Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
7 miliardoj da homoj vivas ekde la 31-a de oktobro de la jaro 2011 sur la Tero.
60 procentoj el ili vivos en la jaro 2030 en urboj. Ekde la jaro 2008 pli ol duono de la homaro vivas en urboj.
1,1 miliardoj da homoj ne havas aliron al sufiĉe pura trinkakvo.
23% de la mondvaste produktata energio estas uzata de 5% de la monda loĝantaro.
Ĉiutage la homaro foruzas pli da nafto ol nature povas estiĝi dum 1000 jaroj.
7000 lingvoj estas momente parolataj de la homaro.
529 000 knabinoj kaj inoj ĉiujare mortas pro problemoj dum gravedeco aŭ ĉe nasko de infanoj, 99% el ili en la evoluolandoj.
850 milionoj da homoj suferas pro malsato, el tiuj 815 milionoj da homoj en la evoluolandoj.
La ŝtato Mongolio estas la malplej dense setlata ŝtato el ĉiuj, Monako estas plej dense priloĝata.
113 milionoj da infanoj kaj junuloj ne frekventas lernejon, el ili estas 65 milionoj da knabinoj. Pli ol 860 milionoj el ĉiuj homoj povas nek legi nek skribi.
Inoj laboras dum du trionoj el ĉiuj mondaj laborhoroj, sed ili ricevas nur 10% de la mondosalajra sumo por tio.
15,4 milionoj da homoj trovis azilon en eksterlando.
Ĉirkaŭ 214 milionoj da almigrantoj kaj enmigrintoj vivas tutmonde, tio estas 3,1 % el la monda loĝantaro. Kune la migrantoj estus en la kvina rango de la plej grandaj popoloj surtere.
Kun ĉirkaŭ 86,4 jaroj japaninoj momente havas la plej altan vivatendon.
En 1 sekundo mondvaste estas naskataj 5 infanoj kaj vendataj 53 poŝtelefonoj.
La monda loĝantaro 3-obliĝis dum la lastaj 70 jaroj; dum la sama tempo 6-obliĝis la akvobezono.
Tradukis: Cezar — Germanio
laŭ la germana gazeto Taz [oktobro 2011]
publikigita en: http://karapacopanoramo.blogspot.com.br/