Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2012 3

Malferme

Kiu diris, ke mirakloj ne vere okazas?

500 lernejanoj lernas Esperanton en Mazaradelvalo, Italio

Vi rajtas ne kredi tion, sed Mazaradelvalo (Mazara del Vallo) rilate Esperanton ne estas la kutima itala urbo. Sufiĉas diri “Esperanto” kaj ĉiuj diras: “Ho, kia interesa afero!”, “Mi volas lerni ĝin!”, “Ankaŭ mi!”, “...kaj, cetere, kial vi proponas kurson nur en ŝia lernejo kaj ne en mia? Kiu rekomendas ŝin?”, ktp.

Ĉio ĉi tio ekokazas de kiam ekfunkciis la Centro pri Esperanto kaj Interkulturo en tiu urbetego en la plej suda sudo de Italio, ĉe la sicilia marbordo fronte al Afriko. Sed eble ni devas klarigi tion, kio estas ĉi tiu Centro. “Mafio” estas unu el la plej konataj italaj vortoj, tuj post “pico”. Lastatempe oni batalas kontraŭ mafio ankaŭ per konfiskado de ĝiaj havaĵoj, kiuj estas poste utiligataj de la registaro en pluraj manieroj. En tiu kadro kvinetaĝa konstruaĵo en Mazaradelvalo estis donacita al la urbo, kiu nomis ĝin “Palaco de Leĝrespekto” kaj metis ĝin je la dispono de kulturaj asocioj. Itala Esperanto-Federacio kiel kultura asocio organizanta sian ĉi-jaran kongreson tie (http://kongreso.esperanto.it) ricevis apartamenton por uzi ĝin kiel bazon por siaj agadoj en Sicilio. Tiel ni starigis ĉi tiun Centron, kiu jam komencis agi.

Sufiĉis prelego por la urbaj lernejestroj (la urbestro varme alvokis), kaj poste ĉiuj ekkonkurencis inter si pri Esperanto. Iu volas prelegon al la tuta lernejo, iu volas kurson por volontulaj lernantoj ktp.

Vi pensas, ke mi estas fantazioplena. Ne, mi estas same serioza kiel germana kunmetanto de bibliografio, kiu certiĝas pri ĉiuj komoj. Jen la lernejoj en kiuj okazas kursoj: Baza lernejo “D. Ajellovia S. Caterina 3, Baza lernejo “A. Castiglionevia S. Gemma, Baza lernejo “B. Bonsignorevia E. Amari, Baza lernejo “G. B. Quincivia G. Belli, Ĝenerala Lernejo “L. Pirandello” (mezgrada: via Salemi 179, baza: piazza Marcello, mezgrada: Mazara Due), Lernejo “P. Borsellino” (mezgrada: piazza S. Veneranda, mezgrada: via Bonanno), Mezgrada ŝtata lernejo “G. Boscarinoviale Olanda 2, Mezgrada ŝtata lernejo “Giuseppe Grassa”, via L. Vaccara 25, Klasika Liceo “G. G. Adriavia S. Maria delle Giummare, Klasika Liceo, via M. Mafai, I. P. S. I. A., via M. Mafai, Scienca Liceo “G. P. Ballatorevia A. Oriani 7, Supera Mezgrada Lernejo “Ruggiero D’Altavilla”, Industria Teĥnika Supera Lernejo piazza S. Pertini, Profesia Lernejo pri Maristaj Agadoj, Komerca Supera Lernejo “Francesco Ferraravia San Pio da Pietralcina, 4, Regiona Arta Lernejo, via Don G. Morello.

Vi povas imagi la organizan inferon, kiu okazis post la prelego al la lernejestroj. Kiu instruas, kiam kaj per kiuj materialoj al ĉiuj ĉi tiuj? Se vi iomete kalkulas kaj nombras la gejunulojn kaj infanojn de po unu klaso en ĉiu lernejo, vi superas la nombron 500. Poste, kompreneble, estas ankaŭ la kurso, kiu okazas en la sidejo por la normala loĝantaro.

Bonŝance italoj estas la plej bonaj organizantoj en la mondo, ĉefe kiam temas pri neantaŭviditaj abruptaj eventoj, por kiuj nenio estis antaŭe planita kaj oni devas improvizi.

Niaj gejunuloj tuj esploris siajn retojn de konatoj eksterlande kaj promesis la paradizon al tiuj, kiuj volos instrui Esperanton rigardante la bluan maron kaj provante vidi la marbordon de Tunizio. La unua volontulo, Szabolcs Szilva (sur la bildo) el Hungario, aperis por unu semajno kaj ekinstruis kun granda kontento de ĉiuj.

Alia esperantisto, kiu surmetis la tipan sicilian kaskedon (speco de ĉapelo, kiu laŭ Vikipedio havas tiun nomon) kaj ekiris al Mazaradelvalo, estis la itala esperantisto-lingvisto Davide Astori, kiu prelegis pri Esperanto kaj ĝia signifo por interkulturaj rilatoj. Vi eble memoras ke la Centro havas la nomon “de Esperanto kaj de Interkulturo”. Fakte en tiu urbo estas tre forta tunizia komunumo (ĉiuj fiŝkaptistoj estas tuniziaj), kiu vivas tre harmonie kun la lokuloj, sed la urba estraro provas ĉiurimede ankoraŭ pli integri la du komunumojn.

Kompreneble aliaj esperantistoj helpis (mi menciu nur Brunetto Casini kaj Sandro De Riu), kaj kiel en fabeloj, ĉio funkciis.

Kaj nun? Nun ni ĉiuj celas aranĝi grandiozan kongreson en Mazaradelvalo, por pruvi al la lokuloj, ke efektive Esperanto estas realaĵo kaj ne fantazio de tiuj, kiuj prelegis.

Ĉion pri la kongreso vi povas legi en http://kongreso.esperanto.it, sed mi aldonu, ke se vi neniam estis en Sicilio, vi havos problemojn distingi ĝin de la suda Grekio, de Kipro aŭ de Tunizio. La maro, ĉiuokaze estas la sama.

La urbestro, kiu favoras Esperanton, pro nova leĝo devis decidi ĉu resti urbestro, ĉu fariĝi nur parlamentano, kaj li elektis resti urbestro. Tio garantias tre bonan kongreson kaj dediĉadon de strato de la urbo al Esperanto. Laŭ loka kutimo la muroj de la strato Esperanto estos ornamitaj per serio de kaheloj, sur kiuj junaj artistoj pentros scenojn kaj dirojn el la historio de la internacia lingvo.

Ĉefe se vi ne kredas, ke mirakloj okazas, venu por konvinkiĝi. (Legu ankaŭ sur la p. 58)

Renato Corsetti

Kongresa komuniko 2

97-a Universala Kongreso de Esperanto

Hanojo, Vjetnamio, 28 julio — 4 aŭgusto 2012

Konstanta adreso: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Tel.: +31 (0)10 436 1044; fakso: +31 (0)10 436 1751.
Retadreso: k...@co.uea.org TTT: http://www.uea.org/kongresoj/uk2012.html.

Kongresa temo: La temo de la 97-a UK estas “Esperanto — ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo”. La Estraro de UEA baldaŭ elektos la reĝisoron.

Dua Bulteno: La Dua Bulteno aperos fine de februaro. Kun ĝi estos sendata konfirmilo pri la aliĝo al la UK kaj kongresa mendilo. Ĝi estos legebla ankaŭ en la kongresa retejo (supre). Mendojn oni povos fari per la papera mendilo aŭ rete ĉe http://uea.org/kongresoj/ukmendilo.html. En la reta mendilo necesos indiki siajn kongresnumeron, UEA-kodon kaj retadreson. La limdato, ĝis kiam la mendoj nepre atingu la Centran Oficejon, estas la 1-a de majo.

Loĝado: La oferto en la Dua Bulteno inkluzivas simplajn ĉambrojn en gastejoj, normalajn ĉambrojn en 2-, 3-, kaj 4-stelaj hoteloj, ĝis normalaj kaj luksaj ĉambroj en la kongreseja hotelo Meliã Hanoi. La prezoj varias de 178 EUR en unulita luksa ĉambro kaj 71 EUR en dulita normala ĉambro en Meliã Hanoi ĝis 17 EUR en dulita ĉambro en la hotelo Huong Giang. La prezoj inkluzivas matenmanĝon. La hoteloj havas klimatizilon kaj troviĝas je promena distanco de la kongresejoj, la plej fora je 2000 metroj.

Ekskursoj: Estos unu antaŭkongresa ekskurso, 2-taga, al Hoa Lu kaj Ninh Binh, same bela kiel Halong-golfeto sed surtere. Estos du postkongresaj ekskursoj. Unu, 4-taga, iros al Ho Ĉi Min-urbo, la Mekong-delto kaj Siem Reap (Angkor Wat-temploj en Kamboĝo). La alia, 7-taga, proponos pli vastan vizitprogramon en Vjetnamio kaj same iros al Siem Reap en Kamboĝo. La dumkongresaj ekskursoj montros diversajn pejzaĝojn de Hanojo kaj ĉirkaŭaĵo, i.a. la faman Halong-golfeton kaj la ĉemontaran vilaĝeton Mai Chau, kie vivas diversaj naciminoritatoj.

Infana Kongreseto: La 43-a Internacia Infana Kongreseto okazos en la VSK-lernejo 8 km for de la kongresejoj en Hanojo. Pliaj informoj ĉe la retpaĝo http://bertosch.free.fr/iik2012/ kaj ĉe la komisiito Bert Schumann, i...@gmail.com.

IJK: La 68-a Internacia Junulara Kongreso (5-8 aŭgusto) okazos en Hanojo, Vjetnamio (anstataŭ en Japanio kiel komence planite). Pliaj informoj ĉe: http://ijk-68.hanojo.org/.

