Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2012 12

Malferme

La 15-a de decembro: jubileoj ĝojaj kaj malĝojaj

Okaze de la Zamenhof-Tago ĉi-jare, mi volus iom pensi kun vi pri temo nepre atentinda lige kun la jubileoj, lastatempe aparte abundaj. En la laboro kontribui al la prilingva konscio en la eksteresperantista mondo elstaras ekzemple la katalunoj, la koreoj, la slovakoj — etnoj kun maturaj Esperanto-movadoj. Sed nia movado ankoraŭ burĝonas en lando, kiu tutnacie, ĉiufebruare, omaĝas al lingvomartiroj: sep universitatanojn en lingvorajta manifestacio en Dhaka faligis policaj kugloj en 1952. Mi aludas al Bangladeŝo, pro kies inspiro Unesko deklaris ĝian 21-an de februaro la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. Sciante tion, alilandaj samideanoj eble emus fari la proponon establi ĉe la burĝonanta bangladeŝa movado ĉies kutimojn — ekzemple decembran Zamenhof-feston, ĉu ne? Indas atenti la kialojn, pro kiuj tio estus propono draste maltaŭga.

Iuj alilandanoj scias, ke laŭtakse tri milionojn da bangladeŝaj nebatalantoj mortigis en 1971 la okupanta armeo, sed ne scias pri tiu konsterna hororaĵo, kiu instigis Bangladeŝon observadi la 14-an de decembro kiel tagon de martiraj intelektuloj. Laŭ unu reta fonto, “Inter marto kaj decembro 1971, [la okupaciantaro] sisteme murdis laŭtakse 991 instruistojn, 13 ĵurnalistojn, 49 kuracistojn, 42 juristojn kaj 16 aŭtorojn, artistojn kaj inĝenierojn” — inkluzive la lingviston Munier Chowdhury kaj la muzikiston Altaf Mahmud, al kiu la kanto pri la 21-a de februaro ŝuldis sian melodion.

Plurajn el tiuj intelektuloj la lando efektive perdis ĝuste la 15-an de decembro. La fakton, ke malfacilos do tiun daton enkalendarigi en Bangladeŝo kiel festotagon, ni esperantistoj rekonu ekvilibre, sen redukto de celebremo en landoj ne markitaj de tiu tragedio. Pli ĝenerale, kiam ni ion festas, ni laŭeble atentu pri fojaj koincidoj kun ies maljubileoj.

Por praktikaj celoj mi proponas, ke la bangladeŝaj esperantistoj jarfestu en la 26-a de julio; cetere, ilian kreskon nun spronas la ĵusa unuvoluma eldoniĝo de bengallingva Esperanto-lernolibro de Badal Sircar; lia (tiuvoluma) Zamenhof-biografio estas fenomene inspira. Por la persona tagordo de alilandaj esperantistoj volantaj private senti solidarecon kun la tiusezonaj rememoroj en Bangladeŝo, permesu al mi atentosigni aliajn tagojn el la decembra mondkalendaro memorigajn pri sufero: la Tagon de Aidoso (1 dec), la Tagon de Abolo de Sklaveco (2 dec), eĉ la Tagon de Homaj Rajtoj (10 dec).

Mi decidis meti ĉi tiujn reliefigojn en Zamenhof-taga mesaĝo, ĉar alie ekzistas la risko, ke bonvolemaj disvastigantoj de nia lingvo, proponantaj al homoj festojn ankoraŭ pensantaj pri tragedioj, eble ne scipovos interpreti ilian silenton. Multaj inter ni malvolontas konatigi tragediojn, ofte petite prisilenti ilin por ne subfosi “ĉies” festojn. Ni devas konstrui novajn “ĉiujn”. En movado de interkulturaj amikecoj, foje markataj de intensaj pasioj, ĉiu siastile lernu valoran arton: la arton ekvilibreme kombini la priparoladon pri niaj ĝojaj festoj kaj tragediaj rememoroj kun nova, ankoraŭ nur evoluanta kapablo klere aŭskulti pri aliulaj momentoj de drasta malĝojo kaj, foje, de ĝisĉiela feliĉo. Mi Zamenhof-tage bondeziras, ke tiu arto plifortigu nian internacian komunumon.

Probal Dasgupta

[FORIGITA!: bildo]

Kovrilo de la bengallingva Esperanto-lernolibro de Badal Sircar: Biŝŝobhaŝa [mond-lingvo] Esperanto (grandlitere) kaj Badal Sircar (malgrandlitere).

Islando, la venontjara kongreslando

Islando estas granda insulo, proksimume 103 000 km², kaj situas en la norda Atlantiko. Multloke ĝi estas kovrita de glaciejoj, kaj la nomo de la lando signifas “Glacilando”. Malgraŭ tio la meza temperaturo ne estas tre malalta, ĉirkaŭ 10 ĝis 11 gradoj en julio–aŭgusto en la suda parto de la lando kaj 0,5 ĝis +1 gradoj en decembro–januaro. En la norda parto la temperaturo estas je ĉirkaŭ 1 ĝis 2 gradoj malpli alta. Ofte oni nomas Islandon lando de la kontrastoj aŭ lando de fajro kaj glacio, ĉar tie troviĝas ankaŭ multaj vulkanoj, ankoraŭ aktivaj, precipe en la suda parto de la lando en kiuj la plej fama estas Hekla. Krom tio varmaj fontoj kaj gejseroj multnombras dise en Islando. Pro tio islandanoj havas multajn varmajn naĝejojn, kaj akvohejtadon en la plimulto el siaj loĝdomoj, ekzemple en Rejkjaviko. Oni aplikas la varman terakvon ankaŭ por varmkulturejoj, kie oni kultivas tropikajn fruktojn ekz. bananojn, oranĝojn ktp.

En la oka jarcento irlandanoj trovis Islandon kaj tien irlandaj ermitoj velis en siaj haŭtboatoj kaj restis tie dumsomere. En la malfrua parto de la naŭa jarcento nordiaj vikingoj trovis la landon kaj baldaŭ enmigris tien kaj tie ekloĝis, precipe homoj el Norvegio, sed ankaŭ enmigrantoj de kelta deveno.

Tiutempe kaj dum la unuaj tri ĝis kvar jarcentoj la klimato kaj la temperaturo estis konvenaj, la juna popolo ĝuis bonajn vivrimedojn, kaj la kontakto kaj negoco kun aliaj nacioj estis viglaj.

Ĉirkaŭ la jaro 930 islandanoj starigis tiel nomatan Alþingi, unu el la plej malnovaj parlamentoj en Eŭropo. La parlamento kunvenis ĉiusomere sur Þingvellir (Parlamenta kampo), unu el la plej pitoreskaj lokoj en Islando.

Post longdaŭraj kvereloj inter la plej potencaj ĉefuloj de la lando en la dektria jarcento islandanoj perdis sian memstarecon kaj fariĝis tributlando sub la norvega reĝo dum la jaroj 1262–1264. En la dekkvara jarcento Islando transiris kune kun Norvegio sub la danan kronon, kaj restis tie ĝis la jaro 1918. Tiam ĝi fariĝis memstara ŝtato, havante la saman reĝon kiel Danio, kaj en la jaro 1944 Islando fariĝis tute memstara respubliko.

En la dektria jarcento la temperaturo malaltiĝis kaj dum la sekvaj jarcentoj de tempo al tempo multaj loĝantoj de la lando mortis pro malfacila vetero dum la vintroj, mara drivglacio de la nordo, kaj ankaŭ pro grandaj vulkanaj erupcioj. En la dua parto de la 19-a jarcento amaso da islandanoj transloĝiĝis al Ameriko.

Antaŭe troviĝis en la lando neniuj vilaĝoj, nur farmbienoj, sed tio ŝanĝiĝis meze de la 18-a jarcento, kiam Rejkjaviko grandiĝis. Tamen vilaĝoj kaj urbetoj kreskis ĉefe dum la 20-a jarcento. En la jaro 1901 la tuta loĝantaro en Islando nombris 78 470. Tiam la loĝantoj en vilaĝoj nombris 12 025. En la jaro 2000 la tuta loĝantaro estis 282 849 kaj tiam loĝis en vilaĝoj kaj urboj 191 849 homoj, la plej multaj en la ĉefurbo Rejkjaviko, 110 661. De la ekloĝa tempo ĝis la lasta kvarono de la 20-a jarcento tre malmultaj eksterlandanoj transloĝiĝis al Islando. En la lastaj jaroj tio ŝanĝiĝis kaj ĉirkaŭ 20 000 “novaj islandanoj” nun loĝas en la lando, la plej multaj el Pollando. La tuta loĝantaro de la lando nun estas ĉirkaŭ 320 000.

Dum jarcentoj islandanoj vivtenadis sin preskaŭ sole per bredado de brutaro, ĉefe ŝafoj, sed en la 19-a jarcento fiŝkaptado ekkreskis, kaj nun ĝi kaj la fiŝindustrio donas al ili la plej grandajn enspezojn. En la 20-a jarcento la industrio multe ekkreskis kaj dum la lastaj jardekoj ankaŭ la turismo plifortiĝis.

En la 20-a jarcento la islandaj socio kaj vivmaniero tre rapide ŝanĝiĝis. La popolo transiris el la kamparo al vilaĝoj kaj urbetoj ĉe la marbordoj. Anstataŭ loĝdomoj el tero kaj ligno venis domoj konstruitaj el betono kun moderna fasono. Oni bridis la energion de la riveroj, kaj nun ĉiuj loĝdomoj havas elektron kaj en la plej multaj lokoj en Islando estas nun ankaŭ retaliro.

Dum jarcentoj ĉevaloj estis la solaj transportiloj en la lando, kaj remboatoj laŭ la strando ĝis la komenco de la dua mondmilito. Nun troviĝas aŭtovojoj en ĉiuj distriktoj, kaj ĉiuj ĉefaj vojoj estas asfaltitaj. Fervojoj ne ekzistas en Islando, kaj la tuta trafiko enlande okazas per aŭtobusoj kaj aŭtoj. Pro tio la islandanoj estas unu el la nacioj kiuj havas plej multajn privatajn aŭtojn porkape en la mondo. Per aviadiloj oni povas vojaĝi de Rejkjaviko al la plej grandaj urbetoj en la lando.

