La bazan tekston origine enkomputiligis Miroslav Malovec
Proksimuma verkojaro: 1981
Kreis la Esperantan tekston: Vinař
Ofte oni cerbumas, kiamaniere malkaŝi la absolutan veron. Laŭdire ĉies aserto enhavas eron da vero, tamen neniu eldiras veron kompletan. Kiel do solvi la problemon? Nenio ŝajnas al mi pli facila. Enmetu ĉies eldirojn en unu kaldronon, intermiksu — kaj kribru la erojn da pura vero. Necesas nur ĝuste elekti tiujn malfalsajn.
... kaj ŝi diris al Potifar: la sklavo, kiun vi venigis al ni, la hebreo, venis al mi por adulti kun mi — sed kiam mi laŭte ekkriis, li lasis sian veston ĉe mi kaj elkuris el la domo ...
GENEZO, XXXIX, 17-18
(En traduko de Zamenhof:
17 Kaj ŝi rakontis al li tion saman, dirante: La sklavo, la Hebreo, kiun vi venigis al ni, venis al mi, por petoli kun mi; 18 sed kiam mi laŭte ekkriis, li lasis sian veston ĉe mi kaj elkuris el la domo.)
La atestintino, apartenante el etna minoritato, ne tute perfekte posedas la oficialan lingvon. La eldonanto tamen evitas korektojn, por ne forviŝi la spontanecon de aŭtenta eldiro.
Kia malvero! Pesto trafu mian sinjorinon! Jes, malveron ŝi parolas al sinjoro Potifar, grandan malveron! Ĉio tute aliebla, mi bone konas la veron. Ĉu vi volas mi parolu la veron? Sed poste vi mutas, vi ne perfidas al sinjorino, ĉu? Se sinjorino scias ke mi parolas, mi plej multe punita, eble per morto — fakte, ĉu vi ne kredas? Mi ege timas sinjorinon, ŝi multe severa kaj nebonkora. Mi nur iomete misfaras kaj ŝi forte koleras kaj krias kaj batpunas. Nur aŭdu: foje mi kombas kaj subite kombilo falas el mia mano. Neŝate mi faris, fakte. Sed ŝi tuj kaptas skurĝon kaj vipas, ĝis mia sango elfluas. Mi ploras pro doloro. Ankoraŭ nun restas cikatreto sur mia femuro, vi povas palpi, jen provu — pli supre — ankoraŭ pli, jes, tie — ĥi, ĥi, lasu jam, tiklas! ...
Ankoraŭ aŭdu: Iam poste mi sola en sinjorina ĉambro. Kuŝas multaj ujoj bonodoraj sur tableto. Mi prenas unu flakonon, malŝtopas, flaras parfumon — bela bonodoro ... Subite sinjorino venas, vidas kaj tuj kriaĉas: lasu, ci malpura negrino, nenio por ci! — Sciu, ŝi abomenas min pro mia nigra haŭto. Ĉu mi kulpas la haŭton? Pro kio helhaŭtuloj pensas ke ni malpli bonaj? Alifoje mi ordigas en ĉambro. Subite vazo falas. Frakasita sur tero. Sinjorino aŭdas bruon, rapide venas, ege koleras, krias freneze: ci kanajlo, kion ci faras, bastardino, ci meritas plejfortan batpunon por memori! Tuj en torturejon! Jam ŝi fakte volas fari, sed sinjoro Potifar venas kaj malpermesas. Mi multe dankas.
Sinjoro pli bona ol ŝi. Li ne malŝatas nian haŭton. Sinjoro faras afablan okulon, ŝerce pinĉas mian sidilon kaj tiklas jen kaj jen, kaj ridas, kiam mi evitas. Li parolas: fripona bubinaĉo, vi ne plu infano, vi jam junulino belfigura! Sed sinjorino ne ŝatas aŭdi, kiam sinjoro tion parolas. Tuj ordonas mi iri for. Kaj ankaŭ ordonas mi vualu miajn cicojn — ŝi parolas miaj cicoj malplaĉaj. Ĉu fakte? Rigardu, ĉu ne plaĉas al vi? Marimbo ŝatas rigardi miajn cicojn, kaj ankaŭ karesi, multe karesi mian haŭton. Al li plaĉas kaj al mi ankaŭ plaĉas kaj poste ni kuŝas en ĝardeno sub tiu plej granda figarbo — kaj tio multe bela, ni ege ŝatas ... Ĉu vi ne konas Marimbon? Li ankaŭ nigra. Kiam ni ankoraŭ infanoj tute malgrandaj, ni vivas en ĝangalo. Marimbo en mia sama tribo. Li pli aĝa ol mi, sed ne multe. Nun li sklavo de sinjoro Potifar. Mi ŝatas Marimbon. Marimbo ankaŭ ŝatas. Li parolas min pli ĉarma ol mia sinjorino.
Ĉu mia sinjorino al vi plaĉas? Ŝi sufiĉe aĝa. Mi bone rigardas, kiam ŝi en baseno: malfirma brusto kaj grasaj koksoj. Multe manĝas. Ĉiumatene mi devas masaĝi tutan korpon de sinjorino, sed nemulte helpas. — Sinjorino havas ankaŭ falsan hararon, unu, du, multajn. Kaj multe ŝi ŝminkas vizaĝon por kaŝi faldetojn. Post la skandalo kun Hebreo ŝi ĉiam pli malbela.
Sciu, la Hebreo Jozefo ankaŭ sklavo de sinjoro Potifar. Multaj sklavoj ĉe nia sinjoro, nigraj, brunaj, helhaŭtaj — sed Jozefo plej bela. Nun Jozefo en karcero, sed antaŭe sinjoro multe ŝatas Jozefon: Ordonas li ne laboru, nur sidu kaj parolu kun sinjoro kaj bone manĝu kaj ankaŭ donu ordonojn al aliaj sklavoj. Marimbo ne ŝatas Jozefon. Parolas: ĉiuj sklavoj egalaj, sed Jozefo ne sklavo kaj ne sinjoro. Marimbo volas, ke sklavoj faru ribelon kontraŭ sinjoroj. Sklavoj ege pli multaj ol sinjoroj, sed venas el multaj triboj. Unu sklavo parolas, alia sklavo ne komprenas. Kiel fari ribelon, koleras Marimbo. Nu, por mi ne gravas ribelo, por mi gravas, ke Marimbo amas. Nanga parolas, ke virinoj egale ĉiam sklavoj.
Nanga multe saĝa kaj bonkora. Ŝi mia kvazaŭpatrino.
Vi ne komprenas, ĉu? Sciu, kiam mi tute malgranda bebo, soldatoj atakis nian tribon en ĝangalo por preni sklavojn. Niaj viroj defendas, sed soldatoj pli fortaj — granda masakro, multaj mortas, kabanoj brulas, ĉio kaputa. Kiuj vunditaj, soldatoj mortigas. Mia patrino ankaŭ morta. Nanga komprenas min kaj zorgas mi restu viva. El granda tribo nur malmultaj restas vive. Parolas Nanga, mi ne memoras.
Ĝuste tiam sinjoro Potifar havas junan sinjorinon kaj aranĝas grandan domon. Bezonas multajn sklavojn. Se li aĉetas nure virojn, pli pagas — se ankaŭ virinojn kaj infanojn, li pagas malpli. Sinjoro saĝa, aĉetas ĉiujn. Ridinde: mi tiam ankoraŭ ne scias paroli, sed jam sklavino! Nu, kreskas kaj kreskas kaj baldaŭ komencas servi la sinjorinon. Kun Nanga mi parolas negran parolon, ankaŭ kun Marimbo. Sed de sinjorino lernas paroli ankaŭ la noblan parolon. Nun mi jam bone parolas, ĉu? Se mi ne nigra, neniu scias, ke mi sklavino.
Sinjorino unue afabla. Sed poste venas Jozefo, kaj sinjorino havas okulojn nur por li. Sciu, sinjoro Potifar maljuna kaj ne bela — Jozefo juna kaj svelta kaj aminda. Sinjorino multe deziras kun li kuŝi, mi bone atentas: ŝi paradas kiel pavo kaj ĉiam ŝminkas kaj prenas belan veston kaj parfumas kaj multe okulumas al Jozefo. Sed Jozefo ignoras, li ne kuraĝa, ĉiam flegma, ne emas amindumi. Ĉu normala? Eble li ankoraŭ ne scias seksumi, povruleto — nu, mi ofte parolas al mi: nur atendu, Jozefo, se vi iam venas en mian brakumon, vi bone spertos pri ampetolado! ... Ne pensu, ke mi ĉiesulino, tute ne: Sed kiam homo juna, iam-tiam amoreti ne malutilas, ĉu? Kion alian mi havas de la vivo? Nanga parolas, ke mi nur zorgu ne fari idon. Se mi havas grandan ventron, sinjorino pelas min for. Nu bone, sed kiel mi zorgu? Mi ne scias. Ĉu vi scias? Mi devas demandi al Nanga.
Jes, vi volas aŭdi la skandalon kun Jozefo, ĉu? Do mi parolu: Unufoje sinjoro Potifar tutan tagon for de la domo. Sinjorino matene ordonas fari varman banon kun multa bonodoro. Ŝi longe ŝprucas en baseno, poste ordonas, ke mi forte masaĝu. Mi faras kun granda forto kaj ŝi ĝemas, sed parolas: nur ne ĉesu, faru ankoraŭ, ci aĉulino! Mi jam multe laca, sed al sinjorino ne gravas. Poste sinjorino bone manĝas kaj mi devas longe kombi, fine ŝi prenas falsan hararon violkoloran, alte kombitan. Ĝi malplaĉas, mi emas ridi, sed maldevas pro sinjorino.
Ŝi ŝmiras parfuman akvon sur tuta korpo kaj multe ŝminkas vizaĝon kolore. Poste prenas lozan vualan veston helverdan. Ĝi bela, sed ege maldika, ĉion vi trae rigardas, tute ĉion. Fine sinjorino surmetas multajn juvelojn, ĉie ŝi havas: sur kapo, en oreloj, ĉirkaŭ kolo, sur brakoj kaj fingroj kaj kruroj, ĉie. Longe ŝi rigardas kontraŭ la granda spegulo, turnas koksojn, skuas kapon kaj elstarigas mamojn — ĝis mi volas forkuri por ne ridaĉi. Sed sinjorino ordonas: iru al Jozefo, ke li venu, mi bezonas paroli ... Nu, mi bone scias, kion ŝi volas de Jozefo — vi komprenas, ĉu? Do mi faras, kaj Jozefo venas. Mi venas kun li, sed sinjorino ordonas mi iru for, ŝi ne bezonas min tutan vesperon. Mi iras do, sed scivolas, kion faras sinjorino kun Jozefo. Restas kaŝita sub teraso, jen tie sub densa vepro kaj atendas. Aŭdas, ke Jozefo parolas, sed malforte, vorton mi ne komprenas. Poste silento — kaj subite sinjorino kriaĉas ege — aŭdas batadon, kaj jen vidas: Jozefo kuras el domo al teraso — li nuda kaj sinjorino malantaŭe kun lia vesto! Ega plezuro por mi! Sed subite — kion mi vidas? Jen venas tra ĝardeno sinjoro Potifar kun pluraj soldatoj, kaj ĉion rigardas! Tio bona, mi pensas kaj ĝojas: nun li certe punos sinjorinon plej severe! Sed neniel — ŝi sagaca kiel simio. Tuj ŝi komencas kriaĉi kvazaŭ freneza: punu Jozefon, li atakas min kaj volas kunkuŝi! — Nu, granda tumulto, ĉiuj rigardas kaj sinjorino senĉese frenezumas: punu Jozefon, skurĝi lin vi devas! Tiam mi pensas, ke Jozefo volas al sinjoro paroli la veron — sed imagu: li nur staras kaj mutas, kapo klinita kvazaŭ stupida azeno. Do sinjoro vokas unu kruelan soldaton, kiu forta kiel virbovo — kaj li multe batas Jozefon per skurĝo. Certe ega doloro, sed povra Jozefo nur ne multe krias. Mi malgaja pro lia doloro — sed ankaŭ al mi pensas: bone tiel al vi, Jozefo, kial vi fiera kaj ne volas iom amindumi negran sklavineton? Eble vi ankaŭ abomenas nigran haŭton, prefere vi fidas noblan sinjorinon — do jen vi havas! La sinjorinon mi multe malŝatas pro la malvero. Ŝi ege malbona, kruela kvazaŭ krokodilo, ne havas koron, ŝi tute fia! La demonoj de ĝangalo devas terure puni ŝin, parolas Nanga.
Do, nun vi scias ĉion. Kredu min, mi parolas al vi ververan veron. Sed vi nepre silentu, neniu alia scias — nur Nanga. Kaj Marimbo — kaj nun vi. Vi bona, vi plaĉas al mi.
Nun mi iras for, devas al kuirejo. Sciu, mi ege apetitas je acidaj olivoj kun azenina lakto ... Kio — ĉu naŭzas vin? Nu, vi pravas, lastatempe mi iom strange apetitas. Ĉu vi ne scias, kion signifas? Mi devas demandi al Nanga, ŝi saĝa ... Ĉu vi ne emas veni vespere en ĝardenon? Ni povas ankoraŭ babili. Venu, mi atendas jen tie sub la plej granda figarbo — tie malluno, neniu rigardas nin. Vi ne abomenas nigran haŭton, ĉu?
... post kelka tempo la edzino de lia sinjoro rigardis Jozefon kaj diris: kuŝiĝu kun mi ...
GENEZO, XXXIX, 7
(En traduko de Zamenhof:
Post kelka tempo la edzino de lia sinjoro ĵetis siajn rigardojn sur Jozefon, kaj diris: Kuŝiĝu kun mi.)
Ne, ne — neniu al mi parolu pri Jozefo! Eĉ lian nomon mi ne volas aŭdi. Li tiel ofendis min, kiel kuraĝus neniu en la vasta faraona regno. Kaj li, tiu barbara elmigrinto, mizera nurnura sklavo, tia malnobla neniulo — li kuraĝis! ... Belege li rekompencis mian favoron! Li kraĉmakulis mian virinecon, miajn feminan dignon kaj homan memfidon, kvankam eĉ kisi miajn maleolojn li ne indas. Estis ja mi, kiu foje persvadis Potifaron, ke li aĉetu Jozefon de tiuj sklavovendistoj.
