Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2012 6

Malferme

Roterdamo, nia ĝusta loko

85 vizitantoj de la Malferma Tago, kune kun la laborantoj de la Centra Oficejo, prifestis en la naskiĝtago de UEA, la 28-a de aprilo, la 50-jariĝon de Nieuwe Binnenweg 176 kiel la plej grava adreso en la tuta Esperantujo.

Pro la graveco de la datreveno ĉeestis ankaŭ la Estraro de UEA, kiu intence okazigis sian “printempan” kunsidon en la postaj tagoj. Baldaŭ ankaŭ tiuj, kiuj ne povis veni al Roterdamo por la Malferma Tago, povos sekvi la programerojn en la Reta Kinejo de UEA, plej grave la rememorojn de d-ro Ulrich Lins, kiu rakontis pri homoj, kiujn li renkontis dum siaj vizitoj al la CO dum pli ol kvar jardekoj, kaj pri movadaj eventoj dum tiu periodo, iel ligitaj al ĝi.

Tiu Malferma Tago estis jam la 34-a. Ankaŭ la 3-a Malferma Tago en novembro 1995 estis dediĉita al datreveno de la CO, nome al ĝia translokiĝo el la vilaĝo Heronsgate apud Londono al Roterdamo en 1955. Tiam la ĉefa gasto estis William Auld, kiu laŭ la anonco pri tiu Malferma Tago “pakis la Centran Oficejon en Heronsgate por transporto al Roterdamo”. Ĉeestis ankaŭ Joaquim Calado, kiu siatempe kiel fortika junulo kaj aktivulo de la klubo Merkurio malpakis la skatolojn, kiujn la granda poeto kaj iama redaktoro de tiu ĉi revuo estis preparinta, por instali la oficejon en la domo luprenita de UEA. En la urbocentro, kie ankoraŭ ĉie videblis la spuroj de ĝia detruiĝo en la milito, ekrezidis nia asocio de paco.

Dekomence oni antaŭvidis, ke la oficejo ne restos longe ĉe sia nova adreso. La domo estis konfiskita de la urbaj aŭtoritatoj, kiuj planis malkonstrui ĝin por krei spacon por nova strato. En 1961 estis onidiroj, ke tamen ne necesus malkonstrui la domon, kaj sekve direktorino Marianne Vermaas skribis al la urbodomo, ke UEA pretas aĉeti ĝin. La urbodomo respondis, ke la estonteco de la domo ne estas sufiĉe certa por povi ĝin vendi. UEA do ekserĉis alian taŭgan domon en la centro kaj aĉetis la nunan, en kiu la CO ekfunkciis en aprilo 1962.

Roterdamo estas multrilate konvena loko por nia oficejo. Ĝi estas facile atingebla, nuntempe eĉ pli facile ol antaŭe: trajnveturo el la flughaveno Schiphol daŭras 25 minutojn kaj baldaŭ eĉ malpli. Pluraj aliaj aferoj havas simbolan signifon. Pro sia haveno, kiu ĝis lastatempe estis la plej granda en la mondo, Roterdamo estas vera mondurbo kaj ofte nomata la pordego de Eŭropo. Ĉe la rivero Mozo, kiu fluas tra ĝi, konstante flirtas 175 flagoj por marki, ke la urba loĝantaro reprezentas tiom da landoj. La granda humanisto Erasmo estis filo de Roterdamo, kiu iam estis lulilo de filozofio kaj de progresemaj ideoj. Statuo de Hugo Grotius antaŭ la urbodomo memorigas, ke tiu fondinto de la internacia juro laboris kiel jura konsilisto de Roterdamo. Antaŭ 300 jaroj en la kafejo “La Lanterno” kolektiĝis multaj elstaraj pensuloj, kiuj persekutataj hejmlande trovis rifuĝejon en la urbo de Erasmo, kie ĉiu rajtis libere paroli kaj ĉiaj libroj estis senĝene presataj. Iliajn diskutojn gvidis John Locke, kiu ĉi tie laboris super la konstitucio de Pensilvanio, poste modelo por la usona konstitucio. Pierre Bayle eldonis en Roterdamo la unuan popularsciencan revuon en Eŭropo kaj verkis enciklopedion, kiu fariĝis internacia furoraĵo. Kun referencoj tien kaj reen kaj kun aldonaj notoj kaj klarigoj en la marĝenoj la enciklopedio de Bayle pionire aplikis hipertekston, kiu nun karakterizas Interreton. Survoje al la UEA-domo, ĉe Nieuwe Binnenweg 75, la vizitanto povas halti por ripoza medito sur benko, kiun ornamas reliefo de tiu klerulo, siatempe konata kiel la “filozofo de Roterdamo”.

Eble tamen io tute alia plej trafe indikas, kvazaŭ UEA nepre devis eknesti en Roterdamo. Ĉi tie jam troviĝis la plej fama simbolo de la monda lingva problemo, sed per la translokiĝo de la multnacia Centra Oficejo, funkcianta en neŭtrala lingvo, ankaŭ la plej konvinka simbolo de ĝia solvo venis al la sama urbo. Nur je iom pli ol ŝtonĵeto de la domo de UEA troviĝas la artmuzeo Boijmans van Beuningen, kiu posedas unu el la du pentraĵoj pri la Babel-turo de Pieter Bruegel. Cetere, ankaŭ la alia taŭge situas, nome en Vieno, samurbe kun Internacia Esperanto-Muzeo. Kiel lerte la nevidebla mano de la historio reĝisoras, aperas ankaŭ en tio, ke antaŭ 50 jaroj la vojo de UEA kondukis al domo, kiu estis konstruita en 1887. Tio preskaŭ ne okazis, ĉar post la aĉeto de la nuna domo montriĝis, ke la antaŭa domo, konstruita “nur” en 1891, saviĝis de malkonstruado kaj do eble plu povus esti nia hejmo.

La domo en Nieuwe Binnenweg 176 estas via domo. Bonvenon viziti ĝin!

Osmo Buller

Historigrava konferenco en Triesto

De la 9-a (Tago de Eŭropo) ĝis la 11-a de majo 2012 okazis en Triesto (Italio), eŭropa konferenco “Kia estus Eŭropo nun, se ne ekzistus EU?”. La konferencon organizis Eŭropa Esperanto-Unio kunlabore kun la loka partnero Triesta Esperantista Asocio. Kunpartneris ankaŭ E@I (Slovakio), Asocio por eŭropa Konscio (Slovenio) kaj Societo por eŭropa konscio (Kroatio).

La projekton ellaboris EEU, kiu proponis kunfinancadon de la fondaĵo Eŭropo por Civitanoj de EU. Ĝi estis aprobita en 2011 kaj financita per 35 000 eŭroj. La tre aktuala temo helpis la organizantojn venigi al la konferenco eksterordinare gravajn personojn kaj mi kredas ke neniam en la 125-jara historio de Esperanto en aranĝo organizita de esperantistoj partoprenis du eksaj ŝtatprezidantoj kaj aro da eminentaj politikistoj kaj sciencistoj.

En la konferenco partoprenis interalie la eksa ŝtatprezidanto de Kroatio Stjepan Mesić, la eksa ŝtatprezidanto de Slovenio Milan Kučan, la eksa ministro pri eksteraj aferoj de Italio Gianni de Michelis, la nuna parlamentano de Eŭropa parlamento Antonio Cancian (italo), la eksa ĝenerala sekretario de Eŭropa Popola Partio Thomas Jansen, la eksa parlamentano de Eŭropa Parlamento Giorgio Rossetti (italo) kaj aro da fakuloj: François Grin el Svislando, Mladen Staničić el Kroatio, Božo Repe el Slovenio, Stefano Amodeo kaj Paolo Alessi el Italio, Seán Ó Riain el Irlando/Belgio kaj Zlatko Tišljar el Slovenio/Kroatio. Post ĉiu el la prelegoj sekvis viglaj debatoj kun la publiko. La 10-an de majo okazis Ronda Tablo kiun gvidis Giorgio Rossetti kaj en kiu respondis al demandoj rilate la rolon de EU por konservi la pacon en la mondo Stjepan Mesić, Milan Kučan, Thomas Jansen kaj Gianni de Michelis.

La laborlingvoj de la aranĝo estis la itala, la angla kaj Esperanto, kaj en kelkaj kazoj ankaŭ la kroata kaj la slovena. La kompletan samtempan tradukadon ĉiuj povis sekvi en tiuj lingvoj danke al 7 interpretistoj, inter kiuj 5 esperantistaj, kiuj brile plenumis sian taskon: Nikola Rašić, Michela Lipari, Cristina de Giorgi, Marek Blahuš kaj István Ertl.

Duono de la publiko estis esperantistoj, ĉefe norditalaj, kaj duono estis studentoj de ĵurnalismo el ses universitatoj de 5 landoj (AT, SK, SI, HR, IT) kiujn gvidis iliaj profesoroj. Por ili dum la konferenco estis organizitaj specifaj laborejoj, kiujn gvidis profesoro Stjepan Malović el la universitato de Zadar kaj profesorino Gordana Vilović el la universitato de Zagrebo, en kiuj la studentoj povis simuli diversajn politikajn situaciojn kaj esprimi siajn opiniojn rilate la ĉeftemon de la konferenco. Tiu agado estis sukcesa kaj por estonta ekzemplodona metodologio en ĵurnalismaj studoj.

Fine de la solena malfermo kantis la Eŭropan himnon en Esperanto (laŭ la teksto de U. Broccatelli) la sopranulino Ingrid Jellenz, kiun akompanis la pianisto Elia Macrì.

Triesta Esperanto-Asocio sukcesis atingi pliajn sukcesojn:

  1. La konferencon aŭspiciis: la Ministro por Eŭropaj Aferoj de Italio, Enzo Moavero Milanesi
  2. Triesta E-Asocio ricevis pro la aranĝo Premion de la Prezidanto de la Itala Respubliko Giorgio Napolitano
  3. Finance subtenis la konferencon ankaŭ la Aŭtonomia Regiono Friulio-Venetio-Ĝulio.

Diversmaniere helpis kaj subtenis ĝin ankaŭ Komunumo de Triesto, Universitato por Studoj de Triesto kaj Unesko-Centro de Triesto.

La kunligo de gravaj politikistoj, sciencistoj kaj la ĵurnalisma fako lige al la Tago de Eŭropo en la itala urbo tuj apud la slovena landlimo allogis multajn profesiajn ĵurnalistojn el la du landoj. Estis deko da televidaj intervjuoj kun la gravuloj kaj multaj intervjuoj por radioj, aperis aro da artikoloj en la ĵurnaloj.

Ne estis facile kunordigi la tutan laboron. Pro la sufiĉe bona preparplano ne okazis organizaj misoj, precipe danke al lokaj triestaj esperantistoj, gvidataj de Edvige Ackerman kaj la stabo de EEU, gvidata de Maja Tišljar.

Aparte kaj specife valoraj estis du vespermanĝoj: la unua kun la eksprezidantoj de Slovenio kaj Kroatio kaj iliaj akompanantoj kaj la dua kun la italaj politikistoj kaj kelkaj prelegantoj. La unua estis aparte signifa, ĉar dum la senceremonia vespermanĝo ni povis preskau tri horojn kunesti senpere kun la historiaj personecoj, kiuj gvidis sian landon dum la plej malfacila tempo de la jugoslava milito. Surprizis nin la simpleco de Kučan kaj Mesić, kiuj povis paroli pri kiu ajn temo (literaturo, filozofio, politiko...), sed ĉe tio daŭre rakonti amason da ŝercoj kaj anekdotoj el sia vivo. Feliĉe ni havis same lertan ŝercrakontanton kaj homon kiu konas bone multegajn temojn kaj parolas aron da lingvoj, Nikola Rašić, kiu sukcese kunrolis en la defia tasko.

Por la Esperanto-movado gravis ke tiuj homoj ne ĝeniĝis veni al aranĝo de esperantistoj, en kiu ili povis rekte sperti la normalan kaj kvalitan uzon de Esperanto en ĉiuj situacioj (kio plurajn el ili surprizis). En sia prelego Mesić kelkfoje menciis Esperanton, dirante interalie: “Mi esperas ke ankaŭ Esperanto trovos lokon en la estonta Eŭropa Unio”.

Grava rezulto de la triesta multfaceta aranĝo estas ke ĝi kontribuis al la konsciigo pri tio kiom gravas Eŭropa Unio por la paco en Eŭropo kaj la mondo, kaj ni esperas ke io el tio post nia raporto al la Eŭropa Komisiono atingos la orelojn de la nunaj politikdecidantoj.

Mi citas nun tion kion mi diris en la fermo:

“Ni povas fieri ke EEU faris ion eksterordinaran. En la historio de Esperanto-movado neniam iu aranĝo kiun planis kaj organizis esperantistoj, havis tiom eminentan partoprenon de superaj politikistoj.

Tio okazis dank’ al pluraj faktoroj, inter kiuj mi nomas kelkajn:

  1. ke ni disponis pri kapabla teamo, kiu baze de sperto kaj profesia laboro sciis inventi la ĝustan kaj allogan projekton, kiun EU-instancoj pretis financi,
  2. ke nia movado evoluis sufiĉe, ke tiaj eminentuloj konis ĝin kaj pretis akcepti nian inviton partopreni, sciante ke tio ilin ne damaĝos,
  3. ke nia movado havas tiel kvalitajn interpretistojn, kiuj kapablas samkvalite plenumi la samtempan interpretadon inter Esperanto kaj pluraj aliaj lingvoj,
  4. ke EEU havas malpli formalan kaj tre flekseblan, sekve tre efikan strukturon de funkciado de organoj, kiun ne sufokas tro da propra burokratado.”

La aranĝo atingis multe pli ol ni esperis:

a) La referaĵoj, diskutoj kaj la ronda tablo donis gravajn kontribuojn al la kuraĝigo de pluekzistado de EU en la nuna krizo.

b) La temo kaj eminenta partoprenantaro allogis neantaŭvideble multajn reprezentantojn de publikaj medioj el Slovenio kaj Italio, kaj aperis plurdeko da televidaj kaj radiaj intervjuoj, raportaĵoj kaj multaj gazetaj artikoloj interalie pro tio, ke la konferenco okazis en bone elektita tempo okaze de la Tago de Eŭropo.

c) La partopreno de grupoj da junaj ĵurnalistoj kaj studentoj de ĵurnalismo havis tre interesan metodologian eksperimenton, utilan por ilia profesio, kaj la laborejoj de junaj homoj el pluraj landoj rezultigis multajn amikecojn.

