Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

RETROVI LA IMPETON DE FEMINISMO

ONI OFTE PAROLAS pri akiritaĵoj de feminisma movado. Sed neniu socia progreso, eĉ se enskribita en leĝo, estas marmore definitiva. Nuntempa historio tion ofte montras. Aparte fragilaj, la feminismajn akiritaĵojn trafas diverstipaj atakoj: “virismaj” atakoj, la ideologia “retrofrapo”(backlash en la angla)* kaj la politika malbonvolo; la regurdita mito de “egaleco jam ekzistas”.

* La identigita retrobato esplorita en la fama Backlash de Susan Faludi, libro eldonita en 1991 en Usono. Franca traduko, “Backlash. La guerre froide contre les femmes [Backlash. La malvarma milito kontraŭ la virinoj]”, Edition des Femmes, Parizo, 1993.

La patriarkisma kontraŭ-ofensivo konstateblas en ĉiuj landoj. Ĉie oni komisias prioritate virinojn, por diri, ke feminismo ne venkos aŭ ne venkis; aŭ ne plu utilas; ĉiam estis aŭ fariĝis malutila. Inter ili troviĝas eksfeministoj kaj simpatiantoj, kies parolo estas frandeme ricevita, kiel antaŭe estis la “konfesoj” de eksstalinistoj.

Temoj, ofte devenantaj de Usono, ĉie samas: la feministoj troigas, ĉar virinsubpremado malaperis, seksa ĉikanado ne ekzistas, nek seksperforto inter geedzoj.* Ĉio estas akompanata de francŝovinista “saŭco”: ankaŭ sur tiu tereno, ekzistus “franca escepto”*: la interseksaj rilatoj estus idiliaj. La malfajna eksterlanda virseksismo iĝus fajna gaŭla “ĉarmigo”. Oni rajtas sin demandi, kiel homoj cetere inteligentaj povas kredi, spite al enketoj, ciferoj kaj anekdotoj montrantaj la eksterordinaran similecon de unu lando kun alia, ke virinsubpremado haltas subite ĉe lim-urboj Annemasse aŭ Port-Bou, kiel iam la Ĉernobil-nubo.

* Intervjuo de Elisabeth Badinter en L’Express 24an de aprilo 2003, kaj Marcella Iacub kaj Hervé Le Bras, en Les Temps modernes, Parizo, 1a trimestro 2003. Kiel respondon al tiuj tezoj, vd Gisèle Halimi: “Le ‘complot’ féministe” [La feminisma ‘komploto’], Le Monde diplomatique aŭgusto 2003.
* Dosiero “Virinoj, franca specifeco”, Le débat, n-ro 87, novembro-decembro 1995.

Kiam internaciaj konvencioj kaj eŭropaj leĝoj ne aplikiĝas; kiam enlandaj leĝoj malpermesantaj seksan diskriminacion ne estas aplikataj, same kiel tiuj pri rasisma diskriminacio, neeviteblas suspekti sekretan interkonsenton, nediritan sed tamen realan, inter ĉiuj agantoj: dungantoj, sindikatoj, juĝantaro, ŝtato, amaskomunikiloj. La leĝo de 1983 pri egaleco en la laboro neniam aplikiĝis. Ĝi ja estis destinita, se eblas tiel diri, por neaplikiĝo, ĉar ĝi ne enhavas sankcion; kelkaj enestis en la leĝo “Génisson” de 2001, kaj antaŭ la regiona baloto, la ŝtatestro anoncis sian intencon ĝin aplikigi*. Promeso kiu egalvaloras konfeson, ĉar implicas, ke necesas prezidanta interveno por ke leĝo aplikiĝu...

* “M.Chirac se penche sur l’inégalité homme-femme au travail” [S-ro Chirac okupiĝas pri seksa malegaleco en laboro], Le Monde 27an de februaro 2004.

La priaborta leĝo estas ĉiutage malobeata de hospitaloj, de la servestroj, la sociaj servoj kaj la ŝtato, kiuj funkciigas centrojn por Memdecida Ĉesigo de Gravedeco (MĈG) deciditajn de la dekretoj. Necesas konstanta batalo, por ke la MĈG ne malaperu pro la “misfunckiaĵoj” kaj la subfosado de la premgrupoj kontraŭ memdecido.