La islandanoj konas siajn poezion kaj literaturon de la komenco. Ili komencis skribi islandlingve ĉirkaŭ 1100, kaj de 1200 ĝis 1400 estis skribitaj en Islando la tiel nomitaj Sagaoj de islandanoj kaj Sagaoj de la norvegaj reĝoj kaj la danaj reĝoj. De tiu tempo estas ankaŭ la tiel nomataj Edda-poemoj, kiuj temas kaj pri la antikvaj norenaj dioj kaj herooj kaj nobeloj el Mez-Eŭropo dum la frua mezepoko. Tiuj literaturaĵoj estis skribitaj sur pergameno kaj la plej granda kolekto de ili nun estas konservata en Instituto de Árni Magnússon en Rejkjaviko.

Post tiu ora literatura periodo la islandanoj plu kreis poemojn kaj prozajn verkojn, kvankam tiuj literaturaĵoj ne estas tiel famaj kiel la antaŭaj. La deknaŭa kaj la dudeka jarcentoj estis same fruktodona epoko en la islanda literaturo, kaj menciinde estas, ke la islanda verkisto Halldór Laxness ricevis la literaturan Nobelpremion 1955.

Dum la lasta jarcento la pentroarto floradis kaj la saman oni povas diri pri muziko, kino kaj aliaj belartoj.

La islandanoj parolas la islandan lingvon, kiu devenas el la malnova norena lingvo, kaj, malgraŭ multaj fonetikaj ŝanĝiĝoj, la islandanoj povas facile legi sian malnovan literaturon de la 13-a kaj 14-a jarcentoj.

La islandanoj unue aŭdis pri Esperanto antaŭ la fino de la deknaŭa jarcento, kaj iom pli poste la unuaj komencis lerni la lingvon. La ĉefa protagonisto por Esperanto estis la ekonomikisto Þorsteinn Þorsteinsson, kiu verkis la unuan Esperanto-lernolibron islandlingve en 1909. Post la unua mondmilito la intereso pri Esperanto pliiĝis, kaj la lingvo ekhavis kelkajn probatalantojn. La plej konata estis la fama verkisto kaj renoma stilisto Þórbergur Þórðarson, kiu interalie verkis tri Esperantajn lernolibrojn kaj eldonis grandan libron pri la lingvo, Alþjóðamál og málleysur (Internaciaj lingvoj kaj lingvaĉoj) kun 350 paĝoj.

La dua mondmilito kaj la malvarma milito, kiu sekvis ĝin, multe malgrandigis la intereson pri Esperanto en Islando, samkiel en aliaj landoj. Tamen oni povas diri ke dum tiu tempo oni faris grandan taskon favore al la islanda Esperanto-movado, kaj por vivteni la movadon kaj fortigi la socian agadon de la islandaj esperantistoj. Tiutempe esperantistoj kaj verkis en Esperanto, kaj tradukis islandajn verkojn al la internacia lingvo. Estas interese mencii ke Hallgrímur Sæmundsson, instruisto, kiu eklernis Esperanton en 1947, kiel la unua partoprenis Universalan Kongreson de Esperanto en Bournemouth en Britio en 1949. Esperanto tiam estis 62-jara. 62 jarojn pli poste li ĉeestis en la UK en Kopenhago. Intertempe li partoprenis en pliaj UK-oj kaj nelacigeble laboris por la islanda Esperanto-movado, kaj lia agado por ĝia vivo estas netaksebla.

Alia islandano, Baldur Ragnarsson, eklernis Esperanton iom pli poste. Li komencis baldaŭ verki poemojn esperantlingve kaj traduki islandajn verkojn en la internacian lingvon. Tion fakte faris multaj aliaj, sed li estis la plej produktiva kaj lia parto en islanda Esperanto-literaturo, kaj originala kaj tradukita, estas la plej granda kaj netaksebla. Pro lia traduka agado nun troviĝas en Esperanto kelkaj plej gravaj verkoj de la islanda mezepoko (ekzemple Sagao de Njal kaj Edda de Snorri Sturluson) kaj ankaŭ elektitaj verkoj el la moderna literaturo (interalie Sendependaj homoj de Halldór Laxness kaj tri poemlibroj de la juna poetino Gerður Kristný). Ne decas forgesi, ke multaj aliaj esperantistoj tradukis islandajn poemojn al Esperanto, kaj nun ekzistas en Esperanto la plej bonaj elektaĵoj de islandaj poemoj kompare kun tiuj al aliaj lingvoj.

Kelkaj Esperantaj revuoj estis eldonitaj en Islando, en kiuj aperis multaj tradukoj de islanda literaturo al Esperanto. La ĉefaj estas Voĉo de Islando kaj La Tradukisto.

La ekzemploj de la du antaŭe menciitaj islandanoj, Hallgrímur kaj Baldur, unuflanke vidigas kiel juna Esperanto statas kompare kun aliaj, grandaj lingvoj, kiuj nun klopodas konkeri la mondon, kaj kiel grave estas por esperantistoj daŭrigi sian agadon, aliflanke kiel grave estas evoluigi Esperanton per orginala verkado en la lingvo, kaj per tradukoj Esperanten el aliaj lingvoj, kaj tiel vortigi en la internacia lingvo tiujn pensojn, kiujn oni jam vortumis en ĉiu aparta nacia lingvo.

Malgraŭ daŭra agado de la islandaj esperantistoj, la partoprenantoj en la movado dum la lastaj jaroj iom malmultiĝis, kaj mankas al la movado novaj junaj esperantistoj. Eble oni povas kompari la islandan Esperanto-movadon kun fortradika arbo, kiu pro manko de akvo nun havas paliĝintajn foliojn. La islandaj esperantistoj esperas ke la UK en Islando akvumos tiun arbon, por ke ĝiaj folioj ekbrilu kiel verdaj steloj.

Bonvenon al la UK en Islando en 2013!

Kristján Eiríksson

[FORIGITA!: bildo]

Rejkjavika kvartalo

[FORIGITA!: bildo]

Rejkjaviko — la malnova haveno

[FORIGITA!: bildo]

Rigardo al Vatnajökull de la kultura centro de Þórbergur

[FORIGITA!: bildo]

Kultura centro de Þórbergur — norda flanko

125-jariĝo de Esperanto en la pola parlamento

La 17-an de oktobro ĉe la Pola Senato okazis simpozio, dediĉita al la 125-jariĝo de Esperanto. Epokfara evento, ĉar por la unua fojo al Esperanto estas tiel omaĝite en parlamento. Antaŭ tiu evento estis kreita Parlamenta Grupo Subtenanta Esperanton kun 35 membroj kaj inaŭgurita ekspozicio dediĉita al Esperanto.

La vicprezidanto de la pola senato Jan Wyrowiński en la inaŭguro de la ekspozicio rememorigis la multkulturecon de Bjalistoko, la naskiĝurbo de Zamenhof. La valoroj de la komuna lingvo superanta la homajn dividojn estis emfazitaj de la vicprezidanto de la sejmo, la suba ĉambro de la pola parlamento, Wanda Nowicka. La publikon alparolis ankaŭ Maria Pończyk-Pozdziej, vicprezidanto de la pola senato, kaj la senatano Edmund Wittbrodt, prezidanto de la eŭropa komisiono de la pola senato.

La ekspozicion kaj la simpozion pretigis la pola societo Eŭropo-Demokratio-Esperanto. En la ekspozicio troviĝis 30 libroj (i.a. la Unua Libro), fotoj pri kongresoj kaj literaturaj tradukoj. La paneloj estis tiel planitaj, ke necesis maksimume po 1 minuto por legi ilian enhavon. Ili montris ekz. kelkajn el la cento da Esperanto-periodaĵoj, la interretan agadon de esperantistoj, radiostaciojn emisiantajn en Esperanto, fotojn pri ZEO-oj en la tuta mondo ktp.

Dum la simpozio kvar prelegantoj esprimis siajn ideojn. La partoprenantoj parolis pri Esperanto kiel garantio por konservi la kulturan variecon de Eŭropo kaj pri la ŝancoj por ĝia efektiva integriĝo.

La prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) Seán Ó Rian, ne povante persone ĉeesti pro laboraj kialoj, sendis sian paroladon, kaj ĝi estis laŭtlegata. Li esprimis la opinion, ke la dominado de la angla lingvo en Eŭropa Unio ne taŭgas al la interesoj de Pollando, nek al tiu de 87% el la 500-miliona civitanaro de Eŭropa Unio, por kiuj la angla lingvo ne estas la gepatra lingvo. Tiu situacio kreas privilegion por la restantaj 13%, por kiuj la angla estas la denaska. Li ankaŭ substrekis, ke EEU klopodas pri politika subteno en la eŭropuniaj landoj por krei sistemon de la internacia komunikado baze de Esperanto. Nun EEU koncentriĝas al utiligo de Esperanto en la altigado de la lernoefikeco de lingvoj kaj pri la utiligo de Esperanto kiel simbolo por la tuta Eŭropo, ekzemple dank’ al komuna kantado de la Eŭropa Himno.

Estis reliefigite, ke Pollando kiel la naskiĝlando de Esperanto povas klopodi pri ĝia statuso de parte oficiala lingvo de EU. Tiun statuson havas jam la lingvoj kataluna, eŭska, gaela kaj skota. Ministroj rajtas uzi tiujn lingvojn dum renkontiĝoj de la Konsilio de EU, sed devas mem organizi kaj pagi siajn tradukantojn. Civitanoj rajtas skribi al EU-institucioj en ĉi tiuj lingvoj, kaj postuli respondojn en la propra lingvo. La tradukkostojn kovras la nacia registaro, kiu oficiale petis pri la duonoficiala statuso.

Etsuo Miyoshi petis utiligi la komunan eŭropan kulturan heredaĵon, Esperanton, kio alportos investojn kaj turistojn al Pollando. Li estis la sola, kiu parolis Esperanton, ĉar la evento okazis en la pola lingvo.

