Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2012 2

Malferme

Sciencaj, terminologiaj kaj fakaj aplikoj de Esperanto

En la jaro 2012 ne nur Esperanto festas sian 125-jariĝan jubileon, sed dume maturiĝis ankaŭ pluraj el ĝiaj sciencaj kaj fakaj aplikoj. Amri Wandel, estrarano pri scienca kaj faka agado, trarigardas la ĉefajn atingojn sur tiu tereno en la lasta jaro.

En Kopenhago la Internacia Kongresa Universitato (IKU) festis sian 30-an datrevenon. La renoma kursaro, kiu ĝis 1981 nomiĝis Internacia Somera Universitato, tiujare ŝanĝis sian nomon al IKU okaze de la unua UK en la suda hemisfero, en Braziljo. La kopenhaga IKU-sesio estis aparte altnivela, kun tre varia enhavo, i.a. prelego de la mondrenoma dana astronomo Erik Hoeg. Alia elstara dana preleganto estis Sven Ziegler, eksa prezidanto de la Supera Kortumo en Kopenhago, kiu prelegis (kadre de la prelegaro pri Danio) pri danaj kortumoj kaj juraj proceduroj. Unuafoje okazis ekzamenoj (kun atestoj) en ĉiuj tri kursoj de la komuna sesio de IKU kaj Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Estas notinde ke tiuj komunaj sesioj okazas regule jam ekde la jaro 1995, sed nur en la lastaj jaroj oni komencis okazigi ekzamenojn, kaj en antaŭaj sesioj ekzamenoj okazis nur en unu aŭ du el la tri kursoj. Mi kaptas la okazon por alvoki proponojn por IKU-prelegoj en Hanojo. Vidu la detalojn en la januara n-ro (p. 10), aŭ en la IKU-retpaĝo www.uea.org/dokumentoj/IKU.

La Internacia Vintra Universitato (IVU), kiu fondiĝis en 2007 kadre de la Internacia Festivalo en Düsseldorf, festis sian 5-jaran datrevenon jarŝanĝe en la Internacia Festivalo en Xanten (Germanio). Simile al IKU, ankaŭ IVU samtempe estas studadsesio de AIS. La ĉi-jara elekto de IVU (www.internaciafestivalo.de/28a-2011/fotoj/28-IVU-prelegoj.pdf) konsistis el kvar kursoj pri tre variaj temoj: Astronomio (Foraj planedoj kaj sunsistemoj, de Amri Wandel), Lingvo-sociologio (Nederlando kaj Belgio — du popoloj disigitaj de la sama lingvo de Kristin Tytgat), Vikipedio (de Ziko van Dijk) kaj etno-lingvismo (Armenio kaj ĝia lingvaro, de Ugo de Riu kaj Susanna Baghdasaryan). En ĉiuj kvar kursoj okazis ekzamenoj kaj ĉirkaŭ kvardek sukcesaj studentoj ricevis AIS-atestojn.

Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Parolante pri la kunlaboro inter AIS kaj UEA necesas mencii la projekton por plifortigo de AIS, komencitan en la UK en Kopenhago. La dumkongresa laborteamo kaj postaj kontaktoj produktis kelkajn rekomendojn, kiel la pliintensigo de la komunaj IKU-AIS-sesioj kaj kunlaboro kun edukado.net por kreo de AIS-retkursoj (du tiaj kursoj jam aperas en la retejo www.edukado.net/klerigejo).

La Terminologia agado de UEA, kiu dum pluraj jaroj stagnis, vekiĝis lastatempe pro la nomumo de nova, juna komisiito — Mélanie Maradan (vidu ŝian artikolon ĉi-numere), kiu stiris la akcepton de UEA kiel kunlabora organizaĵo en pluraj teknikaj subkomitatoj de la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO), kaj subskribigis interkonsenton, per kio UEA iĝis Asocia Membro de la Internacia informejo pri terminologio (Infoterm). Lastatempe la Estraro decidis subteni la partoprenon de taŭgaj kandidatoj nome de UEA en unusemajna somera terminologia trejnado en Vieno, organizata por julio de TermNet (www.termnet.org) kune kun la Universitato de Vieno. UEA ankaŭ planas partopreni en la ĉefkunvenoj de Infoterm kaj de la teknika komitato de ISO pri terminologio (ISO/TC 37) en Madrido ĉi-somere.

Fakaj Asocioj. En la lastaj jaroj oni ofte aŭdas pri malfortiĝo de la Fakaj Asocioj, kiuj, samkiel Landaj Asocioj kaj eĉ UEA mem, suferas de la soci-teknologiaj fenomenoj de tutmondiĝo, interretiĝo kaj malpopulariĝo de la malnovstilaj membreco kaj abonoj de paperaj bultenoj. Tamen, same kiel UEA kaj pluraj Landaj Asocioj, ankaŭ multaj Fakaj Asocioj adaptiĝas kaj utiligas tiujn tendencojn por akiri novan impeton kaj kreskon, transformiĝante al retaj bultenoj, konstruante modernajn retpaĝojn kaj kreante retan membrecon. Pasintsomere mi iniciatis specialan enketon por Fakaj Asocioj kun la celo i.a. testi tiujn aspektojn. Jen kelkaj el ĝiaj interesaj rezultoj pri la utiligo de la reto far Fakaj Asocioj. El la 22 respondintaj Fakaj Asocioj, nur du ne jam havas propran retejon. El la respondintaj Fakaj Asocioj ĉiuj krom unu havas bultenon, 12 publikigas ĝin ankaŭ aŭ nur en reta formo. 13 Fakaj Asocioj regule sekvas la retliston s...@yahoogroups.com de UEA, (en kiu membras ĉ. 200 asocioj kaj individuoj). El la ceteraj 9, la plimulto ne partoprenis pro manko de homforto aŭ pro nescio. La plej ofta peto al UEA estis ĝisdatigi certajn datumojn de la Asocio en la UEA-retpaĝo pri Fakaj Asocioj www.uea.org/agadoj/faka﹍agado.html. La averaĝa membro-nombro de la respondintaj Fakaj Asocioj estas pli ol 300, se ne kalkuli la du plej grandajn — fervojistoj (1700) kaj katolikoj (1300) — la averaĝo estas pli reprezenta al la pli ofta Faka Asocio — ĉirkaŭ 150.

Amri Wandel

Niaj jarŝanĝaj eventoj

Malfacile recenzi renkontiĝon, kiam la 28-an fojon oni partoprenas ĝin!

Jen okazis la 28-a Internacia Festivalo, de la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro, daŭre sub la ĉefreĝisorado de la iniciatinto de la aranĝo Hans-Dieter Platz, pli konata kiel HDP.

Ĉi-foje ĝi okazis en Xanten, Germanio, kun 120 partoprenantoj el 16 landoj (kelkaj malproksimaj kiel Armenio, Israelo, Rusio, Brazilo, Japanio). La plej eminenta partoprenanto estis la ambasadoro de Germanio en Moskvo, Ulrich Brandenburg, kiu venis kun sia edzino jam por la 22-a fojo. Malnovaj geamikoj konsistigas la ĉefan partoprenantaron de tiu renkontiĝo, kaj por ili, ĉio estas jam tradicio..., sed ekzistas bonaj tradicioj.

IF estas unu el tiuj bonaj per-Esperantaj renkontiĝoj, kie ĉiu trovas aktivaĵojn laŭ sia gusto.

Pro la proksimeco de Nederlando, la kadra temo estis “Benelukso”. Ĝin forumo, enkondukis vigla kaj gaja konsistanta parte el kvizo, sub gvido de Kristin Tytgat kaj Claude Nourmont. Sekvis pluraj rilataj prezentoj. Pri “Du popoloj disigitaj de la sama lingvo” prelegis K. Tytgat kaj Brian Moon pri “La luksemburga — estiĝo de nacio kaj estiĝo de lingvo”, Rob Keetlaer rakontis siajn spertojn pri sporta evento en kaj ĉirkaŭ Nijmegen, kaj Mikaelo Bronŝtejn interese prezentis la historion de la rilatoj inter Rusio kaj Benelukso.

Aliaj tre interesaj prelegoj okazis, ĉu kadre de Internacia Vintra Universitato ĉu ekster ĝi. Temis pri astronomio kun Amri Wandel, pri lingvo-sociologio (la ĵus citita prelego de Kristin Tytgat), Vikipedio (de Ziko van Dijk) kaj etnolingvismo (Armenio kaj ĝia lingvaro, de Ugo de Riu kaj Susanna Baghdasaryan). Entute 36 kandidatoj sukcesis en ekzameno de AIS, ŝajne rekordo kompare kun la antaŭaj jaroj.

Ne eblas citi ĉiujn temojn nek ĉiujn prelegantojn: ni ankaŭ aŭdis pri la tertremo kaj cunamo en Japanio, pri mantroj, pri vojaĝoj al Laoso, al Indonezio, al Namibio, pri sangopremo kaj kolesterolo, pri fabelaj mondoj en Esperanto, pri la 20-jariĝo de la eldonejo Impeto.

Por tiuj, kiuj ne tiom interesiĝas pri prelegoj, estis praktikaj kursoj, ekzemple pri bid- kaj juvel-farado, kiun gvidis Rita Galmache, kaj Anneke Schoute-Buys instruis kiel prilabori steatiton (sapŝtonon). Fruleviĝantoj povis antaŭ la matenmanĝo gimnastiki laŭ la metodo Tai-ĝi-ĉŭan dank’ al la gvido de Barbara Poterucha.

La tuttaga ekskurso apartenis al la kadra temo: temis pri vizito de Nimego (Nijmegen), lerte ĉiĉeronata de “kapitano” Kees Ruig kaj la prezidanto de la loka grupo. Ili kondukis nin tra la malnovaj stratoj al la gotika katedralo, al la spuroj de la fabela Mariken, kaj fine al “sia” ŝipo, kie ni krozadis manĝante krespojn. Ni bonŝancis pri la vetero por tiu tago, sed malpli por la vizitoj al la romiaj ruinoj de Xanten.

Inter la vesperoj elstaris la du vesperoj kun Georgo Handzlik, kiu montris siajn profesiajn talentojn de kabareda kantisto, tostante la verdan fortunon, kaj aktoro en sia monologo “Ludoviko”.

La jarŝanĝa vespero okazis laŭ la IF-a tradicio. Maltradicie okazis (preskaŭ diplomatia) incidento. Frapaj estis la vitraj (ne)pordoj de la gastejo, sur kiuj du akademianaj nazoj vundiĝis!

En la 14 eroj de la lasta vespero montriĝis amaso da talentuloj, jen muzike, jen skeĉe, kio fakte povintus esti la programo de du plenaj vesperoj. Bele organizita estis tiu vespero, kie apud la scenejo estis projekciado de bildoj de la koncernaj surscenejuloj, faritaj pli frue en la semajno.

Reĝisoris la unuan parton de ĉiu vespero Mikaelo Bronŝtejn. La duan parton reĝisoris... neniu aŭ ĉiuj: temis la knajpumado*, kie ĉiu povis pri laŭbontrove trinki, ludi, muziki, kanti, retumi, aŭ babiladi ĝis malfrua horo por refari la mondon, ankaŭ la Esperantan.

* El la germana “Kneipe”, etosplena gastejo
Claude Nourmont

[FORIGITA!: bildo]

HDP kun diverslandaj salutantoj ĉe la jarŝanĝo.

Ĉu vivi vintre en malnova kastelo, eĉ festi la jarfinon?

Por tuj malkaŝi al la legantoj, temas pri la vintra vivo de la franca kastelo Grezijono.

