Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2012 4

Malferme

Kiujn kvalitojn havu nia nova prezidanto?

En pluraj landoj nuntempe ni troviĝas meze de kampanjoj por elekti novajn gvidantojn. En tiuj kampanjoj leviĝas la demando, kion oni atendas de nova gvidanto? Kiujn trajtojn havu tiu persono? La ĵurnaloj faras siajn listojn de dezirindaj kvalitoj; la legantoj respondas; la debato daŭras.

Universala Esperanto-Asocio ne estas lando; ni ne travivas la streĉan kaj ofte disdividan procedon de nacia elektokampanjo. Tamen, ĉiun trian jaron la Komitato elektas inter si prezidanton de la Asocio. Laŭ la statuto, prezidanto rajtas deĵori dum nur du trijaraj periodoj sinsekve. Nia nuna prezidanto, Probal Dasgupta, kompletigos sian sesan prezidan jaron en 2013. Sekve, necesos trovi novan prezidanton. Kun kiuj karakterizoj?

Necesas unue konscii pri kelkaj bazaj faktoj pri la Asocio. UEA pretendas esti la gvida, aŭ almenaŭ ĉefa asocio en la monda Esperanto-movado. Ĝi estas parte federacio de landaj asocioj, parte asocio de ordinaraj membroj. Tiu hibrida karaktero konsistigas samtempe ĝian forton kaj ĝian malforton.

UEA havas multrilate la trajtojn de entrepreno. Ĝi havas profesian, salajratan stabon; ĝi posedas oficejon; ĝi havas vendejon, nome la Libroservon; ĝi mastrumas bibliotekon; ĝi organizas mondajn kongresojn; ĝi prizorgas signifan investitan kapitalon.

Ĉio ĉi ne venis el la aero: la strukturojn kreis amaso da homoj tra pli ol jarcento. Ĉiu aspekto de la Asocio havas sian historion, kaj en ĉiu aspekto de ĝia laboro oni investis kaj ankoraŭ investas energion kaj foje monon. Tiu sento de tradicio estas forta solidariĝa elemento. Ĝin apogas la lingvo kiun ni ĉiuj uzas. Mi ofte diras al miaj studentoj, ke lingvo estas ĉiam retrospektiva: ĝia signifokapablo estas produkto de ĉiuj eldiroj, ĉiuj uzoj de la lingvo en la pasinteco. Ankaŭ Esperanto sekvas tiun regulon.

Kvankam tiu sento de kontinueco materia kaj spirita estas grava fonto de forteco por UEA, ĝi estas samtempe obstaklo. La mondo ŝanĝiĝas rapide pro grandaj teknologiaj progresoj kaj ankaŭ pro konektiteco, ligiteco de la homoj, kiuj komunikiĝas trans la limoj politikaj kaj lingvaj, kaj kiuj intermiksiĝas multlingve pro migrado. La malnovaj valoroj cedas antaŭ novaj.

Kaj tiu revolucio rekte rilatas al nia afero: temas pri komunika revolucio — kaj lingvo estas fundamenta ilo de komunikado.

En tiu senco, la firme establitaj tradicioj de UEA (netaj avantaĝoj por disa movado) devas adaptiĝi al novaj realoj. Kaj ne nur tio: se ni volas ŝanĝi la estontan vojon de internaciaj rilatoj, ni devas adaptiĝi ne nur al la nuno sed ankaŭ al la estonteco — fakte ne nur adaptiĝi sed eĉ anticipi kaj ekspluati la ŝanĝojn.

Pezaj taskoj por nova gvidanto — sed ankaŭ allogaj defioj! Nova gvidanto de UEA povus havi grandan efikon je la direkto kaj energio de la Asocio.

Kaj kia tipo estu tiu homo? La aspektoj de la Asocio, kiujn mi menciis, diktas la ĉefajn karakterizojn.

Unue, ni bezonas homon, kiu povas inspiri — homon kapablan mobilizi la fortojn de la Asocio, kapablan kunigi la homojn ĉirkaŭ komunaj taskoj, kapablan doni al la homoj senton de direkto. Tiu homo devas esti bona juĝanto de homoj, kiu povas arigi ĉirkaŭ si kompetentajn kunlaborantojn, kiu povas respekti la laboron de aliaj kaj kiu povas distingi laborpretecon disde fanfaronaj promesoj. Tiu homo devas scii kiel rilati al simplaj membroj kaj ankaŭ kun gvidantoj de landaj kaj fakaj asocioj.

Due, ni bezonas homon kun bona kompreno de profesiaj organizaĵoj, kiu scias kiel mastrumi komplikajn strukturojn, plani por ili kaj plenumi la planojn. Al tiu homo, financa bilanco ne estu fremda, nek la bezonoj de salajrataj oficistoj. Ne estas la tasko de la prezidanto mem plenumi laborojn pli bone plenumatajn de la Ĝenerala Direktoro, sed la prezidanto kaj la estraro de la Asocio havas finan respondecon pri la efika funkciado de la Asocio antaŭ la membroj kaj la aliĝintaj asocioj; laŭstatute ili tenas superrigardon de la Ĝenerala Direktoro.

Trie, ni bezonas homon, kiu samtempe komprenas la novajn mediojn de komunikado kaj respektas la tradiciojn — homon, kiu ne forĵetos la malnovon nur por havi novon, sed akceptas la novon kaj adaptas al ĝi la malnovon. Tiu homo devas kapabli komuniki kun niaj pli konservemaj membroj, sed samtempe nutri kaj apogi novajn ideojn. Tiu homo konu bone nian lingvon kaj ĝian kulturon, sed estu preta trovi novajn vojojn en la estontecon.

Verŝajne neniu homo havas en abundo ĉiujn tiujn talentojn. Necesos kompromiso. Eĉ oni povus diri, ke ni bezonas homon, kiu komprenas la proprajn limojn kaj scias trovi kaj utiligi la talentojn de aliaj — do homon klarvidan, ekvilibran kaj juĝkapablan.

Se oni rigardas la ĉefministrojn kaj ŝtatprezidantojn de niaj diversaj ŝtatoj, oni vidas, ke jen kaj jen oni sukcesas ĝuste elekti, jen kaj jen oni malsukcesas. Espereble en UEA oni ja sukcesos — tiel ke nia Asocio prospere antaŭeniru en novan deĵorperiodon por la propra bono kaj por la bono de Esperanto.

Humphrey Tonkin

Esperanto-Insulo: eksperimento, tre intensa studa monato en Ĉinio

Neniam en Ĉinio oni vidis ĝuste tian aranĝon: kursaro tiom longa, tiom partoprenata, tiel internacia, tutmonata, tuttaga, neturisma, laboriga ĝis fizika kaj mensa laciĝo. Gejunuloj kiuj lernis Esperanton ekde la 8-a matene ĝis la 10-a vespere, ĉiutage krom dimanĉe, studentoj kiuj unue dubis kaj poste esperantistiĝis.

Neniam en Ĉinio oni vidis eŭropanojn, usonanojn, ĉinojn, mongolojn kaj koreojn kunlerni en la sama baza kurso, ĉe la samaj tabloj, farante la samajn ekzercojn, spite al la fakto ke Esperanto por azianoj povas esti ankaŭ malfacile lernebla. Oni neniam vidis tiom da studentoj, kiuj neniam lernis Esperanton antaŭe, ĉe la fino de unu monato paroli dum horoj kun eksterlandanoj. Tio probable neniam okazis en Ĉinio kun la angla, nek kun iu ajn alia lingvo dum la kvinmiljara historio de tiu lando.

Jes ja, tiom da malsamaj landanoj en kurso por komencantoj sukcese kunlernis. Pruvo al la mondo, ke Esperanto povas superi ĉiujn aliajn lingvojn rilate rapidecon de lernado kaj ĝustecon de parolado. Kaj krome, en la lasta semajno komencantoj ĉeestis du lecionojn de la Universitato de Esperanto — kaj tiuj studentoj komprenis, eble ne la tuton, sed sufiĉe por sekvi la kurson. Invitu lingvoinstruistojn de la angla lingvo provi fari similon. Ni esperantistoj povas resti fieraj. Kiu dubas, venu al Esperanto-Insulo.

En ĝi, spite al la originaj planoj por nur inter 20 aŭ 30 partoprenontoj, finfine ĉeestis 131 gelernantoj el 22 landoj: 68 ĉinaj lernantoj el dudeko da ĉinaj regionoj kaj 63 homoj el dudeko da aliaj landoj. Naŭ dekonoj el tiu nombro plentempe ĉeestis. Kelkaj parttempuloj kiel Peter Baláž kaj la teamo de lernu.net ĉeestis por observi, prelegi kaj paroli pri venonta kunlaboro.

La nombro de ĉinaj plentempaj studentoj kreskis tiel rapide, ke en novembro ni devis haltigi la akceptadon de partoprenontoj de Ĉinio. Se la aranĝo daŭrus nur tri tagojn aŭ unu semajnon, kiel la kutimaj Esperantaj aranĝoj, estus pli facile, sed el tiuj 131 homoj preskaŭ ĉiuj estis tie por la tuta monato, kaj la plejparto studis la tutan tagon. Pro la grandaj ferioj de la ĉina Novjaro ne facilas aranĝi tutmonatan restadon sur la insulo.

La kursaro de Esperanto-Insulo konsistis el tri fundamentaj partoj. Unue, la BEK-kurso, la tre intensa instruado de Esperanto, daŭranta 8 horojn ĉiutage krom dimanĉe, kun aldonaj studohoroj vespere. Vere intensa, tuttaga, ĉiutaga, ĉiumomenta lernado de la lingvo. En tiu kurso troviĝis homoj el 14 landoj, plejparte ĉinaj studentoj, sed ankaŭ deko da koreoj kaj kvino da mongoloj. Due, estis la kurso pri metodiko de Katalin Kováts, kiu daŭris du horojn ĉiutage inter lundo kaj vendredo, kun aldona helpolaboro kaj provinstruado dum la BEK-kurso. La tria parto estis la kursoj de la Universitato de Esperanto, gvidataj de la profesoroj Ron Glossop el Usono kaj Federico Gobbo el Italio. La kursoj por spertaj esperantistoj, do tiuj de Metodiko kaj de la Universitato de Esperanto, okazis paralele kun la BEK-kurso: BEK en granda klasĉambro por 100 personoj, kaj la alia kurso en ejo por proksimume 30.

Iasence oni povas nomi Esperanto-Insulon la eksperimento-insulo. Multo el tio kio okazis, estis farita por vidi ĉu ĝi entute eblas. Unu ekzemplo de tio estas la BEK-kurso mem. Kvankam tia kurso jam okazis sukcese en eŭropaj landoj kaj en Usono (Madrido, Grésillon, Plouézec, NASK en San-Francisko ktp), kun gelernantoj de diversaj aĝoj, kaj kvankam ĝi jam okazis en Ĉinio kun ĉinaj studentoj, BEK neniam prezentiĝis antaŭ tiom da komencantoj el tiom da malsamaj aziaj kaj eŭropaj landoj. En la dua vespero, kiam mi ricevis la unuajn ekzamenetojn kaj komencis korekti ilin, mi plene konstatis, ke mi ne kapablas — 82 kvizoj en 8 lingvoj: la ĉina, angla, germana, slovaka, litova, korea kaj mongola, kaj ankoraŭ alia kies nomon mi forgesis! Kaj kiam mi ekrigardis la hejmtaskojn, pli ol 600 aldonaj paĝoj en nur unu tago, mi preskaŭ svenis. Kun tiom da korektolaboro evidentiĝis, ke, kontraŭvole, mi devas radikale ŝanĝi la BEK-kurson por adaptiĝi al la nekutimaj cirkonstancoj.

