Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Pri Dubrovnik, la fascina urbo ĉe la orienta adria marbordo, multaj aŭdis. Sed certe ne multaj scias, ke apud Dubrovnik troviĝas Cavtat — perlo vizitinda. Ĝi atingeblas per aviadilo, ŝipo aŭ aŭto.
La urbeto Cavtat troviĝas je 20 km sudoriente de Dubrovnik. Ĝi situas sur la duoninsulo Rat, en kies sudorienta parto kuŝas la valo Tiha. Tie la klimato estas tre favora kaj milda — aparte riĉa vegetaĵaro ĉirkaŭas belegajn strandojn.
Cavtat (latine Civitas) havas radikojn en la malnova historio. Ĝin fondis iliroj, kaj poste ĝi estis sub greka kaj romia regado. Avaroj kaj slavoj detruis ĝin en la 7a jarcento, kaj tial parto de ties loĝantoj transloĝiĝis al Dubrovnik. Ĝis la jaro 1302 kaj ekde 1427, kun interrompoj, Cavtat apartenis al la glora komercista respubliko de Dubrovnik kaj ĝuis ties fortan kulturinfluon.
En Cavtat naskiĝis la famekonata kroata juristo kaj verkisto Baltazar Bogiĝiĉ (1834-1908), la moderna kroata pentristo Vlaho Bukovac (1855-1922), la politikisto Frano Supilo (1870-1917) kaj aliaj personoj konataj en- kaj ekster-lande.
La urbeto havas multajn kultur-historiajn monumentojn. El ili elstaras la princa (aŭ kapitana) palaco — renesanca konstruaĵo (starigita inter 1555 kaj 1558), sub kies tegmento estas la biblioteko de Bogiĝiĉ, arkivo, muzeo kaj kolekto de tre valoraj grafikaĵoj. Antaŭ la palaco estas skulptaĵo de Bogiĝiĉ, verko de Petar Palaviĉni.
En Cavtat troviĝas vidindaj preĝejoj, ornamitaj per pentraĵoj de diversepokaj pentristoj kaj precipe Vlaho Bukovac, kies naskiĝdomo kaj pentraĵgalerio vidindas.
Unu el monumentaj artaĵoj estas la maŭzoleo de familio Raĉiĉ. Ĝin kreis la mondkonata kroata skulptisto Ivan Meŝtroviĉ. La maŭzoleo estas konstruita entute el ŝtono — nur la pordo kaj sonorilo estas el bronzo. Ĝi situas sur monteto, kiu nomiĝas Sankta Roko, kaj sur kiu kuŝas urba tombejo. Multaj turistoj vizitas Cavtat por ekkoni tiun unikan monumenton.
Menciindas, ke en Cavtat ĝoje revenas multaj turistoj, ĉar ilin aparte logas la specifa etoso de tiu urbeto. Post la milito en Kroatio en la 90aj jaroj, kiu postlasis multajn detruojn, oni entute renovigis la urbajn kultur-historiajn vidindaĵojn. Hotelo Croatia estas el supera kategorio. Aliaj bonaj hoteloj tie estas Cavtat, Albatros, Epidaurus, Supetar, kiuj funkcias dum la tuta jaro.
Karmen CRNKOVIĈ-VRANKO