Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Por pli efika informado

Tiu ĉi elektronika teksto baziĝas sur teksto ĉe http://www.angelfire.com/ny2/ts/lapenna.html.

Proksimuma verkojaro: 1974

Kreis la Esperantan tekston: Lapenna

1. Enkonduka rimarko

Longa estas la historio de informado pri la Internacia Lingvo. Estis tempo, kiam ne ekzistis landaj aŭ aliaj organizaĵoj kaj kiam ĉio dependis de la iniciato de unuopuloj. La informado estis ofte nomata “propagando”. Eĉ nomoj de Esperantoorganizaĵoj entenis tiun vorton. Troviĝadis multaj realismaj taksoj de la siatempa lingva situacio kaj objektivaj informoj pri la Internacia Lingvo, sed certe ne forestis fantaziaĵoj sen kia ajn bazo en la realo. Tiuj lastaj, kvankam certe bonintencaj, tamen ofte kaŭzis tian kompromitiĝon de la Esperanto-movado aŭ eĉ de la ideo mem de komuna lingvo, ke en multaj kazoj tutaj regionoj aŭ medioj restis fermitaj dum longaj periodoj por kia ajn pozitiva laboro. Post la Dua Mondmilito, paralele kun la ĝeneralaj klopodoj restarigi la movadon el la ruinoj kaj adapti la organizan strukturon de UEA al la novaj cirkonstancoj, komenciĝis la klopodoj organizi la informadon kaj konformigi ĝian karakteron al la postuloj de la moderna mondo. UEA refondis sian “propagandan fakon” en Bournemouth (1949), sed jam dum la Universala Kongreso en Parizo (1950) transformis ĝin en Informan Fakon. La saman jaron ekfunkciis Internacia Gazetara Servo kun la celo liveradi taŭgajn kaj aktualajn informojn, unuflanke, al la presagentejoj kaj, aliflanke, al la landaj asocioj. En Parizo por la unua fojo funkciis ankaŭ la Kongresa Gazetara Servo (KGS), kiu ĉiutage liveris siajn bultenojn al la franca gazetaro en la franca lingvo, kaj al ĉiuj interesiĝantaj kongresanoj en la Internacia Lingvo. Sekvis reorganizado kaj organizado de la landaj informaj fakoj. Ĉiujare, krom 1954, estis publikigataj la rezultoj de informado en mondaj kadroj. Tio ebligis kaj al la centraj organoj de la Asocio kaj al la landaj organizaĵoj, resp. al iliaj informaj fakoj, fari analizojn kaj komparojn, observi la reagojn de la publika opinio, serĉi metodojn por plibonigoj. Komence de 1956 ia laboro jam tiel progresis, ke estis eble kunvoki la reprezentantojn de la landaj informaj fakoj al aparta kunveno, kies celo estis trastudi ĉiujn demandojn, ligitajn al la informado. La kunveno efektive okazis fine de julio en Frostavallen, Svedujo. Dum 6 tagoj, preskaŭ ĉiun posttagmezon, kompetentaj laborantoj sur la kampo de informado diskutadis la problemon. La rezulto estis formulita en la dokumento “Fundamenta principaro de informado pri la Internacia Lingvo”, kiu estis unuanime akceptita en la kunveno de la 30a de julio 1956.

La Principaro de Frostavallen estas valida ankaŭ hodiaŭ. Ĝi konsistas el 9 mallongaj ĉapitroj kun 21 punktoj (vd. la broŝuron “Statuto kaj Regularoj de UEA”, 1968, p-oj 58-62). ĉi devus esti plej atente trastudita de ĉiu landa informa fako kaj entute de ĉiu persono, kiu deziras efike kaj celtrafe helpi al disvastigo de la Internacia Lingvo per kiu ajn rimedo de informado.

La Estraro de UEA okupiĝis ankaŭ pri la demando, kiamaniere plibonigi la informadon. Interalie ĝi decidis komisii al la subskribinto, kiu en siaj antaŭaj funkcioj de estrarano pri informado kaj ĝenerala sekretario respondecis ankaŭ pri la Informa Fako de LJEA, verki artikolserion pri la plej gravaj punktoj de la Principaro de Frostavallen.

2. Kongresa Gazetara Servo

Unu el tiuj gravaj punktoj estas sendube la ero rilatanta al KGS. Dum UK-oj la Kongresa Gazetara Servo eldonas ĉiutage bultenon kun novaĵoj en Esperanto kaj en la nacia lingvo. Ĝi prizorgas la artikolan servon por la gazetaro, fotoservon, intervjuojn, radioservon kaj, se iel eble, novaĵojn en la televido. Krome, radio Varsovio disaŭdigas regulajn informojn pri la disvolviĝo de la kongresaj laboroj. Rilate la kongresan landon neniam estis gravaj malfacilaĵoj. La landa gazetaro, radio, televido abunde informadis pri la kongreso. Pri tio zorgas rekte la KGS mem.

En la pasinteco la ĉefa manko estis la tre nekontentiga utiligado de la KGS por informadi pri ia UK en aliaj landoj. Por eviti tiun eraron, necesas, ke la landaj informaj fakoj aŭ la landaj asocioj sen informaj fakoj komisiu kompetentan personon sendadi tre koncizajn informojn al sialandaj ĉefaj gazetoj jam el la kongresa urbo mem. La komisiitoj povas ricevi senpage la ĉiutagan bultenon de la KGS kaj ĉerpi el

ĝi taŭgajn informojn, nepre aldonante kelkajn vortojn pri la reprezentiĝo de la propra lando. Tio ĉiam helpas al publikigo. Se neniel estas eble havi apartan komisiiton, oni povas bonege utiligi la informojn en Esperanto de Radio Varsovio. Kiel ekzemplon oni povas citi la kazon de s-ro L.Pickel (Germanujo), kiu ofte ne ĉeestis la kongresojn. Tamen, surbaze de la elsendoj de la Pola Radio pri UK, li povis ĉiutage sendi komunikojn al la germana gazetaro, kiu volonte publikigis tiajn freŝdatajn informojn. Ofte oni aŭdas plendojn, ke la gazetaro ne interesiĝas. Tio certe ne estas tute ĝusta. Se oni liveras al ĝi aktualajn kaj freŝdatajn novaĵojn, ĝi volonte publikigas ilin. Sed devas troviĝi iu, kiu liveros ĝuste tiajn informojn.

Universala Kongreso de Esperanto estas ĉiam evento. Per iom da bona volo kaj certe ne tro granda laboro oni povas facile atingi, ke multaj informoj pri ĝi aperu en amaso da gazetoj ĉie tra la mondo.

3. Kiel redukti misprezentojn?

Inĝ. Rudolf Kratzmann (F.R. Germanujo) skribis al ni interesan leteron, kies esenco estas: “Ĵurnalistoj nacilingvaj, raportante pri Esperanto-okazaĵoj, emas aldoni al nia proponita teksto sian propran, ofte por Esperanto malpli favoran, opinion, aŭ forstreki parton, kio peras al la publiko malkorektan impreson. Tial ni (UEA, landaj asocioj, lokaj grupoj, k.s.) pagu al la gazetoj por publikigo de nia teksto sen ŝanĝoj fare de la ĵurnalistoj.”

Efektive, ofteokazas, ke ĵurnalistoj — ĉu pro malico, ĉu pro manko de scioj aŭ miskomprenoj — erare prezentas aferojn rilate al Esperanto. Tamen, por eviti misprezentojn, la rimedo proponita de R.Kratzmann ne ŝajnas taŭga. Ĝi estas eĉ ne realigebla, ĉar seriozaj gazetoj ne kutimas akcepti ordinarajn tekstojn kontraŭ pago. Senkonsidere al tio, estus ege maloportune agi tiamaniere: objektivecon oni rajtas postuli senkompense, certe ne en formo, kiu povus esti rigardata kiel subaĉeto. Temas ja pri artikoloj kaj informoj, ne pri reklamoj. Por eviti aŭ almenaŭ maksimume redukti erarojn kaj misprezentojn ekzistas aliaj metodoj, jam elprovitaj en la praktiko kaj konformaj al la Principaro de Frostavallen.

La gazetaro skribas en formo de artikoloj, intervjuoj, raportoj pri iu gazetara konferenco, aŭ informoj pri iu evento.

Artikolojn pri Esperanto povas skribi kiu ajn: ĵurnalisto aŭ alia persono, kiu ne scias la lingvon kaj sekve riskas fari multajn erarojn eĉ sen malbona intenco, aŭ kompetenta konanto de la afero. Ofte okazas, ke en artikoloj pri diversaj aliaj demandoj, la Internacia Lingvo estas menciata en tiu aŭ alia kunteksto. Por preventi erarojn en artikoloj verkotaj de personoj sen kontentigaj scioj, plej bone estas helpi ilin per anticipa liverado de objektivaj faktoj. Se tio ne eblas, tiam la plej bona metodo estas reagi per leteroj al la redakcio. Kelkfoje sufiĉas tute mallonga letero kun konciza prezento de faktoj, kiuj korektas la erarojn kaj misprezentojn. Kelkfoje estas utile reagi per tuta artikolo. Se la verkinto de la misprezento aŭ eĉ atako estas iu konata persono, necesas atenti, ke la persono, kiu reagas, havu laŭ la ebleco similan socian pozicion. Kutime tio helpas. Se el komenca misprezento evoluas publika diskuto, eĉ polemiko, des pli bone, sed kondiĉe, kompreneble, ke la pledanto por la Internacia Lingvo konu perfekte la faktojn kaj sciu efike argumenti.

Se temas pri artikoloj liverataj al la gazetoj fare de la informaj fakoj de niaj organizaĵoj aŭ de unuopuloj, la plej bona asekuro kontraŭ arbitra ŝanĝado de la proponitaj tekstoj estas: doni tekstojn ĵurnalisme bonstilajn kaj maksimume adaptitajn al la karaktero de la koncernaj gazetoj.

