Stefan Maul
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
La klara, kvankam ne komplete triumfa venko de Silvio Berlusconi [berluskoni] en la italaj elektoj markis pluan paŝon en tiel nomata televidokratio. Favorate de balotsistemo simila al tiu en Britio, la televida heroo sukcesis persvadi elektantojn, ke nur la “varo” Berlusconi (kaj lia parti-grupo, kun nov-nov-faŝistoj) estas vere aĉetinda. Programo politika? Estas superflua — “mi estas la programo” sufiĉis por reklamkampanjo simila al tia pri lavpulvoro.
Kulmino de tia mi-kulto estis solena subskribo de “kontrakto” de Berlusconi kun la “popolo” en speciala televidspektaklo. La klara mesaĝo estis, ke ne leĝdona instanco, do la parlamento, nek la ekzekutivo, do registaro kun ministroj, decidos pri la sorto de la italoj. Ĉar li krome estas la itala komercisto kaj plej riĉa entreprenisto kaj ĉar li dominas preskaŭ ĉiujn amaskomunikilojn, en li unuiĝas ĉiuj gravaj povoj de la lando, escepte de justico, kiu persekutas lin (kaj kiun tial li minacas per fortaj insultoj).
Sed ankaŭ en aliaj tradiciaj okcidentaj demokratioj ni vidas tendencon al tia mi-ismo. Memoru la duelon inter preskaŭ samaj rivaloj George W. Bush [ĝorĝ dablju buŝ] kaj Al Gore [el gor]; ankaŭ en tiu usona elektokampanjo tute malgravis programoj de partioj respublikana kaj demokrata. Temis nur pri tio, kiu el la du kandidatoj pli brile prezentiĝas en amaskomunikiloj, unuarange kompreneble en televido. Simile la tradicia (nov)laborista partio de Britio neglektis kiel en la antaŭa ankaŭ en la ĉi-jara elektokampanjo sian politikan programon favore al nura elstarigo de la stelulo Tony Blair [teŭni blea].
Alia registo, kies plej grava instrumento ankaŭ estas televido, germana kanceliero Gerhard Schröder [ŝreder], trovis kroman rimedon por realigi siajn ideojn preter kaj praktike sen la parlamento: tiel nomatajn interkonsentajn rondojn. Tie li traktis kaj traktas ĉiujn gravajn temojn por trovi solvon, kiun poste li prezentas kiel definitivajn al la deputitoj. La parlamentanoj de l’ koaliciaj partioj (socialdemokratoj kaj verduloj) povas nur diri “jes” — se ili dirus ne, ili riskus damaĝi la reputacion de sia kanceliero. Tiel okazis ekzemple ĉe la temoj senlaboreco, atomenergio kaj reformoj de impostoj kaj de pensi-asekuro; la saman rimedon li aplikas pri enmigrado kaj gentekniko.
En la rondo pri atomenergio ekzemple la kanceliero (kun la koncerna ministro) marĉandis kun reprezentantoj de energi-industrio pri malkonstruado de atomcentraloj. Rezulto estis “interkonsenta kompromiso”, laŭ kiu iam en fora estonteco Germanio ne plu havos atomenergion — kaj la kanceliero jen staris triumfe anoncante, ke li venkis kontraŭ ekologiaj danĝeroj. La opoziciaj partioj, cetere, en tiu tuta afero ludis nenian rolon.
Tamen, ĉe aliaj temoj, por kiuj la kanceliero bezonas ankaŭ la voĉojn de l’ opozicio, li invitas al koncerna konsentrondo ties ĉefojn — ekster la parlamento, kompreneble. Tiel li agis ĉe la temoj impostoj kaj pensioj. Ĉe aliaj temoj li trovis novan varianton: kancelierajn komisionon kaj konsilantaron. Por sia komisiono pri enmigrado kiel prezidanton li vokis renoman politikistinon de opozicia kristandemokrata partio. Pri gentekniko li fondis etikan konsilantaron de fakuloj, kvankam la parlamento havas propran enketkomisionon pri gentekniko kun ekzakte la sama tasko.
Nur nun, fine, la opoziciaj partioj rimarkis, ke la mi-demokrato fakte provas bagateligi la povon de l´ parlamento. Normale en Germanio leĝoprojekton proponas aŭ la registaro aŭ grupo da deputitoj al la parlamento, kiu diskutas kaj laŭ fiksita procedo fine decidas. La parlamento por la diversaj temoj havas koncernajn komisionojn, kiuj povas inviti fakulojn kaj organizaĵojn, kiuj rajtas prezenti siajn argumentojn kaj kritikojn kaj fari proponojn por ŝanĝoj de leĝprojekto. Poste la komisionoj prezentas la definitivajn tekstojn al la parlamento, kaj la pleno decidas. Tio estas la normala sistemo de leĝfarado en parlamenta demokratio, en kiu la povo estas dividita inter leĝfara instanco kaj plenuma instanco (ekzekutivo, do registaro kaj ŝtata administrado). Certe, tiel fari leĝojn ofte estas pena kaj longtempa afero, precipe ĉar en tia sistemo ankaŭ opoziciaj partioj disponas pri forta pozicio.
Kion praktikas la mi-demokratoj, vundas sencon kaj esencon de parlamenta sistemo, en Germanio fakte jam preter la konstitucio. Jam foje ĝi havis mi-demokratan kancelieron, kiu senpovigis la parlamenton kaj poste regis diktatore. Lia nomo estis Adolf Hitler. Li ne disponis pri televido, sed ankaŭ sciis lerti uzi la tiutempajn amaskomunikilojn ...
Stefan Maul