Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

La Kiso

Kaj dek tri aliaj noveloj

La bazan tekston origine enkomputiligis Sten Johansson

Proksimuma tradukojaro: 1995

Kreis la Esperantan tekston: Johansson

Antaŭparolo

Hjalmar Söderberg (1869-1941) estas unu el la grandaj svedaj verkistoj, kvankam lia persono kaj verko ne tiel okulfrapas kiel ekzemple tiu de Strindberg. Liaj romanoj kaj noveloj havas kvietan, mallaŭtan tonon kaj neniam prezentas mirindajn aventurojn. Oni ofte nomas lin “Stokholma verkisto”, ĉar liaj rakontoj preskaŭ ĉiam okazas sur la stratoj kaj en la burĝaj hejmoj de Stokholmo, sed la ekstera mondo en liaj verkoj estas nura scenejo. Lia vera temo estas la homaj vivkondiĉoj kaj la sociaj moroj; li ofte traktas moralajn dilemojn, kiuj unuavide povas esti intime ligitaj al certaj epoko kaj klaso, sed efektive tuŝas nin ĉiujn. Lia sincereco kaj manko de hipokrito kaŭzis al li gravajn problemojn: li estis klasita kiel “deloganto de l’ junularo” kaj kiel blasfemanto. Parte pro kalumnioj flanke de la konservativa kritiko li en 1917 migris al Kopenhago, kie li pli facile spiris, kaj de kie li daŭre partoprenis en la sveda kultura vivo.

Krom fikcio Hjalmar Söderberg verkis ankaŭ religian kritikon, kie lia skeptikismo havigis al li potencajn malamikojn. Li ankaŭ tre abomenis politikan fanatismon, kaj la lastaj tagoj de lia vivo pasis en malespero pri la estonteco, en Kopenhago okupita de la nazia Germanio.

La verkaro de Söderberg ne estas tre ampleksa, sed ĝi restas legata ankoraŭ post jarcento, precipe de junaj homoj. Ŝajnas ke eĉ hodiaŭaj gejunuloj kapablas travidi cirkonstancojn ligitajn al la epoko por distingi la kernon, la problemaron kiun Söderberg traktis. Plej multe oni eble legas liajn romanojn, kiuj ofte tre serioze kaj malprude traktas moralajn demandojn. Sed espereble la leganto trovos ankaŭ liajn novelojn ĝuindaj. La noveloj plej ofte havas etoson leĝeran, tamen ĉiam kun baza akordo serioza aŭ pripensinda. Inter la noveloj amuzaj oni trovas ankaŭ kelkajn pure angorajn, kiel en ĉi kolekto Sonĝo pri maljuneco.

La lingvo de Hjalmar Söderberg estas strikta, modera, pura kaj trafa, mankas en ĝi kliŝoj kaj lingva pavado. Sendube tiu lingvo grave kontribuas al la freŝa, ĉiam aktuala impreso, kiun faras liaj tekstoj. Por la tradukinto ĝi estas pura plezuro, espereble ankaŭ la leganto estos kontenta!

Sten Johansson

HUNDO SEN MASTRO

Viro mortis, kaj post lia morto neniu prizorgis lian nigran hundon. La hundo longe kaj amare funebris pri li. Ĝi tamen ne kuŝiĝis por morti sur la tombo de sia mastro, eble pro tio ke ĝi ne sciis kie tiu troviĝas, eble ankaŭ pro tio ke ĝi esence estis hundo juna kaj gaja, kiu ankoraŭ ŝajnis havi konton por reguligi kun la vivo.

Troviĝas hundoj duspecaj: tiaj kun mastro, kaj tiaj sen mastro. Laŭ la eksteraĵo tiu distingo ne gravas; senmastra hundo povas esti same grasa kiel la aliaj, ofte eĉ pli grasa. Ne, la diferenco troviĝas aliloke. Por hundo la homo signifas eternon, providencon. Mastron obei, sekvi, fidi: jen por tiel diri la senco de hunda vivo. Estas vere, ke ĝi ne dum ĉiu minuto de la tago pensas pri sia mastro, kaj ke ĝi ne ĉiam akompanas lin ĉekalkane; ne, ĝi ofte vagas tute sola kun afereca mieno dum ĝi priflaras domangulojn, ligas rilatojn kun siaj samspeculoj kaj kaptas oston, se tiel eblas, kaj zorgas pri multo; tamen en la momento kiam ĝia mastro fajfas, ĉio ĉi malaperas el ĝia hunda cerbo pli rapide ol kiel skurĝaj batoj elpelis la vendistojn el la templo; ĉar ĝi scias, ke unu afero estas necesa. Kaj ĝi forgesas sian domangulon kaj sian oston kaj siajn kompanojn kaj rapidas al sia mastro.

Tiu hundo, kies mastro mortis en maniero kiun la hundo ne sciis, kaj estis entombigita en loko kiun la hundo ne konis, dumlonge funebris pri li; sed kiam pasis tagoj kaj nenio okazis, kio povus memorigi ĝin pri la mastro, ĝi forgesis lin. En tiu strato, kie ĝia mastro iam loĝis, ĝi ne plu flaris la odoron de liaj spuroj. Kiam ĝi ludis sur herbejo kun amiko, ofte fajfo tranĉis la aeron, kaj sammomente la amiko malaperis kiel vento. Tiam ĝi streĉis la orelojn, sed neniu fajfo similis tiun de ĝia mastro. Do ĝi forgesis lin, kaj ĝi forgesis ankoraŭ ion: ĝi forgesis ke ĝi iam havis mastron. Ĝi forgesis, ke iam ajn estis tempo, kiam ĝi ne konsiderus ebla por hundo vivi sen mastro. Ĝi iĝis hundo pri kiu direblus, ke ĝiaj bonaj tagoj forpasis, kvankam nur en senco interna, ĉar pri mondaĵoj ĝi sufiĉe prosperis. Ĝi vivis tiel, kiel hundo povas vivi: ĝi foj-foje ŝtelis bonan tagmanĝon sur la vendoplaco kaj ricevis bastonadon, kaj havis amaferojn, kaj kuŝiĝis por dormi kiam ĝi laciĝis. Ĝi akiris amikojn kaj malamikojn. Iutage ĝi zorge tanis la haŭton de hundo pli malforta, alitage ĝi mem estis grave taŭzita de alia, pli forta. Frumatene oni povis vidi ĝin kuri malsupren laŭ la strato de sia mastro, kie ĝi pro kutimo ankoraŭ plej ofte restadis. Ĝi kuras rekte antaŭen kun mieno kvazaŭ ĝi havus ion gravan por plenumi; pasante priflaras hundon renkontatan, sed ne zorgas daŭrigi la konatiĝon; poste ĝi rapidiĝas, sed subite sidiĝas por grati sin malantaŭ orelo kun flamiĝanta energio. En la sekva momento ĝi eksaltas kaj flugas trans la straton por peli ruĝan katon tra kela truo, post kio ĝi kun rekonkerita mieno afereca pluiras sian vojon kaj malaperas post domangulo.

Tiel pasis ĝia tago, kaj jaro proksime spursekvis jaron, kaj ĝi maljuniĝis sen tion rimarki.

Poste do alvenis vespero nuba. Estis humide kaj malvarme, kaj iam-tiam ekpluvis. La maljuna hundo dum tuta tago vagadis longe for en la urbo; ĝi malrapide supreniris la straton, ĝi iomete lamis; foj-foje ĝi haltis por skuegi sian nigran felon, kiu kun la jaroj grizmiksiĝis ĉirkaŭ la kapo kaj kolo. Laŭ sia kutimo ĝi flaris jen dekstre, jen maldekstre; poste ĝi deviis sub pordegan volbon, kaj kiam ĝi revenis el tiu, alia hundo ĝin akompanis. Sekvamomente aperis ankaŭ tria. Ili estis hundoj junaj kaj ŝercemaj, kaj ili volis logi ĝin al ludado; sed ĝi estis malbonhumora, kaj krome komenciĝis pluvego. Tiam fajfo tranĉis la aeron, longa kaj akra fajfo. La maljuna hundo rigardis la du junajn, sed ili ne atentis; fajfis neniu el iliaj mastroj. Tiam la maljuna senmastra hundo streĉis la orelojn; ĝi subite sentis sin tre stranga. Jen ankoraŭ fajfo, kaj la maljuna hundo perplekse saltis jen unuflanken jen aliflanken. Fajfas ĝia mastro, tiam ĝi ja devas obei! Triafoje iu fajfis, same persiste kaj akre. Kie li do estas, kiudirekte? Kiel tio okazis, ke mi disiĝis de mia mastro? Kaj de kiam ni disiĝis, de hieraŭ aŭ de tri tagoj aŭ eble de momento? Kaj kiel aspektis mia mastro, kaj kian odoron li havis, kaj kie li estas, kie li estas? Ĝi kuris en rondoj priflarante ĉiujn preterpasantojn, sed neniu estis ĝia mastro, kaj neniu volis esti tia. Tiam ĝi turnis sin kaj kuris malsupren laŭ la strato; ĉe domangulo ĝi haltis por rigardi ĉirkaŭen ĉiudirekte. Ĝia mastro ne estis tie. Tiam ĝi galope rekuris laŭ la strato; koto ŝprucis de ĝi kaj pluvakvo fluis de ĝia felo. Ĉiuangule ĝi haltis, sed nenie troviĝis ĝia mastro. Tiam ĝi sidiĝis en stratkruciĝo, streĉis sian hirtan kapon al la ĉielo kaj hurlis.

Ĉu vi iam vidis, ĉu vi iam aŭdis tian hundon forgesitan, senmastran, kiu streĉas sian kolon al la ĉielo kaj hurlas, hurlas? La aliaj hundoj malrapide fortrotas kun la vosto inter la kruroj; ja ili ne povas konsoli nek helpi.

LA PLUVETO

Denove estas aŭtuno kaj malhelaj tagoj, kaj la suno kaŝas sin en la plej malluma angulo de la spaco, ke neniu vidu kiel pala kaj maljuna kaj trivita ĝi fariĝis en tiu ĉi lasta tempo. Sed dum vento siblas tra la fenestraj fendoj kaj pluvo plaŭdas en la tegmenta defluilo kaj malseka hundo sur la strato hurlas antaŭ fermita pordo, kaj antaŭ ol la unua fajro de la aŭtuno estingiĝas en nia kahelforno, mi volas rakonti al vi fabelon pri la pluveto.

Nun aŭskultu:

La bona dio antaŭkelka tempo tiel malkontentis pri la malboneco de la homoj, ke li decidis puni ilin ankoraŭ pli malbonigante ilin. Plej prefere li en sia granda boneco ŝatus dronigi ilin ĉiujn per nova diluvo; li ne forgesis kiel plaĉa estis tiu vido, kiam ĉio viva pereis en la inundo. Sed bedaŭrinde, en sentimentala momento li unufoje promesis al Noa neniam tion refari.

“Aŭskultu, amiko mia”, li tial iutage diris al la diablo. “Vi efektive ja ne estas sanktulo, sed vi foje havas bonajn ideojn, kaj oni povas kun vi rezoni. La homoj malbonas kaj ne volas boniĝi. Mia pacienco, kiu estas senlima, nun elĉerpiĝis, kaj mi decidis puni ilin ankoraŭ pli malbonigante ilin. Mi esperas ke ili tiam ĉiuj pereigos unu la alian kaj sin mem. Ŝajnas al mi, ke niaj interesoj – aliokaze tiel malsamaj – tie ĉi escepte povus trovi komunan punkton; kian konsilon vi povas doni al mi?”

La diablo meditante mordetis la pinton de sia vosto.

“Sinjoro”, li fine respondis, “via saĝo estas same granda kiel via boneco. La statistiko montras, ke la plej granda nombro de krimoj estas farataj aŭtune, kiam la tagoj malhelas kaj la ĉielo grizas kaj la tero kuŝas vualita de pluvo kaj nebulo.”

La bona dio longe cerbumis pri tiuj vortoj.

“Mi komprenas”, li fine diris. “Via konsilo estas bona kaj mi ĝin sekvos. Vi havas bonajn talentojn, amiko mia, sed vi devus uzi ilin pli bone.”

La diablo ridetis kaj svingis la voston, ĉar li estis flatita kaj kortuŝita, kaj poste li lamis hejmen.

Sed la bona dio diris al si mem:

“Ekde nun ĉiam pluvetos. La nuboj neniam disiĝos, la nebulo neniam leviĝos, la suno neniam plu brilos. Kaj estos malklare kaj grize ĝis la fino de l’ tempo.”

Kaj tiel estis.

La pluvombrelfaristoj kaj la galoŝfabrikistoj komence ĝojis, sed ne daŭris longe, ĝis la rido glaciiĝis ankaŭ sur iliaj lipoj. La homoj ne konscias, kiom gravas al ili bela vetero, ĝis ili dum kelka tempo malhavas ĝin. Gajuloj iĝis melankoliaj. Melankoliuloj iĝis frenezaj kaj pendigis sin en longaj vicoj aŭ kolektiĝis por aranĝi konciliojn. Baldaŭ oni ne plu laboris, kaj la mizero estis severa. La krimoj obliĝis laŭ kapturna skalo, la malliberejoj fariĝis troloĝataj, la frenezulejoj sufiĉis nur al la saĝuloj. La nombro de vivuloj malkreskis, kaj iliaj loĝejoj estis forlasitaj. Oni dekretis mortpunon pro memmortigo; nenio helpis.

La homaro, kiu dum tiom da generacioj revis kaj verkis pri eterna printempo, nun iris renkonte al siaj lastaj tagoj tra eterna aŭtuno. Tagon post tago la detruado kreskis. Regionoj dezertiĝis, urboj ruiniĝis. Sur la placoj kolektiĝis hundoj hurlantaj; sed tra la stratetoj iris maljuna lamulo de domo al domo kun sako surdorse kolektante animojn. Kaj ĉiuvespere li lamis hejmen kun plena sako.

Sed unuvespere li ne lamis hejmen. Anstataŭe li iris al la pordego de l’ ĉiela regno kaj rekte al la trono de la bona dio. Tie li haltis kun riverenco kaj diris:

“Sinjoro, vi lastatempe maljuniĝis. Ni ambaŭ maljuniĝis, kaj tion kaŭzas ke ni tre enuas. Ho, sinjoro, malbonan konsilon mi donis al vi. La pekoj, kiuj min interesas, bezonas foje iom da sunbrilo por prosperi. Jen rigardu, vi faris el mi mizeran ĉifonkolektiston!”

Kaj kun tiuj vortoj li tiel malmilde ĵetis sian malpuran sakon sur la ŝtupojn de la trono, ke la ligilo rompiĝis kaj la animoj disflirtis. Ili ne estis nigraj, sed grizaj.

“Jen la animoj de la lastaj homoj”, diris la diablo. Mi donacas ilin al vi, sinjoro. Sed zorge evitu uzi ilin, se vi intencas krei novan mondon!”