En ambaŭ kazoj — kaj en multaj aliaj — estas utiligeblaj diversaj CED-dokumentoj, la revuo “La Monda Lingvo-Problemo”, la bultenoj de nia Internacia Gazetara Servo (IGS) kaj de la KGS, kiel ankaŭ pluraj verkoj, ekzemple “Lingvo kaj Vivo” de G.Waringhien, “Zamenhof” de M. Boulton, “Retoriko”, Unua Parto, de la subskribinto, “Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro” k.a.

Por eviti erarojn en intervjuoj plej bone estas peti ia tekston antaŭ la publikigo. Seriozaj ĵurnalistoj volonte konsentas, ĉar ankaŭ por ili estas neoportune, ke enŝteliĝu eraroj, pro kiuj la intervjuito poste verŝajne protestos ĉe la redakcio.

Gazetarajn konferencojn oni povas aranĝi nur okaze de iu grava evento: kongreso, konferenco, vizito de iu elstara persono, k.s. Tian konferencon necesas bone organizi. Tio signifas: centriĝi al la evento mem; prizorgi, ke nur kompetentaj personoj donu informojn; disdividi la taskojn inter tiuj personoj kaj nepre eviti kontraŭdirojn; prizorgi unuarangajn interpretantojn, se la informantoj ne scias la koncernan nacian lingvon; anticipe prepari dosierojn por la ĵurnalistoj kun koncizaj resumoj de la informoj, dokumentoj rilatantaj al la evento kaj iu ĝenerala dokumento pri la Internacia Lingvo, ekzemple la konata CED/7 (Bazaj Faktoj). Se la GK estas tiel preparita, nur escepte povas okazi eraroj aŭ misprezentoj. La samaj principoj koncernas ankaŭ mallongajn informojn. Efektive, la informaj fakoj de niaj landaj asocioj devus regule liveradi al la nacilingvaj gazetoj taŭgajn informojn pri ĉiuj pli gravaj eventoj en ligo kun la Internacia Lingvo. Tiucele estas bonege utiligeblaj la bultenoj de la IGS kaj ankaŭ aliaj materialoj, kiujn publikigas UEA.

Observado de la supraj sugestoj certe reduktos la misprezentojn, kiuj sendube ĝenas la pli rapidan disvastiĝon de la lingvo, ĉar ili kreas falsan imagon pri ĝi kaj pri la Esperanto-movado en la publika opinio.

4. Kion eviti?

En artikoloj, prelegoj kaj aliaj rimedoj de informado pri Esperanto siatempe svarmis misgvidaj esprimoj, kiuj kaŭzis multe da malbono al la pozicio de la lingvo. La Principaro de Frostavallen listigas la ĉefajn erarojn en la p-to 13 de la sekcio rilatanta al la kvalito kaj, interalie, rekomendas ne apliki al la lingvo la epitetojn “artefarita”, “helpa”, “verda” k.s., sed ĉiam nomi ĝin aŭ La Internacia Lingvo aŭ Esperanto.

Dank’ al tiu rekomendo kaj al insistado de la Informa Fako de UEA kaj de pluraj landaj informaj fakoj, la epiteto “verda” kaj similaj ekstravagancoj komplete malaperis, dum la uzo de “artefarita” kaj “helpa”, kvankam reduktita, bedaŭrinde ankoraŭ obstinas. Ambaŭ esprimoj estas malĝustaj, nenecesaj kaj tre malutilaj.

Malĝustaj ili estas, ĉar ili ne respondas al la fakta karaktero de Esperanto. La lingvoj estas kreaĵoj de la socio kaj ne de la naturo. Lingvoj ne kreskas sur arboj, sed formiĝas kaj evoluas en la sino de homaj kolektivoj. Ili ne estas regataj de biologiaj, sed de sociologiaj kaj lingvistikaj leĝoj. Tial ĉia ajn “biologiigo” de lingvo estas science neakceptebla. Necesas fine kompreni, ke tiurilate ne ekzistas principa, esenca, diferenco inter Esperanto kaj la naciaj literaturaj lingvoj. Sekve, se al la angla, franca, aŭ kiu ajn alia lingvo oni ne aldonas la epitetojn “artefarita” aŭ “helpa” aŭ kiun ajn alian maltaŭgan, sed oni tion faras rilate al Esperanto, oni necese kreas superfluajn konfuzon kaj miskomprenon. Per tio oni nur erare kredigas, ke Esperanto estas “kontraŭnatura”, do io “nenormala” aŭ eĉ “morta”, kompare kun la “normalaj”, “naturaj” kaj tial “vivantaj” lingvoj. Pro la sama kaŭzo estas evitinde nomi d-ron Zamenhof “kreinto” au eĉ “inventinto” de Esperanto. Li mem rigardis sin, tute prave, iniciatinto de la lingvo. La du esprimoj — “artefarita” kaj “helpa” — ankaŭ estas tute nenecesaj. La subskribinto publikigis centojn da artikoloj pri la Internacia Lingvo kaj neniam uzis la du epitetojn. Tio signifas, ke ili estas eviteblaj sen kia ajn malfacilaĵo. Ni ne diskutu ĉi tie la taŭgecon de la esprimo “planlingvo”. En scienckaraktera artikolo aŭ verko ĝuste pri tiu problemo ĝi certe estas necesa, sed en la ĝenerala informado ankaŭ ĝi estas evitinda.

La kontraŭstarigo de “artefarita” aŭ “helpa” al “natura” aŭ “vivanta” estas malutila el ĉiuj vidpunktoj. Tia nomado kreas eraran impreson, ke Esperanto tute ne povas funkcii kiel lingvo aŭ, en la plej bona kazo, ke ĝi estas nur ia surogato de lingvo, per kiu oni ne povas esprimi la nuancojn kaj subtilaĵojn de la penso. Superflue diri, ke tia antaŭjuĝo, al kiu la eraroj en nia informado abunde kontribuis en la pasinteco kaj bedaŭrinde ankoraŭ kontribuas, grave obstaklas la normalan disvastiĝon de la lingvo en la larĝaj popoltavoloj. Krome, per tio ni mem liveras municion por la kanonoj de la konsciaj malamikoj de Esperanto. Tio okazis multfoje. Denove tio okazis antaŭ nelonge en grava nacia instanco, kiam influhava publika figuro sukcese oponis eksperimentan instruadon de Esperanto en la lernejoj per la argumento, ke ĝi ne havas klerigan valoron kiel la “vivantaj” lingvoj kaj ke, cetere, ĝi mem atribuis al si nur la rolon de “helpa” lingvo. Fine, necesas ne forgesi la negativan efikon de tia endoktriniĝo pri “artefariteco” je la mensoj de komencantoj kaj kelkfoje eĉ de personoj, kiuj jam ekuzis la lingvon. Superflue kreiĝas ia danĝera komplekso de malpli granda valoro de Esperanto kompare kun la naciaj lingvoj, kio malhelpas la plenan ekregon de la lingvo. La fenomeno de “eternaj komencantoj” ŝuldiĝas almenaŭ parte al tiu psikologia aspekto. Forigi maltaŭgajn kaj plene superfluajn epitetojn estas unu el la plej gravaj kondiĉoj por pli efika informado kun la celo prezenti la Internacian Lingvon en ĝusta lumo.

5. Lingvo kaj lingvoprojekto

En la ĉapitreto pri la kvalito de nia informado la Principaro de Frostavallen rekomendas ne menciadi “diversajn projektojn de komuna lingvo”. Kian sencon havas tiu rekomendo, kaj ĉu ĝi ankoraŭ estas aktuala?

Dum multaj jaroj — fakte ekde la naskiĝo de Esperanto — personoj okupiĝantaj pri la disvastigo de la lingvo kutimis, en siaj skribaj aŭ parolaj eksplikoj, proprainiciate menciadi ankaŭ diversajn projektojn de internacia komunikilo kaj nomadis ilin “internaciaj lingvoj”. Poste, eĉ niaj informaj fakoj kaj iliaj kunlaborantoj faradis, kaj kelkaj el ili plu faras, la saman eraron. La formulo kutime estas: ja ekzistas “multaj internaciaj lingvoj”, sed “Esperanto estas la plej bona”.

Pro tiu grava misprezento, en nacilingvaj gazetoj, periodaĵoj, enciklopedioj kaj aliaj verkoj oni ofte egaligas nian lingvon kun volapük, ido kaj aliaj, pli ĝisdataj, lingvoprojektoj, kvazaŭ ili havus similan aŭ eĉ saman socian valoron. Unu el la sekvoj estas, ke en decidaj rondoj kaj ĝenerale en la publika opinio kreiĝas konfuza aŭ falsa imago pri la fakta situacio kio siavice bremsas, kelkloke eĉ malebligas, la normalan progresadon de la Internacia Lingvo. La pozitivaj klopodoj estas renkontataj de pasiva sinteno aŭ rezisto eĉ en tiuj medioj, kiuj sentas la lingvan problemon kaj principe simpatias la solvon pere de neŭtrala lingvo. Ili starigas la demandon: “Kiu, do, lingvo, se ekzistas tiom da ili?”; kaj konsilas: “Unue la protagonistoj de diversaj ‘internaciaj lingvoj’ interkonsentu pri unusola, kaj poste venu al ni”. Bedaŭrinde, al tiu deformita bildo abunde kaj tute superflue kontribuis nia propra informa aparato: abunde, ĉar la vasta publiko, kun la escepto de strikte fakaj medioj, apenaŭ scius ion ajn pri la okcento da provoj krei internacian komunikilon, se ni mem ne parolus pri ili; superflue, ĉar oni povas bonege informadi pri la Internacia Lingvo kaj ĝiaj ĉiuflankaj atingoj, komplete ignorante la diversajn lingvoprojektojn.

