Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Vojaĝimpresoj

(el Lingvo Internacia)

Proksimuma verkojaro: 1895

Kreis la Esperantan tekston: Langlet

Impresoj de svedoj, vojaĝantaj en Rusujo

Lingvo Internacia, provnumero, decembro 1895

“Vi estas tre feliĉa homo, kiu povas vojaĝi. Sed en Rusujo! Ĉe niaj heredaj malamikoj! Mi vere timas, ke mi Vin neniam revidos!” — Tiel, proksimume, skribis al mi bona amiko, respondante la leteron, en kiu mi anoncis al li mian decidon veturi en Rusujon. Mi ridis, legante la infanajn liniojn. Mi ne havis tian timon. Tamen, mi devas konfesi, — se mi sincere parolas, — ke mi ne iris al la rusoj kiel al amikoj; mi iris Rusujon por ekvidi, mi pensis, popolon, kiu dank’ al ĝia ankoraŭ iom barbara kaj haltigita stato devas esti interesanta por mi, okcidenta eŭropeano kaj, kvazaŭ ano de unu el la plej kultivitaj nacioj de l’ mondo.

Kaj reveninte hejmen, kiun mi trovis prava, min mem, aŭ mian amikon, aŭ, eble, neniun el ambaŭ? Vi vidos.

Mi konis en la tuta Rusujo ne pli ol du, eble tri personojn, kaj la lingvo rusa estis al mi, kaj estas ankoraŭ nekonata kampo. Mia kunvojaĝanto estis — se eble — preskaŭ pli nekonanta. Kiel do ekriski traveturi landon fremdan, kies loĝantojn, lingvon kaj ĉiujn rilatojn mi tute ne konas? Sed la juneco estas esperanta, kaj poste: ni ambaŭ estas esperantistoj. Jen, vere, la unua igilo viziti Rusujon. Unu el la du-tri iom al mi konataj rusoj, ankaŭ esperantisto, invitis min fari viziton en Jalta, la “faŝonabla” urbeto sur Krim, loĝi ĉe li kaj ricevi de li ĉion, kion mi bezonos (ah, mia malbone profetanta amiko! Kie estas viaj “heredaj malamikoj”? — tre afablaj, ŝajnas al mi!). Mi scis ankaŭ, ke preskaŭ en ĉiu rusa urbo ekzistas kelkaj esperantistoj, kiuj eble min helpus. Ĉu mi estis prava en tiu espero? Vi vidos.

Kaj ni elveturis; mi tra Finnujo velocipede, tra la plej bela, plej ĉarma lando, ĉe la plej “lojala” popolo; mia amiko poste per vaporŝipo rekte al Peterburgo. Tie ni renkontis unu la alian.

Peterburgo en junio ne estas Peterburgo. Oni ĝin diris al mi kaj mi mem povis ĝin kompreni. Sed ni ne povis resti en la urbo ĝis ĝi denove fariĝos Peterburgo; ni restis 8 tagojn — kaj estis ravitaj. Kvankam Peterburgo ne povas egaliĝi kun nia ĉefurbo rilate la situacio, la natura beleco kaj la artaj konstruaĵoj, tamen ĝi ŝajnis al ni tre interesa kaj, parte, tre bela. Speciale nin interesis la preĝejoj kaj la religiaj ceremonioj, poste la reĝa palaco (“palaco de vintro”), la muzeoj, la Gostinnij Dvor, la bazaro kaj la “izvoŝĉikoj” (veturigistoj), kies strangaj figuroj kaj malmultepezaj, rapidaj veturiloj al ni multe plaĉis. En Peterburgo mi faris la unuan sperton en esperanta parolado, renkontinte unu eston, sinjoron W. Waher, kiu tute ne scias aliajn lingvojn krom rusa kaj esta, de kiuj ambaŭ mi ne scis eĉ vorton. Ni tamen fervore paroladis en la lingvo Esperanto, kvankam ni ambaŭ nun la unua fojo havis okazon paroli en ĝi kun persono de alia nacio.

Sed en Moskvo mi havis pli gravan sperton. Tie mi en daŭro de la tuta tago estis kune kun s-ro Puĉkovski, kiu tute libere uzas nian lingvon. Nia kunestado estis por mi tre agrabla. Tie ankaŭ mi konatiĝis kun kelkaj aliaj adeptoj de la lingvo internacia kaj kompreneble ni uzadis sole nian komunan lingvon. La moskvaj amikoj montris al ni ĉion vidindan en la urbo kaj ni estis efektive ravitaj de la amasoj da antikvaj konstruaĵoj tre malordinaraj, strangaj kaj belaj, — precipe, kompreneble, la Kreml.

El Moskvo la fervoja vagonaro nin kondukis dum tri tagoj kaj tri noktoj trans la grandega rusa stepo ĝis Sevastopolo. La vojo estas longa kaj ne tre bela, tamen interesa, se oni havas la okulojn malfermitajn por la lum-efektoj, kiujn efikas en la stepa pejzaĝo, la suno ĉe ĝia leviĝo kaj malleviĝo, la luno, la steloj, kaj por la karakteristikaj diferencoj inter la homoj, kiuj tago post tago aperas, malaperas antaŭ ili.

En Sevastopolo ni restis du tagojn, vidis la vidindaĵojn en kaj ĉirkaŭ la urbo kaj forveturis Jalton en poŝta veturilo. La vojo kondukas super la altaj montoj al “Bajdarskij vorota” (Bajdara pordego), kie ni restis dum la nokto, kaj matene, tre frue, ni faris la mirinde belan vojon el tiu ĉi loko al Jalto. El Jalto, el tiu ĉi beleta urbeto, kie nin regalis kun neniam laciĝanta gastameco nia amiko, la fervora esperantisto, d-ro Ostrovski, ni faris kelkajn piediradojn kaj veturadojn al la plej rimarkindaj lokoj de l’ suda Krimo: Baĥĉi-Saraj, Ĉatir-Dag, Aluŝta, Alupka, Aj-Petri k. c. Vortoj ne povas esprimi nian ravon, vidante tiun belecon de l’ naturo kaj bonecon de l’ homoj, kiun montris al ni nia estado en Krim; ankoraŭ nun, kiam ni parolas pri ĝi, okazas ke la koro bategas, la okulo ploretas kaj la voĉo engorĝiĝas ...

El Jalto, la vaporŝipo Miĥail nin forportis preter la Krima montaro, nun laste vidita, ĝis Odeso. Se ni en aliaj lokoj vidis pli multe, ol en Odeso, tie ĉi tamen pli klare ol alie, esceptinte Jalton, ekbrilis por ni la karaktero de l’ rusoj kaj rusinoj en ĝiaj la plej bonaj ecoj: senfina amindeco, senlima bonkoreco, mirinda gastameco, estimeginda profundeco de la pensoj kaj sentoj, enviinda entuziasmo por altaj, idealaj celoj. Neniam eliros el la koro la memoro pri tiuj tagoj, tagoj de la plej granda, plej pura ĝojo. La voko de niaj animoj kaj de niaj gorĝoj estis: vivu la rusoj kaj vivu Esperanto! Ke tiu voko povu esti aŭdita de ĉiuj rusaj oreloj! Kie do estas, mia sveda amiko, viaj “heredaj malamikoj”? — Malaperis kun la nebuloj de antikvaj mallumaj tempoj! Neniam ili revenu!

El Odeso ĝis Konstantinopolo

Lingvo Internacia, marto 1896

En Odeso. Agrabla ŝipo. — Sur Maro Nigra. — La verda radio. Ventego sur la maro. — Bosporo kaj Konstantinopolo.

Odesso, — Adessa diras la rusoj, — kuŝas apud golfo de Maro Nigra. La urbo sin levas terase de la bordo, tiel ke oni havas el ĝiaj pli altaj partoj la plej ĉarman vidaĵon super la bordo kaj haveno tie malsupre kaj super la briletanta akvo de l’ golfo. La haveno cetere estas la plej granda vidindaĵo de Odesso. Du grandegaj ondrompiloj (fr. “brise-lamesangl.breakwater”) eletendas siajn longajn mallarĝajn brakojn en la golfon kaj ĉirkaŭprenas la akvosupraĵon, kie ŝipoj el la kvar flankoj de l’ mondo malvastiĝas je l’ placo. Teruraj grandeguloj, konstruitaj tute el fero, kuŝas en seninterrompaj vicoj laŭlonge la surbordo kaj plenigas sian internon per miloj de sakoj da greno el la fruktoportaj kampoj de Suda Rusujo. Nudpiedaj havenaj portistoj, tre malbone estimindaj, vestitaj en disŝirita ĉemizo kaj trua pantalono, aŭ eĉ nur en unu el tiuj du, portas la sakon post sako el plenŝargitaj vagonoj kaj malplenigas ilin en la nesatigeblan faŭkon de l’ ŝipa kaverno. La ĉenoj de vaporkranoj grincas kaj krakas, ŝipsubestroj krias kaj ĵuras en dekkvin lingvoj, lokomotivoj sur la surbordo siblas, muĝas kaj fajfas, estas vivo kaj movo en ĉio, kaj oni preskaŭ sentas kapturnadon, rigardante ĝin. — Tiel daŭriĝas dum la tuta tago, sed iom antaŭ la 8-a horo vespere finiĝas ĉia laboro, la havenistoj foriras por trinki glason da teo aŭ da brando kaj dormi en la malpuraj, malbonodoraj hundujoj en mallarĝaj kaj malpuraj stratetoj ĉe la haveno; ĉiuj nerajtigitoj estas forigataj el la fermita regiono de l’ haveno, la kradoj de la pordegoj ŝlosataj, ĉio fariĝas silenta kaj nenia sono estas aŭ data krom la plaŭdado de l’ ondoj kaj la mezuraj paŝoj de l’ havenaj gardistoj, kiuj laŭ sia devo observas, ke neniu eliru aŭ eniru dum la nokto.