ĉ) Gravan rolon por la sukceso havis la bonega loka laboro de esperantistoj el Triesta Esperantista Asocio, kiuj senriproĉe organizis la tutan lokan kaj regionan laboron, sed ankoraŭ multe pli. Ili, gvidataj de Edvige Ackerman, sukcesis ricevi fortan subtenon de politikaj kaj sciencaj institucioj kaj personoj en Italio, la regiono Friulio-Venetio-Ĝulio kaj en Triesto mem.

En la Fermo la prezidanto Seán Ó Riain prezentis la konkludojn de la konferenco:

  1. la ĝisnuna eŭropa integriĝo sukcesis starigi la plej longan periodon da paco, kiun Eŭropo travivis;
  2. necesas daŭrigi, plidemokratiigi, pliefikigi kaj pliprofundigi la eŭropan integriĝon por sekurigi pacon estonte;
  3. la ekonomia dimensio de la eŭropa integriĝo estas kaj estonte restos centre grava, sed ĝi sola ne sufiĉas;
  4. oni bezonos estonte plie evoluigi la kulturan, edukan kaj lingvan dimensiojn de la eŭropa integriĝo, kiu koncernas homojn kaj ne nur konsumantojn;
  5. aparte gravas plifortigi la ligojn, inter ili la emocian ligon, de la civitano kun la eŭropa integriĝo;
  6. la kantado de la eŭropa himno en neŭtrala lingvo, kiu ne apartenas al unu popolo, sed povos aparteni samnivele al ĉiuj eŭropaj popoloj kaj civitanoj, estas unu el multaj manieroj, kiuj povos kontribui al la supremenciitaj celoj;
  7. kadre de la eŭropa multlingveco necesas plidemokratiigi la lingvolernadon, por ke ĉiuj lernantoj spertu pli da sukceso en ĝi, kaj tiel kontribui al la edukaj celoj de la oficiala EU-tagordo “Eŭropo 2020”.
Zlatko Tišljar

TEJO tutmonde

Komencanto-spertoj de denaskulo

Helpu ankaŭ vi al la Komisiono de Eksteraj Rilatoj de TEJO

Eble strangas la titolo, sed ja ŝajno ofte trompas. Do, mi komence respondu vian demandon, kiu verŝajne estas io tia: “Kiel denaskulo povas esti komencanto (se temas pri Esperanto), krom gramatikaj temoj?”

Laŭ miaj spertoj se temas pri eksteraj rilatoj de TEJO, tiukaze ĝenerale eĉ pli da informoj povas manki ol koncerne la gramatikon. Mi, kiel denaskulo, infanaĝe sciis preskaŭ nenion pri la movado, kaj eĉ post mia engaĝiĝo en HEJ (Hungara E-Junularo) mi ne iĝis ĉioscia. Poste mi aliĝis al la retlisto de KER (Komisiono pri Eksteraj Rilatoj), kaj mi konfesas, ke mia nescio nur iom post iom malkreskas, sed mi ja klopodu daŭrigi tiun vojon por la bona “rezulto”.

Certe grava paŝo en tiu ĉi procezo estis mia vizito al Bruselo. Por eviti miskomprenojn: ne la urbo mem utilis tiom por mi (kvankam ĝi sendube belegas), sed gravis la evento FoJE (Forumo Junulara Eŭropa), kiun mi partoprenis unuafoje. Ĝi estis membrokonsilio (COMEM), kiu okazis de la 20-a ĝis la 21-a de aprilo, kie ĉiu membro (organizo) de FoJE reprezentis sin. Flanke de TEJO Michael Boris Mandirola (estrarano pri eksteraj rilatoj) estis la oficiala delegito, kaj mi la kroma. Antaŭ ol ĉeesti en la konsilio mi partoprenis iom malpli formalan kunvenon, kie eblis priparoli la demandojn pri kiuj en la oficiala programo oni devos voĉdoni. Entute temis do dum COMEM ĉefe pri politikaj paperoj, kun iom da “burokrata spicaĵo”.

Kial tiu ĉi “plado” tamen bongustis, eĉ en la unua testo? Unue ĉar ĝi estis tre interesa kaj certe riĉiga sperto. Kvankam mi ne tiom aparte interesiĝas pri politiko, la diskutoj, ekz. pri la laborebloj de junuloj aŭ pri junulaj rajtoj, tenis mian atenton. Due ĉar ĉeestis pli ol 100 junuloj el la tuta Eŭropo. Tio kreis internacian kaj interesan medion kaj etoson, fakte iom similan al la Esperanto-aranĝoj, se pretervidi la uzon de la angla. Kaj fine, sed ne fone, ĉar la lingvaj rajtoj kaj celoj de TEJO estis, laŭ mi, sukcese reprezentataj dum la aranĝo. Koncerne tion pleje menciindas ke la ŝanĝpropono subtenata ankaŭ de ni, malgraŭ la estrara opinio, eniris la oficialan dokumenton de FoJE: Temis pri frazoj pri movebloj de junuloj, respondantaj i.a. al pasportaj problemoj kaj labor- kaj stud-ebloj eksterlande.

Resume, estis strange kiom rapide mi alkutimiĝis al la evento mem, al la medio kaj al la dumaj taskoj. Estis entute du tagoj, sed ŝajnis multe malpli, kiel tio ĉe bonfarto kutimas esti. COMEM certe estis grava ne nur por mia spertiĝo pri KER-aĵoj, aŭ por plibonigo de mia lingvoscio, sed ankaŭ persone ĝi estis por mi elstara okazaĵo. Verŝajne mi bone povis utiligi tiun ĉi eblon por ĉiuspeca evoluo, kaj espereble mia ĉeesto estos utila ankaŭ por TEJO. Mi ŝatus danki ĉi tie pro la helpo kaj subteno kiun mi ricevis. Plie, mi ŝatus kuraĝigi ĉiujn aliĝi al la KER-listo, aŭ partopreni en tiaj eventoj, ĉar ili ja estas multe pli ol ŝajnas esti.

Sarolta Bagó

[FORIGITA!: bildo]

Grupa foto el CONEM, Bruselo (arkivo de FoJE)

Novaĵoj en la reto

La reta projekto Komputeko

En aprilo 2006 komenciĝis la reta projekto “Komputeko” (mallongigo de “Prikomputila terminokolekto”) de E@I, kiu celas kunigi la pri-komputilajn terminojn de diversaj vortaroj, por faciligi la aliron al kaj la komparon inter la diversaj vortaroj, kaj tiel stimuli ĝustan lingvouzon kaj kontraŭi la uzadon de (ofte fuŝa formo de) usonangla termino. La retejo de la projekto estas www.komputeko.net.

Novaĵoj de la retejo
  • Estis kreita la eblo aldoni Komputekon al la serĉbreto de la TTT-legilo Firefox (Fajrovulpo)
  • Eblas elŝuti plurlingvan (eo-en-nl-fr-cs) liston de la plej oftaj prikomputilaj vortoj (pdf)
  • Aldoniĝis Unikoda konvertilo por facile konverti tekstojn verkitajn per surogata sistemo (x, h k.s.) al tekstoj kun ĉapelitaj literoj
  • Aperas ankaŭ HTML-kodoprezento
  • Ŝanĝiĝis la aspekto de la ĉefpaĝo kaj serĉ-kampo, por faciligi la uzadon ankaŭ per poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj.
Pli ol 500 aldonoj kaj modifoj

En la retejo ĝis aprilo 2012 kaj en la unua papera eldono en 2008 aperis pli ol 7 500 prikomputilaj usonanglaj terminoj kun tradukoj en Esperanto. Estis aldonitaj fontoj kaj foje ankaŭ alternativa traduko. Pri la enhavo kunlaboris interalie Paul Peeraerts kaj Maŭro La Torre. Sekvis alvoko sendi komentojn, proponojn. Kelkaj spertuloj kiel Edmund Grimley Evans prenis tion serioze kaj sendis multajn atentigojn. Tio gravas ĉar li respondecis pri la komputilaj vortoj en PIV 2002/2005.

Dum la pasintaj kvar jaroj estis kolektataj rimarkoj, korektataj eraroj kaj pliampleksigata la kolekto, en kiu nun estas pli ol 7 800 terminoj. Aperas ekzemple la vortoj “skajpi”, “tabulkomputilo” kaj “virtuala klavaro”. En la angla unu vorto havas foje multajn signifojn. Tial estis aldonitaj kromaj signifoj al vortoj kiel: • join (become member) — membriĝi; • join (put together) — kunmeti; • join (connect) — kupli; • join (link) — kunligi. Kompletan liston de novaj kaj ŝanĝitaj terminoj eblas trovi en la retejo.

Al la papera libro (la dua eldono en 2012) aldoniĝis kelkaj kromaj ĉapitroj. Aperas kvinlingva listo kun 400 ofte uzataj vortoj, kromaj bildoj kaj klarigoj, ekzemplaj frazoj el Vikipedio kaj informoj pri ĉapelitaj literoj. Malmultaj esperantistoj scias kiel nomi “www” (vavo-vavo-vavo) kaj “@” (ĉe) en retpoŝtadresoj. Tial aldoniĝis ankaŭ ĉapitro pri la nomoj de helposignoj.

Longdaŭra projekto

La celo de la projekto Komputeko estas kolekti tiujn vortojn, kiujn oni vere uzas en la praktiko, kaj disponigi ilin kiel eble plej vaste: per la retejo, per la libreto, per listoj de la plej oftaj vortoj k.s. La ideo estas unuavice amase distribui ilin en renkontiĝoj, por helpi al esperantistoj trovi la ĝustan vorton por koncepto, kiun ili havas en la kapo. Duavice estas kunlaboro kun vortaristoj, ne por altrudi al ili vortojn, sed por ke ili almenaŭ konsideru ilin por venonta eldono de sia vortaro.

Ĉiutage aperas novaj prikomputilaj terminoj kaj foje en la praktiko oni ekuzas aliajn vortojn por la sama afero. Komputeko estas longdaŭra projekto. De tempo al tempo ĝi publikigos ĝisdatigitajn versiojn. Viaj komentoj kaj sugestoj estas tre bonvenaj.

La projekto “Komputeko” pruvas i.a., ke Esperanto jes ja povas esti lingvo tute egalrajta kun la aliaj (naciaj), ke eblas en ĝi havi modernan terminologion kaj tute aktualan vortprovizon. Efektive, per tiu ĉi angla-Esperanta prikomputila terminokolekto denove esperantistoj iom antaŭis plurajn naciojn kaj naciajn lingvojn, ĉar en multaj tute mankas prikomputila terminologio (oni uzas la anglajn terminojn), aŭ ĝi estas signife malpli riĉa (kutime kelkcent esprimoj). La plua projekto de E@I do strebas esti ekzemplo ankaŭ por aliaj (kaj lingvoj kaj fakoj). Estus tre bone, se similaj verkoj povus aperadi pli ofte ankaŭ pri aliaj fakoj kaj sciencoj en Esperanto.

Pri la celoj kaj historio de la projekto vi trovos pliajn informojn interalie en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Komputeko. Menciindas ke la projekto celas esti plurlingva (aŭ multlingva) — en la retejo jam nun eblas trovi terminologion en pluraj lingvoj (fr, de, nl, pl, es, ca), sed kun signife malpli da terminoj ol havas la Esperanta versio nun. Se vi interesiĝas pri kunlaboro (ĉu pri la Esperanta versio, ĉu pri la eblo traduki la terminojn vialingven), kontaktu la teamon de Komputeko.

La projekto estos detale prezentita dum la ĉi-jara “KAEST” en novembro. Pli da detaloj vidu ĉe la hejmpaĝo: http://kaest.ikso.net.

Yves Nevelsteen kaj Peter Baláž
E@I-estraranoj

Estrara raporto

UEA en la jaro 2011

ENKONDUKE

Mastrumi intergeneracian transiron

Dum la estraraj mandatoj 2007-10 kaj 2010-13 ni mastrumas asocian transiron al stilo evoluigata de la pragmanifesta generacio de esperantistaj agantoj. La nunan laborjaron elstarigas diversaj konkretaj trafoj. Instrue, ni elanis en Ĉinio. En eksteraj rilatoj, ni amendigis en Bonn la deklaron de la 64-a NRO-konferenco de UN, adresitan al la konferenco Rio+20 en junio 2012. Eniris la dokumenton niaj rekomendoj pri lingvaj rajtoj, pri kultura diverseco, eĉ pri la potencialo de neŭtrala internacia lingvo. En nia longdaŭra kunagado kun internaciaj fakaj institucioj, nia rilato kun la Teknika Komitato 37 de ISO pliintimiĝis.

La membroj ofte pli pretas akcepti ĉi tiajn atingojn kiel signojn de movada elano ol ekzemple la aperon en 2011 de la libro Loĝi en homaj lingvoj Esperante ĉe Mondial kaj angle ĉe la Barata Konsilio de Filozofia Esploro. Estas dezirinde, ke prezidanto estu persono modesta. Tamen mi havas la devon informi vin pri la strategia graveco de jena fakto. Nacia esplorkonsilio, nominte min nacia vizitprofesoro pri la filozofio por 2008-09 kaj aranĝinte ke mi prelegu en kvar universitatoj, poste tute senproteste aperigas tian libron. La verko eksplicite elstarigas la fakan gravecon de Esperanto por filozofoj, lingvistoj kaj parencfakanoj — mi intence strukturis ĝin tiel, ke ankaŭ nefakaj esperantistaj agantoj povu legi ĝin kiel manifeston de aktualigita esperantismo. Ĝia apero estas grava atingo i.a. por la Esperanta Stud-Fondaĵo, kiu parte egidis la esploradon por ĝi.

Nun ni komencas la laŭkvartalan ĉiĉeronadon tra nia laborjaro.

Bonvenon al 2011-12.

Prezidanto de UEA,
P. Dasgupta

LA ORGANIZA STATO

Sepdeko da Landaj Asocioj

Ĝenerala Sekretario B. Pietrzak

En la jaro 2011 UEA havis 70 Landajn Asociojn. Estis kun ĝi ligitaj 6 aliĝintaj kaj 33 kunlaborantaj Fakaj Asocioj. UEA tiujare havis 5 321 individuajn membrojn en 118 landoj, t.e. je 33 pli ol en 2010. Iom malkreskis la nombro de aligitaj membroj, t.e. tiuj membroj de la landaj asocioj, kiuj ne estas samtempe individuaj membroj de UEA. Ilia nombro malkreskis je 47 personoj kaj egalis entute al 10 480. La tuta UEA-membraro, kiu konsistas el la individuaj kaj aligitaj membroj egalis al 15 801 personoj.

