano de UEA devos esti plurnivela. Sur la plej ĝenerala nivelo oni bezonas superrigardon kaj vizion. Sur la dua nivelo ĉiu agadkampo ricevu apartan, pli detalan priskribon, kiu analizas la organizajn rimedojn, prioritatojn kaj bezonatajn investojn. Sur la tria nivelo necesas laborplano por la unuopaj instancoj, kiuj kunordigas la agadon sur internacia nivelo. Sur la kvara nivelo necesas atenti la konkretajn bezonojn en difinitaj landoj, la diversajn manierojn en kiuj individuoj povas aktive kontribui, la tempoplanon por difinita jaro kaj simile. En ĉi tiu dokumento ni traktas precipe la unuan el tiuj niveloj, sed ni donas ankaŭ iomete pli detalan priskribon de la diversaj agadkampoj en sekcioj 6 (Konsciigo), 7 (Kapabligo), 8 (Komunumo) kaj 9 (Kunordigo).

4. Kreskigo de la membraro

4.1. UEA dependas grandparte de kotizoj kaj donacoj por financi sian agadon, kaj do la kreskigo kaj aktivigo de la membraro, individua kaj asocia, estas baza elemento de ĝia strategio.

4.2. Rigardante la kvar agadkampojn tra tiu lenso, oni vidas, ke ili kune konsistigas vojon por konduki homojn el la ĝenerala publiko al aktiva partopreno en la Esperanto-komunumo. Necesas emfazi, ke tiu ĉi ne estas io aparta de la “movado”. La multflanka kultura agado de nia komunumo ne nur donas spiritan kontentiĝon, sed ankaŭ vekas intelektan intereson, kaj pruvas kaj disvolvas la esprimpovon de Esperanto. La agadkampo Komunumo celas subteni kaj evoluigi tiujn flankojn de la movado. Tamen, sukceso sur tiu kampo dependas ankaŭ de la alfluo de novaj aktivuloj kun la bezonataj lingvaj kaj aliaj kapabloj — la celo de la agadkampo Kapabligo. Siavice, motivi la homojn fari la necesan investon de tempo, mono kaj energio por kapabliĝi estas la esenco de la kampo Konsciigo. Do, UEA ne rajtas neglekti aŭ elstarigi unu el tiuj tri kampoj: ili estas partoj de unueca kaj dinamika tuto, kiun ĝi provu fari pli kohera, harmonia kaj efika kadre de la agadkampo Kunordigo.

4.3. Dinamika estas ankaŭ la rilato inter UEA kiel asocio de individuaj membroj kaj UEA kiel koalicio aŭ federacio de landaj asocioj. La strategio devas funkcii sur ambaŭ niveloj; t.e. el ĝi devus rezulti ankaŭ pli aktivaj kaj fortaj landaj asocioj, ne nur UEA kun pli granda kaj vigla individua membraro. Tio signifas, ke ĉiu landa asocio devos pensi pri sia strategio sur la kvar agadkampoj, ĉar la argumentoj de la antaŭa paragrafo validas ankaŭ landnivele. “Aliĝo” al UEA nun estas esence formala paŝo, kiu donas al landa asocio kun pli ol 100 membroj la rajton je komitatano A, sed ne difinas pli strikte ĝiajn respondecojn. Imagu, se ĉiu landa asocio devus formale deklari la kampojn, sur kiuj ĝi volas kunlabori, kaj ĉiujare raporti pri sia agado sur tiuj kampoj en rilato al la strategia plano de UEA. Tio estus unu maniero atingi pli da kohereco en la agado kaj pli bonan informfluon inter la diversaj asocioj. Same klaraj devus esti la respondecoj de la internacia asocio por konkrete helpi la landajn asociojn, por ke la rilatoj kaj la sindevigoj ne estu nur unudirektaj.

5. La graveco de Interreto

5.1. La klasikaj aliroj al strategia planado emfazas la pritaksadon de “ŝancoj kaj minacoj” en tiuj sferoj de la socia vivo, kiuj plej rekte tuŝas la agadon de la organizo. Tio estas tre malfacila defio en la kazo de tutmonda asocio kiel UEA. Nuntempe, tamen, unu faktoro klare elstaras tutmonde: la disvastiĝo de Interreto. Dum la tuta ekzisto de la lingvo, neniu teknika inventaĵo aŭ socia transformiĝo havis tiel profundan efikon sur ĉiuj agadkampoj kaj en ĉiuj landoj. Ĝi do meritas sisteman atenton kaj krean utiligon en ĉiuj aspektoj de nia agado.

5.2. Aliflanke, kompreneble, ni devas gardi nin kontraŭ la tento obsediĝi de la reto, kvazaŭ niaj problemoj estus solveblaj per ĝusta apliko de teknika scio. En la fina analizo, Esperanto estas afero de homaj rilatoj, homaj deziroj kaj esperoj, homaj streboj, kaj la reto estas nur rimedo (aŭ rimedaro) por ties plenumo. Tial necesas pensi ne nur pri tio, kion ni povas atingi per la reto, sed ankaŭ kion ni ne povas atingi, aŭ povas pli oportune atingi per aliaj rimedoj.

5.3. Tiun konstaton la Komisiono enkonstruis en sia traktado de la kvar agadkampoj. Sur ĉiu kampo ni demandis nin, kion ni povus atingi en la venontaj kvin jaroj — kio estas la celinda vizio, kaj kiuj estas la plej prioritataj paŝoj, kiuj kreos bazon por postaj atingoj? Kaj poste: kiel plej bone uzi la reton kadre de tiuj prioritatoj? Tial sur ĉiu agadkampo oni trovas kvazaŭ du kolonojn de la strategio, unu retan, unu pli ĝeneralan. Ilin oni devas trakti kune, ne dise, ĉar unu devus apogi la alian (aŭ, se vi preferas arkitekturan bildon, ambaŭ necesas por porti la strategian arkon).

6. Agadkampo Konsciigo

6.1. Eblas difini multajn ŝtupojn de la agado por Konsciigo, ekde ĝenerala publika akcepto de la lingva kaj kultura realeco de Eperanto ĝis profunda konvinkiĝo pri ĝia valoro por individuoj kaj socioj. Komuna inter tiuj ŝtupoj estas la bezono de (a) ĝisdataj kaj ĝustaj informoj pri la Esperanto-movado tutmonde, (b) klereco pri lingva komunikado kaj lingva diverseco, kaj (c) kono de metodoj kaj strategioj de informado, merkatiko kaj lobiado.

6.2. La unua bezono (a) klare indikas la kernan rolon, kiun la reto devas ludi sur ĉi tiu kampo. Tial nia unua rekomendo koncernas la kreon de nova Reta Komisiono pri Informado (ReKI), kiu celu kunlaborigi la plej aktivajn homojn landnivele kaj internacie kadre de komuna retpaĝaro (eventuale renovigita esperanto.net). ReKI kolektu, evoluigu kaj disponigu praktikajn rimedojn por la informa agado en kiel eble plej multaj lingvoj, simile kiel la paĝaro edukado.net subtenas la laboron de instruistoj. ReKI respondecu ankaŭ pri la ellaboro de trejnprogramo responde al bezono (c). La celo estu kultivi komunumon de centoj aŭ miloj da kunlaborantoj, provizante ilin ne nur per bonaj materialoj kaj fidindaj informoj kaj argumentoj, sed ankaŭ per trejnado pri ĵurnalismo, retpaĝa redaktado, lobiado, reklamado kaj simile.

