Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Infanoj en Torento

Dua libro en la Torento-trilogio

Proksimuma verkojaro: 1934

Kreis la Esperantan tekston: Engholm

UNUA PARTO

I.

Du knabetoj ludis en la sablo. Ili kovris siajn nudajn piedojn per sablo. La malgrandaj, malpuraj manoj alŝovis pli kaj pli, ĝis la piedoj estis tute kovritaj. Poste ili premis kaj glatigis la surfacon de la amasetoj.

La afero estis preta. Singarde kaj kun vigla scivolo en la okuloj ili eltiris la piedojn. Se la eksperimento sukcesis, la malpuraj vizaĝoj ekbrilis, kiam ili rigardis la malgrandajn kavernojn.

Tiamaniere ili konstruis kelojn. Estis simple sed interese. Kaj se tiu ludo perdis sian intereson, restis multaj aliaj.

Estis agrable en la sablejo, kiam la suno brilis sur la somera ĉielo, pli agrable ol en la hejmo. Tie ĉi neniu tiris la harojn, neniu frapis la vangojn, neniu insultis aŭ traktis per malafablaj vortoj.

— Estus bone hejme, se patrino ne estus tia diabla virinaĉo, diris Johano, kaj liaj okuloj medite elrigardis sub la tro granda ĉapo, en kiu lia kapo preskaŭ malaperis.

— Patrino estas bona, respondis Arne, sed patro, patro! Kaj ili parolis pri siaj sortoj kaj venis al la konkludo, ke estus plej bone, se la patro de Johano kaj la patrino de Arne estus iliaj gepatroj.

— Tiel devus esti, komentis Johano. Kaj poste via patro kaj mia patrinaĉo povus vivi kune. Sed ili ne rajtus havi infanojn.

*

Johano kaj Arne ŝatis unu la alian kaj ofte ludis kune. Sed ili ne ĉiam estis solaj en la sablejo. Tien venis ankaŭ Ajna kaj ŝia fratineto Greta, kelkfoje ankaŭ aliaj malgrandaj infanoj. Ajna estis pli aĝa ol la knaboj, kaj la pli aĝaj infanoj ordinare ludis en aliaj lokoj. Sed Ajna devis varti sian fratinon, tial ŝi iris al la sablejo, kiu estis proksime al la hejmo.

Ordinare la knabinoj ludis aparte. Ili kunportis pupojn, kaj per ladaj skatoletoj ili formis kukojn el sablo. Poste ili kuiris kafon kaj pretigis diversajn manĝaĵojn. Tiuj aferoj ne interesis la knabojn.

Kelkfoje ili invitis la knabojn al manĝo aŭ kafotrinkado. La knaboj estis iom ĝenataj, parte pro tio ke Ajna estis pli aĝa, parte pro la manĝo kaj trinkado. Ludi manĝadon kaj trinkadon estis iom ridinde.

Sed fine ili venis. Ajna sidigis ilin ĉe la tablo kaj afable instruis ilin, kiel ili devas konduti. Ne estis interese, sed la knabinoj estis bonaj, kaj ili ja povis iom ludi kun ili.

Post iom da trinkado kaj manĝado ili pli intimiĝis. Ajna proponis, ke oni faru stalon. Ili konsentis, kaj ŝi kondukis ilin al la du altaj piceoj, kiuj staris tuj apud la malgranda sablejo.

Tie troviĝis falintaj picekonusoj sur la tero. Ajna prenis unu el ili. Poste ŝi rompis branĉeton en malgrandajn pecojn kaj premis en la konuson kvar ŝtipetojn. Ŝi starigis ĝin sur la tero, kaj ĉiu povis vidi, ke ĝi estas bovino.

La knaboj kolektis konusojn, kaj post kelkaj momentoj ili reiris al la sablejo kun manoj kaj poŝoj plenaj de bovinoj kaj ĉevaloj. Ajna konstruis belan stalon en la sablo kaj starigis la bovinojn en du vicojn. La ĉevalojn ŝi metis en apartan, apudan staleton.

Nun la knaboj komprenis sen instruo kaj alportis herbon por meti antaŭ la brutojn. Ajna diris, ke tio estas bona, sed tion oni faras nur en la vespero, nome kiam estas somero. Dum la tagoj la bovinoj paŝtas sin en la arbaro. Nun estas mateno, la bovinoj estas melkitaj, kaj oni devas konduki ilin al la paŝtejo ...

*

Kiam la avino aŭ patrino de Ajna kaj Greta vokis ilin, ili tuj sen obstino kaj sen timo iris hejmen. La voko neniam estis akra aŭ timiga. Tio mirigis la knabojn. Ili demandis, ĉu la patrino ne tiras la harojn aŭ vergas ilin.

Tiu demando mirigis la knabinojn. Kial ŝi faru tiel? ili diris. Patrino estas bona. Dum la tagoj ŝi laboras, tiam nur avino estas hejme. Sed ankaŭ ŝi estas bona.

— Sed vi parolas nur pri viaj patrino kaj avino, demandis Arne. La patro estas alia, ĉu ne? Sed Ajna respondis.

— Ni ja ne havas patron. Ĉu vi ne scias tion?

— Vi ne havas patron? ... Tio estas bona por vi.

— Ĉu li mortis? demandis Johano.

— Ne, li ne mortis. Ni neniam havis patron. Patrino ne havas edzon.

*

Iu pli aĝa knabo donacis al Arne lignan ĉevalon. Ĝi estis malnova, unu kruro estis rompita, kaj parte la koloro estis for. Li tuj kuris kun ĝi al Johano, kaj ili kune ĝojis pri la nova ludilo.

Johano posedis malnovan cigarskatolon. Ĝi taŭgus kiel ĉaro. Radojn oni povus fari el fadenbobenoj. Li prenis sian skatolon kiaj du bobenojn, kaj ili iris al la hejmo de Arne. Estis pli trankvile tie. La patro estis en la fabriko, kaj la patrino ne faros skandalon pro ilia malgranda entrepreno.

Estis vespero. La suno jam subiris, kaj estis iom malhele en la ĉambro. La patrino kuŝis, kaj Eta, la fratineto, jam dormis trankvile. Per tranĉilo, martelo kaj najletoj la knaboj komencis labori apud la forno. La laboro okupis ilin tiom, ke ili preskaŭ ne parolis. Kiam ili diris ion, ili flustretis, kvazaŭ temus pri grava sekreto.

Estis malfacila laboro. La ligno facile splitiĝis aŭ rompiĝis, kiam ili volis kunfiksi la diversajn partojn. Tiam ili devis refari la tutan laboron. Tempo pasis, kaj la patrino jam admonis ilin. Johano devus iri hejmen, kaj Arne devus enlitiĝi, estis baldaŭ meze en la nokto. Sed ili ne volis. Post momento ĉio estos preta.

Kaj fine la ĉaro estis konstruita. Fiere ili jungis la ĉevalon al ĝi kaj elprovis sian laboron. Funkciis bonege. Sed jam la dormo tremigis iliajn palpebrojn kaj preskaŭ nuligis la ĝojon.

Restis tamen la dolĉa sento, ke ili sukcesis, kaj la interpromeso, ke ili frumatene renkontos sin en la sablejo.

Tiam iu iris sur la korto. Poste sonis paŝoj en la vestiblo, kaj la pordo malfermiĝis. Estis la patrino de Johano. Ŝi estis osteca, havis tufajn harojn, nigran vizaĝon kaj timigajn okulojn kaj estis vestita senzorge kiel almozulino.

El ŝia buŝo venis torento da vortoj.

— Ha, tie ĉi vi nestas, vi diableto! Dum tuta horo mi serĉis vin ĉie, kaj fine mi kredis, ke la inferulo prenis vin — eble estus plej bone, se li farus. Kaj jen vi estas, fripono, meze en la nokto, kaj ne komprenas, ke vi devas iri hejmen. Sed mi komprenigos al vi! Ŝi kaptis liajn harojn per unu mano, kaj per la alia ŝi donis du fortajn vangofrapojn. La knabo ekkriis, kaj la patrino de Arne intervenis.

— Ne faru skandalon meze en la nokto! Vi vekas la tutan domon per via forta voĉo kaj la krioj de la knabo. Iru hejmen kaj estu trankvila. La knabo faris ja nenion malbonan.

La admono nur kreskigis la koleron de la sinjorino.

— Vi defendas lin, kvankam li tiel kondutis? Malbenita pedikulino! Oni provas eduki siajn infanojn kiel eble plej bone, kaj jen venas tia porkino kaj diras, ke oni devas fermi la buŝon, devas esti trankvila. Zorgu unue pri viaj propraj idaĉoj kaj ne okupu vin pri la elkovaĵo de aliaj! ... Poste ŝi foriris kun Johano, promesante al li terure multe da vergado.

*

Venis la mateno, freŝa kaj kvieta mateno kun brila kaj varmiga suno. Ree la du knaboj kunestis en la sablejo. Ili rigardis unu la alian, kaj Johano ekridetis kontente.

— Ĉu ŝi vergis vin multe?

— Ne, ŝi insultis kaj insultis kaj parolaĉis pri vi kaj via patrino, ĝis ni estis en la litoj. Kaj en la mateno estis nenio.

Estis trankvile kaj bone tie ĉi en la sablejo. La suno karesis per orbrila kaj varma lumo, mole kaj varme metis sin la sablo ĉirkaŭ la piedojn kaj manojn. Antaŭ ili sub la radia matena suno kuŝis longa strato kun ruĝaj, duetaĝaj lignodomoj, similaj unu al la alia kiel pizoj. Tie kaj tie betulo levis sian verdan kronon inter la tegolaj tegmentoj. Floroj brilis en la fenestroj kaj kelkloke estis florbedoj antaŭ la domoj. Sur la kortetoj staris virinoj kaj knabinoj, kiuj vipis tapiŝojn. Sur la perono de la plej proksima domo staris la patrino de Johano kaj lavis ion en kuveto. Johano ekvidis ŝin kaj faris longan nazon al ŝi. Poste li ree ekokupis sin pri siaj aferoj.

Malantaŭ ili estis alta lata barilo, tra kiu oni vidis rekte en la grandan lamenejon. Tie la feroj movis sin tien kaj reen kiel ruĝaj serpentegoj en nigra kaverno. La brikaj tubegoj levis sin alten al la ĉielo kaj senĉese elvomis nubojn da dika fumo. En alia loko la forno de la ŝtalfarejo blekegis kiel timiga bestego kaj elsputis tra la muro gigantan kvaston da fajreroj. El ĉiuj anguloj de la granda industriejo venis senhalta fluo da sonoj.

Muĝis kaj siblis, zumis kaj sonoris, grincis kaj tintis kaj tondris. Ĉiuj tiuj sonoj miksis sin kaj fariĝis iu obtuza, unutona bruado, forta kaj senĉesa zumkanto, kiu tagon post tago akompanis ilian ludon en la sablejo.

Ili komencis ŝarĝi la ĉaron, foje per sablo, foje per ŝtonetoj. La brava ĉevalo trenis la ŝarĝon de unu loko al alia. Poste ili dividis la laboron inter si. Arne ŝarĝis kaj veturigis, Johano deŝarĝis kaj faris iujn misterajn eksperimentojn per la materialo.

Post kelka tempo alvenis Ajna kaj Greta. Ili rigardis la ludon kaj demandis, kion ili faras. Arne klarigis.

— Mi veturigas ferŝtonon kaj karbon al la altforno. Tie laboras Johano. Kaj poste, kiam la fero estos preta, mi veturigos ĝin al la stacio kaj ŝarĝos ĝin sur la vagonaron.

Ajna cerbumis momente kaj poste diris:

— Vi ambaŭ estas laboristoj. Do Greta kaj mi povas labori en la hejmo. Ni kuiros kafon kaj portos ĝin al vi je la kafopaŭzoj. Ni preparos manĝaĵon, kaj kiam estos manĝopaŭzo, vi venos hejmen por manĝi.

La knaboj konsentis, kaj la knabinoj tuj foriris kelkajn paŝojn por mastrumi. Post kelkaj minutoj ili vokis. Estis tempo matenmanĝi. Arne donis fojnon al sia ĉevalo, kaj la du laboristoj iris hejmen kaj eksidis ĉe la pretigita tablo.

Dume la knabinoj donis manĝaĵon ankaŭ al siaj infanoj, la pupoj. Johano rigardis ilin kun intereso, kaj subite li diris — Vi estas tre bonaj patrinoj. Kiam mi estos granda, mi foriros de la hejmo. Mi laboros ĉe la altforno, kaj mi faros propran hejmon. Kaj tiam vi, Ajna, povos esti mia edzino. Vi estas bona patrino kaj ne batas la infanojn, kiel mia patrinaĉo. Ĉu vi volas?

Lia subita propono ne konfuzis Ajnan. Ŝi ankoraŭ prizorgis siajn hejmajn taskojn kaj eĉ ne rigardis lin, kiam ŝi dume respondis:

— Jes, sed vi ne rajtas drinki aŭ interbati kun aliaj viroj aŭ ludi kartojn aŭ fari aliajn tiaĵojn. Kaj vi ne devas blasfemi. Tio estas peko.

Johano dubis pri tio.

— Tion diras ankaŭ patrino. Ŝi diras, ke la diablo prenos min al la infero, se mi blasfemas. Sed patrino blasfemas multe pli ol mi, kaj la diablo ankoraŭ ne prenis ŝin. Kaj same aliaj homoj. Mi ne kredas tion.

— Tamen estas peko. Bonaj homoj ne blasfemas. Kaj ne parolu tiel pri via patrino.

— Ĉu vi kredas, ke mi mensogas? Estas vere. Ŝi estas tia. Sed vi ne fariĝu tia, ĉar tiam mi ne volas havi vin ...

*

Iun matenon, kiam Johano venis al la sablejo, li aspektis malgaja. Sur la vangoj estis spuroj de fluintaj larmoj. Li eksidis en la sablo kaj sendemande klarigis la aferon al Arne.

— Patro mortis. Kaj post kelkaj momentoj li daŭrigis:

— Li mortis de gaso. Ĉe la altforno estas gaso, vi scias. Patro dormis en la nokto, estis difekto sur la tubo, gaso venis, kaj patro mortis.

Poste li eksilentis. Neniu ĝemo venis de li, sed lia kapo estis klinita kun la rigardo al la tero, kaj la larmoj ree komencis flui. Longe li sidis tiel, sen atenti pri io ajn. La ĉagreno de Johano efikis ankaŭ al Arne, kaj li provis iom reĝojigi la amikon. Tial li metis sian ĉevalon sur la genuojn de Johano kaj diris: — Mi donacas la ĉevalon al vi. Ne ploru tiel.

Johano rigardis lin kun miro, la larmoj fluis pli malmulte, kaj sur lian vizaĝon venis esprimo de granda dankemo. Li prenis la ĉevalon kaj premis ĝin al la brusto.

— Vi estas bona, li diris. Dum kelkaj momentoj li turnis la ĉevalon en siaj manoj kaj poste komencis jungi ĝin al la ĉaro.

— Patro estis bona al mi, li dume aldonis. Sed nun patro neniam revenos.

Li komencis ludeti, sed baldaŭ larmoj ree aperis, dum li samtempe forte kunpremis la lipojn.

Nun alvenis Ajna kaj Greta, kaj Arne klarigis al ili, kial Johano malĝojas. Tiam Johano formetis la ĉevalon, la larmoj fluis pli abunde kaj li komencis ĝemeti.

Ajna ekgenuis apud Johano, prenis lian manon kaj karesis ĝin. Poste ŝi prenis la naztukon el la poŝo de sia antaŭtuko kaj viŝis la larmojn de lia vizaĝo.

— Ne ploru tiel, Johano, ŝi diris, kaj ŝia voĉo estis mola de bonvolo. Ni estos bonaj al vi.

Poste ŝi ekstaris kaj pripensis, kion ŝi povas fari por pli konsoli Johanon kaj igi lin forgesi sian malĝojon. Ŝi ekhavis ideon kaj petis Gretan resti trankvile en la sablejo, dum ŝi mem rekuros al la hejmo.

Rapide ŝi forkuris, kaj post malmultaj minutoj ŝi revenis.

— Ni iru hejmen al avinjo, ŝi diris. Avinjo donos al ni sukon kaj kukojn. Venu, Johano! Ŝi prenis lian manon kaj li ekstaris, dum liaj larmoj ree iom sekiĝis kaj lia vizaĝo estis plena de dankemo kiel antaŭe, kiam Arne donis al li la ĉevalon.

— Vi estas bona, li balbutis, vi estas bona! La patrino kaj avino de la knabinoj loĝis sur la unua etaĝo, kaj la infanoj devis suprengrimpi altan kaj krutan ŝtuparon. Kiam Arne kaj Johano venis en la ĉambron, la avino salutis ilin per bonaj vortoj kaj prenis Johanon sur siajn genuojn. Ŝi karesis lian kapon kaj parolis konsole kaj kuraĝige al li.

Tia traktado estis nova al Johano. Ĝi donis iom da konsolo al li sed samtempe ĝenis lin, ĉar li ne sciis, kiel li devas konduti. Ankaŭ Arne miris. Li komprenis, ke la avino faras tion por konsoli Johanon, kaj li ĝojis pro tio.

Tamen ŝiaj karesoj vekis ĉe Arne novajn kaj strangajn sentojn. Li ne povis memori, ke lia patrino iam faris tiel al li. Kaj li neniam vidis patrinon fari tiel al siaj infanoj, se ili ne estis tiel malgrandaj, ke la patrinoj portis ilin sur la brako.

La avino metis sur la sofon kvar tasojn kun frambosuko kaj apud ĉiun unu biskviton kaj du kuketojn. Ajna alportis por Johano kaj Arne du malgrandajn benketojn, Greta eksidis sur margarina kesto, kaj ŝi mem eksidis sur la sofo.

Super la sofo pendis granda kolora bildo en bela kadro. Estis bela viro en longa vesto. Li iris sur deklivo de monto, kaj areto da ŝafoj sekvis lin. Sian dekstran manon li apogis sur alta bastono, kaj sur sia maldekstra brako li portis ŝafeton. Super la verda deklivo kaj la roka supro de la monto estis bele blua ĉielo.

La bildo tre kaptis la intereson de la knaboj, kaj Arne demandis, kion ĝi prezentas.

— Tio estas la bona paŝtisto, klarigis Ajna. La ŝafeto forkuris de la aliaj ŝafoj kaj ne retrovis la vojon. Sed la paŝtisto tre amis ĉiujn ŝafojn, kaj tial li serĉis la ŝafeton, ĝis li trovis ĝin, kaj nun li portas ĝin sur la brako, por ke nenio malbona okazu al ĝi. La knaboj iom meditis pri tio, sed poste Arne deziris ekkoni pli multe pri tiu paŝtisto.

— Kial la paŝtisto havas tiel longajn harojn kaj ne havas ĉapelon? li demandis.

— Tiu paŝtisto estas Jesuo, diris Ajna. Jesuo havis tiel longajn harojn, kaj li ne havis ĉapelon. Kaj same kiel li helpis tiun ŝafeton, kiu forkuris, tiel li helpas ankaŭ la homojn, kiuj pekis kaj estas malfeliĉaj.

Sur la sama muro pendis gitaro. Arne demandis, ĉu Ajna povas ludi kaj kanti. Ajna respondis, ke ŝi ne povas ludi ankoraŭ, ĉar ŝi estas tro malgranda, sed kanti ŝi povas. Ankaŭ Greta povas kanti.

Por ĝojigi la knabojn, kaj precipe la malfeliĉan Johanon, la knabinoj kantis kelkajn kantetojn, infanajn kantetojn pri Jesuo, kiu amas la infanojn. Precipe plaĉis al la knaboj kanto pri negra knabineto, kiu havis la nomon Sara.

Poste la knabinoj montris siajn ludilojn kaj bildkartojn kaj donis klarigojn pri la aliaj bildoj sur la muroj kaj pri la gipsfiguroj sur la komodo. Fine Ajna eltrovis, ke ili ludu lernejon. Ŝi estis instruistino kaj la aliaj estis ŝiaj gelernantoj.

*

Baldaŭ venis nova zorgo al Johano.

— Patrinjo diras, ke ni verŝajne devos transloĝiĝi al la malriĉulejo, li iun tagon sciigis al siaj geamikoj en la sablejo. Arne kaj la knabinoj komprenis la sencon de tio. Ili sciis, ke la malriĉulejo estas loko, al kiu oni sendas homojn, kiuj ne havas kaj ne povas akiri monon por vivteni sin, maljunulojn, malsanulojn, vidvinojn kaj sengepatrajn infanojn. Estas domo, al kiu la homoj ne volas veni.

— Vi certe ne bezonos iri tien, Ajna konsolis. Via plej aĝa frato jam finis la lernejon kaj laboras, kaj poste via fratino ankaŭ povos labori. Ŝi komencos en la lasta klaso aŭtune.

— Tion ili diris, sed Eriko ricevas nur malgrandan salajron, li ja finis la lernejon en la lasta printempo. Lia salajro ne sufiĉas, diras patrino.

— Sed ankaŭ via patrino povos labori, same kiel nia patrino. Tio tamen estas pli bone ol iri en la malriĉulejon.

— Tion diris patrino. Sed ŝi kredis, ke ne estos laboro por ŝi. Sed post kelkaj tagoj la afero jam estis en bona ordo. Johano ridis pro ĝojo, kiam li eksciis pri tio kaj konigis la novaĵon al la geamikoj. Lia patrino ricevis laŭeble laboron en la ĝardeno kaj sur la kampoj same kiel la patrino de la knabinoj. Frue en la matenoj ŝi iris for kaj revenis nur vespere. Pri Johano zorgis la fratino, kaj cetere li mem zorgis pri si, aranĝo kiu tre plaĉis al li.

*

En aŭtuna mateno la patrino de Arne akompanis sian knabon kaj Johanon al la lernejo. La patrino de Johano laboris kaj tial konfidis lin al la najbarino.

Ili venis en grandan, tre altan ĉambron kun malgaja aspekto. Estis tie malgaje brunaj muroj sen ia ajn ornamo. Sur la novpurigita, vasta planko staris longaj vicoj da benkoj en la sama koloro. Same aspektis la orgeno kaj granda ŝranko en la angulo. Apartan koloron havis nur la nigra tabulo, sed ĝi ne faris pli agrablan impreson.

Sed la infanoj ne atentis multe pri tio. Ili rigardis alterne siajn patrinojn kaj la fraŭlinon malantaŭ la tablo kaj atendis la finon de la malgaja kunveno. La fraŭlino notis nomon post nomo, kaj fine ŝi diris, ke ili povas iri hejmen.

Sed frue en la posta mateno ili ree estis en la sama ĉambro. La instruistino ordigis la infanojn apud la benkoj. Kiam ili staris bone, ŝi diris, ke ili faldu la manojn kaj klinu la kapojn. Tiam ŝi preĝis, kaj poste ŝi diris, ke ili eksidu.

Tiam ili komencis turni la kapojn por rigardi unu la alian, kaj kelkaj komencis interparoli. La fraŭlino tuj interrompis ilin kaj klarigis, ke nun ili venis al la lernejo, kaj kiam ili estas en la klasĉambro, ili ne rajtas interparoli, kaj ili ankaŭ devas sidi senmovaj sur siaj lokoj. Laŭ ŝia ordono ili metis la manojn sur la benkojn kaj faldis ilin. Ŝi eksidis malantaŭ sia tablo, kaj ili direktis siajn okulojn al ŝi.

Ŝi estis juna, rozvanga kaj bele vestita. Tio estis bona, ĉar ĉio alia en la ĉambro aspektis malgaja kaj seninteresa. Obee ili rigardis al ŝi kaj detale ekzamenis ŝian vizaĝon, ŝiajn harojn kaj veston, la kolĉenon, la manojn sur la tablo kaj la piedojn sub ĝi.

Dume ŝi komencis rakonti, kiel Dio kreis la teron kaj ĉion, kio estas sur ĝi. Ankaŭ ŝia parolmaniero kaj prononco kaptis ilian intereson, ĉar ŝi ne parolis tiel kiel la infanoj kaj iliaj gepatroj. Ŝi rakontis simple kaj klare, tiam kaj tiam farante demandon. Fininte la rakonton ŝi demandis pri la rakontitaj aferoj.

Sed jam la dua horo fariĝis enua al kelkaj. Tuj post la eksido Johano levis sin kaj diris laŭte kaj malkontente:

— Nun mi iros hejmen. La fraŭlino klarigis al li, ke li ne rajtas fari tion. Kiam li tamen volis iri, ŝi prenis liajn ŝultrojn kaj sidigis lin.

— Tio estas diabla maniero! diris Johano, kaj lia mieno fariĝis ankoraŭ pli malkontenta.

— Kion vi diras? la fraŭlino demandis, kaj en ŝian vizaĝon venis esprimo de konsterno kaj severo.

— Mi diras, ke estas diabla maniero, Johano obstine ripetis.

— Ĉu vi scias, kion vi nun diris? la instruistino severe demandis. Ĉu vi scias, ke vi blasfemis? Johano subite komprenis sian eraron kaj ruĝiĝis. Li tute forgesis, ke ne estas dece blasfemi en la lernejo. Tion diris patrino kaj ankaŭ kelkaj el la kamaradoj.

— Kie vi lernis blasfemi? Johano neniel pensis pri respondo, sed la demando tamen vekis imagojn pri blasfemantaj homoj. Blasfemis ĉiuj homoj, kiujn li konis, ĉiuj krom kelkaj virinoj kaj kelkaj religiuloj. Same inter la infanoj. Nur kelkaj knabinoj kaj kelkaj filoj de religiuloj ne blasfemis.

— Sed nun aŭskultu bone, Johano. Estas tre malbele blasfemi, kaj estas granda peko kontraŭ Dio. Kaj tial estas malpermesite blasfemi. Memoru tion, kaj ne parolu plu tiel. Se vi parolos tiel ankoraŭfoje, mi devos puni vin.

Sed dum la eliro post la leciono, knabo venis antaŭ lin, kiam li volis preni sian ĉapon. Johano tuj eligis kelkajn fortajn vortojn, kaj preskaŭ sammomente li ekpensis, ke li ne devas fari tion, ĉar la instruistino staras proksime.

Sed estis jam tro malfrue. Ŝi aŭdis la vortojn, kaj ŝi tuj kaptis lian brakon kaj rekondukis lin en la klasĉambron.

— Ĉu vi memoras, kion mi diris al vi en la komenco de la leciono? Mi tre malĝojas, ke vi ree blasfemis, kaj ke mi do devas vin puni.

Ŝi donis al li fortan vangofrapon. Poste ŝi lin admonis — Mi esperas, ke vi de nun memoros, ke vi ne blasfemu.

*

Proksimiĝis la vintromezo. La tagoj estis mallongaj, la lumo malforta. La somera koloro paliĝis sur la vangoj de la malgrandaj gelernantoj, kaj ili sidis malviglaj kaj lacaj en siaj benkoj. Ekstere ĉion envolvis peza, senmova nebulo. En la klasĉambro la lampoj lumis de mateno ĝis vespero.

Venis la lasta tago de la aŭtuna instruperiodo. Kiam la gelernantoj vicigis sin en la koridoro kaj marŝis en la klasĉambron, la pensoj pri libertempo kaj kristnasko plenigis ilin per kreviga ĝojo, kiu forigis ilian vintran inerton.

Ili kantis la kristnaskan psalmon, kaj pro la fintago kaj la kristnasko, la instruistino faris pli longan preĝon ol ordinare. Poste ŝi eksidis malantaŭ sia tablo kaj faldis la manojn same kiel la infanoj. Ŝi portis tute novan grizan vintroveston, kiu altiris admirajn rigardojn de la infanoj.

Ŝi demandis, ĉu ili scias, kial oni havas la kristnaskofeston. Iu donis kontentigan respondon, kaj poste ŝi rakontis pri la naskiĝo de Jesuo. Estis bela rakonto, kaj la infanoj aŭskultis atente kaj silente.

Dum longa, longa tempo la homoj estis malbonaj kaj pekis kontraŭ Dio, diris la instruistino. Ofte ili faris malbonon unu al la alia, kiel la infanoj jam aŭdis en la bibliaj rakontoj, ofte ili adoris idolojn. Sed nun Dio volis savi la homaron de la malbono, volis instrui al la homoj, ke ili vivu en paco kaj amo. Por doni tiun instruon li sendis Jesuon en la mondon.

— La homoj ĝojas pro tio, ke Jesuo venis en la mondon kaj instruis amon kaj pacon, kaj tial ni festas ĉiujare la memoron de lia naskiĝo. Kaj tial kristnasko estas la plej granda kaj ĝojoplena el ĉiuj festoj.

Poste ŝi komencis demandi kaj rakonti pri la solenado de la festo kaj pri la kristnaskaj kutimoj. Kvankam kelkaj el la infanoj mem neniam havis kristnaskajn arbetojn, ili tamen sciis, ke oni devas havi tiajn, por ke la vera kristnaska ĝojo venu al la infanoj de la hejmo. Kvankam multaj neniam ricevis kristnaskodonacojn, ili tamen aŭdis pri tiaj donacoj. Ili sciis ankaŭ pri la frumatena soleno en la preĝejo, pri la multaj radiantaj lampoj en la domo de Dio kaj pri la belaj vestoj de la pastroj.

Kiam la infanoj ne povis bone respondi, la instruistino mem rakontis. Ŝi rakontis, kiel feliĉaj estas la gepatroj, kaj kiel feliĉaj estas la infanoj, kiel la gepatroj amas la infanojn kaj la infanoj la gepatrojn. Dum tiu sankta festo ĉiu pensas pri la amo de Jesuo. Ĉiu volas esti bona kaj doni ĝojon al la parencoj kaj al ĉiuj aliaj homoj. Por ke neniu estu malgaja, la homoj en bona stato donacas monon, vestojn aŭ manĝaĵon al la malriĉuloj.

Estis tre bela priskribo pri la kristnasko. La okuloj de la infanoj brilis pro la ĝojo, kiun donis al ili la belaj imagoj.

*

Antaŭ kristnasko la vetero pliboniĝis. Venis iom da neĝo, kaj poste la nuboj malaperis. Post longa tempo en griza nebulo oni ree ekvidis la bluan ĉielon. Malproksime en la sudo la suno ekbrilis super la neĝokovritaj arboj.

Tiam fariĝis gaja vivo en la sablejo. La infanoj iris tien, kaj per siaj sledetoj ili veturis malsupren sur la malgrandaj deklivoj.

Ili ne pensis plu pri lernejo. Nur Arne kelkfoje pensis pri la instruhoro, kiam la instruistino parolis tiel bele pri la kristnasko. Tiam naskiĝis ĉe li la penso, ke li donu kristnaskodonacojn al siaj gepatroj kaj fratino. Tiu penso fariĝis pli kaj pli firma, kaj li sentis grandan plezuron, kiam li pensis pri la surprizo kaj ĝojo de la gepatroj.

— Ĉu vi donos kristnaskodonacon al via patrino? li demandis Johanon.

— Kristnaskodonacon al patrino? Ne ...

— Se vi donus, via patrino certe ĝojus, diris Ajna. Tiam ŝi komprenus, ke vi amas ŝin, kaj eble ŝi fariĝus pli bona al vi.

— Mi ne amas patrinon.

— Sed vi tamen volas esti afabla al ŝi, ĉu ne?

Johano ne respondis.

— Kaj se vi donacos al ŝi, ŝi komprenos, ke vi volas esti afabla, kaj poste ŝi estos afabla al vi.

— Tion mi ne kredas. Cetere mi ne havas eĉ unu moneron. Kiel mi do havigu donacon? Ajna tamen ne rezignis.

— Se vi petus Erikon, vi certe ricevus kelkajn oerojn de li. Vi almenaŭ povus aĉeti kristnaskan karton kaj skribi bele sur ĝi kaj donaci ĝin al via patrino. Se vi volas, mi montros al vi, kiel vi skribu.

Johano ne montris intereson por la afero, sed fine Ajna tamen sukcesis persvadi lin.

*

Arne posedis ŝparujon. Ĝi havis formon de leterkesto kaj estis bele pentrita. En ĝi kuŝis multaj moneroj, kiujn li ricevis de bona onklo, frato de la patrino, kiam tiu kelkafoje vizitis ilin.

Por tiu mono li intencis aĉeti la donacojn. Jam li elprenis kelkfoje la monon, zorge ĝin kalkulis kaj pripensis, kion li aĉetu.

Sed atendis lin malagrabla surprizo, kiam li fine prenis la leterkeston de la komodo por iri al la vendejo kun sia mono. Ĉiuj arĝentaj moneroj estis for kaj el la kupraj restis nur kelkaj.

— Patrino, patrino, la mono estas for! li ekkriis per plorsufokita voĉo, kaj grandaj larmoj falis sur liajn vangojn.

Je lia krio la patrino venis el la kuirejo en la ĉambron, kie li estis. Ŝia vizaĝo fariĝis malgaja, kaj ŝi rigardis lin kompate. — Kie estas mia mono? li balbutis inter la plorĝemoj.

— Ne ploru, ŝi diris milde, konsoleme. Al patro mankis mono, kaj tiam li pruntis de vi. Sed li baldaŭ redonos, li diris.

La patrino eliris, kaj li estis sola en sia ĉagreno. Nun li do ne povos aĉeti kristnaskodonacojn, kaj la kristnasko tute ne estos tia, kia ĝi antaŭ nelonge estis en lia imago. Li nenion povos donaci, kaj pri tio li pensos dum la tuta kristnasko.

Fine la ploro haltis, kaj kun malgaja mieno li iris en la kuirejon al la patrino.

— Sed kial patro ne diris al mi, ke li volas prunti la monon? li demandis. Kial li ne diris tion al mi? Ŝi ne respondis tuj. Kiam li fojon post fojo ripetis tion, ŝi fine diris, ke li eble ne pensis pri tio, aŭ ke li eble volas redoni la monon tre baldaŭ; kaj tial ne volis paroli pri la afero.

Tuj poste venis la patro. Kiam li vidis la malgajan vizaĝon de Arne, li demandis, kio okazis. La patrino rakontis, ke Arne ploris kaj estas malgaja pro tio, ke lia mono estas for.

— Ne ploraĉu pro tio: la patro diris kun seka rido. Mankis al mi mono, kaj tiam mi pruntis de vi. Estas ja tute klara afero. La monon mi baldaŭ redonos.

Tio ne donis konsolon al Arne. Li tamen ne rericevos la monon hodiaŭ, kaj hodiaŭ li devos aĉeti la donacojn. Malgaje li meditis pri sia frakasita revo.

Subite ekbrilis al li eta radio de espero. Se li klarigus la aferon al la patro, tiu eble komprenus, kiel grava ĝi estas. Eble li povus iamaniere aranĝi tiel, ke li jam hodiaŭ povus redoni la monon.

— Kial vi ne diris, ke vi volas prunti la monon? Por tiu mono mi volis aĉeti kristnaskajn donacojn por vi kaj patrino kaj Eta. Nun mi ne povas ... La patro brue ekridis.

— Kristnaskajn donacojn! Kion tio signifas? Kiu inspiris al vi tian stultaĵon?

— La instruistino parolis pri kristnasko kaj kristnaskaj donacoj, kaj tiam mi ekpensis, ke ankaŭ mi donos ...

— Aha, tiajn aferojn vi lernas en la lernejo! Sed jen mi diras al vi, ke ni estas malriĉaj homoj, kaj tiaj kutimoj ne konvenas al ni. Cetere tia donacado estas stulta infanaĵo. Vi ricevas de mi vestojn kaj manĝon kaj ĉion dum la tuta jaro, kvankam ... Nu, sufiĉas.

— Sed mi ne volas havi donacon, mi volis doni!

Arne diris mallaŭte kaj per petanta voĉo.

— Nu nu, bone. Sed mi bezonis la monon. Vi ja pruntis la monon al mi, pensu ke tio estas via kristnaska donaco al mi! Nun ne parolu plu pri tio.

La patro de Arne estis libera en la kristnaskovespero. Li estis alportinta kristnaskan arbeton, sur kiu la patrino fiksis kandelojn, pomojn, kolorajn paperojn kaj aliajn belajn objektojn. La patrino faris ankaŭ diversajn aliajn preparojn por la festo. Sed al Arne tiuj preparoj estis tute seninteresaj.

La patro havis brandobotelon en la ŝranko. Ree kaj ree li iris al la ŝranko, verŝis brandon en glason kaj trinkis. Kiam ili estis manĝintaj kaj iris en la ĉambron por bruligi la kandelojn de la arbeto, li jam estis ebria.

La patrino bruligis la kandelojn, kaj ili eksidis por rigardi. Neniu diris ion. Nun estas la tempo, kiam patro devus laŭtlegi la rakonton pri la naskiĝo de Jesuo, pensis Arne subite. Vole-nevole li pensis pri tio, kion diris la instruistino pri la solenado de la kristnaska festo. Sed nun patro tute ne povus legi ... kaj se li ne estus ebria, li tamen ne volus.

Li rigardis la blankajn kandeletojn, kaj iliaj tremantaj flametoj kaj la tuta kristnaskarbeto kaj la kristnasko mem ŝajnis al li korpreme melankoliaj. Ordinara labortago estus multe pli bona.

Li rigardis la patrinon. Ŝia vizaĝo estis laca kaj malgaja. Ankaŭ ŝi rigardis la arbeton, sed ŝi aspektis, kvazaŭ ŝi pro malgajaj pensoj nenion vidus. Apud ŝi sidis Eta. Unue ŝi rigardis la kandelojn kun admirobrilaj okuloj, sed baldaŭ ŝi komencis oscedi kaj klinis sian kapon al la brako de la patrino. La patro sidis en la brakseĝo apud tableto, sur kiu staris cindrujo. Li mallerte tenis cigaron inter siaj fingroj. Tiam kaj tiam li metis ĝin al la buŝo kaj suĉis, sed venis tre malmulte da fumo. Unue li ne rimarkis tion, ĉar li estis tre ebria. Poste li plurfoje provis ĝin bruligi, sed ne sukcesis. Tiam li subite komencis blasfemi, ĵetis la cigaron en la cindrujon kaj bruligis novan. Tiu cigaro donis multan fumon, kaj la fumo iom vekis lin el lia inerta stato.

Li turnis la okulojn al sia familio, kaj lia vizaĝo esprimis rikanan malŝaton. Dum minutoj kuŝis malagrabla rideto sur la lipoj. Arne kaŝe rigardis lin, kaj la aspekto de la patro vekis ĉe li tiom da abomeno, ke li volis forkuri, sed li ne kuraĝis. Ploremo sufoke kunpremis lian gorĝon, sed li kunmordis la dentojn kaj silentis, ĉar li timis la patron.

Fine la patro komencis sin movi, kaj el lia gorĝo venis rikana, malagrabla rido.

— Kial vi sidas tiel silentaj kaj malgajaj? li demandis. Vi ne parolas al mi, kaj vi ne rigardas min! Sed mi komprenas, mi komprenas! Vi kredas, ke mi estas ebria, kaj vi malŝatas min. Tial vi ne parolas. Vere belaj kristnaskaj manieroj! Li subite elkriis teruran blasfemon kaj ŝanceliĝe ekstaris.

— Diru ion, respondu al mi, ĉar alie la diablo vin prenos! Li aspektis terure kolera, kaj Arne nevole ekkriis. La fratineto jam dormis, kaj tial ne rimarkis la aferon. Je la ekkrio li turnis sin al Arne. Dum kelkaj momentoj li silentis, kaj ŝajnis, ke li provas memorigi al si ion. Poste lia malagrabla rido ree eksonis.

— Aha, vi diablido, ĉu vi kredas, ke mi ne scias, kiu vi estas?

Kaj vi volis doni kristnaskodonacon al mi! Hahaha! Vi volis havi donacon de mi, vi diablido! Dum la tuta jaro vi ricevas vestojn kaj manĝaĵon kaj ĉion, kvankam ne estas mia devo doni tion al fremdaj idoj. Iru al via propra patro kaj petu pri kristnaskaj donacoj, sed ne venu al mi! La patrino ekstaris kaj metis sian manon sur lian brakon.

— Karlo, Karlo, ne parolu tiel! ŝi diris kun tremanta kaj arde petanta voĉo. Li forskuis ŝin per forta brakmovo kaj fariĝis ankoraŭ pli kolera.

— Ĉu mi ne rajtas paroli kaj diri la veron en mia propra domo! Diablaj idiotoj vi estas!

Li ree turnis sin al Arne.

— Ĉu vi volas havi kristnaskodonacojn, ĉu vi volas? Nur diru! Lia vizaĝo ekflamis de kolerego, kaj li etendis siajn brakojn por kapti la knabon.

En la lasta momento Arne kun rapida movo klinis sin kaj forkuris sub la brako de la patro, kiu pro la ebrio movis sin mallerte. Pelata de timo kaj abomeno, li kuris tra la kuirejo, malfermis la pordon kaj saltis eksteren.

Li rigardis nek malantaŭen nek flanken kaj ne atentis pri la direkto. Regis lin neklara kaj terura sento, kiu estis pli forta kaj pli malagrabla ol nura timo pro vangofrapoj kaj vergado. Li kuris kiel eble plej rapide, nekonscia pri celo kaj senco.

Subite li ekhaltis. Antaŭ li levis sin la alta latbarilo de la industriejo kaj baris lian vojon en tiu direkto. Nur nun li rigardis malantaŭ sin. Kiam li vidis, ke neniu lin sekvas, li iom trankviliĝis. Li reiris kelkajn paŝojn kaj haltis sub la altaj piceoj.

Liaj okuloj estis plenaj de larmoj, kaj kiam li okaze levis la rigardon al la brilanta plenluno, li ekvidis ion belan. Vidata tra la larmoj la lumo montris sin kiel amaso da belbrilaj kaj multkoloraj radioj, kiuj tremis kaj dancis en mirinda lumludo.

Li provis rigardi fikse kaj haltigi la tremadon de la radioj, por ke li povu pli longe rigardi iliajn belajn kolorojn. Momente li sukcesis, sed tuj la larmoj en liaj okuloj ektremis kaj la radioj rekomencis sian ludon.

Li forviŝis la larmojn kaj rigardis ĉirkaŭen. Sur la tero kuŝis netuŝita tavoleto da nova neĝo. La neĝokristaloj brilis kiel radiantaj steletoj. La salikaj arbustoj kaj la graciaj branĉoj de la betuloj estis kovritaj per brilaj haretoj de prujno. Nigra kaj kvieta fluis la rivero sude de la sablejo, kaj la lunlumo kuŝis sur ĝi kiel ora vojeto.

Li tute forgesis ĉion, kio ĵus okazis. Estis tiel silente, tiel mirinde bele. Kun retenita spiro li rigardis kaj rigardis. Estis kvazaŭ io nevidebla kaptus lin per feliĉiga, kortremiga ĉirkaŭpreno kaj portus lin alten kaj malproksimen, kiel la birdoj flugas ... Baldaŭ li tamen eksentis la malvarmon, kaj kiam li ekvidis la patrinon antaŭ la hejma pordo, li reiris al ŝi. Li ekmemoris pri la patro, pri liaj strangaj vortoj kaj lia timiga konduto. Sed tiujn pensojn tuj forigis la animpleniga travivaĵo apud la sablejo. Certe tiel sentis la paŝtistoj sur la herbejoj apud Betleĥemo, kiam en la nokto aperis la anĝeloj de Dio.

— Kien vi kuris? la patrino demandis plorvoĉe kaj kompate. Vi tuj devas enveni, alie vi malvarmumos.

— Sed mi ja ne povas eniri, pro patro.

— Li ekkuŝis sur la sofo en la ĉambro kaj eble jam dormas. Kiam mi vekos lin por enlitiĝo, li ne memoros plu pri la afero. Li ja estas ebria. Mi fermis la pordon inter la kuirejo kaj la ĉambro, kaj vi ne bezonas timi.

Ili eniris, kaj la patrino tuj komencis aranĝi la liton por Arne.

Ŝi konsterniĝis, kiam ŝi rigardis lian vizaĝon. Estis spuroj de larmoj en la okuloj kaj sur la vangoj, sed samtempe ĝi havis esprimon de serena kaj profunda feliĉo. Liaj okuloj forte brilis, kaj la buŝo estis duone malfermita, kvazaŭ li vidus ion rave belan.

— Kio okazis al vi? ŝi demandis mire kaj maltrankvile.

— Estis tiel bele, li diris. Neniam mi vidis ion tiel belan. Ŝi ne bone komprenis, kion li volas diri per tio, kaj ŝi fariĝis ankoraŭ pli maltrankvila.

— Eble vi estas malsana, vi malvarmumis, kiam vi estis ekstere?

— Ne, ne, mi tute ne estas malsana.

Ree li ekmemoris pri la vortoj de la patro.

— Patrino, patro diris, ke mi iru al mia propra patro. Ĉu li do ne estas mia patro? Ŝi rigardis lin malgaje kaj diris flustre:

— Ni nun ne parolu plu. Patro povus vekiĝi. Iru en la liton. Mi rakontos al vi poste.

*

Kiam li vekiĝis en la posta mateno, la taglumo jam venkis la persistan vintrokrepuskon. Tra la fenestro li vidis palan lumstrion brili sur la supro de prujnokovrita betulo malproksime sur la bordo de la rivero. La travivaĵoj de la pasinta vespero revekiĝis en lia interno.

Estis trankvile kaj agrable nun. La fajro murmuris hejmece en la forno, kaj la sono de kuiranta poto sonis kvazaŭ amika babileto. Patro jam estis en sia laboro, Eta dormis, kaj patrino sidis apud la fenestro kaj legis gazeton.

Kiam li pensis pri la pasinta vespero kaj ĝiaj malagrablaĵoj, vekiĝis en li deziro iri al Ajna kaj ludi kun ŝi. Ajna ĉiam estis afabla kaj bona. Certe estus agrable esti kun ŝi.

En la posta momento li ekmemoris, ke patrino devas klarigi al li la strangan aferon rilate lian patron.

— Patrino, venu al mi! Ŝi iris al lia lito, kaj li petis ŝin eksidi sur la litrando.

— Vi promesis paroli al mi pri mia patro. Nun faru tion. Ŝi provis eviti rektajn respondojn, sed li insiste ripetis sian demandon. Fine ŝi klarigis al li, ke ŝi antaŭ la edziniĝo kun lia nuna patro konis alian viron, kaj tiu nun loĝas en alia, malproksima loko. Ili ne fariĝis geedzoj, kaj jam antaŭ la naskiĝo de Arne tiu viro forveturis de la hejmloko.

— Ĉu li estis bona homo? Arne medite demandis.

— Jes, li estis bona ... sed ne tute. Li ja tamen forveturis kaj lasis nin solaj.

— Ĉu vi kredas, ke estus pli bone, se ni estus kun li anstataŭ kun mia nuna patro? Ŝiaj lipoj momente tremetis.

— Mi ne scias ... Eble estus pli bone, eble estus same. La interparoleto finiĝis. Poste Arne ree memoris pri Ajna.

— Patrino, mi volas iri al Ajna kaj Greta hodiaŭ kaj ludi kun ili.

— Estas kristnaskotago hodiaŭ. Tiam oni ordinare ne faras vizitojn por ne ĝeni dum la festo.

Kiam li insiste petis, ŝi tamen fine permesis. Li tuj saltis el la lito kaj komencis sin vesti.

Sur la strato li renkontis Johanon, kiu trenis post si sian sledeton. Li iris al dekliva strato por veturi tie, kaj li demandis, ĉu Arne volas kuniri. Arne diris, ke li iras al Ajna kaj Greta.

— Ĉu via patro estis malbona al vi hieraŭ? Johano poste demandis. Patrino rakontis. Viaj najbaroj aŭdis tra la muro, kiel li furiozis kaj diris al vi, ke vi iru al via propra patro.

Arne sentis piketon de honto.

— Li ja estis ebria, li diris.

— Ĉu li ne estas via vera patro? — Ne, li ne estas. Patrino rakontis al mi nur hodiaŭ. — Vi povas ĝoji, ke li ne estas via vera patro.

Arne havis la senton, ke la kamaradoj eble mokos lin, se ili ekscios pri tiu afero, kaj tial li petis Johanon ne paroli pri ĝi al iu.

— Estu trankvila. Mi ne estas klaĉulo.

Kaj poste li aldonis:

— Ĉu vi donis kristnaskodonacojn al Eta kaj viaj gepatroj?

— Ne, patro prenis ĉiun monon en mia ŝparujo, kaj tial nenion mi povis aĉeti. Sed li diris, ke li redonos la monon poste. Ĉu vi donis karton al via patrino.

— Jes.

— Kion ŝi diris?

— Ŝi ĝojis kaj dankis, sed ion alian ŝi ne diris.

*

Post tiu tempo Arne pli multe ludis kun Ajna kaj ŝia fratino ol kun la kamaradoj. Liaj kamaradoj en la posttagmezoj renkontiĝis por ludi sur la kortoj aŭ aliloke. Kiam ili eksciis, ke Arne ludas kun Ajna kaj Greta, ili mokis lin. En la lernejo ili rikane ridis al li kaj diris, ke li estas fianĉo de Ajna. Por inciti lin ili ankaŭ diris fantaziajn kaj malbelajn aferojn pri li kaj Ajna. Estis malagrable al li, kiam li estis kun ili, sed cetere li ne atentis pri ilia babilo.

Kun Johano li tamen ofte kunestis, kaj kelkfoje tiu estis kun li ĉe la knabinoj.

Ajna tre ŝatis desegni kaj havis farbokretojn kaj akvofarbojn. Ankaŭ Arne baldaŭ interesiĝis pri tiuj aferoj, kaj ofte ili pasigis la tutajn vesperojn apud malgranda tablo, kiu estis kovrita per paperoj, krajonoj, farbokretoj kaj aliaj necesaĵoj. Arne montris grandan talenton por tiuj okupoj, kaj lia intereso tiom kreskis, ke li plej ofte ne volis partopreni aliajn ludojn.

Iam en la printempo Ajna diris al li, ke li kunvenu al la dimanĉa lernejo. Li konsentis fari tion, sed volis kunvenigi ankaŭ Johanon.

La propono ne plaĉis al Johano. Li estis farinta al si fiŝvergon, kaj pasigis la vesperojn kaj tutajn dimanĉojn ĉe la rivero. Kelkfoje li estis tute sola, kelkfoje en okaza akompano de kelkaj aliaj silentaj aŭ singarde flustrantaj kamaradoj, kiuj medite kaj en trankvila atendo rigardis la flosetojn de siaj fadenoj.

— Mi diras al vi, ke estas multe pli agrable ĉe la rivero. Estus pli bone, ke vi irus kun mi ol en la dimanĉan lernejon. Cetere mi ne ŝatas iri tien. Se mi iras al lernejo ses tagojn en la semajno, mi volas esti libera almenaŭ dimanĉe.

Tiu rezonado ŝajnis al Arne tute prava kaj iom malgrandigis lian intereson por la afero. Li tamen kuniris, ĉar li ne volis rompi sian promeson al Ajna. Li estis ankaŭ scivola pri la vivo en tiu lernejo.

Estis brila mateno en majo. Ili iris laŭ sia propra longa strato, kie infanoj ludis sur la kortoj kaj dimanĉvestitaj laboristoj sidis babilante sur la benkoj antaŭ la pordoj. El la malfermitaj fenestroj venis odoro de preparata manĝaĵo. Same estis ĉe apudaj kaj transversaj stratoj. Sur la florbedoj brilis kelkloke la ruĝaj kapoj de tulipoj, kelkloke aliaj bulbaj floroj kun blua aŭ blanka koloroj. Reviviĝis kaj komencis verdiĝi arbustoj kaj aliaj kreskaĵoj, kiuj dormis dum la vintro, kaj la delikata verdo de la betuloj alte super la kapoj ŝvebis kiel graciaj vualoj sub la bluega ĉielo. Paseroj saltetis kiel stratbuboj en la polvo, motaciloj kun tremantaj vostoj belpaŝetis kiel junaj fraŭlinoj, kaj fringoj kaj sturnoj faris koncerton inter la novnaskitaj folioj de la betuloj.

Post la fino de la longa strato ili venis al arbaro de maldense starantaj betuloj kun altaj kaj kretoblankaj trunkoj. Ankaŭ ili portis la delikatan teksaĵon de frua printempo, kaj la kantado de la birdoj kaskade plenigis la aeron per vibrantaj tonoj.

Sur la tero etendis sin tra la tuta arbaro tapiŝo de blankaj anemonoj, miloj kaj miloj da floretoj, kiuj trabreĉis la tavolon de grizbrunaj, mortintaj herboj kaj levis siajn verdajn foliojn kaj neĝoblankajn kapojn al la suno.

Kiam Arne ekvidis la florojn, li malrapidigis siajn paŝojn, kaj baldaŭ haltis.

— Mi volas resti tie ĉi kaj rigardi la florojn, li diris. Ni povos iri al la dimanĉa lernejo alian fojon.

Sed Ajna diris, ke li devas kuniri. Kune kun aliaj infanoj, kiuj nun venis, ili pluiris sur la vojo. Baldaŭ ili venis al ruĝa, ligna domo kun multaj kaj altaj fenestroj. Ĝi iom similis al lernejo.

— Tio estas preĝejo de unu parto de la religiuloj, diris Ajna, kaj tie estas pli agrable ol en la vera preĝejo.

Antaŭ la fermita pordo atendis multaj infanoj, la knaboj en helaj, someraj bluzoj kaj la knabinoj en maldikaj, freŝkoloraj robetoj. Ĉiuj havis malgrandajn tekstlibrojn en la manoj.

Venis du viroj. Unu estis nealta kaj havis mallongan ruĝetan barbon, la alia estis alta kaj lia barbo longa kaj nigra. Ili salutis afable kaj malfermis la pordon.

Ili venis en grandan salonon kun multaj benkoj ambaŭflanke de meza trairejo. En angulo staris alta fera forno. Flanke de malgranda pupitro en la fono troviĝis orgeno. Alte sur la fona muro estis granda, nigra tabulo kun blankaj literoj: Jesuo bonvenigas vin.

Post kanto kaj preĝo la leciono komenciĝis. Ĝi plaĉis al Arne. La viro kun la ruĝeta barbo instruis. Li parolis simple kaj tute nature kiel aliaj homoj, ne tiel digne kaj tede kiel la instruistino. Kiam la instruistino parolis pri la bibliaj figuroj, oni povis bone kompreni kaj imagi ĉion, sed estis kvazaŭ rakonto pri fremda mondo. Kiam tiu viro parolis, oni ricevis la impreson, ke Jesuo kaj la anĝeloj kaj Moseo kaj Davido kaj ĉiuj aliaj bibliaj personoj estas liaj intimaj konatoj, kiujn li renkontas preskaŭ ĉiutage.

Plej multaj infanoj estis pli atentemaj ol en la ordinara lernejo. Kiam la instruisto ion demandis, ĉiu tuj levis sian manon. Nur kelkaj iom pli aĝaj knaboj estis foje okupitaj de siaj privataj aferoj malantaŭ la dorsoj de aliaj, sed ili ne faris bruon.

Post la leciono ili ree kantis. Poste la alia instruisto faris rakonton, kaj antaŭ la fino la infanoj ricevis gazetojn kun rakontoj kaj bildoj.

Elirinte la infanoj komencis rigardi siajn gazetojn kaj interbabilis. Dume la instruistoj preterpasis ilin kaj baldaŭ malaperis.

Arne iris kune kun Ajna, tre malrapide, ĉar li volis bone rigardi la florojn, por ke li povu fari bildon hejme ĉe Ajna.

Subite kelkaj knaboj el la mezaj kaj altaj klasoj de la lernejo venis inter lin kaj Ajnan kaj faris rondon ĉirkaŭ li.

Arne konis ilin el la lernejo. El ili unu estis filo de la ruĝbarba instruisto, du estis filoj de la nigrobarba. Ankaŭ kelkaj aliaj ĉeestis.

Tiuj knaboj ordinare estis sufiĉe ĝentilmanieraj. Ili ne timigis aŭ batis kaj neniam blasfemis. Sed ili tre multe parolis pri la intimaj korpopartoj de viroj kaj virinoj kaj pri aliaj tiaj aferoj.

— Ĉu Ajna vere estas via fianĉino? demandis Petro, la pli aĝa el la du filoj de la nigrobarba instruisto.

Arne silentis kaj volis foriri, sed ili baris lian vojon.

— Tion vi ja povas diri al ni! aldonis Paŭlo, lia frato. Pro tio vi ja ne bezonas honti.

Arne silentis.

— Oni diras, ke vi kuŝis kun ŝi inter la arbustoj apud la sablejo, daŭrigis Petro. Rakontu al ni, ĉu tio estas vero! Ajna staris tuj apude kaj aŭdis ĉion. Ŝi ekkoleris, la vangoj flamis ruĝe, kaj estis larmoj en ŝiaj okuloj.

— Lasu lin! ŝi diris ordone. Vi estas stultaj, estas malĝentilaj. Kion dirus via patro, se mi rakontus al li, ke vi parolas tiel? Ili nur ridis al ŝi.

— Ĉu ne estas vere? ili demandis.

Poste ili ree turnis sin al Arne.

— Ĉu vi iam diris la vorton — ? Petro demandis, dirante vulgaran nomon de virina seksorgano.

La knaboj parolis tute afable kaj sen ia ajn minaco en la voĉo. Arne fartis tre malbone. Li havis deziron bati ilin, sed li estis tro malforta kompare al ili. Li volis plori kaj krii por helpo por liberiĝi de ili, sed samtempe li hontis uzi tiajn rimedojn. Tial li persiste silentis kaj rigardis al la tero.

— Vi estas strangulo, diris Paŭlo. Diru almenaŭ tiun vorton, kaj poste vi povos iri.

Ajna provis silentigi ilin, sed estis vane. Ili same insiste kaj same afablatone ripetis siajn demandojn kaj instigojn.

Fine Arne ne eltenis plu. Liaj lipoj komencis tremi, kaj larmoj aperis en la okuloj. Tiam Harry, la filo de la ruĝbarba instruisto, finis la aferon.

— Ne ploru! Ni ja ne volas fari malbonon al vi. Knaboj, lasu lin! Li ja ne volas.

Ili lasis lin foriri, sed samtempe Petro diris:

— Ĉu vere vi hontas diri tiun vorton! Tamen vi jam estas granda knabo kaj vizitas la lernejon. Strangulo vi estas.

Ajna kaj Arne rapide forkuris de la knaboj. Pri la belaj floroj ili ne pensis plu. Nur kiam ili venis al sia propra strato, ili malrapidigis la paŝojn. Dum la tuta kuro Arne ne rigardis Ajnan. Kvankam li ne faris ion hontindan, li hontis. Li hontis pro tio, ke la knaboj parolis tiamaniere. Li hontis pro tio, ke tiuj pli aĝaj kaj pli fortaj kamaradoj provis devigi lin.