Konstruita en 1882, la kastelo havis origine nek akvon nek elektron. Oni tiutempe hejtis en kamenoj per ligno el la propra apuda arbaro. Pri tio atestas la altaj fumtuboj, kiuj beligas la pintajn kastelajn tegmentojn. La kamenoj nun estas fermitaj, sed ili daŭre donas nobelan aspekton al la teretaĝaj salonoj kaj unuaetaĝaj ĉambroj. En la manĝosalono situas la plej valora kameno de la 17-a jarcento, el ĉizita rara ligno, kun angule du bufonoj kvazaŭ kariatidoj. La unua kastela hejtosistemo funkciis per varmega vaporo. Antaŭ jardekoj, en la kastela alo super la kuirejo instaliĝis varmakvaj radiatoroj, kies akvo varmiĝas en la hejtodometo. Komence de 2011 en la restaj kastelaj ĉambroj aldoniĝis radiatoroj elektraj. Nun la tuta kastelo estas konvene hejtebla kaj tiel preta por gastigi E-aranĝojn kaj por esti luprenita de esperantistoj por asocia kongreso aŭ familia renkonto.

En tiaj hejtaj cirkonstancoj la Esperanto-Kulturdomo organizis sian 2-an Jarfinan Festegon. Bedaŭrinde neniu neĝfloko kreis blankan vintran etoson, tamen la modera temperaturo, ĉiam super 0 gradoj, certigis varman senton interne, dum verdan etoson alportis gastoj el la itala Padovo, malia Bamako, usona Seatlo, meksika “Bruselo” kaj ĉina “Parizo”. Tiuj vizitis dum du tagoj famajn reĝajn kastelojn ĉe la rivero Luaro (Loire) kaj eble revenos komence de aŭgusto por Turisma Semajno dum plenaj 7 tagoj. Viglan etoson alportis ridoj, krioj kaj ploroj de 9 infanoj. Nia granda familio konsistis el 33 amikoj kaj parencoj de inter 3 kaj 76 jaroj. Kune la organizantoj kaj gastoj animis programon porinfanan, distran, prelegan, lingvoklerigan, korpomovan kaj vesperan. La ĉefa vespero kompreneble estis la novjara, nomata Silvestro*. Niaj palatoj gustumis modernajn leĝerajn legomajn ujetojn kaj murbaĵojn kun reĝa kiro, dum babilo en la biblioteko; ili poste plezuriĝis en la manĝsalono per kvar tipe francaj festenaj pladoj. Bufedo da desertaj delicoj aperis fine en la salono, kie okazis la maskobalo kun dancmuziko laŭ meksika gusto. Grupa foto videblas rete en gresillon.org/jarfino. Per glaso da ĉampano ni bonvenigis la novan jaron.

* Vira nomo, nomfesto la 31-an de decembro

Glason da nia silvestra ĉampano vi povas gustumi kiel bonvenigan aperitivon ankoraŭ en aprilo dum nia Printempa Semajno kun seminario Mondvojaĝantoj, KER-ekzamenoj kaj intensaj kursoj, kunlabore kun ILEI, Herzberg kaj edukado.net. Informo en gresillon.org/printempo. Se vi gvidas E-grupon de junaj artistoj, venu kun tiuj aprile al Fringoj. Sukcesan Esperanto-jaron al ĉiuj.

Bert Schuman

La novjara dekjariĝis

Ĉi-jare la Novjara Renkontiĝo (NR) okazis jam la dekan fojon. Venis por festi en Bitburg apud Trier, Germanio, sume 177 homoj el 15 landoj.

Estis surprizo, ke ĉi-foje ĉeestis 49 homoj el Belgio, dum el Germanio iomete malpli, nome 42, kaj 36 el Francio. Krome venis gastoj el plia deko da eŭropaj landoj kaj eĉ el la foraj Siberio, Kanado kaj Malio por ĉeesti en la bele internacia rondo. La 10-a Novjara Renkontiĝo organizata de la asocio EsperantoLand estis ĉi-foje la plej granda jarfina Esperanto-renkontiĝo.

“Tempo kaj maŝino”

La porinfanan programon “Tempo kaj maŝino”, zorge preparitan de Christoph Frank, Nicky Janssen kaj Betti Maul-Propadović multe helpata de siaj tri filinoj, povis ĝui sesdeko da infanoj kaj junuloj. Ili kantis aŭ manlaboris, partoprenis en pupteatro aŭ la filmkreada “holivudeto”, konstruis elektromotoron aŭ aŭteton kaj partoprenis en la ludoposttagmezo “La tempomaŝino”. La pli aĝaj junuloj povis partopreni kadre de la porjunula programo, la 3-a “Novjara Internacia Semajno”, ekzemple en “geokaŝludoj”*, ĵonglado, filmprezentoj aŭ ekskursoj, kaj krome memstare organizis sian tempon per diversaj ludoj, muziko kaj interparolado. La 16-jarulino Klára Ertl prezentis interesan prelegon pri “Hormonoj, feliĉo kaj filozofio”, kaj ĝin ripetis pro peto de la publiko.

* kaŝludo
Nombroj, iksodoj kaj ĵurnalismo

La bona prizorgado de infanoj kiel kutime permesis al la gepatroj kaj aliaj plenkreskuloj ĝui sian propran programon. Eblis konatiĝi kun vasta gamo de temoj — de budaismaj meditado kaj filozofio, sana manĝado, la ideo de salajro de vivo (baza enspezo por ĉiu), tra la estonteco de literaturo, la invento de nombroj, sorobana kalkulado, iksode portataj malsanoj ĝis prezento de ŝparema aŭtomobilo, Burundo, Malto, enmigrado aŭ limoj por infanoj. Oni proponis ankaŭ diversajn prelegojn rilate al la evoluigo de Esperantujo — la vortarprojekto ViVo, subtekstado de filmoj, ĵurnalismo, varbado, politika agado, elita klubo, UEA kaj kiel kreskigi la nombron de infanlibroj en Esperanto (prezentiĝis la Bildlibro de la Tero kaj Hirthara Petro).

Danci, kanti kaj muziki

Novjara Renkontiĝo proponis ankaŭ plurajn dancgrupojn — tango, liniodancoj, cirklodancoj, dancateliero de la muzikgrupo Kapriol’ kaj polonezo; oni povis senstreĉiĝi per gimnastiko kaj eklerni aŭ majstriĝi en go-ludo. Eblis ankaŭ kanti ĥore kaj kanti kanonojn, kion gvidis Saskia Idzerda kaj Jesper Jacobsen, jam dum multaj jaroj fidelaj kontribuantoj al la muzika programo de NR. Plian kanon-kantadon prezentis la grupo Kapriol’, kiu ĝuigis la renkontiĝajn gastojn ankaŭ per bela kaj multe ŝatata koncerto.

Kvizo, fabelo, rakonto kaj ludoj

En aliaj vesperoj okazis interalie kvizo pri la eŭro kaj Eŭropo, prezento de fabelo kaj kantoj de Viéra el Tuluzo, surpriza vespero okaze de la dekjariĝo de NR, ludoj kaj fine adiaŭa vespero kun kontribuoj de partoprenantoj. Kaj meze de la semajno — kompreneble — estis la silvestra festo kun bongusta bufedo kaj dancado ĝis malfrua nokto. Christoph Frank — ankaŭ li multjara kaj meritplena kunorganizanto kaj teatroprezentanto en NR — dufoje bele prezentis sian teatran rakonton Aleksandro kaj la mekanika muso.

Trinkejo kaj bierfarejo

Kompreneble ne mankis kursoj por komencantoj, progresantoj, progresintoj kaj konversaciemuloj, kiujn gvidis Jean-Luc Kristos, Gunter Neue kaj Peter Weide. La vesperan senstreĉiĝon en trinkejo spertoplene organizis Helmut Klünder kaj Gunter Neue. Kaj por kompreni la devenon de unu el la trinkaĵoj ni ekskursis al ekspoziciejo de la bierfarejo de Bitburg.

Du lokaj gazetoj plurfoje raportis kaj la germana novaĵagentejo dpa dissendis tekston pri Esperanto okaze de la renkontiĝo.

Lu Wunsch-Rolshoven,
EsperantoLand

Saniga alternativa novjara

Ion novan, surprizan kaj sukcesan iniciatis en Herzberg am Harz — la Esperanto-urbo la lokaj organizantoj de Interkultura Centro Herzberg. La duan fojon ili ofertis novstilan 6-tagan jarfinan renkontiĝon, kiu allogis partoprenantojn per la alternativa stilo kaj favoraj prezoj.

Ne nur la tranoktado estis libere elektebla de t.n. amasloĝejo ĝis kvar-stela hotelo en vere proksima jarŝanĝa distanco, sed novaĵo de tiu renkontiĝo estis ankaŭ la alternativa propono de programoj. Estas ellaborita antaŭa plano, skizo, sed grandparte la partoprenantoj surloke mem decidis pri programoj, prelegoj, prezentadoj, libertempaj aktivadoj kaj — diskutoj, depende de la vetero — pri promenado, sporto aŭ ekskursoj. Kompreneble estis libera eblo mem kontribui al la dumtaga programo, proponi ion interesan, mem iniciati, prezenti ion.

Al la bonfarto apartenis ankaŭ, ke kelkaj grupetoj laŭ interkonsento kune aĉetis varojn, legomojn, fruktojn ktp, preparis la manĝaĵojn kaj kuiris laŭ propraj receptoj, realigante proprajn imagojn kaj atentante sanan nutradmanieron. En aliaj tagoj ni decidis viziti lokajn bufedojn kaj restoraciojn, kie ni mendis pladojn, utiligante la Esperantlingvajn menukartojn. La komuna laboro, komunaj kuirado kaj manĝado kreis vere bonetosan, harmonian, amikan rondon. Por la silvestra vespermanĝo ni mendis tablojn en la loka ĉina restoracio Nan Jing, kiu ofertis abundan bufedon.

Ankaŭ ĉi-jare kolektiĝis altnivele parolanta partoprenantaro, interalie Stefan MacGill, prezidanto de ILEI, kiu aparte venis por trakti kun LKK-anoj de la 64-a IFEF-kongreso pri komuna seminario. Li planas prezenti novan instrumaterialon por la 125-jara jubileo de Esperanto dum la kongreso en majo en Herzberg. Ĉeestis en SANO-2 du estraranoj de GEA kaj kelkaj AGEI*-membroj, do spertaj Esperanto-uzantoj, kiuj tre volonte helpis la malpli flue parolantajn kaj komencantinon el Koreio.

* la germana ILEI-sekcio

La programo enhavis urborigardadon kaj ekskursojn al la regiono, ekzemple al la bela urbo Duderstadt. Unu el la promenadoj en freŝa, saniga aero celis viziton al Lonau, vilaĝo en la Nacia Parko Harz.

La vesperoj taŭgis por babilado kaj prelegoj. Jürgen Tietz prezentis eksterordinaran lumbildserion pri vojaĝo al Ĉinio, Christof Krick pri grimpado sur afrikaj montoj. Por lernemuloj la biblioteko de ICH proponis siajn servojn, aliaj elektis la bonegan koncerton de la blovorkestro Sieber.

En la silvestra vespero okazis eksterordinara surprizo, nome festo en la estonta hotelo “Zum Pass” (Ĉe Pasejo) en la najbara Harz-vilaĝo Sieber, kiu apartenas al Herzberg am Harz — la Esperanto-urbo. La estonta hotelo estas en la manoj de la esperantlingvaj familioj Liberski kaj Khan el Pollando. Oni sentis naturan uzadon de Esperanto en verda medio.

Polaj vodkoj, bongusta apra gulaŝo laŭ pola maniero kaj verva etoso zorgis pri grandioza Esperanto-atmosfero. Juna diskĵokeo prezentis viglan internacian muzikrepertuaron, kiu invitis al tutnokta dancado.

Jam nun ni invitas ĉiujn al SANO 3 por kunfesti la sekvan jarŝanĝon de la 28-a de decembro 2012 ĝis la 2-a de januaro 2013 en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz.

