Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

El vivo de ĉukĉoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Jurij Finkel

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Eroŝenko

Blindaj ĉukĉoj

(du skizoj)

Unu el la taskoj, kiujn mi metis antaŭ min, vojaĝante al la lando de ĉukĉoj (aŭ ĉukotoj), estis ekkoni la vivmanieron de la blinduloj en tiuj malproksimaj arktaj regionoj.

Per la sama vaporŝipo, kiu portis min al la ĉukĉa kulturbazo, estis ĵus reveninta Vladivostokon fama okulkuracistino, pasiginta tutan jaron en la regiono ĉirkaŭ la markolo de Bering, kuracante kaj studante la okulmalsanojn de la loĝantaro de la Tundro. La statistika materialo kolektita de ŝi ne estis ankoraŭ prilaborita, sed eksciinte, ke mi estas membro de VOS*, ŝi rakontis al mi jenon:

* Vserossijskoe obŝĉestvo slepyĥ — Tutrusia societo de blinduloj.

La stato de la tundra loĝantaro koncerne okulmalsanojn estas multe pli bona, ol oni pensas pri ĝi en centraregistaraj rondoj. Farinte individuan ekzamenon de okuloj al sesmil loĝantoj, ŝi diris, mi trovis du aŭ tri tute blindajn personojn. Teni ĉi tie konstantan okulkuracistan servon estus troa lukso por ni. Laŭ mia opinio, bona kuracisto por veneraj malsanoj estus ĉi tie multe pli utila.

Dum mia sesmonata restado en tiuj regionoj, mi ĉie kaj ĉiujn demandis pri la blinduloj en la Tundro, kaj kun du el ili mi konatiĝis persone. Kvankam la vilaĝetoj de la indiĝenoj estas disĵetitaj kun distancoj de cent, eĉ de mil kilometroj unu de la aliaj, la ĉukĉoj bonege konas siajn samtundranojn, multe pli bone ol ni konas niajn samvilaĝanojn. Ili do ĉiuj konas siajn blindulojn, kaj ekkriante sian “kakume; kakume” (ho, granda miro!) ili volonte rakontis al mi pri ili.

Unua skizo:

Filip Onkudimov.

1.

Kiam mi ekkonis lin (julio, 1929), li havis dudekkvar jarojn. Li devenis de nun elmortinta ĉukĉa gento, jukagiroj, unu el la malmultaj gentoj, kiujn rusaj misiistoj sukcesis kristanigi. Ne multe da bono kunportis kun si en Kamĉatkon kaj Ĉukotlandon niaj rusaj misiistoj. Kune kun la kredo je Kristo ili instruis al la indiĝenoj fari bieron kaj brandon kaj festi, senfine manĝegante, kaj drinkante, krom la sennombraj tagoj de same sennombraj sanktuloj ankaŭ naskiĝajn, baptajn, edziĝajn, mortajn kaj multajn aliajn tagojn. La gentoj akceptintaj kristanismon kaj rusigitaj de misiistoj kaj kozakoj komencis rapide elmortadi, kaj nun kelkaj el ili nombras apenaŭ dekon da samgentanoj. La jukagiroj, ekzemple, laŭ la statistiko de la jaro 1912-a nombris nur dudekkvar personojn.

Filip naskiĝis en malgranda vilaĝeto ĉe la kunfluo de du grandaj riveroj Belaja kaj Anadir, tricent kilometrojn de la enfluo de Anadir en la anadiran golfon, kie situas la ĉefa administra loko, nun ankaŭ nomata Anadir. Li komencis blindiĝi jam en sia infanaĝo, sed eĉ nun li ankoraŭ iom vidas. Kian malsanon li havas, mi ne bone scias. Laŭ liaj vortoj, iu vualo ĉiam pli kaj pli dense, pli kaj pli dike, pli kaj pli firme kovras la okulojn, kaj ĉiu nova tago iĝas pli senluma ol la antaŭa, pli malgaja — ĉiu nokto iĝas ĉiam pli nigra ol la antaŭa, pli senkonsola, kaj la tuta vivo pli malhela kaj peniga. Interese estas, ke liaj parencoj kaj najbaroj neniam konsideris lin blinda. Ili certe vidis, ke liaj okuloj iel malsanas, sed, laŭ ilia opinio, tio ne donas al li rajton foriĝi de la ĉiutagaj taskoj, de la konstanta batalo porviva kontraŭ la senindulga Tundro. Ili provis lin kuraci siamaniere. Unue li konsultis popon (rusa pastro). Tiu donis iom da akvo sanktigita dum la festo de Sankta Epifanio. Ĝi ne helpis. La popo donis iom da sankta oleo el la lampiono pendanta antaŭ la ĉef-ikono de la malgranda, mizera preĝejeto. Ankaŭ ĝi ne helpis. La popo diris:

“Preĝu al Kristo, al Dipatrino kaj al la sanktuloj. Kisadu iliajn ikonojn”.

Kaj Filip preĝadis kaj kisadis la ikonojn, sed ili estis lignaj kaj mizere ornamitaj per kupro kaj plumbo. Kelkaj estis grizaj, aliaj tute nigraj, trafumiĝintaj, trapolviĝintaj per jarcenta fumo kaj polvo — ili tute ne emis mirakli. Eĉ la popo mem, eĉ la plej fervoraj kredantoj atendis nenian miraklon de ili, sed Filip atendis: li ja vidis tiel malbone.

Kelkaj idolanaj amikoj konsilis, laŭ sia kutimo sur la Tundro, ke oni punu per vergoj la diojn (ikonojn), por ke ili pli zorgu pri la teraj aferoj de siaj adorantoj; sed la proponon oni malakceptis, ĉar tro mizeraj kaj nemiraklemaj aspektis la ikonoj. La popo diradis sopirante:

“Se vi povus iri Rusion! Tiam certe... Kelkaj ikonoj tie estas ornamitaj per oro kaj arĝento, per multekostaj juveloj; antaŭ ili tage kaj nokte brulas seninterrompe dekoj kaj centoj da multekostaj lampionoj kaj miloj da kandeloj, el kiuj multaj pezas po unu pudo (16 kg). Tiaj ikonoj, ekzemple la ‘’ en Moskvo, estas certe pli miraklemaj ol niaj simplaj. Kaj tie estas multaj sanktuloj: Sergeo apud Moskvo, Mitrofano en Voroneĵ, Josaf en Belgorod kaj multaj centoj da ili en kievaj katedraloj. Iliaj korpoj ne putriĝas kiel la niaj multepekaj, kaj kuŝas ili kviete en riĉege ornamitaj ĉerkoj, kovritaj per silkoj orbroditaj. — Nu do, ili ankoraŭ estas tre miraklemaj”.

2.

Kvankam tio estis sekreto al la popo, Filip estis kondukata de siaj idolanaj amikoj al ilia ŝaman (idolana pastro). Tiu ekbatis la sanktan tamburinon, prononcis nekompreneblajn, sed terurajn vortojn kaj ree tamburis kaj duonkantis misterajn magiaĵojn. Poste li multe rakontis pri kelja (diabloj). La kelja estis raso de gigantoj vivintaj antaŭe laŭ la bordo de la glacia maro. Ili kaptadis fiŝojn, ĉasadis rosmarojn kaj fokojn, sed pli ofte homojn, kiujn ili manĝis kun granda ĝuo kaj tute nekuiritajn. Post kiam la homo ekhavis pafilon, la raso de kelja malaperis, iĝis nevidebla. Sed ne multe profitis la homo per ĉi tiu ŝanĝo: malsano, doloroj kaj diversaj malfeliĉoj estas la sama kelja, kiu nevidate alsuĉiĝas al la homo, kaj turmentas lin.

La ŝaman ne helpis, ne helpis la sankta tamburino, ne helpis eĉ la oferita cervo, ĉar tro firme alsuĉiĝis iu kelja al la malfeliĉa Filip.

Rusaj kuracistoj konsilis:

“Iru Rusion! Tie, en la malproksima Vladivostok, tie, en la preskaŭ neatingeble malproksima, mistera Moskvo, loĝas kuracistoj, kiuj okupas sin nur pri okuloj. Ili nepre helpos”.

Sed por iri tien, ĉu al la kuracisto, ĉu al la miraklemaj ikonoj aŭ sanktuloj, oni bezonas monon, multegon da mono. Kaj malgraŭ tio Filip decidis perlabori ĝin.

3.

La ĉefa vivnutrilo de la Anadiranoj estas fiŝkaptado. Kaj ili kaptadas ekskluzive keta-n (speco de truto).

En la komenco de julio sennombraj armeoj da keta, en seninterrompaj, regulaj kolonegoj moviĝas el la profundaĵoj de la Pacifika Oceano al Anadir kaj iras kontraŭflue centojn da mejloj supren en ĉi tiu potenca riverego ĝis ĝiaj preskaŭ tute nekonataj fontoj por tie meti la frajon. Dum tiu ĉi tempo neniu plu dormas, neniu plu rajtas dormi aŭ ripozi. Oni kaptadas la fiŝojn per ĉiuj iloj kaj rimedoj: per retegoj, retoj, retetoj, eĉ simple per nudaj manoj; oni kaptas ĝin kuniĝante tutgente, tribe, vilaĝe, familie kaj tute solule; oni kaptas ĝin flosante en boatoj kaj boatetoj, barante la riveron per digoj kaj palisaroj, vadante en longaj botoj apud la bordo kaj eĉ senmove sidante ĉe la akvo. Oni kaptadas fiŝojn tage kaj nokte, tute forgesante pri manĝo kaj dormo. La ĉiam alie apatia kaj mallaborema Anadirano iĝas dum tiu tempo vigla, energia, sprita kaj inventema.

La kaptitajn fiŝojn oni tuj tranĉas, apartigas la frajon por kaviaro, forigas malbezonajn internaĵojn kaj ree lavas kaj tranĉas apartigante diversajn partojn de la fiŝkorpo por diverspezaj specoj de fiŝviando: balik (dorspartoj), bojuŝka (ventropartoj) ktp. La fiŝon oni tuj salas, sekigas en la sunbrilo, fumaĵas super fajro, enfosas en la teron por prepari jukola (hundmanĝaĵo). Laboras ĉiuj: viroj kaj virinoj, junaj kaj maljunaj — laboras eĉ tri-kvarjaraj infanoj, laboras ankaŭ centjaraj maljunuloj.

Dum kelkaj tagoj daŭras la unua majesta ĥod (irado) de la keta. Post iom da tempo ĝin sekvas la dua, malpli nombra ĥod, kaj ankoraŭ post kelkaj tagoj la tria, ankoraŭ malpli multnombra.

Dum ĉi tiuj tagoj, dum ĉirkaŭ unu monato, la indiĝenoj devas provizi sin por la tuta jaro kaj ne nur sin, sed ankaŭ siajn hundojn, da kiuj ĉiu el ili havas tre ofte kelkajn dekojn, ne malpli ol dek aŭ dek du, unu uprjaĵka (la nombro da hundoj necesaj por treni unu narta-n, indiĝena glitveturilo). Ili ankaŭ devas havigi la bezonatan kvanton da fiŝoj por rusaj komercistoj, kiuj donos al ili interŝanĝe farunon, manufakturaĵojn, teon, sukeron kaj la plej necesan por la vivo: tabakon, kaj la plej deziregindan en la vivo: vodka (rusa brando). Ili ankaŭ devas prepari la fiŝojn por lamut-oj kaj kakjak-oj (kamĉatkaj cervobredantaj gentoj), kiuj liveros por ili interŝanĝe cervofelojn por ilia kuĥljanka (supra vesto), konaeti (felpantalono) ktp., ktp.

Dum ĉi tiuj tagoj Filip laboris ne nur kiel ĉiu por dek homoj, sed por dudek, kaj neniu plu rimarkis, ke li vidas malbone, kaj al Filip mem ŝajnis, ke en ĉi tiuj tagoj li vidas dekoble pli bone ol ordinare. Li laboris kun malespera obstineco, sciante, ke lia laboro estas bezona krom por ĉio cetera, ankaŭ por la efektivigo de la longega vojaĝo al la misteraj lokoj.

Liaj multnombraj parencoj, amikoj kaj konatoj volonte akceptadis lin en la plej profitodonajn laborejojn, kie partoprenas la plej spertaj fiŝkaptistoj.

Kaj efektive li perlaboradis multe pli ol siaj fratoj, kuzoj kaj nevoj, sed la perlaborita mono iel per si mem trafluis inter la fingroj, trakribliĝis tra la multaj poŝoj de liaj sennombraj parencoj, ĉar ili tre amis lin. Ĝis la komenco de nova fiŝsezono Filip ĉiam estis tute senmona. Sed oni denove vokis lin de ĉiuj flankoj en vere plej profitodonajn laborejojn, ĉar ĉiuj lin amis, ĉiuj lin estimis.

4.

Sed la vojaĝo al la miraklemaj ikonoj kaj sanktuloj aŭ al la grandaj okulkuracistoj ĉiam restis nerealigebla, kaj la tempoj estis tute malfavoraj por tia entrepreno; unue okazis la mondmilito, poste venis revolucio, bolŝevikoj, kontraŭrevolucio, blankuloj, alilandaj rabistoj, terorismo kaj denove bolŝevikoj. Ili restis, kaj la sovetregado fine firmiĝis. Kaj subite ĉio ŝanĝiĝis. Eĉ la plej malriĉaj ĉukĉoj kaj ĉukĉinoj grandgrupe komencis vojaĝi al Vladivostok kaj eĉ al la mistera malproksima Moskvo. Tie la bolŝevikoj nutras ilin senpage kaj instruas al ili ĉiajn utilajn aferojn.

Kaj jen ankoraŭ novaĵo: la tutan landon trakuris famo, ke en la norda Tundro, sur la bordoj de la Arkta Maro mem aperis fama kuracisto, kiu kuracas nur okulojn.