Ajna! li diris mallaŭte, kiam ili atingis sian straton kaj haltis post la kuro.

— Jes?

— Ĉu vi malŝatas min?

— Kion vi diras? Kial mi malŝatu vin? Vi agis kiel brava knabo. Vin mi devas pli multe ŝati.

Tio iom konsolis lin, kvankam Ajna ne komprenis lian senton kaj li mem ne povis ĝin esprimi.

— Ĉu vi do volas esti mia amikino ankaŭ poste? li murmuris kaj hezite ŝin ekrigardis.

— Sed kompreneble. Kial vi demandas tiel? Ni havu nian rondon, kaj ni ne havu ion komunan kun tiuj knaboj.

— Mi ne volas iri plu al la dimanĉa lernejo.

— Ni tamen povos iri. Ni povos eviti ilin kaj iri kune kun la instruistoj. Kaj eble ili ne atakos vin plu.

*

Estis en la mezo de aŭgusto, la lasta semajno de la somera libertempo. Iun matenon Arne frue iris al la sablejo. Tie Johano kaj li konstruis tendon sub la piceoj. Ili faris ĝin el stangetoj kaj malnovaj sakoj.

Arne forŝovis la pordosakon kaj eksidis tie. Antaŭ sin li metis malnovan margarinan keston, kiun ili uzis kiel seĝon aŭ tablon aŭ por aliaj bezonoj. El sub la bluzo li prenis lernejan kalkulkajeron kaj metis ĝin sur la keston. Poste li prenis krajonon kaj gumon el la poŝo.

Tiel li ofte eliris por esti tute sola, kiam li desegnis. Neniu sciis pri tio, eĉ ne Ajna aŭ Johano. Foje li faris fantaziajn bildojn, foje li provis desegni ion en la ĉirkaŭaĵo. Tiujn bildojn li zorge kaŝis kaj nek Ajna nek Johano vidis ilin.

Kiam li sidis tie ĉe sia laboreto venis Ajna. Ŝi aspektis tiel strange, ke li forgesis kaŝi la desegnolibron. Ŝi plorsingultis, la vizaĝo havis sulkojn kaj estis tute ruĝa de ploro, la haroj ne estis kombitaj.

Ŝi nenion diris, sed ŝi iris en la tendon. Tie ŝi eksidis sur la tero, kaŝis la vizaĝon per la manoj kaj ploris ankoraŭ pli forte.

Ajna, kio okazis, kial vi ploras tiel? li demandis maltrankvile kaj kompate.

Ŝi nur ploris. Ŝajnis, ke ŝi ne aŭdas lin aŭ tute ne atentas pri li.

Li plurfoje kaj pete ripetis la demandon, sed estis vane. Tiam li provis delikate formovi ŝiajn manojn de la vizaĝo.

— Vi estas bona, sed lasu min, ŝi tiam diris. Mi ne povas paroli pri tio.

Ŝi ree kaŝis la vizaĝon per la manoj kaj sidis, kvazaŭ ŝi estus tute sola en sia ĉagreno.

Arne ne sciis kion fari. Li kompatis ŝin sed ne povis sin konsoli. Estis malagrable. Pri desegnado li ne pensis plu, kaj li ankaŭ ne volis foriri de ŝi. Tial li restis, rigardante ŝin kaj atendante la finon de la ploro.

Dum li sidis tiel, ekkaptis lin stranga sento. La figuro estis tiel kortuŝa, kaj samtempe ŝia pozicio estis tiel bela kaj facila por desegno. Certe fariĝus bela desegno el tio — la manoj premitaj al la vizaĝo, la simpla ruĝa robeto, la senordaj haroj, la klinitaj dorso kaj nuko.

La imago pri tiu desegno tiel kaptis lian intereson, ke li preskaŭ forgesis sian ĉagrenon. Image li jam fiksis la liniojn sur paperon. Nur kiam li nevole etendis sian manon al la krajono, li ekkonsciis pri tiu sento kaj ekhontis.

Ree li provis forigi ŝiajn manojn de la vizaĝo.

Ajna, mi ja estas via amiko. Ĉu mi ne estas?

— Jes.

— Kaj vi ĉiam estis tie bona al mi ... kiam mi eksciis, ke mi ne havas patron, kiam patro estis malbona al mi, kaj kiam estis malagrable hejme. Kial vi nun ne volas diri al mi, kial vi tiel ploras? Ŝi iom rektigis sin, viŝis la okulojn kaj la vizaĝon per naztuko kaj poste rigardis lin kun senespere malgaja mieno.

— Vi estas mia amiko, kaj vi parolis al mi pri ĉio. Sed ĉu vi promesas, ke vi al neniu diros tion, ankaŭ ne al Johano?

— Jes, mi ne diros.

Ŝi rakontis, malrapide kaj balbute:

— Mi vekiĝis en la nokto, aŭ eble estis tre frue en la mateno. Mi estas sola en mia lito, Greta estas for kun avinjo. Ili vizitas onklon, vi ja scias. Tial patrino kaj mi estas solaj hejme. La rulkurteno estis mallevita, kaj tial estis iom malhele en la ĉambro. Tamen mi tuj ekvidis, ke viro sidas sur la litrando ĉe patrino, kaj li estis kliniĝinta super ŝi. Mi rigidiĝis pro timo, ĉar mi kredis, ke estas murdisto. Mi volis ekkrii, por ke li ne mortigu patrinon, sed tute samtempe patrino flustris al li: “Vi devas esti tute silenta, por ke la knabino ne vekiĝu! Kaj nun vi devas tuj foriri, antaŭ ol homoj vidos vin.” Poste li ekstaris kaj patrino ellitiĝis. Patrino kisis lin kaj malfermis al li la pordon kaj li eliris. Poste ŝi ree ekkuŝis.

Mi kuŝis tute senmova. Mi ne kuraĝis min movi, kaj mi devis kunmordi la dentojn por ne ekplori. Antaŭ ol kuŝiĝi patrino venis al mia lito kaj rigardis min. Tiam mi fermis la okulojn kaj ŝajnigis, ke mi dormas. Ŝi certe kredis tion, ĉar ŝi tuj foriris. Kaj eble ŝi ne vidis bone pro la malheleto.

Nur kiam mi aŭdis, ke patrino ekdormas, mi kuraĝis plori. Mi volvis la kovrilon tute ĉirkaŭ min kaj silente ploris, ĝis mi ekdormis. Kiam mi vekiĝis, patrino jam estis foririnta al sia laboro. Estis stranga, malagrabla rakonto. Ĝis nun Arne tre ŝatis la patrinon de Ajna. Tiu hejmo ŝajnis al li pli feliĉa ol aliaj, kiujn li konis.

— Sed via patrino ja ĉiam estis tiel bona. Ŝi instruis al vi preĝojn kaj kantojn kaj ĉion bonan.

— Patrino ĉiam estis bona al ni. Sed ŝi tamen ne estis kiel avinjo. Patrino ĉiam pensas pri tio, ke ni havu belajn vestojn, kaj pri aliaj tiaj aferoj, kaj ŝi ĉiam estas tre afabla. Sed avinjo parolas kun ni pri ĉiuj aferoj, kaj estas ŝi, kiu instruas nin.

Medite ŝi daŭrigis:

— Avinjo havis multajn ĉagrenojn. Ŝi rakontis al ni pri avo. Mi estis naskita, kiam li mortis, sed mi ne memoras lin. Tiam estis tre malfacile, ĉar oni volis sendi avinjon kaj min al la malriĉulejo. Sed avino ne volis. Ŝi diris, ke ŝi volas vivteni sin per propra laboro. Ŝi komencis triki kaj kudri por aliaj homoj, kiel ŝi ankoraŭ faras, kaj ankaŭ patrino komencis labori. Tiam oni permesis al ni resti. Kaj poste naskiĝis Greta. Mi memoras, kiam ŝi kuŝis en lulilo.

— Kiu estis la viro, kiu estis ĉe via patrino? Arne demandis. — Mi ne scias, mi ne konas lin.

— Ĉu eble estis via ... via patro? Venis esprimo de granda malŝato en la vizaĝon de Ajna, kaj ŝi ree forte ekploris.

— Ne, ne! ŝi diris sovaĝe. Mi ne volas havi patron. Antaŭe mi fantaziis pri patro, sed nun mi ne volas havi patron. Estus plej bone, se estus nur avinjo kaj ni. Nun mi ne povas paroli kun patrino kiel antaŭe. Se avinjo kaj Greta nur venus hejmen! Ree ŝi sidis kiel antaŭe, ploris kaj ne parolis plu. Arne karesetis ŝiajn manojn, kiel ŝi iam karesis la manojn de Johano.

— Ni tamen estu geamikoj. Ajna! Ni estu bonaj unu al la alia, kaj ni havu nian propran rondon. Avinjo ja estas bona, ankaŭ Greta kaj Johano.

Subite li ekmemoris sian desegnokajeron. Li prenis ĝin kaj etendis ĝin al ŝi.

— Ĉu vi volas havi tiujn desegnojn? li demandis preskaŭ pete. Neniu vidis ilin antaŭe.

*

En vendreda vespero kelkajn semajnojn poste la patrino de Ajna diris al ŝi en sekretplena kaj gaja tono:

— Morgaŭ ni havos viziton.

— Kiu venos? Ajna mire demandis.

— Venos sinjoro! Ajna ekhavis malgajigan antaŭsenton kaj nenion diris. La patrino rigardis ŝin per petolaj rigardoj kaj diris:

— Ĉu vi ne estas scivola? Ĉu vi ne volas scii, kiu estas tiu sinjoro? — Kiu li do estas? Ajna mallaŭte demandis, kaj ŝia vizaĝo estis ploreme malgaja.

— Estas via patro! La lipoj de Ajna ektremetis.

— Vi diras nenion, kaj vi aspektas, kvazaŭ temus pri granda malfeliĉo! Vi devas ĝoji, ke li revenis. Nun ni ĉiam vivos kune kun li. Ĉu vi ne ĝojas pro tio? — Kial li ne venis al ni pli frue, kiam mi ankoraŭ estis malgranda? — Ĉar li veturis al Ameriko por akiri por si kaj ni multan monon. Nur nun li revenis.

Ajna momente forgesis sian malgajan senton.

— Ĉu estas vere? Kial vi ne parolis pri tio pli frue? Kaj ĉu li nun estas riĉa? — Li ne estas riĉa, li ne akiris multe da mono. Iomete li tamen ŝparis, kaj nun li havas bonan laboron kiel ĉarpentisto tie ĉi en Torento. La novaĵo jam ŝajnis al Ajna pli bonpromesa, sed subite alia penso ĵetis ombron en ŝian animon.

— Sed Greta ... ĉu li estas patro ankaŭ de Greta?

La patrino ekridis.

— Sed kompreneble! Kiel stulte vi demandas. Vi ja estas fratinoj, kaj kompreneble fratinoj havas la saman patron.

— Ne estas tiel ĉiam. Arne kaj Eta estas gefratoj, tamen ili ne havas la saman patron. La patro de Arne loĝas aliloke, kaj li eĉ ne konas lin.

— Jes, estas vere, sed tio estas alia afero. Vi ambaŭ havas la saman patron.

En la posta mateno, kiam la patrino jam iris al sia laboro, Ajna demandis la avinon pri tiuj novaj konsternaj aferoj.

— Ĉu vi konas nian patron?

— Jes, li ofte estis tie ĉi antaŭ via naskiĝo kaj ankaŭ poste, sed tiam vi estis tre malgranda. Tial vi ne povas memori lin. Antaŭ la naskiĝo de Greta li veturis al Ameriko.

— Ĉu li estas bona homo?

— Nu, li ŝajnas esti, kiel homoj ordinare estas. Sed tre afabla li ĉiam estis.

— Kaj ĉu vi ŝatas, ke li nun revenis kaj ĉiam vivos kune kun ni? Ĉu vi kredas, ke tio estas bona? Momente la trikiloj haltis inter la fingroj de la avino. Ŝi rigardis Ajnan per esploreta rigardo. Ŝi ne tuj respondis, kaj Ajna demande fiksis siajn okulojn al ŝi.

— Ĉu vi ne ŝatas ricevi patron?

— Mi ne scias, estas strange.

— Povas esti. Ni esperu, ke ĉio estos bona.

— Sed vi devos resti ĉe ni, avinjo!

— Jes, espereble mi restos.

— Kial vi ne parolis pri patro antaŭe, nek vi nek patrino?

— Nu, ni ne volis vin malgajigi. Ni kredis, ke li ne revenos, kaj tiam estus pli bone ne paroli pri la afero. Tial mi diris nur, ke vi ne estu malgaja pro tio, ke vi estas senpatra, ĉar vi tamen havas bonan patron en la ĉielo.

Kiam Ajna posttagmeze revenis el la lernejo, la avino estis zorge puriginta la ĉambron. Sur la du tabloj kuŝis freŝaj tukoj kaj freŝaj kurtenoj pendis antaŭ la fenestroj. Ĉio estis en preskaŭ pedanta ordo. Nun ŝi bakis. Krom la ordinara kafopano ŝi faris ankaŭ diversajn kukojn kaj torton.

Purigado kaj bakado okazis ĉiusabate. Tamen tio nun faris specialan impreson al Ajna. Estis kvazaŭ ĉio okazus nur por soleni la alvenon de ŝia patro.

Ŝi kunprenis Gretan kaj iris al la sablejo. Tie staris ankoraŭ la saktendo, kaj en ĝi troviĝis kelkaj simplaj ludiloj. — Jam venis la aŭtuno. La betuloj flaviĝis, kaj malproksime sur la orientaj altaĵoj sorparboj brilis per sangoruĝa koloro inter la flavo de la betuloj kaj la malhela verdo de pinoj kaj piceoj.

Ili estis tie la tutan posttagmezon. Kiel en pasintaj tagoj, ili ludis per skatoletoj kaj sablo. Ili faris kukojn kaj diversajn manĝaĵojn, metis florojn en rompitajn glasojn kaj belaranĝis la porcelanajn pecetojn, kiuj servis kiel ornamaĵo.

Greta estis tute okupita de la ludo, sed Ajna pensis pri la renkonto kun la patro.

— Je la sepa patro venos al ni, ŝi fine diris. Ĉu vi ŝatas tion? Greta momente lasis la ludilojn kaj enpense direktis siajn grandajn, bluajn okulojn al Ajna.

— Ĉu vi?

— Mi ne scias. Ni ja ne konas lin.

— Patrino diris, ke li estas tre afabla, kaj ke li donos al ni belajn vestojn kaj belajn ludilojn. Ĉu vi kredas, ke li faros tion?

— Povas esti. Mi ne scias.

Greta ree komencis ludi. Ajna rigardis ŝin sen partopreni la ludon. Subite ŝi eksentis, ke Greta ankoraŭ ne povas percepti tiujn aferojn same kiel ŝi. Ŝi ne komprenas, ke estas strange, ke patro venas al siaj infanoj kaj ilia patrino nur post tiom da tempo. Kaj ŝi ne scias pri la nokta vizito de la fremdulo.

Ŝin kaptis prema sento de soleco. Venis la vespero. La knabinoj surhavis siajn plej belajn robetojn, kaj iliaj haroj estis zorge aranĝitaj de la patrino. Tremetiga atendo plenigis Ajnan, kaj ambaŭ sidis kvazaŭ parade sur la sofo, rigardis fabelolibron kaj interflustretis.

La patrino portis belan robon, kiun ŝi nur hodiaŭ alportis de la kudristino. Ŝi ĉirkaŭpaŝetis en la ĉambro, ordigis la kafotablon, aranĝis kaj rearanĝis diversajn objektetojn sur la komodo kaj aliloke. Dume ŝi kantetis preskaŭ seninterrompe. Ŝia vizaĝo radiis de ĝojo, kaj ruĝaj rozoj floris sur ŝiaj vangoj. Nur avinjo ŝajnis esti en sia ordinara humoro. Ŝi sidis tute trankvile kaj legis gazeton sur sia ordinara loko apud angula tableto. Lavinte la vazojn post la vespermanĝo ŝi kiel ordinare tuj prenis sian triklaboron, sed tiam la patrino diris, ke nun ŝi ne devas labori.

La murhorloĝo batis la sepan horon. Ajna sidis kiel timema birdo sur sia loko, kaj ree kaj ree ŝiaj rigardoj ŝtelkuris al la pordo.

Post kelkaj minutoj sonis frapeto. La pordo malfermiĝis. Aperis altkreska, fortika viro en eleganta kostumo. La bela, firmlinia vizaĝo estis sanofreŝa kaj gaja. Lia unua rigardo direktis sin al la knabinoj. Ajna vidis rekte en liajn okulojn. Ili estis brile brunaj kaj havis esprimon, kiu kvazaŭ altiris ŝin al li, sed samtempe ne tute plaĉis al ŝi.

Li salutis ridetante kaj montris sendifektajn vicojn da fortaj, flaveblankaj dentoj. La patrino tuj alkuris kaj prenis lian manon, kiun ŝi longe premis inter ambaŭ siaj. Formetinte sian ĉapelon kaj kestan gramofonon, kiun li kunportis, li iris saluti la avinon. Li tiam turnis la dorson al la knabinoj, kaj kiam Ajna vidis la fortikajn ŝultrojn, ŝi tuj rekonis ilin. Estis la samaj, kiujn ŝi vidis en tiu nokto antaŭ kelkaj semajnoj.

Poste li turnis sin al la knabinoj. Li ridis gaje kaj afable, kaj subite li etendis siajn brakojn, prenis Ajnan per unu kaj Gretan per la alia kaj levis ilin preskaŭ al la plafono.

— Hej, knabinetoj! li diris. Kion vi diras pri tio, ke nekonata sinjoro venas al vi kaj prezentas sin kiel via patro? Li residigis ilin sur la sofon kaj prenis lokon apud ili.

— Kaj vi, Ajna, jam estas granda fraŭlineto. Mi esperas, ke vi almenaŭ ne timas min. Kvankam vi ne vidis min antaŭe, vi ja scias, kiu mi estas. Mi ne estas danĝera persono.

Greta rigardis lin esplorete, kaj hezita rideto ekludis ĉirkaŭ ŝiaj duonfermitaj lipoj. Ajna estis reteniĝema. La paleta vizaĝo estis tute senmova, kaj la violaj okuloj rigardis lin per fuĝema sed penetrema rigardo.

— Nu, nu, li diris, certe ni estos bonaj amikoj, kiam ni jam kutimiĝis unu al la alia. Sed jen, mi preskaŭ forgesis tion, jen estas io, kio eble plaĉas al vi.

Li prenis el la poŝo kaj prezentis al ili papersaketon kun ĉokoladaj bombonoj de la plej bona speco. Tiajn ili antaŭe vidis nur en la sukeraĵejoj.

Dankemaj rigardoj kaj gracietaj genufleksoj rekompencis lin pro la donaco. Li frapete karesis iliajn kapojn kaj poste turnis sian atenton al la patrino kaj la avino.

— Jen mi do estas tie ĉi post longa foresto! Mi ĝojas, ke mi estas hejme, kaj ke povas fariĝi ordo en la vivo.

La patrino dume enverŝis kafon, kaj ĉiuj eksidis ĉirkaŭ la tablo. La knabinoj silentis, kaŝrigardetis la patron kaj aŭskultis al la interparolo.

Kiam la patrino replenigis la tasojn, la patro subite diris: — Mi kunprenis boteleton da likvoro. Mi ne scias, ĉu vi ŝatas tion, diru do senĝene. Se vi ŝatas, bone, cetere estas ja nur sinjorina trinkaĵo. Se vi ne ŝatas, ankaŭ bone. Tiam ni lasos ĝin.

— Nu, kompreneble! la patrino diris kaj prenis kelkajn glasetojn el la ŝranko.

El interna poŝo de la jako li aperigis platan botelon kun bele ruĝa enhavo. Li plenigis la glasetojn.

— Sed estas nur tri glasoj? Ankaŭ la knabinoj devas partopreni!

— Sed ne! kontraŭis la avino. Estas tamen alkoholo. Ili ne devas trinki.

— Stultaĵo, avinjo! Ne estas alkoholo, eĉ ne alkoholeto, estas por sinjorinoj kaj knabinetoj. Kaj ĉu ne estas granda momento? Ni devas ĝin festi kune, la knabinetoj ne rajtas fuŝi. Anna, donu glasojn! Li parolis gaje, bonhumore, kun venka persvado. La lastajn vortojn li direktis al la patrino, kiu sen kontraŭdiroj alportis ankoraŭ du glasojn.

— Ne gravas, patrino, ŝi diris, estas ja nenio danĝera. Timoprema sento kaptis Ajnan, kiam ŝi ekkomprenis, ke la patro volas, ke ŝi trinku de la ruĝa fluidaĵo. Kiam la patro etendis la manon por verŝi likvoron en la du novajn glasojn, ŝi tuŝis lian manon kaj diris duonlaŭte, kun ruĝiĝanta kaj konfuzita vizaĝo:

— Mi ne volas havi ... Li turnis sin kaj demande ŝin rigardis, sen ŝanĝi sian gajan mienon.

— Ne volas havi? Sed kial? Tio gustas bone!

— Sed mi ne volas havi ... Estas tamen alkoholo.

La vizaĝo tute ruĝiĝis kaj ŝia voĉo sonis petplene.

Li ekridis brue, tamen bonvole.

— Alkoholo! Preskaŭ neniom. Ne povus ebriigi muŝeton. Vidu, tio ĉi ne estas brando aŭ konjako sed likvoro, dolĉa kaj milda trinkaĵo, kian trinkas la sinjorinoj.

— Sed mi ne volas, mi ne volas.

— Ĉu vi apartenas al iu abstinenca societo kaj faris promeson?

— Ne, sed ...

— Nu, vi do ne faras ion malhonestan. Kaj vi faros nenion malbonan, nek al aliaj nek al vi mem. Li plenigis la glasojn duone.

— Se ŝi ne volas, ne devigu ŝin, la avino diris.

— Kompreneble ne. Mi tute ne volas devigi. Sed vi komprenas — li turnis sin al Ajna — ke mi tre ĝojas pro la rekuniĝo kun vi kaj via patrino, kaj tial mi ŝatus, se vi almenaŭ tostus kun mi. Oni faras tiel je gajaj okazoj, vi komprenas.

Li prenis sian glason, kaj la virinoj prenis la siajn. Greta vigle kaptis la sian kaj tuj komencis gustumeti. Hezite, kvazaŭ duonkonscie, Ajna etendis la manon kaj prenis la glason.

— Por komuna feliĉo! li diris ridetante kaj gustumetis la enhavon de sia glaso. Ankaŭ la aliaj metis la glasojn al la lipoj. Sed subite Ajna per decida movo remetis la glason sur la pleton, foriris de sia loko kaj eksidis apud la angula tablo de la avino. La vizaĝon ŝi forturnis.

Fariĝis momenta silento. La du virinoj en ioma konfuzo rigardis unu la alian kaj la viron. Tiu tamen ne perdis sian trankvilon. Ridetante kiel antaŭe li postiris Ajnan, karesis ŝian kapon kaj diris:

— Nunu, Ajneto, ne pensu malbone pri mi! Ne ĉagreniĝu! Mi tute ne volas devigi vin trinki, mi ne volas fari al vi malagrablaĵon. Ni estu amikoj kaj forgesu tion. Revenu al viaj kafo kaj la kukoj.

Ajna sentis iom krudan grandan manon movi sin sur la kapo, kaj kvazaŭ io malagrabla elfluis de la mano kaj vekis en ŝi senton de malŝato. Ŝi havis fortan emon forpuŝi la manon kaj tute kaŝi sian vizaĝon. Tamen ŝi ne faris tion. Nelonge ŝi restis tute senmova. Poste ŝi malrapide turnis sin kaj reiris al la tablo.

— Nu nu, do estas ree bone, li diris kaj kapklinetis kontente. Ni ree estas amikoj, ĉu ne? Ajna levis la okulojn. Ŝi rigardis rekte en lian vizaĝon, kaj pala rideto aperis sur ŝiaj lipoj.

— Jes ... Nun Greta miksis sin en la aferon.

— Kial vi estas tiel stulta kaj ne trinkas? Gustas tre bone. Vi estas stranga.

— Ŝi ja ne volas, diris la patro afable al Greta. Do ni ne devigu ŝin.

Poste li demandis, ĉu li rajtas fumi, kaj bruligis cigaredon.

Farinte tion li funkciigis la gramofonon. Eksonis moderna dancmuziko, kaj iu miaŭanta voĉo kantis ion en fremda lingvo.

— Vi ne havas radion? li diris. Tion ni nepre tuj havigu. Li surmetis novan diskon kaj daŭrigis:

— Jes, tion mi preskaŭ forgesis diri. Mi parolis kun la ĉefo hodiaŭ. Post tri semajnoj fariĝos libera loĝejo nro 46, vi ja scias. Mi rigardis ĝin, nu, ĝi estas ja proksimume kiel ĉiuj aliaj apartamentoj. Estas du florbedoj kaj terpeco por legomoj tie. Tio estas bona. Iom pli oni povos aldoni, estas ja neokupita tero tie.

La patrino tre interesiĝis, Greta scivole demandis kaj babiletis, kaj eĉ avino montris intereson por tio.

Ajna silentis. Ŝi rigardis de unu al alia, ridetis kaj penis montri gajan aspekton. Ĉio ŝajnis al ŝi fremda kaj stranga. Venas tiu sinjoro kaj nepre volas, ke ŝi trinku likvoron. Estas strange, eĉ avinjo trinkas. Li plenigas la ĉambron per fumo, kiu malagrable tiklas ŝiajn nazon kaj gorĝon. Dum li prizorgas la gramofonon, fumas kaj babilas, li la tutan tempon tenas la brakon ĉirkaŭ la talio de la patrino, tiklas ŝin kaj havas manierojn, kiuj malagrable impresas.

Ŝiaj pensoj ĉirkaŭvagis, sed ili ne trovis fiksan punkton kaj ree returnis sin al la stranga realeco.

— Do ĉio estas en ordo, la patro diris. Lunde ni iros al la pastro por sciigi, ke ni deziras geedziĝi. Post kvar semajnoj ni geedziĝos kaj ekloĝos en 46.

Dume li duone rigardis Ajnan, kiu kaŝrigardis lin per demanda mieno.

— Nu, kion vi volas diri, Ajneto. Ĉu vi ankoraŭ malĝojas? Vi estas tiel silenta.

— Ŝi estas silentema, senkulpigis la patrino.

— Mi nur volis demandi, sinj ... ĉu, ĉu Arne rajtos veni al ni, kiam ni venos al la nova loĝejo.

— Kiu estas Arne? Ĉu vi jam havas fianĉon?

Li levis sian fingron minace.

Kontraŭvole ŝi ekridetis.

Arne estas nia kamarado. Li ludas kun ni, kaj li povas desegni tiel bone.

— Nu, kompreneble li povas viziti vin kiom ajn! Kial ne? Ĉu vi opinias, ke mi estas tiel terura persono?

— Ne ... mi nur volis demandi ...

*

Estis dimanĉa mateno en la fino de majo. Johano sidis sur la sofo kaj faris farunpaston en kafotaso. Estis por la fiŝado. Kiam li volis kapti plotojn kaj alburnojn, li metis pastan buleton sur la hokon.

La patrino staris apud la forno kaj lavis la vazaron post la matenmanĝo. Eriko sidis ĉe la tablo. La supra parto de la korpo estis tute nuda, antaŭ li staris spegulo, kaj kun certa digno li movis razilon sur siaj vangoj.

Elsa, la fratino, ankoraŭ restis en la lito de la alia ĉambro. Tra la malfermita pordo ŝi ekvidis, kiam Ejnar, la frato inter ŝi kaj Johano, prenis broson kaj ciron por ciri siajn ŝuojn.

Ejnar, ŝi vokis per iom flata voĉo, venu kaj prenu ankaŭ miajn ŝuojn por purigo.

— Vi povas mem purigi viajn ŝuojn anstataŭ kuŝi ĝis tagmezo, respondis Ejnar akre kaj eliris sur la peronon.

— Jes, ellitiĝu! aldonis la patrino. Ni jam manĝis, sed vi ankoraŭ kuŝas. Estas hontinde.

— Sed mi estis tiel dormema. Johano, vi povas brosi miajn ŝuojn!

— Se vi estus hejme en la noktoj, vi ne estus dormema, la patrino diris.

— Ĉu vi jam ree komencas? Aliaj knabinoj iras al dancejo kaj kino multe pli ol mi. Ili havas multe pli belajn vestojn, pli bonajn ŝuojn, ricevas multe pli da mono ol mi. Sed mi, mi havas rajton pri nenio.

— Fermu la buŝon! ordonis Eriko. Vi ricevas pli ol sufiĉe. Kaj kion vi faras por meriti tion? Vi ja eĉ ne volas purigi viajn proprajn ŝuojn.

— Sed silentu! Eble estas mia kulpo, ke mi estas knabino kaj ne povas iri al la uzino por labori? Kiam vi iras al la popola parko kaj dancas la tutan nokton, estas tute laŭorde. Sed mi eĉ ne rajtas eniri por rigardi. Vi povas elspezi monon por regali knabinojn, vi rajtas drinki kun la kamaradoj, rajtas forludi vian monon, ĉion vi rajtas. Sed mi? Mi estas nur knabino.

— Fermu la buŝon! Eriko ankoraŭfoje ordonis.

— Sed ĉesu do, petis la patrino per plenda voĉo. Ĉiam estas la sama afero, tagon post tago, semajnon post semajno. Mi fariĝos freneza.

— Kaj tion diras vi? — Eriko diris kaj rigardis ŝin malŝate. — Oni rajtas demandi, kiu plej multe kverelis kaj furiozis en tiu ĉi familio. Sed se mia ĉeesto estas malagrabla al vi, mi povos ekzisti sen vi.

Ejnar envenis, metis la broson kaj la ciron sur la sofon. — Mi metas la broson tie ĉi, li kriis al la fratino. Vi ja tuj bezonos ĝin.

Poste li foriris. La pasto nun estis bone knedita, kaj Johano metis ĝin en paperon.

Elsa eliris el la lito kaj komencis surmeti la subvestojn. La tutan tempon ŝi observis Johanon. Kiam li ekstaris por foriri, ŝi ree petis.

— Johano, vi estas la plej afabla el ĉiuj. Prenu miajn ŝuojn kaj purigu ilin. Vi ja bezonos nur du minutojn.

Johano iris ĝis la sojlo inter la kuirejo kaj la alia ĉambro. Tie li restis iomete, rigardante ŝin. Li diris nenion, kaj la vizaĝo estis tute trankvila. Ŝi ne povis diri, ĉu li estas kolera, aŭ ĉu li nur volas petole ŝin inciti. Estis kvazaŭ li volus esplori ŝin per sia rigardo. En la lasta tempo li ofte faris tiel, kiam oni kverelis kaj tro ordonis. Tiam li aspektis duone stulta kaj duone mokanta, sed li neniam diris ion, kaj neniu sciis, kion li intencis per tio.

Baldaŭ lia muta observo kolerigis ŝin.

— Vi estas idioto, vi kiel la aliaj. Foriru! Li turnis sin, prenis de la hoko apud la pordo sian banpantalonon kaj eliris.

Preninte sian fiŝvergon li ekiris en la direkto al la rivero. Kiam li preteriris numeron 46 li ekvidis Ajnan. Ŝi sidis sur la herbo apud la vojeto al la rivero, iomete for de la domo. Ŝi havis libron apud si, sed ŝi ne legis. Ŝi sidis senatenta, kvazaŭ ŝi fantazius pri io.

— Hej! li salutis en ilia ordinara maniero. Ŝi levetis la kapon kaj respondis al la saluto, sed ŝajnis iom malgaja.

Kiam ŝi ekvidis lian banpantalonon, ŝi aldonis:

— Ĉu la akvo jam estas varma?

— Jes, mi banis min jam plurfoje.

Ŝi silentis iomete. Poste ŝi demandis.

— Ĉu vi permesas al mi kuniri, kiam vi fiŝas?

— Kompreneble, se vi ne krios kaj babilos tro multe. Sed tion vi ja ne faras. Ĉu vi do ne iris al la dimanĉa lernejo?

— Ne, mi ne ŝatas. Atendu dum mi kuros preni mian banveston. Eble mi povos min bani.

— Mi havas ankoraŭ unu fiŝvergon hejme. Mi rekuros kaj prenos ĝin por vi.

Kiam ili post kelkaj momentoj ree renkontiĝis, ŝi diris:

— Eble Arne kunvenus, se ni dirus al li?

— Li diris hieraŭ, ke li devos iri ien por sia patro. Sed li eble venos iom poste.

Estis brila vetero. La aero estis plena de odoroj de folioj kaj floroj, kaj la sablo estis mola kaj varmeta sub la nudaj piedoj. Ili iris tute silentaj. Sed la silento ne ĝenis ilin. Io komuna, sentita sed nedirita, proksimigis ilin unu al la alia, kaj la nura kunesto estis agrabla al ili.

Baldaŭ ili staris sur la bordo, rigardante la flosetojn de la fadenoj, kiuj malrapide movis sin sur la glata, nigra akvo.

Johano havis veran intereson por la afero. Li jam estis sufiĉe lerta, kaj baldaŭ li estis kaptinta sufiĉe multe da fiŝoj. Ankaŭ Ajna kaptis kelkajn, sed ŝi ne havis sperton pri tiu okupo, kaj krome la fiŝado per si mem ne interesis ŝin. Post kelka tempo ŝi formetis sian fiŝvergon. Ŝi deprenis siajn vestojn, surmetis la banveston kaj ekkuŝis sur la sablo.

Ankaŭ Johano surprenis sian banpantalonon, sed li daŭrigis sian fiŝadon. Tiam kaj tiam li rigardis al Ajna, kiu kuŝis kun la manoj sub la nuko kaj rigardis en la bluan, profundan ĉielon.

— Kial vi ne ŝatas iri al la dimanĉa lernejo? Johano diris. — Nu ... mi nek ŝatas nek malŝatas. Sed mi ne havas emon. — Ĉu iu estis malafabla al vi? daŭrigis Johano post ioma silento. Ŝi eksidis kaj komencis fosi per la piedo en la sablo. — Ne ... Ĉu vi memoras, kiam ni ludis en la sablejo? Kiam vi kaj Arne estis laboristoj kaj mi kaj Greta mastrumis? Estis bone tiam.

— Estis bone, jes. Kaj ankaŭ estis malbone. Tute same kiel nun. Patrino kaj la gefratoj faras cirkon ĉiutage. Sed tie ĉi estas bone. Kiam mi fariĝos granda ... Ekrido de Ajna interrompis lin.

— Kaj vi diris, ke kiam vi fariĝos granda, vi foriros de la hejmo kaj fariĝos laboristo, kaj mi estos via edzino. Ĉu vi memoras? Ankaŭ Johano ekridis.

— Mi ŝatus ludi tiel, Ajna daŭrigis. Sed kion ni ludu? Ĉio estas malgaja.

— Kial vi parolas tiel? Ĉu ne estas tre agrable tie ĉi?

Ajna ne respondis. Poste ŝi diris:

— Ĉu vi scias, ke patrino ricevis malgrandan knabon en la lasta nokto?

— Ne. — Ĉu vi estas malgaja pro tio?

— Ne. Sed tamen estas malgaje. Estis alie antaŭ ol patro venis al ni.

— Ĉu li estas malbona al vi?

— Li estas bona. Li ĉiam parolas afable kaj provas amuzi nin en ĉiuj manieroj. Li donas monon al ni por iri al kino kaj por aĉeti, kion ni deziras. Estas bone. Sed estis alie antaŭe.

Nun Arne alvenis al ili. Johano metis la fiŝojn en ombron ĉe salika arbusto, kaj ili iris sin bani. Tuj apude estis ronda, malprofunda golfeto, kvazaŭ aparta lageto, kie ili povis sin bani sendanĝere.

*

Baldaŭ venis la somera libertempo. Kiam estis bona vetero, la infanoj pasigis la tutajn tagojn ĉe la rivera golfeto. La knaboj konstruis saktendon, kaj faris al si velboatojn. El dikaj tabuloj ili faris malgrandan floson, per kiu ili povis veturi sur sia malgranda lago. Ankaŭ aliaj samaĝaj infanoj venis tien, sed la pli grandaj banis sin en alia loko.

En la sama parto de Torento, kie loĝis la infanoj, vivis okdekjara maljunulo ĉe siaj filo kaj bofilino. En la vintro li plej multe restis hejme, kaj oni lin malofte vidis.

Sed kiam la printempa suno komencis brili kaj logi verdajn herbojn el la tero, li preskaŭ ĉiutage promenetis inter la domoj, rigardis la florbedojn kaj interparolis kun la homoj. Poste li faris pli longajn promenojn. Ofte li iris la vojeton al la rivero. Tre malrapide li iris, preskaŭ sen levi la piedojn, kaj ĉiam li apogis sin sur bastono.

Jam la unuan fojon, kiam li promenis tie, li iris ĝis la tendo de la infanoj. Li rigardis ilin interesite kaj komencis iom babileti kun ili.

— Vi estas feliĉaj, li diris. Kiam mi havis vian aĝon, mi ne rajtis ludi kaj fari nenion. Tiam ankaŭ la infanoj devis labori. Kiam mi estis dek du jara mi unuafoje komencis labori ĉe aliaj homoj. Tute sola mi devis iri dudek kilometrojn al la bieno, kie oni dungis min. Kaj kia salajro! Nuntempe ĝi ne sufiĉus por bombonoj kaj kinobiletoj al dekdujara knabo. Sed la plej malbona estis la malsato. Dio, kiom mi malsatis kelkafoje!

— Ĉar tiam la laboristoj ankoraŭ ne komprenis, ke ili devas batali kontraŭ la kapitalistoj, diris Alda, knabino, kiu antaŭ kelkaj tagoj aliĝis al la malgranda rondeto. La patro de Alda antaŭ nelonge ekloĝis en Torento kaj malfermis malgrandan gazet- kaj papervendejon. La familio venis el malproksima loko. Alda estis samaĝa kun la knaboj, parolis multe kaj estis pli vigla ol la torentaj infanoj ordinare estis.

— Kion vi diras? la maljunulo mire demandis. Ŝi emfaze ripetis la vortojn kaj aldonis: Mi malamas la kapitalistojn. Mi estas socialisto.

La maljunulo ekridis.

— Socialisto vi estas? Vi?

— Ĉiu honesta homo estas socialisto. Patro kaj patrino estas kaj ankaŭ mi. Socialistoj ne ekzistis, kiam vi estis infano. Tial vi devis labori kaj malsati.

Li rigardis ŝin ankoraŭ pli mire, sed ne respondis al ŝiaj asertoj. Verŝajne li konvinkiĝis, ke li estas tro maljuna por kompreni tian novtempan infanon. Liaj pensoj komencis vagi en la pasinteco.

— Jes, kiom ni malsatis! En vintroj post malbona rikolto kelkafoje okazis en mia hejmo, ke ni havis nur terpomojn por manĝi, tute nenion alian. Ni manĝis ilin kun salo, kelkafoje ni trempis ilin en malnovan haringopeklon. Manĝi senpermese estis peko. Iam mi kaj fratino estis solaj hejme, kaj ni estis tre malsataj. Fratino kuiris kaĉon el akvo kaj sekalfaruno kaj ni manĝis. Iel patrino poste suspektis tion kaj demandis. Ni ja devis konfesi, kaj tiam ŝi kolektis faskon da urtikoj kaj vergis niajn nudajn postaĵojn, ĝis la urtikoj estis eluzitaj. Ion tian vi eĉ ne povas imagi.

— Ĉu oni do multe batis la infanojn, kiam vi estis knabo? Johano demandis.

— Tion vi ne povas imagi. Se la infanoj de la nuna tempo estus tiel batataj, ili certe mortus. Sed ni kutimiĝis de la plej frua aĝo, tial ni trapasis.

— Kaj kiam tiuj infanoj fariĝis grandaj kaj ricevis infanojn, ili faris kiel siaj gepatroj, Johano diris. Ĉu ne?

— Eble. Sed la moroj ŝanĝiĝis. Nun oni tute ne punas la infanojn, kaj la plej multaj estas kiel veraj satanidoj.

— Estas brutece bati infanojn, diris Alda forte kaj ŝiaj verdaj okuloj kvazaŭ fajreris. Per tio oni nur malbonigas ilin. Se infano faras ion malbonan, oni devas paroli kun ĝi kaj klarigi, ke estas malbone fari tiel. Tiam ĝi komprenas la aferon. Se oni batas, ĝi komencas malami kaj ankaŭ deziras bati. Sed en tiuj tempoj, kiam la pastroj tute regis, oni ne komprenis tion.

La infanoj demandis pri multaj aferoj, kaj la maljunulo volonte rakontis. Poste li revenis preskaŭ ĉiun agon, kaj ĉiam li povis rakonti ion novan pri la malnovaj tempoj.

Iun tagon Johano demandis:

— Vi diris, ke vi tre malsatis, kiam vi estis knabo. Kial vi ne iris tien ĉi por serĉi laboron kaj akiri monon? La maljunulo gaje ekridis.

— Tion vi povas imagi! Tiam ekzistis en Torento nur ordinara grandbieno. Sur la tuta loko, kie estas la uzino, tiam estis nur arboj kaj arbustoj, kaj tie paŝtis sin la bovinoj.

— Sed la fervojo kaj la stacio? Kaj ĉiuj domoj, la poŝtejo kaj la popola domo kaj la lernejo?

— Ne ekzistis. Estis nur kampoj aŭ arbaro. Supre ĉe la rivero estis malgranda altforno kaj forĝejoj, kie oni faris ŝtalon kaj feron el la krudfero. Sed nur malmultaj homoj laboris tie. Nun kreskas altaj arboj tie, sed se vi iros al tiu loko, vi ankoraŭ povos vidi la fundamentojn.

Li rakontis pri malnovtempaj homoj kaj moroj, pri lupoj, sorĉado kaj fabelestaĵoj. Li rakontis pri la ekkonstruo de Torento kaj ĝia kresko, pri la konstruo de la fervojo kaj alveno de multaj homoj.

Estis interesaj rakontoj, kaj preskaŭ ĉio estis tute nova al la infanoj. La pli junaj homoj, kiuj pasigis sian libertempon ĉe siaj radioaparatoj, en kunvenoj kaj sur la dancejo aŭ en rondo de kartludantoj, ne parolis pri tiaj aferoj. Eble ili eĉ ne sciis pri tio.

— Kaj ĉion tion la laboristoj konstruis kaj faris, Alda konstatis. Estas granda kaj bona laboro.

— Sed la grandaj sinjoroj donis sian monon por la konstruado kaj gvidis la aferojn, la maljunulo kontraŭis. Sen ili certe ankoraŭ estus nur arbaro kaj kelkaj kampoj tie ĉi.

— Tamen ili faris tion nur por gajni pli da mono. Tio estas la ĉefa afero. Sed baldaŭ la laboristoj mem transprenos tion, kion ili konstruis, kaj tiam estos pli bonaj tempoj en la mondo.

La maljunulo rigardis ŝin kun ioma scivolo.

— Vi estas kurioza knabino, li diris. Vi tiel malŝatas la superulojn, la kapitalistojn, kiel vi diras. Kion malbonan ili faris al vi? Certe ili tre malbone traktis vin? Ŝi iom ekkoleris, ĉar ŝi komprenis, kion li volas diri per tio.

— Vi parolas stulte, ŝi diris. Mi ne konas kapitalistojn kaj ili ne faris malbonon rekte al mi. Sed ili faris al la tuta laborista klaso. Ĉu vi ne scias pri tio, kvankam vi vivis tiel longe kaj tiom malsatis?

— Sed kiamaniere vi spertis tion? Vi tamen estas nur knabineto.

— Ankaŭ tio estas stulte dirita. Mi ja ne povis sperti. Gepatroj instruis min. Mi legas ankaŭ gazetojn kaj librojn — laboristajn. En la burĝaj gazetoj kaj libroj estas nur mensogoj.

— Vi jam scias pri multaj aferoj. Sed kiel vi povas esti certa, ke la laboristaj gazetoj kaj libroj ĉiam estas pravaj? Ŝia vigla menso tuj kaptis la sencon de la demando. Ŝi fikse kaj silente rigardis lin, kaj ŝia vizaĝo montris esprimon de profunda ekpripenso.

— Nu?

— Ĉu vi opinias, ke la socialistoj estas trompantoj?

— Tute ne. Sed kiam oni juĝas pri aferoj, oni devas bone scii pri ili, ĉu ne?

— Jes ...

— Kion vi intencas fari, kiam vi fariĝos granda? Ŝi ne tuj respondis. Ŝi palpebrumis, la tuta vizaĝo movetiĝis, kaj subite kelkaj larmoj ekbrilis en ŝiaj okuloj.

— Vi demandis tiel strange, ŝi diris. Mi devas pensi.

— Kaj kion vi intencas fari? li demandis Johanon.

— Mi volas labori, tiu senhezite respondis, kaj mi volas havi bonan hejmon. Mi volas vivi, kiel mi mem volas.

Nun venis la vico de Arne. Kiam la maljunulo demandis, liaj okuloj ekbrilis, kvazaŭ li pensus pri io agrabla. Sed li mallevis la rigardojn kaj diris mallaŭte:

— Mi ne scias.

*

II.

Tri jaroj pasis. Ajna jam finis la lernejon, Alda kaj la du knaboj en la frusomero finis la antaŭlastan klason.

Estis sabata vespero en la mezo de aŭgusto. Dum la posttagmezo Arne kaj Johano preparis sin por kankrokaptado. Duonhoron post la sesa Johano aperis antaŭ la hejmo de Arne, kun plenŝtopita dorsosako kaj bicikla karbida lanterno en unu mano kaj malgranda sako kun kaptiloj en la alia.

Li vokis tra la nefermita fenestro. La voĉo de Arne respondis elinterne, kaj post nelonge li elvenis al la kamarado. Ankaŭ li estis ekipita per dorsosako kaj sako por kaptiloj.

La patrino de Arne elŝovis la kapon tra la fenestro.

— Memoru, ke vi estu singarda, por ke vi ne dronu aŭ malvarmumu, kaj se la vetero fariĝos malbona, tuj venu hejmen.

— Jes, jes. Estu trankvila! Ili iris al Ajna. Ajna kaj Alda jam sidis atendante en la siringa laŭbo antaŭ la domo.

— Ĉu pretaj? Johano demandis.

— Jes, delonge, Alda vigle respondis. Ni ekiru. La knabinoj ekstaris, surmetis siajn dorsosakojn kaj aliĝis al la knaboj. Same kiel tiuj, ili estis vestitaj per supertutoj kaj portis vaskajn ĉapojn.

— Ĉu vi ne forgesis ion? Johano kontrolis. Ĉu vi havas kafon, kremon, sukeron, tasojn, kulerojn?

— Jes, jes. Kaj ĉu vi havas la kafopoton kaj alumetojn kaj la ceterajn aferojn?

— Mi havas.

— Patro, nun ni ekiros. Ajna vokis al la patro, kiu sidis sur la ŝtuparo legante gazeton. Ĝis revido! Li levis la rigardojn de la gazeto, kaj la bonnutrita vizaĝo montris bonvolan rideton.

— Bonan sukceson do! Kaj ne tute senkankrigu la lagon! Sed estas frue ankoraŭ. Vi rajtos komenci nur je la dekdua! — Kompreneble, sonis la trankvila voĉo de Johano. Sed ne estas kontraŭleĝe elmeti la kaptilojn iom pli frue.

— Aha, vi komprenas la aferon, mi aŭdas. Kiam Greta kaj mi venos hejmen de la festo en la popola parko, mi eble iru al vi por helpi vin porti la grandan kaptaĵon hejmen? Ili ne respondis al la ŝerco, sed ekmarŝis orienten laŭ la longa strato. Preteririnte la sektan preĝejon, ili flankeniris dekstren kaj baldaŭ troviĝis en la granda konifera arbaro. Estis nur malgranda vojeto tie, plena de ŝtonoj kaj nudaj arboradikoj.

La vojeto kondukis supren kaj fariĝis pli kaj pli kruta. Kiam ili post duonhoro atingis la supron de la montodorso, ili ŝvitetis sub siaj pakaĵoj kaj eksidis por manĝi oranĝon kaj iom ripozi.

Rigardante okcidenten kaj malsupren ili povus imagi, ke ili sidas en flugmaŝino. Pro la tre kruta deklivo Torento, kvankam ne tre malproksima, aspektis kiel liliputa urbo. Kelkaj aŭtoj kuris sur la stratoj kaj la ŝoseo kiel fervoraj formikoj. Ie inter la kampoj ŝarĝvagonaro kiel rampanta raŭpo proksimiĝis al la stacidomo. El la tuboj de la uzino venis fumo kiel fumstrioj el cigaroj. La domoj similis al ruĝaj skatoletoj kaj la rivero estis kiel mallarĝa rubando. La tuta urbeto similis al modelo de Torento, kiun ili en la lernejo iam konstruis el sablo, argilo kaj diversaj objektetoj. Sur la sportejo malgrandaj punktoj zigzagis tien kaj reen kiel kuletoj. Estis piedpilka ludo.

— Ĉu vi kredas, ke aliaj ne venos al nia loko? Alda demandis Johanon.

— Jes, almenaŭ ne el Torento. Mi konas neniun knabon tie, kiu havas intereson por tiaj aferoj. Ili nun pilkludas, tage kaj nokte.

— Kaj la junuloj nepre devas viziti la popolan parkon, Alda interŝovis. “Plej grandioza festo ĝis nun en Torento,” ŝi citis de la afiŝoj, “Plej fama svedlanda ĵazkapelo el Stokholmo, la nesuperebla revuo. Laŭ via deziro kun la dek ok mondfamaj anglaj dancistinoj”. Kaj tiel plu, kaj tiel plu. Ili estas idiotoj, la gejunuloj.

— Kaj kelkaj pli aĝaj uloj iros kapti, sed ili iros al Lupolago, de kie venas nia rivero, vi scias. Povus ja veni kelkaj el arbaraj lokoj, sed loĝas malmultaj tiudirekte.

— Jen, aŭdu, ekludas la plej fama ĵazkapelo de Svedlando! Alda ree interrompis, kiam la muziko el la popola parko atingis ŝiajn orelojn, malforta kiel burda zumado. Tian spektaklon aranĝas laboristoj, subtenas laboristoj. Stultuloj!

— Kiam vi estos fininta la lernejon, ankaŭ vi certe iros tien, diris Johano kun ŝajnigita seriozo. Vi ruĝigos la lipojn kaj pudros vin kaj faros teatron per la okuloj kiel la aliaj knabinoj kaj kredos, ke venos al vi iu mirinda sinjoro, kiel okazas en la filmoj.

— Ne babilaĉu! Alie mi reiros hejmen.

— Sed tiel faras ĉiuj. Mia fratinaĉo ...

— Mi ne faros.

— Ne parolu tiel, Ajna admonis Johanon.

— Estas vere. Vi jam estis tie kaj eĉ dancis, ĉu vi ne vidis ŝin tiam? Ŝi faras teatron por ĉiu junulo kaj amindumas la tutajn noktojn kaj neniam faras ion utilan.

— Kiam mi dancis, estis la somermeza festo. Estis por infanoj, infanaj dancludoj. Ankaŭ vi estis ja tie.

— Jes por rigardi. Kaj mi vidis, ke vi dancis ankaŭ poste, kiam vera danco komenciĝis.

— Sed nur kun knabino.

— Kompreneble. Ĉiuj knabinoj faras tiel en la komenco.

— Stulta vi estas. Ni ekiru, kaj vi iru antaŭe por montri la ĝustan vojon.

Ili ekstaris, ankoraŭfoje rigardis al Torento kaj la sunsubiro kaj ree ekmarŝis. Ili nun venis en terenon, kie nur Johano estis antaŭe. La vojeto kondukis iom malsupren, la suno ne estis videbla plu, kaj la taglumo jam komencis malfortiĝi sub la dense starantaj arboj.

Longe ili marŝis, kaj la knabinoj jam komencis plendeti pro la longa vojo, kiam ili subite kaj neatendite staris ĉe la bordo de la lago. Estis kvazaŭ elveni el tunelo. La sufiĉe vasta lago ankoraŭ briletis en la lasta vespera lumo, kaj estis multe pli hele tie ĉi ol en la arbaro.

Estis bona bordo kun herbo, kaj kelkaj rokplatoj kuŝis kiel malgrandaj terlangoj en la neprofunda akvo. Malgranda rivereto fluis el la lago tute apude. Sur ĝia surfaco kuŝis folioj de nimfeoj kaj aliaj kreskaĵoj, kaj la fundo estis plena de ŝlimo, bona loko por kankroj. Sur la maldekstra flanko de la lago staris betuloj kun kretblankaj trunkoj kaj helverdaj foliamasoj, sur la alia estis pinarbaro, kaj kelkaloke murkrutaj flankoj de malgrandaj montoj levis sin el la akvo.

— Estas bele tie ĉi, diris Ajna. Tie ĉi mi volus resti longe. Kial vi ne kondukis nin tien ĉi en la somero?

— Estas tro malproksime. Se ni estus konstruintaj kabanon tie ĉi anstataŭ en la arbaro apud Torento, ni estus devintaj resti dum la noktoj.

— Kial ne? diris Alda vigle. Estus ja granda plezuro. Vivi kiel indianoj. Tion ni faru en alia somero.

Ili deprenis siajn dorsosakojn kaj eksidis sur la bordo. Johano kaj Arne elprenis la kaptilojn el la sakoj.

Estis kankrokaĝoj faritaj el drato kaj reto, kaj estis neprofundaj retsakoj kun longaj ŝnuroj. La knaboj aranĝis la objektojn kaj alfiksis fiŝetojn por logi la kankrojn. Dume la knabinoj laŭ ordono de Johano kolektis branĉojn por la fajro.

Kiam ĉio estis preta, la malhelo jam venis, kaj la knabinoj insistis, ke oni faru fajron. Johano volis, ke ili atendu ankoraŭ iom. Baldaŭ tamen ekflamis kelkaj fajroj aliflanke de la lago, kaj lanternoj movis sin kiel ruĝaj punktetoj tien kaj reen en la mallumo. Tiam li konsentis, kaj dum solena silento li bruligis alumeton kaj metis ĝin al la seka herbo inter la branĉoj. La eta flamo komencis kreski kaj ĵetis sian lumon sur la kaŭrantajn figurojn. Baldaŭ brulis senfuma granda fajro, krake kaj susure, kaj agrabla varmo disradiis de ĝi.

Ili malfermis siajn dorsosakojn kaj manĝis buterpanojn kaj ovojn, dum Johano samtempe lerte lokis la kafopoton super la fajro.

— Estus agrable, se oni ĉiam povus vivi tiel, Johano diris kaj lia vizaĝo brilis de kontento. Libere, laŭ propra volo.

— Estas treege agrable, sed mi ne ŝatus vivi tiel por ĉiam,

Alda kontraŭis. Oni devas vivi ankaŭ inter la homoj, lerni kaj labori por la komunaj aferoj de la laboristaro. Tio estas pli grava.

— Ĉiam vi parolas tiel, diris Arne, sed ĉiam vi diras ankaŭ ke la laboristoj estas la plej stultaj estaĵoj en la mondo.

— Jes, sed ĝuste pro tio oni devas instrui ilin, por ke ili fariĝu pli saĝaj.

— Tamen vi devas konfesi, ke estas multe pli agrable tie ĉi ol en la lernejo, Johano daŭrigis.

— Kompreneble. Sed oni lernas multajn utilajn aferojn ankaŭ tie.

— Estas ja bone scii legi, skribi kaj kalkuli. Sed la instruado estas terure enuiga. Ĉiam oni devas kaj devas. Neniam laŭ propra volo. Oni devas viziti la lernejon, en la uzinoj oni devas labori laŭ ordonoj, oni devas fari la militekzercojn. Ĉiam la devo.

— Dependas de tio, ke burĝoj regas.

— En Torento regas la socialdemokratoj, diris Ajna. Ja ankaŭ mia patro apartenas al la estraro.

— Ankaŭ ili estas burĝoj. Celas al bonaj oficoj, penas fari superulojn el siaj filoj. Ordinare. Sed kiam estos vera socialista sistemo, tiam la homoj faros nur tion, kio estos utila kaj bona por ĉiuj, kaj tiam devoj ne ekzistos. Estas la ordonoj de la burĝoj, kiuj estas malagrablaj, en lernejo, en uzinoj, ĉie. Ĉu estus malagrable en la lernejo, se ni mem rajtus decidi pri nia laboro?

— Vi fantazias.

— Tiaj lernejoj ekzistas. En Sovetio ekzistas.

— Ĉu la infanoj ne kuras hejmen, kiam ili povas agi laŭplaĉe?

— Ĉu vi kurus hejmen, se nia lernejo estus tia?

— Nu, eble ne. Certe estus interese lerni kaj fari diversajn aferojn laŭ propra kapo. Sed mi ne kredas, ke tiaj lernejoj ekzistas.

Trinkinte kafon li bruligis sian lanternon kaj ekstaris. Ĉiu el ili prenis sian parton de la kaptiloj, kaj Johano, kiu estis plej sperta, metis ilin en konvenajn lokojn en la lago kaj la rivereto. En la lumo de la lanterno ili povis facile vidi la fundon. Tie kaj tie rampis nigraj kankroj sur la bruna fundo. Post la elmeto Johano prenis profundan retsakon, fiksitan al stangeto, kaj per ĝi kaptis la vagantajn kankrojn, dum Arne kaj la knabinoj lumigis al li. Estis streĉe interesa ĉasado, kian la knabinoj antaŭe ne partoprenis, kaj eĉ Alda tute forgesis sian ordinaran babilemon. La kaptitajn kankrojn li metis en sakon, kiun Arne kunportis.

Kiam ili post nelonga atendo esploris la elmetitajn kaptilojn, ili havis bonan rezulton. Sur ĉiu kankroreto staris tri, kvar kankroj, kiuj kun bona apetito atakis la fiŝetojn. Ankaŭ la kaĝoj havis kontentigan enhavon.

Ili zorge kalkulis ilin, kaj la nombro rapide kreskis. Ili ĝojis ne nur pro la kapto mem. Estis interkonsentite, ke ili retenu nur malgrandan parton de la kaptaĵo por si mem. La ceteron ili vendu kaj dividu la monon inter si.

Dume ili laŭvice kuris al la fajro por ĝin gardi kaj nutri. Kiam la nokto estis plej malluma, subite aŭdiĝis nelaŭtaj remilbatoj tute apude, kaj platboato kun du viroj kvazaŭ sorĉe aperis ĉe la limo de la lumrondo ĉirkaŭ la fajro.

La boato tuŝis la bordon, sed la viroj ne eliris. Ili restis senmovaj kaj silentaj, kaj rigardis al la infanoj kaj la fajro, sed la infanoj ne povis bone distingi ilian aspekton. Estis io timiga en ilia subita kaj silenta apero.

