Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉiusemajne eksplodas pluraj ribeloj en diversaj regionoj de Alĝerio. Prezaltiĝoj, senlaboreco, korupto, la kaŭzoj de malkontento estas sennombraj, malgraŭ la riĉaĵoj amasigitaj danke al la petrolo[1]. La reveno al la interna paco kaj la amnestio, decidita de la registaro de s-ro Abdelaziz Bouteflika malgraŭ multaj rezistoj, ne ebligis al la lando eliri el la ĝenerala krizo en kiu ĝi troviĝas jam plurajn jarojn.
MALGRAŬ kelkaj atencoj — pli kaj pli maloftaj — interne de la lando, la mortigada konflikto inter armeo kaj islamistoj estas ja finita, ĝin venkis la militistoj, ne ŝparinte la rimedojn por subpremi sian malamikon. Por definitive fini la aferon, la registaro submetis al referendumo, la 29-an de septembro 2005, projekton pri “nacia repaciĝo” oficiale aprobitan de la grandega plimulto de voĉdonintoj. Tiu projekto sekve ricevis kiel leĝan bazon la dekreton kaj ties aplikigajn tekstojn publikigitajn la 28-an de februaro 2006, kun du celoj: la financa prizorgado de la familioj de la viktimoj de ambaŭ flankoj kaj amnestio por la anoj de la sekurec-servoj, akuzitaj pri perfortoj kontraŭ homrajtoj, same kiel por la anoj de armitaj grupoj kulpigitaj pri terorismoagoj.
Tiuj tekstoj estas la fina respondo de la registaro al la postuloj pri vero kaj justo de la familioj de malaperintoj kaj de la homrajtaj organizaĵoj. Tiuj plu memorigas, ke la krimoj kontraŭ la homaro plenumitaj dum tiu periodo, ne povas esti nuligitaj per jura argumentaĉo aŭ per referendumo. Baldaŭ venis reagoj de la internaciaj neregistaraj organizoj (NROj) (Amnestio Internacia, Human Rights Watch, Centre International pour la justice transitionnelle kaj la Internacia Federacio de la homrajtaj Ligoj). En deklaro la 1-an de marto 2006, ili substrekas, ke “referendumo kia tiu de la 29-a de septembro 2005 ne devas esti uzata de la registaro por eviti plenumon de siaj internaciaj devoj, per starigo de naciaj kontraŭaj leĝoj”. Laŭ tiuj organizaĵoj tiuj leĝotekstoj plurteme kontraŭdiras la internaciajn traktatojn, kiujn Alĝerio subskribis.
En komuniko publikigita en Alĝero la 7-an de marto 2006, la alĝeria Ligo por defendo de homrajtoj (ALDHR) estas eĉ pli severa. Ĝi memorigas, ke “la krimoj kontraŭ la homaro(...) estas senpreskriptaj, ne amnestieblaj kaj ebleco jure persekuti ne povos ĉesi.(...) Sekve la finigaj aktoj estas nulaj ĉar ili malobeas la konstitucion kaj la devigajn por Alĝerio jurajn ilojn, kiuj estas fundamento de la universala justeco.”
La jura ilaro denuncita de la NROj celas ankaŭ ĉesigi ĉiujn agadojn de la asocioj de familioj de malaperintoj (oni taksas ilian nombron je 10.000 ĝis 20.000), fariĝintaj kontraŭleĝaj de la 28-a de februaro 2006. Unu el la multaj artikoloj diras, ke “ĉiu skriba deklaro, aŭ alia agado uzanta aŭ iliganta la vundojn de la nacia tragedio por atenci la instituciojn, malfortikigante la ŝtaton, por malutili al la honoro de ĝiaj funkciuloj(...)aŭ por malbeligi la bildon de Alĝerio sur la internacia kampo” estas kontraŭlega, kaj ke ties kulpantoj estos jure persekutataj.
La publiko ŝajne indiferente akceptis la publikigon de tiuj tekstoj, sed private la opiniesprimoj estas diversaj. Iuj deziras “turni la paĝon” de tiu konflikto, kies teruraĵojn ili volas forviŝi el la memoro, aliaj opinias, ke la sufero de la familioj devas esti konsiderata, kaj oni ne kredu, ke ĝin povos ĉesigi financaj kompensaĵoj. La amaskomunikiloj tamen respegulas nur la unuan opinion. Nur kelkaj komentoj de privataj gazetoj timeme esprimas dubon pri la pravo de la registara vidpunkto, kiel faras artikolo de Adlène Mehdi en El Watan, kiu rimarkigas la kontraŭdiron inter artikolo 46 de la dekreto de la 28-a de februaro 2006 kaj artikolo 36 de la konstitucio garantianta la liberan opini-esprimon*.
