Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2012 5

Malferme

Fantomo kuras tra la mondo: “la kurso(j) 125”

Kio ĝi estas? Fakte neniu povas fizike kapti tiun fantomon, ĉar ĝi estas nur ideo, tre bona ideo de Stefan MacGill, la prezidanto de ILEI. Antaŭ longa tempo, eble antaŭ 2 jaroj, li komencis paroli pri ĉi tiu “kurso 125” por solene festi la 125-an datrevenon de Esperanto. Laŭ la kutimo en movado kun tre okupitaj homoj, apenaŭ iu reagis.

La ideo de Stefan estis krei kurson kun 125 mallongaj lecionoj, kiujn la homoj tralaboru de la 23-a de marto ĝis la 26-a de julio 2012, granda pinto de la festoj de la jubileo. Intertempe sen helpantoj kaj sub la pezo de la agadoj de ILEI (vi ja konas la regulon: se neniu alia funkciulo respondas pri io, ekzemple pri la koloro de la kovrilpaĝo de la revuo, mi protestu ĉe la prezidanto, kiu ja DEVAS respondi) la granda laboro krei la 125 lecionojn stagnis. Sed restis la ideo: ni festu la jubileon per kursoj de Esperanto. Ne ekzistas pli bona maniero por festi Esperanton, ol instrui ĝin.

Tiam la nomo “kurso 125” akiris novan nuancon: ĝi estas kurso dum la 125-a, jubilea jaro, kiun oni aranĝas en ĉiu lando kaj en ĉiuj eblaj manieroj laŭ la disponebla materialo kaj laŭ la faktaj kondiĉoj en la lando mem.

Kaj efektive postsekvante la nekapteblan fantomon oni kaptis multajn aliajn ĉasaĵojn. Mi diros al vi nur pri kelkaj ekzemplaj okazoj, kaj mi anticipe pardonpetas, ke mi ne povos citi ĉiujn zorgantojn pri “kursoj 125” tra la mondo.

Plej apudaj al la originala ideo estas la aŭstraliaj esperantistoj, kiuj faris grandan informan laboron. La prezidantino de AEA kontaktis multajn universitatojn kaj la aŭstralian bahaan komunumon, aliaj esperantistoj ĉeestis kulturajn foirojn kaj disdonis informilojn pri la “kurso 125”, kiu oficiale fermiĝos la 26-an de julio per eleganta festo, al kiu oni invitas la kursintojn. La vera kurso konsistas el aŭtomata reta sistemo (starigita danke al la helpo de Carlos Pereira el Brazilo), kiu sendas al la aliĝintoj bonvenigan leteron, informon pri Esperanto, inviton lerni per la kurso “lernu.net” kaj kroman materialon, interalie ankaŭ la unuajn lecionojn de la kurso de Stefan.

La norvegoj pripensis la aferon kaj decidis organizi kurson per 125 malgrandaj mesaĝoj en Twitter (ĉu Pepo-servo?). Kiam mi triumfe anoncis la transiron al kursoj en la Peposervo, Tonjo del Barrio atentigis min, ke hispanoj jam realigis tion antaŭ du jaroj kaj ke ili metas la materialon je dispono de aliaj hispanlingvaj landoj. Kolombio estis la unua, kiu kaptis la proponon.

Kion diri pri “kursoj 125” en Fejsbuko? Tian kurson en la urdua aranĝis tre aktiva juna pakistanano, Adil Bat, kaj en la daŭro de unu semajno li trovis centon da lernantoj. Li mem verkas la lecionojn kaj afiŝas ilin.

Sed ne ĉiuj uzis tiel avangardajn rimedojn. Aliaj pli modeste restis ĉe Yahoo kun kursaj listoj, kiuj portas al la aliĝintoj bonvenigon, informojn pri Esperanto en la koncernata lingvo, inviton lerni per lernu.net aŭ per la Kurso de Esperanto de Carlos Pereira (Karlos Perejra) aŭ per nacilingva lernolibro, se io tia ekzistas en komputila formo. Tion faris serboj, rumanoj, albanoj, maltanoj kaj aliaj.

Ankoraŭ aliaj komencis uzi tre tradiciajn korespondajn kursojn, konsistantajn el paperaj lernomaterialoj [junaj legantoj eble miras, ke iam oni uzis paperon por eldoni lernolibrojn], sendataj poŝte. Se ne ekzistas grandaj retaj ebloj en multaj landoj de la mondo, ili simple ne ekzistas. La forto de la novspecaj “kursoj 125” estas, ke ili adaptiĝas al la loka situacio.

Fine surprizeto por mi estis malkovri, ke en deko da landoj oni utiligis la materialon de la lernolibro de Stano Marĉek por aranĝi korespondajn kursojn. La lernomaterialo de Stano Marĉek ja konsistas el papero sed ankaŭ el sonaj kaj bildaj materialoj sur diskoj kaj similaj modernaj diablaj iloj. Oni sendas ĝin popece kaj oni aldonas ekzercojn. Ne ekzistas fino al la inventemo de esperantistoj.

Ankoraŭ pli fine oni simple tradukis la grandajn internaciajn kursojn, lernu.net kaj Kurso de Esperanto al lokaj lingvoj, ekzemple la vjetnama, la telugua ktp.

Finfine la ĉefa problemo de ĉi tiuj “kursoj 125” sendepende de la formo estas la malfacilaĵo trovi lernantojn, prizorgi ilin dum la kurso kaj ligi ilin al la loka movado. La enhavo de la kurso, laŭ mia cinika vidpunkto, estas nur duaranga. La plej bonaj esperantistoj, kiujn mi konas, memlernis Esperanton el lernolibretoj, per kiuj neniu povus lerni lingvon laŭ la modernaj lingvoinstruaj teorioj. Evidente aliaj faktoroj ludas pli grandan rolon en lingvolernado.

Mi ne povas fini sen rea pardonpeto al la nemenciitoj kaj sen granda danko al Carlos Pereira kaj Katalin Kováts, kiuj aparte min helpis.

Renato Corsetti

Esperanto prosperas en Vieno: Preskaŭ dek mil personoj vizitis la Esperantomuzeon en 2011

Antaŭ kelkaj semajnoj disvastiĝis en Esperantujo la novaĵo, ke la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko atingis rekordon koncerne la nombron de vizitantoj. Preskaŭ dekmil personoj vidis la ekspozicion en 2011 kaj preskaŭ mil partoprenis fulmokursojn. Pri tio parolis la aŭstra ĵurnalistino prof. Katalin Fetes kun Herbert Mayer, la direktoro de la Esperantomuzeo.

Sinjoro Mayer, kion vi opinias pri la pozitiva bilanco de la Esperanto-muzeo? Kio kaŭzas tiun ĉi grandan interesiĝon pri Esperanto?

Kompreneble mi ĝojas, ke nia instituto tiel bone statas. Fakte temas pri vere unika historia fenomeno. Neniam dum la ekzisto de Esperanto informis ne-movada institucio tiel grandskale kaj sukcese pri ĝi. La kialo de tiu ĉi sukceso certe troviĝas en la fakto, ke nia muzeokoncepto celas la vastan publikon. En la fokuso ne troviĝas la varbado por Esperanto, sed la prezento de faktoj. Krome la koncepto serioze rilatigas Esperanton kun aliaj fenomenoj: parte lingvaj, parte sociaj, parte historiaj.

Fakte, oni multon lernas pri la historio de Esperanto, kiu eĉ inter esperantistoj ne tre bone estas konata.

Jes. Sed ne nur. La vitrinoj montras la historian evoluon. Tiel ni sukcesas ligi Esperanton kun la grandaj historiaj eventoj. Nia lingvo estas montrata firme ligita kun la historio ne nur de Eŭropo, sed de la tuta mondo. La Esperanto-movado estis, en la dudekaj kaj tridekaj jaroj de la 20-a jarcento, motoro por la kreo de utopioj, kiuj hodiaŭ almenaŭ parte jam realiĝis, kiel ekzemple la unuiĝinta Eŭropo. Tiu historia dimensio metas Esperanton en pli vastan kadron, en kiu ĝi aperas ne kiel iu kuriozaĵo, sed kiel serioza afero.

Mi partoprenis la gvidadon kaj rimarkis, ke la publiko kun granda intereso perceptas tiujn faktojn.

Gravas miaopinie la kontinueco. Historia evoluo ne staras por si mem, sed ĝi kondukas al la nuntempo. Fine de la ekspozicio la vizitantoj povas informiĝi pri la hodiaŭa Esperanto-vivo, pri la servoj de UEA, pri la propedeŭtika valoro de la lingvo. Iu esperantisto kritikis kaj proponis meti en la vitrinojn modernajn librojn kaj revuojn en Esperanto. Al tio mi klare kontraŭdiras. Elmetado de libroj ne estas muzea koncepto. Ne ekzistas io pli enua ol la afiŝado, ke Esperanto aktualas, ĉar ekzistas novaj libroj. La homoj oscedante forkurus.

La komputilaj stacioj kaj vidinstalaĵoj ĝuste metas Esperanton en modernan kuntekston.

Jes, ne nur en modernan kuntekston, sed en pli vastan. Unue, Esperanto kiel lingva fenomeno ne estas izolita, — nia Kolekto por Planlingvoj ekzemple havas dokumentojn pri 500 artefaritaj lingvoj — esprimo de tre grava faceto de la homa lingva kreiveco. Oni ricevas informon pri la artefarita dialekto de Homero, pri la Lingua Ignota de Hildegard de Bingen, pri la Klingona ktp. Alia komputila stacio montras, ke artefariteco ne estas privilegio nur de planlingvoj, sed koncernas ankaŭ la “naturajn” lingvojn. Pere de la germana kaj la angla estas demonstrate, ke ankaŭ tiel nomataj “naturaj lingvoj” entenas ne malmulte da artefaritaj elementoj. Eĉ pli, ke modernaj kulturlingvoj sen lingvoplanado ne povas ekzisti.

Ĉu tio ne estas iom tro komplika? Kiel reagas al tio la publiko?

Nu, la sekreto estas la plur-nivela perado de scioj. Estas almenaŭ kvar tiaj niveloj. La tuj videbla estas la supra, sufiĉe facile alirebla. Per tio estas kaptitaj la vizitantoj. Kaj kiu ĉe tiu punkto sin ĵetas al la aventuro de ekkono de nova kontinento, iras ĉiam pli kaj pli profunden. Nia muzeo estas tre malgranda, ĝi eĉ ne havas 100 . Ni esploris kiom longe restas la homoj en ĝi. Averaĝe oni restas preskaŭ unu horon. Tio estas vere longa tempo. Ĝuste la eblo iri ĉiam pli profunden tenas la homojn katenitaj.

Kiuj estas la vizitantoj?

Kvankam la muzeo prezentas multon nekonatan ankaŭ por esperantistoj, 99% estas neesperantistoj. Inter la neesperantistoj fakte la duono estas el Aŭstrio, duono el eksterlando. Dume inter la esperantistoj la plimulto venas el eksterlando. Krome ni havas specialan programon por lernejoj: en 2011 partoprenis 870 lernejanoj por-infanajn kaj por-junulajn gvidadojn kaj Esperanto-fulmokursojn.

Kiel vi taksas la rolon de la muzeo rilate al varbado por Esperanto? Multaj homoj devus esperantistiĝi en Aŭstrio.

Mi ripetas: Varbado ne estas kaj ne povas esti la celo. La celo estas informado. Sed la kromefiko de serioza informado pri Esperanto estas per si mem varbado. Fine de niaj gvidadoj estas observebla stranga fenomeno: se iu el la gvidantoj diras ion kritikan pri Esperanto, tuj la gvidata grupo donas la ĝustan respondon kaj defendas nian lingvon. Tio estas la rekta efiko de nia muzeo: vidi Esperanton pozitive! Atingi tion estas nia celo. Sed tio ne signifas, ke la homoj fariĝos esperantistoj. Estus tro naive kredi tion. Eble inter mil estas unu, kiu eklernas. Inter tiuj, kiuj eklernas, ne ĉiuj aperas en la Esperanto-movado. Tamen ne forgesu, ke tiuj junaj homoj, kiuj hodiaŭ partoprenas niajn gvidadojn kaj fulmokursojn, morgaŭ sidos en decidpovaj postenoj. Se iu aktivulo tiam venos kaj proponos iun Esperanto-projekton, la pordoj estos malfermitaj. La efiko certe estas longdaŭra. Ekzemple en la lastaj dek jaroj neniu ĵurnalisto en Aŭstrio skribis negative pri la Esperantomuzeo. Tio honoras ankaŭ nian lingvon.

Kaj la situacio de la movado en Aŭstrio?

Nu, ĝi estis en terura skisma stato dum duonjarcento. Sed nun ĝi estas bone organizita kaj oni rajtas esti optimisma: la membraro kresketas.

Por konkludi, ĉu vi havas iun mesaĝon por la esperantistoj?

En iu kanzono Claude Piron parolas pri la “argument-bombard’”, kiun lanĉas la esperantistoj kontraŭ “nekulpaj” homoj. Laŭ nia sperto, ni ne trotaksu la efikon de la argumentado, eĉ se oni havas pozitivajn argumentojn. Mi faris eksperimenton. Dum unu gvidado mi enplektis tutan aron da argumentoj por Esperanto. La rezulto: la gvidatoj komencis kontraŭargumenti. Normale mi ne tiel faras. Mi ne argumentas, mi prezentas. En tiu kazo la homoj mem komencas argumenti por Esperanto. Ili fine diras tion, kion mi mem volus diri favore al la lingvo.

