Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2012 7-8

Malferme

Sukcesa tutmonda ekzamentago

La 9-an de junio 2012 sume 354 personoj en 29 urboj de 17 landoj partoprenis en la Tutmonda Skriba Ekzamensesio, bazita sur la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). En la nomo de la ekzamenkomisiono de UEA kaj de la hungara ekzamencentro ITK la sesion lanĉis kaj organizis Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net. La evento estis sukcesa pruvo pri efikaj internacia kunlaboro kaj informado al la ekstera mondo.

La ideo organizi tutmondan skriban KER-ekzamenon elvokis dubojn ĉe kelkaj gvidantoj de la movado. “Kiu volas nur duon-atestilon? Kiel eblas trovi kandidatojn, kunlaborantojn, entute reĝisori la ekzamenon, respektante serion da rigoraj reguloj?”

Eĉ se la respondoj ne tuj pretis, mi estis certa, ke la afero eblas kaj ke ni sukcesos havi almenaŭ 50-60 kandidatojn en 5-6 lokoj. Do, ni provu.

La organizado komenciĝis en novembro 2011, kaj la lastaj du monatoj, aprilo kaj majo, pasis komplete en la preparlaboroj.

La porinstruista paĝaro edukado.net, ĝiaj reto kaj teknikaj rimedoj, ebligis trovi la necesajn personojn, kandidatojn kaj helpontojn.

Informado pri la ekzameno, ĝiaj enhavo, valoro, rezultoj kaj statistikoj stimulis la homojn. La ĉiutage plurfoje aktualigata listo de aliĝintaj landoj, lokoj kaj personoj kreis konkuradon en la bona senco de la vorto. Dekoj, poste centoj da mesaĝoj survojis kaj la skribintoj ricevis laŭeble tujan respondon. Kreskis la fido kaj emo partopreni en la unika evento. Ni transiris la nombron 100, 200 poste 300 ... “Ho, ne, haltu!” − mi volis krii, sed fine akceptis eĉ la tutan grupon de 12 personoj el Sud-Koreio, kiuj postlimdate aliĝis.

Necesis ellabori la tutan proceduron de novtipa, dedistance reĝisorata ekzamenado, krei por ĝi la infrastrukturon. Ni eksperimentis ankaŭ pri novaj testoformoj, kreante apartan foliaron por la taskoj kaj respondoj, kaj tiel, nur por ĉi tiu okazo, ni sukcesis malaltigi la kopiendajn kaj sendendajn foliojn per 3 000 paĝoj.

Monatoj pasis per lernado. La lokaj organizantoj spertiĝis per filmetoj kaj serio da klarigaj kaj klerigaj dokumentoj kaj hejmtaskoj, kaj la reĝisoro pri kunordigado, administrado kaj pacienco. La mondskala sukceso eblis danke al striktaj kaj disciplinitaj kunlaboro kaj atento de sepdeko da personoj. Iru grandega danko al ĉiu.

Ankaŭ la kandidatoj lernis: preparis sin, studis, perfektiĝis. La plej granda valoro de la ekzamenkampanjo kuŝis ĝuste en tio, ke prepare al la evento en multaj lokoj ekfunkciis aŭ pliserioziĝis lingvokursoj, preparoj, celkonscia lernado, por kiuj edukado.net denove liveris tre valoran helpon kaj amason da materialoj, kaj por la kursgvidantoj kaj por la individuoj.

Alia, ne subtaksenda pozitiva efiko de la Tutmonda Ekzamentago estis, ke − laŭ antaŭa konsilo de la organizanto − pli ol 10 lokoj sukcesis envolvi ekstermovadulojn en la eventon. Por serioza internacia ekzameno, okazonta samtempe en 29 urboj de 17 landoj dise en la mondo, oni sukcesis trovi “senpartiajn” gvidantojn kaj kontrolistojn, ofte eĉ senpage ricevi lokon en lernejoj, universitatoj, kulturcentroj. Ĉar nun temis pri serioza afero.

Lingvistoj, katedrestroj, ĵurnalistoj kaj direktoroj de organizaĵoj akceptis esti honoraj patronoj kaj partoprenis en la ekzamenado. Estis ili, kiuj ricevis poŝte la testojn, portis la dokumentojn al la ekzamenejo, malfermis la sigelitan koverton, postevente partoprenis en la fotokopiado kaj enpoŝtigo de la testoj.

Dek kvin diversaj amaskomunikaĵoj raportis (de malgrandaj gazetaj novaĵoj ĝis televida 7-minuta intervjuo) pri la serioza agado de la lokaj Esperanto-kluboj kaj -grupoj.

El la posteventaj enketiloj klaras, ke la ekzamentago donis eblon al la partoprenintoj fieri pri sia esperantisteco en siaj urbo kaj medio, kaj eblos plian fojon pluki la fruktojn de la investo okaze de festa disdono de la velurkovritaj kvarlingvaj atestiloj, iam fine de aŭgusto.

La nuna plurobla gajno − efika kaj sukcesa internacia kunagado ene de la movado, kun la engaĝo de eksteruloj − pruvis, ke ekde la momento, kiam ni mem donas prestiĝon al nia lingvo, ĉi-kaze per trapaso de internacia ekzameno, ne nur ni mem, sed ankaŭ NIA AFERO akiras prestiĝon en la okuloj de la aliaj.

Preskaŭ certas, ke en tiuj francaj urboj, kie nun okazis sesio, oni efike povos varbi kaj kampanji por la enkonduko de Esperanto en la abiturientan ekzamensistemon. Ĝuste en Francio partoprenis deko da urboj en la tutmonda ekzamentago kaj el la ĝisnunaj 923 ekzamentrapasintoj francoj konsistigas ĉ. 25 %.

Estas interese scii kial ĝuste tie (malgraŭ la bona kaj altnivela enlanda ekzamensistemo) la KER-ekzamenoj fariĝis tre popularaj, kaj kial en aliaj, eĉ geografie kaj kulture proksimaj landoj, ĝi vekas magran intereson.

Ĉu interkultura diverseco, malsimilaj valorsistemoj, aŭ simple manko de interna stimulo?

Ĉiuokaze la ĝenerala kaj rapida disvastiĝo kaj populareco esperigas nin pri baldaŭa tempo, kiam UEA, ITK, edukado.net kaj aliaj eĉ pli intense devos labori por kontentigi la bezonojn de la ekzameniĝontoj.

Ĉu pliaj tutmondaj ekzamenoj? Eble jes, sed ne ĉi-jare. Dependas de la intereso kaj petoj. Ni nun koncentriĝu pri tio, ke la multajn, nun okazintajn skribajn ekzamenojn en la sekvaj monatoj kaj jaro eblu kompletigi per trapasigo de la parola parto. Ĝin pro administraj kaj financaj kialoj estas pli malfacile organizi, ĉar multe kostas vojaĝigi surloken du akredititajn ekzamenantojn. Ĉi-jare en la plej multkandidataj du lokoj (Moskvo kaj Tecámac en Meksiko) jam okazas paŝoj por la okazigo de parolaj sesioj en novembro kaj decembro.

Pasis nur du tagoj post la tutmonda ekzameno. Sinjorino el Katalunio, pli ol 80-jara (neniu maldiskreteco, ŝi mem fiere sciigas tion) partopreninta sur la nivelo B2 la tutmondan skriban ekzamenon en Tuluzo, ĵus aliĝis al la B2-parola parto, trapasota en Somera Esperanto-Semajno (SES) en Slovakio, kaj samtage aliĝis al la C1-nivela, kompleksa ekzameno, okazigota en Sicilio, ambaŭ en aŭgusto. Ni devis kontroli, sed ne, okazis neniu eraro. La sinjorino decidis akiri ĉiujn eblajn atestilojn pri sia lingvokono.

Ĉu estos pliaj, kiuj sekvos ŝian ekzemplon?

Informoj, raportoj kaj aliĝebloj legeblas en la EKZAMEN-sekcio de www.edukado.net, aŭ petu informojn ĉe k...@edukado.net.

Katalin Kováts

[FORIGITA!: bildo]

La grupo en Tijuana, Meksiko

Pollando — koro de Eŭropo

Kun siaj pli ol 70 hektaroj, la bulboplanta parko Keukenhof (okcidenta Nederlando) estas unu el la plej grandaj tiaj parkoj en la mondo. En la du monatoj, kiam ĝi estas malfermita al la publiko, ĝi altiras trionmilionon da vizitantoj el la tuta mondo.

Ĉi-jare la temo de la parko estis “Pollando — koro de Eŭropo” kaj inter la reprezentantoj kaj reprezentaĵoj de la temlando estis ankaŭ la plej fama filo de Bjalistoko kaj lia kreaĵo, Esperanto.

La pavilono Juliana gastigis la specialajn prezentaĵojn pri Pollando, kiuj konsistis el profesie aranĝitaj budoj pri famaj poloj, bildaranĝoj pri reprezentaj lokoj en Pollando kaj filmo pri la lando. Aldone al aliaj polaj famuloj, kiel Fryderyk Chopin, Nikolao Koperniko, Marie Skłodowska-Curie, papo Johano Paŭlo la 2-a, Max Faktor (pli konata kiel Max Factor), Mariusz Pudzianowski (la plej “forta” homo en la mondo), kaj la arĥitekto Daniel Libeskind, eblis ekscii ankaŭ pri Ludwig Lazarus (tiel) Zamenhof kaj lia kreaĵo, la internacia lingvo Esperanto. La budo dediĉita al la fama bjalistokano kaj lia iniciato estis same granda kiel la aliaj, kaj konsistis el fotoj de LLZ, bazaj informoj pri li kaj la lingvo iniciatita de li, amaseto da libroj en Esperanto, kiujn la publiko povis trafoliumi, kaj interaga panelo kun kvin propozicioj en Esperanto kaj iliaj tradukoj en la angla kaj nederlanda. Apud ĉiu ŝildo kun tia frazo, butono ebligis al la interesiĝantoj aŭdigi la propozicion en kristalklara Esperanto (kio aparte allogis la ludemajn infanojn).

