Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

DE HINDIO DE HIERAŬ AL IRAKO de HODIAŬ

Antaŭ kvindek jaroj, la ribelo de la sepajoj

En septembro 1857 estis en Hindio dispremita la unua granda ribelo kontraŭ eŭropa kolonia imperio: la ribelo de la sepajoj, indiĝenaj soldatoj, kontraŭ siaj britaj ĉefoj, portantoj de la okcidentaj “valoroj”. Londono lernis siakoste ke nenia forto povas venki religiajn fundamentismojn kiuj nutras sin el eksterlanda okupado. Tiun lecionon ne komprenis Usono nek Israelo. Kaj paradokes, eĉ ne s-ro Antony Blair.

EKDE LA KOMENCO de la 17-a jarcento, Anglio komencis komerci kun Hindio, pere de la East India Company, la Angla Kompanio de Orienta Hindio.* Tiuj rilatoj evoluis dum la posta jarcento, kun la malfortiĝo de la mogula imperio. Por protekti siajn komercajn kaj geopolitikajn interesojn kiel sian rajton ekspluati la mineralajn resursojn, la Kompanio decidis rekruti indiĝenajn soldatojn kaj konkeri teritoriojn.

* Vd “Réveil de l’Inde”, Manière de voir n-ro 94, aŭgusto-septembro 2007.

La volo de la brita dominado en la regiono atingis alian dimension, kiam nova grupo de tories (konservativuloj) enpotenciĝis en Londono fine de la 18-a jarcento. Nomumita ĝenerala guberniestro, Lordo Richard Wellesley, pli aĝa frato de la duko de Wellington, nomis tiam sian ofensivan politikon forward policy (“politiko de progreso”). Temis pri “Projekto por la nova brita jarcento”. Lordo Wellesley aŭdigis sin klare ke li volas valorigi la antaŭrangecon de Anglio super ĉiuj eŭropaj rivaloj, aparte super Francio, kaj ke estus pli bone, en unueaga maniero, renversi la islamajn reĝimojn malamikajn al la kreskanta hegemonio de la Okcidento.

Kiel kutime, en la konservativa gazetaro esprimis sin multaj voĉoj favore al tiu maniero. La marionetaj islamaj aliancanoj, kiuj en realo ebligis al la brita imperio direkti siajn aferojn, povis ankoraŭ resti, sed tiuj registaroj, kiuj povus oponi la avancojn de la krono, devus esti ne plu tolerataj.

Estis nenia dubo ke la unua celo estis diktatoro, la sultano de Mizoro (la hodiaŭa Karnatako Tipu Sahib, kies familio uzurpis la potencon per la armeo. Se kredi fontojn proksimajn de la registaro, tiu suvereno estis “kruela kaj senkompata malamiko”, “maltolerema bigoto”, “furioza fanatikulo” kiu havis “konstante en sia buŝo minacojn de ĝihado”. Oni akuzis lin ankaŭ esti “suvereno maljusta kaj tiraneca”... kaj “mallojala intertraktanto”.

Wellesley alvenis en Hindio en 1798 kun la misio anstataŭigi la sultanon de Mizoro per marioneto subtenata de la Okcidento. Sed li devis antaŭe pravigi politikon kies celo estis programita. Wellesley komencis per mobilizado de siaj fortoj — militaj, logistikaj kaj ĉefe retorikaj-, ĉar ĉiam malfacilas akceptigi multekostan kaj kontestatan militon. Kaj per kolektado de fasko da pruvoj ŝajne nerefuteblaj kontraŭ la malamiko eblis silentigi la grumblantajn antiimperiistojn kunvenintajn ĉetable ĉirkaŭ Edmund Burke.*

* Kontraŭrevolucia teoriisto (1729-1797), aŭtoro de la klasika verko Réflexions sur la Révolution en France. Li estis cetere membro de la suba domo de la parlamento kaj denuncis la korupton de la angla Kompanio de Orienta Hindio kaj la misuzojn de potenco de Warren Hastings, kiam tiu, inter 1773 kaj 1784, estis ĝenerala guberniestro de Hindio.
Anekso pravigita de insida dokumento

TIEL, Wellesley kaj liaj aliancanoj lanĉis vastan kampanjon de kalumniado kontraŭ Tipu Sahib, prezentata kiel perversa kaj agresema islama monstro volanta elimini la Britan Imperion el la mapo de Hindio. Tiu propaganda operacio malfermis kompreneble la vojon al profitodona konkero kaj al starigo de pli kompleza reĝimo. Tio ebligis al la konkerantoj kredigi ke ili redonas la landon al ĝiaj legitimaj mastroj, dum en realo ili tenis firman dominadon de la Okcidento.

