Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

ŜLOSILOJ POR POST LA 29-A DE MAJO

Voĉdonu bone, ili faros la reston

La rifuzo de la konstitucia traktato en Francio kaj Nederlando rivelas pli ol politikan krizon, nome gravan filozofian alfrontiĝon. Fronte al la misoj de la elitoj, la recertiĝo de la civitaneco povus ebligi refondadon de la demokratio[1].

“LA PRECIPA zorgo de la dekstro: konservi la potencon; mia plej granda deziro: transdoni ĝin al vi.” Kun lirismo kaj pli aŭ malpli da kaŝpensoj, la kandidato por la prezidant-elektoj de 1974 François Mitterrand publike kritikis la krizon de la politika reprezentado. Li respondecigis pri tio la konstitucion de la V-a Respubliko, kaj li parte pravis. La sekvo pruvis, kiom pli vasta estas la demando: de elektoj al elektoj la foso profundiĝis, sindeteno kaj blankaj voĉoj multiĝis, ĝis la katastrofo de la 21-a de aprilo 2002*. La legitimeco de la elektitoj kaj de la politikaj elitoj estas pli kaj pli kontestata de la elektantoj.

* La sindeteno kaj blankaj voĉoj, interalie, kondukis al la surprizo ke dum la unua baloto de la prezidantelektoj de 2002 la socialista (socialdemokrata) kandidato Lionel Jospin ricevis nur la trian lokon post Jacques Chirac kaj la ekstremdekstrulo Le Pen kaj estis do eliminita por la dua baloto. -vl

De almenaŭ tridek jaroj dum kiuj la demando estis levita, oni vidas plurajn tipojn de klarigoj: instituciaj (en la kadro de la tutmondigo, la politikaj decidoj ne estas plu traktataj de la tradicia debato), ekonomiaj (la necesoj lasas malmulte da spaco por la civitanoj), politikaj (la kresko de sindetenado estas normala kaj karakterizas la modernan demokration)... Aldoniĝas elitisma diskurso (la demandoj estas tro kompleksaj por ke elektanto povu kompreni ilin kaj alporti respondon), profesoreca (ni ne sufiĉe klarigis) aŭ rekte degneca (la elektantoj estas senrespondecaj)...

La komuna aparteco de tiuj brilaj analizoj estas ke ili ne provas revivigi la demokration. Eĉ male, ili teoriumas ŝanĝon de paradigmo: ili eĉ ne plu elvokas krizon de la demokratio, sed evoluon al speco de “postdemokratio”, kio estas nur maniero subskribi la finon de tiu demokratio.

Se efektive, ĝis la jaroj 1980, la demokratia batalo estis karakterizata de intensaj momentoj — el kiuj la prezidantelektoj de 1981 restas simbolaj-, la politikaj alfrontiĝoj estis poste nur malmulte markitaj de funda debato. Multe pli grave: la demokratia spirito cedas profite al akceptado de trudoj de la tutmondigo prezentataj kiel nesupereblaj, la ĝenerala intereso lasas la lokon al same partaj kiel efemeraj interesoj. La civitano ne estas plu aganto de la demokratio, sed ĝia pasiva kreditoro.

Ĉu pro premo de la tutmondigaj interesoj? Evidente. Ĉu foresto de politika kuraĝo? Sendube. Sed, multe pli malbone, akceptado, fare de la gvidanta klaso, dekstra kiel, malfeliĉe, maldekstra, de la konformaj argumentoj, de ununura kaj fatala mondvizio. Kiu aŭdis certajn socialistajn ministrojn, post la ŝanĝo de 1983, ekstaziĝi antaŭ sia propra kuraĝo farante politikon kiun rifuzis iliaj elektintoj, tiu povas mezuri la ideologian foson kiu profundiĝis inter la popolo kaj ĝiaj reprezentantoj.