Se Alĝerio estus juro-ŝtato, la konstitucia konsilio forĵetus tiun parton de la dekreto pro ĝia nekonformeco al la fundamenta leĝo, kaj do konsiderus ĝin nula, kaj tio rehavigus al la asocioj de familioj de malaperintoj sian rajton plu protesti kaj manifestacii.
SCIANTE la necedemon de la NROj pri la homrajtoj kaj ilian influon al la internaciaj institucioj, la generaloj de la departemento pri spionado kaj sekureco (DSS) jam anticipe zorgis, ke estu malfacile enketi pri la krimoj faritaj en la diversaj torturejoj. Laŭ la gazeto Nord-Sud / Risques Internationaux, ĝenerale bone informita, la DSS en februaro 2006 ŝanĝis la laborlokojn de multaj dungitoj, aparte tiuj de la Teritoria Centro por esplorado kaj pridemandado de Blida — citita de ĉiuj NROj kiel ĉefa ejo de torturo kaj eksterleĝaj mortpunoj dum la periodo de la “fina milito”. Laŭ dizertulo, tie postenita, de tie estis planita kaj plenumita la forkapto* de la Tibehirin-aj monaĥoj en marto 1996.
La novaj dekretoj, aldonas la gazeto, malpermesas al alĝerianoj, sed ne al eksterlandanoj, meti plendon kontraŭ anoj de la sekurec-servo. Ja en Parizo la familio de monaĥo, Christophe Lebreton, metis plendon en decembro 2003. Tiu plendo estigis en februaro 2004 malfermon de juĝ-inform-proceduro, kiu povus — se la franca juĝadministracio kuraĝas ĝisfine plenumi la proceduron — sekvigi la oficialan akuzon de pluraj oficiroj tiam postenantaj en Blida.
Tia proceso, se okazos, ruinigos la oficialajn versiojn de kelkaj amasbuĉoj okazintaj inter 1994 kaj 1997, kaj instigus la internaciajn NROjn postuli pli profundajn esplorojn cele al akuzado de certaj generaloj ĉe pricela (ad hoc) internacia pun-tribunalo, simile al tiuj pri Eksjugoslavio kaj Ruando*. Por tion malhelpi, Alĝerio alproksimiĝas al Usono, por kiu ĝi estas plej taŭga partnero en la batalo kontraŭ terorismo. Ĝi ankaŭ plifirmigas siajn komercajn rilatojn kun Rusio, de kiu ĝi ĵus aĉetis militaviadilojn por 3,7 miliardoj da dolaroj. Kaj Francio estas subskribonta kun Alĝerio amikeco-traktaton, kiu verŝajne enhavos neskribitajn dispoziciojn.
La armeo restas politike malfortigita post tiu batalo, kiu apartigis ĝin de la loĝantaro. De pli ol dek-kvar jaroj ne okazis armeaj paradmarŝoj, kiel dum la naciaj festoj de la 5-a de julio kaj 1-a de novembro. Armeanoj ne plu surportas uniformon kiam ili iras ekster kazerno. Kontraŭe, kaj kvankam milite venkitaj, la islamistoj plu ĉeestas kaj markas la urban pejzaĝon, trudante al la socio religiecon, kiu kontrastas kun la malfacilo de la ĉiutaga vivo.
La armeanoj venkis la armitan islamismon, sed la islamismo — kiun Olivier Roy nomas la nov-fundamentismo — estas pli ĉeestanta ol iam ajn*. Piaĉa islamismo, malpli agresema ol en la komenco de la 1990-aj jaroj, sin instalis en la urboj, videbla en la sinteno kaj en la vestmaniero de iuj junuloj. Ĝi akompanas “bazar-ekonomion”, kie vendiĝas kaj aĉetiĝas plej diversaj varoj, de la virinaj subvestaĵoj ĝis la plej modernaj poŝtelefonoj. La oficiala parolo ne plu citas socialismon nek socian justecon. La ekonomia politiko, se taksi laŭ la varoj surmerkate disponeblaj, estas liberalisma, aŭ pli ĝuste “merkantismo”. Vera komerca frenezo ekregis en la lando.