*

Vento siblas tra la fenestraj fendoj, kaj pluvo plaŭdas en la tegmenta defluilo, kaj finita estas ĉi fabelo. Kiu ĝin ne komprenis, tiu konsoliĝu per tio ke morgaŭ estos bela vetero.

LA SAKRAMENTO DE LA KOMUNIO

Okazis preskaŭ en mia infanaĝo.

Estis aŭtuna vespero kun forta vento sur unu el la insularaj ŝipoj. Ni ankoraŭ ne transloĝiĝis urben de nia kampara somera domo, kaj mi veturadis al kaj el la urbo pro mia lernejo. Mi kiel kutime estis maldiligenta kaj devis ekzameniĝi pri kelkaj studobjektoj por esti akceptita en supera klaso.

En la krepusko mi vagis tien kaj reen sur la ferdeko, kun kuspita kolumo kaj la manoj enpoŝe, pensante pri mia malprospero en la lernejo. Mi estis preskaŭ certa ke mi devos refari la klason. Kliniĝante antaŭen super la ŝiprando kaj vidante la ondojn ŝaŭmi blanke kaj la babordan lanternon ĵeti fajre verdajn rebrilojn kontraŭ la nigra akvo, io min tentis salti transranden. Tiam ja la matematika instruisto bedaŭros sian pedantemon – tiam, kiam jam estos tro malfrue.

*

Sed resti tie ekstere estis malvarme, kaj pensante ke mi jam sufiĉe frostiĝis, mi iris en la kajuton por fumantoj.

Mi ankoraŭ imagas la interioron* el varmo kaj hejmeco, kiun renkontis mia rigardo kiam mi malfermis la pordon. La lumigita lampo malrapide balanciĝis tien kaj reen de la plafono kvazaŭ pendolo. Surtable vaporis kvar viskiaj grogoj; kvar cigaroj ardis, kaj kvar sinjoroj rakontadis fiajn anekdotojn. Mi konis ilin ĉiujn kiel najbarojn ĉe la somera domo; unu direktoro de firmo, unu maljuna pastro, unu aktoro kaj unu komercisto de etaĵoj. Mi ĝentile riverencis kaj sidiĝis en angulo. Mi havis leĝeran impreson ke mia ĉeesto eble povus ŝajni superflua; sed aliflanke neniu povus ja postuli ke mi iru ekstere frostiĝante, kiam estas tiom da spaco en la kajuto. Krome mi sciis, ke mi povus tute bone kontribui al la distro se necesus.

La kvar sinjoroj ŝtelrigardis min kun certa malvarmo, kaj estiĝis paŭzo.

Mi havis dek ses jarojn, kaj mi antaŭ nelonge konfirmiĝis. Oni diris al mi, ke mi en tiu ĉi tempo havis aspekton naivan kaj senkulpan.

La paŭzo tamen ne estis longa. Kelkaj glutoj el la glasoj, kelkaj tiroj de la cigaroj, kaj la diskuto denove ekhavis vervon. Unu aparta trajto tamen frapis min: ĉiujn anekdotojn, kiujn oni rakontis, mi jam aŭdis nekalkuleblajn fojojn, kaj mi persone trovis ilin sufiĉe simplaj. Fiaj anekdotoj kiel konate estas divideblaj en du ĉefajn grupojn: unu koncentriĝas precipe ĉirkaŭ la digesta procezo kaj cirkonstancoj ligitaj kun tiu, dum la dua, kiu valoras nekompareble pli multe, prefere temas pri la virino. La unuan grupon mi kaj miaj samlernejanoj delonge lasis malantaŭ ni; des pli surprizis min aŭdi tiujn ĉi maturajn sinjorojn dediĉi al ĝi sian plej vivan intereson, dum la dua, ege pli interesa grupo estis plene neglektata. Mi ne komprenis tion ĉi. Ĉu eble estis pro ia superflua respekto al mi? Ne necesas diri ĝis kia grado la suspekto pri tio min incitis. La vigla etoso de la kajuto infektis min kaj igis min entreprenema, kaj mi energie decidis meti finon al tiuj ĉi infanaĵoj.

“Aŭskultu, onklo”, mi tute neatendite diris dum silento post anekdoto, kiu estis tiel sendanĝera, ke nur la pastro ridis pri ĝi, “ĉu vi memoras tiun anekdoton kiun la ŝipestro rakontis antaŭhieraŭ?”

La “onklo” estis la direktoro; li estis bona amiko de mia patro.

Kaj mi sentime daŭrigis:

“Ĝi estas la plej amuza kiun mi aŭdis en mia tuta vivo. Mi petas vin rakonti ĝin, onklo!”

Kvar paroj da surprizitaj okuloj direktiĝis al mi, kaj estiĝis embarasa silento. Mi jam bedaŭris mian subitan kuraĝon.

La direktoro disrompis la glacion de silento per facilanima rido, kiu estis nur malforta eĥo de la tondroj kiujn li eligis antaŭ kelkaj tagoj, kiam la ŝipestro rakontis la anekdoton.

“Hi-hi – jes, ĝi ne estas malbona...”

Kaj li ekrakontis ĝin. Ĝi estis tre spicita, kaj ĝi temis pri la virino.

La aktoro komence kaŝis siajn sentojn malantaŭ sia kutima masko de digna seriozeco, dum kontraŭe la etkomercisto, maljuna virkapro, kiun la pekado grizigis, ŝtelrigardis min kun certa intereso, en kiu troviĝis iom da kreskinta respekto por mia persono.

Sed kiam la anekdoto komencis preni iomete maldecan direkton, ĝin subite interrompis la pastro, bonvola aĝulo kun pia kaj infana esprimo en sia senbarba maljunulina vizaĝo:

“Pardonu, kara amiko, ke mi interrompas, sed”, kaj li iomete tordiĝis direktante siajn vortojn al mi, “kiun aĝon vi efektive havas, junulo? Ĉu vi jam partoprenis la sank... – la komunion?”

Mi sentis ke mi sange ruĝiĝas. Mi forgesis, ke troviĝas pastro en la societo.

“Je-es”, mi preskaŭ neaŭdeble balbutis. “Mi konfirmiĝis lastvintre.”

“Bone”, respondis la maljuna pastro, malrapide kirlante sian grogon.

Kaj ne levante la rigardon li aldonis, per voĉo, kiun kvardek jaroj da akordigado inter Dio kaj la mondo stampis per milda tono de indulgo kaj tolero:

“Daŭrigu, kara amiko. Pardonu mian interrompon.”

LA TUĈDESEGNO

En iu aprila tago antaŭ multaj jaroj, en epoko kiam mi ankoraŭ cerbumis pri la senco de l’ vivo, mi eniris etan cigarbutikon ĉe strateto por aĉeti cigaron. Mi elektis malhelan kaj angulhavan El Zelo, metis ĝin en mian cigarujon, pagis kaj preparis min por foriri. Sed subite mi ekhavis la ideon montri al la junulino, kiu laboris en la butiketo, kaj de kiu mi ofte aĉetis miajn cigarojn, etan desegnon faritan per tuĉo, kiu hazarde kuŝis en mia biletujo. Mi ricevis ĝin de juna artisto, kaj laŭ mia opinio ĝi estis tre bela.

“Jen rigardu”, mi diris etendante ĝin al ŝi, “kion vi pensas pri tio ĉi?”

Ŝi prenis ĝin mane kun scivola intereso kaj rigardis ĝin tre longe kaj tre proksime. Ŝi turnis ĝin laŭ pluraj direktoj, kaj ŝia vizaĝo alprenis mienon de pena pensado.

“Nu, kion ĝi signifas?” ŝi fine demandis kun scivolaj okuloj.

Mi iomete konsterniĝis.

“Ĝi nenion specialan signifas”, mi respondis. “Ĝi estas nura pejzaĝo. Jen tero kaj jen ĉielo, kaj tio estas vojo... Ordinara vojo...”

“Nu, tion mi ja vidas”, ŝi grimacis per sufiĉe malĝentila tono; “sed mi volas ekscii kion ĝi signifas.”

Mi estis senkonsila kaj embarasita; neniam mi ekpensis pri tio, ke ĝi ion signifus. Sed ŝia koncepto ne estis ŝancelebla; ŝi unu fojon por ĉiam ekhavis la ideon, ke tiu bildo devas esti iaspeca “serĉu la katon”. Kial mi aliokaze montrus ĝin al ŝi? Fine ŝi almetis ĝin al la fenestra glaco por travidi ĝin. Kredeble oni iam montris al ŝi iajn kuriozajn ludkartojn, kiuj sub normala lumo prezentas karoan naŭon aŭ pikan fanton, sed kiuj, se oni tenas ilin kontraŭ la lumo, prezentas ion maldecan.

Ŝia ekzamenado tamen donis nenian rezulton. Ŝi redonis la desegnon, kaj mi preparis min por foriri. Tiam la povra knabino subite tre ruĝiĝis kaj ekparolis kun ploro en la voĉo:

“Hontu, vi vere malbone agas, kiam vi tiel mokas min. Mi tre bone scias ke mi estas nur malriĉa knabino kaj ne povas akiri bonan edukon; sed pro tio ne necesas moki min. Ĉu vi ne bonvolus diri, kion signifas via bildo?”

Kion mi respondu? Mi donus multon por povi diri al ŝi kion ĝi signifas; sed mi ne povis tion fari, ĉar ĝi ja nenion signifis!

*

Nu, pasis jam pluraj jaroj de tiam. Mi nun fumas aliajn cigarojn kaj aĉetas ilin en alia butiko, kaj mi ne plu cerbumas pri la senco de l’ vivo; tamen ne pro tio ke mi ĝin imagas trovita.

LA PUNKTO DE ARKIMEDO

Mi iam konis etan friponon.

Li estis samaĝa kiel mi kaj loĝis en la sama strato. Sed li superis min pri ĉio, ne nur pri sperto kaj kuraĝo, sed ankaŭ pri scioj; ĉar helpe de peco da ruĝa kreto aŭ karbo li sciis plenigi la murojn kaj barilojn de la strateto desegnante vortojn kaj simbolojn, kies signifojn mi ne konis. Elironte mi, se mi estis sola kaj senprotekta, ĉiam kutimis unue ŝovi la nazon trans la pordegon kaj ĵeti rigardon laŭ la strato por certiĝi ke la friponeto ne proksimas. Ĉar li estis pli forta ol mi, kaj li neniam povis lerni senpasie toleri la vidon de mia vesto, kiu estis pli pura kaj sendifekta ol lia propra.

Sed unufoje okazis, ke mi ricevis sledeton de mia patro. Ĝi estis tegita per peco da ruĝflora felta tapiŝo, la glitiloj havis akrajn ŝtalrelojn, kiuj brilis en la sunlumo, kaj ĝi krome havis etan sonorilon ĉekape. Kiam mi unuafoje venis en la pordegon kun tiu ĉi sledeto, kaj la odoro de ĵus falinta neĝo tiklis mian nazon kaj preskaŭ ternigis min, subite kaptis min tia freneza ĝojo, ke mi tute forgesis miajn ordinarajn antaŭzorgojn kaj kuris el la pordego rigardante nek dekstren nek maldekstren, saltante kaj dancante kiel pupo kun ŝnuro kaj eligante sovaĝajn militkriojn.

Ĝuste ekster mia pordo la strato deklivis malsupren al malaltaĵo. Mi tuj sidiĝis rajde sur la sledeto kaj lasis ĝin gliti malsupren; sed la deklivo ne estis tre kruta, kaj mi antaŭeniris nur malrapide, tiel ke mi foje devis helpi per la piedoj. Frosta vento blovis tra la strato, miaj oreloj komencis malvarmi, kaj eĉ mia ĝojo jam estis frostmortonta. Kiam la glacia frosto de la vento enŝteliĝis sub mian veston, tiam la jena konsidero jam enŝteliĝis en mian animon: mi tute ne tiel amuziĝas nun, kiel ĵus, venante tra la pordego kun mia sledeto.

Kaj pensante tiel en mia soleco, mi subite ekvidis la friponeton, kiu staris en sia pordo kun la manoj enpoŝe. Li estis malpura kaj fava kaj malbelega je aspekto, kaj la vido plenigis mian koron per timo kaj teruro, ĉar li vere estis aĉa fripono.

Mankis al mi eblo eskapi. Mi sidis rigida sur mia sledeto movante neniun membron, kiel kuniklo antaŭ boao, atendante nur tion, ke la friponeto aperu el sia pordo por bati min.

Sed vidu, mia garda anĝelo min protektis. La friponeto ne aperis el sia pordo; li restis kun la manoj enpoŝe, kaj rigardante min kun pli da indiferento ol malamo, li nur diris la jenajn vortojn:

“Frapu al vi la postaĵon, bubo, kaj vi iros pli rapide!”

Poste li elpoŝigis pecon da karbo, desegnis kvarliteran vorton sur la muro kaj malaperis en sian pordon.

Sed mi glitis plu malsupren sur la deklivo ŝovante per la piedoj por veni antaŭen, ĉar la deklivo ne estis tre kruta. Subite tamen la penso trafis min, ke povus troviĝi iom da vero kaŝita en la vortoj de la friponeto. Se mi sidas senmova sur mia sledeto, mi pensis, kaj iu venas de malantaŭe kaj puŝas mian dorson, la sledeto iras antaŭen kelkan distancon. Se mi do frapas al mi mem la dorson, tio kompreneble havas la saman efikon kiel se iu alia tion faras. Estas ja tiel simple; kiel stulta mi estis, kiu antaŭe ne eltrovis tion! Mi singarde rigardis ĉirkaŭ mi por certiĝi ke la friponeto ne troviĝas proksime, ĉar mi ne volis ke li vidu, ke mi sekvas lian konsilon. Kaj poste mi komencis frapi al mi la dorson laŭ mia pleja kapablo.

Sed la sledeto ne moviĝis de sia loko. Mi frapis al mi la dorson, tiel ke mi ruĝiĝis kaj varmiĝis, kaj du sinjorinoj haltis kaj ridis pri mi; sed la sledeto ne movis sin.

Tiam mi malĝojis kaj koleris kaj prenis la ŝnuron de mia sledeto kaj kuris hejmen kun ĝi, dezirante ke mi havus pli aĝan fraton, kiu povus bati por mi la friponeton.

Ĉe la tagmanĝa tablo mi rakontis mian aventuron al mia patro kaj petis lin klarigi, kiel povas esti, ke oni ne povas antaŭeniri per sledeto frapante al si la dorson.

Mia patro nek ridis pri mi nek diris, ke mi estas stulta, kiel farus la plimulto de aliaj patroj, sed klopodis doni al mi bonan klarigon pri la fenomeno; sed en tio li implikis sin en kontraŭdiroj, tiel ke mi fine ekhavis la opinion, ke li ne komprenas pli multe de la afero ol mi. Mi tiam malesperis pri la eblo iam trovi solvon de tiu enigmo kaj demandis mian bonan patron, ĉu li almenaŭ ne volus bati la friponeton. Sed li respondis, ke li ne havas tempon.

*

La tempo flugas, la jaroj pasas.