Zsofia Kóródy

JES — ne nur gejunuloj jarfine en Gdansko

Junulara E-Semajno (JES), la novjara junulara Esperanto-evento, okazis ĉi-foje en la pola urbo Gdansko. La aranĝo alterne okazas en Germanio kaj en Pollando, ĉi-foje la pola teamo decidis organizi ĝin en tiu multkultura, historia urbo, unu el la plej gravaj kaj grandaj en la lando.

Malgraŭ la ĉi-jara mallonga daŭro de la aranĝo — nur kvin tagoj (27.12.2011 – 1.1.2012) — la programo estis tre riĉa je diversspecaj programeroj. Pli ol 160 partoprenantoj el 30 landoj plene ĝuis la aranĝon kaj ĝian riĉan programon.

El la programa vidpunkto la plej alloga (kaj samtempe la plej unika) estis renkontiĝo de la partoprenantoj kun la eksa pola prezidento, fondinto de la fama “Solidareco”, Lech Wałęsa. Dum unuhora prelego kun diskuto eblis aŭdi liajn opiniojn pri la pasinto, nuntempo kaj proksima estonto — rilate al ekonomio, socio kaj politiko. (Pozitivaj vortoj kaj subteno estis diritaj ankaŭ rilate al Esperanto.)

Okazis multaj interesaj prelegoj kaj prezentoj pri Piratpartio, strategiaj ludoj, la Esperanta retradio Muzaiko, la retejo lernu.net kaj ĝia rekonstruado, E@I, Esperanto-literaturo, Ĉinio, veganismo ktp. Krom prelegoj allogis interesaj programeroj kiel aligatorejo, danckursoj, lud-angulo, urba ludo, kursoj de Esperanto, trejnado pri eksteraj rilatoj fare de TEJO, kaj eksterordinara komitatkunsido de TEJO kun alvoko de la komitato kaj voĉdonado pri proponitaj ŝanĝoj en la regularo kaj la reglamento de TEJO.

Alia mallonge pritraktita punkto estis la ĵus aperinta malagrabla situacio rilate al la IJK 2012. Ĝiaj organizantoj, japanaj esperantistoj, kelkajn tagojn antaŭ Kristnasko rezignis. La estraro ne povis fari multe pli ol klarigi la situacion kaj alvoki al ĉiuj pripensi ĉu estus ŝanco en ilia lando ene de 6 monatoj realigi IJK-on.

Eksterordinare riĉa estis la kultura parto de la evento, ĉefe la muzika, vesper-nokta programo. Okazis pluraj koncertoj, prezentiĝis la popoldanca grupo “Gdańsk”, kaŝuba Familibando, La Perdita Generacio, inicialoj dc, Kimo kun la grupo Danĝera, Asorti, Gijom kaj Johannes Mueller. La muzika programo daŭris ĝis malfrua nokto (aŭ pli taŭge, ĝis frua mateno) en la formo de karaokeo kaj diskotekoj, pri kiuj lerte zorgis eĉ tri -oj.

Bonvenigo de la nova jaro estis la ĉefa (kaj fakte la lasta oficiala) programero de la aranĝo. Ekde la silvestra vespero ĝis la malfrua mateno oni dancis, amuziĝis, festis, amikumis, brakumis ktp.

Krom tio dum la tuta aranĝo eblis ĝui tre bongustan kaj buntan manĝoelekton (2-foje tage, jam tradicio en polaj novjaraj aranĝoj).

Resume — estante esperantisto certe indas pripensi la partoprenon en iu Novjara Esperanto-aranĝo. Se vi estas (almenaŭ spirite) juna, nepre pensu pri JES ĉi-jare! Dankon al la organizantoj — kaj ĝis JES 2012!

Elsendon podkastan de la aranĝo eblas aŭskulti en la retejo de Varsovia Vento: www.podkasto.net.

Peter Baláž

[FORIGITA!: bildo]

Renkontiĝo kun la eksa pola prezidento, fondinto de “Solidareco”, Lech Wałęsa.

La sepa pri meditado

32 esperantistoj el 7 landoj kolektiĝis por sperti kaj ĝui meditadon en la urbo Iksan, Koreio, de la 9-a ĝis la 12-a de januaro 2012.

La renkontiĝo estis aranĝita de Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (prez. Kim Sang-ik) subvenciite de la eklezio Ŭonbulismo por diskonigi meditadon pere de Esperanto.

Jen la prezentintoj kaj iliaj temoj: S-ro Won Shin-young (ŭonbulisma pastro el Rusio): Atento kaj senatento. Prof. Won Ikson (Koreio): Unu vero, unu mondo. D-ro Kim Inso (Koreio): Fizika ekzercado por sidmeditado. D-ro Gábor Markus (Hungario): Ŭonbulismo kaj Katolikismo. D-ro Maria Butan (Rumanio): Atendo kiel formo de ekzistado. S-ro Shi Huaen (Tajvano): Pri piedo-masaĝo.

Dum la renkontiĝo la partoprenantoj ĝuis korean kulturon kun tipa korea kuirarto kaj turismis al birdo-observejo kaj tradiciaj muzeoj. Estas notinde, ke la eksa kaj la nuna ĉefmajstroj de Ŭonbulismo Zŭasan kaj Kyongsan aparte akceptis la partoprenantojn, donacante esperantigitan sanktan libron de Ŭonbulismo. Ili alte taksis la kontribuon de Esperanto por interkomunikado de terglobanoj pere de la neŭtrala lingvo Esperanto.

La 8-a renkontiĝo okazos de la 18-a ĝis la 21-a de januaro 2013 en la urbo Iksan, Koreio. Interesatoj turnu sin al

Lee Jung-kee
e...@saluton.net

Por 125 ni agu kiel Zamenhof

En la Gazetara Komuniko de UEA n-ro 440 de 2011-12-23 oni parolas pri decido de la estraroj de UEA kaj ILEI rilate al la Laborgrupo por la Jubileo 125. Ni citas ĝin:

Per sia mesaĝo je la ĵusa Zamenhof-tago la prezidanto de UEA, prof. d-ro Probal Dasgupta, malfermis la jubilean jaron de la 125-jariĝo de Esperanto. Lige kun tio la Estraro de UEA nomumis internacian laborgrupon por kunordigi la preparojn por la jaro.

La laborgrupo nomiĝas “Laborgrupo por la 125-a jubileo de Esperanto” kaj ĝi klopodas kunplekti kunlaborantojn el ĉiu parto de la Esperanto-komunumo. Kiel ĝia kunordiganto estis elektita la antaŭa prezidanto de UEA d-ro Renato Corsetti. Pri la speciala agado “Kurso 125” respondecas en la laborgrupo Stefan MacGill, prezidanto de ILEI. La preparojn por la informa agado, speciale lige al la Esperanto-tago en 2012, la 26-a de julio, gvidos la brita informaktivulo Brian Barker. La jubilean agadon en Afriko kunordigos Adjé Adjévi el Togolando kaj tiun en Azio Lee Jung-kee el Korea Respubliko.

La anoj de la laborgrupo estas nomataj fondo-membroj. Ili rajtos proponi al la Estraro de UEA pliajn membrojn, se estos tia bezono.

Fakte antaŭ 125 jaroj Zamenhof presigis kaj dissendis la “Unuan libron” de Esperanto kun la famaj slipetoj: Mi promesas lerni, se 10 milionoj promesos. El tiu ago sekvis grandaj rezultoj.

Kion ni povas fari nun por inde festi tiun datrevenon? Mi kredas, ke ni devas fari ion similan al tio, kion faris Zamenhof.

Post 125 jaroj de seninterrompa progreso la komunikebloj je nia dispono estas nekompareble pli grandaj ol tiuj, pri kiuj disponis Zamenhof, sed la fido je la estonteco, pri kiu disponas ni, estas nekompareble pli malgranda ol tiu de la tempo de Zamenhof. Kaj ankaŭ la kuraĝo pensi, ke ni povas ŝanĝi la mondon estas tre pli malgranda. Bonŝance ne en ĉiuj mondopartoj la etoso estas sama. Ankaŭ nuntempe estas multaj esperantistoj, kiuj agas laŭ la ekzemplo de Zamenhof. Ni donu nur du ekzemplojn: Dennis Keefe, kiu klopodas krei novan merkaton por Esperanto en Ĉinio, ĉefe en Hainan, baptita per la epiteto “la Esperanto-insulo”. La dua ekzemplo temas pri “la Esperanto-urbo” Herzberg en Germanio. Ambaŭ celas plekti nian lingvon en pli larĝan socian kaj organizan kuntekstojn. Rimarkindas, ke ILEI aktive kunlaboras pri ambaŭ iniciatoj. Multaj aliaj faras ion similan en sia loĝloko laŭ siaj ebloj.

Nu, ĉiuokaze la laborgrupo proponas du agadliniojn:

  • ĉiu landa asocio provizu sin per reta kurso pri Esperanto en sia lingvo, kio estu integra parto de la laboro por Esperanto en tiu lando, kun landaj studgvidantoj, kiuj gvidu la lernantojn al la ekzistanta komunumo. Estas vero, ke en multaj landoj ankoraŭ funkcias relative bone ĉeestaj kursoj, sed ankaŭ tie oni lanĉu siajn retajn kursojn. Stefan MacGill, la prezidanto de ILEI, s...@gmail.com, aldone al la kunordigo de la jubilea laboro de la sekcioj de la instruista ligo, respondecas pri laborgrupeto, kiu pretigas novan tekston por reta kurso, la “Kurso 125”, sed ne atendante la aperon de la unuaj lecionoj, kiu tamen ne estas tre malproksima, vi jam komencu vidi tion, kio ekzistas aŭ ne ekzistas en via lingvo;
  • ĉiu landa asocio (aŭ loka grupo aŭ alia grupiĝo) provizu sin pri respondeculo pri informado. Ni scias, ke en pluraj landoj ili ekzistas, sed ni scias ankaŭ, ke en pluraj landoj/lokoj ili ne ekzistas aŭ ne regule funkcias. En kiom da landoj, ekzemple, oni regule sendas informojn al la amas-komunikiloj? Tiu respondeculo kunlaboru kun Brian Barker, j...@gmail.com, por traduki, adapti kaj dissendi enlande la gazetarajn komunikojn, kies tekstojn Brian liveros. Krome li aŭ ŝi kunlaboru por ke la 26-a de julio, la Esperanto-tago en 2012, estu rimarkata de multaj, kaj espereble ankaŭ de Google.

Ĉar la laboro estos farata ne ĉefe centre sed ĉefe lande kaj loke, ni bezonas daŭran kontakton kun kiom eble plej multaj landoj. Pro tio aldoniĝis al la centra labor-grupo Adjé Adjévi, a...@hotmail.com, respondeca pri la agado en Afriko, kaj Lee Jung-kee e...@saluton.net, same pri Azio. Ni ege bonvenigus kunordigantojn de aliaj kontinentoj aŭ landaroj.

Ĉar la labor-grupo jam eklaboris antaŭ la oficialiĝo, ekzistas iom da materialo, kiun vi povas legi en www.uea.org/vikio/Projekto﹍125. Tie vi vidos, ke multaj landoj jam promesis kunlabori, sed ne ĉiuj por ambaŭ agadoj, kaj kelkaj entute mankas.

Do, fina alvoko: pruvu al vi mem, ke vi kapablas imiti Zamenhofon! Kontaktu la laborgrupon kaj prezentu vin kaj la ideojn, kiujn vi volas mem realigi dum ĉi tiu jubilea jaro. Skribu al j...@yahoogroups.com kaj vi trafos samtempe ĉiujn membrojn de la laborgrupo. Nur per kunlaboro de ĉiuj ni povas esperi realigi la duonon de tio, kion realigis Zamenhof sola kaj sen komputilo.

Renato Corsetti
Stefan MacGill

Landa kaj Regiona Agado: Eĥoj de niaj kongresaj laboroj (3-a, fina parto)

Kiel promesite, ni revenas al la komitataj decidoj pri landa kaj regiona agado, faritaj en la 96-a UK en Kopenhago. Temas pri fondo de Eŭropa Komisiono, kiu, simile al la ceteraj kontinentaj komisionoj, ekrolu en la ĉefaj agadoj de UEA por plifortigo de la regiona kaj landa agadoj.

