Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Ĉu rakonti novele?

Krim-noveloj originale verkitaj en Esperanto

Proksimuma verkojaro: 1986

Kreis la Esperantan tekston: Claude Piron sub la plumnomo Johán Valano.

Tiu ĉi versio de “Ĉu rakonti novele?” estas bazita sur teksto afable disponigita de Flandra Esperanto-Ligo.

En la teksto estas plurloke uzata fikcia dialekto de Esperanto, en kiu interalie oni abunde forlasas O-finaĵojn, sed ne uzas apostrofojn por tion montri skribe. Anstataŭe oni uzas supersignon ĉe la akcentata vokalo, ekz. valór = valor’, Roĝér = Roĝer’ k.s. Tiuj dialektaĵoj estas ĉi tie markitaj kiel ne-Esperantaj.

Tien kaj reen

La plej plaĉa parto de l’ ĝendarma tago senkonteste estis, laŭ serĝento Laske, la aŭta patrolado frumatena. Laŭ mallarĝaj vojoj kamparaj, kiujn jen kaj jen leporo trakuris, fojfoje eĉ cervido, kiel ĝue estas veturi kun agrabla kolego! Post aŭtokrozado plej ofte sen profesia interveno sekvis la plezuriga tradicio iri al la kafejo/gastejo de kuzo Roĝér por duonhora paŭzo kun kafo fumanta kaj freŝbakitaj kornaj bulkoj.

Sed kiam ili eniris la kafejon ĉi-matene, la ĝenerale ridetan vizaĝon de kuzo Roĝér stampis esprimo de zorgo.

Roĝér signis al angulo, kie, antaŭ taso da lakto, sidis knabo eble 15-jara. Liaj okuloj strange brilis, malhelbrunaj makuloj malpuris surĉemize, kaj lia pozicio estis preskaŭ pli kuŝa ol sida.

“Kio...?” Laske komencis.

“Li ĵus alvenis kun ege peza dorsosako,” la kuzo flustris. “Li petis varman lakton. Mi proponis panon, sed li rifuzis. Li ŝajnas al mi malsana. Tiel juna homo! Ĉu la makuloj sur la sako kaj vestoj ne elvokas al vi sangon? Kion mi faru?”

Laske paŝis al la knabo, prononcis ĝojtonan saluton kaj metis la manon al lia frunto.

“Febro”, li diris. “Venigu kuraciston tuj. Rigardu, kiel liaj makzeloj tremas! Ni kuŝigu lin en gastoĉambro supre.” La knabo sekvis Roĝeron sen protesti.

“Ĉu vundita?” demandis Laske, kiam lia kuzo revenis.

“Ne. Eliza senvestigis lin, lin kuŝigis. Ŝi ne vidis eĉ signeton de vundo. Li ekdormis tuj. Ŝi trovis liapoŝe faskon da monbiletoj, el kiuj kelkaj makulitaj, verŝajne sange.”

Ambaŭ ĝendarmoj rimarkis, ke la sandaloj de la knabo lasis sur la planko, kiam li paŝis, karakterizan plandumdesegnon. Elirante, ili decidis sekvi tiujn relative videblajn spurojn.

La gastejo de Roĝér staras iom aparte de la vilaĝo, se taŭgas nomi vilaĝo lokon, kiu pli kaj pli fariĝas antaŭurbo. La plandummarkoj kondukis la du ĝendarmojn al loko ne tre malproksima, kiun oni tie konas sub la nomo “Karvéj”, kaj kie rokformaĵoj klife leviĝas ĉielen, kvazaŭ muroj okdekmetre altaj.

En tiuj rokoj grotoj abundas, kaj al unu el tiuj la ĝendarmoj estis spure gviditaj. Ĝin markis postsignoj de homa restado: probable la knabo en ĝi dormis. “Rigardu, tiuj spuroj estas iom alispecaj,” Laske diris, esplorante la eksteron de la groto.

“Ŝuoj, ne plu sandaloj, sed estas la sama grandeco, aŭ pli ĝuste malgrandeco,” la kolego konstatis, “kaj videble venas de la lageto tie.”

* * *

Apud la natura lageto troviĝis alia, multe pli malvasta, kompreneble, sed ankaŭ multe pli impresa: lageto de sango. En ĝi kuŝis vira figuro, morta.

Leŭtenanto Remon, nostalgia pri siaj detektivaj jaroj, ege ĝuis la maloftajn okazojn, kiam li povis akompani subulon ekster la oficejo, en kiu promocio lin enfermis. Al li do multe plaĉis retroviĝi nun sur la loko, kie la krimo okazis, kvazaŭ li denove enketus mem. Jano Karal montris al li spurojn.

“Almenaŭ kvin personoj paŝis ĉi tie,” li diris, “la viktimo, du virinoj, kaj du viroj.” Ilin ĉirkaŭis teknikistoj, kiuj fotadis, faradis muldaĵojn el la spuroj, kaj metadis trovaĵojn en kovertojn, kiujn ili zorge markis.

“Bedaŭrinde,” atentigis Karal, “tiuj kvin personoj tro premis la grundon, kaj ne plu estas klare, kiu venis kiam. La plej freŝaj kaj superaj tamen certe estas tiuj de la virino, kiu venis kaj foriris normalpaŝe.”

“Kial vi diras ‘normalpaŝe’?” Remon demandis.

“Rigardu ĉi tiujn virinajn ŝu-spurojn. Se juĝi laŭ la relativa profundeco de kalkanumoj kaj plandumoj, kaj laŭ la interspaco inter la ŝu-premoj, ĉi tiu venis normalpaŝe, sed kure foriris, dum la dua — jen, rigardu — venis kaj foriris samkadence.”

“Kiom da sango estas!”

“Nu, kiam oni tranĉas arterion ...”

“Kiu estis tiu ulo?” Remon gestis al la viktimo, kiun oni forportis brankarde.

“Iu Gustavo Lagvardia. Li loĝis tute proksime, en unu el la unuaj domoj post la gastejo. 25-jara. Kiel profesio, la identiga karto simple indikas ‘manlaboristo’. Ial — pro la stato de la manoj, de la ungoj — mi suspektas alian precipan okupon.”

Viro alrapidis, preskaŭ kure.

“Leŭtenanto!” li kriis.

“Kio...?” koncizis Remon, sin turnante.

“La armilon! Kaj ankaŭ ŝuojn! Ni prilumis la groton laŭ plej diversaj anguloj, kiel oni rutine faras por riveli postsignojn, ĉu ne? Kaj sur la roko vidiĝis gratspuro, minimuma, sed tute freŝa. Ni serĉis, kaj malantaŭ speco de natura rokmureto, en kavaĵo, ni trovis sekurbutonan tranĉilon, kaj paron da ŝuoj, ambaŭ makulitaj de — tute certe — sango.”

“Bonege. Verŝajne vi ankoraŭ nenion povas konkludi, ĉu?”

“Nenion definitivan, tamen unuavide ŝajnas, ke precize tiuj ŝuoj lasis en la grundo la premaĵojn, kiuj iras de la lageto groton...” Remon ĵetis rigardon al sia brakhorloĝo.

“Mi devas foriri”, li diris. “Nu, vi scias, kion fari. Kontrolu ĉion ĉi, kaj la ceterajn trovotaĵojn. Karal, raportu al mi kiel eble plej baldaŭ.”

Jano silente kapjesis.

* * *

Sur la tranĉilo, la koagulita sango apartenis al la sama grupo, kiel tiu de Gustavo Lagvardia, kaj ankaŭ kelkaj monbiletoj de la febra knabo surhavis tiutipan sangon. La tenilo de l’ tranĉilo surhavis fingrospurojn de la knabo. Krome, la sangmakulitaj ŝuoj trovitaj en la groto havis dimensiojn adaptitajn al ties neordinare malgrandaj piedoj. Domaĝe estis, ke pro lia febra stato, ne eblis lin prisondi tuj.

* * *

Estis nebela, graseta, forta virino, kies senmanika malhelblua robo vidigis molajn sed dikajn bicepsojn.

“Ne. Mia edzo jam plurjare ne plu estis manlaboristo,” ŝi diris lace. “Li estis aĉetisto por antikvaĵaj magazenoj. Li traveturis la kamparon, kaj aĉetis malnovajn meblojn, malnovajn aferojn, kiujn posedas kamparanoj, kaj kies valoron ili ne konscias.”

Jano notis la nomon de la antikvaĵisto, por kiu ĉefe laboris Lagvardia.

“Li ne perlaboris multon, kaj ni vivis ne tre bone,” ŝi plu diris iom plende.

Efektive, la malriĉa loĝejo atestis konfirme, same kiel la malmultekostaj vestoj de l’ viktimo, kaj ŝia robo, certe aĉetita en plej malluksa magazeno.

“Ne,” ŝi respondis al plua demando, “mi ne eliris pasintan nokton. Ni enlitiĝis post la 11-a kaj mi ekdormis tuj. Mi ne scias, kiam li eliris.”

En ŝiaj okuloj pasis ruza esprimo. Ĉu rivela pri mensogo? “Kia homo li estis?”

Ŝia vizaĝo grimacis malestime.

“Mallaborema. Kaj li emis drinki.” Videble ŝia edzina vivo ŝin defaligis de altaj iluzioj. “Ankoraŭ hieraŭ vespere li drinkis, kvazaŭ alkoholaĵo ne kostus multege, kaj havus utilan efikon. Kiam mi enlitiĝis, li estis duone ebria.”

“Kion vi faros nun? Ĉu vi laboras?”

“Jes, mi purigas apartamentojn, domojn. Mi ne scias ĉu tio nun sufiĉos, aŭ ĉu mi devos serĉi plentempan okupon.”

“Ĉu vi havas infanojn?”

“Ne. Eble li havis kun alia virino.”

Malamo perceptiĝis en ŝia sibla tono. “Kun mi li ne estis vera viro. Li kapablis nur dum la unuaj monatoj, kiam mi zorge evitis gravediĝi. Kaj poste, li tediĝis de mi.”

“Li do havis rilatojn kun alia virino, ĉu ne?”

“Kial ĝin kaŝi? La tuta kvartalo scias.” Ŝia tono pli kaj pli amaris. “Li estis malfidela ekde la tago, kiam ni revenis de geedziĝa rondír.”

Janon la vorto amuzis. En Sanktavalo, oni ne faras vojaĝon geedziĝan, sed rondiron.

“Ĉu mi povas vidi viajn ŝuojn?”

La surpriza temŝanĝo ŝin ŝancelis, sed ŝi nur levis la ŝultrojn, kaj kondukis lin al malluma subŝtupara ŝranko. Li prenis paron da ŝuoj kaj ilin tre atente ekzamenis. Ili estis ĵus reciritaj, tiagrade, ke la odoro de ciro plenigis la ŝrankon. Sed ne estis ia dubo: tiuj estis la ŝuoj de la dua virino, t.e. de tiu, kiu foriris normalpaŝe.

En tiu malriĉa kvartalo, kie ĉiu konas ĉiun, povas esti facile kolekti informojn. Ke Lagvardia havis flirteman koron, ĉiuj konfirmis, same kiel la fakton, ke lia lastatempa korinklino unuafoje ŝajnis serioza; ĝi eĉ vekis aŭtentan ĵaluzon ĉe lia edzino, tamen ĝenerale ema ĉion akcepti rezignacie.

Sed lipoj kaj langoj, tiel moviĝemaj kiam temis pri la sentimentala vivo de l’ viktimo, strange sigeliĝis tuj, kiam Karal demandis pri lia profesia agado. Li sentis, ke ĉiuj scias la veron, sed ke neniu iam diros ĝin. En tia kvartalo, polico estas malamiko, kiun oni distru, se eble senmensoge — kiu scias, ĉu foje ne trenos vin tribunalen? — sed kiun oni ne provizu per seriozaj informoj.

La antikvaĵisto, por kiu laŭdire Lagvardia ĉefe laboris, havis sian butikon en la urbo mem.

Tiu flavhaŭta maljunulo asertis, ke li scias nenion pri la murdito, kaj ne montriĝis al Jano speciale afabla. Ial, el la butika etoso la polica detektivo elflaris, ke ĉi tie oni probable pli traktas pri ŝtelitaj varoj ol pri antikvaj. Jam dum sia kvartala esplorado Jano ricevis la impreson, ke la ĉefokupo de la ĉe-lageta kuŝinto estis lerte eniĝi en domojn por ilin liberigi de ĉiuj valoraj objektoj. Kiam li eliris el la butiko, lin sekvis junulo proksimume 17-jara, kiu, preterpasante la detektivon preskaŭ kure, premis al tiu la kubuton flustrante: “Sekvu min”. Post nelonge, la knabo eksidis en plenplena memserva trinkejo. Karal sidiĝis ĉe lia tablo, kvazaŭ hazarde.

“Se mi helpos la policon ĉi-afere, ĉu ĝi memoros tion favore al mi, se okaze mi tion bezonus?” la junulo demandis.

Jano rigardis lin. Aknohaŭta knabo, kun manoj kaj kolo tro grandaj kompare kun la eta kapo kaj la nefortika figuro. Lia tuta vizaĝo esprimis dubsencecon, kvazaŭ li estus duobla estaĵo, nekapabla decidi, ĉu li estu prefere tiu, aŭ tiu ĉi: Verŝajne li faris delikton, eble estas iel ekspluatata pro ĝi, sendefende, kaj nun serĉas liberiĝon.

“Certe,” Jano respondis, kaj li aldonis kun plej trankvila tono: “Nialande, feliĉe, polico ankoraŭ estas iom homa, ĉefe ĉi tie en Sanktavalo, kaj ĝi emas... e... fojfoje blindi, se ĝi konvinkiĝis, ke ekzistas ĉe deliktulo vera deziro honesti.”

Li sentis, ke tiu knabo pli ol ion ajn deziras kaj bezonas patron, kaj nekonscie esperas, ke Jano montriĝos bonpatra al li.

“Mi aŭdis ĉe maljuna Mateo, ke vi informiĝas pri tiu Gus Lagvardia. Mi konas lin. Kaj mi volas diri ion al vi, kvankam por mi certe estas danĝere.”

“Kion vi faras ĉe maljuna Mateo?” Jano scivolis.

La knabo snufis.

“Mi ‘metilernas’. Fakte, mi ne havas alian eblecon ol labori por sed paroli pri tio mi ne deziras. Nur jenon mi diru: estas mi, kiu konigis al Gus la rendevuon ĉe Karvéj.”

Jano sukcesis aspekti senmira. La knabo ja parolis kvazaŭ certa, ke la polico scias pri la afero jam multe pli ol efektive. “Rakontu,” li simple konsilis.

“Kiam Flip kaj Monaliza priskribis al maljuna Maté, kun multe da rido, kiel ili mensogis al Gus pri la valór de la lasta ... nu... temas pri statuetoj, pentraĵoj kaj artaĵoj, kiujn ili revendis al nia butiko ... kaj anke kiam Monaliza diris, kiom Gus furiozus, se li scius, ke ŝi oftumas kun Flip, kaj kiel zorge ŝi devas ne brui, kiam ŝi eliras por lin renkonti, ĉar se li aŭdus, li ŝin mortigus, kaŭze ke li havas tiun malnovan sintenon, ke frato stas la protektanto de fratín, kaj ke ne gravas, ke gravedigis li dekojn da inoj, nur, lia fratino devas resti virga, ĉar li stas respondeca pri ŝia virto, kaj ...”

Jano penis sekvi. Tiu dialektema knabo eble havis multajn ŝatindajn kvalitojn, sed klareco ne estis lia ĉefa. Tamen, kun lertaj petoj precizigi, Karal finfine sukcesis tiri el liaj makaroniaj frazoj interesajn faktojn, jene:

1) “Flip” (iu Filipo Kat), Monaliza Lagvardia (la fratino de l’ viktimo) kaj Gustavo Lagvardia (la murdito) laboris kune.

2) Monaliza, kiu loĝas samdome kiel la ge-Lagvardiaj, kaj Flip estas geamantoj, sed ŝi terure timis, ke ŝia frato tion ekscios.

3) Ili rendevuis je duonhoro post noktomezo ĉe la lageto de Karvéj dum la krima nokto.

4) Ili trompis Gustavon Lagvardian pri la rezulto de “aferoj”, ĉe kiuj ili kune laboris, kaj ambaŭ finance tiom profitis de la naiveco de Gustavo, kiu prenis sur sin la plimulton el la riskoj, ke nun ili komencas plani sian forvojaĝon aliloken, kie “nova vivo komenciĝos”.

5) La juna metilernanto trovis ilian sintenon tiel skandala rilate al Gus, al kiu li mem havas dankŝuldon — Gus foje elsavis lin sindone kaj kuraĝe el tre tikla situacio — ke li decidis, malgraŭ la risko, informi Lagvardian ne nur pri la trompo, sed ankaŭ pri la amrilatoj inter liaj du gekunlaborantoj.

“Ĉi tiu verŝajne fariĝos utila polica informanto”, pensis Karal, dankante la junulon. En ĉiuj dubkvalitaj medioj troviĝas homoj, kiuj foje komprenas kiel sian intereson kontakti la policon kaj ĝin regule informadi. Ili fakte fariĝas tre bonaj helpantoj, kio igas la policon preteratenti tiun parton de ilia vivo, kiun ne karakterizas plej plena konformeco al la leĝoj landaj aŭ lokaj ...

* * *

Pri Monaliza kelkaj fojfoje diris, ke ŝi tute ne havas monalizan rideton, ĉar la ŝia estas gaja kaj malferma*. Sed kiam Karal ŝin vidis, ŝi tute ne povis ridi.

* Aludo al la apenaŭa rideto de Mona-Liza del Giocondo (“La Ĝiokonda”) kiel pentrita de Leonardo da Vinĉi.

La morto de ŝia frato videble estis por ŝi bato, kiun ŝi ankoraŭ ne superis.

Karal apenaŭ povis ŝin pridemandi, tiom ŝi plorsingultis. Ŝi sciis (snuf, snuf) nenion pri la afero ... Ŝi tre ŝatis sian fraton, kvankam ŝi timis lin, ĉar li estis brutala (snuf). Sed tamen bonkora (snuf).

Li trovis la vivon danĝera kaj volis protekti ŝin. Ŝi ne bone rilatas kun la edzino de Gus (snuf, snuf). Tiu ino neniam amis lin vere, nek traktis lin kiel viron, kaj tial li komencis drinki, pro malespero pri ŝi (snuf).

Kaj nun tiu terura morto (snuf)! Jes, li laboris por antikvaĵaj butikoj, ĉefe tiu de Mateo Ronga, ĉe Putostrato. Ĉu vere oni diris, ke ŝi laboras kun li? Kiu povis tion diri? Nu, bone, ne gravas, efektive ŝi fojfoje akompanis sian fraton, ŝi sciis, kiamaniere paroli kun tiuj kamparanoj por persvadi ilin seniĝi je tiu aŭ alia objekto, meblo, io ajn, kies valoron ili ne divenis... Filipo Kat... e... e... jeees... tiun ŝi konas, iomete, supraĵe, li siatempe estis amiko de Gus, sed ... jes, aŭ pli ĝuste ne ... ili restis bonaj amikoj ĝis lia morto (snuf) ... kial do ŝi sugestus la kontraŭon ... ŝi konfuziĝas (snuf, snuf), pro la ŝoko, kompreneble, la ŝoko.

Kie ŝi estis tiun nokton? Nu, en la lito, kompreneble; kie ŝi povus esti? Montri la ŝuojn? Kia stranga peto!

* * *

“Ŝiaj ŝuoj estas tiuj de la unua virino, kiu lasis spurojn surloke,” Karal raportis.

“Tio do parte konfirmas la ateston de via antikvaĵa knabo,” basis leŭtenanto Remon. “Kiel nun prezentiĝas la sinsekvo de la spuroj?” “Ŝiaj estas tiuj de la virino, kiu alvenis normalpaŝe sed kuris for. Poste estas tiuj de la febra knabo dorsosaka ...”

“Jes, raportu al mi pri tiu knabo, ĉu li plu malsanas?”

“Jes, lin trafis viruso, la kuracisto diras; la knabo havas fortan febron, kaj ne estis facile eltiri el li sciaĵojn, des pli, ĉar lin regas paraliza timo, kaj teruraj kulposentoj.”

“Pri kio li sentas sin kulpa?”

Karal ŝultrolevis.

“Li kompreneble neas, sed li neas kun la tono de iu, kiu sentas sin kulpa pri la neata afero. Li estas 15-jara. Koleris kontraŭ la gepatroj, ĉefe la patro, kiu laŭdire estas nehome severa. Li fuĝis, ŝtele donacinte al si iom de la gepatra mono. Li vojaĝis petveture 700 kilometrojn antaŭ ol alveni ĉi tien. Li ne plu havis monon, ne plu sciis, kion fari. Terure sopiras al hejmo, sed eĉ pli timas alfronti la patron. Li atingis la lokon nomatan Karvéj kaj decidis ripozi apud la lageto. Kiam li vidis la groton, li tie instaliĝis por la nokto, kuŝis en sia dormsako. Sed li apenaŭ manĝis dum la lastaj tagoj. Lin teruris la konstato, ke lia mono forfluis pli rapide ol antaŭvidite. Li estis senespera.”

“Ĉu li kapablus murdi por mono?”

“Kiel diveni...? Fakto estas, ke li havis monon kun si, multan monon, makulitan per la sango de Gustavo Lagvardia.”

* * *

La kvartalo ne havis tiom da dubo, kiom Remon.

“Estas skandalo ne aresti lin!”

“Nun oni akuzos unu el niaj najbaroj kaj lin kondamnos senpruve, dum tiu ja konfesis!”

“Se li konfesis, kial oni ne arestas lin? Kial oni plu enketas?”

Fakte la knabo ne konfesis. Nur, dum li dormis, la edzino de Roĝér Klartona aŭdis lin ripeti: “Mi murdis lin, mi murdis lin, mi murdis lin.” Kaj kiam oni lin transportis al la urba hospitalo, la ambulancistoj aŭdis lin diri: “Pardonu min, Dio, pardonu min.”

Tamen, ĉe tia alta febro, kion tiuj diroj valoris?

“Rapidu en via enketo,” Remon admonis, “la kvartalanoj murmuras pli kaj pli danĝere. Kaj zorgu, ke neniu ĵurnalisto eksciu, ke la fingropremoj de tiu knabo troviĝis sur la armilo murda!”

Estis decidite, ke Ĝoja Karal, edzino de Jano kaj psikologino, vizitos la knabon en ties hospitala ĉambro, kaj provos ekscii pli.

“Kial nei plu?” li larmeksplodis, forte singulte, post longa, komenca, obstina neado. “Mi ne havas la forton. Mi mortigis lin. Estas pli bone, ke oni sciu. Mi estis tie tute apude, kiam alvenis. Viro kaj virino. Rendevuo. Ili kisis unu la alian longe, longe. Ial tio furiozigis min, eble ĉar min neniu amas, neniu iam ajn amis, ĉefe ne la gepatroj. Mi sentis inferan malamon min regi. Kaj tiam li montris al ŝi monon, multege. Ili ridis, ĝuis pri tio, ke rabis iun, kaj kaptis tiom da mono, ke povos forflugi Ameriken. Kaj mi estis senmona, senestonteca, senmanĝa. Mi soifis, kaj kiam mi trinkis akvon de roka fonto tie, mi malsaniĝis. Mi kaptis la monon kaj reiris al mia groto, frostotreme.”

* * *

Filipo Kat, ĝenerale nomata ‘Flip’, havis longan vizaĝon, kun vasta buŝo kaj longaj dentoj ĉevalaj. Io resona en lia voĉo elvokis predikanton.

“Al mi ne plaĉas devi diri, ke mi troviĝis tie tiuvespere, sed kial nei? ‘Neniam mensogu’, diris mia avo, ‘ĉar vero estas bela knabino, kun natura inklino vidigi sin nuda’. Haha!” Li grase ridis, al Jano ne tre plaĉe. “Vi diris, ke tiuvespere ...”

“Jes, mi rendevuis tie, je la oka kaj duono. Mi foriris el Karvéj proksimume je la naŭa.”

“Kie vi estis poste?”

Li okulumis.

“Mi lasas vin diveni,” li ridetis kun signifoplena esprimo. “Ĉu iu povus konfirmi vian diron? La virino, verŝajne.” “Ho ne! Ŝi certe ne volos. Vi komprenas... Ŝia edzo...”

“Mi ne sciis, ke Monaliza havas edzon,” la detektivo diris neŭtraltone.

Ĉu Flip iom rigidiĝis?

“Kial vi diras ‘Monaliza’? Ĉu vi aludas la fratinon de Gus? Ne kun ŝi mi pasigis la nokton!”

Lia aserta forto iom ŝancelis Janon. Dume Flip daŭrigis:

“Ĉu viamonde oni havas nur unu? Jes ja, Monaliza donas sin al mi oftege. Sed ne nur ŝi.”

“S-ro Kat, laŭ niaj informoj, vi estis en Karvéj kun Monaliza, kiam la krimo okazis. Al tiu iom stranga rendevuo ŝi iris, ĉar ŝi tiel timas sian fraton, ke ŝi povas renkonti vin nur nokte en lokoj ne tre vizitataj. Tie vi priparolis vian financan situacion, ĉu ne?, i.a. kiel vi uzos la profiton el la rabaĵoj de Gus.”

Flip paliĝis. Ĉu ĉar Jano trafis ĝuste, ĉu indigne pri falsa akuzo? Post longa silenta paŭzo, dum kiu lia frunto elmontris zorgan pripensadon, li kavernvoĉis:

“Ne stas vere. Mi estis kun alia virino.” Sed li obstine rifuzis ŝin nomi.

“Bone pripensu”, Karal admonis; “ja temas pri murdo, kaj la faktoj indikantaj al vi estas ege konvinkaj.”

“Tamen... mi... Se vi scius... Mi ne povas allasi, ke oni publikigu...”

Jano ne povis difini, ĉu Flip ruzas, aŭ estas honeste — kaj paralize — embarasita. Li emfazis:

“Vi elektu. Sed mi avertas, ke vi ne foriru el la urbo, kaj ke por tion certigi, policano ĉien sekvos vin. La ordono aresti vin baldaŭ venos. Se vi povas pruvi vian senkulpecon, tion faru nun.”

“Nu, bone,” li diris, venkita. “Vi volas ĝin, vi ĝin havos. Mi pasigis la nokton kun s-ino Marfil, la edzino de la vicurbestro.”

* * *

“Se li diras la veron, kial la antikvaĵa knabo rakontis pri la nejusta divido de la profitoj kun Gus?” Ĝoja demandis.

“Eble kalumnie,” respondis la edzo.” Mi ne scias, ĉu li ne havas ial teruran malamon al Flip. Mi blufis, kiam mi parolis al ĉi-lasta pri aresto. Ni havas eĉ ne ombreton da pruvo kontraŭ li, nur tiun rakonton de la metilernanto, kiu eble estas la plej imagema knabo en la tuta Valĉefa.”

“Kaj eĉ supozeblas, ke krimis precize tiu knabo, kaj provas transŝovi la kulpon al Flip.”

“Jes. Ankaŭ mi konsideras tion.”

Ambaŭ geedzoj profundiĝis en pensado. “Kion Flip diras pri la ŝuindikoj?” Ĝoja fine demandis.

“Li ne neas. Li estis tie. Sed, laŭ li, longe antaŭ la murdo. Ni havas neniun rimedon scii, kiam tiuj spuroj stampiĝis. Eble li diras la veron.

“Kiam la murdo okazis?”

“Laŭ d-ro Kagan je la unua nokte, kun duonhora erarmarĝeno ambaŭflanke. Se Flip estis kun s-ino Marfil en la urbo jam je la deka kaj restis kun ŝi la tutan nokton, li havas neatakeblan alibion.”

“Kaj kion diras s-ino Marfil?“

“Ŝi konfirmas. Ŝi estis kun Filipo Kat de la naŭa kaj duono vespere ĝis la sepa la sekvantan matenon. Ili kune kuŝis. Ŝi malprofunde dormas, kaj sentis lin konstante apud si.”

* * *

La ideo pri skandalo malhelpis Janon dormi. Li bildigis al si la scenon. Pro policaj konkludoj, la prokuroro akuzas la petveturan knabon, kaj ĉi ties advokato, por lin defendi, provas transsendi la kulpon sur Flip. Tiu sin protektas nomante s-inon Marfil, kaj la tutan urbon skuas skandalo, politike multkonsekvenca ...

Finfine Jano tamen dormis. Li sonĝis, ke Monaliza, Gus, ties edzino kaj Flip pasigas de mano al mano ŝuojn, kaj fine ilin kuiras en granda kaserolo, sangoplena.

Kiel kutime, li diskutis tiun sonĝon kun Ĝoja, el kio fontis la ideo ion kontroli por eventuale ricevi deziratan pruvon. Ĝoja vizitis s-inon Marfil, kaj faris kelkajn demandojn al ties geservistoj. Polica informanto el la eksterleĝa fimedio sukcesis akiri konfirmon pri unu karala hipotezo ...

Memcerta Jano sekve estis, kiam li refoje pridemandis la personon, kiun li nun rigardis certe kulpa.

Tiu loĝis en dometo kun ĝardeno. Al la ĝardeno Jano insiste fiksis la okulojn. Li komence ne speciale interesiĝis pri ĝi, kaj pure hazarde lia rigardo de tempo al tempo vagis tra la fenestro ĝardenen. Sed ĉiufoje, kiam li tien turnis la vizaĝon, io streĉiĝis en la trajtoj de lia kunparolanto.

“Kio estas tiu freŝe prilaborita tero?”

“Mi intencas semi ĉinajn brasikojn.”

“Ĉu vi kuiras ĉine?” la detektivo sarkasmis. “Permesu, ke mi rigardu,” kaj li trankvile ekstaris. La alia lin kontemplis kvazaŭ trafite de fulmo.

En la ĝardeno, Karal elfosis. Aperis de subtere ĉemizo, pantalono, ŝuoj. Ili estis trasorbigitaj de sango. “Ĉu ĉinaj brasikoj kreskas sur sanga vestaro, kutime?”

La alia petege, preskaŭ kortuŝe, parolis:

“Pardonu min! Mi prisilentis gravan fakton. Pri tio mi kulpas, kaj pagos. Sed ne pri la krimo. Mi enfosis la vestojn por protekti iun ...”

“Kiun?”

“Nu ...” Videble la cerbo fulmrapide funkciis. Sed Karal parolis unua:

“Ne lacigu vin serĉante. Plia mensogo ne helpos. Aŭ ĉu vi bonvolos klarigi al mi, kiel fingrospuroj viaj stampiĝis sur la ŝuojn de tiu malsana kompatinda knabo?”

* * *

“En la policejo li konfesis, finfine,” Jano klarigis.

“Plia konfeso!” ekkriis Stefano, la nevo de Karal, ĵus enveninte.

“Sed psikologia kontrolo tuj evidentigos grandan diferencon inter ambaŭ konfesoj,” substrekis Ĝoja. “La adoleskanto, kiu konfesis, parolis tute sincere, sed li rakontis sonĝon aŭ tiun specon de stranga prema scenaro halucina, kiun kelkfoje febra atako portas kun si. Li duonveke, duondorme trovis sur sia dormsako la tranĉilon, tenis ĝin, ĝin rigardis, vidis la spurojn faritajn per la propraj ŝuoj, sangoŝmiritaj, sekvis ilin ĝis la sanglageto, en kiu korpo kuŝis, revenis al siaj aferoj, trovis monon, kaj imagis, ke li dumdorme — aŭ dum ia senkonscia, freneza epizodo — mortigis la viron. Poste li sonĝe travivis tiun imagitan rakonton, kaj pli kaj pli kredis je ĝi. Ĉu ne, Jano? Oni povas tiel rekunmeti liajn agojn.”

“Jes. La krimulo ja volis direkti la suspekton al tiu junulo, kiu tiel oportune apude troviĝis.”

“Kiel la afero okazis entute?” Stefano demandis. Jano prenis el ŝranketo glason por la nevo, kaj verŝis vinon al la tri.

Lagvardia furiozis, kiam li eksciis, per la antikvaĵa knabo, ke lia fratino kaj Flip lin prifriponis. Kiam li aŭdis Monalizan diskrete leviĝi kaj foriri, iom post noktomezo, li sekvis ŝin. Lia edzino finfine tion raportis. Ŝi vekiĝis, vidis la edzon vesti sin kaj trinki ampleksan guton da prunbrando. Al ŝia demando, kien li iras, li respondis: ‘Mi sekvos Monalizan, ŝi rendevuas en Karvéj, ĉe la lageto’. Lia fratino efektive iris tien, kaj renkontiĝis laŭplane kun Flip.”

Gus aŭdis ilin moki lian naivecon, kaj nekompetentecon pri la valoro de la rabaĵoj kiujn li mem ŝtelas. Li sentis sin vundita, insultita, krome ilia amindumo lin incitis. Li eltiris sian sekurbutonan tranĉilon, intervenis des pli atakeme, ĉar la alkoholaĵo donis al li falsan kuraĝon, kaj li provis ponardi Flipon. Tiumomente Monaliza forkuris, terurita.”

Flip por sin defendi kaptis lian manradikon, sed Gus, duonebria, stumblis, la falon obstaklis la tranĉilo ĉe-kole, kaj malbonŝance la klingo trafis karotidon. Vi scias, ke kiam tranĉiĝas arterio, la sango ŝprucas. Ĝi verŝiĝis fortapulse sur la vestojn de Flip, kiu panikis.”

“Eĉ ne trafis lin la ideo, ke plej saĝe estus rakonti la veron al la polico. Li provis kaŝi ĝin. Komprenante, ke lavi siajn vestojn en la lageto ne sufiĉus, li decidis senvestigi sin pensante, prave, ke li renkontos neniun tiuhore.”

“Li loĝas tute proksime, en la dua domo post la gastejo Klartona, do li ne multe riskis vidiĝi, se li estis singarda.”

“Li komencis fari el siaj vestoj pakbulon, kiam li ekhavis la ideon ilin enfosi en unu el la grotoj. Irante al la rokpiedo, li vidis knabon en dormsako.”

“Ĉu tiu vere dormis?”

“Jes. Li poste rakontis, ke li estis febra kaj lacega, kaj decidis likvidi sian kuracilan rezervon, kiu konsistis el aspirinoj kaj dormigilo, Rohipnol. Laŭ d-ro Kagan, kiu kalkulis laŭ la dozoj, li ne povis resti konscia. Li sendube aŭdis la du rendevuantojn, dum li estis endormiĝanta, sed certe troviĝis en dorma stato, dum la mortiga kverelo okazis. Ĉio ĉi poste transformiĝis al lia angorsonĝo.”

“Nu, konstatinte, ke la junulo ronkas, Flip strebis ŝovi la kulpon sur lin. Li iris preni la tranĉilon, de sur kiu li forviŝis la proprajn manpremaĵojn, kaj metis ĝin sur la dorsosakon, prave pensante, ke kiam la knabo vekiĝos, li nepre tuŝos ĝin. Por doni krimmotivon, li metis en ties sakon faskon da monbiletoj. Li vidis la ŝuojn de la knabo, iris trempi ilin en la sangmarĉeton, kaj faris falsajn spurojn per ili.”

“Tie kuŝis lia grava eraro. Li forgesis, ke tuŝante ŝuojn, li stampas siajn fingromarkojn sur ilin. Kaj ankaŭ mi preteratentis tion. Ial oni tro asocias ŝuojn kun piedoj, ne sufiĉe kun mano. Pri tiu pretervido mia nekonscia menso sonĝe grumblis.”

“Ĉiaokaze, Flip tiam hejmenvenis, sin demandante, ĉu li sukcesos purigi siajn vestojn, ĉu li ilin bruligu, aŭ kion fari el ili. Li estis rezigninta la ideon ilin enfosi en Karvéj, time ke la bruo vekos la junulon. Li do decidis ilin provizore enfosi en sia ĝardeno.”

“Sed kiel la urbestredzino...??” Stefano frazkomencis.

“En la eksterleĝa medio, ĉiu scias ĉion pri ĉiu, eĉ se neniu informo atingas el ĝi la normalan socion. Tiel Flip sciis, ke s-ino Marfil sin drogaĉas per heroino. Li simple aranĝis rendevuon kun ŝi, kaj minacis riveli al la edzo kaj al la gazetaro ŝian drogaĉan kutimon, krome senigonte ŝin je ĉia heroinfonto, se ŝi rifuzos atesti — tute false, kompreneble — ke ili kunkuŝis tiunokte.”

“Ŝi estis hororfrapita malkovri, ke iu nekonato scias pri ŝia heroinemo. Ŝi tiel timis troviĝi sendroga, kaj plie publike malkaŝita, ke ŝi konsentis. Kiam mi trovis la fingrospuron sur la ŝuo, mi pensis, ke li ĉantaĝas ŝin al falsa atesto. Tio estis relative facila hipotezo, kaj Ĝoja, petite atenti la signojn, kiam ŝi vizitis ŝin, ĝin konfirmis.”

“Sed kion vi eksciis pri la edzino de Gus? Ŝiaj ŝu-spuroj gravuriĝis en Karvéj, ĉu ne?”

“Jes. Je la kvara matene, ŝi vekiĝis, kaj konstatis, ke ankoraŭ ne revenis la edzo. Ŝi maltrankviliĝis kaj iris al Karvéj. Ĉar ŝi sciis pri la neleĝaj aktivecoj de Gus, ŝi preferis nenion diri al la polico, sed ŝiaj spuroj komplikis nian laboron. Ŝia ĵaluzo ja estis ebla krimmotivo.”

“Kiam la knabo, kiu dormis engrote, vekiĝis, okazis tio, kion Ĝoja skizis. Febra, li ne rezonis sufiĉe klare por vere taŭge kaŝi la sangajn ŝuojn kaj tranĉilon. Li sentis sin tre laca kaj malsana, kaj decidis surmeti siajn sandalojn, kaj iri al la centro de la urbo, por meti sufiĉan distancon inter si kaj la loko de l’ krimo. Sed li ne havis sufiĉan forton, kaj kiam li vidis gastejon, tuj ĉe la komenco de la antaŭurbo, la tento sidi kaj trinki ion konsolan esti tro akuta. Li eniris. Vi konas la sekvon.”

“Kio okazos al li? Ĉu li nun ĉesis kredi sin kulpa?”

“Jes. La konfeso de Flip helpis lin kompreni, kio efektive okazis. La patrino telefonis al li. Ŝi baldaŭ venos kaj rekondukos lin hejmen.”

“Jen moralaĵo de ĉi tiu historio,” moke solenvoĉis Stefano. “Knaboj, ne forlasu la gepatran hejmon malobee!”

“Kial vi diras tion?” Jano respondis. “Eble tiu sperto estos plej maturiga por li.”

“Ĉu maturiga sperto, ĉu ĉefe traŭmo ne facile superebla, ni ne povas scii,” Ĝoja korektis. “Ĉio dependos de tio, kiamaniere la gepatroj reagos, kaj kiel la knabo sukcesos asimili la travivaĵon.”

“Ni do ŝanĝu nian moralaĵon,” Stefano reparolis, “ekzemple al la jena: karaj geknaboj, kiam, kontraŭ la volo de viaj gepatroj, vi forlasos la hejmon, prefere faru tion kun kamarado, ĉar duope la problemoj pli facile solviĝas. Ĉu ne, onklino Fakulino?”

Ĝoja ridetis.

“Mi aldonus plian konsilon,” ŝi diris: “se mankas al vi mono, superu vian honton, kaj telefonu hejmen.”

“Tute prave, onklino, tute prave. Mi sentas, ke ni baldaŭ povos redakti novan furoran libreton por adoleskantoj: Manlibro pri dehejma fuĝado, aŭ ĉu pli plaĉus La arto forkuri?”

“Ne malbone,” aprobis Jano, “Sed mi aldonus subtitolon por sekurigi la gepatrojn, kaj eĉ la geknabojn mem.”

“Subtitolon, ĉu? Kiun?”

Kaj kun ridetantaj okuloj Jano diris: “Tien kaj reen.”

Tri estas tro

“La virino”, pensis policisto Morja, kiam ŝi eniris kun lia kolego. Li mense akcentis la artikolon, kvazaŭ ŝi, kvankam sendube pli ol 40-jara, resumus per si la esencon de homa Ineco.

“Mi murdis mian edzon, malliberigu min,” ŝi kriis. Larmoj ekfluis singulte, kaj ŝi plorĝemis pli kaj pli histerie. La bruo reeĥis en la policejo senresponde, dum juna Morja provis sorbi la du ŝokojn kiujn kaŭzis, unue, la neordinara beleco de tiu blondulino, kaj due ŝia ne pli ordinara konfeso. Nur post duonminuto li prenis registran slipon kaj komencis noti: 81.08.09; 19:25...

“Kiel vi nomiĝas?” li demandis.

*

“Mi... mi...” la juna viro balbutis, kaj lian tutan korpon ekskuis forta tremo.

Policisto Kantor ridetis kuraĝige. Tiu malfeliĉa junulo — dudekjara, li taksis — vekis kompaton en li.

“Rakontu kviete, mi helpos vin, pri kio temas?”

La junulo kombogeste mantuŝis la brunajn buklojn. Lia melankolia vizaĝo eĉ pli paliĝis. “Mi murdis mian patron,” sonis lia kaverna voĉo.

*

Kvar policistoj en la apuda ĉambro laŭtege diskutis, kaj la eta brunhaŭta virino parolis vere flustre. Ne mirige do ke la uniformulo — Ivo Delponto — pridubis la ĝustecon de sia aŭda percepto.

“Pardonu, ĉu vi bonvolus rediri?” li afable petis, kaj nur ĉe la ripetado li ricevis certecon. Ŝiaj vortoj efektive estis:

“Mi murdis mian amanton.”

*

“Fortigilon mi bezonas,” polica detektivo Jano Karal diris al sia edzino, kaj li verŝis al si glasfundon da brando, “ĉar tiu afero estas freneziga.” Kiam li reparolis, li rigardis la glason tiel fikse, ke ŝajnis, kvazaŭ li rakontus al ĝi, ne al Ĝoja.

“Tri konfesoj, du en malsamaj kvartaloj de Valĉefa, kaj unu en Oldaburgo. Tri konfesas la saman murdon: la edzino, la filo, la amdonantino. Ni efektive trovas la korpon ĉe la loko indikita. Ĝi kuŝas en lageto, tuj ĉeborde, kun brako kroĉita al arbradiko; en la kranio, kuglo de aŭtomata .38-pistolo. Laŭ la spuroj estas klare, ke la murdulo kaŭris en veprejo je distanco, kiu signas bonegan, tute precizan pafanton.”

“Pri kiuj faktoj vi jam ricevis plene certan respondon?” sonis la paciga voĉo de Ĝoja.

“Pri multaj. Sed ju pli la respondado progresas, des malpli la enketo. Jen. La pistolon la filo aĉetis unu semajnon antaŭe, sed kiam ni demandas lin, kion li faris pri ĝi post la krimo, li embarasiĝas, balbutas kaj fine donas fantazian respondon. Male, la amdonantino deklaris tute precize, kien ŝi ĝin ĵetis en la lageto, kaj ekzakte tie ni trovis ĝin.”

