Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj 

La rabistoj

Dramo en kvin aktoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1908

Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof

Tiu ĉi versio de “La rabistoj” estas bazita sur XML-a teksto enretigita ĉe https://github.com/revuloj/voko-cikado/blob/master/xml/rabistoj.xml, sed Bertilo Wennergren plene refaris la XML-an markadon kaj korektis erarojn.

Akto Unua

Sceno Unua

Frankujo. Salono en la kastelo de Moor.

FRANCISKO. La MALJUNA MOOR.

Francisko. —

Sed ĉu vi sentas vin sana? Vi estas tiel pala.

Maljuna Moor. —

Tute sana, mia filo, — kion vi havis, por diri al mi?

Francisko. —

La poŝto venis — letero de nia korespondanto en Lepsiko...

Maljuna Moor,

vivece.

Sciigoj pri mia filo Karolo?

Francisko. —

Hm! Hm!... Tiel estas. Sed mi timas.... Mi ne scias... ĉu mi... pro via sano.... Ĉu vi efektive sentas vin tute sana?

Maljuna Moor. —

Kiel fiŝo en akvo! Pri mia filo li skribas? Kion signifas tiu ĉi via zorgado? Vi demandis min du fojojn.

Francisko. —

Se vi estas malsana, se vi havas nur la plej malgrandan antaŭsenton fariĝi tia, tiam lasu min, — mi parolos al vi en tempo pli oportuna. (Duone al si mem.) Tiu ĉi novaĵo ne estas por malfortika korpo.

Maljuna Moor. —

Dio! Dio! Kion mi aŭdos?

Francisko. —

Lasu min antaŭe iri flanken kaj verŝi larmon de kompato pro mia perdita frato.... Mi devus silenti eterne, ĉar li estas via filo; mi devus por eterne kaŝi lian malhonoron, ĉar li estas mia frato. Sed obei vin estas mia unua, malĝoja devo, — tial pardonu min,

Maljuna Moor. —

Ho, Karolo, Karolo! Se vi scius, kiel via konduto turmentegas la koron de la patro! Kiel unu sola ĝoja sciigo pri vi aldonus al mia vivo dek jarojn, farus min junulo, — dum nun ĉiu sciigo, ho ve, alproksimigas min per unu paŝo al la tombo!

Francisko. —

Se ĝi estas tiel, maljuna homo, tiam adiaŭ, — ni ĉiuj ankoraŭ hodiaŭ elŝirus al ni la harojn super via ĉerko.

Maljuna Moor. —

Restu! Mi devas ankoraŭ fari nur la malgrandan, mallongan paŝon.... Lasu al li lian liberecon! (Sidiĝas.) La pekoj de liaj patroj estas punataj en la tria kaj kvara generacio, — lasu lin fini.

Francisko,

elprenas la leteron el la poŝo.

Vi konas nian korespondanton! Vidu! La fingron de mia dekstra mano mi donus, ke mi povu diri, ke li estas mensoganto, nigra venena mensoganto... Kolektu viajn fortojn! Pardonu min, ke mi ne lasas vin mem legi la leteron: vi ne ĉion devas aŭdi.

Maljuna Moor. —

Ĉion, ĉion, mia filo! vi liberigos min de lambastono.

Francisko,

legas.

“Lepsiko, 1 de Majo. — Se min ne ligus nerompebla promeso ne kaŝi antaŭ vi eĉ la plej malgrandan, kion mi povas ekscii pri la sorto de via frato, plej kara amiko, neniam mia senkulpa plumo fariĝus tirano kontraŭ vi. El cent leteroj de vi mi povas kompreni, kiel tiaspecaj sciigoj kredeble traboras vian fratan koron; ŝajnas al mi, kvazaŭ mi jam vidas vin, kiel vi pro la sentaŭga, pro la abomeninda....” (La maljuna Moor kovras sian vizaĝon.) Vidu, patro, mi legas al vi nur la plej delikatan — “pro la abomeninda verŝas milojn da larmoj”; ha, ili fluis, verŝiĝis torente de tiu ĉi kompatema vango...“ Ŝajnas al mi, kvazaŭ mi jam vidas vian maljunan, pian patron mortpale....” Jesuo, Mario! Vi jam estas tia, ankoraŭ antaŭ ol vi scias la plej malmulton!

Maljuna Moor. —

Pluen, pluen!

Francisko. —

“Mortpale refalanta en sian seĝon kaj malbenanta la tagon, en kiu la unuan fojon estis balbutita al li la vorto ‘patro’ Oni ne ĉion povis malkaŝi al mi, kaj el tiu malmulto, kiun mi scias, vi ekscios nur malmulte. Ŝajnas, ke via frato plenigis nun la mezuron de sia malhonoro; mi almenaŭ konas nenion super tio, kion li efektive atingis, se lia genio ne superas en tio ĉi mian. Hieraŭ noktomeze, farinte antaŭe kvardek mil dukatojn da ŝuldoj” — bela poŝmono, mia patro — “malvirgiginte la filinon de riĉa bankiero ĉi tie kaj morte vundinte en duelo ŝian amanton, bravan junulon, li decidis forkuri de la justeco kune kun sep aliaj, kiujn li entiris en sian malĉastan vivon.” — Patro, pro Dio! Patro, kio fariĝas al vi?

Maljuna Moor. —

Estas sufiĉe. Ĉesu, mia filo!

Francisko. —

Mi vin indulgas.... “Oni sendis post li kaptordonajn leterojn, la ofenditoj laŭte krias pri kontentigo, prezo estas anoncita por lia kapo, — la nomo Moor....” Ne, miaj malfeliĉaj lipoj neniam mortigu patron! (Li disŝiras la leteron.) Ne kredu ĝin, patro, ne kredu al li eĉ unu silabon!

Maljuna Moor,

ploras maldolĉe.

Mia nomo! Mia honesta nomo!

Francisko,

ĵetas sin al li sur la kolon.

Malnobla, trioble malnobla Karolo! Ĉu mi tion ĉi ne antaŭvidis, kiam li, estante ankoraŭ knabo, tiel trenadis sin post la knabinoj, peladis sin kun strataj buboj kaj kanajla kamaradaro sur herbejoj kaj montoj, forkuradis de la preĝejo, kiel krimulo kuras de malliberejo, kaj la pfenigojn, kiujn li elturmentadis de vi, li ĵetadis en la ĉapelon al la unua renkontita almozulo, dum ni en la domo edifadis nin per piaj preĝoj kaj sanktaj prediklibroj? Ĉu mi tion ĉi ne antaŭvidis, kiam la aventurojn de Julio Cezaro kaj Aleksandro la Granda kaj aliaj mallumegaj idolistoj li legadis pli volonte, ol la historion de la pentofarema Tobio? Cent fojojn mi tion ĉi antaŭdiris al vi, ĉar mia amo al li estis ĉiam en la limoj de la infana devo, — ke la junulo ankoraŭ nin ĉiujn ĵetos en mizeron kaj honton! Ho, se li ne portus la nomon de Moor! Se mia koro ne batus por li tiel varme! La malpia amo, kiun mi ne povas ekstermi, iam ankoraŭ plendos kontraŭ mi antaŭ la juĝa seĝo de Dio.

Maljuna Moor. —

Ho, miaj esperoj! miaj oraj revoj!

Francisko. —

Tion ĉi mi bone scias. Ĝuste pri tio mi ja ĵus parolis. La fajra spirito, kiu flamas en la bubo, vi ĉiam diradis, kiu faras lin tiel sentema por ĉiu ĉarmo de grandeco kaj beleco, — tiu ĉi malkaŝemeco, kiu spegulas lian animon en lia okulo, — tiu ĉi moleco de la sentoj, kiu lin ĉe ĉiu sufero fandigas en plorantan simpation, — tiu ĉi vira kuraĝeco, kiu pelas lin sur la pinton de centjaraj kverkoj kaj kurigas lin trans fosojn kaj palisarojn kaj malkvietajn riverojn, — tiu ĉi infana gloramo, tiu ĉi nevenkebla obstineco kaj ĉiuj ĉi tiuj belaj brilaj virtoj, kiuj ĝermis en la paĉja fileto, faros el li iam varman amikon por amiko, bonegan regnanon, heroon, grandan, grandan homon. — Nun vi ĝin vidas, patro! La fajra spirito disvolviĝis, dislarĝiĝis, belegajn fruktojn ĝi alportis. Vidu tiun ĉi malkaŝemecon, kiel bele ĝi aliformiĝis en arogantecon! Vidu tiun ĉi molecon, kiel dorloteme ĝi kolombumas por koketulinoj, kiel sentema ĝi estas por la ĉarmoj de ia Frino! Vidu tiun ĉi fajran genion, kiel ĝi en ses jaroj tiel pure forbruligis la oleon de lia vivo, ke li, ankoraŭ vivante, vagas kiel fantomo, kaj jen venas la homoj kaj estas tiel senhontaj kaj diras: “c’est l’amour qui a fait ça!” Ha! vidu do tiun ĉi kuraĝan entrepreneman kapon, kiel ĝi forĝas kaj plenumas planojn, antaŭ kiuj la heroaĵoj de ia Cartouche kaj Howard tute malaperas! Kaj kiam ankoraŭ tiuj ĉi belegaj ĝermoj kreskos ĝis plena matureco, — ĉar kion perfektan oni povas atendi de tia delikata aĝo? — Eble, patro, vi ĝisvivos ankoraŭ la ĝojon vidi lin antaŭ la fronto de ia militistaro, kiu postenas en la sankta silento de la arbaroj kaj al la laca migranto faciligas lian vojaĝon per duono de lia ŝarĝo, — eble vi povos ankoraŭ, antaŭ ol vi iros en la tombon, fari pilgrimadon al lia monumento, kiun li estos stariginta al si inter la ĉielo kaj la tero, — eble... ho, patro, patro, patro! Serĉu al vi novan nomon, ĉar alie per la fingroj montrados vin butikistoj kaj strataj buboj, kiuj vidis la portreton de sinjoro via filo sur la Lepsika foirejo.

