Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Sergey POPATOV — Rusio
Ĉu vi trinkas kafon? Ĉu teon? Ĉu vi iam pensis, ke ĉiutage vi konsumas kafeinon? Oni povas diri ke kafeino estas malpeza drogo, ĉar ĝi havas la precipajn ecojn de drogo:
Donas antaŭvideblan senton (eŭforion)
Altiras atenton kiam nova dozo estas necesa
Parttempe malaperigas doloron
Kutimigas
Jen listo de produktoj kun kafeino, kiujn homoj ofte konsumas:
Kafo
Nigra teo
Verda teo
Mateo
Kakao
Ĉokolado
Kolao
Energiaj trinkaĵoj
La eksperimento
Mi decidis provi vivi unu semajnon tute sen kafeino, kaj mi tute ne konsumos produktojn kun kafeino (eĉ pecon da ĉokolada biskvito!). Ĉiutage mi skribis tion, kion mi sentis, do ĉi tiu artikolo estas eta taglibro.
La tago 1-a
Mi dormis nur 4 horojn. Do kompreneble dum la tuta tago mi dormemis. La ununura likvo, kiun mi trinkis estis akvo (krom glaso da lakta koktelo vespere). En mia oficejo ni havas rekon kaj paralelstangojn, kaj post farado de ekzercoj dum 20-30 minutoj mi sentis min tre vigla, sed poste mi sentis min eĉ pli laca kaj volis dormi.
En la kuirejo mi vidis miajn kolegojn manĝantaj laktan ĉokoladon. Mi imagis pecon de la bongusta ĉokolado sur mia lango... mmm... kaj tuj haltigis tian fantazion. Do mia 1-a tago pasis sen kafeino. Mi iris dormi iom post noktmezo kaj tuj endormiĝis, ĉar mi sufiĉe lacis.
La tago 2-a
Mi vekiĝis je la 12-a horo. Mi dormis ĉirkaŭ 11 horojn kaj sentis min bonege. Mi devas konfesi, ke mi havis sonĝon, en kiu mi trinkis verdan teon en la oficejo. Sed tio estis nur sonĝo. Dum la tuta tago mi havis bonan humoron kaj multe naĝadis en la lago. Mi iris dormi je la 11-a vespere kaj rapide endormiĝis.
La tago 3-a
Dimanĉo. Mi mem vekiĝis je la sesa kaj ne plu povis dormi, kvankam mi volis. Mi baniĝis per varma akvo kaj faris matenajn ekzercojn. La unua duono de la tago pasis tre vigle, sed vespere kiel kutime, mi lacis kaj volis dormi. Dum la tago mi trinkis akvon, sukon kaj kompoton. Mi iris dormi ĉirkaŭ al la dekdua nokte, sed ne povis endormiĝi tuj.
La tago 4-a
Mi vekiĝis je la sepa, danke al vekhorloĝo. Stariĝi ne estis facile tiumatene. Nur post farado de kelkaj ekzercoj mi vere vekiĝis. Estis nova semajno kaj ĉiutage mi havos lecionojn de la hispana lingvo je la oka matene. En la oficejo mi tre volis dormi. Mi notis, ke se mi faras fizikajn movojn, mi sentas min iom pli bone. Dum la tago mi estis dormema, sed vespere mi fariĝis pli vigla.
La tago 5-a
La tago estis tre simila al la antaŭa. Mi vekiĝis je la sepa denove kaj endormiĝis iom post noktomezo. De tempo al tempo mi volis dormi en la laborejo.
La tago 6-a
Mi vekiĝis je la sepa, kaj iris dormi noktomeze. Sentis min sufiĉe bone, kvankam la vekiĝo ne estis tre facila.
La tago 7-a
Kiel kutime, mi volis dormi matene. La humoro estis stranga, mi sentis min strange. Mi ne rapidis, mi estis trankvila. Aperis sento de granda certeco, eĉ mi ne sciis pri kio ekzakte mi certis. Mi simple ne zorgis plu, sed samtempe mi ne estis tiom emociiĝema kiel antaŭe. Povas esti, ke estas pro manko de bona dormo. Finfine mi ne volis trinki teon aŭ kafon.
La konkludo
Mi povas diri ke la eksperimento sukcesis. Mi ne trinkas kafon jam de tri semajnoj, kaj simple ne volas. Mi tre ĝojas, se ankaŭ iu el vi decidis aliĝi al la eksperimento kaj malkovras novan vivon, vivon sen kafo!
La post-konkludo
Mi denove trinkis kafon, ĉar ŝajnas ke mi iĝis iom malĝoja. Fakte, mi ne estas tiom certa. Povas esti aliaj aferoj, kiuj influas mian humoron. Mi povas vivi sen kafeino kaj esti ĝoja, se mi sportumas ĉiutage.