Feliĉe ekde la komenco mi havis la helpon de Penny Vos, kiu lerte helpis al mi reorganizi niajn labortablojn, kaj kiu poste starigis specialajn lecionojn por tiuj kiuj malfacile sekvis la rapidan ritmon de la BEK-kurso. Aldoniĝis ankaŭ la helpo de Magda Feifičová el Slovakio kaj Jano Clark el Usono. Katalin sendis kunlaborantojn en diversaj partoj de la tago, kaj finfine tri ŝiaj lernantoj proponis sin por helpi korekti kelkajn hejmtaskojn de la BEK-kurso: Maja Mériaux kaj Michèle Reverdy el Francio, kaj Ĝoja Cho el Koreio.

Alia eksperimento estis disponigi, ekde la dua semajno, tiun bazkurson BEK al la lernantoj pri metodiko de la kurso de Katalin. La ideo estis simpla kaj fruktodona. Ŝi povas doni multe pli ol teorian kurson pri metodiko; ŝi povis permesi al siaj gelernantoj tuj kaj rekte provi ĉion kion ŝi instruis al ili en grupo de realaj lernantoj de Esperanto, multaj el kiuj estis veraj komencantoj. Tiu kunlaborado ankaŭ permesis al mi taksi la valoron de pluraj metodoj, plejparte komunikaj, en la kunteksto de realaj lernosituacioj en Ĉinio. La BEK-kurso ne estis kutimo pro la tre intensa lernoritmo, tamen, ĝi tre similas la realon de lingvolernado en Ĉinio, kie, en la universitato, lingvaj kursoj, speciale ekster la kadro de la lingvo-diplomiĝantoj pri la angla, povas atingi 200, 300, eĉ ĝis 500 studentojn!

La laboro de Katalin kaj de edukado.net meritas apartan laŭdon pro siaj amplekso kaj multflankeco. En Ĉinio ŝi sukcese starigis la KER-ekzamenon, ekzamenante je la niveloj B1, B2 kaj C1 (29 lernantoj el 10 landoj partoprenis). Tio estas novaĵo por Azio, kaj ĝi helpos krei ponton inter Ĉinio kaj Eŭropo. Simile, granda kvanto da novaj metodoj kaj instru-manieroj prezentiĝis al la ĉinaj esperantistoj, kiuj nun povas komenci repensi kaj plibonigi sian laboron de la elementa lernejo ĝis la universitato. Por realigi sian instruadon Katalin ofte laboris ĝis la tria, kvara, eĉ la kvina matene! Kaj ĉiam kun tiom da energio kaj sukceso.

La plej grava eksperimento tamen ne estas, laŭ mi, en la lingvo-lernado de Esperanto, sed en la utiligo de Esperanto kiel ilo por instrui neesperantajn temojn. Tia eksperimento konkretiĝis en la lanĉo de la Universitato de Esperanto. Dum jardekoj ekzistas AIS kaj ĝia speciala kursaro. Ankaŭ prelegserioj universitatnivelaj en la Universala Kongreso de Esperanto, Internacia Kongresa Universitato, antaŭe Internacia Somera Universitato. La Universitato de Esperanto inspiriĝas ne tiom de la antaŭaj modeloj, sed de la nova modelo de MIT kaj Yale en Usono. La kursoj estas kompletaj kun proksimume 30-40 horoj; ili estas filmitaj; libere utiligeblas per la Licenco Krea Komunaĵo; estas pri bazaj, ĝeneralaj temoj; jam instruiĝis plurfoje en la universitato. Kaj, grave laŭ mi, la kursoj ne estas preparitaj por entuziasmigi la publikon; ili tutsimple instruas la temon, sen provo plibeligi ĝin, sen strebo plidolĉigi la temon por altiri pli da partoprenantoj en la kursoj. Tia estas ankaŭ la filozofio de la Universitato de Esperanto.

La ĉeestantoj de la kursoj de la Universitato de Esperanto estis plejparte eŭropanoj, kiuj en alia horaro ĉeestis ankaŭ la kurson pri metodiko. En la kurso de Glossop dudeko da studentoj ĝuis lecionojn pri paco kaj milito, en kurso nomata “Alfronti militon”. Dum du horoj ĉiutage ili lernis pri milito kaj konfliktoj, la kaŭzoj de militoj, kaj proponataj rimedoj kontraŭ militoj. La ĉeestantaro de la kurso de Gobbo lernis pri la historio kaj filozofio de informadiko. Tiu temo, ne teknika, jam estis instruata de li dum jaroj ĉe universitato en Italio. Post kelka tempo ambaŭ universitat-nivelaj kursoj disponeblos sur interreto por la studado en nia Esperanta komunumo.

La kursanoj de la grupoj de Ron, Federico, Katalin kaj Dennis ofte intervidiĝis ekster la kursoperiodo, kaj multe da internacia amikiĝo ekestis tiam. Dum tagmanĝoj, ekzemple, ĉiuj BEK-anoj, kaj granda grupo da eŭropanoj kunvenis por manĝi, babili kaj lerni unu de la alia. Kutime ĉe unu tablo kun du aŭ tri ĉinaj studentoj kaj eble koreo aŭ mongolo, alvenis unu aŭ du homoj el neazia lando, ekzemple el Francio, Hispanio, Usono. Kunmanĝado inter homoj el diversaj nacioj ankaŭ vespere estis ĉiutaga afero.

Okulfrape estis ke post du semajnoj de la BEK-kurso, eĉ veraj novaj lingvolernantoj kapablis komuniki trans kontinentojn. La ĉinaj BEK-anoj certe ofte eraris, multfoje ne utiligis la ĝustan vorton, sed ili sukcesis vere interparoli kun homoj ekster sia hejmlando. Tia interparolado en tiu stadio de lingvolernado neniam okazas en la angla lingvo. La fenomeno meritas seriozan studon kaj esploron de lingvo-edukistoj.

Kelkaj eŭropanoj diris al mi, ke la kursoj eble bone funkciis, ĉar la vetero sur la insulo ĉi-jare ne estis tiel alloga. Nu, eble ili pravas. La temperaturo estis pli malalta ol kutime, kaj la suno malofte aperis. Kutime la mezalta temperaturo de la urbo Haikou, kie ni estis, ĉirkaŭas 21°C en januaro, kaj 22°C en februaro, kun minimumoj de 15°C kaj 16°C. Ĉi-jare, tamen, ni malofte atingis la normojn, kaj nubadis multe pli ol kutime. Menciindas, ke spite al la amplekso (oni povas paroli pri pli ol 15 000 lernohoroj!), la tuto okazis sen ekstera monhelpo, sen subvencioj. Ĉio estis financata de la studokotizoj. La baza kotizo estis 3 000 juanoj, plimalpli 375 eŭroj, por la tutmonata ĉiutaga lernado. Membroj de UEA ricevis rabaton de 200 juanoj, membroj de landaj aŭ lokaj E-asocioj plian rabaton de 200 juanoj, membroj de aliaj E-asocioj kiel ILEI, vegetaranoj, sportistoj ktp rajtis je pliaj 200 juanoj (maksimuma rabato estis 500).

Kvankam la Esperanto-Insulo estis multoble pli granda ol origine planite, la organiza teamo sukcese laboregis por aranĝi la aferon surloke. Semajnfine aldoniĝis ekskursoj kaj tri-taga vojaĝo tra la Insulo.

Mi jam menciis la laboron de Trigo. Gravas ankaŭ la laboro de Trezoro, kiu helpis bone aranĝi la klasĉambrojn kaj administrajn aferojn, kaj de Karilo kiu helpis fari multajn taskojn sur la insulo. Arko ludis gravan rolon en la antaŭa organizado kaj surloka helpo. La loka teamo Wu, Hosemo kaj Spado komencas rapide kompreni kiaj estas la gustoj kaj bezonoj de eŭropanoj, kio estos bona por la venontaj jaroj. Spado speciale kunlaboris por starigi kontaktojn kun la ĉinaj studentoj de la insulo mem. Tiu laboro naskis novan aktivan studentan grupon ĉe la Universitato de Hajnano.

Esperanto-Insulo I finiĝis, kaj nun Esperanto-Insulo II planiĝas. La datoj estos en januaro kaj februaro 2013. Detaloj troviĝos sur la retejo www.esperantoinsulo.info.

Dennis Keefe

Google tradukas el kaj al Esperanto

La celoj de Esperanto kaj Google-tradukoj koincidas, ĉar ambaŭ volas helpi homojn kompreni unu la alian, skribis Thorsten Brants.

Ekde la 22-a de februaro Esperanto ĉeestas inter la lingvoj subtenataj de Google Translate, la plej konata maŝintraduka programo, senpage uzebla per la interreta adreso http://translate.google.com.

La aldono de Esperanto kiel la 64-a lingvo surprizis la esperantistojn kaj kaŭzis ondon de entuziasmo, sed ankaŭ kritikon de la kvalito de la produktataj tradukaĵoj. Tamen regas konsento pri tio, ke la paŝo de Google estas grava reklamo por Esperanto kiel vivanta lingvo. La revuo Esperanto akiris ekskluzivajn informojn pri la fono de tiu decido.

Ĉe maŝintradukado necesas distingi inter du bazaj aliroj al la problemo: Regulbazita, kiu uzas vortarojn kaj gramatikajn regulojn verkitajn de lingvistoj, kaj statistika, kiu uzas algoritmojn verkitajn de programistoj, per kiuj la maŝino aŭtomate lernas el granda kvanto de dulingvaj tekstoj jam antaŭe tradukitaj de homoj. La Google-tradukilo apartenas al la dua kategorio. Tial ĝi ofte eraras pri la akuzativo aŭ ne rekonas iun kunmetaĵon, sed pro la sama kialo ĝi scias foje surprizi per eleganta esprimo aŭ konas vorton kiu ne aperas en multaj vortaroj. Per tiu aliro la programisto ankaŭ povas prilabori iun lingvon eĉ sen devi kompreni ĝin, kaj anstataŭ okupiĝi pri unu konkreta lingvoparo li povas koncentriĝi al plibonigo de la tradukalgoritmo kiel tuto. La tekstoj per kiuj Google trejnas sian tradukilon, venas ĉefe el libroj (Google mem ciferecigis multajn), de organizoj kiel UN kaj el retpaĝoj.

Multaj esperantistoj scivolas pri la eksterordinara favoro de Google, kiu jam en 2007 en reklama video konsilis al la uzantoj de sia retpoŝta servo Gmail profiti la tempon ŝparitan de ĝia spam-filtrilo por fari ĝuindajn aferojn kiel ekzemple lerni Esperanton (la videon ĉe http://www.gmail.com/fightspam spektis 1,5 milionoj da homoj), kaj kiu en 2009 omaĝis la 150-an jubileon de Zamenhof per portempa ŝanĝo de sia emblemo kaj igis 2 milionojn da homoj serĉi informojn pri li kaj Esperanto en Vikipedio. Pro tio revuo Esperanto sin turnis rekte al Google, kiu afable donis respondojn al la demandoj de la esperantistoj.

