Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Novaj informoj
Mi dankas pro la novaj informoj pri Tibor Sekelj. Mia aldono: Indas kompreni ke li, almenaŭ parte, restis 15 jarojn ekster Eŭropo pro lia juda deveno. Oni legas ĉe Vikipedio ke lia edzino, Maria Reznik, havis rusan devenon, sed ankaŭ ĉi tie indus indiki: Jud-rusan devenon. Do, duobla kialo por ne pripensi viziton al Eŭropo dum la dua Mondmilito. Tibor informis min dum mallonga renkontiĝo dum la IJK en Loveno — 1982, ke li estas sfarda.
Neil Blonstein — Usono
— INFORME —
70-a IJK en Brazilo
Jam 111 homoj aliĝis al la Internacia Junulara Kongreso baldaŭ okazonta en Brazilo. Jen iom da statistikoj: El la partoprenontoj 64 estas el Brazilo, 8 el Germanio, 6 el Francio, 5 el Meksiko, po 3 el Kolombio, Rusio kaj Senegalo, po 2 el Demokrata Respublika Kongo, Nederlando kaj Pollando, po 1 el Kroatio, Japanio, Usono, Peruo, Ĉinio, Italio, Hungario, Gvineo Bisaŭa kaj Togolando. La unua bulteno tuj aperos en ĝia retejo.
ijk.brazilo.net
Retejo de la 70-a IJK
Arta programo
La artaj vesperoj de la venonta IJK en Brazilo promesplenas. Jam konfirmitaj estas la artistoj Jonny M. el Germanio, Gijom’ Armide el Francio, Tarcísio Lima kaj Supernova, ambaŭ el Brazilo. Tiom buntan artan programon oni ne kutime atendas dum IJK-oj, tial ĝi certe estos nemaltrafebla por tiuj, kiuj valorigas la originalan Esperantan kulturon.
PEJ lanĉas retan fotaron!
Pola Esperanto-Junularo (PEJ) kreis retan fotaron por helpi al Esperanto-organizoj kaj ankaŭ al si mem en facila trovado de bonaj fotoj. En la fotaro troveblas ĉefe fotoj de PEJ-aranĝoj kaj de aranĝoj, kiujn partoprenis la membroj de PEJ. Ili ne planas vastigi la fotaron tiel, ke aliaj organizoj povu aldoni al ĝi siajn fotojn, sed tamen instigas, ke ili kreu similan fotaron.
fotoj.pej.pl
Reta fotaro de PEJ
Temo-sugestoj
Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?
Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!
Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)
#Facila teksto
Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.
#La objekto
Ĉu vi posedas objekton, kiu havas apartan historion? Ni proponas ke vi rankontu la historion, kiu ĉirkaŭas tiun vian objekton en nia nova rubriko.
#Kien la religioj?
Ĉu la postmoderna mondo plu bezonos la tradiciajn religiojn? Kiun religion vi sekvas kaj kial ĝi estas por vi grava?
#Konsumismo
Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?
# Recikligo kaj rubaĵoj
La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo.
# Tabako
Malgraŭ la nuntempa provo sieĝi iliajn reklamadon kaj konsumadon, cigaredoj estas unu el la plej vendataj produktoj en la mondo.
# Polemikaj tradicioj
Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?
Limdatoj
Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:
2014:4 — 1a de julio
2014:5 — 1a de septembro
2014:6 — 1a de novembro
2015:1 — 1a de januaro
2015:2 — 1a de marto
2015:3 — 1a de majo