Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Hamleto

Reĝido de Danujo

Tragedio en Kvin Aktoj

La tekston origine enkomputiligis kiel skanitajn bildojn ĉe https://www.onb.ac.at/eo/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/ludwik-l-zamenhof/ la Aŭstra Nacia Biblioteko (Österreichische Nationalbibliothek)

Proksimuma tradukojaro: 1893

Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof

La skanitajn tekstobildojn transformis en tekston Bertilo Wennergren.

Rimarku, ke tiu ĉi teksto estas tiu de la la unua eldono el 1894. La postaj eldonoj enhavas multajn erarojn kaj ŝanĝojn ne-Zamenhofajn. Vidu la detalan analizon de Waringhien en Lingvo kaj Vivo, p. 263.

Personoj:

Sinjoroj kaj sinjorinoj de la kortego, oficiroj, soldatoj, ŝipanoj, tombistoj, kurieroj kaj popolanoj.

La agado havas lokon en Elsinoro.

Akto 1.

Sceno 1.

Teraso antaŭ la palaco. Francisko staras sur la posteno; Bernardo venas.

Bernardo.

He! Kiu?

Francisko.

Halt’! Respondu: kiu iras?

Bernardo.

La reĝo vivu!

Francisko.

Ĉu Bernardo?

Bernardo.

Jes!

Francisko.

Vi akurate venis al la servo!

Bernardo.

Dekdua horo sonis. Iru dormi.

Francisko.

Mi dankas. La malvarmo estas tranĉa,
Kaj mi min sentas nun ne tute bone.

Bernardo.

Ĉu ĉio estis orda kaj trankvila?

Francisko.

Eĉ mus’ ne preterkuris.

Bernardo.

Bonan nokton!
Se vidos vi Marcellon, Horacion,
Kolegojn miajn, rapidigu ilin!

Francisko.

Jen, ŝajnas, ili. Haltu! Kiu iras?

(Horacio kaj Marcello venas.)

Horacio.

Amikoj de la lando.

Marcello.

Kaj de l’ reĝo.

Francisko.

Nu, bonan nokton!

Marcello.

Bonan al vi dormon!
Vin kiu anstataŭas nun?

Francisko.

Bernardo.
Li gardas nun. Adiaŭ! (Foriras.)

Marcello.

He! Bernardo!

Bernardo.

Ĉu Horacio?

Horacio.

Peco de li mem.

Bernardo.

Salut’ al vi, Marcello, Horacio!

Horacio.

Ĉu la apero nun denove venis?

Bernardo.

Nenion vidis mi.

Marcello.

Jen Horacio
Parolas, ke ĝi estas nur imago,
Ne kredas li pri la fantom’ terura,
Kiun ni vidis jam la duan fojon.
Kaj tial mi lin tien ĉi invitis,
Ke li kun ni maldormu nunan nokton
Kaj, kiam la fantomo reaperos,
Li vidu kaj kun la fantom’ parolu.

Horacio.

He, babilaĵo! Kredu, ĝi ne venos.

Bernardo.

Sidiĝu do, kaj provos mi denove
Ataki per rakont’ orelon vian,
Ke ĝi forĵetu sian obstinecon
Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis.

Horacio.

Nu, mi konsentas. Bone, ni sidiĝu,
Kaj vi rakontu.

Bernardo.

En la lasta nokto,
En la momento, kiam tiu stelo
Tre luma, kiun vidas vi, en sia
Kurado trans arkaĵo la ĉiela
En tiu sama loko, kiel nun,
Troviĝis, tiam ni — mi kaj Marcello
Ekvidis...

Marcello.

Haltu! Jen ĝi mem aperas!

(Montras sin spirito en armaĵo.)

Bernardo.

Li mem, li mem, mortinta nia reĝo!

Marcello

(al Horacio).

Vi estas instruita, Horacio,
Parolu vi kun li!

Bernardo.

Ĉu ne simila
Li estas al la reĝo? Diru mem!

Horacio.

Jes, jes! Li mem! Mi miras, timas, tremas.

Bernardo.

Li volas, ke kun li oni parolu.

Marcello.

Parolu, Horacio!

Horacio

(al la spirito).

Kiu estas
Vi, kiu vagas en la nokta horo
En la majesta nobla eksteraĵo
De la mortinta reĝo de Danujo?
Mi vin priĵuras per ĉielo: diru!

Marcello.

Li estas ofendita.

Bernardo.

Li foriras.

Horacio.

En nomo de ĉielo! Restu! Diru!

(La spirito foriras.)

Marcello.

Li iris for, respondi li ne volis.

Bernardo.

Ha, Horacio, kio al vi estas?
Vi estas pala, tremas? Ĉu ne pli,
Ol sonĝo estas tiu ĉi apero?

Horacio.

Per Dio! Mi ne povus tion kredi,
Se mi ne vidus ĝin per miaj propraj
Okuloj.

Marcello.

Ne simila al la reĝo?

Horacio.

Ne malpli multe, ol vi al vi mem.
Jes, ĝuste tian portis li armaĵon
En la batalo kontraŭ la Norvegoj,
Li ĝuste tian vidon havis, kiam
Li en kolero sian pezan glavon
En la glacion batis. Strange!

Marcello.

Tiel
Li jam du fojojn kun minaca vido
Aperis antaŭ ni en sama horo.

Horacio.

Ne povas mi precize ĝin klarigi;
Sed la apero, kiom mi komprenas,
Al nia land’ malbonon antaŭdiras.

Marcello.

Ĉu ne militon? Ĉu vi scias, kial
Nun gardoj ĉie staras, pafilegoj
Nun estas pretigataj ĉiam novaj,
El l’ eksterlando venas bataliloj,
Rapide ŝipoj estas konstruataj
En granda nombro, kaj eĉ en dimanĉoj
Ne ĉesas la prepara laborado?
El kia kaŭzo tiu rapidado
Kaj laborad’ en tago kaj en nokto?
Ĉu povas iu diri?

Horacio.

Jes, mi povas, —
Almenaŭ tiom, kiom mi ĝin aŭdis.
La lasta reĝo, kies la figuro
Ĵus antaŭ ni aperis, estis iam
Vokita — vi ĝin scias — al batalo
De la Norvega reĝo Fortinbras.
Hamleto, nia brava, glora reĝo,
En la batalo venkis Fortinbrason.
Laŭ la kontrakto antaŭsigelita
Kaj sankciita de la rajt’ kaj moro
Post morto de l’ venkita Fortinbras
La tuta lando de l’ venkita reĝo
Transiris en posedon de l’ venkinto.
Se la venkinto estus Fortinbras,
Al li transiri devus nia lando.
Sed nun la juna fil’ de Fortinbras,
Kuraĝigita eble per la morto
De nia reĝo, amasigis aron
Da kuraĝuloj kaj aventuristoj
Por entrepreno, kiun nia regno
Komprenas bone; lia celo estas:
Per forta mano de la bataliloj
Elŝiri nun el nia man’ la landon,
Perditan per batal’ de lia patro.
Kaj tio, kiel ŝajnas, estas kaŭzo
De niaj prepariĝoj kaj gardado
Kaj laborado en la tuta lando.

Bernardo.

Mi pensas ankaŭ, ke la kaŭzo estas
Nun tio ĉi. Pro tio ankaŭ certe
Nun vizitadas nokte nian gardon
Terura la fantomo en armaĵo
De l’ reĝo, kiu kaŭzis la militon.

Horacio.

Ne! Mi alion timas de l’ fantomo!
En la plej glora temp’ de l’ granda Romo,
Ĵus antaŭ la pereo de Cezaro,
Mortintoj sin ellevis el la tomboj.
Kaj promenadis tra la urbaj stratoj;
Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj,
Kaj sanga roso, makulita suno,
Mallumigita luno, — ĉio tio
Aperis tiam kiel antaŭsignoj
De granda malfeliĉo. Tiel ofte
Antaŭ la veno de renversoj grandaj
Sin montras strangaj kaj teruraj signoj
En la naturo. Al ni ankaŭ certe
Nun la ĉielo sendas tian signon...

(La spirito denove aperas.)

Horacio.

Sed ha! denove li aperas! Nepre
Mi nun kun li parolos, se eĉ morto
Al mi per ĝi minacos! Halt’, fantomo!
Se voĉon vi posedas kaj parolon, —
Parolu! Se per ia bona faro
Al vi trankvilon povas mi alporti, —
Parolu! Se danĝero al la lando
Minacas kaj ankoraŭ estas eblo
La landon antaŭsavi, — ho, parolu!
Kaj se en via vivo vi kolektis
Trezorojn kaj enfosis en la teron
Kaj nun pro ili vagas en la noktoj, —
Parolu! Diru! Restu kaj respondu! (Koko krias).
Haltigu ĝin, Marcello! Ĝi foriras!

Marcello.

Ĉu piki lin per mia halebardo?

Horacio.

Jes, piku lin, se li ne volas stari!

Bernardo.

Jen ĝi!

Horacio.

Jen ĝi! Ho, halt’!

Marcello.

Ha, ĝi foriris!

(La spirito foriras).

Ni lin ofendas! Kontraŭ majesteco
Ni venas kun sovaĝa atakado!
Kiel aer’ li estas nevundebla,
Kaj nia atakado estas vana!

Bernardo.

Li volis jam paroli, sed la koko
Ekkriis.

Horacio.

Kaj subite li ektremis,
Simile al estaĵo pekoplena
Ĉe krio de teruro. Oni diras,
La koko, trumpetisto de l’ mateno,
Per sia laŭta, forta, hela voĉo
El dormo vekas dion de la tago,
Kaj laŭ la krio de la koko tuj
El akvo, fajro, tero kaj aero
Spirito ĉiu, kie ajn li vagas,
Rapidas hejmen; la fantomo pruvis
Al ni, ke tio estas ne malvero.

Marcello.

Li malaperis ĉe la koka krio.
Mi aŭdis, ke en nokto Kristonaska,
En kiu sur la teron venas Kristo,
La koko krias tra la tuta nokto:
Kaj ne kuraĝas tiam la spiritoj
Sin montri, kaj la nokto estas pura,
La steloj ne minacas, la koboldoj
Sin kaŝas kaj la sorĉistinoj dormas:
Ĉar tiel sankta estas tiu nokto.

Horacio.

Mi ankaŭ aŭdis, kaj mi iom kredas.
Sed vidu, la mateno purpurvesta
Leviĝas sur la roson de l’ monteto:
Ni povas jam forlasi la postenon,
Kaj mi konsilas: tion, kion vidis
Ni en la nokto, ni rakontu ĉion
Al la Hamleto juna; ĉar mi ĵuras,
Ke la spirito, por ni tiel muta,
Al li parolos. Ĉu konsentas vi,
Ke ni al li raportu, kiel amo
Kaj ŝuldo al ni fari ĝin ordonas?

Marcello.

Mi petas vin, ni faru ĝin! Mi scias,
En kia loko ni lin certe trovos. (Ĉiuj foriras).

Sceno 2.

Salono en la palaco. La reĝo, la reĝino, Hamleto, Polonio, Laerto, Voltimand, Kornelio, Korteganoj eniras.

Reĝo.

Ankoraŭ freŝa estas la memoro
Pri l’ morto de la kara nia frato,
Al nia kor’ konvenus nun funebri,
Kaj kvazaŭ unu frunto de malĝojo
La tuta regno devus nun sulkiĝi:
Sed tamen la prudento necesigas
Nin venki la naturon; kun malĝojo
Pri la mortinto ni decidis ligi
Memoron pri ni mem kaj pri la regno.
Kaj tial ni kun ĝojo depremita,
Per unu el l’ okuloj plezurante
Kaj per la dua larmojn verŝegante,
Kun ĝoj’ funebra, plor’ edziĝofesta,
Pesante juste ĝojon kun doloro,
Edziĝis kun l’ edzin’ de nia frato,
Kun la reĝino nia kaj vidvino,
Heredantino de la glora regno.
Obeis ni per tio ĉi al via
Konsilo tre prudenta kaj libera.
Akceptu nian dankon kaj saluton!
Kaj nun transiru ni al la aferoj.
Vi scias, ke la juna Fortinbras,
Ne respektante dece nian indon,
Pensante eble nun, ke per la morto
De nia kara frato renversiĝis
La ordo kaj la fort’ en nia lando, —
Ekpensis, ke li estas pli potenca
Kaj ekturmentis nin per la postulo
Redoni nun al li la tutan landon,
Perditan de mortinta lia patro
Laŭ plena rajt’ al glora nia frato.
Ni tial vin kunvokis nun. Aŭskultu
Decidon nian: Jen ni skribis skribon
Al l’ onklo de la juna Fortinbras
Malforta kaj malsana en la lito,
L’ intencon de la nevo li ne scias —
Ni skribis, ke retenu li la nevon
De liaj krimaj, arogantaj agoj,
Ĉar ĉiuj prepariĝoj ja fariĝas
En lia propra lando kaj popolo.
Vin, bravaj Voltimand kaj Kornelio,
Ni sendas kun la skribo kaj saluto
Al la maljuna estro de l’ norvegoj.
Sed ne ricevas vi la rajton trakti
Kun la norvego pli, ol en mezuro
De tio, kion ĵus ni al vi diris.
Adiaŭ, kaj per rapideco montru
Al ni fervoron vian!

Kornelio kaj Voltimand.

Kredu, reĝo,
Fidele ni plenumos la ordonon.

Reĝo.

Ne dubas ni pri ĝi. Feliĉan vojon!

(Voltimand kaj Kornelio foriras.)

Kaj nun, Laerto, al l’ afero via!
Vi diris, ke vi peti ion volas!
Pri kio ajn prudenta vi al ni
Parolos, viaj vortoj ne perdiĝos.
Volonte ni plenumos vian peton.
Ne pli obea estas kap’ al koro,
Ne pli servema mano al la buŝo,
Ol la Danuja tron’ al via patro.
Sciigu nin pri la deziro via.

Laerto.

Mi petas vin, permesu al mi, reĝo,
Reiri nun Francujon. Mi volonte
El tie venis tien ĉi, por fari
La servon mian ĉe l’ kronado via;
Sed nun, jam plenuminte mian ŝuldon,
Sopiras mi denove al Francujo,
Kaj nun de vi permeson mi petegas.

Reĝo.

Ĉu via patro ĝin permesas? Kion
Al tio diras Polonio?

Polonio.

Reĝo!
Li eldevigis la permeson mian
Per ne ĉesanta ripetado, tiel,
Ke fine mi al lia peto donis
Sigelon mian. Nun por li mi petas
Permeson vian, via reĝa moŝto.

Reĝo.

Mi liberigas vin. Nun via tempo
Libere estas al dispono via. —
Kaj nun al vi mi turnas min, Hamleto,
Vi, kara nevo, kara filo mia!

Hamleto

(flanken).

Sed certe tute fremda per la koro!

Reĝo.

Ankoraŭ ĉiam nuboj sur la frunto?

Hamleto.

Ho, ne! Mi staras ja antaŭ la suno!

Reĝino.

Forĵetu la doloron, kara filo,
Amikan frunton montru al la reĝo.
Ne serĉu kun palpebroj mallevitaj
Eterne vian patron en la polvo.
Vi scias ja: la leĝoj de l’ naturo
Ne estas refareblaj! Kio vivas,
Necese devas iam morti. Vivo
Eterna post la tombo nur ekzistas.

Hamleto.

Ho, jes, reĝino, ĉiuj devas morti.

Reĝino.

Nu kial do la morto de la patro
Al vi ekŝajnis tiel eksterorda?

Hamleto.

Ekŝajnis? Ne, ĝi estas, ho, patrino.
Ne mia nigra vesto, nek la ĝemoj,
Nek la okuloj plenaj de larmaro,
Nek la funebra vido de l’ vizaĝo,
Nek ĉiuj moroj de senkonsoleco
Min vere montras. Ĉio estas ŝajno.
Funebron estas tre facile ludi.
L’ efektivaĵon portas mi interne;
Eksteraj gestoj estas ja nur vestoj.

Reĝo.

Tre bela kaj laŭdinda estas via
Malĝojo pri la patro la mortinta.
Sed sciu, ankaŭ via patro perdis
La patron sian, tiu — ankaŭ sian.
La filo, laŭ la ŝuldo de infano,
Funebri devas kelkan tempon. Tamen
Obstine kaj sen ia fino plendi, —
Agado tia estas granda peko
Kaj tute ne konvenas al la viro.
Ribel’ ĝi estas kontraŭ la ĉielo,
Signo de kor’ sovaĝa kaj senbrida,
De kapo nematura kaj malforta.
Pri kio ĉiu scias, ke fariĝi
Ĝi devis; kio estas tute simpla,
Plej ordinara fakto en la mondo:
Pro kia kaŭzo tion ĉi obstine
Alpreni al la koro? Fi, ĝi estas
Pekado kontraŭ Dio kaj naturo,
Pekado kontraŭ la mortinto mem;
Malsaĝo antaŭ pura la prudento,
Kiu predikas: “patroj devas morti”,
Kaj kiu ĉiam, de l’ mortint’ unua
Ĝis nuna tempo, diras kaj ripetas:
“Ĝi devas tiel esti!” Mi vin petas,
Forĵetu la doloron la sencelan
Kaj vidu patron en persono nia;
La mondo sciu, ke al nia trono
Vi estas la sendube plej proksima,
Kaj, kiel plej amanta el la patroj,
Mi portas por vi amon plej varmegan
En mia koro. Ke vi nun reiru
Al la lernejo alta Vittenberga,
Ni tion ne dezirus; ni vin petas,
Vi restu apud ni, amata nevo,
Unua kortegano, kara filo.

Reĝino.

Vi ne rifuzu al patrino via:
Mi petas vin, Hamleto, restu hejme.

Hamleto.

Al vi obei estas mia ŝuldo.

Reĝo.

Jen tio estas bele respondita.
Mi ĝojas, ke vi restas. Nun, reĝino,
La propravola cedo de Hamleto
Plenigas mian koron je plezuro;
Kaj tial ni aranĝos nun festenon,
Kaj kune kun la sono de l’ pokaloj
La pafilegoj tondru; ĉiun fojon,
Kiam la reĝo levos la pokalon,
De l’ tero tondro iru al ĉielo,
Tra l’ mondo ĝojon disportante. — Venu!

(La reĝo, reĝino, Laerto kaj korteganoj foriras).

Hamleto.

Ho, kial ne fandiĝas homa korpo,
Ne disflugiĝas kiel polv’ en vento!
Sin mem mortigi kial malpermesis
La Plejpotenca! Dio mia granda!
Ho, kiel bestaj kaj abomenindaj
Aperas ĉiuj agoj de la mondo!
Fi, fi! Ĝardeno plena de venenaj
Malbelaj herboj, ĉie senescepte!
Apenaŭ pasis du monatoj! Ne!
Nur ses semajnoj! Tia granda homo!
Se lin kompari kun la nuna reĝo,
Li estis Apolono ĉe Satiro!
Kaj tiel amis li patrinon mian,
Ke al la vento eĉ li ne permesis
Vizaĝon ŝian tuŝi! Ho, ĉielo!
Ho tero! Ĉu forgesi estas eble?
Kaj ŝi ja lin pasie tiel amis!
Kaj tamen nun post kelke da semajnoj...
Pri tio mi ne volas eĉ ekpensi!
Malforto! via nom’ estas: virino!
Monato! Ŝi ankoraŭ ne eluzis
La ŝuojn, kiujn portis ŝi, irante
Funebre post la ĉerk’ de mia patro,
Verŝante larmojn kvazaŭ per riveroj.
Ho Dio mia! Besto senprudenta
Malĝojus ja pli longe! Nun edzino
De mia onklo, frat’ de mia patro,
Sed ne simila pli al mia patro,
Ol mi al Herkuleso! Nur monato!
La signoj de mensogaj ŝiaj larmoj
Ankoraŭ de l’ vizaĝ’ ne malaperis, —
Ŝi estas jam edzino de alia!
Ho, malbenita rapideco flugi
En kriman liton, liton de adulto!
Ne bonon ĝi alportos! Tamen krevu
Kor’ mia, sed silentu mia buŝo!

(Horacio, Bernardo kaj Marcello venas.)

Horacio.

Salut’ al la reĝido!

Hamleto.

Ha, mi ĝojas
Vin vidi! Se memoro min ne trompas,
Vi estas Horacio?

Horacio.

Jes, reĝido.
Kaj ĉiam tute preta al vi servi.

Hamleto.

Ne nomu min “reĝido”, sed “amiko”.
Sed kial vi forlasis Vittenbergon?

(Al Marcello)

Marcello?

Marcello.

Jes, reĝido.

Hamleto.

Mi tre ĝojas
Revidi vin.
(Al Horacio) Sed diru serioze,
Por kio vi forlasis Vittenbergon?

Horacio.

De maldiligenteco, ho, reĝido.

Hamleto.

Al malamiko via ne permesus
Mi tion diri, kaj vi vane penas
Kredigi min, ke tio estas vero.
Mi scias, vi ne amas sen laboro
Vagadi. Kion tie ĉi vi faras?
Ĉu trinki vi ankoraŭ volas lerni?

Horacio.

Mi alveturis al la enterigo
De via patro.

Hamleto.

Ha, ne moku min,
Kolego; diru, ke vi alveturis
Al fest’ edziĝa de patrino mia!

Horacio.

Jes, vero, princ’, la dua baldaŭ sekvis
Post la unua.

Hamleto.

Vidu, mia kara, —
Afero simpla de ekonomio:
De l’ fest’ funebra restis multaj manĝoj, —
Por ke la manĝoj vane ne pereu,
Edziĝon fari oni nun rapidis.
Ho, pli volonte mi en la infero
Renkontus malamikon plej malbonan,
Ol tagon tiun ĉi alvivi! ŝajnas
Al mi, ke mi la patron mian vidas...

Horacio.

Ha, kie?

Hamleto.

En l’ okuloj de l’ animo.

Horacio.

Mi konis lin, li estis brava reĝo.

Hamleto.

Li estis homo en plej pura senco.
Al li similan ni neniam vidos.

Horacio.

Reĝido, al mi ŝajnas, ke mi vidis
Lin en la lasta nokto.

Hamleto.

Vidis? Kiun?

Horacio.

La reĝon, vian patron, mia princo.

Hamleto.

La reĝon? Mian patron?

Horacio.

Trankviligu,
Reĝido, por momento vian miron
Kaj elaŭskultu, kion mi raportos
Pri mirindaĵo, kies la verecon
Atestos ambaŭ tiuj ĉi kolegoj.

Hamleto.

Pro Dio, ho, rakontu pli rapide!

Horacio.

Du noktojn al Marcello kaj Bernardo
Aperis ĝi: postene ili staris, —
Kaj jen en noktomeza silentego
Aperas antaŭ ili ia ombro,
Simila tute al la patro via,
Armita de la kapo ĝis piedoj;
Per paŝo serioza kaj majesta,
Ne rapidante, ĝi sin preterŝovas;
Tri fojojn ĝi ripetas sian marŝon
Antaŭ la teruritaj oficiroj,
Proksime tiel, ke per halebardo
Ĝin ili povus tuŝi. Dispremitaj
De granda timo, ili mute staras
Kaj eĉ ne provas ion ekparoli.
Pri la aper’ mistera kaj terura
Al mi ili rakontis. Mi kun ili
En la sekvanta tria nokto gardis,
Kaj jen tre vere en la sama horo,
Pri kiu ili diris, en la sama,
Perfekte tiu sama maniero
Aperis la fantomo. Vian patron
Mi konis, — la fantom’ al li similis,
Kiel de l’ sama akvo gut’ al guto.

Hamleto.

Sed kie ĝi okazis?

Marcello.

Ĝi okazis
Sur la teras’, kie ni staris garde.

Hamleto.

(al Horacio) Al li parolis vi?

Horacio.

Jes, mia princo;
Sed li al mi eĉ vorton ne respondis.
Nur unu fojon ŝajnis, ke li levas
La kapon kaj moveton ian faras,
Por ekparoli: sed subite tiam
Ekkriis laŭte koko la matenon,
Kaj tuje forrapidis la fantomo
Kaj malaperis.

Hamleto.

Efektive strange!

Horacio.

Mi ĵuras, ke ĝi estas pura vero!
Ni ĝin kalkulis kiel nian devon
Al vi raporti pri l’ afero.

Hamleto.

Vere,
Sinjoroj, tio min maltrankviligas.
Ĉu vi hodiaŭ staros gardon?

Ĉiuj.

Jes.

Hamleto.

Kaj, diras vi, li estis en armaĵo?

Ĉiuj.

Jes, princo.

Hamleto.

De la kapo ĝis piedoj?

Ĉiuj.

De l’ kapo ĝis piedoj, nia princo.

Hamleto.

Kaj sekve la vizaĝon vi ne vidis?

Horacio.

Levita estis lia viziero,
Kaj ni tre bone vidis la vizaĝon.

Hamleto.

Ĉu la rigardo estis malafabla?

Horacio.

Mieno lia montris pli suferon,
Sed ne koleron.

Hamleto.

Ĉu li estis pala,
Aŭ ĉu koloron havis en vizaĝo?

Horacio.

Terure pala.

Hamleto.

Ĉu li vin rigardis?

Horacio.

Tre forte.

Hamleto.

Kial mi kun vi ne estis!

Horacio.

Por vi l’ apero estus tro terura!

Hamleto.

Tre povas esti. Ĉu li longe restis?

Horacio.

Apenaŭ centon povus vi kalkuli
Ĉe nerapida kalkulad’.

Marcello kaj Bernardo.

Pli longe!

Horacio.

Almenaŭ tiam, kiam mi ĝin vidis.

Hamleto.

La barbo estis griza, ĉu ne vere?

Horacio.

Ĝi estis tia, kiel mi ĝin vidis
Ĉe lia vivo: duonnigre-griza.

Hamleto.

Hodiaŭ mi kun vi en nokto staros;
Denove eble venos la fantomo.

Horacio.

Ĝi certe venos.

Hamleto.

Kaj se ĝi aperos
En l’ eksteraĵ’ de mia nobla patro,
Al ĝi mi ekparolos, se eĉ tuta
Al mi minacus la infero. Vin
Mi ĉiujn petas, se ĝis nun silentis
Vi pri l’ apero, tenu ankaŭ plu
Ĝin en sekreto; kaj al ĉio, kio
Okazos eble en la nokto, havu
Okulojn kaj orelojn, sed ne buŝon.
Per mia amo mi vin rekompencos.
Adiaŭ do! en la dekdua horo
Sur la teraso mi vin revizitos.

Ĉiuj.

Al via princa moŝto niaj servoj!

Hamleto.

Ne, via amo, kiel al vi mia.
Adiaŭ do! (Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.)
Spirit’ de mia patro
En bataliloj! Mi supozas ion
Malbonan. Ho, se venus jam la nokto!
Ĝis tiam do trankvile! Malbenaĵoj
Kaj krimoj venas al la lum’ de l’ tago,
Se eĉ murego tera ilin kovras. (Foriras).

Sceno 3.

Ĉambro en la domo de Polonio. Laerto kaj Ofelio eniras.

Laerto.

Pakaĵo mia estas sur la ŝipo.
Adiaŭ, fratineto! Se vi havos
Okazon, ne forgesu al mi skribi
Pri via farto.

Ofelio.

Ĉu vi tion dubas?

Laerto.

Sed pri Hamleto kaj pri lia amo
Konsilas mi al vi, vi ĝin rigardu,
Kiel kapricon kaj nur kiel ludon
De juna sango; bela violeto
En la printempo: frue elkreskinta,
Sed ne konstanta, — dolĉa, sed ne daŭra,
Odoro, ĝuo de momento unu,
Nenio pli.

Ofelio.

Nenio pli?

Laerto.

Jes, tiel
Vi ĝin rigardu. La natur’, kreskante,
Grandiĝas pli ne sole per la korpo
Kaj per la forto de la sama sento;
Kun la kreskado de la templo ofte
Ŝanĝiĝas la spirito kaj la servo
Interne. Nun li eble amas vin;
Nek trompo nek malico nun makulas
La virton de l’ animo lia: tamen
Memoru vi, ke en la rango lia
De sia volo li ne estas mastro.
Li mem ja estas sklav’ de sia stato;
Ne povas li, kiel la simplaj homoj,
Por si elekti: de elekto lia
Dependas farto de la tuta regno, —
Li tial devas gvidi la elekton
Per la aprob’ kaj voĉo de la korpo,
Al kiu li mem servas kiel kapo.
Se li nun diras, ke li amas vin,
Prudente estas, ke vi al li kredu
Nur tiom, kiom povas li plenumi
La vorton sian, — tio estas tiom,
Kiom permesas la komuna voĉo
De tuta la Danujo. Ekmemoru,
En kia grad’ honoro via povas
Suferi, se aŭskultos tro kredeme
Vi lian kanton, se la koron vian
Vi perdos kaj al lia persistado
Malkovros la trezoron vian ĉastan.
Vi timu ĝin, fratino mia kara,
Evitu flaman mezon de la amo,
Atakon kaj atencon de deziro!
Knabin’ plej ĉasta perdis jam modeston,
Se al la lun’ ŝi montris sian ĉarmon.
Eĉ virto ne evitas kalumnion,
L’ infanojn de printempo ofte mordas
La verm’ ankoraŭ en la burĝoneco,
Kaj al la frua roso de juneco
Spiret’ venena estas plej danĝera.
Vin gardu do! Tim’ donas garantion.
Por la juneco ĉie staras retoj.

Ofelio.

La sencon de l’ instruo via bona
Konservos mi, por gardi mian bruston;
Sed, bona mia frato, vi ne agu
Simile al la predikistoj, kiuj
Predikas krutan vojon al ĉielo,
Dum ili mem senzorge kaj volupte
Sur flora vojo de gajeco paŝas,
Mokante pri prediko sia propra.

Laerto.

Ne timu! Tamen mi tro longe restis. —
La patro venas jen! (Polonio eniras.)
(Al Polonio) Duobla beno
Sendube duobligas la feliĉon:
Dank’ al okazo mi denove povas
Adiaŭ al vi diri.

Polonio.

Vi ankoraŭ
La domon ne forlasis? Al la ŝipo!
La vento blovas helpe al la vojo,
Kaj oni vin atendas. Nu, akceptu
Denove mian benon.

(Li metas la manon sur la kapon de Laerto.)

