Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
FRAŬDO, AMASA. Kaj nediskutebla. S-ro José Manuel Barroso, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, konsentis pri tio. La dudek-kvin ministroj pri eksteraj aferoj de la Eŭropa Unio esprimis sian “gravan zorgon“. “Gravas ke ni transdonu en kiom eble plej klaran manieron la zorgon de la Eŭropa Unio kaj tiun de ĉiuj membroŝtatoj pri la rezulto de la prezidant-elekto“, deklaris la nederlanda ministro pri eksteraj aferoj.
Senlimaj Raportistoj memorigis ke “tiu ĉi elekto okazas post kvar jaroj de konstanta kaj senprecedenca difektado de la gazetaro en la lando“.
En Vaŝingtono, eminentuloj kiel s-roj Colin Powell, Henry Kissinger kaj Zbigniew Brzezinski asertis ke Usono ne povas agnoski la oficialajn rezultojn. La National Democratic Institute (NDI), prezidata de s-ino Madeleine Albright, eksa ŝtatsekretario; la Freedom House, gvidata de s-ro James Woolsey, eksa ĉefo de la CIA; la American Enterprise Institute, impulsita de la prezidinto Gerald Ford; aŭ eĉ la Open Society Institute, pilotata de s-ro George Soros, denuncis “amasajn manipuladojn“ kaj postulas “ekonomiajn sankciojn“. Ankaŭ la senatoro Richard Lugar, prezidanto de la komisiono pri eksteraj aferoj de la Senato kaj sendito de la prezidanto George W. Bush, ne hezitis paroli malkaŝe pri “fraŭdoj“: “Estas klare ke ekzistis vasta kaj kunaranĝita programo de fraŭdoj en la tago de la elekto, ĉu sub direktado de la aŭtoritatoj, ĉu kun ilia kompliceco.“
Ĉu vi frotas al vi la okulojn? Vi demandas vin kiel tiaj deklaroj pri la ĵusa prezidant-elekto en Meksikio povis maltrafi vian atenton? Vi pravas esti perpleksa. Neniu supre citita persono aŭ institucio denuncis tion kio ĵus okazis en Meksikio. Ĉiuj raportitaj komentoj — ja aŭtentaj — koncernis la prezidant-elekton de la 23-a de novembro 2004... en Ukrainio.*
La “internacia komunumo“ kaj la kutimaj “organizoj pri defendo de la liberecoj“, kiujn oni vidis tiel aktivaj en Serbio, Georgio kaj Ukrainio kaj ankoraŭ ĵus en Belorusio, restas kvazaŭ mutaj antaŭ la “elekta puĉo“ kiu okazas sub niaj okuloj en Meksikio.* Imagu la planedvastan indignokrion se, aliflanke, tiu sama elekto okazintus en Venezuelo kaj se la gajninto — do kun diferenco de apenaŭ 0,56% da voĉoj — estintus... la prezidanto Hugo Chávez.
La meksikia baloto kontraŭmetis du ĉefajn kandidatojn: s-ron Felipe Calderón, de la partio Nacia Ago (PAN, katolika dekstro, reganta), deklarita (provizore) venkinto de la baloto de la Federacia Elekto-Instituto (IFE), kaj s-ro Andrés Manuel López Obrador, de la Partio de la Demokratia Revolucio (PRD, modera maldekstro). Longe antaŭ komenco de la kampanjo, estis klare por la prezidanto Vicente Fox (PAN), kaj la regantaj aŭtoritatoj, ke s-ro López Obrador kun lia programo de lukto kontraŭ malriĉeco estis la kandidato faligota. Ĉiurimede. Jam en 2004, manovro bazita sur kaŝecaj vidbendoj kompleze elsenditaj de la televidĉenoj Televisa kaj TV Azteca, favoraj al la potenco, provis diskreditigi s-ron López Obrador. Vane.
Sekvajare, sub la stranga preteksto de malrespekto al leĝaj normoj por konstruado de alirvojo al hospitalo, li estis kondamnita, enkarcerigita kaj estis al li forigita la rajto prezenti sin por la elekto. Amasaj manifestacioj de subteno fine devigis la aŭtoritatojn redoni al li liajn rajtojn.
EKDE TIAM, la entrepreno malmunti lin daŭris, kaj atingis gradon de deliro dum la elektokampanjo.* Des pli ke blovas vento de paniko super la latinamerikaj oligarĥioj (kaj super la usona registaro) ekde kiam la maldekstro venkas (preskaŭ) ĉie: en Venezuelo, en Brazilo, en Urugvajo, en Argentino, en Ĉilio, en Bolivio... Kaj ke la novaj aliancoj ne ekskludas Kubon.*
En tia kunteksto, la venko de s-ro López Obrador (la elekto-tribunalo decidos la venontan 6-an de septembro) havus tro gravajn geopolitikajn konsekvencojn; kiujn volas nek la mastraro nek la grandaj meksikiaj komunikiloj. Nek Vaŝingtono. Neniupreze. Eĉ se necesas oferi la demokration. Sed s-ro López Obrador kaj la meksikia popolo ne diris sian lastan vorton.
Ignacio RAMONET.