Thorsten Brants, sciencisto laboranta por Google, informis ke neniu el la inĝenieroj rekte engaĝitaj en la aldonado de Esperanto mem parolas la lingvon, kaj klarigis ke fakte estas sufiĉe kutime ke la teamo okupiĝas pri lingvo kiun neniu el ĝiaj membroj denaske scipovas. Kelkajn el la 64 subtenataj lingvoj eĉ ne parolas iu ajn el la tuta dungitaro de Google. Tio tamen ne estas la kazo de Esperanto: “Ekzistas eta Esperanto-komunumo ĉe Google kiu helpis pritaksi la kvaliton de la sistemo, kaj Franz Och, kiu gvidas la projekton Google Translate, lernis iom da Esperanto kiel infano,” malkaŝis Brants. “Pasintjare ni trovis tradukistojn kiuj tradukis al Esperanto niajn testajn datumojn, kaj je nia granda surprizo ni konstatis, ke la kvalito de la Esperanto-sistemo estas komparebla kun lingvoj por kiuj ni havas multe pli da datumoj, kaj ke ĝi estas multe pli bona ol ĉe ĉiuj lingvoj por kiuj ni havas same malmultan datumkvanton — sen ke ni iel ajn speciale klopodis tion. Tial, post iom da poluro kaj plia testado, ni decidis ke venis la tempo por lanĉi ĝin”.

Kiel Brants konfirmis, kvankam la programo scias traduki ekz. inter Esperanto kaj la ĉina, nuntempe ĉiuj tradukoj al kaj el Esperanto okazas pere de la angla kiel interlingvo. Ĝuste por ĝi Google kutime disponas plej multajn jam pretajn tradukaĵojn, kaj ne ekzistas plano aldoni aliajn rektajn parojn por Esperanto. Li tamen invitis la esperantistojn kontribui al la plibonigo de la tradukilo korektante la tradukojn per musklako sur erara vorto, kaj taksante ĝin “helpema”, “nehelpema” aŭ “ofenda” (per la eta kontrolmarko sube dekstre en la rezultokampo). Eblas uzi ankaŭ la programon Google Translator Toolkit por redakti kaj alŝuti tradukaĵojn. La faritaj ŝanĝoj ne tuj definitiviĝos, sed ebligos al la tradukilo pliboniĝi en la estonto.

Kongresa temo

Lerni kiel ponti

Por kio ni havas kongresajn temojn? Por ŝajnigi, ke ni okupiĝas pri pli ol turismado, diros la cinikuloj. Por montri nian seriozecon, diros la propagandistoj. Por pli bone kompreni nin mem, diros la filozofoj.

Mi emas flanki kun la filozofoj. UK ja donas unikan okazon sperti, kiel diverseca kaj multtavola estas tiu “ni”. Grava parto de tiu sperto estas konversacii pri ideoj — pri la atingoj kaj problemoj de la homa vivo, pri la farto de nia planedo, pri la loko de Esperanto en la tuto. Kaj, surbaze de la ideoj, elkovi agojn.

En Hanojo oni elektis la temon “Esperanto — ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo”. Unuavide, tio aspektas kiel vendista slogano, laŭta krio al la preterpasantoj: Se vi volas esti feliĉa, sekura kaj prospera, aliĝu al ni! Se temus nur pri tio, pri kio diskuti? Pli bone iri sur la straton kun brakpleno da flugfolioj.

Sed ni povus legi ĝin ankaŭ kiel instigon: Per Esperanto ni konstruu ponton! Tio estas jam pli invita al diskuto. Ponto devas stari sur io — ĉe ambaŭ finoj. En la konstruado rolas inĝeniera arto, organiza lerto, disciplina laboro. La pontokonstruistoj babilas kaj ŝercas dum la paŭzoj. El tiaj aferoj kreskas la kulturo de pontoj.

La temo invitas nin pensi pri la fora fino de nia Esperanta ponto: la transa bordo, malproksime de la loko, kie ni nun staras. Sur tiu flanko de la rivero, paco, amikeco kaj prospero disfloras. Ĉe nia flanko, tro ofte sieĝas nin la maloj. Kiel atingi, ke ĉiutage la ponto etendiĝu iom pli? Kiel ankri ĝin tiel fortike, ke ĝi eltenos la longan konstruperiodon?

Mirakle, la temo jam proponas respondon: Ni lernu konduti pli amike, pli pace kaj kun pli da atento al disvolviĝo justa kaj daŭropova. Se per Esperanto ni volas atingi tiun pli bonan mondon, tiam nia ponto mem devas esti konstruita laŭ samaj principoj.

Sed kio do estas amikeco, paco, disvolviĝo? Kiel ni spertas ilin ĉiutage, en niaj diversaj familioj, laborejoj, urboj, landoj? Kaj ĉu niaj spertoj en Esperantujo estas iel malsamaj? Kio diferencas inter supraĵa kaj profunda amikeco? Inter paco gardata de polico kaj juĝejoj, kaj paco radikanta en la civilizo mem? Inter disvolviĝo mezurata per mono kaj tekniko, kaj disvolviĝo taksata laŭ homa kaj ekologia bonfarto?

Tiuj ne estas temoj nur por teoria pritrakto. Male, ili tuŝas nian konduton ĉiutagan. Niaj kutimoj de komunikado, aĉetado, vendado, deĵorado, legado, verkado, distriĝado ktp estas kunteksitaj kun la varp-fadenoj de paco kaj malpaco, amikeco kaj malamikeco, disvolviĝo kaj degenero. Tion instruas al ni la movadoj por malkoloniado, por mediprotektado, por la rajtoj de virinoj, etnaj minoritatoj kaj infanoj kaj tiel plu. Se Esperanto celas esti ponto por ĉiuj, ni devas esti pretaj lerni de tiuj aliaj pontokonstruistoj.

Jen do riĉa temaro por niaj sesioj en Hanojo. Ili donos okazon dividi niajn spertojn, kunimagi la estontecon, kaj elkovi novajn projektojn kaj iniciatojn. Kion ni povas fari por fortikigi la amikecon inter esperantistoj je monda skalo? Kiel ni plej bone kontribuu al la solvado de konfliktoj kaj la kreskigo de interkultura kompreno? Kiujn pordojn ni povas malfermi al solidarecaj helpagadoj kaj daŭropovaj entreprenoj, kiuj respektas la sociajn kaj ekologiajn bazojn de la homa esto? Venu al la kongreso parolpreta, lernavida kaj agovola!

Mark Fettes
(reĝisoro de la kongresa temo)
Pontoj

Kial estas pontoj trans river’?

Por ke pli proksimaj estu al si homoj sur la ter’.

El la porinfana poemaro Kiom da turoj havas Prago? de Jiří Žáček.

Kun permeso de la aŭtoro tradukis Jan Smejkal. Desegnis Mirka Tomečková.

La projekto Ĝemelaj Urboj 10-jariĝis

Ĝenerale ĝemelaj urboj estas agado por parigi urbojn aŭ urbetojn en- kaj ekster-landajn, kiuj ne havas rilatojn situe aŭ politike, celante interŝanĝon inter civitanoj aŭ kulturoj. Ĝi havas gravan signifon por antaŭenpuŝi prosperon kaj progreson de la socio kaj por protekti pacon de la mondo.

Apliko de Esperanto en la agado de interurba ĝemeliĝo aperis en la komenco de la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento. Hugo Röllinger (1905-2001) el Germanio kaj Catina Giulia Dazzini (1917-1997) el Italio estis pioniroj tiuflanke, ĉar ili pavimis la vojon al oficiala ĝemeliĝo en aprilo 1960, solvinte per Esperanto korespondo-stagnon inter la urboj Massa (Italio) kaj Bad Kissingen (Germanio). Poste kelkaj paroj da ĝemelaj urboj sukcese naskiĝis rekte tra Esperanto, ekz. Knittelfeld (Aŭstrio) kaj Kameoka (Japanio), Vierzon (Francio) kaj Kamienna Góra (Pollando), Kumamoto (Japanio) kaj Heidelberg (Germanio). Ankaŭ la Esperanto-agadoj rapidigis interurban ĝemeliĝon, ekz. Changzhou (Ĉinio) kaj Takatuki (Japanio). Tiuj ĉi ekzemploj forte pruvas ke aplikado de Esperanto en tiu kampo estas praktikebla kaj fruktodona.

Antaŭ 10 jaroj mi aperigis raporton pri proponoj al esperantistoj en Ĝemelaj Urboj, agado iniciatita de mi en la kadro de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Ĉinio. Neatendite ĝuste tiu raporto naskigis la projekton Ĝemelaj Urboj. Renato Corsetti, la tiama prezidanto de UEA, tuj reagis al la raporto kaj diris, ke la Asocio serĉas personon, kiu respondecu pri tiu tereno. Post diskuto kaj konsento de la estraro la projekto naskiĝis, kaj mi oficiale eklaboris por ĝi kiel la komisiito, inkluzive de la verkado de laborplano kaj starigo de la reta revueto Informilo de Ĝemelaj Urboj (IĜU).

UEA subtenis tiun ĉi laboron kaj la raporto aperis en la kongresaj dokumentoj de la 87-a UK en 2002. Ĝemelaj urboj fariĝis diskutotemo de la 88-a UK en 2003, kiu estis enskribita en la Laborplanon de UEA por 2003-2005. Ekde 2004 la UK havas Kunvenon de Ĝemelaj Urboj, kaj la raporto de la estraro havas resumon pri la projekto. Ĝin partoprenas kaj gvidas ĉiam tri personoj el la asocio: la prezidanto, estrarano pri landa kaj regiona agado kaj ĝenerala direktoro. Nun ili estas Probal Dasgupta, Maritza Gutiérrez González kaj Osmo Buller, antaŭe Renato Corsetti, Michela Lipari, Hori Yasuo kaj Trevor Steele. Ili silente faris multajn laborojn por ĝi, kiel peri informojn, prezidi kunvenojn, ekspluati lego-kanalon, multobligi IĜU kaj sendi ĝin al esperantistoj en Afriko, kiuj ne havas komputilojn ktp. Robert Bogenschneider provlegas la gazeton.

La projekto allogas atenton kaj eĥon de esperantistoj, ekz. Michael Cwik el Belgio, laboranta en Eŭropa Komisiono, akcentis, ke la E-kluboj en la ĝemeligitaj urboj fariĝos aktivaj elementoj en la ĝemeliĝo-politiko de la komunumoj kaj la Esperanto-kluboj en la ĝemelaj urboj fariĝos “privilegiaj” komunikiloj en la rilatoj de ĝemeligitaj urboj. Plue s-ro Egawa Harukuni el Japanio, direktoro de Unesko-Societo de Wakayama, atentigis, ke la graveco de la rolo de Esperanto por ĝemelaj urboj devas fariĝi pli videbla, kiel movado kun pli efika informado.