La krizo, evoluanta ĉie en Okcidento, ne estas tradicia politika krizo en kiu la popolo montras sian koleregon kontraŭ la disponoj faritaj de iliaj reprezentantoj, sed fundamenta diferenco de vizio. Unuflanke, la civitanoj deziras esti reprezentataj, havi politikajn proparolantojn. Aliflanke, la “elitoj” kredas scii kio estas la komuna bono, kredas sin portantoj de ĝenerala intereso de kvazaŭ imanenta esenco, inkluzive kontraŭ iliaj propraj samcivitanoj. La legitimeco do jam ne eliras de la popolo. Tiel, Alain Minc, demandita pri la unuformeco de la Komisiono — konsistanta ekskluzive de lernintoj de la E.N.A.* — kiun li prezidis kaj kiu estis ellaborinta la raporton pri “Francio de la jaro 2000”*, respondis ke “kiam oni volas malpermesi al la elitoj esprimiĝi, oni riskas fari popolismon.”*

* E.N.A.: Nacia Lernejo de la Administrado. -vl
* Alain Minc, “La France de l’an 2000”, rapport au premier ministre, Commission général du plan, Parizo, 1994.
* “L’heure de vérité”, 8-a de novembro 1994.

La moderna politka respondeculo devas do submetiĝi al la trudoj de la dominantaj fortoj kontraŭ la popolaj postuloj. Tiu aristokrata evoluo estas oficialigata de la semantika evoluo: respondi al la popolo, tio signifas esti popolisto; paroli pri popola suvereneco, tio signifas esti suverenisto. Samtempe, la marko “populara” estas atribuata de la medio de la politkaj komunikiloj. Tiel, Pierre Assouline, en elsendo kiun li animis ĉe France-Culture, povis deklari al sia gasto Bernard Kouchner*, ke li estas “unu el la du plej popularaj politikistoj de Francio”, mirkonsterna deklaro se oni scias ke tiu socialista eksministro estas sisteme batita en ĉiuj liaj elekto-eventoj.

* “Culture matin”, 20-a de junio 2002.

Vera historia ŝtatrenverso: dum en demokratio la civitanoj prijuĝas la respondeculojn, la postdemokratio permesas iel al la respondeculoj prijuĝi la civitanojn. Tiel, s-ro Lionel Jospin, post sia fiasko de la 21-a de aprilo 2002, postulis ke oni ĉesu “montriĝi komplezema al tiuj kiuj ne plenumas sian civitanan devon”* Tiel, s-ro Anthony Blair, dum la Irak-milito, deklaris ke la malkonsento manifestata de la brita popolo estas la sekvo de “komprenebla emocio”, sed ke ĝi “ne havas politikan gravecon”. La ideo de kontrolata, eĉ censa vocdonado inside disvastiĝas. Dominique Strauss-Kahn, gvidanto de la Socialista Partio (PS), deklaras ekzemple: “De la plej malavantaĝita socia grupo oni povas malfeliĉe ne ĉiam atendi serenan partoprenon en parlamenta demokratio. Ne ĉar ĝi ne interesiĝas pri la historio, sed ĝiaj koleroj manifestiĝas kelkfoje en perforto.”*

* Le Monde, 1-a de februaro 2003.
* Dominique Strauss-Kahn, La Flamme et la Cendre”, Grasset, Parizo, 2002.
Reapero de la popola suvereneco

LA KRESKANTA SINDETENO ĉe la voĉdonadoj do ne estas signo de ŝatoperdo rilate demokration, sed la natura sekvo de la diluo de la popola suvereneco. La forta partopreno en la referendumo de la 29-a de majo montras, male, la reaperon de la suvereneco de popolo kiun oni diris foririnta de sceno kiun oni kredis forlasita; tiu popolo konsideris ke la starigita demando donis al ĝi, unuafoje, veran influon. Kontraŭe, la reagoj de la gvidantoj kaj de la precipaj komunikiloj estis tiuj de mallegitimigitaj respondeculoj. Nenio alia ol io tre logika. Sed ilia eksceso rivelas la amplekson de pridubigo de potenc-organizado kiun ili kredis definitive instalita.