Maljuna Moor. —

Kaj vi ankaŭ, mia Francisko, vi ankaŭ? Ho, miaj infanoj! kiel ili celas al mia koro!

Francisko. —

Vi vidas, mi ankaŭ povas esti sprita, sed mia sprito estas piko de skorpio. Kaj poste restas la seka homo proza, la malvarma, ligna Francisko, aŭ kiel ili alie estas nomataj tiuj titoloj, kiujn inspiradis al vi la kontrasto inter li kaj mi, kiam li sidis sur viaj genuoj aŭ pinĉis al vi la vangojn, — tiu iam mortos inter siaj limaj ŝtonoj kaj putros kaj estos forgesita, dum la gloro de tiu ĉi universala kapo flugados de unu poluso ĝis alia. Ha! per kunmetitaj manoj dankas vin, ho ĉielo, la malvarma, seka, ligna Francisko por tio, ke li ne estas kiel ĉi tiu!

Maljuna Moor. —

Pardonu min, mia infano; ne koleru patron, kiu trovas sin trompita en siaj esperoj. Dio, kiu per Karolo sendas al mi larmojn, per vi, mia Francisko, ilin viŝos el miaj okuloj.

Francisko. —

Jes, patro, li viŝos ilin el viaj okuloj. Via Francisko donos sian vivon, por plilongigi vian. Via vivo estas la orakolo, kun kiu mi antaŭ ĉio konsiliĝas pri ĉio, kion mi volas fari, — la spegulo, tra kiu mi ĉion rigardas; nenia devo estas por mi tiel sankta, ke mi ne estus preta ĝin rompi, se la afero koncernas vian karegan vivon. Ĉu vi kredas al mi?

Maljuna Moor. —

Vi havas ankoraŭ grandajn devojn sur vi, mia filo. Dio vin benu por tio, kio vi por mi estis kaj estos!

Francisko. —

Nun diru do al mi, — se vi ne estus devigata nomi tiun filon via, vi ne estus feliĉa homo?

Maljuna Moor. —

Silentu! ho, silentu! kiam la akuŝistino lin alportis al mi, mi levis lin al la ĉielo kaj ekkriis : “ĉu mi ne estas feliĉa homo?”

Francisko. —

Tion vi diris. Nun vi tion ĉi trovis? Vi envias la plej senvaloran el viaj kampuloj, ke li ne estas patro al tiu, — vi havas malĝojon dum vi havas tiun filon. Tiu ĉi malĝojo kreskos kun Karolo, tiu ĉi malĝojo subfosos vian vivon.

Maljuna Moor. —

Ho! ĝi faris el mi okdekjaran homon.

Francisko. —

Nu, sekve, — se vi rifuziĝus tiun filon?

Maljuna Moor. —

Francisko! Francisko! Kion vi diras?

Francisko. —

Ĉu ne la amo al li faras al vi la tutan malĝojon? Sen tiu ĉi amo li por vi ne ekzistas. Sen tiu ĉi puninda, kondamninda amo li mortis por vi, li neniam naskiĝis por vi. Ne karno kaj sango, sed la koro faras nin patroj kaj filoj. Ne amu lin plu, tiam tiu ĉi degeneraĵo ne estos ankaŭ plu via filo, se li eĉ estus eltranĉita el via karno. Li estis ĝis nun la pupilo de via okulo ; sed se turmentas vin via okulo, diras la Sankta Skribo, tiam elŝiru ĝin. Pli bone estas iri unuokula en la ĉielon, ol duokula en la inferon Pli bone estas iri seninfana en la ĉielon, ol se ambaŭ, la patro kaj la filo, iras en la inferon. Tiel parolas Dio.

Maljuna Moor. —

Vi volas, ke mi malbenu mian filon?

Francisko. —

Ne, ne! Vian filon vi ne malbenu. Kion vi nomas via filo? Tiun, al kiu vi donis la vivon, kvankam li faras ĉiujn eblajn penojn, por mallongigi la vian?

Maljuna Moor. —

Ho, ĝi estas tro vera! Ĝi estas juĝo kontraŭ mi. Dio ĝin ordonis al li!

Francisko. —

Ĉu vi vidas, kiel infankore via amata infano agas kontraŭ vi? Per via patra kunsentado li sufokas vin, li mortigas vin per via amo, li eĉ vian patran koron mem subaĉetis, por fari finon al via vivo. Kiam vi fine plu ne estos, tiam li estos mastro de viaj havoj, reĝo de siaj inklinoj. La digo estos for, kaj la torento de liaj deziroj povos pli libere fluegi. Imagu do vin sur lia loko! Kiel ofte li devas deziri, ke la patro iru en la teron, kiel ofte li devas tion ĉi deziri pri la frato, kiuj en la fluado de liaj ekscesoj tiel senkompate maloportunigas al li la vojon? Sed ĉu tio ĉi estas amo por amo? Ĉu tio ĉi estas infana dankemeco por patra malsevereco, se por la volupta plezuro de unu minuto li oferas dek jarojn de via vivo? Se la gloron de siaj patroj, kiu jam en la daŭro de sep jarcentoj konserviĝis senmakula, li en volupta minuto metas sur la karton? Ĉu tion ĉi vi nomas via filo? Respondu : ĉu tion ĉi vi nomas via filo?

Maljuna Moor. —

Neamanta infano, ho ve! sed tamen mia infano! tamen mia infano!

Francisko. —

Ĉarmega, dolĉa infano, kies konstanta penado estas ne havi plu patron. Ho, se vi tion ĉi komprenus! Se la skvamoj defalus de viaj okuloj! Sed via malsevereco devas fortikigi lin en liaj diboĉaĵoj, via helpado devas ilin pravigi. Estas vero, ke vi deŝarĝos la malbenon de lia kapo; sur vin, patro, sur vin falos la malbeno de la kondamno.

Maljuna Moor. —

Juste! tute juste! Mia, mia estas la tuta kulpo!

Francisko. —

Kiom da miloj, kiuj trinkis ĝis plena ebrieco el la pokalo de volupto, pliboniĝis per suferoj! Kaj ĉu la korpa doloro, kiu akompanas ĉiun malmoderecon, ne estas montro de la volo de Dio? Ĉu la homo per sia kruela dorlotado devas tion ĉi kontraŭbatali? Ĉu la patro havas la rajton pereigi por ĉiam la tenotaĵon, konfiditan al li? Pripensu, patro, se vi por kelka tempo elmetos lin al mizero, ĉu li tiam ne devos aŭ returniĝi kaj pliboniĝi, aŭ li eĉ en la granda lernejo de la mizero restos malnoblulo, kaj tiam — ve al la patro, kiu la konsilojn de pli alta saĝeco neniigis per dorlotado! — Nu, patro?

Maljuna Moor. —

Mi skribos al li, ke mi deturnas de li mian manon.

Francisko. —

Per tio vi agos juste kaj saĝe.

Maljuna Moor. —

Ke li neniam venu antaŭ miajn okulojn.

Francisko. —

Tio faros sanigan efikon.

Maljuna Moor,

ame.

Ĝis li fariĝos alia!

Francisko. —

Nu, bone, bone! Sed se li nun venos kun la masko de hipokritulo, plorakiros vian kompaton, flatakiros vian pardonon, kaj morgaŭ li iros kaj mokos vian malfortecon en la brakoj de siaj malĉastulinoj? Ne, patro! Li memvole revenos, kiam la konscienco lin senkulpigos.

Maljuna Moor. —

Mi tion ĉi tuj skribos al li.

Francisko. —

Haltu! ankoraŭ unu vorton, patro! Mi timas, ke via indigno diktus al vi tro akrajn vortojn, kiuj fendus al li la koron, — kaj krom tio, ĉu vi ne opinias, ke li rigardos kiel pardonon jam tiun fakton, ke vi indigas lin ankoraŭ je via propramana skribado? Tial estos pli bone, se vi lasos la skribadon al mi.

Maljuna Moor. —

Faru tion ĉi, mia filo. — Ha, ĝi ja rompus al mi la koron! Skribu al li....

Francisko,

rapide.

Sekve tiel restas decidite?

Maljuna Moor. —

Skribu al li, ke mi mil sangajn larmojn, mil sendormajn noktojn... Sed ne alkonduku mian filon al malespero!

Francisko. —

Ĉu vi ne volas iri en la liton, patro? Ĝi tro forte vin skuis.

Maljuna Moor. —

Skribu al li, ke la patra brusto... Mi diras al vi, ne alkonduku mian filon al malespero! (Li foriras malgaje.)

Francisko,

rigardante post li kun ridado.

Konsolu vin, maljunulo! vi neniam premos lin al via brusto; la vojo al ĝi estas barita por li, kiel la ĉielo por la infero. Li estis elŝirita el viaj brakoj antaŭ ol vi sciis, ke vi tion ĉi povus deziri. Mi estus ja mizera fuŝisto, se mi ne povus eĉ tion atingi, ke mi disigu filon de la koro de la patro, se ĝi eĉ estus alkroĉita al ĝi per feraj ligiloj. Mi aranĝis ĉirkaŭ vi magian rondon de malbenoj, kiun li ne povos transsalti. Mi gratulas, Francisko! for estas la amata infano, — la arbaro estas pli luma. Mi devas zorge levi ĉiujn pecetojn da papero, ĉar facile povus okazi, ke iu rekonus mian skribon! (Li kolektas la disŝiritajn pecojn de la letero.) Kaj malĝojo baldaŭ ankaŭ la maljunulon forigos, — kaj al ŝi mi devas elŝiri tiun ĉi Karolon el la koro, se eĉ duono de ŝia vivo elŝiriĝus kune.