6.3. Dum ReKI celu subteni amasan informan agadon, restu grava rolo por la Centro por Esploro kaj Dokumentado (CED). Kiel organizo por lingva justeco, UEA nepre bezonas organon kiu okupiĝas pri lingvopolitiko en vasta senco, kapablas respondi en informita kaj trafa maniero al evoluoj en la publika aŭ interregistara sferoj, kaj povas antaŭenpuŝi la pensadon pri tiuj demandoj en- kaj ekstermovade. Ni do proponas doni al CED pli centran lokon en la strategio de UEA, kun respondeco i.a. pri la ellaboro de aktualaj studoj kaj argumentoj kun bazo en la faka literaturo kaj en la agado de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizoj. La propono ellabori “indekson de lingva justeco,” nun prilaborata de internacia laborgrupo, povus aldoniĝi al tiu taskaro. Tio signifas ĝisfundan reorganizon de CED por ligi al ĝi pli da lingvistoj kaj aliaj fakuloj, disponigi al ĝi modestan buĝeton kaj disvolvi ĝian kapablon akiri ekstermovadajn subvenciojn por konferencoj kaj aliaj agadoj.

6.4. En la sekvanumera tabelo ni resumos tiujn ideojn, kun iuj tre skizaj sugestoj pri konkretaj celoj por kvinjara periodo (laŭ la principo SMART: specifaj, mezureblaj, atingeblaj, realaj kaj trafaj). En strategia laborplano ĉio ĉi estu multe pli detale ellaborita, por povi gvidi la laboron de diversaj aktivuloj kaj organizoj.

Mark Fettes

(daŭrigo venontnumere)

Kontinentaj komisionoj de UEA: ponta rolo de la landa agado

Okaze de la 97-a UK en Vjetnamio ni invitis komitatanojn, aktivulojn kaj reprezentantojn de landaj asocioj kaj kluboj partopreni la kunsidon de la subkomitato 6 por pridiskuti la proponitajn demandojn, interŝanĝi opiniojn kaj spertojn kaj fari konkretajn rekomendojn al la komitato: kiel plifortigi la rolon de la regionaj komisionoj; kion UEA bezonas de la regionaj komisionoj por efika kunlaboro kaj interrilatiĝo? Jen kelkaj pritraktitaj demandoj, sed ne nur dum la subkomitata kunsido, ankaŭ en la ceteraj kunsidoj regionaj kaj de la landaj asocioj.

La kongresa semajno en Hanojo estis nova okazo realigi plurajn vidalvidajn renkontiĝojn, kunsidojn kaj diversajn tradiciajn programerojn, kiuj allogas kongresanojn. La kunsidoj, kiuj pritraktis la landan kaj regionan agadon, estis efektivigitaj laŭ la programo tiucele preparita.

Ĉi-foje kunsidis la regionaj komisionoj de UEA, nome pri Afriko, Azio, Meza Oriento, Norda Afriko kaj Eŭropo, la plej juna el la komisionoj. Tamen ne povis okazi kunsidoj pri Oceanio kaj Ameriko, kiuj dum la jaro devis alfronti malfacilaĵojn ĉefe pro homrimeda kaŭzo. Aliflanke, ankaŭ povis bone realiĝi la kunsido pri ĝemelurba agado, malgraŭ tio ke la koncerna komisiito Wu Guojiang ne povis partopreni la kongreson.

Ĉiuj komisionoj raportis pri siaj respektivaj agadoj, problemoj, komisionanoj, planoj kaj defioj, kaj informis pri la bezonoj trovi monon por la fondaĵoj, cele al plenumo de diversaj projektoj. Pri tio ili certe raportos kaj eblas informiĝi ĉe la retejoj de la unuopaj komisionoj.

La landa kaj regiona agado havis gravan momenton dum la subkomitata kunsido, faranta kelkajn rekomendojn, kiujn poste aprobis la komitato de UEA. Oni koncentriĝis al la sistemo de la kontinentaj komisionoj, kaj kiel teni ilin vivantaj kaj agantaj. Oni pritraktis la bezonon pri efika kunlaboro kaj interrilatiĝo, ĉefe per pli aktiviga uzo de la perretaj ebloj; la rolon de la regionaj kongresoj en la porinstruista trejnado kunlabore kun ILEI kaj la realigon de konkretaj projektoj.

Surbaze de tiaspeca interŝanĝo pri la konkretaj iniciatoj enlandaj kaj regionaj, ni skizos niajn koncernajn laborplanojn, konsiderante la disponeblajn rimedojn kaj fareblojn.

Tiurilate ni petas la regionajn komisionojn kaj per ili la landajn asociojn, laŭ la decido de la komitato, esplori la realajn problemojn de la landaj organizoj,tiel ke eblaj helpoj kaj solvoj estu komune troveblaj, en kiel eble plej realisma maniero. Sendube kunlaboro kaj interrilatiĝo estos esencaj por atingi la celon.

Maritza Gutiérrez González
Estrarano pri landa kaj regiona agado

Ekspozicio en Bulgario pri la 125-jariĝo

En Galabovo estis inaŭgurita ekspozicio 125 jaroj de Esperanto kaj 38 jaroj de la esperantista societo “Kolombo de la paco” en Galabovo.

La inaŭguron ĉeestis pli ol 200 personoj, inter ili la vicurbestro Plamen Barakov, la direktorino de la kulturdomo Rumjana Dimova, Petar Todorov el la estraro de BEA kaj Nebojŝa Stankoviĉ, prezidanto de la fervojista Esperanto-societo en Niŝ, Serbio. Alvenis samideanoj el la urboj Sofio, Ruse, Razgrad, Drjanovo, Velingrad, Pleven, Stara Zagora, Polski Trambeŝ, Gorna Orjahovica, Sliven, Gabrovo k.a. El eksterlando venis pli ol 40 salutleteroj, ekzemple de la iama UEA-prezidanto kaj la nuna prezidanto de Itala Esperanto-Federacio Renato Corsetti. Petar Todorov enmanigis al Kanjo Kanev diplomon nome de prof. Boĵidar Leonov, la prezidanto de BEA.

La ekspozicio estis rigardata kun granda atento. Oni metis florojn al la monumento de la pereintoj en la militoj. Okazis solena vespermanĝo kun arta programo kaj ekskurso al la fama traca tombejo en Aleksandrovo. La tuta evento estis filmita kaj plurfoje elsendita en televido.

Kanjo Kanev

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenantoj de la inaŭguro (31.03.2012)

Mia prelegvojaĝo en la Esperanto-Mekko

Okaze de la 125-jariĝo de Esperanto kaj por omaĝi ĝian patrujon mi prelegvojaĝis tra ok urboj en Pollando (Gdańsk, Sopot, Gdynia, Varsovio, Vroclavo, Bjalistoko, Lodzo kaj Lublino) dum tri semajnoj en majo ĉi-jare.

La membroj de EDE-PL Edward Kozyra kaj Kazimierz Krzyżak planis renkontiĝojn kun politikistoj en Sopot kaj Varsovio.

En Sopot mi konatiĝis kun Prof. Edmund Wittbrodt, vicprezidanto de la Pola Senato. Li estas mirinde entuziasma pri Esperanto kaj ĝia enkonduko en la eduksistemon. En renkontiĝo kun li kaj la eŭropparlamentano Jan Kozłowski, ĉi-lasta asertis, ke multaj eŭropparlamentanoj ne kredas pri la venko de Esperanto.

Prof. Wittbrodt distingis min per Hevelius-medalo. La honorigo okazis en Gdańsk, la devenloko de Hevelius.

La ĉefa agado en Varsovio estis renkontiĝoj en la Parlamentejo. La vic-prezidanto de la Senato Jan Wyrowiński, kune kun la senatanoj Ryszard Górecki, Stanisław Iwan, Kazimierz Kleina, Waldemar Kraska kaj Edmund Wittbrodt, akceptis min kaj tiuokaze mi ricevis Senatan Medalon pro mia laboro por la diskonigo de la pola kulturo kaj Esperanto.