Filip revigliĝis. La tundranoj kun granda intereso sekvis ĉiun paŝon de la kuracisto, kaj jen oni anoncis, ke la kuracisto sur la revena vojo al Vladivostok nepre pasos tra Anadir.

La fiŝsezono proksimiĝis. Filip intence aniĝis al la laboristaro, kiu devis labori apud la urbo Anadir, ĉar li ne volis perdi la oportunan okazon renkonti la famulon.

La 25-an de julio (1929) nia vaporŝipo Astraĥan sur vojo al Uelen (la plej norda punkto de la Beringa Markolo) venis al Anadir. Unu el miaj novaj vojaĝaj amikoj, estante mem Anadirano, nepre volis konatigi min al sia urbo, kaj precipe al la grandioza rivero Anadir, pri kiu je nia honto ni en Rusio ne suspektis ĝis la lastaj jaroj eĉ la ekziston. Ni iris surborden. Ĉe la sono de la majesta muĝego de la martajdo kaj ĝia brua renkontiĝo kun la nordgiganto Anadir, ĉe la sono de ia plaŭdado de miliardoj da fiŝoj, gaje laboris la tuta loĝantaro de la ĉirkaŭaĵo kun siaj infanoj kaj gemaljunuloj, kun siaj hundoj kaj hundidoj, farante milojn da operacioj sur la malfeliĉa, sed feliĉon alportanta keta. Estis tamen jam la dua ĥod (fiŝiro).

Apenaŭ ni aperis inter la laborantaj indiĝenoj tuj junulo alkuris al mi ĝoje saltante trans miloj da baraĵoj sur la bordo. Li estis Filip. Mi jam multe aŭdis pri li de miaj Anadiraj kunvojaĝantoj, kaj Filip siaflanke jam aŭdis pri mi de la ĉionscianta Tundro.

“Koran bonvenon, amiko!” — salutis li min plej sincere.

“Dankon, Filip, koran dankon!”

Li ekparolis: “Ĉu vi venas el Moskvo mem?”

“Jes, Filip, el Moskvo mem”.

“El la plej reala, vera Moskvo?”

“Nu certe, Filip”.

“Kaj vi estas blinda?”

“Jes”.

“Tute blinda?”

“Bedaŭrinde jes”.

“Mi tion ne kredas! Vi ŝercas je simpla jukagiro”.

“Ne, mi estas tute serioza, Filip”.

“Sed tio ne povas esti, ne devas esti...” — Li ekscitiĝis, ekbalbutis, konfuziĝis kaj abrupte ĉesis paroli.

“Mi ne komprenas, Filip, kio estas nekredinda en miaj vortoj”.

Li komencis post mallonga paŭzo:

“Tie ĉe vi estas multaj miraklofaraj ikonoj kaj sanktuloj. Mi tion scias bonege: en Moskvo vi havas la ikonon de Tverskaja-Dipatrino; apud Moskvo la sanktan Sergeon miraklofarulon; en Voroneĵ kuŝas la sankta Mitrofano; en Belgorod vi havas...”

Mi ne sciis ĉu ridi, ĉu koleri.

“Aŭskultu, Filip”, — diris mi laŭeble trankvile. — “La bolŝevikoj jam delonge metis la miraklemajn ikonojn kaj sanktulojn en publikajn muzeojn, kaj tie ili ne emas plu fari miraklojn”.

“Sed kial? Kial do?” — kun granda ekscito demandas Filip.

Estis bonega okazo por ateista argumentado, sed mi estas malbona ateisto kaj ankoraŭ pli malbona agitanto, kaj la okazo forglitis bedaŭrinde neuzita.

“Sed la kuracistoj, kiuj kuracas nur okulojn?” — ree ekscitiĝis Filip. — “Mi scias ĝuste, ke la bolŝevikoj ne metis ilin en la muzeojn, ĉar unu el ili nun gastas ĉe ni en la Tundro”.

“Jes, jes”, — ridetis mi, — “tiaj kuracistoj ekzistas kaj ĉie vagas tute libere”.

“Kaj malgraŭ tio vi estas blinda?”

“Jes, Filip, kaj krom mi estas pli ol ducent kvindek miloj da blinduloj en nia lando”.

Filip iel ektimis.

“Sed kial? Kial do?” — demandis li. — “Ĉu ili ne kuracas ĉiujn? Ĉu ili similas al niaj ŝamanoj, kiuj nur trompadas nin?”

Mi komencis rakonti al li pri sociaj kondiĉoj en la burĝaj ŝtatoj, pri la klasa diferenco en la kapitalistaj landoj, pri certeco de la materialistaj metodoj, pri vereco de la marksista scienco kaj pri necerteco de kuracarto, pri malbona higiena stato ĉe ni ktp, ktp. Filip atente aŭskultis min, sed komprenis nenion, aŭ tre malmulte, ĉar mi ĉion konfuzis, ĉion intermiksis kaj ofte ne komprenis mem kion mi parolis.

“La ĉefaĵo estas ne la blindeco mem”, — diris mi fine, — “sed la viduloj, kiuj ne donas al ni eblecon labori kaj perlabori nian ĉiutagan panon kaj vivi sendependan vivon”.

“Ĉe ni”, — diris Filip, — “viduloj kun ĝojo donas al mi eblecon perlabori mian vivnutron”.

“Nu jes”, — interrompis mi lin, — “vi ja estas...” Mi volis diri “sovaĝuloj”, sed ĝustatempe eksilentis abrupte kaj ruĝiĝis.

Filip daŭrigis malĝoje:

“Mi laboris ĉiam kun ĝojo, ĉar mi esperis iam vidi pli bone, sed vi diras, ke la kuracisto ne ĉiam...”

“Eble li helpos vin, mi ja nenion povas antaŭdiri”, — rapidis mi iom konsoli lin.

“Nun vi rakontu al mi, kion faras la blinduloj en Moskvo”, — ekpetis li timeme.

Kaj mi komencis pri la fabrikoj kaj fabrikegoj, pri la specialaj metiejoj por blinduloj ktp. Ree mi vidis, ke li ne multe komprenis. La vortoj “fabrikoj” kaj “fabrikegoj” timigis lin tute, kaj li, apenaŭ aŭdeble, kun esprimo de timema petego, kvazaŭ pri indulgo, demandis:

“Ĉu ili ne kaptadas fiŝojn?”

“Kelkaj kaptas pro plezuro per fiŝhokoj”, — respondis mi, kaj denove li revigliĝis:

“Pro plezuro oni ne devas, ne rajtas... Por vivi nur, por vivi! Kaj per hokoj ne estas bone, per retegoj, po-are kune kun viduloj”.

Oni vokis lin labori. Malĝoja li adiaŭis min kaj foriris.

Ĝoja li venis al mi, rapide saltante, sed malĝoja, malvigla li foriris. Je io li faletis, ion renversis. La tutan tiun tagon li malsukcesis: lasis la reton for el la manoj, ekglitis sur fiŝo kaj falis trans la boatrandon en la riveron. Sekigante sin apud la fajro, li sidiĝis tiel proksime al ĝi, ke lia pantalono ekbrulis. Tiun tagon li klare ekkomprenis, ke li blindiĝas. Unue li koleris kaj poste ploretis amare. Tiun ĉi tagon ĉiuj liaj kamaradoj ekvidis, ke li estas blinda, kaj neniu plu vokis lin al la laboro. Oni lasis lin sidi trankvile ĉe la fajro. Filip ekblindulis.

*

Sur la revena vojo la vaporŝipo Astraĥan dum du semajnoj staris en Anadir. Sur la ŝipo estis revenanta hejmen la fama okulkuracistino, pri kiu mi jam menciis supre. Ŝi certe ekzamenis la okulojn de Filip kaj provis ĉiel helpi lin, sed kion povis fari por li nia moderna kuracarto, pri tio mi preferis neniam aŭdi.

(El “Esperanta Ligilo”, n-roj 5-8, 1933)

Dua skizo:

La destinita vivi

La verkinto, blinda sed multe vojaĝinta rusa instruisto, pasigis aventurajn monatojn en 1928-29 en arktika Siberio, inter la ĉukĉoj, por studi la vivkondiĉojn de la blinduloj tie. Por ne interrompi la tekston, ni antaŭmetas liajn jenajn klarigojn:

“La ĉukĉoj kalkulas ĝis kvin, kaj poste daŭrigas: kvin-unu, kvin-du, ktp. La plej alta nombro klitku-klitku, dudekfoje dudek. Ĉio super tio estas tauzend, vorto evidente pruntita el la angla lingvo, kiu signifas senliman, nekalkuleblan kvanton.

Jaranga, tendosimila konstruaĵo ĉe ĉukĉoj kaj eskimoj, farita el maldikaj stangoj, kovritaj per haŭtoj de fokoj kaj rosmaroj. Polog, kestoforma ĉambreto interne de Jaranga, farita el feloj de cervoj, ursoj ktp.”

1.

De la golfeto Kaluĉinskaja ĝis la granda rivero Kolima, de Rirkarpij (Nordkabo) ĝis la golfeto Providence ĉiu konas la cervo-brediston Umka (Blankurso). Li havas multe da cervoj — klitku-klitku, ne, tauzend. Li havas kvar belajn edzinojn, grandan jaranga, kaj en la jaranga, komfortan, ampleksan polog, kie brulas hele fokgraso en argila ujo kaj kie Umka kun siaj edzinoj pasigas la tutan liberan tempon. Jes, kvar edzinojn havas Umka, sed nek filon, nek filinon.

Kaj malĝojas Umka, malĝojas liaj edzinoj — ili ja ne havas infanojn! Ĉiuvespere, sidas ili sur la sojlo de sia jaranga, la kvar edzinoj de Umka tamburas laŭvice sian familian tamburinon kaj kantas ĉiam la saman kanton: “Umka havas multon por manĝi; Umka havas rusan teon por trinki, amerikan tabakon por fumi kaj maĉi... sed estas neniu por manĝi bongustajn manĝaĵojn, neniu por trinki la teon, por fumi kaj maĉi la bonegan tabakon... Venu, ho gastoj al ni, vi venu rapide!”

La ventoj portas la kanton ĉiudirekten, kaj de ĉiuj flankoj de la tundro venas gastoj. Ili manĝas kaj trinkas ĝissate, fumas kaj maĉas tabakon ĝis kapturniĝo kaj ree manĝas, trinkas la teon kaj fumas, fumas, fumas.

Por nokto Umka proponas al siaj gastoj elekti laŭplaĉe ĉiu po unu el siaj edzinoj por kundormantino — ho, Umka bonege scias kutimojn de la tundro. Li scias, ke ĉiu virino devas kiel ajn havi almenaŭ unu infanon; ĉiu ĉukĉino scias tion; scias tion ankaŭ la kvar edzinoj de Umka. Ili scias, ke tie, sur la limo mem de la du Tundroj, de nia Tundro por la vivantoj kaj de la alia Tundro por la mortintoj, kuŝas terura eterna lago, senlime larĝega, glacie malvarma, senfunde profunda. Kaj tiun ĉi lagon gardante staras ĉe ĝi senkompateme severega maljunulino, pli praaĝa ol la Tundro mem. La eternecon gardante ŝi demandas al ĉiu mortinta virino el la Tundro la saman severan demandon: “Ĉu havas vi, ho virino, almenaŭ unu infanon sur la Tundro?”

Kaj se estas jesa la respondo, ŝi permesas al la mortintino pasi al la postmorta Tundro, al siaj parencoj, amikoj kaj konatoj jam mortintaj, sed se la respondo estas “Ne”, la senkompatulino ĵetas tuj la malfeliĉulinon en la lagon de la eterneco, glacie malvarman, senfunde profundan, kie finiĝas la vivo por ĉiam.

Kaj ĉi ĉion scias la kvar edzinoj de Umka, kaj ilia malĝojo estas senfina, ĉar ili kvar havas eĉ ne unu infanon.

2.

Estis la aŭtuna festo de buĉado de cervoj. Dum tiuj ĉi tagoj, la ĉukĉoj kun siaj cervaroj alproksimiĝas al la maro, kaj la apudmaraj ĉukĉoj, eskimoj kaj rusoj, preninte kun si kiel eble plej multe da blankfaruno kaj pano, da teo kaj sukero, da tabako kaj cigaredoj, da manufakturaĵoj kaj kartoĉoj kaj multe da aliaj tundraj necesaĵoj, kiujn liveras al ili ĉiusomere rusaj kaj amerikaj vaporŝipoj, iras renkonte al siaj cervobredantoj por interŝanĝi siajn komercaĵojn por diversspecaj cervofeloj, kiujn ili bezonas ĉu por vestoj, ĉu por polog kaj litoj, ĉu por aliaj hejmnecesaĵoj.

Sed neniu havas tiom da gastoj en tiu ĉi tempo kiom Umka; li ja havas tiom da cervoj — klitku-klitku, ne, tauzend.

Ĉirkaŭata de multaj gastoj, Umka proksimiĝas al sia famkonata cervaro. En la manoj li tenas kaptoŝnuron, ĉe la rimenzono pendas buĉtranĉilo. La kaptoŝnuro falas sur la kornojn de la destinita de la ĉielo cervo, kaj la destinita devas morti. Sed Umka estas bonega cervobredisto, kaj li ĉiam scias antaŭe, kiun cervon destinis la ĉielo. Memfida svingo de la majstra mano... La fatala kaptoŝnuro falis sur la kornojn de juna belega cervido. Laŭtegaj admiraj aplaŭdoj de la gastoj: “La destinita devas morti!” Sed kio okazis al Umka? Li ekpaliĝis, la mano memfida subite ektremis. “La destinita morti!” Sed Umka estas bonega cervobredisto, li scias ĉiujn destinitajn en sia cervaro, kaj la juna, belega cervido ne devas morti, li estas juna, bela, forta, kiel do la ĉielo povus lin destini? — estas eraro, evidenta eraro! Li estas la plej amata cervido de Umka, li certe ne devas morti, la ĉielo eraris.