“Ĉu tio ne pruvas, ke kulpas ŝi?”

“Neeble. Ŝi ne forlasis la tajpejon de la institucio, kie ŝi laboras, dum la tuta posttagmezo. Ŝi asertas, ke ŝi iris al la krimloko zumbicikle, sed la atestoj de la ĉeftajpistino kaj de la du koleginoj, kiuj sidas apud ŝi, pruvas tion nevera. Ŝi ne estis for pli ol dudek minutojn, kaj aŭte oni bezonas dudek minutojn por tien iri, do kvardek tien kaj reen. Ili havas konferencon nuntempe, tial laboris sabate, kaj ankaŭ tial duono de la tajpa grupo havas t.n. vesperan laboron, de la 14:30 ĝis noktomezo. Ĉar dum la konferenco la laboro abundas, la estrino precize kontrolas la horojn de ĉeesto. Ne estas eble, ke Loreta Planko iris krimi.”

“Kiam la morto okazis?”

“Laŭ la nekropsio je la 16:30, kaj kvankam erarmarĝeno allasendas, ĝi ne povus tiagrade vasti. Loreta vespermanĝis sandviĉe en la tajpejo mem je la 20-a. Ŝi eliris dum la te-paŭzo, je la 17-a, sed tro mallonge.”

“Eble la filo murdis sian patron, kaj sciigis al ŝi, kie la armilo troviĝas. Lia embaraso tiam estus nur komedio. Kion li faris, dum okazis la mortigo?”

Per mano rondiranta, Jano komunikis turniĝan movon al la brando.

“Se vi nur scius...” li diris amare. Ĝoja pacience atendis.

“Li staris kun kolego inter la 3-a kaj 4-a etaĝo de Gigánt, kie li laboras, enŝlosite en panea lifto. La paneo daŭris proksimume de la 16-a ĝis la 17-a. La lifta alarmsonorilo ne funkciis, kaj dum duonhoro neniu rimarkis ilian foreston. Tiun lifton preskaŭ neniu uzas: la rulŝtuparoj estas ja multe pli oportunaj. Poste necesis tempo por trovi la teknikiston, kaj ripari.”

Ambaŭ geedzoj silente pripensis, dum Jano tenis sian glason ĉenaze por flari la aromon.

“Povas esti nur la edzino.” Ĝoja fine diris. “Kion via enketo rivelis pri ŝi?”

“Ankaŭ ŝi ne kapablis diri, kien ŝi metis la pistolon. Sed iu vidis ŝin en la proksimeco de la murdloko. Tiun ateston donis junulo, kiu memoras tre precize la horon, ĉar kiam li vidis ŝin, li estis pumpe aeranta la pneŭmatikon de sia biciklo, kaj timis, ke pro ties truiĝo, li ne sukcesos alveni hejmen ĝustatempe por surbendigi radioprogramon, kiun li promesis registri. Tial li rigardis sian horloĝon. Estis la 16:35. Li vidis tiun sinjorinon kure eliri el la arbareto, trans kiu la lageto kuŝas, salti en aŭton, kaj fulmrapide starti direkte al Farobel.”

“Do ŝi krimis tute certe! Kial vi...?”

“Se konsideri nur la tempon”, Jano interrompis, “ŝi povus, efektive. Ŝi alvenis en Oldaburgo je la 19:10. Okazis incidento. Ŝia aŭto ne sukcesis eviti veturilon, kiam tiu iom subite haltis ĉe la unuaj trafiklumoj post la eliro el la aŭtovojego. Ŝi stiris ege rapide kaj estis danĝere ekscitita. Tial ŝi ne havis la tujan reflekson. La posedanto de la trafita aŭto vokis policiston, kiu notis la horon en sia raporto.

“Sed ĉi-rilate ne gravas la horo. Gravas nur, ke kontribuis al ŝia stira fuŝo la fakto, ke la montra kaj meza fingroj de ŝia dekstra mano estis dike bandaĝitaj. Ŝi antaŭe tranĉvundis al si tiujn fingrojn ĉe la falangoj, kaj ne povus trafe uzi pistolon. La enketo, inkluzive nervopsikologian ekzamenon, plie pruvis, ke ŝi tute ne lertas maldekstramane. Ne povas esti ŝi.”

“Ĉu ŝi povus havi kunkrimulon, kiu pafis kaj foriris nur poste?”

“Sed kial ŝi konfesus? Kaj kial la aliaj konfesis? Krome prezentiĝas alia stranga punkto. Ŝi iris tiel rapide inter la krimloko kaj Oldaburgo, ke survoja halto estas plencerte ekskludita. Apenaŭ ŝi eliris el la aŭtovojego, jam okazis tiu kolizio, kaj policisto tuj venis. Kun li ŝi iris al la policejo, kaj tie, post la unuaj vortoj, ŝi havis specon de histeria krizo tiel impresa, ke oni venigis kuraciston. Nur je la 21-a ŝi komencis detale fari la konfeson, kaj la filo jam estis raportinta ‘sian’ murdon je la 20:30. Se ŝi pafis dum la filo malliberis enlifte, kaj ŝi ne povis telefoni al li, kiel li eksciis la aferon?”

“Verŝajne iu alia persono trovis la kadavron, vidis ŝin kaj telefonis al la filo.”

“Ni plu enketos, sed mi dubas, ĉu vere prezentiĝos tiu kvara ulo. Ĝis nun neniu simila ŝajnas ekzisti.”

“Klarigu al mi pri la motivoj. Konfesante, ili certe diris, kial ili mortigis lin, ĉu ne?“

“Nu, la viktimo — Jozefo Bordoz — iutage forlasis sian edzinon kaj iris vivi kun tiu Loreta Planko, la tajpistino. Margarita, la edzino, tion ne elportis. La krimtagon, posttagmeze, ŝi esprimis sian amarecon telefone al li, kaj kiam fine de la konversacio li trankvile anoncis, ke li tuj iros fiŝkapti, ŝi sentis lian diron kiel insulton al ŝia sufero, kaj impulsiĝe decidis lin mortigi tuj.

“Marko, la filo, diras, ke li malamis sian patron, ekde kiam tiu foriris el la hejmo. Finfine, hezitante, ĉu mortigi sin, aŭ lin, li prenis moneron kaj ŝancis je kapo aŭ dorso. La sorto la patron elektis, kaj la filo senprokraste iris aĉeti pistolon. Verdire, mi ne trovas tion konvinka.

“Kiom koncernas Loretan, nu... ŝi ĵus malkovris, ke ŝia amanto trompis ŝin favore al alia preferata, pli juna virino, kaj ekkomprenis, ke tial li ĵus rifuzis entrepreni la eksedziĝan proceduron, kontraŭe al antaŭa promeso.“

“Kiel ŝi klarigas, ke ŝi havigis al si la pistolon de la junulo?”

“Ŝi asertis, ke tiun armilon donis al ŝi ŝia frato, kiu nun ferias en Madejro, neatingeble! Sed ŝi mensogas: tion pruvas la pistola numero. Parenteze, la armilo tute ne surhavas fingrospurojn.”

“Kaj kian rezulton donis la parafina testo, kiun vi certe faris?”

“Ni faris ne nur la parafinan, sed ankaŭ la plej modernajn. La rezulto estas negativa pri la edzino, duba pri la filo, negativa pri Loreta. Sed tiuj testoj, kiuj rivelas sur pafinta mano postsignojn de pulvo, utilas nur, se pozitivaj. La spuroj povas malaperi laŭ tio, kion la koncernato faras per la mano. Ĉi-kaze la testoj havas neniun informan valoron.”

“Kiaj estas la rilatoj inter la du virinoj?”

“Ĉiuj atestantoj akordas: abomenas unu la alian. Ambaŭ estas ĵaluzaj, pasiaj, emaj agi laŭ impulso.”

La geedzoj momente silentis, dum ambaŭ cerboj funkciis intense. Post minuto, Ĝoja plu demandis:

“Kia homo estis Jozefo Bordoz, la viktimo?”

“Li estis librotenisto ĉe ISOAK. Kvardekkvinjara. Malforta personeco, tamen ege severa al la filo. Ne tre ŝparema, neniam heredis aŭ posedis monon, tiel ke ni povas ekskludi materian intereson el inter la eblaj motivoj.”

Ĝoja ĝemspiris.

“Vi pravas, Janĉjo, tiu afero estas freneziga,” ŝi komentis oscedante. Ŝi rigardis la horloĝon kaj stariĝis. “Kiel malfrue jam! Ĉu vi venas? Ni esperu, ke la problemo ne malhelpos nin dormi.”

*

Kiam Margarita Bordoz plore klarigis, ke la krimon ŝi konfesis false por protekti Markon, sian filon, Karal ne tre miris, sed la diron de Loreta li tute ne atendis:

“Mi mensogis. Ne mi murdis. Mi diris malveraĵon por forturni la suspektojn for de mia amanto.”

“Via amanto, ĉu? Ĉu Marko Bordoz kaj vi...?”

“Jes. Lia patro nin malkovris. Li koleris kaj minacis mortpafi Markon. Mi kredis, ke tiu prenis lin serioze kaj decidis agi kiel unua. Nur nun mi komprenas, ke pafis s-ino Bordoz.”

“Sed kial la murdon konfesis li?“

“Verŝajne por preni sur sin la krimon de la patrino. Li estas sindonema, ne kiel lia posedema naskintino!”

La triumfan rebrilon en la okuloj de Loreta la policano ne facile forgesos.

*

Helpo al la enketo venis de neatendita flanko: de la polica fako pri financaj kaj ekonomiaj aferoj. Per ĝi Karal eksciis, ke antaŭ nelonge la ISOAK-akcioj subite perdis tiom da valoro pro famoj pri baldaŭa bankroto, ke panikis la akciuloj, kio eĉ pli faligis ilian prezon.

La enketo ekde tiam fulme rapidis. Oni ja serĉis laŭ nova direkto, kaj faris alispecajn demandojn al alispecaj homoj. Tiel malkovriĝis interesaj faktoj, ekz-e, ke s-ro Smirno, direktoro de ISOAK, vizitis s-ron Bordoz, simplan libroteniston, en ties malnova hejmo — pli prestiĝa ol la eta loĝejo de Loreta -, ke Marko Bordoz tiutage malsanetis kaj jam matene revenis hejmen el la laboro, ke la 9-an de aŭgusto posttagmeze oni vidis en la subtera aŭtejo de la domego situanta ĉe Kurierstrato n-ro 15 verdan veturilon, kiun oni tie neniam rimarkis antaŭe nek poste, kaj en kiun tri personoj portis metalajn kestojn, el kiuj akvo gutis.

“Tiu via triumfa esprimo signis vian malgajnon,” Karal solene prononcis, direktante la rigardon al Loreta Planko. La tri gekonfesintoj sidis en la oficejo de leŭtenanto Remon, la ĉefo de Karal, kie preskaŭ palpeblis ege streĉita etoso. La hipotezojn de Karal tuj antaŭ tiu kunveno ĵus konfirmis Marko kaj lia patrino, kiam la policano ilin aparte pridemandis, malvere asertante, ke Loreta jam ĉion rakontis. Li daŭrigis:

“Via rigardo kvazaŭ proklamis: ‘Mi superruzis vin’. Komedii ne estas facile. Via vizaĝo perfidis tiun fojon, ke via malama frazo pri Margarita mensogas. Dank’ al ĝi mi komprenis, ke ŝi kaj ŝia filo estis viaj kunkomplotintoj. Vi disponis malmulte da tempo por fariĝi milionuloj, ĉu ne?, kaj tiun tempon vi triope uzis. Kiel multaj krimplanantoj, vi tiom fieris pri via ideo, ke vi ne rimarkis ĝiajn evidentajn mankojn, kaj vi subtaksis nian kapablon kunmeti la faktojn ĝis plena kompreno. Ekzemple, ni scias, ke Marko estis hejme, kiam s-ro Smirno venis por aranĝi la akci-aferon kun lia patro...”

“Jes,” la junulo diris malgaje, “ili venis al nia loĝejo, tiel certaj estis, ke neniu ĉeestos, kaj hazarde jen mi revenis antaŭ ili. Mi ĉion aŭdis. Per misfamo ili atingis, ke la valoro de la akcioj falu. Mia patro ricevis monon por ilin aĉeti, ĉar necesis, ke la nomo Smirno ne aperu. Li devis revendi ilin al la direktoro tuj kiam la borso remalfermiĝos. Tiaruze Smirno povis akiri malmultekoste plenan regadon super ISOAK. Ĉar la entrepreno estas finance tre sana, la valoro de la akcioj rapide realtiĝos. Mia patro estis tro timema kaj stulta por kompreni, kian okazon tio prezentas por li. Tial certe la direktoro de ISOAK elektis lin kiel kaŝ-peranton. La eta procento, kiun Smirno por li antaŭvidis, jam ŝajnis riĉego al li. Mi malamis lin, kaj ankaŭ mia patrino. Mi raportis al ŝi. Loreta estis mia amdonantino, ankaŭ ŝi amara pro li, kvankam ne estas vere, ke li nin malkovris.”

“Jozefo,” diris Loreta, “neniam skribis testamenton. Mi do sciis, ke heredos Marko kaj Margarita. Se Jozefo mortos antaŭ ol redoni la akciojn al sia direktoro, tiuj du ilin ricevos. Nia kuna sekreto garantios, ke dividos juste kun mi. Nur necesos atendi, ĝis la akcioj retrovos sian normalan valoron.”

Loreta kaj mi antaŭe estis amikinoj”, aldonis Margarita Bordoz. “Pere de mi mia edzo ŝin renkontis. Sed post lia perfido ni ege malamis unu la alian. Mi pensis: ‘ĉiuj konas nian nunan malamikecon, kial ne uzi ĝin maske?’ Jozefo ja tediĝis de Loreta kaj trovis iun novan. Ni renkontiĝis kaj kunplanis la mortigon. Ĉi-lande la kulpeco pri murdo estas juĝata de ĵurio instrukciita difini, kiu kulpas. Mi foje legis detale pri tiu sistemo kaj min impresis la fakto, ke ĵurio povas deklari iun kulpa nur se, laŭ en raciaj limoj, neniu dubo plu restas. Ni opiniis ke, se la tri, inter kiuj du malamikinoj, konfesos la saman krimon, ĉiam restos tia dubo, ĉiam advokato povos diri: ne kondamnu tiun, povas kulpi unu el la du aliaj.”

“Sed materie, kiel estis eble?” scivolis Ĝoja. Jano volonte klarigis:

“Ĉu mi jam diris, ke Margarita Bordoz laboras en granda fiŝvendejo? Nu, tie ili konstante produktas grandkvante glacion, i.a. por elmeti la fiŝojn sur ĝi montrofenestre. Margarita tie faris por si glacion, kiun Marko portis al la hejmo de Loreta — Kurierstrato 15 — por ĝin konservi en ties frostoŝranko. Margarita Bordoz nur havas normalan fridujon, kiu ne sufiĉus. Kiam Marko aŭtis al la lageto kun sia patrino, ili kunportis tiun glacion. Marko sciis, kie la patro fiŝkaptas, li ofte akompanis lin antaŭe kaj ĉiam rimarkis, ke ili estas solaj. Ankaŭ ĉi-foje Jozefo Bordoz estis sola. Marko pafis mortige je la 15:20. Margarita kaj li aranĝis la korpon en la akvo, tuj ĉe la bordo, en speco de natura kaveto, kiun la lageto tie formas. Ili metis la glacion kiel eble plej komplete sur la tutan surfacon de la haŭto, kaj en la akvon ĉirkaŭan, tiel ke ĉiuj korpaj procezoj malrapidiĝu ĝis la glacio estos fandita kaj la akvo retrovos normalan varmecon. La mediciniston tio trompis laŭplane, kaj sekve ni eraris pri la morthoro.

“Tuj Marko reveturis al sia laboro, kaj enmetis la sistemon, kiun li antaŭe preparis, ebligantan al li paneigi la lifton de interne, diskrete tuŝante ŝaltilon.

“Intence lia patrino la antaŭan tagon vundis sin per rompita botelo, por ke oni konkludu, tute prave, ke ŝi ne povas pafi.”

“Sed kial konfesi trioble? Ĉu tio ne pli altiris la atenton al ili?”

“Ili timis, ke ni trovos la korpon tro malfrue, ĉar tiuloke povus pasi tuta tago, eble eĉ semajno, antaŭ ol iu rimarkos la kuŝanton. La erarmarĝeno pri la morthoro ampleksiĝus, kaj Marko ne plu estus protektita de sia alibio. Plie, tiuj konfesoj celis pensigi, ke ĉiu pro amo deziras preni sur sin kulpon, kiun li erare atribuas al alia, kaj ĵurio ne povus asocii tian sinoferon al la kapablo murdi; ĝi do deduktus, ke kulpas kvara persono, eĉ se nenie trovebla.”

“Kia stranga ideo!”

“Ĝi estis tro fantazia por sukcesi. Nova fenomeno aperis niaepoke: krimoj, kiujn komplikas pensmaniero influita de detektivrakontoj kaj de televidaĵoj. Sen tia kultura fenomeno (verdire, ĉu kultura?), la homoj krimus pli simple.”

“Nu, eĉ la komplikan misteron vi solvis, kiam vi komprenis, ke tri ’stas la kulpuloj.”

“Eble la kulpuloj tristas, sed ĝojas la detektivo. Kaj ankaŭ lia edzino, ĉu ne, kara? Ĉu la sukceson ni festu pare?”

“Kial ne? Se tri estas tro, duo al mi tute plaĉas. Estas tiel pli facile por kisi!”

Veli morten

“Mi konas tiun vizaĝon,” diris al si Jano, binokle rigardante al la veltabulanto*. Li sidis sur la larĝa balkono de la feria apartamento, kiun luis familio Karal, kaj li ŝate pasigis la tempon admirante la baleton de motorboatoj, velŝipoj kaj veltabuloj, kiuj konstante pasadis kaj repasadis antaŭ li. La junulo, kiun li binokle sekvis, estis aparte lerta, kaj spekti lin ludi kun la vento, firme kroĉite al la velo kaj majstre tenante sian ekvilibron, estis ĝuo por Karal. La juna viro aperis tute hejme sur la mallarĝa, malgranda tabulo, kaj lian ekvilibrosenton Jano povis nur envii.

* Veltabulo: speco de surftabulo ekipita per velo.

Ĝoja, rigardu, tiu vizaĝo ŝajnas al mi konata, sed mi ne memoras, kie mi vidis ĝin”. Li transdonis al ŝi la binoklon. “Tiu kun la blua kaj blanka velo.”

Ĝoja Karal longe observis.

“Jes, mi vidis lin en Valĉefa,” ŝi fine diris. “Mi ne konas lin, sed li certe estas el Sanktavalo. Ĉu li ne gajnis ian sportan konkurson niaurbe?”

La detektivo reprenis la binoklon kaj plu sekvis lian surondan dancadon.

“Eble jes”, li simple prononcis.

Motorboato preterpasis farante tre fortan, malagrablan bruon. “Kio okazas?” Ĝoja streĉe ekkriis, vidante la edzon gapi.

Sed jam Karal staris kaj donis ordonojn. Policano, eĉ ferianta, restas policano.

“Pafita!” li unuvorte klarigis. “Ĝoja, kontrolu la elirejojn sur la mara flanko, ke neniu eliru nevidate de vi. Verŝajne la pafinto eliros el la dua aŭ tria konstruaĵo dekstre. Mi iras averti la policon kaj kontroli, ĉu iu eliras stratflanke.” Kaj li kuris for.

La okuloj de Ĝoja faris rapidan dancon. Ili ĉefe direktiĝis al la dom-elirejoj, kiujn ŝia edzo indikis, sed ankaŭ — nur posekunde, por ne riski maltrafi eliranton — al la golfeto, kie la junulo falis. Neniu ŝajne rimarkis ion fuŝan, ĉar falo de veltabulantoj estis konstanta okazaĵo, kaj neniu sanga koloriĝo de la akvo percepteblis apud la blua blanka velo nun surmare kuŝanta.

Malsupre, Jano furiozis. Nenie troviĝis telefono, kaj neniu, videble, prenis serioze lian ekscitiĝon. Feliĉe aperis la ĝibulo, kiu rolis kiel gardisto por la kvar domoj kune nomataj “Najada”, kaj tiu fine konsentis urĝe voki la policon.

Kiam la uniformuloj alvenis, Karal povis aserti sen eĉ plej eta dubo, ke el la konstruaĵo, de kie tute certe oni pafis, eliris absolute neniu.

“Ĉu iu eliris viaflanke?” li demandis Ĝojan, post kiam li revenis al sia apartamento kun la policistoj.

“Du personoj,” ŝi diris, “ni konas ambaŭ. Unu estas tiu s-ro Kalta, kun la griza barbo. Li tuj eniris sian boateton kaj ekiris. La dua estas la sinjorino, kiu posedas la frukt- kaj legombutikon ĉi-apude. Mi pretas ĵuri, ke neniu alia eliris.”

“Ĉu vi aŭdis la pafon?” demandis unu el la uniformuloj, dum lia kolego telefonis al la ĉefo.

“Ne,” samtempe respondis ambaŭ geedzoj. “Pasis tre brua motorboato, kiam oni pafis,” Jano precizigis, kaj li klarigis kie proksimume, laŭ lia opinio, la pafulo troviĝis, kiam li premis la ellasilon.

*

La viktimo mortis tuj. Li nomiĝis Francisko Rijal, kaj estis freŝbakita doktoro medicina.

La ge-Karaloj ne eraris: li estis el Valĉefa, kaj tie akiris antaŭ nelonge premion en kanua konkuro, pro kio lia foto aperis en la lokaj gazetoj. La pafinton oni ne retrovis.

La polico vizitis ĉiujn apartamentojn de tiu serio da konstruaĵoj. Multaj estis malplenaj — dum tia bela julia tago, la plimulto el la familioj sunĝuis sur strandoj aŭ boatis surmare — kaj en tiuj, kies luantoj ĉeestis, neniu aŭdis aŭ eĉ rimarkis ion ajn.

Necesis iom da tempo, kvankam ne vere multe, por retrovi la armilon. Ĝi kuŝis en apartamento 12 de konstruaĵo D, ŝajne neokupita, kaŝite malantaŭ la suba lito de meblo konsistanta el unu litsofo, sub kiu dua lito rulŝoviĝis. Temis pri cellorna pafilo, altkvalita, kies numero estis ĉizile batita ĝis nelegeblo. Ĝi ne surhavis fingrospurojn. Ekzameno per kompara mikroskopo poste pruvis, ke la kuglo, kiu mortigis la veltabulanton, efektive eliris el tiu ĉi pafiltubo.

La persono, kiu luis apartamenton D 12, ne uzis ĝin pli ol unu semajnon, laŭ la domgardisto. Ĉi-lasta priskribis lin kiel altkreskan viron kun longaj ruĝaj haroj kaj longa ruĝblonda barbo, ĉiam kun sunokulvitroj. Li loĝis tie kun iom vulgara blondulino. La agentejo, kiu aranĝas la luadon de la feriaj loĝejoj “Najada”, havigis la nomon de la koncernato — Igor Staravineskij — kaj lian adreson, kiu ĉe tuja kontrolo montriĝis neekzistanta.

La personaro de la agentejo ne vidis la sinjoron mem, nur lian blondan edzinon, kiu pagis la tutan sumon kontante, kiam ŝi venis ricevi la ŝlosilojn. La rezervado estis farita telefone kaj tuj sekvita de garantia mono poŝtĉeke sendita. Tiuj aranĝoj efektiviĝis nur unu monaton antaŭe. Pro la relative altaj prezoj, la amplekso de la konstrulaboroj en tiu nova feriloko, kaj verŝajne la krizo ekonomia, pluraj apartamentoj restis neluitaj, tiel ke la iom malfrua mendo ne kaŭzis problemon.

La surloka enketo liveris nenion plian, kaj ne pro tio, ke li intervenis, Jano Karal interrompis sian feriadon. Misteroj estas por li ĉiutaga rutino, kaj kvankam li bedaŭris, ke samurbano tiel drame mortis sub liaj okuloj, li ne lasis tiun penson fuŝi ripozon vere merititan.

*

Tamen, kiam li postferie revenis Valĉefan, estis decidite, ke li transprenos la Sanktavalan flankon de la dosiero, tial ke li ĉeestis la murdon kaj bone konis ties lokajn cirkonstancojn.

La raportojn pri Francisko Rijal abunde ornamis seninteresaj detaloj, sed la pridemandado de Anĝela, lia amatino, elstaris el la senreliefa tuto, ĉefe jenparte. Anĝela klarigis, ke antaŭ nelonge Francisko dum unu monato anstataŭis iun d-ron Dalmin en la apudaĵo de Kanval, kaj revenis de tie ŝanĝita. La konversacio plu disvolviĝis jene:

“Ŝanĝita? Kiurilate?”

“Estas malfacile diri. Zorga. Priokupita. Multe pli serioza ol antaŭe.”

“Kio okazis dum tiu anstataŭeco?”

“Li nenion diris, sed mi ne dubas, ke okazis io grava.”

“Ĉu li ne prononcis frazeton, eĉ tre mankhavan, eble nur parolante al si mem, kiu povus helpi scii, pri kio...”

“Tamen jes. Li menciis, ke vizito al iu s-ro Arbako aŭ Alpato, mi ne memoras ĝuste, lin forte impresis. Kiam mi petis lin klarigi plu, li rifuzis dirante, ke li jam tro diris kaj ke tio estus perfidi profesian sekreton.”

*

La fingroj de leŭtenanto Remon pianis sur la tablo, aŭtomate, dum nevole lia buŝo paŭte streĉiĝis. Li relegis la koncernan parton de la raporto ricevita de la kolegoj en Agatea-ĉe-Maro.

... tiel ke la krimmotivo certe kuŝas en via regiono. Ĉar tri apartamentoj de la domaro “Najada” estis okupitaj tiudate de feriantoj el Sanktavalo, estus konsilinde esplori prioritate pri tiuj. Temas pri: (1) Familio Labiel (“La Koboldoj”, Megara-ĉe-Kanval), kiu okupis apartamenton 22, en konstruaĵo D; (2) F-ino Ada Miresko (16, Einsteinstrato, Valĉefa), kiu okupis apartamenton 14, en konstruaĵo D; Noto: ŝi tie loĝis kun viro ankoraŭ ne identigita; (3) Familio Karal (72, Legombazara Strato, Valĉefa), kiu okupis apartamenton 37, en konstruaĵo B.

La fakto, ke s-ro Karal apartenas al la polico ne ŝajnas al ni sufiĉa motivo por lin forstreki el la listo. Estas pli da ŝancoj trovi elitan pafanton en la polico ol ekster ĝi. Lia aserto, ke li kontrolis la elirejojn, povus esti ruzo, ĉu profita al li mem, ĉu al Labiel aŭ Miresko, se unu el tiuj estus lia kunkomplotinto. La atestoj estas konfuzaj pri tiu parto de la afero: iuj asertas, ke Karal restis konstante ĉe la pordo, aliaj ke ne. Niaopinie, li havis la tempon iri tra la subdomaj aŭtejoj kaŝi la pafilon en apartamento 12 D, kie ni ĝin trovis ...”

Paŭta, leŭtenanto Remon plu pianis sur la tablo, kun okuloj fiksitaj malproksimen al la nuboj.

*

Ada Miresko estis akuŝistino. Bedaŭrinde, ŝi ankoraŭ feriis, kiam Karal provis viziti ŝin. Laŭ siaj koleginoj, ŝi intencis reveni de Agatea-ĉe-Maro promenveture, haltante jen tie jen tie ĉi laŭ la momenta kaprico. Des pli domaĝe estis, ĉar el tiuj konversacioj sciiĝis, ke Francisko Rijal pasigis trejniĝan periodon en tiu akuŝa servo dum la lasta medicina studjaro, kaj ke Ada Miresko multe eliradis kun li tiuepoke.

*

Tial ke la akuŝistino ne disponeblis, aperis plej saĝe sekvi la vojon montritan de la diroj de Anĝela, la amatino de Rijal. S-ro Albago estis tre riĉa homo kun aspekto malsaneca. Li vivis en vasta kaj bela vilao ĉirkaŭita de arbareto imprese sovaĝa. Karal komence parolis pri tre flankaj aferoj, laŭ malnova kutimo, kiu ĉiam montriĝis efika. Li majstras en la arto krei konfidan etoson kaj igi la homojn rakonti pri si pli ol ili mem imagas.

“Jes, sinjoro Karal, kion valoras riĉo, se sano svenas for? Mi estas tre riĉa. La elpenso, pri kiu mia kolego kaj mi ricevis patenton, estas aplikata mondskale. Ĉiuj industrioj niakampaj ĝin alprenis, kaj uzas plu. Tio iĝis por ni kvazaŭ rivero de oro, fluo de mono, kiu konstante alvenas al ni, eĉ sen ia gesto niaflanke.”

“Ĉu via kunpatentulo plu aktivas?”

“Jes, li estas tre sana. Entreprenema homo, aferisto. Ne mi. Kiam mi konstatis, ke mi ne plu bezonas labori por vivi, mi retiriĝis. Mi konservis miajn akciojn en la kompanio, sed ne plu interesiĝis. Li ne povus vivi tiamaniere. Li bezonas direkti, produkti, vendi. Ni formas egan kontraston. Eble tial ni restis bonaj amikoj tiel longe. Sed ne por paroli pri tio vi venis, ĉu? Vi ankoraŭ ne diris la veran celon de via vizito ...”

Karal demandis pri Rijal.

“D-ro Rijal? Treege simpatia kuracisto. Nekredeble juna. Li aspektas 20-jaraĝa. Bonkora homo, afabla, komprenema, kun simpatie nefermita, senstreĉa vizaĝo. Mi tre ŝatis lin. Ĉu vi havas novaĵojn pri li?”

La detektivo klarigis.

“Mortigita! Per cellorna pafilo! Almenaŭ via enketo povos baziĝi sur la fakto, ke certe agis elita pafisto, kio jam eliminas la grandan plimulton de la loĝantaro, ĉu ne?” Io en lia vizaĝa esprimo tiklis la scivolon de Jano.

“Mi ŝatus demandi vin...” li komencis, ne sciante ekzakte, kiel vortigi sian impreson.

“... ĉu mi apartenas al la pafa elito?” Albago frazfinis. “Nu, jes. Mi lernis tiun arton militserve. Sed mi delonge ne troviĝis apud la maro, kion multaj certe povos atesti. Mia sanstato ne ebligas al mi vojaĝi, bedaŭrinde.”

Ial Jano suspektis, ke li mensogas.

*

Malfermis la pordon grize vestita 60-jarulino, kies vizaĝo disradiis inteligentecon. Kiam la detektivo klarigis, kiarole li ŝin vizitas, ŝi reagis kvazaŭ ŝokite. Sed ŝi tuj retrovis sian trankvilon.

“Enketo estas tute konfidenca. Mi petas vin paroli pri ĝi al neniu. De tio dependas la sukceso de la justico,” Karal iom solene komencis.

“La vorto sekretariino devenas de sekreto, ĉu ne? Vi povas fidi je mia silento,” ŝi digne respondis.

“Bone. Temas pri s-ro Albago. Ĉu vi scias, kie li feriis ĉi-somere?”

Ŝi skuis la kapon, kun kompatema esprimo.

“S-ro Albago laŭdire ne plu ferias, aŭ ferias la tutan tempon nun,” ŝi mildvoĉis. “Fakte, mi scias malmulton pri lia nuna vivo. Mi longe laboris kiel lia konfidenca sekretariino, sed nun ne plu. Mi scias, ke s-ro Labiel invitis lin iri kun li kaj lia tuta familio al Agatea-ĉe-Maro, ĉar s-ro Albago tre ŝatas boati, sed li ne akceptis.”

“Ĉu vi diris ‘Agatea-ĉe-Maro’? Amuze! Ankaŭ mi tie feriis!”

“Ĉu vere? Nu, s-ro Albago preskaŭ iris tien. La invito de s-ro Labiel lin tre tentis, sed fine li devis rifuzi. Aŭ almenaŭ li rifuzis.”

“Ĉu la esprimo ‘li devis’ ne estis korekta? Kial vi ŝanĝis ĝin?”

“Ofte mi havas la impreson, ke s-ro Albago troigas sian malsanon. Mi opinias, ke li tre bone povus iri al Agatea, des pli, ĉar kun la Labiel-familio li havus neniun materian zorgon, sed verŝajne la ĉeesto de la junuloj lin fortenis.”

“Tion mi komprenas, infanoj povas esti, tre bruaj kaj kvietrompaj ...”

“Ili ne plu estas infanoj,” la grizharulino interrompis. “Vera aĝas 20 jarojn, Janpaŭlo 18. Kvankam verdire Vera ofte kondutas kiel infano, tiel timema, retiriĝema ŝi estas.”

“Kaj verŝajne ankaŭ ŝia frato. Se ne, li ferius aliloke, ĉu ne? Niaepoke, junuloj estas tre sendependaj, ne ŝatas ferii kun la gepatroj.”

“Ankaŭ Janpaŭlo estas sendependa. Mi pensas, ke la gepatroj persvadis lin veni, ĉar li tre ŝatas ... kiel oni nomas tiun aferon, vi scias, kiel plasta gladtabulo kun velo ... surf-... io. Lia patro diris al mi, ke li elektis Agatean-ĉe-Maro, ĉar tie organiziĝas kursoj de tiu sporto, kaj tiel li eble sukcesos venigi la filon kaj foje ferii kun la tuta familio.”

Karal, impulsiĝe, probable pro la lokkoincido kun la murdo, faris demandon: “Ĉu li interesiĝas pri pafarmiloj? Ĉu hazarde li estus elita pafanto?”

La sekretariino lin rigardis horore.

“Honeste, mi ne ŝatas lin,” ŝi fine diris, “sed mi tamen ne suspektus lin pri krimo, kvankam mi devas konfesi, ke li estas absolute senmorala. Mi ne scias pri pafado, kvankam ... Ne. Mi ne plu memoras. Plej saĝe estas demandi lin mem, ĉu ne?”

*

“Vi havas belan apartamenton,” Jano Karal diris enirante.

“Nu, mia patro estas sufiĉe riĉa!” la junulo respondis kun agresema tono. “Ĉu li sendis vin ĉi tien? Kion li denove elpensis?”

“Nenion. Mi neniam renkontis lin kaj venas proprainiciate,” la detektivo diris trankvilige, kaj, por transformi tiun kontraŭstaran sintenon al io favora al li, li decidis ŝajnigi sin suspektema pri la gepatroj:

“Atentu,” li admonis per tre mallaŭta voĉo, “ne ripetu ion ajn el tio, kio diriĝos inter ni, al via familio; ĉi tio estas nepre konfidenca.” La knabo nur levis la ŝultrojn.

“Ĉu vi memoras la tagon, kiam tiu juna kuracisto mortis veltabulante?”

“Ho jes, tre bone. Ni rimarkis poste, ke ni ĉiuj estis hejme kaj nenion vidis, antaŭ ol alvenis la polico kaj vekiĝis la tuta agitado. Ni havis apartamenton kun vido al tiu parto de la maro, kaj eble eĉ unu el ni vidis lin fali, sed ne imagis, ke li falas pro alia kaŭzo ol mismanovro.”

“Vi do estis ĉiuj hejme tiumomente? Ĉu vi memoras, kion vi faris?”

“Ĉu vi suspektas nian familion?”

“Mi estu sincera,” Jano diris, krude mensogonte. “Oni diris al mi, ke vi estas elita pafulo, kaj ...”

La junulo ekbolis.

“Kiel vi aŭdacas eldiri tian kalumnion!” li ekkriis. “Mi abomenas pafilojn, neniam eĉ tuŝis unu kermesan ludan pafilon konkursan ... Mi ...”

“Nu, nu, bone, mi kredas vin, kaj ĉiaokaze ne utilus al vi mensogi. Mi nepre scios la veron. Elita pafado ne estas tiel ofta, ke ĝi ne kontroleblus.” Jano decidis reveni al sia unua taktiko: “Fakte, pri via patro oni diris la samon, kaj ...”

“Mia patro ne povis pafi tiumomente.”

“Kiel vi povas esti certa?”

“Nu, mi bone memoras la situacion de la familio. Mi pasigis la tempon rigardante la velŝipojn kaj -tabulojn. De nia apartamento, ni vidis boatojn kaj ŝipetojn pasi, sur kiuj sidis mamnudaj junulinoj. Mi tion kontempladis, se tio estas la ĝusta vorto, kaj ne estas, ĉar mankas la moka nuanco. Mia patrino kaj la speco de strutino, kiun donacis kiel fratinon al mi, ludis Scrabble-matĉon.* Kaj mia patro banis sin, lavis siajn harojn. Li uzas la banĉambron je plej neoportunaj momentoj, ĝenerale kiam mi ŝatus uzi ĝin.”

* Speco de krucvorta ludo, en kiu oni formas sur tabulo kruciĝantajn vortojn per pecoj, sur kiuj estas markita po unu litero.

“Ĉu neniu el vi eliris el la apartamento?”

“Neniu. Mi estas la sola entreprenema. La aliaj konceptas siajn feriojn kiel nenifaran restadon en ĉe-mara loko. Sed tiutage mi estis tre laca, ĉar la antaŭan nokton, mi rehejmiĝis tre malfrue, aŭ tre frue, laŭ la vidpunkto, kaj mi havigis al ili la plezuron de mia kunuleco. Ĉu ili ĝin ĝuis aŭ ne, mi ne povus respondi.”

*

Ada Miresko rekuŝigis la aŭdparolilon de la telefono kaj rigardis zorgmiene sian amanton.

“Kio okazas? Estis kiu?” li demandis.

“Estis Janeta. Ŝi informas nin, ke la polico enketas pri ni. Faris ĉiaspecajn demandojn al la kolegoj ...”

“Damne!”

“Tio odoraĉas. Ŝajnas al mi, ke ni devas eĉ pli longe perdiĝi en la naturo, aŭ almenaŭ fore de la laborloko ...”

*

“Ĉu via enketo pri Rijal progresas?” Ĝoja demandis kun la melodia prononco de la Sankta Valo de Tjazo.

“Jes. Mi estas kontenta. Kiel enketoj diferencas unu de la alia! Ofte oni havas la impreson rondiri surloke, sed ĉifoje mi sentas la serĉadon glata antaŭeniro, malrapida, kompreneble, sed konstante progresanta. Ni ĵus ricevis gravan novaĵon. Ĉu vi memoras, ke blondulino luprenis la ferian apartamenton, kie la pafilo kuŝis kaŝita? Nu, oni retrovis ŝin.”

“Kiel?”

“Plej simple. Sekretariino de la lua agentejo vidis ŝin preterpasi sur la strato. Ŝi informis la policon. La ulino estas bone konata kiel marborda ‘noktulino’, aŭ telefaŭnino, kiel oni siatempe diris, pli karakterize. Viro estis proponinta al ŝi semajnon da kunvivado kun li tie, en Agatea, sed ne volis, ke oni vidu lin kun ŝi. Tial nur ŝi prizorgis la kontaktojn kun la agentejo.”

“Pri kiu semajno temas?”

“Ŝi restis kun li la semajnon antaŭ la murdo. Ŝi estis jam for, kiam la murdo okazis.”

“Sed ĉu oni ludonas tiajn apartamentojn por nur unu semajno?” “Ne. Ĝuste ne. La luado daŭris ankaŭ dum la semajno de la murdo.”

“Kaj kiu estis tiu ulo?”

“Ŝi rekonis lin laŭ la foto. Tre interesos min tio, kion li rakontos al mi, des pli ĉar ...”

“Ĉar kio?”

“Ĉar Anĝela, la amatino de la veltabula murdito, telefonis por komuniki gravan diron de Rijal, kiun ŝi ĵus memoris vidante ŝarĝveturilon de konata firmao. Foje, dum preterpasis simila kamiono, post la anstataŭeco en Kanval, Rijal diris al ‘Se vi nur scius, de kie venas ties giganta riĉego ...’ Li rifuzis plu komenti, elvokante la medicinan sekreton, sed ankaŭ tiu frazeto helpis min malkovri, kiu kulpas.”

*

Kun kornrandaj okulvitroj, densaj brovoj, dika nazo, elstaranta mentono kaj frunto liniita de multaj sulketoj, Armando Labiel prezentis perfektan bildon de energio kaj aŭtoritato. Li akceptis Janon kiel ĉefo subulon, sed la policanon tio ne impresis. Karal priskribis sian tezon:

“Laŭ la armeaj arĥivoj, vi trejniĝis kiel elita pafanto, kaj vi estas ano de pafklubo. Vi falsanome luis apartamenton 12 de konstruaĵo D en la “Najada”. Tie oni trovis la murdan pafilon. Tiu apartamento troviĝis tuj sub tiu, kiun vi luis kun via familio: estis facile al vi fluigi akvon en la banujon, ŝlosi de ekstere la banĉambron, kiu situas tuj ĉe la enirpordo, iom aparte de la tuta loĝejo, ŝtupari malsupren al apartamento 12 — antaŭ via pseŭdobaniĝo, vi iris rigardi la lagunon, ĉu ne?, kaj vi binokle konstatis, ke Rijal veltabulas, kiel ĉiutage tiuhore — pafi, kaŝi la pafilon, kaj trankvile reveni lavi viajn harojn. Neniu en via familio miris, ĉar estas konate, ke vi ofte pasigas pli ol horon en via bano. Konstante pasis motorboatoj, ege bruaj, tiel ke neniu povis atenti la bruojn, kiujn vi faris.”

“Vi havas riĉan imagon.”

“Via kara Karmela, kun kiu vi pasigis la antaŭan semajnon, atestas pri la fakto, ke s-ro Igor Staravineskij estas vi. La ruĝecajn harojn kaj barbon vi surmetis ĉiufoje, kiam vi eliris, por ne esti rekonata, ŝi diris. Vi diris al via edzino, ke vi foriras por aferista vojaĝo, sed fakte ...”

Labiel levis la ŝultrojn.

“Pasigi semajnon ĉe-mare kun bela blondulino ne estas krimo, aŭ ĉu la juro tiom ŝanĝiĝis? Kaj kial do mi murdus tiun doktoreton?”

Ĉi-stadie Karal decidis blufi.

“Ĉar li eksciis ĉe s-ro Albago pri la origino de via financa kaj industria prospero. Vi tro ŝatas vian nunan vivon por allasi, ke tia rivelo ĉion fuŝu nun.”

“Nu, vi pravas, amiketo, vi plene pravas.” Labiel gestis parolante, sed antaŭ ol Karal sukcesis agi, li jam havis pistolon en la mano.

“Vi konstatas, ke ĝi surhavas silentigilon. Dum vi putros trankvile ĉi tie, mi estos for. Mi havas monrezervojn kaŝitajn eksterlande, kaj mi fore rekomencos novan vivon. Finfine, min tedas miaj edzino, filino kaj knabaĉo. Vi palas, amiketo; ĉu oni ne instruas al vi morti kuraĝe, en la polico?”

Laŭ la spino de Jano Karal ŝvito malplaĉe fluis.

Labiel premis la ellasilon.