Por diri veron, hodiaŭ mi mem eĉ ne plu scias, pro kio mi tiam faris, mi stultulino — verŝajne nur pro troa kompatemo. Laŭ lia febla, senforta staturo ja unuavide evidentis, ke por pena laboro li absolute ne taŭgas. Tia povruleto li aspektis, malgrasa, senpova, etmuskola; liaj nigraj okuloj plenaj de tristeco — kiel frape li kontrastis tiun palan helhaŭtan vizaĝon ... Li mem versimile jam forgesis, mi tamen bone memoras. Potifar jam volis forpeli kaj lin kaj la tutan nomadan vagabondaron — sed en tiu momento mi subite iel ekkompatis la hebrean junulon, do mi diris al la edzo, atendu ja, ĉu ekzistas nur penlaboro, eble ni povus lin tamen iamaniere utiligi, ĉu li hazarde ne kapablas ion alian? Jes, jes, nepre li kapablas, fervore asertis la negocistoj, tiu ĉi judo scias perfekte klarigi signifon de sonĝoj! Provu nur, sinjorina moŝto, kaj certe vi bonspertos! — Ho, friponoj sagacaj, ili tre bone sciis, ke la sonĝprofetado estas nia tradicia ŝatokupo, ia — mi diru — tutnacia manio, tial ili jesis tiel trorapide.
Kompreneble, tiu malsprita dupo, mia sinjoro edzo, ne eltenis plu kontraŭstari, ĉar posedi lertan sonĝaŭguriston estas ja prestiĝa afero en nia monduma socio. Sekve li finfine tamen aĉetis, ne malzorginte marĉandi pri la prezo kiel eble plej multe.
Tiu malsagaca Potifar! Nun li ĉie fanfaronis, kiel bonprofite li akiris elstaran fremdlandan specialiston en la sonĝprofeta fako. Li alkutimiĝis preskaŭ ĉiutage venigi Jozefon, por infanece ĝoji pri lia lerteco improvize elokventi laŭ malsamaj abstraktaĵoj. Estas dubinde, ĉu Potifar fakte tiel abunde sonĝis — pli eble li volus, avarulo maldeca, riĉe al si kompensi la monsumon elspezitan, ja mi konas lin tre bone! Vere ridinda vidaĵo, kiam tiuj du konfidence kunsidis kaj grave mienis, laŭdire analizante la sonĝenhavojn. Mi kutimis sidi iom proksime kaj observi ilin, sed apenaŭ mi povis aŭdi ilian babiladon. Cetere tio neniel interesis min, ĉar la fato de mia edza sinjoro por mi absolute ne gravas — kaj krome, je sonĝoj mi ne kredas. Al sonĝoj mi nepre preferas revojn ... Jes, revi mi ege ŝatas! ... Nenio estas pli agrabla ol dum postmanĝa siesto senmove pigri sur molaj kusenoj kaj maldormi kun okuloj fermitaj. Sklavino milde priventumas vin — kaj vi povas liberlasi la pensojn, ke ili vagu sencele tra malreala neniejo kvazaŭ kamelidoj petolantaj sub kokosarboj de ombrodona oazo — ĝis fine ĉio koncentriĝas je imago pri ajna neekzistanta iulo, kun kiu vi povas amindume finti, intime babilzumi kaj dolĉavoĉe flustri bagatelajn flataĵojn, sensencajn, malprudentajn ... Kia bonŝanco, la ravaj rendevuetoj kun fiktiva amanto elrevita! Domaĝe, ke ion tian oni povas nurnure revi — la reala vivo aspektas ja tute aliel! Neniam oni tiel liberas, kiam revante. Ĉu mi entute dum ĝisnuna vivado estis iam ajn libera? Neniam, neniam! Dum mia infanaĝo gardis min sklavaj vartistinoj, ĉar panjo laŭdire estis tiel subtila, ke tujsekve post mia naskiĝo ŝi forpasis en la regon de mortintoj. Kaj mi asertu, ke la vartistinoj gardis min vere tre zorgeme. Memkomprene, ĉar se mi, la solinfano de renoma personkuracisto de la plej serena faraona moŝto, iel kontuziĝus, la sklavinoj povus tion repagi eble eĉ per propra vivo.
Sed kiu plej multe malprofitis pro tio, estis ĝuste mi! Neniam mi darfis petoli kun aliaj infanoj, bani min mi devis nur en malprofunda baseno interne de la domo sub severa inspekto de la sklavinaro, sunumadon mi povis ĝui sole po difinitaj porcioj, eĉ unu kamaradinon mi neniam havis. Vere teda infanaĝo: ludiloj ĉiaspecaj abundis, sed iesajna amo aŭ almenaŭ inklino absolute mankis. Eĉ plej etan simptomon de simpatio mi malhavis. Ĉio ĉirkaŭe estis iel fremdeca, rigida, indiferenta kaj senimpresa, kvazaŭŝajna ... Cetere, samtia estis ankaŭ mia patro mem: maldika, altstatura, severmiena grandsinjoro. Nur malofte mi trafis lin en nia vastespeca domo, kiun mi hezitas nomi hejmo, ĉar hejmo estas ja ejo, kie oni amas unuj aliajn, ĉu ne — kaj ĝuste tion mi malhavis.
Sed — ke mi estu justa — unu estaĵo tamen ŝatis min: mia granda longhara nigra virkato, kiu ofte venadis por kuŝripozi sur miaj genuoj; mi karesis ĝin kaj ĝi kontente, obtuze ronronis ĝuante varmon de mia korpo. Mi konfesu, ke tiukaze ĝi ŝajnis al mi multe pli amikeca, pli ŝatinda, ja mi diru eĉ pli homeca, ol mia neglektema patro, kiu apenaŭ alparolis min kaj kies manplato — se li hazarde glitumis min — estis humideta kaj preskaŭ senvarma. Ĉe lia ĉeesto mi neniam sentis min bone, ne sciante pri kio paroli. Feliĉe, plimulton da tempo li pasigadis ĉe la faraona kortego — kaj mi neniel bedaŭris lian foreston.
Nemalfrue post mia viriniĝo oni edzinigis min sen demandi pri mia konsento. Cetere, estro de la faraona korpogvardio estas ja tiel aŭtoritata altrangulo, ke stulteta junulino ne rajtas eĉ ekhavi ideon pri eventuala rezisto kontraŭ tia bonŝanco, ĉu ne vere? Verdire mi indiferentis, ĉar mian eminentan fianĉon mi renkontis unuafoje nur ĉe la nupto — kaj tiam ja estis malfrue por spiti. Li estis dika, preskaŭ senhara, stultmiena kaj proksimume trioble pli aĝa ol mi.
La nupta ceremonio estis luksega, terure longdaŭra kaj solene rigida. Kontraŭe, la malvirgiga procedo maldaŭris, ŝoke min eknaŭzis kaj tute seniluziigis. Ĉu tion oni nomas amo?! Oni simple venas, lascive alkuŝas kaj malkompleze uzaĉas vin kvazaŭ ian senvaloran ilon ... ho, kia abomenaĵo! Femina karno kaj bruta viando, ĉio jen egalas: kaj tion kaj jenon oni senĝene konsumprenas, satiĝinte deruliĝas for, ekdormaĉas kaj kontente ronkegas kvazaŭ tromanĝinta porko. Tio do estas geedzeco — ho fi! ... Ĉu mirinde, ke mi malamas mian edzon ekde la unua tago? Jes, mi tutanime abomenas lin, terure naŭzas min lia grasa ventrego, liaj ŝvitozaj manoj, lia raŭka voĉo, lia daŭra nazkataro kun ripetataj ekternoj kaj ĉiamaj mungetado kaj naztrumpetado — al tia kretena mishomo mi estas dumvive devoligita — kaj al tiu aĉa senila debilulo mi eble devus naski idon?! Ne, ne, ne — centmilfoje ne, neniam! Prefere mi senvivigus ĝin tuj en mia sino ... Tamen dioj gardu — jen kiaj fipensoj povas enkapiĝi, se oni sentas sin tiel soleca ... Vidu, eĉ la nigraharan katon mi ne plu havas. Ja post la nupto mi kunprenis ĝin, sed Potifar tuj ordonis dronigi ĝin sub stulta preteksto, ke la katoj laŭdire disigas malsanojn. Tia stupida superstiĉo! — Do, mi ne havis plu eĉ ian ajn vivaĵon nek inklinan vivulon en la tuta mondo. Kia miro, ke mi ekmalsanis pro tristeco kaj enuo ... Jes, la enuo estas grava, insida malsano, ĉu vi ne kredas? Ĝi ekestas tute kaŝite, preskaŭ nerimarkeble, sed poiome intensiĝas pli kaj pli ĝis fine ĝi venenas tutan vian animon, uzurpante vian memon ĝis la fingropintoj. Ho, mi tiel enuis, ŝancelvagante sencele tra senhomaj specoj de l’ superba ŝtonpalaco; el ĉiuj anguloj de la pompe meblitaj ĉambregoj faŭkis nenieco, senkialeco.
Treege mi enviis al la sklavinoj, ke ili povas interbabiladi, klaĉi kaj ridi, ŝerci, kvereli, senĝene flirti kaj amoreti, dormi are en komuna ejo, laŭdezire geiĝi, lulkanti al siaj beboj kaj mamnutri ilin — kiel liberaj, kiel riĉaj estis la sklavinoj kompare al mi! Sed ne nur tiuj, ankaŭ ĉiu alia ŝajnis al mi enviinda; ja eĉ Potifaron mi enviis pro la rilato al Jozefo. Ĉu estis envio, ĉu ĵaluzo — mi mem ne scias. La multspeca talento de tiu hebreo estis nome tiel okulfrapa, ke eĉ Potitar malgraŭ sia malspriteco baldaŭ komprenis, ke Jozefo krom la signifoklarigado de sonĝoj estas utiligebla ankaŭ por aliaj, pli gravaj aferoj. Iam-tiam mi eĉ miris vidante, ke la trokredema domsinjoro invitas la sklavon por konsulti lin pri aferoj de l’ familia havaĵo kaj hejma mastrado — tio ne decas ja! Sed jen ĝuste Potifar: malzorgema pigrulo, ĉiam preta ŝarĝi iun alian per siaj propraj tedaĵoj, por ke li mem povu laŭvole tordiĝi ĉe la kortego, ĝuadi delikatajn bongustaĵojn de la faraona kuirejo kaj senfine babilaĉi kun aliaj altfunkciuloj pri etsignifaj bagatelaĵoj.
Fakto estas, ke Jozefo estiĝis lia nepra favorato kaj konfidato, plenrajtigita prizorgadi ĉiujn farotaĵojn de nia luksa dommastrumado kaj familiaj negocoj. Sekve de tio li ĝuis eksternorman privilegion enveni nian loĝdomon kiam ajn sen antaŭanonco kaj aparta permeso. Kaj li venadis ofte — mi ne hezitu diri, eĉ tro ofte ... Ja kiam mi verdire ekkonis, ke mi enamiĝis al Jozefo? ... Jese, bone vi aŭdas — mi fakte enamiĝis; naive, spontane, senpripense kaj senkondiĉe. Ĉu mirinde? Neniel! Jozefo ja ĉiarilate kontrastis Potifaron. Li estis inteligenta, malsamspece inĝenia, kaj sciis mildavoĉe tamen atentoveke paroli pri interesaj aferoj, ekzemple pri bezono harmonie kunvivadi — certe tio estis nuraj fantaziaĵoj, sed ege plaĉaj kaj iel strange feliĉigaj. Estis balzamo por mia malsana animo: fine mi sukcesis forigi la netolereblan enuon! Mire mi konstatis, ke jen homo vere homeca, kiu emas kompreni ies animon ... Tio ĉi ŝajnis al mi subite kiel miraklo, ia donaco de l’ ĉielo, ia fatala sugesto: jen reale, vivanta viro, kiu frape similas al tiu mia elrevito — certe ne povas esti nura hazardo, ke li fakte, sangokorpe ekzistas. Probable li alvenis de lontane sole pro mi, por efektivigi miajn revojn, transformi ilin je difinita, fiksa personaĵo. Tutcerte estis tiel — ĉar plenkore mi deziris, ke tiel estu.
Firme mi tion kredis kaj feliĉis. Kvankam matura virino, nur nun mi komencis vivi primaveron de mia femineco, spertante mian tardan unuan amon. Unuan kaj kredeble porĉiaman.
Ekde tiu konsciiĝo mi komencis intence serĉi la ĉeeston de Jozefo. Neniun okazon mi maluzis. Senpacience mi ĝojatendis lin, kaj ĉiu lia alveno pliintensigis mian korbatadon. Vane mi fervoris kaj mian vango-ruĝiĝon pro lia alrigardo — mian nefruan aman ekardon mi trovis hontinda, kaj tamen mi ĉiam beatis, aŭskultante lian decan parolon. Lia obtuza voĉo sonis al mi kvazaŭ delikata flutmuziko en templa sanktejo; ĝi denove reaŭdiĝis eĉ post lia foriro, mia memo resonancis per ĝi, tuta mia estaĵo agorditis je belsona, dominanta melodio de superba amkanto ...
Kaj dioj tiel favoris min, ke ili eĉ sonĝigis min pri Jozefo! La nereala, iluzia imagito de ismaj revoj modifiĝis en miaj nunaj sonĝoj je amato tute reala kun difina korpoformo kaj konkreta konduto. Nur ĉi-tempe mi lernis aprezi la veran valoron de sonĝoj, kvankam tiuj miaj ne bezonis ja klarigon. Ilia enhavo estis tute senkomplika kaj absolute unusignifa — tamen tiel rava kaj intensa, ke nemalofte mi eĉ vekiĝis ... Malgraŭ tio — ŝajnis al mi, ke en ĉiuj ĉi sonĝoj restas ankoraŭ io enĉifrita, neesprimita, io grandioza eĉ fatala — kaj subite frapis min ekpenso: rigardu, jen la ĝusta patro por via ido! Jozefo ja! Estis kiel fulmo el sennuba ĉielo. Kia ideo! Certe la dioj mem entrudis ĝin al mi. Jes, mi havigos idon far Jozefo! Ĝi estos patrodevene saĝa, belaspekta kaj bonmora, ringobuklan hararon ĝi havos, malhelajn okuletojn rosinaspektajn, la karakterizan buŝtrajton kun milda rideto simila al tiu de lia paĉjo — etulo mia plej ĉarma, aminda, bebeto kun fajna haŭto rozkolora, panjo vin dorlotos kaj lulos kaj abunde mamnutros, por ke vi povu kontente ekdormi kaj dolĉe baji kvazaŭ birdido en nesteto molmola — baju, ho baju, mia amegata, elsopirita, rozvanga Jozefideto — — Freneze feliĉa mi estis pro jena bonŝanco. Neniam plu mi sentos min soleca; eĉ se Jozefo pro ia ajn kialo foje forirus, li tamen restos porĉiame kun mi per sia, per n i a, nia infano! Mi sentis min jam kvazaŭgraveda pro la mema penso, kiun mi kaŝe portis plej profunde en mia animo.