Urbestroj pli kaj pli komprenas la gravecon kaj specialan rolon de Esperanto por ĝemelaj urboj. En 2005 la urbestro de Herzberg, la Esperanto-urbo, kaj la urbestro de la pola ĝemelurbo Góra kune interkonsentis uzi Esperanton kiel neŭtralan pontolingvon. Tiujare la projekto aperigis publikan leteron al urbestroj en la revuo Esperanto kaj la komisiito skribis al la koncernaj urbestroj. La rezulto estas aktiva kaj evidenta, ekz. la urbestro de Kioto en Japanio sendis salutmesaĝon al la urbestro de ĝia itala ĝemelurbo Florenco okaze de la 91-a UK. Informiĝinte ke la urbestro de la nederlanda ĝemelurbo Roterdamo akceptis esperantistojn el Lille dum la 93-a UK, la vicurbestrino pri turismo, internaciaj rilatoj kaj ĝemeliĝoj kaj eŭropaj aferoj de la franca urbo Lille faris kuraĝigan respondon.

Partoprenon de esperantistoj en interurba ĝemeliĝo, feston de ĝemeliĝo-datreveno kaj viziton al ĝemelaj urboj konsideras kelkaj urbestroj. Ekzemple en 2004 esperantistoj propraokule vidis reaperon de historia proceso: du urbestroj subskribis deklaracion en tri lingvoj, la germana, Esperanto kaj la japana, por festi la 40-jaran jubileon de la ĝemeliĝo inter Knittelfeld (Aŭstrio) kaj Kameoka (Japanio). Esperantistoj estis invititaj al ĝemeliĝoj okazantaj inter Magdeburg (Germanio) kaj Radom (Pollando), Bagolino (Italio) kaj Mozac (Francio), kaj la urbestroj de Brescia (Italio) kaj Darmstadt (Germanio) kune donacis ŝildon al esperantisto memore al la 20-a datreveno de la ĝemeliĝo de la du urboj. La urbestro de Herzberg kaj la urbestrino de Tokorozawa en Japanio parolis Esperante dum akcepto de esperantistoj. Esperantistoj partoprenis en vizito de la urbestro Limousin (Francio) al ĝiaj ĝemelaj urboj Pilseno (Ĉeĥio) kaj Fürth (Germanio). Certe tute ne mankas aliaj renkontiĝoj kaj vizitoj de esperantistoj inter ĝemelaj urboj, kiel la tradicia renkontiĝo de la Ĉielira Semajnfino kaj renkontiĝo por la 50-a jubileo de la ĝemeliĝo inter Münster (Germanio) kaj Orléans (Francio).

La projekto vigligas nian movadon. Ne malmultaj Esperanto-organizaĵoj prenas ĝin kiel unu el siaj laboroj, ekz. KAEM kaj LA-oj en Vjetnamio kaj Mongolio. LA en Svedio havas komisiitinon pri ĝemelaj urboj, ankaŭ pluraj lokaj asocioj: Liaoning (provinco), Tianjin, Changzhou en Ĉinio, Harima, Takatuki en Japanio, Cluj-Napoca en Rumanio ktp. La regionaj kaj lokaj kongresoj enkondukis tiun temon aŭ konsideris inviton al esperantistoj el ĝemelurboj de kongresurboj, ekz. Universala Esperanto-Kongreso, Azia kongreso, Komuna Kongreso de la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Esperanto-Asocioj, landa kongreso de Svedio, kongreso de Nordoriento kaj Interna Mongolio de Ĉinio kaj Kongreso de Esperantistoj en Kansajo de Japanio. Ĝemeliĝo okazis ankaŭ inter E-organizaĵoj, ekz. Zmiyov (Ukrainio) kaj Prilep (Makedonio), Bretona Esperanto-Federacio de Francio kaj Shandonga Esperanto-Asocio de Ĉinio. La projekto trovis esperantistojn en ĝemelaj urboj por Toowoomba en Aŭstralio, Okayama kaj Tomakomai en Japanio, Davis en Usono ktp. Indas mencii ke esperantistoj sukcese konstruis ponton por realigi ĝemeliĝon de Pocheon (Koreio) kaj Chaoyang (Ĉinio), neesperantistaj organizaĵoj kiel Monda Federacio de Unuiĝintaj Civitoj esprimas la deziron kunlabori en la projekto.

Esperantaj gazetaroj reagis al la projekto. La gazetoj Vekilo en Finnlando, Bazaro en Rumanio kaj retejo de ĈRI starigis specialan rubrikon, La Revuo Orienta en Japanio havis specialan numeron, la tiutema gazeto Pontoj aperis en Germanio. Dum tiu periodo oni ankaŭ varme diskutis pri la termino ĝemelaj urboj en interreto.

La projekto vastigis la influon de Esperanto. IĜU dissendiĝis al pli ol 2 000 esperantistoj en pli ol 100 landoj, kaj menciis nomojn de pli ol 700 urboj en la mondo, i.a. speciale prezentis 32 urbojn. Ĝi ne nur estas legebla en la interreto, sed kopioj de ĝi estas konservataj en la Biblioteko de La Chaux-de-Fonds en Svislando kaj registrita en la elektronika kolekto de Biblioteko Hector Hodler de UEA. Antaŭ 10 jaroj oni legis nur kelkdek artikolojn pri Esperanto kaj ĝemelaj urboj en la retejo Vikipedio, nun tie ekzistas pli ol 20 000 artikoloj, ĉirkaŭ 80% el ili koncernas la projekton aŭ venas el IĜU.

La projekto daŭrigas la honoran tradicion, ĉar ĝemelaj urboj bezonas Esperanton, kaj ankaŭ Esperanto bezonas ĝemelajn urbojn.

Wu Guojiang
Komisiito de UEA pri Ĝemelaj Urboj

[FORIGITA!: bildo]

La urbestroj de Breŝa (Italio) kaj Darmstadt (Germanio) kune donacis ŝildon al esperantisto Luigi Fraccaroli, prezidanto de Breŝa Esperanto-Grupo.

LibreOffice estas por vi

La nova versio 3.5 de LibreOffice nun estas disponebla ĉe http://www.libreoffice.org. Tamen se vi volas elŝuti la Esperantan version, faru tion ĉe http://eo.libreoffice.org/elsxuti/.

LibreOffice estas ampleksa programaro por redakti diversajn specojn de dokumentoj: tekstoj, kalkultabeloj, desegnaĵoj, datumbazoj kaj prezentaĵoj.

En 1999 Sun Microsystems aĉetis la oficejan programaron StarOffice de StarDivision, fondita en 1984 en Germanio. Sun evoluigis la programaron kaj vendis kopiojn de ĝi al klientoj. En 2000 Sun decidis liberigi ĝin, publikigis la fontkodon kaj evoluigis ĝin kiel OpenOffice.org.

Multaj programistoj kaj aliaj entuziasmuloj en la movado por liberaj programaroj helpis pliampleksigi ĝin. Ĝi fariĝis havebla senpage en diversaj lingvoj.

Kiam novaj versioj estis pretaj, la skipoj por la diversaj lingvoj tradukis la novajn tekstojn por ĝi.

En 2004 kolektiĝis skipo de esperantistoj por traduki la programaron OpenOffice.org. Ili tradukis la fasadon de la tiama versio, kaj ĝi estis disponebla kaj iuj esperantistoj uzis ĝin. De tempo al tempo eksiĝis skipanoj, ĝis nur du-tri restis aktivaj.

En 2009 la kompanio Oracle aĉetis la kompanion Sun Microsystems, la projekton kaj tial transprenis OpenOffice.org.

Oracle ŝajne ne volis dediĉi rimedojn al ĝi kaj la projekto stagnis. Aktivuloj decidis apartigi la projekton, kaj formis novan projekton nomatan LibreOffice kun la sama fontkodo. Intertempe Oracle decidis doni la rajtojn kaj respondecojn pri OpenOffice.org al la organizo Apache Foundation.

Multaj programistoj kaj aliaj en la komunumo transiris al LibreOffice kaj la laboro pri ĝi atingis kontentigan ritmon. Novaj versioj publikiĝis kaj oni aldonis pliajn lingvojn al la projekto.

Bedaŭrinde la Esperanta skipo estas nur unu-du homoj. Tamen la fasado estas praktike komplete tradukita en Esperanton. La helpo (informoj kiel uzi la programaron) estas nur parte tradukita. Pluaj tradukemuloj estas bezonataj por tio.

Se vi volontas kunlabori por la projekto (sensalajre), bonvolu iri al eo.libreoffice.org kaj legu la informojn tie. Necesas scipovi Esperanton kaj la anglan lingvon, kaj scipovi uzi almenaŭ unu aplikaĵon en LibreOffice. Komputilo kaj interreta konekto estas nepre bezonataj.

Subteno pri LibreOffice estas havebla en diversaj lingvoj, sed malmulte en Esperanto. Pro tio la skipo bezonas pliajn kunlaborantojn.

Post voĉdono de la estraro de UEA komence de 2004 la projekto estas aŭspiciata de UEA. Dankon pro tiu morala subteno, kiu certe helpis diskonigi la projekton kaj varbi helpantojn.

Donald Rogers

E@I kaj lernu.net vizitis Ĉinion

Ne nur en la kampo de ekonomio Ĉinio iĝas “superpotenco”. Dum la lastaj monatoj rapide kreskas laŭnombre ankaŭ vizitoj kaj registriĝoj en la reta Esperanto-lernejo — lernu.net de tiu lando. Nuntempe ĉinaj uzantoj iĝas unu el la plej grandaj grupoj, ĉu laŭ la kresko de registriĝoj, ĉu laŭ la procentaĵo de novaj vizitoj. Pro tio la E@I-teamo decidis viziti Ĉinion kaj esplori la landon kun granda potencialo por Esperanto.

Kvar reprezentantoj de E@I kaj la retejo lernu.net vizitis en februaro (02-24) Ĉinion. Peter Baláž, Indrė Pileckytė el E@I kaj Jevgenij Gaus kun Neringa Gaus el lernu.net vojaĝis dum preskaŭ unu monato tra la lando.

La ĉefaj celoj de la vojaĝo estis kelkaj:

  • iom ekkoni la landon — ĝiajn kulturon, kutimojn, socion, kondiĉojn ktp;
  • starigi kontaktojn kun lokaj esperantistoj (en diversaj partoj de la lando);
  • esplori tie pri la uzado de la interreto (ebloj, kutimoj, manieroj ktp).

Ĉiuj tiuj celoj helpas al pli bona kompreno de kaj adaptiĝo al ebla estonta ĉina uzanto de lernu.net kaj ebla estonta esperantisto. Nuntempe la uzado de la interreto en Ĉinio rapide kreskas, kaj la homoj tie serĉas en la reto — kiel ĉie en la mondo — ĉion eblan. El la vidpunkto de disponiganto de iu reta servo (niakaze retejo por lerni Esperanton) estas bonvene kaj fakte necese aranĝi, ke tiu servo estu facile kaj rapide trovebla por konkreta publiko. Ĉinio ĉi-kaze estas specifa — temas pri grandega lando, kun multe da potencialaj uzantoj/retumantoj. La lando havas siajn proprajn serĉilojn (Google tie ne estas tiom populara kiel en aliaj mondopartoj), proprajn sociajn retojn. Tial estas grave, ke Esperanto estu videbla kaj trovebla ankaŭ en tiuj ĉi lokoj/retejoj. Vojaĝante ekz. en metroo oni ĉie en Ĉinio nuntempe trovas homojn, kiuj per siaj poŝtelefonoj aŭ tabul-komputiloj retumas, legas aŭ lernas. E@I volas nun pli forte videbligi Esperanton ankaŭ en ĉinaj retpaĝoj, aranĝi, ke ekz. lernu.net estu paĝaro facile trovebla por la ĉina publiko. La potencialo de Ĉinio estas ankaŭ por Esperanto tre bona oportuno por kreski kaj fortiĝi.