Reklamiloj: La Unua Bulteno riceveblas ĉe la Centra Oficejo. Glumarka folio kun 10 markoj mendeblas ĉe la Libroservo de UEA por € 1,20 (rabato de 1/3 ekde 3 folioj; aldoniĝas la sendokostoj kaj, en EU, imposto 19%).

Aliĝilo: Aliĝilo estas ricevebla ĉe la perantoj kaj ĉe la Centra Oficejo, kiu volonte liveros ĝin por distribuado kun E-gazetoj kaj en E-aranĝoj. Eblas ankaŭ elŝuti ĝin en PDF-formato ĉe la kongresa TTT-ejo, kie eblas ankaŭ rete aliĝi al la UK.

Kotizoj: Ĝis la 31-a de marto validas jenaj kotizoj (interkrampe tiuj por la landoj de tarifo B): Individuaj Membroj de UEA (sed ne MG) € 200,00 (150,00); MG-membro aŭ ne-IM de UEA, € 250,00 (185,00); Komitatano/kunulo/junulo/handikapulo, IM de UEA, € 100,00 (75,00); Kunulo/junulo/handikapulo, ne-IM de UEA, € 150,00 (110,00). Infanoj kaj junuloj naskiĝintaj post la 31-a de decembro 1991 aliĝas senpage (bv. sendi kopion de dokumento kie klare aperas via naskiĝdato). Pri pagmanieroj vd. Jarlibron 2010 (p. 36-37) aŭ www.uea.org/kongresoj/uk﹍pagmanieroj.html.

Statistiko: Ĝis la 15-a de februaro estis registritaj 597 kongresanoj el 52 landoj. Sur la unua loko estis Vjetnamio kun 127 aliĝintoj kaj sur la dua loko Japanio (111). Sekvis Francio (50), Germanio (29), Brazilo (25), Nederlando (18), Koreio kaj Pollando (po 16), Italio (14), Britio (13), Belgio (11), Aŭstralio, Bulgario kaj Ĉinio (po 10).

Kafejo Eŭropo: La angla kiel la oficiala lingvo de EU sufiĉas! Ĉu JES aŭ NE?

Slovakio profitos de multkulturismo! Oni malpermesu ŝuldon! Savado de ekonomioj de EU-membroŝtatoj estas detrua! Nia mondo paŝas al (mal) libereco! Tiuj ĉi kaj similaj disputindaj asertoj iĝis temoj por “debatoj ĉe kafo”, kiujn en Slovakio organizas Eŭropa Komisiono. Spacon ricevis ankaŭ Esperanto!

Pri kio temas?

La diskutoj Kafejo Eŭropo estas destinitaj por la larĝa publiko. Oni povas aŭskulti argumentojn de fakuloj, aliĝi al la diskuto, starigi demandojn, kaj fine surbaze de la prezentitaj informoj krei propran opinion. En ĉiu debato prezentas sian opinion du fakuloj — la tasko de unu el ili estas defendi la tezon, la oponanto strebas malkonfirmi ĝin. Ĉiun diskuton gvidas sperta prezentisto.

Kian rolon ludis Esperanto en la debatoj?

En decembro 2011 okazis kvin debatoj en kvin slovakiaj urboj pri la tezo “La angla kiel oficiala lingvo de EU sufiĉas!” Eŭropa Komisiono organizis ilin kune kun Slovakia Debata Asocio. La celo de la debatoj estis serĉi kaj trovi respondojn al demandoj pri la hodiaŭa lingva sistemo en la eŭropa komunumo. Danke al Jozef Reinvart el la slovakia Ministerio de Eksterlandaj Aferoj slovakaj esperantistoj estis invititaj partopreni kiel oponantoj de la tezo: Rastislav Šarišský en Bratislava kaj Košice, Jozef Reinvart en Trenčín, Stano Marček en Banská Bystrica kaj Paulínka Kožuchová en Nitra.

La debatoj ĉe kafo daŭras ankaŭ en 2012, kvankam ne plu kun la Slovakia Debata Asocio. La temo por februaro 2011 estas: “Halo! Obama ĉi tie. Kun kiu mi parolas?”

[FORIGITA!: bildo]

Katarína Nosková

Dum la debatoj evidentiĝis, ke homoj principe ne estas kontraŭ ideo de neŭtrala ponta lingvo. Sed Esperanto ankoraŭ ne estas en la konscio de la slovakoj kiel evoluinta, matura lingvo. La finaj voĉdonadoj ne montris la emon uzi la anglan kiel la oficialan lingvon de EU. Male, la publiko subtenis la plurlingvecon.

Jozef Reinvart:

“Antaŭ la diskuto venis loka televido por intervjui ambaŭ duelantojn, kaj ili registris interparolojn kun ni, kial la angla jes, kaj kial ne. Mi opinias ke la duelo plenumis sian celon, kaj ke ĝi donis al la ĉeestantoj ĉefe informojn el nia flanko, ĉar tiuj pri la angla estas ĝenerale konataj. Tamen ne konatas informoj kaj argumentoj pri la alternativo, kiun proponas Esperanto. Ili ricevis informojn por enpensiĝi kaj krei propran opinion pri politike tikla problemaro. Mi informis ankaŭ pri la planata agado de EEU kadre de la civitana aktivaĵo ekde la 1-a de aprilo 2012. Temas pri kolektado de 1 miliono da subskriboj en minimume 7 landoj por la propono enkonduki komunan tekston de la Eŭropa himno laŭ la teksto de Umberto Brocatelli skribita en Esperanto. La celo estas plifortigi la eŭropan konscion de la EU-civitanoj kaj ĝian kuntenon, ege gravan en la kriza epoko, en kiu nuntempe EU troviĝas.”

[FORIGITA!: bildo]

Jozef Reinvart (maldekstre) dum la debato en Trenčín

Le Monde Diplomatique en Esperanto jam 10 jarojn

En grandurbaj kioskoj kaj flughavenoj, internacia elradiado sin montras per diverslingvaj ĵurnaloj, semajnaj gazetoj kiel Newsweek, The Economist, Der Spiegel, El Mundo, kaj monataj gazetoj kiel Le Monde Diplomatique. De la tie pasantaj esperantistoj nur malmultoj konscias, ke tiu altnivela franca gazeto (LMD) ekzistas ankaŭ en perfekta Esperanta traduko, ĉiumonate facile kaj senpage alirebla en la reto (http://eo.mondediplo.com).

Se rigardi iom malantaŭen, la 21-a jarcento por Esperanto komenciĝis kun admirinda laborprojekto. Ekde la fino de 2001, teamo de kapablaj volontul-tradukistoj dum 10 jaroj seninterrompe realigis ĉiumonatan esperantigon de 7-8 longaj (meze 1800-vortaj) artikoloj, ĝis nun jam pli ol 1 500 000 vortoj da teksto entute. Temas pri tekstoj, kiuj pritraktas aktualajn temojn, verkitajn de profesiaj ĵurnalistoj, plej ofte temojn de internacia graveco, sur la terenoj de politiko, ekonomio kaj socio, fojfoje ankaŭ pri klimatŝanĝo kaj teĥnologio.

Ĉi tiu mondpolitika Esperanta teksttrezoro havas grandan signifon. Unue ĉar ĝi povas allogi novajn uzantojn de nia lingvo. Hodiaŭ, ekzemple, studentoj kiuj hazarde aŭdas pri ĝi, ne plu rilatigas ĝin tuj al la “eksmoda hobio” de sia avo, kiel kutime estis la reago en la lasta duono de la pasinta jarcento. Nuntempe, ili serĉas scivoleme en la reto, kie kun bonŝanco ili malkovros la LMD-retejon kun la arĥivo de 850 artikoloj pri mondpolitikaj aferoj, ĉiuj en tiu “artefarita” lingvo (kaj neniu el la artikoloj temas pri Esperanto mem). Se rigardi tra tiu tekst-amaso, tio kio donos al interesiĝanto pli da sento por la “nova lingvo”, estas la alirebleco de paralelaj tekstoj: la franca originalo, sed ankaŭ la pli ol 20 alilingvaj versioj (!) en kiujn LMD estas ĉiumonate tradukita, kaj kiuj aperas rete aŭ surpapere. Aldone al la nuna diverseco de lingva edukado kaj instrumetodoj en Esperantio, la ekzisto de paralela korpuso de aktualaj tekstoj povas kontribui al la lerneblo por progresantaj aŭ eĉ komencantaj E-legantoj, certe al tiuj kiuj interesiĝas kaj pri la temo de la tekstoj kaj pri la por ili nova lingvo. Tial IEI (la Internacia Esperanto-Instituto en Hago) proponis la uzon de LMD ĉe kursoj en la ĉi-jara projekto “Esperanto125”, lanĉita de ILEI.

Indas ankaŭ citi ĉi tie eldiron de José Antonio Vergara (afiŝitan 2010-09-27 en Libera Folio): “la ekzisto de Esperanto kiel homa realaĵo multon ŝuldas al la inspira fakto ke iuj persiste tradukis literaturaĵojn en ĝin, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj”. Krome: kion vi respondus se iu konato (ne-esperantisto) dirus al vi: “Ĉu Esperanto ankoraŭ ekzistas?” aŭ “Ĉu eblas en Esperanto paroli pri la kreditkrizo?” Nun la ĝusta reago iĝas simpla: malfermu vian tekokomputilon kaj montru la retejon eo.mondediplo.com. Pli serioze kompreneble estas, se tiaj demandoj estas farataj sur registara nivelo, kiel okazis ĉe la EU-Komisiono antaŭ dek jaroj (vidu la revuon Esperanto de februaro 2004, en kiu mi jam atentigis pri tio, kaj substrekis la gravecon de la tradukprojekto LMD, por atingi estontan agnoskon de Esperanto en eŭropaj tradukservoj).