Nur urĝe necesas ĉion-ĉi reteni kiel gravan sekreton kaj protekti kontraŭ ĉiuj, precipe kontraŭ Potifar. Li estas ja tre ĵaluzema kaj kapablus eĉ eble mortigi kaj min kaj la infaneton.
Do, ekde tiam mi embuskis konvenan okazon por kaŝe kunveni kun Jozefo, kaj senpacience ĝojatendis la ontan rendevuon.
Daŭris nelonge. Nome kelkajn tagojn post la decidiĝo mi hazarde eksciis, ke la juna faraono estas okazigonta luksan festenon, kiun devas partopreni ĉiuj altrangaj funkciuloj, por kune pritrakti organizajn preparlaborojn koncerne novan piramidon, kiun la superulo intencas siaomaĝe konstruigi. La kunveno okazu je la ekvinoksa festo.
Mi bone sciis, ke tiaj kunsidoj estas ĉiam ceremonioplenaj kaj pro abundo da enuigaj apoteozaj paroladoj kutime prokrastiĝas ĝis malfrua nokto. Estis por mi bonŝanca tio, ke Potifar sufiĉe longan tempon forestos eksterhejme.
Nun, fine venis la avide atendita tago. Ties plimulton mi pasigis belaspektigante min — kaj en tarda posttagmezo mi ordonis al sklavino, ke ŝi venigu Jozefon, kun kiu mi priparolu la samtempan staton de nia dommastrumado. Kompreneble, tio estis nura preteksto, ĉar pri tiaj aferoj mi neniam eĉ iomete interesiĝis.
Precize mi rememoras la tiaman, al mi multpromesan antaŭvesperon:
Vi surprizitis, trovinte min sola, ĉu? Kaj post kiam mi sugestis al vi eksidi apude de mi, vi vangoruĝiĝis pro embaraso — ho, pudorema fraŭlo, tiel aminda! Kvankam alifoje tiel elokventa, nun vi komencis balbuteme kaj malflue paroli pri iaj bagatelaĵoj, kies temon mi ne plu memoras. Verdire eĉ tiame mi ne aŭskultis la vortenhavon, sole via voĉsono min forte impresis. Viaj manoj malkvietis pro mensa konfuzo — mi bone rimarkis kaj ekĝojis pri tio, ĉar mi same ja malpaciencis, avida je vi ... Plenanime mi celis vin, tutkorpe mi apertis min por vi, virgece pura kvazaŭ junulinjo unuafoje akceptonta sopiratan amanton, per ĉiuj inaĵoj mi ekburĝonis, konvinke mi sentis, ke nur ĉi tiam mi plenmaturiĝas — rigardu, karulo, kiel superbe mi floras, venu jam, venu kaj prenu — papilieto subtila, tenere min tuŝu kaj igu min fekunda arbo eldononta miraklan frukton de vivo novenaskita ... Ja ne hezitu, vidu kiel mi ardas, tutpretas, la amsoifo jam troiĝas, lasu vin karesi, ja brakumu min, brakumu ripete, plejforte, min kovru per kisoj kaj ardigu ĝis plena gea satiĝo ...! Sed vi ne faris. Nenion vi faris. Vi nur sidaĉis kvazaŭ lignaĵo kaj gapis kun buŝo duone malfermita. Kaj kiam mi flate tuŝis vian vangon — ĉu mi ne eraras? — vi skuiĝis kaj naŭze retiris vin, kvazaŭ mi estus abomeninda leprulino, kaj en viaj okuloj vidiĝis sindefenda, malamikeca rezisto.
Kaj tiumomente ĉio en mi ruiniĝis. Jen mi ekkonis vian fikarakteron! Plej ravan ĝardenon de pasia, sindona amo mi volis al vi sperti, nur manon etendi sufiĉis kaj ĉion, entute ĉion vi estus ricevinta — sed vi malkuraĝis! Pro kia kialo? Ĉu pro timo, ke Potifar ne eksigu vin de tiu dubinda oficaĉo? Ja kiel nur, k i e l vi kapablis perfide forŝakri mian dignon, min tutan, pro ia mizera posteno?! Ni povintus ja paradize feliĉi, almenaŭ tiuvespere — kaj tiamaniere vi ĉion fuŝis; vi traktis min kiel favan publikulinon, kaj mi subite ŝajnis ĉefroli en obscena farso! Tian humiligon mi ne povis ja toleri, mi devis, d e v i s vangofrapi vin kaj bati kaj bati kapo-nekapo, eble mi eĉ mortigintus vin — kaj vi tamen ne provis defendi vin, nur fuĝi vi kapablis, jen ununura faro, kiun vi scipovis! Kaj kiam mi volis ankoraŭ reteni vin, vi prefere lasis en miaj manoj vian mantelon kaj kuregis kiel freneza negliĝulo sur la terason.
Kaj — malbena fatalhoro! — tiumomente mi ekrimarkis, ke ĝuste preterpasas mia plej honorinda edza moŝto, tro frue rehejmiĝanta kaj pompe akompanata de aro da siaj elstaraj policanoj avertaspektaj kaj krudmienaj. Ili ĉiuj haltis kaj stupide gapis embarasite, ne povante kompreni la skandalozan spektaklon.
Skurĝigu lin, Potifar! kriis mi en furioza kolero. Skurĝigu Jozefon, li volis malĉaste perforti min! Rigardu la senhontulon! Ja skurĝigu lin! Kion alian mi povis fari? Memkomprene, mia malsprita edzo unue bovrigardis kvazaŭ falinte desur la ĉielo, ĉar la senvesta neniontaŭgulo malvoĉis, timtremante kiel kano en vento. Sed kiam mi persiste postulis gravan punon por Jozefo, Potifar venigis unu brutalan murdemulon for de gvardia posteno kaj ordonis vipregali sian perfidan eksfavoriton.
Ho, kiel ĝojis mi pro ĉiu skurĝbato! Bone al vi, mi pensis, bone tiel: Vi mortigis en mi amon — jen la plej grava krimo, kiun oni ne pardonas! — — Ĉu oni opiniu min kruela? Neniel, nur malfeliĉa mi estas, senlime malfeliĉa. Ĉioman amon mi disipis por Jozefo, kaj nenio restis por iu ajn alia, eĉ ne por mi mem. La koro rigidas kaj korpo velkas — por kiu mi floru? ... Neniam elfontos lakto el mia mamo por satigi etulon — tombo vivanta mi estas, vulkano senerupcia ... Aĥ, vi malbeninda obstinulo — sufokiĝu per via orgojla troĉasteco, putru ĝismorte en la malliberejo, kie vin arestigis tiu grasventra idioto — neniam plu mi volas vidi vin, neniam pri vi aŭdi! Jen, kion vi faris el mi — ĉu vi ne bedaŭras? —
Ĉiuj iru for! For de mi — neniu al mi parolu pri Jozefo! Eĉ aŭdi lian nomon mi ne povas ... Jozefo, Jozefo — kial vi miskomprenis min, stultuleto naiva, senruza, sopirato mia — Joĉjo!... Venu, ho venu, mi petegas — venu ĉi nokte por preni min — almenaŭ en sonĝo ...
... kaj la sinjoro de Jozefo fordonis lin en malliberejon, kie la arestitoj de la reĝo estis tenataj. Kaj li restadis tie en la malliberejo ....
GENEZO, XXXIX, 20
(En traduko de Zamenhof:
20 Kaj la sinjoro de Jozef prenis lin kaj fordonis lin en malliberejon, en la lokon, kie la malliberuloj de la reĝo estis tenataj; kaj li estis tie en la malliberejo.)
Plago kaj pesto! Kiel longe oni ankoraŭ tenos min, damne, en jena sordida, ŝimfetora tenebrejo? Ho, mi povrulo, en belega kaĉo mi sidas! Panjo mia plej kara, bone estas, ke vi ne ĝisvivis mian ĉi-tempan malhonorigon. Kiel vi suferus, vidante min kaŭri post la krado kvazaŭ laborbeston — vi, kiu ĉiam antaŭdiradis mian bonŝancon, asertante, ke vi naskis min en la sepa tago, en tiu laŭdira ripoztago de l’ Kreinto. En efektivo — fatala malsukcesulo mi estas jam ekde mia koncipiĝo.
Ja kial, damne, ĝuste mi devis naskiĝi en la familio kun tiel malsimplaj parencrilatoj? El inter dek miaj pli aĝaj fratoj tiujn ses la patro generis dum sia unua edzeco kun mia onklino, sekve de kio mi neniam certis, ĉu ili estas miaj fratoj, ĉu kuzoj — kaj la ceteraj kvar estis naskitoj de du sklavinoj, kiujn la praonklo Laban donis el mia patro kune kun siaj ambaŭ filinoj. Komplikita afero, kiu malserenigis mian tutan infanaĝon.
Jes, ja, paĉjo Jakobo vere favoris min, sed eĉ tro okulfrape — ĉar ĝuste lia inklino vekis fortan malŝaton de miaj fratoj. Ili antaŭtimis probable, ke mi ne estiĝu ĉefheredonto de l’ patra havaĵo malgraŭ tio, ke mi estis la plej juna inter ili ĉiuj, tiam. Cetere, tia praktiko estis jam elprovita en nia familio; laŭdire mia paĉjo malprave arogis al si la rajtojn de unuenaskito por malutilo de sia pli aĝa ĝemelfrato Ezaŭ, per ruza artifiko elloginte patran benon de avo Isaak, kiu pro blindeco misdistingis siajn filojn ... Vere tikla historiaĵo, kiun oni ĉiam prialudis nur duonbuŝe kaj flustravoĉe en nia familio.
Tamen mi almenaŭ komprenis, kial paĉjo Jakobo estas tie morozulo, daŭre nubmiena kaj vortŝparema. Versimile memriproĉoj turmentis lin kaj pentigis pro tiu fia peko. Probable ĝuste tial li alkutimiĝis ĉiuokaze emfazi la severecon de Eternulo kaj nepran devon de ni ĉiuj senescepte obeadi Liajn ordonojn.
Aĥ, paĉjo, kiomfoje ni knaboj devis reaŭskulti vian rakontadon pri praavo Abraham, kiu — obea al la ordono de Eternulo — volontis ofermortigi sian propran fileton Izaak! Laŭdire nur lastamomente aŭdiĝis laŭtvoĉa malpermeso de Disinjoro: Ne faru! ... Kia turmenta ekzameno! Damne, ĉu la Eternulo fakte estas tiel kruelega, tiel malica? Ja kian animtorturon la praavo devis sperti, kondukante sian knabeton al la oferaltaro por buĉi lin kvazaŭ brutaĉon — kaj kia angoro kredeble atakis la povran etulon, post kiam la patro kateninte lin prenis tranĉilegon, preta finfari la ferocan fiagon! ...
Plurfoje revidiĝis al mi la horora spektaklo en sonĝo — sed tiuokaze mi mem aktoradis la rolon de l’ oferota knabo. Kutime mi vekiĝis ŝvitkovrita pro teruro kriante: Ne faru, patro! Ne faru! ... Bone mi memoras, panjo, viajn kvietigajn vortojn, kiam vi konsoladis min dirante: ĉu denove inkubo premas vin? Nu, trankviliĝu jam, ne ploru plu, ĉio malbona forpasos ja ... Kaj karese vi dorlotis min ĝis mi ĉesis plorsingulti kaj ree ekdormis en via mola brakumo.
Jes — mia afabla, bonkora panjo! La ununura aminda estaĵo en la misa familio. Mia ĉiama protektantino, mia zorgema gardanĝelo! Verdire ĉiam mi sentis min fremdulo inter la pli aĝaj fratoj. Se mi volis partopreni en iliaj knabaj ludoj, ĉiufoje ili forpelis min, kontraŭĵetante ŝtonojn kaj moke kriante: Malaperu, ĉemizpisulo! Cicemaj idaĉoj ne allasitas: Postkuru vian fipanjon, ke ŝi elkakigu vin! — Kio do restis al mi? Izoli min kaj nur de ioma distanco priobservadi la knabecan petoladon de mia netolerema frataro. Sole Ruben, tiu plej aĝa inter ili, traktadis min iom dece kaj iam-tiam eĉ defendetis min kontraŭ atakoj de tiuj ceteraj.
Jes, en etoso de ĝenerala malakordiĝo kaj nebonaj interrilatoj mi elkreskadis. Verdira solinfano mi sentis min inter la multnombra frataro. Kvazaŭ kukolido en fremda nesto, kies hejmloĝantoj ĉiel al mi malsimilis.
Ilian sintenon mi ofte konsideris stranga eĉ nekomprenebla.
Foje mi nevidata gvate spektis fraton Isaĥar, dum li kaŭris en vepro masturbante. Tiutempe mi ankoraŭ ne komprenis la sencon de lia konduto, kiu ŝajnis al mi ridinda kaj laŭtkrie mi mokis lin. Isaĥar furioziĝis, kaptis min kaj ege batpunis. Veplorante mi kuris al la patro por plende al li sciigi la okazintaĵon. Paĉjo ekkoleris, venigis Isaĥaron, akre riproĉis lin kaj plej severe al li malpermesis masturbadon, asertante ke lia pisilo ĉesos funkcii kaj defalos, se li traktos ĝin tiel malĉaste. Mi tiam ĝojis pro la satisfakcio — sed poste mi ekkonis, ke la malsimpatio de l’ frataro kontraŭ mi ankoraŭ pli profundiĝis ekde tiu evento.
Memkomprene, mi malkaŝis la aferon al panjo kaj konfidence demandis ŝin pri la signifo de la “malĉasta konduto”. Iom embarase ŝi ekridetis, perfingre ordigis mian taŭzitan hararon, kaj apudsidiginte min komencis rakonti pri du superbaj urboj, kiuj ne plu ekzistas. Laŭ ŝia diro, ties enloĝantoj trovis plaĉon en tre diboĉa vivmaniero, traktadis malbonmore kaj maldece, dediĉis sin al senbrida voluptamo — ĝis la Eternulo ege ekkoleris, per incendio kaj sulfurpluvo detruis ambaŭ urbojn kun ĉiaĵoj, savinte ununuran familion de ia Lot, kiu laŭdire estis nia samdevenulo, eble frato de la praavo Abraham. Suspire mi aŭskultis la impresan rakontadon pri la ĝisfunda ruinigo de Sodomo kaj Gomoro. Imaginte la teruraĵojn, mi sentis vibron ĉe la nuko kaj emis larmi pro la kompatinda sorto de la virino, kiu pro scivolemo iĝis salkolono. Ekde tiam mi plore rifuzadis manĝi platkukojn;. vidante kiel panjo salas paston, mi antaŭtimis, ke mi hazarde ne formanĝu eron de la praonklino muelita je salpolvo.