“Superflue” ne signifas “neniam”, nek ĝi iel ajn implicas ian kvazaŭan timtreman fuĝon. Se la cirkonstancoj postulas, ne nur ne estas superflue, sed efektive necesas objektive prezenti ankaŭ tiun aspekton. Tio, ekzemple, devas okazi en serioza verko pri la historio de la mondlingva problemo, aŭ en respondo al konkreta demando dum iu intervjuo aŭ gazetara konferenco. En tiaj aŭ similaj cirkonstancoj la elementa postulato estas nete distingi inter Esperanto kiel vivanta lingvo, unuflanke, kaj ĉiuj lingvoprojektoj, aliflanke, kiel konsilas la Principaro de Frostavallen.

La dividlinio inter la du estas klara kaj simpla. Ankaŭ en tiu ĉi sfero akumulitaj kvantaj kreskoj transformiĝas en esence novan kvaliton. Lingvo estas instrumento de socia komunikado en ĉiuj sferoj de la vivo. Abstrakta sistemo de komunikreguloj, eble eĉ perfekta en sia abstrakta strukturo, sed ne uzata por interhoma komunikado en relative alta skalo, tute ne estas lingvo. Ankoraŭ malpli “internacia”, ĉar por tio, aldone, estas bezonata ankaŭ vera internacieco almenaŭ el kvar vidpunktoj: interna lingva konsisto, geografia etendiĝo, socia portanto kaj celo. Plej taŭge estas nomi tian sistemon “projekto” aŭ “lingvoprojekto”.

Ankaŭ Esperanto komencis sian ekzistadon kiel lingvoprojekto. Tamen, dank’ al nombro da decidaj kvantaj faktoroj — ekde literatura kaj scienca kreado, tra vasta gamo da ĉiaspecaj fakaj kaj specialaj aplikoj, ĝis multnombraj ĉiutagaj rilatoj, eĉ familiaj — Esperanto transformiĝis en vivantan lingvon de vivanta kolektivo, dum la aliaj projektoj neniam sukcesis eliri el tiu embria stadio. Inter vivanta lingvo, parolata entute de centmiloj da personoj tra la mondo, kaj mortnaskitaj projektoj ja estas principe grava diferenco. Tial, fakte, ekzistas nur unu vere internacia lingvo: la Internacia Lingvo aŭ Esperanto.

6. Pri kio informadi?

Por altigi la kvaliton de nia informado estas necese akcenti ĉion, kio montras la kulturan kaj praktikan valorojn de la Internacia Lingvo. Se oni konsideras la ĉiaspecajn obstaklojn, kiujn renkontis ĝia disvastiĝado tra la mondo — antaŭjuĝoj, foresto de financaj rimedoj, nacia ŝovinismo kaj faŝismo, militoj kaj aliaj internaciaj streĉitecoj — la atingoj de Esperanto estas elstare grandaj, multrilate vere admirindaj. Bedaŭrinde, pri tiuj atingoj la vasta publiko apenaŭ ion scias. Eĉ kleraj personoj havas preskaŭ nenian aŭ, en la plej bona kazo, nur mankan kaj tial deformitan bildon.

Grava tasko de niaj informaj fakoj estas liveri objektivajn sciigojn kaj klarigojn pri la Esperanta traduka kaj originala literaturo, sciencaj verkoj, Internacia Somera Universitato, belartaj kaj oratoraj konkursoj, gazetaro, radioelsendoj, delegita reto, aplikoj de la lingvo dum vojaĝoj kaj en profesia laboro, internaciaj kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj ktp. La atingoj de Esperanto estas tiel multnombraj kaj en kelkaj sferoj tiel vastaj, ke la problemo certe ne estas kion diri, sed prefere kiel elekti la plej interesajn kaj plej gravajn aspektojn. CED faras utilan laboron ankaŭ tiurilate. Ĝiaj dokumentoj estas regule sendataj al ĉiuj landaj asocioj, al la informaj fakoj, Esperantaj fakoj de radiostacioj. En ili troviĝas abunda materialo kun objektivaj faktoj. Necesas nur utiligi ilin eĉ pli multe ol ĝis nun por la celoj de informado. Tio helpos al plibonigo de ĝia kvalito.

7. Sekteco

Laŭ la Principaro de Frostavallen, unu el la ĉefaj eraroj de nia informado estas “doni al la Esperanto-movado sektecan karakteron” . Tio ne rilatas sole al informado, sed ĝenerale al ĉiuj sektoroj de agado por la Internacia Lingvo.

En “Plena ilustrita vortaro” sekto estas difinita kiel “aro da personoj, dividantaj religiajn kredojn, diferencajn de tiuj de la regula, ortodoksa eklezio, de kiu ili apartiĝis.” La dua signifo, malpli ofte renkontebla, estas tiu de aro da personoj apartiĝantaj disde la oficiala partia doktrino aŭ, eĉ pli malofte, de filozofia skolo pri unu aŭ kelkaj eroj. ĉis tiu ĉi punkto ĉio ŝajnas en ordo; precipe se oni ne forgesas, ke tiaj minoritataj grupoj ofte transformiĝas, pro nombraj kreskoj kaj internaj fortikiĝoj, en respektatajn ekleziojn aŭ religiajn komunumojn, en potencajn politikajn fortojn aŭ influhavajn ideologiajn faktorojn. Kaj tiam ili ĉesas esti “sektoj”. Menciinde, ke la vorto “sekto” ne estas aplikebla al minoritataj konceptoj en la sfero de sciencoj.

La danĝero komenciĝas ĉe adjektivigo kaj ĝiaj derivaĵoj: “sekta” signifas ne nur “rilatanta al sekto”, sed ankaŭ netolerema kaj mallarĝspirita, disputema kaj kverelema, ĉio kun forta nuanco de io malŝatinda aŭ eĉ stulta. En tiu senco oni parolas, ekzemple, pri sekteca politiko aŭ pri sektecaj envioj, ĵaluzoj k.s., eĉ kiam tiuj esprimoj ne rilatas rekte al iu sekto.

En neniu senco sekto

Objektive, la Esperanto-movado certe ne estas sekto. Precipe ne en la nuna stadio. Nek en senco religia, nek en kiu ajn alia. Ankoraŭ malpli ĝi estas sekteca. Ĝiaj studinstancoj sekvas kaj analizas la evoluon sur la lingva kampo per sciencaj metodoj, kaj la rezultoj de tiuj esploroj indikas, ke la celoj de la Esperanto-movado estas konformaj al la lingva dinamiko en internaciaj rilatoj. La laboro por la Internacia Lingvo ne estas farata en la intereso de iu malgranda grupo, kio ofte karakterizas sekton, sed en la intereso de la tuta socio. Aliflanke, la bazaj principoj de la lingvo mem, kvankam iniciatita grandparte intuicie, plene kongruas kun la postulatoj de la scienco en tiu aparta branĉo. Tial en 1959 Zamenhof estis deklarita unu el la grandaj personecoj de la homaro; tial en 1954 Unesko rekonis la signifon de Esperanto por internaciaj intelektaj interŝanĝoj; tial la Propono al UN ĝuas la apogon de milionaj amasoj. Ne, la Esperanto-movado havas vere nenion komunan kun sekto.

Alia afero estas, ke kiu ajn minoritata movado, eĉ la plej serioza, riskas la danĝeron esti rigardata kiel sekteca kun ĉiuj psikologiaj kaj aliaj malavantaĝoj de tiu pozicio: malŝato kaj malestimo, primokoj kaj ridindigoj, kelkfoje eĉ kompleta fremdiĝo kaj ekskomunikiĝo el la socio. Krome, interne, tio ofte kaŭzas gravajn perdojn de valoraj elementoj, kiuj tutsimple ne volas malutili al sia prestiĝo aŭ kariero pro aparteno al ia “sekto”. Superflue diri, ke tia situacio, se en ĝi troviĝas iuj partoj de la Esperanto-movado, multege malhelpas la efikecon de informado kaj ankaŭ malrapidigas la disvastiĝon de la lingvo. Tial la Principaro de Frostavallen rekomendas eviti ĉion, kio povus esti interpretata kiel sekteca: tro multe da steloj kaj flagoj, kantado de la himno kaj aliaj kantoj en nekonvenaj tempo kaj loko, strangaĵoj en la vestoj dum kongresoj kaj aliaj publikaj kunvenoj, uzado de esprimoj “Majstro”, “samideanoj”, “verdstelanoj” k.s. en nacilingvaj tekstoj (ankaŭ en Esperanto ili povus esti glate ellasitaj) ktp. Estus prudente rekonsideri ankaŭ diversajn iom “romantikajn” nomojn de kelkaj niaj organizaĵoj, ekzemple “Lumanta Verda Stelo” aŭ simile. Kial ne nomi ilin tutsimple Esperanto-societo, aŭ klubo aŭ asocio, depende de la karaktero? Eĉ la vorto “Esperantujo”, precipe se uzata en nacilingva teksto, ne ŝajnas tre taŭga.

Plue, necesus forĵeti la erarigan koncepton de “familia rondo”, kiu manifestiĝas diversmaniere, interalie eĉ per raportado pri intervenoj de unuopuloj dum internaciaj kongresoj laŭ iliaj personaj nomoj, kvazaŭ la tuta “monda familio” povus tiamaniere identigi ilin. “Familia rondo” estas fermita kaj ekskluziva. La Esperanto-movado devas esti malfermita por ĉiuj. Fine, sektecaj ĵaluzoj kaj infanecaj envioj, eĉ se ili kaŝiĝas sub la masko de “demokrata kritiko”, estas radikale forigendaj.

Ju pli baldaŭ malaperos la restaĵoj de sektecaj aspektoj kaj elementoj, des pli bone por la Internacia Lingvo kaj des pli facila la tasko sukcese informadi pri ĝi.