Ĉiuj konsternite rigardas Umka-n. Ĉiuj ja scias bonege, la tuta Tundro scias, kaj pli bone ol Ĉiuj devas scii Umka mem, Umka, la fama cervobredisto, ke la kaptoŝnuro falas sur la kornojn de la destinita, kaj la destinita devas morti.

La cervido-belulo ĝoje alkuris al sia mastro, eletendis sian gracian kolon kaj metis la kapon konfideme sur la ŝultron de Umka. Iu el la amikoj donis al li la buĉtranĉilon: “La destinita devas morti”. Umka prenis la tranĉilon, sed tuj lasis ĝin fali surteren.

Umka ne havas infanojn, la bela cervido estas por li anstataŭ filo amata.

Ĉiuj rigardas Umka-n kun timo: “Ĉu la destinita ne devas morti?” Denove oni metas la buĉilon al Umka enmanen. Li ĵetas ankoraŭ unu, la lastan rigardon sur sian amaton. Tiu, ferminte la okulojn, kvazaŭ ekdormis. “La destinita devas morti!” — ekmuĝis la Tundro. Umka levis ĉielen la buĉilon kaj balbutante ekparolis la kutiman preĝon: “Vi, kiu vivas en la ĉielo, rigardu ĉi tien: mi buĉas ĉi tiun cervidon ne pro ia amo al mortigo, sed pro la granda vivbezono. Tial mi petas Vin sendi al mi alian cervidon anstataŭ ĉi tiu buĉita!”

Li, ne rigardante, batis tranĉile sian amaton en la koron mem. La juna belega cervido ektremis, ekspiris profunde kaj falis sen-ĝeme al la piedoj de sia mastro. Sed Umka, preminte la manojn kontraŭ sia koro, ekĝemis terure, sovaĝe. Vane oni kriis ĝojege en liajn orelojn, ke la preĝo estas akceptita de la ĉielo, ĉar la cervido falis kun la vundo supren, kaj sekve la ĉielo sendos al li alian cervidon anstataŭ la buĉita. Umka nenion aŭdis, nenion volis aŭdi, li ĉiam ĝemis kaj ĝemis terure, sovaĝe. “Li drinkis tro multe”, — diris amikeme la Tundro.

Pasis precize naŭ monatoj post la granda aŭtuna festo. Estis nokto. La Tundro mistere silentis. Timeme staris are la cervoj de Umka, senboje kuŝis liaj Kolima-hundoj. En la polog liaj kvar edzinoj premante sin unu al la alia timis eĉ movetiĝi. Malhela kaj minaca sidis Umka: al li naskiĝis filo. La tuta Tundro ekhaltigis la spiradon: la filo de Umka naskiĝis blinda. Kaj nur li, la novnaskita blinduleto, kriadis kaj baraktadis kuŝante antaŭ la patro. Ĉiuj atendis, ke Umka tuj metos la fingrojn sur gorĝeton de la blinda etulo kaj igos lin reiri tien, de kie li venis — en la eternecon. Ĉar kion povus fari blindulo en la Tundro? Kion devos fari kun blindulo la malfeliĉa cervobredisto? Ĉiuj senmoviĝis en atendado: la cervoj, la hundoj, la kvar edzinoj. Nur la blinda knabeto kriis ĉiam pli laŭte; li ŝajnis postuli atenton por si. Fine Umka ekmoviĝis kaj klinis sin super la filo. La naskintino, falinte sur la manojn de siaj kunedzinoj, ekkonvulsiis pro sensonaj ploregoj. Penseme kaj fikse rigardis Umka la etulon kaj konstante ion flustradis al si mem. Kion li flustris, pri kio li pensis en tiu momento? Pri tio neniu povis iam ĝuste sciiĝi, sed la edzinoj kredigas, ke ili aŭdis lin flustri ion pri la juna belega cervido. “Plitkur” (sufiĉas), — vokis fine Umka al siaj edzinoj. — “Prenu la knabon: li estas destinita vivi. Lia nomo estos Kejgin” (nigra urso). Kaj Kejgin komencis vivi, kaj la tuta Tundro scivoleme observis ĉiun paŝon de la destinita vivi.

3.

Fuŝirante kaj faletante, ĉiam venante en la neatenditajn embuskojn de la Tundro, senkonsole ploris la malgranda Kejgin sur la malluma vojo de blindula vivo. Ĉie li renkontis nur malamikojn, eĉ en la gepatra jaranga. Ĉie aperadis sur lia vojo ĉu nebezonitaj stangoj, ĉu malicaj fosoj, ĉu insidemaj ŝtonoj aŭ terbuloj — Ĉie malamikoj, eĉ en la patrina polog. La fajro ĉiam serĉis okazon brulvundi al li la fingrojn; la murmuranta super la fajro tekruĉo ĉiam provis ekŝprucigi sur lin per bolanta akvo. Kudriloj kaj najloj ĉie kaŝiĝis en la felmuroj de la polog por subite ekpiki lin. Ĉie nur malamikoj. Kejgin timis ĉion, eĉ la kolimajn hundojn, kiuj sindoneme lekis al li la manojn. Kaŝinte sin en felajn kovrilojn, la knabo amare ploris, kaj liaj kvar patrinoj, pensante, ke la destinita vivi devas ĉiam plori, ploris kun li.

Sed Umka opiniis alie. Lasinte la cervaron al siaj fidelaj kolima-hundoj, kaj transdoninte la tutan mastrumadon al la edzinoj, li ekokupis sin nur pri la blinda fileto. Umka diris al li, ke la fajro ne estas malamiko. Male, ĝi estas la plej bona amiko de la homo en la Tundro. Kaj la murmuranta tekruĉo estas ankaŭ fidela kamarado en la malvarmega nordlando. Sed en la interrilato kun ili oni bezonas singardemon. La destinita vivi devas antaŭ ĉio lerni la singardemon.

Umka instruis al la knabo, kiel ekbruligi la fajron, kiel meti surfajren la tekruĉon kaj kiel forpreni ĝin, se ĝi ekbolas. Li konatigis lin kun la jaranga kaj kun la apuda Tundro. Li klarigadis al li: “La stangoj estas bezonataj por apogi la jaranga-n, por ke oni povu ankaŭ pendigi sur ili cervaĵon, haŭtojn, rimenojn, pendigi alte, por ke la hundoj ne povu atingi. La fosoj estas necesaj, por ke forfluu for de la jaranga malbezona akvo; kaj sur la ŝtonoj aŭ la terbulegoj oni povas stari kaj ĉirkaŭrigardante la Tundron observi bonege la cervojn”. Li prezentis al la fileto la kolimajn hundojn kaj instruis lin rekoni ilin laŭ ilia bojado, lano, oreloj, piedegoj kaj vostoj, kaj baldaŭ malgranda Kejgin rajdante sur eĉ la plej timiga el ili sentis sin en plena sekureco.

Nun Kejgin ĉesis plori; li komencis ridi. Li ekkomprenis, ke la homo en la Tundro estas ĉirkaŭita de amikoj, kaj nur dank’ al tiuj ĉi amikoj la homo povas vivi sana kaj feliĉa tie. De nun Kejgin eklernis ami kaj estimi tiujn amikojn de la homo.

Kiam la knabo iom pliaĝiĝis, Umka prezentis al li pluajn amikojn de la homo: tranĉilon, hakilon, martelon, borilon, alenon. Komence tiuj ĉi novaj amikoj ŝajnis al Kejgin tute nefidindaj: la tranĉilo jam ĉe la unua konatiĝo dolore ekgratis al li la manon; la hakilo vundis la piedon, la martelo preskaŭ frakasis la fingron, la borilo eniĝis la genuon, aleno trapikis la manplaton — la amikoj de la homo estis tute nefidindaj. Sed Umka diris: “La amikoj estas bonegaj kaj tute fidindaj, sed oni devas konduti kun ili ĝentile, atenteme kaj tre pacience. La destinita vivi devas lerni la ĝentilecon, atentemon kaj pli ol ĉion, paciencon”.

La patrinoj instruis al Kejgin dum siaj nomadaj vagadoj, kiel disigi kaj rekunmeti la jaranga-n, kiel enpaki ĝin en la glitveturilon kaj ree malpaki ĝin sur la nova haltejo; instruis al li prilabori permane cervajn haŭtojn, por ke ili iĝu molaj kaj delikataj, eltranĉi el haŭtoj rimenojn, prepari fadenojn el bestaj tendenoj, tordi ŝnurojn. La patro fine instruis al li fari glitveturilojn.

La ĉukĉa glitveturilo (narta) estas tre longa (ĉirkaŭ tri metrojn kaj pli) kaj tre mallarĝa (trionon de metro). En ĝi ne estas eĉ unu fernajlo nek iu alia feraĵo, ĝi devas esti malpeza, elasta, fleksebla. Pro tio ĝiaj lignaj partoj estas kunligitaj kaj intervinditaj per rimenoj kaj rimenetoj. Kejgin ekŝategis tiun ĉi laboron, kaj, dediĉante al ĝi ĉiun liberan momenton, li baldaŭ iĝis la plej lerta glitveturil-faristo en la Tundro. El plej malproksimaj lokoj venas al li ĉukĉoj kaj apudmaraj ĉukĉoj, eskimoj kaj rusoj por riparigi siajn malnovajn aŭ mendi novajn glitveturilojn. Tiel la blindulo trovis okupon en la Tundro — la Tundro donis laboron al sia blinda filo.

4.

Kejgin evoluis je brava, forta dudekjara junulo. Ĉiuj laŭdis lian diligentecon, ĉiuj admiris liajn kapablojn. Sed ĝuste en tiu ĉi tempo li subite ekmalĝojis, eksopiris, malheliĝis. La patrinoj maltrankviliĝis: “Kio okazis al vi, fileto?”

La junulo konfuziĝis: “Mi mem ne scias, patrinetoj”.

Iufoje li flustris al sia plej parenca patrino: “Mi ne volas plu vivi...”

Umka denove observis sian filon tre atente. Li ree forlasis ĉiujn zorgojn pri la cervaro al la fidelaj kolimaj hundoj, ĉiujn klopodojn pri la mastrumado al siaj edzinoj. De malproksime li observis sian sopirantan filon, observis kaj baldaŭ komprenis: “La destinita vivi devas havi edzinon...”

Umka veturigis sian filon al unu el siaj malnovaj amikoj, kiu loĝis ses- aŭ sepcent kilometrojn de tie, apud la maro mem.

Laŭ la kutimo de la Tundro, ĉiu fianĉo, antaŭ ricevi konsenton pri sia edziĝo, devas servi kaj labori por sia estonta bopatro iafoje kelkajn monatojn, iafoje du-tri jarojn.

La amiko de Umka havis filinon, la junan belan Vingeut, pri kiu fieras la apudmara Tundro. Umka lasis junan Kejgin ĉe la amiko, por ke li fianĉiĝu tie kaj restu tie ĝis la edziĝo, kaj mem li reveturis hejmen.

Neniam laboris Kejgin tiel diligente, kiel nun, ĉar neniam li atendis tian rekompencon. Li ekamis Vingeut-on, kaj ĉiuj liaj pensoj kaj revoj estis nur pri ŝi. Unufoje li ekkaptis la belulinon — laŭ kutimo — en malluma angulo: “Ĉu vi longe turmentos min, ho Vingeut, ĉu via koro iam moliĝos?” — demandis li, pasie premante ŝian manon.

Fiere ekridis la belulino kaj diris al li ĝentile sed senhezite: “Iru hejmen, Kejgin, ne laboru vane por mia patro: mi neniam iĝos edzino de blindulo. Li ja ne povas danci la dancon de rosmaro*. Li ja ne povas kuri rapide, ne povas kauri*. Dum la rusaj festoj, neniam li ricevos premie primus-on*, nek vekhorloĝon kun muziko... Iru hejmen, Kejgin, ne malŝparu vane la forton nek tempon, vi ja ne povas danci la dancon de rosmaro”.

* danco de rosmaro: arkta popoldanco, kiu prezentas la vivon de la rosmaro.
* kauri: veturi per cervoj aŭ hundoj.
* primuso: petrola kuirmaŝino.
5.

Mi renkontis Umka-n kaj lian blindan filon en Novembro, 1929, ĉe la golfeto de Sankta Laŭrenco, apud la Beringa Markolo. Ili estis sur revetura vojo hejmen post malsukcesa svatiĝa vojaĝo. Ili venis al la ĉukĉa kulturbazo, kie mi loĝis tiutempe, venis por nutri siajn hundojn, por iom ripozi ĉe ni kaj por iom aĉeti en la loka faktori-o (ŝtata vendejo). Tie ni konatiĝis. Kejgin malbone parolis ruse, mi preskaŭ neniom komprenis la ĉukĉan lingvon. Umka, bonege sciante la rusan, estis nia interpretanto. Ni longe parolis pri la Tundro, ĉukĉoj kaj ilia vivo kun kaj inter cervoj kaj hundoj.

Sed jen Kejgin ekvigliĝis: “Sed diru al mi, kiel vivas la blinduloj tie, en Moskvo?”

Mi volonte rakontis: “Tie la blindulo ekamikiĝis kun diversaj maŝinoj, kiuj estas multoble pli grandaj, pli fortaj ol li mem. Ĉiu el tiuj maŝinoj povas en unu momento forŝiri fingrojn, kripligi manon, frakasi piedon — povas ekkapti, enturni, entordi, enruli la tutan homon kaj fari el li kaĉon. Kaj malgraŭ ĉio ĉi la maŝinoj estas bonegaj amikoj de la homo. Ĉiu el ili laboras por cent, por mil homoj kun tranĉiloj, hakiloj, ĉiziloj, marteloj, boriloj, alenoj, laboras por ili pli bone, pli rapide, pli longe ol la plej lerta homa laboristo, kaj tian maŝinon tre ofte povas direkti unu homo, kaj la moskvaj blinduloj ekamikiĝis kun la maŝinoj kaj iom post iom komencas regi ilin!..”