La friponeto plenkreskis kaj fariĝis granda trampo. Mi mem venis al la lernejo kaj lernis multon; sed mi neniam ricevis kontentigan eksplikon pri la kialo, ke oni ne povas movi sin antaŭen per sledeto frapante al si la dorson. Foje ankoraŭ okazas, ke mi nokte kuŝas sendorma cerbumante pri tiu ĉi enigmo. Kaj se mi iutage havos filon, kaj li demandos min pri tiu ĉi afero, mia firma intenco estas ridi pri li kaj diri, ke li estas stulta.

LA BOVINOJ DE LA PAROĤESTRO

Dum dek jaroj mi ne vidis mian iaman studamikon, la pastron Torelius en Lerkila, ĝis ni en iu varma kaj bela somera vespero antaŭ nelonge renkontiĝis sur la trotuaro ekster la hotelo “Grand”. Ni manĝadis en la sama pensiono en Upsalo, kie mi studis por mi ne memoras kio – probable la prepara – sed li studis por la fina kaj estis tre serioza juna viro, krom sabatvespere. Ĉar li havis regulajn kutimojn kaj estis akurata pri ĉio, ankaŭ pri la junula petolado. Li cetere havis bonan kapon, kaj ĉar li krome venis el bona malnova pastra familio kaj havis pli ol unu episkopon, se ne kiel veran onklon, tamen kiel onklon laŭdiran, sekve ĉio okazis al li rapide, tiel ke li jam en sufiĉe juna aĝo posedis sufiĉe bonan paroĥon. Ĉio ĉi donis al li plejparte helan kaj harmonian opinion pri la kristanismo, kaj kiam mi nun vidis lin veni renkonte al mi laŭ la rando de la trotuaro kun la brakoj etenditaj, kvazaŭ pasus nura semajno post kiam ni disiĝis ekster Taddis, mi laŭ lia mieno povus kredi ke estas sabatvespero, se mi ne scius ke estas vendredo.

Ni sidiĝis ĉe tablo sub la granda sunŝirmilo de la kafejo kaj prezentigis al ni diversajn refreŝigaĵojn. Montriĝis ke pli rapide ol ni efektive atendis, ni atingis la fundon de niaj malnovaj rememoroj el la studado, kaj nia interparolo plejparte tuŝis la hodiaŭon. Mi eksciis, ke li jam estas duafoje edziĝinta, kaj ke lia dua edzeco ŝajnas fariĝi same feliĉa kiel la unua estus, se nia sinjoro tiel volus. Li parolis pri sia agrabla vivo en la kamparo, kiun li ne volus ŝanĝi kontraŭ io en la mondo. Li amis siajn paroĥanojn, kaj li ankaŭ supozis, ke ili estimas lin. Ni ankaŭ iomete tanĝis la religiajn movadojn de la nuntempo, kaj mi inter alie demandis, ĉu lin multe ĝenas sektuloj en lia paroĥo.

“Vi celas la disidentojn?” li diris. “Ne, mi tiel ne povas diri. Estas vere, mi ne povas nei, ke ili komence kaŭzis al mi iom da zorgoj. Tio incitis min, kiam la ĉefepiskopo venis por inspekti kaj vidis, ke kolektiĝas pli da homoj ĉe la sekta kapelo ol ĉe la preĝejo. Sed mi estis nova en la loko, mia antaŭulo devis porti la kulpon, kaj poste la cirkonstancoj pliboniĝis. Nun regas pli paca etoso, kaj kvankam mi ne povas diri ke mi efektive havas pli da homoj en la preĝejo ol antaŭe, almenaŭ la nombro en la kapelo malkreskis, dankaldio. – Nu, tio cetere havas sian apartan kialon...”

Li interrompis sin kun iomete mistera aspekto, sed mi nenion plu demandis, kaj ni dum minuto silentis. Trotuare antaŭ ni promenis kelkaj maldikaj jankioj inter grasaj stokholmanoj, de Strömparterren sonis la lastaj taktoj el la himno de la Habsburga dinastio, ĝi lasis post si strangan kvieton, kaj tra la kvieto penetris blekado de bovino. Ĝi venis el unu el la insularaj ŝipoj kiuj ĵus albordiĝis ĉe la kajo; baldaŭ poste oni aŭdis la bovinon treti trans la ponteton, venis ankoraŭ unu, kaj oni vidis bienulon preterpasi, trenante la du bovinojn post si per ŝnurego.

“Jen belaj bovinoj”, diris la paroĥestro, “kvankam ne tiel belaj kiel la miaj. Mi havas la plej grasajn kaj belajn en la tuta paroĥo. Sed bovinojn oni devas vidi en verda pejzaĝo por ilin kompreni. Troviĝas nenio kion mi pli multe ŝatas ol miajn bovinojn, el tio kio estas de tiu ĉi mondo, kompreneble. Cetere ankaŭ tio havas sian...”

“Apartan kialon?”

“Ĝuste. Mi devas rakonti al vi la tutan historion, pri la bovinoj kaj la disidentoj kaj mia edziĝo. Ĉio estas unu afero.

Jen aŭdu:

Vi eble memoras ke la pasinta somero estis tre varma, precipe antaŭ Sankta Johano. Iutage mi faris promenon ĉirkaŭ mia posedaĵo, kiel kutime. Mi iris laŭ la randoj de la fosaĵoj, meze en la sunradiado, mi iris trans herbejon, kie miaj homoj estis falĉantaj fojnon, kaj venis al paŝtejo kie la bovinoj paŝtiĝis. Vi ne povas imagi kiel belaj ili estis tie inter la betultrunkoj! Mi gratis al ili la frunton kaj parolis al ili kiel mi kutimas, al Majroza kaj al Somerflora kaj al Blankverta – ĝi estas mia sonorilbovino, ĝi ne havas kornojn kaj estas blanka kiel lakto – kaj al la bovo Herkulo, kiu estas la forto kaj la pieco unuiĝintaj. Troviĝas neniuj pli afablaj brutoj ol bovoj, se oni nur dekomence ne incitas ilin. Mi parolis al ili ĉiuj, kaj ili respondis al mi laŭ kapablo kaj blekis post mi kiam mi forlasis ilin. Mi eĉ parolis kun kredanta tajloro, kiun mi renkontis sur la deklivo, kaj kiu estis granda lumo inter la spiritaj vekitoj* de la paroĥo. Mi eĉ aŭdis diri ke li kutimas ekzorci. Nu, li respondis al mi acide, kompreneble – kaj poste mi venis al la lago. Ĝi kuŝis brila kaj kvieta. Mi verdire havas tiun principon neniam bani min antaŭ Sankta Johano; sed nur kelkaj tagoj restis ĝis tiam, kaj mi estis ŝvita kaj varma. Mi ne povis deteni min. Tuj mi seniĝis de la vestoj, saltis en la akvon kaj naĝis for. Sed estis pli malvarme ol mi atendis, kaj mi ne restis longe en la lago. Revenante surteren mi ekvidis ĉiujn bovinojn alproksimiĝi. Mi vokis ilin, ili venis pli proksimen, sed malrapide kaj singarde. Blankverta iris unua, Herkulo tenis sin proksime apud ĝi. Kiam ili estis je distanco de dek aŭ dek kvin paŝoj, mi subite laŭ ilia mieno vidis ke ili ne rekonas min, jes, ke ili eĉ ne volas rekoni min kiel homon! Kaj en la rigardo de Herkulo mi kredis vidi ion kion mi neniam antaŭe tie vidis. Mi koncedas ke subite mi terure ektimis. Se vi volas ekkoni panikan timegon, ekstaru tute nuda antaŭ dekduo da grandaj bestoj kun akraj kornoj – vi sciu ke mi havas dek unu bovinojn kaj unu bovon – kaj kun lago malantaŭ vi. Mi mem duone freneziĝis pro timo kaj ekkuris laŭ la bordo. Nun la bovinoj vigliĝis. Mi aŭdis ilin rapide trotantajn malantaŭ mi. Kion fari? Mi ekkaptis branĉon, kiu kreskis sufiĉe malalte, kaj svingis min supren sur la arbon. Tio okazis ĝustatempe, ĉar la tuta svarmo jam ĉirkaŭis min, kaj Herkulo snufis al mi kaj per la kornoj atakis la arbon. Nu, min ĝi ĉiuokaze ne povis atingi, kaj feliĉe estis tiel varme ke mi ne kaptis malvarmumon, kvankam kutime al mi facile malvarmas la stomako. Mi klopodis rezoni kun ili, sed estis nenia eblo. Blankverta havis nur malestimon por respondo, Majroza rigardis kolere sub la fruntharoj, kaj Herkulo jam perdis sian ekvilibron. Kaj iamaniere ili ja pravis. Kiel ili povus imagi, ke tiu ĉi fremda blanka besto, kiu je ilia rigardo ekfuĝas kaj grimpas sur arbon kaj kiu havas nek nigran veston, nek okulvitrojn, nek pajloĉapelon kun vasta rando, identas kun ilia mastro kaj bona amiko! Li kompreneble neeviteble devas esti ilia malamiko, aŭ ĉiuokaze aperaĵo fremda, ridinda kaj maldeca, kontraŭ kiu ili devas militi.

Feliĉe tamen forta emocio malofte daŭras longe, ĉiuokaze ĉe la brutoj. Post kelka tempo la riĉaj herboj sur la grundo komencis kapti ilian atenton, kaj mi kaŝis min laŭ eblo en la foliaro esperante esti forgesita. La bestoj jam komencis disvastiĝi, kaj mi ekesperis pri liberiĝo – la maldelikata arboŝelo malagrable frotis mian haŭton – kiam mi aŭdis parolon kaj ridon de knabinaj voĉoj. Estis la instruistino kaj ambaŭ filinoj de la kredanta tajloro – ĉiuj tri kompreneble spirite vekitaj – kiuj venis kun tukoj enmane por bani sin! Mi ne povas nei ke mi flustris al mi mem: gardu min de l’ diablo! Mi havis nur tiun esperon ke ili ne vidos min, kaj mi promesis al mi mem rekompence turni la okulojn for de la lago. Nu, cetere ne estis multo por rigardi, se mi esceptas la plej junan. Ili fakte estis tiel rapidmovaj, ke mi apenaŭ havis tempon pripensi kion fari antaŭ ol la plej juna jam staris kun unu piedo enakve kaj ĉiuj siaj vestaĵoj bele kaj orde metitaj sur ŝtono. Sincere dirite mi ankaŭ ne kuraĝis deturni la kapon, timante fari ian bruon en la foliaro. Nu, baldaŭ ĉiuj tri knabinoj plaŭdis en la lago, kaj mi sidis silenta kiel rateto en mia arbo. La kutimo faras multon; la arboŝelo ne plu tiel severe frotis mian kompatindan haŭton kiel ĵus, kaj mi komencis adaptiĝi al mia sorto kaj esperi feliĉan finon de la historio. Tiel ja ankaŭ fine estis, kvankam ne tiamaniere kiel mi pensis.

La knabinoj revenis el la lago, sed la instruistino hazarde surteriĝis iomete pli fore, kompreneble ĝuste kie kuŝis miaj vestaĵoj. Ŝi venas kurante kaj rakontas pri sia trovo: ‘Kuŝas vestoj de viro tie for, iu viro banas sin tute apude, sed kie li perdiĝis, li sendube naĝis longe for!’ Ili vestas sin urĝe, ili staras aŭskultante. Nenio aŭdeblas, kaj neniu videblas en la lago. Espereble li ne dronis, kaj kiu li povas esti? Oni devas pli zorge rigardi la vestaĵojn. La plej juna estas plej kuraĝa, ŝi ŝteliras tien kaj revenas raportante: ‘Estas la paroĥestro! Imagu se li dronis!’ ‘Kiel tiam estos pri lia animo?’ demandas la instruistino. ‘Ho, ne zorgu pri la animo’, respondas la plej juna knabino, samtempe kolera kaj plorvoĉa, ‘mi lernis ĉe li por la konfirmacio antaŭ tri jaroj, kaj mi tre bone ŝatis lin, kvankam li ne havas la ĝustan kredon. Sed nia sinjoro certe ne estas tiel malica kiel vi!’

Subite ili tuj silentas kaj ekgapas kvazaŭ sorĉitaj supren al la arbo. Poste trivoĉa ŝriko, kaj en la sekvanta momento ili estis kvazaŭ forviŝitaj de vento.

Mi fine venis malsupren el la arbo kaj vestis min. Mi estis relative trankvila. Kaj vi devas konsenti, ke mi verdire ne plu havis multon por perdi. Sendube neniam iu humila servanto de la Sinjoro estis tiel senkulpe en tiel duba situacio! Ne daŭris longe ĝis la tajloro venis al la loko kun du aliaj kredantoj. Ili ĉiuj tri aspektis sufiĉe malgaje, sed en la okuloj de la tajloro brilis sekreta fajro. Vi povas imagi la kontentecon de tiu fripono je la penso ke li ekzorcos diablon el neniu malpli ol lia leĝa animzorganto, la paroĥestro! Mi tamen feliĉe jam vestis min, kaj per tio reakiris tiun dignon, kiu nun povis tre utili al mi. Antaŭ ol la tajloro eĉ povis malfermi la buŝon mi diris al li, ke mi vizitos lin posttagmeze por ĉion klarigi, post kio mi per gesto adiaŭis ilin kaj foriris kun firma teniĝo.

Posttagmeze mi feliĉe renkontis unue la knabinon. Ŝi staris ĉe arbedo en la ĝardeno manĝante nematurajn grosojn. La patro fakte havis bonan bienon kun ĉarma ĝardeno; li estis benita ankaŭ pri mondaĵoj kaj ŝparadis kaj aĉetis tiun ĉi bienon. Mi klarigis la tuton al ŝi, kaj la aminda infano tuj kredis min. Ŝi estis la sola prudenta el ili ĉiuj. Unue ŝi pensis ke mi freneziĝis, ĉar mi nuda grimpis sur arbon; sed nun aŭdante min paroli kaj vidante ke mi ankoraŭ havas mian prudenton, ŝi tuj kredis min. Ŝi estis simpla kaj senafekta knabino, kaj tio kio pasis tute ne ŝajnis al ŝi tiel terura kiel mi pensis. Verŝajne estas vere, kiel iu diris, ke la virino estas pli proksima al la naturo ol la viro, kaj pri naturaj aferoj ŝi ĝenerale sentas malpli da honto ol ni, kvankam ni ĉiam pensas la kontraŭon kiam ni estas junaj kaj ne konas ilin.”

“Nu, sed la tajloro?”

“Li neniam kredis min. Sed tio kompreneble ne malhelpas ke li estis flatita, kiam mi post kelkaj monatoj svatiĝis al lia filino. Sendube vi jam komprenis ke estas ŝi, kiu nun estas mia edzino. Sed mia bopatro ankoraŭ kredas ke mi grimpis nuda sur arbon por vidi la knabinojn bani sin. Pro la boparenceco li tamen rigardas tion kiel tre naturan kaj pardonindan pekon de malforta karaktero, kiun mi krom tio poste komplete rekompencis. Sed inter liaj samkredanoj lia indulgo al mi vekis surprizon kaj malkontenton, kaj pro tio la kunvenoj en la sekta kapelo, kiun posedas li kaj liaj parencoj, ne plu estas tiel multnombre vizitataj kiel antaŭe.”

