Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2012 11

Malferme

Membrovarbado — ĉiama tasko

Kiel funkciulo de UEA mi verŝajne skribis pri nenio alia same ofte kiel pri membrovarbado. Eĉ en la jaroj, kiam la membraro kreskis, ĝi estis aktuala temo, ĉar verŝajne ne ekzistas la limo de “krita maso”, se paroli ludoteorie, super kiu la kresko okazus kvazaŭ de si mem. Nun necesas tamen paroli pri tiu temo pli laŭte ol iam ajn, ĉar ĉi-jare UEA riskas havi malpli ol 5000 individuajn membrojn.

De 1987 ĝis 1999 la individuaj membroj nombris pli ol 7000, sed post 2007 la nombro restis sub 6000. Meze de oktobro ĉi-jare ĝi estis 4880. En la aprila numero de tiu ĉi revuo aperos la oficiala statistiko pri la nuna jaro. Ĝi verŝajne montros iomete pli grandan nombron ol 5000, sed la 31-an de decembro tiu limo eble ankoraŭ ne estos atingita. Mi klarigu, ke ĉiujare oni faras la finan statistikon meze de marto. Tial do la statistiko pri 2012 inkluzivos ankaŭ tiujn malfruulojn, kiuj pagos ĉi-jaran kotizon nur komence de 2013. Tio ja eblas kaj ĉiuj malfruantoj estas tre bonvenaj pagi ankaŭ post la jarfino. Se ili pagos kotizon de Membro-Abonanto, ili ricevos en unu fojo multe da legaĵo, ĉar la CO sendos al ili la tutan jarkolekton de tiu ĉi revuo. La junaj membroj kompreneble ricevos pakaĵon kun la jarkolekto de Kontakto.

La 31-a de decembro estas grava dato, ĉar la membronombro en tiu tago difinos la nombron de Komitatanoj B, kiuj reprezentos la individuajn membrojn en la supera organo de UEA dum la nova periodo 2013-2016. Por ĉiu komencita milo la membroj elektos po unu Komitatanon B per ĝenerala balotado. (Alvoko por kandidatiĝi aperos en la decembra numero.) En la nuna Komitato estas ses Komitatanoj B, sed se fine de decembro estos malpli ol 5001 individuaj membroj, en la nova Komitato ili estos nur kvin. Do, precipe tiuj, laŭ kiuj en la Komitato la individuaj membroj devus esti reprezentataj proporcie pli forte kompare kun la Landaj Asocioj, devas nun urĝe ekvarbi membrojn por certigi, ke la nombro de Komitatanoj B ne malkresku! Tiurilate estis malbonŝance, ke ĉi-jare la UK estis malgranda, ĉar se ĝi estus iom pli granda, la “kongresa efiko” portus la membraron super 5000. En la sekvaj elektoj post tri jaroj ankaŭ la kongresa efiko eble ne plu helpus, se la malkreska tendenco persistos.

En 1962 UEA starigis en sia laborplano la celon pligrandigi la nombron de individuaj membroj al 15 000, kio estis duoblo de la tiama membronombro. En 1989, kiam UEA havis preskaŭ precize same multe da individuaj membroj kiel en 1962, la Estraro fiksis la celon de 10 000 membroj. Kvankam mi mem partoprenis en tiu decido, mi ne scias, ĉu ni estis pesimistoj aŭ realistoj kompare kun niaj kolegoj en 1962. La celo ĉiukaze ne estis atingita, sed male ĝi komencis ĉiam pli malproksimiĝi. Laŭ tiuj spertoj ŝajnas saĝe, ke la nun preparata Strategia Vizio ne fiksas konkretan nombron — ĝi tamen havas nombrajn celojn por retaj lernantoj kaj ekzamenitoj — sed en multaj lokoj ĝi ja parolas pri membrovarbado kiel konstanta kaj memkomprenebla tasko.

Ĉu membrovarbado estas senespera tasko? Oni ja ne ĉesas persvadi nin pri la nemembriĝemo de nuntempaj homoj, kiuj laŭdire trovas en Interreto ĉion, kion ili bezonas. Tio do klarigus ankaŭ la malkreskadon de la membraro de UEA kaj la saman fenomenon ĉe landaj asocioj kaj lokaj kluboj. Eĉ se tio estus la ĉefa kaŭzo, ĝi tamen ne estas la sola, sed al mi ŝajnas, ke oni uzas ĝin kiel ekskuzon por eĉ ne provi fari ion tiel malmodernan kiel varbi membrojn. Ĝi ankaŭ estas tasko, por kies plenumo oni ne bezonas iri malproksimen. Kiam mi provis veki la Komitaton por tiu ĉi afero, komitatanoj plendis, ke ili ne scias, kiel pravigi membriĝon en UEA. Samtempe tri komitatanoj mem ankoraŭ — komence de oktobro — ne pagis la ĉi-jaran kotizon kaj riskas esti ne plu elekteblaj venontjare. Ili estas ekzemploj pri tre ofta kialo de ne-remembriĝo: simpla forgeso kaj ne malkontento pri UEA aŭ tio, ke ili “ne bezonas UEA-n”. Membrovarbado devas esti ĉiama temo jam pro tio, ke malnovaj membroj bezonas esti memorigataj pri la neceso remembriĝi. Se iu ne renovigas sian membrecon en unu jaro pro forgeso, en la dua jaro li aŭ ŝi eĉ pli verŝajne denove forgesos, ĉar la mensa ligo kun UEA malfortiĝas.

Kvankam la membraro malkreskis ĉi-jare, tamen 620 esperantistoj unuafoje aliĝis al UEA. El ili 230 aliĝis ankaŭ al la UK, sed 390 membriĝis pro alia kialo. Eble ili povus klarigi al la dubemaj komitatanoj, kial oni membriĝas en UEA. Tio povus esti eĉ pli utila informo ol scii, kial aliaj ĉesas aliĝi.

Osmo Buller

Zamenhofa kuracejo

La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min antaŭ vi, poste, se mi povos veni, vi vidos min ĉiam nur inter vi.

Tiel parolis Ludoviko Zamenhof la 11-an de aŭgusto 1912 en Krakovo kadre de la inaŭguro de la 8-a Universala Kongreso de Esperanto. La supre cititaj vortoj de Ludoviko Zamenhof fakte esprimis lian definitivan forlason de sia gvidrolo en la Esperanto-Movado. Tiujare la esperantistoj celebris la arĝentan jubileon de sia lingvo. Zamenhof konsideris, ke 25 jaroj de ekzisto de Esperanto konfirmis ĝian kapablon de memstara evoluo, kaj ĝi ne plu bezonas intervenojn de sia kreinto. Aliflanke lian retiriĝon influis la decido dediĉi sin al disvastigado de homaranismo.

Zamenhof verkis sian lastan kongresan parolon dum kuracripozo en Bad Salzbrunn, kion konfirmas lia letero al la eminenta franca esperantisto generalo Hippolyte Sebert, skribita en tiu germana kuracejo la 21-an de junio 1912. Kara Generalo! Mi sendas al Vi la tekston de mia projektata kongresa parolo. Mi petas Vin, volu skribi al mi Vian opinion pri ĝi. En la postskribo de la sama letero troviĝas jena informo: En Bad Salzbrunn mi restos ĝis la 7-a de julio; poste mi reveturos Varsovion. Pli frue, la 31-an de majo 1912 li skribis al la generalo ankoraŭ en Varsovio: Por rebonigo de mia sano mi la 3-an de junio forveturos al Bad Salzbrunn (Germana Silezio)... Ĉar mi ne scias ankoraŭ, en kiu domo mi loĝos, tial, se Vi bezonos skribi al mi, Vi povas simple adresi: Dr. L. L. Zamenhof en Bad Salzbrunn. Konkretan adreson entenas letero skribita jam surloke: La tutan tempon mi loĝos en Villa Waldfrieden.

Ludoviko Zamenhof do rebonigadis sian sanon ekde la 3-a de junio ĝis la 7-a de julio 1912, sume kvin semajnojn. Tio estis verŝajne la plej longa ripozado en lia vivo, sed tutcerte ne idilia. Li skribis en Bad Salzbrunn ses leterojn. Kvar estis adresitaj al la generalo Sebert. Ili ĉiuj tuŝis la tiaman ardan disputon pri organiza modelo de la Esperanto-movado en la mondo. En tiu “interna milito” formiĝis kelkaj frontoj. Unu el ili dividis generalon Sebert, kiu defendis la ideon de “rajtigitaj delegitoj”, kontraŭ Hector Hodler, kiu batalis por vivspaco al sia Universala Esperanto-Asocio. En la leteroj de Zamenhof al la franca generalo, skribitaj en la kuracejo, oni rimarkas lian embarason troviĝi inter martelo kaj amboso. Tiun ĉi amaran senton li vortumis kiel averton en la samloke verkita krakova parolado: Per interna malpaco ni ruinigus nian aferon pli rapide, ol tion povus fari ĉiuj niaj malamikoj kune.

Bad Salzbrunn apartenas nun al Pollando kaj nomiĝas Szczawno-Zdrój (Ŝĉavno-Zdruj). Ĝi situas en Malsupra Silezio, 70 km sude de Vroclavo. En la 13-a jarcento Silezio estis la plej riĉa regiono de la pola regno, poste sekvis aliaj historiaj fazoj, nome la ĉeĥa kaj la aŭstra. La germana periodo de Silezio komenciĝis en la 18-a jarcento, post kiam Prusujo milite konkeris ĝin. Szczawno-Zdrój kiel kuracloko disfloris en la 19-a jarcento. Ĝi situas sur la alteco de 400 m inter negrandaj montoj kun abundo da arboj kaj pura aero. Sed eĉ pli alloga estas ĝia subtera akvo, riĉa je okzalataj acidoj, kiuj bonfare influas la digest-, urin- kaj spir-sistemojn.

Ŝajnas, ke Bad Salzbrunn estis jam pli frue konata al la varsovia inteligentularo. Pruvas tion multaj nomoj de polaj kuracgastoj, kiel la romantika poeto Zygmunt Krasiński kaj lia samtempulo Henryk Wieniawski, eminenta violonisto kaj komponisto. Varsovianoj ŝatis ankaŭ aliajn kuracejojn de Malsupra Silezio. En la proksima Bad Reinerz, nun Duszniki Zdrój, gastis kiel junulo Frederiko Chopin. Ludoviko Zamenhof vizitis Bad Reinerz en 1906 kaj en 1909. Kial en 1912 li preferis Bad Salzbrunn al Bad Reinerz? Malfacilas respondi, ĉiukaze li elektis interesan kuraclokon kaj eble la plej ĝustan por “rebonigo de sia sano”. Oni scias, ke li suferis je arterisklerozo. Bad Salzbrunn fariĝis aparte alloga, kiam en 1910 estis finita Grand Hotel, vere granda kaj luksa konstruaĵo. Baldaŭ gastis tie la germana imperiestro Vilhelmo la Dua, la greka reĝo Konstanteno kaj la brita politikisto Winston Churchill. En la jaro 1912 la germana verkisto Gerhart Hauptmann, naskiĝinta tie, ricevis Nobel-premion.

Silezia Esperanto-Asocio, antaŭe filio de PEA, ekde 1965 organizas internaciajn ripozadojn. Dum pli ol 30 jaroj ili okazis sub la nomo Ora Pola Aŭtuno en Międzygórze, kie la nombro de ripozantaj esperantistoj foje superis tiun de la lokaj loĝantoj. Ĉiuj feriantoj loĝis en la hotelo Giganto, la plej granda ligna konstruaĵo en Pollando. Pro ĝia parta detruiĝo necesis forlasi Międzygórze. Post kelkaj provizoraj ŝanĝoj ekestis la ideo ferii en unu el la du kuracejoj de Malsupra Silezio, kie gastis Ludoviko Zamenhof. Kune kun la prezidantino de SEA, Teresa Pomorska, ni vizitis ilin ambaŭ kaj elektis Szczawno-Zdrój, kiu ofertis pli favorajn prezojn ol Duszniki-Zdrój, kaj krome oni povis kalkuli je la helpo de lokaj esperantistoj.

La unua feriado en Szczawno-Zdrój okazis en 2008 kun 40 partoprenantoj el 5 landoj; ili ekŝatis la “Zamenhofan kuracejon”. Tiun ĉi epiteton konfirmis ĝiaj du ZEOj. Sur la klasika konstruaĵo de naturterapio troviĝas granda tabulo kun la nomoj de famaj kuracgastoj, inter kiuj videblas Ludoviko Zamenhof kaj 1901, kiel la jaro de lia ĉeesto. En la Sveda Parko oni povas vidi alian ZEO-n, nome la ŝtonegon kun dulingva tabulo, kiu rememorigas la restadon de la kreinto de Esperanto kiel kuracgasto en 1902.