Kejgin forgesas sian malĝojon, li entuziasmiĝas: “Sed por kio estas ĉi ĉio?”

Mi klarigas. Kejgin denove enpensiĝas. “Sed diru al mi...” — li hezitas, li balbutas: “Diru al Kejgin...” — denove longa paŭzo. Li mallaŭtigas la voĉon ĝis flustro. — “Diru, ĉu la moskvaj blinduloj scias danci la dancon de rosmaro?”

Je tiu demando mi preskaŭ ekridegis, sed ekmemoris, ke ĉukĉo neniam pardonos ridon pri si, kaj tute serioze mi respondis: “Tie, en Moskvo oni ne bezonas la dancon de rosmaro. Knabinoj ĉe ni edziniĝas tiujn, kiuj scias kaj povas labori, sed ne danci. Tamen mi estas certa, ke, se miaj moskvaj kamaradoj bezonus eklerni la dancon de rosmaro, ili sendube ĝin lernus...”

“Kaj dancus?” — dubeme demandas Kejgin.

“Pri tio mi estas tute certa!” — senhezite respondis mi.

Kejgin ekridetis. Eble tio estis la unua rideto aperinta sur lia vizaĝo post la interparolo kun la belulino Vingeut.

Umka ekĝojis. Li batis mian ŝultron: “Vi bone parolis, moskva frato, kaj mi vin certigas, ke Kejgin ankaŭ dancos la dancon de rosmaro. Mi mem instruos ĝin al li. Mi ankaŭ instruos al li kuri tiel rapide, kiel ĉiu ĉukĉa junulo, instruos al li kauri tiel bonege, kiel ĉiu tundrano, ne, li ĉi ĉion faros pli bone ol aliaj. Li faros por si glitveturilon, facilan kiel flugilo de mevo, kaj mi elektos por li la plej rapidajn kurulojn en mia cervaro. Dum la rusa festo* en Uelen mi prenos kun li la primus-on kaj la vekhorloĝon kun muziko. Jes, la destinita vivi devas lerni la dancon de rosmaro!”

*

La ĉefaj revoluciaj festoj estas la 7-a de novembro kaj la unua de majo. Tiam la reprezentantoj de la Oficiala Registaro invitas la indiĝenojn el la Tundro al siaj ejoj kaj aranĝas por ili diversajn konkursojn kun premioj: longdistancajn kurojn, cervo- aŭ hundoveturadon, pafadojn, ktp.

La ĉukĉa kulturbazo ĉe la golfeto de Sankta Laŭrenco estis konstruata de la Soveta registaro en 1925-26. Ĝi havas vendejojn, malsanulejon, bestkuracejon, lernejon.

Kejgin ekridis. Ankaŭ mi.

(El “Esperanta Ligilo”, n-roj 5-8, 1933)

La trimova ŝakproblemo

(Tria skizo el la ĉukĉa vivo)

Klarigo de kelkaj vortoj uzitaj en la skizo.

  • Kutro — ŝipeto kun malgranda ŝipanaro (tri, kvar viroj), uzata ekzemple por fiŝkaptado.
  • Precedento — pli frua okazo, kiu povas gvidi al decido en nuna, simila okazo.
  • Strangoli — sufoki per forta kunpremo de la traĥeo.

Vortoj el la ĉukĉa lingvo estas klarigitaj en parentezoj tuj post la vortoj.

Antaŭparolo de la aŭtoro

Ĉi tiun skizon mi verkis speciale por nia “Esperanta Ligilo” kaj dediĉas ĝin al miaj esperantistaj amikoj de la Malproksima Oriento. La skizo estis skribita jam en junio de 1934, sed mi perdis la manuskripton dum mia vojaĝo al Turkmenio en la sama jaro. Nur dum ĉi-jara libertempo (1938) mi ekprovis reskribi ĝin, kaj jen la rezulto. Laŭ stilo kaj eble laŭ emocio ĝi ne estas la sama, tamen laŭ faktoj kaj laŭ spirito ĝi certe restas ne ŝanĝita.

1. Kakume.

Ju pli grandiĝas niaj mondaj urbegoj, la centroj de la civilizacio, des pli malgrandiĝas la homo, des pli li banaliĝas kaj trivialiĝas, bagateliĝas kaj mizeriĝas, ĝis fine li estas nura mikrobo, sensignifa bacilo, pri kies vivo kaj morto neniu plu interesiĝas. Kaj gravas tiam ne la homo mem sed lia kapitalo, ne lia kapo sed lia poŝo, ne lia koro sed lia oro.

Tute alie estas en la arkta regiono de la nord-orienta Azio, en la Tundro de la ĉukĉoj. Tiu arkta dekdumilpersona popoleto dividiĝas en grupetojn de kelkaj individuoj, kiuj loĝas en la multmilkilometra tundro ofte je centmejlaj distancoj unu de la alia. Tie oni lernas ŝati la homon mem, ĝuste taksi lian vivon, respekti lian liberecon. La ĉukĉo scias interesiĝi pri sia najbaro ĉu proksima, ĉu malproksima, ĉu samgenta, ĉu alilanda; li pretendas koni ĉiun homon en la Tundro; li fieras scii ĉion pri ĉiu kaj provas helpi al ĉiu en ĉio bona kaj honesta.

Mi alvenis al la ĉukĉa kulturbazo apud la golfo de Laŭrenco ĉe la Beringa markolo en la fino de julio 1929 kaj pasigis tie kelkajn ege angorajn monatojn de mia certe aventurplena vivo.

Kiam mi ankoraŭ estis je distanco de multaj centmejloj de la bazo, la bazanoj jam sciis pri mia alveno. La ĉukĉoj rakontadis al ili, ke venas norden mirinda blindulo por viziti sian fraton, la bazan veterinaron, kiu jam delonge forgesinte ĉion kaj ĉiujn iris vagadi en la plej nepenetreblajn angulojn de la tundro por pristudi tie la vivmanieron de la ĉukĉaj cervaroj. La ĉukĉoj sentis kiel sian sanktan devon informi la veterinaron pri la alveno de lia blinda frato, kaj ili faris tion multe pli rapide ol ĉiuj radiostacioj de la Nordo.

La ĉukĉoj rakontis entuziasme, ke la blindulo ludas ŝakojn kaj estas ŝakĉampiono de la ŝipo, sur kiu li vojaĝas; ke li vizitis multajn landojn sed amas nur unu nekonatan al ili landon, Esperantujon; ke li scias kelkajn lingvojn, eĉ la amerikan, sed preferas al ĉiuj la internacian lingvon esperanton; ke li konatiĝis kun multaj popoloj sed pleje ŝatas la ĉukĉan. Misteroze ili komunikadis, ke la blindulo iam ludis multajn muzikilojn, sed nun li ludas neniun, ĉar...; li iam kantis siajn proprajn kantojn, sed nun li ne kantas plu, ĉar...; iam li ofte ridis, sed nun li eĉ ridetas malofte, ĉar... Kaj la tundra fantazio eklaboris.

Veninte al la bazo, mi petis tuj unu el la kunlaborantoj de mia frato, ke li konatigu min detale kun la plano de la bazo, ke li montru al mi ĉiujn vojojn kaj vojetojn al la maro kaj al la tundro, al la montetoj kaj al la lagoj. Vespere mi promenadis jam sola kun mia bastono ĉie tra la bazo. Tio ŝajnis superi ĉiujn atendojn de la ĉukĉoj, tute konsternitaj ili nur ripetadis: “Kakume, kakume! (Mirego, miraklo!)” Kaj Kakume iĝis mia nomo en la Tundro.

2. Ligi-oravilli.

Ne multaj ĉukĉoj loĝis en la bazo mem aŭ apude, sed ili ofte venis tien jen al la bazmalsanulejo, jen por ion aĉeti aŭ vendi en la faktorio (bazmagazeno), jen por venigi siajn infanojn al la bazlernejo aŭ ion alporti al ili el la malproksima hejmo. La infano ja estas idolo de la Tundro, ĉirkaŭ kiu centriĝas la tuta ĝia vivo. Ofte ili venis al la bazo simple por amuzi sin, por refreŝiĝi kaj vidi alilandaĵojn nevideblajn en la Tundro.

Timemaj kiel cervidoj kaj scivolaj kiel polusvulpetoj ili laŭkutime vagadis arete tra niaj komunaj kaj privataj loĝejoj, interesiĝante pri ĉio kaj ĉiu, nenion pasante nerigardite, neniun lasante ne rimarkite. Modestaj kaj ĝentilaj ili diligente studis sur niaj muroj ĉiujn portretojn, bildojn kaj fotografaĵojn, singardeme esploris bagatelaĵojn kaj ornamaĵojn sur niaj komodoj aŭ tualettabloj, inspektis detale ĉiujn kestojn, valizojn kaj ŝrankojn, kun miro rigardante en ĉiujn anguletojn, pripalpante kritike ĉiujn objektojn. — Senbrue kaj trankvile ili admiris ĉion, neniun enviante; pri multo ili estis entuziasmaj, sed petis nenion. Pri ŝteloj dum ĉi tiuj kolektivaj trarigardoj neniam iu plendis; la ĉukĉoj ŝajnis absolute honestaj. En la baza komunmanĝejo ili staradis kontraŭ ni kaj fikse rigardante niajn buŝojn observis plejatente kion, kiel kaj kiom manĝis aŭ trinkis ĉiu el ni. Kaj la Tundro ofte sciis pri ĉiu el ni tiajn detalojn, pri kiuj ni mem eĉ ne suspektis, kaj estante humoruloj, la ĉukĉoj naive karikaturis ĉion, kion ili trovis ridinda en ni. La bazanoj furiozis pro ĉi tiuj indiĝenaj invadoj, sed la bazestro, mirinde grandanima homo, petis ĉiujn esti paciencaj kaj toleremaj, kaj ni toleris. Nur nia apotekisto-kuracisto, eŭrope edukita persono, ĉiam skandalis kaj publike postulis, ke la indiĝenoj estu diskretaj kaj ne ŝovu sian tundran nazon en la privatan vivon de la eŭropanoj. Li estis komunisto kaj celis politikan karieron, tial li parolis ĉiam kun granda aplombo kaj ĉiam pli laŭte ol estis bezone. Mi ne volas mencii lian naciecon por ne estigi antaŭjuĝojn kontraŭ iu nacio, des malpli ĉar tia tipo estas trovebla ĉie en la eŭrope edukita, kapitaliste civilizita sfero. La tundraj karikaturistoj pentris lin flakonforma, kun apoteksurskribo “amoniako”. Je lia apero ĉiuj ŝajnigis terni. La kuracisto furiozis.

Dum la indiĝenaj invadoj mi konatiĝis kun Nerulteng, brava deknaŭjarulo. Li flue parolis ruslingve, ĉiam ŝercis kaj multe ridis. Lia enlanda russlango faris la ŝercojn duoble ridigaj. Unu fojon li demandis min, ĉu mi scias, kiel la ĉukĉoj nomas sin mem. Mi havis nenian ideon pri tio.

“Do sciu: ni nomas nin Ligi-Oravilli, kio signifas: la veraj homoj. La aliajn nacianojn ni nomas laŭ iliaj nomoj aŭ simple homoj”.

Aŭdinte ĉi tiun pretendan nomon de la arkta popoleto, mi ekridegis kiel pri la plej bona spritaĵo de la Tundro, sed Nerulteng vidante min ridi, eĉ ridegi, tute malĝojis:

“Ĉu ni ne estas fakte la veraj homoj?” — Li diris kaj aldonis mallaŭte: “Ĝis nun ni neniam dubis, ke ni estas Ligi-Oravilli”.

Mi estis ravita. Ni amikiĝis.

Nerulteng sciis sufiĉe bone legi ruslingve, kaj li petis min doni al li ian belan libron. Hazarde mi donis al li la rakontojn pri la malproksima Nordo de Jack London, kaj de tiam post ĉiu tralegita rakonto li venis por demandi min, ĉu ĉio estas vera, kion oni skribis en la libro. Mia ĉiama respondo estis, ke Jack London estas tutmonda fama aŭtoro, sekve oni povas kredi al li. Tamen la sangavidaj tipoj kaj teruraj scenoj de la malproksima amerika Nordo tute forestis en nia malproksima Nordo, kaj ili impresis la junulon neimageble; li ĉesigis siajn ŝercojn kaj ne ridis plu. Ĝuste tiutempe mi estis okupata je miaj personaj afliktoj kaj tute malatentis la psikologian staton de mia tundra amiko.

3. La eŭrope edukita homo.

Iun tagon la propaganda fako de la bazo invitis la indiĝenajn gastojn al nia klubejo por pasigi tie horon rigardante kinofilmon. La eŭrope edukita kuracisto ludis violone kaj mi akompanis lin per gitaro. Tio estis nia kutima kontribuo al la amuzo en la kunestadoj de la bazanaro.

Mia juna amiko sidis apud mi; lia mano kuŝis sur mia genuo, lia kapo premiĝis al mia ŝultro. Li estis malserene silentema.

Mi ekagitis: “La mondo estas dividita je du malamikaj tendaroj, kiuj deklaris unu kontraŭ la alia senindulgan, kruelegan militon, militon neĉesigeblan ĝis la morto. Ĉiu el ni, eĉ en la plej malproksima Tundro povas iĝi en ĉiu momento senkulpa viktimo de tiu ĉi nesatigebla malamego. Tial ĉiu nun devas scii plej klare, je kies flanko li staras”.