Tiel mi sciiĝis pri la senkompata puno, kiu trafis Sodomon kaj Gomoron — sed kion signifas “malĉaste konduti” mi tamen ne komprenis.
Samtiel ne tute komprenita restis por mi la malbonfama evento masakra en Siĥem. Nur memoras mi, ke miaj fratoj Simeon kaj Levi ununokte rehejmiĝis en ŝirpecigitaj vestoj, ege sangante el abundaj vundoj. Multajn tagojn daŭris ilia resaniĝo, tamen pri la kialo de la akcidento oni parolis nur en duonlaŭtaj aludoj. Kiam mi demandis panjon, kio verdire okazis, ŝi ĉirkaŭfrazis kaj flankenturnis parolon, asertante, ke temas pri afero, kiun mi ne ankoraŭ komprenus. Nur sufiĉe pli poste mi eksciis, ke iuj junuloj el Siĥem atencis tiam nian fratinon Dina por sekse misuzi ŝin — kaj pro tiu krimo Simeon kaj Levi, atakinte la urbon, venĝorekompence masakris ties viroseksajn enloĝantojn.
Vidu, panjo, ĉu mi, damne, povas feliĉi, sciante ke miaj fratoj estas amasmurdintoj?
* * *
Benjamen, frateto mia kara, orfeto povra, senpatrina — ja kiel vi fartas nuntempe? Ĉu vi sanas, ĉu vi prosperas? Nur unujara bebo vi estis, kiam oni disigis nin — nun vi havas jam preskaŭ tri jarojn. Ja kiu flegas vin? Ĉu oni ne traktas vin maljuste? ... Ho, se vi scius, kiel mi antaŭĝojis eksciinte de panjo, ke mi ricevis frateton! Damne, fine mi ekhavos ververan fraton, naskiton de mia propra patrino! Jes, tiam mi ankoraŭ ne sciis, ke nia panjo naskinte vin forpasos senrevene al la frida vastespaca mondo de l’ tenebro poreterna. Ĉu eble jen denova ekzameno de la Eternulo? Kial, doninte al mi la fraton, Li samtempe prenis de mi la patrinon? Ĉu jen tiu Dia justeco, patro? Ĉiam vi asertadis ja, ke bone okazas, kion Dio aranĝas. Probable mi blasfemas, opiniante Liajn intencojn enigmaj, misterplenaj, iel problemaj eĉ dubindaj — eble Li kreis la homojn nur por havi kiun turmenti per ekzamenoj kaj tiel amuziĝi en sia izoleco — ĉu ne kredeblas? ... Mortonte, panjo, vi admonis min resti ĉiam virtama, modesta kaj tolerema. Kredeble vi deziris, ke mi fariĝu kvazaŭa vivmodelo por nia Benjamen. Mi ne sukcesis, panjo. En la medio de senĉesa ofendado, humiligado kaj maljustaĵoj, ĉu oni, damne, kapablas resti modela, senriproĉa? Oni devas ja spiti atencojn, oni devas iamaniere defendadi sin por konservi homecan dignon, por pruvi almenaŭ al si mem, ke oni kapablas fronti malicajn atakojn de stultuloj. Ĉar lukti kontraŭ stulteco — ĉu ne estas konstanta homa devo? Mi eltrovis do efikan rimedon, kiel teni miajn fratojn en senĉesa angoro pri heredotaĵoj, bone sciante, ke ĝuste tio estas malforta flanko de ilia karaktero. Mi pretekstis sonĝojn, kiuj ŝajne aŭguris miajn estontajn honorigojn, bonfarton eĉ gloron preskaŭreĝan. Plejparte estis nur simplaj alegorioj facile klarigeblaj, por ke miaj malspritaj fratoj povu ilin deĉifri — ekzemple pri iliaj dek grenfaskoj, kiuj humile kliniĝis antaŭ tiu mia — kaj similaj stupidaĵoj. Kaj oni imagu: la blago efikis! La fratoj parte ekscitiĝis pro miaj fieremo kaj malhumileco, parte zorgumis, ĉu la aŭguroj eble ne praviĝos estontatempe. Nemirinde do — ili grave ekmalamis min.
Aldone, por pliintensigi iliajn envion kaj antaŭtimon, mi ellogadis el la patro diversajn pruvetojn de lia favoro, kio ĉiam rezultigis malpaciĝon ĉe mia frataro. Iliaj kolero kaj malsimpatio kulminis, post kiam la patro donacis al mi belan multkoloran kitelon, kiun li por mi aĉetis de nomadaj foirvendistoj el Oriento. Sed ĝuste tiu donaco iĝis por mi fatala ... Ho, kian angoron mi suferis tiam, sur la paŝtejo lontane de nia hejmo! ...Damne, eĉ hodiaŭ revidiĝas al mi la detaloj de la tiama evento: kiel la fratoj kaptis min subite kaj katenis — kiel ili interkonsultis kiamaniere senvivigi min — kiel poste Ruben persvadis ilin, ke ili nur sinkigu min en malnovan senakvan puton — la ena humida malvarmo kaj precipe la terura antaŭtimo pri iompostioma mortado pro malsato ... ho fi! Kiel esperige eksonis poste la blekado de kameloj — jen ja karavano! Damne, ĝi proksimiĝas — se mi vekrios, eble oni helpos min! Jes, oni savis mian vivon, sed kontraŭ kia prezo! La friponaj fratoj resuprenigis min el la puto nur por senĝene vendi min al la ismaelidaj negocistoj vojaĝantaj el Galaad en Egiption kun ŝarĝo de balzamoj. Ili ne rifuzis aĉeti sklavon, des pli eble, se miaj fratoj malice asertis, ke mi estas sperta sonĝaŭguristo.
Do, almenaŭ vivanta mi restis. Kia bonŝanco en la malfeliĉo! Tamen kia humiligo — esti vendita de siaj fratoj — — Mi eĉ ne scias, kiom oni pagis por mi. Versimile mi estis ne tre altpreza, ĉar la fratoj eĉ senvestigis min kaj duonnudan transdonis al la aĉetintoj. Mian preferatan buntan kitelon ili disŝiris kaj makulis per sango de buĉita ŝafido, por ke ili povu kredigi la patron, ke mi estis diskarnita de sovaĝaj bestoj. Povra ŝafido ... Kaj povra paĉjo — kiamaniere ili afliktis lin! Tamen pleje povras mia malgranda frateto Benjamen. De nun li estos vivanta kiel sendefenda duonorfo oferlasita al maljustaĵoj de la malica parencaro. Adiaŭ versimile por ĉiam, senespere je revido. Kiel sklavon oni forkondukas min fremdlanden, mi tamen sentas min kvazaŭ liberigita. For de tiu kanajlaro, kiun mi ne povas nomi samsanguloj! Ja kia morala mizero, sangoparencan proksimulon fari nura komercobjekto! ...
* * *
Ja kurioza popolo, tiuj egiptoj! Nekredebla miksaĵo de klereco kaj superstiĉoj akompanas ilin ne nur dumvive, sed eĉ postmorte. Kun infana naiveco ili kredas, ke mortinto daŭrigas sian vivadon kaj spiritan kaj korpan en alia, transa mondo. Tamen ŝajnas, ke ilia paradiza mortintejo estas konsiderinde malriĉa kaj per nenio provizita, ĉar la enirontoj devas ĉiujn vivbezonaĵojn kunporti, se ili volas en la ombroregno same bonfarti kiel dum sia vivado surtera.
Kaj bonfarti ili scias ja, damne kun ili! Kiel diboĉemaj, voluptamaj, gloravidaj ili estas! Cetere ĉio-ĉi plej klare respeguliĝas en ilia ŝtatsistemo mem: ne la plej prudentaj aĝuloj estras, sed plej ambiciaj riĉuloj. Kaj tiu plej alte postenanta ambiciulo nomas sin faraono. Ĉiuj adoras lin kiel dion, absolute ĉion li posedas kaj senlime li potencas.
Kapturniĝo atakis min super la beleco kaj okulfrapa lukso, kiujn mi ekvidis ĉie ĉirkaŭe, venigita en la urbon. Damne, eĉ kredi al propraj okuloj mi ne emis, rigardante la superbajn templojn kaj palacojn — mi, kiu kutimis al sobra modesto, ĝis nun vivinte en argila domaĉo kadukdifektita kaj tro malvasta por la tielnombra familio.
Jes, mirakla lando ŝajnis al mi Egiptio. Ĉion mi trovadis fabele plaĉa kaj ŝatinda — ja eĉ mia sorto mem ŝajnis al mi ne tiel malfavora, kiel mi unue antaŭtimis. Kvankam sklavo, tamen mi atingis kromordinaran postenon kaj ne estis devigata manlabori, kio kompreneble al mi konvenis. Des pli mi povis priobservadi ĉirkaŭaĵojn.
Kio precipe okulfrapis kaj daŭre altiradis mian atenton, estis la egiptaj virinoj. En mia hejmregiono, en la lando Kanaana, miaj samgentaninoj surportadas ja pezajn malhelajn vestaĵojn, kiuj dece vualkaŝas iliajn korpopartojn. Tute male ĉe la egiptinoj: oni dirus, ke ili vestas sin kun ununura intenco emfazi sian feminecon. Bone mi rememoras, kiel konfuzita mi estadis dekomence, vidante virinojn en diafanaj roboj sub kiuj klare konturiĝis defiaj kurblinioj de alloga inkorpo ... Mi eĉ hontis rigardi ilin malkaŝe kaj permesadis al mi tian ĝuon nur subokule kaj palpebrumadaŭre. Tamen poiome mi tiel plikuraĝiĝis, ke ekvidinte belaspektan inon, mi apenaŭ povis forturni de ŝi mian rigardon. Nur tiutempe mi konsciiĝis, ke belkreskinta virinkorpo estas la plej perfekta kreitaĵo de la Eternulo. Kaj baldaŭ mi ekkomprenis, ke la korpokulto neforigeble apartenas al la moroj kaj kutimoj de l’ egiptoj, same kiel la naiva adorado je pluraj gedioj kun ties komplika hierarkio.
Observante la morojn en mia nova vivmedio, mi baldaŭ ekkomprenis, ke pri la karaktero de l’ egipta socio estas same, kiel pri tiuj hieroglifaj surskriboj, kiujn oni situigas sur ĉiu vaka surfaco: Unue fremdulo perceptas nur unuopajn bildetojn de ne tre klara signifo, sed iompostiome li ellernas malkaŝi ties kontinuecon; kaj deĉifrinte aron da pentraĵetoj, oni solvas ties veran sencon kaj ekkomprenas la ideon de l’ skribinto. Jes, mi ellernis legi ne nur en la hieroglifaĵoj, sed ankaŭ en la animoj de miaj mastroj. Ne estas nur hazardo, ke nek tie nek jene mi trovis esprimojn poeziajn; nurnure malvarma, sobra senpersoneco enestas. La reliefaj skulptitaĵoj ĉiuloke nur okulfrape akcentas supernaturan grandecon de la superuloj, abundvorte prilaŭdante iliajn laŭdirajn virtojn kaj heroajn farojn. Ĉio estas monstroze monumenta, rigide patosa, malsincera kaj hipokrite mensoga. Al intima poezio la egiptoj tute ne inklinas. Ĉio nur kvazaŭas. Cetere mia mastro mem — jen ja tipa ekzemplo, damne! Ho, Potifar, vi malestiminda, sagaca aĝulo ĉielprofitema, senekzemple ŝparema kaj modele avara! Ja eĉ min aĉetante, vi senhonte marĉandis kvazaŭ pri ia bruto. Kaj kiam vi poste invitadis min al via familia manĝotablo, kredeble estis nur merite de via edzino. Cetere eĉ tiukaze vi elpensis specialan ruzon, por ke mi ne povu tro manĝokonsumi:
Unue vi ĉiam rakontis al mi enhavon de via pasint nokta sonĝo — kaj finparolinte vi tujsekve ekmanĝis, fervore instigante min klarigi ties signifon kaj ŝajnigante vin ege scivola. Anstataŭ manĝi mi devis do babili versimilajn elpensaĵojn. Kaj se al vi ŝajnis, ke mi volas koncizigi mian paroladon, tiam per rafine starigitaj demandoj vi devigis min priparoladi bagatelajn detalojn, dum vi mem manĝegis plenbuŝe, konsumante la plej bongustajn produktojn de via eminenta kuirejo. Nur post kiam vi ŝtope plenigis vian ventregon, kun laŭta rukto vi kutime ŝovis al mi pladon de legomo, emfaze prilaŭdante ties bonfaran kaj sanprosperigan valoron. Samtempe vi kvazaŭ envieme admiradis mian sveltan figuron, afekte malbenante vian korpulentecon, kiu laŭdire antaŭhaltigas vin manĝi ĝissate; damne, tion mi vere ne rimarkis — sed kompense mi baldaŭ malkaŝis vian artifikon, vi fripono maldeca! Malgraŭ ĉio ĉi mi ne kapablas kontraŭkoleri vin. Viaj kuglodika figuro kaj memfida sinteno impresas tiel komike, ke vi estas pli eble mokinda — sed kontraŭflanke eĉ iom kompatinda. Ja neniam vi emas humuri kaj ŝerci, senĉese vi ion strebas, klopodas, aktivas kaj fervoras, dum ĉia ĉi via penado celas nenien. Nurnure aĵoj por vi ĉiom valoras, la ecoj neniom. Honoravidulo vi estas, trofiera pri ĉiaspecaj akiraĵoj: pri via altranga ofico, pri la luksega domo, pri bienoj, pri amaso da sklavoj, pri via favoro de l’ faraono, pri via alloga edzino — ja eĉ pri mi mem, kiun vi kutimis demonstri al viaj gastoj kiel kuriozan sovaĝbeston el ekzota regiono. Mi ĉiam estis por vi io kvazaŭ parolanta papago, kalkulscia ĉevalo aŭ pentripova simio.