Ni venis, mi kaj mia kolego en la vojaĝo tra Rusujo, el Sevastopolo Odeson, intencante resti en tiu ĉi urbo nur du tagojn ĉe kelkaj tie loĝantaj esperantistoj. En ilia societo ni vidis ĉion, kion da intereso havas la urbo, la antaŭ nelonge konstruitan neordinare belan kaj impozantan teatron, kie ni aŭs kultis la tre amatan en Rusujo operon “Vivo por la Car” de Glinka, — la Aleksanderparkon, kiu kuŝas apud la ruinoj de malnova fortikaĵo, kaj fine — grandan kaj malgrandan Fontanojn, — la antaŭurbojn de Odeso apud la bordo mem de l’ Maro Nigra kun bonaj lokoj por banado kaj kun beletaj somer-loĝejoj, enmetitaj inter la plej freŝa verdaĵo. — Kaj nun ni devis diri adiaŭ al niaj karaj esperantistaj amikoj kaj samfoje ankaŭ forlasi la landon, en kiu ni pasigis kvin semajnojn, tiel riĉajn de belaj kaj neforigeblaj impresoj de la plej interesa lando kaj de popolo, kiu per sana kaj natura gajeco, per malordinare afableca karaktero, per la tute nemerita kaj tial ankoraŭ pli dankinda boneco kaj gastameco rilate nin fremdulojn tute almilitis al si niajn korojn.

Nia vojo estis al Konstantinopolo kaj, ĉar la ordinaraj pasaĝeraj vaporŝipoj ne foriradis en la konvena por ni tempo, ni konsentis kun la kapitano de angla komerca ŝipo Fernlands, ke ni iru kun li. Ni alvenis la vaporŝipon en tute ĝusta tempo: precize en 4:a horo ni devis veni, estis la kapitano dirinta.

Estis neordinara trankvileco sur la ŝipo; neniu homo aperis, krom la stevarto kaj iu havenisto, kiu fermis la “truon” de la granda ŝipa kaverno, — kaj fine la subkapitano, kiu, videble atakata de malgajaj pensoj, iradis sur la ferdeko. Ĝi ne estis mirinda: ni baldaŭ ekaŭdis, ke la kapitano kuŝis malsobra en sia kajuto, ke tri kvaronoj de la ŝipanaro forkuris kaj ke la kvara sekvis la ekzemplon de sia estro.

Post mallonga tempo alvenas du havenaj soldatoj, tiregantaj individuon, kiun ili trovis duonvivan pro malsobraĵo en ia drinkejo; li akceptas piedpuŝon de l’ subkapitano kaj puŝiĝas sub la ferdekon. Alia patrolo trenas kun si paron da “knaboj”, kiuj “mit aller Gewalt” volas aranĝi batiĝadon inter si kaj kun la gardantoj; ili tamen estas venkataj kaj alportataj ŝipon. — Kaj tiel iom post iom kolektiĝas la konfidinda anaro, kiu devos nin konduki ĝis Konstantinopolo.

Tiam subite oni aŭdas laŭtan sonon, kvazaŭ revolveran ekpafon, sekvitan de infernaj kriegoj el l’ internaĵo de l’ ŝipo, kaj ĉie estas krio kaj bruo; post kelkaj momentoj aperas viro, kureganta supren laŭ la ŝtuparo de l’ kajuto, kun sangita vizaĝo, kaj krias, ke “the captain” pafis, volante mortigi lin, kaj batis lin en frunton per la revolvera tenilo. Post li venas kelkaj sobraj (relative) viroj, kiuj momente ligas la manojn de l’ unua per fortika ŝnurego, dum li krias laŭforte, kaj la sub kapitano klarigas, ke la homo estis aroganta kontraŭ la ŝipestro, ke tiu ĉi daŭrigas esti mort-malsobra kaj ke la ŝipo povos foriri nur en la sekvanta tago.

Oni sendube pardonas, ke ni ne trovis oportuna konfidi niajn karajn vivojn al “Ternlands” kaj al ĝia nobla anaro, sed prokrastis la foriron. En la sekvanta tago troviĝis alia angla ŝipestro, kiu ne rifuzis preni nin kun si, sed kiam li klarigis sincere kaj kavalire (kiel “gentleman”), ke li ankaŭ amas ĵus antaŭ la forveturo preni tute “ordan pleniĝon”, ni dankis kaj restis en Odeso dum du agrablaj tagoj, ĉe niaj esperantistaj amikoj, ĝis ni povis forveturi kun la rusa pasaĝira vaporŝipo Jekaterina II.

La bonaj rusoj sekvis nin ĝis la ŝipo mem, por ke oni povu en la lastaj momentoj interŝanĝi kelkajn korajn vortojn de adiaŭ. Estis maldolĉe disŝiri nun, eble por ĉiam, la firmajn, fortajn ligilojn de amikiĝo, kiu kvankam ligiĝis antaŭ nur kelkaj tagoj, tamen dum la ĉiutaga kunestado kreskis ĉiam, pli kaj pli forta dank’ al gajaj kolektiĝoj kaj seriozaj interŝanĝoj de penso pri la plej gravaj demandoj de l’ vivo, — kaj kiu nun ligis nin tiel same firme, kvazaŭ se ni estus amikoj de infaneco, ni, du svedoj, kaj tiuj noblanimaj infanoj el nia “heredmalamika” lando. — Sed la vaporŝipa sonorilo sonas memorigante; laŭ la bona rusa kutimo, kiu estas tiel senfine pli bela kaj esprimanta, ol la malvarmaj manpremoj de niaj kunlandanoj, ni interŝanĝas kison kaj ĉirkaŭprenon kun ĉiu el niaj amikoj, rapidas sur la ŝipon, vane dezirante kaŝi unu al la alia nian tuŝadon, kvazaŭ se la larmoj, aperante en niaj okuloj, estus io, kion ni devus honti. La vaporŝipa ŝraŭbo komencas labori, sed el la malgranda aro sur la bordo ni aŭdas ankoraŭ multefoje ripetatan koran “vivu feliĉa, bonan vojaĝon!” kaj la blankaj tukoj, moviĝante, donis al ni la lastan amikan adiaŭon el la tero de Rusujo.

* * *

Baldaŭ la rusa tero malaperas el niaj okuloj. Ĉirkaŭe ni vidas nur ĉielon kaj maron. Estas vespero, la suno baldaŭ trempos sian fajran vizaĝon en la maron, kiu apenaŭ krispigata de la venteto permesas al Jekaterina II antaŭeniĝi majeste kaj grandioze, memorigante ĝian gloran samnomulinon. La delfenoj, kiuj dum la tago gaje saltas ĉirkaŭ la ŝipo kaj iafoje faras verajn saltomortalojn, — eĉ ili nun laciĝis je sia ludo aŭ fornaĝis en alian lokon. Neniaj birdoj flugas nun super la larĝa akvo, kiu estus dezerta kaj malgaja, se la ruĝaj radioj de l’ vespera suno ne briletus kontraŭ la malgrandaj ondetoj, donante koloron, brilon, vivon al ĉio —

“Blovis favora venteto, kaj ondo purpurokolora
Forte kriegis ĉe kilo de ŝipo antaŭeniranta”

— neniam al mi ŝajnis la pentranta priskribo de Homero pli vera, pli naturfidela, ol nun. Orbrilaj kaj “purpurkoloraj” kaj violetbluaj estas la ondoj kaj la ŝipo kuras antaŭen senhalte, kvankam movata per alia forto, ol tiu, kiu en tempoj de l’ poeto-patro movis la “rapide antaŭenkurantajn” ŝipojn.

Sur la ferdeko kantas blinda kantisto iajn melankoliajn malgrandrusajn popolkantojn, akompanante ilin per malgajaj agordoj sur malbona citro. Maljuna turko en larĝa turbano, du krimaj tataroj en naciaj kostumoj kaj unu rusa studento en sia malbela uniformo sidas kaj aŭskultas distre, ĝis subite al unu el la tataroj venas ideo: — li iras al la blindulo kaj igas lin ekludi vivan, delogantan, preskaŭ petolan melodion kaj kune kun la kolego li improvizas gajan dancon el la hejmaj montoj, por granda koleriĝo de l’ maljuna turko, kiu ne povas remetiĝi en sian antaŭan olimpian trankvilon, antaŭ ol la du dancantoj, ambaŭ lacigitaj, malleviĝas sub la ferdekon sur ŝnuregaro.

Sed la suna vizaĝo jam tuŝis per sia malsupra parto la supraĵon de l’ maro; rapide ĝi malleviĝas pli kaj pli; nun restas nur mallarĝa rando, or-ruĝa strio, brilanta punkto, kaj .... ĉu ĝi estis trompo de okuloj? aŭ ĉu mi ne vidis tute klare, ke en la sama momento, kiam la lasta punkto de l’ suno ekestingiĝis, ekfulmis fajrereto, malgranda kaj momenta sed intensive helverda? Ĉu — efektive mi vidis la “verdan radion”, pri kiu oni diras, ke ĝi aperas antaŭ la atenta rigardanto, kiam li vidas la sunon, malleviĝintan sennebule en trankvilan, senmovan supraĵon de akvo? Mi estis preskaŭ certa, ke ĝi estas imago. Sed post kelkaj minutoj venis al mi mia kunvojaĝanto el alia parto de l’ ŝipo: “Mi vidis la verdan radion!” ekkriis li tuj, ekvidinte min. “Jes, ankaŭ mi”, mi respondas, “kaj tial ĝia ekzistado, atestita de du kredindaj atestantoj, povas esti rigardata kiel senduba”. Sed la klarigadon de l’ fenomeno mi lasas al ia pli saĝa cerbo. Eble oni ĝin trovos en tio, ke la lasta radio de l’ suno atingas niajn okulojn, rompita per la verda akvo de l’ maro. Kaj la krepusko sin mallevas super nin, — la mallonga suda krepusko, kiu tiel rapide fariĝas nokto; kaj la steloj ekbruliĝas sur la firmamento, — ne kiel en niaj lumaj nordaj vesperoj de somero, sed ĉiuj samfoje, kvazaŭ per ia sorĉo.