Ambaŭ datoj estas malveraj. Zamenhof vojaĝis eksterlanden la unuan fojon en 1886, por studi oftalmologion en Vieno, kaj la duan fojon nur en 1905, por partopreni la kongreson en Bulonjo. Do li ne povis intertempe viziti la germanan kuracejojn. Oni scias, ke ambaŭ ZEO-j realiĝis antaŭ duonjarcento, danke al la lokaj esperantistoj, sed tiu generacio ne plu estas konsultebla. Oni povas nur konjekte solvi la enigmon. En la tiama epoko mankis libroj, dokumentoj, oni ofte devis kredi parolajn informojn, kiuj ne ĉiam estis veraj. La pioniroj, kiuj setlis en Bad Salzbrunn, alinomita Szczawno-Zdrój, estis viktimoj de la milito, forpelitaj de sia hejmo en la oriento, okupita de Sovetunio. Ili ne disponis pri la leteroj de Zamenhof, kiuj estas unusola scifonto pri lia vizito al Bad Salzbrunn. Fakte la kreinto de Esperanto vizitis ĝin nur unufoje, en la jaro 1912.

En 2011 okazis en Szczawno-Zdrój, inter la 6-a kaj la 14-a de aŭgusto, la 44-a Internacia Esperanto-Feriado. Ĝi entenis en sia programo specialan taskon, nome pripensi la manieron celebri la centjaran datrevenon de la kuracrestado de Ludoviko Zamenhof en tiu ĉi belega kuracejo. La loka esperantistino Ela Stańkowska aranĝis aŭdiencon ĉe la urbestro de Szczawno-Zdrój Tadeusz Wlaźlak, kiu entuziasme akceptis niajn proponojn. Li promesis interalie subvencii filmon pri internacia Esperanto-feriado, kaj honori la kreinton de Esperanto per memortabulo. Kie oni fiksu ĝin? La leteroj de Zamenhof ne lasas dubon, ke li loĝis en Villa Waldfrieden. Sed kie serĉi tiun Arbaran Pacon? Ni ne certis ĉu la vilao ankoraŭ ekzistas.

Iwona Czech el la Asocio de Amikoj de Szczawno-Zdrój disponigis al ni malnovan mapon de Salzbrunn, sur kiu oni povis fiksi la supozeblan situon de Waldfrieden. Evidentiĝis, ke ĝi nun estas nomata Franciszek. Neniu estis hejme, do mi senĝene filmis la vilaon de ekstere. Subite enveturis la dommastrino, kiu prezentis sin kiel Iwona Bucka, kaj enketis min pri mia scivolemo. Mi demandis: Ĉu vi scias, kiu estis Zamenhof? Responde ŝi diris en Esperanto: Litvo patrujo mia simila al sano. Mi ekĝojis, pensante: jen la homo kiu scias ĉion pri la afero. Tamen montriĝis, ke la unuajn vortojn de Sinjoro Tadeo ŝi parkerigis lernante iam Esperanton, sed tute ne scias, ke en la vilao, aktuale ŝia posedaĵo, gastis la kreinto de Esperanto en la jaro 1912. Sed ŝi sciis, ke la vilao estis konstruita fine de la 19-a jarcento; ĝia lasta germana posedanto donacis ĝin en 1954 al franciskaninoj, kiuj faris ĝin sia nova monaĥejo, kaj baptis per la nomo Franciszek.

Rapide alvenis la jubilea jaro. La 45-a Internacia Esperanto-Feriado okazis ekde la 7-a ĝis la 12-a de aŭgusto, kun rekorda nombro de 68 partoprenantoj el 10 landoj. Ili ĉiuj, kaj multaj aliaj gastoj kolektiĝis antaŭ la vilao, en kiu loĝis Ludoviko Zamenhof 100 jarojn pli frue, kaj ĉe la memortabulo, ŝirmita per verda tolaĵo. La mastrino Iwona Bucka salutis la ĉeestantojn kaj petis la prezidantinon de SEA, Teresa Pomorska, kaj la urbestron de Szczawno-Zdrój, Tadeusz Wlaźlak, malŝirmi la memortabulon, dum harmonie sonis La Espero.

La urbestraro plenumis ĉiujn siajn sindevigojn rilate al la feriantaj esperantistoj, kaj krome disponigis salonojn por realigi riĉan programon. Okazis kvin kursoj de Esperanto, gvidataj de ses instruistoj, interalie el Aŭstrio, Rusio, Ukrainio kaj Pollando. La partoprenantoj multe ekskursis. Onidire Malsupra Silezio proporcie al sia surfaco havas plej multe da kasteloj kaj palacoj en la mondo. La loka turisma gvidanto, gratulinte mian “skoltan sperton”, kiu helpis retrovi spurojn inter Waldfrieden kaj Franciszek, aldonis, ke multe pli rapide oni povus atingi la saman celon per... Interreto. Vere, sed tiam mia rakonto estus malpli kolora.

Ankaŭ tiu ĉi historio konsistas el multaj rakontoj kaj konsistigas ĝin agado de pluraj generacioj. Sen la penado de pioniroj, kiuj sukcesis en malfacila tempo starigi du ZEOjn en Szczawno-Zdrój, la sekva generacio ne havus la ideon aranĝi tie internacian Esperanto-feriadon, kaj ne povus aperi la tria ZEO, nome la memortabulo sur la vilao, en kiu loĝis la kreinto de Esperanto. Por la amase kolektiĝintaj kuracgastoj kantis JoMo en la parka koncertkonko. Dum la franca pop-artisto kantante demandadis: Kanjo, ĉu vi, ĉu vi, ĉu vi volas danci? — ĉiuj respondis... per danco. Ŝajnis, ke post cent jaroj Ludoviko Zamenhof sukcese revenis al sia kuracejo.

Roman Dobrzyński

Propono de nova humanisma projekto

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj Devoj

Okaze de la 125-jara jubileo de Esperanto profesoro Jo Haazen verkis artikolon por nia revuo, por malfermi debaton inter la membroj pri nova humanisma Esperanto-projekto, cele al kompletigo de la UN-Deklaracio de Homaj Rajtoj — per aldonoj pri Homaj Devoj.

Jubileo ĉiam estas festa momento, momento por memori pri la pasinteco kaj por antaŭvidi belan estontecon. Ankaŭ la Esperanto-movado, riĉa je belaj kaj kelkfoje heroaj okazintaĵoj, ĝojas tiun ĉi jaron pri sia jubileo.

Ni memoru ke nia lingvo antaŭ 125 jaroj estis apenaŭ konata. Ni memoru ke ĝi estis, depost sia naskiĝo, utila instrumento por multaj homoj kiuj aktive kaj konvinke kontribuis al ĝia disvolviĝo. Ni memoru pri niaj pioniroj, kies nomoj estas tro multnombraj kaj pro tio neciteblaj. Ni memoru pri la atento kiun ricevis Esperanto ne nur fare de lokaj instancoj, komunumoj, urboj, lernejoj, universitatoj kaj landoj, sed eĉ de la Ligo de Nacioj kaj de Unesko, la plej elstara internacia institucio rekoninta nian lingvon, la 10-an de decembro 1954 en Montevideo (Urugvajo) kaj en la 23-a Ĝenerala Asembleo, la 9-an de oktobro 1985 en Sofio (Bulgario). Post tiuj historiaj okazintaĵoj UEA firme kunlaboradas kun la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo.

Ni memoru ankaŭ pri la decido de la 55-a Ĝenerala Asembleo de Unesko en 1959, kie la inventinto de Esperanto, Lazaro Ludoviko Zamenhof, estis lokita en la panteonon de la plej elstaraj personoj de la homaro kiel “universale rekonata eminentulo en la kampo de edukado, scienco kaj kulturo”.

Ni ne subtaksu tiujn oficialajn rekonojn, kiuj ne nur konfirmas la utilecon kaj la taŭgecon de nia lingvo, sed ankaŭ altiras la atenton de ĉiaj interesatoj. Tiuj rekonoj eĉ povas neatendite konvinki plej malmolajn kontraŭulojn kaj skeptikulojn. Sed ni ankaŭ ne infane kontentiĝu pri la pasinteco, kaj ade praktiku kaj flegu nian lingvon, konforme al la emblemo “Servo per amikeco”, devizo de la Internacia Polica Asocio (IPA), fondita en Usono en 1950 fare de Arthur Troop — nesufiĉe konata aktivulo, kiu ege kontribuis al la diskoniĝo de Esperanto inter policistoj.

La ĉi-jara jubileo estas bona okazo por denove atentigi la homaron pri la ekzistado de neŭtrala interpopola lingvo. Multaj samideanoj jam favore agis per diversaj projektoj, publikaĵoj, kongresoj kaj renkontiĝoj. Sed ni ne hezitu iri pli antaŭen, prezentante al la mondo unikan projekton, kiu tute kongruas kun la idealoj de Unesko. Tiurilate prepariĝis unika propono kiun multaj homoj jam delonge atendas, nome: kompletigo de la “Deklaracio de Homaj Rajtoj” per aldonaj elementoj pri “homaj devoj”. Unuavide la ideo estas stranga, kvankam bonaj observantoj jam rimarkis, ke pli kaj pli da personoj, pedagogoj, aŭtoritatuloj kaj politikistoj bedaŭras la mankon de respekto al etikaj valoroj, nuntempe ofte neglektataj. Influite de multe da enlandaj sociaj problemoj la franca eksprezidento Nicolas Sarkozy klare proklamis dum sia pasinta elekto-kampanjo Pas de droits sans devoirs! (Ne rajtoj sen devoj!) kaj la nova egipta prezidento Mohamed Mursi publike deklaris post sia elekto: “Mi ne havas rajtojn sed nur devojn!”. Tiel ĉi ambaŭ politikistoj altiris nekonscie sed prave la atenton al grava lakuno en juraj tekstoj kaj dokumentoj, kiuj traktas nur la dezirojn de rajtemuloj, forgesintaj pri necesaj devoj, sen kiuj la socio ne povas vivi harmonie kaj pace.

Nuntempe pli kaj pli da homoj kaj grupoj forgesas pri siaj devoj. Ili konas kaj postulas nur rajtojn, nekomprenante, ke la vivo ne nur ampleksas rajtojn sed ankaŭ kompletigajn devojn. Ĉu la naturo ne instruas nin pri la dualismo — leĝo sen kiu la vivo ne povas daŭri? Ĉu la naturo ne montras ke la universo ekzistas dank’ al enspirado kaj el-spirado, per ricevado kaj donado? Nuraj rajtoj do ne sufiĉas, ĉar mankas ekvilibriga sfero, situacio kiu kondukas al unudirekta komunikado, aŭdiganta nur la voĉojn de malkontentaj “postulantoj”, eĉ en socioj kie abundas materia riĉeco.

Indas studi la psikologion de la koncepto rajti. Tiu ĉi koncepto esprimas tendencon ricevi, preni, postuli, konforme al estaĵo kiu vivas unudirekte kaj scipovas nur en-spiri. Evidente, enspiri estas fundamenta ago, sen kiu mankas al ni oksigeno (O₂). Sed nepre devas sekvi el-spiro kiu ellasas karbonan dioksidon (CO₂), komponanton permesantan al la vivo daŭri pere de ilia interagado. Se ne, la vivo stagnas kaj mortas.

Ni do bezonas ambaŭ agojn, en-spiri kaj el-spiri, ricevi kaj doni, rajti kaj devi, same kiel du krurojn — dekstran kaj maldekstran — por iri antaŭen al precipa celo. Jen altvalora universala leĝo, bone konata de sciencistoj, sed malpli konata kaj aplikata de sociologoj kaj politikistoj. Necesas do kompletigi la Deklaracion de Homaj Rajtoj per aldonaj elementoj pri homaj devoj. La disvolvo de tia nova ĉarto — utila kaj necesa, kiel montras la situacio en la mondo — havas konsiderindan etikan valoron. Evidentas serioza studado, pripensado kaj kompreno pri la socia utilo de tia nova dokumento, kiu nomiĝos Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj Devoj.

Mi opinias ke neniu meritas prezenti al la mondo tiun ĉi planon — preferinde jam ellaboritan — krom tiuj personoj aŭ asocioj, kiuj pruvis dum sia ekzistado siajn homamajn interesojn. Personoj aŭ asocioj, kiuj unue prezentos modelon de Ĉarto pri Homaj Rajtoj kaj Devoj al la monda komunumo, altiros grandan atenton, ne nur fare de la monda gazetaro sed de ĉiuj registaroj, de Unesko kaj aliaj edukaj, sciencaj kaj kulturaj organizoj: kondiĉe ke ĝi estu kompetente ellaborita kaj bone prezentita. Tia agado meritas — miaopinie — eĉ Nobel-Premion!

Konsciante pri la skeptiko kaj la inerto de la homa naturo, mi ĝis hodiaŭ preskaŭ ne kuraĝis prezenti tiun ĉi ideon. Sed mi sincere opinias ke Universala Esperanto-Asocio, kiu multajn jarojn bonintence kaj aktive pruvadis humanecan strebadon, meritas prezenti ĝin al la mondo. Evidente la ĉarto devus aperi unue en Esperanto — ĝia baza lingvo — kaj poste en la ses oficialaj laborlingvoj de Unuiĝintaj Nacioj. Sekve, kompreneble, ankaŭ en aliaj lingvoj.

Ĉu UEA akceptu tiun ĉi projekton por prezenti ĝin kiel la iniciatinto al la mondo? La debato estas malfermita kaj mi atendas viajn reagojn.