Kiam la koroj de la infanoj jam komencis bati pli rapide ol ordinare, unu el la viroj fine rompis la silenton.

— Hej, knaboj! Ĉu vi havas bonan kapton tie ĉi? La voĉo estis iom neklara kaj balbuta, sed ĝi ne sonis malamike, kaj la infanoj iom trankviliĝis.

— Estas sufiĉe bone tie ĉi, Johano respondis.

— Bone, bone, tiel devas esti. Tiu ĉi lago estas io aparta, estas la perlo inter la lagoj de niaj montoj kaj arbaroj. Ho vi lago, bela estas la vivo ĉe vi! Kio estus la vivo sen lagoj kaj arbaroj? Li parolis deklame kaj sentimentale kaj la voĉo perfidis sufiĉe fortan ebrion. Ili estis ebriaj kankrokaptantoj. La infanoj ree ektimis.

— Kaj ekipitaj vi estas kvazaŭ por tuta semajno, diris la alia. Eĉ kafopoton vi kunportas!

— Kompreneble. Ĉu vi ŝatus tason da kafo? Restas ankoraŭ multe en la poto, kaj cetere ni povos pretigi novan.

— Kion vi opinias? la unua turnis sin al la kamarado. Certe ne gustus malbone. Pro la brando ni forgesis mem pretigi, kvankam ni kunhavas ĉion necesan. Jes, dankon! Vi estas bonaj kamaradoj.

Johano rapide metis la poton sur la fajron por ke ĝi revarmiĝu. Dume la viroj eliris el la boato, fiksis ĝin al la bordo kaj scivole rigardis la infanojn.

— Diabloj! diris subite la unua parolanto kaj laŭte ekridis. Mi pensis, ke vi estas kvar knaboj. Adolfo, ĉu vi vidas? Estas nur du knaboj! Ili kunprenis siajn knabinojn, sed vestis ilin per knabaj vestoj, por ke neniu suspektu la aferon. De kie vi venas?

— Ni loĝas en Torento, respondis Arne.

— En Torento? Kaj vi vizitas tiel malproksiman lokon. Vi estas bravaj, veraj lagokamaradoj.

Poste ili demandis pri iliaj gepatroj kaj aliaj tiaj aferoj. Johano nun memoris, ke li iam vidis unu el ili en Torento. Verŝajne ili estis metallaboristoj, ili aspektis tiaj.

— De kie vi mem estas, li tamen demandis.

— Ni loĝas ĉe la lagoj kaj en karbigistaj kabanoj en la arbaro. Nia hejmo estas, kie ekzistas libera naturo. Nome kiam ni estas liberaj. Kaj la alia parto de la vivo ne valoras eĉ putran vakcinion. La tiel nomata civilizo, nu tion vi ne komprenas, aŭ eble vi komprenas, vi ja estas modernaj infanoj, la tiel nomata civilizo estas malbenita fuŝafero. Tede-tede. Ne, sub la vasta ĉielo, sur lagoj kaj en arbaroj oni ankoraŭ sentas la liberon de pasintaj epokoj.

Johano enverŝis kafon al ili kaj ili komencis trinki. Dum ili trinkis, la knaboj rapidis esplori la kaptilojn, por ke la kankroj ne formanĝu la fiŝetojn. La knabinoj restis ĉe la fajro por priservi la ebriajn lagokamaradojn, kiujn ili nun ne timis plu.

— Adolfo, la botelo kuŝas en la boato, sonis flustre la voĉo de la pli ebria lagokamarado. Ĉu kune kun la kafo ne ... Sed Adolfo faris silentigan gesteton per la mano.

— Ni lasu! Ne decas, vi komprenas.

— Jes, jes, vi pravas.

Poste Alekso, — tiel lin nomis Adolfo — subite turnis sin al Alda.

— Vi do estas la malgranda ruĝega socialista knabino. Estas al mi plezuro vin renkonti.

Alda mire rigardis lin.

— Ĉu vi konas min?

— Ne precize konas, kvankam mi kelkafoje videtis vin kaj ankaŭ vian tutan kvaron. Sed mi ja aŭdis pri vi. Ekzemple printempe, kiam okazis la afero kun la knabo, kiu volis fari maldecaĵon al knabino. Kiam oni esploris la aferon en la lernejo, vi ja kaŭzis grandan skandalon, faris tutan paroladon kaj volis instrui la instruistojn, ĝis ili devis forkonduki vin el la ĉambro.

— Mi ne faris skandalon. Mi diris nur, ke la homoj hipokritas, kaj ke oni devas paroli racie al la infanoj, kaj antaŭ ĉio la pli aĝaj homoj devas forlasi siajn maldecaĵojn en parolo kaj agoj. Ili estas respondecaj pri la blasfemado kaj ĉiuj maldecaĵoj de la infanoj, ĉar ilia ekzemplo efikas centoble pli forte ol la religiaj frazaĉoj en la lernejo. Tion mi diris. Ĉu ne estas prave?

— Jes, estas. Vi estas brava knabino. Multaj en Torento mallaŭdas vin. Sed mi komprenas, mi komprenas. Ankaŭ mi havis revojn, fajro brulis en mia brusto. Nu, vi ne komprenas tion. Mi estas nur ebria lagokamarado, kaj eble vi malŝatas min, sed mi komprenas, mi komprenas. Vi eble estas tro ruĝega por mi, eble ne, kaj eble vi havas tro infanajn pensojn, sed vi estas pura en la koro, kaj estas fajro en via animo. Sincera vi estas kaj pura kiel juna florburĝono, homido netuŝita de la aĉaĵoj en la mondo. Ho Dio, se mi povus partopreni vian kredon, vian junan vivon. Sed mi estas nur maljuna, ebria lagokamarado. La tagoj flugis for kiel revoj. Restas al mi nur la lagoj kaj la arbaroj. Kaj ankaŭ tio estas revo, bela revo. Ĉar la koro estas malplena, malplena. Tio estas la manko. Sed viaj koroj estas plenaj. Ho, se ili por ĉiam restus plenaj de dia fajro kaj sinceraj, sinceraj. Junaj batalantoj, veraj vivantoj! Eble vi kredas, ke mi estas freneza, sed mi estas nur iomete ebria, iomete. Vi ne komprenas mian babiladon, sed nun mi volas paroli sincere al vi. Kiam mi estis dekdujara knabo, mi iam kuŝis apud lagobordo en akompano de kelkaj plenkreskaj homoj, same kiel vi nun. Tiam iu ebria grizbarbulo komencis instrui min pri la vivo. Mi forgesis preskaŭ ĉion, kion mi cetere lernis en la knabaĝo, sed de lia instruo mi ankoraŭ memoras ĉiun vorton. Estis saĝo en ĝi. Kaj nun mi volas paroli al vi.

Mi estas nur ebria lagokamarado, sed mi ĉerpis saĝon el la vivo. Jaroj pasas kiel nuboj flugantaj. Baldaŭ, tre baldaŭ vi staros meze en la vivo. Memoru, kion mi diras. Eble vi iam post jaroj memoros tiun ĉi nokton, kiam la ebria Alekso parolis al vi, kaj eble la memoro iel estos valora por vi.

Mi videtis vian kvaron, kaj mi multe aŭdis pri vi, ĉar iel vi estas iom neordinaraj, kaj la homoj vin konas. Kaj vi, ruĝulino, ja komprenas, ke vin diversaj uloj ne tre ŝatas. Nu, nu, ne timu. Sed mi ŝatas vin, mi amas vin, vi estas miaj infanoj kaj bonaj kamaradoj. Kaj tial mi nun diras al vi, ke vi neniam timu la homojn, vi restu sinceraj, puraj en la koro. Gardu la fajron, gardu la sanktan fajron! Vi estas brava kvaro. Restu fidelaj al la voko el via interno, kaj iru antaŭen al la bela revo, la bela, bela revo.

Lia voĉo fariĝis pli kaj pli malklara, kaj subite li eksilentis kaj forviŝis larmojn el la okuloj. La knaboj jam antaŭe revenis, kaj ĉiuj kvar aŭdis lian longan kaj balbutan paroladon. Ŝajnis strange al ili, sed iel lia parolo profunde tuŝis ilin.

Alekso levis sin.

— Ni devas reiri al niaj kankrokaĝoj. Dankon pro la kafo kaj pro agrabla kunesto. Vi estas bravaj lagokamaradoj. Ĝis revido! Li iris al la boato, sed Adolfo iomete postrestis kaj flustris al la infanoj:

— Ne parolu en Torento pri liaj strangaĵoj. Kiam li estas ebria, li kelkafoje fariĝas tia. Do, vi komprenas! Li kapklinis al ili, sekvis la kamaradon, kaj ilia boato malaperis en la nokto.

Kiam la nokta mallumo komencis iom foriri, ili elprenis la kaptilojn el la akvo, kaj Johano zorge kaŝis ilin en la arbaro. Li ne volis kunporti ilin hejmen, ĉar li intencis reiri alian tagon. Per la kafopoto ili verŝis akvon sur la fajron, ĝis ĝi estis plene estingita. La knaboj prenis la kankrosakojn, kaj ili ekmarŝis hejmen, Johano kiel unua kun la lanterno.

Kiam ili venis al Torento, ĉiu tuj iris al sia hejmo. Johano kunprenis la sakojn, kaj ili interkonsentis, ke ili faru la dividon nur en la posta tago.

La hejmo de Alda kuŝis apud la ĉefa strato, ne malproksime de la apudrivera parto de Torento. Estis malgranda, unuetaĝa domo kun butiko alstrate kaj kuirejo kaj alia ĉambro en la malantaŭa parto. Malantaŭ la domo estis malgranda ĝardeno.

Alda eniris la kuirejon kiel eble plej silente por ne veki la gepatrojn. Sed tuj venis flustra voĉo el la ĉambro. Estis la patrino.

— Ĉu estas vi, Alda? Estas manĝaĵo por vi en la ŝranko, se vi deziras. Vian liton vi mem aranĝu. Mi ĵus venis hejmen de la popola domo. Estis senfina laboro nunnokte en la kuirejo tie, kaj mi estas mortlaca.

— Jes, jes, estu trankvila kaj dormu.

— Kaj se vi vekiĝos pli frue ol mi, vi preparos kafon, ĉu ne? — Jes, jes, mi faros.

Ŝi demetis la dorsosakon, devestis sin kaj aranĝis la liton. Kiam ŝi estis preta por enlitiĝo, ŝi ekvidis naztukon, kiu kuŝis sub la tablo apud la lito. Ŝi prenis ĝin kaj metis ĝin sur la tablon. Ŝiaj dormopezaj okuloj malklare perceptis du verdajn literojn de neordinara formo en la angulo de la naztuko: S. K. Estis fremda naztuko. Kiu ĝin perdis tie ĉi? Ŝia konscio iom vekiĝis el la duondormo kaj subite ŝi rekonis la literojn. Kiam ŝi helpis en la butiko, ŝi iam okaze rimarkis ilin sur naztuko de fraŭlino, kaj pro la neordinara, verda koloro kaj la tre stranga formo de la literoj la monogramo iom altiris ŝian atenton. La fraŭlino nomiĝis Sonja Kegel. Ŝi estis pentristino, iom strangaspekta kaj strangmaniera, kaj loĝis en Torento dum la lasta somero por fari pentraĵojn. Ŝi ofte vizitis la butikon por aĉeti gazetojn kaj cigaredojn, kaj ŝi multe interparolis kun la patro pri sociaj demandoj, pri arto, literaturo kaj aliaj aferoj. Ŝajne ili tre ŝatis interparoli kaj diskuti unu kun la alia.

Ŝi do perdis la naztukon tie ĉi. Ofte homoj venis por babili kaj diskuti en la vesperoj, kaj verŝajne ŝi venis al la patro post la fermo de la butiko por povi pli trankvile paroli kun li.

Ŝi lasis la naztukon sur la tablo kaj enlitiĝis. Tiam ree ekflustris la patrino, kiu ankoraŭ ne dormis. — Ĉu vi havis grandan plezuron ĉe la lago? — Jes, tre, Alda flustris same mallaŭte.

— Kaj ĉu vi havis bonan kapton?

— Treege.

Kaj subite, sen klare konscia intenco, ŝi aldonis:

— Kaj kion faris patro? Ĉu estis amikoj tie ĉi?

— Ne. Kiam mi venis hejmen, li vekiĝis, kaj li diris, ke li estas kolera al Adler kaj Strand, ĉar ili promesis viziti lin, sed ili tute ne venis. Li sidis tute sola kaj nur legis la tutan vesperon, li diris.

Malagrabla sento subite ekŝiris en ŝia interno, kaj ŝi plene revekiĝis. Ĉu eble ... ? Alda multe legis kaj lernis, kaj ŝi havis akrajn okulojn kaj viglajn pensojn kaj plenbone komprenis, ke povus esti io ... io ... Ŝi kuŝis senmova kaj silenta en sia lito, sed ŝia rigardo maltrankvile vagis tien kaj reen en la ĉambro, kie la matena lumo jam komencis forpeli la ombrojn de la krepusko. Sentoj kaj bildoj kirliĝis en ŝia interno, kvazaŭ dum febrosonĝo, kaj ree kaj ree aperis en ŝia imago la pentristino kun malhelbrunaj okuloj, brilaj kaj ridaj, kaj ŝia mola, kvazaŭ karesa voĉo. Eble estus ... eble ne.

Fine ŝi tre, tre silente forlasis la liton, prenis la naztukon de la tablo kaj zorge kaŝis ĝin inter siaj propraj objektoj en angula ŝranko.

*

Tri semajnoj pasis post la kankrokapto. Estis ĉirkaŭ la sepa horo matene, kiam la infanoj pretigis sin por iri al la lernejo. La unua leciono komenciĝis je la oka horo, sed ordinare ili ellitiĝis multe pli frue ol necese. Oni faris bruon en kuirejoj, patroj kaj fratoj pretigis sin por iri al la laboro aŭ venis hejmen el la uzino, oni babilis kaj kelkaloke kverelis. La infanoj vekiĝis kaj ne volis resti plu en la litoj. Ili rapide lavis kaj vestis sin, englutis la matenan kafon aŭ ĉokoladon kaj elkuris sur la kortojn por renkonti kamaradojn. Tie ili ludetis aŭ babilis, kaj kelkaj kontrolis la parkertaskojn unu de la alia. Pli kaj pli multaj alvenis, kaj kiam fine estis tempo, ili ekiris al la lernejo.

Same ili kolektiĝis ankaŭ nun. Estis kvieta mateno kun profunde blua ĉielo. La herboj estis pezaj de aŭtuna roso kaj la ombroj estis nigraj kaj akrekonturaj en la frumatena suno. Regis stranga silento, ia orelfrapa silento, kian oni rimarkas, kiam longedaŭra kaj forta bruo subite ĉesas. Antaŭ unu horo ekhaltis ĉiuj turniĝantaj radoj en la uzino, eksilentis ĉiu bruo de ferŝtono kaj fero, ekripozis ĉiuj laboriloj, estingiĝis ĉiuj fajroj en la fornoj. Stranga kaj iel maltrankviliga estis tiu silento, silento de difektiĝinta maŝinaro, de subita akcidento. La altaj briktuboj levis sin kiel gigantoj al ĉielo, sed ili perdis sian vivon. Ili elspiris la lastajn fumnubojn, kiuj jam senspure malaperis en la spaco, kaj super Torento etendis sin la bluaj altoj same serenaj kiel antaŭ jarcentoj, kiam arbaro kovris la tutan regionon.

En tiu ĉi mateno la infanoj ne ludis sur la kortoj, kaj eĉ la plej diligentaj forgesis siajn hejmtaskojn. Kun seriozaj vizaĝoj ili grupe babilis kaj diskutis aŭ aŭskultis la parolojn de la viroj, kiuj kontraŭkutime ankaŭ troviĝis sur la kortoj en tiu frumatena horo.

— Ni ja ne bezonas tuj enlitiĝi, diris tiuj, kiuj venis de la lasta laborperiodo. Restos tamen sufiĉe da tempo por dormi. — Ni ne bezonas rapidi, diris tiuj, kiuj venis el la litoj. Ioma paŭzo ne forprenos ion de la salajro.

— Tamen devas esti provizora afero. Estu bankroto kaj estu malbona merkato kiom ajn, tia granda entrepreno ne povos tute ĉesi kaj malaperi kiel fumo en la aero.

— Nu, ni vidu. Post monato la radoj eble ree ekzumos. Tiaj aferoj okazis ja ankaŭ pli frue, aliloke. Kaj malbonaj tempoj estis ankaŭ tie ĉi kelkafoje. Tamen ĉio finfine ordiĝis.

— Ne estu tro trankvilaj. Ĉu vi ne vidis, ke ni en la lasta jaro rericevis duonon aŭ pli de la fero, kiun ni forsendis? Kaj ĉu vi ne komprenas, kion tio signifas? Fuŝlaboron! Kiuj estas kulpaj? Nu, ni ne parolu tro laŭte. Diablaj intrigoj, eble, kion ni scias? La torenta uzino estas superflua laŭ la opinio de la granda ferkonzerno, eble. Kion scias ni, ni, kiuj faras la laboron? Sed kion tiu fuŝlaboro signifas por la vendebloj de torentaj produktoj, tion ni povas konkludi. Ne tro fidu al la estonteco.

La voĉoj zumis, lignaj pantofloj bruetis, kaj nubetoj da blua fumo levis sin el pipoj kaj cigaredoj. La infanoj premis sin kiel eble plej proksimen al la parolantoj kaj ne perdis eĉ unu vorton. Estis eksterordinara okazo. Ordinare ili ne tre multe atentis pri la uzino. La knaboj kelkafoje revetis pri estonta laboro tie, sed tio estis ĉio. Sed tio ĉi rilatis ankaŭ al ili, rekte. Ĉar se patroj ne havos laboron ... Kio tiam okazos?

*

Alda estis lavinta la vazaron post la vespermanĝo kaj eksidis en la interna ĉambro por legi la dimanĉan aldonon de ilia gazeto. La patro kuŝis sur la sofo, fumis cigaredojn kaj ĝuis la enhavon de moderna poemaro. Tiam kaj tiam li rompis sian silentan legadon por deklami iun strofon al la edzino, kiu pretigis sin por iri al sia laboro en la popola parko.

— Kaj jen! “Kaj la kupraj krioj de la ruĝaj standardoj flamigas la sanktan malamon.” Ĉu ne estas grandioze! Kupraj krioj de la ruĝaj standardoj. Kia potenca kaj imagodona esprimo! Tiu junulo iam estos la ĉefpoeto de Svedlando, memoru miajn vortojn.

— Mi ne povas ŝati tiujn subtilaĵojn, respondis la edzino. Fakte ili faras nenian impreson al mi. Kupraj krioj? Kio estas tio?

— Vi devas forbalai la malnovajn, stultajn konceptojn pri poezio. Kial vi ne legis la artikolon en la lasta literatura revuo, kiel mi diris al vi? Tie estas bonegaj kaj detalaj klarigoj pri la simbola lingvo de la moderna poezio. Vi devas atenti, ke temas pri tute nova speco de simbolismo, kiu esprimas la spiriton de la nova homspeco. La malnovaj esprimrimedoj ne povas fari tion. Vi devas uzi vian tutan komprenpovon. Sed post nelonge tiuj esprimoj estos tute memkompreneblaj al la homoj, kiam la nova homo pli kaj pli efektiviĝos.

Li parolis fajre kaj deklame kaj faris grandajn gestojn.

Ĝuste kiam li finis sian klarigon, sonis frapeto sur la kuireja pordo. Je lia enirpeto envenis la pentristino Kegel. Senatende ŝi trapasis la kuirejon kaj venis en alian ĉambron. Ŝi estis iom malseka de la pluvo, la vento malordigis ŝiajn harojn, kaj ŝi aspektis pli ekzotika kaj brilokula ol ordinare.

— Bonan vesperon! ŝi salutis kun preterpasa rigardo al Alda kaj ŝia patrino. Poste ŝi turnis sin rekte al la viro, kiu je ŝia eniro levis sin de sia kuŝa pozicio.

— Mi ne eltenas plu tion ĉi. Morgaŭ tagmeze mi forveturos. Mi volas havi decidon.

La patro, kiu ordinare kriparolis kiel ladisto sur alta tegmento, fariĝis tre silenta, mallevis la rigardon kaj tamburetis per la fingropintoj sur la kovrilo de la libro.

— Hm, li diris. Estiĝis silento, kaj ŝajne li estis en embaraso. Post ioma atendo fraŭlino Kegel decide turnis sin al la edzino.

— Ni ne hipokritu! Vi ja scias, ke mi amas Alfredon, kaj ke li amas min. Virino tuj eksentas tian aferon. Sed ni ne bezonas fari skandalon pro tio. Ni estas liberaj homoj, kaj ankaŭ rilate al niaj koroj la sankta libero estu nia gvidstelo. Mi volas havi decidon, ĉu li apartenu al vi aŭ al mi.

La edzo subite levis la kapon, krucmetis la brakojn sur la bruston, kaj la muskoloj de lia vizaĝo streĉiĝis.

— Kion vi diras, anĝelo? li diris malice. Apartenu! Apartenu! — Sed vi ja komprenas!

— Jes, jes, mi plene komprenas. Eĉ ne unu virino el mil komprenas, kio estas libero. Mi kredis, ke vi komprenas, sed mi jam rimarkis ...

Jam fluis larmoj el la okuloj de la edzino, sed samtempe ŝia vizaĝo esprimis furiozon kaj akran malamon.

— Jes, mi estas libera homo! Sed kio estas vi, fraŭlino Kegel? Aĉa loĝantino vi estas! Ĉu mi ne vidis viajn okulkaresojn! Kaj tion vi nomas libero? Alfredo estas bona kaj fidela viro, sciu tion, vi, sorĉistino, sed li estas poeto enkore, kaj romantiko lin logas.

Ŝi komencis forte plorsingulti.

— Jes, ni estas liberaj homoj. Decidu, Alfredo, decidu! Mi ne baros la vojon por vi.

La edzo ekstaris kaj komencis tordi la manojn.

— Sed estu prudenta, Elseto, vi ja scias, ke mi amas vin, nur vin.

— Ne faru tiajn asertojn. Decidu, tuj decidu! Ŝi eksidis sur seĝo kaj kaŝis la vizaĝon per la manoj. La ŝultroj skuiĝis pro la plorsingultoj. La edzo ne povis elteni tiun vidon. Subite li ekgenuis antaŭ ŝi, metis siajn manojn sur ŝiajn genuojn.

— Elseto, Elseto, mi ĵuras al vi, ke mi amas nur vin. Ĉu vi ne aŭdas, kion mi diras? Kiam ŝi ne respondis, li turnis sian vizaĝon al fraŭlino Kegel kaj diris solene:

Sonja, la afero estas finita. Ni miskomprenis unu la alian, kaj mi miskomprenis mian koron. Eble ankaŭ vi miskomprenis la vian. Forveturu kaj forgesu nian eraron. Fartu bone, Sonja! Ĉiuj tri estis tiom regataj de siaj sentoj, ke ili tute forgesis Aldan, kiu sidis ŝtoniĝinte senmova kun la gazeto antaŭ si. Ŝiaj lipoj estis forte kunpremitaj, la vizaĝo estis pala, kaj ŝiaj okuloj brilis kvazaŭ en freneziĝo.

Fraŭlino Kegel medite rigardis la repacigajn penojn de Alfredo. Fine ŝi malice ekridetis.

— Vi tiras avantaĝon de via edzineco, sinjorino. Al mi ŝajnas, ke ne estas tute honeste.

La edzino rektigis sin.

— Silentu! Vi ja vidas, ke Alfredo decidis. Vi ja venis por ekscii lian decidon. Nun vi scias. Do bonvolu foriri. Aŭ ĉu vi ne tiel decidis, Alfredo?

— Jes, jes, kial vi demandas? Fraŭlino Kegel ekridis.

— Nu, bone. Mi gratulas al vi, sinjorino, ke vi havas tian edzon. Fartu bone! Ŝi turnis sin kaj rapide foriris.

Post kelkaj pluaj repacigaj vortoj la edzino forviŝis la larmojn kaj surprenis sian mantelon. Antaŭ ol foriri ŝi forte ĉirkaŭbrakis la filinon.

— Estas skandalo, ke vi devas ĉeesti ion tian. Pardonu nin, Alda! Nun mi devas iri. Mi parolos kun vi poste.

Post ŝia foriro la patro bruligis cigaredon kaj komencis iri tien kaj reen en la ĉambro.

Alda, li diris. Tio ĉi estis malagrabla afero. Mi bedaŭras, ke vi estas hejme. Ne pensu, ke mi estas malbona homo. Vi ne povas plene kompreni tian aferon, ankoraŭ ne. Sed venas momentoj en la homa vivo ... Alda, ĉu vi malŝatas min? Alda levis la rigardojn al la patro. La sovaĝa esprimo malaperis el ŝiaj okuloj, sed la ordinara, vigla brilo estis for, kaj ili estis plenaj de melankolio.

— Vi estas ridindaj, ŝi diris.

— Bonege dirite, knabino, li diris entuziasme. Prava vi estas, prava. Lernu de niaj eraroj! Li ree ekkuŝis sur la sofo kaj denove dediĉis sin al la moderna poemaro.

*

Dum kelkaj semajnoj la laboristoj vivis en plena nescio pri la estonteco. Maltrankvile kaj sendecide ili iris tien kaj reen en siaj hejmoj aŭ sur la kortoj kaj stratoj, grumblis kaj blasfemis kaj ĉiutage centfoje remaĉis la samajn frazojn pri senlaboreco kaj mallumaj perspektivoj.

El la junuloj granda parto pasigis la tutajn tagojn sur la sportloko. Sed pli granda parto sencele vagadis sur la stratoj, babilis en la stratanguloj dum tutaj horoj aŭ ludis kartojn en ŝirmitaj lokoj, kaj la malbelaj figuroj kaj vortoj sur muroj kaj bariloj rapide plinombriĝis dum la tagoj de senfina nenifaro. Fine venis la decida vorto! Ne estos laboro plu. Laboristoj kaj oficistoj estas senescepte maldungataj. La bienon de Torento oni vendos, same laŭeble la maŝinaron kaj aliajn objektojn de la uzino. La laboristoj povos resti en siaj loĝejoj tiom longe, kiom ili pagos la luprezon. La bankoj perdis multege da mono, kaj ili volas rehavigi tiom, kiom ili povas.

Estis klaraj sciigoj, sed ili ne indikis eĉ per unu vorto, kiel la laboristaj familioj solvu sian apartan problemon. La estraro de la sindikato vokis la membrojn al kunveno por diskuti la cirkonstancojn. Dum duona nokto oni diskutis, faris proponojn kaj frakasis proponojn, ĝis oni trovis, ke estus sensence daŭrigi.

La komunumo starigis Komisionon por senlaboreco. Post kelkaj monatoj la plej granda parto de la laboristoj estis disĵetitaj al diversaj proksimaj kaj malproksimaj lokoj en la lando, kie okazis laboroj aranĝitaj de la ŝtato speciale por senlaboruloj. La ceteraj membroj de la familioj restis. Kelkaj malmultaj speciallaboristoj trovis okupon en alilokaj entreprenoj kaj forveturis kun siaj familioj. Sed al multaj proponis sin nenia okupo. Ili restis hejme kaj ricevis ioman subtenon de la komunumo.

*

Iun posttagmezon post la senlaboriĝo Arne venis hejmen kun paketo, kiu entenis tubojn de oleofarbo, penikojn kaj tolon por oleopentro. Estis granda momento por li. Longe li revis pri pentrado per oleaj farboj. Iu juna laboristo, kiu iom okupis sin pri artaj aferoj, donis al li diversajn klarigojn pri la tekniko, kaj ĉe li Arne faris siajn unuajn ekzercojn.

Dum longa tempo li devis penadi por atingi tion. Ĉiun okazon por akiri iomete da mono li utiligis, kaj ĉiun akiritan moneron li zorge konservis. Fine la ekspedicioj por kankrokapto konsiderinde pligrandigis lian kason kaj ebligis al li ekposedi la sopiritajn objektojn.

Post rapida manĝo li fiksis tolon al streĉokadro, kiun li mem pretigis en la lerneja manlaborejo. Stablon li ne havis, sed ordinara seĝo donis kontentigan servon por lia bezono. Poste li metis tabureton antaŭ la seĝon, eksidis kaj per karbo desegnis la konturojn laŭ desegno, kiun li faris speciale por tiu celo.

La patro ne estis hejme, kaj li ĝojis pro tio. La patro ordinare ne estis malafabla al li aŭ traktis lin malbone, sed li estis tre indiferenta al Arne, kvazaŭ ekzistus nenio komuna inter ili. Precipe kiam Arne okupis sin pri siaj desegnoj kaj akvareloj, lia rigardo kaj lia nura ĉeesto efikis al li kiel silenta kritiko.

Kiam li ankoraŭ laboris, tio ne ĝenis tre multe, ĉar la patro preskaŭ ĉiam dormis, kiam li ne estis en sia laboro. Nun estis pli ĝene. Li malofte eliris, li ne ŝatis interparoli kun kamaradoj, kiel faris la plej multaj aliaj laboristoj. En la hejmo li pasigis la tempon sidante tute senokupa sur la kuireja sofo aŭ kuŝante sur sia lito en la alia ĉambro. Li incitiĝis pro bagateloj, kiujn li antaŭe eĉ ne rimarkis, kaj ofte grumblis kaj insultis.

La patrino sugestis, ke li alportu akvon kaj brullignon, por ke li havu almenaŭ iom da okupo por siaj manoj. Sed ankaŭ tiam li ekgrumblis.

— Mi ne estas domservisto. Se vi ne havas tempon iri mem, sendu la knabon. Tiaj okupoj estas por virinoj kaj knaboj.

La kontura skizo ankoraŭ ne estis preta, kiam li revenis kaj eksidis sur la rando de sia lito. La novaj aranĝoj kaptis lian atenton. Antaŭe li neniam vidis ion tian. Kiam la skizo estis preta kaj Arne komencis premi farbon el la tuboj, li demandis, kial li faras tiajn strangajn aranĝojn por sia pentrado.

Arne klarigis al li, kaj iom scivole li prenis kelkajn tubojn por rigardi ilin.

— Sed tio ĉi kostis sufiĉe da mono, ĉu ne? Kiom vi pagis? Arne antaŭsentis la efikon, sed tamen diris la ĝustan sumon.

— Tiom? Ĉu vi estas freneza? Pagi tiom da mono por sensenca ludo! De kie vi ricevis la monon? Pri tio Arne sciigis pli firmtone, ĉar pro tio li ne povus ricevi riproĉojn.

— Bone. Sed estas tamen same freneze. Oni devus vin vergi. Li turnis sin al la edzino kaj seninterrompe daŭrigis:

— Ĉu vi sciis pri tio antaŭe? Kial vi ne malpermesis tian stultaĵon?

— Mi sciis. Sed li ja aĉetis por sia propra mono, kiun li mem akiris.

— Mi ne parolas pri la deveno de la mono sed pri la elspezo. Estas blinda frenezo eldoni tiom da mono por ludiloj, kiam laboro ĉesis kaj neniu scias, kiam ĝi rekomenciĝos.

— Sed estas ja la sola plezuro, por kiu li elspezas monon. Aliaj infanoj elspezas multe pli por kino, dolĉaĵoj, sportiloj kaj aliaj aferoj.

— Kial vi parolas pri aliaj infanoj? Kaj vi diras, ke estas plezuro por li. Bone. Sed kial li ne povas uzi krajonon kaj paperon kiel antaŭe kaj siajn akvofarbojn kaj kretojn?

— Nu, povus ja esti. Sed li tiom sopiris. Veraj pentristoj pentras plej multe per oleofarbo. Vi ja scias, ke la geinstruistoj montras intereson por li, kaj dum la lasta ekzameno la paroĥestro atentis speciale liajn laboraĵojn kaj diris, ke li havas veran talenton kaj eble iam fariĝos granda pentristo.

— Sensencaĵo! Vi imagas, ke li estas io eksterordinara pro tio ke li ... Nu. Tiaj aferoj estas por riĉaj homoj, kiuj povas pasigi sian tempon per ludo anstataŭ per honesta laboro. Sed sufiĉas. Farite estas farite. Sed: ne ripetu tian stultaĵon, tion mi diras! Kiam venis la sciigo pri definitiva haltigo de ĉiu laboro, fariĝis ankoraŭ pli malagrable. Li ne havis trankvilon por resti sur la sofo aŭ la lito, sed paŝis senhalte tien kaj reen en la hejmo kiel besto en kaĝo, grumblegis kaj blasfemadis.

— Kaj tio estas la danko, tio estas la danko por multjara laboro. Estus plej bone pendigi sin.

Tagon post tago li ripetis tiujn vortojn, kaj la edzino komencis timi, ke li freneziĝos.

Kiam oni starigis Komisionon por senlaboreco li grumblis ankaŭ pro tio.

— Mi ne petos almozojn, li obstine diris. Tamen li iris por enlistigi sin inter laborserĉantoj kaj jam post kelkaj tagoj forveturis kun la unua grupo de laboristoj, kiu forlasis la hejmon.

Kiam Arne venis hejmen de la lernejo en tiu tago, lia patrino aspektis kvazaŭ alia homo ol antaŭe. Estis io nekutime dolĉa kaj afabla en ŝiaj parolo kaj rigardo, kaj ŝia vizaĝo estis pli trankvila kaj kontenta, ol li iam antaŭe vidis. Eĉ speciale bonan manĝaĵon ŝi preparis por li.

Post la manĝo li tuj iris al sia pentrado. Kontraŭkutime la patrino eksidis apud li, dum ŝi flikis vestaĵojn. Tiam kaj tiam ŝi levis la rigardojn de sia flikado kaj rigardis lin kaj lian laboron. Neordinara varma brilo radiis el ŝiaj okuloj.

— Sciu, ke mi multe pensis kaj pensas pri vi, kvankam mi ne multe parolis kun vi, ŝi diris, kiam ŝiaj manoj iom paŭzis. Pri via estonteco. Patro ne komprenas vin kaj viajn inklinojn, sed certe ni povos iel aranĝi por vi. Mi ne komprenas la pentrajn aferojn kaj ne scias pri lernejoj, sed oni ja povos demandi homojn, kiuj scias.

*

Vintro venis kun neĝo kaj malvarmo. La infanoj elportis siajn sledetojn kaj skiojn el iliaj someraj ripozlokoj. Sur stratoj kaj apudaj deklivoj regis gajo kaj vigla moviĝemo, kvazaŭ Torento ankoraŭ estus la sama kiel en pasintaj vintroj.

Sed sur la tegmentojn de la industriaj konstruaĵoj metis sin la neĝo en dikaj tavoloj, blankaj, netuŝitaj de fulgo kaj varmo. Inter la konstruaĵoj, sur liberaj lokoj, sur vojoj kaj relvojoj estis sternita la blanka kovraĵo, netuŝita de piedoj kaj laboro. Nur al la elektra stacio kondukis mallarĝa vojeto kun altaj neĝodeklivoj sur la flankoj.

Nigraj kaj senvivaj fenestroj forte sed malgaje kontrastis kontraŭ la ĉirkaŭa blanko. Kelkiam ree ekvivis ilia malnova briloludo, kiam palaj vintraj sunradioj trabreĉis la inerte kuŝantajn nubojn. Sed baldaŭ ili estis same nigraj kaj malgajaj kiel antaŭe, kaj malantaŭ ili regis mallumo kaj sensona silento.

En la mallumaj vintrovesperoj la uzino kuŝis kiel urbo de mortintoj. Lampoj ne lumis tie, senvivaj kuŝis la fornoj, kies fajrobrilo iam ludis en la fulgokovritaj fenestroj, forestis la ruĝaj feraj serpentoj, kiuj senĉese kaj rapide movis sin tien kaj reen en la nigraj kavernoj de la lamenejo.

*

Sed cetere la katastrofo ne estis tiel frakasa kaj ĉiorenversa, kiel en la unua momento oni imagis. Tago post tago pasis, kaj oni kutimiĝis al la nova ordo. Oni zorge pripensis antaŭ ol elspezi la malmultajn monerojn, la ŝparmono iom post iom malaperis el la kontoj en la kooperativo, regis malgaja humoro, kiam manĝaĵo estis minimuma kaj monsendo de la familiestroj aŭ subteno de la komunumo ankoraŭ ne estis ricevita.

Sed iel oni trapasis la malfacilaĵojn kaj eĉ povis ridi kaj ŝerci pri ili. En la kino oni prezentis filmon dufoje semajne, kaj almenaŭ unufoje en ĉiu semajno estis balo en la popola domo. Iel oni trovis monon ankaŭ por plezuroj kaj belaj vestoj, almenaŭ tiuj, kiuj plej multe deziris. Eble patrinoj kaj malgrandaj gefratoj devis rezigni diversajn aferojn, eble la gejunuloj mem rezignis pli necesajn aferojn. Sed ĉu estus eble vivi tute sen amuziĝo en tia senfina tempo de nenifaro?

*

Printempo venis kaj neĝo degelis. Sur la nigra tero interne kaj ekstere de la industrieja barilo brilis la kapetoj de sunflavaj tusilagoj. Alnoj kaj salikoj vestis sin per delikata vualo el graciaj florpendaĵoj. Freŝe verdaj staris junaj herboj inter fulgokovrita rubaĵo kaj rustobruna fero.

Iun posttagmezon, kiam la infanoj vagis laŭ la rivero, ili eksentis deziron rigardi, kiel aspektas interne en la mortinta urbo de laboro. Ĉiuj pordoj krom tiu apud la elektra stacio estis ŝlositaj, kaj oni ne rajtis eniri. Tial ili provis trovi alian enirejon.

Sur la suda flanko de la barilo estis tre densa arbareto el junaj alnoj kaj salikoj. Tie ili trovis vojeton, kiu kondukis al la barilo. Oni povis trairi tie, ĉar du latoj estis for. Verŝajne estis iama privata vojo de laboristoj, kiuj loĝis tiuflanke.

Ankaŭ sur la interna flanko estis vasta densejo el padusoj, alnoj kaj aliaj arboj, kiuj kreskis sur dikaj tavoloj de malnova, altforna skorio. Ili trovis malnovan, antaŭ longe forlasitan relvojon kaj sekvis ĝin, ĝis ili venis al altforno.

La pordoj estis fermitaj sed ne ŝlositaj, kaj ili povis senpene eniri. En la vasta interno regis krepusko, ĉar la malmultaj fenestroj estis kovritaj de dika tavolo de fulgo. En tiu krepusko staris la fornegoj kun feraj zonoj ĉirkaŭ siaj brikaj ventroj, kiel misteraj kaj gigantaj monstroj, dormantaj en la silento de sia malluma loĝejo.

La vasta spaco, la silento kaj la mallumo vekis en ili solenan senton, kaj dum tempeto ili restis senmovaj, dum iliaj rigardoj vagis tien kaj reen. Arne estis la unua, kiu diris ion. — Tien ĉi mi devas reveni! li diris, kaj io varma vibris en lia voĉo.

— Kial? Alda demandis.

— Por desegni, kompreneble. Estas ja mirindaj aferoj. Jen, kiam la sunstrioj ludas en la mallumo! Estas bele!

— Ĉu vi trovas tion ĉi bela? Ajna malaprobe diris. Estas ja nur fulgo kaj mallumo, brikoj kaj fero. Estas malagrabla loko kaj malbela. Kaj tion vi volas desegni? Vi devas fari belajn aferojn, florojn kaj arbojn kaj belajn pejzaĝojn.

— Tamen estas bele. Ĉu vi ne povas vidi tion?

— Ĉu vi trovas tion ĉi bela? Ajna turnis sin al Alda.

— Mi ne scias. Sed estas interese. Ĉu vi memoras, kiam nia klaso estis tie ĉi? Estis en la tria. La instruistino ĉirkaŭpaŝetis kiel pavo inter la laboristoj kaj babilis kaj babilis, sed kiam mi demandis ŝin pri la rilato inter laboristoj kaj kapitalistoj, ŝi fariĝis kolera.

Johano ekridis.

— Kaj kiam ŝi staris tie kaj klarigis ion, mi staris malantaŭe en la grupo. Tiam iu laboristo, kiu sidis sur tiu ĉi benko, okulumis al mi kaj proponis al mi flartabakon, kiam li mem prenis.

— Kaj ĉu vi prenis?

— Mi ŝajnigis preni, kaj tiam aliaj laboristoj ridis tre laŭte. La instruistino turnis sin, sed ne komprenis la aferon. Eble ŝi kredis, ke pri ŝi oni ridas, ĉar ŝi ŝajnis ofendita kaj tuj foriris kun ni.

Ili pluiris, vizitis la ŝtalfarejon, la rostfornojn, la lamenejon, la muldejon, la grandegajn karbmagazenojn kaj aliajn lokojn, kies nomojn ili ne sciis. Ili kuris supren kaj malsupren sur krutaj ŝtuparoj, kaŝludis en mallumaj lokoj kaj vetgrimpis sur piramidoj de ferŝtono kaj kalko.

Cetere ili ne multe ludis, sed esploris kaj observis. Estis kvazaŭ aventura esplorekskurso en nekonata regiono. Arne atentis pri la aferoj, kiuj interesis lin, la knabinoj babilis inter si, kaj Johano cerbumis kaj ne diris multajn vortojn.

Fininte sian rondiron ili venis al la malsupra parto de la industriejo. Estis proksime al la elektra stacio. Tie kuŝis ankoraŭ amasoj da fero ambaŭflanke de la relvojoj, kaj ili povis facile ŝteliri inter ili.

Johano haltis kaj eksidis sur plata ŝarĝvagoneto, kiu ankoraŭ staris tie, same kiel oni iam lasis ĝin. Enpense li rigardis al la aliaj kaj diris:

— Kio el ni fariĝos?

— Kion vi volas diri per tio? demandis Ajna.

— Jam antaŭ longe mi pensis, ke kiam mi finos la lernejon, mi tuj iros al la uzino por serĉi laboron. Ĉiuj knaboj, kiuj devis aŭ deziris labori, ja ĉiam faris tiel. Ili ricevis ian facilan laboron, veturigis diversajn aferojn sur la vagonetoj, purigis kaj tiel plu. Kien mi nun iru por serĉi laboron? Kaj kien ĉiuj aliaj knaboj iru? Post du semajnoj ni finos la lernejon. Sed poste? Ajna gaje ekridis.

— Kiajn zorgojn vi faras al vi! Kvazaŭ vi jam estus plenkreskulo. Estu kontenta, ke vi ne bezonas labori.

— Sed mi volus labori por fariĝi memstara. Mi ne volas dependi de aliaj homoj.

— Nu, vi ja povas iom atendi. Post tri, kvar jaroj.

— Oni ja diras, ke eble neniam plu estos laboro tie ĉi. Kaj en aliaj lokoj ankaŭ ne ekzistas laboro. Kaj oni ne scias, kiam estos. Sed kio fariĝos el ni, se laboro ne estos?

— Strangulo vi estas! Aliaj knaboj ja ne parolas tiel.

— Ili ne parolas tiel, ĉar ili ne pensas pri tio, tio ne interesas ilin. Sed mi pensas pri tio kelkafoje. Kaj nun, kiam ni iris inter konstruaĵoj ... Pensu mem! Kio fariĝos el la homoj, se ili ne povos labori. Kaj kial ne estas laboro por ili, kial ili ne povas labori, kvankam ili volas?

— Ĉar neniu volas aĉeti ion nuntempe, Alda klarigis. Sed tio dependas de la kapitalismo.

— Tion vi diras. Povas esti. Mi ne scias. La mieno de Johano estis malserena, li aspektis preskaŭ kolera.

— Sed kial la homoj ne ordigas tiajn aferojn. Mi pensas, ke la plenkreskuloj estas stultaj.

Li rigardis al Alda kvazaŭ por trovi pli kontentigan respondon al siaj demandoj. Melankolia rideto ekludis ĉirkaŭ ŝiaj maldikaj, firmaj lipoj, kaj ŝi rigardis lin, kvazaŭ ŝi volus diri ion per la okuloj.

— Jes, la plenkreskuloj estas stultaj, ŝi diris ne laŭte.

— Tion vi diras! li diris kaj observis ŝin scivole. Sed vi ofte citis la dirojn de via patro. Ĉu vi opinias, ke ankaŭ via patro estas stulta? La melankolia rideto restis sur ŝiaj lipoj, kaj ŝiaj okuloj rigardis lin intense, kvazaŭ ŝi volus komprenigi ion al li sed ne per vortoj. Li tute forgesis sian demandon, kaj stranga sento de sekreta, neklara interkompreno inter li kaj ŝi ekvibris en lia interno.

Subite interrompis ilin basa voĉo, kiu venis el la direkto, kie estis la elektra stacio.

— Kion vi faras tie ĉi, bubaĉoj? Antaŭ ol ili trovis tempon por forkuri, Alekso subite aperis tute apude. Tiam ĉiuj kvar ekridis renkonte al li kaj trankvile restis. Li rigardis ilin konsternite, kvazaŭ suspekte, sed poste ankaŭ li ekridis.

— Bonan tagon, Alekso! Ĉu vi ne rekonas nin?

— La lagokamaradoj! Bonan tagon! Longa tempo pasis de lastfoje. Mi pensis, ke estas bubaĉoj, kiuj serĉas metalon por vendo. Kelkafoje ili nome ne nur serĉas, sed eĉ forprenas kuprajn kaj latunajn partojn de maŝinoj kaj aparatoj.

— Ĉu vi do estas konvinkita, ke ni ne faris tion? diris Alda petole.

— Jes. Se vi farus ion tian, vi almenaŭ malaperus pli rapide kaj singarde. Sed kion vi faras tie ĉi?

— Ni inspektas la uzinon, diris Alda kun ŝajnigita seriozo. Ni ne povas toleri, ke oni lasas konstruaĵojn kaj utilajn maŝinojn kaj objektojn en tia stato. Estas krimo kontraŭ honestaj homoj. Johano venis serĉi laboron, sed li neniel povas trovi. Neniun ni renkontis, nur la kolomboj restas en siaj ordinaraj lokoj. Ĝuste kiam vi alvenis, ni decidis sendi skribon al la aŭtoritatoj, por ke ili informu nin, kion oni intencas por ni. Ni ne ŝatas fariĝi viktimoj de la stultaĵoj de la plenkreskuloj.

— Bone dirite, ruĝulino. Konservu tiun humoron! Ĉu vi ŝatus rigardi miajn florojn?

— Viajn florojn? Kie?

— En la elektra stacio kompreneble.

Ili sekvis lin. Post kelkaj paŝoj ili staris ĉe la suda longmuro de la brika domo.

— Jen estas mia ĝardeno, diris Alekso kaj montris al nelarĝa, bele aranĝita bedo laŭ la tuta longo de la domo. Mi ĵus semis. Ĝis nun montris sin nur la spinaco, sed la floroj baldaŭ venos. Revenu en la somero, kiam floros odorlatiroj kaj rezedoj!

— Sed vi parolis pri floroj?

— Paciencon! Ili estas interne.

Ili sekvis Alekson internen. La du generatoroj zumadis kiel gigantaj burdoj, kaj oni povis aŭdi unu la alian nur se oni parolis preskaŭ en la orelon unu de la alia. La infanoj neniam antaŭe estis tie kaj la elektraj maŝinoj tiom kaptis ilian intereson, ke ili unue tute forgesis pri la floroj. Sed poste ili rigardis ankaŭ tiujn. Estis multaj grandaj kaj abundfoliaj fuksioj kaj aliaj floroj, kiuj ne bezonas rektan sunlumon. En kestetoj kaj florpotoj staris malgrandaj kukumoj kaj aliaj plantoj, kiujn Alekso intencis planti ekstere post kelkaj tagoj.

Sed ekzistis ankaŭ aliaj interesaj aferoj. Apud unu muro troviĝis rabotostablo kaj tornilo, sur la muro pendis du ŝrankoj kun multspecaj lignaĵlaboriloj. Ĉe alia muro staris tablo kun libroj, gazetoj kaj skribiloj. Apud ĝi estis sofsimila benko kun kuseno.

Kiam ili jam rigardis ĉion, ili ree eliris por povi pli facile interparoli. La loko tre plaĉis al ili, kaj ilia respekto por Alekso tre kreskis dum la mallonga vizito, ne pro la floroj, sed ĉar li estas estro de la mirindaj elektraj maŝinoj.

— Ĉu vi ankaŭ estas lignaĵisto? Johano demandis.

— Ne multe. Pri tio okupas sin unu el miaj kamaradoj Ni estas tri maŝinistoj.

— Kaj dum via laboro vi povas ankaŭ legi?

— Jes. Precipe dum nokta labortempo oni devas kunporti iom da furaĝo por la cerbo.

— Sed kie estas Adolfo? Johano demandis.

— Adolfo estis metallaboristo. Li senlaboriĝis kaj forvojaĝis al iu loko de subtenlaboro kune kun aliaj. Nun ni sendas la elektran forton al alia loko, kie oni ankoraŭ bezonas ĝin por industrio, kaj tial ni tri povas resti.

— Ĉu vi ankoraŭ vizitas la lagon por fiŝi?

— Kompreneble. Oni devas havi iom da libera vivo. Sed post la forveturo de Adolfo mi ĉiam iris sola. Eble iu el vi ŝatus akompani min iam? Estas pli agrable, se oni povas iom interbabili.

— Ni povos akompani vin ĉiuj kvar, Alda diris entuziasme. — Tion mi kredas. Sed fariĝus preskaŭ tro granda grupo. Nu, ni vidos.

*

La ĉambro de la sesa klaso estis ornamita per floroj kaj junaj betuloj. Sur unu el la du grandaj nigraj tabuloj brilis kolororiĉaj flordesegnoj, kaj sur la muroj estis fiksitaj la desegnoj de la infanoj. La tridek sep infanoj sidis belvestitaj kaj kun solenaj mienoj en siaj benkoj, kaj ĉirkaŭe estis benkoj kaj seĝoj, kie sidis gepatroj kaj aliaj aŭskultantoj.

La infanoj rapide kaj senerare respondis la solentonajn demandojn de la instruisto, kiel en ĉiuj ekzamenoj, kaj verve solvis la kalkultaskojn sur la nigra tabulo. La vizaĝoj de la patrinoj portis esprimon de sentimentala kortuŝo. Sub la influo de la solena atmosfero iliaj sentoj kaj pensoj koncentriĝis ĉirkaŭ la infanoj, kaj ili vidis sian interrilaton al ili tute alie ol dum la ĉiutaga vivo.

Post la lecionoj ĉiuj klasoj kolektiĝis en la granda salono, kie okazis la matenaj preĝoj. Dum kvaronhoro estis kantado de la infanoj. Poste la pastro, kiu estis ekzamena kontrolanto, suriris la podion kaj finis la ekzamenon per parolado. Li dankis la geinstruistojn por sinofera kaj devofidela laboro kaj la gepatrojn pro ilia solidareco kun la lernejo en instruado kaj edukado. Poste li turnis sin speciale al la lasta klaso.

— Mi komprenas, ke vi delonge sopiris al tiu ĉi tago, ke vi ĝojas, ke via lernotempo estas finita. Lernado signifas penadon kaj laboron. Tial ni ne ĉiam ŝatas ĝin tiel, kiel ni vere devus. Sed iom post iom oni komprenas ĝian valoron. Tiam oni komprenas ankaŭ ke la penado havis profundan signifon. Mi estas plene konvinkita, ke ankaŭ vi spertos tion.

Proverbo diras, ke ni lernas ne por la lernejo sed por la vivo. Tio estas vera. Ni lernas por fariĝi bonaj kaj taŭgaj homoj. Esti bona kaj taŭga estas io esenca en la vivo. Ĝuste pro tio ni havas lernejojn, kie la geinstruistoj instruas la infanojn pri multaj utilaj aferoj kaj antaŭ ĉio pri tio, ke ili fariĝu bonaj homoj, kiuj respektas la ordonojn de Dio kaj amas siajn kunhomojn. Ĝuste pro tio viaj gepatroj instruis vin pri bona konduto kaj bona moro. Kaj la plej bona instruo tiurilate estas la sinofera amo de viaj gepatroj, iliaj ĉiamaj zorgoj kaj penadoj por viaj bonfarto kaj feliĉo. Pensu pri tio! Grandan dankon vi ŝuldas al viaj gepatroj kaj geinstruistoj.

Ni vivas en malluma kaj malfacila tempo. Kiam vi nun forlasas la lernejon por iom post iom eniri en la mondon de la plenkreskuloj, via vojo eble ne estos facila. Laboro mankas tie ĉi kiel en la plej multaj lokoj en nia lando kaj en la tuta mondo. Egoismo kaj plezuravido regas la homojn. Atendas vin malfacilaĵoj, kaj atendas vin tentoj.

Eble vi demandas, kiel vi venku la malfacilaĵojn, kiel vi kontraŭstaru la tentojn. Kaj mi respondas al vi : konservu en via memoro la bonajn kaj valorajn instruojn, kiujn vi ricevis en viaj hejmoj kaj en la lernejo. Praktiku tiun instruon en via vivo. Ĝuste tio estas la senco kaj celo de via lernado.

*

En dimanĉo kelkajn tagojn post la ekzameno la onklo de Arne venis por viziti sian fratinon. Li estis malgrandbienulo kaj kunportis kelkajn litrojn da lakto kaj dudekon da ovoj kaj iom da vianda manĝaĵo, kiel li ĉiam faris ĉe siaj vizitoj.

La patrino dum ilia interparolo montris al li la skriblibrojn kaj desegnojn de Arne kaj lian ekzamenan ateston.

— Jes, jes, li konsentis. Ŝajnas ke li estas tre bona knabo. Bele li skribas kaj bone kalkulas, kaj rilate al desegnado li ja estas vera artisto. Kaj bonkonduta ankaŭ, ĉu ne?

— Jes, neniam li estas malafabla, neniam faras ion nedecan aŭ malbonan. Iom silentema li estas, sed tio ja ne estas manko.

— Jes, jes, estas bone, kiam la infanoj estas tiaj. Poste ili lasis tiun temon. La patrino preparis manĝaĵon, kaj post la manĝo la onklo rigardis la horloĝon kaj diris, ke estas tempo por reveturi.

— Mi volus paroli kun vi pri ia afero, antaŭ ol vi foriros, diris la patrino.

— Nu, nu, parolu, diris la onklo kaj rigardis ŝin iom mire pro tia etiketa alparolo. — Aŭ ĉu vi volas diri, ke vi deziras paroli kun mi sen ĉeesto de la infanoj?

— Ne, ne estas sekretoj. Vi ja vidis la desegnojn de Arne kaj ankaŭ lian ateston. La knabo fakte havas neordinaran talenton por tiaj aferoj. Por aliaj lernobjektoj li neniel havis la saman intereson. Li diligente lernis kaj preterlasis nenion, sed kiel dirite, specialan intereson por ili li ne havas.

Kiaj tial mi pensas, ke oni devus iel helpi la knabon, por ke li povu lerni pli multe en tiu speciala fako. Tion diris ankaŭ lia instruisto kaj ĉiuj, kiuj vidis liajn desegnojn. Estas ja ankoraŭ tro frue pensi pri iu speciala lernejo, sed li mem parolis pri koresponda kurso. Mi pensas, ke tia kurso estus bona por li. Li tre diligente laboras, jes, fakte, mi devas diri, laboras, sed kompreneble instruo tamen estas necesa. Tial mi ... volus vin demandi, ĉu vi povus lin iom helpi. Estas hontinde peti, sed tio estas ja la sola, kion mi povas por li fari.

Ŝi eksilentis kaj forviŝis kelkajn larmojn el la okuloj.

— Hm, diris la onklo kaj pripense rigardis alterne al Arne kaj al lia patrino. Post ioma silento li daŭrigis:

— Mi komprenas vian intencon, kaj ĝi estas bona. Ankaŭ mi vidas ja, ke la knabo havas talenton, kvankam mi ne povas prijuĝi, ĉu ĝi estas vere granda. Sed helpi lin per mono mi fakte ne povas. Kiom kostas la kurso?

— Ĉirkaŭ dudek kvin kronojn, mi kredas.

— Hm. Fakte mi ne povas. Por esti honesta, mi diru, ke mi povus al vi havigi tiom da mono, se temus pri io absolute necesa. Sed kiam temas pri io alia, ne estas eble. Nuntempe oni devas kalkuli ĉiun oeron. Terkulturaj produktoj estas ridinde malalte pagataj, sub la produktokostoj. Oni devas dufoje pripensi antaŭ ol elspezi ion. Kaj nun ne pensu malbone pri mi pro tio, ke mi rifuzas!

— Ne, ne, mi vin plene komprenas. Verdire, estis stulte demandi.

— Tute ne. Se mi povus, kun ĝojo mi donus. Kion vi diras mem, knabo? Arne ne tuj respondis. La rifuzo lin malĝojigis, sed ial li samtempe trovis, ke estas plej bone tiel.

— Kompreneble mi tre ŝatus studi tian kurson. Sed eble mi iam trovos ian okazan laboron kaj povos akiri iom da mono. — Bone dirite! Tiel pensas bravaj knaboj. Mi deziras al vi sukceson. Kaj se mi iam povos ... Nu, ni vidos.

Post lia foriro la patrino ŝajnis malgaja pro la malsukceso, kaj Arne provis ŝin konsoli.

— Ne malĝoju pro tio, patrino! Ni ja havas tempon, kaj certe mi iel sukcesos perlabori iom da mono. Vi ja memoras, en la pasinta aŭtuno mi akiris monon per kankrokaptado.

— Nu ja. Mi pensas pri onklo. Li tamen havas kelkmil kronojn en la banko. Malgraŭ tio li povas esti prava en sia rezonado, oni devas atenti pri la ekonomio en la nuna tempo. Sed tamen ...

*

Preskaŭ ĉiutage Arne iris al la uzino por fari desegnojn aŭ pentri. Alekso je propra respondeco permesis al li laŭplaĉe ĉirkaŭvagi tie, kaj ankaŭ la aliaj maŝinistoj lasis lin senĝene eniri, kiam Alekso klarigis al ili la aferon.

Kiam Arne ne estis tro malproksime de la stacio, Alekso ofte iris al li por interbabili kaj rigardi lian laboradon. Arne havis la senton, ke Alekso pli bone ol iu alia komprenas liajn sopirojn kaj intencojn, eĉ pli bone el la patrino. Post kelktaga interkonatiĝo Alekso surprizis lin per donaco de kelkaj malgrandaj artlibroj.

— Mi havas multe da libroj hejme. Okaze mi ekmemoris pri tiuj. Ili estas pli utilaj por vi ol por mi. Cetere mi havas ankaŭ arthistorion. Vi povas ĝin prunti, kiam vi volas.