Jes, pro via animsimpleco vi eĉ ne kapablis kompreni, kiel ĝenaj por ĉiuj invititoj estis tiuj kunvenoj en via domo, kiujn vi sagace nomis “festenoj de spirito”, ĉar la ĉefa allogaĵo, per kiu vi regalis la kunvenintojn, estis ne bongustaĵoj rafine preparitaj — kiel kutimas en la egipta mondumo — sed prezentado de miaj tieldiritej sonĝaŭguraj kapabloj. Estadis pli eble histrionaĵoj ol festenoj. Al la prave surprizitaj gastoj vi ĉiam proponis nur iom da acideta vino abunde akvomiksita, laŭdire por ke ili konservu klaran menson. Damne, mankis nur aldone enspezi enirpagon, kaj impreso pri ia foiraktoraĉo estus perfekta! Jes, vere stranga popolo, tiuj egiptoj. Pri multaj aferoj ili lertas, diversajn malsanojn ili scias kuraci, iliaj kleruloj amasigas abundajn manuskriptojn, iliaj astroobservantoj prikalkuladas ĉion ajn sur la firmamento, iliaj sacerdotoj priaŭguradas estontecon al la superuloj — sed tute oni neglektas la pli-malpli regule alternantajn jarperiodojn de fekundigaj inundoj kaj de sekva ega tersekeco, kiu rezultigas ĝeneralan malsategon tutlande. Damne, endas ja iel racie organizi la aferon, ĉu ne? Tamen — ĉu estas mi, kiu zorgumu pri tio?
* * *
Kiel varmega, sunoriĉa tago estis tiame! ... Preterpasante la mastran domon, sur la teraso mi ekatentis larĝan manĝotablon ŝarĝitan de malsamspecaj fruktoj eskvizitaj. Ege soifante, mi vigle ascendis la terason por preni iom da allogaj bongustaĵoj — sed damne: ĉi momente nur, kion mi vidas: sur kuŝmeblo malantaŭ la tablo, inter abundaj kusenoj situas la mastrino en ombro de figarboj. Evidente ŝi dormas, simila al superba leonino ripozanta dum postvora siesto ... Kvazaŭ hodiaŭ mi revidas tion:
Malbendamne — kia paŝtaĵo por la okuloj dea sensperta, flavbeka virgulo kamparana! Ĉu li iam povis neĝenite rigard-frandi tiom da femina karno harmonie elstarigita sub la diafana vualrobo, kiu kapablas kaŝi preskaŭ nenion? Kaj kio ne videblas, kio nur supozatas, tion skizas nun la ekscitita fantazio proponanta malpudorajn imagojn pri la kaŝitaj intimaĵoj ... Kia ĝuego malsobra gvati la ravajn kurboformojn de matura inkorpo — jen vidaĵo vere unika! Damne, Eternulo, vi fakte ĉion povas, se el nura ripo de nia prapatro vi kapablis elsorĉi tian belegaĵon agace efikan ...
Jes, fascinita mi gapis ne povante turni rigardon for de la incita spektaĵo: jen ja prezentiĝas modelo de esencpura femineco alloge sternita por diboĉa amfestado! ... Ĉu mi kulpas, ke mia viraĵo subite rigidas kaj emfaze pretendas sian naturan rajton? Nemirinde ja! Sed diable, nun mi ekrimarkis, ke la okuloj de l’ kuŝanta virino estas nur duonfermitaj kaj ke ŝi subokule observas min! Pro embarasiĝo mi forkurontis, sed antaŭ ol mi kapablis moviĝi, la mastrino vigle eksidis, abrupte alŝovis antaŭ min la pladon plenan de oranĝoj kaj leĝere diris: “Ĉu vi soifas? Ja prenu la fruktojn, ili bongustas!” Poste ŝi pigreme levis sin, oscedante streĉis la korpon kaj sen liveri al mi eĉ unu pluan rigardon majeste fortretis, per modernaj balancetoj reliefigante sian karnoriĉan gluteon ...
* * *
Damne, kia enuo, ĉi-tiele malagado! ... Depost kiam oni forkondukis tiujn du kunulojn, la reĝan ĉefkelneron kun la kortega bakistestro, la restado en juna malliberejo iĝas netolerebla. Kun tiuj du almenaŭ interbabili eblis.
Ba, povruloj — ili fakte kredis, ke ni scipovas eksplikadi sonĝ-signifojn; kiel naiva ideo! Ne sonĝojn, sed homojn oni deĉifru por antaŭscii ilian estonton. Mi simple ellernis diveni karakteron de homoj laŭ iliaj konduto kaj sintenado — jen ĉio, kamaradoj.
Pri vi, moŝta estro de kortegaj bakistoj, scias ja kiu ajn, ke vi adis defraŭdi abundon da faruno el la reĝa provizejo — damne, kion alian povis do la faraono fari ol mortopuni vin por ĉies averto? Kontraŭe vi, ĉefkelnero, laŭdire montris nuran mallertecon ĉe solena festeno, tropleniginte la reĝan pokalon. Kelkaj gutoj da vino elverŝiĝis kaj la ofendita faraono en malbona humoro ordonis enkarcerigi vin. Probablis do, ke lia kolero baldaŭ pasos kaj ke vi reatingos vian antaŭan postenon, ĉar — laŭ onidiro — la juna faraono ŝatas justecon. Vi tre ĝojis pro mia pribonŝanca aŭguro kaj preskaŭ larmis pro kortuŝo, forironte. Bone mi rememoras, ke vi ĵurpromesis pledi por mi ĉe la reĝo. Nu, verŝajne baldaŭ vi forgesis, ĉar jam sufiĉe da tempo forpasis depost tiam, kaj mi — damne! — ĉiam ankoraŭ sidaĉas en jena malbenita ejo. Ĉi-foje do restis mia sonĝaŭguro senprofita. Ba, ne gravas, almenaŭ ion por amuziĝi mi havis.
Ĉu aliaj interesatoj ne troviĝas? He, gesinjoraj moŝtoj — ĉu neniu el inter vi deziras sonĝprofeti al si?! Hola, hola, mondumaj grandsinjoroj, noblaj sinjorinoj, ĉarmaj virgulinoj — degnu alpaŝi, mi priservos vin per favora antaŭdiro pri via brila estonteco! Specialan rabaton vi ĝuos hodiaŭ: Damne, ĉu neniu scivolas pri sia bonŝanco? Enuo, enuo — teda enuo ... Se mi almenaŭ povus klarigadi signifon de miaj propraj sonĝoj — sed estus ja stultaĵo: unue je sonĝaŭgurado mi ne kredas — kaj krome, vekiĝinte mi ĉion sonĝitan tujsekve forgesas. Tamen — ne ĉion, verdire — unu sonĝon mi memortenas bonege, ĉar tiu fatale influis mian sekvan sintenon. Damne, ĝi procezis ja tiel sugeste, ke eĉ hodiaŭ mi kapablas plej detale reriveli ĝin:
Mi baniĝas en vasta maro. Naĝante mi petole ŝvebas tra la akvo — sed subite mi eksentas, ke io komencas malhelpi miajn movojn, supozeble estas algoj — tamen strebante liberiĝi mi konstatas, ke ne algoj, sed longegaj haroj estas, kio serpentamaniere ĉirkaŭvolvas miajn membrojn kaj malebligas moviĝi — ega forto tiras min malsupren kaj minacas dronigi — jes ja: evidente monstra polpo ĉirkaŭpremas min per pluraj alsuĉpovaj tentakloj, abomena polpo kun du kugloformaj kapoj, el kiuj rigide gapas po unu okulo blindaspekta! Teruro kaj naŭzo atakas min — sed subite mi ekkomprenas, ke ne polpaj tentakloj sed feminaj gamboj estas, kio katenas min — popare ili ĉirkaŭkruras mian korpon, elaste adheras ĉe mia haŭto, kvazaŭsuĉe fiksiĝas al miaj dorso kaj gluteo — — kaj samtempe ambaŭ popolkapoj ŝanĝiĝas je mambuloj de ia ina estaĵo nevidata, ĝemelkune ili flosas ĉe la akvonivelo kaj kaĵole tuŝas mian vizaĝon per siaj cicoj burĝonaspektaj — kaj jen ankaŭ malica voĉo moke aŭdiĝas: ja prenu la fruktojn, ili bongustas ... bongustas.. bongustas — — kaj nun mi eksentas, ke ia kavaĵo minacas absorbi min, vane mi luktas por liberiĝi, senŝance mi baraktas — la eniĝo estas jam neevitebla, mi ne plu kapablas rezisti — la nedifinebla aĵo jam per potenca ensuĉo glutas min — — sed mirinde, la enŝova procedo tute ne malagrablas, male: enpenetrante mi sentas infanecan ĝojon — delica varmo ĉirkaŭas — — bongustas — bongustas — — kaj subita voluptego konvulsia akre trairas mian korpon elfunde, liverante senmezuran ĝuon ĝisnune nespertitan ...
* * *
Dum kelkaj tagoj post la ekstravaganca sonĝo mi evitadis renkonti la mastrinon, ĉar — sen scii kial — mi estis konvinkita, ke ĝuste al Ŝi esence rilatas tiu mia erotika sonĝosperto. Mi kvazaŭ timis, ke Ŝi iel divenu tion laŭ mia sinteno.
Tamen — ju pli mi rifuzadis subiĝi al la seksdelicaj fantaziaĵoj, des pli avide mi deziris, ke la sonĝo ripetiĝu. Sed vane. Dum sendormaj noktoj mi ade renversiĝis en mia lito deflanke alflanke, sopirante en la tenebro reimagi Ŝian allogan, incitan figuron — denove mi kvazaŭspektis Ŝin kuŝi sur la kusenoj, mi fantaziis, ke ĉi-foje Ŝi eĉ invitis min kunĝuadi la seksvolupton — duondormis mi kaj duonrevis ... Kaj en tiu strange labila animstato, kiam la spirito ŝvebas inter maldormo kaj eksonĝo, en mia ekscitita fantazio riveliĝis malpudoraj seksludoj, en kiuj ni ambaŭ kunaktoris, senĝene uzante plej variajn teknikojn de geiĝo, pri kiuj mi mem eĉ ne sciis, ĉu ili estas entute realigeblaj; tamen senbride mi fikciis, dume praktikante malĉastan memtuŝadon laŭ la metodo de frato Isaĥar, kiun mi iame primokis ... La libido tute superregis min. Pri nenio alia ol pri Ŝi mi kapablis pensi, kvazaŭ obsedita mi kondutis. Preskaŭ ĉiunokte mi ripetadis la pasioplenan riton de fiktiva kuniĝo, ĉiam strebante pleje prokrasti la momenton de supera delico. Feliĉe mi konstatis, ke la iama averto de l’ patro pruviĝis blaga, ĉar mia virorgano tute ne defalis, sed funkciis perfekte.
Dum tiu tempo, renkontante Ŝin, mi vole-nevole okulgustume pritaksadis la proporciojn de Ŝia korpo — kaj iom post iom en mia animo vekiĝis fantastika sopiro travivi amkontaktiĝon kun Ŝi ne nur fikcie, laŭimage en fraŭleca solejo, sed tute reale, en efektiva duopa intimo. Kaj ĉi mia intensa dezirego versimile eĉ manifestiĝis per mia ekstera sinteno, ĉar kiomfoje niaj vidoj renkontiĝis, ĉiam Ŝi forte vangoruĝiĝis kaj embarase flankenturnis la rigardon ... Damne, ĉu eblas?! Ĉu Ŝiaj pensoj fakte direktiĝas al la sama celo kiel tiuj miaj?
Prenu la fruktojn ... ili bongustas — — Ĉu Ŝi eble jam tiam ....? Jes, nun mi jam certis, ke nepre ontas la fatala momento, kiam ni restos nur duope solaj kaj poste ... damne, mi ne kuraĝis finpensi — — Tamen kiam tio okazu? Ĉu ĉi nokte, ĉu dum la morgaŭa mateniĝo, ĉu post la venonta plenluno? ... Tagenokte mi atendos. Ĉu mi ne brulkonsumiĝos pro la sopirego? Sed nelonge daŭris. En unu festotago vespere, sklavino alvenis por al mi mesaĝi urĝan inviton de la mastrino. Jen do mia bonŝanco! Nun okazu, kio okazontas, je ĉio mi jam fajfas — hodiaŭ Ŝi devos al mi subiĝi, volupte Ŝi devos barakti en mia brakumo kaj plorsingulti pro delico de spontanea, senbrida amorado, kiam ĉiuj sensoj koncentriĝas al tiu unusola kapturniga travivaĵo unika, kian Ŝi kredeble neniam povis sperti ĉeflanke de sia sentaŭga edzaĉo porkograsa..
Nun ek do, mi malevitu la aventuron! — Agace superba Ŝi vidiĝis, starante en subtila diafana robo ĉe fenestro, dorse al la pordo, tra kiu mi eniris. Damne, kia rafineco, kiam vi leĝere malstreĉis la korpon, kunmetinte la manojn postnuke, por ke la malfruaj sunradioj skizu la allogajn konturojn de via figuro tra la loza vualvestaĵo, kiu nur akcentis la suban nudecon ... Kaj kia artifiko, kiam vi turninte vin kvazaŭ vi ektimis pro mia jama ĉeesto kaj ordigante vian veston ne neglektis kvazaŭ senvole emfazi la riĉecon de la brustofruktoj, pro rigardo al kiuj atakis min dolĉa kapturniĝo kaj stranga vibrado ie ĉe la hipogastro ... Versimile nurnurajn stupidaĵojn mi parolis dum la sekva vid-al-vido kvazaŭkompleza — ĉar solsole pri tio mi devis pensi, kiamaniere eki la amludon. Ja ĝis nun mi ne geiĝis ankoraŭ, sekve mankis al mi spertoj pri respektiva sekskonduto; damne, ĉu mi ne ridindigos min per io maldeca aŭ ĉu mi ne kaŭzos al Ŝi doloron aŭ abomenon per ia malĝustaĵo?.