La politiko atingas ĉi tie la filozofion. Ĉar la diluado de la demokratio ne estas la produkto de cirkonstancoj, kiel volas kredigi tiuj kiuj parolas pri “demokratia deficito” laŭ la maniero en kiu oni parolas pri librotenista bilanco de savenda entrepreno. Ĝi enskribiĝas en evoluon de la pensado, de la filozofiaj referencoj, tra tio kion oni nomis la postmoderna filozofio kaj kiu forte engaĝiĝis en la detruado de la politika subjekto. Laŭ Michel Foucault, “la subjekto ne estas substanco; ĝi estas formo, kaj tiu formo ne estas precipe, nek ĉiam, identa kun si mem; vi ne havas la saman tipon de rilatoj se vi konstituas vin kiel politika subjekto kiu voĉdonos... aŭ se vi provas realigi vian deziron en seksrilato”*

* Michel Foucault, Dits et écrits, IV, p. 451, Gallimard, Parizo, 2001.

Dum la difino de la civitano ripozas sur unuo same kiel sur certa longdaŭreco, ĉu ekzistas ankoraŭ civitano, kaj kiu povas esti la realeco de la politika individuo en tia koncepto? Tiuj tezoj estas la neado mem de ĉia publika spaco. Se la civitaneco estas rilatas al la starigita demando, ne ekzistas plu ĝenerala intereso nek civitano. La demokratio havas jam nur relativan sencon, kaj la universaleco estas nur partikularismo kiel la aliaj. Do, la sociologo Alain Touraine povas deklari: “La demokratio reprezentas pli rekte ol en la pasinteco la subordigon de la socia organizado al nesocia principo, tiu de la homa libereco.” Li aldonas: “Ni difinas nin ĉiam malpli per tio kion ni faras, kaj pli kaj pli per tio kio ni estas, per la sekso, la aĝo, la etnio, la nacieco, la religio, ktp.”*

* Entretien avec Alain Touraine [Interparolado kun Alain Touraine], Le Monde, la 16-an de decembro 1997.

La popola movado — la trajto de la 29-a de majo — estas samsubstance ligita kun la ide-batalo. La filozofio, kiu ĉiam sukcesis akompani la historian evoluon, povus fine vekiĝi, eliri el la konformismaj salonoj kaj retrovi sian ligon kun la homaro.

Efektive ne estas hazarde ke la ŝanĝo de demokratia paradigmo kristaliĝis sur la konstitucia traktato. La eŭropa projekto adoptis tutmondigan ideologion kiu estas precipe portanto de trudoj, devigoj, fatalecoj... Devena de la noblanima ideo de monda popolo, ĝi fakte nuligas ĉiun popolon kiel politika aganto, submetante la politikon al decidoj de supera esenco, al ne tre aperantaj agantoj. La eŭropa konstruado, fondita sur la aspiro de la eŭropaj popoloj konstrui spacon de paco kaj estonton de progreso, provis adoptigi al la civitanoj aferon kiu ne koncernas ilin. Tio estas la resumo de Alain Touraine kiam li deklaras brutale: “En Francio, la vorto “liberalismo” ne estis elparolebla, do oni trovis alian, “Eŭropon”.”*

* Alain Touraine, “Le marché, l’Etat et l’acteur social [Merkato, ŝtato kaj socia aganto]”, Cultures en mouvement, n-ro 17, Parizo, majo 1999.

La “fondopatroj” de Eŭropo, tute aparte Jean Monnet, ne kaŝis ilian hezitemon rilate al popola suvereneco, ilian teĥnokratan kaj ekonomie liberalan koncepton pri politiko. Traŭmatizitaj de la dua mondmilito, poste de la malvarma milito, malmultaj respondeculoj sciis analizi la riskojn al kiuj ilia eŭropa projekto elmetas la demokration. Pierre Mendès France estis inter tiuj. Esprimante, la 18-an de januaro 1957, antaŭ la Nacia Asembleo, sian pozicion kontraŭ la traktato de Romo, li deklaris: “La projekto de komuna merkato, tia kia ĝi estas prezentata al ni, estas bazita sur la klasika liberalismo de la 20-a jarcento laŭ kiu la senrestrikta konkurenco reguligas ĉiujn problemojn. La abdiko de demokratio povas alpreni du formojn, ĝi uzas ĉu internan diktaturon per kunigo de ĉiuj potencoj en la manojn de providenculo, ĉu delegado de siaj potencoj al ekstera aŭtoritato, kiu, nome de la teĥniko, reale plenumas la politikan potencon, ĉar nome de sana ekonomio oni facile komencas dikti monisman, buĝetan, socialan politikon, kaj fine politikon vastasencan, nacian kaj internacian.”

