Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2012 9

Malferme

UK kun junula vigliga entuziasmo

Plurfoje kaj plurkuntekste en la ĵusaj tagoj ni aŭdis kaj mem parolis pri Esperanto kiel ponto aŭ pri ĝia ponta rolo. Tion rekte vortumas la ĉi-jara kongresa temo “Esperanto — ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo”, kiu plursesie estis diskutita en Hanojo sub la gvido de la kongrestema reĝisoro Mark Fettes. El tiuj laboroj fruktis la teksto de la kongresa rezolucio.

Pri la ideo de Esperanto kiel liganta ponto atentigis jam antaŭ 105 jaroj la lingvokreinto, d-ro Ludoviko Zamenhof, en sia kembriĝa parolado, ke ni tute ne deziras nin enmiksi en la internan vivon de la gentoj, sed ni deziras nur krei ligantan ponton inter la gentoj.

Kaj efektive ĉiu nia Universala Kongreso reliefigas tion, reliefigas tion ankaŭ nia ĉi-jara UK — la 16-an fojon okazanta ekster la eŭropa kontinento — montrante al la mondo, ke reciproka kompreniĝado de personoj de malsamaj nacioj estas tute bone atingebla.

La reciprokan kompreniĝadon kadre de la 97-a UK, la unuan fojon okazanta en Vjetnamio, ĝuis 866 kongresanoj el 62 landoj, inkluzive de 150 lokaj esperantistoj. La unuan fojon la tiea Esperanto-movado en tioma skalo povis kunsenti la etoson de esperantista komuneco kun samideanoj kaj samlingvanoj el la tuta mondo. Samtempe ĝi donis al ni ĉiuj la ŝancon konatiĝi ne nur kun la vjetnamaj esperantistoj, sed ankaŭ kun la vjetnamaj vivrealo kaj kulturo, por tiel pli bone kompreni niajn vjetnamajn amikojn. Servis tiucele la tradiciaj kongresaj programeroj pri Vjetnamio, kiel kvar varitemaj prelegoj kaj la rapidkurso la Vjetnama Eksprese. Ni ĝuis elstaran Nacian Vesperon, kiu prezentis la ĉarmon de la vjetnama kulturo. Apartan emfazon tiukuntekste havis ankaŭ la dimanĉe solenita Tago de Vjetnamio. Allogaj ekskursoj malkaŝis la turisman allogecon de Vjetnamio.

Inter siaj celoj la Esperanto-komunumo havas pacon kaj amikecon. Tio trovis rekonon flanke de la vjetnamaj aŭtoritatoj, kiuj atribuis al UEA Medalon de Amikeco. Sametose la kunvenintaj esperantistoj lasas sian firman spuron en Hanojo, plantinte arbon omaĝe al la 97-a UK en la loka Parko de Amikeco kaj stariginte memorŝildon pri Esperanto.

La labora kongresparto komenciĝis tradicie jam sabate, kiam la plej supera organo de UEA, ĝia Komitato, akceptis ĉiujn dokumentojn prezentitajn de la estraro kaj decidis pri la laborritmo de la subkomitatoj en la daŭro de la kongresa semajno. Tiu laboro, en kies fino aperis la subkomitataj rekomendoj, fariĝis bazo por la decidoj de la Komitato rilate la labortaskojn de la estraro ĝis la venontjara UK en Rejkjaviko. Decido tuj komunikenda dum la Solena Inaŭguro estis tiu pri du novaj Honoraj Membroj de UEA, kiuj fariĝis la japano Hori Jasuo kaj la hungaro Georgo Nanovfszky.

La sabatan komitatkunsidon sekvis la Movada Foiro, rolante kiel tradicia interkona vespero, samtempe prezentante la bunton de la movado kun kvardeko da anonciĝintaj asocioj.

Jam sabate tagmeze siajn pordojn malfermis la libroservo de UEA, kiu venigis por la Hanoja UK eldonaĵojn kun la suma pezo de ĉ. 700 kilogramoj, entute 1530 titolojn, al kiuj surloke aldoniĝis 70 pliaj. Dank’ al la UEA-kampanjo “Libroj por Vjetnamio” ĉiuj vjetnamaj kongresanoj ricevis donackuponon kun la valoro de 900 mil dongoj, rajtigantan fari aĉetojn en la kongresa libroservo. Al ĝiaj furoraĵaj apartenis la lernolibro por vjetnamoj sur DVD de Stano Marček, la IKU-libro, kaj La Rakonto pri Kjeŭ de Nguyen Du.

Tuj post la dimanĉa Solena Inaŭguro komenciĝis la aferkerna parto de la Kongreso konsistanta entute el 162 programeroj. Sian 65-an sesion inaŭguris la Internacia Kongresa Universitato, kies rektoro estis prof. Gotoo Hitosi. La IKU-sesioj proponis 9 lekciojn, el inter kiuj tri estis kombinitaj kun la sesioj de AIS. Temis pri la prelegoj de Trevor Steele “Ĉu genocido pro neglekto? La malapero de la tasmaniaj aborigenoj”, de Francesco Maurelli “Subakva robotiko: de homa regado al daŭra memregeco” kaj de Stefan MacGill “Vortŝercado en Esperanto”. Dimanĉe i.a. eklaboris la subkomitatoj.

Se IKU daŭris la tutan semajnon, lunde matene densan programon de diverstemaj interaktivaj prelegetoj proponis la Kleriga Lundo, en kiu estis traktitaj ankaŭ 6 apartaj temoj kadre de la kvar kaj duonhora seminario pri informado, al kiu kontribuis la Komisiono pri Informado. Kelkaj el ĝiaj ideaj fruktoj speguliĝis en la rekomendoj de la subkomitato, debatinta la sekvan tagon pri informado.

La marda Tago de la Lernejo, okazinta sub la tegmenta temo “La arto instrui — instrui pri artoj” arigis dum la 6-hora programo kvardekon da interesiĝantoj, kiuj i.a. informiĝis pri tio, kiugrade la instruado estas arto kaj kiom serio da teknikoj, kaj pri la instruista defio instrui ne nur la lingvon, sed ankaŭ pere de ĝi aliajn aferojn, inkluzive de artoj.

Ekde lundo ĝis vendredo la portalo www.edukado.net okazigis paroligajn kursojn. La 16 lecionojn de la retejo partoprenis je ambaŭ niveloj po 70-80 personoj, lernemuloj kaj observantoj de la metodoj de Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge. Kadre de tiu aranĝo okazis ankaŭ duhora preparsesio por la ekzamenkandidatoj.

En Hanojo okazis la 28-a KER-sesio, kiun partoprenis multaj aziaj kandidatoj. Aperis ankaŭ la unuaj afrikaj ekzamenkandidatoj. Sume temas pri 38 ekzameniĝintoj sur la niveloj B1, B2 kaj C1 el 18 landoj. La malavara helpo de 8 asocioj kaj individuoj subvenciis komplete aŭ parte la ekzameniĝon de 24 kandidatoj, ĉefe el Vjetnamio, sed ankaŭ el Afriko, Indonezio, Malajzio, Ĉinio kaj Singapuro. Menciindas, ke KER-ekzamenon trapasis ĝis nun 978 kandidatoj el 60 landoj. Dankon al edukado.net pro tiu grava eduka laboro.

Akademio de Esperanto tradicie kunvenis du fojojn: en sia fermita kunsido kaj en kunsido amase frekventata de la publiko kaj gvidata de ĝia vicprezidanto Brian Moon.

Pri amasa partopreno eblas paroli ankaŭ rilate al tiaj kunsidoj de UEA-instancoj kiel Estraro respondas aŭ Centra Oficejo respondas. Tiu partopreno kaj la starigitaj demandoj reliefe pruvis ne nur intereson pri la laboro de UEA-instancoj, sed samtempe korligiĝon al nia tegmenta organizo. Siajn kunsidojn fiksis dum la kongreso multaj komisionoj kaj fakaj asocioj, kiel medicinistoj kaj instruistoj. La Strategia Forumo plulaboris pri la perspektivaj planoj de UEA. Okazis Faka Forumo kun 25 partoprenantoj, marde funkciis ĝia giĉeto.

La sukcesan programon de la ĵaŭda Esperantologia Konferenco sub la gvido de Mélanie Maradan kaj prof. Christer Kiselman formis kvin prelegoj, kiujn sekvis de publika diskuto pri “Esperantigo de personaj nomoj kaj loknomoj: la kazo de Vjetnamio”; “Dekonstruado de Esperanta Frazeologio”, “Esperanto-movado en Indonezio: ĉu io lastatempa?”, “Kiel niaj pensoj vortiĝas? Kiun semantikan modelon sekvas Esperanto” kaj “La esperantologiaj principoj de Eugen Wüster”.

La Hanoja Kongreso estis okazo konatiĝi kun nia komunuma Esperanto-kulturo pere de teatraj spektakloj, filmo kaj Internacia Arta Vespero en la salono Zamenhof. Sed al la kultura aspekto de la kongreso kontribuis ankaŭ la aŭtoraj duonhoroj en la kongresa libroservo kaj la ĉi-jara prezento de la Belartaj Konkursoj, pri kies rezultoj ni konatiĝis dum ĝia kunsido.

En sia salutmesaĝo la vicurbestrino de la Hanoja Popolkomitato emfazis i.a.: “La 97-a UK de Esperanto havas tre specialan signifon en la promocio de kompreno, alligiteco de la internaciaj amikoj kun la popolo de Hanojo”.

Ŝiaj vortoj ne estis izolitaj. 1000 stratrubandoj kaj 2000 akompanaj vertikalaj stratanoncoj en la tuta Hanojo peris la informon pri la 97-a UK al ĉiuj hanojanoj kaj gastoj de la urbo, informante ankaŭ pri la kongresa temo. Pri la kongreso aperis raportoj en deko da ĵurnaloj kaj televidprogramoj. Vjetnamaj kameraistoj multfoje vidiĝis inter la kongresanoj. La 97-a UK eĥis ankaŭ eksterlande, ekzemple en Kroatio, per la informo, ke unu el la kongressalonoj portas la nomon de la forpasinta elstara aktorino Vida Jerman. Pri tio vaste informis kroataj amaskomunikiloj.

Pri la kongreso ĝisdate informis la kongresa kuriero Loa, loa, loa, legebla papere en Hanojo kaj konsultebla ankaŭ per la paĝaro www.uea.org. Mencioj pri la kongreso speguliĝis en la vizaĝlibra UEA-profilo. La kongresinformoj kaj sonscenoj atingis la esperantistaron danke al 5 raportoj rekte el Hanojo, senditaj de la Pola retRadio en Esperanto.

Nia UK en la jaro de la 125-jariĝo de Esperanto proksimiĝas al la fino. Unu el ĝiaj plej lastaj emocivekaj programeroj estis la aŭkcio, denove brile gvidita de Humphrey Tonkin, sub kies gvido ĝi riĉigis la Volontulan Fondaĵon de UEA per 1 271 eŭroj.

Antaŭ ni estas jaro, kies laborojn difinas la alprenitaj decidoj. Persiston kaj kuraĝon en ilia plenumo.

Dankon al la vjetnamaj aŭtoritatoj, dankon al la vjetnamaj samideanoj pro la sukcesa, varma UK en Hanojo! Via junula vigliga entuziasmo akompanos nin en la postkongresaj laboroj, via amikeco restas en niaj koroj! Ĝis la revido! Ĝis la 98-a UK en Rejkjaviko!

Barbara Pietrzak
Ĝenerala Sekretario de UEA

[FORIGITA!: bildo]

La vjetnamaj aŭtoritatoj atribuis al UEA Medalon de Amikeco

[FORIGITA!: bildo]

En la kongresa akceptejo

[FORIGITA!: bildo]

La surkoridoraj deĵorantoj

[FORIGITA!: bildo]

La deĵorantoj de la hotelo Melia

[FORIGITA!: bildo]

Internacia vespero, vjetnama prezento

[FORIGITA!: bildo]

La kongresaj libroservistoj

[FORIGITA!: bildo]

Unu el la oftaj estrarkunsidoj

[FORIGITA!: bildo]

Movada Foiro, budhana budo

Solena Inaŭguro

Sur la ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo

La Solena Inaŭguro de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto, en kiu UEA ricevis altan distingon de Vjetnamio, okazis dimanĉe matene je la 10-a horo en la salono Zamenhof, en la Universitato de Scienco kaj Teknologio, kien la kongresanojn veturigis specialaj busoj.