Dum mia kelkdekminuta restado apud la budaro, mi rimarkis ke post la budo de papo Johano Paŭlo la 2-a, la plej vizitata estis la Esperanta budo. Menciindas ke ĝi estis aranĝita kunlabore kun la CO de UEA.

Strategie plantita estis ĉi-jare la tulipo Esperanto, kiu videblis, kun klariga ŝildo, proksime al la enirejo de la pavilono gastiganta la temekspoziciaĵojn.

Hazarde aŭ ne, la 125-jariĝon de Esperanto festis ankaŭ la plej granda bulboplanta parko en la mondo.

Ionel Oneţ

La 64-a IFK en la vivanta Esperanto-urbo

160 aliĝintoj el 4 kontinentoj, 21 landoj kaj multaj porokazaj gastoj kunvenis en Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo. Per tio IFEF, la plej granda faka asocio de UEA, pruvas unikan “vitalecon”, t.e. viglecon, kaj pravigas la decidon, ke estis bona ideo organizi tiun gravan internacian kongreson en la unua oficiala Esperanto-urbo.

Por LKK estis aparta defio montri, ke Esperanto funkcias ne nur inter la kvar muroj de la kongresejo, kaj publike perceptigi, ke Esperanto vivas dise en la mondo.

La kongresaj kultureventoj estis prezentitaj por la loka publiko. Kelkaj ekzemploj estas la brilaj vesperaj programoj kun la germana artisto Ralph Glomp, la itala kantisto Manŭel, la nova regiona muzikgrupo Arĝentaj Birdoj (ĝi prezentis 9 kantojn en Esperanto) dum la internacia balvespero.

La urbestro Gerhard Walter, la IFEF-prezidantino Rodica Todor kaj la BSW*-prezidantino Margarete Zavoral elkore bonvenigis la gastojn dum la oficiala inaŭguro. Al la solena atmosfero aldoniĝis bela kantado de la fervojista virkoruso 1887 el Hanovro, kiu formis elegantan grupon en siaj uniformoj. Grava evento de la unua kongrestago estis, ke la urbestro Gerhard Walter kun la GEFA-prezidanto Achim Meinel kaj Peter Zilvar (ICH) publike inaŭguris la novan Esperanto-placon kaj la Joachim-Gießner-vojon ĉe la stacidomo, kie Joachim Gießner en la sepdekaj jaroj estis la stacidomestro. Centoj da homoj aperis kaj kunfestis. La stacidoma kiosko kreis “Esperanto-bovlaĵon”, amuzis la publikon per sia vigla muziko la fama blovorkestro Sieber. La tuto estis eksterordinara publika evento kun vasta reklamo rilate al Esperanto.

* Fondaĵo: Fervoja Sociala Organizaĵo

Dank’ al la iniciato de la agemaj LKK-anoj de Interkultura Centro Herzberg, la internacia fervojista procesio tra la urbo fariĝis eksterordinara spektaklo. Homoj perceptis, ke Esperanto en Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, vere vivas. La loka tamburista koruso marŝante gvidis la internacian paradon kun reprezentantoj portantaj siajn naciajn flagojn kaj fervojistajn uniformojn (sur la foto). Inter la partoprenantaro elstaris vizitantoj el Afriko (familio veninta el Ganao) kaj Brazilo, poste sekvis en la vico Bulgario, Ĉeĥio ktp.

Sur la ĉefplaco en la urbocentro la urbestro Gerhard Walter per entuziasmiga parolo mem informis la loĝantojn pri la valoroj de Esperanto kaj pri ĝiaj pozitivaĵoj por la homaro. Ne sufiĉas vortoj por priskribi la neforgeseblajn horojn en la belega, somereca vetero.

Zsófia Kóródy

Esperanto-budo ĉe “Fête Bio

La 3-an de junio la Esperanto-grupo de Angers, Francio, partoprenis en la ĉiujara ekologia foiro en Mûrs-Érigné apud Angers.

Antaŭ kelkaj jaroj vizitantoj miris pri la ĉeesto de Esperanto-budo en tia foiro, nun ne plu: ili pli kaj pli konscias, ke ekzistas justa lingvo, same kiel ekzistas justa komerco.

Tiu budo estis plia okazo por subskribigi la peticion “Esperanto au Bac” (Esperanto en la abiturienta ekzameno) kaj ankaŭ anonci la viziton de du japanoj, Hori Yasuo kaj Arai Toshinobu, en septembro al Angers. Ili parolos pri Fukuŝimo, temo pri kiu ekologiemuloj estas tre sentemaj.

Notindas ankaŭ, ke du tagojn antaŭe ni sendis mesaĝon al lokaj gazetoj kaj kontaktuloj, por simple anonci pri ĉeesto de Esperanto-budo en la foiro. Ĵurnalisto venis kaj verkis bonan (preskaŭ seneraran!) artikolon. Ankaŭ simplaj reklamaj agetoj povas doni bonan rezulton!

Laurent Vignaud

TEJO tutmonde

Ĉu Pasporta Servo plu ekzistos?

Ĉi tiu demando estis serioze levita en la komitata listo de TEJO. Sed kial, kaj kio estas la fina decido? Pri tio TEJO-tutmonde demandis Sergeon Tyırin, la estraranon de TEJO pri informado.

Kial entute estis bezonate levi ĉi tiun demandon? Ĉu Pasporta Servo (PS) ne bone funkciis?

PS en la lastaj jaroj trapasis profundan procezon de modernigo, eble la plej profundan dum sia tuta ekzisto. El libreto, administrata kaj kompilata permane fare de Derk Ederveen, ĝi transformiĝis en retejon kaj modernan datumbazon. Tiu ĉi procezo tute ne paŝis glate, kaj laŭvoje okazis ankaŭ eraraj decidoj. Unu el la plej doloraj punktoj de tiu ĉi itinero estis la granda kaoso en kiu troviĝis la informoj de ĉiuj gastigantoj kaj uzantoj de la servo, kaj kiu evidentiĝis nur kiam la ĉeflaboroj estis transdonitaj de Joan Català al lia posteulo, Daniel Bebelacqua. En la retejo mankis la necesaj aŭtomataj kontroloj kaj sekve ĉiu gastiganto povis enmeti ion ajn, kaj tio de neniu estis kontrolata; el tia stato rezultis la eldono de Pasporta Servo 2010, kiu apenaŭ estis uzebla.

Por la sekva-jara eldono oni nepre devis ordigi la informojn de la gastigantoj. Dume la personaj profiloj estis ŝlositaj por ne duobligi la laboron de la Landaj Organizantoj de PS, kiuj kontroladis ilin. Bedaŭrinde, la labor-kvanto estis super niaj atendoj, kaj ankaŭ iuj el la Landaj Organizantoj ne pretis akcepti modernan teknologion; Aleks Baudry, kiu respondecis pri la kompilado de la eldono, provis faciligi al tiuj la vivon per kreivaj solvoj, sed eĉ tiam iuj preferis simple rezigni. Aldone al tiuj plagoj, jam kiam la eldono estis pretigita, okazis paneo ĉe la servilo de PS, kiu kaŭzis ke ne eblis malŝlosi la profilojn...

Post la solvo de tiu ĉi problemo estis pretigita tempo-plano por daŭra evoluigo, kiun, kiel evidentiĝis, estis malfacile sekvi. Por tio estas du ĉefaj kialoj: la unua, ke estis nur unu persono kiu programis por PS, kaj la dua, ke la bezonoj de PS signife superas la kadron de la ebloj kiujn liveras Drupalo — la sistemo sur kiu “PS 2.0” estas bazita; kaj tio siavice postulas skrupulan trastudon de la plej intimaj detaloj de la funkciado de Drupalo por trovi la plej ĝustan vojon plenumi niajn bezonojn.

Ĉu TEJO ne konsideris uzi alian sistemon kiel la bazon?

Verŝajne tiaj sistemoj, kvankam diferencaj en la detaloj, principe funkcias same. Drupalo estis elektita interalie pro la vasta uzantaro (ekzistas granda komunumo de programistoj, de kiuj eblas peti konsilojn) kaj la jam funkcianta traduko en Esperanton. Post kiam la laboro sur la bazo de Drupalo jam komenciĝis, ne plu havas sencon transiri al alia sistemo, ĉar tio signifus perdon de la laboro jam farita, kaj efektive re-plenumon dekomence en la kadro de tiu alia sistemo.

La alia solvo — verki propran sistemon de nulo — same ne havas sencon. Ne nur ĉar oni devus mem evoluigi tiujn funkciojn kiujn Drupalo jam havigas, sed ĉefe ĉar la eluzado de la konata bazo permesas daŭripovecon. Kio okazos kiam la verkanto de la propra sistemo malaperos, kune kun siaj scioj de la detaloj; kiu zorgos kaj korektos tian sistemon? Eĉ se eblas lerni la detalojn, tio postulus signife pli da tempo ol alkutimiĝi al Drupalo aŭ ajna alia populara sistemo.

Ĉu la Estraro de TEJO provis trovi solvon? Kiel?