8. Senerara nacia lingvo

“Skribi pri Esperanto en nekorekta nacia lingvo” estas unu el la eraroj, kiujn la Principaro de Frostavallen listigas en la konciza ĉapitreto pri la kvalito de nia informado.

Kial necesis aparte mencii ĝin? Ĉu ne estas memkomprenebla afero, ke ĉiu persono bone parolas kaj skribas sian propran nacian lingvon? Bedaŭrinde, ne estas tiel.

Multaj ne regas la propran nacian lingvon

Kvankam en ĉiu lando de la mondo oni lernas dum multaj jaroj la norman lingvon de la koncerna nacio, kaj kvankam pluraj aliaj faktoroj kontribuas al la kompletigo de tiuj studoj (literaturo, gazetaro, radio, televido ktp.), tamen relative malmultaj plene ekregas ĝin. Tutaj tavoloj de la popolo, eĉ en landoj kun vasta edukado sur tre alta nivelo, por ne paroli pri la aliaj, fakte ne scias sian propran nacian lingvon. Ne estas nia tasko ekzameni ĉi tie pli detale la aferon, sed necesas konstati la fakton, ke ne ĉiu sukcesis ekmastri sian propran nacian lingvon, aŭ eĉ nur atingi kontentigan nivelon. La personoj sciantaj la Internacian Lingvon ne estas escepto, kvankam la kono de Esperanto kutime helpas ilin pli bone kompreni la propran nacian lingvon.

Respondeca kaj malfacila tasko

La tasko de tradukanto estas eĉ pli respondeca kaj malfacila. En la kadro de la priparolata demando oni plejparte tradukas informojn el la bultenoj de la Internacia Gazetara Servo (IGS) kaj de la Kongresa Gazetara Servo (KGS) de UEA, aŭ dokumentojn de CED, aŭ diversajn artikolojn kaj novaĵojn el la Esperanto-gazetaro. Kutime, do, la tradukoj estas farataj el Esperanto en diversajn naciajn lingvojn, tre malofte inverse.

La enhavo de la menciitaj informoj, artikoloj, dokumentoj kaj novaĵoj estas kutime altnivela, sed mallerta traduko povas komplete detrui ilian valoron. Por ke tio ne okazu, necesas, unue, tre atente traduki la koncernan tekston — pli la sencon, ol la unuopajn vortojn — kaj poste glatigi la krudaĵojn kaj poluri la tuton. Bona traduko estas tiu, kiu ne sentiĝas kiel traduko, sed estas legata kiel originalaĵo. Se temas pri speciale grava teksto, estas ĉiam bone peti alian kompetentan personon atente tralegi ĝin, ĉar tre verŝajne postrestis malglataĵoj, kiujn la tradukinto, sub la influo de la originalo, ne rimarkis. Eĉ CED, en kiu kunlaboras kelkaj vere kompetentaj tradukantoj, ĉiam agas tiel.

Ne ekzistas adekvata vorto por emfazi la eksterordinaran gravecon de korekta, senerara lingvo. Se teksto, maksimume perfekta el lingva vidpunkto, per si mem donas prestiĝon al la enhavo, malbona lingvo kun multe da gramatikaj eraroj kaj mizera stilo ne nur ruinigas eĉ la plej saĝan argumenton, sed ankaŭ per si mem estas rekta propagando kontraŭ Esperanto. La homoj prave diras: unue lernu vian propran lingvon, kaj poste parolu al ni pri Esperanto.

La grado de lingvoscio estas multrilate legitimacio de personaj edukiteco kaj klereco. Ju pli granda la vortprovizo, la rego de la gramatikaj formoj, la majstrado de la stilo, des pli alta la persona reputacio kaj tial, aŭtomate, des pli granda la prestiĝo de la eldiritaj pensoj, eĉ senkonsidere al la fakto, ke sen mastrado de la lingvo ne eblas sukcese argumenti por kio ajn, eĉ ne por la plej justa afero.

Sur la kampo de informado pri Esperanto oni senĉese uzas naciajn lingvojn, parole kaj skribe, sur tri niveloj: originala verkado, tradukoj kaj interpretado. Parole oni uzas la lingvon por prelegoj, paroladoj, intervjuoj, debatoj, personaj kontaktoj, radioprogramoj k.s. Skribe la naciaj lingvoj estas uzataj por verkado de originalaj artikoloj kaj informoj, en afiŝoj, flugfolioj, broŝuroj kaj en aliaj kazoj. Tute egale, ĉu oni uzas la lingvon parole aŭ skribe, lingva korekteco estas antaŭkondiĉo de kia ajn pozitiva rezulto. Se temas pri skribita teksto, oni povas — kaj devas — en dubaj kazoj konsulti bonan vortaron aŭ gramatikon, interkonsiliĝi kun pli bona scianto de la lingvo aŭ eĉ peti lin trarigardi kaj korekti la tekston. Oni neniam tro fidu je sia propra lingvoscio. Se temas pri la uzo de la lingvo parole, precipe por prelegoj kaj paroladoj, la sola ebleco estas bone kaj konscience sin prepari, kaj entute observi almenaŭ la bazajn principojn de parolarto.*

* Multaj detaloj pri tio troviĝas en la verko “Retoriko”, 3-a eldono, Rotterdam 1971; pri la lingva kulturo, precipe p-oj 176-183 kaj 198-206.

9. Interpretado

Apartan konsideron postulas interpretado, kiu estas eĉ pli malfacila ol la skriba posedo de la korekta nacia lingvo.

Interpretado estas bezonata ĉefe en jenaj kazoj: prelegoj de eksterlandanoj; intervjuoj kun eksterlandanoj aŭ gazetaraj konferencoj kun partopreno de eksterlandanoj; publikaj debatoj, identaj aŭ similaj al la Forumo en la kadro de la Universala Kongreso en Londono. Kutime temas pri interpretado el la Internacia Lingvo en la koncernan nacian, sed ankaŭ inverse. Kelkfoje, precipe dum intervjuoj kaj gazetaraj konferencoj, okazas ambaŭdirekta interpretado.

Rolo grava kaj delikata

Ĉiam la afero estas relative grava: oni invitas iun kompetentan eksterlandanon fari prelegon, aŭ ĉeesti gazetaran konferencon aŭ partopreni debaton. Tial, kiel ankaŭ pro aliaj kaŭzoj, la rolo de la interpretanto estas aparte grava kaj delikata. Li devas ne nur scii bonege ambaŭ lingvojn, sed ankaŭ havi kaj talenton por interpretado kaj spertojn en tiu malfacila laboro. Krome, se la interpretado rilatas al iu faka temo, li devas esti aŭ samfakulo aŭ almenaŭ bona konanto de la koncerna sfero. Necesas konsideri ĉiujn menciitajn elementojn antaŭ ol akcepti la respondecan taskon funkcii kiel interpretanto. De liaj talento kaj lerteco dependas ĉio: la preleganto aŭ intervjuato estas komplete en liaj manoj, precipe se tiu tute ne konas la lingvon, en kiun oni interpretas. Al tio aldoniĝas la fakto, ke bona, vigla, adekvata interpretado, farata en senriproĉa nacia lingvo, per si mem estas potenca pledo por la lingva kaj ĝenerale kultura valoro de Esperanto. Aliflanke, mallerta interpretado, kun multaj haltoj kaj miskomprenoj, kun abundo da ĉiaspecaj eraroj en la nacia lingvo, havas precize la kontraŭan efikon: kutime oni ne kulpigas la interpretanton, sed oni diras, ke, jen la Internacia Lingvo ne estas sufiĉe taŭga, aŭ eĉ, ke ĝi estas komplete malperfekta. Kompreneble, tiajn riproĉojn oni neniam aŭdos pro fuŝinterpretadoj — tre multnombraj, cetere — de unu nacia lingvo al alia, sed certe jes, se la fuŝaĵoj okazas dum interpretado el Esperanto en iun nacian lingvon, aŭ inverse.

Kiel konate, eĉ profesiaj interpretistoj renkontas multajn malfacilaĵojn kaj ofte faras erarojn. Ni ne havas profesiajn interpretistojn, sed ni tamen havas tre kompetentajn kaj sindonajn interpretantojn. Ne multajn, sed preskaŭ en ĉiu lando troviĝas almenaŭ kelkaj. Aliflanke, ofte okazas, ke personoj bonintencaj, sed sen la necesaj minimumaj scioj kaj spertoj, transprenas iom senrespondece tiun taskon kaj, anstataŭ helpi, fakte kaŭzas grandan malbonon. Por eviti negativajn, aŭ kelkfoje eĉ katastrofajn sekvojn, la organizantoj de diversaj aranĝoj, kiuj postulas interpretadon, nepre devus transdoni tiun delikatan taskon al efektive kompetentaj personoj. Precipe tio estas grava por libera interpretado, sen antaŭpreparoj. Se ne troviĝas tiaj personoj, tiam necesas havigi al la interpretonto la tekstojn almenaŭ kelkajn tagojn antaŭ la aranĝo. En kazo de prelegoj la interpretonto devus ricevi la tekston sufiĉe frue, traduki ĝin komplete, relegi plurfoje por familiariĝi kun la temo, dum la preleganto devus sekvi kiel eble plej multe la anticipe skribitan tekston.

Nur serioza rilato al interpretado garantias sukceson. Se oni ne agas tiel, la malsukceso estas neevitebla. Kaj ĝi samtempe signifas ne kontribuon al plua disvastigo de la Internacia Lingvo, sed fortan kontraŭpuŝon.