Plua kialo por vizito de Ĉinio estis la plano okazig(ad)i tie Someran Esperanto-Studadon (SES). Pro la sukceso de SES en Eŭropo (ĝi okazis jam 4-foje, en la lastaj du jaroj kun po 190 partoprenantoj el pli ol 25 landoj), la teamo esploris eblajn taŭgajn lokojn por simila aranĝo en Azio. Ĉinio estas por tio bona kandidato pro diversaj kialoj. Estonte do eble okazos “kontinentaj” SES-oj (kio ankaŭ faciligas la atingeblon kaj malplikostigas la partoprenon en Esperanto-lernejo por multaj) kaj post Eŭropo (Slovakio) ŝajne Ĉinio povos iĝi la dua okazig-loko.

Dum la vojaĝo la teamo vizitis jenajn lokojn: Pekino, Hajnano, Honkongo, Ŝanghajo, Nankino.

En ĉiu urbo ni estis afable gastigataj de lokaj esperantistoj kaj havis la eblon multe diskuti kun ili.

En Pekino mem okazis kelkaj intervjuoj por la Esperanta redakcio de Ĉina Radio Internacia, ni vizitis la sidejon kaj diskutis kun reprezentantoj de la servo “El Popola Ĉinio” kaj de ĈEL.

En Hajnano la teamo vizitis la projekton de Dennis Keefe “Esperanto-Insulo”, prelegis pri lernu.net kaj pri la agado de E@I, diskutis kun la organizantoj kaj instruistoj.

En Ŝanhajo kaj Nankino ni havis la eblon paroli pri kunlaboro kun la gravaj personecoj de la tiea movado. La ĉina E-movado kaj lernu.net ja havas komunan celon — disvastigi informojn pri kaj lernadon de Esperanto. Reciproka helpo pri tio povas esti fruktodona por ambaŭ flankoj.

Konklude: La vojaĝo estis tre utila sperto kaj plenumis siajn celojn. Fruktodona ĝi iĝis ankaŭ el la vidpunkto de novaj ideoj por baldaŭaj projektoj aŭ starigo de novaj kunlaboraj kontaktoj.

Ĉi-jare okazas grandaj rekonstruoj de lernu.net, kaj la nova retejo jam povos iĝi multe pli taŭga ankaŭ por la azia publiko, parte ankaŭ danke al ĉi vojaĝo.

Apartan dankon la tuta grupo volas esprimi al ĉiuj esperantistoj en Ĉinio, kiuj helpis dum la vojaĝo — gastigis nin, gvidis tra la urboj, diskutis, pripensis la kunlaboron. La vojaĝo estis sukcesa paŝo al plifortigo de la rilatoj, starigo de novaj kontaktoj kaj evoluigo de la azia kunlaboro — ĉu pri lernu.net, ĉu pri aliaj aktivaĵoj de E@I kaj Esperanto ĝenerale.

Granda danko apartenas ankaŭ al ESF (Esperantic Studies Foundation), kiu grandparte financis la vojaĝon. La vizito okazis kadre de la nova “projektaro”, rekonstruo de lernu.net, sed ankaŭ konstruo de kelkaj novaj projektoj, iniciatoj (ĉu retaj, ĉu aliaj). ESF estas daŭre la plej granda subtenanto de E@I kaj ĝiaj projektoj (sen ESF lernu.net ne ekzistus). Se ankaŭ vi volas subteni la pliampleksigon, plibonigon kaj pliefikigon de la projekto Lernu! kiel ilo por disvastigi Esperanton tra la mondo, kontribuu al la kampanjo “100 000 EUR por ESF”, kiun E@I lanĉis ĝuste omaĝe al 100 000 registritaj uzantoj. (Cetere, nuntempe jam estas 113 340 aliĝintoj en lernu.net, kaj la registriĝoj daŭre kreskas). Detaloj pri la kampanjo troveblas en: http://kampanjo.ikso.net.

Peter Baláž
E@I-kunordiganto

[FORIGITA!: bildo]

Kun lokaj esperantistoj antaŭ la Budho-statuo en Honkongo

[FORIGITA!: bildo]

Diskuto kun la organiza teamo de “Esperanto-Insulo” en Hajnano

[FORIGITA!: bildo]

Nia teamo kun s-ro Min Hao kaj liaj studentinoj en Ŝanghajo

[FORIGITA!: bildo]

Prelego pri lernu.net al novuloj en Hainan

La spirito de William Stead

Antaŭ ĝuste cent jaroj, la 15-an de aprilo 1912, subakviĝis la ŝipo Titanic, kaj kun ĝi estingiĝis gvida lumo de la esplora ĵurnalismo, la kontraŭmilita movado kaj la Esperanto-movado en Britio. Li nomiĝis W. T. Stead.

En la nuna Esperanto-movado la nomo W. T. Stead estas konata kiel nura piednoto en la historio de Esperanto. Mi iom eksciis pri li en la sepdekaj jaroj pere de rakontado en La Londona Esperanto-Klubo de la maljuna membro Harry Holmes, kiu rakontis pri Stead ankaŭ en sia libro Londono Vokas: Historio de La Londona Esperanto-Klubo, kiu aperis en 1981*. Sed Stead meritas multe pli centran lokon en la historio de Esperanto ol tiun.

* Londono Vokas: Historio de La Londona Esperanto-Klubo 1903-1978, Harry Holmes, Londona Esperanto-Klubo, 1981

Mi komencis serĉi informojn pri Stead en 2003, kiam, kiel Informa Oficisto por mia landa Esperanto-asocio, mi estis petita proponi ideojn por ĝia centjariĝo okazonta en la aŭtuno de 2004. Estis jam eskter dubo, ke Stead estis eminenta publicisto por Esperanto en la fruaj jaroj de la brita movado. Sed kiam mi serĉis informojn, mi ekkonstatis, ke Stead estis multe pli fama en sia tempo ol mi antaŭe imagis, kaj mi ekscivolis, kial lia nomo ne estas vaste konata, kvazaŭ iuj volas forviŝi lian memoron el la historio. Lastatempe mi daŭrigis la esploron kaj trovis eĉ pli surprizajn informojn.

Stead estis fama en Britio pro sia malkaŝado de skandaloj en la brita socio. En la interreta informejo pri la subakviĝo de Titanic mi trovis reklamfilmeton por informejo pri W.T. Stead*. Montrita estas silenta filmeto pri Stead faranta paroladon, kun aldonita fonmuziko mallaŭte ludata. Sur la ekrano iom post iom aperis jena teksto:

* The most famous man on the Titanic (1912, reeld.) [video], alŝutita de maidentribute, en: Encyclopedia Titanica Moving Film of WT Stead (http://www.encyclopedia-titanica.org/wt-steadmovie-1912.html)

Renkontu la plej faman viron sur Titanic. Lia nomo estas William Thomas Stead, W. T. Stead por liaj amikoj. Li estis ĵurnalisto, redaktoro, spiritisto kaj mondrenoma packampanjanto. George Bernard Shaw laboris sub li. Ankaŭ Oscar Wilde. Tamen la historio apenaŭ memoras lin, eĉ kvankam lia ĵurnalismo estis revolucia, noviga, unika kaj timata! La sesan de julio 1895 li komencis rakonton kiu skuis la mondon, rakonton tiom skandalan, tiom potencan kaj tiom absolute ŝokan, ke ĝi minacis la fundamentan strukturon de la Brita Imperio mem. Li nomis ĝin “La Virgulina Tributo de Moderna Babilono”. Por legi ĝin, vizitu www.attackingthedevil.co.uk.

La ŝoka novaĵo, kiu skuis la Britan Imperion, temis pri pedofilio en altaj lokoj de la brita elito. Tiu estis periodo, sub Reĝino Victoria, en kiu eĉ parolo pri pantalono en la ĉeesto de damo estis konsiderata nedeca. La populara ideo pri la Brita Imperio estis, ke la britoj alportas kristanajn valorojn al la necivilizita mondo. Kaj jen en la gazetoj malkaŝiĝas tiaj ŝokaĵoj pri la elito en la centro de la imperio, kiu pretendas disvastigi tiujn kristanajn virtojn.

Kvankam Stead naskiĝis en neprivilegiigita familio, li havis eĉ pli intimajn sciojn pri la imperia elito ol evidentis. Tio malkaŝiĝis al la mondo nur en 1980, en libro de Profesoro Carroll Quigley, titolita La Angla-Usona Establaĵo*. La libro komenciĝas per la vortoj:

* The Anglo-American Establishment: From Rhodes to Cliveden, Carroll Quigley, Books in Focus, New York, 1981 (1st ed.), ISBN 0-916728-50-1 (elŝutebla ĉe http://www.carrollquigley.net/books.htm)

Unu vintran posttagmezon en 1891 tri viroj estis okupataj en serioza konversacio en Londono. El tiu konversacio fluos konsekvencoj de la plej granda graveco por la Brita Imperio kaj por la mondo kiel tuto. Tiel estis, ĉar tiuj tri viroj estis organizantaj sekretan societon kiu estos, dum pli ol 50 jaroj, unu el la plej gravaj fortoj en la formulado kaj la realigo de la brita imperia kaj eksterlanda politiko.

La tri viroj tiel okupataj estis jam bone konataj en Anglio. La gvidanto estis Cecil Rhodes, mirinde bonhava imperikonstruanto kaj la plej grava persono en la suda Afriko. La dua estis William T. Stead, la plej fama, kaj verŝajne ankaŭ la plej sensacia ĵurnalisto de tiu tempo. La tria estis Reginald Baliol Brett, poste konata kiel Lord Esher, amiko kaj fidato de Reĝino Victoria, kaj poste fariĝonta la plej influa konsilanto al Reĝo Edward la sepa kaj Reĝo George la kvina.

La ideo, per kiu Cecil Rhodes sukcesis enplekti Stead, estis, ke li volas alporti pacon al la mondo pere de sia grandega bonhavo. Estis jam historio de altruismo inter iuj el la riĉeguloj de Anglio, kiuj gajnis sian bonhavon pere de la Industria Revolucio, kaj kiuj pro sia kristana konscienco heredigis sian bonhavon al bonfaraj fondaĵoj. Ankaŭ la ideo de sekretaj societoj estis tiutempe konsiderata multe pli respektinda ol en la nuna tempo. Rhodes parolis pri la kreo de “Nova Monda Ordo” kaj pri laborado tiucele tra la “English-Speaking Countries” [Anglaparolantaj Landoj], per kio li celis Usonon kaj la Britan Imperion, kvankam la ideo, ke la landoj de la imperio estas anglaparolantaj estis pli aspiro ol fakto.