Tamen tre mirige estas, ke la LMD-laborego tra la pasintaj jaroj ricevis tiel malmulte da laŭdo aŭ atento. Ĉu eble la kaŭzo de tiu preskaŭ-neglekto estas, ke tekstoj de pli ol 300 literoj (aŭ eĉ 140) ne plu estas legataj en nia epoko? La kaŭzo certe ne estas la kvalito de la LMD-tradukoj, kiuj simple estas bonaj: sufiĉe precizaj kaj bone legeblaj. Ankaŭ la kvanto de eraraj tekstvortoj estas malalta: ekz. 1,5 promilo en 2008, kaj nur 1 promilo en 2011. Plejofte malpli konataj propraj nomoj kaj specifaj netradukeblaj lokaj nocioj estas klarigitaj inter krampoj aŭ per piednoto. Krome, certaj vortoj estas alklakeblaj, post kio aperas klarigo en Vikipedio. Ankaŭ interagado eblas: legantoj povas per entajpita teksto tuj reagi al artikolo. La tuta retejo eo.mondediplo.com, kune kun sia arĥivo, estas afable organizita.

Internacia Esperanto-Instituto en Hago (www.iei.nl) nun decidis doni premion de 2 000 eŭroj al la LMD-tradukteamo, kun Jeanne-Marie Cash kaj Vilhelmo Lutermano kiel ĝiaj ĉeftradukantoj, post jardeko de laŭdinda laboro.

Toon Witkam

Reagoj — Lingva Angulo

La februara kovrilo

Mi admiris la desegnaĵon, kiu ornamas la kovrilpaĝon de la revuo Esperanto, februaro 2012.

Tamen mi tre bedaŭras, ke la desegnintino ne aldonis brunhaŭtan infanon.

Mirejo Grosjean, Svislando
konsilanto de Afrika Komisiono de UEA

Koni la ĝustan tempon fari ion

De pluraj jardekoj mi komerce reklamadas kaj de antaŭ 10 jaroj mi uzas mian kompetentecon pri informado por la diskonigo de Esperanto, verkante kaj prelegante pri lingva malegaleco.

En 2002 mi ekanoncis en gazetoj en Danio kaj daŭrigis en entute 13 landoj: Belgio, Francio, Germanio, Italio ktp, kun la helpo de Seán Ó Riain, Renato Corsetti, tiamaj prezidantoj de LA-oj kaj tradukistoj.

En junio 2010, dum vizito ĉe Le Monde, kaj post 9-foja reklamado, al mia peto pri aperigo de novaĵo ilia reprezentanto s-ro Meixner asertis, ke pri tio la legantaro ne interesiĝas. Deciĝinta veki la publikon sekve de la planita Z-taga tutpaĝa anonco, mi prelegvojaĝe planis turnei en 9 francaj urboj. La unua etapo estis Parizo, la dua Vannes. Tie mi ekmalsanis. Mi revenis al Osako kaj mia sekretario Atilio daŭrigis la turneon.

Dumprelege la publiko serioze kaj sincere aŭskultis. Post apero de la reklamo centoj da leteroj iris al Le Monde, kies kopiojn mi ricevis.

Jen do, publika intereso ekestis, sed la redakcia respondo estis ignori ĝin. Mi min demandis, ĉu “dissaltos la obstinaj baroj per la sankta amo disbatitaj”?

En ĉi tiu jardeko mi konstatis, ke komence ne estis sufiĉe altkvalita enhavo, troaj tekstoj, ne konkretaj informoj aŭ maltrafa aspektigo. Ja profesieco necesas por skui la amaskomunikilojn, ĉar pere de ili ni konvinkos la popolojn kaj sekve la politikistojn. Nur tiel ni havas esperon por la fina venko! Plia manko estis, ke mi nur unufoje reklamis en unu lando... ja ripetado esencas en reklamado.

En 2004 mia anonco aperis en la pola gazeto Rzeczpospolita, kaj samtage okazis lunĉodebato en Varsovio kun litovaj kaj polaj EU-parlamentanoj. Tiam prof. Geremek, EU-vicprezidanto kaj eksa ministro pri eksterlandaj aferoj en Pollando, nuligis sian ĉeeston kaj privatan aŭdiencon kun mi, ĉar laŭ li Esperanto ne povus venki. En majo 2008 per anonco en Le Monde mi fine sukcesis tuŝi lin. Tiam EU malakceptis la uzon de la pola en sia retejo kaj reage al tio li kunorganizis la debaton “Esperanto, ĉu amiko aŭ malamiko de multlingvismo?”, kune kun Seán Ó Riain kaj Jozef Reinvart, por la parlamentanoj la 14-an de julio en Bruselo. Li tragike mortis survoje al la debato, konvinkita, ke plejparto el la EU-parlamentanoj kontraŭas la anglan dominadon kaj ke estas granda manko de scioj kaj antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto.

Pliaj pozitivaj sekvoj estis la interesiĝo de la direktoro de Eurimages, Isabel Castro; de la urbestro de St-Aignan de Grand Lieu kaj la fakto, ke en 2003 ok italaj parlamentanoj proponis la utiligon de Esperanto en la Eŭropa Komisiono (el ili, Emerenzio Barbieri prezentis en la nuna parlamenta jaro leĝproponon pri Esperanto). La LA-hejmpaĝoj en la anonclandoj estis pli vizitataj kaj lernantoj multiĝis. La slovaka diplomato Josef Reinvart sendis la anoncon el la gazeto SME en 2004 al la slovakaj ambasadejoj kaj oficistoj de la ministerio pri eksterlandaj aferoj.

Reklamado estas investo en la estontecon, ĉar se EU agnoskos Esperanton, la mondo tuj sekvos. Nia reklamado devas esti regula, ripeta, same kiel Coca-ColaMcDonald’s. Se ni montradas kiel solvi la hodiaŭan lingvan problemon, ni evidente sukcesos. Certe io okazos. Senprecedenca samtaga reklamado dum unu jaro ĉiumonate en la 27 EU-landoj estus vojo por tio.

Tial necesas, ke UEA, nia plej granda kaj prestiĝa organizo en Esperantio, entreprenu vastan strategion pri informado, esenca elemento por trafe kreski.

Ni membroj aktive partoprenu en ĉi tiu procezo, vigle kaj altnivele informante surbaze de klaraj planoj, subtenante la laboron de EEU. Ni ne hezitu peti niajn gvidantojn disponigi la necesajn financajn rimedojn por tio. Por la unua tutpaĝa reklamo mi pagis grandan sumon, sed post interkonsento pri 10-foja aperigo, la prezo trioniĝis.

En momento kiun ni trapasas kiel Movado, necesas decida volo kaj klarvido por investi en tion kio gravas por la venonta tempo, kaj ne nur en akciojn kaj obligaciojn. Ni ne forgesu la vortojn de nia Majstro: “Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali, por reunuigi l’ homaron.”

Etsuo Miyoshi

Nacia influo

Estus bele, se Esperanto servus kiel ponto por lerni la bezonatajn naciajn lingvojn ĝis lega aŭ eĉ babila nivelo. Tamen, se ni respektu la egalajn rajtojn, ni ne tro trudu niajn naciajn lingvaĵojn en Esperanto-tekstojn. Ne ĝenas, se nia lingvouzo havas aromon de nia nacia kulturo, sed foje mi kaptas min antaŭ lernomomento. Jen la vorto “kafolakto”: naive mi identigis ĝin kun kafokremo, sed ĝi evidentiĝis “inversa kafo” (pli da lakto ol da kafo). Do, jen perfekta falsa amiko. Ne nur niajn samnacianojn ni avertu, sed ĉiujn kiuj provas kompreni niajn esperantaĵojn: imagu, se misgusto perdigus bonajn rilatojn.

Konfuzo de similaj radikoj en Esperanto mem (paronimoj) aldonas sian salon al la “kaĉo”.

Do mi ekis legi la falsajn amikojn germanajn kaj francajn: centojn kaj centojn, tro por griza kapo. Sed mi konsolis min, ke praktike el la multaj miselektoj eblaj realiĝas nur dekoj kaj dekoj. Do, ĉar nederlandanoj sorbas ankaŭ anglaĵojn, malpli francaĵojn kaj germanaĵojn, jen elekto de falsaj amikoj, kiuj povas mirigi kontaktantojn de nederlandaj, ĝenerale eŭropaj esperantistoj.

(Se vi scias pliajn, bv. kontakti la kompilinton: r...@kpnmail.nl).

Ĉu vi havas ideon kio okazas al jenaj radikoj (foje kunmetaĵoj)? Poste vi legos la infektitajn frazpartojn, samsinsekve.