Jam antaŭe estis sentata la manko de homforto; tial en la kunsido en Ukrainio estis proponita aktiva serĉado de volontula teamo. La rezulto de tiu ĉi agado, akceptita de la Komitato, estis tamen tre elreviga: multegaj homoj anoncis sin por helpi al la respondado de retleteroj, sed krom unu persono neniu por la pli teknikaj (kaj pli gravaj por la progreso de la projekto) taskoj. Kiam tio ĉi fiaskis, la Estraro proponis al la Komitato alian tempoplanon; ĉar estis klare ke PS ne povos progresi sen kroma teknika kunlaboranto, tiu plano antaŭvidis ke la komitatanoj mem aktive serĉos plian programiston. Kvankam laŭ la voĉdonado ili devontigis sin fari tiel, efektive nur tre malmultaj tion vere faris, kaj tiuj eĉ ne atingis rezulton.

Sekve la Estraro sugestis rekonsideri la prioritatojn de TEJO pri PS. Ĉar realeca diskuto pri tio ene de la Komitato estis magra ĝis neekzistanta, finfine estis starigita voĉdonado por decidi la sorton de PS.

Kia estis la vortumo de la voĉdonado kaj kio estis la opinio de la Komitatanoj pri la ebloj?

La voĉdonado temis pri tri diversaj vojoj: rezigni pri PS kiel memstara reto (eventuale proponante al la gastigantoj aliĝi al alia ekzistanta servo, ekz. CouchSurfing); lasi PS pluekzisti en sia nuna stato, kiel retejo kaj sen papera eldono, ne plu investante fortojn en ĝian evoluigon; kaj la plej peniga vojo, pluvarti la servon, eldonante paperan adresaron kaj dungante aldona(j)n programisto(j)n. La starigo de la voĉdonado vekis diversajn respondojn, kiel ekzemple proponon transdoni al la Centra Oficejo la zorgon pri la gastiganta reto (kio tamen ne eblas pro jama troŝarĝiteco de la stabo), manierojn kunligi PS kun CouchSurfing (kiu estas firmao kaj havas siajn proprajn regulojn), subtenon al tiu aŭ alia vojo pro diversaj argumentoj

Kio estas la rezulto de la voĉdonado?

Voĉdonis entute 26 personoj el 44, kvankam 4 voĉoj estis nevalidaj. Por la tria vojo de plua prizorgado sin esprimis pozitive 15 komitatanoj (68%); por la vojo de nuligo 5 komitatanoj; kaj por la forlaso je la nuna stato 2 komitatanoj.

Kio ŝanĝiĝos nun? Kion efektive rezultigas la decido de la voĉdonado?

La signifo de tiu ĉi voĉdonado estas ke la Komitato donas al la Estraro mandaton rezervi buĝeton de inter 500€ kaj 1000€, kaj serĉi taŭgajn personojn kiuj kontraŭpage devos plenumi parton el la necesaj funkcioj ĉe la retejo de PS. Eblas antaŭvidi ke tia agado spronos la evoluigon de la retejo kaj ĝi finfine komencos atingi la deziratan staton, kiun la uzantoj de la servo atendas jam delonge.

Intervjuis Szilva Szabolcs

Artista datumbazo reaktivigata

La Esperanta Artista Datumbazo, kreita en 2005 de E@I, EUROKKA kaj TEJO, sub la estrado de David Emil Wickström, malaktiviĝis jam en 2008 pro manko de kunlaborantoj.

En majo 2012 estis lanĉita ĝiaj reaktualigo, ĝisdatigo kaj restrukturado fare de nova kaj freŝa teamo (kunlabore inter E@I, EUROKKA, Muzaiko, TEJO kaj UEA).

La laboro estas granda kaj ambicia pro la fakto ke la celo estas kompletigi kaj vivigi ĝin en pli ampleksa formo, kun novaj artaj kampoj aldone al muziko, kiel teatro, literaturo, kino/video; ĉio ĉi por la bono de la Esperanta kulturo.

La renovigo daŭros la tutan someron kaj ni povas esperi ke ĝia publika remalfermo okazos post la somero 2012, kun novaj vestoj kaj funkcioj. La Artista Datumbazo estas grava ilo por la vivanta Esperanto-kulturo. Ĝi utilas por strukturi kaj helpi la organizadon de kulturaj interŝanĝoj inter ĉiuj agantoj por Esperanto-kulturo (artistoj, bandoj, organizantoj, amaskomunikiloj, disvastigantoj de Esperanto-kulturo ktp).

Ĝi faciligos trovi artistojn por organizi koncertojn kaj festivalojn, sed utilos ankaŭ al artistoj kiuj organizas turneon, por trovi koncertejojn, produktejojn, eldonejojn, adaptistojn, gazetojn por recenzoj, radiojn, podkastojn, praktikajn konsilojn, modelojn, lingvan terminologion, teknikon ktp. Ĝi servos ankaŭ por interligi artistojn inter si kaj okazigi interesajn interŝanĝojn, malkovrigi kaj varbi por la vivanta Esperanto-kulturo. Se vi havas kelkajn horojn semajne/monate kaj emas helpi vivteni la Artistan Datumbazon, via helpo estos bonvena!

Flo
e...@esperanto.org http://artista.ikso.net/

Esperanto en Rotary 2012

Inter la fak-asocioj de Rotary, la “Rotaria Amikaro de Esperanto” (RADE) ĝuas notindan prestiĝon kiel la unua rotaria fak-asocio fondita en 1928, kiam Rotary disvastiĝis en Francio kaj aperis la lingva problemo inter la rotarianoj kiuj parolis la anglan, kaj tiuj kiuj parolis la francan. Ili kune decidis uzi la neŭtralan lingvon.

Nun tiu problemo akriĝis kaj en Rotary la oficialaj lingvoj jam estas dek, kaj la medio estas tre favora al niaj tezoj rilate Esperanton.

RADE estas tre aktiva en Brazilo, kie la plej laste fondita Rotaria Klubo en Brasília naskiĝis kun la ambicia plano disvastigi la Internacian Lingvon sub la aŭspicioj de la televida kanalo TV-SUPREN, kies nomo en Esperanto estas per si mem devizo.

Lastatempe la membraro de RADE notinde plijuniĝis danke al la aliĝo de junaj rotarianoj en Brazilo, Bulgario kaj Ukrainio.

De pli ol dek jaroj RADE regule ĉeestas la Mondajn Kongresojn de Rotary per starigo de inform-stando. La plej lasta el tiuj eventoj okazis en Bangkoko, Tajlando, de la 6-a ĝis la 9-a de majo ĉi-jare. La ĵurnalo Chiang Mai Mail raportis, ke partoprenis pli ol 38 000 rotarianoj el 160 landoj partoprenis. La celo de nia stando estis informi ĉiujn pri la ekzisto kaj lingva politiko de Esperanto. Multaj vizitantoj antaŭe ne konceptis la eblon de rapide lernebla tuttera lingvo, kiu ne estas landa aŭ etna. Dum la kongreso oni disdonis 900 ekzemplerojn de la broŝuro kreita de nia membro s-ino Sherry Wells kun la angla titolo Esperanto: Global Language for the Global Village. Alia celo estis informi rotarianojn pri la ekzisto kaj laboro de RADE kaj pri la fakto ke ĝi estas la unua internacia “Fellowship” (amikaro) inter la 60 de Rotario Internacia. En Bangkoko RADE akiris novan membron el la france parolanta urbo Nouméa en Nov-Kaledonio, kaj tiel la membraro de rotarianoj-esperantistoj estas nuntempe dissemita en 26 landoj de 4 kontinentoj.

Ronald Glossop, RADE-ano el Usono, estris la aferon, kaj li ricevis multe da helpo de Mark Starrs, esperantisto kiu loĝas en Tajlando dum pli ol 35 jaroj. Mark provizis la standon per granda afiŝo en la angla kaj taja kaj ankaŭ ekzempleron de la lernolibro Esperanto per rekta metodo de Stano Marček en la taja lingvo. Krome li interpretis por la vizitantaj tajlandanoj. Nia stando estis apuda al tiu de “Environment Fellowship of Rotarians”, kies prezidanto estas nia membro Marco Kappenberger (Samoa), kun kiu de jaroj ni kunlaboras inter la rotarianoj-mediprotektantoj.

En 2013 la Monda Kongreso de Rotary okazos en Lisbono, Portugalio.

Ronald Glossop

[FORIGITA!: bildo]

La inform-stando de RADE en la lasta Monda Kongreso de Rotary en Bangkoko, Tajlando

Komuna Esperanto-Kongreso 2012

[FORIGITA!: bildo]

Ridantaj junuloj.

De la 25-a ĝis la 28-a de majo, ĉirkaŭ Pentekosto, kiun sekvas en Germanio ŝtata ferio lundo, okazis en Berlino Komuna Esperanto-Kongreso de la dana, germana kaj pola Esperanto-asocioj, al kiu venis 255 partoprenantoj el 18 landoj.

La kongreso estis samtempe la 89-a germana Esperanto-kongreso, kiu same kiel kelkaj antaŭaj okazis kunlabore kun la najbara landa sekcio, por igi la eventon pli interesa, allogi pli da partoprenantoj kaj pligrandigi la eblojn praktiki Esperanton. Trafe la temo de la kongreso do estis “Partneroj en Eŭropo”, kiun la ĉeestantoj pravigis aŭskultante prelegojn en organizita debato kaj praktike dum la tuta kongreso.

Vendrede vespere la iama prezidanto de Germana Esperanto-Junularo, la nuna estro de Germana Esperanto-Instituto kaj ekster Esperantujo en Germanio konata ĉefe pro sia aktiveco en la piratpartio, profesoro pri lingviko Martin Haase, prezentis idealojn kaj realojn de Eŭropa Unio kaj ĝia demokratio, samtempe montrante eblojn plibonigi ĝin per la koncepto de likva demokratio*. Post tiu klera komenco la kongresanoj, gvidate de Kim kaj koruso el la pola urbo Nowy Sącz, kantis la Eŭropan himnon laŭ la versio de Broccatelli. Pliaj temrilataj programeroj estis interalie prezento kaj diskuto de eblaj roloj de Esperanto en Eŭropa Unio zorge de la lingvisto Detlev Blanke kaj la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio Seán Ó Riain, podia diskuto pri ĝemelurbaj rilatoj kaj prezento de eŭropuniaj projektoj utiligantaj Esperanton.