La Komitato de UEA konsistas el 65 membroj (51-A, 6-B, 8-C) kaj 9 observantoj. Ĝi fizike kunsidis du fojojn dum la Kopenhaga UK. Dokumentoj pri ĝiaj dumkongresaj laboroj troviĝas en la Teko de la reta Jarlibro. Tiuj dokumentoj estas libere konsulteblaj ankaŭ de individuaj membroj de UEA. La protokolo estis elŝutita 35 fojojn, la Subkomitataj Raportoj kun decidoj 42 fojojn. Ĉiuj komitatanoj estas ligitaj kaj laboras per la interreta Diskutlisto.

Ankaŭ la Estraro tradicie dum la jaro laboras pere de retaj diskutoj. Fizikaj kunvenoj okazis dum la printempa kunsido en la Centra Oficejo (aprilo 2011), kaj en neplena konsisto lige kun la novembra Malferma Tago en la CO. La estraro plurfoje kunsidis fizike en la daŭro de la Kopenhaga UK. Pri sia laboro la estraro raportis post la printempa kunsido en Roterdamo, pere de la Estrara Raporto (Esperanto, junio 2011), kadre de la kunsido dum la Kopenhaga UK (La estraro respondas) kaj post la Malferma Tago en novembro 2011. La raportoj celis kaj la Komitatanojn kaj la tutan esperantistan publikon.

[FORIGITA!: bildo]

Komitatkunsido en la Kopenhaga UK

ADMINISTRADO

Raportas la respondeca estrarano L. Demmendaal

Administre la jaro 2011 pasis bone malgraŭ la malsano de la ĝenerala direktoro Osmo Buller dum la unua jarduono. Dum la oficistoj faris sian plejeblon, por ke la membroj ne havu ĝenon, ĉefe la komitato, la komisionoj kaj komisiitoj kaj la estraro sentis lian foreston. En 2011 la stabo konsistis el: Osmo Buller, Tobiasz Kaźimierski, Clay Magalhães, Katarzyna Marciniak, Roy McCoy, Ionel Oneţ, Ralph Schmeits, Stanka Starčević kaj Pasquale Zapelli. S-ino Linda Silva Miranda prizorgis la purigadon de la Centra Oficejo (CO). Stano Marček redaktis la revuon Esperanto.

En kaj ekster la CO laboris diversaj volontuloj: Wim Baris, Paweł Fischer-Kotowski kaj Heidi Goes (biblioteko), Bertus Demmendaal (poŝtmarkvendado), Andrej Grigorjevskij (TTT-ejo), Rob Moerbeek (provlegado, biblioteko k.a.), Atie van Zeist (sekretariado). En la Afrika Oficejo volontulis André Gokan.

Kio estas la Estrara Raporto?

La Estraro de UEA ĉiujare pretigas raporton “pri la agado de la Asocio” dum la antaŭa jaro. Ĝi estas diskutata de la Komitato de UEA en la Universala Kongreso de Esperanto. La raporto kovras la antaŭan kalendaran jaron kaj traktas agadojn rekte ligeblajn al la Asocio. Tamen, estas foje malfacile distingi la agadon de la fakaj asocioj, aŭ eĉ de sendependaj institucioj, kiuj tamen proksime rilatas kun la Asocio. Tiu ĉi raporto do prezentas bildon de la agado de UEA en la kunteksto de la ĝenerala laboro de la Esperanto-movado, ĉefe dum la jaro 2011.

FINANCO

Bona jaro

Raportas la respondeca estrarano L. Demmendaal

La jaro 2011 finance pasis bone. Aparte bonvenaj estis la signifa donaco de S-ro Edvardsen, egala al 120 000 eŭroj kaj la heredaĵo de s-ino Middelkoop egala al 450 000 eŭroj. Per la rento de tiuj donacoj UEA povos estonte pligrandigi siajn agadojn por Esperanto. Tio jam videbliĝas en la buĝeto por 2012. Aparte grava por la asocio estas tiuj 144 mecenatoj, kiuj pagis la aldonan kotizon por Societo Zamenhof.

Per donacoj por diversaj specifaj celoj eblis/eblos:

  • membrigi nepagipovajn esperantistojn pere de fondaĵo Canuto (7 970 eŭroj);
  • i.a. prizorgi la enskatoligon en acidrezistaj skatoloj de periodaĵoj en la Biblioteko Hodler pere de la Volontula Fondaĵo (2 456 eŭroj) kaj Biblioteko (889 eŭroj);
  • disvastigi Esperanton en Afriko (6 989 eŭroj en la Konto Afriko kaj 2 433 eŭroj por la Afrika Kapitalo);
  • disvastigi Esperanton en Ameriko (881 eŭroj);
  • disvastigi Esperanton en Azio (2 478 eŭroj);
  • donaci librokuponojn al vjetnamaj kongresanoj en Hanojo 2012 (2 430 eŭroj);
  • subteni la laboron ĉe UN en Novjorko (422 eŭroj);
  • helpi esperantistojn, kiuj suferis pro milito aŭ naturkatastrofo pere de la Konto Espero (2 561 eŭroj);
  • eldoni novan varbfolion dank’ al la vendado de uzitaj poŝtmarkoj (363 eŭroj). Dume la Ĝenerala Kaso ricevis 2 530 eŭrojn. Al la donacintoj estis sendita la bulteno Danke.

La membronombro de individuaj membroj iom kreskis en 2011 (de 5 288 al 5 321), ili estas la ĉefa financa fonto de la asocio. Inter ili estis 373 junaj membroj. Landaj asocioj pagas simbolan kotizon por tiuj membroj, kiuj ankoraŭ ne estas individuaj membroj de UEA, temas pri 10 480 aligitaj membroj. La spezokonto estas praktike ekvilibra kaj ankaŭ la Bilanco montras kreskon.

[FORIGITA!: bildo]

Loes Demmendaal en la kunsido de la financa subkomitato en la Kopenhaga UK.

KONGRESOJ

Dialogo kaj interkompreno

Raportas la respondeca estrarano C. Nourmont

La 96-a Universala Kongreso okazis de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2011 en Kopenhago, Danlando. Aliĝis 1 458 kongresanoj el 66 landoj. Sukcese laboris la Loka Kongresa Komitato sub la gvido de Ileana Schrøder kaj la kongresa fako de UEA. Pri la tuta UK abunde raportis la revuo Esperanto, speciale en la septembra kaj oktobra numeroj, kaj en tiu ĉi raporto aperas nur resumegaj eroj el la tuto.

Unuiĝintaj Nacioj proklamis la jaron 2011 “Internacia Jaro de la Junularo”. La kongresa temo “Dialogo kaj interkompreno” trafe enkadriĝis en tiu jaro, kaj en la malfermo enkondukis ĝin Pernille Fenger, grava funkciulino de UN. La tri kongresajn kunsidojn vigle reĝisoris José Antonio Vergara.

Dum la tuta semajno funkciis aparta junulara programo JUK en la kongresejo kaj ekstere de ĝi, organizita de DEJO kaj de la KEF-teamo.

La Movada Foiro okazis kiel parto de la interkona vespero; partoprenis ĝin pli ol cent fakaj kaj landaj asocioj, kio donis buntan bildon pri la movado kaj bonan okazon informiĝi, interkonatiĝi kaj trovi sam hobianojn kaj samfakanojn.

Kiel kutime la kongresanoj multnombre havis la okazon ĝui riĉan kulturan kaj klerigan programon.

Kadre de la 63-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato, sub la rektorado de Christer Kiselman, estis prezentitaj 9 prelegoj, kompletigitaj de 3 AIS-kursoj. Prelegis i.a. la mondkonata astronomo Erik Hoeg. Detlev Blanke kunordigis la 34-an Esperantologian Konferencon, kiu temis i.a. pri danaj interlingvistoj. Okazis terminologia forumo sub la gvido de Marek Blahuš kaj Mélanie Maradan. En la publika kunveno de la Akademio partoprenis 15 akademianoj, kiuj trafe respondis la demandojn de la publiko. En la kleriga lundo, sub la reĝisorado de Claude Nourmont, okazis 15 seminarietoj kaj partoprenigaj kunvenoj pri diversaj temoj ĉu movadaj, ĉu pli ĝenerale klerigaj. La Tago de la Lernejo temis pri “Edukado per kaj por Esperanto”. Denove okazis metiejo de edukado.net kaj 16 paroligaj lecionoj. En la sesio de KER-ekzameniĝis 47 kandidatoj.

La komitato kunsidis dufoje en la pleno, kaj aldone en multaj subkomitatoj fakaj kaj regionaj. La estraro de UEA kunsidis preskaŭ ĉiutage. Okazis 28 kunsidoj de fakaj asocioj kaj ankaŭ faka forumo. Kiel kutime la UK proponis vastan gamon da diskutebloj pri diversaj gravaj terenoj de la movado, interalie dum la strategia forumo sub la kunordigo de Mark Fettes.

Aparte vizitata kaj vigla estis la programero “Libroj de la jaro”, dum kiu 15 eldonistoj prezentis preskaŭ 100 novajn titolojn. La libroservo proponis vastan gamon da eldonaĵoj. 16 aŭtoroj tie renkontis siajn legantojn okaze de aŭtoraj duonhoroj.

Por konatiĝi kun la kulturo de Danio okazis multaj ekskursoj, kurso pri la dana kaj 6 priaj prelegoj. Prelegis i.a. Sven Ziegler, prezidinto de la Supera Kortumo en Kopenhago.

La artaj programeroj estis variaj kaj allogaj, kaj entuziasmigis la publikon: Kajto, en sia nuna duopa konsisto, Ĵomart kaj Nataŝa, Solotronik, la bunta bando Espo-Despo, Rêverie... En la internacia arta vespero sin prezentis konataj kaj malpli konataj artistoj el tre diversaj horizontoj. Aparte rimarkinda estis la teatra vespero, kie profesiaj artistoj kun Saŝa Pilipoviĉ prezentis Dek tagoj de kapitano Postnikov.

Lige kun la Universala Kongreso okazis en Danio pluraj aranĝoj.

La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj havis sian konferencon en Kopenhago ĵus antaŭ la UK, kaj okazigis kune kun CED kaj la Universitato de Kopenhago simpozion “Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado”.

La 42-a Internacia Infana Kongreseto okazis en Hundested, norde de Kopenhago, kun partopreno de 32 infanoj kaj 7 plenkreskuloj. TEJO kongresis en tute alia regiono: la 66-a Internacia Junulara Kongreso estis en Kievo, Ukrainio.

La UK 2012 okazos en Hanojo, Vjetnamio, kaj la ĉefurbo de Esperantujo por 2013 estos Reykjavík, Islando.

[FORIGITA!: bildo]

Movada Foiro en Kopenhago.

INFORMADO

Milionoj da retpaĝoj

Raportas la respondeca estrarano B. Pietrzak

Informado en ĉiam pli signifa grado utiligas modernajn rimedojn kaj platformojn. Ĝia riĉo ne permesas raporti pri ĉiuj tiukampaj aktivadoj, ĉar realigas ilin same la CO de UEA, la LA-oj, lokaj grupoj kaj individuaj esperantistoj (ekz. en Vikipedio). Plimulto de la E-aktivadoj diversŝtupaj havas ankaŭ informan efikon. Parolante pri la E-informado ne eblas forgesi, ke bona ekstera informado ne ekzistas sen efika informado interna. En 2011 la CO eldonis 34 Gazetarajn Komunikojn, plejparte plurtemajn, kiuj estis represitaj en diversaj E-gazetoj aŭ fariĝis bazo por informi pli amplekse pri la agadoj de UEA, kio estis bazo por la ekstera informado. Dum la jaro daŭris laboroj pri modernigo de la retejo uea.org; bedaŭrinde kun la rezultoj vasta esperantista publiko ankoraŭ ne povis konatiĝi. Videblaj rezultoj troviĝas en la daŭre aktualigata retejo esperanto.net, kiu aparte gravas en la ekstera informado, aperigante gravajn tekstojn kaj adresojn en naciaj lingvoj. Multaj dokumentoj pri la laboroj de UEA tradicie aldoniĝis en la dokumentujo de la asocio en Ipernity, en la UEA-filmejo ĉe YouTube. La profilo de UEA en Facebook fariĝis aparte vigla forumo rilata al la laboroj de la asocio, kiun en ĉiam pli signifa grado utiligas por informado aliaj asocioj kaj unuopaj esperantistoj. Regule pri la laboro de UEA raportas Pola retRadio en Esperanto.

Ĉiuj ĉi informoj estis utiligataj en tiaj tradiciaj agadoj, kiel la Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la UK (Kopenhago) kaj informtaŭgaj Tagoj, kies listo estis sisteme memorigata al la LA-oj pere de komunikaj mesaĝoj rekte adresitaj al ili kaj diskonigata en la interretaj listoj Landa Agado kaj uea-membroj. En 2011 aparta informa atento estis dediĉita al preparoj por la Jaro de la 125-jariĝo de Esperanto kaj la 100-a naskiĝdatreveno de Tibor Sekelj. Ĉiu el la tagoj alportis raportojn pri la informa utiligo en diversaj E-medioj. Krome ĉiu landa E-kongreso aŭ internacia E-renkonto estas tradicie utiligata por kontakti lokajn ĵurnalistojn kaj amaskomunikilojn. Krom tio esperantistoj diversloke mem aliĝadis al eksteraj eventoj okaze de la informtaŭgaj tagoj, kiel la Tago de la Gepatra Lingvo (februaro) aŭ la Tago de la Eŭropaj Lingvoj (septembro). Pri la pliefikigo de la praktika informa laboro okupiĝis la Komisiono pri Informado, la priinformaj laborideoj konstante estas traktataj en la interreta diskutlisto pri informado.

[FORIGITA!: bildo]

Barbara Pietrzak ĉe la tablo de Pola retRadio en Esperanto en la kopenhaga Movada Foiro.

