Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Komence de oktobro mi legis en komputila informilo la iom sarkasman komunikon, ke personoj, kiuj ŝatas senutilan programaron, rigardu ĉe www.sun.com/software/cover/2001-1002.
Ne temis pri iu nova ludo, sed pri beta-versio (lasta test-versio antaŭ la fina versio) de la favorpreza oficeja programaro StarOffice 6.
Kiel antaŭe, eblos uzi ĝin per diversaj mastrumaj sistemoj kaj interŝanĝi Microsoft Office-dosierojn. Aldone al angla kaj germana lingvoj venos plena uzebleco por la ĉina (simpligita kaj tradicia), japana kaj korea. Kreantojn de retpaĝoj interesos, ke Star Office nun kapablas krei XML-dosierojn.
Roland ROTSAERT