Sed evidentiĝis, ke la ideo de Rhodes alporti pacon al la mondo inkluzivas perfortan vastigon de la imperio. Kiam Rhodes uzis sian pozicion por provoki la Brit-Afrikansan Militon, Stead kontraŭis. Rhodes insistis pri absoluta lojaleco, kaj tio kaŭzis amaran skismon, en kiu Stead estis marĝenigita. Post tio Stead arde kampanjis kontraŭ la Brit-Afrikansan Militon. Li volis sekvi vojon de kunlaboro inter gentoj, prefere ol trudi al ili hegemonion. Stead subtenis la ideon de neŭtrala, facile lernebla helplingvo. Li ludis gravan rolon en la fondo de La Londona Esperanto-Klubo, kiu kunvenis en lia oficejo, kaj en 1904 li fariĝis la unua Prezidanto de la nove fondita Brita Esperantista Asocio (Inc).

Tiu skismo ankoraŭ ekzistas hodiaŭ. Carroll Quigley estis unu el la profesoroj de Bill Clinton en la Universitato de Georgetown, antaŭ ol Bill Clinton fariĝis “Rhodes Scholar” [Studento Rhodes] ĉe Oksfordo. Li omaĝis al Carroll Quigley en sia kandidatiĝa parolado por la usona prezidanteco en 1992*, kaj en sia aŭtobiografio My Life li skribis pri la “longdaŭra efiko” kiun la profundaj perceptoj de Quigley havis sur li*. Quigley skribis en La Angla-Usona Establaĵo: La Studentaj Stipendioj Rhodes, establitaj laŭ la kondiĉoj de la sepa testamento de Cecil Rhodes, estas konataj al ĉiuj. Kio ne estas tiom vaste konata estas, ke Rhodes, en kvin antaŭaj testamentoj, postlasis siajn riĉaĵojn por formi sekretan societon, kiu sindediĉos al la konservado kaj vastigo de la Brita Imperio. En alia libro, Tragedio kaj Espero*, Quigley skribis, ke la celo de tiu sekreta societo estas ... nenio malpli ol la kreo de monda sistemo de financa regado en privataj manoj, kapabla domini la politikan sistemon de ĉiu lando kaj la ekonomion de la mondo kiel tuto. Tiun celon ĝi nomis “the English-speaking idea” [la anglaparolanta ideo].

* My Life, Bill Clinton, Alfred A Knopf, New York, 2004
* Clinton, Quigley, and the New World Order, The End Run, February 23, 2009 (http://www.theendrun.com/clinton-quigley-and-the-new-worldorder)
* Tragedy and Hope: A history of the world in our time, Carroll Quigley, McMillan, New York, 1966 (1st ed.), 1169 paĝoj (elŝutebla ĉe http://www.carrollquigley.net/books.htm)

Carroll Quigley skribis, ke li eksciis pri la funkciado de tiu reto, ĉar oni permesis al li studi ĝin dum du jaroj en la 1960-aj jaroj, por ekzameni ĝiajn dokumentojn kaj sekretajn registraĵojn. Mi havas nenian malsimpation al ĝi aŭ al la plimulto de ĝiaj celoj, kaj estis dum multo el mia vivo proksima al ĝi kaj al multaj el ĝiaj periloj, li skribis, Ĝenerale mia ĉefa malsamopinio estas, ke ĝi volas resti nekonata. Do ni povas sekvi la spuron de la ideoj de Rhodes pri militisma hegemonia Nova Monda Ordo pere de Carroll Quigley, Bill Clinton, George W. Bush kaj Tony Blair, kaj plu ĝis la nuntempaj militoj.

Stead estis marĝenigita, kaj sekvis plua jarcento da militoj. La posteuloj de Cecil Rhodes kreis mondan superpotencon. Malantaŭ la kulisoj ankoraŭ koncentriĝas la potenco kaj milite kaj ekonomie. Reage al tio kreskis dum la pasinta jardeko movado de ordinaruloj por reestabli la esploran ĵurnalismon, sub la ĝenerala nomo veromovado. Estas ankaŭ movadoj por kontraŭi militojn lanĉitajn laŭ simila modelo de la Brit-Afrikansa milito en la tempo de Rhodes kaj Stead. Nun la veromovado parolas en tiu kunteksto ne pri la Anglaparolantaj Landoj, sed pri la anglosfero, denove evidentigante la ligon inter militoj kaj lingvoj. Estas ankaŭ movado por malkaŝi pedofilion en altaj lokoj, kiun multaj ligas kun ritoj de sekretaj societoj por teni siajn membrojn fidelaj. Kaj kompreneble ekzistas ankoraŭ la Esperanto-movado. Ĉiuj tiuj movadoj havas ion komunan: ili volas, kiel volis Zamenhof, ke homoj ĉesu buĉi unu alian, kaj ke ili estu “homoj kun homoj”. Ĉu eblas, ke tiuj movadoj nun kune sukcesos reveki la spiriton de William Stead?

Ian Fantom

[FORIGITA!: bildo]

Monumento sur konstruaĵo en Londono, kie loĝis Stead: Civito de Westminster: W.T. Stead 1848-1912. Ĵurnalisto kaj reformisto de granda renomo. Li loĝis ĉi tie 1904-1912

[FORIGITA!: bildo]

Monumento en Novjorko W.T. STEAD 1849-1912 Tiu ĉi tributo al la memoro de ĵurnalisto de tutmonda renomo estas starigita de usonaj amikoj kaj admirantoj. Li trafis la morton surborde de Titanic la 15-an de aprilo 1912, kaj estas konsiderata inter tiuj kiuj per sia morto noble ebligis al aliaj vivi. FINIS CORONAT OPUS

TEJO tutmonde

Elekto de komitatanoj B de TEJO

Komitatano B estas individua membro de TEJO, kies tasko estas reprezentado de la individuaj membroj. Por la sekva oficperiodo (2012-2014) elekteblas — ĝis la 30-a de aprilo — 4 personoj el la 7 kandidatoj, kiujn plulegante vi povas iom ekkoni.

Sébastien Denux: li estas franco, kiun Vi povas koni ankaŭ kiel intan volontulon de TEJO. Li skribas koncerne sian kandidatiĝon, ke li tre emus labori por la vigligo kaj organizo de la ekstereŭropa Esperanto-vivo, ĉar liaopinie la junulara Esperanto-asocio estas nun tro Eŭropo-centra. Se TEJO konsentas, li planas interalie vivigi la Komisionon MONA (Mez-Oriento kaj Norda Afriko) kiel gvidanto, por helpi la agadon tie.

Paweł Fischer-Kotowski: juna polo, aktivulo por homaj rajtoj kaj estrarano de PEA kaj PEJ. Li mencias inter siaj celoj (kiel komitatano B) ankaŭ altiron de atento al problemoj de movada kaj lingva altkvalita edukado, sed li pleje emfazas solvon de la membromanko ene de TEJO. Li aldonas, ke gravus ne nur engaĝo de novaj junuloj, sed ankaŭ “efektiva kapto” de la membroj.

Ronald Baby González: li estas estrarano de la junulara sekcio de Kuba Esperanto-Asocio, sed antaŭ iom pli ol duonjaro li transloĝiĝis al Madrido kaj aktivas nun tie. Lia ĉefa celo kiel komitatano B estus atingi pli altan uzon de Esperanto en la sciencoj, ekzemple per lanĉo de scienca revuo aŭ retpaĝo (celanta junulojn), aŭ pere de pli da tiutemaj programeroj kadre de internaciaj eventoj.

Magnus Henoch: esperantisto el Svedio, kiu nun vivas en Britio, kaj kiu — laŭ sia kandidatiĝo — strebas por profundigo de scioj kaj kapabloj inter aktivuloj. Li argumentas por pli konscie zorgi pri tiu demando, ekzemple okazigi diversajn trejnadojn, por ke volontuloj de TEJO ricevu la bezonatajn sciojn kaj rimedojn. Li opinias, ke tio gravus por ke ilia laboro kaj ankaŭ tiu de la tuta komitato iĝu pli sukcesa kaj profesia.

Zsófia Pataki: ŝi estas hungaro, kiu baldaŭ finos sian naŭ-monatan volontuladon ĉe Bjalistoka Esperanto-Societo en Pollando. Revenonte al siaj studoj, ŝi planas organizi Esperanto-kursojn kaj kunorganizi programojn de Hungara Esperanto-Junularo (ekzemple IJS-n kaj la renkontiĝon JER). Ŝi ŝatus iĝi komitatano B por akiri novajn kompetentojn, kiuj helpus realigi ŝiajn movadajn celojn, por okupiĝi pri Esperanto, kaj por ekscii pli pri la funkciado de TEJO.

Wang Shanshan: jen komitatano de Pekina Esperanto-Asocio kaj membro de la ĉina filio de ILEI. Ŝi laboras ekde 2005 en la Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia kiel parolistino kaj raportistino. En okazo de sia elektiĝo ŝi helpus la agadon de TEJO pere de sia laborsperto en komunikado kaj pere de siaj kontaktoj kun diversaj lokaj ĉinaj asocioj de junuloj, kio povus plifortigi la Esperanto-movadon en ŝia lando.

Przemysław Wierzbowski: pola esperantisto, kiu interalie estas sperta pri tradukado al Esperanto kaj pri instruado de la internacia lingvo. Ĉi lastan scion li uzis ankaŭ dum sia laboro en la tuluza Esperanto-Kultur-Centro, en 2007 kaj 2008. Menciindas, ke li estas estrarano de PEJ pri loka agado, kaj vi povas koni lin ankaŭ el la retradio Muzaiko. Kiel komitatano B li interesiĝus ĉefe pri edukado (okazigo de kursoj) kaj pri teksta, videa kaj sonregistra amasinformado.

Finante la prezentadon, mi ne forgesu mencii la fonton de miaj informoj (kie troveblas ankoraŭ multe pli, se vi scivolas): http://tejo.org/eo/komitatanoj-b-2012. Mi deziras sukceson al ĉiuj kandidatoj, kaj samtempe mi esperas, ke la rezulto ĉiujn kontentigos kaj helpos la laboron de TEJO.

Sarolta Bagó (Saci)

Nova Landa Sekcio de TEJO

TEJO ĝoje komunikas al la legantoj, ke la Komitato de TEJO decidis re-bonvenigi MEJ, Meksikan Esperanto-Junularon, en la sinon de TEJO, kiel la 46-an plenrajtan Landan Sekcion.

Meksika Esperanto-Junularo, kiu estas la junulara sekcio de Meksika Esperanto-Federacio, fondiĝis jam en 1965, restante Landa Sekcio de TEJO ĝis almenaŭ 1981, kaj estis oficiale refondita en 2009 okaze de la 10-a Meksika Esperanto-Kongreso. La nunan estraron de la freŝa MEJ konsistigas: Sergio Romero Aldana (prezidanto), David Lopez Rueda (vicprezidanto), Ulises Franco Pérez, Edgar López Borja kaj Carlos Hernández Loarca.

TEJO deziras al MEJ sukceson en la agado kaj efikan spert-interŝanĝon kun aliaj Landaj Sekcioj per la komunikkanaloj, kiujn havigas TEJO kiel la tegmenta junulara organizo.