Kazimiro Krzyżak en sia parolado montris, ke la kosto por lernado de fremdaj lingvoj en la 27 landoj de EU estas 350 miliardoj da eŭroj jare, kio estas 3,2% el la malneta interna produkto de EU. Tion ĉiu EU-ano pagas, escepte de britoj, kiuj ne lernas fremdajn lingvojn. Laŭ la senatano Edmund Wittbrodt la ĉi-jara jubileo de Esperanto kaj la kreo de la parlamenta grupo povas stimuli reviviĝon de Esperanto. Li instigis esperantistojn disvastigi ĝin ne konfronte al aliaj lingvoj, sed kiel kompletigon, prezentante avantaĝojn ligitajn kun la lingvolernado. Li memorigis, ke la kvanto de tradukoj kreskas kun la kreskanta kvanto de EU-landoj. Venos momento kiam la sistemo ĉesos funkcii pro ekonomiaj kialoj kaj tro granda komplikeco. Nun Eŭropo rimarkas, ke la ideo uzi ĉiujn lingvojn estis misa.

La deputito Tadeusz Iwiński atentigis, ke en la nuntempa tutmondiĝo ne eblas kontesti la rolon de la angla, kaj disvastigado de Esperanto opozicie al aliaj lingvoj ne povas alporti bonajn rezultojn. Kiel malfortaĵon li rekonis, ke la diskonigon de Esperanto subtenas neniu ŝtato. Li substrekis, ke esperantistoj devas klopodi pri revenigo de la Esperantaj elsendoj en Pola Radio kaj popularigado de la lingvo en la Konsilio de Eŭropo.

Ĉiuj parlamentanoj ricevis anticipe dosieron kun kopioj de ĉiuj prelegoj, informilon pri Esperanto kaj la diskon Printempo de Oomoto 2009. Al la ĉeestantoj estis enmanigita la samo.

La aranĝon “125-jariĝo de Esperanto” ĉeestis 141 homoj (16 en la inaŭguro de la Parlamenta Grupo, 82 en la ekspozicio kaj 43 en la simpozio): parlamentanoj, reprezentantoj de la Esperanto-movado en Pollando, reprezentantoj de la scienca kaj kultura sferoj kaj ĵurnalistoj.

Raportoj aperis en la tutlanda ĵurnalo Gazeta Wyborcza kaj danke al la distribuo de informoj de la novaĵagentejo PAP pluraj lokaj kaj regionaj ĵurnaloj raportis, ĉefe pri la ekspozicio. La malborka televido raportis pri la evento dum 23 minutoj. Informoj pri ĝi estis publikigitaj en la paĝo de la Senato kaj de 5 parlamentanoj. Retaj serĉiloj montras 12 000 paĝojn informantajn pri la evento.

Pollando havas en siaj manoj gravan respondecon: diskonigi la valoran heredaĵon de unu el siaj elstaraj filoj, Zamenhof. Mezeŭropo jam spertis la trudadon de la rusa kaj nun de la angla. Se ni sukcesos veki tiun dormantan tigron, certe la najbaraj landoj reagos kaj la tuta EU influos la mondon.

Etsuo Miyoshi

TEJO tutmonde

Universitata Esperanto-Festivalo

aŭ raporto pri tio, kiel la teorio realiĝas

Nuntempe estas pli kaj pli laŭtaj la voĉoj, laŭ kiuj indas celi adoleskulojn kaj ĝenerale junulojn varbante pri Esperanto. Nun ni vidu ekzemplon kiel tio realiĝis en la urbo Szeged, Hungario.

Kiam oni legas la taskon, ĝi ŝajnas esti facila: celi junulojn. Sed se ni pensas iom pli, leviĝas la demando: kiujn? Kiuj estus utilaj por la movado? Certe tiuj kiuj scias kiel organizi eventojn, kiuj komprenas pri neformala edukado, pri la funkcimaniero de NRO-oj. Do la celgrupo ne povus esti pli bona ol la studentoj de andragogio — la kulturmanaĝera fako. Kaj jes ja, ekzakte tie ekzistas la speciala fako: Esperanta kultura fakmanaĝerado, kiun elektas ĉiujare ĉirkaŭ 20 gestudentoj. Ili havas ĉiusemajne 12 studhorojn rilatajn al Esperanto, kie krom lerni la lingvon ili ricevas konojn pri la historio, movado, kulturo kaj aplikado de Esperanto, pri Esperantlingvaj libroj, gazetoj kaj interretaj paĝoj, faka lingvo (komunikado, korespondado, projektmanaĝerado Esperante). Aldone ili akiras konojn pri diversaj fakoj utilaj por la Esperanta movado: organiza strukturo de la civila sfero, senprofita administradscienco, komunikado inter kulturoj; praktikado de komunikado, konduta kulturo (protokolo kaj etiketo), program-organizado, merkatiko, manaĝer-studoj: librotenado kaj entreprena planado.

La studentoj ne nur lernas la teorion, sed ankaŭ havas praktikajn taskojn, nome organizi renkontiĝojn, kiel ĉi tiu, kiun mi partoprenis. Tamen, kial partopreni eventon organizitan de komencantoj, kie krokodilado estas kutima, kaj kies partoprenantoj ne konas la Esperantan etoson?

Do, kun antaŭtimoj mi alvenis vendrede al la stacidomo de Szeged, kie atendis nin ĉarmaj homoj, kiuj gvidis nin al nia ĉambro. Ni havis tempon por manĝi antaŭ la kunveno en nemultekosta, sed ne malbonkvalita loko proksime al nia loĝejo. Tute ne estis problemo ke la membroj de nia karavaneto loĝis en du apartaj partoj de la urbo, la organizantoj ĉion bone planis kaj prizorgis.

Jam la unua nokto estis tre bonetosa, kun ĉarma prezento de la fakultato (el kiu mi ĉerpis la informojn pri iliaj studobjektoj) kaj interkona vespero — en Esperanto. Kiel kutime, ĉu ne? Tamen, se ni mencias, ke la studentoj, kiuj gvidis la tutan vesperon, eklernis Esperanton nur 6 semajnojn antaŭ la evento, klaras kial mi estis surprizita. Sabate ni vizitis la Esperantan Kolekton de la Biblioteko Somogyi Károly en Szeged, kie mi vidis Esperantajn kartojn eldonitajn de Piatnik. Ili estis belegaj, verŝajne faritaj iam inter la du mondmilitoj. Ni vizitis ankaŭ la muzeon Móra Ferenc, kun profesia Esperanta gvidado. La kleriĝon sekvis urba ludo, kiun gvidis la gestudentoj. Posttagmeze okazis prelegoj pri Kazaĥio, Muzaiko kaj E@I kun interpretado — por montri al la studentoj iomete la buntecon de la mondo de Esperanto. Poste estis vingustumado kaj etaj hungaraj kuketoj por helpi priparoli la prelegojn kaj daŭrigi la interkonatiĝon. Multe aldonis al la etoso, ke dum la paŭzoj inter la prelegoj kaj dum la vingustumado estis tre bona fonmuziko prezentato de gitarludanto, kaj ke la tuta evento okazis en tre ĉarma ĉambro, tute taŭga por la kvanto de la ĉeestantoj kaj la tipo de la evento. Estis malfacile forlasi tiun lokon, sed ni devis, do ni daŭrigis en apuda trinkejo. La sekvan matenon, pro la malbona vetero, anstataŭ la urborigardado, ni kunmanĝis en tre bona dolĉaĵejo, kiu tamen havis lokon por ni, do mi trinkis varman ĉokoladon, dum pluvis ekstere. La tempo rapide venis por adiaŭi. Malfacila tasko, ĉar ĉiuj partoprenantoj volis ke tiu tempo ne ĉesu iam ajn!

Alveninte hejmen mi sentis ke mi tute refreŝiĝis dum la semajnfino, kaj mi estis dankema al la organizantoj, ĉar mi tre ĝojis vidi la entuziasmajn gestudentojn kaj partopreni la profesie organizitan eventon.

Do, se iu demandus min nun, ĉu por spertaj esperantistoj indas partopreni tiajn eventojn, mi certe respondus: jes ja!

Se vi konas universitatan grupon/kurson (studentan aŭ formalan) skribu al Germain Pirlot kaj anoncu ĝin ĉe la monda listo en la kursejo ĉe edukado.net, kaj agu same se vi simple emas krei grupon/kurson por ricevi metodikan, lingvan kaj organizan helpon.

Veronika Poór

Novaĵoj en la reto

Edukaj EU-projektoj de E@I — agado por kaj per Esperanto

La ĉi-jara somero estis por E@I vere fruktodona periodo. Okazis la ĝis nun plej granda SES (Somera Esperanto-Studado) kun 250 partoprenantoj. E@I kontribuis al la programo de la EEU-kongreso en Irlando. En la oficejo de E@I laboris 3 volontuloj kaj 2 staĝantoj. Kaj aldone — venis informoj pri tri akceptitaj EU-projektoj, en kiuj E@I partoprenos dum la sekvaj 2 jaroj. El ses senditaj monpetoj, en kiuj E@I estis engaĝita, tri estis aprobitaj, kio estas tre bona rezulto, se konsideri la kutiman akcepto-kvanton de EU-projektoj.

Pri kio temos la novaj EU-projektoj?

1. lingvo.info — tiu ĉi unua efektive temas pri kompleta rekonstruo de la projekto “Lingva prismo” — la retejo www.lingvo.info — kiun E@I kreis (kunlabore kun kelkaj organizoj) jam en la jaro 2003. La paĝaro celas en interesa, amuza formo prezenti diversajn lingvojn de la mondo, lingvan diversecon kaj prilingvajn temojn (lingvaj ekologio, ekonomio, politiko ktp.).