Kaj memoru
Regulojn, kiujn mi al vi instruis:
Ne ĉian penson metu sur la langon,
Ne donu tuj al ĉia penso faron.
Afabla estu, sed ne tro kredema.
Al la amiko saĝe elektita
Kunforĝu vin en fera fideleco,
Sed gardu vian manon de la premo
De ĉiu renkontota bona frato.
Vi gardu vin de ĉia malpaciĝo;
Se vi ĝin ne evitos, — tiam agu
Fortike, ke la malamik’ vin timu.
Al ĉiu servu per orelo via,
Sed ne al ĉiu servu per la buŝo.
Konsilojn ĉiam prenu vi de ĉiu,
Sed propran juĝon en la kapo tenu
Laŭ via mon’ mezuru vian veston,
Sed ĉio estu takta kaj konvena;
Vin vestu bone, sed ne kiel dando:
Laŭ vest’ ekkonas oni ofte viron,
La homoj altastataj en Francujo
En tiu punkto estas tre zorgemaj.
Ne prenu prunte kaj ne prunte donu:
Per pruntedono ofte oni perdas
Krom sia havo ankaŭ la amikon,
Kaj pruntepren’ kondukas al ruino
De la mastraĵo. Antaŭ ĉio estu
Fidela al vi mem, — de tio sekvos,
Ke vi ne estos ankaŭ malfidela
Al la aliaj homoj. Nun adiaŭ,
Kaj mia beno vin akompanadu!

Laerto.

Adiaŭ, mia patro kaj sinjoro!

Polonio.

Jam tempo. Iru, oni vin atendas.

Laerto.

Adiaŭ, Ofelio, kaj memoru
Pri tio, kion diris mi al vi!

Ofelio.

Mi bone ŝlosis ĝin en mia kapo,
Kaj la ŝlosilon mi al vi fordonas.

Laerto

(al Polonio kaj Ofelio).

Adiaŭ! (Foriras.)

Polonio.

Kia estas la konsilo,
Pri kiu li parolis?

Ofelio.

Pri Hamleto,
Pri la reĝido.

Polonio.

Ha, jes, ĝustatempe!
Mi aŭdis, ke en lasta temp’ Hamleto
Al vi komencis montri amikecon
Kaj ke vi mem apartan afablecon
Al li montradis. Se ĝi estas vero —
Mi aŭdis ĝin en formo de averto —
Mi devas al vi diri, ke vi mem
Kredeble ne komprenas tute klare
Danĝeron, kiu al filino mia
Kaj al honoro via nun minacas.
Kiel vi estas unu kun la dua?
La veron al mi diru!

Ofelio.

De mallonge
Al mi li ripetadis kelkajn fojojn,
Ke li estimas min.

Polonio.

Ha, ha! Estimo!
Parolo de nesperta knabineto!
Kaj kredas vi al la “estimo” lia?

Ofelio.

Mi mem ne scias, kiel pri ĝi pensi.

Polonio.

Nu, aŭdu do! Vi estas tre malsaĝa,
Ke vi akceptas por kontanta mono
La vortojn, kiuj vere ne enhavas
Eĉ plej malgrandan indon. Vi vin tenu
Prudente kaj singarde, ĉar alie
La malsaĝeco via la grandega
Vin pereigos!

Ofelio.

Li al mi proponis
La amon sian pure kaj honeste.

Polonio.

Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa!

Ofelio.

Li ĵuris al mi, patro mia kara,
Per ĉiuj sanktaj ĵuroj de ĉielo.

Polonio.

Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias,
Ke se la sango bolas, tiam lango
La ĵurojn ne avaras. Ho, filino,
Ne prenu vi por fajro tiun flamon, —
Ĝi lumas, sed ĝi tute ne varmigas,
Ĝi estingiĝas tuj, ne supervivas
Eĉ la minuton de la promesado.
De nun kun via virga afableco
Avaru pli; la paroladon vian
Vi ŝatu pli, ne estu tute preta
Tuj laŭ ordono! La reĝid’ Hamleto
Ankoraŭ estas juna, kaj li havas
Pli grandan liberecon, ol al vi
Donata povas esti. Ofelio,
Mallonge mi sed klare al vi diras:
Ne kredu al ĵurado lia; ĵuroj
Similaj estas trompaj delogantoj,
Antaŭparoloj de tre pekaj petoj;
Promesojn piajn ili hipokritas,
Por pli sukcese veni al la celo.
Per unu vorto: nun vi eĉ minuton
Ne restu en intima parolado
Kun la reĝid’ Hamleto! Ne kuraĝu
Forgesi mian tiun ĉi ordonon!
Nun iru!

Ofelio.

Mi obeos, mia patro. (Ambaŭ foriras.)

Sceno 4.

La teraso antaŭ la palaco. Hamleto, Horacio kaj Marcello venas.

Hamleto.

Ho, kiel akra estas la aero!

Horacio.

Jes, princo, blovas vento malvarmega.

Hamleto.

Kioma horo?

Horacio.

Baldaŭ la dekdua.

Marcello.

Ne, ne, jam la dekdua horo batis.

Horacio.

Ĉu efektive? Mi ne aŭdis. Sekve
Alproksimiĝas jam la temp’, en kiu
Aperas ordinare la spirito.

(Post la sceno estas aŭdataj tamburado kaj ektondro de pafilego.)

Ha, kion tio ĉi signifas, princo?

Hamleto.

La reĝo diligente nun pasigas
La nokton en gajega festenado;
Kaj ĉiun fojon, kiam li eltrinkas
Pokalon, pafilegoj al la mondo
Anoncas la grandfaron de la reĝo.

Horacio.

Ekzistas tia moro?

Hamleto.

Jes, sendube.
Sed pensas mi, ke estas pli honore
Forgesi tian moron, ol ĝin sekvi.
La brua kaj diboĉa festenado
Alportis al ni tre malbonan gloron
Ĉe la popoloj de la tuta mondo.
Drinkistoj oni nomas nin insulte;
Kaj tiu ĉi makulo malpurigas
La gloron de plej grandaj niaj faroj.
Similan sorton ofte ankaŭ havas
Privataj homoj, se sen propra kulpo
Makulon ian ili de naturo
Ricevis; se ekzemple de naskiĝo —
En kio ne ilia vol’ ja estis —
Ilia sango estas tro bolanta,
Rompanta ofte digon de prudento;
Aŭ se kutimo ilin malbonigis, —
La mond’ ilin atakas sen kritiko,
Se eĉ iliaj virtoj estas puraj
Kaj multenombraj. Grajno da malbono
Por la okul’ de l’ mondo ofte kovras
La tutan indon de plej bona homo.

(Aperas la spirito en armaĵo.)

Horacio.

Ho, vidu, princo, ĝi aperas!

Hamleto.

Dio!
Defendu nin, anĝeloj de ĉielo!

(Li staras kelkajn minutojn senmove.)

Spirito sankta, aŭ demon’ terura,
Ĉu el ĉielo aŭ el la infero,
Ĉu vi intencas bonon aŭ malbonon, —
Aperis vi en tia nobla formo,
Ke mi paroli devas. Ho, Hamleto,
Ho, patro, ho vi, reĝo de Danujo,
Respondu! Ho, ne lasu min perei
En nesciado! Diru al mi, kial
Sin levis el la tombo viaj ostoj?
Kaj la ĉerkujo, kien ni trankvile
Vin metis, kial ĝi malfermis nun
La pezan sian buŝon de marmoro,
Por vin elĵeti? Kion ĝi signifas,
Ke vi, senviva korpo, en armaĵo
Denove venis en la lunan lumon,
Por ektimigi nin, malsaĝajn homojn,
Kaj nin ataki per teruraj pensoj
Ne klarigeblaj por l’ animo nia?
Por kio! Diru! Kial? Kion fari?

(La spirito faras signojn al Hamleto.)

Horacio.

Li vokas vin, ke iru vi kun li,
Li kvazaŭ volas ion komuniki
Nur al vi sola.

Marcello.

Kun afablaj gestoj
Li vokas vin pli malproksimen, princo;
Sed ho, pro Di’, ne iru!

Horacio.

Ne, ne iru!

Hamleto.

Sed tie ĉi ne volas li paroli,
Kaj mi lin sekvos.

Horacio.

Ho, ne, ne, reĝido!

Hamleto.

Nu, kion do mi timos? Mia vivo
Ne havas por mi indon, kaj l’ animo,
Senmorta, kiel la spirito mem,
Ja ne bezonas timi la spiriton.
Li vokas min denove; mi lin sekvos.

Horacio.

Sed se li vin allogos al la maro,
Aŭ eble al la supro de l’ ŝtonego,
Staranta super la senfunda akvo,
Kaj tie per terura nova vido
Subite nebuligos vian saĝon
Kaj pereigos vin? Memoru, princo!
Jam per si mem al ĉiu viva homo
Terura estas tiu alta pinto,
Pendanta super la bruantaj ondoj
De plej profunda loko de la maro.

Hamleto.

Li ĉiam vokas. (Al la spirito) Iru, mi vin sekvas!

Marcello

(retenante Hamleton).

Ho, princo, vi ne iros!

Hamleto.

For la manojn!

Horacio.

Aŭskultu nin, ne iru!

Hamleto.

Mia sorto
Min vokas, kaj per ĝi mi sentas nun
En ĉiu vejno de la korpo mia
Potencan feran forton de leono.

(La spirito faras signojn)

Li ĉiam vokas! Lasu! Pro ĉielo! (Li sin elŝiras.)
Fantomon faros mi el ĉiu, kiu
Kuraĝos min reteni! For! (Al la spirito) Ho, iru!
Mi post vi iras. (La spirito kaj Hamleto foriras.)

Horacio.

Ha, li freneziĝis!

Marcello.

Ni sekvu lin! La dev’ al ni ordonas!

Horacio.

Ni iru! Kiel tio ĉi finiĝos?!

Marcello.

Malbona io estas en Danujo.

Horacio.

Nin gardos la ĉielo.

Marcello.

Ni rapidu!

Sceno 5.

Izolita loko de la teraso. La spirito kaj Hamleto venas.

Hamleto.

Ho, kien vi kondukas min? Parolu!
Mi plu ne iros jam!

Spirito.

Aŭskultu!

Hamleto.

Diru!

Spirito.

Jam proksimiĝas mia horo. Baldaŭ
Reiri devos mi al la sulfuraj
Turmentaj flamoj.

Hamleto.

Malfeliĉa patro!

Spirito.

Min ne bedaŭru, sed atentu bone,
Al tio, kion diros mi.

Hamleto.

Parolu!
Atenti estas mia sankta ŝuldo.

Spirito.

Kaj venĝi ankaŭ, kiam vi ekscios.

Hamleto.

Ho, Dio! Venĝi? Kion?

Spirito.

Aŭdu bone.
Mi estas la spirit’ de via patro,
Mi estas kondamnita longan tempon
Vagadi en la nokto kaj bruladi
La tutan tagon en eternaj flamoj,
Ĝis mi puriĝos de la ĉiuj pekoj
De mia tera vivo. Se ne estus
Al mi malpermesite paroladi,
Rakonton tiam povus mi komenci,
De kiu ĉiu vort’ al vi dispremus
La koron, rigidigus vian sangon,
El kapo elsaltigus la okulojn,
Kaj ĉiun vian haron disstarigus
Simile al haregoj de histriko.
Sed la misteroj de posttomba vivo
Ne devas soni al orelo tera.
Aŭskultu! Se vi amis vian patron...

Hamleto.

Ho, Dio!

Spirito.

Venĝu por mortigo lia!

Hamleto.

Mortigo?

Spirito.

Jes, mortigo plej malnobla,
Terura, nenatura, neaŭdita.

Hamleto.

Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi,
Simile al la penso de amanto
Mi flugu venĝi tuj.

Spirito.

Vi ŝajnas preta
Vi estus dorma, kiel pala herbo,
Kreskanta sur la bordo de la Leto,
Se restus vi trankvila. Aŭdu, filo:
La famon oni faris, ke en tempo
De mia dormo en ĝardeno mia
Serpento mordis min; kaj oni trompas
Per la mensoga fam’ pri mia morto
L’ orelon de la regno; tamen sciu,
Ho, nobla mia filo: la serpento,
De kies mordo mortis via patro,
Nun portas lian kronon.

Hamleto.

Mia onklo!
Ho, la profeta mia antaŭsento!

Spirito.

Jes, tiu plej malnobla adultulo
Per sorĉo de la sprito, per perfido
(Ho, malbenita sprito kaj donacoj!)
Delogis la reĝinon ŝajne virtan
Al la plezuroj de malnobla amo.
Hamleto mia! Ho, kia defalo!
De mi, kies la amo estis sankta,
Sendekliniĝa ĉiam de la ĵuro,
Farita en la tago de l’ edziĝo, —
Ŝi malaltiĝis al pekulo, kiun
Per ĉio la naturo ja malbenis!
Sed kiel virton peko ne delogas,
Se ĝi eĉ en ĉiela vest’ aperas,
Tiel volupto, se eĉ kun anĝelo
Vi ligos ĝin, enuas tamen baldaŭ
Kaj serĉas ion novan... Sed silentu!
Mi sentas jam aeron de mateno, —
Mi mallongigos la rakonton. Kiam
En la ĝardeno laŭ kutimo mia
Mi dormis post tagmezo, via onklo
Mallaŭte alŝteliĝis kaj enverŝis
Al mi en la orelon plej teruran
Venenon el malgranda boteleto,
Venenon tian, kiu tre rapide
Trakuras tuj la tutan homan korpon
Kaj, kvazaŭ acidaĵo en la lakto,
Momente malbonigas en la korpo
La tutan puran sangon. Mi pereis,
Kaj lepro mian tutan glatan korpon
Tuj kovris per abomeninda ŝelo.
Kaj tiel mi perfide en la dormo
Per frata mano estis senigita
De l’ vivo, krono kaj edzino kune,
Mi estis mortigita en florado
De miaj pekoj, sen konfesodono,
Sen komunio sankta; la kalkulon
Ne resuminte, estis mi sendita
Kun ĉiuj miaj kulpoj sur la kapo
Al granda, fina juĝo.

Hamleto.

Ho, terure!

Spirito.

Se havas vi animon, ne permesu,
Ke reĝa lito de Danujo servu
Por sangomiks’ adulta kaj volupto.
Sed kiel ajn vi volos tion fari, —
Vi ne makulu vian filan koron:
Nenion faru kontraŭ la patrino, —
Ŝin juĝos la ĉielo kaj la pikoj
De ŝia propra koro. Nun adiaŭ!
La paliĝado de l’ lumanta vermo
Anoncas la aperon de l’ mateno.
Adiaŭ, filo, kaj memoru min! (Foriras.)

Hamleto.

Ho, vi, ĉielo! Tero! Eble ankaŭ
L’ inferon voki? — Fi, halt’ mia koro!
Ne maljuniĝu tuj, ho mia korpo!
Fortike vi min portu! Vin memori?
Jes, malfeliĉa patro! Tiel longe,
Ĝis mia kapo perdos la kapablon
De ĉia memorado! Vin memori?
Sed de l’ tabulo de memoro mia
Forviŝos mi nun ĉion, kio restis,
Sentencojn ĉiujn el la libroj, ĉiujn
Pentraĵojn, postesignojn, kiujn lasis
Sur ĝi la pasintaĵo kaj juneco,
Observojn kaj la spertojn de la vivo;
Ordono via vivos tute sola
De nun en mia cerbo, ne miksita
Kun io malpli inda. Ho, ĉielo!
Virino malhonesta kaj perfida!
Fripono! Vi, fripono ridetanta!...
La tabuleton donu! Mi enskribos,
Ke oni povas ĉiam ridetadi
Kaj tamen esti friponeg’. Almenaŭ
En nia lando tio estas ebla. (Li skribas.)
Mi vin enskribis, onklo! Nun al mia
Deviz’! “Adiaŭ kaj memoru min!”
Mi ĵuris.

Horacio

(post la sceno).

Princo! Princo!

Marcello

(post la sceno).

Princ’ Hamleto!

Horacio

(post la sceno).

Ho, Dio lin defendu!

Hamleto

(decide, al si mem).

Tiel estu!

Marcello

(post la sceno).

He! Princo! He!

Hamleto.

He! kara mia, he!
Al mi, birdeto mia, he! mi estas.

(Horacio kaj Marcello venas.)

Marcello.

Nu, kio do sinjoro?

Horacio.

Kio nova?

Hamleto.

Ho, tre mirinde!

Horacio.

Diru, kara princo.

Hamleto.

Vi elbabilos.

Horacio.

Ne, pro la ĉielo!

Marcello.

Mi ankaŭ ne.

Hamleto.

He, kion vi parolas
Ĉu oni povus kredi?! Vi silentos?

Horacio kaj Marcello.

Jes, jes, pro la ĉielo, kara princo!

Hamleto.

En tuta la Danujo vi ne trovos
Friponon, kiu estus hom’ honesta.

Horacio.

Spirito ne bezonis ja sin levi
El tombo, por sciigi nin pri tio.

Hamleto.

Vi estas prava. Tial mi nun pensas,
Sen plua disputado ni jam povas
Al ni la manojn premi reciproke
Kaj iri hejmen. Iru, kien vokas
Vin la aferoj kaj deziroj viaj —
Aferojn kaj dezirojn ĉiu havas —
Mi ankaŭ, la mizera, iros fari
Aferon mian, — mi nun iros preĝi.

Horacio.

Malklare kaj tre strange vi parolas.

Hamleto.

Ha, mi bedaŭras, ke mi vin ĉagrenas.
Mi ĝin bedaŭras el la tuta koro.

Horacio.

Vi ne ĉagrenas nin.

Hamleto.

Ne, Horacio,
Ĉagren’ ĝi estas, pro Patriko sankta...
Pri la spirito do mi al vi diros,
Ĝi estas tre senkulpa kaj honesta.
La scivolecon pri la estintaĵo
Vi venkos, kiel povos. Nun, kolegoj,
Amataj kunlernantoj kaj amikoj,
Malgrandan unu peton mi vin petos.

Horacio.

Parolu, princo, ni ĝin certe faros.

Hamleto.

Neniu devas scii pri l’ apero
De nuna nokto.

Horacio kaj Marcello.

Ni promesas, princo.

Hamleto.

Sed ĵuru!

Horacio.

Pro honoro, mi silentos!

Marcello.

Mi ankaŭ, pro honor’!

Hamleto.

Sur mia glavo!

Marcello.

Ni ĵuris jam, sinjoro.

Hamleto.

Sed mi petas,
Sur mia glavo ĵuru al mi.

Spirito

(sub la tero).

Ĵuru!

Hamleto.

Ha, mia kara! Vi al ni alrampis?
Nu, bone! La bravul’ aŭskultas. Ĵuru!

Horacio.

Sed kiel ĵuri?

Hamleto.

Ke neniam vi
Parolos eĉ per unu sola vorto
Pri tio, kion en la lasta nokto
Vi vidis. Ĵuru sur la glavo!

Spirito

(sub la tero).

Ĵuru!

Hamleto.

Hic et ubique? Ŝanĝu ni la lokon!
Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn
Denove sur la glavon kaj ripetu,
Ke vi neniam al neniu diros
Pri la apero de la nokto. Ĵuru
Pri tio ĉi sur mia glavo!

Spirito

(sub la tero).

Ĵuru!

Hamleto.

Ha, brave, mia talp’! Vi bone fosas!
Pli malproksimen do, amikoj!

Horacio.

Dio!
Tre strange kaj neniel kompreneble!

Hamleto.

Plej bona estos, se vi ĝin forgesos!
Ekzistas en ĉiel’ kaj sur la tero
Pli da aferoj, ol en la lernejoj
Instruas filozofoj, Horacio.
Sed venu! Kaj mi tie ĉi denove
Vin petas, ĵuru: kiel ajn mirindaj
Al vi agado mia poste ŝajnos,
Se eble poste trovos mi utila
Ŝajnigi, ke mi perdis la prudenton, —
Neniam vi kunmetu viajn manojn
En tia formo, nek la kapon vian
Balancu tiel, nek per parolado
Dusenca montru, ke vi ion scias, —
Ekzemple: “nu, ni scias”, aŭ “ni povus,
Se ni nur volus”, aŭ “se nur paroli
Ni povus”, aŭ “ekzistas unu punkto”...
Ne helpu al vi Dio en mizero,
Se tion ĉi vi faros, — ĵuru!

Spirito

(sub la tero).

Ĵuru!

Hamleto.

Ripozu, ho, spirito malfeliĉa!
Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendas
Al vi kun mia tuta amikeco.
Kaj ĉion, kion mi, malriĉa, povas
Al vi alporti aman kaj amikan,
Kun Dia help’ al vi mi ne rifuzos.
Ni iru! Kaj denove mi vin petas,
La fingron ĉiam tenu sur la buŝo!
Ni vivas en terura tempo! Ve,
Ke mi naskiĝis esti la punanto!
Nu, venu do! Ni iros ĉiuj kune.

(Ĉiuj foriras.)

Akto 2.

Sceno 1.

Ĉambro en la domo de Polonio. Eniras Polonio kaj Reinhold.

Polonio.

Jen tiujn ĉi paperojn kaj la monon
Al li transdonu!

Reinhold.

Jes, sinjoro, bone.

Polonio.

Sed antaŭ ol viziti lin, vi faros
Prudente, se vi bone eldemandos
Pri la konduto lia.

Reinhold.

Efektive,
Mi mem intencis tion fari.

Polonio.

Bone!
Tre bone! Antaŭ ĉio vi demandu,
Kielaj Danoj loĝas en Parizo,
De kia speco, kiel ili vivas,
Kun kiu kaj en kiaj societoj;
Se per demandoj tiel deflankiĝaj
Vi vidos, ili konas mian filon,
Vi venos pli proksime al la celo,
Ol per demandoj rektaj. Agu, kvazaŭ
Vi konus lin nur iom, malproksime;
Ekzemple: “Ha, mi konas lian patron,
Kaj lian familion, eĉ lin mem
Mi iom konas”. Ĉu vi min komprenas?

Reinhold.

Ho, jes, sinjoro!

Polonio.

“Eĉ lin mem”, vi diros,
“Sed nur malmulte; se mi ne eraras,
Li estas tre sovaĝa, faras tion
Kaj tion...” nun vi povas lin kulpigi
Per plej diversaj elpensitaj faktoj;
Nur ne per ia malbonaĵo, kiu
Al li alporti povus malhonoron!
Ho, nur ne tion! Gardu vin de tio!
Nur tiajn faktojn, kiuj ordinare
Junecon akompanas.

Reinhold.

Nu, ekzemple
Ludado...

Polonio.

Jes! drinkado, duelado,
Insultemeco, aŭ malpacemeco,
Eĉ petolado kun virinoj.

Reinhold.

Tamen
Ĉu tio jam ne estos malhonoro?

Polonio.

Ho, ne, se vi nur lerte ĝin esprimos.
Ne diru, ke li estas tute sklavo
De volupteco; ne, prezentu liajn mankojn
En tia lumo, ke ili aperu
Kiel makuloj nur de libereco,
Esprimoj de flameco de l’ spirito,
Ekboloj de senbrida juna sango.

Reinhold.

Sed, ho, sinjoro...

Polonio.

Kial tion fari?

Reinhold.

Jes, mi dezirus scii, kia celo...

Polonio.

Nu, vidu, mia plano estas tia,
Kaj mi esperas, ke ĝi bone fruktos:
Se vi sur mian filon tiel ĵetos
La makuletojn, tiam diligente
Atentu! Se kunparolanto via
La junan homon iam vidis kulpan
En la malvirtoj ĵus nomitaj, tiam,
Ho, kredu, li en tia maniero
Al vi sin turnos: “Jes, sinjoro mia”,
Aŭ “jes, amiko”, aŭ “jes, estimata”,
Aŭ kiel ajn en tiu lando estas
La form’ uzata de ekparolado...

Reinhold.

Nu, bone.

Polonio.

Kaj li poste faros tiel:
Li faros... jes... kion mi volis diri?..
Mi volis ion diri... Al diablo!
Nu, kie do mi haltis? He?

Reinhold.

Vi haltis
Ĉe l’ vortoj “li en tia maniero
Al vi sin turnos”

Polonio.

Ha! Al vi sin turnos.
Li turnos sin al vi: “Jes, mi lin konas,
Sinjoron tiun vidis mi hieraŭ,
Aŭ antaŭ kelka temp’, aŭ kiam ajn;
En tia aŭ tiela societo;
Li tie efektive alte ludis,
Li tie estis en malsobra stato,
Li tie sin batadis kun kolegoj”;
Aŭ “mi lin vidis, kiam li eniris
En domon de virinoj de malĉasto”;
Aŭ tiel plu. Kaj tiam vi rimarkos,
Ke via kaptileto la mensoga
Alkaptis la ezokon de la vero;
Kaj tiel ni, sprituloj, ĉiam povas
Per anguletoj kaj per artifikoj,
Per kurba voj’ al rekta celo veni;
Kaj tiel vi laŭ mia klarigado
Facile elesploros mian filon.
Ĉu vi komprenis bone?

Reinhold.

Jes, sinjoro.

Polonio.

Kaj nun kun Dio iru! Bonan vojon!

Reinhold.

Sinjor’...

Polonio.

Vi ankaŭ mem lin elobservu,
Per la rilat’ al vi.

Reinhold.

Mi ĉion faros.

Polonio.

Ke li nur diligente muzikadu!

Reinhold.

Tre bone. Mi salutas!

Polonio.

Nu, adiaŭ!

(Reinhold foriras. Eniras Ofelio.)

Polonio.

Nu, kio, Ofelio? Kio nova?

Ofelio.

Ha, estimata patro! De teruro
Mi tuta tremas!

Polonio.

Kio do fariĝis?

Ofelio.

En mia ĉambro sidis mi, kudrante, —
Subite venas la reĝid’ Hamleto,
Kun disŝirita vesto, sen ĉapelo,
La ŝtrumpoj disligitaj kaj malpuraj
Senorde pendas sur la maleoloj;
Tre pala, kun piedoj skuiĝantaj;
Kun vido tiel plena de teruro,
Kvazaŭ li venus ĵus el la infero,
Por antaŭdiri ian teruregon.

Polonio.

De am’ al vi li eble freneziĝis?

Ofelio.

Sinjoro, mi ne scias, sed mi timas,
Ke tiel estas.

Polonio.

Kion do li diris?

Ofelio.

Li prenis mian manon kaj ĝin premis,
Kaj poste sin retiris kaj, tenante
La duan manon super la okuloj,
Li rigardadis sur vizaĝon mian
Kun tia atenteco, kvazaŭ volus
Li pentri ĝin. Li tiel longe staris;
Kaj fine, ekskuinte mian manon,
Tri fojojn balancinte sian kapon,
Ekĝemis li kun tia sopireco
Kaj tia profundeco, kvazaŭ volus
Li kun la ĝemo fini sian vivon.
Kaj poste li min lasis iri for,
Kaj ankaŭ mem foriris, sed la kapon
Ankoraŭ ĉiam tenis li turnite
Al mia flanko, ĝis li malaperis.

Polonio.

Sufiĉe! Venu! al la reĝ’ ni iru!
Ĝi estas freneziĝo de la amo;
La amo ruinigas la amanton,
Kondukas al decidoj malesperaj,
La homon ofte ĝi turmentas pli,
Ol ĉiuj la pasioj en la mondo.
Bedaŭras mi la princon! Ĉu vi eble
Akceptis lin jam tro maldelikate?

Ofelio.

Ne, kara patro; laŭ ordono via
Mi nur de li leterojn ne akceptis
Kaj malpermesis vizitadi min.

Polonio.

Nu, tio ĉi lin certe frenezigis.
Bedaŭras mi jam mian severecon.
Mi pensis ja, ke li nur petoladas
Kaj volas pereigi vin. Ho, Dio,
Ho, mia malbenita suspektado!
Ni, maljunuloj, havas la kutimon
Tro malproksime peli la singardon,
Kiel junuloj ofte tro suferas
Je absoluta manko de singardo.
Ni iru al la reĝo! La konfeso
Ne plaĉos al la reĝo, sed pli multe
Lin kolerigus la kaŝado. Venu!

(Ambaŭ foriras.)

Sceno 2.

Ĉambro en la palaco. La reĝo, la reĝino, Rosenkranz, Güldenstern kaj korteganoj.

Reĝo.

Ni vin salutas, nia Rosenkranz
Kaj nia Güldenstern! Ne sole vidi
Ni volis vin, sed ankaŭ la bezono
De viaj servoj igis nin vin voki.
Vi aŭdis jam pri la metamorfozo
De la reĝid’ Hamleto: nek ekstere
Kaj nek interne li similas nun
Al tio, kio li antaŭe estis.
La kaŭzon, kiu, krom la patra morto,
Al tia stato nun lin alkondukis,
Ne povas mi diveni. Nun mi petas
Vin ambaŭ, kiuj tutan la junecon
Kun li pasigis kune kaj tre bone
Lin konas, — vin mi petas, volu resti
Tra kelka tempo en palaco nia,
Penadu lin altiri al amuzoj
Kaj ĉe okazoj esploradu lerte
La kaŭzon, kiu premas lin kaŝite.
Se konos ni la kaŭzon, ni jam povos
Kuraci lin.

Reĝino.

Sinjoroj miaj karaj,
Pri vi li tiel ofte paroladis, —
Mi scias, li vin amas pli, ol ĉiujn.
Se vi konsentos fari la komplezon
Al ni kaj ĉe ni resti kelkan tempon,
Por helpi al la malfeliĉo nia,
Ni rekompencos la viziton vian
Per plej konvena reĝa rekompenco.

Rosenkranz.

Vi havas rajton, viaj reĝaj moŝtoj,
Al ni ordoni. Vi ne devas peti
Pri tio, kio estas nia ŝuldo.

Güldenstern.

Obeos ni kaj ambaŭ ni promesas
Laŭ ĉiuj fortoj servi akurate
Al viaj reĝaj moŝtoj.

Reĝo.

Ni vin dankas,
Ho, karaj Rosenkranz kaj Güldenstern!

Reĝino.

Mi dankas vin, ho, karaj Güldenstern
Kaj Rosenkranz! Vizitu plej rapide
Hamleton, mian filon malfeliĉan.
Kaj iu el la korteganoj iru
Sinjorojn akompani al Hamleto!

Güldenstern.

La Plejpotenca faru nian venon
Por li saniga!

Reĝino.

Dio volu! Amen!

(Rosenkranz, Güldenstern kaj kelkaj korteganoj foriras. Venas Polonio.)

Polonio.

Afabla reĝo! Jam el Norvegujo
Revenis la senditoj kun sukceso.

Reĝo.

Vi ĉiam estis patro de agrablaj
Sciigoj.

Polonio.

Ĉu ne vere, mia reĝo?
Jes, kredu, mia reĝo, mi dediĉas
La tutan mian kapon kaj animon
Post mia Dio nur al mia reĝo.
Kaj nun mi pensas — se la cerbo mia
Ne ĉesis sur vojeto de prudento
Sukcese ĉasi — ke la veran kaŭzon
De l’ freneziĝo de l’ reĝid’ mi trovis.

Reĝo.

Ho, diru! Mi rapide volas aŭdi!

Polonio.