Kaj jen, kiam la fajra globo de l’ suno malleviĝis, la luno sin levas el la maro. Tuj fulmas la ondoj, kiel fluanta arĝento, la steloj brilas flamante, la malfortaj agordoj de l’ citro ĉe sipanaro ekmortas, kaj la nokto estas varmeta kaj dolĉa, kiel nokto en la paradizo. Kiel povi dormi, kiel sin enŝlosi en malaeruma, sufoka ĉambreto sub la ferdeko! Ho vi, ĉarma Nigra Maro, ĝin nun tie kuŝas tiel belega, tiel paca, plena da trankvilo kaj plaĉo! Kiel do terura, timinda vi estas en via furiozo, kiom multajn kilojn vi rompis, kiom multajn hominfanojn, plenajn da vivo kaj sano kaj kuraĝo vi luliluis en la lastan dormon! Unu fojon, — nur unu fojon mi vin vidis en via sovaĝa majesto; vi turis ondojn, altajn kiel domoj, kaj malfermis faŭkegojn tiel profundajn, ke oni kredis vidi vian fundon; tie malsupre estis akvo lumante verda, brilanta kiel smeraldo, kun minaca griznigra nuanco, sed la kombiloj de l’ ondoj estis blankaj pro bolanta ŝaŭmo, estis purpure ruĝaj kaj flavruĝaj per vualitaj radioj de nebula vespersuno. Kaj supren malsupren, supren-malsupren sur viaj montoj kaj en viaj valoj balancis sin malbona netaŭga floso kun kvar, kvin malfeliĉuloj, kiuj senĉese dronadis en viaj akvamasoj por en la sekvanta momento denove elnaĝi kaj post kelkaj sekundoj de turmentega atendo denove esti dronigataj de la sekvanta atakanta ondego; mi mem staris sur tiu floso kaj en la plej kruelaj turmentoj de timego pro la minacanta morto kroĉis min krampe ĉe la mizera bastoneto, kiu prezentis maston, sed — — ĝi estis en Ia pensoj antaŭ la grandegula pentraĵo de Ajvazovski: “Ventego sur Maro Nigra” en la peterburga Ermitaĝo.

* * *

Imagu, mia leganto, ke vi staras apud la enira pordo de la sorĉa lando de viaj infanaj sonĝoj, lokita per ĉiuj mirindaj estaĵoj kaj strangaj figuroj, kiujn kreis via infana fantazio, kaj plenigita per konstruaĵoj koloritaj de la plej belaj nuancoj de l’ ĉielarko, ornamitaj per diamantoj kaj rubinoj, per safiroj kaj smeraldoj, — per tiuj aeraj palacoj, kiujn vi iam scis konstrui, — kaj vi povos iel kompreni miajn sentojn en la bola julia mateno, kiam Jekaterina II eniris, en la buŝon de l’ Bosporo. La milfoje ŝanĝiĝantaj diversaj pentraĵoj el “Mil kaj unu nokto”, la brilaj figuroj, per kiuj la viva fantazio scias plenigi la fabelan mondon, la historio de l’ Oriento, nun ĉio preteriris antaŭ miaj internaj okuloj kaj mi duone miris, ke la Simplegadoj*) ne frakasis la preterkurantan ŝipon en sia ŝtona ĉirkaŭpreno, kiel en antikvaj tempoj, sed afable restis sur siaj placoj kaj permesis al Jekaterina libere foriri.

* La konataj ŝtonegoj en la buŝo de Bosporo.

Ĉu bezone diri, ke la efektivaĵo baldaŭ min vekis el miaj sonĝoj? Bosporo ne apartenas al ia fabela mondo kaj Konstantinopolo ankaŭ ne. Ili estas nurnudaj efektivaĵoj, sed kiaj efektivaĵoj! En oftaj kurbiĝoj rampas la mallarĝa akvo inter altaj krutaj bordoj ĝis la Marmora Lago. La azia bordo estas kovrita per viva verdaĵo, el kiu tie kaj tie elrigardas blindigante blanka konstruaĵo. Sur la ambaŭ flankoj la du bordoj randiĝas apud la akvo per pitoreskaj domoj, unu ne simila al alia. Jen somerloĝejoj de fremda ambasadoro, jen kelkaj grekaj kaj armenaj vilaĝoj, jen la sultanaj palacoj kaj moskeoj, pureblankaj, kiel nur la propraj konstruaĵoj de l’ Grandsinjoro mem havas la rajton esti.

Apud Kara Hissar kaj Anadoli Hissar, — la ĉarmaj ruinoj de l’ Konstantinaj fortikaĵoj — ni pasas la lastan kurbiĝon de Bosporo, kaj — “La sultanino de l’ Bosporo” kuŝas antaŭ niaj okuloj. — Maldekstre Skutari, la Azia parto, kun la en malproksimo bluanta Azia Olimpo kiel fundo, dekstre — Pera kaj Galata, eŭropaj partoj, kun la stranga pitoreska turo de Galata, kun Jildiz-Kiosk, kie nun loĝas la sultano, kaj Dolma-Bagdŝe, lia plej granda palaco, kiu spegulas siajn longajn, rektajn murojn en la akvo de Bosporo. Kaj meze, antaŭ ni, — StambulIstambul mem, la ĝojo de ĉiuj turkoj, “la tera paradizo”, “la benita belulino”, kiel ili ĝin nomas, kun ĉiuj ĝiaj moskeoj, minaretoj kaj turoj.

Ankoraŭ kelkaj minutoj, — kaj nia Jekaterina II estas jam sur sia placo, antaŭ Top-hane, la ŝipa urbparto. Tuj la vaporŝipo estas ĉirkaŭita de dudeko da boatoj, duobla nombro da krieguloj atakas la ferdekon, kaj baldaŭ ĉiu vojaĝanto, ĉirkaŭiĝas per bando da viroj, kiuj ĉiamaniere kaj en ĉiuj eblaj lingvoj delogante kaj devigante penas tiri lin en ĉiujn eblajn direktojn samfoje. Post mallonge ankaŭ ni estas ĉirkaŭbaŭitaj, enŝlositaj kaj pakigitaj en amaso da 20 homoj, kiuj samfoje krias ĉiu en sia lingvo, frapas niajn ŝultrojn, tiras niajn vestaĵojn kaj brakojn kaj volas fortiri niajn pakaĵojn. Dum ia momenta paŭzo, kiun ni akiris kriante svede eble plej laŭte, ni rapide faris la decidon, elektinte individuon de sufiĉe bona eksteraĵo, kiu senĉese trumpetis en niajn orelojn — “Hotel Pest, gut und billig und à la carte! Hotel Pesth, wissen Sie, gut und billig und à la carte!” — kaj por la pleja konvinkado kalkuladis la diritajn tri eminentajn ecojn sur siaj longaj, malpuraj fingroj.

Kun helpo de tiu individuo ni baldaŭ metiĝis en boaton, kaj post kelkaj minutoj la unuan fojon paŝis sur la klasika tero de Konstantinopolo, kie nia unua multekoste aĉetita sperto estis, bedaŭrinde, ke nia elokventulo estas granda fripono, ke la hotelo Pesth estas nek “gut” nek “malkara”, sed kontraŭe — pleje schlecht kaj theuer; eĉ li mem devis ĝin konfesi, sed penis konsoli nin kaj sin per la certigo, ke ĝi almenaŭ estas — “à la carte”!

Ĉe Aĥmed’ Paŝa’, la granda pentristo

Lingvo Internacia, majo 1896

Estis en Konstantinopolo, kaj la tago estis bela julia tago en la somero pasinta. Mia amiko Nehad Bej kaj mi, ni migris laŭlonge la strato, kiu iras de la ponto de la Galato ĝis Aja-Sofia. La suno bruligis, la hejtanta suno de tagmezo en la sudo — eĉ la plenforta altekreska bulgaro kun nudaj piedoj, brakoj kaj brusto, kun la flavkupra trumpeto en mano, kiu kuris antaŭ la omnibus’, tiam kaj iam donante piedpuŝon al ia malrapida hundido, kiu ekdormis inter la koto sur la strato — eĉ ankaŭ li sopiregis pro la varmeco kaj streĉa laboro, dum li senĉese kun la libera mano penis fari elfluon por la riveroj da ŝvito, kiuj sennombraj kiel la fontoj de Nilo, sin elverŝis super lia kuprokolora vizaĝo.

Sed ni du, Nehad Bej kaj mi, ne longtempe deviĝis sopiri pro la varmeco kaj la polvo sur la stratoj de Stambul. Ne multe da tempo pasis, ĝis ni atingis nian celon — la aristokrata domo de Aĥmed Paŝa en unu el la mallaŭtaj, distingaj kvartaloj sur la supraĵo de unu el la sep montetoj de Stambul’ . — Tie ĉi supre estis silente, tiel malbrue kaj “nobele”. Neniaj vokantaj “verdaĵistoj” (vendantoj de verdaĵo por manĝo) tie ĉi kriis sian eternan Toma-ti-y-a, toma-ti-y-a, neniaj malgrandaj hebreknaboj tie ĉi kurante ĉirkaŭ niaj piedoj postulis monerojn, neniaj levantanoj (homoj el Levanto, la bordo de l’ Egea maro) trumpetis en niajn orelojn siajn senmezure eminentajn ecojn kiel gvidantoj kaj — la plej bona el ĉio — neniaj skabiaj hundoj kuŝis fermante por ni la vojon sur la strato.

Ĉe la frapado de Nehad Bej respondis apud la pordo de Aĥmed ia platnaza, fulgenigra individuo, kiu, ŝajne, venis rekte el la Geheno, sed en vero kredeble nur estis el la plej suda Sudana provinco de l’ Egipta khedivo.

Grimacante saluton de bonvenado, tiel ke la buŝanguloj malaperis en necerta malproksimo apud la regionoj de l’ oreloj, li faris ĝentilegan orientan kliniĝon antaŭ mia altekreska turka amiko kaj, post mallonga rigardado de mia malsignifa persono kaj mia blanka sveda ĉapelo de studento, li rapideme forkuris por anonci al sia sinjoro, la potenca Aĥmed Paŝa, la fidelulo de l’ sultano kaj eminenta ano de l’ Grand-Sinjora kortego.

Dume alia servantulo min kondukis en la domon tra kelkaj koridoroj kaj super unu larĝa tapiŝa ŝtuparo, ĝis ni fine alvenis en la ĉambron de vizito.