La solenan malfermon, kiu komenciĝis per dancado de vjetnamaj gejunuloj, gvidis la prezidanto de UEA Probal Dasgupta. Li bonvenigis la kongresanojn kaj prezentis la podianojn: la altan protektanton kaj vicprezidanton de Vjetnamio Nguyễn Thị Doan, vicprezidanton de TEJO Michael Boris Mandirola, vicprezidanton de la Akademio de Esperanto Brian Moon, reĝisoron de la kongresa temo Mark Fettes, ĝeneralan sekretarion Barbara Pietrzak, vicprezidanton Claude Nourmont, membron de la Loka Kongresa Komitato Lại Thị Hải Lý, estraranojn de UEA Loes Demmendaal, Amri Wandel kaj Maritza Gutiérrez, rektoron de la Internacia Kongresa Universitato Gotoo Hitosi kaj prezidanton de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj Stefan MacGill. Aparte li bonvenigis la honorajn gastojn, aŭstralian ambasadoron Hugh Borrowman, vicestron de la Ambasado de Pollando Jacek Kaszprzyk, kulturan konsiliston de la Ĉina Ambasado Liu Sanzhen kaj japanan diplomaton Sato Tetsuo. La israela ambasadoro Amnon Efrat ne povis veni al la inaŭguro, sed petis transdoni nome de la ŝtato Israelo bondezirojn, kaj invitis esperantistojn veni venontjare al la Azia Esperanto-Kongreso kaj la Internacia Junulara Kongreso en Israelo. Ankaŭ la ambasadoro de Finnlando Kimmo Lahdevirta sendis al la partoprenantoj siajn bondezirojn.

Claude Nourmont laŭtlegis la tradician mesaĝon de Louis Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de la kreinto de Esperanto (legu sur la apuda paĝo) kaj Barbara Pietrzak prezentis du novajn honorajn membrojn: la iaman estraranon de UEA Hori Jasuo el Japanio kaj diplomaton kaj eksambasadoron en Moskvo Georgo Nanovfszky el Hungario.

UEA ricevis de la vjetnama vicprezidanto ŝtatan ordenon de amikeco de la Socialisma Respubliko Vjetnamio, asignitan de la vjetnama prezidanto.

Sekvis festparolado de la prezidanto de UEA Probal Dasgupta (ĝi aperos venontnumere) kaj post arta paŭzo, kantado kaj dancado de vjetnamaj gejunuloj, Mark Fettes enkondukis la Kongresan Temon “Esperanto — ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo”. Li invitis la kongresanojn ĉeesti en la kongrestemaj sesioj, por kune pripensi kiel plukonstrui nian Esperanto-ponton, por atingi tiun transan bordon de la homa historio, kie paco, amikeco kaj prospero disfloras.

Sekvis salutvortoj de la vicprezidanto de TEJO, kaj Stefan MacGill en la nomo de ILEI raportis pri la ĵus finiĝinta 45-a ILEI-konferenco en Kunmingo, suda Ĉinio: 113 aliĝintoj, 3 novaj landaj sekcioj, nova 9-kapa estraro (4 kontinentoj, 6 novuloj kaj 5 virinoj). Li deziris al la UK similan sukces-nivelon.

Brian Moon salutis la kongreson nome de nia Akademio, pri ĝia rolo en plibonigado de la lingva nivelo de niaj parolantoj — kaj do de la kvalito de interkompreniĝo — tiel ligante sian saluton al la kongresa temo.

Franciska Toubale transdonis la salutojn de Sennacieca Asocio Tutmonda, antaŭ ol reprezentantoj de sesdeko da landoj salutis la kongresanojn.

Komuna kantado de la himno “La Espero”, gvidata de la studentoj de la Universitato de Fremdaj Lingvoj en Hanojo, estis la lasta punkto de la Inaŭguro, post kio la UEA-prezidanto proklamis la 97-an Universalan Kongreson de Esperanto malfermita.

Stano Marček

[FORIGITA!: bildo]

La danco komence de la inaŭguro

[FORIGITA!: bildo]

Festparolado de Probal Dasgupta

[FORIGITA!: bildo]

La vicprezidanto Claude Nourmont

[FORIGITA!: bildo]

Transdono de la ŝtata ordeno

[FORIGITA!: bildo]

Maritza Gutiérrez kaj Amri Wandel

[FORIGITA!: bildo]

Salutas la vicprezidanto de TEJO

Mesaĝo de la vicprezidanto de Vjetnamio Nguyễn Thị Doan

Estimataj esperantistoj kaj gastoj,

Nome de la gvidantoj de la Komunista Partio, la ŝtato kaj la popolo de Vjetnamio, mi varme bonvenigas la diversnaciajn esperantistojn kaj la estimatajn gastojn partoprenantajn en la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo.

Estimataj gesinjoroj, kun 125 jaroj da historio kaj disvolviĝo, Esperanto fariĝis la Internacia Lingvo, akceptita en multaj landoj de la mondo, kaj alportis pozitivan kontribuon al la akcelado de amikeco kaj solidareco inter la popoloj por paco kaj disvolviĝo. Esperanto estis enkondukita en Vjetnamion per la unuaj libroj kaj kursoj. Nia respektata Onklo Ho estis la unua esperantisto en Vjetnamio. Li venis al Esperanto en la jaroj 1913 – 1917, kiam li vivis kaj agadis en Britio. Esperanton li uzis en siaj revoluciagadoj kaj tutkore kuraĝigis la fondiĝon de Vjetnama Pacdefenda Esperanto-Asocio, kiu estas la antaŭulo de la nuna Vjetnama Esperanto-Asocio. Pro tio la gastigado de la 97-a UK estas samtempe granda honoro kaj bona okazo, por ke ni esprimu nian dankemon al niaj diversnaciaj amikoj, kiuj elkore subtenis Vjetnamion, kaj prezentu al vi pacaman Vjetnamion survoje al disvolviĝo kaj integriĝo.

Estimataj gesinjoroj, Esperanto estas la Internacia Lingvo konata kiel lingvo bonvola kaj egala. Uzante ĝin ĉiuj homoj kaj popoloj estas egalaj danke al la komuna lingvo kaj ne estas influataj de la diferenco de iu ajn kulturo. Mi konfirmas al vi la apogon de la Partio kaj ŝtato de Vjetnamio al la disvolviĝo de la enlanda kaj monda Esperanto-movado, kaj esperas, ke Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kaj la generacioj de amantoj de Esperanto de pli ol unu jarcento povas fieri pri la lingva heredaĵo, kiu estas konservata kaj disvolvata de la nuna generacio. Mi estas certa, ke Esperanto daŭre fariĝas la Internacia Lingvo, kiu alligas la popolojn de diversaj landoj en la mondo por paco, disvolviĝo kaj kooperado. Vjetnamio estas fidinda amiko kaj partnero, respondeca membro de la monda komunumo, kaj ni kredas, ke paco, amikeco kaj kooperado alportos al vi ĉiuj komfortan kaj feliĉan vivon. Mi esperas, ke nia bela lando, kiu havas heroan historion, gastamon kaj amon por paco, provizos vin per belaj sentoj kaj impresoj okaze de via partopreno en ĉi tiu kongreso. Al la 97-a UK mi deziras belajn sukcesojn kaj al niaj internaciaj amikoj utilan, interesan kaj signifoplenan restadon en nia lando.

[FORIGITA!: bildo]

Franciska Toubale, salutoj de SAT

[FORIGITA!: bildo]

Gražina Opulskienė, salutoj el Litovio

[FORIGITA!: bildo]

En la kongresa Libroservo

[FORIGITA!: bildo]

Unu el la mil enurbaj flagoj

[FORIGITA!: bildo]

La superstrataj reklamaj banderoloj

[FORIGITA!: bildo]

Enurba tribuno pri la kongreso

Salutmesaĝo de L. C. Zaleski-Zamenhof

Estimata Sinjorino Alta Protektanto, Sinjoro Prezidanto,

Estimataj Gekongresanoj, Geamikoj tre karaj,

Vi kunvenis laŭkutime en la centro de Esperantujo, situanta ĉi-jare malproksime laŭ distanco, tamen ĉiam proksime al mia koro.

Dum via Kongreso vi debatos pri la ponto al paco, al amikeco kaj al disvolviĝo, temo por mi, pontokonstruisto, aparte interesa, precipe pro la nomo de tiu ponto: Ponto Esperanto!

Tial mi komprenis, ke elektinte siatempe mian inĝenieran profesion, mi neniel perfidis la kuracistan tradicion de la familio. Ne, mi ĝuste sekvis la Avon, kiu ja prezentiĝas kiel la inĝeniero de tiu ponto...

Laŭ ekzistanta tradicio, la inĝeniero staras sub sia ponto, kiam la unua trajno aŭ la unua ŝarĝaŭto ĝin trapasas. Mi ĉiam sekvis tiun tradicion kaj mi konsideras, ke sekvis ĝin ankaŭ mia Avo. Ĉar li daŭre estas vivanta en la koro de ĉiu esperantisto, ni povas konkludi, ke la Ponto Esperanto neniam rompiĝis kaj daŭre nin kondukas al paco kaj al amikeco! Mi forte deziras al la Kongreso, ke ĝiaj debatoj estu fruktodonaj kaj kreu favoran eĥon tra la mondo.

Strategia Forumo

Antaŭen sur tri radoj

La duhora Strategia Forumo dis volviĝis en du partoj. Unue, la raporton de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj prezentis ĝia gvidanto Mark Fettes, invitante ĝeneralajn komentojn de la 30-kapa publiko. Poste tiu publiko dividiĝis en tri laborgrupojn pri disaj agadkampoj, kunvenonte mallonge ĉe la fino por resumi siajn ideojn.

La raporto de la Komisiono, titolita “Strategia vizio por UEA” aperis jam en aprilo kaj estas trovebla ĉe www.uea.org. En iom pli ol 6 000 vortoj ĝi skizas ĝeneralan analizon de la agado kaj prioritatoj de UEA. Interalie, ĝi emfazas la gravecon de reta evoluigo kaj la neceson pli multe emfazi edukadon kaj trejnadon en la laborplano de la Asocio. La raporto celas krei bazon por pli detala kaj konkreta strategia laborplano, kaj ankaŭ estigi pli vastan diskuton (ne nur inter la individuaj membroj, sed ankaŭ ĉe la landaj kaj fakaj asocioj) pri la direkto kaj rimedoj de nia monda organizo.

La unua enhava diskuto estiĝis ĉirkaŭ la demando, kiel resumi la celojn kaj agadon de UEA en maniero komprenebla kaj inspira por la ĝenerala publiko. La Komisiono en sia raporto parolis pri agado por “lingva justeco” aŭ “justa, paca kaj daŭropova multlingveco tutmonde.” Kvankam la ĉeestantoj konsentis, ke tio certe meritas listiĝi inter la celoj de UEA, al pluraj ĝi ŝajnis tro limigita. Necesus krome emfazi la povon de Esperanto plivastigi la kulturan horizonton de unuopaj homoj, kaj la unikajn kvalitojn de ĝia praktika funkciado. “Tri radoj, ne nur unu” estus maniero resumi la konsilojn de la diskutantoj.

Certagrade tiuj tri radoj respondas al tri agadkampoj analizitaj en la raporto. Se “lingva justeco” estas kerna ideo en la laboro pri Konsciigo (kiel la raporto nomas la agadkampon kiu inkluzivas informadon, eksterajn rilatojn kaj ankaŭ klerigadon de esperantistoj pri lingvaj kaj sociaj temoj), la plivastigo de kulturaj horizontoj estas kerna ideo sur la kampo Kapabligo (kiu inkluzivas ĉiujn edukajn kaj trejnajn agadojn kiuj kontribuas al la kreado kaj aktivigo de esperantistoj). La tria agadkampo, Komunumo, kovras ĉiujn praktikajn agadojn kiuj kontribuas al la konstruado de la tutmonda Esperanto-kulturo, ĉu temas pri verkado kaj eldonado, muziko kaj arto, ĉu scienca kaj faka agado, konferencoj kaj kongresoj, kaj tiel plu. Ekzistas do bela paraleleco inter la ĝeneralaj celoj kaj la konkreta laboro por realigi ilin.