* Maniero de grupa decido, kuniganta ecojn de la rekta kaj reprezenta demokratioj.

En la vespera programo ĉiuvespere ravis la partoprenantaron la pola koruso, kiu en varia konsistigo kantis polajn kaj Esperantajn kantojn kaj prezentis teatraĵeton. Elstara programero estis Historio de Universalaj Kongresoj, teatraĵo de Saša Pilipović kaj Georgo Handzlik, kiu en ekzemplodona Esperanto ironie prilumis la gloran pasintecon kaj mokis kongresajn kutimojn. En trilanda vespero diversstile kantis tri bardoj el tri landoj: Kim J. Henriksen el Danio, Stefo Schneider el Germanio kaj Georgo Handzlik el Pollando. Ĉiu siamaniere interesis la publikon, kiu en granda aŭlo kun bonega sceneja tekniko povis sekvi la spektaklon. La tagan programon gastigis novkonstruita kvartala renkontiĝejo, kiu disponigis bonegan lokon por babili, manĝi kaj partopreni la programerojn.

La interesega granda urbo kaj varma somera vetero estis du malamikoj de la kongreso, kiuj instigis konsiderindan kvanton da partoprenantoj ne ĉeesti kelkajn programerojn kaj memstare esplori la urbon. Tio eblis ankaŭ dum la ekskursa tago, en kiu la organizantoj proponis vojojn por ekkoni la urbon laŭ kaj ekster la kutimaj turistaj itineroj. Surprize multaj aliĝis al ekskurso en la proksiman Spree-arbaron, kiu jam gastigis la Junularan Esperanto-semajnon en 2010 kaj plaĉas al turistoj pro riveretplena arbaro kaj la minoritata kulturo de la soraboj.

La kvaran tagon de la kongreso la partoprenantoj jam devis adiaŭi unu la alian. Restos en la memoro la sento, ke ne nur dum la kongreso ni estas “partneroj en Eŭropo”. Espereble la plektitaj kontaktoj kaj (ek)flegitaj amikecoj kontribuos al interkompreno kaj eble ankaŭ al pliaj projektoj.

Felix Zesch

Nederlanda premio al Umberto Eco

Umberto Eco fariĝis la dua ricevanto de la Medalo “Paco de Nimego”, kiun atribuas la urbo Nimego (Nijmegen), la Nimega Radboud-Universitato, la firmao Royal Haskoning kaj la Nederlanda Ministerio pri Eksteraj Aferoj.

Ĝi rekonas “mondajn ĉefrolulojn kiuj engaĝiĝis kaj engaĝiĝas por paco en Eŭropo kaj por la rolo kaj la pozicio de Eŭropo en la mondo”. Ĝia nomo referencas al la pactraktatoj, faritaj de eŭropaj ŝtatoj en Nimego en 1678-1679 kaj konsiderataj inter la unuaj formoj de eŭropaj traktatoj kaj kunlaboro. Oni asignas ĝin ĉiun duan jaron; unue en 2010 al la franca politikisto Jacques Delors. En la pravigo de la distingo de Eco oni aparte elstarigis lian verkon La serĉado de perfekta lingvo en la eŭropa kulturo, kies Esperanta eldono aperis en 1996.

La transdono de la premio okazis en Nimego la 7-an de majo. Kiel reprezentantoj de UEA estis invititaj la estrarano Loes Demmendaal, la ĝenerala direktoro Osmo Buller kaj la UEA-delegito Kees Ruig, kiu ĉeestis ankaŭ la ceremonion en 2010.

Okaze de la jubileo: esperantistoj en la Federacia Arkivo de Germanio

En la ŝtata Federacia Arkivo de Germanio (kun la ĉefa sidejo en Koblenz) ekde la ekzisto de Esperanto troviĝas diversaj aktoj rilataj al la lingvo de Zamenhof kaj ĝia movado. Post la germania unuiĝo la Arkivo transprenis la aktojn de la partioj kaj amasorganizaĵoj de GDR.

Por tiu celo oni kreis apartan fondaĵon (kun la germana mallongigo SAPMO), kiu troviĝas en Berlin. Al la aktoj de GDR apartenas ankaŭ tiuj de la amasorganizaĵo Kulturligo (ĉ. 200 000 membroj), sub kies tegmento agadis (1965-1990) la esperantistoj de GDR (ĉ. 2 000 membroj). En SAPMO troviĝas la kompletaj aktoj de GDREA (iom post iom enretigotaj), ankaŭ ĝia ordigita biblioteko kun katalogo (http://www.bundesarchiv.de/findbuecher/sapmo/besperanto/index.htm).

Krom tio SAPMO enhavas diversajn personajn postlasaĵojn de iamaj germanaj laboristaj esperantistoj (i.a. de Otto Bäßler, Ludwig Schödl) kaj de aliaj gravaj personoj kiel ekz. Ino Kolbe el Leipzig. En la Arkivo trovis lokon ankaŭ la postlasaĵo de la orientgermana tradukisto Karl Schulze (de li aperis i.a. tradukoj de Faŭsto I+II de Goethe, Trigroŝa Romano de Brecht kaj Lotte en Weimar de la germana Nobelpremiito Thomas Mann). SAPMO transprenos ankaŭ la sciencan arkivon de Wera kaj Detlev Blanke (partojn ĝi jam akceptis), laŭ kontrakto subskribita en 2005. Tiel postaj generacioj havos riĉan materialon por esploroj.

Okaze de la 125-jara ekzisto de Esperanto la berlina sekcio de la Federacia Arkivo (SAPMO) — kaj laŭ sia ideo! — invitis esperantistojn partopreni fakan gvidadon tra la Arkivo en Berlin. Partoprenis entute 28 personoj el Berlin kaj ekster ĝi, kiuj surbaze de kompetentaj informoj de Brigitte Fischer, Grit Ulrich kaj Hans-Jürgen Voß, kunlaborantoj de la Arkivo, ne nur konatiĝis kun la strukturo kaj uzebleco de la arkivo, sed ankaŭ povis rigardi aparte preparitajn ekspoziciojn kun Esperantaj libroj el la arkiva biblioteko kaj kun aktoj el la historio de Esperanto el GDR, aparte de GDREA.

Detlev Blanke

Ekspozicio kaj simpozio en Bavara Ŝtata Biblioteko

Okaze de la 100-a datreveno de la morto de Prelato Johann Martin Schleyer (1831-1912), la aŭtoro de Volapük, kaj la 125-jara ekzisto de Esperanto, Bavara Ŝtata Biblioteko (BŜB) en Munkeno aranĝis ekspozicion kun la titolo “Inter utopio kaj realo: konstruitaj lingvoj en integrita mondo”.

BŜB apartenas al la plej grandaj universalaj bibliotekoj de la mondo kaj ĝi posedas unu el la plej riĉaj planlingvaj sortimentoj.

La solena malfermo de la ekspozicio okazis ĵaŭdon, la 14-an de junio je 19h00 en la biblioteko (Ludwigstrasse 16, Munkeno), fare de d-ro Rolf Griebel, ĝenerala direktoro de BŜB. La biblioteka koruso prezentis kantojn en Volapük kaj Esperanto. Enkonduka referaĵo pritraktis la temon “Kio estas kaj kiucele oni okupiĝas pri Interlingvistiko?”

Vendredon, la 15-an de junio, okazis tuttaga simpozio kun prelegoj de prof. d-ro Heiner Eichner, Universitato de Vieno; Reinhard Haupenthal, iama instru-komisiito por esperantologio kaj interlingvistiko, Universitato de Sarlando; d-ro Ulrich Lins, historiisto, Bad Godesberg; mag. Herbert Mayer, gvidanto de la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko; prof. d-ro Gerhard F. Strasser, Pennsylvania State University, kaj Ludwig-Maximilian-Universitato, Munkeno.

La prelegoj aperis libroforme en volumo akompananta la ekspozicion.

La ekspozicio daŭros ĝis la 9-a de septembro. Detaloj en la germana kaj en Esperanto:

http://www.bsb-muenchen.de/Einzeldarstellung.403+M562baccbf1d.0.html.

Recenzoj

Bela, bona helpilo, tamen iom amatoreca

Ekoturisma vortaro — Esperanta / česky / “deutsch” / english / français. Zdeněk Pluhař, Manfred Westermayer, Christopher Fettes, Raymond Skilling. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2011. 60p. 17cm. ISBN 9788087169261. Prezo: € 5,40

Krom la ĉefa vortara parto, aranĝita alfabete laŭ la Esperantaj kapvortoj, ekipita per vicnumeroj kaj nacilingvaj ekvivalentoj en kvar lingvoj (cs, de, en, fr), la vortaro enhavas la alfabete ordigitajn indeksojn: ĉeĥan, germanan, anglan, francan; krome tabelon de mallongigoj, liston de literaturo kaj antaŭparolon de la ĉefa aŭtoro Z. Pluhař.