La britoj pasis de la forigo de minacantaj islamaj suverenoj al aneksado de la plej mildaj islamaj ŝtatoj. En februaro 1856 la imperiaj trupoj eniris en la Awadh (aŭ Oudh por la britoj, centra regiono de la nuna Uttar Pradeŝ) pretekstante ke mogula gvidanto (nawab) estas “ekscese malĉasta”. Por pravigi la anekson, oni montris antaŭ la brita parlamento tiom ekscesan kaj insidan dosieron ke oficiala reprezentanto implikita en la operacio kvalifikis la Parliamentary Blue Book on Oudh (la Bluan Libron de la Parlamento pri Awadh) “oficiala fikcio”, “romano kun orienta rozakvo” tamen refutata “de simpla kaj konstanta fakto”: la konkerita popolo “preferas la kalumniatan reĝimon” de la nawab “al la registaro de ĉiaj konfidoj, sed profitavida, de la Kompanio”. Restas ke per tiuj metodoj la Angla Kompanio de Orienta Hindio dominis rekte proksimume du trionojn de la hinda subkontinento komence de la jaro 1857.

Multaj britaj reprezentantoj favoraj al tiu politiko nomata “progresema” siavice projektis trudi ne nur siajn leĝojn kaj siajn teĥnikojn, sed ankaŭ siajn valorojn. Hindio estus do lando dominata, sed ankaŭ elaĉetita el siaj pekoj. La lokaj kutimoj kiuj iom ofendis la kristanan senton — kelkfoje prave... — estis malpermesataj: oni malpermesis ekzemple bruligi la vidvinojn sur la ŝtiparo de ilia edzo. Unu el la direktoroj de la Kompanio, Charles Grant, ne estis la sola kredi ke la Providenco kondukis la britojn en Hindion por plenumi grandajn planojn: “Ĉu ne konkludi ke niaj aziaj teritorioj estis donitaj al ni, ne ĝuste por ke ni povu profiti ilin, sed por ke ni povu disvastigi, inter ties loĝantoj, longan tempon mergitajn en mallumo, la lumon de la Vero?”

La religiaj traktatoj de la misiistoj fortigis la timojn de la islamanoj kaj tiel kreskigis la malamikecon al la brita dominado kaj kreis politikan forton por la ĉiam pli nombraj ĝihadistoj deciditaj ĉesigi la superregadon de la malfideluloj (kafir). Ĉe la alia flanko, la ekzisto de “wahhabit-a konspiro” por rezisti al la kristanoj fortigis la konvinkojn de la evangeliistoj favore al “potenca atako” kapabla venki tiujn “fanatikajn islamanojn”.

La reago al tiu iom-post-ioma reciproka perŝtupa akriĝo okazis en 1857 kun la ribelo de la sepajoj. Matenkrepuske de la 11-a de majo antaŭ cent kvindek jaroj, la mogula suvereno Bahadur Ŝah Zafar estis deklamanta siajn preĝojn en preĝejo dominanta la riveron Jamuna kiam li vidis polvonubon leviĝi ĉe la horizonto. Kelkajn minutojn poste li komprenis kial: tricent kavalerianoj de la Angla Kompanio de Orienta Hindio estis sturmantaj lian palacon.

Tiuj hindaj kavalerianoj, rekrutitaj en la armeo de la Kompanio, estis la tagon antaŭe forrajdintaj de Meerut (garnizon-urbo de Utar Pradeŝ), post returni siajn armilojn kontraŭ la britaj oficiroj kiuj komandis ilin.*

* Okdek-kvin inter ili estis kondamnitaj al trudlaboroj ĉar ili rifuzis uzi kartoĉojn priŝmiritajn per animal-graso (de bovo laŭ iuj, dum ĝi estas sankta por la hinduoj; de porko laŭ aliaj, dum ĝi estas malpermesata por la islamanoj).

Post iri al Delhio por peti la imperiestron aprobi ilian ribelon, la sepajoj eniris la urbon, masakris ĉiujn kristanojn, gevirojn kaj infanojn kiujn ili trovis survoje, kaj deklaris sian maljunan imperiestron 82-jaran sia nova suvereno. Poste ili haltis ĉe Chandni Chowk, la ĉefa arterio de Delhio, kaj demandis al la loĝantaro: “Fratoj, ĉu vi estas kun tiuj de la kredo?” La britoj, viroj kaj virinoj fariĝintaj islamanoj — ili estis surprize multnombraj en Delhio — estis domaĝitaj, sed la hindoj konvertitaj al kristanismo estis tuj mortigitaj. Kiel estis dirite en letero sendita poste de la ĉefoj de la ribeluloj: “La angloj renversas ĉiujn niajn religiojn (...). Laŭ la mezuro en kiu ili estas la komuna malamiko [de la hinduoj kaj de la islamanoj, ni] devas ĉiuj unuiĝi por masakri ilin (...). Nur tiel estos savitaj niaj vivoj kaj la kredoj de niaj du komunumoj.”

