Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

ATOMTESTOJ EN NORD-KOREIO

Pjongango vetas pri la neŭtraleco de Pekino

Post testi misilojn kapablajn, teorie, atingi Usonon, kaj ignorante la avertojn de la “internacia komunumo”, Nord-Koreio, nun kapabla produkti plutonion, aŭdacis fari atomteston, la 9-an de oktobro 2006. Ne mankis kondamnoj. Sed, el vidpunkto de Pekino, ŝajnas malprobable ke Pjongjango mildigos sian danĝeran politikon.

EKDE APERO DE ATOMARMILOJ, Usono neniam uzis ilin kontraŭ lando kiu posedis ilin ankaŭ. Tio tamen ne signifas ke ĝi neniam konsideris uzi ilin. Simple ĝi ne kuraĝis fari tion. Tiel, en la pasinteco, Vaŝingtono projektis preventan atakon kontraŭ la naskiĝanta atoma kapacito de Ĉinio, antaŭ ol rezigni ĝin. Post tio, kvankam Usono vidas favore — kaj eĉ subtenas — la “sendependecon de Tajvano”, ĝi devas ŝajnigi kontraŭi tion, konsciante ke tia eventualeco povus kaŭzi atoman alfrontiĝon kun Pekino. La katastrofo de la 11-a de septembro ŝajnas, kompare, eĉ neglektinda.

Nord-Koreio siavice opinias ke ŝtato devas mem certigi sian sekurecon. Pretigi atomarmilon kaj testi ĝin ne prezentis tro da teĥnikaj problemoj al ĝi. Dispozante pri sufiĉa fendebla materialo kaj kapabla ĥemie eltiri el radiita brulaĵo plutonion por milita uzo, Nord-Koreio povas konstrui plurajn — proksimume dek — atombombojn de la speco de Hiroŝimo kaj Nagasako. Disvolvoplano por konstrui atomarmilojn de la unua generacio jam ne estas sekreto por iu ajn, kaj Pjongjango regas jam la teĥnologion necesan por fabriki la eksplodilon.

Nu, Vaŝingtono kiu ne kuraĝis militi kontraŭ potenco kiu havas atomarmilon, aliflanke ne hezitis ataki Irakon antaŭ tri jaroj. Antaŭe, en printempo de 1999, Usono kaj certaj membroj de la Nord-Atlantika Pakt-Organizo (NATO) same bombis Jugoslavion, kiu ankaŭ ne havis amasdetruajn armilojn. Ankaŭ tio sen konsento de la Unuiĝinta Naciaro.

Tiu konstato konvinkis Nord-Koreion ke ĝi devas akiri atomraketojn kontraŭ usonaj celoj en la regiono Azio-Pacifiko. Ĝi tiel kapablus certigi sian sekurecon tute sendepende, laŭ la fondoprincipo de la ŝtato, la juche (“aŭtonomeco”), kiu konsistas en ne dependi nek starigo de normalaj kaj amikaj rilatoj kun Usono nek disvolvado de specialaj rilatoj kun Ĉinio, Rusio aŭ ia ajn alia lando.

Kvin grandaj kialoj emigas Nord-Koreion pensi ke Vaŝingtono ne atakos ĝin: ĝia atoma malinstigo; tiu de ĝiaj konvenciaj fortoj; la obĵetoj de Sud-Koreio, aliancano de Usono; la kontraŭeco de Ĉinio, de Rusio kaj de aliaj landoj al tia operacio; fine la samtempaj devigoj kiuj pezas sur Usono pro la situacio en Irako, la irana atom-defio kaj la ĝenerala malstabileco en Proksim-Oriento.