La temo “ekoturismo” (angle ecotourism, en Britio ankaŭ green travel) estas nocio relative nova, uzata proksimume dudek jarojn. Ĝis nun ĝia difino ne estas internacie klare limigita, ĉar komence ekzistis nur ideo, neniu fermita koncepto. Laŭ la Programo de Unuiĝintaj Nacioj por la Vivmedio (UNEP) ekoturismo estas formo de daŭripova turismo staranta sur kvar principoj:

  • ekoturismo partoprenas en la protektado de naturaj kaj kulturaj heredaĵoj,
  • ampleksas plane elektitajn lokojn kaj indiĝenajn komunumojn, al kies prosperado ĝi kontribuas,
  • al vizitantoj de la regionoj ĝi eksplikas la signifon de la koncernaj naturaj kaj kulturaj riĉaĵoj,
  • ekoturismo konvenas por sendependaj vojaĝantoj kaj por organizitaj ekskursoj de negrandaj grupoj.

Karakterizo: Ekoturismo estas orientita al naturaj teritorioj, kontribuas al la protektado de nia vivomedio, plibonigas la ekonomian prosperon de la lokaj loĝantoj kaj enhavas ankaŭ funkciojn klerigan kaj studan.

La vortaro ne povas esti strikte limigita, ĉar la sekvata temo situas lime de pluraj fakoj: vojaĝado, naturo, pejzaĝo, morfologio de tereno, flaŭro, faŭno, homaj setlejoj kaj kulturo, biologio, fiziologio kaj fizionomio de vivuloj, klimatologio, geologio, ĥemio kaj pluraj aliaj...

Kvankam sen statistika analizo, eblas diri, ke la aŭtoroj la nocielekton faris proporcie respondece. Kompreneble, la leganto eble malkovros ion aldonindan.

Sekvante la leksikajn unuojn, mi trovis kelkajn esprimojn problemaj el la vidpunkto de nocienhavo:

102 ĉaletkonstruaĵo estas nomo konfuza — vidu 103.

103 ĉaleto — laŭ la aŭtoroj domo konstruita el arbotrunkoj. La ekspliko, ĉerpita el PIV, estas erara, same la ekvivalentoj ĉeĥa, germana kaj angla. Ĝustas sole la franca chalet, sed tiu laŭ la franca vortaro Le Robert signifas: chalet — etimologie devena el la franclingva vorto “cala” en la svisaj Alpoj, kiu signifas “ŝirmejo”. Unue temis pri lignaj domoj por paŝtistoj, poste por montaraj agrikulturistoj. Nun tiustile konstruiĝas porferiaj kabanoj kaj lignaj loĝdomoj en montaraj vilaĝoj. La radiko ĉalet’ enhavas neniun informon pri konstrua teĥnologio, pro la tradicio estas subkomprenata sole la materialo: ligno. Ĝi ebligas kelkajn konstrusisteme malsamajn strukturojn, “trabdomo” (trunkodomo) estas unu el pluraj. Forigendaj estas: cs: srub; de: Blockhaus; en: log-cabin. Ĉaleto (ĉaledo evitinda!) — montara ligna dometo (kabano), origine en Alpoj.

124 ekologiismo, 125 ekologiisto, 127 ekologo. Fakulo pri ekologio estas ekologo. La saman signifon prezentas “ekolog/i/isto” (sinonimo). Oni konsciu, ke en ĉiu faka lingvo sinonimoj estas nedezirataj pro ebla konfuziĝo. La nomo 124 — ekolog/i/ismo — estas sence nesufiĉe elvokiva, kial ne sekvi la naciajn lingvojn (ekologia movado). Same la nomo 125 — ekolog/i/isto — tiu eĉ pli, ĉar la sufikso -isto indikas primare profesiulon (ekologo), nur duavice iun specialan aganton kaj amatoron (PAG § 342). Por tiu konvenas neambigua nomo: ekologia aktivulo. Krome, en la nomoj sub 124 kaj 125 estas prononce neoportuna duobla i.

330 malaerobia (organismo) — mankas la sinonima versio anaerobia, kiu estas en PIV kaj estas internacia. Evitado de internaciaj (fakaj, sciencaj) terminoj malutilas al la internacia Esperanto. Ĝi ja bezonas maksimumon de internacieco, por ke Esperanton komprenu ankaŭ nemovadaj fakuloj. Pro la prefikso la adjektivo “mal/aerobia” por ili estas nekomprenebla.

335 mapo en skalo... — prefere ne “unu por...”, sed “unu al kvindek mil” (vidu PAG § 87, G, en proporcio du al tri).

352 entera minejo estas miskompreniga termino, ĉar esti “en tero” signifas, ke la minejo estas sub la tersurfaco, do sub la tero. Preferinda estas: [ter]surfaca minejo.

405 petro, 497 speleo — nomoj evitindaj, ĉar en naciaj lingvoj ĉiam kaj en Esperanto 115 jarojn (antaŭ la Nova PIV) la vortoj ne ekzistis kiel apartaj, sed nur ligitaj kun la grekdevena -log[i] (legō = mi parolas ← “elektas” vortojn): petrologio, speleologio. La disigo de la kompaktaj vortoj fare de la reviziintoj de PIV estas faro malaprobinda, konflikta kun la internacia scienca uzanco. Petro estu plu rokaĵo, speleo estu groto. Ĉe “speleo” okazas kurioza kaj terminologie damaĝa sinonimeco: 1 groto = malvasta natura kaverno; 2 kaverno = natura subtera kavo; 3 speleo = natura subtera kaverno kaj groto. Neniu racia kialo, plana motivo, internacia modelo pravigas la apartigon. Esperanto tiel fariĝas stranga aŭtonoma lingva fenomeno.

464 orhava rojo — sed mankas la genra radikvorto “rojo”, bezonata por kompreni la specian terminon “orhava rojo”.

468 sabloŝtono — menciindas la ofte uzata sinonimo “grejso” (PIV 3).

490 skitelfero estas transportsistemo kun seĝoj pendantaj sub port- kaj tren-kablo (cs: lanovka; de: Seil[schwebe]bahn; en: cableway). La enmetitaj ekvivalentoj: cs: vlek; de: Skilift; en: skilift en Esperanto respondas al skilifto (Krause) aŭ skitrajno (Wells).

504 ÷ 511 Ok derivaĵoj de la radiko sterk’, sed la genra radikvorto “sterko” en la vortaro mankas (en fakaj vortaroj genra termino estas sisteme necesa).

512 stilo estas vorto plursignifa, konvenas specifi la ekoturisman signifon.

522 surfacaktivaĵo. Tiu ĉi aŭtonoma Esperanta nomo ne estas preferinda rilate al la internacia “detergento” (en PIV ja estas: detergi; deterganto!).

526 ŝoseo. La enmetita germana Autobahn ja ne estas ekvivalento de ŝoseo (Strasse). Autobahn estas aŭtovojo (laŭ PIV), [aŭto]strado laŭ E. D. Krause kaj laŭ iama propono de R. Eichholz.

550 torfmonteto. La ĉefelemento “monteto” estas apenaŭ imagebla. La germana Hochmoor estas marĉo, kiu ne amasiĝis kiel monteto, sed situas en alta regiono kiel “altregiona torfa marĉo” → torfejo.

RESUME: La eldonaĵo estas belaspekta, poŝformata, por uzantoj taŭge aranĝita, bona helpilo por turistoj, ankaŭ por la partoprenantoj en la aranĝo EKOTUR, regule organizata fare de la agentejo kaj eldonejo KAVA-PECH. Sed paralele al la laŭdo mi notas, ke la lingva flanko, malgraŭ kvaropa aŭtora kolektivo kaj kvar provlegintoj (!), en kelkaj kapvortoj portas spurojn de evidenta malzorgo kaj de terminologia amatoreco. Por la dua eldono la mankoj estas facile forigeblaj. La verketo tamen aĉetindas.

Jan Werner

Mikspoto de diversaj temoj

Multilingualism: Language, Power, and Knowledge. Red. Paolo Valore. Pisa: Edistudio, 2011. 172p. 21cm. ISBN 9788870368093. Prezo: € 21,00

La referaĵoj en tiu ĉi parte anglalingva kaj parte itallingva volumo prezentiĝis en konferenco pri plurlingvismo (la kapablo de unuopulo paroli pli ol unu lingvon) kaj multlingvismo (la ekzisto de pli ol unu lingvo ene de komunumo), kiu okazis en Brescia en 2011. Pluraj referaĵoj nur fore rilatas al la temo; tamen, tiu ĉi eta libro enhavas amason da interesaj aferoj.

Ĝi malfermiĝas per du eseoj pri infana dulingvismo, verkitaj de Maria Antonietta Pinto kaj Antonella Sorace, kiuj reliefigas la avantaĝojn kaj foje la malavantaĝojn, kiujn ĝuas dulingvuloj. Pli interesaj por esperantistoj estas du eseoj, kiuj sekvas, de Renato Corsetti kaj Wim Jansen. La deirpunkto por Corsetti estas la nun fifama rimarko de Noam Chomsky, ke Esperanto “ne estas lingvo” — kio spronas Corsetti al defendo de Esperanto kiel lingvo regata de reguloj, kiel siavice montras ekzemple la lingva konduto de denaskaj esperantistoj. Fakte la ekzemplo ne plene respondas la ĉomskian konstaton, ĉar Chomsky parolas pri la profundaj strukturoj de Esperanto kaj ne pri la regula simpleco de la lingvo, sed tiu ekskurso en la infanan uzon de Esperanto havas sian propran intereson. La dokta eseo de Wim Jansen pri la gramatiko kaj semantiko de Esperanto el la vidpunkto de gramatikaj valoroj atentigas, ke Esperanto fondiĝis artefarita sed evoluis en la kadro de aŭtonome funkcianta komunumo, tiel ke oni povas klare sekvi la procedojn de lingvoŝanĝiĝo laŭ la direkto de flekseblo. La eseo valoras la prezon de la tuta volumo, montrante kion oni povas atingi per plene profesia esplorado de Esperanto: Jansen estas profesoro pri interlingvistiko en la Universitato de Amsterdamo.