En siaj komentoj pri la agadkampoj, la partoprenantoj en la Strategia Forumo aprobis la elstarigon de la reto kiel gravan prioritaton, kaj ĝenerale subtenis la rekomendojn de la Komisiono, inkluzive de la pligravigo de la kontinentaj komisionoj en la gvidstrukturo de UEA. Ili tamen kritikis la grafikajn elementojn de la raporto, kiuj ne sufiĉe klare prezentis la kernajn ideojn, kaj rekomendis aperigon de nova, pli konciza versio kun plibonigitaj bildoj kaj numeritaj paragrafoj por faciligi komentadon.

Finan komenton liveris Stefan MacGill, ano de la Komisiono kiu tre aktive laboris por diskonigi la raporton en la rondoj de la instruista asocio ILEI. Laŭ li, kvankam la raporto faras en la strategiaj diskutoj gravan paŝon antaŭen, nepras pluiri al la “tre defia, tamen realigebla” tasko pretigi pli detalan kaj konkretan laborplanon por diskutado kaj akcepto post unu jaro en Rejkjaviko.

Mark Fettes

Kongresa Temo

Ni estas movado por alispeca disvolviĝo

Resuma parolado de Mark Fettes (reĝisoro) en la Solena Fermo

Pri la kongresa temo “Esperanto — ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo” kundiskutis en bona etoso pli ol 70 kongresanoj en kvar diversaj kunsidoj. Mi ĉi tie prezentos kelkajn el la ĉefaj ideoj kaj konkludoj el tiuj diskutoj.

Ni estas movado por amikeco. Amikeco ja estiĝas en ĉiuj lingvoj, kaj profundiĝas surbaze de komunaj celoj, interesoj, spertoj kaj simile. Tiel estas ankaŭ en Esperanto. Sed nia lingvo malfermas tiujn eblojn trans la kutimajn limojn. Ĉiu amika rilato en Esperanto super la baroj de lingvo, kulturo, socia deveno kaj simile estas plia malgranda ponto inter la popoloj.

Ĉu ni sufiĉe nutras tiun amikecan forton? Ja ekzistas multaj malhelpoj al amikiĝo, ankaŭ inter esperantistoj. Stereotipoj, antaŭjuĝoj, manko de scioj, timoj kaj egoismoj ne estas fremdaj al ni. En niaj kongresoj, niaj kunsidoj pli ofte traktas aferojn de la kapo ol aferojn de la koro. Tro malmultas partoprenigaj agadoj, ekzemple pri manlaboroj aŭ amikecaj ludoj kaj sportoj, kiuj disvolvus aliajn homajn kapablojn kaj plifortigus reciprokan konon kaj komprenon.

Dirinte tion, ni kundiskutintoj pri la kongresa temo ne volas malgravigi la interŝanĝon de personaj informoj, spertoj kaj perspektivoj, ĉu en niaj kongresoj, ĉu ekster ili. Tio estas verŝajne la plej granda kontribuo de esperantistoj al la tutmondaj streboj por paco. Per tiuj interŝanĝoj nia movado alportas unike tutmondan dimension al la laboro de aliaj sociaj movadoj kaj organizoj. Plimultigo kaj pliprofundigo de tiaj kunlaboraj rilatoj devas esti alta prioritato por niaj propraj asocioj kaj grupoj.

Ankaŭ ĉi-rilate ni povus plibonigi niajn organizajn formojn. Trejnado kaj klerigado rilate al la laboro por paco kaj socia justeco, kaj por pli ekologie justaj aŭ daŭripovaj socioj devus ricevi pli konstantan atenton en niaj kongresoj kaj en la agadprogramoj de niaj asocioj. Kaj ni devus krei novajn organizajn kadrojn, ekzemple en Interreto, por faciligi la interŝanĝon de informoj, spertoj kaj perspektivoj pri tiaj temoj konstante tra la tuta jaro: ne nur per tekstoj, sed ankaŭ per fotoj, kantoj, artverkoj k.s.

Ni ja estas movado por socia disvolviĝo. Sed nia vojo al tiu disvolviĝo estas alia ol tiu de la ŝtatoj kaj interŝtataj organizoj, kiuj regas la internacian diskutadon kaj kunlaboron sur tiu kampo. La ŝtata vojo al disvolviĝo tendencas al unuformiĝo de la mondo, ankaŭ sur la lingva kampo. Ni, male, laboras por mondo kiel eble plej multlingva kaj multkultura, kie la diverseco de la homaro kompletigas la biologian kaj ekologian diversecon de ĉi tiu mirinda planedo. Ni ne ĉesu diri tion, ĉiam pli laŭte, pli klare, pli konvinke. Sed se tia estas nia rolo, ĝi kunportas ankaŭ respondecon. Ni ne rajtas facilanimi pri nia lingva supereco; ni devas klerigi nin pri socia multlingveco, kaj komenci vidi Esperanton ne kiel solvon, sed kiel elementon en paca, justa, daŭropova lingvopolitiko por la disvolviĝo de plurlingvaj socioj en ĉiam pli interplektita mondo.

Do, niaj kongrestemaj diskutoj kondukis al la konstato, ke restas multo por fari sur la kampoj de paco, amikeco kaj disvolviĝo, ankaŭ en niaj propraj vicoj. Sed ni rajtas esti ankaŭ iom fieraj — iom, sed ne tro — pri niaj jamaj kontribuoj, kaj pri la signifo de Esperanto por tiuj mondplibonigaj klopodoj. Tiun fieron kaj tiun signifon ni provis kapti en la kongresa rezolucio, kiun ni kunredaktis en la lasta kunsido.

Rezolucio de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto

125-jara, Esperanto konstruas pontojn al pli justa kaj paca mondo

Kunvenante en Hanojo, Vjetnamio, de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012, pli ol 800 partoprenantoj el 62 landoj en la 97-a Universala Kongreso de Esperanto rekonfirmas la gravecon de la lingvo konstruita sur la idealoj de paco, amikeco kaj reciproka respekto.

Por homoj el ĉiuj landoj kaj vivofonoj, Esperanto proponas praktikan kaj potencan rimedon por rekta kontakto, reciproka interkonatiĝo kaj profunda amikiĝo.

Por mondo kie ankoraŭ abundas konfliktoj kaj maljustaĵoj, Esperanto proponas kulturon de paco, kiun kunkonstruas en egaleca etoso homoj el ĉiuj kontinentoj.

Por internacia komunumo kiu klopodas realigi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn de Unuiĝintaj Nacioj, Esperanto proponas kompletigan evoluvojon al tutmonda partnereco, en kiu kunlaboras ne nur ŝtatoj kun ŝtatoj, sed homoj kun homoj.

125 jarojn post sia apero Esperanto estas ĉiam pli vaste uzata kiel ponto al amikeco, paco kaj disvolviĝo — evoluo akcelata per la disvastiĝo de alia tutmonda komunikilo, Interreto. Tion oni vidas interalie per la ĉi-jara aldono de Esperanto kiel 64-a lingvo en la ret-tradukilo de Google.

Ni invitas homojn el ĉiuj landoj utiligi kaj kunkonstrui tiun ponton, cele al pli justa kaj paca mondo, kie disfloras ĉiuj lingvoj kaj kulturoj.

45-a Konferenco de ILEI

Multrekorda faka renkontiĝo

La solena malfermo de la 45-a Konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) brile sukcesis; ĝi estis sendube la plej impona en la liga historio, kun la plej altrangaj akceptantoj.

Podie sidis naŭ solenuloj, ses personoj alparolis la 300-kapan publikon. Eĉ kun dulingva prezentado, la ceremonio restis ĝis unuminuta precizeco ene de la planita unu horo. La unua preleganto estis la antaŭa vic-estro de la provinco Junano, s-ro Liang Gongqing, kiu jene priskribis la provincon: “Ĉi tie estas okulfrapaj belaj artoj de diversaj nacioj, buntaj popolaj bildoj de diversaj nacimalplimultoj, kun briloj de longa historia kulturo”. Ĉeestis plie la nuna provinca vicestro.

Responde la Prezidanto de ILEI Stefan MacGill dankis al s-ro Liang pro la bonvenigo kaj la provinca apogo por la konferenco. Danko direktiĝis al s-ro Duan Yongxing, longtempa esperantisto kaj prezidanto de la gastiganta Profesia Artkolegio de Kunmingo, pro la materia kaj arta helpo de la kolegio. Li plie skizis la historion de ILEI-konferencoj — ĝis 2006 obstine eŭropaj kun nur tri esceptoj. Ekde 2007 okazis tutmondiga eksplodo, kulminanta en la Kunminga konferenco. La saluto venis al fino per observoj pri la konferenca temo.

La tria parolanto estis la prezidanto de la kolegio, kiu parolis en Esperanto kaj ricevis ĉinan tradukon. Li diris interalie: “Lingvo, kiel ilo de amasa komunikado, karakteriziĝas ofte per kunfandiĝo de pensoj kaj karamboloj de saĝofajreroj. Esperanto, kiel ponto inter lingvoj, dissemas ideojn de espero, paco, amikeco kaj amo.”

Nome de LKK parolis s-ino Gong Xiaofeng (Arko), kun bonvenigo al la partoprenantoj el 19 landoj. La landajn salutojn prezentis Bharat Kumar el Nepalo, reprezentante la aziajn sekciojn, kaj Aurora Bute el Rumanio, nome de la ne-aziaj.

Antaŭ la malfermo, en akcepto por la alvenantaj ĉinaj gastoj, ni tuŝis la deziron de la provinco kaj kolegio vastigi siajn artajn kontaktojn pere de Esperanto al landoj, kie tiuj ĝis nun ne ekzistas. Tio inkluzivu reciprokajn studvizitojn aŭ liveron de art-instruistoj. Klare ĉi tie ekzistas malferma sinteno al Esperanto kaj ĝiaj praktikaj ebloj.

Sekvis spir-haltige mirinda arta koncerto kun eroj el plej diversaj regionoj de Ĉinio. Aprezema publiko ĉeestis; al ĉ. cent konferencanoj aldoniĝis ducento da studentoj kaj instruistoj el la kolegio, por plenigi la halon. Legu impresfragmentojn de kelkaj konferencaninoj:

Mi spektis la bonvenigan artan prezentadon kun granda plezuro; speciale la drako-danco farita de gestudentoj de la artkolegio kortuŝis min.

Han Sug Heui, el Koreio

La Bonvenigan Prezentadon mi ege ĝuis. Mirinda fakto estas, ke la prezentantoj de kantoj kaj dancoj en belaj tradiciaj kostumoj estis ĉefe studentoj. La nivelo de la prezentaĵoj estis tre alta. Mi ĝuis la bildojn de tipaj pejzaĝoj de la provinco Junano montratajn surekrane.

Tieko Iŝikawa el Japanio

Se ili estas ankoraŭ studentoj, mi ne klare vidas, kion ili ankoraŭ bezonas lerni. Preskaŭ ĉiu el la eroj povus prezentiĝi en prestiĝa londona teatro kaj homoj volonte pagus por vidi ilin, kaj poste ilin rekomendus al siaj konatuloj. Ne nur la artistoj estis elstaraj kaj allogaj, la vestaĵoj, kaj entute la prezento estis ege profesia. Eĉ post mia eliro mi ankoraŭ restis forte emociita pro la beleco kaj talento kiujn mi ĵus ĝuis.

Ana Montesinos el Britio

La duhora programo estis mirinde zorgeme, lerte farita. Ĝi sukcesis prezenti tradiciajn trajtojn de multaj etnoj, kiuj vivas en Junano. Kiam aperis kvar viroj sur la podio, la sento estis, ke alvenis saluto tamen iel modernigita el tre foraj tempoj pri la montara vivo. Impona estis mongola instruisto, kies prezento montris konstantan bezonon rigardi ĉu alvenos batalontoj; oni devus montri aŭ ŝajnigi sian fortecon kaj potencon.

Synnove Mynttinen el Finnlando

Nepalo estas lando de diverseco. Loĝas tie cent etnaj grupoj. Multaj etnaj grupoj havas similajn dancmanierojn kaj vestaĵojn. Do, mi sentis min hejme dum la prezentado.