Do, via opinio estas, ke esperantistoj ne argumentu en la varbado?

Ne, la afero ne estas tiel simpla. Ja la esperantistoj havas tre bonajn argumentojn, kiujn oni devas ankaŭ prezenti. Sed ili ne trotaksu la efikon de racia argumentado. Plej grave: oni evitu ĉiun impreson de fanatikeco.

Dankon por la interparolado.

[FORIGITA!: bildo]

Herbert Mayer gvidas infanojn tra la Esperantomuzeo.

LPLP: Pli ol 9 000 elŝutoj en du jaroj

Inter januaro 2010 kaj decembro 2011 oni elŝutis 9 580-foje artikolojn el la revuo Language Problems & Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingvoplanado), laŭ statistiko de la eldonejo. Temas pri elŝutoj ĉefe iniciatitaj de fakuloj tra la mondo, kiuj mendis tiujn artikolojn pere de siaj esplorbibliotekoj. La revuo kompreneble aperas ankaŭ presite kaj estas legebla en centoj da bibliotekoj tra la mondo.

Inter la dek plej ofte elŝutataj artikoloj estas tiu de Sabine Fiedler, en kiu ŝi levas demandojn pri la justeco de la neegaleca disvastiĝo de la angla lingvo kaj favore prezentas Esperanton. Inter tiuj dek estas ankaŭ artikolo de la esperantisto Seán Ó Riain pri la irlanda kaj skotgaela lingvoj. Ofte konsultita estis krome la artikolo de Detlev Blanke pri la kaŭzoj de la relativa sukceso de Esperanto.

Lastatempa statistiko kompilita de la redakcio montras kreskantan nombron de manuskriptoj alsendataj por eventuala publikigo en la revuo, el eksterordinare granda nombro da landoj. En la pasintaj ses jaroj alvenis 116 manuskriptoj, el kiuj oni akceptis 44 por aperigo. La manuskriptoj venis el entute 44 landoj.

LPLP estas eldonata en Amsterdamo de la eldonejo John Benjamins sub aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, la esplora fako de UEA. Ĝin redaktas Humphrey Tonkin, Probal Dasgupta kaj Mark Fettes. Aperas en preskaŭ ĉiu numero aparta sekcio pri interlingvistiko, redaktata de Sabine Fiedler. La revuo estas principe multlingva, kvankam plejparte la artikoloj aperas en la angla lingvo, kiu estas la domina lingvo en la scienca kampo lingvoplanado kaj lingvopolitiko. Tamen, ĉiu artikolo havas ampleksan resumon en Esperanto kaj en dua lingvo (plej ofte la germana, franca, itala aŭ hispana).

La revuo jam atingis sian 36-an jaron. Ĝi ĝuas altan reputacion inter fakuloj pri socilingvistiko, kaj ĝia daŭra emfazo de Esperanto inter la diversaj lingvoj nepre kontribuas signife al la kreskantaj akcepteblo kaj prestiĝo de Esperanto inter socilingvistoj. Gravas, ke esperantistoj subtenu la revuon, rekomendante al bibliotekoj, ke ili abonu ĝin, kaj mem aĉetante abonojn. La revuo aperas trifoje jare.

Humphrey Tonkin

Civitana iniciato de EEU: Rekomendo kanti la eŭropan himnon en Esperanto

Gravas substreki ke temas pri “rekomendo”, kiu lasos ĉiujn civitanojn liberaj akcepti aŭ malakcepti ĝin. Tio gravas politike, ĉar neniu povus akuzi ke ni “trudas” ion. Ni faras nur proponon, kaj iu ajn grupo de 7 EU-civitanoj, kondiĉe ke ili loĝas en 7 malsamaj EU-landoj, rajtas fari tion. Aliflanke, ĝi ne estas io negrava, ĉar laŭ EU-juro “rekomendo” de EU estas ankaŭ “jura akto”.

Komence de aprilo 2012 komenciĝis tute nova ĉapitro en la historio de EU — eblo por civitanoj influi rekte la politikajn decidojn de la 27-landa EU de pli ol 500 milionoj da homoj. La Traktato de Lisbono, kiu ekfunkciis decembre 2009, donis rajton al 1 miliono da civitanoj, kiuj loĝas en almenaŭ 7 EU-landoj, prezenti proponon por pliefikigi la funkciadon de la EU-Traktatoj, kondiĉe ke ĝi estos ene de la kompetentecoj kiujn donas la EU-Traktatoj al la Eŭropa Komisiono.

Post longa prilaborado en la Eŭropa Parlamento, la Komisiono kaj la Konsilio, tiu nova rajto de civitanoj ekfunkciis la 1-an de aprilo 2012 (tute ne ŝerco!). 50 minutojn post la noktomezo tiun daton, EEU uzis la okazon fari sian proponon, ke:

EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto, laŭ la ĉi-kunaj vortoj de Umberto Broccatelli, kiam reprezentantoj de Membroŝtatoj volas kune esprimi sian apartenon al komuna samrajtiga Eŭropo.”

La celoj de tiu ĉi civitana iniciato estas:
  1. helpi plifortigi komunan eŭropan identecon harmonie kun naciaj, regionaj kaj aliaj identecoj, kaj tiel pliefikigi EU por civitanoj;
  2. pligrandigi la partoprenon de la civitanoj en eŭropa integriĝo;
  3. helpi atingi (1) kaj (2) per vortoj de neŭtrala, tut-eŭropa lingvo por ebligi al civitanoj kanti kune;
  4. sekurigi la samecon de respekto por ĉiuj eŭropaj lingvoj;
  5. rekonfirmi kaj reekvilibrigi la du elementojn de la moto de EU, “unuiĝo en diverseco”, por certigi ke oni ne tro substreku diversecon, nek maltro substreku unuiĝon.

Strikte teknike ne estas EEU kiu faras la proponon, ĉar organizaĵo ne rajtas fari proponon — nur civitanoj. Sed organizaĵo povas subteni, kaj la propono bezonos la fortan subtenon de EEU kaj de ĉiuj landaj asocioj de UEA en la 27 EU-landoj. Inter la 7-membra komitato de subtenantoj, kiuj devas laŭ la reguloj loĝi en 7 malsamaj EU-landoj, estas la Nobelpremiito profesoro Reinhard Selten el Germanio, kaj la konata politikisto Marco Pannella el Italio. La aliaj membroj de la komitato estas Angela Tellier el Britio (substituito de kontaktpersono por la Komisiono), Seán Ó Riain (kontakthomo por la Komisiono), Georgo Handzlik el Pollando, Aleks Kadar el Francio kaj Jesús Miguel Garcia Iturrioz el Hispanio. Ĉar estas limo de 7 homoj por fari subtenan komitaton, la estraro de EEU decidis ke pli saĝas havi 1 loĝanton en ĉiu el la 6 pli grandaj EU-landoj, ĉar ili kune havas ĉirkaŭ 340 milionojn da loĝantoj, kaj Seán Ó Riain, kiu loĝas en Bruselo, por kunordigi la laboron.

La tekston de la tradicia eŭropa himno de EEU, laŭ la vortoj de la antaŭa prezidanto de EEU, Umberto Broccatelli el Italio, oni povas aŭskulti ĉe www.europo.eu/eo/euhropahimno, kie estas tradukoj al ĉiuj 23 oficialaj lingvoj de EU, al la kroata kaj al pluraj regionaj, minoritataj kaj mondaj lingvoj (la ĉina, araba, rusa, japana, hindia, bengala, indonezia). Aliaj tradukoj bonvenas, sed jam disponi 39 tradukojn el tiom da mondopartoj emas impresi ne-esperantistojn.

La Eŭropa Komisiono havas du monatojn, precize ĝis la 31-a de majo, por decidi ĉu ĝi akceptos registri la proponon. Se la Komisiono akceptos ke la propono fakte helpas la funkciadon de la EU-Traktatoj, kaj ke fari tian proponon estas ene de la povoj de la Komisiono, oni povos komenci la kolektadon de 1 miliono da subskriboj en la 27 EU-landoj, por ebligi al la Eŭropa Komisiono politike konsideri tian leĝan proponon. Estos precize 1 jaro por kolekti la subskribojn. Eĉ se estas 1 miliono da subskriboj, la Komisiono ne estas devigata akcepti proponon, sed ĝi ja estas devigata serioze konsideri ĝin, kaj se ĝi rifuzas proponon, la Komisiono devos publikigi la kialojn por tiu rifuzo. Gravas substreki ke oni povos subskribi rete, kaj mi antaŭvidas ke tiel ni arigos la plimulton de la subskriboj.

Se la Komisiono registros la proponon, mi ŝatus alvoki ĉiujn landajn asociojn de UEA en la EU-landoj, kaj fakte ĉiujn membrojn de la landaj asocioj, plenenergie subteni ĉi tiun iniciaton, ke ni vere sukcesu kolekti 1 milionon da subskriboj. Ne temas pri eŭropistoj kaj tutmondistoj: temas pri ŝanco fari grandegan antaŭenpaŝon por Esperanto en unu grava parto de la mondo. Tia sukceso en Eŭropo forte kuraĝigos niajn samideanojn en aliaj mondopartoj, ekzemple en Ĉinio, Japanio kaj Brazilo, progresigi Esperanton en tiuj mondopartoj. Zamenhof klare kaj saĝe skribis ke sukceso venos “paŝon post paŝo, post longa laboro”.

La gazetaran komunikon oni povas legi jam en multaj lingvoj ĉe www.europo.eu/eo/gazetaraj-informoj. Mi dankegas al ĉiuj helpantoj kaj kunlaborantoj. Ni esperu sukceson! Sed eĉ pli grave, ni laboru por sukceso!

Seán Ó Riain

Esperanto kiel unu el la laborlingvoj

Eŭropa Esperanto-Unio okazigas fakajn konferencojn kaj sciencajn simpoziojn pri temoj sen rilato al Esperanto, temoj gravaj por Eŭropo, en kiuj Esperanto estas nur unu el laborlingvoj.

Tiajn aranĝojn EEU jam organizis kun tre bona rezulto en 2007 en Maribor (Interkultura dialogo kaj komunikado) kaj en 2008 en Bruselo (Dulingva edukado de infanoj). EEU atente sekvas diversajn sciencajn aranĝojn, kiuj traktas lingvajn kaj eŭropajn demandojn, kaj regule sendas tien siajn membrojn aŭ delegas fakulojn.

Ĉiujare dum la lastaj kvin jaroj fakuloj de EEU partoprenis en almenaŭ tri aŭ kvar tiaj simpozioj kaj konferencoj. En 2011 estis aprobita propono de la projekto ellaborita de EEU — organizi eŭropan konferencon “Kia estus nun Eŭropo sen EU?”, kiu okazos inter la 9-a kaj 11-a de majo en la itala havenurbo Triesto, en la salonoj Beethoven de la domo de Deutscher Hilfsverein, kie sian sidejon havas ankaŭ la loka organizanto: Triesta Esperanto-Asocio (sur la foto). Ne estas aliĝkotizo, sed oni devas laŭeble rapide aliĝi por povi rezervi hotelĉambrojn. Por junaj esperantistaj ĵurnalistoj estas disponebla subvencio: la organizantoj pagos la tranoktadojn en Triesto. La temon de la konferenco la financantoj el la rimedoj por Aktiva Civitaneco de Eŭropanoj trovis sufiĉe interesa, kaj aprobis por ĝi pli ol kvardekmileŭran kunfinancadon. Pro tio EEU povis inviti gravajn prelegantojn. Interalie partoprenos la eksaj ŝtatestroj de Kroatio kaj Slovenio Stjepan Mesić kaj Milan Kučan, la eksa prezidanto de la kristandemokrata frakcio de la Eŭropa Parlamento Thomas Jansen kaj deko da gravaj sciencistoj pri historio, ekonomiko kaj politiko. La Konferenco celas pensigi eŭropanojn pri la rolo de EU en la ĝisnuna historio, aparte en la rolo konservi la pacon, pri kio eŭropanoj malmulte konscias. La laborlingvoj estos la angla, itala kaj Esperanto. La ĉefa parto de la publiko estos junaj ĵurnalistoj kaj studentoj de ĵurnalismo el EU, sed ĝi estas malferma ankaŭ al aliaj homoj, aparte al esperantistoj, kiujn la temo interesas, ĉar gravas montri al la partoprenantaj gravuloj kaj ĵurnalistoj ke Esperanto estas lingvo plena kaj kompleta, taŭga kiel ĉiuj aliaj por ĉiuj lingvaj bezonoj, ke ĝi povas roli samrajte kiel la angla kaj itala en internacia komunikado. Por informoj skribu al: m...@gmail.com (neitaloj) aŭ al n...@teletu.it (italoj). Paralele kun la konferenco en Triesto okazos la 16-a Konferenco de Alp-Adriaj esperantistoj.