Jam estis malfrue, kaj ni foriris. Kiam ni disiĝis ni kore premis la manon unu de la alia, kaj mi deziris al li ĉian feliĉon, kaj pri la venko de la ĝusta eklezio, kaj pri la bona elturniĝo kiun li mem trovis en la afero.

“Dankon”, li diris, “mi jam estas feliĉa. Ja estas vere ke mia edzino ne staras sur la sama nivelo de klereco kiel mi; sed ŝi havas klerecon de la koro. Kaj krome certagrade impresis min ke ŝi metis siajn vestaĵojn tiel orde, dum la aliaj ĵetis la siajn pelmele.

LA KISO

Estis iam juna knabino kaj tre juna viro. Ili sidis sur ŝtono ĉe terpinto kiu elstaris en lagon, kaj la ondoj plaŭdante atingis ĝis iliaj piedoj. Ili sidis silentaj, ĉiu en siaj pensoj, rigardante la sunon subiri.

Li pensis, ke li volonte kisus ŝin. Kiam li rigardis ŝian buŝon, ŝajnis al li ke ĝuste tio estas ĝia celo. Sendube li jam vidis knabinojn pli belajn ol ŝi, kaj efektive li enamiĝis al alia, sed tiun li certe neniam rajtos kisi, ĉar ŝi estas idealo kaj stelo, kaj “die Sterne, die begehrt man nicht”.*

Ŝi pensis, ke ŝi volonte spertus ke li kisu ŝin, ĉar tio donus al ŝi okazon vere koleri al li kaj montri kiel profunde ŝi malestimas lin. Ŝi ekstarus kaj zorge kunigus la jupojn ĉirkaŭ sin, ĵetus al li rigardon plenan de glacia moko kaj forirus, neklinita kaj trankvila kaj sen superflua urĝo. Sed por malhelpi al li diveni ŝiajn pensojn, ŝi diris mallaŭte kaj malrapide:

“Ĉu vi kredas ke troviĝas vivo post tiu ĉi?”

Li pensis, ke estus pli facile kisi ŝin se li respondus jese. Sed li ne precize memoris, kion li eble jam aliokaze diris pri la sama temo, kaj li timis veni en memkontraŭdiron. Tial li rigardis profunde en ŝiajn okulojn kaj respondis:

“Troviĝas momentoj kiam mi pensas tiel.”

Tiu ĉi respondo treege plaĉis al ŝi, kaj ŝi pensis: Mi tamen ŝatas liajn harojn, kaj ankaŭ lian frunton. Domaĝe nur, ke lia nazo estas tiel malbela, kaj li ja estas sen pozicio – nura studento kiu faros sian preparan ekzameniĝon. Li ne estis tia fianĉo, per kia ŝi povus inciti siajn amikinojn.

Li pensis: Nun mi certe povos kisi ŝin. Sed li tamen terure timis; li neniam ankoraŭ kisis knabinon de bona familio, kaj li ne sciis ĉu povus esti danĝere. Ŝia patro dormis en hamako ne malproksime, kaj li estis la urbestro.

Ŝi pensis: Eble taŭgos eĉ pli ke mi frapu al li la vangon, kiam li kisos min.

Kaj ŝi ankoraŭ pensis: Kial li ne kisas min, ĉu mi estas tiel malbela kaj malagrabla?

Kaj ŝi klinis sin super la akvo por speguliĝi, sed ŝia bildo estis rompita de la ondado.

Ŝi plu pensis: Mi scivolas kiel povos sentiĝi kiam li kisos min. Efektive ŝi nur unufoje estis kisita, de leŭtenanto post balo en la urba hotelo. Sed li tiel malbonodoris de punĉo kaj cigaroj, kaj kvankam lia kiso iomete flatis ŝin, ĉar li tamen estis leŭtenanto, ŝi cetere ne tre alte taksis tiun kison. Kaj krome ŝi malamis lin, ĉar li poste ne svatiĝis al ŝi nek entute zorgis pri ŝi.

Dum ili sidis tiel, ĉiu en siaj pensoj, la suno subiris, kaj krepuskiĝis.

Kaj li pensis: Ĉar ŝi restas ĉe mia flanko, kvankam la suno estas for kaj krepuskiĝas, povas esti ke ŝi ne tro malŝatus se mi kisus ŝin.

Kaj li malrapide metis la brakon ĉirkaŭ ŝian kolon.

Tion ŝi tute ne atendis. Ŝi imagis, ke li nur simple kisos ŝin, kaj ŝi frapos al li la vangon kaj foriros kiel princino. Nun ŝi ne sciis kion fari; ŝi ja volis koleri al li, sed ŝi ne volis malhavi la kison. Tial ŝi sidis tute silenta.

Tiam li kisis ŝin.

Sentiĝis multe pli strange ol ŝi antaŭe pensis, ŝi sentis sin paliĝi kaj senfortiĝi, kaj ŝi tute forgesis ke ŝi devas frapi al li la vangon kaj ke li estas nura studento kiu faros la preparan.

Sed li pensis pri unu loko en libro de religiema kuracisto pri “Genera vivo de l’ virino”, kiu tekstis: “Oni evitu meti la geedzan kuniĝon sub la regon de volupto”. Kaj li pensis, ke devas esti tre malfacile tion eviti, kiam eĉ kiso povas fari tiom.

*

Kiam la luno aperis, ili ankoraŭ restis kisante.

Ŝi flustris en lian orelon:

“Mi amas vin de kiam mi unuafoje vin vidis.”

Kaj li respondis:

“Por mi neniam troviĝis en la mondo iu alia ol vi.”

SONĜO PRI MALJUNECO

Ĉi-nokte mi sonĝis, ke mi maljuniĝis. Ĉu mi entute vivis? Mi apenaŭ scias. Mi transvivis ĉion, kio iam estis mia vivo, kaj mi pli similis ombron ol homon. Dum krepusko mi vagadis laŭ konataj stratoj kaj pasante videtis kadukajn domojn. Mi memoris, ke infanaĝe mi ilin vidis konstruataj kaj tiam kredis, ke ili estas intencitaj kiel loĝejoj por princoj kaj moŝtoj. Sed nun ili ŝajne petegis pri permeso kaŝi sin en ombro. Stratfone elstaris ruĝa kazerno, de kies tegmento flirtis flago kun fremdaj koloroj. Trupo da soldatoj pretermarŝis kun la pantalonoj ŝovitaj en siajn botojn. La fero de iliaj kalkanumoj klakis kontraŭ la pavimo. Meze de la malpura strato du infanetoj sidis ludante, tiel malpuraj kaj malriĉe vestitaj, ke ili ŝajne kunfandiĝis kun la strato kaj preskaŭ ne videblis. Ili ne vidis la soldatojn, kaj la soldatoj ne vidis ilin. Ne kulpas ili, mi diris al mi mem; la kaŭzo estas, ke oni malpermesis al ili ion vidi. Se ili povus vidi sian vojon, ne eblus al ili marŝi; kaj marŝi ili ja devas. Mi volis alproksimiĝi por fortreni la infanojn, sed mi ne kapablis. Mi staris kvazaŭ najlita ne povante moviĝi. Kial? mi miris. Kial mi ne povas moviĝi, kial mi devas stari senmove rigardante tion ĉi? Ĉu eble ne estas realaĵo – ĉu mi sonĝas? Ne, estas realaĵo; la infanoj estas realaj, same la soldatoj. Sed mi mem estas sonĝo. Kaj tuj la tuta enigmo de mia vivo ŝajne klariĝis al mi kiel klare brilanta lumo: mi ne estas reala, mi estas sonĝo. Kaj sonĝo ne povas utili al vivantaj homoj.

Mi nenion plu vidis de la infanoj, kiam la soldatoj jam pretermarŝis. Mi nur vidis, ke iliaj botoj lasas malhelajn sangajn spurojn sur la malpuraĵo.

Subite aperis en mi memoro, kiu frostigis mian koron pro teruro. Mi ja mem havas infanojn – du infanetojn. Kie ili povas esti, kaj kiam mi laste ilin vidis? Ja ne povas – ne – – –

Denove mi longe vagis laŭ la stratoj dum densiĝanta krepusko. Jam ekneĝis. Mi atingis vilaan kvartalon, la stratoj kuŝis silentaj kaj blankaj, kaj arboj etendis siajn branĉojn pezajn pro neĝo super kradoj kaj bariloj. Mi eniris tra malfermita barilpordo inter du grandaj kvarangulaj ŝtonfostoj kun grandaj blankaj kufoj el neĝo. Ili tiel strange tenerigis min, eble ĉar ili similis du neĝkovritajn tombojn. Mi venis sur grandan korton kun fontaneto meze, kaj mi tuj vidis, ke lumas en la salona fenestro. Surtable staras lampo, la tablo estas aranĝita por manĝo, kaj oni jam sidas ĉetable. Mi iris ĝisfenestre, frapetis la vitron kaj kapsignis al la homoj endome. Ili tamen ne vidis min sed manĝis plu nenion aŭdante. Kaj tuj mi ekvidis, ke ili estas fremduloj ĉirkaŭ fremda tablo. Ili ne estas la miaj. Estas dika sinjorino kaj kalva sinjoro en negliĝa mantelo, kiuj aspektas kolere kaj ŝajnas kvereli, kaj kelkaj grandaj infanoj, kaj ilian tablon kovras vakstolo. La vizaĝon de la kalvulo mi cetere bone rekonas de Du Nord, kie li kutime trinkadas grogon. Mi terure hontis. Jes, tie ĉi ni ja loĝis en la unua jaro, sed ni transloĝiĝis, ĉar estis humide, kaj nun ni loĝas en tute alia kvartalo – kaj mi tiel lacas – – –

Denove mi vagis en neĝo. Mi ja intencis hejmeniri. Mi klopodis persvadi min mem, ke mi scias precize kien iri, kaj ke mi iras la plej mallongan vojon. Mi oblikve transiris stratojn kaj turniĝis ĉe anguloj, sed kien ajn mi venis, ŝajnis al mi, ke mi ĵus pasis tie. Ĉe stratlampo staris maljunulino etendante sian manon, sed kaŝante la vizaĝon. Mi preterpasis ŝin, sed samtempe instinkte palpis enpoŝe, ĉu mi havas moneron. Mi elpoŝigis arĝentan moneron, sed rigardante ĝin zorge mi trovis, ke ĝi estas malnova kaj trivita kaj ne plu valida. Ĝi portas la profilon de tiu reĝo, kiu regis en mia junaĝo, kaj ĉirkaŭ la rando troviĝas lia devizo, duone neniigita de tempo: Bono de l’ frataj popoloj*. Mi longe staris gapante al tiu malnova monero, kaj sentis bezonon plori.

Nu ja, estis tiu epoko... La epoko de ora paco, kiel la hodiaŭaj poetoj ĝin nomis. Poste venis aliaj epokoj. Denove mi vidis antaŭ mi la ruĝan kazernon kaj la krudajn botojn de la fremdaj soldatoj. Kaj miaj infanoj kaj hejmo, kiujn mi ĵus serĉis? Ho, nun mi ĉion memoras. Mi estas maljuna kaj ĉion transvivis, mi ne havas infanojn nek hejmon. Mian filinon mi edukis laŭ miaj ideoj, sed plenkreskinte ŝi enamiĝis al misiisto, edziniĝis al li kaj malaperis. Kaj mia filo – kiel estas, ĉu li ne volis fariĝi oficiro? Jes, efektive, sed tio tro malplaĉis al mi, kaj krome mi ne havis sufiĉe da mono por tio. Sed li militservis, kiam ekflamis la granda milito, kaj mortis pro malsato norde en Laponio. Se li estus oficiro, eble li almenaŭ ne mortus pro malsato. Sed ĉio ĉi okazis antaŭlonge, kaj mi ĝin memoras nur obtuze. Mi ĉion transvivis, kaj mi mem estas sonĝo. Kaj mi flustris al mi mem kelkajn vortojn, kiujn mi iam legis sur tombo, kiam mi pratempe en blua printempa vespero iris sur tombejo kun ŝi, kiun mi tiutempe amis – mi flustris tiujn vortojn re kaj re al mi mem: Alles geht vorüber und wird zum Traum*.

Sed flustrante tion ĉi al mi mem mi denove preterpasis la stratlampon, kie staris la maljunulino. Sed ŝi ankoraŭ kaŝis sian vizaĝon.

Kaj tio, ke ŝi kaŝas sian vizaĝon, plenigis min per nekonata teruro. Tremante pro angoro mi demandis ŝin:

“Diru, kial vi kaŝas vian vizaĝon?”

Ŝi respondis per voĉo, kiun mi bone konis:

“Por ne tro vundi vin.”

Tiam mi diris:

“Nenio plu povos vundi min. Mi ne estas reala, sonĝo mi estas.”

Ŝi respondis:

Alles geht vorüber und wird zum Traum.”

GÄRDA

Mi sidis ĉe mia fenestro gapante al vespera ĉielo brile blua post pluva tago pensante pri nenio, aŭ pri io malĝoja, al kiu ne utilis mia pensado, kiam iu leĝere frapetis la pordon, kaj enpaŝis mia amiko.

“Ĉu mi ĝenas vin?”

“Bonvolu”, mi diris. “Kaj kiel vi fartas?”

Li faligis sin sur vimenan fotelon kaj rigardis trans la skribtablon, tra la fenestro, en la bluon.

“Hodiaŭ estis tipa aprila tago”, li diris. “Unue matene bela vetero, poste pluvo kaj neĝo, kaj jen vera printempa vespero krom ĉio...”

“Jes, vera printempa vespero. Ĉu vi deziras cigaron?”

“Diru al mi”, li diris, “la tuta parto de la ĉielo, kiun mi nun vidas, estas blua; tute brila kaj pura kaj blua. Neniu nubero, neniu ĉifono restas de la ŝtormo. Kaj tamen troviĝas io en la tuta etoso, kio klare atestas, ke estas vespero post pluva tago. El kio efektive konsistas tio? Kiel la malplena blua aero povas aspekti alie, ĉar antaŭtagmeze pluvis? Ĉu tio estas nura memtrompo, ĉu memoro de la pasinta tago restas influante kaj ŝanĝante la imagon, kiun la okulo vidas? Ĉu estas tiel?”

“Probable.”

“Kiel strange!”

Ni dum kelkaj momentoj silentis. Mi rigardis lin: li radiis pro juneco kaj sano. Li aspektis kvazaŭ li pasigus la tagon eksterdome, lia haŭto jam havis nuancon de sunbruno, kaj li portis kelkajn violojn en butontruo.

“De kiu vi ricevis violojn?” mi demandis.

Li fulmrapide ridetis per siaj blankaj dentoj, sed baldaŭ serioziĝis.