EKSTERAJ RILATOJ

Komisiitoj kaj reprezentantoj

Estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj S. Keller
Konferenco en Bonn

En la 64-a Konferenco de NRO-oj, organizita en Bonn fare de la Departemento pri Publika Informado de UN (3-5 septembro), partoprenis la estrarano Stefano Keller kun Marcus Cramer, Mélanie Maradan, Julia Noe kaj Manfred Westermayer. La temo estis “Daŭripovaj socioj — respondecaj civitanoj”. La reprezentantoj de UEA aktive intervenis en diskutoj, proponante multajn amendojn pri lingvaj rajtoj kaj diverseco al la fina deklaro de la konferenco. Unue ili estis ignorataj, sed pro daŭra insisto de niaj komisiitoj, la laborgrupo komisiita finredakti la deklaron akceptis ĉiujn proponojn de UEA, inkluzive de du novaj alineoj, el kiuj la plej grava estis la rekomendo al Rio+20, la Konferenco de UN pri Daŭripova Evoluo en Rio-de-Ĵanejro junie 2012:

“Ni alvokas por respekto al kaj inkludigo de etnaj lingvoj en la edukan sistemon, ĉar tiaj lingvoj entenas la kompleksecon de siaj respektivaj medioj, kaj ankaŭ por konsidero de la potencialo de neŭtrala internacia lingvo, kombinanta klarecon kaj facilecon de lernado kun sia neŭtraleco, kaj tiel povanta esti rigardata kiel esence daŭripova.”

Iniciatite de UEA, la deklaro rekonas la nedisigeblon de biodiverseco kaj lingva diverseco kaj alarmas pri la perdo de tradiciaj scioj pro la perdo de lingva diverseco. Mencioj pri la graveco de lingva politiko por daŭripova evoluo kaj pri la valoro de kultura, lingva kaj etna diverseco eniris diversloke la finan tekston. En marto 2012 la deklaro de la Bonna konferenco estis registrita en la aktoj de la Ĝenerala Asembleo de UN kiel oficiala dokumento de UN: http://bit.ly/UNBonn.

UN — Novjorko

La reprezentantoj de UEA ĉe UN en Novjorko estis Humphrey Tonkin (ĉefa), Neil Blonstein, Tom Eccardt kaj Scott Page. Blonstein prizorgis volontule la Novjorkan Oficejon de UEA kaj kontribuis al ĝia plividebligo per sia ofta partopreno en diversaj kunsidoj kaj per personaj kontaktoj kun politikistoj, diplomatoj kaj UN-oficistoj.

La temo de la Internacia Jaro de Junularo, “Dialogo kaj interkompreno”, estis ankaŭ la temo de la 96-a UK. Enkondukon al ĝi faris en la kongresa inaŭguro Pernille Fenger, la direktoro de la Nordia oficejo de la Loĝantara Fonduso de UN (UNPF). Ŝi traktis la agadon por la Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN, aparte koncerne la junularon. Kadre de la UK Humphrey Tonkin kaj Stefano Keller gvidis du kunvenojn pri UN, kaj en la Movada Foiro estis stando pri la UN-agado de UEA.

Prepare por la simpozio “Lingvo kaj UN” en majo 2012 la Novjorka Oficejo okazigis la 16-an de decembro kunvenon, en kiu la ĉefparolanto estis Humphrey Tonkin. En la diskuto pri lia prelego partoprenis i.a. la lingvisto Paolo Valore, la fakulo pri indiĝenaj popoloj Roberto Borrero kaj la eksa ĉefo de la Oficejo pri Konferencaj Servoj de UN Françoise Cestac.

Pri la agado en Novjorko regule informas la retejo de la organizaĵo Esperanto por UN, http://www.esperanto-un.org, prizorgata de Ulrich Becker.

UN — Ĝenevo

La reprezentantoj de UEA en Ĝenevo estis Stefano Keller (ĉefa), Charmian Common, Nicole Margot kaj Francesco Reale.

Stefano Keller partoprenis kunsidojn de la Homrajta Konsilio kaj de la Fakulaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP).

Keller kaj Reale reprezentis UEA en la kvara sesio de la Forumo pri Minoritatoj (29-30 novembro) kun la temo “Efektiva partopreno de minoritataj virinoj en ekonomio, socio kaj kulturo”. Keller intervenis en la sesio, atentigante pri la neceso respekti lingvajn rajtojn kaj diversecon konforme al la “Deklaracio pri la rajtoj de personoj apartenantaj al minoritatoj naciaj aŭ etnaj, religiaj kaj lingvaj” de UN el 1992. Dum paŭzoj niaj reprezentantoj povis renovigi kelkajn malnovajn kontaktojn kun reprezentantoj de aliaj NRO-j kaj krei novajn.

Pri la agado ĉe UN en Ĝenevo kaj pli vaste pri lingvaj homaj rajtoj informas la multlingva retejo http://www.lingvaj-rajtoj.org/, redaktata de Stefano Keller.

UN — Vieno

La reprezentantoj de UEA en Vieno estis Hans Michael Maitzen, Gregor Hinker kaj Stella Maitzen. Prof. Hans M. Maitzen jam longe membras en la packomitato de NRO-j kaj estis en 2011 elektita ĝia prezidanto.

Rio+20

NRO-j havos gravan rolon en Rio+20, la Konferenco de UN pri Daŭripova Evoluo en Rio-de-Ĵanejro (20-22 junio 2012). UEA kaj TEJO komencis prepariĝi por ĝi jam en 2011. La unua paŝo estis farita en la NRO-konferenco en Bonn (vd. supre) per la akceptigo de amendoj en ĝia fina deklaro. Jarfine interreta teamo redaktis proponon de UEA kaj TEJO al Rio+20. La teamo konsistis ĉefe el Veronika Poór kaj Nico Huurman por TEJO, Ursula Grattapaglia kiel la loka kunordiganto de UEA pri Rio+20, kaj estrarano Stefano Keller. La dokumento estis submetita al UN kaj aperis en ĝia retejo por la konferenco, http://www.uncsd2012.org/rio20.

Laŭ la propono la konferenco devus en sia fina dokumento “klare kondamni lingvajn diskriminacion kaj politikojn, kiuj kondukos al la morto de lingvoj kaj al kultura superrego de pli grandaj lingvoj super malpli grandaj lingvoj”. Ĝi atentigas pri la deklaro de Bonn, emfazante la erojn, kiujn UEA sukcesis aldonigi al ĝi. La pontolingva rolo de Esperanto aperas per rememorigo pri la dokumento “Etika sindevigo de la NRO-j por tutmondaj sinteno kaj konduto” de la unua simila konferenco en Rio-de-Ĵanejro en 1992, kiu proponis enkonduki Esperanton en la interpopola komunikado kaj alvokis la NRO-jn al ĝia disvastigo. Fine UEA kaj TEJO skizas, kiel transiro al demokratia lingva politiko estus realigebla en la UN-sistemo, en aliaj internaciaj organizaĵoj kaj en unuopaj landoj.

Unesko

La reprezentantoj de UEA ĉe Unesko en Parizo estis Renée Triolle, Barbara Despiney, François Lo Jacomo kaj Aleks Kadar. La Ĝenerala Direktoro de Unesko, Irina Bokova, sendis salutmesaĝon al la 96-a UK en Kopenhago, en kiu ŝi aprezis la pli ol 100-jaran agadon de la Esperanto-movado por “egaleco inter la lingvoj, kulturoj kaj popoloj de la mondo” kiel kongruan kun la celoj de Unesko.

Al la 7-a Junulara Forumo de Unesko en Parizo (17-20 oktobro) pri la temo “Kiel junularo antaŭenigas ŝanĝon” UEA delegis la TEJO-aktivulojn Veronika Poór kaj Nico Huurman. Iliaj atentigoj pri lingva diverseco kiel parto de kultura diverseco ricevis apogon, sed tia mencio ne eniris la finan raporton, en kiu ja aperas aliaj rekomendoj, kiujn UEA kaj TEJO dividas.

Renée Triolle, Barbara Despiney kaj François Lo Jacomo estis la observantoj de UEA en la 36-a Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo (25 oktobro — 10 novembro). Por UEA grava estis la adopto de novaj gvidlinioj pri la rilatoj de Unesko kun NRO-j. La antaŭaj tri kategorioj de rilatoj — asociaj, konsultaj kaj operaciaj — estis anstataŭigitaj per du — asocia partnereco kaj konsulta partnereco — por emfazi, ke Unesko celas ne nur formale rilati kun NRO-oj sed kunlabori kun ili por komunaj celoj. Post la konferenco la Ĝenerala Direktoro de Unesko asignis konsultan partnerecon kiel la novan kategorion de UEA.

Ĉar pro la akcepto de Palestino en Unesko Usono frostigis sian financan kontribuon, Unesko devis realigi drastajn ŝparojn. Forfalis i.a. la iniciato pri Internacia Jardeko de Interproksimigo de Kulturoj. Manke de sufiĉa ŝtata subteno la iniciato de UEA pri Jardeko de Lingvoj ne atingis la konferencon, kie ĝi verŝajne tamen ne sukcesus pro la manko de financaj rimedoj.

[FORIGITA!: bildo]

Stefano Keller, specialisto de UN el Kanado Wilton Littlechild kaj ambasadoro Ronald Barnes el Alasko, en la sesio de EMRIP, julio 2011, UN Ĝenevo

KULTURO

Raportas la respondeca estrarano C. Nourmont

Kopenhago ne nur ĉefurbo de Danio

Eldonado

Eldonado de Esperanta literaturo en vasta senco (originala kaj tradukita beletro, faka literaturo kaj lernomaterialo kune kun vortaroj) okazis tra la tuta mondo per 172 titoloj, ĉe 94 eldonintoj, kun entute 19 775 paĝoj.

Pri la nombro da aperintaj eroj la trian fojon unuarangas Monda Asembleo Socia (Francio) per eldono de 26 volumoj politikaj kaj sociaj, kaj ĝi ankaŭ unuarangas pri la nombro da paĝoj (3 045). André Cherpillod eĉ unuarangus per la nombro da eldonaĵoj, se li kunmetus la propranoman eldonejon kaj La Blanchetière (entute 29), sed ne pri la nombro da paĝoj. Mondial (Usono), kun eldono de 8 libroj, duarangas per la nombro da eldonitaj paĝoj (1 844). Saman nombron da libroj eldonis Impeto (Rusio) sed kun “nur” 999 paĝoj.

Ĉina Fremdlingva eldonejo (Ĉinio) eldonis trivoluman libron, kun entute 1 282 paĝoj Kvar generacioj sub la sama tegmento de Lao She, trad. Laŭlum (laŭ informoj kompilitaj de La Ondo de Esperanto).

En 2011 UEA eldonis 4 titolojn: Pasporta Servo 2011 (TEJO), Esperanto: komenco, aktualo kaj estonteco (Aktoj de la Esperantologia Konferenco en 2010, red. Christer Kiselman). Kiel kutime aperis la IKU-libro: Internacia Kongresa Universitato 2011, redaktita de A. Wandel. Estis reeldonita La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka de G.C. Fighiera.

Stano Marĉek, daŭrigante sian serion da lernolibroj Esperanto per rekta metodo, nun atingas rekordan nombron de tradukoj (30).

Pri la eldonaĵoj aperis la kutima dokumenta listo en la revuo Esperanto en “Laste aperis”. La libroservo de UEA estas atingebla ankaŭ pere de sia interreta paĝaro, kaj daŭre donas eblon mendi pli-malpli ĉiujn el la momente haveblaj libroj en Esperanto. En la decembra numero aperis listo de la plej furoraj titoloj dum la periodo 2001-2010.

Kulturaj okazaĵoj, belartaj kaj aliaj konkursoj

Kiel kutime la Universala Kongreso rolis kiel la kultura ĉefurbo de Esperantujo (Vd: kongresoj). Ankaŭ la IJK en Kievo gastigis plurajn koncertojn. Ne eblas citi ĉi tie la centon da tiaj renkontiĝoj kiuj okazis ekster la formalaj kadroj de UEA, do jen nur kelkaj ekzemploj: la tradiciaj Artaj Konfrontoj en Esperanto (ARKONES) en Poznań (Pollando) por la 27-a fojo, la junulara festivalo FESTO (Grésillon, Francio), la kultura programo en la interasocia franca kongreso en Sète (Francio), la tutpollanda kongreso en Nowy Sącz (Pollando), la kongreso en Bjelovar (Kroatio), la itala kongreso en Torino, la tri jarfinaj aranĝoj en Germanio, la unua arta festivalo en Havano (Kubo), la komuna kongreso de Japanio kaj Koreio en Seungnam (Koreio)...

La rezultoj de Belartaj Konkursoj estis prezentitaj okaze de speciala kunsido en la UK. La tekstoj de la premiitaj verkoj aperis en Beletra Almanako. Aldone 4 artistoj ricevis diplomon pro elstara arta agado. Aliajn konkursojn organizas interalie Sezonoj kaj OSIEK. Interesan iniciaton daŭrigas HORI Jasuo: “sumooj” por altigi la legokapablon de esperantistoj.

Kadre de la UK okazis ankaŭ Oratora Konkurso. Pri tiuj aferoj raportis la revuo Esperanto.

Aparte menciindas la unua Esperanta Kinofestivalo okazinta dum TAKE en San-Paŭlo (Brazilo), kun prezento de 15 filmoj el 7 landoj. Parto de la festivalo estis konkurso, en kiu partoprenis 21 mallongaj videoj faritaj de esperantistoj. Gvidis la festivalon Aleksander Osincev. La kinofestivalo povus esti modelo por estontaj festivaloj kadre de UEA, por anstataŭi la branĉon “filmoj” en Belartaj Konkursoj.

Prepare al memorigoj pri Tibor Sekelj la Malferma Tago en novembro 2011 estis aparte dediĉita al la fama mondvojaĝanto.

Interreto

Tiu ĉi maniero partopreni en kaj informiĝi pri la Esperanto-kulturo furore disvastiĝas. Nuntempe eblas spekti en la interreto amason da filmetoj ĉe podkastaj radioelsendoj, ĉe paĝoj de Youtube (UEAviva, kun 10-minutaj novaĵfilmetoj) kaj de Ipernity (reta kinejo kun pli ol 20 filmoj) kaj ĉe aliaj retejoj (ekz. www.esperanto.com).

La eldonejo Vinilkosmo, kiu daŭre aktivas produktante kompaktdiskojn, nun proponas ankaŭ virtualajn albumojn en sia elŝutretejo.

Kreiĝis Muzaiko, kiu celas esti “tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio”: ĝi dissendas 24 horojn tage ripetiĝantan programon kun muziko, programeroj, novaĵoj, informoj, raportoj, arkivaĵoj.