Indu Devi Thapaliya el Nepalo

La konferenco altiris 113 aliĝintojn, kun 104 efektivaj partoprenantoj. Do, estis grandmezure la plej granda ekstereŭropa ILEI-konferenco iam ajn, kaj la plej granda de la lastaj 26 jaroj (ekde kiam ni havas informojn). La komitato akceptis du novajn honorajn membrojn, s-rojn Li Shijun (Laŭlum) kaj Li Weilun, kiu prelegis kaj kursgvidis en la konferenco. Ĝi akceptis plie tri novajn aziajn sekciojn en Mongolio, Nepalo kaj Vjetnamio. La nova estraro de ILEI por la sekvaj tri jaroj rompis plurajn rekordojn. Rekorde granda (9 membroj pro la laboro-kresko), rekorde ina (5 el 9), rekorde renovigita (6 novuloj), rekorde tutmonda (4 el 5 kontinentoj).

Fariĝis tradicio, ke ILEI kadre de sia konferenco starigu dialogon kun ne-esperantistaj universitatanoj spertaj pri lingvoj kaj kulturoj. Tio realiĝis en tuttaga simpozio kun deko da prezentantoj, ĉiu prilumanta iun aspekton de la kongresa temo: “La arto de komunikado, komunikado de artoj”. La temo aparte aktualas en la provinco Junano, kiu entenas loĝantojn kun ĉ. 25 etnaj grupoj, la plimulto kun apartaj lingvoj, alfabetoj, kutimoj kaj artformoj. Grandas la bezono por komunikado inter tiuj malplimultoj.

La prelegoj okazis en la ĉina kaj Esperanto. Tradukoj estis montritaj ekrane por rapidigi progreson kaj permesi seninterrompan paroladon. Diskuto-tempo restis post ĉiu prelego. La 150-seĝa aŭditorio estis plena. La programo disvolviĝis jene:

Prof. Liu Xuxiang, Universitato de Yunnan, Instituto de Supera Edukado: “Edukado en transkultura komunikado” (ĉinlingve)

Penny Vos, Jennifer Bishop, ILEI, Aŭstralio: “Invito al la Tuta Vasta Mondo” — nova projekto kaj instruplano (en Esperanto)

Xu Shaohua, vicprofesoro de la Teknologia Universitato de Kunming: “Konfrontiĝi al problemo: studo de kulturaj diferencoj en la transkultura komunikado inter Ĉinio kaj la Okcidento” (ĉinlingve)

Ronald J. Glossop, ILEI, Usono: “Kiel artistoj povas antaŭenigi pacan mondon” (en Esperanto)

S-ro Yuan Hongyu, prezidanto de Yunnan-a Esperanto-Asocio: “Yunnan bezonas Esperanton” (ĉinlingve)

Mireille Grosjean, ILEI, Svislando: “Klasointerŝanĝoj: konatiĝstrategio kun lingva, socia kaj kultura aspektoj” (en Esperanto)

S-ro Zhou Hong, docento, PhD-kandidato, Universitato de Yunnan: “La akordo de la animo kaj artoj” (ĉinlingve)

Du Shengyan kaj Li Mei, magistraj kandidatoj: “Lingvo kaj personeco” (ĉinlingve)

S-ino Xie Min, docento de la Profesia Artkolegio de Kunming: “Scioj — Konsento — Rekono: Artaj Valoroj en la Transkultura Komunikado” (ĉinlingve)

Alan Bishop, Monash University, Victoria, Aŭstralio: “La edukado pri valoroj en matematikaj kaj sciencaj klasĉambroj” (en Esperanto)

La prelego de s-ro Yuan Hongyu, kun mapoj kaj bildoj, estas akirebla en la retejo de ILEI, www.ilei.info, ĉe la enira paĝo, sub Novaĵoj. Ĝi donas koncizan superrigardon pri la kultura, lingva kaj etna bunteco de la gastiganta provinco.

Lastatage okazis sukcesa Lingva Festivalo, en kiu estis prezentitaj 18 lingvoj, kio altiris ankaŭ studentojn el la kolegio.

La impona ferma ceremonio finiĝis per 25-kapa koruso, kiu kantis la himnon laŭ vigla interpreto; tio estis la komencpunkto por konferencfina koncerto. Ties finon markis adiaŭaj kantoj en Esperanto, dum kiu videblis fone sur giganta ekrano cento da profesinivele faritaj fotoj el nia konferenca semajno — bela memorigo pri la neforgeseblaj tagoj kune pasigitaj. Kronis la vesperon piroteknikaĵa spektaklo tuj ekster la koncertejo.

Stefan MacGill

Rezolucio de la ILEI-konferenco en Kunmingo

La 45-a Konferenco de ILEI, okazinta inter la 20-a kaj 26-a de julio 2012 en Kunmingo, Ĉinio, kun 113 aliĝintoj el 19 landoj:

  • Deklaras sian entuziasman apogon al la nune diskutata Strategia Vizio de UEA; la Ligo kunlaboros en ĝia kompletigo en la formo de Strategia Plano.
  • Apogas la vizian reliefigon de demokrata decidado en la Asocio, la klara elstarigo de ĉefaj agadkampoj kaj de la aktivigo de membroj kaj la landaj kaj fakaj asocioj.
  • Subtenas la eneston de la grava principo de lingva justeco, kaj proponas enkadrigi ĝin en la ideon de tutmonda solidara socio.
  • Bonvenigas aparte la specifecon de la vizio, kiu antaŭvidas konkretajn subcelojn, kiuj estu realigeblaj, mezureblaj kaj ambiciaj.
  • Kaj laŭdas forte la planojn dediĉi pli el la asociaj rimedoj al progreso en la kernaj agadkampoj, inter kiuj klare troviĝas la edukado kaj instruado.

Laboro de la Komitato

La Komitato startis kafume

La Komitato de UEA kolektiĝis en du plenkunsidoj en Hanojo. Pro la malgranda nombro de kongresanoj oni iom timis, ke mankos kvorumo (minimume duono de la nombro de komitatanoj), sed la timo estis vana.

En la unua kunsido sabaton, la 28-an de julio, en salono nomita laŭ Hector Hodler, partoprenis 37 el 68 komitatanoj. En la dua kunsido vendredon, la 3-an de aŭgusto, en salono nomita laŭ la forpasinta honora membro Ottó Haszpra, ĉeestis 38 komitatanoj. Unu horo antaŭ la unua kunsido estis rezervita por interkonatiĝa kafumado.

La du plenkunsidoj daŭris ses horojn. Krome, la komitatanoj laboris en ok subkomitatoj, kies kunsidoj daŭris po 45-90 minutojn kaj en kiuj ankaŭ nekomitatanoj rajtis ĉeesti kaj paroli. La raportoj de la subkomitatoj estis traktitaj en la dua plenkunsido, en kiu ankaŭ estis akceptita la kongresa rezolucio (vd. p. 175), preparita de laborgrupo, en kiu membris Mark Fettes (reĝisoro de la kongresa temo), Mireille Grosjean kaj Amri Wandel. La teksto estis tuj havebla en angla traduko kaj tradukoj en multaj aliaj lingvoj aldoniĝis rekorde rapide ene de kelkaj tagoj.

En la unua kunsido la Komitato rekonis la agadon de du movadanoj: Hori Jasuo el Japanio kaj Georgo Nanovfszky el Hungario, kiuj fariĝis Honoraj Membroj de UEA. (Iliaj biografietoj aperos en la oktobra numero.) Sekve la Asocio havas nun 53 Honorajn Membrojn.

La Komitato elektis ankaŭ la membrojn de la Internacia Ekzamena Komisiono por gvidi la Internaciajn Ekzamenojn de UEA kaj ILEI. En la antaŭa semajno la komitato de ILEI jam konfirmis la novan konsiston de tiu komuna organo de la du organizaĵoj. Por la 3-jara periodo 2012-2015 membras en ĝi Mireille Grosjean (Svislando, prezidanto), Mónika Molnár (Svislando, vicprezidanto), Karine Arakeljan (Armenio, sekretario), Leysester Miró (Brazilo), Giridhar Rao (Hinda Unio), Jérémie Sabiyumva (Burundo) kaj Han Zuwu (Ĉinio).

Fine de la unua kunsido oni akceptis la Estraran Raporton pri la jaro 2011 kaj kun ĝi la Spezokonton kaj Bilancon de 2011 (vd. la junian numeron de tiu ĉi revuo). Kvankam la diskuto estis malferma ankaŭ al la publiko, neniu nekomitatano intervenis kaj apenaŭ eĉ komitatanoj mem. La malmulta atento, kiun jam de longe la Estrara Raporto ricevas, estas bedaŭrinda. Kvankam pri ĝia akcepto kaj sekve pri la senŝarĝigo de la Estraro rajtas decidi nur la Komitato, indus revivigi la iaman Ĝeneralan Kunsidon de UEA, kiu jam per sia nomo allogus ankaŭ nekomitatanojn partopreni kaj elpaŝi. En la programero “Estraro Respondas” unu ĉeestanto ja demandis, kial ĝi mankas. Fakte ĝi laste okazis en 1992 en la Viena UK.

Laŭ la rekomendo de la financa subkomitato, la Komitato decidis teni la bazan membrokotizon (MA por Nederlando) en 2013 sama kiel ĉi-jare (61 eŭroj). Tio signifas, ke ĉiuj eŭraj kotizoj restos samaj, sed kotizoj fiksataj en aliaj valutoj povos ŝanĝiĝi depende de la kurzoevoluo. La Komitato ankaŭ aprobis ekvilibran buĝeton por 2013. En la propono de la Estraro okazis nur unu ŝanĝo, nome ŝovo de 1000 eŭroj el informado al edukado (la rimedoj por tiuj du kampoj fariĝis resp. 9 000 kaj 7 000 eŭroj). La subkomitato pri eksteraj rilatoj instigis lanĉi agadon cele al nova rezolucio de Unesko pri Esperanto kaj petis, ke UEA pretigu konsilaron por landaj asocioj pri agado ĉe Unesko-komisionoj kaj UN-asocioj kaj pri kunlaboro kun neregistaraj organizaĵoj. Laŭ rekomendo de la subkomitato pri edukado, UEA alvokas ĉiujn liverantojn de kursoj pri instruista trejnado kunlabori por krei komunajn normaron kaj strukturon por tiaj kursoj, ene de kiu ĉiuj povos kunlabori kaj kiun UEA kaj ILEI strebus oficialigi.

La subkomitato pri informado apogis la decidon de la Estraro klopodi trovi rimedojn por dungo de oficisto pri informado kaj urĝis la renovigon de la retejo de UEA. Laŭ la rekomendo de la subkomitato pri kulturo kaj kongresoj oni ellaboros regularon pri film- kaj kantfestivaloj, kiuj ekde 2013 anstataŭu la branĉojn de kantoj kaj filmoj en la Belartaj Konkursoj. La subkomitato agnoskis la okazantajn projektojn pri komunigo de bibliotekaj katalogoj kaj instigis doni apartan fokuson al la evoluigo de la Biblioteko Hector Hodler. Ĝi notis ankaŭ la deziron pri programeroj en UK por nespertaj kongresanoj kaj proponis starigi retan forumon pri la koncepto de UK. La Komitato akceptis tiujn proponojn.

La subkomitato pri landa kaj regiona agado instigis, ne unuafoje, la landajn asociojn al kunlaboro surbaze de laborplanoj farotaj de la regionaj komisionoj kaj la Estraro. Ĝi aparte rekomendis nomumi en ĉiu lando respondeculon pri ĝemelurba agado. La subkomitato pri scienca kaj faka agado alvokis, ke UEA helpu al fakaj asocioj per retaj rimedoj, ekz. pri membroadministrado kaj depono de jarraportoj kaj informiloj. Ĝi ankaŭ instigis la fakajn asociojn utiligi novajn retajn eblojn kiel ekz. Facebook. La subkomitato pri junularo okupiĝis pri la revizio de la regularo pri TEJO, pri kiu, krom la organoj de TEJO mem, ankaŭ la Estraro de UEA jam antaŭe okupiĝis. La Komitato povis akcepti la proponon sen ŝanĝoj.