Zlatko Tišljar

Navige tra TTT-paĝoj

Kantaro-Vikio

http://kantaro.ikso.net/

Libera Esperanto-kantaro kun pli ol 2 000 tekstoj.

Muzaiko

http://muzaiko.info

Tutmonda Esperanta retradio elsendanta 24 horojn tage.

Tekstoj.nl

http://tekstoj.nl/esperanto/kantoj

Kantotekstoj de nederlanda tradukisto.

Marek Blahuš

TEJO tutmonde

Ĉu voĉdoni por Esperanto en RIO+20?

Oni ofte aŭdas pri RIO+20, kaj al retlistoj venas petoj voĉdoni por partoprenigi Esperanton. Tamen multaj ne scias kio ĝi estas. Szabolcs Szilva (Szabi) intervjuis Alvaro Motta por povi klarigi tion al niaj legantoj.

Multloke oni povis aŭdi pri la evento RIO+20, sed malmultaj vere scias, kio ĝi estas. Ĉu vi povus ĝin prezenti?

RIO+20 estas la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo*. Ĝi okazos 20 jarojn post la realigo de la granda tutmonda kunveno nomata RIO92, kiu ankaŭ okazis en Rio-de-Ĵanejro. RIO92ECO92 estis la konferenco de UN pri la Medio kaj Evoluo, kiu kunvenigis la plej grandan nombron da ŝtatestroj en la historio de tiu organizo*. En RIO+20, oni kontrolos kio estis farita rilate al la promesoj donitaj antaŭ 20 jaroj. Paralele al RIO+20 okazos alia, alternativa evento, nomata Kupolo de la Popoloj (Cúpula dos Povos)*. Ĝi estos nur por Neregistaraj Organizoj (NRO-j) kaj kontraŭpezos al la oficiala evento de UN. La Esperanto-movado estos en ambaŭ eventoj.

* Oficiala retpaĝo de RIO+20: http://www.uncsd2012.org/
* Video en YouTube pri RIO92: http://esperantorio20.blogspot.com.br/2012/02/oficiala-video-de-un-pri-RIO92.html
* Retpaĝo de Kupolo de la Popoloj en pluraj lingvoj: http://rio20.net/

Fine de RIO92 oni subskribis gravajn internaciajn dokumentojn, kiel Agendo 21 kaj Konvencio pri Biodiverseco. Kiun dokumenton oni intencas aprobi en RIO+20?

La fina dokumento de tiu kunveno estas la teksto “The Future We Want” (“La estonteco, kiun ni volas”), kies nula versio (“zero draft”, t.e. malneta) jam estas disponebla en la retpaĝo de RIO+20*. La fina versio estos konstruata daŭre de la kunvenoj de RIO+20. Multaj landoj kritikas, ke la nula versio ne estas sufiĉe ambicia por vere konstrui daŭripovan evoluon. Bedaŭrinda afero en la nula versio de la dokumento estas ke ĝi prezentas neniun mencion pri lingvo aŭ simila afero. Certe estos nia tasko tie labori plej multe por pozitive influi la finan rezulton de tiu dokumento.

* Nula versio de “The Future We Want”: http://www.uncsd2012.org/rio20/futurewewant.html

Kio estas FoJE, kaj kiel ĝi koneksas kun RIO+20?

FoJE signifas Eŭropa Junulara Forumo kaj ĝi certe estos reprezentata dum RIO+20. TEJO apartenas al FoJE kaj aktive kunlaboras kun tiu organizaĵo. Kion mi efektive konstatas estas, ke TEJO-KER (Komisiono pri Eksteraj Rilatoj) faras belan kaj aktivan laboron en FoJE. Tio estas tre grava, por ke Esperanto ne izoliĝu en klubojn. Esperanto estas socia movado kaj devas agadi kune kun aliaj sociaj movadoj kaj NRO-j. Mi vere gratulas al TEJO pro la laboro en tiu kampo.

Kiel Esperanto rolas en tiu evento?

Esperanto havas gravegan rolon por la konstruo de daŭripova evoluo. Tio estis ĝuste la nomo de nia forigita programero por RIO+20 (La rolo de Esperanto en la daŭripova evoluo). Unue, Esperanto helpas konservi kulturan diversecon. Oni konstatas, ke la detruo de la biodiverseco sur la planedo estas akompanata de redukto de kultura diverseco, kaj ni povas mezuri tion per la malapero de lingvoj. Oni taksas ke ĝis la fino de tiu ĉi jarcento preskaŭ duono de la lingvoj malaperos. La nuna sistemo de internacia komunikado, en kiu superregas la uzo de la angla, kontribuas al la procezo de malaperigo de la lingva diverseco. La adopto de internacia kaj neŭtrala lingvo kiel Esperanto certe helpus eviti tiun procezon, ĉar ĉiuj valorigus pli egale sian denaskan lingvon. La dua punkto estas la nekapablo de la angla efike solvi la tutmondajn problemojn de la 21-a jarcento. Por solvi kompleksajn problemojn, kiel tutmonda varmiĝo aŭ la savo de oceanoj, ekzemple, tio postulos fortan kunordigon inter ĉiuj landoj. Tamen, ĉi tiu kunordigo estos ĉiam kompromitita, se oni ne uzas neŭtralan, internacian kaj facilan lingvon, kiu permesas efikan komunikadon inter ĉiuj popoloj.

Kio pri la forigita programero pri Esperanto el la publika voĉdonado? Kio estis ĝia graveco?

La fakto, ke la organizantoj de RIO+20 malfermis la eblon voĉdoni por la programeroj, estis tre bona afero por Esperanto. Ni, esperantistoj, devas rekoni nian fortojn kaj malfortojn. La interreto estas sendube unu el niaj fortoj. Laŭ la organizantoj, ĉiu proponita programero estos juĝita de teknika teamo de UN. Sed, ĉar ne estos spaco kaj tempo por ĉiuj programeroj, la teknika teamo elektos nur tiujn, kiujn ĝi taksas la plej taŭgaj. Krome unu programero estos elektita per publika voĉdonado. Kaj ĝuste pro tio, ni tiel entuziasme varbis inter la Esperanta komunumo amase voĉdoni por nia programero.

Kiel vi klarigus tion, ke antaŭ iom da tempo la voĉdonoj subite malkreskis kaj poste tute malaperis la eblo por voĉdoni por la programero de Esperanto. Kio okazis, kaj kio okazos pri la programero?

Laŭ la organizantoj de RIO+20, ĝi estis forigita ĉar ĝia enhavo ne kongruas kun la kampo, kiun ni elektis. Ni elektis la kampon “Means of Implementation of Sustainable Development (Financing, Technology)” (Rimedoj por realigi daŭripovan evoluon (financado, titolo de nia teknologio) kaj la programero estis “La rolo de Esperanto por daŭripova evoluo”. Vi demandis antaŭe pri la rolo de Esperanto en RIO+20. Unu semajnon post la forigo ni skribis retmesaĝon al ili, klarigante la aferon, sed ili ne ŝanĝis sian decidon. Laŭ nia opinio Esperanto estas tre efika komunika teknologio por daŭripova evoluo.

Dum la tria tago de voĉdonado kelkaj esperantistoj rimarkis la malaltigon de voĉdonoj en la retpaĝo de RIO+20. Eble ĉar multaj homoj voĉdonis plurfoje per malsamaj retadresoj, oni filtris kelkajn voĉdonojn de samaj personoj. Aŭ eble, oni konsideris nur la voĉdonon por IP (interreta protokolo) de komputiloj. Ni ne scias kio okazis. Bedaŭrinde nia programero ne plu partoprenos en la balotado.

Kiun avantaĝon tiu ĉi evento alportos por Esperantujo?

Mi opinias ke la partopreno de Esperanto en RIO+20 permesos starigi pli solidan ponton inter ni kaj aliaj NRO-j. Tio estas ege grava afero. Se ni volas ke Esperanto estu uzata de registaroj, ne sufiĉas direktiĝi nur al la reprezentantoj de la registaroj. Gravas direktiĝi ankaŭ al NRO-j, ĉar nur per premo de la civila socio ni sukcesos enirigi Esperanton en internaciajn instancojn kiel UN kaj aliaj organizoj.

Gravas memorigi ke RIO+20 estas tre grava kunveno, sed ne estas la lasta. Tiel ni faros ĉion, kio eblos al ni, por havigi la plej bonan rezulton. RIO+20 certe donos al ni pli da sperto por partopreni en aliaj gravaj internaciaj kunvenoj. Mi esperas, ke post RIO+20 ni povos detali, kio estis pozitiva kaj kio estis negativa, kion indas ripeti kaj kion indas eviti. Tiamaniere ni povos konstrui pli bone preparitan agadon por venontaj internaciaj eventoj.

Kiel esperantistoj ĝenerale povos partopreni en RIO+20?

Mi konsilas la legadon de gvidilo pri la maniero kiel junuloj povos partopreni en RIO+20 (http://rioplustwenties.org/?pageid=970).

Alia maniero akompani nian agadon estas pere de la blogo esperantorio20blogspot.com. Se iu volontas por aktualigi tiun blogon per gravaj informoj pri RIO+20, tiu bonvolu sendi retmesaĝon al mi: a...@gmail.com.

Legu la tutan intervjuon en la blogo de TEJO tutmonde!

[FORIGITA!: bildo]

Alvaro Motta kun brazila indiĝeno ĉe la oficiala lanĉo de RIO+20 en la urbodomo de Rio-de-Ĵanejro

Esperantologia Konferenco en Hanojo

Esperantologia Konferenco estas tradicia programero de la Universala Kongreso. Ĝin organizas Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj ĝi okazis unuafoje en Varno en 1978.

La 35-an sesion, kiu havos lokon en Hanojo la 2-an de aŭgusto, gvidos prof. Christer Kiselman kun Mélanie Maradan. La programo antaŭvidas kvin prelegojn.

Nguyen Xuan Thu parolos pri la esperantigo de vjetnamaj personaj nomoj kaj loknomoj. S-ro Nguyen estas kunkompilanto kaj redaktanto de la aperonta granda Esperanta-vjetnama vortaro. La prelego de Kadoja Hidenori, ĉefredaktoro de la japana revuo Syakaigengogaku (Sociolingvistiko), temos pri la teoria bazo de la Esperanta frazeologio. Heidi Goes el Belgio, el kies instrua agado en Indonezio rezultis vigla movado, montros, ke ĝia historio tamen aĝas jam pli ol 100 jarojn.

Prof. Ilona Koutny, kiu gvidas la Interlingvistikajn Studojn de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, traktos la problemaron, ĉu Esperanto sekvas specialajn semantikajn skemojn, kiugrade ĝi spegulas la semantikan sistemon de siaj fontolingvoj kaj kiugrade ĝi kreis propran sistemon. La svisa terminologiistino Mélanie Maradan enkondukos en la terminologiajn principojn de Eugen Wüster, la fondinto de la terminologia scienco.

La prelegoj aperos poste kiel aktoj. Ĉe la Libroservo de UEA ankoraŭ haveblas la aktoj de pluraj antaŭaj Esperantologiaj Konferencoj.

Al filozofiaj fundamentoj de lingva universalismo

(Ekde Komenio al Zamenhof)

Nia temo estas konsista parto de eksterordinare grava ĉapitro pri la historio de la Eŭropa kulturo. Kial ĝi estas tiom grava? La eksplikon ni atingos, se ni deziras respondi la demandon, kiel estiĝis Eŭropo en la nuntempa senco de la nomo kaj kio dekomence formis la karakterizajn trajtojn de tiu kulturo.

Eŭropo estis neniam identa kun la Romia imperio kaj ĝia dominanta lingvo — latino: la Romia imperio okupis nur parton de Eŭropo kaj samtempe ĝi etendiĝis al Azio kaj Afriko. Eŭropo estiĝis nur ĉe la disfalo de Romio kaj poste. La malnova Romia regno okcidente de la Eŭrazia kontinento estas anstataŭita de la familio de novaj nacioj kaj tiu ĉi ŝanĝo okazas turbule. La familio ne estis gracia kaj harmonia, temis pri familio en stato de daŭra malpaco, plena de malsamaj kutimoj, ideoj, religioj, kaj parolanta en dekoj da diversaj, ofte reciproke nekompreneblaj lingvoj, kies nombro en la historia evoluo eĉ kreskis.

Latino, kiu en la okcidento de Eŭropo dominis, pro la falo de la okcidentromia regno firmigis sian malnovan pozicion ankoraŭ pli ol antaŭe, ankaŭ konekse kun la kristanigo. Ankaŭ juraj normoj de ĝermanaj gentoj estis kompilitaj latine, eĉ ene de la gentoj, kie regis arjanismo kaj kie la liturgio okazadis en hejmaj popolaj lingvoj. Sed lige kun la gentoformado kaj provincigado, kiuj komenciĝis en la tempo de laŭgrada transirado al la mezepoko, precipe ĉe ĝermanoj kaj sur la Iberia duoninsulo, la evoluo de latino en diversaj regionoj ekhavis malsaman regionan karakteron; aperis t.n. “naciaj lingvoj”: la itala, hispana, franca kaj reti-romanĉa. Estas vere, ke la tielnomata karola renesanco en la 8-a kaj 9-a jarcentoj rezultigis revenon al la pura latino, sed el tiu ĉi evento konsekvence sekvis, ke la “pura” latino fariĝis jam lingvo artefarita. Ekde tiu tempo la literatura klerigado, ankaŭ teologio, eĉ preĝoj jam ne praktikiĝis en gepatraj lingvoj. Latino fariĝis la lingvo de klereco, kiun estis necese lerni, lingvo sentata de la homoj jam ne natura, de naciaj komunumoj apartigita. En tia formo (kaj danke al ĝi) latino restis universala supernacia lingva medio de la Okcidento.