La filmo komenciĝis. Unue oni montris kelkajn scenojn el la mondmilito kaj poste scenojn el la rusa enlanda batalado. Ni ludis ĉiuspecajn marŝojn kaj la famajn militkantojn de la rusa revolucio. La mano de la junulo tremis ĉiam pli kaj pli; li ŝajnis febri. Jen sur la filmo aperis la sennombraj aroj de la Ruĝa Armeo irantaj ataki la lastan, nealireblan bastionon de la kontraŭrevolucio. La blankuloj bombardas ilin de aeroplanoj, kanonas de la maro per la alianca ŝiparo, verŝas sur ilin murdan pluvegon de ĉiuj flankoj. Miloj da ruĝuloj falas, sed ilin anstataŭas aliaj miloj, dekoj da miloj, kaj ili iras ĉiam antaŭen, ĉiam proksimiĝante pli kaj pli. Jen en la malproksimo vidiĝis la ruĝa kavalerio. Nova pluvego da kugloj, bomboj, grenadoj.

Entuziasma “hura” de la bazanoj ekskuis la halon. Ni ekludis la marŝon de Budjonij (fama kavalerigeneralo). En tiu momento la junulo subite eksaltis; li tremis. Kaptinte mian manon li ekkriis kvazaŭ frapite de epilepsio: “Neeble! Neeble!” Pro la neatendita ekmovo mi lasis la gitaron fali sur la plankon. Laŭeble ĝentile mi provis residigi la knabon sur la benkon. “Ĉio estas ebla en nia mondo, ĉio estas ebla ĉe ni! Trankviliĝu!”

La kuracisto aŭdeble ekgrincigis la dentojn.

Sur la filmo la ruĝuloj jam prenis la nealireblan fortikaĵon; nun ili bajonetas la terurigitajn blankulojn. La aeroplanoj rapide malaperas, la aliancaj ŝipoj kuras for en paniko.

“Muzikon, muzikon!” — Kriis la ekzaltitaj bazanoj, sed la ĉukĉoj silentis. Mi penis iel agordi la gitaron.

Premante la vizaĝon kontraŭ mia ŝultro la knabo paroksisme ploregis:

“Mi ne kredas, mi ne volas tion kredi!”

Mia koro ekdoloris netolereble.

“Pelu for ĉi tiun idioton!” — Serpente siblis la kuracisto. — “Kial vi vartas ĉi tiun rosmaridon kiel infanon?” Kaj li aldonis tian maldecaĵon, ke mi pro ĝi ruĝiĝis ĝis la oreloj.

“Silentu, eŭrope edukita simio!” — Mi ekkriis ankaŭ tremante, pro kolero.

Sur la filmo, la masakron de la blankuloj nun partoprenis ankaŭ la kavalerio. Kapoj, manoj, piedoj turniĝis en la ruĝa aero; ĉiuflanken disŝprucis homa cerbo; torente fluis la sango.

“Muzikon, muzikon! Kial ne ludas la muziko?” — Frenezis la bazanoj. Malserene silentis la indiĝenaj gastoj. La malbenita gitaro ne volis agordiĝi. La junulo ploregis — mia koro doloris ĉiam pli forte.

“For de tie ĉi, malbenita ursido!” — Siblis timige la kuracisto kaj forte ekbatis la kapon de la junulo per sia arĉo.

“Ne tuŝu lin, diabla simio!” — Mi ekkriis, kaj la arĉo ekflugis trans la tutan halon. Grincigante la dentojn li ekkaptis mian gorĝon.

“Manojn for de Kakume!” — Aŭdiĝis samtempe deko da voĉoj. Ili apartenis al la indiĝenoj. Iu batis lian manon for de mia gorĝo. Mi levis la gitaron por disbati ĝin sur la kapo de la ofendinto, sed la kuiristino de la bazo ekĉirkaŭprenis ĝin per siaj manoj: “Kompatu la gitaron, ho Kakume! Ni ja ne povos aĉeti alian en la Tundro”.

La blankuloj sur la filmo kuregis for. La filmon plenigis la ruĝaj triumfantaj standardoj.

“Muzikon, muzikon!” — Furiozis la ĉeestantoj. — “Kion tie faras la muzikistoj?”

Denove ni ekludis la marŝon de Budjonij: “Altalte en ĉielo flugas ruĝstandard’”. Al ni aliĝis la ekscitita ĥoro de la bazanoj: “Ĉevale rapidegas ni al mortbatal’”.

Nun neniu plu aŭdis ke la gitaro estas neagordita, ke la violono sonas mizerege, ĉar la violonisto ĝemis pro doloro en la mano. Klininte sin al mia orelo li kolerege siblis, ŝprucigante sur min torenton da rabia salivo:

“Pri ĉi ĉio ni parolos kun vi en la ĉelo (komunista organizaĵo), pro ĉi ĉio mi venĝos je vi. Mi vin neniigos, nuligos! Mi faros el vi polvon! Mi vin formanĝos, forglutos kun ĉiuj viaj ekskrementoj!”

Surdiga survango interrompis lian sibladon. Li ekhurlis.

La filmo finiĝis. Oni enŝaltis la lumon.

4. La fatala saĝeco.

Post la filmomontrado la bazestro alparolis la gastojn de la Tundro:

“Dum tiu ĉi vintra sezono la kulturbazo intencas sendi en la Tundron al viaj vilaĝoj kaj vilaĝetoj niajn kinofilmojn por tiamaniere helpi al vi plilarĝigi vian mensan horizonton kaj almenaŭ iom levi vian kulturan staton. Sed ni tute ne konas ankoraŭ la tundran rigardontaron kaj ne scias, kio plaĉas kaj malplaĉas al ĝi. Kion montri, kion ni montru al la loĝantaro de la Tundro?

Hodiaŭ ni faris provan montron, kaj ni treege volus aŭdi vian sinceran opinion pri la ĵusvidita filmo. Tio multe helpos nin pri nia elekto de repertuaro por la Tundro”.

Post longa silento ekparolis blankbarbulo, la indiĝena aŭtoritato en la Tundro:

“Laŭŝajne, vi eŭropanoj estas saĝaj, tre saĝaj, multe pli saĝaj ol ni: vi inventis ĉaspafilon, motorboaton, kuir- kaj kudromaŝinojn, gramofonon kaj aliajn aĵojn utilegajn eĉ por ni en la Tundro. Vi inventis ankaŭ vaporŝipon, aeroplanon, aŭtomobilon, elektran lumon, telefonon, telegrafon, radion, kinofilmojn kaj multajn aliajn mirindaĵojn, kies nomojn ni neniam aŭdos en niaj jarang-oj (tendoforma tundra kabano). Ĉi ĉio estas bonega afero, pro ĉi ĉio vin dankas kaj admiras la Tundro. Sed samtempe vi elpensis ankaŭ multe, tro multe por mortigi la homon. Unu el tiuj terurigaj maŝinoj por hommortigado, kiujn vi ĵus montris al ni, povas dum kelkaj minutoj neniigi la tutan nian popolon, la tutan loĝantaron de la Tundro. Ĉu ni povas admiri tion? Ĉu ni rajtas nomi tion saĝa? Sed vi ŝajnas fieri pri tio. Se tio estas saĝeco, ĝi estas fatala saĝeco, gvidanta vin al via pereo kaj eble al la nia ankaŭ. Do, laŭ nia kompreno, vi estas malsaĝaj, tre malsaĝaj, multe pli malsaĝaj ol ni; vi estas fatale malsaĝaj. Antaŭ long-longtempe, kiam ni estis ankoraŭ sovaĝuloj, sekve malsaĝaj, ni ankaŭ sciis mortigi unu la alian, jen pro gentaj, jen pro vilaĝaj, jen pro familiaj, jen eĉ pro personaj motivoj. Sed tiuj tempoj jam pasis antaŭ longe, kaj nun vi neniam aŭdas pri iaj hommortigoj inter ni pro kia ajn kaŭzo. Do laŭŝajne ni estas malsaĝaj, multe pli malsaĝaj ol vi, sed nia malsaĝeco ne estas fatala, do fakte ni estas saĝaj, multe pli saĝaj ol vi.

Montradu al ni en viaj kinofilmoj viajn saĝaĵojn, kaj neniam montru viajn malsaĝaĵojn, kaj la Tundro ŝategos viajn filmojn kaj benos vin”.

La maljunulo finis; la indiĝenoj laŭte aplaŭdis lin, la eŭropanoj konfuzite silentis, nur mi aplaŭdis kaj kriis: “Bravissimo, Ligi-Oravilli!”

Respondi kaj nuligi la efekton de la tundra oratoraĵo oni komisiis al la kuracisto, al la eŭrope edukita homo. Li diris:

“Via tundra socio estas socio de primitiva komunismo. De via komunismo la homaro, tra senĉesaj klasbataloj, kiuj ĉiam signifis progreson, faris sian grandan ciklon kaj kun la kulturaj akiraĵoj de miljaroj nun revenas denove al komunismo. Sed nia nuna komunismo ne estas la via. La nia estas bazita sur scienca fundamento, ekipita per ĉiuflankaj teoriaj kaj praktikaj sciaĵoj, armita per multjara militsperto. La tundra socio nun ankaŭ devas komenci sian klasbatalon kontraŭ siaj ekspluatantoj”.

“Ni tiajn ne havas!” — Ekkriis la ĉukĉoj.

“Jes, vi ilin havas. Ekzemple, la kutroposedantoj inter vi, ĉu ili ne estas pli riĉaj ol vi?”

La tundranoj ekbruis: “Ni uzas la kutrojn komune, ni ĉasas ĉiam kolektive kaj ĉion dividas inter ni egalparte”.

“Jes, jes”, — daŭrigis la parolanto, — “sed la kutromastro tre ofte akceptas en la kolektivon de ĉasistoj sian fileton 12- aŭ 13-jaran, kaj post la ĉaso la knabo ankaŭ ricevas egalparton da ĉasaĵo. Ĉu tio ne estas maskita formo de ekspluatado?”

“En ĉiujn niajn kolektivojn ni volonte akceptas la knabojn”, — argumentis la tundranoj.

“Bonege”, — konsentis la agitisto, — “sed tio tamen estas maskita formo de ekspluatado. Mi ne bezonas paroli pri viaj ŝamanoj (religisaĝuloj de idolanoj en la Malproksima Nordo), kaj kelkaj familioj, kiuj havas heredajn privilegiojn en multaj rosmar- kaj fokkuŝejoj, tiuj ja estas senmaskaj parazitoj de la Tundro. Ni aŭdis eĉ pri iu ĉukĉa princo, kiu havante ian paperaĉon subskribitan iam de la imperiestrino Jekaterino la Dua (la Granda) vagadas kun sia sekvantaro laŭ la Tundro kaj suĉas la sangon de ĝia popolo. Sed pri ĉiuj tiuj parazitoj devus paroli vi mem, ne ni; vi devas malkaŝi kaj senmaskigi viajn ekspluatantojn, kaj vi certe farus tion kaj batalus kontraŭ ili, se vi estus almenaŭ iom klaskonsciaj. Por helpi al vi ekkonscii vin klase, ni decidis traveturi la Tundron montrante al vi per niaj kinofilmoj niajn klasbatalojn kaj venkojn, nian revolucian teorion kaj praktikon. De nun mi mem provos trovi viajn klasmalamikojn, provos malmaski ilin kaj neniigi”.

Nun aplaŭdis la eŭropano, kaj la indiĝenoj malserene silentis. Tamen iu kriis: “Ne instrui, sed lerni de ili vi devas la komunismon!”

La kuracisto ekfulmis pro la frazo kaj ekatakis per la plej ofendaj vortoj. Mi sciis, kiu diris la frazon sed certe ne volis perfidi la dirinton, do mi nur konstatis, ke la frazon diris ne mi, kvankam ĝi ekzakte esprimis mian penson: ne instrui sed lerni de la ĉukĉoj la komunismon devas vi, eŭrope edukita homaĉo.

Por fini la skandalon, la bazestro fermis la kunvenon. Hejmen min akompanis Nerulteng; li estis malhelega; li pesimistis: “Io turniĝis en mia koro kaj igis min alia homo. Mi ne povos nun gaji, mi neniam ridos plu. Io turniĝis en mia koro kaj mi eksentis min treege maljuna, kvazaŭ mi estus vivinta miljarojn kaj la vivo jam tedus min. Io turniĝis en mia koro...”

La junulo evidente nervozis. Ni disiĝis.

5. La publika mallaŭdo.

Noktmeze oni kunvokis urĝan partikunvenon kune kun la aktivistoj. Voki min venis la kuiristino. “Oni kulpigos vin pro ĉiuj mortaj pekoj. La bjuro (ĉelestraro) jam havas proponon”. Ŝi ja ĉion sciis.

La tutan nokton ĝis frumatene daŭris la kunveno. La ĉef-raportanto estis la kuracisto. Li parolis pri anti ... ismo inter la bazanoj, pri ŝovinismo ĉe la ĉukĉoj, pri kontraŭrevoluciaj ideoj en la Tundro kaj fine pri banditismo en la bazo mem. Li diris: “Tiun ĉi vesperon oni atakis min en la klubo mem: oni insultis min publike aludante mian naciecon; oni rompis al mi mian arĉon (li montris disrompitan arĉon); oni batis al mi la manon (ĝemante li levis la manon), kaj preskaŭ elbatis miajn dentojn”.

Por fini tuj kaj por ĉiam tiujn ĉi malbonaĵojn, li proponis peli min el la partio kaj sendi min for en Vladivostokon. Li aldonis ke la bjuro entute subtenas lian proponon. Oni ekvotis. Escepte la bjuranojn kaj la kuraciston neniu levis manon.

La sekretario ruĝiĝis: “La bjuro serioze prijuĝis sian decidon kaj ĝi postulas, ke ĉiu memkonscia partiano, konsiderante la gravecon de la demando...” Denove neniu mano leviĝis. Estiĝis neelportebla situacio. Nun elpaŝis la bazestro: “Mi proponas fari al Kakume publikan mallaŭdon kaj averti lin se...” La eŭropanoj levis la manojn por la propono, la indiĝenoj levis la siajn kontraŭ. La nombroj estis egalaj. Denove ekparolis la sekretario; li minacis transdoni la aferon al la rajona partiorganizaĵo, al la regiona kaj eĉ en la centron. Ree leviĝis la manoj por kaj kontraŭ la nombroj restis la samaj.