Dum la UK kunsidis ankaŭ kelkaj anoj de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj sub la gvido de Mark Fettes, kiu gvidis ankaŭ duhoran Strategian Forumon ĵaŭdon, la 2-an de aŭgusto (vd. la artikolon p. 174). La Komitato notis la dokumenton “Strategia vizio por UEA”, kiun ĝi ricevis en marto kiel raporton de la Komisiono, kaj petis la Komisionon, sen kontraŭaj voĉoj, “daŭrigi sian laboron por krei strategian laborplanon surbaze de la ĝenerala skemo proponita en la raporto, ĝustatempe por ebligi ĝian traktadon kaj akcepton en Rejkjaviko post unu jaro”.

La Hanoja kunveno estis la lasta de la nuna Komitato. En Rejkjaviko ekoficos nova, kies plej grava tasko tie estos elekti novan Estraron kun nova prezidanto, ĉar post du mandatoj Probal Dasgupta cedos la gvidon de la Asocio al iu alia. La Komitato reviziis la Elektan Regularon tiel, ke estonte la komitatanoj elektos la estraranojn en simila maniero kiel jam antaŭ la UK la individuaj membroj elektos la Komitatanojn B. Ni vidos, ĉu el tio rezultos escepto al la regulo, ke post la elekto de la laŭvica Estraro la regularo ricevas la kulpon.

Osmo Buller

Internacia Kongresa Universitato

IKU-AIS dum la UK

La relative malgranda nombro de kongresanoj neniel reflektiĝis en la sesioj de la Internacia Kongresa Universitato, kiu estis altkvalita kaj populara kiel kutime.

Dum la IKU-inaŭguro la rektoro Prof. Gotoo (Japanio) prezentis la IKU-parton, A. Wandel prezentis la parton de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kaj la prelegantoj koncize prezentis sin mem kaj siajn prelegojn. Dum la kongresa semajno okazis naŭ IKU-prelegoj kun vigla partopreno. Kiel kutime, tri IKU-prelegoj estis parto de AIS-kursoj kaj havis po du daŭrigajn prelegojn:

Trevor Steele: Ĉu genocido pro neglekto? La malapero de la tasmaniaj aborigenoj; Francesco Maurelli: Subakva robotiko: de homa kontrolo al daŭra memregeco; Stefan MacGill: Vortŝercado en Esperanto.

En ĉiuj tri okazis finekzamenoj, kaj sume sukcesis ĉ. 20 studentoj.

La ceteraj prelegoj:

Humphrey Tonkin: Movado aŭ kulturo? La ideologia bazo de la Esperanto-poezio; Mark Fettes: Lernejo kaj naturo: novaj ebloj en epoko de ekologia krizo; Laŭlum: Lingvo, kulturo, literaturo (prelego legita pro lia malsaniĝo); Jukka Pietiläinen: Novaĵoj translimen: geografia strukturo de eksterlandaj novaĵoj; Jonathan Cooper: Moderna arto: kio ĝi estas kaj de kie ĝi venas? Gábor Márkus: Kiu kontrolas la registarojn de la mondo?

La 132-paĝa IKU-libro, kiun redaktis Roy McCoy kun helpo de Claude Nourmont kaj Amri Wandel, furoris en la kongresa libroservo: la 60 alportitaj ekzempleroj elĉerpiĝis jam ĵaŭde (tamen ĝi estas plu mendebla ĉe UEA). La lasta ekzemplero estis subskribita de ĉiuj aŭtoroj kaj estis vendita en la aŭkcio.

Amri Wandel

[FORIGITA!: bildo]

Prelego de Francesco Maurelli.

KONGRESA KALEJDOSKOPO

Paroligaj kursoj

Dumkongrese jam tradicie la portalo www.edukado.net okazigas paroligajn kursojn.

La 16 lecionojn de la retejo partoprenis tage je ambaŭ niveloj po 70-80 personoj, lernemuloj kaj observantoj de la metodoj de Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge.

Okazis ankaŭ duhora preparsesio por la ekzamenkandidatoj.

Per sia reta kaj surloka agado la retejo edukado.net kontribuis al la altigo de la lingvonivelo de la kongresanoj.

KER-ekzamenoj

En Hanojo okazis la 28-a KER-sesio, kiun je granda ĝojo de la organizantoj kaj naŭ kunlaborantaj kolegoj partoprenis multaj aziaj kandidatoj. Aperis ankaŭ la unuaj afrikaj ekzameniĝintoj.

Sume temas pri 37 trapasintoj el 18 landoj, 9 personoj sur niveloj B1, 13 sur nivelo B2 kaj 15 sur nivelo C1.

Tiun belan kvanton ne eblus atingi sen malavara helpo de ok asocioj kaj individuoj, kiuj subtene reagis al la alvoko de www.edukado.net kaj finance ebligis komplete aŭ parte la ekzameniĝon de 23 kandidatoj, ĉefe el Vjetnamio, sed ankaŭ el Afriko, Indonezio, Malajzio, Ĉinio kaj Singapuro.

En la nomo de la kandidatoj ni kore dankas pro la helpo Synnöve Mynttinen, Esperanto-France, Humphrey Tonkin, Renée Triolle, asocio Espéranto-Vendée, Andrea Bertrand, Liliane Alazraki, Rob Moerbeek kaj Mireille Grosjean.

Vendrede antaŭ la skribaj ekzamenoj okazis solena disdono de la atestiloj, “perlaboritaj” dum la Tutmonda Ekzamensesio en junio. Deko da kandidatoj povis mem transpreni sian atestilon. Plurajn pakaĵojn da atestiloj Katalin Kováts kaj Renato Corsetti enmanigis al reprezentantoj el Meksiko, Japanio, Malajzio kaj Koreio, cele al disdono en la ekzamenlokoj (bildo 1). Ankaŭ Cho Chaoming el Tajvano (bildo 2) aliĝis al la KER-sesio.

La KER-ekzamenon ĝis nun trapasis 977 kandidatoj el 60 landoj. La 1000-an kandidaton la organizantoj antaŭvidas en la Itala Kongreso fine de aŭgusto. Gratulojn al ĉiu kuraĝulo.

Katalin Kováts
Internacia Arta Vespero

La vesperon kuraĝe reĝisoris Mirejo Grosjean kaj ne malpli kuraĝe malfermis ĝin Marc Cuffez el Belgio per du kantoj en la nederlanda. Sekvis tri programeroj el Japanio: Ukita Masaharu ludis per fluto ŝakuhaĉi Adiaŭ mia ĉevalo, Shiomi Motohiko per arbofolio Kanton de Ŝipisto de Rivero Mogami kaj Yamada Tadashi kantis la faman Sakura. De muziko ni glitis al literaturo: la poemon La Vojo de Zamenhof unue deklamis Graça Thuler el Brazilo kaj tuj poste kantis ĝin Kitagawa Hisashi el Japanio. Ni restis en Azio por spekti dancon el Ĉinio de Gao Youming, kaj tuj saltis al Ameriko kun Neil Blonstein el Usono, kiu kantis kaj gitarludis la faman Ĉu vi volas danci? El Brazilo venis ses programeroj: Dirce Sales kantis Almenaŭ, brazila duopo deklamis Sonĝo de Manoel Borges dos Santos kaj kantis Dankon Zamenhof de Maria Laroca, unu el la kantantoj, kaj grupo Nova Erao el Brazilo (bildo 3) kantis kun gitaro tri kantojn. Alia kvaropo el Afriko kantis la faman Malaika, antaŭ ol nepala, indonezia kaj vjetnama grupoj kantis dancante popolajn kantojn. Nia kongresa koruso prezentis du kantojn, post kio ĉiuj artistoj revenis sur la podion kaj Dankis al Zamenhof.

Karavano

La tradicio de Esperanto-karavanoj laŭ Trasiberia Fervojo jam ekzistas. Sed la ĉijara estis unu el la plej longaj: 8 500 kilometroj de Moskvo al Hanojo.

La organizanto de la karavano estis la retejo www.vojagxo.info de la projekto La Vojaĝo por vojaĝantoj kiuj veturas ĉirkaŭ la mondo uzante Esperanton.

La partoprenantoj (bildo 4) venis al Moskvo el Brazilo, Francio, Norvegio, Nederlando, Usono kaj Rusio. Krom la veturado laŭ la fama Trasiberia Fervojo, la karavano pasigis du tagojn en Moskvo, vizitis Kremlon kaj la Ruĝan Placon, ekskursis buse laŭ urbaj stratoj kaj per la moskva metroo. En Jekaterinburgo ĝi vizitis templon dediĉitan al la memoro de la lasta rusa caro Nikolao la Dua, mortigita samloke, kaj vizitis la limon de du kontinentoj: Eŭropo kaj Azio. Vespere la karavano forveturis kaj du tagnoktojn spektis siberiajn pejzaĝojn el la trajno. Sekva halto estis la lago Bajkalo, sur kies bordo ĝi pasigis kelkajn tagojn, vizitis la varmajn akvofontojn kaj la montan feriejon Arŝan kun akvofalo kaj torentoj, traveturis la lagon per ŝipo kaj ekskursis laŭ la Ĉirkaŭbajkala Fervojo, por daŭrigi al Ulanbatoro, la ĉefurbo de Mongolio. Post Mongolio la karavanon akceptis Ĉinio. La unua ĉina tagmanĝo per bastonetoj, la unua dormbuso, kaj jen estas Pekino, la Tiananmen-placo, kaj ekskurso al la Granda Muro kune kun aliaj kongresanoj, kiuj flugis rekte al Ĉinio. La lasta punkto — fervoja veturado de Pekino al Nannin, mallonga nokto en hotelo kaj jen: Vjetnamio. La buso kun karavananoj alvenis rekte al la ĉefa enirejo de la hotelo Melia. Ĉe ĝia sojlo finiĝis la vojaĝo tra Rusio, kaj komenciĝis alia historio, plena de diskutoj, konatiĝoj kaj neatenditaj renkontoj kun esperantistoj el la tuta mondo. La karavano fariĝis historio, plena de diversaj rememoroj, fotoj, suveniroj, kaj, eble, deziroj iam reveni al trasiberia vagono, kie surprizita vagonservisto demandas: “Turistoj el ses landoj, kiel vi komprenas unu la alian?”

Vadim Biserov
Solidareco per libroj

Multaj esperantistoj malavare reagis al la UEA-kampanjo “Libroj por Vjetnamio”, kiu rikoltis entute 4 790 eŭrojn. Tiu sumo estis dividita inter la vjetnamaj kongresanoj, kiuj povis aĉeti librojn k.a. varojn en la kongresa libroservo (bildo 5) kontraŭ la donackupono, kiun ili ricevis en siaj kongressakoj. La kupono valoris 900 000 dongojn (ĉ. 35 eŭroj). “Antaŭe mi havis unu Esperanto-libron. En mia unua UK mi povis aĉeti kvar aliajn. Koran dankon al UEA!” — skribis poste unu feliĉa kongresano.

Osmo Buller
Nacia Vespero

Ĝi okazis marde vespere en la plenplena Halo Zamenhof. La programo, prezentita de la ensemblo Thang Long kun ĉarmaj dulingvaj anoncistinoj, konsistis el popolaj kantoj kaj dancoj (bildo 6).

Oksforda kongreslibro “venkis” en la aŭkcio

La kongresa aŭkcio, kiun gvidis la populara “makleristo” Humphrey Tonkin (bildo 7), estis denove la programero, dum kiu oni eble plej multe ridis kaj aplaŭdis. Ĉirkaŭ 150 kongresanoj atestis, ke la plej multekosta aŭkciaĵo estas la Kongresa Libro de la Oksforda UK en 1930, kiun fervora kolektanto de kongreslibroj sukcesis akiri kontraŭ 520 eŭroj. La honoro esti kongresano n-ro 1 en Rejkjaviko kostis 100 eŭrojn, same kiel la libreto “Hector Hodler: lia vivo kaj verko” de Eduard Stettler el 1928. La sortimento variis de libroj tra T-ĉemizoj ĝis la meksika tekilo “Esperanto”. La aŭkcio kontribuis sume 1 271 eŭrojn al la Volontula Fondaĵo de UEA.