Por mi, kiu pensis trovi ĉambron de turka modelo, kun longaj, malaltaj kaj molaj kanapoj laŭlonge la muroj, kun floraj ŝtofoj kaj multkoloraj teksaĵoj ĉie pendigitaj — kie konvenas kaj kie ne konvenas — , kun argilaj potoj kaj stanaj vazoj de stranga formo en vicoj sur la bretoj de muro, kaj plu en la sama stilo — por mi la vizita ĉambro de Aĥmed ŝajnis tute surprizanta. Kelkaj invitantaj malgrandaj kanapoj, tie kaj ie tabureto, granda tablo plena da modernaj ilustritaj verkoj, kelkaj staflioj kun pretaj aŭ ankoraŭ ne pretigitaj pentraĵoj, kaj la muroj kovritaj — ne per multkoloraj ŝtofoj el Persujo, kaj Kaŝmir’, sed per tute eŭropaj desegnaĵoj, gravuroj kaj fotografaĵoj kune kun ia pentraĵo. Inter la multaj portretoj de anoj de eŭropaj princedomoj aparte unu okupis mian atenton; estis de Oskar 1:a, nia reĝo, en uniformo de admiralo kaj ornamita kun la nomo, skribita, ŝajne, per la mano de l’ reĝo mem.

Mia amiko Nehad — sed mi do forgesis prezenti lin al miaj legantoj! Li estas leŭtenanto ĉe la dragona regimento ĉevala de Lia moŝto Grand-Sinjora kaj cetere neordinare impozanta kaj bela viro. Lia kresko alta kaj gracia portas bele formitan kapon kun trajtoj, kiam li silentas, ŝajne fanditaj el bronzo, sed kiam li parolas — en franca kaj en tute bonega, eminenta franca lingvo — ili viviĝas per la ŝanĝantaj dispozicioj de sentoj, kiuj, kontraŭ la turka kutimo, ŝajne regas mian amikon. Cetere estas la fundamento inter ili ia nesuperiĝebla kaj preskaŭ ne tro alte taksebla amindeco kaj amikeco, kiun malŝpare elverŝas ĝia posedanto sur la nemeritanta fremdulo el malproksima Nordo.

Sed dum mi staras okupite rigardante la akceptan salonon de Aĥmed Paŝa kaj la militistan kreskon kaj vire belan vizaĝon de mia akompananto, tiam subite malfermiĝas la pordo kaj eniras la mastro mem, Aĥmed Paŝa, la granda kortegulo kaj artisto. Malalta kaj ronda li estas kaj ŝajnas pli humora ol precipe impozanta kun tiu malgranda “stomakego”, la nigraj, ludantaj okuletoj, kiuj tre similas al sekvinberetoj en tritikbulko, kaj la buŝo, sur kiu ludas humoristika rideto.

Al Nehad Bej, kiu en sia elkora ĝentileco kaj en la sento de l’ alta rango de sia estro, ne tute bone scias, kiel profunde li kliniĝos aŭ ĉu sur la piedoj li riskos stari, — al li Aĥmed salutas ĝuste à la turque t. e. kun la du manoj levigitaj ĝis la tempioj kaj la manplatoj etenditaj unu kontraŭ la alia. Mi do kontraŭe ricevas post la prezentado koran tute “okcidentmondan” manpremadon kaj post mallonge mi kun la mastro estas en viva interparolado pri mia patrolando, kiun li tute ne konas, kaj ĝia reĝo, kiun li kontraŭe vidis kaj trovis “ĉarmanta”. Sed baldaŭ Aĥmed Paŝa transiras al aliaj aferoj, ĉar li nur duone estas diplomato kaj monda homo, kaj plej proksime al lia koro sendube kuŝas lia arto. Kaj simile al ĉiuj “diletanto”, li tre volonte montras siajn laboraĵojn kaj aŭskultas la opiniojn pri ili. Ankaŭ mi nun devis diri mian opinion pri liaj pentraĵoj, kvankam li ne povis sci, ĉu mi komprenis liajn pejzaĝojn kaj “stilleben’ojn” pli bone ol ia bovino. Unu post l’ alia estis eltirita el la granda amaso da pentraĵoj, kiuj kovris la stafliojn kaj starigilojn kaj staris en amasoj apud la muroj; jen pejzaĝoj el Malgranda Azio, kun freŝa kaj superfluanta kreskaĵaro, jen el la senarbaj montetoj apud Bosporo, jen estis plenviva strata sceno el Stambul, jen ree ia frukto-, besto- aŭ floropentraĵo.

Li estis tre multflanka en sia pentrado, la bona paŝa’, sed parolis tre humile pri sia talento, kio tamen ne malhelpis, ke liaj okuletoj lumiĝis per kontenteco, kiam mi elparolis mian ravon je liaj vere tre prosperitaj floropentraĵoj. Li ne laciĝis, priskribante, kie, kaj ĉe kiuj kondiĉoj ĉiu aparta pentraĵo estis farita, kaj rakontis laste ke la laboraĵo, kiu nun lin okupis, estos donaco al lia Ottomana majesto.

Kaj nun la kafo estis enportita, la kafo, kiun oni senkondiĉe trinkas en ĉia vizito ĉe unu osmanli. Estis la ordinara turka malbonaĵo, kuirita tute dika kaj kun sukero, ke ĝi similis al ia bruna melaso. Sed krudigita per tio, kion mi antaŭe suferis en tiu speco, mi sengrimace malplenigis mian malgrandan taseton, en grandeco simila al ia ovingeto. Nehad Bej videble kontentege gustigis la dikan dolĉegan trinkaĵon kaj englutis grandegajn kvantojn de la sengusta, fadena kaj pastema turka konfitaĵo, kiu samtempe estis ĉirkaŭportita.

L’ aŭdienco estis finita kaj ni leviĝis por adiaŭdiri. Sed tiam sekreteme Aĥmed rakontis, ke li posedis ion, kion li devis montri al ni antaŭ ol ni iros. Kaj nun ni sekvis lin malsupren la ŝtuparon kaj poste per kelkaj tute turke aranĝitaj ĉambroj kun tapiŝoj kaj “divanoj” (kanapoj) kaj lignaj kradoj antaŭ la fenestroj, ĝis li fine haltis apud la eniro en sufiĉe malgranda, longeta ĉambro, malalta kaj ne tro bone lumigita. En la fono aperis tuta floraro kun grupoj kaj florbedoj kaj tie-alie iaj belegaj granat- kaj oranĝarboj kun iliaj brilaj fruktoj.

Mais dites donc, mon general, ou’est ce que vous avez la?” Kaj mi ekkomencis esprimi mian miron vidi tutan ĝardenon enmigrintan en tiu ĉambro, kiu devus esti tre malbona oranĝerio. — Mi malofte aŭdis pli koran ridon ol tiu, kiu sekvis miajn vortojn. Aĥmed Paŝa ridis tiel ke lia stomaketo saltadis kaj la sekaj vinberetoj tute malaperis en la tritika bulko, kaj Nehad Bej, kiu estis enigita en la sekreto, ridis kvazaŭ laŭ ofico kaj batis liajn genuojn en gajo, dum la malgranda paŝa’ deviĝis sidiĝi, por ke li ne perdu la egalpezon.

La gajeco de l’ du turkoj sendube estis infektanta, sed ne scianta, je kio ili en vero ridis, mi komence iom ĝenis kaj min tenis serioze, ĝis la malgranda paŝa’, kun la larmoj ruliĝantaj super liaj grasaj vangoj, fine elkriis: “Sed ĉu vi do ne vidas, ke ĝi nur estas pentraĵo? Estas ke mi min amuzis dekoraciante la muron tie kun floroj kaj arbetoj kaj arboj — kaj ĉiuj enirantaj tien-ĉi pensas ke estas malgranda ĉambroĝardeno. Ho ho ho, hi hi hi,” ... kaj li denove enfalis en vida paroksismo, en kiu mi nun volonte partoprenis.

Kaj tiam li rakontis al mi — tute ne por fanfaronado sed “nur kvankam” — ke unu fojo li prosperis pentri sur blanka muro en la ĝardeno de l’ sultano unu floran bedon tiel naturan — parole d’honneur, monsieur, nenia fanfaronado, nur la vero — ke Lia Moŝto Grand-Sinjora favore lasis sin trompiĝi kaj aliris por preni unu floron! Kaj la ĝardenisto poste venis kun sia akvujo kaj superverŝis la pentritan de Aĥmed florbedon egale malŝpare kiel la florojn kiujn li mem antaŭe plantadis — faro, kiu kuntiris super la kapon de l’ ĝardenisto la Grandsinjoran malfavoron, kiu tamen estis reprenita, kiam Aĥmed Paŝa remetis la florojn en ilia unua brila ordo.

“Sed Vi do estas alia Apelles, mia generalo, kaj kompare vin, estis Zeuxis kaj Panhasios nenio alia ol simplaj nudaj maltaŭguloj!” — Mia komplimento estis akceptita kun favora rideto, — ankoraŭ unu manpremo kaj post kelkaj minutoj estis mia vizito ĉe Aĥmed’ Paŝa’, la granda kortegulo kaj artisto — nur unu rememoro.

En Peterburgo

Lingvo Internacia, junio-julio 1896

La horloĝo en la katedralo Kazanski ĵus sonas kvar, kiam mi en bela junia mateno sola promenas sen celo, sur la stratoj de S.-Peterburgo. Aŭ se mi havas ian celon, tio estas nur vidi kiel dormas la granda metropolo. Oni devas preni l’ okazon dum ĝia flugado, ĉar Peterburgo ne dormas longtempe. La norda nokto de somero ja invitas mem ŝanĝi la nokton en tagon kaj tio ĉi estas invito, kiun akceptas tre volonte la peterburganoj. — Sed nun ĵus komencis la tempeto, en kiu iom post iom ekdormiĝis la nokta bruo kaj ankoraŭ ne vekiĝis la klopodoj de l’ tago. Ia sola piediranto ekvidiĝas en la fino de l’ stratoj kaj ia dormema izvoŝĉiko (veturigisto) malrapide kondukas sian lacan kvazaŭĉevalon. La veturilo preskaŭ sensone rulas, ĉar la radoj estas, kiel ofte tie ĉi, vestitaj per kaŭĉukaj ringoj — sed la frapado de l’ hufoj sur la strato tamen vekigas tie kaj tie iun dvornik’on, kiu dormetante sidas en ia angulo antaŭ la domo, kiu estas sub lia gardo. Videble li sonĝis pri ia Elizio, en kiu li ne bezonas balai la straton kaj kie li povas pace dormi ĉiun nokton — kaj ke li deviĝas forte froti siajn okulojn por povi reveni en la multmaniere krudan efektivecon. Sed ĉar videble nenia danĝero ekestas, li tiras la ŝafpelton pli bone ĉirkaŭ si, turniĝas al alia flanko, kaj denove eniras en sian Elizion — forte ronkante.