Dum la t.n. latina mezepoko kaj frua novepoko la lingva situacio en Eŭropo estis tre simila al la nuntempa situacio de sanskrito kaj la klasika araba lingvo. La loĝantoj de nia kontinento komence parolis en gepatraj lingvoj evolue sur la nivelo de la lingvoj malnova angla, malnova skandinava, malnova franca, event. praslavaj dialektoj, poste en iliaj novepokaj versioj. Ekde la 6-a, 7-a, event. la 8-a jarcentoj, latino iom post iom ĉesis esti lingvo patrina, ĉar jam neniu uzadis ĝin ekde la frua infanaĝo. Sed ĝis la frua novepoko latino tamen ne fariĝis lingvo morta. Metafore ni povus diri, ke dum la mezepoko kaj pliparte ankaŭ longe poste latino kvazaŭ ŝvebadis en iu limba submondo kiel lingvo neviva, sed samtempe ankaŭ nemorta. Dum la mezepoko vivaj lingvoj ne povis kontraŭstari ŝanĝiĝojn rilate al loko kaj tempo, sed latino restadis relative konstanta prestiĝa lingva formaĵo. Precize tion formulis Dante: ... per nobilità, perché lo latino è perpetuo e non corruttibile, e lo volgare è non stabile e corruttibile. (Por la nobeloj latino do estas daŭra kaj netuŝebla, kaj la popola lingvo estas nestabila kaj ŝanĝiĝema.)*

* Convivio 1.5.7; en: Dante Alighieri: Opere minori. Tomo I. Parte II. Eld. Cesare Vasoli & Domenico de Robertis. Ricciardi, Milano — Napoli 1988, p. 33.

En la koncerna tempo estas eble nacian lingvon trafe karakterizi kiel “lingvon patrinan”, do lingua materna, sed la latinan pli kiel “lingvon patran”, lingua paterna. En tiu ĉi maniero oni bone esprimas la lokon de tiu lingvo — latino — en kadro patriarĥa, en la socia aranĝo dominata de viroj. Latino estis lingvo, kiun devis lerni precipe knaboj, por ke ili gajnu postenon en la eklezio, en universitato kaj en la ŝtata aŭ kortega servoj.

Estas evidente, ke tiu ĉi nove naskiĝanta plurlingva Eŭropa civilizacio estis tuj de la komenco endanĝerigita de fragmentiĝo kaj disfalo. Dum la paso de la tempo eŭropanoj serĉis rimedojn, kiel sin defendi kontraŭ la danĝero. Inter la rimedoj ĉiam pli elstaran lokon okupis la ideo de unu perfekta lingvo, kiu helpus solvi la politikajn, religiajn kaj finfine ankaŭ ekonomiajn obstaklojn de la Eŭropa subkontinento. La ideo, ke iam ekzistis perfekta lingvo, kiu esprimis la esencon de ĉiuj eblaj aferoj kaj nocioj sen ajna plursenceco, okupadis la menson de filozofoj, teologoj kaj mistikuloj; ĝi estis ideo, kiu revenadis al malnovtestamentaj imagoj en la libroj de Moseo. Ekde la malnova epoko ĝis la renesanco oni ne dubis, ke la lingvo, per kiu oni parolis en la Paradiza ĝardeno, estis tute perfekta kaj ke tiu aŭtenta origina lingvo povas esti renovigita, ke la homaro pere de ĝi kapablos ekkonscii la veran sencon de la homa ekzisto. Diversaj versioj de tiu ĉi kredo persistadis ĝis la 18-a jarcento, kaj eĉ hodiaŭ tiu ĉi ideo ne estas plene forlasita, ĉar ankaŭ la nuntempaj sciencistoj klopodas krei perfektan naturan lingvon por aparatoj, kiuj estas artefarite inteligentaj.

Ne estas hazardo, ke la reviviĝinta intereso pri nova kaj universala lingvo leviĝis ĝuste en Britio. Kaj temis evidente pri pli ol la reflekto de tiutempa angla ekspansio; en la afero ĉeestis ankaŭ specife religia cirkonstanco. Kvankam latino ankoraŭ estis daŭre la komuna lingvo de scienculoj, por la angla spirito ĝi estis asocie ligita kun la katolika eklezio. Kaj krome, por la anglaj parolantoj ĝi estis tre malfacila. Charles Hoole plendis pri “ofta sarkasmo de fremdlandanoj, kiuj ridis, vidante ĉe angloj (alie sufiĉe bonaj kleruloj) tian malkapablon paroli latine.”*

* Vidu: Umberto Eco, The Search for the Perfect Language, ĉapitro 10. Blackwell, London 1995, p. 209.

Ankaŭ la dominado de latino ne estis bona, kaj fine danke al emancipiĝo de naciaj lingvoj ni ĝispaciencis modernan literaturon. Tamen latino estis simptomo de nia Eŭropa identeco, la angla lingvo tia simptomo kompreneble ne estas.*

* Leszek Kołakowski pri barbareco en la interparolo Rozmowy na koniec wieku 2, kiun en la jaro 2000 kun li gvidis Katarzyna Janowska kaj Piotr Mucharski. Znak, Warszawa, 2000.

Angloj en sia klopodado pri komuna lingvo estis motivitaj de kialoj negocaj (ili opiniis, ke universala lingvo al ili faciligos la interŝanĝon de varoj en la Frankfurta foiro) kaj ankaŭ pedagogiaj, ĉar en la 17-a jarcento la angla ortografio estis multe pli malregula ol hodiaŭ. Cave Beck notis, ke la invento de universala lingvo estus por la homaro avantaĝo, ĉar ĝi stimulus la komercon kaj krome ĝi ŝparus elspezojn por ĝis tiam luataj interpretistoj. Li aldonis, ke tiu lingvo servus ankaŭ ĉe vastigado de la evangelio, sed evidentas, ke la evangelizado por li estis nur plia aspekto de la Eŭropa ekspansio al nove malkovritaj landoj.

Novaj malkovroj en fiziko kaj natursciencoj akcelis la bezonon havi adekvatan nomenklaturon, por ke estu trovita konvena opozicio kontraŭ la simbola kaj alegoria svageco de alĥemiaj terminoj.

Dalgarno pri tiu ĉi problemo okupiĝis en la ĉapitro “Al la leganto” en sia verko Ars signorum (La arto de signoj) el la jaro 1661: Estas necese trovi lingvon, kiu reduktus redundancojn, anomaliojn, homonimajn kaj ambiguajn esprimojn. Li specife menciis, ke tia lingvo certe stimulus kontaktojn inter la homoj, ĝi helpus ankaŭ ĉe liberigo de la filozofio disde sofismoj kaj malvastanimaj disputoj de filozofoj pri bagatelaĵoj. Kio dum longa tempo estis konsiderata kiel la plej granda avantaĝo de la Biblio — ĝia nedifiniteco kaj simbola kompakteco —, nun tio estas vidata kiel limigo.

En la jaro 1641 en la britan serĉadon eniris Jan Amos Komenský (Komenio). Lia ĉeesto en Anglio evidente ekefikis sur la britan situacion malneglekteble, same ankaŭ sur la tutan situacion okcidenteŭropan. Komenio estis membro de la Unuiĝo de Moraviaj Fratoj, inklinanta al la mistikismo de tiu tempo, pensulo, kiu jam ludis sian rolon — eĉ se polemikan — ankaŭ en Rozkrucisma proceso.

La Instruanto de nacioj inspiriĝis de religiaj idealoj, kiuj estis fremdaj al la sciencista celado de la angla medio, en kiu renkontiĝadis plej diversaj projektoj, foje similaj, alifoje strikte antagonismaj, sine de kio la ideo de perfekta universala lingvo estis nur unu en la vico de la aspektoj.

La aspirojn de Komenio estas necese vidi en la kadro de la tradicia ĉiosciado — pansofio; krom tio liaj pansofiaj celoj estis grave influataj ĝuste de liaj propraj interesoj pedagogiaj. Komenio estis, simile kiel Francis Bacon, akra kritikanto de la mankoj en la natura lingvo. En sia Pansofia Christianae liber III (1639-1640) li defendis reformon, kiu el la lingvo eliminus la oratoran kaj metaforan uzadon de vortoj, ĉar tiujn fenomenojn li konsideris kiel kaŭzon de ambigueco. Li postulis, ke la signifo de la vortoj estu fiksa, senŝanĝa, ke por ĉiu afero estu unu nomo, ke tiel vortoj reakiru siajn originajn signifojn. En la jaro 1642 (kaj 1668) en Via lucis> Komenio prezentis preskribojn, kiel krei artefaritan universalan lingvon. Sed li mem neniam provis prilabori tian lingvon en ĉiuj detaloj.

En la atmosfero de la eksterordinara spirita streĉiteco de la 17-a jarcento oni atendis ŝanĝojn — ĝeneralan reformon en la kampo de scioj kaj moralo, kaj en la renovigo de religia sensiveco. Tiun ĉi periodon regis la sincera kredo, ke proksimiĝas nova, ora jarcento. Guillaume Postel en la titolo de sia verko vere uzis la esprimon “ora jarcento”. Sendube temis pri kredo, kiun komune partoprenis katolikoj kaj protestantoj, malgraŭ sia ne tute sama imago pri la afero. La aŭtoroj ekde Campanella ĝis Andreae elpensadis projektojn de idealaj ŝtatoj. Ne nur Guillaume Postel, ankaŭ aliaj pensuloj en pluraj landoj formulis planojn pri universala monarĥio. La Tridekjara milito en ĉio ĉi efikis kiel katalizilo: la militaj konfliktoj incendie saltis de unu regiono al alia kaj kaŭzadis unuaflanke interreligian malamon, naciismajn ekscesojn kaj generis la modernan fenomenon pri t.n. ŝtataj interesoj, duaflanke ili al la monda sceno alkondukis plejadon da mistikaj geniuloj, kiuj revis pri ĝenerala paco.

La pansofio fariĝis io pli ol pedagogia metodo; ĝi estis utopia vizio, en kiu la monda konsilio estis kreonta perfektan ŝtaton kun perfekta filozofia lingvo, Panglosio. Estas interese konscii, ke Komenio kompilis tiun verkon ankoraŭ antaŭ la jaro 1641, dum la tuta Tridekjara milito, kiam migrante tra la tuta Eŭropo, li fine trovis rifuĝejon en Londono. Via lucis en tiu tempo certe cirkulis en mane skribita formo ankaŭ en la angla medio.

La estonta evoluo de lingva reĝustigo kadre de panglossia estis havonta tri stadiojn: La unua fazo estos panglottia (kultivado de ĉiuj lingvoj), la dua fazo estos polyglottia (kultivado de nur kelkaj elektitaj plej gravaj lingvoj), la tria fazo estos monoglottia (kultivado de unusola universala lingvo). Komenio emfazis, ke la kreo de perfekta universala lingvo estas ebla, kiam oni finos la pansofian ekkonon de la mondo. Sed en tio estis kaŝita fatala kontraŭdiro: La sukceso de la projekto pri kreo de universala lingvo dependis de la sukceso de la projekto pansofia — kaj inverse, la sukceso de pansofia projekto dependis de la sukceso en la kreado de lingvo universala.

