Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

La majstro kaj Margarita, fragmentoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Sergio Pokrovskij

La elektronika versio ampleksas 18 el la 32 ĉapitroj de la romano. Mankas la notoj kaj komentoj de la tradukinto. La fonto estas HTML-paĝoj enretigitaj de la tradukinto: http://www.esperanto.mv.ru/MM/UTF8/index.html.

Proksimuma tradukojaro: 1991

Kreis la Esperantan tekston: Pokrovskij

PARTO UNUA

... Nu, kiu estas vi?
— De l’ fort’ mi estas ono
Malbonvolema ĉiam, sed kaŭzant’ de bono.

Faŭsto

1

Neniam interparolu kun nekonato

Foje en Moskvo, dum malnormale varmega printempa sunsubiro, du civitanoj venis la ĝardenplacon de la Patriarĥa lageto. La unua, vestita per griza somera kompleto, estis malalta, diketa, kalva, sian malfrivolan ĉapelon li portis en la mano, kaj sur lia bone razita vizaĝo vastis kolosaj okulvitroj en nigra korna muntumo. La dua, larĝaŝultra juna viro kun senorda rufeta hararo kaj kvadratita kaskedo sur la nuko, surhavis buntan ĉemizon, ĉifitan blankan pantalonon kaj nigrajn sportoŝuojn.

La unua estis neniu alia ol Miĥaelo Aleksandroviĉ Berlioz, redaktoro de dika beletra revuo kaj la prezidanto de Massolit, unu el la plej grandaj Moskvaj literatur’asocioj. Lia akompananto estis la juna poeto Ivano Nikolaiĉ Ponirjov, verkanta sub la pseŭdonimo Senhejmulo.

Atinginte la ombron de apenaŭ verdiĝintaj tilioj, la literaturistoj tuj ĵetis sin al bunta budo kun surskribo “Biero kaj Trinkaĵoj”.

Nu, oni notu la unuan strangaĵon de tiu terura maja vespero. Ne nur antaŭ la budo, sed en la tuta aleo paralela al la Malgranda Bronnaja strato, ne estis eĉ unu homo. Je horo, kiam oni apenaŭ povis spiri la varmegan aeron, kiam la suno, ardiginte Moskvon, en seka nebulo estis falanta ien trans Sadovaja-strato, neniu venis sub la tiliojn, neniu sidiĝis sur benkon, malplena estis la aleo.

— Mi petas mineral’akvon, — mendis Berlioz.

— Mineral’akvon mi ne havas, — ial ofendiĝis la virino en la budo.

— Ĉu vi havas bieron? — raŭkvoĉe demandis Senhejmulo.

— Bieron mi ricevos vespere, — respondis la virino.

— Do kion vi havas? — demandis Berlioz.

— Abrikot’akvon, sed varmetan, — diris la virino.

— Nu, donu, donu, donu!..

La abrikot’akvo eligis abundan flavan ŝaŭmon kaj la aero ekodoris je frizejo.

Sattrinkinte, la literaturistoj tuj komencis hiki, pagis kaj sidiĝis sur benkon vizaĝe al la lageto kaj dorse al la Malgranda Bronnaja strato.

Tiam okazis la dua strangaĵo, kiu koncernis nur la redaktoron. Subite li ĉesis hiki, lia koro saltis kaj por unu momento ien trafalis, poste revenis, sed kun malakra pinglo en ĝin enpikita. Krome, Berlioz eksentis senkaŭzan, sed tiel fortan teruron, ke li volis tuj forkuregi de la Patriarĥa.

Berlioz angore rigardis ĉirkaŭen, sen kompreni, kio lin timigis. Li paliĝis, viŝis la frunton per la poŝtuko, pensis: “Kio min trafis? Tio ja neniam okazis ... La koro stultumas ... Forlasu mi ĉion kaj veturu en Kislovockon!”

Kaj jen la varmega aero plidensiĝis antaŭ li kaj formis travideblan civitanon tre strange aspektantan: ĵokea kaskedo sur la malgranda kapo; kvadratita kaj tro mallonga jaketo, same aera; dumetra staturo, sed la ŝultroj mallarĝaj; nekredeble maldika; kaj la mieno — bonvole atentu! — sarkasma.

La vivo de Berlioz evoluis tiel, ke li ne kutimiĝis al fenomenoj eksterordinaraj. Ankoraŭ pli paliĝinte, li malsprite rigardegis kaj konsternite pensis: “Tio ne estas ebla!..”

Sed tio ja estis, kaj la longa travidebla civitano pendolis antaŭ li dekstren kaj maldekstren sen tuŝi la teron.

La teruro tiom ekposedis la redaktoron, ke li fermis la okulojn. Kiam li ilin remalfermis, li vidis, ke ĉio estas finita, la vizio aerdisiĝis, la kvadratita malaperis, kaj samtempe la malakra pinglo foriĝis el la koro.

— Ho, diablo! — ekkriis Berlioz. — Ĉu vi scias, Ivano, ĵus min preskaŭ trafis sunfrapo. Mi eĉ kvazaŭ haluciniĝis. — Li provis rideti, sed en liaj okuloj ankoraŭ flagris la angoro kaj liaj manoj tremis.

Iom post iom li tamen trankviliĝis, unu fojon sin ventumis per la poŝtuko, kaj bravete dirinte: “Do, bone”, li daŭrigis la parolon, interrompitan pro la trinkado de abrikot’akvo.

Poste oni eksciis, ke ĝi temis pri Jesuo Kristo. La problemo estis jena. La redaktoro mendis al la poeto grandan kontraŭreligian poemon por la sekva numero de la revuo. Tiu verkis la poemon, kaj eĉ tre rapide, sed bedaŭrinde ĝi neniom kontentigis la redaktoron. La ĉefan personon, Jesuon, la poeto pentris per tre malhelaj farboj, kaj tamen Berlioz opiniis, ke ĉio estas reverkenda. Nun li faris kvazaŭ prelegon pri Jesuo, por komprenigi al la poeto lian precipan eraron.

Malfacilas diri, kio fakte mishelpis Senhejmulon: ĉu la bildokrea forto de lia talento, ĉu la kompleta malkono de la temo, sed lia Jesuo estis perfekte viva, ja viva, iam ekzistunta Jesuo, kvankam cetere, havanta ĉiujn malvirtojn Jesuo.

Nu, Berlioz penis pruvi al la poeto, ke gravas ne tio, kia estis Jesuo — ĉu bona aŭ malbona — sed la fakto, ke ĉi tiu kiel individuo tute ne ekzistis, kaj ke ĉiuj rakontoj pri li estas nur fikcio, ordinara mito.

Menciendas, ke la redaktoro estis erudiciulo, kaj tre lerte li referencis antikvajn historiistojn, ekzemple la faman Filonon el Aleksandrio, la kleregan Jozefon Flavion, kiuj eĉ per unu vorto ne menciis Jesuon. Evidentigante vastajn sciojn, li komunikis al la poeto, ke la loko en la libro dek kvina, ĉapitro kvardek kvara de la famaj Analoj de Tacito, kie temas pri la ekzekuto de Jesuo, certe estas posta falsa intermeto.

La poeto, por kiu ĉio rakontata de Berlioz estis novaĵo, atente aŭskultis, fiksrigardante tiun per siaj viglaj verdaj okuloj, kaj nur malofte li hikis, duonvoĉe malbenante la flavan abrikot’akvon.

— Ne estas eĉ unu orienta religio, — diris la redaktoro, — en kiu junulino, plej ofte virga, ne naskus dion. Kaj la kristanoj inventis nenion novan, same elpensinte sian Jesuon, kiu fakte neniam vivis. Jen kio estas precipe emfazenda ...

La alta tenoro de Berlioz sonoris en la malplena aleo, kaj avancante en la labirinto, kien nur tre klera homo povas penetri sen la risko perdiĝi, li konigadis al la poeto pli kaj pli da interesaj kaj utilaj informoj pri la egipta Oziriso, bona dio kaj filo de la Ĉielo kaj de la Tero, pri la fenica dio Tamuzo, pri Marduko kaj eĉ pri la malpli konata timinda dio Vitzliputzli, kiun iam adoris la aztekoj en Meksikio.

Ĝuste kiam Berlioz rakontis al la poeto, kiel la aztekoj modlis figurojn de Vitzliputzli el pasto, en la senhoma aleo aperis viro.

Poste, kiam verdire jam estis malfrue, pluraj organizoj prezentis siajn raportojn pri tiu homo. Maleblas sen miro kompari la raportojn. Ekzemple, la unua atestis, ke la homo estis malalta, ordenta, kaj lamis je la dekstra piedo. La dua, ke li estis altega, havis platenajn dentokronojn kaj lamis je la maldekstra piedo. La tria lakone informis, ke la homo havis nenian apartaĵon.

Oni devas konstati, ke ĉiuj ĉi raportoj estas fuŝaj.

Antaŭ ĉio, la priskribato tute ne lamis kaj estis nek malalta nek altega, sed simple alta. Koncerne la dentojn, maldekstre li havis platenajn dentokronojn kaj dekstre orajn. Li surhavis multekostan grizan vestokompleton, kun kiu kolore akordis liaj eksterlandaj ŝuoj. Sian grizan bereton li brave oblikvigis al la orelo, subbrake li portis promenbastoneton kun nigra tenilo en formo de pudela kapo. Kvardekjara, laŭ la aspekto. Tordita buŝo. Bone razita. Nigrahara. La dekstra okulo: nigra, la maldekstra: ial verda. La brovoj: nigraj, kaj unu pli alta ol la alia.

Unuvorte, alilandano.

Pasinte preter la benko kie sidis la redaktoro kaj la poeto, li oblikve rigardetis ilin, haltis kaj subite eksidis sur la apudan benkon je du paŝoj de la amikoj.

“Germano ...”, pensis Berlioz.

“Anglo ...”, opiniis Senhejmulo. “Jen, ne varmegas al li surhavi la gantojn!”

Dume la alilandano rigardis ĉirkaŭen al la altaj domoj, kvadrate kadrantaj la ĝardenplacon; estis evidenta, ke la lokon li vidas unuafoje, kaj ke ĝi lin ekinteresis. Li fiksis la rigardon sur la supraj etaĝoj, kies vitroj blindige brile spegulis la rompitan sunon, por ĉiam forirantan de Berlioz; poste direktis ĝin malsupren, kie la vitroj komencis antaŭvesperece malheliĝi, ial ridetis indulge, duonfermis la okulojn, metis la manojn sur la bastonettenilon kaj la mentonon sur la manojn.

— Vi, Ivano, — plu paroladis la redaktoro, — tre bone kaj satire prezentis, ekzemple, la naskiĝon de Jesuo la Dia filo, sed la interesaĵo ja estas, ke antaŭ Jesuo jam estis naskita tuta serio da diaj filoj, kiaj la fenica Adoniso, la Frigia Atiso, la persa Mitrao. Nu, resume, fakte naskiĝis neniu el ili, kaj neniu ekzistis, nek Jesuo, kaj endus ke vi, anstataŭ la naskon aŭ ekzemple la venon de la saĝuloj, prezentu la absurdajn onidirojn pri tiu alveno. Ĉar laŭ via rakonto li tamen estus naskita!

Ĉi tiam Senhejmulo provis ĉesigi la turmentan hikadon retenante sian spiron, sekve de kio li ekhikis eĉ pli dolore kaj laŭte; kaj je la sama momento Berlioz interrompis sian parolon, ĉar la alilandano subite ekstaris kaj paŝis al la literaturistoj. Tiuj rigardis lin mirigite.

— Bonvolu min pardoni, — ekparolis la alveninto kun fremda prononco, sed sen kripligi la vortojn, — ke mi, ne estante konata, tamen min trudas ... Sed la temo de via klera konversacio min tiom interesas, ke ... — Li ĝentile levis la bereton, devigante la amikojn duon-ekstari kaj responde kapklini.

“Ne, probable franco”, decidis Berlioz.

“Polo?” — pensis Senhejmulo.

Menciendas, ke ekde siaj unuaj vortoj la alilandano tre malplaĉis al la poeto, dum la impreso de Berlioz estis plie favora — nu, ne ĝuste favora, sed kiel mi diru? — al la redaktoro li ŝajnis kurioza, eble tiel.

— Permesu ke mi alsidiĝu, — ĝentile petis la nekonato, kaj la amikoj iel nevole dismoviĝis, la alilandano lerte eksidis inter ilin kaj tuj reprenis la konversacion.

— Se mi ne misaŭdis, vi bonvolis diri, ke Jesuo neniam ekzistis, ĉu? — li demandis, turnante sian maldekstran, verdan okulon al Berlioz.

— Vi ne misaŭdis, — ĝentile respondis la redaktoro, — ĝuste tion mi diris.

— Aĥ, kiel interese! — ekkriis la alilandano.

“Pro la diablo, kion li volas?” pensis Senhejmulo kaj kuntiris la brovojn.

— Kaj vi, ĉu vi konsentis kun via interparolanto? — la nekonato sin turnis dekstren al Senhejmulo.

— Centprocente, — jesis tiu, ŝatante esprimojn fantaziajn kaj metaforajn.

— Mirinde! — ekkriis la neinvitita interparolanto. Li ial ŝteliste ĉirkaŭrigardis, kaj mallaŭtiginte sian basan voĉon, diris: — Indulgu mian trudemon, sed mi komprenis tiel, ke vi, krom ĉio cetera, ankaŭ ne kredas je Dio. — Li faris timigitan mienon kaj aldonis: — Mi ĵuras, tion mi al neniu diros.

— Jes, vi pravas, ni ne kredas je Dio, — delikate ridetis Berlioz pri la timo de la eksterlanda turisto. — Sed pri tio oni rajtas paroli tute libere.

La alilandano sin retroĵetis al la benk’apogilo kaj eĉ ekpepis pro scivolo, demandante:

— Do, vi estas ateistoj, ĉu?

— Jes, ni estas ateistoj, — respondis Berlioz kun la sama rideto, dum la poeto kolere pensis: “Jen tedulo eksterlanda!”

— Aĥ, kia ĉarmaĵo! — ekkriis la stranga alilandano, turnante la kapon jen al unu, jen al la alia literaturisto.

— En nia lando oni ne miras pri ateismo, — diris Berlioz kun diplomata ĝentileco. — La pliparto de nia loĝantaro konscie kaj jam delonge ĉesis kredi la fabelojn pri Dio.

Tiam la alilandano faris jenan strangaĵon: li ekstaris kaj premis la manon de la surprizita redaktoro, elparolante la sekvajn vortojn:

— Permesu al mi kore vin danki.

— Pro kio do vi lin dankas? — mire palpebrumis Senhejmulo.

— Pro tre grava informo kiu min kiel vojaĝanton ege interesas, — klarigis la eksterlanda strangulo, signifoplene levinte la montrofingron.

Evidente, la grava informo vere impresis la nekonaton, ĉar li hezite rigardis al la ĉirkaŭaj domoj, kvazaŭ timante vidi po unu ateiston en ĉiu fenestro.

“Ne, li ne estas anglo”, decidis Berlioz, kaj Senhejmulo pensis: “Kie li tiel lertiĝis paroli ruse, jen interesaĵo!”, kaj li denove malsereniĝis.

— Tamen permesu al mi vin demandi, — post angora medito ekparolis la eksterlanda gasto, — kion oni faru pri la pruvoj pri la ekzisto de Dio, da kiuj, kiel konate, estas precize kvin?

— Ho ve, — kompate respondis Berlioz, — ĉiuj ĉi pruvoj valoras neniom, kaj la homaro jam delonge formetis ilin al la arkivo. Konsentu ja, ke en la sfero de la pura racio la ekzisto de Dio estas nepruvebla.

— Brave! — ekkriis la nekonato, — Brave! Vi ĝuste ripetis la ĉi-rilatan penson de la senlaca maljunulo Immanuel. Sed jen kuriozaĵo: li ĝisfunde disbatis ĉiujn kvin pruvojn — kaj poste, kvazaŭ ironiante pri si mem, konstruis sian propran, sesan pruvon!

— La pruvo de Kantio, — kun subtila rideto kontraŭdiris la klera redaktoro, — estas same nekonvinka. Nemalprave Ŝilero diris, ke tiaj rezonoj povas kontentigi nur sklavojn, kaj Strauß rekte mokis tiun ĉi pruvon.

Parolante, Berlioz pensis: “Tamen kiu li estas? Kaj kial li tiel bone scipovas la rusan?”

— Pro tiaj ĉi pruvoj endus vian Kantion sendi al Solovki’ por kelkaj tri jaroj, — subite bruskis Senhejmulo.

— Ivano! — konfuziĝis Berlioz.

Tamen la ideo malliberigi Kantion en Solovki’ neniom ŝokis la alilandanon, ĝi lin eĉ entuziasmigis.

— Nu ĝuste, ĝuste! — li ekkriis, kaj lia maldekstra, verda okulo, turnita al Berlioz, ekbrilis. — Tie por li estas la ĝusta loko! Ja mi diris al li tiam, dum la matenmanĝo: “Vi, profesoro, min pardonu, sed vi ion implikan elpensis. Ĝi eble estas sprita, sed tro malkomprenebla. Oni vin mokos”.

Berlioz elorbitigis la okulojn. “Dum matenmanĝo? al Kantio? Kion signifas tiu deliraĵo?”

— Tamen, — daŭrigis la alilandano sen atenti la miron de Berlioz kaj respondante al la poeto, — sendi lin al Solovki’ oni ne povas pro la simpla kialo, ke pli ol cent jarojn li restadas en loko multe pli malproksima ol Solovki’, kaj kredu al mi, eligi lin de tie absolute maleblas.

— Domaĝe! — replikis la batalema poeto.

— Ankaŭ mi bedaŭras tion, — kunsentis la nekonato, kaj denove fulmis lia okulo. Li daŭrigis: — Tamen jen kiu demando min maltrankviligas. Se Dio ne ekzistas, kiu direktas la homan vivon kaj ĝenerale la tutan ordon sur la tero?

— La homo mem ja direktas, — Senhejmulo rapidis malafable respondi tiun, verdire ne tre klaran, demandon.

— Pardonon, — milde diris la nekonato, — por direkti oni ja bezonas planon por ia, pli-malpli deca, tempodaŭro. Do permesu al mi vin demandi, kiel homo povas direkti, se li ne nur ne kapablas fari planon eĉ por ridinde mallonga daŭro, ekzemple je mil jaroj, sed ne povas certi eĉ pri sia propra morgaŭo. Nu fakte, — la nekonato sin turnis al Berlioz, — imagu, ke ekzemple vi komencas direkti kaj ordoni, aliajn kaj vin mem, kaj ĝenerale ĝui la aferon, kiam subite vi ekhavas — khe, khe! — pulmosarkomon. — La alilandano plezure ridetis, kvazaŭ la penso pri la sarkomo estus por li agrabla. — Jes, sarkomon, — li ripetis la sonoran vorton, kate duonfermante la okulojn. — Kaj jen finita via direktado!

» Nenies sorto, krom la via, plu vin interesas. La parencoj komencas al vi mensogi. Sentante misaĵon, vi ĵetas vin al spertaj kuracistoj, poste al ĉarlatanoj, eble al aŭguristinoj. Kompreneble, la unua kaj la dua, same kiel la tria, estas tute sensencaj. Kaj ĉio finiĝas tragike. La homo, kiu ĵus opiniis, ke li ion direktas, nun senmove kuŝas en ligna kesto, kaj liaj proksimuloj, komprenante, ke li ne plu taŭgas por io ajn, lin bruligas en forno.

» Cetere, okazas aferoj eĉ pli malbonaj. Ekzemple, iu ĵus decidis veturi al Kislovock’, — la alilandano sagace rigardis la redaktoron, — ŝajne, bagatelaĵo. Sed eĉ tion li ne sukcesos realigi, ĉar ial li glitstumblos, kaj lin surveturos tramo. Ja vi ne diros, ke li mem tiel sin direktis, ĉu? Ĉu ne pli ĝuste estus diri, ke direktis lin iu alia? — Kaj la nekonato strange ekridis.

Berlioz tre atente aŭskultis la malagrablan rakonton pri la sarkomo kaj la tramo, kaj maltrankviligaj pensoj komencis lin sieĝi. “Li ne estas alilandano ... Li ne estas alilandano”, pensis Berlioz. “Li estas strangega ulo. Tamen, mi petas, kio do li estu?”

— Mi vidas, ke vi deziras fumi, — subite la nekonato sin turnis al Senhejmulo. — Kiajn cigaredojn vi preferas?

— Ĉu vi havus diversajn? — malmilde demandis la poeto, kiu finfumis la siajn.

— Kiajn cigaredojn vi preferas? — ripetis la nekonato.

— Nu, La Sovetian Markon, — krude respondis Senhejmulo.

La nekonato tuj elpoŝigis cigaredujon kaj proponis ĝin al Senhejmulo:

— Jen, “La Sovetia Marko”.

La poeton kaj la redaktoron precipe impresis ne tio, ke en la cigaredujo troviĝis ĝuste La Sovetia Marko, sed la cigaredujo mem. Ĝi estis grandega, el fajna oro, kaj dum la malfermo sur ĝia kovrilo blue kaj blanke fulmis brilianta triangulo.

Ĉi tiam la literaturistoj ekpensis malsame. Berlioz: “Tamen, alilandano!”. Senhejmulo: “Ho, la diablo lin prenu!”

La poeto kaj la posedanto de la cigaredujo ekfumis, la nefumulo Berlioz malakceptis. “Mi respondu al li tiel”, decidis Berlioz. “Jes, la homo estas mortema, tion neniu kontestas, tamen oni atentu, ke ...” Sed antaŭ ol li povus eldiri tion, ekparolis la alilandano:

— Jes, la homo estas mortema, tamen ne tio estas la plej malbona. La malfeliĉo konsistas en tio, ke li estas subitmortema, jen kia truko. Kaj ĝenerale li ne povas diri, kion li faros hodiaŭ vespere.

“Jen absurda maniero prezenti aferon”, pensis Berlioz kaj oponis:

— Nu, en tio estas troigo. La hodiaŭan vesperon mi scias pli-malpli precize. Kompreneble, se en Bronnaja sur mian kapon falos briko ...

— Nenial, — impone interrompis la nekonato, — neniu briko iam falas sur ies kapon. Kaj kredu al mi, en via kazo tiu danĝero tute ne ekzistas. Vi mortos alimaniere.

— Vi eble scias, kiel nome, — kun tre komprenebla ironio diris Berlioz, implikante sin en absolute absurdan interparolon, — kaj informos min pri tio?

— Tre volonte, — respondis la nekonato. Per rigardo li mezuris la redaktoron, kvazaŭ intencante kudri vestokompleton por tiu, murmuris tra la kunpremitaj dentoj: “Unu, du ... Merkuro en la dua domo, la luno foras, ses — malfeliĉo, vespero — sep ...”, kaj anoncis laŭte kaj ĝoje: — Oni fortranĉos vian kapon!

Senhejmulo sovaĝe kaj kolere elorbitigis la okulojn rigardante la impertinentan nekonaton, Berlioz demandis kun torda rideto:

— Kiu do? Ĉu malamikoj? Invadontoj?

— Ne, — respondis la interparolanto, — rusa virino, komsomolano.

— Hm, — grumblis Berlioz incitite pro la fi-ŝerco de la nekonato, — tio, pardonu, estas neprobabla.

— Ankaŭ mi petas pardonon, — respondis la alilandano, — sed tio estas vera. Interalie, mi volus vin demandi, se tio ne estas sekreto, kion vi faros hodiaŭ vespere?

— Tio ne estas sekreto. Tuj mi iros hejmen al Sadovaja, kaj poste, je la deka, en Massolit okazos kunsido, kiun mi prezidos.

— Nu, tio estas tute malebla, — firme kontraŭdiris la nekonato.

— Kial do?

— Tial, — respondis la alilandano, kaj rigardis per la duonfermitaj okuloj al la ĉielo, kie antaŭsentante la vesperan malvarmeton senbrue zigzagis nigraj birdoj, — ke Anjo jam aĉetis oleon, kaj ne nur aĉetis, sed eĉ lasis ĝin disflui. Do, la kunsido ne okazos.

Post tio, kompreneble, sub la tilioj estiĝis silento.

— Pardonu, — post paŭzo reparolis Berlioz, rigardetante la galimatiantan alilandanon, — kiel oleo rilatas al nia temo? Kaj kiu estas Anjo?

— La oleo rilatas jen kiel, — subite ekparolis Senhejmulo kun evidenta intenco deklari militon al la neinvitita interparolanto. — Diru, civitano, ĉu iam okazis al vi esti en frenezulejo?

— Ivano!.. — flustris Berlioz.

Tamen la alilandano neniom ofendiĝis, li eĉ tre gaje ekridis.

— Certe, certe mi estadis tie, pli ol unu fojon! — li ridis fiksante la rigardon de sia neridanta okulo sur la poeton. — Malfacilas diri, kie mi ne estis! Domaĝe nur, ke mi ne zorgis demandi la profesoron, kio estas skizofrenio. Do, pri tio vi mem lin demandu, Ivano Nikolaiĉ.

— Kiel vi scias mian nomon?

— Mi petas vin, Ivano Nikolaiĉ, vin ja ĉiu konas! — la alilandano elpoŝigis la hieraŭan numeron de “La Literatura Gazeto”, kaj sur la unua paĝo la poeto rekonis sian portreton kaj sub ĝi sian versaĵon. Tamen tiu atesto pri liaj famo kaj gloro, kiu ĝojigis lin hieraŭ, nun ne estis al li agrabla.

— Mi pardonpetas, — li diris kuntirinte la brovojn, — ĉu vi povus atendi unu momenton? Mi volas diri du vortojn al la kamarado.

— Ho, kun plezuro! — respondis la nekonato. — Tiel bone estas ĉi tie sub la tilioj, kaj cetere mi havas tempon.

— Aŭskultu, Miĉjo, — flustris Senhejmulo, tirinte la redaktoron flanken, — ne turisto li estas, sed spiono. Rusa elmigrinto, enŝteliĝinta ĉe nin. Postulu de li la legitimilon, aliel li eskapos!..

— Vi opinias do ..? — alarmiĝis Berlioz, kaj pensis: “Ja li pravas!”

— Nu certe, fidu min, — arde flustris en lian orelon la poeto, — li stultumas por kolekti iajn informojn. Vi ja aŭdis, kiel li parolas ruse, — la poeto per oblikva rigardo observis la nekonaton por preventi ties fuĝon, — iru ni lin reteni, aliel li eskapos ...

Senhejmulo tiris je la mano Berliozon al la benko.

La nekonato ne plu sidis, sed staris apud ĝi, tenante en la mano libreton kun malhele griza bindaĵo, densan koverton el bona papero kaj vizitkarton.

— Pardonu al mi, ke entuziasmiĝinte pro la diskuto mi forgesis prezenti min. Jen miaj karto, pasporto kaj invito veni Moskvon por konsilado — impone diris la nekonato, sagace rigardante la du literaturistojn.

Tiuj konfuziĝis. “Diable, li ĉion aŭdis ...”, pensis Berlioz, kaj ĝentile gestis, ke li ne intencas ekzameni la dokumentojn. Dum la alilandano estis prezentanta ilin al Berlioz, la poeto rimarkis sur la karto la vorton profesoro, presitan en fremdaj, latinaj literoj kaj la komencliteron de la familinomo, duoblan von: W.

— Tre agrable, — konfuzite balbutis Berlioz, kaj la alilandano reenpoŝigis la dokumentojn.

Tiamaniere la rilatoj estis restarigitaj, kaj la triopo residiĝis sur la benkon.

— Ĉu vi, profesoro, estas invitita kiel konsilisto? — demandis Berlioz.

— Jes, kiel konsilisto.

— Vi estas germano, ĉu? — konjektis Senhejmulo.

— Ĉu mi? — redemandis la profesoro kaj subite enpensiĝis. — Nu jes, plie germano ...

— Vi eminente parolas ruse, — rimarkis Senhejmulo.

— Ho, mi estas poligloto kaj scipovas tre multajn lingvojn.

— Kiu estas via fako? — demandis Berlioz.

— Mi estas eksperto pri nigra magio.

“Jen bele!” — klakis en la kapo de la redaktoro.

— Ĉ-ĉu pri tiu fako oni volas konsulti vin ĉi tie? — li balbutis.

— Jes, pri tiu fako, — konfirmis la profesoro kaj klarigis: — Ĉi tie en la Ŝtata biblioteko oni malkovris aŭtentajn manuskriptojn de Gerberto el Aŭrilako, magiisto de la deka jarcento. Necesas, ke mi ilin malĉifru. Mi estas la sola fakulo en la mondo.

— Ah ha, vi estas historiisto, ĉu? — kun grandaj faciliĝo kaj estimo demandis Berlioz.

— Mi estas historiisto, — jesis la profesoro kaj maltrafe aldonis: — Hodiaŭ ĉe la Patriarĥa okazos kurioza historio!

Kaj denove tre ekmiris la redaktoro kaj la poeto. La profesoro mansignis, ke ili proksimiĝu, kaj kiam ili sin al li klinis, li flustris:

— Atentu, ke Jesuo ekzistis.

— Vidu, profesoro, — igis sin rideti Berlioz, — ni estimas viajn grandajn sciojn, sed pri tiu demando ni staras sur alia vidpunkto.

— Necesas nenia vidpunkto! — respondis la stranga profesoro, — tute simple: li ekzistis, nenio plu.

— Tamen oni bezonas ja ian pruvon ... — komencis Berlioz.

— Nenia pruvo estas bezonata, — respondis la profesoro. Li ekparolis nelaŭte kaj ĉiuj fremdaĵoj de lia prononco ial malaperis: — Ĉio estas simpla. En blanka mantelo kun sangruĝa subŝtofo, frumatene je l’ dek kvara tago de la printempa monato Nisan’ ...

2

Poncio Pilato

En blanka mantelo kun sangruĝa subŝtofo, frumatene je l’ dek kvara tago de la printempa monato Nisan’, Poncio Pilato, la prokuratoro de Judujo, kavaleriane trenante la plandumojn, eliris en la portikon inter la du aloj de la palaco de Herodo la Granda.

Pli ol ion ajn en la mondo la prokuratoro abomenis la odoron de roza oleo, kaj nun ĉio aŭguris malbonan tagon, ĉar ĝi persekutis lin ekde la mateniĝo. Ŝajnis al li, ke la cipresoj kaj palmoj en la ĝardeno verŝas la rozan odoron, ke malbeninda roza flueto miksiĝas al la leda kaj ŝvita odoro de lia eskorto. Amara fumeto penetris la portikon de trans la supra ĝardenteraso, de pavilonoj en la posto de la palaco, kie, veninte al Jerŝalaim kun la prokuratoro, kvartiris la Unua kohorto de la XII Fulma legio; kaj al la fumeto, indikanta ke la centuriaj kuiristoj komencis prepari la tagmanĝon, miksiĝis la sama grasa roz’odoro. Ho, dioj, dioj, pro kio vi min punas?

“Nu jes, sendube! Tio estas ĝi, ĝi denove, la nevenkebla, terura hemikranio, malsano ĉe kiu doloras duono de la kapo. Kontraŭ ĝi ne ekzistas rimedo, malestas kuraco. Mi provu ne movi la kapon.”

Brakseĝo jam estis pretigita sur la mozaika planko ĉe la fontano. Sen rigardi iun ajn, la prokuratoro sidiĝis sur ĝin kaj etendis la manon flanken.

La sekretario respekte metis en la manon pecon de pergameno. Ne sukcesinte superregi doloran grimacon, la prokuratoro ĵetis oblikvan rigardon sur la skribaĵon kaj pene diris:

— Juĝato el Galileo, ĉu? Ĉu la tetrarĥo ekzamenis la aferon?

— Jes, prokuratoro, — respondis la sekretario.

— Do kio?

— Li rifuzis konkludi pri la afero kaj la mortoverdikton de la Sinedrio sendis al vi por konfirmo.

La vango de la prokuratoro tremetis kaj li nelaŭte diris:

— Oni venigu la akuzaton.

Du legianoj tuj alkondukis de la ĝardenteraso sur la balkonon en la portiko viron verŝajne dudek sep jarojn aĝan kaj lasis lin stari antaŭ la seĝo de la prokuratoro. La homo surhavis malnovan kaj disŝiritan, hele bluan ĥitonaĉon; lian kapon kovris blanka tuko, fiksita per rimeneto transanta la frunton. Liaj manoj estis ŝnurligitaj malantaŭ la dorso. Sub la maldekstra okulo li havis grandan bluaĵon, ĉe la buŝ’angulo batvundon kun koaguliĝinta sango. La alkondukito rigardis la prokuratoron kun maltrankvila scivolo.

Tiu paŭzis, poste demandis lin en la aramea lingvo:

— Do, ci instigis la popolon ruinigi la Jerŝalaiman Templon, ĉu? — Dirante tion la prokuratoro sidis kvazaŭ ŝtona, nur liaj lipoj apenaŭ moviĝis. Li estis kvazaŭ ŝtona pro la timo svingeti la kapon ardantan per infera doloro.

La viro kun la ligitaj manoj iom moviĝis antaŭen kaj ekparolis:

— Bona homo! Kredu al mi ...

Plu senmova, la prokuratoro tuj lin interrompis sen plilaŭtigi la voĉon:

— Ĉu min ci nomas bona homo? Ci eraras, ĉiu en Jerŝalaim murmuras pri mi, ke mi estas kruela monstro — kaj tio estas perfekte ĝusta. — Same senesprime li aldonis: — Centuriestron Ratobuĉulo ĉi tien.

Ŝajnis al ĉiuj, ke sur la balkono malheliĝis, kiam la estro de la speciala centurio Marko, alnome Ratobuĉulo, aperis antaŭ la prokuratoro.

La centuriestro je tuta kapo superis la plej altan soldaton de la legio, kaj havis tiom larĝajn ŝultrojn, ke li tute ŝirmis la ankoraŭ malaltan sunon.

La prokuratoro lin alparolis latine:

— La krimulo min titolas per bona homo. Por unu minuto prenu lin for kaj klarigu al li, kiel oni al mi parolu. Sed sen kripligo.

Kaj ĉiuj krom la senmova prokuratoro sekvis per la rigardo Markon Ratobuĉulon, kiu mansvingis al la arestito, ke tiu iru post li.

Ratobuĉulon oni ĉiam sekvis per la rigardo, kie ajn li aperis, pro lia staturo, kaj kiuj vidis lin unuafoje — ankaŭ pro lia misforma vizaĝo: ĝermana klabo iam rompis lian nazon.

La pezaj botoj de Marko forklakis kontraŭ la mozaiko, la ligito senbrue lin sekvis, plena silento estiĝis en la kolonaro. Turtoj kveris sur la ĝardenteraso kaj en la fontano la akvo lirlis sian kaprican, agrablan kanton.

La prokuratoro volus ekstari, meti la tempion sub la akvostrion kaj tiel resti senmova. Sed li sciis, ke ankaŭ tio ne mildigas la doloron.

Elkondukinte la juĝaton en la ĝardenon, Marko Ratobuĉulo prenis vipon el la manoj de legiano, staranta antaŭ la piedestalo de bronza statuo, ĝin svingetis kaj frapis la ligiton sur la ŝultrojn. La movo estis facila kaj senpena, sed la homo tuj falis teren kvazaŭ subhakite, misglutis la aeron, lia vizaĝo iĝis griza kaj la okuloj sensenciĝis. Same facile, kvazaŭ malplenan sakon, Marko levis la falinton superteren, lin surpiedigis kaj diris naze, malbone prononcante la arameajn vortojn:

— La Romian prokuratoron alparoli per — hegemono. Aliajn vortojn ne diri. Kviete stari. Ĉu ci komprenis min aŭ frapi cin?

La arestito ŝanceliĝis, sed sin superregis, la ruĝo reaperis sur lia vizaĝo, li retrovis la spiron kaj raŭke diris:

— Mi komprenis cin. Ne frapu min.

Post unu momento li staris antaŭ la prokuratoro.

Malsanule fremdigite eksonis ties voĉo:

— La nomo?

— Ĉu la mia? — haste redemandis la arestito. La tuta lia aspekto atestis pri la klopodo respondi ĝuste, ne plu kolerigi.

La prokuratoro nelaŭte diris:

— La mian mi scias. Ne ŝajnigu cin pli stulta ol ci estas. La cia.

Jeŝua, — rapidis respondi la arestito.

— Alnomo?

Ha-Nocri.

— De kie ci devenas?

— De la urbo Gamala, — la ligito montris per la kapo, ke ie for, malproksime, dekstre de li, estas la urbo Gamala.

— De kiu gento?

— Mi ne scias precize, — vigle respondis la arestito, — mi ne memoras miajn gepatrojn. Oni diris al mi, ke mia patro estis siriano ...

— Kie estas cia hejmo?

— Mi ne havas fiksan loĝejon, — konfuzite respondis la ligito, — mi vojaĝas de urbo al urbo.

— Tion eblas esprimi pli koncize, per unu vorto: vagabondo, — diris la prokuratoro. — Ĉu ci havas parencojn?

— Neniun, mi estas sola en la mondo.

— Ĉu ci scipovas legi?

— Jes.

— Ĉu ci scias iun lingvon, krom la aramean?

— Jes. La grekan.

La ŝvelinta palpebro leviĝis, la okulo, nebula pro doloro, sin fiksis sur la arestiton. La alia okulo restis fermita.

Pilato ekparolis greke:

— Do, ĉu ci volis ruinigi la Templon kaj instigis al tio la popolon?

La arestito denove vigliĝis, liaj okuloj ĉesis esprimi timon kaj li respondis en la greka:

— Mi, bo... — ĉi tiam teruro trafulmis liajn okulojn pro la preskaŭa misparolo, — mi, hegemono, neniam intencis ruinigi la Templon kaj neniun instigis al tiu sensenca ago.

Miro aperis sur la vizaĝo de la sekretario, kiu kurbiĝante super la malalta tablo protokolis la depozicion. Li levis la kapon, sed tuj ree ĝin klinis al la pergameno.

— Multego da homoj alfluas la urbon antaŭ la festo. Inter ili estas magoj, aŭguristoj, astrologoj kaj murdistoj, — senesprime parolis la prokuratoro, — estas ankaŭ mensoguloj. Ekzemple, ci estas mensogulo. Estas ja klare skribite: instigis ruinigi la Templon. Tiel atestas la homoj.

— Tiuj bonaj homoj, — la arestito haltis kaj haste aldoninte: — hegemono, — daŭrigis: — estas neinstruitaj, ili konfuzis ĉion kion mi diris. Mi eĉ komencas timi, ke tiu miskompreno daŭros tre longan tempon. Kaj ĉio ĉi ĉar li malĝuste skribas miajn parolojn.

Estiĝis silento. Nun ambaŭ malsanulaj okuloj peze rigardis la arestiton.

— La lastan fojon mi cin admonas: ĉesu ŝajnigi cin frenezulo, ci krimulaĉo, — milde kaj senesprime diris Pilato, — pri ci estas skribite nemulte, sed tio sufiĉas por cin pendumi.

— Tamen jes, jes ja, hegemono, — diris la arestito tute streĉiĝinte pro la strebo kredigi, — sekvas, sekvadas min iu kun kapra pergameno, kaj senĉese skribas. Nu, foje mi ĵetis rigardon en lian pergamenon — tio estis terura! Absolute nenion el la skribita mi iam diris. Mi lin petegis: pro Dio, bruligu cian pergamenon! Sed li forŝiris ĝin el miaj manoj kaj forkuris.

— Kiu ankoraŭ? — mallogite demandis Pilato kaj tuŝis la tempion per la mano.

— Levio Mateo, — volonte klarigis la arestito. — Li estis impostisto kaj unue mi renkontis lin en Betfage, sur la vojo, tie kie elstaras la angulo de figĝardeno. Ni konversaciis. Komence li traktis min malafable kaj eĉ insultis min — nu, li opiniis ke li min insultas nomante min hundo, — la arestito ridetis, — mi vidas nenion malbonan en la besto, do nenion ofendan en la vorto ...

La sekretario ĉesis skribi kaj kaŝe ĵetis mirrigardon, ĉi-foje ne al la arestito sed al la prokuratoro.

— ... tamen aŭskultante min li iĝis pli milda, — daŭrigis Jeŝua, — fine li ĵetis sian monon sur la vojon kaj diris, ke li iros kun mi vojaĝi ...

Pilato rikanis per unu vango, nudigante siajn flavajn dentojn, kaj turnis sian tutan trunkon al la sekretario:

— Ho, urbo Jerŝalaim! Ĉu estas absurdaĵo kiun oni ne aŭdus ĉi tie? Impostisto, aŭskultu do, impostisto ĵetis monon sur la vojon!

Ne sciante, kiel reagi, la sekretario decidis speguli la Pilatan rikanon.

— Nu, li diris, ke de tiam la mono iĝis al li abomena, — klarigis Jeŝua la strangan agon de Levio Mateo, kaj aldonis: — De tiam li iĝis mia kunvojaĝanto.

Ankoraŭ nuddenta, la prokuratoro rigardis la arestiton, poste la sunon, nerezisteble leviĝantan supren, super la rajdostatuoj de la hipodromo kuŝanta malproksime dekstre, malpli alte ol la palaco. Kaptite de naŭza turmento, li pensis, ke la plej simpla solvo estus forigi de la balkono ĉi tiun strangan krimulaĉon per nuraj tri vortoj: “Oni lin pendumu”. Forigi ankaŭ la eskorton, foriri el la portiko en la internon de la palaco, ordoni ke oni kurtenu ĉambron kaj alportu malvarman akvon, lasi sin fali sur liton, plorvoĉe voki la hundon Banga’, plendi al ĝi pri la hemikranio. La penso pri veneno loge trafulmis la kapon de la prokuratoro.

Li rigardis la homon per la malklaraj okuloj kaj dum kelka tempo silentis, penante rememori, kial antaŭ li, sub la senkompata Jerŝalaima suno, staras arestito kun sia misforma pro batoj vizaĝo, kaj kiujn pluajn senutilajn demandojn li ankoraŭ devas fari.

— Ĉu Levio Mateo? — raŭke demandis la malsanulo kaj fermis la okulojn.

— Jes, Levio Mateo, — atingis lin la akra, lin turmentanta voĉo.

— Tamen kion ci diris pri la Templo al la hom’amaso en la bazaro?

La voĉo de la respondanto ŝajnis piki Pilaton en la tempion, ĝi estis neesprimeble doloriga. Ĝi estis diranta:

— Mi, hegemono, diris, ke falos la templo de la malnova kredo kaj kreiĝos nova templo de la vero. Mi diris tiel, por ke oni pli facile komprenu.

— Kial do ci, vagulaĉo, agitis la popolon en la bazaro parolante pri la vero kiun ci ne scias? Kio estas la vero?

Dirinte tion la prokuratoro pensis: “Ho, vi dioj! Mi demandas lin pri io malnecesa por la juĝo ... Mia intelekto ne plu servas min ...” Kaj refoje la kaliko kun malhela likvaĵo aperis en lia mensa vido. “Venenon al mi, venenon!”

Denove li ekaŭdis la voĉon:

— Antaŭ ĉio la vero estas, ke doloras cia kapo, doloras tiom forte, ke ci malkuraĝe pensas pri la morto. Ci apenaŭ povas al mi paroli, eĉ rigardi min estas al ci malfacile. Nun mi estas cia nevola turmentanto, tio min ĉagrenas. Ci ne povas eĉ pensi pri io ajn kaj nur revas, ke venu cia hundo, ŝajne la sola kara al ci estaĵo. Sed ciaj turmentoj tuj finiĝos, la kapo ĉesos dolori.

La sekretario je duonfrazo ĉesis skribi kaj mire ekgapis la arestiton.

Pilato levis sur tiun la martirajn okulojn kaj rimarkis, ke la suno jam estas altete super la hipodromo, ke ĝia radio, penetrinte la kolonaron, rampis ĝis la eluzitaj sandaloj de Jeŝua, ke tiu forflankiĝas por ĝin eviti.

La prokuratoro ekstaris, premis la kapon per ambaŭ manoj, lia flaveta, razita vizaĝo esprimis teruron. Sed tuj li ĝin superregis kaj residiĝis.

Dume la arestito daŭrigis sian parolon, sed la sekretario ne plu skribis. Ansere streĉinte la kolon, li nur klopodis ne eligi eĉ malplejan vorton.

— Jen, ĉio finiĝis, — parolis la arestito afable rigardante Pilaton, — mi tre ĝojas pri tio. Mi konsilas al ci, hegemono, por iom da tempo forlasi la palacon kaj promeni en la ĉirkaŭaĵo — nu ekzemple, en la ĝardenoj sur la Oliv’arba Monto. La fulmotondro ... — sin turninte la arestito rigardis la sunon, — venos poste, antaŭ la vespero. Promeno cin efikus tre bone, kaj mi volonte cin akompanus. En mian kapon venis kelkaj novaj pensoj, kiuj eble cin interesos, kaj mi kun plezuro komunikus al ci ilin, des pli ke ci ŝajnas homo tre inteligenta.

La sekretario morte paliĝis kaj lasis fali la pergamenrulon.

— Cia malfeliĉo konsistas en tio, — nehaltigate parolis plu la ligito, — ke ci estas tro malkomunikema kaj tute perdis la fidon je la homoj. Konsentu ja, ke oni ne povas meti sian tutan ŝaton en hundon. Cia vivo estas magra, hegemono. — La parolinto permesis al si rideton.

La sekretario nun pensis nur pri tio, ĉu li kredu siajn orelojn. Devigite kredi, li penis imagi, en kiu fantazia formo manifestiĝos la furiozo de la kolerema prokuratoro ĉe tiu senprecedenca impertinentaĵo de la arestito. Sed li ne povis tion imagi, kvankam li bone konis la prokuratoron.

Eksonis la streĉovundita, raŭketa voĉo de la prokuratoro, latine diranta:

— Malligu liajn manojn.

Unu el la eskortanoj frapis per la lanco kontraŭ la planko, transdonis ĝin al alia, aliris la arestiton kaj forigis la ŝnuron. La sekretario reprenis la pergamenon kaj decidis dum kelka tempo nenion skribi kaj nenion miri.

— Konfesu, — mallaŭte demandis Pilato en la greka, — ci estas granda kuracisto, ĉu?

— Ne, prokuratoro, mi ne estas kuracisto, — respondis la arestito, delice frotante la ŝvelintan, malhele ruĝan manon, sulkigitan per la ŝnuro.

Klininte la kapon, Pilato boris la arestiton per fiksa rigardo. Ne plu nebula, ĝi reakiris siajn kutimajn spritobrilojn.

— Mi ne demandis cin, — diris Pilato, — ĉu ci ankaŭ scias latine?

— Jes, — respondis la arestito.

La flavetaj vangoj de Pilato iom ruĝiĝis kaj li demandis latine:

— Kiel ci divenis, ke mi volis voki mian hundon?

— Tio estas tre simpla, — latine respondis la arestito, — ci movis cian manon en la aero, — la parolanto ripetis la geston de la prokuratoro, — kvazaŭ ci volis ĝin karesi kaj ciaj lipoj ...

— Jes, — diris Pilato.

Post paŭzo li demandis greke:

— Do, ci estas kuracisto, ĉu?

— Ne, ne, — energie kontraŭdiris la arestito, — kredu al mi, mi ne estas kuracisto.

— Nu bone, se ci volas kaŝi tion, kaŝu ĝin. La aferon ĝi ne koncernas. Do, ĉu ci asertas, ke ci neniun instigis detrui ... aŭ forbruligi aŭ alimaniere difekti la Templon?

— Mi neniun instigis al tiaj agoj, hegemono, mi ripetas. Ja mi ne similas malsaĝulon, ĉu?

— Ho certe, ci ne similas malsaĝulon, — mallaŭte respondis la prokuratoro kaj timinde rikanis. — Do ĵuru ke tio ne okazis.

— Je kio ci volas ke mi ĵuru? — plivigliĝis la malligito.

— Nu, ekzemple je cia vivo, — respondis la prokuratoro, — nun estas la ĝusta tempo ĵuri je ĝi, ĉar sciu, ĝi pendas je hareto!

— Ĉu ci opinias, ke ĝin pendigis ci, hegemono? — demandis la arestito. — Se jes, ci ege eraras.

Pilato ektremis kaj diris tra la kunpremitaj dentoj:

— Mi povas distranĉi tiun hareton.

— Ankaŭ pri tio ci eraras, — kontraŭdiris la arestito kun serena rideto, per la mano sin ŝirmante kontraŭ la suno. — Ja konsentu, ke sendube, distranĉi ĝin povas nur la pendiginto, ĉu?

— Nu bone, — ridetis Pilato, — mi ne plu dubas, ke la nenifaremaj Jerŝalaimaj gapuloj senforlase cin sekvis. Mi ne scias, kiu pendigis cian langon, sed ĝi estas bone pendigita. Interalie, ĉu tio estas vera, ke ci envenis Jerŝalaimon tra la Pordego de Suzo, rajdante azenon kaj akompanate de popolaĉo kiu salutis cin per krioj kvazaŭ profeton?

La arestito mire rigardis la prokuratoron.

— Verdire, mi havas nenian azenon, — li respondis. — Mi envenis la urbon tra la Pordego de Suzo, tio estas ĝusta, sed mi venis piede. Min akompanis nur Levio Mateo kaj neniu kriis al mi ion ajn, ĉar tiam neniu en Jerŝalaim min konis.

— Ĉu ci konas tiujn homojn, — daŭrigis Pilato fiksrigardante la arestiton, — iu Dismas, poste Gestas kaj Bar-rabba?

— Ĉi tiujn bonajn homojn mi ne konas.

— Ĉu vere?

— Vere.

— Nun diru al mi, kial ci ĉiumomente diras “bona homo”? Ĉu ĉiun ci nomas tia?

— Ĉiun, — respondis la arestito, — en la mondo ne estas malicaj homoj.

— La unuan fojon mi tion aŭdas, — diris Pilato kun negaja rideto, — sed eblas, ke mi ne sufiĉe konas la vivon. Ne necesas skribi plu, — li sin ekturnis al la sekretario, cetere ĉesinta skribi jam antaŭe, kaj reparolis al la arestito: — Ĉu en iu greka libro ci legis pri tio?

— Ne, mi mem komprenis tion.

— Kaj ci predikas tion, ĉu?

— Jes.

— Nun kion ci dirus, ekzemple, pri centuriestro Marko, alnome Ratobuĉulo, ĉu ankaŭ li estas bona?

— Jes, — respondis la arestito, — kvankam li estas malfeliĉa homo. De kiam bonaj homoj lin kripligis, li iĝis kruela kaj senkompata. Estas interese, kiu faris tion?

— Mi volonte informos cin pri tio, — diris Pilato, — mi ja ĉeestis tie. Bonaj homoj sin ĵetadis sur lin kvazaŭ la hundoj sur urson. La ĝermanoj kroĉiĝis je liaj kruroj, brakoj, kolo. Lia manipuluso estis encirkligita, kaj se la turmo, kiun mi komandis, ne estus enhakinta sin de la flanko, ci, filozofo, ne havus la okazon interparoli kun Ratobuĉulo. Tio estis dum la batalo ĉe Idistavizo, en la Junulina Valo.

— Se mi povus interparoli kun li, — neatendite diris la arestito reve, — mi estas certa, ke li draste ŝanĝiĝus.

— Nu, — reagis Pilato, — se ci havus la kapricon interparoli kun oficiroj aŭ soldatoj de la legio, tio probable ne rezultigus grandan ĝojon por la legiestro. Tamen — feliĉe por ni ĉiuj — tio ne okazos, kaj mi estas la unua kiu zorgos pri la afero.

Ĉi tiam hirundo impetis en la portikon, flugis unu rondon tuj sub la ora plafono, malplialtiĝis, per la akra flugilo preskaŭ tuŝis la vizaĝon de bronza statuo staranta en niĉo kaj malaperis en kapitelo. Eble, ĝi ekvolis fari tie sian neston.

Dum ĝia flugado en la kapo de la prokuratoro, nun klara kaj facila, vortiĝis formulo. Ĝi estis jena: La hegemono konsideris la aferon pri la vaganta filozofo Jeŝua, alnome Ha-Nocri, kaj trovis nenian delikton. Speciale, ne estas malkovrita ia ajn rilato inter la faroj de Jeŝua kaj la ĵusa tumulto en Jerŝalaim. Evidentiĝis, ke la vaganta filozofo estas mense malsana, tial la prokuratoro ne konfirmas la mortoverdikton de la Malgranda Sinedrio pri Ha-Nocri. Tamen, ĉar ties malsaĝaj, utopiaj paroloj povas kaŭzi tumulton en Jerŝalaim, la prokuratoro lin forsendas el la urbo kaj ordonas malliberigi lin en Cezareo Stratona ĉe Mediteraneo — kie cetere rezidas la prokuratoro.

Necesis nur dikti tion al la sekretario.

La flugiloj de la hirundo susuris tuj super la kapo de la hegemono, la birdo ĵetis sin flanken, al la kaliko de la fontano kaj forflugis eksteren. La prokuratoro levis la rigardon sur la arestiton kaj vidis apud tiu brulantan polvofoston.

— Ĉu estas io plua pri li? — demandis Pilato la sekretarion.

— Bedaŭrinde jes, — kontraŭ lia atendo respondis tiu kaj donis al Pilato alian pergamenon.

— Kio do? — Pilato kuntiris la brovojn.

Lia mieno ŝanĝiĝis eĉ plie post ol li legis la pergamenon. Ĉu malhela sango alfluis liajn vizaĝon kaj kolon, ĉu okazis io alia, sed lia haŭto perdis la flavon, iĝis bruna kaj liaj okuloj ŝajnis sinki en la kapo.

Verŝajne pro la sama sango, kiu alfluis la tempiojn kaj komencis tie batadi, konfuziĝis lia vidado. Jen — ŝajnis al li, ke la kapo de la arestito ien forŝvebis kaj anstataŭ ĝi aperis alia. Sur tiu kalva kapo sidis ora krono kun disaj dentoj; la haŭton de la frunto korodis ulcero, ŝmirita per ungvento; la buŝo estis ensinkinta, sendenta, kun kaprica, pendanta malsupra lipo. Plu, ŝajnis al Pilato, ke la rozkoloraj kolonoj ĉirkaŭ li kaj la Jerŝalaimaj tegmentoj tie for, malsupre, trans la ĝardeno, malaperis, ke ĉio perdiĝis en la densega verdo de la Kapreaj ĝardenoj. Ankaŭ pri lia aŭdo okazis io stranga: ŝajnis, ke ie malproksime trumpetoj eksonis nelaŭte kaj minace, kaj tre klare li aŭdis nazan voĉon orgojle tiri la vortojn: “La leĝo pri majest’atenco ...”.

Rapide ekruliĝis pensoj — mallongaj, senordaj, nekutimaj: “Perdita!”; poste: “Perditaj!..” Kaj tute absurda ideo pri ia nepre venonta (al kiu?!) senmorteco — kaj tiu senmorteco ial naskis neelteneblan angoron.

Pilato sin streĉis, forpelis la vizion, revenigis la rigardon en la portikon. Antaŭ li denove estis la okuloj de la arestito.

— Aŭskultu, Ha-Nocri, — ekparolis la prokuratoro iel strange rigardante al Jeŝua: lia mieno estis severa, sed en la okuloj videblis maltrankvilo, — ĉu iam ci diris ion ajn pri la granda Cezaro? Respondu! Ĉu ci ion diris? Aŭ ... ne ... diris? — La vorton ne Pilato tiris iom pli longe ol konvenas ĉe juĝo. Per la rigardo li sendis al la arestito ian penson, kiun li volis kvazaŭ sugestii al tiu.

— Diri la veron estas facile kaj agrable, — rimarkis Jeŝua.

— Mi ne bezonas scii, — reagis Pilato per sufokata kolera voĉo, — ĉu estas al ci agrabla diri la veron. Tutegale ci ĝin diros. Tamen dirante ĝin, pesu ĉiun vorton se ci volas eviti morton ne nur certan sed ankaŭ turmentan.

Ne estas sciate, kio okazis al la prokuratoro de Judujo, sed li permesis al si levi la manon, kvazaŭ por ŝirmi sin kontraŭ la sunradio, kaj de malantaŭ la mano, kiel de malantaŭ ŝildo, sendi al la arestito ian subinstigan rigardon.

— Do, — li parolis plu, — respondu, ĉu ci konas iun Jehudon el Kirjat kaj kion ci diris al li, se ci tamen diris, pri Cezaro?

— Tio okazis jene, — volonte komencis rakonti la arestito, — antaŭhieraŭ vespere, ĉe la Templo, mi konatiĝis kun junulo kiu nomis sin Jehudo el la urbo Kirjat. Li invitis min en sian domon en la Malsupra Urbo kaj regalis min ...

— Bona homo, ĉu? — demandis Pilato kaj diableska fajrero ekbrilis en liaj okuloj.

— Tre bona kaj sciama homo, — jesis la arestito, — li montris plej grandan interesiĝon pri miaj ideoj kaj tre varme min akceptis ...

— ... ekbruligis la lampojn, — je la sama tono, kiel la arestito, tradente diris Pilato. Liaj okuloj flagretis.

— Jes, — respondis Jeŝua, iom surpizite ke la prokuratoro tion scias, kaj daŭrigis: — Li petis min eldiri mian opinion pri la ŝtatregado. Tiu demando lin ege interesis.

— Do, kion ci diris? — demandis Pilato. — Ci respondos al mi, ke ci ĝin forgesis, ĉu? — sed lia voĉo jam estis senespera.

— Mi diris, ekzemple, — rakontis la arestito, — ke ĉia regado estas perforto kontraŭ la homoj kaj ke venos tempo kiam ne plu estos la regado de la Cezaroj nek ia alia regado. La homo eniros la regnon de la vero kaj justo, kie nenia regado estos bezonata.

— Poste!

— Poste estis nenio, ĉar tiam homoj enkuris, min ligis kaj kondukis en la malliberejon.

La sekretario rapide protokolis klopodante ne eligi eĉ unu vorton.

— En la mondo neniam estis nek estas nek estos regado pli granda aŭ pli bona por la homoj ol la regado de Tiberio Cezaro, — la streĉovundita kaj malsanula voĉo de Pilato ŝvelis, ial li furioze rigardis la sekretarion kaj la eskorton, — kaj ne decas ke ci, malsaĝa krimulaĉo, juĝu pri tio. — Ĉi tiam la hegemono kriegis:

— La eskorton for de la balkono! — Sin turninte al la sekretario li aldonis:

— Lasu min sola kun la krimulo, temas pri ŝtata afero!

La eskorto levis la lancojn kaj ritme klakante per la ferizitaj kaligoj eliris en la ĝardenon sekvate de la sekretario.

Dum kelka tempo la silenton sur la balkono plenigis nur la kanto de la akvo en la fontano. Pilato rigardis la akvon formi super la ŝprucilo ŝvelantan flu’teleron, ties randojn forrompiĝi kaj strie disfali.

Unua ekparolis la arestito.

— Mi vidas, ke okazis misaĵo pro mia interparolo kun tiu junulo el Kirjat. Mi antaŭsentas, hegemono, ke lin trafos malfeliĉo kaj mi lin tre kompatas.

— Ŝajnas al mi, — kun stranga rideto respondis la prokuratoro, — ke estas en la mondo iu alia, pli inda je cia kompato ol Jehudo el Kirjat kaj suferonta multe pli ol Jehudo. Do, Marko Ratobuĉulo, la flegma kaj senhezita torturisto, la homoj kiuj, kiel mi vidas, cin batis pro ciaj predikoj — la prokuratoro almontris la misforman vizaĝon de Jeŝua, — la krimuloj Dismas kaj Gestas, murdintaj kun siaj kunuloj kvar soldatojn, kaj fine la fi-perfidulo Jehudo — ĉu ili ĉiuj estas bonaj homoj?

— Jes, — respondis la arestito.

— Kaj venos la regno de la vero, ĉu?

— Ĝi venos, hegemono, — fide respondis Jeŝua.

— Neniam ĝi venos, — ekkriis Pilato per voĉo tiom terura ke Jeŝua ŝanceliĝis malantaŭen. Tiel li estis krianta antaŭ multaj jaroj al siaj kavalerianoj en la Valo de la Junulinoj: “Batu ilin! Batu! La ega Ratobuĉulo kaptitas!” Li ankoraŭ pli laŭtigis sian rompitan pro la komandado voĉon por ke en la ĝardeno oni aŭdu la vorton:

— Krimulo! Krimulo! Krimulo!

Poste li demandis pli trankvile:

Jeŝua Ha-Nocri, ĉu ci kredas je dioj?

— Estas nur unu Dio, — respondis Jeŝua, — je li mi kredas.

— Do preĝu al li, forte preĝu! Cetere ... — la voĉo de Pilato resinkis, — tio estas senutila. Ĉu ci havas edzinon? — ial malĝoje li demandis, ne komprenante kio al li okazas.

— Ne, mi estas sola.

— La abomeninda urbo, — subite murmuris la prokuratoro. Li movis la ŝultrojn, kvazaŭ pro malvarmo, kaj frotis la manojn, kvazaŭ lavante ilin. — Se ci estus murdita antaŭ cia renkonto kun Jehudo el Kirjat, tio certe estus multe pli bona.

— Ci prefere lasu min for, hegemono, — neatendite petis Jeŝua kaj lia voĉo iĝis maltrankvila, — mi vidas ke oni volas mortigi min.

Spasmo tordis la vizaĝon de Pilato, li turnis al Jeŝua la inflamajn okulglobojn kun ilia ruĝiĝinta vejnaro kaj diris:

— Ĉu ci, malfeliĉulo, imagas ke Romia prokuratoro liberigos homon dirintan tion, kion ci diris? Ho dioj! Ĉu ci pensas, ke mi pretas okupi cian lokon? Ciajn opiniojn mi malaprobas! Kaj atentu: se post ĉi tiu momento ci diros eĉ unu vorton, se ci ekparolos kun iu ajn, tiam kontraŭ mi cin gardu! Mi ripetas: cin gardu!

— Hegemono ...

— Silentu! — kriis Pilato kaj lia furioza rigardo sekvis la hirundon, refoje flirtintan tra la kolonaron. — Al mi! — li vokis.

Kiam la sekretario kaj la eskorto reokupis siajn lokojn, Pilato deklaris ke li konfirmas la mortoverdikton de la Malgranda Sinedrio pri la krimulo Ha-Nocri kaj la sekretario protokolis tion.

Post unu minuto antaŭ la prokuratoro staris Marko Ratobuĉulo. La prokuratoro ordonis al li konduki la krimulon al la estro de la sekreta servo kaj konigi al tiu la instrukcion de la prokuratoro, ke Jeŝua Ha-Nocri estu gardata aparte disde la ceteraj kondamnitoj kaj ke al la personaro de la sekreta servo je la minaco de severa puno estu malpermesite interparoli kun Jeŝua Ha-Nocri pri io ajn aŭ respondi liajn demandojn.

Obeante la geston de Marko la eskorto ĉirkaŭis Jeŝuan kaj lin forkondukis de la balkono.

Poste antaŭ la prokuratoro aperis blondbarba belulo kun aglaj plumoj en la kaskokresto. Sur lia brusto brilis oraj leonkapoj, oraj platetoj garnis lian glavrimenon. Liaj triplandumaj botoj estis ŝnuritaj ĝis la genuo, purpura mantelo pendis de lia maldekstra ŝultro. Li estis legato, la legiestro. La prokuratoro lin demandis, kie nun troviĝas la Sebastea kohorto. La legiestro raportis, ke la sebasteanoj estas postenigitaj ĉirkaŭ la placo ĉe la hipodromo, kie estas anoncota la verdikto pri la krimuloj.

Pilato ordonis al la legiestro pretigi du centuriojn el la Italia kohorto. La unu, komandate de Ratobuĉulo, devos eskorti la krimulojn, la ĉarojn kun la ekzekutilaro kaj la ekzekutistojn ĝis la Kalva Monto kaj tie aliĝi la supran kordonon. La alia devos marŝi rekte al la Kalva Monto kaj komenci la posteniĝon. Pro la sama celo, tio estas por sekurigi la monteton, la prokuratoro petis la legiestron sendi kune la helpan skadron, la Sirian alaon.

Kiam la legiestro estis elirinta, la prokuratoro ordonis al la sekretario inviti la prezidanton de la Sinedrio, ĝiajn du membrojn kaj la estron de la Templa gardo. Krome, li petis la sekretarion aranĝi la inviton tiel ke li, la prokuratoro, povu interparoli kun la prezidanto antaŭ la kunveno kaj sola.

La ordonoj de Pilato estis plenumitaj rapide kaj ĝuste. La suno, kiu dum la lastaj tagoj iel aparte furioze ardigadis Jerŝalaimon, ankoraŭ malproksimis de sia plej alta punkto, kiam sur la supra ĝardenteraso, ĉe la du blankaj marmoraj leonoj gardantaj la ŝtuparon, renkontiĝis la prokuratoro kaj Josef Kajafo, la Juduja ĉefpastro prezidanta la Sinedrion.

En la ĝardeno estis kviete. Sed kiam la prokuratoro eliris el la portiko sur la ĝardenterason inundatan de la suna lumo, la terason kie staris hide elefantokruraj palmoj kaj de kie al lia rigardo prezentiĝis la tuta de li abomenata urbo Jerŝalaim, ĝiaj pendaj pontoj, ĝiaj fortikaĵoj kaj precipe la monstra marmorbloko kun ora drakoskvamo anstataŭ tegmento, la Templo de Jerŝalaim, — tiam lia akra aŭdo perceptis venantan de sube, kie muro disigis la malsupran palacan ĝardenterason disde la urba placo, obtuzan murmuron, el kiu fojfoje forflugadis sonoj malfortaj kaj akutaj, kiel ĝemoj aŭ krioj.

Pilato komprenis, ke tie sur la placo jam amasiĝis nenombreblaj Jerŝalaimanoj, incititaj de la ĵusa tumulto, ke la amaso malpacience atendas la verdikton kaj ke krias la senlacaj akvovendistoj.

La prokuratoro komencis per tio ke li invitis la ĉefpastron en la portikon, for de la senkompata ardo, sed Kajafo ĝentile petis pardonon kaj klarigis, ke antaŭfeste li ne rajtas fari tion. Pilato levis la kapuĉon sur sian apenaŭ kalviĝantan kapon kaj komencis la interparolon. La interparolo estis en la greka.

Pilato diris, ke li ekzamenis la aferon pri Jeŝua Ha-Nocri kaj konfirmis la mortoverdikton. Do, antaŭ la hodiaŭ okazonta ekzekuto mortoverdikton ricevis la tri banditoj — Dismas, Gestas, Bar-rabba — kaj krome tiu Jeŝua Ha-Nocri. La du unuaj, kiuj aŭdacis eksciti la popolon kontraŭ Cezaro, estas kaptitaj fare de la Romia potenco post armita rezisto, do pri ili oni ne parolu. Male, la du lastaj, Bar-rabba kaj Ha-Nocri, estas arestitaj de la juda estraro kaj kondamnitaj de la Sinedrio. Laŭ la leĝo kaj kutimo, unu el la du krimuloj estas liberigenda pro la granda festo de Pasko, komenciĝonta hodiaŭ.

Do, la prokuratoro deziras scii, kiun el la du krimuloj intencas liberigi la Sinedrio: ĉu Bar-rabban aŭ Jeŝuan Ha-Nocri?

Kajafo klinis la kapon signante ke li komprenis la demandon kaj respondis:

— La Sinedrio petas liberigi Bar-rabban.

Ĝuste tiun respondon atendis Pilato, sed lia tasko estis ŝajnigi sin mirigita.

Li faris tion majstre. Sur lia orgojla vizaĝo leviĝis la brovoj kaj li mire rigardis la ĉefpastron rekte en la okulojn.

— Verdire, tiu respondo min surprizas, — milde diris la prokuratoro, — mi timas ke okazis miskompreno.

Pilato klarigis sian starpunkton. La Romia administracio neniel atencas la rajtojn de la loka religia estraro, la ĉefpastro ja bone scias tion, tamen tiu kazo prezentas evidentan eraron kaj la Romia administracio havas intereson ĝin korekti.

Nu fakte: la krimoj de Bar-rabba kaj de Ha-Nocri tre diferencas laŭ la gravo. Dum la dua, nekontesteble homo mense malsana, kulpas je absurdaj paroladoj en Jerŝalaim kaj aliloke, la kulpo de la unua estas nekompareble pli grava. Li ne nur malkaŝe ekscitis ribelon, dum la aresto li ankoraŭ mortigis gardiston. Bar-rabba estas multe pli danĝera ol Ha-Nocri.

Pro la indikitaj rezonoj la prokuratoro petas la ĉefpastron rekonsideri la decidon kaj el la du kondamnitoj liberigi la malpli danĝeran, kaj tiu sendube estas Ha-Nocri. Do?

Kajafo diris per voĉo nelaŭta sed firma ke la Sinedrio zorge konsideris la aferon kaj ke la duan fojon ĝi sciigas sian intencon liberigi Bar-rabban.

— Kiel do? Eĉ post mia rekomendo, rekomendo de tiu, per kies buŝo parolas la Romia regado? Ĉefpastro, ripetu je tria fojo!

— Je la tria fojo mi ripetas ke ni liberigos Bar-rabban, — nelaŭte diris Kajafo.

Ĉio estis finita, plua insisto estis sensenca. Ha-Nocri estis malaperonta por ĉiam, neniu kuracos la terurajn, kruelajn dolorojn de la prokuratoro. Kontraŭ ili estas nenia rimedo krom la morto. Sed ne tiu penso nun frapis Pilaton. Lin tutan penetris la sama nekomprenebla angoro, kiu ĵus trafis lin sur la balkono. La prokuratoro serĉis la kialon sed la rezulto estis stranga: ŝajnis al li malklare, ke en la interparolo kun la kondamnito io restis nedirita, aŭ eble, ke li ion ne finaŭskultis.

Pilato forpelis tiun penson kaj ĝi tuj malaperis, same rapide kiel ĝi venis. Ĝi malaperis kaj la angoro restis neeksplikita, ĉar ne povis ja ĝin klarigi alia, fulme aperinta kaj tuj estingiĝinta, mallonga penso: “Senmorteco... La senmorteco venis...” Kies senmorteco? Tion la prokuratoro ne komprenis sed la ideo pri tiu enigma senmorteco glaciigis lin malgraŭ la sun’ardo.

— Nu, — diris Pilato, — estu tiel.

Li turnis la kapon, rigardis ĉirkaŭen kaj miris pri la okazinta ŝanĝo. Malaperis la florŝarĝita rozujo, malaperis la cipresoj kadrantaj la supran terason, la granat’arbo, la blanka statuo en verdaĵoj kune kun la verdaĵoj. Ĉion anstataŭis ia malhelruĝa ŝlimo, en ĝi ektremis kaj ien ekmoviĝis algoj kaj kun ili moviĝis Pilato mem. Sufoka kaj brula, lin forportis la plej terura kolero, la kolero de la malpovo.

— Premon, — eligis Pilato, — premon mi sentas!

Per malvarma, ŝvita mano li abrupte tiris la fibolon de la kolumo de sia mantelo. La fibolo falis sur la sablon.

— La vetero estas sufoka, ie pasas fulmotondro, — reagis Kajafo fikse rigardante la ruĝiĝintan vizaĝon de la prokuratoro kaj pensante pri la pluaj, ankoraŭ venontaj turmentoj. “Ho, terura estas ĉi-jare la monato Nisan’!”

— Ne, — diris Pilato, — ne pro la vetero mi estas premata, sed ĉar tro malvaste iĝis ĉi tie por ni du. — Streĉinte la palpebrojn, Pilato ridetis kaj aldonis: — Gardu cin, ĉefpastro.

La malhelaj okuloj de la ĉefpastro ekbrilis kaj li, ne malpli lerte ol antaŭe la prokuratoro, igis sian vizaĝon esprimi miron.

— Kion mi aŭdas, prokuratoro? — fiere kaj trankvile respondis Kajafo, — ci minacas al mi post ol ci mem konfirmis nian verdikton? Ĉu tio estas ebla? Kutime Romia prokuratoro elektas vortojn por ion diri. Se iu aŭdus nin, hegemono ..?

Pilato rigardis la ĉefpastron per malvivaj okuloj kaj nudigis la dentojn por esprimi rideton.

— Kion ci diras, ĉefpastro! Kiu povas nun aŭdi nin ĉi tie? Ĉu mi similas la junan vagantan malsaĝulon ekzekutotan hodiaŭ? Ĉu mi estus knabo? Mi scias, kion kaj kie mi diras. La ĝardeno estas gardata, egale kiel la palaco, muso ne povus penetri ĉi tien! Kaj ne nur muso, ne povus eĉ tiu — kiel li estas nomata? — el la urbo Kirjat. Ĉu ci lin konas, ĉefpastro? Ho, se iu tia penetrus ĉi tien, li amare sin domaĝus, pri tio ci ja ne dubas, ĉu? Do sciu, ĉefpastro, ke de nun ci ne havos ripozon! Nek ci, nek cia popolo, — Pilato montris dekstren kie en la foro flamis la Templo, — tion deklaras mi, Pilato de Ponto, kavaliro de la Ora Lanco!

— Mi scias, scias! — sentime respondis la nigrabarba Kajafo kaj liaj okuloj ekbrilis. Li levis la manon ĉielen kaj daŭrigis: — Scias la juda popolo, ke ci malamegas ĝin per furioza malamo kaj suferigos al ĝi multajn turmentojn, sed tutan ci ĝin ne ekstermos! Dio ĝin defendos! Nin aŭdos, aŭdos la potenca Cezaro, li ŝirmos nin kontraŭ la ekstermanto Pilato!

— Ho ne! — ekkriis Pilato. Nun ĉiu plua vorto lin faciligis: li jam povis forĵeti la maskon, ne plu zorgi pri la vortoj. — Tro multe ci plendis kontraŭ mi al Cezaro, nun estas veninta mia horo, Kajafo! Nun sciigon sendos mi, kaj ĝi iros ne al la provincestro en Antioĥion, nek al Romo, sed rekte al Kapreo, al Cezaro mem, la sciigo pri tio, ke notorajn ribelulojn vi kaŝas en Jerŝalaim kontraŭ la mortopuno. Kaj tiam ne per la akvo el la Salomona lageto malsoifigos mi Jerŝalaimon — kiel mi intencis antaŭe por via bono! Ne per akvo! Rememoru, vi devigis min forigi de la muroj la ŝildojn kun la emblemo de Cezaro, transloki trupojn, finfine mi mem devis veni ĉi tien kaj min okupi pri viaj misaĵoj. Memoru mian parolon, ĉefpastro. Ci vidos en Jerŝalaim ne unu kohorton, ho ne! Venos ĉe la urbomurojn la tuta legio Fulminata, venos la araba kavalerio, tiam ci aŭdos amarajn plorojn kaj ve-kriojn! Tiam rememoros ci la savitan Bar-rabban kaj bedaŭros, ke ci ekzekutigis la filozofon kun lia paca prediko!

Sur la vizaĝo de la ĉefpastro aperis makuloj, lia rigardo brulegis. Kiel la prokuratoro, li akradente ridetis kaj respondis:

— Ci mem, prokuratoro, ĉu ci kredas kion ci diras? Ne, ci ĝin ne kredas! Ne pacon, ho, ne pacon portis al ni en Jerŝalaimon la forlogisto de la popolo kaj ci, kavaliro, bonege tion komprenas. Ci volus liberigi lin por ke li profanu la religion, agitu la popolon kaj konduku ĝin sub la Romiajn glavojn! Sed dum vivas mi, la ĉefpastro de la judoj, la religio restos neprofanita kaj la popolo estos defendata. Ĉu ci aŭdas, Pilato? — ĉi tiam Kajafo impone levis la manon: — Aŭskultu tion, prokuratoro!

Kajafo eksilentis kaj denove Pilato aŭdis la bruon — kvazaŭ la maro torentis sub la murojn de la ĝardeno de Herodo la Granda. De malsupre la bruo estis leviĝanta al la piedoj de la prokuratoro kaj trafis lin vizaĝen. Samtempe de malantaŭ, de trans la aloj de la palaco, venis ekscitaj trumpetsignaloj, peza kraketo de centpieda marŝo, fera tintado; la prokuratoro komprenis, ke la Romia infanterio jam eliras sin direktante al la mortparado terura por la ribeluloj kaj krimuloj.

— Ĉu ci aŭdas, prokuratoro? — mallaŭte ripetis la ĉefpastro. — Ci ja ne diros, ke ĉion ĉi, — Kajafo levis ambaŭ brakojn kaj la malhela kapuĉo forglitis de lia kapo, — kaŭzis la mizera krimulo Bar-rabba?

Per la mandorso la prokuratoro viŝis de la frunto la malvarman ŝviton, rigardis teren, poste, levinte la duonfermitajn okulojn al la ĉielo, li rimarkis, ke la arda globo pendas preskaŭ super lia kapo, ke la ombro de Kajafo kuntiriĝis ĝis la leona vosto. Li diris nelaŭte kaj indiferente:

— Baldaŭ estos tagmezo. La interesa konversacio forturnis nian atenton, nun ni revenu al la afero.

En elegantaj esprimoj li pardonpetis la ĉefpastron kaj invitis Kajafon sidiĝi sur la benkon en la ombro de magnoliarbo kaj atendi ĝis li venigos la ceterajn partoprenontojn de la lasta mallonga interkonsilado — kaj faros ankoraŭ unu ordonon koncerne la ekzekuton.