Sed dum mia promeno mi fine atingis la Marmoran palacon, kie mi haltas sur la surbordo apud la maldekstra Neva bordo. La suno jam rompas la matenajn nebulojn, kiuj kiel ia vualo pendas super la urbo kaj rivero, kaj briletas gaje en la saltantaj ondetoj de l’ grandega Neva. Sur l’ alia bordo de l’ larĝa rivero sin montras al mi la malaltaj konturoj de l’ antikva Peter-Paŭl-fortikaĵo, el kies mezo la Peter-Paŭl-katedralo levas sian gracian turon plej alte inter ĉiuj preĝejoj en la urbo. Pinta kaj brilanta kiel origita kudrilo ĝi sin levas, portante tie supre grandegan anĝelan figuron kun flugiloj. — Tiu preĝejo nun estas ia speco de Panteon, en kiu preskaŭ ĉiuj rusaj caroj, de Petro I. estas enterigitaj, kaj ĝi ankoraŭ estas tute plena de la sennombraj orkronoj, kiuj el diversaj lokoj, precipe el Rusujo kaj Francujo, estis senditaj al la enterigado de Aleksander III.

De la pinta tegmento de la Peter-Paŭl-katedralo glitas la rigardo super Neva ĝis Vasili Ostrov, granda insulo inter la du brakoj de Neva, sur kiu komerco kaj navigado en Peterburgo havas sian ĉefan lokon. La borso tie en la pinto de l’ insulo, malbela konstruaĵo en kvazaŭgreka stilo, ŝajnas preskaŭ bela en la matena lumigado, kiu kolorigas ĝiajn blankajn murojn ĉarme or-ruĝaj kaj donas al la konstruaĵo pli molajn konturojn ol sub la radioj de l’ hejta suno de tagmezo. Mallonge poste ekvidiĝas la grandegaj masoj de konstruo de l’ Scienca akademio, la Oficira lernejo kaj l’ Akademio de artoj — inter la fumtuboj kaj mastoj de l’ vaporŝipoj, kuŝantaj apud la surbordo.

Sed kiam la suno leviĝas sur ĉielo, jam ankaŭ komencas la pulsoj de l’ Neva-urbo pli forte bati. Veturiloj de brulaĵo kaj verdaĵo, kiujn tiras grandaj blankaj ĉevaloj kun Ia karakterizaj grandaj altaj pentritaj jugoj ek-krakegas tie kaj ie sur la malbonaj stratoj de Peterburgo; la dvornikoj jam ne povas plu dormi pace pro la bruo — unu post l’ alia ekleviĝas, skuas sian nekombitan kapon kaj ekserĉas la balailon, por povi komenci la matenan okupadon.

Jen apud la marbordo sur la “flanko viborga” aŭdiĝas kanto de malkleraj viraj voĉoj — ia dekduo de havenlaboristoj kiuj komencas sian laboron kun komune kantita kanto. Ili vidiĝas sufiĉe pitoreskaj en siaj fortkoloraj ruĝaj kaj bluaj ĉemizoj kun zono ĉirkaŭ la talio.

Baldaŭ komencas sian iradon la malgrandaj vaporŝipetoj sur la Neva; estas amaso da ŝipetoj, kiujn posedas iu finna societo kaj sur kiu oficas preskaŭ nur finnoj. Ne malmultaj komprenas mian lingvon — la svedan, sed, kompreneble, neniu Esperanton. Kiam fariĝos saĝa nia mondo? — Cetere tiuj ŝipetoj estas eminente bone kondukitaj. Dum 25 jaroj ili suriradis ĉiujn brakojn de la Neva kune kun la kanaloj de Peterburgo — Fontanka, Mojka k. c. — sen pli ol unu malfeliĉaĵo. Bona pruvo de l’ taŭgeco kaj konfidindeco de l’ finna gento.

Tiel, post du horoj de dormetado (kvazaŭdormo) denove jam vekiĝis la grandurba vivo. Izvoŝĉikoj vestitaj en la tradicia longa blua mantelo kun zono ĉirkaŭ la talio kaj sube dika ŝafopelto, kondukas en la stratoj laŭ centoj kaj miloj siajn veturilojn kun aŭ sen kaŭĉukaj ringoj en dormema kvazaŭ rampado aŭ en kureganta galopo — laŭ la emo kaj deziro, en Peterburgo oni havas la rajton veturi kiel ajn rapide, ŝajnas. Tute ne malofte oni vidas paron da nigraj ŝaŭmitaj ĉevaloj en plej sovaĝa galopo trakuregi Nevski prospekt, la pulsarterio kaj plej granda strato de Peterburgo. Strange, ke tiel malofte okazas malfeliĉaĵoj, — sed la izvoŝĉikoj ordinare estas nesupereble lertaj kaj cetere ili tiel freneze kriegas, ke oni devas esti surda, se oni ne aŭdas kaj sin gardas.

En junio cetere la strata vivo en Peterburgo estas nenio, kompare la vintron kaj printempon. La plej granda parto de la nobelularo, kaj riĉularo jam en komenco de l’ monato, forloĝas el la urbo (vere ne strange!) al siaj somerloĝejoj ĉirkaŭ Viborg apud la Finna golfo aŭ suden al Carskoje Selo k. c. — kaj kiam ĉiuj la elegantaj ekipaĵoj, kiuj alie ornamadas la stratojn Peterburgajn, forestas, tiam ŝajnas la tuta urbo loĝita de izvoŝĉikoj; estas ĉefe nur iliaj komikaj, grasaj dorsokurbaj aperaĵoj, kiuj donas al Peterburgo karakteristikan stampon; cetere ĝi sufiĉe similas tion, kion oni vidas en Stokholmo.

Kaj vere, Peterburgo apenaŭ tute estas rusa urbo; ĝi estas, en tutaĵo almenaŭ, preskaŭ okcidenteŭropa. Vera estas ke en privata vivo, oni povas trovi multajn trajtojn tute rusajn, sed la ekstero de P. estas tute kosmopolita. Kaj tiu urbo ankaŭ enhavas en si milojn da fremdlandanoj: finnoj, estoj, germanoj, ne malmultaj svedoj, francoj k. c. La finnoj ordinare loĝas en la urbparto Viborgskaja storona, norde de Neva, kie oni ofte inter rusaj muĵikoj (vilaĝanoj) kaj nigrokulaj ciganoj vidas la konfidajn bluajn okulojn kaj la “linan” hararon de ia tavasto aŭ unu brunokulan, brunkoloran, brunharan individuon el Karelujo.

La plej “highest fashion” parton de l’ urbo oni trovas sude de l’ Neva . Tie, laŭlonge la bordo de Neva kaj apud la glora Nevski Prospekt kuŝas preskaŭ ĉiuj luksaj konstruaĵoj de Peterburgo. Ili ne estas malmultaj; oni nomas Peterburgon la “urbo de palacoj”, kaj ĝuste, ĉar ilia nombro, kiel tiu de l’ preĝejoj ŝajnas nekalkulebla. Sed, kun malmultaj esceptoj, ĉiuj estas malstilaj kaj ne tuŝas la rigardanton. La katedralo de Isak’ kun ĝia grandegula, tute origita kupolo kaj ĝiaj kolosaj kolonoj, monolitoj el polurita finna granito, vere donas la potencan impreson de grandeco kaj forto, kiun oni postulas de la ĉefa preĝejo en la ĉefurbo de Rusujo, sed mankas al tiu ĉi konstruaĵo, kiel al plej multo da rusaj preĝejoj, la nobla mezureco, kiu sola povas doni samtempe gravecon kaj ĉarmon. — La saman oni povas diri pri la internaĵo de preĝejo; tie estas sennombraj kostaĵoj, multekostaj kaj belaj or- kaj arĝentaĵoj, amaso da juveloj, — sed ĉio estas amasigita sen gusto, sen la penso pri harmonia tutaĵo. — La dua granda katedralo en Peterburgo estas tiu, kiu nomiĝas Kazana; kiel la leganto eble scias, ĝi estas imitaĵo de l’ granda San Pietro-preĝejo en Romo; ĝi ne estus sen impozo, se ĝi starus libere sur monteto, sed nun enŝlosita preskaŭ ĉieflanke de aliaj konstruaĵoj sur malgranda placo apud Nevski, ĝi ne impozas la rigardanton. En la intero oni trovas belegajn kolonojn kaj amason da multekostaĵoj.

Inter la palacoj sin distingas la “Vintra palaco” kaj l’ “Ermitaĝo” l’ unua per sia grandegeco, l’ alia per sia nobla pura formo, kaj kia brila, arta enhavo. La Vintra palaco spegulas siajn longajn flavajn murojn en l’ akvo de l’ Neva. La ekstero ne estas de pli alta arta indo, sed l’ intero, kontraŭe estas tiom pli altiranta. Kune kun mia kolego de vojaĝo, mi tie pasigis kelkajn ĝuplenajn horojn, ĉirkaŭirante kaj rigardante la amason da artaj objektoj de ĉiuj specoj, kiuj tie sin trovas en nekalkulebla nombro — bele kaj arte ordigitaj kaj tiel aranĝitaj, ke oni en ĉiu minuto sentas la senton de ĉambro, ne de muzea salono.

Tute flanke de l’ Vintra palaco ni trovas l’ Ermitaĝon, belan konstruaĵon en greka stilo, al kiu faris fundamenton Jekaterina II sed, kion pretigis Nikolaj’ I kun nepriskribebla brilo. Tien ĉi estas dum daŭro de l’ jaroj amasigitaj per la potencaj reĝoj de l’ granda car-regno amasoj da artaj objektoj de plej granda indo, tiel ke nun la kolektaĵo de l’ Ermitaĝo estas kalkulita kiel unu el la plej ĉefaj en la mondo. Precipe estas la galerio de pentraĵoj malordinare riĉa kaj bela, enhavanta grandan nombron da verkoj de l’ plej grandaj majstroj de l’ mondo. Mi tie ĉirkaŭmigris senlace dum horoj, de Rafael al Tician, de Tician al Murillo, al Rembrandt, van Dyck kaj Teniers kaj multaj aliaj inter la “klasikoj”. Italoj kaj holandanoj, francoj, germanoj kaj hispanoj — preskaŭ ĉiujn naciojn mi tie trovis.