Komenio pli-malpli praktike scipovis longan vicon de eŭropaj lingvoj. Li estis informita ankaŭ pri lingvoj ekstereŭropaj sur la nivelo de la tiutempa sciado, t.e. jam post gravaj geografiaj malkovroj en Azio kaj Ameriko. Li jam disponis pri multaj informoj alportitaj al Eŭropo de misiistoj, ĉefe de jezuitoj, el Hindio kaj el la Ekstrema Oriento. Komenio sciis tre lerte trafi similaĵojn inter diversaj lingvoj ene de unuopaj lingvaj familioj. Konataj estas liaj tiam tre novigaj komparoj madjaraj-finnaj, al kiuj referencis ankaŭ Leibniz.* Laŭ lia formulado de rezultoj en la propraj stud-observoj ne indas dubi, ke li jam perceptadis malfacilaĵojn de la malnova biblia monogenetika teorio de lingvo. Sed konekse al la tradicia biblia-mitologia koncepto, la plej grandajn malfacilaĵojn kaj embarasojn al li kaŭzis unuaflanke la relative detalaj informoj pri la ĉina lingvo kaj pri ĝiaj “antaŭbabilonaj” aĝo kaj skribo, duaflanke la nove malkovritaj indianaj lingvoj en Ameriko. Ne nur ĉinoj, sed ankaŭ indianoj evidente havis nenion komunan kun la biblia mito pri la Babelturo kaj tamen sur la treege distanca kontinento ili por si kreis centojn kaj centojn da lingvoj. Ekzistis do tre multe da esceptoj, kiuj ne subtenis la malnovan monogenetikan tezon, kvankam ĝi ankoraŭ en la tempo de Komenio estis akceptata senrezerve (kaj ĉe la pliparto de la postaj kleruloj eĉ ĝis la fino de la 18-a jarcento). Konstateblas do, ke ĝuste Komenio estis inter la unuaj, kiuj konsciiĝis, ke la malnova interpreto pri la apero kaj evoluo de lingvoj iel disharmonias, ke estas bezone fari multajn komparajn studojn pri la samtempaj vivaj lingvoj, ankaŭ pri ilia materia bazo, por ke oni povu ellabori lingvon universalan. Laŭ lia opinio ĉiu lingvo radikas en la evolua proceso interligita kun la sinsekvo de homaj komunumoj, simile kiel histo de interplektiĝantaj elementoj, kiujn ne eblas apartigi unu de la alia. Kvankam li konstante fidis al la Biblia mito pri la konfuziĝo de la lingvoj, li rezignis rekonstruon de konjekta origina pralingvo de la homaro kaj revenon al ĝi. Sed kontraste al tio li ne forlasis sian perspektivan mistikan celon. Tial li streĉis ĉiujn siajn fortojn por la kreo de facila kaj perfekta artefarita lingvo, samtempe restante fidela al sia kontinenta religia tradicio. Ĉar li estis orientita unuavice al ĉiuflanka rebonigo de la homaro, estis por li tute fremda tiu sekulara kaj ekskluziva koncepto de artefarita lingvo a priori, kiu en tiu tempo komencis evolui en Anglio. Liaj imagoj pri ideala universala lingvo malkaŝas, ke li estis pli praktika spertulo pri lingvoj kaj pedagogo ol spekulativa filozofo kaj teologo. Diference de multaj aliaj fakuloj li preferis pure empirian solvon de la problemo. Ĉiam li rekomendis, ke nova artefarita lingvo utiligu kiel modelojn la bonajn kaj taŭgajn detalojn de vivaj naturaj lingvoj en kombino kun la plej bonaj kaj plej konvenaj elementoj de granda aro da lingvoj. Tiaj konvenaj proprecoj por li estis ekzemple en la hebrea kaj germana lingvoj unusilabeco de radikoj, en la greka lingvo kapablo interligi morfemojn en kunmetaĵojn, ĉe latino “dolĉa” artikulacio, t.e. eŭfonio, ĉe la turka lingvo elasteco en deklinacio, en la angla lingvo ekonomia fleksio. Estas evidente, ke en sia strebado pri la kreo de efika artefarita lingvo li konscie penadis pri forigo de redundanco (kaj fikcia nelogikeco), tiom karakteriza kaj frapa en naturaj lingvoj, sed samtempe li zorgis pri konservo de tiuj proprecoj de naturaj lingvoj, kiuj en la praktika interhoma komunikado pruvas sian utilon kaj por universala lingvo estus prosperigaj.

* Komparu: G. W. Leibniz: Opera omnia. Genève 1768, eld. L. Dutens (De Tournes). Tomus IV, pars II (Brevis designatio mediationum de originibus gentium, ductis potissimum ex indicio linguarum), p. 192: Porrò nulla linguarum Europæarum Hungariæ æquè ac Finnica accedit, quod Comenius, quantum sciam, primus notavit. Krome: Tomus VI, pars II (Dissertatio de origine Germanorum), p. 204: Hungaricam autem linguam in multis Fennonicæ consentire jam Comenius in Didacticis & Sternielmius in argentei Codicis præfatione notarunt.

Komenio estis sendube escepta pensulo de Eŭropa formato, kiu sian propran lingvofilozofion plene subordigis al la kreado de nova lingvo por filozofio, de lingvo por mistike motivita filozofio fide al la perfektigo kaj savo de la homaro. La vojo al modernaj aposterioraj kaj miksitaj konceptaj imagoj pri universala internacia helpa lingvo de la 19-a jarcento ne evoluis tiom el la aprioraj konceptoj de britaj pensuloj, kiel la daŭrigantoj en la instruo de Bacon, precipe John Wilkins, George Dalgarno, Thomas Urquhart of Cromarty kaj finfine ankaŭ Francis Lodowick en Anglio, kaj Descartes kaj Leibniz kaj aliaj kontinuantoj sur la kontinento, sed vere ĝi evoluis pli el la koncepto de Komenio kaj la aliaj filozofoj kaj grandaj instruantoj orientitaj pli pedagogie kaj empirie ol abstrakte. Tiun konjekton pravigas cirkonstanca detalo en la biografio de la aŭtoro de Esperanto kaj de la filozofia homaranismo.

Zamenhof, naskiĝinta en 1859, estis ravita de la ideo de internacia lingvo jam ekde sia knaba aĝo. Kiam lia onklo Jozefo demandis lin, kiel li venis al la nehebrea nomo, kiun li por si elektis laŭ la juda kutimo por kontakti gojim (gojojn), la deksepjara Eliezer/Lejzer/Lazaro Zamenhof respondis, ke li elektis Ludwig, ĉar li trovis noton pri “Lodowick” en la verko de Komenský (Komenio; la letero el la 31-a de marto 1876).* Temas pri Francis Lodowick, kies verko el la jaro 1652 estis titolita The Groundwork or Foundation Laid (or So Intended) for the Framing of a New Perfect Language and a Universal Common Writing — “La bazo aŭ lokmetita fundamento (aŭ tiel intencata) por la formado de nova perfekta lingvo kaj universala ĝenerala skribo”. El tio certe fontas, ke Zamenhof konis la verkon de Komenio jam kiel junulo kaj ankaŭ ke li de ĝi estis profunde influita. Tio estas bela temo por junaj historiistoj de Esperanto.

* Komparu: Vitaliano Lamberti: Una voce per il mondo. Lejzer Zamenhof, il creatore dell’Esperanto. Mursia, Milano, 1990.

(Mallongigita)

Mirek Čejka
El la ĉeĥa tradukis Jan Werner

Pri la aŭtoro d-ro Mirek Čejka

D-ro Mirek Čejka (*1929), emerita docento de la Instituto pri la ĉeĥa lingvo en la Filozofia fakultato de la Universitato Masaryk en Brno (CZ), estas lingvosciencisto orientita al slavaj lingvoj kaj kompara lingvistiko.

Merithava estas lia zorgo pri la eldonado de malnova ĉeĥa literaturo. Krom la universitata instruo li membras en la Lingvoscienca societo de la Ĉeĥa Akademio de Sciencoj, en la scienca konsilio de la Ĉeĥa librejo (Česká knižnice) kaj en du redakciaj konsilioj (la ĉeĥa revuo Slovo a slovesnost, la slovena revuo en Ljubljana Slavistične revije). Da lingvistikaj verkoj aperis de li dekoj, krom en la ĉeĥa lingvo ankaŭ en la angla, germana, slovena, bulgara.

Aldonendas, ke Mirek Čejka estas filo de Theodor Čejka (1878-1957), kiu estis la unua aganto por Esperanto en Moravio (en la urbeto Bystřice pod Hostýnem). En la jaro 1900 li tie aperigis sian unuan lernolibron de Esperanto, en la jaro 1902 li komencis eldonadi la gazeton Revuo Internacia, kiu fariĝis entute la 15-a inter la esperantistaj gazetoj.

La prelego de Mirek Čejka estis prezentita la 19-an de oktobro 2011 en la Societo por la lingvo internacia Esperanto en Brno (urboparto Kohoutovice). En la Esperantista klubo en Brno (fondita 1901), komune kun la kolego Arnošt Lamprecht, la 15-an de marto 1977 li prezentis la temon: “La problemaro de nostratikaj lingvoj”. (Rim.: La nostratika teorio pri evolua konverĝado de malnovaj lingvoj.)

Novaĵoj en la reto

En tiu ĉi rubriko estos prezentataj diversaj interretaj projektoj kaj agadoj. Ni komencas per la projekto, kiu meritas esti la unua.

Reta PIV jam enrete!

Komence de aprilo (en facile memorebla dato: 4. 4. 2012) aperis la longe atendata projekto — la senpaga reta versio de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (reta PIV). En facile memorebla retejo: www.vortaro.net nun troveblas la plena versio de PIV.

Temas pri t.n. betaversio de la retejo. La paĝaro estas nun testata, dum la sekvaj semajnoj kaj monatoj aperos pluraj novaj funkcioj. La nuna enhavo estas efektive la versio de NPIV el la jaro 2005. En la datumbazo de la reta PIV aperas 16 846 artikoloj kaj 47 859 variaĵoj de leksikaj unuoj.

La kreo de la interreta versio de PIV estas komuna projekto de SAT (kiu disponigis la enhavon) kaj E@I (kiu prizorgis realigon de la teknika laboro kaj zorgis pri la monkolekta kampanjo). En la jaro 2010 ekis la kampanjo por kolekti la bezonatan sumon (dek mil eŭroj), el kiu pagiĝu la laboroj pri la projekto kaj sekve eblu proponi senpagan uzadon de la vortaro. En majo 2011 estis kolektita la bezonata mono kaj komenciĝis la laboroj pri la enretigo de PIV.

Ekde aprilo ĉi-jare la vortaro jam funkcias kaj uzeblas senpage — la ununura kondiĉo estas registriĝo. Tamen, se vi jam estas registrita ĉe iu el la paĝaroj de E@I, ekz. ĉe lernu!, vi povos simple uzi la samajn datumojn. E@I nun uzas komunan datumbazon, kiu ebligas al ĉiu, kiu registriĝas unufoje, uzi la samajn datumojn por ajna el la nunaj retaj projektoj kaj estonte por novaj.

La registriĝo ne plaĉis al kelkaj personoj dum la unuaj tagoj de la funkciigo de la projekto — ĝi tamen ne estas simpla “obstaklo” al kutimaj uzantoj. La ĉefa celo (kaj nia devo, kiu venas de la kontrakto kun SAT) estas protekti la datumojn de la vortaro. SAT daŭre restas la posedanto de la kopirajto kaj aŭtoraj rajtoj — kaj nur la respondeculoj de SAT rajtos fari ŝanĝojn, modifojn en la enhavo de la reta PIV. Pro tio E@I devis strebi protekti la enhavon ankaŭ en la retejo — nun funkcias du limigoj: la bezono registriĝi kaj la limo de tagaj serĉoj en la vortaro ĝis 100 vortoj (kio tamen verŝajne devus sufiĉi al ĉiu esperantisto). Ĉu tiuj limigoj estonte ŝanĝiĝos ankoraŭ ne estas decidite, necesos unue la testa periodo kaj diskutoj kun la enhavaj respondeculoj.

La funkciigo de la reta PIV tamen ne estas la fino de la projekto — male, nur ĝia komenco. Jam estas kreataj pluraj novaj funkcioj kaj estas plibonigata la enhavo mem. Ankaŭ en la papera versio troviĝis ja tajperaroj, mistajpoj aŭ eĉ enhavaj eraroj. Pro tio jam baldaŭ devos aperi “forumoj” ĉe ĉiu vorto — kie lingvemuloj povos diskuti la enhavon de PIV, proponi ŝanĝojn, pli taŭgajn vortumojn aŭ diskuti pri vortoreferencoj. Tio ĉi povas ankaŭ signife helpi plibonigi la vortaron — la enhavaj respondeculoj povos nun havi multe pli vastan kolegaron, por diskuti kaj decidi pri taŭgaj aldonoj, korektoj. La reta PIV do povas helpi ankaŭ vigligi la terminologian laboron en Esperanto.

La ĉefa strebo estis aranĝi ke la interfaco de la vortaro estu por la uzantoj kiel eble plej simpla kaj facila. Ankaŭ teknike estas planataj pluraj plibonigoj kaj aldonaj funkcioj, kiuj aperos iom post iom, por ebligi bonan testadon de la tuto. Baldaŭ devos aperi morfologia analizilo por la vortoj. Ankaŭ aldono de bildoj por unuopaj vortoj estas preparata (por ke la vortaro vere iĝu “ilustrita”). Pripensata estas ankaŭ voĉregistro de ĉiuj vortradikoj.

Por la estonto estas pluraj plibonigaj planoj kaj ideoj, sed unue la teamo bezonas prilabori la mankantajn modulojn kaj bone testi la paĝaron. Estonte verŝajne aperos ankaŭ la eblo aĉeti elŝuteblan kaj instaleblan PIV por komputilo aŭ poŝtelefono. Pri tiuj temoj tamen bezonatas unue interkonsentoj kun SAT.

La uzado de la reta vortaro — danke al la financa subteno de esperantistoj — estas kaj estos senpaga por ĉiuj. La listo de ĉiuj ĝisnunaj subtenantoj (kiuj efektive ebligis la realigon de la projekto) videblas ĉe: http://vortaro.net/subteni. Se ankaŭ nun vi emus subteni la projekton (kiu ja daŭre evoluos kaj bezonos multe da prizorgo), eblas donaci monon aŭ per la UEA-konto ecxi-v aŭ sendi per Paypal — rekta donac-butono por tio troviĝas ĉe la retejo: http://vortaro.net/subteni. Pri la novaĵoj rilataj al PIV oni povas informiĝi ankaŭ tra “Vizaĝlibro” ĉe: http://www.facebook.com/vortaro.net.