Sorb, adolt, arbitraci(<ant>), artikl, centr, dama, pet, departement, rekt, 10) trink, efik, ekonomi, <dis>volv/evolu<ig>, konsist, feri<oj/ad/ar>, bazar, formul<ar>, fosili, furor, 20) glit<ig>, grenad, ĝeneral, ĝu, vir, humur, ĥor/korus, instig/stimul, instituci, jubile<ant>, 30) ĝust<e nun>, ĝust<a>, karbon, kapabl, ĉen, afer/(koz), kilogram, kin<ej>, komision, kompleks, 40) reg/mastr, ekzempler, respond<i al>, kort<um>, kultiv, scivol, ter(en), instru, liter, lupe, 50) material, bazar/vendoplac, mediat/komunik<iloj>, ignor, nom, roman, ofic<ej>, original, <ge>patr<oj>, pastr/<sub>vikari, 60) pensi<it/ul>, plen<ig>, farb/kolor<ig>, plast, pram, prem, premi, pruv, pulvor, polv, 70) poent, <pri>pens/medit, kompens, reklamaci, <el B> rezult<as A>/<B> rezult<igas A-n>, salon, elekt, sent/sens, <pri>serv, lern<ej>, 80) kalson<et>, soci, norm, tem, <scienca> esplor<o>, statut<o>, ŝarg, tapiŝ, tend, terur<a>, 90) valid. Bv. kompreni: absorba papero, filmo nur por adultoj, validas la arbitra decido, tro kara artikolo, la centrala stacio, ĉasparko kun damoj, demandi groŝon, apartamento ĉe la jura departemento, la direkta metodo, 10) drinku vian lakton, efektiva rimedo, la brila ekonomika situacio, evolui ekskolonion, el kiom da volumoj ekzistas via verko? kiom da landoj vi vizitis dum via ferio? aĉetu dentbroson en la foiro, jen bela formo de la imposta servo, fosilo de mamutido, via romano furiozas en la merkato, 20) la vojo estas glata, granato ne estas infana ludilo, la generala striko malhelpas la ekonomion, ĝoju vian pension, nur por homoj, humora programo, mi kantas en ĥoruso, ni incitu la membrojn al plia aktivado, instituto por droguloj, vivuo por la jubilanto, 30 mi ĵus manĝas, estas la justa horo por tio, karba monooksido estas kaŝmurdanto, li frue montris sportajn kapacitojn, jen la urbestro kun sia kateno, ĉu vi defendos nian kaŭzon? kiom da kiloj vi pezas? ĉu ni vizitu kinon? la planada komisio serĉas kunlaboron, tamen facilaj komplikaj verboformoj, 40) kiu nacio kontrolas la marojn? mi mendas kopion de la jarlibro, la enspezoj devus korespondi kun la investoj, tiun juĝaferon decidos la alta kortego, kaŝkulturado de kanabo, tiu kurioza viro spionas nin, pro la fuŝreaktoro poluiĝas la apuda lando, bv lerni al ni orientiĝi, tiel malgrandajn leterojn mi ne plu povas legi, filatelisto bezonas lupon por pristudi siajn poŝtmarkojn, 50) sufiĉa materia kolekto por disertacio, ni vizitu la merkaton por florbukedo, ĉu la medioj jam raportis pri nia jubileo? negi diskriminacianton estas bona taktiko, la estraro nomiĝis lin estra rano, tiu dika novelo kostas tro da tempo, ĉu estis malvarme en la ofico? la origina teksto estas pli longa ol la traduko, mi lernis Esperanton hejme de miaj parencoj, la pastoro absolvis la konfesinton, 60) kiel pensionito mi legos miajn librojn, helpu plenumi la aliĝilon, ne pentru la vendotajn oranĝojn verdaj, kie estas mia plastika pluvmantelo? per la ponto ni veturu trans la riveron, nun presu la maldekstran klavon, kiu gajnis la ĉefprezon? bv. provi ke vi pravas, elĉerpiĝis la lavpudro, kiom da pulvo kovras niajn librojn! 70) kiom da punktoj vi kolektis en via ekzameno? en la prizono eblas iom reflekti niajn agojn kaj farojn, pluraj nacioj devus rekompenci militvidvinojn, se vi havas plendojn reklamu ĉe la administrantaro, la Bela surprizo rezultis en Amuziĝon, ni eniris la koncertan salegon, kandidatojn oni severe selektu, mi perdis la sencon pri direkto, la servico de la garaĝo estis minimuma, en tiu skolo oni studas lingvojn, 80) vestita en slipeto kaj mamzono ŝi agrable sunumiĝis, nia societo malhavas la necesan solidarecon, PIV kaj PAG restas niaj standardaj konsultverkoj, kiun subjekton traktos via prelego? niaj reserĉoj aperigis la ekziston de novaj elementoj, ŝanĝiĝis la statutoj de nia asocio, bv. reŝarĝi nian akumulatoron, la dika tapeto dampis la bruon de niaj paŝoj, la okupada movado bezonas pli da tentoj, sonis teroriga knalo, ĉu ĉi tiu trajnbileto ankoraŭ valoras?

Rob Moerbeek

Dua sesio de Interlingvistikaj Studoj

Inter la 28-a de januaro kaj la 3-a de februaro okazis la dua sesio de la nova interlingvistika grupo en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano. 18 gestudentoj el 10 landoj — inter ili 5 brazilanoj — vigle diskutis pri kulturaj kaj lingvistikaj temoj, kaj alfrontis la unuajn ekzamenojn.

La kurso pri ĝenerala morfologio kaj sintakso de Michael Farris enkondukis la partoprenantojn en la strukturon de diversaj lingvoj, konsciigis ilin pri la kategorioj de la propra gepatra lingvo. La kurso pri Esperanta gramatiko de Ilona Koutny vekis la diskutemon de la gestudentoj (ekz. ĉu niaj pensoj bezonas gramatikan karakteron por vortiĝi?).

La duan periodon de la Esperanta literaturo skizis la krakova poetino Lidia Ligęza (poezio) kaj la literatura tradukisto Tomasz Chmielik (prozo). La kurso pri komunikado — post prezento de la gamo de komunikado de la individua ĝis la internacia — donis eblon al la ĉeestantoj por prezenti siajn komunikadkutimojn en diversaj situacioj sub la gvido de Ilona Koutny.

La tradicia Komuna vespero havis en sia programo prezenton de Brazilo kun danco, poemojn de Lidia Ligęza kaj Esperantan literaturan debuton de la partoprenantino Anina Stecay per krimrakonteto. Mirejo Grosjean amuzis la ĉeestantojn per ŝercoj kaj ŝercaj rimarkoj pri la instruistaro.

La februaran sesion kutime sekvas ekskurso, ĉi-foje al Toruno. Teresa la partoprenantojn Nemere gvidis — rezistantajn al la malvarmo — tra la urbo kaj la domo de Koperniko, kie ni povis sperti Esperantlingvan prezentaĵon pri la historio de la urbo. Maria Pokrzywnicka, entuziasma laboristino de la Etnografia Muzeo, rakontis pri la popolaj kutimoj, montrante la aktualan ekspozicion, kaj gastigis la grupon per la fama toruna mielkuko.

Ilona Koutny

Libroservo de UEA en 2011: Kongresa efiko ankaŭ ĉe librovendoj

Lerniloj estas tradicie la plej vendataj titoloj en la furorlistoj de la Libroservo de UEA. Tiel estis ankaŭ en 2011, kiam en la statistiko de entutaj vendoj Poŝamiko de B. Allée kaj K. Kováts rekonkeris la unuan lokon, kiun ĝi okupis ankaŭ jam en 2009.

La pinton de la kvin plej furoraj libroj eniris nur unu nelernilo, la adresaro de Pasporta Servo, ŝajne la ĉiama numero du en tiu ĉi konkurso. Ĉe unuopaj aĉetoj nelerniloj sukcesis pli bone. La plej vendata estis la longe atendita 3-a eldono de La eta princo de A. Saint-Exupéry. Altajn lokojn okupis ankaŭ tri freŝaj volumoj de nia plej grava literatura periodaĵo, Beletra Almanako.

La aperigo de du listoj helpas doni pli bonan bildon pri la furoraĵoj. La listo de vendoj entute montras la totalan vendonombron de ĉiu unuopa titolo. Ĝin ĉefe influas aliaj libroservoj, kiuj mendas samtempe pli ol unu ekzempleron de sama titolo kaj poste pluvendas al siaj klientoj, ofte en la daŭro de pluraj jaroj. La listo de unuopaj vendoj konsideras nur la vendojn al la legantoj, kiuj rekte mendis ĉe UEA. En tiu de vendoj entute la eldonaĵoj de UEA/TEJO aparte pezas, ĉar la varojn de aliaj eldonejoj libroservoj kutime mendas rekte ĉe ili kaj ne ĉe UEA.

La mona vendosumo faletis el € 101 632 en 2010 al € 100 160 (-1,5%). La gajno tamen kreskis el € 29 048 al € 35 617. La ĉefa kialo de tiu kresko estis, ke en 2010 la kongresa libroservo en Havano vendis ĉion kun grandega rabato sen profito al UEA.

En 2011 la Libroservo vendis 11 312 unuojn, kiuj reprezentis 2 424 malsamajn titolojn (resp. 12 510 kaj 2 353 en 2010). Ĉar la Libroservo stokas preskaŭ 6 000 titolojn, tio signifas, ke pli ol duono el ili vane atendis aĉetemulon tra la tuta jaro. Estis 551 klientoj (kiuj faris 1 563 mendojn), dum en 2010 ili estis 685 (1 688 mendoj). Oni notu, ke en tiuj nombroj la tuta klientaro de la kongresa libroservo reprezentiĝas kiel unu kliento. Povas ŝajni strange, ke kvankam la mona vendosumo malkreskis nur 1,5%, estis 19,5% malpli da unuopaj klientoj. Temas pri tio, ke en jaro de malpli granda UK pli da klientoj mendas poŝte aŭ aĉetas surloke en la CO, ol en jaro de pli granda UK. La diferenco inter la UK-oj 2010 kaj 2011 (resp. 1 002 kaj 1 458 aliĝintoj) estas do la klarigo ĉi-foje. Ĉar multaj regulaj klientoj ne planas partopreni en Hanojo, estas ankaŭ nature, ke laŭ la unuaj informoj la vendojaro 2012 startis pli bone ol la jaro de Kopenhago.

Osmo Buller

Kiel ni atingis tion: Historio de la miraklo en Mazaradelvalo

klarigo al la p. 51

Okazis, ke mi esploris kie organizi la jaran kongreson, kaj ke la regiono Sicilio estis tre interesata, kaj liveris al mi liston de pli ol 600 hoteloj, kiuj havas ankaŭ kunven-ĉambrojn.

Mi skribis al ĉiuj, kaj al sesdeko kiu respondis kun oferto, mi ankaŭ telefonis, kaj fine mi selektis manplenon kiu meritis viziton.

Dum tiu vizito evidentiĝis, ke hotelo en Mazaradelvalo ofertas senkompare la plej bonajn kondiĉojn, do mi vizitis ankaŭ la tiean urbodomon, por provi ricevi ankaŭ iom da tiuj helpoj, kiujn povas doni nur afabla urbestro. Kaj tiu urbestro ne estis facile kontaktebla, ĉar li ankaŭ estis parlamentano, sed kiam mi sukcesis ke nia peto pri helpo atingu lin, mi tuj ricevis respondon “Esperanto?! Ne, ili okazigu ne nur kongreson. Nia urbo fariĝu ilia centro por Mediteraneo.”