La cetero de la volumo estas mikspoto de diversaj temoj. Mauro Tosco esploras la rilatojn inter la lingvo de la nacia ŝtato unuflanke kaj la minoritataj kaj regionaj lingvoj aliflanke. Manuela Giolfo kaj Francesco Sinatora signalas gravan problemon en la lingvoinstrua kampo, nome la instruadon de la araba lingvo, kiu (laŭ ili — kaj ili verŝajne pravas) baziĝas sur miskompreno de la karaktero mem de la araba lingvo.

Sekvas provoka eseo de Giuseppe Castorina, el la Roma Universitato La Sapienza. Rilate la lingvajn konfliktojn en la eŭropaj instancoj Castorina argumentas (per bone konataj argumentoj), ke Esperanto estus la plej “demokrata” solvo. Se temas pri la angla, Castorina forte atakas tiujn, kiuj insistas pri “pura angla lingvo” kontraŭ la “ĵargono” de nedenaskaj utiligantoj, montrante, ke tiu ĵargono estas nenio alia ol utiligo de internacie konataj vortoj kontraŭ la trude anglasaksa lingvaĵo de la denaskuloj. Temas finfine pri strebo pri posedo de la lingvo inter la britoj unuflanke kaj la praktikaj utiligantoj de la angla lingvo aliflanke.

Davide Astori interese enrigardas inventitajn lingvojn kaj ŝtatojn, analizante Na’vi, la eksterteranan lingvon en la filmo Avatar, la verduran (lingvo de videoludo) kaj la stranalandan (el infanlibro de Stefano Benni), venante fine al la mallonga vivo de la esperantlingva mara platformo Insulo de la Rozoj, malkonstruita en 1968 de la italaj instancoj post mallonga sed gloreta vivo kiel sendependa ŝtato. Fina ĉapitro pri antropologia observado kompletigas la volumon.

Evidente la redaktoro konfidis al la aŭtoroj la taskon mem redakti siajn kontribuaĵojn. Kelkaj faris, kelkaj ne. Estus bone se Edistudio plialtigus siajn tiurilatajn normojn: tro ofte ĝiaj alirilate bone prezentitaj libroj estas makulataj de preseraroj kaj aliaj malglataĵoj.

Humphrey Tonkin

Pri niaj aventuroj en Israelo

De la 10-a ĝis la 12-a de majo 2012 okazis en Bet Shean la 13-a Israela Kongreso de Esperanto. Ĝi estis rekorda laŭ la nombro de la partoprenantoj kaj aŭguras ankoraŭ pli sukcesan venontjaran eventon — la Azian Kongreson en Jerusalemo (18-22 apr 2013), kun simila postkongreso.

En la 28-a Internacia Festivalo en Xanten, Germanio, Amri Wandel, prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo, invitadis nin al la 13-a Israela Esperanto-Kongreso en la antikva urbo Bet Shean. Ĉio estis nova por ni. Ni ege antaŭĝojis la dusemajnan restadon en la problemriĉa lando de la religioj.

Por ni la kongreso komenciĝis jam en Tel Avivo ĉe la trajna stacidomo Savidor, de kie aŭtobuso transportis nin kun aliaj esperantistoj al la kongresurbo nordorienten. Regis gaja atmosfero kun laŭta babilado. Israelanoj emas vigle diskuti inter si kaj ĝui la kunvivadon.

La kongresejo-junulargastejo Bet Shean estis taŭga, kun diversaj grandaj ĉambroj kaj bonaj ekipaĵoj. Ĉeestis proksimume 60 esperantistoj, junaj kaj maljunaj. Eksterlandaj gastoj krom ni estis Hermann kaj Karin el Dresdeno, Andreas el Essen, kaj Rolf — 91-jara fervojista aktivulo el Norvegio. Kaj plej grave: jOmO kaj Mikaelo Bronŝtejn kiel amuzaj motoroj por la vespera kunesto. Tre laŭdindaj estis la tri personoj kiuj kunorganizis la tutan kongreson: Nava, Esti kaj Amri — majstroj de la improvizado.

De la 10-a ĝis la 12-a de majo ni havis plurajn informriĉajn ekskursojn kaj posttagmeze okazis kleriga programo. Tri ekskursoj speciale impresis nin: unue la nokta (!) vizito de la ampleksa arkeologia parko de Bet Shean. Post lumsona historia spektaklo ni promenis en la malhelo tra la romiepokaj ruinoj, laŭlonge de lumigataj kolonaj pasejoj.

Due, matena vizito al la kibuco Sde Elijahu, por esti informitaj pri ĝia biologia agrikulturo. Mario, 94-jara pioniro, verve rakontis pri siaj multjardekaj spertoj kaj eltrovoj.

Trie la posttagmeza ekskurso al la “Jordana Stelo” (“Belvoir”), monto kun ruina fortikaĵo de krucmilitistoj kun belega elrigardo al la Jordanvalo ĝis la Golan-montaro, la lago Galileo kaj en la fono al la brunflava montoĉeno de Jordanio.

En la kleriga programo aktivis Mikaelo Bronŝtejn. Li prezentis superrigardon pri siaj verkoj prozaj kaj poemaj. Sed unu temo ĉefe kaptis nian atenton: lia 10-jara laboro kiel teknikisto en la arkta mineja urbo Vorkuta, 3 000 km norde de Moskvo. Ni montris fotoserion de nia februara esplorvojaĝo al Antarktiko, hejmo de miloj da ĉarmaj pingvenoj kaj pacemaj fokoj. Ĉiuvespere niaj muzikistoj jOmO kaj Mikaelo instigis nin laŭte kunkanti kaj amuziĝi. Israelo scias festi!

Post la Israela Kongreso ni, eksterlandanoj, komencis turisman programon. Sub la gvido de Jehoŝua ni unue iris nordokcidenten al Tiberiado, Nazareto, Hajfo kaj Ako. Kulmino en Hajfo estis la promenado tra la preskaŭ paradizaj ĝardenoj de la Bahaa Monda Centro flanke de la monto Karmel. En Ako, la lasta bastiono de la krucmilitistoj, ni ĝuis veran orient-ekzotikan etoson en la malnovaj urbocentro kaj haveno.

La postan tagon, reveninte al Jerusalemo, ni travagadis la malnovan urbon kun la fama Muro de lamentoj, la plej sankta loko por la judoj, kaj la Roka Kupolo kun grandega orumita kupolo, religia centro por la muzulmanoj.

De la 16-a ĝis la 19-a de majo okazis la plej ekscita aventuro de la vojaĝo. Veturo per Esperanto-ĵipo al la sudo tra la Negev-dezerto, gvidata de la neniam laciĝanta ĉiĉerono Amri. Niaj celoj: Kumuran, En Gedi, la Morta Maro, Masada, pluraj krudaj dezertaj kanjonoj, dezerta besta “safario”* Ĥai-Bar kaj finfine Eilat.

* Natura ZOO

450 metrojn alta super la Morta Maro leviĝas la monto Masada, kie la reĝo Herodo konstruigis fuĝpalacon en romia stilo sur tri montaj ŝtupoj. Tiuloke finiĝis la a ribelo de la judaj batalantoj kontraŭ la romia armeo dum la jaroj 70-73 p.K. Nuntempe ĝi estas grava simbolo de la juda identeco.

Survoje al Eilat Amri elektis la grandiozan kanjonon Barak por aktivigi nin al unuhora grimpado ĉiam supren laŭlonge de la kruda montodeklivo.

La kulmina agado en la turisma centro Eilat estis por ni dufoja subakva naĝado (kun masko) laŭlonge de rava koral-rifo, por observi belegajn ekzotikajn fiŝojn.

Fine ni devis reveturi al Jerusalemo kaj al Tel-Avivo. En Nova Jerusalemo ni ektrovis veran artan juvelon: la 12 fenestrojn de Chagall en malgranda sinagogo en la universitata kliniko de Hadassah Ein Karem.

La dusemajna travivaĵo en Israelo kun multaj interesaj homoj donis al ni neimageblan forton kaj juniĝon. Pro tio ni elkore dankas al ĉiuj kiuj ebligis al ni tiun sperton.

Dieter kaj Yoshie Kleemann

Lingibli

Nova lingvo-lernprogramo ankaŭ en Esperanto

Novaj elektronikaj helpiletoj konkeras niajn poŝojn: la plurfunkciaj telefono kaj tabulkomputilo kun la operaciumoj iOS (Apple) aŭ Androido (Google).

Eĉ akra kritikanto de la telefona kaj soci-reta manioj, kiuj laŭ la opinio de multaj pro sia supraĵeco malhelpas sincerajn kaj profundajn kontaktojn, ofte post la unua elprovo ekamas la malgrandajn aparatojn. Per ili ni povas interalie foti, uzi mapojn por migrado kaj vojaĝoj, admiri la noktan ĉielon per Google Sky, legi e-librojn. Eblas nombrego da aliaj utilaj aferoj, kaj jes: ankaŭ kontakti verajn amikojn aŭ trovi novajn. Esperantistaj pioniroj estis Jacob Nordfalk, kiu publikigis la Android-programeton Muzaiko por aŭskulti radion en Esperanto, kaj Chuck Smith, kiu programis popularan ludon por la aparatoj de Apple. Bone por la diskonigo de Esperanto estas, se ekstermovada entrepreno aŭ produkto uzas la Internacian Lingvon. Kiel ekzemple la interesa, nova lingvo-lernprogramo Lingibli. La programo estas lernilo por pluraj sensoj: oni povas legi vortojn kaj frazojn, aŭdi la ĝustan prononcadon kaj ankaŭ eblas moviĝi dum la lernado. Tiun ĉi lastan lernmetodon la uzanto realigas per memelpresitaj kartetoj, kiujn oni povas fiksi al la koncerna objekto (lampo, tablo...); la karteto montras la vorton kaj QR-kodon, kiu ludigas la sondokumenton de tiu ĉi vorto. Per tio eblas ankaŭ serĉ-ludo por lernigi infanojn. Lingibli nun disponeblas en 20 lingvoj. Ĝi ne estas vortaro aŭ kompleta lingvokurso ĝis certa nivelo. La celo estas prezenti la plej gravajn vortojn kaj frazojn en amuza kaj alloga maniero. Ekzistas ja multaj homoj kiuj deziras havigi al si bazan vortstokon kaj parolturnojn de fremda lingvo, sen studado de gramatiko. La baza pakaĵo estas senkosta kaj enhavas 35 frazojn kaj printeblan paĝon kun 20 QR-kodoj; kompleta lingvo-datumaro kostas preskaŭ 4 eŭrojn. La programo estas elŝutebla ĉe la “App Store” aŭ “Google Play” (iama “Android Market”), la baza senpaga pakaĵo ĉe www.eo.lingibli.com. La parolturnaro estas tre praktika (ekz. “manĝi kaj trinki”, “vojaĝoj”, “emocioj”).

