Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

En la kabineto Serebrovskij sidis sur la sama loko, kie hieraŭ li estis dronanta en apogseĝo dum la partikunveno. Liaj okuloj estis duonfermitaj kaj li, kiel ankaŭ hieraŭ, ŝajnis esti tre laca. Tra malfermita fenestreto blovis malvarma vento kaj estis aŭdeblaj bruaj sonoj de la strato.

— Do jen, kara kamarado, — diris li al la laboristo, — ĝi estas mia lasta vorto! Por ke vi vane ne klopodu! La teron ni ne povas doni. Mankas!..

— Sekve, en teretaĝoj vi ordonas resti? Vi esploru, kiel ni loĝas! Dum vi decidas ĉi tiun aferon kun terpecaĉo por nia domo, jam dek domoj povus esti konstruitaj! Ne taŭgas!

— Nu, mi ne scias, ĉu ĝi taŭgas, aŭ ne! Sed mi ne havas! Ne havas! Ja ĝi estas simple!

Kun enuego Serebrovskij ekrigardis al Vitalij kaj subite maltrankvila fajreto ekbrilis en liaj okuloj. Vitalij rekte rigardis en lian vizaĝon.

— Kion vi deziras, kamarado Zorin? Ĉu vi min bezonas? — nebone ekridetinte, turnis li sin al Vitalij.

— Jes, vin, — malrapide komencis Vitalij, — por la afero de... Dobroĥotov.

Vizaĝo de Serebrovskij subite ŝanĝiĝis.

— Ni ne disputu, kamarado! — rapide returnis li sin al la laboristo. Se vi insistas, mi ordonos al nia Planfako.

Per malgrandaj literoj li skribis sur anguleto de la papero:

“Kamarado Popov, laŭeble, kontentigu!”

Enŝovinte la paperon en manon de la laboristo, li rapideme kriis tra la pordo:

Zoja Ivanovna, maŝinon! — kaj al Vitalij: — Mi aŭskultas. Sidiĝu!

— Antaŭ ĉio, pri ĉi tiu kamarado, — komencis Vitalij. — De kie li? El la uzino “Svjet”*? Ĉu li ricevos la teron?

* Svjet: Lumo.

— Vi ja vidis, ke mi donis la konsenton! — kolere grimacis Serebrovskij. — Cetere, el kiu vidpunkto ĝi povas vin interesi?

— Kamarado Serebrovskij, mi ja laboras en Mosĥozupr!

— Vi ankoraŭ tre juna estas, kamarado! Oni devas antaŭe pli bone koni la aferon. Ne opiniu, ke ĉi tie sidas nur burokratoj, aŭ friponoj!

Li distre ekrigardis tra la fenestro kaj interrompis sin mem:

— Pli proksime al via afero! Mi tre bedaŭras, ke ĝis nun ne povis vin akcepti.

Vitalij elprenis el paperujo skizojn kaj planojn de moskvaj stratoj.

— Jam en la pasinta jaro nia tramo transportis duoble pli da pasaĝeroj, ol en la 1913. Moskvo estas superloĝigita. Oni finkonstruas la apudurbetojn. Ĉiumatene de stacidomoj al la centro fluas tiaj torentoj da homoj, kiajn ni ne kapablas transportadi. La metropolitenon oni devas senprokraste konstrui.

Vitalij paŭzis unu minuton, kaj rapide ekrigardinte al Serebrovskij, aldonis:

— Vi, cetere, havas aŭtomaŝinon!

Serebrovskij koleriĝis.

— Kial vi riproĉas min per la maŝino? La maŝino ne luksaĵo estas, sed bezonaĵo! Aŭskultu niajn malnovajn specialistojn, ekzemple kamaradon Bobrov! Li rekte diras: neniujn metropolitenojn! Ili, li diras, jam malnovmodiĝis. La metropoliteno kun la reloj estas kunligita kaj multe kostas. En Londono la metropoliteno arkiviĝas. La aŭtomobilo estas alia afero. Taksomotoroj kaj aŭtobusoj kune kun tramo solvas la problemon!

— Nu, jes, mi ĝin aŭdis. Bobrov ja per la tramo vivas! Oni forprenu de li eblecon ĉiujare rekonstruadi la tramon, do por kio li tiam ricevos la salajron?

— Ne pri tio temas, — kolere kontraŭdiris Serebrovskij, — ne pri tio temas, kara kamarado! Moskvo estas sovetia ĉefurbo, sed ne iu ajn kapitalistŝtata! Ni devas ĝin iom post iom liberigi de superloĝigo, sed vi kun via metropoliteno deziras fari el ĝi urbon-koloson. Ĉu ĝi estas la vojo de la socialisma rekonstruo?

Serebrovskij enpensiĝeme gratis la nazon kaj, ĉar Vitalij ne tuj respondis, li uzis la liberan minuton por propraj bezonoj. Turninte trifoje per la fingro radeton de aŭtomata telefono, li alvokis Vinokurov’on.

— Kiel statas afero kun la loĝejo, Oleg Jurjeviĉ? Ĉu vi ne scias, en kiu etaĝo ni la loĝejon bezonas? Vi la edzinon demandu! Je dio, mi ne scias, kion diri! Mi timas certigi vin pri ŝiaj gustoj. Mi dezirus en la dua, sed ŝi, eble la trian... Jes, jes! Mi ankaŭ diras! Vi rekte al ŝi!