Mi komence pensis pri ŝerco, aŭ pri unu el tiuj respondoj kiujn politikistoj inventis por diri “ne” per aliaj vortoj. Do, mi prenis plian fojon aviadilon al Sicilio por renkonti la urbestron persone, kaj mi malkovris ke li nek ŝercas nek mokas nin; li tuj proponis doni al ni, senpage: oficejon por efike organizi la kongreson kaj nian agadon en lia urbo; placon por okazigi la koncertojn dumkongrese; helpon de siaj oficistoj por kontakti la lernejojn por aranĝi kursojn; spacon por ekspozicio kaj por kursoj; strateton de la malnova urbo, kiun li devos renovigi kiel la tutan ceteran urbocentron aldonante buntajn fajencaĵojn, kiun ni kahelu per la historio kaj la filozofio de nia movado...

Kelkajn semajnojn poste, oficisto de la urbodomo telefonis al mi por peti tradukon de citaĵo pri paco, klarigante ke oni devos starigi steleon sur la placo, kie ni havos la koncertojn, kaj ke la urbestro volis, ke la frazo sur ĝi estu, krom en la itala, la angla kaj la franca, ankaŭ en Esperanto. Kaj mi kaj Corsetti la 27-an de majo 2011 estis tie ĉe ĝia inaŭguro — la kongresanoj povos sin foti apud ĝi.

Kiam mi informis la urbestron, ke ni havos kongreson en Torino, unu jaron antaŭ tiu en lia urbo, li proponis veni al ĝi por inviti esperantistojn al sia urbo, kaj tion li faris, kaj varme prelegis dum la Solena Malfermo.

Kaj en septembro ni ricevis la promesitan oficejon, kie ni intencis sendi volontulon per Eŭropa subvencio; bedaŭrinde la esperantisto kiu ricevis de Eŭropo tiun taskon, abrupte decidis tamen resti hejme. Do Itala Esperanto-Federacio komencis serĉi volontulojn por kovri tiun grandan ŝancon. Kio okazas nun, kiam la volontulo alvenis, tion rakontas Renato Corsetti en la “malferma” artikolo.

Bruĉjo Kasini

La projekto PUNTO

Dum la Tutlandaj Pedagogiaj Tagoj (Torpedo 7), aŭtune en Herzberg am Harz — la Esperanto-urbo, naskiĝis nova projekto.

Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro ekde jaroj flegas bonajn kontaktojn kun similaj eduk- kaj kulturinstitucioj, kaj regule zorgas pri la ĝemelurbaj kontaktoj kun la urbo Góra en Pollando. El tio elkreskis nova projekto, kiu celas la plifirmigon de kunlaboro inter Esperanto-bibliotekoj, muzeoj, kulturdomoj kaj edukcentroj, kaj ebligos plurkampan interŝanĝon de spertoj, materialoj kaj fakuloj. La projekto Partnerurba Nodo-Teksaĵo (PUNTO) fiksas la bazajn ideojn pri tia partnereco, kaj alvokas al kunagado. Trideko da partoprenantoj veturis el ok landoj al Herzberg-am-Harz, la Esperanto-urbo en Germanio. Tie ili ĝuis riĉan fakan programon pri kolektado, konservado kaj utiligo de Esperanto-valoraĵoj.

La celo de la aranĝo, organizita kun financa subteno de la Fondaĵo ESF, estis arigi informojn pri Esperanto-bibliotekoj kaj muzeoj por fortigi la kunlaboron, kio inkluzivas la kreon de komunaj datumbazoj. Alia celo estis pli forte kunlaborigi Esperanto-centrojn, i.a. en la starigo de transnaciaj lernejaj aŭ alispecaj projektoj kun oficiala subteno. Ni dankas pro la morala kaj ankaŭ modesta financa subteno.

Informoj estas troveblaj sur aparta hejmpaĝo, kie ni kolektos specialajn ofertojn, proponojn, servojn de la projekto PUNTO. Ni alvokas al partnereco kaj ĝojos pri estonta fortigo de fakaj kontaktoj. Vidu detalojn sur la multlingva retpaĝo http://esperanto-urbo.de.

Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenantoj de la konferenco TORPEDO 7 en Herzberg

Recenzoj

Plorrido el Barato

La vivo de Damoru. Trailokyanath Mukhopadhyay. El la bengala trad. Malasree Dasgupta. Zagreb: Izvori, 2011. 136p. 24cm. ISBN 9789532033649. Prezo: € 15,00

En La vivo de Damoru oni renkontas protagoniston vivantan en Barato en la komenco de la 20-a jarcento, kies psikologio similas al tiu de la fama barono De Münchhausen. Se vi spektis la filmon Slumdog Millionaire (“Milionula hundaĉo”) de la jaro 2008, laŭ la romano Q & A (“Demandoj kaj Respondoj”) de Vikas Swarup, vi renkontis tie similan socian fonon. Ĉe Mukhopadhyay malĉeestas poŝtelefonoj, televidprogramoj kun “Demandoj kaj respondoj” kaj aliaj signoj de nuna teknika evoluo, sed la pensmanieroj de la homoj ne tre multe malsimilas.

La libro enhavas 7 rakontojn, kiuj aspektas kiel 7 starantaj komedietoj. En ĉiu el ili la maljuna Damoru monologas, dum liaj kunvilaĝanoj aŭskultas lin scivole, interrompante lin fojfoje per siaj rimarkoj. Tiuj rimarkoj ofte ebligas al la leganto diveni la kernon de vero, sur kiu Damoru konstruis siajn fantaziaĵojn. La aŭtoro realigas fortan socian kritikon pere de akra satiro, vipanta kaj la monologanton kaj multajn heroojn pri kiuj li rakontas. Ĉu la satiro de Mukhopadhyay estas ridiga aŭ ploriga, tio malcertas. Plej ofte, la leganto ridas aŭ ridetas, sed samtempe dolore bedaŭras, pro la maljusteco kaj krueleco regantaj la priskribitan socion.

Malbela, malhonesta, ruza, kruela, mensogema, avara kaj precipe egoismega estas la maljuna Damoru, kaj li eĉ ne tro klopodas kaŝi siajn malvirtojn antaŭ siaj kunvilaĝanoj. Kial tamen tiuj aŭskultas liajn malversimilajn rakontojn? Kial la leganto daŭrigas la legadon, pligrandigante tiel la amplekson de lia “publiko”? La respondo evidentas: Damoru talentegas pri rakontado kaj posedas eksterordinaran imagpovon. Sian korpan malbelecon (pri kiu li mem atentigas ofte) li uzas kiel avantaĝon, por ludi sian rolon de klaŭno. Siajn animajn malbelecojn (la malvirtojn pri kiuj li eĉ fanfaronas kelkfoje, eble troigante) li uzas por la sama rolo de klaŭno.

Ne nur la karaktero de la protagonisto estas ridiga, ne nur lia parolmaniero estas ridiga (ĉar li kutimas ŝveligi ĝis absurdo siajn mensogegojn), sed ankaŭ la cirkonstancoj pri kiuj li rakontas estas ridindaj kaj ofte klaŭnecaj. Memorindaj ekzemploj de klaŭnumado estas la oftaj aperoj de Elokeŝi (la tre juna edzino de Damoru), kiu postkuras sian edzon kun balailo enmane. En la fino de la lasta rakonto, Elokeŝi forpelas potencan ĝinon per la balailo, kvazaŭ ŝi volus simbole balai ĉiujn mensogegojn diritajn de Damoru. Jen la klaŭneca aspekto de Elokeŝi kaj la klaŭneca cirkonstanco en kiu ŝi aperas la lastan fojon sur la lasta paĝo:

“La ĝino vokigis Elokeŝi. Ŝi aperis, kun sia malhele nigra korpo kaj sange ruĝaj okuloj. Vidante ŝin, la ĝino paliĝis. Kiam ŝi aŭdis pri la propono geedzigi Ŝaharzadi kaj min, ŝi postkuris la ĝinon kun la balailo enmane. Tio sufiĉis por instigi Ŝaharzadi, Dinarzadi kaj la ĝinon aliformiĝi fumen.”

En la libro, la longa vipo de la satiro atingas multajn tavolojn de la socio: oni primokas falsajn asketojn, falsajn kuracistojn, falsajn negocistojn kaj diversajn aliajn specojn de ruzaj friponoj. La plej terura el la sociaj aspektoj pri kiuj aludas Damoru en siaj rakont-spektakloj ŝajnis al mi la suferigo de la infanoj, precipe knabinoj. En la sesa rakonto, oni prezentas la teruran situacion de du orfaj gefratoj (la dekjara knabino Meni kaj ŝia sesjara frato Bhile), kiujn minacas morto pro malsato. Kaj jen la reago de Damoru koncerne tion:

“La dometo de la laktista knabino Meni estis ĝuste ĉe mia korto. Fakte, la dometo iomete malsimetriigas mian korton. Tial mi decidis, ke post kiam mortos Meni kaj ŝia frato, mi postulos tiun parcelon, por ke estu plenformata mia propra korto.”

La kutimo laŭ kiu oni edzinigis knabinojn kun plenkreskaj viroj (eventuale eĉ maljunuloj) kaj la tremtimiga situacio de la junaj vidvinoj aperas tre imprese en la libro. En la sepa rakonto, s-ro Dhak, bona amiko de Damoru, malpermesas al sia naŭjara filino trinki dum longa tempo, ĉar ŝi fariĝis vidvino kaj laŭkutime al vidvinoj estas malpermesate trinki dum specifa periodo post la morto de sia edzo. La kompatinda knabino, kiu lekis freneze la malsekan plankon en sia klopodo sensoifiĝi, ne plu rezistis kaj mortis en teruraj suferoj. Jen kiel Damoru priskribas la sintenon de s-ro Dhak:

S-ro Dhak estis kontenta pro la forpaso de la filino. Li diris, ke morti estas pli bone ol ĝisvivi la tutan vivdaŭron kiel vidvino.”