La ĉefpastro ĝentile sin klinis tenante la manon sur la koro kaj restis en la ĝardeno, dum Pilato revenis sur la balkonon. Tie li ordonis al la sekretario konduki en la ĝardenon la legiestron, la tribunuson de la kohorto, la du sinedirianojn kaj la estron de la Templa gardo, kiuj estis atendantaj en la ronda pavilono kun fontano, sur la sekva pli malsupra teraso. La prokuratoro aldonis, ke li mem tuj venos, kaj eniris la palacon.

Dum la sekretario plenumis la ordonon, en ĉambro ŝirmita kontraŭ la suno per malhelaj kurtenoj Pilato rendevuis kun homo kies vizaĝon je duono kovris kapuĉo, kvankam tie la sunradioj ne povis lin ĝeni. La rendevuo estis tre mallonga. La prokuratoro mallaŭte diris al la homo kelkajn vortojn, tiu foriris kaj Pilato tra la portiko revenis en la ĝardenon.

Tie en la ĉeesto de ĉiuj invititoj la prokuratoro seke deklaris ke li konfirmis la mortoverdikton pri Jeŝua Ha-Nocri, kaj oficiale demandis la snedirianojn, al kiu el la krimuloj ili volas lasi la vivon. Post la respondo, ke tiu estas Bar-rabba, la prokuratoro diris:

— Tre bone. — Li ordonis al la sekretario tuj protokoli la decidon, premis en la mano la fibolon, kiun la sekretario estis levinta de la sablo, kaj diris solene: — La tempo venis!

Ĉiuj ĉeestantoj direktis sin laŭ la larĝa marmora ŝtuparo inter la ebriige aromaj rozheĝoj, pli kaj pli malsupren, al la palaca muro, al la pordego kondukanta al granda, glatpavima placo kies kontraŭan limon formis la kolonoj kaj statuoj de la Jerŝalaima hipodromo.

Elirinte el la ĝardeno la grupo surpaŝis larĝan masonitan podion kiu dominis la placon. Tie Pilato tra la duonfermitaj palpebroj ĵetis rigardon ĉirkaŭen kaj tuj kaptis la situacion. La spaco kiun li ĵus trairis, tiu inter la palaca muro kaj la podio, estis senhoma; sed antaŭ si la placon Pilato ne vidis: ĝin formanĝis la amaso. La homoj estus inundintaj ankaŭ la podion kaj la malplenan spacon sed tion malhelpis tri vicoj de soldatoj — la sebasteanoj maldekstre de Pilato kaj la Iturea helpa kohorto dekstre.

Do, Pilato suriris la podion premante en la mano la senutilan fibolon kaj duonferminte la okulojn. Li duonfermis la okulojn ne pro la suna brilo, ho ne! Ial li malvolis vidi la kondamnitojn kiujn li precize sciis esti kondukataj post li sur la podion.

Apenaŭ la blanka mantelo kun purpura subŝtofo aperis en la alto sur la roko super la rando de la homa maro — tuj la orelojn de la nevidanta hegemono frapis son’ondo: “Haaa...”. Unue nelaŭta, naskiĝinte ie malproksime, ĉe la hipodromo, ĝi kreskis kaj dum kelkaj momentoj restis tondra, poste komencis malleviĝi. “Ili ekvidis min” — pensis la prokuratoro. Ne atinginte la plej malaltan punkton la ondo subite rekreskis kaj balancante superis la unuan; sur la kresto de la dua ondo ekbolis, similaj al ŝaŭmo sur mara ondego, fajfo kaj izolaj inaj ŝrikoj distingeblaj malgraŭ la tondro. “Jen ili estas kondukataj sur la podion”, pensis Pilato, “kaj la ŝrikojn kaŭzis tio, ke la amaso premegis kelkajn virinojn kiam ĝi moviĝis antaŭen”.

Iom da tempo li atendis, ĉar li sciis ke nenia forto povas silentigi la amason antaŭ ol ĝi forspiros ĉion en ĝi akumuliĝintan kaj trankviliĝos per si mem.

Kaj kiam la momento venis, la prokuratoro levis la dekstran brakon kaj la lasta bruo forfalis.

Tiam Pilato enspiris kiom eble plej multe da varmega aero kaj kriis kaj lia raŭka voĉo ekŝvebis super la miloj da kapoj:

— Je la nomo de Cezaro imperatoro!

Tuj liajn orelojn plurfoje frapis fera, dishakita krio — la kohortanoj, svinginte supren la lancojn kaj insignojn, timige elkriis:

— Vivu Cezaro!

Levinte la vizaĝon Pilato fiksis ĝin kontraŭ la suno. Sub liaj palpebroj ekflamis verda fajro, ĝi ekbruligis la cerbon kaj super la amaso ekflugis la arameaj vortoj:

— La kvar krimuloj arestitaj en Jerŝalaim pro murdoj, instigo al ribelo kaj atenco kontraŭ la leĝoj kaj la religio estas kondamnitaj al la malhonora ekzekuto per pendigo sur fosto! La ekzekuto estas senprokraste plenumota sur la Kalva Monto! La nomoj de la krimuloj estas: Dismas, Gestas, Bar-rabba kaj Ha-Nocri. Jen ili staras antaŭ vi!

Sen vidi la krimulojn Pilato montris per la mano dekstren: li sciis ke ili staras sur la ĝusta loko.

La amaso respondis per longa murmuro, kia povus esprimi miron aŭ faciliĝon. Kiam ĝi estingiĝis, Pilato daŭrigis:

— Tamen nur tri el ili estos ekzekutitaj, ĉar laŭ la leĝo kaj la kutimo, por honori la Paskofeston, la nobla Cezaro imperatoro redonas lian senvaloran vivon al unu el la krimuloj, laŭ la elekto de la Malgranda Sinedrio konfirmita de la Romia administranto.

Kriante la vortojn Pilato aŭskultis grandan silenton anstataŭi la murmuron. Nun liajn orelojn trafis nek ekspiro nek susuro. Eĉ ŝajnis al li unu momenton, ke ĉio ĉirkaŭ li tute malaperis. La abomenata urbo mortis kaj li staras sola, bruligate de la vertikalaj sunradioj, enŝovinte la kapon en la ĉielon. Pilato iom tiris la silenton, poste komencis krii la reston:

— La homo liberigota tuj antaŭ viaj okuloj estas ...

Antaŭ ol diri la nomon li denove paŭzis, kontrolante, ĉu li diris ĉion, ĉar li sciis, ke apenaŭ li diros la nomon de la feliĉulo, la mortinta urbo reviviĝos kaj neniu plua vorto estos aŭdebla.

“Ĉu ĉio?” — senvoĉe sin demandis Pilato. “Ĉio. La nomon!”

Kaj rulegante la r-on super la silentanta urbo li kriis:

Bar-rabba!

Ĉi tiam ŝajnis al li ke ektintinte la suno krevis super li kaj verŝis fajron en liajn orelojn. En la fajro furiozis muĝo, ŝrikoj, ĝemoj, ridego kaj fajfado.

Pilato sin turnis kaj iris sur la podio reen sen rigardi ion ajn krom la diverskolorajn pavimerojn, por ne mispaŝi. Li sciis ke malantaŭ lia dorso sur la podion hajlas bronzaj moneroj kaj daktiloj, ke en la muĝanta interpuŝego la homoj levas sin unu sur la ŝultrojn de alia por propraokule vidi la miraklon: kiel homo, kiun la morto jam tenis en siaj manoj, eskapis el ili! Kiel la legianoj malligas la ŝnuron, nevole kaŭzante brulan doloron en liaj brakoj, distorditaj dum la torturoj. Kiel li, malgraŭ la grimacoj kaj ĝemoj, tamen sensence, freneze ridetas.

Li sciis ke samtempe la eskorto jam kondukas la tri homojn kun ligitaj manoj al la flanka ŝtuparo por irigi ilin laŭ la okcidenta vojo ekster la urbon, al la Kalva Monto. Nur ekpaŝinte sur la placon, ŝirmate de la podio, Pilato levis la okulojn, ne plu timante vidi la kondamnitojn.

Al la ĝemoj de la kvietiĝanta amaso nun tre klare miksiĝis la tranĉaj voĉoj de la anoncistoj, greke kaj aramee ripetantaj kion Pilato estis proklaminta de la podio. Krome, la prokuratoro aŭdis ŝutiĝi proksimiĝantan hufobruon, meze de kiu lakone kaj gaje ion kriis trumpeto. Al tiuj sonoj respondis orelbora fajfo de la knaboj sur la tegmentoj laŭ la strato kondukanta de la bazaro al la hipodroma placo kaj krioj “Atentu!”

Soldato sole staranta en la malplena, gardata parto de la placo, atentige svingis sian insignon kaj la prokuratoro, la legiestro, la sekretario kaj la eskorto haltis.

La alao, plirapidigante la troton, impetis sur la placon por transpasi ĝin flanke, preter la amaso, kaj rajdi plu laŭ la strateto ĉe la vitkovrita muro, per la plej mallonga vojo al la Kalva Monto.

Pasante antaŭ Pilato la alaestro, siriano malgranda kiel knabo kaj brunhaŭta kiel mulato, helvoĉe kriis ion kaj ŝire elingigis la glavon. Lia impetema, nigra, ŝvitmalseka ĉevalo abrupte haltis kaj baŭmis. Ĵetinte la glavon en la ingon la alaestro vipis la ĉevalon sur la kolon, igis ĝin repreni la ĝustan lokon kaj galope rajdis en la strateton. Lin sekvis, meze de polvonubo, liaj kavalerianoj en vicoj po tri, tremetis la pintoj de la malpezaj bambuolancoj, preter la prokuratoro estis rapide pasantaj brile, gaje nuddentaj vizaĝoj, kiuj ŝajnis aparte malhelaj sub la blankaj turbanoj.

Kirlante la polvon ĝis la ĉielo la alao malaperis en la strateto. Laste preter Pilato rajdis la kavaleriano kun sunflama trumpeto malantaŭ la dorso.

Per la mano sin ŝirmante kontraŭ la polvo, kun malkontenta grimaco, Pilato ekmovis sin pluen, al la pordego de la palaca ĝardeno, sekvate de la legiestro, la sekretario kaj la eskorto.

Estis proksimume la deka horo matene.

3

La sepa pruvo

— Jes, estis proksimume la deka horo matene, estiminda Ivano Nikolaiĉ, — diris la profesoro.

Kvazaŭ ĵus vekiĝinte, la poeto viŝis la vizaĝon per la mano kaj rimarkis, ke ĉe la Patriarĥa jam vesperas.

La akvo nigriĝis kaj sur ĝi jam estis glitanta malpeza boato, oni aŭdis plaŭdon de remilo kaj ridon de civitanino en la boato. Publiko aperis sur la benkoj de la aleoj — pli ĝuste, en la tri aliaj lateroj de la kvadrato, escepte tiun kie sidis niaj interparolantoj.

La ĉielo super Moskvo iel senkoloriĝis, en la alto tute klare videblis la plena luno, kvankam pale blanka, ankoraŭ ne ora. Oni spiris multe pli facile kaj la voĉoj sub la tilioj sonis pli milde, vesperece.

“Kiel do povis okazi, ke mi ne rimarkis lin plekti tutan novelon?”, mirigite pensis Senhejmulo. “Ja estas jam vespero! Cetere, eble ne li rakontis ĉi ĉion sed mi endormiĝis kaj mem ĝin sonĝis, ĉu?”

Tamen estas pli verŝajna, ke rakontis la profesoro, ĉar alie necesus akcepti, ke la samon sonĝis ankaŭ Berlioz, kiu diris, atente rigardante la vizaĝon de la alilandano:

— Via rakonto, profesoro, estas tre interesa, kvankam ĝi tute malakordas kun la Evangelioj.

— Mi petas pardonon, — kun indulgema rideto respondis la profesoro, — ja vi devas scii pli bone ol iu ajn, ke absolute nenio el la skribita en la Evangelioj iam okazis, kaj se ni komencos referenci la Evangeliojn kiel historian fonton ... — li denove ridetis kaj Berlioz konfuziĝis, ĉar ĝuste tion li mem diris al Senhejmulo kiam ili iris laŭ la Malgranda Bronnaja strato al la ĝardenplaco.

— Vi pravas, — diris la redaktoro. — Tamen mi timas, ke neniu povas certigi, ke tio, kion vi rakontis, fakte okazis.

— Ho, tamen! Iu povas certigi kion! — en misa rusa lingvo tre memfide respondis la profesoro kaj subite li kun mistera mieno geste invitis la amikojn proksimiĝi.

De ambaŭ flankoj ili sin klinis al li, kaj li diris, denove en la bona rusa, sen la misprononco kiu pro nesciata kialo jen aŭdiĝis, jen malaperis:

— Fakte ... — la profesoro timeme rigardis ĉirkaŭen kaj mallaŭtigis la voĉon ĝis la flustro, — fakte mi mem ĉeestis ĉion. Kaj sur la balkono kun Poncio Pilato, kaj en la ĝardeno kiam li interparolis kun Kajafo, kaj sur la podio — sed kaŝe, kvazaŭ inkognite, tial mi petas vin nepre teni ĉion en plej granda sekreto, ŝŝ!..

Ekestis silento kaj Berlioz paliĝis.

— Ĉu ... ĉu vi jam longe estas en Moskvo? — li demandis per ŝanĝiĝinta voĉo.

— Mi ĵus venis en Moskvon, — perplekse respondis la profesoro, kaj nur ĉi tiam la amikoj rigardis lin pli atente en la okulojn kaj vidis, ke la maldekstra, la verda, estas tute freneza, dum la dekstra estas senesprima, nigra, malviva.

“Nun ĉio klaras!” pensis Berlioz ekscitite, “tute simple, venis freneza germano, aŭ eble li ĵus freneziĝis ĉe la Patriarĥa. Bela historio!”

Jes, tio klarigis ĉion: la strangegan matenmanĝon ĉe la forpasinta filozofo Kantio, la idiotajn parolojn pri la oleo kaj Anjo, la antaŭdirojn pri la fortranĉota kapo kaj la reston — la profesoro estis mense malsana.

Berlioz tuj komprenis, kio estas farenda. Sin retroĵetinte sur la benk’apogilon li palpebrumis al Senhejmulo malantaŭ la dorso de la profesoro kvazaŭ dirante: “Ne spitu lin!” — sed la konsternita poeto ne komprenis liajn signojn.

— Jes, jes, certe, jes, — ekscitite parolis Berlioz, — finfine ĉio ĉi estas ebla! Nu tute ebla, kaj Poncio Pilato, kaj la balkono, kaj la resto ... Ĉu vi venis sola aŭ kun via edzino?

— Sola, sola, mi ĉiam estas sola, — amare respondis la profesoro.

— Do, kie estas viaj pakaĵoj, profesoro, — mielvoĉe demandis Berlioz, — ĉu en Métropole? Kie vi enhoteliĝis?

— Ĉu mi? Nenie, — respondis la freneza germano, pelante sur la lageto la angoran kaj sovaĝan rigardon de sia verda okulo.

— Kiel do? Sed kie vi loĝos?

— En via loĝejo, — kun subita impertinenteco respondis la frenezulo kaj palpebrumis.

— Mi ... mi tre ĝojas, — ekbalbutis Berlioz, — sed vidu, en mia loĝejo estos al vi malkomforte ... Dum en Métropole estas ravaj numeroj, ĝi estas bonega hotelo.

— Kaj la diablo, ĉu ankaŭ la diablo ne estas? — subite la profesoro gaje demandis Senhejmulon.

— Ankaŭ ...

— Ne kontraŭdiru! — senvoĉe, nur per la lipoj flustris Berlioz, sin ĵetinte malantaŭ la dorson de la profesoro kaj terure grimacante.

— Ne estas ja ia ajn diablo! — maltrafe ekkriis Ivano Nikolaiĉ, tute malspritigite de ĉiuj ĉi sensencaĵoj. — Tie sufiĉus nenia pacienco! Vi ĉesu frenezumi!

Ĉi tiam la malsanulo ekridegis tiel, ke el la tilio super la sidantoj elflugis pasero.

— Nu, jen kio ĉe vi estas vere amuza, — eligis la profesoro skuate de la ridego, — oni demandu vin pri io ajn, ĝi nepre mankas! — Abrupte li ĉesis ridi kaj — la fenomeno kutima ĉe mensa malsano — de la ridego li pasis al la alia ekstremo, incitiĝinte li malmilde krietis: — Ĉu tamen ne estas?

— Trankviliĝu, profesoro, trankviliĝu, — murmuradis Berlioz klopodante ne spiti la malsanulon. — Bonvolu resti ĉi tie kun kamarado Senhejmulo, mi nur telefonos tre rapide de la strat’angulo kaj poste ni vin kondukos kien ajn vi volos. Ja vi ne konas la urbon ...

La planon de Berlioz endas taksi ĝusta: necesis tuj kuri al la plej proksima telefonbudo kaj sciigi al la Alilandanburoo ke jen, en la ĝardenplaco de la Patriarĥa lageto sidas veninta el eksterlando konsilisto en evidente malnormala stato. Do, oni faru ion, ja okazas ia malagrabla misaĵo.

— Do, vi volas telefoni ... Nu, telefonu, — malgaje konsentis la malsanulo, kaj kun subita pasio li aldonis: — Tamen adiaŭante mi vin petegas, kredu almenaŭ je tio, ke la diablo ekzistas! Pri io plia mi eĉ ne parolas. Sciu, ke pri tio estas sepa pruvo, la plej certa! Kaj ĝi tuj iĝos al vi prezentita.

— Bone, bone, — diradis Berlioz per false dolĉeta voĉo. Li palpebrumis al la ĉagrenita poeto, kiun neniel ĝojigis la neceso gardi la frenezan germanon, kaj impetis al tiu elirejo de la ĝardeno, kiu estas ĉe la angulo de la Malgranda Bronnaja kaj Jermolajevskij-strateto.

Nu, la profesoro tuj resereniĝis kaj kvazaŭ resaniĝis.

— Miĥaelo Aleksandroviĉ! — li postkriis al Berlioz.

Tiu skuiĝetis kaj sin returnis, sed lin tuj trankviligis la penso ke ankaŭ lian nomon la profesoro povis trovi en gazetoj. La profesoro metis la manojn voĉtube antaŭ la buŝo kaj kriis:

— Ĉu mi tuj sendigu telegramon al via onklo en Kievon?

Berlioz denove miregis. Kial la frenezulo scias, ke li havas onklon en Kievo? Tutcerte, nenia gazeto raportis tion. Ah ha, ĉu Senhejmulo tamen estus prava? La dokumentoj ja povas esti falsaj ... Aĥ, kia stranga ulo! Telefoni, telefoni, tuj telefoni! Oni rapide lin klarigos.

Sen atendi daŭrigon Berlioz kuris pluen.

Tuj ĉe la elirejo al la Malgranda Bronnaja renkonte al la redaktoro ekstaris ĝuste tiu civitano kiu antaŭe, en la suna lumo, modliĝis el la grasa varmego. Tamen nun li estis ne aera sed ordinara, karna, kaj en la komenciĝanta krepusko Berlioz klare vidis, ke liaj lipharoj tre similas kokinajn plumojn, ke liaj malgrandaj okuloj estas ironiaj kaj ebrietaj, ke lia kvadratita pantalono estas tirita tiom alte ke videblas la malpuraj blankaj ŝtrumpetoj.

Berlioz eĉ paŝetis malantaŭen, sed li tuj sin trankviligis per la penso, ke tio estas banala koincido kaj ke nun mankas tempo por okupi sin pri tio.

— Ĉu turnokrucon vi serĉas, civitano? — per fendita tenoro demandis la individuo, — ĉi tien bonvolu! Iru rekte kaj vi venos ĝuste kien vi volas. Verdire, la indiko plene valoras kvaronlitron ... resobrigan drinkon por eksa kapelestro! — la kvadratita larĝasvinge demetis sian ĵokean kaskedon.

Sen atenti la almozpetan histrionadon de la kapelestro, Berlioz kuris al la turnokruco kaj metis sur ĝin la manon. Ĝin turninte li estis paŝonta sur la relvojon, kiam en lian vizaĝon ŝprucis ruĝa kaj blanka lumo: sur la vitra kesto ekhelis la skribaĵo “Atentu tramon!”

Senprokraste aperis la tramo mem, sin turnante de Jermolajevskij al la Malgranda Bronnaja laŭ la nova linio. Pasinte la turnon kaj havante antaŭ si rektan vojon, la tramo subite eklumis de interne kaj plirapidiĝis.

La singardema redaktoro, kvankam li staris sekure, tamen volis reiri malantaŭ la baron, remetis la manon sur la turnilo kaj faris paŝon reen. Sed lia mano glitis for, lia piedo nehaltigeble, kvazaŭ sur glacio, ŝoviĝis sur la pavimŝtonoj deklivantaj malsupren al la reloj, la alia gambo saltis en la aeron kaj Berlioz trafis sur la trakon.

Penante kapti apogon li falis dorsen, lia nuko neforte puŝiĝis kontraŭ la pavimo. Li ankoraŭ havis la tempon vidi en la alto — sed ĉu dekstre aŭ maldekstre, tion li jam ne komprenis — la orizitan lunon. Li ankoraŭ sukcesis sin turni sur la flankon, per despera movo tirante la gambojn al la ventro; sin turninte li ekvidis nehaltigeble impeti sur lin la absolute blankan pro teruro vizaĝon de la tramkondukistino kaj ŝian skarlatan kaptuketon. Berlioz ne kriis, sed ĉirkaŭ li la tuta strato ŝrikis per histeriaj inaj voĉoj. La kondukistino tiregis la elektran bremson, la vagono kliniĝis antaŭen, poste saltetis, krakante kaj tintante la vitroj ŝutiĝis el ĝiaj fenestroj. Ĉi tiam en la cerbo de Berlioz iu freneze ekkriis: “Ĉu ..?” Ankoraŭ unu fojon, la lastan fojon ekbrilis la luno, ĝi jam estis dispeciĝanta, poste iĝis mallume.

La tramo kovris Berliozon kaj sub la kradon de la Patriarĥa aleo, sur la pavumitan deklivon falis malhela ronda objekto. De la deklivo ĝi saltetante ruliĝis sur la pavimŝtonojn de la Malgranda Bronnaja strato.

Ĝi estis la fortranĉita kapo de Berlioz.

4

La postkuro

Finfine ĉesis la inŝrikoj, estingiĝis la orelbora fajfado de la milicianoj, du ambulancoj estis forportintaj: la unu — la senkapan korpon kaj la detranĉitan kapon al la kadavrejo, la alia — la belan kondukistinon vunditan per vitrorompaĵoj, la balaistoj kun siaj blankaj antaŭtukoj jam forigis la vitropecojn kaj ŝutis sablon sur la sangoflakojn; nur Ivano Nikolaiĉ plu sidis sur benko, tie kien li sinkis ne atinginte la turnokrucon.

Plurfoje li provis ekstari, sed la gamboj lin ne obeis; io simila al paralizo trafis Senhejmulon.

Impetinte ĉe la unua kriego al la turnokruco, la poeto vidis la kapon saltetadi sur la pavimo. La vidaĵo lin tiom konsternis, ke li falis sur la apudan benkon kaj ĝissange mordis sian manon. Nature, li tute forgesis pri la freneza germano kaj penis kompreni nur unu aferon: kiel tio eblas, ke li ĵus interparolis kun Berlioz, kaj unu minuton poste — la kapo ...

En la aleo ekscititaj homoj rapidis preter la poeto, sonis emociaj voĉoj, sed la vortojn Ivano Nikolaiĉ ne perceptis.

Subite antaŭ li interpuŝiĝis du virinoj, kaj unu el ili, pintnaza kaj nudkapa, kriaĉis al la alia, preskaŭ en la orelon de la poeto:

— Tamen Anjo, nia Anjo! De Sadovaja! Tio ja estas ŝia faraĵo! En la butiko ŝi aĉetis sunfloran oleon, kaj jen, kontraŭ la turnokruco la litrujo rompiĝis. La tuta jupo makuliĝis, ŝi sakris-sakradis! Kaj li, la kompatinda, glitstumblis kaj sur la relojn ...

El ĉio kriita de la virino la konfuzita menso de la poeto kaptis unu vorton: Anjo.

— Anjo ... Anjo?! — li ekmurmuris kaj maltrankvile rigardis ĉirkaŭen, — atendu do, atendu ...

Al la vorto Anjo kroĉiĝis oleo, poste ial — Poncio Pilato. Pliaton li tuj forĵetis kaj rekomencis ligi la ĉenon ekde la vorto Anjo. La ĉeneroj rapide kuniĝis kaj kondukis al la freneza profesoro.

Nu jes! Tiu ja diris, ke la kunsido ne okazos, ĉar Anjo lasis la oleon disflui. Kaj jen, bonvolu vidi, ĝi ne okazos! Eĉ pli ol tio: li malimplice diris, ke la kapon fortranĉos virino, ĉu? Jes, ĝuste tiel! Nu, la tramon ja kondukis virino!! Kiel oni komprenu tion? Nu kiel?

Ne restis eĉ ombro de dubo, ke la mistera konsilisto jam antaŭe precize sciis la tutan cirkonstancaron de la terura morto de Berlioz. Du pensoj tuj ekfulmis en la cerbo de la poeto. La unua: “Neniel li estas freneza, ĝi estas stultaĵo!”; kaj la dua: “Ĉu li mem ĉion ĉi aranĝis?”

Pardonon, sed kiel li povus fari tion?

— Nu, spit! Tion ni ekscios!

Streĉeginte sian volon, Senhejmulo sin igis leviĝi de la benko kaj impetis reen, tien kie okazis la interparolo kun la profesoro. Kaj evidentiĝis, ke feliĉe, tiu ankoraŭ ne foriris.

En la Malgranda Bronnaja jam lumis la stratlampoj, super la Patriarĥa lageto brilis la ora luno, kaj sub la ĉiam trompaj lunradioj ŝajnis al Ivano, ke tiu staras tenante sub la brako ne bastoneton sed spadon.

La almiksiĝema ekskapelestro okupis ĝuste la lokon kie antaŭ nelonge sidis la poeto. Nun li fiksis sur la nazon evidente senutilan nazumon, en kiu unu okulvitro tute mankis, kaj la alia estis fendita. Pro tio la kvadratita civitano iĝis eĉ pli abomena ol antaŭe, kiam li montris al Berlioz la vojon sur la relojn.

Sentante froston en la koro, Ivano proksimiĝis al la profesoro, rigardis lin en la vizaĝon kaj konvinkiĝis, ke ĝi ne havas, nek havis, ian ajn simptomon de frenezo.

— Nun vi konfesu, kio vi estas? — obtuze demandis Ivano.

— Ne kompreni ... rusa paroli ...

— Oni ne komprenas! — de la benko donis sian nepetitan klarigon la kapelestro.

— Ĉesu simuladi! — minace diris la poeto kaj sentis malvarmon sub la sternumo, — ĵus vi bonege parolis la rusan. Vi estas nek germano nek profesoro! Vi estas murdisto kaj spiono! Vian legitimilon! — li kriis furioze.

La mistera profesoro malŝate tordis sian, eĉ sen tio tordan, buŝon, kaj levetis la ŝultrojn.

— Civitano! — denove sin enmiksis la fia kapelestro, — kial vi ekscitas la alilandan turiston? Pro tio vi suferos severan punon! — Dume la suspektinda profesoro orgojle mienis, sin turnis kaj iris for.

Ivano sentis, ke li perdas la piedtenon. Sufokiĝante li diris al la kapelestro:

— Hej, civitano, helpu aresti la krimulon! Vi devas fari tion.

La kapelestro eksterordinare vigliĝis, salte sin levis de la benko kaj blekegis:

— Krimulo? Kiu? Kie? Ĉu alilanda krimulo? — liaj okuloj ĝoje ekbrilis, — ĉu ĉi tiu? Se li estas krimulo, endas tuj krii “Help!”, alie li eskapos. Ek, ni ambaŭ! Kune! — kaj la kapelestro malfermis sian faŭkon.

La perpleksa poeto obeis la fi-ŝerculon kaj kriis “Help!”; sed la kapelestro lin trompis kaj nenion kriis.

La izola, raŭka krio de Ivano rezultigis nenion bonan. Du fraŭlinoj timigite paŝis flanken, for de li, kaj li aŭdis la vorton ebria.

— Ha, vi do estas lia kunulo, — kolere kriis Ivano, — ĉu vi volas min moki? For!

Ivano saltis dekstren, kaj ankaŭ la kapelestro dekstren! Ivano saltis maldekstren, la fripono same.

— Ĉu intence vi baras al mi la vojon? — ekfuriozis Ivano, — do vin mem mi transdonu al la milicio!

Ivano provis kapti la kanajlon je la maniko sed maltrafis: la kapelestro subite malaperis, kvazaŭ englutite de la tero.

La poeto mirkriis, rigardis ĉirkaŭen kaj vidis la malbenindan nekonaton. Tiu jam estis ĉe la elirejo al la Patriarĥa strateto kaj ne plu sola. La plej suspektinda kapelestro iel sukcesis lin atingi. Eĉ pli ol tio: tria en la bando, tie estis virkato, grandega kiel porko, fulge, korve nigra, kun aŭdacegaj kavalerianaj lipharoj. La triopo sin direktis al la Patriarĥa strateto, la kato iris sur la malantaŭaj piedoj.

Ivano impetis post la malbonulojn, kaj tuj komprenis, ke atingi ilin estos tre malfacile.

En unu momento la triopo trapasis la strateton kaj estis jam en Spiridonovka. Malgraŭ ĉiuj penoj de Ivano la distanco inter li kaj la persekutatoj neniom malpliiĝis. Fulmrapide traiginte la kvietan straton Spiridonovka, Ivano abrupte trafis la tre viglan placon Nikitskie-Vorota, kie la postkuro iĝis pli malfacila. Krome, la tri kanajloj aplikis la artifikon ŝatatan de la krimaj bandoj: sin disigi.

La kapelestro tre lerte saltis en preterpasantan aŭtobuson, kiu veturis al la placo Arbat’, kaj tiel eskapis. Perdinte unu persekutaton, Ivano turnis sian atenton al la stranga kato. Tiu aliris motorvagonon de la linio A, starantan ĉe la haltejo, senceremonie deŝovis de ties ŝtupeto virinon malgraŭ ŝia protesta ŝriko, sin kroĉis je la tenilo kaj, tra la fenestro malfermita pro la varmego, provis enmanigi al la konduktorino dekkopekan moneron.

La konduto de la kato tiom mirigis Ivanon, ke li gape haltis ĉe la strat’angula nutrovendejo, kaj tiam denove, sed eĉ pli forte, lin frapis la reago de la konduktorino. Apenaŭ ŝi ekvidis la katon sin trapuŝi en la vagonon, ŝi kriis bolante pro furiozo:

— La katoj ne rajtas! Sen katoj! Malpermesite! Huŝ! Malsupren, aŭ mi vokos la milicion!

Nek la konduktorinon nek la pasaĝerojn surprizis la ĉefaĵo: ke kato provas envagoniĝi estas stranga, sed multe pli mirinda estas, ke ĝi volas pagi!

La kato montris sin besto ne nur pagipova sed ankaŭ disciplinema. Jam post la unua krio de la konduktorino ĝi tuj ĉesigis sian avancadon, forlasis la vagonŝtupeton kaj kaŭris sur la haltejo frotante la lipharojn per la monero. Sed kiam la konduktorino tiris la signalŝnuron kaj la tramo ekmoviĝis, la kato kondutis kiel ĉiu elvagonigito kiu nepre devas veturi. Preterlasinte ĉiujn tri vagonojn, la kato saltis sur la malantaŭan bufron de la lasta, kaptis per la krifoj kaŭĉukan tubon fiksitan ĉe la malantaŭa vando kaj forveturis, tiel ŝparante dek kopekojn.

Okupite pri la sentaŭga kato, Ivano preskaŭ perdis la ĉefan el la tri, la profesoron. Feliĉe, tiu ankoraŭ ne sukcesis eskapi. Lian grizan bereton Ivano rimarkis ĉe la homplena pasejo trans la straton Granda Nikitskaja (t.e. la strato Herzen). Post unu momento Ivano estis tie. Sed la celon li ne atingis. La poeto provis iri pli rapide, kelkfoje li kuretis puŝiĝante kontraŭ la homoj — kaj tamen li eĉ je unu centimetro ne proksimiĝis al la profesoro.

Malgraŭ sia konsterniĝo Ivano miris pri la supernatura rapido de la postkuro. Apenaŭ pasis dudek sekundoj — kaj anstataŭ la placon Nikitskie-Vorota li vidis la blindigajn lumojn de la placo Arbat’. Ankoraŭ kelkaj sekundoj — kaj jen malluma strateto kun kaduka trotuaro, kie la poeto falis kaj kontuzis la genuon. La lumplena avenuo “Kropotkin”, denove strateto, poste Ostoĵenka kaj ankoraŭ stratetaĉo, abomena kaj avare prilumata. Ĝuste tie Ivano Nikolaiĉ definitive perdis tiun, kiun li nepre volis atingi. La profesoro malaperis.

Post nelonga hezito la poeto decidis, ke la profesoro sendube estas en la domo n-ro 13 kaj certe en la apartamento 47.

Ivano impetis al la enirejo, surkuris la duan etaĝon, tuj trovis la serĉatan pordon kaj malpacience sonorigis. Li atendis ne longe: knabino, verŝajne kvin jarojn aĝa, malfermis la pordon kaj sen demandi lin pri io ajn tuj foriris reen.

De sub la alta, nigre malpura plafono, eta karbonfadena lampo mizere prilumis la vastan, terure malzorgitan antaŭĉambron. Biciklo sen pneŭmatikoj estis kroĉita al la muro, apude staris grandega ferizita ŝrankokesto, kaj sur la breto sub la vesthokaro kuŝis vintra ĉapo kies longaj orelklapoj pendis malsupren. De malantaŭ pordo radioaparato incitite kaj verse kriadis ion per resonanta vira voĉo.

Neniom embarasite en la nekonata ĉirkaŭaĵo la poeto rapidis en la koridoron. Ivano rezonis jene: “Kompreneble, li sin kaŝas en la banĉambro”. En la koridoro estis mallume. Kelkfoje puŝiĝinte kontraŭ la muroj, la poeto finfine rimarkis palan lumstrieton sub pordo, palpe trovis la anson kaj ne tre forte ĝin ektiris. La ŝloshoketo elingiĝis, li trafis ĝuste la banĉambron kaj pensis, ke tio estas bona ŝanco.

Ho ve, la ŝanco estis malpli bona ol estus dezirinde! Humida varmo lin renkontis, kaj streĉinte la okulojn li vidis, ĉe la lumo de karbo ardanta en la akvovarmigilo, grandajn lesivpelvojn kroĉitajn al la muro kaj la banujon kun monstraj nigraj makuloj de forkrevinta emajlo. Nu, en la banujo staris nuda civitanino, tuta en sapŝaŭmo kaj kun banstupo en la mano. Ŝi miope rigardis la enrompiĝintan poeton kaj, verŝajne erarigite de la infera lumo, diris nelaŭte kaj gaje:

— Kiĉjo, ĉesu petoli! Ĉu vi freneziĝis? Teodoro Ivaniĉ tuj revenos. Tuj iru for! — kaj ŝi svingis la banstupon kontraŭ Ivano.

La miso estis evidenta, kaj certe, la kulpa estis Ivano Nikolaiĉ. Sed li malvolis agnoski tion, riproĉe ekkriis: “Ah, friponino!..” kaj ial pasis al la kuirejo. Neniu estis en tiu preskaŭ malluma ĉambro. Kelkaj dek estingitaj primusoj silente staris sur la fornoplato. Unu sola luna radieto penetris tra la polva, tutajn jarojn ne purigata fenestro, kaj magre prilumis la angulon kie en polvo kaj araneaĵo pendis forgesita ikono. De malantaŭ la ikonujo elstaris la pintoj de du geedziĝritaj kandeloj, sub ĝi estis kroĉita malgranda papera ikoneto.

Neniu scias, kiun penson ekhavis tiam Ivano, ni diru nur, ke antaŭ ol elkuri al la malantaŭa ŝtuparo li proprigis al si unu el la kandeloj kaj la paperan ikoneton. Kun tiuj objektoj li forlasis la nekonatan loĝejon, murmurante ion, embarasite de la rememoro pri la ĵusa incidento en la banĉambro, nevole penante diveni, kio estas tiu impertinenta Kiĉjo kaj ĉu lia estas la abomena orelklapa ĉapo.

En la senhoma, enua strateto Ivano rigardis ĉirkaŭen sed la profesoron li tie ne trovis. Tiam la poeto senhezite diris al si mem:

— Tutcerte li estas ĉe Moskvo-rivero! Antaŭen!

Ĉi tiam endus demandi Ivanon, kial li opinias, ke la fuĝinto nepre estas ĉe Moskvo-rivero kaj nenie aliloke. Ho ve, neniu ĝin faris, la abomena strateto ja estis absolute senhoma.

Post plej mallonga tempo oni povis vidi la poeton sur la granitaj ŝtupoj de la amfiteatra riverbordo.

Demetinte siajn vestaĵojn li konfidis ilin al agrabla barbulo, kiu fumis memfaritan cigaredon apud paro de eluzitaj botetoj kaj blanka ĉifoniĝinta zonbluzo; poste Ivano iom svingis la brakojn por sin malvarmigi kaj hirundsalte sin ĵetis en la akvon. La elspiro haltis en lia brusto, tiom malvarmega estis la akvo, kaj dum unu momento Ivano eĉ dubis, ĉu li sukcesos elakviĝi. Tamen li reatingis la supraĵon kaj, kaĉalote snufante, kraĉospiregante, kun larĝe malfermitaj okuloj, li iom naĝis en la nigra akvo, odoranta je mazuto, inter la rompitaj rebriloj de la bordaj lanternoj.

Saltetante sur la granitaj ŝtupoj por iomete sin sekigi, li revenis al la loko kie antaŭ kelkaj minutoj li lasis sian vestaron al la prizorgo de la barbulo, kaj tie evidentiĝis, ke malaperis ne nur la gardataĵo sed ankaŭ la gardanto. Sur la loko, kien la poeto metis siajn vestojn, restis nur longa striita kalsono, la ĉifoniĝinta zonbluzo, la kandelo, la ikoneto kaj alumetujo. En senpova furiozo Ivano minacis per la pugno iun en la malproksimo kaj surmetis la lasitan.

Du aferoj maltrankviligis la poeton: unue, estis perdita lia Massolita membrokarto, kiun li kutimis ĉiam havi kune, kaj due, ĉu tiel vestite li povos sen malhelpo pasi tra Moskvo? En kalsono ... Jes, tio ja koncernas neniun — kaj tamen povas estiĝi ĉikano.

Li forŝiris la butonojn ĉe la maleoloj, esperante per tio akceptigi la kalsonon kiel someran pantalonon, prenis la ikoneton, la kandelon kaj la alumetojn, kaj ekiris dirinte al si mem:

— Al Gribojedovo! Sendube, li estas tie.

La urbo jam estis vivanta sian vesperan vivon. Tintante per la ĉenoj, kamionoj rapidis tra la polvo, sur ilia ŝarĝplato, sur sakoj, ripoze kuŝis viroj. Ĉiuj fenestroj estis malfermitaj kaj trans ĉiu lumis lampo kun oranĝkolora ŝirmilo. El la fenestroj, el la pordoj kaj el la pordegoj, el la mansardoj, el la keloj kaj el la kortoj venis raŭka muĝo de la polonezo el la opero “Eŭgeno Onegin”.

Tio, kion antaŭtimis Ivano, realiĝis: lia aspekto ekscitis skandalan interesiĝon, la pasantoj sin returnadis por lin rigardi. Tial li decidis forlasi la grandajn stratojn kaj avanci tra la flankaj stratetoj, kie la homoj estas malpli molestemaj, kie malpli probablas, ke oni ĝenados nudpiedan viron per demandoj pri lia kalsono, eĉ se ĝi obstine malsimilas someran pantalonon.

Ivano eniris la misteran stratetaron de Arbat’. Li sin ŝovis laŭ la muroj, ŝteliste rigardante ĉirkaŭen, fojfoje sin kaŝante en domoj malantaŭ ŝtupareja pordo, evitante semaforajn stratkruciĝojn kaj la elegantajn ambasadorejajn pordegojn.

Kaj en lia tuta malfacila vojo neesprimeble lin ial turmentis la ĉiea orkestro, de kiu akompanate, peza baso kantis pri sia amo al Tatiana.

5

La incidento en Gribojedovo

La malnova, duetaĝa, kremkolora palaceto situis ĉe la Bulvardoringo, meze de magra ĝardeno apartigita disde la trotuaro per punte gisita, fera krado. Negranda placo antaŭ la domo estis asfaltizita; vintre tie altis neĝoamaso kun ŝpato, sed ĉiun someron, ŝirmite per tola markezo, la loko iĝis bonega ĝardenrestoracio.

La palaceto havis la nomon Domo de Gribojedov, ĉar laŭfame, ĝi iam apartenis al onklino de la verkisto Aleksandro Sergejeviĉ Gribojedov. Verdire, pri tiu aparteno ni ne certas. Fakte ni emas opinii, ke la palacethava onklino neniam ekzistis. Tamen la domo havis tiun nomon, kaj Moskva babilulo eĉ rakontadis, kvazaŭ tie en la supra etaĝo, en la ronda salono kun kolonaro, la eminenta verkisto legis fragmentojn el sia teatraĵo “La Malfeliĉo esti tro Sprita” al la indikita onklino, mole duonkuŝanta sur sofo. Cetere, la diablo ĝin scias, eble li tamen legis, tio ja tute ne gravas!

La grava estas, ke nun la domo apartenis al Massolit, la asocio kiun la malfeliĉa Miĥaelo Aleksandroviĉ Berlioz estris ĝis sia apero ĉe la Patriarĥa lageto.

Laŭ la ekzemplo de la Massolitanoj, anstataŭ la longan “La Domo de Gribojedov” ĉiuj kutimis diri simple Gribojedovo: “Hieraŭ mi du horojn vicumis en Gribojedovo.” — “Kaj rezulte?” — “Du monatoj en Jalto.” — “Bona predo!”; aŭ: “Iru al Berlioz, hodiaŭ li akceptas en Gribojedovo de la kvara ĝis la kvina”, ktp.

Massolit sin instalis en Gribojedovo tiel bone kaj komforte, ke ion pli oportunan ne eblas eĉ imagi. Enirinte, oni antaŭ ĉio nevole atentis la anoncojn de diversaj sportsocietoj, la individuajn kaj grupajn fotojn de Massolitanoj, kiuj (la fotoj) estis abunde pendigitaj sur la muro de la ŝtuparo kondukanta al la supra etaĝo.

Jam la unua pordo en la supra etaĝo prezentis grandan skribaĵon: Fiŝkaptista-Vilaa Sekcio kaj tuj sube estis desegnita karaso mordanta la hokon.

Sur la pordo de la ĉambro n-ro 2 estis skribita io ne tuj komprenebla: “Unutaga krea vojaĝo — ĉe M.V. Falsina”.

La sekva pordo havis lakonan sed tute nekompreneblan surskribon: Parodiklino. Irante plu, la okaza vizitanto tute perdiĝis inter la buntaj anoncoj sur la juglandolignaj onklinaj pordoj: “Enviciĝo pri papero ĉe Pokljovkina”, “Kaso”, “Personaj Kontoj de la Skeĉistoj” ktp.

Traborinte longegan vicon, kies vosto estis malsupre, ĉe la pordistejo, oni povis legi la skribaĵon sur pordo, senĉese atakata de la amaso: “Loĝado”.

Post la Loĝado etendiĝis luksa afiŝo. Ĝi prezentis rokon sur kies kresto rajdis kaŭkazano en burko kaj kun fusilo malantaŭ la dorso. Malpli alte estis palmoj kaj balkono, sur la balkono sidis juna viro kun bukla hartufo, li rigardis ien supren per tre-tre viglaj okuloj kaj tenis en la mano fontoplumon. La teksto: “Plentempaj kreaj forpermesoj, la daŭro — de du semajnoj (novelo) ĝis unu jaro (romantrilogio). Jalto, Suuk-Su, Borovoje, Ciĥisdziri, Maĥinĝauri, Leningrado (la Vintra Palaco)”. Ankaŭ ĉe tiu pordo estis atendovico, sed ne tro granda, ne pli ol cent kvindek homoj.

Irante plu, supren kaj malsupren, laŭante la kapricajn turnojn de la Domo de Gribojedov, oni pasis preter “Estraro de Massolit”, “Kasoj n-ro 2, 3, 4, 5”, “Redakcio”, “Prezidanto de Massolit”, “Bilardejo”, diversaj akcesoraj ejoj — ĝis la kolonara salono, kie la onklino iam ĝuis la komedion de sia genia nevo.

Do, apenaŭ enirinte Gribojedovon, ĉiu vizitanto, se li ne estis senespere stulta, de sia unua rigardo komprenis, kiom prosperas la feliĉuloj Massolitanoj, kaj nigra envio tuj komencis ronĝi lian koron. Samtempe li amare riproĉadis al la ĉielo, ke ĝi lin ne dotis je literatura talento, sen kiu, memkompreneble, absolute vana estis ĉia revo pri la Massolita membrokarto, la bruna, orranda, odoranta je multekosta ledo, de la tuta Moskvo konata membrokarto.

Kiu pledu favore al la envio? Tutcerte la sento estas malnobla, sed oni konsideru ankaŭ la situacion de la vizitanto. Ĉar tio, kion li vidis en la supra etaĝo, estis ja ne ĉio, eĉ ne ĉio precipe enviinda. La tutan ter’etaĝon de la onklina domo okupis restoracio, kaj kia restoracio! Prave oni opiniis ĝin la plej bona en Moskvo. Ne nur tial, ke ĝi situis en du grandaj salonoj sur kies volbo estis pentritaj siringviolaj ĉevaloj kun Asiria kolhararo; ne nur tial, ke sur ĉiu tablo staris lampo vualita per ŝalo; ne nur tial, ke tien ne povis penetri ĉiu ajn pasanto — sed ankaŭ pro tio, ke per la kvalito de siaj manĝaĵoj Gribojedovo tute eklipsis ĉiun ajn restoracion en Moskvo, kaj ĉar tiuj manĝaĵoj estis ofertataj je tre modera, neniel embarasa prezo.

Tial tute ne mirinda estas la interparolo, kiun la aŭtoro de tiuj verfidelaj linioj foje aŭdis ĉe la fera krado de Gribojedovo:

— Kie vi hodiaŭ vespermanĝos, Ambrozo?

— Stranga demando, memkomprene ĉi tie, kara Foko! Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ flustris al mi hodiaŭ, ke laŭkarte estos sandroj au naturel. Virtuoza frandaĵo!

— Bone vi scias aranĝi vian vivon, Ambrozo! — sopire diris Foko, vireto maldika, malzorgita, kun granda karbunklo sur la kolo, al punclipa giganto, la orhara, rondvanga poeto Ambrozo.

— Ne temas pri speciala scio, — respondis Ambrozo, — tutsimple mi volas vivi home. Vi diras, Foko, ke sandroj aperadas ankaŭ en Koloseo. Sed en Koloseo unu porcio da sandroj kostas dek tri rublojn dek kvin kopekojn, dum ĉe ni, nur kvin kvindek! Krome, en Koloseo la sandroj estas antaŭhieraŭaj, kaj krome, en Koloseo oni havas nenian garantion, ke iu junulo, enrompiĝinta de la Teatra Trapasejo, ne frapos onin sur la muzelon per vinbergrapolo. Ne, mi estas nepre kontraŭ Koloseo, — tondris super la bulvardo la voĉo de la frandulo Ambrozo, — ne persvadu min, Foko!

— Mi ne persvadas vin, Ambrozo, — pepis Foko. — Hejme oni povas vespermanĝi.

— Grandan dankon, — trumpetis Ambrozo, — mi imagas vian edzinon aranĝi en la komuna kuirejo, en kaseroleto, amatorajn sandrojn au naturel! Hi-hi-hi!.. Au revoir, Foko! — kaj Ambrozo iris, kantetante, al la submarkeza verando.

Ah-ha-ha ... Jes, estis, estis! Memoras la malnovaj moskvanoj la faman Gribojedovon! Kio ja estis tiuj kuiritaj sandroj? Bagatelaĵo, kara Ambrozo! Kion vi dirus pri la sterledo, sterledo en arĝentkolora kaserolo, sterledo en pecoj kun intermetitaj kankrovostoj kaj freŝa kaviaro? Pri la ovoj à la cocotte kun ŝampinjona kaĉo, en tasoj? Kaj la turdofileoj, ĉu ilin vi ne ŝatis? Kun trufoj? La koturnoj laŭ la Ĝenova maniero? Dek rublojn kvindek! Kaj la ĵazo, kaj la ĝentila priservado! Aŭ julie, kiam via tuta familio estas ĉe la vilao dum vin urĝaj literaturaj aferoj retenas en la urbo — sur la verando, ombrite de vitobranĉoj, en la ora makulo sur purega tablotuko staras telereto kun la supo printanière ... Ĉu vi memoras, Ambrozo? Sed kial demandi, sur viaj lipoj vidas mi, ke vi memoras. Kio estis tiuj viaj koregonoj kaj sandroj? Sed la galinagoj, la galinagetoj, la galinagegoj, la skolopoj dumsezone, la koturnoj, la kurloj! La mineral’akvo ŝuŝanta en la gorĝo! Tamen haltu, leganto, vi forflankiĝas! Sekvu min!

Je la deka kaj duono de la vespero, kiam Miĥaelo Aleksandroviĉ pereis ĉe la Patriarĥa, nur unu ĉambro estis prilumata en la supra etaĝo de Gribojedovo. Tie langvoris dek du literaturistoj, venintaj por la kunsido kaj atendantaj Berliozon.

Tiuj homoj, sidantaj en la estrarejo de Massolit sur seĝoj, tabloj kaj eĉ sur la du fenestrobretoj, nebagatele suferis pro la sufoka varmego. Tra la malfermitaj fenestroj ne penetris eĉ unu freŝa bloveto. Moskvo estis redonanta la ardon akumulitan en la asfalto dum la tago, kaj estis evidenta, ke la nokto ne alportos faciliĝon. Oni sentis la cep’odoron venantan el la kelo de la onklina domo, kie funkciis la restoracia kuirejo, ĉiuj soifis, nervozis, koleris.

La beletristo Banajlov — kvieta, bone vestita viro kun atenta sed nekaptebla rigardo — elpoŝigis la horloĝon. La montrilo estis rampanta al la dek-unuo. Banajlov frapis per la fingro sur la ciferplaton, montris ĝin al sia najbaro, la poeto Dufratskij, kiu sidis sur la tablo kaj pro enuo balancis la krurojn, vidigante siajn flavajn kaŭĉukplandumajn ŝuojn.

— Tamen! — grumblis Dufratskij.

— Verŝajne, sur la bordo de Kljazma perdiĝis nia bravulo, — per brusta voĉo reagis Anastazia Lukiniŝna Neprova, Moskva orfino el negocista familio, kiu iĝis beletristino kaj verkadis marbatalajn rakontojn sub la pseŭdonimo Navigaciisto Georges.

— Pardonon! — aŭdace ekparolis Nukaĉov, aŭtoro de popularaj skeĉoj. — Ankaŭ mi preferus sidi sur la balkono kaj trinki teon, ol stufiĝadi ĉi tie. La kunsido ja devis komenciĝi je la deka, ĉu?

— Tiom bone estas nun ĉe Kljazma, — incitis la ĉeestantoj Navigaciisto Georges, kiu bone sciis, ke Parodiklino, literaturista vilaaro ĉe la rivero Kljazma, estas ĉies neŭralgia punkto. — Verŝajne, tie jam kantas la najtingaloj. Mi ne scias kial, sed eksterurbe mi ĉiam laboras pli sukcese, precipe en printempo.

— Jam trian jaron mi kotizadas por sendi al tiu paradizo mian edzinon, suferantan je la bazedova malsano, kaj tamen nenio esperiga videblas en la malklaraj ondoj, — malice kaj amare diris la novelisto Hieronimo Popriĥin.

— Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas, — basis la kritikisto Ababkov de sia fenestrobreto.

Ĝojo ekhelis en la malgrandaj okuloj de Navigaciisto Georges kaj ŝi diris, mildigante sian kontralton:

— Kamaradoj, ni ne enviu. Entute estas dudek du vilaoj, konstruataj estas nur sep, kaj nia Massolit havas trimil membrojn.

— Trimil cent dek unu, — enŝovis iu el la angulo.

— Nu jen, daŭrigis la Navigaciisto, — kion do oni faru? Estas tute normala, ke la vilaojn ricevis la plej talentaj el ni ...

— La generaloj! — rekte enhakiĝis en la disputon la scenaristo Gluĥarjov.

Banajlov false oscedis kaj foriris el la estrarejo.

— Tiu havas por si sola kvin ĉambrojn en Parodiklino, — postdiris Gluĥarjov.

Laŭroviĉ por si sola havas ses, — ekkriis Deniskin, — kaj la manĝoĉambron tegitan je kverko.

— Eh, nun gravas ne tio, — basis Ababkov, — gravas, ke post duonhoro estos noktomezo.

Estiĝis bruo, minacis io simila al ribelo. Oni telefonis en la malamatan Parodiklinon, mise trafis la vilaon de Laŭroviĉ, eksciis, ke Laŭroviĉ estas foririnta al la rivero, kaj tio definitive mishumorigis ĉiujn. Divenprove oni telefonis al la Komisiono pri Beletro, aldonante la internan telefonnumeron 930, kaj nature, trovis tie neniun.

— Li povus almenaŭ telefoni! — kriadis Deniskin, Gluĥarjov kaj Kvant.

Aĥ, ili kriis vane: Berlioz nenien povis telefoni. Ie for, malproksime de Gribojedovo, en granda salonego prilumata per milkandelaj lampoj, sur tri zinkaj tabloj kuŝis tio, kio antaŭ nelonge estis Miĥaelo Aleksandroviĉ.

Sur la unua: la korpo, nuda, en koaguliĝinta sango, kun forpremita brako kaj frakasita torako. Sur la dua: la kapo sen la forbatitaj antaŭaj dentoj, la kapo kies malklariĝintajn apertajn okulojn ne ĝenis la akrega lumo. Sur la tria tablo kuŝis amaso de krustiĝintaj vestaĵoj.

Apud la senkapigito staris: la profesoro pri jurmedicino, la patologo-anatomiisto kaj lia prosektoro, enketistoj kaj la vicprezidanto de Massolit literaturisto Ĵeldibin, telefone alvokita disde sia malsana edzino.

La aŭtomobilo unue venis al Ĵeldibin kaj antaŭ ĉio veturigis lin, kune kun la enketistoj, al la loĝejo de la viktimo (estis preskaŭ noktomezo), kie oni sigelis ties paperojn, kaj nur poste ĉiuj veturis al la kadavrejo.

Nun la starantaj apud la korporestaĵoj interkonsiladis, kio estos pli bona: ĉu suturi la fortranĉitan kapon al la kolo, aŭ simple, antaŭ ol meti la mortinton sur la katafalkon en la granda salono de Gribojedovo kovri la korpon per nigra tuko ĝis la mentono.

Jes, Miĥaelo Aleksandroviĉ nenien povis telefoni, kaj tute malprave kriadis kaj indigniĝadis Deniskin, Gluĥarjov, Kvant kaj Banajlov. Ĝuste je la noktomezo ĉiuj dek du literaturistoj forlasis la supran etaĝon kaj iris al la restoracio. Tie ili refoje pensis ion malafablan pri Berlioz, ĉar sur la verando, kompreneble, ĉiuj tabloj jam estis okupitaj kaj ili devis vespermanĝi en la belaj sed sufokvarmaj salonoj.

Kaj ĝuste je la noktomezo en la unua salono io knalis, ektintis, ŝutiĝis, kaj ekvibris. Kaj akuta vira voĉo tuj despere kriis laŭ la muziko: “Haleluja!!” Tio estis la fama ĵazo de Gribojedovo. La ŝvitmalsekaj vizaĝoj kvazaŭ eklumis, ŝajnis, ke viviĝis la ĉevaloj pentritaj sur la plafono, ke la lampoj iĝis pli helaj, kaj subite, kvazaŭ elĉeniĝinte, ekdancis ambaŭ salonoj kaj post ili ekdancis la verando.

Ekdancis Gluĥarjov kun la poetino Tamara Lun’arko, ekdancis Kvant, ekdancis la romanisto Pugolov kun kinoaktorino en flava robo. Estis dancantaj: Dragonskij, Ĉifonĉi, la malgranda Deniskin kun la ega Navigaciisto Georges, dancis la bela arkitektino Semejkina-Gall, firme ĉirkaŭprenite de nekonato en blanka veltola pantalono. Dancis membroj kaj invititoj, la verkisto Johann el Kronŝtadt, iu Viĉjo Kuftik el Rostov, supozeble reĝisoro, havanta sur unu vango siringviolan haŭtlikenon, dancis la elito de la poezia fako de Massolit, nome Pavianov, Sakrilegijskij, Dolĉo, Denunciev kaj Adelfino Pelmelskaja, dancis junaj viroj kies profesion oni ne sciis, en ĉeŝultre vatizita jako kaj kun mallonga hartondo, dancis grand’aĝulo en kies barbo implikiĝis ŝenopraza tigeto, kaj kun li dancis fraŭlino nejuna, manĝata de anemio, en oranĝkolora, silka, ĉifita robeto.

Fandiĝante en ŝvitgutojn, la kelneroj disportadis nebultegitajn bierkruĉojn, raŭke kaj malame kriis: “Pardonon, civitano!” Voĉo komandadis per voĉtubo: “Karsa ŝaŝliko, unu! Salmo, du! Tripaĵo vilaĝeska!!” La akuta voĉo nun ne kantis sed hurlis: “Haleluja!” La bruego de la ora cimbalo fojfoje supersonis la bruegon de la teleroj, kiujn la vazlavistinoj mallevadis al la kuirejo per klinita glitvojo. Unuvorte, infero.

Kaj estis meznokte vizio en la infero. Sur la verando aperis belulo kun nigraj okuloj, ponardopinta barbo, en frako, kaj reĝe ĉirkaŭrigardis sian regnon. Rakontis, rakontadis mistikuloj, ke iam li kutimis surhavi ne frakon sed larĝan ledan zonon, super kiu palisaris pistolteniloj, kaj skarlata silka tuko ĉirkaŭligis liajn korvokolorajn harojn, kaj brigo sub lia komando velis en Karaiba Maro, kaj flirtis super ĝi la nigra mortostandardo kun kranio.

Tamen ne, ne kaj ne! Mensogas la forlogistoj mistikuloj, ne estas en la mondo Karaiba Maro, ne velas en ĝi riskemaj flibustroj, ne ĉasas ilin korveto, ne sterniĝas super la ondo pulvofumo. Nenio estas kaj neniam estis! Jen la magra tilio — ĝi estas, estas la fera krado kaj malantaŭ ĝi la bulvardo ... Kaj fandiĝas la glaco en la kaliko, kaj ĉe la apuda tablo vidiĝas ies sangoŝvelaj bov’okuloj, kaj la timo, timo ... Ho dioj, dioj miaj, venenon al mi, venenon!

Subite ĉe tablo ekflirtis la vorto: “Berlioz!” Subite la ĵazo disfalis kaj eksilentis, kvazaŭ frakasite per pugnobato. “Kio, kio, kio, kio?!!” — “Berlioz!!!” Jen tie, jen tie for, oni saltstariĝas, oni ekkrietas ...

Ho, alta ve-ondego leviĝis ĉe la terura novaĵo pri Berlioz. Iu klopodadis, kriis, ke tuj, ĉi tie, sen forlasi la lokon, oni vortigu komunan telegramon kaj senprokraste ĝin sendu.

Sed kian telegramon, ni demandas, kaj kien? Kaj kial ĝin sendi? Nu jes, kien? Kaj kiel povas ia ajn telegramo helpi tiun, kies frakasitan nukon nun forte premas la prosektoro per siaj gumaj manoj, tiun, kies kolon nun pikas per la kurbaj saturnadloj la profesoro? Li mortis kaj bezonas nenian telegramon. Ĉio estas finita, ni ne troŝarĝu la telegrafon.

Jes li mortis, mortis ... Sed ni ja vivas!

Jes, leviĝis la alta ve-ondego, ĝi pluis kelkan tempon, poste malkreskis, kaj jen iuj jam revenis al sia tablo kaj — komence kaŝe, sed fine tute senĝene — drinketis kaj almanĝetis. Nu fakte, kial oni lasu perei la kokidbulojn de volaille? Kion ni povas fari por Miĥaelo Aleksandroviĉ? Ĉu resti malsataj? Sed ni ja vivas!

Kompreneble, la pianon oni ŝlosis, la ĵazbando disiris, kelkaj gazetistoj forveturis ĉiu en sian redaktejon por verki nekrologon. Sciiĝis, ke el la kadavrejo venis Ĵeldibin. Li okupis la kabineton de la mortinto, kaj tuj disvastiĝis la famo, ke ĝuste li anstataŭos Berliozon. Ĵeldibin venigis el la restoracio la dek du estraranojn, kaj en la kabineto de Berlioz tuj komenciĝis kunsido por trakti la urĝajn aferojn: la dekoron de la kolonara salono, la transportadon de la korpo el la kadavrejo al la salono, la enlason de la publiko kaj ĉion ceteran kio koncernis la funebran eventon.

Dume la restoracio denove ekvivis sian kutiman noktan vivon, kiun ĝi vivus ĝis la fermo je la kvara horo matene, se ne estus okazinta io absolute eksterordinara, kio konsternis la gastojn multe pli forte ol la sciigo pri la morto de Berlioz.

Unuaj alarmiĝis la fiakristoj, atendantaj ĉe la pordego de Gribojedovo. Oni aŭdis iun el ili, leviĝintan de la kondukbenko, ekkrii:

— Oh ho! Vi nur rigardu!

Tujsekve ĉe la fera krado subite ekbrilis flameto moviĝanta al la verando. Homoj ĉe la tabloj duon-ekstaris streĉante la okulojn kaj vidis, ke kune kun la flameto al la restoracio venas blanka fantomo. Kiam ĝi atingis la vitkradon, ĉiuj rigidiĝis ĉe la tabloj, tenante sterledopecon sur la forko kaj larĝe malferminte la okulojn. La pordisto, ĵus elirinta el la vestejo por fumi cigaredon, ĝin surtretis kaj moviĝis al la fantomo kun la evidenta intenco bari al tiu la vojon al la restoracio — sed ial li ne faris tion kaj haltis, stulte ridetante.

La fantomo pasis tra la aperturo en la vitkrado kaj sen malhelpo paŝis sur la verandon. Ĉi tiam ĉiuj vidis, ke ne fantomo ĝi estas, sed Ivano Nikolaiĉ Senhejmulo, famega poeto.

Nudpieda, li surhavis disŝiritan blanketan zonbluzon kaj blankan striitan kalsonon. Surbruste al la zonbluzo estis alkroĉita per sendanĝera pinglo papera ikoneto kun duone forfrotita bildo de nekonata sanktulo, en la mano Senhejmulo portis brulantan edziĝritan kandelon. La dekstra vango de la poeto estis freŝe skrapvundita. Malfacilas mezuri la profundon de la silento, estiĝinta sur la verando. Oni povis vidi bieron flui sur la plankon el la kruĉo oblikve tenata de kelnero.

La poeto levis la kandelon super la kapon kaj laŭte diris:

— Saluton, kunfratoj! — post kio li rigardis sub la apudan tablon kaj angore ekkrietis: — Ne, ĉi tie li ne estas!

Aŭdiĝis du voĉoj. Baso diris senkompate:

— Jen prete. Drinkuldeliro.

La dua voĉo estis ina, ĝi timigite ekkriis:

— Kiel do la milicio lasis lin iradi en tiaj vestoj tra la stratoj?

Ĉi tion Ivano Nikolaiĉ aŭdis kaj respondis:

— Dufoje ili volis min aresti, en Skaretnij kaj ĉi tie, en Bronnaja, sed mi saltis trans la barilon kaj jen, la vangon disŝiris! — Li denove levis la kandelon kaj kriis: — Fratoj en la literaturo! (Lia raŭka voĉo iĝis pli forta kaj arda.) Aŭskultu min ĉiuj! Li aperis! Tuj lin kaptu, aliel li faros nepriskribeblajn malfeliĉegojn!

— Kio? Kion? Kion li diris? Kiu aperis? — eksonis voĉoj el ĉiuj direktoj.

— La konsilisto! — respondis Ivano, — kaj tiu konsilisto ĵus ĉe la Patriarĥa mortigis Miĉjon Berliozon.

Ĉi tiam homrojoj ekfluis el la internaj salonoj sur la verandon kaj ĉirkaŭ la flameto de Ivano ariĝis densa amaso.

— Pardonon, pardonon, bonvolu diri pli precize, — aŭdis Ivano nelaŭtan kaj ĝentilan voĉon tute proksime al sia orelo, — kiel do, mortigis? Kiu mortigis?

— Alilanda profesoro, konsilisto kaj spiono! — respondis Ivano rigardante ĉirkaŭen.

— Kiu estas lia familinomo? — nelaŭte demandis la voĉo.

— Nu jes, la familinomo! — afliktite kriis Ivano, — se mi scius la familinomon! Ne finlegis mi ĝin sur la vizitkarto ... Nur la unuan literon mi memoras, per duobla vo komenciĝas la familinomo! Kiuj fremdaj familinomoj komenciĝas per vo? — metinte la manon sur la frunton sin demandis Ivano, kaj ekmurmuris: — Vo, vo, vo! Ve ... va ... Vaŝner? Vagnero? Vajner? Vegner? Vinter? — La haroj sur la kapo de Ivano hirtiĝis pro la streĉo.

— Ĉu Vulf? — per malforta voĉeto kriis virino.

Ivano ekkoleris.

— Ino! — li muĝis, serĉante ŝin per la okuloj. — Kial do Vulf? Vulf estas tute senkulpa! Vo, vo ... Ne, tiel mi ĝin ne rememoros. Do, jen kio, gecivitanoj: tuj telefonu al la milicio, ili sendu kvin motorciklojn kun mitralo por kapti la profesoron. Kaj ne forgesu diri, ke kun li estas ankoraŭ du aliaj: iu kvadratita longulo ... la nazumo fendita ... kaj kato, nigra, dika. Mi dume traserĉos Gribojedovon, mi antaŭflaras lin ĉi tie!

Febre Ivano dispuŝis la ĉirkaŭstarantojn, komencis svingadi la kandelon, kies vakso fojfoje gutis sur lin, kaj rigardadi sub la tablojn. Aŭdiĝis la vorto: “Kuraciston!” — kaj ies afabla, karnodika vizaĝo, glate razita kaj surhavanta kornajn okulvitrojn, aperis antaŭ Ivano.

— Kamarado Senhejmulo, — ekparolis la vizaĝo per jubilea voĉo, — trankviliĝu! Vin afliktas la morto de nia kara, de ni ĉiuj amata Miĥaelo Aleksandroviĉ ... ne, simple, de Miĉjo Berlioz. Ni ĉiuj bonege vin komprenas. Vi bezonas ripozon. Tuj la kamaradoj vin enlitigos kaj la dormo mildigos ...

— Vi, — akre nudigante la dentojn interrompis Ivano, — ĉu vi komprenas ke oni devas kapti la profesoron? Kaj vi trudas vin al mi kun viaj stultaĵoj! Kreteno!

— Kamarado Senhejmulo, tamen permesu ... — diris la vizaĝo ruĝiĝante, paŝante malantaŭen kaj jam bedaŭrante sian intervenon.

— Ne, al vi mi permesos nenion, — kun kvieta malamo diris Ivano Nikolaiĉ.

Spasmo tordis lian vizaĝon, per la maldekstra mano li rapide transprenis la kandelon el la dekstra, kaj larĝasvinge batis la kompateman vizaĝon sur la orelon.

Ĉi tiam oni ekhavis la ideon ĵeti sin sur Ivanon — kaj sin ĵetis. La kandelo estingiĝis, kaj la okulvitroj falintaj de la vizaĝo tuj frakasiĝis sub la piedoj. Ivano eligis teruran batalkrion, tente aŭdeblan eĉ sur la bulvardo, kaj sin defendis. Ŝutiĝante de la tabloj tintis vazaro, ŝrikis virinoj.

Dum la kelneroj ligis la poeton per viŝtukoj, en la vestejo la brigestro interparolis kun la pordisto.

— Ĉu vi vidis, ke li estas en kalsono? — trankvile demandis la pirato.

— Sed Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ, — malkuraĝe respondis la pordisto, — kiel mi povis lin ne enlasi, li estas ja membro de Massolit!

— Ĉu vi vidis, ke li estas en kalsono? — ripetis la pirato.

— Tamen Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ, — la vizaĝo de la pordisto iĝis purpura, — kion mi devis fari? Mi komprenas ja, sur la verando sidas sinjorinoj ...

— Ne temas pri sinjorinoj, la sinjorinojn tio ne interesas, — respondis la pirato cindrigante la pordiston per la rigardo, — tio la milicion interesas! Homo en subvestoj povas trafiki sur la stratoj de Moskvo nur en unu kazo: se lin akompanas milicianoj, kaj nur al unu loko: en la miliciejon! Kaj vi kiel pordisto devas scii, ke rimarkinte tian homon vi devas tuj fajfi. Ĉu vi aŭdas tion?

La malesperiĝinta pordisto perceptis venantajn de la verando tumulton, tintadon de frakasata vazaro kaj inŝrikojn.

— Nu, kion mi faru pri vi pro tio? — demandis la flibustro.

La vizaĝo de la pordisto iĝis tifkolora, la okuloj vitriĝis. Al li ŝajnis, ke la nigrajn harojn, nun dislime kombitajn, ĉirkaŭvolvis flama silko. Malaperis la surĉemizo kaj la frako, super la larĝa leda zono montriĝis pistoltenilo. La pordisto imagis sin pendumita ĉe la antaŭtopjardo. Per siaj okuloj li vidis sian propran elbuŝigitan langon kaj la senvivan kapon falintan sur la ŝultrojn, li eĉ ekaŭdis la ondoplaŭdon sub la ferdeko. La pordisto sentis siajn genuojn moliĝi. Sed ĉi tiam la flibustro lin indulgis kaj estingis sian akran rigardon.

— Atentu, Nikolao, tio estis la lasta fojo. Tian pordiston bezonas neniu restoracio, prefere iĝu preĝeja gardisto. — Dirinte tion la brigestro komandis precize, klare, lakone: — Panteleon el la bufedejo. Milicianon. Protokolon. Veturilon. Al la psikiatria. — Li aldonis: — Fajfu!

Post kvaronhoro la konsternita publiko en la restoracio, sur la bulvardo kaj en la fenestroj de la domoj ĉirkaŭantaj la ĝardenon vidis Panteleon, la pordiston, milicianon kaj la poeton Gruntin porti el la Gribojedova pordego junan viron, vinditan kvazaŭ pupo, kiu, superverŝite je larmoj, sufokate de ili, kraĉadis, speciale celante al Gruntin, kaj hurlis:

— Merdulo!

La ŝoforo, kolermiena, startigis la motoron de sia kamiono. Apude fiakristo incitadis sian ĉevalon, frapis ĝin sur la gropon per la siringkolora brido kaj kriis:

— Jen kurĉevalo! Mi jam veturigis al la psika!

Ĉirkaŭe zumis la hom’amaso, komentante la senprecedencan okazaĵon. Resume, estis malgracia, hida, tenta, triviala skandalo, kiu finiĝis nur post ol la kamiono forportis de la Gribojedova pordego la malfeliĉulon Ivano Nikolaiĉ kun la miliciano, Panteleo kaj Gruntin.

6

Skizofrenio, kiel jam dirite

Kiam en la akceptejon de la fama psikiatria kliniko, antaŭ nelonge konstruita sur riverbordo apud Moskvo, paŝis viro kun pinta barbeto kaj surhavanta blankan kitelon, estis la unua kaj duono en la nokto. Tri subflegistoj senforlase rigardis Ivanon sidi sur la kanapo. Apude estis la ekstreme ekscitita poeto Gruntin. La viŝtukoj, per kiuj antaŭe estis ligita Ivano, amase kuŝis sur tiu sama kanapo. La manoj kaj piedoj de Ivano estis liberaj.

Vidante enveni la blankkitelan homon Gruntin paliĝis, tusis kaj nekuraĝe diris:

— Bonan vesperon, doktoro.

La kuracisto kapoklinis al Gruntin, tamen rigardante ne lin sed Ivanon.

Tiu sidis senmove, kolermiena, kuntirinte la brovojn, kaj neniel reagis je la enveno de la kuracisto.

— Jen, doktoro, — ekparolis Gruntin, ial flustre, timeme rigardetante Ivanon, — la famega poeto Ivano Senhejmulo ... kaj ... nu, ni timas, ĉu tio povas esti la drinkuldeliro ...

— Ĉu li multe drinkadis? — tradente demandis la kuracisto.

— Ne, li ja drinkadis, sed ne tiom ke ...

— Ĉu li ĉasas blatojn, ratojn, diabletojn aŭ ŝtelkurantajn hundojn?

— Ne, — tremeris Gruntin, — mi vidis lin hieraŭ kaj hodiaŭ matene. Li estis tute sana ...

— Kial li estas en kalsono? Ĉu vi prenis lin el la lito?

— Li, doktoro, tiel vestite venis restoracion ...

— Ah ha, ah ha, — tre kontente diris la kuracisto, — nun, kial tiu skrapvundo? Ĉu estis interbatado?

— Li falis de barilo, poste en la restoracio frapis iun ... kaj aliajn ...

— Jes, jes, jes, — diris la kuracisto kaj sin turnis al Ivano: — Bonan vesperon!

— Saluton, sabotulo! — kolere kaj laŭte respondis Ivano.

Gruntin tiom konfuziĝis, ke li eĉ ne kuraĝis rigardi al la ĝentila kuracisto. Tamen tiu neniel ofendiĝis, per rutine facila movo li demetis la okulvitrojn, levinte la kitelbaskon li ŝovis ilin en la glutean poŝon kaj demandis Ivanon:

— Kiom vi aĝas?

— Iru vi ĉiuj al la diablo, finfine! — insulteme kriis Ivano kaj sin turnis flanken.

— Kial vi koleras? Ĉu mi diris al vi ion malagrablan?

— Mi aĝas dudek tri jarojn, — ekscitite ekparolis Ivano, — kaj mi oficiale plendos kontraŭ vi ĉiuj. Kaj speciale pri vi, vipurido, — li aparte sciigis al Gruntin.

— Kaj pri kio vi volas plendi?

— Pri tio ke min, sanan homon, oni kaptis kaj perforte trenis en frenezulejon! — kolerege respondis Ivano.

Ĉi tiam Gruntin atente rigardis Ivanon kaj glaciiĝis: absolute nenia frenezo estis en ties okuloj. El febraj, kiaj ili estis en Gribojedovo, ili iĝis denove klaraj.

“Terure!” — konsternite pensis Gruntin, “ŝajnas, ke li fakte estas tute normala! Aĥ, kia misaĵo! Nu ĝuste, kial do ni venigis lin ĉi tien? Normala, tute normala, nur la muzelo estas disgratita ...”

— Tie estas, — trankvile diris la kuracisto sidiĝante sur blankan tabureton kun brila piedo, — ne frenezulejo sed kliniko, kaj senbezone neniu vin retenos ĉi tie.

Ivano Nikolaiĉ rigardis lin nekredeme, tamen grumblis:

— Dankon al Dio! Finfine troviĝis iu normala inter la idiotoj, el kiuj la pleja estas la maltalenta sentaŭgulo Saĉjo!

— Kiu estas tiu maltalenta Saĉjo? — demandis la kuracisto.

— Jen li staras! — respondis Ivano kaj montris al Gruntin per la malpura fingro.

Tiu ruĝiĝis pro indigno.

“Jen estas lia danko!” — pensis Gruntin amare, “pro ĉiuj miaj zorgoj! Nu vera kanajlo!”

— Psikologie li estas tipa kulako, — ekparolis Ivano, al kiu ial urĝis senmaskigi Gruntinon, — sed li zorge kamuflas sin proleto. Rigardu lian fastan fizionomion kaj komparu ĝin kun la sonoraj versoj kiujn li verkis por la Unuamaja Festo! He-he-he ... “la flagoj flirtu!” kaj “la kantoj flugu!” — sed vi rigardu en lian internon, kion li pensas, vi skuiĝos!

Gruntin estis ruĝa, spiris malfacile kaj pensis nur pri tio, ke li revarmigis sur sia brusto serpenton, ke li zorgis pri homo, kiu fakte montriĝis malica malamiko. La plej ĉagrena estis, ke oni nenion povus fari: ja oni ne disputas kontraŭ homo mense malsana!

— Kial do oni venigis vin ĉi tien?

— Ah, la diablo ilin prenu, tiujn sencerbulojn! Ili min kaptis, ligis per iuj ĉifonoj kaj ĵetis en la kamionon!

— Permesu vin demandi, kial vi venis en la restoracion en nuraj subvestoj?

— Neniom mirinda afero, — respondis Ivano, — mi min banis en Moskvo-rivero, nu, oni dume forkondukis miajn vestojn, kaj anstataŭe lasis ĉi tiun aĉaĵon. Mi ne povis ja nuda iri tra Moskvo, ĉu? Mi surmetis la lasitan, ĉar mi devis kiel eble plej rapide atingi Gribojedovon.