La tempo pasantis kaj mi ĉiam nur babilaĉis pri nenio kaj cerbumis, kiamaniere kunkoitigi Ŝin. Perokule mi ŝtelfrandis la promesdonajn bongustaĵojn de Ŝia plenforma korpo, kiuj antaŭanoncis diboĉan festenon — kaj dume mi sentis, ke mia seksaĵo jam enormas, eble estas eĉ rimarkebla sub la tuniko — malbeninda situacio, nun kiom mi faru! Jam mi pretis disigi la agrafon de mia kitelo — kiam Ŝi subite alpaŝis kaj mantuŝis min ... Malbendamne — ĝuste tion Ŝi devis ne fari! Kvazaŭ svenonta mi sentis min pro Ŝia ektuŝo — la narkota bonodoro emananta el Ŝia korpo, la ebriiga tuŝapudeco de Ŝiaj inaĵoj, la intensa femineco koncentrigita en ektuŝo de Ŝia varme mola polmo — ĉio ĉi min igis tutperpleksa. Antaŭ miaj okuloj malheliĝis kaj ie interne ŝajnis al mi aŭdi severan voĉon: Ne faru, Jozefo! Ne faru! Cetere estis superflue; eĉ se mi estus kion ajn volinta, la originan intencon mi nepre ne povus efektivigi, ĉar sammomente mi eksentis, kiel mia seksenergio neniiĝas — Hometoj oraj, ĉiuj rigardu: jen amanto tro ambicia, kiu alhastis por adultigi la edzinon de sia propra mastro — kaj jen kiel li sukcesis! Kia skandalo — ĉiuj primoku lin! Prave vi komencis pugnobati, sinjorino, la sklavon, kiu kuraĝis ŝtelonti vian ĉastecon kaj ne kapablis finfari. Kitelo-nekitelo, egale mi estas nudigita ĝis la fundo de mia memo — nenio restas ol fuĝi ... sed kiam ja, kien eskapi for de mi! Kaj kio sekvis tuj poste, estis nur konsekvencoj tute normalaj. Skurĝu nur, kolego sklavo, skurĝu plenforte, stupidulo, vipu min ja ambaŭmane, por ke la dolorego superu ĉion, kio vekriegas en mia elrabita interno! ....
* * *
Ĉu ankoraŭ nesufiĉe da fiaĵoj? Ĉu denovan hororon necesas sperti? Malbena mia scivolemo, kiu devigis min surgrimpi la kradon de mia subplafona fenestreto, kiam ekestis tiu tumulto ekstere; prefere mi devis ne fari tion, neglekti la tutan aferon, ne aŭskulti kaj ne rigardi — ĉar kion mi ekvidis? Meze de la vastespaca korto — jen rigradu! — atletstatura nigrahaŭtulo duonnuda, per dikaj ĉenoj katenita ĉe fortika paliso. Iom fore pretas tri gvardiistoj fortstaturaj kun longaj skurĝoj enmane; ekzekutontoj probable.
Nu jes, pasintvespere mi ekaŭdis ja onidiron, ke iu negro aŭdacis instigi sklavribelon kaj, malsukcesinte, hodiaŭ li estas ekzekutota — do jen la preparoj, evidente. Aliaj gvardianoj postenas rondĉirkaŭe starante en malstreĉa pozo — kaj malantaŭ ili, korpo ĉe korpo, premamase abundas gesklavoj. La tuta kortospaco plenplenas de ili. Senmove kaj senbrue ili staras — indiferenta homamaso.
Kaj jen subite: en larĝa fenestro ĝuste kontraŭ mi trans la korto — Potifar mem vidigas sin en sia solena uniformo gvardiestra! Per triobla laŭdo li altiras ĉies atenton — kaj post dramefika paŭzo patose mansignas al la skurĝotenantoj. Kaj tiuj malhaste, senafekte ekas sian malnoblan agadon:
Bato post bato, la skurĝoj trafas la korpon de la ekzekutato, sur kies nigra haŭto postsigniĝas sangoruĝaj strioj. En regula, maŝinsimila ritmo alterne vipas la knabegoj la dorson, ŝultrojn kaj lumbon de la negro, kies muskoloza korpo sub ĉiu bato konvulsie skuiĝas. Dekomence li nur ĝemas elprofunde — sed poste, kiam la ritmo de vipado preskaŭ nerimarkeble plirapidiĝas, li komencas daŭre muĝi kvazaŭ vundita besto — la skurĝantoj bategas nun penplene, iliaj ŝvitkovritaj vizaĝoj sovaĝmienas, iliaj okuloj vidigas sangavidon, iliaj brakmuskoloj krevminace streĉiĝas, tamen sian kruelan agadon ili ne ĉesigas; tenante nun ambaŭmane siajn vipojn, plenforte ili bategas — sango jam torentas el la ĉifigita haŭto de la negra dorso, kies pecigita karno ne vidiĝas kiel ununura naŭza vundo. Orelŝira vekriado de la torturata sklavo regas nun la tutan spacon kaj certe aŭdeblas larĝvaste tra la libera aero — — Ja kie vi restadas, Eternulo, ke vi mem ne aŭdas? Ĉu vi eble ne komprenas negran lingvon? Helpkrioj de mortontoj ja ne tre diferencas, sendepende de haŭtkoloro ili sonas egale, ties signifon oni ne povas miskompreni. Ja kiel vi ĉi-foje ne aŭdigas vian striktan malpermeson NE FARU?! Se ne temas pri hebreo, ĉu ne estas via afero? Damne, ĉu eble ne estis vi, kiu ankaŭ la negrojn kreis? Kiu do estis? Ĉu tamen ekzistas aliaj dioj krom vi? Vi malvoĉas, Eternulo; ĉu ne aŭdas vi, ĉu neglektas? Tute same vi mutas, kiel jena homamaso ĉirkaŭstaranta. Tutpasive ili algapas la abomenan spektaklon anstataŭ savi la kondamniton — ili estas ja pluroble pli multaj ol la ĉeestantaj gvardianoj — ja kial do, kial?! Sugestu al ili, Eternulo, ke ili agu iamaniere! Ĉu ili ne aŭdis tiun longan nehomecan ekhojlon, kiun elbuŝigis la mortanta povrulo — ĉu ili ne vidis la agonian fortostreĉon de lia torturita korpo? Jen rigardu, nun la eksa homo jam pendas de la ĉenoj senmove, simila al senforma maso de sangmakulita brutkarno! ...
Ho, Eternulo, kian misgenton vi fuŝproduktis, kreinte la homon! En la tiama sesa tago fatala, kial vi ne preferis jam ripozi? Ja ĉiu surtera speco de bestoj kaj eĉ de la kreskaĵoj celas sindefendi, protekti sin mem kontraŭ atakoj deflanke de aliaj specoj — sole la homoj interbatalas kaj senĉese cerbumas, kiamaniere masakri unuj aliajn. Kaj interluktante ili uzas ne nur ungojn kaj dentojn, kiel faras ĉiuj bestoj, sed produktas artefaritajn mortigilojn por sklavigi alitribanojn. Vere misan modelon vi starigis, Eternulo, kreinte la onidiran estron de la mondo! — — Ĉu mirinde, ke post tiu hodiaŭa travivaĵo mi ekdubis, Dio, eĉ pri via vera ekzisto? Jes ja, paĉjo certe konsterniĝus kaj konsiderus mian ekpenson nepardonebla peko grave punenda. Bone do — se vi punos min, Disinjoro, tiam mi almenaŭ certos, ke vi fakte ekzistas. Dum mia infanaĝo al mi sufiĉis simple kredi, simile kiel oni kredas fabelojn sen pritaksi ilian pravecon; la kredo estis agrabla kaj neniel primeditenda, ĉar la vivado mem estis malkomplika, senproblema. Sed maturiĝinte oni ĉiam pli kaj pli sentas ian malharmonion inter tiu spontane, naiva, infaneca kredo kaj racia konsidero. Tiujn ambaŭ oni bezonas: sen uzadi raciajn kapablojn oni memvole kondamnus sin resti blindiĝema malprogresulo — kaj forĵetinte la religian kredon, oni sentas sin seniluziigita, kvazaŭ priŝtelita je peco de sia animo; senkreda vivado fridas ... Kia dilemo!
Mi petas, petegas vin, Eternulo — se vi fakte ekzistas, rezultigu al mi pruvon pri tio! Nur unufoje mi ekaŭdis vian voĉon — tamen ĉu eble ne estis nur produkto de mia ekscitita fantazio? Mi petas, ne lasu min ŝanceliri tra la malfavora mondo sen apoga bastono de la kredo je ia supera potenco, kiu prudente direktas ĉies agadon al bonaj celoj. Direktu la homgenton laŭ ĝusta vojo al daŭra repaciĝo, liberigu ĉiujn sklavojn kaj ne permesu, ke unuj subpremu aliajn ... Ĉu troa tasko? Versimile ne eblas efektivigi tion tujsekve, ĉar eble eĉ Dio ne kapablas fari tiel egan miraklon je unu fojo, subite, senprokraste — kaj mi ne emus ja morti sen ĝisatendi la konvinkan pruvon — Ĉu vi scias do, kion? Pruvu al mi vian potencon prefere per io alia, de mi facile perceptebla: igu min eliri el jena malliberejo, donu al mi povon ade bonfari al bezonantoj, renkontigu min kun miaj patro kaj patrindevena frato Benjamen, permesu al mi puni la aliajn fratojn pro ilia peko kontraŭ mi farita kaj fine montri al ili mian noblecon per indulga pardono. Se tion ĉi vi rezultigos, neniam plu mi pridubos vian ekziston, sed adorados vin dumvive kaj disfamigos vian gloron tra ĉiuj regionoj de la vastevasta mondo ... Sed damne — kiom longe ankoraŭ?
... kaj oni rapide eligis lin el la malliberejo, kaj li razis sin kaj ŝanĝis sian veston kaj venis ...
GENEZO, XLII,14
(En traduko de Zamenhof:
... kaj oni rapide eligis lin el la malliberejo, kaj li sin razis kaj ŝanĝis siajn vestojn kaj venis ...)
Kia ĝojo revidi vin, Jozefo? Ĉu fakte jam pasis du jaroj depost tiam? Je Amono, kiel hastas la tempo, forportante nin al la eterneco! Bonvenu, kamarado! Vere dolore mi sentadis vian foreston dum vi restadis tie malsupre. Mankis al mi viaj prudentaj sonĝeksplikoj, ege ili al mi mankis. Eble vi eĉ ne povas imagi, kiel oni suferas pro malhavo de inteligenta kunulo; ja kun kiu mi povas kvalifike interparoladi meze de tiuj malkleruloj? Diru sincere: ĉu vi ankaŭ rememoris min almenaŭ iomete? Nu, ne staru tiel embarase kaj ne rigardu min nubmiene. Prenu ja lokon ĉe mia modesta manĝotablo kiel antaŭe, nur aranĝu vin komforte, tute hejmece, neniel ĝeniĝu. Ja mi estas jam manĝinta, jen tamen restis iomo — vi scias ja, tiu mia malbeninda stomako ... Nur atentu, certatempe vi devos bridi vian apetiton, ĉar via stomako kredeble dekutimiĝis festeni, ĉu? Nu, ne nubmienu, indas ja iomete interŝerci, ĉu ne vere? Ne kredu, ke mi forgesis vin dum via foresto. Ofte mi pripensis vin, dirante al mi: necesas liberigi tiun povrulon — tamen ĉu endas, ke mi mem persone okupiĝu pri ĉiuj bagatelaĵoj? Ja eĉ tempeto ne restas al mi por privataj aferoj, ĉiun mian tempon forrabas mia porpublika deĵorado. Verdire vi estas enviinda, se vi povis pasigi pli ol du jarojn tute kviete, senigita de ĉiuj zorgoj — ho, vi fripono, sagace vi sciis aranĝi ... Ne, ne, nenion repliku, eĉ ne pepu prefere! Mi komprenas vin ja tute bone, ne necesas ion ajn klarigi.
Entute, Jozefo — plej konvenas nurnure muti lastatempe. Malbonaj cirkonstancoj formiĝas, Jozefo. Sciu, estas danĝere eĉ en sia propra domo laŭtparoli. La muroj estas aŭdipovaj, iun ajn oni devas suspekti — ĉiuj spionas! Ja vi konas min bone kaj scias do, ke mi ne kutimas kave frazi — bonkredu, Jozefo, ĉio ĉe ni aĉiĝas nuntempe. Imagu nur: la sklavaro komencas ribeli! Ĉu ion tian oni aŭdis iam ajn? Kion ili postulas verdire? Ili estas ja nurnuraj barbaroj diversgentaj, malkleraj misgeneritoj malpursangaj, plejparte negroj — kaj tiuj eble emas egalrajti kun ni egiptoj! Kia senhonto — ja diru! La sklavaro vivteniĝas ja je kostopago de la ŝtato! Se la ŝtato ne igus ilin labori kontraŭ nutraĵoj kaj loĝado, ili mortaĉus kvazaŭ brutaro senfuraĝa — ĉu mi ne pravas? Sed tion ili ne agnoskas, ribeli ili emas! Nun imagu, en kia situacio troviĝas mi kiel ĉefo de la faraona korpogvardio! Mi respondecas ja pri ĝenerala trankvilo. Ĉiun eĉ plej etan eventon oni imputos debete al mia konto. Vi ne kredus, Jozefo, kiom da laŭdiraj amikoj embuskas por uzurpi mian postenon. Neenviinda situacio ... Jes, tiel statas la aferoj ĝenerale en nia socio: post ĉiu angulo gvatas kelkiu por kvermeti piedon al funkciulo pli alta postenanta — kien perdiĝis nia moralo, kiel misiĝis la iama solidareco de nia reganta klaso! Komprenu, Jozefo, ke ĉio ĉi ekstreme nervozigas min, eĉ kviete dormi mi ne plu kapablas. Jam ĝiskole mi satas de tia deĵorado, se mi devas tiel pene retenadi mian oficon. Iam-tiam mi eĉ mem demandas, ĉu tio penvaloras. Tamen kion mi faru? En mia aĝo oni ne povas ja eki ion novan. Cetere kion mi komencu? Antaŭnelonge mi sentis min jam tiel deprimita, tiel senespera, ke mi ekpensis eĉ manlabori — imagu nur, kia freneza ideo! — sed ĉu mi entute rajtas tion? Ja mia nobela deveno predestinas min por altranga deĵorado, ĉu? La burokrata aparato englutis min kaj ne plu eblas liberiĝi ... Tamen sufiĉe jam da tiu vana lamentado! Mi invitis vin ne por plendi pri miaj malfacilaĵoj. Cetere, ĉu vi scias, pro kio mi alvenigis vin? Vi apenaŭ divenus.