*

“Ĉu ne ŝajnis al vi strange, ke mi ne kaptis propran armilon por kontraŭbatali vin?” Karal kviete diris, dum la alia rigardis stultaspekte sian nefunkciintan pistolon. Trankvile, li prenis el poŝo mankatenon kaj ĝin fiksis al la manradikoj de Labiel.

La pordo malfermiĝis.

“Ĉu ĉio en ordo?” demandis uniformulo. Karal simple kapmontris la mankatenitan Labiel.

Asignisto, ĉi-kaze funkcianta kiel jura konstatisto, envenis.

“Ni ĉion aŭdis, kaj surbendigis ĉion,” li proklamis, dum la industriisto rigardis nekomprene. Klarigis Karal:

“Nokte, la polico, kun juĝista rajtigilo, kompreneble, venis ĉi tien en la oficejan parton de la fabriko, metis mikrofonon en via kabineto, aŭdeblan en la apuda sekretaria ĉambro, kie miaj kolegoj ĉion registris ĉe ĉeesto de nia amiko ĉi tie, kiu atestos la aŭtentecon de ĉio surbendigita. La polico ankaŭ forprenis la kuglaron el via pistolo en via tirkesto. Mi tamen devas konfesi, ke kiam vi eligis ĝin antaŭ kelkaj minutoj, min trafulmis la penso, ke eble vi kunprenis alian, aŭ la tirkestan kontrolis. Nu, tiuj estas la riskoj de la profesio.”

Labiel aspektis, kvazaŭ li maljuniĝis 20 jarojn. Li ŝajnis deprimita, pli eta, ŝrumpa.

“Kial?” li unuvortis.

“Mankis pruvo,” Jano respondis. “Mi konsultis juriston el la prokurorejo, kaj li diris, ke mi havas nur ‘cirkonstancajn akuzfaktojn’ kontraŭ vi. Necesis iamaniere ricevi pruvon. Via konfeso, ke ‘mi plene pravas’, taŭge atestita, nun sufiĉos.”

*

“Finfine, tiu Ada Miresko neniel rilatis al al krimo, ĉu?” Ĝoja demandis sian edzon.

“Ne. Sed verŝajne ni timigis ŝin, kvankam ni ne scias pri kio. Unu el la telefonistinoj, kiuj laboras ĉe la centra konektotabulo hospitala, kaj kiu estas iom pli scivolema ol ŝi devus, subaŭskultis telefonan alvokon de kolegino al Ada. Kiam ĉi-lasta eksciis, ke la polico ŝatus pridemandi ŝin, ŝi decidis ‘malsaniĝi’ tie, kie ŝi estas kaj ne reveni tuj. Sed ni scias nenion pli ĉi-rilate.”

“Kaj kio okazis al d-ro Rijal ĉe s-ro Albago?”

“Albago estis verkanta testamenton, kiam li svenis. Se mi bone komprenis, estis diabeta komato, kvankam aliaj fizikaj elementoj intervenis en lia komplika san- aŭ pli ĝuste malsanstato. Rijal ekzamenis kaj prizorgis lin, sed ankaŭ estis sufiĉe scivola por legi la novan testamenton. Legante li komprenis: Albago kaj Labiel siatempe murdis kolegon, kiu elpensis genian industrian procedon kaj kiu ĉion preparis por ĝin patentigi. Post la murdo, petis kaj ricevis la patenton ambaŭnome, el kio rezultis la riĉego, sur kiu baziĝas la prospero de Labiel kaj Kio. Ŝajnas, ke Labiel tion tute facile akceptis, sed ne Albago. Ĉi-lastan ĉiam ĝenis kulposentoj, kiuj, eble, rolas en lia fuŝita sano.

“La familio de la vera elpensinto ja vivis mizere. Ju pli Albago sentis la morton proksimiĝi, des pli li timis, eble ankaŭ pro la ideo, ke transmorte iu lin juĝos. Aliflanke, li ne trovis en si la kuraĝon konfesi la veron, aŭ eĉ nur donaci monon al la viktima familio, time, ke tio direktos suspektojn al kaj ke li perdos sian luksan vilaon kaj komforton milfacetan. Li tamen deziris, ke almenaŭ post lia morto lia riĉo revenu al la familio de tiu, kiu ĝin naskis.

“Kiam Rijal legis la testamenton kaj ĉion ĉi komprenis, ankaŭ lin tiklis skrupuloj. Li decidis ne iri al la polico, ĉar nun estas ekonomia krizo kaj miloj da laboristoj ricevadas monon dank’ al la prospero de Labiel kaj Kio. Li informiĝis pri Labiel kaj eksciis, ke li estas vere bonega siakampe, liagrade, ke se li forirus, eble neniu kapablus direkti la entreprenon same bone kiel li, kio estus katastrofo por la laboristoj. Kio, parenteze — kaj plej bedaŭrinde — nun verŝajne okazos!

“Anstataŭ denunci Armandon Labiel, li do iris viziti lin, kaj petis lin agi favore al la familio de la inventisto, ĉefe al ties infanoj. Sed Labiel panikis eksciante ke iu konas lian iaman fifaron. Anstataŭ simple akcepti, kio estus solvinta ĉies problemojn...”

“... kaj eble kontribuus redoni sanon al Albago,” komentis Ĝoja.

“... li lasis panikon kapti lin, kaj li decidis likvidi Franciskon Rijal, pensante, ke li iel sukcesos malaperigi la testamenton de sia eksa kolego. Li informiĝis pri la gustoj de Rijal, pri liaj somerplanoj, vi konas la sekvon.”

“Kia stultaĵo! Se li nur sekvus la konsilojn de Rijal ... Tiu certe neniam denuncus lin al la polico.”

“Vi pravas, sed li timis. Mi ofte miras, kiom kulposentoj kaj timo emas fuŝi situaciojn.”

“Ĉu vi elportus la ideon, ke Labiel ne pagu sian ŝuldon al la socio?”

“Mi aplikus ĉi-kaze la principon pri ‘plej eta malbono’. Ne puni Labiel estas malbono, sed riski krei ondon da senlaboreco estas pli granda malbono, pro kiu eble suferos multaj senkulpuloj. Ĉu tio ne estas tro granda prezo por la kapto de unu sola krimulo? Mi ne scias, mi ne pripensis funde la aferon, sed ŝajnas al mi, ke Rijal aliris la problemon kun pli profunda konscienco, ol oni ĝenerale faras.”

Melankolia etoso plenigis la ĉambron, post tiuj vortoj longe silentan.

“Se vi tiel opinias, kial vi arestis lin?” Ĝoja flustre demandis. La edzo ĝemspiris.

“Nu, mi ĵuris ...” Li levis la ŝultrojn, kaj turmenta esprimo invadis lian vizaĝon dum li gruntis:

“Se vi nur scius, kiom mi fojfoje malamas mian profesion ... krome ...”

“Krome?” ŝi ripetis, mirante pri lia stranga esprimo.

Li rigardis ŝin rekte en la okulojn.

“Ĉi-kaze mi tute ne povis lasi la krimulon nekaptita. La polico en Agatea suspekteme sin demandis, ĉu en la murda komploto ne partoprenis ankaŭ mi!”

ABZ de murdo

Certe vi memoras la grandan teruron, en kiu la ĉefurbo estis kaptita dum tiuj dek monatoj. Ne temas ja pri facile forgesebla sperto! Sep murdoj. Sep murdoj same nekompreneblaj, same sensencaj, same efektivigitaj per la same nekredebla sageto. Iu maniulo, certe, perdis la prudenton kaj pafis hazarde.

Ĉu hazarde? Ĉe la kvina krimo, ĵurnalisto notis, ke la familiaj nomoj de l’ viktimoj ordiĝas alfabete — Baltiks, Delvál, Fajroŝtón, Lermiona, Pluriven — kaj ĉiuj personoj, kies nomo komenciĝas per litero antaŭ P finfine povis spiri libere ... Sed eble ni deiru de la komenco, de la tempo, kiam neniu pensis, ke venos tuta serio. Tiujare, Jano Karal portempe laboris en la ĉefurbo.

*

“Mi unue kredis, ke ŝi rompis al si la ostojn falante de ŝtupo al ŝtupo”, klarigis ĝendarmo Muret, montrante al Karal la korpon kuŝantan piede de la ekstera ŝtuparo, kiu kondukis legomĝardenen, “sed miaj okuloj alkroĉiĝis al ĉi tio. Mi ne tuŝis ĝin fingre, nur per pinĉilo mi iom tiris ĝin, kaj tuj remetis.”

“Ĝi” estis tufo da brun- kaj flavkoloraj plumetoj, imitantaj, vidate de ia distanco, la korpon de burdo. Fakte, ĝi estis nenio alia ol la plumparto de sageto, se oni povas tiel nomi la mallongan pinton, kiu ĉi-kaze trafis la nukon de l’ maljuna sinjorino.

Posta ekzamenado rivelis du precizigojn, nome, ke la morton kaŭzis paralizo de la spirmuskoloj per kuraro — la konata amazonia veneno — kaj ke tiun substancon portis en la korpon eta sageto, simila al tiu, kiun kelkaj el la sudamerikaj triboj elblovas viktimen per longa kava tubo.

Kiom ajn stranga la metodo, ĝi efikis. S-ino Anabela Baltiks kuŝis senviva piede de l’ ŝtona ŝtuparo, kaj ŝia morto restis por la polico mistero plene vualita: neniu spuro krimula troviĝis, nek riveliĝis taŭga motivo.

“Ĉiam ekzistas motivo”, sentencis leŭtenanto April.

“Kompreneble,” Jano respondis, “sed ĉi-kaze ĝi ne estas evidenta. Anabela Baltiks estis relative riĉa, sed heredas nur la du filoj, kiuj havas tre komfortajn enspezojn kaj jam vivas sufiĉe lukse. Ambaŭ filoj estas tre patrinamaj kaj plenaj je respekto al ŝi. Mi trovis ilin tre kulturitaj, senagresaj, eĉ iom molaj personoj, kiujn estus malfacile imagi en la rolo de murdintoj. La pli aĝa troviĝis en societa kunsido tiuvespere, kion tridek membroj atestas. La dua ne havas vere firman alibion — li estis hejme kun sia familio — sed tio estas plej normala.”

“Ĉu neniu ricevas avantaĝon de tiu morto?”

“Jes, tamen, juna ĉinino nomata Margaret S. H. Lim. Ŝi estas la flegistino, kiu prizorgis s-inon Baltiks. Ŝi estas la amdonantino de la pliaĝa filo, sed tiu ne kuraĝis edziĝi al ŝi, malgraŭ ŝia ripeta peto, ĉar la patrino ne konsentis, kaj tiun li ne volis malkontentigi. La restadpermeso de tiu flegistino senvalidiĝos post ses monatoj, kaj laŭdire tre riskas ne esti renovigita, ĉar pro la nuna senlaboreco oni ofte ne daŭrigas la laborpermesojn de eksterlandanoj. Nun, kiam la patrino mortis, la filo eble edzinigos sian amatinon, kaj tiel solvos ties administracian problemon.”

“Se estis grave por ŝi resti ĉi-lande, tio estas perfekta motivo.”

“Jes, sed ŝi troviĝis milojn da kilometroj for, en Malajsio, en Penang, ĉe sia mortanta patrino. Dume, alia flegistino ŝin anstataŭis.” “Eble la bofrato mortigis la patrinon por ŝi.”

“Materie ... eble, kvankam, se vi konus tiun burokraton, vi ne imagus lin kun amazonia murdilo... Sed psikologie estus neeble: li havas vere rasistan sintenon kaj ĉesis la rilatojn kun la frato, kiam tiu ĉi dungis la malajsian ĉininon kaj pariĝis kun ŝi. Tion multaj atestoj konfirmas.”

*

Iom pli ol unu monaton poste la dua murdo okazis. Klaŭdja Delvál, bela virino 38-jara, estis trovita morta en la ekstera naĝejo, kiun disponis la luksa vilao de la ge-Delvál-oj. Oni devis revenigi la edzon urĝe de Meksiko, kien liaj negocaj devoj lin kondukis.

Komence, ŝajnis evidente — kvankam ne tre kompreneble ĉe tiu sperta naĝantino, en malvasta privata naĝejo — ke ŝi dronis.

Sed iom pli detala observado aperigis sageton similan al tiu, kiu trafis Anabelan Baltiks. La medicina analizo rivelis, ke ŝi mortis kurarvenenite.

Enketante, oni trovis spurojn de persono — verŝajne viro, laŭ la ŝu-premaĵoj — kiu probable kaŭris en proksima arbustejo, de kie li pafis la sageton rekte en la koron de l’ viktimo. La vilao estis relative izolita, kaj neniu najbaro vidis ion ajn. Ke s-ro Delvál vojaĝis Meksiken kun sia juna amatino, kiu videble multe pli plaĉas al li ol la leĝa edzino, iĝis konfirmita fakto, sed ĝi neniom helpis solvi la misteron.

*

David Fajroŝtón estis 45-jara teknikisto pri centra hejtado kaj kaldronegoj. Kiam lin trafis la kurara sageto, li revenis hejmen tra parko, nokte, laŭ jam plursemajne konfirmita tradicio. Ĉi-foje, la polico esperis, ke ĝi fine sukcesos ekpaŝi al fruktodona spurvojo, ĉar David Fajroŝtón nur antaŭ kelkaj monatoj revenis hejmlanden de orienteŭropa malliberejo, en kiu li restis dekjare, post kiam pruviĝis, ke li havis profitan agadon surkampe de pasporta fabrikado, falsviza provizado kaj tra-lima pasigado de homoj, dokumentoj kaj varoj. Tiu fono, en kiu miksiĝis politiko, eble spionado, kaj certe komercado neleĝa, elvokis interesajn eblecojn. Sed la tuta serĉado montriĝis vana. Fajroŝtón estis siatempe arestita, li plenumis sian malliberan periodon, poste estis elpelita el la koncerna lando kaj dank’ al bonŝanco kaj al sociala institucio trovis laboron en sia komenca fako.

Du atestantoj prezentiĝis al la polico por diri, ke ili vidis en la proksimeco de tiu parko junan ĉininon dum la koncerna vespero. Tuj oni sin demandis, ĉu ekzistas rilato inter ĉi tiu murdo kaj la flegistino Lim, sed el pluraj fotoj de junaj ĉininoj, en kiujn la polico metis tiun de Margaret S. H. Lim, la du atestantoj elektis du malsamajn, el kiuj neniu montriĝis la flegistino de forpasinta s-ino Baltiks.

La enketo pri Fajroŝtón liveris multajn faktojn, sed neniun rilatigeblan al lia morto. La viktimo siatempe edziĝis al iu Zora Iskander, el Turkio, pri kiu neniu scias, kio fariĝis el ŝi, kiam la edzo malaperis oriente. Li ne havis infanojn, kaj se iu kuzo aŭ nevo eble heredos de li, lia mizera posedaro neniel povus klarigi la murdon.

Pli kaj pli certiĝis kaj ĉe la polico, kaj ĉe la publiko — sendube influata de ĵurnalistoj — ke oni ne serĉu racian klarigon al la krimoj. Ilin kulpas iu maniulo, kiu imagas sin amazonia indiano, iel trovis blovpafilon kaj kuraron, kaj por iu sadisma ĝuo mensmalsanula hazarde elektas viktimojn de iu ajn aĝo kaj sekso.

En veprejo, je ne tre longa distanco de la loko, kie Fajroŝtón falis murdita, troviĝis ŝu-premaĵoj, malprofundaj kaj ne tre netaj, jes ja, sed tamen certe sammezuraj (44) kiel ĉe la antaŭa sageta murdo.

*

Baronino Klara Lermiona vivis en kastelo. En ties apuda privata parko ŝi mortis. La murdonto facile eniris la parkon transgrimpante la muron per ŝnura ŝtupetaro, se juĝi laŭ la fibroj, kiuj restis al ĝi kroĉitaj. La ŝu-spuroj estis ĉi-foje tre klaraj, ĉar la tero ankoraŭ estis mola pro ĵusa pluvo, kaj ne plu malsekiĝis antaŭ ol la enketistoj alvenis. Kiel en la antaŭa kazo, la polico faris muldaĵojn el tiuj ŝuformoj: ili plene kongruis kun la pli frue trovitaj. Sed neniu alia spuro de la murdinto rimarkiĝis. Pluraj vilaĝanoj vidis tiuvespere aŭton, kiu iris la vojon direkte al la kastelo. Iliaj indikaĵoj estis sufiĉe precizaj, por ke la polico povu retrovi la veturilon. Temis pri iu konata politikulo, s-ro Janmarko Kolber, kiu efektive prezentiĝis al la kastelo por transdoni al ties posedantino donacon por ŝi de iu eksterlanda konato ŝia, kiun la vizitanto renkontis dum vojaĝo de parlamenta grupo. Montriĝis, ke ankaŭ parlamentano Kolber havas samgrandajn piedojn kiel la ŝu-preminto (44), sed lia ŝu-provizo ne enhavis ledaĵojn, kiuj plene konformus kun la polica muldo.

*

La polico informiĝis ĉe la frenezulejoj, petegante la psikiatrojn sciigi al ĝi, ĉu iu el iliaj pacientoj prezentas klinikan trajtaron akordigeblan kun la serio da murdoj, kaj uzas ŝuojn kun mezuro 44. Sed tiu serĉado ne fruktis.

Jano Karal tiam rimarkigis al leŭtenanto April, ke la viktimoj ordiĝas alfabete, sed tio ne helpis la enketon. Eble tamen tiu observo havis kiel rezulton, ke ĝi konfirmis, ke temas pri ia mensmalsanulo. Neniu mense sana, kun racia murdomotivo, havus kialon elekti similan sinsekvon, dum tiu respondus al la cerba funkciado de menso paranojeca.

La polico tamen serĉis kaj serĉis, ĉu la viktimoj havis ian ligon inter si, aŭ kun iu alia, aŭ eĉ unu komunan karakterizon. Sed tiuj esploroj nur trafis sakstratojn: ambaŭ seksoj estis reprezentitaj inter la viktimoj; la aĝoj variis inter 38 kaj 78; la riĉeco inter mizera (Fajroŝtón) kaj grandeca (Lermiona) pasante tra meza kaj relative alta (Delvál, Baltiks), kio cetere respondis al la diverseco de la sociaj originoj: laborista, burĝa kaj nobela; same diferencis la politikaj opinioj. La viktimoj ne havis komunajn hobiojn aŭ gustojn, ne apartenis al iu sama societo aŭ religio. Montriĝis evidenta, ke nur hazardo (aŭ la strangaj mensaj procezoj de frenezulo) difinis, kiu estos la venonta viktimo.

Dum la polico tiel vadis en marĉo de vana serĉado, la publiko pli kaj pli angoriĝis. Ĝuste la videble hazarda elekto de l’ viktimoj signifis, ke iu ajn povas trafiĝi de la murda sageto. Kiel protekti la tutan regionon (la kastelo de Klara Lermiona ja troviĝis je 70 kilometroj for de la ĉefurbo), ne estis demando facile solvebla. La ĵurnalistoj emfazis, ke ĉiu krimo okazis en izolita loko, nokte aŭ noktiĝe. Tial la homoj emis eviti izolitecon, kaj multaj hezitis, antaŭ ol nokte eliri.

*

Tamen, kiam Janik Pluriven eliris el la barbirejo, kie li laboris, aŭ, laŭ la propra vortuzo, “artis”, estis tagmeze, suno brilis, kaj la strato estis plenplena je homoj. La sageto lin trafis ĉe la kolflanko.

Li sentis etan pikon, metis instinkte la manon al ĝi, sensis ion lanugan kaj ĝin eltiris el sia kolo por ĝin forĵeti senrigarde, tiom koncentrita al siaj pensoj li estis, kaj tiom certa, ke lin tuŝis nur ia negrava insekto. Ke la ideo pri murda sageto ne trafis lin, ŝuldiĝas probable al la fakto, ke, kiel ĉiuj, li mense limigis la danĝeron al nokto kaj izolitaj lokoj. Pro tiu sama kaŭzo, la kvar preterpasantoj, kiuj duonsensis la fulman traflugon de io sibla, ne perceptis ĝin ĝuste: la kvar poste diris al la polico, ke ilia sola reago estis: “kiel rapide tiu insekto flugas” aŭ io simila.

Kiam Pluriven sentis ĉiujn muskolojn moliĝi, estis preskaŭ agrable, sed baldaŭ, sentante sin pli kaj pli malsana, li nepre devis sidiĝi. Li tiam ĵus eniĝis en flankan mallarĝan straton, kaj li eksidis sur domsojlon, en pordangulo.

La malmultaj uzantoj de tiu strateto preterpasis rapide, apenaŭ ĵetante rigardon al tiu juna homruino, ŝajne jam dormebria tagmeze. Kiam iu fine interesiĝis pri li, estis tro malfrue.

Kion povus fari la polico? Kiam koniĝis la kaŭzo de l’ morto, la krimulo certe jam estis malproksime. Longa serĉado trovigis la sageton ĉe trotuaro, kaj diversaj atestoj ebligis rekunmeti la moviĝojn de l’ junulo. Oni demandadis, ĉu iu vidiĝis kun longa blovpafilo aŭ similforma objekto, sed nenio eksciiĝis. Plian fojon, la kuraristo, kiel nun la popolo lin nomis, trafis netrafite.

“Estas senkuraĝige. Ni enketas, ĉar ni devas enketi, sed ni sentas nian penon senutila,” Karal diris al sia edzino Ĝoja.

“Efektive, se agas mensmalsanulo, kiu laŭ la ĝenerala opinio pafas ŝance, esplori la vivon de la viktimoj ne servas ian celon.”

“Ni tamen plue esperas, ke tiu frenezulo havas kialojn por celi tiujn kaj ne tiujn ĉi. Eble tamen estas rilato inter la diversaj murditoj ... Sed ni ne havas fortan kredon al tiu hipotezo.”

“Kion vi trovis pri tiu hartondisto?”

“Nenion rimarkindan. Dudeksesjara, samseksemulo, tre afabla homo, ŝatata egale de la klientoj kaj de la kolegoj, iom soleca. Li ne havas ian daŭran amrilaton jam relative longe. Unu punkton komunan kun la dua viktimo li havas: ambaŭ tre ŝatas naĝi. Sed Klaŭdja Delvál naĝis belsezone en la propra vilaa naĝejo, dum li tutjare vizitadis la hejtatan publikan naĝejon de Moricja. Li ankaŭ tre ŝatas vojaĝi kaj laŭdire ŝparas por foje pagi al si mondvojaĝon en ne tro malkomfortaj kondiĉoj. Neniu profitas de lia morto, li tute ne estis riĉa, kaj ne havas heredantojn. Li ne havis konatajn malamikojn, se escepti knabon, kiu foje enamiĝis al li kaj neniam konsoliĝis, ke ilia am-afero ne daŭris pli longe pro malfidelo de Pluriven. Sed tiu knabo — kiu ne havas konfirmeblan alibion — ŝu-mezuriĝas je 38.”

“Certe vi povis dedukti el la diversaj atestoj, de kie la sageto venis, kaj do kie troviĝis tiu, kiu ĝin pafis?”

“Jes. Iom similas la mortigon de John Kennedy. La persono staris en la Vita-Domego, sur la 4-a etaĝo, ĉe fenestro de oficejo nun neokupata. Estas nenio tie, eĉ ne meblo, tiel ke la pordo ne estis ŝlosita. Neniu vidis iun ajn viron portantan suspektan objekton iri tien. Estas multaj oficejoj, multaj etaĝoj, pluraj liftoj. Se la koncernato uzis la ŝtuparon, li povis iri supren kaj malsupren renkontante neniun, ĉar ni konstatis enketante, ke eĉ multaj oficistoj ne scias, kie troviĝas la ŝtuparo!”

“Mi ne miras.”

“Ni cetere per fotografia procedo kun specialaj lumanguloj sukcesis riveli spurojn de paŝoj faritaj de la konata plandumo kun mezuro 44, kvankam estis apenaŭ videblaj. Pro la distanco ni opinias, ke ne uziĝis indiana blovtubo, sed speco de speciala pafilo, verŝajne laŭcele konstruita.”

“Tio estas interesa malkovro.”

“Jes, la unua kuraĝiga post la ŝuspuroj. Venis ankaŭ dua: mikroskopa peceto de fadeno el ruĝkolora lano, kiu kroĉiĝis al la fenestrokadro. Fakte, ni ne scias, kion tiri el ĝi, kaj ni fidas plu la longan rutinan esploradon ĉe la armil-amatoroj, anoj de pafkluboj kaj similaj medioj, kiun ni entreprenis. Eble tiel ni fine trovos, sed kiom mortos antaŭe? Tio terure naŭzas min.”

*

Post la morto de Pluriven ĵurnalisto rimarkigis, ke la viktimoj estis atakitaj laŭ alfabeta ordo. Tiu fakto, jam notita de la polico, havis duoblan efikon: ĝi trankviligis ĉiujn personojn, kies familia nomo komenciĝis per literoj inter A kaj Plu, kaj intensigis la timajn sentojn ĉe ĉiuj aliaj. Inter ĉi-lastaj troviĝis Bruco Stevan.

Kvankam ĉiuj konantoj klasis lin inter la kuraĝulojn, li fakte estis timema viro, kiu penadis venki sian timon kaj preskaŭ ĉiam sukcesis, tiel ke li ofte montriĝis riskema. En la profundo de l’ koro, la ŝanca pafado de l’ kuraristo lin teruris, sed li fortostreĉis por konvinki sin, ke la risko ne estas tiel serioza, fundfunde ...

Tial, malgraŭ la admonaj vortoj de la edzino, li decidis piediri sola al la kutima ŝakkluba kunveno tiunokte. Dum li revenis, paŝante sur Vaŭĉa aleo, kiu laŭiras la fervojon kaj estas relative dezerta loko, li aŭdis siblan sonon kaj sentis sin pikita al la nuko.

La enketo rivelis, ke la krimulo sin kaŝis malantaŭ unu el la platanoj, kiuj vice staras rande de la aleo, kiam li pafis. La grundo estis bona, el polica vidpunkto, kaj la kutimaj ŝu-spuroj estis ĉi-kaze forte premitaj. Sed neniu atestanto troviĝis, kiu vidis ion sciigan, nek iu ajn materia lasaĵo krom la ŝu-markoj. La kuraristo esti vere singarda.

Bruco Stevan havis direktoran pozicion en Banko Garamel. Lia ama kaj familia vivo estis senproblema. Li vivis la vivon de normale honesta bankisto. Kiam li akiris tiun postenon, lin ege ĵaluzis la ambicia Jozefo Kandaŭ, kiu sopiris al tiu promocio. Karal iom ludis kun la ideo, ke jen ebla motivo prezentiĝas — des pli ĉar tuj la bankaj aŭtoritatoj decidis, ke Kandaŭ nun ricevos tiun direktorecon — sed, se diri nenion pri la fakto, ke tiu maniero progresi profesie ne tre ekvilibre konsideras riskojn kaj avantaĝojn, Kandaŭ troviĝis en Londono, kiam la murdo okazis.

Oni sciis ankaŭ, ke Stevan havis problemojn kun kartelo da venezuelaj firmaoj, kiuj rigardis sin trompitaj de li en afero, pri kiu li plene respondecis. Pluraj similaj okazaĵoj, kvankam malpli gravaj, prezentiĝis lastatempe, sed en neniu la morto de Bruco Stevan vere helpis al la koncernatoj. Kiel ĉiufoje antaŭe, oni refalis al la konkludo ke agas frenezulo hazarde elektanta.

*

Kaj tamen al Ĝoja — psikologino — tiu hipotezo ne plaĉis.

“Mensmalsanulo ne agas tiamaniere. Li sekvas difinitan sistemon. Jes ja, estas la alfabeta ordo, sed nenio pli. Mensmalsanulo, kiu murdas serie, ĉiam atakas homojn kun iu komuna trajto. Povas temi pri seksmaniulo, kiu strangolas junajn samtipajn knabinojn, aŭ pri ia venĝemulo, kiu mortigas homojn kun uniformo. Sed ĉi tiu sinsekvo estas tro nekohera. Mi proponas alian hipotezon: vi alfrontas ĉi-foje entreprenon, kiu murdon organizas por klientoj, kontraŭpage. Nur ĝi kongruas kun la laŭŝajne hazarda elekto de l’ viktimoj.”

Karal silentis. La vortoj de Ĝoja elvokis al li ion, sed li ne povis retrovi kion, precize. Kaj jen ĝi revenis.

Ĝoja, ĉu vi memoras,” li diris iom ekzaltiĝe, “tiun strangan anoncon en la reklamfolio?”

“Anoncon... Ha jes! Kompreneble mi memoras! ‘Pli bone ol korkonsiloj! Murdkonsiladon ni proponas! Multaj personoj deziras, ke iu el iliaj konatoj aŭ proksimuloj mortu, sed ne scias, kiel realigi tiun revon multosolvan...’ La polico petis plurajn personojn respondi, ĉu ne?, por vidi pri kio temas...”

“Jes, kaj ĉiuj ricevis longan religian predikon pri tio, ke estas latentaj krimuloj, kaj devas preĝi Dion por superi tiun mismoralan inklinon ktp ktp. Ni tiam konkludis, ke agis nur unu el la multaj religiemaj frenezuloj, kiuj vivas niaepoke, kaj forgesis la aferon.”

“Sed eble el la centoj da leteroj, kiujn la anoncinto ricevis, kelkaj montriĝis pli seriozaj, kaj rezultigis konkretan proponon de murdo, kies ‘mendanto’ neniam troveblus, ĉar estus neniu rilato inter li kaj la efektiva plenuminto.”

En la okuloj de Jano Karal ekbrilis lumeto espera.

*

Kaj jen subite alia neatendita esperigaĵo montriĝis, sub la formo de juna tajpistino, laboranta en unu el la oficejoj instalitaj en la Vita-Domego, de kie la kuraristo pafis al Pluriven.

“Mi hezitis veni, ĉar eble mia rimarko havos neniun valoron...” Karal gratulis, ke ŝi tamen venis.

“Mi legis en gazeto, ke la sola indikaĵo trovita, kiam tiu haristo murdiĝis, estis ruĝlana fibreto. Nu, dum mi malsupreniris laŭ tiu ŝtuparo, kiun neniam iu uzas, ĉar ĝi estas tre bone kaŝita, mi renkontis virineton, kiu alsupris. Mi memoras ŝin tre bone, unue ĉar mi ĝenerale havas tre bonan memoron pri fizionomioj, due, kaj ĉefe, ĉar ŝi surpriziĝe saltetis, konsternita, kiam ŝi vidis min. Ŝi surhavis ruĝan trikaĵon, kaj ŝi portis per la mano specon de vojaĝsako.”

Karal sentis sin invadata de intensa plezurondo.

“Mi hezitis raporti la aferon, ĉar la gazetoj ĉiam aludis al viro, kvazaŭ tio estus jam nekontesteble difinita fakto...”

Ŝia priskribo estis tiel preciza, ke Karal venigis la polican desegniston. Ĉi-lasta korektadis siajn provojn laŭ la indikoj de la juna virino, dum Karal staris malantaŭ rigardante. Pli kaj pli ŝajnis al ke li jam vidis tiun vizaĝon. Kaj subite li memoris. Li elkuris el la ĉambro al la dosierejo, kie li traserĉis, ĝis li trovis la deziratan foton.

Tiu kuŝis en dokumento de la dosiero pri Fajroŝtón. Laŭ la kutima sistemo, kiu garantias, ke oni ne influos atestanton, li elektis el vasta kolekto kvin aliajn fotojn de jen tre similaj, jen iom malsimilaj inoj. La junulino ne hezitis: “Estas ĉi tiu, kvankam malpli juna nun.”

Jano devis subpremi sian emon ŝin kisi.

*

“Kiu ŝi estas?” Ĝoja demandis pri la foto. Jano respondis ridetante: “Zora Iskander, al kiu antaŭ deko da jaroj edziĝis la ... atendu... jes, la tria viktimo, David Fajroŝtón.”

“Sed kiel ŝi rilatas al la barbiro, kiun ŝi verŝajne murdis?”

“Respondon ni ankoraŭ ne havas. Tamen, ne povus esti koincido.”

“Ĉu vi arestos ŝin?”

“Ni eĉ ne scias, kie ŝi vivas nun. Eble ŝi venis ĉi tien nur por la murdo. Se ni trovos ŝin, ni unue traserĉos ŝiajn aferojn, por kapti la sakon, eble eĉ — kial ne optimismi? — la armilon. Sed se ŝi loĝas en Ankaro, aŭ Damasko, aŭ Novjorko, la aferoj ne evoluos tiel glate...”

Sed jam la sekvantan tagon la kuracist(in)o elektis novan viktimon, la sepan.

“La publiko trankviliĝos: ni atingis la finon de la alfabeto,” Karal tuj komentis, kun malĝoja humuro.

Zakario Zajoncek estis 53-jara kaj lin ronĝis kancero, kiu lasis al li nun nur sep aŭ ok monatojn da vivo. Lia tuta familia kaj amika rondo rigardis tiun morton beno, kiun mem ne kuraĝus kaŭzi, sed kiu metis finon al apenaŭ elportebla morala mizero.

La enketo pri li ne rivelis pli da spuroj ol ĉe la aliaj, nek pli da senco.

La rutina esploro pri Zora Fajroŝtón, naskita Zora Iskander, relative rapide disvolviĝis.

“Ŝi vivas nun sub la nomo de Zora Hariman,” Jano informis la edzinon.

“Kiel ŝi ŝanĝis sian nomon, ĉu leĝe?”

“Tute ne leĝe. Ŝi simple edziniĝis eksterlande al tiu Hariman, kun falsaj paperoj, kaj revenis ĉi tien kiel pseŭdo-laŭleĝa edzino. Ŝajnas, ke ŝi konkeris Hariman pro lia riĉo, kaj neniam diris al li, ke ŝi ie jam havas edzon!”

“Tiel ke la reapero de David prezentis por ŝi katastrofon! Kio okazis? Ĉu li ne tuj iris al ŝi reveninte? Ne, kompreneble, li ne povis scii, kie ŝi nun loĝas.”

“Tamen estis por ŝi terura bato. Sufiĉa motivo por krimo, ĉu ne?”

“Se ŝi ne havas tro da skrupuloj, kaj havas multajn avantaĝojn en sia nuna stato, kompare kun la antaŭa, jes, tio estus sufiĉa motivo. Sed ĉu ŝi restis ĉi-urbe dum la tuta tempo? Ŝi terure riskis renkonti lin!”

“Ŝi restis, sed laŭ la ricevitaj atestoj, ŝi montriĝis pli kaj pli zorga. Post pluraj monatoj, dum kiuj li ne trovis ŝian spuraron (oficiale, ŝi foriris eksterlanden, kaj neniam revenis), ŝi vojaĝis al Turkio. Fakte, ŝi estis en Istanbul, kiam ŝia edzo ricevis la mortigan sageton.”

“Sed ŝi sendis mortigan sageton al tiu haristo, kun kiu ŝi neniel rilatas ... Interese, ĉu ne?”

*

La ĉefurba polico disponas multajn detektivojn kaj aligradajn enketajn helpantojn. La kuraristo kaŭzis tiom da publika emocio, ke estis decidite lanĉi kontraŭ li grandan operacion. Oni esploris pri ĉiu morto laŭ novaj anguloj, kaj la latenta strukturo, lerte kaŝita, finfine riveliĝis.

Ses personojn oni arestis kaj longe pridemandis. Ili nomiĝis Margaret S. H. Lim, Roberto Delvál, Zora Hariman, Markolino Lermiona, Janmarko Kolber kaj Jozefo Kandaŭ. Ili ne eltenis la policajn demandlavangojn, nek la alfrontiĝon kun la disaj pruveroj, kiujn la enketistoj sukcesis trovi. Tiel klariĝis fine la tuta afero.

*

“Oni povas ĝin rekunmeti jene,” Karal diris al sia edzino. “La ideon havis Kolber, brilkariera, ambicia politikulo, kiun eta barbiro ĉantaĝis.”

“Pri kio?”

Kolber seksumis kun li. Li estis ambaŭseksema, kaj praktikis samseksemecon, kvankam tre modere, dum parto de sia vivo. Sed li sciis, ke publika diskonigo de tiu fakto ruinigus lian politikan progreson. Ankaŭ Pluriven tion komprenis, kaj provis ekspluati. Kolber estis fanatika amatoro pri armiloj, konis ĉiaspecajn teknikojn, kaj mem foje elpensis specon de malmuntebla pafilo uzebla kun minimumaj sagetoj.

“Kiam la postuloj de Pluriven fariĝis pli ampleksaj, li decidis seniĝi je li, kaj tuj pensis pri tiu sia armilo, sed, kontraŭe al multaj krimuloj, li ĝuste taksis la efikecon de l’ polico, kaj li pensis, ke la sola maniero eviti suspektiĝon estas havigi al si alibion absolute neatakeblan.

“Li ekhavis ideon, kiel fari, dum li foje troviĝis kun f-ino Lim ĉe paf-amatora klubo, kie oni sporte ekzercas sin pri armiloj. Ili trinkis glason konversaciante, kaj ŝi rakontis pri siaj administraj problemoj kaj la troa moleco de la viro, kiun ŝi tamen amis, aldonante: ‘Sendube mi venas ĉi tien pafi al celtabulo, ĉar mi ne povas pafi al mia “bopatrino” hejme’. Li respondis: ‘Kaj se mi pafus al ŝi, ĉu vi farus al mi la saman servon?’ La ideo montriĝis tiel evidenta solvo al ambaŭ, ke ili ĝin akceptis. Sed tamen ili pensis, ke estos eĉ malpli danĝere, se trovos trian partoprenanton.”

“Kaj tiam ili publikigis tiun strangan anoncon, ĉu ne?”

“Jes. Estis ideo de Kolber. Ili ricevis multajn respondojn, el kiuj granda aro da tre fantaziaj, kaj aliaj, kies polican aŭ similan devenon

suspektis. Sed kelkaj ŝajnis seriozaj, eĉ se — aŭ ĉar — tre singardaj. Al tiuj ili respondis provante ricevi pliajn informojn, ĉiam ĉe gazeta anoncadreso. Iom post iom ili kontrolis, ĉu la priskribitaj cirkonstancoj estas ĝustaj, ekzemple pri la duedzeco de Zora, aŭ la ŝancoj de Kandaŭ ricevi la postenon de Stevan.”

“Ĉu ili ne prenis sur sin teruran riskon, ke la polico ĉion malkovrus?“

“Tamen ne. Ni havis neniun rimedon trovi, pri kio temas, kaj se ni insistus — sed Kolber tute prave antaŭvidis nian reagon — li verŝajne dirus, ke li faras tion kadre de socipsikologia esploro, aŭ ion similan. Tiustadie ankoraŭ ne estus delikto.”

“Kio okazis poste?”

Kolber renkontis ĉiun interesaton, por lin taksi. Li estas tre bona homjuĝanto (ankaŭ pro tio li sukcesas politike) kaj fidis sian kapablon eventuale elkribri la neseriozulojn, perfiduntojn aŭ spionojn policajn. Kiam li estis certa, li klarigis al ĉiu — aparte — sian planon: ke ĉiu murdu iun, kun kiu li havas neniun rilaton, dum la vera interesato havas alibion ŝtalsolidan.”

“Sed tamen... la pafilo...”

Lim klarigis al ni, ke tio ne vere starigis problemon. Ili multe enketis pri la petintoj kaj konservis nur tiujn, kiuj karaktere kaj lertece ŝajnis kapablaj akcepti tian solvon. Ili decidis, ke ili dediĉos ok monatojn al planado kaj ekzercado. Nur Kolber konis ĉiun. Li pasigis preskaŭ plene sian tempon organizante la necesajn enketojn por koni la kutimojn de la viktimoj, ktp. La aliaj helpis lin laŭpete. Li ankaŭ aranĝis, ke ili ekzercu sin en la uzado de la sagetpafilo. Ŝajnas, ke ĝi estas tre preciza, kaj ke oni facile lernas ĝin utiligi. Krome, trejniĝis por ĝin munti kaj malmunti plej rapide.”

“Kaj kio pri la kuraro?”

“La kuraron Kolber ricevis de Lim, kiu ŝtelis ĝin el hospitalo, kie ŝi laboris antaŭe, kaj kie oni ĝin uzas kiel anestezan substancon. Ili sukcesis koncentri ĝin dank’ al la fakaj konoj de Markolino Lermiona, kiu estas ĥemiisto.”

“Supozeble la alfabeta ordo kaj la ŝu-spuroj celis kredigi, ke agas nur unu persono kun mankanta klapo en la kapo, ĉu ne?”

“Jes. Estis decidite, ke ili ĉiam provos lasi spurojn de tiuj ŝuoj. Kaj ili simple ordigis la viktimojn alfabete por forturni la suspektojn.”

“Finfine, kiu profitis de kies morto?”

“Nu, Margaret S. H. Lim povis edziniĝi al la filo de s-ino Baltiks kaj tiel solvi siajn vivproblemojn, inkluzive de la restadpermesa. S-inon Baltiks mortigis Jozefo Kandaŭ, kiu ambiciis la postenon de bankdirektoro. Ties promocion ŝtopis Bruco Stevan, la ŝakludanto, kiu mortis sur Vaŭĉa aleo, ĉu vi memoras?”

“Jes. Kiu murdis lin?”

“Roberto Delvál, la edzo de la naĝema Klaŭdja.”

“Kaj Klaŭdja Delvál mortis pro sageto sendita de ...?”

“... de Markolino Lermiona, la nevo de la baronino.”

“Kial Roberto Delvál deziris, ke lia edzino mortu?“

“Por vivi senĝene kun sia juna amatino. Li ne volis eksedziĝi, ĉar la vilao, komforta kapitalo kaj diversaj valoraĵoj apartenis al Klaŭdja, lia edzino.”

“Oj! Jano! La reto de murdantoj kaj viktimoj estas tiel komplika, ke mi perdiĝas! Ĉu vi povus ...”

“Resumi? Mi klopodos. Jen. Anstataŭ f-ino Lim agis Jozefo Kandaŭ por likvidi Anabelan Baltiks. Anstataŭ Roberto Delvál agis Markolino Lermiona por mortigi Klaŭdjan Delvál. Anstataŭ Zora Hariman-Fajroŝtón agis Lim por likvidi Davidon Fajroŝtón. Anstataŭ Markolino Lermiona agis Kolber por likvidi la baroninon ...”

“Kial Markolino murdigis sian onklinon?”

“Por heredi. Li stulte faris ŝuldojn, kaj bezonegis monon por repagi la ŝuldojn, per kiuj li repagis la ŝuldojn, se vi komprenas.”

“Baroninon Lermionan do alpafis Kolber. Kaj poste?” “Anstataŭ Kolber agis Zora por likvidi Pluriven, la ĉantaĝiston, kaj anstataŭ Kandaŭ agis Roberto Delvál por likvidi Brucon Stevan, la obstaklon al promocio.”

“Sed kiu mortigis Zakarion Zajoncek? Kaj kial?”

Kolber lin murdis. Ili fine decidis enmeti inter la viktimojn iun tute senrilatan kun ĉiu el ili por konfuzi eĉ pli la serĉadon. Kaj ĉiuj konsentis, ke oni trovu homon, kies nomo komenciĝas per unu el la finaj literoj de la alfabeto, kaj kies morto estos beno kaj por li kaj por liaj proksimuloj. Vi vidas, ke ili estas homaj, fundfunde.”