La kontinentaj komisionoj havas sian originon en la 90-aj jaroj pasintjarcente kaj plenumas gvidan kaj aktivan rolon en la diversaj agadkampoj de UEA laŭ konkretaj realaĵoj kaj homfortoj; lige al la homaj fortoj gravas la financa flanko, kiu efektiviĝas per la fondaĵoj, tra kiuj fluas la mono subtene al konkretaj projektoj regionaj.

Inter la agadoj, esencaj de la komisionoj, estas organizado de kongresoj, trejnseminarioj, subteno de landaj organizoj kaj individuoj, kaze de landoj kie ne ekzistas organizita movado, kursoj, eldonado aŭ sendado de lernomaterialoj, laŭ la realigeblo, kaj aliaj iniciatoj.

Ilia rolo pli kaj pli fariĝas bezono en la mondo, kiu danke al la novaj teknologioj evidentiĝas pli malvasta, kiam efektive ĝi restas tro vasta por estraro, kiu klopodas tutmonde agi.

Jam de kelkaj jaroj aŭdiĝas voĉoj, pledantaj por kreado de Eŭropa Komisiono, kiu plenumu la vakuon de tia laborgrupo en la tiel nomata malnova kontinento.

La kreado de EEU sendube estas pozitiva; ĝi plenumas konkretan agadon kiu neniel kolizias kun la celoj de UEA; male, pli kaj pli evidentiĝas ke ni povas bone kunlabori. Do, en la nuna stadio jam maturiĝis la propono, kaj tiel estis decidite en Kopenhago pri fondo de Eŭropa Komisiono de UEA, sed tio ne estas facila tasko.

Ĉi-momente, kunlabore kun Ileana Schroeder, Renato Corsetti kaj aliaj eŭropaj aktivuloj, ni ekpaŝas al interkonsento pri tio, kia komisiono ĝi estu, interalie. Homfortoj estas esenca temo por atingi la celon. Kunlaboremo, taskodividoj kaj aliaj, same okupas nin, ĉar estas konate ke temas pri tre aparta regiono kun siaj trajtoj kaj historio. Estas sciate ke pluraj klopodoj estis lanĉitaj en la pasinteco, sed ili ne sukcesis antaŭeniri; nuntempe estas ankaŭ pli da konscio pri ĝiaj utileco kaj potencialoj.

Sendube la rolo de la Eŭropa Komisiono ne estos superflua, sed konsista elemento en la koncepto ke la regionaj komisionoj povas kaj devas daŭre iĝi pli aktivaj en la tuta strukturo de UEA, ne por pezigi ĝin, sed male, por iniciati agadojn per konkretaj agadplanoj, projektoj, varbante monon por la koncernaj fondaĵoj kaj kunlaborante kun la diversaj fakoj, organizoj kaj projektoj lokaj, landaj kaj regionaj.

Jen nia celo kaj defio. Tial mi volas vin instigi al kunlaboro, iniciatemo kaj agadoj por realigi tiun ĉi taskon kiu fontas el realaĵo atingebla nur per viaj strebo kaj entuziasmo. Kaj ni aparte volas sciigi al niaj junaj agantoj nunaj kaj potencialaj, ke iliaj brakoj, scioj kaj vigleco estas tre bonvenaj.

Maritza Gutiérrez

En la lasta semajno de februaro ni ĉiujare festas SIA, Semajnon de Internacia Amikeco

Novaj esperantistoj, unuafoje aŭdinte pri ĝi, starigas demandojn. Malgraŭ vikipedieroj, malgraŭ revunumeroj en Esperanto-societaj ŝrankoj, la interparolado de homoj kun homoj restas neanstataŭigebla. Ĝuste tie Esperanto estas plej bezonata. Tial vin, kiuj jam delonge konas nian komunumon, mi forte kuraĝigas klarigi al viaj novuloj persone, vidalvide, kion SIA signifas por vi.

Japana amiko el mia generacio foje diris: “Parolante japane, mi ne dirus pri Yamasaki-san, samaĝa kiel mia patro, ke li estas mia ‘amiko’. Sed li estas Esperanta amiko mia.” Mi povas imagi, ke iuj eŭropanoj legantaj ĉi tion diras al si: “Ha, temas nur pri socioj, kie la tradiciaj katenoj de la hierarkiaj rilatoj bremsadas la kreskon de vere demokratia kulturo. En niaj regionoj tiu eksproblemo jam ne ekzistas. Ili lernu de ni la veran, demokratian amikecon.”

Tiu penso memorigas min pri la jaro, kiam mi, nova studento en Usono, renkontis svisan paron. Ili diris: “Ni baldaŭ finstudos kaj foriros; ĝis! Vi facile trovos ĉi tie geamikojn — diference de Svislando, kie oni jam dum la lernejanado elektas vivlongajn geamikecojn, kaj kutime restas ĉe tiu listo. La usonanoj ĝenerale multe pli cirkulas inter si en ĉiuj aĝoj.”

Ĉu miaj japano kaj svisoj tro ŝablonumis? Ne gravas. Delonge ekzistas tiaj perceptoj pri diferencoj; nun aldoniĝis la reta faktoro. Gravas, ĉu malpravis mi, ĉi-supre. Ĉu krisigni nur la vidalvidajn kontaktojn kiel arenon de la Esperantaj interparolemo kaj amikemo? Ankaŭ rete renkontiĝas homoj kun homoj; ili bezonas Esperanton. Apud la plusoj de tiu teknologia kaj socia antaŭensalto, ni atentu, ke la nevidateco kaj soleco povas instigi retumantojn al trudkontaktado, al senpensa, foje ofenda mesaĝado. Aperadas troloj*; malfacilas bridi ilin. Ĉu regali viajn novulojn per tiaj temoj lige kun SIA? Aŭ instrui “komplezo = amikaĵo”? Laŭ via bontrovo, karaj geamikoj!

* Iu, kiu sendas provokan mesaĝon al pluraj ricevantoj, volante okazigi malordon kaj disputadon
Probal Dasgupta

UEA invitas studi terminologion en Vieno!

En 2011 UEA plifortigis siajn rilatojn al la komitato pri Terminologio kaj aliaj lingvaj kaj enhavaj rimedoj de la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO), kaj subskribis Interkonsenton pri kunagado kun Infoterm, la Internacia informejo pri terminologio.

Tiuj du instancoj kaj pli ĝenerale la terminologia scienco naskiĝis grandparte dank’ al la laboro de la esperantologo kaj interlingvisto Eugen Wüster. Historie Esperanto kaj terminologio estas intime ligitaj. UEA, kiu celas daŭre pliampleksigi la kunlaboron kun ĉi tiuj du instancoj, kuraĝigas siajn junajn membrojn interesiĝi pri la temo kaj proponas al du studentoj unu semajnon de (anglalingva) trejnado en Vieno en julio 2012.

Kio estas terminologio?

Ne necesas anticipe koni la respondon por partopreni la trejnadon en Vieno. Efektive, ĝi eblas por studentoj tute sen antaŭaj scioj en la kampo. Terminologio ĉiam ludas gravan rolon, kiam fakaj informoj aŭ scioj estas kreataj (ekz. per esploro), komunikataj (ekz. inter fakuloj), registrataj (ekz. en datumbanko), transdonataj (ekz. per instruado) aŭ serĉataj (ekz. per TTT). Ĉu “komputilo” aŭ “komputero”, ĉu “Facebook” aŭ “Fejsbuk”, “iPhone” aŭ “saĝa poŝtelefono”... Jen demandoj kiuj rekte rilatas al terminologio. La tutmondaj faka literaturo kaj kono kreskas rapide kaj novaj esprimoj aperas ĉiutage, kompreneble ankaŭ en Esperanto. Necesas zorge plani nian komunikadon, krom administri la esprimojn kaj la sciojn. Tion ebligas terminologio. Terminologio ne temas pri polvoplenaj paperaj fakvortaroj. Ĝi evoluis kaj estas moderna scienco, nepre bezonata por iu ajn tipo de faka komunikado.

Kion proponas UEA?

Subtene al siaj junaj membroj, UEA ofertas al du studentoj la eblon partopreni la Someran Terminologian Trejnadon (TSS) en Vieno, Aŭstrio. Temas pri unusemajna, neesperantista aranĝo por lerni pri terminologio. Krom zorgi Interkonatiĝo dum la aranĝo “Somera Terminologia Trejnado” pri la administraj flankoj kaj laŭbezone organizi la vojaĝon, UEA financos la aliĝkotizojn por la kursoj, la restadon en junulara gastejo kaj la vojaĝkostojn de la du studentoj (detaloj sub “Informiĝi”).

Kio okazos en Vieno?

Alvene la du studentoj renkontiĝos kun la UEA-komisiito pri terminologio, Mélanie Maradan, kiu helpos ilin orientiĝi en Vieno, gustumigos kukojn en Viena kafodomo kaj informos pri la laboro de UEA rilate al terminologio. Ili restos dum unu semajno en Vieno kaj dumtage ĉeestos kursojn en la Centro pri Tradukadoscienco de la Universitato de Vieno. La trejnado kutime logas partoprenantojn de pluraj kontinentoj. Mondkonataj instruistoj lumigos teoriajn bazojn de terminologio, sed ne nur: la partoprenantoj akiros sciojn pri modernaj aspektoj de la fako, la praktika laboro, la uzo de softvaroj, la kreado de terminologia datumbanko, la ekonomiaj flankoj de terminologio kaj la administrado de terminologiaj projektoj. Multe da konkretaj ekzercoj kaj agrablaj kafopaŭzoj tion kompletigos. Ili povos estonte partopreni en la terminologia agado de UEA kaj kunlabori kun internaciaj terminologiaj instancoj.

Kiuj povas partopreni?

Estas proponataj du lokoj por studentoj, membroj de UEA, kiuj interesiĝas pri faka komunikado kaj administrado de scioj. La studfako ne estas ĉefkriterio: povas aliĝi ne nur lingvistoj (tradukistoj...), sed ankaŭ, ekzemple, inĝenieroj aŭ komputilistoj teknologioj por kiuj okupiĝas pri komunikado, dokumentado aŭ klasifikado de datumoj aŭ kono. La Somera Terminologia Trejnado permesas ricevi 6 poentojn de la eŭropa universitata sistemo (tiel nomataj “ECTS-poentoj”), kiujn studentoj povos provi validigi por la studado en siaj respektivaj institucioj. Krome eblas ekzameniĝi kaj ricevi oficialan ateston de “Terminologia Manaĝero”, kiu estas oficiale agnoskata en 18 landoj de Eŭropa Unio. La trejnado estas ĉiukaze interesa por studentoj de iu ajn lando, kaj en la praktiko venas studentoj de Afriko, de Azio... Vieno estis la hejmurbo de Zamenhof dum lia fakstudado pri oftalmologio. Tie troviĝas interalie la fama Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj. Ĉar la kursoj kutime finiĝas maksimume je la 18-a horo, la studentoj disponos pri ampleksaj tempaj ebloj por konatiĝi kun aliaj partoprenantoj kaj malkovri la ĉefurbon de Aŭstrio.

Ĉefaj informoj resume

Kio: Somera Terminologia Trejnado

Kie: Vieno, Aŭstrio

Kiam: de la 8-a ĝis la 14-a de julio 2012

Kiuj: studentoj, kiuj membras en UEA

Kial: por lerni pri terminologio

Kiom: financita de UEA (detalojn vidu sub “Informiĝi”)

Kiel: interesitaj studentoj sendu tekston, kiu priskribas la motivojn, poste la UEA-Estraro elektos du studentojn surbaze de la motivoj

Limdato: la 8-a de aprilo 2012

Informiĝi: www.esperanto.net/tec

Kandidatiĝi: m...@uea.org

Simple kandidatiĝu!

