Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
En Holguín okazis ekde la 14a ĝis 16a de majo 2015 la unua esperantista renkontiĝo (nomita “Martí inter ni”) pri la kuba heroo José Martí.
Aŭspiciita de Kuba Esperanto Asocio, la soci-kultura projekto “Bona Amiko”, la Kultura Societo “José Martí”, la Universitato de Holguín “Oscar Lucero Moya” kaj la distrikta estraro pri kulturo, la aranĝo celis:
Partroprenis esperantistoj el Havano, Granma, Guantánamo, Santiago de Kubo, la municipaj grupoj de Contramaestre kaj Holguín. La unuan tagon, post malferma cerimonio oni vizitis la historian centron de la urbo. La duan tagon unue oni prelegis pri faka agado kaj poste oni sekvis vizito al la urbo Gibara, kie ĉiun duan jaron okazas festivalo pri malriĉa kino. La anoj de la projekto “Bona Amiko” vizitis la parkon kiu tiel nomiĝas por starigi tie metalan skulptaĵon de Isnel Pupo. La trian tagon Carlos Ramón Morales deklamis belajn kantojn kaj simplajn versojn de José Martí, elhispanigitajn de Jaime Ginarte (li estas sperta esperantisto de la urbo Contramestre kaj unu el la repistoj de la duopo “Fratoj El”). Poste oni vizitis la denaskan domon de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro Ruz. Nia Esperanto-renkontiĝo fermiĝis ĉe la “Mantelo de la Kruco”, kiu estas alta pinto atingebla per 462 ŝtupoj. Nur restas gratuli la Organizan teamon pro la kvalito kaj lerta maniero realigi tiun ĉi aranĝon.
Samnatura evento okazos kadre de kermeso dum majo 2016 kunorganizita kun la Kuba Asocio pri Artistoj “Fratoj Saíz.”
Dankon Holguín!