Prof. Jo Haazen

Esperanta radiofonio: 90 jaroj en la informa kaj paroliga funkcioj

Antaŭ 90 jaroj esperantistoj per siaj unuaj elsendoj en Esperanto (la usona stacio XYZ en Nov-Ĵerzejo) aliĝis al la entuziasmuloj de la sendrata telefonio. Tiam neniu ankoraŭ konsciis, ke tiel kreiĝas la E-radiofonio kaj E-radioj. Tiuj ĉi dum jardekoj servis kaj daŭre servas al nia movado kiel grava forumo por informiĝi kaj krei koheran E-parolantaron.

Jam en sia mesaĝo al la rusaj esperantistoj en la jaro 1910 d-ro Zamenhof skribis pri la instrua kaj eduka rolo de la universalaj kaj naciaj kongresoj por la parola lingvouzo. Ankaŭ nun ili plenumas tiun rolon. Sed nesubtaksebla estas la rolo de diversaj radiostacioj kaj iliaj E-programoj por la ĉiutaga lingvouzo. Ĝuste pro la ofteco kaj varieco de la programoj.

Same kiel en la komenco oni uzis la difinon sendrata telefonio por tio, kion oni komprenas kiel radio, tiel nun la difinon radio oni uzas preskaŭ por ĉio, kio kreiĝas kiel paroldokumento kaj estas disvastigata podkaste. Ne ĉiam temas pri vera radioprogramo, sed ankaŭ tiu plenumas gravajn rolojn edukan kaj paroligan. En la historio de la t. n. E-radiofonio ekzistis tre multaj radiostacioj kaj elsendantoj. Ankaŭ nun malaperas iuj programoj (aŭ funkcias neregule), kaj ilialoke aperas novaj. La plej frapa ekzemplo estas la E-redakcio de la publika Pola Radio, kiu ĉesiginte sian ĉiutagan laboron en la oficiala strukturo nun servas al la E-komunumo kiel Pola Retradio per du konstantaj elsendoj semajne. En novembro aŭdiĝas jam ĝia 180-a regula programo.

Kvankam regas ĝenerala konscio pri la laboro kaj funkciado de la unuopaj E-radioj, kaj multaj esperantistoj aŭskultas tiujn programojn, daŭre la informado ne estas sufiĉa. Atestas pri tio oftaj demandoj en diversaj E-renkontoj pri la stato de la E-radiofonio.

Tiujn aktualaĵojn eblas nun trovi pere de interesa retpaĝo “Novaĵoj en Esperanto” http://novajhoj.weebly.com/radio-tv.html. Ĝi i.a. reproduktas informojn de la plej elstaraj novaĵproduktantoj de la E-komunumo, sed la retejo sub la redakto de Robert Poort el Usono disponigas multe pli riĉan enhavon. Bedaŭrinde ne ĉiuj adresligiloj estas aktualaj aŭ funkciantaj.

Ni limiĝu al la informoj rilate la E-radion, kvankam la programpropono kaj kvalito de la elsendantoj varias. La listo enhavas nomojn kaj adreskonektojn al 9 elsendantoj: Ĉina Radio Internacia, Radio Havano Kubo, Radio Vatikana, Pola Retradio, Esperanta Retradio, Muzaiko, Radio Verda, Verda Stacio kaj Varsovia Vento. Mankas en ĉi tiu listo la adreso de la aŭstralia 3ZZZ, sed eblas ĝin trovi per la alia adreso, kiun publikigas Novaĵoj en Esperanto en la listo de E-televidoj: http://esperantotv.com/kanaloj.

La programoferto kaj la kvalito de la unuopaj elsendantoj varias. Tamen daŭre ĉiu esperantisto — konforme al la propraj interesoj kaj ŝatoj — 90 jarojn post la kreiĝo de la E-radiofonio, povas ĉiutage utiligi la informan kaj paroligan funkciojn de la Esperanto-elsendoj.

Gabi Kosiarska

Jo Haazen estas flandra muzikisto kaj mondfama kariljonisto. Li studis en la Reĝa Akademio Belarta en Antverpeno kaj en la Akademio pri Desegnado en Sint-Niklaas. Jo Haazen koncertis en multaj landoj, promociis la kariljonarton en Japanio kaj Rusio, kaj estis nomumita en 2003 kariljonisto de la Petro-Paŭla Katedralo en la Ŝtata Muzeo pri Historio de Sankt-Peterburgo. Depost 2006 li estas profesoro en la Fakultato pri Arto (departemento orgena, klavicena kaj kariljona) de la Ŝtata Universitato en Sankt-Peterburgo, kaj gastdocento en la Fakultato pri Komparaj Religiaj Sciencoj en Antverpeno.

En 1980 la Universitato de Kalifornio en Berkeley, Usono, honorigis lin per la ordeno “Honors of Music”. En 1995 la belga Ministerio pri Internaj Aferoj donacis al li Civilan Ordenon Unuaklasan. En 2000 li fariĝis Honora Eŭropa Senatano Pro Pace et Unitate, e meritu et honoris causa* (BVSE-UEF). En 2004 li ricevis honorigan diplomon de la urbo Sankt-Peterburgo, kaj la rusa prezidento Vladimir Putin honoris lin per la medalo “Ordeno de la Amikeco” pro lia “unika kontribuo al la revivigo de la muziktradicioj en la Petro-Paŭla fortikaĵo”. En 2005 European Merit Foundation transdonis al li en Luksemburgo Arĝentan Medalon “for his important activities in favor of Europe*”. En 2009 la Antverpena guberniestro honorigis lin per Premio Christoffel Plantin, alta ordeno atribuata al personoj kiuj eksterordinare kontribuis al disfamigo de Belgio en la mondo. En 2012 li estis honorigita per ora distingo pro la rimarkinda kariero de Klassiek Centraal, fama belga retĵurnalo por ŝatantoj de klasika muziko. En 2012 la belga reĝo Albert la Dua distingis lin kiel Komandoron en la Ordeno de la Krono.

* Por Paco kaj Unueco, pro merito kaj honorigo
* pro liaj gravaj aktivaĵoj favore al Eŭropo
(Laŭ Vikipedio)

[FORIGITA!: bildo]

Profesoro Jo Haazen ricevas de la rusa Prezidento Vladimir Putin la medalon “Ordeno de la Amikeco”.

TEJO tutmonde

Necesas kapabligi aktivulojn

Antaŭ kelkaj tagoj oni demandis min kial Esperanto estas ankoraŭ malmulte konata. Malfacilas respondi tre ampleksan demandon per malmultaj vortoj, tamen, se post 125 jaroj Esperanto ankoraŭ estas nekonata de multege da homoj, certe estas bona momento por diskuti pri tio, kio mankas.

Ekde siaj unuaj jaroj, la Esperanta movado havas klubojn kaj renkontiĝojn sur kiuj ĝi baziĝas. Tiuj estas kvazaŭ etaj landoj, kie homoj babilas Esperante kaj kunrevas pri la fina venko. Kompreneble, multaj el ili havis kaj daŭre havas gravan rolon en nia movado: tie oni instruas la lingvon kaj plivigligas nian kulturon pere de bibliotekoj, libroservoj ktp. Tamen, se la lingvo estas kaŝita ene de kluboj kaj kongresejoj, ĉu eblas ke amaso da homoj eksciu pri ĝi?

Dum Rio+20 mi konstatis ke reprezentantoj de sociaj movadoj kaj Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO-oj), kiuj neniam antaŭe aŭdis pri Esperanto, ofte interesiĝas pri ĝi. Internaciaj organizaĵoj havas gravajn komunikajn problemojn kaj ili multe elspezas pri senefikaj rimedoj por solvi ilin, dum ni havas la plej bonan solvon. Mankas nur pli efika kunlaborado. Ekzemple, dokumento subskribita de pli ol mil NRO-oj en Rio92 mencias Esperanton kiel lingvon uzindan kaj diskonigindan de NRO-oj, tamen, 20 jarojn poste mi konstatis ke la plejmulto de la membroj de tiuj NRO-oj neniam aŭdis pri Esperanto. Oni povas diri ke ekde Rio92 ili fajfas pri nia lingvo, sed ankaŭ ni ne sekvis la aferon. Kial ili adoptus Esperanton kiel laborlingvon se ili bezonas la anglan por interveni ĉe UN? Kiel ili povus ekuzi Esperanton sen nia helpo?

Kiam mi komencis prepariĝi por Rio+20, evidentiĝis la neceso akompani la laboron de aliaj organizaĵoj kaj interkonsenti kun ili pri komunaj pozicioj kaj eblaj kunlaboroj, ĉar la agado ĉe oficialaj instancoj okazas surbaze de lobiado. Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO) partneriĝis en GCCA, granda internacia koalicio de NRO-oj, kaj mi komencis sekvi la diskutadojn de aliaj organizaĵoj. Mi ankaŭ komencis partopreni en la diskutlisto de Komisiono por Eksteraj Rilatoj de TEJO (TEJO-KER) kaj pere de ĝi mi malkovris ke TEJO partoprenas en aliaj koalicioj. La partopreno en ili faciligas diskonigon de Esperanto en grandaj eventoj kaj pliefikigas la lobiadon ĉe registaroj kaj internaciaj organizaĵoj. La partnereco inter BEJO kaj GCCA donis al mi plurajn valorajn oportunojn: mi parolis en la Solena Fermo de Youth Blast (Kunveno de la Junularo por Rio+20), kunsidis kun Brittany Trilford, la knabino kiu parolis al ŝtatestroj de la tuta mondo en la solena malfermo de Rio+20, kaj parolis en Esperanto en plenplena aŭditorio kadre de metiejo pri junularo kaj daŭripoveco en la evento de UN.

Mi ankaŭ atente akompanas tion kio okazas en la Komisiono pri Edukado kaj Kulturo de la brazila Ĉambro de Deputitoj, kiu devas voĉdoni leĝproponon pri instruado de Esperanto en lernejoj. Ordinaraj deputitoj kutime scias nenion pri Esperanto kaj ne komprenas kial instrui la lingvon, kiel eblus dungi instruistojn, ĉu estas instruilaro laŭ la brazilaj normoj, ktp. Por zorgi pri tiu temo, esperantistoj kreis laborgrupon por sekvi la diskutadon kaj lobiadi favore al nia lingvo.

Unu el la ĉefaj malfacilaĵoj rilate al la agado ĉe oficialaj instancoj estas la manko de homoj kun la necesa kono por tia laboro, ĉar ĝi postulas ne nur grandan respondecon, sed ĉefe profundan konon de Esperanto, de aliaj lingvoj, de la strukturo de tiuj oficialaj instancoj, de NRO-oj, de aktualaĵoj kaj de rego de strategioj por konvinki homojn. Oni devas bone koni la temon kaj sekvi diskutadojn pri ĝi. Kompreneble pluraj esperantistoj ne havas tempon aŭ studemon por tio. Aliflanke nia movado mem havas prioritaton pri sencela varbado kaj instruado de la lingvo, tamen ne atentas pri la efikeco de tio. “Ni semu kaj semu”, diris Zamenhof. Tamen, vanas semi sur rokoj anstataŭ semi sur bona grundo. Plie, semado ne sufiĉas, ni ankaŭ devas zorgi pri la plantetoj, alikaze ili mortos.

Ni ne plu povas konsideri la volontulan laboron kiel amatoran, ĉar multaj niaj volontuloj interesiĝas pri kapabligo por pli bone zorgi pri siaj respondecoj ene de la movado. Mankas nur trejni ilin por pli forta efiko. Ankaŭ ordinaraj esperantistoj, kiuj ne havas respondecojn ene de la movado, povus fari pli konscian varbadon post metiejo aŭ simila aktivaĵo dum kongreso. BEJO organizas Aktivulan Trejnadon en la Bienlernejo Bona Espero por la venonta januaro. Mi esperas ke estonte tiaj eventoj estos pli oftaj en Esperantujo kaj povos vere kontribui por la evoluigo de nia movado.

Rafael Henrique Zerbetto

[FORIGITA!: bildo]

Rafael Henrique Zerbetto, Manish Joshi de GCCA, Christian Herrera de la NRO Time to Act el Peruo kaj Alexandra Alhadeff

[FORIGITA!: bildo]

Rafael parolas en Esperanto en RIO+20

Strategia bazo por UEA

Konciza diskutdokumento de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj (daŭrigo el la oktobra revuo)

6.4. En la ĉi-suba tabelo ni resumas tiujn ideojn, kun iuj tre skizaj sugestoj pri konkretaj celoj por kvinjara periodo (laŭ la principo SMART: specifaj, mezureblaj, atingeblaj, realaj kaj trafaj). En strategia laborplano ĉio ĉi estu multe pli detale ellaborita, por povi gvidi la laboron de diversaj aktivuloj kaj organizoj.