La kuracisto demande rigardis al Gruntin kaj tiu malserene murmuris:

— Tio estas la nomo de la restoracio.

— Ah ha, — diris la kuracisto, — kaj kial vi tiom hastis? Ĉu pro iu negoca rendevuo?

— Konsiliston mi ĉasas, — respondis Ivano kaj maltrankvile rigardis ĉirkaŭen.

— Kiun konsiliston?

— Ĉu vi konas Berliozon?

— Ĉu la komponiston?

Ivano ĉagreniĝis.

— Kial do komponiston? Ah, tiu, ne, ne lin! La komponisto estas samnomulo de Miĉjo Berlioz.

Gruntin neniom deziris ion diri, tamen li devis klarigi:

Berlioz, la sekretario de MASSOLIT, pereis ĉi-vespere sub tramo ĉe la Patriarĥa lageto.

— Ne babilaĉu pri tio, kion vi ne scias! — koleriĝis Ivano kontraŭ Gruntin, — ne vi sed mi ĉeestis tie! Li intence lin surreligis!

— Ĉu puŝis?

— Kial do “puŝis”? — incitate de ĉies malkomprenemo ekkriis Ivano, — tia ulo ne bezonas puŝi! Li scipovas tiajn trukojn, ke oni sin gardu! Li anticipe sciis, ke Berlioz trafos sub tramon.

— Ĉu iu krom vi vidis tiun konsiliston?

— Ĝuste tio estas la misŝanco, ke nur mi kaj Berlioz.

— Ah ha. Do, kion vi entreprenis, por kapti la murdinton? — ĉi tiam la kuracisto sin turnis kaj ĵetis rigardon al virino en blanka kitelo sidanta flanke ĉe la skribotablo. La virino prenis formularon kaj komencis ĝin plenigi.

— Mi entreprenis jen kion. En kuirejo mi prenis kandelon ...

— Ĉu ĉi tiun? — demandis la kuracisto almontrante la disrompitan kandelon, kiu kun la ikoneto kuŝis sur la tablo antaŭ la virino.

— Jes, ĝin, kaj ...

— Kaj kial la ikoneto?

— Hm, la ikoneto ... — Ivano ruĝiĝis, — ĝuste la ikoneto pleje ilin timigis, — li refoje montris al Gruntin per la fingro, — sed estas tia cirkonstanco, ke li, la konsilisto, nu, mi diru malkaŝe, li ... interkomunikas kun la malsankta potenco ... kaj nudmane kapti lin maleblas.

La subflegistoj ial malkrucigis la brakojn kaj eĉ pli atente observis Ivanon.

— Jes ja, — plu parolis Ivano, — li interkomunikas! La fakto estas nerefutebla. Li proprapersone parolis kun Poncio Pilato. Kaj ne gapu min tiel! Mi diras certaĵon. Ĉion li vidis, kaj la balkonon, kaj la palmojn. Resume, li estis ĉe Poncio Pilato, tion mi garantias.

— Nu, nu, pluen ...

— Do, mi alpinglis la ikoneton sur la bruston kaj kuris ...

Ĉi tiam horloĝo batis dufoje.

— Oh ho! — ekkriis Ivano sin levante de la kanapo, — jam estas la dua, kaj mi ĉi tie perdas kun vi la tempon! Pardonon, kie estas telefono?

— Lasu lin al la telefono, — ordonis la kuracisto al la subflegistoj.

Ivano kaptis la aŭdilon, kaj dume la virino mallaŭte demandis Gruntinon:

— Ĉu li estas edziĝinta?

— Fraŭlo, — timigite respondis Gruntin.

— Ĉu sindikatano?

— Jes.

— Ĉu tie estas la milicio? — kriis Ivano en la aŭdilon, — milicio, ĉu? Kamarado deĵoranto, tuj aranĝu, ke oni sendu kvin motorciklojn kun mitralo por kapti alilandan konsiliston. Kion? Venu min kunpreni, mi mem veturos kune ... Parolas la poeto Senhejmulo el la frenezulejo ... Diru vian adreson, — li flustris al la kuracisto metinte la manon sur la mikrofonon, poste en ĝin kriis: — Ĉu vi aŭskultas? Ha lo!.. Skandalaĵo! — subite kriegis Ivano kaj ĵetis la aŭdilon kontraŭ la muro. Poste li sin turnis al la kuracisto, prezentis al tiu la manon kaj seke diris “ĝis revido” kun evidenta intenco foriri.

— Permesu, kien vi volas iri? — ekparolis la kuracisto fikse rigardante Ivanon en la okulojn, — tiom malfrue, en nuraj subvestoj ... Vi malbone fartas, restu ĉe ni!

— Lasu min trairi, — diris Ivano al la subflegistoj, barintaj antaŭ li la vojon al la pordo. — Ĉu vi lasos min aŭ ne?! — per terura voĉo kriis la poeto.

Gruntin ektremis; la virino premis butonon en la tablo, kaj sur ties vitran supraĵon elsaltis brila skatoleto kaj ampolo.

— Ĉu tiel? — Ivano sovaĝe rigardis ĉirkaŭen kvazaŭ ĉaskaptito, — bonege! Adiaŭ!.. — kaj li ĵetis sin kap’antaŭe en la fenestrokurtenon. Aŭdiĝis knalo, sed la nerompebla vitro malantaŭ la kurteno eltenis kaj je la sekva momento Ivano baraktis en la manoj de la subflegistoj. Li stertoris, penis mordi, kriis:

— Jen kiajn vitretojn vi havas do en la fenestroj!.. Lasu! Lasu do!

Injektilo ekbrilis en la manoj de la kuracisto, la virino per unu ektiro forŝiris la trivitan manikon de la zonbluzo kaj neine forte ĉirkaŭpremis la brakon. Ekodoris je etero, Ivano moliĝis en la manoj de la kvar homoj kaj la lerta kuracisto profitis la momenton kaj enpikis la injektonadlon en lian brakon. Oni tenis Ivanon ankoraŭ kelkajn sekundojn, poste sidigis lin sur la kanapon.

— Banditoj! — li kriis saltleviĝante de la kanapo, sed oni tuj lin residigis. Apenaŭ lasite li denove ekstaris, sed ĉi-foje mem mallevis sin sur la kanapon. Kelkan tempon li silentis kaj sovaĝete rigardis ĉirkaŭen, poste subite oscedis, poste kolere ridetis.

— Do, malliberigita, — li diris, ankoraŭfoje oscedis, subite kuŝiĝis, la kapon li metis sur la kusenon, infane ŝovis la pugnon sub la vangon kaj murmuris dormeme, sen kolero: — Estu do tiel ... vi mem suferos pro tio. Vi estas avertitaj, faru kion vi volas. Min nun pleje interesas Poncio Pilato ... Pilato ... — ĉi tiam li fermis la okulojn.

— Banon, la cent dek sepan unulitan kaj flegiston por li, — ordonis la kuracisto surmetante la okulvitrojn. Gruntin refoje tremeris: blanka pordo subite malfermiĝis, malantaŭ ĝi vidiĝis koridoro prilumata per bluaj noktolampoj. El la koridoro enruliĝis tabulkuŝejo sur kaŭĉukizitaj radoj, oni metis sur ĝin la kvietiĝintan Ivanon, kaj li forveturis en la koridoron, kaj la pordo post li fermiĝis.

— Doktoro, — flustre demandis Gruntin, — ĉu efektive li estas malsana?

— Ho jes, — respondis la kuracisto.

— Kion li havas?

La laca kuracisto rigardis Gruntinon kaj malvigle respondis:

— Motora kaj parola ekscitiĝo ... deliraj interpretoj ... Probable skizofrenio. Kaj krome la alkoholismo ...

El la dirita de la kuracisto Gruntin komprenis, ke la aferoj de Ivano Nikolaiĉ statas aĉe, li profunde ekspiris kaj demandis:

— Kaj kial li senĉese parolas pri iu konsilisto?

— Verŝajne li vidis iun, kiu forte impresis lian konfuzitan menson. Aŭ li haluciniĝis ...

Post kelkaj minutoj la kamiono estis forportanta Gruntinon al Moskvo. Heliĝis, kaj la lumo de la ankoraŭ ne malŝaltitaj ŝoseaj lampoj estis jam senutila kaj malagrabla. La ŝoforo koleris pri la fuŝita nokto, senĉese akcelis kaj la veturilo joris ĉe la vojturnoj.

Jen la arbaro diskuris kaj restis ie malantaŭe, la rivero forŝoviĝis flanken, renkonte al la kamiono ŝutiĝis ĉiaj ajnaĵoj: bariloj kun gardobudoj kaj lignostakoj, altegaj fostoj kaj mastoj kun treditaj izolbidoj, gruz’amasoj, tero striita per kanaloj — resume, oni sentis, ke ĝi, Moskvo, estas tute proksime, tuj post la vojturno, tuj ĝi surruliĝos kaj inundos.

Gruntin estis skuata kaj ŝancelata, la ŝtipaĉo sur kiu li sidis ĉiumomente provis el sub li forsalti. La restoraciaj viŝtukoj, kiujn la miliciano kaj Panteleo ĵetis en la ŝarĝujon antaŭ ol forveturi per la trolebuso, glitadis sur la tuta ŝarĝoplato. Gruntin komencis ilin kolekti, sed tuj kolere eksplodis: “La diablo zorgu pri ili! Kial mi baraktu ĉi tie, kiel idioto!”, piedpuŝis ilin malataŭen kaj ĉesis atenti ilin.

La animstato de la veturanto estis horora. Pli kaj pli klare evidentiĝis, ke la vizito en la domon de malĝojo lasis en li doloran spuron. Gruntin provis kompreni, kio lin turmentas. Ĉu la koridoro kun la bluaj lampoj, gluiĝinta al la memoro? Ĉu la penso, ke nenia malfeliĉo estas pli granda ol perdi la racion? Jes, certe, ankaŭ ĉi tio. Sed ĉi tio, finfine, kvankam malgaja, estas nur ĝeneralaĵo. Estas ankoraŭ io alia. Kio do? La ofendo, jen kio. Jes, la ofendaj vortoj, kiujn Senhejmulo ĵetis rekte en lian vizaĝon. Kaj gravas ne tio, ke ili estis insultaj, sed tio, ke ili esprimas la veron.

La poeto ne plu rigardis ĉirkaŭen, nun li fikse rigardis la tremantan malpuran plankon, ion balbutis, lamentis ronĝante sin mem.

Jes, liaj versaĵoj ... Li aĝas jam tridek tri jarojn! Ververe, je kio li povas esperi? Li plu verkados po kelkajn versaĵojn jare. — Ĉu ĝis la maljun’aĝo? — Jes, ĝis la maljun’aĝo. Kion do li atingos per tiuj versaĵoj? Ĉu la gloron? “Kia stultaĵo! Almenaŭ vin mem ne trompu! Nenian gloron atingos tiu, kiu verkas fuŝajn versojn. Kial ili estas fuŝaj? Veron, veron li diris!” — senindulge vipadis sin Gruntin, “mi kredas je nenio el tio, kion mi verkas!”

La neŭrastenianta poeto ŝanceliĝis, la planko sub li ĉesis tremi. Gruntin levis la kapon kaj vidis, ke li jam delonge estas en Moskvo, ke en Moskvo aŭroras, ke de sube priradiate, ore brilas nubo, ke la kamiono haltis retenate en veturilkolumno antaŭ la turno al la bulvardo, kaj ke apud li staras sur piedestalo metala homo, klininta la kapon kaj indiferente rigardanta la bulvardon.

Strangaj pensoj ŝprucis en la kapo de la malsaniĝinta poeto. “Jen ekzemplo de vera bonŝancemo ...” — Gruntin plenstature sin levis kaj per la mano minacis la pace starantan metalan homon, “ĉio ajn kion li entreprenis, ĉio ajn, kio lin trafis, ĉio evidentiĝis bona por li, ĉio kontribuis al lia gloro! Sed kion do valoran li kreis? Mi trovas nenion ... Ĉu estas io eksterordinara en la vortoj: Ŝtormo nigrajn nubojn pelas? Mi ne perceptas!.. Hazardo, nura hazardo!” — malice konkludis Gruntin kaj sentis la kamionon moviĝeti sub li, “Pafis, pafis al li la blankgvardiano, pafis kaj frakasis lian kokson kaj lin senmortigis ...”

La kolumno ekmoviĝis. Post kelkaj du minutoj la poeto, tute malsana kaj eĉ maljuniĝinta, eniris la verandon de Gribojedovo. Ĝi jam malplenis. Nur en angulo societo estis findrinkanta, en ĝia mezo klopodis konatulo, Varietea anoncisto, kun vertoĉapeto sur la kapo kaj ĉampanglaso da Abrau en la mano.

Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ tre afable bonvenigis la poeton, kaj oni tuj malembarasis lin je la malbenindaj viŝtukoj. Se Gruntin ne estus tiom turmentita en la kliniko kaj sur la kamiono, li verŝajne plezurus rakontante pri la akcepto en la kliniko kaj ornamante sian raporton per elpensitaj detaloj. Sed nun la rakontado lin tedis, kaj krome, malgraŭ sia malobservemo, nun, post la torturo en la kamiono, li unuafoje pli atente rigardis la vizaĝon de la pirato kaj komprenis, ke kvankam tiu demandadas pri Senhejmulo kaj eĉ ekkrias “aj-aj-aj!”, tamen fakte la sorto de Ivano estas al li tute seninteresa, kaj li neniom kompatas Senhejmulon. “Kaj prave! Bravulo!” — pensis Gruntin kun cinika, memdetrua malico, kaj rompinte la rakonton pri la skizofrenio li petis:

— Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ, aranĝu por mi iom da vodko ...

La pirato kompate mienis, flustris:

— Mi komprenas ... tuj ... — kaj li gestis al kelnero.

Post kvaronhoro Gruntin, ĝibetiĝinte super vimbo, sidis tute sola, drinkis glason post glaso, klare konsciante kaj agnoskante, ke nenio en lia vivo estas riparebla, ke al li restas nur forgeso.

La poeto fuŝis sian nokton dum aliaj festenis, kaj nun li sciis, ke ĝin maleblas reteni. Sufiĉis levi la kapon disde la lampo al la ĉielo por kompreni, ke la nokto pasis kaj ne revenos. La kelneroj hastis fortirante la tukojn de la tabloj. La katoj, vagantaj ĉirkaŭ la verando, mienis matenece. Sur la poeton nehaltigeble ruliĝegis la tago.

7

La misa loĝejo

Se je la veninta mateno al Steĉjo Latronov estus dirite: “Steĉjo! Tuj levu vin el la lito, alie oni vin pafmortigos!”, li respondus per langvora, apenaŭ aŭdebla voĉo: “Pafmortigu, faru laŭplaĉe, mi min ne levos”.

Ja eĉ malpli ol ellitiĝi — ŝajnis al li, ke eĉ malfermi la okulojn li ne povas, ĉar apenaŭ li tion farus, tuj ekbrilegus fulmo kaj lia kapo rompiĝus en pecojn. En tiu kapo resonegis peza sonorilo, inter la okulgloboj kaj la fermitaj palpebroj flosis brunaj makuloj kun fajre verda bordero, kaj super ĉio li sentis naŭzon, kaj en la naŭzo ŝajnis implikita muziko de ia trudiĝema gramofono.

Li streĉis sian memoron, sed rememoriĝis nur unu afero, ke, probable hieraŭ kaj nesciate kie, li staris kun buŝtuko en la mano kaj provis kisi sinjorinon, promesante viziti ŝin je la sekva tago ĝuste je la dek dua horo. La sinjorino tion malakceptis, ŝi ripetadis: “Ne, ne, mi ne estos hejme!”, sed Steĉjo persistis pri sia ideo: “Spit, mi venos!”

Kiu estis la sinjorino, kioma horo estis nun, de kioma tago kaj de kiu monato — ĉio ĉi senspure forviŝiĝis el lia konscio, kaj — la plej malbona afero — li ne povis kompreni, kie li estas. Li provis determini almenaŭ la lastan kaj por tio li pene disigis la kungluiĝintajn palpebrojn de la maldekstra okulo. En la duonlumo li vidis ion malhele brileti. Finfine Steĉjo rekonis la plenstaturan spegulon kaj komprenis, ke li kuŝas surdorse en sia lito, tio estas en la ekse juvelistvidvina lito, en la dormoĉambro. Ĉi tiam li sentis tian puŝegon en la kranio, ke li fermis la okulojn kaj ekĝemis.

Ni klarigu la diritan. Steĉjo Latronov, direktoro de la teatro Varieteo, rekonsciiĝis je tiu mateno en sia hejmo, en la apartamento kiun li okupis kun la forpasinto Berlioz, en granda ses’etaĝa domo kiu krampoforme etendiĝis laŭ la strato Sadovaja.

Endas diri, ke tiu apartamento n-ro 50 jam delonge havis la reputacion se ne tute malbonan, do almenaŭ strangan. Antaŭ du jaroj ĝi ankoraŭ apartenis al la vidvino de la juvelisto de Fougeré. Anna Francevna de Fougeré, estiminda kaj tre negocema sinjorino kvindekjara, tri ĉambrojn el la kvin ludonis al du loĝantoj: la familinomo de unu estis, se ni ne eraras, Belomut, tiu de la dua ne konserviĝis.

Nu, antaŭ du jaroj en la loĝejo komenciĝis neklarigeblaj fenomenoj: el ĝi senspure malaperis homoj.

En iu ripoztago la apartamenton vizitis miliciano, li elvenigis en la antaŭĉambron la duan loĝanton (kies familinomo perdiĝis) kaj diris, ke tiu estas petata por unu minuto veni al la miliciejo por tie ion subskribi. La loĝanto ordonis al Anfisa, la malnova kaj fidela mastrumistino de Anna Francevna, respondi al la eventualaj telefonvokoj ke li revenos post dek minutoj, kaj li foriris kun la ĝentila blankganta miliciano. Tamen ne nur post dek minutoj li ne revenis sed neniam ajn li revenis. La plej mirinda estis tio, ke, evidente, kun li malaperis ankaŭ la miliciano.

La pia, aŭ, se diri la tutan veron, la superstiĉa Anfisa sen ĉirkaŭfrazo deklaris al sia ĉagrenita mastrino, ke tio estas sorĉo, ke ŝi bonege scias, kiu forportis la loĝanton kaj la milicianon, sed antaŭnokte ŝi malvolas diri tion. Do, estas sciate, ke unu fojon komenciĝinte la sorĉo iĝas nehaltigebla. La dua loĝanto malaperis, kiom ni memoras, lunde, kaj je la merkredo malaperis, kvazaŭ englutite de la tero, Belomut — kvankam, verdire, ĉe aliaj cirkonstancoj. Kiel kutime, je la mateno venis la aŭtomobilo por veturigi lin al la oficejo, sed poste ĝi neniun reportis kaj mem neniam reaperis.

La afliktego kaj la teruro de Mme Belomut estis nepriskribeblaj. Sed, ho ve, ambaŭ ne daŭris longe. En tiu sama nokto, reveninte kun Anfisa de la vilao, kiun Anna Francevna ial haste vizitis, ŝi jam ne trovis civitaninon Belomut en la loĝejo. Pli ol tio: la pordoj de ambaŭ ĉambroj, kiujn okupis la geedzoj Belomut, estis sigelitaj.

Iel-tiel pasis du tagoj. Je la tria tago Anna Francevna, kiu dum la lastaj diurnoj suferis je sendormeco, same haste forveturis al la vilao ... Ĉu necesas diri, ke ŝi ne revenis!

Restinte sola, Anfisa satploris kaj enlitiĝis post la unua horo nokte. Ne estas sciate, kio okazis pri ŝi poste, sed la najbaroj el aliaj apartamentoj rakontis, ke el la n-ro 50 la tutan nokton aŭdiĝis klakbruoj kaj ke ĝis la mateno en ĝiaj fenestroj helis la elektra lumo. Matene oni eksciis, ke ankaŭ Anfisa malaperis!

Pri la malaperintoj kaj pri la malbenita loĝejo la domanoj dum longa tempo rakontadis ĉiajn legendojn, kiel ekzemple tiu, ke la magra kaj pia Anfisa portis sur sia velkinta brusto ŝaman saketon kun dudek kvin grandaj briliantoj, kiuj apartenis al Anna Francevna. Ke en la hejtligna ŝedo de la vilao, kiun haste vizitis Anna Francevna, tute meme malkovriĝis nekalkulebla trezoro en formo de tiaj samaj briliantoj kaj caraj ormoneroj ... Kaj tiel plu en la sama ĝenro. Nu, kion ni ne scias certa, pri tio ni ne responsas.

Tiel aŭ alie, sed la apartamento restis vaka kaj sigelita nur unu semajnon, post kio tien enloĝiĝis: la forpasinto Berlioz kun sia edzino kaj tiu sama Steĉjo, ankaŭ kun sia edzino. Tute nature, apenaŭ ili sin instalis en la malbenita loĝejo, tuj komenciĝis ĉiaj misaĵoj. Nome, dum unu monato malaperis ambaŭ edzinoj. Sed ĉi tiuj ne senspure. Pri la edzino de Berlioz estis rakontate, ke oni vidis ŝin en Ĥarkovo kun baledestro, dum pri la edzino de Steĉjo oni diris, ke ŝi reaperis ĉe Boĵedomka kie, laŭ klaĉo, la direktoro de Varieteo, profitante sian sennombran konataron, per iu artifiko sukcesis havigi al ŝi ĉambron en plurfamilia apartamento, tamen sub la kondiĉo, ke neniam ŝi proksimiĝu al la domo ĉe Sadovaja ...

Do, Steĉjo ekĝemis. Li volis voki la mastrumistinon Grunjo kaj postuli de ŝi piramidonon, sed li tuj komprenis, ke tio estas stultaĵo ... ke nature, Grunjo ne uzas piramidonon. Li provis serĉi helpon de Berlioz, dufoje li ĝemvokis: “Miĉjo ... Miĉjo ...” sed, vi mem tion komprenas, li ne ricevis respondon. En la loĝejo regis absoluta silento.

Movinte la piedfingrojn Steĉjo konstatis, ke li kuŝas en ŝtrumpetoj; per tremanta mano li palpis sian femuron por kompreni, ĉu li surhavas ankaŭ pantalonon, sed ĉi tion li ne sukcesis kompreni.

Finfine, konvinkiĝinte ke li estas forlasita kaj sola, ke li povas kalkuli je nenies helpo, li decidis sin levi, kiom ajn grandan superhoman fortostreĉon li devus fari.

Steĉjo disigis la kungluiĝintajn palpebrojn kaj per la spegulo li vidis sin homo kun distaŭzita hararo, kun ŝvelinta, nigrastopla vizaĝo, kun sinkintaj okuloj, surhavanta malpuran ĉemizon kun kolumo kaj kravato, kalsonon kaj ŝtrumpetojn.

Tia li vidis sin en la spegulo, kaj apud la spegulo li vidis nekonatan viron, nigre vestitan, kun nigra bereto.

Steĉjo sidiĝis sur la lito kaj kiel eble plej multe elorbitigis la sangoŝvelajn okulojn gapante al la nekonato.

Tiu rompis la silenton, dirante per peza basa voĉo kaj kun fremdlingva prononcmaniero la jenajn vortojn:

— Bonan tagon, simpatiega Stefano Bogdanoviĉ!

Estiĝis paŭzo, post kiu per terura fortostreĉo Steĉjo igis sin eldiri:

— Kion vi volas? — kaj konsterniĝis ne rekoninte sian voĉon. La vorton kion li prononcis soprane, vi sonis base kaj pri volas li tute fiaskis.

La nekonato afable rikanetis, eligis grandan oran poŝhorloĝon kun brilianta triangulo sur la kovrilo, lasis ĝin sonorigi dek unu batojn kaj diris:

— La dek unua. Do, ĝuste unu horon mi atendas vian vekiĝon, ĉar vi fiksis nian rendevuon por la deka ĉe vi. Jen mi estas!

Steĉjo palpe trovis sian pantalonon sur seĝo apud la lito kaj flustris:

— Pardonu ... — surmetinte la pantalonon li raŭke demandis: — Bonvolu diri, kiu vi estas?

Paroli estis por li malfacile. Ĉe ĉiu vorto li sentis pinglon enpikiĝi en lian cerbon, kaŭzante inferan doloron.

— Kiel do? Eĉ mian nomon vi forgesis? — ridetis la vizitanto.

— Pardonon ... — stertoris Steĉjo sentante sin riĉigata je nova postdrinka simptomo: al li ŝajnis, ke la planko apud la lito ien foriĝis, kaj ke tuj, la kapon malsupren, li impetos al ĉiuj diabloj en la inferon.

— Kara Stefano Bogdanoviĉ, — sagace ridetante diris la nekonato, — piramidono vin ne helpos. Sekvu la saĝan maksimon de la antikvuloj: similan kuracu per simila. La sola rimedo kiu povas vin revivigi estas du glasetoj da vodko kun varma kaj spica almanĝaĵo.

Steĉjo estis ruzulo, kaj malgraŭ sia tuta misfarto li komprenis, ke trovite en tia stato li prefere ĉion konfesu.

— Verdire, — li komencis grandpene movante la langon, — hieraŭ mi iomete ...

— Eĉ ne vorton plu! — respondis la vizitanto kaj facilmove deŝovis sin kun la brakseĝo flanken.

Steĉjo rond’okule gapis al la malgranda tablo, kie sur pleto estis aranĝita matenmanĝo: blanka pano, premita kaviaro en vazeto, marinitaj noblaj boletoj sur telero, malgranda kaserolo kaj fine, vodko en la ampleksa juvelistvidvina karafo. Precipe frapis Steĉjon tio, ke la karafo estis nebultegita pro malvarmo. Cetere, tio estis facile komprenebla, ja ĝi staris en la gargarpelveto plenŝtopita je glacio. Resume, la tuta aranĝo estis plej konvena kaj kompetenta.

La nekonato ne lasis la miregon de Steĉjo kreski ĝis patologiaĵo, tre lerte verŝinte al li duonglaseton da vodko.

— Kaj vi? — pepis Steĉjo.

— Kun plezuro!

Per la tremsaltanta mano Steĉjo portis la glaseton al la lipoj, la nekonato malplenigis la sian per unu gluto. Maĉante pecon de kaviaro Steĉjo trapuŝis la vortojn:

— Kial do vi ... almanĝetu!

— Dankon, mi neniam almanĝas, — respondis la nekonato kaj duan fojon plenigis la glasetojn. La kaserolo iĝis malfermita, ĝi entenis kolbasetojn en tomata saŭco.

Kaj jen disiĝis la malbeninda verdo antaŭ la okuloj, la vortoj iĝis prononceblaj kaj, plej grave, Steĉjo rememoris kelkajn cirkonstancojn. Nome, ke la afero hieraŭ estis ĉe Sĥodnja, en la vilao de la skeĉisto Ĥustov, kien tiu Ĥustov veturigis Steĉjon per taksio. Li eĉ rememoris, kiel la taksio estis prenata apud Métropole, tie ankoraŭ ĉeestis tiu — aktoro li estas aŭ io simila ... kun portebla gramofono. Jes, jes, jes, tio estis en la vilao! La gramofono ja hurligis ĉiujn hundojn de la ĉirkaŭejo. Nur la sinjorino kiun Steĉjo volis kisi restis neklarigita ... La diablo scias, kio ŝi estas ... ĉu en la radiofonio ŝi laboras, ĉu ne.

Do, la hieraŭo komencis iom post iom malobskuriĝi, tamen nun Steĉjon multe plie interesis la aferoj hodiaŭaj, inter ili la apero de la nekonato en lia dormoĉambro, kaj ankoraŭ kun manĝo kaj vodko. Jen kion dezirindus klarigi!

— Nu, mi esperas ke nun vi rememoris mian nomon, ĉu?

Steĉjo nur hontigite ridetis kaj senhelpe disigis la brakojn.

— Tamen! Mi vidas, ke hieraŭ post la vodko vi trinkis portvinon! Karulo, ja tion fari ne decas!

— Mi volus peti vin ke tio restu inter ni, — kaĵolmiene diris Steĉjo.

— Ho, certe, certe! Sed pri Ĥustov, evidente, mi ne responsas.

— Ĉu vi lin konas?

— Hieraŭ mi dum mallonga tempo vidis lin en via oficejo, nu, unu supraĵa rigardo sur lian vizaĝon sufiĉas por kompreni, ke li estas malnobla, ĉikanema, senprincipa, pugolekema kanajlo.

“Precizege!” pensis Steĉjo frapite de tiom trafa, ĝusta kaj konciza karakterizaĵo de Ĥustov.

Jes, la hieraŭo estis rekonstruiĝanta el malgrandaj pecetoj, sed maltrankvilo ne forlasis la direktoron de Varieteo. Nome, en la ĵusa tago faŭkis grandega nigra truo. Pardonon, sed ĉi tiun berethavan nekonaton Steĉjo tutcerte ne vidis hieraŭ en sia oficejo.

La vizitanto rimarkis lian embarason, impone diris:

Voland, profesoro pri nigra magio, — kaj rakontis ĉion de la komenco.

Hieraŭ posttagmeze li venis en Moskvon el la eksterlando, tuj vizitis Steĉjon kaj ofertis sian gastludon en Varieteo. Steĉjo telefonis al la Moskvoregiona komisiono pri la spektakloj kaj akordigis la aferon (Steĉjo paliĝis kaj mirigite palpebrumis), subskribis kontrakton kun profesoro Voland pri sep elpaŝoj (Steĉjo gape malfermis la buŝon) kaj interkonsentis kun Voland, ke por priparoli kelkajn detalojn tiu venu al li hodiaŭ matene je la deka horo ... Do, li venis!

Veninte li trafis la mastrumistinon Grunjo, kiu klarigis al li ke ŝi mem ĵus venis, ke ŝi ĉi tie ne loĝas, ke Berlioz ne estas hejme, kaj se la vizitanto volas paroli al Stefano Bogdanoviĉ, tiam li mem iru en la dormoĉambron. Stefano Bogdanoviĉ dormegas tiom profunde, ke ŝi ne kapablas lin veki. Vidinte la staton de Latronov, la artisto sendis Grunjon al la plej proksima nutrovendejo por aĉeti la vodkon kaj la manĝon, al la apoteko por la glacio kaj ...

— Permesu ke mi al vi kvitiĝu, — tute frakasite ĝemis Steĉjo kaj serĉis sian biletujon.

— Fi, lasu tiun bagatelon! — ekkriis la gastludanto kaj rifuzis plu diskuti ĉi tion.

Do, la vodko kaj la manĝo klariĝis, kaj tamen Steĉjo plu mienis plej mizere: absolute nenion li memoris pri la kontrakto, kaj je sia kapo li garantius, ke ĉi tiun Volandon li hieraŭ ne vidis. Ĥustov estis, jes, sed Voland ne estis.

— Permesu ĵeti rigardon sur la kontrakton, — mallaŭte petis Steĉjo.

— Bonvolu ...

Steĉjo rigardis sur la paperon kaj rigidiĝis. Ĉio estis bonorda. Unue, lia propramana aŭdaca parafo! Ĉe la flanko, oblikva skribaĵo de la mano de la financa direktoro Rimskij, permesanta antaŭpagi al la artisto Voland dekmil rublojn el la tridek kvin mil rubloj ŝuldotaj al li pro la sep elpaŝoj. Kaj super ĉio, la ricev’atesto de Voland, ke la dekmil rublojn li jam enspezis!

“Kion do ĉi tio signifas?” pensis la malfeliĉa Steĉjo, kaj ĉio ekturniĝis antaŭ liaj okuloj. Ĉu komenciĝis jam la sinistraj memorbreĉoj? Tamen memkomprene, post ol la kontrakto estis prezentita, plu lasi vidi sian miron estus rekte maldeca. Steĉjo petis la gaston pri minuta forpermeso, kaj sur la ŝtrumpetoj kuris en la antaŭĉambron al la telefono. Kurante li kriis kuirejen:

— Grunjo!

Tamen neniu respondis. Tiam li ĵetis rigardon al la pordo de la kabineto de Berlioz, situanta apud la antaŭĉambro, kaj ĉi tiam, laŭ la rutina dirmaniero, li haltis kvazaŭ alforĝite al sia loko: sur la anso de la pordo li vidis ŝnuron kun grandega sigelo. “Saluton!” iu pafkriis en lia kapo, “Mankis nur ĉi tio!” Nun liaj pensoj ruliĝis laŭ duobla relvojo, sed, kiel ĉiam dum katastrofo, samdirekte kaj ĝenerale la diablo scias kien. La tutan konfuzegon en la kapo de Steĉjo malfacilas prezenti. Unue estis la diablaĵo pri la nigra bereto, malvarma vodko kaj la neimagebla kontrakto — kaj nun, bonvolu vidi, krom ĉio ĉi ankoraŭ la sigelo sur la pordo! Rakontu al iu ajn ke Berlioz ion tian faris — ja neniu ĝin kredos, nu neniu! Sed la sigelo, jen ĝi estas! Hm ...

Ĉi tiam en lia cerbo ekzumis plej malagrablaj pensetaĉoj pri la artikolo kiun li — domaĝa koincido! — antaŭ kelkaj tagoj trudis al Berlioz por publikigo en lia revuo. Verdire, tute stulta artikolo! Kaj tute fuŝa, kaj la pago mizera ...

La rememoron pri la artikolo tuj sekvis la rememoro pri dubinda interparolo, okazinta, kiom li memoris, la dudek kvaran de aprilo vespere, ĝuste tie, en la manĝoĉambro, kiam Steĉjo vespermanĝis kun Berlioz. Nu, nature, striktasence tiun ĉi interparolon oni ne povus kvalifi dubinda (tian Steĉjo neniam akceptus), sed ĝi estis interparolo pri malnecesa temo. Tute libere, civitanoj, oni povus pri tio ne paroli. Tutcerte, antaŭ la sigelo oni povus rigardi ĝin bagatelo, sed nun, kun la sigelo ...

“Aĥ, Berlioz, Berlioz!” bolis la pensoj en la cerbo de Steĉjo, “Ja ĉi tion mi ne povas enkapigi!”

Sed nun ne estis tempo por malĝojado, kaj Steĉjo diskis la numeron de le kabineto de Rimskij, financa direktoro de Varieteo.

La situacio estis tikla: unuflanke, la alilandano povus ofendiĝi ke Steĉjo lin kontrolas post ol li prezentis la kontrakton, kaj alflanke, paroli al la financa direktoro estis tre malfacile. Nu fakte, oni ja ne povus lin demandi: “Diru, ĉu mi faris hieraŭ kontrakton je tridek kvin mil rubloj kun profesoro pri nigra magio?” Tute maltaŭga demando!

— Jes! — en la aŭdilo eksonis la akra, malagrabla voĉo de Rimskij.

— Bonan tagon, Gregoro Daniloviĉ, — mallaŭte ekparolis Steĉjo, — telefonas Latronov. Jen kia afero ... hm ... hm ... ĉe mi sidas tiu ... he ... artisto Voland ... Do ... mi volis demandi, kio estas pri la hodiaŭa vespero?

— Ah, la nigra magiisto? — respondis Rimskij en la aŭdilo, — la afiŝoj tuj venos.

— Ah ha, — diris Steĉjo per malforta voĉo, — do, ĝis ...

— Ĉu baldaŭ vi venos? — demandis Rimskij.

— Post duonhoro, — respondis Steĉjo kaj, pendiginte la aŭdilon, li premis sian brulantan kapon per la manoj. Aĥ, kia fiega rezultas aĉaĵo! Kio okazis pri la memoro, civitanoj? Kio?

Tamen plu restadi en la antaŭĉambro estus malĝentile, kaj Steĉjo rapide faris planon: li ĉiel kaŝu sian nekredeblan memortruon, kaj nun antaŭ ĉio li ruze paroligu la alilandanon, kion do ĉi tiu intencas hodiaŭ prezenti en la al Steĉjo konfidita Varieteo?

Steĉjo sin forturnis de la aparato kaj en la antaŭĉambra spegulo, jam delonge ne purigata de la maldiligenta Grunjo, li klare vidis strangan stangofiguran longulon kun nazumo (aĥ, se Ivano Nikolaiĉ estus tie! Li tuj estus rekoninta la ulon!). Nu, la homo speguliĝis kaj malaperis. Alarmite, Steĉjo pli atente rigardis tra la antaŭĉambro kaj duafoje li ricevis ekpuŝon, ĉar en la spegulo pasis grandega nigra virkato kaj same malaperis.

Por unu momento lia koro ekhaltis, li ŝanceliĝis.

“Kio do estas ĉi tio?” li pensis, “ĉu mi freneziĝas? De kie venas tiuj spegulbildoj?!” Rigardante tra la antaŭĉambro li timigite kriis:

— Grunjo! Kial ĉe ni vagas kato? Kiel ĝi trafis ĉi tien? Kaj la alia ulo?”

— Trankviliĝu, Stefano Bogdanoviĉ, — respondis voĉo, tamen ne tiu de Grunjo, sed la voĉo de la gasto el la dormoĉambro, — la kato estas mia. Ne nervozumu. Koncerne al Grunjo, ŝi ne estas ĉi tie, mi sendis ŝin al Voroneĵ, ŝia naskiĝloko, ĉar ŝi plendis, ke vi jam delonge retenas ŝian ferion.

Tiuj vortoj estis tiom surprizaj kaj absurdaj, ke Steĉjo decidis, ke li misaŭdis. Tute konsternite li trotetis en la dormoĉambron kaj stuporiĝis sur la sojlo. Liaj haroj moviĝetis kaj sur lia frunto ekbrilis malgrandaj ŝvitgutetoj.

La gasto ne plu estis sola en la dormoĉambro, nun li havis kompanion. La duan brakseĝon okupis la individuo kiun Steĉjo ĵus viziis en la antaŭĉambro. Nun li estis klare videbla: plumsimilaj lipharoj, unu vitro de la nazumo briletas, la alia mankas. Sed en la ĉambro estis io ankoraŭ pli malbona: sur la juvelistvidvina puftabureto senĝene duonkuŝaĉis iu tria, nome, la timige granda nigra kato, tenanta en unu piedo glaseton da vodko kaj en la alia, forkon kun alpikita fungo marinita.

La lumo, eĉ sen tio magra en la dormoĉambro, komencis estingiĝi antaŭ la okuloj de Steĉjo. “Estas do tiel ke oni freneziĝas” li pensis kroĉante sin je la pordokadro.

— Mi vidas, karega Stefano Bogdanoviĉ, ke vi estas iom surprizita, ĉu? — demandis Voland la klakantan per la dentoj direktoron de Varieteo. — Tamen la afero estas neniom mirinda. Tio estas mia sekvantaro.

Ĉe tiuj vortoj la kato eltrinkis sian vodkon kaj la mano de Steĉjo glitis laŭ la pordokadro malsupren.

— Nu, mia sekvantaro bezonas lokon, — daŭrigis Voland, — tiel ke unu el ni estas troa en la loĝejo. Al mi ŝajnas ke tiu troa estas ĝuste vi!

— Ili, ili estas troa! — kaprovoĉe kunkantis la kvadratita longulo, parolante pri Steĉjo en la lakeeca pluralo. — Ĝenerale dum la lasta tempo ili nekredeble porkumas. Ili drinkas, misuzas sian pozicion por malĉastadi kun la virinoj, en la ofico ili faras nenion, nek povas ion fari, ĉar ili nenion ajn komprenas pri la tasko al ili komisiita. Al la superuloj ili ĵetas polvon en la okulojn!

— La ofican aŭton li misuzas! — hipokrite aldonis la kato maĉante la fungon.

Kaj ĉi tiam, dum Steĉjo, tute sinkinte sur la plankon, per senforta mano gratis la pordokadron, okazis la kvara, lasta apero en la loĝejo.

Rekte el la plenstatura spegulo eliris malalta sed eksterordinare larĝaŝultra individuo, kun bulĉapelo sur la kapo kaj kun elbuŝigita kojnodentego hidiganta jam sen tio mirinde mallogan fizionomion. Krome, lia hararo estis fajre ruĝa.

— Ĝenerale, — li enmiksiĝis en la konversacion, — mi ne komprenas, kiel li povis iĝi direktoro, — la rufulo parolis pli kaj pli nazsone, — li tiom same estas direktoro, kiom mi estas episkopo!

— Vi ne similas episkopon, Azazello, — rimarkis la kato prenante al si kolbaseton sur la teleron.

— Ja ĝuste pri tio mi parolas, — nazvoĉis la rufulo kaj, sin turninte al Voland, li respekte aldonis: — Permesu, messire, lin ekspedi al ĉiuj diabloj?

— Huŝ!! — subite sputis la kato hirtigante sian hararon.

Kaj la dormoĉambro ekturniĝis ĉirkaŭ Steĉjo, lia kapo puŝiĝis kontraŭ la pordokadro kaj svenante li pensis: “Mi mortas...”

Sed li ne mortis. Kiam li malfermetis la okulojn, li vidis sin sidanta sur io ŝtona. Ĉirkaŭ li aŭdiĝis kontinua bruo. Bone malferminte la okulojn li vidis, ke bruas la maro, eĉ pli ol tion, ke ondo balancas tuj sub liaj piedoj, resume, ke li sidas sur la pinto de moleo, ke sub li lazuras brilanta maro, kaj malantaŭe sur la montoj etendiĝas bela urbo.

Steĉjo ne sciis, kiel konvenas konduti en similaj okazoj. Li levis sin sur la tremantajn gambojn kaj iris sur la moleo al la bordo.

Sur la moleo staris viro, li fumis kaj kraĉadis en la maron. Steĉjon li rigardis per sovaĝaj okuloj kaj ĉesis kraĉi. Tiam Steĉjo faris jenon: li surgenuiĝis antaŭ la nekonata fumulo kaj diris:

— Mi vin petegas, diru, kiu estas tiu urbo?

— Ne malbone! — diris la senkora fumulo.

— Mi ne estas ebria, — raŭke protestis Steĉjo, — mi estas malsana, io min trafis, mi estas malsana ... Kie mi estas? Kiu estas tiu urbo?

— Nu, Jalto ...

Steĉjo milde ekspiris, sinkis sur la flankon, lia kapo puŝiĝis kontraŭ la varma pavimero de la moleo. La konscio lin forlasis.

11

La disduiĝo de Ivano

La transrivera pin’arbaro, sur kiun antaŭ unu horo ankoraŭ lumis la maja suno, malklariĝis, disfluis, kaj perdiĝis.

La densa akvovualo torentis malsupren. En la ĉielo fojon post fojo flamiĝis fajrofadenoj, la ĉielo krevadis, la ĉambron de la malsanulo inundadis timiga trembrila lumo.

Ivano mallaŭte ploris sidante sur la lito kaj rigardante la malklaran riveron ŝaŭme boli. Ĉe ĉiu tondrobato li ĝemetis kaj kaŝis la vizaĝon en la manoj. Paperfolioj kovritaj per liaj skribaĵoj dise kuŝis sur la planko; ilin forblovis de la tableto ventopuŝo penetrinta en la ĉambron ĵus antaŭ la fulmotondro.

La provoj de la poeto verki deklaron pri la danĝera konsilisto rezultigis nenion. Ricevinte de la dika vickuracistino, kies nomo estis Praskovja Fjodorovna, paperon kaj krajonstumpon, li, antaŭĝuante laboron, frotis siajn manojn kaj haste sin instalis ĉe la tableto. La unuaj linioj prosperis al li sufiĉe facile:

“Al la milicio. De la membro de MASSOLIT I.N. Senhejmulo. Deklaro. Hieraŭ vespere mi kun la forpasinto M.A.Berlioz venis al la Patriarĥa lageto ...”

Kaj ĉi tie la poeto haltis, precipe embarasite de la vorto forpasinto. Jam la komenco prezentis absurdaĵon: kiel do — “venis kun la forpasinto”? La forpasintoj ja ne promenas! Certe, tiel li riskas ŝajni frenezulo!

Tion pensinte Ivano ŝanĝis la skribitan. Rezultis jeno: ... kun M.A. Berlioz, poste forpasinta ... Ankaŭ ĉi tio ne kontentigis la aŭtoron. Li provis trian redakcion, kiu tamen rezultis eĉ pli malbona ol la du unuaj: Berlioz, surveturota de tramo ... — tiom pli, ke en la aferon implikiĝis la de neniu konata samnoma komponisto, kaj li devis precizigi: “kaj ne la komponisto”.

Tiuj du Berliozoj elĉerpis lian paciencon, li ĉion forstrekis kaj decidis komenci rekte per io tre efekta, por tuj kapti la atenton de la leganto: li skribis, ke la kato provis envagoniĝi en la tramon, poste li revenis al la epizodo pri la fortranĉita kapo. La kapo kaj la antaŭdiro de la konsilisto pensigis lin pri Poncio Pilato, kaj por plia konvinkivo Ivano decidis prezenti la rakonton pri la prokuratoro ekde la momento, kiam tiu en blanka mantelo kun sangruĝa subŝtofo eliris en la portikon de la Heroda palaco.

Ivano fervore laboris, ion elstrekadis, superskribadis novajn vortojn kaj eĉ provis desegni Poncion Pilaton kaj la katon sur la malantaŭaj piedoj. Tamen la desegnaĵoj malmulte helpis, kaj ju pli li avancis, des pli konfuza kaj nekomprenebla iĝis la deklaro de la poeto.

Proksimume en la tempo kiam, sterniĝinte el la malproksimo, la timiga nubego kun sia fumanta rando kovris la pin’arbaron kaj ekblovis la vento, Ivano konsciis, ke li senfortiĝis, ke la deklaron li ne sukcesos ordigi; sen zorgi pri la disflugintaj folioj li amare kaj mallaŭte ekploris.

La bonkora vickuracistino Praskovja Fjodorovna vizitis la poeton dum la fulmotondro, maltrankviliĝis vidante lin plori, kuntiris la kurtenojn por ke la fulmoj ne timigu la malsanulon, kolektis la foliojn de sur la planko kaj tenante ilin en la mano kuris por venigi la kuraciston.

Tiu venis, faris al Ivano injekton en la brakon kaj asertis al li, ke li ne plu ploros, ke ĉio ĉi pasos, ĉio ŝanĝiĝos kaj ĉio forgesiĝos.

La kuracisto diris veron. Baldaŭ la transrivera pin’arbaro reprenis sian antaŭan aspekton. Ĉiu ĝia pino klare desegniĝis sub la ĉielo, lavita ĝis la antaŭa pura lazuro; ankaŭ la rivero kvietiĝis. Tuj post la injekto la angoro de Ivano komencis estingiĝi, tiel ke nun la poeto trankvile kuŝis sur sia lito kaj rigardis la ĉiel’arkon etenditan sur la firmamento.

Tiel daŭris ĝis la vespero, kaj li eĉ ne rimarkis la ĉielarkon disflui, nek la ĉielon iĝi malgaja kaj pala, nek la pinarbaron nigriĝi.

Trinkinte varmegan lakton, Ivano sin rekuŝigis kaj mem miris pri tio, kiel ŝanĝiĝis liaj pensoj. Iel mildiĝis la rememoro pri la malbeninda demonkato, ne plu horora estis la fortranĉita kapo, kaj forlasinte tiujn ideojn Ivano konstatis, ke finfine, en la kliniko estas tute nemalbone, ke Stravinskij estas klara kapo kaj famulo, ke havi kun li aferon estas tre agrabla. Krome, la vespera aero estas aroma kaj freŝa post la fulmotondro.

La domo de malĝojo estis endormiĝanta. En la kvietaj koridoroj estingiĝis la diafanaj blankaj ampoloj kaj anstataŭ ili konforme al la regularo heliĝis malfortaj bluaj noktolampetoj, ĉiam pli malofte tra la pordo aŭdiĝis delikata paŝetado de la vickuracistinoj sur la gumaj matoj de la koridoro.

Nun Ivano kuŝis en dolĉa langvoro, rigardis jen la lampoŝirmilon, kiu de la plafono verŝis mildigitan lumon, jen la lunon, leviĝantan de malantaŭ la nigra arbaro, kaj interparolis kun si mem.

— Kial do mi tiel ekscitiĝis pri tio, ke Berlioz trafis sub la tramon? — rezonis la poeto. — Finfine, lasu mi lin al lia sortaĉo! Ja nek per Eva nek per Adamo mi estas lia parenco. Se ekzameni la aferon tute objektive, endos agnoski, ke mi, fakte, nur tre supraĵe konis la forpasinton. Ja kion mi pri li sciis? Absolute nenion, krom ke li estis kalva kaj terure elokventa. Kaj plu, civitanoj, — daŭrigis Ivano iun alparolante, — ni esploru jenon: Kial do mi, bonvolu tion al mi malkonfuzi, ekfuriozis kontraŭ tiu mistera konsilisto, profesoro kaj magiisto kun lia malplena kaj nigra okulo? Pro kio estis la tuta absurda postkuro, en kalsono kaj kun kandeleto en la mano, kion celis la hida pelmelo en la restoracio?

— Tamen, tamen! — subite per severa voĉo obĵetis de ie, ĉu de interne, ĉu de super la orelo, la antaŭa Ivano al la Ivano nova, — pri tio, ke la kapo de Berlioz iĝos fortranĉita ja li antaŭsciis, ĉu? Kiel oni ne ekscitiĝu?

— Nu, kamaradoj, kiu tion kontraŭdiras! — respondis la nova Ivano al la arkaika, antaŭa Ivano. — Ke la afero estas suspektinda, tio klaras eĉ al infano. Li estas persono neordinara kaj centprocente mistera. Sed ĝuste tio ja estas la plej interesa! Homo, kiu persone konis Poncion Pilaton, kion pli interesan oni povas deziri? Kaj anstataŭ fari tiun stultan kverelaĉon ĉe la Patriarĥa, oni povis ja ĝentile lin demandi, kio poste okazis pri Pilato kaj Ha-Nocri. Ĉu tio ne estus multe pli inteligenta?

» Male, mi okupiĝis pri iaj sensencaĵoj! Vidu, kia grava evento: ĉefredaktoro de beletra revuo surveturita de tramo! Do kio, ĉu la revuo ĉesos aperadi? Finfine, la homo ja estas mortema, eĉ, kiel oni tre ĝuste rimarkigis, subitmortema. Nu, estu paco al lia cindro! Estos alia ĉefredaktoro, eble eĉ pli elokventa ol la ĵusa.

Post nelonga duondormo la nova Ivano malicete demandis la antaŭan Ivanon:

— Resume, kio mi estas laŭ tiu afero?

— Kreteno! — klare respondis de ie baso, apartenanta al neniu el la du Ivanoj kaj ege simila al la baso de la konsilisto.

Ial neniom ofendite per la vorto kreteno, kaj eĉ agrable surprizite, Ivano ridetis kaj resinkis en la duondormon. Silentpaŝe estis venanta sonĝo, jam ekaperis la elefantokrura palmo, kaj la kato preterpasis — neniel timiga, eĉ amuza; do, Ivano estis plene endormiĝonta, kiam subite la krado senbrue forglitis flanken kaj sur la balkono vidiĝis mistera silueto evitanta la lunlumon kaj minacanta Ivanon per la fingro.

Sen malpleja ektimo Ivano sin levetis sur la lito kaj vidis viron stari sur la balkono. Tiu viro metis la fingron sur siajn lipojn kaj flustris:

— Ŝŝ!

13

La heroo aperas

Do, la nekonato minacis Ivanon per la fingro kaj flustris: “ŝŝ!”

Ivano mallevis la piedojn sur la plankon kaj streĉis la vidon. De la balkono en la ĉambron singardeme rigardis viro, razita, pintanaza, kun malkvietaj okuloj kaj kun tufo da malhelaj haroj falinta sur la frunton; li povus aĝi tridek ok jarojn.

Certiĝinte, ke Ivano estas sola, la mistera vizitanto dum kelka tempo atente aŭskultis, poste kuraĝiĝis kaj paŝis en la ĉambron. Ĉi tiam Ivano rimarkis, ke la homo estas vestita kiel paciento. Li surhavis subvestojn, grizbrunan kitelon loze pendantan de la ŝultroj, pantoflojn metitajn sur la nudajn piedojn.

La enveninto palpebrumis al Ivano, enpoŝigis ŝlosilfaskon, flustre demandis: “Ĉu vi permesas, ke mi sidiĝu?”, kaj ricevinte kapjeson li okupis la brakseĝon.

— Kiel vi pasis ĉi tien? — Ivano demandis flustre, obeante la sekan minacantan fingron, — la balkonkradoj ja estas ŝlositaj!

— La kradoj estas ŝlositaj, — konfirmis la gasto, — sed nia Praskovja Fjodorovna estas plej bonkora kaj, ho ve, distriĝema homo. Antaŭ unu monato mi ŝtelis ŝian ŝlosilfaskon kaj tio ebligas al mi eliri sur la eksteran balkonon, kiu etendiĝas laŭ la tuta etaĝo, kaj tial mi povas, fojfoje, viziti miajn najbarojn.

— Se vi povas eliri sur la balkonon, vi ankaŭ povas fuĝi, ĉu? Aŭ estas tro alte?

— Ne, — firme respondis la vizitanto, — mi ne povas fuĝi de ĉi tie ne pro la alto, sed ĉar mi ne havas kien fuĝi. — Post paŭzo li aldonis: — Do, oni gastas, ĉu?

— Oni gastas, — respondis Ivano fikse rigardante la brunajn, tre malkvietajn okulojn de la veninto.

— Jes ... — ĉi tiam la vizitanto subite maltrankviliĝis, — Mi esperas, vi ne estas furiozulo? Ĉar vidu, mi ne povas suferi bruon, kverelojn, perforton kaj similajn aferojn. Precipe malamas mi la homan kriadon — la doloran, la furiozan, ĉian ajn. Trankviligu min, diru, vi ne estas furiozulo, ĉu?

— Hieraŭ en restoracio mi pugnis iun sur la muzelon, — brave konfesis la aliiĝinta poeto.

— Motivo? — severe demandis la gasto.

— Verdire, sen motivo, — respondis Ivano embarasite.

— Fi! — malaprobis la vizitanto la agon de Ivano, kaj aldonis: — Cetere, kial vi diras “pugnis sur la muzelon”? Tio ja ne estas tute certa, ĉu homo havas muzelon aŭ vizaĝon. Tamen verŝajne ja vizaĝon. Kaj pugni ... Ne, ĉi tion vi rezignu por ĉiam.

Admoninte Ivanon la gasto demandis:

— Via profesio?

— Poeto, — ial malvolonte konfesis Ivano.

La veninto ĉagreniĝis.

— Denove misŝanco! — li ekkriis sed tuj sin rekaptis, pardonpetis kaj demandis: — Kaj kiu estas via familinomo?

— Senhejmulo.

— Eh ... — grimacis la gasto.

— Do, vi malŝatas miajn versojn, ĉu? — scivole demandis Ivano.

— Malŝategas.

— Vi kiujn legis?

— Ne legis mi viajn versojn! — nervoze ekkriis la veninto.

— Kiel do vi juĝas?

— Kial ne, — respondis la gasto, — ĉu mi ne legis la versojn de aliaj? Cetere ... ĉu tamen miraklo? Bone, mi akceptos vian juĝon. Diru mem, ĉu bonaj estas viaj versoj?

— Ili estas monstraj, — diris Ivano, subite malkaŝe kaj kuraĝe.

— Ne plu verku! — petegis la vizitanto.

— Mi ĵure promesas! — solene diris Ivano.

La ĵuron konfirmis manpremo, kaj ĉi tiam el la koridoro aŭdigis malbruaj paŝoj kaj voĉoj.

— Ŝŝ! — la gasto flustris, elsaltis sur la balkonon kaj ŝlosis post si la kradon.

Praskovja Fjodorovna envenis, demandis, kiel Ivano fartas kaj ĉu li preferas dormi en mallumo. Ivano petis la vickuracistinon lasi la lumon kaj ŝi foriris, dezirinte al la malsanulo bonan nokton. Kaj kiam ĉio kvietiĝis, revenis la gasto.

Li flustre informis Ivanon, ke en la 119-an ĉambron estas venigita novulo, senĉese balbutanta ion pri valuto en ventoltruo kaj ĵuranta, ke en lia domo ĉe Sadovaja ekloĝis demonoj.

— Li furiozas malbenante Puŝkinon kaj kriadas: “Diboĉadov, bis, bis!” — parolante, la gasto plurfoje angore tremeris. Trankviliĝinte, li denove sin sidigis, diris: — Cetere, ni lin lasu, — kaj daŭrigis la interparolon kun Ivano: — Do, kial vi estas ĉi tie?

— Pro Poncio Pilato, — mishumore rigardinte la plankon diris Ivano.

— Kion?! — kriis la gasto forgesinte ĉian prudenton, kaj mem ŝtopis al si la buŝon per la mano, — kia nekredebla koincido! Mi vin petegas, rakontu!

Ial Ivano sentis konfidon al la nekonato, kaj komence nekuraĝe kaj balbute, poste pli verve li rakontis la hieraŭan historion de ĉe la Patriarĥa lageto. Jes, kunsenteman aŭskultanton havis Ivano Nikolaiĉ en la persono de la mistera ŝlosilŝtelinto! La gasto ne traktis la poeton frenezulo, li sekvis la raporton kun eksterordinara interesiĝo kiu fine kreskis ĝis vera ekzalto. Li senĉese interrompis la rakonton per ekkrioj:

— Nu, nu! Plu diru, mi vin petegas! Sed, pro ĉio sankta, nenion ajn preterlasu!

Ivano mem nenion preterlasis, tiel rakonti ja estis pli facile, kaj iom post iom li avancis ĝis la momento, kiam Poncio Pilato en blanka mantelo kun sangruĝa subŝtofo eliras sur la balkonon.

Tiame la gasto preĝmaniere kunigis la manojn kaj flustris:

— Ho, kiel mi divenis! Ho, kiel mi ĉion divenis!

La raporton pri la terura morto de Berlioz la aŭskultanto komentis per stranga rimarko, kiun akompanis malica ekbrilo en liaj okuloj:

— Mi tamen bedaŭras, ke tie ne okazis, anstataŭ via Berlioz, la kritikisto Latunskij aŭ la literaturisto Mstislavo Laŭroviĉ, — kaj pasie kvankam senvoĉe li ekkriis: — Plu!

La kato paganta al la konduktorino treege amuzis la gaston, kaj li skuiĝadis pro mallaŭta rido rigardante Ivanon kiu, ekscitite de la sukceso de sia rakonto, kaŭre saltetadis prezentante la katon kun la monero ĉe la lipharoj.

— Tiel, — raportinte pri la incidento en Gribojedovo, malgajiĝinte kaj malsereniĝinte finis Ivano, — mi trafis ĉi tien.

La gasto kondolence metis sian manon sur la ŝultron de Ivano kaj diris jene:

— Kompatinda poeto! Sed, karulo, vin mem vi riproĉu pri via malfeliĉo. Estis malprudentaĵo konduti antaŭ li tiel senrespekte, eĉ impertinentete. Pro tio vi suferis, kaj danku, ke oni vin traktis relative indulge.

— Sed, finfine, kio do li estas? — ekscitite skuante la pugnojn demandis Ivano.

La gasto atente lin rigardis kaj respondis per demando:

— Ĉu vi ne ekdeliros? Ĉi tie ni ĉiuj estas homoj nefidindaj ... Ĉu certe oni ne bezonos la kuraciston, injektojn kaj ceteran klopodadon?

— Certe, certe! — ekkriis Ivano. — Diru do, kio li estas?

— Nu bone, — respondis la gasto kaj diris aŭtoritate, klare apartigante la vortojn: — Hieraŭ ĉe la Patriarĥa vi renkontiĝis kun Satano.

Ivano tenis sian promeson kaj ne ekdeliris, sed li estis ja tute malspritigita.

— Maleble! Li ne ekzistas.

— Pardonon! Ĝuste vi tion ne diru. Vi estis, probable, unu el liaj unuaj viktimoj. Nun bone sciante, ke vi estas en psikiatria kliniko, vi tamen plu ripetas, ke li malestas! Vere, tio estas stranga!

Konfuzite, Ivano silentis.

— De kiam vi komencis lin priskribi, — daŭrigis la gasto, — mi tuj antaŭsentis, kun kiu vi hieraŭ havis la plezuron interparoli. Sed pri Berlioz mi miras! Nu, vi evidente estas homo virga, — ĉi tiam la gasto refoje petis pardonon, — sed Berlioz, laŭ tio, kion mi pri li aŭdis, ja estis ion leginta! La unuaj paroloj de la profesoro forpelis ĉiujn miajn dubojn. Oni ne povas lin ne rekoni, mia amiko! Cetere, vi ... mi ne volas vin ofendi, sed mi ja ne eraras, vi estas homo senklera, ĉu?

— Sendube, — konsentis Ivano, nerekonebla.

— Nu jes ... Vidu, eĉ la vizaĝo kiun vi priskribis ... la diverskoloraj okuloj, la brovoj! Sed, pardonu, eble vi eĉ la operon Faŭsto neniam aŭdis?

Ivano ial treege konfuziĝis kaj tute ruĝiĝinte komencis balbuti ion pri vojaĝo al sanatorio en Jalto ...

— Nu jes, nu jes ... tute ne mirinde! Sed Berlioz, mi ripetas, li min surprizas. Li estis homo ne nur erudicihava sed ankaŭ tre ruza. Kvankam pro la justo mi devas diri, ke Voland kapablas vuali la okulojn al homo eĉ pli ruza.

— Kiu?! — siavice kriis Ivano.

— Ŝŝ!

Ivano larĝasvinge frapis sian frunton per la maplato kaj ekŝuŝis:

— Jes, jes, mi komprenas. Li havis la komencliteron W sur la vizitkarto. Aj-aj-aj, kia umaĵo! — Dum kelka tempo li konsternite silentis, rigardante la lunon ŝvebi malantaŭ la krado, poste ekparolis: — Do, li fakte povis esti ĉe Poncio Pilato, ĉu? Ĉar tiam for li jam estis naskita, ĉu? Kaj ili traktas min frenezulo! — Ivano indigne montris al la pordo.

Amara falto aperis ĉe la lipoj de la gasto.

— Ni rigardu la veron rekte en la okulojn, — la gasto turnis sian vizaĝon al la nokta lumaĵo, fluganta tra la nuboj. — Kaj vi, kaj mi, ni estas frenezuloj, tion ni honeste agnosku! Vidu, li vin skuis, kaj vi freneziĝis, ĉar vi, verŝajne, havas dispozicion al tio. Tio, kion vi rakontis, sendube fakte okazis; sed ĝi estas tiom eksterordinara, ke eĉ la genia psikiatro Stravinskij ne povis ĝin kredi. Ĉu li vin ekzamenis? (Ivano kapjesis.) Via interparolinto estis ĉe Pilato, li matenmanĝis kun Kantio kaj nun li vizitas Moskvon.

— Sed li aranĝos terurajn diablaĵojn ĉi tie! Oni devas lin kapti, ĉu? — en la nova Ivano leviĝis, kvankam sen firma konvinko tamen ja leviĝis, la antaŭa, ankoraŭ ne finvenkita Ivano.

— Vi jam provis, por vi sufiĉas, — ironie replikis la gasto, — ankaŭ al la aliaj mi malkonsilas tiajn provojn. Kaj pri la diablaĵoj vi povas lin fidi. Aĥ, kia domaĝo, ke ne mi sed vi lin renkontis! Kvankam ĉio jam forbrulis kaj la karbojn kovris cindro, tamen, mi ĵuras, por tia renkonto mi fordonus la ŝlosilfaskon de Praskovja Fjodorovna, ĉar krom ĝi mi havas nenion. Mi estas malriĉa, kiel almozulo!

— Por kio vi lin bezonas?

Kelkan tempon la gasto silente malĝojis kaj tikadis, sed finfine li ekparolis:

— Tio estas stranga afero, ja ĉi tie mi estas same kiel vi, pro Poncio Pilato, — la gasto timeme rigardis ĉirkaŭen kaj diris: — Vidu, antaŭ unu jaro mi verkis romanon pri Pilato.

— Ĉu vi estas verkisto? — demandis Ivano interesite.

La gasto malsereniĝis kaj minacis Ivanon per la pugno, poste li diris:

— Mi estas majstro. — Solene li eligis el la poŝo de la kitelo grasmalpuran nigran ĉapeton sur kiu per flava silko estis brodita la litero M. Li surmetis la ĉapeton kaj sin montris al Ivano profile kaj fronte por pruvi, ke li estas majstro. — Ŝi mem ĝin por mi kudris, — li aldonis mistere.

— Kiu do estas via familinomo?

— Mi ne plu havas familinomon, — respondis la gasto kun sombra malaprezo, — mi rezignis pri ĝi, same kiel pri ĉio en la vivo. Ni forgesu pri tio.

— Almenaŭ pri la romano ion rakontu, — delikate petis Ivano.

— Bone, mi rakontos. Mia historio ja vere estas ne tute ordinara, — komencis la gasto.

... Fakulo pri historio, antaŭ du jaroj li ankoraŭ laboris en iu Moskva muzeo, kaj krome tradukadis.

— El kiu lingvo? — demandis Ivano interesite.

— Mi scias kvin fremdajn lingvojn, — respondis la gasto, — la lingvojn anglan, francan, germanan, latinan kaj grekan. Nu, iomete legas en la itala.

— Ne malbone! — envie flustris Ivano.

La historiisto vivis solece, nenie li havis ian ajn parencon, apenaŭ kelkajn konatojn en Moskvo. Kaj subite li gajnis centmil rublojn.

— Imagu mian miregon, — flustris la nigraĉapa gasto, — kiam, ŝovinte la manon en la lavaĵkorbon, mi eltiris ĝuste la numeron, kiun mi vidis en la gazeto! La obligacion, — li klarigis, — mi ricevis en la muzeo.

Gajninte la centmilon, la mistera gasto de Ivano faris jenon: li aĉetis librojn, forlasis sian ĉambron ĉe la strato Mjasnickaja ...

— Uuh, la malbeninda ĉambraĉo, — li graŭlis.

... kaj luis de konstrurajtigito en la strateto apud Arbat’ ...

— Ĉu vi scias, kio estas la konstrurajtigitoj? — demandis la gasto Ivanon, kaj tuj klarigis: — Ili estas negranda aro de friponoj, kiuj iel transvivis en Moskvo ...

Li luis de konstrurajtigito du ĉambrojn en la kelo de malgranda domo en ĝardeno. Sian oficon li forlasis kaj komencis verki la romanon pri Poncio Pilato.

— Aĥ, tio estis la or’epoko! — la okuloj de la flustranto brilis, — tute izola loĝejeto, kun antaŭĉambro, kaj en ĝi lavabo, — ial ĉi tio lin aparte fierigis, — la malgrandaj fenestroj tuj super la vojeto kondukanta al la stratpordo. Je kvar paŝoj kontraŭe, ĉe la barilo, estis siringo, tilio kaj acero. Aah, aĥ, aĥ! Vintre mi tre malofte vidis tra la fenestro ies nigrajn krurojn kaj aŭdis la neĝon kraki sub ili. Kaj en mia forno ĉiam brulis la fajro! Sed subite venis la printempo, kaj tra la malklara fenestrovitro mi vidis la nudajn siringobranĉojn sin vesti per verdo. Kaj ĝuste tiam, la lastan printempon, okazis io multe pli rava ol gajni centmil rublojn. Kio, konsentu, estas ja grandega monsumo!

— Vi pravas, — jesis la atente aŭskultanta Ivano.

— Mi malfermis la fenestrojn kaj sidis en la dua, tute malgranda ĉambreto, — la gasto komencis mezuradi per la brakoj: — tiom ... jen sofo, kontraŭe alia sofo, inter ili tableto, sur ĝi belega noktolampo, pli proksime al la fenestro estis libroj, ĉi tie malgranda skribotablo, kaj en la dua ĉambro (ĝi estis vastega, dek kvar kvadratajn metrojn!) mi havis librojn, librojn kaj la fornon. Aĥ, kian hejmon mi havis!

» Ebriige odoras la siringo! Mia kapo malpeziĝas pro laco kaj la historio de Pilato flugas al la fino ...

— La blanka mantelo kun sangruĝa subŝtofo! Mi komprenas! — ekkriis Ivano.

— Ĝuste tiel! Pilato impetis al la fino, kaj mi jam sciis, ke la lastaj vortoj de la romano estos: “... la kvina prokuratoro de Judujo, la kavaliro Poncio Pilato”. Nu, mi, kompreneble, eliradis por promeni. Centmil estas multe da mono, do mi havis tre belan vestokompleton. Aŭ mi iris tagmanĝi en malmultekostan restoracion. Ĉe Arbat’ estis ĉarma restoracio, mi ne scias, ĉu ĝi ankoraŭ ekzistas.

La okuloj de la gasto larĝe malfermiĝis kaj li plu flustris rigardante la lunon.

— En la manoj ŝi portis abomenajn, alarme flavajn florojn. La diablo scias ilian nomon, sed ial ili estas la unuaj kiuj aperas en Moskvo. Kaj tiuj floroj tre klare kontrastis ŝian nigran mantelon. Ŝi portis flavajn florojn! Malbona koloro. De Tverskaja ŝi sin turnis en strateton kaj de tie rigardis malantaŭen. Nu, la straton Tverskaja vi sendube konas, ĉu? Tie estis pasantaj miloj da homoj, sed mi ĵuras al vi, ke ŝi vidis nur min kaj ŝia rigardo estis pli ol angora, ĝi estis kvazaŭ malsana. Kaj min impresis ne tiom ŝia belo, kiom la eksterordinara, de neniu iam ajn vidita soleco en ŝiaj okuloj!

» Obeante la flavan signon, ankaŭ mi min turnis en la strateton kaj ŝin sekvis. Silente ni iris laŭ la kurba, teda strateto, mi ĉe unu flanko kaj ŝi ĉe la alia. Imagu, la strateto estis tute senhoma. Mi suferis, ĉar al mi ŝajnis, ke mi devas al ŝi paroli, kaj mi timis, ke mi diros nenion kaj ŝi foriros kaj neniam plu mi ŝin vidos.

» Kaj imagu, subite ŝi ekparolis:

» — Ĉu plaĉas al vi miaj floroj?

» Mi klare memoras, kiel sonis ŝia voĉo, malalteta kaj kun rompoj, kaj, kvankam tio estas stulta, ŝajnis al mi, ke ĝia eĥo eksplodis en la strateto kaj resonigis la malpure flavan muron. Mi rapide transiris la strateton kaj proksimiĝante al ŝi mi respondis:

» — Ne.

» Ŝi rigardis min mirigite kaj mi, abrupte kaj tute neatendite, komprenis, ke dum mia tuta vivo mi amis ĝuste tiun virinon! Nekredeble, ĉu? Vi, verŝajne, diros, ke mi frenezas, ĉu?

— Nenion mi diras! — ekkriis Ivano kaj aldonis: — Mi petegas, rakontu plu!

Kaj la gasto daŭrigis:

— Jes, ŝi rigardis min mirigite, kaj poste, rigardinte, ŝi demandis:

» — Ĉu vi tute ne ŝatas florojn?

» Io en ŝia voĉo impresis min kiel malamikema. Mi igis min iri sampaŝe, kaj — tio surprizis min mem — mi sentis nenian ĝenon.

» — Mi ŝatas florojn, sed ne tiajn, — mi diris.

» — Do kiajn?

» — Mi rozojn ŝatas.

» Ĉi tiam mi bedaŭris, ke mi tion diris, ĉar ŝi pardonpete ridetis kaj ĵetis siajn florojn en la kanaleton. Mi iom konfuziĝis, tamen relevis ilin kaj prezentis al ŝi, sed ŝi ridetante forpuŝis la florojn kaj mi portis ilin en mia mano.

» Kelkan tempon ni iris silente, poste ŝi forprenis la florojn el mia mano, ĵetis ilin sur la pavimon, ŝovis sian manon en la nigra grandmanuma ganto sub mian brakon kaj ni paŝis kune.

— Plu, — diris Ivano, — kaj mi petas, nenion preterlasu.

— Plu? — redemandis la gasto, — nu, la pluan vi povus mem diveni. — Per la dekstra maniko li viŝis subitan larmon kaj daŭrigis: — La amo elsaltis antaŭ ni, kiel el sub la tero murdonto elsaltas en strateto, kaj ĝi trafis nin ambaŭ!

» Tiel onin trafas fulmo, tiel trafas suoma duonponardo!

» Cetere, ŝi poste asertis, ke tio estas malvera, ke ni, sendube, amis unu la alian jam delonge, sen esti interkonataj, kaj kiam ŝi vivis kun alia viro, kaj mi kun tiu ... kiu do estas ŝia nomo ...

— Kun kiu? — demandis Senhejmulo.

— Kun tiu ... nu ... kun tiu ... — diris la gasto klakante per la fingroj.

— Vi estis edziĝinta, ĉu?

— Jes, ja tial mi klakas ... Al tiu ... Banjo, Manjo ... ne, Banjo ... ŝi havis tian striitan robon ... la muzeo ... ne, mi ne plu memoras.

» Do, ŝi diris, ke portante la flavajn florojn ŝi eliris je tiu tago por ke mi finfine ŝin trovu, kaj ke se tio ne estus okazinta, ŝi sin venenus, ĉar ŝia vivo estis sensenca.

» Jes, la amo tuj nin trafis. Mi komprenis tion je tiu sama tago, jam post unu horo, kiam ni, sen atenti la urbon, venis sur la kajon de Moskvo-rivero ĉe la Kremla murego.

» Ni interparolis tiel, kvazaŭ ni estus disiĝintaj nur hieraŭ, kvazaŭ ni estus konataj jam multe da jaroj. Ni interkonsentis renkontiĝi la sekvan tagon samloke, ĉe Moskvo-rivero, kaj efektive ni renkontiĝis. La maja suno al ni lumis. Kaj baldaŭ, baldaŭ ŝi iĝis mia sektreta edzino.

» Ŝi venis ĉe min ĉiun tagon, kaj mi estis atendanta ŝin de la mateno. La atendo manifestiĝis en tio, ke mi movadis tien kaj reen la objektojn sur la tablo. Dek minutojn antaŭ la interkonsentita tempo mi sidiĝis apud la fenestro kaj aŭskultis, ĉu klakas la kaduka stratpordo. Kaj jen kuriozaĵo: antaŭ nia konatiĝo tre malofte, preskaŭ neniam iu ajn venis en nian korton, kaj nun mi havis la impreson, ke la tuta urbo pilgrimas tien. La stratpordo ekklakis, la koro ekbatis, kaj bonvolu vidi — je la nivelo de miaj okuloj, tuj antaŭ la fenestro nepre aperas ies malpuraj botoj. Akrigisto. Kiu do en nia domo bezonas akrigiston? Por kion akrigi? Kiajn tranĉilojn?

» Ŝi venis tra la pordo po unu fojon tage, kaj tiajn antaŭajn korbatojn mi havis po almenaŭ dek. Mi ne troigas. Kaj poste, kiam estis veninta ŝia horo kaj la horloĝo montris tagmezon, la palpitacio ne ĉesis ĝis la momento, kiam malbrue, apenaŭ aŭdeble, preter mia fenestro pasis la ŝuoj kun bantoj el nigra ŝamo kaj ŝtalaj bukoj.

» Fojfoje ŝi petolis: haltinte ĉe la dua fenestro ŝi frapetis per la ŝupinto kontraŭ la vitro. Mi tuj kuris tien, sed la ŝuo malaperis, malaperis la nigra silko ombranta la fenestron — kaj mi iris malfermi la pordon.

» Neniu sciis pri nia am’afero, tion vi kredu, malgraŭ ke tiaj sekretoj ĉiam sciiĝas. Ne sciis ŝia edzo, nek la konatoj. En la malnova pavilono kies kelon mi loĝis oni sendube sciis, oni rimarkis ke virino min vizitadas, sed neniu sciis ŝian nomon.

— Kaj kiu ŝi estas? — demandis Ivano, ege interesite de tiu amhistorio.

La gasto gestis, ke neniam li tion diros, kaj daŭrigis sian rakonton.

Ivano eksciis, ke la majstro kaj ŝi ekamis unu la alian tiel forte, ke ili iĝis nedisigeblaj. Nun Ivano klare imagis la du ĉambrojn en la kelo de la pavilono, ĉiam krepuskajn pro la siringo kaj la ĝardenbarilo. La trivitajn ruĝajn meblojn, la skribotablon, sur ĝi la horloĝon kiu batis ĉiun duonhoron, kaj librojn, librojn ekde la farbita planko ĝis la fumnigra plafono, kaj la fornon.

Ivano eksciis, ke lia gasto kaj ties sekreta edzino ekde la unuaj tagoj de sia kunesto konkludis, ke la destino mem renkontigis ilin ĉe la strat’angulo de Tverskaja, kaj ke ili estas kreitaj por resti kune sian tutan vivon.

Ivano eksciis, kiel la geamantoj pasigis la tagojn. Veninte, ŝi surmetis antaŭtukon kaj en la malgranda antaŭĉambreto kun la lavabo ial fieriganta la kompatindan malsanulon ŝi ekbruligis sur la ligna tablo petrolforneton, preparis la manĝon kaj aranĝis ĝin sur la ovala tablo en la unua ĉambro. Dum la majaj fulmotondroj, kiam la akvo brue torentis preter la blindetaj fenestroj al la stratpordo minacante inundi ilian lastan rifuĝejon, la geamantoj hejtis la fornon kaj bakis en ĝi terpomojn. De la terpomoj leviĝis vaporo, la nigra ŝelo makulis la fingrojn. En la kelo sonis rido, post la pluvo la arboj en la ĝardeno lasis fali rompitajn branĉetojn kaj blankajn florgrapolojn. Kiam ĉesis la fulmotondroj kaj venis la varmega somero, en la florvazo aperis la longe sopiritaj kaj de ambaŭ ŝatataj rozoj.