La artistoj de Rusujo mem tamen ne estas tro multnombre reprezentitaj en la muzeo sed anstataŭe ni de iliaj manoj trovas tie kelkajn verkojn, kiujn oni devas meti inter la perloj de l’ kolektaĵo. Tiaj mi kalkulus la pentraĵon de Ajwaizowski: “Ventego sur Maro Nigra”, kies ŝaŭmaj, siblegantaj, travideblaj ondoj estas prezentitaj kun nesuperebla realismo — kaj la “Danco de arbaraj nimfetoj” de Marovski kun ĝiaj ludantaj ĉarmaj virin-figuroj kaj fine “Kristus” kaj “Mefistofeles” de l’ granda skulptisto Antokolski. Ne ofte “Kristus antaŭ siaj juĝistoj” estas prezentita tiel sublime, tiel en samfoje ideala kaj realisma maniero, kiel en la nomita skulptaĵo, — kaj neniam do la reĝo de l’ profundaĵoj trovis komprenulon, kiu povis pli nature redoni la demonan altecon kaj la mavarman trankvilon en liaj trajtoj, tamen ne formetante la esprimon de la kvazaŭ personigita ruzeĝeco, kiun ni alkutimiĝis vidi en la figuraĵoj, prezentantaj lin.

La kolektaĵoj de l’ Ermitaĝo, kiuj enhavas la plej diversajn kaj plej interesajn objektojn (interalie ankaŭ amason da precipe ŝatindaj antikvaĵoj el la grekaj kolonioj en Krim) apartenas al la privata havaĵo de l’ caroj. Kaj ili estas tiel amindaj permesi la publikon ĉiu ajn tago dum 5 horoj migradi en ĝiaj belaj salonoj. Sed sendanke, kiel ŝajnas — ĉar almenaŭ dum miaj vizitoj en la muzeo mi tie migris multhore — preskaŭ sola. La pleja nombro de l’ vizitantoj ŝajnis fremduloj; multaj peterburganoj, kiuj almenaŭ volas esti kalkulitaj inter la vere kleraj, eĉ unu fojo ne vizitis la Ermitaĝon.

Kion do ili faras? Ili havas aliajn amuzaĵojn. Vespere ili en milnombroj vere fluadas al la ĉiuj amuzejoj, kiuj estas unu apud l’ alia sur la insuloj apud la buŝo de NevaLivadia, Arkadia, Krestovski kaj kiel ajn ili nomiĝas. Tiel ili sidas la tutan nokton trinkante kaj fumante kaj rigardante la “vidindaĵojn” de l’ someraj teatroj. Tiuj ĉi estas sufiĉe simplaj, kaj oni malfacile komprenas, kiel ili povas logi publikon, kiu horo post horo sidas amuzante sin per ĉiuj numeroj de l’ programo. La plej bona de tiuj lokoj sendube estas la Zoologia ĝardeno, kaj tie ankaŭ la publiko estas malpli “duba”. Mi tie pasigis unu vesperon kune kun ia finna amiko kaj unu juna georgiano (el Gruzujo) kun lia patrino kaj fratino kaj tiam mi povis vidi, kio plaĉas al la peterburga gusto. Unue oni prezentis al la rigardantoj grandan “fe-aĵon”, kiu estis akceptata kun freneza aplaŭdado, precipe post la lasta akto, en kiu sin montris la “Malbonulo” mem, kaj ĉiuj liaj servantoj de diversaĝo faris grandegan “dancon de l’ profundaĵo” sub elektra lumo de ŝanĝanta koloro. La baleto de l’ rusoj estas sufiĉe konata kiel neordinare bela kaj vere estis amuzante vidi la malgrandajn demonetojn kiuj, vestitaj en fantaziaj multkoloraj vestaĵoj kaj kun grandaj ruĝaj aŭ bluaj maskoj, svingis sin unu kun la alia en nesuperebla ĉarmo. — Nun oni vidis akrobataĵon de precipe lertaj “aerartistoj”; poste kantis aro da junulinoj, kiuj nomiĝis ciganinoj; poste saltante venis unu rusa vilaĝa junulo kun sia man-orgeneto (rusa muzikilo) kaj kantis kantetojn, kiuj kredeble estis tre amuzantaj — por tiuj, kiuj ilin komprenis. Kaj tiel plu senfine.

Sed tion similan oni vidas en ĉia lando, en ĉia urbo kaj ion specifike rusan oni ne trovis inter ĉio tio. Se vi volas vidi ion vere rusan, iru al Moskvo, kiel ankaŭ ni faris, mi kaj mia kolego, — kaj estu konvinkita, ke oni ne plendos la vojaĝon de 600 km el “la kapo de Rusujo” al “la koro de Rusujo”.

Ĉu mi devas plendi, ke mi lernis Esperanton?

Impreso el vojaĝo

Lingvo Internacia, septembro 1896

En Varsovio? Ĉu sonĝo aŭ vero? — Kompreneble sonĝo. Ĉar pensoj, sonĝoj kaj esperoj, kiujn havis la homo en infaneco, ordinare restas nur pensoj, sonĝoj kaj esperoj. La infano, kiu kun koro batanta sekvis en penso la heroojn de sia lando ĉe iliaj bravaj preskaŭfabelaj iregadoj en Polujo, — li multe sonĝis viziti tiun nekonatan por li kvazaŭmisteran landon kaj konatiĝi kun ĝia brava popolaĵo, ĉiam kavaliroj, eĉ kiam ili estas malamikoj. Kompreneble tia infana sonĝo ne povis efektiviĝi, estante la lando malproksima, la lingvo nekomprenata, la popolo nekonata, ĉio, per unu vorto, neebla. Kaj tamen mi dum kelkaj tagoj sonĝis tiel klare, kvazaŭ estus vero, ke mi min trovas en Varsovio. Ravanta estis la sonĝo, ravanta tiu tempeto, plena da plezuro, simila al preterfluganta momento; — naturo, arto, homoj sin prezentis al mia ĝueganta okulo en plej hela, plej bela lumo.

La efektivaĵo ja ĉiam estas malhela kaj malbela laŭ la pesimistoj; tial ankaŭ ne povas esti efektivaĵo mia estado en Varsovio. Sed mi devas konfesi al Vi, mia estimata legantino aŭ leganto, ke la pesimistoj estas grandaj friponoj, por kiuj la vero estas tiel grandega kaj trezora, ke ili kelkfoje ĝin, plej zorgeme ... kaŝas. Kaj mi riskas nun supozi tielan okazon, ĉar precize en la momento de vekiĝo el mia sonĝo mi posedas impresojn de beleco kaj boneco tiel profundajn, ke ili ŝajne ne povas esti naskaĵoj de eraranta fantazio: nur la efektivaĵo mem metas en mian animon tiel neelstrekeblajn postsignojn. Kaj tial mi ankaŭ riskas nomi la belan sonĝon efektivaĵo, ĝis troviĝos iu, pruvonta la kontraŭon.

Kiel al mi, kiam mi estis ankoraŭ hejme, ŝajnis Polujo senfine malproksima, tiel nun la hejmo ŝajnas proksima. Ĉu vere estas inter ni tiom longa spaco? Mi kalkulis, ke en 36 horoj mi povas veni hejmen, forlasinte Varsovion! Pro kio do estas eble, ke mi venas en Varsovion preskaŭ la unua el miaj kunlandanoj? — Ho, mi forgesis, ke la svedoj jam multfoje kaj multnombre faris vizitojn en Polujon. Sed bedaŭrinde miaj prapatroj ne ĉiam estis tre ĝentilaj, kaj mi devas konfesi, ke ili sin montris iom tro similaj al la sovaĝa reĝo de l’ bestoj en iliaj arbaroj, al la urso norda, tiel ofte batalita kaj venkita de ili; ili prenis lian moron, kaj ilia ĉirkaŭpreno fariĝis tro forta por alilanduloj.

Kompreneble ni, la nuntempaj svedoj, ne devas deziri, ke tielaj vizitoj estu redonataj al ni — kaj vere mi ne venis Polujon kiel ambasadoro por peti “revanŝon”. Sed longaj tempoj jam pasis, kaj la pasintaj, feliĉe, ne revenos; knaboj ludas, malpaciĝas, batiĝas — kelkfoje eĉ sange, — homoj grandaĝaj do, almenaŭ la saĝaj, ne estas kontentaj per sole ne batiĝo, ili volas preni la manon unu de la alia kaj komune agi por komunaj celoj. Venante kun tia intenco la poloj trovos ĉe ni la plej varman akcepton, — kiel ankaŭ mi trovis ĉe ili.

Kaj la komunaj celoj de nia tempo, kiuj ili estas, se ne kulturo kaj civilizacio? Tie estos la kampo, kie devas renkontiĝi kaj kolektiĝi la laborantoj de ĉiuj nacioj, kuniĝante “nur en unu rondon familian”. Sed kia estos la komuna agado de, ekzemple, svedoj kaj poloj sur tiu kampo? Ĝis nun, mi timas,

preskaŭ nenia. Kelkaj libroj, tradukitaj, kelkaj sciencaj rezultatoj, tre malmultenombraj, donataj de unu nacio al la alia, jen estas ĉio! Nenia konstanta interŝanĝo de pensoj, de ide oj, neniaj konstantaj vizitoj — entute, nenia interligo. Oni min demandis en Varsovio: “Ĉu vi konas, vi svedoj, niajn glorajn pentristojn kaj verkistojn de nuna tempo?” — Kaj kun honto mi devis respondi: “Oni konas de kelkaj viaj verkistoj vivantaj — la nomon. Senkieviĉ, Orzeŝko, Konopnicka posedas ja eŭropan gloron; eble iu aŭ alia legis de ili rakonton aŭ romancon, tradukitan iafoje en svedan lingvon (pere per la germana!). Kaj la pentristoj? Estas sufiĉe diri, ke la nomoj Siemiradski. Matejko, Brandt k. c. por la plejmulto de nia publiko povas esti ĥinaj egale bone kiel polaj.” — Kaj baldaŭ mi eksciis, ke la poloj, eĉ la plej kleraj, pri nia literaturo kaj arto konas egale multe kiel la svedoj konas pri la pola.