10. Rimedoj

La Principaro de Frostavallen mencias la ĉefajn rimedojn, kiujn la Esperanto-movado kutime aplikas sur la kampo de informado. Jenaj eblecoj estas utiligeblaj: artikoloj en nacilingvaj gazetoj kaj periodaĵoj; mallongaj informoj kaj sciigoj; paroladoj por ĝenerala publiko kaj prelegoj aŭ lekcioj en specialaj medioj, ekzemple en sciencaj institucioj, universitatoj, lernejoj, literaturaj societoj, sindikatoj, studentaj organizaĵoj, diversaj asocioj ktp.; prelegoj kaj informoj per radio aŭ televido; afiŝoj kaj flugfolioj; diversaj aktualaj sloganoj; ekspozicioj; filmoj; eventuale aliaj rimedoj laŭ la landaj aŭ lokaj cirkonstancoj.

La principoj pri la necesa kvalito, pritraktitaj en la antaŭaj ĉapitroj, devus esti konscience aplikataj al ĉiuj rimedoj de informado. La esenca postulo estas absoluta objektiveco, t.e. nek troigo de atingoj, ankoraŭ malpli neseriozaj blufoj, nek prisilento de realaj sukcesoj. Oni memoru, ke oni eble povas trompi iun la tutan tempon, aŭ la tutan mondon dum kelka tempo, sed oni ne povas trompi la tutan mondon la tutan tempon. Blufoj kaj neseriozaĵoj — inkluzive nomojn de Esperanto-instancoj, kiuj neniel respondas al la faktoj — kaŭzis kaj kelkfoje plu kaŭzas tiom da malbono al la afero de la Internacia Lingvo, kiom eĉ la plej bona kaj serioza informado ne povas ripari. Meti etikedon de ĉampanvino sur botelon de vinagro ne ŝanĝas la enhavon de la botelo, sed kompromitas la etikedon.

Kompreneble, en unu prelego aŭ en unu artikolo oni certe ne povas diri ĉion pri la Internacia Lingvo — kaj tio ankaŭ ne estas necesa — sed oni ja devas diri tion, kio estas grava en la konkreta kazo. Grandparte ĝi dependas de la medio, al kiu oni sin turnas: en unu maniero oni skribasartikolon por ĉiutaga gazeto kun amasa legantaro, kaj tute alimaniere oni verkas por faka organizaĵo. La samo validas por ĉiuj aliaj rimedoj de informado.

Afiŝoj, flugfolioj, broŝuroj, sloganoj kaj similaj presaĵoj devas esti ne nur celtrafaj enhave, sed ankaŭ modernaj laŭ la aspekto; alie eĉ la plej bona enhavo povas esti komplete detruita pro la malmoderna, kelkfoje vere mizera aspekto. Se la presaĵo ne estas taŭge prezentita, oni kutime atingas precize la malon de tio, kion oni celis: anstataŭ altiri la publikon, oni malproksimigas ĝin.

En la lasta tempo aperis diversaj informaj broŝuroj kaj flugfolioj, kiuj povas esti rigardataj kiel bonaj ekzemploj de presaĵoj respondantaj al postuloj de moderna informado. Menciindaj estas aldone al diversaj dokumentoj de CED, precipe “Bazaj Faktoj pri la Internacia Lingvo” (jam publikigita en 13lingvoj), la lasta eldono de la seslingva flugfolio de UEA “La Internacia Lingvo: Faktoj pri Esperanto”, la broŝuro “Esperanto, a First Foreign Language for All Mankind” de B. Cavanagh, eldonita de la Brita Esperantista Asocio; “The ABC’s of Esperanto”, eldonita de la firmo Channing Bete, Usono; “Moderne Menschen sprechen Esperanto”, eldonita de Germana Esperanto-Asocio; pluraj tre modernaj kaj trafaj broŝuroj, eldonitaj de Centra Dana Esperantista Ligo. Tiaspecaj broŝuroj kaj flugfolioj sendube kontribuas al disvastigo de la lingvo kaj al altigo de la prestiĝo de la Esperanto-movado.

Du pliaj imitindaj ekzemploj meritas mencion. La unua estas la kvaronjara grandformata gazeto “La Lingua Internazionale Esperanto” en la itala lingvo, kiun eldonadis prof. Corrado Cerri-Calzoni en la jaroj 1966-1971. Ĝi enhavis bonajn artikolojn kaj multajn aktualajn informojn. La eldonkvanto estis 2 500 ekzempleroj, sed ĉ. 10 000 personoj legis ĝin. La alia imitinda ekzemplo estas la grandformata gazeto “Esperanto”, eldonita de la Esperanto-Klubo en Kuopio (Finnlando). Ankaŭ ĝi enhavas artikolojn kaj informojn. La kostojn de la publikigo komplete pagis la multaj reklamoj de lokaj industriaj kaj komercaj firmoj. Iniciatemo, persista serĉado de eblecoj generas kelkfoje mirindajn kaj imitindajn sukcesojn. Ekspozicioj de esperantaĵoj (libroj, gazetoj, fakaj periodaĵoj, prospektoj) estas potencaj rimedoj de informado, ĉar ili per si mem laŭte parolas pri la atingoj de la Internacia Lingvo. Tamen, ankaŭ ekspozicio trafas la celon nur se ĝi estas kiel eble plej kompleta, lerte kaj moderne aranĝita, sisteme organizita.

Ĉiuj menciitaj rimedoj estas same gravaj. Ili apogas unu la alian. Apliki nur unu rimedon, aŭ eĉ kelkajn, ne povas doni la deziratajn rezultojn. Nur paralela kaj intensa utiligado de ĉiuj eblecoj donas vere pozitivajn rezultojn.

11. Kiel aranĝi ekspozicion?

La Universala Ekspozicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado, kiu havis sian unuan elmontron en Montevideo (1954) kaj kiu poste estis prezentita en kelkaj aliaj lokoj, povas servi kiel modelo por aranĝado de ekspozicioj fare de la landaj organizaĵoj aŭ lokaj grupoj. Jen kelkaj bazaj konsiloj. Loka ekspozicia komitato formiĝu kelkajn monatojn antaŭ la aranĝo de la ekspozicio. Ĝia tasko estas trovi taŭgan ejon, financajn rimedojn por pagi la luon kaj aliajn elspezojn, prizorgi deĵoradon dum la ekspozicio kaj la necesan reklamon. La ekspozicia materialo devas esti kiel eble plej abunda. Eĉ la Universala Ekspozicio ne posedas ĉiujn verkojn. En Montevideo estis necese kompletigi la ekspozicion per ĉ. 300 libroj el la biblioteko de la Urugvaja Esperanto-Societo kaj el privataj bibliotekoj. La ekspozicia materialo devas enhavi ankaŭ plurajn grafikaĵojn, kiuj montras, ekzemple, la nombron de lernolibroj; la manierojn, laŭ kiuj oni lernas Esperanton; la nombron de libroj kaj broŝuroj en Esperanto; la evoluon de la Internacia Lingvo en ciferoj; la nombron de radioelsendoj; la disvastigitecon de Esperanto kaj la mondan etendiĝon de la Esperanto-movado. Eldiroj de famaj personoj devas ankaŭ troviĝi en la ekspozicia materialo. En la verko “Pri internacia lingvo — dum jarcentoj”, verkita de mag. I. Dratwer kaj eldonita de CED, troviĝas abundaj citaĵoj, kaj oni povas facile elekti la plej trafajn por la konkreta kazo.

La ekspozicio devas okazi en vere taŭga ejo, ekzemple universitato, instituto, lernejo, biblioteko aŭ simila. Por ke la ekspozicio estu bone vizitata, estas necese multe reklami ĝin per ĉiuj eblaj manieroj: afiŝoj, anoncoj en gazetoj, informoj per radio, personaj invitoj al reprezentantoj de kulturaj instancoj, invitoj al lernejoj aranĝi kolektivajn vizitojn ktp. Plue, por ke la ekspozicio donu bonajn fruktojn, estas utile havi en la ekspoziciejo mem specialan budon, en kiu, se iel eble, oni vendas lernolibrojn kaj vortarojn. Post la ekspozicio oni devus malfermi novajn kursojn de Esperanto.

Gazetara konferenco donas gravecon

Por doni kiel eble plej grandan gravecon al la ekspozicio, estas utile aranĝi specialan gazetaran konferencon jam antaŭ la malfermo. La personoj, kiuj donos klarigojn al la ĵurnalistoj, devas esti bonaj konantoj de la Esperanto-movado, de ĝia historio, de ĝia nuna organiza stato. Krome, ili devas havi ampleksajn sciojn pri ĉiuj kulturaj eventoj kaj manifestacioj en la Esperanto-movado (literaturo, revuoj, ISU, belartaj konkursoj, radioelsendoj ktp.). Estas tre bone okazigi solenan inaŭguron de la ekspozicio kaj inviti al ĝi, per belaspektaj presitaj invitiloj, la plej elstarajn personecojn de la urbo. La deĵorantoj ricevu precizajn informojn pri la maniero, laŭ kiu ili klarigos la ekspozicion al la vizitantoj. Plej oportune estas fari al la deĵorantoj prelegon pri tio antaŭ la inaŭguro. Devus ne okazi, ke la deĵorantoj ne scipovu respondi al iu demando.

Jen nun konciza plano de la Universala Ekspozicio, laŭ la diversaj fakoj: lernolibroj; verkoj de Zamenhof; traduka beletristika literaturo; nacilingvaj tradukoj el Esperanto; originala beletristika literaturo; scienco, filozofio kaj religio, inkluzive fakajn vortarojn kaj terminarojn; arto, nome tradukoj kaj originalaj verkoj pri arto, libroj pri artaĵoj aŭ naturaj belaĵoj de diversaj landoj; radio kaj muziko (oni havu la eblecon disaŭdigi bonajn Esperantajn diskojn aŭ sonbendojn); filmoj (se iel eble aranĝi prezentadojn de filmoj kun Esperanta parolo); gazetoj kaj revuoj; nacilingvaj verkoj kaj broŝuroj pri Esperanto; turismo kaj komerco (gvidlibroj, turismaj prospektoj, komercaj reklamoj). Filatela fako (poŝtmarkoj kun Esperanta teksto, poŝtaj stampoj, kolektoj havigitaj per Esperanto) povas esti aldonita. En dokumento CED/INT./4 troviĝas pliaj detaloj pri la Universala Ekspozicio. ĉi estas senpage ricevebla de la C.O. de UEA.