“De Gärda”, li respondis.

Kaj ne atendante pliajn demandojn li daŭrigis:

“Ĉu vi memoras, ke mi iam parolis al vi pri knabino nomata Gärda?”

Mi kapneis.

“Ĉu okazis antaŭlonge?” mi demandis.

Li iom pripensis.

“Ni vidu – kiom ni nun aĝas? Tridek ses jarojn. Do, sendube okazis antaŭ dek kvin, dek ses jaroj. Mi tiam estis dudekjara.”

Mi enpensiĝis. Antaŭ dek ses jaroj. La jaroj kuris, kuradis, kuregis. Ideoj dum tiu tempo malsaniĝis kaj mortis, kaj aliaj ideoj levis la flugilojn por ekflugi. La mapo de Eŭropo kaj de la mondo ŝanĝis aspekton. La tondroj de milito ie-tie muĝis, princoj kaj potenculoj iris el lumo en ombron, kaj mi mem laŭiris almenaŭ parton de tiu vojo. Ne, Gärdan mi ne memoris.

La memoro estas gluaĵo, kiu kuntenas nian estadon; fadeno tredata tra niaj tagoj kiel tra diverskoloraj bidoj; naskiĝatesto, kiu permesas al ni ĉiumatene konstati nian identecon. Kaj kun la forta bezono fidi sian memoron, kiun oni ekhavas rimarkante ke ĝi jam foje nesufiĉas, mi respondis kun plej granda firmeco:

“Neniam en ĉi mondo vi parolis al mi pri iu Gärda. Tion vi sonĝis.”

“Nu”, li diris, “vi forgesis tion, kaj tio estas ne tre stranga. Cetere, ŝia nomo ne estis Gärda, tio estis pseŭdonimo, kiun mi kreis rakontante pri ŝi, por ke vi ne eksciu, kiu ŝi estas, kaj krome ĉar ŝia vera nomo ne plaĉis al mi... Sed nun vi aŭdu, kiel mi pasigis mian tagon.”

Li ekstaris de la seĝo kaj ekpaŝis tien-reen en la ĉambro, kiel ĉiam, kiam li fervoriĝis. Kaj nun, kiel ĉiam, la ĉambro ŝajnis tro malgranda por liaj longaj paŝoj.

“Vi scias”, li komencis, “ke kiam alvenas printempo, mankas trankvilo al mia animo. Dum tagoj mi vagadas eksterdome. Kiam estas al mi tiel, foje la decido povas pendi de haro, ĉu mi aĉetos bileton al Jokohamo aŭ Singapuro aŭ nur saltos sur tramon por iri al iu urborando. La lastan mi hodiaŭ faris. Vi memoras, kiel estis ĉi-matene: aero sonoranta kaj kantanta, furioze blankega lumo sur ĉiuj muroj kaj stratoj, blindaj almozuloj en ĉiu angulo, italoj kun balonoj, gurdo sub ĉiu volbo, mallonge dirite: printempo. Mi prenis tramon de Stureplan kaj veturis tiel longe kiel eblis en Kungsholmen, kie mi infanaĝe tiom da fojoj sidadis sur skabelo en eta klostra ĉelo, kun portreto de pastoro Beskow surmure kaj geranio enfenestre, tenante lanfadenon por mia praavino... Sed jen alia historio... Mi vagis eksteren laŭ la vojo de Drottningholm. Jen ŝanĝo de sceno. Kien eskapis la printempo? Jam la centan fojon mi eltrovis, ke ‘kampara printempo’ estas la plej kruda blago ekzistanta. Ĉie malnova kaduka neĝo, kaj la vojo estis kotejo. Kampara printempo, tio simple estas vintro kadukiĝanta kun felo malpura kaj makulita. Al kukolo! Kaj kompreneble krome aperis granda nubaĉo, nigra kiel lado, kaj la bluaj pecoj, kiuj ankoraŭ restis, gapis al mi kun tia terura, malplena, glacie malvarma kadavra koloro, kiun la ĉielbluo ekhavas, kiam eknubiĝas. Mi kuspis la kolumon kaj turnis min. Mi revenis al la plej periferiaj urbaj domoj apenaŭ en tempo por savi min sub pordegan volbon, kiam ekfuriozis la ŝtormo. Ĝi komenciĝis per grajlo, kiu vipis la vizaĝon kvazaŭ ĝi estus komisiita veki surdan konsciencon, kaj tion ĝi eble sukcesus, se ne, kiel dirite, troviĝus la volbo. Estis malriĉa domo kies volbo kaj ŝtuparo plenis de malpuraj idoj kaj kies muroj plenis de literoj kaj simbolaj bildoj... Sed la grajlo tie ekstere transformiĝis en ordinaran malsekan neĝon, kaj la neĝo fariĝis pluvo, kaj mi komencis tediĝi. Studante la murajn piktogramojn mi ekvidis afiŝeton: apartamento luebla, tri ĉambroj kaj kuirejo, kvara etaĝo. Mi ne bezonis la apartamenton,sed mi ja povus rigardi ĝin kaj iom diskuti kun la loĝantoj pri humido kaj fiinsektoj kaj tiel plu, dum pasas la pluvo. Mi supreniris kaj sonorigis. La nomo sur la pordo estis ordinara kaj nenion signifis al mi. Sufiĉe ĉarma servistino enlasis min kaj donis al mi impreson, ke la familio staras iom super la nivelo de tiu domo. Knabeto, tute nigre vestita, tenis firme ŝian juprandon. Infanetojn oni ja ne vestas nigre krom je profunda funebro – sekve estis funebra domo, eble la familiestro ĵus mortis... Mi jam hontis pro mia kaprico kaj sentis, ke mi nevole alprenas mienon kaj teniĝon de kondolvizitanto, kaj ke mia voĉo fariĝas softa kaj diskreta, kiam mi demandas pri la luo. Ŝi menciis sumon kaj malfermis pordon de antaŭĉambro. La salono, en kiun mi unue envenis, impresis povre. Sed la eta antaŭĉambro estis tute alia; mi surprizite haltis sursojle kaj hezite faris kelkajn paŝojn en la ĉambron. La servistino restis salone.

Ĉio en la ĉambro estis bela kaj delikata. Neniuj valoraĵoj, tamen nenio sengusta aŭ povra. Mi tuj ekŝatis malnovan spegulkomodon kun du kandeloj en mallarĝaj bronzaj ingoj ambaŭflanke de pendolhorloĝo. Kelkaj etaj porcelanaĵoj sur verda marmora tabulo, bukedo da violoj en glaso, kaj eta fotografaĵo en kadro. Mi silente rigardis tion kiel malnovan pentraĵon pri muta naturo. Ĝuste dum mi staris tie, subite klariĝis ekster la fenestro, kaj mallarĝa lumfasko, pala kiel antikva arĝento, falis sur la komodon kaj la spegulon kaj la verdan ŝtontabulon kun kandeloj kaj portreto kaj cetero. La portreto... Hazarde mi pli proksime ekzamenis ĝin, kaj mi koncedas, ke subite aperis stranga sento enkape. Estis mi! Estis mia malnova abiturienta portreto kun la blanka kaskedo surgenue... Kiel ĝi staras tie ĉi? Kiu ĝin metis tien ĉi?”

Gärda, mi proponis.”

“Certe. Sed nun atendu. Dum mi staris tie kun vertiĝo gapante al la malnova portreto, pordo malfermiĝis, kaj envenis Gärda. Mi ne tuj rekonis ŝin...”

“Pardonu”, mi diris, “sed kiu do efektive estis Gärda? Via unua amatino?”

“La unua, ne. Sed ni kisis nin dum somero, arbare, mare en boato, kaj pleje sub kelkaj malnovaj balzamaj poploj en ĝardenangulo... Ĉion ĉi mi jam antaŭlonge rakontis al vi, kaj vi ĝuis tion preskaŭ same kiel se vi mem travivus ĝin, kaj nun vi ĝin forgesis.”

Mia memoro vekiĝis, malrapide, obtuze.

“Mi memoras la balzamajn poplojn”, mi diris. “Jes, kaj nun mi memoras ankaŭ Gärda’n. Ŝi estis blonda kaj fragila. Ŝi estis blanka kaj roza, sed ŝi havis malhelajn okulojn. Ĉu ŝi ne havis malhelajn okulojn? Aŭ ĉu eble estis iu alia...”

“Ŝi havis malhelajn okulojn.”

“Kaj nun – ?”

Mia amiko dum momento silentis. Lia voĉo iomete tremis, kiam li daŭrigis:

“Nu, ŝi maljuniĝis. Tiam ni estis samaĝaj. Nun ŝi estis maljunulino, mordita de malsano, konsumita de ĉagrenoj... Sed vi aŭdos ion strangan. Kiam pasis nia unua surprizo kaj embaraso, ŝi montris al la portreto dirante: ‘Via portreto ne ĉiam staras tie. Ĝi ne staris tie ĝis hodiaŭ, mi hodiaŭ pensis pri vi, kaj tiam mi elserĉis ĝin. Kaj ĝuste hodiaŭ vi venas...’”

Je tiuj vortoj mi ne povis malhelpi al mi tamburi perfingran marŝon surtable.

“Kara amiko”, mi diris, “bonvolu ne regalu min per fabeloj!”

Li ne ekkoleris.

“Nu”, li diris, “jen ĉio. Finiĝis la fabelo.”

Ĉirkaŭ ni jam krepuskiĝis. Li sidis silente; ankaŭ mi ne parolis. Li rigardis tra la fenestro, trans la skribtablon, eksteren en la bluon. Sed nun la bluo malheliĝis kaj estis grize viola.

“Aŭdu”, li fine diris, “nun mi vidas, de kie venas tiu postpluva etoso de la ĉielo. La lada tegmento vid-al-vide estas novpentrita kaj lumas malseke kaj brile reflektante la bluon. Tio kaŭzis la etoson.”

“Verŝajne”, mi diris.

LA BRULANTA URBO

Tra ambaŭ fenestroj de la ĉambro kun iliaj helaj, krade kvadratitaj kurtenoj brilas la malalta suno de vintra mateno kreante du oblikvajn, oblongajn kvarangulojn sur la mola verda tapiŝo, kaj en ĉi varmaj sunmakuloj saltas kaj dancas knabeto. Li ankoraŭ ne scias multe pri la mondo. Li scias ke li estas malgranda kaj ke li grandiĝos, sed li ne scias ke li estas naskita nek ke li mortos. Li scias ke li havas kvar jarojn kaj baldaŭ havos kvin, sed li ne scias kion signifas jaro: ankoraŭ li mezuras la tempon nur per “hieraŭ”, “hodiaŭ” kaj “morgaŭ”.

“Paĉjo”, li subite diras al la patro, kiu ĵus finis sian matenmanĝon kaj bruligis la unuan cigaron de la tago – ĉar li mezuras la tempon per cigaroj – “Paĉjo, mi sonĝis tiel multe ĉi-nokte! Mi sonĝis pri la tuta salono! Mi sonĝis pri la seĝoj kaj la verda tapiŝo kaj la spegulo kaj la horloĝo kaj la kahelforno kaj la lukoj kaj la niĉo!”

Kaj li saltas al la kahelforno, kie la matena fajro flamas kaj knaras, kaj faras transkapiĝon antaŭ ĝi. Li konsideras la kahelfornon kaj la lokon antaŭ ĝi kiel la plej gravan kaj noblan en la ĉambro.

La patro kapjesas ridante pri li super la rando de sia ĵurnalo. Kaj la knabo denove ridas, ridegas senbride. Li estas en tiu aĝo, kiam rido ankoraŭ esprimas nur ĝojon, ne emon al io amuza. Kiam li iuvespere staris ĉe la fenestro ridegante pri la luno, tio ne estis ĉar li trovas la lunon amuza, sed ĉar ĝi ĝojigis lin per sia ronda, brila vizaĝo.

Kiam li finridis, li genuas sur seĝon montrante al unu el la bildoj sur la muro:

“Kaj plej multe mi sonĝis pri tiu bildo”, li diras.

La bildo estas fotografaĵo pri pentraĵo de malnova nederlandano: “Brulanta urbo”.

“Nu, kion vi do sonĝis?” demandas la patro.

“Mi ne scias.”

“Pripensu do!”

“Bone, mi sonĝis ke brulas kaj ke mi karesas hundon.”

“Sed aliokaze vi ja kutime timas hundojn?”

“Jes, sed en bildoj mi tamen kuraĝas karesi hundojn singarde.”

Kaj li ridas kaj saltas kaj dancas.

Poste li venas al la patro dirante:

“Kara Paĉjo, prenu la bildon. Mi volas ke vi montru al mi la bildon kiel hieraŭ.”

La bildo estas novaĵo en la ĉambro; ĝi alvenis hieraŭ. La knabeto jam delonge konatiĝis kun la aliaj bildoj sur la ĉirkaŭaj muroj, onklo Strindberg kaj onklo Skåphurre kaj onklo Napoliono kaj la malbelulo Goethe kaj avino, kiam ŝi estis juna. Sed la brulanta urbo estas nova, kaj ĝi ankaŭ per si mem estas multe pli amuza bildo ol la aliaj. La patro laŭ la volo de sia knabeto prenas la bildon de la muro, kaj ili kune ĝuas ĝin. Super larĝa riverbuŝo, kiu kurbiĝas en la direkto almare kaj plenas de barkoj kaj ŝipoj, iras ponto kun rondaj arkaj volboj kaj unu borda turo. Sur la maldekstra bordo situas la brulanta urbo: vicoj da mallarĝaj domoj kun pintaj gabloj, altaj tegmentoj, preĝejoj kaj turoj; amaso da homoj kurantaj unu ĉirkaŭ la alia, maro el fajro kaj flamoj, nubo el fumo, eskaloj starigitaj kontraŭ la muroj, ĉevaloj kuregantaj for kun skuata ŝarĝo, kajo plena de bareloj kaj sakoj kaj ĉia rubo, surrivere amaso da homoj en barko renversiĝonta, trans la ponto homoj kuras pro sia vivo, kaj plej proksime en la antaŭaĵo du hundoj priflaras unu la alian. Sed malproksime en la fono, kie la riverbuŝo vastiĝas almare, sidas ĉe la horizonto tro malgranda luno en nebuleto el palaj nuboj rigardante la tutan mizeron pale kaj malgaje.

“Paĉjo”, demandas la knabeto, “kial brulas la urbo?”

“Iu malzorgis pri fajro”, diras la patro.

“Kiu malzorgis?”

“Nu, tio ne scieblas tre certe, post tiom da tempo...”

“Post kiom da tempo?”

“Tiu urbo forbrulis antaŭ pluraj centoj da jaroj”, diras la patro.

El tio la knabeto nenion komprenos, tion la patro tre bone konscias, sed li ja devas ion respondi. La knabeto silentas pensante dum momento. Novaj pensoj kaj ideoj pri la mondo moviĝas en lia cerbo kunpuŝiĝante kun la malnovaj. Li palpas per siaj fingretoj sur la vitro super la brulanta urbo dirante:

“Jes, sed ĝi ja brulis hieraŭ, kaj ankaŭ hodiaŭ ĝi brulas?”