Kun pliaj demandoj vi estas bonvena turni vin al la estrarano pri landa agado Petra Smidéliusz, p...@tejo.org, aŭ rekte al MEJ pere de la retpaĝoj ĉe Facebook www.facebook.com/pages/MEJ-Meksika-Esperanto-Junularo/2 kaj www.tejo.org/ca/node/1432.

Szabolcs Szilva

Esperanto prezentita al tradukistoj de EU

La Ĝenerala Direkcio por Tradukado de la Eŭropa Komisiono invitis la junan ĉeĥan esperantiston Marek Blahuš esti preleganto pri Esperanto en Tradukforumo — interna aranĝo kiu formas parton de la trejnado proponata de Eŭropa Unio al ĝiaj oficistoj, precipe tradukistoj laborantaj por la eŭropuniaj institucioj. Marek Blahuš tiutempe loĝis en Bruselo, kie li faris staĝon kiel informadikisto ĉe la interpreta servo de la Komisiono.

La invito, kiun helpis aranĝi la esperantista pastro Peter Knauer, rezultigis du anglalingvajn prelegojn prezentitajn la 27-an de februaro en Bruselo kaj la 1-an de marto en Luksemburgo al proksimume 110 personoj. La partoprenantoj, lingvemuloj kiuj ĉiutage helpas plenumi la eŭropunian politikon de multlingveco, estis scivolemaj kaj post la aranĝo multaj malferme montris sian entuziasmon pri la malkovro de Esperanto kiel viva kaj eleganta lingvo. La prezenton de Esperanto sekvis prelego pri ĉinaj ideogramoj, farata en la franca lingvo de la ĉinologo Cyrille Javary. La forumo portis la titolon “Lingvoj kun mondaj ambicioj”.

En 20 minutoj kaj akompano de buntaj lumbildoj Marek Blahuš rakontis la bjalistokan revon de Zamenhof kaj demonstris al la aŭskultantoj la riĉecon de la lingvosistemo de li planita, priskribis la entuziasmon de la pioniroj kaj la hodiaŭan disvastiĝon de la Esperanto-movado, sed skizis ankaŭ la persekutadon de esperantistoj fare de Hitler kaj Stalin. Li substrekis la subtenon por lingvaj diverseco kaj egaleco (ilustritan per retejoj de E@I kiel Slovake.eu) kaj skizis la konkludojn de la Civila Socia Platformo por Multlingvismo, kiu alvokis esplori la propedeŭtikan valoron de Esperanto. Post mencio de la renkontiĝo inter reprezentantoj de Eŭropa Esperanto-Unio kaj la eksprezidanto de la Eŭropa Parlamento profesoro Jerzy Buzek, la prezento kulminis per komuna kantado de la Eŭropa himno en Esperanto, kies tekston kun tradukoj angla kaj ĉina ĉiu forportis sur ricevita folio.

La prelegojn sekvis vigla kaj interesa diskuto, karakterizita de sincera intereso kaj respekto por la temo, sen spuro pri la antaŭjuĝoj kiujn oni kelkfoje renkontas ĉe malpli erudicia publiko: ne aperis demandoj pri la kvanto de Esperanto-parolantoj aŭ supereco de la angla, kaj nekredemon pri ekzisto de Esperanta poezio rapide estingis la literatura enciklopedio de Sutton. La kunprelegantoj surprize trovis kelkajn similaĵojn inter la ĉina kaj Esperanto, ĉefe strukturajn. Marek Blahuš sukcesis entuziasmigi eĉ la organizanton, kaj la kontentecon montris ankaŭ la ĉeestantoj, kiuj larĝe aprezis la plivastiĝon de siaj horizontoj. Ne mankis eĉ komentoj favoraj al eventuala akcepto de Esperanto por la interna uzo en EU.

Marek Blahuš

Esperanta radiofonio: elsendoj, sondokumentoj — radie, podkaste, poŝtelefone

La 13-an de februaro 2012 estis la unuan fojon festita la Monda Tago de Radio, proklamita de Unesko. En la komuna porokaza mesaĝo la Ĝenerala Direktoro de Unesko Irina Bokova kaj la Ĝenerala Sekretario de Internacia Telekomunika Asocio Hamadoun Touré atentigis pri la signifo de la radio kiel komunikrimedo, same en la evoluintaj landoj — kie la radiostacioj utiligas novajn teknologiojn, kiel ankaŭ en la disvolviĝantaj landoj — kie radio stimulas la socian evoluon.

Evidentiĝas ke la radio, kiu en la unua duono de la pasinta jarcento revoluciis la amaskomunikadon, ĝis hodiaŭ konservas sian valoron.

Tio ne estas io nova por esperantistoj, kiuj ĉi-jare inter multaj datrevenoj festas ankaŭ la 90-jariĝon de la Esperantlingva radiofonio. Tra jardekoj por multaj esperantistoj en la mondo la E-elsendoj rolis kiel fenestro al Esperantujo. Bele tion memorigis Osmo Buller, aperigante en la propra Facebook-profilo, kelkajn tagojn post la Monda Tago de Radio, sian artikolon el 1982 sub la emfaza titolo “Esperantujo estas en via radioricevilo”.

Multo ŝanĝiĝis, se temas pri radio en la daŭro de ĝia historio iom pli longa ol 90-jara. Tiuj ŝanĝoj rilatas ankaŭ al la E-radio. La nuntempa radio, inkluzive de la Esperantlingva, signifas novajn komunikteknikojn, i.a. la ciferecan sistemon, la Interreton, eĉ se ĝi ankoraŭ ne rezignas kelkloke pri mallongaj ondoj. La nuntempa radio signifas ankaŭ novan koncepton de la radielsendantoj. Se antaŭe la programemisiado ligiĝis kun ŝtata monopolo, nun la elsendojn, sondokumentojn, produktas ankaŭ organizaĵoj kaj individuoj.

Tio koncernas same la E-elsendojn. Daŭre sub la ŝildo de la publikaj radiostacioj aŭdiĝas la E-elsendoj de Ĉina Radio Internacia: http://esperanto.cri.cn/radio/china.htm, Radio Havano, Kubo: http://www.radiohc.cu/eo/ kaj de Radio Vatikana: http://www.radiovatikana-esperanto.org/.

Al la publikaj emisiantoj jam de kelka tempo aldoniĝis grupoj kaj individuoj. Se temas pri la E-radiofonio aparte riĉa ĉi-rilate estis la jaro 2011, dum kiu jen aperis, jen malaperis relative multaj “radioj”. Ne ĉiam temis pri radioelsendoj, ofte pri sondokumentoj.

La 14-an de marto pasis la unua jaro, post kiam en la Interreto aŭdiĝis la signalo de la Pola Retradio en Esperanto, daŭriganta la elsendotradiciojn de la E-Redakcio de la publika Pola Radio. En tiu periodo la redakcio produktis pli ol 100 plurelementajn elsendojn, aŭdiĝantajn du fojojn semajne, lunde kaj vendrede — http://retradio.posterous.com. Tiuj ĉi programoj kreiĝas dank’ al la vasta subteno kaj helpo teknika kaj sponsora de individuaj aŭskultantoj. Sed same kiel iam, kion pruvas la venantaj korespondaĵoj, ili kreas firman emocian ligon, aparte gravan kaze de la E-komunumo, etendiĝanta tra la tuta mondo.

Unujaran aktivadon notis ankaŭ la Esperanta Retradio de Anton Obsendorfer. Konsistigas ĝin ĉiutagaj sonartikoloj, akompanataj de legeblaj tekstoj ĉe: http://peranto.posterous.com/.

Al la relative novaj elsendantoj apartenas Muzaiko: http://esperantoradio.com/muzaiko. Ĝia premiso estas ĉiutaga 24-hora E-programo, akompanata de E-muziko.

Al la malnovaj E-elsendoj regule emisiantaj apartenas la programoj de la melburna stacio 3 ZZZ, aŭdiganta ĉiusemajne unu dimanĉan E-elsendon: http://esperanto-radio.com/3zzzradio. En la momento, kiam mi preparas ĉi tiun rigardon al la E-radiofonio en 2012, la jaro de la 90-jariĝo de la E-Radiofonio, al la aktivaj elsendantoj, kiuj jam pretigis nunjare siajn programojn, apartenas krome Radio Verda el Kanado: http://esperanto-radio.com/radioverda, Varsovia Vento: http://esperanto-radio.com/varsoviavento kaj Verda Stacio el Ĉeĥio: http://www.wix.com/pably0/maratono4.

Kiel tute freŝa novaĵo venis en la lastaj tagoj la informo de Jacob Nordfalk, ke kiel donaco por la E-movado aperis Esperanto-radio por Android-aj telefonoj. Temas pri senpaga aplikaĵo de E-radio Muzaiko, kiu ebligas aŭskulti 10 E-radiokanalojn: Kaliningrada E-Radio, 3 ZZZ en Esperanto, Krokoloko, Peranto, Pola Retradio, Radio Havano Kubo, Radio Vatikana, Radio Verda kaj Varsovia Vento. La programo estas senpage elŝutebla el la Androida Merkato. Necesas serĉi per la vorto: “Muzaiko”, skani la kodon aŭ retumi al https://market.android.com/details?id=dk.nordfalk.esperanto.radio. Ĝi multe simpligas la aŭskultadon de E-radioelsendoj. Tamen, ĉar la programo elŝutas sonon pere de la Interreto, necesas esti konektita al la sendrata reto aŭ havi datum-abonon.

Do, se komence dum jardekoj estis tute trafa la vortumo “Esperantujo estas en via radioricevilo”, delonge aktuala la alia: “Esperantujo estas ankaŭ estas en via komputilo, sekve en via sonaŭdigilo”.

Nun multaj povas aldoni: “Esperantujo estas en via poŝtelefono”.

Gabi Kosiarska

Recenzo

La novaj vestoj de la okcidenta orientemo

Sidarto. Hinda poezia rakonto. Hermann Hesse. Trad. Detlef Karthaus. Novjorko: Mondial, 2010. 126p. 22cm. ISBN 9781595691750. Prezo: € 12,00

Elpensinte fine de la 19-a jarcento la telegrafon, fervojon, elektran lumon kaj aŭtomobilon, la Okcidento pentopagis pro sia progreso per militfebro kaj preskaŭ plena senspiritiĝo, do turnis sin al la Oriento por ĉerpi iom da interna lumo kaj vivosenco. La misteroj, la fabelosimilaj kredoj, la saĝeco jen vivutila, jen nur ŝajna — ĉio, pro kio la Oriento glorbrilis, fascinis la okcidentanojn ĝis sia plena transformiĝo en konsumeblan varon, ne pli ol ujeto da aroma oleo aŭ surpentrita ventumilo. Nun eĉ ne unu provinca urbo eŭropa troveblas, kie ne funkcius po kelkaj konsultejoj aŭ ekzercejoj pri ajurvedo, jogo, zen, reiki kaj similo.

En 1922, verkante kaj eldonante sian poezian rakonton Sidharta, Hermann Hesse staris ankoraŭ ĉe la purfonta orientemo, kiu daŭre satigis prafreŝan interesiĝon.