Nova konfuzo. Por doni plimulton al la bjuranoj mi levis mian manon, sed vidante tion la kuiristino tuj mallevis la sian. La konfuzo ĉiam kreskis. Mi ŝanĝis lokon kaj sidiĝis apud mia bona protektantino. Ŝi obstinis: “Se vi levos la manon por, mi levos la mian kontraŭ kaj donos plimulton al la indiĝenoj”.

Matene en la manĝejo surmure estis elpendita jena teksto: “La ĉelo de la bazo publike deklaras al Kakume sian severegan mallaŭdon pro lia maldisciplina konduto dum la lasta kinokunveno, kio multe malhelpis kaj embarasis la agitkulturan laboron de la ĉelo inter la indiĝenoj. La ĉelo avertas lin ke...”

Tamen tagmeze surmure en la sama loko anstataŭ la publika mallaŭdo jam pendis la karikaturo de la violonisto ludanta violonon per sia longa lango. Anstataŭ la kvar kordreguliloj vidiĝis kvar azenaj oreloj. La kuiristino certigis, ke sur la lango ŝi vidas la naciflagon de la kuracisto kaj en la oreloj ŝi senerare povis rekoni la azenajn orelojn de la bjuranoj.

Estiĝis grandioza skandalo. La bjuro mobilizis ĉiujn komsomolanojn (anoj de la komunista junulligo) de la bazo kaj komisiis al la kuracisto mem gvidi ilian laboron. Estis priserĉata la tuta bazo, pridemandataj kelkaj indiĝenoj. Oni ekparolis pri kontraŭrevolucia organizaĵo en la Tundro. Iu eĉ vidis liston de ĝiaj membroj. La aferon intervenis la GPU (politika sekretservo). La kuiristino antaŭdiris amasajn arestojn inter la ĉukĉoj. Nerulteng tute malaperis, sed lia pli juna frato, la deksesjara Taŭrulkotl venis viziti min du tagojn post la kinokunveno. Li volis ion rakonti al mi, sed... Mi insistis.

“Mia frato freneziĝis. Nun li ĉiam sidas ĉe la maro kaj malgajas kaj malĝojas, kaj volas paroli al neniu. Sed plej grave...”

Mi postulis aŭdi la plej gravan.

“Li ĵetis vian libron (de Jack London) en la maron. Prenu por ĝi kion ajn vi volas, ho Kakume! Felon de blanka urso, fokjakon, kurnarton (neĝoveturilon)”.

Mi kliniĝis al li kaj flustris en lian orelon kion mi volus por la libro.

La sekvantan matenon mi iom malfruis por la matenmanĝo. Kiam mi eniris la manĝejon oni renkontis min per ĝenerala rido. Pensante ke temas pri io en mia vesto, mi rapide pripalpis min. La rido ankoraŭ plilaŭtiĝis. Vidante mian konfuzegon, la bonkora kuiristino kompateme ekflustris: “Alte, alte, sub la plafono mem, sur loko neniel atingebla, pendas nun la malbenita publika mallaŭdo, sed vi pendigis ĝin renversite”.

Ĉiuj ridegis. La bazestro ordonis tuj forigi la mallaŭdon kaj la estro de la GPU invitis min amike ludi ŝakojn kun li post la matenmanĝo.

6. La neatendita bombeksplodo.

Baldaŭ post tio unu antaŭtagmezon mi sidis sola en mia ĉambro ĉe mia ŝaktabulo kaj pensis solvi originalan, trimovan ŝakproblemon trovitan ie en malnova revuo. Kiam mi estis preskaŭ trafinta je la ŝlosilo de ĝia solvo, subite aŭdiĝis terurega eksplodo. La tero ektremis, la domo ekskuiĝis, la fenestroj ekplendis ĉiuvoĉe. La ŝakaj gereĝoj, la nigraj kaj la blankaj, eksaltis for de sia tabulo kaj sekvataj de la ĉirkaŭantaro ekruliĝis ĉiuflanken por kaŝi sin ie. Kune kun ili forflugis ankaŭ la ŝlosilo. Mi saltis angulen por vesti min kaj kuri eksteren. La angulo estis malplena: nek la palto, nek la ĉapelo, nek eĉ la pendiloj troviĝis tie. Preter miaj fenestroj kriante kaj bruante kuregis la bazanoj. Ree kaj ree mi pripalpis la angulon, ĝis iel mi komprenis, ke mi trafis malĝustan angulon. Vestinte min fine mi elkuris la ĉambron. En nia sola, malgranda strateto mi renkontis la kuiristinon. Ŝi ĉiam sciis la unua ĉiujn novaĵojn ĉu la lokajn, ĉu la tutmondajn. Ŝi certe ne havis tempon por paroli kun ĉiu en la strato, tamen por mi, kiel ĉiam, ŝi faris escepton, ĉar...

Iu ĉukĉo vagadis sencele laŭ la bordo de la maro (ĉar tio estas ja la kutima okupo de ĉi tiuj tundraj mallaboremuloj) kaj pasis preter amaso da ŝtonkarbo destinita por la hejtado de la bazo kaj precipe por ŝia kuirejo ĉe la bazmanĝejo. Subite li ekvidis inter la karberoj ian brilantan piroforman objekton. Se la objekton ekvidus ŝi, la kuiristino de la bazo, ŝi certe scius kio ĝi estas, kaj kion fari kun ĝi, sed la tundra malsciulo, ho, malbenita stulteco! Preninte pezan ŝtonon, li provis disbati la objekton por vidi kion ĝi entenas interne. Nu, nature estiĝis la eksplodo, kiun ni ĉiuj ĵus aŭdis. Ĉar la objekto estis dinamitbombo. Ŝi ne atentis kio okazis al la sovaĝulo. Ŝajnas ke la bombo disŝiris al li la manon aŭ la piedon; aŭ la manojn kaj la piedojn, sed tio ne gravis. Kiel ajn, oni prenis lin al la malsanulejo kaj kiel eble kuŝigis lin sur la blankan eŭropan liton, sed ŝi certe ne lavos la littolaĵon post li por la sama prezo, ĉar ĉiu ja scias, ke ĉukĉoj estas la plej malpurema popolo sur la terglobo, kaj ili malbonodoras netolereble. Ili ofte ja lavas siajn manojn per urino kaj purigas kulerojn kaj telerojn per siaj propraj langoj, sed tio ankaŭ ne gravis nun. Gravis nun la jeno: la agentoj de la GPU jam esploras la aferon sur la loko mem, sed ŝi scias bonege ke la ŝelo estas japana kaj la dinamito estas amerika. La bombon venigis ĉi tien angla vaporŝipo, antaŭ nelonge enirinta nian golfeton; ĝi volis plenumi neniajn internaciajn ceremoniojn, devigajn je ĉi tiaj okazoj al ĉiu ŝipo vizitanta fremdajn akvojn. Ĉi tiu grandioza Japana-amerika-angla komploto, helpata sendube de la Ligo de Nacioj mem celis precipe ŝian kuirejon.

Sciante, ke la ĉukĉaj hejtistoj pro sia fabeloza malatentemo kaj mallaboremo, ŝovelas en la fornon kune kun la karbo kion ajn: rosmardentojn, balenvertebrojn, cervokornojn ktp, ktp, la tutmonda hidro de la kontraŭrevolucio volis, ke la dinamita bombo trafu en la kuirejfornon kaj eksplodu ĝuste dum la tagmanĝo. Tiamaniere pereus ĉiuj bazanoj kaj forbrulus la tuta bazo. Kaj eĉ se ne pereus ĉiuj bazanoj, certe pereus ŝi, la kuiristino, “la salo de la sovjeta lando”; ja ne vane diris kamarado Lenin, ke “nur la kuiristinoj povas bone administri la regnon”, kaj kamarado Stalin diris... Ŝi ne memoris ekzakte kion diris kamarado Stalin pri la kuiristina administrado, kaj ŝi ne havis tempon por paroli pri tio nun, ĉar ŝi devis rapidegi al sia kuirejo, por trarigardi tie ĉiujn karberojn, destinitajn por la forno, ja en niaj tempoj de la tutmondaj intrigoj, konspiroj kaj komplotoj, ŝi neniel povis fidi la enlandajn malsciulojn, kiuj per ŝtono disbatas la bombojn en la centro de la bazo mem. Certe, se ŝi administrus la bazon...

Duonridanta, duonkonsternita mi revenis mian ĉambron kaj kolektinte la ŝakajn gereĝojn kun la sekvantaroj, provis denove okupi min je la solvo de la trimova problemo. Kaj jen stranga ideo trafulmis mian kapon; ke la ŝaka problemo estas la problemo de la homvivo, de mia propra vivo. La tri movoj estas: la naskiĝo, la vivado kaj la morto. La du unuaj movoj jam estas faritaj, kia devos esti la tria? Vane mi penis forpeli la penson, ĝi mastris min pli kaj pli kaj baldaŭ ekregis mian tutan menson. Kia devos esti mia tria movo?

Por iiberigi min de ĉi tiu fiksideo, mi provis rapide traanalizi la ŝakproblemon kaj tiel solvi ĝin tuj. Forlasinte ĉiujn regulojn, mi movis la figurojn sur la tabulo, jen la blankan kurieron, jen la reĝinon. La nerveco ĉiam kreskis, la problemo ŝajnis nesolvebla. Mi movas la turon, la ĉevalon, la nigran kurieron kaj denove la blankan. “Eraro, eraro! La problemo ne povas esti solvota!” Mi tremis kvazaŭ pro ia nerva febro.

Kaj subite malfermiĝis la pordo kaj mian ĉambron enkuregis Taŭrulkotl, la pli juna frato de mia amiko Nerulteng. Li ploris, li kriis, li frenezis, ĉiam parolante nur ĉukĉe. Mi eksentis, ke okazis io neimageble terura, io fatala, io nerevokebla.

“Parolu ruse! Ruse! Je la diablo!” — Mi kriis svingante la pugnon antaŭ lia vizaĝo, sed la knabo, ordinare bone parolanta ruse, nun ŝajnis forgesi ĉiujn fremdajn vortojn. Fine mi distingis du vortojn: “Nerulteng... hospitalo...” Kaj tuj mi ĉion divenis, komprenis kaj kvietiĝis, ligniĝis, ŝtoniĝis. Estis kvazaŭ oni ekturnus en mia koro ian ŝaltilon kaj elŝaltis ĝin el la vivo! Mi kvietiĝis, la knabo ankaŭ.

Ni iris la malsanulejon. Deĵoranta flegistino stariĝis en la pordo.

“La doktoro ordonis neniun enlasi la ĉambron de la malsanulo”.

Ni forŝovis ŝin flanken, kvazaŭ ŝi estus iu senviva objekto, kaj eniris al la malsanulo ĉiam dirante eĉ ne unu vorton. Nerulteng rekonis niajn paŝojn.

Kakume, Kakume, pro kio oni blindigis min?”

Mi estis terurita: “Kiu, Nerulteng, kiu blindigis vin?”

Sensone ekploregis la indiĝeno.

“Viaj civilizitaj, eŭrope edukitaj homoj, elpensintaj tiajn... tiujn...”

La ĉambron enpaŝis la doktoro. Post la kinokunveno li neniam parolis kun mi.

“For de tie ĉi, for!” — Li ekkriis furioze.

Mi konfuziĝis.

“Mi petas pardonon”, — mi komencis.

“Nenian pardonon al vi!” — Kriegis la eŭrope edukita homo.

“Mi demandas vin kiel doktoron...”

Li interrompis min: “Hodiaŭ mi forigis al li ambaŭ okulojn; morgaŭ mi forigos lian nazon, la manojn kaj eble la piedojn”. Li klinis sin al mia orelo: “Kiel ajn, li vivos, sed mi garantias al vi, ke li neniam plu skribos la karikaturojn, nek ŝovos la nazon en privatan vivon de eŭropano, kaj certe neniam levos la manon kontraŭ iu el ni”.

Mi iĝis senmova, senvoĉa; terura suspekto statuigis min, glaciigis min: al mi ekŝajnis, ke li intence blindigis la malfeliĉulon kaj planas flegme lian pluan kripligon.

Kakume, Kakume”, — ĝemis la malsanulo, — “ne lasu min ĉi tie, prenu min for, li ja venĝas al mi”.

Post du-tri horoj, kelkaj ĉukĉoj venis cerve al la malsanulejo kaj, spite de ĉiuj protestoj de la kuracisto, prenis la malsanulon kaj veturigis lin for en la patrinan sinon de la misteroza Tundro.

7. La nesolvebla problemo.

Jam multajn tagojn mi sidis antaŭ la ŝaktabulo penante solvi la malbenitan trimovan problemon. Mi proponis ĝin por solvi al ĉiuj ŝakistoj de la bazo, kaj la bazestro promesis doni premie al la solvonto du botelojn da bonega konjako el sia privata vinprovizo, kaj malgraŭ tio la problemo ĉiam restis nesolvebla. Doloris mia koro, doloris mia kapo; la fiksideo regis mian tutan vivadon. Mi ne povis plu dormi, ne povis plu pensi pri io alia. Mi estis malsana spirite kaj korpe kaj jam delonge devus turni min al la kuracisto, sed humiliĝi post ĉi ĉio, kio okazis..! Des pli, ĉar li arogante fanfaronas, ke mi nepre venos peti lian pardonon. Li atendadis min kaj fine mi iris al li: “Mi ne dormas jam dum multaj noktoj. Mi venas al vi”.

Li interrompis min: “Ĝis kiam vi petos publike pardonon de mi, mi ne movos eĉ unu fingron por helpi vin, eĉ se vi estos mortanta”.

Silenta mi revenis hejmen. La saman vesperon la kuracisto ridante rakontadis ĉie, ke mi humiliĝis kaj petos lian pardonon dum la ĝeneralkunveno de la bazo.