Aŭskultu antaŭ ĉio la senditojn;
Kaj mia bona scio al vi estu
Postmanĝo al festeno la agrabla.

Reĝo.

Nu, bone, alkonduku la senditojn! (Polonio foriras.)
Li diras, ho, Gertrudo mia kara,
Ke trovis li la kaŭzon de malsano
De via filo.

Reĝino.

Mi la kaŭzon vidas
Nur en la morto de la patro lia
Kaj en edziĝo nia tro rapida.

Reĝo.

Ni baldaŭ ĉion scios, mia kara.

(Polonio revenas kun Voltimand kaj Kornelio.)

Ni vin salutas, karaj revenintoj!
Rakontu, Voltimand, kion alportis
Vi de la frato nia la Norvega?

Voltimand.

Redonon de salut’ kaj bondeziroj.
Tuj post alveno nia li elsendis
Ordonon, por haltigi la preparojn
De sia nev’, pri kiu li supozis,
Ke li armiĝas kontraŭ la Polujo;
Li post esploro efektive vidis,
Ke ĉio estis kontraŭ via moŝto.
Kaj ĉagrenita, ke malsanon lian
Kaj maljunecon oni tiel trompis,
Li sendis tuj, por voki Fortinbrason,
Riproĉis lin severe, kaj la nevo
Solene ĵuris, ke li plu neniam
Batalos kontraŭ via reĝa moŝto.
Per tio ĝojigita, la maljuna
Por li asignis la salajron jaran
De tri mil kronoj kaj al li permesis
Kontraŭ Polujo uzi la varbitan
Militistaron; kaj por via moŝto
Al ni li donis jenan skriban peton,
Ke vi permesi volu al l’ anaro
Tra via lando fari la trairon
Sub la kondiĉoj, kiujn pli detale
Vi legos en la jena skriba peto.

Reĝo.

Ni trovas ĉion bona. Ni en tempo
Pli oportuna legos kaj pripensos
Kaj donos la respondon. Vin ni dankas
Por viaj penoj kaj fidela servo.
Nun iru vi ripozi, kaj hodiaŭ
Al la vespero ni vin petas veni
Kun ni festeni. Estu bonaj gastoj!

(Voltimand kaj Kornelio foriras.)

Polonio.

Nun la negoco estas jam finita.
Ho, reĝo kaj reĝino, se mi volus
Komenci nun klarigojn, kio estas
Reĝa moŝteco, kio servemeco,
Kaj kial tago estas tago, kial
La nokto estas nokto, tempo — tempo:
Signifus tio perdi senutile
La tagon kaj la nokton kaj la tempon;
Ĉar mallongeco estas la spirito
De saĝo kaj multevorteco estas
La korpo kaj ekstera ornamaĵo,
Mi ĉion tial diros tre mallonge.
La nobla via filo freneziĝis;
Mi diras “freneziĝis”, ĉar en kio
Konsistas freneziĝo? Ja en tio,
Ke oni frenezumas. Sed ni lasu
Ĝin flanke kaj komencu...

Reĝino.

Mi vin petas.
Pli da enhavo, malpli da artaĵo!

Polonio.

Mi ĵuras, mi parolas sen artaĵo!
Li estas nun freneza, — estas vero;
Kaj vere tio estas tre domaĝa,
Kaj tre domaĝe, ke ĝi estas vero;
Cetere mi konsentas, ke mi uzis
Figuron neprudentan, — ni ĝin lasu,
Kaj mi sen arto iru al l’ afero.
Ni sekve diras, ke li freneziĝis;
Nun restas, ke ni trovu nur la kaŭzon
De la efekto, aŭ, pli vere diri,
De la difekto, ĉar neniu dubas,
Ke tiu ĉi difekt-efekto havas
Sendube ian kaŭzon. Nun finite, —
La stato de l’ afero estas tia:
Atenti volu! (Li elprenas paperon el la poŝo.)
Mi filinon havas
— Mi havas ŝin, ĉar ŝi ja estas mia —
Nun el obeo, kiun ŝi ja ŝuldas,
Ŝi tion ĉi al mi transdonis. Vidu
Kaj konsideru! (Li legas)

“Al la ĉiela, la idolo de mia animo, la ravanta Ofelio” — Tio ĉi estas malbona frazo, triviala frazo; “ravanta” estas triviala frazo. — Sed aŭskultu plu: “Al ŝia belega delikata brusto tiuj ĉi linioj” k. t. p.

Reĝino.

Ĉu tion ĉi Hamleto al ŝi sendis?

Polonio.

Ho tuj, reĝino, mi raportos ĉion.
(Li legas.) “Dubu pri la sun’ super la tero,
Dubu, ĉu en steloj brilas flamo,
Dubu pri vereco de la vero,
Sed ne dubu nur pri mia amo.

Ho, kara Ofelio, la versofarado ne prosperas al mi; mi ne posedas la arton ritmigi miajn sopirojn; sed ke mi forte vin amas, ho plej kara mia, tion ĉi kredu al mi. Adiaŭ! Via por eterne, plej kara fraŭlino, tiel longe kiel tiu ĉi tera maŝino al li apartenas — Hamleto.”

Jen tion en ŝuldata obeado
Al mi filino mia montris. Ankaŭ
Pri ĉio, kion li al ŝi parolis,
Precize laŭ la tempo kaj la loko
Kaj maniero ŝi al mi raportis.

Reĝo.

Sed kiel ŝi akceptis lian amon?

Polonio.

Kiele pensas vi pri mi?

Reĝo.

Mi pensas,
Vi estas hom’ fidela kaj honesta.

Polonio.

Mi tion pruvos. Kion do vi pensus,
Se mi, vidante, kiel tiu amo
Disvolvas sin (mi tion bone vidis
Ankoraŭ antaŭ ol filino mia
Al mi rakontis), — kion pensus vi,
Aŭ kion pensus ŝia reĝa moŝto,
Reĝino mia alte estimata,
Se mi en la afero ludus rolon
De leterujo aŭ de skribotablo,
Se mi silente, mute mian koron
Por tio fermus kaj sen ia faro
Rigardus tiun amon? Kion tiam
Vi povus pensi pri persono mia?
Ne, mi alpaŝis rekte al l’ afero
Kaj tiel diris al filino mia:
“Reĝida moŝt’ Hamleto estas princo,
Por vi tro alta; ne kuraĝu ludi!”
Kaj mi al ŝi ordonis, ke ŝi tenu
Sin malproksime de la princ’ Hamleto,
Leterojn ne akceptu, nek donacojn.
Ordonon mian patran ŝi plenumis,
Kaj li, nun rifuzita (vi permesu
Ke mi raportu per mallongaj vortoj),
Fariĝis tre malĝoja kaj li perdis
La apetiton, poste eĉ la dormon,
Li baldaŭ perdis ankaŭ sian forton
Kaj poste perdis ankaŭ la konscion,
Kaj tiel ŝtup’ post ŝtupo li enfalis
En la frenezon, kiu nun lin premas
Kaj ĉiujn nin sincere malĝojigas.

Reĝo

(al la reĝino).

Vi pensas, ke ĝi povus esti ebla?

Reĝino.

Tre povas esti.

Polonio

(al la reĝo).

Ĉu eĉ unu fojon
Vi iam vidis, ke mi kun certeco
Raportis: “tiel estas”, kaj en vero
Ne estis tiel?

Reĝo.

Ne, mi ne memoras.

Polonio

(montrante sian kapon kaj ŝultrojn).

Deprenu al mi tion nun de tio,
Se ne senduban veron mi raportas.
Se postesigno gvidas min, mi trovos
La kernon de la vero, se ĝi sidus
Eĉ en la plej profunda kaŝiteco.

Reĝo.

Sed kiel ni esplorus pli precize?

Polonio.

Vi scias, ke tre ofte tutajn horojn
Li promenadas en la galerio.

Reĝino.

Jes, efektive.

Polonio.

Nun filinon mian
Mi tien lasos; vi kun mi vin kaŝos
Ekzemple post tapiŝo, por observi.
Se li ne amas ŝin kaj ne per tio
Li freneziĝis, tiam mi ne estu
Pli via kortegano-konsilanto.
Mi tiam plugu kampon, paŝtu bruton.

Reĝo.

Ni vidu. (Eniras Hamleto, legante.)

Reĝino.

Jen li venas, ion legas, —
Kun kia malgajeco en vizaĝo!

Polonio.

Mi petas vin, vi ambaŭ tuj foriru!
Mi tuj al li alpaŝos, vi permesu!

(La reĝo, reĝino kaj korteganoj foriras).

Polonio

(al Hamleto).

Kiele fartas mia bona princo?

Hamleto.

Dank’ al ĉielo, bone!

Polonio.

Ĉu vi min konas, via princa moŝto?

Hamleto.

Tre bone. Vi ja estas fiŝisto?

Polonio.

Ne, mia princo.

Hamleto.

Tiam mi dezirus al vi, ke vi estu tia honesta homo.

Polonio.

Honesta, mia princo?

Hamleto.

Jes, sinjoro, esti honesta en tiu ĉi mondo signifas esti elektita inter dek mil.

Polonio.

Tute vere, mia princo.

Hamleto.

Ĉar se la suno naskas vermojn en malviva hundo... diaĵo, kiu kisas mortintaĵon... Ĉu vi havas filinon?

Polonio.

Jes, mia princo.

Hamleto.

Ne permesu al ŝi iri en la suno. Fruktoportado estas beno: sed ĉar via filino povus porti fruktojn, — gardu vin amiko.

Polonio.

Kion vi komprenas sub tio ĉi? (Flanken) Ĉiam pri mia filino. Kaj tamen li antaŭ momento ne konis min; li diris, ke mi estas fiŝisto. Li venis malproksimen, tre malproksimen! Estas vero, en mia juneco la amo ankaŭ kondukis min en tre danĝeran situacion, preskaŭ tiel same danĝere kiel lin. Mi denove ekparolos al li. (Laŭte) Kion vi legas, mia princo?

Hamleto.

Vortojn, vortojn, vortojn.

Polonio.

Sed kia estas la enhavo?

Hamleto.

Vi volas ion havi?

Polonio.

Ne, mi demandas, pri kio estas parolate en tiu ĉi libro, mia princo.

Hamleto.

Kalumnioj, mia sinjoro! La malnobla satira verkisto de tiu ĉi libro diras, ke maljunaj homoj havas grizajn barbojn, ke iliaj vizaĝoj estas sulkitaj, ke iliaj okuloj estas malsanaj, ke ili havas superfluan mankon de sprito kaj ke al tio ĉi ili havas tre malfortajn femurojn. Kvankam pri ĉio tio ĉi mi estas sincere kaj forte konvinkita, mi tamen ne aprobas, ke li pri ĉio tio ĉi skribas; ĉar vi mem, sinjoro, fariĝus tiel maljuna kiel mi, se vi povus iri returnen kiel kankro.

Polonio

(flanken).

Kvankam tio ĉi estas frenezo, ĝi tamen havas en si metodon. (Laŭte) Ĉu vi ne volas iom ŝanĝi la lokon, princo?

Hamleto.

Iri en la tombon?

Polonio.

Nu, tio ĉi estus efektive radikala ŝanĝo de la loko! (Flanken) Kiel trafaj ofte estas liaj respondoj? Estas feliĉo, ke la frenezo ofte havas ion tian, kio al la saĝo kaj al la sana prudento ne bone prosperas. Mi forlasos lin kaj tuj penos aranĝi en ia maniero renkontiĝon inter li kaj mia filino. (Laŭte) Plej afabla reĝido, permesu al mi preni la kuraĝon diri al vi adiaŭ.

Hamleto.

El ĉio, kion vi povas preni de mi, mi nenion cedos al vi tiel volonte, kiel mian vivon, mian vivon.

Polonio.

Adiaŭ, princo!

Hamleto.

La enuigaj maljunaj malsaĝuloj!

(Venas Rosenkranz kaj Güldenstern.)

Polonio

(forirante).

Vi serĉas la princon Hamleton? Jen li estas.

Rosenkranz

(al Polonio).

Ni dankas vin, sinjoro! (Polonio foriras.)

Güldenstern.

Estimata princo...

Rosenkranz.

Mia kara princo...

Hamleto.

Miaj karaj bonaj amikoj! Kiel vi fartas, Güldenstern? Ha, Rosenkranz! Bonaj kolegoj, kiel vi fartas?

Rosenkranz.

Kiel mezaj filoj de tiu ĉi tero.

Güldenstern.

Ni estas feliĉaj jam per tio, ke ni ne estas tro feliĉaj; sur la ĉapo de Fortuno ni ne estas la pinto.

Hamleto.

Ankaŭ ne la plandoj de ŝiaj ŝuoj?

Rosenkranz.

Ankaŭ tio ne, kara princo.

Hamleto.

Vi vivas sekve en la regiono de ŝia zono aŭ en la centro de ŝia favoro?

Güldenstern.

Jes, efektive, ni ne estas tute fremdaj al ŝi.

Hamleto.

Sub la koro de la feliĉo? Ho, tre vere, la feliĉo estas publika virino. Kio da nova?

Rosenkranz.

Nenio, mia princo, nur ke la mondo fariĝis pli honesta.

Hamleto.

Ha, tiam kredeble baldaŭ estos la finiĝo de la mondo! Sed via novaĵo ne estas vera. Permesu al mi demandi: per kio vi, miaj bonaj amikoj, kolerigis la Fortunon, ke ĝi vin sendis tien ĉi en la malliberejon?

Güldenstern.

En la malliberejon, mia princo?

Hamleto.

Danujo estas malliberejo.

Rosenkranz.

Tiam ankaŭ la tuta mondo estas malliberejo.

Hamleto.

Jes, granda malliberejo, en kiu ekzistas multe da apartaĵoj, ĉeloj kaj kavoj. Danujo estas unu el la plej malbonaj.

Rosenkranz.

Ni ne pensas tiel, mia princo.

Hamleto.

Nu, tiam ĝi estas por vi io alia, ĉar per si mem nenio estas bona nek malbona; nur la pensado donas al ĉio tian aŭ alian karakteron. Por mi ĝi estas malliberejo.

Rosenkranz.

Sendube via gloramo faras por vi el Danujo malliberejon; ĝi estas tro malvasta por via spirito.

Hamleto.

Ho, mia Dio! oni povus enfermi min en ŝelon de nukso kaj mi rigardus min kiel reĝon de vastegaj spacoj, se nur miaj malbonaj sonĝoj min ne turmentus.

Güldenstern.

Tiuj ĉi sonĝoj en efektivo estas gloramo; ĉar la efektiva esenco de la gloramo estas nur la ombro de sonĝo.

Hamleto.

Sonĝo per si mem estas ombro.

Rosenkranz.

Certe, kaj ŝajnas al mi, ke la gloramo havas esencon tiel aeran kaj senfundamentan, ke ĝi estas nur ombro de ombro.

Hamleto.

Sekve niaj almozuloj estas korpoj kaj niaj monarĥoj kaj fieraj herooj estas la ombroj de la almozuloj. Ĉu ni ne iru al la reĝo? Ĉar pro honoro, mi ne scias argumentadi.

Rosenkranz kaj Güldenstern.

Ni volonte servos al vi.

Hamleto.

Ne, tute ne, mi ne volas alkalkuli vin al miaj ceteraj servantoj; ĉar — por paroli kun vi kiel honesta homo — mia servantaro estas abomeninda. Tamen por resti sur la ebena vojo de la amikeco, kion vi faras en Elsinoro?

Rosenkranz.

Ni volis vin viziti, nenio plu.

Hamleto.

Mi, almozulo, estas eĉ por danko tro malriĉa. Sed mi dankas vin, kaj certe, miaj amikoj, mia danko havas la indon almenaŭ de unu groŝo. Ĉu oni ne sendis voki vin? Ĉu tio ĉi estis via propra deziro? propravola vizito? Kuraĝe, kuraĝe, estu honestaj kun mi! Nu, diru do!

Güldenstern.

Kion ni devas diri, princo?

Hamleto.

Ĉion, kion vi volas, — nur ne la veron. Oni sendis vin inviti, kaj en viaj rigardoj kuŝas konfeso, por kies kaŝado via modesteco ne estas sufiĉe ruza. Mi scias, la bonaj reĝo kaj reĝino sendis peti vin.

Rosenkranz.

Por kia celo, mia princo?

Hamleto.

Tion ĉi mi devus sciiĝi de vi. Sed mi priĵuras vin per la rajtoj de nia amikeco de lernejo, per la kuneco de nia juneco, per nia ĉiama reciproka amo, per ĉio pli kara ankoraŭ, kion pli bona parolisto povus meti al via koro: estu sinceraj kontraŭ mi, ĉu oni invitis vin aŭ ne?

Rosenkranz

(al Güldenstern).

Kion vi diros?

Hamleto

(flanken).

Ha, nun mi jam finis kun vi! (Laŭte) Se vi min amas, ne mensogu.

Güldenstern.

Kara princo, oni invitis nin.

Hamleto.

Kaj mi diros al vi, por kia celo; en tia maniero mia klarigo liberigos vin de perfido, kaj via tenado de sekreto rilate la reĝon kaj reĝinon ne suferos eĉ per unu haro. De mallonga tempo mi perdis — mi ne scias el kia kaŭzo — mian tutan gajecon, mi forĵetis ĉiujn miajn ordinarajn okupojn, kaj mia humoro estas efektive tiel nigra, ke la tero, tiu ĉi bonega konstruo, ŝajnas al mi nur nuda pinto; vidu, tiu ĉi belega baldakeno, la aero, tiu ĉi brava arkaĵo ĉiela, tiu ĉi majesta tegmento kun sia ora fajro: ŝajnas al mi kiel nenio alia, ol putra, pesta amaso da miasmoj. Kia majstra kreitaĵo estas la homo! kiel nobla per sia prudento! kiel senlima per siaj kapabloj! kiel granda kaj mirinda per sia formo kaj movoj! kiel simila al anĝelo per siaj agoj! kiel simila al Dio per sia komprenado! la ornamo de la mondo! la modelo por la vivantaj ekzistaĵoj! Kaj tamen kio estas por mi tiu ĉi kvintesenco de la polvo? Mi ne amas la viron (Rosenkranz kaj Güldenstern ridetas), kaj la virinon ankaŭ ne, kvankam per via rideto vi tion ĉi videble dubas.

Rosenkranz.

Mia princo, mi ne havis tian intencon.

Hamleto.

Kial do vi ridis, kiam mi diris, ke mi ne amas la homon?

Rosenkranz.

Mi pensis: se tiel estas, kian do regalon ricevos de vi la aktoroj, kiujn ni renkontis en la vojo kaj alkondukis tien ĉi; ili venis, por proponi al vi siajn servojn.

Hamleto.

Tiu, kiu ludas la rolon de reĝoj, estos al mi boneveninta; lia reĝa moŝto akceptos de mi humilan saluton. La vaganta kavaliro povos uzi sian glavon kaj sian ŝildon; la amanto ne ĝemos sen rekompenco; la gajulo pace ludos sian rolon; la ridindulo elvokos ridon ĉe tiuj, kiuj havas tikleblan diafragmon; kaj la fraŭlino malkaŝe esprimos sian amon per lamaj versoj. Kia anaro tio ĉi estas?

Rosenkranz.

Tiu sama, kiu ordinare tiel plaĉadis al vi: la aktoroj el la urbo.

Hamleto.

Kio do igis ilin vagadi? Restado en konstanta loko estas ja pli profita tiel por ilia gloro, kiel por ilia poŝo.

Rosenkranz.

Mi pensas, ke tio ĉi estas antaŭ nelonge enkondukita novaĵo.

Hamleto.

Ĉu ili estas ankoraŭ tiel same amataj kiel tiam, kiam mi estis en la urbo? Ĉu oni ilin vizitas ankoraŭ tiel same?

Rosenkranz.

Ne, multe pli malmulte.

Hamleto.

Kia estas la kaŭzo? Ĉu ili fariĝis netaŭgaj?

Rosenkranz.

Ne, iliaj penadoj estas tiaj samaj, kiel antaŭe; sed aperis generacio da infanoj, senplumaj birdetoj, kiuj ĉiam forte krias kaj por tio estas tondre aplaŭdataj. Tiuj ĉi nun estas en modo, kaj ili tiel krias kontraŭ la teatroj de la popolamaso — tiel ili nomas ĉiujn aliajn, — ke multaj el la glavoportantoj ektimis la anserajn plumojn kaj ne kuraĝas iri.

Hamleto.

Kiel? Infanoj? Kiu ilin subtenas? Kie ili prenas salajron? Ĉu ili forĵetos la arton, kiam ili ne povos pli kanti per soprano? Ĉu ili ne diros poste, kiam ili elkreskos ĝis la grado de ordinaraj aktoroj — kio estas tre atendebla, se ili ne trovos pli bonajn rimedojn por ekzistado, — ke iliaj verkistoj de dramoj alportis al ili malutilon, devigante ilin deklamadi kontraŭ ilia propra estonteco?

Rosenkranz.

Estis granda batalado inter la ambaŭ flankoj, kaj la popolo mem sen ia riproĉo de konscienco instigas ilin reciproke... Longan tempon nenia dramo donis eĉ iajn enspezojn, se la aŭtoro kaj aktoroj ne atakadis en ĝi siajn kontraŭulojn.

Hamleto.

Ĉu povas esti?

Güldenstern.

Ho, oni multe kaj kruele batalis.

Hamleto.

Kaj la infanoj venkis?

Rosenkranz.

Jes, princo, Herkuleson kune kun lia portaĵo.

Hamleto.

Ne estas granda miro: ĉar mia onklo estas nun reĝo de Danujo, kaj tiuj, kiuj mokadis lin, dum mia patro vivis, donas nun dudek, kvardek, kvindek, eĉ cent dukatojn por lia portreto en miniaturo. Certe, en tio ĉi kuŝas io supernatura, se nur la filozofio povus tion ĉi eltrovi.

(Trumpetado post la sceno.)

Güldenstern.

Jen venas la aktoroj.

Hamleto.

Ha, karaj sinjoroj, estu bone venintaj en Elsinoro! Donu al mi viajn manojn! Tre bone! Manieroj kaj komplimentoj apartenas al la akcepta saluto. Permesu al mi saluti antaŭe vin en tia maniero, por ke mia sintenado kontraŭ la aktoroj (kiu devas esti la plej afabla) ne havu la vidon de pli bona akcepto ol la via. Mi vin salutas al via veno, sed mia onklo-patro kaj mia patrino-onklino eraras.

Güldenstern.

En kio, mia kara princo?

Hamleto.

Mi estas freneza nur ĉe vento nord-okcidenta; sed kiam la vento estas suda, mi ne miksos preĝejan turon kun lanterna kolono. (Polonio venas.)

Polonio.

Mi deziras al vi sanon, sinjoroj!

Hamleto.

Aŭskultu, Güldenstern, kaj ankaŭ vi, Rosenkranz, — por ĉiu orelo unu aŭskultanto: tiu ĉi granda infano, kiun vi tie ĉi vidas, ne eliris ankoraŭ el la infanaj vindoj.

Rosenkranz.

Eble li la duan fojon tien enrampis, ĉar oni diras, ke maljunaj homoj denove fariĝas infanoj.

Hamleto.

Mi divenas, ke li venas sciigi min pri la aktoroj. Atentu!.. Tre vere, tio ĉi estis en lundo matene...

Polonio.

Via princa moŝto, mi povas raporti al vi novaĵojn.

Hamleto.

Via kortegana moŝto, mi povas raporti al vi novaĵojn. Kiam Roscio estis aktoro en Romo...

Polonio.

La aktoroj alveturis, via princa moŝto.

Hamleto.

He, he?

Polonio.

Per mia honoro...

Hamleto.

“Kaj sur azenetoj
Venis personetoj”...

Polonio.

La plej bonaj aktoroj en la mondo, por tragedioj, komedioj, historioj, pastoraloj, pastoralaj komedioj, historio-pastoraloj, tragedio-historioj, tragedio-komedio-historio-pastoraloj, por dramoj sendividaj kaj por poemoj senfinaj. Seneko ne estas por ili tro serioza kaj Plaŭto ne estas por ili tro gaja. Por ĉio verkita kaj por ĉio improvizita ili ne havas egalajn al si en la mondo.

Hamleto.

Ho Jefto, juĝisto Izraela, kian trezoron vi havis?

Polonio.

Kian trezoron li havis, princo?

Hamleto.

Jenan:

“Ĉe li estis sol-filino,
Kaj li amis ŝin sen fino.”

Polonio

(flanken).

Ĉiam pri mia filino.

Hamleto.

Ĉu mi ne estas prava, maljuna Jefto?

Polonio.

Se vi nomas min Jefto, via princa moŝto, mi efektive havas filinon, kiun mi forte amas.

Hamleto.

Ne, tio ĉi ne sekvas.

Polonio.

Kio do sekvas, estimegata sinjoro?

Hamleto.

Kio?
“Kontraŭ la sorto
Ne helpas forto”
Kaj poste, vi ja scias:
“Venis tre nebela fino
Kaj pereis la knabino”...

Cetere, vi povas mem legi la finon de la kanto; ĉar vidu, jen venas ĉesigantoj de mia parolo. (Kelke da aktoroj venas.)

Mi vin salutas, sinjoroj, estu ĉiuj bone venintaj! Mi ĝojas, ke mi revidas vin en sano. Tre agrable, miaj bonaj amikoj! Ha, malnova amiko, kiel via vizaĝo hariĝis de la tempo, kiam mi vin vidis! Ĉu vi volas konkuri en Danujo per via barbo? Ha, mia bela juna fraŭlino! Per niaj virinoj kaj fraŭlinoj, vi per alteco de unu kalkanumo fariĝis pli proksima al la ĉielo de la tempo, kiam mi vin laste vidis. Dio donu, ke via voĉo ne estu perdinta sian helan sonoron, kiel eluzita ora monero. Mi vin salutas ĉiujn, miaj sinjoroj! Ni tuj prenos nin al la afero, ni pafos ĉion, kion ni trovos. Tuj prezentu ion! Montru al ni provon de via arto. Nu, ekzemple, ian patosan parolon!

Unua aktoro.

Kian parolon, mia estimata princo?

Hamleto.

Mi aŭdis, kiel vi unu fojon deklamis parolon, — sed ĝi neniam estis donata sur la sceno, aŭ almenaŭ certe ne pli ol unu fojon; ĉar, kiom mi memoras, la peco ne plaĉis al la amaso, ĝi estis tro alta por la popolo. Sed laŭ mia opinio kaj laŭ la opinio de aliaj personoj, kies juĝo en tiaj aferoj estas pli aŭtoritata ol mia, tio ĉi estis bonega peco: bone aranĝita laŭ la scenoj kaj verkita kun multe da prudento kaj modesteco. Mi memoras, ke iu diris, ke ĝi havas nenian salon nek pipron, por spici la enhavon, kaj nenian esprimon, kiu montrus ĉe la aŭtoro la intencon de arta ornamado; ĝi estis verkita en maniero simpla, sana kaj agrabla, multe pli bela, ol ornamita. Unu parolon en tiu ĉi peco mi precipe amis: tio ĉi estis la rakonto de Eneo al Didono; precipe tie, kie li parolas pri la mortigo de Priamo. (Al unu el la aktoroj) Se vi ĝin memoras, komencu per la jena verso... atendu, atendu...

“Kaj Pirro kun leona sovaĝeco”...

Ne, mi eraras; sed per Pirro ĝi komenciĝas...

“Kaj Pirro, kies nigra la armaĵo
Simile al intenco lia nigra
Egalkolora estis kun la nokto,
En kiu li en la ĉevalo sidis,
Nun ŝmiris sian korpon la teruran
En manier’ kruela: tute ruĝa
Li estas de la kapo ĝis piedoj;
Kovrita de la sango elverŝita
De patroj kaj patrinoj kaj infanoj,
De filoj kaj filinoj mortigitaj;
La sango, sekigita de la suno
Al lia vest’ kruelan brilon donas.
Varmega de kolero kaj de fajro,
Per la okuloj de sangama tigro
L’ infera Pirro serĉas nun Priamon...”

Nun daŭrigu!

Polonio.

Per mia honoro, princo, tre bone deklamite: kun sento, kun estetika tono.

Unua aktoro.

Kaj jen li trovas lin: tremanta mano
La glavon portas kontraŭ malamikoj;
Sed al maljuna mano ne obeas
La peza glavo kaj senbate falas.
Kaj furioze nun rapidas Pirro
Al la batalo malegaleforta.
La glavon levas li, kaj tuj senviva
Priam’ kaduka falas sur la teron.
La urbo Iliono jam ne vivis,
Kaj tamen ŝajnis, ke ĝi tiun baton
Eksentis: ĝi ekkrakis en la flamoj,
Kaj sub l’ impreso de la tondra krako
Subite Pirro haltis; lia glavo
Ekpendis en l’ aero. Pirro staris
Senmove, kvazaŭ pentro terurega.
Sed kiel ofte antaŭ fulmotondro
Silento ekaperas en ĉielo,
La vent’ mutiĝas, la nubegoj haltas
Kaj kvazaŭ mortas ĉio sur la tero, —
Kaj jen subite ekbruegas tondro:
Tiele ankaŭ post momenta halto
En Pirro pli kruele ekflamegis
Malamo kaj sovaĝa sangavido.
Neniam la marteloj de l’ ciklopoj,
Por Marso elforĝante la armaĵon,
Batadis pli kruele kaj sovaĝe,
Ol kiel nun la sanga glav’ de Pirro
Hakadis la Priamon malfeliĉan...
Ho vi, Fortuno! Kial la diaro
De vi ne prenas for potencon vian,
Ne rompas en pecetojn la radiojn
De via rado kaj ĝin ne deĵetas
En plej profundan lokon de l’ infero!”

Polonio.

Tio ĉi estas tro longa.

Hamleto

(al Polonio).

Ĝi povos iri al la barbiro kune kun via barbo. (Al la aktoro) Mi petas vin, daŭrigu! Li plivolus ian arlekenaĵon, alie li baldaŭ ekdormos. Daŭrigu, venu al Hekubo!

Unua aktoro.

“Sed kiu nun ekvidus la reĝinon
Kun haroj disligitaj en malordo”...

Hamleto.

Kun haroj disligitaj?

Polonio.

Bone! Reĝino kun haroj disligitaj, tre bone!

Unua aktoro.

“Kurantan nudpiede, minacantan
Estingi la grandegan tutan brulon
Per la riveroj de la larmoj siaj;
Kaj kun ĉifono sur la kapo, kie
Antaŭ nelonge sidis diademo;
Anstataŭ vestoj kovras ŝian korpon
Elturmentitan kaj malgrasigitan
En rapidec’ prenita litotuko:
Se iu tion vidus, li malbenus
Per plej teruraj vortoj la Fortunon.
Sed se la dioj mem ŝin tie vidus,
Starantan antaŭ la kruela Pirro,
Hakanta senkompate ŝian edzon:
Ho, tiam, se la dioj havas koron,
L’ unua malespera ŝia krio
L’ okulojn de la dioj fluidigus
Kaj ili ne silentus...”