Tio des pli gravas, ke la “virseksaj” premgrupoj estas tre bone organizitaj kaj riĉaj, en Francio same kiel eksterlande. Tagon post tago, jaron post jaro, tiuj premgrupoj proponas al ministroj kaj deputitoj leĝprojektojn por rekonsideri la leĝojn pri MĈG, pri seksa ĉikanado, pri divorco. Imponaj, iliaj senkaŝaj agadoj kiel tiuj de “kontraŭabortaj sturmotaĉmentoj” estas tamen esceptoj. Tiuj premgrupoj plej ofte agas subtere, edukante “ekspertojn”, kiuj atestos ĉe tribunaloj, verkante “psikologiajn” librojn, kie advokatoj de perfortemaj viroj kaj incestaj patroj, same kiel aŭtoroj de libroj “retrobataj” ĉerpos siajn argumentojn.* Krom la MĈG-rajton , ili celas la leĝojn, kiuj punas perfortaĵojn kontraŭ virinoj kaj infanoj.

* Ili argumentas pri “falsaj diroj” de infanoj, aŭ pri”sindromo de falsaj rememoraĵoj”. Tiuj esprimoj populariĝis en tribunaloj kaj en la magistrataj altlernejoj, ĉefe fare de la “ekspertoj” Hubert van Gijseghem kaj Paul Bensoussan.

Sekve, strebi por akceptigi leĝojn kaj poste aplikigi ilin, konsumas grandan energiparton de la feminisma movado. Sed tio ne konsistigas ĝian solan celon. Ja, la evidenta vir-virin-malegaleco en la labormerkato apogiĝas sur ekspluatado de la 90-procente ina domlaboro. Tiu ĉi ekspluatado estas skeletoparto de la socia sistemo, samkiel la divido laŭ sociaj klasoj. Nu, la socia strukturo ne ŝanĝeblas pere de leĝo — male, ĝi estas ĝia fundamento, eĉ se kaŝita.

Kiel kontesti la ekonomian ekspluatadon de la virina laboro, kiu ŝajnas dependi nur de individua intertraktado en la paroj, dum vere temas pri la bazo de patriarka organizado de niaj socioj? Trovi taŭgan atakangulon estas defio, kiun la feminisma movado ankoraŭ ne respondis, kvankam kelkaj vojoj jam estis sugestitaj*

* VdA contresens de l’égalité [Inversen de egaleco]”, kaj aparte “Par où attaquer le partage inégal du travail ménager? [De kie ataki la malegalan dividon de domlaboro?]” Nouvelles Questions Féministes vol. 22, n-ro3, 2003.

Krome, du aŭ tri viringeneracioj, kiuj estus devintaj relajsi la feministojn de la 1970aj jaroj ne eniris la movadon, kies paroloj kaj bataloj do restis malmulte konataj. La amaskomunikiloj elektis kontraŭfeminismon, kampanjis pri negative prezentataj feministoj “malbelaj kaj frustrataj”, “kontraŭviraj”, “ĉiuj gejinoj”,... sed la plej efika armilo estas la gurdita informado laŭ kiu “ĉio estas jam gajnita, nenio restas por fari”... krom eklabori kaj montri sian indon je tiu egaleco* Kaj se la virinoj ne sukcesas, nur ili kulpas, ne la socio. Ili kulpigas sin mem.

* Marianne Bellens: “Deuxième sexe et féminisme.. et la génération montante? [Dua sekso kaj feminismo... kaj la nova generacio?]”, en: C. Delphy kaj S. Chaperon: “Cinquantenaire du Deuxième sexe” [Kvindekjariĝo de libro La dua sekso], Parizo, Syllepse, 2002.