La homo kiu titolis sin majstro febre laboris super la romano, kaj ĝi fascinis lian nenomitan amatinon.

— Vere, fojfoje kontraŭ ĝi mi ĵaluzis, — flustris la nokta gasto veninta de la balkono.

Merginte en la harojn siajn sveltajn fingrojn kun la pinte fajlitaj ungoj, ŝi relegadis la skribitan, kaj releginte ŝi brodis ĉi tiun ĉapeton. Fojfoje ŝi kaŭris ĉe la malsupraj librobretoj, aŭ staris sur seĝo ĉe la supraj, kaj per ĉifono forviŝis polvon de centoj da librodorsoj. Ŝi antaŭdiradis gloron, ŝi lin kuraĝigis, kaj ĝuste tiam ŝi komencis nomadi lin majstro. Ŝi malpacience atendis la jam promesitajn lastajn vortojn pri la kvina prokuratoro de Judujo, ŝi deklamadis apartajn frazojn kiuj al ŝi precipe plaĉis, ŝi diris, ke tiu romano estas ŝia vivo.

La verko estis finita en aŭgusto, komisiita al nun forgesita tajpistino, kiu faris kvin kopiojn. Kaj fine venis la tempo, kiam endis forlasi la sekretan restadejon kaj eliri en la vivon.

— Kaj mi eliris en la vivon tenante ĝin en la mano, kaj tiam finiĝis mia vivo, — flustris la majstro kaj mallevis sian kapon kaj longan tempon balanciĝis la malgaja nigra ĉapeto kun la flava litero M. Li daŭrigis sian rakonton, sed ĝi iĝis iom konfuza. Nun unu afero estis klara, ke tiam la gaston de Ivano trafis katastrofo.

— Tiam mi unuafoje okazis en la mondo de la literaturo, sed nun, kiam ĉio finiĝis kaj mia pereo estas evidenta, la rememoro pri ĝi min hororigas! — solene flustris la majstro levante la manon. — Jes, li konsternis min, ho, kiom li min konsternis!

— Kiu? — apenaŭ aŭdeble flustris Ivano, penante ne interrompi la ekscitiĝintan gaston.

— Nu, la redaktoro, ja mi diras, la redaktoro. Do, li finlegis. Li min rigardis tiel, kvazaŭ mi havis flegmonan vangon, iel malrekte, kaj je iu momento li eĉ konfuzite gruntridis. Li tusetadis kaj senbezone taŭzis la manuskripton. La demandoj, kiujn li faris, ŝajnis al mi frenezaj. Sen diri ion ajn pri la romano mem li demandis min, kio mi estas kaj de kie mi venis, ĉu jam delonge mi verkadas kaj kial oni nenion aŭdis pri mi antaŭe; li eĉ prezentis tute idiotan, laŭ mia opinio, demandon: kiu do sugestis al mi verki romanon pri tia stranga temo?

» Tuttedite mi lin demandis rekte, ĉu li publikigos la romanon aŭ ne.

» Tiam li nervoziĝis, ion balbutis kaj fine deklaris, ke sola li ne rajtas tion decidi, ke mian verkon devas legi aliaj redakcianoj, nome la kritikisto Latunskij kaj Arimann kaj la literaturisto Mstislavo Laŭroviĉ. Li proponis al mi reveni post du semajnoj.

» Post du semajnoj min akceptis fraŭlino kies okuloj pro ĉiama mensogado strabis nazen.

— Ŝia nomo estas Lapŝonnikova, ŝi estas la sekretariino de la redakcio, — subridetis Ivano, kiu bone konis la mondon tiom kolere pentratan de lia gasto.

— Eblas, — bruske respondis la gasto. — Do, ŝi redonis al mi la manuskripton, ĝi aspektis trivita kaj malpura. Evitante rigardi min en la vizaĝon ŝi min informis, ke por la sekvaj du jaroj la redakcio jam havas sufiĉan provizon de verkoj, kaj ke tial la demando pri publikigo de mia romano, laŭ ŝia esprimaĵo, “forfalas”.

» Kion postan mi rememoras? — murmuris la majstro frotante sian tempion, — ho jes, la defalintajn petalojn sur la titolpaĝo kaj krome la okulojn de mia amikino. Jes, tiujn okulojn mi memoras.

La rakonto de la gasto iĝis pli kaj pli konfuza kaj fragmenta. Li parolis ion pri oblikva pluvo kaj senespero en la kela restadejo, pri tio, ke ankoraŭ ien li iris. Flustre li kriis, ke ŝin, kiu instigis lin al la batalo, li tute ne riproĉas, ho ne, li ne riproĉas!

— Mi memoras, mi ankoraŭ vidas tiun malbenindan internan folion, — murmuris la gasto, per du fingroj desegnante en la aero gazetfolion. El liaj pluaj konfuzaj frazoj Ivano komprenis, ke alia redaktoro aperigis grandan fragmenton el la romano de tiu, kiu nomis sin majstro.

Laŭ ties vortoj, jam post ne pli ol du tagoj en alia gazeto aperis artikolo de la kritikisto Arimann, titolita “Malamiko sub la protekto de redaktoro”, kiu avertis la leganton, ke la gasto de Ivano, profitante senzorgemon kaj malkleron de la redaktoro, provis kontrabandi en la gazetaron apologion de Jesuo Kristo.

— Ah jes, mi memoras tion! — ekkriis Ivano. — Sed mi forgesis vian nomon!

— Mi ripetas, ne parolu plu pri mia nomo, ĝi ne plu ekzistas, — respondis la gasto. — Tio ne gravas. Post unu tago mi trovis alian artikolon, subskribitan de Mstislavo Laŭroviĉ, kiu rekomendis sekompate frapi la fi-pilatismon kaj la ikonpentristaĉon kiu ekvolis kontrabandi (denove tiu malbeninda vorto!) ĝin en la gazetaron.

» Konsternite de tiu monstra fi-pilatismo mi malfaldis trian gazeton. Ĝi enhavis du artikolojn, la unu estis de Latunskij, kaj la alia estis subskribita per “N.E.”. Kredu al mi, la verkoj de Arimann kaj Laŭroviĉ ŝajnis ŝerco kompare kun la artikolo de Latunskij. Sufiĉas diri, ke ĝia titolo estis “Militanta malnovritano”. La legado de la artikoloj pri mi mem min tiom absorbis, ke mi ne rimarkis ŝin aperi antaŭ mi (ŝlosi la pordon mi forgesis) kun malseka ombrelo kaj same malsekaj gazetoj. El ŝiaj okuloj ŝprucis fajro, ŝiaj manoj tremis kaj estis malvarmaj. Ŝi impetis al mi por min kisi, poste ŝi diris raŭke kaj frapante per la mano kontraŭ la tablo, ke ŝi venenos Latunskijon.

Ivano konfuzite tusetis sed diris nenion.

— Venis tute senĝojaj tagoj. La romano estis verkita, restis nenio farinda, kaj la vivo de ni ambaŭ konsistis en tio, ke ni sidis sur la tapiŝeto sternita sur la planko apud la forno kaj rigardis en la fajron. Cetere, nun pli ofte ol antaŭe ni estadis dise. Ŝi kutimiĝis foriri por promeno, kaj al mi okazis strangaĵo, unu el multaj en mia vivo ... Subite mi ekhavis amikon. Ja mi ne estas amikiĝema, malbenindan trajton mi havas: mi estas nekomunikema, malkonfidema, suspektema. Kaj jen mirindaĵo: malgraŭ tia karaktero ĉiam troviĝas iu neantaŭvidita, neatendita, groteska, kiu penetras mian animon, kaj ĝuste tiu ulo plaĉas al mi pli ol ĉiuj ceteraj.

» Do, en tiu malbeninda tempo foje malfermiĝis la stratpordo de nia ĝardeno — mi ankoraŭ memoras, ke la tago estis agrabla, aŭtuna. Ŝi estis for. Viro envenis tra la stratpordo, li iris en la domon al mia konstrurajtigito por iu afero, poste li elvenis malsupren en la ĝardenon kaj mirinde facile konatiĝis kun mi. Li prezentis sin gazetisto. Li treege al mi plaĉis, tiom, ke eĉ nun mi fojfoje lin rememoras, kaj imagu, ke iel li al mi mankas. Iom post iom li komencis vizitadi min. Mi eksciis, ke li estas fraŭlo, ke li loĝas apude en simila malgranda loĝejo, kiun li opinias tro malvasta, ktp. Lin viziti li ne invitis. Al mia edzino li malplaĉegis. Mi lin defendis. Ŝi diris:

» — Faru, kion vi volas, sed mi ripetas, ke tiu homo impresas min naŭze.

» Mi ekridis. Jes, tamen vere, kial do li min tiom ravis? Nu, ĝenerale, homo kiu interne, en sia skatolo, havas nenian surprizon, estas seninteresa. Tian surprizon Alojzo (mi forgesis mencii, ke nomo de mia nova konato estis Alojzo Bakŝiŝev) enhavis. Mi neniam renkontis — kaj tutcerte neniam renkontos — alian homon same sagacan. Se mi ne povis kompreni la sencon de gazetnotico, Alojzo tuj ĝin al mi klarigis, kaj estis evidenta, ke tion li faras tute senpene. Same estis pri la demandoj kaj fenomenoj de la vivo. Sed eĉ pli ol tio. Alojzo min ĉarmis per sia pasio pri la literaturo. Li ne ĉesis sieĝi min per siaj petoj ĝis mi konsentis voĉlegi al li la tutan romanon. Pri la verko li esprimis plej favoran opinion, sed poste li ripetis ĉiujn rimarkojn pri la romano, eldiritajn de la redaktoro. Li divenis ilin nekredeble precize, kvazaŭ li ĉeestis tie, kaj eĉ unu fojon li ne maltrafis. Krome, li detale klarigis al mi — kaj mi sentis, ke li ne eraras — kial mia romano ne povas esti publikigita. Ĉiun fojon li verdiktis: Ĉapitro tioma estas nepublikigebla ...

» La artikoloj ne ĉesis. Pri la unuaj mi ridis. Sed ju pli da ili aperadis, des pli ŝanĝiĝis mia sinteno rilate al ili. La dua stadio estis miro. Io eksterordinare falsa kaj malbrava estis sentebla en ĉiu linio de la artikoloj, malgraŭ ilia minaca kaj memfida tono. Mi ne povis forpeli la persistan impreson, ke la aŭtoroj de tiuj artikoloj diras ion alian ol kion ili deziras, kaj ke ĝuste tio furiozigas ilin. Kaj poste, imagu, venis la tria stadio, la timo. Ne, ne la artikolojn mi timis, tion vi atentu, sed tute aliajn aferojn, neniel koncernantajn la artikolojn aŭ la romanon. Ekzemple, mi timis la mallumon. Resume, komenciĝis la stadio de mensa malsano. Se nokte mi estingis la lumon en la malgranda ĉambro, al mi tuj ŝajnis, ke tra la fenestro — kiun ja mi sciis fermita — enrampas polpo kun tre longaj kaj malvarmaj tentakloj. Tial mi devis dormi ĉe la lumo ŝaltita.

» Mia amatino tre ŝanĝiĝis (pri la polpo mi, kompreneble, al ŝi ne diris; sed ŝi mem vidis, ke mi iel misfartas). Ŝi maldikiĝis kaj paliĝis, ŝi ne plu ridis kaj senĉese petis min pardoni al ŝi tion, ke ŝi konsilis al mi publikigi la fragmenton. Ŝi volis, ke mi ĉion forlasu kaj veturu al la Nigra Maro kaj por tio elspezu la reston de la centmil rubloj.

» Ŝi tre insistis, kaj mi, malvolante ekspliki (iel mi antaŭsentis, ke la vojaĝo al la maro ne okazos), promesis al ŝi, ke mi forveturos je unu el la sekvaj tagoj. Sed ŝi diris, ke ŝi mem aĉetos por mi la bileton. Tiam mi eligis mian tutan monon, proksimume dekmil rublojn, kaj prezentis ĝin al ŝi.

» — Kial tiom multe? — ŝi miris.

» Mi pretekstis, ke mi timas ŝtelon kaj petas ŝin gardi la monon ĝis mia forveturo. Ŝi ĝin prenis, metis ĝin en sian mansaketon, kaj kisante min ŝi diris, ke ŝi preferus morti ol lasi min sola en tia stato, sed ke oni ŝin atendas, ke ŝi cedas al la neceso, ke ŝi venos morgaŭ. Ŝi min petegis timi nenion.

» Estis krepusko meze de oktobro. Kaj ŝi foriris. Mi kuŝigis min sur la sofon kaj endormiĝis ne ŝaltinte la lampon. Vekis min la sensaĵo, ke la polpo estas ĉi tie. Palpe mi apenaŭ sukcesis en la mallumo ŝalti la lampon. Mia poŝhorloĝo montris la duan nokte. Mi endormiĝis malsaniĝanta, mi vekiĝis malsana. Subite al mi ŝajnis, ke la aŭtuna mallumo tuj forpremos la vitrojn el la fenestroj, inundos la ĉambron kaj mi sufokiĝos en ĝi kvazaŭ en inko. Mi leviĝis homo, kiu ne plu sin regas. Mi ekkriis, aperis la penso kuri al iu ajn, eĉ supren al mia konstrurajtigito. Mi baraktis kontraŭ mi mem kiel frenezulo. En mi restis ankoraŭ sufiĉe da forto por atingi la fornon kaj ekbruligi en ĝi la lignon. Kiam la fajro ekkraketis kaj la pordeto komencis tintetadi, al mi ŝajnis, ke mia stato iĝis iomete pli bona ... Mi impetis al la antaŭĉambro, ŝaltis tie lumon, trovis botelon da blanka vino, ĝin malŝtopis kaj trinkis rekte el la botelo. Tio obtuzigis mian timegon — almenaŭ tiom, ke mi ne kuris al la konstrurajtigito sed reiris al la forno. Mi malfermis la pordeton, la ardo komencis dolorigi al mi la vizaĝon kaj la manojn, mi flustradis:

» — Divenu, ke min trafis katastrofo. Venu, venu, venu!

» Neniu venis. En la forno blekis la fajro, pluvego batadis kontraŭ la fenestrovitroj. Tiam okazis la lasta. Mi prenis el la tirkesto la pezajn kopiojn de la romano kaj la malnetojn kaj komencis bruligi ilin. Tio estis tre peniga laboro, ĉar papero kovrita je densa skribaĵo brulas malbone. Rompante la ungojn mi disŝiradis la kajerojn, starigis ilin vertikale inter la ŝtipojn kaj per la fajrohoko taŭzis la foliojn. Plurfoje la cindro min superfortis kaj sufokis la fajron, sed mi plu batalis kontraŭ ĝi, kaj la romano, malgraŭ sia obstina rezisto, tamen estis pereanta. La konataj vortoj riveliĝadis antaŭ miaj okuloj, la flavo nehaltigeble grimpis sur la paĝoj supren, sed la vortoj persistis. Ili malaperadis nur kiam la papero nigriĝis kaj mi furioze disbatis ilin per la fajrohoko.

» Subite mi aŭdis iun nelaŭte grati la fenestron. Mia koro saltis, mi ŝovis la lastan kajeron en la fajron kaj kuris por malŝlosi la kortan pordon. Al ĝi kondukis brikaj ŝtupoj, mi stumblis kaj mallaŭte demandis:

» — Kiu estas tie?

» Voĉo, la ŝia, respondis:

» — Estas mi.

» Mallertiĝinte mi apenaŭ sukcesis obeigi al mi la ĉenon kaj la ŝlosilon. Ŝi enpaŝis, ŝi falis sur mian bruston, tuta malseka, kun malseka vizaĝo kaj malbukliĝintaj haroj, tremanta. Mi povis prononci nur unu vorton:

» — Vi ... vi? — kaj mia voĉo rompiĝis kaj mi kuris malsupren. En la antaŭĉambro mi malembarasis ŝin je la mantelo kaj rapide ni eniris la unuan ĉambron. Ŝi ekkrietis, ŝovis sian manon en la fornon kaj ĵetis sur la plankon la reston de la romano, kies malsupra rando jam komencis bruli. La ĉambro tuj pleniĝis je fumo. Surtretante la fajron mi ĝin estingis, ŝi sinkis sur la sofon kaj ekploris nereteneble kaj spasme.

» Kiam ŝi silentiĝis mi diris:

» — Mi malamas la romanon kaj mi timas. Mi estas malsana. Mi hororas.

» Ŝi ekstaris.

» — Ho Dio, kiom vi estas malsana! Kial do ĉi tio, pro kio? Sed mi vin savos, mi vin savos. Kiel do tio povis okazi?

» Mi vidis ŝiajn okulojn, ŝvelintajn pro la fumo kaj ploro, mi sentis ŝiajn malvarmajn manojn karesi mian frunton.

» — Mi vin kuracos, mi vin kuracos, — ŝi murmuradis kroĉiĝante je miaj ŝultroj, — vi ĝin reskribos. Kial, nu kial mi ne lasis ĉe mi unu ekzempleron!

» Pro kolerego ŝi nudigis la dentojn, ŝi ankoraŭ diris ion malklare. Poste ŝi kunpremis la lipojn kaj komencis kolekti kaj glatigi la ĉirkaŭbrulintajn foliojn. Tio estis ĉapitro, mi ne plu memoras kiu, el la mezo de la romano. Ŝi zorge kunmetis la nigrarandajn foliojn, envolvis ilin en paperon, ĉirkaŭligis per rubando. Ĉiu ŝia ago montris, ke ŝi estas rezoluta kaj plene sin regas. Ŝi postulis vinon, trinkis kaj ekparolis pli trankvile.

» — Jen kiel oni pagas pro mensogo, — ŝi diris, — kaj mi malvolas plu mensogi. Jam nun mi restus ĉe vi, sed min naŭzas fari ĝin tiel. Mi malvolas ke en lia memoro restu, ke mi forlasis lin nokte. Li faris al mi nenian malbonon. Oni urĝe lin vokis, en la fabriko okazis incendio. Sed baldaŭ li revenos. Morgaŭ matene mi interparolos kun li, mi diros, ke mi amas iun alian, kaj mi revenos al vi por ĉiam. Tamen respondu al mi, eble vi ne volas tion, ĉu?

» Mi diris al ŝi:

» — Mia kara, mia kompatinda, mi ne lasos vin fari tion. Pri mi estas mise kaj mi malvolas vidi vin pereanta pro mi.

» — Ĉu ĝi estas la sola kaŭzo? — ŝi demandis proksimiĝante siajn okulojn al la miaj.

» — Jes, la sola.

» Ŝi tre vigliĝis, sin premis al mi brakumante min je la kolo kaj diris:

» — Mi estas pereonta kun vi. Morgaŭ mi estos ĉe vi.

» Kaj jen la lasta kion mi memoras el mia vivo: lumstrio penetranta el mia antaŭĉambro, kaj en la lumstrio — ŝia malbukliĝinta harfasketo, ŝia bereto kaj ŝiaj rezolutaj okuloj. Krome mi memoras la nigran silueton sur la sojlo de la ekstera pordo kaj la blankan volvaĵon.

» — Mi vin akompanus, sed mi ne plu havas la forton reveni sola, mi timas.

» — Ne timu. Paciencu kelkajn horojn. Morgaŭ matene mi estos ĉe vi. — Tiuj estis ŝiaj lastaj vortoj en mia vivo.

— Ŝŝ! — subite la malsanulo sin interrompis levante la fingron, — malkvietan lunnokton ni havas hodiaŭ.

Li malaperis sur la balkono. Ivano aŭdis la radojn preterruliĝi laŭ la koridoro, iu plorĝemis kaj ekkrietis.

Kiam ĉio kvietiĝis, la gasto revenis kaj komunikis, ke la 120-a ĉambro ricevis loĝanton. Estas venigita iu, kiu petas redoni al li lian kapon. Ambaŭ interparolantoj kelkan tempon angore silentis, tamen trankviliĝinte ili denove sin turnis al la interrompita rakonto. La gasto jam malfermis la buŝon por daŭrigi — sed la nokto vere estis malkvieta. En la koridoro ankoraŭ sonis la voĉoj, tial la gasto flustris al Ivano en la orelon tiom mallaŭte, ke la sekvan parton de lia rakonto eksciis sole nur la poeto — krom la unuan frazon:

— Kvaronhoron post ŝia foriro aŭdiĝis frapado al miaj fenestroj ...

Evidentis, ke la malsanulon tre ekscitas tio, kion li flustras al la poeto en la orelon. Spasmoj tordis lian vizaĝon. En liaj okuloj flagris furiozo kaj timo. Per la mano la rakontanto almontris la lunon, jam antaŭlonge foririntan de la balkono. Nur kiam ekstere ĉesis ĉia bruo, la gasto sin forŝovis de Ivano kaj ekparolis pli laŭte.

— Do, estis mezo de januaro, nokto, mi surhavis tiun saman surtuton, sed sen butonoj. Mi kurbis pro malvarmo en mia korto. Malantaŭe neĝoamaso tute kaŝis la siringoarbedojn, antaŭ mi lumetis, kurtenite, miaj fenestroj; mi klinis min al la unua kaj aŭskultis — en miaj ĉambroj ludis gramofono. Nur tion mi sukcesis aŭdi; vidi mi povis nenion. Kelkan tempon mi staris tie, poste mi foriris el la ĝardeno. En la strateto ludis la neĝventego. Hundo impetis al miaj piedoj, mi ektimis kaj transkuris la strateton. La malvarmo kaj la sieĝanta min timo min trancigis. Mi ne havis kien iri, kaj la plej simpla solvo estus ĵeti min sub tramon en la avenuo kien kondukis mia strateto. De malproksime mi vidis tiujn lumplenajn, glacikovritajn kestegojn kaj aŭdis ilin hide grinci en la frosto. Sed, mia kara najbaro, la malfacilaĵo konsistis en tio, ke la timo penetris ĉiun ĉelon de mia korpo. Same kiel la hundon mi timis ankaŭ la tramojn. Ho, malsano pli malbona ol la mia en tiu domo ne estas, tion vi kredu!

— Sed vi povis ja al ŝi sciigi, — diris Ivano kompatante la mizerulon, — cetere, ŝi havas vian monon. Ja ŝi ĝin konservis, ĉu?

— Ne dubu pri tio, certe ŝi ĝin konservis. Tamen ŝajnas al mi, ke vi min ne komprenas. Aŭ, pli ĝuste, mi verŝajne perdis mian iaman kapablon priskribi. Finfine, apenaŭ mi ĝin bedaŭras, ĉar neniam plu mi ĝin bezonos. Al ŝi, — la gasto pie rigardis en la noktan mallumon, — venus letero el frenezulejo. Havante tian adreson, ĉu oni kuraĝas sendi leteron? Mense malsana? Vi ŝercas, mia amiko! Ĉu mi faru ŝin malfeliĉa? Mi ne kapablas.

Je tio Ivano ne trovis respondon, sed silente li kompategis sian gaston. Tiu, turmentate de siaj rememoroj, balancadis la kapon en la nigra ĉapeto kaj diris:

— La kompatinda virino. Cetere, mi havas la esperon, ke ŝi min forgesis!

— Sed eblas, ke vi resaniĝos ... — hezite diris Ivano.

— Mi estas nekuracebla, — trankvile respondis la gasto, — kaj kiam Stravinskij diras, ke li revenigos min en la vivon, mi ne kredas. Li estas homama kaj volas min konsoli. Cetere, mi ne kontestas, ke nun mi fartas multe pli bone. Tamen, kie do mi haltis? La frosto, la rapidantaj tramoj. Mi sciis, ke ĉi tiu kliniko jam funkcias, kaj piede mi iris al ĝi tra la tuta urbo. Frenezaĵo! Ekster la urbo mi estis frostmortonta, sed min savis hazardo. Kamiono paneis, mi turnis min al la ŝoforo, tio estis proksimume kvar kilometrojn ekster la urbo, kaj, je mia miro, li min kompatis. La kamiono devis iri ĉi tien, kaj li min veturigis. Resume, mi estis savita, nur la piedfingroj de la maldekstra piedo frostvundiĝis. Sed tion oni kuracis. Ĉi tie mi estas jam kvaran monaton. Kaj imagu, mi trovas, ke ĉi tie estas tute ne malbone. Oni ne faru grandajn projektojn, mia kara najbaro, vere! Ekzemple, mi volis vojaĝi ĉirkaŭ la mondo. Nu, tion la sorto al mi rifuzis. Mi vidas nur infiniteziman peceton de la globo. Supozeble, ĝi ne estas ties plej rava parto, sed, mi ripetas, ĝi ne estas tro aĉa. Jen la somero venas, sur la balkono volviĝos hedero — tiel promesas Praskovja Fjodorovna. La ŝlosiloj donas al mi novajn eblojn. Nokte estos la luno. Ah, ĝi jam foriris! Friskiĝas. La noktomezo jam pasis. Mi devas foriri.

— Diru do, kio okazis poste pri Jeŝua kaj Pilato, — demandis Ivano, — mi vin petegas, mi volas scii tion.

— Aĥ ne, ne, — dolore tikis la gasto, — mi ne povas sen hororo rememori mian romanon. Kaj via konato de la Patriarĥa farus tion pli bone ol mi. Dankon pro la konversacio. Ĝis revido.

Kaj antaŭ ol Ivano povis reagi, la krado mallaŭte tintetis, fermiĝis, kaj la gasto malaperis.

16

La ekzekuto

La suno jam komencis malleviĝi super la Kalva Monto, kaj duobla kordono ĉirkaŭis la altaĵon.

La alao, kiu antaŭ la tagmezo krucis la vojon de la prokuratoro, trote venis al la Ĥebrona Pordego. Ĝia vojo jam estis pretigita. La infanterianoj de la Kapadocia kohorto dispuŝis al la flankoj la amasojn de homoj, muloj kaj kameloj, kaj la alao, trotante kaj levante ĉielen blankajn polvokolonojn, atingis la disirejon: la suda vojo kondukis al Bet-Leĥem, la nord’okcidenta — al Jafo. La alao impetis laŭ la nord’okcidenta vojo. La kapadocianoj borderis la vojon, anticipe forflankiginte la karavanojn, kiuj rapidis al la festo en Jerŝalaimon. Pilgrimuloj forlasis siajn porokazajn striitajn tendojn, starigitajn sur la herbo, kaj amasiĝis malantaŭ la kapadocianoj. Irinte proksimume kilometron, la alao devancis la duan kohorton de la Fulma legio, kaj post ankoraŭ unu kilometro ĝi unua atingis la piedon de la Kalva Monto. Ĉi tie la alao deĉevaliĝis. La alaestro ĝin dividis en plotonojn, kiuj encirkligis la piedon de la nealta monteto, lasante libera nur unu pasejon de la Jafa vojo.

Post kelka tempo venis la dua kohorto, ĝi iris pli alten kaj kordonis la pinton.

Fine venis la centurio komandata de Marko Ratobuĉulo. Ĝi marŝis disigite en du kolumnojn inter kiuj, eskortate de la sekreta gardistaro, ĉaro transportis la tri kondamnitojn, sur kies brusto pendis blanka tabulo kun la surskribo: “Krimulo kaj ribelano”, en du lingvoj, la aramea kaj la greka. La ĉaron de la krimuloj sekvis aliaj, portantaj freŝe tajlitajn fostojn, transversajn trabojn, ŝnurojn, sitelojn kaj hakilojn. Post tiuj ĉaroj veturis la ses ekzekutistoj. Post ili rajdis centuriestro Marko, la estro de la Jerŝalaima Templa gardo, kaj la kapuĉulo, kiun Pilato mallonge rendevuis en la kurtenita ĉambro de la palaco. Malantaŭe iris soldatvico, sekvate de kelkaj dumil spektemuloj, kiuj malgraŭ la infera varmego volis vidi la kuriozaĵon.

Al la spektemaj urbanoj aliĝadis interesitaj pilgrimuloj, kiujn neniu malhelpis sekvi la procesion. Akompanate de la akutaj krioj de la anoncistoj, senditaj kun la centurio kaj ripetantaj la kriitan de Pilato antaŭ la tagmezo, la procesio atingis la Kalvan Monton.

La alao enlasis ĉiujn en la unuan zonon; male, la dua kohorto tralasis supren nur tiujn, kiuj havis rolon en la ekzekuto, kaj per rapida manovro disŝutis la amason ĉirkaŭ la tuta monteto, inter la infanteria gardo supre kaj la kavaleria malsupre. Oni povis spekti la ekzekuton tra la maldensa ĉeno de la infanterianoj.

Do, pli ol tri horoj pasis post kiam la procesio suriris la altaĵon, la suno jam estis malleviĝanta super la Kalva Monto, sed la varmego restis neeltenebla, la soldatoj en ambaŭ kohortoj suferis pro ĝi, langvoris pro la enuo, kaj senvoĉe malbenadis la tri krimulojn, sincere dezirante al ili plej rapidan morton.

La malgranda alaestro, kiu restis ĉe la piedo de la monteto apud la kordonpasejo, havis ŝviton sur la frunto, pro la ŝvito lia blanka ĥitono malheliĝis sur la dorso, fojon post fojo li iris al la unua plotono, per la manoj ĉerpis akvon el la leda sitelo, ĝin trinkis kaj verŝis sur sian turbanon. Tio iomete lin faciligadis, li forlasadis la sitelon kaj rekomencadis sian navedan paŝadon laŭ la polva vojo kondukanta al la pinto. Lia longa glavo frapadis la ŝnuritan ledan boton. Li volis prezenti al siaj kavalerianoj ekzemplon pri eltenemo, tamen kompatante ilin li permesis al siaj soldatoj piramide starigi lancojn kaj kovri ilin per blankaj manteloj. Per tiuj tendoj la sirianoj sin ŝirmis kontraŭ la senkompata suno. La siteloj rapide malpleniĝadis kaj kavalerianoj de diversaj plotonoj laŭvice iradis preni akvon en la ravino ĉe la montetpiedo, kie en magra ombro de mizeraj morus’arboj malklara rojo vivis siajn lastajn tagojn, sekigate de la diabla varmego. Kaptante la paseman ombron tie enuis la ĉevalgardantoj kun la malvigliĝintaj ĉevaloj.

La langvoro de la soldatoj kaj iliaj malbenoj kontraŭ la krimuloj estis kompreneblaj. Feliĉe, ne praviĝis la antaŭtimo de la prokuratoro pri eventuala tumulto dum la ekzekuto en la de li abomenata urbo Jerŝalaim. Kiam komenciĝis la kvara horo de la ekzekuto, inter la du kordonoj, la infanteria supre kaj la kavaleria ĉe la montetpiedo, male al ĉiuj supozoj ne restis eĉ unu homo. La suno forbruligis la amason kaj pelis ĝin reen al Jerŝalaim. Nur ekster la kordono el la du Italiaj centurioj restis du hundoj, nesciate kial venintaj nek al kiu apartenantaj. Tamen ankaŭ ilin malvigligis la varmego kaj ili kuŝis eliginte la langon, brue spiris kaj neniel atentis la verddorsajn lacertojn, la solajn vivulojn kiujn ne maloportunis la suno kaj kiuj rapide sin movis inter la ardaj ŝtonoj kaj iaj granddornaj rampaĵoj.

Neniu provis liberigi la kondamnitojn — nek en Jerŝalaim, plenplena je trupoj, nek ĉi tie, sur la gardata monteto — kaj la amaso reiris en la urbon ĉar fakte, absolute nenio interesa estis pri tiu ekzekuto, dum tie for, en la urbo, jam progresis la preparoj al la granda festo de Pasko, komenciĝonta vespere.

La Italia infanterio en la supra kordono suferis eĉ pli ol la kavalerianoj. La sola cedo de centuriestro Ratobuĉulo estis, ke li permesis al la soldatoj demeti la kaskon kaj kovri sin per blanka tuko trempita en akvo; tamen ili devis stari tenante la lancon en la mano. Li mem surhavis similan tukon, sed sekan, kaj paŝadis tien kaj reen apud la grupo de ekzekutistoj ne demetinte de sur sia brusto la ornamon el arĝentaj leonkapoj, ne demetinte la kruringojn nek la glavon nek la ponardon. La suno batadis rekte sur la centuriestron sen iel ajn lin damaĝi, kaj oni ne povis rigardi la leonkapojn, ĉar la okulojn brulvundis la blindiga brilo de la arĝento kvazaŭ bolanta sub la sunradioj.

La misforma vizaĝo de Ratobuĉulo esprimis nek lacon nek malplezuron. Ŝajnis, ke la grandegulo centuriestro kapablas tiel paŝadi la tutan tagon, la tutan nokton, kaj ankoraŭ tagon — tiom, kiom necesos. Plu tiel paŝadi, metinte la manojn sur la pezan zonon kun ĝiaj kupraj platetoj, same ĵetante la severajn rigardojn jen al la fostoj kun la ekzekutatoj, jen al la soldatoj en la gardoĉeno, per la pinto de sia vila boto same indiferente forpuŝeti la survoje renkontatajn homajn ostojn, blankigitajn de la tempo, aŭ malgrandajn silikojn.

La kapuĉulo estis sin instalinta sur tripieda tabureto nemalproksime de la fostoj, kaj sidis serena kaj senmova, nur foje-foje li pro enuo fosis la sablon per vergo.

La antaŭa aserto, ke ekster la legianĉeno ne restis eĉ unu homo, ne tute ĝustas. Ekzakte unu homo ja tie estis, kvankam ne ĉiuj povis lin vidi. Li lokis sin ne sur tiu deklivo, kie estis lasita la pasejo sur la monteton kaj de kie oni povis la plej oportune spekti la ekzekuton, sed sur la deklivo norda, ne la malkruta kaj facile surirebla, sed la malglata, kun eroziaĵoj kaj fendoj, kie sin kroĉante je la senakva tero malbenita de la ĉielo, en rokkrevaĵo, provis vivi malsana fig’arbaĉo.

Ĝuste sub ĝi, sub la arbaĉo donanta nenian ombron, sin instalis tiu sola spektanto — ne partoprenanto! — de la ekzekuto, kaj tie li sidis sur ŝtono ekde la komenco, jam pli ol tri horojn. Jes, por spekti la ekzekuton li elektis ne la plej bonan sed la plej malbonan lokon. Tamen ankaŭ de tie la fostoj estis videblaj, tra la kordono videblis ankaŭ la du brilmakuloj sur la brusto de la centuriestro, kaj tio, verŝajne, plene sufiĉis al la viro, kiu evidente volis eviti troan atenton kaj eventualan ĉikanon.

Sed antaŭ kvar horoj, kiam la ekzekuto estis komencota, tiu homo, tute male, agis eĉ tre atentige, kaj supozeble ĝuste tio nun devigis lin ŝanĝi sian konduton kaj sin retiri.

Antaŭ kvar horoj, kiam ĵus pasinte la kordonon la procesio atingis la pinton, li unuafoje aperis ĉi tie kaj aspektis kiel homo evidente malfruiĝinta. Li anhelis, sur la monteton li ne paŝe iris sed kuris, li dispuŝadis la antaŭirantojn, kaj kiam li vidis, ke antaŭ li, same kiel antaŭ ĉiuj aliaj, fermiĝis la gardoĉeno, li naive provis, ŝajnigante ke li ne komprenas la kolerajn avertokriojn, tragliti inter la soldatoj sur la lokon mem de la ekzekuto, kie la kondamnitoj jam estis deĉarigataj. Pro tio li ricevis sur la bruston puŝegon per la malakra ekstremo de lanco, kaj forsaltis de la soldatoj kun krio esprimanta ne doloron sed malesperon. Al la puŝinta lin legiano li ĵetis malklaran kaj tute indiferentan rigardon, kiel homo nesensiva pri korpa doloro.

Tusante kaj anhelante, tenante sian manon sur la brusto, li kuris ĉirkaŭ la monteto, serĉante sur la norda deklivo ian ajn interspacon en la gardoĉeno, kie li povus tragliti enen. Sed li malfruis. La ringo jam fermiĝis. Kaj la viro, kies vizaĝon tordis aflikto, devis rezigni siajn provojn penetri al la ĉaroj, de kiuj oni jam malŝarĝis la fostojn. Tiuj provoj povis rezultigi nur lian areston, kaj esti arestita en tiu tago neniel akordis kun lia plano.

Tial li deiris malantaŭen al la rokkrevaĵo, kie estis pli kviete kaj kie neniu lin ĝenis.

Nun, sidante sur ŝtono, tiu viro, nigrabarba, kies okuloj pusis pro la suno kaj maldormado, sopiregis. Jen li suspiris, malfermante sian eksbluan, malpure grizan taliton trivitan dum la vagadoj, kaj nudigis la kontuzitan bruston, sur kiu fluetis la malklara ŝvito; jen li, en neeltenebla turmento, levis la okulojn al la ĉielo kaj observis la tri vulturojn, kiuj jam delonge kroze ŝvebis en la alto antaŭsentante baldaŭan regalon; jen li fiksis sian senesperan rigardon sur la flavan teron kaj vidis tie duone disfalintan hundan kranion kaj kurantajn ĉirkaŭ ĝi lacertojn.

Lia turmento estis tiom granda, ke fojon post fojo li rekomencis paroli al si mem.

— Ho, stultulo mi estas! — li murmuris, en sia animdoloro ŝanceliĝante sur la ŝtono kaj per la ungoj skrapante sian brunhaŭtan bruston, — stultulo, malsaĝa virino, timulo! Ne homo mi estas sed kadavraĵo!

Li silentiĝadis mallevante la kapon, poste, trinkinte el sia ligna pendbotelo kelkajn glutojn da varma akvo, li denove plivigliĝadis, ekprenante jen la tranĉilon, kaŝitan sub la talito sur la brusto, jen la pergamenon kuŝantan antaŭ li sur ŝtono, apud kalamo kaj inkujo.

Skribaĵoj jam nigris sur la pergameno:

Pasas la minutoj, kaj mi, Levio Mateo, estas sur la Kalva Monto, kaj la morto plu ne venas!

Poste:

La suno malleviĝas sed la morto ne venas.

Nun Levio Mateo senespere skribis per la akra kalamo jenon:

Dio! Kial vi koleras kontraŭ li? Sendu al li la morton!

Tion skribinte li senlarme singultis kaj refoje per la ungoj skrapis sian bruston.

La afliktegon de Levio kaŭzis la terura misŝanco, trafinta Jeŝuan kaj lin, kaj krome, la grava eraro kiun li, Levio, sin opiniis farinta. Antaŭ du tagoj Jeŝua kaj Levio estis en Betanio, apud Jerŝalaim, gastigate de legomkultivisto kiu tre ŝatis la predikojn de Jeŝua. La tutan matenon ambaŭ gastoj laboris en la legomĝardeno helpante la mastron, kaj intencis iri al Jerŝalaim vespere, profitante la malvarmeton. Tamen Jeŝua ial ekhastis, diris, ke en la urbo li havas urĝan aferon, kaj proksimume je la tagmezo li foriris sola. Ĉi tio estis la unua eraro de Levio Mateo. Kial, nu kial li lasis lin foriri sola!

Vespere Mateo ne sukcesis iri al Jerŝalaim. Subite lin trafis ia terura misfarto. Li havis tremfebron, lia korpo pleniĝis je fajro, li klakis per la dentoj kaj ĉiuminute petis, ke oni donu al li trinki. Nenien li povis iri. Li falis sur ĉevalkovrilon en la ŝedo de la legomkultivisto kaj kuŝis sur ĝi ĝis la frua mateno de la vendredo, kiam la malsano forlasis lin same subite kiel ĝi estis lin kaptinta. Kvankam li estis ankoraŭ malforta kaj liaj gamboj tremis, tamen li, premate de antaŭsento pri malfeliĉo, adiaŭis la gastiganton kaj iris al Jerŝalaim. Tie li eksciis, ke la antaŭsento lin ne trompis. La malfeliĉo estis okazinta. Levio estis en la hom’amaso kaj aŭdis la prokuratoron anonci la verdikton.

Kiam la kondamnitoj estis kondukataj al la ekzekutejo, Levio Mateo kelkan tempon kuris en la amaso de la spektemuloj tuj apud la gardoĉeno, ĉiel penante kaŝe sciigi al Jeŝua almenaŭ tion, ke li, Levio, estas ĉi tie, apud li, ke li ne forlasis lin sur lia lasta vojo, kaj ke li preĝas, ke la morto venu al Jeŝua kiel eble plej rapide. Sed Jeŝua rigardis antaŭen for, laŭ la direkto kien li estis veturigata, kaj certe Levion li ne vidis.

Do, kiam la procesio estis pasinta preskaŭ trionmejlon ekster la urbo, Mateo, puŝate en la amaso apud la gardoĉeno, ekhavis simplan kaj brilan ideon, kaj kun sia kutima flamiĝemo li tuj superŝutis sin per malbenoj pro tio, ke li ne trovis ĝin pli frue. La soldatoj iris en ne tre densa ĉeno. Inter ili estis iom da spaco. Aplikante grandan lerton kaj tre ĝuste kalkulitajn movojn oni povis, fleksinte la dorson, trakuri inter du legianoj, atingi la ĉaron kaj salti sur ĝin. Tiam Jeŝua estus savita je la turmento.

Unu momento sufiĉos por ponardi Jeŝuan en la dorson, kriinte al li: “Jeŝua! Mi vin savas kaj kun vi foriras! Mi, Mateo, via fidela kaj ununura disĉiplo!”

Kaj se Dio benus lin per ankoraŭ unu libera momento, tiam ankaŭ sin mem li povus ponardi kaj tiel eviti la morton sur fosto. Cetere, ĉi tio malmulte interesis Levion la eksimpostiston. Li ne zorgis, kiamaniere li mortos. Li volis nur ke Jeŝua, kiu dum sia tuta vivo al neniu ajn faris eĉ malplejan malbonon, evitu la turmenton.

La plano estis bonega, sed malfeliĉe, Levio havis kune nenian ponardon. Ankaŭ da mono li ne havis eĉ unu moneron.

Furiozante kontraŭ si mem, Levio sin malimplikis el la amaso kaj kuris reen al la urbo. En lia brulanta kapo pulsegis nur unu febra penso pri tio, ke li tuj, iel ajn, havigu al si en la urbo ponardon kaj reatingu la procesion antaŭ ol estos tro malfrue.

Li kuris ĝis la urba pordego manovrante en la karavansvarmo ensuĉata de la urbo, kaj maldekstre de si li ekvidis la malfermitan pordon de panbutiko. Anhelante post la kuro sur la varmega vojo, Levio sin ordigis, tre digne eniris la butikon, salutis la butikistinon, petis ŝin mallevi al li de la breto la plej supran panon, ial plaĉintan al li pli ol la ceteraj, kaj kiam ŝi sin forturnis, silente kaj rapide li prenis de sur la vendotablo aĵon, ol kiu pli taŭga estas nenio en la mondo: la razile akran, longan pantranĉilon — kaj impetis for el la butiko. Post kelkaj minutoj li denove estis sur la Jafa vojo. Sed la procesio jam ne estis videbla. Li ekkuris. Fojfoje li devis fali en la polvon kaj senmove kuŝi por respiri. Tiel li kuŝadis, mirigante la homojn kiuj piede aŭ sur mulo pasis al Jerŝalaim. Li kuŝis, aŭskultante sian koron marteladi ne nur en la brusto sed ankaŭ en la kapo kaj ankaŭ en la oreloj. Apenaŭ retrovinte la spiron li saltis sur la piedojn kaj kuris plu, tamen pli kaj pli malrapide. Kiam li fine ekvidis la longan procesion iri en polvonubo, ĝi jam estis apud la piedo de la monteto.

— Dio ... — ĝemis Levio, komprenante ke li malfruiĝas.

Li estis veninta tro malfrue.

Kiam finiĝis la kvara horo de la ekzekuto, la turmento de Levio atingis la plej altan gradon kaj li furioziĝis. Li sin levis de la ŝtono, svingĵetis la tranĉilon kies ŝtelon li nun opiniis vana, piede dispremis la pendbotelon, tiel sin senigante je akvo, forŝiris la turbanon de la kapo, kaj tirante sian maldensan hararon li komencis sin malbeni.

Li sin malbenadis, kriis sensencajn vortojn, li muĝis kaj kraĉis, li malgloris siajn gepatrojn, enmondigintajn stultulon.

Vidante ke liaj malbenoj kaj insultoj ne efikas, ke nenio ŝanĝiĝas sub la ardaj sunradioj, li pugnigis la tendenozajn manojn, ferminte la okulojn li levis la pugnojn al la ĉielo, al la suno kiu plu deglitis malsupren longigante la ombrojn kaj flankiĝante por sinki en Mediteraneo, kaj li postulis de Dio senprokrastan miraklon. Li postulis, ke Dio tuj sendu al Jeŝua la morton.

Malferminte la okulojn li vidis, ke sur la monteto ĉio restas senŝanĝa, krom ke estingiĝis la blindigaj brilmakuloj sur la brusto de la centuriestro. La suno sendis la radiojn sur la dorsojn de la ekzekutatoj, kies vizaĝoj estis turnitaj al Jerŝalaim. Tiam Levio kriis:

— Mi malbenas vin, Dio!

Raŭkvoĉe li kriis plu, ke li konvinkiĝis pri la maljusto de Dio kaj ke li ĉesas lin fidi.

— Surdulo! — graŭlis Levio, — se vi ne estus surda, vi estus min aŭdinta kaj jam lin mortigus.

Levio fermis la okulojn atendante fajron fali sur lin de la ĉielo kaj lin mem forbruligi. Tio ne okazis, kaj sen malfermi la okulojn Levio plu kriis al la ĉielo siajn malicajn kaj ofendajn parolojn. Li kriadis pri sia kompleta seniluziiĝo kaj pri tio, ke ekzistas ankaŭ aliaj dioj kaj religioj. Jes, alia dio neniam permesus tion, neniam tolerus ke homo, simila al Jeŝua, estu bruligata de la suno sur fosto.

— Mi eraris! — kriis Levio per la tute raŭkiĝinta voĉo, — vi estas dio de la malbono! Aŭ — ĉu la incensa fumo el la Templo tute kovras viajn okulojn, ĉu viaj oreloj ĉesis aŭdi ion ajn krom la trombonaĵojn de la pastroj? Vi ne estas la ĉiopova Dio! Vi estas la nigra Dio! Mi malbenas vin, dio de la krimuloj, ilia protektanto kaj ilia animo!

Ĉi tiam io blovis sur la vizaĝon de la eksimpostisto kaj io susuris ĉe liaj piedoj. Refoje venis blovo, kaj malferminte la okulojn Levio vidis, ke ĉio en la mondo — ĉu influite de liaj malbenoj, ĉu pro alia kaŭzo — estas ŝanĝiĝinta. La suno malaperis sen atingi la maron en kiu ĝi ĉiuvespere sinkis. Ĝin forglutinte, sur la ĉielo minace kaj nerezisteble estis leviĝanta de la okcidento fulmotondra nubego. Ties rando jam bolis per blanka ŝaŭmo, la nigra fuma ventrego flavete flagris. La nubego grumblis kaj foje-foje lasis fali fajrajn fadenojn. Pelate per subita vento, polvokolonoj flugis super la Jafa vojo, tra la malfekunda Gihona valo, super la tendoj de la pilgrimuloj. Levio silentiĝis konsiderante, ĉu la fulmotondro, tuj finkovronta Jerŝalaimon, ion ŝanĝos en la sorto de la malfeliĉulo Jeŝua. Kaj vidante la fajrofadenojn distranĉi la nubojn, li komencis petegi, ke fulmobato trafu la foston de Jeŝua. Pente rigardante en la klaran ĉielon, kiun ankoraŭ ne tute voris la nubego kaj kie la vulturoj estis forflugantaj por eviti la fulmotondron, Levio pensis, ke malsaĝe li rapidis pri siaj malbenoj. Nun Dio lin ne aŭskultos.

Mallevinte sian rigardon al la montetpiedo, Levio fiksis ĝin al tiu loko, kie dise staris la alao, kaj li vidis, ke tie okazis atentindaj ŝanĝoj. De alte Levio klare vidis la soldatojn haste eltiri la lancojn el la tero kaj surmeti la mantelojn, li vidis la ĉevalgardantojn kureti al la vojo, je la bridrimeno kondukante la nigrajn ĉevalojn. La alao estis retirota, tio estis evidenta. Levio, per la mano ŝirmante sian vizaĝon kontraŭ la ŝprucanta polvo, ĝin elkraĉante, penadis diveni, kion tio signifas, ke la kavalerio estas forironta? Lia rigardo glitis alten kaj li vidis malgrandan figuron en purpura militista ĥlamido iri supren al la ekzekutplaceto. Kaj pro la antaŭsento de ĝojiga fino frostiĝis la koro de la eksimpostisto.

La homo suriranta la monteton post pli ol kvar horoj da sufero de la krimuloj estis la estro de la kohorto; li ĵus alrajdis el Jerŝalaim kun sia servsoldato. Obeante geston de Ratobuĉulo, la gardoĉeno malfermiĝis kaj la centuriestro salutis la tribunuson. Tiu forkondukis Ratobuĉulon flanken kaj ion al li flustris. La centuriestro refoje salutis kaj iris al la ekzekutistoj, sidantaj sur ŝtonoj ĉe la fostopiedoj. Dume la tribunuso direktis siajn paŝojn al la homo sidanta sur la tripieda tabureto, kaj tiu ĝentile sin levis renkonten. Ankaŭ al li la tribunuso mallaŭte diris ion, kaj ambaŭ iris al la fostoj. Ilin sekvis la estro de la Templa gardo.

Malplezure ĵetinte oblikvan rigardon al la malpuraj ĉifonaĉoj kuŝantaj sur la tero apud la fostoj, la ĉifonaĉoj kiuj antaŭ nelonge estis la vestoj de la krimuloj kaj kiujn rifuzis la ekzekutistoj, Ratobuĉulo vokis al si du el ili kaj ordonis:

— Sekvu min!

De la plej proksima fosto aŭdiĝis raŭka sensenca kantetado. Sur la fosto pendis Gestas, pro la muŝoj kaj pro la suno li freneziĝis nelonge antaŭ la kvara horo de la ekzekuto kaj nun mallaŭte kantis ion pri vinberĝardeno; tamen sian kapon, kovritan per turbano, li foje-foje skuetis, kaj tiam la muŝoj malvigle sin levis de lia vizaĝo sed tuj revenis.

Sur la sekva fosto estis ekzekutata Dismas. Li suferis pli ol la du aliaj, ĉar lin ne forlasis la konscio, kaj li movis la kapon, ofte kaj ritme, jen dekstren jen maldekstren, per la orelo batante la ŝultron.

Pli feliĉa ol la du aliaj estis Jeŝua. Ekde la unua horo li havis svenojn, poste li tute senkonsciiĝis kaj sian kapon en la malligiĝinta turbano li lasis senmove pendi. Tial lin tute kovris muŝoj kaj tabanoj, tiom ke lia vizaĝo malaperis sub nigra tavolo de la gluiĝema, svarmanta maso. En la ingvenoj, sur la abdomeno, en la akseloj sidis dikaj tabanoj suĉante la flavan, nudan korpon.

Obeante la gestojn de la kapuĉulo, unu el la ekzekutistoj prenis lancon, la alia portis al la fosto sitelon kaj spongon. La unua levis sian lancon kaj frapetis la maldekstran, poste la dekstran brakojn de Jeŝua, disetenditajn kaj ligitajn al la transversa trabo de la fosto. La korpo kun la elstarantaj ripoj tremeris. La ekzekutisto glitigis la lancopinton sur la ventro de Jeŝua. Tiam Jeŝua levis la kapon, la muŝoj zumante disiĝis kaj aperis la vizaĝo de la pendanto — ŝvelinta pro la pikoj, kun sinkintaj okuloj, nerekonebla vizaĝo.

Pene Ha-Nocri malgluis la palpebrojn kaj rigardis malsupren. Liaj okuloj ne plu havis sian kutiman klaron.

Ha-Nocri! — diris la ekzekutisto.

Ha-Nocri movetis siajn ŝvelintajn lipojn kaj respondis per raŭka rabista voĉo:

— Kion vi volas? Kial vi venis al mi?

— Trinku! — diris la ekzekutisto, kaj la spongo sorbigita je akvo sur la lancopinto leviĝis al la lipoj de Jeŝua. Ĝojo fulmis en ties okuloj, li fiksis la lipojn sur la spongon kaj avide suĉis la likvon. De la apuda fosto aŭdiĝis la voĉo de Dismas:

— Maljustaĵo! Mi estas tia sama krimulo, kiel li!

Dismas sin streĉis sed ne povis moviĝi: po tri diverslokaj ŝnurligiloj retenis liajn brakojn ĉe la transverso. Li entiris la ventron, enpikis la ungojn en la ekstremojn de la transversaj traboj, la kapon li tenis turnita al la fosto de Jeŝua, malamo furiozis en la okuloj de Dismas.

Polvonubo kovris la placeton, iĝis multe pli malhele. Kiam la polvo pasis for, la centuriestro kriis:

— Silenton ĉe la dua fosto!

Dismas silentiĝis. Jeŝua sin deŝiris de la spongo kaj penante igi sian voĉon soni milde kaj konvinke, sed ne sukcesinte pri tio, li raŭke petis la ekzekutiston:

— Al li donu iom.

Plu malheliĝis. La nubego jam inundis la ĉielduonon; avancante al Jerŝalaim, blankaj, bolantaj nubetoj rapidis antaŭ la fulmotondra nubego satsorbinta nigran malsekon kaj fajron. Fulmo brilegis kaj tondris ĝuste super la monteto. La ekzekutisto forprenis la spongon disde la lanco.

— Gloru la noblan hegemonon! — li flustris solene, kaj delikate pikis Jeŝuan en la koron. Tiu tremeris, flustris:

— Hegemono ...

Sangostrio fluis sur lia ventro, lian malsupran makzelon skuis konvulsio kaj lia kapo sinkis.

Ĉe la dua tondrobato la ekzekutisto jam estis trinkiganta al Dismas, kaj dirinte la samajn vortojn:

— Gloru la hegemonon! — li mortigis ankaŭ ĉi tiun.

Gestas, ne plu kapabla ion ajn kompreni, timigite ekkriis, kiam antaŭ li aperis la ekzekutisto, sed apenaŭ la spongo tuŝis liajn lipojn, li graŭlante ĝin kaptis per la dentoj. Post kelkaj sekundoj ankaŭ lia korpo malstreĉe pendis en la ligiloj.

La kapuĉulo iris post la ekzekutisto kaj la centuriestro, lin sekvis la estro de la Templa gardo. Haltinte antaŭ la unua fosto, la kapuĉulo atente rigardis la sangantan korpon de Jeŝua, per sia blanka mano li tuŝis ties piedon kaj diris al la akompanantoj:

— Li mortis.

Same tio ripetiĝis ĉe la du aliaj fostoj.

Kiam la ekzameno estis finita, la tribunuso gestis al la centuriestro, sin turnis kaj foriris de la pinto kun la estro de la Templa gardo kaj la kapuĉulo. Estiĝis krepusko, fulmoj sulkis la nigran ĉielon. Subite el ĝi ŝprucis fajro, kaj la krio de la centuriestro: “Retiru la gardon!” dronis en la tondro. Feliĉaj, la soldatoj kuris malsupren surmetante la kaskon. Mallumo kovris Jerŝalaimon.

La pluvego verŝiĝis abrupte kaj trafis la centurion ĉe la mezo de la deklivo. La akvo falis tiom abunde, ke kiam la soldatoj ankoraŭ kuris malsupren, post ili jam impetis torentaj fluegoj. La soldatoj glitis kaj falis sur la moliĝinta argilo rapidante al la ebena vojo sur kiu — apenaŭ videbla tra la pluvnebulo — galopis al Jerŝalaim la ĝisoste malseka kavalerio. Post kelkaj minutoj nur unu homo restis sur la monteto en la vapora bolado de tondro, akvo kaj fajro. Svingante la malvane ŝtelitan tranĉilon, falante ĉe la glitigaj kavetoj, sin kroĉante je ĉio ajn, fojfoje kvarpiede grimpante, li impetis al la fostoj. Jen li dronis en la kompleta malhelo, jen subite li reaperis en la flagra lumo.

La akvo jam kovris liajn piedojn ĝis la maleoloj kiam li, finfine atinginte la fostojn, forŝiris sian pezan pro la sorbita akvo taliton, lasis sur si nur la ĥitonon kaj sin premis al la piedoj de Jeŝua. Li distranĉis la ŝnurojn ĉe la kruroj, grimpis sur la malsupran transversaĵon, ĉirkaŭprenis Jeŝuan kaj forigis la suprajn ligilojn de liaj brakoj. La nuda malseka korpo de Jeŝua peze falis sur Levion kaj renversis lin teren. Levio volis tuj meti ĝin sur siajn ŝultrojn, sed alia penso lin haltigis. Li lasis la korpon kun la malantaŭen klinita kapo kaj la disetenditaj brakoj kuŝi en la akvo, kaj tra la argillikvaĵo li kure vadis sur la disglitantaj piedoj al la aliaj fostoj. Ankaŭ tie li distranĉis la ŝnurojn, kaj la du korpoj falis sur la teron.

Pasis kelkaj minutoj. Sur la pinto de la monteto restis nur tiuj du korpoj kaj la tri nudaj fostoj. La akvo batis kaj turnis la korpojn.

Levio kaj la korpo de Jeŝua ne plu estis supre sur la altaĵo.

PARTO DUA

19

Margarita

Sekvu min, leganto! Kiu diris al vi, ke en la mondo ne ekzistas vera, fidela, eterna amo? Oni fortranĉu la fian langon de la mensogulo!

Sekvu min, leganto, sekvu nur min, kaj mi montros al vi tian amon!

Ne! La majstro eraris, amare dirante al Ivaĉjo en la kliniko, je la plej profunda nokta horo, ke ŝi lin forgesis. Tio ne povis esti. Certe, ŝi lin ne forgesis.

Antaŭ ĉio ni malkaŝu la sekreton, kiun la majstro rifuzis komuniki al Ivaĉjo. La nomo de lia amatino estis Margarita Nikolavna. Ĉio, kion la majstro diris pri ŝi al la kompatinda poeto, estis pura vero. Li ĝuste ŝin priskribis. Ŝi estis bela kaj inteligenta. Al tio necesas aldoni la sekvan. Tutcerte multaj virinoj fordonus ĉion ajn por ŝanĝi sian vivon kontraŭ tiu de Margarita Nikolavna. La seninfana tridekjara Margarita estis edzino de eminenta fakisto, kiu, cetere, estis aŭtoro de landskale grava eltrovo. Li estis juna, bela, bonkora, honesta, li adoris sian edzinon. Margarita Nikolavna kun sia edzo okupis la tutan supran etaĝon de ĉarma ĝardenhava palaceto ĉe unu el la stratetoj apud Arbat’. Rava loko! Ĉiu povas konvinkiĝi pri tio, sufiĉas ja viziti la ĝardenon. Oni sin turnu al mi, mi diros la adreson kaj montros la vojon — la domo ankoraŭ ekzistas.

Margarita Nikolavna ne havis monzorgojn. Margarita Nikolavna povis aĉeti ĉion, kio al ŝi plaĉis. Inter la konatoj de ŝia edzo estis interesaj homoj. Margarita Nikolavna neniam tuŝis primuson. Margarita Nikolavna ne konis la hororojn de plurfamilia loĝejo. Resume ... ŝi estis feliĉa, ĉu? Eĉ ne unu minuton! De kiam, deknaŭjara, ŝi edziniĝis kaj ekloĝis en la palaceto, ŝi ne konis feliĉon. Ho dioj, dioj miaj! Kio do mankis al tiu virino?! Kion volis tiu virino, en kies okuloj ĉiam brulis ia enigma flameto, kion volis tiu je unu okulo strabeta sorĉistino, kiu en la memorinda printempo sin ornamis per la mimozoj? Mi ne scias. Mi ne estas informita. Evidente, ŝi diris la veron, ŝi bezonis lin, la majstron, kiun neniel povis anstataŭi la pseŭdogotika palaceto nek ĝia aparta ĝardeno nek la mono. Ŝi lin amis, ŝi diris la veron. Eĉ mi, la verfidela rakontanto sed homo fremda, sentas mian koron kunpremiĝi ĉe la penso pri tio, kion spertis Margarita, kiam ŝi venis je la sekva tago en la dometon de la majstro — feliĉe, ne sukcesinte interparoli kun sia edzo, ĉar tiu ne revenis je la antaŭfiksita tempo — kaj tie eksciis, ke la majstro malaperis.

Ŝi faris ĉion serĉante lian spuron, kaj memkomprene ŝi trovis nenion. Tiam ŝi revenis en la palaceton kaj plu loĝis tie.

— Jes, jes ja, tia sama eraro! — diradis Margarita vintre, sidante ĉe la kameno kaj rigardante en la fajron, — kial mi tiam, nokte, lin forlasis? Kial? Ja tio estis frenezaĵo! Mi revenis je la sekva tago, honeste, kiel mi promesis, sed estis tro malfrue. Jes, kiel la malfeliĉa Levio Mateo, mi venis tro malfrue!

Ĉiuj tiaj paroloj, evidente, estis sensencaj, ĉar fakte: kio estus ŝanĝita, se en tiu nokto ŝi estus restinta ĉe la majstro? Ĉu ŝi lin savus? Ridinde! — ni ekkrius, sed ni tion ne diru antaŭ la malesperiĝinta virino.

En tiaj turmentoj Margarita Nikolavna travivis la tutan vintron ĝis la printempo. Je la tago, kiam okazis la tuta absurda pandemonio, kaŭzita de la apero de la nigra magiisto en Moskvo, kiam iĝis forpelita reen al Kievo la onklo de Berlioz, kiam oni arestis la libroteniston kaj pasis amaso da aliaj, plej stultaj kaj nekompreneblaj aferoj, ŝi vekiĝis preskaŭ je la tagmezo en sia dormoĉambro havanta orielon en la turo de la palaceto.

Vekiĝinte Margarita ne ekploris, malkiel ŝi ofte faris, ĉar ĉi-matene ŝi vekiĝis kun la antaŭsento ke hodiaŭ, finfine, io okazos. Perceptinte tiun antaŭsenton, ŝi kovis kaj flegis ĝin en sia animo, zorgante, ke ĝi ŝin ne forlasu.

— Mi kredas! — solene flustris Margarita, — mi kredas! Io okazos! Ĝi nepre devas okazi, ĉar kial, pro kio mi estu kondamnita al la dumviva turmento? Mi konfesas ke mi mensogis kaj vivis duan vivon, kaŝitan disde la homoj, sed tio ne estas ja tiom kruele puninda. Io nepre okazos, ĉar nenio povas daŭri eterne. Kaj krome, mia sonĝo estis aŭgura, pri tio mi certas.

Tiel ŝi flustris, rigardante sur la puncajn kurtenojn kiuj sorbis la sunlumon, ekscitite sin vestante, kombante antaŭ la triparta spegulo la mallongajn frizitajn harojn.

La sonĝo, kiun en tiu nokto havis Margarita, vere estis neordinara. Ĉi tie necesas diri, ke dum siaj vintraj turmentoj ŝi neniam sonĝis pri la majstro. Nokte li ŝin ellasadis, kaj ŝi suferis nur dum la tagoj. Tiun fojon li tamen aperis en ŝia sonĝo.

En la sonĝo ŝi vidis nekonatan pejzaĝon — senesperan, mornan, sub malserena ĉielo de frua printempo. Ŝi vidis tiun distaŭzitan, flosantan ĉielaĉon, kaj sub ĝi silentan aron de kampokorvoj. Ia tuberoza ligna pontetaĉo; sub ĝi, malklara printempa rojo; malgajaj, magraj, duonnudaj arboj, izola orfa tremolo; pli malproksime — inter arboj, trans legomĝardeno — traba kromdometo, ĉu aparta kuirejo, ĉu banejo, ĉu la diablo scias kio. Ĉio ĉirkaŭe estis iel malviva kaj tiom morna, ke oni sentis la emon tuj sin pendumi sur la tremolo. Ne estis eĉ unu ventobloveto, nek malpleja nubomovo, nek homo aŭ besto. Tute infera loko por vivulo!

Kaj jen, imagu, larĝe malfermiĝas la pordo de la dometo kaj li aperas. Iom malproksime, tamen li estas klare videbla. La vestoj tute ĉifoniĝis kaj estas nerekoneblaj. La haroj malordaj. Ne razite. La okuloj malsanulaj, angoraj. Li vokas ŝin, gestas al ŝi per la mano. Sufokiĝante en la malviva aero, Margarita ekkuris al li tra la terbula tereno kaj vekiĝis.

“Tiu sonĝo allasas nur du interpretojn” rezonis Margarita Nikolavna. “Se li mortis, lia voko signifas ke li venis por min forkonduki, do, ke baldaŭ mi mortos. Tio estus tre bona, ĉar tiam miaj turmentoj finiĝus. Aŭ li vivas, tiam la sonĝo povas signifi nur tion, ke li rememorigas al mi pri si! Li volas diri, ke ni ankoraŭ revidos unu la alian. Jes, tre baldaŭ ni renkontiĝos!” En la sama ekscitiĝo Margarita sin vestis, persvadante sin, ke fakte ĉio aranĝiĝas tre feliĉe kaj ke tiajn feliĉajn momentojn oni nepre kaptu kaj profitu. La edzo forveturis oficvojaĝi por plenaj tri tagoj. Por tri diurnoj ŝi estas lasita al si mem, neniu malhelpos ŝin pensi pri io ajn, revi pri tio, kio al ŝi plaĉas. Ĉiuj kvin ĉambroj en la supra etaĝo, la tuta loĝejo kiun en Moskvo envius dekmiloj da homoj, estas je ŝia dispono.

Tamen, havante la tutajn tri tagojn da plena libero, en la tuta luksa loĝejo Margarita elektis lokon pli ol modestan. Trinkinte teon ŝi iris en la malluman kameron, kie oni tenis valizojn kaj kie, en du ŝrankoj, estis diversaj malnovaĵoj. Ŝi kaŭris, eltiris la malsupran keston de la unua ŝranko, kaj el sub amaso de silkaj detranĉaĵoj ŝi prenis tion solan, kion ŝi opiniis valora en ŝia nuna vivo: Margarita tenis en la manoj malnovan albumon kun bindaĵo el bruna ledo; en ĝi estis foto de la majstro, la ŝparkasa libreto je lia nomo kun la depono je dekmil rubloj, petaloj de sekiĝinta rozo platigitaj inter folioj de maldika papero, kaj fragmento de bindita tajpaĵo kun forbrulinta malsupra rando.

Reveninte kun tiuj riĉaĵoj en sian dormoĉambron, Margarita metis la foton sur la tripartan spegulon kaj dum proksimume horo ŝi sidis tenante sur la genuoj la kajeron difektitan de la fajro, kaj relegante tion, kio post la bruligo havis nek komencon nek finon: ... “la mallumego, veninta de la maro, kovris la de l’ prokuratoro abomenatan urbon. Malaperis la pendaj pontoj, kiuj interligis la Templon kun la timiga Fortreso Antonia, abismo malleviĝis de la ĉielo kaj kaŝis la flugilhavajn diojn super la hipodromo, la Haŝmonidan palacon kun ties kreneloj, la bazarojn, la karavanejojn, la stratetojn, la basenojn ... Perdiĝis Jerŝalaim, la granda urbo, kvazaŭ ĝi neniam ekzistis en la mondo ...”

Margarita deziris plu legi, sed plue estis nenio, krom la malglata karba franĝo.

Viŝante la larmojn, ŝi forlasis la kajeron, metis la kubutojn sur la spegultablon kaj, spegulate, ŝi longtempe sidis, sendeturne rigardante la foton. Poste ŝiaj larmoj sekiĝis. Margarita zorge repakis sian trezoron kaj post kelkaj minutoj ĝi ree kuŝis sub la amaso de silkaj ĉifonoj kaj en la senluma kamero ektintetis la ŝlosata seruro.

En la antaŭĉambro Margarita Nikolavna surmetis sian mantelon forironte por promeni. La belulino Nataŝa, ŝia mastrumistino, ŝin demandis, kion prepari kiel ĉefmanĝaĵon; kaj ricevinte la respondon, ke tio estas egala, por sin amuzi ŝi ekkonversaciis kun sia mastrino kaj komencis rakonti ion tute nekredeblan, ekzemple, ke hieraŭ en teatro prestidigitisto prezentis tiajn trukojn, ke ĉiuj mirĝemis, al ĉiuj li senpage disdonadis po du flakonojn da eksterlanda parfumo kaj ŝtrumpojn, kaj poste, kiam la spektaklo finiĝis, la publiko eliris sur la straton kaj ek! — ĉiuj estis nudaj! Margarita sinkis sur la seĝon en la antaŭĉambro kaj ekridis.

Nataŝa, ĉu vi ne hontas? — diris Margarita, — ja vi ne estas malklera, vi estas inteligenta junulino; en la atendovicoj oni babilas ĉiajn absurdaĵojn, kaj vi ilin ripetas!

Nataŝa rozkoloriĝis kaj arde obĵetis, ke oni neniel mensogis, ke ŝi mem hodiaŭ vidis en la nutrovendejo ĉe Arbat’ civitaninon, kiu venis en ŝuoj, sed kiam ŝi estis paganta ĉe la kaso, ŝiaj ŝuoj malaperis kaj restis nur la ŝtrumpoj. La okulojn ŝi elorbitigis, sur la kalkano vidiĝis truo. Nu, la ŝuoj estis magiaj, ĝuste de tiu spektaklo.

— Kaj tiel ŝi foriris, ĉu?

— Tiel ŝi foriris! — ekkriis Nataŝa, plu ruĝiĝante pro tio, ke oni al ŝi ne kredas. — Ja hieraŭ, Margarita Nikolavna, la milicio arestis centon da homoj. La civitaninoj post la spektaklo en nuraj kalsonetoj kuris sur Tverskaja.

— Nu, tion certe al vi Darja rakontis, — diris Margarita, — mi jam antaŭ longe rimarkis, ke ŝi estas terura blagulino.

La amuza interparolo finiĝis per agrabla surprizo por Nataŝa. Margarita Nikolavna iris en la dormoĉambron kaj revenis de tie tenante en la manoj paron da ŝtrumpoj kaj flakonon da Kolonja akvo. Ŝi diris al Nataŝa, ke ankaŭ ŝi volas prezenti trukon, donacis al Nataŝa la ŝtrumpojn kaj la boteleton, kaj aldonis, ke ŝi havas nur unu peton, ke Nataŝa ne kuru sur ŝtrumpoj laŭ Tverskaja kaj ne aŭskultu la historiojn de Darja. Sin interkisinte la mastrino kaj la servistino disiĝis.

Komforte dors’apoginte sin sur la mola seĝo en trolebuso, Margarita Nikolavna veturis laŭ Arbat’ kaj jen pensis pri sia afero, jen aŭskultis tion, pri kio flustre interparolis la du civitanoj sidantaj antaŭ ŝi.

Tiuj fojfoje singardeme rigardis ĉirkaŭen, ĉu iu aŭdas ilin, kaj plu flustris ian sensencaĵon. La unu, karnodika fortikulo kun viglaj porkaj okuloj, sidanta ĉe la fenestro, duonvoĉe rakontis al sia malgranda najbaro, ke oni devis kovri la ĉerkon per nigra tuko ...

— Nekredeble, — mirante flustris la malgranda, — tio estas senprecedenca ... Do, kion faris Ĵeldibin?

Tra la unutona zumo de la trolebuso vortoj venadis de la fenestro:

— Kriminalistoj ... skandalo ... nu, pura mistiko!

El tiaj forŝiriĝintaj parolpecetoj Margarita iom post iom kunmetis ion koheran. La civitanoj interflustris pri iu mortinto (la nomon ili ne menciis) kies kapo hodiaŭ matene iĝis ŝtelita el la ĉerko! Do, tial tiu Ĵeldibin nun tiel klopodas. Kaj ankaŭ ceteraj interflustrantoj, kiuj veturas per la trolebuso, havas ian rilaton al la priŝtelita mortinto.

— Ĉu ni ankoraŭ havos tempon por trovi florojn? — zorgis la malgranda. — Vi diris, ke la kremacio estos je la dua, ĉu?

Finfine Margaritan tedis tiu mistera babilado pri la kapo ŝtelita el ĉerko, kaj ŝi ekĝojis, ke jam tempas eliri.

Post kelkaj minutoj ŝi sidis sur benko ĉe la Kremla murego, lokinte sin tiel, ke ŝi vidis la Maneĝon.

Rigardante per la duonfermitaj okuloj kontraŭ la brilaj sunradioj, ŝi rememoris sian hodiaŭan sonĝon, rememoris kiel, antaŭ ekzakte unu jaro, je la sama tago kaj je la sama horo, ŝi sidis kun li sur tiu sama benko. Ĝuste kiel tiam apud ŝi kuŝis sur la benko la nigra mansaketo. Hodiaŭ li ne estis ĉi tie, kaj tamen kun li senvoĉe interparolis Margarita: “Se vi estas ekzilita, kial vi nenion sciigas pri vi? Ja iel oni sukcesas sciigi. Ĉu vi ĉesis min ami? Ne, ial mi tion ne kredas. Do, vi estas ekzilita kaj mortis ... Tiam, mi petas, lasu min, finfine donu al mi la liberon vivi kaj spiri la aeron”. Margarita mem respondis al si anstataŭante lin: “Vi estas libera ... Ĉu mi vin tenas?”, poste obĵetis al li: “Ne, tio ne estas respondo! Vi foriru el mia memoro, tiam mi liberiĝos”.

Homoj pasis preter Margarita. Viro ĵetis rigardon sur la bone vestitan virinon, logate de ŝiaj belo kaj soleco. Li tusis kaj eksidis sur la pli malproksiman ekstremon de ŝia benko. Sin kuraĝiginte li ekparolis:

— Definitive, hodiaŭ estas bonega vetero ...

Sed ŝi tiel sombre lin rigardis, ke li ekstaris kaj foriris.

“Nu, jen estas ekzemplo”, en siaj pensoj plu parolis Margarita al tiu, kiu ŝin obsedis, “kial do mi forpelis tiun viron? Mi enuas, kaj en tiu amindumulo estas nenio malbona, eble nur la stulta vorto definitive. Kial mi, kvazaŭ strigo, sidas sola sub la murego? Kial mi estas eksigita el la vivo?”

Melankolie ŝi mallevis la kapon. Sed subite tiu sama, la matena ondo de atendo kaj ekscito, ŝin puŝis kontraŭ la brusto. “Jes, okazos!” La ondo puŝis ŝin denove, kaj tiam ŝi komprenis, ke ĝi estas son’ondo. Tra la urbobruo pli kaj pli klare aŭdiĝis proksimiĝantaj tamburbatoj kaj falsetaj trumpetsonoj.

Unue aperis miliciano paŝe rajdanta preter la ĝardenkrado, poste pied’iris tri aliaj. Ilin sekvis malrapide veturanta kamiono kun muzikistoj. Poste aperis brile nova funebra veturilo, sur ĝi ĉerko tute kovrita per florkronoj; ĉe la anguloj de la ŝarĝoplato staris kvar homoj: tri viroj kaj unu virino.

Eĉ malgraŭ la distanco Margarita rimarkis, ke la homoj, starantaj sur la ĉerkveturilo por honori la mortinton en ties lasta vojo, havas strange embarasitan vizaĝon. Precipe rimarkebla tio estis ĉe la civitanino, kiu staris ĉe la pli proksima malantaŭa angulo de la ĉerkveturilo. Ŝiaj dikaj vangoj ŝajnis ŝveligataj el interne de iu pika sekreto, en ŝiaj engrasiĝintaj okuloj ludis suspektindaj fajreroj. Ŝi mienis tiel, kvazaŭ ŝia pacienco tuj krevos, ŝi palpebrumos kaj diros: “Ĉu vi vidis ion similan? Nu pura mistiko!” Same embarasite aspektis ankaŭ la ceteraj akompanantoj, proksimume tricent homoj, kiuj malrapide pied’iris post la funebra aŭtomobilo.

Margarita postrigardis la procesion, aŭskultante silentiĝi en la foro la melankolian turkan tamburon, ripetantan siajn “bum, bum, bum”, kaj pensis: “Kia stranga entombigo ... Kaj kiel preme sonas tiu bum! Ah, vere, al la diablo mi ofertus mian animon por ekscii almenaŭ tion, ĉu li vivas aŭ ne! Interese, kiu do povus esti la homo, kiun oni entombigas kun tiel mirindaj vizaĝoj?”

Berlioz M.A., — aŭdiĝis apude iom naza vira voĉo, — la prezidanto de Massolit.

Margarita Nikolavna sin turnis kaj vidis sur sia benko civitanon; evidente, li senbrue alsidiĝis kiam ŝi observis la procesion kaj, supozeble, distrite ŝi voĉdiris sian lastan demandon.

Dume la procesio malrapidiĝis, verŝajne, haltigate de semaforo.

— Jes, — diris la nekonata civitano, — stranga estas ilia animstato. Ili akompanas mortinton, sed pensas nur pri tio, kie do promenas lia kapo!

— Kial, lia kapo? — demandis Margarita kaj atente rigardis sian neatenditan najbaron. Tiu aspektis kiel viro malalta, flame rufa, kun elstara kojnodento, li surhavis amelitan ĉemizon, bonkvalitan striitan vestokompleton, lakledajn ŝuojn kaj bulĉapelon. La kravato estis akre bunta. Estis bizare, ke el lia brustpoŝo, kie la viroj kutime portas tuketon aŭ fontoplumon, montriĝis ĉirkaŭronĝita koka osto.