Osmo Buller
Medicinistoj

Ĵaŭde kunvenis trideko da membroj de UMEA. La estraranoj ne povis partopreni la kongreson, tial ili komisiis d-ron Rosinský el Slovakio gvidi la kunvenon. La ĉeestantojn salutis la estrarano de UEA prof. Amri Wandel. Bondezirante al UMEA li emfazis, ke ĝi estas laŭnombre la dua plej granda laboranta faka organizo de UEA.

La gvidanto voĉlegis leteron de la ĝistiama prezidanto de UMEA, d-ro Imre Ferenczy el Hungario, kiu informis, ke okaze de Internacia Medicinista Esperantista Konferenco (IMEK) en Opava, Ĉeĥio, antaŭ la UK, li finis sian funkcion kaj estis elektita kiel honora prezidanto. IMEK elektis novan estraron, ĉekape kun d-rino Eva Kopečná el Ĉeĥio. La antaŭa ĝenerala sekretario d-ro Włodzimierz Opoka el Pollando restas en la funkcio kaj pretas respondi eventualajn demandojn.

Oni diskutis pri tradicia orientazia medicino kaj pri esploroj de ĝi en okcidentaj landoj. Krom aziodevena herba kuracado en okcidento la plej disvastigita estas akupunkturo, en multaj landoj agnoskita kiel kuracmetodo.

Teodor Rosinský

Belartaj konkursoj 2012

Raporto de la Prezidanto

La Belartaj Konkursoj de UEA havas la celon evoluigi la artojn en kaj pere de la internacia lingvo. Ili okazas ekde 1950 sub aŭspicio de UEA dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto.

En la kunveno de la Belartaj Konkursoj en Hanojo ĉi-jare, ni turnis nian rigardon al la venkintoj en la konkursoj de antaŭ kvindek jaroj, en 1962, honorante tute aparte Sylla Chaves, Miyamoto Masao kaj Marjorie Boulton. Chaves gajnis unuan premion pri originala poezio kaj Miyamoto duan. Boulton estis inter la honoraj mencioj (la alia estis Clelia Conterno el Italio). Ne nur tio: Boulton gajnis unuan kaj duan premiojn por tradukita poezio (tiu branĉo ankoraŭ ekzistis), unuan kaj duan premiojn por originala dramo, kaj duan premion por originala prozo. Tia ĉiuflanka gajnado ŝajne estis senprecedenca.

La fakto, ke ni konas tiom da nomoj el inter la premiitoj (Chaves, Miyamoto, Boulton, Conterno, Vesna Skaljer-Race, Mario Sola, Emilija Lapenna kaj aliaj) ne surprizu nin: homoj, kiuj gajnas premiojn aŭ ricevas honoran mencion en la Belartaj Konkursoj, ofte fariĝas poste konataj nomoj en nia literaturo. Tamen, en tiu ĉi kazo Chaves estis en 1962 bone konata pro sia poemaro Animo prisma, aperigita jam en 1959, kaj Boulton estis ja aŭtoro de eĉ du poemaroj — la elstaraj Kontralte (1955) kaj Eroj (1959). Eĉ Miyamoto estis apenaŭ debutanto.

Ĉi-jare oni renkontas iom malpli da konkursantoj kun tiel konataj nomoj: la literaturaj veteranoj emis resti ekster la ludo — aŭ ili jam transiris de la rolo de konkursanto al tiu de juĝanto. Tiu ĉi ŝanĝo de la profilo de la Konkursoj eble estas utila atestaĵo kontraŭ tiuj, kiuj kritikas la Belartajn Konkursojn pro la supozata malalta kvalito de konkursaĵoj en kelkaj branĉoj.

Tamen, ideale, la Belartaj Konkursoj estu ne nur malferma okazo por novuloj sed ankaŭ indico de literatura kaj lingva kapablo — do, modela ekzemplaro de literatura kvalito. Necesas stiri mezan vojon inter noveco kaj establiteco. Ekzistas spaco por ambaŭ kategorioj.

La Hanoja kongreso estas okazo por lanĉo de nova kolekto de literaturaj eseoj zorge elektitaj el inter la premiitaj verkoj en la branĉo eseo, starigita antaŭ pluraj jaroj memore kaj honore al sinjoro Luigi Minnaja. S-ino Michela Lipari, sekretario de la Konkursoj, kaj mi mem, kiel prezidanto, deziras, ke la eseoj en la kolekto, kiun ni redaktis, konsistigu modelojn de tio kio eblas en tiu literatura formo en Esperanto*. Ni esperas, ke en venontaj jaroj la Belartaj Konkursoj regule liveros al la Esperanto-publiko ekzemplodonajn modelojn de tio, kio karakterizas bonan stilon en Esperanto. Sed ni turnu nin al la ĉi-jara rikolto...

* Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo. Red. Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin. UEA, Rotterdam: UEA, 2012. 142 p. 24 cm, 9,00 €.
Branĉo Poezio.

Juĝantoj estis Carmel Mallia (Malto), Anja Karkiainen (Finnlando) kaj Gerrit Berveling (Nederlando). Partoprenis 43 verkoj de 22 aŭtoroj el 14 landoj — nombro komparebla kun tiu de la pasinta jaro, kiam partoprenis 49 verkoj de 18 aŭtoroj el 14 landoj, kaj konsiderinde pli alta ol en 2010 kaj 2009. Unu juĝanto asertis, ke ĉi-jare estis facile elsarki la malbonajn poemojn sed ne tiel facile elekti inter la bonaj — problemo kiu cetere ĉiam ekestas en tiu ĉi branĉo, kie la kriterioj de la juĝantoj varias laŭ iliaj poeziaj preferoj. Malalta lingva nivelo estis evidenta ĉe pluraj konkursaĵoj, kaj rezultigis ilian tujan malakcepton. Kvankam verkoj ja estu plene originalaj verkoj de la koncernaj konkursantoj, tiu originaleco ne nepre devas inkluzivi mankantajn akuzativojn aŭ misojn pri transitiveco. Antaŭ ensendo de konkursaĵoj, la konkursantoj prefere kontroligu siajn verkojn ĉe spertaj esperantistoj — por ne misuzi la tempon de la juĝantoj kaj redukti la propran eblon gajni... Unu juĝanto kritikis la obskurecon de kelkaj konkursaĵoj; alia menciis (iom deprime), ke “ĉi tiu jaro ŝajnas esti jaro de maljuneco: granda parto de la poemoj enhavas vivofinajn pensojn, rememorojn, cedemon,” eĉ se kelkaj konkursantoj verkis pri tiuj temoj freŝe. Kie estas niaj junaj poetoj? Kie la revoluciuloj kaj optimistoj?

Branĉo Eseo.

La juĝantoj estis Detlev Blanke (Germanio), Gian Carlo Fighiera (Italio) kaj Gotoo Hitosi (Japanio). Partoprenis 12 verkoj de 8 aŭtoroj el 7 landoj — multe pli ol pasintjare, kiam venis nur 4 verkoj, kaj pli ol en la antaŭaj du jaroj. La kresko de la nombro de eseoj ĉi-jare ne nepre altigis la kvaliton. La juĝantoj trovis multon por laŭdi inter la bonaj verkoj, sed kritikis kelkajn aliajn aŭ pro ilia malbona lingva kvalito aŭ ĉar la konkursantoj ŝajne ne komprenas, kio estas eseo, supozante ke pluraj centimetroj da kontinua prozo, sen klara komenco aŭ klara konkludo, konsistigas bonan eseon. Eseo, eĉ se temas pri nefikciaĵo, tamen estas arta formo.

Branĉo Prozo.

La juĝantoj estis Donald Broadribb (Aŭstralio), Jacques Le Puil (Francio) kaj Syôzi Keiko (Japanio). Partoprenis 21 verkoj de 15 aŭtoroj el 11 landoj — simila nombro kiel pasintjare, kiam venis 20 verkoj de 13 aŭtoroj el 10 landoj. Ni notis supre, ke la poemoj ĉi-jare havis iom retrospektivan tonon; ankaŭ la prozaĵoj, laŭ unu juĝanto, estis “tristaj.” Tiu juĝanto notis preferon por verkoj (ĉu tristaj ĉu netristaj!) uzeblaj kiel modeloj de bona verkado, precipe inter lernantoj de la lingvo. Denove iuj juĝantoj plendis pri la nombro de lingvaj eraroj kaj eĉ tajperaroj en la konkursaĵoj. Mi ripetas: petu kompetentan uzanton de la lingvo trarigardi viajn konkursaĵojn antaŭ la ensendo. Kaj (ĉu vere necesas tion emfazi?) legu vian tajpaĵon kaj korektu ĝin.

Branĉo Teatraĵo.

Juĝis Wera Blanke (Germanio), Paul Gubbins (Britio) kaj Giuliano Turone (Italio). Magris la rikolto ĉi-jare: 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj, duono de la pasintjara nombro. La komentoj de la juĝantoj ĉi-jare montras certan disdividon de opinioj inter tiuj, kiuj juĝas teatraĵon laŭ ties poluro kaj tiuj kiuj juĝas ĝin laŭ ĝia ludeblo. Aliflanke, eĉ se venis malmultaj konkursaĵoj, ĉi-jare ili prezentis materialon por utila debato. “Senteblas,” skribis unu juĝanto, “ke almenaŭ du aŭtoroj komprenas, kio estas belarta konkurso” — eventuale, laŭ pliaj komentoj de tiu juĝanto, eĉ tri. Tamen, laŭ alia juĝanto, kaj malgraŭ lastatempaj artikoloj de Paul Gubbins, kiu klopodis klarigi minimumajn postulojn kaj doni helpajn konsilojn, la konkursantoj ankoraŭ ne plene kaptis la esencon de teatra verkado. “Estus bone,” unu juĝanto skribis, “se esperantistaj dramverkistoj povus kunlabori kun teatro-grupoj, aktoroj, reĝisoroj, por sursceneje, praktike, poluri siajn verkojn” kaj nur poste publikigi ilin. Sed ĉu ni rajtas atendi, ke la Esperanto-teatro iam ebligos tion?

Branĉo Infanlibro de la Jaro.

La juĝantoj estis Jouko Lindstedt (Finnlando), Kitagawa Hisasi (Japanio) kaj James Rezende Piton (Brazilo). Venis 6 verkoj de 6 aŭtoroj el 6 landoj (kompare kun 5 en la jaro 2011 kaj 9 en 2010). Fundamenta karakterizo de bona infanlibro estas komprenebla lingvaĵo, manko de lingvaj eraroj, kaj alloga prezento. Laŭ la juĝantoj, eĉ kelkaj adekvate respondis al ĉiuj tri kriterioj. Sekve, elekti nur unu el ses konkursaĵoj ne estis tiel facile.

Resume.

Ĉi-jare ĉiuj branĉoj havis samajn juĝantojn kiel pasintjare. Tiu kontinueco kaj akumuliĝo de spertoj faciligis la laboron kaj profundigis la komentojn. Ni povas danki la (cetere akurate laborintajn) juĝantojn pro ilia sindediĉo ne nur kiel pesantoj de la konkursaĵoj sed ankaŭ kiel pozitivaj kritikantoj de la beletraj formoj pri kiuj ili respondecis. Plia faktoro, kiu iom faciligis la laboron ĉi-jare, estis la foresto de la branĉoj Kanto kaj Filmo, kiuj almenaŭ dumtempe dormas ĝis la Asocio decidos ĉu ili havas estontecon. Ambaŭ branĉoj estis iasence viktimoj de la ŝanĝiĝanta teknologio, kiu malhelpis starigon de klaraj juĝkriterioj kaj igis malklara eĉ decidon ĉu difinitaj verkoj povas esti konsiderataj. Ni jam rimarkis, ke en la jaro 1962 ankoraŭ ekzistis la branĉo Tradukita Poezio. Oni poste abolis ĝin pro la malfacileco juĝi tradukon el lingvo, kiun la juĝantoj eventuale tute ne konas. Kiel juĝi ĉu temas pri bona traduko aŭ ne? Eble similan sorton, pro aliaj kialoj, havu la branĉoj Filmo kaj Kanto.

Sume, do, temis pri ĝenerale pozitiva jaro — kiu estus eĉ pli pozitiva se la konkursantoj sekvus la dek ses regulojn kaj trafus la ĝustajn klavojn, kaj ankaŭ pensus iom pli konsekvence pri la beletraj formoj, kiujn ili celas praktiki.

