PEJNO Simono
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
En aviado gravan rolon por sekureco ludas la komunikado inter regturo kaj aviadilo. Ĝi okazas parole kaj laŭ sistemo, kiu ne multe diverĝas de normala publika radistacia dissendado. Temas pri telefona radiofonio. La suma efiko de tia sistemo estas komparebla kun situacio, kiam oni volas aŭskulti la vortojn de amiko en drinkejo, kie ankaŭ multaj aliaj personaj parolas. Evidente, se pluraj personoj samdirekte samdistance samlaŭte parolas, oni havos problemon aŭskulti la vortojn de nur unu persono.
Io tre simila okazas, se la pilotoj de pluraj aviadiloj hazarde decidas samtempe komuniki kun la regturo. Ili reciproke ĝenas sin. Same statas ekzemple ĉe la publikaj dissendadoj en la mezonda zono. Vespere oni ĉi-zone aŭdas ne plu malnodeblan miksaĵon el pluraj stacioj, kiuj dissendas samhore per la sama frekvenco.
Sed en radiofonia medio tio ne nepre estas tiel. Povas ĉe kelkaj radiofoniaj sistemoj ankaŭ estiĝi, anstataŭ kakofonio, pura silento. Rilate aviadon ĉi-okaze piloto tute ne povas scii, ke li maltrafis ordonon de la regturo. Nur la registo mem povos konjekti tion, rimarkante, ke la piloto aŭ tute ne respondis, aŭ dum la plua konversacio respondas iel nelogike. La sola kontrolinstanco certiganta, ke konversacieroj nek perdiĝis nek tordiĝis, estas la konversacianoj mem. Teĥnike tia komunikado estas jam principe nesekura.
Alie statas pri “paketa” radiofonio. Jen dudirekta sistemo, kiun oni uzas por transporti datumojn. Ĝi estas komparebla kun faksado. Se oni volas sendi iom pli longan faksaĵon — ekzemple 10-paĝan — oni — ne tute malprave — ege malfidas sian faksilon. Por certigi, ke la afero funkciu, oni numeras ĉiun sendotan paĝon de unu ĝis dek kaj aldonas specialan frontpaĝon, kiu deklaras, ke sekvas 10 paĝoj.
Se nun dum la faksado, io meze misfunkcias, la ricevanto povos tuj rimarki, ke iu el la promesitaj paĝoj ne alvenis, aŭ simple ke la faksado ne ĝisfine sukcesis. Ĉi-okaze oni povos telefoni al la sendinto kaj peti, ke tiu denove sendu la paĝojn nericevitajn aŭ iel fuŝitajn.
Tre simile statas pri la paketa radiofonio. Ĉiu paketo ricevas numeron. Se nun paketo ne alvenas, aŭ pluraj paketoj eĉ alvenas en malĝusta vicordo, aŭ iuj paketoj koliziis kun la paketoj de tute alia komunikado, la ricevilo povas baze de la kunsenditaj paketnumeroj reordigi la tuton aŭ laŭnecese peti pri la resendo de ĉio, kio iel survoje perdiĝis aŭ mutiliĝis. Alivorte la elementoj de la komunikada sistemo mem rimarkos, ke io mankas, kaj povos aŭtomate eklanĉi ĉiujn necesiĝintajn resendojn. Tia komunikado estas principe sekura.
Paketo ĉe ĉio ĉi estas simple ujo por datumoj. Datumoj — de nefakula vidpunkto — povas esti la literoj de teksto aŭ eble iuj ciferoj, sed eblas ankaŭ turni homan paroladon en fluon de ciferecaj datumoj. Ĝuste tio okazas en ĉiu poŝtelefono. La poŝtelefona reto mem transportas nur datumojn kaj tute ne la paroladon mem en la formo, kiel ĝi alvenas de la mikrofono. Ĉar ĉe tio ĉiu transportpaketo ricevas numeron, poŝtelefona reto povas tuj ekkoni, se paketo perdiĝis.
Estas klare, ke ĝuste en tiom riska afero kiel aviado, la komunikado inter regturoj kaj aviadiloj estu laŭpove sekura. Bedaŭrinde oni plu uzas malnovan nesekuran telefonan radiofonion kaj ankoraŭ ne transmigris al la pli sekura paketbaza datuma radiofonio. Aldona avantaĝo de la pli moderna paketa radiofonio estas la eblo samtempe transsendi skribajn mesaĝojn — ekzemple oficialan permeson ekdeteriĝi aŭ flugi je alia alto. Per tia sistemo same eblus ŝalti iujn signallampojn por la piloto, kvazaŭ trafikan semaforon, do ege pli sekura sistemo permesi aŭ malpermesi aviadilon flughavene starti, ol simple paroli kun la piloto.
Fine estas almenaŭ teĥnike imageble, ke oni urĝokaze telestirus la tutan aviadilon por rekte de la regturo malhelpi specifan mismanovron.
Evidente por tia transmigro oni devus reekipi ĉiujn flughavenojn kaj ĉiujn flugmaŝinojn, kio kostus monon vere nemalmultan. Aliflanke resti ĉe la malnova sistemo fronte al la hodiaŭa senĉese kreskanta flugtrafika denso kaj la el tiu rezultanta danĝero de koliziantaj samsekundaj telefon-radiaj komunikadoj inter pilotoj kaj registoj kostos — iam kaj iam — homvivojn. Foje unubate eĉ tutan kvincentopon kiel tiam en Tenerifo en la jaro 1977a.
PEJNO Simono