— Nu, bonvolu vidi, — klarigis la rufulo, — hodiaŭ matene el la Gribojedova salonego la kapon de la mortinto oni forŝtelis.

— Tamen kiel ĉi tio povis okazi? — malgraŭvole demandis Margarita kaj rememoris la trolebusan interflustradon.

— La diablo scias, kiel! — senĝene respondis la rufulo, — cetere, mi konjektas, ke ne estus senutila demandi pri tio Behemoton. Terure lerte oni ĝin elŝtelis. Tia skandalego! Kaj la precipa enigmo estas, kiu kaj kial povus ĝin bezoni, tiun kapon!

Margarita Nikolavna estis plena je sia zorgo, kaj tamen ŝin frapis la strangaj blagoj de la nekonata civitano.

— Atendu, — subite ŝi kriis, — kiu Berlioz? Ĉu tiu de la hodiaŭaj gazetoj?

— Nu certe, certe ...

— Do, ili estas literaturistoj, kiuj akompanas la ĉerkon? — demandis Margarita kaj subite nudigis la dentojn.

— Memkomprene, literaturistoj!

— Kaj vi konas ilin vizaĝe, ĉu?

— Ĉiujn, — respondis la rufulo.

— Diru, — demandis Margarita, kaj ŝia voĉo iĝis obtuza, — ĉu estas inter ili la kritikisto Latunskij?

— Kiel li povus foresti? — respondis la rufulo, — jen li staras, la lasta en la kvara vico.

— Ĉu la blondulo? — ŝi demandis streĉante la okulojn.

— Cindre blonda li estas. Jen, li levis la okulojn al la ĉielo.

— Tiu simila al dominikano, ĉu?

— Jes, ĝuste!

Margarita ĉesis demandi, fikse rigardante al Latunskij.

— Mi vidas, — ridetante ekparolis la rufulo, — ke vi malamas tiun Latunskijon.

— Estas ankoraŭ iuj, kiujn mi malamas, — tradente respondis Margarita, — sed paroli pri tio ne estas interese.

Dume la procesio ekiris pluen, post la pied’irantoj treniĝis aŭtomobiloj, plejparte vakaj.

— Nu jes, certe, kio estu interesa pri tio, Margarita Nikolavna!

Margarita surpriziĝis:

— Ĉu vi min konas?

Anstataŭ respondi la rufulo salute svinglevis sian bulĉapelon.

“Perfekte rabista fizionomio!” pensis Margarita atente rigardante sian stratan interparolanton.

— Tamen mi vin ne konas, — ŝi diris seke.

— Nu, kiel vi povus min koni! Cetere, mi estas sendita al vi ofice.

Margarita paliĝis kaj ŝanceliĝis malantaŭen.

— Endus tuj komenci per tio, — ŝi diris, — anstataŭ babili sensencaĵojn pri fortranĉita kapo! Vi volas min aresti, ĉu?

— Nenion similan! — ekkriis la rufulo. — Stranga pensmaniero: se oni iun alparolas, do nepre por aresti! Simple, mi havas al vi aferon.

— Mi nenion komprenas, kian aferon?

La rufulo rigardis ĉirkaŭen kaj diris sekreteme:

— Mi estas sendita por inviti vin por la hodiaŭa vespero.

— Vi deliras, kien inviti?

— Al tre eminenta alilanda nobelo, — impone diris la rufulo, duonferminte unu okulon.

Margarita ekkoleregis:

— Jen nova homspeco: strata parigisto. — Ŝi ekstaris kaj paŝis for.

— Belan taskon mi havas! — ofendite ekkriis la rufulo, kaj postgrumblis en ŝian dorson: — Stulta ino!

— Kanajlo! — ŝi replikis sin returninte, kaj ekaŭdis de malantaŭ si la voĉon de la rufulo:

— La mallumego, veninta de la maro, kovris la de l’ prokuratoro abomenatan urbon. Malaperis la pendaj pontoj, kiuj interligis la Templon kun la timiga Fortreso Antonia ... Perdiĝis Jerŝalaim, la granda urbo, kvazaŭ ĝi neniam ekzistis en la mondo ... Do, perdiĝu vi mem kun via ĉirkaŭbrulinta papero kaj sekigita rozo! Plu sidu ĉi tie kaj petegu lin, ke li lasu vin spiri kaj vivi libera, ke li foriru el la memoro!

La vizaĝo de Margarita blankiĝis, ŝi revenis al la benko. La rufulo rigardis ŝin per duonfermitaj okuloj.

— Mi nenion komprenas, — ŝi mallaŭte ekparolis, — nu, pri la folioj oni povis iel ekscii ... penetri, spioni ... Nataŝa estas subaĉetita, ĉu? Sed kiel vi povis ekscii miajn pensojn? — la vizaĝo de Margarita dolore kuntiriĝis kaj ŝi demandis: — Diru al mi, kiu vi estas? El kiu organizo?

— Jen tedaĵo, — grumblis la rufulo kaj pli laŭte li diris: — pardonu, ja mi ne klarigis al vi, ke tute ne temas pri ia ajn organizo! Bonvolu sidiĝi.

Ŝi obeeme sin sidigis, tamen demandis ankoraŭ unu fojon:

— Kiu vi estas?

— Nu bone, mia nomo estas Azazello, tio tutegale ja nenion al vi diras.

— Vi diros al mi, ĉu, kiel vi eksciis pri la folioj kaj pri miaj pensoj?

— Ne, — seke respondis Azazello.

— Sed pri li, ĉu ion ajn vi scias? — ŝi flustris pete.

— Nu, ni supozu, ke jes.

— Mi petegas, diru almenaŭ tion, ĉu li vivas? Ne turmentu.

— Nu, vivas li, vivas, — respondis Azazello nevolonte.

— Dio!

— Sen emocioj kaj ŝrikoj, mi petas, — malsereniĝinte diris Azazello.

— Pardonu, pardonu, — murmuris la nun obeema Margarita, — mi, vere, koleriĝis kontraŭ vi. Sed konsentu, kiam sur la strato oni ien invitas virinon ... Mi ne havas antaŭjuĝojn, tion vi kredu, — ŝi malgaje ridetis, — sed mi konas neniajn alilandanojn, havas nenian deziron rilati kun ili ... Krome, mia edzo ... Tio estas mia dramo, mi vivas kun homo kiun mi ne amas, sed ruinigi lian vivon, tion mi opinias malnobla. De li mi spertis nenion krom la bonon ...

Malgraŭ evidenta enuo Azazello finaŭskultis tiun malkoheran paroladon kaj malmilde diris:

— Bonvolu unu minuton silenti.

Margarita obeeme silentiĝis.

— Mi invitas vin al alilandano tute sendanĝera. Kaj eĉ ne unu animo scios pri tiu vizito. Ĉi tion, — la voĉo de Azazello iĝis ironia, — mi al vi garantias.

— Sed kial li min bezonas? — kaĵole demandis Margarita.

— Tion vi ekscios pli malfrue.

— Mi komprenas ... mi devos min al li doni, — diris Margarita penseme.

Azazello orgojle snufis kaj respondis jene:

— Estu certa, ĉiu ajn virino en la mondo revus pri tio, — la fizionomion de Azazello tordis rikano, — sed mi vin seniluziigos: tio ne okazos.

— Kiu do estas tiu eksterordinara alilandano?! — en sia perplekso Margarita ekkriis tiom laŭte, ke al ŝi turniĝis la rigardoj de homoj pasantaj preter la benko, — kaj per kio vizito al li povas min interesi?

Azazello sin klinis al ŝi kaj signifoplene flustris:

— Nu, la intereso estas tre granda ... Vi profitos la okazon ...

— Kio? — ekkriis Margarita, kaj ŝiaj okuloj rondiĝis, — ĉu mi ĝuste vin komprenis, vi aludas, ke tie mi povos ion ekscii pri li?

Azazello silente kapjesis.

— Konsentite! — impulse ekkriis Margarita kaj kaptis la manon de Azazello, — mi iros ien ajn!

Azazello elspiris aeron, kvazaŭ liberigite je peza ŝarĝo, retroĵetis sin al la benk’apogilo, kovrante per sia dorso la vorton Annjo sur ĝi entranĉitan, kaj ekparolis ironie:

— Malfacila gento, la virinoj! — li ŝovis la manojn en la poŝojn kaj etendis la gambojn antaŭen. — Kial al mi estas komisiita tiu tasko? Behemoto devus ĝin havi, li estas ĉarmulo ...

Margarita diris, torde kaj mizere ridetante:

— Ĉesu min mistifiki kaj turmenti per viaj enigmoj ... Mi estas malfeliĉa homo, kaj vi tion profitas. Mi lasas impliki min en strangan historion, sed mi ĵuras — nur tial, ke vi logis min per la vortoj pri li! Mi havas kapturnon pro ĉiuj ĉi malkompreneblaĵoj ...

— Sen dramoj, bonvolu sen dramoj, — grimacis Azazello, — ankaŭ mian situacion endas kompreni. Pugni administriston sur la muzelon, aŭ malsuprigi onklon el la loĝejo, aŭ iun pafmurdi, aŭ simila bagatelaĵo, tio estas mia fako; sed interparoli kun enamiĝinta virino — ne, grandan dankon. Jam duonhoron mi vin prilaboras. Do, ĉu vi venos?

— Mi venos, — simple respondis Margarita.

— Tiam bonvolu ricevi, — diris Azazello. Li elpoŝigis rondan oran skatoleton kaj prezentis ĝin al Margarita: — kaŝu do, ŝovu ĝin ien, ja oni nin rigardas. Vi ĝin bezonos, Margarita Nikolavna. Dum la lasta duonjaro vi rimarkeble maljuniĝis pro la aflikto. (Ŝi ekruĝiĝis sed diris nenion, kaj Azazello plu parolis.) Hodiaŭ nokte, ĝuste je la duono post la naŭa, bonvolu malvesti vin ĝisnude kaj enfroti tiun ŝmiraĵon sur la vizaĝo kaj sur la tuta korpo. Poste faru kion vi volas sed ne foriru de la telefono. Je la deka mi telefonos al vi kaj diros ĉion necesan. Vi ne bezonos zorgi pri io ajn, oni vin transportos ĝis la loko kaj vi suferos nenian maloportunon. Ĉu klare?

Margarita kelkan tempon silentis, poste diris:

— Klare. La skatoleto estas el pura oro, tio estas evidenta pro ĝia pezo. Nu, mi tre bone komprenas, ke oni min aĉetas kaj implikas en plej dubindan aferon kiu al mi kare kostos.

— Kion do vi ankoraŭ diras? — sufokate de incitiĝo Azazello preskaŭ siblis, — ĉu ĉio rekomenciĝas?

— Ne, atendu!

— Redonu al mi la pomadon.

Ŝi pli forte premis en la mano la skatoleton kaj daŭrigis:

— Ne, atendu ... Mi konscias, kion mi riskas. Mi riskas ĉion pro li, ĉar alian esperon mi ne havas en la mondo. Sed mi volas al vi diri, ke se vi min pereigos, hontu! Jes, hontu! Mi estas pereonta por la amo! — kaj batinte sian bruston ŝi ekrigardis al la suno.

— Redonu, — furioze siblis Azazello, — redonu ĝin, kaj al la diablo la tutan aferon. Oni sendu Behemoton.

— Ho ne! — ekkriis Margarita, mirigante la pasantojn, — mi konsentas ĉion, konsentas plenumi la komedion pri la enfrotado de la ŝmiraĵo, konsentas iri al la diablo sur la kornojn. Mi ne redonos!

— Ba! — subite blekis Azazello, kaj ekgapis al la ĝardenkrado, ien montrante per la fingro.

Margarita sin turnis kien li montris sed vidis nenion atentindan. Ŝi returniĝis al Azazello por postuli klarigon pri tiu ekstravaganca “Ba!”, sed fari tion ŝi ne povis: ŝia mistera interparolanto estis malaperinta. Per rapida movo Margarita ŝovis sian manon en la mansakon, kien antaŭ la ekkrio ŝi metis la skatoleton, kaj konvinkiĝis ke plu ĝi estas tie. Sen mediti pri io ajn Margarita haste kuris for el la Aleksandra ĝardeno.

20

La pomado de Azazello

La luno en la klara vespera ĉielo pendis plena, videbla tra la branĉoj de la acero. La tilioj kaj akacioj en la ĝardeno desegnis sur la tero komplikan makultapiŝon. La triparta orielfenestro, aperta sed kurtenita, helis per intensega elektra lumo. En la dormoĉambro de Margarita ĉiuj lampoj estis ŝaltitaj kaj evidentigis plej kompletan malordon. Sur la litkovrilo estis disĵetitaj ĉemizoj, ŝtrumpoj kaj subvestoj, ĉifitaj vestaĵoj kuŝis sur la planko apud nervoze dispremita cigaredpako. Ŝuoj staris sur la noktotablo apud duonplena kaftaso kaj cindrujo, en kiu fumis cigaredstumpo; sur seĝ’apogilo pendis nigra vesperrobo. En la ĉambro odoris je parfumo, la odoro de ardigita gladilo penetris el alia ejo.

Margarita sidis antaŭ la spegulo, sur la nuda korpo ŝi havis nur banmantelon kaj nigrajn ŝamajn ŝuojn. La ora bracelethorloĝo kuŝis antaŭ ŝi apud la skatoleto de Azazello, kaj Margarita eĉ por momento ne forturnis sian rigardon de la ciferplato. Fojfoje ŝajnis al ŝi, ke la horloĝo difektiĝis kaj ke la montriloj haltis. Tamen ili ja moviĝis, kvankam tre malrapide, kvazaŭ gluiĝante, kaj fine la longa montrilo falis sur la dudek naŭan minuton post la naŭa. La koro de Margarita faris fortan puŝon, tiel ke ŝi ne tuj povis preni la skatoleton. Ŝi superregis sin, malfermis la skatoleton kaj vidis tie grasan flavetan ŝmiraĵon. Al ŝi ŝajnis, ke ĝi odoras je marĉoŝlimo. Per fingropinto ŝi metis iom da ĝi sur la manplaton, ĉe kio pli forte ekodoris je arbaro kaj marĉoherboj, poste per la manplato ŝi komencis enfroti la pomadon sur la frunto kaj vangoj. La pomado facile ŝmiriĝis kaj ŝajnis tuj forvaporiĝi. Post kelkaj ŝmiroj Margarita rigardis en la spegulon kaj lasis la skatoleton fali sur la vitron de la horloĝo, pro kio ĉi tiu vualiĝis per fendoreto. Ŝi fermis la okulojn, poste rigardis ankoraŭ unu fojon kaj eksplodis per furioza ridego.

La brovoj, antaŭe plukitaj per la pinĉilo ĝis fadena larĝo, nun plidensiĝis kaj formis regulajn nigrajn arkojn super la verdiĝintaj okuloj. Reglatiĝis la mallarĝa vertikala sulketo, fendinta la nazradikon tiam, en oktobro, kiam malaperis la majstro. Forviŝiĝis la flavetaj ombroj ĉe la tempioj kaj la du apenaŭ videblaj malgrandaj faltoretoj ĉe la eksteraj okulanguloj. La haŭto de ŝiaj vangoj akiris egalan rozan tonon, la frunto iĝis blanka kaj pura, la konstanta frizaĵo malfriziĝis. La tridekjaran Margaritan rigardis el la spegulo nature krispa virino kiu povis aĝi dudek jarojn, nereteneble rideganta, nudiganta la dentojn.

Satridinte, Margarita per unu movo elsaltis el la banmantelo, abunde ĉerpis la malpezan grasan pomadon kaj per fortaj ŝmiroj ĝin enfrotis sur la korpon. La haŭto tuj rozkoloriĝis kaj ekbrulis. Je unu momento ĉesis, kvazaŭ nadlon oni forprenis el la cerbo, la obtuza doloro en ŝia tempio, kiun ŝi sentis la tutan vesperon de post la renkonto en la Aleksandra ĝardeno, fortikiĝis la muskoloj de la brakoj kaj gamboj, poste ŝia korpo perdis la pezon.

Ŝi eksaltis kaj nealte ŝvebis en la aero super la tapiŝo, poste ŝi malrapide resinkis.

— Jen kia kremo! Jen kia kremo! — ravite ekkriis Margarita sin ĵetante en la fotelon.

La enfrotado ŝanĝis ne nur ŝian aspekton. Nun en ŝia tuto, en ĉiu ŝia fibro bolis ĝojo kiun ŝi perceptis kvazaŭ bobeletojn pikpikantajn ŝian tutan korpon. Margarita sin sentis libera, libera je ĉio. Krome, ŝi klare konsciis, ke okazis ja ĝuste tio, pri kio de la mateno parolis ŝia antaŭsento, ke la palaceton kaj sian antaŭan vivon ŝi forlasas por ĉiam. Sed de la antaŭa vivo tamen disiĝis unu penso, ke endus plenumi nur unu lastan devon antaŭ la komenco de io nova, neordinara, puŝanta ŝin supren en la aeron. Nuda, kiel ŝi estis, el la dormoĉambro ŝi kuris en la kabineton de sia edzo, ĉiupaŝe ŝvebante en la aero; ŝaltinte la lumon ŝi impetis al la skribotablo. Sur paperfolieto elŝirita el la notbloko ŝi per krajono, rapide kaj grandlitere skribis la mesaĝon:

“Pardonu min kaj kiel eble plej baldaŭ forgesu. Mi forlasas vin por ĉiam. Ne serĉu min, tio estus vana. Mi iĝis sorĉistino pro aflikto kaj malfeliĉoj min trafintaj. Jam tempas. Adiaŭ. Margarita.”

Tute faciliginte sian animon, Margarita flugis en la dormoĉambron, kaj post ŝi tuj enkuris Nataŝa ŝarĝite je vestaĵoj. Kaj je la sekva momento ĉion, kion ŝi portis, lignan vest’arkon kun robo, puntotukojn, bluajn silkajn ŝuojn kun streĉiloj kaj zoneton — ĉion ĉi ŝi lasis fali sur la plankon kaj mirsvingis la liberiĝintajn manojn.

— Ĉu bela? — laŭte kriis Margarita per raŭkiĝinta voĉo.

— Kiel do? — flustris Nataŝa kaj paŝis malantaŭen, — kiel vi tion faras, Margarita Nikolavna?

— Tio estas la kremo! La kremo, la kremo! — respondis Margarita, almontrante la brilegan oran skatoleton kaj turnante sin antaŭ la spegulo.

Nataŝa, forgesinte pri la ĉifita robo sur la planko, kuris al la spegulo kaj per brule avidaj okuloj fikse rigardis la reston de la ŝmiraĵo. Ŝiaj lipoj ion flustris. Ŝi sin returnis al Margarita kaj eligis kun iel pia admiro:

— La haŭto! Kia haŭto, ĉu? Margarita Nikolavna, ja ĝi lumas, via haŭto. — Ĉi tiam ŝi rekonsciiĝis, kuris al la robo, ĝin levis kaj komencis elskui.

— Lasu! Lasu! — kriis al ŝi Margarita, — lasu ĉion al la diablo! Aŭ ne, prenu ĝin por memoro. Mi diras ja, prenu por memoro. Ĉion prenu, kio estas en la ĉambro.

Stuporiĝinte, Nataŝa kelkan tempon senmove rigardis al Margarita, poste sin ĵetis al ŝi sur la kolon, ŝin kisis kaj kriis:

— Satena! Ĝi lumas! Satena! Kaj la brovoj, la brovoj!

— Prenu la tutan ĉifonaron, prenu la parfumojn, kaŝu ĉion en vian ŝrankokeston, — kriis Margarita, — tamen la juvelaĵojn ne tuŝu, por ke oni vin ne akuzu pri ŝtelo.

Nataŝa amasigis bulon el tio, kio troviĝis ĉe ŝia mano — roboj, ŝuoj, ŝtrumpoj kaj subvestoj — kaj kuris for el la dormoĉambro.

Je tiu momento de la kontraŭa flanko de la strateto, el malfermita fenestro, ŝprucis tondra virtuozvalso kaj aŭdiĝis ronrono de aŭtomobilo veturinta al la pordego.

— Tuj telefonos Azazello! — ekkriis Margarita aŭskultante la valson ŝaŭmi en la strateto, — li tuj telefonos! Kaj la alilandano estas sendanĝera! Jes, nun mi komprenas, li estas sendanĝera!

La aŭtomobilo ekbruis forveturante de la pordego. Klakis la stratpordo kaj de sur la pavimeroj de la vojeto aŭdiĝis paŝoj.

“Venas Nikolao Ivaniĉ, mi rekonas la paŝadon”, pensis Margarita, “mi faru adiaŭe ion tre interesan kaj amuzan”.

Margarita ŝirtiris la kurtenon flanken kaj sidigis sin sur la fenestrobreton profile, per la manoj ŝi ĉirkaŭprenis la genuojn. La luna lumo lekis ŝian dekstran flankon. Margarita levis la vizaĝon al la luno kaj faris meditan, poezian mienon. La paŝoj klakis ankoraŭ unu aŭ du fojojn, poste subite ĉesis. Ankoraŭ kelkan tempon Margarita admiris la lunon, poste ŝi bonedukite suspiris, turnis la kapon al la ĝardeno kaj efektive vidis Nikolaon Ivaniĉ, la loĝanton de la ter’etaĝo. La luno verŝis sur lin helan lumon. Li sidis sur la benko kaj ĉio atestis, ke li sinkis sur ĝin tute subite. La nazumo sur lia vizaĝo oblikviĝis, sian tekon li premis per ambaŭ manoj.

— Ah, bonan vesperon, Nikolao Ivaniĉ, — per melankolia voĉo diris Margarita, — bonan vesperon! Vi havis kunsidon, ĉu?

Nikolao Ivaniĉ ne respondis al tio.

— Kaj mi, — daŭrigis Margarita elŝovante sin plie en la ĝardenon, — mi, kiel vi vidas, sidas sola, enuas, rigardas la lunon kaj aŭskultas la valson.

Per la maldekstra mano ŝi tuŝis sian tempion, ordigante harfasketon, poste kolere diris:

— Tio estas malĝentila, Nikolao Ivaniĉ! Finfine mi estas ja sinjorino! Kaj estas impertinentaĵo ne respondi, kiam oni vin alparolas!

Nikolao Ivaniĉ, klare videbla en la lunlumo ĝis la lasta butoneto de sia griza veŝto, ĝis la malpleja hareto de sia blonda, pinte tondita mentonbarbo, subite prezentis sovaĝan rikanon, leviĝis de la benko kaj, evidente, pro sia ekstrema embaraso, anstataŭ levi la ĉapelon eksvingis la tekon flanken kaj fleksis la gambojn kvazaŭ preparante sin al kaŭrdanco.

— Aĥ, kia vi estas enuiga ulo, Nikolao Ivaniĉ, — daŭrigis Margarita, — kaj ĝenerale vi ĉiuj tiel min tedas, ke mi eĉ ne povas tion al vi esprimi, kaj mi estas tiom feliĉa, ke mi vin adiaŭas! La diablo vin prenu!

Ĉi tiam malantaŭ ŝia dorso en la dormoĉambro ekstridis la telefono. Forgesinte pri Nikolao Ivaniĉ, Margarita impetis de la fenestrobreto kaj deŝiris la aŭdilon.

— Parolas Azazello, — diris la voĉo en la aŭdilo.

— Kara, kara Azazello! — ekkriis Margarita.

— Tempas! Elflugu, — diris Azazello en la aŭdilo, kaj laŭ lia tono estis evidenta, ke al li agrablas la sincera, ĝoja impulso de Margarita, — kiam vi flugos super la stratpordego, kriu “Nevidebla!”. Poste iom flugadu super la urbo, por vin kutimigi, kaj poste — suden, for el la urbo, kaj rekte al la rivero. Oni vin atendas!

Margarita rependigis la aŭdilon, kaj je la sama momento aŭdis, ke en la najbara ĉambro io ligne eklamis kaj komencis frapi al la pordo. Ŝi larĝe malfermis la pordon, kaj la ŝvabrilo, renversite kun la broso supre, dancetante flugis en la dormoĉambron. Per la ekstremo de la tenilo ĝi tamburis ruladon sur la planko, ĝi kalcitris kaj strebis al la fenestro. Margarita ravite jelpis kaj salte ekrajdis la balailon. Nur ĉi tiam ŝi rimarkis, ke en la pelmelo ŝi forgesis sin vesti. Ŝi galopis al la lito, kaptis la unuan trafintan en la manon, iun bluan ĉemizon. Ĝin svinginte, kvazaŭ standardon, ŝi elflugis tra la fenestro. Kaj la valso super la ĝardeno ektondris eĉ pli laŭte.

De la fenestro Margarita glitis malsupren kaj ekvidis Nikolaon Ivaniĉ sur la benko. Li kvazaŭ stuporiĝis sur ĝi kaj tute konsternite aŭskultis la kriojn kaj la pumpumadon venantajn de la lumplena dormoĉambro de la supraj loĝantoj.

— Adiaŭ, Nikolao Ivaniĉ! — kriis Margarita dancetante antaŭ li.

Nikolao Ivaniĉ mirĝemis kaj ekrampis sur la benko, konvulsie palpante ĝin per la manoj kaj faliginte teren sian tekon.

— Adiaŭ por ĉiam! Mi forflugas, — superkriis la valson Margarita. Ĉi tiam ŝi komprenis, ke la ĉemizon ŝi neniel bezonas, kaj, malice ridegante, ŝi ĵetis ĝin sur la kapon de Nikolao Ivaniĉ. Blindigite, li falis de la benko sur la pavimbrikojn de la vojeto.

Margarita sin turnis por ĵeti lastan rigardon sur la domon, kie ŝi tiom longe suferis, kaj en la flame hela fenestro ŝi vidis la misforman pro mirego vizaĝon de Nataŝa.

— Adiaŭ, Nataŝa! — kriis Margarita kaj fiksis la balailon supren, — nevidebla, nevidebla, — ŝi kriis ankoraŭ pli laŭte, kaj inter la branĉoj de la acero, vipintaj ŝin sur la vizaĝon, super la pordego ŝi elflugis en la strateton. Post ŝin impetis la tute furioziĝinta valso.

21

La flugo

Nevidebla kaj libera! Nevidebla kaj libera! Iom fluginte laŭ sia strateto, Margarita deturnis la balailon kaj rajdis en alian, kiu orte krucis la unuan. Tiun kurban, longan strateton kun ĝiaj ruiniĝantaj kaj reflikitaj fasadoj, kun la kaduka pordo de la petrolbutiko kie oni vendas kerosenon per mezurkrucoj kaj kontraŭinsektajn rimedojn en flakonoj, ŝi trapasis en unu momento kaj tiam komprenis, ke kvankam absolute libera kaj nevidebla, ŝi tamen eĉ en la delico bezonas almenaŭ iom da prudento. Nur iel mirakle ŝi sukcesis ekbremsi kaj tiel eviti mortan kunpuŝiĝon kontraŭ malnova, oblikviĝinta stratlanterno ĉe la angulo. Ĝin preterpasinte, ŝi pli firme ĉirkaŭprenis la balailon kaj iom malrapidigis sian flugon, atentante la elektrodratojn kaj la anoncŝildojn pendigitajn super la trotuaro.

La tria strateto kondukis rekte al la strato Arbat’. Margarita jam facile regis la balailon, ŝi komprenis, ke ĝi obeas eĉ malplejan ektuŝon de ŝia mano aŭ gambo, kaj ke, flugante super la urbo, oni devas esti tre atenta kaj ne tro ekstravaganci. Krome, ankoraŭ en la strateto ŝi konstatis, ke tute certe la pasantoj ne vidas la flugantinon. Neniu levis la kapon, neniu kriis “rigardu, rigardu!”, neniu ĵetiĝis flanken, ŝrikis, svenis aŭ ridegaĉis.

Margarita flugis senbrue, tre malrapide kaj nealte, proksimume je la nivelo de la dua etaĝo. Kaj tamen, tuj antaŭ la turno al la blindige luma Arbat’, ŝi iomete eraris kaj per la ŝultro puŝiĝis kontraŭ lumanta disko sur kiu estis pentrita sago. Tio ŝin kolerigis. Ŝi haltigis la obeeman balailon, iomete deflugis flanken, poste subite atakis la diskon kaj per la ekstremo de la tenilo ĝin frakasis. La rompopecoj tinte ŝutiĝis malsupren, la pasantoj dissaltis, ie oni ekfajfis kaj Margarita, plenuminte tiun senutilan faron, ekridegis. “Ĉe Arbat’ mi devos esti ankoraŭ pli atenta” ŝi pensis, “tie pendas tiom da ajnaĵoj, ke oni apenaŭ povos sin malimpliki”. Ŝi plonĝis sub la dratan araneaĵon. Sub Margarita flosis la tegmentoj de trolebusoj, aŭtobusoj, personaj aŭtomobiloj, kaj de supre ŝajnis al ŝi, ke laŭ la trotuaroj fluas kaskedriveroj. De tiuj riveroj kelkloke forbranĉiĝis rojoj perdiĝantaj en la fajraj faŭkoj de la noktaj vendejoj.

“Fi, kia kaĉo!” incitite pensis Margarita, “tie oni apenaŭ povas moviĝeti”. Ŝi flugis trans Arbat’, leviĝis pli alten, al la kvaraj etaĝoj, kaj preter la blindige brilaj lumtuboj de la strat’angula teatrejo ŝi rajdis en mallarĝan strateton kun altaj domegoj. Ĉiuj fenestroj estis malfermitaj kaj el ĉiu fenestro aŭdiĝis radiomuziko. Pro pura esploremo Margarita ŝovis la kapon en unu el ili. Ŝi vidis kuirejon. Du primusoj blekis sur la fornoplato, apude staris du virinoj, ĉiu kun kulero en la mano, kaj kvereletis.

— Oni malŝaltu la lumon kiam oni forlasas la necesejon, jen kion mi diru al vi, Pelagia Petrovna, — diris unu virino, antaŭ kiu vaporis kaserolo kun ia kuiraĵo, — alie ni postulos vian elloĝejigon!

— Vi prefere zorgu pri viaj propraj aferoj, — respondis la alia.

— Ambaŭ zorgu pri viaj propraj aferoj, — sonore diris Margarita, trans la fenestrobreto rajdante en la kuirejon. La du kverelantinoj sin turnis al la voĉo kaj senmoviĝis kun la malpura kulero en la mano. Margarita atentoplene etendis inter ili sian manon, turnis la fermilojn de la du primusoj kaj ili estingiĝis. La virinoj mirkrietis kaj malfermis la buŝon. Sed Margarita jam enuis en la kuirejo, do ŝi elflugis en la strateton.

Ĉe ties fino ŝian atenton kaptis la luksa volumenego de oketaĝa, evidente ĵus konstruita domo. Margarita flugis malsupren kaj, surteriĝinte, ŝi konstatis, ke la fasado de la domo estas kovrita per nigra marmoro, ke la pordo estas larĝega, ke malantaŭ ĝi vidiĝas la orgalona kaskedo kaj la butonoj de pordisto, ke super la pordo estas ore skribite: “Domo de Dramlit”.

Kuntirinte la palpebrojn Margarita ekzamenis la skribaĵon kaj penis kompreni, kion povus signifi la vorto Dramlit. Tenante la balailon subbrake ŝi eniris, depuŝinte per la pordo la mirigitan pordiston; apud la lifto, sur la muro, ŝi vidis grandegan nigran tabulon, sur kiu en blankaj literoj estis listigitaj la numeroj de la apartamentoj kaj la familinomoj de la loĝantoj. La skribaĵo “Domo de la dramverkistoj kaj literaturistoj”, kiu kronis la liston, elŝiris el ŝia brusto ferocan batalkrion sufokitan. Ŝi iom altiĝis kaj voreme komencis legi la familinomojn: Ĥustov, Dufratskij, Kvant, Banajlov, Latunskij ...

Latunskij! — ekkriegis Margarita. — Latunskij! Ja tio estas li! La pereiginto de la majstro.

La pordisto ĉe la enirejo, elorbitiginte la okulojn kaj eĉ saltetante pro mirego, gapis sur la nigran tabulon penante kompreni la miraklon: kial subite ekkriĉis la listo de la loĝantoj. Dume Margarita jam rapidis supren en la ŝtuparejo, iel ekstaze ripetante:

Latunskij — okdek kvar! Latunskij — okdek kvar ...

Jen maldekstre la 82-a, dekstre la 83-a, pli alte maldekstre la 84-a! Ĉi tie. Kaj jen la ŝildeto: O.L. Latunskij.

Ŝi desaltis de la balailo, ŝiajn brulajn piedojn agrable malvarmigis la ŝtona ŝtuparplaceto. Ŝi sonorigis unu fojon, kaj refoje. Neniu malfermis. Margarita pli forte premis la butonon, ŝi mem aŭdis la sonoradegon kiun ŝi estigis en la loĝejo de Latunskij. Jes, ĝis la lasta ekspiro devas danki al la forpasinto Berlioz la loĝanto de la apartamento n-ro 84 en la oka etaĝo pro tio, ke la prezidanto de Massolit pereis sub la tramo kaj pro tio, ke la funebra kunsido estis fiksita ĝuste por tiu vespero. Sub feliĉa stelo naskiĝis la kritikisto Latunskij. Ĝi savis lin kontraŭ la renkonto kun Margarita, kiu je tiu vendredo iĝis sorĉistino!

Neniu malfermis. Tiam ŝi impetis malsupren nombrante la etaĝojn, tra la pordo elflugis en la straton kaj, rigardante supren, denombris kaj kontrolis la etaĝojn por trovi la fenestrojn de Latunskij. Sendube, tiuj devis esti la kvin senlumaj fenestroj ĉe la angulo de la oka etaĝo. Konvinkiĝinte pri tio, Margarita flugis supren kaj post kelkaj sekundoj ŝi tra malfermita fenestro pasis en malhelan ĉambron, en kiu arĝente briletis luna vojeto. Margarita kuris sur la vojeto kaj palpserĉis la ŝaltilon. Post unu minuto la tuta apartamento estis lumplena. La balailo staris en la angulo. Kontrolinte, ke neniu estas en la loĝejo, Margarita malfermis la ŝtuparan pordon kaj rigardis sur la ŝildeton: ŝi ne eraris.

Ho jes, oni raportas, ke la kritikiston Latunskij ĝis nun paligas la rememoro pri tiu terura vespero, ĝis nun li kun pia adoro prononcas la nomon de Berlioz. Neniu scias, kia sombra kaj hida krimego estus markinta tiun vesperon: elirante el la kuirejo Margarita tenis en la mano pezan martelon.

La nuda kaj nevidebla flugulino sin persvadis penante sin bridi, ŝiaj manoj tremis pro malpacienco. Zorge celinte, ŝi ekmartelis sur la klavojn de la fortepiano, kaj tra la tuta apartamento pasis la unua plorhurlo. Despere kriis la neniel kulpa salona instrumento de Becker. Trafaladis ĝiaj klavoj, rompaĵoj de la eburaj platetoj disŝprucadis en ĉiuj direktoj. La muzikilo muĝis, zumis, stertoris, sonoris. Revolverpafe klakinte rompiĝis la supra polurita sontabulo. Malfacile spirante Margarita ŝiris kaj martelis la kordojn. Fine, laciĝinte, ŝi haltis kaj lasis sin fali en brakseĝon por retrovi la spiron.

En la banĉambro terure blekis la akvo, same en la kuirejo. “Ĝi ŝajnas jam flui sur la plankon”, pensis Margarita, kaj voĉe ŝi aldonis:

— Tamen ne por sidaĉi mi venis ĉi tien.

El la kuirejo la akvo jam torentis en la koridoron. Plaŭdante en ĝi per la nudaj piedoj ŝi portadis plenajn sitelojn da akvo en la kabineton de la kritikisto kaj verŝis ĝin en la tirkestojn de la skribotablo. Poste, disrompinte per la martelo la pordojn de la libroŝranko en tiu sama kabineto, ŝi impetis en la dormoĉambron. Frakasinte la spegulŝrankon, ŝi eltiris la vestokompleton de la kritikisto kaj dronigis ĝin en la banujo. La grandan inkujon, forrabitan el la kabineto, ŝi malplenigis en la dike pufigitan dulokan liton en la dormoĉambro. La detruado farata de Margarita kaŭzis al ŝi brulan delicon, sed samtempe en ŝi persistis la impreso ke la rezultoj estas iaj magraj. Tial ŝi komencis ruinigi ĉion kio trafis sub ŝian manon. Ŝi frakasis la potojn de gumaj fig’arbetoj en la fortepiana ĉambro. Ne finite tion ŝi revenis en la dormoĉambron kaj per kuireja tranĉilo dispecigis la littukojn, frakasis la vitritajn fotografaĵojn. Lacon ŝi ne sentis, nur ŝvito rojis sur ŝia korpo.

Tiutempe en la apartamento n-ro 82, sub la loĝejo de Latunskij, la mastrumistino de la dramverkisto Kvant trinkis teon en la kuirejo, mirante pri la pumado, kurado kaj tintado aŭdataj de supre. Levinte la okulojn al la plafono ŝi subite vidis ĝin ŝanĝi sian blankan koloron je ia malvive blueta. La makulo videble larĝiĝis, kaj subite sur ĝi ŝvelis gutoj. Kelkajn du minutojn la mastrumistino perplekse sidis mirante pri la fenomeno, ĝis fine komenciĝis vera pluvo kaj la gutoj ekfrapfrapis sur la plankon. Tiam ŝi salte leviĝis, metis pelvon sub la akvostrion, sed tio neniom helpis, ĉar la pluvo plilarĝiĝis kaj verŝiĝis sur la gasfornelon kaj sur la tablon kun la vazaro. Ekkriinte la mastrumistino kuris el la apartamento sur la ŝtuparon, kaj post unu momento en la loĝejo de Latunskij komenciĝis sonorado.

— Ah ha, oni jam sonorigas ... Tempas ekvoji, — diris Margarita. Ŝi ekrajdis la balailon aŭdante la invoĉon krii en la serurtruon:

— Malfermu, malfermu! Dunjo, malfermu! Ĉu de vi likas la akvo? Ĉe ni estas superverŝo.

Margarita leviĝis je unu metro supren kaj frapis la lustron. Du lampoj eksplodis, al ĉiuj flankoj ŝprucis kristalpendaĵoj. La krioj ĉe la serurtruo ĉesis, de sur la ŝtuparo aŭdiĝis paŝobruo. Margarita elŝvebis tra la fenestro, ekstere ŝi levis la martelon kaj frapis la vitron. Ĝi singultis kaj laŭlonge de la marmortegita muro kaskade ŝutiĝis rompopecoj. Margarita rajdis al la sekva fenestro. Profunde malsupre sur la trotuaro ekhastis homoj, unu el la du aŭtomobiloj parkitaj ĉe la enirejo hupis kaj forveturis. Fininte pri la fenestroj de Latunskij, Margarita flugis al la najbara apartamento. La batoj plioftiĝis, la strateton plenigis tintado kaj krakado. El la unua enirejo elkuris la pordisto, kelkan tempon li perplekse rigardis supren, evidente, ne tuj decidinte kion li faru, poste li ŝovis la fajfilon en sian buŝon kaj furioze ekfajfis. Aŭdante la fajfadon, Margarita kun aparta plezuro disfrakasis la lastan fenestron en la oka etaĝo, sin mallevis al la sepa kaj komencis disbati ankaŭ ties vitrojn.

Lacigite de la longa nenifarado malantaŭ la spegula enirejpordo, la pordisto metis en la fajfadon sian tutan animon, kvazaŭ kontrapunkte ŝin akompanante. Dum la paŭzoj, kiam ŝi flugis de unu fenestro al la sekva, li enspiris, kaj ĉe ĉiu martelbato li, ŝveligante la vangojn, trilegis borante la noktan aeron ĝis la ĉielo.

Lia penado, kombinite kun la penado de la furioza Margarita, havis konsiderindajn rezultojn. En la domo estiĝis paniko. La ankoraŭ nedifektitaj fenestroj abrupte malfermiĝadis, en ili aperadis kaj tuj sin kaŝis homaj kapoj, kaj male, la apertajn fenestrojn oni haste fermadis. En la kontraŭaj domoj sur la luma fono de la fenestroj aperis nigraj siluetoj de homoj penantaj kompreni, kial sen ajna kaŭzo rompiĝas vitroj en la nova konstruaĵo de Dramlit.

En la strateto gapuloj amasiĝis antaŭ la domo de Dramlit, kaj interne sur ĉiuj ŝtuparoj, nenion komprenante, sensence tumultis loĝantoj. La mastrumistino de Kvant kriadis al la hastantaj sur la ŝtuparo pri sia superverŝo, baldaŭ al ŝi aliĝis la mastrumistino de Ĥustov el la apartamento n-ro 80, situanta sub la loĝejo de Kvant. Ĉe la Ĥustovoj pluvis de la plafono kaj en la kuirejo, kaj en la necesejo. Fine en la kuirejo de Kvant grandega gipsoplato falis de la plafono kaj tute disfrakasis la malpuran vazaron, post kio el la ĉeloj de la elpendiĝinta malseka lataro verŝiĝis torentoj. Tiam sur la ŝtuparo de la unua enirejo komenciĝis kriegado. Flugante preter la antaŭlasta fenestro de la kvara etaĝo Margarita rigardis internen kaj vidis viron, kiu en la paniko estis surmetinta gasmaskon. Frapinte per la martelo sur lian fenestrovitron ŝi lin fortimigis, kaj li malaperis el la ĉambro.

Kaj subite la barbara detruado ĉesis. Glitinte al la tria etaĝo, Margarita rigardis en la malhelan flankan fenestron ŝirmitan per maldika kurteneto. En la ĉambro lumetis malforta tablolampo. En infana lito kun retaj flankoj sidis kvarjara knabo timigite aŭskultante la tumultobruon. Adoltoj ne estis en la ĉambro. Evidente, ĉiuj elkuris sur la ŝtuparon.

— Ili frakasas vitrojn, — diris la infano, kaj vokis: — Panjo!

Neniu respondis, tiam li diris:

— Panjo, mi timas.

Margarita deŝovis la kurteneton kaj enflugis tra la fenestro.

— Mi timas, — ripetis la knabo tremante.

— Ne timu, ne timu, mia etulo, — diris Margarita penante mildigi sian rabistan, pro la vento raŭkiĝintan voĉon, — tio estas bubaĉoj, bubaĉoj frakasas la vitrojn.

— Ĉu per la katapulto? — demandis la knabo ĉesante tremi.

— Jes, per la katapulto, — konfirmis Margarita, — nun dormu.

— Tio estas Sitnik, — diris la knabo, — li havas katapulton.

— Nu jes, certe li!

La knabo ruzete rigardis flanken kaj demandis:

— Kie vi estas, onklino?

— Nenie, — respondis Margarita, — mi estas via sonĝo.

— Mi tion divenis, — diris la infano.

— Kuŝigu vin, — ordonis Margarita, — metu la manon sub la vangon, kaj mi plu sonĝiĝos.

— Nu, bone, sonĝiĝu, sonĝiĝu, — konsentis la knabo, sin kuŝigis kaj ŝovis la manon sub la vangon.

— Mi rakontos al vi fabelon, — diris Margarita metante sian brulan manon sur la mallonge pritonditan kapeton. — En la mondo estis onklino. Ŝi ne havis infanon kaj ĝenerale ŝi ne havis feliĉon. Unue ŝi longe ploradis kaj poste ŝi iĝis malica ... — Margarita eksilentis, demetis la manon — la knabo dormis.

Ŝi senbrue metis la martelon sur la fenestrobreton kaj elflugis tra la fenestro. Antaŭ la domo estis pelmelo. Sur la asfalta trotuaro kovrita per vitrorompaĵoj kuradis kaj ion kriadis homoj. Inter ili tie ĉi kaj tie for oni jam distingis milicianojn. Subite ektintis sonorilo kaj de Arbat’ en la strateton ruliĝis ruĝa fajrobrigada aŭtomobilo kun eskalo ...

Sed la plua jam ne interesis Margaritan. Zorge celinte por tuŝi nenian elektrodraton, ŝi ĉirkaŭpremis la balailon kaj post unu momento estis super la misŝanca domo. Sub ŝi la strateto oblikviĝis kaj sinkis inter la domojn. Anstataŭ ĝi sub ŝiaj piedoj vidiĝis amaso da tegmentoj, divers’angule distranĉita de lumaj vojetoj. La tuto subite ŝoviĝis flanken, la lumvicoj konfuziĝis kaj kunfluis.

Ŝi faris ankoraŭ unu ektiron kaj la tuta tegmentaro foriĝis englutite de la tero, anstataŭ ĝi malsupre disfluis lago da tremaj elektraj lumoj, la lago subite ekstaris vertikale, poste ĝi reaperis super ŝia kapo, kaj sub ŝiaj piedoj ekbrilis la luno. Kompreninte ke ŝi renversiĝis, Margarita sin rerektigis kaj ĵetinte rigardon malantaŭen ŝi konstatis, ke ankaŭ la lumlago jam forestas, ke tie restis nur roza rebrilo super la horizonto. Ankaŭ ĝi malaperis post sekundo, kaj Margarita vidis sin sola kun la luno fluganta super ŝi maldekstre. Jam antaŭ longe ŝiaj haroj faske leviĝis, kaj la luna lumo sible ĉirkaŭblovis ŝian korpon. Laŭ tio, kiel du vicoj de disaj lumoj kunfandiĝis en du kontinuajn flamstriojn, laŭ tio, kiel rapide ili foriĝis malantaŭen, Margarita divenis, ke ŝi flugas kun monstre granda rapidego, kaj ekmiris ke tio neniel ĝenas ŝian spiradon.

Post kelkaj sekundoj profunde malsupre, en la tera nigro, ekhelis nova elektroluma lago, ĝi glitis sub la piedojn de la flugantino sed tuj kirliĝis kaj sinkis sub la teron. Post kelkaj sekundoj la fenomeno ripetiĝis.

— Urboj! Urboj! — kriis Margarita.

Post tio du aŭ tri fojojn ŝi vidis sub si iajn malhele briletantajn sabrojn kuŝi en velure nigraj apertaj ujoj, kaj komprenis, ke ili estas riveroj.

Plurfoje ŝi levis la kapon maldekstren por admiri la lunon, kiu freneze rapidege impetante super ŝi reen al Moskvo, samtempe iel mirinde restis senmova, tiel ke sur ĝi Margarita klare vidis enigman malhelan figuron, ĉu drakon, ĉu la fabelan Ĝiban Ĉevaleton, kies pinta kapo rigardis al la forlasita urbo.

Nun Margaritan frapis la penso, ke ŝi, propre, malpravas tiom arde rapidigante la balailon. Ke tiel ŝi senigas sin je la eblo ion ajn bone vidi kaj plene ĝui la flugon. Io sugestis al ŝi, ke tie, kien ŝi flugas, oni povas ŝin iomete atendi, ke tial ŝi ne bezonas enuigi sin per tiom rapida kaj alta flugado.

Margarita turnis suben la broson de la balailo, tiel ke ĝia tenilo leviĝis malantaŭ ŝia dorso, kaj, tre malrapidiginte sian iron, ŝi glisis al la tero. Tiu moviĝado, simila al deglito sur ia aera luĝo, faris al ŝi la plej grandan plezuron. La tero leviĝis al Margarita, kaj en ĝia ĵus senforma, nigra denso montriĝis ĝiaj misteroj kaj ĉarmoj lunnoktaj. La tero estis venanta al Margarita, ŝin jam ĉirkaŭblovis la odoro de la verdantaj praarbaroj. Ŝi flugis tuj super la nebulstrioj de rosmalseka herbejo, poste super lageto. Sub ŝi ĥoris ranoj kaj ial tre emociige aŭdiĝis la obtuza bruo de fora trajno. Baldaŭ ŝi ĝin ekvidis. Ĝi rampis malrapide, kvazaŭ raŭpo, ŝutante fajrerojn en la aeron. Margarita ĝin devancis, superflugis ankoraŭ unu akvospegulon, kiun, sub ŝiaj piedoj, transflosis dua luno, poste ŝi ankoraŭ plimalaltiĝis kaj glisis preskaŭ tuŝante per la piedoj la pintojn de gigantaj pinoj.

Kreskanta bruo de disŝirata aero aŭdiĝis malantaŭe, kaj iom post iom al tiu ŝirbruo de obusa flugo aliĝis ina ridego, sonoranta je multaj kilometroj ĉirkaŭen. Margarita turnis la kapon kaj vidis malhelan, komplikforman objekton kiu ŝin sekvis. Proksimiĝante al Margarita ĝi konturiĝis pli klare kaj ŝi vidis ke iu flugas rajde. Kaj fine ĝi estis klare videbla: malrapidigante sian flugon apudiĝis Nataŝa.

Tute nuda, kun flirtantaj haroj, ŝi flugrajdis dikan eksporkon, kiu premtenis tekon inter siaj antaŭaj hufetoj, kaj per la malantaŭaj furioze draŝis la aeron. Fojfoje ekbriletante sub lunradio, nazumo falinta de la muzelo flugis apud la rajdobesto, ligite al la ekstremo de sia ŝnureto, kaj sur la okulojn de la eksporko senĉese glitadis ĉapelo. Margarita rigardis pli atente, rekonis en la eksporko sian najbaron Nikolao Ivaniĉ, kaj tiam ŝia ridego ektondris super la arbaro, miksiĝante kun la ridego de Nataŝa.

— Natanjo, bubino! — altege voĉis Margarita, — ĉu vi ŝmiris lin per la kremo?

— Animo mia! — vekante per siaj ekkrioj la dormantan pinarbaron respondis Nataŝa, — mia reĝino franca, ja ankaŭ al li mi ŝmiris la kalvaĵon, ankaŭ al li!

— Princino! — plorvoĉe blekis la eksporko galopante sub sia amazono.

— Kara animo mia! Margarita Nikolavna! — kriis Nataŝa rajdante apud Margarita, — mi konfesas, mi prenis iom da kremo! Ja ankaŭ ni volas vivi kaj flugi! Pardonu min, moŝta sinjorino, sed mi je nenia prezo iros reen! Aĥ, kiom estas bone, Margarita Nikolavna! Li proponon al mi faris, — per la fingro Nataŝa plurfoje puŝis la konfuzite snufantan eksporkon en ties kolon, — proponon! Kiel vi min nomis, diru?

— Diino, — hurladis tiu, — ne povas mi tiel rapide flugi! Mi riskas perdi gravajn paperojn. Natalia Prokofjevna, mi protestas.

— Hej, iru al la diablo kun viaj paperoj! — aŭdace ridegante kriis Nataŝa.

— Kion vi diras, Natalia Prokofjevna! Se oni nin aŭdus! — petege blekis la eksporko.

Galope flugante apud Margarita, Nataŝa sen reteni la ridon rakontis al ŝi, kio okazis en la palaceto post ol Margarita Nikolavna forflugis trans la pordegon.

Nataŝa konfesis, ke ŝi ne plu tuŝis iun ajn el la donacitaj aĵoj, sed ke ŝi tuj formetis siajn vestojn, impetis al la kremo kaj rapide sin ŝmiris. Ĝi efikis ŝin ekzakte tiel, kiel ŝian mastrinon. Dum Nataŝa, ridegante pro ĝojo, admiris antaŭ la spegulo sian sorĉan belon, la pordo malfermiĝis kaj aperis Nikolao Ivaniĉ. Li estis ekscitita, en la manoj li tenis la subrobon de Margarita Nikolavna kaj siajn proprajn ĉapelon kaj tekon. Ĉe la vido de Nataŝa li stuporiĝis. Iom reakirinte la memregadon, kankre ruĝa, li deklaris, ke li opiniis sia devo levi la subrobeton, persone ĝin alporti ...

— Ja kion li ankoraŭ diradis, la aĉulo, — ridegante ŝrikis Nataŝa, — al kio li forlogis! Kiom da mono li promesis. Diris, ke Klaŭdia Petrovna nenion scios. Ĉu ne ĝuste, ĉu mi mensogas? — kriis Nataŝa al la eksporko, kiu konfuzite forturnadis la muzelon.

Petolante en la dormoĉambro, Nataŝa metis iom da kremo sur la kalvaĵon de Nikolao Ivaniĉ, kaj haltis kvazaŭ alforĝite al la loko. La vizaĝo de la honorinda malsupra loĝanto kuntiriĝis en porkan rostron, hufetoj elkreskis sur liaj piedoj kaj manoj. Nikolao Ivaniĉ vidis sin en la spegulo, furioze kaj sovaĝe ekhurlis, sed estis jam malfrue. Post kelkaj sekundoj, rajdate, li flugis for el Moskvo ien al la diablo, ploregante pro malespero.

— Mi postulas restituon de miaj normalaj personaĵoj, — subite stertoris kaj ekgruntis la eksporko, duone furioze, duone petege, — mi rifuzas flugi al kontraŭleĝa fi-kunveno. Margarita Nikolavna, estas via devo bridi vian mastrumistinon!

— Ah, nun mi estas mastrumistino, ĉu? Ĉu mastrumistino? — ekkriadis Nataŝa pinĉante la orelon de la eksporko. — Tamen antaŭ nelonge mi estis diino, ĉu? Kiel vi min nomis?

— Venera! — plorvoĉe respondis la eksporko flugante super rojo murmuranta inter ŝtonoj, kaj per la hufoj susure tuŝetante avelajn arbedojn.

— Venera! Venera! — triumfe kriis Nataŝa surkoksiginte unu manon kaj la alian etendante al la luno. — Margarita! Reĝino! Elpetu por mi, ke oni lasu min sorĉistino. Oni ĉion faros laŭ via vorto, vi havas potencon!

Kaj Margarita respondis:

— Bone, mi promesas!

— Dankon! — voĉegis Nataŝa, kaj subite ŝi kriis bruske kaj iel melankolie: — Hej! Hej! Pli rapide! Ek, vigliĝu! — Per siaj kalkanoj ŝi spronis la flankojn de la eksporko, kaviĝintajn en la freneza galopo, ĝi impetis tiel, ke denove ekkrakis la disŝirata aero, kaj post unu momento Nataŝa ŝanĝiĝis en nigran punkton malproksime antaŭ Margarita, poste ŝi tute malaperis kaj la bruo de ŝia flugo aerdisiĝis.

Margarita plu flugis same malrapide super nuda kaj nekonata tereno, super montetoj, sur kiuj dise elstaris eratikaj blokegoj kaj izolaj gigantaj pinoj. Margarita flugis kaj pensis, ke verŝajne ŝi estas tre malproksime de Moskvo. La balailo ne plu superis la pintojn de la pinoj, ĝi glisis inter iliaj trunkoj, kies unu flankon arĝentizis la luno. La facilmova ombro de la flugantino glitis sur la tero antaŭe, ĉar la luno nun lumis sur ŝian dorson.

Margarita sentis la proksimecon de akvo kaj komprenis, ke la celo apudas. La pinoj disiĝis kaj ŝi malabrupte glisis al kreta krutaĵo. Transe, malsupre en la ombro, kuŝis rivero. Nebulo pendis kroĉite je la arbustoj ĉe la piedo de la vertikala krutaĵo, kaj la alia bordo estis plata kaj malalta. Tie, sub soleca grupo de iaj arboj larĝbranĉaraj, flagris flameto de lignofajro kaj moviĝis figuretoj. Al Margarita ŝajnis, ke de tie venas juka zumo de gajaĉa muziko. Pli malproksime, kiom povis atingi la rigardo, sur la arĝentizita ebenaĵo videblis nenia loĝejo, nenia ajn spuro de homoj.

Ŝi saltis de la krutaĵo malsupren. La akvo logis ŝin post la aera rajdo. Ĵetinte for la balailon, ŝi kursaltis en la riveron kap’antaŭe, ŝia malpeza korpo, kvazaŭ sago, truis la akvon, kaj la ŝpruckolono leviĝis preskaŭ ĝis la luno. La akvo estis varma, kiel en banejo, kaj malplonĝinte el la likva abismo ŝi satnaĝis tute sola en la nokta rivero.

Apude estis neniu, sed iom malproksime, malantaŭ la arbedoj, de kie aŭdiĝis snufado kaj plaŭdo, devis esti alia bananto.

Margarita elkuris sur la bordon. Ŝia korpo ardis post la bano. Ŝi sentis nenian lacon kaj gaje dancetis sur la malseka herbo. Subite ŝi ĉesis danci kaj aŭskultis. La snufado proksimiĝis, kaj el la salikaj arbedoj montriĝis nuda dikulo kun nigra silka cilindro ŝovita sur la nukon. Liaj piedoj kotis per ŝlimo, tiel ke li ŝajnis surhavi nigrajn botetojn. Juĝante laŭ liaj hikado kaj bruaj elspiregoj, li estis nemalmulte drinkinta, kion, cetere, konfirmis ankaŭ tio, ke la rivero subite ekodoris je konjako.

Rimarkinte Margaritn, la dikulo fikse ŝin rigardis, poste ĝoje kriegis:

— Kio? Ĉu ŝin mi vidas? Claudine, ja estas vi, la gaja vidvino! Ĉu ankaŭ vi estas ĉi tie? — kaj li avancis por ŝin saluti.

Margarita paŝis malantaŭen kaj dignoplene respondis:

— Iru for al la diablopatrino. Kian Klaŭdinon vi trovis ĉi tie? Rigardu bone al kiu vi parolas, — kaj post momenta pripenso ŝi finis sian diron per longa nepresebla sakraĵo. La tuto efikis la frivolan dikulon malebriige.

— Oj! — li ekkrietis kaj ekskuiĝis, — pardonu grand’anime, tre serena reĝino Margot! Mi eraris. Pri ĉio kulpas la konjako, estu ĝi malbenita! — la dikulo metis sin sur unu genuon, per larĝa gesto forprenis sian cilindron flanken, sin klinis kaj ekbabilis, miksante frazojn rusajn kaj francajn, ian sensencaĵon pri sangverŝa edziĝfesto, pri sia Pariza amiko Guessard, kaj pri la konjako, pri sia afliktego pro la bedaŭrinda eraro.

— Prefere surmetu pantalonon, vi hundina filo, — mildiĝante diris Margarita.

Vidante, ke ŝi ne plu koleras, la dikulo ĝoje ridetaĉis kaj ravite raportis, ke nur tial li nunmomente estas sen pantalono, ke pro sia distriĝemo li lasis ĝin ĉe la rivero Jenisejo, kie li antaŭ nelonge sin banis, sed ke tuj li tien flugos, ĉar feliĉe tio estas tute apude; kaj poste, sin rekomendinte al ŝiaj favoro kaj protekto, li malproksimiĝis dors’antaŭe, ĝis li glitstumblis kaj renversiĝis en la akvon. Tamen eĉ falante li plu konservis sur la vizaĝo kadrita per malgrandaj vangoharoj rideton de ravo kaj sindonemo.

Margarita stride ekfajfis, ekrajdis la alflugintan balailon, sin transportis sur la alian bordon. Ĝin ne atingis la ombro de la kreta altaĵo, la tuta bordo estis inundata de lunlumo.

Apenaŭ ŝi tuŝis la malsekan herbon, tuj la muziko el sub la arboj eksonis pli laŭte, kaj pli gaje ŝprucis la fajrera garbo de la lignofajro. Sub la salikoj, sub ties branĉoj prezentantaj delikatajn, lanugajn amentojn klare videblajn en la lunlumo, dikmuzelaj ranoj sidis en du vicoj kaj per lignaj ŝalmetoj ludis, kaŭĉuke aerŝveliĝante, bravuran marŝon. Lumineskaj putrolignaĵoj, fiksitaj antaŭ la muzikistoj sur la salikaj vergoj, prilumis la notojn, sur la ranaj muzeloj ludis la flagra lumo de la lignofajro.

La marŝo estis plenumata honore al Margarita. La akcepto al ŝi farita estis plej solena. La diafanaj niksinoj interrompis sian surriveran rondodancon, ŝin bonvenigis svingante akvoherbojn, kaj aŭdeble ĝis malproksima foro ĝemsonis super la verdeta, dezerta bordo iliaj salutoj. Nudaj sorĉistinoj, elkurinte de malantaŭ la salikoj, viciĝis en unu linion kaj faris profundajn kortegajn riverencojn. Iu kapropiedulo impetis al Margarita, adorkisis ŝian manon, larĝe sternis sur la herbo silkan tukon, demandis, ĉu agrabla estis la bano de la reĝino, ŝin invitis iom kuŝi kaj ripozi.

Tiel ŝi faris. La kapropieda prezentis al ŝi pokalon da ĉampano, ŝi trinkis kaj ŝia koro varmiĝis. Demandinte, kie estas Nataŝa, ŝi ricevis la respondon, ke Nataŝa jam sin banis kaj forflugis sur sia eksporko antaŭen en Moskvon por sciigi, ke Margarita baldaŭ venos, kaj por helpi prepari ŝian tualeton.

Incidento intervenis dum la mallonga restado de Margarita sub la salikoj. Siblo disŝiris la aeron, kaj nigra korpo, evidente maltrafinte sian celon, falis en la akvon. Post kelkaj momentoj antaŭ Margarita staris tiu sama dika vangharulo, kiu tiom malprospere sin prezentis sur la alia bordo. Verŝajne li sukcesis jam viziti Jenisejon, ĉar nun li surhavis frakan kompleton, sed estis malseka de la kapo ĝis la piedoj. La konjako duafoje lin misservis: volante alteriĝi li trafis en la akvon. Tamen sian rideton li ne perdis ankaŭ en tiu ĉagrena okazo, kaj ridante Margarita allasis lin kisi ŝian manon.

Poste ĉiuj komencis sin prepari al foriro. La niksinoj finis sian dancon en la lunlumo kaj en ĝi dissolviĝis. La kapropieda respekte demandis Margaritn, kiel ŝi venis al la rivero; informite, ke ŝi alrajdis sur balailo, li diris:

— Ho, kial do, tio estas ja maloportuna! — kaj en unu momento kunmetinte el du branĉetoj ian dubindan telefonon li postulis, ke oni tuj sendu aŭtomobilon, kio fakte plenumiĝis, kaj efektive antaŭ ol pasis unu minuto. Sur la insulon malleviĝis izabela kabrioleto, tamen ĉe la stirrado sidis ne ordinara ŝoforo sed nigra longbeka kampokorvo kun laktola kaskedo kaj grandmanumaj gantoj. La insuleto dezertiĝis. En la lumflamado dissolviĝis la forflugintaj sorĉistinoj. La lignofajro estis estingiĝanta, kaj griza cindro kovris la karbiĝintajn ŝtipojn.

La vangharulo kaj la kapropieda helpis Margaritn suriri la veturilon, kaj ŝi sidigis sin sur la larĝa malantaŭa benko. La aŭtomobilo ekblekis, saltis, leviĝis preskaŭ ĝis la luno, la insulo malaperis, malaperis la rivero. Plenrapide Margarita estis revenanta al Moskvo.

22

Ĉe la kandela lumo

La unutona zumado de la veturilo, fluganta alte super la tero, lulis Margaritn, la luna lumo agrable ŝin varmigis. Ferminte la okulojn ŝi prezentis sian vizaĝon al la vento kaj iom bedaŭre pensis pri la nekonata riverbordo kiun ŝi ĵus forlasis kaj kiun, ŝi antaŭsentis, ŝi neniam revidos. Post ĉiuj sorĉaĵoj kaj mirakloj de la hodiaŭa vespero ŝi bone komprenis, kies gastino ŝi estos, sed tio ŝin ne timigis. La espero, ke tie ŝi sukcesos revenigi sian feliĉon, ŝin kuraĝigis. Cetere, ŝiaj revoj pri tiu feliĉo daŭris nelonge. Ĉu tial, ke la kampokorvo bone ŝoforis, ĉu tiom bona estis la veturilo, ĉiukaze tre baldaŭ Margarita, malferminte la okulojn, vidis antaŭ si ne la praarbaran malhelon sed la trembrilan lagon de Moskvaj lumoj. La nigra ŝoforbirdo dumfluge malŝraŭbis la dekstran antaŭan radon kaj surterigis la veturilon en iu senhoma tombejo apud Dorogomilovo. Sen demandi pri io ajn, Margarita kun sia ŝvabrilo eliris apud tomboŝtono, la kampokorvo startigis la veturilon, direktante ĝin rekte al ravino ekster la tombejo. La aŭtomobilo bruege falis en la ravinon kaj frakasiĝis. La kampokorvo salute tuŝis sian kaskedon, saltis sur la radon kaj rajde forflugis.

Tuj de malantaŭ tomba monumento aperis nigra mantelo. En la lunlumo ekbrilis kojnodentego kaj Margarita rekonis Azazellon. Tiu geste invitis ŝin surbalaiĝi, mem saltis sur longan rapiron, ambaŭ leviĝis en la aeron kaj post kelkaj sekundoj rimarkite de neniu surteriĝis apud la n-ro 302- bis ĉe la strato Sadovaja.

Sub la pordega arko, kien ili sin direktis portante subbrake siajn rapiron kaj balailon, Margarita rimarkis viron kun mola kaskedo kaj altaj botoj, kiu ŝajnis langvore atendi iun. Kiom ajn malbruaj estis la paŝoj de Azazello kaj Margarita, la sole staranta homo ilin aŭdis kaj faris abruptan movon, ne komprenante, kiu pasas.

Duan viron, mirinde similan al la unua, ili renkontis antaŭ la pordo de la sesa enirejo. Denove okazis tio sama. Paŝoj ... La viro rapide sin turnis kaj malsereniĝis. Kiam la pordo malfermiĝis kaj refermiĝis, li impetis post la nevideblajn enirintojn, rigardis en la ŝtuparejon sed, kompreneble, neniun vidis.

La tria, ekzakta kopio de la dua, kaj sekve, ankaŭ de la unua, deĵoris sur la ŝtuparplaceto de la tria etaĝo. Li fumis fortan cigaredon, kaj pasante preter li Margarita plurfoje tusis. La fumanto salte leviĝis de sia benko, streĉe rigardis ĉirkaŭen, iris al la balustrado, rigardis malsupren. Je tiu momento Margarita kaj ŝia akompananto jam estis ĉe la pordo de la apartamento n-ro 50. Ili ne sonorigis, Azazello senbrue malfermis la pordon per sia ŝlosilo.

La unua afero, kiu surprizis Margaritn, estis la malhelo en kiun ŝi paŝis. Nenio estis videbla, kvazaŭ en kripto, kaj por ne mispaŝi ŝi nevole kroĉiĝis je la mantelo de sia akompananto. Sed ĉi tiam malproksime supre ekbrilis flameto de lampo venanta renkonten. Sen halti, Azazello prenis de sub la brako de Margarita la ŝvabrilon, kaj ĝi senbrue malaperis en la malhelo. Ili komencis suriradi larĝajn ŝtupojn, kiuj al Margarita ŝajnis sennombraj. Estis neimagebla, ke la antaŭĉambro de ordinara Moskva apartamento povus ampleksi tian kvankam nevideblan, sed klare sentatan, mirinde senfinan ŝtuparon. Tamen la suriro finiĝis kaj Margarita komprenis, ke ŝi staras sur placeto. La flameto venis tute proksimen, kaj en ĝia lumo Margarita vidis la vizaĝon de alta maldika viro en nigro, kiu tenis la lampon en sia mano. Ĉiu ajn, kiu dum la lastaj tagoj havis la malfeliĉon troviĝi sur lia vojo, sendube tuj lin rekonus eĉ en la malforta lumo de la flamlangeto. Li estis Kerubjev, alinome Fagoto.

Cetere, la aspekto de Kerubjev tre ŝanĝiĝis. La trembrilan lumeton spegulis ne la fendita nazumo, kiun jam antaŭ longe endus forĵeti en la rubujon, sed monoklo, verdire, same fendita. La etaj lipharoj sur la senhonta vizaĝo estis frizitaj kaj pomaditaj, kaj nigra li aspektis tial, ke li surhavis frakon. Blankis nur lia brusto.

La magiisto, kapelestro, sorĉisto, ĉiĉerono aŭ la diablo scias, kio fakte — unuvorte, Kerubjev — salute kapoklinis kaj svingis la lampon en larĝa gesto, invitante Margaritn lin sekvi. Azazello malaperis.

“Mirinde stranga vespero!” pensis Margarita. “Al ĉio mi estis preparita, krom al ĉi tio! Ĉu paneis ĉe ili la elektro? Sed la plej frapa estas la amplekso de tiu ejo. Kiel ĉio ĉi povas enŝoviĝi en Moskvan apartamenton? Tutsimple neniel.”

Kiom ajn malforta estis la lumo de la lampo, tamen Margarita komprenis, ke ŝi estas en nemezureble vasta salonego, kiu krome havas kolonaron, senluman kaj, laŭ la unua impreso, senfinan. Antaŭ sofo Kerubjev haltis, metis la lampon sur apudan soklon, geste invitis Margaritn sidiĝi kaj mem restis stari en pentrinda pozo, sin apogante sur la soklon.

— Permesu, ke mi min prezentu, — li knaris, — Kerubjev. Vi miras, ke mankas lumo, ĉu? “Pro ŝparemo”, certe, vi pensas. Neniel ajn! La unua venonta ekzekutisto, ekzemple unu el tiuj, kiuj hodiaŭ, iom pli malfrue, havos la honoron kisi vian genuon, forhaku mian kapon sur tiu sama soklo, se estas tiel. Tutsimple messire malŝatas la elektran lumon, tial ni ŝaltos ĝin je la lasta momento. Kaj tiam, bonvolu kredi, ĝi ne mankos. Eĉ, mi diru, estus bone havi da ĝi iom malpli.

Kerubjev plaĉis al Margarita, lia kraka babilado efikis ŝin trankvilige.

— Ne, — ŝi respondis, — pleje mi miras pri tio, kie la tuto enestas. — Per larĝa gesto de sia brako ŝi montris la nemezureblon de la salonego.

Kerubjev dolĉe rikanis, pro kio ombroj movetis en la faldoj de lia nazo.

— La plej simpla el ĉio! — li respondis. — Ĉiu sperta pri la kvina dimensio tute facile povas vastigi ejon ĝis la dezirata amplekso. Mi eĉ kuraĝas aserti, estimata sinjorino, ke ĝis diable granda amplekso! Cetere, — plu babilis Kerubjev, — mi konis homojn, kiuj sen koncepti la kvinan dimension aŭ ion ajn faris perfektajn miraklojn koncerne la plivastigon de sia loĝejo. Ekzemple, oni rakontis al mi, ke iu urbano, ricevinte triĉambram apartamenton ĉe Zemljanoj-Val, sen ia ajn kvina dimensio aŭ simila umo kaporompa tuj transformis ĝin en kvarĉambran helpe de simpla vando, per kiu li dividis unu el la ĉambroj.

» Nu, tiun apartamenton li ŝanĝis kontraŭ du loĝejoj en diversaj distriktoj de Moskvo: la unu havis tri, kaj la alia du ĉambrojn. Konsentu, ke nun la nombro de ĉambroj iĝis kvin. La unuan li ŝanĝis kontraŭ du apartaj apartamentoj duĉambraj, kaj iĝis posedanto, kiel vi komprenas, de ses ĉambroj, verdire, disĵetitaj en plena malordo tra tuta Moskvo. Jam li estis preparanta la lastan kaj plej brilan pirueton, anonci per gazeto, ke li ŝanĝas ses ĉambrojn en diversaj distriktoj de Moskvo kontraŭ unu kvinĉambra loĝejo sur Zemljanoj-Val, kiam lia agado subite ĉesis pro kialoj, de li nedependaj. Supozeble ankaŭ nun li havas ĉambron, sed mi riskus aserti, ke ĝi situas ekster Moskvo. Degnu agnoski, ke tiu ruzulo estas pli kurioza ol via ŝatata kvina dimensio!

Margarita eĉ unu vorton ne diris pri la kvina dimensio — ja Kerubjev mem pri ĝi parolis — tamen ŝi gaje ridis aŭskultante la rakonton pri la loĝeja fripono. Kerubjev daŭrigis:

— Tamen al la afero, Margarita Nikolavna. Vi estas virino tre inteligenta kaj sendube vi jam komprenis, kiu estas nia gastiganto.

Margarita sentis sian koron fari fortan baton kaj kapjesis.

— Nu jes, tre bone, — diris Kerubjev, — ni estas malamikoj de ĉia prisilento kaj sekretemo. Ĉiujare messire donas unu balon. Oni nomas ĝin la printempa balo de la plenluno, aŭ la balo de la cent reĝoj. Da gastoj! — ĉi tiam Kerubjev metis la manon sur sian vangon, kvazaŭ pro dentodoloro, — cetere, mi esperas, ke vi mem ĉion vidos. Nu, messire ne havas edzinon, vi, sendube, tion komprenas. Tamen estas bezonata balmastrino, — Kerubjev disetendis siajn brakojn, — vi mem juĝu, ja sen mastrino ...

Margarita aŭskultis lin, penante ne eligi eĉ unu vorton, ŝi sentis malvarmon sub la koro, la espero pri feliĉo estis kapturna.

— Estiĝis tradicio, — plu parolis Kerubjev, — ke la balmastrino, unue, havu la nomon Margarita, kaj due, ke ŝi estu lokanino. Do, degnu atenti, ke ni vojaĝas, kaj nuntempe estas en Moskvo. Cent dudek unu Margaritajn trovis ni en Moskvo, kaj ĉu vi kredos? — Kerubjev malespere frapis sin sur la gluteon, — neniu ajn taŭgas! Sed fine la favora sorto ...

Kerubjev esprimive rikanis klinante sian korpon, kaj Margarita refoje sentis malvarmon ĉe la koro.

— Resume! — ekkriis Kerubjev, — tute koncize: ĉu vi bonvolos akcepti tiun devon?

— Mi akceptas, — firme respondis Margarita.

— Decidite! — diris Kerubjev; levinte la lampon li aldonis: — Bonvolu sekvi min.

Ili iris inter la kolonoj kaj fine atingis alian salonon, kie forte odoris je citrono, kie aŭdiĝis susuroj kaj io tuŝis la kapon de Margarita. Ŝi skuiĝis.

— Ne timu, — miele trankviligis ŝin Kerubjev prenante ŝian brakon, — tio estas la balaj artifikoj de Behemoto, nenio plia. Ĝenerale mi aŭdacas konsili al vi, Margarita Nikolavna, neniam kaj neniun timi. Tio estas malprudenta. La balo estos pompa, tion mi ne kaŝu. Ni vidos personojn, la amplekso de kies potenco siatempe estis tre granda. Sed, vere, se oni konsideras, kiom mikroskope malgranda estas ilia povo kompare kun la povo de tiu, al kies sekvantaro mi havas la honoron aparteni, do, tio impresas komike, mi eĉ diru, melankolie. Cetere, vi mem havas reĝan sangon.

— Kial, reĝan sangon? — timigite flustris Margarita, sin premetante al Kerubjev.

— Ah, reĝino, — kokete babilis Kerubjev, — la aferoj de la sango estas la plej komplikaj aferoj de la mondo! Se oni pridemandus kelkajn praavinojn — precipe tiujn el ili, kiuj havis la reputacion de modestulino — plej mirindaj sekretoj aperus, estimata Margarita Nikolavna. Mi neniel malpravos, se parolante pri tio mi mencios kaprice miksatan kartaron. Estas aferoj, por kiuj validas nek la sociordaj baroj, nek la ŝtataj limoj. Mi sufloru: franca reĝino, kiu vivis en la dek sesa jarcento, estus, probable, tre surprizita, se oni ŝin informus, ke ŝian ĉarman pra-pra-pra-pra-nepinon mi, post multaj jaroj, brak-al-brake kondukos tra la balaj salonoj en Moskvo. Sed ni jam venis!

Kerubjev blov’estingis sian lampon, ĝi malaperis el lia mano kaj Margarita ekvidis lumstrieton kuŝi sur la planko, antaŭ ŝi, sub malhela pordo. Sur tiun pordon Kerubjev mallaŭte frapetis. Margarita tiel ekscitiĝis, ke ŝiaj dentoj klakis kaj malvarmo trakuris ŝian dorson.

La pordo malfermiĝis. La ĉambro estis negranda. Ŝi vidis larĝan kverklignan liton kun ĉifitaj, malpuraj tukoj kaj kuseno. Antaŭ la lito staris kverka tablo kun ĉizitaj piedoj, sur ĝi altis kandelabro kies sep ingoj havis la formon de grandkrifa birda piedo. En la oraj birdpiedoj brulis dikaj vaksaj kandeloj. Krome, sur la tablo estis granda ŝaktabulo kun mirinde fajne faritaj figuretoj. Sur trivita tapiŝeto staris negranda piedbenko. Estis ankoraŭ unu tablo, sur kiu staris ora kaliko kaj alia kandelabro kun serpentformaj branĉoj. En la ĉambro odoris je sulfuro kaj peĉo, la ombroj de la kandelabroj interkruciĝis sur la planko.

Inter la ĉeestantoj ŝi tuj rekonis Azazellon, nun li surhavis frakon kaj staris ĉe la kaploko de la lito. Tiu eleganta Azazello neniel similis la rabiston, kia li aspektis konatiĝante kun ŝi en la Aleksandra ĝardeno; nun li tre galante sin klinis salutante Margaritn.

La nuda sorĉistino, tiu sama Hella, kiu tiom konfuzis la honorindan bufediston de Varieteo, kaj — ho ve! — tiu sama kiun, feliĉe, fortimigis la kokokrio en la nokto de la fama spektaklo, sidis sur la tapiŝeto antaŭ la lito, turnmovante en kaserolo ion, kio produktis abundan sulfuran vaporon.