La patro provas klarigon pri la diferenco inter bildoj kaj realo. “Tio ĉi ne estas vera urbo”, li diras, “ĝi estas nura bildo. La vera urbo forbrulis antaŭ tre longe. Ĝi estas for. La homoj, kiuj kuras ĉi tie baraktante per la brakoj, estas mortaj kaj ne plu ekzistas. La domoj forbrulis. La turoj falis. Ankaŭ la ponto estas for.”

“Ĉu la turoj brulis for aŭ falis for?” demandas la knabo.

“Ili kaj brulis kaj falis.”

“Ĉu ankaŭ la vaporŝipoj estas mortaj?”

“Ankaŭ la ŝipoj jam delonge estas for”, diras la patro. “Ili tamen ne estas vaporŝipoj, sed velŝipoj. Vaporŝipoj tiutempe ne ekzistis.”

La knabeto paŭtas kaj ne aspektas kontente.

“Sed mi vidas ke estas vaporŝipoj”, li diras. “Paĉjo, kiel nomiĝas tiu vaporŝipo?”

Li havas sian propran kapon, la knabo. La patro laciĝis de la edukado kaj silentas. La knabo palpas per fingro sur la malnovaj nederlandaj komercŝipoj dirante al si mem: “Tiu ŝipo estas Brage, kaj tiu estas Hillersjö, kaj tiu estas Princino Ingeborg.”

“Paĉjo”, li subite diras, “ĉu ankaŭ la luno estas for?”

“Ne, la luno restas. Ĝi estas la sola el ĉio ĉi kio ankoraŭ restas. Ĝi estas la sama luno pri kiu vi ridis la alian tagon ĉe la infanĉambra fenestro.”

Denove la knabeto silentas pensante. Poste venas ankoraŭ demando:

“Paĉjo, ĉu tiu urbo brulis antaŭ tre longe? Ĉu antaŭ same longe kiel kiam ni iris al la kamparo per Princino Ingeborg?”

“Okazis antaŭ multege pli longe”, respondas la patro. Kiam tiu urbo brulis, ekzistis nek vi nek mi; ankaŭ ne Panjo aŭ Avino.”

La knabo tuj ekhavas tre seriozan vizaĝon. Li aspektas eĉ ĉagrenita. Li longe silentas pensante. Sed ŝajnas ke tio ne povas klariĝi al li.

“Diru, Paĉjo”, li fine demandas, “kie estis mi, kiam tiu ĉi urbo brulis? Ĉu tio okazis kiam mi estis en Gränna kun Panjo?”

“Ne, karulo”, diras la patro, “kiam tiu ĉi urbo brulis, vi ankoraŭ ne ekzistis.”

La knabo denove paŭtas kun mieno diranta: ne, tion mi ne akceptas. Kaj li emfaze ripetas:

“Bone, sed kie mi tiam estis?”

La patro respondas:

“Vi tute ne estis.”

La knabo grandokule rigardas sian patron. Subite la vizaĝeto ekbrilas, li liberigas sin de la patro kaj denove komencas salti kaj danci en la sunmakulo sur la verda tapiŝo kriante plenvoĉe:

“Jes ja! Mi ja tamen estis! Mi tamen estis, tion mi scias!”

Li pensas ke la patro nur ŝercas al li. Tio ja estas evidente tro freneza! La servistinoj kelkfoje ŝerce blagis al li, kaj li pensas ke la patro faras kiel ili.

Kaj li saltas kaj dancas en la sunbrilo.

POETOJ KAJ HOMOJ

Hieraŭ mi en la monda tumulto renkontis la plej junan el niaj grandaj poetoj. Estis malfrue vespere. Ni vagis tien-reen laŭstrate kaj preskaŭ ne rimarkis, ke jam ekpluvis. Mi, kiu ne estas poeto, almenaŭ ne vera, unue tion vidis. Ni direktis nin al granda, ultraviola lumglobo ie scintilanta el la pluva brumo, eniris tra pordego, ĵetis niajn fluantajn paltojn al eksa ministro, kiu pro ekonomiaj kialoj akceptis tiun ĉi retretan postenon prefere ol oficon de prezidanto, kaj faligis nin sur sofon.

Ne estis multe da homoj. Sur sofo vid-al-vide sidis episkopo Billing sola ĉe sia absinto reve aŭskultante Largon de Händel. Ĉe tablo apud la nia sidis tri aŭ kvar bonaj impostobjektoj parolante pri akcioj de Grängesberg, Vivstavarv kaj tiel plu.

La poeto kaj mi parolis pri poezio.

“Diru, Gabriel”, mi demandis, “kiel vi efektive faras verkante poemon? Mi celas la teknikon. Miaflanke mi faras jene: se mi ekzemple devas rimi je doloro, mi aranĝas liston en alfabeta ordo de ĉiuj imageblaj rimvortoj: amforo, Baltimoro, cenzoro kaj tiel plu ĝis zibelkoro. Poste mi trastrekas la evidente netaŭgajn rimojn, kaj inter la resto mi ĉiam trovas iun konvenan. Sed kompreneble, okaze iu rimo, kiun mi unue forstrekis kiel netaŭgan, montriĝas kapabla impresi surprize freŝe kaj originale kaj doni al la poemo novan turniĝon, pri kiu mi origine ne pensis. Jen kion oni nomas inspiro. – Ĉu ne ankaŭ vi faras tiel?”

La poeto malfermegis siajn grandajn ŝtalbluajn okulojn rigardante min sovaĝe kvazaŭ trafita de terura vidaĵo. Poste li ekridis.

“Ne”, li diris, “ne! Tiun metodon mi neniam provis. Mi nur fermas la okulojn. Tiam ĝi alvenas! Kaj mi ekskribas – senĉese, senĉese, ĝis mia brako laciĝas. Kaj poste, kiam mi tralegas la skribitan, ĝi ofte donas al mi feliĉajn surprizojn. Foje mi eble ŝanĝas komon ie kaj tie...”

Mi hontis silente. Sed interne mi tamen restis ĉe mia metodo. Por trovi la plej bonan rimon, la solan ĝustan, oni ja devas konscii kio troviĝas elektebla. Tio al mi ŝajnis klara kiel tago.

La impostobjektoj priparolis “La Araneaĵon” de la Vasa teatro. Precipe unu sceno impresis ilin: tiu sceno de la lasta akto, kiam la nobla fripono donacas al la malnobla fripono ĉekon de 250 000 kronoj. Imagu ducent kvindek mil!

“Jes, sed ĉu ne estis iomete nenature?” demandis unu el ili.

“Ĉiuokaze estis impone! Mil diabloj, ĉu ne estis impone?”

Ducent kvindek mil. La tono per kiu tiuj vortoj prononciĝis estis kortuŝe serioza. En ĝi kuŝis vera kaj malbigota pieco. Kaj mi pensis: tiuj respektas siajn diojn pli multe ol mi iam respektis la miajn. Mi saltis el miaj pensoj pro tio ke Gabriel subite kaptis mian brakon.

“Jen Max!” li diris.

Efektive estis nia komuna amiko Max, juna poeto kun profunde filozofia inklino. Li haltis ĉe la pordo kaj skoltokule rigardis ĉirkaŭen, kvazaŭ serĉante iun. Li portis palton kaj ĉapelon, kaj akvo fluis de li. Ekvidante nin li distrite kapsignis – ni gestis al li veni al ni, sed li restis staranta kaj rigardis ĉirkaŭen per esploraj okuloj malantaŭ la okulvitroj.

Gabriel lin atente gvatis:

“Rigardu lin”, li diris. “Nun li dubas pri la realeco de la fenomenoj.”

Mi persone ne povis klare vidi tion laŭ lia aspekto, sed tio ŝajnis al mi tre kredinda. Tia dubo en si mem havas sian motivon. Kaj Max jam vidis multajn landojn kaj popolojn kaj malgraŭ sia juneco trinkis el antikvaj kaj duone forgesitaj fontoj de saĝo. Li deprenis la ĉapelon kaj iris kelkajn paŝojn direkte al ni, sed denove haltis por miope kaj esplore rigardi kelkajn tre ebriajn komandorojn de la Vasa ordeno. Lia korve nigra hararo falis en longaj bukloj kaj faskoj ĉirkaŭ lia granda, volba filozofa frunto, kaj en la miniature fajna suba parto de lia vizaĝo la ruĝaj lipetoj moviĝis formante misteran rideton, kiu ŝajnis eldiri finan juĝon pri la komandoroj: nerealaj! Li glitis preter ili kaj fine direktis sin al ni, sed subite haltis antaŭ la tablo de la impostobjektoj, etendis sian bastonon al la plej dika el ili, tiu kiu ĵus diris: ducent kvindek mil, kaj delikate tuŝis lin per la hoko de sia bastono.

La viro sidis senparole kaj ŝajnis proksima al apopleksio. Unu el la kompanoj penis ion diri, sed kapablis eligi nur: “sinjoro... sinjoro!...”

Sed Max, kiu ŝajnis kontente surprizita de tio, ke lia bastono vere trafis iaspecan firman objekton, jam perdis ĉian intereson por ili kaj trankvile turnis sin al ni: “ĉu eblas sidiĝi ĉe vi?”

Sed la dikulo fine rekonsciiĝis. Li duone stariĝis, sed tuj bume refalis: “Sinjoro! Kreteno! Kion vi permesas al vi? Mia nomo estas...”

Max surprizite rigardis lin, kvazaŭ li neniam antaŭe lin vidus. Eble li ankaŭ ne faris tion. Li komprenis nenion de la tuto, krom ke lin komplete senmotive ofendas fremdulo, kaj ke li laŭ praaj leĝoj de honoro devas repagi per sama valuto. Li faris subliman geston de malestimo, kiu ŝajne forpuŝis la tutan kompanion:

“Nomo?” li diris. “Ne necesas! Abscesoj de nuntempa komerco! La nomoj ne interesas min! – Mi iros eksteren por depreni la palton”, li diris turnite al ni.

Kvietiĝis inter la tabloj. La ĝojo de la abscesoj estis difektita. Ili rapide pagis kaj preparis sin por foriri. La rigardoj, kiujn ili ĵetis al nia angulo, vakis je simpatio.

Gabriel konsideris ke la situacio postulas klarigon.

“Sinjoro”, li diris al la dikulo, “nia amiko estas poeto kaj filozofo. Mi petas vin esti konvinkita, ke li havis nenian intencon ofendi vin tuŝante vin per sia bastono. Li nur volis certiĝi, ke vi estas reala...”

La abscesoj jam estis ekster aŭdokapablo.

“Espereble ili ne mortigos lin ekstere”, diris Gabriel.

Ni dumlonge atendadis maltrankvile. Max ne revenis. Mi timas, ke ili malrealigis lin.

ÅGE

Juna vidvino estis survoje al tombo kun sia knabeto ĉemane. Ĉe la tombeja pordego ŝi aĉetis simplan kroneton el primoloj.

“Imagu, panjo”, diris la filo, “ke paĉjo ĝojos pro la krono!”

“Ni esperu tion”, diris la patrino.

Åge ankaŭ volas doni kronon al paĉjo.”

La juna vidvino iomete pripensis. La kronoj kostis malmulte, sed ŝi ne havis tro da mono. Ŝi donis sian kronon al la knabo:

Åge prenu la kronon de panjo por meti sur la tombon. Tiel paĉjo komprenos, ke ĝi venas de ni ambaŭ.”

La knabo efektive nomiĝis August, kiel la patro, sed li mem nomis sin Åge, kaj sekve ankaŭ la patrino komencis nomi lin tiel. Li ne estis efektive malbela, sed li estis infano senĉarma. La hele bluaj okuloj aperis rondaj kaj rigidaj en la vireta vizaĝo, kaj la line pala hararo estis nekutime maldensa por kvarjarulo.

Estis tago vaporanta kaj odoranta kaj floranta, tia tago kiu ne scias ĉu aparteni al printempo aŭ somero. Tago de la lasta maja semajno. Tago kun suno glimanta tra maldensaj nuboj kvazaŭ el ŝpinita silko. Longe for, el la plej malriĉa antaŭurbo de la ĉefurbo, oni aŭdis gurdon. Ĝi sonis malnove kaj eluzite. Krome ĝi devis esti tre antikva, ĉar ĝi ludis “Ave Maria” de Gounod, kiun ludis ĉiuj gurdoj antaŭ tridek jaroj...

“Kial vi ploras, panjo?” demandis la knabo.

“Mi ne ploras”, respondis la patrino.

Kaj ŝi ne ploris. Nur unu aŭ du larmoj ruliĝis sen ŝia permeso aŭ kompreno, kaj ŝi tuj forviŝis ilin.

Ili paŝis tra la plej malnova parto de la granda tombaro, tiu parto kiu kolektiĝas ĉirkaŭ la alta monumento de la tombo de J. O. Wallin, “Cedas Monda Malkvieto”. Ili venis al unu el la flankaj vojetoj.

“Rigardu, panjo”, diris la knabo, “kial estas ĉevalo sur tiu tombo?”

De tombŝtono vere brilis blanka, galopanta ĉevalo en marmora reliefo. Ĝi fiere kaj kokete pavis sur fono el malheliĝinta granito.

“Eble ĉevalvendisto tie tombokuŝas”, ŝi diris.

Ili alproksimiĝis, kaj ŝi legis la tomboskribon. Ripozis tie ne unu ĉevalvendisto, sed du. Du fratoj kaj kompanoj.

Ili iris tra aliaj kvartaloj de la tombejo, tra malriĉulaj kvartaloj, kie eblis rigardi vaste ĉirkaŭe trovante nenian monumenton krom ligna lateto numerita sur tomboj flegataj de neniu,ĉar neniu estis pagata ilin flegi, kaj tra milionula kvartalo, kie estroj de borso kaj industrio havis siajn maŭzoleojn kun kupraj pordoj, granitaj bariloj kaj marmoraj benkoj, ĉio desegnita de elstaraj artistoj de la metio...

Kaj ili fine venis al la tombo serĉita, tiu de la edzo kaj patro. “Fr. Aug. Barcke” estis skribite sur la klinita ŝtoneto kun lia propra subskribo en pligrandigita faksimilo.

Li mem decidis ke estu tiel.

*

Kiam la juna vidvino rekonsideris sian sesjaran edzinecon, ŝi apenaŭ eĉ por si mem povis juĝi, ĉu ĝi estis feliĉa aŭ malfeliĉa. Ne pro amo ŝi akceptis lian manon, kiam li proponis ĝin al ŝi. Ŝi tiam havis nur dudek tri jarojn, kaj rektoro Barcke precize la duoblon. Ŝi akceptis lin por ekhavi hejmon. Li havis pezan humoron, kaj ilia kunvivado ne ĉiam estis facila por ŝi, sed ŝi faris la plejeble bonan el ĝi, kaj nun, kiam li jam preskaŭ jaron kuŝis entere, ŝi pensis pri li kun dankemo sed sen bedaŭro. Pro nenio ŝi povis riproĉi sin; eble tamen pro tio, ke ŝi neniam kuraĝis esti sincera al li, sed ŝi instinkte sentis, ke li ankaŭ ne ŝatus tion. Kaj kia estus la fino, se homoj subite ekestus reciproke sinceraj? Tiam oni ja entute ne povus elteni unu la alian!