Li estis unu el la unuaj, kiuj teksis la fascinajn vestojn de la Oriento, kiuj sorĉis la koron de la eŭropanoj, lacaj de la industria ratvetkuro, naciaj kaj klasaj interluktoj, naskodoloroj de la hommalamaj instruoj.

Tamen momenton! La novaj vestoj estas esprimo signifanta neniomon da vestoj... Ĉu mi vere volis diri tion?

Per malavaraj koloroj kaj svingaj penikmovoj Hesse starigas antaŭ ni orientan Salomonon, junan, belan kaj saĝan, meze de ĉies amo, agnosko kaj frua gloro. Pli profunden Hesse ne gvidas nin, do ni kontentiĝu per elokventaj asertoj.

Kiel Salomono, la juna pastrido ne estas trankvila kaj serĉas la vivsencon, la veron, la perfektecon — fakte ĉion kune, sed ankaŭ ĉi-punkte Hesse allasas sufiĉan malprecizecon. La junulon akompanas lia alter ego, Govinda, la plej fidela amiko kaj arda admiranto. Forlasinte la prosperon kaj senzorgan vivon, la du junuloj iĝas senposedaj vagistoj. Sekvas jaroj da lernado kaj observado.

“Sidarto lernis ŝpari la spiron, lernis uzi malmulte da spiro, lernis reteni la spiron. Li lernis, komencante per la spiro, kiel kvietigi sian korbatadon, lernis malpiigi la batojn de sia koro, ĝis ili fariĝis malmultaj kaj restis preskaŭ neniuj”.

Kialaĉe do? pretervole elpafiĝas la demando. Ĉio viva spiras; kion oni atingas aŭ akiras farante la malon?

Sidarto “mortigis siajn sensojn, mortigis sian memoron”... Do ne nur la korpon. Bela ekzercado. Ĉu provindas?

Pardonu ke mi neeviteble perdas la citatan lokon, ĉar ĉio sinonimas, spiralas. La aŭtoro senlace ĵonglas per orientaj spiritaj terminoj, ĝis ĉio iĝas bunta kaĉo.

Poste aperas la Budho. Govinda aliĝas al li, kaj Sidarto restas sola. La instruo de la grandulo — same nebulece redonita fare de Hesse — ne allogas nian Salomonon, kiu denove volas elprovi ĉion novan sub la suno kaj la malon de ĉio jam elprovita.

“La sencon kaj econ de la mio mi volas lerni. De la mio mi volis disiĝi, tiun mi volis venki”.

Ĉu vi jam perdis la fadenon? Mi konfesu ke mi perdis ĝin delonge. Ĉar ĝi estas videbla nur por orientemaj intelektuloj indaj je la nomo.

Ni tamen rapidu kuratingi nian vagantan kaj fuĝeman Salomonon. Jen ĝi revenas al la urbobruo, iĝas malmonaĥo kaj ĝuas amon kaj amoron. Kaj ho miraklo! — kun iom da karno ekaperas en la verko la viv- kaj versimileco, ĝis nun forestintaj. La senhava veroserĉanto iĝas perfekta mondano, riĉulo, dikulo, diboĉulo, ĉar lernocele oni elprovu ĉiajn malaĵojn.

Ĝis la vica seniluziiĝo kaj refoja fuĝo, kiel vi verŝajne jam divenis. Kien ĉi-foje? Al pli simpla vivo, al neinstruita, sed purkora instruisto. Denove la okazaĵoj spiralas, por momento reaperas la jam konataj vizaĝoj. Plej amuzaj estas la du rerenkontiĝoj kun Govinda, la iama ombro de nia Salomono. Ambaŭfoje Govinda ŝekspireske ne rekonas tiun, kiun li iam adoris.

Fakte ni jam atingis la fadenfinon. Espereble la bunta ŝtofo plaĉis al vi: ĝin teksis ja Hermann Hesse mem. Domaĝe ke mi, netaŭga por la tasko de recenzanto, ne sukcesis vidi ĝin.

Postskribe menciindus, ke la tradukisto ial ajn esperantigis Siddharta-n al Sidarto, kreinte tiel misan vortoludon, dume Budho en la teksto restas kun sia -dh-, jen-jeno apenaŭ pravigebla en la sama verko.

Yenovk Lazian

Renkontiĝo en Toledo

Dum la tria februara semajnfino, kaj por akompani la lernantojn de la kurso de Esperanto ĵus finiĝinta tie, dudeko da esperantistoj kunvenis en la hispana historia urbo Toledo.

Ili venis el aliaj provincoj de la regiono Kastilio-Manĉo, el la Madrida regiono kaj el Ekstremaduro. Rimarkinda estis ankaŭ la ĉeesto de pluraj eksterhispanianoj, ĉu nuntempe loĝantaj en Hispanio, ĉu vizitantaj la landon, el Usono, Kubo, Maroko kaj Francio.

Oni profitis la okazon por fari kvazaŭ kunvenon de la Esperantista Asocio de Kastilio-Manĉo, la historia regiono en la suda parto de la hispania granda ebenaĵo, la tero de Donkiĥoto, regiono ĝenerale ne tre favora al nia lingvo ĝis nun, sed kiu dum la lastaj jaroj spertis atentindan kreskon de la movado kaj la intereso al la lingvo.

Ĝi estis adekvata prologo al la venonta Hispana Kongreso de Esperanto en la tiuregiona urbo Almagro (27 apr – 1 maj 2012; http://esperanto.es/kongreso), la dua en la regiono post tiu de Kvenko (Cuenca) en 2008. HEF esperas ke ĉi tiu kongreso taŭgos por la definitiva firmigo de la esperantista movado en la lando de Donkiĥoto.

Toño del Barrio

Jalta eksperimento

La 27-an de novembro 2011 la jalta Esperanto-klubo “Tero” (Ukrainio) okazigis la unuan urban Lingvan Festivalon (LF), dum kiu estis prezentitaj 20 lingvoj kaj okazis duonhora koncerto de Pavel Moĵajev en la lingvoj Esperanta, rusa kaj angla.

La Lingvajn Festivalojn, lanĉitajn de Dennis Keefe en 1995, esperantistoj en multaj landoj uzas nun por montri la multlingvecon de la mondo kaj por propagandi Esperanton, ĉar en tiuj festivaloj inter dekoj da prezentataj lingvoj nepre estas Esperanto. En la jalta festivalo estis plia efika programero por montri, ke Esperanto estas riĉa literatura lingvo.

En 1913 en Francio komisiono gvidata de Tristan Bertrand okazigis konkurson, kiun partoprenis po du tradukistoj de pluraj lingvoj. Unu el la tradukistoj elfrancigis tekston al sia lingvo, la dua tradukis reen al la franca. Venkis Esperanto. Ĝuste tion la jaltanoj sukcesis efektivigi dum la LF post preskaŭ cent jaroj.

La konkurson partoprenis nur tradukistoj de la franca, angla, germana, japana kaj Esperanto. Estis unu teksteto moderna kaj peco el la rakonto de Anton Ĉeĥov Historio de komerca entrepreno (1892). Entute unu paĝo. La dua teksto enhavis tiutempajn arkaikajn vortojn, kiuj forestas en nuntempaj E-vortaroj. Mi tradukis al Esperanto kaj la akademiano Pavel Moĵajev reen. Lia tasko estis konjekti, per kiuj arkaikaj vortoj traduki el Esperanto al la rusa. La konkurson juĝis kompetenta lingvista ĵurio, kiu ne sciis, kun kiu lingvo estis ligita ĉiu el la tradukoj. La tradukado pere de Esperanto evidentiĝis nekompareble pli bona ol la aliaj.

Ni estas konvinkitaj, ke la konkurso, kadre de LF aŭ aparte, povas esti tre bona propagandilo de Esperanto. Ĝi estas nia kontribuo al la 125-jara jubileo de Esperanto. Ni esperas, ke esperantistoj uzos ĉi ideon.

La konkurso estas utila ankaŭ por E-kursoj. Ekzemple la instruisto dividas la kursanojn en parojn kaj al la kursanoj en ĉiu paro donas du diversajn mallongajn tekstojn. Kiam la paruloj finas traduki, ili transdonas la tekstojn unu al la alia por inversa tradukado. Rezulte estos du diversaj tekstoj por komparo kun la du originaloj, kiujn kompari povos la kursanoj mem.

Jefim Zajdman

[FORIGITA!: bildo]

Ariolla Milodan klarigas gestojn de hinda danco

KERo en Kubo

Kubaj esperantistoj renkontiĝis en la Kampadejo Río Seibabo, de la 15-a ĝis la 19-a de februaro 2012.

Partoprenis 76 esperantistoj el preskaŭ ĉiuj provincoj, fakto aparte grava por la 28-a Kunsido de la Nacia Komitato de KEA, kaj gastoj el Hispanio kaj Francio.

Kiel konkreta rezulto de la faka agado estis fondita Radioamatora Grupo (en kunordigo kun la Kuba Federacio de Radioamatoroj), kiu instalos sian ekipaĵon en la sidejo de KEA en Havano. Alia grava evento estis relanĉo de la Ekzamenoj de KEA (baza kaj meza niveloj) cele al plialtigo de la lingva nivelo kaj pretiĝo por estontaj KER- kaj ILEI-ekzamenoj.

Ne mankis ekskursoj en la belan naturĉirkaŭaĵon, sportoj, amuza maskofesto, libroservo, prezentado de libroj kaj kvizo. La vesperojn riĉigis koncerto de la muzikensemblo Amindaj, repado de Jaime Ginarte kaj diskoteko kun dancado ĝis frua mateno. La Kuba E-Renkontiĝo (KERo) plenumis la celon revui la pasintan jaron kaj plani la agadojn por la nuna jaro de la 125-jara Jubileo de Esperanto.

Niurka Alonso Santos

Pekina estraro

La 15-an de januaro 2012 okazis en Pekino la Sesa Ĝenerala Asembleo de la Membroj de la Pekina Esperanto-Asocio.

Kvankam la vetero estis malvarma, ĉeestis dekoj da membroj. Carlos de Meneses, brazila esperantisto, kaj Ho Song el Suda Koreio, kiuj vizitis la urbon, ĉeestis kiel observantoj. Nan Youli, la prezidanto de PEA, faris laboran raporton kaj Zhang Dali, la kontrolisto, raportis pri la rezulto de la kontrolo de la laboro de PEA. La ĉeestantoj diskutis novan statuton de la asocio kaj la nomliston de la kandidatoj por la novaj direkcio kaj kontrolistaro. Novaj estraro kaj kontrolistaro estis elektitaj. Nan Youli restas ĉe sia posteno, Xiao Huoli estis elektita kiel la nova ĝenerala sekretario kaj Ye Nianxian (Freŝa Maro) servas kiel la ĉefkontrolisto.

Estis emfazite ke oni devas altigi la nivelon de la lingvouzo. PEA volas kontakti esperantistojn en ĉiuj anguloj de la mondo. La ret-adresoj de Nan Youli, Xiao Huoli kaj Freŝa Maro estas: n...@163.com, l...@126.com, kaj f...@sohu.com.

Zheng Bocheng (Diero)

[FORIGITA!: bildo]

Nan Youli, Laulum kaj Wang Yanjing ĉe la tribuno