KONSCIIGO

Kunordiga instanco:

CED/Reta Komisiono pri Informado

ĜENERALA STRATEGIO

Strategia vizio:

UEA — portanto de Esperanto kiel movado kaj rimedo por justa, paca kaj daŭripova multlingveco tutmonde

Ĉefa rimedo:

CED — profesieca esplora-dokumenta fako de UEA, kun fokuso al lingva justeco kaj amaskomunikila strategio

Ĉefaj agadoj:

  • Indekso de lingva justeco
  • Nitobe-konferencoj
  • Serio de lingvopolitikaj kaj kulturpolitikaj raportoj

Kvinjaraj SMART-celoj:

  • Indekso: unua versio ellaborita por 34 OEKE*-landoj (raporto en 2015)
  • Konferencoj: minimume du, kun 30-50 prestiĝaj partoprenantoj
  • Raportoj: 1-2 jare, diverslongaj, diverstemaj, eldonitaj rete kaj prese
* Organizo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo
RETA EVOLUIGO

Strategia vizio:

UEA — internacia bazo de la informa laboro kaj fonto de ĝisdataj, ĝustaj, modernstilaj informoj pri Esperanto en praktike ĉiuj lingvoj de la reto

Ĉefa rimedo:

Reta Komisiono pri Informado — novspeca komisiono, kiu kunligas la plej aktivajn informaktivulojn ĉiulande

Ĉefaj agadoj:

  • Du ampleksaj multlingvaj retpaĝaroj: uea.org, kun informoj pri UEA kaj ĝia agado, kaj esperanto.net, kun ĝeneralaj informoj pri Esperanto
  • Monata reta novaĵbulteno abonebla

Kvinjaraj SMART-celoj:

  • Nombro de lingvoj (kresko ĝis 30)
  • Paĝvizitoj (kresko ĝis 1 000 000 monate)
  • Abonoj al monata bulteno (kresko ĝis 10 000)
7. Agadkampo Kapabligo

7.1. Ĝenerale, en la lastaj jardekoj, UEA lasis la flegadon de ĉi tiu agadkampo (sub la etikedo “edukado”) al la instruista asocio ILEI. Tiu aranĝo estas tamen strategie nepravigebla. La bonfarto de UEA, kaj de la movado ĝenerale, plene dependas de nia sukceso kapabligi la homojn uzi la lingvon aktive, ĝuste, klere, kaj ankaŭ kompetente partopreni sur la diversaj agadkampoj. Tial ni unue kaj prioritate rekomendas, ke la agado de ILEI estu plene integrita en la strukturo de UEA, inkluzive de la buĝeto de la Asocio kaj la laboro de la Centra Oficejo.

7.2. Krom ILEI, en la lastaj jaroj du retaj projektoj akiris grandan influon sur ĉi tiu agadkampo: lernu.net kaj edukado.net. La unua estas multlingva paĝaro por la senpaga lernado de Esperanto; la dua estas grandega kolekto de rimedoj kaj informoj por Esperanto-instruistoj. Ambaŭ projektoj estis financataj de la usona fondaĵo ESF, kaj iom post iom ekhavis propran vivon pro la konstanta alfluado de novaj vizitantoj, registritaj uzantoj kaj volontulaj kunlaborantoj. Kvankam okazas iom da kunlaboro inter ili kaj UEA, tiuj projektoj restas esence sendependaj. Laŭ nia vidpunkto, la strategio de UEA pri Kapabligo devus nepre inkluzivi ilin.

7.3. Por difini la formon de tiu integriĝo, necesos dialogo kun ILEI kaj la du retprojektoj surbaze de komunaj interesoj. Plej evidente, sur tiu tuta kampo mankas financaj rimedoj. Kvankam ambaŭ retaj projektoj havis iom da sukceso pri varbado de donacoj, enspezado per reklamoj kaj vendoj kaj simile, tiuj enspezoj ne sufiĉis ĝis nun por pagi la daŭran teknikan prizorgadon kaj evoluigon de la paĝaroj; necesas daŭra subtenado flanke de ESF. ILEI, siavice, luktas kun buĝeto nesufiĉa por dungi eĉ unu oficiston. Do, kiel unua paŝo al integriĝo, ni proponas krei novan Fondumon (aŭ fondaĵon) por Klerigo kaj Kapabligo, sub la egido de UEA, sed kun partopreno de ĉiuj kvar organizoj (aŭ eventuale kvin, kun ESF). La celo de la Fondumo estu arigi rimedojn por financi la agadon sur ĉi tiu laborkampo, laŭ komunaj prioritatoj kaj kun la intenco iom post iom krei integritan sistemon de kursoj, instruistoj, ekzamenoj, trejnado, konferencoj, retpaĝaroj kaj eldonaĵoj.

7.4. La internacia ekzamensistemo, kiun enkondukis UEA kaj edukado.net surbaze de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), prezentas modelon de sukcesa kunagado sur la kampo Kapabligo. Ni proponas ke la nombro de trapasintoj de la diversaj KER-niveloj estu unu el la bazaj taksiloj de progreso sur ĉi tiu kampo. Kelkaj pliaj ebloj estas resumitaj en la ĉi-suba tabelo.

KAPABLIGO

Kunordiga instanco:

Fondumo por Klerigo kaj Kapabligo, kunlabore kun ILEI/edukado.net/lernu.net

ĜENERALA STRATEGIO

Strategia vizio:

UEA — kleriga kaj aktiviga organizo por esperantistoj sur ĉiuj niveloj, kun emfazo pri lingvaj kapabloj, movadaj scioj, interkultura komunikado

Ĉefa rimedo:

Funda reorganizo de la eduka/kleriga flanko de UEA, ekz. per Fondumo por Klerigo kaj Kapabligo, cele al longperspektiva integrado kaj kunfinancado de ILEI, edukado.net kaj lernu.net

Ĉefaj agadoj:

  • Kursoj, seminarioj, aranĝoj
  • por pli altaj niveloj de lingvo-uzado Eldonado kaj disvastigo de valoraj klerigaj verkoj en diversaj ĝenroj
  • Instruista trejnado pri lingvo-instruado, interkultura komunikado, kultura klerigado por plenkreskuloj

Kvinjaraj SMART-celoj:

  • Disvastigo de paroligaj/superaj kursaroj (ĝis 10 jare, diversregione)
  • Eldonprogramo (4 titoloj jare, kresko ĝis 3 000 vendoj jare)
  • Novaj instruistoj (kresko ĝis 300 jare)
RETA EVOLUIGO

Strategia vizio:

UEA — kanalo por konstanta alfluado de novaj esperantistoj tra retkursoj kaj retforumoj al surlokaj kursoj kaj kulturaj aranĝoj por parol- kaj kulturscioj, interkultura kapabligo

Ĉefa rimedo:

Kunlabore kun edukado.net, lernu.net, kaj ILEI (ekz. kadre de la Fondumo), evoluigo de klerigaj kaj aktivigaj paĝaroj kaj rimedoj en la reto, kun forta ligiteco al eksterretaj agadoj kaj normoj

Ĉefaj agadoj:

  • Daŭra evoluigo de retaj kursoj diversnivelaj kaj diversenhavaj
  • Eksperimentado pri novspecaj kursoj kaj aranĝoj por retaj lernantoj
  • Varbado por la KER-ekzamenoj kaj aliaj testoj de kulturaj konoj/lingvaj kapabloj

Kvinjaraj SMART-celoj:

  • Sukcesaj trapasoj de retaj kursoj je KER-nivelo B1 (kresko ĝis 5 000 jare)
  • Partopreno de retaj lernantoj en lokaj aranĝoj (kresko ĝis 2 000 novaj jare)
  • Sukcesaj ekzameniĝoj sur KER-niveloj B1, B2, C1 (ĝis 500 jare)
8. Agadkampo Komunumo

8.1. Esence la strategio de UEA sur ĉi tiu kampo celas plivastigi la eblecojn de aktiva partopreno en la kultura vivo de la Esperanto-komunumo, kreante aŭ aŭspiciante projektojn kaj agadojn, kiuj ebligas relative vastan partoprenon (aŭ estas geografie tre disvastigitaj) kaj ankaŭ kvalite elstaras. Ni prenu kiel ekzemplon la Libroservon. Se oni konceptas ĝin ne nur kiel vendejon, sed kiel potencialan tutmondan komunumon de legantoj, muzikŝatantoj kaj simile, oni venas al tute alia koncepto pri ĝia retpaĝaro, kaj pri la kapablo de UEA konstante peri renkontiĝojn kun verkistoj, prelegojn, libroprezentojn, premiadojn kaj aliajn aranĝojn, ne nur en UK sed tutjare kaj en maniero alirebla por multe pli da homoj.

8.2. Tiu kultivado de mondaj retoj, projektoj kaj servoj surbaze de komunaj celoj kaj interesoj estu la kerna strategio de UEA sur ĉi tiu kampo. Por disvolvi kaj efektivigi tiun strategion, ni proponas krei novan Komisionon por Kultura Evoluigo, al kiu oni invitu kreantojn kaj aktivulojn el diversaj kulturaj sferoj (muziko, familioj, turismo, literaturo, scienco kaj tekniko, Vikipedio k.a.). Inter la taskoj de tiu Komisiono: kunlabori kun la Centra Oficejo pri la evoluigo de (memfinancaj) servoj al la komunumo; kontribui al la planado kaj organizado de tutmondaj kulturaj projektoj kiel Vikipedio; kunordigi kaj subteni la kunlaborantajn fakajn asociojn de UEA; kaj modernigi kaj ampleksigi la Delegitan Reton.

8.3. En tiu ĉi komunuma agado, kiel ankaŭ sur la aliaj agadkampoj, ni vidas graviĝantan rolon por la regionaj komisionoj (pri Azio, Afriko, Ameriko kaj simile). Pere de regionaj kongresoj kaj aliaj aranĝoj (kursaroj kaj kunloĝadoj, konferencoj, lingvofoiroj, turneoj de muzikaj aŭ teatraj grupoj ktp), tiu regiona agado povas multe kontribui al la plivigligo kaj pliriĉigo de la Esperanto-kulturo. Ni do antaŭvidas pli gravan lokon en la strukturo de UEA por la regionaj komisionoj, kaj, interalie, la ellaboron de regionaj strategioj por kultura evoluigo en proksima kunlaboro kun la Komisiono por Kultura Evoluigo. Kunlige kun tiu agado necesas trovi manierojn kreskigi la amplekson kaj kvaliton de solidaraj helpagadoj inter esperantistoj trans ekonomiajn kaj politikajn dividojn — ekzemple inter eŭropanoj kaj afrikanoj, inter japanoj kaj vjetnamoj, aŭ inter nord- kaj sud-amerikanoj.

8.4. Tiujn ideojn pri la agadkampo Komunumo resumas la ĉi-suba tabelo.

KOMUNUMO

Kunordiga instanco:

Komisiono por Kultura Evoluigo, kunlabore kun la Roterdama CO, la regionaj komisionoj, kaj la fakaj asocioj

ĜENERALA STRATEGIO

Strategia vizio:

UEA — asocio por partoprenema, aĉetema, kreema publiko sur diversaj kulturaj kaj fakaj kampoj; portanto kaj evoluiganto de la esperantista idearo

Ĉefa rimedo:

Regionaj komisionoj — pli ampleksa kunordiga/inspira/organiza rolo pri regionaj kongresoj, kulturfestivaloj, konferencoj, lingvofoiroj ktp; simila rolo por kelkaj fakaj asocioj

Ĉefaj agadoj:

  • Komuna strategio pri regionaj kongresoj: programeroj, financado, teknika subteno, reklamado k.s.
  • Komuna strategio pri lingvofoiroj, konferencoj kaj aliaj kulturaj prezentoj sur regiona nivelo

Kvinjaraj SMART-celoj:

  • Kresko de partopreno en regionaj kongresoj
  • Kresko de vendoj de kulturaj varoj
  • Pli multaj kaj pli profesiaj kulturaj prezentoj en ĉiu regiono
RETA EVOLUIGO

Strategia vizio:

UEA — faciliganto de internaciaj projektoj sur la kampoj de kulturo, naturaj kaj homsciencoj, edukado, ekonomio, naturprotektado, solidara helpo k.s.

Ĉefa rimedo:

Komisiono por Kultura Evoluigo — nova komisiono i.a. por la elstarigo kaj antaŭenigo de kelkaj grandaj partoprenigaj projektoj en la reto

Ĉefaj agadoj:

  • Plivastigo de la Libroservo al plenfunkcia reta vendejo kaj komunumo de uzantoj, kun aldono de recenzoj, komentoj, forumoj k.s.
  • Daŭra pliriĉigado kaj plivastigo de Vikipedio, inkluzive de projekto Vizaĝoj
  • Kreo de retejo por faciligi solidarecajn rilatojn inter esperantistoj

Kvinjaraj SMART-celoj:

  • Kresko de retaj vendoj kaj uzantoj de la reta komunumo de la Libroservo
  • Ĝis 20 000 novaj vikipediaj artikoloj jare, inkl. 400 pri Vizaĝoj
  • Kresko de perretaj donacoj kaj subten-agoj
9. Agadkampo Kunordigo

9.1. Al ni estas evidente, ke la nuna strukturo de la gvidorganoj de UEA ne estas adekvata al la strategiaj bezonoj skizitaj en ĉi tiu dokumento. La Komitato, la supera organo de UEA kiu fiksas la buĝeton, elektas la Estraron, kaj respondecas pri la Statuto kaj regularoj, kunsidas nur iom pli ol dek horojn jare, kaj apenaŭ aktivas inter la kongresoj (kvankam unuopaj komitatanoj, kompreneble, povas esti tre aktivaj). La Estraro, siaflanke, ja aktivas tra la jaro, sed kun nur 6-7 volontulaj anoj alfrontas vastan taskaron kiu pli taŭgus por sama nombro de plentempaj oficistoj. Ni ne povas imagi, ke la programon proponitan ĉi tie eblus kunordigi en tiaj kondiĉoj.