Kia do estas la kaŭzo de tia malgaja cirkonstanco? Ĉu ni povas supozi, ke en la ambaŭ landoj ne ekzistas sufiĉe multe da personoj kun komuna, vasta, intereso, personoj, kiuj komprenas la grandan gravecon de internacia ŝanĝo de pensoj kaj ideoj? Ho ne, certe ili ekzistas, kvankam eble la komuna homa indiferentismo malhelpas al la agado. Sed la ĉefa malhelpo certe estas alia, kaj kia do, se ne diferenco de lingvoj? Tiu malfacilaĵo, kiu estas sentata en tuta la mondo kaj en ĉiaj tutmondaj rilatoj faras grandan malhelpon, dividas ankaŭ la polojn kaj svedojn per muroj ŝajne nesupereblaj. Ĉar estante la lingvoj treege malsimilaj unu al la alia, ili donas tro multe da laboro por la lernado.

Sed malgraŭ tiaj cirkonstancoj, malgraŭ ke mi tute ne scis eĉ vorton de la pola lingvo mi povis pasigi ĉe la poloj, vivante meze inter ili, kelkajn semajnojn, plenajn da ĝuo plej alta, plej nobla, ĉar mi ĝuis la societon de bonaj, gracianimaj kaj alte kleraj homoj. Se mi por tio devas danki, unue kaj laste, mian noblan polan amikon, kiu min enkondukis en la rondon de siaj amikoj, do tamen ne devas esti forgesita, unue ke tiu amiko estis akirita sole per Esperanto, due ke sen nia kara lingvo nia kunestado estus iom enua kaj ne tro multe interesa, ĉar ni tute ne povus interparoli unu kun la alia! Danke nur al Esperanto estis eble por mi fari la viziton al la poloj kaj dan ke nur al Esperanto mi estis enkondukita en tute novan mondon de ideoj kaj pensoj, konatiĝante kun la pola popolo, ĝiaj pensoj, moroj, kutimoj.

Kaj tamen oni diras, ke la lingvo internacia estas al nenio taŭga, por nenio utila! Mi do devas konfesi laŭ miaj spertoj en Rusujo en la jaro pasinta, kaj en Rusujo kaj Polujo en tiu ĉi jaro, ke nia komuna kara lingvo estas taŭga por ĉio, por kio taŭgas ĉia ajn alia fremda lingvo kaj utila pli multe ol ia ajn alia lingvo, se oni ne rigardas la pure ekonomian flankon — en tia rilato, mi volonte konfesas, ke Esperanto donas nenion — sed la flankon de komuna anima elkreskiĝo, evolucio, kaj de la profundiĝado de pensoj kaj sentoj, kiuj sen ĝi eble neniam eĉ naskiĝus.

Kaj mi estas konvinkita, ke ĉiu esperantisto, kiu nur volas, povas fari la saman sperton. Mi ne volas promesi, ke li nepre en ĉia fremda lando pasigos tempon tiel plenan da intereso kaj plezuro, kiel mia estado ĉe la poloj kaj rusoj, sed sendube li efektive trovos, ke la malgranda peno lerni nian lingvon donis al li veran rekompencon. La demando pri Esperanto ne estas jam: ĉu ĝi taŭgas por interparolado kaj por skribado? sed la demando nur estas: ĉu ĝi taŭgas por mi, por miaj specialaj celoj? La demando pri la komuna taŭgeco de Esperanto estas jam multfoje brilante solvita: svedoj parolas kun rusoj, poloj kun svedoj, rusoj kun francoj, germanoj kun poloj k. e. — kion do plu? Ĉiu, kiu volas agadi ion en eksterlando, devas agadi kun helpo de Esperanto: — en internaciaj rilatoj estas jam necesa internacia lingvo.

Sed oni diras, ke Esperanto estas arte kreita lingvo, ne vivanta kaj neniam povanta vivi. Mi respondas: ne, mil fojojn ne! Esperanto estas arta lingvo, vere, kaj — mirinde — ĉiuj lingvoj montriĝas esti artaj; sed Esperanto ne estas morta lingvo, kiu ne povas vivi: — kontraŭe, ĝi vivas, vivas ĉiam, kaj vivos ĉiam en la koro kaj sur la lipoj de sinceraj amikoj, trovantaj unu la alian per nia amata lingvo kaj subtenantaj ĉiam inter si la plej fortan ligon per unu sola ligilo — per tiu sama nia lingvo Esperanto.

Varsovio, en 1896.

Du blinduloj

Sceno el la lando de Donaj kozakoj

Lingvo Internacia, oktobro 1898

Io okazis; pri tio ĉi oni ne povis dubi. Sed kio — tio estis pli ol iu povis diri.

Ni nur vidis, ke homoj rapide kuradis trans la platformo de l’ malgranda fervoja stacio sur la Dona stepo en kozaka lando, kie ni estadis — lanternoj estis svingitaj en nervuma malpacienco, kaj la vagonaro restis sur la reloj, kvankam devus antaŭ longe foriri. Ia malfeliĉo? ...

La fervoja inĝeniero, la distancestro, kaj lia kolego de la proksima distanco, kiu ankaŭ estas en nia societo, ekŝanĝas signifajn rigardojn, kaj Avanov, la princo, kiu ĵus agordis sian mandolinon por elludi mazurketon, lin oni sendas por esploradi la situacion. Avanov entute neniam diras ne, kiam oni lin petas pri io, kaj kompreneble tial oni lin uzas por ĉio ebla. Dume, oni ne povas diri, vere, ke li estas pli konfidinda ol aliaj — jes oni eĉ pli alproksimigas al la vero dirante ke malpli, kaj ekzistas iu aŭ alia, kiu ankaŭ ofendiĝas je li, parolante ke li preskaŭ neniam diras unu veran vorton kaj malofte plenumas sian promeson. Sed ne rigardante tiun malgrandan mankon li do estas sufiĉe bona por la societo, ĉar malgraŭ siaj kvindek jaroj kaj grizaj haroj li estas “gaja knabo” kaj plena je friponaĵoj kaj ridindaĵoj.

Li, sekve, estis sendata la kelkajn paŝojn ĝis la stacidomo por ekscii, kio do estis. Sed antaŭ ol li eĉ alvenis, okaziĝis io, kio unue envolvis la situacion, sed poste helpigis ĝian klarigadon. Ni ĉiuj ekaŭdis subite unu krion aŭ, pli guste, unu malklaran, sed penetrantan akran kriegon, tiel tranĉante teruran, ke ŝajnis al ni kvazaŭ tuta mondo da doloro estus en ĝi enŝlosita. Ni aliaj ne komprenis ĝian signifon, sed Anna Fedorovna, la mastrino, videble tuj per ia nekomprenebla instinkto eksciiĝis pri la situacio: ŝi rapide ekkrietis: “Ho, mi komprenas”, kaj kun signifa ekrigardo al ni ŝi forkuris el la balkono, kie ni sidis, en la domon.

Avanov tuj revenis kaj tro graveme informigis, ke ia homo estis falinta sub la radojn de l’ vagonaro sed, laŭ kutimo, neniu aparte ekvolis kredi al li, tiom plu ĉar la vagonaro, kiel ni sciis, jam staris senmova dum dudek minutoj. Tial ni ĉiuj for iris por ekscii pri la afero, kaj jam ni staris sur la platformo, kiam la sama teruriganta kriego estis denove ripetata, sed tiu ĉi fojo sekvita de alia, pli homa kaj pli natura krio — la ploretado de ĵusnaskita infano! Ni alproksimiĝis al unu kupeo de kvara klaso, el kiu venis la sono, kaj ekrigardis tra la fenestro. Sur la planko tie inter ne, en la haladzo-plena atmosfero, kuŝis virino, laŭ elvido pli morta ol viva, vestita en ordinara vesto de rusa vilaĝanino kun sia ruĝa sarafano, kun kap-tuko kaj bastaj ŝuoj. Super ŝin kliniĝis alia virino, tenante en siaj manoj malgrandan korpeton, apenaŭ pli granda ol paro da fortaj man-pugnoj, kiun ŝi ĵus suprenigis en la mizeran lumon de l’ vagona lumilo — estis malgranda hom-estaĵo kun kvar ekstremitetoj kiuj baraktis en la aero, kaj kun pulmoj, egale bonaj kiel ĉe ĉiu ajn alia de ĝia aĝo. La pentraĵo vere estis kortuŝanta.

Feliĉe la stacio apartenas al tiuj, en kiuj la fervoja societo subtenas malgrandan malsanulejon kun kuracilejo. Tien nun estis translokita la sceno de l’ agado. Du kozakoj portis la duone senkonscian virinon, alia prenis ŝian apartenaĵon, kaj la nova malgranda mondano estis portata de la bona akuŝistino, kiu per feliĉa okazo alestis.

Ni sidiĝis sur ia benko apude. Iu iris eksenti la pezon de l’ bagaĝo, kiun oni metis apud la pordo, kaj esprimis sian miregon, ke virino en tiaj cirkonstancoj povis kun si porti tielan pakaĵon. Avanov kompreneble tuj ekdiris, ke estus al li malpli komprenebla, se la virino ne naskus infanon — eĉ ne-graveda do povus naski sub tiela portaĵo! — Avanov ŝercis kaj ĝojiĝis ŝercante, kaj ŝajne pro tia kaŭzo li forgesis diri, ke la virino ankoraŭ, krom tio, havis tri malgrandajn infanojn kun si, inter kiuj la plej malgrandan ŝi devis porti sur siaj brakoj! Dume sin prezentis malfacila demando; la infanon oni devis do tuj bapti, laŭ rusa kutimo, kaj por tio ĉi oni bezonis, interalie, unu “popon” kaj du baptanojn. Tiujn ĉi lastajn oni facile trovis — Anna Fedorovna, kiu dumtempe alvenis kun mistera amaso da blanka ŝtofo, — alportita el ŝia hejmo, kaj kun ŝi Sergej Aleksandroviĉ, la kolego de ŝia edzo. Pli malfacile oni trovis popon, sed tamen fine oni ekprosperis eltrovi unu tielan, kiu ronkis en la vestiblo. Li estis, kun iom da malfacileco, vekita, jesigis je la propono plenumi la akton kaj formarŝis en sia longa kaftano kun flirtantaj larĝaj brakingoj kaj pendaĵoj.