La Universala Ekspozicio estas impona prezento de ĉio, kion kreis la Esperanto-movado. Ĝi montras la kulturan valoron de la Internacia Lingvo kaj ĝian socian signifon. ĉi estas potenca atestilo pri la forto de la Esperanto-movado. Sed ĝi estas tia nur se oni tre atente preparas ĉion kaj se oni kun amo prizorgas eĉ la plej etajn detalojn. Se pro diversaj kaŭzoj ne estas eble elmontri tiun ampleksan ekspozicion en diversaj landoj, tamen oni povas utiligi por kiu ajn ekspozicio, eĉ relative modesta, la konsilojn pri la aranĝado de la Universala Ekspozicio de CED.

12. Ĝenerala kaj speciala informado

La ĝenerala informado estas direktita al la larĝa publiko kaj havas la celon krei favoran sintenon de la vastaj popoltavoloj por la solvo de la lingva problemo per la Internacia Lingvo. La enhavo de tiu ĉi speco de informado povas esti plej koncize formulita jene: prezenti la nuntempan lingvan problemon en mondaj kadroj, en diversaj regionoj, eĉ interne de unuopaj ŝtatoj; demonstri per faktoj kaj argumentoj, ke neniu nacia lingvo, aŭ pluraj tiaj lingvoj kune, solvas la problemon de lingva komunikado; prezenti la bazajn kaŭzojn, pro kiuj Esperanto respondas al la bezonoj de komunikado en ĉiuj sferoj de la moderna internacia vivo; prezenti la ĝisnunajn atingojn de Esperanto, kaj samtempe klarigi almenaŭ la ĉefajn obstaklojn al ĝia pli rapida disvastiĝado (antaŭjuĝoj, persekutoj, militoj, kontraŭstaro de lingvaj kaj kulturaj imperiismoj k.a.); ĝenerale pledi por lernado de la Internacia Lingvo, emfazante, interalie, la fakton, ke, ju pli da personoj scias ĝin, des pli granda estas ĝia socia signifo kaj des pli da utilo ĝi donas al ĉiu lerninto. La ĉefa ideo de ĝenerala informado devus esti, ke jam nun la scio de Esperanto donas rimarkindajn avantaĝojn, kaj ke la estontecon de la Internacia Lingvo garantias la senduba plia intensiĝo de interhomaj rilatoj en la mondo.

La speciala informado estas direktita al apartaj medioj, kies interesoj transiras la limojn de iliaj naciaj lingvoj, ekzemple sciencistoj, diversaj fakuloj, komercistoj, membroj de internaciaj organizaĵoj kaj movadoj. Grandan atenton necesas dediĉi al junularo ĝenerale kaj, speciale, al gelernantoj en mezgradaj lernejoj kaj al gestudentoj en la universitatoj.

Adapti al sia fako

La taskoj en tiu ĉi agadsfero estas pli facile plenumeblaj, se la ĝenerala informado jam kreis favoran sintenon de la publika opinio. Superflue diri, ke por speciala informado oni aplikas la samajn rimedojn, sed la enhavo estas adaptita al la konkretaj medioj. Apenaŭ necesas diri, ke efikan specialan informadon povas fari nur bonaj konantoj de la koncernaj medioj: al gelernantoj kaj gestudentoj plej bone povas paroli iliaj gekolegoj aŭ geinstruistoj; nur industriistoj kaj komercistoj povas sukcesplene agadi en la medioj de industrio kaj komerco; kaj idente por kiu ajn alia branĉo aŭ fako. Ne atenti al tio signifas anticipe ruinigi ĉion.

Ambaŭ formoj estas same gravaj kaj kompletigas unu la alian.

13. Konstanteco kaj kampanjoj

La Principaro de Frostavallen rekomendas konstantan informadon dum la tuta jaro, por ke la publiko senĉese konsciu pri la ekzistado kaj funkciado de la Internacia Lingvo. Tiun informadon povas plej bone organizi la informaj fakoj de niaj landaj asocioj, precipe en formo de bultenoj kun novaĵoj sendataj al la gazetoj kaj periodaĵoj, apartaj broŝuroj, diversaj flugfolioj. Se oni povas interesigi unu aŭ plurajn gazetojn kaj atingi enkondukon de konstanta rubriko pri Esperanto, des pli bone. En pluraj landoj la lokaj gazetoj havas rubrikon pri la ĉefaj kulturaj okazaĵoj, inkluzive prelegojn kaj aliajn aranĝojn en kulturaj societoj. Se tia rubriko ekzistas, necesas utiligi ĝin por mallongaj sciigoj pri la eventoj aŭ programoj en la loka societo. La samo validas por sciigoj per radio. Ĉiuj rimedoj kaj metodoj estas utiligeblaj por atingi la celon, nome por konsciigi la publikon, ke la Internacia Lingvo estas vivanta realaĵo en la mondo, kies parto estas ankaŭ la koncerna lando aŭ loko.

Specialaj kampanjoj, kun utiligo de ĉiuj metodoj, devas esti farataj antaŭ la komenciĝo de novaj kursoj, okaze de kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj, je la Zamenhof-Tago kaj ĉiam, kiam por tio prezentiĝas taŭga okazo.

En la lastaj jaroj pluraj grandaj mondaj kampanjoj estis organizitaj de UEA, t.e. de la centraj, landaj kaj lokaj instancoj de la Asocio. Menciindaj estas la kampanjoj en la periodo 1950-1954 okaze de niaj klopodoj ĉe Unesko, la kampanjoj okaze de la Jaro de la Homaj Rajtoj kaj okaze de la Jaro de Internacia Kunlaboro, kaj kelkaj aliaj malpli grandaj. Tiaspecaj kampanjoj, kvankam direktitaj al alia speciala celo, fakte kaŭzis multajn flankajn efikojn. Ili multe kontribuas al diskonigo de la Internacia Lingvo kaj al ĝia plua disvastigo. La valoro de specialaj kampanjoj estas aparte grava ankaŭ tial, ĉar ili estas intensaj, enhave kaj forme altkvalitaj, samtempaj en tre multaj landoj, kio, interalie, montras ankaŭ la organizitecon de la Esperanto-movado. Konstanteco kaj kampanjoj kompletigas unu la alian.

14. Interligiteco kaj celo

Informado, eĉ la plej trafa, apenaŭ havas sencon, se ĝi ne estas ligita al la du aliaj ĉefaj branĉoj de aktivado: instruado de la lingvo kaj ĝiaj praktikaj aplikoj en la plej vasta senco de la vorto. Nur bone studita kaj planita, celkonscia, paralela agado sur la tri kampoj donas kontentigajn rezultojn kun daŭra valoro. Evidente: la praktikaj aplikoj ne povas vastiĝi, se samtempe ne grandiĝas la nombro de lingvosciantoj; tiu nombro ne povas grandiĝi, se forestas la kondiĉoj ebligantaj instruadon kaj lernadon (lernolibroj kaj vortaroj, lernejaj kaj ĉiaspecaj eksterlernejaj kursoj, kompetentaj instruistoj kaj kursgvidantoj); eĉ la plej bonaj lernokondiĉoj restas senrezultaj, se informado ne kreas la necesan favoran agordon. Aliflanke, informado ne povus krei la favoran agordon, se ĝi havus nenion por diri rilate la praktikajn aplikojn kaj la lernoeblecojn, dum akirado de la lingvoscio estus neimagebla sen perspektivoj pri praktikaj utiligoj en plej diversaj formoj.

La tri branĉoj kune, apogantaj unu la alian kaj reciproke apogataj, garantias firman, konstantan progresadon.

En la kadro de tiu interdependeco, la celo de la informado estas: (i) diskonigi la Internacian Lingvon kaj ĉion kreitan en ĝi aŭ pere de ĝi; (ii) detrui la antaŭjuĝojn, precipe en la ŝlosilaj pozicioj de la kulturo kaj de la publika vivo; (iii) instigi al la lernado de la lingvo kaj altiri novajn adeptojn (p-to 2 de la Principaro de Frostavallen).

Ekzistas ankoraŭ multaj kazoj de tute abstrakta, senperspektiva informado, nome tia, kiu malatentas la menciitan celon kaj la ligitecon de informado kun la du aliaj branĉoj, same kiel ankoraŭ tro ofte oni centrigas la agadon ĉu sole al instruado, ĉu nur al insistado pri vastigo de la praktikaj aplikoj sen kia ajn aŭ sen sufiĉa paralela laboro en la du aliaj sferoj. Sed ankaŭ abundas kazoj de vere celtrafa informado. Lerte enkadrigita en la ĝenerala agado por la disvastigo de la Internacia Lingvo sur ĉiuj niveloj, — monda, landa, loka kaj faka — ĝi donas rimarkindajn rezultojn. Du ekzemploj meritas koncizan pritrakton.

Unu rilatas al informado sur landa nivelo, la alia montras efikan laboron en loka kadro.