La aserto pri “jama egaleco” estas ne nur mensogo, ĝi estas veneno, kiu eniras la animon de virinoj kaj detruas ilian mem-estimon, ilian ofte fragilan kredon esti plene kaj ne nur duone individuoj. Unu el la bataloj de aktuala feminismo estas do prilumi ĉi situacion, montri, ke en neniu lando kaj en neniu socia rilato la dominantoj bonvole rezignas siajn privilegiojn: necesas peli la virinojn al batalo, kaj tiucele — eble plej malfacile — konvinki ilin, ke ili tion valoras.

ĈIE STARIĜIS ideologiaj baroj kontraŭ ĉia agado por substanca egaleco... je la nomo de egaleco mem. En Francio la politika klaso — dekstro kaj maldekstro sendiference — kaj parto de la intelektularo apogas sin sur respubliko-koncepto por kontraŭstari ĉiun postulon de grupoj starigitaj pro kundividita subpremo, kiel ekz. virinoj, samseksemuloj, manlaboristoj, rasismo-viktimoj. Ĉiu kategori-mencio estus kontraŭa al la respubliko-spirito, kaj sekve al egaleco-spirito. Jen la silogismo, kiun oni kontraŭmetis en 1982 al la propono de la konstitucia konsilio, ke 25% de la deputito-kandidatoj estu virinoj.

Estas nome de respublika universalismo, ke la kampanjo por seksa egaleco en politiko estis atakita; oni ja povis riproĉi ties “esencisman” argumentaron, sed ne ties volon korekti nerefuteblan diskriminacion pri aliro al deputitaj funkcioj. Same, samseksemulojn aŭ idojn de enmigrintoj oni foje eĉ suspektas pri komplotoj kontraŭ la respublikaj principoj, dum arigitaj pro kundividita ekskludo, ili revas nur eniri tiun socion! Tiel, kultivante konfuziĝon inter proklamita egaleco kaj reala egaleco, iuj finfine transformas la respublikon en armilon kontraŭ reala egaleco. Unu ĉefa batalo de feminismo estas memorigi, ke egaleco konsistigas konstruotan idealon, spite al realo plena je malegalecaĵoj.

Movado ne konsistas nur el antaŭeniro survoja, sed el vojdifino; la subpremo-mapo kaj la vojo al liberiĝo neniam estas findesegnitaj. Unu el internaj ĉefaj principoj de la feminisma movado celas rekapti la impeton ligitan kun la specifaj principoj de ne-geeco. Tiuj igas feminismon modelo de mem-emancipiĝo, kie la subprematoj ne nur luktas por sia liberiĝo, sed ĝin difinas.

LA FEMINISMAJ BATALOJ estas plurecaj (por MĈG, por la gejinaj rajtoj, kontraŭ perfortaĵoj, ktp...) diversaj laŭ siaj organiz-formoj (lokaj grupoj, naciaj federacioj kiel ekz. “virino-solidareco”, koalicio kiel la nacia kolektivo por la virinaj rajtoj (NKVR), komisiono ene de internaciaj neregistaraj ligoj aŭ organizaĵoj (NROj)). Granda parto de feminisma agado okazas en geaj grupoj, ĉu pro elektita geeco — kiel MixCité, la Collectif contre le publisexisme [Kolektivo kontraŭ reklamseksismo], la Meute [la Atakantaro] — ĉu pro fakta donitaĵo, kiel en la virin-komisionoj en sindikatoj aŭ en NROj, en grupoj kaj partioj.

Tiu geeco necesas por disradiado de feminisma agado kaj ties ĉeesto en multaj lokoj aktivistaj aŭ instituciaj — la feminismaj studoj ekz. multiĝas en la esplorfakoj de universitatoj. Tiuj geaj relajsoj estas samtempe signo de la kapableco de feminisma movado vastigi sian publikon, kaj kondiĉo de ties sukcesa influo.

La ne-geeco tamen ne estas eksteruza. Tute ne. Kiam ĝi inventiĝis en 1970, la negeeco de la Virin-Liberiĝa Movado (VLM) ŝokis, inkluzive la feministojn de la antaŭa generacio. Ĉar la ne-geeco naskiĝis el teoria rompiĝo, kiu nuligas la antaŭajn analizojn pri la virina subigo: ne plu temas pri “ina kondiĉo”, pri kiu ĉiuj, viroj kaj virinoj kune suferus, sed temas pri subpremo de virinoj.