Uwe Stecher

Esperanto: 125 jarojn faliganta limojn

La 71-a Hispana Kongreso okazis inter la 27-a de aprilo kaj la 1-a de majo 2012, en la manĉa urbeto Almagro. Ĝi estis organizita de la Esperantista Kastili-Manĉa Asocio, kun la slogano “Esperanto: 125 jarojn faliganta limojn”.

Kiam mi alvenis en la urbeton, mi miris pro tiom da beleco kaj historiaj konstruaĵoj. En unu el la plej famaj palacoj de la urbo, kiu siatempe apartenis al la Grafoj de Valparaiso, disvolviĝis la kongreso. Iuj ĉeestantoj ĝuis grandajn klimatizitajn kaj komfortajn dormoĉambrojn en la palaco, kontraŭ tre malalta prezo. La ceteraj elektis hotelojn kaj historiajn gastejojn de la urbo.

Alvenis homoj el la tuta Hispanio kaj eksterlando: Usono, Aŭstralio, Japanio, Rusio..., kiuj salutis nome de siaj landaj asocioj.

La unua afero post la solena malfermo estis vizito al la ekspozicio pri Esperanto en la ĉarma palaco proksime de la kongresejo. Tuj poste, kun la celo konatiĝi kun la urbo, granda grupo trairis la historian centron por miri kaj atente aŭskulti la simpatian ĉiĉeroninon, kiu tre afable kaj lerte rakontis anekdotojn kaj kuriozaĵojn pri diversaj palacoj, monaĥejoj, teatroj kaj elstaraj homoj, kun tre bona traduko de nia samideano Jorge Camacho.

Sabate okazis la akceptado de la kongresanoj. Por vigligi la etoson, en la ĉefa salono ni ĝuis kelkajn kantojn interpretatajn de la fama madrida grupo “Kvaropo Sinkopo” kun bongustaj aperitivo, trinkaĵoj kaj tipaj frandaĵoj, kaj prezento de loka perbastoneta punto, plenumata de tre ĉarma sinjorino.

Unu el la ĉefaj punktoj de la kongreso temis pri festado de la 20-jara datreveno de la Ibera Skolo de Literaturo en Esperanto, kies membroj parolis, deklamis, kantis kaj humuris pri la verkoj en pura kaj belsona Esperanto.

Alia menciinda afero temis pri Kina Festivalo, produktado de filmoj en kaj pri Esperanto, kiel La universala lingvo, produktita de la usona premiita reĝisoro Sam Green. La 30-minuta filmo spuras la historion de Esperanto kaj estas portreto de la hodiaŭa Esperanto-movado.

En la historia kaj mondfama teatro (la plej malnova en Eŭropo, 17-a-jarcenta) “Corral de Comedias”, Komedikorto, okazis interesa komedieto, majstre interpretata kaj lerte miksata kun geniaj frazoj en Esperanto.

Dimanĉe plenumiĝis la Ĝenerala Kunveno, ĉefe por elekto de nova estraro kaj pretigo de eventoj lige al la 125-a datreveno de Esperanto. Tonjo del Barrio estis konfirmita kiel la prezidanto de HEF. Sekvis ronda debato pri la Esperanto-agado en niaj kluboj kaj en la reto, prezento de la Esperanto-ludo Talismanoj, kunveno de HEJS kaj kvizo. Vespere en la Teatro Municipal de Almagro, la Ibera Skolo prezentis la spektaklon Vivu la teatro fare de Ana Manero kaj Miguel Fernández, kun deklamado de famaj poemoj, teatraĵo pri la verko Sanga Nupto de Garcia Lorca, interpretata de la madrida aktorino Laura Pascual, humuraĵo ktp. La teatro estis je nia dispono kaj ni plene profitis la okazon.

Lunde ni ĝuis tuttagan ekskurson al la fama urbeto Campo de Criptana, menciita de Miguel de Cervantes en la verko Don Kiĥote de la Manĉa, kie ni vizitis kelkajn ventmuelejojn kaj vinkelon por vingustumado. Ni tagmanĝis en pitoreska restoracio kun surprizo: prezentado de historieto pri Don Kiĥoto. Ni ankoraŭ havis tempon por reveni al la kongresurbo kaj ĝui koncerton de la grupo Kaj Tiel Plu, kaj tre agrablan surprizon de Alejandro Cerro, loka kantisto, kiu interpretis en Esperanto kanzonon tradukitan de li mem.

Marde antaŭ la solena fermo Ana Manero projekciis bildaron pri “Bitoteko, lastaj plibonigoj kaj atingoj”. Sekvis prezentado de novaj libroj, asocioj kaj projektoj, komuna bankedo, aŭkcio kun oferto de interesaj libroj, poŝtmarkoj, esperantaĵoj ktp. Poste okazis la 2-a parto de la festado de la 20-jara datreveno de la Ibera Skolo.

Ni ne forgesu la lingvan kurson por komencantoj, gviditan de Alejandro Pareja, “Peĉakuĉon”, viglan metodon de Manolo Pancorbo, en kiu oni komentas 20 bildojn en po 20 sekundoj, kaj interesan prelegon pri observado de steloj.

Ángel Arquillos

Kongreso 2012 de Esperanto France en Saint-Aignan de Grand Lieu:

Ni estis gaj’nante

Nin bonvenigis aperitivo kun loka orkestro Pari Paname kaj verda trinkaĵo nomata Esperanto, poste vespermanĝo sub tendoj antaŭ la kastelo. Notindas, ke la kongresejo estis impona kasteleto, iom simila al tiu en Greziljono, en la urbeto Saint-Aignan de Grand Lieu apud Nantes.

Kunvenis cento da partoprenantoj, kun honora gasto Roman Dobrzyński, kiu regalis la kongresanojn per anekdotoj, prelegoj kaj prezento de filmoj en formo de kino-festivaleto.

Aliaj elstaraj programeroj, krom la laŭstatutaj eroj (ĝenerala asembleo de Espéranto-France, komitatkunsidoj, kunvenoj de GEE, instruistoj, FKEA...), estis la kulturaj partoj: du prelegkoncertoj (koncerto kun prelego aŭ prelego, dum kiu estas koncerto) de Gijom, prezentaĵo pri daŭripova evoluo, ekspozicio pri Tibor Sekelj, ekskursoj...

Okaze de la ĝenerala asembleo la ĉeestantoj balotis diversajn punktojn:

  • kreado de “interasocia kotizo”, kiu ebligas malaltapreze aliĝi al Espéranto-France kondiĉe ke la tuta asocio samtempe aliĝas, kaj profiti impostatestilon. La loka klubo de Béziers eksperimentos tion venontjare;
  • dediĉo de la “Klubo 2000”, kaso por eldono de nova lernolibro, kiu sekvas modernan pedagogion kaj la eŭropan sistemon.

Kaj la estraro informis la membrojn pri:

  • la kandidateco de la urbo Lille por UK 2015;
  • la baldaŭa eldono de nova albumo de Tinĉjo La templo de l’suno;
  • la nova retejo pri regionaj federacioj http://esperanto-france.org/federationsregionales,85 kaj tiu de lokaj kluboj atingebla de la retejo de Espéranto-France.

Okaze de la komitatkunsido la nova estraro estis elektita: Axel Rousseau — prezidanto; Julia Hédoux — vicprezidantino pri kongreso; Philippe Debrix — vicprezidanto pri eksteraj rilatoj; Sébastien Montagne — kasisto; Anne-Émilie Ravache — vickasistino; Karine Texier — sekretariino; Véronique Bichon — vicsekretariino; Didier Janot — estrarano pri agadplano.

La kongreso 2012 estis organizita de la Esperanto-sekcio de la loka sporta kaj kultura asocio ALC, sub la gvido de Solange Goan, kune kun la estraro de Espéranto-France. Aparte laŭdindas la laboro de Julia Hédoux, Claude Nourmont kaj Sébastien Montagne. La loka municipo malavare helpis la kongreson.

Pli da informoj pri la kongreso 2012: http://esperanto-france.org/nantes2012.

Aleks Kadar

La agrabla sveda

Inter la 18-a kaj la 20-a de majo 2012 kunvenis en la sveda urbo Helsingborg kvardeko da svedaj, unu dana kaj unu finna esperantistoj.

Unuatage, vendrede, okazis du ekskursoj. Unu en la ĉirkaŭaĵo kaj unu sur pramŝipo inter Svedio kaj Danio. Plurfoje la pramo iris tien kaj reen, dum ni manĝis kaj babilis en bona etoso. Tamen la kongreso ne okazis surboate, sed en 100-jaraĝa popoldomo meze de la urbo.