La nuna retejo jam dum pluraj jaroj ne estis prizorgata (ĉefe pro manko de financoj kaj homfortoj), tial ni ĉi-jare provis monpeti por kompleta rekonstruo de la retejo, kun la plano aldoni amason da nova enhavo, riĉigi la tradukojn (al plej multaj EU-lingvoj), krei lingvo-ludojn ktp. La projekton efektive kunordigos EEU (Eŭropa Esperanto-Unio), kiu ankaŭ mem monpetis por ĝi. Gravas krome, ke en 7 organizoj el 9, partoprenantaj en la projekto, estas engaĝitaj rekte esperantistoj! Do la projekto estos preskaŭ pure peresperanta. Kunlaboro de EEU kun E@I (kun grava helpo de la ceteraj partneroj) povas trafe kontribui al plua konkreta helpo al malgrandaj kaj minoritataj lingvoj fare de la Esperanto-movado. La retejo povos (kaj provos) prezenti praktikan pruvon, ke esperantistoj ja subtenas la lingvan diversecon, kaj ankaŭ pretas fari por ĝi ion tre konkretan.

2. Global E-learning (Tutmonda E-lernado) — projekto kun la celo krei paĝaron, multlingvan, multmedian kurson pri tutmondaj temoj (la angla esprimo “global education”). Plejparte temos pri ekologio, sed la ĉefa trajto estas konsciigi homojn, kiel unuopaj aferoj interrilatas en la nuna tutmondiĝanta epoko. Certe do eniros en la projekton ankaŭ la temo de lingva ekologio kaj lingvaj rajtoj ene de la temaro. E@I planas realigi ankaŭ Esperanto-version de la retejo. En la projekto 2 el la 4 partneraj organizoj estas Esperantaj.

3. Speak and Learn (Parolu kaj lernu) — ĝi estos poŝtelefona (kaj tabulkomputila) aplikaĵo, kiu ebligos lerni bazajn esprimojn kaj frazojn en 17 diversaj EU-lingvoj. Planata estas plurplatforma aplikaĵo, kiu funkcios en ĉiuj nunaj operaciumaj sistemoj Android, iOS, Windows 8. Same en ĉi tiu projekto ni planas aldoni Esperanton inter la elekteblajn lingvojn.

Tio ĉi estas la novaj, ĵus komenciĝintaj projektoj — kies rezultoj videblos plene nur post du jaroj. Tamen E@I jam nun realigas sukcesajn EU-projektojn, rilatajn al la lingvo-instruado. En ĉi tiu momento estas kreata grava lingva retejo: www.deutsch.info — kies celo estas disponigi senpagan multlingvan paĝaron por lernado de la germana lingvo, enhavantan ankaŭ informojn pri la vivo en Germanio kaj Aŭstrio. Kreataj estas kursoj de la germana por la niveloj A1, A2 kaj B1, la kerno de la nivelo B1 estos precipe situacioj gravaj por la migrantoj. Krom tio en la retejo troveblos praktikaj informoj pri Germanio kaj Aŭstrio kaj pri iliaj kulturoj.

Alia lingvo-retejo, kreita de E@I per subteno de EU, estas www.slovake.eu: multlingva paĝaro por instrui la slovakan lingvon al eksterlandanoj. La projekto daŭris inter 2009 kaj 2011. Ekde aprilo 2011 (kiam la retejo estis lanĉita) la retejo tre bone progresas kaj populariĝas. Registriĝis en ĝi pli ol 5 000 uzantoj el 170 landoj, entute la retejon vizitis jam pli ol 200 000 unuopuloj, kaj ĉiutage vizitas la paĝaron pli ol 1 000 homoj. La retejo jam funkcias en ok lingvoj (inkluzive Esperanton) kaj eĉ ĉi-jare de la Eŭropa Komisiono estis elektita inter la plej bonaj projektoj (t.n.best practise projects”). Tio plian fojon pruvas, ke la laboro de E@I iĝas pli ofte rimarkata ankaŭ de la ekstera mondo. Kaj inverse — esperantistoj tiel ĉi pruvas, ke ili povas, volas kaj kapablas reale kontribui al la plurlingveco.

Same dum la venontaj jaroj E@I planas okupiĝi pri EU-projektoj. Ili montriĝas tre taŭga vojo por organizo, bazita ĉefe sur reta agado kaj okupiĝanta pri internaciaj edukaj projektoj. Ideoj pri interesaj projektoj ne mankas. Kaj krome, pluraj el ili povas kontribui al pli bona videbligo de Esperanto en la reto kaj la mondo ĝenerale.

Peter Baláž

Semajno en Kubo: kontaktoj ekstere kaj inter ni

Iom pli ol du jarojn post la 95-a UK mi ĝojis reveni al Kubo por unusemajna vizito de la 21-a ĝis la 28-a de oktobro. Krom esperantistoj mi renkontis la vicministron pri kulturo Fernando Rojas kaj prelegis ĉe la Kuba Asocio por Unuiĝintaj Nacioj. Samtempe aperis en la lando ankaŭ alia gasto, neinvitita kaj nedezirata, nome la uragano Sandy.

La renkontiĝon kun la vicministro Rojas ĉeestis ankaŭ Alberto Calienes kaj Alberto Pineda, resp. prezidanto kaj estrarano de Kuba Esperanto-Asocio. Ni dankis al Rojas pro lia persona kontribuo al la sukceso de la Havana UK. Li estis ĝia Alta Protektanto kaj aktive sekvis kaj apogis ĝiajn preparojn ekde nia unua renkontiĝo en 2008. Ni traktis kelkajn komunajn planojn de UEA kaj KEA, al kies antaŭenigo Rojas promesis helpon. Li estis aparte kontenta aŭdi, ke la 95-a UK forte stimulis la kuban movadon. Nun KEA havas membrojn en ĉiu provinco kaj multaj talentaj kaj entuziasmaj gejunuloj aperis en ĝiaj vicoj.

La 23-an de oktobro, antaŭtage de la Tago de UN, mi prelegis pri la historio kaj nuna stato de Esperanto en la sidejo de la Kuba Asocio por UN. Enkonduke parolis la vicdirektoro de la Asocio, ambasadoro Aramís Fuente Hernández. Li montriĝis bone informita pri la historio de Esperanto, kion mi jam sciis pro nia antaŭa unuhora interparolo. Inter kvardeko da aŭskultantoj de mia prelego estis ankaŭ s-ro Pham Thanh Nghe (ataŝeo de la vjetnama ambasado), s-ino Ana María Díaz Canals (direktorino de la Fremdlingva Eldonejo José Martí) kaj ĵurnalistoj kaj reprezentantoj de kulturaj kaj edukaj instancoj. Ĉeestis ankaŭ la estraranino de UEA Maritza Gutiérrez.

La aranĝo ĉe la Asocio por UN ricevis vastan reeĥon en la gazetaro, radio kaj televido. La Kuba Nacia Televido dediĉis al ĝi preskaŭ kvaronhoron. Krome, jam antaŭ mia vizito al Kubo la agentejo Prensa Latina amplekse raportis pri ĝi. Tiu bona informa agado de KEA meritas admiron kaj imiton de aliaj landaj asocioj.

En la korto de la sidejo de KEA okazis du vesperaj festoj kun resp. kvindeko kaj trideko da partoprenantoj, kiuj venis ankaŭ el aliaj provincoj. En ili bone montriĝis la amo de kubanoj al arto kaj kulturo, ĉar tiel multaj estis la ĉeestantoj, kiuj kantis, muzikis aŭ prezentis poemojn aŭ rakontojn en ambaŭ vesperoj. Por funkciigi la belan duetaĝan sidejon, i.a. kun bone prizorgita biblioteko, KEA cetere ne ricevas subvenciojn de iu ajn ekstera fonto, sed ĝi mem perlaboras siajn rimedojn, ĉefe per kursoj de la hispana. Parolante kun estraranoj kaj membroj de KEA mi sentis iliajn grandan fidon je la propraj fortoj kaj iniciatemon, el kiuj povus multon lerni respondeculoj de landaj asocioj en landoj, kie multaj eksteraj kondiĉoj estas pli facilaj.

Interparoloj kun kubaj esperantistoj estis tiom pli utilaj, ĉar por tio mankis tempo dum la UK. Ĉiuj sopiras internaciajn kontaktojn. Partopreno en UK, IJK k.a. aranĝoj restas al ili fora revo, krom kiam ili okazas en Kubo. Ankaŭ Koresponda Servo Mondskala povas helpi malpli ol antaŭe por trovi leteramikojn, ĉar la ĝeneraliĝo de retpoŝto reduktis la uzon de KSM, dum en Kubo retumado ankoraŭ ne estas ĉiutagaĵo. Feliĉe kvindek kubanoj havas regulan kontakton kun la monda movado per ĉi tiu revuo kiel membroj de UEA helpe de Fondaĵo Canuto. Se ankaŭ vi volas helpi al Esperanto en Kubo, simpla maniero estas donaci al tiu fondaĵo por kreskigi la nombron de “kanutanoj”.

Aŭ eble vi povos partopreni en la Kuba Esperanto-Renkontiĝo (13-17 marto 2013) en Los Cocos, apud la loko de la 66-a IJK? Iri al Kubo indas por refreŝigi sian entuziasmon por Esperanto, por ne paroli pri ĉiuj ceteraj belaĵoj tie!

Meze de mia oktobra restado Kubo estis atakita de la uragano Sandy, kiu faris grandegan detruon en la orienta parto de la lando. La estraro de KEA tuj ekinventaris la damaĝojn al tieaj esperantistoj kaj okazigis krizkunvenon kun mia ĉeesto por plani la helpagadon. Inter siaj unuaj agoj KEA ankaŭ komencis monkolektadon inter siaj membroj. Krome, mi transdonis al KEA 500 eŭrojn kiel tujan subtenon de la Konto Espero de UEA por la esperantistaj viktimoj de la katastrofo.

Osmo Buller

[FORIGITA!: bildo]

Geomar Martínez prezentas proprajn kanzonojn

[FORIGITA!: bildo]

Ĉe la Asocio por UN: de maldekstre Aramís Fuente Hernández, Osmo Buller kaj Alberto Calienes

Loke-Fake-Persone

Librofoiro en Danio

Dana Esperanto-Asocio partoprenis en Librofoiro de Kopenhago de la 9-a ĝis la 11-a de novembro. La librofoiro estas grava ĉiujara kultura evento kun preskaŭ 30 000 vizitantoj. Ĉi-jare oni translokis ĝin al Bella Center, konata al la partoprenintoj de la pasintjara UK en Kopenhago. Ni substrekis la jubilean jaron pere de la jubilea simbolo, kiun la partoprenantoj povis vidi ne nur en nia budo, sed ankaŭ sur 20 grandaj ekranoj 20 fojojn hore, entute 5 400 fojojn! Sabate ni invitis niajn membrojn al renkontiĝo ĉe nia budo por festi la jubileon. Kadre de la foiro nia membro Peter Wrå estis intervjuita de la dana radio pri la Esperanta literaturo.