Polonio.

Rigardu do, li paliĝis, la okuloj estas plenaj je larmoj! Sufiĉe! Haltu!

Hamleto.

Bone, la reston vi poste al mi finos. (Al Polonio) Kara sinjoro, ĉu vi ne volos zorgi pri regalado de la aktoroj? Akceptu ilin bone, ĉar ili estas la spegulo kaj mallongigita kroniko de la tempo. Estus pli bone por vi havi post la morto malbonan supertomban surskribon, ol ricevi malbonan nomon de ili, dum vi vivas.

Polonio.

Kara princo, mi regalos ilin laŭ iliaj meritoj.

Hamleto.

Ho ne, bela homo, multe, pli bone! Se ni ĉiun homon traktos laŭ lia merito, kiu tiam estas certa, ke li ne ricevos batojn? Regalu ilin laŭ mezuroj de via propra honoro kaj indo: ju malpli ili meritas, des pli da merito tiam havos via boneco. Iru kun ili!

Polonio

(al la aktoroj).

Venu, sinjoroj!

Hamleto

(al la aktoroj).

Iru kun li, miaj amikoj! morgaŭ vi donos prezenton. (Al la unua aktoro) Aŭskultu, mia malnova amiko, ĉu vi povas prezenti la mortigon de Gonzago?

Unua aktoro.

Jes, princo.

Hamleto.

Morgaŭ vi tion ĉi prezentos. Ĉu vi povus en okazo de bezono lerni parkere parolon el dekdu ĝis dekses versoj, kiun mi verkus kaj enmetus? Ne vere?

Unua aktoro.

Jes, princo.

Hamleto.

Tre bone! (Al ĉiuj aktoroj). Iru kun tiu ĉi sinjoro, sed ne mokadu lin! (Polonio kaj la aktoroj foriras. — Al Rosenkranz kaj Güldenstern) Miaj amikoj, mi prenas de vi forpermeson ĝis la vespero! Estu bonaj gastoj en Elsinoro!

Rosenkranz.

Ni estas pretaj al servoj, princo.

Hamleto.

Mi vin salutas! (Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.)
Nun mi restis sola.
Ho mi, malnobla senhonora sklavo!
Aktoro en la versoj elpensitaj,
En sola imagado de suferoj,
Kun tia forto sin alkonformigis
Al la teruro de l’ situacio,
Ke li paliĝis de la ekscitiĝo,
Sinceraj larmoj brilis en l’ okuloj,
Sur la vizaĝo signoj de sufero,
La voĉo tremis, tuta la teniĝo
Konforma al la vortoj! Kaj pro kio?
Pro fablo, pro nenio, pro Hekubo!
Nu, kio do Hekubo al li estas
Kaj kio li al ŝi, ke pro Hekubo
Li tiel ploras? Se por suferado
Li havus kaŭzon tian, kiel mi,
La tutan scenon tiam li dronigus
Per siaj larmoj kaj orelojn ĉiujn
Distondrus li per ĝemoj plej pasiaj,
La kulpan li kondukus al frenezo,
Teruron li enportus en la korojn
Kaj rigidigus ĉiujn alestantojn!
Kaj mi?! Malnobla, senkuraĝa vermo,
Sensente kaj senfare mi nur vagas,
Nenion povas diri mi por reĝo,
Por mia patro, por la granda reĝo,
Al kiu oni rabis for per krimo
La havon kaj la vivon! Ĉu mi estas
Timulo? Kiu nomos min fripono?
Al mi la kapon rompos? Mian barbon
Elŝiros kaj sur la vizaĝon ĵetos,
Min pinĉos en la nazo, min kulpigos,
Ke mi nenian veran vorton diras?
Kuraĝus iu tion fari? Ha!
Cetere, mi akceptus. — Tiel estas!
Mi havas la animon de kolombo,
La galo al mi mankas, ĉar alie
Jam longe per la korpo de l’ krimulo
Mi nutrus la vulturojn de la lando.
Ho, senkonscia kaj malĉasta bubo!
Abomenul’ sen sentoj, sen honoro!
Ha, kia besto estas mi! Tre brave,
Ke mi, la filo de plej bona patro,
Vidante, ke krimulo lin mortigis,
Mi, kiun la infero kaj ĉielo
Instigas al la venĝo, — mi nun devas
La koron nur per vortoj faciligi,
Simile al virino aĉetebla,
Mi povas nur murmuri kaj malbeni
Simile al kaduka servantino!
Ho, fi! Al la afero, mia kapo!..
Mi aŭdis, ke krimuloj iafoje,
Vidante sian krimon spegulitan
En arta prezentado en teatro,
Sub la influo de tuŝanta ludo
Eksentas tiel forte sian krimon,
Ke ili sian kulpon elkonfesas:
Ĉar krimo eĉ sen vortoj ĉion diras...
Jes, la aktoroj ludu al ni ion
Similan al la mort’ de mia patro;
La onklo ankaŭ estos; mi observos
Atente ĉiun lian rigardeton:
Se konfuziĝos li, mi tiam scios
Programon mian veran. La spirito
Ja estis eble nur diablo, kiu,
Malice akceptinte logan veston,
Konante mian impreseblan koron,
Min volas trompi kaj la manon mian
Direkti peke al terura krimo?
Mi volas esti certa. Ni rigardos!
La ludo de l’ aktoroj estu reto,
Por kapti konsciencon de la reĝo! (Foriras.)

Akto 3.

Sceno 1.

Ĉambro en la palaco. La reĝo, la reĝino, Polonio, Ofelio, Rosenkranz kaj Güldenstern.

Reĝo.

Kaj per nenia lerta ekparolo
Vi povis veni al la vera kaŭzo
De lia freneziĝo, kiu ŝanĝis
Terure nun la tutan lian vivon?

Rosenkranz.

Ne neas li, ke estas li freneza,
La kaŭzon tamen li obstine kaŝas.

Güldenstern.

Ne lasis li esplori sin, sed lerte
Li kun freneza ruzo deturnadis
Tuj la parolon, kiam ni intencis
De li elkapti ion pri la kaŭzo.

Reĝino.

Kaj kiel li akceptis vin?

Rosenkranz.

Ĝentile.

Güldenstern.

Kaj tamen ne sen kelka suspektemo.

Rosenkranz.

Demandojn li avaris, sed volonte
Demandojn niajn lerte respondadis.

Reĝino.

Vi al amuzo ia lin invitis?

Rosenkranz.

Okaze ni renkontis en la vojo
Aktorojn; ni sciigis lin pri tio,
Kaj ŝajnas, ke ĝi faris al li ĝojon.
En la palaco ili estas; ŝajnas,
Ke ili jam ricevis la ordonon
Hodiaŭ en vespero ion ludi.

Polonio.

Jes, kaj al mi la princo komisiis,
Ke mi invitu viajn reĝajn moŝtojn
Alesti ankaŭ al la prezentado.

Reĝo.

Ho, tre volonte, kaj mi forte ĝojas,
Ke tio lin amuzas. Vi, sinjoroj,
Ankoraŭ pli lin tiru al amuzoj!

Rosenkranz.

Ni ĝin plenumos, via reĝa moŝto.

(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras).

Reĝo.

Kaj nun forlasu nin, Gertrudo kara.
Hamleto baldaŭ venos; ni aranĝis,
Ke tie ĉi li kvazaŭ per okazo
Renkontos Ofelion. Ŝia patro
Kaj mi — ni ambaŭ staros nun tiele,
Ke, ne vidataj mem, ni ĉion vidu
Kaj povu bone juĝi, ĉu en vero
La amo estas kaŭzo de la stato,
En kiu li sin trovas.

Reĝino.

Mi obeas.
Ho, mia Ofelio, mi dezirus,
Ke efektive la beleco via
Sin montru kiel sola vera kaŭzo
De la frenezo de Hamleto: tiam
Esperi povas mi, ke viaj virtoj
Denove realportos al li sanon
Al la feliĉo de vi ambaŭ.

Ofelio.

Ĉion
Mi faros. (La reĝino foriras.)

Polonio.

Promenadu, Ofelio!..
(Al la reĝo) Se vi permesas, via reĝa moŝto,
Ni kaŝu nin! (Al Ofelio) Vi legu en la libro,
Ke li ne miru la solecon vian.
Ĝi eble ne konvenas, sed en vero
Ni ofte per edifo en vizaĝo
Kaj per mieno pie religia
Eĉ la diablon mem facile trompas.

Reĝo

(flanken).

Ho, vere, vere! Kiel forte batas
Parolo lia mian konsciencon!
Kolora vango de malĉastulino
La veron kovras, sed pli forte kaŝas
Teruran faron miaj artaj vortoj.
Ho, peza ŝarĝo!

Polonio.

Via reĝa moŝto,
Mi aŭdas liajn paŝojn! Ni nin kaŝu!

(La reĝo kaj Polonio sin kaŝas post tapeto. Hamleto venas.)

Hamleto.

Ĉu esti aŭ ne esti, — tiel staras
Nun la demando: ĉu pli noble estas
Elporti ĉiujn batojn, ĉiujn sagojn
De la kolera sorto, aŭ sin armi
Kontraŭ la tuta maro da mizeroj
Kaj per la kontraŭstaro ilin fini?
Formorti — dormi, kaj nenio plu!
Kaj scii, ke la dormo tute finis
Doloron de la koro, la mil batojn,
Heredon de la korpo, — tio estas
Tre dezirinda celo. Morti — dormi —
Trankvile dormi! Jes sed ankaŭ sonĝi!
Jen estas la barilo! Kiaj sonĝoj
Viziti povas nian mortan dormon
Post la forĵeto de la teraj zorgoj, —
Jen tio nin haltigas; tio faras,
Ke la mizeroj teraj longe daŭras:
Alie kiu volus elportadi
La mokon kaj la batojn de la tempo,
La premon de l’ potencaj, la ofendojn
De la fieraj, falson de la juĝoj,
Turmentojn de la amo rifuzita,
La malestimon, kiun seninduloj
Regalas al merito efektiva, —
Jes, kiu volus tion ĉi elporti,
Se mem, per unu puŝo de ponardo,
Li povus sin de ĉio liberigi?
Kaj kiu do en ŝvito kaj en ĝemoj
La ŝarĝon de la vivo volus porti,
Se ne la tim’ de io post la morto,
De tiu nekonata land’, el kiu
Neniu jam revenas. Kaj pro tio
Plivolas ni elporti ĉion teran,
Ol flugi al mizeroj nekonataj.
La konscienco faras nin timuloj;
Al la koloro hela de decido
Aliĝas la paleco de l’ pensado;
Kaj plej kuraĝa, forta entrepreno
Per tiu kaŭzo haltas sendecide,
Kaj ĉio restas penso, sed ne faro...
Sed haltu! Ha, la ĉarma Ofelio...
(Al Ofelio) Ho, nimfo, prenu ĉiujn miajn pekojn
En vian puran preĝon!

Ofelio.

Mia princo,
Kiel vi fartas en la lasta tempo?

Hamleto.

Mi dankas vin humile, — bone.

Ofelio.

Princo,
Mi havas kelkajn signojn de memoro
Ankoraŭ, kiujn longe jam mi volis
Al vi redoni; mi vin petas, princo,
Akceptu ilin nun!

Hamleto.

Ne, ne! Neniam
Mi ion al vi donis.

Ofelio.

Kara princo,
Vi scias ja, vi ilin al mi donis,
Kaj la donacojn vi akompanadis
Per tiaj dolĉaj vortoj, ke la indo
De la donacoj multe pliiĝadis.
Nun vi ŝanĝiĝis, — prenu do la donojn:
Doloraj estas donoj al la koro,
Se ili jam ne venas de la koro.
Jen ili estas, princo, mi vin petas!

Hamleto.

Ha, ha, ha! Ĉu vi estas virta?

Ofelio.

Princo!?

Hamleto.

Ĉu vi estas bela?

Ofelio.

Kion vi per tio ĉi volas diri, via princa moŝto?

Hamleto.

Ke, se vi estas virta kaj bela, via virto ne devas komunikiĝi kun via beleco.

Ofelio.

Ĉu beleco povus havi pli bonan kolegon, ol la virto, princo?

Hamleto.

Estas vero: sed la forto de la beleco pli facile faros el la virto malĉaston, ol la forto de la virto egaligos al si la belecon. Tio ĉi antaŭe estis paradokso, sed nun la tempo montras, ke tio ĉi estas vero. Mi iam vin amis.

Ofelio.

Efektive, princo, vi kredigis min pri tio.

Hamleto.

Vi ne devis al mi kredi: ĉar virto ne povas tiel inokuliĝi al nia maljuna arbo, ke la antaŭa ne restu. Mi vin ne amis.

Ofelio.

Mi vidas, ke mi eraris.

Hamleto.

Iru en monaĥejon! Kial vi volis naski pekulojn? Mi mem estas iom virta, kaj tamen mi povus elmontri en mi tiajn aferojn, ke estus pli bone, se mia patrino min ne naskus. Mi estas tre fiera, venĝema, glorama; mi estas preta fari pli da malbono, ol kiom mia kapo povas elpensi aŭ kiom mia imago povas prezenti al si, aŭ kiom mi havas tempon, por ilin plenumi. Por kio tiaj homoj, kiel mi, devas rampi inter la ĉielo kaj la tero? Ni estas friponoj kaj malnobluloj, ĉiuj, — kredu al neniu el ni! Iru for en monaĥejon! Kie estas via patro?

Ofelio.

En la domo, princo.

Hamleto.

Fermu post li la pordon, por ke li faru malsaĝaĵojn nur en sia propra domo. Adiaŭ!

Ofelio.

Ho, helpu al li, bona Dio!

Hamleto.

Se vi edziniĝos, mi donos al vi dote la sekvantan malbenon: estu ĉasta, kiel glacio, estu pura, kiel neĝo, — vi ne evitos la homan kalumnion. Iru en monaĥejon! Adiaŭ! Aŭ, se nepre volas edziniĝi, prenu malsaĝulon; ĉar saĝaj homoj scias tre bone, kiajn monstrojn vi faras el ili. En monaĥejon iru! ne prokrastu! Adiaŭ!

Ofelio.

Ĉielaj fortoj, resanigu lin!

Hamleto.

Mi scias, kiel bone vi vin pentras. Dio donis al vi vizaĝon, kaj vi faras al vi alian; vi dancas, vi saltas, vi pepas, vi donas al la kreitaĵoj de Dio ŝanĝitajn nomojn kaj vi ŝajnigas vin kokete naivaj. Iru! Nenion pli pri tio ĉi! ĝi faris min freneza! Neniu pli edziĝu! Kiu jam edziĝis, restu viva, ĉiuj, krom unu; la ceteraj restu, kiel ili estas. En monaĥejon iru! (Foriras.)

Ofelio.

Ho, kia granda homo detruiĝis!
Okulo de plej alta kortegano,
Lang’ de saĝulo, man’ de militisto,
La floro kaj espero de la regno,
Modelo de la moroj kaj klereco, —
Pereis, ha, pereis senespere!
Kaj mi, plej malfeliĉa el virinoj,
Mi, kiu suĉis dolĉan la mielon
De liaj ĵuroj, mi nun devas vidi
La noblan saĝon tute konfuzitan,
Rompitan, kiel kordo iskrevinta.
La altan formon, la junecon floran
Detruis la frenezo! Ve! ho ve!
Al mi, mi, kiu vidis lin antaŭe
Kaj vidas lin en lia nuna stato!

(La reĝo kaj Polonio eliras.)

Reĝo.

El amo? Ne, ne amo ĉion faris;
Kaj liaj vortoj, kvankam konfuzitaj,
En vero tamen ne frenezon montras,
Li kaŝas ion en la kor’; mi timas,
Ke la sekreto de spirito lia
Danĝeron en si portas por ni ĉiuj.
Por ĝin averti, mi en rapideco
Decidis: li veturu tuj Anglujon,
Postuli la tributon prokrastitan.
La maro kaj la novaj landoj eble
El lia kor’ elpelos tiun ion,
Pri kiu lia kapo ĉiam pensas.
Ĉu vi ne ankaŭ tiel opinias?

Polonio.

Tre saĝe vi decidis, mia reĝo.
Kaj tamen mi ankoraŭ ĉiam pensas,
Ke ĉion faris rifuzita amo.
Nu, Ofelio? Nun vi ne bezonas
Raporti la parolon de la princo:
Ni ĉion aŭdis. Via reĝa moŝto,
Vi agu tiel, kiel vi decidos;
Sed mi konsilus, se vi ĝin aprobas,
Ke ŝia reĝa moŝto la reĝino
Al si alvoku post la komedio
La princon kaj ŝi petu lin patrine,
Ke li al ŝi malkovru sian koron.
Ŝi iru kun li rekte al l’ afero;
Se vi permesos, la interparolon
Mi subaŭskultos; kaj se al la vero
En tia maniero ni ne venos,
Vi tiam volu sendi lin Anglujon
Aŭ lin enŝlosu ie laŭ bontrovo
De via alta saĝo.

Reĝo.

Tiel estu!
Frenezo ĉe la grandaj kaj potencaj
Ne povas resti sen severa gardo. (Ĉiuj foriras.)

Sceno 2.

Salono en la palaco. Hamleto kaj kelke da aktoroj eniras.

Hamleto.

Estu tiel bona, elparolu la monologon tiel, kiel mi montris al vi, tute libere kaj senarte; sed se vi ĝin krios patose kiel multaj el niaj aktoroj, tiam ĝi plaĉos al mi tiom same, kiel se miaj versoj estus elkriataj de publika anoncisto. Ne balancu tro multe la manojn tra la aero en tia maniero, sed tenu vin noble kaj trankvile. Ĉar en la mezo de la riverego, ventego aŭ, tiel diri, uragano de via pasio vi devas observi certan moderecon, kiu donas al ĉio harmonion. Mi fariĝas furioza en la animo, kiam ia sanega denshara bubo disŝiras la pasion en pecojn, en verajn ĉifonojn, kaj tondras en la orelojn de la popolamasa publiko, kiu ordinare komprenas taksi nur sensencajn pantomimojn kaj bruon. Mi sentas tiam fortan deziron bone trabastoni tian bubon pro lia bruado: li volas nepre esti pli tirano ol la tirano mem. Mi petas vin, evitu tion ĉi!

Unua aktoro.

Via princa moŝto povas esti trankvila en tiu ĉi rilato.

Hamleto.

Tamen ne estu ankaŭ tro flegma, sed lasu vian propran senton esti via gvidanto: konformigu la gestojn al la vortoj kaj la vortojn al la gestoj; kaj precipe rigardu, ke vi en nenio superpaŝu la moderecon de la naturo. Ĉar ĉio, kio en tia maniero estas trograndigata, estas kontraŭa al la intencoj de dramo, kies celo ĉiam estis, estas kaj estos: prezenti kvazaŭ spegulon de la naturo, montri al la virto ĝian propran eston, al la malhonoro ĝian propran vizaĝon, al la responda tempo la represon de ĝia formo. Se tio ĉi estas trograndigata aŭ prezentata tro malforte, tio povas kvankam elvoki ridon ĉe la malkleruloj, sed la kompetentan homon ĝi forte ĉagrenos; kaj la mallaŭdo de tia persono devas esti por vi pli grava, ol la aplaŭdado de tuta teatro da aliaj personoj. Ekzistas aktoroj, kies ludadon mi vidis kaj kiujn aliaj laŭdis eĉ tre forte, — mi tamen trovis, ke ili tute ne havis la tonon nek la teniĝon de kristanoj, idolistoj aŭ eĉ simple de homoj. Ili afektadis kaj kriadis tiel, ke mi pensis, ke ia fuŝisto volis krei homojn kaj faris iajn plej malbonajn pupojn, — tiel abomeninde ili imitadis la homojn.

Unua aktoro.

Mi esperas, princo, ke nia trupo estas sufiĉe libera de tiaj mankoj.

Hamleto.

Liberigu vin de ili tute! Kaj al tiuj, kiuj ludas ĉe vi rolojn ridindajn, ne permesu paroli pli, ol trovas sin en ilia rolo; ĉar ekzistas inter ili tiaj, kiaj ridas tro multe, por elvoki ridon ĉe la amaso da malsaĝaj rigardantoj tiam, kiam oni ofte devas lasi al la publiko bone konsideri ian gravan punkton de la dramo. Tio ĉi estas abomeninda kaj montras mizeran gloramon de la aktoro, kiu tion ĉi faras. Iru, pretigu vin!

(La aktoroj foriras. Venas Polonio, Rosenkranz kaj Güldenstern.)

Hamleto

(al Polonio).

Nu, sinjoro, ĉu la reĝo deziras aŭskulti la komedion?

Polonio.

Jes, kaj la reĝino ankaŭ, ili baldaŭ venos.

Hamleto.

Rapidigu do la aktorojn! (Polonio foriras.) Ĉu vi ambaŭ ne volos ankaŭ helpi rapidigi ilin?

Rosenkranz kaj Güldenstern.

Jes, princo. (Ambaŭ foriras.)

Hamleto.

He! Horacio! (Horacio eniras.)

Horacio.

Al viaj servoj, kara princo!

Hamleto.

El ĉiuj, kiuj iam min ĉirkaŭis,
Vi estas la plej brava, Horacio.

Horacio.

Ho, kara princ’...

Hamleto.

Ne pensu, ke mi flatas.
Ĉar kion povus mi de vi esperi?
Vi havas ja nenion, krom spirito,
Vi havas ja nenion, por donaci, —
Por kio do mi flatus al malriĉaj?
Ne, ne! Miela lango leku brilon,
Genuojn homoj fleksas ja nur tiam,
Se la rampad’ profiton donas. Aŭdu!
De l’ tempo, kiam la animo mia
Komencis elektadi inter homoj,
Ĝi vin elektis; ĉar kun vira indo
Vi ĉiam ĉiajn specojn de suferoj
Sen plendo elportadis; de la sorto
Prenadis vi la batojn kaj donacojn
Kun dank’ egala. Mi admiras tiun,
En kiu la prudento kun la sango
En tia bona harmonio vivas,
Ke li al la Fortuno ne permesas
Sur li ludadi, kiel sur fajfilo.
Ho, donu vi al mi la viron, kiun
Pasio lia ne sklavigis, — mi
Lin fermos en la plej profundan lokon
De mia koro, kiel vin mi fermis. —
Sed jam sufiĉe. Oni baldaŭ donos
Por ni kaj por la reĝo unu dramon;
En ĝi sin trovos sceno tre simila
Al la mortigo de la patro mia.
Mi petas vin, en la responda tempo
Per ĉiuj fortoj de l’ animo via
Observu mian onklon; ĉar se tiam
Sin la kaŝita kulpo ne elmontros,
Mi devos diri, ke ni ambaŭ vidis
En tiu nokt’ spiriton de infero
Kaj ke l’ imago mia estas nigra
Simile al la forno de Vulkano.
Observu lin atente; ankaŭ mi
Lin penetrados per okuloj miaj,
Kaj poste ni kunigos nian juĝon
Pri l’ ekzameno de l’ vizaĝo lia.

Horacio.

Tre bone, mia princo; se li ion
Forŝtelos en la daŭro de la dramo,
Mi pagos por la ŝtelo.

Hamleto.

Oni venas.
Mi devas ŝajni tute senintenca.
Elektu bonan lokon!

(Dana marŝo. Trumpetado. La reĝo, la reĝino, Polonio, Ofelio, Rosenkranz, Güldenstern kaj aliaj personoj venas kaj okupas lokojn.)

Reĝo.

Kiel fartas nia kara nevo Hamleto?

Hamleto.

Bonege! kaj ĉio de la ĥameleonaj manĝoj. Mi manĝas aeron, oni min grasigas per promesoj; eĉ kaponojn oni tiel bone ne nutras.

Reĝo.

Mi tute ne komprenas tiun ĉi respondon, Hamleto; tio ĉi ne estas mia lingvo.

Hamleto.

Ankaŭ ne mia. (Al Polonio) Vi ludadis iam dramojn en la universitato, sinjoro, ĉu ne vere?

Polonio.

Efektive, princo, kaj oni eĉ rigardadis min kiel bonan aktoron.

Hamleto.

Kaj kion vi prezentadis?

Polonio.

Mi prezentis Julion Cezaron; min mortigis Bruto en la Kapitolio.

Hamleto.

Li estis efektiva bruto, se li mortigis tian kapitalan bovidon. (Al Rosenkranz) Ĉu la aktoroj estas pretaj?

Rosenkranz.

Jes, princo, ili atendas vian ordonon.

Reĝino.

Venu tien ĉi, kara Hamleto, sidiĝu apud mi!

Hamleto.

Ne, bona patrino, jen estas pli forta magneto.

Polonio

(al la reĝo).

Vi aŭdas?

Hamleto.

Fraŭlino, ĉu vi permesos al mi meti min sur viajn piedojn?

(Sidiĝas antaŭ la piedoj de Ofelio.)

Ofelio.

Ne, mia princo.

Hamleto.

Tio estas nur per la kapo.

Ofelio.

Jes, mia princo.

Hamleto.

Vi pensas, ke mi intencis ion pli interesan?

Ofelio.

Mi nenion pensas.

Hamleto.

Bela ideo kuŝi sur la piedoj de knabino.

Ofelio.

Kion vi volas diri, princo?

Hamleto.

Nenion.

Ofelio.

Vi estas en gaja humoro.

Hamleto.

Kiu? Mi?

Ofelio.

Jes, mia princo.

Hamleto.

Ho, mi amas petoli pli, ol iu alia. Kion homo povas fari pli bonan, ol esti gaja? Ĉar vidu ja, kiel gaja estas mia patrino, kaj tamen mia patro mortis antaŭ du horoj.

Ofelio.

Ne, antaŭ du monatoj, mia princo.

Hamleto.

Jam tiel longe? Ha, en tia okazo mi forĵetos al la diablo la funebran veston: mi metos sur min zibelan pelton. Ho, ĉielo! mortis antaŭ du monatoj kaj ankoraŭ ne forgesita! En tia okazo oni povas esperi, ke la memoro de granda homo per duonjaro supervivos lian morton. Sed li devas fondi preĝejojn, ĉar alie oni ne memoros lin, lia sorto estos kiel la sorto de amata ĉevaleto:

“Enterigita
“Kaj tuj forgesita”.

(Trumpetado. Sur la sceno leviĝas kurteno kaj oni vidas pantomimon: reĝo kaj reĝino eniras; la reĝino karese ĉirkaŭprenas la reĝon. Ŝi genuiĝas kaj faras gestojn de ĵurado. Li levas ŝin kaj apogas sian kapon sur ŝian bruston. Li kuŝigas sin sur la herbon, ŝi forlasas lin, kiam li endormiĝis. Venas unu homo, deprenas de la reĝo la kronon, kisas ĝin, enverŝas venenon en la orelon de la reĝo kaj foriras. La reĝino revenas, vidas, ke la reĝo mortis kaj pasie ploras. La veneninto revenas kun kelke da mutaj personoj kaj konsolas la reĝinon. La mortinton oni forportas. La veneninto petas la amon kaj la manon de la reĝino; ŝi komence kvazaŭ rifuzas, sed fine akceptas lian amon. Ili foriras.)

Ofelio.

Kion tio ĉi signifas, princo?

Hamleto.

La fripona abomenaĵo; ĝi antaŭdiras ion nebonan.

Ofelio.

Kredeble tiu ĉi pantomimo montras la enhavon de la dramo? (Eniras la Prologo.)

Hamleto.

Jen tiu ĉi bravulo al ni kredeble rakontos: la aktoroj nenion povas teni en sekreto, ili ĉion elbabilos.

Ofelio.

Ĉu li diros al ni, kion signifas tiu ĉi prezentado?

Hamleto.

Jes, kaj ankaŭ ĉia alia prezentado. Ne hontu nur prezenti al li, kaj li ne hontos diri al vi, kion tio ĉi signifas.

Ofelio.

Vi pikas, vi pikas, princo; mi aŭskultos la dramon.

Prologo.

De nia dramo estos nun komenco.
Ni petas kun profunda riverenco
Pri via bona vol’ kaj pacienco.

Hamleto.

Ĉu tio ĉi estas prologo aŭ ia aforismo?

Ofelio.

Ĝi estas tro mallonga, princo.

Hamleto.

Kiel la amo de virinoj. (Eniras unu reĝo kaj unu reĝino.)

Reĝo

(aktoro).

Jam tridek fojojn finis Febo hela
La jaran kuron tra la voj’ ĉiela
Kaj dekdu tridek fojojn jam la luno
Aperis plena, kvazaŭ nokta suno,
De l’ tempo, kiam amo kaj Himeno
Nin ambaŭ ligis per la pastra beno.

Reĝino

(aktorino).

Ankoraŭ multaj jaroj renoviĝos,
Kaj tamen nia am’ ne malfortiĝos.
Sed ve! mi en la lasta tempo sentas,
Ke io nun sekrete vin turmentas;
Pro via san’ mi tremas en la koro,
Ho, mia kara edzo kaj sinjoro.
Sed se mi tremas — restu vi sen timo:
Vi scias — en virina la animo
Tielajn zorgojn vekas granda amo;
Kaj ju pli forte brulas ama flamo,
Des pli turmentas nin la fantazio,
Kaj miajn zorgojn kreis nur pasio.

Reĝo

(aktoro).

Ho, mia kara, baldaŭ jam la sorto
Disigos nin! Mi sentas, ke la morto
Min baldaŭ vokos al la lasta vojo.
Transvivu min! Feliĉa kaj en ĝojo
La vivon ĝuu, kaj la koro via
Denove amu...

Reĝino

(aktorino).

Haltu, kara mia!
Mi tremas de terura via vorto!
Atingu min malbeno, honto, morto,
Se iam eĉ la ombro de sopiro
Min povos tiri al alia viro!
Nur kiu mem mortigis la unuan,
Ekami poste povas edzon duan!

Hamleto.

Ho, kiel maldolĉe!

Reĝino

(aktorino).

Ne amo — nur kalkulo malbenita
Kondukas al edziĝo ripetita.
Virino, kiu duan ĉirkaŭprenas,
L’ unuan edzon en la tomb’ venenas.

Reĝo

(aktoro).