9.2. Kiel komenca paŝo al plibonigo, ni rekomendas ke la Estraro ne plu funkciu kiel sola decidantaro inter la kongresoj, sed kunordigante pli grandan grupon de aktivaj komitatanoj (ĉ. 20), elektitaj laŭ diversaj kriterioj inkluzive de pruvita aktiveco sur la ĉefaj agadkampoj de UEA, regiona reprezentado kaj specialaj scioj aŭ laborpreteco. Tiu pli granda grupo, kiun ni proponas nomi la Konsilio aŭ la Kunordiga Komisiono de UEA, plene dividu la taskaron de la Estraro kaj respondecu pri la disvolvado kaj efektivigo de la strategio sur ĉiuj agadkampoj. Ĉiu estrarano do gvidu pli grandan teamon de homoj, kiuj estu bone informitaj pri la tuta gamo de agadoj kaj strukturoj en UEA, eĉ se ĉiu dediĉos sin al nur unu difinita tasko aŭ agadkampo. Ĝiaj anoj estu en konstanta kontakto inter si kaj formalaj plenkunsidoj okazu kelkfoje jare (ekzemple ĉiun duan aŭ trian monaton), per utiligo de diversaj retaj kaj aliaj teknikaj rimedoj.

9.3. La kreo aŭ restrukturado de la aliaj organizaj rimedoj menciitaj en ĉi tiu raporto ankaŭ tuŝas la kampon Kunordigo, kaj kelkaj — ekzemple la plifortigo de la regionaj komisionoj — povos konduki al ŝanĝoj ankaŭ en la kernaj organoj de UEA. Ni opinias, ke verŝajne post du aŭ tri jaroj la realigado de ĉi tiu strategio kreos kondiĉojn por revizio de la Statuto de UEA. Ĝis tiu tempo la Asocio devas esti preta kuraĝe eksperimenti kun novaj formoj de kunlaboro, inkluzive de diversaj retaj rimedoj por faciligi interkomunikadon kaj decidadon. Ekzemple ankaŭ la Delegita Reto povos ludi multe pli aktivan rolon en la vivo de la Asocio, se anstataŭ Jarlibro la delegitoj ricevos aliron al socia retejo, per kiu ili povos facilege kontakti unu la alian, kundiskuti kaj kunlabori, kaj kontribui al diversaj projektoj kaj agadoj de UEA.

9.4. Evidente la praktikaj sekvoj de ĉi tiu strategio por la Centra Oficejo estas tre zorge esplorendaj, en kunlaboro kun la Ĝenerala Direktoro kaj aliaj oficistoj. Ni antaŭvidas, ke ĝia efektivigo postulos signifan investon en la teknika kaj homa kapacito de la Oficejo, kaj rilatojn de reciproka fido kaj subteno inter la Oficejo, Konsilio (aŭ Kunordiga Komisiono) kaj Estraro. Strategia laborplano por la kampo Kunordigo nepre atentu tiun principon kaj prefere estu ellaborata kunlabore kun la Oficejo mem.

9.5. En la ĉi-suba tabelo ni resumas ĉi tiujn ideojn pri la agadkampo Kunordigo.

KUNORDIGO

Kunordiga instanco:

Nova Konsilio aŭ Kunordiga Komisiono de UEA, kunlabore kun la Estraro kaj Centra Oficejo

ĜENERALA STRATEGIO

Strategia vizio:

UEA — organiza kadro por strategie konscia, harmonia kunlaboro de multegaj aktivuloj diversnivele kaj tutmonde, kun kontenta kaj efika profesia stabo kaj klara divido de respondecoj

Ĉefa rimedo:

Diversaj organizaj rimedoj listigitaj sub la aliaj agadkampoj. Aldona novigo estas la kreo de ĉ. 20-kapa Konsilio, kiu inkluzivas la Estraron kaj kunlaboras kun ĝi por organizi kaj gvidi la ĉefajn laborojn.

Ĉefaj agadoj:

  • Plifortigo kaj disvastigo de landaj asocioj
  • Kreskigo kaj aktivigo de individuaj membroj

Kvinjaraj SMART-celoj:

Vidu dekstre (samaj)

RETA EVOLUIGO

Strategia vizio:

UEA — peranto de informoj, kontaktoj kaj kunlaboro inter aktivaj esperantistoj ĉiulande por ĉiuspecaj celoj

Ĉefa rimedo:

Transformo de la Jarlibro kaj la Delegita Reto (eventuale ankaŭ Pasporta Servo) al rete konsultebla kaj redaktebla datumbazo de UEA (ligita al esperanto.tel aŭ uea.tel)

Ĉefaj agadoj:

  • Investo en la kreo de tia datumbazo (eventuale kunlige kun ĝenerala renovigo de la datumsistemo de UEA)
  • Eksperimentado pri novaj kategorioj de membro, delegito, aktivulo

Kvinjaraj SMART-celoj:

  • Kresko de landaj asocioj kun almenaŭ 100 membroj (ĝis 80)
  • Kresko de membraro (ĝis 8 000)
  • Kresko de Delegita Reto (ĝis 2 000)
  • Kresko de aktivularo (ĝis 3 000)
10. Sekvaj paŝoj

10.1. Kiel dirite en la komenco, ni celas per ĉi tiu dokumento stimuli kunpensadon kaj kundiskutadon. Strategio, same kiel lingvo, ne konsistas nur el surpapera plano; kiel Esperanto mem, ĝi ekvivas en la koroj kaj mensoj de la homoj, kiuj elektas kredi je ĝi kaj utiligi ĝin diversmaniere kaj diverscele.

10.2. Ĉi-dokumente temas pri superrigardo de la strategia situacio de UEA, do pri analizo de la ĉefaj agadoj kaj bezonoj. Tio donas kadron por la ellaboro de pli konkretaj strategioj sur la diversaj agadkampoj. Laŭ ni indas ĉefe fokusi la diskutojn al tio — t.e. kiajn konkretajn bezonojn vi vidas por plibonigi difinitan agadkampon en via urbo aŭ lando, via fako aŭ interessfero. Kiel la diversaj rimedoj kaj prioritatoj, identigitaj en ĉi tiu raporto, povas respondi al tiuj bezonoj? Kiel niaj diversaj agadkampoj kaj la tuta bunteco de niaj organizoj kaj tradicioj povas kompletigi kaj riĉigi unu la alian? Tiuj demandoj meritas la atenton kaj krean ideadon de ni ĉiuj.

10.3. La Komisiono pri Strategiaj Demandoj bonvenigas konstruan kritikon kaj kunlaboron. Precipe interesaj estas reagoj de grupoj kaj asocioj surbaze de iom vasta diskuto; sed ankaŭ informitaj komentoj kaj proponoj de unuopuloj estas bonvenaj. Reagojn bonvolu sendi al la adreso s...@co.uea.org, nepre kun la nomoj kaj retadresoj de la kontribuintoj por faciligi respondon.

La Komisiono pri Strategiaj Demandoj konsistas el dek homoj elektitaj de la Komitato de UEA en Havano en 2010: Peter Baláž, Osmo Buller, Renato Corsetti, Loes Demmendaal, Mark Fettes (kunordiganto), Stefan MacGill, Michael Boris Mandirola, Sonja Petrović-Lundberg, Ileana Schröder kaj José Antonio Vergara.

Mark Fettes

Nova paradigmo por Esperantujo

Antaŭ pli ol jaro mi aperigis samtempe en La Ondo de Esperanto (LOdE) kaj Rusia E-Gazeto artikolon nomiĝintan “Kio estas la reala trezoro de REU?” (Rusia E-Unio). Krom kelkaj konsideroj, rilatantaj nur al la nialanda movado, la teksto enhavis ankaŭ pli vastajn demandojn. Baze temis pri malaltiĝo de la valoro de Esperanto kiel internacia komunikilo, malmulta inspiro por lerni Esperanton en la moderna socio, kaj kion principe novan Esperanto povas doni al la novepoka mondo.

Ĉiuj problemoj estas ekzistantaj, kaj por ilin solvi la Esperanto-mondo mem bezonas tute novan paradigmon. La malnova fakte ne ekzistas kiel unueca formularo (aro da formuloj), tamen ĉiuj scias bazajn faktojn pri Esperanto, kiujn ni (mal)lerte uzas. La kapoj de spertaj esperantistoj estas plenigitaj per metodoj, kiuj de jaroj estis uzataj por (mis)-propagando kaj varbado. La Esperanto-mondo estas malmulte adaptita por la junularo. Fine ni devas konfesi, ke ĝi ĉefe atentas nur sin mem. Ĉion ĉi kaj multon alian mi nomas “la malnova paradigmo”, kiu do estas ŝanĝenda.

Sed plej unue la esperantistoj devas decidi, kion ili volas: ĉu strebi esti “ĝisdataj” en la socio, kiu moderniĝas fulmrapidege ĉiuflanke (tiuokaze urĝaj ŝanĝoj efektive estas neeviteblaj), aŭ resti en sia oportuna mondeto.

Esperigaj novaĵoj jam venas. Ekzemple la kongresa rezolucio post la hanoja UK mencias enkondukon de Esperanto kiel nova traduklingvo ĉe Google. Ne malpli imponaj estas la vortoj de Mark Fettes, kiu en la intervjuo por Libera folio konfirmis, ke la revuo kaj la retejo de UEA por la funkciado de la asocio estas “gravegaj”, kaj ke “UEA devas fari grandan investon en siajn retajn rimedojn”, kaj “necesas tute repensi la komunikan kaj eldonan strategion de la asocio”.

Sed certe temas ne nur pri Interreto. Plej grave estas rekoncepti la rilaton al Esperanto de la esperantistoj mem. Ĝis nun Esperanto estas rigide difinata “la internacia lingvo” kaj same tiel perceptata. Multe pli realisma aspektas la difino “unu el la taŭgaj variantoj de internacia komunikado”. Certe la formulo estas tro longa por uzi ĝin oficiale, tamen tre gravas, ke la esperantistoj mem komprenu, akceptu kaj agnosku tion. La hanoja rezolucio klare kaj prave tekstas: Esperanto proponas tion kaj jenon. Ni nur proponas ion al la mondo, ĉar ni ne povas, ne rajtas, ne kapablas trudi aŭ ordoni.

Informado kaj scipovo manipuli informojn nun gravas pli ol iam ajn antaŭe. Samtempe la rolo de la tradiciaj amaskomunikiloj iom malgrandiĝis, ĉar la homo povas mem esti amaskomunikilo: blogoj, personaj paĝoj en Facebook kaj aliaj sociaj retoj, kurtmesaĝilo Twitter foje estas pli rapidaj kaj pli fidindaj informofontoj, ol televidkanaloj k.a. Do, ĉiu sufiĉe aktiva homo povas esti nacilingva informanto pri Esperanto. Sed ne ĉiuj estas ĵurnalistoj kaj ne ĉiuj scipovas mem veki atenton. Kion fari?

Eventuala solvo estas kreo de unueca reta informcentro (ni nomu ĝin informcentro.org), kiu prizorgu aperigon de materialoj, uzeblaj mondskale. En informcentro.org regule aperu variaj mallongaj tekstoj en diversaj lingvoj pri diversaj temoj, verkitaj de profesiaj ĵurnalistoj, kiujn ĉiuj dezirantoj rajtu preni kaj uzi en siaj retpaĝoj. Ĝi devos esti efektive vari-enhava — ja litovoj interesiĝas pri io alia ol meksikanoj. Tio antaŭvidas ĵurnalisme profesian gvidadon kaj multpersonan diverslingvan kunlaborantaron (kion aranĝi teorie ne estas komplika tasko, ĉar ju pli da kunlaborantoj, des malpli da laboro por ĉiu).

Dank’ al tia organizita informado esperantistoj povos facile kaj efike sciigi interesajn faktojn pri Esperanto al siaj konatoj, kaj tiel parte “turniĝi al la mondo vizaĝe”. Alia tasko estas turni la mondon al esperantistoj, sed ĉi problemon mi ne longe priskribos, ĉar ĉio estas evidenta: ju pli da E-lingvaj periodaĵoj ne pri la E-movado, des pli bone. Pli da Monato, pli da Kontakto, pli da Beletra almanako! Ĝuste tiaj sociaj-kulturaj periodaĵoj estas ĉiel subtenindaj, ankaŭ oficiale.

Pri la junularo. La scienco diras, ke la nuntempa junularo ne nepre devas kompreni bazajn aferojn, evidentajn por pli aĝaj homoj. Tio validas ankaŭ por la E-mondo. Ekzemple, nur tre malmultaj junaj esperantistoj havas klaran imagon pri Hodler, Lapenna kaj Piron. Pluraj aspektoj de la E-movado estas, eĉ se utilaj, apenaŭ interesaj por la junularo, do teorie post malmultaj jardekoj ili (la aspektoj) iĝos nebezonataj. Du eventualaj solvoj, samtempe aplikendaj, estas simpligo de la movada strukturo (notu, ke simpligo ne signifas primitivigo) kaj regula kleriga-populariga agado. La dua povas aspekti kiel serio de mallongaj klerigaj artikoloj en la reto (ne nur en Esperanto) kaj en paperaj periodaĵoj, kiuj rakontos pri la ĉefaj eventoj en la historio de Esperanto, pri la plej gravaj personoj kaj laŭeble objektive klarigos la nunan situacion en la movado.