Kortremiga ĝojo plenigis subite la animon de Arne. Estis ne nur pro la libroj, sed ĉefe pro io alia. Kaj strange, en tiu momento li tre forte ekmemoris pri tiu vespero, kiam li staris en la neĝo kaj rigardis la lunluman vintropejzaĝon. La sama sento de profunda feliĉo trakuris lin ree.

Iun posttagmezon li sidis kune kun Alekso sur benko apud la muro de la stacio. Dum la babilo Alekso interalie diris:

— Se vi efektive volas vin dediĉi al desegnado kaj pentrado, estus bone se vi povus ricevi iom da instruo. Sed tie ĉi ekzistas ja neniu, kiu komprenas tiajn aferojn.

— Tio ne gravas, mi tamen povus studi. Ekzistas ja korespondaj kursoj, sed ...

— Jes ja, bona ideo. Mi mem studis tiajn kursojn, en aliaj fakoj kompreneble. Ili estas bonegaj.

— Certe estas. Sed kostas iom da mono. Kaj mono ne estas facile havebla.

Poste li rakontis pri la provo de la patrino havigi monon. — Ni esperu, ke tio iel aranĝiĝos por vi, diris Alekso. Mi opinias, ke tio estas sufiĉe grava.

Ŝajne li ne havis emon paroli plu pri tiu temo, kaj Arne baldaŭ iris hejmen.

Post lia foriro Alekso restis ankoraŭ iomete sur la benko. Li sidis tute senmova, kvazaŭ en profundaj pensoj. Kelkafoje la lipoj malfermiĝis por eta rideto.

Kiam li ekstaris por reiri en la stacion, li parolis laŭte al si mem, kiel li kelkafoje faris, kiam li estis ebria.

— Certe vi estas infaneca. Sed kio estus la vivo sen infaneco? Ekzistas aferoj ... Enirinte li tuj eltiris la keston de la tablo kaj komencis serĉi en amaso da paperoj kaj libretoj. Baldaŭ li tenis en sia mano prospekton de koresponda instituto kaj eksidis sur sia benko por studi la enhavon.

Ree li levis sin kaj dum longa tempo paŝis tien kaj reen, tiam kaj tiam ĵetante rigardon al siaj floroj. Kelkiam reaperis la eta rideto, kaj li murmuris kiel antaŭe:

— Estas infanece. Sed ekzistas aferoj ... Post kelkaj tagoj Arne ricevis presaĵon kun la du unuaj leteroj de desegna kurso de iu koresponda instituto. Ĝin akompanis letero, en kiu oni skribis, ke iu sinjoro, kiu deziras esti nekonata, pagis la kurson.

La patrino estis ravita.

— Sed kiu faris tion? Apenaŭ via onklo. Mi pensas, ke estas la instruisto.

Arne tuj komprenis, sed li ne klarigis al ŝi.

— Certe ne estas la instruisto. Li estas eksterlande jam de du semajnoj. Sed certe ni ekscios. Kiam li poste iris al la uzino, li trovis Alekson ĉe la florbedo.

— Ĉu estas vi? li demandis kaj montris la studeteron. Alekso ridetis.

— Mi dankas vin! Arne diris kaj forte premis lian manon. — Kaj jen mi kunprenis por vi du pentraĵojn, se vi volas ilin havi.

— Mi tre ĝojas pro tio. Sed silentu pri ... nu, vi komprenas. — Ili ne estas tre bonaj, sed mi ne povas pli bone ankoraŭ. Kiam mi povos pli bone, vi ricevos alian.

*

Kelkafoje Ajna akompanis Arnen al la uzino. Ŝi malmulte laboris hejme, ĉar la avino kaj la patrino prizorgis preskaŭ ĉion. Tial ŝi povis pasigi siajn tagojn laŭplaĉe.

Ordinare ŝi malmulte parolis. Plej ofte ŝi sidis silenta, kaj rigardis lian laboradon kun reva mieno. Foje ŝi ŝajne forgesis ĉion ĉirkaŭ si. La rigardo fariĝis melankolia kaj plena de sopiro.

— Se mi nur estus kiel vi! ŝi diris foje kun sopirplena voĉo.

— Kiel mi? Kion vi volas diri per tio?

— Nu, vi havas vian pentradon. Vi ĉiam havas ion, kio vin interesas. Vi neniam enuas, ĉu ne?

— Kiel mi povus enui?

— Vidu! Sed kion havas mi? Kion mi povas fari?

— Vi ja povas fari ion ajn, kion vi volas.

— Jes. Sed kion fari? Mi volus fari ion, sed mi ne scias kion. Mi ŝatus forveturi de Torento. En la vintro mi finos la daŭrigajn kursojn, eble poste ... Ŝi longe silentis kaj poste daŭrigis:

— Kiam mi estis malgranda, antaŭ ol patro venis, mi ĉiam pensis, ke tuj kiam mi havos forton, mi laboros por patrino kaj avino. Mi tre ĝojis je la penso pri tio. Ĉiuvespere mi preĝis al Dio, ke li helpu min, por ke mi baldaŭ povu komenci labori por ili. Sed kiam patro venis ... Ŝi eksilentis, sed poste aldonis:

— Ĉu vi memoras pri tio? Pri tiu mateno, kiam mi venis al la tendo ... ? Ŝi parolis tre mallaŭte, kaj la voĉo vibretis.

— Jes. Li seninterrompe daŭrigis sian desegnadon. Ĉar ŝi ĉesis paroli, li aldonis:

— Sed viaj gepatroj ja ĉiam estis afablaj kaj bonaj al vi.

— Jes. Sed estas io alia. Antaŭ ol patro venis, mi ĉiam estis feliĉa. Sed eble estas tiel por la plej multaj. Kiam oni estas malgranda, oni povas bele revi kaj estas feliĉa, poste oni ne scias kion fari.

*

Johano pasigis multan tempon per fiŝado. Alekso permesis al li uzi la boaton en la lago, kie ili kaptis kankrojn, kaj kiam li deziris, li povis uzi ankaŭ la retojn kaj aliajn fiŝilojn de Alekso. Kelkafoje ili iris kune por fiŝi, sed plej ofte Alda akompanis Johanon. La homoj iom ridetis pri ili, kaj kiam la maljunulinoj vidis ilin foriri aŭ reveni, ili skuis siajn kapojn.

— Estas stranga tempo! ili diris. Foje iu moketis Johanon, nur ŝerce.

— Stranga knabo vi estas! Fiŝas kune kun knabino!

— Kial ne? Johano respondis. — Ŝi estas la plej bona el ĉiuj knaboj kaj pli lerta ol iu alia.

Cetere la kvar kunestis kaj ludis kiel en antaŭaj someroj. Tiam kaj tiam ili kune vizitis Alekson ĉe la elektra stacio. Estis agrable sidi tie kaj babileti en la zumado de la generatoroj.

Kelkajn fojojn Alekso kunprenis ĉiujn kvar al la lago. Regis festa humoro, kiam ili formarŝis en iu sabata fruvespero. Ĉiu portis dorsosakon kaj estis bone ekipita per ĉiuj necesaĵoj de vera lagokamarado.

Ankaŭ pri tio la homoj moketis.

— Ĉu vi komencis ludi kun la etuloj? ili kriis al Alekso, kiam la malgranda karavano preteriris. Alekso trankvile ridetis.

— Nu, miaj propraj infanoj jam forlasis min, kaj estas agrable kun akompano. Cetere ...

Ŝajnis, ke li havas emon diri ion pikan, sed li lasis tion kaj pluiris.

Ili elmetis retojn aŭ hokarfadenon kaj cetere fiŝis per fiŝvergoj. Kiam noktiĝis, ili remis al la bordo por ripozi dum kelkaj horoj. Baldaŭ fajro ekflamis en la hela, silenta nokto, kaj ili eksidis ĉirkaŭ ĝi kaj malfermis siajn dorsosakojn.

Estis mirindaj horoj. Ĉiutageco kaj ĉiutagaĵoj estis malproksime. Ĉio estis nova, freŝa kaj plenviva kiel en la komenco de la mondo.

La plej agrabla estis, ke Alekso neniam kondutis kiel plenaĝa protektanto. Li ĉiam estis unu el ili, kiel kamarado. Kiam li kuŝis apud la fajro kaj rigardis la infanojn, li foje demandis sin, kiuj pensoj movas sin en iliaj junaj kapoj, sed li neniam montris tion. Ne esplorema scivolo kaŭzis tiun demandon, estis nura deziro al interkompreniĝo kaj intimeco.

— Vi estas stultulo, li tiam pensis. — Jen vi kuŝas kiel infano inter infanoj kaj ŝatas ilian kamaradecon. Se la homoj suspektus tion ... Sed ekzistas aferoj ... Sed ju pli intima fariĝis ilia kamaradeco, des pli li proksimiĝis al ili ankaŭ interne. Li komprenis iliajn pensojn kaj interesojn kiel ili mem komprenis tiujn. Foje li tute sentis sin kiel vera membro de ilia rondeto.

— Verŝajne vi nur teksas belajn kaj delikatajn revojn, li pensis. — Sed ĉio estas revo. Kaj benataj estu la belaj revoj.

Ordinare li malmulte parolis pri si mem kaj siaj travivaĵoj. Sed okaze ilia interbabilo instigis lin rakonti ion pri siaj vagojaroj en junaĝo, pri surmara vivo kaj fremdaj urboj, pri grandaj laboroj en novaj lokoj, pri penado kaj aspiroj de la unuaj, kalmanaj adeptoj de la nova socia evangelio.

— Vi estas feliĉa, diris Ajna. Vi multe vagis en la mondo, multe vidis kaj multe travivis. Ho, se mi nur povus forveturi ...

— Vi volas forveturi? Kien?

— Mi ne scias.

— Kial vi volas forveturi?

— Mi volus trovi ion interesan, ion por fari.

— Vi estas stultega romantikulino! Alda eksplode interrompis. Vi volus trovi ion por fari? Imagu! Kvazaŭ la mondo estus paradizo, kie la homoj enuegus pro tro multa feliĉo. Ekzistas ja senfine da farendaj aferoj. Kaj vi diras, ke vi ne scias kion fari. Estas hontinde! Ĉu vi ne konsentas, Alekso?

— Jes, mi konsentas. Certe ekzistas multaj taskoj por vi, se vi nur havas emon fari ion. Sed verŝajne Ajna ne komprenas tion tute klare. Vi ja povos ŝin instrui iomete.

*

Estis frua antaŭtagmezo en la fino de marto. Alda aranĝis en la hejmo post la ellitiĝo, kaj nun ŝi staris ĉe la jam malfermita fenestro kaj banis sian vizaĝon en freŝa aero kaj varmeta, fruprintempa sunlumo.

Paseroj kaj paruoj flugetis inter la branĉoj de la pomarboj. Jen kaj jen ili eksidis sur la birdotableto por kapti plenbekon da aveno. La paruoj, kiuj dum la tuta vintro pepis per raŭkaj voĉetoj, jam triletis klartone. La neĝo brilis okuldolore, kaj falantaj gutoj senĉese plaŭdetis sub la defluilo ĉe la domangulo.

Ŝi estis sola en la loĝejo. La patro estis en la butiko, kaj la patrino iucele foriris por kelkaj horoj.

Kiam ŝi staris tie, Johano envenis sur la korton.

— Hej! ŝi salutis. Tiel frue vi venas!

— Jes. Ĉu vi ne havas tempon ankoraŭ?

— Mi havas. Sed mi pensis, ke vi venos nur post kelkaj horoj.

Li eniris kaj venis la ŝi en la internan ĉambron.

— Jen la poŝto de hieraŭ, ŝi diris gaje kaj etendis al li du leterojn. Fine venis respondo el Japanio. Pasis jam kvin semajnoj, de kiam mi skribis tien. Estis iom post la fino de la komenca kurso. La alia estas el Leningrado, de juna laboristino. Ŝi rakontas pri sia laboro kaj pri la vivo de la laboristoj. Tre interese. Ĉu vi ne volas legi?

Li prenis la leterojn kaj rigardis la kunsenditajn fotojn, sed lia intereso por ŝiaj esperantaj leteroj ŝajnis malpli granda ol ordinare. Kiam ŝi faris sian demandon, li ĵetis al ŝi rapidan rigardon kaj poste komencis legi. Tiam kaj tiam li faris rimarkigon, sed la tono perfidis, ke liaj pensoj okupas sin pri io alia. — Kaj ĉu ni nun komencu nian dialogon? ŝi diris, kiam li finlegis. Ĉu vi bone lernis vian parton? En la kunveno ni devos montri al la timemuloj, ke oni povas paroli esperanton same nature kiel sian propran lingvon.

— Jes, mi lernis. Ŝi rigardis lin iom esplore. Poste ŝi daŭrigis, nelaŭte kaj kun mola nuanco en la voĉo:

— Kial vi estas tiel silenta? Li rigardis ŝin medite, kaj liaj okuloj estis malgajaj.

— Nu? Li sendis esploran rigardon al la kuirejo kaj poste diris:

— Ni parolu en nia nova lingvo. Estas malagrable ... Fratino naskis infanon ... La vortoj venis malrapide kaj unutone kiel falantaj gutoj. Li iom ruĝiĝis, kaj momente lia rigardo tuŝis ŝin demande.

— Ĉu vi komprenas? Estis kvazaŭ li singarde irus sur malforta glacio. Je la unua rompiĝeto li estas preta salti for de la danĝera loko.

Ŝi kapklinetis kaj restis silenta.

— Jes ... vi komprenas ... Venis ankaŭ tio. Eriko ankoraŭ sidas en malliberejo pro tio, ke li faris brandon, vi ja scias. Kaj kiam li liberiĝos, li tamen ne povos helpi, cetere li verŝajne ne havus emon. Aŭ li restos hejme, senlabora, aŭ li ricevos subtenlaboron en iu loko. Ejnar ricevis subtenlaboron antaŭ du semajnoj, sed lia salajro estas malalta, kaj li ne povas sendi ion al patrino. Kaj se li povus, li tamen ne farus. Patrino ricevos laboron nur en majo, sed ankaŭ ŝia salajro estas tre malalta. Sed eble mi nun povos labori anstataŭ ŝi. Mi demandos pri tio.

Li eksilentis kaj forte kunpremis la lipojn.

— Via patrino tamen ricevas subtenon de la komunumo? diris Alda. Ŝiaj okuloj brilis melankolie, kaj ŝia voĉo vibretis de pli intima kamaradeco ol ordinare.

— Jes, ŝi ricevas. Ni apartenas al tiuj homoj, kiuj ne volas vivteni sin mem kaj senhonte petas subtenon de la honestaj kaj diligentaj homoj. Mi ne legas multe en la gazetoj, sed mi vidis en iu gazeto, kie oni skribas tiel pri la senlaboruloj.

— Kion diras via patrino?

— Ŝi blasfemas kaj tondras kiel ordinare, kaj diras ke ŝi montros la ungojn, ĉar estus sensence morti pro malsato.

— Sed via fratino ricevos subtenon de sia ... nu, de la patro de la infano.

— Mi scias. Se li havos ion por doni. — Sed ĉu ne estas abomene ... ? Ree li eksilentis kaj rigardis ŝin esplore. Liaj okuloj renkontis la ŝiajn, kaj li vidis, ke ŝi komprenas lian nefinitan aludon. Ree ŝi kapklinetis, sed ne respondis ion.

— Ĉu ŝajnas al vi stulte, ke mi parolas al vi pri tiaj aferoj? — Ĉu ni ne estas kamaradoj? ŝi flustris varmtone.

— Jes ... vi komprenas ... Hejme mi povas paroli kun neniu, neniam povis. Ĉiam estis malagrable, pli kaj pli. Se mi nur estus iom pli aĝa!

— Kion vi tiam faros?

— Mi ne scias. Mi jam estas sufiĉe aĝa por labori. Kiam ankoraŭ ekzistis laboro, la plej multaj knaboj komencis, kiam ili finis la lernejon. Sed nun ne ekzistas laboro. Kaj mi devas atendi kelkajn jarojn, antaŭ ol mi povos ricevi subtenlaboron. Tamen mi kredas, ke mi iel trovos ian. Devas trovi. Sed mi ne pensis ĝuste pri tio ...

— Pri kio do?

— Nu, vi ja komprenas. Estas malagrable. Mi malŝatas la homojn. Mi volus vivi alie ol ili vivas. Ĉu vi ne pensis pri tio?

— Jes. Mi komprenas.

Subite ŝi prenis lian manon kaj ĝin forte premis.

— Ni estu amikoj, Johano! Ni devas helpi unu la alian, kiam estas malfacile. Sed nun ni devas komenci la ripetadon.

*

En la fer-monta regiono oni ankoraŭ, kiel en pasintaj tempoj, salutas la printempon per grandaj fajroj. Tio okazas en la lasta vespero de aprilo. Kiam ili iris hejmen de esperanta kunveno, ili priparolis kiel ili pasigu tiun vesperon. En la popola domo oni montros gajan filmon, kaj poste estos artfajraĵo kaj danco. En la proksima kamparo la gejunuloj havos grandajn fajrojn en diversaj lokoj.

Temis pri elekto, sed ili ne estis tre decidemaj. Sed Alda subite ekhavis tute novan ideon.

— Ni iru sur la monton, kiun ni transpasis, kiam ni iris al nia kankrolago. Ni kunprenu niajn dorsosakojn kaj faru fajron tie. De tie oni vidas la tutan valon kaj la ĉirkaŭajn montojn. Mi imagas, ke tie estus multe pli bele ol tie ĉi en la valo. La aliaj tuj aprobis, kaj frue en la posta vespero ili estis pretaj por foriri. Kiam Ajna eliris el sia hejmo renkonte al la tri aliaj, kiuj venis sur la korton, ankaŭ ŝia patro montris sin en la pordo.

— Nu, faru do laŭ via volo, li diris en iom malkontenta tono. Mi ne volas al vi malpermesi. Sed fakte ne estus surprizo, se la homoj komencus pri vi babilaĉi. Vi jam estas tiom aĝa, ke vi ne devus ĉirkaŭkuri tiamaniere. Mi ja scias, ke viaj gekamaradoj estas bonaj, sed ĉu mi scias, kiujn aliajn vi eble renkontos? Kaj vere estus bela afero, se la homoj komencus fari pri vi historiojn. Tamen, vi iru ... tiun ĉi fojon.

Li fermis la pordon, kaj ili foriris. La admono malagrable impresis al la aliaj kaj ili iris silentaj dum kelka tempo. Sed al Ajna ĝi ŝajne neniel efikis. Ŝi estis tre gaja kaj rakontis al la aliaj pri siaj leteramikoj en Estonio kaj Germanio.

— Ĉu via patro malŝatas, ke vi venas kun ni? Alda interrompis ŝian babileton.

— Li ne malŝatas, ke mi iras kun vi, pri vi ĉiuj li neniam diris ion malbonan. Sed patro komencas fariĝi stulta. Jen, li diras, ke nun mi ne estas malgranda knabino plu kaj ne devas ĉirkaŭkuri kiel knabo. Li timas, ke mi kuros al junuloj kaj fariĝos tia, kia li mem estis, kiam li estis juna.

Ankaŭ tiu respondo ne estis tute agrabla al ili. Ŝi estis pli aĝa ol la aliaj kaj multe pli alta. Estis, kvazaŭ ŝi dirus, ke nun ŝi apartenas ne nur al ilia rondo. Tamen ili ne prenis la aferon tre serioze.

— Ne parolu tiel pri via patro! diris Johano kaj provis imiti la petan tonon, kiun Ajna mem uzis en similaj okazoj.

Eksplodis forta rido de ĉiuj kvar, kaj la ordinara intimeco jam estis restarigita.

— Eble via patro estas prava, daŭrigis Johano tre serioze. Jam antaŭ du jaroj vi dancis en la popola parko ...

— Lasu tion! diris Ajna. Nun mi scias, kion mi volas, kaj nun mi faros, kiel mi mem volas.

— Kaj kion vi volas? demandis Alda.

— Mi volas fariĝi instruistino, instruistino de esperanto. Jam ekzistas tiaj. Do ankaŭ mi povos fariĝi.

— Tiam via patro ankoraŭ pli timos, diris Johano. Vi ja memoras, kiel la junulinoj postkuris la eksterlandan instruiston, kiu instruis tie ĉi. Same la junuloj postkuros vin, kiam vi venos al eksterlando.

— Vi babilaĉas. Mi scias, kion mi volas. Ĉu vi ne aprobas, Alda?

— Jes, estas bone.

Ili jam alvenis al la unuaj deklivoj, kaj silente ili iris supren. La vortoj de Ajna estis tiel firmtonaj, ke ili ne povis dubi, ke ŝi vere intencas, kion ŝi diris. Ŝi ne fantaziis. Ŝi trovis ion, kio ŝin kontentigas, kaj laŭ tio ŝi agos.

— Vi estas feliĉa, diris Johano. Vi jam scias, kion vi faros. — Nu, vi ja povos fariĝi instruisto. Pli bone ol iri al subtenlaboro.

— Povos, povus. Eble. Sed tio ne estas laŭ mia gusto. Veninte sur la monton ili tuj komencis kolekti sekajn branĉojn kaj erikajn arbustetojn por la fajro.

La suno jam antaŭ longe subiris, kiam ili finis sian laboron. Blua krepusko kuŝis en la valo kaj sur la malhelaj montoj. En la freŝa aero sentiĝis la odoroj de frua printempo.

Kaj jen en la senkontura malhelo sur la montaj deklivoj kaj en la profunda krepusko de la valo ekbrilis la unuaj fajroj. Kvazaŭ salute ekflamis aliaj, alte ĉe la ĉielrando kaj sur la malproksima ebeno en la sudo. Tra la valo kaj trans la montojn ruliĝis la tondro de dinamitaj eksplodoj, ankaŭ tio laŭ malnova kutimo.

Johano bruligis la branĉamason. La fajro rapide kaptis la sekan lignon, kaj grandaj flamoj susure levis sin en la aeron. Antaŭ la alveno ili ĝojis pro la plezuro, kiun la fajro donos al ili. En pasintaj printempoj ili estis ĉe fajroj en la valo. Estis ludo tie kaj gajaj krioj el plenaj gorĝoj.

Sed nun ili ne sentis tiun plezuron. Ili staris silentaj, rigardante la ludon de la flamoj kaj la seriozajn vizaĝojn unu de la aliaj.

Ia animprema sento kaptis ilin ĉiujn. La soleco de la loko kaj la nokto ektuŝis ion en iliaj internoj, kio jam ekzistis tie, sed pri kio ili antaŭe ne estis konsciaj. Ĉiu el ili sentis tiun preman doloron en la propra animo, sed samtempe ĉiu tute klare sentis, kio moviĝas en la interno de la aliaj.

Per stangeto Johano kunmetis la restaĵon de la fajro. Estis tempo por pretigi kafon. Sed ĝuste nun neniu el ili pensis pri tio. Ili turnis sin for de la flametantaj branĉetoj kaj rigardis al la valo. La flamaj fajroj jam malaperis. Nur kelkaloke briletis ankoraŭ ruĝaj punktetoj, sed unu post la alia ili estingiĝis, kvazaŭ englutitaj de la mallumo.

Sur la fundo de la valo kuŝis Torento. Tie kaj tie briletis kelkaj lampoj, sed cetere la loko estis apenaŭ distingebla. Ili rigardis tien, longe, silente.

Subite ili turnis sin unu al la alia, kvazaŭ timante kaj serĉante helpon. Spontanee ili prenis la manon unu de la alia. Ĉiu vidis sian propran senton respegulita sur la vizaĝoj de la aliaj, sentis, kvazaŭ ĝi trafluus kiel mistera forto, de mano al mano, de animo al animo.

— Ni estas solaj, diris Alda flustre. Estas terure. Sed ni restu kune.

Neniu respondis, sed la manoj pli forte premis unu la alian. La sento de soleco por momento ekskuis ilin, kiel frakasa ondo skuas la ŝipon sur la maro. Sed samtempe la skuo kvazaŭ liberigis ion en iliaj animoj. Naskiĝis nova interkompreno. Ili sentis sin kiel orfaj gefratoj, forlasitaj kaj senŝirmaj, sed trovantaj konsolon en la proksimeco unu de la alia.

DUA PARTO

I.

Estis frua somero.

En sabata vespero la kvar infanoj pakis siajn dorsosakojn kaj ekipis sin por tranokti ekstere. Kiam ĉio estis preta, ili foriris orienten, transgrimpis Gufmonton kaj poste sekvis la arbarajn vojetojn, ĝis ili atingis la lagon, kie ili iam konatiĝis kun Alekso.

La suno jam staris malalte. Lasante sian pakaĵon sur la bordo ili tuj iris en la boaton kaj remis al la mezo de la lago, kie troviĝis malprofundaĵo. Tie Johano elmetis siajn retojn.

Reveninte al la bordo ili faris fajron, manĝis kaj preparis kafon. Poste ili iris en la arbaron kaj kolektis branĉojn de junaj pinoj. El tiuj ili faris kuŝejon apud la fajro sub la bordaj betuloj. Estis ankoraŭ tro malvarme por kuŝi rekte sur la tero. Estis preskaŭ noktomezo, kiam ili ĉirkaŭvolvis sin per siaj lankovriloj kaj kuŝiĝis por dormi. La birdoj jam silentiĝis, kaj la krepusketa nokto estis senspire kvieta.

Tamen ili ne povis endormiĝi. Dum kelka tempo ili kuŝis silentaj kaj senmovaj, sed kiam Alda levis la kapon por rigardi, ĉu la aliaj dormas, ili tuj komencis babileti. Arne metis novan lignon sur la fajron, kaj Ajna subite memoris, ke ŝi havas bombonojn en sia dorsosako.

Ili estis tute viglaj, kaj dum du horoj ili sidis babilante en la agrabla varmo de la fajro. La kantoturdoj rekomencis sian kantadon, kaj en kelka distanco eksonis la sonoraj tonoj de kukolo. La krepusketo cedis al taglumo, kaj nordoriente la ĉielo komencis brileti en varmaj koloroj. Maldensa nebulo ŝvebis kiel blankaj vualoj super la kvieta surfaco de la lago.

Ili decidis, ke ili ripozu iomete ĝis sunleviĝo, kaj tiam ili elremu por esplori la retojn. Ili denove kuŝiĝis, sed ilia intenco ne efektiviĝis, ĉar post kvin minutoj ĉiuj profunde dormis. Alda vekiĝis unua kaj surprizite ĉirkaŭrigardis. La suno staris alte sur la ĉielo, kaj ĝia lumo jam sentiĝis agrable varma. La tri aliaj ankoraŭ dormis kun korpoj kaj kapoj tute kaŝitaj en la kovriloj. Alda leviĝis singarde por ne veki ilin kaj iris al la akvorando por lavi sin. Poste ŝi faris novan fajron kaj komencis prepari kafon.

Johano komencis moviĝi, elŝovis la kapon el la kovrilo, palpebrumis kontraŭ la suno kaj ekvidis Aldan, kiu kaŭris apud la fajro kaj gardis la zumantan kafpoton.

— Tiel longe ni dormis! li diris iom malkontente.

— Jes. Kaj nun vi povos trinki kafon en la lito.

— Bone. Tion mi faras ĉiutage, de kiam mi komencis labori en la ĝardeno. Mi demandis patrinon, kial ŝi faras tian ceremonion. Ŝi diris, ke tamen povas esti agrable por mi. Kompreneble estas agrable, ĉar mi estas dormema matene. Antaŭe mi neniam estis dormema.

Alda petole rimarkigis, ke li eble fariĝis maldiligenta. Laboro ne estas tiel agrabla, kiel li iam imagis.

— Mi ne pensis pri laboro en ĝardeno, diris Johano. Cetere mi ne malŝatas laboron. Sed estas tede labori sola la tutajn tagojn. Se mi havus kamaradon ...

— Kaj ne ŝatus lin! Jen! Tio povus okazi ankaŭ en fabriko, kie vi havus multe da kamaradoj.

— Povas esti ... Sed certe estus pli agrable, se iu el vi laborus kune kun mi.

Nun ekmovis sin Ajna kaj Arne kaj komencis froti siajn dormpezajn okulojn. La kafo baldaŭ revigligis ilin ĉiujn, kaj poste ili elremis por preni la retojn el la lago.

Reveninte la knaboj dispendigis la retojn sur la muroj de malnova fojnejo, kiu troviĝis apude, restanta el pasinta tempo, kiam arbaranoj rikoltis fojnon sur la herboriĉa bordo. Dume la knabinoj serĉis taŭgan, ombran lokon por tie konservi la kaptitajn fiŝojn ĝis la hejmeniro.

Poste ili kuŝiĝis sur la herbon proksime al la akvo. La sunlumo estis karese varma, la vento lulkante susuris en la foliamasoj super iliaj kapoj, la ondetoj plaŭdis ĉe la bordo.

Kiam fariĝis pli varme, proponis iu, ke oni banu sin, kaj ili leviĝis kaj prenis siajn banvestojn el la dorsosakoj kaj komencis demeti la vestojn.

— Ĉu ni ne estas strangaj? subite demandis Alda kaj rigardis la aliajn.

— Kiamaniere? diris Johano.

— Ĉar ni surmetas banvestojn, klarigis Alda.

— Ĉu vi per tio volas proponi, ke ni banu nin sen banvestoj? demandis Johano.

— Mi ne proponas, mi nur diris mian opinion.

— Ĉu ne estus ankoraŭ pli strange bani sin sen banvestoj? diris Ajna. Kion dirus la homoj?

— Mi pensis pri ni, ne pri la homoj, respondis Alda. Vidu, ni kondutas, kvazaŭ ni hontus unu antaŭ la alia pro tio, ke ni estas knaboj kaj knabinoj, kvazaŭ estus io malbona aŭ malbela en tio. Sed se ne estas tiel, kial do konduti kvazaŭ estus?

— Mi pensas kiel vi, deklaris Johano. Homoj hipokritas, kaj homo hontas pro homo. Kial ni imitu tion?

*

Iom antaŭ tagmezo eksonis paŝoj en la arbaro, kaj post kelkaj momentoj aperis Alekso inter la betultrunkoj. Li tuj ekvidis la infanojn, kiuj sunbanis sin sur la bordo, sed li ne atentis pri ili, ĝis li estis tute proksime. Tiam li subite haltis, konsternite.

— Bonan tagon! salutis Alda. Kiel agrable, ke vi venas al ni! Li respondis la saluton, kaj hezita rideto montriĝis sur liaj lipoj sed tuj malaperis. Li sidiĝis sur ŝtonon apud ili kaj okulumis ilin kun esplora kaj demanda mieno.

Fine Alda ekridetis kaj rompis la reciprokan silenton.

— Ĉu ni devas honti antaŭ vi, aŭ ĉu vi hontas antaŭ ni? Lia vizaĝo heliĝis, sed dum kelka tempo li restis silenta. Subite li komencis nelaŭte ridi.

— Ŝajnas, ke vi vere estas tiaj!

— Ĉu vi volas moki nin?

— Trankvilon, Alda! Vi ja estas tiel nudaj, ke mi povas vidi eĉ vian internon. Vidu, vi estas al mi karaj, kaj ... kiam mi ekvidis vin, mi ne sciis, kion pensi.

Alekso palpebrumis, kaj liaj okuloj brilis kvazaŭ malantaŭ vualo.

— Sed nun pretigu kafon por mi, sovaĝulinoj! Kaj poste vi helpos min iomete. Ni hakos arbetojn kaj metos ilin en la lagon, por ke la perkoj havu agrablan kunvenejon kaj ni bonan fiŝlokon. Mi serĉis vin hejme, Johano, kaj tiam mi eksciis, ke jam hieraŭ vespere vi iris tien ĉi.

*

Johano venis hejmen kun sia unua salajro. Estis ĉirkaŭ tridek kronoj, pago por duonmonata laboro. Li transdonis la tutan sumon al la patrino, kiu medite rigardis la monon kaj poste redonis al li kelkajn kronojn.

— Nu ... kial? diris Johano.

— Almenaŭ iomete por vi mem. Estas ja tamen vi, kiu laboris.

Johano rigardis la monerojn same medite kiel ĵus lia patrino. Metante ilin en la monujon li subite ekridis.

— Bone! li diris. Mi ŝparos ilin ĝis la venonta salajro, kaj se vi tiam cedos same multe al mi, mi aĉetos novan kostumon. La afabla mieno de la patrino subite malaperis, ŝia vizaĝo malheliĝis kaj la okuloj ekbrilis en speciala maniero.

— Ah tiel! Precize kiel Eriko kaj Ejnar. Neniam antaŭe vi pensis pri vestoj, sed nun. Verdire vi tre bezonas, sed per kio ni vivu? Johano rigardis ŝin tre mire kaj tre senkulpe.

— Sed patrino, kial vi tiel koleras pro tio, ke mi volas aĉeti novan kostumon? Vere mi aĉetos, eĉ kontraŭ via volo. Ĉar fakte mi bezonas novan supertuton.

La patrino rigardis lin esplore. Ŝiaj trajtoj heliĝis, kaj ridante ŝi kaptis liajn brakojn kaj forte skuis lin.

— Vi, bubo! ... Ili sidiĝis por vespermanĝi. La patrino estis en bona humoro kaj Elsa estis pli agrabla kaj afabla ol ordinare. Ŝi demandis Johanon pri lia laboro kaj kompatis kaj laŭdis lin, kaj poste ŝi babilis kun la patrino en same plaĉa maniero. Fine ŝi komencis paroli pri pentekosto, kaj tiam ŝi ekmemoris, ke ŝi devus aĉeti novajn ŝuojn.

— Kaj tion mi devus fari morgaŭ, ĉar morgaŭ estos ja pentekosta sabato. Vere mi devus, ĉar mi ja ne povos montri min en la malnovaj! La patrino grumblis sed ne tre. Laŭ la paso de la jaroj ŝi ĝis certa grado adaptiĝis al la vidpunktoj de la filino.

Johano silente aŭskultis la disputeton inter patrino kaj filino. Kiam la patrino komencis cedi, li turnis sin al Elsa kaj diris malgaje:

— Vi volas montri vin ... en novaj ŝuoj! Sed viaj ŝuoj estas ja tute sendifektaj. Kial vi do bezonas novajn?

— Ne estu stulta, Johano! diris Elsa. Mi ne plendas pri tiuj ĉi ŝuoj, sed mi bezonas aliajn por esti dece vestita kiam necese.

— Ĉu vi do estas pli deca en balŝuoj? La fratino ruĝiĝis, sed konservis sian afablan tonon.

— Ni ne kverelu, Johano. Venos pentekosto, kaj mi ŝatus iom eliri el la domo. Pro la etulino mi ne estis ekstere dum tiom da tempo, kaj neniun mi renkontis ... Cetere patrino decidas pri tiu ĉi afero.

Johano silentis dum iom da tempo. Li ŝajnis malgaja kaj samtempe pripensa. Iom post iom la esprimo de lia vizaĝo malmoliĝis.

— Mi mem perlaboris tiun monon, li diris al la fratino, kun subpremita forto en la tono. Mi scias, kiom da laboro kaj dorsdoloro egalas al ĝi. Kaj vi kaj mi scias, ke ni bezonas ĝin por pli necesaj aferoj ol por ebligi al vi montri vin.

Elsa rigardis lin duone konsternite, duone malestime, poste skuis la ŝultrojn kaj turnis sin al la patrino.

— Nu, kion diras vi? Samtempe turnis sin ankaŭ Johano al la patrino kaj diris konstate, kvazaŭ la afero estus jam decidita:

— Patrino, mi ne konsentas pri tio. La patrino dum kelkaj momentoj rigardis ilin, kvazaŭ hezite. Poste ŝi diris al la filino:

— Vi scias, ke Johano pravas. Kaj ... estas ja li, kiu laboras. Elsa ruĝiĝis kaj denove skuis la ŝultrojn, sed diris nenion. La patrino rigardis Johanon kun mola esprimo en siaj okuloj. Sed Johano atentis nek pri Elsa nek pri la patrino. Li sidis kun klinita kapo kaj pripensa mieno kaj post kelkaj momentoj li leviĝis kaj preterpase diris al la patrino:

— Mi iros al Arne.

*

Verdaj foliamasoj flustre susuras en la varma vento. La florplenaj kronoj de la fruktarboj ŝvebas en la sunbrilo kiel blankaj kaj rozaj nubetoj. Senĉesa zumo de burdoj kaj abeloj sonas kvazaŭ sorĉa, forloga muziko.

Alvenis la somergastoj de la pensiono en la ĉefdomo de la grandbieno. Kiam Johano frumatene rastas la korton antaŭ la ĉefdomo, ili ankoraŭ dormas malantaŭ la flavblankaj rulkurtenoj de la multaj fenestroj, sed kiam li matenmanĝis, elvenas vartknabinoj kun etuloj, kaj belvestitaj infanoj kun senzorgaj vizaĝoj komencas ludi kaj petoli en la parko. Gejunuloj ludas tenison aŭ foriras por ekskursi. Sinjoroj kaj sinjorinoj promenas sub la altaj arboj aŭ ripozas sur la parksofoj.

La lokaj infanoj liberiĝis de la lernejo kaj de mateno ĝis vespero vivas laŭ propra plaĉo. Sen multaj ceremonioj ili konatiĝas kun la infanoj en la pensiono. Kune kaj samtempe ili ĝuas la someran libertempon, kaj iliaj krioj sonas gaje kaj senzorge kiel la kantoj de la birdoj.

Johano kaj la ĝardenisto kaŭras sur la legombedoj kaj sarkas la fiherbojn, kiuj rapide kreskas en la varmo. Johano portas nur pantalonon kaj ŝuojn, kaj la supra parto de lia korpo estas brunenigra pro la suno.

La varmo pezigas la kapon. Foje ili interŝanĝas kelkajn vortojn, sed ili ne havas emon babili. Kvazaŭ sonĝe Johano aŭdas la bruon de la infanoj ie ekster la ĝardeno, kaj la akvo en la kanalo brilas freŝe kaj alloge inter la verdaj bordoj.

*

Kiam Johano iris hejmen en iu vespero, li renkontis sian fraton Eriko, kiu venis de la stacio. En la sama tago li forlasis la malliberejon en la provinca ĉefurbo, kie li pasigis kelkajn monatojn pro sia eksperimento fari brandon.

Li iris malrapide kaj kun klinita kapo kaj ne rimarkis Johanon, antaŭ ol tiu salutis lin. Li ridetis iom fremdece.

— Aha, estas vi ... Vi kreskis, baldaŭ same alta kiel mi ... Kiel vi fartas?

— Bone. Mi nun laboras en la ĝardeno anstataŭ patrino.

— Mi scias, patrino skribis pri tio.

— Kaj kiel fartas vi?

— Nu, bone.

Ili pluiris en silento. Eriko denove klinis la kapon kaj ne ĉirkaŭrigardis. Lia vizaĝo havis ankoraŭ knabecajn trajtojn, sed ĝia esprimo estis vire pezmiena, kaj kvankam liaj vestoj estis sufiĉe bonaj, li aspektis kiel senhejma kaj homevitema vagabondo.

La patrino sciis pri lia alveno, kaj kafotablo staris preta, kiam ili eniris la hejmon. La patrino salutis lin kaj diris kelkajn vortojn pri ĉiutagaj aferoj, sed faris al li neniujn demandojn. Eriko foje respondis per murmuraj jes aŭ ne kaj cetere diris nenion.

Sed Elsa ne povis bridi sian scivolon. Kiam ili sidis ĉe la tablo, ŝi interesite observis Erikon, kaj subite ŝi eksplodis:

— Rakontu do, kiel estis en la malliberejo! Estus tre interese! Lia vizaĝo malheliĝis, kaj li levis la okulojn kaj rigardis ŝin malestime. Sed antaŭ ol li trovis tempon por respondi, turnis sin Johano al la fratino:

— Kiel stulte vi demandas! Kion vi dirus, se Eriko petus vin rakonti pri viaj interrilatoj kun via kavaliro? Elsa ruĝiĝis kaj silentis. La kolera esprimo malaperis el la vizaĝo de Eriko, kaj li rigardis la fraton kvazaŭ demande.

Eriko restis sidanta sur la sofo, la dorso kliniĝis, kaj li inerte cerbumis kun la mano sub la mentono. Nenion li diris, sed lia tuta aspekto kvazaŭ vortigis unu solan penson: Kion nun fari? La patrino laboris ĉe la forno, la fratino estis en la alia ĉambro, kaj Johano prenis ripozigan pozicion en la angulo de la sofo. La silento estis prema. Fine ekmovis sin Johano.

— Ĉu vi volas fumi? Mi havas paketon da tabako. Via pipo estas en la komoda kesto.

Eriko iom turnis la kapon.

— Ĉu vi komencis fumi?

— Ne, sed vi ja fumas.

La peza esprimo en la vizaĝo de Eriko mildiĝis, kaj unuafoje post lia reveno ĝi heliĝis de rideto.

— Dankon! Certe mi utiligos vian tabakon, sed ne tuj. Mi tute dekutimiĝis de fumado, kaj ĝuste nun mi ne havas deziron.

Elsa aŭdis ilian interparolon, kaj ĝia pli facila tono donis al ŝi kuraĝon reaperi.

— Eriko, ĉu vi ne volas vidi vian nevinon? Vi ja onkliĝis dum via foresto! Ŝi dormas nun, sed vi ja tamen povas rigardi ŝin.

Eriko hezite leviĝis, iris en la ĉambron kaj al la liteto de la malgranda knabino. Li rigardis ŝin kun iom stulta mieno, kvazaŭ laŭdeve.

— Nu, ĉu ŝi ne estas dolĉa? Li ridetis kiel ĝenita knabo.

— Mi ne povas juĝi pri tio, mi ja ne havas sperton. Plej grave estas ja, ke vi estas kontenta pri ŝi.

Ŝi ĝuis lian ĝenitecon kaj gaje ekridis.

— Atendu nur, ĝis vi mem havos infanon! Tiam vi parolos en alia maniero. Kiam Johano la sekvantan tagon venis hejmen por tagmanĝi, li trovis Erikon en same peza humoro kiel en la pasinta vespero. Li manĝis malmulte kaj kvazaŭ nekonscie, ŝajnis tute okupita de prema cerbumado.

— Vi devas forskui vian pezan humoron, diris la patrino, provante vigligi lin.

Lia vizaĝo iom rigidiĝis, sed li respondis trankvile.

— Vi pravas. Sed kion fari? Tie ĉi mi sidas kiel sentaŭgulo, farante nenion utilan. Laboro ne ekzistas. Kion fari?

— Kompreneble estas malagrable por vi, daŭrigis la patrino. Sed iel la aferoj ordiĝos. Estas stulte tro multe cerbumi. Cetere vi ja estis senlabora ankaŭ antaŭe.

— Jes, ankaŭ antaŭe, li diris medite. Sed tiam mi ne pensis. Ŝajne mi havis tro multe da tempo por pensi dum la lastaj monatoj, kaj tial mi nun ne povas preni la aferojn tiel facile. La patrino ne trovis ion por aldoni al siaj konsiloj, kaj ili daŭrigis la manĝadon en silento.

Antaŭ ol foriri Johano turnis sin al la frato kaj diris.

— Se vi ŝatas labori, vi povas haki hejtlignon. Mi volonte lasos tion al vi.

Kaj Eriko denove ridetis.

— Vi estas prudenta, Johano. Eble tio iom malpezigos la kapon.

*

Estis la tago antaŭ la Johana, la unua tago de la somermeza festo. Alda venis el la arbaro kun la brakoj plenaj de floroj kaj foliaj branĉoj. Ĉe stratkruciĝo ŝi renkontis Johanon.

— Agrablan feston! ŝi salutis kaj poste daŭrigis: Mi ekhavis ideon, kiam mi ekvidis vin. Ni kolektu florojn kaj iru al Alekso por donaci ilin al li.

Johano ne entuziasmiĝis. Li timis, ke Alekso trovos tion ridinda.

— Mi volas fari tion, ĉar mi ŝatas Alekson.

— Tamen ...

— Ni faru tion kiel ludon, se tio pli plaĉas al vi. Aŭ ĉu vi fariĝis tro aĝa por ludi? Se vi ne volas, mi iros sola.

Johano tuj konsentis kaj akompanis ŝin hejmen. Poste ili iris al la hejmo de Arne.

Regis festotaga atmosfero. La kortoj estis balaitaj aŭ bele rastitaj, la florbedoj zorge sarkitaj. Verandoj kaj peronoj estis ornamitaj per junaj betuloj, infanoj iris hejmen ŝarĝitaj per sovaĝaj floroj, la aero estis plena de freŝa betulfolia odoro.

Multaj laboristoj revenis de la subtenlaboroj por festi la somermezon en la hejmo, inter ili la patro de Arne. Li sidis sur la kuireja sofo, kaj lia mieno estis indiferenta, kvazaŭ li estus fremdulo. La saluton de Johano kaj Alda li respondis en grumbleta tono, kiu sonis kvazaŭ: Kion volas vi?

— Mi preskaŭ ne rekonis vin. Vi tiel kreskis. Arne kaj vi, Johano, devus havi laboron nun anstataŭ ĉirkaŭkuri kaj ludi kiel infanetoj.

Johano rakontis, ke li havas laboron, kaj kiamaniere li akiris ĝin.

— Vi estas prudenta knabo, li diris aprobe. Kaj vi Arne? Ĉu vi trovis laboron? Arne ruĝiĝis kaj respondis mallaŭte:

— Laboro ja ne estas trovebla. Vi ja aŭdis, ke Johano akiris ĝin nur tiel, ke li interŝanĝis kun sia patrino.

— Mi aŭdis. Mi nur demandis, ĉu vi provis. Alda demandis al Arne, ĉu li volas akompani ilin. Arne respondis konsente, sed samtempe sendis demandan rigardon al la patrino kaj la patro.

— Ni jam havas sufiĉe da herbo tie ĉi, diris la patro. Ni ja ne estas bovinoj.

— Sed mi tamen povas kuniri?

— Iru, se vi volas. Infanoj ja ŝatas ludi. Ili foriris kaj vokis Ajnan kaj poste sekvis la riverbordon por atingi la herbejojn, kiuj troviĝis pli sude. Unue ili silentis. La konduto de la patro de Arne malagrable impresis al ili. Sed subite Alda diris:

— Ĉu vi memoras, kiam ni ludis tie ĉi, kiam ni unue amikiĝis? Ili memoris, kaj kvankam ili preskaŭ ĉiutage iris la saman vojon al sia banloko, ili nun sentis, kvazaŭ ili post longa foresto revidus la lokon. La sablo estis agrable mola sub la piedoj, la herboj en la bordakvo fleksiĝis kaj tremetis pro la fluo, aroj da alburnoj kaj plotoj ĉirkaŭnaĝis sub la kvieta surfaco.

— Ĉu via patro ree forveturos post la festo? demandis Alda, turnante sin al Arne.

— Jes ... Ĉe la golfeto, kie ili iam havis siajn flosojn, ili renkontis la maljunulon, kiu ankoraŭ faris siajn somertagajn promenetojn. Li sidis sur primitiva benko, farita de iuj infanoj, kaj apude staris saktendo, same kiel en tiu iama somero.

Ili salutis lin kaj haltis por iomete babili kun li.

— Ĉu vi memoras, kiam ni ludis tie ĉi? demandis Alda. Ankaŭ ni havis tendon kaj benketon.

Li kapjesis kaj ridetis.

— Venas multe da infanoj tien ĉi. Ili ludas en la sablo kaj la akvo. Post iom da tempo ili malaperas, sed tuj venas novaj, kaj ĉiuj faras tendojn kaj flosojn kiel vi. Jaron post jaro ...

— Pasis multaj jaroj de tiam, diris Ajna. Unu, du, tri, kvar, kvin.

— Kaj dume vi fariĝis preskaŭ gejunuloj. Kaj mi nur plimaljuniĝis. Baldaŭ mi estos for, kaj ni ne renkontiĝos plu.

— Ne diru tiel, aveto, diris Arne. Vi devas ankoraŭ vivi longe.

— Sed estas tiel en la vivo. Kial vi nomas min aveto? Tion vi ĉiam faris.

— Ĉar vi estis kiel bona avo al ni, kaj mi ŝatas vin. Vi estas la sola homo, kiu ... nu, kiu tiamaniere babilis kun ni.

La maljunulo ridetis amike.

— Aha, tiel, tiel. Ĉu mi iam parolis kun vi pri tio? Kiam mi estis knabeto, mi ofte vizitis najbaran bieneton, kie troviĝis maljunulo, kiun mi tre ŝatis. Kun li mi povis paroli pri ĉiuj aferoj, kaj ĉiam li estis afabla al mi, kvazaŭ mi estus lia propra filo. Tial mi pli ŝatis kunesti kun li ol esti hejme. Foje estas tiel. Mi ankaŭ ŝatas vin. El la pli grandaj infanoj vi estas la solaj, kiuj volas babili kun mi ... Eble vi kuniros por diri adiaŭ al mi, kiam oni portos min al la tombo?

— Tion ni faros, diris Arne melankolie, sed ankoraŭ vi vivu longe ... Ĉu mi povus iri al vi iun tagon kaj desegni bildon de vi. Mi tre ŝatus havi ...

— Kompreneble. Mi tre ĝojus, se vi vizitus min.

*

Kiam Johano revenis, li antaŭ la hejmo renkontis Erikon, kiu portis ladan skatolon kun lumbrikoj. Johano demandis, ĉu li intencas iri por fiŝi.

— Jes. Eble ne havas sencon tiel frue en la somero, sed ... Kaj vi?

— Ni iros al Perkolago, nur por ekskursi. Ni volis kunpreni Alekson, sed li devas resti hejme, ĉar filo kaj bofilino venos hejmen vespere.

— Kiuj ni?

— Ni kvar, vi ja scias. Eriko rigardis Johanon kun mieno de enpensiĝo.

— Ĉu mi ĝenus vin, se mi kunirus?

— Kiel ĝeni? Kuniru! Fiŝvergojn ni havas tie, en la malnova fojnejo, apud kiu kuŝas la boato de Alekso. Sed pli bone kunpreni retojn, se vi efektive deziras fiŝi.

Ili eniris por manĝi kaj fari la necesajn preparojn. Dum la foresto de Johano venis hejmen la tria frato, Ejnar, kune kun aliaj subtenlaboruloj. Li nun sidis sur la sofo kun cindrujo kaj kelkaj popularaj semajnaj gazetoj apud si. Cigaredo pendis en lia buŝangulo, preskaŭ falante. Per palpa movo li elbuŝigis ĝin, kiam Johano aliris por saluti.

— Bonan tagon, mia kara frato, li diris malklare kaj balbute, kaj lia vizaĝo lumiĝis de grimaca rideto. Jen vi vidas la perditan filon. Ne koleru, frateto! Panjo minacis kaj diris, ke vi estas tre severa kaj forpelos min, sed vi ja estas mia kara frateto, kaj cetere mi ne tolerus ordonojn de vi. Mi ricevis iom por trinki de la kamaradoj en la trajno, kaj tial mi estas iomete ... nu, vi komprenas.

— Ni iros al la lago, panjo, kaj ni restos for la tutan nokton, diris Johano sen plua atento al la frato.

— Ĉu ankaŭ vi, Eriko? demandis la patrino.

Eriko jesis.

— Vi iros al la lago? balbutis Ejnar kaj turnis sin al Eriko. Mi ne komprenas. Estas ja somermezo kun floroj kaj folioj kaj knabinoj kaj danco ... se la kruroj funkcios. Kaj la knabinoj estis solaj dum multaj monatoj. Ili bezonas konsolon. Mi iros al la parko, mi pensas ...

— Sed aŭskultu, Eriko! li daŭrigis. Ĉu efektive vi ne havas eĉ guton da trinkaĵo?

— Neniom.

— Estas nek ... nek ... kompreneble. Kial vi ne zorgis pri tio? Vi ja estas lerta en tiaj eks ... pri ... primentoj.

— Vi ne bezonas ion por trinki, se ne akvon aŭ lakton, diris Elsa. Vi devos dece konduti, se vi iros al la parko.

— Vi pravas, fratineto. Sed estas domaĝe. Ĉu vi iros tien? — Jes.

— Bone. Do ni tamen estos du, kiuj ripri ... prizentos la familion.

*

Denove ili staris sur la bordo de sia lago. Abunda herbo jam kovris la teron, kaj violruĝaj florfaskoj de arbaraj geranioj brilis diskrete en la freŝa verdaĵo. La griza, diktrunka fojnejo kun sia muskokovrita herbaĵtegmento kaŭris kiel eta fabelkabano sub la vastaj kronoj de la altaj betuloj.

La lago kuŝis spegule kvieta. Kvazaŭ eliĝante el ĝia profundo pentriĝis sur ĝia surfaco la malhela koloro de la pinarbaro sur la montodeklivoj, la helverda de la bordaj betuloj, la palblua de la alta ĉielo, la roza kaj ora de la sunsubiraj nuboj. Ili sidiĝis por iom ripozi, kaj Ajna komencis fosi en sia dorsosako kaj disdonis pomojn. En la rondo regis silento kiel dum la tuta marŝo tra la arbaro.

Alda sidis enpense, kun klinita kapo. Manĝinte sian pomon ŝi subite levis la kapon kaj rigardis Erikon. En liaj melankoliaj okuloj aperis esprimo kvazaŭ de ĝeniteco kaj maltrankvilo. Dum kelkaj momentoj ili silente rigardis unu la alian.

— Vi estas bona kamarado, ŝi diris.

— Kiel vi konvinkiĝis pri tio?

— Mi sentas. Vi ne faras bruon, kaj vi ne artifikas. La esprimo de ĝeniteco malaperis el liaj okuloj. Li ekridetis, kaj estis hela kaj kvieta rideto.

— Estas agrable esti inter vi. Poste Johano kaj Eriko iris en la boaton por forremi kaj elmeti la retojn. Arne kaj la knabinoj restis sur la bordo kaj kunportis lignon al la ŝtona forneto, kiu ankoraŭ troviĝis tie de ilia lasta ekskurso. Farinte tion ili aranĝis kuŝejon same kiel lastfoje, kaj por festi la somermezon ili starigis ĉirkaŭ ĝi betulbranĉojn, tiel ke fariĝis malalta laŭbo.

Ĉio estis preta, kiam la aliaj revenis. Alda faris fajron, kaj ili sidiĝis sur la lankovrilojn en la laŭbo por manĝi. La suno subiris, kaj la vespera lumo fariĝis mole vualeca. La triloj de la birdoj maloftiĝis, iom post iom fariĝis tute silente. Oni aŭdis nur la susuron de la fajro, kiam la grandaj, ruĝaj flamoj ludis en la hela, verdeta krepusko.

Post la manĝo ili restis kuŝantaj en la laŭbo. La kvar iom babiletis intimvoĉe kaj duonflustre, sed plejparte ili silentis. Eriko kuŝis silenta kaj reve rigardis en la fajron. Foje li momente turnis la okulojn al la aliaj.

— Nu, Eriko, ĉu plaĉas al vi tie ĉi? diris subite Ajna. Eriko rigardis rekte en ŝiajn okulojn, kaj eta rideto aperis en lia melankolia vizaĝo.

— Estas tiel kviete tie ĉi, li diris. Oni preskaŭ forgesas, ke ekzistas alia mondo ... Sed diru sincere: Ĉu vere vi neniel malŝatas min?

— Kial ni malŝatu vin? ŝi demandis iom necerte.

— Ĉar vi ja scias, kia estas mi, kaj ... vi estas tute aliaj. Nun Alda per subita movo sidiĝis, kaptis ambaŭ liajn manojn kaj forte premis kaj skuis ilin.

— Knabo, stulta knabo! ŝi diris eksplode sed tamen mole. Kion vi pensas? Li rigardis ŝin longe kaj silente, kaj li ŝajnis kortuŝita. Ŝi kapklinis al li.

— Ni estu amikoj, Eriko. Kaj ne pensu tiel stulte pri ni. ... La knabinoj ekkaŭris ĉe la fajro por pretigi kafon. Dum ili kaŭris tie, Arne absorbite rigardis ilin sub duone malfermitaj palpebroj, kaj post la kafo li tuj diris al ili:

— Sidiĝu denove apud la fajro! Mi volas desegni vin.

— Ĉu vi ne povas lasi tion eĉ nun! diris Johano. Ĉiam la sama!

— Ne estas la sama afero, respondis Arne trankvile. Estas ĉiufoje nova.

La knabinoj senproteste ekkaŭris denove apud la fajro, kaj Arne ordonis al ili surmeti novan lignon. Li leviĝis kaj faris kelkajn paŝojn ĉirkaŭ la fajro kaj dume observis ilin. Kiam li trovis la punkton, kiu estis plej konvena por lia desegno, li sidiĝis, metis sian kajeron sur la genuojn kaj tuj komencis.

Eriko kaj Johano restis en la laŭbo. Johano kuŝiĝis kaj fermis la okulojn kvazaŭ por dormi, sed Eriko interesite rigardis Arnen kaj la knabinoj. Post kelkaj momentoj li ne plu atentis pri Arne sed rigardis nur la knabinojn kaj provis imagi kiel aspektos la desegno de ili.

La knabinoj sidis tute senmovaj kaj silentaj. Arne nur foje kaj momente rigardis ilin, kaj ili ne atentis pri li. Iliaj fulgotuŝitaj vizaĝoj ardetis pro la varmo kaj fajrobrilo sed estis samtempe medite kvietaj.

Subite Alda turnis la kapon kaj renkontis la rigardon de Eriko.

— Kial vi tiel observas nin?

— Mi provas imagi, kiel aspektos la desegno. Arne laboris rapide kaj absorbite, kaj post kvaronhoro la skizo estis preta. Li rigardis ĝin momente kaj poste senvorte transdonis ĝin al Eriko. La knabinoj leviĝis kaj prenis lokon apud Eriko.

— Nu? diris Alda demande, rigardante la bildon.

Eriko enpense rigardis la desegnon kaj poste la knabinojn. — Mi ne imagis, ke Arne povas tiel bone desegni ... — Sed ĉu ĝi respondas al via imago pri ĝi?

— Jes ... Mi pensis, ke ĝuste tiel mi volus desegni vin, se mi nur povus ... Johano sidiĝis kaj petis pri la kajero. Li atente rigardis la mole kaj delikatlinie faritan desegnon.

— Ĝi estas bela, li diris. Estas kvazaŭ nia rondo, kvankam vi desegnis nur la knabinojn.

— Ili ja apartenas al nia rondo, diris Arne. Do ĝi devas simili almenaŭ al la duona rondo.

— Kompreneble, sed tamen. Estas kvazaŭ vi per la desegno rakontus, kion ni pensas kaj sentas.

— Jes, tiel, diris Eriko. Mi neniel komprenas desegnon, sed tion mi tamen povas vidi.

Arne reprenis la kajeron kaj atente rigardis la bildon. Liaj okuloj ekbrilis.