Mélanie Maradan UEA-komisiito pri terminologiaj instancoj

[FORIGITA!: bildo]

Palaco Schönbrunn (Bela Puto) en Vieno, Aŭstrio

Lernejaj projektoj “Komenius” per Esperanto

“Gvidlibro de amikeco” estas la nomo de la internacia projekto realigita de la lernejo “Canko Cerkovski” kun lernejoj en Pollando, Francio kaj Hungario de 2009 ĝis 2011

La projekto estis financita de la programo “Lernado dum la tuta vivo — Komenius”. La libro Gvidlibro de amikeco, kiu aperis en la fino de 2011, ilustras la dujaran disvolviĝon de la amikeco inter kvar nekonataj komunumaj teamoj de lernantoj kaj instruistoj.

Pere de multaj fotoj en ĝi videblas informoj pri la lokoj, kiujn la grupoj vizitis en la kvar landoj, kaj la vizaĝoj de la partoprenantoj, kontentaj pro la komunikado inter samaĝuloj kaj kolegoj de aliaj eŭropaj landoj.

Sur la paĝoj de Gvidlibro de amikeco estas priskribitaj impresoj kaj travivaĵoj de la partoprenantoj, ilia opinio rilate al EU kaj disvolviĝo de la reciproka kompreno kaj kunlaborado.

La lingvo de la komunikado estas Esperanto — internacia neŭtrala lingvo, negepatra por iu ajn el la partprenantoj, kiu grave kontribuas al la venko super la bariloj en komunikado.

La libro celas prezenti la aktivadojn de la projekto en interesa kaj scivoliga maniero, kontribui al la disvastigo de bonaj praktikoj en la kampo de internacia kunlaboro koncernanta la lernadon, sed ankaŭ plialtigi la konscion de la legantoj rilate al la partoprenantoj en la projekto pri eŭropaj landoj.

Mariana Genĉeva

[FORIGITA!: bildo]

Terminologia Forumo en la UK 2011 en Kopenhago, Danio. Mélanie Maradan prelegas pri Terminologia normigado.

Kun la prezidento de Srilanko

La prezidento de Srilanko Mahainda Rajapaksa estis la ĉefgasto de la evento, kiun okazigis Junulara Esperanto-Klubo de Shanthi (JEKS).

La distribuan ceremonion de metiistaj laboriloj por lernantoj de sia Profesia Trejnada Kurso okazigis JEKS la 20-an de decembro 2011 en la urbo Diyatalawa.

Temis pri ormetiista kurso, kiu okazas kunlabore kun la firmao Hauntmann en Germanio.

Sur la foto la prezidento de Srilanko Mahinda Rajapaksa donas pakaĵon kun metiistaj laboriloj al kursano, kiu komencas labori memstare. Maldekstre videblas Eric Hann, esperantisto kaj delegito de la germana firmao.

Rupa Gunatilaka

Du aranĝoj en Germanio

En Germanio lige kun la jubilea jaro 125 de Esperanto okazas du tute interesaj historiaj agadoj, kiujn la labor-grupo pri la jubileo prezentas ĉi-sube.

Kolekti kaj konservi: Esperanto en la Fritz-Hueser-Instituto Dortmund

Grava tasko de la Esperanta lingvokomunumo estas la kolektado kaj konservado de libroj, dokumentoj kaj aliaj arkivaĵoj por disponigi ilin al esploristoj kaj sciemuloj, interesiĝantaj pri nia historio. La Fritz-Hueser-Instituto en la germana urbo Dortmund, posedaĵo de la urba komunumo, estas biblioteko kaj arkivo unika en Eŭropo. Ĝi estas fondita post la milito de la minlaboristo kaj posta bibliotekisto Fritz Hueser (1908-1979), kaj kolektas diversspecajn materialojn el la historio de la laborista kulturmovado (i.a. pri proleta literatura kreado, teatro, sporto, muziko, liberpensuloj, naturamikoj k.a.). Ĝi posedas pli ol 30 000 librojn kaj gazetkolektojn, postlasaĵojn de 65 laboristaj kulturkreantoj kaj multajn aliajn materialojn. Surbaze de riĉa postlasaĵo de la laborista esperantisto Eduard Weichmann (1919-1988) la Instituto kreis riĉan sekcion pri la historio de la laborista Esperanto-movado kaj pri Esperanto ĝenerale. Profesie aranĝitaj ekspozicioj de la instituto estis montritaj kadre de esperantistaj kaj neesperantistaj aranĝoj krom en Germanio ankaŭ en Finnlando, Francio, Japanio, Koreio kaj Hispanio (78-a UK en Valencio). Germana Esperanto-Asocio kaj Societo pri Interlingvistiko komune okazigos kun la instituto la 30-an de junio 2012 kolokvon en Dortmund por pli konatigi al la esperantistoj la valoraĵojn de la instituto kaj samtempe montri al la instituto aktualajn kaj historiajn aspektojn de la multflanka Esperanto-movado. Krom reprezentantoj de la instituto kaj de la urbo prelegos Ulrich Lins (Esperanto inter la ideologioj), Rudolf Fischer (Statuso kaj perspektivo de la germana Esperanto-movado) kaj Detlev Blanke (Planlingvaj bibliotekoj kaj arkivoj en Eŭropo).

La germanlingva kolokvo ne nur servu al la pliprofundigo kaj reaktualigo de reciproka kono inter esperantistoj kaj la instituto, sed ankaŭ stimulu la disponigon de materialoj kaj la intereson pri historiaj esploroj.

Detlev Blanke

Inter utopio kaj realo: Konstruitaj lingvoj por la interligita mondo: de la 15-a de junio ĝis la 9-a de septembro 2012

Sub ĉi titolo Bavara Ŝtata Biblioteko en junio 2012 aranĝos ekspozicion kaj invitas al simpozio, www.bsb-muenchen.de/Einzeldarstellung.403+M562baccbf1d.0.html. Ĉi tiujn aranĝojn surlokajn kompletigas akompana volumo kaj virtuala ekspozicio sur la ret-paĝoj de Bavara Ŝtata Biblioteko. Per tio ni memorigas pri du jubileoj: Kaj Volapuko kaj Esperanto kreiĝis kun la celo faciligi la interkulturan interkompreniĝon, kiu intensiĝis danke al la teknikiĝo de longdistancaj vojaĝoj kaj vartransportoj kaj pro la media komunikado. Anstataŭ la devo lerni multe da fremdaj lingvoj, ĉiuj homoj tutmonde komunikiĝu per unu sola, por ili nova lingvo. Ligita kun la deziro de disvastigo de ĉi tiuj lingvoj estis la espero, ke lingvo sentata “neŭtrala” povus akceli la pacon inter la nacioj, ĉar ĉiuj renkontiĝos en lingvo al ili egale “fremda”.

En 2012 okazos la 100-a datreveno de la morto de la prelato Johann Martin Schleyer, la aŭtoro de la planlingvo Volapük.

La pli sukcesa planlingvo Esperanto fariĝos 125-jara: en 1887 aperis la unua lernolibro de “Internacia Lingvo” de Lazar Markovič Zamenhof.

Sed homoj aktivis kiel lingvoaŭtoroj jam antaŭ la 19-a jarcento. Ankaŭ en la mezepoko kaj la frua moderna epoko troviĝas ekzemploj de inventitaj lingvoj kun malsamaj celdirektoj. Pro tio konstruitaj lingvoj estas fenomenoj ne nur lingvistikaj, sed ankaŭ sociaj kaj historiaj. Kiel tiaj ili prilumiĝos en la ekspozicio kaj diskutiĝos en la simpozio. La akompana volumo montros ilustraĵojn de la ekspoziciaj objektoj kaj prezentos la kontribuojn de la simpozio. Per ĉi aranĝoj kaj publikigoj Bavara Ŝtata Biblioteko kontribuas al la aktuala diskuto pri lingua franca en la kunteksto de internacia scienca komunikado kaj donas impulsojn por la akcelado de interlingvistikaj esploroj.

Por la ekspozicio Bavara Ŝtata Biblioteko povas utiligi siajn valorajn stokojn pri la temkompleksoj interlingvistiko kaj planlingvoj, kaj krome utiligi du grandanimajn donacojn:

  • La plimulton de la biblioteko kaj la taglibrojn de la prelato Johann Martin Schleyer la filoj de D-ro Hanns Martin Schleyer transdonis al Bavara Ŝtata Biblioteko.
  • Irmi kaj Reinhard Haupenthal transdonis al Bavara Ŝtata Biblioteko sian ampleksan planlingvan kolekton.

Ambaŭ donacojn Bavara Ŝtata Biblioteko daŭre disponigas kiel apartan sektoron al la publiko kaj al la esploro.

Subteno bonvena: Al firmaoj, organizaĵoj kaj privatuloj Bavara Ŝtata Biblioteko donas la eblon subteni la preparon kaj realigon de la ekspozicio kaj de la simpozio, same kiel la publikigo de la akompana volumo. Al la sponsoroj ni publike dankos por ilia subteno.

Por demandoj estas je via dispono: Dr. Andrea Pia Kölbl, gvidantino de la projekto, k...@bsb-muenchen.de.

Kunmetita kun redaktado de Renato Corsetti

Recenzoj

Alloga infanlibro

Se mi ne estus. Jeronimas Laucius. El la litova trad. Laimius Stražnickas. Ilustrita de Rima Stasiūnaitė. Vilnius: Trys žvaigždutės, 2005. 16p. 29cm. ISBN 9955641088. Prezo: € 4,50

Se mi ne estus impresis min kiel belaspekta kaj loga infanlibro, kun pensigaj instrumesaĝoj. Se ĝi ne estus, la stoko de infanlibroj en Esperanto estus iom malpli riĉa kaj bunta, do mi estas danka, ke ĝi ja estas.

Unue mi admiris la amuzajn kolorajn ilustraĵojn. Sur la kovrilo aperas, lerte kaj humure portretitaj, la kvar malagrablaj alegoriaj roluloj de la rakonto, ĉirkaŭantaj nian planedon: Timo, Doloro, Tristo kaj Laco. Tiuj retroveblas ankaŭ ene de la libro, kune kun la infana protagonisto, kelkaj plenkreskaj homoj, hundeto kaj ankaŭ strangaj malamikaj monstroj (unuokulaj kaj dukornaj) loĝantaj sur la “Nigra Planedo” de malbono. Tiuj ĉi estas sufiĉe humure pentritaj por ke la etuloj ne koŝmaru pri ili, tamen sufiĉe malplaĉaj por ke oni ekdeziru rifuzi iliajn fidonacojn.

Legante la rakonton, oni renkontas la pervortajn portretojn de la samaj roluloj, ene de tre simpla konflikto.

La unua mesaĝo de la libro celas konvinki pri tio, ke malbono kaj bono estas la du flankoj de la sama monero; tial oni devas ĉiam serĉi ankaŭ la bonan aspekton de ajna malbonaĵo. Diras Timo al Joĉjo, la knabo kiu volus tute neniigi ĝin: “Ĉu vi, malsaĝulo, scias, ke mi estas sanga fratino de Kuraĝo? Mi eĉ ekpensi ne kuraĝas, kio okazus SE MI NE ESTUS! Homoj tute sendube irus al la fajro, falus de sur la rando de abismo...” Sammaniere alparolas la knabon Doloro, Tristo kaj Laco.

La dua mesaĝo estas tio, ke la homecaj moralaj malvirtoj — Kolero, Malamo kaj Envio — troviĝas nur en ni mem, do se ni volas lukti kontraŭ ili, tio signifas ke ni luktu kontraŭ niaj propraj malbonaj karakteraj ecoj. Joĉjo komprenas, ke per armiloj oni neniel povus forviŝi Koleron, Malamon kaj Envion el la mondo, ĉar uzi armilojn signifus nur plirapidigi la detruon de la tuta homaro. Alivorte, “forfluus infano kune kun la bano”, kiel diras saĝa proverbo zamenhofa. “Reprenu vian armilon, reĝo, kaj ĝi malaperu kune kun via malbenita planedo!” — kuraĝas diri la knabo al la reĝo de la Nigra Planedo, fine de la rakonto. Joĉjo instinkte reagas kontraŭ la tento de mallumaj fortoj ene de sia propra menso, elektante bonkorecon kiel vivkonduton.