Kaj jen kiel komentas Damoru mem la saman eventon:

“Se vidvino lekis malsekan plankon en la dekunua tago de luna ciklo, tio estis grandega peko. Neniu speciala ritaĵo en Gaja povus nuligi ĝiajn sekvojn.”

Ĉu ni povas ne ridi? Sed... ĉu ni povas ne plori?

Laŭ mi, la plej arteca parto de tiu originala libro estas la ĉapitro “S-ro Ping” en la kvara rakonto. En tiu fragmento aperas evidentaj elementoj de absurda teatraĵo (kvankam la plej famaj specimenoj de tiu ĝenro furoros en Eŭropo nur kelkajn jardekojn pli malfrue). Jen la priskribo de la mistera S-ro Ping, kies identeco estas plurmaniere interpretebla:

“La pavo flugis pli rapide, ol lumradioj! Ĝi preterflugis la lunon, la sunon, kaj eĉ nian kosman spacon. Min ĝi fine portis al la aero ĉirkaŭ Ping.”

Lambodar demandis, “Ping? Kio do estas tio?”

Damorudhar diris, “Vi do volas scii, kio estas Ping? Jen Ping” — kaj li faris desegnaĵon.

Lambodar denove demandis, “En ordo, sed kiu li estas?”

Damorudhar iom senpaciencis: “Kial vi atendas, ke mi sciu tion? Li apartenas nek al mia parencaro nek al mia komunumo.”

La enigmeca s-ro Ping i.a. faras al Damoru tiun ĉi strangan rekomendon:

“Preter nia koŝmaro situas la ĉevala koŝmaro, kiun mi aparte rekomendas al tia turisto, kiel vi.”

(Parenteze, gratulon al la tradukinto pro tiu lerta vortludo.)

S-ro Ping klarigas al Damoru kiel atingi la “ĉevalan koŝmaron”, kiu estas fakte iu speco de infero, loĝata nur de spiritoj de mortintaj friponoj. Laŭ la vortoj de Ping:

“La spiritoj de ĉiuj pseŭdopatriotoj, fuŝgvidantoj kaj friponoj trovas niĉon en tiu medio.”

Por ni, esperantistoj, estas interesa kaj aparte amuza la fakto, ke la pordisto de tiu “ĉevala koŝmaro” parolas nur anglalingve. Por eniri tiun inferon, Damoru estis instruita kiel respondi anglalingve. Kaj jen surprizo, ege ironia kaj multsignifa por ni esperantistoj: la anglalingva kontakto inter la pordisto kaj la “turisto” Damoru, estas dialogo pri... persona identeco! Kaj la pasvorto lernita de Damoru anglalingve estas... “Amiko”! Jen la tuta dialogeto:

“Li anglalingve alkriis: ‘Venas kiu?’

Mi samlingve respondis: ‘Amiko.’

Li trankvile anglaĵis plu: ‘Trapasu, amiko, tute en ordo,’ kaj enlasis min.”

Ĉu ni, esperantistoj, povas ne ridi? Sed... ĉu ni povas ne plori?

Dankon al la tradukinto, kiu per agrabla kaj flua lingvo faciligas al ni la aliron al La vivo de Damoru.

Luiza Carol

Bonvena plu

Brassens plu. Jacques Yvart. Donneville: Vinilkosmo, 2011. 41min. Kun tekstobroŝuro. KD. € 18,00

Antaŭ pli ol jardeko (1998) Jacques Yvart eldonis albumon de ses esperantigitaj kantoj de la fama franca kanzonisto Georges Brassens. Tiu ĉi nova KD proponas tre raran eblaĵon: la aŭskultanto povas aŭdi la samajn kantojn rekantitajn per la sama profunde basa voĉo post dek tri jaroj da maturiĝo.

En 1998 Yvart ja bone kantis la koncernajn pecojn, sed ĉifoje li karesas ĉiun silabon. Temas pri pli ol arto matura, temas pri rikolto de pli ol jardeko da amrilato — memevidente Yvart amas tiujn ĉi kantojn.

Kiam mi unuafoje aŭdis la antaŭan albumon, mia unusola plendo estis ke ĝi tro mallongas: nur ses pecoj! Ĉi-foje Yvart pli ol duobligis la enhavon, aldonante sep kantojn kiuj ne aperis en la albumo de ’98. La lasta kanto, Milito, neniam aperis surdiske eĉ en la franca! Kaj alia aldonaĵo estas karaokeaj versioj de ĉiuj 13 kantoj, per kiuj oni povas mem kanti tiujn tre ĉarmajn, kortuŝajn kanzonojn.

La teknika aspekto de la unua albumo estis ja profesia, sed tiu ĉi versio estas eĉ pli klara. La voĉo de Yvart fojfoje montras sian aĝon, sed tio estas neevitebla parto de maljuniĝo: vinoj, vizaĝoj kaj voĉoj maturiĝas kaj montras pli kaj pli da personeco. Mi supozas ke tiu kiu aŭskultos tiujn ĉi kantojn, volos aŭskulti kaj la antaŭajn versiojn de Yvart kaj la originalajn versiojn francajn de Brassens mem por malkovri kelkajn novajn nivelojn de riĉeco.

Miko Sloper

Filmo pri Tibor Sekelj

Ĉi-jare oni prifestas la 100-an datrevenon de Tibor Sekelj, kiu naskiĝis la 14-an de februaro 1912 kaj forpasis la 20-an de septembro 1988.

Eŭropa Esperanto-Unio proklamis la jaron 2012 Jaro de Tibor Sekelj, kaj la Komitato de UEA instigis la Esperanto-organizaĵojn atenti la jubileon kaj diskonigi la vivoverkon de tiu mondvojaĝanto, ĵurnalisto, verkisto kaj movada aganto.

Jam pasintjare UEA kontribuis al la informado pri Sekelj per ampleksa artikolo de Zlatko Tišljar en nia revuo (junio 2011) kaj per prelego de Spomenka Štimec en la Malferma Tago de la Centra Oficejo la 26-an de novembro.

La prelego de Spomenka Štimec estis filmita kaj ĝi estas nun spektebla en la Reta Kinejo de UEA, http://vimeo.com/36402930.

La 40-minutan filmon De Akonkagvo al Unesko redaktis Francisco L. Veuthey.

Loke — Fake — Persone

Kursaro sur la Esperanto-Insulo

De 11-a de januaro ĝis la 12-a de februaro 2012 okazis Esperanto-Kursaro, organizita kadre de la projekto Esperanto-Insulo sur la insulo Hajnano. Aliĝis 110 personoj el 23 landoj. Iom pli ol la duonon konsistigis 60 ĉinoj, plejparte studentoj, kiuj kun kelkaj mongolaj samkursanoj estas stipendiitaj por tage 8 horojn lerni la internacian lingvon dum 4 semajnoj.

La ĉefan kursaron por komencantoj gvidis Dennis Keefe, laŭ sia fama BEK-metodo, observata kaj helpata de trideko da partoprenantoj de la pedagogia seminario, gvidatan de Katalin Kováts. Krom la komencantoj la aliaj ĉeestantoj havis la eblon frekventi du pliajn kursojn: de Ronald Glossop (Usono): Alfronti militon, kaj de Federico Gobbo (Italio) pri la Filozofio kaj historio de informadiko.

Dum la malferma ceremonio oni laŭtlegis la gratulmesaĝojn, inter ili tiujn de Stefan MacGill, Renato Corsetti kaj de la estroj de la landaj sekcioj de ILEI el Germanio, Svislando kaj Koreio. Katalin Kováts, kiel kuriero de La Ondo de Esperanto, transdonis la diplomon “Esperantisto de la jaro” al la novelektito Dennis Keefe. Li ricevis sian distingon rekte el la manoj de sia antaŭulino, la esperantisto de la jaro 2010 (ambaŭ sur la foto).

(edukado.net)
Du fakaj asocioj kunlabore

La fervojista kaj instruista fakaj asocioj IFEF kaj ILEI konsentis novjare kunlabori pri la realigo de praktika projekto ligita kun 125-jara jubileo de Esperanto; tio prepare al pli vasta kunlabora interkonsento. IFEF okazigos sian 64-an Kongreson en Herzberg-am-Harz en majo 2012; kadre de tio ILEI aranĝos tri-tagan, naŭ-sesian seminarion (19-21 majo) por demonstri kiel instrui Esperanton en fervojistaj rondoj per kurso kun fervoja enhavo, laŭ nova didaktika ŝtuparo, evoluigata por la jubileo. Informoj ĉe http://ifk64.esperanto-urbo.de

Stefan MacGill
Ekspozicio: Fervojo kaj Esperanto

Okaze de la ĉi-jara 64-a Internacia Fervojista Kongreso (IFK) en Herzberg estis instalita en la bela kastelmuzeo de Herzberg nova ekspozicio kun la temo Fervojo kaj Esperanto.

Estas rigardeblaj multaj historiaj objektoj, ekzemple esperantlingvaj broŝuroj pri fervojoj el diversaj landoj, fervojistaj gazetoj, belaj fotoj de iamaj Internaciaj Fervojistaj Kongresoj (IFK), historiaj varbglumarkoj de iamaj kongresoj, faklibroj kaj insignoj. La plej malnova foto montras Internacian Fervojistan Renkontiĝon en Hanovro (Germanio) el la dudekaj jaroj de la pasinta jarcento. La plej malnova fakgazeto devenas el Zagrebo el la jaro 1925.

Pri la fervoja Esperanto-ekspozicio tre ĝojis surlokaj fervojistoj de la kulturasocio BSW, la urbosekciestro Michael Nienstedt, GEFA-prezidanto Achim Meinel el Berlino kaj Esperanto-geamikoj el Herzberg.

La ekspozicio estas vizitebla ĝis julio 2012 dum la malfermtempoj de la loka muzeo. Bonvenon!

Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy

[FORIGITA!: bildo]

Inaŭguro de la ekspozicio Fervojo kaj Esperanto

Dudek kvin jaroj ĉe la redaktora stirilo

Fine de 2011 la multjara redaktoro de Juna amiko, Géza Kurucz, retiriĝis de la redakcio, por tiel duafoje emeritiĝi.

En 1971 la konferenco de ILEI en Maribor proponis la fondon de revuo por lernejanoj. Géza, tiam instruisto en Kecskemét, portis la ideon al la tiama Hungara Esperanto-Asocio, kiu konsentis en 1972 aperigi provnumeron.

Ekde 1973 la revuo aperis regule sub redaktado de Géza, kio pluiris ĝis 1982. Post du stafetaj transdonoj de redaktado kaj transigo de la eldonado de HEA al ILEI, la revuo en 1996 serĉis refoje redaktoron. Géza tiam ĵus emeritiĝis el lernejestra posteno, kiu permesis al li repreni la rolon, kiun li plenumadis ĝis 2011. En 2006 li fariĝis honora membro de ILEI.

Stefan MacGill

Kleriga Tago por la deka fojo!

Dekomence la Kleriga Tago dum la UK estis populara programero, kaj tiu populareco firmiĝis tra la jaroj. Ĝi celas klerigon kaj kleriĝon, pere de aktivigaj kunvenoj, kie la partoprenantoj ne estas nur spektantoj sed ankaŭ aktoroj en la ludo.

Ĝi estas okazo por movada klerigado, per interŝanĝo de spertoj kaj ideoj en neformala kadro, ne por rezolucii sed por kune pripensi. Tamen ne nur primovade: plej diversaj temoj povas esti traktataj dum forumoj kaj diskutrondoj. Aparte interesaj povos esti ĉijare interŝanĝoj inter homoj el tre diversaj kulturaj fonoj, kiajn ni esperas renkonti dum la UK. Ankaŭ homoj, kiuj ankoraŭ ne estas spertaj parolantoj de la lingvo, trovos tre konkretajn erojn, kiujn ili povos ĝui.

La ĉi-jara Kleriga Tago okazos lundon la 30-an de julio. Proponojn por partoprenigaj programeroj, podiaj diskutoj, aktivigaj laborgrupoj, kiuj rilatas ekzemple al movado, lingvoj, kulturoj, informado, organizado, aŭ prelego/diskutrondoj pri nekutimaj temoj, bonvolu anonci antaŭ la 15-a de aprilo ĉe Claude Nourmont, vicprezidanto kaj estrarano pri edukado, kulturo, kongresoj: m...@pt.lu.

Sukceso de esperantistoj en Moskvo

La 12-an de februaro 2012 en la rusia ĉefurbo okazis la 6-a Moskva Internacia Lingva Festivalo, kiu kolektis ĉirkaŭ 1 200 gastojn.

Tradicie la aranĝon organizis esperantistoj. Dum ĝi realiĝis 104 diversaj programeroj, kiuj estis prezentitaj sume 164-foje. La ĉefa parto de la programo estis prezentado de 70 lingvoj, kiujn dum la kvardekminutaj blokoj, en interesa kaj bonetosa formo gvidis profesiaj instruistoj kaj denaskaj parolantoj de la lingvoj naciaj kaj artefaritaj, vivaj kaj mortintaj. Troviĝis loko ankaŭ por prelegoj pri filologio kaj lingvistiko, solena malfermo, kaj granda internacia koncerto, en la fino.

La 6-a Lingva Festivalo en Moskvo iĝis unika ne nur pro la amaso da partoprenantoj kaj kvanto da lingvoj, sed ankaŭ pro la por la rusia Esperanto-movado senprecedenta atento de amaskomunikiloj. Pri la aranĝo faris elsendojn minimume kvar grandaj rusiaj televidkanaloj, unu el ili faris pli ol kvarminutan rektelsendan raporton, kie oni favore menciis Esperanton. Krome venis reprezentantoj de pluraj regionaj televidkanaloj kaj aliaj diversnivelaj paperaj kaj retaj amaskomunikiloj.

La sukceson kaŭzis grandparte la fakto, ke la festivalon akceptis Rusia Universitato de Amikeco inter la Popoloj, kie ni laboras kiel instruistoj, kadre de la filologia fakultato.

La universitato estas unu el la plej grandaj en Rusio kaj Eŭropo. En ĝi studas ĉirkaŭ 35 mil studentoj el pli ol 150 landoj, kiuj reprezentas pli ol 450 etnojn. En la universitato konstante laboras ĉirkaŭ 7 mil instruistoj kaj administrantoj.

Post multaj malfacilaĵoj ni konvinkis ĝiajn plej superajn instancojn, ke ili permesu kaj subtenu tiun ĉi gravegan Esperanto-eventon.

Verŝajne plejmulto de la esperantistoj scias, ke la ideo organizi Lingvajn Festivalojn ŝuldiĝas al la konata esperantisto Dennis Keefe. Ili celas montri la lingvan diversecon de la planedo, pruvi la egalan valoron de ĉiuj lingvoj kaj prezenti la lingvon Esperanto kiel rimedon por la konservado de tiu ĉi belega varieco. La ideo evidentiĝis tiom brila, ke nuntempe tiaj aranĝoj okazas en dekoj da landoj de la mondo.

Ĉi-jare Esperanto estis reprezentita pli vaste kaj varie, ol iam ajn dum la antaŭaj Moskvaj Lingvaj Festivaloj: dum la tuta festivalo bonsitue funkciis Esperanto-stando, kie estis prezentataj Esperantlingvaj libroj, revuoj kaj diskoj. Samloke konstante sonis internacia Esperanto-muziko, kaj estis montrataj fotoj de Esperanto-eventoj. Estis organizita Esperanto-salono, kie kunvenis spertaj esperantistoj kaj novuloj. Krome la lingvo mem estis prezentita 4-foje dum la lingvoprezentoj. Indas mencii, ke Esperanto-prelegojn vizitis estraranoj de la universitato. Kelkaj el ili eĉ ekintencis ne nur lerni la lingvon, sed ankaŭ subteni la enkondukon de instruado de Esperanto kaj esperantologiaj studobjektoj. Neesperantisto, dekano de la filologia fakultato, dum la solena malfermo post internacia koncerto (kiuj okazis en la ĉefa salono de la universitato) kaj dum intervjuoj por amaskomunikiloj multfoje publike favore menciis Esperanton. Necesas noti, ke li tion faris multe pli ofte kaj entuziasme, ol la plejmulto de la esperantistoj el la organiza teamo.

Estas interese, ke malgraŭ la diversnacieco en nia universitato la domina lingvo por instruado kaj komunikado estas la angla. Sed ni sukcesis fari tiel, ke almenaŭ por unu tago tie venkis multlingveco kaj Esperanto.

Vastan esperantlingvan raporton pri la aranĝo kun la plena statistiko kaj amaso da fotoj vi povas trovi en la reto: http://esperanto.su/eo.

Dima Ŝevĉenko, Anna Striganova

Nia lingvo vivas en Nikaragvo!

Ĉu vi konas iomete la historion de Nikaragvo, eta lando en la centra Ameriko? Sendube temas pri malfacila historio, en kiu ideo kiel Esperanto ne bone povis evolui.

La lando havis multajn malfacilaĵojn. Inter la jaroj 1926 kaj 1933 Augusto Sandino, la nacia heroo, luktis kontraŭ usona interveno en Nikaragvo. En 1934 post la fino de la milito la posta diktatoro Anastasio Somoza petis mortigi lin. Inter la jaroj 1937 kaj 1979 la familio Somoza regis la landon diktatorece kaj kruele. Finfine en la jaro 1979 la “Frente Sandinista de Liberación Nacional” (nacia liberiga armeo) sukcesis venki la filon de Somoza. Komenciĝis tempo de internacia solidareco. El eksterlando multaj junuloj vizitis la landon por helpi en la alfabetiga kampanjo kaj en agrikulturo.

En 1984 mi unuafoje vizitis la centr-amerikan landon, havante kontakton kun la tiama Esperanto-grupo de la ĉefurbo Managvo. Tiam mi sukcesis aperigi du artikolojn pri Esperanto en lokaj gazetoj, bedaŭrinde la interna milito malebligis liberan evoluon de Esperanto en la lando. Mia persona historio evitis kontakton al la lando dum multe da tempo, sed mia amo al ĝi kaj ĝiaj homoj neniam estingiĝis.

Komence de 2010 mi entreprenis vojaĝon al Nikaragvo kaj denove havis kontakton kun nikaragvaj Esperanto-parolantoj. Mi uzis la tempon ankaŭ por rilati kun diversaj institucioj, kiuj en nia nuna vojaĝo estis tre utilaj.

En januaro 2012 mi organizis novan vojaĝon kun la meksika aktivulino Mallely Martínez Mateos. La celo de tiu vojaĝo estis pli vaste informi la loĝantaron de Nikaragvo pri Esperanto, instrui la lingvon al kelkaj lokaj personoj kaj pliprofundigi la rilatojn kun institucioj.

La vojaĝon mi entreprenis nome kaj financite de Esperanto Internacia, juna internacia organizaĵo kun la ĉefaj celoj Esperanto-informado kaj -instruado. La vojaĝo estis eksterordinare sukcesa. En la nacia universitato “UNAN” ni partoprenis la 3-an nacian kongreson pri edukado, kiun partoprenis multaj universitataj kaj lernejaj instruistoj (sur la suba bildo). Dum la tuta kongreso, inter la 24-a kaj la 26-a de januaro, ni havis informstandon kaj prelegis antaŭ ĉirkaŭ po 30 personoj pri Esperanto.