En Orano, la tuta kvartalo de la nova urbo fariĝis grandega bazaro subĉiela, uzanta trotuarojn kaj ŝoseojn. Ĉiuspecaj varoj venantaj de sudorientaj aziaj landoj estas disponeblaj. Malfacilas krei al si vojon en tia densa homamaso. “Komercu sed ne politiku” ŝajne estas la moto de la reĝimo, kiu trovis en la trabendo (neformala komerco) manieron okupi milojn da junuloj.
La islamistoj ŝajne bone kaptis la mesaĝon kaj amase fariĝis komercistoj. Por pravigi sin ili ŝatas ripeti ke la Profeto estis komercisto kaj rekomendis al la kredantoj laŭleĝe riĉiĝi. La islama juro ja ne kondamnas spekuladon, kiu tamen malpliigas la aĉetopovon de la plej malriĉaj. Tiu evoluo al la “islamo-negoco” ne ekzistas nur en Alĝerio. Patrick Haenni observis tiun saman fenomenon en Egiptio*.
La formala aŭ neformala komerco ofertas eblecon enspezi al senlaboraj junuloj, kaj tio fariĝas kerno de nombro-batalo. La registaro taksas la nombron de senlaboruloj je 13%, sed laŭ s-ino Louisa Hanoune, deputito de la Laborista partio, ĝi atingas 30%. La procentoj kalkulitaj de la Internacia Labor-Organizo (ILO) kaj de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) pli proksimas la duan takson: 17% en 1989, 28% en 1998, 27% en 2001. La ŝtato instigis la junulojn krei propran entreprenon, postulante ke bankoj financu ekonomiajn projektojn prezentitajn de sub-30-jaruloj. Escepte de malmultaj sukcesintaj etaj entreprenoj, ĉiuj petoj koncernis picejojn, interret-kafejojn kaj telefon-budojn. Pro neĉeesto de vera nacinivela ekonomia politiko, la limoj de tiu formulo estis baldaŭ atingitaj. Ne plu kredante je ŝanĝo per perforto, aŭ per voĉdono, la alĝerianoj ŝajne fuĝas politikon, sed tamen plendas pri la multekosteco de la ĉiutaga vivo kaj pri la urba perforteco. “Ĉio disponeblas surmerkate, sed la prezoj estas malhelpaj.”, veas emerita ŝtatoficisto, mia okaza kunvojaĝanto en taksio, kiu kolektas klientojn irantajn al la sama direkto. “Bonŝance miaj du filoj estas negocistoj kaj helpas min”. Kun tre malforta valoro de dinaro (1 € valoras proksimume 100 dinarojn) la aĉetopovo de la fiks-enspezaj sociaj tavoloj (laboristoj, oficistoj, ŝtatoficistoj...) draste malpliiĝis. Mezlerneja instruisto perlaboras ekvivalenton de 160 € monate; universitata profesoro, se faras suplementajn kursojn, povas perlabori 500 eŭrojn.
Tiu situacio naskis, de la komenco de la 2000-aj jaroj, aŭtonomajn sindikatojn, malamikajn al la Ĝenerala Unuiĝo de alĝeriaj laboristoj (GUAL), nura oficiale agnoskita sindikato, laŭdire submetita al la registaro. Ili postulas, ke la salajroj estu samniveligitaj kiel tiuj de la kolegoj en Tunizio kaj Maroko. “Ne taŭgas, ke la salajro de maroka instruisto estas kvinoble tiu de alĝeria instruisto, dum la alĝeria malneta nacia produkto (MNP) estas dekoblo de la maroka MNP.” klarigas sindikatisto de la Nacia Konsilio de la Supera Instruado (NKSI), sindikato tre reprezentiva, sed ne agnoskita de la regantoj. “Ni decidis, li diras, batali ĝis la fina venko de niaj postuloj, ĉar multaj el ni elĉerpas la salajron jam la duan semajnon de la monato. Ni ne postulas salajraltigon por aĉeti librojn, tio fariĝis luksaĵo, sed por aĉeti manĝaĵojn por niaj infanoj.” Tiuj junaj sindikatistoj ekde nun taksas siajn salajrojn en internacia valuto (ĝenerale en eŭroj).
La registaro aŭdas iliajn postulojn, sed opinias, ke se oni kontentigos ilin, ĉiuj ŝtatoficistoj postulos la samon. Por preventi la malkontentiĝon en la polico kaj aliaj sekurec-servoj de kiuj dependas la reĝimo, la registaro baldaŭ donos al ili apartan statuson. Ĝi celas plivalorigi iliajn salajrojn, sen ebligi al la aliaj ŝtatfunkciuloj postuli la samon. Kiam tiu reformo estos aplikata, la salajro de policano, inkluzive la kromsalajron, estos pli alta ol tiu de hospitala kuracisto aŭ de universitata profesoro.