15. Ekzemploj de BEA kaj Walla Walla

Bulgara Esperantista Asocio (BEA) estas la plej granda kaj la plej forta landa Esperanto-organizaĵo en la mondo. Ĝi havas 5 100 membrojn, kio, same kiel en aliaj landoj, estas nur parto de ĉiuj personoj posedantaj la lingvon en pli aŭ malpli alta grado. Se oni konsideras la relativan malgrandecon de la lando kaj la nombron de la loĝantaro (ĉ. 8,5 milionoj), ankoraŭ pli elsaltas la forto de BEA. ĉi havas pli da organizitaj Esperanto-parolantoj ol la brita, germana kaj franca landaj asocioj kune (entute ĉ. 4 500), pli ol la 5 skandinaviaj landaj asocioj (entute ĉ. 3 800, el kiuj nur la sveda ĉ. 1 800) ktp. Bulgarujo estas la sola lando, en kiu la Esperanto-movado fariĝis preskaŭ amasa.

Kiamaniere BEA atingis tiun unuarangan pozicion? Sufiĉas sekvi ĝiajn raportojn de la lastaj jaroj kaj legi la Rezolucion de ĝia 38-a Kongreso (junio 1972) por kompreni kaj aprezi.

En tiu lando, la informado, konforma al la bezonoj kaj konkreta situacio, evoluas samtempe en pluraj direktoj: daŭraj firmaj kontaktoj kun la aŭtoritatoj; konstanta informado per bonaj artikoloj kaj interesaj sciigoj en la ĉefurbaj kaj provincaj gazetoj; informoj per la radio kaj utiligo de la Esperanto-elsendoj de Radio Sofio ankaŭ por informaj celoj; uzo de Esperanto por diskonigi la propran landon tra la mondo (tradukoj el la bulgara literaturo, gvidlibroj kaj faldfolioj, turisma servo, ktp.); organizo de amasaj renkontiĝoj, interalie festivaloj kun 1 000 ĝis 1 500 partoprenantoj, aŭ fakaj konferencoj kaj seminarioj, ekzemple la 20-taga kurso en Burgas, kiun partoprenis 133 geinstruistoj; organizo de fakaj ekskursoj al eksterlando en kunlaboro kun ŝtataj aŭ kooperativaj turismaj entreprenoj; evoluigo de amikecaj rilatoj kun eksterlandanoj per korespondado kaj aliaj metodoj, interalie por amasa partopreno en la Semajno de Internacia Amikeco, lanĉita de UEA antaŭ kelkaj jaroj; kulturklerigaj aranĝoj en urbaj kaj vilaĝaj Esperanto-societoj kun paralela informado sur loka nivelo; kaj multaj aliaj similkarakteraj agadoj. Ĉio ĉi estas kuplita kun la paralelaj klopodoj maksimume disvastigi la instruadon de Esperanto. Rezulte, la Internacia Lingvo estas nun oficiale instruata en la Ŝtata Universitato de Sofio, en kelkaj institutoj kaj mezgradaj lernejoj, kiel ankaŭ, ekster la lerneja programo, en pluraj elementaj lernejoj. Kompreneble, la instruado en la lernejoj ne nur donas pluan taŭgan materialon por informado, sed ankaŭ faciligas la altiron de novaj gelernantoj al kursoj regulearanĝataj en la lokaj societoj: en la pasinta laborjaro 2 378 gelernantoj studis Esperanton en lernejaj klasoj kaj kursoj, dum pli ol 2 000 aliaj personoj partoprenis en la kursoj, kiujn organizis la lokaj societoj. Superflue diri, ke tiu tuta laboro, elstare planita kaj bone organizita, ne povis ne fortikigi la ritatojn kun la aŭtoritatoj, kio siavice helpis kaj plu helpos la laboron de BEA.

Oni nekredu, ke la plej forta landa Esperanto-Asocio nun kontente ripozas. Ĝi plu konstruas kaj vastigas la agadojn. La Kongresa Rezolucio antaŭvidas aron da novaj iniciatoj kaj ampleksigon de la jam funkciantaj laboroj en ĉiuj direktoj. Aparta atento estos dediĉita al organiza fortikigo de la multnombraj lokaj grupoj, altiro de gejunuloj, plibonigo de la elsendoj de Radio Sofio, pli efika partopreno en la internacia Esperanto-movado, pli sistema popularigo de la bulgaraj literaturo kaj kulturo ĝenerale, pli vasta konatigo de Bulgarujo kiel lando de internacia turismo, ampleksigo de instruado de la lingvo en la lernejoj kaj alimaniere, intensigo de informado ktp. La alia ekzemplo koncernas sukcesan laboron sur loka nivelo en lando, kiu, diference de Bulgarujo, estas unu el la grandpotencoj, havas tute alian ekonomian-socian-politikan strukturon, kaj kies lingvo estas multe uzata ankaŭ en internaciaj rilatoj. Walla Walla estas relative malgranda urbo en la ŝtato Washington, Usono. El multnombraj gazeteltranĉaĵoj de tekstoj aperintaj en la lokaj gazetoj en 1972 vidiĝas, ke tie aktivas loka grupo sub prezido de d-ro Quentin Schwenke, al kiu multe helpas lia edzino kaj pluraj membroj. La verkanto de tiuj ĉi linioj neniam pli frue aŭdis pri ili, nek ricevis kian ajn raporton pri la agado de la loka societo en Walla Walla. La gazetaj eltranĉaĵoj, ĵus ricevitaj, parolas per si mem: Unue, fine de januaro 1972, la loka “Walla Walla Union-Bulletin” publikigis longan intervjuon kun s-ino Quentin R.Schwenke kaj aperigis ŝian foton. El la intervjuo klare vidiĝas ŝiaj multflankeco, klereco, interesiĝo pri muziko kaj sporto. Nur en la fino estas menciite: “Unu el miaj ŝatoj estas instruado de Esperanto al klaso de gelernantoj.” Sekvas kelkaj koncizaj informoj pri Esperanto kaj pri la Universala Kongreso okazonta en Portland. La komenca impreso estas bonega: klera figuro, bone konata en la loka komunaĵo, interalie aktivas ankaŭ por la Internacia Lingvo; nenia altrudado, nenia diskuto aŭ superflua pledado por Esperanto, sed nur konstato de fakto, kiu per si mem estas pledo. En februaro la gazeto informis, ke 9 gestudentoj sukcesis en siaj ekzamenoj pri Esperanto, kaj ke la loka societo mendis mikrofilmon de la disertacio “Esperanto Language as a Literary Medium” (La lingvo Esperanto kiel Literatura Perilo), per kiu Margaret Hagler (Universitato de Indiana) doktoriĝis. La dua informo estas ne nur interesa, sed ankaŭ kontribuas al plua altigo de la prestiĝo de Esperanto. Inter majo kaj oktobro aperis tuta aro da aktualaj artikoletoj kaj informoj pri eventoj ligitaj al loka aktivado, ekzemple pri prezentado de filmoj kun teksto en Esperanto, partopreno de lokaj reprezentantoj en la UK en Portland, organizo de novaj kursoj en aŭtuno, ktp. Post la UK en Portland, la informado, bone antaŭpreparita en la antaŭaj monatoj, atingis sian pinton. Aldone al 5 pliaj artikoloj en 3 gazetoj, aperis ankaŭ 2 pagitaj anoncoj pri la novaj kursoj por komencantoj: unu pri la dumtagaj kaj vesperaj klasoj en la Esperanto-societo de Walla Walla; la alia pri radiokurso de Esperanto, kiun la loka radiostacio KGTS efektive komencis disaŭdigi la 16an de oktobro. Tiuokaze la periodaĵo “The Collegian”, organo de la Studenta Asocio en la kolegio de Walla Walla, informis, ke la kurson produktis la Centro pri Komunikado de la Ŝtata Universitato de Ohio. La gazeto akcentis, ke la Esperanto-kurso estas parto de la programo doni pli da eduka valoro al la elsendoj de la radiostacio.

Ankaŭ en tiu ĉi kazo la laboro ne finiĝis per la tre kontentiga atingo. En novembro kaj decembro aperis pliaj artikoloj kaj informoj. La loka societo memorigis la datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof, organizis prelegon de japana studento en la Universitato de Portland, aranĝis paroladon de kompetenta persono pri Urugvajo, trafe uzis la rubrikon “Leteroj de la legantoj” en la loka gazeto, kaj utiligis ĉiun okazon por objektive prezenti la Internacian Lingvon kaj ĝian valoron.

Nek en la multjara laboro de BEA, nek en la pli modesta de la societo en Walla Walla estas trovebla unusola el la eraroj, pri kiuj atentigas la Principaro de Frostavallen kaj kiuj estas mallonge pritraktitaj en la antaŭaj ĉapitroj.

La du ekzemploj, intence prenitaj el du tre malsamaj medioj, montras tute klare, ke ĉie en la mondo ekzistas multaj eblecoj por solida informado, kies karaktero povas kaj devas esti adaptita al la landaj aŭ eĉ lokaj cirkonstancoj, sed ĉiam konforme al la bazaj ideoj entenataj en la Principaro de Frostavallen. La du ekzemploj estas instruaj ankaŭ el alia vidpunkto: la tuta stilo aplikata en Bulgarujo verŝajne havus malmultan efikon en Usono, kaj tiu de Walla Walla certe ne estus aplikebla en Bulgarujo. Ankaŭ la stilo de la laboro devas esti konformaal la kutimoj kaj konkretaj cirkonstancoj en unuopaj landoj. La fakto, ke estas prezentitaj nur du ekzemploj, neniel signifas, ke ne troviĝas centoj da aliaj pozitivaj aktivadoj en tiu ĉi branĉo.

16. La Centraj Organoj de UEA

La klopodoj de la centraj organoj de UEA estas sufiĉe bone konataj, kvankam ne tiel atentataj, kiel ili meritus. Sciigoj en “Esperanto”, cirkuleroj al la landaj asocioj kaj fakaj organizaĵoj, apartaj ĉapitroj en laĉiujara Raporto de la Estraro donas multe da informoj ankaŭ tiurilate. Necesus, ke ĉiuj aktivuloj regule legu ilin.

