Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Kiam mi rimarkis, kiu telefonis al mi — “Saluton, Viktoro, ĉu vi rekonas mian voĉon?” — mi preskaŭ suferis ŝokon. Imagu, temis pri Maria, kiun mi kredis jam morta. Mi klopodu klarigi al vi la aferon: dum kelkaj jaroj ni laboris ĉiusabate en la sama muziklernejo en fora vilaĝo kaj pro tio ni devis pasigi kelkajn horojn kune en la trajno, frumatene por la iro kaj vespere por la reveno. Estus troige diri, ke ni fariĝis grandaj amikoj — “Delongege ni ne renkontiĝis, ĉu vi fartas bone?” — tamen post du–tri jaroj ni tiom interparolis, ke ni multe konis unu la alian. Iutage, dum unu el tiuj trajnaj babiladoj hazarde ni malkovris — “Vidu, nuntempe mi serĉas laboron...” — ke ambaŭ havas komunan amikon, Alanon.
De kiam mi eklaboris en urba muziklernejo ni ne plu vidis unu la alian. Mi ne kontaktiĝis ankaŭ kun mia amiko lastatempe. Fakte, mi ne memoras kiamaniere alvenis al mi la malbona novaĵo — “...do, se vi konas iun lernejon, kiu bezonas flutinstruiston, sciigu min,” — ke ŝi, Maria, la amikino de Alano, — “bonvolu,” — mortis pro iu stranga malsano. Sufiĉe juna. Mi ĉiam pensas, ke miaj samaĝuloj estas sufiĉe junaj — “ĉar nuntempe mi bezonas iom pli da mono” — ĉefe, kiam ili serioze malsaniĝas aŭ mortas.
Kompreneble, dum la telefona konversacio — “Ĉu vi ankoraŭ instruas en la urba lernejo?” — mi ne kuraĝis diri al ŝi: “Ho, mi ja kredis, ke vi mortis!”. Tio estintus neafabla. Do mi demandis al ŝi la kutimajn banalaĵojn, klopodante ne montri mian grandegan surprizon — “Kiel fartas via edzino?” — kio ne estis facila, ĉar fakte, kvankam mi neniam estis tro esprimema homo, oni ne ofte havas la okazon paroli kun resurektulino. La dialogo kun la fantomino daŭris ankoraŭ kelkajn pliajn minutojn — “Ni devus renkontiĝi por kafumi aŭ bierumi, ĉu ne?” — kaj kiam ni ne sciis, kion aldoni — “Bone, estis plezuro paroli denove kun vi...” — ni adiaŭis.
Post la telefona konversacio mi tre ĝojis, ke ŝi vivas. Tamen amara sento baldaŭ okupis mian animon: nun mi devas malkovri alian samnoman amikinon de Alano, la kompatindan, sed mi kuraĝas nek malfermi mian agendon por serĉi tiun alian Marian, nek telefoni al li pridemande. Estus kiel preskaŭ mortigi iun — “Kisetojn!” — ĉu ne?