“Kompreneble ili estas homaj! Kio povus esti pli tipe homa ol iliaj motivoj? Mono, sekso, ambicio ...”

“Nu, estus kiel ajn, finita la tragedio. Ni solvis la nesolveblan murdserion. La krima ondego kvietiĝis.”

“Sed ne la kriminala.”

“La kriminala? Kion vi volas diri?”

“Nu, mi pensis pri la kriminalaj advokatoj. Ili certe antaŭĝojas la procesojn. La publiko ilin sekvos ĝue, ĉu ne? Ĉu povus esti aliel? Imagu! Post dekmonata reklamado!”

Spiona rondo

Oni ne lernas profesion sen ekzerci sin. Tial juna Ivo Karera, ĵus akceptita en la tutlandan servon kontraŭspionan, aŭskultis koncentriĝe la instrukciojn, kiujn sinripete donis Bruno Stefson, lia trejnanto.

“Ĉu vi sekvos min?” Ivo demandis.

“Se mi respondos ‘ne’, ĉu vi min kredos?” rebatis lia kunulo. La alia ŝultrolevis. “Kaj se mi respondos ‘jes’, vi ne pli fidos min. La demando do estas senutila.”

Ivo Karera iom hontis. Ili sidis en trotuara kafejo, kie la matenmeza suno sentigis sin plej plaĉa, promese pri ĝuinda vetero.

“La ĉefa afero estas la raporto,” la trejnanto daŭrigis. “Ĉion notu. Ni volas scii ĉion pri lia tago. Ĝenerale, kun ordinarulo, tio sufiĉas por ke ni eksciu, kio estas lia profesio, kie li loĝas, ktp. Gvatsekvi ordinarulon fakte estas plej simpla tasko. Kiam vi devos ekzerci vin sekvante profesiulon, kiu eniras en buson unuflanke kaj tuj eliras aliflanke, aŭ scias, kiel perdigi sin en urba trafiko, estos pli instrue, sed ankaŭ pli interese. Hodiaŭ vi verŝajne ekzercos vin pri unu el la plej gravaj aspektoj de nia vivo: enui.”

“Kiun mi sekvu? Kiel estas decidite?”

“Hazarde. En ĉi tia ekzerco tio montriĝis la plej efika metodo. Ĉu vi vidas tiujn du junulojn maldekstre? Kial ne unu el ili?”

Ivo Karera elektis la pli altkreskan, longbrakan, tre malgrasan 20-jarulon kun karakterize nekombita hararo.

“Konsentite. Nu, mi foriras. Havu plaĉan tagon!” Kaj Stefson promenpaŝe iris ĝis ne malproksima libr- kaj gazetvendejo, de kie li povis kaŝe observi sian trejnaton.

La junulo, kiun ĉi-lasta devis tuttage ŝtelsekvi, estis Joĉjo, pri kiu la leganto eble jam aŭdis, ĉar li estas familie rilata al Stefano, kun kiu li nun diskutas (la patroj de ambaŭ junuloj estis kuzoj). Inter la pasioj, kiuj plenigas la vivon de Joĉjo, unu el la plej fortaj estas spionromanoj. Ĝenerale fuŝaj, liaj provoj malkovri spionojn jen kaj jen trafas ĝuste. Kiel ĉi-foje.

“Mi havas neniun dubon,” li diris al Stefano. “Mi vidis lin tre bone eltiri malplenan, tute platigitan, cigaredpaketon el speciale kavigita interspaco inter la du teatraj seĝoj kaj io estis skribita sur ĝi. Li agis tiel nature, ke nur iu observema kiel mi povis rimarki, ke la egale plata cigaredpaketo, kiun li tien remetis, ne estis la sama.”

“Ĉu vi prenis ĝin?“

“Neeble. Dum la dua akto, kiam estis jam mallume ĉie escepte de la scenejo, iu virino malfrue venis, kaj preterpasis tiun lokon reirante al sia seĝo. Post la fino de la akto, la platigita paketo ne plu troviĝis tie, kaj unu seĝo restis neokupita ĝis la fermo.”

“Interese. Kaj vi estas certa, ke tiun paketon metis ĉi tiu?” Stefano indikis elegante vestitan viron, kiu kaftrinkis du tablojn pli fore.

“Mi ne havas eĉ plej etan dubon. Tial, ĉar hodiaŭ estas mia libertago, mi intencas lin gvati. Eble mi malkovros ion interesan.”

“Tamen, la fakto ke li havas strangan komunikrimedon enteatre ne signifas, ke li pasigas ĉiujn siajn tagojn en dubvaloraj agadoj. Eble hodiaŭ li nur ripozas, aŭ havos tute honestan okupon ...”

“Domaĝe estas pri vi, Stefano, ke vi estas tro racia. Mankas al vi flaro. Mi flaras ion pri li. Kaj mi dediĉos al li mian tutan tagon.” Li ridetis kaj okulumis. “Kaj se nenio alia, tio estos por mi ludo. Kial vi ne partoprenus en ĝi?” La propono estis tenta.

“Prave, kial ne?” Stefano diris. “Mi havas nenion por fari hodiaŭ, kaj via mistero min ...”

“Ej! Atentu!” interrompis Joĉjo, “Jen Zozo eskapas!”

Efektive, ĝuste je tiu momento, la elegantulo ekstaris kaj paŝis for. Ne tre malproksimen, verdire, kio ekscitis la scivolemon de la du spionetoj.

“Miaopinie, li rendevuas kun iu, kaj timis, ke tro longa restado kafeja tiros la atenton al li,” komentis Joĉjo.

“Eble,” Stefano dubemis.

La viro, kiun Joĉjo spontane nomis Zozo, iom hezite staris ĉe arbo en la parketo, kiu troviĝis transstrate. Vidinte, ke li ĵus eksidis sur benkon, ankaŭ la du knaboj trairis.

“Vi estas tro rekonebla,” Stefan flustris, “vi devus almenaŭ kombi viajn harojn. Ne, ne ĉi tie. Se li rimarkis nin ...”

“Vi pravas,” interrompis Joĉjo kun sama konspira tono. “Li verŝajne restos ĉi tie kelktempe, atendante la rendevuulon. Dume, mi iros ŝanĝi mian aspekton. Ree trairi al kafejo Madrigal estus suspekte. Mi iros al la aŭtobusa stacidomo. En la tiea tualetejo mi malsekigos miajn harojn tiel plataj, ke eĉ vi ne rekonos min.”

“Sed kion mi faru, se Zozo foriros antaŭ ol vi revenis?”

“Turnu vin iomete. Jen. Apud via dekstra ŝultro en la trunko de la platano estas trueto. Ĉu vi vidas? Tien metu mesaĝon por sciigi, kion li faris.”

“Nu, jes, sed mi ne havas paperon.”

Joĉjo, kun rigardo iom malestima, tiris el poŝo kajereton kune kun krajono. “Instalu vin sur benkon kaj desegnu, aŭ verku versojn, aŭ ion ajn. Tiel vi estos tute preta.” Preskaŭ kure li foriris.

*

“Strange, ke li transdonis tiun notlibron”, pensis Ivo Karera, “aŭ ĉu estis poŝromano?” Li eksekvis Joĉjon.

Bruno Stefson, kiu jam iom longe ekzamenis la periodaĵojn de la magazeno, kien li rifuĝis forlasinte sian trejnaton, subite kaptis gazeton, ĵetis kelkajn monerojn al la kasistino kaj eliris. Profesiule, li lasis inter Karera kaj si sufiĉan distancon.

Tre bela virino, apenaŭ 30-jara, kiu longtempe staris rigardante la vestojn en la montrofenestro de la apuda butiko, samtempe decidis, ke neniu el tiuj vere valoras takson, kaj trankvile direktis siajn paŝojn al la vojo, kiun Stefson ĵus elektis.

Ĉi-lasta tute ne rimarkis ŝin, same kiel ŝi, koncentrinta la rigardon al Stefson, ne rimarkis la brunhaŭtan sinjoron, kiu ĝis tiam studis tre atente la rimarkindan altreliefon de la pordego de Sankta Rafaél, la malnova preĝejo transstrata, kiam tiu abrupte metis finon al sia kontemplado por ekpaŝi laŭ la kontraŭa senco, ĉar, en tiu denstrafika momento, se li volis trairi la straton — ekzemple por sekvi ŝin — li devis unue direktiĝi al la zebra pasejo por piedirantoj, kiu troviĝis centon da metroj post la vestbutiko.

Post kelka tempo, alia viro moviĝis. Li surhavis havajtipan ĉemizon, kaj liaj brunaj haroj montris ruĝajn rebrilojn. Li staris en la perpendikla avenuo ĉe stratangula bushaltejo tiamaniere situanta, ke li povis observi la respegulaĵon de la tre bruna sinjoro en oblikva vitro de meblomagazeno. Nun, li ekpreferis ne plu atendi la buson kaj komencis promeni samdirekte kiel la brunulo.

Pasis nur kelkaj sekundoj, kaj jen Zozo forlasis sian benkon kaj iom rapidis por trairi la avenuon.

Por ke vi bone komprenu la situacion, kara leganto, ni prezentas al vi ĉi-sube la skizon, kiun desegnis Stefano por pasigi la tempon, dum li atendis, ke Joĉjo revenu, aŭ ke Zozo ŝanĝu sian lokon. Al ĝi ni aldonis la movojn de la personoj ĵus priparolitaj.

[FORIGITA!: Mapo.]

Stefano tenis la kapon klinita al sia kajereto, kiam Zozo ekiris, kaj li ne vidis tuj, kion tiu faras. Kiam li relevis la okulojn por certiĝi, ke la alia plu sidas samloke, kaj ne plu vidis lin, li kelksekunde konsterniĝis. Li tamen baldaŭ revidis sian ĉasaton trans Ksavieravenuo, paŝantan direkte al la preĝejo, kaj li rapide skribaĉis mesaĝon: “Al Ponto Magdalena, 10:30” ne malpli rapide ĝin ŝovis en la platantruon, kaj kuretis vojkrucen.

*

Kial, vi demandas, Joĉjo ankoraŭ ne revenis, se konsideri, ke li foriris al la busstacia tualetejo nur por kombi siajn harojn? Nu, por li temis pri ludo, ĉu ne? Kaj la ideo pri mesaĝo en trunkotruo estis tro bela, lude, por ke li risku preterpasi ĝin. Li ne pripensis tion klare, sed fona deziro reale travivi la trovon de en-arba bileto diktis liajn decidojn. Ju pli da tempo li perdis en la busa stacidomo, des pli da ŝancoj li havis, ke la mesaĝtruo pleniĝos.

Senhaste do li provis plurajn manierojn kombi siajn harojn, kaj kiam li fine ĝojis konstati, ke meza apartigo perfekte taŭgas por la nuna rolo, li iris al kiosko por aĉeti gazeton kaj magazinon (sekvi spionon tuttage eble ja enhavos longajn horojn da atendado, dum kiuj tiuj estos bonvenaj), post kio li elektis sun-okulvitrojn esperante, ke ankaŭ tiuj sufiĉe ŝanĝos lian prezentiĝon. Kaj promenĝue — kial ŝviti sub tiu bela suno? — li reiris al la parketo, kie Stefano sendube lasis mesaĝon por li.

Kelke hezitinte, Ivo Karera estis irinta post li en la tualetejon, sed kiom ajn li provu, li ne sukcesus daŭrigi sian restadon tie same longe kiel la knabo ludanta har-artiston, sen veki ties suspekton. Li do eliris kaj profundiĝis en la misterojn de la bus-horaroj, afiŝitaj en la halo.

Verdire, li sin demandis, ĉu lia ekzerco havas pli da signifo ol li komence imagis. Ĉu la fakto, ke Joĉjon elektis li ne rezultis el lerta manipulado fare de ĉefo Stefson? Tiuj spionspionoj ja kapablas ion ajn. Konfirmis la hipotezon la joĉja aĉeto de malhelaj okulvitroj, kvankam lin perturbis la fakto, ke la knabo agis tiel malkaŝe. Kian sencon tio diable povus havi?

Estis facile sekvi la junulon revene ĝis la parketo, sed ... nur lastmomente la kandidato/spiono sukcesis eviti la ĉirkaŭ-rigardadon de Joĉjo. Ĝin li tute ne antaŭvidis. Ĉu ordinarulo ŝtele rigardas malantaŭ sin?

Kaj jen, nun, eksterordinara faro: la junulo kaŝe — aŭ fuŝkaŝe — eltiras paperon el platantrunka truo!

Certe li ne estis ŝance elektita.

*

“Ponto Magdalena”, legis Joĉjo, kaj li iom pli rapidis. Alveninte ĉe la rivero, li kontemplis la kajojn, la stratojn, la eksterajn tablojn de drinkejoj kaj restoracioj, hezitis kaj paŝis sur la ponto transen. Li vigle okulserĉis signon pri Stefano aŭ Zozo, sed vidis nek unu nek la alian. Malkontenta pri si, ke pro laŭvola tempoperdo li fuŝis sian spiontagon, li decidis laŭiri Tjazon ĝis la sekvanta ponto, Ponto Farobela. Li grumblis, ke Stefano lasis neniun indikon pri sia irado, samtempe konfesante, ke komuniksignon li ne povus trovi, manke de interkonsento pri la uzota sistemo.

Sed ju pli li paŝis, des pli lia decido ŝajnis al li malĝusta. Li tro malproksimiĝas de la viglaj kvartaloj, sen vera motivo. Ĉu spuroj videblus, li sin demandis. Ne. Pavimoj kaj asfalto ne akceptas premaĵojn facile rekoneblajn, kaj li eĉ ne sciis, kiel aspektas la plandumoj de Stefano. Pli saĝe estos konsideri la tagon fuŝita kaj atendi, iom honte, la raporton de sia kunspiono. Sed se tiel, pli agrablos reveni al la urbocentro, kaj do retropaŝi al Ponto Magdalena.

Pensite, farite: Joĉjo returnis sin al la direkto, de kie li venis, tiel subite, ke kompatinda Ivo Karera, al kiu oni promesis, ke li sekvos normalan personon, apenaŭ havis la tempon kaŝi sin malantaŭ unu el la arboj, kiuj tiel beligas la bulvardon trans Tjazo.

Malantaŭ li, ankaŭ kontraŭspiona trejnanto Stefson pli kaj pli miris pri la elektita junulo. Sed ĉar li kapablis fari al si neniun hipotezon, li decidis: “mi ne havu antaŭjuĝojn” kaj atendis, ĝis pli informaj faktoj prezentiĝos.

Profesie sperta kaj lerta, li iris laŭ tute alia maniero ol Ivo Karera, ĉiam zorgante esti iamaniere “kovrita”. Kiam Joĉjo faris sian subitan sinturnon, li troviĝis je nur du paŝoj de alkaja ŝtuparo, kaj li tie trankvile malsuprenpaŝis. Li ne dubis, ke Joĉjo, kaj sekve Karera, reiros al la unua ponto, kaj ke ne necesas ilin postiri samnivele; li do restis sur la kajo.

Kiel ĉiu profesiulo tiukampe, li lasis inter si kaj la sekvaton relative grandan distancon, kaj li agis tute nature, kvazaŭ li promenus sencele. Tial la virino, kiu gvatis lin, ne sciis, kiel klarigi al si lian neatenditan elekton de kajvojo.

Ŝi eksuspektis, ke li divenis ŝian aktivecon kaj provas seniĝi je ŝi. Ŝi diskrete rigardis super la balustrado kajen. Efektive, Stefson tie troviĝis, paŝanta returne.

Said Bubarka — tiel nomiĝis la brunhaŭtulo kiu, neniam rimarkite, ŝin sekvis — haltis atendante ŝian venontan movon. Kiam li vidis, ke ŝi returne iras al Ponto Magdalena, li redirektis siajn paŝojn samloken.

La havajĉemizulo kun la ruĝbrunaj haroj — lia nomo estis Mordeĥaj Cevi — ankoraŭ ne ekiris sur la ponton, ĉar li tute bone povis observi Bubarkan kun la tuta longeco de la ponto inter si kaj li. Li eksidis sur alta seĝo de drinkbufedo, kaj mendis ekspreskafon, tuj pagitan. Tion vidinte, Zozo elektis tablon en la transstrata surtrotuara restoracio kaj mendis aperitivon. Kiel kaj kial li ne rimarkis la junulon — Stefanon — kiu venis sidi je dutabla distanco, estas speco de miraklo, eble ŝuldata al la fakto, ke la knabo estis tiel perceptebla en sia ŝtelira maniero, ke neniu povus preni lin serioze.

*

Joĉjo tuj rimarkis Zozon, sed purigis al si la nazon per ampleksa poŝtuko preterpasante, por eviti esti rekonata. Li signis al Stefano, kiu, nerimarkate, forlasis sian seĝon kaj aliris lin.

Ambaŭ eniris la koridoran montrejon de granda fotomagazeno por tie trankvile pritrakti la situacion.

“Li ĵus mendis aperitivon,” Stefano klarigis.

“Tio signifas, ke li intencas tagmanĝi. Kion ni faru?”

“Kiel vi scias, ke li tagmanĝos?”

“Kion li faris ĝis nun? Mi perdis la esperon retrafi vin!”

“Fakte, li faris nur kelkajn paŝojn ĉi-direkte, post kio li trairis Tjaz-avenuon, promenis kiel turisto ĉi-kvartale, haltante jen kaj jen antaŭ montrofenestroj, post kio li same trankvile revenis ĉi tien, kaj eksidis por mendi aperitivon.”

“Strange! Kiel klarigi tiun farmanieron?“

“Via unua ideo sendube estas ĝusta. Li havas rendevuon kun iu. Eble estis decidite, ke se la persono ne renkontos lin ĉe kafejo Madrigal, kie li sidis ĝis la 10:30, li aŭ ŝi havos duan eblecon renkonti lin ĉi tie ĉirkaŭ tagmezo.”

“Certe vi pravas. Sed tio konfirmas mian intuon: li manĝos. Ĉi-hore, li certe antaŭvidis sufiĉe longan tempon por ke la alia povu lin trafi. Tio signifas manĝon.”

“Mirinde, kiel logike vi rezonas hodiaŭ! Mi samopinias. Kion ni faru?”

“Nu, ni manĝu. Ĉu vi malsatas?”

“Ho jes, sed ĉu apud li?”

“Mi preferus pli malmultekostan ejon, ĉar tiu ...”

“Aŭskultu. Vid-al-vide, kie estas tiu trinkbufedo, oni ankaŭ servas manĝojn, ĉu ne?”

“Jes. Estas kelkaj tabloj fronte al la rivér. Ni iru vidi, ĉu de tie li videblas. Se jes, ni povus frandi ieton lin observante.”

Tial okazis, ke post kelkaj minutoj Joĉjo kaj Stefano sidis en “La Ĉetjaza”, en kiu bufede sandviĉis Mordeĥaj Cevi, kiu gvatis, preskaŭ senrigarde, Saidon Bubarkan vorantan picon* en apuda surtrotuara frandejo italtipa, nur unu tablon distance de Korina Delmar, la belulino kiu, siavice, observis Stefson foliumantan menuon kun Ivo Karera, kies rigardo konstante orientiĝis al Joĉjo kvazaŭ fero magneten.

* Plata rondforma kuko kun tomatoj, fromaĝo kaj aliaj eroj — anĉovoj, olivoj, ŝinko, fungoj, ks — el la itala kuirarto (itale: pizza). En multaj landoj oni prononcas pidzo.

*

Fine de la manĝo, dum kiu ambaŭ junuloj vigle diskutis, kiel solvi la komunikproblemon inter si, Joĉjo havis brilan ideon:

“Ĉu vi konas tiujn kolorajn buletojn gluiĝemajn, iom similajn al maĉgumo, kiujn oni nun uzas por fiksi ekzemple afiŝon al surfaco, sur kiu nek premnajleto, nek magneta fiksilo, nek glubendo efikas? Mi iros aĉeti grandan kvanton da tiuj, kaj vi markos per ili la vojon, se vi devos sekvi lin. Ni eĉ povos aranĝi kodon laŭ la koloroj ... Tempon mi havas, oni apenaŭ alportis al li deserton.”

Kiam leviĝis Joĉjo, tuj ekstaris Karera kaj lin sekvis. Lia trejnanto Stefson lasis monon sur la tablo, kaj malrapide postiris. Korina Delmar interese rimarkis ties movon, pagis, kaj atendis ĝis Stefson pasos preter ŝi ...

La unua magazeno, nur kelkajn domojn for de “La Ĉetjaza”, ne vendis la koncernajn buletojn, sed afabla studentino spontane informis Joĉjon:

“Tiajn vi trovos en Gigánt, ĉe la dua etaĝo.”

Stefson, kiu sciis, ke sekvi homon ofte signifas informiĝi, staris apude, kiam ŝi tion diris, kaj ridete rimarkante, ke lia trejnato troviĝas tro malproksime por aŭdi, lasis lin kaj eliris al la najbara taksiejo.

La blondulino, kiu atendis ĉe la magazena elirejo, ekrajdis zumbiciklon, kiu troviĝis proksime, kio igis Bubarkan ensalti en taksion kun la ordono:

“Sekvu ĉi tiun zumbiciklon”.

Cevi, kiu sukcesis okulsekvi la brunhaŭtulon de sia alta bufeda seĝo, tiris el poŝo binoklon, notis la numeron de l’ taksio, kaj eniris telefonbudon. Siajn sekretajn aktivecojn li ja bazis sur kiel eble plej vasta reto da personaj rilatoj, inter kiuj troviĝis virineto laboranta ĉe la centra oficejo de tiu taksikompanio, kiu, dank’ al radiotelefono, konstante konas la vojiradon de siaj veturiloj. Li ne ricevis adreson unuafoje, sed iom pli posta telefonado rivelis, ke la taksio haltis ĉe Gigánt. En la apuda taksiejo nun troviĝis tri veturiloj. Li eniris la unuan, kaj la dua tuj akceptis Zozon.

Ne facilas la tasko de kronikisto, kiam pluraj eventoj disvolviĝas samtempe. Necesas mencii, ke tuj kiam Joĉjo foriris, ankaŭ Stefano havis brilan ideon: signi la vojon per glureklamiloj, da kiuj li sciis ke li povos ricevi stokon en apuda oficejo. Skribinte noton por Joĉjo, kiun li konfidis al la kelnerino, li tien tuj kuris, kaj estis revenanta, kiam li preskaŭ koliziis kun Zozo rapidanta al taksio. Apenaŭ li havis la tempon skribi la numeron de sia taksio sur gluetiketon, kiun li premgluis al stratlampa stango, jam ankaŭ li petis: “Sekvu tiun veturilon”. En la taksio, li rapide skribis du pluajn instrukci-notojn, unu por Joĉjo, kaj unu por persono, al kiu li enmanigos la alian por transdono al sia kundetektivo.

*

Mordeĥaj Cevi troviĝis en la grand-magazena kontrolejo, kie li havis — kiel ĉie — amikojn pretajn lin helpi. Antaŭ ili vidiĝis tuta serio da interntelevidaj ekranoj, sur kiuj oni povis vidi ĉion okazantan en la magazeno. La tre preciza priskribo, kiun li donis al siaj amikoj, ebligis tuj trovi la serĉaton. Li rapidis al la koncerna sekcio. Zozo lin atendis ĉe la elirejo de la kontrolĉambro kaj lin distance sekvis. Tuj malantaŭ li paŝis Stefano.

Kiam Stefano atingis la straton, aŭtobuso ekiris. Li ne povis scii, ke en ĝi troviĝas Joĉjo, kiu, aĉetinte la glu-buletojn, reiris al “Ĉetjaza” por ilin havigi al Stefano. Sambuse ekveturis Ivo Karera kiu diligentis en sia gvata tasko, Stefson, kiu tiel lertis en tia laboro, ke li sukcesis eniri la buson kaj trovi lokon en ĝi ne vidate de sia trejnato, kaj Korina Delmar, kiu same profesiule enŝteliĝis.

Post la aŭtobusa haltejo situas taksi-atendejo. Du taksioj tie jam staris kaj unu alvenis, kiam la unua foriris. En ili respektive eksidis Bubarka, Cevi kaj Stefano, ĉiu kun la instrukcio: “Sekvu tiun veturilon”.

*

En “La Ĉetjaza” la kelnerino havigis la unuan noton de Stefano al Joĉjo, kiun ŝi informis pri la direkto, laŭ kiu lia kunlaboranto forrapidis. Dum la stefana taksio proksimiĝis al la vico da restoracioj laŭborde de l’ rivero kaj de Tjazavenuo, Joĉjo staris en telefonbudo, tiel ke Stefano ne vidis lin. Joĉjo ĵus trovis la glureklamilon, sur kiun Stefano notis la numeron de sia unua taksio, kaj parolis kun la taksioficejo.

Oni komence rifuzis doni al li la informon, sed li tiom insistis, kun tia komplika historio, ke pro laceco oni fine konsentis indiki, ke la koncerna taksio iris al la supermagazeno Gigánt.

“Ĉu vi ne opinias, ke ni devus informi la policon?” demandis la taksia estro al sia kunlaborantino. “Jam multaj personoj veturis de Magdalena Ponto al Gigánt kaj inverse ambaŭfoje proksimume je la sama momento, kaj ĉiam petante la ŝoforon sekvi la antaŭan veturilon. Suspektinde, ĉu ne?”

En la policejo, la deĵoranto notis la aferon, sed la enketistoj jam havis tro multe por fari kaj neniu disponeblis por tuj esplori tiun misteron.

*

Kiam Joĉjo alvenis al Gigánt en aŭtobuso sekvata de kelkaj taksioj, ĉiu iom distanca de la aliaj, vendisto de loteribiletoj lin alvokis por enmanigi al li la noton, kiun Stefano skribis dum sia unua veturo taksia. En ĝi li petis Joĉjon, se — kio estis verŝajna — li ne povus sekvi la spuraron, iri al Centra Kafejo, sur Foirplaco, kie Stefano provos telefoni al li inter la 16-a kaj la 16:30; se tio ne sukcesos, Joĉjo estu de la 18:30 ĝis la 21:00 en la restoracio de sia patro.

“Bona ideo!” pensis la longulo des pli danke, ĉar premfiksi spure glureklamilojn en ĉiovendejo simple nefareblus. Li rigardis sian horloĝon. 15:15. Sencele promenante, li sin demandis, kion fari dum tiuj tri kvaronhoroj, kiam plaĉa voĉo surprize saltigis lin, kaj lian koron:

“Joĉjo!”

Graciela!”

Malgrasa, zorgvizaĝa, kun tre angula korpo, ŝi estis nek bela nek loge vestita, sed jam de kelka tempo li havis al ŝi fortan korinklinon, pri kiu, ŝajne, ŝi sentis reciproke. Al lia demando (kien?) ŝi respondis per impresa listo de magazenoj kaj oficejoj. Li decidis akompani ŝin, almenaŭ ĝis la telefonhoro.

*

Ĉion rakonti estus neeble. Kien iris Joĉjo kun Graciela, tien sekvis Karera, Stefson, Korina, Bubarka, Cevi, Zozo kaj Stefano. Ĉiu el postiris gvate la antaŭan, kaj ĉar ĉiu — escepte de Stefano kaj Karera — estis sperta profesiulo, ĉiu sukcesis eviti, ke la sekvato sin sentu sekvata.

Krome, ĉiu aplikis la ruzojn de l’ metio. Kelkfoje, unu preterpasis sian sekvaton kaj marŝis antaŭ li: tre efika maniero eviti, ke la alia rimarku lin. Aŭ, se li aŭ ŝi sciis, ke tiu aŭ tiu strato kondukas nur al difinita placo alivoje atingebla, li aŭ ŝi rapidis laŭ la kromvojo. Kelkaj fojfoje uzis buson, Korina Delmár abunde profitis la laŭdindan sistemon iniciatitan de ŝia ĉefo, dank’ al kiu en ĉiu kvartalo troviĝis biciklo, aŭ zumbiciklo, atendanta oportunaloke, ke membro de la kolegaro ĝin ekuzu.

*

La Centra Kafejo de Valĉefa situas ĉe rektangula placo, kie foiro ĉiusemajne organiziĝas, kaj kiun ĉiuflanke ĉirkaŭas diverstipaj ejoj provizantaj per agrabla kadro tiujn, kiuj malsatas, soifas, aŭ simple deziras ĉe-glase babili. En ĉi tiu varma tago svarmis homoj ĉe la tabloj trotuaraj. Post kiam Joĉjo disiĝis de Graciela antaŭ Centra Kafejo, ne necesis multa tempo, por ke la ses sekvantoj elektu pli malpli distancajn sidlokojn en la diversaj sensoifigejoj.

Tiel, rajde sur zumbiciklo pruntita de pasanta amiko, ankaŭ Stefano, sekvante Zozon, alvenis Foir-placen. Kompreneble, li tuj okulesploris la tablojn de Centra Kafejo kaj rapide trovis sian junan parencon. Li iris sidi apud ĝoje konstatante, ke de tie Zozo perfekte videblas.

Se la du junuloj pritraktus sian posttagmezan iradon, Joĉjo probable rekonus la lokojn, kiujn li mem vizitis kun Graciela, sed tiun temon ili diskutis nur supraĵe (“li kontaktis neniun, ŝajnis, ke li promenas sencele”), ĉar taktikaj kaj komunikaj decidoj aperis al ili pli urĝaj.

Pli ol unu horon ili tiel atendis (“ĉu li mokas min?”, “ĉu li mokas min?”, sin demandis nefiere ok cerboj). Kaj subite Joĉjo eksaltetis.

“Korpo de porko!” li ekkriis, antaŭ ol haste kaj mallaŭte klarigi: “Jam tri tagojn sinsekve mi venas en la urbocentron kaj forgesas la fotojn, kiujn mia patrino petis min repreni. Mi nepre devas iri. Estas ĉe Borsa, iom malproksime.” Li rigardis sian horloĝeton. “Ili baldaŭ fermos. Ĉu mi prenu la zumbiciklon?” Stefano ne konsentis: se Zozo foriros aŭtomobile, li povos sekvi lin, almenaŭ en la urbo. Tial Joĉjo decidis kuri.

Karera komence sekvis lin rapidpaŝe, sed baldaŭ devis kuri ankaŭ li. Nelonge, feliĉe, ĉar li trovis taksion, en kiun lastminute Stefson enŝoviĝis ...

“Kion oni faru en tia cirkonstanco?” Karera demandis, vidante Joĉjon kure eniri la vastan parkon Montofloran, malpermesitan al veturiloj. “Estas tiom da vojetoj ĉi-parke. Ne eblos scii, kie li eliros.” Sed Stefson ne respondis.

Ivo Karera pagis relative altan sumon al la taksiisto kaj petis lin atendi ĉe la elirejo de Fagostrato, kiun li deklaris “plej probabla”. La ŝoforo dubeme akceptis.

Stefson lasis sian lernanton kuri kaj mem paŝis malantaŭe, ofte uzante aliajn vojetojn. Sed foje li misdivenis kaj nepre devis reiri longan vojon kure por retrovi sian ĉasaĵon, kio devigis liajn sekvantojn same kuri sinkaŝe.

Policistoj Bagler kaj Delforĝéj, kiuj trairis la parkon kontraŭasence, reagis malsame. La unua ridis observante la strangan sinsekvon da kurantoj — eĉ se iadistancaj — sed la dua, la serĝento, juĝis suspektinda, ke neniu el ili estas sporte vestita, kaj ke ĉiu ŝajnas peni resti nevidata de la aliaj. Li tuj raportis la fakton per radio.

*

Valĉefa ĉefpolicejo,” sonis la voĉo en la telefonon.

“Nu, e... e..., eble mi ĝenas vin senkiale. Tamen mi trovis ... Mi estas taksiŝoforo. Kion? ... Lorenco Vern ... Bluaj Taksioj n-ro 17... Envenis mian veturilon viro, kies konduton mi trovas stranga. Jam ĉi-matene. Fremdlanda tipo, kun haŭto tre bruna kaj nigraj krispaj haroj. Li diris: ‘sekvu tiun zumbiciklon’. Nu, kial ne? Ni iris de Ponto Magdalena al Gigánt. Nu, kelkajn minutojn poste, mi atendis malantaŭ kolego ĉe la elirejo de Gigánt, jen mi vidas tiun saman ulon ensalti la antaŭan taksion, kaj tuj poste iu venas en mian. Grandulo kun ruĝbrunaj haroj kaj usontipa aŭ havaja ĉemizo turista. Kaj li diras al mi: ‘sekvu tiun veturilon’. Sekvante tiun ni iris de Gigánt al Ponto Magdalena. Mi pensis: io stranga okazas.”

“Sed eble mi ne telefonus al vi, se pasante preter la Fagostrata elirejo el Parko Montoflora, kun kliento en mia aŭto, mi ne vidus tiun marokan aŭ alĝerian tipon eliri kure, kaj signi al mi, ke mi veturigu lin.”

“Tio odoris al mi neortodokse. Eble estas nenio, sed mi pensis: pli bone lasi al la polico la zorgon juĝi ... Pardonu? Ne. Nenion pli ... Ha jes, tamen, io grava, eble. Je la unua vojaĝo kun tiu, mi notis la platnumeron de la zumbiciklo. Mi pensis: jen tiu fremdulo petas min sekvi belan laborantan virinon nian, se okazus io fuŝa al ŝi, neniam al mi tion mi pardonus.”

La polico petis detalan priskribon de la tri koncernatoj, kaj ricevis bonan, ĉar tiu ŝoforo estis tre observema. Montriĝis, ke la zumbiciklo apartenas al privata detektiva agentejo “Rigora”, kaj dank’ al la priskribo estis facile diveni, ke ĝin uzis tiukaze la bela Korina Delmár. La polico notis tiujn faktojn, kiel ĝi notas multajn, sen antaŭjuĝi, ĉu utilos aŭ ne.

*

Kvankam ĉio ĉi sciiĝis nur poste, eble estas ĉi tie la loko klarigi la strangan konduton de tiuj, pri kiuj ankoraŭ nenio estis dirita.

Korina Delmár laboris por privata detektiva oficejo. Ŝi estis komisiita informiĝi pri Stefson, ĉar ties edzino deziris eksedziniĝi, kaj serĉis pruvojn pri nefidela konduto liaflanka. Ekscitis ŝian ĵaluzan temperamenton la fakto, ke la edzo pro kompreneblaj kaŭzoj ne informas ŝin pri siaj iroj kaj venoj.

Said Bubarka estis alĝeria sekreta agento, instrukciita pasigi semajnon en Valĉefa, kie iu kontaktos lin por precizigi plian komision. Li havis nenion por fari kaj tre ŝatis belajn virinojn. Sidante en trotuara kafejo matene, li rimarkis Korinan kaj decidis, ke li aliros ŝin. Sed longa sperto, asociita al profesiaj taskoj, instruis al li, ke ju pli informita oni estas, des pli facile oni venkas, tiel ke li planis ŝin observi, por ekscii pri ŝi kiel eble plej multe. Fakte, ŝia konduto lin pli kaj pli mirigis, kaj li uzis la okazon kiel specon de trejna ludo dumferia.

Mordeĥaj Cevi estis israela agento, kiun la ĉefoj komisiis ĉien sekvi Bubarkan, ĉar laŭ fidindaj informoj, oni transdonos al tiu en Valĉefa gravegan dokumenton, se eble kaptindan, kaj necesis scii, kiu efektivigas la transdonon.

Kaj Pjotr Dorogov — Zozo — laboris por sekreta servo, kiu ege interesiĝis pri la nunaj aktivecoj de iu Mordeĥaj Cevi.

*

Kontenta, ke li sukcesis alveni sufiĉe frue por ricevi la fotojn, Joĉjo fajfis melodieton reirante samvoje al Centra Kafejo. En Parko Montoflora, li paŝis apud la lageto, kiam, hazarde levante la kapon, li vidis, iom malproksime, Gracielan paŝantan sur la ponteto, kiu kunigas du altaĵojn. Li ekkuris por saluti ŝin, sed jen ŝi turnis la kapon kaj li tuj konstatis sian misvidon: estis alia virino.

Rigardante malsupren, li sin demandis, ĉu io misfunkcias en lia vidado: ĵus li havis la impreson, ke lia kundetektivo promenas laŭ la lageto! Li rapidigis siajn paŝojn. Ĉi-foje li ne eraris. Estis efektive Stefano.

“Stefano! Kia feliĉa hazardo!”

“Ne tiel laŭte! Se li rekonus vian voĉon!”

Zozo antaŭeniris antaŭ ili, je strange neregula ritmo. Fojfoje li preskaŭ kuris, alifoje li paŝis limake.

“Li vere agas enigme,” Stefano komentis.

Se li nur scius! Nun, kiam Joĉjo atingis Stefanon, li povis nur sekvi homon, kiu ... tra kvin “perantoj” ... sekvis lin mem!

Pli kaj pli lacaj, la ok personoj rondiris en la parko, ne komprenante, kial ili repasas de la lageto al la ponto, de la ponto al la rozejo, de la rozejo al la lageto, laŭ samaj aŭ preskaŭ samaj vojetoj.

Tiu rondirado nepre stimulis la scivolemon ankaŭ de policistoj Delforĝéj kaj Bagler, viroj observemaj kaj kun bona memoro, sekve inklinaj rekoni homojn unufoje jam suspektitajn. Ili decidis pri tio raporti.

“Miaopinie,” Joĉjo hipotezis, “li rimarkis, ke ni sekvas lin, kaj provas agi tiel sensence, ke ni senkuraĝiĝos kaj foriros. Li verŝajne havis plurajn eblajn punktojn de rendevuo, el kiuj unu estas en ĉi tiu parko.”

“Se tiel estas,” Stefano respondis, “eble la rendevuulo ... Aŭskultu, kial mi ne faru la saman rondiradon kontraŭsence por vidi, kio okazos?”

Ili atingis la ponteton, kiu situas iom pli alte ol la aliaj partoj de la parko, en kiuj ili rondvagis.

“Bona ideo. Kaj mi provos resti ĉi tie kiel eble plej longe por observi. Mi kompreneble kunprenis mian spionan binoklon.”

Stefano do turnis sin kaj komencis paŝi al la alia direkto. Stefson, kiu observis la nevon de Karal same kiel sian trejnaton, kaj kiu trovis vere mistera la sintenon de la du knaboj, decidis sekvi lin, kun la espero ion kompreni finfine. Rezulte ankaŭ li ŝanĝis sian direkton. Sed ĉar lin sekvis Korina Delmár, kiun sekvis Said Bubarka, kiun sekvis Mordeĥaj Cevi, kiun sekvis Pjotr Dorogov alinome Zozo, ĉiuj devis ekrondiri alisence.

“Okazis io eksterordinara,” ekscitiĝe diris Joĉjo, kiam Stefano reatingis lin. “Mi rondrigardis binokle tiun vojiron, kaj konstatis, ke kvin personoj unu post la alia ŝanĝas sian direkton. Unu iom ridinde turniĝis ĉirkaŭ arbo, alia rondiris florbedon, tria eksidis sur benkon, rigardis sian brakhorloĝon kaj ekiris returne. Kaj vidu, eĉ kara Zozo komencas paŝi aliflanken.”

“Kaj mi konstatis ion alian eble gravan. Estas iu ulo de nordafrika tipo ... Mi estas certa, ke li troviĝis en Gigánt, kiam mi tie estis. Kaj ankaŭ alian mi vidis, grandulon kun ruĝkupra nuanco en la haroj. Li sidis en la bufedo de “La Ĉetjaza”, ĉe Ponto Magdalena.”

“Interese! Strange: nun preskaŭ ĉiu haltis, eksidis sur benkon, aŭ antaŭeniras nur ege malrapide. Sed, Stefano, diru al mi, tiu, kiu surbenkas dekstre ... ĉu li ne estis en tiu restoracio unu tablon malantaŭ Zozo, kaj tie manĝis kun la ulo, kiu kun granda koncentriĝo klinas sin super la flavaj rozoj maldekstre?” Li transdonis al Stefano la binoklon.

“Ho jes, vi pravas, mi perfekte rekonas ilin.”

“Kaj nun mi memoras. La ulo kun la vizaĝo nordafrika sidis en la apuda picejo, kiam mi foriris por aĉeti la glu-buletojn, kaj ankaŭ tiu virino tre bela kun la verda robo.”

“Joĉjo,” Stefano prononcis per voĉo tiel profunda, streĉa, solena, ke lia kunulo tremetis, “okazos io en ĉi tiu parko. Tiu ŝanĝo de direkto, tiu ekhalto de tuta serio de ŝajne ordinaraj personoj ... tio estas manovro. Tiuj komunaj movoj ne povas esti hazardaj. Ili obeas ian superan direktanton. Jes, manovro, ili alprenas ĉiu sian pozicion por la ... la afero, kio ajn ĝi estos.”

“Ĉu vere? Povas esti. Sed tiuokaze, eble estas ia danĝero por ni, se ili rimarkis, ke ni tenas ilin sub konstanta kontrolo!”

“Jes. Ni nepre devas averti la policon. Staras telefonbudo tie tute proksime. Mi tuj telefonos al Kara-Karal.”

*

“Nenio neleĝa okazis,” basis leŭtenanto Remon al polica detektivo Jano Karal, “sed io povus okazi. Ĉar avertis nin via nevo, estas plej bone, ke vi iru iom supervidi la aferon en la parko. Mi kontaktis Viton. Li disponas nun sufiĉe da homoj por ‘ŝlosi’ la elirejojn. Do uniformuloj vin helpos.”

La telefona voko de Stefano per si mem ne kaŭzus tiun ekagon, sed ĝi aldoniĝis al du policaj raportoj kaj al suspektoj esprimitaj de la ĉefa oficejo de Bluaj Taksioj unuflanke, kaj de taksiŝoforo aliflanke. Rigardataj kune, tiuj avertoj fariĝis impresaj.

“Sekvu min,” Karal diris al la du junuloj, kiuj sur la ponteto plu staris. Ili iris al tute apuda benko, ne videbla de la rondirejo. “Kio do okazas?” li demandis.

“Nenio,” unuvoĉe respondis la du. “Iom da moviĝo, kiam Stefano iris averti vin,” Joĉjo korektis, “sed baldaŭ ĉio refariĝis en ordo. Ŝajnas, ke nun ili atendas. Mi havas la impreson, ke temas pri brigadeto da konspirantoj, kiuj obeas iun ĉefon, ĉar iliaj movoj ĉiam estas tre bone kunordigitaj. Sed ni ne kapablis kompreni ilian kodon, aŭ ilian planon, nek ilian celon, cetere.”

“Ni nin demandis, ĉu la moviĝoj mem ne estas la kodo,” Stefano diris, “kiel ĉe la abeloj.”

“Hm!” simple respondis Jano, penseme.

Post momento li turnis sin al Joĉjo:

“Faru al mi servon, bonvolu iri al la elirejo ĉe Albertostrato. Tie troviĝas polica veturilo, kun ĉefo Pivopján. Petu lin veni. Mi ŝatus, ke li binokle observu ĉiun el tiuj homoj.” Kaj li skribis kelkajn vortojn sur oficiala karteto, por aŭtentigi sian peton.