Ne dubas mi pri via sincereco;
Sed ne eterne daŭras malgajeco.
Konsolon tempo donas al la koro.
Decido estas sklavo de l’ memoro,
Ĝi kiel frukto sin komence tenas,
Sed falas, kiam maturiĝo venas.
Se al ni mem ni en la kor’ promesas,
Ni tion plej facile ja forgesas,
Kaj ĉio, en pasio decidita,
Forpasas, kiam la pasi’ finita.
Ne longe daŭras ĝojo kaj malĝojo.
Kaj de eterne sur la tera vojo
Kutimis amo kun feliĉo iri;
Kaj estas malfacile certe diri,
Ĉu amo alkondukas la feliĉon
Aŭ ĉu feliĉo donas la kondiĉon
Por ekzistad’ de l’ amo. La grandulo
Falinta izoliĝas; malriĉulo
Sin levis — kaj amikoj jam ne mankas.
La amon ni nur al feliĉo dankas.
Sed ne pri tio estis la parolo:
Vi sciu, ke la sorto kaj la volo
Eterne inter si batalon tenas;
Al ni nur la intenco apartenas, —
Plenumon do ni lasu al la sorto.
Vi ne forgesos min ĝis via morto, —
Tre bela estas via fideleco,
Sed ni ĝin lasu al la estonteco!

Reĝino

(aktorino).

Ho, mi la lumon vidi pli ne povu,
Ripozon sur la tero mi ne trovu,
Malluma, senkonsola, senespera
Fariĝu mia tuta vivo tera,
Atingu min la punoj plej kruelaj
De kolerantaj fortoj la ĉielaj, —
Se iam, vin perdinte, mi, vidvino,
Fariĝos de alia vir’ edzino!

Hamleto

(al Ofelio).

Se ŝi volus rompi sian sanktan promeson...

Reĝo

(aktoro).

Ho, kia forta ĵuro! Nun, anĝelo
Mi volas iom dormi, La ĉielo
Vin gardu!

Reĝino

(aktorino).

Dormu dolĉe, mia koro,
Vi, mia tuta vivo kaj trezoro!

(Foriras. Li sin kuŝigas kaj endormiĝas.)

Hamleto

(al sia patrino).

Reĝino, kiel plaĉas al vi la dramo?

Reĝino.

Ŝajnas al mi, ke la sinjorino tro multe promesas.

Hamleto.

Sed ŝi plenumos sian vorton!

Reĝo

(al Hamleto).

Ĉu vi konas la enhavon de la dramo? Ĉu ne estas en ĝi io malagrabla?

Hamleto.

Ne, ne; ili nur ŝercas, ili iom venenas ŝerce; nenio malagrabla.

Reĝino.

Kia estas la nomo de la dramo?

Hamleto.

La Muskaptilo. Kial? Ĝi estas metaforo. La dramo prezentas unu mortigon, kiu havis lokon en ia urbeto de Italujo. La nomo de la reĝo estas Gonzago, lia edzino estas nomata Baptista. Vi baldaŭ vidos, ke tio ĉi estas abomeninda historio. Sed kion tio ĉi nin interesas? Via reĝa moŝto kaj ni ĉiuj ni havas puran konsciencon, kaj la afero nin ja ne tuŝas. La leprulo sin gratu, — nia haŭto estas ja sana. (Sur la scenon venas Luciano.) Jen estas Luciano, nevo de la reĝo.

Ofelio

(al Hamleto).

Vi prenis sur vin la oficon de la antikva ĥoro.

Hamleto.

Ho, mi volonte estus klarigisto inter vi kaj via amato, se mi nur vidus, ke la marionetoj dancas!

Ofelio.

Vi estas tre pikema, princo, tre pikema.

Hamleto.

Vi devus ĝemi, se vi volus malakrigi mian pinton.

Ofelio.

Ĉiam pli bone kaj pli tranĉe!

Hamleto.

Tiaj estas la edzoj, kiujn la knabinoj elektas. (Al Luciano) Komencu, mortigisto! Forĵetu viajn malbenitajn grimacojn kaj komencu!

“Al venĝo vokas krio de la korvo”...

Luciano.

Jam la veneno estas tute preta,
Al faro sin jam tiras la glaseto;
La tempo estas bona; mi rapidos:
Silentas ĉio, kaj neniu vidos.
Vi, trinko el la herboj plej kaŝitaj,
En mezo de la nokto kolektitaj,
Vi, kiu sur vi portas la malbenon
Trifojan de Hekato, — la venenon,
En la dormantan korpon penetrigu
Kaj kiel akra fulmo lin mortigu!

(Enverŝas la venenon en la orelon de la dormanto).

Hamleto.

Li venenas lin en la ĝardeno pro lia regno. Lia nomo estas Gonzago. La historio estas vera kaj ĝi estas priskribita en itala lingvo. Vi baldaŭ vidos, kiel la mortiginto akiras la koron de la edzino de Gonzago.

Ofelio

(al Hamleto).

La reĝo sin levas.

Hamleto.

Kiel? Timigita de ia ŝajnaĵo?

Reĝino

(al la reĝo).

Kio estas al vi, mia edzo?

Polonio

(al Hamleto).

Faru finon al la dramo!

Reĝo.

Lumigu al mi! For!

Polonio.

Lumon, lumon, lumon!

(ĉiuj foriras, krom Hamleto kaj Horacio.)

Hamleto.

Sana saltas en la rondo
Kaj vundita laŭte krias,
Kaj nenio en la mondo
Reciproke harmonias.

Ĉu tiuj ĉi versoj kaj amaso da plumoj sur la ĉapelo ne povus akiri al mi lokon en anaro da aktoroj?

Horacio.

Ho jes, kun duona salajro.

Hamleto.

Ne, kun plena.

Ĉar vi scias, sur la trono
Longe sidis la leono,
La leono tamen mortis,
Kaj nun regas... ĝusta faŭno.

Horacio.

La lasta rimo ne estas bona.

Hamleto.

Ho, kara Horacio, mi donus nun mian tutan havon por la vortoj de la spirito. Ĉu vi rimarkis?

Horacio.

Tre bone, mia princo.

Hamleto.

Ĉe la parolo pri venenado?

Horacio.

Mi bone lin observis.

Hamleto.

Ha, ha, ha! Donu muzikon! Venu, flutistoj!

La reĝo ne aprobis nian dramon, —
Nu, certe ĝi ne indas lian amon.

(Eniras Rosenkranz kaj Güldenstern.)

Hamleto.

He, muzikon!

Güldenstern.

Kara, estimata princo, permesu diri al vi kelke da vortoj.

Hamleto.

Eĉ tutan historion, sinjoro!

Güldenstern.

La reĝo...

Hamleto.

Nu, kio estas al li?

Güldenstern.

Li foriris en sian ĉambron kaj sentas sin tre malbone.

Hamleto.

De drinkado, sinjoro?

Güldenstern.

Ne, de kolero, mia princo.

Hamleto.

Vi devus ja esti pli prudenta kaj raporti tion ĉi al la kuracisto, ĉar se mi donus al li kuracilon, tiam al li povus fariĝi ankoraŭ pli malbone.

Güldenstern.

Kara sinjoro, metu kelkan ordon en vian paroladon kaj ne forsaltu de mia komisio.

Hamleto.

Nu, mi estas kvieta, sinjoro. Parolu!

Güldenstern.

La reĝino, via patrino, en la plej profunda doloro de sia koro sendis min al vi.

Hamleto.

Estu bone veninta.

Güldenstern.

Ne, kara sinjoro, tiu ĉi saluto ne estas la ĝusta. Se plaĉos al vi doni al mi prudentan respondon, tiam mi plenumos la ordonon de via patrino; se ne — tiam pardonu, mi foriros, kaj mia afero estos finita.

Hamleto.

Sinjoro, mi ne povas.

Güldenstern.

Kion vi ne povas, princo?

Hamleto.

Doni al vi prudentan respondon. Mia prudento estas malsana. Tamen, sinjoro, per tia respondo, kian mi povas doni, mi estas preta servi al vi, aŭ, kiel vi diras, al mia patrino. Tial ni transiru al la afero. Mia patrino, vi diras...

Rosenkranz.

Ŝi diras, ke via konduto ŝin forte mirigas.

Hamleto.

Ho, kia mirinda filo mi estas, se mi povas tiel mirigi mian patrinon! Sed ĉu ne venos ia aldono, kiu sekvas tiun ĉi patrinan miradon? Parolu!

Rosenkranz.

Ŝi deziras paroli kun vi en sia ĉambro, antaŭ ol ŝi iras dormi.

Hamleto.

Mi obeos, se ŝi eĉ dek fojojn estus mia patrino. Ĉu vi ankoraŭ ion deziras de mi?

Rosenkranz.

Princo, vi iam min amis...

Hamleto.

Kaj tion ĉi mi ankoraŭ nun faras.

Rosenkranz.

Kara sinjoro, kia do estas la kaŭzo de via malbona stato? Vi faras baron al via propra liberiĝo, se vi kaŝas vian doloron antaŭ via amiko.

Hamleto.

Sinjoro, oni ne lasas min antaŭen.

Rosenkranz.

Kiel tio ĉi povas esti? vi estas ja la heredonto de la krono en Danujo?

Hamleto.

Jes, sinjoro; sed “ĝis la herbo elkreskos”......la proverbo estas iam ŝima... (Eniras muzikistoj kun flutoj) Ha, la flutoj! Donu al mi unu! (Al Güldenstern) Kial vi vin turnas ĉirkaŭ mi, kvazaŭ vi volus elesplori min kaj kapti min en reton?

Güldenstern.

Ho, princo, kiam mia aldoniteco estas tro granda, tiam mia amo forgesas bonajn manierojn.

Hamleto.

Tion ĉi mi ne bone komprenas. Volu ludi ion sur tiu ĉi fluto!

Güldenstern.

Princo, mi ne povas.

Hamleto.

Mi petas vin!

Güldenstern.

Kredu al mi, mi ne povas!

Hamleto.

Mi kore vin petas, ludu!

Güldenstern.

Mi ne komprenas preni eĉ unu tonon sur fluto.

Hamleto.

Tio ĉi estas tiel same facile, kiel mensogi. Manovru sur tiuj ĉi truoj per viaj fingroj, donu al la fluto spiron per via buŝo, kaj la fluto eldonos tre bonan muzikon. Jen estas la klapoj.

Güldenstern.

Sed mi tute ne komprenas uzi la klapojn por elvoki ian harmonion; mi tute ne havas ideon pri tiu ĉi arto.

Hamleto.

Nun rigardu, por kia tute sensignifa objekto vi min prenas! Vi volas ludi sur mi; vi pensas, ke vi konas miajn klapojn; vi volas penetri en la koron de mia sekreto; vi volas min elprovi de mia plej profunda tono ĝis mia plej alta sono: kaj en tiu ĉi malgranda instrumento estas multe da muziko kaj bonega voĉo, kaj tamen vi ne povas devigi ĝin paroli. Pro la diablo! ĉu vi pensas, ke sur mi estas pli facile ludi, ol sur fluto! Prenu min por kia instrumento vi volas, — vi povas min disagordi, sed ne ludi sur mi. (Eniras Polonio.)

Hamleto

(al Polonio.).

Mi salutas vin, sinjoro!

Polonio.

Princo, la reĝino deziras paroli kun vi, kaj tuj.

Hamleto.

Ĉu vi vidas tie la nubon, kiu havas la formon de kamelo?

Polonio.

Efektive, ĝi elrigardas kiel kamelo.

Hamleto.

Ŝajnas al mi, ke ĝi elrigardas kiel mustelo.

Polonio.

Ha, jes, ĝi havas dorson tute kiel mustelo.

Hamleto.

Aŭ kiel baleno.

Polonio.

Efektive, efektive, tute kiel baleno.

Hamleto.

Nu, diru al mia patrino, ke mi tuj venos, momente. (Flanken) Kun tiuj ĉi malsaĝuloj oni efektive povas perdi la paciencon. (Laŭte) Mi tuj venos.

Polonio.

Tion ĉi mi diros al ŝi. (Foriras.)

Hamleto.

Tuj! Tion ĉi estas facile diri. — Adiaŭ, amikoj!

(Rosenkranz, Güldenstern, Horacio kaj aliaj foriras.)

Nun estas la mistera hor’ de l’ nokto,
Nun malfermite staras ĉiuj tomboj,
L’ infero spiras peston en la mondon.
Nun mi volonte trinkus varman sangon
Kaj farus teruraĵojn, kiujn tago
Sen tremo ne rigardus. Tamen haltu!
Mi iras al patrino! Mia koro!
Naturon ne forgesu! Mia brusto
Ne portu la animon de Nerono!
Kruela mi nun estos, sed ne krima;
Per vortoj, ne per glavo, mi ŝin tranĉos.
En tio, mia lango kaj humoro,
Vi estu hipokritaj: kiel ajn
Minacaj estos miaj vortoj, tamen
De faroj vi min gardu, mia koro! (Foriras.)

Sceno 3.

Ĉambro en la palaco. La reĝo, Rosenkranz kaj Güldenstern.

Reĝo.

Mi lin ne amas. Ankaŭ per danĝero
Frenezo lia jam al ni minacas.
Kaj tial estu pretaj: mi rapide
Por vi pretigi lasos la paperojn,
Kaj vi lin al Anglujo forkondukos.
Al mi la reĝaj devoj ne permesas
Toleri tro proksime la danĝeron
De alestado de la frenezulo.

Güldenstern.

Ni estas pretaj. Ni komprenas plene
La sanktan vian timon pro la bono
De la grandega multo da animoj,
Ligitaj kun la reĝa via moŝto.

Rosenkranz.

Jam simpla kaj aparta homo devas
Per ĉiuj fortoj gardi sian vivon;
Sed tiom pli sin gardi devas tiu,
De kies sankta vivo ja dependas
La vivo kaj bonfarto de tre multaj.
Se reĝo mortas, li ne mortas sola:
Simile al rivero fortoplena
Kun si li tiras for la tutan sorton
De ĉiuj, kiuj ĉirkaŭ li sin trovis.
Li estas kiel granda vasta rado,
Staranta sur plej alta monta pinto,
Portanta sur radioj la potencaj
Ligite milionojn da estaĵoj.
Kaj se la rado falas, tiam kune
Pereas ĉiuj tiuj milionoj.
Neniam reĝo ĝemas tute sola:
Dolor’ al li — dolor’ al multaj homoj.

Reĝo.

Mi petas vin, pretiĝu plej rapide
Al forveturo! La danĝeron, kiu
Libere nun promenas, ni bezonas
Kateni.

Rosenkranz kaj Güldenstern.

Ni rapidos, nia reĝo. (Ambaŭ foriras.)

(Venas Polonio.)

Polonio.

Nun, reĝo, li al la patrino iras.
Mi kaŝos min post unu el tapiŝoj,
Kaj mi aŭskultos la interparolon.
Ŝi certe lin tre bone elinsultos,
Sed, kiel vi jam diris — kaj vi diris
Tre saĝe — tie devas ankaŭ stari
Persono flanka, por aŭskulti ĉion.
Patrino ĉia estas de naturo
Ja tre partia kaj ne povas havi
Sufiĉan severecon en la juĝo.
Adiaŭ, reĝo! Antaŭ ol vi iros
Al nokta dormo, mi al vi raportos
Pri ĉio, kion aŭdis mi.

Reĝo.

Mi dankas. (Polonio foriras.)
Ho, mia krimo, ĝi al la ĉielo
Sin tiras per vaporo malodora,
Ĝi portas la malbenon plej malnovan
Sur sia frunto: fratomortigado!
Preĝadi mi ne povas, kvankam forte
Mi volus preĝi: la pli forta kulpo
L’ intencon fortan venkas; kiel homo,
Havanta devon fari du aferojn,
Mi nun ne scias, kiun el la ambaŭ
Elekti, kaj mi faras nun nenian
Se mia mano per la frata sango
Eĉ estus multe pli trapenetrita, —
Ĉu en ĉielo ne ekzistas pluvo
Sufiĉe forta, por ĝin blanke lavi?
Por kio do pardonemeco servas,
Se ne por veni kontraŭ la pekado?
Kaj ĉu la preĝo ne posedas forton
Averti krimon kaj pardonon doni,
Se jam la krimo estas plenumita?
Jes, mi rigardos supren! Mia krimo
Farita estas! Kian formon doni
Al mia preĝo! Dio, Vi pardonu
Mortigon mian? Ne, ne helpos tiel;
Mi ĉion ja ankoraŭ nun posedas,
Kion al mi alportis la mortigo:
La kronon, la honoron, la reĝinon...
Ĉu povas peko revi pri pardono,
Dum restas la akiro de la peko?
Sur la maljustaj vojoj de la tero
Per sia oro ofte peka mano
Haltigi povas manon de la juĝo
Kaj per la fruktoj de l’ farita krimo
Aĉeti la favoron de la leĝo, —
Sed tie supre estas ja alie!
Ne helpos tie lerta artifiko,
Tie la far’ aperas tute nuda,
Ni mem al la farita krimo devas
Ateston tie meti en la buŝon.
Nu, kio al mi restas? Pentofaro?
Jes, kion do ne povas pentofaro?
Sed se eĉ pentofari ni ne povas?
Ho, ve! mizero! ho, vi, mia brusto,
Vi, nigra, vi, malluma kiel morto!
Anim’, kiu batalas liberiĝi
Kaj ĉiam pli enrampas en la marĉon!
Ho, helpu min, anĝeloj, en la provo!
Ho, fleksu vin, genuoj neflekseblaj!
Malmola mia koro, vi moliĝu
Simile al infano ĵus naskita!
Ho, eble Dio volos min pardoni!

(Li en angulo metas sin sur la genuojn.)

(Hamleto venas.)

Hamleto.

Nun estas tre facile tion fari;
Li preĝas; nun mortigi lin... sed tiam
Li iros en ĉielon! Kaj ĉu tion
Mi povus nomi venĝo? Malnoblulo
Mortigis mian patron, kaj por tio
Mi, sola filo de la mortigito,
En la ĉielon en minut’ de preĝo
La mortiginton sendos! Tio estus
Ne venĝo, sed komplezo kaj bonfaro.
De l’ tero li forigis mian patron
Post festenad’, en mezo de la pekoj,
Kaj kun la tuta pezo de la pekoj
La malfeliĉa vagas nun sub tero, —
Kaj la krimulon mi nun volas kapti
En la minuto de la sankta preĝo
Kaj puran, pian sendi lin al Dio!
Ĉu tio estos venĝo? Ne, ho ne!
Ripozu, mia glavo! Mi vin tiros
En temp’ alia, pli terure bati!
En malsobrec’, en dormo, en kolero,
En la malpiaj ĝojoj de la lito,
En ofendado de Dia nomo —
Mi tiam lin ekkaptos, tiam, glavo,
Trapiku lin, ke li momente falu
Kaj en plej nigra stato la animo
En la inferon flugu sen pardono!
Patrino min atendas, — dume vivu,
Sed al la morto vi jam apartenas. (Foriras.)

Reĝo

(sin levante).

La vortoj flugas, — sed la pensoj sidas!
Senpensaj vortoj Dion ne atingos!

Sceno 4.

Ĉambro de la reĝino. La reĝino kaj Polonio.

Polonio.

Li baldaŭ venos. Estu pli severa,
Vi diru, li petolas tro sovaĝe,
Vi diru, ke nur petegado via
Apenaŭ kvietigis la koleron
De l’ reĝo. Mi nun tie ĉi min kaŝos.
Mi petas, ne indulgu lin!

Hamleto

(post la sceno).

Patrino!

Reĝino

(al Polonio).

Jam al mi fidu, ne maltrankviliĝu.
Mi scios kion diri. Nun foriru:
Li venas. (Polonio sin kaŝas.)

Hamleto

(eniras).

Nu, patrino, kio estas?

Reĝino.

Hamleto, vi ofendis vian patron.

Hamleto.

Patrino, vi ofendis mian patron.

Reĝino.

Vi paroladas, kiel frenezulo.

Hamleto.

Vi paroladas, kiel senkorulo.

Reĝino.

Kion vi diras!

Hamleto.

Kion vi deziras?

Reĝino.

Ĉu vi forgesis, kiu estas mi?

Hamleto.

Ho ne, mi ĵuras, mi ĝin ne forgesis!
Vi estas la reĝino, la edzino
De l’ frat’ de via edzo kaj — mi devas
Konfesi — ankaŭ la patrino mia.

Reĝino.

Nu, do aliaj faru vin prudenta! (Volas iri).

Hamleto.

Ne, vi ne iros! Sidu! Mi ne lasos
Vin iri, antaŭ ol mi al vi montros,
Spegulon tian, kie vi ekvidos
La plej profundan vian internaĵon.

Reĝino.

Ha, kion vi intencas! Ĉu vi volas
Mortigi min! He, helpon! helpon!

Polonio

(post la tapiŝo).

Helpon!

Hamleto.

Kio sin movis? Rato?

(Ekbatas per la glavo en la tapiŝon.)

Ha, mi vetas,
ĝi jam ne vivas!

Polonio

(post la tapiŝo).

Ho, mi mortas! Helpu!

(Falas kaj mortas.)

Reĝino.

Ho ve! Kion vi faris!

Hamleto.

Mi ne scias.
Ĉu ne la reĝo? (Eltiras Polonion el post la tapiŝo.)

Reĝino.

Kia sanga faro!

Hamleto.

Jes, sanga faro, preskaŭ tiel same
Terura, kiel reĝon formortigi
Kaj edziniĝi kun la frato lia.

Reĝino.

Mortigi reĝon?

Hamleto.

Jes, mi tiel diris.

(Al Polonio)

Kaj vi, mizera malsaĝul’, adiaŭ!
Mi prenis vin por iu pli merita.
Vi vidas, tro fervori ofte estas
Danĝere! (Al la patrino) Nu, ne rompu viajn manojn!
Sidiĝu, trankviliĝu, mi komencos
Rompadi vian koron, se ĝi estas
Ankoraŭ penetrebla, se ankoraŭ
Kutimoj la malbonaj ĝin ne tute
Ŝtonigis kaj al sento kaj prudento
Ankoraŭ iom estas ĝi venebla.

Reĝino.

Kion mi faris, ke vi min atakas
Kun tia krueleco?

Hamleto.

Tian faron,
Per kia modesteco ĉion perdas,
La virt’ fariĝas hipokrita vorto,
Senkulpa amo perdas sian rozon
De l’ bela frunto kaj ulcerojn montras;
La sanktan ĵuron de edzino faras
Similan al la ĵuroj de ludistoj;
Ĝi el la korpo de plej sankta ligo
Elŝiras la animon, el la leĝo
Ĝi faras senenhavan vortparadon.
De la ĉielo la vizaĝo flamas,
La tuta tero ploras kaj malĝojas
Pro via faro, kvazaŭ devus veni
La lasta juĝo.

Reĝino.

Ve! Pri kia faro
Vi kontraŭ mi tielajn tondrojn ĵetas?

Hamleto.

Rigardu do! Jen pendas du portretoj;
Du fratoj, — sed egalaj? Jen, rigardu:
Kiela ĉarmo kuŝas sur la brovoj!
Kun belaj haroj, kvazaŭ Apolono,
Kun alta frunto, kvazaŭ Jupitero,
Okul’ de Mars’, ordona kaj minaca,
Majesta aglo, kiu alte flugas
En la plej puraj sferoj de l’ aero;
Sur lin sigelon metis ĉiu dio,
Por krei idealon por la homoj, —
Li estis via edzo. — Nun rigardu
Portreton duan: via nuna edzo,
Putraĵo, mortiginta la unuan...
Ĉu havas vi okulojn? Vi forlasis
Herbejon verdan de la bela monto
Kaj serĉas manĝon en la putra marĉo?
Ĉu havas vi okulojn? Vi ne diru,
Ke tio estis am’! En via aĝo
La sango jam ne bolas, sed atendas,
Ne rapidante, juĝon de la saĝo.
Kaj kia estis la kompara juĝo?
Ne estas vi sensenca, ĉar alie
Nenion vi decidus; sed la senco
En vi sendube tute malsaniĝis,
Ĉar eĉ freneza tie ne erarus.
Neniam la frenezo tiel jugis
La saĝon, ke en ĝi ne restu guto
Da konsidero por komparo tia.
Kia demono tiel vin delogis?
Vidado sen palpado aŭ palpado
Sen rigardado, aŭ orelo sola
Sen mano kaj okulo, aŭ flarado
Sen ĉio, — eĉ partet’ de vera sento
Neniam donas tian rezultaton,
Ho, honto, kie estas via ruĝo?
Se la infer’ sovaĝa povas boli
En membroj de grandaĝa matronino,
Ho tiam ĉasto de juneco flama
Disfluidiĝu kiel vaks’ en fajro!
Ne diru “honto!” kiam juna sango
Malĉaste bolas: frosto mem ja brulas,
La volon ja delogas la prudento...

Reĝino.

Hamleto, ne parolu plu! Vi turnas
Okulojn miajn rekte al la koro,
Kaj tie mi makulojn nigrajn vidas,
Tre nigrajn.

Hamleto.

Jes, por vivi en la ŝvito
De abomena lito, en putraĵo
Sin brogi, en la nesto malbenita...

Reĝino.

Ho, ne parolu plu! Kiel ponardo
En min penetras ĉiu vorto!
Ne plu, Hamleto kara!

Hamleto.

Fripon’ kaj mortigisto; simpla sklavo;
Li ne posedas eĉ la milan parton
Da indo de l’ estinta via edzo;
Kronita arlekeno; li, ŝtelisto,
Malice kaj mallaŭte ŝtelis for
La kronon kaj ĝin kaŝis en la poŝon...

Reĝino.

Ho, haltu! (Aperas la spirito sen armaĵo.)

Hamleto.

Ĉifonaĵo, sed ne reĝo!

(Li ekvidas la spiriton.)

Ho, savu min, anĝeloj de l’ ĉielo,
Flugilojn viajn super mi etendu!
Spirito nobla, kion vi deziras?

Reĝino.

Ho ve! li freneziĝis!

Hamleto.

Ĉu vi venas
Riproĉi vian filon sendecidan,
Ke li la tempon kaj pasion perdas
Kaj ke ĝis nun ankoraŭ li ne venĝis?
Ho, diru!

Spirito.

Ne forgesu! Mi intencas
En vi subteni forte la decidon.
Sed vidu, kiel forte malespero
Dispremis la patrinon vian; helpu
Al ŝi en malfacila batalado
Kun sia propra koro kaj animo.
Ju pli malforta korpo, des pli forte
Suferas la animo. Iru!

Hamleto

(al la reĝino.).

Kio
Al vi fariĝis?

Reĝino.

Kio al vi estas?
Vi la okulojn ien forte turnis
Kaj kun l’ aer’ senkorpa nun parolis?
L’ animo via brilas el l’ okuloj,
Kaj viaj haroj sin subite levis
Simile al dormanta soldataro
Vekita per la son’ de bataliloj!
Ho, kara mia filo, trankviligu
Per pacienc’ la flamon de la sentoj!
Sur kion vi rigardas nun?

Hamleto

(al la reĝino.).

Sur lin?
Sur lin! Sur lin! Rigardu, kiel pala
Li staras! Malfeliĉa lia vido
Eĉ al la ŝtonoj povus doni sentojn!

(Al la spirito)

Ne rigardadu al mi tiel plende, —
Agadon mian akran ĝi moligus:
Anstataŭ sango eble fluus larmoj.

Reĝino.

Al kiu vi parolas?

Hamleto.

Vi ne vidas?

Reĝino.

Nenion, kvankam ĉio estas luma.

Hamleto.

Kaj vi nenion aŭdis?

Reĝino.

Ne, nenion.

Hamleto.

Rigardu tien! Li jam volas iri!
La patro mia, kvazaŭ tute viva!
Ha, vidu, li foriras tra la pordo! (La spirito foriras.)

Reĝino.

Ĝi estas frukto de l’ imago via;
La cerbo ofte vidas nur delirojn.

Hamleto.

Deliroj? Tamen vidu, mia pulso
En takto batas, tute kiel via,
Kaj kantas tiel same tute sane.
Ĝi ne deliro estis. Ekzamenu,
Kaj mi ripetos ĉion vort’ laŭ vorto, —
Ĉu deliranto tion povus fari?
Patrino! Pro la savo de l’ animo
Ne hipokritu, ke deliro mia
Parolas nun kaj ne la krimo via!
La falsa ŝmiro kovros la makulon
Ekstere, sed interne en la koro
Des pli atakos tiam la malbono.
Konfesu al ĉielo vian pekon,
La faritaĵon pentu kaj evitu
Estontajn pekojn. La venenan herbon
Ne sterku, ke ĝi pli ankoraŭ kresku!
Pardonu al mi nunan mian virton;
Ĉar nun en la malpia nia tempo
La virto devas peti de malvirto
Pardonon kaj rampante eĉ petegi,
Ke ĝi permesu bonon al ĝi fari.

Reĝino.

Hamleto! Vi distranĉas mian koron!

Hamleto.

Forĵetu ĝian parton makulitan
Kaj pure vivu kun la dua parto.
Adiaŭ! Sed evitu vi la liton
De mia onklo, penu esti virta,
Se eĉ la virto estos ne el koro.
Kutimo, la demono, pereigas
La lastan senton en la malbonulo,
Sed en direkto bona la demono
Turniĝi ofte povas en anĝelon:
El la ekzercoj de la bonaj faroj
Li povas fari oportunan veston.
Sindetenado en l’ unua nokto
Alportas facilecon por la dua;
La tria estos jam des pli facila;
Ĉar ekzercado povas preskaŭ ŝanĝi
Eĉ la naturon mem; ĝi la diablon
Aŭ humiligas, aŭ lin plifortigas.
Ankoraŭ unu fojon — bonan nokton!
Kaj benu min, se vi ankoraŭ mem
Deziras havi benon de l’ ĉielo.
(Montrante sur Polonion). Ha, tiun ĉi sinjoron mi domaĝas.
Ĉiel’ decidis puni min per li
Kaj lin per mi; mi estis por li vipo, —
Sed mi servanto ankaŭ por li estos.
Por li mi zorgos kaj por lia morto
Respondos mi. Adiaŭ, bonan nokton!
La sola amo faris min kruela;
Malbona estas la komenco, — poste
Ankoraŭ io pli malbona venos...
Ankoraŭ unu vorton!

Reĝino.

Kion fari?

Hamleto.

Ne tion, kion mi al vi parolis.
La bela reĝo vin denove tenu
En siaj brakoj kaj karese pinĉu
Al vi la vangojn, nomu vin kateto;
Por kelke da adultaj dolĉaj kisoj,
Por ludo per la malbenitaj fingroj
En via nuko vi al li malkovru
La tutan veran staton, ke mi estas
Freneza ne en vero, sed nur ŝajne,
El ruzo. Estus certe tute bone,
Ke vi al li raportu tuj pri ĉio.
Ĉar kia do reĝino, bela, ĉasta
Kaj saĝa volus kaŝi al la bufo,
Al la vesperto tiajn gravajn faktojn?
Ne, ne! Kovrilon de la korbo levu,
Ellasu la birdetojn kaj, simile
Al la simio, rampu mem internen,
Por fari provojn, kaj en la kaptilo
Vi poste perdu vian propran kapon.