Nokte mi halucinis: la ŝakaj figuroj plendis al mi; la blankaj pri la intrigoj kaj perfidemo de la nigraj; la nigraj pri maljusto kaj malnobleco de la blankaj.

Venis la tago de la kunsido, kaj mi humile petis pardonon. La eŭropanoj taktike silentis, la indiĝenoj leviĝis indignitaj kaj demonstrative forlasis la kunvenejon. Elirante eksteren mi aŭdis la kuiristinon ploreti ĉe la pordo.

“Pro kio vi tiel humiligis vin antaŭ tiu sentaŭgulo?”

“Mi freneziĝas! Jam la kvinan semajnon mi ne povas dormi...”

La eŭrope edukita homo renkontis min per la plej ofenda rido. “Oficiale mi ne havas efektivan dormigilon, kaj neoficiale... oni ne donas tiajn aĵojn almoze eĉ al blinduloj”.

“Kion vi volas ankoraŭ?”

La kuracisto ektusetis. “Mi volas unue, ke vi diru, kiu donis al mi la survangon en la klubejo; due, kiu konsilis al mi ne instrui, sed lerni la komunismon de niaj indiĝenoj. Ĉi ĉio tre gravas por la partio, kaj la partio por mi, same kiel por vi, estas antaŭ ĉio kaj super ĉio. Mi scias, ke la manon disrompis al mi via ĉukĉa amikaĉo, kaj li jam perdis siajn okulojn pro la impertinentaĵo kaj perdus certe siajn manojn kaj eble siajn piedojn, se oni ne forveturigus lin tiel neatendite. La aliaj ankaŭ devos esti punataj”.

Momente, pro indigno, mi absolute mutiĝis. Estiĝis longa paŭzo. Fine mi diris akcentante ĉiun vorton: “Certe mi konfesus al la partio ĉion, se ĝi ne havus en siaj vicoj tiajn abomenendajn sentaŭgulojn kiel vin, sed nun...” Mi ekpaŝis al la elirejo.

“Haltu!” — Ekkriis la kuracisto. — “Haltu kaj aŭskultu! Mi ne hontas diri aŭ fari al vi kian ajn insultajon, kian ajn malnoblaĵon, ĉar vi estas blinda, kaj mi malestimegas vin instinkte. Por mi vi estas neniaĵo, sterko, ekskremento!..”

Mi marŝis for; li eksaltis kaj sekvis min. Nun li duonflustris en mian orelon:

“Se vi faros tion, kion mi diris al vi, kaj plie, se vi transdonos al mi la solvon de la ŝaka trimova problemo, kiun vi certe solvos, mi promesas al vi, la saman vesperon lasi mian ŝrankon malŝlosita, kaj en ĝi sur la supra breto dekstraflanke en la malantaŭa angulo vi trovos flakoneton kun la ĝusta dozo da kuracaĵo por vi. Memoru, sur la supra breto dekstraflanke...”

Hejme min atendis Taŭrulkotl kun ĝoje konsterniga komunikaĵo, ke lia frato tute resaniĝis, revenis sian jarangon kaj volas vidi min. Ni ekiris. Laŭvoje la knabo plendis: “Ĉiun blindulon enloĝas kelja (diablo), ĉar la kelja amas mallumajn angulojn, kaj ĉiu blindulo ja estas la plej malluma punkto en la mondo, sed mian fraton enloĝas iu rabimalsana kelja; li malamas ĉiujn homojn, insultegas siajn amikojn, batadas min senkompate kaj forpelis la gepatrojn el la jarango...”

Efektive mi trovis la gemaljunulojn sidantajn ekstere apud sia jarango. Ili ĝemetis plende kaj ripetadis plore iajn sakramentajn preĝojn kontraŭ la kelja kaj liaj malicaĵoj. Interrompante unu la alian ili rakontis al mi en sia enlanda esperanto, ke ilia filo tuj eksentis sin pli bone en la tundra sanigejo. Kuracata de la loka ŝamano per la tradiciaj metodoj de la ĉukĉoj, per la benitaj kuraciloj de la lando, liaj vundoj rapide cikatriĝis kaj tute sendoloriĝis. Nur la okuloj... Neniu ja povas enŝovi novajn okulojn... Por neniel aludi lian malfeliĉon ĉiuj ridis, ŝercis kaj estis gajaj. Sed la blindulon enloĝis vere terurega kelja.

Mi eniris la jarangon kaj enrampis en polog — la kestoforma ĉambreto farita el feloj de diversaj bestoj.

8. La plej amika komplezaĵo.

Nerulteng renkontis min tre kore. Li amike sidigis min apud si sur la plej bonan felon en la familio laŭ la kutimo de la Tundro, ordonis meti antaŭ nin ĉion manĝeblan kion oni havis en sia provizejo. Apoginte sin intime sur miajn genuojn, li konfesis konfidencege: “Estas vero, mi insultis miajn amikojn, batis la fraton, forpelis la gepatrojn kaj ĝuste pro tio, ke ili ĉiam ridas, ĉiam estas gajaj, ĉar... ĉar... kiu rajtas ridi nun, se la mondo estas dividita je du malamikaj tendaroj, kiuj deklaris unu kontraŭ la alia senindulge kruelegan militon, nepacigeblan ĝis la morto mem? Kiu rajtas gaji nun, se ĉiu el ni, eĉ en la plej malproksima Tundro, povas iĝi ĉiumomente senkulpa viktimo de tiu ĉi neniam satigebla malamo? Sed nun ĉiuj povas eniri ĉi tien kaj ridi kaj gaji, ĉar por mi mem ĉio jam estas decidita”.

Li ekpaŭzis, kaj mi intuitive komprenis, ke li aludas je la tria movo de la vivproblemo. Nerulteng daŭrigis: “Laŭ nia ĉukĉa kutimo, niaj maljunuloj rajtas siavole forlasi tiun ĉi vivon, se ĝi iĝas por ili malfacila, dolora; se ili sentas, ke ĝi iĝas por ili ŝarĝo ne plu portebla, ke ili iĝas ŝarĝo por siaj parencoj kaj amikoj kaj por si mem. Bonega kutimo, ĉu ne?”

Li atendis mian respondon, sed mi... Mi estis plene okupita je la ŝaka trimova problemo; ho, se mi povus solvi ĝin, tiam certe mi scius kion diri al li, sed nun... Akceptinte mian silenton por jesa respondo, la tundrano dankeme premis mian manon:

“Sed mortigi sin mem, propramane, laŭ la tundra koncepto estas malnoble, malhoneste, ne verhome. Tion devas fari por ni niaj plej fidelaj amikoj, niaj amatoj, niaj amantoj”.

Mi eksaltis kvazaŭ pro ia elektra puŝo kaj ekkriis en senkonscia paniko: “Mi ne povas tion fari por vi, vi ne povas, vi ne rajtas tion postuli de mi”.

Nerulteng ĝentile ĉirkaŭprenis min kaj denove sidigis min apud si.

“Pro kio krii? Pro kio tiel eksciti vin? Ni pripensu la aferon trankvile, serioze... Tio ja estas la plej amika dumviva komplezaĵo”.

En la eksterordinara partikunveno de la baza ĉelo, mi prezentis la demandon por solvo de la kunveno: ĉu rajtas eŭropano ĉi tie, en la Tundro, mortigi, laŭ la kutimo de la lando, sian plej intiman amikon, se tiu postulas de li ĉi tiun plej amikan komplezaĵon laŭ la opinio de la indiĝenoj?

Fariĝis tre akra diskuto: la ĉukĉoj diris: “Jes, li rajtas”, — la eŭropanoj kriis: “Ne, neniel!”

Fine ekparolis la bazestro:

“Ni havas precedenton. La lastan jaron en Uelen (administra centro apud la Beringa markolo), unu patrino de enlanda komunisto postulis de sia filo, ano de la loka partiĉelo, ke li strangolu ŝin, aliokaze ŝi mortigos sin mem kaj tiel por ĉiam malhonorigos la filon tra la tuta Tundro, ŝi minacis. La indiĝeno turnis sin al la partio. Post longaj diskutoj, la ĉelo de Uelen decidis lasi la aferon al la partia konscienco de sia indiĝena membro. Kaj li strangolis sian maljunan patrinon. Ni faru la samon; ni lasu ĉion al la eŭropa konscienco de nia ano, kaj mi estas certa, ke li neniam iun mortigos”.

Je la fino de la kunveno, la bazestro solene anoncis, ke la administrantaro de la bazo decidis doni la bezonajn monrimedojn al la blinda ĉukĉo, la nevola viktimo de la ruiniga agado de la kontraŭrevolucio, ke li povu reeduki sin en Moskvo aŭ Leningrado, povu denove iĝi utila civitano de la Sovjetio. La administrantaro proponis, ke mi prenu sur min ĉiujn klopodojn pri la afero, al kio mi konsentis plej volonte.

Ree akompanis min Taŭrulkotl al sia frato kaj petegis min laŭvoje: “Ho, Kakume, diru al mia frato, ke li permesu al mi strangoli lin; ĉu mi ne amas lin pli ol iu ajn alia? Kaj mi tion faros por li kun tia ĝojo, kun tia ĝuo... Eble mi estas ankoraŭ iom juna, sed kredu min, mi bonege strangolos lin. Ne lasu min esti malhonorata inter miaj kamaradoj, ho Kakume! La frato malŝatas min, ĉar mi ĉiam ridas kaj estas gaja, tamen ne pro gajeco mi gajas, sed pro la juneco! Juneco ja ne povas ĉiam malgaji, ho Kakume!”

9. La nova varianto.

Nerulteng estis flegma, trankvilega. Mi tuj ekfilozofis: “La dua movo estas neĝusta, ĝi estas ŝanĝebla, ŝanĝinda, eĉ ŝanĝenda, do, la tria movo estas malĝusta. Nun ni iros kune kun vi kontinenten, al Moskvo mem. Tie vi lernos labori kaj ami laboron; tie vi trovos novajn amikojn kaj estos feliĉa...”

La tundrano interrompis min: “Diru al mi, ho Kakume, diru malkaŝe, kiel amiko al amiko kaj honeste, kiel blindulo al blindulo: lerninte labori kaj ami la laboron, trovinte amikojn en Moskvo, ĉu vi mem estis feliĉa pro tio?”

La demando estis tro neatendita, tro persona por respondi tuj. Nerulteng eksentis mian konfuzegon kaj kompatis min. Ĝentile li prenis mian manon: “Vi povas ne respondi, ho Kakume, ĉar mi antaŭscias vian respondon”.

Tamen mi volis respondi, mi devis: “Mi ĉiam kredis kaj kredas nun, ke ekzistas homoj kun kiuj mi povus esti feliĉa. Kaj efektive mi jam havis amikojn, kun kiuj mi sentis min feliĉega; bedaŭrinde ni devis ĉiam disiĝi, ĉar...”

Mi eksilentis, sed Nerulteng daŭrigis: “Ĉar la mondo dividiĝis je du malamikaj tendaroj, kaj vi trovis vin sur malsamaj flankoj...”

Nun mi interrompis lin: “Tamen mi esperas ĉiam trovi amikojn, kun kiuj mi vivos feliĉe”.

La tundrano mole ironiis: “Kaj por trovi ilin vi travagadas la mondon, lasis Moskvon mem kaj venis ĉi tien??? Kaj ĉu pro la amikoj oni ne devas ofte humiligi sin eĉ antaŭ sentaŭguloj?”

Profunda pento ekpikis mian koron: “Eble, ĝuste pro la amikoj mi ne devis fari tion”.

“Eble tio ne devus gravi pro la amikoj...”

“Sed se oni ne dormas pro ili dum multaj noktoj?”

Ĉe nia disiĝo li konfesis, ke li volis morti en la Tundro sed venis ĉi tien sole por renkonti min, tamen nun li promesis denove pripensi la vivon. Li eĉ ridis ĉe la disiĝo, eble la unuan fojon post sia blindiĝo.

Apud la bazo min renkontis la kuiristino. Ŝi estis en granda ekscito. Serĉante ĉiam la ŝelfragmentojn de la bombo, la GPU trovis en la maro libron de Jack London, liajn rakontojn pri la Malproksima Nordo, kaj en ĝi suspektindan folion.

“Imagu”, — kriis la kuiristino, — “la eŭrope edukita sentaŭgulo diras, ke ĝi estas la nomlisto de la tundra amikaro, la kontraŭrevolucia organizaĵo elpensita de li mem. Li eĉ pretendas distingi vian nomon. La listo sekiĝas en la kuirejo, kaj mi bonege pristudis ĝin; ĝi ŝajnas esti la publika mallaŭdo al vi de nia ĉelo, iam mistere malaperinta el la manĝejo. Vi ja scias, ke la publika mallaŭdo, kiu aperis poste sub la plafono mem, kaj kiu pendis renversite, ne estis la originalo; feliĉe la bazestro tuj ordonis forbruligi ĝin, kaj la eŭropa diablo nur suspektas la veron. Kiel ajn, miaj ĉukĉaj senlaboremuloj forfumos ĝin dum mia foresto, kaj anstataŭ ĝin mi metos senpeke puran folion. Pri la libro mem devas esti jene: vi donis ĝin al mi, kaj mi faligis ĝin en la maron. Neniel vi miksu en la aferon vian malfeliĉan amikon; li ja devas morti en la Tundro, almenaŭ dum kelka tempo, kaj neniel reveni ĉi tien. Nun. La eŭrope edukita fripono ne scias ankoraŭ, ke la survangon kaj la konsilon lerni komunismon de la indiĝenoj donis al li la bazestro mem; pri ĉio li suspektas la ĉukĉojn, sed flanke de la ĉukĉoj li meritas ne la survangon sed la bombon. Domaĝe ke ilia tro homama instinkto direktis la bombon... Do, la libron vi donis al mi por legi, ne forgesu!”