Interreta enciklopedio konstante kreskas en la paĝoj de Vikipedio.

Kulturaj centroj, bibliotekoj kaj muzeoj

En Kopenhago kunsidis grupo da bibliotekistoj, kiuj poste kreis Google-liston por interesatoj kaj prizorgantoj de Esperanto-bibliotekoj. La iniciatinto, Roland Rotsaert, dissendis demandaron al ĉiuj konataj E-bibliotekoj por krei laŭeble kompletan datumbazon de niaj bibliotekoj kaj arkivoj. La fina celo estas krei ĝeneralan retan Esperanto-librokatalogon. La laboro bone progresas dank’ al multaj retaj interŝanĝoj inter fakuloj.

Biblioteko Hector Hodler

Aldone al la regulaj volontuloj Rob Moerbeek kaj Wim Baris en la Biblioteko Hector Hodler laboris kiel staĝantoj Heidi Goes kaj Paweł Fischer-Kotowski. Sub la gvido de la oficisto Ralph Schmeits ili i.a. ordigis la periodaĵojn, kiuj samtempe estis enmetitaj en skatolojn el acidrezista kartono, kio certigas ilian bonan konservadon por multaj jaroj.

Tiu fizika preparado estas necesa unua paŝo por la posta komputila katalogado de la Biblioteko. Pli vasta artikolo pri tiu temo aperis en Esperanto, p.253.

Esperantomuzeo en Vieno

La objektoj de la Esperantomuzeo en Vieno fariĝis pli facile alireblaj al la publiko: multaj muzeaj objektoj estis jam skanitaj aŭ fotitaj por meti ilin en la bilddatumbazon Bildarchiv Austria (vidu art. en la revuo p.148). Aparte menciindas la disvolviĝo de Dokumenta Esperanto-Centro en Ðurđevac (Kroatio), kiu ligis kontakton kun diversaj institucioj, kaj kiu nun prizorgas gravajn historiajn esplorojn, i.a. pri Tibor Sekelj.

En Adelajdo (Aŭstralio) estis malfermita ekspozicio pri Esperanto en la Migra muzeo.

Kulturaj centroj ligitaj al Esperanto estas diversaj laŭ celoj, funkciado, aktivaĵoj. Temas ne nur pri instruado de la lingvo sur diversaj niveloj, sed ankaŭ pri per-Esperantaj kulturaj agadoj. La listo aperas en la Jarlibro, kie estas registritaj ankaŭ la lokoj kun la plej signifaj kolektoj de dokumentoj en Esperanto.

La 15-an kaj lastan fojon UEA subtenis Esperanto-bibliotekojn pere de la Biblioteka Apogo Thorsen. Daŭras la kampanjo “Esperanto en la Bibliotekojn”, kiun prizorgas Aloísio Sartorato. En novembro 2011 estis ekspedita la 116-a libropakaĵo de la kampanjo.

Koresponda Servo Mondskala

Daŭre prizorgas ĝin F.X. Gilbert. Estis nur 53 petantoj, el kiuj preskaŭ la duono sendis rete sian korespondpeton. Baldaŭ oni devus rezigni pri tiu servo, ĉar la nunaj retebloj igas trovi korespondontojn pli facile kaj pli rapide.

[FORIGITA!: bildo]

Roman Dobrzyński ricevis la 1-an premion en Belartaj Konkursoj de UEA 2011 en la kategorio Filmo.

INSTRUADO

La plej granda ILEI-Konferenco

Raportas la respondeca estrarano C. Nourmont

Laŭ interkonsento UEA kunlaboras kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) pri la fako instruado. Reprezentanto de UEA ĉe la ILEI-estraro estas Claude Nourmont. Reprezentanto de ILEI ĉe la UEA-estraro estas ĝia prezidanto Stefan MacGill.

ILEI

La 44-a Konferenco de ILEI kun 103 partoprenantoj estis la plej granda en la lastaj 24 jaroj, kun rekorde diverslanda reprezentiĝo — 35 landoj, inkluzive de Benino, Ĉilio, Ganao, Indonezio, Meksiko, Nepalo k.a. Tio okazis ne hazarde, sed per aktiva planado kaj subteno de la Ligo. Fake elstaris la aranĝo per senprecedence altnivela simpozio organizita kun CED kaj la Universitato de Kopenhago, kiu enplektis plurajn renomajn fakulojn pri lingvaj rajtoj.

La seminario, kiu okazis fine de la konferenco de ILEI kaj ĵus antaŭ la ĉi-jara Universala Kongreso, 22-23 julio 2011, sukcese pritraktis la temon “Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado”. Partoprenis en la prezentado de referaĵoj ne nur eminentaj esperantologoj, sed ankaŭ eksteraj fakuloj pri komunikado kaj lingvistiko el tri universitatoj. Profesoro Karsten Fledelius, konata fakulo pri politikaj problemoj de komunikado en Eŭropo kaj aparte en slavaj landoj en la Universitato de Kopenhago, gastigis kaj konstante prizorgis la bezonojn de la konferenco kaj la simpozio. El la sama universitato alparolis la simpozianojn pri la simpozia temo la Dekano de la Fakultato pri Humanistiko Kirsten Refsing, kaj ĉefparolis komence pri lingvopolitiko en la Nordiaj landoj la plej renoma dana lingvisto Frans Gregersen. La tutan simpozion partoprenis ankaŭ Robert Phillipson el la Kopenhaga Komerca Altlernejo, aŭtoro de Ĉu nur-angla Eŭropo?, kaj el la Universitato de Amsterdam referaĵon prezentis profesoro László Marácz, specialisto pri hungara lingvistiko kaj nuntempa Eŭropa politiko. Ĉiuj esprimis grandan respekton al la ideo de Esperanto, kaj impresiĝis pri la nivelo de komunikado kiu povis okazi inter la diverslingvaj simpozianoj. Pro la multflanka alproksimiĝo al la temo kaj la alta kvalito de la prezentaĵoj kaj diskutado, estis ĝenerala interkonsento ke la simpozio plene sukcesis. Detalaj tekstoj kaj aliaj informoj troviĝas sub “Simpozio 2011” en la retejo de ILEI, www.ilei.info.

La Ligo, per speciala voĉdono, estis allasita al la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo en oktobro 2011, kie la delegacio reprezentis la ligon bonnivele, kunlabore kun la UEA-teamo. ILEI subtenadis la instruistan trejnadon — ĉe la partnero UAM (la universitato en Poznano) venis al sukcesa fino la unu-jara trejnkurso 2010-11, dum septembre nova trijara kurso en interlingvistiko altiris sufiĉajn kursanojn por ekfunkcii — dank’ al aktiva varbkampanjo flanke de ILEI, en kiu UEA praktike helpis. Partnera kunlaboro kun Kulturcentro Grésillon estis restarigita per aprila kurso kun ekzamenoj — tio fariĝos ĉiujara evento. Partnerado kun IFEF progresis; tio konkretiĝos per fervojistocela kurso en 2012.

ILEI prenis fruan gvidan rolon en la mobilizado de dezirantoj praktike eluzi la 125-jaran datrevenon de Esperanto en julio 2012. Tio transiris al pli vasta teamo, kies starigon ILEI rekomendis kaj laboris realigi. ILEI reprezentiĝis en la TAKE-kongreso en Brazilo, en SES kaj KAEST (Slovakio), la unua ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA) en Ĉinio kaj en aranĝoj en Kinŝaso (Kongo DR), Rumonge (Burundo) kaj Kotonuo (Benino). En Kopenhago ĝi refoje okazigis la popularan Tagon de la Lernejo.

Sekcioj de ILEI raportis pri sukcese finitaj projektoj Comenius (ekz. inter Hungario, Bulgario, Pollando kaj Francio) kaj Grundtvig (inter Germanio, Pollando, Slovakio), kiuj gravas por akiri eŭropajn financajn rimedojn por Esperanto-agado. Projekto PUNTO komenciĝis en Herzberg, Germanio, por akceli kunlaboron inter Esperanto-centroj, bibliotekoj, muzeoj.

La homforta kampo restas defia, tamen julie sukcese enposteniĝis kaj bone ekagis nova liga sekretario el Ĉinio por fermi streĉan sensekretarian duonjaron. Trovo de administranto por la revuo Juna amiko en Pollando estis same rezultodona. Ĝis la jarfino la estonta redakcio de tiu revuo restis neklara, post la retiriĝo de ĝia multjara kaj merita redaktoro Géza Kurucz.

La estraro tra 2011 retvoĉdonis pri pli ol 40 temoj kaj regule skajpkunsidis; la komitato faris sep decidojn per reta voĉdonado, kaj faris plurdekon da decidoj en Kopenhago. Interalie ĝi forigis tri silentantajn sekciojn (Britio, Rusio, Irano), sed akceptis du novajn — por Serbio kaj Meksiko. Reprezentantoj estis aldonitaj en Bolivio, Bulgario, Haitio, Indonezio, Kenjo, Nepalo kaj Urugvajo.

(Raportis: Stefan MacGill.)
Ekzamenoj

Ekzistas du paralelaj ekzamensistemoj: la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI-UEA kaj la KER-ITK ekzamenoj de UEA.

ILEI-UEA-ekzamenoj

Ekzamensesioj de ILEI-UEA (elementa kaj meza niveloj) okazis en Rumonge kaj en Kotonuo, prizorgitaj de Mirejo Grosjean.

KER-ekzamenoj en 2011

En la tria jaro de KER-ekzamena sistemo okazis 10 novaj sesioj, en 10 urboj de 7 landoj: Roterdamo (NL), Sète kaj Grezijono (FR), Waldfischbach-Burgalben kaj Herzberg (DE), Braziljo kaj San Paŭlo (BR), Kopenhago (DK), Madrido (ES) kaj Torino (IT).

Entute tiel en la tri jaroj estis aranĝitaj 24 sesioj en 14 landoj.

La 284 ekzameniĝoj de la unuaj du jaroj preskaŭ duobliĝis en 2011 kun 241 ekzamenokazoj. Tiel fine de la tria jaro estis 525 ekzameniĝintoj. La kandidatoj venis el 46 landoj. La plej multaj personoj ekzameniĝis en Brazilo (130), ilin sekvas francoj (100) kaj en la tria kaj kvara lokoj staras Germanio (40) kaj Italio (34). La ciferoj indikas nur la ekzamenokazojn. Pri la eventualaj sukcesoj pretiĝos detala statistiko fine de la 4-a jaro, sed la malsukcesintoj estas malpli ol 5 % de ĉiuj kandidatoj.

La jaro 2012 montriĝos same eventoplena. La KER-sistemo atingos ankaŭ Azion kun la ĉina kaj vjetnama sesioj. Nova iniciato estas la Tutmonda skriba sesio, kiun la komisiono anoncis por la 9-a de junio 2012. Pliaj informoj pri la ekzamenoj estas en la paĝaro www.edukado.net.

Edukado.net

2011 estis la unua plena jaro de la novkonstruita retejo, kiu fine de la jaro havis 2 280 membrojn. En tiu unusola jaro la paĝaro havis 150 mil vizitojn, kadre de kiuj estis viditaj ĉ. 900 mil paĝoj kaj elŝutitaj inter aliaj 21 400 ekzercoj.

Krom la malnovaj kaj popularaj servoj la paĝaro kompletiĝis per novaj sekcioj, kiel ekzemple la preskaŭ 300-era datumbazo de Diplomlaboraĵoj, Filmejo kaj Fotoalbumoj. Observeblis vigliĝo en la forumaj diskutfadenoj. Centoj da novaj kursoj estis registritaj en la KURSEJO kaj ĝia mondmapo. La uzkutimojn de la vizitantoj oni povas sekvi en la grafike bele prezentita statistika parto.

La nova sekcio KLERIGEJO gastigas popularsciencajn kaj fakajn retajn kursojn kun la partopreno de cento da kursanoj. Funkciigita de E-duKati estis lanĉita ĉe la retejo la 100-leciona Reta Instruista Trejnado (RITE), kiun sekvas jam 25 personoj el 20 landoj. La paĝaro disponigis ekzerceblojn ankaŭ al la studentoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznań kaj la redaktoro kun siaj kunlaborantoj okazigis ĉeestajn trejnadojn, prelegojn kaj kursojn en Poznań, dum la UK en Kopenhago kaj en pluraj urboj de Francio, Brazilo, Ĉilio kaj Argentino.

Edukado.net fariĝis la centra loko kaj el organiza kaj el enhava vidpunktoj por la KER-ekzamenoj, en kies mondskala disvastiĝo ĝi havas grandajn meritojn.

Kunlabore kun UEA kaj ILEI kaj kun pluraj el iliaj landaj sekcioj www.edukado.net transprenas signifan parton en la trejnado kaj pluperfektigo de la instruantoj de Esperanto kaj en la altigo de la ĝenerala lingvonivelo de la esperantistaro.

Por la redaktado de la retejo ESF daŭre disponigas la bazajn financajn rimedojn. La modernigon kaj plian evoluigon de la programa fono ebligis monhelpo de subtenintoj, inter ili en 2011 kontribuaĵoj de kvardeko da membroj. Dankon al ili.

(Raportis: Katalin Kováts.)
Retkursejo lernu

Lernu.net funkcias jam pli ol 9 jarojn kaj konstante kreskas kaj pliboniĝas. En la paĝaro oni povas trovi ĉiujn informojn pri Esperanto kaj la movado en 36 lingvoj. La paĝaro kreskis kaj multo ŝanĝiĝis, sed la bazaj celo kaj ideo restis samaj — senpage helpi al ĉiuj retuzantoj en la mondo lerni kaj ekuzi Esperanton laŭeble facile kaj rapide.

Ĉiumonate la paĝaron vizitas pli ol 150 000 unikaj vizitantoj, kiuj trarigardas pli ol 3 milionojn da paĝoj. Helpantoj plibonigas vortarojn, kontribuas enhaverojn, testas, programas, komentas kaj en multaj aliaj manieroj certigas, ke la projekto floru kaj evoluu. Krom kursoj kaj pure instrua materialo, kiel diversnivelaj gramatikoj, ekzercoj, testoj kaj ekzamenoj, ĉe lernu.net ekzistas pluraj iloj por praktika uzo de la lingvo kaj komunikado: la eblo interŝanĝi privatajn mesaĝojn kun aliaj uzantoj, sendi bildkartojn, skribi en la tujmesaĝilo kaj uzi multlingvajn forumojn.