Reĝino.

Ne, estu tute certa! Se la vortoj
Prezentas spiron kaj la spiro vivon, —
Mi pli ne havas vivon, por elspiri
Parolon vian.

Hamleto.

Mi Anglujon iras;
Ĉu vi jam scias?

Reĝino.

Ha, jes, mi forgesis.
Ĝi estas jam afero decidita.

Hamleto.

Jam la leteroj estas sigelitaj;
Amikoj du, al kiuj mi konfidas
Precize tiel, kiel la lacertoj,
Ricevis komision kunveturi,
Kiel heroldoj, por al mi la vojon
Al la kaptilo ebenigi. Bone!
Amuzo estos, kiam la ministo
Per forto de la propra sia pulvo
En la aeron flugos; kontraŭ minoj
Mi faras minojn iom pli profundajn,
Mi eksplodigos ilin ĝis la luno.
Ho, estas tre amuze vidi, kiel
Du ruzoj reciproke sin renkontas.

(Levante la korpon de Polonio.)

Kaj vi, sinjor’, al mi klopodon faras;
Mi trenos vin en plej proksiman ĉambron.
Patrin’, adiaŭ! Bonan al vi nokton!
La kortegano tie ĉi nun estas
Silenta kaj sekreta serioze,
Li, kiu tiom amis babiladi!
Nu, venu do, mi kaŝos vin, amiko,
Patrino, bonan nokton!

(Ili disiras. Hamleto trenas kun si la korpon de Polonio.)

Akto 4.

Sceno 1.

Ĉambro en la palaco. La reĝo, la reĝino, Rosenkranz kaj Güldenstern.

Reĝo

(al la reĝino).

En viaj ĝemoj estas ia senco;
Kaj mi ĝin devas scii; kie estas
La filo via?

Reĝino

(al Rosenkranz kaj Güldenstern).

Mi vin petas, lasu
Nin solajn por momento. (Ambaŭ foriras) Ha, sinjoro!
Teruran nokton devis mi travivi!

Reĝo.

Per kio? kio estas kun Hamleto?

Reĝino.

Li furiozas, kiel mar’ kaj vento
En reciproka veta batalado.
En sovaĝeco sia li ekaŭdis,
Post la tapiŝo bruon, kaj rapide
Li sian glavon tiris, kriis: “rato!”
Kaj en la flamo de l’ frenezo sia
Mortigis la maljunan Polonion.

Reĝo.

Terura faro! Tio nin atingus,
Se tie starus ni. Danĝere estas
Lin lasi plu en tia libereco.
Al vi, al mi, al ĉiuj ĝi minacas.
Ho ve, sur kiu kuŝas respondeco
Por tiu sanga faro? Jes, sur mi:
Mi el singardo devis lin enŝlosi
Kaj teni malproksime de la homoj;
Sed mia amo estis tiel granda,
Ke mi ne volis agi laŭ prudento.
Kaj kiel posedanto de malsano,
Kaŝinda por la mondo, mi ĝin lasis
Konsumi en sekreto mian vivon.
Kie li estas?

Reĝino.

La malvivan korpon
Li ien trenis for; kaj, kvazaŭ grano
Da pura oro en amaso kota,
La saĝo kaj la koro por momento
En li ekbrilis: pente li ekploris.

Reĝo.

Gertrudo, venu! Antaŭ ol la suno
Sin kaŝos post la montoj, li jam estos
Sur ŝipo; kaj teruran lian faron
Per ĉiuj artoj kaj aŭtoritato
Ni penos senkulpigi. — Güldenstern!

(Rosenkranz kaj Güldenstern venas.)

Vi ambaŭ iru kaj helpantojn prenu!
Hamleto en atako de frenezo
Mortigis Polonion kaj fortrenis
Kun si la korpon de la mortigito.
Nun iru, serĉu lin, kun li parolu,
La korpon do venigu en preĝejon.
Mi petas vin, rapidu!

(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.)

Nun, Gertrudo,
Ni vokos ĉiujn saĝajn konsilistojn,
Rakontos ni al ili la aferon:
Kio fariĝis, kion ni intencas.
Per tio la serpento-kalumnio,
Portanta sian langon la venenan
Rapide de poluso al poluso
Kiel la pafo de la pafilego,
Indulgos eble nian puran nomon
Kaj malaperos sendanĝere. Venu!
Teruro kaj interna batalado
Turmentas mian koron kaj animon.

(Ambaŭ foriras.)

Sceno 2.

Alia ĉambro en la palaco. Hamleto venas.

Hamleto.

Bone kaŝita!

Rosenkranz kaj Güldenstern

(post la sceno).

Hamleto! Princo Hamleto!

Hamleto.

Silentu! Kia bruo? Kiu vokas Hamleton? Ha, jen ili venas. (Rosenkranz kaj Güldenstern eniras.)

Rosenkranz.

Kion vi, princo, faris kun la korpo de Polonio?

Hamleto.

Aligis lin al la tero, al kiu li estas parenca.

Rosenkranz.

Montru al ni la lokon, por ke ni povu ĝin preni kaj porti en la preĝejon.

Hamleto.

Ne kredu!

Rosenkranz.

Kion ne kredi?

Hamleto.

Ke mi vian sekreton povas gardi kaj mian ne. Cetere lasi sin eldemandi de spongo! Kion povas tiam respondi filo de reĝo?

Rosenkranz.

Ĉu vi pensas, ke mi estas spongo, princo?

Hamleto.

Jes, sinjoro, spongo, kiu ensuĉas la mienon, la favorojn kaj la ordonojn de la reĝo. Sed tiaj servantoj faras al la reĝo la plej bonan servon en la fino. Li konservas ilin, kiel simio la bongustan pecon en la angulo de sia buŝo: plej antaŭe en la buŝon, por plej poste esti englutita. Kiam li bezonos tion, kion vi kolektis, tiam li povas vin nur ekpremi, kaj tiam vi, spongo, estos denove seka.

Rosenkranz.

Mi vin ne komprenas, princo.

Hamleto.

Estas al mi tre agrable: en malsaĝaj oreloj aluda parolo dormas.

Rosenkranz.

Princo, diru al ni, kie estas la korpo, kaj poste venu kun ni al la reĝo.

Hamleto.

La korpo estas ĉe la reĝo, sed la reĝo ne estas ĉe la korpo. La reĝo estas objekto...

Güldenstern.

Objekto, princo?

Hamleto.

Kiu estas nenio. Venu al li. Kaŝu vin, vulpo, aliaj ĝin sekvu!

(Ĉiuj foriras.)

Sceno 3.

Alia ĉambro en la palaco. La reĝo kaj korteganoj.

Reĝo.

Mi lasis lin alveni, kaj la korpon
Mi lasis serĉi. Ho, kia danĝero,
Se li tiel libere promenados!
Kaj tamen ni ne povas kun li agi
Laŭ tuta severeco de la leĝo:
Lin amas la amaso la malsaĝa, —
Ĝi juĝas per okulo, ne per kapo,
Ĝi vidas la grandecon de la puno,
Kaj pri la kulpo ĝi ne volas pensi.
Nun tiu ĉi forsendo devas ŝajni
Trankvila rezultato de pripenso.
Malbonon per malbono ni forigos
Aŭ per nenio.

(Venas Rosenkranz.)

Ha, nu kio estas?

Rosenkranz.

Pri tio, kien metis li la korpon,
Ne povis ni sciiĝi.

Reĝo.

Kaj li mem?

Rosenkranz.

Li estas, reĝo, tie ĉi, sub gardo,
Ĝis vi ordonos.

Reĝo.

Oni lin venigu.

Rosenkranz.

He, Güldenstern, la princon enkonduku!

(Eniras Güldenstern kun Hamleto.)

Reĝo.

Nu, Hamleto, kie estas Polonio?

Hamleto.

Ĉe la vespermanĝo.

Reĝo.

Ĉe la vespermanĝo?

Hamleto.

Ne kie li manĝas, sed kie li estas manĝata. Kolekto da saĝaj kavaliroj en formo de vermoj venis nun al li kun vizito. Tuŝante la manĝadon, tiuj ĉi vermetoj estas la plej grandaj potenculoj. Ni nutras la bestojn, por nutri nin mem; kaj nin mem ni nutras por la vermoj. La grasa reĝo kaj la malgrasa almozulo estas nur du diversaj manĝospecoj, difinitaj por unu sama tablo: tio ĉi estas la fino de ĉio.

Reĝo.

Ho, Dio, Dio!

Hamleto.

Jen homo kaptas fiŝojn per la vermeto, kiu manĝis reĝon, kaj manĝas poste la fiŝon, kiu manĝis tiun vermon.

Reĝo.

Kion vi volas diri per tio ĉi?

Hamleto.

Nenion, mi volis nur montri al vi, ke reĝo povas vojaĝi tra la intestoj de almozulo.

Reĝo.

Kie estas Polonio?

Hamleto.

En la ĉielo. Sendu tien, por rigardi. Se via sendito tie lin ne trovos, tiam serĉu lin mem en alia loko. Sed se vi en la daŭro de monato lin ne trovos, vi lin eksentos per la nazo, kiam vi iros sur la ŝtuparon de la galerio.

Reĝo

(al kelkaj korteganoj).

Iru, serĉu lin tie.

Hamleto

(al la korteganoj).

Li atendos. (Kelkaj korteganoj foriras.)

Reĝo.

Hamleto, pro sendanĝereco via
Al ni tre kara, kiel via faro
Sincere nin doloras, vi nun devas
Post la terura faro tre rapide
Veturi for. Vi tial vin pretigu;
La ŝipo jam atendas vin, la vento
Favoras, kaj vi nun en bona horo
Anglujon forveturos.

Hamleto.

Anglujon?

Reĝo.

Jes, Hamleto.

Hamleto.

Bone.

Reĝo.

Nun vi scias nian intencon.

Hamleto.

Mi vidas anĝelon, kiu ilin vidas. Sed bone! Anglujon! Adiaŭ, kara patrino!

Reĝo.

Via amanta vin patro, Hamleto.

Hamleto.

Mia patrino. Patro kaj patrino estas geedzoj; geedzoj estas kiel unu korpo: sekve, mia patrino. Ni veturu Anglujon!

Reĝo

(al Rosenkranz kaj Güldenstern).

Vi sekvu lin kaj logu al la ŝipo.
Rapidu: ĝis vespero li jam devas
Sin trovi sur la maro. Ne prokrastu!
Jam ĉio estas preta al veturo.
Rapidu, mi vin petas!

(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.)

Vi, Anglujo,
Se mia amo estas por vi kara —
Vi taksi ĝin ja povas, ĉar ankoraŭ
Ja ne paliĝis la cikatro, kiun
La dana glavo al vi akre donis,
Kaj la tribut’ estimon vian montras —
Vi tiam ne malŝatos la ordonon,
En mia skribo klare esprimitan, —
Kaj morto al Hamleto! Ho, Anglujo,
Plenumu plej rapide mian peton!
Li kiel febro mian sangon batas...
Vi devas min sanigi. Dum li vivas,
Feliĉon mi neniam povas trovi. (Foriras.)

Sceno 4.

Ebenaĵo en Danujo. Fortinbras kaj militistaro en marŝo.

Fortinbras.

Salutu, kapitan’ en mia nomo
La reĝon de Danujo kaj raportu,
Ke Fortinbras’ laŭ la promeso lia
Deziras havi nun akompanantojn
Por la trairo de la dana lando.
Vi scias, kie vi nin povos trovi.
Se lia reĝa moŝto ekdeziros
Kun ni paroli, ni laŭ nia ŝuldo
Tuj lin salutos. Tiel vi raportu.

Kapitano.

Mi faros, princ’.

Fortinbras

(al la soldatoj.).

Antaŭen! Ne rapidu!

(Li foriras kun la soldatoj. Hamleto, Rosenkranz, Güldenstern kaj aliaj venas.)

Hamleto.

Sinjoro, kies tiuj ĉi soldatoj?

Kapitano.

De la norvego.

Hamleto.

Kien ili iras?

Kapitano.

Kontraŭ Polujo.

Hamleto.

Kaj sub kia estro?

Kapitano.

Sub la norvega princo Fortinbras.

Hamleto.

Ĉu vi deziras per milito preni
Polujon tutan aŭ nur liman pecon?

Kapitano.

Por al vi diri tute puran veron,
Ni iras pro peceto nur malgranda,
Pli pro la nomo, ol pro la profito.
Eĉ kvin dukatojn mi por ĝi ne donus.
Kaj se ĝin vendi, ĝi al la norvego
Aŭ al la polo certe pli ne donus.

Hamleto.

La poloj sekve ĝin eĉ ne defendos.

Kapitano.

Ho ne, ili kolektis jam soldatojn.

Hamleto

(flanken.).

Du mil animojn, dudek mil dukatojn
Sendube kostos tiu ĉi disputo!
Ulcero de bonstato kaj de paco, —
Interne krevas, se eksteren morto
Ne vokas ĝin. (Laŭte) Mi dankas vin, sinjoro!

Kapitano.

Feliĉan vojon! (Foriras.)

Rosenkranz.

Princo, ni atendas.

Hamleto.

Mi baldaŭ sekvos; iru vi antaŭe.

(Rosenkranz kaj la aliaj foriras.)

Ha, ĉio plendas kontraŭ mi, riproĉas
Severe por prokrasto de la venĝo!
Por kio taŭgas homo, se la tempon
Li uzas nur por manĝi kaj por dormi?
Nenio pli ol bruto! La Kreinto
Al ni kapablon de pensado donis,
Por povi vidi posten kaj antaŭen,
Li donis al ni saĝon ne por tio,
Ke ĝi en ni sen uzo pereadu.
Ĉu mi ĝin nomos bruta forgesado?
Ĉu mi ĝin nomos tima dubo, kiu
Tro longe pensas pri la rezultato, —
Pripensemeco tia en si havas
Kvaronon nur de la prudento vera
Kaj tri kvaronojn de malnobla timo.
Por kio mi nun vivas? Por eterne
Nur ripetadi: “Tion ĉi vi faru” —
Kaj tamen resti sen farado, kiam
Por ĝi mi havas kaŭzon kaj la volon
Kaj forton kaj rimedojn por plenumi!
Kaj ĉio min instigas! Jen ekzemplo:
Mi vidis nun potencan soldataron, —
Ĝin juna princ’ kondukas; en gloramo
Li riskas por la duba rezultato
Kuraĝe sian vivon, li ne timas
Klopodojn kaj danĝerojn, — kaj pro kio?
Pro nuksa ŝelo! Esti vere granda
Signifas: sin ne movi sen bezono,
Sed eĉ pro pajlo forte ekbatali,
Se ĝin postulas la honor’. Kaj mi?
La morto de la patro, malhonoro
De la patrino, sango kaj prudento
Instigas min, — kaj mi nenion faras!
Kun honto antaŭvidas mi la morton
De dudek mil soldatoj, kiuj iras
Pro bagatelo, pro fantom’ de gloro
Al tombo. Kaj la pec’, pro kiu ili
Batalas, ne sufiĉas eĉ por doni
Al ili ĉiuj lokon por batalo
Aŭ por enpreni ĉiujn mortigotajn!
De nun, ho mia kapo, vi laboru
Nur por la venĝo, aŭ ekdormu tute! (Foriras.)

Sceno 5.

Elsinoro. Ĉambro en la palaco. La reĝino kaj Horacio.

Reĝino.

Ne, ne! Ne volas mi kun ŝi paroli.

Horacio.

Ŝi forte petas, ŝia stato estas
Tre kompatinda.

Reĝino.

Kion do ŝi volas?

Horacio.

Ŝi ĉiam pri la patro nur parolas;
Ŝi diras, ke la mond’ estas kruela;
Ŝi ĝemas kaj la bruston al si batas;
Ŝin bagatel’ ĉagrenas; ŝi parolas
Delire kaj sen ia klara senco,
Kaj tamen ŝiaj vortoj la aŭdanton
Kondukas al konkludoj. Kungluante
La sencon de la vortoj, la mienojn,
La signojn, la aludojn, oni povas
Ne scii difinite, sed supozi
Tre multe da malbono. Estus bone
Kun ŝi paroli, ĉar ĉe la popolo
Tumulton povus veki ŝiaj vortoj.

Reĝino.

Enlasu ŝin! (Horacio foriras.) Al la anim’ malsana
Aperas ĉie signoj de danĝero;
La kulpo estas tiel timoplena,
Ke per kaŝado ĝi sin nur malkaŝas!

(Venas Horacio kun Ofelio.)

Ofelio.

Kie estas la bela reĝino de Danujo?

Reĝino.

Kiel vi fartas, Ofelio?

Ofelio

(kantas.).

Mia kara, mia belo
Estis brava juna dano;
Portis plumojn sur ĉapelo
Kaj bastonon en la mano.

Reĝino.

Ha, mia kara fraŭlino, kion signifas tiu ĉi kanto?

Ofelio.

Kion? Mi petas vin, aŭdu:

(Kantas.)

Vane estas la espero:
Li jam mortis, ne revenas!
Lian kapon kovras tero,
La piedojn ŝtono tenas.

Reĝino.

Sed diru al mi, Ofelio...

Ofelio.

Mi petas vin, aŭskultu.

(Kantas.)

Ĉemizeton oni metis... (Eniras la reĝo.)

Reĝino.

Ha, mia edzo, rigardu!

Ofelio

(kantas.).

Sur karulon inter ploroj;
Sur la tombon oni ĵetis
Multon el la kampaj floroj.

Reĝo.

Kiel vi fartas, kara fraŭlino?

Ofelio.

Mi dankas! Tre bone. Oni diras, ke la strigo estis filino de bakisto. Ha, sinjoro, ni scias, kio ni estas, sed ni ne scias, kio ni povas fariĝi. Bonan apetiton!

Reĝo.

Ŝi ne povas forgesi la patron.

Ofelio.

He, ni ne parolu pri tio ĉi; sed se oni vin demandos, kion ĝi signifas, tiam diru: (Kantas.)

En la tag’ de Valenteno
Mi al mia la trezoro
Venis frue en mateno,
Por saluti vin el koro.
Tuj li levis sin kaj diris:
“Venu, venu, amikino!”
Ŝi eniris, sed eliris
Jam virino, ne knabino.

Reĝo.

Kara Ofelio!

Ofelio.

Por kio la ĵurado? Mi tuj finos. (Kantas.)

Fi do, hontu! Tiel agi!
Vi ja trompis min sen koro!
Amon viroj povas pagi
Per depreno de l’ honoro!
Vi edziĝi min promesis,
Kaj la vorton vi ne tenis.

Kaj li respondas:

He, mi ŝercis kaj mi ĉesis...
Kial do vi al mi venis?

Reĝo.

Ĉu jam longe ŝi estas en tia stato?

Ofelio.

Mi esperas, ke ĉio ankoraŭ estos bona. Ni estu nur paciencaj. Kaj tamen mi ne povas deteni min de ploro, kiam mi pensas, ke ili metis lin en malvarman teron. Al mia frato mi devos ĉion raporti, kaj vin mi dankas por la bona konsilo. Donu mian kaleŝon! Bonan nokton, sinjorinoj! Bonan nokton, ĉarmaj sinjorinoj! Bonan nokton, bonan nokton!

Reĝo

(al Horacio).

Vi sekvu ŝin kaj gardu ŝin atente.

(Horacio foriras.)

Ĝi estas la veneno de malĝojo;
La morto de la patro ĉion kaŭzis.
Gertrudo, kiam venas la suferoj,
Ho ve, ne izolitaj ili venas,
Sed en amaso. Ŝia patro mortis,
La filo via estas forsendita —
Li mem sovaĝe kaŭzis la forsendon —
Kaj la popol’ tumultas en supozoj
Pri l’ morto de l’ honesta Polonio.
Ni faris neprudente, ke ni kaŝis
La veran kaŭzon de la morto lia:
Jen Ofelio perdis la prudenton,
Sen kiu ni ne estas pli ol bestoj,
Kaj — la plej grava — ŝia frato venis
Sekrete el Francujo, li miregas,
Indignas, kaj nun en la urbo fluas
Paroloj plej venenaj jam pri l’ morto
De Polonio. Manko de klarigo
Jam faris, ke sur nin la tutan kulpon
De la mistera morto oni ĵetis.
Gertrudo mia kara, kiel stari
Trankvile kontraŭ tiom malfeliĉoj.

(Post la sceno oni aŭdas bruon.)

Reĝino.

Ho, kia bruo? Kia tumultego?

(Nobelo eniras.)

Reĝo.

Rapide la gardistojn! Lasu gardi
La pordon! Kio estas?

Nobelo.

Mia reĝo,
Rapide kuru! Savu vin, ho reĝo!
La ocean’, el bordo elirinte,
Ne pli sovaĝe glutas l’ ebenaĵon,
Ol nun Laerto kun terura bando
Atakas vian tutan servantaron.
Lin la popolo nomas reĝo; kvazaŭ
La mondo nun denove komenciĝus
Kaj kvazaŭ malaperis nun subite
La historio kaj la tradicioj,
Kreintoj kaj subtenoj de la indo,
Nun ili krias: Ni elektu reĝon!
Laerto estu reĝo! Kiel tondro
Rebruas, ĉie flugas nun la krio:
Laerto estu reĝo!

Reĝino.

Ili vigle
Atakas laŭ malvera postesigno.
Sed vi eraras, hundoj de Danujo!

(Bruo post la sceno.)

Reĝo.

La pordoj elbatitaj!

(Venas Laerto armita kaj multaj Danoj.)

Laerto.

Kie estas
Li, tiu reĝo? — Iru for, sinjoroj!

Danoj.

Ne, ni vin sekvos, ni vin ne forlasos!

Laerto.

Mi petas.

Danoj.

Bone, se vi tiel volas. (Ili eliras el la ĉambro.)

Laerto.

Mi dankas vin. Vi gardu post la pordo! —
Malnobla reĝo, vi al mi redonu
La patron!

Reĝino.

Ho, Laerto, trankviliĝu!

Laerto.

Se unu gut’ de l’ sango mia restus
Trankvila, tiam estus mi bastardo:
Trompita edzo estus mia patro,
Malĉasta estus la patrino mia,
Se nun mi povus resti pli trankvila.

Reĝo.

Laerto, kio kaŭzis tian grandan
Ribelon nun de via flank’? Gertrudo,
Vi trankviliĝu, vi nenion timu
Pro la persono mia. Dio gardas
La reĝojn: kiam la perfid’ ekvidas
Apenaŭ tion, kion ĝi intencis,
L’ intenco falas for. — Laerto, diru,
Pro kio vi indignas? — Lasu lin,
Gertrudo mia! — Diru, juna homo!

Laerto.

La patro mia kie estas?

Reĝo.

Mortis.

Reĝino.

Sed ne de lia mano.

Reĝo.

Lasu lin
Demandi tiom, kiom li deziras.

Laerto.

Sed kiel kaj en kia maniero?
Per ruzaj vortoj vi min ne dolĉigos!
For fideleco! Ĵuroj al l’ infero!
Pieco, konscienco, — iru ĉio
Al la diabloj en la profundaĵon!
Kondamnon mi ne timas; mi renversos
La tutan mondon, — venu, kio volas!
Nur venĝon mi avidas, plenan venĝon
Por mia patro!

Reĝo.

Kiu vin retenos?

Laerto.

Nur mia volo, sed ne la ordono
Eĉ de la tuta mondo. La rimedojn
Mi tiel uzos, ke nenio restos.

Reĝo.

Aŭskultu min, Laerto! Se vi volas
La puran veron scii pri la morto
De via patro, ĉu la venĝo via
Decidis, se vi venkos en la ludo,
Egale la koleron vian verŝi
Sur malamikojn kaj sur la amikojn?

Laerto.

Nur sur la malamikojn.

Reĝo.

Ĉu vi volas
Ekkoni ilin?

Laerto.

Kaj al la amikoj
Mi vaste tuj malfermos miajn brakojn
Kaj mi per mia sango ilin nutros.

Reĝo.

Tre bone! Nun denove vi parolas
Kiel fidela filo kaj bonega
Nobelo. Ke en mort’ de via patro
Mi estas plej senkulpa kaj per ĝi
Mi estas mem tuŝita tre dolore, —
Vi tion baldaŭ juĝos mem kaj vidos
La veron tute klare.

Danoj

(post la sceno).

Lasu ŝin!

Laerto.

He, kio? Kia bruo?

(Eniras Ofelio, fantazie ornamita per herboj kaj floroj.)

Laerto.

Elsekiĝu,
Vi, mia cerbo! Larmoj la plej salaj,
Bruligu al mi tute la okulojn! —
Je Dio! Frenezeco via estos
Al ni pagita, ho, fratino mia,
Pagita kare, ĝis en la pesilo
Fortege malleviĝos la kaliko!
Ho, Maja rozo, ho, infano ĉarma,
Ho, Ofelio, ho, fratino kara!
Ĉielo! ĉu la saĝo de knabino
Formortas ankaŭ tiel facilege,
Kiel la vivo de maljuna homo?
En am’ naturo estas delikata:
Ŝi sendas for post la amat’ perdita
Plej karan havon, kiun ŝi posedas.

Ofelio

(kantas plende).

Oni lin portis al tombo senvorte,
(Ridante) Ha, ha, ha, ha, ha, ha, ha!
(Plende) Kaj oni ploris tre forte, tre forte...
Adiaŭ, mia kolombo!

Laerto.

Se en prudento plena vi instigus
Al venĝo min, ne tiel ĝi efikus!

Ofelio.

Vi devas kanti: “En la teron, en la teron!” Ho, kiel la rado al tio ĉi sonoras! Ĝi estas la malfidela administratoro, kiu ŝtelis la filinon de sia sinjoro.

Laerto.

Sensenca io, tamen pli ol io.

Ofelio

(al Laerto).

Jen estas rosmareno, ĝi estas por memoro: mi petas vin, kara mia koro, memoru min! Kaj jen estas miozoto, pro la fideleco.

Laerto.

Sentenco en la frenezo: fideleco kaj memoro kunigitaj.

Ofelio

(al la reĝo).

Jen estas fenkolo por vi kaj akvilegio. (Al la reĝino). Jen estas ruto por vi kaj ankaŭ iom por mi. — Vi povas porti vian ruton kun ia speciala signo. (Al Laerto.) Jen estas krizantemo, — mi volis doni al vi kelke da violoj, sed ili ĉiuj velkis de la tempo, kiam mia patro mortis. — Oni diras, ke li bone finis.

(Kantas.)

Ĉar karulo mia estas
Mia tuta ĝojo.

Laerto.

Malĝojo kaj suferoj, eĉ frenezo
Al ŝi nur donas ĉiam novan ĉarmon.

Ofelio

(kantas).

Kaj li jam neniam revenos?
Kaj li jam neniam revenos?
Ho ve, li jam mortis,
Lin oni forportis,
Ni lin jam revidos neniam!
La barbo la bela,
Buklaro la hela...
Li mortis, li mortis por ĉiam!
Mi ploras sen celo...
Ho, bona ĉielo,
Pro lia animo mi petas.

Kaj pro la animoj de ĉiuj homoj. Mi preĝas. Dio vin savu!

(Foriras.)

Laerto.

Vi vidas? Dio!

Reĝo.

Lasu min, Laerto,
Paroli iom pri doloro via;
Al mi la rajton mian ne rifuzu.
Sed iru kaj inter amikoj viaj
Elektu la plej saĝajn, — ili juĝu
Nun inter vi kaj mi. Se ili trovos,
Ke mi en la afero estas kulpa,
Mi tiam estas preta al vi doni
La regnon, kronon, mian propran vivon;
Sed se ne tiel, — tiam vi konsentu
Al ni oferi pli da pacienco,
Ni tiam penos, kune laborante,
Per venĝo trankviligi vian koron.

Laerto.

Ĝi estu tiel! — Ho, la maniero
De lia mort’, kaŝita enterigo, —
Sen glavo, sen insigno aŭ ornamo
Super la tombo, sen ceremonioj
Kaj sen funebraj formoj kaj parado, —
De l’ ter’ al la ĉiel’ ĝi laŭte krias,
Ke mi ne lasu ĉion sen kalkulo.

Reĝo.

Postulu la klarigon. Sur la kapon
De la kulpul’ la puna glavo falos.
Mi petas, sekvu min. (Ĉiuj foriras.)

Sceno 6.

Alia ĉambro en la palaco. Horacio kaj servanto.

Horacio.

Kun mi paroli iu volas? Kiu?

Servanto.

Maristoj. Ili diras, ke por vi
Leterojn ili havas.

Horacio.

Ili venu! (La servanto foriras.)
Neniu en la tuta mondo, ŝajnas,
Saluton ian povus al mi sendi,
Se ne Hamleto. (Eniras du maristoj.)

Unua maristo.

Dio benu vin, sinjoro!

Horacio.

Kaj vin ankaŭ!

Unua maristo.

Li tion faros, sinjoro se ĝi plaĉos al Li. Jen estas letero por vi, sinjoro. Ĝi estas de la sendito, kiu devis veturi Anglujon, se via nomo estas Horacio, kiel oni diris al mi.

Horacio

(legas).

“Horacio, kiam vi tralegos tiun ĉi leteron, penu, ke tiuj ĉi maristoj venu al la reĝo; ili havas leterojn por li. Apenaŭ ni estis du tagojn sur la maro, forte armita korsaro komencis ĉasi nin: ĉar nia ŝipo iris tro malrapide, ni vole-ne-vole devis montri kuraĝon, kaj en la daŭro de la batalo mi transiris sur la ŝipon de la korsaro; en tiu sama momento ili forlasis nian ŝipon, kaj tiel mi sola fariĝis ilia kaptito. Ili agis kun mi kiel bonkoraj friponoj, sed ili sciis, kion ili faras; mi devas pagi al ili per bona servo. Zorgu, ke la reĝo ricevu la leterojn, kiujn mi sendas, kaj venu al mi kun tia rapideco, kvazaŭ vi kurus de la morto. Mi diros al vi en la orelon tiajn vortojn, kiuj tute surdigos vin, kaj tamen ili estas ankoraŭ tro malmultepezaj en komparo kun sia enhavo. Tiuj ĉi homoj alkondukos vin al la loko, kie mi estas. Rosenkranz kaj Güldenstern daŭrigas sian vojaĝon Anglujon: pri ili mi povas multe diri al vi. Adiaŭ. Eterne, kiel vi scias, la via — Hamleto.”

(Al la maristoj.)

Nun venu, ni transdonos la leterojn,
Kaj tiom pli rapide, ke ni iru
Al tiu, kiu ilin al vi donis. (Ĉiuj foriras.)

Sceno 7.

Alia ĉambro en la palaco. La reĝo kaj Laerto.

Reĝo.