Laŭ s-ro Ali Laskri, nacia sekretario de la Fronto de Socialistaj Fortoj (FSF), kiu nin akceptis ĉe la sidejo de la partio, “La reĝimo sukcesis elimini siajn malamikojn per subpremo kaj per alelekto de falsaj politikaj agantoj kiujn ĝi enscenigis, sed ĝin serioze minacas la salajraj postuloj, kaj la socia fronto povas kiam ajn ekboli. Sindikatistoj, reprezentantaj la bazon sed ne agnoskitaj, venas al ni por peti helpon kaj konsilojn. Tra iliaj plendoj vidiĝas mizero, laŭ kiu oni mezuras la malriĉiĝon de la mezaj klasoj, kiel la instruistoj.”
Inter 1988 kaj 2000, la dinaro devalutiĝis je 1800% (t.e. ĝia valoro en dolaro dividiĝis per 18, kio ebligis al la registaro reekvilibrigi la buĝetojn, malfavore al la aĉetpovo. Tiu devaluto, kiu savis la ŝtatan financon, eblas nur en diktatora reĝimo, kiu permesas al si forte redukti la socian postulon de varoj de la plej malriĉaj kategorioj.
LA PREZALTIĜO de hidrokarbidoj kreis novan negocistan klason, kiu riĉiĝis tra du kanaloj: importado de varoj el sudorientaziaj landoj, kaj spekulado pri la urbaj terenoj lasitaj de la ŝtato tre malmultekoste kaj revenditaj je tre altaj prezoj. Nove estas, ke tiu nova klaso havanta subtenojn en la sekreta medio de la realaj regantoj, ekkomprenis ke la alĝeriaj bankoj estas nur “pagokontoroj de la fisko*”. El tie ĝi ĉerpas, helpe de regista bonvolo, la kapitalojn bezonatajn por financi siajn negocojn, tiel uzante publikan monon por amasigi privatajn riĉaĵojn, parte translokatajn en Eŭropon.
El Watan-Economie kiu kiel la aliaj gazetoj rajtas paroli nur pri efikoj sed ne pri kaŭzoj, titolis sian unuan paĝon la 15-an de januaro 2006: “Publika mono: regas anarkio”. La ĉefartikolo de Akli Rezouali bedaŭras tiun misordon tiel: “Misuzo, malŝparo, nepripensitaj atribuoj de publikaj riĉaĵoj, estas tiom da malvirtoj kiuj detruas de multaj jaroj la nacian ekonomion. La publika mono, havaĵo de la kolektivo, estas senlume mastrumata de la ŝtatinstitucioj.”
La kresko de la naftoprezoj pliakrigis la apetiton de tiuj miliarduloj, kiuj koruptas ŝtatoficistojn, anojn de la sekurecservoj kaj juĝistojn por atingi sian celon, donacante ne dinarojn, sed milojn da eŭroj*. Inter la novaj miliarduloj estas multaj islamistoj sin montrantaj tute “nepolitikaj”, kio plaĉas al la regantoj. “Tiuj miliarduloj, klarigas Orana ĵurnalisto, fariĝis vera potenco kiu superas la ŝtatadministracion, de nun je ilia servo. La antaŭa wali (prefekto) de Orano, s-ro Abdelkader Zoukh, tion eklernis proprakoste, kiam li alfrontis unu el tiuj miliarduloj. La registaro lin transpostenigis al interna parto de la lando en aŭgusto 2005.”
Prave aŭ ne, la urba popola opinio subtenis tiun wali, kiun la Orananoj ŝajne estimas. “Li komencis purigi la urbon kaj ripari ŝoseojn kaj trotuarojn, indignas taksiŝoforo.Sed Bouteflika kaj la mafio kiu lin ĉirkaŭas ne ŝatas la honestajn wali-ojn. Tamen, ni ĉiuj dufoje voĉdonis por Bouteflika, precipe en Orano. Rezulte, li perfidis nin. Li sub la premo de la terenaj spekulistoj eksigis la nuran wali-on kiu konvenis al ni.”
