Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Kverelis eklezioj pro vizito de papo Johano Paŭlo la 2a al Ukrainio. Membroj de la rusa ortodoksa eklezio okazigis kontraŭpapajn diservojn, dirante, ke la moskva patriarko Aleksij ne sankciis la viziton. Romkatolikoj aliflanke atentigis, ke la papo, invitite de la ukraina prezidanto Leonid Kuĉma, vizitis ne apostole sed ŝtate kiel reprezentanto de Vatikano.
Malgraŭ tio ariĝis ekzemple en urbo Lviv pli ol 1,5 milionoj da kredantoj el Ukrainio, Rusio, Rumanio, Hungario, Slovakio, Italio kaj eĉ el Norda kaj Suda Ameriko. Jen la unua fojo, ke papo vizitis Ukrainion, kie pro internacia prestiĝo oni taksis la viziton signifa.
ARANEO/PG