Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
TEJO-kampanjo por IJK- en Afriko!
Por ke junaj aktivuloj en Afriko povu konstrui pli fortan kaj grandan Esperanto-movadon, ili bezonas renkontiĝi, interŝanĝi spertojn kaj vere senti Esperantujon. Internacia Junulara Kongreso de TEJO estas aranĝo dum kiu, ofte por la unua fojo, renkontiĝas junaj esperantistoj de la tuta mondo. Oni havas la eblon konatiĝi, trejniĝi, interŝanĝi spertojn kaj ideojn pri la junulara Esperanto-movado.
Por ebligi al afrikanoj havi tian sperton, en 2009 TEJO alprenis strategian decidon pri okazigo de sia kongreso en Afriko. Ĉi tiu plano realiĝos en 2017 — la kongreso okazos en Togolando. Restas do solvebla parto - kolekti financajn rimedojn por venigi aktivulojn de afrikaj landoj al la evento. Kaj pro tio kreiĝis la kampanjo: “Ni realigu la unuan IJK-n en Afriko!”. Vi povas kontribui per ajna sumo. Legu la detalojn ĉe:
http://tejo.org/afrika-ijk
Internacia Pedagogia Film-Festivalo de ILEI
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) lanĉas filmkonkurson, kies celoj estas allogi junulojn al kreado kaj pripensado pri transdono de scio kaj kolekti filmetojn pri la lingvo; tiuj filmetoj estos utilaj lerniloj.
Estos du kategorioj: “lingvo”, kun maksimuma daŭro de unu minuto, kaj “interkultura harmonio” kun maksimuma daŭro de tri minutoj, kun premioj de 200 kaj 100 EUR . La aliĝo al la konkurso estas senpaga kaj la limdato por sendi filmojn estas la 30-a de aprilo 2017.
http://www.ilei.info
Pliaj informoj ĉe la retejo de ILEI
Abonu por 2017
Temo-sugestoj
Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?
Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!
Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)
#Facila teksto
Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.
#Enmigrada krizo
Militoj, povreco, politikaj kaj religiaj premadoj estas partoj de la kialoj de la enmigrada krizo. En la lastaj monatoj miloj da enmigrantoj avancas al Eŭropo per busoj, trajnoj aŭ piede. Kiel trakti la situacion? Ĉu fermi la pordojn kaj konstrui murojn estas la solvo?
#Sano kaj malsano?
Ĉu eblas vivi plene sen malsanoj? La homa korpo estas tre komplika organismo, sed pli kaj pli novaj sciencaj malkovroj helpas la homaron vivi pli longe, dum en alia flanko kelkaj malsanoj daŭre afliktas nin.
#Pluramemo
Pluramemo estas la prefero samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn aŭ romantikajn. Ĉu tio eblas laŭ vi? Ĉu vi povus ami pli ol unu personon samtempe?
#Konsumismo
Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?
#Recikligo kaj rubaĵoj
La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Ĉu ĉie recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo? Ĉu nia homa familio kresku senlime? Ĉu suferas indiĝenaj popoloj pro tiu disvastiĝo?
#Polemikaj tradicioj
Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?
Limdatoj
Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:
2016:6 — 1-a de decembro
2017:1 — 1-a de januaro
2017:2 — 1-a de marto
2017:3 — 1-a de majo
2017:4 — 1-a de julio
2017:5 — 1-a de septembro