La insurekto rapidege lavangiĝis kaj fariĝis la plej granda antikolonia ribelo de la 19-a jarcento kontraŭ eŭropa imperio. Tiel, inter la 139.000 sepajoj de la armeo de Bengalio, nur 7.796 soldatoj restis fidelaj al siaj britaj mastroj. En multaj lokoj la sepajoj estis subtenataj de la civila loĝantaro. Abomenindaĵoj estis farataj de ambaŭ tendaroj.

Kvankam ĝi havis multspecajn kaŭzojn kaj ĝi reflektis profundajn politikajn kaj ekonomiajn malbonaĵojn, la ribelo alprenis la econ de religia milito, sed ankaŭ de defenda ago kontraŭ la rapida enpenetro de la kristanaj ideoj de la misiistoj en Hindio. Ĝi integris sin en pli ĝeneralan batalon por liberigo el la okcidenta okupado.

La plej multaj sepajoj estis hinduoj. Tamen eblas fari komparojn kun la islamaj insurektoj hodiaŭ kontraŭbatalataj de Usono en Irako kaj Afganio. En Delhio la flago de ĝihado flirtis super la ĉefa moskeo, kaj multaj rezistantoj prezentis sin kiel muĝahidoj aŭ batalantoj de ĝihado. Tiel, fine de la sieĝo, post malapero de grava parto de la sepajoj, tiuj estis proksimume la duono de la ribelaj fortoj de la agitado-centro en Delhio, kaj inter ili estis regimento kiu estis ĵurinta batali ĝismorte kontraŭ la kafir kaj ne plu nutri sin, “ĉar tiuj kiuj mortas ne bezonas plu sin nutri”.

La sieĝo kulminis la 14-an de septembro 1857, kiam la britaj fortoj atakis la sieĝatan urbon. Ili masakris ne nur la ribelajn sepajojn kaj la ĝihadistojn, sed ankaŭ la ordinarajn civitanojn de la mogula ĉefurbo. En unu sola kvartalo, Jucha Chela, proksimume mil kvarcent ne armitaj civitanoj estis mortigitaj. “La ordono estis pafi al ĉiuj”, notis la juna oficiro Edward Vibart. “Tio estis veraj murdoj (...). Mi vidis multajn terurajn kaj sangajn scenojn lastatempe, sed mi esperas neniam revidi tiun kiun mi ĉeestis hieraŭ.”

La supervivantoj estis kondukataj al la kamparo kaj poste lasitaj al si mem. Delhio, urbo de duonmiliono da loĝantoj, tiam vigla kaj tre evoluinta, estis reduktita al ruinoj. La mogula imperiestra familio kapitulacis pace, sed la plimulto de la dek-ses filoj de la imperiestro estis juĝitaj kaj pendumitaj. Tri el ili estis mortpafitaj, kvankam ili estis demetintaj siajn armilojn kaj estis senvestiĝintaj antaŭ siaj novaj mastroj: “En dudek-kvar horoj mi disponis pri la precipaj membroj de la familio de Timur la Tartaro”, skribis la kapitano William Hodson sekvatage al sia fratino. “Mi ne estas kruela, sed mi konfesas ke mi feliĉis povi senigi la teron de tiuj kanajloj.”

La kaptita imperiestro estis juĝata kaj akuzata — sufiĉe maljuste — esti subteninta internacian islaman konspiron kontraŭ la brita imperio, kiu etendiĝis de Mekko kaj de Irano ĝis la Ruĝa Fortreso (loĝdomo de la imperiestro en Delhio). Preferante ignori ke la ribelo eksplodis unue ĉe la sepajoj, tre plimulte hinduoj, la brita prokuroro argumentis ke “ni dankas la teruran katastrofon de 1857 al la intrigoj de la islamanoj kaj al la konspiro de la islamanoj”. Kiel iuj ideoj kiuj impulsas la nuntempajn aventurojn en Oriento, tiuj vortoj malkaŝas ridindan percepton, hipokritan kaj simplisman de la realo: la gvidantoj preferas imputi la masakron kiun ili lanĉis mem al la “islama fanatismo” anstataŭ ekzameni la sekvojn de sia eksterlanda politiko.