Voĉdonigi leĝojn ne estis la ĉefa zorgo de VLM.Ĝia celo estis multe pli ambicia, pli utopia. La leĝoj estis bonvenigataj kromrezultoj de laboro, kiu ne celis tujan konkretaĵon, same kiel fundamenta scienca esploro. Kaj tiu kromrezulto okazis ankaŭ ĉar ĝi ne estis rekte celita, aŭ pli ĝuste ĉar la celo estis pli alta. Tiu “nerealisma” ambicio, kiu kuraĝis kvazaŭ neglekti la tujan efikecon finfine donis tian impeton, ke okazis realaj sukcesoj.

La tiama kampanjo por rekrimigi seksperforton devenas de pripensado de t.n. “ekkonsciiĝaj” grupoj. Per la kundivido kaj kuna pripenso de siaj problemoj, la virinoj malkovris tiam, ke iliaj problemoj ne estis apartaj kaj do ne havis individuajn solvojn.

Same, kritika rigardo al sekseco ebligis la kampanjojn por abortorajto (MĈG-rajto), por rekrimigo de seksperforto kaj kontraŭ vira perforto en paroj. Ili tute rekonsideris la klerajn kaj popularigajn teoriojn pri sekseco, kaj deklaris ilin nevalidaj, ĉar funkciantaj kiel raciigiloj de la vira dominado. Tiu kritiko nun fariĝas kvazaŭ neaŭdebla, pro la venĝema reveno de patriarkisma erotiko, la banaligo de prostituiĝo, de pornografio kaj de sado-masoĥismo, kiu estas ilia komuna bazo.

TRIDEK TRI JAROJN POSTE, la feminisma movado ankoraŭ vivas el la perspektiv-inversiĝoj atingitaj la unajn jarojn, dank’al ne-gea praktiko. Tiu ĉi praktiko restas necesa, ĉar viroj ne havas saman intereson — nek objektive nek subjektive — por la virinliberiĝa lukto. Sed ĉefe ĉar la subpremato devas mem difini sian subpremon, kaj sekve sian liberiĝon, se ne aliaj difinos ĝin.* Kaj ne eblas tion fari en ĉeesto de homoj, kiuj unufllanke partoprenas la objektive subpreman grupon, kaj aliflanke ne scias kaj — krom esceptaj cirkonstancoj — ne povas scii, kio estas traktiĝi, ĉiutage de la vivo, kiel virino, kiel nigrul(in)o, kiel samseksemul(in)o, kiel arab(in)o. Neniu ajn grado de empatio* povas anstataŭi sperton. Kompati ne estas suferi.

* “Nos amis et nous: les fondements cachés de quelques discours pseudo-féministes [Niaj amikoj kaj ni: kaŝitaj fundamentoj de kelkaj pseŭdo-feministaj diroj]”, en “L’ennemi principal, vol.1, Economie politique du patriarcat”, Parizo, Sylllepse, 1998.
* Kapablo identigi sin kun iu alia, senti kion li sentas. -jmc.

Kompreneble viroj havu rolon en la feminisma movado, sed ne povas esti la sama kiel tiu de virinoj. Nu, la ne-geeco estas miskonsiderata, foje eĉ rigardata kiel arkaika stadio de la movado, malmoderna. Eĉ en la ne-geaj grupoj oni ne ĉiam taŭge ĝin ekspluatas, kaj la fideleco al la tagordo pli gravas ol la kundivido de spertoj. Rezulte, multaj virinoj esprimas la propran subpremadon per senkarnigitaj paroloj. Nu, se ne nutrata de la travivita konscio, kvazaŭ korpa, pri la subprema realo, politika lukto fariĝas filantropa batalo.

Kiam virinoj fariĝas por si mem filantropaj, ne plu memoras aŭ volas memori, ke ili mem estas la humiligitoj kaj la ofenditoj pri kiuj ili parolas, forto ne plu akompanas ilin. Konservi, retrovi la fontojn de tiu forto konsistigas unu el la novjarcentaj defioj por la feminisma movado. Kaj por ĉiuj subpremato-movadoj.