La projekton lernu.net kaj la ceterajn menciitajn realigas la internacia organizo Edukado@Interreto (http://ikso.net) kun la financa subteno de la usona esplorfondaĵo “Esperantic Studies Foundation” (http://esperantic.org).

[FORIGITA!: bildo]

Parto de la ĉeestantoj dum paŭzo.

[FORIGITA!: bildo]

La kvaran personan renkontiĝon de lernu!-uzantoj kadre de Somera Esperanto-Studado 2011 en Slovakio ĉeestis 200 lernemuloj. Sur la foto de Stano Marček lia klaso por komencantoj.

TEJO

Nova elano

Raportas la respondeca estrarano Loes Demmendaal

La ĉefa evento de TEJO, la 67-a Internacia Junulara Kongreso, okazis en la ukraina ĉefurbo Kievo de la 14-a ĝis la 21-a de julio kun 320 partoprenantoj (vd. Esperanto 2011, p.185). En ĝi kunvenis la Komitato de TEJO, kies ĉefa decido estis la elekto de la estraro. Łukasz Żebrowski (Pollando) fariĝis la nova prezidanto. La cetera estraro konsistas el Sergeo Tyrin (Israelo; 1-a vicprez., informado), Michael Boris Mandirola (Italio; 2-a vicprez., eksteraj rilatoj), Paulína Kožuchová (Slovakio; ĝenerala sekretario), Alisa Nikitina (Ukrainio; kasisto), Nico Huurman (Nederlando; aktivula trejnado), Petra Smidéliusz (Hungario; landa agado) kaj Tina Tišljar (Kroatio; kongresoj). Por efike eklabori, la nova estraro havis sian unuan fizikan kunsidon komence de septembro en la Centra Oficejo, aldone al kiu ĝi havis regulajn retajn kunsidojn kaj intensive traktis aferojn en sia retlisto.

En la Centra Oficejo laboris kiel volontuloj Manuela Ronco ĝis la 11-a de septembro kaj Sebastien Denux ekde la 15-a de aŭgusto. Ekde la 1-a de oktobro Manuela Ronco estis dungita kiel duontempa oficisto, unuavice por subvencipetado kaj -raportado. Ŝi laboras hejme en Italio kaj laŭbezone vizitas la Centran Oficejon.

En la ekstera agado elstaris la partopreno de Nico Huurman kaj Veronika Poór en la Junulara Forumo de Unesko en oktobro kaj la aktivado en la interreta teamo, kiu preparis la proponojn de TEJO kaj UEA por la konferenco Rio+20 okazonta en junio 2012 (pri ambaŭ vd. la ĉapitron “Eksteraj Rilatoj”). TEJO ankaŭ donis subtenon al la kampanjo “Junulara Agado” de Eŭropa Junulara Forumo por neformala lernado, junulara laboro kaj demokratiaj junularaj organizaĵoj, kaj kun ambicia plano pri dungado de junularo.

Kunlabore kun Skolta Esperanto-Ligo en majo okazis unusemajna seminario de TEJO kaj SEL en la sidejo de Pola Skolta Asocio en Varsovio. Partoprenis 25 homoj el 15 landoj, i.a. el Venezuelo kaj Meksiko.

La jarkolekto 2011 de Kontakto, kun ses numeroj, estis la unua sub la redaktoreco de Rogener Pavinski. La revuo spertis plenan grafikan renoviĝon kaj enhavan plivigliĝon. La pagitaj abonoj kreskis el 597 en 2010 al 653 pasintjare. La redaktoro prizorgas ankaŭ la retejon de Kontakto, kontakto.tejo.org, kaj ĝian paĝon en Facebook, kiu jarfine havis ĉ. 1 700 ŝatantojn. La kajeroj de Kontakto havis po 24 paĝojn. El ili 4 paĝojn okupis TEJO-Tutmonde, ne plu eldonata kiel aparta revuo, sed daŭre kun propra redaktoro, kiu pasintjare estis Daniel Mrázek.

Al la informado pri TEJO kontribuis ankaŭ la reta novaĵbulteno TEJO-aktuale, de kiu aperis 35 numeroj, redaktitaj de Julia Noe, kaj la TEJO-paĝo en Facebook kun pli ol 900 ŝatantoj.

Krome, en kvar numeroj de Esperanto aperis TEJO-paĝo, kaj la agado de TEJO estis ofta temo de raportoj kaj intervjuoj en la retradio Muzaiko, kiu ekfunkciis en 2011.

En julio aperis la adresaro de Pasporta Servo, kun 1 087 gastigantoj en 672 urboj de 90 landoj. Ĝi estas redaktita de Alexandre Baudry. Krome, ekde 2009 Pasporta Servo havas ankaŭ retejon, kie gastoj kaj gastigantoj povas kontaktiĝi. La nombro de ĝiaj uzantoj superis 2000.

[FORIGITA!: bildo]

La estraro kaj volontuloj de TEJO en septembro 2011

LANDA KAJ REGIONA AGADO

Superrigardo pri la faritaĵoj

Raportas la respondeca estrarano M. Gutiérrez

La kompleksa rolo kunordigi la landan kaj regionan agadon ne estus ebla sen la konstanta kaj evoluiga laboro de la regionaj komisionoj kaj la iniciatoj de la unuopaj landaj asocioj, kluboj kaj individuoj tra la tuta mondo. Aparte menciindas la agado pri ĝemelaj urboj, pri kiu serioze laboras la koncerna komisiito. Dum la jaro okazis diversaj kontaktoj kun la landaj asocioj per leteroj senditaj al sesdeko da ili, por informiĝi pri laborplanoj, rilatoj kun la komitatanoj A kaj alvoko al kunsido pri landa agado dum la UK; krome, estis kunordigitaj la koncernaj kunsidoj pri landa agado, regionoj kaj ĝemelaj urboj; invito al landaj asocioj daŭre engaĝi sin en la agado pri Indiĝenaj Popoloj; kunlaboro kaj prisekvo de la preparlaboroj por la 8-a Tut-Amerika Kongreso en Brazilo; kaj ankaŭ estis lanĉita alvoko pri enketo, kies celo estis disponigi informfonton ne nur por la estraro, sed ankaŭ por informa fluo inter la diversaj landaj asocioj, kiuj estis invititaj afiŝi la rezultojn en la koncernaj enlandaj retpaĝoj.

Per tiu ĉi raporto oni ricevas nur palan reflekton pri la vasta gamo da iniciatoj, aranĝoj kaj agadoj okazintaj dum la jaro, tamen ĝi celas ne nur raporti, sed esti inspira fonto al pliaj iniciatoj, sperto-interŝanĝo kaj informo-fluo, kun mankoj kaj obstakloj, kun atingoj kaj fiaskoj, sed ankaŭ kiel konfirmo pri tio, ke la landa kaj loka agado rolas esence en la tutmondiga celaro de UEA.

Afriko

En la jaro 2011 la Afrika Komisiono de UEA vigle agadis sub la gvido de la kunordiganto Adjé Adjévi, kiu nome de afrikaj esperantistoj partoprenis en Lomeo, Togolando, la unuan Kongreson Tutafrikan pri “Kulturo, ilo por evoluo en Afriko” kaj rekte proponis Esperanton kiel interafrikan lingvon; Esperanto-movado denove reprezentiĝis ĉe Monda Socia Forumo (MSF) en Senegalo; elsendoj pri Esperanto okazis per radioj, televidoj kaj kelkfoje eĉ informagentejoj informis pri Esperanto en Benino, Burundo, Senegalo, Togolando kaj Gabono. Plu aperis la komisiona bulteno Esperanto en Afriko, kiun redaktas Jean Codjo.

La Afrika Komisiono okupiĝis pri instruado en afrikaj landoj kaj firme kunlaboris kun ILEI, kiu, ekzemple, subtenis en aprilo, ankaŭ finance, seminarion en Kinŝaso (Kongo) kaj Rumonge (Burundo) por estontaj E-instruistoj. Same, danke al subteno de la svis-benina asocio “Scio Sen Bariloj”, kies direktoro estas Privas Tchikpe, Mirejo Grosjean faris lingvan kurson “Unua Kontakto” kun 60 regulaj partoprenantoj en la benina ĉefurbo Kotonu. Krom ĉeestaj kursoj en Burundo, Togolando, Sudafriko, Zimbabvo kaj Namibio sub gvido de komisionanoj kaj en aliaj afrikaj landoj kun lokaj gvidantoj, okazis perkorespondaj kursoj. Oni notis, ke entute 2 779 personoj en 50 afrikaj landoj eklernis per lernu.net kaj edukado.net.

Granda zorgo estas rekomendi al afrikanoj uzi ankaŭ retajn Esperanto-kursojn en la paĝaro de la Komisiono. Pli kaj pli da lernmaterialoj elfluis de la Afrika Oficejo (AO) de UEA en Benino al diversaj partoj de Afriko. Asocioj same kiel grupoj en Burundo, Kongo DR, Tanzanio kaj Togolando en 2011 ricevis de UEA subvencion, kiun distribuis kaj peris la Afrika Oficejo. Samtempe afrikanoj membriĝis en UEA pere de la fondaĵo Canuto kaj kelkaj, entute 21, grupe aŭ individue, ricevis abonon de Juna Amiko.

La komisiono daŭre atentas pri grupoj kaj asocioj tra Afriko kaj ĝi kunhelpas al la vigliĝo de la movado en Benino, Kongolando, Senegalo, Niĝerlando, Tanzanio, Burkino, Ugando, Ganao, Gabono kaj Kenjo. Oni aparte renovigas la ligon kun la sudafrika landa asocio (EASA). Krom Emile Malanda, kiu estas jam komisionano de AK kaj membro de la EASA-estraro, al EASA iris invito elekti alian sudafrikan esperantiston al la Konsilantaro de la Afrika Komisiono. Plie, komisioneto formiĝis kun la celo sproni la sudafrikan asocion starigi ILEI-sekcion kaj poste aranĝi seminarion.

La komisiono estis reprezentata en la UK en Kopenhago dum la Movada Foiro kaj en la kunveno de la Afrika Komisiono. La ĉeestantaj afrikanoj estis Latifou Gbadamassi el Benino kaj Arthur Alfred el Ganao. En Togolando sukcese okazis la 19-a Togolanda Esperanto-Kongreso. Oficiale registriĝis nova sekcio de ILEI en Ganao. Demokrata Kongolanda Esperanto-Asocio kaj Asocio de Beninaj Esperantistoj ricevis Esperanto-librojn el la lasta aljuĝo de la Thorsen-apogo. Krom lerniloj oni liveris al landaj asocioj kaj grupoj informilojn. Oni instigis pli atenti la virinan agadon en la afrika movado per kreado de virinaj sekcioj.

Inter diversaj porafrikaj projektoj estas menciinda tiu de s-ro Johan Derks en Burundo, kiu konsistas el konstruo de Esperanto-domo por la landa asocio, funkciigota en 2012. La konstruado mem eblis helpe de la Fondaĵo Esperanto en Evoluo.

Tiu ĉi agado kaj estontaj projektoj de la komisiono estas fareblaj dank’ al homa kaj financa kontribuo de pluraj kunlaborantoj ene kaj ekster la komisiono mem.

[FORIGITA!: bildo]

Mirejo Grosjean kun la kursanoj en Burundo

Ameriko

En 2011 la amerika komisiono de UEA havis kelkajn malfacilaĵojn en interkomunikado pro manko de reprezentantoj el la nordamerika regiono. Inter la pozitivaj raportindaĵoj estas la 8-a Tutamerika Kongreso en San-Paŭlo, kune kun la 46-a kongreso de Brazila E-Ligo, kaj la junulara kongreso de BEJO. Ili estis bona kadro por realigo de E-kinofestivalo. Ĝi kaj la 8-a TAKE ricevis financan subtenon el la subvencio Cigno. Ĉiuj ĉi eventoj markis pintan momenton por la amerika movado. Partoprenis ilin nome de la komisiono la kunordiganto Alberto Fernández-Calienes (Kubo) kaj James Rezende Piton (Brazilo). La kongreso evidentigis, interalie, la bezonon plifortigi la monkolektadon per la fondaĵo Ameriko, cele al financa subteno de la kongresoj kaj aliaj regionaj projektoj.

La brazila movado samtempe multe aktivis en la informa kaj instrua agadoj per eldonado de sia organo Brazila Esperantisto, la retejo, lokaj renkontiĝoj, novjara aranĝo en Paranapiakabo kaj i.a. starigo de kampanjo favore al Vinilkosmo.

Flanke de Kolombio menciindas la partopreno de la prezidanto Luis Jorge Santos-Morales en la Brazila kaj Tutamerika kongresoj, kiel unu el la ĉefaj prelegantoj, kaj lia eniro en la Panteonon de edukado.net. Kiel grava okazintaĵo menciindas ankaŭ la revigliĝo de la movado en Cali kaj la elektiĝo de Rubén Torres kiel nova prezidanto en la 17-a Kolombia kongreso de Esperanto. Substrekindaj rezultoj de tiu kongreso estis la nomumo de nova estraro de KEL (Kolombia Esperanto-Ligo) kaj la revivigo de ĝia organo Andaj Ondoj. Dume, en Kubo la landa asocio daŭre flegis la rilatojn kun la kuba nacia Unesko-komisiono kaj la plano ekinstrui Esperanton en ĝia lerneja reto progresis; la asocio partoprenis per bunta stando en la internacia librofoiro de Havano.

En Usono en julio okazis la tradicia NASK en la Universitato de Kalifornio (San Diego) kaj junie okazis la landa kongreso en Emeryville (Kalifornio).

Kanada E-Asocio daŭre priservas sian grandan libroservon, unu el la plej grandaj perpoŝtaj libroservoj en Ameriko, specialiĝantan pri libroj verkitaj en kaj pri Esperanto, kaj regule publikigis sian organon Lumo. Krome en Kanado okazis la 18-a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto en Novjorkio (ARE), kiun organizas Esperanto-Societo Kebekia (ESK).

En Meksiko la movado restis vigla kaj okazigis sian nacian kongreson kaj plurajn kursojn ĉe UNAM.

Menciindas i.a. ke la juna belgino Anneleen Nys daŭrigis sian itineron tra diversaj amerikaj landoj kiel parto de projekto Esperanto al Ameriko, iniciatita de Martin Schaeffer kaj la komisiono en 2010 (Ekvadoro, Nikaragvo kaj Peruo).