Nun via konscienco mem ja devas
Min senkulpigi, kaj en vian koron
Vi devas min kiel amikon meti,
Ĉar vi ja aŭdis per oreloj propraj,
Ke tiu sama, kiu vian patron
Mortigis, volis min mem pereigi.

Laerto.

Jam mi ne dubas. Tamen al mi diru,
Pro kia kaŭzo tian grandan krimon,
Intencon tre danĝeran kaj punindan
Vi lasis sen konvena puno, kiun
Postulis via saĝo, via indo?

Reĝo.

Pro du apartaj kaŭzoj, kiuj eble
Al vi aperos forte sensignifaj,
Por mi do ili estas forte gravaj.
Patrino lia amas lin varmege
Kaj certe ne transvivus lian punon;
Kaj, mi — ĉu el pasio aŭ el virto —
Al ŝi mi estas tiel alligita,
Ke, kiel stelo nur en sia rondo
Sin povas movi, tiel mi sen ŝi
Ne povas vivi. Kaj la dua kaŭzo,
Pro kiu mi silentis, estas tio,
Ke lin tre amas la popolamaso:
La mankojn liajn la popolo trempas
En sian amon, kiu, kvazaŭ fonto,
Turnanta lignon en malmolan ŝtonon,
El la mallaŭdo faras laŭdon, tiel,
Ke miaj sagoj, tro malmultepezaj
Por tia vento, ne la celon trafus,
Sed al pafarko mia returniĝus.

Laerto.

Kaj tiel mi la noblan patron perdis,
Kaj tiel senespere nun pereis
Fratino mia, kiu la plej alte
En nia tempo staris, kvazaŭ luma
Modelo, por elvoki imitadon.
Sed venĝo venos!

Reĝo.

Dormu nur trankvile.
Ne pensu vi, ke mi kreita estas
El tia velka ŝtofo, ke mi lasos
Al la danĝero pinĉi mian barbon
Kaj prenos ĝin por ŝerco. Baldaŭ aŭdos
Vi iom pli. Mi amis vian patron,
Kaj ankaŭ ĉiu amas ja sin mem;
El tio, mi esperas, vi komprenos...

(Eniras Sendito.)

Reĝo.

Nu, kio nova?

Sendito.

Via reĝa moŝto,
Leteroj de Hamleto; jen por vi,
Kaj jen por la reĝino.

Reĝo.

De Hamleto?
Sed kiu do alportis la leterojn?

Sendito.

Mi aŭdis, ke maristoj; mi ne vidis.
Al mi Klaŭdio ilin donis, kiu
Ricevis ilin de la alportintoj.

Reĝo.

Laerto, aŭdu! (Al la Sendito.) Vi jam povas iri. (La sendito foriras. La reĝo legas.) “Potenca reĝo! Sciu, ke mi nuda estas realportita en vian landon. Morgaŭ mi petos la permeson veni antaŭ viajn reĝajn okulojn, kaj tiam mi havos la honoron raporti al vi la kaŭzon de mia subita kaj stranga reveno. — Hamleto.”

Nekompreneble! Ĉu ili revenis?
Kio fariĝis? Kiel? Povas esti,
Ke ĉio estas trompo?

Laerto.

Ĉu vi konas
La skriban karakteron de l’ letero?

Reĝo.

Ĝi estas mano de Hamleto. “Nuda!”
Videble sola, sen siaj gardantoj!
Ĉu vi al mi konsili ion povas?

Laerto.

Ne, mi nenion scias. Sed li venas!
Pli freŝa nun fariĝas mia koro,
Mi ĝojas, ke mi rekte al li iros
Kaj diros al li: “tion ĉi vi faris!”

Reĝo.

Se tion vi decidis — kaj alie
Vi ja ne povas agi — ĉu vi volas,
Ke mi al la renkonto vin preparu?

Laerto.

Jes, mia reĝo, se nur ne al paco
Vi volas min prepari.

Reĝo.

Nur al paco
Kun via propra saĝo kaj animo.
Se li revenis laca de vojaĝo
Kaj jam ne volos ree forveturi,
Mi inklinigos lin al unu provo,
De mi jam tre mature pripensita,
Ĉe kiu li pereon ne evitos;
Kaj lia morto estos tiel glata,
Ke eĉ ne estos ombro de suspekto.
Eĉ la patrino ruzon ne divenos
Kaj nomos ĝin nur bato de la sorto.

Laerto.

Mi vin obeos, reĝo, tiom pli,
Se vi aranĝos la aferon tiel,
Ke li per mi ricevu sian morton.

Reĝo.

Jes, ĝuste tiel. Kiam vi forestis,
La famo multe gloris vin pro io,
Per kio vi laŭ famo multe brilas.
Hamleto aŭdis vian gloron; ĉiuj
Talentoj viaj kune kolektitaj
Ĉe li envion tian ne elvokis,
Kian elvokis tiu unu sola
Talento, kiun mi ne multe ŝatis.

Laerto.

Pri kia do talento vi parolas?

Reĝo.

Ludilo bagatela de l’ juneco,
Kaj tamen ankaŭ grava, ĉar la plumoj
Kaj la rubandoj al la junularo
Konvenas en ne malpli alta grado,
Ol la manteloj kaj la varmaj peltoj
Konvenas al maturaj maljunuloj. —
Jen antaŭ du monatoj nin vizitis
el Normandujo unu kavaliro.
Mi bone konas francojn el milito,
Mi scias, kiel bone ili rajdas;
Sed tiu ĉi bravulo certe povus
Konkuri eĉ kun la diablo mem:
Li kvazaŭ mem alkreskis al la selo
Kaj kun ĉevalo sia elfardis
Li tiel miregindajn artifikojn,
Ke oni povus pensi, ke li mem
Prezentas vivan parton de l’ ĉevalo.
Kaj la imago mia mem ne povis
Elpensi eĉ en pura fantazio
Pli lertajn kaj mirindajn artifikojn,
Ol tiuj, kiujn li al ni prezentis.

Laerto.

Kaj li normando estis?

Reĝo.

Jes, normando.

Laerto.

Mi estas preta ĵuri, ke ĝi estis
Lamordo.

Reĝo.

Jes, li mem.

Laerto.

Mi konas lin.
Li estas efektive la juvelo
De la nacio sia.

Reĝo.

Li rakontis
Al ni pri vi, kaj li vin forte laŭdis
Pro via majstra arto en skermado,
Precipe per rapiroj. Li certigis,
Ke estus tre belege, se troviĝus
Ankoraŭ unu homo, kiu povus
Kun vi kuraĝi stari al batalo.
Li ĵuris, ke en lia tuta lando
Skermantoj la plej bonaj ne posedas
Eĉ la duonon de lerteco via.
Raportoj liaj vekis en Hamleto
Envion tiel grandan, ke de tiam
En tago kaj en nokto li senĉese
Nur sopiradis, ke vi la plej baldaŭ
Revenu, por ke li kun vi ekprovu
Batalon. Nun konkludo plej natura...

Laerto.

Konkludo? Kia?

Reĝo.

Diru nun, Laerto,
Ĉu via patro estis al vi kara?
Aŭ kiel la malĝojo sur pentraĵo
Vi estas nur vizaĝo, sed sen koro?

Laerto.

Por kio la demando?

Reĝo.

Mi ne tial
Demandas vin, ke mi eĉ iom dubus
Pri via amo al la patro; tamen
Mi scias, ke la amo ofte estas
Nur sklavo de la tempo: ĝi naskiĝas
Per tempo, kaj la sperto ankaŭ montras,
Ke tempo ĝin tre ofte moderigas
Kaj eĉ estingas ĝian tutan flamon.
Jes, en la mezo de la ama flamo
Sin trovas preskaŭ ĉiam ia speco
De meĉa debrulaĵo, kiu baldaŭ
La helan flamon forte mallumigas.
Nenio restas en bonec’, eterna:
Boneco tro matura baldaŭ mortas
De l’ prem’ de sia propra troforteco.
Se oni volas agi, oni agu
En la minutoj de la volo, ĉar
La volo povas baldaŭ malfortiĝi,
Trovante tiom da malhelpoj, kiom
Troviĝas langoj, manoj kaj okazoj.
Kaj tiam la deziro kaj la devo
Fariĝas nur sopiro fanfarona,
Sopiro sen plenumo faciliga.
Sed nun al la afero! Jen Hamleto
Revenos baldaŭ. Kion vi intencas
Nun fari, por vin montri inda filo
De via kara patro, sed per faroj
Pli ol per nudaj vortoj?

Laerto.

Lin mortigi,
Se eĉ en la preĝejo.

Reĝo.

Mi konsentas,
Ke la krimulo en nenia loko
Rifuĝon devas trovi kaj la venĝo
Ne devas scii limojn. Sed, Laerto,
Se tion ĉi vi faros, tiam vi
Ja devos mem vin kaŝi en la domo.
Hamleto, reveninte, devas scii,
Ke vi jam estas tie ĉi. Ni faros,
Ke oni antaŭ li vin forte laŭdos
Kaj la lertecon vian en skermado
Al li oni prezentos en koloroj
Ankoraŭ pli brilantaj kaj pli helaj,
Ol tion faris eĉ la franco mem.
Per unu vorto — ni aranĝos tiel,
Ke vi batalos ambaŭ, kaj ni faros
Konkursan veton pri la kapoj viaj.
Kun sia karaktero la sincera,
Libera, nobla kaj nesupozema,
Li ne esploros certe la rapirojn;
Vi dume povos ŝanĝi la rapirojn,
Anstataŭ la malakra preni akran
Kaj per ekbato lerta inde pagi
Al li por morto de la patro via.

Laerto.

Mi faros ĝin, kaj eĉ por tiu celo
Mi ŝmiros per veneno mian glavon.
Ĉar unu ĉarlatano al mi vendis
Rimedon tian, ke se oni trempas
En ĝin nur la pinteton de tranĉilo
Kaj gratas nur sangeron el la haŭto, —
Nenia sanigilo en la mondo
Jam povos savi de senduba morto.
Per tiu ĉi veneno mi nun ŝmiros
La pinton de la glavo mia tiel,
Ke se mi eĉ facile lin ekgratos,
Li tuj pereos per senduba morto.

Reĝo.

Mature ni pripensi ankaŭ devas
Diversajn cirkonstancojn, kiuj povas
Al la ating’ de nia celo helpi.
Se nia entrepreno ne prosperus
Aŭ se per nelerteco en plenumo
Montriĝus nia penso kaj intenco, —
Pli bone tiam estus ne komenci.
Kaj tial nia plano devas havi
Eliron en rezervo por l’ okazo,
Se la unua provo ne prosperos.
Ni ĝin pripensu! Jen, kion ni faros:
Ni en solena formo faros veton
Pri tiu, kiu el vi ambaŭ venkos.
Kaj kiam vi de la batalo estos
Tre varmigitaj kaj soifaj (penu,
Ke tio estu) kaj li volos trinki,
Mi tiam lasos doni al li glason
Da vino jam tiele preparita,
Ke se li nur eĉ guton de ĝi trinkos,
Li ne evitos jam la morton, kiun
La bato via eble ne alportis.
Sed aŭdu! Kia bruo? (Eniras la reĝino.)

Reĝo.

Nu, reĝino?

Reĝino.

Unu malĝojo sekvas tuj la duan!
Laerto, la fratino via mortis!

Laerto.

Fratino mia mortis? Kiel? Kie?

Reĝino.

Saliko staras super la rivero
Kaj speguliĝas en la pura akvo;
Ŝi tie plektis fantaziajn kronojn
El plej diversaj floroj de la kampo.
Ŝi rampis sur la arbon, por dispendi
Sur la branĉaro siajn kronojn; tiam
Sub ŝi rompiĝis la malforta branĉo,
Kaj kune kun la kronoj ŝi rapide
En la riveron falis. Ŝiaj vestoj
Sin disetendis kaj malgrandan tempon
Kvazaŭ sirenon ŝin ankoraŭ portis,
Dum ŝi kantadis melodiajn kantojn,
Danĝeron sian tute ne sentante,
Kvazaŭ la akvo estus ŝia hejmo.
Sed baldaŭ ŝiaj vestoj, penetritaj
Per peza akvo, ŝin malsupren tiris,
La malfeliĉan, al terura morto.

Laerto.

Kaj ŝi droniĝis?

Reĝino.

Jes, ho ve, droniĝis!

Laerto.

Vi havas nun tro multe jam da akvo,
Fratino malfeliĉa. — tial larmojn
Mi nun retenas! Tamen la naturo
Konservas sian moron, kion ajn
La honto dirus. Ili nur foriru —
En ni montriĝos tuj la virineco. —
Adiaŭ, reĝo! Flamaj vortoj volas
El mi eksplodi, se malsaĝaj larmoj
Nur ilin ne estingos. (Foriras.)

Reĝo.

Ni lin sekvu!
Kun granda malfacilo kvietigis
Mi lian furiozon! Nun mi timas,
Ke ĝi denove blinde ne eksplodu, —
Ni tial sekvu lin rapide! (Ambaŭ foriras.)

Akto 5.

Sceno 1.

Tombejo. Eniras du tombistoj kun fosiloj.

Unua tombisto.

Ĉu ŝi ricevos kristanan enterigon, kiam ŝi ja intence foriris en la mondon de la feliĉuloj?

Dua tombisto.

Mi diras al vi, ŝi ricevos, faru do rapide ŝian tombon. La juĝisto pripensis la okazon kaj decidis, ke oni devas enterigi ŝin kristane.

Unua tombisto.

Kiel do ĝi povas esti, kiam ŝi dronigis sin ne pro defendo?

Dua tombisto.

Nu, oni trovis, ke tiel.

Unua tombisto.

Sed ili simple ne konas la leĝon. Ĉar konsideru: se mi konscie min dronigas, tio ĉi estas ago, kaj ago havas tri partojn: ĝi konsistas el agado, farado kaj plenumado. Sekve ŝi intence sin dronigis.

Dua tombisto.

He, aŭskultu do, kolego-fosisto...

Unua tombisto.

Sed permesu! Jen estas la akvo — bone; jen estas la homo — bone. Se la homo iras al tiu ĉi akvo kaj sin mem dronigas, tiam estas certa — ĉu li volas aŭ ne — ke li iras. Rimarku bone! Sed se la akvo iras al li kaj dronigas lin, tiam li ne dronigas sin mem. Sekve kiu ne estas kulpa en sia propra morto, tiu ne ĉesigas sian propran vivon.

Dua tombisto.

Ĉu tiel diras la leĝo?

Unua tombisto.

Kompreneble, ke tiel diras la leĝo pri la mortintoj.

Dua tombisto.

Ĉu vi volas scii la veron? Se ŝi ne estus nobelulino, oni ŝin ankaŭ ne enterigus en orda maniero.

Unua tombisto.

Ĉu vere? Estas ja granda maljustaĵo, ke la grandaj homoj en tiu ĉi mondo havas pli da rajto por sin dronigi kaj pendigi, ol la aliaj kristanoj. Venu, prenu la fosilon! Neniu en la mondo estas pli antikva nobelo, ol la ĝardenistoj, fosistoj kaj tombistoj: ili daŭrigas la profesion de Adamo.

Dua tombisto.

Ĉu Adamo estis nobelo?

Unua tombisto.

Kompreneble! Ĉu vi estas idolano? Ĉu vi havas nenian ideon pri la Biblio? En la Biblio estas ja dirite: ĉiuj nobeloj devenis de Adamo. Kiel do li povis esti ne nobelo? Mi faros al vi alian demandon: se vi ĝin ne bone respondos al mi, tiam konfesu...

Dua tombisto.

Nu, demandu!

Unua tombisto.

Kiu konstruas pli fortike, ol la masonisto, ŝipofaristo aŭ ĉarpentisto?

Dua tombisto.

La faristo de pendingoj, ĉar lia konstruaĵo supervivas milojn da ĝiaj loĝantoj.

Unua tombisto.

Bona spritaĵo, je Dio, ĝi plaĉas al mi. La pendingo estas bona; sed kiel ĝi estas bona? Ĝi estas bona por tiuj, kiuj estas malbonaj. Sed nun vi estas malbona, se vi diras, ke la pendingo estas pli fortika, ol la preĝejo, sekve la pendingo estus bona por vi. Ankoraŭ unu fojon al la demando! Respondu!

Dua tombisto.

Kiu konstruas la plej fortike?

Unua tombisto.

Jes, diru ĝin al mi, kaj mi vin regalos.

Dua tombisto.

Ha, atendu, mi jam scias!

Unua tombisto.

Nu, diru!

Dua tombisto.

Al la diablo! Mi efektive ne scias.

(Eniras Hamleto kaj Horacio.)

Unua tombisto.

Ne rompu al vi vane la kapon, la azeno ja ne iros pli rapide, kiom ajn vi lin batos; kaj se iu vin poste demandos, kiu konstruas la plej fortike, tiam respondu: la tombisto. La domoj, kiujn li konstruas, restas al la posedantoj por eterne. Iru nun en la drinkejon kaj alportu al mi mezureton da brando. (Dua tombisto foriras.)

Unua tombisto

(fosas kaj kantas.).

En la junaj miaj tagoj
Mi amadis kaj kantadis
Kaj en ĉiuj miaj agoj
Mi mezuron ne sciadis.

Hamleto.

Ĉu tiu ĉi sentaŭgulo ne konscias, per kio li sin okupas! Li fosas tombon kaj kantas!

Horacio.

La kutimo faris lin indiferenta por tio ĉi.

Hamleto.

Tiel ĉiam estas: ju malpli ia mano laboras, des pli delikata estas ĝia sento.

Unua tombisto

(kantas).

Maljuneco-lamulino
Kaptis min per osta mano,
Kaj al ĉio venis fino, —
Restis ĝemoj kaj malsano. (Li elĵetas kranion.)

Hamleto.

Tiu ĉi kranio havis iam langon kaj ankaŭ povis kanti! Kiel la malnoblulo ĵetas ĝin sur la teron, kvazaŭ ĝi estus kranio de Kajeno, la unua mortiginto! Tio ĉi eble estis la kapo de ia politikulo, kaj nun tiu ĉi azeno lin superruzas; ĝi eble estis la kapo de tia homo, kiu volis esti pli granda ol Dio mem, — ne vere?

Horacio.

Povas esti.

Hamleto.

Aŭ de ia kortegano, kiu sciis diradi: “Bonan matenon, via princa moŝto! Kiel vi fartas, plej estiminda princo?” Aŭ eble ĝi estis eminenta sinjoro, kiu forte laŭdadis la ĉevalon de alia eminenta sinjoro, dezirante ricevi ĝin donace? Ne vere?

Horacio.

Jes, princo.

Hamleto.

Jes, jes, kaj nun li estas apartenaĵo de sinjoro vermo; sendenta kaj batata sur la vangojn per la fosilo de tombisto. Efektive glora ŝanĝiĝo; se ni nur povus ĝin vidi en plena tuteco. Ĉu tiuj ĉi ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ili keglojn? Mia propra kranio min doloras, kiam mi pri tio ĉi pensas.

Unua tombisto

(kantas).

Pala korpo senkolora
Kaj ĉemizo sen ornamoj
Kaj foset’ malbonodora
Estas fin’ de ĉiuj amoj. (Elĵetas ankoraŭ unu kranion.)

Hamleto.

Jen denove unu kranio! Kial ĝi ne povus esti kranio de leĝoscienculo? Kie nun estas liaj leĝoj, liaj rimedoj, liaj artifikoj, liaj okazoj? Kial li nun permesas al tiu ĉi maldelikata sentaŭgulo bati lin per malpura fosilo sur la cerbujon kaj ne minacas meti plendon kontraŭ li pro ofendo per faroj? Hm! Tiu ĉi sinjoro eble estis siatempe granda aĉetisto de bienoj, kun ĉiaj hipotekoj, depagoj, aĉetaj dokumentoj kaj juĝaj posedigoj. Ĉu tio ĉi nun estas lia lasta aĉeto kaj la akira rezultato de ĉiuj liaj dokumentoj, ke oni nun lian riĉan kranion plenigas per bonspeca koto? Ĉu ĉiuj liaj administratoroj kaj farmantoj ne donas al li el ĉiuj liaj bienoj pli ol pecon da tero, havantan la longon kaj larĝon de paro da kontraktaj paperoj? Eĉ la dokumentoj de transdono de ĉiuj liaj bienoj apenaŭ povus ĉiuj trovi sufiĉe da loko en tiu ĉi kesto; kaj la posedanto mem ne ricevas por si pli da loko? Bele!

Horacio.

Eĉ ne peceton pli, mia princo.

Hamleto.

Ĉu pergameno ne estas farata el ŝafa felo?

Horacio.

Jes, princo, kaj ankaŭ el felo de bovidoj.

Hamleto.

Ŝafoj kaj bovidoj estas tiuj, kiuj en ĝi serĉas certecon. Mi iom parolos kun tiu ĉi tombisto. — He, homo! kies tombo tio ĉi estas?

Unua tombisto.

Mia, sinjoro,

(Kantas.) Kaj foset’ malbonodora
Estas fin’ de ĉiuj amoj.

Hamleto.

Certe ĝi estas via, ĉar vi vin trovas en ĝi. Sed kiu en ĝi kuŝos?

Unua tombisto.

Espereble ne vi kaj ankaŭ ne mi, kvankam mi min trovas en ĝi. Kaj tamen ĝi estas mia.

Hamleto.

Ne ĵetu tro da malsaĝaĵoj el via tombo.

Unua tombisto.

Mi devas ja purigi la tombon de ĉio, kio enfalas en ĝin.

Hamleto.

Por kia homo vi fosas la tombon?

Unua tombisto.

Ne por homo.

Hamleto.

Nu, do, por kia homino?

Unua tombisto.

Ankaŭ ne por homino.

Hamleto.

Kiun do oni tie ĉi enterigos?

Unua tombisto.

Iun, kiu estis virino, sed nun jam estas malviva viando.

Hamleto.

Kiel plaĉas al vi la bravulo? Ni devas kontroli ĉiun vorton, ĉar alie li nin batos per silaboj. Efektive, Horacio, mi en la lastaj jaroj rimarkis, la mondo fariĝis tiel sprita, ke la piedo de vilaĝano sentime premas la kalojn de kortegano. — Kiel longe vi estas jam tombisto?

Unua tombisto.

Ĝuste de tiu tago, en kiu nia estinta reĝo venkis Fortinbrason.

Hamleto.

Kiel longe estas jam de tio ĉi?

Unua tombisto.

Ĉu vi tion ĉi ne scias? Ĉiu malsaĝulo ja tion ĉi scias. Tio ĉi estis en tiu sama tago, en kiu naskiĝis la princo Hamleto, tiu sama, kiu nun freneziĝis kaj estas sendita Anglujon.

Hamleto.

Ha, tiel! Kial do oni sendis lin Anglujon?

Unua tombisto.

Nu, tial, ĉar li estas freneza. Oni volas, ke li tie denove saĝiĝu; kaj se li ne resaĝiĝos, tiam ankaŭ ne estos granda malfeliĉo.

Hamleto.

Kial?

Unua tombisto.

Tie tio ĉi estos ne rimarkebla, ĉar tie ĉiuj estas frenezaj.

Hamleto.

Kiel li freneziĝis?

Unua tombisto.

Tre strange, oni diras.

Hamleto.

En kio do konsistis la strangeco?

Unua tombisto.

En tio, ke li perdis la saĝon.

Hamleto.

Sur kia punkto li freneziĝis?

Unua tombisto.

Certe sur ia punkto de la tero de Danujo, en kiu mi jam tridek jarojn estas tombisto.

Hamleto.

Kiel longe homo kuŝas en la tero, antaŭ ol li tute forputriĝas?

Unua tombisto.

Se li ne forputriĝis antaŭ la morto — ni ja en la nuna tempo ofte vidas tiajn korpojn, kiuj apenaŭ eltenas ĝis la enmeto — li povas kuŝi ok ĝis naŭ jarojn; ledisto certe kuŝos naŭ jarojn.

Hamleto.

Kial li pli longe, ol aliaj?

Unua tombisto.

He, sinjoro, lia profesio tiel tanas al li la felon, ke ĝi longan tempon kontraŭstaras al akvo, kaj la akvo la plej rapide detruas la korpojn de sinjoroj la mortintoj. Jen estas kranio, kiu kuŝis en la tero dudek tri jarojn.

Hamleto.

Al kiu ĝi apartenis?

Unua tombisto.

Al unu malsaĝa spritulo. Kiel vi pensas, al kiu ĝi apartenis?

Hamleto.

Nu, mi ne scias.

Unua tombisto.

La diablo lin prenu, la sentaŭgulon! Li unu fojon verŝis al mi botelon da vino sur la kapon. Tio ĉi estis la kranio de Jorik, la amuzisto de la reĝo.

Hamleto.

Tiu ĉi kranio?

Unua tombisto.

Jes, ĝuste tiu ĉi.

Hamleto

(prenas la kranion).

Lasu nin vidi ĝin! Ha, malfeliĉa Jorik! Mi konis lin, Horacio: persono de senfine gaja humoro, plena de plej belaj spritaĵoj. Mil fojojn li portadis min sur la dorso, kaj nun kia terura vido! La koro al mi premiĝas. Tie ĉi pendis la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte. Kie nun estas viaj spritaĵoj, viaj artifikoj, viaj kantoj, viaj fulmoj de gajeco, ĉe kiuj la tuta tablo eksplodadis per rido? Ĉu restis neniu el ili, por nun ŝerci pri via propra malsaĝa vido? Ĉio forputris? Nun iru en la ĉambron de eminenta sinjorino kaj diru al ŝi, ke kiom ajn ŝi sin ŝmiros, ŝi tamen en la fino ricevos tian vizaĝon; ridigu ŝin per tio ĉi! — Estu tiel bona, Horacio, diru al mi jenon...

Horacio.

Kion, mia princo?

Hamleto.

Ĉu vi pensas, ke ankaŭ Aleksandro la Macedona havis tian elrigardon en la tero?

Horacio.

Ĝuste tian saman.

Hamleto.

Kaj tian odoron? Fi! (Forĵetas la kranion.)

Horacio.

Ĝuste tian, mia princo.

Hamleto.

Al kia abomeninda difino ni venas, Horacio! Kial la imago ne povas sekvi la noblan polvon de Aleksandro ĝis la momento, kiam ĝi ŝtopas truon en ia mizera dometo?

Horacio.

Tio ĉi estus tro fantazia.

Hamleto.

Ne, certe, tute ne. Oni povus modeste sekvi lin ĝis tiu loko kaj ĉiam gvidi sin per la estebleco. Ekzemple tiel: Aleksandro mortis, Aleksandro estis enterigita, Aleksandro turniĝis en polvon; la polvo estas tero; el tero ni faras argilon: kial do per la argilo, en kiun li turniĝis, oni ne povus ŝtopi barelon?

La granda Cezaro, mortinte, nun estas argilo,
Por truo de muro li servas nun kiel ŝtopilo.
La peco da ŝtof’, antaŭ kiu tremadis la tero,
Mizeran dometon nun gardas de pluva aero.
Tamen silentu! silentu! Flanken! Jen venas la reĝo!

(Venas en procesio pastroj k. t. p. Oni portas la korpon de Ofelio.)

(Laerto, la reĝo, la reĝino, korteganoj.)

Hamleto.

Jen la reĝino, la kortego! Kiun
Funebre ili akompanas? Tamen
Sen ordinaraj la funebraj moroj?
Ĝi montras, ke mortinto la portata
Per propra mano sian vivon finis.
De alta tamen rango! Ni atendu
Kaj ni rigardu! (Iras kun Horacio flanken).

Laerto.

Kiaj nun ankoraŭ
Ceremonioj?

Hamleto.

Jen estas Laerto,
Tre nobla juna homo. Vidu!

Laerto.

Kiaj
Ceremonioj decas nun ankoraŭ?

Unua pastro.

Ni el funebraj la ceremonioj
Plenumis ĉion, kio al ni estas
Nur permesita: ŝia morto estis
De karaktero duba; se ne ŝanĝus
Ordono alta la kutiman ordon,
Ŝi devus kuŝi ĝis la lasta juĝo
En ter’ ne sanktigita, kaj nur ŝtonojn
Sur ŝian tombon oni devus ĵeti
Anstataŭ sanktaj preĝoj de kristanoj;
Al ŝi do oni donis pli, ol dece;
Knabinan ŝian kronon, kaj la tombon
Per ĉastaj floroj oni nun ornamis,
En sanktan teron oni ŝin enmetis
Ĉe sonorado religia.

Laerto.

Sekve
Nenio pli jam estas permesita?

Pastro.

Nenio pli. Ĉar ni ja malsanktigus
Per tio la servadon de mortintoj,
Se ni al ŝi ekkantus rekviemon
Simile al mortintaj en pieco.

Laerto.

Vi metu ŝin en teron, kaj violoj
Elkreskos el plej ĉasta ŝia cindro!
Mi al vi diras, ho, senkora pastro,
Anĝelo ŝi, fratino mia, estos,
Dum vi en la infero brulos.

Hamleto.

Kio?
La bela Ofelio?

Reĝino

(ĵetante florojn).

Ho, plej dolĉa,
Adiaŭ! Mi esperis, ke vi estos
Edzino kara de Hamleto mia;
Esperis mi ornami vian kronon
De fianĉino, dum, ho ve, mi nun
Ornamas vian tombon!

Laerto.

Ho, centoble
Malben’ centobla falu sur la kapon
De tiu, kiu per la krim’ terura
De vi la saĝon rabis! For la teron!
Ne ŝutu, — mi ankoraŭ unu fojon
Al mia koro volas ŝin alpremi. (Ensaltas en la tombon.)
Nun ŝutu teron, kiom ajn vi volas,
Sur ŝin kaj min, ĝis el la ebenaĵo
Vi faros monton ĝis la alta pinto
De la Olimpo.

Hamleto.

Kiu estas tiu,
Kies doloro tiel laŭte sonas
Kaj kies krio flugas ĝis la steloj
Kaj volas en terur’ ilin haltigi?
Jen estas mi, Hamleto. (Ensaltas en la tombon.)

Laerto.

Ha, tre bone!
Pereu, malbenita! (Ĵetas sin sur Hamleton.)

Hamleto.

Tia preĝo
Ne estas ĝusta. Mi vin petas, prenu
La manon vian for de mia kolo,
Ĉar kvankam mi ne estas flamiĝema,
Danĝere tamen estas min ataki,
Kaj mi al vi konsilas: for la manon!

Reĝo.

Disigu ilin!

Reĝino.

Ho, Hamlet’, Hamleto!

Ĉiuj.

Sinjoroj...

Horacio.

Kara princo, trankviliĝu!

(Kelkaj korteganoj disigas la batalantojn, kaj ili eliras el la tombo.)

Hamleto.