Sekvatage mi estis ĉe la Sejmo, kie mi renkontis la Vic-prezidenton Jerzy Wenderlich kaj la sejmanon Romuald Ajchler. Interesa fakto estas, ke la patrino de la unua estas esperantisto kaj la dua mem iom scipovas Esperanton.

En la hejmpaĝo de la Senato kaj tiu de Prof. Wittbrodt aperis pollingvaj raportoj pri ambaŭ eventoj.

En Bjalistoko mi estis kortuŝita, ĉar la vicurbestro Alexander Sosna, sincera apoganto de la Esperanto-Movado, invitis min al tagmanĝo en la kafejo Esperanto. Poste li partoprenis mian prelegon en la sidejo de la Bjalistoka Esperanto-Centro.

En Lublino la agendo estis plena je vizitoj al politikistoj, danke al la kontaktoj de Prof. Witold Stępniewski. Mi renkontis la jenajn membrojn de la Sejmo: Jan Łopata, Lech Sprawka (eksa ministro pri edukado), Krysztof Michałkiewicz (eksa ministro pri laboro kaj sociaj aferoj) kaj la eŭropparlamentanon Mirosław Piotrowski.

Inter la argumentoj, kiujn mi uzis por persvadi ilin, estis, ke 700 000 EU-studentoj ĉiujare lernas la anglan en Britio kaj pagas ĉirkaŭ 20 miliardojn da eŭroj, sed neniel atingas la nivelon de denaskaj parolantoj, kaj tial perdas multajn eblojn pri laboro, ne nur en Bruselo, sed ankaŭ tutmonde, ĉe internaciaj organizoj.

Ĉiuj atentoplene aŭskultis min, konsentis pri tiu enorma lingva diskriminacio, kaj pretas agi por ŝanĝi la situacion.

En Pollando estas ja vastaj ebloj por nia lingvo: la popolo ĝenerale konscias kio estas Esperanto, miloj da esperantistoj estas en la lando kaj politikistoj apogas nian movadon.

Mi estas konvinkita, ke se politikistoj, amaskomunikiloj kaj gejunuloj kunlaboras, ni povas faligi la lingvan muron, same kiel falis la Berlina.

Al prof. Edmund Wittbrodt mi proponis celebri la Eŭropan Tagon de Lingvoj la 26-an de septembro, en la Parlamentejo mem. La 6-an de julio li entuziasme respondis jese al mia propono. Tiam ni do havos simpozion kaj ekspozicion pri Esperanto. Invititoj estas politikistoj, ĵurnalistoj kaj kompetentaj kaj junaj Esperanto-aktivuloj.

Poloj, do, montru la vojon al Eŭropa Unio, ĉar per Esperanto, naskita tie, eblas solvi la lingvan problemon!

Etsuo Miyoshi

Nova ESF-filio mastrumos la retejon lernu.net kaj aliajn retajn projektojn

ESF fondas plen-proprietan filion por mastrumi la daŭran disvolvadon de projektoj kiel lernu.net, la bone konata multlingva retejo por lerni Esperanton.

En Montrealo, Kanado, en sia jara strategia sesio, la ESF-estraro nomumis Erin Piateski kiel fondan ĝeneralan direktoron de la nova kompanio, kiu estos registrita en Vaŝingtono, Usono, sub la nomo ESF-enrete.

“Nia celo estas igi la diversajn retprojektojn finance memstaraj, kaj samtempe certigi ke tiuj projektoj ne ekdominos la tutan prioritataron de la Fondaĵo,” diris la ESF-prezidanto Mark Fettes. “La evoluo de Lernu ege kuraĝigas nin, kaj ni daŭre konstruos sur ĝia sukceso. Dum la pasintaj kelkaj jaroj Erin grave rolas en la strategia planado de niaj retprojektoj, kaj ni ĝojas bonvenigi ŝin en ĉi tiun novan rolon.”

Mekanika inĝeniero, diplomita de MIT (Masaĉuseca Instituto de Teknologio en Kembriĝo, Masaĉuseco, Usono), Piateski, estas aktive engaĝita kun Lernu jam de antaŭ ĝia lanĉo en 2002. Kiel ĝenerala direktoro ŝi proksime kunlaboros kun aliaj membroj de la kerna mastruma teamo de la retejo.

Ŝiaj prioritatoj inkluzivas strategian planadon, kreadon de partnerecoj kun individuoj kaj organizoj, kaj mastrumadon de la centoj da volontuloj de la retejo. “Lernu jam estas la plej granda enreta komunumo de Esperanto-parolantoj kaj Esperanto-lernantoj,” rimarkigis Piateski. “ESF ludis esencan rolon en la disvolvado de la retejo, kaj ni antaŭĝuas ampleksigi ĉi tiun rilaton per ESF-enrete. Laŭ ni, la projekto estas en unika pozicio stimuli kunlaboron inter Esperanto-parolantoj tutmonde kaj plividebligi Esperanton ĉe la ĝenerala publiko.”

Unu plena tago de la montreala kunveno estis dediĉita al planoj por modernigi kaj ampleksigi Lernu per novaj kursoj, forumoj kaj ampleksa biblioteko, ĉiuj integritaj en plibonigitan teknikan fundamenton. Lanĉo de la nova retejo estas planata por proksimume koincidi kun la deka datreveno de Lernu fine de 2012 aŭ komence de 2013.

Ĉu vi lernis Esperanton per Lernu? Ĉu vi konas iun kiu lernis Esperanton dank’ al Lernu? Ĉu vi subtenas la ideon de ampleksa, moderna, efika Esperanto-lerna retejo alirebla ĉie tra la mondo? Se vi respondis “jes” al iu el tiuj demandoj, bv. montri vian subtenon per donaco al la kampanjo “100 000 eŭroj por ESF”: http://kampanjo.ikso.net/eo/! (UEA-konto esfo-p)

9-a EEU-Kongreso sukcesis ĉepublike

Oni foje prave kritikas la kongresojn de Esperanto kiuj multe okupiĝas pri “umbilika kontemplado” kaj ne sufiĉe atentas la eksteran mondon. Tia kritiko certe ne trafus la 9an kongreson de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), kiu okazis inter la 16a kaj 20a de julio 2012 en la irlanda urbo Galivo (Gaillimh) kun 157 partoprenantoj el 28 landoj.

La prezidanto de Irlando, Michael D. Higgins, patronis la kongreson kaj sendis tre pozitivan mesaĝon, kiu substrekis ke “Esperanto apartenas al la komuna eŭropa kultura heredaĵo”. Ankaŭ la irlanda ministrino pri eŭropaj aferoj, Lucinda Creighton, sendis simile gravan mesaĝon. Gravus por la estonteco de nia lingvo se landaj asocioj provos havigi similajn deklarojn de la aŭtoritatoj de siaj landoj. Malfermis la kongreson la urbestrino de Galivo, O’Flaherty.

La kongresa temo “Lingvolernado en Eŭropo: lerni pli, kosti malpli” estis aparte interesa por la irlanda neesperantista publiko. La kongresa rezolucio celis la irlandan registaron kaj la Kipran konferencon pri multlingvismo, kiu okazis 26-29 de septembro 2012. Ĝi petis la irlandan aŭtoritaton prezidontan en EU en 2013 meti “multlingvismon” inter siajn prioritatojn; kaj petis la kipran konferencon trakti la unuan edukan rekomendon de la Civilsocia Platformo pri Multlingvismo al la Eŭropa Komisiono, “organizi eksperimentajn programojn en la lernejoj de pluraj EU-membroŝtatoj por ekscii kiu dua lingvo plej multe kuraĝigas la sekvan lingvolernadon”. Ĉi-lasta enestas la kadron de la oficiala EU-lingvopolitiko, akceptita de la Eŭropa Konsilio de Barcelono en 2002, ke “ĉiu eŭropa civitano lernu 3 lingvojn, la denaskan kaj 2 aliajn”.