Kaj ŝi pensis plu: por ke du homoj povu esti sinceraj inter si, ili antaŭ ĉio estu proksimume samaĝaj. Kaj krome ili amu unu la alian. Kiel facile esti sincera, se oni pensas nur bonon kaj belon unu pri la alia!

“Panjo”, diris la knabo, “ĉu paĉjo nun povas vidi nin? Kvankam li kuŝas en la malluma tero?”

“Paĉjo estas en la ĉielo”, diris la patrino. “Vi ja scias tion, Åge.”

La knabo rigardis supren.

“Ĉu do paĉjo nun povas flugi?” li demandis.

La juna patrino staris enpense; ŝi ne sciis precize kiel respondi. Ŝiaj buŝanguloj ektremis, kaj ŝi gapis al la tomboŝtono kvazaŭ serĉante respondon tie. “Fr. Aug. Barcke”. Ŝi imagis vidi lin flirtadi per du grandaj flugiloj serĉante siajn okulvitrojn, kiujn li portis ŝovitaj supren al la frunto. Kion diri? Ĉu provi klarigi al la infano, ke necesas aero por flugi, kaj ke aero apartenas al tero, ne al “ĉielo”.

“Jes”, ŝi fine diris, “paĉjo sendube kapablas flugi, se li volas. Sed tio ne necesas. Se li deziras ion, li sendas anĝelon.”

“Jes, sed se la anĝelo ne volas?”

“Tiam paĉjo avertas Dion, kaj Dio diras al la anĝelo, ke ĝi devas, kaj tiam la anĝelo ekflugas. Sed nun venu, eta Åge, ni iros al ‘Patrino sur altaĵo’ kaj havos tason da kafo kun kukoj.”

El la malriĉula kvartalo oni daŭre aŭdis la malnovan trivitan gurdon ludi sian trivitan muzikon en la belega printempa tago.

*

Tuj post la pordegoj de Haga ĝentile salutanta sinjoro haltigis la patrinon kaj filon. Li sidis sola sur benko en la ombro de kelkaj arbegoj, sed ekstaris kaj iris renkonte al ili, kiam li vidis ilin veni.

La juna vidvino sentis, ke ŝi forte ruĝiĝas.

“Ĉu vi, Helge?” ŝi diris.

“Nu, Astrid”, li mallaŭte respondis, “mi ne volas ŝajnigi, ke ni hazarde renkontiĝas tie ĉi ĝuste nun. Antaŭhieraŭ vi diris, ke vi intencas hodiaŭ iri al la tombejo. Sendube tiam vi samtempe faros etan promenon en la Haga parko, mi pensis. En tia bela tago! Kaj sekve mi sidiĝis sur tiu benko atendante. Mi sukcesis liberiĝi de la oficejo je la dua.”

Ŝi rigardis teren, flore ruĝa, ne respondante.

“Ĉu mi per tio multe ĉagrenis vin, Astrid?”

Ŝia respondo aperis same mallaŭte kiel la demando:

“Ne tre.”

Åge paŝis iom flanke ĉe la vojrando plukante saksifragojn.

“Panjo”, li subite diris, “ni ja iros al Patrino sur altaĵo? Åge malsata!”

La patrino ne tuj aŭdis lin. Ŝi troviĝis en siaj propraj pensoj.

“Jes, eta Åge”, ŝi fine diris. “Sed unue ni iom promenos. Survoje hejmen ni povos iri al ‘Patrino sur altaĵo’.”

Ili iris antaŭen sur vojo inter altaj pinieskaj pinoj, kies frondaroj aperis preskaŭ nigre kontraŭ la hela printempa verdaĵo ĉirkaŭe.

Åge malsata kaj laca”, diris la kvarjarulo paŭtante.

“Kiel li similas sian patron”, diris la juna viro sen multa meditado.

La patrino ne respondis. Sed tio estis sufiĉe vera: ŝi trovis preskaŭ neniom el si mem en sia ido. La konveksaj, elstaraj okuloj, la maldika senkolora hararo, aŭguranta kalvan verton, la tuta mieno de vireto – ĉio estis la patro. Ĉio estis Fr. Aug. Barcke. Sed strange, lia patro kontraŭ la kutimo de patroj neniam sciis vidi tion kaj entute neniam havis multe da tempo aŭ intereso por la infano. “Mia tasko kiel edukanto komenciĝos nur kiam August atingos lernejan aĝon”, li iufoje diris, en la jaro antaŭ sia morto.

Ili sekvis vojon laŭ la mallarĝa golfo, trans kiu “la kastelo” – eta itala vilao – blankis en la verdo. Ili preterpasis la fonton de Haga kaj pasante trinkis el ĝia klara malvarma akvo. Dum ili trinkis el la fonto, malnovstila veturilo preterpasis kun koĉero kaj lakeo. En la kaleŝo sidis eta maljunulino, kiu per degnaj kapklinoj reciprokis imagitajn salutojn.

*

Ili atingis bordon malglatan kaj rokan. La ondoj de Brunnsviken malrapide plaŭdis kontraŭ la bordaj ŝtonoj, kaj vid-al-vide, apud Kräftriket kaj Albano, fabrikaj fumoj kviete ŝvebis ĉielen.

Ili sidis sur ŝtono, kiu formis naturan benkon. Åge ludis ĉeborde per arboŝela boateto, kiun Helge tranĉis al li, kaj kiu forgesigis al li malsaton kaj lacecon.

“Li estas kvieta kaj ĉarma knabeto”, diris Helge.

Ŝi respondis nur per leĝera kapklino. Ne por paroli kun ŝi pri la infano li iris renkonti ŝin tie ĉi, tion ŝi sciis.

Helge Rudin estis desegnisto en arkitekta ateliero. Ili estis samaĝaj – ŝi havis nur kelkajn monatojn pli ol li. Ili loĝis samdome. La domon posedis la firmo, kie li laboris, kaj li estis domzorgisto. Tiel ili konatiĝis, kvazaŭ per si mem. Ili okaze ekparolis pri libro, kiun li ĵus legis, kaj kiun li volis ke ankaŭ ŝi legu; kaj li petis permeson prunti ĝin al ŝi. Post semajno ŝi venis al li por redoni ĝin. Estis aprila posttagmezo, krepuske. Li havis du ĉambrojn kun balkono plej supre subtegmente en domo kun vasta kaj libera panoramo al ĉifona periferio de la urbego, kie renkontiĝis kamparo kaj urbo, pinaretoj, krevigita granito, fabrikaj fumtuboj, peco el golfo de la lago Mälaren, kaj super ĉio la granda malpleno kaj spaco de malvarma printempa vespero. Ili kelkan tempon staris balkone gapante eksteren en la glacian bluon. Tiam li subite metis brakon ĉirkaŭ ŝian kolon kaj kisis ŝin, kaj ŝi tion permesis. – Ekde tiam ili sin antaŭnomis.

Dekomence li ne havis precizan intencon per sia kontakto kun ŝi. Sed baldaŭ li rimarkis ke li ekardis, kaj ke estas serioze.

Unu punkto tamen turmentis lin, maltrankviligis kaj konfuzis lin. Ŝi unufoje edziniĝis – kaj neniel eblis, ke ŝi iam povus enamiĝi al tia viro, kia estis ŝia edzo. Rivalon li ne bezonis timi en la mortinto; tion li sentis. Sed – kiel ŝi kapablis?

Kaj li ne sciis, ĉu li kuraĝos demandi ŝin pri tio.

Kaj la infano. Povra misuleto, tio ja tuj videblis. Frukto de senagorda kaj sensenca geedzeco. Kiel li povos ĉiutage elteni la ĉeeston de tiu infano?

Sed tio eblu kiel eblos. Li sentis, ke li ne kapablas malhavi ŝin.

Astrid”, li diris. “‘Astri, Astri mia, knabino plej dolĉa’... Ĉu vi iom zorgas pri mi?”

Ŝi prenis lian manon, karesis per ĝi sian frunton kaj malsekigis ĝin per siaj larmoj.

“Ĵus, promenante sur la tombejo”, ŝi diris, “mi aŭdis foran gurdon ludi malnovan karan muzikaĵon. Kaj tuj aperis larmoj – mibezonis tiel malmulte por tio! Mia knabo pensis, ke mi ploras pro malĝojo. Sed mi ploris, ĉar troviĝas por mi ankoraŭ printempo, kaj ĉar mi preskaŭ komencas kredi je feliĉo.”

Li premis ŝin al si dum kisoj.

Kaj li diris, kiam ili revekiĝis:

“Unu afero mirigis min kaj iomete maltrankviligis min. Vi edziniĝis – al viro kiu laŭ mia imago neniam plaĉis al vi. Aŭ ĉu jes?”

“Ne.”

“Kiel vi do kapablis?”

“Ho, ne demandu min pri tio! Nun ne! Oni ‘kapablas’ tiom pli ol oni supozas. Kaj tiom malpli...”

“Nu bone, mi ne plu demandos vin pri tio. Des malpli ĉar tiuokaze mi devus fari la saman demandon al mia propra patrino – mia patrino, kiu estas morta kaj ne povas respondi. Iutage antaŭ nelonge mi serĉadis inter malnovaj leteroj. Mi trovis korespondadon inter miaj gepatroj el ilia gefianĉa tempo. Kaj de ĝi videblis – mi jam sciis tion, sed forgesis – ke mia patrino neniam amis mian patron. Foje ŝi eĉ rompis la fianĉecon, ĉar ŝi deziris iun alian. Sed mia patro havis la pli fortan volon. Li tamen fine ricevis ŝin – kaj aliokaze ŝi ne estus mia patrino! Sed ŝi amis lin neniam.”

Ŝi kunpremis la okulojn kontraŭ la printempa lumo.

“Lasu ripozi la malnovan”, ŝi diris. “La malnovan mortan.”

“Jes, ni faru tiel.”

Li elpoŝigis kaj malfaldis paperon. Estis desegnoj de kampara dometo. Fasado simpla kaj preskaŭ povra, empiro en formo svede malfekunda. Kaj planoj, montrantaj teretaĝe tri ĉambrojn kaj kuirejon, kaj subtegmente du ĉambretojn. Balkono al nordo, al Granda Ursino en la somerfinaj vesperoj. Tegmenta teraso por taga sunbanado kaj nokta stelspektado.

“Ĉu vi volas loĝi kun mi en tiu ĉi dometo?” li demandis. “Mi dum la lastaj noktoj desegnis ĝin por ni.”

Ŝi rigardis la desegnojn kun melankolia rideto.

“Kiam la domo povos pretiĝi, vi pensas?” ŝi diris.

“Eble pli frue ol vi kredas.”

Ŝi tiris lian kapon al la sia kaj flustris en lian orelon:

“Sed mi ne volas atendi tion.”

“Kiel vi do volas?”

“Mi volas esti la via. Hodiaŭ. Ĉi-vespere, ĉi-nokte. Mi ja neniam konis feliĉon, neniam, neniam. Mi ne volas atendi!”

Ili kunfandiĝis en senfina kiso.

*

Ŝi ektremis pro leĝera frostiĝo. La suno malaperis malantaŭ nubo, kaj ne plu estis varme.

“Sed kie estas Åge?” ŝi demandis.

Kaj ŝi vokis: ”Åge!”

Respondo ne venis.

“Li ja ne povas esti malproksima”, diris Helge. Kaj ankaŭ li vokis: ”Åge!”

Ĉar li pensis: la knabo eble petole kaŝas sin por sia patrino, sed se mi vokas, li certe venos.

Tamen venis neniu Åge kaj neniu respondo.

La duo rigardis unu la alian, ambaŭ subite mortpalaj. La sama terura penso samtempe fulmis tra ili ambaŭ.

“Ne, ne”, ŝi flustris. “Ja ne eblas. Li ja ne povis fali enakven kaj droni tie ĉi sen unu sono.”

Ili senkonsile laŭiris la bordon en kreskanta angoro. Ili alterne vokis: ”Åge! Åge!”

Sed ili mem ne plu kredis, ke ili havos respondon.

Ili venis sur vaporŝipan varfon ĉe terpinto. Nenie troviĝis spuro de la infano.

“Li ja ne povis fali enakven”, diris Helge. “Tiuokaze lia ĉapo ie flosus.”

La patrino klopodis kolekti siajn pensojn. Ŝi staris kun ambaŭ manoj premitaj al la brusto.

“Lia ĉapo estis fiksita per kaŭĉuka bendo submentone”, ŝi eligis.

Subite li ekvidis malhelan objekton saltantan en la ondado flanke de la varfo:

La arboŝela boato.

Li malsupreniris por kapti ĝin. Jes, ĝi estis la sama boateto kiun li mem tranĉis antaŭ apenaŭ duonhoro.

Granita roko deklive enakviĝis, kaj proksime apude kuŝis restaĵoj de glacitavolo. La vintro estis longa kaj severa, la printempo alvenis malfrue kaj subite, kaj ĉe tiu ĉi kruta arbara bordo rigardanta norden, kie la suno neniam varmigis la akvorandon, restis tiu lasta ŝrumpinta, malpura glacipeco. Li rompis sekan branĉon de alno kaj singarde forŝovis la glacion.

Tie kuŝis la eta Åge, surdorse, kun okuloj kaj buŝo malfermitaj. La vergon, per kiu li direktis la arboŝelan boaton, li ankoraŭ tenis per firma pugneto.

SIGNE

Signe estis knabineto, proksimume samaĝa kiel mi, kun roza robo kaj roza rubando ĉirkaŭhare. Ŝiaj haroj estis malhelaj, sinue buklaj, kaj ŝi havis stelajn okulojn malhele bluajn kun longaj palpebraj haroj. Anĝelon ŝi tute ne similis. Mi ne tre ŝatis anĝelojn, eble ĉar ili ĉiam estas blondaj – tiutempe mi mem estis blondulo, kiel la plej multaj infanoj, kaj sekve blondeco neniom valoris, laŭ mia opinio.

Sed Signe ege plaĉis al mi. Mi povis pensadi pri ŝi dum tuta tago. Ne malofte ŝi faris ian petolon, pri kiu oni poste kulpigis min, kaj foje mi mem kulpigis min. Pro tio ŝi ne malpli plaĉis al mi, mi nur deziris ke ŝi faru pli da petoloj, pri kiuj oni kulpigos min. Sed kiajn bubaĵojn ŝi do eltrovis? Mi pripensu... Ŝi kaŝis sin en lokoj kie ni ne rajtis esti, danĝeraj lokoj, kie povus troviĝi troloj aŭ fantomoj. Mi bone memoras, ke ŝi unufoje logis min ludi per alumetoj – ludi per fajro, la plej danĝera kaj plej malpermesita el ĉio... Ĉu ŝi ne eĉ ekbruligis sekan arbedaĉon en la ĝardeno? Jes ja – kaj mi ricevis vergadon de mia panjo! Ho, kiel Signe plaĉis al mi! Kaj foje ŝi diris tiajn vortojn, kiujn oni ne rajtis diri. Tiam frostiĝis al mi laŭ la dorso, sed mi nur deziris ke ŝi diru ilin re kaj re.