La teknika teamo esperas, ke la uzantoj helpos plibonigi la retejon, sendante komentojn, rimarkojn kaj raportetojn pri la spertitaj problemoj aŭ simile. Oni sendu siajn komentojn rekte al la adreso: t...@vortaro.net

Peter Baláž
E@I-estrarano

Bibliotekoj

OpenBiblio en Esperanto

OpenBiblio* estas senpage akirebla aŭtomatigita biblioteka mastrumsistemo. Ĝi kreiĝis en 2002 sub Ĝenerala Publika GNU-Permesilo, estas skribita en PHP-lingvaĵo kaj enhavas retkatalogon kaj funkciaron por katalogado, pruntado kaj administraj taskoj.

* http://obiblio.sourceforge.net/

OpenBiblio estas dezajnita por malgrandaj bibliotekoj surbaze de la formato MARC 21*, kaj permesas importi rikordojn el ĉiuj kongruaj formatoj.

* MARC: (Machine-Readable Cataloging, katalogado legebla per maŝino), komputila formato por interŝanĝi bibliografiajn informojn, disvolvita de usona Library of Congress (Biblioteko de la Kongreso, t.e. de usona federacia asembleo) kaj nun uzata de multaj aliaj bibliotekoj.

La sistemo konsistas el kvin moduloj: Pruntejo, kiu ebligas la administradon de pruntoj, rezervoj kaj redonoj de materialoj; Katalogejo, por kontrolo de bibliografiaj rikordoj kaj ekzempleroj; Administrejo, kie eblas agordi kaj administri la sistemon; Raportoj, utila por krei raportojn pri la datumoj de la biblioteko; kaj Retkatalogo, kiu permesas konsulti rete la katalogon kaj tiel koni la havaĵojn de la biblioteko.

Ĝi ne disponas modulon por kontrolo de aŭtoritatoj* kaj tio konstituas ĝian ĉefan mankon, sed malgranda biblioteko povas elturniĝi sen ĝi. Kompense, katalogado per ĉi programo estas simpla kaj intuicia, sekve do ankaŭ neprofesiulo povas relative facile prizorgi bibliotekon.

* Biblioteka laboro konsistanta en elekto de la preferata nomo sub kiu la diversaj verkoj de iu aŭtoro aperos en la katalogo.

La ĉefa modulo estas la Katalogejo. En ĝi ĉiuj areoj kaj elementoj de la ISBD-normaro* estas koditaj en difinitaj kampoj kaj subkampoj. La subkampoj aperas sendependaj kaj kaze de ripetiĝo en la bibliografia rikordo ili ordiĝas laŭ alfabeta ordo. Tio devigas kelkokaze al konscia devojiĝo de la kataloga normaro, por ke la donita informo estu komprenebla en la rikordo. Ĉi tiu maniero organizi la informon neniel malhelpas la funkciadon de la sistemo kaj ĝian utilon. Simple oni devas kutimiĝi al ĝi.

* ISBD: (International Standard Bibliographic Description, internacia norma bibliografia priskribo), normo por la transskribado de bibliografiaj informoj, reguliganta ilian ordon kaj la uzendan interpunkcion.

Por faciligi la komprenon de la sistemo kaj gvidi ĝian uzadon la Biblioteko Juan Régulo Pérez (BJRP)* verkis du dokumentojn: Ĝenerale pri katalogado kaj Katalogado en Openbiblio, ambaŭ elŝuteblajn ĉe Bibliotekistejo* kaj Bitoteko*.

* http://www.esperanto.es/biblioteko/katalogo
* http://www.esperanto.es/biblioteko/bibliotekistejo
* http://bitoteko.esperanto.es/

La Retkatalogo ebligas serĉadon nur per aŭtoro, titolo aŭ fakvorto. Vortojn kun supersignoj oni devas tajpi ĉu rekte tiaj, ĉu per x-sistemo. En ambaŭ kazoj la informo aperos supersignita. Nepras skribi la vortojn kun la ĝustaj supersignoj aŭ aliaj diakritaĵoj. Ekzemple, por trovi la verkojn de Miguel Fernández, en la kampo “aŭtoro” oni tajpu “Fernández, Miguel” aŭ simple “Fernández” (aperus ĉi-kaze pliaj aŭtoroj kun la sama familinomo). Serĉado simple per “Fernandez” (sen akcentosigno) donos nenian rezulton, krom eventualajn mistajpojn de la kataloginto. Se la supersignita litero estas majuskla, oni devas majuskligi ĝin por serĉado.

La ceteraj moduloj ankoraŭ ne estas plene uzataj de BJRP. Kiam tio okazos, priaj dokumentoj publikiĝos laŭeble en la Bibliotekistejo. Dume eblas konsulti la katalunlingvan bitartikolon Openbiblio: programari lliure d’automatització de biblioteques* de Patricia Russo Gallo. Temas nur pri ĝenerala priskribo, ne pri manlibro, sed ĉiel ajn certe leginda por interesatoj.

* http://www.ub.edu/bid/19russo.htm

La traduko, aplikado kaj disponigo de la Esperanta versio estis sufiĉe problemaj. La interna organizo de la programo, malkohera kaj ne sistema, kaj la nekongruo de la Esperantaj ĉapelliteroj kun iliaj agordoj kaŭzis teknikajn malfacilaĵojn, ne ĉiam facile solveblajn. Fakte kelkaj partoj de la programo restas en la angla kaj certajn literojn de la internaĵoj ni devis lasi x-sistemaj, ĉar la respondaj supersignoj misfunkciigas aŭ eĉ paneigas la programon. Tio tamen ne multe gravas, ĉar temas nur pri la mastruma parto. La uzantoj de la retkatalogo ricevas la informon en taŭge ĉapelita Esperanto.

La Esperantan version de la programo pretigis kelkaj kunlaborantoj de Hispana Esperanto-Federacio kune kun la prizorganto de BJRP, kie ĝi estis unue uzata en Esperanto-medioj. Poste ankaŭ la Biblioteko de la grupo Frateco* de Zaragoza ĝin ekuzis.

* http://www.esperanto.es/openbiblioZar/opac/index.php

Estonte ni studos la eblon prilabori pli potencan programon senan je la mankoj de ĉi tiu. Ankaŭ tiun HEF publikigos siatempe. Dume la Esperanta traduko de OpenBiblio jam deŝuteblas el la Bibliotekistejo, je la dispono de ĉiu biblioteko aŭ asocio, kiu deziras katalogi sian kolekton kaj fari ĝin rete alirebla.

Ana Manero
Biblioteko Juan Régulo Pérez
Hispana Esperanto-Federacio

[FORIGITA!: bildo]

La ĉefpaĝo

[FORIGITA!: bildo]

Rezultoj atingitaj en la katalogoj

Bitoteko en Hispana... survoje al Europeana!

Ekde la pasinta 30-a de januaro la Bitoteko de Hispana Esperanta-Federacio aperas en Hispana.

Hispana estas projekto de la Ministerio pri Edukado, Kulturo kaj Sporto de Hispanio, celanta arigi la hispanajn bitkolektojn* de arĥivoj, bibliotekoj kaj muzeoj, inter kiuj elstaras la bitotekoj* de hispanaj universitatoj kaj de la Aŭtonomaj Komunumoj. Hispana plenumas do, je nacia nivelo, la samajn funkciojn kiel Europeana, kaj ĝi kolektadas ĝis nun la dokumentojn de 162 bitotekoj, inter kiuj la nia. Tio signifas pli da videbleco por nia kulturo ĝenerale, kaj la pli konkretajn avantaĝojn, ke eblos aliri niajn dokumentojn rekte el la ministeria retejo (kio ja alportos al ni iom da prestiĝo) kaj fari serĉon en ĉiuj kolektitaj bitotekoj samtempe. Ekzemple, se oni serĉas la vorton “Esperanto”, Hispana redonos 1 483 rezultojn, el kiuj 1 451 venas el Bitoteko. Sed ni vidas, ke kelkaj aliaj datenbankoj havas ankaŭ dokumentojn rilatajn al la serĉo, kiel, ekzemple, RACO (Revistes Catalanes amb Accés Obert), kiu disponas ok.

* Bitkolekto: kolekto de bitaj aŭ ciferecaj dokumentoj.
* Bitoteko: bita biblioteko, cifereca biblioteko.

Cetere, ĉi tiuj bitotekoj alportas, pere de Hispana, siajn dokumentojn al la projekto EuropeanaLocal, kies nacia kunordiganto estas la Ministerio.

Hispana ankaŭ prizorgas adresaron pri la bitprojektoj disvolviĝantaj en la lando. Ĝi iĝas do taŭga kunordigilo inter la diversaj registaraj aŭ privata institucioj kiuj entreprenis bitprojekton.

Ĉi-rilate, por ke la dokumentoj de nia Bitoteko estu kolektitaj ankaŭ de Europeana, ties bibliografiaj rikordoj devas plenumi certajn kondiĉojn pri specifaj metadatenoj, kiujn ni ankoraŭ ne uzas. Ni devas do adapti nin al la postuloj de Europeana. Sed kredeble la afero realigeblas. Nur iomete pli da tempo ni bezonas. Kaj jam ni komencis labori prie.

Ana Manero

Ligiloj:

Hispana: http://hispana.mcu.es/es/estaticos/contenido.cmd?pagina=estaticos/presentacion

Bitoteko en Hispana: http://hispana.mcu.es/es/comunidades/registro.cmd?id=1808

EuropeanaLocal: http://www.europeanalocal.eu/

Gaziantepo la heroa kaj la pistaka

Por la ĉi-jara Mezorienta Kunveno ni elektis “trankvilan” lokon, la sudon de Turkujo lime kun Sirio, kaj precize la urbon Gaziantepo.

Multo okazis en (Gazi) Antepo dum la jarmiloj. Tie estis hititoj, kiuj inventis la radon, tio estas speco de Esperanto de la transporto, tie estis grekoj, romianoj kaj persoj, islamanoj diversspecaj kaj fine turkoj. Ĝi estis unu el la finstacioj de la silka vojo. Tuj post la fino de la unua mondmilito kelkaj malbonaj registaroj, kiuj volis malhelpi la stariĝon de la sendependa turka respubliko, invadis ĝin per siaj armeoj. Mi ne volas diri kiuj ili estis, sed rigardu ĉirkaŭ vi en Eŭropo kaj vi trovos ilin tre facile, ĉar ili ankoraŭ emas invadi kiun ajn. Sed la heroaj antepanoj sukcesis forigi ilin kaj de tiam ili oficiale rajtis ŝanĝi la nomon de sia urbo al Gaziantepo = Antepo la heroa. De tiam ili tute pace okupiĝas pri kultivado de pistakarboj. Kaj pistakoj estas la ĉefa agrikultura produkto de Gaziantepo, la monda ĉefurbo pri tio.

Al la heroaĵoj kaj al la pistakoj ĉijare aldoniĝis esperantistoj. Estrate de la paŝao Murat Ozdizdar (li modeste prezentas sin kiel instruiston) kunvenis trideko da homoj. La ĉefa parto estis turkoj, por kiuj la Mezorienta Kunveno iĝis tra la jaroj ankaŭ la nacia kongreso, sed al ili aldoniĝis esperantistoj el aliaj landoj (Maroko kaj Israelo) kaj gastoj el preskaŭ ĉiuj aliaj kontinentoj: Aŭstralio, Azio, Eŭropo kaj Ameriko (mankis subsahara Afriko, la senviza). La programo estis bunta kun prelegoj kaj turismaj vizitoj. Ben Indestege kaj Hatiĝe Alijeva prelegis pri siaj vojaĝoj al Suda Ameriko kaj montris fotojn spirhaltigajn. Pri briĝo parolis kanada esperantistino, Suzane Roy. Poste juna turka Zamenhof, la 16-jara Mert Koseoglu, prezentis la lingvon, kiun li inventis kaj jam konigis ankaŭ en kongreso de lingvokonstruantoj en Nederlando. Nerono kaj ŝia libro pri Nerono estis la temo de la prelego de Anna Löwenstein, kiu finiĝis per debato pri uzado de Fundamenta kaj oficiala lingvo.

Rafael Mateos, el Hispanio/Maroko, parolis pri la problemoj de araboj kiuj lingvaj lernas Esperanton, alivorte pri la malfacilo distingi en Esperanto inter “i” kaj “e” (ami/ame) kaj inter “o” kaj “u” (amo/amu). Zamenhof, evidente, uzis tro da vokaloj. La taĝika esperantisto Saidmurod Hodazod luktis kontraŭ la modernaj teknologioj por prezenti diskon pri sia lando, kaj malgajnis. Ni devis kontentiĝi per liaj rakontoj.

La turismaj ekskursoj estas nepriskribeblaj. Se vi ne mem vidis la mozaikajn plankojn de la greka-romia epoko en la muzeo de Gaziantepo, vi devas nur veturi tien por kompreni. Se vi ne marĉandis en la bazaro kaj malgraŭ tio pagis tro altan prezon, vi devas mem sperti tion. Unu afero, tamen, vi sciu, antaŭ ol mem vojaĝi al Gaziantepo: la angla estas tute senutila lingvo eĉ en hoteloj, kun taksiistoj kaj tiel plu. La vere internacia lingvo tie estas la germana, kiun oni lernis en Germanio dum laborado tie aŭ lernas nun por elmigri.

