Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Kia religio ĝi estas?

Sinonimo de animismo, vuduo estas tradicia afrika religio kiu konsistas el multego da religietoj variaj laŭ la tradicioj de ĉiu socikultura grupo. Tial ekzistas multe da dioj efektiviĝantaj per naturaj elementoj kiel arbo, ŝtono, serpento, sablo, fero, statueto, ktp. Ekzemple oni povas mencii:

Tiuj dioj havas monaĥejojn, pastrojn, virajn kaj virinajn adeptojn. Ĉiu monaĥejo havas superan ĉefon nomatan HunganHunnonVuduklunon, kun la signifo de “la posedanto de la dio”. Alimaniere Vuduklunon estas iu kiu superregas la aferojn de Vudu. Sekvas liaj kunlaborantoj kiel Hundeva, sen kiu nenia ceremonio okazas, kaj Hunso, kiu enkorpigas la dion.

La virinaj adeptoj, komune nomataj “vudunsi”, diaj edzinoj, konsistigas la plej grandan parton de la vuduanoj. Ili estas konsekrataj kaj rekrutataj en la klano al kiu apartenas la dio kaj ankaŭ en boparencaj familioj. Oni ankaŭ povas per traktado rekruti adeptojn en aliaj familioj. Sed se la varbota virino rifuzas, ŝi malsaniĝas, ĝis ŝi akceptas. Post la rekrutado, komenciĝas la inicperiodo, kiu daŭras tri jarojn, naŭ monatojn kaj naŭ tagojn. Dum tiu periodo la inicotaj virinoj, sub la direktado de Hunnon kaj liaj kunlaborantoj, lernas la sekretojn, la kantojn, la dancojn de vuduo ktp. Tie ili devas resti ĝis kutimiĝo al la uzadoj. Dum ilia restado ĉe la monaĥejo, la adeptoj ĝenerale lernas ritan lingvon, Hungbe, kio signifas la “lingvo de dio”, per kiu ili komunikiĝas kun la adeptoj de aliaj monaĥejoj. Tamen indas mencii la fakton ke la dioj faras malbonon kaj eĉ mortigas la anojn, kiuj kontraŭas la kutimojn.

Laŭ la ĉiujare denove decidataj periodoj, la adeptoj de vuduo oferbuĉas por siaj dioj kokojn, kokinojn, birdojn, ŝafon kun ruĝa oleo. Tiamaniere ili havigas al si la diajn bonvolemojn aŭ favorojn. Krome, la inicotaj virinoj ankaŭ lernas aliajn metiojn kiel farado de argilaĵoj, korboplektado, teksado, ktp.

Reaperantoj

Tre interesa estas ankaŭ la religia fenomeno de fantomoj, kiu konsistas el la reapero de mortintoj en spiritaj formoj. Tio estas, la reaperantoj havas homan formon sed estas supernaturaj potencoj.

Resume, la fantomoj enkorpigas la spiritojn de mortintoj. Oni vidas nek la vizaĝon nek la korpon de la reaperantoj pro tio ke ili surhavas konsekritajn vestaĵojn kaj maskojn. Se la vestaĵo tuŝas iun, li spertos malbonon kaj eĉ mortos. Nur la inicitaj adeptoj rajtas kaj povas kuntuŝiĝi kun la fantomoj kiuj povas paroli kaj kanti sed per malklara voĉo. De tempo al tempo ili eliras la monaĥejon por vagadi tra la urbo kun kelkaj adeptoj, ricevante donacetojn. La hejmo de la fantomoj en Benino estas Porto-Novo kun ĝiaj najbaraj urbetoj kiel Pobe, Sakete, Ifangni ktp, kie familioj posedas kaj adoras revenantojn. La komuna nomo por fantomoj estas Egoungoun [egungun].

Pitonoj

En Benino estas ankaŭ urbo nomata Ouidah [ŭida], kie oni adoras la pitonon. Tial ekzistas tie templo de pitonoj; neniu rajtas mortigi pitonojn en tiu urbo. Ĉe la templo estas pastroj, kiuj enkondukas aŭ gvidas vizitantojn aŭ turistojn. La pastro kapablas sekrete paroli kun la pitonoj kiuj plenumas tion, kion oni petas. Vizitantoj povas sendanĝere kuntuŝiĝi kun la pitonoj.

Plue, Benino superplenas de historiaj, turismaj, kaj artaj postsignoj, kiuj mirinde impresas la turistojn. Ekzemple estas tie pluraj lagaj vilaĝoj, kiel Ganvie, Guezin, So-ava, ktp, kie la loĝantoj konstruis speciale adaptitajn kabanojn super la akvo, kaj en tiuj ili vivas. Fiŝkaptado estas la ĉefa aktiveco kaj la komercantoj vendas surpiroge. Famas krome la etnografia muzeo en Porto-Novo, la reĝa palaco kun muzeo en Abomey, ktp. Tiuj tradiciaj kaj kulturaj valoroj konsistigas heredon, kiun oni devas gardi por la estontaj generacioj.

La voĉoj de reaperantoj

La voĉo de fantomoj estas ankaŭ aŭdebla surkasede. La kasedo enhavas kantojn kantatajn de reaperantoj dum tradiciaj ceremonioj kiuj okazis en la seka sezono. Laŭkutime fantomoj tiam dancas kaj ricevas donacetojn de bonkoraj homoj. Kantante ili gratulas kaj esprimas bondezirojn al vivantoj nome de mortintoj, kies spiritoj ili estas: bonŝanco, sano, longviveco kaj ĉefe malmulte da sufero, pro tio ke dum la seka sezono la homoj ofte suferas. Ĉio multekostas kaj vegetaĵoj preskaŭ malestas pro manko de pluvo. Nenio malbona alvenos al vi, vi ne mortos pro malsato, vi sukcesos en ĉiuj viaj entreprenoj, ktp, kantas la fantomoj. La kasedo estas havebla kun bildkarto aŭ pri fantomoj aŭ pri templo de pitono. Prezo 9 eŭroj. Ĝi estas mendebla ĉe Anneke Schouten-Buys: Dintel 20, NL-7333 MC Apeldoorn, Nederlando.