— Mi havas grandajn rajtojn koleri la naturon, kaj — mi ĵuras per mia honoro — mi faros uzon el tiuj rajtoj. Kial mi ne elrampis la unua el la ventro de la patrino? Kial ne la sola? Kial la naturo devis meti sur min tiun ĉi ŝarĝon de malbeleco? ĝuste sur min? Tute tiel, kvazaŭ ĝi ĉe mia naskiĝo uzus ian senvaloran restaĵon. Kial ĝuste al mi ĝi donis tiun ĉi nazon de Laplandano? ĝuste al mi tiun ĉi buŝegon de negro? tiujn ĉi okulojn de Hotentoto? Vere, mi opinias, ke la plej abomenindajn partojn de ĉiuj homaj specoj ĝi ĵetis en unu amason kaj ĝi min el tio ĉi bakis. Tondro kaj morto! Kiu ĝin rajtigis, ke ĝi al tiu donu tion aŭ alian kaj al mi ne donu? Ĉu iu povis klopodi pri ĝia favoro, antaŭ ol li naskiĝis? aŭ ĝin ofendi, antaŭ ol li mem estiĝis? Kial ĝi agis tiel partie?

— Ne, ne! mi estas maljusta kontraŭ ĝi. Ĝi ja donacis al ni elpenseman spiriton, ĝi elmetis nin nudaj kaj mizeraj sur la bordon de tiu ĉi granda oceano mondo, — naĝu, kiu povas naĝi, kaj kiu estas tro mallerta, tiu dronu! Ĝi nenion al mi donis; kio mi volas fari min, estas mia afero. Ĉiu havas egalan rajton por la plej granda kaj por la plej malgranda; pretendo disbatiĝas kontraŭ pretendo, inklino kontraŭ inklino kaj forto kontraŭ forto. La rajto loĝas ĉe la venkinto, kaj la limoj de nia forto estas niaj leĝoj.

— Estas vero, ke ekzistas certaj societaj interkonsentoj, kiujn oni aranĝis, por irigi la pulson de la monda societo. Honesta homo! efektive ĝi estas grandvalora monero, per kiu oni povas majstre brokanti, se oni scias bone ĝin spezi. Konscienco, — ho, jes, certe! brava ĉifonfiguro, por fortimigi paserojn de ĉerizarboj! Ankaŭ bone skribita kambio, per kiu eĉ bankrotulo en ekstrema okazo al si helpas.

— Efektive tre laŭdindaj aranĝoj, por teni la malsaĝulojn en respekto kaj la popolamason sub la pantoflo, por ke al la prudentuloj estu pli oportune. Sen dubo, tre amuzaj aranĝoj! Ili memorigas al mi la barilojn, kiujn miaj kampuloj tre ruze konstruas ĉirkaŭ siaj kampoj, por ke neniu leporo transsaltu, jes, tre severe, neniu leporo! Sed la moŝto sinjoro ekpikas sian ĉevalon per sprono kaj agrable galopas tra la estinta grenkampo,

— Malfeliĉa leporo! ĝi estas ja kompatinda rolo, se oni devas esti leporo en tiu ĉi mondo! Sed la moŝto sinjoro bezonas leporojn!

— Tial kuraĝe transen! Kiu nenion timas, estas ne malpli potenca, ol tiu, kiun ĉiu timas. Estas nun modo porti ĉe la pantalonoj bukojn, per kiuj oni povas laŭvole laĉi ilin pli vaste aŭ pli malvaste. Ni farigos al ni konsciencon laŭ la plej nova fasono, por ke ni povu ĝin bone disbuki pli vaste, kiam ni pli enpakas. Kion ni estas kulpaj? Iru al la tajloro! Multe kaj ripete mi aŭdis pri tiel nomata samsanga amo, kiu al iu bonorda domemulo povus varmegigi la kapon; tio ĉi estas via frato! Tradukite ĝi estas : li elsaltis el tiu sama forno, el kiu vi elsaltis, — sekve li estu sankta por vi! Rimarku do bone tiun ĉi artifikan konsekvencon, tiun ĉi amuzan konkludon de la najbareco de korpoj al la harmonio de spiritoj, de la sameco de naskiĝloko al la sameco de sentoj, de la sameco de nutraĵo al la sameco de inklinoj. Sed pluen, — ĝi estas via patro! li donis al vi la vivon, vi estas lia karno, lia sango, sekve li estu sankta por vi! Denove ruza konsekvenco! Mi volus ja demandi, kial li min faris? Certe ja ne el amo al mi, kiu ankoraŭ estis fariĝonta ulo? Ĉu li min konis antaŭ ol li min faris? Aŭ ĉu li pensis pri mi, kiam li min faris? Aŭ ĉu li deziris ĝuste min, kiam li min faris? Ĉu li sciis, kio mi fariĝos? Tion ĉi mi ne konsilus al li, ĉar tiam mi povus puni lin por tio, ke li min tamen faris! Ĉu mi povas danki lin por tio, ke mi fariĝis viro? Tiel same malmulte, kiel mi povus plendi kontraŭ li, se li farus el mi virinon. Ĉu mi povas nomi amo tion, kio ne estas bazita sur estimo al mia “mi” Ĉu povis ekzisti estimo al mia “mi”, kiu estis ankoraŭ nur naskiĝonta de tio, de kio ĝi devis esti la kaŭzo? Kie do tie estas la sankteco? Eble en la ago mem, per kiu mi naskiĝis? Kvazaŭ tio ĉi estus io pli, ol bruta procedo por la kontentigo de bruta volupta deziro! Aŭ eble ĝi kuŝas en la rezultato de tiu ĉi ago, kiu ja estas nenio alia, ol fera necesaĵo, kiun oni tiel volonte forigus, se tio ĉi ne kostus karnon kaj sangon? Ĉu eble por tio mi devas lin danki, ke li min amas? Tio ĉi estas vantemeco de lia flanko, la amata peko de ĉiuj artistoj, kiuj koketas kun si pri sia verko, se ĝi eĉ estas plej malbela. — Vidu do, tio ĉi estas la tuta magiaĵo, kiun vi envolvas en sanktan nebulon, por malbonuzi nian timemecon. Ĉu ankaŭ mi devas lasi irigi min per tio kiel knabon? Kuraĝe do! kuraĝe al la laboro! Mi volas ĉion ĉirkaŭ mi ekstermi, kio baras al mi la eblon esti mastro. Mastro mi devas esti, por ke mi atingu per forto tion, por kio mankas al mi amindeco! (Foriras.)

Sceno Dua

Drinkejo ĉe la limo de Saksujo.

KAROLO MOOR, profundiĝinte en libron. SPIEGELBERG, trinkante ĉe tablo.

Moor,

formetas la libron.

Mi sentas abomenon al tiu ĉi inkmakula tempo, kiam mi en mia Plutarĥo legas pri grandaj homoj.

Spiegelberg,

metas glason antaŭ lin kaj trinkas.

Jozefon vi devas legi.

Moor. —

La hela fajro de Prometeo elbrulis, anstataŭ ĝi oni prenas nun la flamon de likopodio, — teatra fajro, kiu ne ekbruligas eĉ pipon da tabako. Jen ili ungetas, kiel ratoj sur la bastonego de Herkuleso, kaj forstudas la tutan cerbon el sia kranio pri tio, kio estis la materio, kiun li havis en siaj testikoj. Franca abato predikas, ke Aleksandro estis timemulo; ftiza profesoro almetas ĉe ĉiu vorto boteleton da amoniako al sia nazo kaj legas studigon pri forto. Hometoj, kiuj svenas, kiam ili faris bubon, kritikas la taktikon de Hanibalo; malsekorelaj buboj kaptas frazojn el la batalo apud Kannoj kaj plorgrimacas pri la venkoj de Scipiono, ĉar ili devas raporti pri ili lecionojn.

Spiegelberg. —

Tio ĉi estas ja tute aleksandria plorado.

Moor. —

Bela pago por via ŝvito en la kampa batalo, ke vi nun vivas en gimnazioj kaj via senmorteco estas ĝeme trenata en librojrimeno. Valorega rekompenco por via elverŝita sango, ke Nurnberga butikisto nun volvas vin ĉirkaŭ kuko, aŭ, en pli feliĉa okazo, franca tragediverkisto vin ŝraŭbas sur altajn irbastonojn kaj tiras vin per metalfadenoj. Ha, ha, ha!

Spiegelberg,

trinkas.

Legu Jozefon, mi vin petas pri tio.

Moor. —

Fi, fi al la sensuka tempaĝo de kastritoj, kiu taŭgas por nenio, nur por remaĉadi la farojn de la antaŭa tempo kaj kripligi per komentarioj la heroojn de la antikveco kaj sensencigi ilin per tragedioj. La forto de la lumboj malaperis, kaj nun biera feĉo devas helpi pluplanti la homan genton.

Spiegelberg. —

Teo, frato, teo!