Ne, mi pro tio ĉi kun li batalos,
Ĝis la minuto lasta de la vivo!

Reĝino.

Pro kio do, ho mia kara filo?

Hamleto.

Mi amis Ofelion; kvardek miloj
Da fratoj kun ilia tuta amo
La amon mian kune ne atingus.

(Al Laerto.)

Vi kion volas?

Reĝo.

Ha, li freneziĝis!

Reĝino.

Ho, lasu lin, mi petas vin, Laerto!

Hamleto

(al Laerto.).

Ĉe la diabloj ĉiuj! Diru, kion
Vi volas fari? Plori? aŭ batali?
Aŭ fasti? aŭ disŝiri sin? Eltrinki
La tutan Nilon? Manĝi krokodilojn?
Mi tion ankaŭ faros. Ĉu vi venis,
Por verŝi larmojn? Saltas en la tombon,
Por min inciti? Lasu vin enfosi
En ŝian tombon, — mi ĝin ankaŭ faros;
Se vi pri montoj babiladas, lasu
Nin superŝuti per tiom da tero,
Ke sin la loko levu ĝis la suno
Kaj la plej altaj montoj en komparo
Kun ĝi aperu kiel veruketoj.
Vi fanfaronas, — mi ĝin ankaŭ povas.

Reĝo.

Ĝi estas nur frenezo.

Reĝino.

La atako
En li momenton tiel furiozas,
Sed baldaŭ li denove trankviliĝas,
Simile al kvieta kolombino
Post la elkovo de la kolombidoj.

Hamleto

(al Laerto).

Aŭskultu do, sinjoro! Kia estas
La kaŭzo, ke vi tiel min renkontas?
Mi ĉiam amis vin, — sed ni ĝin lasu.
Se Herkuleso mem kontraŭbatalus,
La kat’ miaŭas, hundo devas boji. (Foriras.)

Reĝo.

Mi petas vin, lin sekvu, Horacio! (Horacio foriras.)
Laert’, nia parolo de hieraŭ
Fortigi devas vian paciencon;
Ni agos nun rapide. — Vi, Gertrudo,
Vi metu gardon ĉirkaŭ via filo.

(Al Laerto.)

La tombo havos vivan monumenton.
La horo de trankvilo baldaŭ venos;
Ĝis tiam ni bezonas paciencon. (Ĉiuj foriras.)

Sceno 2.

Ĉambro en la palaco. Hamleto kaj Horacio.

Hamleto.

Sufiĉe nun pri tio. Ni transiru
Nun al la pluaj faktoj. Vi memoras,
Pri kio mi rakontis?

Horacio.

Mi memoras.

Hamleto.

En mia brusto estis ia speco
De batalado. Mi ne povis dormi;
Kaj al mi ĉiam ŝajnis, ke mi kuŝas
En stato pli malbona, ol krimuloj
En la katenoj. Tiam en la kapon
Kuraĝa pens’ al mi subite venis...
Kaj dank’ al la kuraĝa mia penso:
Ĝi savis min! Jes, penso malprudenta
Al ni tiele servas iafoje,
Kiam profundaj planoj detruiĝas;
Kaj ni el tio vidas, ke Diaĵo
Direktas nian sorton, se ni mem
Eĉ de la celo nin malproksimigas.

Horacio.

Tre ĝuste.

Hamleto.

La mantelon de ŝipano
Sur min ĵetinte, el kajuto mia
Palpante mi elrampis, trovis ilin,
Forkaptis la paketon, kiun ili
Kun si tre garde portis, kaj returne
En ĉambron mian iris. Mia timo
Forgesis ĝentilecon, kaj kuraĝe
Mi dissigelis la paketon. Tie
Mi trovis, ho, amiko mia kara,
Brilantan, grandan reĝan malnoblaĵon!
Ĝi estis... jes... ordono plej severa,
Per multo da motivoj ornamita
Pri la feliĉo de la Dana regno
Kaj de Anglujo ankaŭ, kaj cetera
Kaj tiel plu... nu jes, — per unu vorto:
Ke oni tuj, sen perdo de la tempo,
Eĉ ne lasante al l’ ekzekutisto
Minuton, por akrigi la hakilon,
Tuj post eliro mia sur la bordon,
Dehaku tuj al mi la kapon.

Horacio.

Dio!
Ĉu povas esti?

Hamleto.

Jen, rigardu mem,
Jen estas la papero, legu poste.
Vi volas scii, kion mi nun faris?

Horacio.

Jes, mi vin petas.

Hamleto.

Kiam mi min vidis
Subite en kaptilo, mia kapo
Komencis vive ludi sen prologo
Kaj trovis baldaŭ ĝustan la rimedon.
Mi min sidigis kaj elpensis baldaŭ
Alian tekston por letero tiu
Kaj skribis ĝin tre bele kaj tre pene,
Kiel skribisto profesia. Iam
Mi pensis, kiel niaj grandsinjoroj,
Ke bele skribi estas ne konvena
Por eminentaj homoj; tamen nun
La belskribado multe al mi servis.
Vi volas certe scii la enhavon
De la letero mia?

Horacio.

Certe, princo.

Hamleto.

Plej prema peto al la angla reĝo,
Ke, se Anglujo volas plue resti
Fidela tributulo de Danujo,
Se inter la Anglujo kaj Danujo
La amikeco floru kiel palmo,
Se paco ĉiam ambaŭ la popolojn
Per bela krono ligu plej trankvile,
Kaj kun aliaj multaj tiaj “se”, —
Li devas tuj post lego de la skribo,
Ne pripensante kaj ne prokrastante,
La alportintojn de l’ dirita skribo
Mortigi plej rapide, ne donante
Al ili eĉ minuton, por plenumi
Konfeson antaŭmortan.

Horacio.

Tamen kiel
Sigelis vi la skribon?

Hamleto.

La ĉielo
En tio ankaŭ jam antaŭe zorgis:
En mia sako trovis sin okaze
Malnova sigelil’ de mia patro
Kun la insigno de la danaj reĝoj.
Mi faldis la leteron ĝuste tute
Simile al antaŭa la letero,
Subskribis ĝin simile kaj sigelis
Kaj metis sur la lokon de antaŭe.
Kaj la subĵeton oni ne rimarkis.
En la sekvanta tago havis lokon
Batalo nia mara kun korsaroj, —
Kaj kio estis plu — vi ĝin jam scias.

Horacio.

Kaj Güldenstern kaj Rosenkranz pereis?

Hamleto.

Amiko mia, ili mem sin tiris
Al tiu ĉi afero, tial min
La konscienco mia ne riproĉas:
Ilia morto estis ja kaŭzita
De propra tro fervora enmiksiĝo.
Por sklavemuloj estas tre danĝere
Sin meti inter la flamantaj pintoj
De glavoj de potencaj kontraŭuloj.

Horacio.

Kiela reĝo!

Hamleto.

Nun la reĝo mem
Alproksimigis min al mia celo.
Se li mortigis krime mian patron,
Se li patrinon mian malĉastigis,
Sin metis malhelpante inter miaj
Esperoj kaj elekto de l’ popolo
Se li kun ruz’ al mia propra vivo
Tiel perfide volis fari finon:
Ĉu mi ne havas rajton al li doni
Per mia mano merititan pagon?
Kaj ĉu ne estos peko, se ni lasos
Al tiu kankro mordi plu ankoraŭ
Viandon nian?

Horacio.

Baldaŭ li ricevos
Raporton pri la manier’, en kiu
Ordono lia estis plenumita.

Hamleto.

Jes, baldaŭ; sed la intertempo tamen
Al mi ja apartenas. Homa vivo
Ne estas ja fortika; vi kalkulu
Nur unu — jam la vivo ne ekzistas.
Nur unu cirkonstanco min doloras,
Ke mi ofendon faris al Laerto!
En lia malfeliĉo mi ja vidas
La preskaŭ spegulitan historion
De tio, kion mem mi devis sperti.
Mi lin estimas; sed la nekonvena
Fanfaronado lia kun doloro
Min indignigis ĝis sinforgesado.

Horacio.

Ha, iu venas! Haltu, princo!

(Eniras Osrik.)

Osrik.

Mi gratulas vian princan moŝton je la reveno Danujon.

Hamleto.

Mi dankas vin profunde, sinjoro. (Al Horacio.) Ĉu vi konas tiun ĉi kulon?

Horacio.

Ne, princo.

Hamleto.

Tiom pli bone por vi, ĉar estas malvirto koni lin. Li posedas multe da tero kaj tre fruktoporta: se besto estas reĝo de bestoj, ĝia manĝujo staros apud la manĝilaro de la reĝo. Li estas pigo, sed, kiel mi diras al vi, benita per vastaj posedaĵoj de koto.

Osrik.

Plej amata princo! Se via princa moŝto havus liberan tempon, mi dezirus komuniki al vi ion de lia reĝa moŝto.

Hamleto.

Mi akceptos ĝin kun plena atento, sinjoro. Metu vian ĉapelon sur ĝian lokon: ĝi estas difinita por la kapo.

Osrik.

Mi dankas al via princa moŝto, — estas tre varme.

Hamleto.

Ne, mi certigas vin, ke estas tre malvarme; la vento estas norda.

Osrik.

Estas efektive sufiĉe malvarme, mia princo.

Hamleto.

Kaj tamen ŝajnas al mi, ke estas tre sufoke kaj varmege, aŭ mia temperamento....

Osrik.

Eksterordinare, via princa moŝto, estas tre varmege — en certa maniero — mi ne povas diri kiel. Kara princo, lia reĝa moŝto ordonis al mi sciigi vin, ke li faris grandan veton pro via kapo. La afero estas sekvanta...

Hamleto.

Mi petas vin, ne forgesu! (Devigas lin meti la ĉapelon sur la kapon.)

Osrik.

Permesu al mi, via princa moŝto, mi certigas vin, ke tiel estas por mi pli oportune. Antaŭ mallonga tempo en la kortegon alvenis Laerto: mi ĵuras, perfekta kavaliro, kun la plej bonegaj distingiĝoj, kun brilanta teniĝo kaj eksteraĵo. En efektivo, por esprimi sin inteligente, li estas la modelo de boneduka maniero de vivado, ĉar vi trovos en li la kuniĝon de ĉiuj talentoj, kiujn juna kavaliro nur povas deziri posedi.

Hamleto.

Li nenion perdas per via buŝo, sinjoro, kvankam mi scias, ke ĝi estas tro granda kalkula problemo, se oni volus kunmeti plenan registron de liaj bonaj ecoj. Kaj ankaŭ tiam la rakonto ne prezentus ankoraŭ la plenan grandecon de lia efektiva indo. Parolante en la plena seriozeco de laŭdado, mi vidas en li spiriton tre grandan, kaj liaj internaj talentoj estas laŭ mia opinio tiel grandaprezaj kaj maloftaj, ke, por esprimi sin pri li vere, nur lia spegulo prezentas ion similan al li, ĉio alia prezentus nur ombron de li.

Osrik.

Via princa moŝto parolas pri li la puran veron.

Hamleto.

Kaj la celo, sinjoro? Kial ni nun superĵetas tiun ĉi kavaliron per la kruda spirado de nia parolo?

Osrik.

Kion vi pensas?

Horacio.

Ĉu ne estas eble, ke ni kompreniĝadu per ia alia lingvo? Vi certe tion ĉi povos, sinjoro.

Hamleto.

Por kia celo vi nomis tiun ĉi kavaliron?

Osrik.

Laerton?

Horacio.

Lia monujo estas jam malplena: ĉiuj liaj oraj vortoj estas jam elspezitaj.

Hamleto.

Jes, tiun ĉi saman.

Osrik.

Mi scias, ke vi ne scias...

Hamleto.

Estas eble, ke vi scias, ke mi ne scias, kaj tiel plu. Sed kion do vi deziras, sinjoro?

Osrik.

Vi ne scias, kian perfektecon Laerto posedas...

Hamleto.

Mi ne pretendas je tia sciado, por ne egaligi min kun li en perfekteco; koni alian homon fundamente signifus koni sin mem.

Osrik.

Jes, sinjoro, rilate la uzadon de bataliloj; laŭ la komuna famo li havas en tiu ĉi punkto neniun egalan al si.

Hamleto.

Kia estas lia batalilo?

Osrik.

Glavo kaj rapiro.

Hamleto.

Sekve, laŭ viaj vortoj, du specoj de bataliloj. Nu, plu?

Osrik.

La reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj; li do, kiom mi aŭdis, donis kiel garantion ses francajn glavojn kune kun la apartenaĵo, kiel ekzemple zonoj, portiloj kaj tiel plu. Tri el tiuj ĉi subteniloj estas efektive tre agrablaj por la okulo, tre respondaj al la objektoj, senfine belaj subteniloj kaj tre bonguste aranĝitaj.

Hamleto.

Kion vi nomas subteniloj?

Horacio

(al Hamleto).

Mi sciis, ke vi devos ankoraŭ plezuriĝi kun liaj komentarioj, antaŭ ol la parolo finiĝos.

Osrik.

La subteniloj estas la portiloj.

Hamleto.

Tiu ĉi esprimo estus pli konvena por la objekto, se ni povus porti ĉe sia flanko pafilegon; ĝis tiu tempo ni nomu ĝin pli bone portiloj. Sed plue: ses berberaj ĉevaloj kontraŭ ses francaj glavoj kun iliaj apartenaĵoj kaj ses bonguste aranĝitaj subteniloj; tio ĉi estas franca veto kontraŭ dana. Por kio do ili tion ĉi donis kiel garantion, kiel vi vin esprimas?

Osrik.

La reĝo, sinjoro, vetis, ke Laerto en dekdu renkontiĝoj inter vi kaj li ne venkos pli ol tri fojojn; li do vetis, ke el dekdu li venkos naŭ fojojn; kaj oni povus tuj fari la provon, se via princa moŝto estus inklina.

Hamleto.

Kaj se mi respondos, ke ne?

Osrik.

Mi pensas, via princa moŝto, ke estus bone konsenti je tiu ĉi provo.

Hamleto.

Mi nun promenados en tiu ĉi salono; kun la permeso de lia reĝa moŝto nun estas la horo, en kiu mi ĝuas freŝan aeron. Oni alportu la rapirojn; se Laerto deziras kaj se la reĝo restas ĉe sia intenco, mi penos gajni por li, se mi povos; se ne, — tiam mi forportos kun mi nur la malhonoron kaj multe da batoj.

Osrik.

Tiel mi devas klarigi vian decidon?

Hamleto.

En tiu ĉi senco, sinjoro, kun ornamoj laŭ via gusto.

Osrik.

Mi rekomendas al via princa moŝto mian aldonitecon.

(Foriras.)

Hamleto.

Al viaj servoj. (Al Horacio.) Li bone faras, ke li mem sin rekomendas; ĉar nenia alia buŝo servus al li por tio ĉi.

Horacio.

Tiu ĉi birdido elrampis el la nesto kun duono de sia ova ŝelo sur la kapo.

Hamleto.

Li faris ceremoniojn kun la mamo de sia patrino antaŭ ol suĉi ĝin. En tia maniero li kaj multaj aliaj de tiu sama speco, en kiujn nia pala tempo estas enamita, kaptis nur la tonon de la modo kaj la eksteran brilon de la interparolado: speco de ŝaŭma miksaĵo, kiu rampas en ĉion; sed oni pro provo nur ekspiru sur ĝin, kaj la ŝaŭmaj vezikoj krevos. (Eniras nobelo.)

Nobelo.

Estimata princo, lia reĝa moŝto ricevis saluton de vi per la juna Osrik, kiu raportis al li, ke vi deziras atendi lin en la salono. Li sendas min, por demandi vin, ĉu via deziro skermi kun Laerto daŭras ankoraŭ, aŭ ĉu vi deziras por tio ĉi pli longan prokraston.

Hamleto.

Mi restas fidela al miaj decidoj, ili konformigas sin al la volo de la reĝo. Se por li estas oportune, mi estas preta, nun aŭ en ĉia alia tempo, supozante, kompreneble, ke mi ĝin tiel bone povos, kiel nun.

Nobelo.

La reĝo, la reĝino kaj ĉiuj volas tuj veni tien ĉi.

Hamleto.

En bona horo!

Nobelo.

La reĝino deziras, ke vi afable ekparolu al Laerto, antaŭ ol vi komencos batali.

Hamleto.

Ŝia konsilo estas bona. (La nobelo foriras.)

Horacio.

Vi perdos tiun ĉi veton, princo.

Hamleto.

Mi ne pensas: de la tempo, kiam li iris Francujon, mi ĉiam ekzercadis min; ĉe tiu neegala veto mi venkos. Sed vi ne povas prezenti al vi, kiel malbone estas al mi en la koro. Tamen tio ĉi neniom malhelpas.

Horacio.

Ne, kara princo...

Hamleto.

Ĝi estas nur bagatelo sensignifa; sed ĝi estas ia speco de malbona antaŭsento, kiu virinon eble maltrankviligus.

Horacio.

Se via interna sento ion diras kontraŭ tio ĉi, tiam obeu al ĝi; mi zorgos, ke ili ne venu tien ĉi, mi diros, ke vi ne estas nun disponita.

Hamleto.

Tute ne! Mi aŭskultas neniajn antaŭsignojn: neŝanĝebla sorto direktas eĉ la falon de pasero. Se ĝi fariĝos nun, ĝi ne fariĝos poste; se ĝi ne fariĝos poste, ĝi fariĝos nun; se ĝi ne fariĝos nun, ĝi devas ja iam fariĝi en estonteco. Oni devas ĉiam esti preta. Ĉar nenia homo scias, kion li forlasas, kia do diferenco, se li pli frue forlasas. Ĝi estu!

(Eniras la reĝo, la reĝino, Laerto, korteganoj, Osrik kaj aliaj kun rapiroj k. t. p.)

Reĝo.

Hamleto, venu kaj amike prenu
Tiun ĉi manon!

(Metas la manon de Laerto en la manon de Hamleto.)

Hamleto

(al Laerto).

Vi al mi pardonu,
Sinjoro! mi al vi maljusta estis,
Sed vi pardonu pro honoro via.
La ĉirkaŭantoj scias — kaj sendube
Vi ankaŭ aŭdis — mia kapo estas
Malsana. Mia ago, kiu forte
En vi ekscitis tutan la animon
Kaj la honoron, — mi pri ĝi konfesas:
Ĝi estis nur frenezo. Ĉu Hamleto
Laerton ekofendis? Ne! Ĉar certe
Se de si mem Hamleto nun disiĝis
Kaj li nur tial faris la ofendon,
Ke li nun estas ne li mem, — ja tiam
Ĝin ne Hamleto faris kaj Hamleto
Rifuzas la ofendon. Kiu do
Ĝin faris? La frenezo de Hamleto.
Se tiel estas, tiam li ja mem
La suferanto estas. La frenezo
Hamleton malfeliĉan suferigas.
Kaj jen, sinjoro, antaŭ atestantoj
Konfeso mia senkulpigu min
Nun antaŭ la grandanimeco via,
Ĉar mi la sagon pafis trans la domon
Kaj trafis kontraŭvole mian fraton.

Laerto.

Naturo mia, kiu la plej multe
Min devus instigadi al la venĝo,
Nun estas jam kontentigita plene.
Sed laŭ severaj leĝoj de l’ honoro
Ne povas mi paroli pri paciĝo,
Ĝis pli maljunaj homoj de honoro
Decidos ke, savante mian nomon,
La pacon noble povas mi akcepti.
Ĝis tiu tempo mi la amon vian
Akceptos per la koro, sed batalos.

Hamleto.

Volonte mi konsentas; kun konfido
Mi nun batalos pro l’ honoro via.
Nun donu la rapirojn, venu!

Laerto.

Venu!

Hamleto.

Mi volas esti kamp’ por via gloro;
Sur mia nelerteco via arto
Ekbrilu, kiel stel’ en nigra nokto.

Laerto.

Vi mokas, princo.

Hamleto.

Ne, je mia vorto!

Reĝo.

Nun donu la rapirojn, juna Osrik!
Vi scias ja la veton, fil’ Hamleto?

Hamleto.

Ho, jes! Sed vi la gajnon de la veto
Konfidis ne al tute ĝusta mano.

Reĝo.

Pro tio mi ne timas; mi ja vidis
Skermadon de vi ambaŭ. Li allernis,
Sed tial oni donis al ni cedon.

Laerto

(pesante rapiron en la mano).

Tro multepeza, mi alian volas.

Hamleto.

Mi prenas. Ĉiuj de egala longo?

(Ili preparas sin al la skermado.)

Osrik.

Jes, via princa moŝto.

Reĝo.

La botelojn
Da vino metu prete sur la tablon!
Se en l’ unua fojo aŭ la dua
Hamleto trafos aŭ en tria fojo
Rebatos la ekbaton, tiam tuj
Ektondru laŭte ĉiuj pafilegoj;
La reĝo tiam trinkos pro la sano
De sia fil’ Hamleto kaj li ĵetos
En la kalikon perlon, kies kosto
Superos ĉion, kion ĝis nun havis
La reĝoj de Danujo en la krono.
Pretigu la kalikojn! La trumpeto
Anoncu al tamburo, la tamburo
Al la pafilegisto, pafilego
Al la ĉielo, fine la ĉielo
Anoncu al la tero: nun la reĝo
Pokalon malplenigas pro Hamleto! —
Komencu do batalon; vi, juĝistoj,
Atentu bone!

Hamleto

(al Laerto).

Venu do, sinjoro!

Laerto.

Mi estas preta, princo. (Ili skermas.)

Hamleto.

Unu!

Laerto.

Ne!

Hamleto.

Juĝistoj diru.

Osrik.

Vere, jes, trafite.

Laerto.

Nu, bone! Nun ankoraŭ unu fojon!

Reĝo.

Halt’! Donu vinon! — Nun, Hamleto mia,
La perlo estas via. Vian sanon!
Vi prenu la pokalon!

(Post la sceno estas aŭdataj trumpetado kaj pafoj de pafilegoj.)

Hamleto.

Ne, mi devas
Antaŭe fini! (Al Laerto.)
Venu! (Ili skermas.) Nun denove
Trafite! Kion diras vi?

Laerto.

Tuŝite!
Tuŝite, mi konfesas.

Reĝo.

Nia filo,
Vi venkas.

Reĝino.

Li varmiĝis, li laciĝis.
Hamleto, prenu mian tukon, viŝu
La ŝviton de la frunto! La reĝino
Feliĉon vian trinkas nun!

Hamleto.

Patrino...

Reĝo.

Gertrudo, vi ne trinku!

Reĝino.

Mi deziras,
Permesu, mia edzo, mi vin petas.

Reĝo

(flanken.).

La vino venenita! Ŝi pereis!

Hamleto.

Patrino mia, mi ankoraŭ trinki
Ne povas. Mi tuj finos.

Reĝino.

Venu, filo,
Mi viŝos vian ŝviton de l’ vizaĝo.

Laerto.

Nun mi lin trafas, reĝo.

Reĝo.

Mi ne kredas.

Laerto

(flanken).

Kaj tamen kontraŭ mia konscienco!

Hamleto.

Laerto, venu, nun la trian fojon!
Vi ludas; mi vin petas, batu forte;
Mi timas, ke vi faras kun mi ŝercojn.

Laerto.

Vi pensas? Bone! (Ili skermas.)

Osrik.

Sur la ambaŭ flankoj
Nenia rezultato.

Laerto.

Nun vin gardu!

(Laerto vundas Hamleton; en la flameco de la batalado ili ŝanĝas la rapirojn kaj Hamleto vundas Laerton.)

Reĝo.

Disigu ilin, ili tro varmiĝis.

Hamleto.

Ne, ne, ankoraŭ unu fojon! (La reĝino svenas.)

Osrik.

Haltu!
Rigardu la reĝinon!

Horacio.

Ambaŭ sangas. —
Kiel vi fartas, princ’?

Osrik.

Kiel vi fartas,
Laerto?

Laerto.

Ve! Mi estas nun kaptita
Per la kaptilo mia propra! Juste
Min mem perfido mia pereigis!

Hamleto.

Ha, la reĝino! Kio al ŝi estas?

Reĝo.

Ŝi svenas, ĉar ŝi vidas sangon.

Reĝino.

Ne!
La vino, ha, la vino! Ho, Hamleto!
Ĝi estis venenita! Mi pereas! (Ŝi mortas.)

Hamleto.

Perfido! Krimo! Fermu tuj la pordojn!
Elserĉi la krimulon! (Laerto falas.)

Laerto.

Jen, Hamleto:
Li estas antaŭ vi. Vi jam pereis,
Nenio en la mondo vin nun savos;
Eĉ duonhor’ da viv’ al vi ne restas.
La ilo de la krim’ en via mano
Troviĝas! sciu, ho, Hamleto nobla,
Ke la rapiro estis venenita.
Kontraŭ min mem sin turnis mia ruzo:
Rigardu, nun mi kuŝas, por neniam
Sin levi jam. Patrino via ankaŭ
Nun venenita... Fino... Mi ne povas.
La reĝo ĉion... Lia kulpo... Reĝo...

Hamleto.

La pinto ankaŭ estas venenita?
Nu, faru do, venen’, laboron vian! (Trapikas la reĝon).

Reĝo.

Ho, helpu, helpu! Estas temp’ ankoraŭ!

Hamleto

(devigante la reĝon trinki el la pokalo).

Vi trinku, mortigisto, adultulo,
Abomeninda, malbenita dano!
Eltrinku la pokalon kun la perlo!
Patrinon mian sekvu! (La reĝo mortas.)

Laerto.

Li meritis.
Li la venenon miksis por ni ĉiuj.
Hamleto nobla, antaŭ nia morto
Ni kore nin pardonu reciproke!
Mi liberigas vian konsciencon
De l’ mort’ de mia patro, ankaŭ vi
Pardonu min pro via morto! (Li mortas.)

Hamleto.

Dio
Al vi pardonu plene! Mi vin sekvas. —
Mi mortas, Horacio! — Nun adiaŭ,
Reĝino malfeliĉa! — Kaj vi ĉiuj,
Vi tremas pro okazo la terura,
Vi estas palaj, mutaj atestantoj...
Se mi nur havus tempon... Ha, la morto
Arestas tre rapide... mi tre multe
Al vi rakonti povus! Tiel estu!
Mi mortas, Horacio, tamen vi,
Vi vivas, — senkulpigu kaj klarigu
Min kaj aferon mian al la homoj.

Horacio.

Ho ne! Mi nun ne volas resti dano,
Mi ankaŭ apartenas al romanoj:
Ankoraŭ restis vin’ en la pokalo...

Hamleto.

Ho ne, amiko! Se vi estas viro,
Mi petas vin, ne tuŝu la pokalon!
Ho, Dio! Kia nomo post mi restus,
Se vi, la sola, kiu ĉion scias,
Forlasus nun la mondon! Ho, amiko,
Se vi min iam portis en la koro,
Retenu vin ankoraŭ de l’ ĉielo
Kaj vivu en la mondo abomena,
Por savi mian nomon per rakonto
De mia historio.

(Oni aŭdas marŝon en malproksimeco kaj pafojn post la sceno.)

Kia bruo?

Osrik.

La juna Fortinbras nun el Polujo
Revenas post la venko kaj milite
Salutas la senditojn de Anglujo.

Hamleto.

Mi mortas, Horacio! La veneno
Jam la spiriton mian neniigas;
Kaj la sciigon el Anglujo mi
Ne povas plu atendi; sed, amiko,
Mi antaŭdiras, ke l’ elekto falos
Sur Fortinbrason; kaj la voĉon mian
Antaŭ la morto mi al li fordonas.
Raportu al li tion ĉi kaj ankaŭ
La tutan historion de la faktoj. —
La resto do — silento! (Li mortas.)

Horacio.

Nobla koro
Nun ĉesis bati! Kara mia princo,
Adiaŭ! Bonan nokton! La anĝeloj
Plej puraj al vi kantu dorman kanton! —
Pro kio batas la tamburo? (Marŝo post la sceno.)

(Eniras Fortinbras, la senditoj de Anglujo kaj aliaj.)

Fortinbras.

Kie
Fariĝis la terura dramo?

Horacio.

Kion
Vi volas vidi? Se ian malĝojon
Aŭ mirindaĵon, tiam ĉesu serĉi.

Fortinbras.

Ho, sangaj faroj! Ho, fiera morto,
Kiela festo estas nun en via
Palac’ eterna, se per unu fojo
Vi tiom da oferoj reĝaj buĉis?

Unua sendito.

Terura vido! Ni kun la sciigoj
El Anglolando venas tro malfrue.
Nun estas surdaj la oreloj, kiuj
Aŭskulti devus la raporton nian,
Ke la ordono estas plenumita,
Ke Rosenkranz kaj Güldenstern ne vivas.
Nu kiu al ni diros: mi vin dankas?

Horacio.

Li certe ne, se li eĉ estus viva;
Ĉar li mortigi ilin ne ordonis.
Sed ĉar rapide post la sanga faro
Revenis vi, (al Fortinbras) vi venke el Polujo,
(al la senditoj) Vi el Anglujo, — tial nun ordonu
Ke oni metu la mortintojn alte
Sur katafalkon antaŭ la popolo
Kaj mi rakontos al la nesciantoj,
Kiele ĉio tio ĉi fariĝis.
Vi aŭdos faktojn sangajn, nenaturajn,
Vi aŭdos pri okazaj juĝofaroj
Kaj pri mortigoj blindaj kaj pri mortoj,
Kaŭzitaj de perfido kaj de ruzo,
Kaj pri insidoj, kiuj returniĝis
Kaj falis sur la kapon de l’ krimuloj.
La tutan veron mi al vi raportos.

Fortinbras.

Rapidas ni aŭskulti. Kaj kunvoku
La regnajn prezentantojn al kunveno!
Mi nun akceptas kun malgaja koro
Feliĉon mian. Sur la danan tronon
Mi havas rajtojn, mi ilin prezentos,
Ĉar nun l’ okazo tion ĉi postulas.

Horacio.

Pri tio ankaŭ ion mi parolos;
Pri tio ĉi raportos mi la voĉon
De tiu, kies voĉon multaj sekvos.
Sed ni rapidu kun la elektado,
Ĉar la spiritoj estas nun ankoraŭ
Tre forte incititaj, kaj intrigoj
De malbonuloj povus nun facile
Elvoki malfeliĉojn kaj konfuzojn.

Fortinbras.

Kvar kapitanoj portu sur la trono
La korpon de Hamleto: se li vivus,
Sur ĝi li certe sidus la plej noble
Kaj la plej reĝe. Ĉe l’ funebra iro
Aperu plene la parad’ milita!
Forprenu nun la korpojn! Tia vido
Konvenus nur al kampo de milito.
Ordonu nun komenci la pafadon!

(Funebra marŝo. Ĉiuj foriras, forportante la mortintojn. Oni aŭdas pafadon.)