Instruoj por Usono kaj Israelo

TAMEN, la instruoj de la sanga insurekto de 1857 estas tre klaraj. Neniu ŝatas ke alia popolo venu konkeri lian teritorion, senigi lin de lia tero aŭ trudi al li adopti pli bonajn ideojn sub minaco de armiloj. La britoj malkovris en 1857 kion Usono kaj Israelo estas lernantaj: nenio povas pli facile radikaligi popolon aŭ ŝanceli la moderan islamon ol agresa entrudiĝo. Ĉu la historio de la islama fundamentismo kaj tiu de la okcidenta imperiismo ne estis ĉiam dense kaj danĝere interligitaj? Strange sed tre konkrete, la fundamentistoj de la tri unudiaj religioj ĉiam bezonis la aliajn por solidigi la antaŭjuĝojn kaj malamojn. La veneno de la unuaj estis ofte la motoro de la aliaj.

La perforta subpremo de la sepaja ribelo en 1857 estis turnopunkto en la historio de la brita imperiismo en Hindio. Ĝi signifis la finon de la Angla Kompanio de Orienta Hindio kaj de la mogula dinastio, de la du fortoj kiuj formis la landon dum la lastaj tri jarcentoj. La kadavro de Bahadur Ŝah Zafar estis apenaŭ ĵetita en anoniman tombon en Birmanio, kiam la reĝino Viktorino akceptis la titolon de “imperiestrino de Hindio”. Tio estis la komenco de nova erao de rekta dominado de la brita imperio en Hindio.

Tamen, la heredaĵo de tiu periodo estas plurrilate ankoraŭ vivanta, kaj eblas fari rektan ligon inter la ĝihadistoj de 1857 kaj tiuj al kiuj ni estas konfrontitaj hodiaŭ. Tiel, post 1857, iuj islamaj ulemoj rifuzis la Okcidenton kaj la moderajn sufiajn tradiciojn de la mogulaj imperiestroj, kiujn ili konsideris prefere kiel marionetojn de la okupantoj, kaj revenis al “puraj” islamaj radikoj. Tiel fondiĝis madrasa (koran-lernejo) de vahabita inspiro, ligitaj kun la fundamentoj de la Korano, en Deoband (en la nuna Pakistano). Cent kvardek jarojn poste naskiĝis ĝuste en tiuj madrasa de Deoband la talibanoj kaj la islama reĝimo plej postrestinta de la moderna historio, el kiu devenas Al-Kajdo, la plej ekstremisma islamisma movado iam ajn konata.

La historio ne ĉesas ripetiĝi: la Okcidentanoj ne nur daŭre starigas marionetajn reĝimojn, subtenatajn de iliaj trupoj, por sukcesigi siajn politikajn celojn, sed, pli zorgige, la intelektaj sintenoj favore al tiuj praktikoj ne ŝanĝiĝis. Malgraŭ pli ol dudek-kvin jaroj da streĉa laboro de Edward Said kaj de liaj adeptoj, la malnova orient-scienco de tiu epoko kaj ĝiaj antaŭjuĝoj supervivas kun Samuel Huntington, Bernard Lewis kaj Charles Krauthammer. Sub la plumo de la novkonservativuloj la malnova kolonia bildo de la dekadenta orienta despoto renaskiĝas kaj, kiel antaŭe, la militemuloj projekcias ĝin sur kredema publiko kun la celo pravigi siajn imperiismajn projektojn.

Okcidento kaj Oriento spertas novan malfacilan alfrontiĝon kaj dividon kiun iuj konsideras kiel religi-militon. La memmortigaj atenculoj faras, laŭ ili, defend-batalon kontraŭ siaj kristanaj malamikoj, kaj senkulpaj civiluloj estas ankoraŭ masakrataj. Kiel antaŭe, la okcidentaj politikaj evangeliistoj pretas vidi en siaj kontraŭuloj kaj malamikoj “enkarniĝintajn demonojn” kaj simplisme interpreti la armitan rezistadon kontraŭ la invado kaj okupado kiel “malbonon en pura stato”. Kroman fojon la okcidentaj landoj, sensentaj por la sekvoj de sia ekstera politiko, estas malkontentaj kaj surprizitaj esti atakataj — tiel ili vidas ilin — de nekonsciaj fanatikuloj. Jen instruoj plej klaraj: se repreni la famajn vortojn de Burke, tiuj kiuj rifuzas lerni el la historio estas destinitaj ripeti ĝin.

William DALRYMPLE.

Vidu la artikolon kiun siatempe skribis Karlo Markso pri la raportmaniero de la brita gazetaro