Tri neesperantistaj irlandaj fakuloj prelegis en Esperanto: la nacia komisiito por oficialaj lingvoj, Seán Ó Cuirreáin; d-ro Nollaig Ó Muraíle de la Universitato de Galivo kaj d-ro Eoghan Mac Éinrí de la Universitato de Belfasto. Tio altiris la atenton de la amaskomunikiloj. Prelegis ankaŭ gravaj fakuloj esperantistoj kiel Wim Jansen, Renato Corsetti, Angela Tellier, Michele Gazzola, Nikola Rašić, Zlatko Tišljar, Jozef Reinvart, Maja Tišljar, Tim Morley, Paul Gubbins. Flory Witdoeckt tre bele kantis la eŭropan himnon komence kaj fine de la kongreso, kaj Petro Baláž organizis klerigan kaj junularan programon. Abundis la ekskursa programo tra tre bela regiono de Irlando, kaj ankaŭ kulturaj programoj: aparte elstaris la irlanda nacia vespero kun la fama irlanda muziko kaj dancoj. Tre ŝatata estis la teatraĵo Ludoviko de Georgo Handzlik.

La irlandaj amaskomunikiloj montris grandan intereson, publikigis 11 intervjuojn en la irlanda televido (dum la ĉefaj novaĵoj de TG4), irlanda nacia radio kaj anglalingve (2 FM, la plej aŭskultata nacia radio de la tuta lando), kaj irlandlingve (Raidió na Gaeltachta, Raidió na Life por Dublino, BBC Ulster por Nordirlando), kaj en la gazetaro (Irish Times, la FAZ de Irlando; kaj en multaj lokaj gazetoj).

La kongreso certe atingis sian celon plikonsciigi la irlandajn edukinstancojn pri la ŝanco uzi Esperanton kiel propedeŭtikilon. La organoj de EEU havis siajn kunsidojn: dufoje kunsidis la asembleo, kaj la estraro akceptis la inviton de la urbestro de Nitra, Slovakio, ke la 10-a kongreso de EEU okazu en 2014 en tiu urbo.

Seán Ó Riain
Prezidanto de EEU

Kongresa Sako de la Jarmilo ☺

Kongresaj sakoj en la E-mondo estas pli universalaj ol UEA mem. Ĉiu renkontiĝo, de la giganta UK ĝis la plej modesta faka provinca aranĝeto, sentas la sanktan devon transdoni kongresan sakon.

Kiel ikono de nia movado ĝi stratosferas, tie apud manĝkuponoj, recikligitaj nomŝildoj, trokostigitaj kaj programkonfliktaj ekskursoj, superfluaj rezolucioj, ekscese longaj inaŭguroj kaj fascinaj sed paralelaj kunsidoj. Mi defias al niaj historiistoj nomi unu Universalan Kongreson ekde Bulonjo-sur-Maro ĝis nun, kiu ne havis kongresan sakon.

Ajna diligenta samideano en unu vivo akumulas pli da sakoj ol eblas sencohave foruzi en ok sekvontaj vivoj. Sekve ili stakiĝas mansarde, kele, loĝsalone, banĉambre, kune kun malnovaj revuoj, jarlibroj, kongresaj libroj, fotoalbumoj, glumarkoj, reklamskribiloj kaj frazlibretoj — ĉio ekspedota rubujen kvin minutojn post la forpaso de la koncerna diligenta samideano.

Sakoj povas esti ŝtofaj, kartonaj, plastaj, palmfoliaj; fortikaj, disfalemaj, kun aŭ sen emblemoj. Sakoj povas esti kongresaj, konferencaj, simpoziaj, kolokvaj, seminariaj, renkontiĝaj... egale.

La konferenca sako de la ĵusa 45-a ILEI-Konferenco tamen rompas ĉiujn rekordojn. Ŝtofa, altkvalita, kun zipebla poŝo, kun la tri-kolora emblemo mane brodita, la eventonomo en Esperanto kaj la ĉina; la ĉefa ŝtofa areo prezentas piktogramajn skribojn, pratempe kaj ĝis hodiaŭ uzataj de la Naŝi-popolo, unu el 25 nacimalplimultoj en la konferenca provinco Junano. La skribo nomiĝas Dongba-wen kaj estis skribita sur lignopecoj aŭ ŝtonoj. Ĝi antaŭas skribadon sur ostopecoj kaj testudoŝeloj, spureble la skribo estas pli ol miljaraĝa. Post la invento de papero, sur tion oni skribis ĝin — laŭdire, temas pri la sola hieroglifa lingvo kiu estas ankoraŭ nuntempe uzata. Tiu kultura enhavo de la sako brile spegulas la temon de la konferenco: “La arto de komunikado — komunikado pri artoj.”

Sekve, ILEI sentas la nepran bezonon tuj lanĉi novan konkurson — kvazaŭ ni ne havas jam troon da. Jen ĝi: “Kongresa Sako de la Jarmilo”. Tiu donos al ni la eblon kandidatigi la mirindan sakon de Kunmingo, por ke ni mem certe gajnu la unuan eldonon de la premio.

Stefan MacGill
Prezidanto de ILEI.

Telegramstile de ILEI

  • La nova naŭpersona estraro de ILEI okazigos sian unuan estrarkunsidon en Modra/Harmónia, Slovakio, inter la 14-a kaj la 16-a de novembro, ĵus antaŭ KAEST (15-18 nov), kies temo estas Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj. Vidu: http://kaest.ikso.net. Ni rekomendas la aranĝon al niaj membroj kaj ĉiu, kiu komprenas la gravecon de Esperanto-instruado!
  • Tri estraranoj planas partopreni nacian simpozion de la rumanaj esperantistoj en Răscruci apud Cluj de la 5-a ĝis la 7-a de oktobro. La temo estas Esperanto kaj edukado.
  • Konferenco de ALTE (Asocio de Lingvo-Testantoj en Eŭropo) okazos en Munkeno (20-23 nov) kun reprezentanto de UEA kaj ILEI, la vic-prezidanto Zsófia Kóródy.
  • La komitato de ILEI ĵus konsentis per reta voĉdono enkonduki novan membrokategorion ekde 2013 por personoj loĝantaj en landoj kun la plej limigita pagipovo, kiu por ili prezentas realisman sumon.
  • La 46-a Konferenco de ILEI okazos en Germanio, de vendredo la 12-a de julio ĝis ĵaŭdo la 18-a de julio en Herzberg-Sieber, pitoreska, montarvala parto de Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo. Ĝia temo estos: “Dumviva lernado: Instruado de Esperanto al ĉiuj generacioj”. Pli ĉe www.ilei.info

Loke-Fake-Persone

Meksiko

En la jubilea jaro Meksika Esperanto-Federacio daŭre aktivas. Esperantistoj en la nacia centro de la artoj prezentis la filmon de Sam Green kaj Dave Cerf Utopio en kvar movimentoj. Ĉirkaŭ 800 partoprenantoj eksciis pri Esperanto ne nur pro la filmo, sed ankaŭ pro postaj aktivaĵoj. Foto kaj pliaj informoj: www.esperanto-mexico.org/eo/node/641. MEF partoprenis en “Semajno de la lingvoj” en la nacia universitato en la urbo Puebla per informstando (Mallely Martínez Mateos kaj Martin Schaeffer), prelego (Martin Schaeffer), kurso de Esperanto (Mallely Martínez Mateos): www.esperanto-mexico.org/eo/node/659, kaj prezentis Esperanton dum “Tagoj de la lingvoj” en la nacia gimnazio UNAM 7 per prelego kaj tri kursetoj. Ĉe la agado ĉefe helpis Mallely Martínez Mateos, Morayma Martínez Mateos kaj Javier Vazquez. Por la internacia ekzamensesio KER (edukado.net: www.edukado.net/novajhoj?id=244) aliĝis entute 51 meksikanoj.