Okazis ankaŭ organizaj debatoj. La ĉefa decido estas, ke venontjare la Mezorienta Kunveno okazu en Armenio kaj post du jaroj laŭeble en Maroko.

Fina noto: la turka movado estas juna, tro juna, kaj tre entuziasma. Daŭre aperas novaj memlernintoj el pluraj urboj, kiuj interkonatiĝas kun la jamaj kaj planas agadojn. La paĝo en Fejsbuko (Vizaĝlibro) ŝajnas sufiĉi kiel landa asocio. Daŭre okazas eventetoj ĉirkaŭ la Mezorienta Kunveno, ekzemple ĉijare Rafael Mateos instruis antaŭ kaj post la kunveno en Istanbulo. La turka movado finfine estas juna kaj same entuziasma kiel la lando. En Turkio, almenaŭ en ĝia sudo, vi havas la senton pri evoluo: oni konstruas aŭtovojojn, modernajn domojn, rearbarigas kamparojn kaj montarojn, dum amaso da junulinoj ĉu kun kaptuko, ĉu sen kaptuko, ridetas al la estonta tempo kun la sentebla certeco, ke ĝi estos pli bona ol la pasinta. Ion tian oni apenaŭ plu trovas en Eŭropo.

Renato Corsetti

[FORIGITA!: bildo]

Konu la junajn turkajn esperantistojn

Recenzoj

La longa ombro de Itô

Plena verkaro de L.L. Zamenhof: La preparado de la Bulonja kongreso; Carlo Bourlet kaj La revuo; 1917, forpasis nia Majstro; Dummilitaj esperoj. Tokyo: Libroteko Tokio, [2011]. Komputila KD. Prezo € 12,00

Eĉ kiam, en regulaj intervaloj, Itô kanzi (1918-2005) eldonadis sian PVZ-serion, nur malmultaj konatiĝis kun ĝi, des malpli kun la tuto de 57 volumoj. Post lia morto ĉio forgesiĝis: la kompilinto kaj lia verko. Pokas eĉ la mem-proklamitaj esperantologoj kiuj disponus pri ĉi verkaro de Zamenhof kaj ties inkunabloj. Nur unu sisteme ekspluatas ĉion: Gonçalo Neves por sia Historia Vortaro. Sodomo kaj Gomoro plian fojon saviĝas...

Nun, el la maro de forgeso, dank’ al la klopodoj de N. Syozi, Libroteko Tokio, emerĝas kvar dokumentoj kiujn Itô ankoraŭ preparis, sed ne plu povis lanĉi: Temas pri dokumentoj ligitaj al la Bulonja kongreso (1905), al la personeco de Carlo Bourlet, al la morto de Zamenhof kaj al la “dummilitaj esperoj”.

Kvankam esence nenio nova riveliĝas, la avantaĝo de la kompilo konsistas en tio, ke Itô kunigis la dokumentojn en flue legebla kontinuo tiel, ke antaŭ la leganto leviĝas scenoj deruliĝintaj antaŭ jam tuta jarcento. Pri Bourlet estas domaĝe, ke li limigas sin al tekstoj el La Revuo: lia plena artikolaro donus nete pli kompletan bildon.

La lastaj du partoj, en inversa sinsekvo, konsistigas unu solan dokumenton de 418 paĝoj. Sed la laboron kunigi la dummilitajn artikolojn de Hodler jam entreprenis Gacond.

Al la tuto mankas homogeneco, sed ĝi ja estas interesa enrigardo en la metiejon de la granda japano, en ties labor-metodojn kaj en ties simpatie maleŭropajn precizemon kaj detalemon.

Restas duobla bedaŭr’ amara: ke neniu daŭrigas la kolektan laboron kaj ke Itô ne povis realigi la represon de la Kolekto Aprobita, projekton kiun ni ne nur kovis kune, sed kiu vaste progresis.

Reinhard Haupenthal

Lumo kaj ombro

Mafio klarigata al turistoj. Augusto Cavaldi. El la itala trad. Michela Lipari kaj Carlo Minnaja. Trapani: di girolamo, 2011. 53p. 17cm. ISBN 9788887778991. Prezo: € 6,60. Esenca lernolibro de la itala lingvo. Marco Mezzadri. En Esperanton trad. Davide Astori. Perugia: Guerra, 2006. 251p. 18cm. ISBN 8877159170. Prezo: € 11,40

Du poŝformataj libretoj, ambaŭ aperintaj en Italio ĉe naciaj (!) eldonejoj. Unua pritraktas la arĝentsone belkordan lingvon italan, la alia la malican kaj fian mafion; kvazaŭ lumon kaj ombron, kies interluktado helpas plukoni la vizaĝon de la lando.

La mafio plagis kaj ankoraŭ plagas Italion, senteble venenas ĝian vivon kaj senesperigas sinsekvajn generaciojn, kredigante ke nur la malbono kapablas regi. Tamen kiom ajn potenca estas la mafio, la kontraŭuloj superas nombre kaj forte. La eksteruloj, ĉerpantaj sciojn pri la mafio el filmoj, havas iomete distorditan mensobildon, do la libreto popaŝe trakribras la faktojn kaj la fantaziojn. La libro estas verkita demand-kaj-respondoforme, kio donas al la teksto certan ritmon. Oni legas kun intereso, tamen jam post la tralego senteblas ia manko. Ĉu eble kelkaj bildoj? Eble rektaj citaĵoj el la fontoj? La gazetaro ja abunde pritraktis procesojn kaj multo estis dirita el ambaŭ flankoj de la juĝisteja kadro...

La dua libro, kvankam lernolibro laŭtitole, estas pli konsultilo, tre utila jam ĉe la plej frua lernoŝtupo. Ene oni trovas ne sinsekvajn lecionojn, sed laŭteme dividitajn informojn. Ĝojinde rimarkeblas ke multaj gramatikaj ekzemploj intence uzas ĝuste tiun italan vortoprovizon, kiu estas senpere komprenebla por esperantisto, do la lernanto povas plene koncentriĝi al la strukturo de la lingvo. La tempaj verboformoj estas ofte klarigataj per tempolinioj kun sagoj, metodo elprovite altefika. La paĝaspekto estas tre legifavora: ĉio grava tuj videblas, multaj tabeletoj helpas laŭsisteman akiradon de la lingvo kaj amuzaj bildetoj sentrude vivigas la ekzemplojn. La libro proponas ekzercojn kun la ŝlosilo librofine, kie troveblas ankaŭ kelkaj testoj por memtakso.

Resume: riĉa enhavo kun multaj sciindaĵoj, kvankam sufiĉe etformate, bonkvalita presado kaj, tute nelaste: la ekstermovada deveno de la du libroj.

Yenovk Lazian

UEA retenis la membronombron

Laŭ la oficiala statistiko, aperinta en la aprila numero de la revuo Esperanto, en 2011 UEA havis 5321 individuajn membrojn en 118 landoj, t.e. je 33 pli ol en 2010.

La pinto de 12 landoj konsistis el Francio (534; -13), Germanio (502; -4); Brazilo (385; +11), Japanio (358; -8), Usono (285; -10), Nederlando (233; -6), Italio (181; +1), Rusio (144; +56), Hispanio (142; +1), Svedio (142; +8), Belgio (136; -1), kaj Britio (133; -2). En Kubo, la lando de la Universala Kongreso en 2010, estis 107 membroj (-54) kaj en la pasintjara kongreslando Danio 109 membroj (+6).

Iom malkreskis la nombro de aligitaj membroj, t.e. tiuj membroj de la landaj asocioj, kiuj ne estas samtempe individuaj membroj de UEA. Ili nombris 10 480 (-47). Sur la unua loko estis Ĉinio kun 1 051, same multe kiel en 2010. Por pli ol 300 aligitaj membroj pagis Japanio (908; +7), Pollando (750; +50), Italio (678; -93), Germanio (653; -18), Belgio (461; +59), Kroatio (398; +139), Usono (386; -102), Britio (336; -3) kaj Svedio (314; +15).

La tuta UEA-membraro, kiu konsistas el la individuaj kaj aligitaj membroj kune, estis pasintjare 15 801 (-14). Malpli-ol-30-jaraj estis 373 individuaj membroj, kiuj do samtempe estis individuaj membroj de la junulara sekcio TEJO (+49). Krome, 1 714 el la aligitaj membroj estis malpli ol 30-jaraj (-20), tiel ke TEJO havis entute 2 087 membrojn (+29).

La revuo Esperanto havis pasintjare 3 300 pagitajn abonojn (-208) kaj la renovigita revuo de TEJO, Kontakto, 653 (+56).

Japanio unualoke survoje al la Hanoja UK

735 kongresanoj el 56 landoj aliĝis al la 97-a UK en Hanojo ĝis la 17-a de aprilo. Kun 136 aliĝintoj Japanio transprenis de Vjetnamio, almenaŭ portempe, la unuan lokon. La gastiga lando liveris samdate 129 aliĝojn. Sekvis Francio (65), Germanio (39), Brazilo (37), Ĉinio (25), Italio (23), Korea Resp. (21), Nederlando (19), Pollando (18), Britio (14), Indonezio kaj Nepalo (po 13).

Printempaj tagoj super Mozelo

Jam la trian fojon okazis la renkontiĝo Printempe de EsperantoLand, ĉi-foje en la kunvenejo “Marienburg”, alte super la mozela valo kaj kun bela rigardo ambaŭflanken al la rivero, kiu tie tre kurbiĝas. Kunvenis homoj el Belgio kaj Germanio, kiuj ĝuis belan kaj varian semajnon ĉirkaŭ Pasko.

Prelegojn prezentis Christian Declerck (unu pri gramatiko kaj alian pri la Esperanto-literaturo), Alfred Schubert (pri fotoj kaj aparte pri la graveco de anguloj dum fotado), Marcel Delforge (pri vojaĝo al Mongolio) kaj Lu Wunsch-Rolshoven (pri merkatiko, specife rilate al Esperanto).

La ekskursoj gvidis la partoprenantojn al la najbaraj urboj Cochem, Traben-Trarbach, Zell, Bad Bentrich (kun vizito de varmakva banejo), la radio-teleskopo Effelsberg kaj al kelkaj vulkanlagoj de la regiono “Eifel”. La kastelo Arras estis la celo de promeno de kelkaj kuraĝaj migremuloj, kaj dum aliaj sunaj tagoj la ĉeestantoj ĝuis malpli longajn promenojn en la ĉirkaŭdomaj arbaro kaj vinkampoj. Kaj kompreneble en tiu tradicia vinregiono ne povis manki vingustumado.

Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand

Tradicio kaj moderno en Vintraj Tagoj de EAF

Semajnfine la 10-an/11-an de marto 2012 kolektiĝis kvardeko da partoprenantoj en la fervojnoda urbo Riihimäki, 60 kilometrojn norde de Helsinki, por la tradiciaj Vintraj Tagoj de EAF.

Unu esprimo de tradicio estas la 90-jariĝo de ELFI, la finna ILEI-sekcio. Ĝia prezidanto Sylvia Hämäläinen prezentis ĝian historion kaj la 109-paĝan esperantlingvan libron Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj 1921-2011 kun ampleksaj resumoj en la finna kaj sveda.

Moderno manifestis sin per la uzo de Interreto: Pere de Skajpo Katalin Kováts prelegis pri RITE, la Reta Instruisto-Trejnado ĉe edukado.net, kaj Anna Löwenstein enkondukis nin al Dua Vivo — ambaŭ novaj temoj por la plejmulto de la ĉeestantaro. Nekutima metiejo de Keith Uber rezultigis kvin amuzajn filmetojn, kiuj spekteblas en “Jutubo” ĉe http://www.youtube.com/user/Esperantoliitto/videos — jen unu maniero prezenti estraranojn kaj gastojn.

Okaze de la 125-jara Esperanto, EAF eldonis jubilesimbolan poŝtmarkon, de kiu vendiĝis 200 ekzempleroj. Vidu www.esperanto.fi/Esperanto125. Certe indus eldoni similajn markojn en landoj, kies poŝto ofertas tian servon.

Ne nur la retpaĝaro de EAF renoviĝis, ankaŭ la revuo Esperantolehti estas verkata de alia skipo. La multjaraj redaktoro Mikko Mäkitalo kaj enpaĝigisto Ilkka Santtila estis distingitaj kiel Elstaraj Agantoj.

En la dimanĉa jarkunveno sub la prezidanto Tuomo Grundström rekonfirmiĝis la estraro, en kiu nove elektiĝis Tapani Aarne. La ceteraj estraranoj estas Päivi Saarinen, Tiina Oittinen, Tiina Kosunen, Paula Niinikorpi, Jukka Nikoskelainen, Börje Eriksson, Keke Uber kaj Robert Bogenschneider.

Vizito en la ampleksa Finna Vitromuzeo kaj posta lunĉo finis agrablajn kaj instruajn Vintrajn Tagojn 2012.

Robert Bogenschneider

[FORIGITA!: bildo]

Fina bufedo en la kafejo.