— Pri tio mi ne pensis, li diris. Mi nur volis fari bildon, kiel mi ĉiam faris bildojn. —

*

Alda frue vekiĝis. Arne jam leviĝis kaj sidis sur ŝtono apud la fajrejo kun sia desegnokajero sur la genuoj. Li ne desegnis, sed ŝajnis absorbita de profunda meditado. Ŝi senbrue forlasis sian lokon kaj sidiĝis apud li.

— Ĉu vi malĝojas pro io? ŝi flustre demandis.

— Malĝojas? Tute ne! Kial vi tiel demandas?

— Vi tiel frue leviĝis, kaj vi ĵus aspektis tiel serioza. Mi ekpensis pri via patro ... hieraŭ ...

— Tio ne gravas.

— Kial vi do estis tiel serioza?

— Serioza? Povas esti. Jen, rigardu la bildon, kiun mi faris hieraŭ vespere! Vi memoras, kion Johano diris pri ĝi? Ĉu ĝi donas la saman impreson al vi? Alda prenis la kajeron kaj rigardis la desegnon.

— Jes. Iel ŝajnas al mi, ke ĝi estas alia ol viaj antaŭaj bildoj. Ili ŝajnis al mi belaj, sed tiu ĉi krome kvazaŭ diras ion. Kiam mi rigardas ĝin, mi komencas senti kaj pensi ... ion ... ion certan.

— Kaj pri kio vi ekpensas?

— Nu, iel pri ni, pri nia rondo ... kaj iel ankaŭ pri aliaj homoj.

— Ĉu vi povas diveni, pri kio mi pensis, kiam mi faris ĝin, aŭ pli ĝuste, antaŭ ol mi faris ĝin? Kiam vi pretigis la kafon mi rigardis vin kaj eksentis deziron desegni vin apud la fajro. Sed samtempe mi pensis pri ni, pri patro kaj pri aliaj homoj, forte pensis, sentis kvazaŭ mi estus ligita kaj premita kaj devus ion fari por liberiĝi. Iel mi do desegnis, kion mi pensis kaj sentis, kvankam mi ne sciis tion.

— Ĉu oni povas desegni kaj pentri tiel? ŝi demandis, kaj ŝia vizaĝo rebriligis la esprimon de la lia.

— Kiel stulta mi estis! li diris sen respondi al ŝia demando. Mi tiom legis en la artlibroj de Alekso, kaj ŝajnis al mi, ke mi ĉion komprenas. Sed la ĉefan aferon mi ja neniel komprenis. Ĝis nun mi provis fari nur belajn strekojn.

— Ĉu pri tio vi cerbumis?

— Jes. Sed ne cerbumis. Mi pensis kaj ĝojis.

*

Post somermezo Eriko ricevis subtenlaboron en la suda parto de la paroĥo. La vojo al lia laborloko ne estis tro longa por bicikli matene kaj vespere, kaj tiel li povis loĝi hejme.

Post vespermanĝo Johano ordinare iris al siaj kamaradoj, sed Eriko plej ofte restis hejme en la vesperoj. Sed en sabataj vesperoj kaj dimanĉoj li ĝenerale aliĝis al la societo de la rondanoj.

Li malmulte parolis kaj pri si mem diris nenion, sed li ŝajnis kontenta.

*

Post finita labortago Johano foje iris al la ĉevalstalo. En vesperoj kolektiĝis tie knaboj kaj knabinoj, lokaj kaj el la pensiono, por rajdi, kiam oni kondukis la ĉevalojn al iu paŝtejo, kie ili restis dum la nokto.

Kiam oni estis preta elkonduki la ĉevalojn, la infanoj surgrimpis kestegon apud la elirejo kaj unu post la alia sidiĝis sur la ĉevalojn, kiam ili preterpasis. Fine la stalisto aŭ iu laboristo elvenis sur la lasta ĉevalo, kaj ĉiuj rajdis for en longa vico, ire aŭ trote. Sed baldaŭ ili forgesis la ordonojn pri modera rapido. Pli kaj pli instigante siajn ĉevalojn ili galope flugis antaŭen sur la mole balanciĝantaj dorsoj de la bestoj.

Johano ŝatis rajdi. Cetere li malmulte kunestis kun tiuj infanoj. Tage ili ludis indianojn aŭ ion alian kaj havis gajan vivon, sed tiam li devis labori. Post la rajdo jam estis malfrue, krome li preferis sian propran societon.

La fojnorikolto komenciĝis. Frumatene eliris viroj kaj virinoj kun falĉiloj kaj rastiloj, rikoltmaŝinoj zumadis sur la kampoj, la aero odoris de freŝa fojno. Post kelkaj tagoj oni veturigis la sekan fojnon al la grandaj subtegmentejoj de la staloj. Altege ŝarĝitaj veturiloj ŝanceliĝe movis sin sur kampoj kaj vojoj, brue pasis supren sur la pontoj al la fojnejoj kaj malaperis kiel formikoj en formika stako.

La infanoj kunveturis al la kampoj kaj helpis la laboristojn ŝarĝi. Dum la reveturo ili sidis plej alte sur la ŝarĝoj, kriis kaj kantis. Kiam la fojnejoj duone pleniĝis, ili preferis resti tie. Estis bonega ludejo. Ili faris saltojn kaj turnsaltojn, kiuj estus eblaj en neniu alia loko. Tra la fojnamasoj ili faris longajn tunelojn, en kiuj ili kaŝludis aŭ ĉasis unu la alian.

Eĉ vespere ili restis tie, kaj kiam Johano havis tempon, li iris tien anstataŭ rajdi. Li sentis sin iom tro aĝa por tia ludado, sed ĝi estis tiel amuza, ke li ne povis kontraŭstari.

Iun vesperon en la fino de la fojnorikolto ili ree troviĝis en la granda fojnejo super la bovinstalo. Nun ĝi estis plenŝtopita de fojno. Nenie oni povis salti, kaj la tuneloj estis multloke baritaj, sed tio faris la ludon nur pli interesa.

Johano kaj kelkaj kamaradoj malaperis en diversaj preferataj truoj, kaj poste sekvis la aliaj por kapti ilin.

Rampe li traboris sin tra la senlumaj tuneloj. Foje li aŭdis flustrojn proksime kaj kiel eble plej silente forrampis en alia direkto. Fine li venis al malfacile trovebla kaverno, kiun li mem pretigis. Ĝi estis apud la muro, kaj iom da lumo envenis tra la interspaco inter la tabuloj.

Kiam li sidiĝis en sia kaŝejo, li eksentis ion molan sub la fojno. La kaŝiĝinto restis senmova kaj silenta, kaj Johano forprenis la fojnon por malkaŝi la kamaradon. Estis Brita, knabino el la pensiono. Ŝiaj okuloj brilis en la duonlumo, kaj ŝia vizaĝo estis varme ruĝa.

— Aha, estas vi. Bonvenon.

— Kie estas la aliaj?

— Mi ne scias, certe en alia direkto. Ili rigardis unu la alian kaj esplore aŭskultis. Nenio estis aŭdebla.

Johano iom konis Britan. Ili renkontiĝis dum la vesperaj rajdoj, kaj foje ŝi pasis tra la ĝardeno kaj momente babiletis kun li. Ŝi estis sovaĝeta knabino. Dum la senbrida galopado de la ĉevaloj ŝi montris eksplodan ĝojon, kaj neniu el la knaboj estis pli aŭdaca kaj bubeca ol ŝi. Johano tamen ŝatis ŝin. Iel ŝi similis al Alda.

Ili atendis kaj silentis. Neniu venis. La knabino rigardis lin longe kaj fikse sub mallevitaj palpebroj, kaj ŝia vizaĝo ricevis sopiran esprimon.

Subite ŝi iomete levis la kapon kaj pintigis la lipojn al li. Ŝi rigardis lin atende kaj poste movis la lipojn kvazaŭ dirante iun vorton.

— Kion vi diras? li flustris. Ŝiaj lipoj ripetis la neaŭdeblan vorton, kaj poste ŝi mistifike ridetis.

— Stultaĵoj, diris Johano. Ŝi serioziĝis kaj nenion diris, sed ankoraŭ fiksrigardis lin, nun kvazaŭ esplore.

— Ni ne havas tiajn kutimojn, li diris post ioma silento.

— Kiuj ni? Johano komencis rakonti pri siaj gekamaradoj kaj la kunvivo kun ili. Ŝi interesiĝis kaj interrompis lin per demandoj. Baldaŭ ili troviĝis meze en vigla, flustra interparolo.

Subite kapo de knabo enŝoviĝis en la kavernon, sed ili rimarkis la ĉasanton, nur kiam li vokis ilin.

— Kaptitaj! Venu serĉi! Ankoraŭ ni ne trovis ĉiujn.

*

En la sekvanta mateno Brita venis al li. Li kolektis fragojn, kaj ŝi komencis helpi lin kaj restis pli longe ol ordinare.

— Ĉu estas agrable labori tie ĉi? ŝi subite demandis meze en parolo pri aliaj aferoj.

— Ne tre. Mi preskaŭ ĉiam laboras sola, kaj la tagoj estas longaj.

— Kial vi do restas? — Kion fari? Ni ja devas havi monon por vivteni nin. Ŝi rigardis lin kun miro.

— Ĉu vi vere laboras, serioze? Mi pensis, ke vi estas tie ĉi nur por plezuro.

Li ekridis, kaj iom rakontis pri la cirkonstancoj de sia familio, kaj ŝi miris ankoraŭ pli.

— Vi do estas vera laboristo, kiu vivtenas familion, almenaŭ parte. Kurioze. Kiom da mono vi ricevas?

— Du kronojn tage. La sinjorino en la pensiono diras, ke tio estas multe por mi. Sed patrino ricevis tiom, kaj ŝi ne malaltigos la pagon, se mi bone laboros.

— Du kronoj ne estas multe. Kaj vi diligente laboras. Brita momente silentis kaj rigardis lin kun karesa kompato en la okuloj.

— Certe estas malfacile kaj malagrable por vi. Mi nur ludas la tutajn tagojn, kaj dume vi devas vivi tiamaniere.

— Ne diru tiel! Mi ne estas ploremulo. Estas ankoraŭ pli malfacile por aliaj.

— Ankoraŭ pli? Kiamaniere?

— Ĉar ili tute ne havas laboron, povas akiri neniom da mono.

— Sed ili tamen povas fari, kion ili volas. Ili ne devas labori de mateno ĝis vespero.

Johano ekridis.

— Ili ja devus labori por vivteni sin kaj siajn familianojn! Laboristoj devas labori por akiri manĝaĵon kaj aliajn bezonaĵojn, labori ĉiam, ĉiam, la tutan vivon.

Ŝi enpensigis.

— Mi komprenas. Ankaŭ aliaj homoj laboras ja. Sed estas tamen diferenco ... Johano, ĉu vi volas konatigi min kun viaj kamaradoj.

Johano promesis fari tion, kaj kiam li tagmeze iris hejmen por manĝi, li sciigis al Alda, ke Brita deziras viziti ŝin.

— Kio okazis al vi, Johano? demandis Alda. Komencas interrilati kun tiaj knabinoj! Filino de kapitano, nobela familio! Nu, ŝi venu! Brita jam atendis lin, kiam li revenis al la ĝardeno.

— Bone, ŝi diris post lia klarigo, la gazetvendejon mi jam konas, kvankam mi ne vidis la knabinon. Nun mi devas lunĉi, sed poste mi iros al ŝi.

Veninte al la gazetvendejo Brita trovis la patron de Alda, kaj sen prezenti sin ŝi demandis, ĉu Alda estas hejme. Li iom mire rigardis la knabinon, kiun li neniam antaŭe vidis, montris al pordo malantaŭ la vendotablo kaj petis ŝin eniri. Ŝi dankis lin per kapklino kaj sen pluaj vortoj eniris. Ferminte malantaŭ si la pordon ŝi momente haltis kvazaŭ konfuzita, ĉirkaŭrigardis en la malgranda kuirejo kaj poste fiksis la okulojn al Alda, kiu sidis ĉe la tablo apud la fenestro kaj flikis ŝtrumpojn.

— Vi estas Alda? ŝi diris demande.

— Jes. Kaj vi Brita? Brita jese kapklinis, aliris kaj salute premis la manon de Alda. Alda rigardis ŝin esplore. Ŝi imagis ŝin tute alia kaj kun aliaj manieroj.

— Bonvenon kaj sidiĝu! ŝi diris pli afable ol ŝi antaŭe intencis. Brita sidiĝis ĉe la alia flanko de la tablo. Alda momente lasis sian flikadon, kaj la du knabinoj silente rigardis unu la alian.

— Vidu. Johano parolis pri vi, diris Brita, pri vi ĉiuj kompreneble, kaj mi ekdeziris konatiĝi kun vi.

— Mi aŭdis. Sed kial? Ĉu viaj gepatroj scias, ke vi iris tien ĉi? — Patro estas en la urbo. Al patrino mi diris, ke mi vizitos knabinon, kiun mi konas. Kaj kial? vi demandas. Nu, ĉar mi ŝatus kunesti kun vi.

— Kial ĝuste kun ni? Brita ne tuj respondis. Ŝia vizaĝo serioziĝis, kaj ŝi rigardis rekte en la okulojn de Alda. Kaj Alda renkontis ŝian rigardon kaj klinetis la kapon kvazaŭ responde.

— Pro tio, kion mi aŭdis pri vi, diris Brita kvazaŭ aldone al io jam dirita.

— Ĉu mi ne povus helpi vin fliki? Estus pli agrable tiel ...

— Ĉu vi povas fliki ŝtrumpojn?

— Sed kompreneble! Kiam Brita post du horoj foriris, venis la patro en la kuirejon kaj demandis scivole, kiu estis la knabino.

— Estis Brita, diris Alda. Ŝi estas el la pensiono.

— De kie vi konas ŝin? Kaj kiu Brita?

— Mi ne konis ŝin antaŭe. Ŝi estas nobela knabino, la patro estas kapitano. Ŝi konatiĝis kun Johano kaj poste volis konatiĝi ankaŭ kun la aliaj en nia rondo.

La patro rigardis ŝin konsternite.

— Sed pri kio vi do babilis tiel longe?

— Pri ĉiutagaj aferoj, same kiel ni aliaj faras.

Li skuis la kapon.

— Strange! Kian intereson vi povas havi unu pri la alia?

*

Jam vespere Brita revenis, kaj la du knabinoj kune iris al Johano. Li ankoraŭ ne vespermanĝis, kaj dum la knabinoj atendis lin, Brita konatiĝis kun la tuta familio. Poste ili trovis la aliajn rondanojn, kaj kune ili iris suden al la herbejoj apud la rivero.

— Ĉu ankaŭ la patro de la knabineto estas subtenlaborulo? demandis Brita al Johano dum la iro.

— Ŝi ne havas patron, diris Johano murmure.

Ŝi rigardis lin demande, kaj li aldonis:

Elsa ne havas edzon, vi komprenas.

Brita iom ruĝiĝis.

— Aha, tiel, ŝi diris en diskreta tono kaj poste iom silentis. — Ĉu troviĝas multaj patrinoj sen edzoj? Alda ekridis kaj diris:

— Ĉu vi estas tute nova en la mondo? Ĉu vere vi ne scias, ke ekzistas multaj patrinoj sen edzoj?

— Kompreneble mi aŭdis, ke ekzistas, sed mi neniam renkontis iun. Kompatindaj infanoj, kiuj ne havas patron! Certe ili estas malfeliĉaj.

— Tamen pli bone ne havi patron ol havi malbonan, diris Johano. Sed bedaŭrinde ankaŭ patrinoj povas esti malbonaj. Malbonaj homoj ne devus havi infanojn.

— Ĉu via patro estis malbona?

— Ne. Mi apenaŭ memoras lin, sed ke li estis bona al mi, tion mi memoras.

Brita enpensiĝis.

— Kiel knaboj kaj knabinoj tiel facilanime ... ŝi diris.

— Ĉu vi imagas, ke ili pensas pri tio? diris Alda emfaze. Ili eĉ ne scias, ke ili povus havi ian respondecon, ili havas nenian ideon pri ... pri la vivo. Cetere mi kredas, ke la plej multaj homoj estas tiaj. Vidu, mi ne povas ne observi la homojn. Tiuj knaboj kaj knabinoj cetere ... kion la plenkreskuloj faris por komprenigi al ili tiajn aferojn? Eble oni diris: Gardu la purecon de via animo! aŭ: Atentu, por ke malfeliĉo ne trafu vin! Ili nur kaŝlernis, kiamaniere viroj kaj virinoj kuniĝas, jen ĉio.

— De kie vi havas tiom da pensoj?

— Mi ja diris, ke mi observas la homojn. Estas tre simple. Ĉu vi neniam faras tion? Kaj mi multe legis, iom oni lernas ankaŭ el libroj.

— Vi estas kurioza, diris Brita kaj rigardis Aldan interesite. Kaj vi scias eĉ pri la estiĝo de infanoj!

— Kial mi ne sciu? Vidu, mia patro eble ne estas tre saĝa, sed li tamen ĉiam rilatis sincere al mi. Li volis, ke mi sciu ĉion, kion homo bezonas scii por la vivo. Nenion li altrudis, sed ĉiam klarigis, kiam mi ion demandis, kaj mi tralegis ĉiujn librojn, kiujn vi vidis ĉe ni. Kaj finfine mi pensas, ke li estis pli bona patro ol multaj aliaj ... Veninte al la herbejoj ili kuŝiĝis tie. La suno staris malalte. La aero estis aŭtune klara, la sunlumo ore pala. Ĉie oni jam falĉis la herbon kaj forprenis ĝin de kampoj kaj herbejoj, sed la fojnodoro ankoraŭ restis, agrabla odoro de malfrua somero. Sude de la fervoja ponto flaviĝis la sekalkampoj, la varme ruĝa koloro de la disaj biendomoj brilis klare en la vesperlumo, en malproksimaj fenestroj ardis la sunrebrilo kiel flama fajro.

Ili ĉirkaŭrigardis kaj silentis. Fine Brita diris al Alda, nelaŭte kaj kvazaŭ preterpase:

— Ni parolis pri senpatraj infanoj. Sed ĉu laboristoj ankaŭ eksedziĝas?

— Verŝajne malofte. Mi neniam aŭdis pri disiĝo nek en Torento nek en la tuta ĉirkaŭaĵo. Kial vi demandas pri tio? Ĉu en viaj rondoj oni disiĝas? Mi ja legis pri tiaj aferoj en gazetoj.

— Nu, jes ... Ŝi kapklinetis kaj rigardis Aldan ŝajne tute kaptita de pensoj.

— ... kaj patro ... Ŝi eksilentis ĝenite. Ankaŭ Alda nenion aldonis, sed iliaj okuloj interkomprene renkontiĝis.

Post ioma silento Alda turnis la parolon al alia direkto. — Estas kurioze. Antaŭ ol mi renkontis vin, mi pensis, ke vi estas stranga burĝa estaĵo, terure teda kaj malagrabla. Sed vi ja estas precize kiel ni.

— Kial mi ne estu kiel vi?

— Vi tamen apartenas al alia speco de homoj. Ĉu vi antaŭe kunestis kun laboristaj infanoj?

— Ne kiel kun vi, sed en mia lernejo estas ankaŭ laboristaj infanoj. Ĉu vi neniam kunestis kun nelaboristaj infanoj?

— Neniam. Kaj neniam havis emon. Ĉu viaj gepatroj interrilatas kun laboristoj?

— Ne, ili havas konatojn en aliaj rondoj. Pri kio ili interparolu kun laboristoj, kiuj havas siajn interesojn?

— Kompreneble Kiam mi legis pri la sociaj klasoj, tio ŝajnis al mi tute natura afero. Sed iel estas strange ... Homoj kiel viaj gepatroj do neniam povas interrilati kun laboristoj, kiel vi kaj ni interrilatas, mi volas diri tute simple kiel homoj kun homoj!

— Nu, ĉu homoj kiel viaj gepatroj tion povus rilate al la miaj?

— Certe ne. Estas ja nature. Sed iel estas strange ... Kial ni, sed ne ili? ...

— Ĉesu paroli pri tio, Alda! diris Johano interrompe. Alie Brita forkuros de ni. Paroli pri io alia, ekzemple ... Li pripensis, kaj subite li gaje kaj petole ekridis, rigardante al Brita.

— Brita, inter ni ne ekzistas sekretoj. Tial nun rakontu pri ... Ŝi komprenis, ruĝiĝis kaj iom koleriĝis.

— Ĉu vi estas tia?

— Mi ne estas tia, neniu el ni estas. Sed nun vi apartenas al nia rondo. Se vi ne volas, mi devas rakonti. Estas tiel inter ni. Li komencis rakonti pri la epizodo en la fojnejo. Brita silentis kaj ankoraŭ pli ruĝiĝis. Sed li parolis tiel ŝerce kaj bonhumore, ke la tuta historio fariĝis nur senpike ridiga. La tri aliaj silentis, foje ridetis pro liaj komikaĵoj, sed ne montris mokemon al ŝi.

— Vi amuze rakontis, diris Alda, kiam li finis. Sed mi ne komprenas, kial vi rakontis tion. Vi estas tre malĝentila al Brita, kaj vi devas peti ŝin pri pardono.

Turnante sin al Brita ŝi daŭrigis:

— Mi hontas pro Johano. Tian stultaĵon mi neniam aŭdis de li.

Brita rigardis ŝin mire, poste ĝenite ekridetis.

— Mi estis stulta ... Sed ... ĉu vi neniam pensis pri ... pri kisoj? Johano ja diris, ke inter ni sekretoj ne ekzistas!

— Ofte! diris Alda kaj ridis. Mi ja tiom vidis en la filmoj, kvankam mi malofte vizitas la kinon. Kaj mi vidis gejunulojn imiti la filmojn. Kaj same stulte aspektis.

— Mi ne pensis tiel ... Kaj post hezito ŝi daŭrigis: — Ĉu vi ne revis pri kisoj, sentis deziron ... — Brave! diris Ajna. Nun vi parolas klare kaj senkaŝe. Alda serioziĝis kaj rigardis Britan sincere.

— Verdire ne. Vidu, ni estas kamaradoj. Ni ne hontas unu antaŭ la alia, eĉ se ni estas nudaj, kaj ni ne volas fari ion, kio igus nin honti kaj sekreti unu antaŭ la alia ... ĉar tiam nia rondo rompiĝus. Kaj ial tia afero estus hontiga, mi almenaŭ sentas tiel. Sed cetere ni fakte neniam pensis pri tiaj aferoj rilate al ni.

— Sed iam vi tamen kisos kaj estos kisata. Alda revete rigardis kvazaŭ en malproksimon.

— Kial ne? Sed estos alia afero ... Sed Johano, vi forgesis peti pardonon! Brita protestis.

— Ne estu stulta! Nun ni parolu pri aliaj aferoj!

*

Alekso per malrapidaj paŝoj iris tien kaj reen ekster la elektra stacio. Foje li klinis sin, rigardis siajn florojn sur la bedoj kaj apud la muroj kaj tie kaj tie forprenis ĝermantan fiherbon. Poste li denove daŭrigis sian promenon, kun medita vizaĝo kaj la brakoj kruce sur la brusto.

La suno subiris. La nokta krepusko ankoraŭ ne venis, sed koloroj kaj konturoj komencis paliĝi kaj moliĝi. La ĉielo estis alta kaj klara, la aero alportis malfrusomerajn odorojn el arbaroj kaj herbejoj. Ĉie regis silento kaj kvieto, nur interne de stacio zumadis la maŝinoj sian profundan, senĉesan kanton. Alekso daŭrigis sian promenon ĝis la uzinbarila pordo. Tie li iomete restis, apogis la ŝultron kontraŭ la barilo kaj bruligis sian pipon. Fumetante li pripense ĉirkaŭrigardis, kaj foje liaj okuloj atende turnis sin al la laboristaj domoj.

Fininte sian pipon li elfrapis la cindron, kaj mallaŭta rido ekvibris profunde en lia gorĝo.

— Nu, vi estas maljuna azeno! li murmuretis al si. Kvazaŭ enamiĝinta junulo ... Ankoraŭfoje li ĉirkaŭrigardis kaj poste malrapide kaj enpense reiris al la stacio. Tie li sidiĝis sur la benkon apud la rezedoj kaj denove plenigis sian pipon sed forgesis bruligi ĝin. Jen aŭdiĝis intime mallaŭtaj voĉoj, kaj liaj amikoj eniris tra la pordo kaj proksimiĝis al li. Lia vizaĝo heliĝis, kaj li ridetis renkonte al ili.

— Bonan, bonan! li diris. Mi tre atendis vin.

— Ĉu atendis? demandis Alda.

— Jes. Mi ŝatas kunesti kun vi.

— Nu, tiel. Sed jen rigardu nian novan kamaradinon. Alda prezentis Britan al li kaj diris kelkajn vortojn pri la nova konatino. Alekso iom okulumis ŝin kaj komencis babili kun ŝi.

— Kiel vi povas resti ekstere tiel malfrue? li subite demandis meze en la babilo. Oni ja fermas la pordojn.

— Ne gravas. Patrino kaj mi loĝas en apuda dometo, kaj mi eĉ povas eniri tra la fenestro, ĉar ĝi estas malfermita la tutan nokton. Foje mi eliras eĉ meze en la nokto kaj promenas en la parko.

— Aha, tiaspeca kamaradino vi estas ... Kaj li babilis plu kun ŝi pri diversaj aferoj.

— Kion vi faras sola tie ĉi la tutan nokton? demandis Brita scivole.

— Iomete legas, ripozas, promenetas, rigardas la stelojn. Jam oni denove povas sufiĉe bone vidi la plej lumfortajn stelojn.

Turnante sin al ĉiuj li demandis:

— Ĉu vi iam observis, kiel la steloj moviĝas?

— Ili ja moviĝas trans la ĉielon same kiel la suno kaj la luno, diris Johano.

— Jes, sed mi volis demandi, ĉu vi dum iom da tempo observis la moviĝon.

— Tion oni ja ne povas distingi, diris Johano nekredeme. — Tamen jes. Jen tie staras stelo en la sudo, precize ĉe la supro de tiu betulo. Sidiĝu kaj restu tute senmovaj kaj atente rigardu. Estas tute senvente, kaj vi povas bone observi ĝian pozicion rilate al la folioj de la betulo.

Ili sidiĝis kaj rigardis, unue nur pro tio, ke ili trovis lian proponon amuza. Pasis en silento kelkaj dekoj da sekundoj. Kaj jen ili subite rimarkis, ke la stelo moviĝas. Jen ĝi tuŝas la randon de folio kaj malrapide-malrapide kaŝiĝas malantaŭ la folio. La infanoj streĉe kaj senspire silente observis, forgesante ĉion alian. Jen la stelo ekbriletas ĉe la rando de la folio, montriĝas pli kaj pli, denove fariĝas tute videbla kaj malrapide-malrapide glitas antaŭen al la rando de alia folio.

La miraklo tute absorbis ilian intereson, kaj ili restis senmovaj kaj silentaj dum tuta kvaronhoro. Stranga solena sento kaptis ilin, estis kvazaŭ senvorta preĝado.

Fine Alda moviĝis kaj turnis sin al Alekso. Ŝiaj okuloj brilis, kaj ŝia vizaĝo estis serena.

— Estas mirinde, ŝi diris per mallaŭta voĉo. Oni ja rekte vidas per propraj okuloj, kiel la universo moviĝas. Oni kvazaŭ sentas, kiel la tero trankvile, jes, tiel trankvile, turniĝas kun ni. Oni sentas, kiel la tempo pasas, sed samtempe estas, kvazaŭ tempo ne ekzistus, nur tiu trankvila moviĝo de la tuta universo.

— Jes. Estas pli bone ol kiu ajn kino en la mondo.

— Ne parolu pri kino! Kiel vi povas!

— Nu nu, vi pravas. Estas diferenco inter la amuziloj de la homoj kaj la moviĝo de sunoj kaj planedoj.

— Kiel malgrandaj ni estas, diris Alda flustre.

— Jes ...

— Kaj tamen iel sentas, ke oni apartenas al tiu granda tuto, iel trankvilige sentas, ke oni apartenas al tiu granda, trankvila moviĝo.

Alekso ridetis al ŝi.

— Ĉu jes?

— Jes.

Neniu el ili estis plu parolema. Momente ili restis starantaj ĉirkaŭ li, medite silentaj. Poste ili kun kapklino diris ĝisrevidon kaj silentapaŝe foriris.

Alekso sekvis ilin per la rigardo, ĝis ili malaperis. Tiam li ridetis kaj murmuretis:

— Nu nu, maljuna azeno ... trankvile moviĝas ... trankvilige ...

*

Kaj la tero trankvile turniĝis, tago sekvis tagon, la novluno kreskis de vespero al vespero, ĝis ĝi brilis plene ronda dum iliaj promenoj en la silentaj vesperhoroj. Denove ĝi malkreskis, kaj kiam ili nokte kuŝis apud la fajro ĉe sia lago, ili post noktomezo vidis la turnitan serpon palore ekbrili malantaŭ noktonigraj piceoj kaj pinoj. Iun vesperon ĝi ree konturiĝis kiel kurba arĝenta fadeneto sur la okcidenta ĉielo, kaj tiun vesperon la rondanoj akompanis Britan al la trajno por diri adiaŭ al ŝi.

Pasis semajnoj kaj semajnoj. La roso de la vesperoj kuŝis matene kiel brilanta prujno sur la herbo, kaj la vento forskuis de la betuloj la flaviĝintajn foliojn.

Iun malfruaŭtunan dimanĉon ili akompanis la maljunulon al lia lasta ripozejo apud la paroĥa preĝejo sude sur la ebeno. Pala kaj sen varmo falis la sunlumo sur la nudan, flavebrunan ebenon, sur la blankan preĝejon kaj sur la foliŝutitajn sablovojojn sub la maljunaj aceroj de la tombejo, kaj norde sur la montoj brilis la sorparboj sangoruĝe inter flavaj betuloj kaj malhelaj pingloarboj.

El arbaraj kreskaĵoj ili plektis sian unuan kaj lastan donacon al li kiel saluton de ili kaj de la grandaj arbaroj, kie antaŭ longe estis lia hejmo.

Solaj ili piediris la vojon al la preĝejo, solaj kaj apude ili restis dum la enteriga ceremonio. Kiam ĉiuj aliaj estis pretaj foriri de la tombo, ili aliris kaj metis sian donacon al la aliaj. La homoj rigardis ilin kun miro. Ĉiuj konis la infanojn, sed neniu komprenis, kial ili venis al la tombo. Ŝajnis strange al ili, sed la infanoj, kun klinitaj kapoj kaj seriozaj vizaĝoj, faris al ili tiel solenan impreson, ke ili forgesis la strangecon kaj rigardis ilin en profunda silento, kvazaŭ ili vidus vizion.

Sed la infanoj ne rimarkis iliajn mienojn. Dum tempeto ili restis starantaj apud la tombo kaj poste kapklinis adiaŭe kaj senvorte foriris de la tombejo.

II.

Pluvis aŭ pluvetis dum tagoj kaj semajnoj. Ĉe la tero pendis nebulo, kaj en la alto ŝvebis densa, senkontura nubaĵo, kiu senĉese verŝis akvon kaj ne tralasis eĉ imageton pri suno kaj lumo. La homoj movis sin kiel ombrofiguroj en tiu senluma kaj malvarma mondo, malgajaj kaj neparolemaj kaj kun vintre grizpalaj vizaĝoj.

En tia tago Alekso renkontis la rondanojn en la gazetvendejo, kiam li eniris por aĉeti paketon da tabako. Ili aspektis malviglaj kaj malgajaj, kaj li demandis pri la kaŭzo.

— Tia vetero! diris Johano.

— Certe ne agrabla. Sed kion fari? ... Ĉu vi ŝatus iri hejmen kun mi kaj trinki tason da kafo? La patro de Alda amuzite rigardis Alekson kaj la infanojn.

— Vi estas kurioza ulo, li diris al Alekso.

— Povas esti, diris Alekso trankvile.

— Kial kurioza? demandis Alda al sia patro. Pro tio, ke li interrilatas kun ni?

— Vi ne bezonas koleriĝi, knabino! Mi ĝojas, ke Alekso ŝatas vin, volis nur diri, ke estas iom neordinare ...

— Tiel. Nu, diru, kion vi volas, nun ni tamen iros kun Alekso.

Ili do akompanis Alekson al lia hejmo. Li havis propran dometon ĉe la rando de la arbaro, iom for de la laboristaj ludomoj.

La edzino iom surpriziĝis, kiam Alekso envenis kun siaj amikoj, sed ŝi neniel ŝajnis malkontenta. Kiam ŝi aŭdis, ke Alekso deziras kafon por ĉiuj, ŝi tuj komencis fari fajron. La akvo en la siteloj estis elĉerpita, kaj ŝi demandis, ĉu iu el la knaboj ne volas alporti novan. Johano tuj prenis la sitelojn kaj iris al la puto.

— Kaj vi povas mueli kafon, ĉu ne? ŝi diris al Arne.

— Kaj kion ni povas fari? demandis Ajna.

— Ĉu ankaŭ vi? diris la edzino amuzite kaj ordonis al ŝi elpreni tasojn kaj aliajn necesajn objektojn el la ŝranko.

Dume Alekso alportis lignon kaj faris fajron en la kahela forno en la apuda ĉambro. Kiam la kafo estis preta, ĉiuj eniris tien. Alekso deklaris, ke nun oni sidu agrable kaj komforte, kaj prenis kusenojn de apogseĝoj kaj de la otomano kaj metis ilin sur la plankon antaŭ la flamanta fajro. En la mezon de la rondo la edzino metis la kafpleton kaj invitis la infanojn sidiĝi.

— Kiel agrable vi aranĝas! diris Ajna. Estas kvazaŭ en la arbaro.

— Kaj ni povas imagi, ke ni sidas sur la musko. La kuseno havas la saman koloron kiel musko en aŭtuno, diris Arne.

— Precize, diris la edzino. Verdire mi trovis la ideon pri tiuj koloroj, kiam mi en iu aŭtuno kolektis vakciniojn kaj vidis muskajn lokojn en la arbaro.

Ajna interesite demandis, ĉu ŝi mem do teksis la ŝtofon kaj komponis la kolorojn. La edzino jesis, kaj tiam la knabinoj pliinteresiĝis pri ŝi kaj ŝiaj laboraĵoj kaj komencis demandi ŝin pri teksaj aferoj. Ŝi klarigis kaj rakontis, kaj finfine la knabinoj trovis, ke teksado povus esti tre interesa okupo. Se oni nur havus okazon lerni, diris Ajna. Kaj la edzino informis, ke baldaŭ ŝi faros novan tekson, kaj tiam ili povos veni al ŝi por lerni kaj ekzerci.

En la ĉambro estis tri grandaj libroŝrankoj, kaj post la kafo Alda leviĝis kaj rigardis la librojn. Baldaŭ ŝi tamen revenis al sia kuseno kun pako da nebinditaj kajeroj, kiuj kaptis ŝian intereson. Estis iu “Mondhistorio en bildoj”, noveldonita libro kun belaj ilustraĵoj kaj iom da koncize klariga teksto.

— Kia interesa historio! ŝi diris al Alekso.

— Vidu, la homoj nuntempe estas kiel malgrandaj infanoj, diris Alekso. Ili ne ŝatas serioze legi, sed bildojn ili povas rigardi, kaj la eldonistoj devas adaptiĝi al ili. Cetere la libro estas bona.

Ankaŭ la tri aliaj rigardis en la libron, legis la tekston pri la bildoj kaj preterpase faris demandojn al Alekso. Kaj Alekso, kiu kun pripensa mieno fumetis sian pipon, same preterpasmaniere respondis.

Iom post iom kaptis ilin sciemo pri tiuj aferoj, kiuj estis preskaŭ tute novaj por ili. Iliaj demandoj multiĝis kaj ili malpli ofte turnis la paĝojn. Kaj iom post iom la respondoj de Alekso fariĝis pli ampleksaj kaj malpli preterpasaj.

La kajero enhavis bildojn pri la malnova Egiptujo, kaj Alekso multe sciis pri tiu temo. Li rakontis pri socia vivo, religio, arto, konstruaĵoj kaj aliaj aferoj, kaj iel tiu antaŭ longe pasinta epoko fariĝis por ili tre konkreta kaj interesa. Ili aŭskultis kun plena atento, kaj kiam li foje eksilentis, ili per novaj demandoj igis lin daŭrigi sian rakontadon.

La edzino dum kelka tempo restis sidanta apud ili, sed poste ridetante kaj silente foriris al siaj okupoj en la kuirejo.

Tiel pasis tuta horo antaŭ ol ili finis la bildojn pri Egiptujo, kaj tiam iliaj kapoj estis tiel plenaj de novaj aferoj, ke ili sentis bezonon iom ripozi de la historio.

— Ĉu vi ne volas alian fojon rakonti ankaŭ pri la bildoj en la aliaj kajeroj? demandis Johano.

— Volonte, diris Alekso. Fakte estas interese iom pripensi, kiel la homoj aspiris kaj klopodis kaj estis saĝaj kaj malsaĝaj dum la paso de jarcentoj kaj jarmiloj. Revenu, kiam vi volas. Vi ja scias, kiutempe mi estas libera.

*

La novfondita esperantista klubo en Torento kvazaŭ fordegelis kun la printempa neĝo. La rondanoj estis la solaj, kiuj konservis sian intereson pri la lingvo. Ili daŭrigis interŝanĝi leterojn kun siaj korespondantoj, iomete legis kaj ekzercis sin per babilado. Pri la klubo ili ne pensis, ĝis Ajna kaj Alda iun fruvintran tagon renkontis la prezidanton, kiu komencis paroli pri ĝi. Li nomiĝis Jern kaj estis vigla kaj kleriĝema junulo. Li proponis, ke oni provu revivigi la klubon.

Ajna entuziasmiĝis, sed Alda estis skeptika.

— La plej multaj kursanoj partoprenis nur por amuziĝi, ŝi diris. Ili ne deziras ion seriozan. Kaj kiu gvidu la instruadon?

— Ni povas komune labori, sen speciala gvidanto, diris Ajna.

— Verdire mi ne emas. Sed kompreneble mi parto prenos. — Tio estas via devo! diris Jern emfaze.

— Tute ne! diris Alda. Kiam homoj faras postulojn unu al alia, ili diras, ke tio kaj tio estas devo. Mi ne faras postulojn, kaj mi ne konsentas al postuloj. Sed mi partoprenos.

Ili interkonsentis pri la afero, kaj Jern dum la sekvantaj tagoj prilaboris la aliajn klubanojn.

La disponpermeso pri klasĉambro en la popola lernejo ankoraŭ validis, kaj iun vesperon la klubanoj kolektiĝis tie. Estis ĉirkaŭ dudek gejunuloj, kelkaj samaĝaj kun Ajna sed la plej multaj pli aĝaj. La rondanoj alvenis unuaj kaj prenis lokon sur la longbenko apud la muro. Iom post iom venis la aliaj kaj sidiĝis en la benkojn de la infanoj aŭ staris en grupetoj kaj interbabilis.

La plej multaj el ili aspektis kaj kondutis, kvazaŭ temus pri balo. La vizaĝoj de la knabinoj grandparte similis al pli malpli lerte faritaj vizaĝoj de vestvendejaj pupoj, pudritaj kaj kun krie ruĝaj lipoj, kelkaj kun pinĉitaj, fadene mallarĝaj brovoj. Ĉapoj kaj ĉapeloj sidis tre oblikve sur la kapoj, kvazaŭ pendante sur unu el la oreloj.

La aspekto de la knabo j ne estis tiel okulfrapa sed harmoniis kun tiu de la knabinoj, kaj en ilia reciproka konduto regis plena akordo.

Troviĝis ankaŭ kelkaj simpluloj en la grupo. Ili sidis trankvile atendante, kvazaŭ izoluloj ĝenitaj de la brua kaj senĝena interrilato de la aliaj.

Jern, kiu dume interparolis kun la rondanoj, leviĝis kaj petis la starantojn eksidi. Poste li per kelkaj enkondukaj vortoj malfermis la kunvenon, iom parolis pri eventualaj studmanieroj kaj fine proponis, ke oni aĉetu facilan legolibron por la studado. Ĉar instruisto mankas, oni devos kune labori, komune diskutante la malfacilajn aŭ interesajn punktojn.

Ĉiuj vigle protestis. Estus absolute neeble komenci per legado, ili ĉiuj forgesis ĉion, kion ili lernis.

Jern rigardis ilin heziteme kaj skuis la ŝultrojn.

— Kion do fari? Kion vi proponas?

— Ni volas ripeti la komencan kurson.

— Ni ja ne havas instruiston, rimarkigis Jern. Ili ne respondis, sed tie kaj tie eksonis ridoj. La senplaneco de la kunveno amuzis ilin.

— Komenca kurso estas la sola, kio taŭgas por malsaĝuloj kiel ni, fine diris iu. Ĉu vi ne povas esti instruisto?

Jern kapskuis malkonsente kaj silentis. La ĉeestantoj komencis babili kaj ŝerci kaj ŝajne neniel pensis pri la celo de la kunveno.

Ajna, ĉu vi povas instrui? demandis Jern, turnante sin al ŝi.

— Bone, ni provu, diris Ajna post momenta hezito.

Ŝi leviĝis kaj iris antaŭ la sidantojn.

Ili rigardis ŝin scivoleme, kaj la babilo silentiĝis. Ŝi atendis, ĝis ĉio estis trankvila. Tiam ŝi komencis fari demandojn. La kurson ŝi konis preskaŭ vorton post vorto, kaj ankaŭ la manieron de la instruisto ŝi memoris.

Ili iom surpriziĝis, sed ili trovis la aferon amuza, kaj iom post iom la komunaj respondoj sonis pli kaj pli firme. Kelkaj junuloj rigardis ŝin iomete rikane, sed dume ili bone respondis. Arne kaj Alda restis sur la longbenko apud la muro. Same kiel la aliaj Arne kunportis paperblokon kaj krajonon por eventualaj notaĵoj. Sed en la simplaj demandoj li trovis nenion notindan, kaj anstataŭe li komencis fari karikaturojn de la gejunuloj en la benkoj. Alda ekvidis tion, kaj interesite sekvis la estiĝon de la ridindaj figuroj. Dume ambaŭ same vigle kiel la aliaj partoprenis la respondojn, por ke neniu rimarku la sekretan portretadon.

Subite lia krajono haltis. Li fikse rigardis en certa direkto, kaj li ŝajnis incitita. Ŝi rigardis en la saman direkton kaj parte ekkomprenis lian mienon. En la unua benko en la mezo sidis junulo, kiu kun tute speciala intereso rigardis Ajnan. Per rigardoj kaj mienoj li provis kapti ŝian atenton. Li havis belforman vizaĝon kaj estis iom dande vestita. Alda konis lin laŭ aspekto kaj nomo. Dum la pasinta somero li havis subtenlaboron, sed nun li estis hejme.

Kaj subite vekiĝis en ŝi duone forgesita memoro. Iam antaŭ longe Ajna kaj Arne rakontis al ŝi ion pri tiu Paŭlo. Jen ŝi klare memoris la infanecan sed malagrablan okazon kaj turnis la okulojn al Arne. Iliaj rigardoj renkontiĝis, kaj kvazaŭ leginte ŝiajn pensojn li flustris al ŝi: “Jes, estis tiu, tiu ...” Sed Ajna rimarkis nek lian konduton nek la pli ŝercan okulflirtadon de kelkaj aliaj. Ŝi estis tute kaptita de sia rolo de rektmetoda instruistino. Ŝia entuziasmo kaptis ankaŭ la lernantojn. La antaŭaj mienoj malaperis, ili komencis aspekti simple gajaj, la leciono fariĝis agrabla. Kaj la militornamo de la knabinoj tre komike kontrastis kontraŭ ilia nuna senafekta konduto.

Fine Ajna laciĝis kaj demandis, ĉu ili ne ŝatas fini la lecionon. Sed kontraŭ tio ili protestis. Oni faru paŭzeton kaj poste denove daŭrigu. Kiam ili post la paŭzo reprenis siajn lokojn, proponis Ajna, ke Alda transprenu la instruadon.

Kaj Alda komencis. Ŝi havis alian manieron kaj alian temperamenton, estis pli vigla kaj pli surpriza. Ofte ŝi ridigis ilin per absurdaj aŭ alimaniere nekutimaj demandoj. La scio de la pasinta vintro facile reviviĝis ĉe la lernantoj, kaj kiam la leciono finiĝis, ili jam ripetis sufiĉe grandan parton de la komenca kurso.

— Ĉu viaj knaboj estas same lertaj? demandis iu, kiam ŝi finis. Alda estis en bona humoro kaj ne trovis inde atenti pri la ŝerca piketo.

— Certe, ŝi diris.

— Do ili estu instruistoj venontfoje.

*

Johano proponis al Eriko, ke li partoprenu la kunvenojn de la klubo. Se li lernus iom hejme en la vesperoj, li certe povus sekvi la instruadon. Eriko diris, ke tiu afero ne interesas lin, kaj demandis, kiuj partoprenas la kunvenojn. Johano diris iliajn nomojn.

— Ĉu vi ŝatas tiujn kamaradojn? demandis Eriko.

Johano silente skuetis la ŝultrojn.

— Kial vi do faras komunan societon kun ili? demandis Eriko. Mi preferas esti sola aŭ kun via rondo.

— Sed nia tuta rondo partoprenas ja la kunvenojn, insistis Johano.

Eriko ne respondis, kaj ili ĉesis paroli pri tiu temo. Sed la sekvantan vesperon Eriko diris, ke li tamen volas partopreni. Li diris tion tute decide, kvazaŭ li estus trovinta fortan motivon por partopreni.

— Ne faru tion nur pro mia propono! diris Johano. Eble vi ne ŝatus la societon.

— Eble ne. Sed mi tamen volas rigardi la aferon, kaj mi ŝatas esti inter vi.

En la dua kunveno rolis unue Johano kiel instruisto. Komence lia instruado estis malmulte vigla kaj interesa, sed iom post iom malaperis lia ĝeniteco, kaj liaj demandoj venis pli flue kaj firme. Li ne ŝercis nek aktoris, kaj dum la tuta leciono ne aperis eĉ plej eta rideto sur lia vizaĝo. Li ne ŝatis la taskon sed plenumis ĝin kiel eble plej zorge, kaj lia instruado estis solida.

Post la paŭzeto estis la vico de Arne. Li aspektis tre ĝenita. Dum kelka tempo li staris antaŭ la lernantoj, vane provante komenci. Oni rigardis lin kun streĉita atendo kaj parte amuziĝis, parte komencis kompati lin.

— Ne, tio ĉi estas absolute neebla! li subite diris laŭte kaj skuis la kapon. Li turnis sin por iri flanken kaj sidiĝi, sed farinte du paŝojn li haltis. En la sekvanta momento li saltis al la nigra tabulo. Antaŭ ol la aliaj rimarkis, kiel tio okazis, troviĝis sur ĝi ridiga bildo de kato, farita per unu sola, multkurba streko. Oni brue ekridis, sed la bruon tratranĉis klartona demando de Arne: Kio estas tio? Lerte li aperigis unu figuron post la alia. La lernantoj estis ravitaj kaj forgesis ĉion alian, nur atendante novajn bildojn kaj liajn kapricajn demandojn.

Estis nemulte da metodiko en lia instruado, sed la lernantoj ĝuis, kaj atento ne mankis.

Tiel pasis ankaŭ la dua kunveno tute sukcese. Post la fino de la leciono oni decidis, ke Jern kaj Paŭlo estu instruistoj venontfoje.

*

La sekvantan tagon envenis Paŭlo en la hejmon de Ajna. Li ĝentile salutis la avinon kaj la patrinon kaj poste turnis sin al Ajna.

— Vi scias, kia malfeliĉo okazis al mi hieraŭ ...

— Kia malfeliĉo?

— Kaj vi scias, ke mi absolute ne povas plenumi tiun taskon. Ĉu vi ne bonvolus helpi min iomete? Li pete rigardis en ŝiajn okulojn, kaj Ajna rideksplodis.

— Aha, tiel. Kompreneble mi helpos vin.

— Mi dankas vin! Vi ja estas tiel lerta kaj bonkora.

— Kiel vi esprimas vin! diris Ajna amuzite. Ĉu ni tuj komencu?

— Mi tre volas, se vi havas tempon.

Ili iris en la ĉambron malantaŭ la kuirejo, kaj Ajna komencis enkapigi al li la venontajn lecionojn. Li lernis tre facile, kaj la lernitajn aferojn li verve ripetis, kvazaŭ lia menso funkcius kiel gramofona disko.

Kiam ĉio estis trapasita, li demandis, ĉu li rajtas reveni la postan tagon.

— Nome, mi devus ankaŭ ekzerci instruadon, li diris. Se vi estus tiel afabla, vi rolus kiel lernanto, kaj mi instruus.

Ajna konsentis, kaj la sekvantan vesperon li revenis. Salutinte li komencis ĉirkaŭpromeni en la kuirejo kaj gaje babilis. — Ĉu vi estas sola hejme? li demandis, kiam neniu el la aliaj familianoj aperis.

Ajna diris, ke ili ĵus foriris. Iu familio invitis ilin.

— Kiel agrable, li diris.

— Kial agrable?

— Nu, ni estos senĝenaj, povos trankvile labori. Ŝi eniris en la ĉambron, lumigis kaj disŝovis la brulrestaĵon el la kahela forno. Paŭlo sekvis ŝin kaj daŭrigis sian promenon en tiu ĉambro, sed post du rondiroj li haltis apud ŝi ĉe la forno. Kvazaŭ kamarade kaj senintence li metis sian brakon sur ŝiajn ŝultrojn. Ajna momente restis sed poste paŝis flanken.

— Bonvolu sidiĝi! ŝi diris, kaj li iom hezite prenis lokon sur seĝo apud la tablo, kiu staris meze en la ĉambro. Ajna sidiĝis ĉe la kontraŭa flanko.

— Kial vi kondutas tiamaniere? ŝi demandis.

— Kiamaniere? Kion vi volas diri? Li montris senkulpe nekomprenan mienon.

— Ne estu stulta! Nu? Li rigardis ŝin kvazaŭ provante kapti la sencon de ŝiaj vortoj. Poste li ridetis kaj skuis la kapon.

— Mi ne komprenas. Vi parolas, kvazaŭ vi iel trovus min malĝentila.

— Kaj ankaŭ en la klubkunveno vi stulte kondutis.

— Ĉu vi do rimarkis min? li diris.

Ajna ekridis.

— Verdire ne. Sed aliaj rimarkis vin. Nu, via konduto estas via propra afero. Sed se vi emas konduti tiel, vi iru al knabinoj, kiuj ŝatas tiajn ĝentilaĵojn.

Li ŝajnis iomete ĝenita. — Ĉu vi do ofendiĝis? li demandis. Mi ja nur petolis.

— Oni povas petoli en diversaj manieroj, kaj la via ne plaĉas al mi ... Ĉu vi memoras, kiel vi kondutis al mi kaj Arne kiam ni estis malgrandaj infanoj kaj iris de la dimanĉa lernejo? Paŭlo ne memoris, sed kiam ŝi aldonis kelkajn detalojn, la okazo reviviĝis al li.

— Estis ja tamen infanaĵo, li diris. Ni ne komprenis pli bone.

— Certe. Kaj ĉu vi opinias, ke vi nun komprenas pli bone? Sed ni lasu tion. Komencu vian lecionon! Paŭlo rigardis ŝin kaj momente silentis.

— Vi ja fakte estas ofendita, Ajneto, li diris kun rideto kaj en duone patreca tono. Mi bedaŭras tion, ĉar mi tre ŝatas vin kaj tute ne volas esti malĝentila al vi. Pardonu min, Ajneto! Sed Ajna ekridis.

— Stultaĵo! ŝi diris. Komencu vian lecionon!

— Ŝajne vi estas iom suspektema, li daŭrigis sen atenti pri ŝia ordono. Vi ĉiam kunestas nur kun viaj tri kamaradoj, kaj vi ĉiuj apartigas vin de aliaj gejunuloj. Kial? Ĉu vi kredas, ke ni estas tiel malbonaj? Ne estus bele pensi tiel.

Li rigardis ŝin petole esplore, kvazaŭ atendante ian respondon de ŝi.

— Finfine vi tamen ne koleras al mi? li pete demandis, kiam ŝi nenion diris. Diru almenaŭ tion!

— Mi ne koleras al vi, ŝi diris kvazaŭ medite. Kaj poste eta, petola rideto aperis sur ŝiaj lipoj, kaj ŝi aldonis:

— Ĉu vi ne volas transiri al la alia leciono? Li momente rigidiĝis, kaj rigardis ŝin ekzamene, sed lia vizaĝo tuj heliĝis, kaj li ekridis kontente.

— Jes, jes! Ni komencu!

*

Post novjaro venis malvarmo kaj sufiĉe multe da neĝo. Iun posttagmezon Alekso staris en sia lignejo kaj hakis lignon. Tiam aperis antaŭ la pordo la kvar rondanoj, skiante. Ili haltis kaj interŝanĝis kelkajn vortojn kun li, kaj li demandis, ĉu ili faros ekskurson.

— Ni jam faris, diris Johano. Verdire estis nur promeneto. Nun ni iras hejmen.

— Vi ja povas atendi momenton, diris Alekso, formetis la hakilon, pendigis la segilon sur la muron kaj plenigis la lignoportilon. Elirinte li metis la portilon sur la teron, fermis la pordon kaj poste komencis rigardi iliajn skiojn kaj piedligilojn, dume babilante pri skiaj aferoj.

— Vi ja povas eniri kun mi, li proponis.

— Kioma horo estas? demandis Ajna. Mi devas esti hejme je la kvara.

Alekso rigardis la horloĝon.

— Ne tre urĝas, li diris kun rigardo al ŝi. Restas pli ol unu horo.

Li eksilentis kaj rigardis ŝin atente.

— Kio estas? demandis Ajna.

— Nenio, diris Alekso kun rideto. Vi iomete similas al la junaj ĉarmulinoj, ĉar via ĉapo ŝoviĝis flanken.

Li etendis la manon kaj reŝovis la ĉapon, ĝis ĝi sidis laŭ lia gusto.

— Lasu la ĉapon! diris Ajna, reŝovis ĝin flanken kaj ... iom ruĝigis.

— Aha, vi metis ĝin tiel, diris Alekso kaj iel serioziĝis. Kial vi volas havi ĝin tiel?

— Oni ja portas ĉapojn tiel. Kial mi aspektu kiel stultulino?

— Ĉu ŝajnas al vi, ke Alda aspektas kiel stultulino? Ŝia ĉapo sidas ja tute simple kaj nature sur la kapo.

— Vi estas stulta, Alekso, diris Ajna kaj ĝenite ridis. Kial ... — Mi jam insultis ŝin, diris Alda, sed tio ne helpis. Fakte ŝi fariĝis koketa.

— Ĉu Alda insultis vin? demandis Alekso al Ajna. Kaj jen venas mi kaj plue incitas vin. Pardonu! Portu vian ĉapon, kiel vi volas.

Ili eniris kun li, kaj la sinjorino regalis ilin per kafo en la kutima maniero. Tuj post la kafo Ajna leviĝis kaj diris, ke ŝi devas rapidi hejmen. Ŝi dankis, salutis kaj foriris, sed la tri aliaj restis.

Ili rigardis librojn kaj foje faris demandojn al Alekso, sed li ŝajnis malmulte parolema.

— Kio okazis al vi? demandis Alda. Vi aspektas tiel serioza.

— Nura revado, diris Alekso kaj ridis. Sed nun vi babilu. Rakontu iom pri via klubo! Kaj ili rakontis pri la laboro dum la kunvenoj, kaj Alekso aŭskultis sed ankoraŭ ŝajnis okupita de propraj pensoj.

— Hm, povas ja esti interese, li diris, kiam ili finis. Sed tiamaniere via rondo fariĝas preskaŭ tro granda por mi, kiu ne ŝatas grandajn societojn.

— Estas ja diferenco inter la klubo kaj nia rondo, diris Alda. Kun ili ni ne povas interrilati, kiel ni interrilatas.

— Kial ne? Ĉu vi malŝatas ilin?

— Ne malŝatas, sed ... estas tiel. Ili ja havas siajn interesojn kaj babilas pri siaj aferoj.

— Hm ... Ĉu vi ne volas montri al mi viajn esperantajn gazetojn? Vi ja abonas, ĉu ne?

— Volonte, diris Alda. Sed ili estas plejparte en esperanto, kaj multe vi do ne povos legi.

— Tamen estus interese rigardi. Cetere vi ja povos traduki al mi, se io interesos min.

*

Post kelkaj semajnoj ili denove vizitis Alekson, kaj tiam Alda kunportis gazetojn. Li komencis trafoliumi ilin, kaj Alda donis klarigojn pri la enhavo. Sed subite li komencis mem traduki la rubrikojn kaj diversajn frazojn, samtempe demandante al ŝi, ĉu estas ĝuste.

— Ĉu vi do komprenas tion? ŝi mire demandis.

— Malmulte. Sed ŝajne mi havas bonan memoron.

— Ĉu vi do iam lernis? demandis Johano.

— Mi iam trastudis lernolibron. Estis antaŭ longe, antaŭ la milito.

Li ridetis kun esprimo de animforesto.

— Tiam vi ankoraŭ eĉ ne naskiĝis. Kaj nun post tiom da jaroj ni tamen renkontiĝis ... Nu, kaj en kelkaj eksterlandaj havenurboj mi eĉ renkontis esperantistojn kaj laŭpove interbalbutis kun ili.

— Kaj pri tio vi neniam rakontis al ni! diris Alda admone. — Oni ja ne povas senkaŭze rakonti pri ĉiaj aferoj, cetere mi fakte neniam pensis pri tio, ĝis kiam vi estis tie ĉi pasintfoje.

— Estas strange, ke vi tiom memoras post tiom da tempo, diris Johano. La kursanoj tre malmulte memoris, kvankam pasis nur duonjaro post la kurso.

— Mi ja iom konas aliajn lingvojn kaj foje ankoraŭ legas en ili, eble tio kunhelpas.

— Ĉu pli da lingvoj vi konas? demandis Alda. Vi lernis la anglan, kiam vi estis maristo, ĉu ne? Sed la aliajn? Alekso faris grimacon kaj skuis la ŝultrojn. Sed Alda rigardis lin pete.

— Vi ja tamen povus rakonti ... al ni!

Alekso ridis.