La malsano de la prezidanto — verŝajne stomako-kancero — kaj lia urĝa transporto al Parizo en novembro 2005 por esti kuracita, trovis la generalojn nepreparitaj. Ili kunvenis, la unuan fojon de 1998, por paroli pri la heredaĵo*. Laŭ artikolo publikigita en maroka gazeto, la kunveno elstarigis du homojn: la generalon Mohamed Médiène, alinome Tewfik, kaj lian helpanton, la generalon Smaïn Lamari*. Se tio veras, tio signifas, ke la armea stabo perdis politikan pezon favore al tio, kio oficiale estas nur unu el ĝiaj servoj, la DSS. Kun la deziro profesiigi la armeon esprimita de multaj junaj generaloj varbitaj post la sendependiĝo, vidiĝas evoluo de la stabo, emo senpolitikiĝi, profite al la DSS, vera politika gvidanto de la armeo kaj de la lando.
Laŭ s-ro Ali Yahya-Abdennour, eks-aktivisto de la nacia movado kaj fondo-membro de la ALDHR, kies prezidanto li estis ĝis la pasinta jaro, “la DSS neniam estis tiom potenca kiom dum la dua mandato de Bouteflika. Nek tiu, nek la generaloj kuraĝas ĝin kontraŭstari) La DSS havas ses aŭ sep ministrojn en la registaro, inter kiuj la ĉefministron, kiu ekster la aŭtoritato de la prezidanto, lokis en ĉiu ministerio kolonelon, oficiale taskitan kontroli la ministron kaj la oficistaron. Tiu sistemo paralizas la ŝtaton kaj igas la instituciojn senaŭtoritataj. La vera prezidanto ne estas Bouteflika, sed la generalo Médiène. Cetere la junaj Alĝeranoj nomas Bouteflika-n “Tajvan-prezidanto”, alude al la falsaj markoj venantaj el sudorienta Azio. Por ili, li estas falsa prezidanto”.
Laŭ iuj, la heredprocezo estas jam malfermita kaj la DSS jam elektis s-ron Lakhdar Brahimi, eksministro pri eksterlandaj aferoj kaj eks-delegito de s-ro Kofi Annan en Afganio kaj en Irako. La responsuloj de la DSS ja timas jurajn persekutojn je la internacia nivelo surbaze de la raportoj de homrajtaj NROj, kiuj akuzas ilin je krimoj kontraŭ la homaro*. Tamen, s-ro Brahimi ne estas unuanime ŝatata, ĉar li ne estas favore rigardata de tiuj, kiuj konas la politikan personaron. Aliaj personecoj ŝajne pli taŭgus por helpi la transiron al juro-ŝtato, kaj la nomo de s-ro Mouloud Hamrouche ofte citiĝas.
Li estis ĉefministro inter 1989 kaj 1991. Dum tiu periodo liberalaj reformoj estis aplikataj sur la politika kampo (plurpartieco, gazetara libereco...) kaj la ekonomia (fino de la ŝtatmonopoloj pri komerco, pri mono...). Li klarigas, ke ekzistas “konsciiĝo kaj mobilizo, kiu igas denove fidi la instituciojn de la ŝtato. La lando havas grandajn riĉaĵojn, ĝi havas valorajn kadrulojn, viglan junularon; tio, kion ni bezonas, estas klara projekto, nome la konstruadon de juro-ŝtato, por restarigi la publikan aŭtoritaton kaj por respektigi la dignecon de ĉiu civitano.”
Pri la demando de nacia repaciĝo kaj la postuloj pri vero kaj justeco, s-ro Hamrouche restas prudenta. “La nacia tragedio, li klarigas, estis uragano kiu suferigis milojn da familioj, tiom flanke de la loĝantaro kiom flanke de la sekurecoservoj. Laŭ mia vidpunkto, ni devas prepari la estontecon, tiel ke simila tragedio ne povos reokazi. La armeo estis markita de tiuj okazaĵoj kaj ni ne kredu, ke ĝi estas nesentema rilate al la doloro de la familioj drame trafitaj.”
Tiun prudenton ne kundividas s-ro Hocine Zahouane, prezidanto de la ALDHR de novembro 2005. “La mekanismoj, kiuj estigis la mortigadan konflikton, li klarigas, ankoraŭ ekzistas. Necesas ilin rompi, por ke la krimoj kontraŭ la homaro, kiuj suferigis milojn da familioj kaj malpurigis la bildon de la lando ne reproduktiĝu. Necesas igi la juĝantaron tute sendependa kaj ebligi al ĝi juĝi la kulpintojn de malaperigoj kaj torturoj, eĉ se la prezidanto de la respubliko amnestios kelkajn el ili. Tio reaŭtoritatigus la ŝtaton flanke de la loĝantaro kaj de la internacia opinio.”
Lahouari ADDI.