Strabinte la okulojn al Vitalij, Serebrovskij klarigis:

— Nia domo baldaŭ estos preta. Mem Vinokurov konstruas. Brava viro li estas! Oni komencis jam la internan laboron. Li inventis iujn specialajn fajrosendanĝerajn vandojn.

Kaj subite streĉinte la atenton, Serebrovskij realgluiĝis la telefon-tubeton.

— Jes, jes, mi aŭskultas! Vi diras, vi havis specialan kunsidon? He!.. En “Heroldo de inĝenieroj”? Jes, jes, mi legis. Ĝi estas vere. Kalinnikov trafe batas: aŭ ni konstruas, aŭ ni pereis? Sed, jen kio, kamarado Vinokurov! Ni mem ne sukcesos ĝin konstrui. Ha? Kion vi diras? al germana firmao koncesion?.. Kiselev ja proponis al la franca... Tiel, tiel, mi komprenas!.. ĝuste! Tion mi tuj pripensos!

Dum Serebrovskij parolis telefone, Vitalij estis kontrolanta siajn kalkulojn. En la jaro mil naŭcent tridekkvina kvanto da jaraj veturoj por unu persono estus atingonta 335 (ja pligrandiĝas teritorio de Moskvo kaj la tutaj familioj laboras!..). En la tridekkvina jaro oni estus transportonta jam la plenan miliardon da pasaĝeroj. Sur Mjasnickaja strato en la somera tago estus veturontaj 57 mil personoj.

— Kiom da vagonoj pohore estas forveturontaj de Kalanĉovskaja Placo? — demandis Serebrovskij.

— Sescent sep vagonoj. Post ĉiuj dekdu sekundoj duobla vagono! Malebla kvanto! Sen malhelpo por la strata trafiko ni povas funkciigi nur sesdek vagonojn pohore. Sed tiuokaze, konsiderante ankaŭ la aŭtobusojn, ni kapablas transporti sur Mjasnickaja nur tridekkvin kaj duonon milionojn da pasaĝeroj en la jaro. Se ni antaŭ la trideka jaro ne estos konstruintaj la metropolitenon, 33 1/2 milionoj da laboruloj estos elspezantaj senfrukte por piedirado du milionojn da labortagoj en la jaro!

— Trafa argumentado! — jesis Serebrovskij. Kaj subite transtabligis sian korpon al la nazo mem de Vitalij, — Ĉu Nikolao Petroviĉ Zorin ne via parenco estis?

— Mia patro... — respondis Vitalij kaj forte ruĝiĝis.

— Ha, jen kiel! Interese!

Serebrovskij denove sidiĝis en la apogseĝon, ekspiris kaj aldonis:

— Amikoj ni estis! Ĝi estas bone! Nu, daŭrigu!

— Mikaelo Sergeeviĉ, la maŝino estas preta, — diris Zoja, enirante kaj butonumante la palton.

— Bone, mi tuj eliros!

Serebrovskij, ne ekrigardinte sur ŝin, levis la okulojn al Vitalij kaj kun intereso analizis lin, kvazaŭ vidis unuafoje.

— Vi ja iom similas al la patro. Kiel mi tion tuj ne rimarkis? Vi kun la patrino ĉi tie loĝas?

— Ne, la patrino en la pasinta jaro mortis. Mi loĝas ĉi tie kun mia propra familio.

— Mmm... — Serebrovskij ion ekblekis. — Do kiel vi pensas pri Berlino? Ĉu vi konsentas?

— Mi? Veturi Berlinon? — miris Vitalij.

— Nu, jes! Kial vi miras? Oni ja devas veturi! Jen Vinokurov ankaŭ estas por la metropoliteno. Sed oni devas iom lerni de la germanoj. Alie ni tiel konstruos! Do sendu iun pli spertan!

— Kiun, ekzemple?

Vitalij eksilentis, penante rememori nomojn de Mosĥozupraj inĝenieroj.

— Nu, kiel? neniun kandidaton vi trovis? — ridetis Serebrovskij. — Ne gravas! Vi mem veturu!

Li leviĝis kaj trairis la ĉambron dufoje tien kaj reen.

— Ĉu vi neniam estis eksterlande?

— Ne, — malrapide komencis Vitalij. Li pensis, kiom da tempo estas bezonata por la serioza studo de berlinaj laboroj.

— Multe da tempo oni bezonas! — demande ekrigardis li la estron. — Labori tie oni devas! Se nur rigardi, nenia profito!

— Kio do malhelpas? Tre bone! Jam morgaŭ mi komencos pri vi klopodi.

Serebrovskij aliris la tablon kaj premis la sonorilbutonon.

— Kaj vian patron mi bonege konis! Bona estis la homo!.. Mi petas viziti mian hejmon! La edzino ne estos malkontenta!

Serebrovskij etendis la manon kaj tuj iris al la pordo. Post unu minuto, starante apud la fenestro, Vitalij observis, kiel li helpis al Zoja sidiĝi en la maŝino. Poste, sidiĝinte apude, li svingis la manon al la ŝoforo.