Gravas rimarkigi memorindan frazon, kiun la idolpastro de la Nigra Planedo diras al sia reĝo: “...laŭ kosma leĝaro, planedojn povas forigi nur iliaj enloĝantoj... Memkompreneble, kun helpo de la armilo, kiun kreis Via moŝto.”

Por la plenkreska leganto, kiu demandus sin kiel oni konkrete luktus kontraŭ Kolero, Malamo kaj Envio en nia nuna socio, unu el la plej seriozaj eblaj respondoj kiuj evidentiĝus laŭ mi estus: i.a., per bona edukado de niaj infanoj, kaj kadre de ĝi, i.a. per eldonado de bone elpensitaj infanlibroj, kiel ekzemple tiu ĉi...

Mi konsilas al plenkreskuloj legontaj tiun ĉi belan libron al siaj infanoj (aŭ legigontaj ĝin al jam legokapablaj infanoj), klopodi laŭeble korekti la tekston antaŭe, por forigi el ĝi la erarojn bedaŭrinde eskapintajn al la provlegintoj antaŭ la eldono.

Luiza Carol

Bildoj pri nia mondo

Nu, kaj do?. Sen Rodin. Ilustraĵoj de Serena Franceschi. Kluĵo: Exit, 2010. 159p. 21cm. ISBN 9786069246016. Prezo: € 9,90

Jen la dua libro de Sen Rodin, plumnomo de Filippo Franceschi; kiu legis lian unuan Bildoj pri norda lando ne hezitos tuj aĉeti ankaŭ Nu, kaj do?!

En 26 rakontoj la aŭtoro kondukos vin tra nia ofte absurda mondo ĝis sia Biologia testamento! Kaj kredu min, la ridetema vizaĝo de Sen Rodin ne malhelpas lin, eĉ en fantastaj rakontoj, draŝi nian mondon!

La unua kaj plej longa, 23-paĝa Perdita ŝanco, fantasta novelo, prezentas al ni homon, kiun vi eble rekonos: la Sultanon. “Li iĝis la plej riĉa en la lando, ĉio aĉetebla iĝis lia: homoj, fabelaj vilaoj, jaktoj jetoj jupoj, artverkoj, televidretoj, eldonejoj, entreprenoj, ĉiam juneca aspekto...” Do nia heroo havas ŝancon forlasi tiun aĉan mondon; sed jam la titolo de la novelo donas al vi respondon!

En Sankta Maria, ni konatiĝas kun la rumana leĝo pri geedziĝo. Ĉiuj dokumentoj de la onta edzo havas la mencion Filippo Franceschi, krom unu kie troviĝas Filippo Maria Franceschi. Kiel komprenigi al rumana oficistino, ke en Italio multaj religiaj familioj havigas al la gefiloj la duan nomon “Maria”, tamen konsideratan sena je ia ajn leĝa valoro? Nenia ebleco! “Roboto, Cementa muro. Kontraŭ ĝi eĉ tanko haltus. Leĝo estas leĝo. Ordono estas ordono. Ĉiuj scias. Eĉ Eichman (tiel!). Eĉ la piloto preminta la butonon super Hiroŝima.”

En Moderna poŝto, la aŭtoro provas sendi manuskripton de libro kaj demandas poŝtoficistinon, ĉu ekzistas sistemo por esti “prudente certa” ke la paketo atingos sian celon. “Absoluta certeco ne ekzistas, filozofie argumentis la sinjorino: ĉiam povas okazi tertremo, aŭ kataklismo, aŭ povas fali giganta asteroido — kiel ekzemple tiu, kiu metis finon al la mondregado de la dinosaŭroj — aŭ povas ekblovi ciklono, kiel Katrina, aŭ alveni cunama ondego, kiel hieraŭ en Pollando...”

En Honesteroj en poŝtejo, la aŭtoro provas sendi librojn je malalta prezo, sed la unua poŝtoficistino volas aŭdi nur pri “Prioritata poŝto”. Post pluraj provoj li tamen sukcesos sendi la librojn je speciala prezo. Kaj mi asertas al vi ke tio okazis plurfoje ankaŭ al mi. Antaŭ kelkaj semajnoj, resendante vestaĵon, kiun mi mendis perkoresponde, mi laŭdire devis pagi frenezan prezon. Mi ne akceptis, kaj diris: “Do, simple sendu ĝin kiel leteron” kaj mi pagis multe malpli!

La Silanverinoj, feaj ulinoj, estas kortuŝa omaĝo al Madeleine de Zilah.

Raraj estas tiaj verkoj kaj Kaj kiu pravas estas recenzo(j) de la libro de E. de Zilah: “Multaj rimarkis, ke en ĉiu ajn nacia literaturo ĝi rangus je plej alta nivelo.” Konsentite!

Kaj en recenzo de Fraŭlino Maitreyi de Mircea Eliade en traduko far Ionel Oneţ, post laŭdo de la traduko, Sen Rodin, kiel Moirand en sia traduko La Grafo de Monte-Kristo, pledas por la uzo de “ci” kaj, ĉar Ionel Oneţ tute ne uzas ĝin, li skribas: “Evidente la tre valora tradukisto malsame opinias, tiel malriĉigante sian tradukon per la neglekto de gravaj nuancoj.” Mi persone ne rimarkis tiun malriĉigon kaj konsilas al Sen Rodin legi nian (kun Armela LeQuint) tradukon de La maljunulino kiu paŝis en la maro kaj vidi, kiel ni evitis uzi “ci” en pli ol duono de la libro...

Ĵak Le Puil

Serioza romano

Silento. Endoo Ŝuusaku. El la japana trad. Doi Ĉieko. Tôkyô: Japana Esperanto-Instituto, 2010. 183p. 21cm. ISBN 9784888870665. Prezo: € 14,10

En la frua parto de la 17-a jarcento kontraŭmisiista fervoro inundis Japanion. Samtempe, la romkatolika eklezio en Eŭropo strebis “konverti”, t.e. kristanigi, japanojn. Ĉi tiu fikcia romano prezentas la spertojn de unu kristana misiisto, sacerdoto, sendita al Japanio tiuepoke. Preskaŭ ĉiam en la romano li alnomiĝas “La Patro”. Maloftege ni trovas lian personan nomon.

Liaj spertoj en Japanio ne estas tre sukcesaj. Kvankam li trovas diversajn kaŝitajn grupojn de japanaj katolikoj en vilaĝoj kaj vilaĝetoj, ilia ĉefe renkontata strebo estas kaŝi sian kristanecon kontraŭ la regantaj aŭtoritatoj, la polico kaj religispionoj. Unu tia spiono penas amikiĝi kun la Patro, sed ne multe plaĉas al li, kaj estigas en la Patro dubojn pri sia aŭtentika kredo al la kristanismo.

Granda demando en la menso de la Patro estas: kial la japanaj aŭtoritatoj tiom persekutas la misiistojn? Ilia unua klopodo estas “konverti” la misiistojn, t.e. plurmaniere strebi ke ili perfidu sian kristanismon. Por efektivigi tion, la kutima metodo estas instigi la misiiston treti sur sanktan bildon, plejofte bildon de la Madono. Samkiel dum la fruaj romiaj persekutoj kontraŭ la kristanoj, tiu “perfida” ago sufiĉas. Oni postulas nur supraĵan montron ke ili akceptas konvertiĝon al nekristaneco. Simile, kristaniĝintaj japanoj povas sin religie purigi per tia supraĵa montro de rekonvertiĝo al nekristaneco. La “konvertitaj” misiistoj rajtas libere vivi plu, sen multa persekutateco... dum iom da tempo, kvankam perforta pereo neeviteble atingos ilin. Ankaŭ la ekskristanajn japanojn. La (re)akcepto en la tradician japanan socion ne permanente validas.

Ĝuste kial tiom forta maltoleremo al la misiistoj kaj kristaniĝintaj japanoj? Pri tio cerbumas kaj kelkfoje debatas la Patro kun siaj persekutantoj. La kontraŭkristanaj persekutantoj insistas ke tiu fremdlanda religio estas nebezona en Japanio. Efektive, la jamaj religioj en Japanio, kaj en aliaj landoj, fundamente instruas la samajn virtojn kiel la kristanismo. Kial fremdlandanoj supozas sin pli indaj, pli civilizitaj, ol la indiĝena popolo?

Sed tiaj konsideroj ne forte emfaziĝas en la romano. Pli abundas rakontado pri eventoj, kaj konversaciado inter la Patro kaj liaj kontraŭantoj. Tiel la rakonto evitas esti teologia disputado kaj anstataŭe prezentas la ĉiutagajn spertojn de la Patro.

La titolo de la libro, Silento, temas pri demando en la menso de la Patro: Kial Dio tute silente neniom helpas lin? Ĉu eble, eblete, lia fido al Dio eraras? Ĉu Dio silentas ĉar al Dio ne gravas liaj agado kaj sorto? Ĉu efektive la vorto “Dio” ja nenion signifas? Tian konkludon la Patro ne volas akcepti — sed se ne tielas, kial do la senpaŭza supernatura Silento?

Esence la verko estas literaturaĵo, ne polemiko, kaj tiurilate ĝi sukcesas. Ĝi estas bone verkita kaj bone tradukita. Laŭ mia propra sento, mankas en ĝi iom da vervo. Sed kiu deziras seriozan fikciaĵon, tiu ne pripentos sian legon de la libro.

D. Broadribb

Pardonindas ĉio...

Duonvoĉe... tutkore. Manŭel. Udine: Emanuele Rovere, s.j. KD. Prezo: € 16,20

Li alvenis pasintaŭguste al Linjano, por la Itala Esperanto-Kongreso. En la lasta tago, kelkajn horojn antaŭ la Internacia koncerto. Al ĝiaj organizantoj (ankaŭ mi estis inter ili) li venis tuj kun postulo enprogramigi ok liajn kantojn.

Vere, tio estis granda problemo, ĉar la trihora programo de la koncerto estis jam preta. Do ektemis komence pri du kantoj; poste, vidinte, ke li venis de malproksime per propra aŭto kun ĉio bezonata — amplifilo, laŭtparoliloj, mikrofonoj ktp, — ni enprogramigis kvar. Kio okazis poste? Li furoris! Bonege registrita muzikaranĝo de tutmonde konataj melodioj, dolĉa voĉo, afabla sinteno — jen estis la kaŭzoj de tiu furoro kaj, post la fino de la antaŭplanita programo, li tamen prezentis pliajn kvar kantojn al la ravita publiko. Pri kio li kantis, mi tute ne memorfiksis, kaj ja tio tute ne estis grava...