Moor. —

Ili baras al si la sanan naturon per sensencaj konvencioj, ne kuraĝas eltrinki glason, ĉar ili devas trinki nepre pro ies sano, — ili lekas la botpurigiston, ke li ilin protektu ĉe lia eminenta moŝto, kaj ili regalas per la piedo la mizerulon, kiun ili ne timas. Ili adoras sin reciproke pro tagmanĝo kaj estas pretaj veneni sin reciproke pro matraco, kiun ĉe aŭkcio iu forŝiris de ili per plidono. Ili kondamnas la sadukeon, kiu ne venas sufiĉe diligente en la preĝejon, kaj ili prikalkulas siajn procentegojn ĉe la altaro; ili genufleksas, por ke ili povu bone etendi la trenaĵon de sia vesto, — ne deturnas okulon de la pastro, por ke ili vidu, kiel lia peruko estas frizita. Ili svenas, kiam ili vidas sangantan anseron, kaj plaŭdas per la manoj, kiam ilia konkuranto iras bankrote de la borso.... Kiel ajn varme mi premis al ili la manojn... “nur unu tagon ankoraŭ”... vane! En malliberejon la hundon!... Petoj, ĵuroj, larmoj... (Piedfrapante la plankon.) Infero kaj diablo!

Spiegelberg. —

Kaj pro iaj kelkaj miloj da favaj dukatoj

Moor. —

Ne! mi ne volas pensi pri tio! Ke mi enpremu mian korpon en korseton kaj mi laĉu mian volon per leĝoj! La leĝo faris limakan iron el tio, kio devis fariĝi flugo de aglo. La leĝo kreis ankoraŭ neniun grandan homon, sed la libereco elkovas kolosojn kaj ekstremaĵojn. Ili enpalisas sin en la peritoneon de tirano, penas plaĉi al la kapricoj de lia stomako kaj lasas sin premi per la ventoj de liaj intestoj. Ha, se la spirito de Hermano ankoraŭ bruletus en lia cindro! Oni metu min antaŭ anaron da knabegoj kiel mi, tiam Germanujo fariĝos respubliko, kontraŭ kiu Romo kaj Sparto estos monaĥinejoj! (Li ĵetas la spadon sur la tablon kaj leviĝas.)

Spiegelberg,

suprensaltante.

Brave! Bravisime! Vi venigas min rekte al la ĝusta ĉapitro. Mi diros al vi ion en la orelon, Moor, kio jam de longe min okupas, — kaj vi estas la ĝusta homo por tio... drinku, frato, drinku!... Kiel plaĉas al vi, se ni fariĝus hebreoj kaj ni denove restarigus la regnon?

Moor,

ridas el la tuta gorĝo.

Ha, nun mi komprenas, nun mi komprenas, — vi volas eligi el modo la prepucion, ĉar la barbiro forprenis jam vian?

Spiegelberg. —

Ha, vi, malfaremulo! Estas vero, ke mi per stranga okazo estas jam antaŭe cirkumcidita. Sed diru, ĉu ĝi ne estas sprita kaj kuraĝa plano? Ni dissendos manifeston al ĉiuj kvar flankoj de la mondo, kaj ni vokos al Palestino ĉion, kio ne manĝas porkan viandon. Tiam mi pruvos per konvinkaj dokumentoj, ke Herodo, la kvaronprinco, estis mia praprapatro kaj tiel plu. Jen ĝi estos venka kriado, mia kara, kiam ili denove elrampos supren kaj povos rekonstrui Jeruzalemon! Poste tuj la Turkojn for el Azio, dum la fero estas ankoraŭ varmega, — haki cedrojn sur la Libano, konstrui ŝipojn, kaj la tuta popolo brokantu per malnovaj pasamentoj kaj bukoj. Dume...

Moor,

ridetante prenas lian manon.

Kamarado! al la malsaĝaj petoloj venis nun fino.

Spiegelberg,

mirigite.

Fi, vi ja ne volos ludi la rolon de erarinta filo? Tia knabego kiel vi, kiu per la spado pli gratis sur vizaĝoj, ol tri kancelariuloj en la daŭro de superjaro skribis en la libron de ordonoj! Ĉu mi revoku en vian memoron la historion pri la granda hunda kadavro? Ha, mi devas repentri al vi denove vian propran figuron, — tio ĉi enblovos fajron en viajn vejnojn, se nenio alia vin plu entuziasmigas. Ĉu vi memoras ankoraŭ, kiel la sinjoroj de la kolegio forpafigis piedon al via dogo, kaj vi pro revenĝo ordonis faston en la tuta urbo? Oni koleris pri via ordono; sed vi, ne mallaborema, lasas foraĉeti por vi la tutan viandon en la tuta urbo tiamaniere, ke post ok horoj ne restas jam eĉ unu osto en la tuta ĉirkaŭaĵo kaj la prezo de la fiŝoj komencas leviĝi. Urbestraro kaj urbanaro krias pri venĝo. Ni, studentoj, vigle eliras en la nombro de dek-sep centoj, kun vi antaŭ la fronto, kaj viandistoj kaj tajloroj kaj butikistoj malantaŭe, kaj hotelistoj, barbiroj kaj ĉiuj metiistaj korporacioj, kaj ili krias, ke ili bombardos la urbon, se oni tuŝos al la studentoj eĉ unu haron. Tiam la afero finiĝis, kiel la pafado ĉe Hornbergo, kaj ili devis foriri kun longa nazo. Vi venigas doktorojn, tutan kuracistan konsiliĝon, kaj vi proponis tri dukatojn, se iu volos skribi recepton por la hundo. Ni esperis, ke la sinjoroj havos tro multe da honoro en si kaj diros “ne”, kaj ni jam antaŭdecidis, ke ni ilin devigu perforte. Sed tio ĉi estis senbezona, la sinjoroj interbatis sin pro la tri dukatoj, kaj per konkura marĉando la prezo falis ĝis tri bacoj; en unu horo estis skribitaj dek-du receptoj, tiamaniere, ke la besto baldaŭ kadavriĝis.

Moor. —

Malnoblaj kanajloj!

Spiegelberg. —

La funebra soleno estas aranĝata en plena parado, funebraj versaĵoj pri la hundo en granda amaso, kaj ni elmarŝis en la nokto, ĉirkaŭ mil personoj, havante lanternon en unu mano kaj niajn spadojn en la alia, kaj tiel ni iris tra la urbo kun sonorigado kaj tintado, ĝis la hundo estis enterigita. Tiam komenciĝis manĝegado, kiu daŭris ĝis lumo matena; poste vi dankis la sinjorojn por la kora kondolenco kaj vi lasis vendi la viandon por duono de la prezo. “Mort de ma vie!” tiam oni respektis nin, kiel garnizonon en militakirita fortikaĵo....

Moor. —

Kaj vi ne hontas fanfaroni per ĉi tio? Vi ne havas eĉ tiom da hontemeco, por honti pro tiuj petoloj?

Spiegelberg. —

Iru, iru! vi ne estas plu Moor. Ĉu vi memoras ankoraŭ, kiel milfoje vi, tenante la botelon en la mano, mokadis la maljunan avarulon kaj diradis, ke li ĉiam plu nur kolektu kaj ŝparu, kaj vi por tio drinkkrevigos vian gorĝon? Ĉu vi memoras ankoraŭ? he? vi memoras ankoraŭ? Ho, vi, malpia, mizera fanfaronisto! tio estis ja parolita vire kaj nobele, sed...

Moor. —

Malbenita vi estu, ke vi min rememorigas pri tio! Malbenita mi estu, ke mi tion ĉi diris! Sed ĝi estis nur en la ebrieco de la vino, kaj mia koro ne aŭdis, kion mia lango fanfaronis.

Spiegelberg,

balancas la kapon.

Ne, ne, ne! Tio ĉi ne povas esti. Ne eble, frato, vi ne povas tiel opinii serioze. Diru, frateto, ĉu ne la mizero vin tiel agordas? Venu, mi rakontos al vi peceton el miaj bubaj jaroj. Mi havis tiam apud mia domo foson, kiu, se preni la plej malmulte, havis almenaŭ ok futojn da larĝeco, kaj ni, buboj, konkure penadis transsalti ĝin. Sed la penado estis vana. Pum! vi jam kuŝis, kaj oni mokis kaj ridis pri vi kaj superĵetadis vin per neĝbuloj. Apud mia domo kuŝis sur ĉeno la hundo de ĉasisto, tre mordema bestego, kiu kaptadis kiel fulmo la knabinojn per la rando de la vesto, kiam ili ne rimarkis kaj iris tro proksime. Nu, por mi ĝi estis la plej kora ĝojo inciti la hundon, kie mi nur povis, kaj mi preskaŭ krevis de ridado ĉiufoje, kiam la kanajlo min tiam tiel kolerege rigardis kaj tiel volonte sin ĵetus sur min, se ĝi nur povus. — Kio okazis? Unu fojon mi denove faras al ĝi tiel, kaj mi ĵetas al ĝi ŝtonon en la ripon tiel forte, ke de furiozo la besto deŝiras sin de la ĉeno kaj ĵetas sin al mi, kaj mi, kiel pelata de ĉiuj diabloj, forkuras per ĉiuj fortoj... Fulmo kaj tondro! jen estas ĝuste la malbenita foso antaŭ mi! Kion fari? La hundo min jam atingas, kaj ĝi estas furioza, — tial, rapide decidite, mi faras salton — kaj mi troviĝas transe. Al tiu ĉi salto mi devis danki mian vivon, ĉar la bestego disŝirus min al pecetoj.

Moor. —

Sed por kio vi nun tion ĉi rakontas?

Spiegelberg. —

Por tio, ke vi vidu, kiel la fortoj kreskas en la mizero. Tial mi ne ektimas, kiam venas ekstremeco. La kuraĝo kreskas kune kun la danĝero; la forto grandiĝas en premateco. La sorto kredeble volas fari el mi grandan homon, ĉar ĝi metas al mi sur la vojon tiom da malhelpoj.

Moor,

malkontente.

Mi ne scias, por kio ni ankoraŭ devus havi kuraĝon kaj ne havis ĝin.