En Dominika Respubliko okazis signifaj paŝoj por revigligo de la movado, kiu planas okazigi la venontan TAKE en 2013.

Inter la malfortoj estas la retejo ĉe Ameriko.org, kiu ne bone funkciis dum la jaro, kaj oni serĉas taŭgan personon, pretan entrepreni la taskon. Ankaŭ aliaj projektoj pendetas pro manko de homfortoj kaj financaj rimedoj en la regiono, kio estas granda defio por la komisiono.

Arabaj Landoj kaj Mez-Oriento

En la kadro de UEA la agadon en arablingvaj landoj priatentas la komisiono por Meza Oriento kaj Norda Afriko (MONA). En la jaro 2011 la regiono travivis dramecajn evoluojn, kies sekvo por progresigi Esperanton estis plena je obstakloj, tamen agadoj ne ĉesis; daŭre aperis individuaj lernintoj en la reto, sed ĝis nun ili ne pretas en sia lando okupiĝi pri agado por Esperanto.

Raportinda estas kurso pri Esperanto aranĝita en Jemeno de eŭropa instruisto pri la germana lingvo en tiu lando, kiu estis interrompita pro enlandaj cirkonstancoj. Ĝi, tamen, lasis kelkajn spurojn, ĉar almenaŭ unu lerninto plulernas per materialo, ricevita de UEA. Pro la samaj kialoj oni devis komence de 2011 decidi, ke la Mezorienta Kunveno planita por Irano ne okazos, ĉar la riskoj por la partoprenemuloj tiam ŝajnis tro grandaj. Kelkaj el ili, kiuj tamen iris, ne renkontis problemojn. Daŭris la agado en Israelo je konata bona nivelo.

Multe evoluis al pozitiva direkto la agado en Turkio, kiu funkciigis retajn manierojn kunligi la turkajn esperantistojn, malgraŭ manko de formala asocio. La mezorientaj kunvenoj pli kaj pli fariĝis anstataŭaĵoj de turkaj kongresoj. La instrua agado en Istanbulo daŭris kontentige.

Fine de 2011 venis pozitivaj novaĵoj el Maroko, kiuj konkretiĝis en kurso en Feso komence de 2012. La komisiono daŭrigis sian agadon sendi lernomaterialojn al petantoj kaj kontakti unuopajn esperantistojn, kiuj aperas en la reto.

Azio

Dum la jaro la azia movado daŭre progresis en la klopodoj plifortigi sin kaj tiurilate la regiona komisiono KAEM laboris per diversaj projektoj, kolektis monon kaj interkomunikadis. Tiuj ĉi lastaj aspektoj estas plibonigindaj por sukcesigi agadplanojn.

En oktobro 2011 okazis komuna Esperanto-kongreso de Japanio kaj Koreio, al kiu morale aliĝis 500 partoprenantoj kaj fizike ĉeestis 209 japanoj, 131 koreoj kaj 6 el aliaj landoj. La komuna kongreso estis historia kaj tre sukcesa. Krom tiu dulanda, okazis landa kongreso en Ĉinio, Vjetnamio, Nepalo kaj Israelo, kiu ankaŭ partoprenis la internacian librofoiron de Jerusalemo kun atentinda nombro da vizitantoj, inter ili Umberto Eco kaj la fama israela verkisto A. Jehoshua.

La agado en Vjetnamio estis markita de la preparlaboroj al la 97-a UK en Hanojo. En la lando okazis la 12-a Printempa Renkontiĝo kun 50 partoprenantoj. Oni eldonis la libron Hieraŭ nokte mi revis por paco.

Indonezio daŭre agadas surbaze de la laboro de Heidi Goes komencita en 2010. Esperanto per rekta metodo de Stano Marček eldoniĝis en la taja, dank’ al Nicholas Nevan.

KAEM membrigis 144 aziajn aktivulojn al UEA per la Fondaĵo Azio: en Ĉinio 17, Vjetnamio 44, Mongolio 17, Nepalo 16, Barato 5, Pakistano 23, Indonezio 22. Ĝi eldonis sian organon Esperanto en Azio kvar fojojn. Entute 350 ekzempleroj estis senditaj al aziaj legantoj kaj 150 iris al mondonacintoj de la Fondaĵo. Ĉirkaŭ 100 japanoj kaj 50 koreoj donacis monon al la Fondaĵo Azio. Dank’ al ili esperantistoj en la progresantaj landoj povis ricevi senpage la organon Esperanto en Azio.

KAEM aŭspiciis la 9-an Internacian Himalajan Renkontiĝon kaj la 28-an Komunan Seminarion inter junuloj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio. Dum la UK KAEM organizis la kunsidon pri Azia Agado.

La TTT-ejo de KAEM ne bone funkciis dum la jaro, kaj nova estas unu el la ĉefaj taskoj. La komisiono havas sian agadplanon, en kiu troviĝas i.a. plifortigo de interkomunikado kaj konstanta monkolektado por sukcese plenumi la respektivajn projektojn. Inter la plej gravaj taskoj post la 97-a UK-o estas sukcesigi la 7-an Azian kongreson en Israelo en 2013.

Eŭropo

Dum la jaro en Eŭropo la esperantista aktivado senhalte daŭris tra diversaj landoj, sed grava tasko entreprenita de pluraj kunlaboremuloj rilatis al la decido de la komitato starigi Eŭropan Komisionon de UEA. Ĝia ĉefa agado estas instigi kaj helpi la landajn asociojn aktivi pri esencaj agad-direktoj de nia asocio. Tiu laboro pozitive evoluis.

Ekzemplodone menciindas agadoj de Aŭstria E-Federacio per disdonado de faldfolioj pri Esperanto kaj AEF/UEA en urbaj kaj universitataj bibliotekoj, kaj kursoj ĝis-2-3-gradaj en popola altlernejo. En Svislando oni sendis dosierojn al 160 gazetoj, universitatoj kaj aliaj institucioj du fojojn en la jaro, kaj regule okazigis kursojn en CDELI, en La Chaux-de-Fonds; en Bulgario oni laboris por redesegni la retpaĝaron kaj okazigis la jam tradician simpozion “Apliko de Esperanto en la profesia agado” kune kun Scienc-Teknika Asocio en Bulgario-STA, AIS kaj bulgaraj universitatoj. En Finnlando oni aperigis 150-paĝan biografion de Zamenhof en la finna lingvo. En Hungario oni daŭre funkciigis interretan radioelsendon Esperanto Radio Jászberény kaj regule okazigis kursojn en la sidejo de HEA. En Svedio la asocio havis sian informstandon en la lerneja foiro apud Stokholmo kaj en la librofoiro en Gotenburgo, dum en Britio krom la dufoja eldono de La Brita Esperantisto kaj kvarfoja de Update (Ĝisdate) okazis daŭra informa agado ĉe lingvaj ekspozicioj en Londono, Manĉestro kaj Sheffield. Aparte menciindas, ke Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE) kunlabore kun SAT-Amikaro organizis petskriban kampanjon por Esperanto ĉe abiturienta ekzameno. Tiu iniciato aldoniĝis al la tradicia aktiva kluba agado, organizado de prelegturneoj kaj la aperigo de la altkvalita revuo Le Monde de l’Espéranto.

Aliflanke, ĉe EEU el la dujara laboro kadre de la Platformo por multlingveco, en kiu aktivis 29 eŭropnivelaj neregistaraj organizoj, rezultis grava fina dokumento, finverkita komence de aprilo 2011, kiun oficiale publikigis la Eŭropa Komisiono en sia retejo julie 2011. Ene de la tuta dokumento Esperanto estas menciata proksimume 70 fojojn.

EEU distribuis en majo leteron al ĉiuj eŭropuniaj parlamentanoj en iliaj propraj naciaj lingvoj, helpe de la pola eŭropunia parlamentanino Margareta Handzlik, informante pri komuna teksto de Eŭropa himno en Esperanto kaj la dokumento de la Primultlingva Platformo. Interese evoluis la agado por diskonigo de E-teksto de la Eŭropa himno, inaŭgurita en la Tago de Eŭropo en Nowy Sącz (Pollando), por prezenti ĝin kiel civitanan iniciaton de EEU al la Eŭropa Komisiono.

Alia gravega atingo estis rea ricevo de eŭropa subvencio post 4 jaroj. Ĉi-foje estis aprobita projekto de EEU kadre de subvenciado de organizaĵoj por aktiva civitaneco “Kiel aspektus Eŭropo se Eŭropa Unio ne ekzistus?”, kies centra punkto estis tiutema eŭropnivela konferenco en Triesto en 2012.

Laŭvican fojon EEU aktive partoprenis en la Ekonomia Forumo en la pola urbo Krynica kun sia stando, kiun preterpasis dum la 4 tagoj pli ol 2 600 forumanoj, inter kiuj ŝtatestroj, gravaj politikistoj, ekonomikistoj, bankistoj kaj pli ol 500 ĵurnalistoj. Ankaŭ italaj esperantistoj aktive partoprenis en Pacmanifestaĵo kaj Pask- kaj Kristnaskokazaj eventoj, en kiuj la papo plurlingve (ankaŭ Esperante) mesaĝis al la kredantoj.

En la Kopenhaga asembleo de EEU estis oficiale akceptita kiel membro Rumana E-Asocio kaj la asembleo decidis proklami la jaron 2012: Jaro de Tibor Sekelj, invitante landajn asociojn prifesti la jaron.

Oceanio

La oceania komisiono de UEA ne havis tre aktivan agadon kaj evidentiĝas, ke grava defio por la regiona agado estas ĝia kompletigo. Dum ĝia kunsido en Kopenhago oni prezentis projekton pri komuna aranĝo kun Indonezio en 2012, prizorgata de Heidi Goes, celanta kunlaboron inter najbaraj landoj.

La esperantista agado dum la jaro restis vigla ĉe Nov-Zelanda Esperanto-Asocio. Renovigon de ĝia retpaĝaro entreprenis d-ro Ronald Rogers kaj d-rino Vicky Crickett. Ili eldonis sian paperan informilon Arĝenta Filiko du fojojn en la jaro, aliflanke Esperanto sub la Suda Kruco, la komuna organo de Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj Nov-Zelanda E-Asocio, aperis 4-foje jare. Oni publikigis pagitan anoncon 4-foje en la revuo Grey Power Magazine kaj ekkunlaboris kun UNANZ, la landa asocio de UN. En Adelajdo, Aŭstralio, en julio 2011 okazis la Jubilea Kongreso kun proksimume sesdeko da partoprenantoj.

Ĝemelaj Urboj

Dank’ al raporto de la komisiito Wu Guojiang oni povas konstati, ke la planado, praktikado kaj interŝanĝo fariĝis la ĉeftemo de la projekto en 2011. La kunlaborantaro kreskis ne nur nombre, sed ankaŭ kvalite. Menciindas gravaj subtenintoj, kiel S-ro Hou Zhiping, specialisto konata en Ĉinio pri la ĉina E-movado, kiu i.a. konsideris la agadon de ĝemelaj urboj en du grandaj E-literaturaĵoj, kiujn li ĉefkompilas, t.e. la biografio-libro Esperantistoj en Ĉinio kaj la bildlibro Ĉina Esperanto-Movado. S-ro Humphrey Tonkin kelkfoje helpe serĉis kontaktfadenojn kun s-ro George Soros, kiu subtenas kaj financas agadon de ĝemelaj urboj. Lokaj Esperanto-organizaĵoj konkretigis en praktiko kelkajn agadojn. Ekzemple Liaoning-provinca Esperanto-Asocio de Ĉinio sukcese konstruis ponton inter la du urboj Pocheon (Koreio) kaj Chaoyang (Ĉinio), kaj realigis la viziton de la vicurbestro de Pocheon en Chaoyang por eventuala ĝemeliĝo. Sveda Esperanto-Federacio konsideris kunlaboron de ĝemelaj urboj, kaj menciindas, ke en la sveda federacio ekzistas komisiito pri ĝemelaj urboj. Esperanto-Societo en Takatuki (Japanio) partoprenis en Jara Nacia Kultura Festotago de la urbo per Esperanto-ekspozicio, kies ĉeftemo estis interŝanĝo inter esperantistoj de la urbo kaj ĝiaj ĝemelaj urboj. Okaze de la dudekjariĝo de la ĝemela rilato inter la itala Breŝo kaj la germana Darmstadt la du urbestroj kune donacis al la prezidanto de Breŝa Esperanto-Grupo ŝildon memore al la ĝemeliĝo. Okaze de tradicia renkontiĝo dum la Ĉielira Semajnfino okazis kontaktoj inter la ĝemelurbaj Esperanto-grupoj de Darmstadt (Germanio) kaj Frankfurto (Germanio), Breŝo (Italio), Troyes (Francio), Alkmaar (Nederlando) kaj Tata (Hungario), renkontiĝo inter esperantistoj de Nancy (Francio) kaj Lublin (Pollando).

Estis verkita nova laborplano de la projekto kaj redaktitaj kvar numeroj de Informilo Ĝemelaj Urboj, kiujn oni dissendis al pli ol 2 000 esperantistoj. La komisiiton atingis 138 reagoj el 37 landoj kaj konfirmiĝis peto kaj bezono pri aparta retpaĝo. Nun la tuta kolekto de Informilo pri Ĝemelaj Urboj estas elŝutebla en interreto i.a. ĉe: http://www.gazetejo.org/eo/gxemelajurboj/.

SCIENCA KAJ FAKA AGADO

Novaj enketo kaj komisiitoj

Raportas la respondeca estrarano A. Wandel

Fakaj Asocioj

Jarmeze la estrarano pri Scienca kaj Faka agado iniciatis specialan enketon por Fakaj Asocioj kun emfazo de la retaj aspektoj de ilia agado kaj pri ilia utiligo de la interreto. El la 22 respondintaj Fakaj Asocioj nur du ne jam havas propran retejon. El 21, kiuj havas bultenon, 12 publikigas ĝin ankaŭ aŭ nur en reta formo. 13 Fakaj Asocioj regule sekvas la retliston s...@yahoogroups.com de UEA (en kiu membras ĉ. 200 asocioj kaj individuoj). El la ceteraj la plimulto ne partoprenis pro manko de homforto aŭ pro nescio. La plej ofta peto al UEA estis ĝisdatigi certajn datumojn de la Faka Asocio en la UEA-retpaĝo pri Fakaj Asocioj, http://uea.org/agadoj/fakaagado.html. La averaĝa membro-nombro de la respondintaj Fakaj Asocioj estas pli ol 300, sen kalkuli la du plej grandajn — fervojistojn (1 700) kaj katolikojn (1 300) — la averaĝo estas pli reprezenta al la pli ofta Faka Asocio — ĉ. 160.