Eble vi konjektas, ke mi intencas riproĉi vin pro via konduto al mia edzino? Neniel, Jozefo, absolute ne! Por mi persone indiferentas, kio okazis inter vi du, tio lasas min neglekta, pri tio mi tute malzorgas ... Atendu, mia kara, nenion kontraŭdiru — mi ne emas pribabiladi tiun tedan aferon. Ĉu vi opinias, ke mi tiam kredis ŝian blagon? Kamarado, unuavide mi malkaŝis ŝian naivan artifikon! Mi tre bone scias, ke la kokradon iniciatis ne vi, sed ŝi mem. Ŝian karakteron mi konas tiel perfekte, ke ĉia klarigado superfluas. Sciu, Jozefo, virinon oni vere ekkonas nur edziniginte ŝin. Kaj tiu mia estas ja aparta malvirtulino:
Kvazaŭ ia stranga manio estas ĉe ŝi. Ekstreme ordonema ŝi estas, ĉion ŝi volus aksigi ĉirkaŭ si, ĉiam ŝi strebas altiradi atenton al sia ekstravaganca memo. Kun iu ajn nova viro ŝi pretas flirti, provokante lian flatadon. Sed mi bone scias, ke tion ŝi faras precipe por ĵaluzigi min kaj demonstri, kiel sopirata ŝi estas. Jes ja, ŝia frivola sinteno kolerigas min, sed alikaŭze ol ŝi konjektas: ŝia defia konduto kaŭzas malbonan sangon en nia honora socio — jen kio ĝenas min! Per rabokuloj mi devas gardi mian bonfamon, vi komprenas, Jozefo, ĉu? Certe vi komprenas, ĉar vi estas eksterordinare saĝa.
Sed ĝuste tial vi ankaŭ ŝin devis kompreni! Sciu, ŝi atingis jam la aĝon, kiam la virinoj emas amindumi junulojn. Tiam nemirinde, ke ŝi persistis kunpekigi vin, tio estas tute laŭnatura. Sed vi, naiva virgulo obstine pudora, anstataŭ kompreni tion kaj volonte kontentigi ŝin, kiel decus al obeema sklavo — vi preferis rifuzi! Kio misordiĝis en via cerbujo? Se vi estus plenuminta ŝian avidon, ĉio procezus tute kaŝite kaj senskadale. Damno kun vi! Kial vi, je Amono, ne konfidencis al mi mem la tutan aferon? Ĉio povis esti senproblema. Ĉu vi eble konjektas min ĵaluzema? Eĉ neniel! Cetere ne supozu, ke amorado kun mia seksmiena edzino estas io delica — neniel! Ŝi nur ŝajnigas sin pasiulino — en la geedza lito ŝi neniigas ĉiujn iluziojn; absolute senpasia ŝi estas, apatia, pasiva — oni povus ĉe ŝi malvarmumi, tiel ŝi fridas. Imagu nur, ke eĉ mi mem neniam sukcesis ardigi ŝin. — ĉu vi kredas? Do, nenion vi havas por bedaŭri.
Sciu, Jozefo: edzinon oni tenas nur por reprezenti kaj iam-tiam por generi idojn. Por ĝui seksdelicon oni iru en malĉastejon, el inter publikulinoj vi povas elekti laŭguste kaj laŭ momenta humoro. Se mi mem ekemas diboĉe sekspetoli, ĉiam mi elektas nigrahaŭtulinon. Jes, Jozefo, nepre mi rekomendas al vi negrinojn! Perfektan figuron ili havas, elastan bruston, longajn krurojn kaj malbeninde lertajn manojn. Grandiozaj amorantinoj ili estas, speciale edukitaj por la publikulina metio; nenion ajn vi bezonas fari, ĉion aranĝas ili mem laŭ variaj manieroj, certe vi ne enuos — fidu mian konsilon, pri erotiko mi estas fama eksperto! Sed verdire — kial mi lecionas? Ja mi ne venigis vin por instrui vin pri seksumado. Nur preterpase mi menciis, por ke vi sciu, ke mi absolute ne havas skrupulojn nek eble antaŭjuĝojn rasismajn. Cetere vi mem povas tion prijuĝi proprasperte. Ankaŭ vi estas ja barbaro, kaj malgraŭe mi allasis vin en mian domon. Eĉ nebagatelan monsumon mi ne domaĝis por akiri vin; indas eĉ dubi, ĉu vi respektive estimas tion. Ĉiam mi celis nurnure vian bonfarton, tion vi devas al mi kredi. Neniam — mi emfazas — neniam mi iel ajn malicemis kontraŭ vi.
Memkompreneble, la konsekvencon kiun mi rezultigis el la tiama skandalo kun mia edzino, tiun vi ne rajtas konsideri maljusta.
Jes ja, kulpiĝinta estas ŝi — sed tion mi ne povis publike agnoski! Komprenu ja: ĉu indis, ke oni fingromontradu min kiel kokriton, ke mian honestan nomon oni kotentiru? Tio kompromitas ne nur min mem, sed samtiel la tutan nobelsocion — pro tiaĵo oni neniam pardonus min! Kaj se jam mia histeria edzinaĉo vekis tian bruegon, kion mi estis faronta? Ĉiam oni adaptu sin laŭ cirkonstancoj, jen la esenca principo de inteligenteco. Historiajn faktojn ĉiam akomodas talentohavaj individuoj laŭ sia bezono. Memoru, mia kara: ĉio estas alia ol oni oficiale asertas; se oni ĉiam devus malkaŝi veran staton de l’ aferoj, oni ne kapablus regi.
Sed sufiĉe jam, Jozefo — vi ade devigas min parolturni ĉirkaŭ la ĉefa kaŭzo de via jena ĉeesto! Supozeble vi agnoskas, ke post la skandaloza evento vi ne povas plu resti en mia familia domo. Dum tiuj du jaroj de via foresto oni forgesetis la aferon, sed se vi denove aperus en via antaŭa posteno, tuj ekfuriozus inundo da kalumnioj kaj klaĉoj — vi scias ja, kiel malicaj oni estas! Krom tio, mia edzino ege malamas vin, kion vi cetere devas kompreni: estas ununura vi, kiu povus iam malkaŝi, kiel ĉio efektive okazis — kaj tion ŝi nepre devas malebligi. Tutcerte ŝi provus pli-malpli baldaŭ senigi sin de vi, supozeble eĉ per ne tre delikata maniero — vi komprenas. Taŭgaj rimedoj estas ja kiam ajn ĉemane en nia socio.
Kiel do ni aranĝu pri vi? Mi ekzemple povus teni vin en dumviva aresto, por ŝirmi vin kontraŭ ŝiaj insidoj — sed tio malharmonias al mia sentema naturo, eĉ sen konsideri tion sufiĉe multekosta. Ankaŭ mi povus simple vendi vin. Finfine vi estas mia sklavo, sekve tia negoco estus tute ordinara afero komerca: kiel varon mi aĉetis vin kaj kiel varon mi rajtas vin ankaŭ vendi. Eble eĉ profiti mi povus, ĉar nuntempe merkata demando pri inteligentaj sklavoj multoble superas la oferton. Kredeble estas nur maldaŭra modo, tamen des pli bone eluzebla.
Sed — ĉu vi opinias, ke vin mi kapablus kondukigi al foiro kvazaŭ brutaĉon? Neniam, Jozefo, neniam: Vin mi devas utiligi pli prudente. Sciu, Jozefo: mi donacos vin! Jes, mi donacos — Kaj ĉu vi emas divenprovi, al kiu? Vi ne divenus, kamarado ... Al nia Plej Serena Faraona Moŝto mem mi donacos vin! Memkomprene sen pretendi ian ajn rekompencon. Mian denaturan grandanimecon vi konas ja, ĉar vi mem sufiĉe spertis ĝin. Neniam oni avaru, precipe en rilato al la estroj. Cetere mi enkalkulas, ke nia afabla suvereno degnos vidigi sian bonvolan favoron al mia nenielsignifa persono per taŭga maniero laŭ sia plej saĝa bontrovo.
Nia superulo eĉ jam scias pri vi, Jozefo — vi miras, ĉu? Probable iu stultulo elbabilaĉis ĉe la kortego, ke mi posedas lertan sonĝaŭguriston — kaj laŭdire ĝuste tian la Dieca Faraono nun urĝe bezonas. Interesa hazardo, ĉu? Nu, plezuru, Jozefo, plezuru — ĉar ega feliĉo trafis vin! — Sed mi vidas, ke preskaŭ nenion vi formanĝis; ĉu la legomon vi ne trovas bongusta? Ne, ne, jam lasu — nun vi ne plu havas tempon por festeni. Mi estas jam antaŭanoncita ĉe la Faraona Moŝto. Mi donos al vi tiucele iun eluzitan veston el mia garderobo; poste vi repagos. Du miaj gvardianoj akompanos vin ĝis la imperiestra palaco.
Kaj nun jam rapidu, amiko! Mi deziras al vi sukceson en via nova posteno. Kaj taŭgaokaze ne forgesu al la Plej Serena Faraono emfazi, ke estis mi, kiu malkovris vian eksterordinaran talenton kaj eĉ tiagrade evoluigis ĝin, ke ĝi povas utili al la prospero de la tuta imperio. Dieca nia faraono, la Plej Supera Estro de l’ vaste vasta mondo vivu poreterne kaj daŭre bonfartu ankaŭ postmorte! —
Aĥ, kiom da diplomata inĝenio oni devas disipi por montri sin lojala kortegano ...
... kaj la faraono diris al Jozefo: mi estas faraono, sed sen via ordono neniu levos sian manon aŭ sian piedon en la tuta egipta lando.
Kaj la faraono donis al Jozefo la nomon Cafnatpanaeh, kaj kiel edzinon li donis al li Asnaton, filinon de pastro el On. Kaj Jozefo komencis veturadon tra la egipta lando.
GENEZO, XLI, 44-45
(En traduko de Zamenhof:
Kaj Faraono diris al Jozef: Mi estas Faraono; sed sen via ordono neniu levos sian manon aŭ sian piedon en la tuta Egipta lando. Kaj Faraono donis al Jozef la nomon Cafnat-Paneaĥ, kaj li donis al li kiel edzinon Asnaton, filinon de Poti-Fera, pastro el On. Kaj Jozef komencis veturadon tra la Egipta lando.)
Kanajla misordo! Jam denove la tagmanĝo ne pretas ĝustatempe! Denove ni atendu ĝis oni bonvolos eldoni la mizeran vorpecon. Kiom da prokrastoj! Ree kaj ree tio ripetiĝas, de tago al tago. Miamemore, neniam estadis tia malordo en distribuado de soldatmanĝaĵoj, kiel lastatempe — kaj multe mi memoras, tion kredu ... Ja kelkdek jarojn mi jam deĵoras en la korpogvardio de nia Plej Serena Faraona Moŝto, mi mem eĉ ne plu kalkulas. Simple de mia junaĝo — ĝusatadire ekde tiu tago, kiam la patrino alkondukis min al la serĝento kaj diris, jen tiun knabaĉon faris al mi unu el viaj uloj, kiun mi depost tiam ne sukcesis retrovi, do prenu la bubon kaj vivtenu, mi ne plu kapablas, sed ankaŭ ne volas, ke li laboregu kiel mizera sklavaĉo! Jes, tiel diris mia afabla panjo ... La gvardio do edukis min kaj trejnis. Jes, bone edukis kaj harde trejnis. Kiom da jaroj forpasis depost tiu tempo! Hodiaŭ mi estas jam ververa veterano, meritoriĉa kaj de ĉiuj kunuloj respektata. Tamen nur malmultaj el mia taĉmento ankoraŭ memoras, ke estis mi, kiu tiame antaŭ jaroj vipopunis Jozefon la Hebreon. Ĉu vi ne kredas — fakte! Memkomprene, estis por mi aparta honorigo, multaj kamaradoj enviis min pro tio. Sciu, mi tiam estis la plej fortstatura knabego el la tuta gvardio — do, kiam ekestis tiu tumulto ĉirkaŭ Jozefo, la ĉefa gvardiestro Potifar alvenigis min kaj ordonis, ke mi vipregalu la malĉastan judon.
Nu, mi plenumis la taskon perfekte, kun ekstra emfazo. La ĉefestro tre kontentis kaj rekompencis min tiam per duobla kromporcio de viando je vespermanĝo; miaj kolegoj furiozis de envio, kompreneble ... Ho, jes, memorinda, feliĉa tago por mi. Apenaŭ ja por Jozefo — sed kiom koncernis min Jozefo, kiom koncernis min lia kulpiĝo kaj samtiel la obskuraj negocaĉoj en la familio de Potifar entute? Cetere, mi povas certigi vin, ke la judaĉo estis tiukaze senkulpa kiel ŝafo, tion mi ekkonis unuavide. Min neniu kapablas trompi, sufiĉis nur rigardeti la mienon de tiu fripona paro, kaj tuj mi sciis kiel statas la afero. Potifarino estas ja deĉiame famkonata malĉastulino, kiu neniam evitis okazon por provoki virseksulojn per sia incita sinteno — kaj certe estis ŝi, kiu kaŭzis la tutan skandalon. Tio estis mia unua ekpenso kaj certe mi ne eraris.
Sed mi estas profesiulo, ĉu ne vere? En la gvardio oni vivtenas nin ne por pensi, sed por bati. Se sinjoro ordonas vipi, tiam oni vipu plenforte, sen demandi pri la kialoj. Pensi licas al estruloj, nia tasko estas deĵori. Pri ĉio respondecas la estroj, kaj tiuj ĉiam pravas, ĉar por pravi oni ja fariĝas estro, ĉu ne? ... Cetere batregalon la hebreo tamen meritis, ĉar li kondutis kiel stultulo. Ĉu decas rifuzi amorproponon de tia virino? Se estintus mi, kiun Potifarino incite provokis, mi jam scius kiamaniere pritrakti ŝin: senhezite mi seksumus ŝin kaj finfarite. Tute mi malzorgus, ĉu ŝi estas nobelulino, ĉu ordinara ĉiesulino. Ino kiel ino, pri seksaĵoj ĉiuj ili egalas. Kaj viro, kiu tion ne komprenas, estas aŭ nepra stultulo aŭ nenionkapabla impotentulo. Miaflanke, neniam mi evitis okazon kunkuŝigi iun ajn virinon, se mi trovis ŝin seksplezurinda.
Sciu, mi ĝenerale malŝatas la tiel nomatajn virtulojn. Okulfrape ili manifestas siajn ĉastecon, animpurecon, malpretendemon kaj martiremon — ĉu mi scias kion ankoraŭ! Sed ĉio ĉi estas ja kontraŭnatura, ĉu? La vulgara popolaĉo devas eviti tiajn rafinaĵojn. Jes ja, la nobeluloj bonŝancas daŭrigi sian vivadon ankoraŭ postmorte en luksaj sarkofagoj kaj pompe meblitaj tomboĉambroj, kie iliaj mumioj kuŝas balzamitaj kaj provizitaj de ĉiaspecaj vivbezonaĵoj, ili ĉiam ekzistos plu — sed niulo? Niulo finos sian mizerplenan vivaĉon ie en sterkejo, kie oni senceremonie enterigos lin kvazaŭ favan hundokadavron aŭ simple forlasos en dezerto kiel vorotaĵon por sovaĝbestoj. Do kia asketemo dumvive? Kiaj fastoj? Ĉion eblan mi devas elĝui nur nun, ĉi tempe, antaŭmorte, ĉu vi komprenas? Mi surkraĉis iajn idealojn, moralon, honorojn, tio estas nur malrealaj ecoj elpensitaj por trompi trokredemajn malsaĝulojn. Realan fakton mi bezonas, nepron, pruvatestan, palpeblan fakton! Kaj ĉu vi scias, kio estas? Plena manĝujo, sciu — jen tiu plej reala, nedisputebla fakto, kiun mi agnoskas! Nenion alian mi bezonas, je ĉio alia mi fajfas.