Spiegelberg. —

Tiel? Kaj vi volas do lasi, ke viaj talentoj en vi aerdisiĝu? ke viaj kapabloj enteriĝu? Ĉu vi opinias, ke viaj petoloj en Lepsiko prezentas la limojn de homa sprito? Ni venu antaŭe en la grandan mondon — Parizon, Londonon, — kie oni ricevas vangofrapojn, se oni iun salutas per la nomo de honesta homo. Jen tie estas efektiva kora plezuro, kiam oni praktikas la metion en grandaj mezuroj. Vi miros, vi larĝe malfermos la okulojn! Atendu, kaj kiel oni falsofaras skribon, trompoturnas ludostojn, disrompas serurojn kaj elŝutas el kofroj ilian internaĵon, — tion ĉi vi ankoraŭ lernos de Spiegelberg! Sur la unua renkontita pendingo oni devas pendigi tiun kanajlon, kiu kun rektaj fingroj volas morti de malsato.

Moor,

distrite.

Kiel? vi progresis ankoraŭ pli?

Spiegelberg. —

Ŝajnas al mi, ke vi ne havas konfidon al mi. Atendu, lasu min antaŭe varmiĝi, tiam vi vidos miraklojn! Via cerbeto renversiĝos en via kranio, kiam mia naskema sprito akuŝiĝos. (Levas sin, flamiĝe.) Kiel lume fariĝas en mi! Grandaj ideoj elkrepuskiĝas en mia animo! Gigantaj planoj fermentas en mia kreema kranio. Malbenita dormemeco (Frapante al si la kapon.) ĝis nun katenis miajn fortojn, baris kaj jugis miajn intencojn! Mi vekiĝas, mi sentas, kiu mi estas, kiu mi devas fariĝi!

Moor. —

Vi estas malsaĝulo. La vino fanfaronas el via cerbo.

Spiegelberg,

pli flamiĝe.

Spiegelberg, — oni diros, — ĉu vi estas sorĉisto, Spiegelberg?” — “Estas domaĝe, ke vi ne fariĝis generalo, Spiegelberg, — diros la reĝo, — vi forpelus la Aŭstrojn tra butontruo.” — “Jes, — krios la doktoroj, — ĝi estas nepardonebla, ke tiu homo ne studis la medicinon, li certe elpensus novan pulvoron kontraŭ la kropo.” — “Ha, kial li ne dediĉis sin speciale al la politika ekonomio, — ĝemos en siaj kabinetoj la diversaj Sully’oj, — li el ŝtonoj elsorĉus luidorojn.” Kaj pri Spiegelberg oni parolados en la oriento kaj en la okcidento, kaj en koton oni vin ĵetos, vi, timemuloj, vi, bufoj, dum Spiegelberg kun etenditaj flugiloj flugos al la templo de la senmorta gloro.

Moor. —

Feliĉan vojon! Levu vin per kolonoj de malhonoro al la supro de la gloro. En la ombro de miaj prapatraj arbaretoj, en la brakoj de mia Amalio, logas min plezuro pli nobla. Jam en la pasinta semajno mi skribis al mia patro pri pardono, mi ne kaŝis antaŭ li eĉ la plej malgrandan cirkonstancon, kaj kie estas sincereco, tie estas ankaŭ kompato kaj helpo. Ni diru al ni reciproke adiaŭ, Maŭrico. Ni vidas nin hodiaŭ kaj neniam plu. La poŝto venis. La pardono de mia patro estas jam interne de la muroj de tiu ĉi urbo.

(Aperas Schweizer, Grimm, Roller, Schufterle kaj Razmann.)

Roller. —

Ĉu vi scias, ke oni nin serĉas?

Grimm. —

Ke ni eĉ unu minuton ne estas certaj, ke oni nin tuj ne arestos?

Moor. —

Ĝi min ne mirigas. Fariĝu, kio volas! Ĉu vi ne vidis Schwarzon? Ĉu li ne diris al vi pri letero, kiun li havas por mi?

Roller. —

Jam longe li vin serĉas, mi supozas ion tiuspecan.

Moor. —

Kie li estas? kie? kie? (Volas rapide foriri.)

Roller. —

Restu! Ni diris al li, ke li venu ĉi tien. Vi tremas?

Moor. —

Mi ne tremas. Kial mi devus tremi? Kamaradoj, tiu ĉi letero... Ĝoju kun mi! Mi estas la plej feliĉa homo sub la suno, — kial mi devus tremi?

(Aperas Schwarz.)

Moor,

kuras al li renkonte.

Frato, frato! la leteron! la leteron!

Schwarz,

donas al li la leteron, kiun li rapidege malfermas.

Kio al vi estas? vi ja fariĝis pala kiel la muro!

Moor. —

La skribkaraktero de mia frato!

Schwarz. —

Kion do tie faras Spiegelberg?

Grimm. —

La homo estas freneza. Li faras gestojn, kiel ĉe la malsano de Sankta Vito.

Schufterle. —

Lia prudento turniĝas. Mi pensas, ke li faras versojn.

Razmann. —

Spiegelberg! He, Spiegelberg! La kanajlo ne aŭdas.

Grimm,

skuas lin.

Homo! ĉu vi sonĝas, aŭ....?

Spiegelberg,

kiu la tutan tempon en la angulo de la ĉambro faradis pantomimojn de projektofaranto, suprensaltas sovaĝe.

“La bourse ou la vie!” (Li kaptas Schweizeron ĉe la kolo, kaj tiu trankvile ĵetas lin al la muro. Moor faligas la leteron kaj rapide elkuras. Ĉiuj salte leviĝas.)

Roller,

krias post la elkurinto.

Moor! Kien vi kuras? Kion vi faras?

Grimm. —

Kio estas al li? Kio estas al li? Li estas pala kiel kadavro.

Schweizer. —

Belaj novaĵoj ĝi kredeble estas! Ni rigardu!

Roller,

levas la leteron de la tero kaj legas.

“Malfeliĉa frato!” — la komenco sonas gaje — “Nur per mallongaj vortoj mi devas al vi raporti, ke via espero ne plenumiĝis. La patro komisiis min diri al vi, ke vi iru, kien kondukas vin viaj malhonoraj agoj. Li ankaŭ diras, ke vi faru al vi nenian esperon plorakiri iam pardonon ĉe liaj piedoj, se vi ne volas atendi, ke en la subteraĵoj de liaj turoj oni regaladu vin per akvo kaj pano tiel longe, ĝis viaj haroj elkreskos kiel aglaj plumoj, kaj viaj ungoj fariĝos kiel ungegoj de birdoj. Tio ĉi estas liaj propraj vortoj. Li ordonas al mi fini la leteron. Adiaŭ por ĉiam! Mi vin bedaŭras. — Francisko de Moor.”

Schweizer. —

Sukerdolĉa frateto, efektive! Francisko estas nomata tiu kanajlo?

Spiegelberg,

senbrue alpaŝante.

Oni parolas pri akvo kaj pano? Bela vivo! Nu, mi ion alian elzorgis por vi! Ĉu mi ne diris, ke fine mi devas pensi por vi ĉiuj?

Schweizer. —

Kion la ŝafa kapo diras? La azeno volas pensi por ni ĉiuj?

Spiegelberg. —

Leporoj, kripluloj, lamaj hundoj vi ĉiuj estas, se vi ne havas la kuraĝon, por riski ion grandan!

Roller. —

Nu, tio. efektive ni estus, vi estas prava! sed ĉu ĝi elŝiros nin el tiu ĉi malbenita situacio, tio, kion vi volas riski? Ĉu ĝi elŝiros?

Spiegelberg,

kun fiera rido.

Mizera simplulo! elŝiri el tiu ĉi situacio? ha, ha, ha! elŝiri el tiu ĉi situacio? Kaj pli multe via fingringo da cerbo ne pretendas? Kaj kun tio ĉi via ĉevalino iras jam al la stalo? Spiegelberg estus hunda semo, se li per tio ĉi volus eĉ komenci. Heroojn, mi diras al vi, baronojn, princojn, diojn ĝi faros el vi!

Razmann. —

Tio ĉi estas tro multe por unu fojo, efektive! Sed ĝi estos kredeble kolrompa laboro, ĝi kostos kredeble almenaŭ la kapon?

Spiegelberg. —

Ĝi postulas nenion krom kuraĝo, ĉar koncerne la saĝon, mi ĉion prenas sur min. Kuraĝon, mi diras al vi, Schweizer, kuraĝon, Roller, Grimm, Razmann, Schufterle! Kuraĝon!

Schweizer. —

Kuraĝon? Se nur tio ĉi estas bezona, kuraĝon mi havas sufiĉe, por iri nudapiede tra la mezon de la infero.

Schufterle. —

Sufiĉe da kuraĝo, por boksi sub minacanta pendingo kun la diablo mem pro mizera pekulo.

Spiegelberg. —

Tio ĉi al mi plaĉas! Se vi havas kuraĝon, tiam iu el vi elpaŝu kaj diru, ke li havas ankoraŭ ion por perdi kaj ne ĉion por gajni!

Schwarz. —

Efektive, estus io por perdi, se mi volus perdi tion, kion mi povas ankoraŭ gajni!

Razmann. —

Jes, al la diablo! kaj estus io por gajni, se mi volus tion gajni, kion mi ne povas perdi.

Schufterle. —

Se mi devus tion perdi, kion mi kredite portas sur mia korpo, tiam mi en ĉiu okazo morgaŭ havus nenion plu por perdi.

Spiegelberg. —

Sekve nu! (Li stariĝas meze inter ili kun ĵuriga tono.) Se ankoraŭ unu guto da germana heroa sango fluas en viaj vejnoj, — venu! Ni enloĝiĝos en la bohemaj arbaroj, tie ni kunmetos bandon da rabistoj kaj... kion vi tiel rigardegas min? Ĉu via iometo da kuraĝo jam elvaporiĝis?