Sed la plej malfacila demando, kompreneble, estas difini bazajn valorojn, kiuj estas proponeblaj al eventualaj esperantistoj. Kio nun, en la jaro 2012 kaj poste, povas interesi, kio povas inspiri homojn lerni novan lingvon? Konatiĝo kun la principe novaj filozofio kaj vivkoncepto? La ebleco de internacia interkomunikado laŭ diversaj kriterioj — profesia, hobia? Pli facilaj vojaĝoj? Pli facila ekposedo de aliaj fremdaj lingvoj? Konatiĝo kun nova kulturo — kun muziko kaj jam fortaj traduka kaj originala literaturaj tradicioj? Aparteno al “tutgloba komunumo”? Aŭ io plia? Mi intence iom miksas la demandojn, kaj ne donas proprajn respondojn, ĉar ĉiu devas juĝi mem. Verŝajne iuj samideanoj povos publike respondi, kaj tiel ni eventuale trovos ĝustajn respondojn, kiuj estas nia natura solvo kaj gvidlinioj en la estonto.

La malsameco de nia E-komunumo kompare kun iu ajn ŝtato estas, ke ideologiaj demandoj ne povas esti decidataj sekrete, postdorse. Se aperas decidoj, principe esencaj por la monda esperantistaro, ili estu tuj diskonigataj. Ne gravas, kial tio okazas, gravas, ke ni estas kaj devos esti plu honestaj al ni mem.

Ĉio ĉi menciita, kompreneble, ne povas esti realigata “de sube”. Bezonataj estas fortaj aŭtoritataj gvidantoj, kiuj sukcesos trovi interkonsenton kun plejmulto de la esperantistoj en la mondo, ja ni estas diversaj — tradiciemaj, ribelemaj, amuze sendependemaj kaj indiferentaj.

Grigorij Arosev

Premio al Le Monde diplomatique en Esperanto

La surprizo estis duobla, kiam ni eksciis, ke Internacia Esperanto-Instituto (IEI) atribuis premion al ni, la skipo de “Diplo”. Unue la fakto mem — ni ja ricevis sufiĉe multajn laŭdojn, en interparoladoj, ekz-e ĉe standoj en Universalaj Kongresoj, sed ankaŭ rekte en nia reto, sed neniam tia laŭdo estis iel oficiala, de institucio, kaj eĉ malpli akompanata de monsubteno. La dua surprizo estis, ke ni ricevis la premion pro nia bona dekjara laboro, kaj tio subite konsciigis nin, ke efektive ni estas en nia deka jaro! Kaj fakte, la datreveno iel okazas vere dum la tuta jaro, ĉar:

  • En januaro 2001 — post plurjara periodo, en kiu mi okupiĝis ĉefe pri tradukado de germana literaturo —, legante artikolon de la franca monatgazeto de politikaj analizoj, Le Monde diplomatique, venis la momento, en kiu mi diris, kiel iam Berto Breĥto, “Kia epoko, en kiu poemo pri arbo estas preskaŭ krimo, ĉar ĝi signifas silenti pri tiom da fiaĵoj”. Kaj pli fie: la fiaĵoj estis ne nur prisilentataj de la grandaj amaskomunikiloj, sed en granda mezuro eĉ glorataj. Do, en januaro 2002 mi tiris el tio la konsekvencon: mi ĉesis traduki beletron kaj dediĉis min al tradukado de artikoloj el la monatulo Le Monde diplomatique, kiujn mi publikigis en mia privata retpaĝo.
  • Post kelkaj monatoj de tia laboro mi petis la parizan redaktejon de la gazeto pri formala permeso traduki ĝiajn artikolojn. Oni tuj respondis, ke oni jam pensis pri Esperanta eldono, ke oni do ne nur permesas tion, sed eĉ volas fari kontrakton kun mi pri regula tradukado.
  • Tiun kontrakton ni efektive subskribis en septembro 2002, la tiama direktoro de Le Monde diplomatique Ignacio Ramonet kaj mi kiel prezidanto de la Unesko-Grupo Narbonia kaj nome de tiu.
  • Jam en la somero, dum la UK en Fortalezo, pluraj samideanoj deklaris sian pretecon kunlabori en la tradukado. Do, mi jam ne estis sola, sed de tiu momento ni estis skipo.
  • Fine, en decembro de la jaro 2002, la retejo de nia Diplo, disponigita de la pariza “gepatra” domo, plene ekfunkciis.

Do, nia dekjariĝo okazas nun tute prave dum la tuta jaro 2012.

Toon Witkam, nome de IEI en Hago, verkis, anoncante tiun premion, en tiu ĉi revuo Esperanto (marto 2012) preskaŭ tutpaĝan artikolon, kiu funkcias iel kiel laŭdparolado okaze de atribuo de premio. Nun ni deziras ja, okaze de la ricevo kaj akcepto de la premio, niaflanke esprimi nian dankon. Kompreneble ni ŝatus fari tion ĉi tie, en la sama loko, kie okazis la laŭdo. Sed la spaco estas ĉi tie bedaŭrinde tro strikta por esprimi iom pli detale tion, kion la legantoj de Diplo kaj la legantoj de Esperanto kaj kompreneble la membroj de IEI rajtas — kaj eble deziras — ekscii pri nia laboro kaj, por kelkaj, ankaŭ pri la ebloj kunlabori.

Tiujn klarigojn ni faros post la apero de tiu ĉi teksto en la reta eldono de Diplo — kaj ankaŭ en ĝia venonta papera eldono. Do, kara leganto, bonvolu rigardi en nian retan eldonon http://eo.mondediplo.com por legi aŭ elŝuti la “dankan respondon” de nia skipo (la premiitoj) al IEI, la premiintoj.

Vilhelmo Lutermano,
ĉefredaktisto de Le Monde diplomatique en Esperanto

Recenzoj

Tri ĝenevaj aŭtoroj

Beletra kolekto de ĝenevaj aŭtoroj. Genève: Esperanto-grupo La Stelo, 2011. 123p. 19cm. ISBN 2940269084. Prezo: € 8,40

La Esperanto-Grupo La Stelo en Ĝenevo eldonis tiun ĉi beletran kolekton omaĝe al tri ĝenevaj poeto-verkistoj “por ke la postaj generacioj ne forgesu ilin”. Fakte du el tiuj, Henri Vatré (1908-1998) kaj Claude Piron (1931-2008), jam dum jardekoj tiel certigis pri la memoro de siaj nomoj per siaj diversaj verkoj, ke ne estas risko de forgeso pri ili inter la internacia esperantistaro. La tria ĝenevano, Madeleine Stakian-Vuille (1910-2004), apartenas al tiuj ne malmultaj esperantistoj, kiuj vivlonge dediĉis siajn kapablojn kaj laborfortojn al Esperanto en sia propra medio sen plia ambicio.

La aŭtoroj estas prezentitaj per detalaj artikoloj pri iliaj vivoj kaj verkoj. Pri Madeleine Stakian-Vuille estas informite, ke ŝi laboris kiel sekretariino kaj kasistino ĉe UEA dum dek du jaroj ĝis la translokiĝo de ĝia centra oficejo el Svislando en 1936, kaj ke ŝi verkis multajn poemojn sub la pseŭdonimo Mad Mevo kaj multe tradukis el la franca kaj germana. La kolekto de ŝiaj poemoj atestas pri ŝia solidara sindediĉo al la movadoj esperantista kaj laborista, kiujn ŝi simbole kunligas en la fino de poemo titolita 1-a de Majo:

Ruĝa flago, verda stel’,
jen emblemo plej influa!
Sekvu ĝin ja kun fidel’,
Majo ruĝa, Maj’ unua!

La poemoj de Madeleine Stakian-Vuille estas forme glataj, rime kaj ritme. Tie ŝia muzika edukiĝo certe havis influon. Arte kaj informe valora estas ŝia traktaĵo La popola kanto, fakte proza poemo, kie ŝi difinas la esencon de la popola kanto ĝenerale kaj komparas ĝian varian karakteron laŭ landoj kaj popoloj.

En 1989 aperis ĉe Iltis-eldonejo kolekto de versaĵoj de Henri Vatré, tiam 81-jara, titolita Disaj gutoj. La titolo mem indikas, ke la versaĵoj ne kreiĝis konstante-abunde, efektive temas pri sesdeko da versaĵoj verkitaj dum sesdeko da jaroj. Sed nun, jarojn post lia forpaso, aperas konsiderinda aldono al la poezia heredaĵo de Henri Vatré. En la prezenta enkonduko estas informite, ke “surfaciĝis antaŭ nelonge el subtegmenteja angulo” fasko de poeziaĵoj (entute 28), plej multaj datitaj, kio montras, ke ili estis verkitaj dum unu jaro, ekde marto 1963 ĝis marto 1964. Temas pri ampoemoj, rivelantaj la emociajn perturbojn de la aŭtoro dum tiu periodo, foje dolorajn, foje esperajn. Ĉu la koncerna virino ilin legis, devas resti mistero. Estas almenaŭ evidente, ke la aŭtoro ne volis, ke ili aperu publike, ili tial restis dum jaroj kiel silenta atesto pri kaŝita amo. La formoj de la poemoj estas liberaj, tamen discipline aranĝitaj kun diference longaj linioj, ne metrike ritmaj, sed nature, rimoj forestas. La sekva poemo ne havas titolon, nur daton: 8.5.63:

altaron mi serĉis
por preĝi kaj genui

min vokis sonorilo
semanta super mil tegmentoj
tra l’ spaco vasta
en sulkojn plej sekretajn
de l’ firmamento

mi grimpis en la turo
per la eskaloj
de mia ĝojo

noktiĝis
kaj brilaj floroj kreskis
el lumaj semoj

kaj mi feliĉis kvazaŭ
vi estus tie

samtempe fora kaj proksima
mi mutis en la nokto
poemon tamen iam
mi kreos tiel belan
ke ĝi vin indos.

Claude Piron ricevis poezian premion ĉe la Belartaj Konkursoj 1956 kaj aperigis originalan poemaron kun la titolo Malmalice. En la kolekto de La Stelo aperas nur kvar poemoj kaj unu komika skeĉo, Ezoko. La plej atentinda poemo estas la premiita La sufero de l’ aliaj. Tie la poeto esprimas sian senpovon efike helpi al siaj suferantaj kunhomoj. Jen la finaj strofoj:

Ekvidi en okuloj alvokon de alarmo
kaj aŭdi la doloron tremanta en parol’,
proksimi, sed ne povi, el amikeca varmo,
pli doni ol kompaton, kun vano de konsol’.

Preferas mi suferi inferon de sufero
ol senti ĝin en frato kaj stari antaŭ mur’,
tra kiu varma lumo de mia am-ofero
ne povas elradii ĝis lia malsekur’.

Oni povas rigardi tiun poemon kiel antaŭsignon pri la decido de Piron kelkajn jarojn poste trejniĝi kiel psikoterapiisto kaj labori profesie kiel tia dum la lastaj jardekoj de sia vivo. Tiel la muro ne plu devis esti obstaklo.

La ideo de la komitato de La Stelo eldoni unulibre tiujn verkojn de la kvar ĝenevaj Esperanto-aŭtoroj, kaj ĝin plenumi, estas nepre gratulinda. Aparte gravaj el la vidpunkto de la Esperanta literatur-historio estas la trovitaj poemoj de Henri Vatré, kiuj plenigas la bildon de tiu multfaceta homo.

Baldur Ragnarsson

Jesuo ŝtatestro

Meditadoj el la animo. Paiva Netto. Esperantigis Paulo Sergio Viana. São Paulo: Elevação, 2011. 256p. 23cm. ISBN 9788575132043. Prezo: € 12,00.

Entuziasma anonco sur la unua bindopaĝo: “Pli ol 400 000 venditaj ekzempleroj, 1-a eldono en Esperanto!” Tre altira; oni ja estas tre kontenta scii, ke oni estos la kvarcent-mil-unua leganto! Krom tio, interne, elstara prezentado didaktika, kriobele ilustrita, de lernolibro mezlerneja.

La aŭtoro estas José de Paiva Netto, brazila verkisto, ĵurnalisto, radipreleganto, komponisto kaj poeto. Li naskiĝis en 1941, en Rio-de-Ĵanejro, do en urbego kun pli ol ses milionoj da loĝantoj, sub la rigardo de giganta Jesuo-statuo mondfama. Tio ĉi ja gravas, ĉar ĝi tuj klarigas la fonon de lia funkcio — direktoro-prezidanto de Legio de Bona Vola (LBV) — kaj de liaj opinioj.