Ileana Schrøder
Trilanda projekto

Kiel la kunordiganto de la eŭropa Comenius-projekto, la Gimnazio Ernst-Moritz-Arndt en Herzberg, kunlabore kun Interkultura Centro Herzberg, oficiale anoncas la starton de la projekto, kiu daŭros inter 2012 kaj 2014. GUTO estas mallongigo de la originala anglalingva titolo A Guided Tour from the Local Castle to the European House (ĉiĉeronata vizito de la loka kastelo al la Eŭropa Domo). La projekto celas kunlaborigi lernejanojn en Győr (Hungario), Mazara del Vallo (Italio) kaj Herzberg (Germanio), ke ili estu kapablaj rakonti unu al la aliaj pri la lokaj historio, geografio, popolkutimoj, tradicioj kaj kulturaj specifaĵoj, do ili fariĝos junaj turismaj gvidantoj por sia loĝurbo. La nuna aŭtuna periodo servas por virtuala interkonatiĝo, ellaboro de projektmaterialoj por ekspozicioj en la partnerlernejoj en novembro, kaj por la unua renkontiĝo en Italio en printempo 2013. Sekvos vizito al Hungario en aŭtuno 2013, kaj la lasta kunveno okazos en Herzberg en printempo 2014. En la ĉeesto de la lerneja direktoro Hans-Joachim Bötel estis fiksitaj flagobendo kun eŭropaj naciaj flagetoj en la ĉefhalo de la gimnazio kaj projektŝildeto ricevita de la Nacia Comenius-Agentejo sur la muro ĉe la enirejo. La gazeto Harz Kurier raportis pri la evento, kiun ĉeestis la entuziasmaj lernantoj, la respondecaj instruistoj kaj la projektgvidantaj Esperanto-instruistoj el la Esperanto-Centro Ewa Kukielka kaj Zsófia Kóródy. Pri la evento aperis raporto sur la urba hejmpaĝo http://herzberg.de kaj albumo kun la fotoj ĉe http://esperantourbo.de/blog.php?blogid=90004891

Zsófia Kóródy
Nova ZEO en Francio

En la sudfrancia urbeto Verniolle la 16-an de septembro estis inaŭgurita la placeto “Jardin de l’Espéranto” (ĝardeno de Esperanto). La urbestro Robert Pedoussat malkovris la ŝildon en la ĉeesto de du honoraj prezidantinoj de “Cercle d’Études Espérantistes de l’Ariège” (Arieĝa Rondo de Esperantistaj Studoj), s-ino Simonne Pons-Moulis, kaj s-ino Herminia Puigsech-Munoz. Inaŭgure parolis la vicprezidanto de UEA Claude Nourmont, dankante la urbestraron pro tiu bela donaco okaze de la 125-jariĝo de Esperanto, juna lingvo kreita de juna homo.

Claude Nourmont
Librofoiro en Gotenburgo

Sveda Esperanto-Federacio (SEF) kaj la loka klubo en Gotenburgo fine de septembro partoprenis la volontulorganizan parton de la internacia librofoiro en Gotenburgo. Ĝi ĉi-jare okazis por la 28-a fojo kaj ĉefe traktis nordian literaturon.

Esperanto-budo aperis ĉe unu el kvar okazoj. Ĉi-jare preskaŭ cent mil homoj vizitis la foiron kaj la triono trovis la vojon al “nia” parto. Kelkcento haltis kaj interparolis ĉe la Esperanto-budo kaj preskaŭ kvindeko listiĝis por daŭre havi informojn pri Esperanto kaj pri la lokaj kursoj. Esperanto-Societo de Gotenburgo informis kvarfoje dum majo kaj septembro en centroj de diversaj urbopartoj.

Sur la bildo estas Arild Matsson, ordiganta matene antaŭ la malfermo.

Anita Dagmarsdotter
Ĉinoj kaj koreoj

La 25-an de septembro en la ĉefstabejo de Korea E-Asocio en Seulo okazis kunsido de ĉinaj kaj koreaj esperantistoj kun la temo Esperanto starigis la amikecan ponton inter la esperantistoj ĉinaj kaj koreaj, unu el la agadoj de la Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio kun la temo Marŝu kune la popoloj ĉina kaj korea. La kunsidon prezidis Wang Ruixiang, direktoro de la oficejo de Ĉina E-Ligo, vicprezidanto de la Komisiono pri Azia E-Movado de UEA. Ĉeestis trideko da samideanoj ĉinaj kaj koreaj. En la kunsido ambaŭ asocioj interŝanĝis librojn kaj gazetojn. Kim Uson rememorigis s-ron Lee Chong-yeong, kaj Park Sunyeon, la estro de la Seula Filio de la Korea E-Asocio, prezentis la E-movadon en Koreio kaj la E-eldonaĵojn. Shi Guang, laboranto de la oficejo de Ĉina E-Ligo, prezentis la laboron de la ligo kaj la ĝeneralan situacion de la movado de Ĉinio. Wang Lihua, redaktoro de El Popola Ĉinio, parolis pri la 125-jariĝo de Esperanto. La kunsido finiĝis en varma, harmonia kaj gaja atmosfero, kun komuna deziro, ke la esperantistaro de Azio kune kun tiu de la tuta mondo kontinue klopodu por realigi la noblan idealon de nia lingvo Esperanto kaj por evoluigi ĝian vivipovan movadon.

Wang Ruixiang
Esperantistoj en Botelkolo

Ĉu vi ne scias kie situas tiu respubliko? Vi verŝajne ne apartenis al la 25 esperantistoj el kvar landoj, kiuj partoprenis la 2-an Esperantistan Migradon Aŭtunan (EMA). La aranĝo de GEA okazis de la 30-a de septembro ĝis la 5-a de oktobro.

En aŭtuna suno de la meza Rejnlando la grupo migris sub la lerta gvidado de Rudolf Fischer. De Kaub en kvar etapoj la grupo iris al Rüdesheim, ĉiam sur la populara migropado Rheinsteig, renkontante belegajn panoramojn, imponajn burgojn kaj multkolorajn vitejojn. Ofte la internacia grupo renkontis vinberrikoltantojn, de kiuj ili ricevis kelkajn berojn por gustumi. Vidinte la verdajn flagojn ĉe la grupo kaj aŭdinte la “strangan lingvon” preterpasantoj alparolis la grupon kaj montris intereson pri nia lingvo. Ne malofte anoj de la grupo donis survojan kurseton pri la lingvo.

Vespere oni aŭskultis prelegojn de Petro Chrdle kaj Rudolf Fischer. Chrdle prelegis pri sia libroeldonejo kaj la vivo de la fratoj Čapek, Fischer pri siaj spertoj sur la Jakoba vojo en Hispanio.

La venontjara 3-a EMA verŝajne okazos ĉe Mozelo apud Zell. Ni jam fiksis la daton: de la 6-a ĝis la 11-a de oktobro 2013.

Wolfgang Bohr

La Amsterdama katedro serĉas profesoron

La Universitato de Amsterdamo (UvA) serĉas posteulon de prof. d-ro Wim Jansen, kiu emeritiĝos en 2013 kiel speciala profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la departemento pri Lingvistiko kaj Literaturscienco de la Humanisma Fakultato. UvA havas tiun katedron ekde 1998 laŭ la iniciato de la nederlanda fondaĵo Esperanto ĉe la Instruado, kiu komence ankaŭ respondecis pri ĝia financado. En 1994 ĝi kunfandiĝis kun Internacia Esperanto-Instituto (IEI), kiu sekve fariĝis la sponsoro de la katedro.

Ekde la 1-a de septembro 2013 UEA transprenos de IEI la respondecon pri la katedro por 5-jara periodo. La kuratoro de la katedro nome de UEA estos Nikola Rašić, eksa KKS kaj konata kiel sociologo pri la Esperanto-movado. Ĝis la fino de la nuna studjaro kiel kuratoro nome de IEI plu funkcios mag. Hans Erasmus. La du aliaj kuratoroj, nomumitaj de la universitato, estas prof. d-ro D. Gorter kaj prof. d-ro P.C. Hengeveld.

Kiel financan bazon de la subteno al la katedro la Estraro de UEA starigis specialan fondaĵon el la heredaĵo de f-ino A.J. Middelkoop, kiu instruis Esperanton en UvA en la periodo 1969-1978. Kvankam UEA estas la formala partnero de UvA, la financan ŝarĝon kundividas la asocio Esperanto Nederland, kiu jam ĝis nun dividis ĝin duone kun IEI. Ankaŭ donacoj de aliaj organizaĵoj kaj individuaj esperantistoj al la Fondaĵo Middelkoop estos daŭre bonvenaj.

Prof. Wim Jansen estras la katedron ekde februaro 2002. Ĉar temas pri la sola universitata katedro de sia speco en la mondo, la Estraro de UEA konsideris grava kaj necesa garantii ĝian pluan ekzistadon ankaŭ post la rezigno de IEI. Dum la periodo de prof. Jansen la prestiĝo de la katedro en la universitata medio kreskis pro la atingitaj rezultoj kaj pro la rimarkinda nombro de libroj, artikoloj kaj intervjuoj, kaj pro la prelegoj kaj reprezentiĝoj de la katedrulo en sciencaj konferencoj k.a. forumoj ankaŭ ekster la universitato. La katedro havis po ĉ. 15 studentojn en ĉiu studjaro; ĝis nun entute 181 (92 en interlingvistiko, 89 en Esperanto).