Martin Schaeffer
Tajlando

22 scienco-instruistoj de ses famaj mezlernejoj en Tajlando partoprenis kurson de la angla ĉe “Asian University” en Chonburi. Unu el la instruistoj en la universitato, profesoro Mark Starrs, anoncis, ke li enkondukos Esperanton en la klasĉambro vespere, kiel novan sperton pri lingvo. La rezulto estis, ke ili ekŝatis Esperanton, precipe pro la interna ideo kaj pro la malmultaj kaj klaraj gramatikaj reguloj. En la lasta tago, kiam oni kune fotiĝis, ili mantenis E-lernolibrojn, spite al la fakto ke ili venis al la universitato por praktiki la anglan lingvon! Ĉiu el la ses lernejoj ricevis por sia biblioteko ekzempleron de Esperanto per rekta metodo de Stano Marček en la taja.

Mark Starrs
Kolombio

Se iu kiu scias nenion pri Esperanto venas al via loka klubo kaj post ok monatoj fariĝas estrarano de via landa asocio, io okazas en via klubo. Tio okazas en Kalio, Kolombio, kie ne nur unu novbakita esperantisto estas nun estrarano de Kolombia Esperanto-Ligo: temas ja pri tri personoj. Kaj ni ne menciu ke la plej maljuna havas 23 jarojn! La ĝemeloj Johano kaj Ivano Quintero kaj Luis Felipe Montoya mastras la reton kaj faris ekzemple “Kiom da Pupetoj, por ridi ĝis la morto” en http://kiomdapupetoj.drupalgardens.com aŭ “Inter Sukerkanoj” en http://intersukerkanoj.comeze.com/. En la lernejo Sankta Librada, unu el la plej tradiciaj kaj prestiĝaj de la urbo, instruado de Esperanto estas la ĉefa projekto de la grupo de Kalio.

Nun, dum vi legas, 119 geknaboj de Sankta Librada lernas Esperanton. Sur la bildo estas unu el la kvar grupoj de la lernejo Sankta Librada, dum la lecionoj.

Ruben’ Torres
Plia Orwell en Esperanto

Post sufiĉe longa tempo aperis nova Esperanto-traduko de la verko de George Orwell Mil naŭcent okdek kvar. La klasika angla soci-utopia romano estas tradukita de Donald Broadribb kaj priskribas socion sub ĉionreganta kaj ĉiunobservanta Partio. Oni supozas, ke la nova lingvo, evoluigata de la Partio por limigi la esprimkapablon de siaj membroj, parte baziĝas sur Esperanto. Pro kopirajtaj kialoj tiu ĉi Esperanto-traduko estas libere havebla dume nur en Aŭstralio kaj Kanado. Pri aliaj manieroj de haveblo de la libro informiĝu ĉe la eldonejo Mondial (www.librejo.com).

Uday Dhar
Bourges Esperante en poŝtelefonoj

Antaŭ kelkaj monatoj turismoficejo kontaktis la grupon de Bourges (meze de Francio) por traduki en Esperanton la informojn pri Bourges kaj ĝia regiono. Armela LeQuint kaj mi faris tiun laboron, kaj de kelka tempo eblas elŝuti la tuton por iPhone kaj iPad. Jen la komuniko kiun sendis al ni la turismoficejo: Por elŝutado de la komputilaĵo “Bourges’n Berry” en Esperanto, iru al la paĝo: http://itunes.apple.com/fr/app/click-n-visit-bourgesen-berry/id518303403?mt=8. En tiu paĝo vi povas elŝuti tiun ĉi komputilaĵon helpe de iPhone kaj iPad. Por scii pli pri “Bourges’n Berry”, proponita de la turismoficejo de Bourges en la franca, angla kaj Esperanto, vi povas iri al la TTT-ejo: www.bourges-tourisme.com/pages/application-bourgesn-berry/. Ŝajnas ke tio estas premiero en Francio.

Ĵak Le Puil
Video-kurso de astronomio kaj astrofiziko

Okaze de granda Internacia Astronomia Konferenco Amri Wandel pasigis en aŭgusto du semajnojn en Pekino. Paralele al la partopreno en la konferenco li surbendigis 40-horan video-kurson de astronomio kaj astrofiziko en Esperanto, kiu estos rete alirebla kadre de Universitato de Esperanto, Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kaj edukado.net. Ĉina Radio Internacia aperigis video-intervjuon kun prof. Wandel (http://esperanto.cri.cn/641/2012/08/30/1s140172.htm) pri tiu kurso kaj pri la 7-a Azia Kongreso de Esperanto (www.esperanto.org.il/ak2013.html), okazonta en aprilo 2013 en Jerusalemo, pri kiu li prelegis okaze de la vizito.

Amri Wandel
TV Supren

D-ro Ulisses Riedel Resende kaj Vanda Beatriz, estroj de la eldonejo Unio Planeda, donis taskon al la direktoro de TV Supren (originala nomo en Esperanto), Calebe Pacheco, prepari portugallingvan adapton de la kurso Mazi en Gondolando. Pri la adaptoj de la projekto de Internacia Esperanto-Instituto (IEI), estos respondeca Roberto Resende, diplomita instruisto de IEI. La 26-an de julio, la tagon de la 125-a datreveno, estis preta la bitigado de la du kaj duonhora 12-ĉapitra kurso. Baldaŭ TV Supren planas elsendi la kurson al siaj 180 mil spektantoj.

Roberto Resende
Tajvano

Okaze de vizito de la aŭstra esperantisto Martin Ebner, kiu venis al Tajvano post vizito en la Esperanta Insulo Hainan kaj vojaĝo al Aŭstralio kaj Novzelando, li vizitis la elementan lernejon Fuxiao, kie 12 studentoj lernas Esperanton. Li parolis pri sia lando kaj pri la Esperanto-kursaro en Hainan, kaj poste la studentoj unu post la alia sin prezentis. Fine li kaj la studentoj vizitis la astrologian domon de la lernejo. Sur la suba foto videblas Martin, Reza, Ingrid (helpanto de la kurso), Yvonne (studentino). La kurso estas en sia dua semestro kaj la lernantoj korespondas kun samaĝaj Esperanto-lernantoj en Francio, Koreio, Rumanio kaj Pollando. Pasintdecembre venis al Tajvano iliaj amikoj el Koreio por persone konatiĝi.

Reza Kheirkhah
Esperanta retmaklerejo

Se oni serĉas en Interreto ion interesan pri Esperanto, oni trovas forgesitajn paĝojn aŭ efemerajn notojn en Facebook, Twitter kaj Ipernity. Plie, malmultaj esperantistoj uzas Interreton por ricevi kontaktojn kun aliaj esperantistoj. Tio povus ŝanĝiĝi per uzado de la senkosta maklerejo pri Esperanto-interesiĝoj de Frank Merla, www.per.esocom.de, en kiu estas listigitaj konkretaj individuaj entreprenoj. Oni povas el la bunta kaj vere internacia fasko da proponoj elekti kio plaĉas por kunfari. Se ne enestas io taŭga por la leganto, eblas enmeti senkostan anonceton, en kiu oni povas priskribi kion oni serĉas aŭ proponas: oni skribu retleteron al i...@per.esocom.de kaj Frank Merla enmetos vian deziron. Bonvolu skribi laŭ la skemo de la retejo: kategorio — oferto — serĉo — kaŝnomo — nomo, detaloj. La avantaĝoj de tiu maniero rete publikigi vian deziron en html-formo estas, ke via retpoŝtadreso restas kodita, do ne tiel facile skanebla per ret-robotoj, kiuj liveras retpoŝtadresojn al spamsenduloj. Vi konstatos, ke la kategorioj estas alfabete ordigitaj kaj la kvanto de la enskriboj restas superrigardebla.