Restas profunde danki la sekretarion de la Konkursoj, nome sinjorinon Michela Lipari, kies zorga kunordigo de la tuto, kun amika sed firma tono, garantiis la plenumon de la ĉi-jaraj konkursoj kaj ebligis al ni gratuli en Hanojo la sukcesintojn.

Humphrey Tonkin

Oratora Konkurso

Kuraĝe partoprenis la oratoran konkurson 7 kandidatoj el 6 landoj. La unuan premion ricevis Michael Boris Mandirola (Italio), kiu verve oratoris pri la temo Esperanto en Interreto. La dua premio iris al Rafael Enrique Zerbetto (Brazilo), kiu elektis la temon Esperanto — ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo, kiu ankaŭ estas la kongresa temo. La trian premion ricevis Lee You-kyung el Koreio; ŝi teatrece parolis pri La drako: ĉu timiga, ĉu alloga simbolo? Honoran mencion ricevis Jérémie Sabiyumva (Burundo), kiu parolis pri la kongresa temo.

Claude Nourmont

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2012

POEZIO: Unua premio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro Inspiro. Dua premio: ne aljuĝita. Tria premio: Timothy Brian Carr (Britio) pro La arto de la Poezio kaj Luiza Carol (Israelo) pro Kandanco. Honora mencio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro Rivero Honto kaj Jesper Jacobsen (Francio) pro Homsaĝo. Partoprenis 43 verkoj de 22 aŭtoroj el 14 landoj.

PROZO: Unua premio: Sten Johansson (Svedio) pro Tri legendoj. Dua premio: Ewa Grochowska (Francio) pro Sabla reĝlando. Tria premio: Sten Johansson (Svedio) pro Vasta domo. Honora mencio: Lena Karpunina (Rusio) pro La amnestipeto kaj Jesper Jacobsen (Francio) pro Subtenu min. Partoprenis 21 verkoj de 15 aŭtoroj el 11 landoj.

ESEO: Premio “Luigi Minnaja”: Sten Johansson (Svedio) pro Ivan Ŝirjaev — la evoluo de verkisto kaj Luiza Carol (Israelo) pro La puzlo pri la elefanto. Dua premio: ne aljuĝita. Tria premio: Aleksandro Melnikov (Rusio) pro Leksikaj novismoj kaj neologismoj: anatemi aŭ odi? Honora mencio: Sten Johansson (Svedio) pro Ĉu fundamenta evoluo aŭ neologisma glosolalio? kaj Brandon Sowers (Usono) pro Perspektivoj pri Esperanta kinarto. Partoprenis 12 verkoj de 8 aŭtoroj el 7 landoj.

TEATRAĴOJ: Unua premio: Carmel Mallia (Malto) pro Najbaroj. Honora mencio: Adrienne Pásztor (Hungario) pro Ombro en lumo kaj José Eduardo Rosa Crispim (Portugalio) pro Fetorafero. Partoprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.

INFANLIBRO: Premio “Infanlibro de la Jaro”: eldonejo PRO100 (Pollando) pro Kato Koloro de Moises Gutierrez Raimundez, tradukita de Przemysław Wierzbowski. Partoprenis 6 verkoj de 6 eldonejoj el 6 landoj.

PREMIO “NOVA TALENTO”: Jesper Jacobsen (Francio).

Kleriga Lundo

12 seminarietoj por interŝanĝi spertojn

Lunde matene okazis serio da klerigaj seminarietoj pri diversaj temoj, kiujn la partoprenantoj povis kunkuiri. Jen raporto pri unu el ili.

Komprenante unu la alian

En la salono Lapenna (kiun por la okazo oni povus renomi “Laplena”) kunvenis lunde matene je la 9-a cento da kongresanoj por aŭskulti iom nekutimajn prelegojn ĉefe de azianoj.

Kiel unua parolanto el la gastolando Nguyen Xuan Thu parolis pri esperantigo de vjetnamaj personaj kaj geografiaj nomoj. Liaj vidpunktoj estas relative moderaj. Li ĉefe volas indiki la elparolon per la literoj de Esperanto. La vjetnama lingvo uzas la latinan alfabeton sed en originala maniero kaj kun aldonoj de pluraj super- kaj flankaj signoj. Forlasinte tiujn, kiuj indikas tonojn, nia amiko Thu volas redoni la elparolon en maniero, laŭ kiu esperantistoj povas elparoli tiujn nomojn, ekzemple Truyện Kiều = Ĉŭjen Kjeŭ, Châu Thai = Ĉaŭ Taj, Lê Cao Phan = Le Kaŭ Fan, ktp.

Aparta debateto rilatis al la nomo de la suda urbo: ĉu “Ho-ĉi-min-urbo” aŭ “urbo Ho ĉi min”. Dum mi mem defendis heroe la duan variaĵon, la tuta Vjetnamio jam alkutimiĝis al la unua.

Poste Johan Derks, el Nederlando, eŭropano sed tutmondisto, mallonge kaj sprite prezentis sian seriozan programon por esplori pri la tuteŭropeco kaj pri la tutmondeco de radikoj por trovi modernan aplikon de la 15-a regulo de Esperanto. Malgraŭ la mallongeco kaj la spriteco multaj aŭskultantoj opiniis, ke la afero estas io por matematikistoj. Aliflanke ĝia ĉefa merito, laŭ mi, estas, ke ĝi provas preteriri la ĝis nun regantajn ideojn pri tio, ke la regulo 15-a de la Gramatiko de Esperanto aplikiĝas nur al eŭropaj lingvoj. La regulo 15-a diras: “La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.” Johan Derks diras: “la plimulto de la lingvoj” estas ne nur la eŭropaj lingvoj, sed ankaŭ la aziaj, afrikaj ktp. Temas evidente pri grava paŝo survoje al la vera tutmondiĝo de Esperanto. Kvankam la konkreta programo povas esti plibonigata, la ideo malantaŭ ĝi estas tre valora.

El Tajvano la konata ĉina klerulo Cho Chaoming prelegis pri la esperantigo de aziaj vortoj esprimantaj komunajn aziajn konceptojn. Li parolis pri ideoj aŭ objektoj kutime skribataj tra Azio per la samaj ĉinaj skribsignoj, religiaj vortoj, budaismaj aŭ vortoj devenantaj el la sanskrita lingvo unuflanke, daŭismaj vortoj el la ĉina aliaflanke kaj pri kulturaj vortoj, kiel nomoj de festoj, muzikiloj, alkoholaĵoj, trinkaĵoj, manĝaĵoj, vestaĵoj.

Ankaŭ lia prelego surprizis la publikon pro la noveco de la esprimitaj ideoj. Eble oni devos doni al tiuj ideoj praktikan sekvon pere de aparta laborgrupo pri tio. Cetere ŝajnas klare ke azianoj neniam interkonsentos inter si pri la nomo de “manĝobastonetoj”, kiuj devos resti manĝobastonetoj.

Sur la muroj de la salono pendis tre artismaj bildoj kun klarigoj. Ĉiu el ili proponis dirmanieron okcidentan (La ĉevalo el Trojo) aŭ orientan (Disigi sovaĝajn anserojn), kaj klarigis la devenon kaj ĉefe la signifon. Ili estis parto de alia temo proponita al la kongresanoj pere de praktika ekzerco. La temo estis: ĉu en la literaturo ni eŭropanoj komprenas aziajn dirmanierojn kaj ĉu aziaj esperantistoj komprenas eŭropajn dirmanierojn?

La frazoj, kiujn ili devis klarigi, estis, ekzemple: Kiaj estis la spartaj vivkondiĉoj kaj la spartaj patrinoj?, Ĉu vi havas vian tendenon de Aĥilo?, Kion oni faras en Silvestro?, Sizifo estas simbolo de senutila laboro. Kial?, Kio estas la kolonoj de Herkulo?, Kiu estis Venuso, foje ankaŭ nomata Venera?, Kia revolucio estas la “kopernika revolucio”?, Kiu kongresis en la Viena Kongreso?, Kial oni parolas pri “sinŝirmado malantaŭ figo-folio”?, Kiuj estis Davido kaj Goliato?, Kion signifas ke virino estas kiel abrikot-arbo? Kaj kion signifas, ke ŝi estas kiel neĝo?, Kion montris la fakto ke knabinoj havis ruĝan pantalonon?, Kial je la aĝo de 15 jaroj knabinoj pinglis siajn harojn?, Kion vi komprenus, se mi dirus, ke mi venis al UK kun pakaĵo de luno kaj vento?, Kion vi komprenus el la esprimo “familio de broĉoj kaj bendoj”?, Ĉu vi disigus alcionojn kaj sovaĝajn anserojn? Kial ne?, Kion signifas “akvo-lento”?

Laŭ la antaŭvido nek okcidentanoj nek azianoj povis respondi la demandojn. En la sekva debato oni proponis ne rezigni pri tiuj dirmanieroj sed klarigi ilin al la legantoj en la teksto aŭ en piednotoj.

Konklude la salono restis plena ĝis la fino kaj multaj esprimis ekkomprenon pri la malfacileco de interkontinenta interkompreniĝo, eĉ kiam oni parolas la saman lingvon.

Renato Corsetti

TEJO tutmonde

La 68-a Internacia Junulara Kongreso

Lunde matene, la 6-an de aŭgusto, en Hanojo estis oficiale inaŭgurita la 68-a Internacia Junulara Kongreso. Kun ĉeesto de gravuloj kaj amaskomunikiloj, Nguyen Thi Phuong kaj Michael Boris Mandirola solene malfermis la kongreson.

La saman tagon okazis la unua kunsido de la Komitato de TEJO, kiu interalie akceptis Francesco Maurelli kiel novan komitatanon C kaj Paweł Fischer-Kotowski kiel ĝeneralan sekretarion. Dum kelkaj momentoj la kunsidon partoprenis ankaŭ la prezidanto de UEA Probal Dasgupta, kiu salutis la Komitaton nome de UEA.

Samtage okazis prelego pri spiritismo, Esperanto-kurso por komencantoj, malgranda koncerto kaj Lingva Festivalo gvidata de Olga Ŝilajeva. Granda pluvo en Hanojo ne tro malhelpis. Ni vizitis la urbocentron kaj surakvan pup-teatron.

Dum la interkona vespero ni ekkonis unu la alian kaj tuj amikiĝis. Ni dancis, ludis kaj babilis, sed ni memoru ankaŭ pri la organizantoj kaj helpantoj, kiuj samtempe diligente laboris. La tagon ni finis per gustumado de hispanaj trinkaĵoj.

Marde antaŭtagmeze okazis duontaga ekskurso al la Maŭzoleo de Ho Chi Minh kaj la Literatura Templo — la unua universitato de Vjetnamio, kiu funkciis inter 1076 kaj 1779, kaj en kiu filoj de nobeloj studis Konfuciismon. Paralele en la kongresejo aŭdiĝis interesaj prelegoj, interalie tiu de Jérémie Sabiyumva pri la Esperanto-movado en Afriko. En la posttagmeza aŭkcio pli ol 350 eŭrojn oni kolektis, kiuj estos transdonitaj al la apudhanoja infana vilaĝo “S.O.S”.

La Komitato aktivis en tri laborgrupoj — pri la politikaj pozicioj, aktivula trejnado kaj aliĝo de Benina Organizo de Junaj Esperantistoj al TEJO.

Vespere Michael Boris Mandirola, vicprezidanto de TEJO, transdonis al Rafael Henrique Zerbetto kaj Alvaro Motta diplomojn pro elstara agado — distingon aljuĝitan fare de la Estraro de UEA — pro la sindediĉa laboro por Esperanto antaŭ kaj kadre de RIO+20.

Merkrede la partoprenantoj ekskursis al la Etnologia Muzeo kaj al la infana vilaĝo loĝata de orfoj “S.O.S.”.

En la posttagmeza kunsido de la Komitato de TEJO estis akceptitaj la jara raporto 2011/2012 kaj laborplano 2012/2013. Sergeo Tyırin prezentis la venontjaran IJK, okazontan en norda Israelo. Alvaro Motta kaj Rafael Zerbetto rakontis pri la agado kadre de RIO+20, kaj la spertoj sekve de ĝi. Oni povis ĝui ankaŭ aliajn interesajn programerojn pri la Eŭropa Komisiono kaj la azia Esperanto-movado.