Ĉi tie estu nur menciite, ke la ampleksa laboro konsistas el du fakoj: esploroj kaj dokumentado, unuflanke, kaj informado en strikta senco de la vorto, aliflanke. Pri la unua okupiĝas Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED), dum la alian prizorgas la Informa Fako de UEA, kiu, tamen, abunde utiligas ankaŭ la materialojn de CED. CED okupiĝas pri sciencaj esploroj kaj dokumentado en ligo kun la lingva problemo en la mondo, pri la historio kaj aktuala rolo de la Internacia Lingvo. La rezultoj estas publikigataj en formo de dokumentoj (ĉ. 24 ĉiujare), studoj, artikoloj, statistikoj, eĉ tutaj libroj. La ĉefaj publikaĵoj de CED estas: (i) “CED-dokumentoj” en 10 serioj (en Esperanto, la angla kaj, en kelkaj kazoj, en multaj aliaj lingvoj), sendataj al internaciaj instancoj kaj, interalie, al ĉiuj landaj asocioj; (ii) la periodaĵo La Monda Lingvo-Problemo, eldonata tri fojojn jare de la mondfama entrepreno Mouton kaj kio en Hago-Parizo, sub aŭspicio de CED; (iii) La Internacia Lingvo — Faktoj pri Esperanto (1954); (iv) Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro (1960) kun multaj artikoloj kaj studoj, grandparte plu aktualaj; (v) Listo de Lokaj Esperanto-Societo/ (1965); (vi) Pri internacia lingvo — dum jarcentoj (1970); (vii) La problemo de lingva komunikado en la moderna mondo (1971). Kun la escepto de (iii), (v) kaj (vi), ĉiuj menciitaj publikaĵoj estas ankoraŭ haveblaj. Ili enhavas amason da materialoj, bonege utiligeblaj ankaŭ por la celoj de rekta informado. En 1974 aperos Esperanto en Perspektivo: Faktoj kaj Analizoj pri la Internacia Lingvo, monumenta verko pli ol 800-paĝa, ilustrita, kun detalaj indeksoj, kiu siavice liveros novajn, ĝisdatajn faktojn. La Universala Ekspozicio de CED estas siaspeca grandega dokumento pri la atingoj de Esperanto, bonege utiligebla por plej elstaraj aranĝoj.

Aliflanke troviĝas la Informa Fako de UEA. Interne de la movado ĝi laboras per cirkuleroj, skribaj kontaktoj kun la landaj IF kaj sepdeko da rektaj kunlaborantoj, apartaj kunvenoj de aktivuloj dum la universalaj kongresoj, la Informa Centro de UEA en Parizo, la Internacia Gazetara Servo (IGS), Kongresa Gazetara Servo (KGS) kajaliaj rimedoj aŭ metodoj. Ekstere la IF de UEA prizorgas la informadon sur tutmonda nivelo: parte rekte per intervenoj ĉe la internaciaj instancoj aŭ en ligo kun eventoj havantaj internacian karakteron (ekz. gazetaraj konferencoj, intervjuoj, artikoloj k.s. okaze de universalaj kongresoj aŭ aliaj internaciaj renkontiĝoj); aliparte per harmoniigo de la tuta laboro kaj per helpo al la informado sur la landa, loka kaj faka niveloj.

Eldonaĵoj de la Informa Fako de UEA

La ĉefaj regulaj periodaĵoj de la IF de UEA estas: (i) “Bulteno de IGS” (entute 201 numeroj ĝis la fino de 1973) kun multaj objektivaj informoj, sendata al la LA, landaj IF kaj individuaj kunlaborantoj; (ii) “Angla-franca bulteno de IGS” (entute 68 numeroj ĝis la fino de 1973), sendata unuavice rekte al presagentejoj kaj gazetoj en landoj sen Esperanto-organizaĵoj; (iii) “Bulteno de KGS”, regule publikigata dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto (ekde la Pariza en 1950) en Esperanto kaj en la nacia lingvo de la kongresa lando; (iv) “Impulsoj” (ekde decembro 1972), dediĉita precipe al studado de psikologiaj aspektoj de varbado; (v) “Eltondaĵa Servo” (lanĉita en septembro 1972) kun fotokopioj de bonaj artikoloj pri Esperanto en diversaj naciaj lingvoj, aŭ de misprezentoj kaj atakoj, en kiu kazo la IF taŭge komentas. Krome, la IF eldonis diversajn flugfoliojn, interalie la konatan 6-lingvan plurfoje, internacie uzeblan afiŝon, poŝtkartojn kaj similajn materialojn.

Necesas ne forgesi la grandegan informan signifon de la mondaj kampanjoj de UEA. Ĉiu el ili — ekzemple okaze de la Peticio al Unesko, aŭ Zamenhof-Jaro. aŭ Jaro de Internacia Kunlaboro, aŭ Propono al UN k.a. — laŭplane mobilizis kaj kunligis ĉiujn fortojn de CED kaj ĝiaj kunlaborantoj, ĉiujn rimedojn de la informa aparato sur ĉiuj niveloj, kio donis elstare rimarkindajn rezultojn el kvanta kaj kvalita vidpunktoj. Efektive, tiaj mondskale organizitaj agadoj de intensaj dokumentado kaj informado tuŝis en tiu aŭ alia formo milionojn da homoj.

Konkludo

Estas sendube, ke multo jam estas farita kaj plu farata por diskonigi la lingvon, sed estas ankaŭ certe, ke eĉ pli estas farebla kaj farenda. Tio rilatas al ĉiuj aspektoj de informado, sed precipe al interna organiziteco, amasigo kaj plibonigo de la kvalito. La organiza aparato de UEA konsistas el la centra IF de la Asocio kun ĝiaj rektaj kunlaborantoj, el informaj fakoj (IF) de la landaj organizaĵoj kaj lokaj societoj. Por plibonigi la informadon necesas, unuflanke, pli firme kunligi vertikale kaj horizontale la ekzistantajn IF kaj aliajn centrojn de informado, kaj, aliflanke, funkciigi novajn. Multaj LAjam havas siajn IF, sed multaj aliaj ankoraŭ ne formis la siajn. Urĝa tasko estaskrei ilin. Informado en la moderna mondo devas ne esti afero senpripensa, hazarda aŭ sporada, sed daŭre studata, bone planita kaj sistema. Tion plej sukcese povas realigi aparta fako aŭ eĉ nur kompetenta komisiito en la sino mem de la LA kaj tiel en konstanta kontakto kun la aliaj agadbranĉoj. La taskoj de la landaj IF estas: (i) organizo kaj prizorgo de informado sur siaj teritorioj konforme al la interkonsentita ĝenerala informa politiko de la Asocio; (ii) kontaktoj kun la tutlandaj kulturaj, politikaj kaj aliaj instancoj; (iii) rekta informado pere de la tutlandaj rimedoj de komunikado; (iv) konsiloj kaj helpo al la lokaj IF, aŭ individuaj lokaj kunlaborantoj, per liverado de artikoloj, novaĵoj, flugfolioj kaj aliaj materialoj, utiligante tiucele ankaŭ la publikaĵojn de la centraj organoj de UEA. Siavice, ne kelkaj, sed ĉiuj lokaj societoj devus havi siajn IF aŭ komisiitojn por prizorgi la informadon sur loka-regiona nivelo konforme al la ĝenerala informa politiko de la propra LA. Nur tiamaniere estas eble atingi, ke la tuta terglobo estu maksimume kovrita per la reto de la informa aparato de la organizita Esperanto-movado. Plifortigo de la organiza strukturo aŭtomate kaŭzos amasigon de la informado. Krome, ankaŭ unuopuloj, agantaj spontane kaj proprainiciate, povos pli efike partopreni, kio plu kontribuos al amasigo. Efektive, eĉ portado de la insigno (ne multaj sed unu), aŭ simpla konversacio (ne altruda, sed natura) en flua Esperanto, apogas la informadon en la plej ĝenerala senco de la vorto. Des pli helpas skribado de taŭgaj leteroj al la redakcioj kaj similaj iniciatoj de unuopuloj. Granda nombro da alispecaj atentigoj pri la Internacia Lingvo, same tiel, subtenas la organizitan informadon. Al tiu kategorio apartenas, ekzemple, stratoj kaj placoj, monumentoj kaj memortabuloj, konstruaĵoj kaj ŝipoj k.s., kun la nomo Esperanto aŭ Zamenhof. Menuoj en Esperanto havigeblaj en la restoraciaj vagonoj de la entrepreno Cooks, aŭ Esperantlingvaj instrukcioj en ĉiuj publikaj telefonĉeloj por interloka kontakto en la tuta Nederlando, aŭ ŝildoj “Esperanto parolata” en hoteloj, vendejoj ktp. certe signifas parteton de la lingva aplikado en la ĉiutaga praktiko, sed samtempe ankaŭ apartenas al la speco de konstanta, diskreta apogo al informado.

Tiuj kaj multaj aliaj similaj “atentigoj” pri Esperanto trovas sian lokon en la framo de la organizita informado, kies gamo de eblecoj estas preskaŭ senfina: ĝi etendiĝas de science bazitaj studoj ĝis simpla nekaŝado de sia propra scio de Esperanto. Nenio malhelpas, ke tiaj “atentigoj” plurfoje milobliĝu kaj tiamaniere kontribuu al la necesa amasigo de informado. Ĉiu unuopulo povas almenaŭ iom partopreni en la klopodoj en tiu direkto.

Pri la kvalito estas jam tiom dirite en la antaŭaj partoj, ke apenaŭ eblas ion aldoni. Nek la organiza fortikigo, nek la amasigo sufiĉas per si mem. Ili devas esti akompanataj de kvalitaj plibonigoj, se oni volas, ke la informado donu multe pli bonajn rezultojn en la estonteco. Kaj kiu ne volas tion?