Frank Merda
Amindaj

La muzika ensemblo Amindaj gajnis grandan popularecon per siaj koncertoj en la 95-a UK kaj la 67-a IJK en Kubo en 2010. Intertempe aperis ankaŭ ĝia unua kompakta disko ĉe Vinilkosmo. Nun ankaŭ tiuj, kiuj ne spertis la grupon en viva koncerto, povas spekti ĝin en la Reta Kinejo de UEA, http://vimeo.com/49491462, por kiu Francisco L. Veuthey registris ĝian prezentadon en la 67-a IJK. Amindaj estas kultura projekto, kiu kombinas la tradiciajn muzikon kaj dancojn de Kubo kun Esperanto. La grupo fondiĝis en 2009 en la urbo Contramaestre. Ĝin iniciatis Graciela Morgado Rodríguez, kiu kunmetis grupon de junaj esperantistaj muzikstudentoj kaj liberaj muzikistoj. Plimulto de la kantoj estas verkita, komponita kaj adaptita de Julián Hernández Angulo. Aliajn kantojn adaptis Maritza Gutiérrez González. La grupo utiligas tradiciajn kubajn instrumentojn. Disko de Amindaj: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8727

Konto Espero

Kiam grandaj potencoj militas pro la minejaj riĉaĵoj de Orienta Kongo, lokaj esperantistoj suferas, kiel nia Emmanuel Mucuti, kiu troviĝis en la malĝusta loko en la malĝusta momento. Li, lia edzino kaj iliaj gefiloj sukcesis savi sian vivon kaj eskapi. La konto Espero de UEA helpas lin nuntempe. Multas viktimoj esperantistaj en tiu mondoparto. Por helpi ilin sendu vian kontribuon al la “konto Espero” de UEA laŭ la kutimaj pagmanieroj al UEA.

Renato Corsetti

En Varsovio okazis SUS 33 de AIS San-Marino

La 33-a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS San-Marino okazis komence de septembro 2012 en Varsovio.

Kvankam jam pluraj SUS-oj okazis en Pollando, unuafoje AIS gastis en la pola ĉefurbo. SUS 33 estis invitita de Warszawska Szkoła Zarządzania — Szkoła Wyższa (WSZ — SW; Varsovia Lernejo de Direktorado — Altlernejo) kaj okazis en ties ejoj, kiuj antaŭ la Dua Mondmilito estis sidejo de la Ligo de Nacioj en Varsovio. La tago de la malfermo, la 3-a de septembro, estis la nacia tago de San-Marino, do aparta festo por AIS. Prof. dr. hab. Andrzej Zawiślak, rektoro de WSZ — SW, kune kun OProf. Hans Michael Maitzen, prezidanto de AIS, malfermis la sesion, bonvenigis la partoprenantojn kaj esprimis la esperon je estonta kunlaboro de la du organizaĵoj.

La scienca programo de la sesio konsistis el kursoj pri interlingvistiko, scienca etiko kaj galaksia astronomio, ĉiuj sur post-abiturienta nivelo por ebligi la partoprenon de alifakanoj. Krome kelkaj AIS-anoj prelegis pri sia scienca laboro aŭ pri aktualaj sciencaj temoj, ekzemple pri la demando, kial vivuloj enhavas certajn molekulojn nur en unu el du simetriaj formoj, kaj pri ĝia signifo por teorioj pri la ekesto de la vivo.

Paralele al tiu scienca programo la AIS-senato intertraktis kun la estraro de WSZ — SW pri kunlaboro, kaj ellaboris intencdeklaron, kiu estu la bazo ne nur de la planado, sed ankaŭ de eblaj subvencipetoj pri komunaj projektoj. La deklaron subskribis reprezentantoj de la du partneroj kaj krome oficialuloj de la asocio TNOiK (Towarzystwo Naukowe Organizacji i Kierownictwa = Scienca Societo pri Organizado kaj Direktado), kiu kunordigos la kunlaboron. La unua paŝo estu instigi alilandajn partnerojn de WSZ — SW al la lernado de Esperanto por uzi tiun lingvon en faka kaj organiza kunlaboro.

Kadre de la sesio okazis studfina ekzameno sur magistra nivelo. Małgorzata Komarnicka, kiu ankaŭ elstare engaĝiĝis en la organizado de SUS 33, defendis sian disertaĵon, kiu komparas diversajn aspektojn de la traktado de la nocio “feliĉo” en psikologio, filozofio kaj arto. Por agnoski la laboron de s-ino Komarnicka AIS alvokis ŝin kiel adjunkton sciencan (ASci) al sia Scienca Sektoro. AIS alvokis dum SUS 33 ankaŭ du novajn profesorojn kaj unu plenrajtan docenton.

AIS konsideras SUS 33 sia modesta kontribuo al la 125-a jaro de Esperanto, ĉar ĝi okazis en la urbo, kie aperis ĝia “Unua Libro”. En vespera programo lokaj esperantistoj montris al la SUS-anoj la varsovian Zamenhof-straton kaj la lokon de la domo de L. L. Zamenhof. Varsoviaj esperantistoj ankaŭ afable kontribuis per interpretado dum la sesieroj, en kiuj ĉeestis gastoj nesciantaj Esperanton.

AIS ankoraŭ ne povis decidi pri la loko kaj tempo de sia sekva sesio, sed certe konsideros reveni al Varsovio kaj WSZ — SW.

Reinhard Fössmeier

[FORIGITA!: bildo]

La profesoroj ĉe la inaŭguro: Andrzej Zawiślak, Hans Michael Maitzen, Hans Dietrich Quednau kaj Eva Poláková.

La Itala en Mazaradelvalo

En Mazaradelvalo [Mazara del Vallo] (sufiĉas Mazaro por la geamikoj), Sicilio, Mediteranea “Kontinento”, okazis la plej sukcesa itala kongreso de Esperanto de la lastaj tempoj. Ĉu vere ĝi estis sukcesa? Bonvolu juĝi mem laŭ la tuj prezentotaj trajtoj:

  • La aliĝintoj estis 340 el 34 landoj, praktike triona Universala Kongreso, italoj estis ioma malplimulto. La plej videbla grupo eble konsistis el rusoj, poloj kaj ukrainoj, kies aŭtobusoj ne estis pretervideblaj antaŭ la hotelo.
  • Se ni daŭrigas la komparon kun la ĉijara UK en Hanojo, ni vidos ke la varmo estis sama. Kompreneble en Mazaro ĝi estis pli eltenebla pro la apudeco de la maro kaj pro la nehumideco.
  • Sicilio estis en la centro de homaj fluoj en la antikveco. Mazaro mem estis fondita de fenicoj, kaptita de grekoj kaj romanoj kaj poste de araboj, normanoj kaj hispanoj ktp. Estas evidente ke ekskursoj al grekaj temploj, al katedraloj ktp. estis abundaj, tiel ke multaj kongresanoj povis ekskursi ĉiun tagon al alia kulturo aŭ natura belaĵo, kiel insuloj en la maro.
  • Pro granda subteno de la urbo la kongreso povis prezentiĝi al la normala publiko en la ĉefa placo de la urbo ĉiun vesperon. Sur tiu podio alterniĝis de JoMo al Kajto al Kim (por nomi nur kelkajn el ili). La publiko konsistis el esperantistoj kaj neesperantistoj.
  • La urbestra oficejo mem afiŝis Mazaron kaj ses ĉirkaŭajn urbetojn per afiŝoj pri Esperanto kaj la kongreso. Dum la kongreso strateto de la centro ricevis la nomon “Via dell’esperanto”, Esperanto-strato, kaj ĝi estis ornamita per granda ceramika tabulo, realigita de lernejo pri arto en Ankono.