Nun, dank’ al nia Plej Saĝa Superulo, ni ĉiam havas plenan ujon, eĉ kiam ĉie alilande oni laŭdire tre suferas, ja eble eĉ amase mortadas de malsatego. Nu jes, kaŭzas tion la malfekundeco, kiu jam depost kelkaj senpluvaj jaroj trafis la tutan mondon laŭdire. Ja por mi malgravas, se iuj barbaraj gentoj elmortaĉos — precipe, ke ni egiptoj, ne malsatas.
Kaj vidu, ĉion oni misuzas por trompe propagandi! Troviĝis nome malsprituloj asertantaj, ke pri nia nuna bonfarto meritas ĝuste tiu hebrea ulo Jozefo, laŭdire, ĉar li konstruigis la grandegajn grenejojn kaj ordonis amasigi nutraĵojn dum la antaŭaj jaroj, kiam ĉio abundis — ba, kia stulta parolo! Se nia Dieca Faraono ne sonĝintus pri tiuj bovinoj grasaj kaj malgrasaj, ĉu Jozefo povus antaŭscii la okazontaĵojn? Nu vidu, kiu do meritas pri nia bonfarto? Klarigi signifon de tia lumevidenta sonĝo scipovas ja kiu ajn, sed profete sonĝi povas nur elektitoj de dioj, ĉu mi ne pravas?
Cetere oni devas konstati, ke la sagaca judo tre lerte eluzis tiun faraonan sonĝon por fondi sian enviindan, abruptan karieron. Nuntempe li estas, krom la reĝo, la plej potenca funkciulo, kvazaŭa vicfaraono, kiu estras la tutan Egiptian regnon kaj mastrumas ĉiujn ŝtatnegocojn. Diru mem: ĉu indas, ke tia sklavdevena barbaro igu veturigadi sin en reĝa ĉaro tra la lando? Kaj imagu, oni eĉ freneze jubilas al li renkonte, tapiŝumas lian vojon per floroj kaj laŭrobranĉetoj kaj oracias lin kiel savinton! Ba, stultuloj — ĉu ili opinias, ke li agas senprofite? Vidu, unusola vipregalo sufiĉis por elkapigi el li ĉiujn modestecon, oferemon kaj idealojn. Eĉ sian hebrean devenon li neis, akceptinte novan nomon egiptlingvan, kiun egale neniu memortenas. Ankaŭ sian pudoron li venkis, edzinigis pastran filinon kaj naskigis du bubojn. Ba, sklavo nobeliĝis — nekredebla idiotaĵo! Memkomprene, la alsimiligo de lia vivmaniero al egiptaj moroj estis nur ruza, profitcela kvazaŭo. Proprakonscie li ĉiam restas barbara fremdlandano, kiu ne povas venki sian sklavecan inklinon al la primitiva gento. Ĉu vi ne kredas? Kial do li kelkfoje sendis pere de sia vagabonda frataro tian amasegon da nutraĵoj el la ŝtata provizejo en la Kanaanan landon, ja eĉ senpage! Ĉu tio ne estis evidenta misuzo de oficpovo? Sed tio ŝajnis al li ankoraŭ nesufiĉe! Por li ne sufiĉis, ke li mem bonfartas kvazaŭ porko en sekalejo — li devis eĉ almigrigi sian tutan familion! Kaj ĉu vi scias, kiomnombra estas tia juda familio? Estis ne nur lia patro kaj la dek unu fratoj, sed aldone ankaŭ bofratinoj, gekuzoj, bofilinoj, genevoj kaj nekalulebla geneparo. Kiam ĉiuj ĉi en siaj bizaraj kostumoj enmarŝis nian urbon kun kelkaj veturiloj ŝarĝitaj per ĉiaspeca fatraso, ili aspektis kiel trupo de histrionoj kaj ridindaj ŝercafektuloj. Tia tumulto ekestis, ke ni devis duobligi patrolojn por teni ordon. Kaj nun ili ĉiuj restadas ĉi tie, en nia regiono, tiuj fiaj elmigrintoj, kiuj senbride naskproduktiĝas kvazaŭ ratoj. Kaj tiun ĉi homamason ni nutru je ŝtataj elspezoj. Nur atendu, post kelkaj jaroj ili formanĝegos ĉion kvazaŭ lokustoj kaj fine englutos eĉ nin mem. Malbena kanajlaro! Kaj ĉion ĉi kulpas tiu damnita Jozefo. Oficiale ja oni sciigis, ke lian parencaron invitis la Superulo mem, sed kiu ankoraŭ kredas oficialajn sciigojn? Ĉiam la aferoj statas aliel, ol la estruloj asertas. Certe estis rezulto de intrigoj far Jozefo. Ho, mi malŝategas lin! Se mi ĉion ĉi antaŭsciintus, tiam la batmemorigo estus ankoraŭ multe pli efika ... Ĉu li eble ankoraŭ rememoras, kiel li muĝis kaj ĝemblekis tiam batate? Verdire, tiun eventon li devus miafavore forgesi — alie li povus min ne tre agrable rekompenci ... Tamen, ĉu mi estas riproĉinda? Mi nur obeis ordonon. Ja ĉiam mi deĵoris konscience, servante al kia ajn reĝimo. Respondecas mia ĉefestro, mi nur praktikas mian profesion. Certe, tiel estas prave: estas Potifar, kiu respondecas! Kaj se Jozefo eble ordonus, ke mi skurĝu Potifaron, volonte mi farus, kial ne? Harda disciplino estas ja firma bazo de homa kunvivado, ĉu ne? Jes, jes — tiel statas la aferoj, tiel pasas la vivado. Potenculoj alternas, unu malaperas kaj alia supreniĝas, plimalpli fia ol tiu antaŭa. Tronoj detruiĝas, superbaj urbegoj iĝas ruinoj, formortas tutaj homgentoj, vastaj regionoj kun florriĉaj ĝardenoj ŝanĝiĝas je dezertoj ... Tamen ununuraĵo ĉiam postrestas: estas ni, gvardianoj, policanoj, soldatoj, militistoj, armitoj, solduloj, profesie ekzercitaj amasmurdistoj. Ĉio alia pereos posttempe, ĉio estos forgesita, ĉio ajn: la stulta, spritmanka ĉasteco de Jozefo samkiel lia posta honorigo, la venĝema malfavoro de Potifar kaj avideca voluptemo de lia edzino, kies nomon oni eĉ ne plu rememoros — la grandegaj piramidoj de ĉiopotencaj faraonoj dispeciĝos, luksajn palacojn kaj belegajn templojn kaj kolosajn statuojn ŝutkovros sabloamasoj alpelataj de orienta vento — ĉio, ĉio ajn estos foje pasinta, sole ni, batalpretaj militontoj, ni ĉion postdaŭros.
Foriĝu de la vojo, mizeraj civiluloj, jen ni eminentularo de l’ mondo marŝas per firma, samritma paŝo, unu du, unu du — aŭdu la tertremadon — paŝas ni, la plej konvinka potenco, ni, la poreterna armeo mortiprete fidela al ia-ajna makabra ideo! Ni, ni ĉion superas, la tutan Teron ni estras, vi ĉiuj aliaj estas nur sklavoj, kiuj devas vivtenadi nin. Kliniĝu antaŭ ni, penege laboru kaj se necese eĉ mortaĉu pro malsato por nin satigi, oferdonacu viajn filojn — ĉar sciu: la dioj eternaj, ĉiopovaj, senkompataj kaj sangavidaj — estas ni! ....
Jes, homidoj, tiel estas. Ĉu vi jam komprenas, kion signifas esti brava gvardiano? La soldateco estas la plej privilegia metio kun garantiitaj bonfarto, honoro kaj gloro, ĉiam kaj ĉie. Eĉ nian funebron oni aranĝos je ŝtata elspezo ... Kiel bagatela estas tiu banala aventuro de ia Jozefo kompare al nia historia predestino! Ho, bone, tre bone decidis mia povra patrino ... Ekde tiu tago mi ne revidis ŝin. Eĉ ŝian vizaĝon mi jam apenaŭ kapablas rememori. Eble afabla ŝi estis. Certe ŝi ne plu vivas hodiaŭ. Dioj scias, kiam kaj kiel ŝi mortis ... Sed miltondre — oni jam ekis distribui la manĝajojn! Kaj mi idioto jen senutile meditaĉas — — He, kamaradoj, lasu min trapasi, ne kubutumu! Vakigu por mi spacon, kanajloj — meritohava veterano estas preferenda, ĉu vi ne scias tion?! Damne, mi rajtas ja ricevi mian manĝaĵon — he, vi tie, tuje eldonu al mi mian tagmanĝon, alie mi plendos rekte ĉe Jozefo, la Hebreo! Ne ridaĉu, stupiduloj — ĉu vi ne scias, ke li estas mia intima konato?! — — Do ĉesu jam — jen kion vi faras, idiotoj, vi faligis min!!
Ne piedbatu min, kamaradoj — ĉu vi ne vidas, jen ja homo kuŝas surtere — ĉu vi eble tretmortigos min pro maĉpeco da aĉa voraĵo?! Kvazaŭ aro de furioziĝintaj ĉevaloj vi kuregas transe — merde, kondutu ja kiel homoj, bastardoj misgeneritaj — aaaŭ! mia torako krevas — helpu min stariĝi, pro ĉiuj dioj — mizerikordu, ne lasu min ĉi tie mortaĉi — ĉu vi frene ... hooo!! —
La eldonisto petas pardonon koncerne la neordinaran fenomenon: jena libro verdire ne finiĝas, sed simple ĉesas. Kredeble la eldiraĵo de la brava gvardiano estis ial interrompita. Divenprovi la kaŭzon povus rezultigi nur hipotezon, kion ni prefere evitu. Des pli strikte la eldonanto rifuzas eventualan ekpenson kompletigi la verkon per laŭlibera fikciaĵo, ĉar tia senrespondeca interveno konsiderinde minacus la historio-sciencan valoron de la jene lanĉitaj dokumentoj. Cetere atentema leginto certe jam amasigis sufiĉe da faktoj, kiuj al li permesas formi pravan imagon pri la antaŭlonga okazintaĵo, kiu ĝis nun estis kovrita per vualo de nuraj konjektoj kaj supozoj.
Publikigante la aŭtentikaĵojn ni intencis pruve demonstri, ke efektive ĉio okazadas aliel, ol oni oficiale asertas. Por riveli netan veron necesas kribri la respektivajn faktojn. Jen kion ni celis. Ĉu ni sukcesis, tion bonvole prijuĝu la afabla leginto.
Valda Vinař naskiĝis la 31-an de majo 1918 en la hungara urbo Kaposvár. Liaj gepatroj estis ĉeĥoj kaj nur dumvojaĝa hazardo kaŭzis, ke li enspiris la unuan aergluton en tiu ĉi loko. Post baldaŭa morto de lia patro, la patrino de la juna Vladimir nur malfacile vivtenis sin kaj sian filon, sed tamen li povis frekventi gimnazion en Praha, kiun li finis per abiturienta ekzameno en la j. 1937.
Jam ekde studentaj jaroj datiĝas liaj unuaj provoj aŭtoraj kaj teatraj. Li grupigis kelkajn gejunulojn, kiuj sub la nomo “La tago” komencis ludi sur la “malgranda scenejo” en la strato Smečky en Praha. V. Vinař mem skribis por la aktora grupo teatrajn tekstojn, sprite kritikajn unuaktajn aktualaĵojn kaj ŝercajn versaĵojn. Li mem ankaŭ aktoris kaj sub lia kapabla reĝisorado komencis tiam kelkaj el la nuntempe konataj ĉeĥaj geaktoroj.
V. Vinař poste fariĝis redaktoro kaj kunlaboranto de la ĉeĥa radioelsendado. Post la dua mondmilito li dediĉis sin plene al teatra laboro. Li estis aktoro, poste reĝisoro en teatroj en Liberec, Plzeň kaj laste en Cheb. Dum siaj laborjaroj, jam kiel reĝisoro, li sukcese elstudis Filmartan Akademion en Praha (FAMU) kaj verkis kelkajn ĉeĥlingvajn faklibrojn pri filmaj kaj filozofiaj temoj.
V. Vinař esperantistiĝis en la j. 1949. Post eĉ ne unu jaro studado li sukcesis ĉe la ekzamenoj de Ĉe-instruisto kaj ĉe la ekzamenoj de tiama EAĈSR pri kapablo instrui Esperanton. Li tuj komencis tradukadi el la ĉeĥa literaturo kaj ankaŭ reverki literaturaĵojn laŭ fremdlingvaj motivoj. En postaj jaroj maturiĝis ankaŭ lia origina Esperanta verkado, kion pruvis gajnitaj premioj en diversaj literaturaj konkursoj. Krom prozaĵoj kaj poeziaĵoj li verkis kelkajn unupersonajn dramojn, kiuj estis sukcese prezentitaj far ĉeĥa aktorino Eva Seemannová. La plej sukcesa el tiuj estas “Ĉerande de l’ abismo”, kiun E. Seemanová elstudis sub la reĝisora gvido de la aŭtoro kaj multfoje ĝin prezentis en Ĉeĥoslovakio, GDR kaj Nederlando en Esperanto kaj ankaŭ ĉeĥlingve en Ĉeĥoslovakio. La dramo estis tradukita ankaŭ en la nederlandan lingvon far René Kok.
Valda Vinař kiel verkisto batalis por la plej noblaj homaj ideoj, por toleremo, komprenemo kaj por paca kunvivado. Li estis ne nur bona esperantisto, verkisto kaj reĝisoro, sed antaŭ ĉio bona homo kaj fervora batalanto por paco. Tial la esperantistoj en Ĉeĥoslovakio estis profunde kortuŝitaj, kiam estis anoncita lia neatendita forpaso la 1-an de decembro 1981 en la urbo Cheb.