Krom tiuj du, en la ĉambro estis grandega nigra virkato, kiu sidis antaŭ la ŝaka tablo tenante en la dekstra antaŭa piedo ŝakĉevalon.

Hella ekstaris kaj sin klinis antaŭ Margarita. Same faris la kato: ĝi desaltis de la tabureto, riverencis movante la dekstran malantaŭan piedon, lasis fali la ĉevalon kaj rampis sub la liton por serĉi la pecon.

Ĉion ĉi Margarita, duonviva pro timo, vidis malklare en la perfida kandela lumo. Ŝian rigardon katenis la lito, ja sur ĝi sidis tiu, kiun antaŭ nelonge, ĉe la Patriarĥa, la kompatinda Ivano provis konvinki, ke la diablo ne ekzistas. Tiu neekzistanto nun sidis sur la lito.

Du okuloj rigardis ŝin rekte en la vizaĝon. La dekstra, en kies profundo brilis ora fajrero, traboranta ĉiun ajn ĝis la fundo de ties animo; la maldekstra, nigra kaj malplena, kvazaŭ mallarĝa kudriltruo, kvazaŭ aperturo de senfunda puto de ĉiaj mallumo kaj ombroj. La vizaĝo de Voland estis oblikva, la dekstra buŝ’angulo estis tirita malsupren, sur la alta kalva frunto paralele al la pintaj brovoj estis ĉizitaj profundaj sulkoj. La haŭto de lia vizaĝo ŝajnis por ĉiam forbruligita per sunbruniĝo.

Voland larĝe sin disetendis sur la lito, li surhavis nur longan noktoĉemizon, malpuran kaj flikitan ĉe la maldekstra ŝultro. Unu nudan kruron li estis tirinta sub sin, la alia estis metita sur la piedbenkon; ĝuste la genuon de ĉi tiu malhela gambo Hella ŝmiris per la vaporanta linimento.

Ankoraŭ unu afero, kiun Margarita rimarkis sur la nekovrita senhara brusto de Voland, estis skarabo, fajne ĉizita el malhela ŝtono, pendanta je ora ĉeneto kaj surhavanta skribsignojn sur la dorso. Apud Voland, sur la lito, sur peza postamento staris globuso, stranga, kvazaŭ viva, kaj de unu flanko prilumata de la suno.

Kelkajn sekundojn estis silento. “Li min ekzamenas” pensis Margarita kaj per volstreĉo ŝi provis estingi la tremon de siaj genuoj.

Fine Voland ekparolis, li ridetis kaj pro tio lia fajrera okulo ŝajnis ekflami:

— Mi vin salutas, reĝino, kaj mi petas pardoni al mi mian negliĝon.

Lia voĉo estis tiom malalta, ke je kelkaj vortoj ĝi sinkis en la raŭkon.

Voland prenis de sur la lito longan spadon, sin klininte serĉmovis ĝin sub la kuŝejo kaj diris:

— Eliĝu! La partio estas abolita. Nia gastino venis.

— Nepre ne, — siblis ĉe la orelo de Margarita maltrankvila sufloraĵo de Kerubjev.

— Nepre ne ... — ŝi komencis.

messire ... — elspiris Kerubjev en ŝian orelon.

— Nepre ne, messire, — superregante sin, nelaŭte sed klare respondis Margarita. Ŝi ridetis kaj aldonis: — Mi vin petegas, ne interrompu la partion. Mi konjektas, ke la ŝakaj revuoj pagus nemalmulte da mono por havi la eblon ĝin aperigi.

Azazello mallaŭte kaj aprobe gruntis, Voland atente rigardis Margaritn kaj rimarkis, kvazaŭ parolante al si mem:

— Jes, pravas Kerubjev! Kiel fantazie miksiĝas la kartaro! La sango!

Li etendis la manon kaj geste vokis Margaritn. Ŝi proksimiĝis sen senti la plankon sub la nudaj piedoj. Voland metis sian pezan, kvazaŭ ŝtonan — sed ankaŭ flame ardan — manon sur ŝian ŝultron, ŝin puŝis al si kaj sidigis sur la liton.

— Nu, ĉar vi estas tiom ĉarme afabla, — li diris, — cetere, ĝuste tion mi atendis, do, ni ne ceremoniaĉu, — li denove sin klinis al la litrando kaj kriis: — Kiom ankoraŭ daŭros tiu subita farso? Elvenu, malbeninda hansvursto!

— La ĉevalo perdiĝis, — respondis la kato el sub la lito per voĉo sufokata kaj falsa, — ĝi ien forgalopis, kaj anstataŭ ĝin mi trovas nur ranon.

— Ĉu vi imagas, ke ĉi tie estas foirejo? — ŝajnigante koleron demandis Voland, — nenia rano estis sub la lito! Lasu por Varieteo tiujn banalajn trukojn. Se vi ne aperos tuj, la partion ni kalkulu malgajnita de vi, sakra dizertinto!

— Neniokaze, messire! — kriegis la kato, kaj en palpebruma daŭro ĝi elrampis el sub la lito kun la ĉevalo en la antaŭa piedo.

— Mi rekomendas al vi ... — apenaŭ komencinte la prezentadon, Voland tuj sin interrompis: — Ne, mi ne povas trankvile rigardi tiun pajacon. Vidu, kion ĝi faris el si sub la lito.

Starante sur la malantaŭaj piedoj, la polvomakulita kato ceremonie sin klinis antaŭ Margarita. Nun sur ĝia kolo estis blanka fraka bantkravato kaj sur la brusto ĝi havis perlamotan sinjorinan binoklon pendantan je rimeneto. Krome, la lipharoj de la kato estis orizitaj.

— Kion vi faris! — ekkriis Voland, — kial vi orizis la lipharojn? Kaj pro kiu diablo vi surmetis la kravaton, se vi ne surhavas eĉ pantalonon?

— Ne konvenas ke kato surhavu pantalonon, messire, — tre dignoplene respondis la kato, — ĉu vi volus, ke mi ankaŭ botojn surmetu? Botvestita kato ekzistas nur en la fabeloj, messire. Aliflanke, ĉu iam ajn okazis al vi vidi iun ajn partopreni balon senkravate? Mi ne intencas min ridindigi kaj riski, ke oni min elpelu! Ĉiu ornamas sin laŭ sia povo. Konsideru, ke la dirita rilatas ankaŭ al la binoklo, messire!

— Sed la lipharoj?..

— Mi ne komprenas, — seke replikis la kato, — ja vi toleras, ke hodiaŭ, sin razante, Azazello kaj Kerubjev sin surŝutis per blanka pudro, do kial ĝi estas pli bona ol la ora? Mi pudris miajn lipharojn, jen ĉio! Estus alia afero, se mi estus min razinta! Razita kato vere estas abomenaĵo, mi pretas mil fojojn konsenti tion. Tamen mi vidas, — en la voĉo de la kato ektremis ofendiĝo, — ke oni min ĉikanas, diskriminacias, do antaŭ mi staras serioza problemo: ĉu entute mi partoprenu la balon? Kion vi diros pri tio, messire?

Pro la ofendo la kato tiel disŝveliĝis, ke ĝi ŝajnis tuj krevonta.

— Ah, fripono, fripono, — skuante la kapon diris Voland, — ĉiun fojon, kiam ĝi vidas sian partion senespera, ĝi komencas blagi kiel la lasta ĉarlatano sur la ponto. Tuj sidiĝu kaj ĉesigu tiun vortlakson.

— Mi sidos, — respondis la kato sin sidigante, — tamen mi protestu rilate la lastan. Miaj paroloj estas ne vortlakso, kiun esprimon vi bonvolas uzi en ĉeesto de sinjorino, sed vico de fortike pakitaj silogismoj, kies valoron aprezus tiaj kompetentuloj, kiel Seksto Empiriko, Marciano Kapelo, kaj eble eĉ Aristotelo mem.

— Ŝakon al la reĝo! — diris Voland.

— Bonege, bonege, — reagis la kato, kaj komencis ekzameni la ŝaktabulon tra la binoklo.

— Do, — Voland sin turnis al Margarita, — mi prezentas al vi, donna, mian sekvantaron. Ĉi tiu, la stultumanto, estas la kato Behemoto. Kun Azazello kaj Kerubjev vi jam konatiĝis, nun mi rekomendas mian servistinon Hella. Ŝi estas lerta, inteligenta, kaj ne ekzistas tia servo, kiun ŝi ne povus plenumi.

La belulino Hella ridetis, turninte al Margarita siajn verdetajn okulojn, sen ĉesi ĉerpi la linimenton per manplato kaj ŝmiri ĝin sur la genuon.

— Do, jen ĉio, — finis Voland kaj grimacis kiam Hella iom pli forte premis lian genuon, — la kompanio, kiel vi vidas, estas negranda, miksa kaj senartifika. — Li silentiĝis kaj turnis la globuson. Ĝi estis vera majstraĵo: la bluaj oceanoj ondis, la polusĉapo aspektis plej aŭtente — glacia kaj neĝa.

Dume sur la tabulo estis paniko. La reĝo en la blanka mantelo tute konsternite turnadis sin sur sia kvadrato tien kaj reen, malespere levante la brakojn. Tri blankaj peonoj, landskneĥtoj kun halebardo, perplekse rigardis la kurieron svingi sian oficiran spadon kaj montri antaŭen, kie sur du najbaraj kvadratoj, unu blanka kaj unu nigra, vidiĝis la nigraj kavaliroj de Voland, rajdantaj du ardajn, stamfantajn ĉevalojn.

Margaritn tre interesis kaj impresis tio, ke la ŝakpecoj estis vivaj.

La kato forprenis la binoklon de siaj okuloj kaj neforte puŝetis sian reĝon sur la dorson. Senespera, tiu kaŝis sian vizaĝon en la manoj.

— Malbonas la afero, kara Behemoto, — diris Kerubjev mallaŭte kaj malice.

— La pozicio estas grava sed ne senŝanca, — respondis Behemoto, — eĉ pli ol tio: mi plene certas pri la fina venko. Mi nur funde analizu la situacion.

Tiun analizon la kato komencis plenumi en iom stranga maniero: aranĝante grimacojn kaj okulumante al sia reĝo.

— Senutile, — rimarkigis Kerubjev.

— Aj! — ekkriis Behemoto, — la papagoj disflugis, kion ja mi antaŭdiris!

Fakte, ie malproksime aŭdiĝis susuro de multnombraj flugiloj. Kerubjev kaj Azazello impetis for.

— Ah, la diablo vin prenu kun viaj balaj fantazioj! — grumblis Voland sen levi la rigardon disde sia globuso.

Apenaŭ Kerubjev kaj Azazello malaperis, tuj la grimacado de Behemoto duobliĝis. La blanka reĝo finfine komprenis la instigon, li subite deŝiris sian mantelon, ĵetis ĝin sur la kvadraton kaj forkuris de la tabulo. La kuriero surmetis la mantelon sur siajn ŝultrojn kaj okupis lian lokon. Revenis Kerubjev kaj Azazello.

— Blago, kiel ĉiam, — grumblis Azazello, oblikve rigardante Behemoton.

— Al mi ŝajnis, ke mi aŭdas ilin, — respondis la kato.

— Nu, kiom ankoraŭ tio daŭros? — demandis Voland, — ŝakon al la reĝo.

— Verŝajne, mi misaŭdis, mon maître, — respondis Behemoto, — la reĝo ne ŝakas nek ŝakigeblas!

— Mi ripetas, ŝakon al la reĝo.

messire, — respondis la kato per false zorgema voĉo, — vi trolaciĝis: la reĝo ne estas minacata!

— La reĝo okupas la kvadraton g2, — sen rigardi la tabulon diris Voland.

messire, mi estas konsternita, — hurlis la kato, aranĝante sur sia muzelo terurmienon, — sur tiu kvadrato ne estas reĝo!

— Kiel do? — demandis Voland surprizite kaj rigardis la tabulon, kie la kuriero staranta sur la reĝa kvadrato sin forturnis kaŝante sian vizaĝon per la mano.

— Ah, vi kanajlo, — diris Voland mediteme.

messire! Refoje mi apelacias al la logiko, — ekparolis la kato, premante la antaŭajn piedojn al la brusto, — se ludanto deklaras ŝakon al la reĝo dum eĉ la rememoro pri tiu reĝo jam forviŝiĝis de la tabulo, tian ŝakon oni konsideras nevalida.

— Ĉu vi rezignas aŭ ne? — kriis Voland per timinda voĉo.

— Permesu, ke mi iom pensu, — milde respondis la kato, metis la kubutojn sur la tablon, apogis la orelojn sur la piedoj kaj enpensiĝis. Post longa meditado ĝi fine diris: — Mi rezignas.

— Oni mortigu la obstinan beston, — flustris Azazello.

— Jes, mi rezignas, — diris la kato, tamen mi rezignas nur tial, ke mi ne povas ludi en la etoso de fi-persekuto fare de la enviuloj! — La kato sin levis, kaj la ŝakpecoj flugis en la skatolon.

Hella, jam tempas, — diris Voland, kaj Hella malaperis el la ĉambro. — La gambo doloras, kaj nun tiu balo ... — daŭrigis Voland.

— Permesu, — nelaŭte petis Margarita.

Voland fikse ŝin rigardis kaj movis al ŝi sian genuon.

La ŝmiraĵo, varmega kiel lafo, brulvundis ŝiajn manojn, sed Margarita sen malpleja grimaceto komencis enfroti ĝin sur la genuo, penante ne dolorigi la pacienton.

— Miaj korteganoj asertas, ke tio estas reŭmatismo, — Voland parolis sen deturni sian rigardon disde Margarita, — sed mi emas opinii, ke tiu doloro en la genuo estas memoraĵo pri ĉarma sorĉistino, kun kiu mi intime konatiĝis en la mil kvincent sepdek unua jaro en la Brokena montaro, sur la Diabla Ambono.

— Aĥ, ĉu tio eblas! — diris Margarita.

— Bagatelo! Post kelkaj tricent jaroj ĝi resaniĝos. Oni rekomendis al mi amason da medikamentoj, sed mi plu tenas min je la bonaj malnovaj hejmaj kuraciloj de mia avino. Mirindajn herbojn heredigis al mi la sakra maljunulino, mia avino! Alvorte, diru, ĉu vi suferas je io? Eble vi havas ian ĉagrenon, kiu venenas vian animon, ian aflikton?

— Ne, messire, ne estas tiel, — respondis la sagaculino Margarita, — kaj nun, kiam mi estas ĉe vi, mi sentas min tute bone.

— La sango estas granda afero, — sen evidenta interligo gaje diris Voland kaj aldonis: — Mi vidas, ke vin interesas mia globuso.

— Ho jes, mi neniam vidis tian peceton.

— Bona peceto. Verdire, mi malŝatas la radiofoniajn informbultenojn. La fraŭlinoj kiuj ilin voĉlegas malklare prononcas loknomojn. Krome, ĉiu tria el ili havas paroldifektojn, kvazaŭ intence oni tiajn selektus. Mia globuso estas multe pli oportuna, des pli, ke mi devas precize scii la eventojn. Ekzemple, ĉu vi vidas tiun terpecon, kies flankon lavas la oceano? Vidu, jen ĝi pleniĝas je fajro. Tie ĵus komenciĝis milito. Se vi proksimigos la okulojn, vi vidos ankaŭ la detalojn.

Margarita sin klinis al la globuso kaj vidis la kvadrateton de la tero ŝveli, pentriĝi per diversaj koloroj kaj ŝanĝiĝi en ion similan al reliefa mapo. Poste ŝi vidis mallarĝan rubandon de rivero kaj vilaĝon ĉe ĝia bordo. Dometo, kiu unue estis ne pli granda ol piza semo, kreskis ĝis la amplekso de alumetskatolo. Subite kaj senbrue ĝia tegmento disflugis supren, kun nubeto de nigra fumo, la muroj falis, tiel ke nenio restis de la duetaĝa skatoleto, krom amaseto da rubaĵo, de kiu leviĝis densa nigra fumo. Plu proksimiginte siajn okulojn Margarita vidis malgrandan figureton de virino, kiu kuŝis sur la tero, kaj en sangoflako apude, infaneton kun disĵetitaj brakoj.

— Prete, — ridetante diris Voland, — ĝi mortis senpeka. La laboro de Abadono estas neriproĉebla.

— Mi ne dezirus aparteni al tiuj, kontraŭ kiuj estas tiu Abadono, — diris Margarita, — kiun partion li subtenas?

— Ju pli longe mi kun vi parolas, — komplimentis Voland, — des pli mi konvinkiĝas, ke vi estas tre inteligenta. Li estas eksterordinare senpartia, kaj egale simpatias ambaŭ militantojn. Tial la rezultoj por ambaŭ partioj ĉiam estas egalaj. Abadono, — nelaŭte vokis Voland, kaj el la muro tuj paŝis maldika vira figuro kun malhelaj okulvitroj. Ial la okulvitroj tiom forte impresis Margaritn, ke ŝi nelaŭte ekkriis kaj premis sian vizaĝon al la kruro de Voland.

— Ĉesu do, — kriis Voland, — kiom nervozaj estas la nunaj homoj. — Per la manplato li larĝasvinge frapis ŝin sur la dorson, tiel ke ŝia tuta korpo resonis. — Ja vi vidas, ke li surhavas la okulvitrojn. Krome, neniam okazis, ke Abadono venus al iu ajn antaŭtempe. Kaj fine, mi estas ĉi tie. Vi estas mia gastino! Tutsimple mi volis montri lin al vi.

Abadono staris senmove.

— Ĉu oni povus lin peti, ke por unu sekundo li formetu la okulvitrojn? — demandis Margarita, sin premante al Voland kaj tremerante, jam ne pro timo sed pro scivolo.

— Ĝuste tion li ne faru, — serioze respondis Voland. Li mansvingis al Abadono kaj tiu malaperis. — Kion vi volas diri, Azazello?

messire, — respondis Azazello, — kun via permeso. Ni havas du fremdulojn: belulinon, kiu ploretas kaj petas, ke oni lasu ŝin ĉe ŝia sinjorino, kaj krom ŝin — pardonon — ŝian eksporkon.

— Strange kondutas la belulinoj, — rimarkis Voland.

— Tio estas Nataŝa, Nataŝa, — ekkriis Margarita.

— Nu, ŝi restu ĉe sia sinjorino. Kaj la porkon sendu al la kuiristoj!

— Ĉu buĉi? — timigite ekkriis Margarita, — permesu, messire, tio ja estas Nikolao Ivaniĉ, la malsupra loĝanto. Okazis miskompreno, vidu, ŝi ŝmiris lin per la pomado ...

— Pardonon, — diris Voland, — kiu kaj pro kia diablo ĝin buĉu? Ĝi dume sidu kun la kuiristoj, jen ĉio. Konsentu ja, ke mi ne povas allasi ĝin en la balan salonegon!

— La ideo estas amuza ... — aldonis Azazello kaj raportis: — La noktomezo proksimas, messire.

— Ah, bone. — Voland sin turnis al Margarita: — Do, bonvolu. Anticipe mi al vi dankas. Ne konfuziĝu kaj nenion timu. Nenion trinku, krom la akvon, alie vi moliĝos kaj estos al vi malfacile. Nun tempas!

Margarita sin levis de la tapiŝeto, kaj tiam en la pordo aperis Kerubjev.

24

La majstro retrovita

En la dormoĉambro de Voland ĉio estis same kiel antaŭ la balo. Voland en sia ĉemizo sidis sur la lito, tamen Hella ne plu frotis lian genuon; sur la tablo kie antaŭe oni ludis ŝakon, ŝi estis aranĝanta noktomanĝon. Demetinte sian frakon, Kerubjev kaj Azazello sidis ĉe la tablo, kaj apud ili, nature, sin lokis la kato, kiu plu malvolis forlasi sian kravaton, kvankam ĉi tiu jam iĝis perfekta malpura ĉifonaĉo. Ŝanceliĝante Margarita venis al la tablo kaj kontraŭ ĝi sin apogis. Kiel antaŭe, Voland faris signon ke ŝi proksimiĝu kaj sidu apude.

— Nu, oni vin tute ellacigis, ĉu? — demandis Voland.

— Ho ne, messire, — respondis Margarita, sed apenaŭ aŭdeble.

Noblesse oblige, — rimarkis la kato kaj verŝis al ŝi en ruĝvinan glason kristale klaran likvon.

— Ĉu tio estas vodko? — ŝi demandis per malforta voĉo.

Pro ofendiĝo la kato saltetis sur sia seĝo.

— Kion vi diras, reĝino? — li stertoris, — ĉu mi aŭdacus verŝi al damo vodkon? Ĝi estas pura alkoholo!

Margarita ridetis kaj provis forŝovi la vinglason.

— Trinku sen timo, — diris Voland, kaj ŝi tuj prenis la glason en la manon. — Hella, vin sidigu, — li ordonis kaj klarigis al Margarita: — La plenluna nokto estas nokto festa, kaj mi manĝas en la intima kompanio de miaj konfidenculoj kaj servistoj. Do, kiel vi vin sentas? Kiel pasis tiu laciga balo?

— Mireginde! — ekbabilis Kerubjev, — ĉiu estas ravita, enamiĝinta, frakasita, kiom da takto, kiom da lerto, logo, ĉarmo!

Voland silente levis sian glason kaj tintigis ĝin kontraŭ tiu de Margarita. Ŝi obeeme eltrinkis kun la penso ke pro la alkoholo tuj venos ŝia fino. Tamen okazis nenio malbona. Viva varmo disfluis en ŝia ventro, io mole puŝis ŝin sur la nukon, ŝi sentis siajn fortojn reveni, kvazaŭ ŝi vekiĝus post longa refreŝiga dormo, kaj krome, ŝi eksentis lupan malsategon. Kiam ŝi rememoris, ke ŝi nenion manĝis de la hieraŭa mateno, ĝi iĝis eĉ pli akra. Ŝi komencis avide gluti kaviaron.

Behemoto fortranĉis pecon da ananaso, ĝin surŝutetis per salo kaj pipro, ĝin manĝis kaj tiel brave renversis duan glaseton da alkoholo, ke ĉiuj aplaŭdis.

Post ke ankaŭ Margarita malplenigis sian duan glason, pli hele ekbrulis la kandeloj en la kandelabroj, kaj pli vigla iĝis la fajro en la kameno. Margarita sentis nenian ebrion. Enigante siajn blankajn dentojn en la viandon, ŝi ĝuegis la el ĝi fluantan sukon kaj samtempe observis Behemoton ŝmiri ostron per mustardo.

— Vi ankoraŭ metu sur ĉi ĉion kelkajn vinberojn, — mallaŭte diris Hella, per la kubuto puŝetante la katon en ties flankon.

— Bonvolu ne instrui al mi la vivon, — respondis Behemoto, — mi mem havas sufiĉan sperton pri festenado, jes, tute sufiĉan!

— Aĥ, kiel agrablas noktomanĝi ĝuste tiel, ĉe la kamenfajro, tute simple, — kraketis Kerubjev, — en intima rondo ...

— Ne, Fagoto, — oponis la kato, — ankaŭ la balo havas siajn ĉarmon kaj grandiozon.

— Ĝi havas nek ĉarmon nek grandiozon, krome, tiuj idiotaj ursoj, kaj ankaŭ la tigroj ĉe la verŝtablo per sia blekado min preskaŭ migrenigis, — diris Voland.

— Jes, messire, — diris la kato, — se vi opinias, ke al ĝi mankas grandiozo, mi tuj obeeme aliĝos al tiu opinio.

— Vin gardu! — respondis Voland.

— Mi nur ŝercis, — humile diris la kato, — kaj koncerne la tigrojn, mi ilin rostigos.

— Tigraĵo ne estas manĝebla, — diris Hella.

— Ĉu tiel vi opinias? Tiam bonvolu aŭskulti, — replikis la kato, kaj kun plezure duonfermitaj okuloj Behemoto rakontis pri tio, kiel foje ĝi dum dek naŭ tagoj vagadis en dezerto, sin nutrante nur per la viando de tigro de ĝi mortigita. La kurioza rakonto interesis ĉiujn, kaj kiam la kato ĝin finis, ĉiuj ĥore ekkriis:

— Blago!

— La plej interesa en tiu blago estas tio, — diris Voland, — ke ĝi estas mensoga de la unua ĝis la lasta vorto.

— Ĉu tiel? Mensoga? — ekkriis la kato, kaj ĉiuj pensis ke ĝi tuj ekprotestos, sed anstataŭe Behemoto nur diris mallaŭte: — Inter ni juĝos la Historio.

— Diru, — plivigliĝinte post la vodko Margarita sin turnis al Azazello, — ĉu vi lin pafmortigis, la eksbaronon?

— Nature, — respondis Azazello, — kiel eblus lin ne pafmortigi? Li estis pafmortigenda.

— Mi tiel ekscitiĝis! — ekkriis Margarita, — tio okazis tiom neatendite.

— En tio estis nenio neatendita, — obĵetis Azazello, sed Kerubjev komencis ĝemadi kaj lamentadi:

— Kiel do oni ne ekscitiĝu? Mi mem sentis miajn genuojn tremi! Paf! Ek! La barono pum!

— Nemulte mankis ke mi havu atakon de histerio, — aldonis la kato, lekante kaviaron disde la kulero.

— Jen kion mi ne povas kompreni, — diris Margarita, kaj oraj brileroj de la kristaloj dancis en ŝiaj okuloj, — ĉu eblas ke ekstere oni ne aŭdis la muzikon kaj la tutan bruegon de la balo?

— Certe oni nenion aŭdis, reĝino, — respondis Kerubjev, — la aferon endas aranĝi tiel, ke oni ne aŭdu. Tion endas plej zorge aranĝi.

— Jes, kompreneble ... ĉar fakte tie ja estis la viro sur la ŝtuparplaceto ... kiam mi venis kun Azazello ... kaj la alia, ĉe la enirejo ... al mi ŝajnas, ke li observis vian apartamenton.

— Prave, prave! — kriis Kerubjev, — prave, kara Margarita Nikolavna! Vi firmigas mian suspekton. Jes, li observis la apartamenton. Unue li ŝajnis al mi distriĝema privata docento aŭ enamiĝinto langvoranta sur la ŝtuparo, sed ne, ne! Io suĉis mian koron! Aĥ! li observis la loĝejon! Kaj ankaŭ la alia, ĉe la enirejo! Kaj ankaŭ tiu de sub la arko, egale!

— Nun interese, ĉu oni povus veni por vin aresti? — demandis Margarita.

— Nepre oni venos, ĉarma reĝino, nepre! — respondis Kerubjev, — mi antaŭsentas ke oni venos, ne tuj, kompreneble, sed siatempe oni nepre venos. Tamen mi opinias, ke estos nenio interesa.

— Aĥ, kiel mi ekscitiĝis, kiam tiu barono falis, — ripetis Margarita, evidente plu impresite de la murdo, la unua kiun ŝi vidis en sia vivo. — Certe, vi bone celpafas, ĉu?

— Konvene, — diris Azazello.

— Je kiom da paŝoj? — ne tute klare demandis Margarita.

— Tio dependas de la celo, — prudente rimarkigis Azazello, — unu afero estas trafi la fenestrovitrojn de kritikisto Latunskij, kaj io tute alia estas trapafi lian koron.

— La koron! — ekkriis Margarita, ial metante la manon sur la sian, — la koron! — ŝi ripetis obtuze.

— Kio estas tiu Latunskij? — demandis Voland ekzamenante Margaritn per la duonfermitaj okuloj.

Azazello, Kerubjev kaj Behemoto diskrete mallevis sian rigardon, Margarita ruĝiĝis kaj respondis:

— Estas tia kritikisto. Hodiaŭ vespere mi disfrakasis lian loĝejon.

— Ĉu? Kial?

— Li, messire, li pereigis majstron, — klarigis Margarita.

— Sed kial vin mem vi klopodigis? — demandis Voland.

— Permesu al mi, messire, — ĝoje ekkriis la kato saltante sur sia seĝo.

— Sidu, — grumblis Azazello sin levante, — tuj mi mem tien veturos ...

— Ne! — ekkriis Margarita, — ne, mi vin petegas, messire, tion oni ne faru.

— Laŭ via plaĉo, laŭ via plaĉo, — respondis Voland, kaj Azazello residiĝis.

— Do, kie ni haltis, karega reĝino Margot? — diris Kerubjev, — ah jes, la koro ... Li trafas la koron, — Kerubjev etendis sian longan fingron direkte al Azazello, — laŭ elekto, en ajnan atrion aŭ en ajnan el la ventrikloj.

Margarita ne tuj komprenis, kaj kompreninte ŝi mirigite ekkriis:

— Sed ili ja ne estas videblaj!

— Karulino, — tintetaĉis Kerubjev, — ĝuste tio ja estas la malfacilaĵo, ke nevideblaj! Tio ja estas la tuta interesaĵo! Videblan objekton ĉiu povas trafi!

Kerubjev malfermis tirkeston de la tablo, prenis tie piksepon kaj prezentis ĝin al Margarita, petante ke ŝi per sia ungo marku unu el la pikiloj. Ŝi markis tiun de la supra dekstra angulo. Hella ŝovis la karton sub la kusenon kaj kriis:

— Prete!

Azazello, kiu sidis turninte la dorson al la kuseno, prenis el la poŝo de sia frakpantalono nigran aŭtomatan pistolon, metis ĝian tubon sur la ŝultron kaj, sen turni sin al la lito, li pafis kaŭzante gajan ektimon en Margarita. Oni retiris la karton el sub la trapafita kuseno; la pikilo, kiun markis Margarita, estis trafita.

— Mi ne dezirus troviĝi sur via vojo, kiam vi havas pistolon en la mano, — diris Margarita, kokete rigardetante Azazellon. Ŝin fascinis la homoj kapablaj fari ion unuaklase.

— Karega reĝino, — plu pepadis Kerubjev, — al neniu mi rekomendas troviĝi sur lia vojo, eĉ se li ne havas pistolon en la mano! Je mia honorvorto de eksa kapelestro kaj ĉefkantisto, neniu gratulus tian troviĝunton.

La kato, kiu sidis malserena dum la pafoprovo, subite deklaris:

— Mi min devontigas rompi la rekordon pri la piksepo.

Azazello responde nur graŭlis ion, sed la kato obstinis, ĝi postulis ne unu sed du revolverojn. Azazello eligis duan pistolon el la glutea poŝo de sia pantalono, kaj kune kun la unua, malestime tordante la buŝon, prezentis al la fanfaronulo. Oni markis du pikilojn sur la sepo. Turninte sian dorson al la kuseno, la kato longe celis. Margarita sidis ŝtopinte la orelojn per la fingroj kaj rigardis la strigon, kiu dormetis sur la kamenbreto. La kato pafis el ambaŭ pistoloj, post kio tuj ekŝrikis Hella, la strigo mortigite falis de la kameno kaj la horloĝo haltis disrompite. Hella, unu el kies manoj sangis, hurlante enigis siajn ungojn en la hararon de la kato, tiu responde kroĉiĝis al la ŝia, kaj ambaŭ, bule interplektite, ruliĝis sur la planko. Unu vinglaso falis de la tablo kaj frakasiĝis.

— Forprenu de mi tiun rabiiĝintan diablinon! — hurladis la kato sin defendante kontraŭ Hella, kiu rajde sur ĝin sidiĝis. Oni disigis la batalantojn, Kerubjev blovis sur la trapafitan fingron de Hella, kaj ĝi tuj saniĝis.

— Ja mi ne povas celpafi, kiam apude oni fuŝige parolas! — kriadis Behemoto penante reloki grandegan vilon forŝiritan de ĝia dorso.

— Mi vetas, — ridetante diris Voland al Margarita, — ke tion ĝi faris intence. Behemoto estas paflertulo.

Por signi sian repacigon, Hella kaj la kato interkisis. Oni reprenis la karton el sub la kuseno kaj ĝin ekzamenis. Neniu pikilo, krom la truita de Azazello, estis trafita.

— Tio ne estas ebla, — asertis la kato rigardante tra la karto la lumon de la kandelabro.

La gaja noktomanĝo pluis. La kandeloj gutetis en la kandelingoj, la kameno elverŝis en la ĉambron sekajn, bonodorajn varmoondojn. Satiĝinte, Margarita sidis beata, ŝi rigardis la grizviolajn ringojn ŝvebi de la cigaro de Azazello al la kameno, kie la kato kaptis ilin per la pinto de spado. Ŝi nenien deziris foriri, kvankam laŭ ŝia kalkulo jam estis malfrue. Konsidere ĉion okazintan, estis proksimume la sesa matene. Profitante paŭzon, ŝi turnis sin al Voland kaj hezite diris:

— Ŝajnas, ke mi devas iri ... Malfruas.

— Kial hasti? — demandis Voland ĝentile sed sekete. La ceteraj silentis ŝajnigante sin absorbitaj pri la cigaraj fumrondoj.

— Jes, mi devas iri, — konfuzite pro ĉio ĉi diris Margarita kaj rigardis ĉirkaŭen, kvazaŭ serĉante mantelon aŭ balsurtuton. Subite ŝia nudeco komencis ŝin ĝeni. Silente Voland prenis el la lito sian grasan trivitan noktosurtuton kaj Kerubjev ĝin ĵetis sur ŝiajn ŝultrojn.

— Mi dankas al vi, messire, — apenaŭ aŭdeble diris Margarita kaj demande ekrigardis Volandon. Tiu respondis al ŝi per ĝentila kaj indiferenta rideto. Nigra malgajego ekpremis la koron de Margarita. Ŝi sin sentis trompita. Evidente, neniu intencas rekompenci ŝin pro ĉio kion ŝi faris dum la balo, same kiel neniu ŝin retenas. Krome, ŝi klare konsciis, ke ŝi ne havas kien iri de ĉi tie. La preterfluginta ideo, ke ŝi devos reveni en la palaceton, kaŭzis en ŝi internan eksplodon de malespero. Ĉu ŝi mem petu, kiel Azazello tente konsilis al ŝi en la Aleksandra ĝardeno? “Ne, por nenio ajn” — ŝi diris al si mem.

— Ĉion bonan, messire, — ŝi diris voĉe kaj pensis: “For, iel ajn for de ĉi tie, ekstere mi iros al la rivero kaj min dronigos”.

— Nun sidiĝu, — subite ordonis Voland. La vizaĝo de Margarita ŝanĝis la koloron kaj ŝi sin sidigis. — Ĉu adiaŭonte vi deziras diri ion?

— Ne, nenion, messire, — fiere respondis Margarita, — krom tion, ke se vi ankoraŭ min bezonos, mi pretas volonte plenumi ĉion deziratan. Mi neniom laciĝis kaj la balo min tre amuzis. Tiom, ke se ĝi ankoraŭ daŭrus, mi volonte prezentus mian genuon al la kisoj de miloj da pendumiluloj kaj murdistoj, — ŝi vidis Volandon kvazaŭ tra vualo, ŝiaj okuloj plenis je larmoj.

— Ĝuste! Vi absolute pravas! — kriis Voland per resonanta kaj timiga voĉo, — tiele!

— Tiele! — eĥis la sekvantaro de Voland.

— Ni provis vin, — daŭrigis Voland, — neniam ion petu! Neniam kaj nenion, precipe de tiuj, kiuj estas pli fortaj ol vi. Oni mem proponos kaj oni mem ĉion donos! Sidigu vin, fiera virino! — Voland forŝiris la pezan noktosurtuton de Margarita kaj denove ŝi retroviĝis sidanta apud li sur la lito. — Do, Margot, — daŭrigis Voland mildigante sian voĉon, — kion vi deziras pro tio, ke hodiaŭ vi estis ĉe mi la mastrino? Kion vi deziras pro tio, ke vi patoprenis la balon nuda? Je kiom vi taksas vian genuon? Kian damaĝon faris al vi miaj gastoj, kiujn vi ĵus nomis pendumiluloj? Diru! Kaj nun diru sen ĝeno, ĉar mi mem proponas.

La koro de Margarita ekbatis, ŝi profunde ekspiris kaj komencis pripensi ion.

— Nu, ek, kuraĝon! — instigis ŝin Voland, — veku vian fantazion, ĝin spronu! Jam pro la nura ĉeesto dum la murdo de tiu perfekta kanajlo barono oni meritas rekompencon, precipe se oni estas virino. Do?

Al Margarita ekmankis spiro, ŝi jam estis eldironta la intimajn kaj en la animo preparitajn vortojn, kiam subite ŝi paliĝis, malfermis la buŝon kaj rondigis la okulojn. “Frida! Frida! Frida!” kriis en ŝiajn orelojn ies obseda, peteganta voĉo, “Mia nomo estas Frida!”. Margarita, stumblante sur la vortoj, ekparolis:

— Do, ĉu mi rajtas, sekve, peti pri unu afero?

— Postuli, postuli, mia donna, — kompreneme ridetante diris Voland, — vi rajtas postuli unu aferon!

Aĥ, kiel lerte kaj klare Voland emfazis, ripetante ŝiajn proprajn vortojn, tiun “unu aferon”!

Ankoraŭfoje Margarita ekspiris kaj diris:

— Mi volas, ke oni ĉesu prezenti al Frida la tukon, per kiu ŝi sufokis sian infanon.

La kato levis la okulojn al la ĉielo kaj brue ekspiris, tamen sen ion diri: evidente, ĝi ankoraŭ memoris pri sia pinĉita orelo.

— Konsidere tion, — rikanetante diris Voland, — ke subaĉeto fare de tiu stultulino Frida estas, memkomprene, nepre ekskludenda — ĉar tio ja estus malakordigebla kun via reĝina digno — mi eĉ ne scias, kion mi faru. Restas al mi jeno: min provizi je ĉifonoj kaj ŝtopi per ili ĉiujn truojn en mia dormoĉambro!

— Pri kio vi parolas, messire? — miris Margarita, aŭdinte tiujn, efektive nekompreneblajn, vortojn.

— Mi tute konsentas kun vi, messire, — enmiksiĝis Behemoto, — ĝuste per ĉifonoj! — kaj incitite la kato frapis la tablon per la piedo.

— Pri la kompatemo mi parolas, — klarigis siajn vortojn Voland sen malkroĉi disde Margarita la rigardon de sia fajra okulo. — Fojfoje tute neatendite kaj perfide ĝi penetras tra plej mallarĝaj fendoj. Tial mi parolas pri ĉifonoj.

— Kaj mi, ankaŭ mi parolas pri tio sama! — ekkriis la kato, antaŭgarde klinante sin for de Margarita kaj ŝirmante siajn pintajn orelojn per la piedoj makulitaj je la roza kremaĵo.

— Iru for, — diris Voland al la kato.

— Mi kafon ankoraŭ ne trinkis, — tiu respondis, — kiel mi foriru? Ĉu vere, messire, en festa nokto oni dividos la festenanojn en du kvalitojn? La unuj estus de unua, kaj la aliaj, laŭ la esprimo de tiu avarulaĉo bufedisto, de dua freŝgrado?

— Silentu, — ordonis Voland al la kato kaj, turninte sin al Margarita, li demandis: — Evidente, vi estas eksterordinare bonkora homo, ĉu? Ege morala, ĉu?

— Ne, — energie protestis Margarita, — mi scias, ke kun vi oni povas paroli nur malkaŝe, do malkaŝe mi diru: mi estas vanta homo. Mi petis por Frida nur tial, ke mi senprudente donis al ŝi firman esperon. Ŝi atendas, messire, ŝi kredas je mia povo. Kaj se ŝi trompiĝos, mia situacio estos terura. Dum la tuta vivo mi ne havos trankvilon. Nun tio estas fakto! Iel ĝi okazis.

— Ah, — diris Voland, — tio estas komprenebla.

— Do, ĉu vi faros tion? — mallaŭte demandis Margarita.

— Certe ne, — respondis Voland. — Vidu, kara reĝino, tie estas simpla miskompreno. Ĉiu administrofako zorgu pri siaj aferoj. Mi ne kontestas, ke niaj ebloj estas konsiderindaj, multe pli grandaj ol opinias iuj, ne tre sagacaj, homoj ...

— Ho jes, multe pli grandaj, — ne sukcesis sin deteni la kato, evidente fiera pri tiuj ebloj.

— Silentu, la diablo vin prenu! — diris Voland kaj daŭrigis returninte sin al Margarita: — Tamen kial mi faru tion, kio koncernas alian, kiel mi ĝin nomis, administrofakon? Do, mi tion ne faros, vi mem faru.

— Sed per mi, ĉu tio plenumiĝos?

Azazello ironie ĵetis sur ŝin oblikvan rigardon de sia misa okulo, apenaŭ rimarkeble skuetis la rufan kapon kaj snufis.

— Faru do, jen turmento, — tedite grumblis Voland kaj, turninte sian globuson li komencis ekzameni sur ĝi ian detalon, verŝajne kondukante ankaŭ alian aferon dum la interparolo kun Margarita.

— Do, Frida ... — sufloris Kerubjev.

Frida! — orelbore kriis Margarita.

La pordo impete malfermiĝis kaj la hirta, nuda, sed ne plu ebria virino tranc’okula enkuris en la ĉambron, etendis siajn manojn al Margarita, kaj ĉi tiu majeste diris:

— Vi estas pardonita. Oni ne plu alportos la tukon.

Aŭdiĝis ekhurlo de Frida, ŝi falis vizaĝ-al-tere antaŭ Margarita kruce disĵetinte la brakojn. Voland mansvingis kaj Frida malaperis.

— Mi dankas al vi, adiaŭ, — diris Margarita kaj sin levis.

— Nu, Behemoto, — ekparolis Voland, — ni ne tiru profiton el la ago de nepraktikema homo en la festa nokto. — Li sin turnis al Margarita: — Do, tion ni ne kalkulu, ja mi faris nenion. Kion por vi mem vi deziras?

Estiĝis silento. Ĝin interrompis Kerubjev, kiu flustris al Margarita:

— Mia diamanta donna, mi konsilas al vi esti ĉi-foje pli prudenta! La fortuno ja povas ne plu prezentiĝi!

— Mi volas ke tuj, nunsekunde, oni rehavigu al mi mian amdonanton, la majstron, — diris Margarita, kaj ŝia vizaĝo spasmiĝis.

Ventpuŝo penetris en la ĉambron, kuŝigante la flamon de la kandeloj, la peza fenestra kurteno ŝoviĝis flanken, la fenestro larĝe malfermiĝis kaj en la fora alto vidiĝis la plena, noktomeza kaj neniel matena, luno. De la fenestrobreto sur la plankon sterniĝis verdeta noktoluma tuko, kaj sur ĝi aperis la nokta gasto de Ivano, kiu nomis sin majstro. Li surhavis sian malsanulejan veston: kitelon, pantoflojn kaj la nigran ĉapelon, kiun li neniam forlasis. Tikoj grimace tordis lian nerazitan vizaĝon, kun frenezula timemo li oblikve rigardetis la kandelajn flamojn, kaj ĉirkaŭ li bolis la lunluma torento.

Margarita tuj lin rekonis, ŝi ĝemis, svingetis la manojn kaj kuris al li. Ŝi kisadis lian frunton, liajn lipojn, ŝi premis sian vizaĝon al lia stople pika vango, kaj la longe retenatintaj larmoj nun fluis el ŝiaj okuloj. Ŝi prononcadis nur unu vorton, sensence ŝi ripetis:

— Vi ... vi, vi ...

La majstro sin de ŝi disigis, kaj obtuze diris:

— Ne ploru, Margot, ne turmentu min, mi estas grave malsana. — Per unu mano li kroĉiĝis je la fenestrobreto, kvazaŭ intencante sur ĝin salti kaj forkuri, grimace nudiginte la dentojn li angore rigardis la sidantojn kaj ekkriis: — Mi timas, Margot! Denove mi havas halucinojn.

Sufokate de plorsingultoj Margarita flustris per intermita voĉo:

— Ne, ne, ne, nenion timu! Mi estas kun vi! Mi estas kun vi!

Kerubjev lerte kaj netrudeme ŝovis seĝon malantaŭ la majstron, kaj tiu sin lasis sur ĝin sidiĝi. Margarita falis sur la genuojn, sin premis al la flanko de la malsanulo kaj tiel senmoviĝis. En sia ekscito ŝi ne rimarkis, ke ŝia nudeco iel ĉesis, ke nun ŝi surhavas nigran silkan mantelon. Klininte la kapon la majstro rigardis la plankon per mornaj malsanulaj okuloj.

— Jes, — post paŭzo ekparolis Voland, — ili bone lin prilaboris. — Al Kerubjev li ordonis: — Ek, kavaliro, donu trinki al la homo.

Margarita persvadadis la majstron per tremanta voĉo:

— Trinku, trinku. Ĉu vi timas? Ne, ne, kredu al mi, ili vin helpos.

La malsanulo prenis la glason kaj eltrinkis ĝian enhavon, sed lia mano ektremis kaj la malplenigita glaso frakasiĝis ĉe liaj piedoj.

— Bona aŭguro, bona aŭguro! — ekflustris Kerubjev al Margarita, — rigardu, li jam rekonsciiĝas.

Fakte, la rigardo de la malsanulo iĝis malpli sovaĝa kaj perturbita.

— Ĉu vere estas vi, Margot? — demandis la luna gasto.

— Ne dubu, estas mi, — respondis Margarita.

— Ankoraŭ! — ordonis Voland.

Post ol la majstro malplenigis la duan glason, en liaj okuloj reaperis la vivo kaj la inteligento.

— Nu jen, tio estas alia afero, — diris Voland ekzamenante la majstron per akra rigardo, — nun ni interparolu. Kiu vi estas?

— Nun mi estas neniu, — respondis la majstro, kaj rideto tordis lian buŝon.

— De kie vi ĵus venis?

— El la domo de malĝojo. Mi estas mense malsana, — respondis la veninto.

Tiujn vortojn Margarita ne eltenis, ŝi denove ekploris. Poste, viŝinte siajn okulojn, ŝi ekkriis:

— Teruraj vortoj! Teruraj vortoj! Li estas majstro, messire, mi avertas vin pri tio. Kuracu lin, li valoras tion!

— Ĉu vi scias, kun kiu vi nun interparolas? — demandis Voland la veninton, — ĉe kiu vi estas?

— Mi scias tion, — respondis la majstro. — En la frenezulejo tiu bubo, Ivano Senhejmulo, estis mia najbaro. Li rakontis al mi pri via renkonto.

— Certe, certe, — reagis Voland, — mi havis la plezuron renkonti tiun fraŭlon ĉe la Patriarĥa lageto. Min mem li preskaŭ frenezigis, konvinkante min ke mi ne ekzistas! Sed vi, ĉu vi kredas, ke mi vere estas mi?

— Necesas kredi, — respondis la veninto, — kvankam, evidente, multe pli trankviliga estus rigardi vin halucinaĵo. Mi petas pardonon, — subite rekonsciiĝinte aldonis la majstro.

— Nu, se tio vin trankviligas, rigardu tiel, — ĝentile diris Voland.

— Ne, ne, — timigite diris Margarita skuante la majstron je la ŝultro, — ekkonsciu, antaŭ vi vere estas li!

Ankaŭ tiun fojon la kato enmiksiĝis:

— Fakte, mi vere similas halucinon. Atentu mian profilon en la luna lumo, — la kato ŝovis sin en la lunluman faskon kaj volis ankoraŭ ion diri, sed oni petis ĝin silenti, kaj Behemoto, respondinte: — Tre bone, mi mutiĝos. Mi estos silentema halucino, — eksilentis.

— Nun diru al mi, kial Margarita nomas vin majstro? — demandis Voland.

La veninto melankolie ridetis kaj diris:

— Tio estas pardonebla malrigoraĵo. Ŝi tro alte aprezas la romanon kiun mi verkis.

— Pri kio temas la romano?

— Pri Poncio Pilato.

Ĉi tiam refoje ŝanceliĝis kaj balanciĝis la flamlangetoj de la kandeloj, ektintetis la vazaro sur la tablo, Voland tondre ekridegis, sed neniu timis nek miris pri la ridego. Behemoto ial aplaŭdis.

— Pri kio, pri kio? Pri kiu? — ekparolis Voland ĉesinte ridi. — Ĝuste nuntempe, ĉu? Tio estas eksterordinara! Ĉu vi ne povis trovi alian temon? Montru, — Voland etendis la malfermitan manon.

— Bedaŭrinde mi ne povas tion fari, — respondis la majstro, — ĉar mi bruligis la manuskripton en la forno.

— Pardonu, sed tion mi ne povas kredi, — diris Voland, — tio ne eblas. La manuskriptoj ne forbrulas. — Li turnis sin al la kato kaj ordonis: — Ek, Behemoto, donu do la romanon.

La kato tuj saltis de la seĝo kaj ĉiuj vidis, ke ĝi sidis sur dika stako de manuskriptoj. La supran ekzempleron la kato, respekte sin klininte, prezentis al Voland. Margarita ektremis kaj kriis, ankoraŭfoje emociite ĝis larmoj:

— Jen ĝi estas, la manuskripto! Jen ĝi estas!

Ŝi ĵetis sin al Voland kaj aldonis ravite:

— Ĉiopova! Ĉiopova!

Voland prenis la ekzempleron, ĝin turnis, metis flanken kaj silente, sen rideto, fikse rigardis la majstron. Sed tiu sen videbla kaŭzo falis en melankolion kaj maltrankvilon, sin levis de la seĝo, tordis siajn manojn kaj, turninte sin al la malproksima luno, tremerante, komencis murmuri:

— Eĉ nokte, ĉe la luno mi ne havas kvieton, kial oni min maltrankviligis? Ho dioj, dioj ...

Margarita kroĉiĝis je lia malsanuleja kitelo kaj sin premante al li ankaŭ ŝi murmuradis en angoro kaj en larmoj:

— Ho Dio, kial vin ne helpas la kuracilo?

— Tuj, tuj, — flustris Kerubjev klopodante ĉirkaŭ la majstro, — tuj ni ĉion aranĝos ... Ankoraŭ unu glaseton, mi trinkos kune.

La glaseto palpebrumis, ekbrilis en la luna lumo, kaj ĝi helpis, tiu glaseto! Oni residigis la majstron kaj la vizaĝo de la malsanulo akceptis kvietan esprimon.

— Nu, nun ĉio estas klara, — diris Voland, per sia longa fingro frapetante la manuskripton.

— Absolute klara, — konfirmis Behemoto, forgesinte sian promeson esti silentema halucino, — nun mi klare vidas, kio estas kamuflita per la ĉefa linio de tiu verketo. Kion vi diras, Azazello? — la kato demandis Azazellon, kiu la tutan tempon restis silenta.

— Mi diras, — nazvoĉe respondis tiu, — ke vin dronigi estus bona afero.

— Indulgu min, Azazello, — diris la kato, — ne sugestu tiun ideon al mia sinjoro. Ja kredu al mi, ĉiun nokton mi aperus al vi same vestita per la luna lumo, kiel la kompatinda majstro, mi kapsignus al vi kaj geste mi instigadus vin min sekvi. Kion vi tiam sentus, ho Azazello?

— Nu, Margarita, — diris Voland reprenante la interparolon, — nun diru ĉion. Kion do vi bezonas?

La okuloj de Margarita ekflamis kaj ŝi petege demandis Volandon:

— Ĉu vi permesos ke mi kaj li iomete interflustru?

Voland kapjesis kaj ŝi, tuŝetante la orelon de la majstro, ion flustris. Oni aŭdis lin respondi:

— Ne, estas tro malfrue. Mi ne plu volas ion ajn en la vivo. Krom ke mi vidu vin. Sed al vi denove mi konsilas, forlasu min. Kun mi vi pereos.

— Ne, mi vin ne forlasos, — respondis Margarita kaj sin turnis al Voland: — Mi petas revenigi nin en la kelon ĉe la strateto apud Arbat’, kaj ke la lampo denove lumu, kaj ke ĉio estu kiel antaŭe.

Ĉi tiam la majstro ekridis kaj, ĉirkaŭpreninte ŝian antaŭlonge malfriziĝintan, krispan kapon, li diris:

— Ah, ne atentu tion, kion diras la kompatinda virino, messire. En tiu kelo jam delonge loĝas alia homo, kaj ĝenerale neniam okazas, ke ĉio estus kiel antaŭe. — Li premetis sian vangon kontraŭ la kapo de sia amikino, ŝin brakumis kaj murmuris: — Mia kara ... mia kompatinda ...

— Tio neniam okazas, ĉu tiel vi diras? — reagis Voland. — Prave. Tamen ni provu. — Kaj li ordonis: — Azazello!

De la plafono tuj impete falis perpleksega kaj preskaŭ freneziĝinta civitano en nuraj subvestoj; ial li havis valizon en la mano kaj kaskedon sur la kapo. Pro teruro li tremis kaj ŝajnis kaŭronta.

— Ĉu Bakŝiŝev? — demandis Azazello la falintan de la ĉielo.

— Alojzo Bakŝiŝev, — tiu respondis tremante.

— Ĉu estas vi, kiu leginte la artikolon de Latunskij pri la romano de la jena homo sendis skriban denuncon, ke li tenas kontraŭleĝan literaturon? — demandis Azazello.

La ĵus veninta civitano iĝis blua, liaj okuloj pleniĝis je pentaj larmoj.

— Vi volis transloĝiĝi en liajn ĉambrojn, ĉu? — je plej konfidence intima tono nazvoĉe demandis Azazello.

Ŝuŝado de furioza katino aŭdiĝis en la ĉambro, Margarita hurlis enigante siajn ungojn en la vizaĝon de Alojzo Bakŝiŝev.

— Spertu, spertu, kio estas sorĉistino!

Okazis tumulto.

— Kion vi faras? — kriis la majstro suferante, — Margot, tio estas hontinda!

— Mi protestas, tio estas neniel hontinda! — blekegis la kato.

Kerubjev detiris Margaritn malantaŭen.

— Banujon mi instalis, — kriis Bakŝiŝev sangante kaj klakante per la dentoj, galimatiante en sia teruro: — jam la sola surkalkado ... la vitriolo ...

— Estas tre bone, ke vi instalis banujon, — aprobis Azazello, — li bezonas banojn, — kaj Azazello kriis: — For!

Tuj Bakŝiŝev iĝis levita, renversita kaj forblovita el la dormoĉambro de Voland tra la malfermita fenestro.

La majstro elorbitigis la okulojn, flustrante:

— Tamen, tio ja ŝajnas eĉ pli forta ol la prodaĵoj pri kiuj rakontis Ivano! — profunde impresite li lasis vagi sian rigardon kaj fine fiksis ĝin sur la kato: — Ĉu ĝi estas ... pardonu, sinjoro kato ... — li stumblis, hezitante kiel li titolu la katon, — ĉu vi estas la kato kiu provis envagoniĝi en la tramon?

— Mi mem, — flatite konfirmis la kato, kaj aldonis: — Mi ŝatas, ke vi tiel ĝentile traktas katon. Ĝenerale oni ial kutimas alparoli la katojn tute senceremonie, kvankam neniu kato iam ajn tintigis kun oni sian glason je interfratiĝo.

— Ial ŝajnas al mi, ke vi ne tute estas kato, — dubeme diris la majstro kaj nekuraĝe li turnis sin al Voland: — Finfine en la kliniko oni rimarkos ja mian foreston.

— Kial do ili rimarku? — trankvilige diris Kerubjev, kaj en liaj manoj aperis iuj paperoj kaj libroj, — ĉu ĝi estas via malsanhistorio?

— Jes.

Kerubjev ĵetis la malsanhistorion en la kamenon.

— Ne estas la dokumento, do ne estas la homo, — li kontente rezonis, — kaj ĉi tio, ĉu ĝi estas la domlibro de via konstrurajtigito?

— J-jes ...

— Kiu estas ĉi tie registrita? Ĉu Alojzo Bakŝiŝev? — Kerubjev blovis sur la paĝon de la domlibro, — ek! jen li ne estas en la libro, kaj bonvolu atenti, ke neniam li tie estis. Se la konstrurajtigito miros, diru al li, ke Alojzon li sonĝis. Bakŝiŝev? Kia Bakŝiŝev? Nenia Bakŝiŝev iam estis. — Ĉi tiam la ŝnurizita libro forvaporiĝis el la manoj de Kerubjev. — Jen, ĝi jam kuŝas en la skribotablo de via konstrurajtigito.

— Vi trafe sentencis, — diris la majstro admirante la perfektecon de la laboro de Kerubjev, — “Ne estas la dokumento, do ne estas la homo”. Nu, ĝuste mi ne estas, ĉar mi ne havas paperojn.

— Mi pardonpetas, — ekkriis Kerubjev, — sed ĝuste tio estas halucino. Jen ĝi estas, via legitimilo.

Kerubjev transdonis al la majstro la dokumenton, poste li sentimentale levis la okulojn kaj mieltone flustris al Margarita:

— Kaj jen estas via havo, Margarita Nikolavna, — kaj li donis al ŝi la kajeron kun la brulnigriĝinta rando, la sekan rozon, la foton kaj, kun afekta zorgemo, la ŝparkasan libreton, — dekmil rubloj, kiel vi bonvolis deponi, Margarita Nikolavna. Fremdan apartenaĵon ni ne bezonas.

— Mi preferus, ke velksekiĝu miaj piedoj, ol tuŝi fremdan apartenaĵon, — ekkriis la pufiĝinta kato, dancante sur valizo por prempaki en ĝin ĉiujn ekzemplerojn de la misaventura romano.

— Ankaŭ vian dokumenton bonvolu preni, — daŭrigis Kerubjev prezentante al Margarita ŝian legitimilon. Poste li sin turnis al Voland kaj respekte raportis: — Ĉio, messire!

— Ne, ne ĉio, — respondis Voland forlasante sian globuson. — Kion mi faru, donna, pri via sekvantaro? Miaflanke, mi ĝin ne bezonas.

Ĉi tiam tra la malfermita pordo enkuris Nataŝa, plue nuda, ŝi svingetis la manojn kaj kriis al Margarita:

— Estu feliĉaj, Margarita Nikolavna! — ŝi kapsalutis la majstron kaj sin returnis al Margarita: — Ja mi ĉion sciis, kien vi iradis.

— La servistinoj ĉion scias, — rimarkigis la kato multsignife levante la antaŭan piedon, — opinii ilin blindaj estas eraro.

— Kion vi volas, Nataŝa? — demandis Margarita, — revenu en la palaceton.

— Mia kara koro, Margarita Nikolavna, — petege diris Nataŝa kaj surgenuiĝis, — persvadu ilin, — ŝi ĵetis oblikvan rigardon al Voland, — ke oni lasu min sorĉistino. Mi jam ne volas reveni en la palaceton! Nek al inĝeniero, nek al teknikisto volas mi edziniĝi! Hieraŭ dum la balo sinjoro Ĵakvo faris al mi edziĝproponon. — Nataŝa malpugnigis la manon kaj vidigis iajn ormonerojn.

Margarita demande rigardis Volandon. Tiu kapjesis. Nataŝa ĵetis sin al Margarita sur la kolon, sonore ŝin kisis kaj kun venkkrio forflugis tra la fenestro.

Anstataŭ Nataŝa aperis Nikolao Ivaniĉ. Li ree havis sian homan aspekton, tamen mienis tre malserene, eĉ incitite.

— Jen kiun mi resendos kun aparta plezuro, — diris Voland fiksante sur lin mallogatan rigardon, — kun grandega plezuro, tiom lia ĉeesto ĉi tie estas malkonvena.

— Mi tre petas liveri al mi atestilon, — ekparolis Nikolao Ivaniĉ, ĵetante ĉirkaŭen sovaĝajn rigardojn sed je tre insista tono, — atestilon pri tio, kie mi pasigis la ĵusan nokton.

— Por kiu celo? — severe demandis la kato.

— Por la celo prezenti ĝin al la milicio kaj al mia edzino, — firme diris Nikolao Ivaniĉ.

— Normale ni ne donas atestilojn, — respondis la kato kun malserene grava mieno, — sed por vi, estu tiel, ni faros escepton.

Kaj antaŭ ol Nikolao Ivaniĉ konsciis la respondon, la nuda Hella jam sidis ĉe tajpilo kaj la kato estis al ŝi diktanta:

— Estas atestate per ĉi tio, ke ties portanto Nikolao Ivaniĉ pasigis la indikitan nokton en la balo ĉe Satano rekviziciite estiel trafikilo ... malferman krampon, Hella! Enkrampe metu: eksporko. Subskribo — Behemoto.

— Kaj la dato? — pepis Nikolao Ivaniĉ.

— Datojn ni ne indikas, kun la dato la papero ne estus valida, — subskribante la atestilon replikis la kato, prenis de ie sigelilon, sur ĝin surblovetis, stampis sur la papero la vorton PAGATE, kaj enmanigis la atestilon al Nikolao Ivaniĉ. Post kio Nikolao Ivaniĉ senspure malaperis kaj lian lokon okupis nova, neniel atendita viro.

— Kiu ankoraŭ? — mallogite demandis Voland per la mano ŝirmante siajn okulojn kontraŭ la lumo de la kandeloj.

Punĉo mallevis la kapon, ekspiris kaj nelaŭte diris:

— Lasu min reen. Mi ne povas plu esti vampiro. Ja tiam, en la okazo kun Rimskij, preskaŭ ĝis la morto mi kaj Hella lin prilaboris! Mi ne estas sangsoifa. Lasu min reen.

— Galimatio, — diris Voland kun grimaco de malkontento. — Kio estas Rimskij? Kion li babilas?

— Bonvolu ne zorgi pri tio, messire, — respondis Azazello kaj sin turnis al Punĉo: — Per telefono oni ne respondu kanajle. Per telefono oni ne mensogu. Ĉu klare? Ĉu promesite?

Pro ĝojo ĉio konfuziĝis en la kapo de Punĉo, lia vizaĝo ekradiis kaj sen kompreni, kion li diras, li ekbalbutis:

— Je la sankta ... pardonon! Mi volas diri, via moŝ... tuj post la tagmanĝo ... — Punĉo premis la manojn al la brusto petege rigardante Azazellon.

— Nu bone, hejmen, — tiu diris, kaj Punĉo aerdisiĝis.

— Nun lasu min sola kun ili, — ordonis Voland, almontrante la majstron kaj Margaritn.

Lia ordono tuj estis plenumita. Post kelka silentado li sin turnis al la majstro.

— Do, reen en la kelon ĉe Arbat’, ĉu? Sed kiu verkos? Kaj kio pri la revoj, pri la inspiro?

— Mi ne plu havas revojn, nek inspiron, — respondis la majstro, — nenio ĉirkaŭe min interesas, krom ŝi, — li denove metis siajn manojn sur la kapon de Margarita, — oni min rompis, mi enuas kaj mi volas reveni en mian kelon.

— Kaj via romano, Pilato?

— Ĝi iĝis al mi abomena, tiu romano, pro ĝi mi tro multe suferis.

— Mi vin petegas, ne parolu tiel, — plorvoĉe diris Margarita. — Kial vi min turmentas? Ja vi scias, ke mian tutan vivon mi metis en tiun verkon. — Sin turninte al Voland ŝi aldonis: — Ne aŭskultu lin, messire, li estas tro torturita.

— Sed necesas ja ion priskribadi, ĉu? — diris Voland, — se vi elĉerpis la prokuratoron, nu, pentru ekzemple tiun Alojzon.

La majstro ridetis.

— Tion Lapŝonnikova ne publikigos, kaj krome, tio estas seninteresa.

— Per kio do vi vivos? Ja vi mizeros.

— Tre volonte, — respondis la majstro. Li tiris al si Margaritn, metis sian brakon ĉirkaŭ ŝiajn ŝultrojn kaj aldonis: — Ŝi prudentiĝos, min forlasos ...

— Malprobable, — diris Voland tradente kaj daŭrigis: — Do, la homo verkinta la historion de Poncio Pilato foriras en la kelon kun la intenco instali sin tie ĉe sia lampo kaj mizeri, ĉu?

Margarita disiĝis de la majstro kaj arde ekparolis:

— Mi faris ĉion, kion mi povis, mi flustris al li la plej logan. Sed li malakceptis tion.

— Kion vi flustris, tion mi scias, — kontraŭdiris Voland, — sed ĝi ne estas la plej loga. Kaj al vi mi povas sciigi, — kun rideto li sin turnis al la majstro, — ke via romano ankoraŭ liveros al vi surprizojn.

— Tio estas tre malgajiga, — respondis la majstro.

— Ne, tio ne estas malgajiga, — diris Voland, — de nun jam nenio timinda vin atendas. Do, Margarita Nikolavna, ĉio estas farita. Ĉu vi havas kontraŭ mi iun pretendon?

— Ho, messire, kion vi diras!..

— Do, prenu tamen ĉi tion por memoro pri mi, — diris Voland eligante el sub la kuseno negrandan oran hufumon inkrustitan je diamantoj.

— Ne, ne, ne, pro kio?

— Ĉu vi intencas kun mi disputi? — demandis Voland ridetante.

La mantelo de Margarita ne havis poŝon, tial ŝi envolvis la hufumon en tablotukon kies angulojn ŝi nodis. Ĉi tiam io ŝin mirigis, ŝi rigardis al la fenestro, kie plu brilis la luno, kaj diris:

— Jen kion mi ne povas kompreni ... Kiel do, plu kaj plu daŭras la noktomezo, ja antaŭlonge devis jam esti mateno, ĉu?

— Festan noktomezon estas agrable iomete reteni, — respondis Voland. — Nu, mi deziras al vi feliĉon.

Margarita preĝmaniere etendis ambaŭ brakojn al Voland, tamen ŝi ne aŭdacis al li proksimiĝi kaj mallaŭte ekkriis:

— Adiaŭ! Adiaŭ!

— Ĝis revido, — diris Voland.

Margarita en la nigra mantelo, la majstro en la malsanuleja kitelo eliris en la koridoron de la juvelistvidvina loĝejo, kie brulis kandelo kaj kie ilin atendis la sekvantaro de Voland. Kiam oni ekiris el la koridoro, Hella portis la valizon, en kiu estis la romano kaj la modesta havaĵo de Margarita. La kato helpis Hellan. Ĉe la pordo de la apartamento Kerubjev kapklinis kaj malaperis, la ceteraj iris akompane laŭ la ŝtuparo. Ĝi estis senhoma. Kiam oni pasis la interŝtuparan placeton de la tria etaĝo, aŭdiĝis mola bato, sed neniu ĝin atentis. En la ter’etaĝo, antaŭ la pordo de la sesa enirejo, Azazello blovis supren, kaj paŝinte en la korton neniam vizitatan de la luno oni tuj vidis dormi, dormi sur la perono per evidente profunda dormo, la homon en la botoj kaj kaskedo, kaj krome, grandan nigran aŭtomobilon kun malŝaltitaj lumoj. Tra la antaŭa glaco malklare videblis la silueto de la kampokorvo.

Oni jam volis loki sin en la veturilo, kiam afliktite Margarita nelaŭte ekkriis:

— Ho Dio, mi perdis la hufumon!

— Enaŭtiĝu, — diris Azazello, — kaj atendu min tie. Mi tuj revenos, mi nur esploros la aferon. — Kaj li foriris en la ŝtuparejon.

Nu, la afero estis jena. Iom pli frue, antaŭ ol Margarita, la majstro kaj iliaj akompanantoj paŝis sur la ŝtuparon, tien el la apartamento n-ro 48, situanta sub la juvelistvidvina, eliris malgrasa virineto kun ladbotelo kaj aĉetsako en la manoj. Ŝi estis ĝuste tiu Anjo, kiu la ĵusan merkredon lasis disflui, malfeliĉe por Berlioz, sunfloran oleon ĉe la turnokruco.

Ne estas sciate, kaj verŝajne neniam iĝos sciate, pri kio sin okupis en Moskvo tiu virino, nek kiuj estis ŝiaj vivrimedoj. Estis sciate nur, ke ĉiutage oni povas vidi ŝin portanta jen la ladbotelon, jen la aĉetsakon, jen la ladbotelon kaj la aĉetsakon kune, aŭ en la bazaro, aŭ sub la pordega arko de la domo, aŭ en la ŝtuparejo, sed plej ofte en la kuirejo de la apartamento n-ro 48 kie ŝi loĝis. Krome kaj precipe oni sciis, ke en ĉiu ajn loko kie ŝi estas aŭ aperas tuj komenciĝas skandalo, kaj krome, ke ŝi havas la alnomon la Pesto.

Anjo-la-Pesto ial kutimis ellitiĝi eksterordinare frue, sed ĉi-foje ŝi fruis supermezure, io ŝin levis baldaŭ post la noktomezo. Ŝia ŝlosilo turniĝis en la seruro, Anjo elŝovis la nazon tra la malfermetata pordo, poste traiĝis la resto de ŝia korpo, ŝi tirŝlosis post si la pordon kaj estis jam ien forironta, kiam sur la supera placeto knalis pordo, iu ruliĝis malsupren laŭ la ŝtuparo kaj karambolis kun Anjo tiel forte, ke ŝia okcipito puŝiĝis kontraŭ la muro.

— Kien la diablo pelas vin en nura kalsoneto? — ŝi ŝrikis frotante sian nukon. La viro en subvestoj, kun valizo en la mano kaj kaskedo sur la kapo, respondis al Anjo sen malfermi la okulojn, per sovaĝa voĉo somnambula:

— La banhejtilo! La vitriolo! La sola surkalkado kiom kostis, — li ekploris, bojkriis: — For! — kaj impetis, tamen ne pluen, malsupren laŭ la ŝtuparo, sed reen, al la pli alta interŝtupara placeto kies vitro estis rompita per la piedo de la ekonomiisto, kaj tra tiu fenestro, la piedojn supren, li elflugis en la korton. Anjo eĉ pri sia okcipito forgesis, ŝi krietis kaj siavice impetis al la fenestro. Ŝi kuŝigis sin ventre sur la placeton kaj elŝovis la kapon eksteren, atendante vidi sur la asfalto prilumata de la korta lanterno, la frakasiĝintan viron kun la valizo. Tamen nenio ajn estis sur la nuda asfalto de la korto.

Restis nur unu ebla konjekto, ke la stranga somnambulo forflugis el la domo birde, sen lasi post si eĉ malplejan spuron. Anjo sin krucosignis kaj pensis:

— Nu jen, la fama apartamento kvindeka! Vere oni pri ĝi rakontas! Jen, tia apartamento!

Ĉi tion ŝi ankoraŭ ne finpensis, kiam supre refoje klakis la pordo kaj kure venis dua iu. Anjo alpremis sin al la muro kaj vidis sufiĉe solidan civitanon, kun barbeto kaj, laŭ ŝia impreso, iomete porkid’aspekta vizaĝo, ŝtelgliti preter ŝi kaj, simile al la unua, forlasi la domon tra la fenestro, same sen ajna emo frakasiĝi sur la asfalto. Post tio Anjo tute forgesis la celon de sia ekspedicio, ŝi restis sur la ŝtuparo, sin krucosignante, mirĝemetante kaj al si mem parolante.

Tria civitano, sen barbeto, kun ronda razita vizaĝo, en zonbluzo, elkuris de supre post mallonga tempo kaj tute same forflirtis tra la fenestro.

Laŭde al la reputacio de Anjo endas diri, ke ŝi estis scivola kaj decidis ankoraŭ atendi, ĉu okazos pluaj mirindaĵoj. Supre la pordo denove malfermiĝis, ĉi-foje eliris tuta kompanio, kaj ne kure sed ordinare, kiel normalaj homoj. Anjo forlasis la fenestron, kuris reen al sia pordo, rapide ĝin malŝlosis, sin kaŝis malantaŭe, kaj en la fendo kiun ŝi lasis refermetante la pordon ekflagris ŝia scivorema okulo.

Iu — ĉu malsanulo? ĉu strangulo? — pala, stoplobarba, kun nigra ĉapeto kaj ia kitelo, ŝanceliĝeme paŝadis laŭ la ŝtuparo malsupren. Lin zorgeme subtenis je la brako moŝtetulino en nigra sutano — tiel ŝajnis al Anjo en la mallumeto. La sinjorino ne estis tute nudpieda, ŝi surhavis — ĉu ŝuojn? iajn travideblajn, evidente eksterlandajn, tute disŝiritajn. Sed... la ŝuoj ja estis bagatelo, ja ŝi estas nuda! Nu jes, sub la sutano ŝi havas nenion! “Jes, tia apartamento!” La tuta animo de Anjo jubilis pro la antaŭgusto de tio, kion morgaŭ ŝi rakontados al la najbaroj.

La strange vestitan sinjorinon sekvis sinjorino absolute nuda, portanta valizon, kaj ĉirkaŭ la valizo klopodadis grandega nigra kato. Preskaŭ voĉe Anjo ion ekpepis, sed ŝi sin superregis kaj nur frotis la okulojn.

La procesion fermis malalta lameta alilandano kun misa okulo, sen jako, en blanka frakveŝto kaj kun kravato. La tuta kompanio pasis preter Anjo malsupren. Ĉi tiam de sur la interŝtupara placeto aŭdiĝis bato. Kiam la paŝoj estingiĝis, Anjo, kvazaŭ serpento, elglitis de malantaŭ la pordo, starigis sian ladbotelon ĉe la muro, sin sternis sur la placeto kaj palpserĉis ĉirkaŭe. Ŝi trovis buŝtukon, en ĝin estis envolvita io peza. Ŝiaj okuloj elorbitiĝis kiam ŝi malnodis la buŝtukon. Anjo tenis la juvelon tuj antaŭ la okuloj kaj ili brilis per tute lupa flamo. En ŝia kapo estiĝis kirlo: “Nenion mi vidis! Nenion mi scias!.. Ĉu al la nevo? Ĉu dissegi?.. La ŝtonojn ja oni povus elskrapi ... kaj po unu vendi, unu ŝtoneton ĉe Petrovka, alian ĉe Smolenskij ... Kaj — nenion mi vidis, nenion mi scias!”

Ŝi kaŝis la trovaĵon sub la brustopecon de sia robo, reprenis la ladbotelon kaj jam volis, prokrastinte la urb’iron, gliti reen tra la duone malfermita pordo, kiam subite, la diablo scias de kie, antaŭ ŝi aperis la senjaka blankbrustulo, kiu nelaŭte diris:

— Ek, donu la hufumeton kaj la buŝtukon.

— Kian do buŝtuketon, kian hufumeton? — demandis Anjo, tre lerte simulante nekomprenon, — nenian buŝtuketon mi vidis. Ĉu vi, civitano, estas ebria?

Sen diri ion pluan, la blankbrustulo per siaj fingroj, malmolaj kiel aŭtobusa kroĉstango kaj same malvarmaj, ĉirkaŭprenis ŝian kolon, tute malebligante ian ajn enspiron. La ladbotelo falis el ŝiaj manoj sur la plankon. Kelkan tempon la senjaka alilandano tenis Anjon sen aero, poste li forigis la fingrojn de ŝia kolo. Anjo glutis aeron kaj ridetis.

— Ĉu la hufumeton? — ŝi diris, — jes, tuj! Do, ĝi estas via hufumeto, ĉu? Ĵus mi ĝin trovis ĉi tie, ĝi kuŝis en buŝtuketo ... Mi speciale zorgis, ke ia ajnulo ĝin ne forprenu, ĉar tiam adiaŭ la hufumeto!

Ricevinte la hufumon kaj la buŝtukon, la alilandano superŝutis Anjon per ceremoniaj salutoj kaj emfazaj dankoj, riverencis, forte premis ŝian manon kaj diris kun orelfrapa eksterlanda prononco:

— Mi plej profunde dankas, madame. Por mi tiu hufumeto estas kara memoraĵo. Permesu al mi, pro tio ke vi ĝin konservis, enmanigi al vi ducent rublojn. — El sia veŝtpoŝo li eligis la monon kaj donis ĝin al Anjo.

Spasme ridetante ŝi ripete ekkrietis:

— Ah, plej humile mi vin dankas! Merci! Merci!

La malavara alilandano per unu movo glitis al la tujsuba ŝtuparplaceto, sed antaŭ ol definitive malaperi li kriis supren, ĉi-foje kun absolute rusa prononcmaniero:

— Vi, maljuna sorĉistino, se vi ankoraŭ trovos fremdaĵon, vi ĝin ne kaŝu en vian robaĉon sed portu ĝin al la miliciejo!

Anjo, en kies kapo ĉio okazinta sur la ŝtuparo estigis zumon kaj konfuzon, ankoraŭ longe staris sur la placeto inercie kriante:

Merci! Merci! Merci! — dum la alilandano jam estis for.

Ankaŭ la aŭtomobilo estis forlasinta la korton.

Redoninte al Margarita la donacon de Voland, Azazello ŝin adiaŭis kaj demandis, ĉu oportune ŝi sidas; Margarita ŝmace interkisis kun Hella, la kato respekte kisis ŝian manon, ĉiuj tri adiaŭe mansvingis al la majstro, kiu kuntiriĝis senmova kaj indiferenta en la malproksima angulo sur la benketo, kaj gestinte al la kampokorvo ili tuj aerdisiĝis, opiniante malnecesa sin embarasi per ŝtuparsuriro. La kampokorvo ŝaltis la reflektorojn kaj elveturigis la aŭtomobilon tra la pordego preter la viro dormanta ŝtone profundan dormon sub la pordega arko. Kaj la lumoj de la granda nigra veturilo perdiĝis inter la aliaj lumoj en la sendorma kaj brua strato Sadovaja.