Ni ne diras ion pri la kutima enhavo de la kongreso, kiu estis tie laŭ sia plej interkona vespero, kompleta inaŭguro, asembleo, kunveno de la itala juna esperantistaro, kunveno de la instruistoj ktp. Ankaŭ estis la jam laborseminarioj financitaj de kutimaj la eŭropaj instancoj en la kadro de la programo Grundtvig pri “Homoj kun homoj: la pluretna vizio de Zamenhof”, gvidata de Kristin Tytgat kaj Elisabeth Schwarzer, al kio aldoniĝis aparta kurso pri lingvoinstruado gvidata de Katalin Kováts. Kaj kie estas Katalin, tie estas KER-ekzamenoj.

Konklude, la kongreso estis efika por la partoprenantoj, el kiuj parto naĝis kaj parto aŭskultis programerojn. Ĝi estis efika por la urbestro, kiu vidis ke la Esperanto-movado vere ekzistas, kaj ke ne temas pri fabelo rakontata de tro fantaziaj italoj. Ĝi estis efika kiel subtena faktoro al la kursoj pri Esperanto en la lernejoj, kiuj rekomenciĝas nun por la lernantoj kaj por la instruistoj. Ĝi estis efika por paroli al la mazaranoj pri Esperanto, pere de lokaj radioj kaj televidoj.

Renato Corsetti

En Svitavy pri Sciencfikcio kaj robotoj

De la 14-a ĝis la 20-a de julio okazis la 25-a Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK en Svitavy, ĉeĥa urbo, en Esperantujo konata precipe pro la tiea Esperanto-muzeo. Ĝi ankaŭ fariĝis la ĉefa konferencejo. La konferencon ĉeestis sesdeko da partoprenantoj el 13 landoj.

Al la laŭtema programo “Sciencfikcio kaj robotoj” kontribuis Miguel Gutiérez Adúriz (Liven Dek, ES) per du prelegoj, Mikaelo Bronŝtejn (RU), Petro Chrdle (CZ), Mélanie Maradan (CH), István Nemere (HU) kaj Toon Witkam (NL) per du prelegoj. Kroma faka programero estis la seminario “Esperanto-bibliotekoj kaj arĥivoj”, gvidata de Detlev Blanke (DE) kun la dua ĉefa kontribuanto Miroslav Malovec (CZ). Oni ĝuis ankaŭ riĉan kulturan programon, al kiu kontribuis Elena Puchova kun Dmitrij Dovĵik, Mikaelo Bronŝtejn, Pavla Dvořáková, Gerrit Berveling, Margit Turková kaj Miroslav Smyčka. Kulmino de la kultura programo estis prezento de la aparte prilaborita dramo de Karel Čapek R. U. R. (Rossumaj Universalaj Robotoj) kun la titolo R.U.R. aŭ terura sonĝo en plenumo de la teatra grupo DOMA.

Menciindas ankaŭ tri interesaj posttagmezaj ekskursoj. En tiu al Litomiŝlo la prezidantino de OSIEK Anne Jausions metis nome de la partoprenantoj florbukedon al la tombo de la Esperanto-verkisto Karolo Píč, famiĝinta i.a. pro sia romano La Litomiŝla Tombejo. El pluaj interesaj programeroj mi nomu la ekumenan diservon en katolika preĝejo, gvidatan de la remonstranta pastoro Gerrit Berveling, kaj nelaste la senvualigon de nova ZEO, nome la memortabulo omaĝe al la konferenco ĉe novplantita Esperanto-arbo (ĉeĥa nacia arbo tilio).

Paralele kun la konferenco okazis konversacia kurso por komencintoj sub la gvido de Stano Marček kun 22 lernantoj el 5 landoj. Ĉiun antaŭtagmezon ili lernis, sed posttagmeze kaj vespere ili povis ĝui la komunan programon kun la konferencanoj.

La ĝenerala asembleo de OSIEK i.a. voĉdonis pri seriozaj aferoj: La premio OSIEK por la jaro 2012 estis aljuĝita al István Ertl pro la traduko de Sensorteco, verkita de la hungara Nobelpremiito Imre Kertész.

La venonta IEK okazos en la franca urbo Saint-Amand-Montrond de la 20-a ĝis la 26-a de julio 2013 kun la temo “Esperanta muziko”.

Petro Chrdle

[FORIGITA!: bildo]

Liven Dek prelegas en la salono de Esperanto-muzeo en Svitavy.

Internacia festado de la 125-jara jubileo en Slovakio

De la 21-a ĝis la 29-a de julio Edukado@Interreto (E@I) organizis jam la sesan Someran Esperanto-Studadon, en la sama loko kiel pasintjare — la urbo Nitra. La aranĝon partoprenis rekorda nombro da homoj — 250 personoj de 23 landoj.

La nombro de la aliĝintoj surprizis la organizantojn. Bonŝance E@I kreis sufiĉe grandan internacian teamon por organizi la kursejon. Krom Slovakia Esperanta Junularo helpis ĝiaj staĝantoj, kiuj aktive kontribuis kaj al la organizado kaj al la instruado dum la aranĝo.

La ĉefa parto de SES estas ĉiam lernado de Esperanto, ĉi-jare en rekordaj 10 grupoj sub la gvidado de 14 instruistoj. La lernantoj estis dividitaj en grupojn laŭ apartaj lingvoniveloj, post lingva testo en la unua tago.

En apuda restoracio “U zlatej svini” (Ĉe la ora porko) lernis du grupoj. Ili eĉ tagmanĝis kaj kafumis tie dum antaŭtagmezaj paŭzoj. Novaĵo por la komencantoj estis la apero de nova instruisto. La slovako Stano Marček ricevis gravan helpanton — Mateusz Kulka el Pollando, staĝanton de E@I. Duono de la novuloj kleriĝis sub la gvido de Christophe Chazarein el Francio, kies noveca instrumetodo ĝenerale multe plaĉis.

Dum vesperoj oni amuziĝis en koncertoj kaj diskotekoj. Historia momento venis ĝuste dum koncerto de Martin Wiese — sursceneje aliĝis al li Bertilo Wennergren, kaj ni povis aŭskulti komune du membrojn de la fama, tamen ne plu ekzistanta rokbando Persone. Alian tagon ridigis nin la kabareda farso Historio de Universalaj Kongresoj. Du aktoroj, Georgo Handzlik (la aŭtoro) kaj Saŝa Pilipovič, belege parodiis kutimojn de esperantistoj dum la organizado de internaciaj kongresoj.

La tempo pasis rapide, kaj venis ĵaŭdo, la 26-a de julio, la 125-a naskiĝtago de Esperanto. La programo estis dediĉita ĝuste al la lingvo kaj vespere okazis specialaĵoj: ekzameno pri parkera kantado de la Esperanta himno. Dume spontane ekestis eĉ versio en “gesta lingvo”, oni povas ĝin jam spekti ĉe Youtube: www.youtube.com/watch?v=M1dX0R5bG﹍c. Kiu ne kuraĝis kanti, povis verde vestiĝi kaj provi sian bonŝancon en la konkurso “verda pornografio” (la supra foto). Ne, ne temis pri io kontraŭleĝa, oni simple elektis la plej verde vestitan SES-anon. Poste tri kuraĝuloj konkuris en E-kvizo kaj provis respondi pli aŭ malpli ruzajn demandojn de Marek Blahuš. Ekz., Ĉu vi scias, kiu estas SuperZam? La tuja respondo “Peter Baláž” montriĝis malĝusta, do oni divenis plu. Kaj dum ĉiuj aliaj spektis la ŝvitantajn kvizanojn, la organiza teamo silente malaperis kaj preparis la surprizon: sur tabloj antaŭ la salono estis aranĝitaj verdaj kukoj kun lerte faritaj jubileaj flagetoj kaj verdaj trinkaĵoj.