Terminologio

Estis nomumita nova komisiito, Mélanie Maradan. Ŝi stiris la akcepton de UEA kiel kunlabora organizaĵo en pluraj teknikaj subkomitatoj de la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO) kaj subskribigis interkonsenton, per kiu UEA iĝis Asocia Membro de la Internacia informejo pri terminologio (Infoterm). Sekve de tiu agado la Estraro iniciatis subtenon (formale deciditan en januaro 2012, sed preparitan en decembro 2011) por partopreno de kandidatoj en unusemajna somera terminologia trejnado en Vieno, organizota en julio de TermNet kune kun la Universitato de Vieno.

Estis nomumita nova komisiono de Rondo Familia (Adelaїde Charrière, Johan Derks, Bert Schumann kaj Claude Rouget). Post trijara paŭzo reaperis la reta bulteno Familia Esperanto (du n-roj, en majo kaj septembro, red. J. Derks), kiuj estis elŝutitaj po ĉ. 700 fojojn el http://uea.org/rondofamilia.

Estis nomumita nova seskapa komisiono pri Internacia Kongresa Universitato, kiu profesie taksas la IKU-proponojn kaj rekomendas al la Estraro la elektotajn prelegojn. La nova komisiono konsistas el la antaŭaj komisionanoj Sabine Fiedler, Michael Maitzen, Humphrey Tonkin, Amri Wandel (sekretario) kaj Jingen Wen, kaj nova komisionano José Antonio Vergara.

En Kopenhago la Internacia Kongresa Universitato (IKU) festis sian 30-an datrevenon (ĝis 1981 ĝi funkciis kiel la Internacia Somera Universitato). La kopenhaga IKU-sesio estis aparte altnivela, kun tre varia proponaro, i.a. prelego de la mondrenoma dana astronomo Erik Hoeg. La tri IKU-AIS kursoj temis pri Astrobiologio (A. Wandel), Reviviĝo de la hebrea (T. Sadan) kaj Kemio — Oksigeno (E. Boyadjieva). Unuafoje okazis ekzamenoj en ĉiuj tri kursoj de la komuna sesio de IKU kaj Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kaj la ĉ. 30 sukcesintoj ricevis atestojn. La IKU-libro (137 p., red. A. Wandel) estis presita en 120 ekzempleroj, kiuj elĉerpiĝis antaŭ la fino de la UK.

La Internacia Vintra Universitato (IVU) okazigis sian 5-an sesion okaze de la jarŝanĝo en la Internacia Festivalo en Xanten (Germanio). Ĝi konsistis el kvar kursoj pri astronomio, lingvosociologio, Vikipedio kaj etno-lingvismo. En ĉiuj kvar kursoj okazis ekzamenoj kaj ĉ. kvardek sukcesaj studentoj ricevis AIS-ateston.

Plifirmiĝis la kunlaboro inter Akademio Internacia de la Sciencoj kaj UEA, sekve de la projekto por plifortigo de AIS komencita en la UK en Kopenhago. La dumkongresa laborteamo kaj postaj kontaktoj, kiujn kunordigis la estrarano pri Scienca kaj Faka agado, produktis kelkajn rekomendojn, kiel la intensigo de la komunaj IKU-AIS-sesioj dum la Universalaj Kongresoj kaj kunlaboro kun edukado.net por kreo de AIS-retkursoj. Du tiaj kursoj jam aperis kaj estas libere alireblaj en la retejo http://edukado.net/klerigejo. Aliaj retkursoj aperas en la renovigita AIS-reta kursejo http://www.ais-sanmarino.org/kursoj/2012/. En la nova senato de AIS estis elektitaj kiel vic-senatanoj la antaŭa prezidanto de UEA Renato Corsetti kaj la estrarano Amri Wandel.

[FORIGITA!: bildo]

Prelego de la dana astronomo Erik Hoeg.

ESPLORO KAJ DOKUMENTADO

Kreskas kontribuoj al LPLP

La respondeca estrarano A. Wandel, raportas H. Tonkin

CED, Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, estas la esplora fako de UEA. Ĝia estraro: Detlev Blanke, Mark Fettes, Sabine Fiedler, Federico Gobbo, Kimura Goro, Wim Jansen, Giridhar Rao kaj Humphrey Tonkin (direktoro). CED regule aperigas la sciencan revuon Language Problems & Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado, LPLP).

Lastatempe okazis konsiderinda kresko en la nombro de kontribuoj al LPLP. Averaĝe la redakcio akceptas por aperigo 2 el 5 proponataj manuskriptoj. Kvankam LPLP estis fondita kiel multlingva revuo, nur unu el la 12 artikoloj en la jarkolekto 2011 ne estis en la angla lingvo. En 2011 la revuo havis redaktan komitaton de 28 eminentaj lingvistoj el la tuta mondo, el kiuj naŭ scipovas Esperanton. Tri artikoloj pri interlingvistiko aperis en 2011: de Haitao Liu, Humphrey Tonkin kaj de Anatol Sidorov. Aperis sep recenzoj pri interlingvistikaj kaj esperantologiaj temoj kaj kvar recenzoj de verkoj en aŭ pri Esperanto.

La unutaga Esperantologia Konferenco, tradicie organizata de CED en la Universalaj Kongresoj, okazis en 2011 en Kopenhago sub gvido de d-ro Detlev Blanke. La referaĵoj rilatas ĉefe al gravaj figuroj en la historio de Esperanto kaj planlingvoj, nome Rasmus Rask kaj Otto Jespersen (J.S. Larsen), Paul Neergaard (C. Kiselman) kaj Daniele Marignoni (D. Astori). Prelegis ankaŭ O. Prytz kaj M. Blahuš.

Aperis regule la Informilo por Interlingvistoj (IpI, red. Detlev Blanke), rete legebla ĉe http://www.esperantic.org/en/communications/ipi. La germana interlingvistika asocio GIL aperigas germanlingvan version. H. Tonkin kaj D. Blanke kompilis sekcion de la ĉiujara Internacia Bibliografio de la Asocio pri Modernaj Lingvoj (Usono), kiu aperas en granda datenobazo (kutime abonata de la grandaj esplorbibliotekoj tra la mondo). Aldoniĝas inter 300 kaj 400 novaj bibliografiaj eroj ĉiujare. Ĝis nun akumuliĝis dekmiloj da eroj, kiuj iel rilatas al Esperanto kaj interlingvistiko.

Inter la sciencaj eldonaĵoj de UEA menciindas tekstoj el la Internacia Kongresa Universitato 2011, sub redakto de A. Wandel. La usona-kanada fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF), kiu proksime kunlaboras kun CED, lastatempe lanĉis grandan novan iniciaton por i.a. vastigi la efikecon de la jam impone sukcesa retejo lernu.net, kiu donas helpon al lernantoj de la lingvo per unu el la plej popularaj retaj kursoj kaj ankaŭ funkcias kiel renkontiĝejo de lernantoj de la lingvo. Ĝi en 2011 atingis 100 000 membrojn. ESF finance subtenas ankaŭ la CED-Fonduson, kiu subvencietas fakulojn, por eldoni studojn, organizi konferencojn k.s. Proponojn oni sendu unuavice al D. Blanke. Subvencioj de ESF ebligis kompletigon aŭ daŭrigon, ekster la kadro de CED, de esplorprojektoj de unuopaj esploristoj en diversaj lokoj de la mondo (www.esperantic.org).

FINAJ VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Plani, strategii kaj kongresi

La Komisiono pri Strategiaj Demandoj, zorge sintezante proponojn el diversaj fontoj, liveris en marto vizian dokumenton*, jam vigle kaj pozitive diskutatan de la membraro. Ni ĉiuj pretiĝas pli intime kaj celtrafe kunordigi niajn diversinspirajn, sed interkongruajn agadojn. Foje atingas nin plendoj, ke iuj gravaj agadoj de la jaro ne rimarkiĝis en nia raporto. La ekzisto de tia kritikado ĝojigas nin. Ĝi montras, ke la agantoj por nia komuna afero, kiuj ne nepre kovis siajn ideojn kaj planojn en specifaj UEA-stampitaj salonoj, tamen atendas mencion en la raporto de la tegmenta asocio. Kiel Gianfranco Molle kantis, “la movado ja estas ni” — tio estas ni ĉiuj. Pluraj el ni strebas pliprofundigi la radikojn kaj pliampleksigi la videblon de nia universaleco. Konstruu kun ni. Varbu individuajn membrojn por la asocio. Ne nur sekvu la eventojn, sed kontribuu per viaj propraj iniciatoj. Mi kalkulas je vi. Ekzemple, ĉu vi sciis, ke mi KER-ekzameniĝis en 2011 kaj nun rajtas aserti, ke mi scias Esperanton. Ankaŭ vi KER-ekzameniĝu, kaj varbu pli da kandidatoj.

* La dokumento troviĝas ĉe http://uea.org/dokumentoj/indexgravaj.html Eblas elŝuti ĝin per rekta ligilo: http://uea.org/pdf/StrategiavizioporUEA.pdf
Amike kaj estime, Probal Dasgupta

Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la UK

Ni inundu la amaskomunikilojn per informoj pri Esperanto!

Se vi legas tiun ĉi artikolon, tio plej verŝajne signifas, ke vi volas, ke Esperanto iĝu almenaŭ iom pli konata kaj uzata en la mondo. Por sukcesigi tion necesas rakonti al la ĉirkaŭantoj pri nia lingvo kaj ĝia komunumo, aŭ uzi la rimedojn de amaskomunikiloj.

Kadre de la scienco pri publikaj rilatoj kaj ĵurnalismo ekzistas koncepto, kiu nomiĝas “informa preteksto”. Ĉi-jare ni proponas uzi la 125-jariĝon de la lingvo kaj la 97-an Universalan Kongreson, kiu okazos en Vjetnamio, por vaste informi pri Esperanto. Estas strange, ke pluraj homoj en la mondo scias nenion pri la multjara kaj riĉega historio de Esperanto, ke esperantistoj ekzistas kaj eĉ okazigas amasajn internaciajn kongresojn. Ni rakontu al ili pri tio! Ĉiu el ni povas fari iomete, por ke la situacio ŝanĝiĝu favore al Esperanto.

Ĉu vi havas nacilingvan blogon? Menciu tie kelkfoje la ĉefajn E-renkontiĝojn kaj la 125-jariĝon de Esperanto!

Ĉu vi estas ĵurnalisto? Uzu pretekston por favore mencii nian lingvon!

Ĉu vi havas retaliron? Trovu retadresojn de la nacilingvaj amaskomunikiloj kaj dissendu al ili objektivajn informojn pri la Universala Kongreso, la jubileo de Esperanto, fruktodona agado de via asocio k.a.!

Se vi sukcesis publikigi ion pri Esperanto, rakontu tion al aliaj esperantistoj, por ke ili vidu kaj faru same! Por ricevi pliajn informojn, vizitu la retpaĝon pri la gazetara kampanjo ĉe http://esperanto.com aŭ kontaktu nin e-poŝte: r...@gmail.com. Ajnaj demandoj, proponoj ktp. estas bonvenaj!

Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova
Komisiitoj de UEA por Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la UK-oj

Naŭ IKU-prelegoj en Hanojo

Sekve de profesia prijuĝo de la IKU-komisiono la Estraro decidis pri la naŭ IKU-prelegoj okazontaj en Hanojo. Iliaj resumoj aperos en la IKU-paĝo http://uea.org/dokumentoj/IKU. Kiel IKU-rektoron la Estraro nomumis la japanan lingviston prof. Hitoshi Gotoo, kiu rektoris IKU ankaŭ en Jokohamo en 2007.

La naŭ prelegoj: Cooper Jonathan: “Moderna arto”. Fettes Mark: “Lernejo kaj naturo en ekologia krizo”. Li shi jum (“Laulum”): “Lingvo, kulturo, literaturo”. MacGill Stefan: “Vortŝercado en Esperanto”. Márkus Gábor: “Kiu kontrolas la registarojn?” Maurelli Francesco: “Robotiko”. Pietiläinen Jukka: “Novaĵoj translimen”. Steele Trevor: “Malapero de la tasmaniaj aborigenoj”. Tonkin Humphrey: “Esperanto-poezio”. La prelegoj de MacGill, Maurelli kaj Steele estos samtempe parto de AIS-kursoj.

Metodika trejnkurso pri lingvoinstruado

Mazaradelvalo, Italujo, 16a-25a aŭgusto 2012

Gvidos: d-ino Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net

Trejnkurso oficiale listigita en la datumbazo de EU (n-ro: IT-2012-805-001)

La trejnado konsistos el teoria kaj praktika partoj, kun aparta atento pri la specialaj metodoj de la instruado de Esperanto. Dum la formado oni ekkonos la disponeblajn instrumaterialojn kaj akiros spertojn pri ties efika uzo.

Plena programo ĉe http://kongreso.esperanto.it → trejnkurso

Eblas aliĝi al la trejnkurso kontraŭ nur 300 € (200 € se studanto, emerito, aŭ B-landano). Tiu kotizo inkluzivas la aliĝon al la 79a Kongreso de Esperanto en Italujo, por permesi ankaŭ plenĝui la kongresajn programerojn. La loĝ-kostoj estas samaj kiel por ĉiu alia kongresano (vidu ĉe: http://kongreso.esperanto.it → logxado)

Aliĝu kiom eble plej baldaŭ!

Reta adreso por informoj: k...@esperanto.it

Oratora Konkurso en Hanojo

En la 97-a UK en Hanojo denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro.

Rajtos partopreni gejunuloj ĝis-30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo Claude Nourmont, m...@pt.lu.

La junaj oratoroj povos elekti unu el jenaj temoj:

  • Esperanto — ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo
  • La drako: ĉu timiga, ĉu alloga simbolo?
  • La Internacia Lingvo 125 kaj 250 jarojn post la Unua Libro

Oni devos paroli pri la elektita temo libere, sen antaŭpreparita teksto, sed oni tamen rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de la parolado estos 10 minutoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. Kompleta regularo ĉe: http://uea.org/dokumentoj/regularooratorakonkurso.html.