La “traktato stariganta Konstitucion por Eŭropo” sume estas nur la lasta finatingo de tiu logiko, la lasta peco kiu bone videbligas la puzlon.* Nur fipropagando povis, en tiu stadio, trakti kiel antieŭropanojn tiujn kiuj rifuzis tiun konsekradon. La sola valora demando estis tiu pri la politika potenco, kaj tiu teksto donis oficiale la politikan legitimecon al abstrakta estaĵo, la merkato. Tiu abstrakta legitimeco donis siavice konkretan legitimecon al “elitoj” kiuj, tre nature, ekde la anonco de la referendumo, deklaris ke ekzistas nur unu ebla voĉo: jes.

* Vd analizon de la konstitucia traktato, Raoul Marc Jennar: “La Eŭropa Unio mortiganta Eŭropon”.

Ĉar jes havas, perdifine, nenian valoron, se oni ne povas diri ne, la debato pri la supozataj demokratiaj avancoj de la traktato povis nur esti nekomprenebla.* Ĝi estis do deturnita kaj absurde enŝlimiĝis ĉirkaŭ la novaj potencoj de eŭropa parlamento senigita — kiel cetere pli kaj pli la naciaj parlamentoj — je la realaj atributoj de la potenco pri ekonomiaj kaj socialaj temoj. Ĝi vagis ĉirkaŭ la fortigo de la rolo de la civitano, aparte ĉirkaŭ rajto je peticio, ia ekvivalento de rajto je favorpeta letero al la reĝo sub la feŭda reĝimo kaj kiu estis, en la plej bona okazo, la natura sekvo de esprimlibereco.

* Vd Anne-Cécile Robert, “De la ribelo al rekonstruado”, Le Monde diplomatique en Esperanto, junio 2005.

Fakte, tiu traktato estis, sendube, la unua kohera jura konstruaĵo de postmoderna demokratio ĉirkaŭ svaga civitaneco, civitano pli submetita al la reĝa merkato ol aganto de kolektiva volo, fine ĉirkaŭ foresto de la popolo. Ĉar ne ekzistas popolo en tiu eŭropa konstruaĵo, la sola politika korpo elvokita en la traktato estis, pli aŭ malpli, la tutaĵo de la peticiantoj, rilate al aparta demando, tute kiel la civitaneco, en la postmodernaj vizioj, rilatas al starigita demando. La tutmondigo, kiun trudas al ni la oficiala diskurso, forgesas la popolon aŭ eĉ malkonsideras ĝin: ekzemple, en sia libro Empire [Imperio], Antonio Negri kaj Michael Hardt klarigas ke la popolo, supozante formon de unueco, tendencas sufoki la “multecon da indivuduaĵoj”* La civitano estas laŭ tio ne plu politika estaĵo, li estas unu inter la multeco.

* Antonio Negri kaj Michael Hardt, Empire [Imperio], Exils, kol. “Essais”, Parizo, 2000.

Okazas momentoj en la historio, kie la aferoj subite klariĝas. La 29-a de majo 2005 restos, eble, unu el tiaj momentoj. Portantoj de pure dogmeca konkurenca ekonomia projekto, la liberaluloj aperis antiliberalaj sur la filozofia nivelo. La diskursoj pri demokratio montriĝis logtrompiloj. La plej gravaj komunikiloj manifestis sian submetiĝon al privataj interesoj.

“Pensi estas diri ne”, asertis la filozofo Alain. En esceptaj cirkonstancoj, kaj fronte al malfacilaĵoj ankaŭ tiaj, la civitanoj, plimulte, retrovis la volon diri ne. Tiu gesto ne estas cirkonstanca: ĝi estas la reaserto de politika identeco, de rekonstruiĝo de la civitano. Ĝi estas, antaŭ ĉio, la proklamo ke ne ekzistas demokratio sen debato.

André BELLON.