Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
JUST GARMENTS, unuavide, apenaŭ distingiĝas de la aliaj centramerikaj maquilas*: konfekci-entrepreno en vasta hangaro kun neonlumo kaj vicoj de kudromaŝinoj ĉe kiuj laboras plejmulte inaj manlaboristoj. La salajroj estas apenaŭ pli altaj ol aliloke, “sed hodiaŭ, deklaras laboristino, s-rino Marlene Alvarado, la laboretoso havas jam nenion por fari kun tiu kiam la entrepreno nomiĝis ankoraŭ Tainan”.
En majo 2000, la tajvana societo Tainan SA instaliĝas en la impostlibea zono de San Bartolo (antaŭurbo de San Salvadoro). Kelkajn monatojn poste, deko da laboristoj decidas starigi sindikatan sekcion. La unua konflikto kun la direktejo eksplodas okaze de la tertremo de januaro 2001. La konstruaĵoj de la entrepreno estis damaĝitaj, kaj multaj salajruloj perdis proksimulojn aŭ iliaj domoj estis detruitaj de la tertremo.
La mastrumanto de Tainan, S-ro Wu Tao Chang, tamen rifuzas ferian tagon, kaj, dum la sekurec-kondiĉoj en la entrepreno estis ankoraŭ provizoraj, li ordonas relaboradon. “Mi suriris seĝon, memoras s-ro Ruben Orellana, unu el la fondintoj de la sindikatsekcio, mi alvokis la laboristojn hejmeniri kaj ni ĉiuj forlasis la fabrikon”.
Tia batalemo surprizas ne nur la direktejon de la entrepreno, sed ankaŭ Fenastras, la sindikata centralo, de kiu la sekcio de Tainan estas filio. Fenastras havas jam neniom da tiu batalpreteco kiun ĝi havis en la jaroj 1980. En novembro 1989, dum la interna milito kaj la granda ofensivo de la gerilanoj de la Fronto Farabundo Martí de Nacia Liberigo (FMLN) al San-Salvadoro, bombatenco mortigis grandan parton de ĝiaj gvidantoj, kaj ĝiaj lastaj “historiaj” ĉefoj estis devigitaj ekziliĝi. La nunaj ĉefoj — kiuj havas bonegajn rilatojn kun la mastraro kaj kun la ministrejo pri laboro — tenas la sindikatajn sekciojn en dormo, por, kaze de konflikto, proponi siajn servojn de peranto kaj intertrakti por atingi malmultekostajn akordojn, pere de komisionoj aŭ elcentaĵo por la nepagitaj kompensaĵoj je kiuj rajtas la laboristoj.
Ĉe Tainan, post vane provi trankviligi siajn aktivulojn, Fenastras senvalidigas ilian mandaton. Ili do turniĝas al la Sindikato de la Laboristoj de la Teksaĵindustrio. Al ĉikanoj kaj maldungoj, fare de la direktejo, kiu provas rompi la movadon, la sindikatistoj respondas per intensa mobilizado. La 18-an de aprilo 2002, ili sukcesis sindikatigi pli ol la duonon de la salajruloj de la entrepreno kaj, atinginte la laŭleĝan kvonton, deponas peton pri kolektiva intertraktado ĉe la labor-inspektejo. Kvar tagojn poste, la direktejo de Tainan anoncas la ĉesigon de siaj aktivecoj en Salvadoro. Tuj la laboristinoj okupas la fabrikon por malhelpi la delokadon de la maŝinoj kaj lanĉas alvokon al internacia solidareco.
En Usono, la AFL-CIO subtenas ilin, dum la United Students Against Sweatshops (USAS) kaj Campaign for Labour Rights* alparolas la komanditantojn de la entrepreno (Gap, Land Ends, Footlocker...) pri la malrespekto de ilia kondutkodo. Invitita al Usono, s-rino María Luz Panameña, laboristino ĉe Tainan, sukcesas enkondukiĝi ĉe la ĝenerala asembleo de la akciuloj de Gap kaj respondas al la prezidanto kiu ĵus fanfaronis pri la sociala politiko de la firmao: “Sinjoro Fish, mi venas de Salvadoro kaj fieras produkti vestaĵojn por Gap, sed jen vi mensogas...”
La 13-an de junio 2002, en 31 usonaj urboj okazas amasiĝoj antaŭ la magazenoj de Footlocker — kiu rifuzas komenti la demandon pri respekto al sindikat-libereco en la entreprenoj kiuj produktas por ĝi; en Tajvano, la aktivuloj de Focus on Globalization manifestacias fronte al la sidejo de la societo; en Kamboĝo, la laboristoj de la fabrikoj de Tainan minacas striki*; en San-Salvadoro, la laboristinoj marŝas antaŭ la tajvana ambasadejo. Sekvatage, Tainan akceptas la principon de kunveno inter sindikatistoj kaj direktejo ĉeeste de internaciaj observantoj.