La titolo de la propedeŭtika unua peco estas: Traktaĵo pri la Nova Ordono de Jesuo; ĝi estas unupaĝa. Poste, parenteze: “Traktaĵo pri la Nova Ordono de Jesuo, aranĝita de Paiva Netto, akorde kun la Evangelio de la Kristo de Dio, laŭ Johano, 13:34 kaj 35; 15:12 ĝis 17 kaj 9.” Unuavide, la aŭtoro ne “aranĝis” multon; ni trovas la evangeliajn tekstojn cititajn, kiujn Paiva Netto rediras preskaŭ tro fidele (kun la eraro “lia” anstataŭ “sia” en Joh. 15.15). Kelkaj transformoj tamen: “Per tio ĉiuj homoj scios” fariĝas “Nur per tio ĉiuj homoj scios”; “kiel vi min amis” fariĝas “kiel vi min amas”; “donu frukton” fariĝas “donu bonan frukton”; “Tion mi ordonas al vi, por ke vi amu unu la alian” fariĝas “Tion mi ordonas al vi: ke vi amu unu la alian, kiel mi amas vin”. Post 15.14 troviĝas ripeto el 13.34 “Kaj Mi tion ordonas: vi amu unu alian, kiel Mi vin amis.” Neniu el tiuj ĉi transformoj estas absurda aŭ malica; eĉ ne temas pri resumo, estas iom freŝigita versio de la konata tradukaĵo farita de la “Brita kaj alilanda biblia societo” en 1931.

Sed... ĉu la aŭtoro diras ion novan? Jes, en la unua frazo: “Instruis Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatisto.” Do, la centra persono de la kristana religiaro, Jesuo, estas (as-tempe!) “ekumena” kaj “ŝtatestro”. Tio signifas, ke Paiva Netto ne donas prioritaton al ajna religio en la interpretado de la instruoj de Jesuo Kristo, kiu, laŭ liaj konvinkoj, estas aktuala reganta estro politika de ĉiuj homoj, eĉ de nekristanoj. Jesuo Kristo estas aganta politika potenco, liaj instruoj estas dekretoj. Kiel kaj kial realiĝos la dekretoj de la “Dia Ŝtatestro”, ni ekscios el la postaj homilioj kaj citaĵomozaikoj, kiuj konsistigas la libron malfermantan al ni la spiritan mondon de Legio de Bona Volo (LBV).

Paiva Netto utiligas en la cento da sekvantaj pecoj (meditoj, leteroj, homilioj, predikoj) la saman metodon, kiel en la propedeŭtika peco: li pledas per atestaĵaj citaĵoj, por pruvi, ke Jesuo estas la kosma Majstro de la tuta homaro, kaj ke ne ekzistos feliĉo sur tiu ĉi tero tiel longe, kiel oni ne aŭskultadas, ne akceptadas liajn instruojn. Li citas preskaŭ ĉiujn religiajn librojn konatajn, centojn da saĝuloj, filozofoj, verkistoj, politikuloj kaj alispecaj famuloj. La notoj piedpaĝe okupas preskaŭ tiom da loko kiel la teksto. Ili estas interesaj, ĉar ili evidentigas la kulturnivelon de la publiko celata de la aŭtoro; ili similas al artikoletoj de leksikono por uzado de lernejanoj. Ni povas tamen spikumi el ili kelkajn utilajn informojn; ekzemple, ke “Francisko el Asizo [estas] Patrono de Legio de Bona Volo” (p. 129).

La tekstoj mem pledas por honestaj kaj esperindaj aferoj: “la vojoj de Paco postulas pli grandan aŭtoritatecon kaj obstinon ol tiuj de perforto” (p. 33); “la mondo laciĝas pro tro da vortoj kaj maltro da efikaj agoj” (p. 65); “spiritan progreson de la homaro oni ne povas deteni” (p. 69); “bona penso konstruas feliĉan popolon; la negativa povas detrui ĝin” (p. 89); “egoismo kaj aroganteco: du malsanoj en la socia interrilato” (p. 115); “la paradizo, ... troviĝas tre proksime, en [la homo] mem” (p. 129); “mortintoj ne mortas. Do, Spirita vivo ne estas ia abstraktaĵo” (p. 129) ...

Enhavtabelo ne ekzistas, kaj ne estus utila, ĉar temas pri meditolibro, el kiu oni povas pluki iun ajn pecon por sia ĉiutaga meditado. En ĉiu peco temas pri iu aŭ alia malsano de nia moderna mondo; malsano ĵurnalisme elmetita, kaj advokate kuracita per ekumena kristana bonvolemo. La esperantigo, fare de Paulo Sergio Viana, estas klara kaj flua.

En la libro, plena je dekoraĵoj kaj bildoj, la unukolore prezentitaj pentraĵoj de famaj pentristoj (Van Gogh, Cézanne, van Eyck kaj aliaj) meritas apartan atenton, eĉ se oni ne tuj trovas iliajn rilatojn kun la teksto.

Sume: ne temas pri libro konceptanaliza, t.e. “filozofia,” sed pri popolisma saĝolibro, preskaŭ perfekta en sia ĝenro. Ĝi povas alporti al eŭropanoj multajn informojn pri la brazila socio. Al sudamerikanoj ĝi alportas spiritan panon ne malhaveblan en la tutmondiĝanta teknika barbareco.

Eugène de Zilah

UEA invitas prelegi en la Rejkjavika IKU-sesio

Dum la 98-a UK en Rejkjaviko okazos la 65-a sesio de Internacia Kongresa Universitato

UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Modiin, Israelo; rete: a...@huji.ac.il, ĝis 2013-01-31.

Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de la IKU, kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto (kune ne pli ol unu paĝo).

Ekzemplo de specialaj Esperanto-aranĝoj

ARKONES — aŭ ARtaj KONfrontoj en ESperanto — estas ĉiujara kulturdirektita festivalo, tradicie okazanta en Poznano (Pollando). La ĉi-jara, 28-a ARKONES okazis inter la 21-a kaj 23-a de septembro.

Mi devas konfesi, ke tiu ĉi ARKONES estis mia unua, tial mi ne povas kompari ĝin kun la antaŭaj. Sed mi volonte komunikos miajn personajn impresojn, kaj provos priskribi por vi la festivalon tiel, kiel ĝin perceptas unuafoja partoprenanto.

La festivalo daŭras “unu tagon kaj du duonojn”. Tio signifas, ke la partoprenantoj komencas ĝui ĝin vendrede vespere, poste havas tutsabatan festivaltagon, kaj finas dimanĉe post tagmeze. Tia organizo ebligas havi tri prelegtagojn kaj du vesperajn programojn. La prelegoj kutime okazas popare. Pli ol duono de la prelegoj temis pri Esperanto-literaturo aŭ organizo de la Esperanto-movado, la dua duono estis bunta kolekto de temoj, ekzemple “Zodiako kaj ĝia orienta genealogio” aŭ “Honkongo — 15 jarojn post reveno al Komunisma Ĉinio”. Krom “veraj” prelegoj, kadre de la tagaj programoj, estis prezentitaj diversaj interesaĵoj, kiel la teatra aktoraĵo Galileo de Saša Pilipović aŭ recitalo de Anjo Amika.

Vesperaj programeroj proponis aŭskultadon de malsamstilaj koncertoj — de Georgo Handzlik kaj JoMo en la unua vespero, kaj la grupo Krio de Morto kun ĝia nova albumo Toksa muziko en la dua. Bedaŭrinde, pro neklaraj kialoj, ne venis koncerti la plej atendita grupo Zhou-Mack el Demokrata Respubliko Kongo. Elekto de la koncertintoj eksplicite montras ke la organizantoj zorgas pri kontentigo de ĉies muzikaj gustoj: bardaj kantoj de Handzlik, dancigaj furoraĵoj de JoMo, kaj vere toksa kaj peza muziko de Krio de Morto — ĉiu povis trovi la plej konvenan muzikon por si.

Laŭdojn meritas la zorgemo pri komforto de la partoprenantoj kaj la tranoktejoj. En la ĉefa koridoro estis bufedo kaj babiltabloj. Bedaŭrinde mankis vespera gufujo, sed oni povis konsideri la tutan kongresejon unu granda gufujo — pro la kultura karaktero de la tuta aranĝo. Legemaj esperantistoj povis aĉetumi en tri (!) libroservoj. Unu el ili troviĝis en la plej granda ĉambro, tiel nomata “spegulejo”. Ĝi proponis diversspecan esoteran kaj religian literaturon. En la koridoro havis sian butiketon la eldonejo Sezonoj, kie oni povis aĉeti sciencajn kaj historiajn librojn, aŭ aboni La Ondo de Esperanto. La ĉefa libroservo, kiu troviĝis en la akceptejo, laŭdindis pro la kvanto da libroj, sed, bedaŭrinde, 90% de ili estis neaĉetindaj brokantaĵoj (ekzemple 30 ekzempleroj de iu malnova pola lernolibro de Esperanto).

Fini mi volus per ĝenerala takso de la aranĝo kaj analizo de ĝia bezono por la movado. Kio estas ARKONES, por kiu ĝi utilas? Mia respondo estas ke ĝi estas ekzemplo de specialaj Esperanto-aranĝoj, montrantaj unu el la facetoj de la lingvouzo. Same kiel SES celas lernadon de la lingvo, FESTO! Esperanto-muzikon kaj KAEST aplikon de Esperanto en scienco, ARKONES strebas prezenti la aplikon de nia lingvo en kulturo vaste komprenata, do literaturo, teatro, kino ktp. Sekve ĝi estas vizitinda unuavice por pli seriozaj esperantistoj, kiuj serĉas ion pli ol vesperan “labambumadon” (kvankam ĉi-jare estis ankaŭ ĝi!). Se vi ŝatus sperti la etoson de multfaceta kaj riĉa Esperanto-kulturmedio, nepre vizitu la festivalon sekvajare!

Konstantin Tiĥomirov

La jubilea kroata gastis en Koprivnica

La 10-a kongreso de kroataj esperantistoj ankoraŭfoje pruvis, ke bona semado donas bonan rikolton. Inter la 22-a kaj la 24-a de junio en Koprivnica kolektiĝis bunta internacia societo: 140 kongresanoj el 14 landoj de 4 kontinentoj.

Kvankam aliĝis ĉirkaŭ 180 esperantistoj, parto el ili pro privataj aferoj ne sukcesis alvojaĝi, kaj tiel ne realiĝis la celata nombro 200. Tamen, la evento eĉ sen tio fariĝis unu el la plej gravaj Esperantaj aranĝoj en Eŭropo.

La kroataj kongresoj ricevis sian fizionomion pasintjare, kaj la tradicia divido inter labora, kultura kaj turisma programoj ripetiĝis ankaŭ ĉijare. Kroata Esperanto-Ligo komisiis per kontrakto la organizajn laborojn al la Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac, kiu havigis la aŭspicion de la urbaj kaj regionaj aŭtoritatoj kaj de pluraj sponsoroj.

Kadre de la vendreda programo okazis la jarkunveno de KEL, kiu pridiskutis plurajn problemojn de sia funkciado, kaj kiu daŭris pli ol 6 horojn (duoble pli ol planite)! Tio kaŭzis malfruiĝon aŭ nuligon de kelkaj prelegoj. Okazis la planita vizito al la Muzeo de nutrado (fondita de la nutraĵindustrio “Podravka”) kaj la koncerto de la itala kantisto Manŭel. La programo finiĝis per projekciado de fotoj kaj per renkontiĝo de esperantistoj-laborbrigadanoj, kiuj por tiu okazo kolektiĝis post pli ol 50 jaroj!

En la solenaĵo, okazinta en la koncertejo “Domoljub” (al esperantistoj konata el la historio kiel okazejo de la 7-a kongreso de jugoslaviaj esperantistoj en 1934), parolis la anstataŭanto de la departementestro Ivan Pal kaj la konsilistino de la urbestrino Helena Hećimović. La himnojn kaj alian kantan kaj folkloran programon prezentis Kultur-arta societo “Koprivnica”, kabaredis Saša Pilipović kaj koncertis Neven Mrzlečki. Omaĝitaj estis Vida Jerman (la Esperanta aktorino) kaj Đuro Rašan (la Esperanta poeto).

Béla Kovács, la speciala sendito de la urbestro de la hungara urbo Kaposvár Károly Szita, alportis leteron de sia urbestro al la ĝemelurba urbestrino de Koprivnica Vesna Želježnjak.

La komuna sabata tagmanĝo por la kongresanoj okazis en la Hotelo “Podravina”, kie loĝis ankaŭ la kongresanaro. Post la tagmanĝo sekvis riĉprograma kongresa ekskurso.

Kunlabore kun la Komunumo Koprivnički Bregi, en la vilaĝo estis inaŭgurita nova ZEO: la memortabulo al Ilija Puhalo, la pioniro de Esperanto en la regiono de Podravino, kaj aparte grava persono en la historio de la fervojista esperantista organizaĵo. Pro tio en la inaŭguro, krom la vicprezidanto de KEL Radenko Milošević, parolis ankaŭ István Gulyás, la reprezentanto de IFEF, kaj Marica Brletić nome de la zagrebaj fervojistoj-esperantistoj.

Memortabulon al Ilija Puhalo malkovris Darko Sobota, reprezentanto de la komunuma konsilio, kaj Josip Pleadin nome de la Dokumenta la Esperanto-Centro, kiu iniciatis starigon de la memortabulo.