“Rigardu, ili ekmoviĝas,” mallaŭtis Stefano. Kompreneble, tuj kiam Joĉjo foriris, Ivo Karera eksekvis, kaj la tuta ĉeno malantaŭ li.

“Restu ĉi tie por rakonti al Pivopján, mi ilin sekvos,” Jano diris. Post sensenca irado en la parko, kaj ekturniĝo (kiam Joĉjo revenis kun la policisto, la lastaj el la ĉeno ankoraŭ estis malproksime de Albertostrato, kaj, vidante sian sekvaton reveni, nur iom vagis en apudaj vojetoj por lasi lin preterpasi, kaj rekomenci la gvatadon kontraŭadirekte), Karal baldaŭ retroviĝis apud la du knaboj kun ĉefo Pivopján.

Dum ĉi-lasta rigardis la suspektatojn kaj notis pri ĉiu precizan priskribon, Jano ilin fotis teleobjektive.

“Ĉu vi opinias, ke tiu brigado atendas la nokton por agi?” Joĉjo demandis.

“Aŭ ili atendas la alvenon de la viktimo,” sugestis Stefano.

“Sesopo. Tio estas multe, se ne por io tre grava. Sesope ili facile povos konfuzi la spurojn,” Joĉjo aldonis.

“Estas delikata situacio,” Jano diris. “Se ili rimarkis vin, kaj nin, nenio okazos. Ni povus ilin venigi policejen kun la preteksto kontroli

ilian identecon. Sed tio povas esti tre ĝena, ĉar ili faris nenion neleĝan. Sed se ni atendos, ĝis ili faros, ĉu ni vere povos protekti la eventualan viktimon? Aŭ eble temas pri io tute laŭleĝa, sed grava alirilate, kiel estus transdono de tikla dokumento.” Li gratis al si la nukon.

“Estus saĝe kontakti la kontraŭspionan servon.”

“Mi tuj iros,” proponis Pivopján, “kaj mi donos tre precizan priskribon de ĉiu koncernato al miaj uniformuloj, por ke ili ne lasu eliri unu el ili sen kontroli ties identecon. Poste mi revenos ĉi tien.”

*

“Vi sekvis min tuttage, ĉu ne?” diris Ivo Karera al sia trejnanto Stefson, “sed ion vi forgesis indiki al mi ĉi-matene: je la kioma finiĝos la ekzerco?”

“Kiam la sekvato revenos hejmen — kaj vi notu la adreson — aŭ al iu hotelo, aŭ simile.”

“Kaj se li enlitiĝos nur morgaŭ, kiam la suno leviĝos?”

“Nu, ankaŭ vi ekdormos ĉe tagiĝo. Jen kian profesion vi elektis!”

*

Longe daŭris, antaŭ ol revenis ĉefo Pivopján.

“Kiaj sekretemaj uloj ili estas!” li grumblis. “Mia raporto ilin tre interesis, kaj mi eĉ havis la impreson, ke du aŭ tri el niaj anasetoj estas al ili konataj, sed nenion precizan ili konsentis diri. Kion faris viaj observatoj, dum mi estis for?”

“Nenion.”

“Nu, la kontraŭspiona ĉefo havis ideon. Li diris: estas certe, ke vi estis rimarkitaj. Tiuj ja estas profesiuloj, kiuj nepre vidis amatorojn kiel Joĉjo kaj Stefano. Sekve estas dube, ĉu io serioza okazos. Sed ni povas ege malhelpi iliajn eventualajn aĉajn intencojn per tre simpla rimedo, jene. Du uniformaj policistoj aliros ĉiun suspektaton, unu faros kontrolon de identeco, kaj dume la dua fotos la personon. Tio sufiĉos. Kiam sekreta agento estas notita kaj fotita, li scias, ke lia vera rolo koniĝis, kio malhelpas lin plu funkcii efike. Se la suspektoj de la kontraŭspiona servo pravas, niaj fototoj baldaŭ forlasos la landon.”

*

Kiam Ivo Karera, Bruno Stefson kaj Korina Delmár sciigis al Karal, kion ili faras, la policano facile kunordigis tion kun la iniciato de Joĉjo kaj rekunmetis koheran klarigon de la enigma tuttaga sinsekvado, kiun vi, kara leganto, ni juĝis inda jam koni.

Tri eksterlandaj sekretaj agentoj forlasis la teritorion. Al siaj superuloj ili raportis, malsamvorte, la saman ideon, kiun unu el ili formulis jene: “Per tre lerta ruzo, kies meĥanismon mi ne kapablas kompreni, mi troviĝis prenita en kaptilo, el kio ekkono fare de la polico kaj de la kontraŭspiona servo rezultis. Mi faris notojn pri la misteraj okazaĵoj de tiu tago en Valĉefa, kaj mi esperas, ke zorge analizante ilin, ni sukcesos deĉifri tiun ruzan manovron. Mi tamen devas konfesi, ke, kvankam mi konstante rompas al mi la kapon super tiu makjavelaĵo, mi ankoraŭ ne trovis eĉ plej etan komprenigan gvidfadenon. Ŝajnas, ke la tiulanda kontraŭspiona organizo estas multe pli lerta ol ni ĝis nun supozis...”

*

“Sed kial vi diras, ke tio komprenigas al vi ion el la Biblio?” Ĝoja Karal demandis sian nevon Stefanon.

Ili sidis sur agrabla teraso kafeja superrigarde al la rivero, sur kiu la sunsubiro pentris mirindajn ruĝorajn rebrilojn.

“Ĉu vi neniam miris pri tio,” la junulo respondis ridetante, “ke la hebreoj tiel longe vagadis en tiu tre malvasta Sinaja dezerto? Kvardek jarojn! Nu, se mi bone memoras, sekvis Moseon, kiu sekvis pli malpli luman nubkolonon, kiu estis Dio, aŭ almenaŭ ties manifestiĝo, ĉu ne?”

La geonkloj kapjesis.

“Eble tute simple la dia nubkolono marŝis malantaŭ ili por ilin protekti kontraŭ eventuala reveno de la faraonaj trupoj aŭ de iu aliancano, kaj Moseo miskomprenis, kaj vidis en postgvatanto Gvidanton ...”

“Ne tre konvinke,” rebatis Ĝoja kun paŭta mieno. “Kial do Dio tion lasus fari?”

“Pro humuro, plej certe,” Stefano sugestis. Sed la veran konkludon donis Jano:

“Aŭ pro modesteco. Ĉu ne estas dirite ankaŭ, ke la unuaj estos la lastaj, kaj la lastaj la unuaj?”

Kiu pafis al Pipulo?

“La viroj! La viroj! Rapidu! Pipulo havis akcidenton!”

“Kio?”, “Kie?”, “Ĉu Pipulo?”, “Kio okazis?” Tumulto skuis la tutan vilaĝon, ordinare plej pacan. Demandoj sagis ĉiudirekte, sed la junulino ĵus biciklis tiel rapide, ke ŝi ne plu havis spiron por respondi.

“Ĉe Kravina,” ŝi fine prononcis, kaj post du profundaj spiroj ŝi aldonis: “Apud la arbarlimo. La traktoro renversiĝis sur lin.”

Kiam ili alvenis, li ne plu estis savebla. Pipulo kuŝis jam plurajn horojn morta. Sed al la ĝendarmoj, alkurintaj tuj poste, baldaŭ evidentiĝis, ke ne traktorrenverso mortigis la maljunan kamparanon. La traktoro ja renversiĝis nur, ĉar Pipulo ne plu regis ĝin. Pafite al la kapo kaj brusto, kiel li povus ĝin regi?

La vilaĝo estis konsternita. Pipulon oni ne speciale ŝatis. Senedzina, seninfana, ĉiam inklina grumbli, li ne montriĝis aparte simpatia al la lokanoj, kiuj emis riproĉi al li troan konservemon. Sed ke vilaĝanon, eĉ ne popularan, oni mortpafis, tio estis malfacile digestebla fakto.

* * *

Kiam polica detektivo Jano Karal puŝis la pordon de la gastejo, ĉiuj eksilentis. Forte sentanta, ke ĉiuj rigardoj koncentriĝas sur lin, li iris al la bufedo kaj mendis bieron.

“Silenta etoso,” li diris al la kelnerino.

“Streĉita,” ŝi simple respondis. “Vi verŝajne ne scias, ĉar vi haltis nur preterpase, sed mortiga akcidento okazis hieraŭ.”

“Jes, mi scias. Mi venas por enketi,” li diris.

En la reganta senbruo, ĉiuj aŭdis lin.

“Se vi venas enketi, vi ne devos serĉi longe,” kriis de apuda tablo juna fortegulo, kies mentono elstaris agreseme.

Jano Karal prenis sian bieron kaj iris sidi apud li.

“Ĉu vi permesas?” Li prezentis sin.

La kvar, kiuj sidis ĉe tiu tablo, flustris nomojn kaj funkciojn, kiujn Jano ne precize perceptis. Nur tion li komprenis, ke la dekstre sidanta estas s-ro Ŝufarel, la vilaĝestro.

“Kion vi celis dirante, ke mi ne devos serĉi longe?” Karal demandis la junulon.

“Estas bando da krimuloj en la vilaĝo, kaj ili troviĝis apude, kiam la katastrofo okazis.”

“Bando da krimuloj, ĉu vere?”

“Jozefo aludas al la feria restadejo,” la vilaĝestro diris per voĉo agrable basa. “Tie nun troviĝas grupo da junaj deliktuloj, kaj tio ne plaĉas al ĉiu.”

“Ĉu ili kaŭzis malagrablaĵojn al la loĝantaro?” Jano demandis.

Du voĉoj respondis samtempe, la vilaĝestro, kiu diris: “Absolute ne”, kaj malgranda 50-jarulo, kun tre densaj brovoj, kiu diris: “Ili mortigis Pipulon, sed ĉu tio estas malagrablaĵo...”

“Almenaŭ nun du personoj ege kontentos,” komentis la laŭtvoĉa giganto, kiu estis la unua parolinto post la alveno de Karal. “Lionél, kaj la iniciatisto.”

“Kiu estas Lionél?“

“Lionelo Arbens, la nevo de Pipulo. Li heredos la tutan bienon, inkluzive de la grundo, kie la iniciatisto volas konstrui turisman ensemblon, kio plaĉe plenigos la kofrojn de Lionél.”

“Mi klarigu al vi,” diris la vilaĝestro. “Pipulo obstine rifuzis vendi, malgraŭ la vere allogaj proponoj de la iniciata kompanio. Mi konsentis vendi, kaj ankaŭ Berto, sed la tereno de Pipulo kuŝas inter niaj du. Sen ĝi, la iniciatisto povas fari nenion. Nun, tute certe, la nevo vendos. Estos bone por la vilaĝo. Turistoj povos multon enspezigi al ni.”

“Kaj se entute devas veni fremduloj,” la malgrasulo grumblavoĉis, “pli bone turistoj monhavaj ol ŝtelista bando.”

Dum plu daŭris tiu unua kontakto kun la vilaĝanoj, Janon impresis refoje, kiel rapide homamasoj juĝas. Tiuj homoj scias nenion pri la afero, eĉ ne vidis ian materian pruvaĵeton, sed jam definitive verdiktis: kulpas la knaboj de la feriejo, kaj neniu alia. Ĉu pro timo malkovri murdiston inter si?

“Mi tuj montros, kie ni trovis la ĉaspafilon,” diris la ĝendarma serĝento.

Ili preskaŭ atingis la randon de la arbaro. Karal sekvis sian kunulon silente en la densa kreskejo kverka, faga, ulma, ĝis la ĝendarmo haltis kaj direktis la manon al natura kavaĵo.

“Jen, ĝi kuŝis tie,” la uniformulo diris, kaj li aldonis: “Ne estas dubo, ke oni pafis de ĉi tie. Estas proksime al la kampo, kaj la arboj havigas sufiĉan protekton. Krome, la pafinto sciis, ke Pipulo rigardos, kion li faras, kaj ne levos la okulojn arbaren.”

“Kaj ĉi tie niaj kolegoj trovis la lasaĵojn, kiujn vi montris al mi en la oficejo, ĉu ne?” Karal demandis. En la ĝendarmejo oni ja vidigis al li tutan serion da kovertoj enhavantaj jen unu pecon de fadeno, jen kelkajn harojn, jen fotojn de ŝu-spuroj aŭ similaj aĵoj, kun tre preciza indiko de la loko, kie la trovaĵo estis kaptita.

“Jes, kaj kiel mi diris al vi, estas tre multaj. La knaboj de la feriejo ludis ĉi-arbare dum la plejparto de tiu tago. La paŝspuroj sendube estas iliaj.”

Ne nur la paŝspuroj estis. De sur la ĉaspafilo — ĝuste sur la lokoj, kie oni tenas tian armilon dumpafe — oni “levis” tre klarajn fingrostampojn, kies malgrandeco signis infanon maksimume adoleskan. Post nelonge, identigo estis farita: sen ebla dubo, la pafilon uzis Henriko Kapeta, 14-jara ferianto.

* * *

“Ne. Mi estas certa, ke ne povas esti Henriko,” la grupestro diris. Li estis viro proksimume 30-jara, kies idealista vizaĝo kontraŭis la ĵusan aserton, ĉar dubo — aŭ ĉu pli ĝuste la timo devi dubi? — pentriĝis sur ĉiuj liaj trajtoj.

“Kia knabo li estas?” trankvile demandis Karal.

La alia levis la ŝultrojn. “Kiel ĉiuj bedaŭrinde,” li fine prononcis kun profunda malĝoja elspiro. “Vi scias, kiajn knabojn mi estras ĉi tie: deliktulojn. Mi amas ilin. Preskaŭ ĉiuj devenas de perturbitaj hejmoj aŭ de ‘bonaj’ hejmoj, kie ĉio disponeblas, escepte de amo. Al Henriko ĉiam plaĉis armiloj. Se li vidis pafilon tie, li certe ne rezistis la plezuron ĝin manipuli.”

Rigardante lin, Karal povis diveni, kion li pensas: ke lude manipulante la pafilon, la knabo pafis al la maljuna kamparano, eble eĉ intence ... Kiu scias, kio pasas tra la kapo de simila hometo?

La sinteno de la knabo mem ne helpis. Li aperis terurita.

“Ne, sinjoro. Mi ne tuŝis la pafilon. Mi ĵuras al vi.” Li havis tian deziron konvinki, ke lia voĉo sonis tute sincera.

“Tamen, viaj fingropremaĵoj ...”

“Povas esti nur eraro, sinjoro. Kiel ili povus troviĝi tie? La armilon mi ne tuŝis.” Ne pli kontribuis al la solvo la atesto (ĉu atesto?) de Andreo Rejnhard, alia dekkvarjarulo.

“Mi sidis sur arbobranĉo. Mi tien grimpis iom antaŭ ol alvenis Henriko kaj Jan. Ili tuj vidis la pafilon, kiu staris apogite al trunko. Henriko ne hezitis. Li ĝin kaptis, celis kaj pafis.”

“Ĉu vi aŭdis la bruon?”

“Ne, ĉar aviadilo pasis tiumomente; krome, la traktoro bruis, kaj ankaŭ la maŝino de la homoj, kiuj laboras ĉe la vojo apud la granda farmdomo tie.”

“Kion Henriko faris poste?”

“Li ĵetis la pafilon en specon de kavaĵo, kiun la grundo tie formas.”

“Ĉu tuj?”

Prononcante tiun demandon, Jano Karal sciis, ke li fuŝfaras. La okuloj de la juna Rejnhard ja etiĝis ruze, dum lia menso videble kalkulis.

“Ne. Li pafis refoje,” li diris, sed al Karal impresis, kvazaŭ li elektis tion respondi, ne pro veremo, sed ĉar tion sugestis al li la demando, kiun la policano ĵus vortigis mem.

Necesis pridemandi la grupestron, kvankam tion farante Jano pripensis pri tio, kiom enketon komplikas la interveno de la sentoj: percepteble, Henriko timegis, Andreo lin malamis kaj la grupestro deziris lin senkulpa. Kiagrade timo, malamo, deziro oblikvigis la raportadon de la faktoj?

“Andreo malamas Henrikon. Li ĵaluzas lin, ĉar Henriko formas tre amikan paron kun Jan, kun kiu Andreo komence provis amikiĝi, sensukcese. Lian ateston mi persone ne fidus. Sed eĉ se nekontesteble Henriko tuŝis la pafilon, kial diable pafilo staris tie ĉe arbo?”

La memorejo pri armiloj, en la centra polica komputilo, rivelis, ke la pafilo apartenas al León Sparinga, 40-jara terkulturisto. Karal trovis lin ĉe paŝtejo, kie li fiksis barilan draton.

“Ne povas esti,” li preskaŭ kriis kun kolero subpremita. “Mia pafilo estas hejme, mi vidis ĝin ankoraŭ hieraŭ.”

Ili iris kune al la farmdomo.

“Jen, ĉu vi vidas?” Sparinga diris kvazaŭ akuze, indikante muron, ĉe kiu ĉaspafilo pendis.

“Tamen, laŭ la numero ...” Karal komencis.

Sed jam la alia staris apud la muro, gapante. Malrapide, li turnis sin al la policano. “Mi ne komprenas,” li obtuzvoĉis. “Ĉi tiu ne estas mia. Estas ekzakte la sama modelo, sed ne la mia. Sur mia la literoj LS estis gravuritaj.”

Jano Karal notis la numeron kaj tuj telefonis al la ĉefpolicejo, ke oni sciigu al li, kiu aĉetis tiun ĉaspafilon.

“Kiel povis okazi, ke alia pafilo anstataŭas la vian?” li demandis.

Sparinga longe pripensis. “Dum mi estis malsana, verŝajne,” li fine respondis. “Multaj personoj el la vilaĝo min vizitis, ankaŭ kiam la infanoj lernejis kaj la edzino estis for. Jes, certe tiel okazis. Ĉiu povis eniri. Mi kuŝis en la dormĉambro supre. Estis facile interŝanĝi la armilojn.”

“Ĉu vi povus listigi la personojn, kiuj vin vizitis tiuokaze?” la policano demandis.

“Mi provos, sed mi estis febra, kaj ne garantias, ke mi memoros ĉiujn. Mia edzino povos helpi. Sed estos malfacile, ĉar multaj venis; eĉ la edukisto, kiu estras la junajn feriantojn, venis tiuepoke. Li petis mian permeson uzi herbejon, kiu apartenas al mi, por mi-ne-sciaskiu ludo.”

* * *

“La pafilo estas registrita sub la nomo de Lionelo Arbens,” diris la ĝendarmo.

“La nevo, ĉu ne?” tuj voĉis Karal.

“Jes, tiu, kiu heredos.”

Sed la nevo neis. Li ne ĉasas. Li ne aĉetis pafilon. Kion li faru per pafilo? Ĉaspafilo jam troviĝas hejme, la malnova pafilo de la avo, kiun poste la patro uzis. Sed li mem estas pacama, malfidas armilojn — akcidento tiel facile povas okazi — kaj eĉ neniam oleis la antikvan avan armilon.

Se li diris la veron, la pafilon iu aĉetis uzante lian nomon, kio signifus, ke tiu intencis lin kulpigi. Sed kiel scii, ĉu li diris la veron? Restis ja fakto, ke l’ forpaso de Pipulo estis por li profitfonto tute ne neglektinda.

Tiu armilo fakte estis aĉetita malproksime, en la ĉefurbo, kaj ne estis eble sen pluaj detaloj ricevi priskribon de la aĉetinto. Eble oni provos per fotoj en la koncerna magazeno, se neniu alia rimedo sukcesos.

* * *

Ne estis facile ricevi certecon pri tio, kie situis la diversaj koncernatoj en la momento, kiam Pipulo estis mortpafita. Lionelo Arbens laboris en kampo, sed neniu vidis lin. Ankaŭ León Sparinga kamplaboris, almenaŭ laŭ la atesto de nur unu persono, lia edzino. La junaj feriantoj alvenis en la arbaron tuj antaŭ aŭ post la krimo, sed vidis neniun eksteran al la propra grupo.

* * *

Jano Karal diskutis kun la serĝento en la ĝendarmejo, kiam la malgrasa densbrovulo de la unua vespero eniris trenante post si junulinon, kiu videble ne ŝatis esti tirata tiel, kiel azeno. Alta, iom grasa, rozvanga, ŝi aĝis ĉirkaŭ 20 jarojn.

“Mi insistis, ke ŝi venu diri al vi, sed ŝi konstante rifuzis,” klarigis nazvoĉe la viro, “mi fine devis efektive tiri ŝin.”

“Nu,” la knabino rebatis, “mi hontas perdigi vian tempon por tia detaleto, sed ne mi respondecas, nur mia patro.”

“Pri kio temas?” Karal demandis.

“Mi hazarde menciis hejme tiun banalan aferon, kaj mia patro...” “Sed diru, diru, anstataŭ fari tutan girlandon da vortoj ĉirkaŭ la fakto,” la nazvoĉulo ordonis.

“Nu, pasintan lundon, mi biciklis post la sunsubiro al Ormonto, kie troviĝas la plej proksima apoteko, kaj kiam mi revenis, nokte, mi tre klare vidis Lionelon — la nevon de Pipulo, ĉu vi scias? — paroli pli malpli kaŝe kun unu el tiuj knaboj. Ŝajnis al mi ke Lionél metas ion en la manon de la knabo.”

El la postaj priskriboj, malfacile ricevitaj, aperis, ke la koncerna knabo estas Henriko Kapeta, kies fingrolinioj stampiĝis sur la murdan pafilon.

“Mi neniam diskutis kaŝe kun iu el la vilaĝo,” plu neis Kapeta, ne tre konvinke, “ĉefe nokte.”

La grupestro ne pli helpis. “Ho jes, ili eliras nokte. Ĝis la deka. Mi ne volas riski krei etoson de malliberejo. Estus la fino de ĉi tiu pedagogia eksperimento.”

Lionelo Arbens rigide glaciiĝis, kiam Karal, konversaciante kun li, kvazaŭ hazarde ektuŝis tiun punkton, sed ankaŭ li neis, ke li havis iun ajn rilaton kun iu ajn el la knaboj. Kiam la famo disvastiĝis, ke Luceta vidis Lionelon kun unu el la “krimuletoj”, Jano maltrankviliĝis. Multaj vilaĝanoj ne aprobis la ĉeeston de tiu knabaro, kaj nun vidis en ĝi okazon korupti la morale plej malfortajn elementojn de tiu eta kampara socio. “Lionelo ĉiam estis egoisma kaj posedema, sed neniam sufiĉe kuraĝa por murdi; se ne ĉeestus bando da fiuloj, li ne estus tentata pagi al iu el ili por murdigi sian onklon, kaj fine povi vendi ties teron al la iniciata kompanio.” Tion oni ne diris rekte, sed sub la multaj aludoj kaj subkomprenigoj la signifo estis tute klara.

La sekvantan vesperon vizitis Janon la edukisto kun vizaĝo eĉ pli malfeliĉa ol kutime.

“Mi ne ŝatas mian devon, sed devo ĝi certe estas,” li komencis. Kaj li klarigis, ke la grupo ekskursis al Ardana-ĉe-Luzo por viziti la ruinojn tie, kaj ankaŭ la romanikan preĝejon. En ĉi-lasta la grupestro vidis junan Henrikon ŝovi monbileton en muran almozujon: ago tute nekutima fare de la knabo.

La paroĥestro de Ardana-ĉe-Luzo tre miris pri la peto de Karal, sed kompleze konsentis. La knabo manŝvitis kiam li enkestigis la bileton, tiel ke sen la fajnaj novaj teknikoj spurrivelaj oni baldaŭ ricevis konfirmon: la fingrospuroj nekontesteble estis tiuj de Henriko Kapeta.

“Por vi aŭ por mi, tio estas nenio, sed por li tio estas granda sumo,” la knabestro diris, “kaj mi estas certa, ke li ne havis ĝin antaŭe.” Karal sciis, ke pridemandi Henrikon estos senutile. Li decidis turni sin al lia amiko Ján.

Tiu ĉi komence asertis, ke li scias nenion pri la afero, sed Karal estas tre sperta pridemandanto, kaj li iom post iom rompis la defendojn de Ján, kiun impresis la fingrostampa pruvo.

“Li timis, pro la onidiroj en la vilaĝo, ke vi venos traserĉi liajn aferojn, kaj trovos la monbileton. Tial li finfine decidis seniĝi je ĝi.” “Kiel li ricevis tiun bileton?”

“De iu kamparano, kiu loĝas en la lasta farmkonstruaĵo direkte al Ormónt.” Estis Lionelo Arbens, la nevo de Pipulo.

“Kial li donis monon al Henriko?”

La knabo ne respondis. Li nur ruĝiĝis, ruĝiĝis, tiel intense, ke iom embarasiĝis eĉ Karal. Neniun plian vorton la policano sukcesis eltiri.

* * *

Kiam Jano Karal revenis hejmen tiuvespere, li trovis sian edzinon kun Stefano, ilia nevo. La policano detale rakontis pri sia limake progresanta enketo, kaj Stefano decidis helpi.

La sekvantan tagon, la suno ardis tre forte kiam tri knaboj eliris el sia restadejo al la najbara farmbieno por ricevi la ĉiutagan laktoprovizon. Sur roko ĉe la rivereto, kiu fluas inter la feriejo kaj la farma konstruaĵo ili vidis iom strangan sed simpatian figuron: junulon kun ĝisŝultre falantaj haroj, tenataj ĉe-frunte per indiantipa rubando plurkolora, same indianeca jako, kaj malnova pantalono, kantantan iom raŭke kun gitara akompano. Apenaŭ kvin agordojn kapablas ludi Stefano, sed tio amplekse sufiĉis. Ravite, la tri knaboj haltis kaj aŭskultis.

Tuj fininte la kanton, la nevo de Karal tiris el sako botelon da limonado kaŝitan en volvita gazetpapero, tiun malvolvis, malŝtopis la botelon, kaj trinkis malrapide. Same malrapide li remetis la botelon apud sin. “Bona sistemo, uzi paperon, ĝi estas ankoraŭ malvarma,” li diris kun larĝa rideto, kaj li komencis repaki la botelon. Sed tuj li haltigis kaj rigardis la tri vizaĝojn videble sopirajn al trinko. “Eble ankaŭ vi soifas, ĉu?” li demandis afable. Kiam jesis dankeme, li sciis, ke li ĵus akiris amikojn.

Li komencis novan kanton: “La pordoj de l’ malliberéj...”

“Ho ne, ne tiun,” diris la plej eta.

“Ĉu vere? Mi trovas ĝin tre bela. Kial ĝi ne plaĉas al vi?”

La triopo staris embarasita, ĝis unu, levante la ŝultrojn, klarigis: “Eble tio pensigas al ... nu ... ni estas t.n. junaj deliktuloj ...” “Dum mi estas deliktulo maljuna,” rebatis Stefano ekridante.

Tiel, iom post iom, kreiĝis etoso de plena konfido.

“Kiel eblas, ke junaj deliktuloj kiel vi vagas libere en ĉi tiu bela kamparo?” Stefano demandis.

“Ŝajnas, ke la vilaĝestro invitis nin. Li konas Brunon, nian ĉefon,” unu diris.

“Sed oni tamen malamas nin en la vilaĝo,” diris la plej eta, kaj li rakontis pri la morto de Pipulo kaj pri la famaĉoj, kiuj rondiras pri ili. Ankaŭ, kompreneble, pri la fingrostampoj de Henriko. Tiuj tri tute ne kredis je ebla kulpeco de ĉi-lasta, kaj Stefano vigle esprimis sian indignon pri la senbazaj akuzoj en la loka loĝantaro.

“Vi devas defendi vin, nepre, nepre,” li emfazis.

“Kiel?”

“Ni devas trovi la veron. Mi helpos vin. Ĉu vi disponas iom da tempo? Ni unue trinku iomete por doni al ni kuraĝon, ĉu ne?” kaj ridete li rondirigis la botelon.

“Kaj nun, serioze,” Stefano reparolis, “rakontu al mi, kio okazis tiun tagon. Eble vi perceptis detalojn, kiujn vi nur duone forgesis. Kiel komenciĝis tiu tago?” Respondis la plej granda:

“En la mateno venis tiu s-ro Ŝufarel, kiu klarigis, ke post la 11-a la laboroj en la arbaro estos finitaj kaj ni povos iri ludi tie. Ni tre ĝojis, ĉar Bruno promesis al ni t.n. ‘grandan ludon’ — serĉi trezoron, dum duono de la grupo malhelpas la alian duonon trovi — kaj ni ĝis tiu tago ne povis fari ĝin, ĉar la arbaro estis portempe barita.”

“Kiam vi iris ludi, ĉu vi rimarkis la traktoron kun la maljunulo?”

“Ne. Ni ne rimarkis ĝin. Ĝi kuŝis en la fosaĵo, kiu apartigas la arbaron disde la kampo, oni ne povis vidi ĝin el la arbaro. Ni ludis la tutan posttagmezon, sen scii, ke tie proksime troviĝas mortinto ...”

Daŭris iom longe la konversacio kaj, kvankam ili ne ‘trovis la veron’, tamen Stefano enmemorigis al si kiel eble plej precize ĉiujn diritajn detalojn. Kiam li ilin raportis al sia onklo, ĉi-lasta finfine solvis la enigmon.

* * *

Jano Karal, Ĝoja, Stefano (sen la longhara peruko), Bruno, Henriko kaj Ján sidis ekstere. La aliaj knaboj ekskursis for kun la helpanto de Bruno.

“Ĉu vi sentis, ke mi suspektis vin?” la detektivo alparolis la grupestron.

“Tute ne! Mi ne imagis!” tiu krietis kun kelka hororo en la voĉo.

“Jes, ŝajnis al mi, ke vi iom direktas la suspektojn al Henriko, tro dezirante lin protekti. Kaj vi vizitis Leonon Sparingan en la epoko, kiam plej probable okazis la interŝanĝo de pafiloj. Krome, ĉu vi vere bezonis raporti la aferon pri la monbileto?”

Bruno nur levis la ŝultrojn.

“Kaj strange,” Jano Karal daŭrigis, “tio, kio malhelpis min suspekti la vilaĝestron komence, estas ke li, kaj li sola, defendis tiujn knabojn.”

“Kiam vi komencis suspekti?”

“Mi ne tuj komprenis, ke lia intereso estas tiel granda. Nur kiam miaj kolegoj eksciis, ke la iniciata kompanio promesis donaci tre altan sumon al vilaĝestro Ŝufarel, se li sukcesos atingi, ke la terpecoj de Pipulo iĝos vendeblaj, nur tiam mi serioze konsideris lin. Tio estis lia motivo, kompreneble: ricevi tiun rekompencon, povi vendi altapreze la propran terpecon, kaj evoluigi la vilaĝon al turista elspezejo. Mi opinias, ke, ĉefe, li senpacienciĝis. La obstino de Pipulo lin incitis, ĝis li ne plu povis elteni.”

“Sed kio konfirmis vian suspekton?”

“La malpermesita arbaro. Tiu diro de la knabo ŝajnis stranga al mi. Mi informiĝis. Neniu laboro okazis tie, neniam io estis malpermesita. Ŝufarel tion diris intence kun du celoj: havi la eblecon pafi ne estante ĝenata de viaj knaboj (neniu alia vizitus la arbaron ĉi-sezone), kaj ŝovi la kulpon sur ilin. Li estis certa, ke se li lasos pafilon tre videbla, kiam alvenos bando da adoleskantoj, almenaŭ unu prenos ĝin kaj lasos fingrospurojn.”

“Kiel li reagis, kiam vi tion diris al li?”

“Komence li neis, sed kiam mi diris, ke la armilvendisto, ĉe kiu li aĉetis pafilon kun falsa Lionel-identeco, tuj rekone elektis lian foton el tuta serio, li ne sciis, kion respondi. Li esperis, ke suspektigi viajn knabojn, Lionelon kaj Sparingan, sufiĉos por forturni la serĉadon for de li.”

“Vi diris, ke li agis pro senpacienco, sed li tamen devis plani sufiĉe longe!”

“Jes. Li planis la aferon dumvintre. Li konis vin, ĉu ne?, kaj la ideo inviti viajn deliktulojn — pardonu min, knaboj — al sia vilaĝo estis parto de lia plano. Laŭ tio, kion li diris al mi, li komence ne intencis interŝanĝi la pafilojn, sed kiam li vizitis la malsanan Sparingan, li vidis la armilon ĉe la muro kaj tuj pensis pri tiu ebleco. Li sciis, ke necese okazos, ke Pipulo laboros en tiu kampo foje, dum via knabaro ĉi tie ferios. Kiam li diris al vi: ‘Ili nun povas iri en la arbaron, la laboro estas finita’, eble — funebrahumore — li pensis pri la laboro murdi! Li ankaŭ kalkulis, tute prave, je la malŝato de la vilaĝanoj pri via agado eduka ...”

Dum silento instaliĝis, Stefano prenis la gitaron kaj komencis zumkanti:

“La pordoj de l’ malliberéj fermiĝos post Ŝufarel...”

“Strange,” murmuris Henriko Kapeta kun amara nuanco en la voĉo, “ke ni estas edukendaj, ĉar ni faris ian ŝteleton en tentoplena urbo, sed ke tiujn homojn, kiuj disvastigas famaĉojn pri ni, nin akuzas, kaj instigas la policon al justica eraro, ŝajne neniu trovas edukindaj.”

Aŭdiĝis unuafoje la voĉo de Ĝoja:

“Ĉu vi Henriko, neniam havas enkore certecon pri iu, dum la vero fakte estas konata nek al vi, nek al iu alia?”

Henriko ne respondis.

Stefano enketas pri Ĝoja Karal

“Ĉu li korekte tradukis?” psikologino Ĝoja Karal sin demandis. La vortoj, kiujn ĵus prononcis la 5-jara hindeto, simple ne estis kredeblaj. Ŝi diskrete premis la butonon, kiu ŝaltis nevideblan magnetofonon. ‘Almenaŭ sondokumenton mi havos’, ŝi pensis, kaj ŝi petis la knabeton ripeti kaj lian fraton retraduki plej diligente. ‘Kion diable mi faros?’ ŝi vortigis al si enmense. La sincereco de la etulo ja estis tiel evidenta!

* * *

“Mi sendube amas vin tro,” diris al polica detektivo Jano Karal, unu semajnon pli poste, lia ĉefurba kolego. “Estis stulte rerigardi tiun dosieron. Ne estas ia dubo: Prasad estas kulpa.”

“Kaj mi sendube tro amas mian edzinon,” respondis Jano Karal. “Nur pro...”

“Ĉu Ĝoja rolas ĉi-afere?” interrompis la kolego.

“Jes. Estas ŝi, kiu petis min restudi la kazon. Sed ŝi ne volis diri kial. Ŝi diris, ke se ŝi rakontus al mi, mi ne kredus. Kaj mi eĉ ne scias, kion mi devus kredi.”

“Legu do la dokumentojn, se vi havas tempon por perdi: vi vidos, ke Prasad havas eĉ ne unu ŝancon. Vi memoras la faktojn, ĉu ne? La hinda ambasadoro invitis tutan grupon da samlandanoj al kampara dometo relative izolita por mi-ne-memoras-kiu hinda festo. La domo komplete brulis, kune kun ĉiuj gastoj kaj kun la ambasadoro mem, sed escepte de Prasad. Estis la 10-a nokte, kaj Prasad troviĝis tiam apud la rivereto, kiu fluas funde de la ĝardeno, kaj de kie la domo ne estas videbla. Diru al mi: kion li faris tie, dum la domo brulis?” “Kion li mem diras?“

“Li asertas, ke unu el la servistoj de la ambasadorejo alportis al li mesaĝon, kiun laŭdire donis knabo el proksima vilaĝo, proponantan rendevuon funde de la ĝardeno. Prasad ne povis montri la mesaĝon, kiun, se kredi lin, li detruis laŭ la instrukcioj, kaj ni ne retrovis la koncernan knabon. Evidente. Tiu knabo simple ne ekzistas.”

“Vi pruvis, ke la brulego estis krima, ĉu ne?”

“Jes. Ĝin kaŭzis serio da fuŝkontaktoj antaŭaranĝitaj depende de unu el tiuj horloĝoj, kiuj ŝaltas kaj malŝaltas la kurenton je antaŭe elektita momento. La afero estis tre bone planita, por ke la fajro komenciĝu plurloke kaj tre rapide disvastiĝu.”

“Ĉu vi povis pruvi, ke Prasad iris antaŭe en la dometon por aranĝi tiun sistemon?”

“Ne. Verŝajne ne li iris, sed li havis kunkulpulon. La pordoj de la salono, kie la akcepto disvolviĝis, estis ŝlositaj — pro tio ili ne povis eskapi — kaj oni trovis la ŝlosilojn ĉe homo, kiu brulmortis en la aŭtejo, tuj apud ties pordo, kiu ankaŭ estis ŝlosita. Tiu viro estis unu el la helpantoj de la ambasadorejo, kaj li venis plurfoje antaŭe, ĉar la luon de tiu dometo prizorgis li. Estas klare, ke, estante la kunkulpulo de Prasad, li devis enŝlosi la gastojn kaj fuĝi tra la aŭteja pordo, sed tute certe Prasad ŝlosis ankaŭ tiun, verŝajne por seniĝi je ne plu utila, sed latente ĝena kunkomplotinto.”

“Ĉu ne estis estingatoroj”?

“Jes. Estis du, eble ĉar la domposedanto konsciis la tro grandan brulriskon de domo tiel konstruita. Sed la du estingatorojn oni retrovis en la ĝardeno, unu kun la fingrospuroj de Prasad! Ĉi-lasta nedubeble ilin elportis el la domo, por ke la brulontoj ne disponu savrimedon.”

“Kiel Prasad klarigas la fingrospurojn?”

“Li diras, ke la atendata persono ne venis al la rendevuo, kaj ke li subite rimarkis ruĝecajn rebrilojn el la direkto de la domo, reiris al loko, de kie la konstruaĵo videblas, kaj horore konstatis, ke ĝi brulas. Li kuris, sed povis fari nenion, tiom grandaj la flamoj estis. Tiam li ekvidis estingatoron, kiu kuŝis tie ekster la domo. Li prenis ĝin por provi lukti kontraŭ la fajro, sed ne sukcesis. Panika, senhelpa, li kuris en la nokto, provante trovi loĝejon, de kie telefoni, sed li ne konis la regionon, kaj kiam li fine sukcesis paroli al la fajrobrigado, jam estis tro malfrue.”

“Nu, tiu parto almenaŭ ŝajnas kredebla.”

“Eble, se ne estus la aliaj faktoj. Sed en la kelo, kien li ĵuras, ke li neniam iris, ni retrovis, precize apud unu el liaj elektraj fajrigaranĝoj, oran fontplumon, kiun pluraj atestantoj rekonis kiel lian. Ĝi estas tre speciala, mallonga, unika donaco, kiun li foje ricevis. La fiksilo, per kiu oni kroĉas ĝin al poŝo, estis fuŝita, kaj certe tial ĝi falis.”

“Kion li diras pri tio?”

“Ke li perdis tiun fontplumon aŭ ke oni ŝtelis ĝin de li proksimume unu jaron antaŭe. Iom facile, ĉu ne?”

“Sed ĉu li ricevis iun profiton de la morto de tiuj personoj?”

“Ne. Li estas sufiĉe riĉa. La krimo havis politikan motivon. Inter la gastoj troviĝis la ĉefo de partio, kiun li abomenis. Tiu partiestro vojaĝis en Eŭropo kaj la ambasadoro invitis lin okaze de tiu festo. Prasad sekrete apartenis al iom fanatika sekto, kiu ne hezitas agi politike, kaj kiu kontraŭas la tendencon de la ambasadoro kaj de la plimulto el ties gastoj. En la domego, kie Prasad loĝis, ni trovis, en la kelfako responda al lia apartamento, dokumentojn de tiu movado, inkluzive de tuta kurso pri sabotado kaj perfortaj agoj, en kiu prezentiĝas ekzakta priskribo de la metodo, kiun li aplikis. Li asertas, ke li neniam uzas sian kelon, nur metis en ĝin malnovan kofron, kiam li tie ekloĝis, kaj ke iu metis tiujn dokumentojn por ŝovi la kulpon sur lin. Estas vere, ke iu ajn povus facile meti ion en ies ajn kelon, en tiu apartamenta domo, ĉar la aranĝo de la unuopaj kelfakoj ne estas tre serioza, sed kiam ni petis lin nomi iun, kiu sufiĉe malamikas al li por uzi lin kiel pekkapron, li ne kapablis respondi kaj diris nur, ke li ne komprenas.”

“Nu, dankon. Ŝajnas, ke kiom ajn mi deziras plezurigi Ĝojan, mi povos fari nenion. Se estus iu ŝanco, lia advokato siatempe certe ĝin estus uzinta, ĉu ne?”

“Jes. Li defendis la hindon kiel eble plej bone, sed ne povis lin savi. Li eĉ ne havis alternativan teorion, kiu kongruus kun la faktoj. La krima bruligo okazis antaŭ sep jaroj. Prasad sidas sesjare en malliberejo nun, kaj tute prave, laŭ mi. Lasu do vian edzinon al ŝiaj revoj kaj forgesu la aferon. Kiel do Ĝoja ekinteresiĝis pri ĉio ĉi?”

“Mi jam diris: mi tute ne scias. Sed ŝi asertas, ke ŝi verŝajne povos pruvi, ke ne Prasad kaŭzis la dombrulon. Tamen, por tio, ŝi devus kontroli kelkajn faktojn ĉi tie, kaj ŝi ne povas pro sia laboro en la Psikologia Konsultejo. Ŝi esperis, ke vi ...”

“Ne eblus, ni havas tro da laboro. Se ŝi scias pri kontroleblaj faktoj, la sola rimedo estus peti privatan detektivon enketi pri ili. Finfine, Prasad estas riĉa kaj nun ne povas uzi sian monon, li eble pagus por tio.”

* * *

“Se vi pruntedonos al mi monon, mi iros,” diris Stefano al sia onklino Ĝoja Karal. “Mia mastro ĵus eksigis min, kaj mi serĉas laboron.”

“Mi volonte antaŭpagos,” ŝi respondis, ne atentante la “Vi estas freneza”-eldiron de la edzo. “Notu precize ĉiujn viajn elspezojn. Kiam Prasad estos libera, li certe repagos ilin, kaj krome vin bele rekompencos.”

“Kiel vi povas esti tiel certa?” Stefano demandis.

“Eĉ vi ne kredus min, Stefano” ŝi respondis malĝoje. “Tamen mi ege feliĉas, ke vi konsentas enketi.”

Antaŭ ol Stefano foriris al la ĉefurbo, Jano pritraktis kun li la sintenon de Ĝoja.

“Mi scias nenion, Kara-Karal, mi jam multe pripensis sensolve. Se estus ĵusa, buŝa konfeso de iu, ŝi tion dirus al ni. Se skriba konfeso same. Mi ne rekonas mian onklinon en tiu sinteno. Kia stranga konduto! Ŝi ĝenerale estas tiel malkaŝa!”