— Al vi ja. Sed estas nur por vi, ĉu vi komprenas? ... Nu, kiam mi havis vian aĝon, mi estis lernanto en gimnazio. Patro estis metiisto. Li ne estis riĉa, sed li volis, ke mi “fariĝu io”, kiel oni diras. Lernado plaĉis al mi, sed mi volis lerni ĉion laŭ propra kapo kaj propra plaĉo. Tial mi malmulte progresis en la lernejo, kaj kiam mi malsukcesis en la antaŭlasta klaso, mi forlasis la instrufabrikon kaj iris al la maro ... kaj poste sur diversaj aliaj vojoj, ĝis mi fine okaze fariĝis elektristo. Kaj tiamaniere fariĝis nenio el mi, kaj mia patro, li vivas ankoraŭ, eĉ nun grumblas pri tio, kiam mi foje vizitas lin.

Lia mallonga rakonto surprizis ilin, kaj dum kelkaj momentoj ili sidis silentaj, sed poste diris Johano, iom hezite:

— Kial vi diras, ke fariĝis nenio el vi? Ĉu vi pli ŝatus esti instruisto aŭ oficisto aŭ io tia?

— Mi diris tion laŭ la vidpunkto de patro kaj diversaj aliaj homoj. Mi mem estas tute kontenta pri mia okupo.

Li denove rigardis la gazetojn sed iom animforeste. Redonante ilin al Alda li diris preterpase, kvazaŭ nur por ion diri:

— Nu, kaj kion faras Ajna?

— Mi ne scias, eble instruas esperanton al tiu Paŭlo, respondis Alda.

Alekso nenion diris pri tiu informo, kaj post ioma silento Alda aldonis:

Ajna ne kunestas kun ni kiel antaŭe.

— Ĉu ne? Kial? demandis Alekso.

— Ŝajne ŝi ne ŝatas.

— Sed kial? Alda skuis la ŝultrojn, sed Johano ekridis kaj diris:

Alda enamiĝis kun Paŭlo, tial ŝi ne havas tempon.

— Enamiĝis?

— Jes ja, konfirmis Johano trankvile. Almenaŭ kun lia societo. Ŝi fariĝis ĉarmema kaj preskaŭ same stulta kiel aliaj.

— Kaj kion vi diras pri tio? demandis Alekso.

— Estas ja ŝia afero.

— Kompreneble. Sed mi pensis, ke vi estis tiel samanimaj, ke vi iel sentus tion ... Estiĝis silento. Alda atente rigardis Alekson, kaj ŝia vizaĝesprimo nuanciĝis de hezita parolemo.

— Nu, kion vi volas diri? li demandis intimvoĉe kaj kun rideto, kiu portis ombreton de melankolio.

Ŝi ne tuj respondis sed daŭrigis rigardi lin.

— Mi estas tiel stranga, ŝi fine diris kvazaŭ ĝenite Mi ĉiam observas la homojn kaj ne povas lasi tion. Estas kvazaŭ mi travidus ilin, ĉar ĉio, kion ili havas interne, estas skribita en iliaj vizaĝoj. Kaj io ĉe ili forpuŝas aŭ altiras min ... sed malofte altiras. Kiam mi rigardis ilin, precipe se estas multaj, mi ekhavas la senton, ke ili formas iun strangan societon, ekster kiu ni staras tute solaj. Kaj ŝajnas al mi, ke iliaj kapoj estas malplenaj, ke ili ne havas animon, kaj samtempe mi sentas en mi mem ion, ian deziron pri la vivo, kiun ili ne povus kompreni, kaj pri kiu ili certe ridus, se ili povus percepti ĝin. Kaj tiam mi kvazaŭ rigidiĝas, tiel strange sonĝas, estas preskaŭ terure. Kaj foje mi hontas pri mi mem kaj diras al mi: Ili ja tamen estas bonaj homoj, kiel homoj ordinare estas, kial vi do rigardas ilin tiamaniere, kial vi ne povas ŝati ilin kaj interrilati kun ili kiel kun viaj amikoj. Sed mi ne povas ... Ŝi silentiĝis kaj Alekso rigardis ŝin kun strange intensa esprimo en sia vizaĝo.

— Kaj? li diris demande.

Ajna staris kun ni. Sed nun ŝi staras inter la aliaj.

Alekso senvorte kapklinetis al ŝi.

— De kie vi havas tion? li post momento demandis.

— De kie? Estas ja en mi mem.

— Kaj ĉu vi scias, kio estas tio, kio estas en vi mem? Vidu, el la homa interno venis ĉio, kion homoj kreis, dioj kaj demonoj, regnoj kaj kulturoj, bono kaj malbono. Kaj tamen troviĝas homoj, kiuj diras, ke spirito ne ekzistas! Sed la spirito estas diversa. En vi estas tiu fajro ... Ĉu vi ankoraŭ memoras tion? Vidu, mi memoras, pli ebria mi ne estis ... Ŝi rigardis lin konfuzite.

— Jes, mi memoras ... Sed de tiam mi neniam vidis vin ebria. Kial? Kaj Alekso ridetis.

— Mi ne estas drinkema, nek estis. Sed foje mi rigardis la homojn ... kiel vi ... kaj sentis deziron forgesi.

— Kaj nun. Ĉu vi ne plu rigardas la homojn?

— Tamen. Sed ankaŭ vin.

Ŝi rigardis lin demande kaj nekomprene.

— Nin?

— Jes, diris Alekso ridante. Ĉu ni ne apartenas al la sama rondo? Esprimo de surprizo aperis en ŝia vizaĝo, kiu poste kvazaŭ heliĝis.

— Ĉu tiel. Sed ni estas ja nur infanoj ...

Li turnis sin al Arne kaj Johano, kiujn li tiam kaj tiam rigardis dum la interparolo kun Alda.

— Mi ne scias, ĉu vi komprenas, kion Alda kaj mi diris ... — Ni komprenas, diris Johano serioze.

— Ĉu do foje ankaŭ vi sentas tiamaniere, kiel Alda?

La knaboj kapklinis.

— Kaj Ajna?

Ajna estis kiel unu el ni, diris Johano.

— Sed ŝi grandiĝis, aldonis Alekso en ŝanĝita kaj ŝerca tono. Ŝi komencas revi pri junuloj kaj amo kaj feliĉo. Estas ja nature. Ni ne rajtas riproĉi ŝin pro tio.

— Nu, kial ne? diris Alda. Sed kial en tiu maniero? Ĉu estas amo, se iu junulo ekŝatas la buklojn, la ĉapelon kaj la pudron de iu junulino, ŝiajn ornamaĵojn kaj vestojn kaj ŝuojn?

— Mi supozas, ke tiaj atributoj donas indikon pri la homo mem, kaj unu homo ekŝatas alian, kiam li trovas ĉe tiu la kvalitojn, kiujn li mem trovas bonaj kaj agrablaj.

— Mi ne povus afekti aŭ ornami min por esti ŝatata aŭ amata. Estus ja kvazaŭ aĉeti favoron kaj krome per falsa mono. Kaj kiel mi povus estimi homon, kiu ŝatus min ekzemple pro miaj vestoj?

— Finfine ankaŭ Ajna certe pensas tiel, ŝi nur iom revas kaj volas dece aspekti, kiel oni diras.

— Dece ja, komentis Johano. Tiel diris ankaŭ mia fratino. — Hm, murmuris Alda. Sed ni lasu tion. Ni ja preskaŭ klaĉis.

Ŝi levis la okulojn kaj subite elkriis:

— Rigardu, rigardu! La suno ekbrilis inter la nuboj, la unuan fojon post tuta monato kun kompakte griza ĉielo. La nuboj nuanciĝis en delikataj koloroj, dispeliĝis kaj fordrivis en la spaco kiel malpeza, molkontura vaporaĵo. La frostorigidaj trajtoj de la vintra pejzaĝo viviĝis en la purpura lumo de la vespersuno.

— Estas ja printempo! diris Alda, kaj ŝia vizaĝo radiis. Vidu kiel mola aspektas la aero!

— Ankoraŭ venos multaj malbonaj veteroj, diris Alekso.

— Sed tamen, diris Alda. Ĝi komenciĝis. Kaj ĝi estas plej bela, kiam oni ankoraŭ nur subsentas ĝian alvenon. Kaj vidu, la luno grimpas supren malantaŭ Gufmonto! Vespere ni skios en la arbaro, ĉu ne? Nun envenis la edzino kun kafo, kaj ili prenis lokon ĉe la tablo. La sunbrilo revivigis ilian humoron, kaj baldaŭ la tri rondanoj babilis kun Alekso en la ordinara maniero,

— Alekso, diris Alda, ĉu vi ne ŝatus relerni esperanton?

— Nu kial? diris Alekso. Ni ja bone interkompreniĝas en nia propra lingvo. Kaj societaj aferoj ne estas por mi,

— Mi pensis, ke estus agrable, klarigis Alda. Jes, inter ni. Kaj foje vi ja povus akompani nin al la klubo.

— Ĉu vi do tiom ŝatas tiun aferon?

— Nu jes.

— Kiel ekskurson al Perkolago?

— Jes, ĝuste tiel, diris Alda kaj ridis.

— Tiel. Kaj vi volas, ke mi partoprenu! ... Bone do, alportu al mi kelkajn taŭgajn librojn, kaj ni vidu, ĉu mi taŭgas por la ludo ...

*

Eriko pasigis la vesperojn en sia propra maniero. Dum la unua tempo de sia subtenlaboro li kondutis same kiel post la reveno hejmen. Post vespermanĝo li iris en la ĉambron, kaj tie li restis sidanta, silentema kaj ŝajne inerte cerbumanta, ĝis estis tempo por enlitiĝo. Foje li prenis gazeton kaj iom legis sed baldaŭ formetis ĝin.

— Vi povus almenaŭ foje eliri por amuziĝi aŭ distri vin, diris la patrino. Ne estas utile cerbumi tiamaniere.

— Mi ne emas, li respondis. Mi fartas bone tie ĉi. Cetere mi ne cerbumas, nur iom pensas. Kaj tio ne povas esti malutila. Sed iom post iom la peza esprimo de lia vizaĝo malaperis. La trajtoj viviĝis de vekiĝanta energio. Ankoraŭ li kondutis kiel solemulo kaj parolis tre malmulte eĉ kun Johano, sed lia vesperhora meditado ne plu ŝajnis inerta cerbumado sed konscia pensado. Li pli atente ol antaŭe ekzamenis la enhavon de la gazeto kaj interesiĝis pri kelkaj el la libroj, kiujn Johano pruntis de Alda kaj Alekso.

— Kial vi rigardas la knabineton tiel pripense? demandis lin iun vesperon lia fratino, kiu faris ian fliklaboron, dum ŝia filineto sidis ludanta sur lankovrilo sur la planko.

— Nu, mi pensis ... diris Eriko kvazaŭ vekiĝante. Tia eta estaĵo, ĵus veninta en la mondon ... Kio fariĝos el ŝi?

— Ĉu pri tiaj aferoj vi revas? diris Elsa kaj ekridis. Eble vi baldaŭ edziĝos? Ĉu vi do revas pri bela estonto por ŝi? Verŝajne ŝi estos ordinara homo kiel ni, nur en romanoj la sorto estas speciale favora.

— Ne tiel mi pensis, diris Eriko. Mi pensis: Kian homon faros el vi la homoj kaj la vivo kaj vi mem?

— Vi estas kurioza. Mi ne kredas, ke ŝi havas malbonajn ecojn. Certe ŝi fariĝos same bona kiel aliaj homoj.

— Kiam mi veturis hejmen hodiaŭ, mi vidis trijaran knabon kun kelkaj proksimume samaĝaj ludkamaradoj. Li koleris al la aliaj, kaj sian senton li esprimis per la plej sulfurodoraj vortoj, kiuj ekzistas, kaj per kelkaj aliaj ne pli belaj. Estis parolfragmentoj de plenkreskuloj, eble de patro kaj patrino.

— Kion vi volas diri per tio? Ĉu vi timas, ke Viola estos tia? Ni ja preskaŭ neniam blasfemas, kaj vi ja preskaŭ perdis la parolpovon, kvankam antaŭe ... Cetere, ĉu estas tiel granda peko, se nekonscia infano okaze imitas, kion plenkreskaj rajtas diri? Vi mem ...

— Mi scias. Kaj mi ne parolas pri peko ... kvankam oni en certa senco rajtus nomi peko diversajn kondutojn de plenkreskuloj rilate al infanoj. Kaj mi pensis ne precipe pri blasfemado, estas tiom da aliaj aferoj, pli signifaj. Sed kiom da stulteco indikas sole ĝi!

— Kiel parolema vi fariĝis! diris Elsa kun rido. Kaj kiel saĝa! Certe vi estos ideala patro! — Kiam Johano komencis instrui al li esperanton li fariĝis pli aktiva. Ili uzis lernolibron taŭgan por memstara lernado, kaj post la elementaj klarigoj de Johano li provis solvi la taskojn sen helpo de la frato. Sed baldaŭ la gramatikaĵoj fariĝis penigaj.

— Ŝajnas al mi, ke ni lernis iom da gramatiko en la lernejo, li diris al Johano, sed fakte mi scias nenion. Kaj mi ne scias eĉ skribi svedajn vortojn korekte. Estas ja terure!

— Ne tre gravas, se via ortografio ne estas absolute korekta, diris Johano. Ankaŭ mi faras erarojn.

— Vi diras, ke ne gravas? Povas ja esti, mi konas tre bonajn homojn, kiuj ne povus skribi unu linion korekte, kaj ili ŝajnas al mi same bonaj malgraŭ tio. Sed ... vidu, mi provis fari ordon en mia kapo, kaj mi sentas, ke tia fuŝo ne estas tolerinda. Fuŝo estas fuŝo. Mi vidis, ke vi konservas la gramatikon kaj la ortografian vortaron de la lernejo. Donu ilin al mi! En la sekvantaj semajnoj li studis krom esperanto gramatikon, kaj ofte li petis klarigojn de Johano. Sed en kelkaj aferoj tiu ne sciis pli multe ol Eriko. Tiam Eriko grimacis malkontente, kaj Johano kiel eble plej baldaŭ pliriĉigis sian scion ĉe la knabinoj aŭ ĉe Alekso.

Iun vesperon, kiam la fratoj sidis ĉe sia komuna labortablo, deklaris Eriko, ke li volas ripeti matematikon.

— Hodiaŭ mi volis fari iun kalkulon, kaj mi ne sciis kiel fari, kvankam estis simpla decimala frakcio. Estis privata kalkulo, kaj neniu rimarkis tion, sed estas ja hontinde.

— Vi ne estas la sola, kiu forgesis kalkuladon, konsolis Johano.

— Tion mi scias, sed tio ne plibonigas la aferon. Iom da fundamenta scio tamen estas necesa, se ne por haki lignon aŭ fosi teron tamen por fari ordon en la kapo.

Johano donis al li la matematikan lernolibron por la lasta lerneja klaso, kaj li komencis ripeti la pli gravajn partojn. Dum kelkaj vesperoj li tiom revivigis sian forgesitan scion, ke li kuraĝis transiri al la kurso por la daŭriga lernejo. Johano estis finanta la duan kurson de la daŭriga lernejo, kaj tial li ankoraŭ ne havis tempon ion forgesi kaj povis bone helpi Erikon.

La freŝa lernemo de Eriko unue ŝajnis al Johano iom tro pedanta, sed iom post iom li trovis la vesperajn horojn kun la frato pli kaj pli agrablaj, kaj kiam Eriko estis ripetinta la necesajn elementojn, ili komune transiris al taskoj, kiuj estis novaj por ambaŭ.

*

En la vespero de tiu februara tago, kiam la tri rondanoj vizitis Alekson, deklaris Johano al Eriko, ke li ne povas resti kun li, ĉar li interkonsentis kun la aliaj pri skiado.

— Estis ja stulta decido, li aldonis, sed mi ne pensis pri tio. Mi ja havas la tutajn tagojn por skiado kaj faras nenion utilan, dum vi sola laboras por la tuta familio.

— Ne malĝoju pro tio! Mi ĝojas, ke mi havas laboron, kaj iam venos ankaŭ via tago. Verdire mi ŝatus akompani vin, estas ja mirinda vetero. Miaj skioj certe ne aspektas konkursotaŭgaj, sed mi kredas, ke ili estas uzeblaj.

Eriko iris en la lignejon por alporti la skiojn, kaj dume venis Arne kaj Alda.

— Bonege! kriis Alda, kiam ŝi ekvidis Erikon. Mi ĝojas, ke vi ne plu timas freŝan aeron.

— Nu, knabino, da freŝa aero mi certe havas sufiĉe, diris Eriko De mateno ĝis vespero ...

— Estas vere, diris Alda kaj serioziĝis. Pardonu! Mi volis diri nur tion, ke mi ĝojas, ke vi akompanas nin.

Ili ekglitis antaŭen, sed ĉe la plej proksima stratkruciĝo ili renkontis Ajnan, kiu haltigis ilin.

— Vi volas skii? ŝi diris. Kial vi ne diris al mi? Atendu momenton, kaj mi akompanos vin!

— Ĉu vi volas? demandis Alda.

— Sed kompreneble! Kial vi demandas pri tio?

Ŝi kuris hejmen sen atenti respondon al sia demando, kaj post kelkaj minutoj ŝi revenis skiante. La aliaj senvorte ekmovis sin, kaj Johano prenis la lokon de gvidanto. Li veturis suden laŭ transversa strato, kaj post kelkaj momentoj ili troviĝis sur la malgranda ebeno sur la orienta bordo de la rivero. Li sekvis malnovan skispuron, kaj la glito estis bonega.

Kiam ili troviĝis sude de Gufmonto, haltis subite Johano kaj turnis sin al la sekvantoj.

— Ĉu vi estas varmaj? li demandis en kontente murmura tono.

— Iom, respondis Ajna. Sed estas agrable. Tamen ni ripozu por momento, estas tiel bele.

Sensona silento ĉirkaŭis ilin, la plenluno brilis potence, kaj la steloj estis molaj kaj grandaj en la printempe molblua ĉielo, sub kiu la blankaj neĝovastoj etendis sin ĝis la fora horizonto.

Ajna ripoze apogis sin sur la bastonoj, kun la supraj ekstremoj en la akseloj, kaj ŝajnis profundiĝi en revado. Alda rigardis ŝin. Ŝia ĉapo kiel kutime sidis iom oblikve, kio ne plaĉis al Alda, sed ŝia vizaĝo estis junece serena, kaj Alda eksentis iom de la antaŭa intimeco al ŝi.

— Pri kio vi revas? ŝi demandis.

— Ĉu mi revas? diris Ajna, kaj turnis sin al Alda. Mi ne scias. Estas tiel bele.

— Estas ja, konsentis Alda. Sed tiel ravita mi neniam vidis vin! La moketo havis amikan tonon, kaj Ajna ne koleriĝis. Ŝi rigardis Aldan, kaj ŝiaj okuloj havis profundan kaj klaran brilon.

— Eble, ŝi diris kaj ridis konsente al la ŝerco. Ĉio aspektas kvazaŭ tute nova al mi, kvazaŭ mi vidus ĝin la unuan fojon. Ĉu vi ne sentas tiel?

— Estas ja nature, komentis Arne. Nenio aspektas du fojojn tute same, kvankam la homoj ordinare ne rimarkas tion. Ĉio estas ĉiam nova.

Johano interrompis ilin kaj diris, ke oni daŭrigu. Ili demandis kien, kaj li deklaris, ke li volas ĉirkaŭveturi Gufmonton. En la arbaro troviĝas vintrovojoj kaj cetere skispuroj en bona tereno. Ne estos malfacile, li jam veturis tie. Oni elvenos el la arbaro ĉe la plej norda parto de Torento.

Ili konsentis, kaj Johano denove ekglitis kiel gvidanto, sekvata laŭvice de la knabinoj, Arne kaj Eriko. Eriko antaŭ kelkaj jaroj estis fervora kaj lerta skianto, kaj li sekvis la aliajn per longaj, molaj glitoj, kiuj postulis nek fortostreĉon nek atenton. Rekompence por la perdita studhoro li pense ripetis siajn akiritajn sciojn en gramatiko kaj matematiko, dum liaj okuloj duonatente observis la ĉirkaŭaĵon kaj la antaŭajn skiantojn.

Duonkonscie liaj rigardoj dum kelka tempo sekvis la molajn kaj graciajn movojn de la knabinoj, kaj dum liaj pensoj laboris pri kalkulmetodoj, li duonkonscie sentis, ke li vidas ion delikate belan, kio vekas imagon pri junaj floroj. Subite la impreso eniris lian konscion, kaj liaj pensoj forturnis sin de ripetado.

Kaj li ekmiris. Multfoje li rigardis knabinojn, kaj la molaj linioj de iliaj korpoj mistere altiris liajn sentojn, sed neniam ili faris al li tian impreson.

Ili estas tiel junaj, li pensis, eble pro tio ... Sed ankaŭ junajn knabinojn li rigardis, kaj se ilia aspekto plaĉis al li, ili estis por li kvazaŭ akirotaĵo, por li kiel por liaj kamaradoj. Oni taksis kaj donis poentojn, kvazaŭ temus pri ĉevaloj ... Sed la memoro naŭzis lin, kaj ĝi forglitis kiel senkontura ombro. Kial li antaŭe ne vidis tion, kion li nun vidas? Eble tiuj knabinoj diferencis de tiuj ĉi, eble ne ... Subite li ekpensis pri la knabineto de sia fratino. Jes, tiel estis, li ekvidis ion, kion li antaŭe ne povis percepti, eĉ se ĝi ekzistis ... Kaj li rigardis la knabinojn, kaj li sentis iun puran, sensopiran ĝojon, kiun subite disŝiris io tremige dolora. Kial la homoj ne vidas tion delikate belan, kial ili per malpuraj mensoj kaj malpuraj manoj tuŝas kaj haltigas kaj detruas tion, kion ili devus rigardi kiel sanktan, tion, kio ... Kaj li penis trovi vorton por ĝuste nomi ĝin, sed li ne sukcesis, restis nur intensa sento de io subtila kaj delikate bela, kio antaŭe ne ekzistis por li, kaj kio nun kvazaŭ revelacie aperis al li.

Ili estis en la arbaro. Post kelka tempo Johano forlasis la vojon kaj sekvis la malnovan skispuron, kiu estis kaprice kurba kaj surgrimpis multajn altaĵetojn kaj tiel donis agrablan skiadon.

Estis kiel fabela regno de silento kaj verdeflava krepusko. Bluaj ombroj kuŝis sub la majestaj piceoj, lunlumo filtriĝis inter la branĉoj kaj trunkoj, kaj la neĝokristaloj brilis kiel blankaj fajreroj en la lumigitaj lokoj. Kiel malhelaj, misteraj fantomoj venis kaj pasis sur ilia vojo la ombroj de disaj, rapide flugantaj nuboj.

Post tuthora veturado en la arbaro ekbrilis antaŭ ili la lanternoj en Torento. Alda kriis al Johano, ke li haltu. Li obeis, turnis sin kaj demandis, kion ŝi volas.

— Jen, akompanu min hejmen, kaj mi preparos teon! Patro kaj patrino estas for kaj ne revenos antaŭ la deka.

Eriko rigardis sian horloĝon kaj diris:

— Ĉu ili ne malŝatus tion?

— Kompreneble ne. Mi volis diri nur tion, ke ni estos inter ni.

Post kelkaj minutoj ili troviĝis en la hejmo de Alda. Ŝi rapide faris fajron en la kuirejo kaj faris la ceterajn preparojn, dum la aliaj sidiĝis en la interna ĉambro. Apenaŭ ili eksidis, kiam Arne turnis sin al Ajna.

— Ĉu vi bonvolus sidiĝi antaŭ la forno? Estas konvena lumo tie. Mi nome ŝatus desegni vin.

— Denove! Kaj ĝuste nun post dekkvinkilometra skiado! Lasu tion, vi jam sufiĉe desegnis nin.

— Tamen, estu afabla!

Kaj li kriis al Alda:

— Ĉu mi rajtas preni unu el la maŝinpaperoj sur la tablo? Mi volas desegni.

Ŝi jesis, kaj li elfosis krajonon el interna jakpoŝo, metis la paperon sur gazeton kaj tuj komencis.

— Vi estas kurioza, diris Ajna. Kiam vi ekhavis tiun ideon? — Kiam ni haltis sude de Gufmonto, li respondis kvazaŭ nekonscie.

— Kiam Alda diris, ke mi revas? Kaj tiam vi do perceptis “ion novan”.

— Ne babilu! li diris ordone. Kaj vi aliaj, legu aŭ babilu sed lasu min labori! Lia vizaĝo ricevis esprimon de intensa koncentriĝo kaj preskaŭ rigidiĝis, lia mano moviĝis kvazaŭ kondukus ĝin ne li mem sed iu mistera forto nevidebla.

— Sed vi ja preskaŭ ne rigardas min, diris Ajna.

— Ne babilu! ... Mi laboris la tutan vojon, vi sidas por kontrolo.

Dume Alda aranĝis por trinkado, kaj kiam ĉio estis preta, rektigis sin Arne de sia kurbdorsa pozicio, atente rigardis Ajnan dum kelkaj momentoj kaj poste la desegnon kaj faris profundan spiron kvazaŭ post pena fortostreĉo.

Ajna petis pri la desegno, kaj medite rigardis ĝin, dum la aliaj atakis la buterpanojn kaj komencis gustumi la teon.

— Ĉu vi povas rekoni vin? demandis Alda.

— Mi ja neniam vidis min mem, kiel mi prijuĝu?

Alda klinis sin al ŝi kaj rigardis la bildon.

— Bonege! ŝi diris. Neniam li faris pli bonan. Kaj ŝi alterne rigardis la portreton kaj Ajnan, kaj ŝia mieno seriozigis.

— Jes, estas tre bona ... Eriko per peta movo etendis sian manon, kaj Ajna transdonis la desegnon al li. Li rigardis unue la bildon, poste Arnen, kaj fine Ajnan. Li diris nenion, sed kapklinis aprobe al Arne.

Post la teo ili restis kune ankoraŭ iom da tempo kaj intime babilis.

— Kial vi ne plu kunestas kun ni kiel antaŭe? demandis Alda al Ajna. Ni renkontiĝas ja preskaŭ nur en la klubkunvenoj.

— Ĉu mi ne kunestas kun vi? diris Ajna kaj poste ridetis kvazaŭ iom surprizite. Jes, vi pravas, dum kelkaj semajnoj mi renkontis vin nur okaze kaj en la kunvenoj.

— Kelkaj semajnoj! Estas pli ol unu monato. Kion vi faras?

— Nenion specialan, iom mi ja helpas patrinon. Strange, fakte mi ne pensis pri tio. Ĉu vi koleras al mi?

— Ne ... sed mi pensis, ke vi eble trovis aliajn kamaradojn.

— Sed kial? ... Ajna rigardis ŝin demande.

— Mi nur pensis, vi ja iom intimiĝis kun Paŭlo kaj lia societo, almenaŭ ŝajnis tiel en la kunvenoj. Kaj kial ne?

— Jes, estas vere, mi kunestis iomete kun ili, kun Paŭlo mi eĉ estis dufoje en la kino.

— Nu vidu! Kial vi do sekretas? diris Alda bonhumore. Paŭlo kaj lia societo ne precize plaĉas al mi, sed ... Ĉu vi ŝatas ilin?

— Mi ne plu kunestas kun ili.

— Tiel. Sed kial vi do ne kunestis kun ni?

Ajna ridetis animforeste.

— Nu ... fakte mi ne pensis pri tio. Mi estis hejme la tutan tempon, helpis patrinon, iom legis. Mi ŝatis esti sola, sed mi ne pensis, ke vi kolerus al mi pro tio.

— Ni ne koleris, nur pensis, ke vi eble forlasos nian rondon ... Kiam ili prenis siajn ĉapojn por foriri, diris Alda petvoĉe:

Ajna, ĉu vi ne volas porti vian ĉapon kiel antaŭe? Mi malŝatas tiun manieron, mi ne povas helpi tion.

Ajna iomete ruĝiĝis kaj ridetis fremdece.

— Sed kial? Ĉu estas malbele? Arne, ĉu ŝajnas malbele al vi? Vi ja devas kompreni tiajn aferojn.

Arne momente inspektis ŝin kaj diris sektone.

— Jes, ĉar aspektas afekteme. Rigardu, se mi metus ĉapon sur tiun ĉi bildon de vi, kaj metus ĝin tiamaniere, tio ja detruus la tutan aferon!

— Povas ja esti, sed ... ĉu mi ne rajtas meti la ĉapon kiel plaĉas al mi? Ĉu tiel terure aspektas, Eriko? Eriko rigardis kvazaŭ esplore rekte en ŝiajn okulojn, skuetis la ŝultrojn kaj diris:

— Mi ne scias. Sed eble vi ne devus tiel ... tuŝi viajn revojn.

La frazo sonis kiel senenhava ŝerco, sed estis en ĝi ia serioza subtono. La mieno de Ajna estis unue senkomprena kaj demanda, poste surprizite mira kaj konsternita. Ŝi mallevis la okulojn, staris senmova kvazaŭ pripensante kaj poste returnis sin al la spegulo, rigardis sin momente kaj suprenŝovis la ĉapon, ĝis ĝi sidis laŭ la deziro de Alda.

— Kion vi diris? demandis Alda al Eriko. Ŝajne ion nekompreneblan, mi ne povas esprimi min. Sed mi volis diri proksimume la samon kiel vi.

Ajna returnis sin al Eriko.

— Ĉu tiel? ŝi demandis nelaŭte kaj iel pete.

— Jes.

Ŝiaj okuloj momente renkontis la liajn, kaŝiĝeme kaj miredemande, kaj forglita rideto revbrile tuŝetis ŝiajn lipojn.

*

En la fino de marto estis belega vetero. La suno jam faris grandan paŝon returne al la nordo, kaj de mateno ĝis vespero ĝi brilis en netuŝita klareco sur la printempoblua ĉielo. Molaj ventoj venis el Sudokcidento, kaj la aero fariĝis varmeta.

Ajna leviĝis frue en la matenoj, ĉar ŝi prenis sur sin la taskon prepari kafon kaj manĝaĵon por la patro, kiu havis ĉarpentan laboron en la preĝeja vilaĝo kaj forbiciklis duonhoron post la sesa. Iun matenon, kiam ŝi post la forveturo de la patro sidis apud la fenestro kaj rigardis eksteren, ŝi ekvidis Arnen sur la strato. Li skiis sed movis sin malrapide kaj ĉirkaŭrigardis kun observema mieno.

Ajna malfermis la fenestron kaj salutis lin.

— Kien vi iras tiel frue? ŝi demandis.

— En la arbaron, estas bele tie, kiam la suno leviĝas. Li haltis por momento kaj poste ekmovis sin por pluiri. — Atendu! Mi akompanos vin.

Post kelkaj minutoj ŝi elvenis, kaj ili ekveturis. La neĝotavolo sur la strato estis iom malebena kaj duone glaciiĝinta kaj ne taŭga por skiado. Baldaŭ ili atingis la randon de la arbaro kaj suriris netuŝitan neĝon. Tie estis pli bone, sed la surfaco de la neĝo krustiĝis pro la nokta frosto, kaj la glitado sur la malmola krustaĵo ne estis same agrabla kiel en mola neĝo.

— Aĉa neĝo por skiado! rimarkigis Ajna, rompante la reciprokan silenton.

— Nu jes, sed mi eliris nur por rigardi, ne por skii, respondis Arne duonatente. La krusto ankoraŭ ne portas por piediro, kaj do estas pli bone uzi skiojn.

Kaj denove ili silentis kaj malrapide pluveturis. La suno brilis kaŝlude malantaŭ branĉoj kaj trunkoj, oblikvaj radifaskoj penetris sub la arbokronojn kaj sterniĝis sur la blanka neĝo kiel flavaj strioj, kiujn dividis la ombroj de la trunkoj. Graciaj kaj perfekte rektaj levis sin la pintrunkoj kiel altegaj kolonoj, grizaj malsupre, ruĝebrunaj pli alte kaj kun la kronsuproj karesataj de sunlumo. La aero estis freŝa, kaj la arbaro elspiris la malfortajn, nedifineblajn odorojn de la unua printempiĝo. Tie kaj tie triletis diskrete paruoj, cetere regis granda kvieto kaj sensona silento.

Dum preskaŭ du horoj ili tiel ĉirkaŭvagis, malrapide kaj prenante la direkton laŭ la inklino de la momento. Komence Ajna de tempo al tempo diris kelkajn vortojn al Arne, sed li respondis same duonatente kiel antaŭe, kaj iom post iom ankaŭ ŝi silentiĝis.

Poste ili venis al deklivo sur la suda flanko de Gufmonto, proksime al la ebeno. La neĝo jam fordegelis tie, kaj en la suno estis varme kiel en plena printempo. En la plej ripozinvita loko kuŝis tavole kelkaj trunkoj de karboligno.

— Estas bona sidejo tie! diris Ajna. Kial oni metis la trunkojn tiamaniere?

— Mi kunmetis ilin por sidi tie en la suno, estas la plej bona loko, kiu troviĝas en la tuta arbaro. Hodiaŭ estas tiel varme, ke ni bone povas sunbani nin.

Li malfiksis la piedligojn kaj starigis la skiojn kontraŭ arbo en ombra loko. Same faris ŝi kaj poste ili sidiĝis sur la trunkojn.

Ajna momente rigardis lin ekzamene kaj diris: — Ĉu vi do ofte promenas tiamaniere en la matenoj? — Jes.

Kaj ŝi denove rigardis lin kaj subite rimarkis, ke li kreskis, ke lia vizaĝo maturiĝis kaj portas esprimon tute proprekvalitan.

— Vi ja estas kiel la sovaĝa kato en la rakonto de Kipling, vi ja memoras ĝin! ŝi diris kun rideto.

Li ne respondis al tio sed diris:

— En Japanujo la homoj eliras por rigardi florojn kaj arbojn ... Vi ja legis pri tio?

— Jes, kaj ni iam parolis pri tio.

Li kvazaŭ hazarde levis la rigardon al ŝi, kaj en ŝiaj okuloj kaj en la tuta vizaĝo brilis ĉiuj impresoj de ilia silenta vagado kaj li ekridetis al ŝi.

— Vi aspektas, kvazaŭ vi volus desegni min! ŝi diris.

— Ne nun, mi volas sunbani min. Aŭ ĉu vi devas reiri hejmen?

— Ne, ne urĝas.

— Do ni sunbanu nin, ĉu ne? Ne estas danĝere. Mi iom komencis jam antaŭ kelkaj tagoj, kaj tiam la aero estis tute freŝa.

— Bone. Li komencis demeti siajn vestojn sen atenti pri ŝi. Dum kelkaj momentoj ŝi rigardis lin, kvazaŭ hezite kaj demande. Poste ankaŭ ŝi demetis la vestojn.

Kaj ili duonkuŝis tie sur la trunkoj, kun fermitaj palpebroj kaj la vizaĝoj turnitaj al la suno. La korpoj trinkis sunon kaj freŝan aeron, kaj la kvieto estis kiel dolĉa, trankviliga muziko.

Tiel ili restis dum duonhoro. Foje ili turnis sin de flanko al flanko sed preskaŭ nenion diris dum la tuta tempo.

Sed jen Ajna sidiĝis kaj turnis sin al li. Estis iu stranga esprimo en ŝia vizaĝo.

Arne! ŝi diris duonflustre.

— Kio estas? li demandis mire.

— Mi nur pensis ... Supozu, ke iu preterirus tie ĉi kaj ekvidus nin ...

— Nu, verŝajne li kredus nin frenezaj. Ĉu tion vi timas?

— Ne timas, sed subite iel ekŝajnis tiel strange al mi ...

— Ĉu io stranga en tio, ke ni ŝatas sunon kaj aeron kaj sunbanas nin?

— Ne al ni, sed al ĉiuj aliaj. Mi ...

— Kaj ili konsiderus ĉion laŭ siaj kapoj, vi volas diri? Kaj ni povus respondi al ili per vorto, kiu strange fiksiĝis en mia kapo en la lernejo, kaj kiun mi ofte memoras, ĉar ĝi estas tre bela: “Ĉu vi scias, ke via korpo estas la templo de la Sankta Spirito?” Ho, tion mi volus pentri! La streĉita esprimo malaperis el ŝia vizaĝo, kaj ŝi rigardis lin preskaŭ mire, senspire silenta, kaj ŝiaj okuloj ekbrilis al li kvazaŭ antaŭ vizio.

— Kiel bela vorto! ŝi diris post ioma silento. Neniam mi pensis pri ĝi tiamaniere ...

— Sed vi interrompis min, ŝi daŭrigis. Mi pensis proksimume tiel, kiel vi ĵus diris, kaj subite estis, kvazaŭ mi rigardus min per la okuloj de aliaj homoj kaj en la sekvanta momento per miaj propraj, kaj mi ekhavis iun strangan senton, ke vi troviĝas kvazaŭ en alia mondo, kvazaŭ tiel malproksime ... kiel pasintjare ĉe la fajro sur la monto en tiu nokto ...

— Sed vi tamen ne volas reiri al la societo de Paŭlo?

— Kiel vi ĉion komprenas? ŝi diris konsternite.

Kaj ŝi iom ruĝiĝis kiel eta knabino kaj aldonis:

— Estis ja stultaj knabinpensoj ... Ĉu vi koleras al mi pro tio?

— Neniel, sed tiam mi malĝojis. Vidu, nia rondo estas kiel bildo. Ofte mi rigardis ĝin kvazaŭ tute de ekstere, kaj ĝi ŝajnis al mi bela skizo, el kiu oni povas fari belan pentraĵon. Kaj jen vi rompis la stilon, per kelkaj alistilaj strekoj detruis la bonan komponaĵon! Bona bildo nepre devas esti senafekta. Nun vi estas bela, kiam vi sidas tiel, vi aperas precize kiel vi estas. Sed jen vi prenas vian ĉapon kaj metas ĝin en tiu speciala maniero! Ĉu vi povas vidi vin mem tiamaniere, tute nuda kaj bela sed kun la ĉapo en tiu ĉarmulina maniero? Vi ja vidas, ke tio ĉion detruas. Estas abomenaĵo! Eble konvenus, se vi surhavus banveston kaj via esprimo estus alia ol ĝuste nun, tiam estus certa stilo, sed la bildo ne tre plaĉus al mi. Vere bela estas nur tio, kio montras sin precize tia, kia ĝi estas, se ĝi cetere estas bela en si mem. Oblikve sidanta ĉapo estas tiel bagatela afero, sed tamen tute esenca. Ne estas bone, se ĝi samstilas al la vizaĝo, ĉar tiam la tuta homo estas afekta. Kaj same malbone estas, se ĝi ne samstilas. Ĉu vi nun komprenas, kio estas afektemo?

— Vi estas terura punpredikanto. Sed mi komprenas vin.

— Komprenas ja. Sed ĉu vi sentas tiel?

— Jes, kaj ŝajnas strange al mi, ke mi ne sentis tion antaŭe. Kiam mi nun rigardas bildojn en gazetoj kaj revuoj, mi ofte ekhavas la senton, ke la mondo estas plena de afektemo.

— Bone, vi komencas kompreni, kia bona bildo devas esti. — Sed Arne, vi parolas, kvazaŭ ĉio estus nur objekto por pentrado! Bildo tamen ne estas vivo.

— Ne tiel, ne tiel. Mi ne interŝanĝus nian kunvivon kontraŭ ĉiuj plej belaj pentraĵoj en la mondo. Vi ja komprenas min. Bildo estas nur bildo ... Sed nun ni surmetu la vestojn kaj moviĝu. Estas tro frue por longe sunbani sin.

*

En la sekvantaj matenoj ankaŭ Alda kaj Johano partoprenis la skipromenadojn de Arne. Kiam ili renkontiĝis antaŭ la hejmo de Ajna kaj poste veturis antaŭen sur la strato, aperis tie kaj tie en la fenestroj virinaj vizaĝoj, kies mienoj kvazaŭ demandis, kion ili faras, kaj kien ili iras. Ili vidis la vizaĝojn kaj sentis la rigardojn sed nemulte atentis pri ili.

Estis la tria mateno, kiam ili ĉiuj kunestis. La rigardoj el la fenestroj tiufoje estis pli viglaj kaj scivolemaj ol antaŭe. Kiam ili atingis la arbaron diris Alda al Johano:

— Ĉu vi vidis, kion pensis la panjoj en la fenestroj?

— Nu, kion? diris Johano en indiferenta tono.

— “Kiaj stranguloj!” ili pensis. “Kial ili ne restas en siaj litoj kiel aliaj tiaj uloj, ĝis la patrino donas kafon? Ili forlasis la infanaĝon, komencas aspekti kiel gejunuloj, kaj tamen ili daŭrigas kiel antaŭe. Dio scias, kian sekreton ili havas inter si!”

— Povas esti, sed lasu ilin! Vi tro multe okupas vin pri tiaj imagoj. Estas kvazaŭ vi fierus pri ni, kvazaŭ vi opinius, ke ni estas ege prudentaj kaj ĉiuj aliaj ege stultaj kaj aĉaj. “Mi ne povas ne observi la homojn.” Jen! Li rigardis ŝin kaj ridis bonkore. En liaj okuloj ekbriletis esprimo, kiun ŝi antaŭe vidis, kiu iel revokis al ŝi ion pasintan. Subite aperis al ŝi la sceno, kiam ili antaŭ du jaroj sidis kaj interparolis post la rondiro tra la dezerta uzino.

— Nu ja, ŝi diris iom konfuzita. Ĉu vi memoras, ke vi iam diris, ke la plenkreskuloj ŝajnas al vi stultaj? Estis en tiu tago, kiam ni travagis la uzinon kaj poste sidis interparolante tie, tuj antaŭ ol venis Alekso.

— Jes, mi memoras, li respondis post momenta pripenso. Kiel vi ekpensis pri tio?

— Vi rigardis min en la sama maniero kiel tiam.

— Povas esti, li diris, kaj denove renkontis ŝin tiu intima ekbrilo en liaj okuloj. Mi diris tion, sed tiam ni parolis pri aliaj aferoj. Mi ne ŝatas, ke vi tiel parolas pri “ni” kaj pri “aliaj homoj”. Mi ofte babilis kun la panjoj, kaj ili ne estas tiel malbonaj. Vi rigardas la homojn tro multe laŭ tio, kion vi legas. Kvankam ... Sed, ni lasu tian babiladon.

— Kiam ni estis malgrandaj, vi diris multajn ne tre belajn vortojn pri via patrino, diris Ajna.

— Jes, kaj ankoraŭ ŝajnas al mi, ke mi estis prava. Sed ŝajnas al mi, ke mi pravas ankaŭ nun. Ni forlasu babiladon pri “aliaj homoj”! Ĉu ne sufiĉas al ni esti kune kaj vivi laŭ nia maniero?

— Ĉu vi volas apliki tiujn vortojn ankaŭ al tio? demandis Alda kaj etendis la manon en direkto al la uzino.

La suno lumis sur fulmonigrajn, silentajn konstruaĵon. En la hela brilo de la klara mateno ili aspektis malgaje kiel mizeruloj apud vojo de festa procesio, kaj la nigraj truoj de rompitaj fenestroj estis kiel malespero en okuloj de kadukaj almozuloj.

Johano rigardis laŭ ŝia indiko kaj restis silenta.

— Tiam vi ja revis pri tio, ŝi diris.

— Ankoraŭ mi foje pensas pri tio. Image mi aŭdas la grincadon, la marteladon kaj la zumadon, la tutan muzikon, kaj vidas la fluantan feron kaj la ruĝajn serpentojn en la lamenejo kaj la ŝvitkovritajn laboristojn. Tio plaĉis al mi ...

— Ankaŭ tio estas afero de “aliaj homoj”, diris Alda.

— Tamen alia afero ol la panjoj en la fenestroj.

— Al mi ŝajnas ke ne, stulteco kiel stulteco.

— Povas esti, diris Johano kaj rigardis ŝin pripense. Sed ... mi ne ŝatas tiun babilmanieron. Se vi iel estas pli bona ol tiuj panjoj, vi ne povas esprimi tion per memlaŭdo.

Post ĉirkaŭvagado en la arbaro ili sunbanis sin en la kutima loko. Ili kuŝis tie en la fluanta sunlumo sub la altaj piceoj, vento lulkante flustretis inter la branĉoj, kaj Torento kaj la tuta ekstera mondo estis malproksime al ili.

Johano tiam kaj tiam movetis sin, kvazaŭ li estus malkontenta pri io. Fine li kun decida mieno turnis sin al Alda.

— Ĉu mi ĉagrenis vin? Mi ja parolis al vi kontraŭe al miaj propraj vortoj, sed mi pensis, ke inter ni ... Ŝia mieno estis iom ĉagrenita, sed ŝi rigardis lin afable.

— Mi pensis pri tio la tutan tempon. Kaj vi estas prava. Sed mi ne volis iel fanfaroni aŭ moki aliajn, estis nur mia kutima senpripensa babilo. Ĉu vi kredas min?

— Tion mi ja komprenas. Mi diris tion, ĉar mi ŝatas vin, sed se vi kutimiĝus al tia babilmaniero, vi iom malplaĉus al mi.

Rideto trabreĉis la seriozan mienon de Alda.

— Tiel! Vi ja estas egoisto! Kio plaĉas al vi, tio estas bona, kio malplaĉas, tio estas malbona. Aliaj homoj povas diri tute same.

La mieno de Johano konsterniĝis, kaj li silentis dum kelkaj momentoj.

— Strange, li poste diris. Tiel precize mi ne pensis pri tio. Mi juĝas ĉion laŭ mia ŝato. Jes, estas tiel. Kaj ĉiu juĝas laŭ sia ŝato. Kaj la ŝato de unu ne povas havi pli grandan rajton ol tiu de alia ... Li faris grimacon.

— Tiamaniere ĉiu estas prava, kiel ajn li agas. La penso tiel forte frapis lin, ke li aspektis tute konfuzita.

— Kial vi diras tiajn stultaĵojn? diris Ajna. Ni ja ne deziras malbonon unu al la alia sed kontraŭe, kaj esence ni ja ŝatas la samajn aferojn.

— Tiel ja, diris Johano malrapide. Esence ŝatas la samajn aferojn ... tion ni sciis jam longe. Vidu, en mi kaj en vi do estas io ... io sama, kio kvazaŭ direktas nin.

— Ĉu vi memoras, kion Alekso diris pri spirito? demandis Alda.

— Jes. Ĉu li do volis diri tion? Al mi sonis kiel instruista parolo pri la Sankta Spirito.

— Ĉu ankaŭ vi, diris Ajna. Kiam mi estis tie ĉi kun Arne, li citis la biblion: “Ĉu vi scias, ke via korpo estas la templo de la Sankta Spirito?” Kaj ŝi rakontis pri ilia interparolo en tiu mateno.

— Estas bele, diris Johano, kiam ŝi finis.

*

En la paska semajno revenis Brita kaj ŝia patrino al la pensiono. Brita tuj iris por viziti Aldan kaj la aliajn kamaradojn. Dum la vintro ili letere konservis sian interrilaton, kaj ili ĝojis pro la revido.

Alda kondukis ŝin en la ĉambron apud la kuirejo, kaj ŝi tuj sidigis sin komforte sur la remburitan sofon kaj metis eĉ la piedojn sur la sofon.

— Estas agrable reveni al vi, ŝi diris kun profunda spiro. Estas kvazaŭ mi venus hejmen ... Alda rigardis ŝin interkompreniĝe sed nenion diris. Post momento la alia knabino aldonis:

— Ne faru tian kompatan mienon! Mi ne estas tiel sentimentala kiel en tiu poemo, kiun mi sendis al vi kristnaske. Mi volis diri nur tion, ke mi sentas min tute hejme ĉe vi.

— Ankaŭ la nova ordo do ne plaĉas al vi?

— Mi nek malŝatas nek ŝatas ĝin. Aŭtune mi ĝojis pro la disiĝo de patro kaj pro tio, ke patrino kaj mi havos propran hejmon. Sed poste ŝi iel kvazaŭ fremdiĝis al mi, ĉio fariĝis tiel indiferenta ... kvazaŭ mi estus nur loĝanto ĉe ŝi.

— Hm. Neniu el ni havis tian hejmon, kian vi revis en via poemo.

— Sed vi havas unu la alian. Mi estas sola. Post la kunesto kun vi pasintsomere mi fariĝis ankoraŭ pli sola. Kun vi mi vivis, kiel mi ŝatas, poste mi sentis min kvazaŭ en kaĝo. La homoj aranĝas ĉion tiel diable stulte, kvazaŭ nur por enuigi kaj turmenti sin.

— Kiel vi parolas!

— Jes, foje mi blasfemis, tio plibonigas la humoron. Sed mi ne blasfemos en nia rondo, tio estis nur lasta restaĵo el la urbo. — La paskan vendredon ili faris longan ekskurson al alta monto nordoriente de Torento. Ili kolektiĝis ĉe la pensiono frue en la mateno. Brita havis karton kaj kompason, kaj la aliaj interesite rigardis, kiam ŝi serĉis la direkton kaj per kelkaj vortoj klarigis al ili la aferon.

— Post du kilometroj ni atingos tiun ĉi krutaĵon, diris Brita, montrante sur la karto, ĝuste kie kruciĝas tiu rivereto kaj tiu vojeto.

— Interese, diris Johano. Mi neniam estis tie, sed nun mi ŝatus ekscii, kiel la loko aspektas. Kaj plej interese vidi, ĉu vi sukcesos trafi ĝin.

Ili transiris kampon kaj daŭrigis rekte en arbaron. Estis bona tereno, nur iom malseka kelkloke post la rapida neĝodegelo. Tie kaj tie en ombraj lokoj kuŝis ankoraŭ malpuraj neĝorestoj. Estis agrabla mateno kun vigliga aero, kaj la suno brilis kvazaŭ rejuniĝinta en la intensa, okulkaresa bluo de la ĉielo.

Post duonhoro ili atingis la lokon. La arbaro estis densa, kaj ili nenion vidis, antaŭ ol ili staris ĉe la rivereto, trankvile fluanta sub alnoj kaj altaj piceoj. Nur dudek metrojn de ili troviĝis la renkontopunkto de la rivereto kaj la vojeto.

— Kiel lerta vi estas! diris Johano admire. Estas ja kvazaŭ magio.

— Bonŝanco, diris Brita. Kompreneble ni povus erari pri cento da metroj.

Ili transsaltis la rivereton kaj post kelkaj paŝoj troviĝis antaŭ la krutaĵo. Sunlumo filtriĝis tra la branĉaro kaj kuŝis kiel flavaj makuloj sur la muskotapiŝo. Tie kaj tie inter la diktrunkaj arboj kuŝis grandaj, muskokovritaj ŝtonoj. Kviete kiel dormo de infano fluis la akvo de la rivereto sur fundo de nigraj ŝtonoj kaj hela sablo. Ĉe la arboradikoj troviĝis bluanemonaj folioj. Floroj ankoraŭ ne estis, sed etaj lagunaj burĝonoj jam aperis el sub la protektantaj folioj. Ajna ekgenuis kaj rigardis ilin.

— Anemonaj burĝonoj estas la plej printempeca, kion mi vidis, ŝi diris. Tiel junaj kaj puraj, kvazaŭ ili venus rekte el ... Ŝi ne finis la frazon kaj Brita demandis:

— El kie?

— Mi ne scias, kiel diri. Rekte el iu bela mondo, kiun ni ne povas vidi.

Kaj ŝi ridetis kaj rigardis Britan kvazaŭ demandante, ĉu tio sonas ridinde. Brita ŝajnis ekpensi pri io kaj ne komentis la respondon. Post kelkaj minutoj ŝi denove okupis sin pri la karto.

— Ni transiros tiun ĉi altaĵon, ŝi diris, sed kvazaŭ ŝi pensus pri io alia. Post unu kilometro ni atingos la ŝoseon al nordokcidento, tuj apud Martira Fonto, mi iam estis tie. Post ankoraŭ unu kilometro ni estos ĉe la okcidenta bordo de Lupolago, kaj de tie restos kvarkilometra marŝo al la supro de Sunmonto ... Kiel ĝi ricevis tiun nomon?

— Mi ne scias, diris Alda. Eble la maljunulo estus povinta tion klarigi.

Ili surgrimpis la altaĵon. Inter la arboj ili momente distingis Lupolagon, kovritan de griznigra, solviĝanta glacio, kaj nordokcidente de ĝi ĉe la horizonto la rondan kapon de Sunmonto. Sed la arbaro tuj denove englutis ilin, Sunmonto malaperis, kaj ili revidis ĝin, nur kiam ili post horlonga, peniga marŝado proksimiĝis al ĝia supro.

La verto de la monto estis preskaŭ nuda. Grizaj likenoj kovris la rokan grundon. Tie kaj tie staris fasketoj da eriko, vakcinio kaj mirtelo, kiuj trovis iom da humo kaj akvo en la kavetoj kaj fendaĵoj de la grundo.

Atinginte la plej altan punkton de la monto ili sidiĝis por iom ripozi kaj ĉirkaŭrigardi. Sub ili etendis sin ĉiuflanke la arbaro kiel giganta, mola tapiŝo, kvazaŭ invitante al saltado kaj kurado sur la arbosuproj. Pli malproksime leviĝis montoj kaj montodorsoj unu malantaŭ la alia kiel gigantaj ondoj, ĉiu kun sia kolornuanco, de la malhele verda en la proksimo ĝis la vualece helblua, kiu en fora malproksimo kunfandiĝis kun la koloro de la ĉielo, nun pli hela ol en la frua mateno.

Tie kaj tie en la valoj kuŝis lagetoj kaj lagoj kun griznigra degelanta glacio, sed cetere estis videbla preskaŭ nur arbaro, en valoj kaj sur montoj, senfina konifera arbaro, kiu aspektis serioza kaj soleca eĉ nun sub serena ĉielo kaj radianta sunlumo.

Sudoriente estis videbla parto de la ebeno kun la preĝeja vilaĝo, kaj kontraŭ ĝi konturiĝis la pintoj de tubegoj en Torento, kvazaŭ leviĝantaj el la arbaro, sed cetere oni ne povis distingi eĉ vilaĝeton, kaj kelkaj bienetaj domoj, kiuj brilis en ruĝa koloro malproksime sur la montodeklivoj, ŝajnis senespere solecaj kaj kvazaŭ kaptitaj de la arbaro.

— Estas kiel sur la maro, same solece, diris Brita. Jen iu ŝipo, kiu vidiĝas kaj malaperas ie malproksime, jen fumstrio ĉe la horizonto, cetere nur senfina akvovasto.

— Ĉu tiu vasta regiono do estas preskaŭ senhoma?

— Tute ne, diris Johano. Troviĝas multaj bienetoj kaj domoj en la valoj kaj sur la montodeklivoj, sed vi ne vidas ilin pro la arbaro kaj la montoj. Troviĝas uzinoj en la valoj kaj minejoj sur la deklivoj. Tie nordoriente kuŝas Grandtorento. Estas paperfabrikoj, oni laboras tie, se estus labortago ni certe vidus fumon. Norde vi vidas fumnubon. Tie estas granda feruzino, multe pli granda ol Torento. Tie oni laboris dum la tuta krizo, kvankam ne multe, sed nun estas denove plenvigla laboro, ŝajne eĉ hodiaŭ. En pasinta tempo, kiam ĉiuj uzinoj kaj altfornoj funkciis, estis fumnubo apud fumnubo en ĉiu valo, kaj en malfrua aŭtuno la fumo de la karbigstakoj kuŝis kiel nebulamasoj super la arbaro kaj plenigis la tutan regionon per agrabla odoro ... Mi ja ne vidis tion, sed mi povas imagi.

— Sed ĉiuj tiuj homoj, kio fariĝis el ili? demandis Brita.

— Senlaboruloj kaj subtenlaboruloj, diris Johano.

— Kaj ĉiuj patrinoj kaj infanoj? daŭrigis Brita. Nu, kompreneble ili restas en siaj lokoj, tie kaj tie, tie kaj tie. Tiuj lokoj kuŝas en la arbaro kiel dronintaj ŝipoj sur la fundo de la maro. Sed la homoj tamen vivas ... kiel homoj en dronintaj submaraj ŝipoj.

— Ĉu vi estas socialisto? demandis Alda.

Ŝi rigardis ŝin pripense.

— Mi ne scias. Sed mi estas kun vi. Kaj ŝi levis la kapon kaj denove rigardis malproksimen.

— Kaj sur la ondoj kuŝas la grandaj urboj kiel plezurvojaĝaj ŝipoj, kun flagoj kaj brilaj lampoj. Estas festeno sur la ferdeko, muziko kaj ludado, neniuj zorgoj, pajacaj mienoj, ŝmiritaj vizaĝoj kaj ŝmiritaj animoj. Sed sube en la ŝipoj estas alia mondo ... kaj sur la fundo de la maro kuŝas dronintaj ŝipoj. Post mallonga restado sur la pinto ili iom malsupreniris sur la suda flanko kaj haltis en bona restadloko, kiun Johano eltrovis dum la supreniro. Ĝi estis iom kava, kvazaŭ kolektujo por la sunradioj el la sudo kaj bone ŝirmita kontraŭ ventoj el aliaj flankoj. Johano kuris malsupren por alporti lignon por kafofajro kaj dume la aliaj dissternis la kunportitajn lankovrilojn kaj aranĝis por manĝado.

Post la manĝo ili sunbanis sin. Estis sufiĉe varme, kaj post kelka tempo Brita leviĝis kaj iris al proksima kavaĵo kun akvo kaj rapide lavis sin. Reveninte ŝi okaze rigardis al la montosupro, kaj ŝia mieno subite konsterniĝis.

— Estas homoj sur la monto! ŝi diris kaj embarasite rigardis la aliajn.

La aliaj, kiuj kuŝis sur siaj lankovriloj, sidiĝis kaj rigardis supren. Sur la montosupro staris tri junuloj kaj du junulinoj, ĉiuj migroekipitaj, kaj iliaj okuloj estis direktitaj al la rondanoj. Por kelkaj momentoj ambaŭ grupoj restis tute senmovaj, sed subite la tri junuloj salute svingis siajn ĉapojn kaj la junulinoj gaje gestis.

La rondanoj konfuzite rigardis unu la alian, sed post momento diris Alda decide:

— Ni restu! Ili ja ne aspektas danĝeraj. Apenaŭ ŝi tion diris, kiam unu el la junuloj ekiris malsupren rekte al ili, kaj li haltis, nur kiam li troviĝis ĉe la supra rando de ilia kampejo. Estis fortikstatura, mezalta junulo kun krudtrajta sed bonkormiena vizaĝo.

— Kia agrabla renkonto! li diris kun ĝojbrila vizaĝo. Vidu, ankaŭ ni estas naturamikoj kaj nudistoj. Ni povas preni lokon apud vi kaj konatiĝi, ĉu ne? Fakte mi ne sciis, ke ekzistas en tiu ĉi regiono aliaj nudistoj ol nia modesta societo.

Ili ne respondis al lia propono, sed post momenta paŭzo li ridetis kvazaŭ interkonsente kaj aldonis:

— Ni do venos, ĉu ne? Kaj sen atendi ilian konsenton li saltpaŝe reiris supren kaj prenis sian lasitan dorsosakon kaj poste revenis kune kun la kvar aliaj.