Post unu horo en la kelo de malgranda domo situanta en strateto apud Arbat’, en la unua ĉambro, kie ĉio estis same kiel antaŭ la terura aŭtuna nokto de la pasinta jaro, ĉe la tablo kovrita per velura tablotuko, sub la lampo kun lumŝirmilo, apud kiu staris florvazo kun konvalo, Margarita sidis kaj silente ploris pro la ĵusa travivaĵo kaj feliĉo. Antaŭ ŝi kuŝis la fajroronĝita kajero; apude altis la stako de sendifektaj kajeroj. La domo silentis. Sur la sofo en la malgranda ĉambro, kovrite per sia malsanuleja kitelo, la majstro kuŝis en profunda dormo. Li spiris egale kaj neaŭdeble.

Satplorinte, Margarita sin okupis pri la nedifektitaj kajeroj kaj trovis la lokon, kiun ŝi legis antaŭ la renkonto kun Azazello sub la Kremla murego. Dormi ŝi ne deziris. Ŝi tenere karesis la manuskripton, kiel oni karesas amatan katon, ŝi turnis ĝin en la manoj, rigardante ĝin de ĉiuj flankoj, jen ekzamenante la titolpaĝon, jen malfermante la finon. Subite ŝin kaptis la terura penso, ke ĉio ĉi estas sorĉaĵo, ke la kajeroj tuj malaperos, ke ŝi retroviĝos en sia dormoĉambro en la palaceto kaj tie vekiĝinte ŝi devos iri sin dronigi. Sed tio estis la lasta timiga penso, eĥo de la longaj suferoj travivitaj. Nenio malaperis, la ĉiopova Voland estis vere ĉiopova, kaj tiom longe kiom ŝi volis, ĝis la mateniĝo, se ŝi dezirus, Margarita povis, susurigante la foliojn de la kajero, ilin rigardadi kaj kisi kaj relegi la vortojn:

— La mallumego veninta de la maro kovris la de l’ prokuratoro abomenatan urbon ... jes, la mallumego ...

25

Kiel la prokuratoro provis savi Jehudon el Kirjat

La mallumego veninta de la maro kovris la de l’ prokuratoro abomenatan urbon. Malaperis la pendaj pontoj, kiuj interligis la Templon kun la timiga Fortreso Antonia, abismo malleviĝis de la ĉielo kaj kaŝis la flugilhavajn diojn super la hipodromo, la Haŝmonidan palacon kun ties kreneloj, la bazarojn, la karavanejojn, la stratetojn, la basenojn ... Perdiĝis Jerŝalaim, la granda urbo, kvazaŭ ĝi neniam ekzistis en la mondo. Ĉion forvoris la mallumego timigante ĉion vivan en Jerŝalaim kaj ties ĉirkaŭejo. Stranga nubo venis de la maro fine de la tago, la dek kvara tago de l’ printempa monato Nisan’.

Apoginte sian ventron sur la Kalvan Kranion, kie la ekzekutistoj haste pikmortigadis la kondamnitojn, la nubo sinkis sur la Templon de Jerŝalaim, en fumaj fluoj ĝi plu rampis de la templa monteto kaj inundis la Malsupran Urbon. Ĝi fluis en la fenestrojn kaj de la kurbaj stratoj pelis la homojn domen. Ĝi ne rapidis fordoni sian akvon, ĝi estis fordonanta nur la lumon. Ĉiun fojon, kiam la nigran vaporan bolaĵon krevigis fajro, el la densa mallumo ŝprucis en la alton la potenca blokego, la Templo kun sia brilanta skvama tegmento. Sed la fajro tuj estingiĝis kaj la Templo denove malaperis en la nigra abismo. Plurfoje ĝi leviĝis kaj resinkis, kaj ĉiun fojon la sinkon akompanis krakbruego de katastrofo.

Aliaj trembriloj elŝiradis el la abismo la palacon de Herodo la Granda, kontraŭan al la Templo sur la okcidenta monteto, kaj la timigaj senokulaj oraj statuoj impetadis al la nigra ĉielo, etendante al ĝi siajn brakojn. Sed fojon post fojo kaŝiĝis la ĉiela fajro, kaj la pezaj tondrobatoj repuŝis la orajn idolojn en la mallumon.

La pluvego komenciĝis abrupte, kaj tiam la fulmotondro iĝis uragana ŝtormo. En la loko kie, antaŭ la tagmezo, apud la marmora benko interparolis la prokuratoro kaj la ĉefpastro, kun knalo simila al kanonpafo, cipreso rompiĝis kvazaŭ bastoneto. Miksite al akvopolvo kaj hajlo, tra la kolonaro sur la balkonon ŝutiĝis forŝiritaj rozpetaloj, magnoliaj folioj, malgrandaj branĉetoj kaj sablo. La uragano disŝiradis la ĝardenon.

Nur unu homo estis en la portiko, kaj tiu homo estis la prokuratoro.

Nun li ne sidis en la brakseĝo, sed duonkuŝis sur lekto ĉe malalta tableto, garnita je manĝaĵoj kaj vino en kruĉoj. Trans la tablo vakis alia lekto. Ĉe la piedoj de la prokuratoro ruĝis, kvazaŭ sango, larĝa neforviŝita flako, sur kiu estis disĵetitaj rompopecoj de frakasita kruĉo. La servisto, kiu antaŭ la fulmotondro estis aranĝanta la tablon por la prokuratoro, ial perpleksiĝis sub ties rigardo, konsternite, ĉu li faris ion mise, kaj la prokuratoro ekkolerinte frakasis la kruĉon kontraŭ la mozaika planko kaj diris:

— Kial ci servas sen rigardi min en la vizaĝon? Ĉu ci ion ŝtelis?

La nigra vizaĝo de la afrikano iĝis griza, en liaj okuloj aperis teruro, tremante li preskaŭ lasis fali la duan kruĉon, sed la kolero de la prokuratoro ial ĉesis same rapide, kiel ĝi ekestis. La afrikano haste sin klinis por kolekti la rompaĵojn kaj forviŝi la flakon, sed la prokuratoro al li mansvingis kaj la sklavo forkuris. La flako do restis.

Nun dum la uragano la sklavo sin kaŝis apud niĉo en kiu staris la statuo de blanka nuda virino kun la klinita kapo, ĉar li egale timis esti mistempe rimarkita, kiel preterlasi la momenton kiam lin vokos la prokuratoro.

Duonkuŝante sur la lekto en la fulmotondra krepusko, la prokuratoro mem verŝadis al si vinon en la kalikon, trinkis per longaj glutoj, fojfoje tuŝis panon, ĝin diserigis, glutis malgrandajn pecetojn, iam elsuĉis ostron, maĉis citronon kaj denove trinkis.

Pro la akvobleko, pro la tondrobatoj kiuj ŝajnis displatigontaj la palacan tegmenton, pro la frapado de la hajlo draŝiĝanta sur la ŝtupoj de la balkono, neniu ajn povis aŭdi, ke la prokuratoro ion murmuras parolante al si mem. Se la malcerta trembrilo de la ĉiela fajro estus ŝanĝiĝinta je konstanta lumo, observanto povus rimarki, ke la vizaĝo de la prokuratoro, liaj okuloj inflamaj pro la sendormaj noktoj kaj vino, esprimas malpaciencon; ke la prokuratoro, krom rigardi la du blankajn rozojn, dronintajn en la ruĝa flako, fojon post fojo turnas sian vizaĝon al la ĝardeno, renkonte al la akvopolvo kaj sablo; ke li iun atendas, malpacience atendas.

Pasis kelka tempo, kaj la akvovualo antaŭ la okuloj de la prokuratoro komencis maldensiĝi. Malgraŭ sia furiozo la uragano estis malfortiĝanta. La branĉoj ne plu krakis nek falis. La tondrobatoj kaj la ekbriloj iĝis malpli oftaj. Super Jerŝalaim nun ŝvebis ne la viola blanke borderita kovraĵo, sed ordinara griza nubo ariergarda. La fulmotondro estis forportata al la Asfalta Lago.

Nun iĝis distingeblaj la susuro de la pluvo kaj la bruo de la akvo torente malsupriĝanta tra la defluiloj kaj plu ruliĝanta sur la ŝtuparo, per kiu antaŭ la tagmezo la prokuratoro iris sur la placon por anonci la verdikton. Jen aŭdiĝis ankaŭ la ĝis nun superbruita fontano. Heliĝis. En la griza vualo fortiriĝanta orienten aperis bluaj truoj.

Ĉi tiam de fore, penetrante tra la frapado de la jam estingiĝanta pluveto, venis malfortaj trumpetsonoj kaj la susuro de kelkcent hufoj. Aŭdinte tion la prokuratoro faris malpaciencan movon, lia vizaĝo vigliĝis. La alao revenis de la Kalva Monto; laŭ la sono, ĝi estis pasanta tra la placo kie estis anoncita la verdikto.

Fine la prokuratoro aŭdis la longe atenditan paŝadon kaj plaŭdojn sur la ŝtuparo kondukanta al la supra ĝardena placeto tuj antaŭ la balkono. La prokuratoro etendis la kolon, liaj okuloj ĝoje ekbrilis.

Inter la du marmoraj leonoj aperis kapo en kapuĉo, poste la tuta plenstatura viro en mantelo algluiĝinta al lia korpo. Li estis tiu sama homo, kiu antaŭ la anonco de la verdikto flustre interparolis kun la prokuratoro en la kurtenita ĉambro de la palaco, kaj kiu dum la ekzekuto sidis sur la tripieda tabureto ludante per la vergo.

Sen atenti la flakojn la homo kun la kapuĉo transiris la placeton, paŝis sur la mozaikan plankon de la balkono kaj levinte la manon li diris per agrabla tenoro:

— Al la prokuratoro saluton kaj ĝojon. — La veninto parolis latine.

— Dioj! — ekkriis Pilato, — vi ne havas sur vi eĉ unu sekan fadenon! Kia uragano, ĉu? Bonvolu senprokraste iri en mian ĉambron. Ŝanĝu la vestojn, mi vin petas.

La veninto deĵetis la kapuĉon, aperigis sian tute malsekan kapon kun la haroj gluiĝintaj al la frunto, kaj kun ĝentila rideto sur la vizaĝo li rifuzis ŝanĝi la vestojn, certigante ke iom da pluvo neniel povas lin noci.

— Viajn obĵetojn mi malakceptas, — respondis Pilato kaj klakis per la manoj. Tiel li vokis la servistojn de li sin kaŝintajn, ordonis al ili zorgi pri la veninto kaj poste tuj surtabligi la varman manĝaĵon. Por sekigi siajn harojn, ŝanĝi la vestojn kaj ŝuojn, ĝenerale sin ordigi, la veninto bezonis tre mallongan tempon, kaj baldaŭ li reaperis sur la balkono en sekaj sandaloj, en seka purpura militista mantelo kaj kun glatigitaj haroj.

Dum lia foresto la suno revenis al Jerŝalaim kaj antaŭ ol foriri kaj sinki en Mediteraneo ĝi estis sendanta la adiaŭajn radiojn al la urbo abomenata de la prokuratoro kaj orizis la ŝtupojn de la balkono. Fervore plaŭdis la plene reviviĝinta fontano, turtoj paŝadis sur la sablo, blekis, pasis trans la forrompiĝintajn branĉetojn, bekis ion el la malseka sablo. La ruĝa flako estis viŝita, la rompopecoj forigitaj, sur la tablo vaporis viando.

— Mi aŭskultas la ordonojn de la prokuratoro, — diris la veninto proksimiĝante al la tablo.

— Sed aŭdos nenion antaŭ ol vi sidos kaj trinkos vinon, — afable respondis Pilato kaj montris al la alia lekto.

La veninto sin duonkuŝigis, la servisto verŝis densan ruĝan vinon en lian kalikon. Alia servisto atenteme klinis sin super la ŝultro de Pilato kaj plenigis la kalikon de la prokuratoro. Post tio per gesto Pilato forsendis ambaŭ servistojn. Dum la veninto trinkis kaj manĝis, la prokuratoro sorbetis sian vinon kaj tra la duone kuntiritaj palpebroj ĵetis rigardojn sur sian gaston. Tiu estis mez’aĝa viro, li havis tre agrablan, rondetan kaj puran vizaĝon kaj karnodikan nazon. Liaj haroj havis nedifineblan koloron; nun, sekiĝante, ili heliĝis. Determini lian etnon estus malfacile. Li mienis bonule, kvankam tiun precipan impreson iam kontrastis liaj okuloj, aŭ, pli ĝuste, ne la okuloj sed la maniero rigardi la interparolanton. Siajn malgrandajn okulojn la veninto kutimis teni sub la duonfermitaj, iomete strangaj, kvazaŭ ŝveletaj, palpebroj; tiam en la okulfendoj lumis senmalica ironio. Supozeble, la gasto de la prokuratoro estis humurema. Sed fojfoje, tute estingante tiujn humurbrilojn, li larĝe malfermis la palpebrojn kaj fiksis sur sia interparolanto subitan rigardon, kvazaŭ por esplori ian apenaŭan makuleton sur lia nazo. Tio daŭris nur unu momenton, poste la palpebroj remalleviĝis, kaj denove en la okulfendoj lumis la bonhumora ironio.

Ankaŭ duan kalikon da vino la veninto ne malakceptis, kun evidenta delico li glutis kelkajn ostrojn, gustumis la kuiritajn legomojn, manĝis viandopecon. Satiĝinte li laŭdis la vinon:

— Eminenta vito, prokuratoro, sed tio ja ne estas Falerno, ĉu?

— Cekuba, tridekjara, — afable respondis tiu.

La gasto metis sian manon sur la koron, rifuzis plu manĝi, deklaris, ke li satas. Tiam Pilato plenigis sian kalikon, same faris la gasto. Ambaŭ verŝis po iom da vino el sia kaliko en la pladon kun la viando kaj la prokuratoro laŭte diris, levante sian kalikon:

— Por ni, por vi, Cezaro, patro de la romianoj, la plej kara kaj bona el ĉiuj homoj!

Post tio la vino iĝis fintrinkita, la afrikano forprenis de la tablo la manĝaĵojn sed lasis la fruktojn kaj la kruĉojn. Same per gesto la prokuratoro forsendis la servistojn kaj restis sola kun sia gasto en la portiko.

— Do, — nelaŭte ekparolis Pilato, — kion vi povas diri pri la etoso en la urbo?

Nevole li turnis sian rigardon trans la ĝardenterasojn, malsupren, kie orizate de la lastaj sunradioj helis la kolonaroj kaj la plataj tegmentoj.

— Mi opinias, prokuratoro, ke la etoso en la urbo estas sufiĉe bona.

— Do, oni povas certi, ke la danĝero de tumulto jam ĉesis, ĉu?

— Certi, — la gasto tenere rigardis la prokuratoron, — oni povas nur pri unu afero en la mondo: pri la potenco de la granda Cezaro.

— La dioj sendu al li longan vivon, — tuj aliĝis Pilato, — kaj la ĉiean pacon. — Li paŭzis, poste daŭrigis: — Do, ĉu vi opinias, ke oni povas retiri la trupojn?

— Mi opinias, ke la kohorto de la Fulma legio povas reveni, — respondis la gasto, kaj aldonis: — Estus bone, se ĝi antaŭe defilus tra la urbo.

— Tre bona ideo, — aprobis la prokuratoro, — postmorgaŭ mi ĝin resendos, kaj ankaŭ mi mem forveturos; mi ĵuras al vi je la festeno de la dek du dioj, je la Laroj mi ĵuras — kare mi pagus por povi reveni hodiaŭ.

— Ŝajnas, ke la prokuratoro ne ŝatas Jerŝalaimon, ĉu vere? — bonhumore demandis la gasto.

— Ŝati Jerŝalaimon! — ridetis la prokuratoro, — sed en la mondo ne estas loko pli senespera. Eĉ sen paroli pri la naturo — ja mi misfartas ĉiun fojon, kiam mi venas ĉi tien! Tamen ne tio estas la plej malbona. La festoj! Magoj, magiistoj, sorĉistoj, tiuj pilgrimsvarmoj ... Kaj la fanatikuloj, la fanatikuloj! Sufiĉas rememori pri tiu Mesio, kiun ili subite ekatendis ĉi-jare! Ĉiuminute oni pretu vidi antaŭ si plej malagrablan sangoverŝan incidenton. Senĉese movi la trupojn, legi kalumniojn kaj denuncojn, el kiuj duono celas onin mem! Konsentu, ke tio tedas. Ho, se mi ne servus Cezaron ...

— Jes, la festoj ĉi tie estas malfacilaj, — konsentis la gasto.

— Tutkore mi deziras, ke la festotagoj plej rapide finiĝu, — energie aldonis Pilato, — kaj finfine mi povu reveni Cezareon. Ĉu vi kredos, tiu delira konstruaĵo de Herodo, — la prokuratoro svingis la brakon laŭ la kolonaro, komprenigante ke li parolas pri la palaco, — tre certe min frenezigas. Mi ne povas en ĝi noktumi. La mondo neniam konis pli bizaran arkitekturon. Tamen ni revenu al la afero. Antaŭ ĉio, ĉu ne maltrankviligas vin tiu malbeninda Bar-rabba?

Ĉi tiam la gasto sendis sian specialan rigardon al la vango de la prokuratoro. Per siaj enuplenaj okuloj Pilato rigardis for, kun grimaco de abomeno kontemplante la parton de la urbo kuŝantan ĉe liaj piedoj kaj estingiĝantan en la antaŭvespero. Estingiĝis ankaŭ la rigardo de la gasto kaj li mallevis la palpebrojn.

— De nun oni konsideru lin sendanĝera kiel ŝafido, — ekparolis la gasto kaj sur lia ronda vizaĝo aperis faltetoj. Bar ne plu ribelos.

— Tro fama, ĉu? — rikanis Pilato.

— Kiel ĉiam, la prokuratoro tre subtile komprenis la aferon!

— Tamen, — zorgomiene diris la prokuratoro, kaj lia maldika, longa fingro kun la nigra ŝtono de la ringo leviĝis supren, — necesas ...

— Ho, la prokuratoro ne dubu, ke dum mi estas en Judujo, ĉiu paŝo de Bar estos observata de miaj homoj.

— Nun mi estas trankvila, cetere kiel ĉiam, kiam vi estas ĉi tie.

— La prokuratoro estas tro bona!

— Nun bonvolu informi min pri la ekzekuto, — diris la prokuratoro.

— Kio interesas la prokuratoron?

— Ĉu en la amaso estis provoj manifesti indignon? Tio, kompreneble, plej gravas.

— Neniaj, — respondis la gasto.

— Tre bone. Ĉu vi mem konstatis la morton?

— Pri tio la prokuratoro estu certa.

— Diru do ... ĉu antaŭ la pendigo oni donis al ili la pocion?

— Jes. Sed li, — ĉi tiam la gasto fermis la okulojn, — rifuzis ĝin trinki.

— Kiu do? — demandis Pilato.

— Pardonu, hegemono! — ekkriis la gasto, — ĉu mi lin ne nomis? Ha-Nocri.

— Malprudentulo! — diris Pilato, ial grimacante. Vejno ektremis sub lia maldekstra okulo, — morti de la sun’ardo! Kial rifuzi tion, kion proponas la leĝo? Kiel li vortumis sian malakcepton?

— Li diris, — respondis la gasto refermante la okulojn, — ke li dankas kaj ke li ne riproĉas, ke oni senigas lin je la vivo.

— Kiun? — demandis Pilato obtuze.

— Tion, hegemono, li ne diris.

— Ĉu li provis prediki ion antaŭ la soldatoj?

— Ne, hegemono, ĉi-foje li ne estis parolema. Li diris nur, ke la malkuraĝon li opinias unu el la precipaj homaj malvirtoj.

— Kion li aludis? — la gasto aŭdis la subite rompiĝintan voĉon.

— Tio estis nekomprenebla. Ĝenerale, li strange kondutis; kiel ĉiam, cetere.

— Kio estis stranga?

— La tutan tempon li provis rigardi en la okulojn jen al unu, jen al alia el la ĉirkaŭantoj, kaj senĉese li iel perplekse ridetis.

— Kio ankoraŭ? — demandis la raŭka voĉo.

— Nur kion mi diris.

La prokuratoro klakis per sia kaliko kontraŭ la tablo, verŝis por si vinon. Eltrinkinte la tutan kalikon li ekparolis:

— Jen pri kio temas: kvankam ni ne sukcesis, almenaŭ ĝis nun, malkovri liajn adepton aŭ adorantojn, tamen ni ne povas garantii, ke tiuj tute ne estas.

La gasto atente aŭskultis, iomete klininte la kapon.

— Tial, por eviti ĉiajn surprizojn, — daŭrigis la prokuratoro, — mi petas vin kiel eble plej rapide kaj diskrete forigi la korpojn de la surfaco de la tero, entombigi ilin sekrete kaj malbrue, por ke oni aŭdu pri ili nek sonon nek duonon.

— Jes, hegemono! — la gasto leviĝis kaj diris: — Konsiderante la gravon de tiu delikata tasko, permesu al mi tuj iri por ĝin plenumi.

— Ne, residiĝu, — diris Pilato geste lin haltigante, — restas ankoraŭ du aferoj. La dua: viaj gravaj meritoj ĉe la malfacila laboro en la ofico de la sekreta servo de la prokuratoro de Judujo havigas al mi la agrablan okazon raporti pri vi al Romo.

La vizaĝo de la gasto ruĝiĝis, li ekstaris, sin klinis antaŭ la prokuratoro kaj diris:

— Mi nur plenumas mian devon je la servo al Cezaro!

— Tamen mi havas peton al vi, — daŭrigis Pilato, — se oni proponos al vi promocion aliloke, malakceptu ĝin kaj restu ĉi tie. Neniuokaze mi volas vin perdi. Oni trovu alian manieron vin rekompenci.

— Mi estas feliĉa servi sub vi, hegemono.

— Mi tre ĝojas. Do, la tria afero. Ĝi koncernas tiun ... Kiu do estas lia nomo ... Jehudon el Kirjat.

Ĝuste ĉi tiam la gasto sendis al la prokuratoro sian rigardon kaj tute dece tuj ĝin estingis.

— Onidire, — plu parolis la prokuratoro mallaŭtigante la voĉon, — li ricevis monon pro tio, ke li tiel gastame akceptis en sia hejmo la malsaĝan filozofon.

— Ricevos, — delikate ĝustigis la estro de la sekreta servo.

— Ĉu temas pri granda monsumo?

— Tion neniu scias, hegemono.

— Nek vi mem? — komplimentante per sia miro diris Pilato.

— Ho ve, nek mi mem, — trankvile respondis la gasto, — sed ke la monon li ricevos hodiaŭ vespere, tion mi scias. Oni vokis lin en la palacon de Kajafo.

— Ah, la avida maljunulo el Kirjat, — ridetis la prokuratoro, — ja li estas maljuna, ĉu?

— La prokuratoro neniam eraras, tamen ĉi-foje li eraris, — afable respondis la gasto, — la homo el Kirjat estas juna viro.

— Interese. Ĉu vi povas lin priskribi? Ĉu li estas fanatikulo?

— Ho ne, prokuratoro.

— Do, ne fanatikulo. Kio ankoraŭ?

— Tre bela.

— Kaj plu? Ĉu li havas ian pasion?

— Malfacilas tiel intime koni ĉiun en tia granda urbo, prokuratoro ...

— Ho ne, ne, Afranio! Ne malpliigu vian meriton.

— Li havas unu pasion, prokuratoro. — La gasto paŭzetis. — La pasion pri la mono.

— Kio li estas?

Afranio levis sian rigardon supren, iom pensis kaj respondis:

— Li laboras en butiko de monŝanĝisto, ĉe unu el siaj parencoj.

— Ah ha, ah ha. — Pilato eksilentis, rigardis ĉirkaŭen, ĉu iu estas sur la balkono, poste diris mallaŭte: — Nu, hodiaŭ mi ricevis informon, ke ĉi-nokte li mortos ponardita.

Nun la gasto ne nur ĵetis sian rigardon sur la hegemonon sed fiksis ĝin por kelka tempo, poste li respondis:

— Vi, prokuratoro, juĝis pri mi tro favore. Mi opinias, ke mi ne meritas vian raporton. Tiun informon mi ne havas.

— Vi meritas plej altan rekompencon, — diris Pilato, — sed mi havas la informon.

— Toleru ke mi demandu, de kiu vi ĝin ricevis?

— Nun mi preferus ne malkaŝi tion, des pli, ke ĝi estas hazarda, malklara kaj nefidinda. Sed mi devas antaŭvidi ĉion. Tion postulas mia ofico, kaj precipe mi fidas mian antaŭsenton, ĉar ĝi neniam min trompis. La informo temas pri tio, ke iu el la sekretaj amikoj de Ha-Nocri, indignite de la monstra perfido de la monŝanĝisto, komplotas kun siaj komplicoj mortigi lin hodiaŭ nokte kaj la monon ricevitan por la perfido kaŝe meti en la palacon de la ĉefpastro kun la skribaĵo: “Mi redonas la malbenitan monon”.

La estro de la sekreta servo jam ne ĵetadis siajn subitajn rigardojn sur la hegemonon sed plu lin aŭskultis duonferminte la okulojn. Pilato daŭrigis:

— Kiel vi opinias, ĉu al la ĉefpastro plaĉos ricevi tian donacon en la festa nokto?

— Ĝi ne nur malplaĉos, — ridetis la gasto, — mi supozas, ke tio kaŭzos tre grandan skandalon.

— Ankaŭ mi tiel opinias. Ĝuste tial mi petas, ke vi okupu vin pri la afero, tio estas, aranĝu ĉion necesan por protekti Jehudon el Kirjat.

— La ordono de la prokuratoro estos plenumita, — diris Afranio, — kvankam mi devas trankviligi la hegemonon: realigi la planon de la krim’intencantoj estas tre malfacile. Oni nur pripensu, — parolante la gasto sin turnis al la prokuratoro, — elspuri la homon, lin murdi, kaj krome determini, kiom li ricevis, kaj submeti la monon ĉe Kajafon, kaj ĉion ĉi dum unu nokto, ĉu? Hodiaŭ?

— Kaj tamen oni murdos lin hodiaŭ, — obstine ripetis Pilato, — ja mi diris al vi, mi havas la antaŭsenton! Neniam ĝi min trompis. — Spasmo pasis sur la vizaĝo de la prokuratoro kaj per mallonga movo li interfrotis la manojn.

— Jes, hegemono, — obeeme diris la gasto, li sin levis, rektiĝis kaj subite redemandis: — Do, oni lin ponardos, ĉu?

— Jes, — respondis Pilato, — kaj mi esperas nur je via ĉiujn miriganta diligento.

La gasto ordigis la pezan zonon sub sia mantelo kaj diris:

— Saluton, sanon kaj ĝojon.

— Ah, mi tute forgesis! — nelaŭte ekkriis Pilato. — Mi estas ja via ŝuldanto!

— Ne, prokuratoro, vi ŝuldas al mi neniom.

— Kial do, ne? Rememoru, kiam mi envenis Jerŝalaimon, tie estis la amaso de almozuloj ... mi volis ĵeti monon al ili, sed mi havis neniom kune, do mi prenis la vian.

— Ho, prokuratoro, tio certe estis bagatelo!

— Ankaŭ pri bagatelo oni memoru.

Pilato sin deturnis, levis la mantelon kiu kuŝis malantaŭ li sur la brakseĝo, prenis de sub la mantelo ledan saketon kaj prezentis ĝin al la gasto. Prenante la saketon tiu sin klinis kaj kaŝis ĝin sub sian mantelon.

— Mi atendas, — ekparolis Pilato, — vian raporton pri la entombigo kaj krome pri la fino de tiu afero pri Jehudo el Kirjat hodiaŭ nokte, ĉu vi komprenis, jam hodiaŭ nokte. La garddeĵorantoj havos la ordonon veki min tuj kiam vi venos. Mi vin atendas.

— Mi vin salutas, — diris la estro de la sekreta servo, kaj sin deturninte li foriris de la balkono. Oni aŭdis la malsekan sablon grinci sub liaj paŝoj, poste la klakadon de liaj botoj sur la marmoro inter la du leonoj. Malaperis liaj gamboj, poste la trunko kaj fine la kapuĉo. Nur ĉi tiam la prokuratoro rimarkis, ke la suno jam forsinkis kaj estiĝis krepusko.

26

La sepulto

Estas supozeble, ke ĝuste pro la krepusko la aspekto de la prokuratoro draste ŝanĝiĝis. Ŝajnis, ke oni povus vidi lin maljuniĝanta, ĝibiganta la dorson; krome, en lia konduto aperis maltrankvilo. Unu fojon, turninte la kapon li ial ekskuiĝis rigardante la vakan brakseĝon de kies apogilo pendis lia mantelo. Proksimiĝis la festa nokto, la vesperaj ombroj ludis sian ludon, kaj estas probabla, ke al la laciĝinta prokuratoro ŝajnis, ke iu sidas tie. Cedinte al malkuraĝa impulso: tuŝinte la mantelon, la prokuratoro ĝin forlasis kaj komencis vagi sur la balkono, jen frotante la manojn, jen alirante la tablon kaj prenante la kalikon, jen haltante kaj sensence ekzamenante la mozaikon de la planko, kvazaŭ li volis malĉifri ian skribaĵon.

Jam je la dua fojo hodiaŭ lin trafis angoro. Li frotis la tempion, en kiu de la matena inferdoloro restis nur obtuza, malklara sensaĵo, kvazaŭ ties rememoro, kaj penis kompreni, kio estas la kaŭzo de lia spirita turmento. Verdire, tion li baldaŭ komprenis, sed li provis sin trompi. Li klare konsciis, ke dum la tago li por ĉiam ion misis, ke nun la mison li volas ĝustigi per agoj bagatelaj, vantaj kaj — plej grave — tro malfruaj. Kaj la memtrompo konsistis en tio, ke la prokuratoro provis sin persvadi, ke tiuj agoj, la nunaj, vesperaj, gravas ne malpli ol la matena verdikto. Sed pri tio li ne multe sukcesis.

Ĉe unu el siaj turnoj li abrupte haltis kaj fajfis. Responde al lia fajfo aŭdiĝis laŭta basa bojado, kaj el la ĝardeno sur la balkonon impetis grandega griza pint’orela virhundo kun koljungo garnita per orizitaj platetoj.

— Banga, Banga, — nelaŭte kriis la prokuratoro.

La hundo ekstaris sur la malantaŭaj piedoj, la antaŭajn ĝi metis sur la ŝultrojn de sia mastro, lin preskaŭ faliginte, kaj lekis lian vangon. La prokuratoro sidiĝis sur la seĝon, Banga, eliginte la langon kaj ofte spirante, sin kuŝigis ĉe la piedoj de sia mastro, kaj la ĝojo en ĝiaj okuloj signifis, ke ĉesis la fulmotondro, la sola afero kiun timis la kuraĝa besto, kaj tion, ke ĝi denove estas ĉi tie, apud la homo kiun ĝi amas, respektas kaj opinias la plej potenca en la mondo, la estro de ĉiuj homoj, pro kiu ankaŭ sin mem Banga opiniis privilegiita, supera kaj eksterordinara. Tamen sin kuŝiginte ĉe liaj piedoj, rigardante eĉ ne lin sed ien en la vesperiĝanta ĝardeno, la hundo tuj komprenis, ke ĝian mastron trafis malfeliĉo. Tial ĝi ŝanĝis sian pozicion, sin levis, venis al lia flanko, la antaŭajn piedojn kaj la kapon metis sur liajn genuojn, makulante la mantelbaskon per malseka sablo. Per siaj agoj Banga verŝajne volis esprimi, ke ĝi konsolas sian mastron kaj pretas kune kontraŭi la malfeliĉon. Tion montris ankaŭ ĝiaj okuloj, kies rigardo senĉese oblikviĝis al la mastro, kaj la atenteme streĉitaj pintaj oreloj. Tiel la homo kaj la besto amantaj unu la alian kune renkontis la festan nokton sur la balkono.

Dum tiu tempo la gasto de la prokuratoro vigle agadis. Forlasinte la supran ĝardenplaceton antaŭ la balkono, li malsupriĝis laŭ la ŝtuparo ĝis la sekva teraso, sin turnis dekstren kaj iris al la kazernoj situantaj sur la palaca tereno. Tie kvartiris la du centurioj venintaj al Jerŝalaim por la festotagoj kaj la prokuratora sekreta gardo estrata de Afranio. Li nelonge restis en la kazernoj, ne pli ol dek minutojn, sed post tiuj dek minutoj de la kazerna korto forveturis tri ĉaroj ŝarĝitaj je sapeilaro kaj barelo plena je akvo. Post la ĉaroj rajdis dek kvin homoj en griza mantelo. Eskortate de ili la ĉaroj forlasis la palac’areon tra la malantaŭa pordego, prenis la okcidentan direkton, pasis tra la urbopordego, per pado atingis la Betleĥeman Vojon, sur ĝi veturis norden ĝis la vojkruciĝo antaŭ la Hebrona Urbopordego kaj de tie iris laŭ la Jafa Vojo, same kiel la procesio kiu je la tago akompanis la kondamnitojn al la ekzekuto. Ĉi tiam jam malhelis kaj super la horizonto estis aperinta la luno.

Baldaŭ post ol forveturis la ĉaroj kun la ilin akompananta taĉmento, forrajdis ankaŭ la gasto de la prokuratoro alivestite per ĉifita malhela ĥitono. Li rajdis ne ekster sed en la urbon. Post kelka tempo oni povis lin vidi rajdanta al la Fortreso Antonia, kiu situis norde, tuj apud la Granda Templo. Ankaŭ en la fortreso la gasto restis tre mallonge, post kio lia spuro retroviĝis en la Malsupra Urbo, en la labirinto de ties kurbaj stratoj. Ĉi tie li rajdis jam ne ĉevalon sed mulon.

Li bone konis la urbon kaj facile trovis la bezonatan straton. Oni nomis ĝin la Greka, ĉar tie estis kelkaj grekaj butikoj, inter ili unu tapiŝvendejo. Ĝuste antaŭ tiu butiko li haltigis sian mulon, surpiediĝis kaj ligis ĝin al la pordega ringo. La butiko jam estis ŝlosita. Li pasis tra la apuda stratpordo kaj eniris malgrandan kvadratan korton, tri laterojn de kiu borderis provizejoj. Li sin direktis al la kvara, haltis antaŭ la hedervolvita verando de loĝdomo kaj rigardis ĉirkaŭen. Kaj en la dometo, kaj en la provizejoj estis mallume, la lampoj ankoraŭ ne estis bruligitaj. La gasto nelaŭte vokis:

— Niza!

Responde al lia voko pordo knaris kaj en la vespera krepusko sur la verandon senvuale elvenis juna virino. Ŝi klinis sin super la balustrado kaj maltrankvile rigardis, kiu estas veninta. Rekoninte Afranion, ŝi afable ridetis, kapsalutis kaj invite svingis la manon.

— Ĉu vi estas sola? — li demandis en la greka.

— Sola, — flustris la virino. — Mia edzo ĉi-matene forveturis al Cezareo, — ŝi ĵetis rigardon malantaŭen, sur la pordon, kaj aldonis: — sed la servistino estas hejme. — Ŝi gestis: “Envenu”. Afranio rigardis ĉirkaŭen kaj paŝis sur la masonitaj ŝtupoj. Li kaj la virino malaperis en la dometo.

Ĉe ŝi Afranio restis tute mallonge, ne pli ol kvin minutojn.

Post tio li forlasis la domon kaj la verandon, mallevis la kapuĉon sur la okulojn kaj eliris sur la straton. Lumiloj jam brulis en la domoj, la antaŭfestaj stratoj ankoraŭ plenis je homoj, kaj Afranio sur sia mulo perdiĝis en la fluo de la piede kaj rajde pasantaj. Lian pluan vojon scias neniu.

Restinte sola, la virino kiun Afranio nomis Niza komencis haste sin vesti. Kaj malgraŭ ke trovi la bezonatajn aĵojn en la senluma ĉambro estis malfacile, la lampon ŝi ne ekbruligis, la servistinon ne vokis. Nur kiam ŝi jam estis preta kaj ŝian kapon kovris malhela vualo, en la dometo aŭdiĝis ŝia voĉo:

— Se iu pri mi demandos, diru ke mi iris al Enanta.

El la mallumo venis grumblado de la maljuna servistino:

— Al Enanta? Denove tiu Enanta! Via edzo ja malpermesis al vi ŝin viziti! Parigistino ŝi estas, via Enanta! Mi nur diru al via edzo ...

— Nu, nu, nu, silentu, — diris Niza kaj, kvazaŭ ombro, ŝi forglitis el la dometo. Ŝiaj sandaloj forklakis sur la pavimeroj de la korto. Grumblante la servistino ŝlosis la pordon. Niza estis foririnta el sia domo.

Je tiu sama tempo alian strateton en la Malsupra Urbo, strateton serpentumantan al baseno, forlasis juna viro. Li estis elirinta el la pordo de modest’aspekta domo, kies blinda muro limis la strateton kaj kies fenestroj rigardis en la ĝardenon. La hoknaza belulo kun zorge tondita barbeto surhavis puran blankan turbanon falantan sur liajn ŝultrojn, novan bluan taliton festan kun kvastoj kaj novajn, knarantajn sandalojn. Sin elegantiginte pro la granda festo, li vigle paŝis, devancadis la pasantojn, kiuj rapidis hejmen al la Paska festeno, rigardis la fenestrojn lumiĝi unu post alia. La junulo sin turnis al la strato, kiu tra la bazaro kondukis al la palaco de la ĉefpastro Kajafo, situanta ĉe la piedo de la Templa monteto.

Baldaŭ oni povis vidi lin eniranta la pordegon de la korto de Kajafo; kaj nelonge post tio — forlasanta la korton.

Post la vizito al la palaco, en kiu jam brilis la lumiloj kaj torĉoj, en kiu regis la festa klopodado, la homo iris eĉ pli vigle, eĉ pli ĝoje rapidante al la Malsupra Urbo. Ĉe la angulo, kie la strateto enfluis en la bazarplacon, en la bolado kaj interpuŝiĝo, lin devancis facilmove, kvazaŭ dance iranta gracia virino, kies kapon ĝis la okuloj kaŝis nigra vualo. Pasante preter la juna belulo ŝi por unu momento eksvingis alten la vualon, ĵetis sur lin sian rigardon, tamen ŝi ne nur ne moderigis sian paŝon, sed eĉ pli ĝin rapidigis, kvazaŭ fuĝante tiun, kiun ŝi ĵus devancis.

La junulo ne nur rimarkis la virinon, certe li ŝin rekonis, kaj rekoninte li skuiĝis, ekhaltis, mirigite rigardis ŝian dorson kaj tuj impetis post ŝin. Preskaŭ faliginte pasanton kun kruĉo en la manoj, li ŝin kur’atingis kaj, anhelante pro emocio, li kriis:

— Niza!

La virino sin turnis, mallarĝigis la okulojn, ŝia vizaĝo esprimis kvietan malplezuron. Seke ŝi respondis en la greka:

— Ĉu estas vi, Jehudo? Mi ne tuj vin rekonis. Cetere, ĉi tio estas bona. Ĉe ni tio estas aŭguro: la nerekonita riĉiĝos ...

Ekscitite tiel, ke lia koro saltetis kvazaŭ birdo sub nigra tuko, Jehudo demandis per interrompiĝanta flustro, penante ke lin ne aŭdu la pasantoj:

— Kien vi iras, Niza?

— Kial do vi volas tion scii? — ŝi respondis, malrapidigante sian iron kaj orgojle rigardante Jehudon.

En la voĉo de Jehudo aŭdiĝis infanaj intonacioj, li perplekse flustris:

— Sed kiel?.. Ja ni interkonsentis. Mi volis ĉe vin iri. Vi diris, ke la tutan vesperon vi estos hejme ...

— Ah ne, ne, — respondis Niza kaj kaprice elŝovis antaŭen la malsupran lipon, pro kio al Jehudo ŝajnis, ke ŝia vizaĝo, la plej bela el ĉiuj de li iam ajn viditaj, iĝis eĉ pli bela, — mi enuas. Vi havas vian feston, sed mi, kion mi faru? Ĉu vi volas, ke mi sidu hejme kaj aŭskultu vin suspiri sur la verando? Kaj ke mi timu, ke la servistino denuncos pri tio al mia edzo? Ah ne, mi decidis foriri ekster la urbon por aŭskulti la najtingalojn.

— Ekster la urbon? — konsterniĝis Jehudo, — sola?

— Kompreneble, ke sola, — respondis Niza.

— Permesu, ke mi vin akompanu, — diris Jehudo sufokiĝante. Liaj pensoj konfuziĝis, li forgesis pri ĉio en la mondo kaj petege rigardis en la bluajn okulojn de Niza, kiuj nun ŝajnis nigraj.

Sen ion ajn respondi Niza iris pli rapide.

— Kial vi silentas, Niza? — humilvoĉe demandis Jehudo, adaptante sian paŝon al la ŝia.

— Ĉu vi certas, ke mi kun vi ne enuos? — subite demandis Niza kaj haltis. Ĉi tiam Jehudo tute malspritiĝis.

— Nu bone, — finfine cedis Niza, — ni iru.

— Sed kien, kien?

— Atendu ... unue ni eniru ĉi tiun korton kaj tie interkonsentu pri ĉio, ĉar mi malvolas ke oni klaĉu, ke oni vidis min rendevui mian amanton sur la strato.

Kaj jen, sur la bazarplaco ne estas Niza nek Jehudo. Ili interparolas en la enveturejo de iu korto.

— Iru al la olivbieno, — flustris Niza tirante la vualon sur la okulojn kaj sin forturnante de viro, kiu pasis tra la enveturejo portante sitelon, — al Getsemano, trans Kidronon, ĉu vi komprenis?

— Jes, jes, jes.

— Mi iros antaŭe, — ŝi daŭrigis, — sed vi ne iru tuj post mi, vi disigu vin de mi. Lasu min foriri antaŭen ... Kiam vi transiros la torenton ... ĉu vi scias, kie estas la groto?

— Mi scias, mi scias ...

— Pasu preter la olivpremilo supren kaj turnu vin al la groto. Mi estos tie. Sed mi malpermesas al vi iri tuj post mi, paciencu, atendu ĉi tie. — Kaj Niza foriris el la enveturejo kvazaŭ ŝi tute ne parolis kun Jehudo.

Kelkan tempon Jehudo staris sola kaj penis ordigi siajn diskurantajn pensojn. Inter ili estis la demando, kiel li eksplikos sian maleston ĉe la festeno de la parencoj. Jehudo staris pripensante mensogon, sed en sia ekscito li ne sukcesis ĝin bone pripensi kaj liaj piedoj per si mem, sen ke li tion konscius, portis lin for el la enveturejo.

Nun li ŝanĝis sian vojon, li ne plu sin direktis al la Malsupra Urbo sed reen al la palaco de Kajafo. Jehudo nun malklare konsciis pri la ĉirkaŭo. La festo jam estis veninta en la urbon. Nun el la fenestroj ĉirkaŭ Jehudo ne nur brilis lumoj sed sonis la rita kantado. La lastaj malfruantoj per la skurĝo kaj krioj rapidigadis sian azenon. La piedoj mem portis Jehudon, li ne rimarkis preterŝvebi la timigajn muskajn turojn de la Antonia, li ne aŭdis la trumpetojn muĝi en la fortreso, neniel atentis la Italian rajdopatrolon kies torĉo verŝis malkvietan lumon sur lian vojon. Pasinte preter la kastelo li turnis la kapon kaj vidis, ke en terura alto brulas du grandegaj lumiloj kvinopaj. Tamen ankaŭ ilin Jehudo perceptis malklare, al li ŝajnis, ke super Jerŝalaim eklumis dek mirakle grandaj lucernoj, defiantaj la lumon de la unuopa lucerno, kiu estis leviĝanta super la urbo, la lunlucernon. Nun li atentis nenion, li strebis al la Getsemana Pordego, li volis kiel eble plej rapide forlasi la urbon. Fojfoje ŝajnis al li, ke antaŭe, inter la dorsoj kaj vizaĝoj de la pasantoj, ekaperas la dancanta figureto lin gvidanta. Sed ĝi estis iluzio, Jehudo ja sciis, ke Niza jam estas multe pli malproksime. Li kuris preter la monŝanĝobutikoj kaj finfine atingis la Getsemanan pordegon. Tie, febrante pro malpacienco, li devis atendi. La urbon eniris kameloj, poste enrajdis Siria kavaleria patrolo, kiun Jehudo senvoĉe malbenis ...

Sed ĉio havas sian finon. La malpacienca Jehudo jam estis ekster la urba murego. Maldekstre videblis negranda tombejo, apud ĝi kelkaj striitaj tendoj de pilgrimuloj. Trans la polvan vojon inundatan de lunlumo Jehudo iris al la torento Kidron’ por pasi al ties kontraŭa bordo. La akvo milde plaŭdis ĉe liaj piedoj. Saltante de ŝtono sur ŝtonon, li finfine atingis la transan, Getsemanan bordon, kaj ĝoje konstatis, ke la vojo inter la ĝardenoj estas senhoma. Jam videblis la duone ruiniĝinta pordego de la olivbieno.

Jehudon, kiu ĵus forlasis la sufokvarman urbon, frapis la ebriiga aero de la printempa nokto. Tra la ĝardenbarilo onde fluegis de la Getsemanaj herbejoj la odoro de mirtoj kaj akacioj.

Neniu gardis la pordegon, neniu estis tie, kaj post kelkaj minutoj Jehudo kuris jam sub la mistera ombro de la potencaj, grandbranĉaj oliv’arboj. La vojo kondukis supren, Jehudo ĝin sekvis anhelante, fojfoje el la mallumo venante sur lunajn ornamtapiŝojn, kiuj rememorigis al li la tapiŝojn de la ĵaluza edzo de Niza. Post kelka tempo maldekstre aperis senarba placeto, sur ĝi la olivpremilo kun sia peza ŝtona rado, kaj amaso de bareloj. Neniu estis en la ĝardeno. La laboro ĉesis ĉe la sunsubiro. La ĝardeno estis senhoma, kaj nun super Jehudo sonegis laŭta kantado de najtingala ĥoro.

Lia celo jam estis proksima. Li sciis, ke tuj, kiam li turnos sin dekstren, en la mallumo li ekaŭdos la akvon plaŭdi en la groto. Jen li ĝin ekaŭdis. Friskiĝis.

Li iris malpli rapide kaj nelaŭte vokis:

— Niza!

Sed anstataŭ Niza, malgluiĝinte de la dika trunko de oliv’arbo, sur la vojon saltis fortika vira figuro, io ekbrilis en ĝia mano kaj tuj estingiĝis.

Jehudo ŝanceliĝis malantaŭen kaj malforte ekkriis:

— Aĥ!

Dua viro baris al li la rean vojon.

La unua, kiu estis antaŭe, demandis Jehudon:

— Kiom vi ĵus ricevis? Diru, se vi volas vivi!

Espero fulmis en la koro de Jehudo. Pasie li kriegis:

— Tridek tetradraĥmojn! Tridek tetradraĥmojn! Ĉio ricevita estas ĉi tie. Jen la mono! Prenu ĝin, sed lasu la vivon!

La unua homo tuj forŝiris la monujon el la manoj de Jehudo. Kaj je la sama momento malantaŭ ties dorso, kvazaŭ fulmo, pasis ponardo kaj frapis la enamiĝinton sub la skapolon. Puŝite antaŭen, Jehudo disĵetis en la aeron la manojn kun la hokiĝintaj fingroj. La antaŭa viro kaptis lin sur sian ponardon kaj ĝis la tenilo enigis ĝin en la koron de Jehudo.

— Ni... za... — diris Jehudo ne per sia kutima voĉo, la hela kaj klara, sed per voĉo malalta kaj riproĉa. Poste li eligis nenian ajn sonon. Lia korpo tiom forte puŝiĝis kontraŭ la tero, ke tiu obtuze resonis.

Ĉi tiam tria figuro aperis sur la vojo. La tria viro surhavis mantelon kun kapuĉo.

— Faru rapide, — ordonis la tria. La murdintoj rapide pakis en ledon la monujon kun skribaĵo, kiun donis al ili la tria, kaj kruce ĉirkaŭligis ĉion per ŝnuro. La dua kaŝis la pakaĵon sur sia brusto, la du murdintoj diskuris for de la vojo kaj la mallumo englutis ilin inter la oliv’arboj. La tria kaŭris apud la murdito kaj rigardis en lian vizaĝon. En la ombro ĝi ŝajnis krete blanka kaj iel spiritplene bela. Post kelkaj sekundoj sur la vojo restis neniu viva. La senspira korpo kuŝis kun la brakoj disetenditaj. La maldekstra piedo trafis en lunluman makulon, kaj klare videblis ĉiu rimeneto de la sandalo.

La tuta Getsemana ĝardeno plenis je najtingala kantado. Kien sin direktis la du viroj ponardintaj Jehudon scias neniu, sed la vojo de la homo kun la kapuĉo estas konata. Forlasinte la padon, li tra la oliv’arba densejo iris suden. Li transgrimpis la barilon de la ĝardeno malproksime de la ĉefa pordego, ĉe la suda angulo de la bieno, kie mankis la supraj ŝtonoj de la masonaĵo. Baldaŭ li estis ĉe la bordo de Kidron’. Tie li iris en la akvon kaj vadis ĝis li ekvidis du ĉevalsiluetojn kaj viron apud ili. Ankaŭ la ĉevaloj staris en la torento. La akvo fluis lavante iliajn hufojn. La ĉevalgardanto ekrajdis unu ĉevalon, la kapuĉulo saltis sur la alian kaj malrapide ambaŭ vadis laŭ la torento kaj la ŝtonoj knaris sub la hufoj. Poste la rajdantoj forlasis la akvon, suriris la Jerŝalaiman bordon kaj plu rajdis paŝe laŭ la urba murego. Tie ili disiĝis: la ĉevalgardinto fortrotis antaŭen kaj malaperis; la kapuĉulo haltigis sian ĉevalon, desaltis sur la senhoman vojon, demetis la mantelon, ĝin elturnis, prenis de sub siaj vestoj platan kaskon sen plumaĵo kaj ĝin surmetis. Sur la ĉevalon li resaltis homo en militista ĥlamido kaj kun mallonga glavo ĉe la femuro. Li tuŝis la bridon kaj la impetema kavaleria ĉevalo tuj ektrotis, balancetante sian rajdanton. Nun la vojo estis finiĝanta. Proksimiĝis la suda pordego de Jerŝalaim.

Sub la pordega arko dancis kaj saltetis la malkvieta torĉa flamo. La gardosoldatoj el la dua centurio de la Fulma legio sidis sur la ŝtonaj benkoj ludante per ĵetkuboj. Ekvidinte la militiston enrajdi la soldatoj saltleviĝis, tiu gestis al ili per la mano kaj preterrajdis en la urbon.

La urbon inundis la festa helo. En ĉiu fenestro ludis la flamo de lumilo kaj de ĉie, kunfluante en konfuzan ĥoron, aŭdiĝis la ritkantado. Tra la fenestroj kiuj rigardis la straton la rajdanto povis vidi homojn ĉe la festena tablo, sur ĝi kuŝis la viando de la kaprido kaj vinkalikoj staris inter la pladoj kun la amaraj herboj. Kantfajfante melankolian kanzoneton la rajdanto senhaste trotis laŭ la malplenaj stratoj de la Malsupra Urbo, direktante sin al la Fortreso Antonia, fojfoje ĵetante rigardon al la ekzotaj lumilkvinopoj, kiuj brulis super la Templo, aŭ al la luno, kiu pendis eĉ pli alte ol la lumilkvinopoj.

La palaco de Herodo la Granda neniel partoprenis en la celebrado de la Paska nokto. En la akcesoraj ejoj de la palaco rigardantaj suden, kiujn okupis la oficiroj de la Italia kohorto kaj la legiestro, brulis lumiloj, io moviĝadis, videblis ia vivo; male, la fronta parto de la palaco, la ĉefa, kiu havis la ununuran malgraŭvolan loĝanton, la prokuratoron — tiu tuta parto, kun siaj kolonaroj kaj orstatuoj ŝajnis blindigita sub la helega luno. Tie, en la palaco mem, regis mallumo kaj silento. Kiel li diris al Afranio, la prokuratoro malvolis eniri internen. Li ordonis pretigi la liton sur la balkono, tie, kie li vespermanĝis kaj kie li juĝis matene. La prokuratoro sin kuŝigis sur la pretigita lito sed la dormo ne venis. La nuda luno pendis alte en la klara ĉielo kaj dum kelkaj horoj la prokuratoro ĝin senforlase rigardis.

Proksimume je la noktomezo la dormo finfine kompatis la hegemonon. Li spasme oscedis, malbukis kaj deĵetis la mantelon, forpreninte de la tuniko la zonon kun larĝa ŝtala tranĉilego en la ingo li metis ĝin sur la seĝon ĉe la lito, demetis la sandalojn kaj sin etendis. Banga tuj saltis al li sur la liton kaj sin kuŝigis apude, kap-ĉe-kape, kaj la prokuratoro, metinte la manon sur ĝian kolon, finfine fermis la okulojn. Nur tiam endormiĝis ankaŭ la hundo.

La lito estis en ombro ŝirmate kontraŭ la luno per kolono, sed de la ŝtuparo ĝis la lito etendiĝis lunluma strio. Kaj apenaŭ la prokuratoro perdis la kontakton kun la realo, li tuj paŝis sur la luman vojon kaj iris sur ĝi supren, rekte al la luno. Dormante li eĉ ekridis pro sia feliĉo, tiom senkompare bonege ĉio aranĝiĝis sur la diafana blua vojo. Li iras akompanate de Banga kaj apud li iras la vaganta filozofo. Ili diskutas pri io tre komplika kaj grava, kaj neniu povas konvinki la alian. Ili malkonsentas pri ĉio, kaj ĝuste tial ilia diskuto estas eksterordinare interesa kaj senfina. Evidente, la hodiaŭa ekzekuto estas pura miskompreno, ĉar jen apude iras la filozofo elpensinta la nekredeble bizaran teorion ke ĉiuj homoj estas bonaj, sekve li vivas. Kaj certe, tute horore estus eĉ pensi ke tia homo povus esti ekzekutita. La ekzekuto ne estis! Ne estis! Jen kio estas precipe rava en tiu vojaĝo sur la luna ŝtuparo.

Da libera tempo ili havas tiom, kiom ili deziras, kaj la fulmotondro estos nur antaŭvespere, kaj la malkuraĝo, sendube, estas unu el plej teruraj malvirtoj. Tiel diris Jeŝua Ha-Nocri. Ne, filozofo, mi malkonsentas: ĝi estas la plej terura malvirto. Ekzemple, ne timis ja la nuna prokuratoro de Judujo kaj eksa tribunuso de legio tiam, en la Junulina Valo, kiam la ferocaj ĝermanoj preskaŭ disŝiris la giganton Ratobuĉulo. Sed pardonon, filozofo! Ĉu vi, malgraŭ via granda sagaco, imagas, ke pro homo kriminta kontraŭ Cezaro ruinigos sian karieron la prokuratoro de Judujo?

— Jes, jes ja, — plorĝemadis Pilato en la dormo.

Kompreneble, li ruinigos. Matene li tion ne estus farinta, sed nun, nokte, ĉion konsiderinte, li konsentas perei. Li oferos ĉion por savi de la ekzekuto la tute senkulpan malprudentan revulon kaj kuraciston!

— Nun ni ĉiam estos kune, — diris al li en la sonĝo la ĉifonvestita filozofo vagabonda, nesciate kiel aperinta sur la vojo de la kavaliro kun la ora lanco. — Kie estos unu, tie oni atendu la alian! Kiam oni mencios min, tuj ankaŭ vin oni mencios! Min, la forlasitan infanon kiu ne konas siajn gepatrojn, kaj vin, filon de reĝo astrologiisto kaj de Pila, la bela muelistidino.

— Jes, mi petas, ne forgesu, menciigu pri mi, la filo de astrologiisto, — petis Pilato en la sonĝo. Kaj ricevinte en la sonĝo kapjeson de la apude iranta almozulo el En-Sarid, la kruela prokuratoro de Judujo ĝoje ploris kaj ridis en la dormo.

Bonega estis ĉio, sed tiom pli terura estis la vekiĝo. Banga ekgraŭlis kontraŭ la luno, kaj la glita, kvazaŭ oleita, blua pado rompiĝis sub la hegemono. Li malfermis la okulojn kaj la unua afero kiun li konsciis estis la fakto, ke la ekzekuto tamen okazis. Lia unua movo estis rutine kroĉiĝi je la koljungo de Banga, poste per la malsanulaj okuloj li serĉis la lunon kaj vidis, ke ĝi iom forflankiĝis kaj iĝis pli arĝenta. Ĝian lumon rompis malagrabla, alarma lumo flagranta sur la balkono antaŭ liaj okuloj. En la mano de centuriestro Ratobuĉulo nigre fumis flamanta torĉo. Tenante ĝin li kun timo kaj malico rigardis la danĝeran beston pretan por la salto.

— Kuŝu, Banga, — diris la prokuratoro per malsanula voĉo kaj tusis. Per la mano sin ŝirminte kontraŭ la flamo li daŭrigis: — Eĉ nokte, eĉ ĉe la luno mi ne havas kvieton. Ho, dioj! Ankaŭ vi, Marko, havas fian oficon. Soldatojn vi kripligas ...

Plej mirigite Ratobuĉulo rigardis la hegemonon kaj tiu rekonsciiĝis. Por forviŝi la impreson de siaj malnecesaj, duondorme ellasitaj vortoj, la prokuratoro diris:

— Ne ofendiĝu, centuriestro, mia situacio, mi ripetas, estas eĉ pli malbona. Kion vi volas?

— Venis la estro de la sekreta servo, — trankvile diris Marko.

— Ĉi tien, invitu lin ĉi tien, — ordonis la prokuratoro tusante por purigi la gorĝon. Per la nudaj piedoj li serĉis siajn sandalojn. La flamo ekludis sur la kolonoj, la kaligoj de la centuriestro forklakis kontraŭ la mozaiko. La centuriestro eliris en la ĝardenon.

— Ankaŭ ĉe la luno mi ne havas kvieton, — grincinte per la dentoj, al si mem diris la prokuratoro.

Anstataŭ la centuriestro sur la balkono aperis la kapuĉulo.

— Banga, kuŝu, — mallaŭte diris la prokuratoro kaj premis la nukon de la hundo.

Antaŭ ol Afranio komencis paroli, li laŭ sia kutimo rigardis ĉirkaŭen, deiris en la ombron, kaj konvinkiĝinte, ke krom Banga sur la balkono estas neniu malnecesa, nelaŭte diris:

— Ordonu, ke oni min juĝu, prokuratoro. Vi estis prava. Mi ne sukcesis sekurigi Jehudon el Kirjat, li estas ponardita. Mi petas pri juĝo kaj eksoficigo.

Al Afranio ŝajnis, ke lin rigardas kvar okuloj: du hundaj kaj du lupaj.

El sub la ĥlamido li prenis la ridigiĝintan pro la sango duoble sigelitan monujon.

— Ĉi tiun monsaketon la murdintoj subĵetis en la domon de la ĉefpastro. La sango sur ĝi estas la sango de Jehudo el Kirjat.

— Interese, kiom estas ene? — demandis Pilato sin klinante al la saketo.

— Tridek tetradraĥmoj.

La prokuratoro rikanis kaj diris:

— Malmulte.

Afranio silentis.

— Kie estas la murdito?

— Tion mi ne scias, — kun trankvila digno respondis la homo nedisigebla disde sia kapuĉo, — hodiaŭ matene ni komencos la esploron.

La prokuratoro ekskuiĝis kaj forlasis la rimeneton de la sandalo, kiun li ne sukcesis fiksi.

— Do, ĉu vi certe scias, ke li estas murdita?

Je tio la prokuratoro ricevis la sekan respondon:

— Mi, prokuratoro, jam dek kvin jarojn servas en Judujo. Mi komencis sub Valerio Grato. Mi ne bezonas vidi la kadavron por diri, ke la homo estas mortigita. Nun mi raportas al vi, ke la nomato Jehudo el Kirjat antaŭ kelkaj horoj iĝis ponardita.

— Pardonu al mi, Afranio, — diris Pilato, — mi ankoraŭ ne tutvekiĝis kaj tial demandis. Mi dormas malbone, — la prokuratoro rikanis, — kaj la tutan tempon mi sonĝas pri lunradio. Tiom bizare, imagu. Kvazaŭ mi promenas sur la radio. Do, mi dezirus scii viajn konjektojn pri tiu kazo. Kie vi intencas lin serĉi? Sidiĝu, estro de la sekreta servo.

Afranio sin klinis, movis la seĝon pli proksimen al la lekto kaj sidiĝis tintinte per la glavo.

— Mi intencas serĉi lin en la ĉirkaŭejo de la olivopremilo en la Getsemana ĝardeno.

— Ah ha. Kial ĝuste tie?

— Hegemono, mi pensas, ke la murdo okazis ne en Jerŝalaim mem, nek tre malproksime de la urbo. Ĝi okazis apud Jerŝalaim.

— Mi opinias vin eminenta kompetentulo pri via fako. Mi ne scias, kiel la afero statas en Romo, sed en la kolonioj vi estas senegala. Mi petas vin klarigi, kial vi pensas tiel?

— Oni neniel povas supozi, — nelaŭte diris Afranio, — ke Jehudo lasus iujn suspektindajn homojn kapti lin ene de la urbo. Sur la strato oni ne povas kaŝe ponardi. Do, oni devus venigi lin ien en kelon. Tamen la Servo jam serĉis lin en la Malsupra Urbo, kaj sendube li jam estus trovita; do li ne estas en Jerŝalaim, tion mi garantias. Se li estus murdita malproksime de la urbo, tiun monpakaĵon oni ne povus subĵeti tiom baldaŭ. La murdo okazis apud Jerŝalaim. Oni sukcesis irigi lin ekster la urbon.

— Mi ne povas imagi, kiel eblis tion aranĝi.

— Jes, prokuratoro, tio estas la plej malfacila demando en la tuta afero, kaj mi eĉ dubas, ĉu mi sukcesos ĝin solvi.

— Jes, vera enigmo! Je la festa vespero, kredanto ial forlasas la Paskan festenon, iras eksterurben kaj tie pereas. Kiu kaj kiel povus lin ellogi? Eble virino tion faris? — demandis Pilato obeante subitan inspiron.

Afranio respondis trankvile kaj grave:

— Neniel, prokuratoro. Tiun hipotezon oni certe devas malakcepti. Ni rezonu logike. Kiujn interesis, ke Jehudo pereu? Areton da vagabondaj fantaziuloj, en kiu, atentu, estis neniaj virinoj. Vidu, prokuratoro, por edziĝi al virino oni bezonas monon, same por produkti homon, sed por murdigi homon per virino oni bezonas tre multe da mono, kiom havas neniuj vagabondoj. Virino ne partoprenis tiun aferon, prokuratoro. Mi eĉ diru, ke tiu direkto povas nur deviigi min de la spuro, malhelpi la esploron kaj min konfuzi.

— Mi vidas, ke vi tute pravas, Afranio, — diris Pilato, — mi permesis al mi eldiri nuran konjekton.

— Ve, ĝi estas erara, prokuratoro.

— Sed kio do ĝi povus esti? — ekkriis la prokuratoro, kun avida scivolo rigardante la vizaĝon de Afranio.

— Mi opinias, ke temas pri tiu sama mono.

— Eminenta ideo! Tamen kiu kaj pro kio povus proponi al li monon nokte kaj ekster la urbo?

— Ho ne, prokuratoro, ne tiel. Mi havas nur unu supozon, kaj se ĝi estas malvera, alian eksplikon mi probable ne trovos. — Afranio sin klinis al la prokuratoro kaj finflustris: — Jehudo volis kaŝi sian monon en loko sekreta kaj nur de li konata.

— Tre subtila ekspliko. Verŝajne, ĝuste tio okazis. Nun mi komprenas: lin irigis ne homoj sed lia propra penso. Jes, jes, ĝi estis tiel.

— Certe, Jehudo estis suspektema, li kaŝis sian monon for de la homoj.

— Nu, vi menciis Getsemanon. Tamen kial ĝuste tie vi intencas lin serĉi, tion, verdire, mi ne komprenas.

— Ho, prokuratoro, tio estas plej simpla. Neniu kaŝas monon sur vojo, en loko ebena kaj nuda. Jehudo estis nek sur la vojo al Hebron, nek sur la vojo al Betanio. Li devis esti en ŝirmita, izola loko kun arboj. Ĝi estas tiel simpla. Kaj krom Getsemano apud Jerŝalaim ne estas tia loko. Iri malproksimen li ne povis.

— Vi tute min konvinkis. Do, kion ni faru nun?

— Mi tuj komencos serĉi la murdintojn, sekvintajn Jehudon ekster la urbo, kaj samtempe, kiel mi jam raportis, mi mem estos juĝata.

— Pro kio?

— Miaj homoj perdis lin vespere sur la bazaro post ol li forlasis la palacon de Kajafo. Kiel tio povis okazi, mi ne komprenas. Tian embarason mi neniam spertis. De post nia interparolo li estis observata. Tamen apud la bazaro li ŝanĝis la direkton kaj faris tiel strangan kurbon, ke lia spuro perdiĝis.

— Jes. Mi deklaras al vi, ke juĝi vin mi opinias malnecesa. Vi faris ĉion, kion vi povis, kaj neniu en la mondo, — la prokuratoro ridetis, — povus fari pli ol vi! La agentoj perdintaj Jehudon estu discipline punitaj, tamen mi malvolas, ke la puno estu iom ajn severa. Finfine, ni faris ja ĉion por protekti la fiulon! Interalie, mi forgesis demandi, — la prokuratoro frotis sian frunton, — kiel ili sukcesis meti la monon ĉe Kajafo?

— Vidu, prokuratoro ... Tio ne estas malfacila. La venĝantoj pasis malantaŭ la palaco de la ĉefpastro, tie estas strateto superanta la korton. Ili ĵetis la pakaĵon trans la barilon.

— Ĉu kun la skribaĵo?

— Jes, ĝuste kiel vi antaŭvidis, prokuratoro. Cetere ... — ĉi tiam Afranio forŝiris la sigelon de la pakaĵo kaj montris al Pilato ties enhavon.

— Atenton, Afranio, kion vi faras, tio verŝajne estas la Templaj sigeloj!

— Pri tio la prokuratoro ne zorgu, — respondis Afranio refermante la pakaĵon.

— Ĉu ĉiujn sigelilojn vi havas? — demandis Pilato ridante.

— Alie ne povas esti, prokuratoro, — tute sen rido, tre malmilde diris Afranio.

— Mi imagas la skandalon ĉe Kajafo.

— Jes, prokuratoro, tio kaŭzis tre grandan eksciton. Min ili invitis senprokraste.

Eĉ en la duonlumo oni povis vidi, kiel brilas la okuloj de Pilato.

— Interese, tre interese ...

— Permesu ke mi malkonsentu, prokuratoro, ĉi tio ne estis interesa. Plej teda kaj laciga afero. Al mia demando, ĉu oni pagis al iu monon en la palaco de Kajafo, mi ricevis klaran respondon, ke tio ne okazis.

— Ah, tiel? Nu, se la mono ne estis pagita, do ĝi ne estis pagita. Des pli malfacile estos trovi la murdintojn.

— Tute ĝuste, prokuratoro.

— Interalie, Afranio, jen pri kio mi ĵus pensis: ĉu eblas, ke li mem sin mortigis?

— Ho ne, prokuratoro, — respondis Afranio, pro surprizo eĉ ĵetinte sin malantaŭen en la brakseĝo, — pardonu, sed tio estas tute ne kredebla!

— Ah, ĉio estas kredebla en tiu urbo! Mi pretas veti, ke tre baldaŭ tiaj onidiroj rampos tra la tuta urbo.

Ĉi tiam Afranio ĵetis sur la prokuratoron sian rigardon, iom pensis kaj respondis:

— Tio estas ebla, prokuratoro.

Ŝajnis, ke la prokuratoro malvolas forlasi tiun temon pri la mortigo de la homo el Kirjat, kvankam ĉio jam estis klara. Li demandis, eĉ iom reveme:

— Nu, mi ŝatus vidi lin mortigata.

— Oni tre lerte lin murdis, — diris la estro de la sekreta servo, iom ironie rigardante Pilaton.

— Kiel do vi povas scii tion?

— Bonvolu atenti la saketon, prokuratoro, — respondis Afranio, — mi vetas, ke la sango de Jehudo ŝprucis onde. Ja mi vidadis mortigitojn en mia vivo, prokuratoro.

— Do, li ne reekstaros, ĉu?

— Nu, li reekstaros, prokuratoro, — filozofieme ridetante diris Afranio, — kiam la trumpeto de la Mesio, kiun oni atendas ĉi tie, eksonos super li. Sed pli frue li ne ekstaros!

— Sufiĉas, Afranio! Tiu demando klaras. Nun ni pasu al la entombigo.

— La ekzekutitoj estas entombigitaj, prokuratoro.

— Ho, Afranio, juĝi vin estus krimo. Vi meritas plej altan rekompencon. Kiel ĝi estis?

Afranio komencis rakonti kaj rakontis, ke dum li sin okupis pri la afero de Jehudo, taĉmento de la sekreta gardo, komandate de lia anstataŭanto, atingis la monteton kiam estiĝis la vespero. Unu korpo mankis sur la pinto. Pilato tremeris, raŭke diris:

— Ah, kiel mi povis preteratenti tion!

— Ne zorgu pri tio, prokuratoro, — diris Afranio kaj daŭrigis sian rakonton: — Levinte sur la ĉaron la kadavrojn de Dismas kaj Gestas, kies okuloj jam estis elbekitaj de la rabbirdoj, oni tuj komencis serĉi la trian korpon. Tre baldaŭ oni ĝin trovis. Iu homo ...

— Levio Mateo, — ne demande, sed plie aserte diris Pilato.

— Jes, prokuratoro ...

Levio Mateo sin kaŝis en kaverno en la norda deklivo de la Kalva Kranio atendante la mallumon. La nuda korpo de Jeŝua Ha-Nocri estis ĉe li. Kiam la gardistoj kun torĉo eniris la kavernon, Levio iĝis despera kaj furioza. Li kriis, ke li faris nenian krimon, ke laŭ la leĝo, ĉiu ajn deziranto rajtas entombigi ekzekutiton. Levio Mateo diradis, ke li malvolas disiĝi de la korpo. Li estis ekscitita, kriis ion konfuzan, jen petante, jen minacante kaj malbenante ...

— Ĉu li necesigis ke oni lin arestu? — malserene demandis Pilato.

— Ne, prokuratoro, ne, — tre trankvile respondis Afranio, — la aŭdaca malsaĝulo lasis sin kvietigi per la promeso, ke la korpon oni entombigos.

Kompreninte la diritan Levio kvietiĝis, tamen li deklaris, ke nenien li foriros kaj ke li deziras partopreni la entombigon. Li diris, ke li ne foriros eĉ mortigote, kaj por tiu celo li eĉ prezentis pantranĉilon, kiun li havis kune.

— Ĉu oni lin forpelis? — obtuzvoĉe demandis Pilato.

— Ne, prokuratoro, ne. Mia anstataŭanto permesis al li partopreni la entombigon.

— Kiu el viaj anstataŭantoj estris la taĉmenton?

— Tolmajo, — respondis Afranio, kaj angore redemandis: — ĉu li faris eraron?

— Daŭrigu, — diris Pilato, — mi trovas nenian eraron. Ĝenerale, mi iomete perpleksiĝas, ĉar ŝajnas, ke mi renkontis homon kiu neniam eraras. Tiu homo estas vi.

— Levion Mateon oni akceptis sur la ĉaron kun la korpoj de la ekzekutitoj, kaj proksimume post du horoj oni atingis senhoman intermonton norde de Jerŝalaim. Tie la taĉmentanoj, laborante skipe, dum unu horo fosis profundan kavon kaj entombigis en ĝi ĉiujn tri ekzekutitojn.

— Ĉu nudaj?

— Ne, prokuratoro, la taĉmento havis por tio ĥitonojn. Al ĉiu entombigato oni metis ringon sur la fingron. La ringo de Jeŝua havis unu entranĉon, la ringo de Dismas, du kaj tiu de Gestas, tri. La fosaĵo estas fermita, plenigita je ŝtonoj. Tolmajo scias la rekonilon.

— Aĥ, se mi estus antaŭvidinta tion! — diris Pilato kun ĉagrengrimaco. — Ja mi devus interparoli kun tiu Levio Mateo ...

— Li estas ĉi tie, prokuratoro!

Larĝe malferminte la okulojn Pilato dum kelka tempo rigardis Afranion, poste li diris:

— Mi dankas al vi pro ĉio farita pri tiu afero. Bonvolu sendi al mi morgaŭ Tolmajon, anticipe sciiginte al li, ke mi estas pri li kontenta; kaj vin, Afranio, — la prokuratoro prenis el la poŝo de la zono, kuŝanta sur la tablo, fingroringon kaj prezentis ĝin al la estro de la sekreta servo, — mi petas akcepti tiun memoraĵon.

Afranio sin klinis:

— Tio estas granda honoro, hegemono.

— La taĉmento, kiu entombigis la ekzekutitojn, havu rekompencon. La agentoj, perdintaj Jehudon, ricevu mallaŭdon. Levio Mateo estu tuj venigita. Mi bezonas detalojn pri la afero de Jeŝua.

— Jes, prokuratoro, — diris Afranio. Ripete sin klinante li foriris, la prokuratoro klakis per la manoj kaj kriis:

— Al mi, ĉi tien! Lumilon en la portikon!

Afranio jam iris en la ĝardeno kaj malantaŭ la dorso de Pilato en la manoj de servistoj jam flagris fajroj. Tri lampoj aperis sur la tablo antaŭ la prokuratoro, kaj la luna nokto retiriĝis en la ĝardenon, kvazaŭ forkondukate de la estro de la sekreta servo. Anstataŭ Afranio sur la balkonon paŝis nekonata maldika vireto kaj la ega centuriestro. Tiu lasta, kaptinte rigardon de la prokuratoro, tuj foriris en la ĝardenon kaj malaperis.

La prokuratoro esploris la veninton per avidaj kaj iomete timigitaj okuloj. Tiel oni rigardas homon, pri kiu oni multe aŭdis, pri kiu oni mem pensadis kaj kiu finfine aperis.

La veninto, proksimume kvardekjara, estis nigrahara, brunhaŭta, ĉifonvestita, lin tutan kovris krustiĝinta koto; el sub la mallevitaj brovoj li rigardis kvazaŭ lupo. Resume, li estis tre misaspekta kaj pleje similis urban almozulon, kiaj svarmas sur la terasoj de la Templo aŭ sur la bazaroj de la brua kaj malpura Malsupra Urbo.

La silento daŭris longe; ĝin rompis la stranga konduto de la venigito. Lia vizaĝo ŝanĝis la koloron, li ŝanceliĝis kaj nur tial ne falis, ke per la malpura mano li sukcesis kapti la randon de la tablo.

— Kio estas al ci? — demandis Pilato.

— Nenio, — respondis Levio Mateo kaj faris tian movon, kvazaŭ li ion glutus. Lia magra, nuda, malpura kolo ekŝvelis kaj reŝrumpis.

— Kio estas al ci, respondu, — ripetis Pilato.

— Mi estas laca, — diris Levio kaj malserene deturnis la rigardon al la planko.

— Sidigu cin, — Pilato montris al la brakseĝo.

Levio malkredeme rigardis la prokuratoron, sin movis al la seĝo, ĵetis timigitan rigardon sur la orajn brak’apogilojn kaj sidiĝis ne sur la seĝon sed sur la plankon apude.

— Diru, kial ci ne sidigis cin sur la seĝon? — demandis Pilato.

— Mi estas malpura, mi ĝin makulus, — diris Levio rigardante malsupren.

— Tuj oni donos al ci por manĝi.

— Mi ne deziras manĝi, — respondis Levio.

— Kial ci mensogas? — paceme diris Pilato, — ci ne manĝis la tutan tagon aŭ eble eĉ pli longe. Nu bone, ne manĝu. Mi venigis cin por ke ci montru al mi la tranĉilon kiun ci havis.

— La soldatoj ĝin de mi forprenis kiam ili kondukis min ĉi tien, — respondis Levio kaj sombre aldonis: — Oni redonu ĝin al mi, mi devas ĝin reporti al la posedanto, mi ĝin ŝtelis.

— Por kiu celo?

— Por distranĉi la ŝnurojn, — respondis Levio.

— Marko! — kriis la prokuratoro, kaj la centuriestro paŝis sub la portikon. — Lian tranĉilon al mi donu.

El unu el la du tegiloj de sia zono la centuriestro eligis malpuran pantranĉilon, donis ĝin al la prokuratoro kaj foriris.

— Kie ci prenis la tranĉilon?

— En la panbutiko ĉe la Hebrona Pordego, tuj maldekstre kiam oni eniras la urbon.

Pilato rigardis la larĝan klingon, ial kontrolis per la fingro, ĉu ĝi estas akra, poste diris:

— Pri la tranĉilo ne zorgu, ĝi estos resendita al la butiko. Nun la dua kion mi bezonas: montru al mi la pergamenon, kiun ci portas kun ci kaj sur kiu estas skribitaj la paroloj de Jeŝua.

Levio malame rigardis Pilaton kaj ridetis tiel malicege, ke lia vizaĝo iĝis tute hida.

— Vi volas ĉion forpreni, ĉu? Ankaŭ la lastan, kion mi havas? — li demandis.

— Mi ne diris ja: fordonu, — respondis Pilato, — mi diris: montru.