La lastan tagon, en la adiaŭa vespero, Xosé Conde el Katalunio kantis siajn versetojn, kiuj ironie kaj ridige sumigis kaj pozitivajn kaj negativajn flankojn de la aranĝo, kiu estis sufiĉe sukcesa el publika vidpunkto: mencioj pri ĝi aperis en diversaj slovakaj amaskomunikiloj. Listo de la mencioj troveblas ĉe: http://vikio. esperanto.sk/index.php/Zmienky2012.

La etoso dum la aranĝo estis simple perfekta. Ĉiuj komune sukcesis krei nekredeblan, vere internacian etoson de amikeco. Estas ĉiam ĝojige vidi ne plu lingvajn barojn, sed homojn el multaj landoj komune kleriĝi, amuziĝi kaj helpi unu al la alia... Tial sinceran dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis al la bonega etoso, reganta ekde la unua tago ĝis la forveturo.

Laŭ nia “modesta” opinio ni sukcesis konservi la altan kvaliton de la lastaj jaroj, se ne eĉ plialtigi ĝin — sed tion devas prijuĝi la partoprenintoj mem. Ni kredas, ke kun multaj el ili ni renkontiĝos ankaŭ venontjare. Ni planas transloki la aranĝon al la mezslovakia Martin, urbo kun granda historia signifo por slovakoj kaj la slovaka lingvo. La kapacito por loĝigo estas tie pli ol 800 lokoj. Do estas bonvenaj ankaŭ viaj familianoj kaj amikoj, estos sufiĉe da spaco!

Katarína Nosková

Forpasoj

Manoel Blaz Garcia (1928-2012) forpasis la 15-an de aŭgusto en Sorocaba (Brazilo), kie li ekde 1965 estis delegito kaj fakdelegito pri homeopatio kaj spiritismo. Li gvidis E-kursojn ekde 1950 kaj estis longe la ĉefa motoro de la E-elsendoj de Rádio Clube de Sorocaba.

Enio Hugo Garrote (1928-2012) mortis la 16-an de julio en Córdoba (Argentino). Li lernis Esperanton en 1946. Profesie li estis librovendisto. Li kontribuis i.a. al Sennacieca Revuo, Laŭte!, Argentina Esperantisto kaj Antaŭen (KEA). En lia traduko el la hispana aperis en 1959 Tempesto super Akonkagvo de T. Sekelj. Li tradukis ankaŭ La triviala homo de J. Ingenieros (1976), Bildoj el la folkloro kaj tradicio argentinaj (1999) kaj Argentina novelaro (3 vol.; 1978-1982), kaj kuntradukis sub la kaŝnomo Bastono de Kordobo Antologio de Argentinaj Noveloj (1972) kaj Argentina Poemaro (1978). Sub la nomo Magistro Eŭgo li aperigis observojn pri sia hejmurbo, Kordobaj akvafortoj (2001).

Jadwiga Gibczyńska (1924-2012) forpasis la 13-an de julio en Krakovo. Ŝi naskiĝis la 26-an de junio 1924. En 1959 ŝi diplomiĝis kiel aktoro, post kio ŝi laboris en polaj teatroj kaj teatraj ensembloj. Ŝi esperantistiĝis en 1963 kaj tuj komencis aktori en Esperanto. Ŝi kontribuis al la arta programo de multaj UK-oj, unuafoje en Hago en 1964 per Vojaĝo al la verdaj ombroj de la dana aŭtoro Finn Methling. Poste ŝi aktoris aŭ deklamis en Tokio (1965), Budapeŝto (1966), Kopenhago (1975), Lucerno (1979), Vankuvero (1984), Varsovio (1987), Tampereo (1995), Prago (1996) kaj Adelajdo (1997). En tiu lasta ŝi prezentis sian adapton de la taglibro de Ada Fighiera-Sikorska, De tajgo al minaretoj, kiun UEA eldonis en 2000. En 1996 aperis ŝia sonkasedo Neniu povas ŝanĝi la hieraŭon kun poemoj de Aira Kankkunen. Krom en Eŭropo, Gibczyńska gastis en Japanio kaj Kanado. En svedaj lernejoj ŝi prezentis rakonton pri atomeksplodo, kun samtempa traduko en la svedan. Ŝi ankaŭ instruis Esperanton rektmetode en Pollando kaj alilande. De 1981 ĝis 1989 ŝi juĝis teatraĵojn ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA. En 2001 ŝi malfermis en Krakovo la Esperantan Teatran Scenejon “Areno”, kiun ŝi gvidis dum pluraj jaroj. En 1996 ŝi estis premiita de Fondaĵo Antoni Grabowski kaj en 1997 ŝi fariĝis Honora Membro de UEA.

Harry Harrison (1925-2012) forpasis la 15-an de aŭgusto en Crowborough (Anglio). Li lernis Esperanton en sia junaĝo kaj membriĝis en UEA en 1945. Harrison famiĝis pro siaj sciencfikciaj romanoj, en kiuj ofte aperas mencioj pri Esperanto kiel lingvo de la estonta mondo kaj specimenaj tekstoj en ĝi, kvankam ne ĉiam en ortodoksa formo. La plej fama parto de lia verkaro estas la serio pri la “Rustimuna Ŝtalrato”. Unu libro de la serio, La naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato, aperis en Esperanto en 1996 ĉe Sezonoj kaj estas senpage elŝutebla ĉe http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php. Jam pli frue Sezonoj eldonis lian novelon La stratoj de Aŝkelono (1994). La unua Esperanta traduko de verko de Harrison estis La verda estonteco, sciencfikcia novelo pri Irlando, kiun eldonis E-Asocio de Irlando en 1984. En 2001 Impeto eldonis lian romanon La kaptita universo, kiu, voĉlegita de la tradukinto Andrej Grigorjevskij, aperis ankaŭ sur kompakta disko (2004). En 1985 Harrison estis elektita al la Honora Patrona Komitato de UEA. Li estis ankaŭ honora prezidanto de E-Asocio de Irlando kaj honora membro de E-Ligo de Norda Ameriko (nun Esperanto-USA).

Raúl Juárez Sedeño (1926-2012), la dojeno de la movado en Kubo, mortis la 4-an de junio en Camagüey. Lia patro estis delegito, sed li mem lernis Esperanton nur post lia morto per libroj en la hejma biblioteko. En la 50-aj jaroj li ekaktivis movade, instruante regule ekde 1957, kiam li ankaŭ membriĝis en UEA. De 1958 ĝis 1963 li estis delegito kaj, kiel profesia kontisto, peranto de UEA. En 1987 li denove fariĝis delegito kaj krome fakdelegito pri la historio de Kubo. Post la revolucio Juárez Sedeño estis longe preskaŭ la sola internacie konata kuba esperantisto. Li korespondis kun alilandanoj, esperantigis poemojn kaj novelojn, peris la revuon Paco kaj instruis Esperanton. Li faris ankaŭ esplorojn pri la historio de Esperanto en Kubo. Lia fidela agado ludis rolon en la revivigo de la landa movado en 1971. Li estis honora membro de Kuba E-Asocio kaj ekde 1990 ankaŭ de UEA.

Allan Mehtonen (1921-2012) forpasis la 26-an de junio en Oulu (Finnlando). Lia patro estis esperantisto kaj Esperanto iĝis ankaŭ la familia lingvo por li kaj lia pola edzino, kiun li renkontis en la Varsovia UK en 1959 kaj kun kiu li ricevis du gefilojn. Li aliĝis al UEA en 1947 kaj estis delegito 1950-2005. En 1978 li fondis E-Societon de Oulu, kiun li gvidis dum multaj jaroj. Mehtonen instruis Esperanton en vesperaj kursoj kaj verkis libron pri la historio de Esperanto en Oulu (1987).