La katedrulo devos esti disponebla por la plenumado de siaj taskoj meznombre dum unu tago ĉiusemajne. La speciala profesoreco ne signifas, ke la katedrulo estos dungita aŭ salajrata de UEAUvA. Kompense, li/ŝi povos ĉiujare disponi pri € 20 000, elspezeblaj interkonsente kun la kuratoraro por kovri la kostojn pro la plenumado de la katedraj taskoj.

La ĉefaj taskoj de la katedrulo estas:

  • instruado en la kampoj de la interlingvistiko kaj Esperanto;
  • mentorado de magistraj aŭ bakalaŭraj disertaĵoj;
  • scienca esplorado kaj mentorado de doktorigaj esploroj;
  • funkciado kiel ligilo inter UEA kaj UvA;
  • kontribuado al laŭeble vasta diskonigo de la katedro per aktiva kaj reklama sinteno en kaj ekster UvA.

La katedrulo devos plenumi jenajn funkciajn postulojn:

  • havi tre bonan esplorkapablon, demonstreblan per la posedo de la doktora titolo (PhD) kaj per aliaj valoraj sciencaj agadoj kaj publikigoj.
  • havi demonstreblan larĝkampan sperton en la lingvistiko, speciale en la interlingvistiko.
  • havi bonajn instrukapablon kaj instrusperton, tiel sur universitata nivelo, kiel ankaŭ en rilato kun alinivelaj lernantoj.
  • esti kontaktema kaj facile kontaktebla, kapabla organizanto kaj gvidanto.
  • konscii pri la konovalorigeblo en la kampo de la katedraj laboroj.

La limdato por kandidatiĝi estas la 5-a de januaro 2013. La katedrulo estos elektita de la kuratoraro, kiu prezentos al la estraro de UEA proponon post aprobo de la dekano de la Fakultato kaj de la Estraro de UvA.

Anonco pri la vakanta profesoreco en la retejo de UvA (nederlandlingva): http://www.uva.nl/over-de-uva/werkenbij-de-uva/vacatures/item/12-256.html

Elekto de komitatanoj B de UEA

En 2013 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2013-2016. Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Se la nombro de IM estos minimume 5001 je la 31-a de decembro 2012, oni elektos ses komitatanojn B; se la nombro estos malpli granda, oni elektos kvin komitatanojn B.

La Ĝenerala Regularo (art. 8) preskribas: Dek individuaj membroj el minimume tri diversaj regnoj rajtas proponi unu solan kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn.

Kompletaj proponoj atingu la Centran Oficejon de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando) ĝis la 28-a de februaro 2013. Validaj estos nur skribaj dokumentoj kun originalaj subskriboj (t.e. ne telefaksoj aŭ retmesaĝoj).

Ĉiu kandidato devas esti IM de UEA dum du jaroj antaŭ la elekto (t.e. 2011 kaj 2012) kaj resti IM tra la tuta oficperiodo. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Komitatano, kiu persone ĉeestis neniun komitatkunsidon en la periodo 2007-2012, ne estas reelektebla.

Se la nombro de la kandidatoj ne superos la nombron de la elektotaj komitatanoj B, ĉiuj kandidatoj estos konsiderataj kiel elektitaj. Se la nombro de la kandidatoj estos pli granda, la individuaj membroj elektos siajn reprezentantojn per poŝta balotado.

Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA

Forpasoj

Richard Hirsch (1924-2012) mortis la 17-an de majo en Ludwigsau (Germanio). Li lernis la lingvon en 1948 kaj membriĝis en UEA en 1952. De 1953 ĝis 2011 li estis delegito kaj fakdelegito pri filatelo kaj SOS-aŭtoservo. Li gvidis LKK de la landa E-kongreso en 1961 kaj aktivis en la regiona movado. Ekde 1973, kiam li estis elektita kiel ĝenerala sekretario de Germana E-Asocio, lia nomo sinonimis kun preskaŭ ĉiu administra kaj organiza laboro en GEA pli ol dudek jarojn. Li estis komitatano A de UEA de 1973 ĝis 1989 por GEA kaj de 1996 ĝis 2004 por E-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-kolektantoj. Volontule li ankaŭ administris la Delegitan Reton de 1977 ĝis 1989. En tiu periodo li krome prizorgis Societon Zamenhof kaj Fondaĵon Canuto. Hirsch estis kotizperanto de UEA de 1973 ĝis 1998, dum samtempe lia edzino Elisabeth, forpasinta antaŭ kelkaj jaroj, estis la ĉefdelegito. Kiel fervora filatelisto-kolektanto Hirsch kompilis Katalogo de la Esperanto-filatelio (1990), kiu ampleksas E-temajn poŝtmarkojn, stampojn kaj glumarkojn. En 1993 Hirsch, kiu jam de 1962 estis dumviva membro, estis elektita kiel Honora Membro de UEA.

Li Shijun (1923-2012), konata per la plumnomo Laŭlum, forpasis la 10-an de novembro en Pekino. Li eklernis E-on en 1939. En 1950 li kunpreparis la fondon de Ĉina E-Ligo kaj ekpartoprenis en la redaktado de El Popola Ĉinio, kiun li longe servis kiel vicĉefredaktoro kaj tradukanto. Li estis ankaŭ vicĉefredaktoro de la Ĉina E-Eldonejo kaj de La Mondo, la organo de ĈEL. Laŭlum elstare kontribuis, kvante kaj kvalite, al nia traduka literaturo. Li esperantigis i.a. La okcidenta ĉambro de Zengling Hong (1961), Sinjoro Dongguo de Dong Gjuhian (1962), Aŝma (1980), Aŭtuno en la printempo de Ba Jin (1980), Ŭang Guj kaj Li Ŝjangŝjang de Chi Li (1985), Qu Yuan de Guo Moruo (1987), Frosta nokto de Ba Jin (1990), Ĉinaj klasikaj poemoj ilustritaj (1990), Mirrakontoj de Liaozhai de Pu Songling (1994), Ĉe akvorando (2004), Noktomezo de Mao Dun (2010), Romano pri la tri regnoj de Luo Guanzhong (2008), Pilgrimo al la Okcidento de Wu Cheng’en (2009) kaj Kvar generacioj sub la sama tegmento de Lao She (2011). Li kuntradukis kaj poluris la trivoluman Ĉina antologio kaj multajn aliajn verkojn kaj mem aŭtoris i.a. 222 simplaj versaĵoj por komencantoj (1995). Li verkis ankaŭ lernilojn, i.a. Nova vortaro Esperanto-ĉina (kun aliaj, 1959), Esperanta konversacio (1964), Esperanto-kurso por memlernado (1984), Nova kurso de Esperanto (1986), Gvidlibro de Esperanta konversacio (2001), Unua ŝtupo de Esperanto (1983) kaj Esperanto-Ĉina vortaro (kun aliaj, 1990).

Laŭlum estis membro de la Ŝtata Komisiono por Juĝo pri Kompetenteco de Superaj Tradukistoj. Ekde 1990 li ĝuis ŝtatan subvencion pro sia kontribuo al ĵurnalismo. Li estis estro de Ĉina E-Instituto kaj, ekde 1983, membro de la Akademio de E-o. En 2003 Laŭlum ricevis la Premion Grabowski de UEA. Li estis elektita kiel Honora Membro de UEA en la Pekina UK en 2004, en kiu li ankaŭ gvidis kiel rektoro la sesion de IKU. En 2010 li ricevis de la Ĉina Tradukista Asocio Honoran Premion pro Tradukado.

Vasil Pistoli (1923-2012) forpasis la 28-an de oktobro en Howard Beach (Usono), kien li transloĝiĝis el sia naskiĝlando Albanio en 2004. Li komencis aktivi por Esperanto kaj instrui ĝin jam en la 50-aj jaroj, kiam organizita movado ne estis permesita. En la 1990-aj jaroj, kiam la formalaj baroj jam malaperis, li gvidis dum kelkaj jaroj Albanan E-Ligon kaj Albanan E-Instituton. Tiam en liaj kursoj ekzameniĝis ĉ. 500 gelernantoj. En 1991 aperis lia Lernolibro de Esperanto por albanoj. En siaj lastaj jaroj li laboris por finkompili grandan vortaron albana-Esperantan.

Aleksandr Titajev (1951-2012) mortis la 14-an de oktobro en Vladivostok (Rusio). Li estis prezidanto de la Vladivostoka E-klubo kaj delegito de UEA.

Doris Vallon Wheeler (1926-2012) mortis la 2-an de novembro en Burlingame (Usono). Ŝi estis dumviva membro de UEA ekde 1969 kaj, profesie instruistino, longtempa delegito kaj fakdelegito pri edukado. Ŝi partoprenis en multaj UK-oj, membris en Societo Zamenhof ekde ĝia fondo en 1975 kaj regule subtenis la Novjorkan Oficejon de UEA k.a. agadojn de UEA.

Jaroslav Zaĥarija (1951-2012) mortis la 1-an de oktobro en Ivano-Frankivsjk (Ukrainio). Profesie kuracisto, li estis delegito kaj fakdelegito pri medicino ekde 1993.

Recenzoj

Frandaĵo de poezio

Profiloj de suno kaj luno. Miriam Rodríguez Hernández. Desegnaĵoj de Danny Daniel Perera Gutiérrez. El la hispana trad. kaj adaptis Jozefo de Jesus Campos Pacheco. Embres-et-Castelmaure: MAS, 2011. 27p. 15cm. Ilus. ISBN 9782918300465. Prezo: € 4,20

Mi ricevis la poemaron Profiloj de suno kaj luno kun tiu aparta emocio, kun kiu mi ĉiam ricevas infanlibrojn en Esperanto. Ne temas nur pri la samaj scivolo kaj ekscito, kiujn mi spertis en mia infanaĝo kaj daŭre spertas, prenante ajnan infanlibron enmane. Aldone al tio, infanlibroj en Esperanto ĝojigas min, ĉar ilia relativa abundo igas min pensi optimisme pri la estonteco de la Esperanta kulturo.