Sabate la kongreso formale komenciĝis per malfermo, bonvenigo de urba politikisto kaj transdono de premio de la sveda pacorganizo al SEF pro ĝia agado por tutmonda komunikado. La unua prelego temis pri la nova kurso “Homa lingvo”, okazanta en svedaj gimnazioj en la sociscienca programo. La lingvoinstruisto Folke Wedlin prezentis la kurson kaj siajn spertojn pri lecionoj de Esperanto en ĝi. Ankaŭ la dua prelego montris kiel eblas prezenti Esperanton kaj aliajn konstruitajn lingvojn en la kurso “Homa lingvo”, kiu konsistas el 100 horoj dum unu lernojaro. Olof Pettersson kaj mi parolis pri niaj spertoj esti “gastinstruistoj” en tiu kurso ĉe stokholma gimnazio. Unu el la komunaj konkludoj de la prelegoj estis ke ekzistas bona ŝanco fari prezenton pri Esperanto en la prihomlingva kurso, kiun la lingvemaj gimnazianoj trairas en Svedio ekde la jaro 2011. Gravas ellabori saĝan strategion kaj elŝuteblan studmaterialon por instigi svedajn lingvoinstruistojn doni almenaŭ unu lecionon pri konstruitaj lingvoj kaj Esperanto en la kurso “Homa lingvo”, ĉar tio tute kongruas kun la celoj de la kurso kaj ankaŭ kutime interesas lingvemajn junulojn.

En la dua tago okazis jarkunsidoj de SEF kaj ILEI-se. La plurjara prezidanto de SEF Roland Lindblom volis foriri de la posteno, sed pro manko de alia kandidato li restos unu jaron. En la estraro estas krome Olof Pettersson, Ann-Louise Åkerlund, Dan Palm, Bengt-Olof Åradsson kaj mi kiel “aktivaj anstataŭantoj”. La estraro de ILEI-se pasintjare intencis malfondi la organizon, sed lastatempe la organizeto iom revigliĝis kaj la nuna estraro plulaboros por plibonigi la situacion.

La vespera programo konsistis el tri bonegaj koncertetoj. Unue tri anoj de La Perdita Generacio ravis la aŭskultantojn per tre belaj kantoj. Sekvis amuza duopo, kiu ludis sudamerikan kaj slavan muzikon. Kim J. Henriksen kaj Helle Jacobsen (iamaj anoj de Esperanto-Desperado) ĝojigis nin per pluraj nostalgiaj kantoj. Kiel finalo ĉiuj muzikantoj kune prezentis Ska-virino (vidu la foton).

Dimanĉe estis kunsido de KELI kaj diservo kun loka eklezio en granda preĝejo tuj apud la kongresejo. Post tio estis du prelegetoj de mi kun la titoloj “Spertoj de trilingva familio” kaj “Revoj kaj planoj pri esperanto-info.org” (vidu ĉe http://hokanx.ikso.net/eoinfo/dokumentoj). La ĉeforganizanto Ann-Louise kaj la prezidanto Roland fermis la kongreson per dankvortoj al la helpantoj kaj partoprenantoj.

Hokan Lundberg

Forpasoj

Gustave Blary (1913-2012) forpasis la 25-an de marto en Arles (Francio). Delegito de UEA, en 1961 li, kun sia edzino, persvadis la urbon nomi laŭ Zamenhof straton, kiu el vojeto poste fariĝis centra strato de Arles. La urbo ankaŭ ĝemeliĝis kun la itala Vercelli, laŭ la ekzemplo de la E-grupoj, kiuj amikiĝis pli frue.

Nerina Ferreira (1921-2012) mortis la 11-an de junio en Greenpoint (Sud-Afriko). Ŝi membris en UEA ekde 1951; ekde 1956 kiel dumviva membro. Kuracisto, ŝi estis fakdelegito pri pediatrio de 1959 ĝis 1996. Junaĝe ŝi estis konata kiel aktorino.

Helena de Geus (1921-2012) forpasis la 2-an de majo en Hoogeveen (Nederlando). Ŝi estis dum 20 jaroj delegito kaj partoprenis ĉiun UK, krom unu, ekde 1974 ĝis 2001.

Ottó Haszpra (1928-2012), Honora Membro de UEA ekde 2006, forpasis la 18-an de aprilo en Budapeŝto. Li estis profesoro de la hidrokonstrua katedro de la Teknika Universitato de Budapeŝto, specialisto de UN, kaj membro de la Hungara Akademio de Sciencoj. Esperanton li lernis en 1958. Li membriĝis en Hungaria E-Asocio en 1962 kaj estis ĝia komitatano (1965-1990), estrarano (1977-1990) kaj vicprezidanto (1981-1990). Li estis fakdelegito pri inĝenierado ekde 1972, komitatano de UEA (1980-1990), kaj estrarano de UEA pri faka agado (1986-1989). Haszpra estis redaktoro de Sciencaj komunikaĵoj (1974-1979) kaj gvidanto de Scienca Eldona Centro de UEA en Budapeŝto (1981-1985). En la 68-a UK en Budapeŝto (1983) li estis rektoro de IKU. Li membris en AIS ekde 1986, en Internacia Scienca Akademio Comenius ekde 1997 kaj en Akademio de Esperanto ekde 2004. Li kunlaboris por la 6-lingva Geodezia fakterminaro (1976-1981) kaj por Hungara-Esperanta meza vortaro (1996). En 2000 aperis lia ampleksa E-lernolibro por hungaroj. Krom la historia trarigardo Esperanto — lingvo de natursciencoj kaj tekniko 1887-1986 (1988), li aŭtoris i.a. la studojn La vera kosto de la multlingveco (1978), Liter-ofteco en Esperantaj tekstoj (2001), La natura ŝarĝo de la lingvolernado kaj ties radikala malpliigo (2002), kaj Egalrajteco kaj ekonomieco en la internaciaj rilatoj (2005).

Olavi Kantele (1920-2012) forpasis en majo en Espoo (Finnlando). Profesie arkitekto, li aktivis en la finna sekcio de KELI kaj verkis ĝian detalan historion (1994). En multaj Aŭtunaj kaj Vintraj Tagoj de EAF li prizorgis la matenan preĝhoron.

Nicola Lasalandra (1923-2012), em. instruisto, mortis la 31-an de majo en Triggiano (Italio), kie li estis longtempa delegito. Li estis aktiva E-instruisto kaj en 1963 kunfondis la klubon “La Karavelo” en Bari.

Attila Makay (1938-2012) mortis la 22-an de majo en Oradea (Rumanio). Li estis fakdelegito pri stomatologio kaj aktiva en Universala Medicina E-Asocio, kies kongreson en Oradea li kunorganizis en 2003. Li estis estrarano de E-Asocio de Oradea kaj de Rumana E-Asocio.

Eŭgeno S. Perevertajlo (1938-2012) mortis la 27-an de februaro en Taŝkento (Uzbekio), kie li estis delegito kaj fakdelegito pri turismo, tradukado kaj E-instruado. Li tradukis la romaneton Timur kaj lia taĉmento de A. Gajdar (1982), kaj publikigis felietonan E-kurson en la revuo Sovetskij Uzbekistan (1988-1990) kaj la porinfanan lernolibreton Invito al Esperanto (1999). En 1962 li savis en Turkmenio la arkivon de la fama verkisto Vasilij Eroŝenko.

Otto Rösemann (1923-2012) mortis la 18-an de februaro en Bad Bederkesa (Germanio), kie li ekde 1983 estis delegito kaj fakdelegito pri fervojoj.

Alfred William (“Vilĉjo”) Rowe (1924-2012) forpasis la 4-an de aprilo en Hitchin (Britio), kie li estis delegito. Li estis unu el la dojenoj de UEA; jam kiel 17-jarulo li aliĝis al Internacia E-Ligo.

Ion Sârbu (1914-2012) mortis la 12-an de aprilo en Brașov (Rumanio). Emerita fervojisto, li estis longe fakdelegito pri fervojoj kaj pri etnaj minoritatoj.

Lubomir Středa (1932-2012) forpasis la 4-an de junio en Úpice (Ĉeĥio). Kiel ĉefo de faka normiga centro li sukcesis aldoni al kelkaj ministeriaj normoj pri peltmaŝinoj kaj -operacioj ankaŭ E-terminojn. En 1998 aperis lia Terminaro de feloj. En manuskripto ekzistas Terminaro de difektoj sur feloj kaj peltoj kaj Zoogeografiaj regnoj. Por la revuo Starto li verkis multajn fakajn artikolojn.

Sándor Szénási (1923-2012) mortis en Nyíregyháza (Hungario). Em. profesoro pri teologio, li estis fakdelegito pri katolikismo.

Karel Traxler (1914-2012), emerita juĝisto, mortis la 30-an de majo en Příbram (Ĉeĥio). En 1986 aperis liaj Esperanta-ĉeĥa jura vortaro kaj Ĉeĥa-esperanta jura vortaro. Al la AEST-kajero 1980 li kontribuis per la studo La fonemo “ĥ” kaj ties transformoj en la internacia scienca leksikologio. Por la sporta vortaro Saluton, amiko! (1988) li kunlaboris pri la Esperanta kaj ĉeĥa partoj.

Frank Uribazo Pérez (1968-2012) mortis en Havano la 3-an de majo. Fakulo pri kardiologio, li esperantistiĝis ĵus antaŭ la 95-a UK en Havano (2010) kaj estis LKK-ano pri la kongresejo. Li estis sukcesa E-instruisto, respondecis pri faka agado en la estraro de KEA kaj esperantigis tekstojn por la retejo de CENESEX (Centro pri Seksologia Eduko).