La GPUestro estis ĝentila kaj afabla; li parolis simple kaj amike. Al li tre plaĉis ke mi donis la libron de Jack London al nia kuiristino por legi, sed li tre bedaŭris, ke ŝi lasis ĝin fali kun ia superflua folio en ĝi sur la marfundon ĝuste en la loko, kie oni serĉis la fragmentojn de la bombo. Tio certe faris la aferon suspektebla, sed neniel suspektenda.

“Nun pri io tute alia! Al la diablo la aferojn!” — Li diris ŝanĝante la ĝentilan tonon al pli familiara, pli kamarada. — “Ĉe ni estiĝis demando de iom psiĥologia karaktero: ĉu estas eble por homo, vidinte bombon sur kinofilmo, miskoni ĝin sur marbordo inter karberoj?”

La aludo estis tro klara, kaj mi respondis: “Analogiante vidpovon kun aŭdosento, mi pensas, ke la miskono estas ebla, ĉar eĉ bone konatajn homojn sur marbordo, mi ofte miskonas en iliaj oficejoj”.

“La analogio estas trafa”, — aprobis la GPUestro. — “Nun alia enigmo: oni disbatis bombon sur marbordo, sed ĝiajn fragmentojn oni trovas ekskluzive en la maro. Do jen dilemo: aŭ la bombo estis ĵetita en la maron kaj eksplodis dum la flugo en aero, aŭ iu tuj post la eksplodo kolektis la fragmentojn kaj ĵetis ilin en la maron”.

“Estas tria eblaĵo”, — advokatis mi. — “Kiam la bombo komencis eksplodi: eksiblis, ekkrakis, sed ne estis ankoraŭ eksplodinta, oni instinkte povis ĝin puŝi for al la maro kaj ĝi eksplodis ruliĝante”.

10. La lasta movo.

La tutan nokton mi sidis ĉe la ŝaktabulo, movis kaj removis la figurojn GPUe parolante pri la rolo kaj la celo de ĉiu el ili en la problemo. La respondoj estis ĉiam sagace dusencaj, aludante multon, klare dirante nenion. Kaj tiu inkubo daŭris ĝis la mateno. Rekonsciigis min bruo ĉe la pordo. Mi eksaltis en nekomprenebla timo. La ĉambron enkuregis Taŭrulkotl. Kiel iam en la tago de la memorinda eksplodo, li ploris kaj kriis ĉiam parolante nur ĉukĉe, sed nun mi ĉion komprenis, ĉion ĝis la lasta vorto. Kun larmoj li rakontis: “Ĉiuj kredas, ke mi strangolis lin, sed vi devas scii la veron: li strangolis sin mem sen ies helpo. Kaj poste, por sciiĝi ĉu li estis vere bona aŭ malbona homo, ili metis lian korpon sur monteton, malligis ĉiujn hundojn en la najbaraĵo kaj observis ilian konduton. Ĉiu ja scias, ke hundoj neniam tuŝos la korpon de homo malbona; sed nun la hundoj ekkuris kiel diabloj kaj rekte sur la monteton. En unu momento ili disŝiris je pecoj la korpon de la timiga blindulo, kaj ĉiuj povis konvinkiĝi propraokule, ke li estis vere bonega homo”.

Apenaŭ li finis sian rakonton, mian kapon tralumis subita ideo:

Taŭrulkotl, la reĝon matas simpla soldato, ŝanĝante sin je ĉevalo! Rigardu!”

Kaj mi ĵetis min al la ŝaktabulo, kaj nur tiam rimarkis, ke la tabulo estis malplena, ke la figuroj la tutan nokton dormetis trankvile en sia kesteto.

Kelja, kelja” (diablo), — ekkriis la knabo kaj kuris for.

Mi ĝojis, mi eĉ ekkantis la laŭmodan tangomelodion: “Sub varmĉiel’ en Argentino, en lando de la belvirino...”

Frapinte la pordon, la ĉambron envenis la kuiristino. Ŝi alportis por mi la matenmanĝon. Mi estis konsternita, ĉar laŭ la kutimo de la bazo ĉiuj bazanoj manĝis komune en la manĝejo.

“Ne miru, Kakume”, — diris patrine mia ĉiam gardema protektantino. — “Mi parolis kun nia malsanuleja flegistino pri ia kuracilo por vi kontraŭ la sendormeco, kaj ŝi responde aludis multsignife, ke eble la plej bona kuracilo por vi estus manĝi sola en via ĉambro. Ŝi diris plu nenion, sed mi nun suspektas, ke la eŭrope edukita ĉarlatano ĉiutage, nerimarkite por ĉiuj, kaj utiligante vian blindecon, miksadis ion en viajn manĝaĵojn, por kaŭzi al vi sendormecon. Kiel ajn, ni nenion perdos, se vi dum kelkaj tagoj manĝos ĉe vi sola. Ĉiujn klopodojn mi prenos sur min. Neniun oni povas konfidi nun”.

Mi interrompis ŝin: “Hodiaŭ estas tago de paciĝo: Nerulteng, mia blinda amiko, jam mortis, kiel tion postulis viaj planoj de sendanĝereco. Nun li povas preni sur sin ĉiujn kulpojn kaj pekojn de la bazo”.

Ŝi diris nenion.

La bazo festis, karnavalis. La eŭrope edukita finfine trovis la solvon por la trimova problemo: la reĝon matis la simpla soldato iĝante ĉevalo. Li ricevis la premion, du botelojn da bonega konjako kaj multajn aldonajn je sia propra kalkulo por celebri sian venkon, kaj la bazo festenis brue, ebrie, sobre.

La kuiristino alportis al mi la vespermanĝon. “Imagu!” — Ŝi kriis: “Kia implikaĵo! Kia saltomortalo! Anstataŭ la senpeke pura folio, la eŭrope edukita friponego subŝovis al la GPU la nomliston de la tundraj amikoj. Inter ili mi vidis la nomon de la bazestro, la vian kaj la mian. En GPUejo nepriskribebla tumulto; denove oni planas amasajn arestojn. Sed mi volas finigi por ĉiam ĉi tiun arlekenadon”.

La bazo festenis, karnavalis. Ekdormante mi havis ĝojan certecon, ke la kuracisto mismezuris la dozon por mi, kaj mi estis tre dankema al li, ĉar tiamaniere estis farita la lasta movo kaj la problemo solviĝis tiel simple. Tra la dolĉega duonsonĝo, mi aŭdis ankoraŭ la kuiristinon senbrue engliti mian ĉambron. Sin sekvis ankaŭ senbrue la bazestro kaj la GPUestro. Mia ĉiam bonkora protektantino nun flustris: “Mi ĉiam suspektis, sed nun mi estas certa”. Pri kio ŝi estis certa, mi jam ne aŭdis, ĉar mi endormiĝis... Mi malestiĝis... Mi mortis.

(El aldono al “Esperanta Ligilo”, decembro, 1947)

Ĉukĉa idilio

(Rakonto de ĉukĉo)

Sub la suno dormas granda maro; ĉe la maro dormas mi malgranda... La granda maro sonĝas — kaj ĝian sonĝon sonĝas ankaŭ mi.

La maro sonĝas: bajdaro* flosas sur la maro, sen veloj, sen remiloj, sen ia direktilo. En la bajdaro sidas homo. Li fumas pipon kaj ridetas. Ne plaĉas al la maro — sen veloj, sen remiloj, sen ia direktilo, kaj la homo ridetas...

* bajdaro — ĉukĉa boato.

Ekplaŭdis ĝi per ondo kolera. La homo fumas kaj ridetas — ekmontras li perfingre dekstren, — bajdaro lia flosas dekstren; ekmontras li maldekstren, — maldekstren turniĝas ĝi, sen veloj, sen remiloj, sen ia direktilo.

La maro ekkoleris: ĝi sendas ondon post ondo, ondegon post ondego. La homo fumas pipon kaj ridetas, bajdaro lia flosas pluen.

La maro sendas nun glacian monton. Premiĝas la bajdaro al la monto kaj kune ili flosas pluen, maldekstren, se maldekstren montras fingro estra, kaj dekstren, se ĝi montras dekstren.

Ekŝaŭmis, ekbolegis nun la maro, kaj jen aperas grandrosmaro. Buŝego ĝia estas malfermita, dentegoj estas pretaj disŝiri la bajdaron. La homo nur ridetas. Ekkraĉas li fumeton el la pipo kaj la rosmaro iras funden.

La maro nun ekfuriozis kaj el profundaj akvoj aperas balenego. Eksvingas ĝi terurvostegon, tuj subakviĝas la bajdaro...

Surfunde kuŝas la bajdaro, sed ĝia estro kie estas li?

Ne estas li surfunde, ne estas sur la akvo — nur dormas mi ĉe l’ maro.

La maro ekspiris kaj vekiĝis; vekiĝis ankaŭ mi kaj ekĝemis: bajdaro mia ne vidiĝas plu ĉe l’ bordo, libere flosas ĝi en la libera malproksimo kun veloj, kun remiloj, kun bona direktilo, nur mankas mi, la mastro.

Ektimis mi, ekkuris laŭ la bordo, antaŭen, malantaŭen, sed la bajdaro ĉiam flosas for.

Finfine mi decidis la maron alparoli.

Vi, maro, estas granda, mi, homo — nur malgrandulo; Vi, maro, estas forta, mi, homo, nur malfortulo; Vi, maro, estas riĉa, mi, homo, estas malriĉulo. Por kio Vi bezonas mian bajdaraĉon? La tutan jaron tenis vi en glaciegoj viaj la rusan ŝipon “Kolima*, al la glacitranĉa ŝipgiganto “Litke* la vojon baris Vi al la insulo Vrangel; al “Stavropol* la vojon baris Vi al Niĵnekolimsk; la skunon de l’ amerikano Svensen* Vi disrompis kaj forglutis kun ĉiuj ĝiaj komercaĵoj; Vi ĉiujare subakvigas multegon da kungasoj* kaj kateroj de la AKO*... Por kio Vi bezonas mian bajdaraĉon? Por kio la granda devas neboni? Por kio la forta devas krueli? Por kio la riĉa devas avidi? Por kio Vi bezonas mian bajdaraĉon?..

*Kolima” estas la nomo de vaporŝipo entrepreninta arktan vojaĝon al Niĵnekolimsk somere en 1928, sed revenante ĝi trafis netraireblajn glaciegojn kaj devis travintri ĝis aŭgusto de la sekvanta jaro (1929).
*Litke” estas glacitranĉa ŝipo, kiun la Soveta registaro sendis al la insulo Vrangel, la plej malproksima punkto en la nordo de la Sovetunio, por ke ĝi provizu la loĝantaron de l’ insulo (aŭg. 1929).
*Stavropol” estas la ŝipo, al kiu oni komisiis, en la j. 1929, la arktan vojaĝon al Niĵnekolimsk, urbeto ĉe l’ enfluo de la rivero Kolima en la Arktan Oceanon.
* Svensen — amerika milionulo (de norvega deveno), kiu ricevis ĉaskoncesion ĉe l’ arktaj bordoj.
* kungaso — granda ŝarĝoboato.
* AKO — Akcia Kamĉatka Kompanio.

La maro enpensiĝis. La maro meditas:

Jes, jes, Vi, homo, ŝajnas fine diri veron. Mi, maro, estas grandegulo, Vi, homo, estas malgranda; mi, maro, estas fortegulo, Vi, homo, malforta; mi, maro, estas riĉegulo, Vi, homo, malriĉa. Por kio mi bezonas vian bajdaraĉon?

Ekplaŭdis iomete — kaj jen, miraklo okazas: bajdaro mia flosas al la bordo. Jes, jes, miraklo el mirakloj: la granda estis bona, la forta ne estis kruela, la riĉa ne avidis. Bajdaro mia albordiĝas kaj flustras: “letti (saluton)!” Kaj ĉi ĉio okazis ne en sonĝo, ĉi ĉio estas realaĵo. Vi ridas, Vi ne kredas? Mi ĵuras al Vi per la beko de korvo, mi ĵuras per la blankursa kapo! Vi scias, ili pendas en jarango mia, ĉe la eniro mem, maldekstre.

(El “Esperanta Ligilo”, n-ro 4, 1933)

La ĉukĉa elegio

Mi kuŝas ĉe l’ maro. Apude dormas mia Kolima-hundo.

Surmare dormetas mia bajdaro. Super ni estas blua ĉielo, sub ni — belkoloraj ŝtonetoj, antaŭ ni — maro netransnaĝebla, malantaŭ ni — Tundro netranskurebla. Delikate murmuras malgranda rivereto, premante sin al la sino de la granda maro. Sen-fina estas la tago somera; la suno aŭgusta varmigas la arktan teron, varmigas min, la Kolima-hundon, la dormetantan bajdaron.

Ĉio dormetas sub la ĉielo karesplena sur la varma tero. Sed ne! Tiel nur ŝajnas. Jen de ie ekaŭdiĝas pafo, ankoraŭ pafo! La homa avido maldormas, nur ĝi. Surmare ekkrias kun timo anasoj; kun granda ekscito aroj da gagaroj leviĝas; malĝoje ekploras marmevo. Ie, proksime, ekgrakas korvo. — Korvo, ho korvo, kial vi vokas malbonon surborden?

Dormeme spiradas la maro, sonĝeme sopiras la Tundro-patrino.

Ho homa avido, ĉu iam VI ekdormos ankaŭ?

Zumadas moskitoj, sidiĝas surmanen al mi, suĉas la sangon. — Sen sango ne povas ja vivi moskitoj, — sen sango ne vivas la homo. — Korvo, ho korvo, vi estas malbona nigra birdo.

Mi palpe karesas malgrandajn ŝtonetojn: vi estis ja iam rokego, vi baldaŭ iĝos marsablo, kaj poste vi iĝos nur polvo. — Ni ĉiuj iĝos ja polvo, mi, mia hundo, mia bajdaro. — Korvo, ho korvo, vi estas malbona nigra birdo.

(El “Esperanta Ligilo”, n-ro 3, 1933)