Roller. —

Certe, vi estas ne la unua fripono, kiu forgesis pri la alta pendingo... kaj tamen... kian alian elekton ni nun ankoraŭ havus?

Spiegelberg. —

Elekton? Kion? nenion vi havas por elekti! Ĉu vi volas kuŝi en la malliberejo de ŝulduloj kaj tie putri ĝis oni trumpetos la tagon de lasta juĝo? Ĉu vi volas turmentiĝi per ŝovelilo kaj terbatilo pro peco da seka pano? Ĉu vi volas antaŭ la fenestroj de la homoj elpremi bagatelan almozon per strata kantado? Aŭ ĉu vi volas enskribiĝi en la soldataron — estas ankoraŭ demando, ĉu oni konfidos al viaj vizaĝoj — kaj tie sub la hipoĥondria humoro de ordonema kaporalo antaŭtempe submeti vin al la suferoj de la infera purigejo? aŭ tintante promenadi laŭ la takto de tamburo? aŭ en la punlaboreja paradizo treni kun vi la tulan fermagazenon de Vulkano? Vidu, tion ĉi vi havas por elekti, tio ĉi estas ĉio, kion vi povas elekti!

Roller. —

Tute malprava tamen Spiegelberg ne estas. Mi ankaŭ jam resumis miajn planojn, sed ili fine ĉiam revenas al unu punkto. Ĉu ne estus bone, mi: diris al mi, se vi sidiĝus kaj kunŝmirus ian poŝlibron, aŭ almanakon, aŭ ion similan, kaj pro la groŝo skribus recenzojn, kiel estas nun modo?

Schufterle. —

Al la diablo! viaj konsiloj estas proksimaj al miaj projektoj. Mi pensis en mi mem, ĉu ne estus bone, se vi fariĝus pietisto kaj ĉiusemajne aranĝus viajn horojn de edifado?

Grimm. —

Trafite! Kaj se tio ĉi ne bone iros, tiam fariĝi ateisto! Ni povus bati la buŝojn al la kvar evangeliistoj, ni zorgus pri tio, ke la ekzekutisto forbruligu nian libron, kaj tiamaniere ĝi estus aĉetata en grandega amaso.

Razmann. —

Aŭ ni komencus atakadon kontraŭ la Francoj. Mi konas unu doktoron, kiu konstruis al si domon sole per hidrargo, kiel diras la surskribo sur la doma pordo.

Schweizer,

leviĝas kaj donas al Spiegelberg la manon.

Maŭrico, vi estas granda homo! aŭ blinda porko trovis glanon.

Schwarz. —

Bonegaj planoj! Belaj negocoj! Kiel la grandaj spiritoj ja simpatias! Nun mankas ankoraŭ, ke ni fariĝu virinoj kaj parigistinoj, aŭ ke ni elmetu por vendado nian virgecon.

Spiegelberg. —

Ŝercoj, ŝercoj! Kaj kio vin malhelpas esti preskaŭ ĉio kune en unu persono? Mia plano en ĉiu okazo puŝos vin plej alten, kaj krom tio vi havos ankoraŭ gloron kaj senmortecon! Vidu, mizeruloj! ankaŭ pri tio oni devas pensi, pri la postmorta gloro, la dolĉa sento de neforgesebleco.

Roller. —

Kaj plej supre en la nomaro de honestaj homoj! Vi estas majstra parolisto, Spiegelberg, se oni bezonas el honesta homo fari kanajlon. Sed diru do, kie estas Moor?

Spiegelberg. —

Honesta, vi diras? Ĉu vi pensas, ke vi poste estos malpli honesta, ol vi estas nun? Kion vi nomas honesta? Depreni al riĉaj avaruloj de ilia kolo trionon de la zorgoj, kiuj nur forpelas de ili la oran dormon, doni liberan kuron al la haltinta mono, reordigi la egalpezon de havoj, — per unu vorto, denove revenigi la oran tempaĝon, liberigi Dion de kelkaj tedaj pensiuloj, ŝparigi al li militon, peston, karan tempon kaj doktorojn, — vidu, tion ĉi mi nomas esti honesta, tion ĉi mi nomas esti valora ilo en la mano de la Providenco; kaj ĉe ĉiu rostaĵo, kiun oni manĝas, havi la flatan konscion, ke ĝin akiris al vi via ruzeco; via leona kuraĝo, via nokta maldormado, esti respektata de grandaj kaj malgrandaj....

Roller. —

Kaj fine kun vivanta korpo leviĝi al la ĉielo, kaj malgraŭ fulmotondro kaj vento, malgraŭ la manĝegema stomako de la maljuna avino, la tempo, sub la suno kaj luno kaj ĉiuj steloj pendi en la aero, kie eĉ la senprudentaj birdoj de la ĉielo, allogitaj de nobla avideco, muzikas sian ĉielan koncerton, kaj la vostoportantaj anĝeloj aranĝas sian sanktegan sinedrion? ne vere? Kaj dum monarĥoj kaj potenculoj estas konsumataj de tineoj kaj vermoj, vi havos la honoron akceptadi vizitojn de la reĝa birdo de Jupitero? Maŭrico, Maŭrico, Maŭrico! gardu vin! gardu vin kontraŭ la tripieda besto!

Spiegelberg. —

Kaj tio ĉi vin timigas, lepora koro? Jam ne unu universala genio, kiu povus reformi la mondon, forputris ja en la senfeligejo, kaj tamen ĉu oni ne parolas pri tia homo en la daŭro de jarcentoj, jarmiloj, dum tiu aŭ alia reĝo aŭ princo estus tute forsilentita en la historio, se lia historiisto ne timus la manklokon en la tabelo de intersekvado, kaj se la libro de tiu ĉi verkisto ne gajnus per tio kelkajn oktavajn paĝojn, por kiuj la eldonisto pagas al li kontantan monon. Kaj se la migranto vidos vin tiel fluganta kaj refluganta en la vento, li murmuros al si mem: “tiu ĉi certe ne havis akvon en la cerbo”, kaj li ekĝemos pri la mizeraj tempoj.

Schweizer,

frapas lin sur la ŝultron.

Majstre, Spiegelberg! majstre! Kial, al la diablo, vi tie ĉi staras sendecide?

Schwarz. —

Kaj se ĝia nomo eĉ estus prostitucio, — kio do sekvas? Ĉu oni ne povas por ĉiu okazo ĉiam havi ĉe si pulvoreton, kiu vin tute silente ekspedos trans la Aĥeronon, kie neniu koko pri tio pepos? Ne, frato Maŭrico! via propono estas bona, tiel diras ankaŭ mia kateĥismo.

Schufterle. —

Al la diablo! Mia ankaŭ ne parolas alie. Spiegelberg, vi min varbis.

Razmann. —

Vi, kiel dua Orfeo, endormigis per via kantado la kriantan bestegon, mian konsciencon. Prenu min tutan, kiel mi nun staras!

Grimm. —

“Si omnes consentiunt ego non dissentio”. Perfekte kaj sen komo. En mia kapo nun estas aŭkcio: pietistoj, ĉarlatanoj, recenzantoj kaj friponoj, — kiu plej multe proponos, tiu min havos. Prenu tiun ĉi manon, Maŭrico!

Roller. —

Kaj vi ankaŭ, Schweizer? (Donas al Spiegelberg la dekstran manon.) Tiel mi fordonas mian animon al la diablo.

Spiegelberg. —

Kaj vian nomon al la steloj! Kio grava ĝi estas, kien iras la animo? Se amasoj da antaŭrajdantaj kurieroj anoncas pri nia veno, tiel ke la satanoj sin feste ornamas, elviŝas al si la miljaran fulgon el la okulharoj, kaj miriadoj da kornitaj kapoj elŝovas sin el la fumanta tubo de siaj sulfuraj kamenoj, por vidi nian enveturon! Kamaradoj! (Suprensaltas.) Kuraĝe, kamaradoj! Kio en la mondo egalvaloras tiun ĉi ebriecon de entuziasmo? Venu, kamaradoj!

Roller. —

Kviete, kviete! Kien? La besto devas ankaŭ havi sian kapon, infanoj!

Spiegelberg,

kolere.

Kion la ŝanceliĝanto predikas? Ĉu la kapo ne staris jam prete, antaŭ ol iu membro sin movis? Sekvu min, kamaradoj!

Roller. —

Trankvile, mi diras. Ankaŭ la libereco devas havi sian sinjoron. Sen reganto Romo kaj Sparto pereis.

Spiegelberg,

mole.

Jes, atendu, Roller estas prava. Kaj ĝi devas esti luma kapo. Vi komprenas? rafinita, politika kapo ĝi devas esti. Jes, kiam mi prezentas al mi, kio vi estis antaŭ unu horo, kaj kio vi estas nun, — kio vi nun estas dank’ al feliĉa ideo... Jes, certe, certe vi devas havi ĉefon. Kaj tiu, kiu elpensis tiun ideon, — diru al mi, ĉu li ne estas kredeble luma, politika kapo?

Roller. —

Se oni povus esperi, se oni povus revi.., sed mi timas, ke li tion ĉi ne faros.

Spiegelberg. —

Kial ne? Diru ĝin kuraĝe, amiko! Kiel ajn malfacile estas konduki la batalantan ŝipon kontraŭ la ventoj, kiel ajn peze ĝi premas, la ŝarĝo de la kronoj, — diru ĝin sentime, Roller! eble li tamen tion ĉi faros.

Roller. —

Kaj rompita estas ĉio, se li tion ĉi ne faros. Sen Moor ni estas korpo sen animo.

Spiegelberg,

kolere deturniĝas de li.

Azeno!

Moor,

eniras en sovaĝa ekscito kaj malkviete kuradas en la ĉambro tien kaj reen, al si mem.