— Mi esperas, ke vi ne trovas nin altrudaj, li diris, dum ili komencis aranĝi por si tuj apud la rondanoj. Sed estas tia ĝojo por ni renkonti samcelanojn, tute neatendite, ke ni nepre volas konatiĝi kun vi. De kie vi estas?

— El Torento, diris Ajna. Kaj vi estas el Grandtorento, ĉu ne?

— Kiel vi tion divenis?

— Pro via elparolo. Ĝi iom diferencas de la nia.

— Vi havas lingvotalenton, kamaradino. Jes, vi pravas. Dudekkvin kilometrojn ni marŝis hodiaŭ.

— Longa vojo por reiri la saman tagon, ĉu ne?

— Ni ne reiros hodiaŭ, sed restos en la naturo, nur lunde ni iros hejmen. Ni loĝos en bona karbigista kabano kvin kilometrojn norde de tie ĉi. Estas ankoraŭ tri membroj en nia societo, sed ili ne povis partopreni hodiaŭ. Kiom da membroj estas en via societo?

— Estas nur ni.

— Nur vi? li diris mire. Vi ja estas tiel junaj, ke oni apenaŭ povus kredi, ke vi tute memstare aliĝis al nia ideo. Kiu estas via gvidanto, junaj gekamaradoj? Alda ekridis kaj klarigis:

— Ni ne estas societo, kaj ni ne estas nudistoj. Ni estas nur rondo de bonaj amikoj.

— Sed kiu do instigis vin? li demandis surprizite.

— Neniu.

— Ĉu vere, ke vi nenion scias pri nudismo?

— Mi okaze legis pri tia afero en gazetoj. Sed ...

— Tiel indiferente vi diras tion! Strange, vi ja estas kiel veraj naturinfanoj. Sed vi ne devas resti pasivaj! Ni naturamikoj kaj nudistoj havas grandan mision por plenumi. Fondu societon, gekamaradoj! Societo donas moralan forton, kaj ĝi plikunligas la homojn, kiuj estas membroj de ĝi. Kaj varbu por nia ideo! Estas granda ideo. En ĉiuj landoj ni havas samcelanojn. Vidu, ni ne estas solaj! Ni en nia malgranda grupo interrilatas kun samcelanoj en multaj landoj. Nome, ni portas la verdan stelon — kaj li montris al sia brusto.

— Ĉu vi estas portantoj de tiu ĉi insigno?

— Verdire ni ne portas ĝin, diris Alda.

— Sed vi sendube scias, kion ĝi signifas?

— Jes, tion ni bone scias.

— Ho jes, benita afero estas esperanto. Pere de ĝi ni konatiĝis kun grandaj ideoj kaj kun diverslandaj kamaradoj, kiuj vivas por tiuj ideoj, kun naturamikoj, kun pacbatalantoj, kun abstinuloj, kun proletoj batalantaj por tuthomara libereco. Lernu tiun lingvon, junaj gekamaradoj, kaj aliĝu al la armeo de idealistoj, kiuj batalas por feliĉo al la homaro! Dum tiu interparolo li kaj liaj grupanoj aranĝis sian kampejon, kaj ili nun komencis demeti la vestojn por partopreni la sunbanadon de la rondanoj. Kiam li nun eksilentis, turnis sin Brita al siaj amikoj kaj diris:

— Mi pensas, ke mi ne kuraĝas sunbani min pli longe, estas la unua fojo en tiu ĉi jaro.

— Ankaŭ por ni estas sufiĉe, diris Johano. Krome estas tempo por ni reiri hejmen. Do! Kaj li komencis vesti sin, kaj same faris la aliaj.

— Vi tamen ne volas diri, ke vi tuj forlasos nin? diris la gvidanto de la societo.

— Ni devas reiri hejmen, konfirmis Alda la vortojn de Johano.

— Estas ja tre bedaŭrinde. Sed kion fari? Sed aŭdu, atendu momenton, ni almenaŭ fotografos nin kune! Estos bela memoro pri nia renkonto!

— Absolute ne! diris Alda energie kaj skuis la kapon. Vidu, ni estas kontraŭfotistoj kaj tiurilate absolute neŝanceleblaj.

Kaj ili rapide finvestis sin, repakis siajn dorsosakojn kaj kunfaldis siajn lankovrilojn.

— Nu, do ni devas foriri, diris Alda, kiam ili estis pretaj. Ne pensu malbone pri ni pro tio, ke ni tiel abrupte forlasas vin.

— Tute ne, diris la gvidanto iom konfuzite. Mi nur bedaŭras, ke vi tiel baldaŭ devas foriri. Sed donu vian adreson, por ke ni povu interrilati estonte!

— Ne gravas! Ni ne estas societo, nur amika rondo, kaj niaj interesoj estas malmultaj. Sed mi promesas, ke mi skribos al vi, se ni fondos naturamikan societon.

— Ho jes, kaj tion faru baldaŭ, li diris ĝoje kaj aldonis siajn nomon kaj adreson.

Kaj la rondanoj mansvingis adiaŭe kaj malsupreniris. Ili ne plu uzis karton kaj kompason sed sekvis la arbarajn vojetojn, kiuj kondukis en proksimume ĝusta direkto, agrablajn multkurbajn vojetojn kun mola tapiŝo el brunaj pinpingloj. Odoretis de vekiĝanta tero, kaj la formikoj fervore kuradis sur siaj stakoj.

Sed ili rapide marŝis antaŭen kaj malmulte atentis pri la aspekto de la tereno. Neniu el ili diris ion krom okaza vorto pri vojelekto aŭ simila bagatelo. Post duonhoro ili venis al suna kaj invita loko, kaj tiam Brita proponis, ke ili haltu kaj manĝu la oranĝojn, kiujn ŝi ankoraŭ portis en sia dorsosako. Ili sidiĝis kaj unuafoje post la foriro de Sunmonto rigardis unu la alian plenvizaĝe. Kaj ĉiuj ekridetis, sed iel la rideto estis malgaja.

— Stranga afero, diris Alda. Fakte mi preskaŭ malbonfartas. Estis tiel agrable antaŭe, kaj jen ... Ŝi hezite rigardis Johanon, kaj lia mieno aprobis ŝian opinion, sed li diris:

— Jes. sed ni ne parolu pri tio, almenaŭ ne nun. Ni manĝu la oranĝojn kaj babilu pri io alia! Post ioma restado ili pluiris, kaj la vojetoj rekondukis ilin al la loko apud la rivereto, kiun ili trapasis en la mateno. Sub la piceoj brilis diskrete kelkaj bluanemonoj, kaj Ajna, kiu iris unua, tuj ekvidis ilin.

— Vidu, ŝi diris montrante, ili jam vekiĝis kaj rigardas en la mondon kiel bluaj infanokuloj. Ni restu iomete tie ĉi.

Ili konsentis kaj denove dissternis siajn lankovrilojn kaj tagmanĝis tie kaj poste restis ĝis la vesperiĝo.

Estis same kviete kaj serene kiel en la mateno. La ruĝeta sunlumo sur brunaj trunkoj kaj verdaj branĉoj sentigis la vesperiĝon, sed samtempe la varme hela ĉielo, la freŝaj anemonoj, la terodoro kaj la briltonaj triloj de la kantoturdoj sentigis la naskiĝon de la printempo. Nevideble ĝi ĉion trapenetris, vibretanta de juna vivo, plena de sopiro kaj atendo.

Brita sidis iom for kaj tiam kaj tiam skribis en malgranda notlibro. Fine ŝi fermis ĝin kaj returnis sin al la aliaj.

— Ĉu ni iru hejmen?

— Vi faris novan poemon? diris Alda.

— Estas nura krajonaĵo en mia notlibro.

— Ĉu vi ne volas laŭtlegi ĝin?

— Ĝi ne konvenas por laŭtlegado. Sed ne gravas, mi ja tamen povas legi ĝin al vi.

Ŝi remalfermis la notlibron kaj legis: “Ĉu vi aŭdas la kanton, amikoj? Ĝi sonas kiel flustra melodio, malproksima kaj samtempe proksima. Ĝi sonas kiel kanto de alaŭdoj super kampoj atendantaj semadon. Ĉu vi aŭdas la kanton de la floroj, ĉu vi aŭdas la himnon de la steloj, ĉu vi aŭdas la flustran melodion de arboj kaj akvoj kaj ŝtonoj? Ĉu vi aŭdas la kanton pri la vivo, kiu sonas kiel kanto de alaŭdoj super kampoj atendantaj semadon? Malproksima kaj tamen proksima ĝi sonas en nia interno, kiel voĉoj pro ĝojo vibrantaj, kiel vokoj sopire tremantaj. Ho, amikoj, ĉu vi aŭdas la kanton, kiu sonas kiel kanto de alaŭdoj super kampoj atendantaj semadon?”

— Jen ĉio, ŝi diris post paŭzeto. Mi volis ion aldoni, sed ...

III.

En la fino de aprilo aperis en Torento kelkaj fremdaj sinjoroj, kiuj inspektis la uzinojn. Poste venis aliaj. La kontoro reviviĝis, telefonoj sonoris, skribmaŝinoj klakadis, inĝenieroj laboris pri desegnoj kaj kalkuloj. Grupo post grupo da laboristoj estis revokata al la hejmo. El nordo kaj sudo, el oriento kaj okcidento ili venis. Gaje kiel infanoj salutis sin malnovaj kamaradoj, kiuj dum jaroj ne renkontis unu la alian. Denove klakadis lignoplandaj pantofloj sur la stratoj, denove oni ellitiĝis kaj manĝis kaj trinkis kafon laŭ la horloĝo.

Sur la fervojo inter la stacio kaj la uzino venis trajnoj kun brikoj kaj ligno, kun karbo kaj ferŝtono, kaj la rustintaj relsurfacoj denove komencis ŝtalbrili en la suno. Ĉarpentistoj, masonistoj kaj centoj da aliaj laboristoj estis intense okupitaj en ĉiuj partoj de la uzino.

La homoj plivigliĝis, acidaj kaj inertaj mienoj kvazaŭ sorĉe malaperis, inter la laboristoj regis amika kaj kora spirito kiel neniam antaŭe. En la vesperoj la kortoj kaj la peronoj estis plenaj de homoj, kiuj babilis kaj diskutis.

— Ke ni sukcesis ĝisvivi tiun ĉi momenton! oni diris. Oni apenaŭ kuraĝas kredi, ke tio ĉi estas vera.

— Sed klarigu, diris aliaj, kial ni povas ricevi laboron nun sed antaŭe ne povis! Panon ni ja ĉiam bezonas.

— Ĉu vi kredas, ke la sinjoroj zorgas pri nia pano? La konjunkturoj pliboniĝis, iu vidas eblecon gajni monon, jen la afero. La mondo estas regata de mono, ne de panbezono. Kaj konjunkturoj ... oni bezonas pli da militŝipoj, pli da kanonoj, pli da pafiloj, pli da tankoj kaj flugmaŝinoj. La sinjoroj bezonas nian helpon, kiel ili bezonas la helpon de miloj kaj centmiloj da laboristoj en aliaj lokoj, en tiu ĉi lando kaj en aliaj landoj.

— Do nia pano donos morton al kamaradoj en aliaj landoj! — Eble, eble eĉ al ni mem, ni ne konas la estonton. Sed kion fari? Panon ni ja devas havi.

— Estas tiel. Vole-nevole ni povas diri nur tiel, kiel iam preĝis vespere iuj marbordanoj: Dio ĉiopova, kompatu nin kaj lasu ŝipon en tiu ĉi nokto surfundiĝi ĉe nia malriĉa bordo! Tiel oni rezonis, sed tamen regis gaja humoro. La granda mondo, fremdlandaj kamaradoj kaj gravaj mondokazoj estis palaj imagoj kompare al la fakto, ke oni denove havas eblecon por kontentiga vivteno.

Kaj iun vesperon en la mezo de majo leviĝis la unuaj fumnuboj el la tuneloj de la lamenejoj. Estis belega tago kun blua ĉielo kaj sunlumo sur juna verdaĵo, sed pri la belo de la printempo neniu atentis. Ĉe fenestroj, sur kortoj kaj stratoj estis homoj, kiuj en solena silento rigardis al la uzino. Ekstere ĉio aspektis ĉiutageca, sed en la animoj regis tremiga atendo kaj sento de granda festo.

Kvazaŭ sankta bensigno suprenglitis la unuaj fumvualoj en la kvieta aero, kaj baldaŭ la tubegoj komencis elpuŝi nubojn da fumo, kiu estis nigra kaj dika kaj bole moviĝis sub la blua ĉielo kaj poste disglitis super la tutan valon.

*

Arne estus ŝatinta tiun scenon, sed li ne troviĝis inter la rigardantoj. En tiu momento li kaj Paŭlo en malhela uzina magazeno ŝarĝis brikojn sur relĉaron. Jam de la mateno ili estis okupitaj per briktransportado, kaj Paŭlo blasfemis pro siaj preskaŭ detruitaj ledgantoj, sed Arne estis ankoraŭ pli malfeliĉa, ĉar li ne posedis gantojn kaj nur nun spertis, ke ili foje estas necesaj. Malgraŭ la ĉirkaŭvinditaj sakĉifonoj liaj manoj doloris kvazaŭ pro brulvundoj, ĉar la haŭto estis tiom forfrotita, ke sangogutoj trapenetris ĝin.

Kiam ili finŝarĝis, Paŭlo rigardis sian horloĝon kaj diris, ke estas tempo por trinki kafon. Preninte siajn varmbotelojn ili sidiĝis sur la brikamason. Arne forprenis la ĉifonojn kaj rigardis siajn detruitajn manojn.

— Krajono kaj kretoj estas pli agrablaj por la manoj ol brikoj, ĉu ne? diris Paŭlo duone ŝerce duone kompate.

— Certe, sed finfine ne tre gravas. Brulvundita infano evitas la fajron. Vespere mi aĉetos gantojn.

Paŭlo per malgrandaj glutoj trinkis de la varmega kafo kaj kun pripensa mieno rigardis al Arne.

— Se mi havus vian talenton, mi ne longe restus tie ĉi.

— Ĉu vi malŝatas la laboron?

— Ne. Ni havas ja sufiĉe agrablan laboron. Sed se mi povus gajni same multe aŭ eĉ multe pli da mono en pli agrabla maniero, mi ja estus stulta, se mi ne farus tion. Ĉu Greta Garbo ne estus freneza, se ŝi ankoraŭ restus nekonata kaj senmona frizeja knabino anstataŭ esti tiu Greta, kiu ĝi nun estas. Estas ja klare. Sed oni devas havi talenton.

— Vi do opinias, ke mi povus fariĝi io simila al Greta Garbo?

— Ne precize tiel, diris Paŭlo kaj ridis. Por fariĝi tiel riĉa kaj tiel fama oni certe bezonas neordinare grandan talenton. Sed talenton vi ĉiuokaze havas, kaj vi estus stulta se vi ne utiligus ĝin. Iam mi legis en gazeto, ke Zorn gajnis terure multe da mono per sia pentrado, ricevis dekmilojn da kronoj por nur unu portreto. Eble vi ne fariĝos tiel eminenta, sed tamen ... Se oni havas talenton, oni devas uzi ĝin.

— Nu ja ... diris Arne meditmiene kvazaŭ li pripensus la konsilon de Paŭlo. Sed ankaŭ vi ja havas talenton. Kaj vi havas belan vizaĝon kaj bonan figuron. Kial ne fariĝi filmaktoro?

— Tion mi ne malŝatus. Sed ... vidu, mia talento sufiĉas por amuzi la klubanojn per kantoj kaj anekdotoj kaj mimiko, sed ĉu ĝi sufiĉus por gajni monon per ĝi, tion mi ne scias. Sed estu certa, ke mi ne preterlasus okazon, se ĝi proponus sin! Paŭlo bruligis cigaredon kaj kun kontenta mieno duonkuŝe etendis sin sur la brikoj. Arne ankoraŭ trinkis kafon, kaj dume li silente kaj ŝajne animforeste rigardis Paŭlon.

— Ĉu mi ne pravas? demandis Paŭlo kun rideto.

— Pravas? diris Arne kvazaŭ vekiĝante el revoj. Aha, tiel! Mi ne pensis pri tio. Ĝuste nun mi ŝatus desegni vin, se mi rajtus fari laŭ propra plaĉo.

— Desegni min! Terure stulta vi estas. Talenton vi havas sed vi ankaŭ devas esti prudenta. Hieraŭ post laborfino vi ja desegnis du laboristojn, kiuj ŝovis pezan relĉaron supren al la gisejo. Certe bone, oni vidas, kiel ili streĉas la tutajn korpojn. Sed vi povas desegni la tutan uzinon kun ĉiuj laboristoj kaj ĉiuj laboroj kaj fari tion perfekte talente, sed vi tamen ne havos sukceson. Kiu homo aĉetus ion tian? Oni devas uzi la talenton por tio, kion la homoj ŝatas, alie ĝi restas senvalora. Desegnu belajn knabinojn kaj virinojn kiel tiu Zorn kaj kiel la desegnistoj de la semajnaj gazetoj, tiajn, ke la riĉaj sinjoroj sentos plezurtremon en la tuta korpo, kiam ili vidos ilin. Aŭ ion alian, egale kion, se ĝi nur estos tre agrabla por la homoj. Ĉu vi kredas, ke oni ŝatus miajn prezentadojn en la klubo, se mi kantus tedajn strofojn pri laborantaj homoj aŭ rakontus pri nia briktransportado? Paŭlo estingis sian cigaredon, elaste saltleviĝis kaj komencis fajfi la lastan popularan melodion. Arne vindis la sakĉifonojn ĉirkaŭ siajn manojn, kaj ili prenis lokon malantaŭ la ĉaro kaj ekŝovis.

— Vidu, jam estas fajro en la fornoj! diris Paŭlo post elveno el la magazeno kaj per la kapo faris geston al la suproj de la tubegoj.

Arne rigardis supren kaj ekvidis la fumnubojn.

— Jes, estas bone, ke ili denove funkcias, li diris kvazaŭ konstate. Li ekpensis pri la iamaj interparoloj inter la rondanoj. Tiam eĉ li entuziasme partoprenis en la revoj de Johano, sed nun li sentis sin preskaŭ indiferenta.

Arne nun laboris jam de du semajnoj. Kiam oni komencis la preparajn laborojn, li iris al la kontoro kaj petis pri okupo. Tie oni sendis lin al la estro de la eksteraj laboroj, kaj tiu tuj akceptis lin.

Kiam li anoncis tion al la patrino, ŝi ekĝojis sed nur momente.

— Kaj via desegnado? ŝi diris preskaŭ malgaje. Tion vi volas pli ol ion alian, kaj mi sentas, ke vi pravas. Vidu, ankaŭ via patro havis la saman inklinon, jes, via patro. Sed kion vi povos fari, se vi restos en la uzino?

— Mi ne povos resti hejme sen monakiro, kiam patro revenos. Cetere ni bezonas la monon, tre bezonas. Kaj mi ja ne devos resti tie por ĉiam.

— Jes, mi komprenas, ke momente estas necese. Sed ne tro longe! Ŝi rigardis lin kun kortuŝita mieno, kaj ekmovis la brakojn kvazaŭ por ĉirkaŭbraki lin.

— Vidu, mi tiel ĝojus, se vi sukcesus, eĉ se vi gajnus nur modestan vivtenon. Fari belajn bildojn estas bela vivo ...

— Ĉu vi iam vidis verajn pentraĵojn? demandis Arne.

— Nur kelkajn, kiujn pentris via patro. Post kelkaj tagoj la patro revenis por rekomenci sian laboron ĉe la rostforno. Li venis vespere, kaj Arne estis hejme. Kiel ordinare li tre malmulte parolis sed estis en ekvilibra humoro. Post la vespermanĝo li direktis siajn okulojn al Arne kaj fiksrigardis lin dum kelkaj momentoj.

— Nu ... kiel statas por vi? li demandis.

— Mi komencis labori antaŭhieraŭ.

La vizaĝo de la patro iomete heliĝis, kaj li faris aproban kapklinon.

— Bone. Pri via salajro ni povos poste paroli. Dank’ al Dio, ke normalaj cirkonstancoj revenas! Kaj kiel antaŭ la krizo li denove faris siajn laborperiodojn, dormis aŭ ripozis dum la liberaj horoj, foje grumbletis, sed ĝenerale ŝajnis tute kontenta pri sia vivo. Kiam li en iu vespero vidis, ke Arne okupas sin pri desegnado, li malestime rikanetis.

— Ĉu ankoraŭ vi okupas vin pri tiuj infanaĵoj? Nu ja, por mi estas egale, se vi nur fidele zorgos pri via laboro.

Feliĉe por Arne lia laboro estis sufiĉe varia. Preskaŭ ĉiutage renkontis lin novaj okupoj, li malofte bezonis resti longe en unu loko sed migris kun relĉaroj de unu angulo al alia en la industriejo, kaj dum nur du semajnoj li havis ses diversajn laborkamaradojn. Unu tagon li laboris kune kun samaĝa knabo, kiu de mateno ĝis vespero edifis lin per sporto, temo malmulte interesa por Arne. Sed li estis bona kamarado kaj ne kondutis kiel tiu, kiu en alia tago estis lia kunulo kaj konstante provis faciligi sian laboron je la kosto de Arne, rekompencante lin per la plej naŭzaj priknabinaj oratoraĵoj. Kiel savanto el la malfeliĉo venis religia, brilokula kaj bonkora maljunulo kiu dum tri tagoj je konvenaj okazoj instruis lin pri la bona vojo kaj cetere rakontis multajn agrablajn historiojn. Poste la laborestro kunigis lin kun junulo, kiu predikis kontraŭ alkoholo kaj fervore klopodis anigi Arnen al la bontemplanoj. Lin anstataŭis poste agrabla, malmultevorta knabo, kiu per korespondkursoj preparis sin por mezlerneja ekzameno. Ili fariĝis tre bonaj amikoj, kaj Arne bedaŭris, kiam li devis disiĝi de li por labori kune kun Paŭlo. Paŭlon li ne ŝatis, sed post kelkaj laborhoroj kune kun li, li trovis, ke Paŭlo estas bona laborkamarado kaj ŝajne ne tiel malbona kiel li antaŭe imagis.

Li spertis, ke la komuna laboro rilatigas la homojn unu al la alia en tute alia maniero ol la eksterlabora vivo. En la kuna okupo la kamaradoj vole nevole kaj nekonscie preskaŭ tuj aperigis siajn bonajn kaj malbonajn kvalitojn. Kelkajn el siaj kunuloj li konis jam antaŭe, sed nun li dum unu tago pli intime konatiĝis kun ili ol antaŭe dum jaroj. Kaj li konstatis, ke ĝenerale ili estas pli simpatiaj, ol li antaŭe estus supozinta, kaj eĉ ĉe tiuj, kiujn li ne ŝatis, li trovis almenaŭ iun bonan flankon, kiu agrabligis la provizoran kunlaboron. La plej multaj estis etpensaj, havis limigitan komprenpovon, sed esence ili ne estis malbonaj aŭ malagrablaj homoj.

Ofte li pensis pri siaj kamaradoj en la rondo kaj sopiris al ilia societo. En la rondo troviĝis ia sento, ia anima vasteco, ia nedifinebla sed memkomprenebla senco de komuna vivo. Tion li ne trovis en la kunesto kun siaj laborkamaradoj.

Kiam Alekso deĵoris, Arne tiam kaj tiam dum liberaj minutoj faris mallongan viziton al la elektra stacio. Alekso jam preparis siajn florbedojn, kaj la unuaj folietoj komencis elŝovi sin el la tero.

— Ili havas fidon kiel la sinapa semo en la parabolo, sed mi dubas, ĉu la fido sufiĉos por vivteni ilin en la nuna medio, diris Alekso.

— Ĉu vi ne ŝatas la novan staton, demandis Arne, vidante la mienon de Alekso.

— Parte ŝatas, parte ne. Por mi la silentaj jaroj havis sian agrablon.

Kaj li ridetis kaj rigardis en la okulojn de Arne.

— Finfine oni devas adapti sin al tio, kio estas necesa ... malgraŭ tio, ke la floroj ne same bone kreskas.

— Estis ja pli agrable antaŭe, kiam ni tie ĉi rigardis la stelojn, konsentis Arne.

— Certe. Sed stelrigardado ne donas panon al la homoj. Kaj estas utile por vi ricevi sperton ankaŭ pri teraj aferoj.

*

Johano fariĝis helpanto en la forĝejo. Tio pli bone respondis al lia ideo pri laboro ol lia ĝardenlaboro en la pasinta jaro. La maljunulo, kiu mortis en la pasinta aŭtuno, foje rakontis al la rondanoj pri siaj spertoj kiel forĝista helpanto en la malnova tempo. Estis severa laboro, ofte senĉesa martelado de mateno ĝis vespero, dum dek du longaj horoj kaj foje pli, ĝis la fingroj rigidiĝis ĉirkaŭ la martelega tenilo kaj apenaŭ estis forigeblaj de ĝi, kiam venis la paŭzeto post la martelado. La brakmuskoloj doloris kaj malmoliĝis ĝis laborrifuzo, la manoj pleniĝis de vezikoj. Kaj dume la forĝisto kolere insultis kaj blasfemis pro sia mallerta helpanto, kiu neniam lernas frapi sur la ĝustan lokon aŭ teni la martelegon en la ĝusta maniero.

Estis multaj tiaj aferoj en la forĝejaj rakontoj de la maljunulo, sed malgraŭ tio la fantazio de Johano trovis la forĝejan laboron agrabla, ĉar fortan laboron li ne timis.

Sed la forĝejo, kie Johano komencis lerni la fundamentojn de la metio, estis pli moderna, kaj li ne bezonis trostreĉi siajn fortojn. Multaj mekanikaj martelegoj de diversaj dimensioj kaj kun diversaj nomoj staris tie kaj tie en la vasta ejo. Varmiginte pli grandan ferpecon la forĝisto tuj kuris al unu el ili sen atenti pri la laborpreteco de Johano. Tio ne plaĉis al Johano, li sentis sin kvazaŭ superflua. Foje li akompanis la forĝiston por rigardi lian laboron, foje li restis ĉe la amboso rigardante la montrilojn de la granda murhorloĝo. Malgraŭ la ok forĝistoj kaj iliaj helpantoj, malgraŭ la flamantaj fajroj, la ĉiama bruado, la laboro kaj la okazaj babiloj kun la kamaradoj, malgraŭ tio kaj ĉio alia, kio estis nova por li, li tiam kaj tiam rigardis al la horloĝo kaj deziris, ke la montriloj moviĝu iom pli rapide. Aŭ li rigardis tra la altaj fulgokovritaj fenestroj, vidis sunbrilon kaj peceton de blua ĉielo, kaj lia penso vagis for al lagoj kaj arbaroj, al agrablaj horoj inter la rondanoj.

— Lasu tiun ĉi pecon al mi! li foje petis, kiam la forĝisto estis preta foriri al iu el la mekanikaj marteloj. La forĝisto rigardis lin kun kurioza mieno, kaj se la laboro ne estis tro urĝa, li eble konsentis.

— Vi estas stranga knabo, li poste diris. Ĉu estas tro malmulte da laboro por vi?

— Preskaŭ, konsentis Johano. Mi volas senti, ke miaj brakoj moviĝas.

— Iom neordinare, murmuris la forĝisto kaj ridetis aprobe. Vi estas bona forĝistmaterialo.

La laŭdo ne malplaĉis al Johano, sed iel la vorto forĝistmaterialo subite ŝajnis al li malagrabla. Li foje aŭdis tiajn ŝercajn vortojn pri junuloj aŭ knaboj por indiki iliajn kvalitojn kaj ordinare li trovis ilin bona ŝerco. Sed la forĝisto elparolis la vorton kun certa nuanco de metiista fiereco, kaj tiu nuanco kaptis la atenton de Johano, kaj li pensis pri ĝi kaj eksentis ioman ribelemon.

Tiel do! Li estas materialo, el kiu oni povas fari forĝiston, pli malpli kun lia konsento kompreneble, sed tamen materialo. Kaj esti forĝisto, kun ĉiuj bonaj kvalitoj de forĝisto, estos do la enhavo kaj senco de lia vivo, se li konsentos. Ĉio alia estos flankaĵoj. La gejunuloj estas materialo el kiu formiĝas forĝistoj, ĉarpentistoj, lamenistoj kaj aliaj laboristoj ĉiuspecaj. Li estos forĝisto kaj Eriko kaj Arne estos aliaj -istoj, kaj Ajna, Alda kaj Brita estos iaj -istinoj, edzinoj eble, hejmistinoj ... dum tagoj kaj jaroj ĝis griza maljuniĝo ili plenumos siajn rolojn, kaj ĉio alia estos flankaĵoj kompare al tio.

Kaj kvazaŭ por serĉi pruvon por siaj pensoj li lasis siajn rigardojn iri de fajrejo al fajrejo. Jes, esti forĝisto estas la vivrolo de tiuj homoj, kaj ili eĉ konscias pri tio kaj kun certa fiereco plenumas sian rolon. Ilia signifo donas al iliaj mienoj kaj parolo certan dignon, kiu ordinare mankas ĉe la eksterprofesiaj laboristoj, kaj kiu cetere ne estas malagrabla. Sed se tiu digno dependus ankaŭ de io alia ol ilia forĝisteco, ĝi ŝajnus al li pli agrabla. Esti forĝisto estas la ĉefa senco de ilia vivo, kaj ĉio alia estas flankaĵoj.

Ĉio alia? Kio do estas ĉio alia ... eble nur sentoj de malbonhumora knabo? Sed tamen ... Kaj liaj pensoj iris al liaj geamikoj en la rondo kaj al ilia komuna vivo. Tamen ekzistis io alia, io ... kio ŝajnas al li pli grava kaj pli sencoplena ol esti forĝisto, kaj kio devus havi la unuan lokon en la homa vivo. Alekso ... Alekso estas elektristo, sed finfine tiu kvalito estas ĉe lia flankaĵo, troviĝas ĉe li io pli grava.

Li memoras siajn iamajn revojn pri laboro kaj memstareco, revekiĝas en li bildo de sablejo kun ludantaj infanoj, li kaj Arne estis laboristoj. Ajna mastrumis ... kaj li tiom ĝojis pro estonta laboro. Sed nun la laboro ne estas tio, kio ĝi estis en liaj revoj, la revita memstareco fariĝis ligiteco, ligiteco por la tuta vivo ... Tiamaniere li tiam kaj tiam pensas dum la longaj tagoj. Ordinare la vagado de liaj pensoj finiĝas per tio, ke li iom ekhontas pri siaj sentoj, kaj li demandas sin ĉu li eble estas malkuraĝa, maltaŭga, nelaborema. Ne, ne, laboro estus agrabla, kaj li ne estas malkuraĝa, sed ... laboro en alia maniero, sen tiu ligiteco.

Kiel do sentas la aliaj junuloj? Ĉu li sola havas tiajn pensojn? Certe ili ne ŝatas sian ligitecon, tiom li povas vidi, sed ili ankaŭ ne montras rektan malŝaton, ŝajne ĝi estas por ili io memkompreneble necesa sed cetere indiferenta. Kaj la plenaĝuloj? Ili ŝajnas kontentaj, kvazaŭ ili nenion rimarkus. Eble oni iom post iom povas alkutimiĝi. Sed kutimiĝi ... al vivolonga ligiteco ... trovi tion natura kaj memkomprenebla, esti forĝisto kaj rigardi tion kiel la sencon de la vivo! Li memoras la ĝardeniston. Neniu povus suspekti, ke li ne sentas sin feliĉa inter floroj, legomoj kaj fruktarboj. Tamen li foje dum ilia kuna laboro malkaŝis, ke li ne estas kontenta. Havigi al si propran ĝardenon estis lia revo. Laborante kiel dungito oni nur duone sentas sin kiel vera homo, li diris.

Eble ankaŭ la ŝajne kontentaj laboristoj havas la saman senton, eble ankaŭ al ili la montriloj de la horloĝo ŝajnas tro malrapide proksimiĝi al la horo de manĝopaŭzo aŭ laborfino. Sed por ili revado pri io propra estus nur sensenca fantazio. Ili dependas de la uzino, dependas de dungantoj ... Sed baldaŭ devas esti manĝopaŭzo ... Li momente forgesas la horloĝon sur la muro kaj elprenas el la poŝo sian propran, kiu iam apartenis al la patro, kaj kiun Eriko kaj Ejnar ne volis porti, ĉar ĝi ŝajnis al ili tro simpla, tro malmoderna. Li rigardas ĝin sed subite forgesas, ke li volis ekscii la tempon. Tiu malnova horloĝo ... dum tagoj kaj jaroj, dum tuta homvivo ĝi elmezuris por la patro senfinan ĉenon de minutoj kaj horoj de penado kaj ligiteco ĝis lia fino. Nun ĝi transiris al la filo, kaj dum tagoj kaj jaroj ... Sed denove li ekhontas pri siaj sentoj.

Diable! li diras interne kaj perforte forskuas la malgajajn pensojn. Vi estas malkuraĝulo! Oni devas akiri monon por siaj bezonoj, kaj ĉar la mondo estas tia, vi devas adapti vin al ĝi kaj iel, iel ... Li levis la kapon kaj renkontis la rigardon de la forĝisto, kiu ĉe la fajrejo atendis la varmiĝon de la fero.

— Vi aspektas tiel malgaja ... kvazaŭ vi sopirus rekuri al panjo, diris la forĝisto. Fajfu strofeton kaj gajigu! Forĝisto ne devas havi tian mienon.

*

Sed la sento de ligiteco ne estas forigebla per momenta fajfado. Ĝi foriras, sed ĝi revenas, malpli forta sed tamen premanta. Kiam Johano en iu vespero sidis hejme kune kun Eriko, li komencis vortigi siajn sentojn al la frato. Li ne plendis, kaj li ne ŝajnis malgaja. Li parolis pri laboro kaj laboristoj ĝenerale, en sia ordinara babila maniero, kvazaŭ la tuta afero estus nur temo por rezonado kaj ne koncernus lin mem.

Eriko laboris en la lamenejo, li ŝajnis tute kontenta pri sia okupo. Dum la liberaj horoj li daŭrigis sian studadon aŭ legis laboristajn gazetojn kaj diversajn librojn. Tre okupis lian intereson kelkaj libroj pri socialismo, kiujn Jern pruntis al li. Li atente kaj interesite aŭskultis la vortojn de Johano.

— Jes, jes, kompreneble vi pravas, li diris, kiam Johano finis.

— Ĉu vi havis tiun senton, tiujn pensojn, kiam vi unue komencis labori? demandis Johano.

— Malmulte. Mia laboro ne estis tro peniga, kaj en mia kapo estis aliaj aferoj. Mi ne pensis ... Kompreneble mi pli ŝatis liberecon kaj amuziĝon ol laboron, sed cetere mi ne cerbumis pri la afero.

— Kaj nun? Eriko ridetis, kaj la firma, celkonscia esprimo de lia vizaĝo ŝajnis firmiĝi ankoraŭ pli.

— Nun. Trankvile antaŭen, trankvile antaŭen! Iam ni havos nian propran, verdire kune sed tamen nian propran. Sed pri tio vi ja scias same bone kiel mi.

Johano rigardis lin pripense.

— Tiam laboro estos io alia ol nun, ĉu ne?

— Certe, diras Johano kaj kapklinas konsente, sed indiferente.

Li silentas, kaj Eriko komencas legi sian gazeton. Post kelkaj momentoj Johano leviĝas kaj diras preterpase:

— Mi volas ripari mian reton. Estus agrable iri al Perkolago iun sabatvesperon.

*

La komerco estas vigla en la gazetvendejo, kaj Alda pasigas preskaŭ la tutajn tagojn malantaŭ la vendotablo, kiu estas kovrita de sensacirubrikaj taggazetoj, semajnaj gazetoj kun alloga eksteraĵo de multkolora romantiko aŭ impona fotarto, kajeroj diversnomaj kun “veraj rakontoj el la vivo”, filmgazetoj, radiogazetoj, sportgazetoj, loteriaj gajnolistoj.

— Kiel feliĉa vi estas, kiu povas senkoste legi ĉiujn interesajn rakontojn, diris al Alda konatino el la klubo, kiu ĉiusemajne aĉetis iun “familian” gazeton kaj kelkajn kajerojn kun “noveloj”.

Alda faris grimacon.

— Eble legaĵo estas por vi, kio estas kukoj por infano de sukeraĵisto. Sed se mi estus en via loko, mi certe forgesus la klientojn por la gazetoj kaj la libroj.

— Mi tre ŝatas legi, diris Alda. Vidu, tie ĉi ni havas kelkajn sufiĉe bonajn librojn! Ankaŭ kelkaj esperantaj libroj troviĝas tie.

Kaj ŝi montris al la interna ekstremo de la vendotablo, kie la patro elmetis specialan kolekton de libroj, kiujn li trovis valoraj, sociaj kaj socialismaj verkoj kaj kelkaj socitendencaj romanoj.

La knabino iris tien, rigardis la librojn, foliumis en kelkaj kaj legis peceton tie kaj tie. Post kelkaj minutoj ŝi revenis al Alda.

— Ĉu iuj homoj aĉetas de tiuj libroj? ŝi demandis.

— Verdire oni tre malmulte aĉetas de tiuj.

— Mi supozis tion. Eble ili estas valoraj, sed interesaj ili ne ŝajnas al mi. Ŝajne tiuj romanoj temas pri vivo de laboristoj. Tion ni ja konas el propra sperto. Estas la ne ordinaraj aferoj, kiuj estas interesaj, kaj rakontoj pri medioj, kiuj estas pli agrablaj ol tiu de laboristoj. Ĉu ne? Alda ekrigardis ŝin. La mallerte pudrita vizaĝo, la multbukle frizitaj haroj kaj la kurioza tutmoderna ĉapelo subite ŝajnis al ŝi kiel stranga maskaĵo de malgranda infano, kiu ŝatas fantazii kaj ludi, sed ankoraŭ ne estas klare konscia pri sia konduto.

— Mi komprenas ... Sed tiun esperantan romanon vi povus aĉeti. Mi estas certa, ke ĝi same interesus vin kiel la noveloj kiujn vi ŝatas.

— Povas esti, tio estas, se mi povus legi ĝin.

— Vi ja havas vortaron.

— Jes. Sed kial tiom klopodi, se ekzistas same interesaj rakontoj en nia propra lingvo? Eble poste, kiam mi pli bone scios esperanton.

— Ĉu esperanto interesas vin?

— Ho jes! La kunvenoj plej ofte estas agrablaj, eĉ amuzaj, kaj kiam oni ne havas ion alian por fari ... Sed Jern havis opinion tute kontraŭan al tiu de tiu knabino. Iam starante apud la vendotablo kaj ekzamenante la diversajn publikaĵojn li turnis sin al la patro de Alda kaj eksplodis:

— Ĉu via konscienco vere permesas al vi trankvilanime disvendi tiom da stultaĵoj al senprijuĝaj homoj? La patro levis la ŝultrojn kaj ridetis acide.

— Amiko, ĉu vi konas la maksimojn de la Rochefoucauld? li diris post momenta silento. Inter ili troviĝas ankaŭ tiu ĉi, la grandioza kvardekdua: “Ni ne havas sufiĉe da forto por tute sekvi nian racion” ... Mi kraĉas al la stulto de la homoj, sed finfine mia vivteno dependas de tiuj homoj. Oni rezignas ... Sed rigardu tiun ĉi semajnan gazeton!

— Mi konas ĝin. Ĝi estas bona, per ĝi ni iom post iom povos venki potencon de la cetera stultigaĵo.

— Se mi ne vendus ĝin, mi estus aĉulo, ĉu ne?

— Mi konsentas.

— Amiko, vi diferencigas aferojn unu de la alia laŭ nomoj, ne laŭ enhavo. Tiu ĉi gazeto estas eldonata sub la suspicoj de kelkaj gvidantoj de la popolkleriga movado kaj gvidantaj socialdemokratoj, kaj per ĝi oni celas, laŭdire, doni bonan legaĵon al la laboristoj kaj plibonigi ilian literaturan guston. Sed se vi prijuĝe studas ĝin, vi trovas en ĝi la saman laboristklasan romantikon kiel en ceteraj kapitalisteldonejaj semajnaĵoj, la samajn stultajn rakontojn, la samajn stultajn desegnaĵojn, la samajn stultajn bildseriojn por infanoj. Estas la sama stultigaĵo kiel en aliaj semajnaj gazetoj, sed tie ĉi kun la sankcio de laboristorganizaj eminentuloj.

— Nu, verdire ĝi havas mankojn, sed tamen estas diferenco inter tiu kaj aliaj. Vi ĉiam kritikas ĉion, kio ne koincidas kun viaj anarkistaj ideoj. Se vi estus socialdemokrato, vi certe estus pli komprenema por tiu gazeto.

La patro de Alda brue ekridis.

— Jes, jes, povas esti. Pripensu la kvardekduan: Ni ne havas sufiĉe da forto por tute sekvi nian racion ... La plej multaj aĉetantoj ne restas pli longe ol bezonate kaj ne diras pli ol necese, sed ekzistas tuta aro da regulaj klientoj, kiuj vizitas la vendejon pli por babili kaj diskuti kun la posedanto aŭ samemuloj ol por ion aĉeti, kaj ili malavare disdonas siajn diverstemajn opiniojn. Komence tiuj diskutoj kaj multaj el tiuj homoj tre kaptis la intereson de Alda. Estas ja viglaj homoj, ŝi pensis, homoj kun ideoj kaj pensoj. Kaj ĉiutage troviĝis io nova por komenti. Se mankis lokaj novaĵoj kaj problemoj oni ĉiam trovis freŝan materialon en la gazetoj.

Sed iom post iom malfortiĝas ŝia intereso por iliaj diskutoj. Post kelkaj semajnoj ŝi scias ĉion parkere kaj povus mem anstataŭigi kiun ajn el ili por ludi lian rolon, de la juna fervora komunisto ĝis la faŝismoinfektita kontoristo.

Certe ili estas sinceraj, certe multaj el ili pravas, foje pri tio, foje pri tio. Sed tamen ĝi perdas la intereson. Iel ilia diskutado ŝajnas al ŝi kiel teatraĵo. Farinte siajn replikojn pri la stato de la mondo ili denove fariĝas homoj okupitaj de sia laboro kaj de siaj ĉiutagaj zorgoj, ĝojoj kaj ĉagrenoj.

Sed ŝia atento ne tute forlasas tiujn homojn. Ŝiaj pensoj komencas okupiĝi pri ili mem anstataŭ pri iliaj diskutoj. Iel ili similas al tiu knabino, kiu ŝatas la romantikajn rakontojn. Ŝi revas pri la feliĉo, ili revas pri plibonigo de la mondo. Jes, ĉar iliaj diskutoj estas revado, estas kvazaŭ momenta forkuro el la realo de ilia ĉiutaga vivo. Konkrete ili nenion faras por efektivigi la esprimitajn pensojn, eĉ ne en la etaj aferoj de la ĉiutaga vivo, kie ili eble povus ion fari. Ili vivas kvazaŭ en du mondoj apartigitaj unu de la alia, unu ne kontentigas ilin, sed ili ne povas forlasi ĝin, la alia estas agrabla, sed ĝi estas konstruita nur el revoj, kaj ili nur momente kaj fantazie povas resti en ĝi ... Kaj ekster la pordo preskaŭ ĉiam troviĝas grupeto de aliaj junuloj kaj viroj, tie estas ilia renkontejo dum iliaj liberaj horoj. Ili rigardas la gazetafiŝojn kaj la gazetojn en la montrofenestro, fumas siajn cigaredojn aŭ pipojn kaj inerte interbabilas. En la vesperoj Alda kaj la patro laboras en la ĝardeno. Ne estas multe por fari, ĉar la ĝardeno estas malgranda, sed la patro laboras pedante zorge kaj intence malrapide, ĝuante tiun okupon kvazaŭ infano, kiu manĝas sian kukon kiel eble plej malrapide.

Tio ŝajnas kurioza al Alda, ĉar en antaŭaj jaroj la patro preskaŭ neniom zorgis pri la ĝardeno sed lasis tion al Alda kaj ŝia patrino. Ŝi rimarkigas tion al li.

— Ho jes, li diras, la homoj foje ŝanĝiĝas. Nun tio ĉi ŝajnas al mi agrabla. Sed vi povas iri al viaj kamaradoj, se vi deziras, estas ja nemulte da laboro.

Sed ŝi ne foriras, ĉar ŝajne li ŝatas labori kune kun ŝi. Ankaŭ cetere li iom ŝanĝiĝis. Li ordinare restis hejme en la vesperoj anstataŭ kiel antaŭe pasigi duonon de la noktoj ĉe siaj konatoj, kaj li preskaŭ ĉesis oratori pri siaj sociaj ideoj. Post sia ĝardenlaboro li eniras, faras al si malfortan grogon kaj ekripozas en la sofangulo, foje kun iu libro, foje meditante kaj iom babilante kun la edzino kaj la filino.

Li ŝatas babili kun Alda, petas ŝin traduki la leterojn de ŝiaj eksterlandaj geamikoj, demandas ŝin pri ŝiaj kamaradoj en la rondo kaj pri diversaj aliaj aferoj, kiuj okupas ŝian intereson. Kaj jen li prenas gluton el sia glaso, bruligas cigaredon kaj silente rigardas ŝin. Lia mieno fariĝas revema, en liaj okuloj aperas karesa brilo.

*

En la hejmo de Ajna troviĝas ankoraŭ la bildo de la bona paŝtisto. Ĝi pendas meze sur la muro super la otomano en la ĉambro, kaj ĝia najbaro estas bildo de la granda, jam longe mortinta socialistgvidanto.

La patrino de Ajna protestis, kiam la patro pendigis la bildon tie.

— Ĉu vi ne estas prudenta? ŝi diris indigne. Meti tiun bildon apud Jesuon! Kion la homoj pensos pri ni, kiam ili vidos tion? — Kiaj imagoj! diris la patro kaj ridis. Jesuo ne bezonas honti pro sia najbaro. Ankaŭ Branting estis tre bona paŝtisto. Verdire mi ŝatus meti lin en la lokon, kie sidas Jesuo, sed bedaŭrinde la portreto estas tro malgranda kompare al la paŝtisto, tio ne aspektus tute bone.

La patrino devas rezigni. Dum du, tri tagoj ŝi faris malbelan mienon, kiam ŝi foje preterpasis la bildojn, sed poste ŝi forgesis la tutan aferon, kaj nek al Jesuo nek al Branting ŝi donis pli da atento ol al la flordesegnaĵo de la tapetoj.

Jam de jaroj ili nun pendas tie, kaj ankaŭ la aliaj familianoj malmulte atentas pri ili. Kiam la patro havas kamaradojn en la hejmo kaj oni diskutas politikon, li esceptokaze ekmemoras sian bildon kaj etendas la manon al ĝi dirante: “Jen tamen vera viro! Se tian homon ni havus! Jes, kompreneble mi parolas pri la dekstra bildo!” Kaj post la lasta frazo li bonhumore ekridas. — Kiam Greta, la fratino, estis malgranda, ŝi tre admiris la bonan paŝtiston kaj precipe la belajn ondojn de liaj longaj haroj, sed nun ŝi estas dektrijara, kaj la harojn de la bona paŝtisto ŝi forgesis pro siaj propraj, kiujn ŝi per la simplaj hejmaj rimedoj provas laŭpove similigi al tiuj de la preferataj filmsteloj, — kaj la malgranda frato malgraŭ la instruprovoj de la avino, neniam montris intereson por la bona paŝtisto. Liajn pensojn okupas tute liaj aŭtoj kaj flugmaŝinoj kaj liaj sampensaj samaĝuloj sur la korto.

Sed Ajna ankoraŭ tiam kaj tiam rigardas la bonan paŝtiston. Kiam ŝi en liberaj momentoj sidas en la ĉambro por legi aŭ skribi, la libro foje perdas sian intereson, kaj la pensoj ne volas formi konvenajn frazojn por la skribaĵo. Ŝi ekrevas animforeste, kaj ŝiaj rigardoj sencele vagas tien kaj reen, ĝis ili fine haltas ĉe la bona paŝtisto. Tie ili restas, kaj la bildo iel kolektas ŝiajn pensojn kaj direktas ilin jen tien, jen tien, al aferoj, kiuj ŝajnas al ŝi kiel sekreto inter ŝi kaj la bona paŝtisto.

Kiam ŝi rigardas la bildon, ĝi foje kvazaŭ ŝanĝiĝas, kaj ŝi vidas similan sed tamen iom diferencan paŝtiston, kiu apartenas al ŝiaj unuaj memoroj. La avino rakontis pri li kaj rakontis pli tiu homo, kiun la paŝtisto prezentas, kaj tiuj rakontoj plenigis ŝin per sento de feliĉo. La bona paŝtisto fariĝis ŝia bona amiko, al kiu ŝia rilato estis pli intima ol eĉ al avinjo. Kiam vekiĝis ŝiaj unuaj malklaraj sentoj de senpatreco, la bona paŝtisto estis ŝia silenta konsolanto, al kiu ŝi rifuĝis kiel al patraj brakoj. Ne temis plu pri la pentrita bildo, sed en la bildon kvazaŭ eniris Jesuo kaj diris al ŝi, ke li volas esti ŝia patro, kaj ke ŝi ne malĝoju.

Enirinte sian novan hejmon ŝi sentis fremdecon kaj malĝojon, sed la bona paŝtisto akompanis ŝin, kaj kiam ŝi vespere kaj matene silente faris siajn preĝojn en la lito, ŝi direktis siajn okulojn al li, kaj li donis al ŝi konsolon kaj kuraĝon.

Iom post iom la kamaradoj kaj la kunesto kun ili pli kaj pli okupis ŝian menson, novaj pensoj kaj sentoj naskiĝis en ŝi, kaj la bona paŝtisto fariĝis malpli signifa. Ŝi ĉesis viziti la dimanĉan lernejon, fine ŝi ankaŭ ĉesis fari siajn preĝojn. Sed en solecaj kaj malgajaj momentoj ŝi tamen foje rigardis la bildon. Ŝi ne vidis plu la bonan paŝtiston de siaj fruaj infanjaroj, sed en tiaj momentoj la bildo tamen fariĝis vivoplena kaj iel konsola.

Ŝi komencas fariĝi junulino, ŝiaj pensoj vagas en revomonda printempiĝo, ŝi rigardas sian bildon en la spegulo kaj belaranĝas siajn harojn kaj metas la ĉapon oblikve. Pri la paŝtisto ŝi ne plu pensas. Sed subite li reviviĝas. Kiam ŝi estis en la societo de Paŭlo kaj li komencis tro altrudi al ŝi siajn petolaĵojn, ŝi subite ekmemoris la momenton, kiam la patro volis altrudi al ŝi likvoron. Kaj kiel tiam ŝi malgajiĝis kaj foriris, kaj la bona paŝtisto ankoraŭ havis iom da konsolo por ŝi.

Kaj ankoraŭ nun ŝi foje rigardas la bildon. La paŝtisto ne plu parolas al ŝi kiel antaŭe, sed la bildo estas plena de vivo, de ŝia propra vivo, kiel malnova taglibro.

En tia momento vekas ŝin el ŝiaj pensoj la voĉon de la avino.

— Ĉu vi ankoraŭ ŝatas la bonan paŝtiston? Avinjo estas maljuna. La vizaĝo ŝrumpis kaj havas multajn sulkojn, la okuloj havas la saman korvarmon sed la brilo estas malforta, ŝiaj manoj estas malgrasaj kaj rigidaj.

— Jes, diras Ajna duonlaŭte, kaj ŝia rigardo al avinjo estas plene sincera.

— Estas bone, diras avinjo kaj momente lasas sian ŝtrumpflikadon. Sed vi neniam iras al preĝejoj kaj neniam legas la rakontojn pri la bona paŝtisto.

— Tion mi ne faras, konfesas Ajna iom retiriĝeme.

— Mi ne volas admoni vin, diras avinjo kaj amo brilas en la malfortaj okuloj. Kelkaj iras al preĝejoj kaj kelkaj ne, sed finfine dependas de io alia ... Sed vi ne forgesos la rakontojn pri la bona paŝtisto?

— Ne, ilin mi ne forgesos. Kaj ankaŭ vin mi ne forgesos.

Rigardante la avinon ŝi sentas strangan kortuŝon. Iam avinjo aspektis altstatura, kaj ŝi mem estis malgranda, sed nun avinjo estas malgranda, kaj kiam ili staras unu apud la alia, avinjo kiel infano levas la kapon, kiam ŝi rigardas la vizaĝon de Ajna. Iam avinjo komprenis kaj povis klarigi ĉion, pri kio Ajna volis demandi, kaj Ajna senĝene faris siajn demandojn, sed nun la malgranda avinjo ne plu komprenas ĉion, kaj Ajna ne povas pri ĉio demandi ... Ajna etendas la manon kaj karesas la blankajn harojn de la maljuna kapo.

— Avinjo. ... Sed avinjo ridetas.

— Jes, jes. Nun vi estas granda kaj mi malgranda, sed ankoraŭ vi estas mia knabineto ... Kelkajn tagojn post la rekomenco en la uzino la patro, venante hejmen en la vespero, diris al Ajna:

— Jen, knabino, mi havigis laboron por vi! Kaj ŝi rakontis, ke iu juna inĝeniero okaze parolante kun li menciis, ke lia edzino deziras junan knabinon por helpi ŝin en la hejmaj laboroj.

— Kaj kompreneble mi tuj proponis vin, kaj morgaŭ matene vi komencos. Ĉu ne bone?

— Sed mi ja nenion scias pri mastrumado krom pri nia hejma! diris Ajna.

— Vi ne bezonas. Ili ne deziras jam perfektan servistinon, la sinjorino deziras nur iom da helpo por pli simplaj laboroj, kaj krome ŝi iom post iom instruos vin pri kuirado kaj tiel plu. Estu feliĉa, knabino! Estas ja bonegaj kondiĉoj. La salajro estos malalta, sed tio ne gravas, ĉar vi ja lernos ion, kaj krome tri virinpersonoj kaj unu laboranta viro ne estas bona proporcio en hejmo.

— Sed patro! Vi tamen ne povas postuli laboron de avinjo! — Ne, ne, tion mi ne volis diri, sed finfine vi tamen estas tri, kaj panjo sufiĉas por la hejmaj laboroj.

— Tamen ŝi estas tre juna, nur deksesjara, diris la patrino. Iom oni povus atendi, certe estus agrable por ŝi havi sian liberon ankoraŭ unu someron ... La patro ekridis.

— Nu, nu, ĝuste pri tiu libero mi pensis, sed mia vidpunkto ŝajne estas kontraŭa al la via. Cetere ŝi ja estas libera en la vesperoj kaj povos iri danci kaj amuzi sin tute laŭplaĉe. Sed estas sensence babili pri tio. Mi promesis al la inĝeniero, ke morgaŭ ŝi komencos, kaj vole nevole ŝi devas fari tion.

*

En dimanĉa vespero iom post la mezo de majo la esperanta grupo havis finfeston en malgranda salono en la popola domo.

Alda vizitis Alekson kaj invitis lin al partopreno.

— Ĉu vi kredas, ke tio interesos min? demandis Alekso ŝajne skeptike.

— Eble ne ... Sed estus agrable ...

— Kiel ekskurso al Perkolago?

— Jes, kial ne. Kaj nun vi jam iom studis.

— Pli ol vi supozas. Jen rigardu, tio estis deĵortempa furaĝo dum la lastaj monatoj.

Li montris al certa loko en libroŝranko. Alda aliris kaj ekvidis dudekon da esperantaj libroj, kaj krome kuŝis sur la libroj specimenoj de diversaj gazetoj.

— Ĉu vi volas diri, ke vi ĉion tion tralegis? demandis Alda konsternite.

— Nu jes, mi ja havas tempon por legi, kiom ajn mi deziras. Dum kelkaj deĵoraj noktoj mi tralegis la lernolibron, kiun vi donis al mi, sed tiu tuta lingva afero malmulte interesis min! kvankam ĝi ŝajnis al mi tre prudenta kaj utila elpensaĵo. Sed poste mi en alia el viaj libretoj legis la unuan kongresparoladon de Zamenhof. En tiu nokto mi legis nur tiun paroladon, sed leginte ĝin mi eksentis deziron ekscii iom pli pri la afero, kaj iom post iom mi havigis al mi tiujn librojn kaj gazetojn.

— Kaj malgraŭ tio vi ne emas partopreni nian kunvenon? — Ne malgraŭ tio, sed pro tio, ke ĉion tion mi tralegis ... — Ĉu ĝi ne plaĉis al vi?

— Ho, certe plaĉas, diris Alekso varme. Sed vi ja scias, ke mi ne tre ŝatas societan vivon.

— Ankaŭ ne la nian!

— Vi ja ne estas societo en tiu senco ... Sed bone, mi partoprenos la kunvenon, almenaŭ tiun ĉi fojon.

Estis kunveno pli malpli simila al tiaj kunvenoj en aliaj lokoj en la mondo. Enkonduke oni kantis la himnon. La grupanoj kantis firme kaj bone kaj ŝajne entuziasme. Ajna staris apud Alekso, kaj dum la kantado ŝi tiam kaj tiam rigardis lin. Meditmiene li aŭskultis la kantadon, dum liaj rigardoj duonatente direktiĝis jen tien jen tien al la grupanoj ĉirkaŭ la longa tablo. Dum la momenta bruo de la sidiĝo li turnis sin al Alda.

— Bele ... li diris kaj kapklinetis al ŝi. Jern leviĝis de sia loko ĉe la ekstremo de la tablo, prenis lokon malantaŭ sia seĝo kaj komencis paroladon. Li estis bona parolanto, kun multa ekzerco el societa vivo kaj el diskutoj kaj paroladoj ĉe popola altlernejo, kaj la ioma malrapideco de liaj esperantaj frazoj ne malfortigis la impreson de lia esprimkapablo.

— Kaj nun, li diris post kelkaj enkondukaj frazoj, mi volas iom memorigi vin pri la grava laboro de niaj kvar junaj pioniroj. Dank’ al ili nia grupo estas tia, kia ĝi hodiaŭ estas.

Ĉu vi memoras nian unuan kunvenon? Ni ne sciis kion fari, kaj ĉio ŝajnis fiasko, verdire pro nia stulto, sed tiam ili aperis kaj savis la situacion. Ili komencis ludi kun ni, kaj iel ili sukcesis dresi nin kaj krei iom da ordo.