Dum la komitatanoj diligente laboris, la ceteraj partoprenantoj povis ĝui koncerton kun vjetnamaj tradiciaj muzikiloj, kiu estis ege interesa. La taga programo estis fermita per bankedo en la luksa restoracio Sen. Al la salono alvenis granda kuko kaj ĉiuj ekkantis “happy birthday to you”. Kio okazas? Estas naskiĝtago de VEJO!

Ekde ĵaŭdo okazis dutaga programo en Ba Vì — montara regiono okcidente de Hanojo. La programo komenciĝis per varmiga danco kaj disiĝo al kvar grupoj: ruĝa, roza, verda kaj blanka. La unua tasko de ĉiu grupo estis inventi nomon kaj sloganon; la devizo de la verduloj estis “vivu verde!”. Krome prezentiĝis Zozo, Oranĝa Nepo kaj L’Abeluloj. Sekvis kreo de flagoj, ĉiuj kun grava kaj profunda signifo. Tiu de la Zozo-grupo tutcerte estis plen-plena je diverszozaj zozoj kaj zozetoj. Posttagmeze la grupoj iris en proksiman “ĝangalon”. Sekvis novaj ludoj kaj dancado, kvankam la vespero ankoraŭ daŭris longe en la komuna amasloĝejo (unu granda por ĉiuj partoprenantoj), kaj en ĝi kun babiladoj kaj gustumadoj de lokaj alkoholaĵoj forpasis la resto de la nokto.

La dua tago de la ekskurso pasis sub la signo de la konkurso Perfekta Paro, kadre de kiu konkurencis pluraj duopoj. Venkis belega azia teamo, kiu surscenigis preskaŭ teatraĵon. Kelkaj el la kongresanoj pasigis la tagon promenante en la arbaro de la nacia parko Ba Vì, dum kelkaj elektis la tuj apudan subĉielan naĝejon. Du busoj forportis la partoprenantojn al la kongresejo por la vespermanĝo, kun halto survoje por ĝui la lokan glaciaĵon “Zozo”.

Solena fermo finis la 68-an Internacian Junularan Kongreson en Hanojo. Larmoj, brakumoj kaj fotado ne povis finiĝi. Sed antaŭ ĉio estis prezentita la kongresa rezolucio*, kiu rilatas al la temo de la IJK: “Esperanto — ponto de amikeco, frateco kaj amo” kaj la delonga divido inter raŭmistoj kaj finvenkistoj ene de la Esperanto-movado.

Karina Mąkosa, Paweł Fischer-Kotowski kaj Sergeo Tyırin
* La rezolucio legeblas ĉe www.tejo.org/rezolucio-hanojo

Solena fermo

La jubileojara Kongreso de Serioza Teraneco

La 97-a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo estis solene fermita sabate la 4-an de aŭgusto en la iom fora Salono Zamenhof, al kiu la kongresanojn veturigis specialaj busoj.

La prezidanto de UEA bonvenigis la kongresanojn kaj prezentis la podianojn: la reĝisoron de la kongresa temo Mark Fettes, Ĝeneralan Direktoron de UEA Osmo Buller, Ĝeneralan Sekretarion Barbara Pietrzak, Vicprezidanton Claude Nourmont, la estraranojn Maritza Gutiérrez, Loes Demmendaal kaj Amri Wandel, prezidanton de Vjetnama Esperanto-Asocio kaj Loka Kongresa Komitato Nguyễn Văn Lợi kaj rektoron de Internacia Kongresa Universitato Gotoo Hitosi.

Per minuto da silento la kongresanoj omaĝis al la forpasintaj Honoraj Membroj Elna Matland, Eli Urbanová, Ottó Haszpra, Jadwiga Gibczyńska al aktorino Vida Jerman, kaj aliaj membroj kaj aktivuloj.

Barbara Pietrzak raportis pri la kongresaj laboroj kaj invitis la kongresanojn al la venontjara 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko, Islando.

Claude Nourmont listigis la rezultojn de la Belarta kaj Oratora Konkursoj (legu sur la p. 183) kaj anoncis la gajninton de la nova Premio Diana Aitai, la ĉinan junulon Zhao Wenqi. Li fariĝis la unua ricevanto de la premio, kiun UEA starigis per donaco de la estona esperantisto Peeter Aitai por omaĝi la memoron de sia filino Diana, kiu forpasis nur 22-jara en tragika akcidento en januaro 2011. La premio celas rekoni kaj kuraĝigi la plej junan aktivan anon de la Internacia Koruso de Universala Kongreso. Diana Aitai mem estis korusano en la UK-oj de Roterdamo (2008) kaj Bjalistoko (2009).

Loes Demmendaal anoncis la ricevantojn de la ĉi-jaraj subvencioj kaj premioj kaj Amri Wandel la ricevantojn de la diplomoj pri elstara agado kaj elstara arta agado por Esperanto (detaloj venontnumere). Post muzika paŭzo Mark Fettes raportis pri la traktado de la kongresa temo kaj voĉlegis la kongresan rezolucion (legu sur la paĝoj 174 kaj 175).

En la ferma festparolado la prezidanto Dasgupta esprimis sian kontenton pri la jubileojara kongreso, kiu ŝanĝis la regulojn, laŭ kiuj estas elektataj la estraranoj, kaj atentigis pri la kontribuoj de Humphrey Tonkin kaj Mark Fettes kadre de la IKU-prelegoj, kiujn kunligas temo, por kiu li proponas la nomon Serioza Teraneco. Laŭ lia interpreto ĉe Tonkin la teraneco reeĥas la poezion de la pintaj Esperantaj aŭtoroj, kiuj ekzemple donacis al ni la magiajn vortojn “kantas de l’ tero ni filoj”, dum ĉe Fettes la teraneco aperas kiel samtempe celo kaj vojo por tiu eduka revolucio, kiun la homaro bezonas tuj por povi savi sian karan teron. Sinsekve aŭskultante Tonkin kaj Fettes, oni eksentas, ke la Esperanta popolo estas avangarda portanto de kerna ideo necesa por tiu revolucio — la ideo de la serioza teraneco.

Venis vico por sincera dankado al la plej dankindaj homoj en tiu ĉi semajno. La Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães kore dankis al la LKK-anoj kaj iliaj helpantoj, kiuj senĉese kaj certe ne senlace laboris. Ili estis invititaj sur la podion kaj ricevis floron kaj manpremon kiel dankesprimon pro la farita laboro.

Antaŭ ol kanti la himnon, sub la gvido de la Internacia Koruso kaj ĝia estro Alan Bishop, okazis parolado de la prezidanto de la Vjetnama LKK Nguyễn Văn Lợi kaj reprezentanto de la Rejkjavika LKK Siru Laine, kun solena transdono de la kongresa flago. Post la himno la prezidanto de UEA deklaris la kongreson fermita.

Stano Marček

[FORIGITA!: bildo]

La danco komence de la fermo

[FORIGITA!: bildo]

Alia danco komence de la fermo

[FORIGITA!: bildo]

Amri Wandel pri la diplomoj

[FORIGITA!: bildo]

La publiko en la salono Zamenhof

[FORIGITA!: bildo]

La LKK-anoj kaj la helpantoj

[FORIGITA!: bildo]

La himno antaŭ la fermo

[FORIGITA!: bildo]

Transdono de la kongresa flago

Teatraĵo: Monologo D-ro Zamenhof

Dimanĉe vespere Georgo Handzlik prezentis en la salono Lapenna sian faman monodramon. La Hanoja prezento estis jam la 27-a.

[FORIGITA!: bildo]

Libroj de la jaro, Nourmont kaj Oneţ

[FORIGITA!: bildo]

Plantado de la arbo Esperanto

[FORIGITA!: bildo]

Plantado de la arbo, la publiko

[FORIGITA!: bildo]

IKU-prelego, Humphrey Tonkin

[FORIGITA!: bildo]

La kunveno Estraro Respondas

[FORIGITA!: bildo]

Kabaredo pri niaj kongresoj

Li aperas sur la scenejo inter antikva ŝranketo, tablo kun iuj medikamentoj,vestaro — ĉio ĉi sendube sugestas al la publiko certan historian fonon. Bone, tamen, eblas apero eĉ sen tiu fono. Li havas nek barbon, nek kalvaĵon de saĝulo, nek konvenan staturon, ho ve, li estas centprocente malsimila al la persono prezentata! Sed li kuraĝe venas antaŭ la publikon por promeneti, danceti, kirli la medikamentojn, rakontante sian historion — jen korŝiran, jen ridindan... kaj la imago de la publiko ŝaltiĝas aŭtomate tuj-tuj ekde la komenco de la spektaklo. La publiko ekkredas.

Efektive, mi ekkredus eĉ se mi, kelkjardeka teatro-adoranto, ne estus sidanta en la unua vico, sed ja mi sidas ĝuste en la unua vico. Kaj, samkiel kelkaj aliaj bonŝanculoj ricevante de li glaseton kun kuraca ĉerizbrando, mi sentas, ke mia mano tremetas. Ja ne ĉiutage mi tostas kun la Majstro!.. Georgo Handzlik rolas Ludovikon.

Esperanto-teatro devige ŝparemas — ne tre multas okazoj por prezenti, ne tre abundas la publiko. Unu aktoro — bone, du — tolereble, tri ’stas tro. Eĉ unu bonŝancas pri kelkcent spektantoj nur en la esperantistaj svarmejoj, nomataj UK-oj. Be — Handzlik ne zorgas pri kelkcent. Kontraŭe, li preferas kvietan krepuskon, ĉambran etoson. Tiuetose lia talento trankvile kaj lerte manipulas niajn animsentojn. Jen la historio de Ludoviko Lazaro: la rutina vivo de la urbeto, la ridindaj ĉiutagaĵoj, la feliĉaj eltrovoj kaj inventoj por la kreata lingvo apud elĉerpa batalo kontraŭ la mizero por elvivo de la familio kaj, certe, de tiu ĉi lingvo — Esperanto. Ĉio ĉi evoluas antaŭ ni kaj inter ni, sidantaj en la krepuska salono. Ĉu iu esperantisto ne legis iun el la biografioj de Zamenhof almenaŭ okulkure? Mi dubas, ke estas tiuj. Sed la historion, venantan al ni ĉi tie, en la krepuska salono, ni akceptas, kvazaŭ certan revelacion, kvazaŭ ion, neniam ĝis nun tuŝitan. Ĉar ĉiu movo de la aktoro, ĉiu nuanco de lia parolo, kompreneble, antaŭe pripensita kaj akirita per turmentaj provoj, nun venas kaj efikas tute nature kaj verece.

Georgo Handzlik, la bardo sen barbo, jam donacinta al la Esperanto-komunumo abundan faskon da atentindaj kaj ŝatindaj kantoj, per sia monospektaklo prezentis sin kiel dramverkisto kaj aktoro. Ankaŭ tiun ĉi sulkon li fosas bonkvalite, kaj mi kuraĝas supozi, ke onte li regalos la publikon per novaj talentaj teatraĵoj. Sed tiu ĉi... la prezentado en Hanojo estis jam la dudeksepa — jen estas, versimile, rekorda atingo por Esperanto-teatro. Kaj mi kuraĝas diri plian supozon — ke nepre okazos la dudekoka kaj tiel plu. La teatraĵo plu restas aktuala, ĉar kredinda.

Mikaelo Bronŝtejn

Amiko mia, Ludoviko,
elstaras en aktora ŝiko,
lin ne malhelpas ventra vasto
surscene roli sen bombasto,
prosperi en aplaŭdo-varbo
eĉ malgraŭ manko de la barbo.

Amiko mia, Ludoviko,
spertegas pri la homa psiko,
kaj foj-de-foje sen demando
regalas nin per ĉerizbrando,
do tuj ekĝermas komprenemo
pri la esenco de l’ problemo.

Amiko mia, Ludoviko,
kun la eksmoda estetiko
rakontas membiografion,
kaj mi, scianta preskaŭ ĉion,
refoje gapas ekmiranta
al la ekĝermo esperanta.

Amiko mia, Ludoviko,
vin jam laŭdegis la kritiko,
do estu mia febla kviko
ankoraŭ unu eta briko
por piedestalo de l’ scipov’
pri rol’ de l’ majstro Zamenhof’.