Do, tia estis mia ĝenerala humoro, kiam mi elprenis el la poŝtkesto la 24-paĝan libreton en formo de albumo, kiu en la libroserva katalogo de UEA estas listigita en la kategorion “Simplaj legaĵoj kaj infanlibroj”. Mi unue admiris senhaste la antaŭan kaj malantaŭan kovrilojn, samkiel la 12 paĝojn de ilustraĵoj, kiuj akompanas la apudajn 12 paĝojn de versoj. La desegnoj (enhavantaj homvizaĝajn lunon, sunon, stelon kaj ankaŭ homvizaĝajn abelojn) enigis min en la bonekonatan agrablan etoson de porinfanaj ilustraĵoj. Sur ĉiuj tiuj desegnoj de Danny Daniel Perera Gutiérrez aperas ree kaj ree simpatia eta aliplanedano, vojaĝanta trakosme kaj ankaŭ surtere. Mi supozis, ke ĝi estas la protagonisto de la libro, kaj antaŭĝojis ekkoni ĝin pere de la versoj...

Poste, mi eklegis la unuan poemon, kiu nomiĝas Tra la aero. Jen ĝi: “Per prujno de la luno / plenigas vi vian borson de revoj / se vi longan flugon entreprenas / kaj navigas tra stelaroj / kiel ŝipo ligita al la vento / sen timi la silenton / kiam vi alfrontas la marnebulon / per prujno de la luno / plenigas vi vian borson de revoj”.

Nun mi proponas al la legantoj de tiu ĉi recenzo unu simplan eksperimenton. Bonvolu forgesi por kelkaj minutoj mian enkondukon pri la ĝenerala aspekto de la libro, miajn personajn unuajn reagojn ktp. Bonvolu imagi, ke vi havas enmane neilustritan poemaron, kiu troveblas en la kategorio “Poezio tradukita” de la libroserva retejo, kaj la supre menciita poemo troviĝas sur la unua paĝo de tiu poemaro. Kaj nun, bonvolu relegi la poemon, laŭ tiaj imagitaj cirkonstancoj.

Dankon.

Se vi ŝatis la eksperimenton, vi povas daŭrigi ĝin dum la legado de la tuta libreto. Aliplanedanon vi nenie trovos menciita en la poemoj, sed plej verŝajne vi havos la senton, ke vi mem fariĝas nevidebla fluganta aliplanedano, kiu silente kaj scivole esploras la miraklojn de la universo... Mi sugestis la eksperimenton i.a. pro tio, ke mi volis eviti la eventualan rabaton de postuloj rilate kvaliton, per kiu multaj homoj taksas porinfanan poezion. Sed per la proponita eksperimento mi neniel intencis malpliigi la meritojn de la ĉarmaj bildoj akompanantaj la libron; mi nur volis instigi al ankaŭ aliaj eblecoj de mensa kontemplado dum la legado. Tiu eta poemaro estas ege pentreca aŭ pentrebla, tiel ke la legantoj de la libro verŝajne emos mense “pentri” la pejzaĝojn, per la formoj kaj koloroj de siaj propraj revoj. Jen ekzemplo de metaforo, aparte ekscitanta mensan “pentradon”: “flugas la kiso de la floroj / kiel flugas la koloroj / de la paletro al peniko.” [el la poemo Okversaĵo].

La versoj fluas per artecaj lingvaj ondoj, agrablaj kaj fascinaj, kun kelkaj ritmaj ripetoj. Jen kaj jen surprizas nin kelkaj demandosignoj, altigantaj kaj malaltigantaj la melodion de la prononco. Jen ekzemplo ĉerpita el la poemo Fantazio: “Kio ĝermas en la soleca duno? / La luno. // Kaj tiuj trembrilantaj floroj, foraj, belaj? / Steloj. // Kion serĉas la koboldo kun obstino? / Revon.”

La esprimo estas samtempe ege arteca kaj tute simpla, facile komprenebla eĉ por infanoj. La vortradikoj estas ĉiutagaj, tamen la vortprovizo uzata estas riĉa kaj surpriza, danke al buntaj kunmetaĵoj. Nur du malkutimajn vortojn mi renkontis, sed... paradokse, tiuj estas pli taŭgaj en tiu ĉi libro ol estus iliaj pli konataj ekvivalentoj. Unu el tiuj vortoj estas “flugdrako” anstataŭ “kajto”. Kvankam temas pri paŭsaĵo laŭ la germana, en la ĉirkaŭteksto la vorto fariĝas belega neatendita metaforo. Oni facile komprenas la titolon Flugdrakoj, danke al la jena priskribo: “Ili laŭŝnuras ĝis la nuboj / la plej grizan tagon de januaro. // Glacia aero gvidas ilin / kaj la mesaĝo iras ĉielen”. La alia vorto estas “muŝbirdo” (malkutima paŭsaĵo laŭ la franca) anstataŭ la pli kutima “kolibro”. Ankaŭ tiu ĉi vorto ŝajnas al mi agrabla metaforo en la ĉirkaŭteksto. Ni aldonu ankoraŭ unu avantaĝon: infanoj eventuale nekonantaj kolibrojn tamen tuj komprenus, ke “muŝbirdo” estas tre eta birdo. Jen la koncerna memorinda birdportreto: “Oraj muŝbirdoj / kvazaŭ lumaj gutoj / ŝtelistoj de mielo. / Ĉu vi konas ilin?” [el Voĉoj kaj flugiloj]

En ambaŭ kazoj, la malpli kutimajn vortojn oni prezentas ankaŭ pere de la apudaj desegnoj, do malkompreno estas preskaŭ neebla.

Ĉiu traduko de beletraĵo estas arteca reverkado de la koncerna teksto, des pli kiam temas pri poezio. Rilate tiun ĉi poemaron, mi rimarkis, ke sur la frontpaĝo oni anoncas, ke ĝi estas “elhispanigita” de Pacheco, dum sur la kovrilo oni anoncas, ke temas pri “teksto laŭ” Pacheco. La anonco sur la kovrilo igas min supozi ke, elhispanigante la tekston, Pacheco permesis al si eĉ pli multan liberecon ol oni kutime atendas de poezitradukanto. Mi ne scipovas la hispanan, do ne kapablas kompari la originalon kun la Esperanta versio. Mi nur povas diri, ke la fina rezulto de la kunlaboro inter la aŭtoro kaj la tradukinto (adaptinto) de la teksto ŝajnas al mi belega frandaĵo de rava poezio. La legado donis al mi la senton, ke mi spiras tre puran aeron, ke mi flugas alte super la ĉiutagaj ĉikanoj de la vivo, ke miaj okuloj malkovras pli multajn miraklojn ĉirkaŭe...

Ĉar poezia tradukado kapablas multe aliformi la originalon, ofte altigante aŭ malaltigante ĝian valoron, oni opinias ke, ideale, bona poezia tradukaĵo (aŭ adaptaĵo) meritas minimume duopon da recenzantoj: unu kiu bone scipovas ambaŭ lingvojn kaj kompetentas kompari la du versiojn, plus ankoraŭ unu kiu, nescipovante la lingvon de la originalo, kapablas tute sendepende prijuĝi nur la finan rezulton. Mi povas agi nur kiel duono el tia ideala teamo, do mia tasko finiĝas ĉi tie.

Mi tutkore rekomendas tiun libron al ĉiuj poeziamantoj, sen ajna aĝlimo.

Luiza Carol

Akvarele nebula beleco

Demian. La historio de la junaĝo de Emil Sinkler. Hermann Hesse. Elgermanigis Detlef Karthaus. Novjorko: Mondial, 2007. 141p. 22cm. ISBN 9781595690661. Prezo: € 17,10

Emil Sinkler estis feliĉa dum sia varma hejma infanaĝo, kiam la patro diservis kaj la familianoj partoprenis la himnokantadon, kiam ĉiuj vivis en akordo kaj reciproka amo.

Poste kuntiriĝas grizaj nuboj. La knabo ekkonas transan, eksteran flankon de la vivo, kie ne ĉio puras, ridetas kaj radias amon. Li enfalas kaptilen, kaj pli forta maliculo elpremas monon, kiun Emil ne havas, do devas iel akiri... La mallumo po iom invadas la helan mondon.

Dume li konatiĝas kun la samklasano Demian, ĉe kiu enkarniĝis ĉia kaj ĉioma perfekteco. La malmatura Emil alkroĉiĝas al la nova amiko, kiu protektas kaj samtempe klerigas lin. Li konigas ankaŭ la diaĵon Abrakso, kiu estas ne nur bona, sed ankaŭ malbona, kaj priparolas la signon de Kaino, kiun liadire Emil havas sur la frunto.

Demian disvolvas teorion koncerne ian akordon inter la bono kaj malbono. Ne Kaino estis fratomurdinto, sed Habelo ja ial ajn meritis esti murdita. Kaj Kaino ricevis sian sigelon kiel premion, kiel ordenon. Ĉio ĉi ial ne impresas per aparta originaleco. Multaj vaste praktikataj religioj atribuas al supera estaĵo de sia mondobildo la malajn ecojn de bono kaj malbono.

Tamen Emil Sinclair verve adoptas la teorion de Demian sen ĉui ĝian pravecon kaj tre rapide iĝas ombro de la amiko.

Ni perdas Demian-on de la vido kaj vidas Emil-on sola, kaj li dronas en diboĉadon. Baldaŭ tamen li trovas elstaran amikon, la orgeniston Pistorius, kiu provizore anstataŭas Demian-on. Eĉ la kredon je Abrakso li akceptas facile kaj volonte.

Emil estas jam granda junulo kaj bezonas inan amon. Neniun vivantan estaĵon ni vidas apud li, sed li revas pri Beatrice, pentras ŝin, kaj la pentrado po iom iĝas amafero kun iu forestanta.

Poste retroviĝas Demian, dum Pistorius malaperas. Demian havas patrinon, kiu estas tiu Beatrice, pri kiu Emil revis.

La aglinio de la romaneto ja ne abundas je okazaĵoj, sed je simboloj. La skulptita birdo sur la enirpordo de la gepatra domo, la bildoj de Emil mem, lia familio kiun oni eĉ ne vidas tra la varma lumo, la vivantaj gehomoj nur rolas simbole ĝuste kiel la skulptita birdo aŭ la senkarna amatino Beatrice.