Embaraso de Usono

LA ATOMA MALINSTIGO ne bezonas detalojn ĉi tie. Sed la konvenciaj nord-koreaj fortoj ludas ankaŭ decidan rolon: la lando posedas armeon de unu miliono da soldatoj kaj kvin milionoj da batalantoj organizitaj en kvazaŭarmeaj strukturoj. Ilia ofensiva dismeto havus gravajn sekvojn por Sud-Koreio kaj por la usonaj trupoj kiuj estas tie bazitaj. Sub la prezidanteco de s-ro William Clinton (1993-2001) Usono taksis la kostojn de eventuala renverso de la reĝimo de s-ro Kim Jong-il. Krom la perdon de kvin mil soldatoj, ĝi taksis ke necesas doni al tia operacio 100 miliardojn da dolaroj en rektaj elspezoj kaj 1.000 miliardojn da dolaroj en nerektaj elspezoj. Do, neakceptebla kosto.

La raketoj de tipo Nadong konstituas cetere sufiĉan averton por Japanio. Sekve, se Usono planus ataki Pjongjangon, ĝi trafus tutcerte sur la kontraŭeco de Seulo, kaj eble ankaŭ sur tiu de Tokio. Certas ankaŭ ke Ĉinio kaj Rusio oponus al “preventa” usona atako. En 1961, Pekino kaj Pjongjango subskribis traktaton pri amikeco, kunlaborado kaj reciproka helpo. Tiu, daŭre valida, revizieblas aŭ nuligeblas nur kun interkonsento de ambaŭ partioj. En kazo de invado al Nord-Koreio, kaj laŭ tiu traktato, Ĉinio devus helpi al sia aliancano. Nu, Vaŝingtono ne emas denove ekkonflikti kun Ĉinio pro la sola fakto ke Nord-Koreio provizas sin per amasdetruaj armiloj.

En la momento, Ĉinio deziras ne nur disvolvi sian ekonomion. Ĝi volas ankaŭ reunuigi la landon. Tiu celo fiksas al ĝi la ĉefan taskon oponi al la “sendependeco de Tajvano”. Tenante en alarmo la dekmilojn da usonaj soldatoj bazitaj en Sud-Koreio, Pjongjango kontribuas mildigi la militan premon kiun Vaŝingtono faras kontraŭ tiu ĉina projekto de reunuigo. Iel, Pjongjango helpas Pekinon “disdividante” la usonan militan minacon en la regiono Azio-Pacifiko. Kiel aliancanoj (pro la traktato de 1961), la nord-koreaj gvidantoj helpas Ĉinion ankaŭ defendi la ĉefan aliron al nord-orienta Azio. Pekino ne nur ne forlasos landon kiu kontribuas fortigi ĝian nacian sekurecon, sed estas malmulte verŝajne ke ĝi aliĝos al gravegaj sankcioj kontraŭ ĝi.

Pjongjango taksas certe ke Ĉinio preferas rezigni pri “reĝimŝanĝo” en Nord-Koreio, ĉar ĝi privilegias la stabilecon en la korea duoninsulo. Tiukaze Ĉinio estas devigata vole-nevole adaptiĝi al la konsekvencoj de la atomtestoj de sia najbaro. Cetere, la nord-koreaj gvidantoj opinias verŝajne ke, kvankam tiuj testoj sen ajna dubo malplaĉas al Rusio, ankaŭ tiu lando ne aplikos al ili tro severajn sankciojn. Moskvo havas komplikajn rilatojn kun Pjongjango kaj, pro kialoj de “geosekureco”, firme kondamnus Usonon kaze ke tiu uzus la forton kontraŭ ĝia azia najbaro.

Vaŝingtono havas la manojn ligitaj sur la internacia scenejo. La milito en Afganio ne finiĝis, tute ne. La forta maniero uzata en la afero de la irana atomprogramo kondukas al nenio. La demando de stabileco en Irako, siavice, povas ankoraŭ longtempe okupi la usonajn respondeculojn. Usono profunde enŝlimiĝis en tiu kaĉejo: ĝi perdis pli ol du mil sepcent homojn; ĝia interveno kostis al ĝi jam 300 miliardojn da dolaroj. En la nunaj cirkonstancoj, la Blanka Domo hezitos do kompromiti la estontecon de la Respublikana Partio per malfermo de nova fronto.