Nun mi tenas en la manoj lian diskon. Tre alloga kovrilpaĝa foto — tre simpatia viro, versimile miaaĝa, kun sincera rideto. Bela gitaro kaj ne malpli belaj floroj apude. Tre sincera enkonduka teksto de la aŭtoro, komenciĝanta ial per la frazo “Mi ne estas kantisto”. Finfine ja mi devas diri, ke lia nomo estas Manŭel (tiel li prezentas sin) aŭ Emanuele Rovere (tiel li subskribas siajn tekstojn), ke la disko havas la titolon Duonvoĉe... tutkore kaj ke la koverto, krom la diskon mem, enhavas ankaŭ plaĉaspektan tekstolibreton. Preninte ĝin en la manojn kaj eniginte la diskon en diskilon mi reaŭskultas dek kantojn, el kiuj ok jam estas aŭditaj antaŭ jaro. “Bela muziko!” — venas en la ĉambron mia edzino. “Ie mi jam aŭdis... Kiu kantas, do?” “Mia konato!” — mi respondas fiere, kaj per tiuj multsignifaj vortoj mi povintus fini mian recenzon. Tamen mi diru suplemente, ke

  • post la unua aŭskultado postulema aŭdinto, verŝajne, konkludos, ke ĉio ĉi estas tipe karaokea kantado. Ĉar, fone de la egallaŭta muzika aranĝo, la voĉo sonas diverslaŭte en diversaj kantoj. Laŭ mi tio pardonindas, ĉar post la prezentitaj dek kantoj sekvas registraĵo de la samaj dek muzikaj bazoj sen la voĉo. Manŭel vastanime donacas tion al ĉiu kantemulo kaj en la enkonduka teksto eĉ proponas, ke “kelkaj valoraj gejunuloj” kantu liajn tekstojn;
  • post la dua aŭskultado la sama aŭdinto trovos, ke estas iom tro da basaj sonoj en la muzikaranĝo. Ankaŭ tio pardonindas, lezante, eble, la orelojn nur de maljunulo, kiu mi estas. Laŭ mia scio, gejunuloj ĉe aŭtostirado eĉ ŝatas, ke la muziko frapu la orelojn;
  • post la tria aŭskultado kun la libreto enmane (eĉ sen tiu, ĉar la elparolo de Manŭel estas tute klara, kaj ĉiu vorto facile distingebla) la aŭdinto ekmeditas pri la tekstoj. Ho, jes, la tekstoj estas reviziitaj de fidindaj lingvuloj, Nicola Minnaja kaj Rikardo Cash, do lingve apenaŭ riproĉindaj. Sed mi ne kuraĝus nomi ilin “esperantigoj”, ĉar por ĉiu kanto Manŭel kreis propran tekston kaj mi vidas ke, almenaŭ rilate al la kantoj, kiujn mi konas nacilingve, li iris tute for de la originalaj lirikoj. Tiel La knabo de strato Gluk de Celentano iĝis kontraŭpoluada protesto: “... Se oni ne ĉesos malpurigi la teron, ĉielon kaj maron, kia estos la fino, kiun ni faros... ni faros?” La famega Revenu al Sorento akiris la titolon Rezignu: “Viaj kisoj min fajrigas, dezir’ mia freneziĝas, kaj mi scias, ke vi same sentas fajron en la kor’...”. La ne malpli fama O sole mio estas Nun aŭ neniam: “Nun aŭ neniam ĉirkaŭbraku min, donu viajn kisojn, ĉar mi amas vin...” Kaj tiel plu. Be, ankaŭ tion mi emas pardoni, ĉar en la junaĝo ankaŭ mi uzis kelkajn konatajn melodiojn por miaj propraj tekstoj. Venas tamen al mi insida penso, ke Manŭel estas aŭ granda lertulo, trovinta personan aliron al la fameguloj, kiel Salvatore Adamo, Paul McCartney, Stevie Wonder k.a., aŭ granda kuraĝulo, kiu aŭdacas eldoni iliajn melodiojn senpermese.

— Ĉu vi diros ion pri banaleco de la tekstoj? Verŝajne, estas tio, sed ja tute sincera. Kaj pro tiu sincereco mi la kvaran, la kvinan kaj eĉ la dekan fojon aŭdigos la diskon en mia aŭto — al ĉiuj novaj pasaĝer(in)oj. Sendube, ili ricevos plezuron de la aŭskultado. La saman, kiun ricevis mi, aŭdante Manŭel kanti surpodie.

Mikaelo Bronŝtejn

Reagoj — Lingva Angulo

Gravas tio kio utilas

Tre interesa mi trovis la artikolon de Hannes Larsson en la decembra numero. La esperantigo de propraj nomoj estas tikla kaj foje problemiga.

Mi memoras okazaĵon en la UK en Brighton (Brajton), kiam mi alvenis malfrue al la kongresejo. Ĝi estis fermita, ĉar oni relokis la vesperan eventon. Mi vidis manskribitan afiŝon sur la pordo, kiu legiĝis tiel: “La programero je 7.30 ptm nun okazos en la Reĝa Pavilono”. Jen la problemo. Oni esperantigis la nomon de la loko! Mia defio estis retraduki la vorton “reĝa” en la anglan, por povi kontroli sur mapo aŭ por peti al helpema urbano. Ekzistas almenaŭ du eblaj tradukoj: aŭ “royal”, aŭ “king’s”. Ĉar mi sciis nenion pri la urbo kaj ties enhavo, bobeliĝis en mian menson la pli logika dua eblo. Malprave, kaj mi maltrafis la eron.

Nu, se mi ne scipovus la anglan, la dua malprava traduko eĉ ne venus en la menson. Pripensinte la aferon mi konkludis ke plej helpa afiŝo legiĝus tiel: “La programero je 7.30 ptm okazos en” The Royal Pavilion “(D’ Rojal Paviljon)”.

Laŭ mi oni traktu urbonomojn same. Forgesu lingvistikajn aŭ esperantismajn principojn. Plej gravas tio kio plej utilas al esperantisto vojaĝanta tra la mondo. Oni provizu per tio, kio helpos. Nome: oni havigu al esperantisto perdita en fremda loko la ortografion, kiu troviĝas sur mapo aŭ sur vojoŝildoj. Oni ankaŭ prezentu la plej proksiman prononcon en la loka lingvo, tiel ke nia samideano havu kapablon peti helpon de lokulo (se li aŭ ŝi kuraĝas!)

Hju Rid
Ne esperantigu ĉinajn nomojn

Se eŭropanoj komencus amase esperantigi siajn proprajn nomojn, ni, ĉinaj esperantistoj, legus ilin pli facile, sed la ĉinaj propraj nomoj ne povas esti esperantigataj, ĉar en 1979 la Ministerio de la Civila Administrado de Centra Popola Registaro de Ĉinio publikigis dokumenton, ke la ĉinaj propraj nomoj devas esti skribataj per la ĉinlingva fonetika alfabeto, ekzemple Beijing, Shanghai, Hu Jintao, Wenjiabao. Se oni esperantigas ilin, oni agas kontraŭ la dokumento. Plej multaj ĉinaj esperantistoj skribas siajn nomon kaj adreson per la ĉinlingva fonetika alfabeto. Ĝi eble estas nekomprenata de leterportistoj eksterlande, pro tio mi skribas mian nomon per la fonetika alfabeto, sed la adreson en la angla lingvo, se la letero estas sendata eksterlanden. En poŝtoficejoj de Ĉinio estas personoj, kiuj komprenas la anglan lingvon. Se ili vidas adresojn sur la kovertoj en la angla, ili tradukas la adresojn en la ĉinan kaj leterportistoj sendas la leterojn laŭ la tradukitaj adresoj. Se la nomoj kaj adresoj estus esperantigitaj, leterportistoj povus sendi leterojn al malĝustaj adresatoj.

Ji Yingeng
Ne tro igi

Ĝeneralaj reguloj povas faciligi la vivon. Kiam Esperanto ne obeas regulecon, ni konsolu nin, ke eĉ en tio ĝi estas bona preparo al lernado de naciaj lingvoj.

Unu el la oftaj stumbliloj aŭ infektaj malsanetoj estas la verbigo el substantivaj (foje adjektivaj) radikoj. Kiam do ni uzu -i, kiam -igi? Rekta verbigo ofte liveras transitivajn rezultojn: Uzante martelon ni martelas ŝtopilon en barelon kaj provizante la supon per sukero ni ĝin sukeras. Ĉu estas komuna eco en ambaŭ tipoj? Se ni formulas per “trakti per” tio kion la radiko indikas, ni kovras ambaŭ kazojn.

Sed ni kutimas resubstantivigi tiujn sekundarajn agojn. Martelado konvenas por iom longdaŭra ago. Sed se iu bezonas nur unu movon, PAG konsilas “martelbato”.

Simile ni povas paroli pri sukerado de la supo, aŭ prefere sukerŝuto. (Verŝajne vi preferas saladon, aŭ salŝut(et)on.) Pli ofte ni “provizas per” ol “atakas per io”.

Ofte (o)ni trouzas -ig, timante ke iu miskomprene interpretos la rektan rezulton kiel netransitivan. Ja “hipnoti” (formita el la substantiva radiko hipnot) estas kvazaŭ dormegi. Tamen, se mi lok-igus mian pianon, mi farus ĝin loko, t.e. spaco por io. Efektive ĝi portas stakon da muziklibroj kaj varian kvanton da kasedoj plus radioricevilon: por ili mi lokigis mian pianon. Sed fakte mi ĝin lokprovizis, mallonge: lokis, t.e. liberigis por ĝi lokon aparte destinitan al ĝi. Kaj mi estas kontenta pri tiu lokado. Eble vi protestas, ke lertaj transloĝigistoj senpene lokas ĝin rutine. Nu, kial ne esti kontenta pri ĝia “meto”? Plia komplikaĵo: Zamenhof destinis tiun vorton “meti” por ĝenerala uzo, samkiel “je” inter la prepozicioj kaj “um” ĉe la sufiksoj. Nu, ankaŭ “surlokigo” taŭgas. Kaj la interveno de la lertuloj elvokas la ideon, ke “lokigo” fakte mem estas dusenca: ĝi signifas ja ankaŭ ke mi igis la istojn loki mian instrumenton.

Ofte ni aŭdas, eble mem uzas “detaligo” de la programo. Ne ĉiu havas okazon analizi la rutinaĵojn. Nu, se ni faras la programon detalo, ĝi apartenas al io multe pli vasta, ekz. al la tuta aranĝado de kongreso, kiu ampleksas interalie serĉadon de taŭga(j) ejo(j), trovon de financaj rimedoj, de kunlaborantoj. Sed fakte ni celas diserigon de la programo en multajn temojn. Ni do fakte provizas la programon per detaloj: ni detalas ĝin. Ke tio postulas zorgan preparon, scias ĉiuj organizantoj; do “detalado” estas konvena priskribo de la ago, kaj detalada aŭ detaltrova zorgo taŭge sidas en la lingvouzo.

Simile eblas trakti amaseton da “provizaĵoj”: artiko(j)-artiki, same breĉ(et)i, centri, denti, detali, (elektri), emocii, kadri, klasi (kun paronimo klasifiki), kolonii (tio estas terura ironio!), kruci, nomi, nombri, nuanci, numeri, paniki (urbon), rimi(!), terori kaj teruri, trui, veneni (ankaŭ riveron!). En PIV mankas “rubriki”: eblas eviti kritikon per “enrubrikigi”.

Sed mi promesis ankaŭ neregulaĵojn:

Eblas artikigi, krucigi; centrigi estas paĝaranĝa termino, dentizi same taŭgas en tekniko.

Sed lerni mi vere devis: normigi, ordigi, reguligi. Ŝajnas ke tiujn radikojn ni sentu adjektivaj: norma, orda, regula.

Simboli havas aĵon kiel subjekton, do ni simboligas la pacon per kolombo. Interesi, koncentri, eksplici kaj kompliki, promocii kaj degradi estas verbradikaj transitivoj. Kaj oni interesas iun pri Esperanto aŭ interesigas Esperanton al li. Mi ne dirus ke oratoro interesigas sian publikon (igas ĝin interesi — lin?: kompreneble ĝi jam lin interesas, sed tio estas nulnovaĵo).

Oni elektrigas sukcenon, dielektrikon aŭ (figursence) sian publikon; tamen pacientojn oni povas “elektri”.

La novmodaj vortoj “fokusi” (en PIV nur “enfokusigi” lensojn) anstataŭ koncentriĝi super, atenti, kaj “avantaĝi” (ĉu ne plena sinonimo de “profitigi”?) estas ankoraŭ diverse traktataj.

Por ne tro ŝtopi vian digestilon, el la adjektivaj radikoj mi mencias nur malmulte: falsa, falsi. Nia Akademio eĉ honoras ĝin per dukaraktereco, malofta distingo. Do ni ne tro igu per *falsigado, kvankam eble estas taktiko anstataŭ mem falsi peti alian falsi: falsigi per riskanto.