Homoj! homoj! Malicaj, hipokritaj krokodilidoj! Iliaj okuloj estas akvo, iliaj koroj estas fero! Kisoj sur la lipoj, glavoj en la brusto! Leonoj kaj leopardoj nutras iliajn idojn, korvoj manĝigas kadavrojn al iliaj infanoj... kaj li.... Malbonecon mi lernis toleri, mi povas rideti, kiam mia plej granda malamiko trinkas la sangon de mia propra koro pro mia sano, — sed se samsanga amo fariĝas perfidulo, se patra amo fariĝas Megero... ho, tiam ekflamiĝu, vira trankvileco, sovaĝiĝu kiel tigro, vi, kvieta ŝafo! Kaj ĉiu fibro streĉiĝu por kolerego kaj ekstermado!

Roller. —

Aŭdu, Moor! Kia estas via opinio? Vivo de rabistoj estas ja ankaŭ pli bona ol kuŝi kun akvo kaj pano en la subteraĵo de turo?

Moor. —

Kial tiu spirito ne eniris en tigron, kiu hakas sian furiozan dentaron en homan karnon? Ĉu tio ĉi estas patra fideleco? Ĉu tio ĉi estas amo por amo? Mi volus esti urso kaj inciti la ursojn de la norda lando kontraŭ tiu ĉi gento de mortigistoj.... Pento, kaj tamen nenia pardono!... Ho, mi venenus la oceanon, por ke ili trinku morton el ĉiuj fontoj! Konfido, nevenkebla certeco, kaj nenia kompato!

Roller. —

Aŭskultu do, Moor, kion mi diras al vi!

Moor. —

Ĝi estas nekredebla, ĝi estas sonĝo, ĝi estas trompiĝo de la sentoj! Tia kortuŝanta peto, tia viva priskribo de la mizero kaj de la larma pento, — sovaĝa besto fandiĝus de kompato! Ŝtonoj elverŝus larmojn, kaj tamen... oni rigardus ĝin kiel malamikan paskvilon kontraŭ la homa gento, se mi ĝin rakontus... kaj tamen, tamen... ho, se mi tra la tuta naturo povus blovi per la korno de ribelo, konduki aeron, teron kaj maron batale kontraŭ la hiena gento!

Grimm. —

Aŭskultu do, aŭskultu! Pro furiozeco vi ja nenion aŭdas.

Moor. —

For, for de mi! Ĉu via nomo ne estas homo? Ĉu vin ne naskis virino? For de miaj okuloj, vi kun la homa vizaĝo! Mi tiel neesprimeble lin amis! tiel amis neniu filo; mil vivojn mi por li... (Furioze piedobatas la teron.) Ha! kiu volus doni al mi nun glavon en la manon, por haki brulan vundon al tiu vipero! Kiu volus diri al mi, kie mi la koron de ĝia vivo povus atingi, frakasi, neniigi, — li estus mia amiko, mia anĝelo, mia Dio, — mi lin adorus!

Roller. —

Ĝuste tiaj amikoj ni ja volas esti, lasu do vin prudentigi!

Schwarz. —

Venu kun ni al la bohemaj arbaroj! Ni volas kolekti bandon da rabistoj, kaj vi... (Moor rigardas lin fikse.)

Schweizer. —

Vi estu nia hetmano! Vi devas esti nia hetmano!

Spiegelberg,

furioze ĵetas sin sur seĝon.

Sklavoj kaj senkuraĝuloj!

Moor. —

Kiu inspiris al vi tiun vorton? Aŭdu, homo! (Forte kaptante Schwarzon) tion ĉi vi prenis ne el via homa animo! Kiu inspiris al vi la vorton? Jes, per la morto mi ĵuras! ni tion faros! ni tion devas fari! la ideo meritas adoradon.... Rabistoj kaj mortigistoj!... Mi ĵuras per mia animo, mi estas via hetmano!

Ĉiuj,

kun brua krio.

Vivu la hetmano!

Spiegelberg,

suprensaltante, al si mem.

Ĝis mi lin transforigos!

Moor. —

Vidu, nun kvazaŭ katarakto falas de miaj okuloj, — kia malsaĝulo mi estis, ke mi volis reiri en la kaĝon! Mia spirito avidas farojn, mia spiro postulas liberecon... Mortigistoj! Rabistoj! Kun tiu ĉi vorto la leĝo ruliĝis sub miajn piedojn... La homoj kaŝis antaŭ mi homecon, kiam mi apelaciis al homeco, — flugu do for de mi, simpatio kaj homa indulgeco! — Mi ne havas plu patron, mi ne havas plu amon, kaj sango kaj morto forgesigu min, ke io iam estis al mi kara! — Venu, venu! — Ho, mi faros al mi teruran amuzon.... estas decidite, mi estas via hetmano! Kaj bravulo estos tiu majstro inter vi, kiu plej sovaĝe bruligos, plej kruele mortigos, — ĉar mi diras al vi, li estos rekompencita reĝe. Stariĝu ĉirkaŭ mi, ĉiu el vi, kaj ĵuru al mi fidelecon kaj obeadon ĝis la morto! Ĵuru ĝin al mi per tiu ĉi vira dekstra mano!

Ĉiuj,

donas al li la manon.

Ni ĵuras al vi fidelecon kaj obeadon ĝis la morto!

Moor. —

Bone, kaj per tiu ĉi vira mano mi ĵuras al vi ĉi tie, ke fidele kaj kuraĝe mi restos via hetmano ĝis la morto! Tiu ĉi brako tuj kadavrigos tiun, kiu iam ŝanceliĝos aŭ dubos aŭ retiriĝos! Tion saman faru al mi ĉiu el vi, se mi rompos mian ĵuron! Ĉu vi estas kontentaj? (Spiegelberg kuras furioze tien kaj reen.)

Ĉiuj,

suprenĵetante la ĉapelojn.

Ni estas kontentaj.

Moor. —

Nu, bone do, tial ni iru! Ne timu morton nek danĝeron, ĉar super ni reĝas neŝanĝebla fatalo! Ĉiun fine tia difinita tago atingos, ĉu ĝi estos sur mola lanuga kuseno, ĉu en la kruda tumulto de la batalo, ĉu sur senkovra pendingo aŭ rado! Unu el ĉio ĉi tio estas nia sorto! (Ili foriras.)

Spiegelberg,

sekvante ilin per la rigardo.

Via registro havas truon: vi forgesis pri veneno. (Foriras.)

Sceno Tria

En la kastelo de Moor. Ĉambro de Amalio.

FRANCISKO. AMALIO.

Francisko. —

Vi deturnas de mi vian rigardon, Amalio? Ĉu mi meritas malpli ol tiu, kiun la patro malbenis?

Amalio. —

For! Ha, la amoplena, kompatema patro, kiu sian filon fordonas al la lupoj kaj monstroj! Hejme li regalas sin per dolĉaj bonegaj vinoj kaj dorlotas siajn kadukajn membrojn en kusenoj el lanugo de molanasoj, dum lia granda, admirinda filo suferas mizeron. Hontu vi, malhomoj! Hontu, vi drakaj animoj, vi, malhonoro de la homaro! Sian solan filon!

Francisko. —

Ŝajnus al mi, ke li havas du filojn.

Amalio. —

Jes, li meritas havi tiajn filojn, kiel vi estas. Sur sia lito de morto li vane etendos siajn velkajn manojn, por voki sian Karolon, kaj tremege li retiriĝos, kiam li eksentos la glacie malvarman manon de sia Francisko. Ho, ĝi estas dolĉa, ĝi estas dolĉega, esti malbenita de via patro! Diru, Francisko, kara frata animo, kion oni devas fari, se oni volas esti malbenita de li?

Francisko. —

Vi fantazias, mia kara, vi estas bedaŭrinda.

Amalio. —

Ho, mi vin petas, ĉu vi bedaŭras vian fraton? Ne vi, monstro, vi lin malamas! Vi ja min ankaŭ malamas?

Francisko. —

Mi vin amas, kiel min mem, Amalio!

Amalio. —

Se vi min amas, ĉu vi povas rifuzi al mi peton?

Francisko. —

Nenian, nenian, se ĝi ne estas pli, ol mia vivo.

Amalio. —

Ho, se estas tiel! Peton, kiun vi plenumos tiel facile, tiel volonte, — (Fiere) malamu min! Mi devas fariĝi fajroruĝa de honto, kiam mi pensas pri Karolo kaj rimarkas, ke vi min ne malamas. Vi ja promesas ĉi tion al mi? Nun iru kaj lasu min, mi tiel forte volas esti sola!

Francisko. —

Plej aminda revistino! Kiel forte mi admiras vian bonan, amoplenan koron! (Frapetas ŝin sur la bruston.) Ĉi tie, ĉi tie regis Karolo kiel ia Dio en sia templo; Karolo staris antaŭ vi en via maldormado, Karolo regis en viaj sonĝoj, la tuta universo fandiĝis por vi nur en lin solan, lin solan ĝi spegulis, pri li sola ĝi sonis al vi.

Amalio,

ekscitite.

Jes, efektive, mi ĝin konfesas. Spite al vi, barbaroj, mi ĝin konfesos antaŭ la tuta mondo, — mi lin amas!

Francisko. —

Barbarege, kruele! Tiun ĉi amon tiel rekompenci! Forgesi ŝin, kiu...

Amalio,

suprensaltante.

Kiel, min forgesi?

Francisko. —

Ĉu vi ne metis al li ringon sur la fingron? diamantan ringon, kiel garantiaĵon de via fideleco! Nu, estas vero, kiele junulo povus kontraŭstari al la ĉarmoj de malĉastulino? Kiu ankaŭ povus koleri lin, se nenio pli al li restis por fordoni... kaj ĉu ŝi ne pagis por ĝi sufiĉege per siaj karesoj, siaj ĉirkaŭprenoj?...