La 21-an de novembro, fine, kunveninte en apartamento de la hotelo Radisson en San-Francisko, la konfliktpartioj akordiĝas. Tainan disponigas la necesan kapitalon por remalfermi maquila-n de 120 maŝinoj — kun ebleco kreskigi tiun nombron ĝis 600 se la mendoj ebligas tion — kaj financas kompenso-fonduson destinitan kompensi la sindikatistojn viktimoj de nigraj listoj; la laboristoj estos reprezentataj sine de la direkta konsilio; 50% de la jaraj profitoj estos disdonendaj al la salajruloj. La nova entrepreno nomiĝos Just Garments (Justaj Vestaĵoj).
La laboristinoj estas tamen ne ĉe la fino de siaj ĉagrenoj. Unua obstaklo: S-ro Ricardo Safi, reprezentanto de unu el la grandaj familioj de Salvadoro, kiu posedas 80% de la terenoj kaj konstruaĵoj de la senimposta zono de San Bartolo, rifuzas lui siajn lokalojn al “sindikatigita” entrepreno. La aliaj proprietuloj sekvas lin.* Just Garments, devigata uzi malbonstatajn ejojn, ne kapablas komenci la produktadon antaŭ oktobro 2003. Sed tiam mankas la mendoj.
S-ro Gilberto García, reprezentanto de la Centro de studoj kaj apogo al laboristoj (CELA), dense ligita kun la eksperimento, partoprenis en la intertraktadoj de San-Francisko. Li memorigas ke “la reprezentanto de Gap tiam mallonge aperis, sed rifuzis engaĝiĝi en la sekvo de la eksperimento”. La senprecedenca situacio naskita de la akordo subskribita kun la tajvana societo prilumas la ambiguan sintenon de la nordamerikaj firmaoj, kiuj rifuzas kunlabori.
Konfrontitaj al nova opini-kampanjo, Gap kaj Lands End elturniĝas per donaco al Just Garments, kun kiu ili rompas ĉian rilaton. La entrepreno estas ankaŭ konfrontita kun kaŝa bojkoto de la aliaj maquilas. “La vicproduktado inter maquilas, klarigas s-ro Nelson Morales, la nova mastrumanto, reprezentas gravan parton de la aktiveco de la sektoro. Sed la kolegoj kiujn mi kontaktis rifuzis subprodukti kun ni, komprenigante ke estus alie se la entrepreno ne estus “sindikatigita”.” Rande de bankroto, Just Garments ricevas lastmomente siajn unuajn mendojn en aŭgusto 2004.
La mendokajero estas plena, kaj cento da laboristinoj nun laboras en aliaj kondiĉoj ol tiuj en la aliaj maquilas. La muchachas aprezas: “Mi povas paroli kun mia najbarino, leviĝi por iri al necesejo aŭ trinki glason da akvo sen esti riproĉata.” “Gravedulino ne riskas maldungon.” “La kromhoroj estas pagataj, oni ne provas prirabi nin.” Kaj, plia surprizo-temo por la novulinoj, kiuj perfekte konas, ofte memsperte, la kondiĉojn kiuj regas aliie: “La sindikatistoj ne kaŝas sin”.
Tamen, moderigas s-ro Morales, “ni estas entrepreno, konfrontita kun senkompata konkurenco kaj kiu devas pruvi sian rentabilitaton, ni ne estas neregistara organizo kiu vivas de eksteraj financoj. La ekvilibro inter la komenca idealo kaj tiuj trudoj estas malfacile trovebla”. Tiel, la salajroj estas nur kelkajn cendojn superaj al la laŭleĝa minimumo por horo kaj, post jaro da malfacila aktiveco, la entrepreno, kiu apenaŭ sukcesas ekvilibrigi siajn bilancojn, ne havas profiton por disdoni inter la laboristinoj (kiel antaŭvidis la akordo subskribita kun Tainan).
Por povi iun tagon doni al siaj laboristinoj decan salajron, Just Garments kalkulas kun pli alta produktado — la laboristinoj kiel la mastrumanto diskutas pri plibonigoj farendaj por la produktoĉeno — kaj serĉas novajn merkatojn en la justa komerco. “Ni tamen ne luliĝu en iluzioj, koncedas s-ro García. Tiom longe kiel niaj komanditantoj — markoj kaj granda distribuo — pagas 2,45 dolarojn por dekduo da t-ĉemizoj revendotaj kvindekoble pli koste en iliaj magazenoj, niaj eblecoj estos limigitaj.”
Philippe REVELLI.