Ekskluziva estas same adjektiva: do Zamenhof prave uzas “ekskluziviga decido”. Komplikas la aferon, ke la rekta verbigaĵo “ekskluzivi” estas transitiva, sed nur aĵ-subjekta, samkiel “simboli”: do diskriminacianto ekskluzivigas minoritatanojn. (Same pri ekskludi, inkludi, inkluzivi. Do regule!)

Rob Moerbeek

Koreaj esperantistoj festis Zamenhof-tagon

La 10-an de decembro 2011 Korea Esperanto-Asocio (KEA), festis en Commodore-Hotelo en la urbo Pohang la 152-an Zamenhof-naskon.

En la evento partoprenis 43 esperantistoj kaj kvindeko da amikoj de la prezidanto Park Wha-Chong. Sub la prezido de Park Yongsung, vicprezidanto de KEA, la festo komenciĝis per la himno La Espero. Sekvis meditado pri d-ro Zamenhof kaj pri la pioniroj de Esperanto-movado. Salutparolis d-ro Park Wha-Chong. Min Hyeonkyeong, la ĝenerala sekretario, prezentis la personan historion pri d-ro Zamenhof, Ma Young-tae, prezidanto de la lingva komitato de KEA, prelegis pri Zamenhof, la granda majstro de la homaro, kaj gvidis kvizon pri Esperanto-vortoj, en kiu s-inoj Lee Nam-haeng, Bak Su-hyeon kaj Kim Young-ok gajnis premiojn.

En la dua parto de la evento, kiu kombinis la 152-an Zamenhofnaskon kaj la 60-an naskiĝtagon de d-ro Park Wha-Chong, oni ĝuis luksan vespermanĝon. La jubileanto regalis la partoprenantojn per diversaj vinoj kaj viskioj, kiujn li kolektis dum longa tempo. En la festeno kantis la Koruso de Pohang-YMCA, la Pohanga Virina Koruso, kaj okazis Pohanga Koncerto: oni kune kantis Esperantajn kaj koreajn tradiciajn kantojn. Ĝis profunda nokto oni muzikis, dancis kaj babilis, reciprokante bondezirojn.

Kim Uson

Kun televido, radio kaj nova elano en Benino

Per siaj vojaĝoj Mirejo Grosjean perceptas la lokajn bezonojn; pro tio ŝi kreis kurseton “Unua Kontakto” kun ekzameno kaj atestilo.

La svis-benina asocio “Scio Sen Bariloj” (SSB) estis la kadro kaj subtenanto de la restado de Mirejo Grosjean en Kotonu, Benino, de la 24-a de novembro ĝis la 10-a de decembro 2011.

Ĝia prezidanto estas Privas Tchikpe. La intenco de Tchikpe estis interesi pri Esperanto homojn, kiuj povos vojaĝi kaj uzi Esperanton en sia vivo. Konsekvence li organizis grandan informkampanjon en la amaskomunikiloj. Tio eblis pro helpo de benina kaj svisa mecenatoj.

Post sia alveno ĵaŭde vespere la 24-an de novembro Mirejo tuj komencis prezenti Esperanton en televidoj kaj radioj. Pro tio lunde matene venis proksimume 100 personoj por aŭskulti ŝian prelegon “Esperanto, lingvo de paco” en la kulturcentro Codiam en la urbocentro. 70 personoj aliĝis al la kurso kaj 60 regule partoprenis ĝin. 51 el ili aliĝis al la fina ekzameno post la 12-hora kurso (ĉiutage okazis 3 horoj da studado, dum 4 tagoj). 40 personoj sukcesis en la fina testo kaj atingis rimarkindan nivelon post tiom mallonga lernado.

Mireille Grosjean

La 9-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Hefei

La 24-an de decembro 2011 inaŭguriĝis en Hefei, en la provinco Anhui, la 9-a Ĉina Kongreso de Esperanto, kun la temo “Malfermi novan paĝon de la ĉina Esperanto-movado, baze sur Azio kaj vizaĝe al la mondo”.

Antaŭ la inaŭguro impresis ĉiujn videofilmo pri la 60-jara historio de Ĉina Esperanto-Ligo, kun paroloj de veteranaj kaj junaj esperantistoj kaj gvidantoj subtenantaj la Esperanto-movadon.

La malferman ceremonion prezidis Yu Tao,vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de ĈEL, kaj Chen Haosu, eksprezidanto de Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj. Salutis Guo Xiaoyong, konstanta vicprezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj vicprezidanto de ĈEL, vicestro de la urbo Hefei. Ĉeestis ankaŭ gvidantoj de Pekina Federacio de Soci-sciencaj Rondoj, El Popola Ĉinio kaj la urba registaro.

Estis premiitaj avangardaj Esperanto-organizoj, grupoj kaj personoj por la jaro 2011. Wang Ruixiang, vicĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo, faris laborraporton pri la jaro 2011.

Dum la 3-taga kongreso preskaŭ 200 kongresanoj el diversaj lokoj de Ĉinio, Hispanio kaj Koreio diskutis pri la kongresa temo, pri la laborraporto de ĈEL kaj pri starigo de komisiono por instruado. Okazis fakkunsidoj de Esperanto-instruado, medicino, komerco kaj tiu de prezidantoj kaj ĝeneralaj sekretarioj de lokaj Esperanto-asocioj. El Popola Ĉinio kaj ĈEL organizis kunsidojn de siaj ret-legantoj. Vespere kongresanoj rigardis artajn programerojn prezentatajn de la Hefeia Arta Grupo.

Chen Shi, estro kaj ĉefredaktoro de El Popola Ĉinio kaj vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, faris paroladon en la fermo. Ling Bo, prezidanto de Anhuia Esperanto-Asocio kaj estro de Hefeia Urba Biblioteko, konigis la E-movadon en la provinco Anhui kaj esprimis sian esperon pri la E-movado en la venontaj jaroj. Reprezentantoj de ĉiuj fakkunsidoj parolis en la fermo pri siaj diskutoj.

La 9-a Ĉina Kongreso de Esperanto estis organizita de ĈEL kaj gastigita de Anhuia E-Asocio, Hefeia Federacio de Soci-sciencaj Rondoj kaj subtenita de Hefeia Urba Biblioteko, Hefeia Administra Komitato de Ekonomio, Teknologio-Disvolva Zono kaj Anhuia Turisma Asocio.

Lokaj amaskomunikiloj faris raportojn pri la kongreso.

Zhang Xiaotong

Kunsidis ankaŭ la instruistoj

La 25-an de decembro, kadre de la 9-a Ĉina Kongreso de Esperanto, okazis kunsido de Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ĈLEI), en kiu partoprenis kvindeko da personoj.

Ĝi estis la unua kunsido de ĈLEI post la fondiĝo meze de 2011. S-ino Gong Xiaofeng dividis la laborojn de la estraranoj kaj prezentis la laborplanon. Laŭ ĝi ĈLEI okazigos siajn seminariojn paralele kun lokaj kongresoj, daŭre organizos la trejnadojn en la vintra kaj somera ferioj, kaj helpos al universitatoj malfermi E-kursojn. Por efike altigi la lingvonivelon kaj reguligi la instruadon ĈLEI planas starigi ekzamenan sistemon, kiu konsultos la ekzamenan sistemon de ILEI, konsiderante la ĉinan realon. S-ino Gong emfazis, ke nun al ĉinaj mezlernejoj mankas E-lernlibroj. ĈLEI faros laboron en tiu flanko. Ŝi esprimis, ke ĈLEI havas respondecon en internaciaj kulturaj interŝanĝoj, kaj helpos al universitatoj kaj diversnivelaj lernejoj starigi ĝemelajn lernejojn pri Esperanto, por doni al ili pli da ŝancoj uzi la lingvon. La kunsido decidis, ke ĈLEI regule eldonos sian bultenon por la membroj.

Lastjare la instruado de Esperanto viglis en Ĉinio. En universitatoj de Nanchang, Wuhan, Liaoning, Pekino kaj mez- kaj elementlernejoj en Zhenjiang, Changzhou, Taiyuan k .a. funkciis E-kursoj, kiuj ludas gravan rolon en nia movado.

Chen Ji

Du Zamenhof-tagoj en najbaraj landoj

En 2011 okazis pluraj Zamenhof-tagoj en kaj proksime de Slovakio. Esperantistoj festis en Bratislavo, Liptova Esperanto-Klubo okazigis diskutvesperon pri Tibor Sekelj, Aŭstria Esperanto-Federacio organizis solenan vesperon en la centro de Vieno.

En Vieno oni festis la 10-an de decembro en la Pola Instituto, rekte en la urbocentro. Ĉar ni venis sufiĉe frue, ni utiligis la liberan tempon por viziti proksiman kristnaskan bazaron. Dum la promenado ni renkontis grupon de ĉeĥaj esperantistoj, kiuj ankaŭ venis por la Zamenhof-festo, kaj ni aliĝis al ili.

Je la 16-a ni amasiĝis en Pola Instituto kaj la programo komenciĝis. La ĉeestantojn salutis nome de Aŭstria Esperanto-Federacio Bernhard Tuider, sekvis prelego de Katalin Fetes: Kálmán Kalocsay kaj Julio Baghy. Prelego okaze de la 120-a datreveno de la naskiĝtagoj kaj la 100-a datreveno de ilia esperantistiĝo. Post interesa komparo de la vivoj de tiuj elstaruloj venis mia prelego pri novaj planoj kaj projektoj de E@I. Dum la aranĝo ni prizorgis etan libroservon, por ke interesiĝantoj povu trarigardi kaj aĉeti eldonaĵojn kiuj rilatis al la prelego.

Post la fino de la oficiala programo sekvis bufedo, libera diskutado kaj babilado. Amikeca etoso regis dum la tuta vespero: ni renkontis multajn malnovajn amikojn, konatiĝis kun novaj kaj diskutis pri ĉio ebla. Ni pasigis en Vieno vere agrablan tempon.

Du tagojn poste, la 12-an de decembro 2011, okazis plia Zamenhof-festo, en la slovaka ĉefurbo Bratislavo. Ĝi havis lokon en la Pola Instituto, same kiel pasintjare. Ĉeestis ĉirkaŭ 40 personoj, plejparte slovakaj esperantistoj. Estis preparita programo kun prezentoj rilataj al Zamenhof kaj Esperanto. La tuta programo okazis en la slovaka, por la kelkaj eksterlandaj esperantistoj estis prizorgata interpretado.

Komence Peter Baláž bonvenigis nin kaj trairis al la ĉefa programero: bapto de la biografia libro Život Zamenhofa (Vivo de Zamenhof), slovaka traduko de la originala eldono de Aleksander Korĵenkov. Pri la libro skize parolis Pavol Petrík kiel la tradukinto kaj Peter Baláž kiel la eldonisto.

La publiko konatiĝis kun la revuo Esperantisto Slovaka kaj kun nova Esperanto-literaturo; per foto-prezento oni ekkonis gravajn aranĝojn okazintajn en 2011 kaj datojn de aranĝoj por 2012. Post prelego de Rastislav Šarišský venis la lasta programero: spektado de la filmo Esperanto estas... La prelegoj estis interplektitaj per kulturaj programeroj — slovakia folkloro de du junaj slovakaj kantistinoj, popolaj kantoj kaj deklamo de poemo en Esperanto.

Fine la organizantoj invitis ĉiujn al eta refreŝiĝo — en la koridoro estis preparita bufedo. Dume funkciis libroservo, kie eblis aĉeti ankaŭ la freŝe baptitan biografion de Zamenhof je rabatita prezo. La solena vespero finiĝis per mallonga vizito al la bratislava kristnaska bazaro, por ke ni ĝuu la antaŭkristnaskan etoson kaj ĉerpu novajn fortojn por la sekvaj tagoj.

Katarína Nosková