“Tial mi tre dankus, se vi uzus viajn enketistajn kapablojn ankaŭ favore al mi: observu ŝin, sekvu ŝin, provu scii, de kie ŝi ricevas siajn nekredeblajn informojn.” Stefano silente jesis.

* * *

Tuj post kiam li revenis el sia enketa vojaĝo, li iris viziti Janon en la ĉefpolicejo.

“Pri tiuj punktoj, kiujn ŝi menciis al mi, ŝi plene pravis,” li diris al sia nekredema onklo.

“Pri kio temis?”

“Ŝi asertas, ke kulpas pri la krimo iu Raĝendra Singh, kiu loĝis en Londono tiuepoke...”

“Kaj nun kie?”

“Kaj nun estas morta jam de ses jaroj. Li mortis aŭtoakcidente pli malpli unu jaron post la fajrotragedio.”

“Kaj kion vi malkovris pri li?”

“Ke li estis en nia lando, kiam la domo brulis. La peto de onklino Ĝoja estis, ke mi havigu al mi foton de tiu Singh, kaj kontrolu, ĉu li venis el Londono la koncernan semajnon. Estis malfacile akiri foton, sed pere de la viza oficejo kaj helpe de via amiko/policano ĉefurba mi sukcesis. Mi povis retrovi, kiuj doganistoj deĵoris ĉe la flughaveno en la horo, kiam lia aviadilo alvenis, kaj unu el ili bone memoras lin. Li elektis senerare lian foton el la serio, kiun mi prezentis (nur hindaj vizaĝoj). Li ekmemoris, kiam mi montris foton de la ora fontplumo. Li diris, ke la fiksilo de tiu tre speciala skribilo estis fuŝita, tiel ke, kiam la koncernato klinis sin por prenlevi ion, kio falis, la fontplumo malligiĝis de lia supra jakpoŝo kaj ruliĝis apud la doganiston.”

“Sed tio estas ege grava! Tio signifas ne nur, ke Singh estis ĉi lande je la ĝusta periodo, sed ankaŭ ke tiun faman fontplumon havis li!”

“Kaj mi konfirmis ion alian. Laŭ Ĝoja, Singh preparis mesaĝon por venigi gaston Prasad en la ĝardenon je la taŭga momento, kiam la fajro komenciĝos, intence por ke la suspektoj trafu tiun Prasad. La bileton li donis al junulo el najbara vilaĝo, kiu junulo havas interesan karakterizon: unu brunan okulon, kaj unu bluan. Dank’ al tiu apartaĵo, mi facile ricevis lian nomon kaj, kvankam li transloĝiĝis, mi povis lin retrovi. Li tuj rekonis Raĝendran Singh en la serio da portretoj kaj agnoskis, ke Singh petis lin iri al la dometo kaj porti mesaĝon por iu s-ro Prasad.”

“Eksterordinare! Tio ŝanĝas la tutan situacion. Sed kiel klarigi, ke tiuj du gravaj atestantoj ne manifestiĝis dum Prasad estis juĝata?”

“Mi demandis pri tio la malsamokulan junulon. Li diris, ke li ne legas gazetojn kaj ke krimaj aferoj ne interesas lin. Mi ne provis scii ĉe la doganisto, sed verŝajne la raportoj pri la kazo, kiuj trafis la publikon, simple menciis skribilon identigitan kiel tiun de Prasad, sen precizigi ĝiajn apartaĵojn, kaj la polico estis tiel memcerta, ke la doganisto havis neniun kialon pridubi ĝin.”

“Vi pravas. Ĉu vi eksciis ion pri la maniero, laŭ kiu Ĝoja estas informata?”

“Mi ne komprenas. Mi petis amikon Joĉjo, la filon de via kuzo, helpi min tiurilate. Li diskrete informiĝis, kaj li eĉ gvatis onklinon Ĝojan (vi scias, kiom li ŝatas detektivi!). La sola informo, kiun li sukcesis akiri, kaj kiu eble rilatus al la afero, estas, ke Ĝoja entreprenis serion da psikologiaj aŭ psikoterapiaj kunsidoj kun du etaj hindaj knaboj, unu 7-jara kaj unu 5-jara. Sed kompreneble, se ŝi iel ricevis dokumenton, neniu povas scii. Kio okazas en ŝia kabineto, tio estas tute sekreta.”

“Ŝia konduto min incitas. Se ŝi ricevis konfesan dokumenton aŭ dokumenton de iu atestanto, kiu eble nur poste kunmetis la sciojn kaj ekkomprenis, kial ŝi tion ne diras?”

* * *

“Estas alia punkto, kiun necesus kontroli,” Ĝoja diris al sia edzo, “Troviĝas fingrospuroj de Raĝendra Singh sur la dokumento pri la arto saboti, kiun la polico trovis en la kelo de Prasad. Singh havis malpurajn manojn foje, kiam li studis la ĉapitron pri eksplodsistemoj. Verŝajne Prasad neniam eĉ vidis tiun dokumenton, tiel ke liaj fingroj ne lasis spurojn sur ĝi, dum vi trovos tiujn de la vera kulpulo. Por ricevi specimenon de ĉi-lastaj, vi devos turni vin al la kenja polico. Raĝendra Singh ja vivis en Najrobi plurajn jarojn kaj estis foje suspektita en ŝtel-afero.”

Karal pli kaj pli timis, ke la stranga sinteno de Ĝoja kreos rompeton en ilia harmonia parvivo. Tial li estis iom agacita, kiam li diris:

“Kial vi ne diris tion tuj, samtempe kiel la aliajn esplorotajn faktojn?”

“Ĉar mi ne sciis.”

“Ĉu viajn informojn vi ricevas nur po-gute?”

“Jes.”

“Diru do kiel, finfine,” li preskaŭ koleris. S-ino Karal aspektis malĝoja, hezitis, sed nur kapneante eliris el la ĉambro.

* * *

“Kiel progresas via enketo pri Ĝoja?” Jano demandis kun espero, kiun li sentis facile ŝancelebla.

“Neniel,” respondis Stefano. “Ŝi akceptas dufoje semajne tiujn du hindajn infanojn. Ili nomiĝas Gopal kaj Kriŝna Ŝarma kaj havas familian aŭ alian rilaton kun neniu el la personoj, kiuj forpasis en la dombrulo, nek kun PrasadRaĝendra Singh. Ilia patro estras la relative novan hindan restoracion ĉe Kolegistrato. Ĉu vi povis kontroli la informon de Ĝoja pri la fingrospuroj?”

“Jes. Miaj kolegoj tion faris. Ŝi pravas. Mi esperas, ke ŝi ne elpensis novan pridemandan metodon bazitan sur mi-ne-scias-kia medita, hipnota aŭ psikanaliza tekniko. Tio kaŭzus revolucion en policaj metodoj: ŝiaj nekredeblaj informoj ĝis nun riveliĝis senmanke ĝustaj. Se almenaŭ ŝi konsentus diri ...”

* * *

La advokato, unu mallibereja funkciulo kaj Stefano sidis kun Prasad en la parolejo. “Efektive,” diris la hindo, “mi neniam jesus al tia mistera invito iri funden de la ĝardeno, se ne estus io tre konvinka en la mesaĝo. La tre konvinka afero estis la pasvorto. En mia sekreta societo ĉiumonate alpreniĝis novaj pasvortoj, kiuj ebligis al anoj rekonigi sin kiel aŭtente apartenantajn al ĝi.”

“Kiuj estis tiuj pasvortoj? Ĉu vi ankoraŭ memoras ilin, post tiom da tempo?” Tiel parolis la advokato.

“Jes. Ili gravuriĝis miamense, pro la aparta signifo de tiu nokto por mi. Estis: Ore grihabasi khol duar khol, t.e. komenco de poemo de Tagore, signifanta: ‘vi domanoj malfermu viajn pordojn’.”

Dum li recitis, la advokato kaj la mallibereja funkciulo rigardis papereton, kiun Stefano iom antaŭe transdonis.

“Ĉi tiu informo estas tute ĝusta,” diris la advokato, “Ĉu ne, s-ro Ŝenkel?”

“Tute ĝusta”, eĥis la mallibereja ulo. “Mi pretas ĵuri pri tio antaŭ la juĝistoj. Vi povas kalkuli kun mia atesto, se fariĝos necese.”

* * *

“Se vi diros tion al Kara-Karal,” Stefano admonis sian onklinon, “li transdonos la informon al la ĉefurba polico, kaj mi perdos la okazon vojaĝi Londonen. Aliflanke, vi scias, kion Prasad diris, nome, ke li pagos multon al la privata enketanto, kiu tiros lin el la malliberejo. Se mi iros, li repagos miajn elspezojn. Se vi ne konsentas pruntedoni al mi la monon por la vojaĝo, tio signifas, ke ĉi-foje vi ne kredas je viaj faktoj.”

“Vi venkas,” Ĝoja respondis ridante, “vi venkas. Mi havas tian certecon, ke mi ne dubas pri Prasad: li repagos al vi, kaj sekve al mi. Konsentite, mi diros nenion al Jano, kaj vi havos la plezuron enketi en Londono kaj amindumi kun juna, sendube ege bela hindino.”

* * *

Abomeninda la kvartalo estis, kaj la hindino ne speciale bela. Fakte, laŭ la gusto de Stefano, ŝi pli belus sen la nazflanka juveleto. La konversacio okazis pere de interpretisto, kiu ankaŭ povis utili kiel atestanto, se tio fariĝus necesa.

“Ho jes,” ŝi diris per tre pura, kanteca voĉo, “mi memoras tre bone. Mia frato Raĝendra rakontis al mi siatempe. Estas li, kiu bruligis la gastojn de lia moŝto ambasadoro Lal.”

“Kial li tion faris?”

“Li ĉiam havis tian ŝaton al perforto! Lia sango bolis pro eĉ plej eta kaŭzo, kaj al li ĉiam plaĉis detrui. Kompatinda Raĝendra! Kiom ofte mi diris al li: vi repagos al la destino poste. Sed li ne aŭskultis min.”

“Sed, certe, ne nur por la plezuro ĝui mortigan fajron li agis, ĉu?”

“Kompreneble ne. Li volis esti riĉa. Nia onklo Ĉakravarti havis tre prosperan eksport- kaj importfirmaon, kiu laboris ĉefe kun Hindio. Li laboris vialande kun siaj du filoj. La triopo ĉeestis la akcepton. Kumar, la pli juna filo, kiu rilatis perletere kun Raĝendra, tion klarigis al li antaŭe, tuj kiam la probableco de la invito konfirmiĝis. Mia frato Raĝendra deziris heredi la riĉon de nia onklo. Li sciis, ke se Sri Raghubir Ĉakravarti kaj liaj du filoj forpasos, li heredos. Li klarigis al mi en letero, kiun li skribis tuj post la evento, kiel lia plano perfekte sukcesis. Prosperis al li senpene ŝovi la kulpon sur tiun Prasad, kiu apartenis al la sama sekreta societo, kiel li.” Ŝi tion diris kun larĝa rideto, kaj Stefano sin demandis, ĉu por ŝi la sufero, kiun ŝia frato kaŭzis, ne indis konsideron.

“Sed li ne profitis longe de sia riĉeco,” ŝi daŭrigis. “Li aĉetis t.n. sportan aŭton, rapidegan, kredu min, kaj ĝin stiris foje al mortiga akcidento.”

“Kial vi nenion diris, kiam vi eksciis, ke tiu Prasad estas kondamnita?”

Ŝi ridetis plu. “En similajn aferojn virinoj ne enmiksiĝu,” ŝi sentencis. “Kaj ĉu fratino perfidu fraton?”

Stefano preskaŭ diris, ke ŝi kulpas, kaj ke justico povus interesiĝi pri tiu ŝia silento, sed li lastmomente subpremis tiun inklinon por eviti, ke ŝi fariĝu singarda kaj ekrifuzu paroli. Ŝi aperis ne tre inteligenta, aŭ, eble pli ĝuste, ne tre konscia pri la rajtoj kaj devoj de homo en socio okcidenta.

La koro de Stefano batis vigle, kiam li prononcis:

“Vi ĵus menciis leteron, en kiu li rakontis pri la brulego. Ĉu vi bonŝance konservis ĝin?”

Ŝi hezitis, kvazaŭ penante kompreni, kion li celas.

“Jes,” ŝi fine diris, “mi konservas ĉiujn leterojn. Oni tiel malofte skribas al mi! Sed mi ne donos ĝin al vi. Mi volas gardi ĝin.”

“Ĉu vi konsentus, ke ni faru fotokopion?“

Ŝi konsentis, kondiĉe, ke ŝi mem konstante konservu la leteron kaj reprenu ĝin tuj. Tiel Stefano povis reveni hejmen kun eble leĝe nevalida, sed tamen interesa, depozicio de la atestinto, kaj kun hindskriba letero, kiu certe, aldonite al la ceteraj pruv-elementoj, ebligos la liberiĝon de l’ kompatinda Prasad.

Tiel efektive okazis. Juna Prasad emocie ĉirkaŭbrakis familion Karal, kiam li sciis, ke al ĝi li ŝuldas sian rehonoriĝon.

* * *

“Ne ekzistas unu hinda kuirarto,” li emfazis al siaj gastoj en la hinda restoracio, kien li dankeme invitis ilin. “Vi okcidentanoj konstante forgesas, ke Hindio estas mondo same varia kiel Eŭropo. Polo pli similas al portugalo ol Parsio Bombaja al Hinduo el Bhagalpur. Sed, se vi permesos, mi ŝatus, ke ni ĉesu babili pri kuirado kaj ke s-rino Karal fine diru al ni, per kia mistera procedo ŝi eksciis tiom da detaloj povantaj min savi.”

Ĝoja montriĝis iom hezitema.

“Se vi scius, kiom mi timis ĉi tiun momenton, kiam mi fine devos klarigi,” ŝi respondis. “Nu, almenaŭ mi ĝojas, ke s-ro Prasad estas kun ni. Lia ĉeesto min kuraĝigas.”

“Vere, Ĝoja, mi ne komprenas vian nevolon paroli,” diris Jano. “Vi ricevis konfeson pere de tiuj knaboj, ĉu ne? Kial tiom da mistero?”

“Iusence vi pravas. La mistero eble venas nur de la bato, kiu min trafis, kiam ekparolis Gopal Ŝarma, la 5-jaruleto.”

“Kion do tiu rakontis al vi?”

“Eble mi komencu de la komenco. Gopal estis sendita al mi pro serio da psikologiaj problemoj, kiujn estus tro longe priskribi. Mi diru nur, ke li terure suferis de la malamo de lia pli aĝa frato Kriŝna, kiu ege ĵaluzis lin kaj konstante lin nomis ‘murdulo’. Krome, li estis kvazaŭ obsedata de fajro. Li konstante desegnis domojn kaj aŭtojn brulantajn. Li ankaŭ prezentis signojn de kulpeco maloftajn sub tiu formo tiuaĝe. Nu, lia instruistino konsciis, ke li havas tre seriozajn psikologiajn problemojn, kaj mi estis petita okupiĝi pri li. Mi atendis ion ajn, sed ne tion, kion li diris.”

“Ĉu li bone parolas nian lingvon?” Stefano demandis.

“Jes kaj ne. Jes pri ĉio, kio koncernas la lernejon kaj ludojn, ne pri aliaj aferoj. Tial lia frato Kriŝna venis por helpi.”

“Ĉu vi ne ĵus diris, ke estas grava konflikto inter la du fratoj?”

“Jes, sed ili ne volis, ke la gepatroj venu, ĉar laŭ la hinda konceptado — ili klarigis — infanoj, kiuj rakontas similajn aferojn, mortas en sia frua knabeco, kaj la gepatroj provas malhelpi ilin paroli. Tial ambaŭ preferis veni kune ol kun unu el la gepatroj.”

“Eble mi komencas diveni,” Prasad diris.

“Jes,” Ĝoja prononcis kun rideto. Tiu frazo de Prasad ial sekurigis ŝin: “La bato al mi venis de lia tiel sincera esprimo. Gopal diris ... Se vi permesas, mi resumos en unu frazon multon, kio esprimiĝis nur po-pece. Li diris: ‘Mi mortigis multajn homojn. Mi bruligis domon, dum ili estis en ĝi. Mi faris ĝin intence, ĉar mi volis esti riĉa. Mi lasis ankaŭ mian helpanton morti en la fajro. Kaj mi aranĝis la aferojn por ke oni kondamnu pri la krimo viron tute senkulpan. Kaj mi heredis la riĉaĵojn de mia onklo. Kaj mi aĉetis sportan aŭton. Kaj mi havis akcidenton kaj la aŭto brulis. Kaj mi mortis. Kaj ŝvebante en la spirita mondo mi komprenis, ke mi devas ripari. Kaj mi trovis familion Ŝarman. Ili loĝas en ĉi tiu lando, kie la morto de tiuj aliaj kaj la kondamno kaj mia morto okazis. Kaj estas tre bonkoraj homoj. Kaj mi decidis, ke mi naskiĝos ĉe ili kaj tiel okazis. Sed kiam mi diris al ili, ke mi devas ripari miajn krimojn, ili ordonis al mi prisilenti ...”

“Jes,” Prasad diris. “Tion mi suspektis, kiam vi menciis la gepatran malpermeson. En Hindio, gepatroj kredas, ke se infano memoras antaŭan vivon, li ne vivos longe.”

“Komence,” daŭrigis Ĝoja, “mi opiniis, ke li rakontas sonĝon, aŭ ian infanan revon, kiun li misprenas por realo, kio ne estus nenormala ĉe tiaaĝa knabo. Sed min frapis io tre matura en lia rigardo, en lia maniero sin esprimi. Kiam li parolis sialingve, lia frato kelkfoje ne sciis traduki. Li konfidis al mi, ke Gopal, kvankam pli juna, scias pli da vortoj en la gepatra lingvo ol li mem. Mi kompreneble memoris la faman fajregon, pri kiu la gazetaro tiom raportis siatempe, Mi pensis, ke eble la hindoj, kiuj ne estas multaj ĉi-lande, ankoraŭ hodiaŭ fojfoje parolas pri ĝi kaj tiel impresis la infanon per tiuj bildoj pri amasmorto enfajra.”

“Sed li konfidis al vi precizan komision, ĉu ne?” sugestis la hinda kunmanĝanto.

“Jes. Li diris: helpu min ripari! Kial neniu volas helpi? Mi diris, ke ne estos facile, ke necesos pruvoj. Tiam, li momente pripensis kaj diris: La fontplumon! La fontplumon mi ŝtelis de li la antaŭan jaron. Oni povos pruvi, ke ĝin havis mi, ĉar la fiksilo estis difektita kaj kiam mi estis ĉe la doganejo, ĝi falis el mia poŝo. La doganisto ĝin prenlevis por mi. Tion li certe memoros.”

“Kia nekredebla afero!” flustris Stefano, sed Ĝoja plu raportis: “Li petis min kontroli. Nu, vi scias, ke unu el miaj principoj pri psikologia laboro estas ne lasi antaŭjuĝojn falsi mian prudenton. Mi pensis, ke, konsidere al lia videbla sincereco, estas nur honeste esplori la faktojn. Sed mi povis paroli pri mia informfonto al neniu. Eĉ ne al vi, karulo,” — ŝi tenere metis sian manon sur la janan — “eĉ ne al vi.”

“Vi pravas,” Jano respondis. “Ni havas tro da laboro, kaj mia menso ne estas sufiĉe malferma, por ke mi povu okupiĝi pri tia galimatio.”

“Mi provis ricevi de Gopal kiel eble plej multe da kontroleblaj faktoj. La sekvon vi konas. Sed por mi, la vivo neniam plu estos la sama. Tiu etulo tro impresis min.”

“Ĉe ni, tio mirigus neniun,” komentis Prasad, “tiaj faktoj estas relative maloftaj, sed ĉiuj scias, ke de tempo al tempo okazas. Mi foje estis petita prelegi pri ili antaŭ junula grupo kaj mi tiuokaze iom legis la koncernan sciencan literaturon. Se mi bone memoras, Prof. Atreja el Benaresa Hindua Universitato publikigis sciencan esploron tiurilate, sed mi loĝas nun de sufiĉe longe en Eŭropo por konscii, ke por vi la afero ne estas akceptebla.”

“Trafite. Mi persone ne povas sorbi ĝin,” Jano diris. “Mi kredus pli facile je telepatio inter tiu knabo kaj la fratino de Raĝendra Singh. Sed verŝajne estas ia racia klarigo.”

“Kiu?” Ĝoja demandis.

“Mi ne povas diveni, kaj ni verŝajne neniam trovos ĝin. Eble estas skribita konfeso ie, kaj iu legis ĝin laŭtvoĉe al kunulo, dum eta Gopal ĉeestis aŭ povis aŭdi el apuda ĉambro. Aŭ Singh konfidis al amiko, kiu, post lia morto, sentis skrupulojn, sed ne kuraĝis iri mem rekte al la polico. Aŭ iu amanto de la londona fratino legis sen ŝia scio ŝiajn leterojn, eble pro ĵaluzo, trovis la raporton pri la brulego, kaj instrukciis la knabon ripeti la fabelaĵon, kun la espero, ke justeco tiel venkos.”

“Kaj dume vi ridetas, s-ro Prasad,” Stefano diris al la hindo.

“Kompreneble mi ridetas. Mi estis en malliberejo, kaj nun estas libera. Ĉu vi scias, kion tio signifas, liberiĝi? Ne, vi ne povas scii. Nur tiu, kiu spertis, povas kompreni. Sed mi ridetas ankaŭ pro la energiaj penoj de s-ro Karal. Estas strange, kiel pretaj vi estas akcepti iun ajn klarigon, sed ne la plej probablan. Nu, konservu vian opinion, se ĝi sekurigas vin. Ne mi provos konvinki homon nekonvinkeblan. Kaj mi ŝuldas tiom al vi, ke mi abomenus vin maltrankviligi.”

La etoso malstreĉiĝis. Nur la edzino de Jano konservis sur la vizaĝo ombreton da senĝojeco.

“Ĉu vi pretus elprovi objektive ĉiun el viaj ĵusaj hipotezoj, kaj la aliajn, kiujn vi certe kapablos elpensi post iom da penado?” ŝi demandis la edzon. Sed ĉi-lasta apenaŭ konsideris la sugeston.

“Mi ne havus tempon,” li grumblis.

Ĉe kio Prasad eksplodis per ridego.

La fantoma bovino

“Nu, por respondi al via demando, tri dosieroj priokupas min nun,” policano Jano Karal klarigis al sia edzino Ĝoja. “Estas la serio da domŝteloj. Ni ne komprenas, kiel tiu bando sukcesas tiel bone informiĝi. Ili scias ekzakte, kiam la loĝantoj forestos, kie situas la altvaloraĵoj, ktp ktp. Kvazaŭ ili havus kunkulpulon en ĉiu hejmo. Tiuj domŝteloj okazadas jam de pli ol tri jaroj, kaj ni absolute ne progresis. Remón ĵus petis min reesplori ĉion de la komenco.”

“Kaj la du aliaj aferoj, kio ili estas?”

“Unu temas pri falsaj vojaĝĉekoj. Kaj la alia, kiel vi certe divenis, estas la mistera morto de tiu psikiatro ...”

“Ho jes, d-ro Pilatu.”

“Ni apenaŭ vidis unu la alian, ekde kiam oni trovis lin senvive kuŝantan sub la sofo de sia kabineto, kaj mi eĉ ne havis la tempon demandi: ĉu vi konas lin?”

“Jes, mi lin konas. Mi laboris kun li dum kelka tempo en la Psikosociala Centro. Li jam estis freneza.”

“Freneza, ĉu?”

“Freneza aŭ genia, kiel scii? Homo kun tre originalaj ideoj. Vidvo. Oni diris al mi, ke la forpaso de lia edzino plej serioze perturbis lin. Ŝi estis skulptisto, plej talenta. Li poste instaliĝis kiel privata psikoterapeŭto kaj psikanalizisto. Sed kial lia morto misteras?”

“Nu, ne estas kutime morti sub sofo, kvazaŭ oni tie dormus. Kaj ne estas nature, ke du klientinoj vizitis lin respektive je la oka kaj je la naŭa matene, dum laŭ la nekropsio li jam estis morta je la kvara.”

“Certe la polico pridemandis la klientinojn, ĉu ne?”

“Ĝuste ne. Ni ne scias, kiuj ili estas. Ni trovis nek rendevulibron, nek sliparon pri pacientoj. Sed feliĉe ni ĵus ricevis fotojn. Imagu, ke d-ro Pilatu estis suspektata de la kontraŭspiona servo, kiu observigis la domon jam de pluraj tagoj, bedaŭrinde ne plentempe, sed almenaŭ la koncernan matenon ekde la 7:30. La gvatanto fotis la vizitantojn, kiam ili eniris kaj kiam ili eliris, tiel ke ni havas bonajn fotojn dorsajn kaj frontajn. Mi esploros en la ĉirkaŭaĵo.”

“Li havis sian kabineton en periferia kvartalo, ĉu ne?”

“Jes. Ne estas nur kabineto, sed tuta domo. Unu el tiuj domoj kunĝardenaj meze de tio, kio fariĝis nun kvartalo tute urba. Ne alta, nur teretaĝo. Li loĝis tie, kaj tie laboris.”

* * *

La prizorganto de la aŭtolasejo atente rigardis la fotojn.

“Jes, mi konas kvin el ili, ĉar ili venas regule, du- aŭ trifoje semajne, je la sama horo, kaj lasas sian aŭton ĉi tie. Tiu blondulino havas blankan Mercedeson, kies numero komenciĝas per 323 aŭ 328. Mi havas nenion por fari ĉi tie, nur rigardi aŭtojn kaj homojn, tial mi memoras. La eta nigrahara ulino kun la angora vizaĝo havas numerplaton kun nur du specoj da ciferoj: 9 kaj 2: 9299 aŭ 9929. Malhele verda Fiat 126.”

Benante la rigardemon de la aŭtogardisto, Jano notis avide la detalojn.

* * *

“Mi ne komprenas. Ĉu vere neniu venis al la pordo?” Karal demandis la belan blondulinon.

“Ne. Oni sonoras kaj malfermas mem la pordon. Mi supozas, ke li malŝlosas ĝin komence de la tago. Se ne pendas la kartono kun Bonvolu atendi, oni eniras tuj la kabineton. Se la pordo surhavas ĝin, la atendejon. Kiam mi alvenis tiutage, ĝi ne estis afiŝita, mi do rekte eniris.”

“Sed poste, li venis, ĉu ne? Aŭ ĉu li jam sidis en sia kabineto?”

“Li estis en la kabineto, sed ne side. Li kuŝis sub la sofo, kiel kutime.”

“Li kuŝis sub ... ĉu mi bone aŭdis? Ĉu li akceptas siajn klientojn kuŝe? Kuŝe sub sofo?”

“Jes. Tio estis unu el liaj plej geniaj eltrovoj. Laŭ la freŭda sistemo, la paciento kuŝas sur divano kaj la analizisto sidas malantaŭ li aŭ ŝi, nevidate. Oni povas tiel revi laŭte, esprimi ĉion sentatan, sen timi la alfrontiĝon kun rigardo, kiu inhibus. Pilatu komence tiel faris kun mi. Sed foje li havis la ideon, ke se li kuŝos sub la sofo, tio igos min senti la situacion eĉ pli vive, pli intense. Krome, li vidis ion simbolan en tiu pozicio: li kvazaŭ simbolis la fortojn de la subkonscio, kiujn ni ĉiam sentas kiel venantajn de ie sube en ni, ie sub nia racia cerbo.”

“Sed, tamen, li certe reagis. Vi ne restus tri kvaronhorojn sur sofo, kun psikiatro sub ĝi, kaj parolus la tutan tempon, dum eĉ ne brueton li farus?”

“Jes, jes. Tio jam okazis. Foje mi diris al li: ‘Mi estas certa, ke vi dormas. Eĉ pli. Vi ne estas tie. Vi metis manekenon por anstataŭi vin, ĉar miaj babilaĵoj vin ne interesas.’ Tiam mi aŭdis lian voĉon, kiu diris de sub la sofo: ‘Daŭrigu, mi sekvas vin atente’. Ĝenerale li diris ion, ne multe pli ol du aŭ tri frazojn po-foje, sed okazis de tempo al tempo, ke mi parolis dum tri kvaronhoroj, kaj li diris absolute nenion.”

“Sed post la ... e... ĉu kuŝhoro mi nomu ĝin? ... ĉu li ne akompanis vin al la dompordo?”

“Ĝenerale jes. Sed tiun mardon mi ne lasis lin. Mi estis furioza. Plurfoje mi faris al li demandojn, sed li nenion respondis, eĉ ne: ‘Kiun respondon vi esperas aŭdi?’ aŭ ‘Kion pri tio vi pensas mem?’, kiel li faris kutime. Li restis plene silenta, kaj mi sentis min humiligita, kio verŝajne estis la celo de tiu stranga taktiko: li verŝajne volis, ke ni poste analizu tiun humiliĝan senton. Mi do estis tute kolera. Mi diris: ‘Se vi ne trovas min inda je eĉ eta respondo, tute ne utilas, ke mi restu ĉi tie. Saluton, doktoraĉo!’ Mi leviĝis kaj foriris.”

* * *

D-ro Kagan, la ĉefo de la jurmedicina servo, laŭtlegis la depozicion de la alia virino: “Li estis sub la sofo, kiel kutime. Mi kuŝiĝis kaj komencis per silento, kiel kutime. Li ne reagis, kiel kutime. Finfine mi komencis paroli, kiel kutime. Sed iumomente mi aŭdis strangan bruon, kiu venis de sub la sofo. Mi parolis pri tiu bruo, certa, ke li faris ĝin intence, kaj ke li ĝin komentos. Li ne komentis, sed venis alia bruo. Mi diris, ke tiuj bruoj min timigas, ke lia celo certe estas helpi min retravivi timojn el la infaneco, sed ke mi ne elportos, se li ne diros ion al mi. Li diris nenion, kaj mi foriris, timema kaj malkontenta.”

“Kion vi opinias?” Karal demandis.

“Ke kelkaj el miaj kolegoj havas tre strangan manieron praktiki medicinon. Sed ne pri tio vi scivolas, ĉu? Pri tiu bruo? Nu, je tiu horo, verŝajne estis la komenco de kadavra rigidiĝo. La stato, en kiu mia kolego trovis la korpon poste, tion konfirmas. Tiuj du virinoj rakontis siajn fantaziaĵojn nur al forpasinto. Komike, ĉu ne?”

Karal ne respondis. La primortan humuron de d-ro Kagan li neniam ĝuis.

* * *

“Nu, mi koncedu, ke viaj belulinoj liveris sian babiladon al senpulsulo. Tio tamen ne klarigas la bovinon,” sarkasmis Henriko Baldua, la viro el la kontraŭspiona servo.

Jano ne komprenis. “Bovino? Kiu parolis pri bovino?”

“Pri bovino parolas mi. Mi aŭdis ĝin. Mi gvate staris tie sur la alia trotuaro. La eta virino kun la ondaj nigraj haroj antaŭ kelkaj minutoj eliris, kaj jen ŝajnis al mi, ke mi aŭdas vere strangan bruon. Mi proksimiĝis. Mi iris preskaŭ ĝis la sojlo, ne tre singardeme, eble, sed mi bezonis scii. Mi reaŭdis ĝin, tre klare.”

“Ĝin? Kion?”

“La bovinon. Estis blekanta bovino en la domo. Ĝi muĝis stultule, kiel bovinoj faras. Mi decidis rondiri ĉirkaŭ la domo, por kontroli, ĉu la bruo ne venas el la ĝardén. Mi aŭdis ĝin denove. Sed estas absolute neniu dubo: la bovino troviĝis en la domo.”

* * *

“Se mi fariĝos freneza — kio probable baldaŭ okazos — indiku al mi seriozan psikiatron, ne fantaziulon kiel Pilatu,” Jano diris al sia edzino.

“Kial vi freneziĝus?”

“Nu, psikiatro, kiu traktas siajn pacientojn kuŝante sub sofo, tio jam estis malfacile akceptebla. Du virinoj, kiuj rakontas sian vivon al kadavro, tio estis superrealisma. Sed bovino en urba domo! Ne. Mi ne eltenos. Pinĉu min, ke mi vekiĝu. Ĉar tute certe mi sonĝas.”

“Bovino endome? De kie venas tiu sensencaĵo?”

“De plej fidinda informfonto: ulo el la servo kontraŭspiona. Kiuj estas pli seriozaj ol tiuj?”

“Tio estas antaŭjuĝo. Kial ili frenezus malpli ol psikiatroj?”

“Aŭ ol policanoj? Jes, pri tio vi pravas.”

* * *

“Kion sciigas la nekropsio?” demandis Baldua, la kontraŭspiona ulo.

“Multon interesan,” Karal respondis. “D-ro Pilatu mortis sufokiĝe. Strangaj postsignoj sur la brakoj pensigas, ke li estis kvazaŭ ... kvazaŭ enŝlosita en io, kio tenis lin streĉe kaj el kio li provis liberigi sin. El ekzameno de la maleoloj oni eksciis, ke tiuj estis ligitaj per ŝnuro, kaj li same movis ilin penante sin malligi, sed sensukcese. Ni trovis fibrojn de ŝnuro ĉe la piedoj de la sofo, kio konfirmas, ke liaj kruroj estis fiksitaj al ĝi. Oni ne povas dubi, ke iu lin mortigis.”

Baldua grimacis.

“Kruda maniero murdi,” li diris. “Mi atendis ion pli rafinitan.”

“Kial?"

“Nu, personoj, kiuj komercas per ŝtatsekretoj ĝenerale disponas pli modernajn rimedojn.”

“Ĉu vi opinias, ke li mortis pro ia spiona aktiveco?”

“Ĉu ne vi? Mistera morto de homo kun spioneca agado tuj elvokas forŝtelon de dokumento aŭ likvidadon de perfidanto, aŭ ion similan, ĉu ne?”

“Kial do vi suspektis lin pri spionlaboro?”

“Nu, foje, kolego Andreo nokte penetris en la domon de homo, kies neleĝaj perfidaj aktivecoj estas al ni bone konataj, por foti kelkajn gravajn dokumentojn, kiuj, laŭ nia scio, tie troviĝis. Li sciis, ke la koncernato estos for tiunokte. Li apenaŭ troviĝis ene, kiam envenis du fiuloj. Andreo, kiu tre spertas pri similaj situacioj, restis nevidata. Sed li observis kaj konstatis, ke la ne invititaj gastoj iras sen ia hezito al iu muro, manipulas iun objekton laŭ difinita maniero, kaj tiel malfermas gardoŝrankon enmure kaŝitan. El tiu ili eltiras tekon, valizeton, el la speco kiun oni nomas ataŝea. Dum kelkaj minutoj la du lasis la ataŝean tekon en tiu ĉambro, por viziti la reston de la apartamento kaj forpreni aliajn objektojn, li ne vidis, kion. Andreo sukcesis glui al la teko mikroskopan radioelsendilon. Tiuj miniaturaj aparatoj konstante elsendas difinitan bip-bip-bip-signalon, kiu ebligas scii — dum la piloj funkcias — kie troviĝas, je iu ajn momento, la objekto, al kiu ili estas fiksitaj. Tiurimede ni sekvis la iradon de la teko el la spionloĝejo ĝis ... la veturilo de d-ro Pilatu.”

“Mirinda tekniko!”

“Mirinda teksekvo. Nu, ni interesiĝis pri tiu psikiatro kaj eksciis, ke ankaŭ la fiska administracio interesiĝas pri li. Ĝi ĵus malkovris, ke apartenas al li bieno, kiu fakte estas plena je trezoroj multvaloraj, pri kiuj li neniam konfesis ion ajn al la impostisto. La bieno estas deklarita kiel ruinaĵo kaj sovaĝa grundo neekspluatebla, sed, kaŝita malantaŭ densa heĝo troviĝas belega ĝardeno, kiu estas kvazaŭ daŭra ekspozicio de skulptaĵoj. Tiu bieno antaŭe apartenis al terkulturisto, kiu, iĝinte malsana, ĝin diskrete vendis al Pilatu nelonge post la morto de ties edzino.”

“Efektive, ne sufiĉus por tio la enspezado de psikiatro, eĉ tre sukcesa ĉe riĉuloj.”

“Prave. Unu el la problemoj de la homoj, kiuj partoprenas en kolekto kaj transdono de ŝtatsekretoj, estas, ke tiu laboro estas tro bone pagata. Ne estas facile vivi pli riĉe ol oni devus, sen tiri al si la atenton. Sed nenio el ĉio ĉi klarigas al ni la ĉeeston de bovino en la domo de Pilatu, ĉu? Vere, tiu problemo incitas min.”

* * *

“Mi havas la impreson perfidi, kaj tion mi tute ne ŝatas,” diris la pensiulo. “Tamen, kiam temas pri murdo...”

Li estis dika kaj forta, kun honesta mieno markita de zorgado.

“Estis ankoraŭ nokto,” li daŭrigis, “proksimume la kvina matene. Mi ne dormis, kaj sciis, ke mi ne redormos. Mi decidis promeneti: Mi ŝatas la kvieton de tiu horo. Mi ĵus atingis la angulon de Arkostrato, kiam mi vidis junulon alveni el la kontraŭa direkto. Li ne povis min vidi, sed mi tuj rekonis lin, ĉar li havas tre karakterizan manieron paŝi. Mia nevo nomas lin ‘Senbrua Simio’. Mire mi vidis lin silente, ŝteliste, malfermi la kradan pordeton al la antaŭdoma ĝardeneto de d-ro Pilatu, kvazaŭ li volus viziti ĉi-lastan. Sed li ne iris al la enirpordo de la domo, li rondiris ĉirkaŭ la konstruaĵo. Mi pensis: ‘Nu, tiu scivola knabo volas rigardi ion malantaŭe’, kaj atendis, por saluti lin. Sed li ne reaperis. Tiam ankaŭ mi diskrete eniris la ĝardeneton kaj paŝis ĉirkaŭ la domo, kiel eble plej senbrue. Li ne plu estis tie. Se vi memoras la lokon, vi tuj komprenos, ĉu ne?, ke li povis iri al neniu alia loko ol en la domon mem, tra la malantaŭa pordo. Mi min demandis, ĉu tiu knabo fariĝis ŝtelisto, kaj ĉu mi parolu pri tio al la polico. Mi decidis atendi, ĝis d-ro Pilatu plendos. Anstataŭ plendo pri ŝtelo, informo pri murdo venis.”

La koncerna junulo, nomata Julio Potiro, faris metilernadon kiel purigisto de kamentuboj. Li energie neis. Kion diable li irus fari nokte en la domo de psikiatro? Se li estus ŝtelisto, li ne pasigus siajn tagojn nigrigante sian vizaĝon, kaj eĉ sian korpon, kamentubiste. Kaj kial do li murdus tiun doktoron? Kion li profitus de tio? Ne. Tiu maljunulo sonĝis, aŭ misprenis por li iun alian. Kie li, Potiro, estis tiuhore? En sia lito, kompreneble, en la apartamento, kie li loĝas kun sia vidva patrino. Verŝajne neniu povos konfirmi, sed estas la vero.

Plej subite Karal demandis:

“En la psikiatra domo, tiunokte, ĉu vi vidis bovinon?”

La knabo tuj iĝis ege pala, kaj dum sekundeto liaj okuloj esprimis panikon. Sed li ne restis longe ŝancelita.

“Vi devus konsulti psikiatron,” li diris.

* * *

Fakte psikiatron konsultadis jam de kelktempe la juna Potiro mem.

“Li estas iom stranga,” plorete klarigis lia patrino, “sed murdisto li certe ne estas, nek ŝtelisto, nur knabo iom stranga.”

“Kiamaniere?” Karal demandis kun plej amika tono. Sed ŝi nur levis la ŝultrojn.

“D-ro Pilatu komencis trakti lin, antaŭ kelka tempo. Mi ne rimarkis progreson.” Ŝi ploris longan momenton silente.

“Ĉu li interesiĝas pri bovinoj?”

Ŝiaj grizaj okuloj kvazaŭ subite sekiĝis kaj restis fiksitaj al Jano. Iom post iom ŝia esprimo transformiĝis de doloro kaj miro al profunda, vundiĝa angoro.

“Ĉu ĝi povus esti hereda?” ŝi flustris. “Jen ankaŭ mi ekhavas aŭdajn halucinojn. Mi sensis, kvazaŭ vi parolus pri bovino.”

* * *

“Nekredeble! Muzeo pagus milionojn por tiuj,” Jano diris al sia kolego el Karbavón, kun kiu li vizitis la sekretan bienon de Pilatu. De la tera kamparvojo, alvenante, oni vidis nur altan heĝon kaj domon relative malnovan elvokantan pli mizeron ol riĉecon. Sed la loko estis organizita tiamaniere, ke malantaŭ tiu mizera fasado troviĝis tre komforta, pli vasta konstruaĵo, kaj malantaŭ ĉi-lasta, nevideble de ekstere pro lerta aranĝo de arboj kaj heĝo, ĝardeno mirinde arte ornamita, kun skulptaĵoj malsamstilaj, sed ĉiuj ege valoraj. Unu estis markita kiel originalo de Rodin, alia de Mikelanĝelo.

“Mi provas kapti ideon, memoron, kaj ĝi konstante forfuĝas,” diris la loka policano. “Mi memoras ion. Oni diris al mi ... aŭ mi legis ... Kiel incite! Mi ne retrovas, kion. Tamen, io menstiklas.”

Ankaŭ en Karal, malagrable, ideo trazigzagis, kiun li ne sukcesis fiksi.

* * *

Jano ĉiam sentis impresa, preskaŭ patologia, sian kapablon solvi enigmojn sonĝe. Tial li estis pala tiumatene, kiam li diris al Ĝoja: “Mi forgesis la detalojn de l’ sonĝo. Estis sliparo. La sliparo de Pilatu. Ĝi samtempe estis nia sliparo pri tiu serio da domŝteloj.”

La vizaĝo de Ĝoja lumiĝis.

“Mi komprenas! Li estis psikanalizisto, kaj liaj pacientoj plejparte estis riĉaj, tre riĉaj virinoj. En psikanalizo oni devas rakonti ĉion ajn, kio pasas tra la menso. Ili necese komunikis al li detalojn pri siaj juveloj, mono, altvaloraĵoj, kaj ankaŭ pri la tempoj kiam la hejmanoj estos for. Li praktikis ankaŭ hipnoton kaj narkoanalizon, kaj tiel, certe, lia informiĝo kompletiĝis, se necese. Lia edzino estis skulptisto. Kiam ŝi mortis, li provis eternigi ŝin per speco de kulto al skulptaĵoj. Por tio li bezonis monon, kaj la monon — fojfoje la skulptaĵojn mem — li akiris pere de bando da domŝtelistoj, kiuj povis labori tre rapide, ĉar li sciis eltiri la detalojn el sia pacientaro!”

“Vi pravas. Al tiu konkludo mi preskaŭ alvenis vizitante la skulptaĵan ĝardenon, sed la ideon mi ne sukcesis fiksi. Mi havis tiun sonĝon, ĉar la sinjorino kun la blanka Mercedeso estis viktimo de simila ŝtelo antaŭ ne tre longe. Mi vidis hieraŭ ŝian nomon en la ŝteldosiero.”