La revema, impresiĝema sed senpersoneca knabo eĉ ne distingas inter la simboloj kaj vivantuloj. Li enamiĝas — ne, ĉi tiu vorto estus tro banala — li ekadoras sinjorinon Eva, la patrinon de la amiko.

La patrino de la amiko estas vera klarvidulino, kaj Emil avide trinkas ŝiajn profetaĵojn. Hesse kiel ĉiam evitas aludojn al karnaj rilatoj, tamen sinjorino Eva diras sufiĉe nedubige ke ŝi apartenos al Emil, kiam tiu montros fortan volon. Tamen Hesse, en kies verkoj amoro preskaŭ tute forestas, vokas al helpo la unuan mondmiliton disigontan Emilon de Eva kaj Demian kaj tiel finiĝas la rakonto.

Jen kaj jen oni trovas ĉe la analizantoj de la romaneto Demian aludojn al la samseksemo de Emil. Verŝajne oni interpretas lian amikecon kun Pistorius kiel amrilaton. Neniu rekta konfirmo de tio troveblas en la verko.

Oni serĉu respondon al nenio legante Demian. Oni ĝuu kelkajn belajn bildojn sufiĉe nebulajn, legu la vortojn de Demian kaj Pistorius, sen atendi ian ajn malkovrindan veron aŭ saĝigan penson. Emil vagas tra la vivo, apogante sin sur pli fortaj brakoj. Indas eble kunvagi ioman vojstrekon. Tamen la vivo de Emil ŝajnas esti adorplena aŭskultado de la mentoroj, sed ne io memstara. Lia persono ne vekas intereson, kio finfine paligas tion, kion la leganto observas tra liaj okuloj.

Ĉu vi vidis la bildojn de Hesse aŭ almenaŭ scias, ke li estis ankaŭ talenta pentristo? Provu do malŝlosi lian verkaron per liaj akvareloj. Ne por serĉi aŭ trovi ion ajn, sed ĝuste pro la nebula beleco de la vortoj de Hesse, kiuj nur apenaŭ tuŝas la streĉitajn kordojn de la vivo, sed fakte nur montras akvarele la interfluadon de la koloroj, ombroj kaj lumo.

Yenovk Lazian

La 99-a Japana Esperanto-Kongreso

La urbo Sapporo en la nordo de Japanio gastigis la 99-an Japanan Esperanto-Kongreson, de la 6-a ĝis la 9-a de oktobro 2012. Estis 360 aliĝintoj, sed el ili realaj ĉeestantoj estis 202, inkluzive de 19 el ekster Japanio.

La kongresa temo estis “Ni interparolu pri verda naturo en verda lingvo!”, en kiu “verda naturo” simbolas la Insulon Hokkajdo, kies ĉefurbo Sapporo estas.

Rilate tian verdecon, unu el la prelegoj estis de la ruso Sergey Anikeev, kiu priskribis la belon de la Fora Oriento en Rusio (proksima al Hokkajdo) kaj evoluigon fore detruan en la distrikto — malfeliĉe pro lia malesto la prelego devis esti anstataŭlegita de japano. Alia prelego estis pri la naturaj medioj de Hokkajdo, tamen japane, kiel unu el la publikaj aranĝoj. La kongresa memorlibro Reviviĝu, la arbaro de Erimo! temas pri reakiro de naturo, kaj lanĉita estis Japana-Esperanta Terminaro pri Naturmediaj Problemoj kun 2 000 kapvortoj. Alia specifa afero en Hokkajdo estas la indiĝena etno ainoj (aŭ ajnuoj), kaj la kongreso donis prelegon pri la aina lingvo en Esperanto, kaj pri ainoj en la japana. El la alilandaj gastoj estis 3 oficialaj invititoj el la orient-aziaj landoj Koreio, Mongolio kaj Vjetnamio, kaj ili multe stimulis japanajn esperantistojn kun malmulte da ŝancoj paroli E-on vid-al-vide kun alilandaj samideanoj. Entute estis pli ol 40 fakkunsidoj, prelegoj, kursetoj k.a. La Premio Ossaka, la plej prestiĝa movada premio en nia lando, estis aljuĝita al s-ro Hoŝida Acuŝi, kiu mem estas la prezidanto de LKK. La kongreso estis finita per la transdono de simbola malgranda standardo al la LKK de la 100-a Japana Esperanto-Kongreso, okazonta oktobre de 2013 en Tokio. Samtempe oni proklamis la lokon de la 101-a Kongreso en 2014.

Sibayama Zyun’iti

La 125-jara jubileo en Herzberg

En la 125-jara historio de Esperanto antaŭ ses jaroj aperis grava evento, nova, unika atingaĵo: Herzberg am Harz, urbeto en Germanio, oficiale ekuzis la kromnomon “la Esperanto-urbo”.

Estas verŝajne senprecedence, ke la urbestro Gerhard Walter dediĉis preskaŭ la tutan tagon, la 26-an de julio, al Esperanto, kaj partoprenis en du eventoj, kiujn Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro organizis por omaĝi al la grava jubileo. La unua okazis en la renoma Welf-kastelo, kie estis prezentita porokaza ekspozicio por la kastela muzeo sub la titolo “125-jara Esperanto”.

Andreas Diemel kaj Matthias Reimann helpis ĉe la elektado de taŭgaj materialoj, ekz. de fruaj verkoj de Zamenhof ĝis varbiloj el la nuna tempo. Ne mankas interesaj fotoj, bildkartoj ktp. el diversaj epokoj de la Internacia Lingvo. Ĉiumonate miloj da homoj vizitadas la muzeon kaj kunportas la tie akireblajn flugfoliojn pri Esperanto. La dua evento de la memorinda tago okazis vespere: bela festo en la Esperanto-ĝardeno de ICH/GEC. La inviton akceptis krom la klubanoj ankaŭ iliaj familianoj, kelkaj novaj Esperanto-parolantaj urbanoj, gastoj el Pollando, Svedio, Hungario, samideanoj de beboaĝo ĝis geavoj, entute kunfestadis pli ol 40 homoj. La muzikgrupo “Senlime” zorgis pri bonega etoso.

Zsófia Kóródy

Esperanto-Ponto en Bydgoszcz

Okaze de la 125-jara jubileo de Esperanto la 3-an de oktobro 2012 la konsilio de la urbo Bydgoszcz decidis honorigi la gravan jubileon per nomdono de pontokonstruaĵo trans la rivero Brda en Bydgoszcz “Most Esperanto”.

La 27-an de oktobro 2012 okazis oficiala malkovro de du tabuloj kun la surskribo “Most Esperanto” (Ponto Esperanto) sur ambaŭ flankoj de la rivero Brda en Bydgoszcz.

La ceremonion gvidis en Esperanto kaj la pola lingvo Lech Zagloba, prezidanto de la Urba Komisiono pri Kulturo kaj Edukado, ĉar li mem estas esperantisto de pli ol 40 jaroj.

Festparolis Stefan Pastuszewski, prezidanto de Komisiono pri Stratnomdono en la Urbo Bydgoszcz, kiu substrekis, ke ponto de Esperanto estas ankaŭ ponto de inter kompreniĝo inter la homoj de diversaj nacioj, lingvoj kaj kulturoj, kaj dankis al la Esperanto-organizaĵoj en Bydgoszcz pri ilia aktiva diskonigo de la urbo Bydgoszcz en 125 landoj de la mondo.

La ceremonion partoprenis kelkdek personoj el Pollando kaj gastoj el Germanio, Kazaĥio, Rusio kaj Senegalo. La filio de Pola Televido (TVP) en Bydgoszcz, en regiona tagraporto “Zblizenia” (Proksimiĝoj) raportis pri la evento, kiun oni povas spekti uzante la ligilon: http://www.tvp.pl/bydgoszcz/informacja/zblizenia/wideo/2710-g-1830/8931251

Andrzej Grzębowski

Memore al la 250-a kurso en Seulo

La 3-an de novembro seulaj esperantistoj amasiĝis en la Seula Junulara Gastejo por soleni la feston “Memore al la 250-a kurso de Seula Esperanto-kulturcentro (SEK)”.

SEK komencis kursi Esperanton por civitanoj antaŭ 21 jaroj, la 1-an de septembro 1991. De tiam la Esperanto-instruado daŭris senpaŭze, ĉiumonate, kaj en 250 kursoj 1 643 civitanoj lernis Esperanton sub la gvido de s-ro Lee Jungkee.

En la festo kolektiĝis 120 esperantistoj, ne nur koreoj. La geedzoj Michel Fontaine el Francio kaj Neĝeta el Ĉinio, s-ino Margreet Peschier, s-ro Ramsey Cardwell el Usono kaj s-ro Matumoto Akira el Japanio gratulis pro la festo, kaj oni ĝuis internacian etoson kun eksterlandaj gastoj.

La festo komenciĝis per la simpozia temo “Kiel utiligi Esperanton?”, kies simpozianoj estis s-ro Michel Fontaine kiel eksa lernejestro pri edukado, s-ro Matumoto Akira kiel Oomotano pri religio, kaj s-ro Park Yongseung kiel entreprenisto pri komerca kampo. Tri esperantistoj serioze kaj sincere diskutis pri la temo nur en Esperanto kaj ili konkludis, ke Esperanto devas esti enkondukat/ota en ĉiuj kampoj.

Post la simpozio okazis ceremonio por celebri la memorindan feston. S-ro Lee Jungkee kiel organizanto de la festo akcentis, ke por prosperigi la Esperanto-movadon ni, ĉiuj esperantistoj, devas klopodi eduki novajn esperantistojn, citante Zamenhof: ...kiam centoj de kunbatalantaj amikoj premos al mi la manon kaj promesos al mi, ke ili neniam ĉesos laboradi por nia afero, tio ĉi estos por mi rekompenco tute sufiĉa.... SEK eldonis, memore al la festo, la libron Fabeloj de la fratoj Grimm, kaj esprimis dankon al Cho Myongja kaj Hwang Jiyeon, kiuj brile kontribuis al la Esperanto-movado.

Post la festo oni disiĝis, promesante, ke post kvar jaroj oni rekolektiĝos por festi “Memore al la 300-a kurso de SEK”, la 1-an de oktobro 2016 en la sama loko.

Lee Jungkee