Ankaŭ la fruktoj de la gazetaraj laboroj estis eksterordinare sukcesaj. Dum nia restado ni havis intervjuojn en du gazetoj: Hoy kaj Nuevo Diario, kvar radiostacioj: “Radio Ondas de la Luz”, “Radio Advent Stereo”, “Radio Sandino” kaj “Radio 580” kaj eĉ en tri televidstacioj: “VosTV”, “Canal 13” kaj “Canal ExtraPlus 37”. Speciale ĝojinda estas la artikolo en la gazeto Nuevo Diario, unu el la plej legataj gazetoj en Nikaragvo, kiu dediĉis trionan paĝon al Esperanto.

Ankaŭ la instituciaj kontaktoj tre verŝajne estos fruktodonaj. Intertraktadoj kun nikaragva universitato instrui Esperanton en la lingvo-centro estas preskaŭ fakto, mankas nur subskribo de interkonsento. Temus supozeble pri la unua fojo en la historio de Esperanto en Nikaragvo, ke oni oficiale instruus Esperanton en la lando. Krome estis diskutoj kun alia universitato kaj 2 lernejoj pri Esperanto-kursoj. En la instituto “Maestro Gabriel” ni povis prelegi pri Esperanto antaŭ ĉiuj instruistoj de la koncerna lernejo.

Menciindas ke en nia lasta tago ni havis informstandon ĉe renkontiĝo de la direktoroj de ĉiuj mezgradaj lernejoj de la tuta urbo Managvo. Samtage ni prelegis pri Esperanto antaŭ ĉirkaŭ 60 lernantoj de la gimnazio de la nacia universitato (UNAN) por instigi ilin partopreni en la venontaj kursoj.

Entute do temis pri tre bonaj rezultoj kaj espereble baldaŭ ni povos raporti pri pliaj pozitivaĵoj. Grandan laŭdon meritas niaj lokaj helpantoj: Uriel Gurdián, Diosell Hurtado, sed speciale Meyling Palma, kiu jam antaŭ nia alveno aranĝis la kontaktojn kun amaskomunikiloj, helpis organizi la informstandojn, kaj tre vigle kaj serioze partoprenis en ĉiu aktivaĵo.

Nun restas al ni kaj al la lokaj aktivuloj daŭrigi la laboron, kompreneble ĉiam estas bonvena ĉiu ajn helpo por konstrui pli fortan teamon kaj havi baldaŭajn, konkretajn kaj bonajn rezultojn. Aliĝu al niaj projektoj! Kontaktu min: e...@gmail.com.

Martin Schäffer

Forpasoj

Bérengère Cheverry (1908-2012) forpasis 103-jara la 10-an de januaro en Angers (Francio). Ŝi multe aktivis por Esperanto en la loka grupo, en la Centrokcidenta Federacio kaj en la kulturdomo-kastelo Grésillon. De 1961 ĝis 1999 ŝi estis fakdelegito pri mastrumado.

Stanley J. Drake (1916-2011), iama prezidanto de la Universitato de Fort Lauderdale, mortis la 2-an de decembro en Atlanta (Georgio, Usono). Li esperantistiĝis en la 70-aj jaroj, ĉeestis plurajn UK-ojn kaj instruis Esperanton en universitataj k.a. kursoj. En 1978 Drake fondis Internacian Societon de Amikeco kaj Bonvolo kaj estis longe ĝia ĝenerala sekretario kaj poste prezidanto. Li estis honora membro de Esperanto-USA.

Antoinette Guigues (1926-2012) mortis la 20-an de januaro en Aix-les-Bains (Francio), kie ŝi multe aktivis por Esperanto kaj estis delegito de 1990 ĝis 2007.

Petronella A. van Heugten (1918-2011) mortis la 22-an de decembro en Deurne (Nederlando). Kun sia edzo ŝi regule gastigis Andreo Cseh, kiam tiu ĉi venis provlegi la revuon La Praktiko, presatan post la 2-a mondmilito en la urbo Helmond.

Yrjö Hiltunen (1917-2012) forpasis la 1-an de januaro en Kouvola (Finnlando). Li aliĝis al en UEA en 1949 kaj estis dumviva membro ekde 1972. Li estis vicdelegito ekde 1950 kaj delegito ekde 1954 ĝis 1989, ekde kiam li servis kiel fakdelegito pri fervojoj ĝis sia forpaso.

Fernando Galvão Marinho (1933-2011) mortis la 10-an de februaro 2011 en Rio-de-Ĵanejro. Emerita oficiro, li prezidis Brazilan Esperanto-Ligon de 1982 ĝis 1985. Li grave rolis por la reunuigo, en 1986, de la landa movado, antaŭe dividita en Brazila Esperanto-Ligo, Brazila Konsilantaro de Esperanto kaj Kultura Kooperativo de Esperantistoj. Li sukcesis akiri elsendotempon por Esperanto-programo en Radio Copacabana (1983-1985) kaj kompilis la libron Não só idealistas, mas realizadores (Ne nur idealistoj, sed realigantoj; 1995). Jam frue li malkovris la potencialon de Interreto, starigante la retejon Sementeira (Semejo) en 1997. Ekde 2006 li verkis blogojn, i.a. adapte tradukante Gazetarajn Komunikojn de UEA. Li gvidis LKK de la 36-a Brazila Kongreso en Petrópolis (2000), urbo en kiu li estis tridekon da jaroj vicdelegito kaj fakdelegito pri instruado.

Ratimir Metz (1917-2011) mortis la 28-an de novembro en Kroatio. Agronomia inĝeniero, li lernis Esperanton en 1952 por partopreni en la Zagreba UK en 1953. Li estis fidela membro de Esperanto Societo Božidar Vančik en Varaždin kaj motivis siajn filinojn lerni la lingvon. En 2001 li ĉeestis la malfermon de la dua UK en Zagrebo, eĉ trigeneracie, kun siaj genepoj, denaskaj esperantistoj el Kanado.

Ivo Sanguinetti (1924-2012) forpasis la 10-an de januaro en Porto Alegre (Brazilo). Arkitekto, li aktivis en movado por gaŭĉaj tradicioj, pri kiuj li verkis artikolojn kaj librojn. Li fondis Gaŭĉan Esperanto-Societon kaj esperantigis gaŭĉajn rakontojn kaj kanzonojn. Kun la edzino Isaura, kiu forpasis en 2009, li okazigis en 1969, per Esperanto, ekspozicion de infandesegnaĵoj el 30 landoj. Li estis turisma fakdelegito de 1981 ĝis 2007.

Sándor Sénási (1923-2011), fakdelegito pri katolikismo, mortis en Nyíregyháza (Hungario).

Stephanie Strunjak (1990-2012) pereis akcidente la 11-an de februaro en Zagrebo. De 2000 ĝis 2002 ŝi premiiĝis ĉiujare en la fabelkonkurso de la finna Päätalo-Instituto. En 2000 ŝi iris al Finnlando por la premitransdono, pri kio raportis multaj gazetoj. En 2002 la finna Julavo transdonis la premion al ŝi en Zagrebo, denove kun vasta atento en la gazetaro kaj televido. En 2002 ŝi estis elektita la Zagrebano de la Jaro.

Eli Urbanová (1922-2012) forpasis la 20-an de januaro 2012 en Prago. Profesie instruistino, ŝi esperantistiĝis en 1948 kun Štefo Urban, ŝia edzo ĝis 1955 kaj aŭtoro de la versa fablaro Nova Ezopo (1961). Ambaŭ membriĝis en la Praga Esperanto-Klubo en 1949 kaj baldaŭ ekverkis en Esperanto. Jam en 1940 Urbanová aperigis poemaron en la ĉeĥa. En la periodo 1952-1957 ŝi ricevis dek premiojn, i.a. la unuan premion pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1954. Fortan impulson al Urbanová donis ŝia amikiĝo kun Julio Baghy, kun kiu ŝi ekkorespondis en 1952 kaj kiu vizitis Pragon en 1956. Ŝi aperigis la poemarojn Nur tri kolorojn (1960), El subaj fontoj (1981), Verso kaj larmo (1986), Vino, viroj kaj kanto (1995), Peza vino (1996; dulingva, kun ĉeĥa traduko de J. Rumler), El mia buduaro (2001), Rapide pasis la temp’ (2003) kaj Prefere ne tro rigardi retro (2007). Ŝiaj poemoj aperis ankaŭ en la kolektoj Kvarfolio (1976) kaj Eli Urbanová — nuntempa Esperanta poetino (2005), kaj en Esperanta antologio (1958 kaj 1983). Ŝia literatura ĉefverko tamen estas Hetajro dancas (1995), ampleksa aŭtobiografia romano, kiu ricevis la OSIEK-premion en 2001. Urbanová multe artikolis pri Esperanto en la ĉeĥa kaj instruis la lingvon. En 1957 ŝi kunfondis Internacian Verkistan Asocion, kiu funkciis dekon da jaroj. Ĝin sekvis en 1983 Esperantlingva Verkista Asocio, en kiu ŝi ankaŭ membris. De 1975 ĝis 1980 ŝi estis juĝanto pri poezio en la Belartaj Konkursoj. En 2003 OSIEK dediĉis sian konferencon en Prago parte al ŝia verkaro. Ĝia prelegaro, Intimaj temoj en Esperanto-beletro, aperis en 2005. Urbanová estis membro de la Akademio de Esperanto 1986-1995. En 1996 ŝi fariĝis Honora Membro de UEA. Saman distingon ŝi ricevis de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en 1982.

Jenneke van Veenendaal (1920-2012) mortis la 25-an de januaro en Amsterdamo. Esperanto estis kvazaŭ ŝia gepatra lingvo, ĉar ŝi estis filino de esperantista familio. En 1938 ŝia patrino E. van Veenendaal-Bouwes fondis Tutmondan Junular-Organizon (nun TEJO) en la Internacia Junularkunveno (la unua IJK) en la nederlanda vilaĝo Groet. Okaze de la 50-jariĝo de TEJO la filino verkis artikolserion pri ĝia historio por la revuo Fenomeno. Ŝi estis granda amanto de la Esperanto-poezio kaj dum kelkaj jaroj delegito kaj turisma fakdelegito.