Kie ŝi loĝis mi ne scias certe. Ne en la sama domo kiel ni; la aliaj infanoj, kun kiuj mi ludadis, ne konis ŝin. Sed ŝi sendube loĝis ĉe la sama strato – mi pensas – en dometo kun ĝardeno trans iu tabulbarilo. Aŭ ĉu ŝi loĝis en subtegmentejo, oblikve trans la strato, kun floroj sur la fenestrobreto? – Mi same bone povas tuj rakonti: nenie ŝi loĝis. Ŝi vivis nur en mia fantazio.

Signe estis la unua kreaĵo de mia fantazio, almenaŭ la unua pri kiu mi konservas memoron. Mi sendube havis ses, sep jarojn; kaj tiuaĝe (kiel cetere sesdek, sepdek jarojn pli malfrue) oni ofte pensas laŭte. Mallonge dirite, mi paroladis al mi mem fantaziante pri Signe, kaj unutage kompreneble mia patrino okaze tion aŭdis.

“Aŭdu la knabon”, ŝi diris al mia patro, “li parolas al si mem!”

Kaj al mi:

“Pri kio vi parolas al vi mem? Pri kio vi pensas?”

Plenkreskuloj havas teruran manion fari al infanoj demandojn plej maldiskretajn. Mi kuris kaŝi min.

Alitage la sama historio – kaj denove alitage. Honto kaj turmento. Demandoj ne respondeblaj. Mia patro diris al mi: aliaj infanoj parolas al si mem ĝis aĝo de kvar, kvin jaroj; vi estas tro granda por tio. Mi komprenis, ke tiel ne plu eblas daŭrigi, io farendas. Mi ekhavis la ideon, ke la s-sonoj min perfidas: Signe, ĉiam Signe, tio ne konvenis. Mi ŝanĝis la nomon de Signe al Ida. Tiel mi sukcesis havi ŝin pli-malpli en paco, tamen Ida neniam akiris la saman magian potencon super mi kiel Signe. Unutage ni malamikiĝis, mi kverelis kun ŝi nomante ŝin stulta bubino, kaj povas esti ke mi eĉ batis ŝin. Mi sendube pentis sed ne volis peti pardonon, kaj baldaŭ mi fajfis pri ŝi. Samtempe mi lernis pensi mallaŭte – kaj kun raraj esceptoj daŭrigis tiun kutimon.

Sed de kie mi efektive akiris tiun Signe? En nia domo loĝis knabineto, kun kiu mi foje ludis. Ŝia panjo estis baletistino, kaj unufoje ŝi vestis sin per unu el la rozaj baletjupoj de sia patrino. Sed ŝia nomo estis nek Signe nek Ida, ŝi ne faris bubaĵojn kaj havis neniom el la magia potenco de Signe super mia koro. Sendube mi do sepjara kreis Signe proksimume kiel germano desegnas kamelon: aus der Tiefe meines Bewusstseins.*

Mi do sendube estis antaŭdestinita.

Poste la jaroj fluis, kaj impulsojn efektive literaturajn mi ricevis nur sufiĉe malfrue. La unua forta puŝo okazis kiam unu el miaj samklasanoj – la nuna profesoro Almkvist ĉe Karolinska Institutet – dum leciono de la sveda lingvo en la klaso 6:II de la Norda Latinliceo kun ega vervo deklamis “La flugantan holandanon” de Viktor Rydberg. Mi senbride ĝuis ĝin, kaj dum monatoj poste mi revis pri nenio alia ol iam en fora estonteco verki ion same bravan.

Ankoraŭ mi ne sukcesis, sed kial rezigni la esperon?

TOMBEJA ARABESKO

En unu malfruaŭtuna tago antaŭ multe da jaroj – tio cetere okazis meze de la milito – mi promenis kun Henning Berger sur Kopenhaga tombejo. Antaŭ cent jaroj ĝi situis en plena kamparo, longe ekster la urbaj digoj kaj fosaĵoj, hodiaŭ ĝi etendiĝas kiel granda oazo, verda kaj kvieta, meze de tumulta urbega kvartalo, inter magazenoj, fabrikoj kaj laboristaj domegoj.

Ni malrapide promenis inter altaj, maldikaj poploj en senfina aleo. Iam-tiam ni haltis por legi la nomojn kaj skribojn de tomboŝtonoj.

Ni antaŭe parolis pri la milito. Henning Berger esperis venkon por Germanio. Mi timis tian, kaj nenion esperis. Kaj fine ni iom vortavariĝis.

“Vidu”, li diris, montrante al tomboŝtono iom flanke de la vojo – “vidu, J. P. Jacobsen. Sed eble ne estas la ĝusta.”

“Ne, probable ne estas. Li laŭdire tombokuŝas en Thisted, kie li naskiĝis kaj mortis. Kaj cetere tiu ĉi tombo aĝas almenaŭ jarcenton. Tio ja videblas.”

“Certe. Kian reliefon ĝi havas? Ĝi memorigas pri la epoko de Thorvaldsen.”

Estis juna heroo nuda kun kasko kaj glavo kaj virŝafa felo surbrake.

“Jazono kun la ora felo.”

“Nu, tiuokaze sendube tie ripozas tanisto.”

Ni legis la tomboskribon. Estis tanisto.

Ni pluiris kaj haltis antaŭ alia tombo, kiu ankaŭ aĝis pli ol jarcenton. Alta ŝtono kun bronza medaliono pri la mortinto – veterinara profesoro – kaj sub la medaliono granda altreliefo pri la dudekmama Artemisa el Efezo. Sufiĉe kurioze subite trovi sur kristana tombejo tiun ĉi antikvan simbolon de fekundo, kiu foje kaŭzis tian embarason al Paŭlo en Efezo...

“Kiel ĝi propre povas aperi tie ĉi?” Berger scivolis.

“Kiu scias?! ‘Granda estas Artemis de la Efesanoj’, sed ŝiajn talentojn koncerne la veterinaran sciencon mi ne tre bone konas.”

“Ĉar ŝi estis diino de ĉaso, probable ŝi ankaŭ estis tiu de hundaĉoj”, Berger konjektis. “Jen ebla klarigo! Sed rigardu la oldulon de la medaliono – ĉu vi povas vidi, kiun li similas?”

Mi vidis similecon kun neniu konato.

“Estas Böök”, li diris. “Ĉu vi ne vidas tion?”

Mi laŭ kapablo provis kapti la similecon inter la sepdekjara veterinara profesoro kaj la juna promesplena literaturdocento Böök. Sed ne eblis.

“Vi ja neniam kapablas vidi similecon same kiel mi”, li murmuris, malluma kaj nuba kiel la ĉirkaŭa aŭtuno.

(Mi sciis, ke la spirito de Saul kutime ekregis lin ĉiufoje kiam li pensis pri Böök. Tio komenciĝis kiam Böök, kiu pli frue recenzis liajn verkojn sufiĉe bonvole, subite mortigis romanon, pri kiu Berger havis grandan esperon. Ĝi aperis tiel malfrue, ke Böök ne havis tempon tralegi ĝin en la kristnaska urĝo, sed nur iom foliumis ĝin, divenis la finon – sed misdivenis! – kaj poste malaprobis la libron pro la triviala kaj banala fino, kiun li do mem eltrovis. Kaj poste li pro konsekvenco daŭrigis laŭ la sama tonalo skribante pri Berger.)

“Cetere, vi efektive kulpas pri tio!” li subite eksplodis.

“Pri kio?” mi demandis.

“Ke Böök mallaŭdas min. Vi kulpas pri tio. Vi devus neniam ataki lin! Post via atako al Böök mi, kompatinda mizerulo, neniam ricevas bonan recenzon en Svenska Dagbladet! Neniam! Tio estas klara kiel tago: Vi ja nenion verkas, sekve li ne povas malutili al vi. Anstataŭe li ekpikas viajn amikojn. Ili devas pagi la kontribucion, kaj estos solidaj sumoj, kredu min. Estus juste se mi sendus al vi fakturon!”

“Kara Henning”, mi diris, “ne faru tion. Vi ruinigus min.”

“Nu, tio estus merite. Vi permesas al vi ne malgrandan lukson! Ataki kritikiston! Eĉ kritikiston en Svenska Dagbladet! Oni povus kredi, ke vi deliras!”

“Mi ne kuraĝas aserti, ke vi tute malpravas. Sed ne eblas antaŭe pensi pri ĉio. Kaj mi ja ne supozis, kiam mi antaŭ kelkaj jaroj iomete ŝercis pri ‘la docento Löök’, ke mi devos peti vian pardonon pro tio...”

“Ne, tamen nun nepre sufiĉas! Kaj ĉu vi scias, kion mi nun faros? Mi diros al vi: mi iros hejmen por verki novelon pri vi, aŭ distran eseon, aŭ kion ajn, kaj insultos vin kun bruo kaj ĝuo, kaj sendos ĝin al Svenska Dagbladet! Poste ni vidu, ĉu mi ne denove ricevos bonajn recenzojn en tiu ĵurnalo!”

“Jen ebla ideo”, mi respondis. “Efektive bona ideo. Mi cetere helpos vin. Tiel ni povos aranĝi tiun ĉi aferon sen sendado de fakturo al mi. Kaj private ni ja povos tamen resti bonaj amikoj.”

“Kompreneble! Mi neniam intencis ion alian! Ni trompos tiun diablon!”

Ekpluvis, unue delikata pluveto, kiun ni apenaŭ rimarkis, sed subite ĝi transformiĝis en pluvegon. Ni decidis serĉi ŝirmon en la pordego de tomba kapelo; la pordoj estis malfermitaj. Ĝuste tiam okazis en ĝi entombigo; la ceremonio ĵus komenciĝis per ĉantado kaj orgena ludado. “Feliĉa, feliĉa!” Trans la pordo staris servanto, kiu donis al ĉiu el ni ekzempleron de presaĵo kun la nomo de la mortinto en nigra kadro kaj kun la teksto de la himnoj kantotaj.

Ni sidiĝis sur libera benko apud la pordo. Mi legis la nomon de la mortinto: Eva Marta Kristina Ytterquist. Evidente sveda nomo. Kaj inter la kronoj sur la ĉerko troviĝis unu kun blua kaj flava rubandoj. La simpla ĉerko, la avaraj kronoj, la malmultaj funebrantoj, ĉio indikis ke jene kvieta simplulino trovis sian finon. Tio ankaŭ ŝajnis evidenta el la parolado de la pastro: senpretenda vivotasko, fideleco en la malgranda...

La parolado de la pastro estis mallonga, sed longaj estis la himnostrofoj, kaj antaŭ kaj post la parolado. La tuto daŭris preskaŭ duonhoron, la pluvo pasis, kaj kiam oni elportis la ĉerkon dum la bela himno de Ingermann “Floras la tero, Dia ĉielo, Bele animoj pilgrimas”, la maldensaj flaviĝantaj frondaroj de la tombejo kribris palan aŭtunan sunon. Kaj laŭ la vangoj de Henning Berger ruliĝis kelkaj grandaj larmoj.

“Tiu himno ĉiam kortuŝas min”, li kvazaŭ ekskuze diris al maljunulo paŝanta apud ni.

(Ni kompreneble akompanis la aliajn kaj la ĉerkon al la tombo.)

“Jes, ĝi vere estas bela himno”, la viro respondis dane. “Sed mi aŭdas, ke vi estas svedoj, sinjoroj. Vi do alvojaĝis pro la entombigo de la maljunulino Ytterquist? Jen vere bona kaj afabla ago! Sendube vi ankaŭ diros kelkajn vortojn ĉetombe?”

Henning Berger iom embarasiĝis.

“Mi apenaŭ kuraĝas tion”, li diris. “Mi nenion preparis.”

“Ne gravas”, diris la gemuta dano, “sendube vi povos ion diri! Oni sentas tian mankon kaj malriĉon, se neniu ion diras ĉetombe. Kaj sendube neniu alia tion faros.”

Ni jam staris ĉe la tombo, la pastro ĵetis siajn tri ŝutilojn da sablo sur la ĉerkon kun la kutima ceremonio, la sama kiel en Svedio, kaj recitis benon.

La vireto puŝis la flankon de Henning Berger.

“Jen”, li diris. “Jen vi parolu.”

Mi staris sur pingloj. Henning Berger efektive kun nuda kapo iris sur teramason apud la tombo, direktis sian rigardon malsupren al la ĉerko, relevis sian kapon kaj rigardis al la ĉeestantaro. Starante tie supre li similis – kiel en la portreto de Herman Vedel – prelaton dignan kaj aŭtoritatan.

Kaj li ekparolis dirante:

Eva Marta Kristina! Tri nomojn vi ricevis je la sankta bapto. Pensante pri Eva mi vidas antaŭ mi vian florantan junecon. Sed ĝi delonge estas pasinta kaj velkinta, kaj Eva jam mortis. Pacon al ŝi. Pensante pri Marta mi vidas vian tutan vivon en penado. Multe vi laboris kaj pri multo zorgis, kaj fine vi laciĝis kaj iris ripozi. Ankaŭ Marta jam mortis.

Sed ne Kristina! Mi scias, ke ŝi vivas! Kiel vera kristanino vi eniris en la eternan vivon, Kristina! Kaj ni, kiuj ankoraŭ dumtempeto devos paŝi en tiu ĉi valo de densa mallumo, ni ne diras al vi adiaŭ, ni diras: ĝis la revido!”

Humidaj okuloj kaj varmaj manpremoj premiis la parolinton, kiam li venis malsupren. La pastro dankis lin kun kolega estimo pro la bela simboleco, kiun li atribuis al la tri nomoj, kiuj povas ŝajni tiel vulgaraj...

Kaj eĉ mi, maljuna pekanto, iomete kortuŝiĝis.

* 1 Interioro: bildo aŭ imago pri dominterno, hejma vivo k.s.
* 2 Spirita vekito: ano de protestanta “reveka” aŭ “reviviga” movado kun radikoj en pietismo
* 3 “La stelojn oni ne avidas” (Goethe)
* 4 Devizo de Oskar II, reĝo de Svedio kaj Norvegio inter 1872 kaj 1905. Ĉar la novelo estas publikigita en 1904, la sonĝo do prezentas imagitan estontecon.
* 5 Germane = “Ĉio pasas kaj fariĝas sonĝo”, laŭ Christoph Martin Wieland (Oberon, 1780)
* 6 “Aus der Tiefe menies Bewusstseins”, germane = el la profundo de mia konscio, laŭ Heinrich Heine, 1797-1856