En la ekskurso estis vizitita ankaŭ la lulilo de kroata naiva arto, la vilaĝo Hlebine, kaj antaŭ la noktomezo la kongresanoj spektis spektaklan teatraĵon en Đurđevac — la faman Legendo pri Kokoj sur la ekstera scenejo kun posta piroteknika spektaklo.

La kongresa dimanĉo pasis pli leĝere en banado en la urbaj naĝbasenoj kaj en agrabla pikniko en vinberejo por kvardeko da plej obstinaj kongresanoj.

Sian kandidatiĝon por la 11-a kongreso prezentis kadre de la kongreso komune la Esperanto-societoj Sisak kaj Petrinja. Okaze de la 125-a datreveno de Esperanto, en la Biblioteko kaj legejo “Fran Galović” okazis ekspozicio pri Esperanto, kaj la Kroata poŝto uzis specialan poŝtan stampon la 23-an de junio. La filatelista societo Koprivnica eldonis specialan filatelan koverton.

La kongresanoj disiĝis ne per adiaŭo, sed per “ĝis la revido en la 11-a”.

El la postkongresaj aranĝoj ni menciu la prelegon “Brazilo — koninda lando”, kiun en tri kroataj urboj prezentis la brazila geedza paro Menegasso.

Pri la riĉa junia semajno raportis pluraj gazetoj, retejoj, radio-stacioj kaj televidaj kanaloj.

Davor Grgat

Konferencis esperantistoj de tri najbaraj landoj

Trilanda konferenco de esperantistoj el Aŭstrio, Ĉeĥio kaj Slovakio okazis inter la 27-a kaj la 30-a de septembro 2012 en la ĉeĥa (sudmoravia) urbo Břeclav, kun partopreno de 100 aliĝintoj el 7 landoj.

Venis ankaŭ gastoj el Germanio, Hungario, Pollando kaj Brazilo. La aŭspicion akceptis la urbestro d-ro Oldřich Ryšavý, kiu persone ĉeestis la aranĝon. Dank’ al li realiĝis ankaŭ esperantlingva versio de la oficiala urba retejo http://breclav.org/cs/breclav-eo, kiu havis laŭ lia agnosko neatenditan reeĥon el eksterlando.

En la konferenco Peter Baláž skizis la laboron kaj planojn de la teamo E@I, kaj raportis pri la ĉi-jara Somera Esperanto-Semajno (SES) en Nitra, kiun vizitis ducent personoj. Sekvis mallongaj filmoj kun esperantlingva komento aŭ subtekstoj.

La urbestro salutis la partoprenantojn, kaj per lumbildoj prezentis la urbon kaj la regionon, post kio atendis lin surprizo: preparita filmo pri la urbo kun esperantlingvaj subtekstoj. En la programero “La tri Esperanto-landoj prezentiĝas” la reprezentantoj priskribis la situacion de Esperanto en siaj landoj. Estis projekciata ĉeĥa filmo pri Slovakio kun esperantlingvaj subtekstoj kaj okazis busa ekskurso al la proksima kastelo Lednice, la plej bela moravia kastelo kun granda ĉirkaŭanta parko.

La programon riĉigis per kantoj kaj dancoj loka folklora infana ensemblo Břeclavánek (Břeclavanĉjo). La publiko ricevis la tekstojn kaj kunkantis la popolajn kantojn esperantlingve.

Paŭlo Kaščák prezentis la novan radiostacion Verda Stacio, kiu klopodas daŭrigi la tradicion de la iam tre populara Verda Stacio en Brno (1933-1937) kaj Prago (1946-1951). La nova stacio organizas en novembro Esperanto-kurson en la kastelo de la urbeto Bartošovice.

La tri ĉeestantaj esperantistaj eldonistoj (Baláž, Chrdle, Marček) prezentis novaĵojn de siaj eldonejoj kaj ĈEA sian novan kompaktan diskon. Okaze de la ŝtata festo la operkantisto Miroslav Smyčka kantis la ĥoralon Sankta Venceslao el la 11-a jarcento, kaj deklamis Romanco pri Karolo la Kvara de Jan Neruda, tradukitan de Miloš Lukáš.

Laborkunsidis la tri asocioj (memstare kaj kune) kaj kunvenis Esperanto-instruistoj sub la gvido de Magda Feifičová. La partoprenantoj vizitis urban solenaĵon sub la kastelo, okaze de Sankt-Venceslaaj festoj (parto de ili sur la suba foto).

En komuna programo Margit Turková prezentis la vivon de la ĉeĥa ĵurnalisto kaj satira poeto Karel Havlíček Borovský (1821-1856). Ŝi menciis la famajn Bapto de caro Vladimir en la traduko de Tomáš Pumpr, Tirolaj Elegioj en la traduko de la ĉeestanta Jaroslav Krolupper kaj versojn pri Havlíček de Čestmír Vidman, naŭdekjara ĉeĥa poeto kaj esperantisto, al kiu Margit Turková helpas eldonadi liajn nuntempajn verkojn. La slovaka grupo skizis la vivon de la pastro Ján Maliarik (1869-1946), kiu en sia libro La tuttera ŝtato montris Esperanton kiel la oficialan lingvon. Poste ili projekciis kortuŝan, profesie aktoritan filmon pri ĉi tiu apostolo de paco.

Okazis komunaj programeroj “Vojoj al kunlaboro kaj perspektivoj, Invito al interretaj projektoj” (Vikipedio, Ipernitio, aŭdoprojektoj), “Studu interrete!” (Lernu.net, Slovake.eu). Ján Vajs prezentis la prelegon “Surspure de habanoj” (antikva etno vivinta en tiu regiono, kie la tri landoj najbaras, restis post ili “habanaj ceramikaĵoj” en Ĉeĥio, Slovakio kaj Aŭstrio). Skizitaj estis eblaj kunlaboroj pri la aranĝoj KAEST, SES kaj Muzea nokto, kunlaboro de Esperanto-muzeoj, interŝanĝo de ekspozicioj kaj literaturoj en komuna prezento de interreto aŭ kompaktdiske.

Mirek Malovec

[FORIGITA!: bildo]

La urbestro Oldřich Ryšavý (parolanta) kaj reprezentantoj de la tri landaj asocioj: Vladimír Dvořák (Ĉeĥio), Stano Marček (Slovakio), Bernhard Tuider (Aŭstrio).

Forpasoj

Zofia Banet-Fornalowa (1929-2012) forpasis la 19-an de septembro en Varsovio. Ŝi magistriĝis pri historio en la Universitato de Varsovio en 1954 kaj dum 25 jaroj instruis historion en mezlernejo. Ŝi lernis Esperanton en 1963 kaj tuj ekinstruis ĝin al siaj lernantoj. En la 70-aj jaroj ŝi estis estrarano de la Vroclava Filio de Pola E-Asocio kaj de 1983 ĝis 1986 prezidanto de la Varsovia Filio. De 1986 ĝis 1989 ŝi membris en la Ĉefa Estraro de PEA. Ŝi gvidis la teatran grupon “Espero”, kiun ŝi fondis kun sia edzo Jerzy Fornal en 1983. Banet-Fornalowa estis aktiva movada historiisto. Ŝi prelegis pri historiaj temoj en E-aranĝoj en pluraj landoj kaj artikolis en multaj gazetoj. Ŝi aperigis la dramon La jubileo (kun Harold Brown; 1996) kaj la studojn Skize pri Esperanto-teatro (1993), Universalaj Kongresoj kaj Esperanto-teatro (1993), Polaj aktoroj kaj Esperanto-teatro (1993), Historio de Esperanto-movado en Bjalistoko (1999), La familio Zamenhof (2000), Antoni Grabowski, eminenta Esperanto-aganto (2001) kaj La pereintoj in memoriam (2003). En ŝia traduko aperis la verko Interparolo en la frukt-ĝardeno la 5-an de aŭgusto de Igor Newerly pri J. Korczak (1997).

Donald Broadribb (1933-2012) forpasis la 13-an de oktobro. Li naskiĝis en Usono sed ekde 1974 li vivis en Aŭstralio. Broadribb studis filozofion, teologion kaj lingvistikon en Usono kaj Aŭstralio kaj psikanalizon en Svislando. Li esperantistiĝis en 1946 kaj membriĝis en UEA en 1950. Li redaktis plurajn E-gazetojn: Kristana Bulteno en Usono en la 50-aj jaroj, Nord-Amerika Esperanto-Revuo (1959-62), Biblia Revuo (1964-72), La Nigra Cigno (bulteno de E-Ligo de Okcidenta Aŭstralio, 1980-88) kaj Esperanto sub la Suda Kruco (1989-2008). En 2008 li fondis la retrevuon Mirmekobo (mirmekobo.com), de kiu ĝis oktobro 2012 aperis 21 numeroj. Kun G. Rust li kompilis Terminaro de bibliaj studoj (1973). En 1967 li kunfondis ĉirkaŭ Biblia Revuo Internacian Asocion de Bibliistoj kaj Orientalistoj. Broadribb estis grava tradukisto. Krom du verkoj de Platono, La respubliko kaj Kratilo (la unua gajnis la OSIEK-premion en 1995), li esperantigis Alico en mirlando kaj Trans la spegulo de L. Carroll, La mirinda sorĉisto de Oz (L. Frank Baum), Eposoj el Antikva Ugarito, Mil naŭcent okdek kvar (G. Orwell) kaj plurajn tekstojn el la Mortmaraj rulaĵoj Qumran. Amaso da artikoloj kaj tradukaĵoj el lia plumo aperis en diversaj E-gazetoj ekde 1948. Broadribb estis membro de la Akademio de Esperanto (1972-81 kaj 1992-2001) kaj juĝanto pri prozaĵoj ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA (ekde 1995). Rekone pro liaj meritoj Aŭstralia E-Asocio donis al li la titolon “Fratulo” en 1996. En la 82-a UK en Adelajdo en 1997 li estis nomumita Honora Membro de UEA.

Milorad Djurdjević (1930-2012), em. inĝeniero, mortis la 15-an de aŭgusto en Smederevo (Serbio), kie li estis longe delegito, kursgvidanto kaj prezidanto de la klubo “La Verda Stelo”.

Carlos Lima Melo (1947-2012) mortis la 2-an de septembro en Goiânia (Brazilo). Li estis dumviva membro de UEA kaj, profesie kuracisto, fakdelegito pri medicino kaj homeopatio.

José Luis Perez Óvilo (1940-2011), psikiatro, forpasis la 10-an de decembro en Murcia (Hispanio). Li estis delegito kaj dumviva membro de UEA.

Johano Poptie (1923-2011) mortis la 22-an de januaro pasintjare en Sępólno Krajeńskie (Pollando), kien li transloĝiĝis el Nederlando en 2005. Li agis en la fervoja E-movado kaj finance subtenis UEA.

Fernand Roose (1914-2012) forpasis la 7-an de julio en Bruĝo (Belgio). Li kunfondis la Bruĝan E-grupon “Paco kaj Justeco” en 1937 kaj estis ĝia prezidanto pli ol 50 jarojn. Dum 60 jaroj li instruis Esperanton kaj ĝis lastatempe kontribuis al la kluba bulteno, kiu eĉ dum la okupacio de Belgio en la dua mondmilito aperis subtere. De 1947 ĝis 1957 li estis vicprezidanto de Flandra Ligo E-ista, funkciinta ĝis la fondo de Belga E-Federacio en 1962. Li estis vicprezidanto de BEF ekde la fondo ĝis 1974. En 1978 li kunfondis Flandran E-Ligon kaj estis ĝia unua prezidanto.

Anna-Greta Strönne (1912-2012) mortis la 19-an de aŭgusto en Malmö (Svedio). Kiel poŝta ekspedisto ŝi interesiĝis pri filatelo kaj partoprenis, kun sia edzo Jan Strönne, la fondon de E-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj en 1968. En 1968 ŝi aranĝis ekspozicion “Filatelo ĉirkaŭ Esperanto” en la Sveda Poŝta Muzeo. Pro sia profesia sperto ŝi servis dum du jardekoj kiel fidinda ekspedisto de Eldona Societo Esperanto.

Jiří Vychodil (1940-2012) forpasis la 9-an de septembro en Prago. Denaske nevidanta, li studis en lernejo por blinduloj en Prago kaj poste en konservatorio. De 1960 ĝis 1980 li laboris kiel instruisto pri pianludado kaj poste ĝis sia emeritiĝo kiel informisto en asekura kompanio. Vychodil lernis Esperanton en 1954. En 1976 li kunfondis sekcion de blinduloj en Ĉeĥa E-Asocio kaj prezidis ĝin ĝis 1999. Li instruis Esperanton kaj kunlaboris pri lerniloj por blinduloj. Pli ol 30 jarojn li redaktis la porblindulan revuon Aŭroro, helpis dum longe kiel administranto la organon Esperanta Ligilo de Ligo Internacia de Blindaj E-istoj kaj brajligis materialojn de kongresoj. En 1996 li gvidis la Internacian Kongreson de Blindaj E-istoj kaj estis LKK-ano de la 81-a UK en Prago. En 1999 li estis elektita honora membro de ĈEA kaj en 2004 Honora Membro de UEA.