“Tial la murdinto forprenis la sliparon kaj rendevulibron. Sed Pilatu certe havis dosierojn pri siaj pacientoj, ĉu tiujn vi ne trovis?”

“Jes, sed ne estas nomoj sur ili, nur komencliteroj. Tamen tio helpos.” Efektive, rapida enketo rivelis, ke multaj viktimoj de elhejma ŝtelado estis psikanalizataj de d-ro Pilatu. La hipotezo de Ĝoja iĝis plene konfirmita.

“Vi povas ĉesigi viajn esplorojn,” Karal diris al la spionĉasisto Baldua. “La morto de Pilatu neniel rilatas al spionado, nur al forŝtelo de artaĵoj, juveloj kaj mono. Mia hipotezo estas, ke oni likvidis lin, ĉar la fisko malkovris suspektindajn aspektojn de lia situacio kaj ...”

“Nu, bone, bone,” la alia respondis. Mi tute ne insistas por fari vian laboron. Enketu pri viaj ŝteloj. Mi petas vin nur pri unu afero: kiam vi kaptos la bovinon, nepre prezentu ŝin al mi.”

* * *

Telefonis la policano el Karbavón. “Mi memoris, kio tiklis mian menson, dum ni kune vizitis la privatan parkon de Pilatu,” li diris, “kaj la koncernan dokumenton mi retrovis. Temas pri raporto de du el niaj homoj, kiu pasis tra miaj manoj siatempe. Tiun mi bone memoras, ĉar ĝi estis la unua verkita de virinoj. Nun, ni apenaŭ rimarkas, ĉu rutina polica raporto estas subskribita de viro aŭ de virino, sed tiuj du policaninoj estis la unuaj ĉe ni.”

“Kion ili raportis?” demandis Karal.

“Simplan kolizion de du aŭtoj, nenion seriozan, eĉ ne unu vunditon. Unu el la veturiloj estis t.n. bienaŭto, kun neapartigita, fenestrohava kofro. Kolegino Albar vidis en ĝi infanan formon kovritan de tuko. Suspekteme, ŝi malfermis la kofron por kontroli, pri kio temas. Estis nur statuo. Tio okazis tute proksime al la bieno de Pilatu. Pli sperta policisto verŝajne eĉ ne mencius tion en sia raporto, sed tio estis ilia unua raporto tiutaga, kaj ŝi opiniis, ke ŝi devas ĉion mencii. Interesos vin koni la platnumeron de tiu bienaŭto, ĉu ne?” Jano kontente notis ĝin.

* * *

Ĝoja malfermis la dosieron.

Pilatu faras ... e... faris vere bonajn notojn,” ŝi diris al sia edzo. “Tre mallongajn. Verŝajne li skribas nenion aŭ malmulton dum la kunsido kun paciento, sed notas la ĉefpunktojn tuj poste.”

“Bone. Kion vi konkludas pri tiu juna kamentubisto?”

“Ke Potiro estas vere psikiatria kazo. Li havas aŭdajn halucinojn — ofte aŭdas bovmuĝadon aŭ bruon de katenoj -, estas scivola pri la aliaj pacientoj de Pilatu kaj treege ĵaluza pri ili. Li havas sentojn de persekutiĝo, kredas, ke ekzistas komploto por kapti kaj murdi lin. D-ro Pilatu eĉ notis: deziras min murdi, ankoraŭ ne povas rekte esprimi tion al mi.”

“Ĉu vi opinias, ke li povus esti la murdinto?”

“Estas malfacile diri, sed miaopinie tio eblus. Lia menso estas vere perturbita, kaj lia korligo al la psikiatro tiel miksita kun malamo kaj ĵaluzo, ke ĉe tia homo, kiu ne asimilis la regulojn de socia vivo, krimo povus realiĝi.”

* * *

“Ĉu vi konas Julion Potiron, la junan kamentubiston?” Karal demandis al Baldua.

“Nur tion, kion vi diris al mi kadre de la enketo. Antaŭe mi sciis nenion pri li. Spionoj kaj kamentubistoj ne vivas en la sama medio.”

“Kaj vi asertas, ke vi aŭdis bovinon muĝi en la domo de Pilatu, la mardan matenon, kiam tiu jam ĉesis vivi?”

“Jes. Kiel mi povus elpensi mem tiel stultan ideon? Mi ne estas fantaziulo. Se mi diris, ke mi aŭdis, mi aŭdis.”

“Kaj vi plu konservas tiun konvinkon, eĉ sciante, ke la enketistoj trovis eĉ ne spureton de bovina ĉeesto en la loĝejo?”

“Jes.”

“Nu, mi ne komprenas. Mi devos demandi al Ĝoja, ĉu aŭdaj halucinoj povas komunikiĝi de persono al persono, eĉ se la koncernatoj havas neniun kontakton inter si.” Baldua rigardis Janon mire.

* * *

“La prokurorejo intencas aresti Potiron, la kamentubiston,” anoncis Jano.

“Mi ne komprenas. Vi diris, ke nun vi opinias, ke temas pri bando domŝtelista, ke oni mortigis Pilatun por ke li ne rivelu la nomojn de siaj kunlaborantoj, ĉar la fisko komencis spursekvi lin kun ĝisfunda trovemo ...”

“Tio estis nur hipotezo. Ke la psikiatro transdonis multegajn gravajn informojn al la ŝtelistoj, pri tio ni ne dubas. Sed pri la murdo, ni havas neniun pruvon kontraŭ ili.“

“Ankaŭ ne kontraŭ Potiro, ĉu?“

“Ni ne havas rektajn pruvojn. Sed kolego trovis atestanton, kiu vidis Potiron eliri el la psikiatra domo tra la malantaŭa pordo kelktempe post la naŭa matene, la tagon, kiam la morto malkovriĝis. Vi mem diris, studante lian dosieron, ke li kapablus murdi.”

“Ĉu li lasis fingropremojn?”

“Ne. La murdinto pensis pri tio, kaj zorgis ne lasi spurojn.”

“Kompatinda knabo! Ĉu almenaŭ vi scias, kiel li faris?”

“Ne. Sed ni suspektas.”

* * *

“Mi havas plenan konfidon al vi,” diris la juĝisto, transdonante al Karal la traserĉajn leterojn. “Se estus iu via kolego, mi verŝajne ne akceptus, sed vi havas neracian, instinktan kapablon senti, kiu krimis, kaj mi ege fidas vin. Mi esperas, ke vi trovis la ĝustan personon.”

“Mi ne scias kiel danki vin, sinjoro juĝisto. Tiu ideo traserĉi iliajn loĝejojn estas ne tre racia, kiel vi diris, sed mi kredas je ĝi.”

Jano Karal kaj kolego Izidoro decidis komence viziti la apartamenton de l’ kamentubisto, sed nek Potiro nek lia patrino estis hejme, kaj ŝajne ne ekzistis tie domgardistino, kiu havus ŝlosilon.”

“Ni iru al la flegisto,” Jano diris.

Temis pri Ksaviero Puramán, psikiatria flegisto, kiu posedis la bienaŭton, en kiu policistino foje vidis skulptaĵon probable ne laŭleĝe akiritan. Puramán troviĝis hejme, kaj estis koloso. Videble, aĉhumora koloso. La vizaĝo, aroganta kaj nefajna, ne impresis plaĉe.

“Mi ne havas tempon, mi ne komprenas, kial vi venas al mi, mi devas urĝe foriri,” li bojis.

“Kien?” demandis Izidoro.

“Tio, frateto, estas mia afero, ne via. Ĉu vi rajtas devigi min respondi?”

“Ne nun. Se vi ne volas hodiaŭ, ni povas venigi vin al la policejo, kie vi estos leĝe devigita respondi. Sed se ni foje devos rakonti ĉion ĉi al tribunalo, via nuna sinteno ne aperos favora por vi.”

“Nu, mi devas foriri, mi iros al la policejo, kiam mi ricevos bonordan vokilon. Bonvolu foriri, sinjoroj.”

“Vi povas foriri, si vi deziras, sed ni restas ĉi tie. Ni traserĉos viajn posedaĵojn.”

“Traserĉos? Ĉu vi havas juĝistan rajtigilon?”

“Kompreneble,” diris Karal, kun elmontro de l’ dokumento. “Mi ne komprenas. Kiabaze vi volas traserĉi mian loĝejon?”

“Tio, frateto, estas nia afero, ne via,” Izidoro ironiis.

“Nu, mi restos kun vi, tamen ...”

“Sed vi devas foriri ien urĝe!”

“Mi senkulpigos min.”

“Ĉu vi konis d-ron Pilatu?” demandis Izidoro.

“Mi restas por observi la traserĉadon, ne por respondi al viaj demandoj.”

“Kiel vi volas,” komentis Jano, kaj li aldiris: “Mi ŝatus tamen vortigi unu demandon: ĉu vi scias ion pri bovino en lia hejmo?”

La rigardo, kiun Karal ricevis, estis plene profesia: la psikiatria flegisto jam pretis psikiatrie flegisti. Sed li tuj regis sin, skuante kompateme la kapon.

* * *

“Kiam mi montris al li la tutan dosieron, inkluzive de la raportoj laboratoriaj, ni vidis ke li ne eltenos longe. Li fine konfesis. Li kredis esti ekster troveblo, kaj tute ne komprenis, per kia magia procedo ni atingis lin.”

Jano kaj Ĝoja promenis man-en-mane laŭlonge de Tjazo.

“Kion pritraktis tiu raporto?” ŝi demandis.

“La etajn fibrojn. Mikroskopajn fibretojn, kiujn ni trovis sur la vestoj de Pilatu. Ili devenis de malnova frenezjako, kiun ni trovis ĉe Puraman.”

“Diable! Kial do li uzis frenezjakon?”

“Nu, dum la fatala nokto, li vizitis la psikiatron. Puramán estis la estro de la ŝtelista bando. Li sciis, ke post unu aŭ du tagoj la fisko pridemandos Pilatun, kaj li rigardis tiun nefidinda, nekapabla rezisti al la premoj de enketista sondado. Siatempe, Pilatu kaj li laboris kune en psikiatria hospitalo. Pilatu lin konstante humiligis kaj la flegisto decidis foje venĝi sin.”

“Tamen, dum jaroj li utiligis la psikiatron!”

“Jam tio estis venĝo. La psikiatron li ligis al la bando ĉantaĝe, minacante riveli iun profesian miskonduton, pri kiu li eksciis en la hospitalo. Sed kiam Pilatu fariĝis danĝera, Puraman likvidis lin, sadisme.”

“Kiel?”

“Li surmetis al li frenezjakon. Herkule forta, li certe ne devis multe peni por superi la maldikan psikiatron. Li ŝovis ĉi-lastan sub la sofon, ligis liajn maleolojn al la meblopiedoj, kaj metis lian kapon en ordinaran plastan sakon. Tio sufiĉis por sufoki la psikiatron, kiu, pro malliberaj manoj, ne povis seniĝi je la kapsako.”

“Terure!”

“Jes. Puramán sciis, ke Pilatu havis la frenezan ideon kuŝi sub la sofo dum paciento elbobenis siajn revojn, sonĝojn aŭ mi-ne-scias-kion alian. Tial li metis lin sub la sofon. Kuŝiginte Pilatun kun la sufoka sako, li forprenis la sliparon kaj rendevulibron, por ke oni ne retrovu la nomojn kaj adresojn de la priŝtelitoj. Li sciis, ke en siaj dosieroj, la psikiatro ne skribas tiujn.”

“Sed Pilatu ne surhavis frenezjakon, kiam oni trovis lin!”

“Kompreneble ne. Puramán — kies manoj ne estas tre puraj, cetere — revenis tra la malantaŭa pordo samnokte je la kvara. Li konstatis, ke la psikiatro laŭplane mortis. Li forprenis la plastan sakon, la frenezjakon kaj la ŝnurojn, kiuj ligis la maleolojn al la sofo, kaj foriris, zorge puriginte ĉiun lokon, kie li estus povinta lasi fingrospurojn.”

Ili paŝis plu, silente.

“Nu, jen murdomistero solvita,” fine diris Ĝoja. “Ĉu vi faris ion rilate la aliajn en la ŝtelbando?”

“Ne. Puramán asertas, ke li laboris sola, kio estas sensencaĵo. Ili eble jam forkuris eksterlanden. Espereble, ni foje kaptos ilin per kutima polica rutino.”

“Kaj kio pri la kamentubisto? Kaj pri la bovino?”

“Pri tio ni scias nenion.”

Neatendita juna voĉo sonis gaje malantaŭ ili. “Feliĉe, ke scias mi,” ĝi diris. La paro sammove, samsekunde turnis sin. Ĵus parolis Stefano, la nevo de Ĝoja, kiu tenis specon de vojaĝsako enmane.

“Pri kio vi nun fanfaronas?”, “Kiel vi povis ...?” ambaŭ diris samtempe.

“Nu, vi ne estas facile troveblaj, kiam oni havas gravegajn novaĵojn por vi. Se mi ne konus viajn kutimojn de geamantoj ...” La junulo ridis.

“Ne eluzu pliafoje nian paciencon. Klarigu!” Jano diris, preskaŭ ordone.

“Nu, vi nenion petis de mi, sed mi decidis proprainiciate partopreni en la enketo. Onklino Ĝoja transdonis al mi ĉiujn policajn sekretojn, kiel kutime, eĉ se ne leĝe (sed leĝe ŝi mem devus nenion scii, ĉu?). Mi do interesiĝis pri via kamentuba Potiro. Mi du- aŭ trifoje gvatsekvis lin senrezulte, ĝis foje jen mi vidis lin foriri buse kun sako. Kiam li eliris, li forgesis sian sakon, sed li elbusiĝis tiel rapide, lastsekunde, ke mi ne povis sekvi lin, jam la buso re-ekiris.”

“Kaj vi evidente kaptis la sakon,” Jano diris.

“Kaj vi evidente trovis en ĝi bovinon,” aldonis Ĝoja.

“Ekzakte. Ne bovinon, sed voĉon de bovino. Rigardu.”

Kaj Stefano eltiris el la sako objekton iom similan al eta akordiono. Disvolviĝante, ĝi ekblekis perfektan bovan muĝon. Preterpasanto rigardis mire, kaj ekridis.

“Sed kiel diable diveni por kio utilas tiu ... e... amuzilo? Kial Potiro uzis ĝin en la psikiatria domo?”

“Ne necesos diveni,” Stefano respondis, “mi scias.”

“Kiel do?”

“Mi kompreneble iris reporti al tiu kompatinda knabo la sakon, kiun li (certe intence) perdis. Mia fajna vizaĝo sendube inspiris lin, ĉar li rakontis sian tutan vivon al mi. Eble ĉar li ne plu havas psikiatron. Nu, mi ne rakontos ĉion.”

“Almenaŭ la ĉefpunktojn.”

“Li malamis Pilatun — kvankam samtempe li iel bezonis lin — ĉar tiu ne prenis serioze la fakton, ke li ofte aŭdas bovinon muĝi, kaj ankaŭ katenojn grinci, kiam nek bovino nek katenoj ĉeestas. Li konis la domon, ĉar li jam antaŭe purigis ĝian kamenon. Por tion fari, li devis iri al la subtegmentejo, dum pacientino troviĝis tuj sube, en la kabineto. Li rimarkis, ke tie supre, li aŭdas ĉion, kaj ke estas eksterordinare, kiel tiu virino libere parolas pri aferoj, kiujn li kuraĝus mencii al neniu.”

“Tiam li sentis, ke simila traktado utilus al li, ĉu ne?” Ĝoja supozis.

“Jes, kaj Pilatu konsentis okupiĝi pri li. Komence, Potiro tre ŝatis, sed post kelka tempo li havis la impreson, ke la psikiatro ne kredas lin. Li aĉetis ĉi tiun objekton, kiu perfekte imitas la muĝon de bovino, kaj havis la vere frenezan ideon estigi en Pilatu la saman senton, ke aŭdiĝas nekompreneblaj bovblekoj. Kaj bruo de katenoj. La matenon de la krimo, ĉirkaŭ la kvina, li enŝteliĝis tra la malantaŭa pordo. Kiam li siatempe purigis la kamentubon, li rimarkis, ke la ŝloso de tiu pordo estas difektita.”

Pilatu pri tio ne zorgis. Li ne timis domŝtelistojn!“

“Potiro do sciis pri tiu pordo, kaj la koncernan nokton li senbrue eniris kaj supreniris al la subtegmentejo. Lia plano estis tie atendi ĝis venos la 10-a matene, horo de lia rendevuo kun Pilatu, dum kiu li aŭdigos katenbruojn kaj bovmuĝojn, por ke la psikiatro pensu, ke ial, Potiro ne povis veni, sed anstataŭ li venis la bruoj, kiuj obsedas lin.”

“Li estas komplete freneza!” Jano murmuris.

“Precize tial li vizitis frenezdoktoron, ĉu ne? Li efektive agis laŭ sia plano. Li tute ne sciis, ke Pilatu kuŝas senviva. Li aŭskultis kun ĝuo la unuan klientinon, kaj kiam la dua foriris post nur dek minutoj, li fariĝis senpacienca kaj aŭdigis la bruojn. Ili resonis tiel forte, ke Baldua, kiu ekde la 7:30 gvatis surtrotuare, aŭdis ilin kaj proksimiĝis.”

“Nu,” diris Jano, “mi ĝojas, ke ni havas klarigon pri tiu fantoma muĝado, kaj ke mi povos komuniki ĝin al Baldua. Tiu spionspiono iom subtaksas la policon, kaj plezurigos min montri al li, ke racia klarigo ekzistas — aŭ eble ne racia, sed reala — pri la strangaj bruoj, kiujn li aŭdis.”

“Nu, Potiro donis al mi la muĝilon. Kion mi faru el ĝi?” Stefano demandis.

“Ĝin devas havi la polico, ĝi estas atestaĵo. Kiam la prikrima kortumo juĝos la kazon, ĝi devos troviĝi tie.”

“Ĉu oni aŭdigos ĝin en la tribunalo?”

“Certe. Estas ero de la kazo, ĉu ne? La advokato de Puramán certe provos ŝovi la kulpon sur Potiron, kaj tiu devos klarigi sian ĉeeston en la domo.”

“Mi esperas, ke mi povos ĉeesti tiun kunsidon de l’ kortumo. Mi ne volus maltrafi la publikan aŭdigon de tiuj muĝoj en kadro tiel solena!”

“Vi certe ĉeestos, kiel atestanto. Vi nepre devos atesti pri tio, kiel vi trovis la muĝilon, ktp.”

“Ĝu-ĝu-ĝu-ĝu! Kia ĝuo! Ĉu mi ankaŭ povos antaŭ tiuj seriozaj sinjoroj sonigi tiujn muĝojn? Dankon, onklo, via ĵusa parolo estis plej bela donaco al mi.”

La triopo plu paŝis, ridetante. Jano, kiu ne facile akceptis la ofte superecan sintenon de Henriko Baldua, ekhavis ideon:

“Certe, simila muĝilo estas malmultekosta, ĉu ne?” li diris. “Mi aĉetos unu, kaj ĝin sendos anonime al Baldua, antaŭ ol raporti pri ĉio ĉi. Imagu lian vizaĝon, kiam li malfaros la pakaĵon, eltiros nekomprene specon de akordioneto, kaj ekaŭdos tondran “Muuuuuuuuuu!”

Stefano fuĝas de la polico

“Sed tio estas mia veturilo!” Karal nekredeme ekkriis. Antaŭ li, leŭtenanto Remon ĵus ripetis al sia telefona kunparolanto la indikojn, kiujn li ricevis antaŭ minuto.

“Via aŭto?” li eĥis mire, ripozigante la telefonon.

“Jes, mia!”

“Kia eksterordinara koincido! Ĉu Ĝoja...?”

“Ne. Prenis ĝin ne mia edzino, sed mia nevo Stefano. Li pruntis ĝin de ni por du tagoj, por iri al Akvoviva.”

“Ĉu vi scias, kiam li intencis foriri?”

“Jes, li tion menciis hieraŭ, kiam li venis prunti la aŭton; li diris, ke li forveturos je la oka ĉi-matene.”

“Vere ni estas bonŝancaj. Estos multe pli facile trovi ĝin kaj lin averti, se eĉ antaŭ la unua serĉeto ni jam konas la direkton, kaj la horon, kiam la veturilo ekiris. Ni senpene deduktos ĝian proksimuman situon.” La leŭtenanto reprenis la telefonon kaj kelkvorte klarigis en ĝin kiel precizigi la antaŭe donitan serĉ-ordonon.

“Bonŝancaj! Jes, iurilate, sed aliflanke ... Pensi, ke mia nevo vojaĝas tute trankvile kun bombo eksplodonta ... Je la kioma la ulo diris, ke ĝi eksplodos?”

“Je la 11-a.”

“Ni disponas do iom pli ol du horojn por lin trovi kaj liberigi je tiu minaco. Ni esperu, ke li ne ŝanĝis sian planon.”

“Ni verŝajne baldaŭ scios.”

“Mi ankoraŭ ne kapablas kompreni, kiel tiu teroristo povis konfuzi mian aŭton kun tiu de la celata sekreta agento.”

“Malfeliĉa hazardo. Via veturilo troviĝis en la sama aŭtolasejo, ĝi havas la saman koloron, estas la sama modelo, kaj la numerplatoj tre similas. Verŝajne ili ege rapidis, kaj kiam oni ŝtele faras tian kaŝan laboron, oni havas streĉitajn nervojn, kiuj fojfoje fuŝigas. Ni neniam scios la detalojn, ĉar la bombmetintojn ni neniam kaptos.”

“Estis tre honeste fare de ili averti vin tuj, kiam ili konstatis la eraron.”

“Nu, ĉiam devas esti proporcio inter risko kaj efiko. Estas en nenies intereso, ke simpla civitano senrilata kun ilia sekreta milito mortus kaj eble mortigus aliajn, dum estas tre facile kaj senriske informi la policon pri la fuŝo. Estas la avantaĝo de aŭtomata telefono por ili. Ni ĝenerale grumblas pri tio, ke telefonanton oni ne plu povas kapti kiel en la komencaj tempoj, sed ĉi-kaze, dank’ al tiu anonimeco, sendube, via nevo estos savita.”

*

Fakte, la afero ne estis tiel simpla. Stefano ja, kiam li aŭton disponis, ĉiam akceptis en ĝin petveturantojn, verŝajne pro iu reciproka sento: li mem ofte vojaĝis petveture. La viro, kies petgeston li pozitive respondis, estis eble 25-jara, mezgranda, kun plaĉa vizaĝo, kaj dorsosako videble tre peza. Kiel Stefano povus diveni, ke la dorsosakon plenigas la rezulto de ĵus sukcesinta bankorabo? Ke la simpatia petveturanto havas ĉe si aŭtomatan pistolon kaj post nelonga banala konversacio diktos mem la vojon sekvotan?

Antaŭ ol la polico havis la tempon “ŝlosi” la kvartalon, kie la banko situas, la junulo jam motorcikle atingis la kelon, kie li preparis la ŝanĝon de personeco — de maskita rabisto-motorciklisto al kampadulo dorssaka — kaj li decidis petveturi pro la penso, ke oni des malpli kapablos trovi lin, se li mem lasos al la hazardo la elekton de la veturilo, kiun li uzos.

Kaj nun, li eligis sian pistolon, kaj ordonis al Stefano direktiĝi al Malpáz.

*

“Ĉu vi havas radion en via veturilo?” la leŭtenanto demandis, kaj, ĉe jesa respondo, li donis instrukciojn por ke dissendiĝu “urĝa mesaĝo al s-ro Stefano Farnadzo, veturanta en aŭtomobilo kun jenaj karakterizoj: ...” La mesaĝo kompreneble nenion klarigis, nur petis, ke li urĝe kontaktu policejon. La unua serĉado, kiun la polico entreprenis, ja tute ne sukcesis.

“Espereble li aŭskultos...” onklo Jano diris emociplene. Estis la 9-a kaj 45 minutoj.

*

“... estas petata komuniki kun la polico kiel eble plej urĝe pro serioza kaŭzo. Ni ripetas. Urĝa mesaĝo al s-ro Stefano Farnadzo ...”

“Estas mi!” ekkriis Stefano. “Kio ...?” Sed la alia jam interrompis: “Vi serĉas pretekston por min liveri al la polico, ĉu ne? Kvankam kiel vi intencas fari, mi ne povas imagi mem.”

“Vi regas la situacion ĉi tie,” Stefano rebatis. “Vi min mortigus, antaŭ ol mi eĉ okulumus al policano. Mia paperujo troviĝas en mia jako sur la malantaŭa seĝo, prenu ĝin, ĝi enhavas mian identigan karton.”

“Se vi opinias, ke per tia ruzo vi atingos, ke mi ĉesu direkti la armilon al vi, vi eraras,” la kaptinto sarkasmis. Kaj plu tenante Stefanon sub minaco pistola, li gimnastikis ĝis li sukcesis kapti la jakon, kaj la paperujon. Malfacile kredante la proprajn okulojn, li murmuris:

“Vi pravas, vi nomiĝas Stefano Farnadzo. Sed kiel eblas ke la polico ...?”

“La mesaĝo tute certe ne rilatas al vi,” diris la nevo de Karal, pensante, ke ju pli li sekurigos la alian, des pli bone por li estos. “Eble iel eksciis, ke estas ia danĝera difekto en la motoro aŭ alia organ...”

“Ne parolu!” la kunulo bojis, kaj Stefano malagrable sentis, ke tiu fariĝas nerva. “Mi bezonas pripensi, kaj povas pripensi nur en silento. Se la polico serĉas ĉi tiun aŭton, eĉ kun savaj intencoj, tio ŝanĝas la tutan problemon.”

*

10:00

“Jano! Kio okazas?” En la telefono aŭdiĝis la voĉo de Ĝoja Karal, la edzino de l’ polica detektivo. “Ĉu mi ĝuste aŭdis aŭ ĉu mi ial miskomprenis la nomon? Ĉu la radio ne ĵus dissendis mesaĝon por Stefano?” Jano hezitis, ĉu diri la veron aŭ ne.

“Jes, ni provas atingi Stefanon...”

“Devas esti tre facile, li iris al Akvoviva. Vi certe povas kalkuli, kie li proksimume troviĝas sur la aŭtvojego.”

“Ĝuste la problemo estas, ke li ne troviĝas sur ĝi.”

“Jano! Klarigu al mi sincere. Mi maltrankviliĝas. Almenaŭ mi sciu!” Ŝin aŭdeble jam tenis angoro. En similaj cirkonstancoj, estas pli bone scii la veron ol lasi la imagon disvagi. Li klarigis pri la bombo.

“Terure! Kio povis okazi al li?”

“Mi ne komprenas. Policaj veturiloj serĉis laŭ la tuta vojego, kaj ankaŭ laŭ la aliaj vojoj. Stefano ial ŝanĝis sian direkton. Ne eblas, ke li plu vojaĝus direkte al Akvoviva.”

“Strange! Kial do li ŝanĝis?” Kaj kun trema voĉo ŝi aldonis: “Ĉu eblus, ke la bombo jam eksplodis?”

“Ne. Se tio okazus, ni trovus eĉ pli facile ... Sed ne maltrankviliĝu. Ni nepre trovos lin. Nun la tuta landa polico estas avertita. Al kiu ajn loko li iras, ni ne pretervidos lin.”

*

10:15

“Ne povas esti danĝero meĥanika. Tio estus troa koincido,” la juna rabisto konkludis sian pripensadon. “Sekve, iel la polico sekvis min, kaj scias, ke mi veturas viaaŭte. Kial ili ne arestis min pli frue, mi ne komprenas, sed pro iu nepensebla indikaĵo ili scias, ke mi elektis vin kiel transportanton.” Li eksilentis plu, medite. “Kaj tamen,” li reparolis, “mi bezonas veturilon.” Ŝajnis, ke li bezonas laŭte paroli por ordigi siajn pensojn. Tial, eble, li postulis silenton por pripensi. Tio ne plaĉis al Stefano, kiu diris al si: ‘Se li tiom bezonas laŭtvoĉi por elturniĝi pense, eble li ne estas tre inteligenta’. Sed jen la alia plu diris:

“Ĉu mi mortigu vin, kaj eskapu en la kamparon? Se mi ne mortigos vin, kaj petos, ke vi lasu min ie ĉi-proksime, vi tuj informos la policon, kie kaj kien mi forfuĝis. Do mi devos mortigi vin.”

*

10:20

“Jano, ĉu vi havas novaĵojn?”

Palvoĉe li respondis:

“Ne, kara, ni faras nian eblon.”

“Avertu per radio, dirante la veron. Kial vi tion ne faris?”

“Ni ne volas maltrankviligi la tutan loĝantaron. Estas jam tro da tiuj teroristaj agoj.”

“Sed se la homoj scios, pri kio vere temas, ili prenos la aferon pli serioze, kaj pli helpos vin. Ĉu li havis sufiĉe da benzino por la tuta vojaĝo?”

“Mi ne scias...”

Estis decidite dislanĉi novan mesaĝon al la tuta civitanaro, kun speciala atento pri aŭtistoj kaj benzinvendistoj. Ĉiuj personoj rimarkintaj la koncernan veturilon estis petitaj informi la plej proksiman ĝendarmejon aŭ policejon.

*

10:25

Unu minuton antaŭ ol tiu insista mesaĝo efektive dissendiĝis, la juna rabisto diris:

“Fermu vian radion, tiu muziko malhelpas min pensi.” Al kio li aldonis:

“Iru la unuan mallarĝan vojon, kiu direktiĝas al la montaro. Mi bezonas pripensi, kaj sur la vojo, kie ni nun troviĝas, ni tro riskas renkonti polican aŭtomobilon.”

Post du minutoj, ili forlasis la jam triarangan vojeton, sur kiu ili tiutempe veturis.

“Tiu neasfaltita vojeto perdiĝas en la arbaron. Uzu ĝin. Tiel mi povos trankvile kaj senriske konsideri vian sorton, kaj la mian.”

*

10:35

“Kion diras la helikopteroj?” Jano demandis.

“Ili nenion trovis,” respondis Remon. “Ni kalkulis ilian serĉozonon laŭ la kapabloj de via veturilo. Ili superflugis komence la unuarangajn vojojn, poste la duarangajn, nun la triarangajn. Sed ne estas tre facile.”

*

10:40

“Mi petegas vin, Ĝoja, ne voku min plu; se mi havus informojn, mi tuj telefonus al vi.”

“Mi scias. Racie vi tute pravas. Sed mi ne povas ordoni al mi ne telefoni, mi tiom zorgas! Ĉu vi ne ricevis respondojn al la alvokoj?”

“Jes. Dekojn. Ni esploras ĉiujn. Sed multaj koncernas similan veturilon, tamen ne ĝin.”

Li ĝemspiris. Jam per si mem la atendo estis nervoŝira. Kaj Ĝoja tiom amas sian nevon!

*

10:45

“Mi laboris ĉe garaĝisto, kaj, kvankam mi ne findiplomiĝis, mi tamen faris meĥanikan metilernon,” diris Stefano. “Se estas io vera en tiu radiomesaĝo, se temas pri meĥanika danĝero, mi povus tion kontroli, kaj verŝajne rapide trovos.”

Sed la alia malfidis.

“Vi provos uzi tiun pretekston por superruzi min iamaniere. Ne. Certe tiu mesaĝo ne rilatas al meĥaniko. Iel ili sciis pri mi, kaj volas min kapti. Sed ili ne sukcesos ...”

La veturilo nun supreniris en arbaro laŭ zigzaga tervojo.

“Ĉiaokaze, se estus ia serioza difekto, jam delonge la akcidento okazus. Ni veturas nun jam pli ol unu horon kaj duonon, kaj ĉio montriĝas en ordo.”

*

10:50

Ili staris ĉirkaŭ mapo. Remon signis lokojn graskrajone.

“Ĉi tie, tie, tie kaj tie ĉi,” li finis. “Tiuj telefonaĵoj koncernas la saman regionon. Verŝajne do ne temas pri eraroj, sed pri atestantoj, kiuj aŭtente vidis ĝin.”

“Tamen mi ne komprenas, kial Stefano iris tiudirekten. Ĉu li freneziĝis?” Jano prononcis zorgmiene, kaj jen la telefono eksonoris.

“Nekredeble!” komentis Remon aŭskultante, kaj relokinte la aparaton, li mire rigardis Janon.

“La ĝendarmoj de Novafónt, en la distrikto de Montlimaka, patrolis sur monta, traarbara vojo, kiam el vojo senasfalta alvenis veturilo kun la samaj koloro kaj marko kiel via. La numerplaton ili ne havis la tempon noti, ĉar vidinte la ĝendarmojn, aŭ eble eĉ nur la asfaltan vojon, la veturilo returne iris kun freneza rapideco. La ĝendarmoj provas sekvi ĝin, sed atingis en la arbaro vojkrucon kun tri eblaj direktoj kaj misprenis la spurojn de alia aŭto por tiuj de la via. La stiranto de la koncerna aŭto nenion vidis. Sed sekvante liajn spurojn, perdis multe da tempo, kaj nur nun rekomencis serĉi.”

“Mi malpli kaj malpli komprenas,” Jano diris. “Ŝajnas, ke li fuĝas de l’ polico!”

*

10:55

“Damne! Helikoptero! Ĉu ili serĉas nin?” diris la bankpurigisto. “Kaj antaŭ minuto ni duonvidis ĝendarman veturilon! La aŭton ili povas facile rekoni. Kion vi opinias? Ĉu mi mortpafu vin, por ke vi nenion rakontu, kaj mi fuĝu piede?”

“Oj, ej, bmps,” diris Stefano, kies gorĝo tro striktiĝis, por ke li povu normale vorti.

“La ĝendarmoj certe elektis malĝustan vojon ĉe la kruciĝo,” la alia plu parolis. “Se ne, ili jam atingus nin. Tamen estas domaĝe, ke mi ne havas tempon por pensi. Mi bezonus planon, planon, ĉu vi komprenas?”

Glp, je-e-e-e-es, srbpf”, sonis la gorĝo stefana, dum li ripete glutis sian salivon. Ankaŭ li konstatis, ke kiaj ajn liaj spertoj de polichelpanto, liaj mensaj kapabloj plene paraliziĝas.

“Jen ree asfaltita vojo, iru ĝin,” la rabisto ordonis. “Tie malpli vidiĝos la spuroj. Veturu centon da metroj, kaj faru turniĝon, en loko malplej spurŝata. Nu, mi diros al vi, ĉu taŭgas aŭ ne.” Tion ili faris. Post nelonge, ĉeflanke aperis arbara vojeto kovrita de ŝtonetoj. Ili elektis ĝin.

*

10:57

“Se oni enkalkulas ĉiujn voj-disbranĉiĝojn, li troviĝas interne de ĉi tiu perimetro,” la ĝendarmestro de Montlimaka klarigis, montrante la mapon. “Kompreneble li povus reveni al la asfaltita vojo, kiu iras de Helikéj al Fungovál, ĉe la loko nomata Karelodza, se li turnos sin kaj retroveturos tien, de kie li forkuris, sed mi tion dubas. Plej verŝajne li sekvos unu el la aliaj direktoj.” Kaj li donis ordonojn por bloki ĉiujn elirejojn.

*

“Feliĉe, la arboj estas sufiĉe densaj por nin protekti,” la bankŝtelinto diris, “jen la helikopteroj venas duope.” Efektive, de la ĉielo oni vidis nur la arbosuprojn, tiel mallarĝa la tera vojo nun estis.

“Kio okazas al vi? Kial vi haltas?” li subite demandis.

“Benzino. Finite,” simple respondis Stefano.

“Ni eliru, tuj.”

Li plu minacis Stefanon pistole. La nevo de Karal sin demandis, ĉu profiti la okazon por pugnofrapi lin, sed li ne estis sperta boksisto kaj timis maltrafi.

“Puŝu iom la aŭton sub tiujn arbojn, ke oni ne vidu ĝin de supre,” la rabinto ordonis. Stefano nur povis obei.

“Kaj nun, supren, ek!”

Ili grimpis pli alten sur forta deklivo, laŭ apenaŭ videbla piedvojeto, perpendikle al la tervojo, kie la aŭto staris. Evidente, Stefano estis pli bona gimnasto kaj en pli bona fizika stato, kaj li antaŭeniris des pli rapide, ĉar la rabaĵplenan sakon la alia, malfideme, konservis. Tiun diferencon Stefano mense registris, sed li ne kapablis decidi, kiel utiligi sian avantaĝon. Li iom konsideris la eblecon plonĝi sur la alian, aŭ simple forkuri, sed li timis refleksan premon de la pistola ellasilo. “Ej, atendu, vi progresas pli rapide ol mi. Tio ne estas normala,” la petveturinto ekkriis. Post kelkaj pliaj paŝoj, dum kiuj li spiris pli kaj pli brue kaj pene, laciĝo venkis malfidon:

“Prenu mian sakon, tiel vi ĉesos saltkuri kiel kapro.”

Kun la armilo konstante orientita al Stefano, li transdonis la dorsosakon. “Se mi ne murdu vin, almenaŭ al io vi utilu,” li aldonis, filozofe.

*

10:59

Ĝoja ploris. Sola en la apartamento, ŝi, ĝenerale tiel stabila, fortika, egalanima, ne kapablis subpremi la larmojn.

Stefanon ŝi amis tenere. Eble ĉar lia patrino mortis, kaj lia patro, reedziĝinta, transloĝiĝis eksterlanden, ŝi havis al li rilaton multe pli korligan ol de simpla onklino al nevo. Jam longan tempon nun — fakte eĉ ne 20 minutojn — ŝi ne plu aŭdacis telefoni al la edzo, sed ŝi ne dubis, ke se ili trovus Stefanon, li tuj informus ŝin. Ĉar neniu komuniko venis, tio signifis, ke Stefano estas perdita.

En la policejo Karal paŝis tien kaj reen, tien kaj reen, kiel urso enkaĝa. “Mi freneziĝas”, li pensis, “mi pli kaj pli freneziĝas”. Aŭ pli ĝuste tion li sentis, ĉar pensi jam estis io supera al liaj fortoj. Ĝislime streĉita, li atendis, kaj li superstiĉe subpremis la deziron rigardi, kioma horo precize estas.

*

11:00

Karal pugnobatis la tablon. Remon sentis fortan ondon de kompato plenigi lin. Ĝoja — aliloke en la urbo — hipnote rigardis la horloĝon, turmentata per alternaj ondoj de espero kaj malespero. En Montlimaka, la ĝendarmestro sentis siajn makzelojn premiĝi ege forte, kaj li levis la ŝultrojn, senkuraĝigita. Piloto de helikoptero, kiu tiam troviĝis tre malalte, subite ekkonsciis la horon kaj preĝis Sanktan Kristoforon, ke la eksplodo ne okazu tuj sub li.

*

11:05

“Ni haltu momenton kaj sidiĝu,” diris la bankatakinto. “Vi ŝajnas pli bonfarta kun la sako ol mi sen ĝi. Eble ĉar vi ne vivas sub tiom da streĉo. Mi ne kapablas pensi, kio okazos al ni, aŭ, pli ĝuste, kio okazu. Ĉu vi havus ideon?” Stefano apenaŭ kredis je la propra voĉo, kiam li aŭdis ĝin prononci: “Kiom vi pagus la ideon?”

La aliula vizaĝo iom malstreĉiĝis. Ambaŭ sidiĝis sur rokojn. “Ĉu vi volas, ke ni dividu?” li demandis. “Kial ne?”

“Vi tute pravas. Kial ne?” respondis Stefano. “Estas stulte konduti kiel malamikoj. Tio nur pliigas la streĉon, jam apenaŭ elporteblan. Sed same multe kiel vi mi ŝatus riĉiĝi.”

La nervoj de Stefano estis tiel streĉitaj, ke li ne sciis, ĉu li komedias aŭ diras la veron.

“Kiel vi nomiĝas?” demandis lia kaptinto.

“Stefano. Vi legis ĝin el mia karto. Kaj vi?”

“Jes, mi legis ĝin, kaj jam forgesis. Mi vere ne troviĝas en normala stato. Mia nomo estas Ivano. Ĉu vi scias ion pri investoj?”

Stefano ĉerpis el tiuj vortoj okazon sekurigi sian pozicion. Li mensogis: “Ho jes, mi laboras en financa oficejo.”

“Bonege! La problemo, kiam oni akiris ĉi tian kapitalon,” — li gestis al la sako — “estas ĝin investi por vivi tutvive el la procentoj, aŭ dividendoj, aŭ kiel ajn diable oni tion nomas.”

“Kion vi faros per la mono?”

“Mi intencas konstruigi al mi dometon en Korsiko. Ĉu vi konas Korsikon?”

“Ne.”

“Estas surtera paradizo.”

Ambaŭ eksilentis. Stefano ŝate ĝuis la alvenon de tiu malstreĉiĝo. Iom post iom li konsciiĝis pri la situacio, kiu komencis aspekti ridiga. Jen li sidas en monta arbaro, fore de ĉia civilizo, kun nekonato, kies dorsosako, nun kuŝanta apude, entenas ... kiom? centmilojn, tute certe ... Neniu scias, kie troviĝas. Kaj la nevo de policano, estas tentata forlasi ĉion, kaj foriri kun duono de la rabaĵo ien, kie li vivos riĉule, senzorge, ĝis ... Jen estis la tikla punkto. Ĝis kio? Ĉu ĝis li mortos? Ĝis lin kaptos la polico? Aŭ ĝis li ne plu elportos la situacion, la vivon malproksime de onklino Ĝoja kaj ties rideto, (plus ties vinsaŭca kokidaĵo, ame kuirata), kun agrabla partopreno, jen fakta, jen nur rakonta, en enketoj de Jano Karal ...

El la revo ronko lin tiris. La kunulo apud li dormis, kio igis la situacion eĉ pli komika. “Li verŝajne ne dormis, ekscitiĝe, dum la nokto antaŭ ol bankorabi”, li diris al si. Kaj li sin demandis, ĉu signi aŭ ne — kaj, se jes, kiel — al la helikoptero, kiu zumas super ili.

*

11:15

Tutkorpa ekskuo vekis Ivanon. Kun larĝe malfermita buŝo, li portis la manon al sia koro. “Nur sonĝo!” li diris, kaj post paŭzeto: “Mi sonĝis, ke polica helikoptero bombas nin.”

Stefano plu silentis. Al li ĵus venis la konscio, ke ankaŭ li duondormis. “Mi dormis!” mire konstatis la alia. “Kaj vi ne prenis mian pistolon! Vi do vere deziras esti mia aliancano!” Li kaptis la manon de Stefano kaj ĝin premis emocie.

Nur tiam Stefano konsciis, kiom stulte li enlasis sin en dormon. Pro elĉerpiĝo, tute certe. Li efektive estus povinta preni la pistolon, kaj eĉ la sakon. Kun sia ege supera fizika trejniteco, li rapide metus agrablan distancon inter la alia kaj si. Sed la ideo eĉ ne tanĝis lin. “Mi soifas,” Ivano plendis. “Ĉu vi havas ion por trinki?”

“Mi fakte havas tutan piknikon, sed ĝi kompreneble troviĝas en la veturilo.”