Amalio,

indigne.

Mian ringon al malĉastulino?

Francisko. —

Fi, fi! tio ĉi estas malnobla. Bone almenaŭ, se nur tio estus! Ringon, kiel ajn multekosta ĝi estus, oni fine povas ricevi denove ĉe ĉiu hebreo. Eble, ĝia prilaboro ne plaĉis al li, eble li ricevis anstataŭ ĝi pli belan.

Amalio,

ekscitite.

Sed mian ringon, mi diras, mian ringon?

Francisko. —

Nenian alian, Amalio. Ha! tian juvelon, kaj sur mia fingro, kaj de Amalio! De tiu ĉi loko eĉ la morto ĝin ne deŝirus, — ne vere, Amalio? Ne la kosto de la diamanto, ne la arto de la prilaboro, la amo faras ĝian valoron.... Kara infano, vi ploras? Ve al tiu, kiu tiujn ĉi karegajn larmojn elpremas el tiaj ĉielaj okuloj! Ha, kaj se vi ĉion scius, se vi lin mem vidus, se vi lin vidus en lia nuna formo.

Amalio. —

Monstro! kiel? en kia formo?

Francisko. —

Silentu, silentu, bona animo, ne faru al mi detalajn demandojn! (Kvazaŭ al si mem, tamen laŭte.) Se ĝi almenaŭ havus vualon, tiu abomeninda malvirto, por ke ĝi kaŝu sin antaŭ la okuloj de la mondo! Sed ĝi elrigardas terure tra la flava plumbokolora okula rondo; ĝi malkaŝas sin per la mortpala enfalinta vizaĝo, ĝi elturnas abomene la ostojn; ĝi balbutas per la duona kripligita voĉo, ĝi predikas terure laŭte per la tremanta kaduka korpo, ĝi trafosas la plej internan cerbon de la ostoj kaj ĝi rompas la viran forton de la juneco; ĝi ŝprucigas la pusan ruinigan ŝaŭmon el la frunto kaj vangoj kaj buŝo kaj el la tuta supraĵo de la korpo en formo de terura lepro, kaj ĝi sidas abomene en la kavoj de la bruta honta parto... Fi, fi! ĝi min naŭzas.... Nazo, okuloj, oreloj ŝanceliĝas... Vi vidis tiun mizerulon, Amalio, kiu en nia kadukulejo malfacile elspiris sian animon, la honto fermetis antaŭ li sian timeman okulon, — vi ekkriis “ve al li!” Revoku tiun bildon ankoraŭ unu fojon en vian animon, kaj vi havos antaŭ vi Karolon! Liaj kisoj estas pesto, liaj lipoj venenus viajn!

Amalio,

batas lin.

Senhonta blasfemisto!

Francisko. —

Ĉu vi sentas teruron antaŭ tiu Karolo? ĉu vi sentas abomenon jam antaŭ la pala pentraĵo? Iru, rigardu lin mem, vian belan, anĝelan, dian Karolon! Iru, enkaptu lian balzaman spiron kaj lasu vin mortigi per la ambroziaj odoroj, kiuj vaporas el lia faŭko! La sola ekspiro de lia buŝo metos vin en tiun nigran mortosimilan kapturniĝon, kiun donas la odoro de fendiĝanta kadavraĵo kaj la vido de kadavroplena loko de batalo.

Amalio,

deturnas sian vizaĝon.

Francisko. —

Kia eksplodo de la amo! Kia volupteco en la ĉirkaŭprenado! Sed ĉu ne estas maljuste kondamni homon pro lia kaduka eksteraĵo? Eĉ en la plej mizera kriplaĵo de Ezopo povas brili granda, aminda animo, kiel rubeno en ŝlimo. (Malice ridetante.) Eĉ el pustulaj lipoj la amo ja povas.... Kompreneble, se la malvirto disskuas ankaŭ la fortikecon de la karaktero, se kune kun la ĉasteco forflugas ankaŭ la virto, kiel la odoro malaperas el velkinta rozo, — se kune kun la korpo ankaŭ la spirito kripliĝas...

Amalio,

ĝoje suprensaltante.

Ha! Karolo! Nun mi vin denove rekonas! Vi estas ankoraŭ tuta, sendifekta! Ĉio estis mensogo! Ĉu vi ne scias, abomenulo, ke Karolo neniel povas fariĝi tia? (Francisko staras kelkan tempon meditante, poste li subite sin turnas, por foriri.) Kien vi tiel rapidas? Ĉu vi forkuras de via propra malhonoro?

Francisko,

kun kovrita vizaĝo.

Lasu min, lasu min! lasu liberan kuron al miaj larmoj.... Tirana patro! la plej bonan el viaj filoj tiel fordoni al la mizero, al la ĉirkaŭanta malhonoro... Lasu min, Amalio, mi ĵetos min al liaj piedoj, genufleksinte mi lin petegos, ke la eldiritan malbenon li ŝarĝu sur min, ke li min senheredigu... min... mian sangon... mian Vivon... Ĉion...

Amalio,

ĵetas sin sur lian kolon.

Frato de mia Karolo! bonega, karega Francisko!

Francisko. —

Ho, Amalio! kiel mi vin amas por tiu ĉi neŝancelebla fideleco al mia frato? Pardonu min, ke mi kuraĝis elmeti vian amon al tiu kruela provo! Kiel bele vi pravigis miajn esperojn! Kun tiuj larmoj, tiuj ĝemoj, tiu ĉiela indigno... ankaŭ por mi, por mi... niaj animoj tiel harmoniis...

Amalio. —

Ho, ne! tion ĉi ili neniam faris!

Francisko. —

Ha, ili tiel harmoniis, mi ĉiam pensis, ke ni kredeble estas dunaskitoj! kaj ke se ne estus la ĉagrena diferenco ekstera, kiu bedaŭrinde donas malprofiton al Karolo, — oni konstante nin interŝanĝadus. Vi estas, mi ofte diradis al mi mem, vi estas ja la tuta Karolo, lia eĥo, lia plena portreto!

Amalio,

skuas la kapon.

Ne, ne, per la ĉasta lumo de la ĉielo! eĉ ne unu vejneto de li, eĉ ne unu fajrero de liaj sentoj

Francisko. —

Tiel tute egalaj en niaj inklinoj.... La rozo estis lia plej amata floro, — kaj kiun floron mi amis pli ol rozon? Li amis pasie la muzikon, kaj vi estas atestantoj, vi, steloj, vi ja tiel ofte vidadis min en la morta silento de la nokto, sidanta ĉe la fortepiano, dum ĉio ĉirkaŭ mi kuŝis senmove en ombro kaj dormo; kaj kiel vi povas ankoraŭ dubi, Amalio, se nia amo estis perfekte identa, — kaj se la amo estas la sama, kiel do povas diferenci la amantoj?

Amalio,

rigardas lin kun miro.

Francisko. —

Estis trankvila, serena vespero, la lasta, antaŭ ol li forveturis Lepsikon; li prenis min kun si en tiun laŭbon, kie vi tiel ofte sidadis kune en revoj de amo; longe ni sidis silente, fine li prenis mian manon kaj diris mallaŭte kun larmoj: mi forlasas Amalion, mi ne scias... mi antaŭsentas, kvazaŭ ĝi estas por ĉiam... ne forlasu ŝin, frato! estu amiko por ŝi, estu ŝia Karolo... se Karolo... neniam revenos.... (Ĵetas sin genue antaŭ ŝi kaj kisas al ŝi pasie la manon.) Neniam, neniam, neniam li revenos, kaj mi tion ĉi promesis al li kun sankta ĵuro!

Amalio,

resaltante.

Perfidulo! Kiel mi vin kaptas! Ĝuste en tiu laŭbo li ĵurigis min, ke nenia alia amo, se li mortus... vi vidas, kiel malpie, kiel abomenege vi.... For de miaj okuloj!

Francisko. —

Vi min ne konas, Amalio, vi min tute ne konas!

Amalio. —

Ho, mi vin konas, de nun mi vin konas! Kaj vi pretendis, ke vi estas simila al li! Antaŭ vi li plorus pro mi! Antaŭ vi! Pli volonte li skribus mian nomon sur la kolonon de malhonoro! Tuj iru for!

Francisko. —

Vi min ofendas!

Amalio. —

Iru, mi diras! Vi ŝtelis de mi karan horon, ĝi estu dekalkulita al vi de via vivo!

Francisko. —

Vi min malamas.

Amalio. —

Mi vin malestimegas, iru!

Francisko,

piedobatante la plankon.

Atendu! vi tremos do antaŭ mi! Forĵeti min pro almozulo? (Li kolere foriras.)

Amalio. —

Iru, kanajlo, nun mi denove estas ĉe Karolo. Almozulo, li diras? Renversiĝis do la mondo! Almozuloj estas reĝoj, kaj reĝoj estas almozuloj! La ĉifonojn, kiujn li portas sur si, mi ne ŝanĝus kontraŭ la purpuro de reĝoj. La rigardo, per kiu li petas almozojn estas certe granda, reĝa rigardo, — rigardo, kiu frakasas la lukson, la paradon, la triumfojn de la granduloj kaj riĉuloj! For en la polvon, vi, brilanta ornamo! (Ŝi deŝiras la perlojn de sia kolo.) Estu malbenitaj, ke vi portas oron kaj arĝenton kaj juvelojn, vi, grandaj kaj riĉaj! Estu malbenitaj, ke vi festenas ĉe luksaj tabloj! Estu malbenitaj, ke vi dorlotas viajn membrojn sur molaj kusenoj de volupto! Karolo! Karolo! Tiele mi vin valoras... (Foriras.)