Levio serĉis en la ĉebrusto kaj eligis pergamenrulon. Pilato ĝin prenis, malvolvis, sternis inter la fajroj kaj streĉante la okulojn komencis esplori la apenaŭ legeblajn inkosignojn.

Kompreni tiujn aĉe skribitajn liniojn estis malfacile, Pilato plisis la palpebrojn, sin klinis preskaŭ ĝis la pergameno, ŝovis sian fingron laŭ la linioj. Li tamen povis konstati, ke la skribita estas malkohera vico de iaj eldiroj, datoj, mastrumaj notoj, poeziaj fragmentoj. Li sukcesis legi: “La morto ne estas ... Hieraŭ ni manĝis dolĉajn printempajn bakurotojn ...”

Grimacante pro la streĉo li malĉifris: “Ni vidos la puran riveron de la vivoakvo ... La homaro rigardas la sunon tra klara kristalo ...”

Subite Pilato ekskuiĝis. En la lastaj linioj de la pergameno li legis la vortojn: “... malvirto pli ... ol la malkuraĝo”.

Pilato rerulis la pergamenon kaj per abrupta movo ĝin etendis al Levio.

— Prenu, — li diris. Post nelonga silento li aldonis: — Mi vidas, ke ci estas klerulo, kaj ne decas ke ci, sola, vagas senhejme en almozula vesto. Mi havas grandan bibliotekon en Cezareo, mi estas tre riĉa kaj volas cin dungi. Ci ordigos kaj konservados la papirusojn, ci estos sata kaj vestita.

Levio ekstaris kaj respondis:

— Ne, mi ne volas.

— Kial? — demandis Pilato kaj lia vizaĝo malheliĝis, — ĉu mi estas al ci malagrabla? Ĉu ci min timas?

Denove la malbona rideto hidigis la vizaĝon de Levio:

— Ne, ĉar ci min timas. Por ci ne estos facila rigardi min en la vizaĝon post ol ci lin mortigis.

— Silentu, — respondis Pilato, — prenu monon.

Levio kapneis, la prokuratoro daŭrigis:

— Mi scias, ke ci opinias cin disĉiplo de Jeŝua, sed mi diras al ci, ke ci nenion komprenis el tio, kion li instruis. Ĉar, se ci komprenus, ci nepre akceptus ion de mi. Konsideru, ke antaŭ la morto li diris, ke li riproĉas neniun, — Pilato signifoplene levis la fingron, lia vizaĝo tikis. — Li mem nepre ion prenus. Vi estas kruela, dum li ne estis tia. Kien vi iros?

Levio subite proksimiĝis al la tablo, apogiĝis sur ĝi per ambaŭ manoj kaj rigardante la prokuratoron per ardaj okuloj li flustris al tiu:

— Ci, prokuratoro, sciu, ke mi ponardos homon en Jerŝalaim. Mi deziras diri al ci tion, por ke ci sciu, ke sango ankoraŭ verŝiĝos.

— Ankaŭ mi scias, ke ĝi ankoraŭ verŝiĝos, — respondis Pilato, — ciaj vortoj min ne mirigas. Evidente, min ci volas murdi, ĉu?

— Murdi cin mi ne sukcesos, — nudiginte la dentojn rikanis Levio, — mi ne estas tiom stulta ke mi esperu je tio, sed mi ponardos Jehudon el Kirjat, kaj al tio mi oferos la reston de mia vivo.

Delico aperis en la okuloj de la prokuratoro, per la fingro li invitis Levion Mateon proksimiĝi kaj diris:

— Tion ci ne faros, ci ne bezonas zorgi pri tio, Jehudo mortis ponardita ĉi-nokte.

Levio saltis de la tablo malantaŭen, ĵetis ĉirkaŭ sin sovaĝan rigardon kaj kriis:

— Kiu faris tion?

— Ne ĵaluzu, — rikanis Pilato frotante siajn manojn, — ŝajnas al mi, ke vi ne estas lia sola adepto.

— Kiu faris tion? — flustre ripetis Levio.

Pilato respondis:

— Tion faris mi.

Levio malfermis la buŝon, sovaĝe gapis al la prokuratoro, kaj tiu diris:

— Tio, certe, estas nemulte, la farita, sed estas mi kiu ĝin faris. — Kaj post paŭzo: — Nu, ĉu nun ci ion prenos?

Levio iom pensis, mildiĝis, fine li diris:

— Oni donu al mi puran pergamenpecon.

Pasis unu horo. Levio ne plu estis en la palaco. Nun la silenton de la matenkrepusko rompis nur la malproksima paŝado de la gardosoldatoj en la ĝardeno. La luno estis rapide paliĝanta, ĉe la kontraŭa ĉielrando vidiĝis la hela makuleto de la matena stelo. La lumiloj jam antaŭ longe estingiĝis. Sur la lekto kuŝis la prokuratoro. Metinte la manon sub la vangon li dormis kaj senbrue spiris. Apud li dormis Banga.

Tiel renkontis la matenruĝon de la dek kvina de Nisan’ la kvina prokuratoro de Judujo, Poncio Pilato.

27

La fino de la apartamento n-ro 50

Kiam Margarita atingis la lastajn vortojn de la ĉapitro, “... tiel renkontis la matenruĝon de la dek kvina de Nisan’ la kvina prokuratoro de Judujo, Poncio Pilato” — estiĝis mateno.

En la malgranda korto, en la branĉaro de la saliko kaj de la tilio, aŭdiĝis ĝoja, ekscita, matena konversacio de la paseroj.

Margarita levis sin de la seĝo, sin tir’etendis kaj nur tiam ŝi sentis, kiom lacdoloras ŝia tuta korpo, kiel dormema ŝi estas. Menciendas, ke en ŝia animo regis plena trankvilo. Nenia malordo estis en ŝiaj pensoj, ŝin neniel konsternis la fakto, ke la nokton ŝi pasigis supernature. Ŝin ne ekscitis la rememoro, ke ŝi estis ĉe la balo de Satano, ke per ia miraklo la majstro estas al ŝi redonita, ke el la cindro reestiĝis la romano, ke denove ĉio retroviĝis sur sia loko en la kelo ĉe la strateto, de kie estis ekzilita la fi-denuncisto Alojzo Bakŝiŝev. Resume, la konatiĝo kun Voland faris al ŝi nenian damaĝon psikan. Ĉio estis, kvazaŭ tiel ĝi devis esti. Ŝi iris en la alian ĉambron, konvinkiĝis, ke la majstro kviete kaj profunde dormas, malŝaltis la senutilan tablolampon kaj sin etendis ĉe la kontraŭa muro, sur la sofeto kovrita per malnova, disŝirita littuko. Post unu minuto ŝi dormis, kaj tiun matenon ŝi nenion sonĝis. Silentis la du ĉambroj en la kelo, silentis la tuta dometo de la konstrurajtigito, kvieta estis la malĉefa strateto.

Sed en tiu sama mateno, nome dum la tagiĝo de la sabato, maldormis tuta etaĝo de unu el la Moskvaj organizoj, kaj ĝiaj fenestroj, rigardantaj al vasta asfaltizita placo kiun zume kaj senhaste brosis specialaj maŝinoj, radiis per plena lumo, tranĉanta la helon de la leviĝanta suno.

La tuta etaĝo enketis pri la Voland-afero, kaj la tutan nokton lumis la lampoj en dek kabinetoj.

Propre, la afero klaris jam de hieraŭ, de la vendredo, kiam oni devis fermi Varieteon sekve de la malapero de ties estraro, kaj pro la diversaj ekscesoj okazintaj unu tagon antaŭe, dum la fama seanco pri nigra magio. Sed la problemo konsistis en tio, ke la tutan tempon, senĉese, la maldorma etaĝo plu ricevadis novan materialon.

Nun la enketo pri tiu stranga afero, prezentanta trajtojn de evidenta satanaĵo kun elementoj hipnotismaj kaj okulfrape krimaj, devis el ĉiuj ĉi multspecaj kaj konfuzaj eventoj okazintaj en diversaj lokoj de Moskvo fari unu koheran bulon.

La unua homo, devigita viziti la sendorman etaĝon inundatan de elektra lumo, estis Arkadio Apolonoviĉ Semplejarov, prezidanto de la Akustika Komisiono.

Vendrede post la tagmanĝo en lia apartamento situanta en la domo ĉe la ponto Kamennij eksonoris la telefono, kaj vira voĉo petis voki al la aparato Arkadion Apolonoviĉ. Ties edzino, kiu estis malkroĉinta la aŭdilon, mishumore respondis, ke Arkadio Apolonoviĉ malbone fartas, ke li enlitiĝis kaj ne povas veni al la telefono. Kiam la edzino demandis, de kie oni telefonas, la voĉo tre lakone informis ŝin pri tio.

— Unu sekundon ... tuj ... unu minuton, — balbutis la kutime tre orgojla edzino de la prezidanto de la Akustika Komisiono, kaj sagrapide ŝi impetis en la dormoĉambron por forŝiri lin el la lito, en kiu li kuŝis suferante inferajn turmentojn ĉe la rememoro pri la hieraŭa seanco kaj pri la skandalo, kiu akompanis la forpelon de la Saratova nevino.

Verdire, ne post unu sekundo, eĉ ne post unu minuto, sed post kvarono de minuto Semplejarov, surhavante nur subvestojn kaj unu ŝuon je la maldekstra piedo, staris ĉe la aparato kaj en ĝin balbutis:

— Ha lo, estas mi... jes, mi aŭskultas, mi aŭskultas...

Lia edzino, forgesinte por tiuj momentoj ĉiujn abomenajn adultaĵojn pri kiuj la malfeliĉulo Arkadio Apolonoviĉ estis konviktita, elŝovis timigitan vizaĝon tra la pordo de la koridoro kaj puŝante la alian ŝuon en la aero ŝi flustradis:

— La ŝuon surmetu, la ŝuon ... la piedojn vi malvarmumos ...

Arkadio Apolonoviĉ, per la nuda piedo kaj per sovaĝaj rigardoj signante ke ŝi foriru, murmuris en la telefonon:

— Jes, jes, certe, mi komprenas ... Tuj mi alveturos ...

La tutan sekvintan vesperon li restis en tiu etaĝo, kie disvolviĝis la enketo. La interparolo estis embarasa, plej malagrabla ĝi estis, ĉar li devis plej precize rakonti ne nur pri la fia seanco kaj la interbatiĝo en la loĝio, sed krome — kiel cirkonstancon, tamen ja necesan — ankaŭ pri Milica Andrejevna Pokobatko de la strato Jeloĥovskaja, kaj pri la Saratova nevino, kaj pri multaj aliaj aferoj, pri kiuj rakonti estis por li vera turmento.

Evidente, la depozicio de Arkadio Apolonoviĉ, homo klera kaj kultura, kompetenta kaj komprenema atestanto de la skandala seanco; atestanto kiu bonege priskribis kaj la misteran magiiston kun lia duonmasko, kaj la du kanajlojn liajn asistantojn; kiu firme memoris, ke la familinomo de la magiisto estis ĝuste Voland, — la depozicio de tia homo konsiderinde avancigis la enketon. El la komparo de lia depozicio kun la depozicioj de aliaj atestantoj — inter kiuj estis pluraj civitaninoj suferintaj post la seanco (tiu en violkoloraj subvestoj, konsterninta Rimskijon, kaj, ho ve, multaj aliaj) kaj la kuriero Karpov plurfoje sendita en la apartamenton n-ro 50 ĉe la strato Sadovaja — oni tuj determinis la lokon, kie estis serĉendaj la kulpaj je ĉiuj ĉi aventuroj.

La apartamenton n-ro 50 oni vizitis, kaj eĉ plurfoje, oni zorge ĝin traserĉis, perkutis ĝiajn murojn, esploris la kamentubojn, serĉis kaŝejojn. Tamen ĉiuj ĉi procedoj rezultigis nenion kaj dum neniu el la vizitoj en la apartamenton oni sukcesis iun ajn trovi, kvankam estis tute evidenta, ke iu ja tie estas, malgraŭ la firma kaj kategoria aserto de ĉiuj oficialuloj responsaj pri la restado de alilandaj artistoj en Moskvo, ke nigra magiisto nomata Voland en la urbo ne estas kaj neniel povas esti.

Absolute nenie estis registrita lia alveno, al neniu li prezentis sian pasporton aŭ alian paperon, kontrakton aŭ invitilon, neniu pri li ion aŭdis! Kitajcev, la estro de la programa fako de la Spektaklokomisiono, ĵuris grandajn ĵurojn, ke la malaperinto Steĉjo Latronov ne sendis al li por konfirmo ian ajn spektakloprogramon kun ia ajn Voland, nek telefonis al li ion ajn pri la veno de tia Voland. Tial li, Kitajcev, ne scias kaj ne povas kompreni, kiamaniere Steĉjo allasus tian seancon okazi en Varieteo. Kiam oni obĵetis, ke Semplejarov propraokule vidis la magiiston sur la scenejo, Kitajcev nur disetendis la brakojn kaj levis la okulojn al la ĉielo. Kaj laŭ la okuloj de Kitajcev oni povis vidi kaj senhezite konkludi, ke li estas kristale pura kaj senpeka.

Poste tiu Proĥoro Petroviĉ, prezidanto de la Centra Spektaklokomisiono ...

Parenteze: li reaperis en sia kabineto tuj post ol la milicio envenis lian kabineton, kio kaŭzis ekstazan ĝojon de Anna Riĉardovna kaj grandan perplekson de la senutile vokita milicio. Kaj ankoraŭ unu parentezaĵo: reveninte sur sian lokon, en sian grizan striitan vestokompleton, Proĥoro Petroviĉ plene aprobis ĉiujn decidoformulojn, kiujn la vestokompleto surskribis dum lia nelonga foresto.

... do, tiu Proĥoro Petroviĉ absolutege nenion sciis pri iu ajn nomata Voland.

Rezultis, pardonon, absurdaĵo: miloj da spektantoj, la tuta personaro de Varieteo kaj fine Semplejarov A.A., homo klerega, vidis tiun magiiston kaj lian malbenindajn asistantojn — sed neniel eblas lin trovi. Trudiĝas demando: ĉu la tero lin englutis post lia fi-seanco, aŭ, laŭ ies asertoj, ĉu li tute ne estis veninta en Moskvon? Nu, se akcepti la unuan hipotezon, tiam oni ankaŭ akceptu, ke kune kun li la tero egale englutis la tutan estraron de Varieteo; kaj la dua hipotezo ŝajnas implici, ke la estraro mem de la malfeliĉa teatro, post ia misfaro (rememoru la frakasitan fenestron en la kabineto de Rimskij kaj la konduton de Keroaso!) senspure fuĝis el Moskvo.

Endas agnoski la meriton de la enketestro. La malaperinton Rimskij oni retrovis mirinde rapide. Sufiĉis kompari la konduton de Keroaso ĉe la taksia haltejo kun kelkaj tempopunktoj — ekzemple, kiam finiĝis la seanco en la apuda kinejo kaj je kioma horo povis malaperi Rimskij — por tuj sendi telegramon en Leningradon. Post unu horo (estis vespero de la vendredo) venis la respondo, ke Rimskij estas trovita en la numero 412 de la hotelo Astoria, en la kvara etaĝo, apud la ĉambro okupita de la repertuarestro de unu el la Moskvaj teatroj turneanta en Leningrado, do ĝuste en la numero konata pro siaj grizblua meblaro kun orizaĵoj kaj bonega banĉambro.

Trovite kaŝanta sin en la vestoŝranko de la numero 412 de Astoria, Rimskij tuj iĝis arestita kaj pridemandita surloke, en Leningrado. Post kio Moskvon venis telegramo, sciiganta ke la financa direktoro de Varieteo estas en neresponsiva stato, ke la demandojn li respondas per absurdaĵoj aŭ rifuzas respondi, kaj nur petas pri tio, ke oni lin kaŝu en blenditan kameron sub armitan gardon. El Moskvo oni per telegramo ordonis transporti sub gardo la financan direktoron en Moskvon, sekve de kio je la vendredo vespere Rimskij sub la indikita gardo forveturis per vespera trajno.

Egale je la vendredo vespere oni trovis ankaŭ la spuron de Latronov. Dissendinte al ĉiuj urboj serĉotelegramojn pri Latronov, oni ricevis la respondon el Jalto: Latronov antaŭ nelonge estis en Jalto, tamen ĵus li per avio forflugis al Moskvo.

La sola, kies spuron oni ne sukcesis trovi, estis Punĉo. La fama teatra administristo konata de la tutega Moskvo, malaperis kvazaŭ englutite de la tero.

Intertempe oni devis sin okupi ankaŭ pri incidentoj en aliaj lokoj de Moskvo, ekster la teatro Varieteo. Necesis klarigi la eksterordinaran okazon pri la oficistoj kantantaj la Gloran Maron (alvorte: profesoro Stravinskij en la daŭro de du horoj sukcesis normaligi ĉiujn per iaj hipodermaj injektoj), sin okupi pri la personoj, prezentantaj al aliaj personoj aŭ organizoj ĉian rubaĵon kvazaŭ monon, kaj pri la viktimoj de tiaj trompaj pagoj.

Evidente, la plej malagrabla, la plej skandala kaj nesolvebla el ĉiuj ĉi enigmoj estis tiu pri la kapo de la forpasinta literaturisto Berlioz, ŝtelita dum la hela tago rekte el la ĉerko en la Gribojedova salonego.

Kvazaŭ sur trikilon kolektadis la dek du enketistoj la malbenindajn maŝojn de tiu komplika afero, disĵetitajn tra la tuta urbego.

Unu el la enketistoj venis en la klinikon de profesoro Stravinskij, kaj antaŭ ĉio petis disponigi al li la liston de ĉiuj personoj enhospitaligitaj dum la lastaj tri tagoj. Tiel en la enketo aperis Nikanoro Ivaniĉ Nudokrudov kaj la malfeliĉa anoncisto suferinta la kapforŝiron. Pri ili, cetere, oni nemulte sin okupis. Ja nun facilis konstati, ke ankaŭ ili iĝis viktimoj de la mistera magiisto kaj lia bando. Male, Ivano Nikolaiĉ Senhejmulo interesis la enketiston eksterordinare.

Je la vendredo antaŭvespere ĉe Ivaĉjo en la ĉambro 117-a malfermiĝis la pordo kaj envenis juna, rozvizaĝa, kvieta kaj mildmaniera viro, neniom similanta kriminaliston, kaj tamen unu el la plej bonaj Moskvaj kriminalistoj. Antaŭ si li vidis en la lito palaĉan kaj lacvizaĝan junan homon, kies okuloj atestis absolutan mankon de intereso pri la ĉirkaŭaj aferoj; kies okuloj rigardis jen ien for, trans la ĉirkaŭaĵojn, jen en la internon de la juna homo.

La enketisto delikate sin prezentis kaj diris, ke li venis al Ivano Nikolaiĉ por interparoli pri la antaŭhieraŭaj incidentoj ĉe la Patriarĥa lageto.

Ho, kia estus la triumfo de Ivano, se la enketisto estus veninta al li iom pli frue, eĉ, ekzemple, en la nokto inter la merkredo kaj la ĵaŭdo, kiam Ivano furioze kaj pasie postuladis, ke oni aŭskultu lian rakonton pri la okazinta vendrede vespere.

Sed, ho ve, Ivaĉjo tute ŝanĝiĝis dum la tempo pasinta post la morto de Berlioz. Li estis preta volonte kaj ĝentile respondi je ĉiuj demandoj de la enketisto, tamen en lia rigardo kaj en liaj intonacioj sentiĝis indiferento. La sorto de Berlioz ne plu interesis la poeton.

Antaŭ la veno de la enketisto Ivaĉjo dormetis sur sia lito, kaj vizioj pasis antaŭ liaj okuloj. Li vidis urbon strangan, nekompreneblan, malrealan, kun marmorblokoj, kanelitaj kolonaroj, tegmentoj brilegantaj sub la suno, kun ĝia nigra, sombra, senindulga Fortreso Antonia, kun ĝia palaco sur la okcidenta monteto, la palaco ĝis la tegmentoj sinkinta en la preskaŭ tropika verdaĵo de ĝardeno, kun bronzaj statuoj, brulantaj en la vesperruĝo super tiu verdaĵo, li vidis Italiajn kirasitajn centuriojn marŝi sub la muregoj de la pramalnova urbo.

En sia duondormo li viziis viron senmovan en brakseĝo, razitan, kun flavaĉa tiknervoza vizaĝo, viron en blanka mantelo kun ruĝa subŝtofo, malamege rigardantan en la malmagran kaj fremdan ĝardenon. Ivano sonĝis pri senarbara flava monteto, sur kiu altis vakiĝintaj fostoj kun transversaj traboj.

Sed la okazinta ĉe la Patriarĥa lageto ne plu interesis la poeton Ivano Senhejmulo.

— Nun diru, Ivano Nikolaiĉ: vi mem, je kia distanco de la turnokruco vi estis kiam Berlioz falis sub la tramon?

Apenaŭ perceptebla indiferenta rideto ial tuŝetis la lipojn de Ivano, kaj li respondis:

— Mi estis malproksime.

— Kaj tiu kvadratita, ĉu li estis tuj apud la turnokruco?

— Ne, li sidis sur benko, ne malproksime.

— Ĉu bone vi memoras, ke li ne venis al la turnokruco je la momento, kiam Berlioz falis?

— Mi memoras. Li ne venis. Li malstreĉe sidaĉis.

Tiuj estis la lastaj demandoj de la enketisto. Post ili li ekstaris, etendis la manon al Ivaĉjo, deziris al li plej rapide resaniĝi kaj esprimis la esperon baldaŭ legi liajn novajn poeziaĵojn.

— Ne, — mallaŭte respondis Ivano, — mi ne plu versos.

La enketisto ĝentile ridetis kaj deklaris sin certa, ke la nunmomenta deprimo de la poeto baldaŭ finiĝos.

— Ne, — respondis Ivano, rigardante ne al la kriminalisto sed foren, al la estingiĝanta horizonto, — por mi ĉi tio neniam finiĝos. La versaĵoj, kiujn mi verkis, estas malbonaj versaĵoj, nun mi tion komprenas.

La enketisto forlasis Ivaĉjon ricevinte tre gravan materialon. Sekvinte la eventofadenon ĝis la komenco, finfine oni atingis la fonton, el kiu originis ĉiuj ceteraj okazoj. La enketisto ne dubis, ke ili ĉiuj originis el la murdo ĉe la Patriarĥa. Evidente, nek Ivaĉjo, nek la kvadratita puŝis sub la tramon la malfeliĉan prezidanton de Massolit; meĥanike, se oni povas tiel diri, neniu faligis lin sub la radojn. Sed la kriminalisto estis konvinkita, ke Berlioz sin ĵetis sub la tramon (aŭ falis sub ĝin) hipnotigite.

Jes, la materialo abundegis, kaj oni jam sciis, kiun kaj kie kapti. Sed la problemo konsistis ĝuste en tio, ke neniel oni povis iun kapti. En la trioble malbenita apartamento n-ro 50, ni ripetu, iu sendube ja estis. Foje-foje la apartamento respondis je telefonvokoj, jen per voĉo krakanta, jen per voĉo nazsona, foje-foje malfermiĝis ĝia fenestro, eĉ pli ol tio, el la apartamento aŭdiĝis la sonoj de gramofono. Nu, ĉiun fojon, kiam oni ĝin vizitis, absolute neniu estis en la loĝejo. Kaj oni ĝin ja vizitis plurfoje, je diversaj diurnhoroj. Eĉ, tra la apartamento oni pasis kun reto, atentante ĉiujn angulojn. Jam delonge la apartamento estis suspektata. Oni observis ne nur la vojon kondukantan en la korton tra la pordega arko, sed ankaŭ la malantaŭan enirejon; eĉ plie, sur la tegmento ĉe la fumtuboj oni aranĝis embuskon. Jes, la apartamento n-ro 50 miskondutis, sed ordigi tion oni ne povis.

Tiel la afero treniĝis ĝis la noktomezo inter la vendredo kaj la sabato, kiam barono von Meigel, en vespera vesto kaj lakledaj ŝuoj, solene pasis en la apartamenton n-ro 50 en karaktero de gasto. Oni aŭdis la pordon malfermiĝi kaj refermiĝi malantaŭ la barono. Ekzakte dek minutojn poste, sen malpleja sonorado, oni vizitis la apartamenton, tamen ne nur oni ne malkaŝis la gastigantojn, sed — kaj tio ja estis tute surpriza — oni ne sukcesis trovi ian spuron de la eksbarono.

Do, kiel ni jam diris, tiele la afero treniĝis ĝis la sabata matenkrepusko. Tiam venis novaj kaj tre interesaj informoj. Sur aerodromo en Moskvo alteriĝis sesloka pasaĝera avio veninta el Krimeo. Inter la elaviiĝintaj pasaĝeroj unu aspektis tre bizare. Tiu estis juna civitano kun sovaĝa stoplobarbo, almenaŭ tri tagojn sin ne lavinta, kun inflamaj kaj timplenaj okuloj, senpakaĵa kaj iom fantazie vestita. La civitano surhavis kalpakon, burkon metitan sur noktoĉemizon, novajn, ĵus aĉetitajn, bluajn ledajn pantoflojn. Apenaŭ li disiĝis de la ŝtupareto de la avio, kiam oni jam estis apud li. Tiu civitano estis atendata, kaj post kelka tempo la neforgesebla direktoro de Varieteo, Stefano Bogdanoviĉ Latronov, sidis antaŭ la enketistoj. Li alŝutis novajn informojn. Nun iĝis klara, ke Voland penetris Varieteon en karaktero de artisto, hipnotiginte Steĉjon, kaj poste trovis rimedon ekspedi lin je Dio-scias-kiom da kilometroj for el Moskvo. Do, la materialo pliiĝis, tamen tio ne faciligis la aferon; eĉ male, ĝi nun aspektis ankoraŭ pli komplika, ĉar evidentiĝis, ke kapti individuon kapablan aranĝi trukojn similajn al la suferita de Latronov, ne estos simpla tasko. Parenteze, laŭ sia propra peto Latronov iĝis enŝlosita en sekuran kameron, kaj antaŭ la enketistoj aperis Punĉo, ĵus arestita en sia apartamento, kien li revenis post regule konstatita dudiurna foresto.

Malgraŭ ke la administristo promesis al Azazello ne plu mensogi, tamen sian depozicion li komencis ĝuste per mensogo. Nu, tiun perfidaĵon oni ne juĝu tro severe. Ĉar kvankam Azazello ja malpermesis al li mensogi kaj kanajli per telefono, tamen ĉi-okaze Punĉo parolis sen apliki tian aparaton. Malfikse rigardante flanken li deklaris, ke je la ĵaŭdo posttagmeze li en sia oficejo drinkis sola ĝis ebriiĝo, poste ien iris — kien, li ne plu memoras — kaj ankoraŭ ie drinkis vodkon — kie, li jam ne memoras — kaj ie kuŝaĉis ĉe latbarilo — kie, li egale ne povas rememori. Nur post ol oni indikis al la administristo, ke per sia stulta kaj malprudenta konduto li malhelpas gravan enketon kaj certe devos tion responsi, Punĉo ekploregis kaj murmuris per tremanta voĉo, ĵetante ĉirkaŭen malkuraĝajn rigardojn, ke lia mensogado ne havas alian kaŭzon ol la timego pri la venĝo de la Volanda bando, inter kies manojn li jam estis trafinta, kaj ke li petas, petegas, soifas esti enŝlosita en blenditan kameron.

— Jen tedaĵo! Ankoraŭ unu obsedata de blendita kamero, — grumblis unu el la enketistoj.

— Ilin forte teruris la banditoj, — diris la kriminalisto vizitinta Ivaĉjon.

Laŭeble oni trankviligis la administriston, diris, ke oni lin protektos eĉ sen ia ajn kamero, kaj tiam sciiĝis, ke nenian vodkon li drinkis ĉe latbarilo, ke lin batis du uloj, unu rufa kun granda kojnodento, kaj unu dika ...

— Ah, kiu similas virkaton, ĉu?

— Jes, jes, — flustris la administristo mortetante pro timo kaj ĉiusekunde rigardante ĉirkaŭen. Post kio li malpakis pluajn detalojn pri tio, kiel dum preskaŭ du diurnoj li ekzistadis en la apartamento n-ro 50 estiel vampiro indikulo, ke per li oni preskaŭ pereigis la financan direktoron Rimskij ...

Je tiu momento estis venigata Rimskij, ĵus alveturigita per la Leningrada trajno. Tamen tiu timtrema, psike perturbita, grizhara maljunulo, en kiu oni apenaŭ povis rekoni la financan direktoron de antaŭ kelkaj tagoj, nepre malvolis diri la veron, kaj montris ĉi-rilate eksterordinaran obstinon. Rimskij asertis, ke nenian ajn Hellan li vidis nokte en la fenestro de sia kabineto, egale kiel nenian Punĉon, ke tutsimple li subite misfartis kaj spiritforeste veturis al Leningrado. Superfluas aldoni, ke sian depozicion la malsana financa direktoro finis per la peto enŝlosi lin en blenditan kameron.

Anjon oni arestis je la momento kiam ŝi provis enmanigi al kasistino de la ĉiovendejo ĉe Arbat’ dekdolaran bileton. Ŝian rakonton pri homoj elflugantaj tra fenestro de la domo ĉe la strato Sadovaja kaj pri la ora hufumeto kiun, laŭ ŝiaj vortoj, ŝi estis levinta por prezenti ĝin al la milicio, oni aŭskultis tre atente.

— Ĉu vere la hufumeto estis el oro kun briliantoj? — oni demandis Anjon.

— Ja mi scias, kio estas bonaj briliantoj, — ŝi respondis.

— Tamen ĉu vi certas, ke li donis al vi ĝuste ĉervoncojn?

— Ja mi scias, kio estas ĉervoncoj, — respondis Anjo.

— Do, kiam ili transformiĝis en dolarojn?

— Nenion mi scias, pri kiuj dolaroj vi parolas, neniam mi vidis viajn dolarojn, — kriĉe respondis Anjo, — ni estas en nia rajto! Ni ricevis rekompencon, kontraŭ ĝi ni aĉetas indienon ... — kaj ŝi ekgalimatiis ke ŝi ne responsas tion, ke la domkomitato tenas en la kvina etaĝo malsanktan potencon, kiu neniun lasas vivi normale.

Ĉi tiam la enketisto sindefende svingis la plumingon, ĉar Anjo jam ĉiujn tuttedis, sur verda folieto skribis elirpermeson, post kio, plezurige por ĉiuj, ŝi forlasis la institucion.

Poste treniĝis longa vico de homoj, inter ili Nikolao Ivaniĉ, ĵus arestita nur sekve de stultaĵo de sia ĵaluza edzino, antaŭmatene sciiginta al la milicio lian malaperon. La enketistojn ne tre impresis la burleska atestilo pri tio, ke la koncernan nokton li pasigis en la balo ĉe Satano. Rakontante, kiel li transportis en la aero la nudan mastrumistinon de Margarita Nikolavna ien al ĉiuj diabloj por bano en rivero, kaj kiel antaŭ tiu vojaĝo Margarita Nikolavna senveste aperis en sia fenestro, Nikolao Ivaniĉ iom deviis de la vero. Ekzemple, li opiniis senutila mencii, ke li venis en la dormoĉambron kun la forĵetita subrobo en la mano, aŭ ke li nomis Nataŝan Venera. Laŭ liaj vortoj, okazis tiel, ke Nataŝa elflugis tra la fenestro, lin ekrajdis kaj direktis for el Moskvo ...

— Obeante la perforton, mi devis cedi, — diris Nikolao Ivaniĉ. Sian rakonton li finis per la peto ne komuniki eĉ unu vorton pri tio al lia edzino; kion oni al li promesis.

La depozicio de Nikolao Ivaniĉ ebligis konstati, ke Margarita Nikolavna, egale kiel ŝia mastrumistino Nataŝa, senspure malaperis. Oni faris aranĝojn por ilin retrovi.

Tiel la eĉ por unu sekundo ne malstreĉiĝanta enketado renkontis la matenon de la sabato. Dume en la urbo estiĝadis kaj disfluadis tute maleblaj onidiroj, en kiuj eta verero estis abunde garnita per pompa mensogo. Oni rakontis, ke estis seanco en Varieteo, post kiu ĉiuj dumil spektantoj elkuris sur la straton vestite kiel Adamo kaj Eva antaŭ la falo, ke ĉe la strato Sadovaja oni likvidis presejon de falsaj monbiletoj de magia speco, ke ia bando ŝtelis kvin fakestrojn en la Amuzdepartamento, sed ke la milicio ĉiujn retrovis, kaj multe da aliaj aferoj, kiujn ripeti estus eĉ malagrabla.

Proksimiĝis la tagmanĝa paŭzo, kaj tiam en la enketejo ektintis la telefono. De Sadovaja oni raportis, ke la malbeninda apartamento refoje aperigis vivosignojn. El interne malfermiĝis fenestroj, aŭdiĝis kantado kaj pianmuziko, oni vidis nigran katon sidi sur fenestrobreto kaj sin varmigi ĉe la suno.

Antaŭ la kvara horo de la varmega tago granda kompanio de civile vestitaj viroj forlasis tri aŭtomobilojn haltintajn je kelka distanco de la domo 302-bis, strato Sadovaja. La veturigita granda grupo tuj dividiĝis je du malgrandaj, el kiuj la unu tra la pordega arko kaj la korto pasis rekte en la sesan ĉefenirejon, dum la alia malfermis la normale najlitan pordeton de la malantaŭa enirejo, kaj ambaŭ grupoj, ĉiu per sia aparta ŝtuparo, ekiris supren al la apartamento n-ro 50.

Intertempe Kerubjev kaj AzazelloKerubjev estis forlasinta la festenan frakon kaj surhavis sian ordinaran vestaron — sidis en la manĝoĉambro de la apartamento finante sian matenmanĝon. Voland, laŭ sia kutimo, estis en la dormoĉambro, kaj pri la kato informoj mankas. Tamen juĝante laŭ la kaserola tintego venanta el la kuirejo oni rajtas supozi, ke Behemoto estis ĝuste tie, okupite pri sia kutima stultumado.

— Nu, kio estas tiuj interesaj paŝoj sur la ŝtuparo? — demandis Kerubjev, distrite turnante kulereton en sia taso kun nigra kafo.

— Nu, tie oni venas nin aresti, — respondis Azazello kaj eltrinkis glaseton da konjako.

— Ah, nu certe, certe, — diris Kerubjev.

La venantaj per la ĉefa ŝtuparo dume jam atingis la placeton de la tria etaĝo. Tie du tubistoj klopodadis ĉirkaŭ vaporhejtila radiatoro. La avancantoj interŝanĝis kun la tubistoj signifoplenan rigardon.

— Ĉiuj hejme, — flustris unu el la tubistoj, batetante per martelo kontraŭ la tubo.

Tiam la plej antaŭa viro senkaŝe eligis el sub sia mantelo nigran maŭzeron, dum alia, iranta apud li, elpoŝigis dirkojn. Ĝenerale, la homoj irantaj en la apartamenton n-ro 50 estis tre bone ekipitaj. Du el ili havis en sia poŝo facile sterneblajn, maldikajn silkajn retojn. Plua viro havis lazon, ankoraŭ unu alia — gazmaskojn kaj ampolojn kun kloroformo.

Unu sekundo sufiĉis al la grupo por malfermi la ĉefpordon de la apartamento n-ro 50 kaj penetri en la antaŭĉambron; pordoklako, kiu je la sama momento aŭdiĝis el la kuirejo, atestis ke ankaŭ la dua grupo ĝustatempe atingis la apartamenton per la malantaŭa enirejo.

Eĉ se ne plena, do almenaŭ parta sukceso estis ĉi-foje evidenta. Fulmrapide la du grupoj disiĝis, okupis ĉiujn ĉambrojn, kaj neniun ajn trovis; tamen en la manĝoĉambro ili malkovris restaĵojn de sendube ĵus forlasita matenmanĝo, kaj en la salono sur la kamenbreto, apud kristala karafo, sidis granda nigra virkato. Inter siaj piedoj ĝi tenis primuson.

Absolute silentaj, la homoj venintaj en la salonon kontemplis la katon dum iom longa tempo.

— Hm jes ... vera eminentaĵo, — flustris unu el ili.

— Ja mi ne petolas, neniun tuŝas, riparas mian primuson, — diris la besto malafable rigardante la venintojn, — kaj krome mi opinias mia devo vin averti, ke la kata raso estas antikva kaj netuŝebla.

— Perfektega laboro, — flustris unu el la venintoj, dum alia diris laŭte kaj klare:

— Nun, netuŝebla kaj ventroparola kata moŝto, degnu veni ĉi tien!

Tuj ekflugis kaj malfaldiĝis silka reto, sed la lanĉinto, surprize por ĉiuj, maltrafis kaj kaptis per ĝi nur la karafon, kiu tuj falis kaj tinte frakasiĝis.

— Perdita preno! — blekegis la kato, — hura! — metinte flanken la primuson la besto eligis de malantaŭ sia dorso braŭningon, tuj direktis ĝin al la plej proksime staranta, sed fajro ekŝprucis el ties mano antaŭ ol la kato povus pafi, kaj post la maŭzera krako la kato falis kap’antaŭe de la kamenbreto sur la plankon, ellasinte la braŭningon kaj faliginte la primuson.

— Ĉio finitas, — per malforta voĉo diris la besto kaj mole etendiĝis en sanga flako, — deiru por momento, lasu min adiaŭi la teron. Ho mia amiko Azazello! — abunde sangante ĝemis la kato, — kie vi estas? — pene ĝi turnis la rigardon de siaj estingiĝantaj okuloj al la pordo de la manĝoĉambro, — vi ne venis min helpi en tiu malegala batalo. Vi forlasis la malfeliĉan Behemoton, kiun vi perfidis por unu glaso da — verdire ja eminenta — konjako! Nu, mia morto pezu sur via konscienco! Mi testamentas al vi mian braŭningon ...

— Reton, reton, reton, — oni nervoze flustradis ĉirkaŭ la kato. Tamen la reto, la diablo scias kial, obstrukciĝis en ies poŝo kaj la provoj ĝin eligi restis vanaj.

— La sola, kio povas savi morte vunditan katon, — diris Behemoto, — estas gluto da benzino ... Kaj profitante la ĝeneralan konfuzon, la kato fiksis la muzelon sur la ronda aperturo de la primuso kaj sattrinkis. Tuj ĉesis la sangofluo el sub la maldekstra ŝultro. La kato resaltis viva kaj vigla, krampis la primuson subbrake, kun ĝi hopis reen sur la kamenon, de tie, disŝirante la tapeton, grimpis sur la muro kaj post du sekundoj jam sidis alte super la venintoj, sur la metala kurtenstango.

Tuj manoj kroĉiĝis je la kurteno kaj forŝiris ĝin kun la stango, pro kio la suno ektorentis en la ĵuse ombroplenan ĉambron. Sed nek la fripone resaniĝinta kato, nek la primuso falis malsupren. Sen ellasi la primuson, la kato sukcesis transsaltegi sur la lustron, pendantan de la centro de la plafono.

— Eskalon! — oni kriis de malsupre.

— Ni duelu! — blekegis la kato, flugante super la kapoj sur la svingiĝanta lustro; en ĝiaj piedoj reaperis la braŭningo, la primuson ĝi kroĉis inter la lustrobranĉoj. La kato zorge celis kaj, plu pendolante super la kapoj de la venintoj, pafadis sur ilin. Bruego skuis la apartamenton. Sur la plankon hajlis kristalaj rompaĵoj de la lustro, fendoradiaj steloj aperis sur la kamena spegulo, disŝprucadis stukpolvo, sur la planko saltetis eluzitaj kuglingoj, frakasiĝis fenestroviroj, benzino verŝiĝis el la trapafita primuso. Nun jam ne temis pri la eventualo kapti la katon viva, la venintoj trafe kaj furioze repafis el siaj maŭzeroj en la kapon, en la ventron, en la bruston, en la dorson de la besto. La pafado kaŭzis panikon sur la asfalto en la korto.

Sed la pafado daŭris tute ne longe kaj estingiĝis per si mem. Ĉar nek la katon nek la venintojn ĝi iel ajn damaĝis. Ne nur neniu iĝis mortigita, ne estis eĉ vunditoj; ĉiuj, kaj ankaŭ la kato, restis tute sendifektaj. Iu el la venintoj, por definitive pri tio certiĝi, pafis kvin kuglojn en la kapon de la malbeninda besto, kaj la kato vigle respondis, malplenigante sur lin tutan magazenon. Kun la sama rezulto: neniu sentis eĉ malplejan efikon. La kato pendoletis sur la lustro, kies svingoj iom post iom malgrandiĝadis, ial blovis en la tubon de sia braŭningo kaj kraĉetis sur sian piedon. La silente starantaj malsupre mienis tute perpleksite. Tio estis unika, aŭ almenaŭ unu el la plej maloftegaj, okazo, kiam pafado montriĝis absolute senefika. Certe, oni povus allasi, ke la braŭningo de la kato estis speco de ludilo, tamen la maŭzeroj de la venintoj ja estis eksterdubaj. Koncerne la unuan vundon de la kato — pri tio jam oni povis konkludi senhezite, ĝi estis nenio alia ol truko kaj fia simulaĵo, egale kiel la benzintrinkado.

Estis ankoraŭ unu provo kapti la katon. Oni ĵetis lazon, ĝi kroĉiĝis je unu el la kandeloj, la lustro falis kaj frakasiĝis. La puŝego ŝajnis skui la tutan domon ĝis la fundamento, tamen tute senutile. Rompaĵoj ŝprucis sur la ĉeestantojn, la kato transflugis tra la aero kaj lokis sin alte sub la plafono, sur la supra parto de la orizita kadro de la kamena spegulo. La besto nenien intencis fuĝi, eĉ male, sidante en relativa sekuro, ĝi komencis novan oratoraĵon.

— Mi tute ne komprenas, — ĝi diris de la supro, — la motivojn por tia brutala traktado ...

Sed ĉi tiam la apenaŭ komencitan oratoraĵon interrompis peza, nesciate de kie venanta baso:

— Kio okazas en la apartamento? Mi estas malhelpata en mia okupo.

Alia voĉo, malagrabla kaj nazsona, respondis:

— Nature, estas Behemoto, la diablo prenu la pajacaĉon!

Tria voĉo, tremetanta, diris:

messire, estas sabato. La suno kliniĝas. Jam tempas.

— Pardonu, mi ne povas daŭrigi la konversacion, — diris la kato de sur la spegulo, — jam tempas. — Ĝi forĵetis la braŭningon, frakasante ambaŭ fenestrovitrojn. Poste la kato verŝis malsupren iom da benzino, la benzino per si mem ekbrulis kaj la flam’ondego atingis la plafonon.

La incendio disvastiĝis iel eksterordinare, kun rapidego kaj forto nekutimaj eĉ ĉe benzin’elverŝo. Tuj ekfumis la tapeto, sur la planko ekflamis la deŝirita kurteno, ekbruletis la framoj de la frakasitaj fenestroj. La kato risorte kurbiĝis, miaŭis, saltegis de la spegulo sur la fenestrobreton kaj forglitis malantaŭ ĝin kun sia primuso. El ekstere ekaŭdiĝis pafoj. La viro, sin lokinta sur la fera incendia eskalo je la nivelo de la juvelistvidvinaj fenestroj, plurfoje pafis al la kato dum ĝi saltegadis de unu fenestrobreto al alia sin direktante al la angula defluila tubo de la domo, konstruita, kiel jam estis menciite, krampoforme. Per tiu tubo la kato grimpis sur la tegmenton.

Tie, bedaŭrinde same senrezulte, la beston alpafis la homoj gardantaj la kamentubojn, kaj la kato eklipsiĝis en la malalta suno inundanta la urbon.

Dume en la apartamento la pargeto ekflamiĝis sub la piedoj de la venintoj, kaj en la fajro, sur la loko kie la kato kuŝaĉis simulante mortan vundon, aperis, pli kaj pli dense materiiĝante, la kadavro de la eksbarono von Meigel, kun la mentono tirita supren kaj kun larĝe malfermitaj vitrecaj okuloj. Ĝin atingi oni jam ne povis. Saltante sur la brulantaj pargeteroj, sin frapante per la manoj sur la fumantajn bruston kaj ŝultrojn, la grupanoj okupintaj la salonon sin retiris en la kabineton kaj en la antaŭĉambron. Tiuj, kiuj estis en la manĝoĉambro kaj en la dormoĉambro, eskapis tra la koridoro. Ankaŭ tiuj, kiuj estis en la kuirejo, alkuris kaj impetis en la antaŭĉambron. La salono jam plenis je fajro kaj fumo. Preterkurante, iu sukcesis diski la telefonnumeron de la fajrobrigado, lakone krii en la aŭdilon:

Sadovaja, tricent du bis!

Maleblis plu resti ene. La flamo ŝprucis en la antaŭĉambron. Spiri iĝis malfacila.

Apenaŭ el la frakasitaj fenestroj de la sorĉita apartamento aperis unuaj fumstrietoj, tuj en la korto eksonis desperaj homkrioj:

— Fajro, fajro! Incendio!

En diversaj apartamentoj de la domo homoj kriis en la telefonon:

Sadovaja! Sadovaja tricent du bis!

Je la momento, kiam de Sadovaja ekaŭdiĝis la korpremaj sonorilbatoj de sur la longaj ruĝaj aŭtomobiloj, kiuj rapidis de ĉiuj partoj de la urbo, la homoj tumultantaj en la korto vidis forflugi, kun la fumo venanta el la fenestroj de la kvina etaĝo, tri siluetojn malhelajn, ŝajne virajn, kaj unu silueton de nuda virino.

EPILOGO

Kaj tamen, kio finfine okazis en Moskvo post ke en tiu sabata vespero, ĉe la sunsubiro, Voland forlasis la ĉefurbon, malaperinte kun sia sekvantaro de sur la Paseraj Montoj?

Pri tio, ke dum longa tempo tra la tuta ĉefurbo obtuze resonis absolute nekredeblaj onidiroj, tre rapide atingintaj la forajn angulojn de la provinco, ni ne bezonas paroli, kaj ripeti tiujn onidirojn estus enuiga fiaĵo.

La aŭtoro de tiuj verfidelaj linioj per siaj propraj oreloj aŭdis en trajno, dumvoje al Krimeo, rakonton pri tio, ke en Moskvo dumil homoj eliris el teatro tutnudaj — laŭ la strikta senco de la vorto — kaj tiele disveturis hejmen en taksio.

La vortoj malsankta potenco estis flustrataj en la atendovicoj ĉe la laktejoj, en la tramoj, en la vendejoj, en la apartamentoj, en la kuirejoj, en la trajnoj lokaj kaj longdistancaj, en la stacidomoj kaj sur la substacioj, en la vilaoj kaj sur la plaĝoj.

La plej kleraj kaj kulturaj homoj, evidente, tiajn rakontadojn ne partoprenis, kaj eĉ mokis ilin, penante prudentigi la rakontantojn. Tamen fakto, laŭ la komuna dirmaniero, estas fakto, kaj oni ne povas simple ĝin malatenti sen ajna ekspliko; iu ja estis vizitinta la ĉefurbon. La karboniĝinta ruino de Gribojedovo kaj multaj aliaj aferoj tro konvinke tion atestis.

La kulturaj homoj akceptis la konkludon de la enketo: ĉio estis faro de bando de hipnotigantoj kaj ventroparolistoj, kiuj eminente posedis sian arton.

Certe, por kapti la bandon oni faris aranĝojn urĝajn kaj energiajn, sed bedaŭrinde ili restis senrezultaj. La individuo, doninta al si la nomon Voland, kun ĉiuj siaj komplicoj malaperis kaj poste nenie manifestiĝis, nek en Moskvo nek aliloke. Nature, trudiĝis la hipotezo ke li fuĝis eksterlanden, sed ankaŭ tie mankis indikaĵoj pri lia ĉeesto.

La enketo pri tiu afero daŭris tre longe. Ja finfine la afero estis monstrega! Eĉ sen paroli pri la kvar forbrulintaj domoj kaj pri la centoj da freneziĝintaj homoj, estis ankaŭ mortigitoj. Pri du personoj tio estis certa: pri Berlioz kaj pri tiu misŝanca oficisto de la Buroo por la konatigo al la alilandanoj de la vidindaĵoj de Moskvo, la eksbarono von Meigel. Ĉar tiuj du ja estis mortigitaj. La cindriĝintajn ostojn de la dua oni trovis en la apartamento n-ro 50, strato Sadovaja, post ol la incendio estis estingita. Jes, estis viktimoj, kaj tiuj viktimoj neprigis enketon.

Tamen estis ankaŭ aliaj viktimoj, jam post ol Voland forlasis la urbon, kaj tiuj viktimoj, ho ve, estis nigraj katoj.

Proksimume cento da tiuj pacemaj bestoj, utilaj kaj amikaj al la homo, iĝis pafmortigitaj aŭ alimaniere ekstermitaj en diversaj partoj de la lando. Ne malpli ol dek kvin katoj, kelkaj el ili tre kripligite, trafis en miliciejojn en diversaj urboj. Ekzemple, en Armavir’ iu civitano venigis en miliciejon unu el tiuj tute senkulpaj bestoj, kunliginte ĝiajn antaŭajn piedojn.

La koncerna civitano kaptis la katon je la momento, kiam ĝi friponmiene (ho jes, la katoj aspektas fripone! Tamen ne tial ke ili estas malvirtaj, sed pro la timo ke iu pli forta ol ili — hundo aŭ homo — faros al ili damaĝon aŭ ofendon. Ambaŭ faroj estas tre facilaj, tamen neniom honorindaj, mi vin certigas. Ho, neniom honorindaj!); do, kiam la kato estis ial impetonta en la lapojn.

Alfalinte sur la beston kaj deŝirante de sia kolo la kravaton por ĝin ligi, la civitano murmuris venene kaj minace:

— Ah ha! Ĉu ĉe nin en Armaviron vi bonvolis veni, sinjoro hipnotigisto? Nu, ĉi tie oni tute vin ne timas. Ne ŝajnigu, ne ŝajnigu do vin muta! Ni jam komprenis, kun kia birdo ni havas la aferon!

La civitano kondukis la katon en la miliciejon, trenante ĝin je la antaŭaj piedoj streĉligitaj per la verda kravato, kaj puŝetante per sia ŝupinto la kompatindan beston por nepre irigi ĝin sur la malantaŭaj piedoj.

— Vi ĉesu, — li kriadis akompanate de fajfantaj buboj, — vi ĉesu stultumi! Bonvolu iri normale, kiel ĉiuj!

La nigra kato nur fluigis martirajn rigardojn. La naturo rifuzis al ĝi la parolkapablon, kaj neniel ĝi povis sin pravigi. Sian savon la kompatinda besto ŝuldas unue, al la milicio, kaj due, al sia mastrino, honorinda vidva maljunulinjo. De kiam la kato paŝis en la miliciejon, oni tuj konstatis, ke la spiraĵo de la civitano fortege odoras je alkoholo, sekve de kio tuj estiĝis dubo pri liaj deklaroj. Dume la maljunulino, informite de la najbaroj pri la aresto de ŝia kato, kuris al la miliciejo kaj trafis tre ĝustatempe. Pri sia kato ŝi liveris plej flatan referencon, eksplikis, ke ŝi konas ĝin kvin jarojn, de kiam ĝi estis malgranda katido, ŝi deklaris, ke ŝi garantias pri ĝi kiel pri si mem, ŝi pruvis, ke malestas indikoj pri ia ajn ĝia misfaro kaj ke ĝi neniam veturis al Moskvo. Naskite en Armavir’, tie ĝi kreskis kaj lernis la muskaptadon.

La kato iĝis malligita kaj redonita al sia mastrino, verdire, suferinte kruelan sortobaton kaj praktike spertinte, kio estas eraro kaj kalumnio.

Krom la katoj, malagrablaĵojn havis ankaŭ iuj el la homoj. Inter aliaj, dum mallonga tempo estis arestitaj: en Leningrado, la civitanoj Wohlmann kaj Volper; en Saratovo, Kievo kaj Ĥarkovo, tri Volodin-oj; en Kazano, Voloĥ; kaj en Penzo, sed evidenta motivo — Vermiĉelov, kandidato pri la ĥemiaj sciencoj ... Verdire, ĉi-lasta estis altega, tre brunhaŭta kaj korve nigrahara.

En diversaj lokoj arestojn suferis naŭ Korovin-oj, kvar Korovkin-oj kaj du Karafjev-oj.

En la stacidomo Belgorod, iun civitanon vojaĝantan al Sebastopolo oni eltrajnigis ligita. La civitano provis amuzi la kunvojaĝantojn per kartaj trukoj.

En Jaroslavlo, je la plej streĉa tagmanĝa horo, en restoracion venis civitano portanta subbrake primuson, kiun li ĵus reprenis post riparo. La du pordistoj, apenaŭ lin ekvidinte, tuj forlasis sian postenon en la vestejo kaj fuĝis, post ili fuĝis el la restoracio ĉiuj klientoj kaj la tuta personaro. Dum tiu incidento el la kaso iel mistere malaperis la tuta taga enspezo.

Okazis ankoraŭ multaj aferoj, pri tio oni povus paroli senfine. Estis granda ekscitiĝo en la mensoj.

Refoje kaj denove, oni laŭmerite aprezu la laboron de la enketistoj. Ili faris ĉion ne nur por kapti la krimulojn, sed ankaŭ por klarigi iliajn maĥinaciojn. Kaj ĉio estas klarigita, kaj oni ne povas negi, ke tiuj klarigoj estis raciaj kaj nerefuteblaj.

La reprezentantoj de la enketo kaj spertaj psikiatroj konstatis, ke la anoj de la krima bando, aŭ almenaŭ unu el ili (precipe suspektinda estis Kerubjev), havis eksterordinaran hipnotigan forton kaj kapablis vidigi sin ne tie, kie ili fakte estis, sed en pozicioj iluziaj, ŝovitaj. Krome, ili povis laŭvole sugestii al la renkontatoj, ke iuj objektoj aŭ homoj estas tie, kie ili fakte malestis, kaj inverse, forigi el onia vidkampo homojn aŭ objektojn, kiuj fakte tie ĉeestis.

Ĉe la lumo de tiuj klarigoj absolute ĉio iĝis facile komprenebla, eĉ la fenomeno, pleje ekscitinta la gecivitanojn: la ŝajne neklarigebla kugloimuno de la kato, evidentiĝinta dum la pafado en la apartamento n-ro 50, kiam oni provis aresti la fiulon.

Nature, nenia kato estis sur la lustro, neniu reciprokis el ia ajn braŭningo, oni pafis al vaka loko, dum Kerubjev, sugestiinte, ke la kato miskondutas sur la lustro, povis senĝene resti malantaŭ la dorso de la pafantoj, grimacadi kaj ĝui sian grandegan, tamen krime uzatan hipnotigan kapablon. Kaj certe estis li, kiu incendiis la apartamenton, disfluiginte la benzinon.

Evidente, Steĉjo Latronov tute ne flugis al Jalto (tio superus la kapablojn de hipnotigisto, eĉ tia, kiel Kerubjev), kaj telegramojn de tie ne sendis. Timigite de la Kerubjeva artifiko pri kato pikprenanta fungon per forko, li svenis en la juvelistvidvina apartamento kaj restis tiel kuŝi ĝis Kerubjev, por lin moki, surkapigis al li la kalpakon kaj sendis lin al la Moskva aerodromo, antaŭe sugestiinte al la atendantaj kriminalistoj, ke Steĉjon venigos avio alfluginta el Sebastopolo.

Verdire, la kriminala milicio de Jalto asertis, ke Steĉjo ĝin vizitis nudpieda kaj ke ĝi sendis pri li telegramojn al Moskvo; tamen eĉ unu tia telegramo ne troviĝis en la dosieroj, kio sekvigis malagrablan sed tute nerefuteblan konkludon, ke la hipnotiga bando kapablas hipnotigi tra grandaj distancoj, kaj ne nur unuopulojn, sed tutajn grupojn da personoj. En tiuj kondiĉoj la krimuloj povis frenezigi eĉ homojn, dotitajn je plej fortika psika konstitucio.

Oni ne bezonas paroli pri tiaj bagateloj, kiel la kartaro en la poŝo de partera spektanto, aŭ la malaperintaj inroboj, aŭ la miaŭanta bereto, aŭ ceteraj similaĵoj! Tiajn trukojn povas prezenti ĉiu mezkapabla profesia hipnotigisto sur ajna scenejo, egale kiel la banalan artifikon pri la forŝirita kapo de la anoncisto. Ankaŭ la parolanta kato estas simila infanaĵo. Por prezenti al la homoj tian katon sufiĉas posedi la unuajn elementojn de la ventroparolado, kaj oni ja ne povas dubi, ke la arto de Kerubjev konsiderinde superis la elementan nivelon.

Jes, ĉiuj ĉi kartaroj kaj falsaj leteroj en la teko de Nikanoro Ivaniĉ estis bagateloj, temas tute ne pri ili. Sed li, Kerubjev, pelis Berliozon al la certa morto sub la tramon. Li, Kerubjev, frenezigis la kompatindan poeton Ivano Senhejmulo, kiun li igis vizii en turmentaj halucinoj la antikvan Jerŝalaimon kaj la sunbruligitan aridan Kalvan Monton kun la tri ekzekutatoj pendantaj sur la fostoj. Li, Kerubjev, kune kun sia bando malaperigis Margaritn Nikolavnan kaj ŝian mastrumistinon Nataŝa. Parenteze: tiun aferon la enketistoj speciale atentis. Necesis determini, ĉu la virinoj estis forrabitaj de la murdista kaj incendiista bando, aŭ ĉu ili libervole forlasis la urbon kun la krima kompanio? Surbaze de la absurda kaj konfuza depozicio de Nikolao Ivaniĉ kaj atentante la strangan kaj frenezan mesaĝon, kiun Margarita Nikolavna lasis por sia edzo — la mesaĝon, ke ŝi iĝas sorĉistino! — konsiderinte la cirkonstancon, ke Nataŝa malaperis lasinte en la domo ĉiujn siajn vestaĵojn, — la enketistoj konkludis, ke ambaŭ estis hipnotigitaj, simile al multaj aliaj, kaj en tiu stato forrabitaj de la bando. Estiĝis konjekto — probable tute ĝusta — ke la krimulojn allogis la belo de la du virinoj.

Tamen jen kio restis absolute malklara por la enketistoj: la motivo, kiu igis la bandon forrabi el psikiatria kliniko mensmalsanulon kiu mem nomis sin majstro. Tion determini oni ne sukcesis, egale kiel la nomon de la forrabita paciento. Tiel li por ĉiam perdiĝis sub la malviva alnomo: “Numero cent dek oka el la unua konstruaĵo”.

Do, preskaŭ ĉio estis klarigita, kaj la enketo finiĝis, kiel ĝenerale finiĝas ĉio en la mondo.

Pasis kelkaj jaroj, kaj paliĝis la rememoroj pri Voland, pri Kerubjev kaj pri la ceteraj. Okazis multaj ŝanĝoj en la vivo de la civitanoj suferintaj de Voland kaj kompanio, kaj kiom ajn malgravaj kaj banalaj estas tiuj ŝanĝoj, oni tamen notu ilin.

GeorgesBengalskij, ekzemple, restadis en la kuracejo tri monatojn, resaniĝis kaj elhospitaliĝis, sed la laboron en Varieteo li devis rezigni, kaj tio ĝuste en la periodo de plej granda, torenta alfluo de publiko: la impreso de la nigra magio kaj ĝia senmaskigo evidentiĝis tre persista. Bengalskij forlasis Varieteon ĉar li komprenis, ke ĉiuvespere eliri al la dumil spektantoj, neeviteble esti rekonata kaj moke demandata, ĉu ne ĝenas lin surhavi la kapon — estus tro turmenta.

Kaj krome, la anoncisto perdis konsiderindan parton de sia gajo, tiom bezonata en lia profesio. Ĝin anstataŭis malagrabla kaj embarasa kutimo ĉiun printempon, dum plenluno, fali en angoron, subite kaptadi sian kolon per ambaŭ manoj, timigite rigardi ĉirkaŭen kaj plori. Tiuj atakoj ne daŭris longe, tamen ili malebligis pluan karieron de anoncisto; do, li eksiĝis kaj vivis per siaj ŝparaĵoj, kiuj, laŭ lia modesta kalkulo, devus sufiĉi por dek kvin jaroj.

Li eksiĝis kaj neniam plu renkontis Punĉon, akirintan ĉies admiron kaj ŝaton pro siaj komplezemo kaj ĝentileco, senegalaj eĉ inter la teatraj administristoj. La trudpetantoj de la senpagaj enirbiletoj, ekzemple, ne nomis lin alie ol kara patrono kaj bonfarulo. Ĉiam ajn ĉiu telefonanta al Varieteo aŭdis en la aŭdilo mildan sed melankolian voĉon: “Mi aŭskultas vin”, kaj se oni petis inviti al la telefono Punĉon, tiu sama voĉo senprokraste diris: “Per kio mi povas vin servi?” Sed kiom tiu ĝentileco malfaciligis la vivon de Ivano Saveljiĉ!

Steĉjo Latronov ne plu bezonas telefoni al Varieteo. Ellasite el la kliniko, kie li restadis ok tagojn, Steĉjo tuj ricevis novan oficon en Rostov: oni nomumis lin estro de granda nutrovendejo. Onidire, li tute ĉesis drinki portvinon kaj drinkas nur vodkan maceraĵon el ribaj burĝonoj. Oni ankaŭ asertas, ke li iĝis silentema kaj evitas la virinojn.

La forigo de Stefano Bogdanoviĉ el Varieteo ne havigis al Rimskij la ĝojon, pri kiu li revis dum kelkaj jaroj. Post la restado en la kliniko kaj kuracado en Kislovock’ la financa direktoro, kaduka maljunulo kapotrema, demisiis el Varieteo. Menciindas, ke la koncernan petskribon alportis en la teatron lia edzino. Li mem eĉ tage ne trovis en si sufiĉan kuraĝon por viziti la domon, en kiu li vidis la fenditan fenestrovitron inundatan de lunlumo kaj la longan brakon avancantan al la malsupra riglilo.

Forlasinte Varieteon, la financa direktoro trovis oficon en la infana pupteatro de la distrikto Zamoskvoreĉje. En tiu teatro jam ne okazis al li trakti pri la akustikaj demandoj kun la tre honorinda Arkadio Apolonoviĉ Semplejarov. Ĉi tiun per unu movo oni transoficigis al Brjansk, estri fungoprovizan aĉetejon. Nun la moskvanoj manĝas peklitajn laktariojn kaj marinitajn boletojn, kaj eksterordinare ĝojas pri tiu transoficigo. Nun, je certa tempodistanco, konstateblas, ke ne prosperis sub Semplejarov la aferoj pri la akustiko, ke malgraŭ ĉiuj liaj klopodoj ĝin plibonigi ĝi restis tia sama kia ĝi estis antaŭe.

Krom Arkadio Apolonoviĉ, al la personoj por ĉiam rompintaj kun la teatra mondo kalkulendas ankaŭ Nikanoro Ivaniĉ Nudokrudov. Verdire, eĉ antaŭe li havis nur unu rilaton al la teatro, nome la ŝaton de senpagaj enirbiletoj. Nun Nikanoro Ivaniĉ neniokaze vizitas teatron, nek kontraŭ mono nek senpage, kaj eĉ pli ol tio, lia vizaĝo paliĝas ĉiun fojon, kiam antaŭ li oni parolas pri teatro. Krom la teatron, kaj ankoraŭ eĉ pli forte, li abomenas la poeton Puŝkin kaj la talentan aktoron Diboĉadov. Ĉi lastan je tia grado, ke pasintjare, rimarkinte en la gazeto nigre kadritan informon ke la aktoron, en la disfloro de lia kariero, falĉis apopleksio, Nikanoro Ivaniĉ purpuriĝis — nemulte mankis, ke li sekvu la talentulon — kaj blekegis: “Laŭmerite!” Kaj tiuvespere Nudokrudov, kiun la morto de la populara aktoro mergis en maron da premaj rememoroj, terure sin ebriegigis tute sola, sen alia kompanio ol la plena luno prilumanta Sadovajan. Kaj post ĉiu pokaleto plilongiĝis antaŭ li la malbenita vico de abomenataj figuroj, kaj estis inter ili Dunchill S.G., kaj la belulino Ida Herkulanovna, kaj la rufa posedanto de batalanseroj, kaj la sincerulo Kanavkin N.

Trudiĝas demando: kio okazis pri ĉi tiuj personoj? Sed pardonon! Absolute nenio pri ili okazis, ĉar neniam ili reale ekzistis, egale kiel la simpatia programkondukanto, kaj la teatro mem, kaj la avara maljuna onklino Poroĥovnikova putriganta valuton en sia kelo, kaj certe ne estis la oraj trumpetoj nek la arogantaj kuiristoj. Ĉion ĉi Nikanoro Ivaniĉ nur sonĝis influite de la fiulo Kerubjev. La sola vivulo implikita en tiu sonĝo estis ĝuste Diboĉadov, la aktoro, kaj nur tial li implikiĝis en la sonĝon, ke Nudokrudov jam konis lin pro liaj oftaj deklamoj en la radioelsendoj. Li ekzistis, la aliaj ne estis.

Ĉu, simile, ne estis ankaŭ Alojzo Bakŝiŝev? Ho, tamen! Tiu ne nur ekzistis, li plu estas, kaj ĝuste en la funkcio, kiun rezignis Rimskij, tio estas, en la ofico de la financa direktoro de Varieteo.

Rekonsciiĝinte diurnon post sia vizito al Voland, en trajno, ie apud Vjatka, Alojzo konstatis, ke forlasante Moskvon en stato de menskonfuzo li forgesis surmeti pantalonon sed anstataŭe ial ŝtelis la absolute senbezonan domlibron de sia konstrurajtigito. Kontraŭ kolosa monsumo Alojzo aĉetis de la konduktoro malnovan, grasmakulitan pantalonon, kaj de Vjatka veturis reen al Moskvo. Ho ve, li jam ne retrovis la dometon de la konstrurajtigito. La kadukaĵo estis tute forlekita de la fajro. Tamen Alojzo estis homo tre entreprenema, post du semajnoj li jam loĝis en bonega ĉambro ĉe Brjusovskij-strateto kaj post kelkaj monatoj jam sidis sur la seĝo de Rimskij. Kaj kiel antaŭe Steĉjo estis viva turmento por Rimskij, tiel nun Alojzo suferigas Punĉon. Nun Ivano Saveljiĉ havas nur unu revon, ke tiu Alojzo ien ajn malaperu el Varieteo, ĉar, kiel Punĉo fojfoje flustras en intima rondo, “merdon similan al tiu Alojzo” li neniam renkontis en sia vivo, kaj “en la mondo ne estas fiaĵo kiun oni ne atendu de tiu Alojzo”.

Cetere, eblas ke la administristo ne estas tute senpartia. Nenia dubinda afero estas atribuebla al Alojzo, eĉ nenia ajn afero — evidente, se escepti la nomumon de nova bufedisto anstataŭ Andreo Fokiĉ Sokov; kiu Sokov mortis de hepatkancero en la universitata kliniko de la unua medicinfakultato naŭ monatojn post la apero de Voland en Moskvo ...

Jes, pasis kelkaj jaroj, stompiĝis la eventoj verfidele priskribitaj en tiu verko, kaj poste forviŝiĝis el la memoro. Tamen ne el ĉies, tamen ne el ĉies.

Ĉiun jaron, kiam komenciĝas la festa printempa plenluno, antaŭvespere aperas sub la tilioj ĉe la Patriarĥa lageto tridekkelkjara viro. Rufeta, verd’okula, modeste vestita viro. Li estas profesoro Ivano Nikolaiĉ Ponirjov, membro de la Instituto pri Historio kaj Filozofio.

Veninte sub la tiliojn, li ĉiam sidiĝas sur unu saman benkon, la benkon sur kiu li sidis en la vespero, kiam la delonge kaj de ĉiuj forgesita Berlioz lastfoje en sia vivo vidis la lunon dispeciĝi.

Nun ĝi, integra kaj ronda, blanka komence de la vespero, kaj poste ora, kun sia malhela dragon-ĉevaleto glitas super la ekspoeto kaj tamen senmove restas en sia loko en la alto.

Pri ĉio Ivano Nikolaiĉ estas detale informita, li ĉion scias kaj komprenas. Li scias, ke en sia jun’aĝo li estis viktimo de krimaj hipnotigistoj, poste li estis kuracata kaj resaniĝis. Sed li scias ankaŭ tion, ke estas aferoj kiujn li ne povas superregi. Li ne povas superregi tiun printempan plenlunon. De kiam ĝi komencas proksimiĝi, de kiam komencas kreski kaj pleniĝi je oro la astro, iam pendinta super la du kvinopaj lumiloj, de tiam Ivano Nikolaiĉ iĝas malkvieta, nervoza, perdas la apetiton kaj la dormon, li atendas ĝis la luno maturiĝos. Kaj kiam venas la plenluno, nenio povas lin reteni hejme. Antaŭvespere li forlasas la domon kaj iras al la Patriarĥa lageto.

Sidante sur la benko Ivano Nikolaiĉ jam malkaŝe parolas al si mem, fumas, per la mallarĝigitaj okuloj rigardas jen la lunon, jen la memorvekan turnokrucon.

Tiel Ivano Nikolaiĉ pasigas unu aŭ du horojn. Poste li leviĝas sur la piedojn, forlasas la lokon kaj iras, kun vakaj kaj senrigardaj okuloj, ĉiam unu saman itineron: tra Spiridonovka en la Arbatajn stratetojn.

Li pasas preter petrolbutiko, sin turnas ĉe malnova oblikviĝinta gaslanterno, kaj ŝteliras al krado, malantaŭ kiu li vidas densan kvankam ankoraŭ senfolian ĝardenon, kaj en ĝi gotikan palaceton, lunkoloran ĉe tiu flanko, kie elstaras orielo kun triparta fenestro, kaj malhelan ĉe la alia.

La profesoro ne scias, kio tiras lin al tiu krado, sed li scias, ke ĉe la plenluno li ne kapablas sin venki. Krome li scias, ke en la ĝardeno malantaŭ la krado li nepre vidos unu samon.

Li vidos sidi sur benko nejunan bone vestitan viron kun barbeto, nazumo kaj iomete porkida fizionomio. Ivano Nikolaiĉ trovas tiun loĝanton de la palaceto ĉiam en unu sama revema pozo, kun la rigardo direktita al la luno. La profesoro scias, ke ĝuinte la lunon, la sidanto nepre turnos sian rigardon al la orielaj fenestroj kaj streĉe ĝin fiksos sur ilin, kvazaŭ atendante, ke tuj ili malfermiĝos kaj sur la fenestrobreto aperos io eksterordinara.

Ĉion pluan Ivano Nikolaiĉ scias parkere. Ĉi tiam endas pli zorge sin kaŝi malantaŭ la krado, ĉar la sidanto tuj komencos maltrankvile turnadi la kapon, per vaganta rigardo ĉasi ion en la aero, nepre li ravite ridetados, subite eksvingos la manojn en dolĉa sopiro, poste tute senĝene kaj sufiĉe laŭte li murmurados:

— Venera! Venera!.. Kia stultulo mi estas!..

— Ho dioj, dioj, — tiam flustras Ivano Nikolaiĉ sin kaŝante malantaŭ la krado kaj sen forturni la okulojn disde la mistera nekonato, — jen ankoraŭ unu viktimo de la luno ... Jes, ankoraŭ unu viktimo, kiel mi mem.

Kaj la sidanto daŭrigos siajn parolojn:

— Kia stultulo mi estas! Kial kun ŝi mi ne forflugis? Kion mi timis, maljuna azeno? Atestilon mi ricevis! Ve, nun paciencu, mi maljuna idioto!

Tiel daŭros ĝis en la malhela parto de la palaceto ekklakos fenestro, tra ĝi vidiĝos io blanka kaj aŭdiĝos malagrabla ina voĉo:

— Nikolao Ivaniĉ, kie vi estas? Jen fantazio! Ĉu malarion vi tie ĉasas? Venu trinki teon!

Tiam, nature, la homo sur la benko rekonsciiĝos kaj respondos per voĉo mensoga:

— Aeron, spiri iom da freŝa aero mi volis, mia koreto! La aero estas tiel bona!

Li levos sin de la benko, per la pugno ŝtele minacos al la fenestro refermiĝanta en la ter’etaĝo, poste sin trenos en la domon.

— Mensogas li, mensogas! Ho dioj, kiel li mensogegas! — murmuras Ivano Nikolaiĉ forlasante la kradon, — tute ne la aero altiras lin en la ĝardenon, en tiu printempa plenluno li vidas ion sur la luno kaj supre en la ĝardeno. Aĥ, kare mi pagus por penetri lian sekreton, por ekscii, kiun Veneran li perdis kaj nun vane serĉas per la manoj en la aero, kiun li penas kapti.

Hejmen la profesoro revenas jam tute malsana. Lia edzino ŝajnigas, ke ŝi ne rimarkas lian staton, kaj simple urĝas lin enlitiĝi. Tamen ŝi mem sin ne kuŝigas, ŝi sidas kun libro ĉe la lampo kaj amare rigardas la dormanton. Ŝi scias, ke ĉe la matenkrepusko Ivano Nikolaiĉ vekiĝos kun dolora krio, ploros kaj ĵetiĝados. Tial antaŭ ŝi, sur la tablotuko sub la lampo kuŝas preta injektilo en alkoholo kaj ampolo kun likvaĵo havanta intensan tean koloron.

La kompatinda virino ligita kun la grave malsana nun estas libera kaj povas trankvile enlitiĝi. Ivano Nikolaiĉ nun dormos kun feliĉa vizaĝo ĝis la mateno kaj havos iajn al ŝi nekonatajn, tamen sublimajn kaj feliĉajn sonĝojn.

La scienciston vekas en la plenluna nokto kaj igas dolorkrii unu sama afero. Li sonĝas kontraŭnaturan sennazan ekzekutiston eksalti kaj iel voĉklakinte enpiki sian lancon en la koron de Gestas, ligita al la fosto kaj perdinta la racion. Sed eĉ plie ol la ekzekutisto estas timiga la malnatura lumo, kiu venas el densa nubego bolanta kaj premanta la teron, kiel estas nur dum mondkatastrofoj.

Post la injekto ĉio ŝanĝiĝas antaŭ la dormanto. De la lito al la fenestro etendiĝas larĝa luna vojo, sur ĝin paŝas viro en blanka mantelo kun sangruĝa subŝtofo kaj iras al la luno. Apud li iras juna viro en disŝirita ĥitono kaj kun misformiĝinta vizaĝo. La irantoj arde pri io parolas, diskutas, volas atingi interkonsenton.

— Dioj, dioj, — diras la mantelulo turnante sian orgojlan vizaĝon al la kuniranto, — kia vulgara ekzekuto! Tamen bonvolu al mi diri, — lia orgojla vizaĝo iĝas petega, — ja ĝi ne estis, ĉu? Mi cin petegas, diru, ĝi ne estis, ĉu?

— Certe ĝi ne estis, — raŭkvoĉe respondas la kuniranto, — simple ci ĝin imagis.

— Ĉu ci povas ĵuri tion? — kaĵole petas la mantelulo.

— Mi ĵuras, — respondas la kuniranto, kaj liaj okuloj ial ridetas.

— Jen ĉio kion mi volis! — per rompita voĉo ekkrias la mantelulo, kaj li plu paŝas supren akompanate de sia kuniranto. Kviete kaj majeste ilin sekvas giganta pint’orela hundo.

Tiam la luna vojo ekbolas, elverŝiĝas la luna rivero kaj disfluas ĉiudirekte. La luno regas kaj ludas, la luno dancas kaj petolas. Tiam en la torento formiĝas supernature bela virino, ŝi tenas je la mano kaj elkondukas al Ivano stoplabarban viron, ĵetantan ĉirkaŭen timemajn rigardojn. Ivano Nikolaiĉ tuj lin rekonas. Li estas la numero cent dek oka, la nokta gasto de Ivano. En sia sonĝo Ivano Nikolaiĉ etendas al li la manojn kaj sciavide demandas:

— Do, tiel ĝi finiĝis, ĉu?

— Tiel ĝi finiĝis, mia disĉiplo, — respondas la numero cent dek oka.

La virino paŝas al Ivano kaj diras:

— Certe tiel. Ĉio estas finita, ĉio havas finon ... Mi kisos vian frunton, kaj pri vi ĉio ordos.

Ŝi sin klinas al Ivano kaj kisas lian frunton, kaj Ivano strebas al ŝi kaj penas rigardi en ŝiajn okulojn, sed ŝi paŝas malantaŭen, kaj foriras kun sia akompananto al la luno.

Tiam la luno furioziĝas, ĝi verŝegas lumtorenton rekte sur Ivanon, ĝi disŝprucigas la lumon ĉiudirekte, en la ĉambro estiĝas luna inundo, la luno balanciĝas, plialtiĝas, dronigas la liton. Ĝuste tiam Ivano Nikolaiĉ dormas feliĉvizaĝa.

Je la mateno li vekiĝas silentema sed tute trankvila kaj sana. Lia milfoje trapikita memoro kvietiĝas, kaj ĝis la sekva plenluno neniu maltrankviligos la profesoron. Nek la sennaza mortiganto de Gestas, nek la kruela kvina prokuratoro de Judujo, la kavaliro Poncio Pilato.

1929-1940

FINO