“Kion vi opinias? Ĉu estas tro frue por manĝi, laŭ via gusto?”

“Ne. Post tiuj emocioj, mi volonte glutus ieton. Kaj manĝante ni povus diskuti pri niaj planoj ...”

“Bona ideo. Iru preni la piknikon, kaj ni provos organiziĝi. Ial mi refariĝas optimisma. Eble ĉar la helikopteroj forflugis, kaj la polico ne trovas nin.”

Stefano ekstaris, kaj komencis paŝi malsupren, al la aŭto.

*

11:16

“Eble mi eraris decidante koncentri niajn fortojn al la regiono de Novafónt,” Remon diris, ne tre fiere. “La eksplodo certe okazis aliloke, ĉar tie svarmis tiom da ĝendarmaj veturiloj kaj helikopteroj, ke la eksplodo jam estus raportita.”

Karal nenion diris. Lia haŭto estis morte blanka.

*

11:17

“Mi vidas la aŭton. Ne estas dubo, mi facile povas legi la platnumeron binokle,” ĝendarmo Kop prononcis en la mikrofonon de sia veturilo. La kolego apud li silente kapjesis.

“Ĉu bonorda? Aŭ ĉu ruinigita?” sonis iom tro vibre la estra voĉo en la laŭtparolilo.

“Tute bonorda, kiom mi povas vidi. Ĉu ni iru vidi proksime?”

“Ne. Eble la eksplodo simple prokrastiĝis. Indiku tute klare vian situon, kaj ni sendos fakan opon.”

“Bone. Ni situas je... Ej!” Lia voĉo komplete ŝanĝiĝis kaj fariĝis tute ekscitita. “iu malsuprenvenas laŭ la deklivo al la aŭto. Juna viro.” Li eliris el la aŭto kaj kriis: “Haltu! Danĝero!” Sed Stefano ne aŭdis. La kolego tiris el la poŝo fajfilon kaj fajfis. Ve! Eble pro la bruo de helikoptero, kiu alproksimiĝis, ankaŭ tiu signalo restis senefika.

Tiam la unua ĝendarmo, kiu perfekte konis la propran superordinaran pafkapablon, enmanigis al si pistolon kaj celis arbon tuj antaŭ la knabo. La pafon Stefano aŭdis kaj sentis. Miro igis lin stumbli ĉe radiko, tiel ke nevole li ekkuŝis sur la vojeton.

Ĝuste tiumomente la aŭto eksplodis. La bomba horloĝo malfruis 18 minutojn.

*

“Onklino, ĉu? Parolas Stefano.”

“Stefano! Ĉu vi estas viva?” Ĝoja ekkriis en la telefonon, eĉ ne konsciante la stultecon de sia diro. Stranga bruo igis la junulon demandi:

“Onklino Ĝoja! Ĉu ĉio estas en ordo?” Sed neniu respondo venis. “Kio okazas? Ĉu la komuniko estas rompita?” li malpacience demandis. Li staris en la ĝendarmejo de Novafónt kaj rigardis perplekse la uniformulon. Kiel li povus scii, ke lia onklino, emocistreĉita, nur svenis?

Ne nur tamtamado

“Onezimo! Haaaaaaa!”

La krio plenigis la tutan subtegmentan koridoron, sed neniu ĉeestis por aŭdi ĝin.

Maria desupris fulme al la oficejo de sia ĉefo. Iom histerie ŝi tamburis al la pordo, laŭte vokante plu kaj plu:

“S-ro Erikso, s-ro Erikso, s-ro Erikso...!”

De malantaŭ ŝi venis la vira voĉo, trankvilige trankvila:

“Kio okazas, Maria? Kial la bruo?” Ambaŭ eniris lian oficejon. “Onezimo!” ŝi gorĝvoĉis, sed ŝi ne povis klarigi pli, kvazaŭ klapo fermiĝis ie sur la spirvojo kaj ŝia voĉo blokiĝus.

“Kion faris Onezimo?” kviete parolis, nekutime milde, la ĝenerale aŭtoritata Erikso.

Sed la bildo, kiu prezentiĝis en la menso de Maria — la groteska, rigida pozo de l’ nigra figuro — defiis ĉian provon priskribi. Ŝi eksidis sur seĝon, kaj ŝin kaptis atako de tremskuiĝoj, ĝis larmoj fine ekfluis liberige.

“Mi iras vidi,” diris ŝia ĉefo, kaj li lasis ŝin.

Kiam li revenis al sia oficejo por telefoni, li unue verŝis al Maria kaj al si glaseton da konjako. Snufante, ŝi dankis lin.

* * *

“Kiam enstatiĝas kadavra rigideco, korpoj povas alpreni tiajn strangajn poziciojn,” diris la doktoro. “Tio signifas, ke li mortis jam antaŭ kelkaj horoj. Necesas voki la policon“.

“Jam farite,” diris la hotela “sekureca agento”, kiun Erikso estis veniginta tuj post la funebra malkovro. Baldaŭ prezentiĝis Jano Karal, komisiita enketi.

Maria klarigis, ke ŝi, kiel kutime, purigis la ĉambrojn de la hotela dungitaro, kaj, treninte la polvosuĉilon al la ĉambro de Onezimo, apenaŭ malfermis la pordon, kiam ŝi vidis la nigrulon en nekredebla pozo. Li sidis sur apogseĝo kun brako etendita malantaŭen kaj kapo strange streĉita kvazaŭ por puŝi la muron per la dorsa flanko de l’ kranio. Nur etan sekundon ŝi rigardis. Ŝi horore klakfermis la pordon kaj kuris malsupren al s-ro Erikso. Nenio estis tuŝita, ŝi neniam kuraĝus alproksimiĝi al tia estaĵo.

Ankaŭ s-ro Erikso kompreneble nenion eĉ tanĝis. Li nur vokis la hotelan detektivon, aŭ “sekurecan agenton”, kiel oni lin nomas ĉi tie, kaj tiu tuj venigis kuraciston kaj telefonis al la polico, post kio li informis la hotelestron.

La sekureca agento — ekspolicisto, kiun Karal konis — iom rigardis, sed vidis nenion specialan. La kuracisto ne vidis ian klinikan signon, kiu povus ĵeti lumon sur la kaŭzon de l’ morto, nek spuron de perforta agado. Ŝajnis, ke la nigrulo mortis pro kaŭzo natura.

Estis decidite venigi polican mediciniston, kaj nekropsii. Ĉiuj membroj de la hotela personaro ja atestis, ke Onezimo fartis tute bone ĝis nun, kaj ke, kvankam li pli facile malvarmumis ol la kolegoj, li montriĝis normale sana homo.

* * *

Dum la du antaŭaj tagoj, neniu vidis Onezimon, sed ĉar sabate kaj dimanĉe oni ne purigas la loĝejojn de la dungitaro, eble li restis tiujn du tagojn en sia subtegmenta ĉambreto. Sabato estis lia laŭplana libertago, kaj la dimanĉon li interŝanĝis kun kolego, kiu deziris tagliberi la sekvantan vendredon, kiam devus laŭplane esti la vico de Onezimo. Tiuj aranĝoj estas tute kutimaj. Al la kuirestro estas egale, kiu troviĝas kun li, se nur la necesa nombro da helpantoj venas labori.

“Kion vi scias pri Onezimo?” Karal demandis al Manoel Figueira, kiun la kuirestro indikis kiel la kolegon plej proksiman al la ĵus mortinto.

“Malmulte. Li venis el Afriko. Li devis forlasi sian vilaĝon pro iu komplika kverelo, pri kiu mi nenion komprenis, kvankam li aludis ĝin de tempo al tempo, kiam li fariĝis nostalgia. Li dungiĝis sur ŝipo, unue kiel simpla maristo, poste en la kuirejoj. Li eksciis, ke ĉi tie la hoteloj ne facile trovas la necesan laborularon kaj proponas interesajn salajrojn, tial li forlasis la vivon surmaran kaj finfine dungiĝis ĉe ni. Li laboris kun mi en la kuirejo, kiel helpanto.”

“Ĉu li facile adaptiĝis al la vivo ĉi-urba?”

“Kion respondi? Li havis nostalgion pri multo afrika, sed samtempe li ofte diris, ke li ne povus vivi en sia vilaĝo. Mi tion bone komprenas, ĉar mi troviĝas en simila situacio”.

“Ĉu li havis malamikojn?”

“Ĉi tie certe ne, sed kiam li parolis pri tiu kverelo kun siaj vilaĝanoj, ŝajnis al mi, ke li ankoraŭ timas ilin.”

“Kion li faris dum siaj libertagoj?”

“Antaŭe mi ne scias, krom tio, ke li tre ŝatis ludi kun sia sonbenda, aŭ pli ĝuste kaseda, aparato, sed de kelka tempo li ofte iris ludi tamtamon ĉe semajnfinoj de afrika dancado. Tial li nun povis liberigi sin ĉiu-semajnfine.”

“Ĉu vi scias, kiu organizas tiujn danc-... ĉu kursojn?”

“Jes, specon de kurso. Mi foje iris. Li tamtamis kun senkompara energio. La kursojn iniciatis unu tre bela nigrulino, kun kaŭĉuka korpo kaj senrivala sento pri ritmo. Vizitas la kurson urbanoj, kiuj ŝajne deziras malŝargi sin de la streĉiĝoj amasigitaj dum laborsemajno. Kelkaj dancas bele, sed aliaj estas vere ridindaj: lanĉas la brakojn supren, piedbatas la plankon mistakte, gestaĉas kiel frenezuloj, sed videble amuziĝas. Tre sane por la nerva sistemo! La gvidantino admirindas. Ŝi pacience iras de unu al alia montrante, kiel malstreĉi sin, helpante movi sin ĝuste. Mi tamen ne reiris, ĉar estis io tro snoba en la partoprenantoj.”

* * *

Ŝi estis efektive tre bela, sed al la impreso de beleco multe kontribuis la inteligenta rigardo kaj tre viglaj vizaĝaj esprimoj.

“Mi ĉiam opiniis, ke la blankuloj ne sufiĉe vivas per sia korpo. Ilia korpo perdas ĉian flekseblecon. Ĉu vi rimarkis, kiel ili ne kapablas movi la genuojn al- kaj deflanke?, kiel ili rapide suferas ĉe kaŭra pozicio? Multaj tion duonsentas. Kiam mi komencis proponi afrikan danckurson, mi tuj kolektis aron da interesatoj, kiuj faris bonegan reklamadon por mi. Nun ĉiu psikiatro sendas al mi homojn, por ke tiuj tutkorpe dancante laŭ profunde instinkta ritmo liberigu siajn kaŝitajn energiojn kaj retrovu sin mem.”

“Ĉu Onezimo devis tamtami por vi pasintan semajnfinon?”

“Jes. Li estas karulo. Sola en la vivo. Bonega tamtamisto. Li multe helpis min. Sed lastfoje li ne venis. Unu el miaj jam spertaj lernantoj anstataŭis lin. Mi iom miris, ke li ne venas, ĉar li promesis doni al mi surbendan programon tamtaman, por grupo, kiu deziras ekzerci sin, kiam nek mi nek li disponeblas.”

“Kiam li intencis surbendigi? Ĉu li diris? Kaj ĉu vi scias, kie?”

“Ho jes, li diris, ke li faros tion vendredon vespere en sia ĉambro, ke li estos la sola el sia koridoro tiuvespere, ĉar la aliaj, kiuj ne laboris, decidis iri kune for. Fojfoje li tie tamtamis, kaj la aliaj plendis pri la bruo.”

Kiam li estis enirinta la ĉambron de Onezimo unuafoje, Karal efektive rimarkis tamtamon kaj bonan radio-plus-kasedan aparaton kun la marko de konata japana firmao. Reirinte hotelen, li decidis aŭskulti la kasedon.

* * *

“Ĉu vi legis la rezulton de la nekropsio?” Jano demandis al leŭtenanto Remon, farinte sian raporton.

“Ne.”

“D-ro Kagan ne havas eĉ plej etan dubon. La morto atribueblas al neniu fizika aŭ ĥemia kaŭzo. Onezimon neniu atakis, ne estas en la korpo io ajn lezita, ĉu perforte, ĉu pro ia patologia procezo, nek iu ajn signo de toksiĝo, sufokiĝo aŭ akcidento, nek de ia elektra faktoro. Laŭ Kagan estas tute natura morto, kvankam ne estas tre nature, ke 33-jara viro bonfarta simple ĉesas vivi sen lasi eĉ spureton pri la mortokaŭzo. Kagan esploris plej diversajn hipotezojn sensukcese. Ne okazis rompiĝo de aneŭrismo, nek iu ajn alia cerbvaskula akcidento, nek cetere korvaskula. Neniu infekto, ĉu bakteria, ĉu virusa, neniu kancero, neniu parazita malsano. Li ne komprenas, pro kio tiu sana korpo subite ĉesis funkcii.”

“Strange. Nu, ni povas arkivigi la dosieron. Onezimo mortis pro nedifinita natura kaŭzo ...”

Jano Karal skuis la kapon nee:

“Mi ne estas tiel certa.”

“Kial?”

“Pro la dua punkto, pri kiu mi volis raporti al vi.”

“Kio?”

“La kasedo.”

“Kion apartan ĝi havas?”

“Nu, ĝi komenciĝas per tamtamado. Sed subite aŭdigas, ke oni malfermas la pordon kaj eniras. Laŭ la voĉoj, du personoj envenis.” “Ĉu la konversacio estas surbendigita?”

“Jes. Onezimo certe estis registranta sur kasedon sian tamtaman dancprogramon, kiam liaj vizitantoj alvenis. Li forgesis haltigi la aparaton, kaj ĉio surbendiĝis.”

“Diable! Kion tio sciigas al ni?”

“Ĝis nun, nenion, krom la fakto, ke du personoj envenis, kaj ke unu, preskaŭ nur unu, parolis. Sed ĉio disvolviĝis en lingvo nekomprenebla por mi, eĉ ne identigebla. Tamen laŭ la voĉoj kompreneblas, ke unu parolas tre solene, dum nur timege respondas la alia. La timanto estas Onezimo.”

“Via impreso do estas, ke oni minacis lin, ĉu ne?”

“Mi min demandas, ĉu nur minacis. Sed ĉu vi povas fermi la dosieron, se pensi, ke du tagojn post tiu vizito, oni trovis Onezimon morta?”

“Kiel vi scias, ke post du tagoj?”

“Onezimo promesis surbendigi tamtaman programon vendredon vespere. Nu, atestantoj vidis du afrikanojn, unu maljunan, unu junan, veni en la hotelon, informiĝi pri li, kaj supreniri al lia ĉambro tiun saman vendredan vesperon. La morto tamen ne okazis tuj, sed lundon frumatene ...”

“Estas klare, ke ni ne rajtas fermi la dosieron. Kion vi eksciis pri la du nigruloj?”

“La maljuna estis tre videbla, pro siaj robo kaj speciala ĉapo, kaj ankaŭ pro la fakto, ke li estas laŭdire preskaŭ blinda. Almenaŭ unu okulo havas strange palan, bluecan pupilon, kiu certe ne funkcias, kaj la dua ne aspektas tre bonfarta.”

“Tiuj du viroj do estos facile retroveblaj. Cetere, en la universitato vi verŝajne malkovros iun, kiu komprenos la lingvon de la kasedo; se ne, provu ĉe la londona Instituto pri Afrikaj kaj Ekstrem-Orientaj Studoj, aŭ eble en Parizo. Ni nepre devas ricevi transskribon kaj tradukon de tiu interparolo. Mi deziras bonŝancon al vi.”

* * *

Montriĝis, ke la du afrikaj vizitintoj jam reflugis sialanden. Per la konsula servo de nia tiea ambasadorejo sciiĝis, ke ambaŭ efektive devenas de la vilaĝo, kie ankaŭ Onezimo pasigis sian tutan afrikan vivon. La maljuna duonblindulo estis laŭ la vizo “senprofesia”, sed laŭ posta teleksmesaĝo la sorĉisto vilaĝa. La juna viro, kiu lin akompanis, estis lia nevo, kaj fakte oficisto en servo rilata kun tiulanda “Ministrejo pri Ŝtata Sekureco”.

“Tio signifas ‘politika polico’, ĉu ne?” demandis Ĝoja, la edzino de Jano Karal.

“Jes. Dank’ al tiu junulo, certe, la vilaĝanoj eksciis, kie rifuĝis fine Onezimo.”

“Ĉu vi opinias, ke temas pri venĝo?”

“Jes. Sen ia dubo. Ni ne scias, kion Onezimo faris siavilaĝe, sed la impreso, kiun Manoel Figueira transdonis, estas, ke li forkuris de ĝi. Kaj jen post jaroj alvenas homoj el tiu sama forperdita vilaĝo, inkluzive sorĉiston, vizitas la tamtamulon, kaj li mortas post nelonge. Ĉu tio ne odoras plennaze je venĝo?”

“Sed kiel ili faris?”

“Laŭ la nekropsiinto, neniu el la konataj venenoj, kiuj ne lasas spuron, povis uziĝi ĉi-kaze. Nek okazis io kiel enŝovo de aervezikon en la sangocirkuladon, kio estas unu el la senspuraj manieroj murdi, ĉar tio postulus perforton kiu kasede aŭdiĝus. Kaj krome tamen estus spuro: la piktrueto, kiun la injektilo lasas. Ni eĉ allasu, ke la sorĉisto uzis senspuran venenon nekonatan de ni, kiel ĝi eniĝis en la korpon de Onezimo? Ili ne vundis lin per sago aŭ io alia: pensante pri tiuj eblecoj, ni ekzamenis la haŭton milimetron post milimetro. Kaj certe Onezimo ne trinkis aŭ manĝis ion donitan de tiuj du tuj post kiam li estis minacata je morto, ĉu?”

“Ne. Tio ne estus verŝajna. Veneni lin per toksa gaso ... ĉu estis teknike fareble?”

“Ne. Kiel transportus la gason sufiĉakvante? Krome, en tiu subtegmentejo, la aerumado estas bonega, tro bona eĉ, vintre, laŭ la dungitaro.”

“Kion vi intencas fari?”

“Ni atendas la tradukon de tiu kasedo, sed eĉ se ĝi rivelas al ni ion gravan, ni povos fari nenion. Ni ne havas kun tiu lando konvencion pri interŝtata transdono de krimuloj, tiel ke nia intereso fariĝis pure teoria. Tamen, ni ne rajtas arkivigi la dosieron, se ni povas pruvi, ke murdo okazis niateritorie. Ni ja eventuale devos informi pri ĝi la koncernan ambasadorejon.”

* * *

“La afero estas tiel komplika, ke mi dubas, ĉu mi sukcesos ĝin taŭge resumi,” diris la nigrahaŭta pastro.

Li estis iom malpli ol 180 centimetrojn alta, kun pezaj ŝultroj kaj kompaktaj kapo kaj kolo. Estis io tre dika en liaj trajtoj, kaj la blanko de liaj okuloj aperis iom ruĝe kolorita. Karal ĵus trovis lin post longa serĉado. En la universitato li preparis samtempe du doktoriĝojn, unu pri filozofio, alia pri pedagogio, ĉar li estis unu el la plej brilaj elementoj en sia afrika diocezo, kaj ĉiuj flustris pri ke li baldaŭ fariĝos episkopo, eble eĉ kardinaliĝos.

“Ĉu vi ĉion povis kompreni?” Karal demandis.

“Ne absolute, sed preskaŭ. Mi gvidis paroĥon tiuregione dum kvin jaroj kaj kvankam estas kelkaj diferencoj en la prononco, fojfoje en la vortoj, la senco tamen estas tute klara al mi. Feliĉe, la konversacio alprenis grandparte la formon de formala akuzo, en kiu ĉiuj riproĉoj listiĝis.

“Ŝajnas, ke Onezimo, furioza, ĉar la filo de la vilaĝestro delogis la virinon, kiun li — Onezimo — deziris, denuncis al la tiama registaro sian rivalon pri tio, ke ĉi-lasta, kune kun la tuta vilaĝo fakte, permesis al iu greko, kiu havas sian negocon tie, ekspluati sendeklare, do kontraŭleĝe, mineralan kuŝejon. La ŝtato profitis de tiu preteksto por sendi punan ekspedicion, dum kiu la soldatoj sadisme mortigis multajn virojn, virinojn perfortis, ktp. Krome, la vilaĝanoj estis kondamnitaj al monpuno kaj la minejo ŝtatigita, tiel ke ili perdis sian ĉefan riĉofonton. Eĉ kiam poste la reĝimo ŝanĝiĝis — kio ebligis al la juna sorĉisthelpanto eniĝi en la administracion — la vilaĝo ne retrovis sian antaŭan ekonomie avantaĝan situacion.

“Onezimo sukcesis forkuri, antaŭ ol la vilaĝo deklaris lin respondeca pri ĉiuj malfeliĉoj, kiuj trafis ĝin, sed la vilaĝanoj ne forgesis, kaj pacience penis trovi, kie li situas. Dank’ al la reto da informantoj, kun kiu rilatis la junulo en la politika polico, finfine ili eksciis, kie vivas Onezimo.”

“Ĉu ili venis speciale por lin murdi?”

“Murdi ... Strange, kiel vortoj blankulaj ne taŭgas en tipe afrika kunteksto. Mi ne konas viajn leĝojn, kaj mi ne scias, ĉu vi nomos tion murdo. Ili venis por malbeni lin.”

“Tion mi komprenas, sed materie, kiel ili faris por ĉesigi lian vivon?”

“Materie? Neniel.”

“Kion vi volas diri? Ĉu ne venis por ke Onezimo mortu?”

“Jes, sed ili ne bezonis lin mortigi materie, kiel vi diras. Ili ĵetis sur lin malbenon, la malbenon de la tuta vilaĝo, laŭ la ritaj formuloj. Tio sufiĉis.”

“Kion? Ĉu via diro signifas, ke ili faris nenion al Onezimo? Al lia korpo?”

“Precize tion mi diras. Ili certis, ke malbeno sufiĉos. Onezimo sciis, ke sorĉistan malbenon, esprimantan la sentojn de tuta vilaĝo, oni ne povas supervivi ... Aŭskultu, kiel imprese sonas la vortoj de l’ malbeno ...” Li manipulis la magnetofonon. “Eĉ sur kasedo oni aŭdas la efikon. Oni aŭdas ilin foriri, post kio percepteblas plu nenio. Onezimo ne havis la forton malŝalti la aparaton, ĝi malŝaltiĝas mem kiam la bendo finiĝas. Oni aŭdas lin spiri, sed li ne plu tamtamis, ne plu faris ion ajn. Li atendis, ĝis la morto kaptos lin...”

* * *

Jano kaj Ĝoja kune revuis la strangajn dirojn de la afrika pastro.

”Ĉu vi kredas je tio? Vi studis psikologion, ne mi, tamen ...”

“Ho jes, ĝi estas ebla. Tiuj homoj sentas sin tiagrade parto de la kolektivo ... Sed la sistemo ĉefe agas pere de memsugestio. La koncernaton tiel profunde fascinas la penso, ke li mortos, kaj ankaŭ ke tio estas justa, ke lia ideo realiĝas iom same kiel ĉe timemulo, la ideo, ke li nepre ruĝiĝos, kaŭzas la ruĝiĝon, kiom ajn li provas ĝin malhelpi mobilizante sian volon...”

“Tamen, morti ... Ĉu ni ne havas vivkonservan instinkton, kiu ekvekas savajn refleksojn, kiam ni riskas forpasi?”

“Sed ĝuste la vivkonservan instinkton la sorĉisto atencis per sia ceremonia, rita malbenado. Vi scias, ke maljunuloj kelkfoje prokrastas sian morton, ĉar ili ne volas forpasi antaŭ ol vidi pranepon aŭ iun alian familianon karan al ili kaj kiam tiun ili vidis, lasas sin morti. Estas simila procezo. Sed ĝi efikas en iu juna nur ĉe difinita etoso, kiu ne ekzistas ĝenerale inter blankuloj.”

“Vi parolas tute serioze, kaj tamen mi apenaŭ povas kredi. Ni policanoj havas tro materiisman trejniĝon!”

“Mi tiurilate petis la opinion de prof. Balente, vi scias, la etnopsikiatro. Li sendos al mi tutan liston da referencoj pri la temo, sed li havis en sia oficejo artikolon, kiun mi povis fotokopii. Estas en la angla. Ĉu interesas vin?”

Kaj Ĝoja transdonis al sia edzo fotokopiitan artikolon el faka revuo*.

* Watson A.A., “Death by cursing”, Medicine, Science and the Law, Julio 1973, pp. 192 skv.

“Tamen,” murmuris al si Jano, “murdi per vortoj, per nuraj vortoj ... Mi min demandas, kion pri tio la juĝistoj opinios.”

Ritmaj lumoj en la nokto

“Mi ne komprenas”, diris Julio Rogo, la teknikisto, kapneante. “Ĝi troviĝis sur la malantaŭa seĝo, ĉu ne? Temas pri elektra ilo. Ĝi enhavis lampojn, el kiuj kompreneble restas nenio, ĝi funkciis, ĝin karakterizas speco de ritmoregilo ... Mi ne komprenas. Ĝi povas havi neniun utilon. Almenaŭ pri unu punkto mi estas certa: ne ĝi povis kaŭzi, ke la aŭto forlasu la vojon, kaj frakasiĝu.”

“Nu, dankon,” policano Jano Karal respondis. “Se vi subite kaj genie ekkomprenos, por kio tiu aparato uziĝis, nepre informu min.”

Rogo karesis al si la mentonon, penseme. “Genian ideon mi ne havos. Nek cetere negenian. Fermu la dosieron. Akcidento tio estis, ne murdo.” Kaj li forlasis la oficejon de Karal.

* * *

“Kial vi ne rigardas ĝin morto pure akcidenta?” demandis Ĝoja, la edzino de Jano Karal, dum ili promenis revuante, kiel ofte, la faktojn de la enketo.

“Verdire, mi ne povas respondi. Nomu tion intuo, se vi volas.”

“Sed via intuo ne povus ne havi bazon. Io pensigis vin pri murdo.”

“Eble tiu stranga lampaparato. Sed ĉefe, verŝajne, la maniero, laŭ kiu nia kara d-ro Kagan raportis al mi la aferon. Bonhazarde, la korpo ne estis multe difektita. Kagan parolis pri ĝi admire, kun ia kompata nuanco en la voĉo. ‘Juna viro maksimume 23-jara’, li diris, ‘perfekte sana. Neniu spuro de iu ajn toksa substanco. Neniu fizika problemo, kiom nekropsio povas riveli’. Estis io kortuŝa en la vizaĝaj trajtoj. Eble mia sinteno fontas el tio, ke mi ribelas kontraŭ la sorto pensante, ke tia juna vivo estis falĉita en stulta, nekomprenebla akcidento.”

“Kiel vi, polico, klarigas la akcidenton?”

“Neniel. Ni trovas kaŭzon nek en meĥaniko, nek en la sanstato, nek en la vetero, nek en la stato de la vojo. Ni scias, ke tiu junulo dormis ok horojn la antaŭan nokton. Li do ne endormiĝis stirante, kaj se li estus sorbinta dormigilon, aŭ alkoholaĵon, ni trovus spurojn de ĝi.”

“Ĉu eblus, ke li momente distriĝis?”

Ĝoja! Kiel vi povas sugesti ion similan? Juna viro tute sana, kiun ĉiuj atestoj laŭdas kiel inteligentan, entrepreneman, havantan bonan psikan ekvilibron ... Viro, kiu ĉiutage stiras, kaj kiu, laŭ la amikoj kaj parencoj, ne havis pli da zorgoj ol kutime, kiel povus okazi, ke li distriĝus sinmortige?”

“Ĉu iu vidis la akcidenton okazi?”

“Bedaŭrinde ne. Ni komence opiniis, ke la stirmeĥanismo misfunkciis, aŭ la bremsoj, sed pruviĝis, ke ne.”

“Ĉu pneŭmatiko ...?”

“Ne. Niaj fakuloj estas kompetentaj. La kaŭzo kuŝas nek en la aŭto, nek en la ŝoseo.”

“Oni neniam scias. Sufiĉis, ke li iris iom rapide, kaj volis eviti katon.”

“Vi pravas. Tion diras ĉiuj kolegoj. Verŝajne la kaŭzo estas tute natura kaj kulpas nur mia cerbo. Ĉu profesia misformiĝo, eble?”

* * *

“Tre profunde malĝoja, sed ne ploros”, Jano taksis. Li tiom kutimis juĝi la reagojn de homoj, ke li bezonis minimumon da indikoj por prave konkludi.

Ŝi sin tenis iom malvarme, tre digne, tiel sinrege, ke multaj ne perceptus ŝian malesperon. Sed al Jano neniu facile kaŝis siajn sentojn.

Ŝi elvokis al la detektivo mezepokan dipatrinon, pro io simpla en la esprimo, la reguleco de la trajtoj kaj eble ankaŭ la mallarĝeco de l’ vizaĝo, kiun kadris longaj nigraj haroj, glataj kaj rigidaj, nete disigitaj en la mezo. Ŝi prezentis sin kiel la amikinon de Petro, la junulo, kiu mortis aŭtoakcidente.

“Por mi ne estas ia dubo, li estis murdita”. Janon ŝia serioza tono des pli impresis, ĉar ŝi ne aperis persono ema drame troigi. “Kio igas vin tiel certa?” li demandis.

“Nu, li mem menciis la riskon.”

Karal nur montris demandan vizaĝon.

“Li laboris en la Junuldomo. Li estis tre simpatia, ĉiuj ŝatis lin. Li eksciis pri vendado de drogaĉo inter la adoleskantoj.”

“Kiu drogo?”

“Heroino.”

Jano faris grimacon.

“Unu el tiuj knaboj amikiĝis kun Petro, deziris seniĝi je la drogsklaveco. Li anis al la reto disvendista, kaj per pura hazardo eksciis pli ol li devus pri la identeco de iu pograndisto. Li rifuzis diri la nomon al Petro, timante, ke ‘ili’ tion ekscios kaj lin likvidos. Tamen li donis plurajn indikojn. Petro estis certa, ke la knabo fine lin informos plene.”

“Ĉu vi konas la nomon de tiu knabo?”

“Ho jes, Patrik Patrikson. Li ...”

Sed Jano interrompis ŝin:

“Tiun nomon mi vidis sur la listo de ...”

“Jes. Antaŭ kelkaj tagoj. Li mortis de troa dozo, kiun, mi suspektas, ne li enkorpigis al si.”

“Kiel Petro menciis la propran riskon?”

“Li havis kialon suspekti, ke alia el la knaboj eksciis kaj denuncis Patrikson kaj lin al iu gravulo en la drogreto. Li diris al mi, ke se tio estas ĝusta, verŝajne ne havos multajn skrupulojn antaŭ ol likvidi ambaŭ. Supozeble, kiam Patrik mortis, li sentis sin minacata. Bedaŭrinde mi tiam estis for — mi havas sekretarian oficon kaj akompanis mian mastron eksterlande — kaj kiam mi revenis, jen oni diras al mi, ke Petro mortis vojakcidente! Petro! Tio ne estas ebla. Ne al tia racia homo neklarigeblaj akcidentoj povas okazi.”

* * *

“Ŝi ne povis doni pliajn informojn. Mi ŝin petis rekontakti min, se ŝi memoros iun detalon, kiu povus helpi.”

Leŭtenanto Remon iom pripensis silente antaŭ ol konkludi:

“Mi konsentas. Ni rigardu la akcidenton krima. Sed ne plu vi enketos, tiu afero nun koncernas la drogbrigadon.”

* * *

Tamen, kiam ŝi repensis pri la stranga okazaĵo, ŝi turnis sin al Karal.

“La nokton antaŭ ol mi foriris kun mia ĉefo, mi prunteprenis lian aŭton, ĉar mi devis iri kamparen por preni vojaĝgladilon ĉe miaj gepatroj. Ŝajnis al mi, ke la sama veturilo sekvas min ekde kiam mi eliris el la aŭtejo, kiu situas sub la junuldomo. Kiam mi troviĝis sur izolita vojo, la veturilo, kiu sekvis min, subite komencis lumigi kaj mallumigi siajn reflektorojn kun tre regula intertempo, ĉu por blindigi min, mi ne scias. Estis ĝene, sed ne tiagrade, ke mi riskus akcidenton. Mi haltis vojrande kaj la veturilo preterpasis min. Ĝi ne plu revenis.”

“Ĉu vi havis la ideon noti la numeron?”

“Jes, sed ĝi ne estis tre videbla. Tamen mi povas diri al vi, ke ĝi finiĝas per 372. Ĉu vi opinias, ke tio rilatas al la afero?”

* * *

“Mi ne povas kredi, ke tio havas signifon”, diris Ĝako Berten, el la drogbrigado.

“Teknike, estas sensencaĵo” aprobis Julio Rogo, la elektrofakulo.

“Kaj tamen”, Jano insistis, “vi trovas en la akcidenta aŭto strangan aparaton, kiu ekfunkciigas lampojn ritme. Kaj tiu sama veturilo foje estis sekvata nokte de alia, kiu irigis siajn lumojn laŭ regula kadenco. Kiel konkludi pri hazardo, aŭ koincido, dum krome ni havas motivojn pensi, ke la koncernato estis mortkondamnita de drogaĉistoj?”

* * *

“Janĉjo!” ekkriis Ĝoja, kvazaŭ trafite de fulmo.

Jano ŝin rigardis esperplene. Li konis tiujn ŝiajn reagojn, kiam ŝi subite ekpensas pri io, kio povas solvi enigmon. Li sciis, ke tiaokaze preferindas silenti.

“Intermita lumstimulado!” ŝi prononcis.

“La ĉinan mi ne komprenas,” li ridete diris, “aŭ ĉu estis hebree?”

“Jes. Intermita lumstimulado!” ŝi ripetis, kvazaŭ reve, antaŭ ol iri preni dikan volumon de sur librobreto. “Feliĉe, ke mi memoras ion el mia studenta tempo!” kaj ŝi foliumis, ekscitiĝe. Nefacile Jano regis sian malpaciencon.

“Sed kiagrade tio helpos trovi la krimulon, tion mi ne scias,” ŝi diris, kaj ŝi transdonis al Jano la libron pri neŭrofiziologio.

* * *

“Ne. Mia filo ĉiam estis perfekte sana,” diris la patrino de Petro, iom ofendita. “Kial li petus, ke oni ekzamenu lian cerbon?” Helpo venis de la patro:

“Ĉu eble vi aludus al la fojo, kiam li proponis sin volontulo al iu profesór, kiu faris esplorojn pri dormo?”

“Pri kio temas?” Jano demandis. Respondis la patrino: “Oni proponis iom da mono al homoj, kiuj konsentis dormi en laboratorio. Petro iris. Li havis elektrodratojn ĉie sur la korpo, ŝajnas al mi, dum li dormis tie, kaj kelkfoje oni lin vekis por demandi, ĉu li sonĝis, kaj kion. Scienca esploro pri dormo, ili diris.”

Ne tre facile Karal sukcesis ricevi proksimuman daton pri tiu afero, kune kun certiĝo, ke la esploroj okazis en la universitato de Valĉefa. Stefano, lia nevo, kiu plurjare studentis (oni ne aŭdacus diri “studis”!) tie, postnelonge pretis helpi.

* * *

Stef!” vokis altkreskulo kun longa barbo ruĝbruna. “Vi demandis pri tiu esploro pridorma, ĉu ne? Nu, mi menciis la aferon al la ĉefasistantino de prof. Agatis. Ŝi pretas akcepti vin por ĝin priparoli. Ŝi estos en sia oficejo ĝis la 2-a posttagmeze, n-ro 229 en la nova konstruaĵo.”

Al Reĝino Horvata, la ĉefasistantino de prof. Agatis, iom tro mankis karno, laŭ normoj stefanaj. Bedaŭrinde, ĉar la vizaĝo de tiu skeletino disradiis ĉarmon.

“S-ro Stefano Farnadzo, ĉu ne? Ŝajnas, ke vin interesas niaj esploroj pri dormo?”

Post iom da babilado, dum kiu Stefano sentis, ke li pli kaj pli progresas, ŝi invitis lin proksimiĝi:

“Venu, mi montros al vi plej interesan dokumenton: elektroencefalogramon de tiu juna Petro, kiu vin tiom priokupas...”

Stefano faris du paŝojn antaŭen, reflekse, kaj surpriziĝe aŭdis ŝin flustri:

“Ne eligu vorton, kaj ne moviĝu, aŭ vi mortos.”

El ŝia intelektula maneto elstaris pistoltubo, nigre timiga.

* * *

Samminute kunsidis leŭtenanto Remon kaj Jano Karal. Ĉi-lasta detale raportis pri la stato de la enketo, priskribante la rolon, kiun li konfidis al Stefano.

“Oj! Se via nevo faras demandojn, tio riskas averti ilin, kaj sin gardos!” malkontente komentis la leŭtenanto. Karal diris al si, humiliĝe, ke tiun riskon li eble ne sufiĉe atentis.

“Vi pravas, mi agis malsaĝe. Espereble ni ne fuŝis...”

“Aŭskultu. Juĝisto Vaneŝ estas hodiaŭ tre bonhumora, mi ĵus vidis lin. Iru peti de li traserĉan leteron. Mi tuj telefonos al li por klarigi. Tiel vi povos eniri la loĝejon de via ĉefa suspektato, kaj tie trovi dokumentajn pruvojn.”

Al eksterurba vilao Jano Karal, akompane de uniforma policisto, senprokraste direktiĝis.

* * *

En similaj cirkonstancoj, Stefano ĉiam reagas same: lin komence invadas prema timego, paniktipa, dum kiu lia cerbo kvazaŭ paraliziĝas; li momente troviĝas senhelpa kaj senkonsila, kun pensoj tiel konfuzaj, ke ilin nomi pensoj jam estas troigo. Sed post tiu nebulmensa minuto, interna voĉo silente parolas en “Trankvilon! Ne paniku! Ni pripensu kviete, kiel elturni nin!” Kaj tuj tiu admono, kvazaŭ de sekuriga patro al filo, aŭ de bona mastro al hundo, redonas pacon kaj klarecon al la menso ĵus kirlita. Tio okazis nun.

Ki... ki... ki... pri kio temas?” li balbutis.

“Vi tro scivolas, karulo, mi ricevis ordonon likvidi vin, kaj tion mi nepre faros.”

“Sed mi... mi... mi ne komprenas,” li komediis. “Ho jes, vi komprenas perfekte, kaj vi obeos, aŭ bela kugleto esploros vian junan korpon tuj ... kaj finite!” ŝi ridetis. “Sekvu min!”

Lia humila mieno videble igis ŝin sengarda kaj malestima. Per fulmrapida movo, li frapis ŝian manradikon per la dekstra mano, kvazaŭ hakile. La pistolo falis planken, kaj per same rapida movo li ĝin prenlevis.

“Blufulino!” li diris, kaj estis lia vico toni malestime. “Kiel vi povus min likvidi ĉi tie? Se vi pafus, la tuta universitato aŭdus la bruon. Kaj kion vi farus el mia kadavro? Vi volis unue min konduki eksterurben por trankvile pafi, ĉu ne?, kaj vi imagis, ke terurite de via armileto, mi senproteste obeos!”

Kovrante ŝin plu per minaco pistola, li atingis la telefonon, fingris numeron kaj parolis: “Ĉefpolicejo? Parolas Stefano Farnadzo ...”

* * *

“Mi alvenis ĝustatempe. Prof. Agatis ĵus komencis bruligi dokumentojn,” Karal klarigis. Ili sidis triope en trinkejo, ĝuante bieron.

“Vi savis sufiĉe por ni,” diris Berten, el la drogbrigado. “Ilia kodo estis iom primitiva kaj ni jam povis deĉifri sufiĉan parton por ekkoni ilian organizon. Prof. Agatis kaj lia asistantino estris reton de heroinvendistoj...” Sed ne al tiuj klarigoj sopiris Rogo, la teknika fakulo.

“Se estis murdo,” li grumblis, “ĉu iu finfine konsentos precizigi al mi, kiamaniere la krimulo procedis?”

“La aparato, kies pecojn vi ekzamenis, kaŭzis t.n. intermitan lumstimuladon ...” komencis Berten, ne tre klare.

“Jano,” Rogo voĉis petege, “bonvolu paroli al mi en komprenebla lingvo, aŭ ĉu vi ĉiuj decidis frenezigi min?”

Karal ridetis.

“Pardonu. Ĉio devenas de tio, ke Petro foje konsentis esti subjekto por esploro pri la cerba funkciado dumdorma. Tiun esploron direktis prof. Agatis kaj lia asistantino Horvata. Ĉe Petro ili rimarkis, ke intermita lumstimulado ...”

“Grr...” raŭkis Rogo ludante koleron.

“Ne furiozu. Tio simple signifas, ke oni briligas lumon kaj ĝin tuj estingas, relumigas, reestingas, kaj ripetas tion konstante laŭ difinita takto. La cerbaj ondoj inklinas sekvi tiun ritmon. Ĉe personoj, kiujn oni povas nomi ‘latentaj epilepsiuloj’, t.e. homoj, kiuj neniam havis rimarkeblan epilepsian krizon, kaj plej probable neniam havos, sed kies cerbo emas reagi tiamaniere, tio povas kaŭzi kunmobiliziĝon de la cerbaj nervoĉeloj, kio manifestiĝas, konkrete, per perdo de konscio. Nu, Petro estis unu el tiuj ‘latentaj epilepsiuloj’, kaj esplorante pri la elcerbaj ondoj, la profesoro aŭ lia asistantino tion konstatis.

“Kiam montriĝis, ke tiu sama knabo enketas pri ili kaj ekkonis faktojn, kiuj ilin endanĝerigas, ili decidis uzi tiun karakterizon por kaŭzi lian morton nesuspekteble. Estis facile aranĝi aparaton, kiu dissendu lumon laŭ difinita intermita ritmo, tiel ke Petro spertu epilepsian senkonsciiĝon.

“La enketo rivelis, ke ili informiĝis pri la veturkutimoj de l’ junulo, kiu, pri similaj aferoj, estis tre rutinema. Ili aranĝis sian inferan sistemon konsekvence, sciante, kie proksimume li troviĝos, kiam ĝi ekfunkcios. En la junuldoma subtera aŭtejo kompatinda Petro neniam ŝlosis sian veturilon. Ilia sola malbonŝanco estis, ke la veturilo ne difektiĝis tiom, kiom ili sendube esperis, sed eĉ kun tio la pure ‘hazarda akcidento’ povis okazi, sen toksaĵo, sen atenco al iu ajn aŭta organo, ĉe tute bona ŝoseo, kun stiranto perfekte sana kaj atentema, sub tute normalaj meteologiaj kondiĉoj...”

“Ĉu li ne surhavis sekurecan rimenon?” Berten demandis.

“Ĝi estis sabotita. En la parto, kiu restis volvita — Petro ja estis maldika — faris entondon tiagradan, ke nur kelkaj fadenoj restis. La ekskuo sufiĉis, por ke tiuj rompiĝu.”

La tri viroj silentis, peze.

“Ĉu ni trinku plian bieron?” Rogo proponis. La du aliaj kapjesis senvorte.