Sed li tuj revenis tre ofendita kaj klarigis malkontente, ke kiam ne estis nek libroj nek oleo kaj “ornato”, tiam li ne povis nek volis altuŝi la aferon — estis honto nur eĉ proponi ion tielan! Iu kontraŭdiris, ke la infano tamen en ĉia okazo devis esti baptita, kaj ke oni ja devis peni trovi ian eblecon. La popo nur skuis la kapon, tiel ke la longa haro ondiĝis, kaj levis la ŝultrojn kun mieno, kiu pli klare ol vortoj ekdiris: tre povas esti, sed al mi tio tute ne koncernas! Tio ĉi cetere estis sufiĉe vera, ĉar li tute ne estis devanta fari baptadon, tiel ĉi à propos kaj ekster sia komunumo, kaj li do povis, per la kostumo kaj elvido de l’ virino, supozi ke tie ĉi li ne povus esperi ian pli vastan rekompencon por la “klo podo”. En tio ĉi lasta li tamen iom eraris, sed tion ĉi oni ne povis scii antaŭe. Kaj ĉar la popoj en Rusujo ordinare ne havas konstantan salajron, sed dependas por sia ĉiutaga pano de la donacoj de l’ publiko por la servado, komencis tre nature ĉe ili la kutimo rigardi sian servadon kiel tute metian okupadon, kiun oni plenumas kun volonto respondanta al la grandeco de l’ atendita rekompenco.

Kelkan horon poste tamen prosperis al unu el la memvolaj baptanoj, al kiuj tiu afero plej proksime apartenis, venigi el ne malproksima preĝejeto la necesajn objektojn, kaj la popo estis denove alvokita.

Nun nur restis la decido pri la nomo, kaj ĉio estus preta. Ĉar en Rusujo nur estas permesita doni al infanoj tiujn nomojn, kiujn portis la sanktuloj — kaj sanktulinoj — oni ordinare ne longtempe serĉas. Aŭ oni prenas la nomon de la patro aŭ, pli bone, de la avo, aŭ la nomon, kiun tiu tago portas en la almanako. Ĉar tie ĉi la unua ebleco forestis, — neniu do konis eĉ la patron kaj ankoraŭ malpli la avon kaj la dua ebleco ankaŭ prezentis malfacilaĵojn, ĉar oni en la rapideco ne povis trovi la almanakon, proponis Avanov, la princo, tre bonvole ke li mem, kiel sian kontingenton en la armado de l’ malgrandulo kontraŭ la malbonaĵoj de l’ mondo, donu sian nomon, Dmitrij — kiun malŝparan proponon ĝentile sed decide reĵetis la baptopatro, kiu opiniis ke lia propra nomo, Sergej, estis por tiu celo egale uzebla. Ĉar neniu riskis kontraŭdiri tion ĉi, oni rigardis la aferon kiel deciditan, kaj kiam la etulo en la sama momento estis alportita, komencis tuj la akton. En la malgranda malsanulejo oni aranĝis sufiĉe bone laŭ la cirkonstancoj. En mezo sur la planko staris provizora baptingo; ĉirkaŭ la supera rando de ĝi estis alpremitaj kelkaj kandeloj, longaj graciaj, brulantaj. La popo apude staris, vestita en arĝent-kudrita, sendube kaj ĉifona kaj malpura, sed en la malforta lumado tamen sufiĉe “prezentebla” kaftano. Sergej Aleksandroviĉ tenis la infaneton, kaj Anna Fedorovna estis preta akcepti ĝin post la akto. La patrino kuŝis, vestita, sur la apuda lito, kun la malgracia, pala vizaĝo kontraŭ la lumo. Mi rigardegis ĝin, sed tiom kiom mi povis vidi, estis rimarkebla en ĝi preskaŭ nenia alia esprimo ol tiu de indiferenteco malinteresita — la sceno estis sendube por ŝi malpli nova kaj malpli interesa ol por mi. Kiel atestaĵo de tio ĉi povis ankaŭ esti kalkulitaj la malgranduloj, kiuj timantaj sidis en ia anguleto. Cetere estis en la ĉambro neniu, krom la akuŝistino kiu en verŝis akvon en la baptingo, unu maljuna duonan plenblinda maljunulo, kiu reprezentis la ĥoron, kaj mi, kiu venis pro pura scivoleco.

La popo komencis legi, legi per tiu trenanta duon-kantanta tono, kiun mi tiel bone rekonis el la rusaj preĝejoj; estis nur la diferenco, ke tie oni ordinare ne tiel rapidiĝas, dume tie ĉi ŝajnis plej grave: en plej mallonga tempo trakuri eble plej grandan parton de l’ ritus. Iam kaj iam la blinda maljunulo agordis kun sia disrompita voĉo, kriegante iajn responsoria (respondaĵojn), kiujn la popo neniam volis aŭdi ĝis fino. Li prenis de Sergej Aleksandroviĉ la infanon, tenis ĝin per siaj manoj, nudan kaj plendetantan kiel ĝi estis, kaj “orde” dronigis ĝin per la sanktigita akvo, kies sanktecon ankoraŭ grandigis la kandeloj brulantaj. Kiam la malgrandulaĵo ree estis levita el la akvo, denove komencis la maljunulo kun sia disrompita voĉo kelkajn mizerajn kantaĵojn, el kiuj mi nur povis kompreni la ĉiam ripetitajn vortojn: Hospodi pomiluj — Hospodi pomiluj — Sinjoro, kompatu! Dio, pardonu!

Kia pentraĵo! La malgranda, seka, blinda maljunulo, kiu kun tremantaj manoj serĉante rampis laŭlonge la muro por ke li venu iom pli proksime, prezentis per sia sulka kvazaŭ velkigita vizaĝo la figuron de homo kiu staras apud la rando de l’ tombo. Kaj, aliflanke, tiu ĉi malgranda estaĵo, kiu ĵus eniris sur la saman rigardejon de suferoj kaj pasioj, kiun la alia estis preta forlasi — ankaŭ li, la malgrandulo, blinda, tremanta, malforta kaj sulka kiel malnova vintra pomo — kia similo kaj kia kontrasto!

Hospodi pomiluj, Hospodi pomiluj denove kantis la maljunulo. Sinjoro kompatu tielan malgrandulan infanon de l’ mizero! En peko kaj manko ci naskiĝis, kaj kiel tie ĉi en nuna momento ne ekzistas eĉ unu sola koro, kiu batas varme por ci kaj cia mizero, ne eĉ la patrina koro, — tiel ci ankaŭ en la vivo renkontos plej ofte nur batojn kaj puŝojn, nur ĉagrenojn kaj dolorojn, kaj, povas esti, ci iros en la tombon ne malpli mizerega ol la maljunulo, kiu kantis ĉe cia bapto. — Sinjoro, kompatu! Jes, povas esti, ci foriros el la mondo, malgrandulo, antaŭ ol ci lernis kio ĝi estas, la mondo, antaŭ ol ci gustis ĉiujn la puŝojn kaj hakojn, atendantaj cin de ĉiuj, kiuj estas pli supraj ol ci aŭ egalaj kun ci — pli malsupre neniu estos, kaj de ĉarmo kaj dolĉeco de l’ vivo ci neniam ĝuos ...

Hospodi pomiluj! Kaj la malgrandulon envolvis kompate Anna Fedorovna en la tukoj kaj vindaĵoj, kiujn ŝi kudris por sia propra infano, sed kiujn ŝi kun larmoj formetis, kiam ili nur dum tri semajnoj servis al malgranda, rompema estaĵo, tro malforta por ke ĝi toleru la malvarman spiron de l’ morto. Ekestis sekve almenaŭ unu, kiu varme sentis por la malgranda! Ho, ne — nur estis la memoro de propraj ĉagrenoj, kiuj por minuto moligis homan koron! ... La pastro faris la krucosignon super la baptita kaj tenis al la baptanoj krucifikson, por ke ili ĝin kisu. Ili faris tion kun proksimume la sama atento, kun kia oni ĉe ni en Svedujo legas la “manĝopreĝon”.

Nun restis nur du aferoj, sed tiom pli gravaj. La ateston de bapto oni devis skribi, kaj la popo devis ricevi la salajron por sia peno. Ne, pardonu, ne en tiu ordo — la plej grava unue, kaj poste la alia! Sekve nur kiam la popo kun granda plezuro metis en la poŝon la bileton de 3 rubloj, kiun donis al li Sergej Aleksandroviĉ — lia baptodonaco al la malgrandulo — nur tiam la popo sidiĝis apud la tablo por ke li donu skriban ateston, ke la malgranda sulka pakaĵo, kiun tenis en siaj brakoj Anna Fedorovna, nun estis orde farita membro de la sankta ortodoksa eklezio. La atesto de baptado — dokumento sufiĉe grava en Rusujo kiel alie — estis skribata per krajono sur la malantaŭa flanko de ia eks-telegramblanketo. Kiam Sergej Aleksandroviĉ proponis al la popo uzi inkon kaj plumon, tiu nur rimarkis: “Pli rapide iras en tiu ĉi maniero”.

“Pli rapide tiel ĉi” — tio estis la ĉefa enhavo de l’ pensoj de l’ popo, kiel ĝi sendube ankaŭ estas la parolo de la tuta rusa pastraro. — Kaj kun tiu ĉi impreso mi forlasis la unuan kaj lastan akton de baptado, kiun mi ĝis nun vidis en la greka-katolika eklezio. Apud la pordo staris la maljuna blindulo. Li ricevis dudek kopekojn kaj preĝis Dion, ke Li benu min kaj la infanojn de miaj infanoj. La malgranda blindulo ricevis nenion; kredeble li unu fojon malbenos la homojn.