Kaj ĉu vi memoras la kvinan kunvenon. Estis grava kaj decida momento. Post la kvara kunveno ni ricevis vortarojn kaj librojn, kaj ni interkonsentis lerni unu paĝon hejme por la posta kunveno. Sed en la kvina kunveno ni ĉiuj balbutis kaj malsukcesis, neniu estis bone lerninta. Unu post la alia ni montris nian stulton, kaj la mieno de Alda ĉagreniĝis. Fine kelkaj el vi komencis ridi kaj ŝerci kaj diris: “Kial vi ne turnas vin al Ajna aŭ Johano aŭ Arne, certe ili povas traduki.” Sed Alda formetis sian libron kaj rigardis nin kun stranga mieno, kaj ni eksilentis. Kaj tiam ŝi diris: “Estas tute sensence daŭrigi hodiaŭ. Al mi estas egale, ĉu vi volas lerni esperanton aŭ ne, sed se vi volas lerni, vi devas mem labori, alia metodo ne ekzistas. Se vi ĝis la venonta kunveno perfekte lernos la du unuajn paĝojn kaj poste daŭrigos en la sama maniero, mi restos en la grupo, sed alie mi forlasos ĝin.” Kaj poste ŝi trankvile diris ĝisrevidon kaj foriris kun siaj gekamaradoj, nur dudek minutojn post la komenco. Estis la plej bona leciono, kiun Alda faris dum la tuta vintro. Post tio ni komencis labori, kaj baldaŭ ni trovis, ke lernado estas eĉ interesa kaj agrabla. Kaj Alda demandis, ĉu ni ne povas prepari pli longajn taskojn, kaj ni konsentis. Ni notis novajn vortojn, ripetis gramatikajn aferojn, komencis babili inter ni. Ĉiu plenumis la sian kaj multaj faris pli, ni komencis konkuri.

Vidu, dank’ al niaj junaj pioniroj mi nun povas fari tiun ĉi paroladon esperante, kaj multaj el vi certe povus fari la samon. Aliaj eble ne povas, sed ĉiu el vi tamen povas bone kompreni min. Kaj la plej grava estas, ke ni lernis, kiamaniere oni devas lerni, kaj ke ni nun ŝatas lerni per laboro.

Persone kaj en la nomo de miaj kunlernantoj mi kore dankas vin, junaj kamaradoj. Samideanoj, ili vivu!

Jern signe levis la manon, kaj kvar potencaj vivukrioj eksonis.

— Kaj ni esprimas nian dankon ankaŭ al nia amiko Paŭlo. Per siaj kantoj kaj rakontoj li en la fino de niaj kunvenoj tre agrable spicis la pli pezan nutraĵon de la lecionoj. Kaj eble plej grave, li ankaŭ instruis al li kantadon. Li vivu! Kiam jam forsonis la novaj vivukrioj, Jern faris paŭzeton kaj poste daŭrigis:

— Sed, amikoj, eble vi ne pripensas, kial vi lernas, ne pensis pri la celo de nia lernado. Certe, ni jam scias, ke ni povas havi grandan plezuron kaj utilon de esperanto. Multaj el ni jam korespondas kun eksterlandanoj, kaj du, tri el ni eble partoprenos eksterlandan vojaĝon en la somero. Sed, la ĉefa celo devas esti pli granda. Antaŭ kelkaj tagoj mi aŭskultis, eble ankaŭ vi, radioparoladon de nia instruministro. Li parolis pri popola memregado kaj popola memklerigo, kaj inter alie li diris, ke popola memklerigo estas necesa kondiĉo por popola memregado, kaj ke ĉiu klerigo kaj ĉiu klero devas servi al socio. Jen, amikoj, la ĉefpunkto! Ni ĉiuj estas, aŭ devus esti, servantoj de la socio. Ni devas plibonigi ĝin kaj gardi ĝin kontraŭ danĝeroj de diktaturaj ideoj. Sed por povi tion fari ni devas klerigi nin, devas lerni. Ni lernas ne nur por ni mem, kvankam tio estas agrabla, sed antaŭ ĉio ni lernas por servi al la socio. Ankaŭ nia esperanta lernado devas servi al tio. Ni plivastigas nian scion pri la mondo, ni akiras pli grandan komprenon pri multaj aferoj, kiujn estas necese kompreni, ni evoluas, ni fariĝas pli bonaj civitanoj. Jen! Kaj per nia esperanta laboro ni servas ne nur al nia propra socio, ni helpas ankaŭ, laŭ niaj modestaj fortoj, fari fundamenton por pli vasta socio, por la tutmonda socio.

Kamaradoj, la studsezono finiĝis. Niaj kunvenoj ĉesis, kaj en la somero la grupo kunvenos nur unufoje monate. Sed ne forgesu daŭrigi vian lernadon. Preparu vin por la aŭtuno. Vidu, Torento reviviĝis. Ankaŭ la homoj devas reviviĝi. En la aŭtuno nia klerigsocieto denove eklaboros plenforte, kaj en ĝia laborskemo troviĝos ankaŭ kursoj en esperanto. Por ion atingi ni devas lerni kaj labori sisteme kaj organizite. Kaj estas nia devo tion fari. Niaj fortoj kaj kapabloj devas servi al la komuna bono, devas servi al la socio. Nur tiam nia lernado kaj laboro havos veran sencon ... Kiam ĉesis la entuziasmaj aplaŭdoj, kiuj sekvis post lia parolado, li anoncis, ke sekvos paroladoj de aliaj grupanoj.

— Sed ili estos nur kvinminutaj, li diris. Jam pasis la plej peza parto de la programo, kaj iom post iom ĝi fariĝos pli kaj pli malpeza, ĝis ... Li tranĉis la frazon kaj ridetis brilhumore.

— ... ĝis ... ni ŝvebos. Ridado kaj aplaŭdoj salutis lian ŝercon. Post malgrandaj paroladoj de kvin aliaj grupanoj leviĝis Jern denove.

— Mi tre ekĝojis, li diris svede, kiam Alda diris al mi, ke Alekso deziras ĉeesti nian kunvenon, kaj ankoraŭ pli ĝojis, kiam mi eksciis, ke li sufiĉe multe studis esperanton. Alekso estas tre pasiva homo, sed laŭ mia impreso li samtempe estas tre saĝa, kaj tial mi tre ĝojus, se ankaŭ nia ŝatata gasto bonvolus diri kelkajn vortojn. Eble estas strange peti gaston paroli, sed ni tre ĝojus aŭdi kelkajn vortojn de vi, kaj poste la programo, kiel mi diris, fariĝos pli kaj pli malpeza. Kompreneble vi povas paroli svede, se vi tion deziras.

Oni streĉite rigardis Alekson, kiu restis sidanta dum kelkaj sekundoj, ŝajne hezitante. Poste li leviĝis sed restis silenta, dum liaj rigardoj kvazaŭ esplore rondiris inter la vizaĝoj ĉirkaŭ la tablo. Fine li ekridetis bonhumore kaj diris esperante: — Vi petas min paroli. Mi volas esti tute sincera, kaj tial mi konfesas, ke mi ordinare ne ŝatas paroladojn, kaj mem paroli mi tute ne ŝatas.

Sed mi ja rimarkis, ke mi nun venis en mondon tute kontraŭan al la ordinara. En la ordinara mondo homoj lernas kaj ekzercas sin por fariĝi kapablaj fari paroladojn, kaj kiam ili sukcesas, ili estas tre feliĉaj. Sed tie ĉi estas tute male. Tie ĉi oni paroladas por lerni kaj perfektiĝi. Tiu ĉi utiligo de la homa parolkapablo por instrui kaj perfektigi la homojn, por servi al la socio kaj la grandaj ideoj estas io vere grandioza.

Kaj imagu, amikoj! Kia ne estos la estonto de la esperantista agado, se tia estas la komenco! Mi legis, ke jam ekzistas grandaj oratoroj en esperanto. Sed kiaj estos la esperantaj oratoroj de la estonto, tion ni eĉ ne povas imagi. Kompare al ili la plej grandaj oratoroj de la naciaj lingvoj estos balbutantoj.

Kaj vidu! Nun eĉ mi, kiu vere estas tre pasiva homo, faris paroladon. Verdire ĝi estas mallonga, sed se tia estas la komenco ... ĉar estas komenco, efektive tio ĉi estas la unua parolado en mia tuta vivo.

Mi tre ĝojas, ke vi povas tiel bone paroli, kaj mi esperas, ke vi pli kaj pli perfektigos vin, kaj mi deziras al vi grandan sukceson! Alekso sidiĝis, kaj granda aplaŭdobruo atestis pri la sukceso de lia surpriza paroladeto.

Nun venis la programpunkto de Paŭlo. En maniero de aplomba artisto li dum dudek minutoj bone amuzis siajn aŭskultantojn per kelkaj kantetoj kaj anekdotforma, iom fantazia resumo pri la gruplaboro kaj la grupanoj.

Sekvis komuna kantado, kaj poste Jern anoncis kafon. La serioza parto de la programo estis finita, oni komencis libere babili kaj ŝerci. Ankaŭ la antaŭe silentaj komencis manifesti sian parolkapablon, kvankam ofte nacilingve, kaj post nelonge ilia aktiveco tute superregis tiujn de la aliaj.

Post la kafo oni formetis la tablon kaj la seĝojn, kaj junulo kun tirharmoniko transprenis la prezidon por la lasta parto de la programo.

Alekso diris dankon kaj ĝisrevidon kaj komencis surmeti sian mantelon.

— Vi volas foriri? demandis Ajna.

— Nu jes, la resto de la programo ne interesas min.

— Min ankaŭ ne. Mi akompanos vin.

Sed jam staris ankaŭ la aliaj rondanoj ĉe la pordo apud Alekso. La aliaj, starante dancopretaj, ekrigardis al la grupo ĉe la pordo, kaj la zumado silentiĝis.

— Ĉu vi forkondukas niajn plej bonajn anojn, demandis Jern ŝerce kolere.

— Ne, ne, diris Alekso, mi estas tute pasiva. Restu kaj amuziĝu, amikoj!

Ajna, kriis Paŭlo petvoĉe kaj petolrigarde, restu ankoraŭ iomete! Mi tiel ŝatus iomete promenami kun vi post la danco!

— Ne estas kamaradece forkuri tiamaniere meze en la kunveno, diris iu el la grupanoj.

Sed la rondanoj atentis nek pri la pasiva peto de Alekso nek pri la iom malkontenta mieno de la grupanoj.

— Ĉu vi restos? demandis Johano al Eriko.

— Jes, mi restos, respondis la frato. Mi volas babili kun Jern. Alekso kaj la rondanoj eliris. La printemponokta krepusko estis sufiĉe forta, ĉar densaj nuboj kovris la ĉielon. Pluvo ne falis, sed la aero estis malseka. Vento susuris inter branĉoj kaj folioj.

Ili iris silente, ĝis ili atingis unu el la ĉefstratoj. Tie haltis Alekso kaj diris:

— Nu amikoj, ĉu ni do diru ĝisrevidon?

— Mi ŝatus fari promenon, diris Arne. Norden. La vento bele sonas en la arbaro.

— Ĉu arbarromantiko kaptis vin? diris Alekso kaj ridis. Sed bone, por duonhoro. Ankaŭ mi ŝatas la sonon de vento en arbaro.

La tri aliaj konsentis, kaj ili ekmarŝis. Estis multe da gejunuloj sur la stratoj, vagantaj aŭ starantaj en malgrandaj grupoj. Vespera stratgajo regis inter ili, kelkaj el la junuloj estis iom ebriaj, knaboj kaj knabinoj krude interflirtadis.

Kiam ili atingis la ŝoseon kaj havis malantaŭ si la lastajn stratlanternojn kaj antaŭ si la duonmalluman vojon, ili malrapidigis la paŝojn.

— Ĉu Jern ne troigis iomete, kiam li parolis pri la grupanoj? demandis Alekso enpense.

— Jes, rilate al duono el la grupanoj, respondis Alda.

— Kaj kiom granda parto el la junularo apartenas al tiu speco, kiun ni ĵus vidis sur la strato?

— Naŭdek procentoj, diris Alda senhezite.

— Jes, verŝajne ... minimume.

Kaj denove ili silentis.

Post kvaronhoro haltis Alekso kaj murmuris:

— Eble ni reiru, amikoj?

Ili ne respondis sed restis starantaj sur la soleca vojo. La vento iom plifortiĝis, kaj senĉesa, kvazaŭ riverege fluanta susuro plenigis la arbaron. Kiel vastaj ondoj ĝi preterpasis, aŭdiĝis en malproksimo kiel io alvenanta, kreskis kaj venis pli kaj pli proksimen, ĝis ĝi en potenca muĝo kiel ŝvelondo moviĝis antaŭen super ili kaj poste malfortiĝis kaj fluis for en la mallumo de la nokto.

— Ĉu ne tiel sonas la maro? demandis Ajna.

— Jes ... respondis Alekso. Estas la sama kanto, estas la sama granda moviĝo ... Ĉu vi memoras, Alda, kiel vi iam diris: tiel trankvile, tiel trankvilige. Foje la moviĝo fariĝas frakase furioza, sed eĉ tiam estas en ĝi io trankvila, eĉ timtremante oni povas senti tion.

— Foje mi sidas en la arbaro, diris Arne, kaj nur aŭskultas la susuron kaj la muĝon de la vento ...

— Kaj? diris Alekso.

— Mi demandas min: Kial la homoj ne eliras por aŭskulti?

— Amiko, la plej multaj mirus pri vi kaj konstatus: Tio estas ja nur sono de moviĝanta aero ... Ili ne vidas, kiel iras la steloj, kaj ili ne aŭdas la voĉon de la eterna moviĝo ... Kaj denove ili staris silentaj, kaj neniu el ili faris paŝon por reiri.

— Alekso! diris Ajna kun subtremo de hezito en la voĉo.

— Nu, kio estas?

— Mi rigardis vin en la kunveno, kaj mi vidis, kiel vi rigardis nin ...

— Ĉu estis io stranga en tio? Ankaŭ la aliajn mi rigardis.

— Jes, sed kiam vi rigardis nin, estis en viaj okuloj iu certa esprimo, kiu kaptis min, kaj subite mi komprenis vin ... ŝi prenis lian manon kaj premis ĝin kaj diris tremvoĉe:

— Alekso, vi estas nia amiko en alia maniero ol ĉiuj aliaj, vi amas nin kiel patro, kaj tamen vi estas unu el ni.

— Nu, nu, knabino, murmuris Alekso. Kio okazis al vi?

— Nenio okazis, ŝi diris kun eta ekrido. Estas nur tio, ke mi ekkomprenis, kion vi pensas kaj sentas rilate al ni.

— Ĉu tion vi antaŭe ne komprenis?

— Mi komprenis vin kiel infano komprenas bonan onklon kaj bonan kamaradon, sed nun mi komprenas pli multe, mi komprenas vian ... sopiron.

— Mian sopiron vi komprenas, amikino? diris Alekso kviete. Ĝin vi povas kompreni, nur se ĝi troviĝas ankaŭ ĉe vi.

— Kaj viaj okuloj diris, ke vi timetas, ke viaj amikoj eble ne povas vin kompreni ...

— Nu, nu, knabino ... Sed nun ni tamen iru hejmen Ni ja devas ĉiuj frue ellitiĝi morgaŭ matene ...

*

Iun dimanĉon fiŝanta junulo vidis la kvar rondanojn bani sin en la rivero. Estis sude, proksime al la fervoja ponto, kie preskaŭ neniam troviĝis homoj, kaj ili ne surmetis banvestojn. La junulo troviĝis malproksime de ili, sed li rekonis ilin, kaj la sekvantan tagon la afero estis konata de preskaŭ ĉiuj homoj en Torento.

Kiam Johano post la tagmanĝa paŭzo revenis al la forĝejo, la forĝistoj kaj la helpantoj staris en grupo kaj babilis. Johano aliris al la grupo, sed tiam ili eksilentis. Ĉiuj rigardis lin en stranga maniero, kaj kelkaj kurioze ridetis.

— Oni diras, ke vi hieraŭ banis kun knabinoj, kaj ke vi ĉiuj estis nudaj, diris unu el la helpantoj. Johano dum momenta silento rigardis la vizaĝojn antaŭ si.

— Jes, estas vera, li poste diris, kaj lia mieno estis same trankvila kiel antaŭe. Ĉu iu vidis nin kaj sentis sin ofendita?

— Verŝajne, respondis la helpanto, kaj multaj ekridis. Ĉu vi ofte faras tiel?

— Jes, kiam ni ne ĝenas iun.

— Mi kredis, diris la forĝisto de Johano kaj li ne ridis, ke vi estas solida junulo kaj fariĝos bona forĝisto, sed se vi tiel kondutas ...

— Ĉu tio malhelpas min fariĝi bona forĝisto?

— Eble ne. Sed tia strangaĵo! ...

— Kial strangaĵo? demandis Johano, kvazaŭ li ne komprenus.

La ridetoj de la ĉirkaŭstarantoj malaperis, iliaj mienoj iel konsterniĝis, kaj ili rigardis unu la alian kvazaŭ en silenta reciproka ekkompreno.

La vaporfajfilo signalis laborkomencon, kaj ĉiuj iris al siaj laborlokoj, sed tiam kaj tiam iliaj okuloj direktiĝis al Johano. Lia propra forĝisto dum la proksimaj horoj tiam kaj tiam faris kun li disputsimilan konversacion, sed li ne komprenis la simplajn vidpunktojn de Johano, kaj Johano ne aprobis liajn, kaj finfine li deklaris, ke Johano estas la plej naiva estaĵo, kiun li renkontis. Simile okazis al Arne. Lia laborkamarado en tiu tago estis la sama, kiu iam edifis lin per priknabinaj historioj. Aŭdinte la aferon de iuj samaĝuloj li subite ekmontris certan respekton al Arne kaj diris al li preskaŭ admire:

— Diable! Kiu povus imagi tion pri vi? Sed estas bedaŭrinde, ke vi ne estis pli singarda. Tiaj aferoj ne estas por la publiko.

Kaj li faris al Arne multajn stultajn demandojn, sed Arne respondis proksimume kiel Johano en la forĝejo, kaj baldaŭ la kamarado komprenis, ke Arne tute ne meritas lian admiron.

— Stultulo kaj strangulo vi estas! li konkludis. Nudbaniĝi kune kun knabinoj kaj ne kompreni la esencon de la afero! Kial vi do faris tion? Estas ja ridinde.

Kiam ili ŝovis sian ĉaron tien kaj reen, aliaj laboristoj tiam kaj tiam per vokvorto altiris la atenton de Arne kaj ĵetis al li pikajn demandojn pri logaĵoj de junaj knabinoj. Tagmeze envenis Jern en la gazetvendejon. Alda estis sola en la butiko, kaj aĉetinte gazeton li restis staranta apud la vendotablo kaj rigardis ŝin hezitmiene.

— Nu? diris Alda.

— Estas malagrabla historio, diris Jern. Tuta Torento klaĉas pri vi kaj viaj tri gekamaradoj. Miaparte mi estas absolute konvinkita, ke neniu el vi faris ion maldecan, kvankam via konduto estis stranga.

Kaj li rakontis pri tio, kion diris la homoj.

Alda ekridis.

— Nu jes, ŝi diris, ŝajne oni rakontas nur la simplan veron. — Nur la simplan veron, sed ĝi sufiĉas por krei skandalon. Mi plene fidas al vi, sed mi tamen devas averti vin. Vi ĉiuj estas bonaj, sed ŝajne vi havas kelkajn strangajn ideojn. En tio ĉi vi certe ne havis malbonan motivon, kaj ekzistas ja nudistoj en nia lando, sed oni rigardas ilin kiel ridindulojn, kaj krome vi estas ja preskaŭ nur infanoj. Oni ne devas fari tiel.

— Kial ne?

— Vi demandas, kial ne ... Jes, vi havas kelkajn strangajn ideojn. Sed pripensu miajn vortojn! Li foriris, kaj post kelkaj momentoj envenis la patro.

— Patro, diris Alda, nia rondo faris skandalon. Tuta Torento bruas pro ni.

— Pro vi? Sed kial? Alda rakontis, kaj la patro silente aŭskultis. Li palpebrumis kaj la vizaĝmuskoloj moviĝis, kaj kiam ŝi finis, li subite metis sian brakon ĉirkaŭ ŝian kolon kaj ame rigardis en ŝiajn okulojn.

— Knabino, mi ne scias, kion diri, sed mi fidas vin, kaj mi kredas, ke vi scias, kion vi faras ... Se homo havas forton sekvi sian racion ...

Li ne finis la frazon, sed Alda demandtone aldonis: tiam tiu homo sekvu sian racion.

— Jes, ŝajnas al mi tiel, li diris kaj pripense kapklinis. Sekvi sian racion estas stranga eksperimento, sed tamen ... Kiam Ajna venis hejmen en la vespero regis granda ekscitiĝo en la hejmo. Kiam ŝi malfermis la pordon, la patro tuj venis renkonte al ŝi, kun ruĝa vizaĝo kaj terura rigardo, kaj li eksplodis bruvoĉe:

— Kion vi faris, diabla stultulino? Ho ... idiotino, mi devus vipi vin kiel hundon!

— Kion mi faris? diris Ajna senkomprene.

— Kion vi faris? Ĉu vi ne banis vin hieraŭ kune kun tiuj, tiuj ... vi scias mem kiamaniere. Iu vidis vin. Tuta Torento klaĉas pri vi, pri ni, ridindigas nin, rigardas vin kiel ... Diabloj, kia historio! Kial vi faris tian idiotaĵon?

— Mi ne faris ion malbonan, diris Ajna trankvile sed iom retiriĝeme.

— Nenion malbonan! La skandalo tute sufiĉas ankaŭ sen io tia. Cetere, kiel vi povas tion pruvi? Kia diabla historio! Mi estas membro de la lerneja estraro, membro de la komunuma estraro, prezidanto en la konstrulaborista sindikato. Kaj la filino tiel kondutas! Li eligis sonon kvazaŭ kolera hundo kaj poste daŭrigis:

— Kiu instigis vin al tiu frenezaĵo?

— Neniu instigis nin. Ni ĉiam banas nin tiel, kiam ni estas solaj.

— Ĉiam? ... Por momento li perdis la parolkapablon.

— Tio ja estas neimagebla. Sed mi komprenas ... tiuj, tiuj gekamaradoj, tiu knabinaĉo de la anarkisto, tiu Alekso.

— Ne parolu malbone pri ili! diris Ajna. Ni faris tiel tute simple pro tio, ke ĝi ŝajnis natura al ni.

— Idiotino! Ĉu vi do ne komprenas, ke tio estas la plej malnatura, kion vi povus elpensi? Li silentis por kelkaj monetoj, kaj la patrino interŝovis plorvoĉe:

— Jes, jes, Ajna, grandan ĉagrenon vi faris al ni. Ĉu mi ne diris al vi ĉiam, ke vi evitu la societon de tiuj gekamaradoj. Ili estas strangaj. Mi tiel ĝojis, kiam vi komencis kunesti kun Paŭlo kaj liaj gekamaradoj. Li estas vere bonkonduta junulo. Kial vi forlasis ilin? Ajna iris al la sofo kaj sidiĝis apud avinjo. Avinjo demande rigardis en ŝiajn okulojn, kaj Ajna ne evitis la rigardon.

— Ĉu ion hontindan vi faris? demandis avinjo mallaŭte. — Ne, diris Ajna kaj melankolie ridetis.

— Viaj okuloj atestas, ke vi diras la veron, diris avinjo. Do ne estas tiel malbone, kvankam eble iom strange, mi ne scias ...

— Ĉu vi volas diri, avinjo, ke tio ne estas hontinda? diris la patro. Strangan moralon vi havas! Jen tian, jen tian! ... Sed kion vi nun faros, knabino? Ĉu vi kredas, ke vi povos labori ĉe la inĝeniero post tiu ĉi historio, ĉu vi kredas, ke ili volas rilati al tia frenezulino? Fakte mi ŝatus forpeli vin el la hejmo, se la socio tion permesus. Sed finfine mi devas iri al la inĝeniero kaj paroli kun li kaj la sinjorino pri tiu ĉi malbenita historio. Eble ili rifuzos reakcepti vin, sed ili almenaŭ ne kredu, ke mi protektas viajn stultaĵojn. Sed ĉiuokaze, de nun estas finita via kunestado kun tiuj gekamaradoj, kaj tiaj frenezaĵoj ne plu okazos. Ĉu komprenite? Ajna iom rektigis sin kaj firme rigardis la patron.

— Mi komprenas vin, ŝi diris. Sed rilate al miaj kamaradoj kaj nia kunvivo mi havas alian opinion ol vi, kaj mi ne rompos la interrilaton kun ili.

— Aha! Nu nu, tio ordiĝos sendepende de viaj opinio kaj volo. Kie vi lernis tian memstarecon? Ajna rigardis lin trapenetre kaj diris malrapide kaj kun certa akcento:

— En mia frua infanaĝo mi lernis memstarecon. En la unua momento li ne komprenis ŝin, sed subite li ruĝiĝis.

— Hontu! li diris abrupte. Nu, nun mi iros al la inĝeniero. La patrino de Johano salutis lin per gaja rido, kiam li venis hejmen.

— Ĉu vi aŭdis, kion oni rakontas pri vi kaj viaj kamaradoj? Ĉu estas vere?

— Jes, diris Johano, kondiĉe ke oni ne aldonis ion aĉan.

— Ion aĉan oni ne diris pri vi, diris la patrino kaj denove ekridis. Ŝajne via konduto per si mem ŝajnis al la homoj sufiĉe aĉa. Neniam antaŭe mi aŭdis pri tia afero. Eble mi devus insulti vin ... sed finfine vi kvar estas ja tute kiel gefratoj, kaj ... jes, fakte mi ne vidas ion hontindan en tiu afero.

— Ĉu ne? diris Johano mirigite.

— Fakte ne.

— Sed patrino! interrompis Elsa. Kiel vi povas paroli tiel? Se mi tiel kondutus, mi poste ne kuraĝus montri min al konataj homoj.

— Trankvilon, fratino! diris Johano. Certe vi ne povas tiel konduti, kaj vi ne bezonos honti tiel terure. Kaj nun vi ja ricevis novajn ŝuojn kaj novan robon kaj retrovis vian fianĉon kaj li edzinigos vin, kaj ĉio estos en bona ordo, kaj mian konduton vi lasu al mi.

Sed Eriko parolis serioze kun Johano, kiam ili post la vespermanĝo sidis kune en la interna ĉambro.

— Mi ja konas vin ĉiujn tre bone, kaj mi kredas, ke mi komprenas, kial vi tiel kondutis. Sed estas infanaj fantazioj, vi ĉiam estis kune, kaj vi havas kelkajn naivajn ideojn ...

— Kial nia konduto estis naiva? demandis Johano.

— Nu, eble ĝi ne estis naiva, se mi provas rigardi la aferon el via vidpunkto. Sed kiom signifas via vidpunkto kompare al tiu de ĉiuj aliaj homoj? Vidu, oni devas pli malpli adapti sin al la ĝeneralaj vidpunktoj de la homoj. Estu saĝa, kaj ne instigu plu la homojn al ridado kaj klaĉado pri vi. Tiu bankutimo estas nur fiksa ideo ĉe vi, finfine ĝi ja estas sensignifa, en si mem nek malbona nek bona. Do forlasu ĝin! Kontraŭkutime Johano malmulte kontraŭdiris. La patro de Ajna iris al la inĝeniero, kaj en granda ekscitiĝo rakontis al li kaj lia edzino la tutan banhistorion, kaj same emfaze kiel en la hejmo kondamnis la konduton de la filino.

— Mi neniel povas pretendi, li finis, ke vi toleru ŝin en via hejmo post tiu ĉi okazo, sed mi volis almenaŭ senkaŝe rakonti la aferon al vi.

La gesinjoroj nenion diris dum lia rakontado, kaj iliaj vizaĝoj ne perfidis, kion ili pensas pri sia servistino.

— Do estas tiel, ke ili banis sin kune sen banvestoj, sed nenio alia okazis? diris demande la inĝeniero, tiel trankvile ke la patro de Ajna iom ekhontis pro sia ekscitiĝo.

— Ŝajne jes, sed tio estas ja sufiĉa skandalo. — Iom neordinara konduto, certe, diris la inĝeniero. Li faris paŭzeton kaj ŝajnis pripensi.

— Mia edzino kaj mi tre ŝatas Ajnan, li daŭrigis. Iel ŝi ajnas al ni neordinara knabino. Mi kredas, ke la afero ne estas tiel terura. Ĉiuokaze ŝi revenu morgaŭ kiel ordinare. Mi parolos kun ŝi.

— Vi estas tiel afabla, ke ŝajnas al mi ke preskaŭ tro, diris la patro de Ajna, kaj se vi povos per taŭga traktado ŝanĝi ŝian manieron kaj ŝi povos resti ĉe vi, mi ne povos sufiĉe danki vin pro tio. Ŝi bezonas pli severan dresadon ol mi supozis. Ne forgesu tion, kiam vi parolos kun ŝi! Ankaŭ ŝiaj gekamaradoj bezonus bonan lecionon, sed tio estas ja alia afero.

— Mi parolos kun ŝi, okaze eble ankaŭ kun la knaboj. La patro de Ajna estis pli trankvila, kiam li revenis de sia vizito al la inĝeniero, sed lia opinio pri la filino estis same severa kiel antaŭe.

— Vi povos iri al via laboro kiel ordinare, li diris al Ajna, kaj eble vi povos resti. La inĝeniero parolos kun vi, kaj mi deziras al vi tre bonan akcepton. Espereble vi ekkomprenos, ke via opinio ne estas la sola mezurilo por via konduto.

En la sekvanta tago la patro de Ajna, kvazaŭ por defendi sian propran reputacion kontraŭ malbona famo, rakontis al siaj laborkamaradoj pri sia interparolo kun la inĝeniero, kaj tio donis novan stimulon al la klaĉado. Ajna kaj la inĝenierfamilio fariĝis centro por la intereso, kaj oni malpacience atendis solviĝon de la drameto.

Ajna atendis, ke la promesita akcepto renkontos ŝin tuj post apero en la hejmo de la inĝeniero, sed la mastro jam foriris, kiam ŝi alvenis, kaj la mastrino nenion diris pri la afero sed kondutis same afable kiel antaŭe. Post nelonge la inĝeniero venis hejmen por matenmanĝi, sed li nenion menciis al Ajna pri la interparolo kun la patro kaj ne atentis pri ŝi pli ol ordinare. Kaj tiel pasis la tuta tago. Nur en la vespero, kiam Ajna jam estis preta por iri hejmen, vokis ŝin la inĝeniero kaj petis ŝin enveni en lian laborĉambron. Li petis Ajnan sidiĝi apud malgranda tablo kaj mem li eksidis kontraŭ ŝi aliflanke de la tablo.

— Vi scias, ke via patro estis ĉe mi hieraŭ kaj parolis pri vi, ĉu ne? li demandis en trankvila tono.

— Jes, mi scias, respondis Ajna kaj senkaŝe renkontis lian rigardon.

— Hodiaŭ mi preterpase parolis iomete kun la du knaboj, viaj kamaradoj. Ili plaĉis al mi. Vi tre ŝatas ilin, ĉu ne?

— Jes, kaj same Aldan, nian kamaradinon, eble patro menciis pri ŝi.

— Kun ŝi mi neniam parolis, sed mi okaze vidis ŝin en la gazetvendejo, kaj ankaŭ ŝi faris al mi bonan impreson.

Li silentis por kelkaj momentoj, kaj Ajna rigardis lin atendante la daŭrigon de lia parolo. Li havis inteligentan, noblan vizaĝon, kaj iel Ajna sentis animan parencecon al li sed samtempe sentis ĉagrenon pro tio, ke li eble malŝatas ŝin.

— Tiu Arne — li ja nomiĝas tiel? — ŝajnas havi intereson por desegnado. Li okaze diris kelkajn vortojn pri tia afero, kaj ŝajnis al mi, ke li havas komprenon por arto. Ĉu vi vidis desegnaĵojn de li? Ajna komencis rakonti, unue iom hezite, sed novaj demandoj de li vigligis ŝin, kaj baldaŭ ŝi preskaŭ forgesis la malagrablan kaŭzon de la interparolo kaj komencis rakonti, kvazaŭ ŝi havus antaŭ si Alekson sed ne la inĝenieron.

Poste li faris similajn, ŝajne same senintencajn demandojn pri la aliaj, kaj Ajna same volonte kaj same sincere rakontis pri ili, pri la ekskursoj kaj pri la cetera kunvivo kaj eĉ pri la interparoloj kaj la pensmanieroj en la rondo.

Kiam ŝi jam rakontis ĉeftrajte preskaŭ ĉion pri si kaj siaj gekamaradoj, ŝi subite ruĝiĝis kaj mallevis la okulojn.

— Pardonu! ŝi diris mallaŭte. Mi ne devus tiom babili.

— Mi tre ĝojas, ke vi tiom babilis. Cetere estas ja mi, kiu per miaj demandoj igis vin paroli.

Poste li longe silentis kaj atente rigardis ŝin.

— Mi ne volas esti juĝanto en la afero, pri kiu parolis al mi via patro, li fine diris, kaj mi volas doni nek admonojn nek konsilojn. Tio restu afero inter via patro kaj vi. Miaparte mi ĝojas havi tian knabinon kiel vin en mia hejmo, kaj mia edzino ŝatas vin same kiel mi. Sed nun vi eble volas iri hejmen? Ajna hezite levis sin, kaj kiam ŝi rigardis lin, aperis subite larmoj en ŝiaj okuloj.

— Vi do ne ... mi do ne ĉagrenis vin?

— Ĉu nur tion vi timis?

— Jes, mi ne volus ĉagreni vin aŭ la mastrinon.

— Sed eble via patro ĉagreniĝis.

— Li ne ĉagreniĝis, li nur koleriĝis, tio estas alia afero. Ajna havis pripensan mienon, kiam ŝi venis hejmen, kaj kiam la patro ekvidis ŝin, li diris preskaŭ gaje:

— Nu, knabino, mi esperas, ke la inĝeniero bone regalis vin. Kion li postulis de vi?

— Nenion li postulis.

Kaj Ajna mallonge rakontis pri la interparolo.

— Mi supozas, ke vi ne mensogas, diris la patro malhelmiene, kvankam mi atendis ion alian. Hm! Stranga homo! Kaj tamen estas inĝeniero kaj sinjoro! Mi ne povas kompreni ... Sed do bonvolu aŭskulti miajn postulojn. ...

Vole-nevole Ajna devis aŭskulti liajn postulojn, sed liajn ordonojn ŝi ne plenumis. Kiam tempo permesis, ŝi daŭrigis kunesti kun siaj gekamaradoj kiel antaŭe, kaj ili ne ŝanĝis siajn manierojn. La torentanoj scivoleme rigardis ilin, atendante la kulminon de la historio. Sed nenio okazis, kaj iom post iom silentiĝis la klaĉado.

— Ili estas nudistoj, sed cetere ili ŝajnas normalaj, oni konstante konkludis preskaŭ indiferente. Eĉ la patro de Ajna iom post iom trankviliĝis, kvankam li ne pardonis al la filino ŝian obstinon.

— Eble vi ne estas malbona, li deklaris, sed duone freneza vi estas, kaj mi ĝojos, kiam vi forlasos la hejmon.

*

Kaj denove proksimiĝis somermezo, kun abunda verdaĵo kaj odoroj de floroj kaj folioj kaj vivoplena kvieto en sennoktaj vesperoj.

En dimanĉa antaŭtagmezo la rondanoj iris al sia banejo ĉe la fervoja ponto. Ankaŭ Brita kunestis. Ŝi kaj ŝia patrino revenis jam antaŭ unu semajno, sed nur malmulte ŝi kunestis kun siaj gekamaradoj, ĉar ili ne havis multe da libera tempo. Estis vigla vivo ĉe la rivero. Ĉe la golfeto estis amaso da infanetoj, kiuj ludis en la akvo kaj kriis kiel sovaĝuloj, kaj pli sude, ĉe la ordinara banloko, estis granda aro da gejunuloj kun kompleta ekspozicio de ĉiuj koloroj kaj modeloj de la plej modernaj knabinoj banvestoj.

Sed en ilia propra soleca loko troviĝis neniu, kaj eĉ la bruo de la aliaj ne estis aŭdebla.

— Torento ne estas la sama kiel en la pasinta somero, diris Brita, kiam ili post la bano kuŝis sur la herbo apud la bordo. — Ĉu ankaŭ ni aliiĝis? demandis Johano.

— Ne tiel. Sed nun vi ĉiuj estas ligitaj de laboro, kaj mi estas sola la tutajn tagojn. Se mi almenaŭ povus partopreni vian laboron!

— Laboro estas ja necesa, diris Johano. Kaj finfine ni ja ne disiĝis, kvankam ni ne povas ĉiam esti kune.

Sed baldaŭ Brita komencis paroli pri aliaj aferoj, kaj revenis la intima harmonio de ilia kunesto en la pasinta somero.

Sed tiam subite aperis inter la alnaj densejoj kvar junuloj deksep-, dekokjaraj. Kiam ili ekvidis la knabinojn, ili momente haltis, kvazaŭ hezitante, sed poste tuj proksimiĝis. La knabinoj forturnis sin de la entrudantoj, kaj Arne kaj Johano provis per siaj rigardoj haltigi ilin, sed tio neniel efikis. Nur je kelkmetra distanco de la rondanoj ili haltis, kaj unu el ili, la sama kiu iam edifis Arnen per priknabinaj historioj, afekte salutis, dum ĉiuj kvar fripone glate ridetis.

— Ni ne sciis, ke vi estas tie ĉi, diris tiu, kiu salutis, sed mi esperas, ke ni ne ĝenas vin. Ni ĉiam ŝatas bani nin tie ĉi, estas tre agrabla loko. Kaj vi, knabinoj, ne bezonas forturni vin, kvazaŭ vi volus forkuri. Ni ne estas kanibaloj.

Subite Alda turnis la kapon kaj demandis:

— Kion vi volas?

— Stranga demando! diris la junulo kaj rikane ridis. Kompreneble ni volas bani nin.

— Nun vi mensogas, diris Alda strange trankvile. Vi volas rigardi nudajn knabinojn, sole pro tio vi venis. Kun tiaj homoj ni ne interrilatas. Atendu momenton, kaj ni vestos nin kaj foriros, poste vi povos bani vin laŭplaĉe.

— Ne prediku tiamaniere, bela knabino! admonis dolĉvoĉe la junulo. Restu nur! Ni ne ĝenos vin, kaj estas ja loko por ni ĉiuj. Ni estos same ĝentilaj kiel ... Li turnis la rigardon al la knaboj kaj abrupte silentiĝis, frapita de la aspekto de Johano. Johano sidis silenta kun forte kunpremitaj lipoj, kaj lia vizaĝo estis strange rigida. La muskoloj tremis sub lia haŭto, kaj subite li kvazaŭ ĵetiĝis de sia loko kontraŭ la kvar junulojn. Ili estis pli fortaj ol li, sed lia duonfreneza aspekto tiom teruris ilin, ke ili forkuris kvazaŭ de rabia hundo. Dum kelkaj sekundoj li persekutis ilin, sed kiam li komprenis, ke ili efektive forkuras, li haltis kaj malrapide reiris.

Li tuta korpo tremis, kaj li sidiĝis kvazaŭ tute elĉerpita.

— Tiuj diabloj! li flustris. Tiuj diabloj!

— Trankviliĝu! diris Alda mole. Vi ja preskaŭ freneziĝis.

— Jes ... se ili ne estus forkurintaj. Ni foriru de tie ĉi! Li komencis rapide vesti sin, kaj la aliaj sekvis lian ekzemplon. Ili forlasis la bordon, kaj la aliaj sendemande akompanis Johanon. Li iris rekte trans la herbejon, kaj ili atingis la sudan deklivon de Gufmonto. Dum kelka tempo ili sencele kaj silente vagis en la arbaro, sed poste Johano komencis grimpi supren, kaj fine ili atingis la plej altan punkton, ĉe la vojeto al Perkolago.

Tie ili sidiĝis. Profunde sub ili kuŝis Torento, kaj ĝi estis bela en sia somera ornamo. Bela estis la tuta valo kaj la ebeno en la sudo, belaj la montoj kaj la seriozaj arbaroj okcidente kaj norde.

Silento regis en la rondo, sed la loko vekis memorojn, kaj Ajna provis vigligi la kamaradojn.

— Iam ni sidis tie ĉi kaj manĝis oranĝojn, en aŭtuna vespero, la unuan fojon survoje al Perkolago. Ĉu vi memoras?

— Certe, diris Johano. Kaj iam ni staris tie ĉi en malluma nokto, ĉe la restoj de forbrulinta fajro, kaj ni kaptis la manojn unu de la alia, ĉar ekregis nin stranga sento de soleco, la unuan fojon.

— Sed neniam estis tie ĉi pli bele ol nun, diris Ajna.

— La lando estas bela, konsentis Johano. Estus bona lando, se la loĝantoj similus al ĝi.

— Sed tiaj homoj kiel tiuj kvar tamen estas esceptaj, diris Ajna.

— Eble ĝuste tiaj estas esceptaj. Sed la spirito estas pli malpli la sama. Oni ŝatas detrui kaj ĉagreni. Ĉu vi memoras, kiel vi ĉe la lernejo faris neĝofigurojn, kaj kiel la knaboj disfrapis ilin per neĝobuloj kaj rikanis kaj intense ĝuis vian malĝojon? Vi ludis per pilkoj, kaj ili prenis la pilkojn kaj forĵetis ilin, vi faris dancludojn, kaj ili alkuris kaj disbreĉis la rondon. Kaj kiam ili fariĝas junuloj, ili ankoraŭ ŝatas detrui kaj ĉagreni. Eble estas feliĉe, ke ili iom post iom fariĝas laborsklavoj, alie la plenkreskuloj certe farus ankoraŭ pli da satanaĵoj.

— Ĉu malpli? diris Brita. Ĉu ne estas iamaj knaboj, kiuj faras la mondon batalejo, kiuj igas la homojn mortigi unu la alian kaj disfrapi virinojn kaj infanojn same kiel la knaboj iam disfrapis la neĝofigurojn de Ajna?

— Jes, vi pravas, diris Johano, pri tio mi ne pensis. Certe estas la sama afero.

*

La someraj semajnoj rapide forpasis. Iun vesperon en la fino de julio, kiam Arne ĵus venis hejmen de sia laboro, aperis tute neatendite Brita kaj diris, ke ŝi deziras, ke li faru promenon kun ŝi. Feliĉe lia patro ne estis hejme.

La patrino de Arne iom konfuziĝis pro la propono de la knabino, sed Brita trankviligis ŝin.

— Ne timu, panjo! Mi volas paroli kun Arne pri lia pentrado, kaj mi havas gravan proponon. Vi poste ekscios, sed unue mi volas paroli kun li.

— Ho, tiel, diris la patrino, kaj ŝia mieno heliĝis. Mi nenion komprenas, neniel povas helpi al Arne, sed vi ja estas edukita kaj bone komprenas, kaj mi tre ĝojus, se vi povus ion elpensi.

Arne rapide manĝis, lavis sin kaj ŝanĝis vestojn, kaj ili kune foriris.

— Jes, mi havas proponon, diris Brita, kiam ili forlasis la laboristajn domojn kaj povis pli senĝene interparoli. Venis pentristo al la pensiono, vera pentristo, kaj li havas pentrolernejon en la ĉefurbo. Mi multe babilis kun li dum la lastaj tagoj, kaj ni amikiĝis. Hodiaŭ matene mi komencis rakonti pri vi kaj demandis, ĉu li ne povas ion fari por vi. Li onklece ridetis pri mia fervoro, sed mi ne lasis miajn atakojn, kaj fine li diris, ke mi povas alkonduki la knabon kune kun liaj artaĵoj, kaj fine mi sukcesis persvadi lin akcepti vin kiel nepagantan lernanton, se li trovos, ke vi meritos tion.

— Kaj se jes? diris Arne trankvile. Mi ne havas monon por loĝado kaj ceteraj necesaj aferoj.

— Mi scias. Kaj tial mi atakis ankaŭ patrinon, kaj okazis la stranga afero, ke mi eĉ ne bezonis persvadi ŝin. Ŝi tute de si mem interesiĝis pri vi, kaj post miaj klarigoj, ŝi mem demandis, ĉu mi ne ŝatus, ke ni zorgus pri tio, ĉe ni. Kaj kompreneble mi konsentis.

— Do senpage? diris Arne.

— Sed kompreneble!

Arne longe rigardis ŝin, preskaŭ malgaje.

— Nu? diris Brita.

— Mi ne scias, diris Arne, kaj la voĉo iom tremis. Estus strange nur akcepti kaj nenion doni, kvazaŭ almozpetanto ...

— Sed Arne!

— Jes, jes. Se temus nur pri helpo de vi ... vi ja estas mia kamaradino. Via patrino tamen estas al mi fremda homo. Estus malfacile akcepti bonfaron.

— Ni sidiĝu kaj parolu trankvile, diris Brita decide. Vi ja kuras, kvazaŭ vi volus forkuri de mi.

Ŝi kaptis lian brakon kaj tiris lin al la rando de la ŝoseo. Ili transsaltis la drenfosaĵon kaj sidiĝis.

— Mi komprenas vin, daŭrigis Brita. Verŝajne mi mem same sentus en tia kazo. Sed aliflanke, ĉu vi mem ne volonte donus tian helpon, se vi povus?

— Certe.

— Kial do ne mem akcepti? Kaj kion fari, se ne troviĝas alia vojo?

— Provizore mi ja povas resti en la uzino.

— Vere ŝajnas, ke vi povus tion fari malgraŭ la propono kaj eĉ malgraŭ via deziro libere sekvi vian propran vojon. Sed aŭskultu, Arne, mi tiel ĝojus, se vi konsentus. Nia hejmo fariĝus alia, se vi estus tie, mi ne estus sola plu.

Arne ankoraŭfoje longe rigardis ŝin, kaj poste li decide diris:

— Bone, mi konsentas. Kaj li kaptis ŝian manon kaj forte premis ĝin, sed poste li ekridis.

— Finfine ni iom trorapidas. Ni ankoraŭ ne aŭdis la opinion de la pentristo.

En la sekvanta vespero Brita prezentis sian amikon al la pentristo. Tiu esplore rigardis la knabon kaj dume faris diversajn demandojn, sed li neniel montris, kion li pensas pri la afero.

— Sed nun malfermu vian grandan pakaĵon, kaj ni iom rigardu viajn kreaĵojn! Arne malfermis la pakaĵon kaj metis sur la tablon antaŭ la sinjoro amason da paperoj kun desegnaĵoj kaj akvareloj, kelkajn skizlibrojn kaj dekon da olepentraĵoj faritaj sur masonito.

La kvanto ŝajne iom surprizis la sinjoron, sed li nenion diris, nur prenis la skizlibrojn kaj komencis foliumi. Pri Arne kaj Brita, kiuj sidis apude, li neniom atentis. Li sufiĉe longe rigardis la bildojn, ofte kun pripensa mieno.

Nur post duonhoro li finis sian ekzamenon. Li levis la kapon kaj rigardis Arnen.

— Ĉu vi estas konscia pri la enhavo de viaj kreaĵoj, mi volas diri, ĉu vi intencis esprimi ion per ili?

— Jes. Preskaŭ ĉiuj estas el la lasta jaro, antaŭe mi ne komprenis tion.

— Strange. Li ekstaris kaj premis la manon de Arne.

— Mi ĝojas, ke mi konatiĝis kun vi, kaj mi volonte akceptas vin kiel lernanton. Vizitu min morgaŭ vespere, kaj tiam ni iom babilos pri la afero. Mi supozas, ke Brita nun volas konduki vin al sia patrino. Dankon, Brita, vi bone faris, kiam vi konatigis vian amikon al mi.

*

Veninte hejmen li rakontis ĉion al la patrino. Pli da ĝojo li neniam vidis ĉe ŝi. Sed li mem estis malpli entuziasma, ŝajnis eĉ iomete hezita.

— Mi nun iros al Alekso, volas iom paroli kun li.

— Vi volas rakonti tion al li? Certe li ĝojos. Sed revenu baldaŭ, estas jam malfrue.

Alekso estis interne en la elektra stacio, sed kiam Arne venis, li eliris, kaj ili sidiĝis sur la kutiman lokon. Nun en la vespero estis multe pli trankvila ol dum la tagoj. Venis bruo el la lamenejo kaj aliaj lokoj, sed al tiuj sonoj Arne jam delonge kutimiĝis.

Arne rakontis pri la propono de Brita kaj pri la okazoj en la sama vespero.

— Estas ja bonege, diris Alekso. Sed vi parolas pri la afero, kvazaŭ ĝi donus al vi pli da ĉagreno ol ĝojo. Kio ankoraŭ premas vin?

— Mi komencis pensi pri certa afero, diris Arne kaj serioze rigardis Alekson. Vi ja konas nian rondon ...

— Sufiĉe bone, mi kredas.

— Iel venis al mi la penso, ke vivo estas pli ol arto. Vidu, per linioj kaj koloroj mi provas esprimi tion, kion mi trovas plej bela, plej ŝatinda. Kaj fariĝas bildo de mia ideo pri la vivo, pri la homoj. Sed ĉu ne estus pli bone esprimi siajn ideojn pri la vivo ĝuste per sia propra vivado, en la kunvivo kun la homoj?

Ĉu la arto ne estas surogato por vivado? Vidu, mi forlasas la vivon de nia rondo por fari bildojn de ĝi!

— Malfacilajn demandojn vi faras, diris Alekso.

Poste li longe silentis kaj Arne atente rigardis. Fine li demandis:

— Ĉu vi ĉesus desegni kaj pentri, se vi restus inter viaj kamaradoj?

— Certe ne.

Kaj denove Alekso silentis, sed nun estis li, kiu rigardis Arnen, kaj Arne, kiu pripense mallevis la okulojn.

— Mi supozas, ke vi estas tiel kreita, daŭrigis Alekso. Kaj rilate al via rondo ... Vidu, post kelkaj jaroj ĝi ne ekzistos plu. Unu iros tien, alia tien. Eĉ se vi ĉiuj restus en la sama loko, viaj vojoj pli malpli disiĝus.

— Verŝajne vi pravas, diris Arne. Sed kio poste restos?

— Malfacilajn demandojn vi faras hodiaŭ. Kio restus, se vi restus tie ĉi? Arne ne respondis sed cerbume rigardis al la suda ĉielo. Post kelka tempo li subite ekridetis.

— Alekso, tie en la sudo staras la sama stelo, kiun ni observis antaŭ unu jaro. Ĉu vi memoras?

— Certe. Kaj same trankvile ĝi moviĝas ... tiel trankvile, tiel trankvilige ...

*

En iu vespero Johano iris al Alda por redoni pruntitan libron. Li trovis ŝin en la ĝardeno, kie ŝi kolektis ribojn. Ŝi demandis, ĉu li deziras alian, kaj kiam li jesis, ŝi volis tuj eniri por doni ĝin al li.

— Lasu tion, mi helpos vin. Tiujn ĉi malmultajn arbustojn ni rapide senberigos. Ĉu poste vi estos libera? Ŝi jesis.

— Bone. Do ni povos poste iom babili, mi volus serĉi kelkajn aferojn en la enciklopedio de via patro.

— Sed ne estas bona ordo, ke vi helpas min. Vi jam laboris la tutan tagon en la forĝejo.

— En la forĝejo, jes. Sed estas granda diferenco inter deviga laboro kaj libera. Cetere tio ĉi estas ja nur ludo, post dudek minutoj ni estos pretaj.

Ili rapide laboris, ŝi sur unu flanko de la arbustoj, li sur la alia, kaj dume ili babiletis pri diversaj aferoj, kiuj okaze kaptis ilian intereson. Estis kvieta vespero kun alta ĉielo kaj sento de frua aŭtuniĝo. La someraj pomoj jam brilis ruĝe sur la arboj, kaj la astroj portis grandajn burĝonojn. Palore falis la vespera sunlumo sur verdajn foliojn kaj grandajn, diafane brilruĝajn bergrapolojn.

La lasta arbusto estis preta. Ili rektigis sin, kaj Johano kapklinis al si.

— Nu, jen ni do estas pretaj, kaj ...

Iliaj rigardoj renkontiĝis, kaj Johano subite haltis meze en la frazo. Dum kelkaj momentoj ili staris senspire silentaj kaj senmovaj, rigardante unu la alian kvazaŭ konsternitaj. Iliaj vizaĝoj fariĝis reve seriozaj. Sed subite aperis rideto sur iliaj lipoj, rideto apenaŭ videbla. La okuloj momente malleviĝis, kaj poste la rigardoj denove renkontiĝis. Kaj denove ili ekridetis, silente, konsternite.

Johano ekmovis sin kaj prenis sian korbon, kiu staris apud la arbusto.

— Jen ni do estas pretaj, li ripetis preskaŭ flustre. Ĉu ni eniru?

— Jes, tuj, ŝi diris molvoĉe, same mallaŭte kiel li. La berojn ni metos en la kuirejon, patrino preparos ilin morgaŭ.

Kiam ili venis al la perono, Johano subite haltis.

— Kia stultulo mi estas. Mi ja kunportis libron, ĝi ankoraŭ restas sur la herbo apud la arbustoj.

Ili rigardis unu la alian, kaj Alda ekridis.

— Nu jen! diris Alda. Ĝin ankaŭ mi forgesis.

*

Etiopujo falis, eksonis jam la unuaj pafoj de nova batalo en Hispanujo. La popoloj forĝas armilojn, estas tempo de alta konjunkturo. Plenkapacite laboras uzinoj kaj minejoj, sed eĉ la tuta kapacito ne sufiĉas por plenumi la mendojn.

En la komenco de aŭgusto oni metis Arnen en novan laborgrupon. Sur la orienta bordo de la rivero oni alkonstruos novan, grandan lamenejon.

Kaj la grupo atakas la densejon de junaj, sovaĝe kreskantaj arbetoj ĉe la alta latbarilo, kaj baldaŭ ĝi estas for, sed la loko tamen ne sufiĉas. Oni atakas ankaŭ la barilon kaj forigas grandan parton de ĝi, kaj anstataŭe oni alkonstruas novan barilparton, pli proksime al la laboristaj domoj, kaj la infanoj en la malgranda sablejo devas forlasi sian ludlokon, ĉar nun ĝi apartenas al la uzina tereno.

Arne fosas truojn por la palisoj de la nova barilparto. Flanke de la sablejo staras la infanetoj kaj interesite rigardas la ŝvitkovritajn laboristojn. Siajn fosiletojn kaj ĉaretojn kaj aliajn ludilojn ili forportis. Estas veraj fosiloj kaj veraj ĉaroj kaj veraj laboristoj, kiuj nun okupas la lokon kaj faras fundamenton por vera konstruaĵo.

Kaj jen nova afero altiras iliajn rigardojn. Venas du viroj kun hakiloj kaj granda segilo. Ili iras al la du altaj piceoj, ili iom ĉirkaŭrigardas, kaj poste unu el ili rapide faras malgrandan hakaĵon ĉe la radikoj de la arboj. La viroj ekgenuas ĉe unu el la piceoj, almetas la segilon kaj ekmovas ĝin. Per zuma sono kaj kvazaŭ lude ĝi tramordas la lignon. La granda krono ektremas, la supro ŝanceliĝas, kvazaŭ senforte la arbo kliniĝas kaj falas. Momente la viroj ripozas sed poste ili tuj atakas la alian.

Ankaŭ Arne alrigardas kaj forgesas labori. Iam li kaj Johano ludis tie en la sablo. Ili ŝarĝis ĉareton per ŝtonoj kaj sablo, kaj brava ĉevaleto kun rompita kruro tiris la ŝarĝon al la altforno. Ajna kaj Greta mastrumis apude, kaj jen la voĉo de Ajna anoncis manĝotempon. Kaj tie sub la arboj ili kolektis piceajn konusojn kaj faris bovinojn kaj ĉevalojn ... Kaj iam estis vintra vespero, kristnaska vespero, malvarmo, lunlumo, blanka neĝo, kaj sub la altaj piceoj staris malgranda, tremanta knabo, kaj liaj okuloj estis plenaj de larmoj, kaj tra la larmoj ekbrilis la lunlumo en plej belaj koloroj ... Eksonis apud li ordonotona voĉo:

— Kial vi staras tiamaniere? Ne forgesu vian laboron! En la vespero li prenis krajonon kaj paperon kaj reiris al la laborloko. Li sidiĝis kaj rigardis la lokon. Ĉiuj laboristoj estis for kaj nenio desegninda troviĝis tie. Kun medita mieno li rigardis la konfuzan miksaĵon de teramasoj, tabuloj, ĉaroj kaj aliaj diversaj objektoj.

Sed fine li tamen komencis desegni ... Maldekstre staras la malnova latbarilo, malantaŭ ĝi konturiĝas la lamenejo. En la mezo estas la sablejo, netuŝita de fosiloj de plenkreskuloj, nur kvar etuloj troviĝas tie, ĉevaleto kun rompita kruro tiras ĉareton, du knabinetoj per kelkaj skatoloj aranĝas manĝotablon, en la fono levas sin kvazaŭ protekte du altaj piceoj, kaj sub ili troviĝas malgranda saktendo ...

*

La vespera alsuda trajno haltas por du minutoj ĉe la stacio de Torento. Brita kaj ŝia patrino kaj Arne suriras la peronon de la vagono, la ŝoforo de la pensiono enportas pakaĵon en la kupeon. Apude sur la kajo staras la patrino de Arne kaj lia fratino, ankaŭ Alda kaj Johano kaj Alekso troviĝas tie.

Manoj renkontiĝas, oni diras ĝisrevidon.

— Kaj ne maltrankvilu, diras la patrino de Brita al la patrino de Arne, mi bone zorgos pri via filo!

— Tion mi jam scias, diras la patrino de Arne. Neniel mi maltrankvilas, estos nur iom strange por mi, kiam li estos for.

— Kaj salutu al Ajna, diras Arne.

— Jes, jes. Kaj skribu baldaŭ! respondas Alda kaj Johano. — Longajn, longajn leterojn mi skribos, diras Brita, kaj Arne ilustros ilin.

Ekmoviĝas la trajno, oni mansvingas, post kelkaj sekundoj la forveturantoj ne estas videblaj plu.

Alekso, Alda kaj Johano kune forlasas la stacion. Silente ili iras antaŭen, ĝis ili atingas la vojon, kiu kondukas al la laboristaj domoj.

— Mi ŝatus iom promeni, diras Alda kaj haltas. Johano konsentas, kaj ŝi demande rigardas Alekson. — Ĉu vi? Kaj Alekso rigardas ilin medite, kaj poste li ridetas.

— Ne, mi iros hejmen. Sed ĉu vi ne volus kuniri kaj trinki tason da teo ĉe ni. Nur por akompani min. Poste vi ja povos fari promenon.

— Bone, diras Alda. Ankoraŭ ja ne estas malfrue. Unue ni akompanos vin hejmen.