Laŭ la ĉi-supra argumentado, la malavantaĝoj de nova atomtesto ne ŝajnas tiel multaj en la okuloj de la gvidantoj de la reĝimo de Pjongjango: ne nur la lando ne vere elmetiĝas al usona atomfrapo, sed ĝi ankaŭ ne riskas, parte de la “internacia komunumo”, katastrofajn sankciojn. Sekve, la lando eniras fakte en la etan klubon de la regnoj kun atomarmiloj, post pli aŭ malpli longa, sed fine sendamaĝa periodo de internaciaj reprezalioj; ...kiel Barato kaj Pakistano, kiuj revenis en la sinon de la frekventeblaj kaj respektataj regnoj kelkajn jarojn post fari siajn testojn, en 1998.

Maltrankvilo persistas en la “internacia komunumo”, kiu jam apenaŭ kredas la solidecon de la usonaj aliancoj en orienta Azio: la nord-korea sinteno riskas instigi Japanion kaj Sud-Koreion disvolvi sian propran programon de atomarmado. Kvankam oni ne povas komplete ekskludi tiun eventualecon, ĝi tamen ŝajnas esti malmulte verŝajna. Se tiuj du landoj lanĉus sin en tian programon malrespekte al sia alianco kun Usono, tio pruvus ke ili jam ne kredas en usona protekto kaj volas sendependiĝi en la kampo de defendo. Iliaj rilatoj kun Vaŝingtono serioze malboniĝus, kaj la rolo ludata de Usono en la sekureco de Orient-Azio estus pridubita. Vaŝingtono, kiu ne povas vere malpermesi la nord-koreajn atomtestojn, restas kapabla malhelpi siajn orient-aziajn aliancanojn lanĉi ankaŭ sin en tian milit-programon.

Post la anonco de la eksplodo de la unua nord-korea bombo, kelkaj japanaj respondeculoj tamen levis la demandon pri atoma armado por Japanio. La japana publika opinio kaj usona premo rapide silentigis tiujn voĉojn. La usona ministrino pri ekteraj rilatoj [“ŝtatsekretario”] Condoleezza Rice reasertis la volon de sia lando liveri ĉiujn eblajn rimedojn por certigi la protekton de Japanio, dum la ministro pri defendo Donald Rumsfeld siavice memorigis ke Vaŝingtono firme engaĝis sin protekti Seulon.

Nord-Koreio atendas do ke ĝiaj atomtestoj provokas la sekvajn konsekvencojn: limigitaj internaciaj sankcioj estos deciditaj; Ĉinio vidos sin devigata apliki ilin; Usono fortigos sian militan kunlaboradon kun siaj aliancanoj de Orient-Azio; fine, la situacio komplikiĝos en la kampo de sekureco, en Nord-Azio — kaj do kun Ĉinio.

Pekino havas apenaŭ elekton: en la kampo de sekureco, la rilatoj inter la du regnoj ne estas unudirektaj. Certe, la klopodoj farataj dum dek-du jaroj, por konvinki Nord-Koreion ĉesigi sian programon de atomarmado, rezultigas malsukceson. Sed en la mezuro ke la ideo, kiun Pjongjango havas pri sia nacia sekureco, ne tuŝas la fundamentajn ambiciojn de Ĉinio, Pekino ne povas tro forte premi sian najbaron nek malhelpi lin fari laŭvole. Tiu “interes-ekvilibro”, kiu ekzistis en la pasinteco, validas ankoraŭ nun pro la latenta problemo de la “sendependeco de Tajvano”.

Se Nord-Koreio farus novajn atomtestojn, Ĉinio verŝajne adoptos la internaciajn sankciojn, kiuj certe frapus ĝian najbaron (interalie restriktoj pri ĝiaj importoj kaj eksportoj de atom-teĥnologio), sed ĝi certe rifuzus iri trans tio. Inter ne agi sufiĉe forte, kun la risko esti vidata kiel senrespondeca potenco, kaj trudi reprezaliojn kies severeco povus puŝi Nord-Koreion al ekstremo aŭ sekvigi “reĝimŝanĝon”, Ĉinio elektos la plej malgrandan malbonon. Jen iomete la veto kiun faris Pjongjango...

Dingli SHEN.