[FORIGITA!: bildo]

Jarkunveno gvidata de Jukka Pietiläinen

Esperanto estu pontlingvo inter sudazianoj

La unua Sud-Azia Seminario (SAS) okazis de la 1-a ĝis la 6-a de marto en Katmanduo, la ĉefurbo de Nepalo, kun 65 partoprenantoj el Nepalo, Barato kaj Pakistano, kaj kelkaj gastoj el aliaj landoj.

Hori Jasuo el Japanio, la ĉefa gasto, inaŭguris la programon per ekbruligado de kandeloj. La programo komenciĝis per la himno La Espero. Poste la prezidantino de Nepala Esperanto-Asocio Indu Thapalija bonvenigis ĉiujn kaj diris, ke Esperanto sendube taŭgas kiel pontlingvo en la landoj de la Suda Azio. La angla estas lingvo de neniu sudazia lando, do ne havas sencon uzi ĝin kiel la pontlingvon. Estis legitaj bondeziraj mesaĝoj el la tuta mondo, kaj landaj reprezentantoj salutis nome de siaj landoj kaj raportis pri landaj agadoj.

La 2-an de marto komenciĝis la laborprogramo, kadre de kiu okazis kvar kursoj de Hori Jasuo kaj 16 prelegoj pri diversaj temoj. La 4-an de marto oni ekskursis al la monteto Shivapuri, rande de la valo Katmanduo. En la ferma ceremonio oni konstatis, ke dum la trilanda kunveno oni uzis nur Esperanton.

Oni decidis okazigi SAS en ĉiu dua jaro kaj fiksi la daton kaj lokon unu jaron antaŭe. Estis formita komitato: sekretario Bharat Ghimire (Nepalo); asistaj sekretarioj Kotha Naga Siva Kumar (Barato), Adeel Butt (Pakistano); konsilantoj SS Pal (Barato) kaj Hori Jasuo (Japanio).

La unuaj celoj de la komitato estos kontaktiĝi kun bangladeŝaj kaj srilankaj esperantistoj kaj inviti ilin elekti reprezentantojn por la komitato; instrui Esperanton en ĉiuj ĉefurboj; fari publikaĵojn pri Esperantaj kaj regionaj aferoj; kunlabori por la regiona movado.

Bharat Ghimire

PSI 2012 okazis en Bonn

120 partoprenantoj sekvis la inviton de Germana Esperanto-Asocio, kiu kunlabore kun Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista organizis la 28-an Printempan Semajnon Internacian inter la 2-a kaj la 9-a de aprilo en la iama germana ĉefurbo Bonn.

Kvankam la ĉefa celgrupo estis familioj, partoprenis, ankaŭ multaj aliaj plenkreskuloj kaj tuta junula grupo el Portugalio.

Kompreneble dum tiu semajno ne mankis religiaj paskaj solenaĵoj kiel la liturgio de la paska nokto.

Krome oni proponis buntan programon: Dumtage okazis multaj prelegoj, diversnivelaj Esperanto-lingvokursoj kaj apartaj programeroj por infanoj kaj junuloj. Ekskursoj kondukis la partoprenantojn i.a. pertrajne al la najbaro urbo Köln, per ŝipo al la proksima kastelo Drachenburg kaj per biciklo laŭ la rivero Rhein.

“Kiu volas iĝi milionulo?” oni demandis vespere en la Esperanta versio de la mondvaste konata televida kvizo. Dum aliaj vesperoj oni ĝuis koncertojn kaj amuziĝis ĉe prezento de la profesia pupteatristo Christof Frank. Poste oni ne nepre pensis pri dormo, sed spektis ĝisnokte filmojn kun esperantlingvaj subtekstoj.

La loko por la PSI 2013 estas St. Andreasberg en la Harz-montaro.

Petra Dueckershoff

[FORIGITA!: bildo]

La portugala grupo kun la instruistoj.

Forpasoj

Rubens A.L. Barbieri (1929-2011) forpasis la 10-an de julio. Li estis longe sekretario de Urugvaja E-Societo kaj kunorganizis en 1954 la Universalan Ekspozicion lige kun la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo.

Catrien Bossong-Singer (1925-2012) mortis la 3-an de aprilo en Geldrop (Nederlando). Ŝi estis longtempa membro de UEA kaj Societo Zamenhof kaj animanto de la klubo en Eindhoven. En LKK de la 73-a UK en Roterdamo (1988) ŝi respondecis pri ekskursoj. Kun la edzo Ru ŝi vaste vojaĝis kaj partoprenis en multaj UK-oj k.a. renkontiĝoj. En 1998 la nederlanda TV faris unuhoran filmon pri Esperanto, kiu turniĝis ĉirkaŭ ilia partopreno en la 83-a UK en Montpeliero. La geedzoj Bossong subtenis multajn agadojn de UEA, precipe en Afriko, kaj la bienon-lernejon Bona Espero en Brazilo.

Wim M.A. De Smet (1932-2012) mortis la 10-an de marto en Brasschaat (Belgio). Doktoriĝinte pri zoologio en 1966 li profesoris en universitatoj en Ruando, Surinamo kaj Gabono. Ekde 1971 li laboris pri Nova Biologia Nomenklaturo (NBN) surbaze de Esperanto. En 1999 AIS, kies plena membro li estis, donis al li la Premion Pirlot pro la verkaro pri NBN. Li kontribuis al Scienca Revuo, Mevo, Monato k.a. revuoj kaj ofte prelegis en Someraj Universitataj Kursoj (SUK), Internacia Somera/Kongresa Universitato kaj AIS. Eldonitaj estis liaj SUK-kursoj Ĝenerala kaj homa histologio (1972), La cetacoj (1976) kaj Nocioj pri ornitologio (1976). Kun Ru Bossong li kompilis Komunlingva nomaro de eŭropaj birdoj (1971). Li verkis ankaŭ la lernolibron Esperanto snel assimileren (1982) kaj retan E-vortaron por la surinama. En 2002 li eldonis la eseojn de la konkurso pri la Premio Miyoshi, UEA en la periodo 1970-80. De Smet estis dumviva membro de UEA kaj multjara delegito en Kalmthout kaj fakdelegito pri zoologio, NBN kaj evoluhelpo.

Per Tore Edler (1930-2012) mortis en Almunge (Svedio). Li membriĝis en UEA en 1952 kaj estis dumviva membro ekde 1962. En 1965 li pagis la kotizon de Dumviva Patrono de UEA. En 1967-1968 li eldonis la mondcivitanisman revueton Mondano.

John Islay Francis (1924-2012), la lasta vivanta ano de la literatura Skota Skolo, forpasis la 20-an de marto en Glasgovo. Profesie licea instruisto de la angla, li eklernis Esperanton laŭ instigo de William Auld en 1942. Post verkoj aperintaj en revuoj, Francis debutis libroforme en Kvaropo (1952), en kiu aperis lia poemciklo La kosmo. Antaŭ ĉio li tamen famiĝis kiel elstara prozisto. En 1960 aperis lia novelaro Vitralo kaj en 1978 la kontraŭmilita romanego La granda kaldrono, ofte menciita kiel la plej pinta atingo de la Esperanta romanarto. Liaj aliaj prozaj verkoj estas la sciencfikcia romano Misio sen alveno (1982), la novelaro Tri rakontoj pri la Miljara Paco (1997) kaj la fantasta La kastelo de Vitro (2004). Aperontaj estas la prozaĵoj La kronprincedzino, Danco de vivo kaj daŭrigo de La kastelo de Vitro. Li kunlaboris ankaŭ por Angla antologio (1957) kaj esperantigis la Ŝekspiran dramon Rikardo Tria (1980).

Hans Heinel (1925-2012) mortis la 4-an de aprilo. Kiel prezidanto de E-Asocio en Kulturligo de GDR (1981-1990) li grave helpis al la evoluigo de la movado en GDR. Li ankaŭ reprezentis GDREA en la Komitato de UEA (1984-1990).

Brian Kaneen (1935-2012) mortis la 8-an de januaro en Vankuvero. Li naskiĝis sur Manks-insulo kaj transloĝiĝis al Kanado kiel studento. De 1965 li vivis en Vankuvero, en kies E-societo li estis unue sekretario kaj poste multjara prezidanto. Kiel docento pri germanistiko ĉe la Universitato Simon Fraser li ofte gvidis E-kursojn. Li estis vicprezidanto de LKK de la 69-a UK en Vankuvero (1984). Li estis ankaŭ estrarano kaj prezidanto (2000-2003) de Kanada E-Asocio kaj redaktis ĝian organon Lumo. En 1997 KEA elektis lin honora membro. Kaneen estis dumviva membro de UEA kaj longe delegito kaj fakdelegito pri lingvoj.

Gábor Lázár (1929-2012) mortis la 16-an de februaro en Covasna (Rumanio), kie li estis delegito kaj fakdelegito pri medicino. Li estis landa delegito de UMEA, aktive kontribuis al Medicina Internacia Revuo kaj ricevis la Shinoda-premion de UMEA en 1984.

Rokuro Makabe (1930-2012), japandevena okulkuracisto, forpasis la 7-an de aprilo en Dreieich (Germanio). Li estis dumviva membro de UEA, regula membro de Societo Zamenof kaj Patrono de TEJO, kaj granda subtenanto de Esperantaj radioelsendoj.

Ramón Manau i Torres (1929-2012) mortis la 25-an de februaro en Sabadell (Hispanio). Li estis dumviva membro kaj vicdelegito de UEA, kunfondinto kaj la unua prezidanto de Kultura Asocio Esperantista, kaj ĉeforganizanto de la SAT-Kongreso en Sant Cugat del Valles (1986).

Richard (Rick) Miller (1966-2012) forpasis la 2-an de marto en Muskegon (Wisconsin, Usono), kie li estis delegito kaj fakdelegito pri elektroniko kaj Interreto.

Nisida Mitunori (1927-2012), membro de UEA ekde 1961, mortis en Hukuoka (Japanio), kie li estis delegito ekde 1983.

Jindřich Ondráček (1935-2012) mortis la 4-an de marto en Prago. Li estis LKK-ano de la 81-a UK en Prago (1996) kaj honora membro de Ĉeĥa E-Asocio.

Péter András Rados (1941-2012) mortis la 3-an de marto en Budapeŝto. Li estis LKK-ano de la 68-a UK en Budapeŝto (1983), gvidis la rubrikon “Literatura Metiejo” de Hungara Vivo kaj kunredaktis la revuon Világ és Nyelv. Li redaktis Hund-bazaro: 33 hungaraj infanpoemoj (1979) kaj tradukis la teatraĵon Betonterapio de J. Elem (1985). Krome li kontribuis per poemtradukoj al Endre Ady 1877-1919 kaj Urboranda nokto (antologio de Attila József, 1986), kaj tradukis kantojn por Anjo Amika. En la 1980-aj jaroj li estis populara gvidanto de intensivaj “fiŝkursoj” per la “pirata metodo”. Kun O. Princz li verkis la informbroŝuron Bemutatjuk az eszperantót (1989).

Helmut Rössler (1925-2012), em. studdirektoro, forpasis la 20-an de februaro en Speyer (Germanio). Li esperantistiĝis en 1955 kaj ofte gvidis kursojn. Li estis dumviva membro de UEA kaj fakdelegito pri matematiko. Rössler kuntradukis Germana antologio (1985) kaj kontribuis al Adoru (2001).

Mirosław Piotr Sirko (1921-2012) mortis la 29-an de marto. Li estis la dojeno de la movado en Bidgoszcz kaj iam vicprezidanto de la tiea filio de Pola E-Asocio.

Josef (Josi) Ŝemer (1950-2012), em. bankoficisto, mortis la 29-an de marto en Tel-Avivo. Li lernis Esperanton en 1966 ĉe Isaj Dratwer pro instigo de sia patro naskiĝinta en Bjalistoko. Ŝemer aktivis en Junulara E-Ligo Israela, prezidis ĝin de 1982 ĝis 1986 kaj kunorganizis la 42-an IJK en Neurim (1986). Li redaktis la organon de E-Ligo en Israelo, Israela Esperantisto (1981-2001), sed li helpredaktis ĝin jam kelkajn jarojn pli frue. Ekde 1975 li estis delegito de UEA; unue junulara delegito, poste fakdelegito pri bankaj aferoj kaj ekde 1989 ankaŭ loka delegito. Ekde 1993 ĝis sia morto li estis kasisto de ELI, ekde 1999 ankaŭ sekretario kaj de 2001 ĝis 2008 prezidanto. Ŝemer estis dumviva membro de UEA ekde 1995, komitatano A 1999-2007, kaj membro de Societo Zamenhof ekde 2008. Lia plej ŝatata agado estis la organizado de la Tel-Aviva klubo, kiun li gvidis ĝis la enhospitaliĝo en januaro 2012. Ekde Ateno (1976) li partoprenis preskaŭ ĉiun UK. Li estis LKK-sekretario de la 85-a UK en Tel-Avivo (2000). Tre ŝatataj estis la “judaj ŝercoj”, kiujn li sendadis rete al centoj da abonantoj.

Ŝoĵi Tokio (1948-2012) mortis la 31-an de marto en Yamagata (Japanio), kie li estis delegito kaj fakdelegito pri elektroniko kaj radio-amatorismo.

Miroslav Závodský (1924-2012) mortis la 14-an de marto en Žilina (Slovakio). Li fondis la E-klubon en Žilina kaj longe instruis la lingvon.