Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
FORTE SKUITA de la atomtesto, la 9-an de ĵusa oktobro fare de Nord-Koreio, nord-orienta Azio estis ne malpli perturbita, kelkajn tagojn antaŭe, la 26-an de septembro, de la ekoficiĝo en Japanio de nova ĉefministro, s-ro Ŝinzo Abe.
Membro, kiel sia antaŭulo s-ro Juniŝiro Koizumi, de la Liberal-Demokrata Partio (LDP) kiu dominas la politikan vivon de la lando de leviĝanta suno ekde 1955, s-ro Ŝinzo Abe, 52-jara, estas la plej juna japana ĉefministro de 1945 kaj la unua kiu naskiĝis post la dua mondmilito. Sed li estas konsiderata de la japana maldekstrularo kiel politikisto ultraliberala, konservativega kaj naciisma. Liaj kontraŭuloj en la regiono ne hezitas nomi lin “falko”.
Filo de iama ministro pri eksterlandaj aferoj, s-ro Abe apartenas al granda dinastio de la japana dekstrularo kun aparte timiga pasinteco, de kiu li ne distanciĝis. Lia avo, Nobusuke Kiŝi, estis ministro en la registaro de Manĉukuo, la artefarita ŝtato kiun la imperia Japanio kreis en 1932 en la okupata ĉina Manĉurio, poste ankaŭ ministro, en 1941, en Tokio, en la milita registaro de la admiralo Tojo kiu lanĉis la atakon kontraŭ Pearl Harbor. Arestita en 1945 kaj enprizonigita kiel suspektato pri militkrimoj, Kiŝi estis neniam juĝita de la Milit-Tribunalo de Tokio (ekvivalento, por la grandaj japanaj milit-krimuloj, de la Tribunalo de Nurenbergo kiu juĝis la naziajn gvidintojn), ĉar la usonanoj, kun la ekanta malvarma milito, deziris rekonstrui japanan dekstron. Nabusuke Kiŝi estis do unu el iliaj homoj. Liberigita en 1948 kaj nomumita dufoje ĉefministro, en 1957 kaj en 1960, li subskribis kun Usono novan reciprokan traktaton pri sekureco.
Praonklo de s-ro Abe, Yosuke Matsuoka, ministro pri eksterlandaj aferoj, estis partizano de la japana ekspansio en Azio. En 1941 li aligis Japanion al la Akso, la alianco kun la Hitlera Germanio kaj kun la Italio de Mussolini. Akuzita siavice pri militkrimoj, li mortis en malliberejo antaŭ ol esti juĝata.
En lando kiu oficiale ne petis pardonon pro la militkrimoj faritaj aparte en Koreio kaj Ĉinio, s-ro Ŝinzo Abe neniam vere malkonfesis tian familian pasintecon. Male, denuncante tiujn kiuj havas “masoĥisman” vidon sur la historio de Japanio, li minimumigas la respondecojn de sia lando. Li vojaĝis regule al la sanktejo Yasukuni, kie estas honorataj la militistoj kiuj “donis sian vivon por Japanio”, inter kiuj 14 militkrimuloj (kaj lia praonklo Yosuke Matsuoka), akompanate de s-ro Koizumi, la eksa ĉefministro. Tiu pro tio, kiel sciate, ne estis plu akceptita en Pekino nek en Seulo, kiuj akuzis lin pri “reviziismo” kaj “voli glori la militan pasintecon de Japanio”. Ano de la plej dekstra klano de la LDP, s-ro Ŝinzo Abe konstruis sian publikan karieron denuncante la sorton de la supervivantaj japanoj kiuj iam, en la epoko de Kim Il-sung, estis forkondukitaj el la japanaj plaĝoj fare de nordkoreaj agentoj. Postulante ĉiam pli da firmeco kaj da sankcioj kontraŭ Nord-Koreio, ne sen demagogio (ĉar restis nur unu disputata kazo), kaj flatante la antikoreajn rasismajn sentojn disvastigatajn de multaj komunikiloj, s-ro Abe fariĝis populara. Li postulis, kaj sukcese, la 19-an de septembro 2006, novajn sankciojn kontraŭ Pjongjango post la nordkoreaj balistikaj testoj de la 5-a de julio.* Kaj li anoncis, sub preteksto de la “nordkorea minaco”, sian intencon modifi, per referendumo, la artikolon 9 de la pacisma konstitucio* por permesi transformi la Memdefendajn Fortojn de Japanio en verajn Armitajn Fortojn sen la limigoj postulitaj en 1945 de la venkintoj.* Tiu intenco estas nun subtenata, en Vaŝingtono, de la ĉirkaŭaĵo de la prezidanto George W. Bush kiu deziras disponi en nordorienta Azio milite potencan aliancanon por reteni Ĉinion.
ĈIO ĈI TIMIGAS rearmiĝon de Japanio kiu disponas jam pri la monde due granda milit-buĝeto, post tiu de Usono, kaj povus akceli vetarmadon jam komencitan en unu el la plaj danĝeraj regionoj de la planedo. Plimulto de japanoj restas kontraŭ tio, kaj s-ro Abe cetere devis precizigi, la 10-an de oktobro 2006, ke lia lando — protektata de la usona atomŝirmo — ne intencas akiri atomarmilojn.* En la praktiko, Tokio disponas pri almenaŭ 50 tunoj da plutonio, produktitaj de ĝiaj civilaj reaktoroj, kaj povus fabriki atomarmilon en kelkaj monatoj...
Estas certe por signali kiomgrade la nova japana ĉefministro konstituas, laŭ ĝi, danĝeron, ke Nord-Koreio faris sian kondamnindan atomteston en la sama tago, la 9-an de oktobro (vd Dingli Ŝen, Pjongjango vetas pri la neŭtraleco de Pekino), kiam s-ro Ŝinzo Abe alvenis en Seulo, en la korea duoninsulo. Sendube senrespondeca avert-mesaĝo, ricevita en la tuta mondo kun zorgo. Kaj kiu konfirmas ke, almenaŭ se ne okazas (malverŝajna) modifo de la naciismaj tezoj de s-ro Abe, la tensioj en nordorienta Azio certe ne malpliiĝos.
Ignacio RAMONET.